La «simiegoj» de Tarzan evidente ne estas la afrikaj ĉimpanzoj, kaj goriloj aperas en la romano kiel tute aparta speco. Philip Jose FARMER — kies Esperanta traduko de parto el la romano bedaŭrinde ne disponeblas — aliloke sugestas, ke ili vere ne estas simioj, sed homoidoj, similaj al la nordamerika saskaĉo aŭ la azia jetio.
Noto de la tradukinto: Burroughs verkis ĉi tiun romanon en la jaro 1914, kiam oni ankoraŭ supozis, ke goriloj estas monstroj. Ni hodiaŭ bone scias, ke la goriloj estas neagresemaj, inteligentaj, foje eĉ amikemaj kuzoj de la homo; en Usono troviĝas kelkaj, kiuj eĉ povas konversadi per signolingvo.