Kandido, aŭ Optimismo

El la germana lingvo tradukis doktoro Ralfo.[12]

Kun la aldonoj trovitaj en poŝo de l’ doktoro post lia morto, okazinta en Mindeno[13] en la Di-favora jaro 1759ª.

1. Pri eduko de Kandido en belega kastelo, kaj pri lia forpelo de tie

En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Tondrotrunkhejmo, estis junulo nature dotita je plej agrabla karaktero. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton, laŭ la Latina signifo de sia nomo Kandido.[14] La malnovaj servistoj suspektis, ke li estas filo de fratino de lia barona moŝto kaj de brava kaj bona nobelo najbara, al kiu ŝi nepre malvolis edziniĝi, ĉar li povis pruvi nur 71 nobelajn geantaŭulojn, dum la cetero de lia genealogia arbo forperdiĝis en la abismo de l’ tempo.

Lia barona moŝto estis unu el la plej eminentaj sinjoroj Vestfaliaj, ĉar lia kastelo havis fenestrojn kaj pordon. Ĝian salonon eĉ ornamis tapeto. Okaze de bezono la hundoj el liaj birdo-kortoj konsistigis ĉashundaron; liaj stalistoj estis ankaŭ ĉasservistoj; la vilaĝa vikario[15] estis lia granda almozdonanto. Ĉiuj lin titolis ekscelenco, kaj ridis, kiam li fantazie rakontadis pri siaj aventuroj.

Ŝia baronina moŝto pezis 350 funtojn[16] kaj pro tio estis ege ŝatata; ŝi akceptadis la gastojn kun digno kiu faris ŝin ankoraŭ pli respektinda. Ŝia 17‑jara filino Kunegundo estis ruĝvanga, freŝa, graseta, alloga. La filo de l’ barono aspektis ĉiurilate inda je sia patro. La guvernisto Pangloso[17] estis orakolo de la familio, kaj la juna Kandido aŭskultis liajn instruojn kun la fidemo propra al siaj aĝo kaj karaktero.

Pangloso instruis metafizik-teologi-kosmolostultogion.[18] Li mirinde bone pruvadis, ke ne ekzistas efiko sen kaŭzo, ke en ĉi tiu plej bona el ĉiuj eblaj mondoj[19] la kastelo de lia barona moŝto estas la plej bela el ĉiuj kasteloj, kaj ke ĝia sinjorino estas la plej bona el ĉiuj eblaj baroninoj.

— Estas pruvite, — li diradis, — ke la aferoj ne povas esti aliaj ol kiaj ili estas; ja ĉar ĉio estas farita por iu celo, tial ĉio nepras por la plej bona celo. Konsideru, ekzemple, ke la nazoj estas formitaj por porti okulvitrojn; tial ni havas okulvitrojn. La kruroj evidente estas destinitaj por esti ŝtrumpe vestataj; tial ni surmetas ŝtrumpojn. La ŝtonoj estis kreitaj por esti tajlataj kaj por konstrui el ili kastelojn; tial lia ekscelenco havas belegan kastelon; la plej moŝta barono de la provinco ja devas loĝi plej bone; kaj ĉar la porkoj ekzistas por esti manĝataj, ni do manĝas porkaĵon dum la tuta jaro. Sekve: kiuj asertas, ke ĉio estas bona, tiuj diras sensencaĵon; endas diri, ke ĉio estas la plej bona.

Kandido atente aŭskultis kaj naive kredis; ĉar li trovis Kunegundon tre bela, kvankam neniam li aŭdacis al ŝi tion diri. Li konkludis, ke post la feliĉo esti barono Tondrotrunkhejmo, la dua grado de feliĉo estas esti baronidino Kunegundo; la tria, ŝin vidi ĉiutage; kaj la kvara, aŭdi majstron Pangloso, la plej grandan filozofon de la provinco kaj sekve de la tuta mondo.

Iun tagon Kunegundo, promenante apud la kastelo en arbareto kiun oni nomadis parko, vidis doktoron Pangloso doni lecionon pri eksperimenta fiziko al la ĉambristino de ŝia patrino, brunulineto tre linda kaj konsentema. Ĉar Kunegundo laŭnature estis tre scivola pri la sciencoj, tial retenante la spiron ŝi observadis tiujn ripetatajn eksperimentojn, okazantajn antaŭ ŝiaj okuloj; ŝi klare vidis la sufiĉan kialon[20] de la doktoro, la efikojn kaj la kaŭzojn, kaj profunde impresite, tute enpensiĝinte, ŝi foriris kun la deziro kleriĝi, revante, ke ŝi bone povus esti la sufiĉa kialo por la juna Kandido, kiu reciproke povus esti la ŝia.

Revenante al la kastelo, ŝi renkontis Kandidon kaj ruĝiĝis; ankaŭ Kandido ruĝiĝis; ŝi lin salutis per tremetanta voĉo, kaj Kandido al ŝi parolis ne konsciante kion li diras. Sekvatage, post la tagmanĝo, ĉe la detabliĝo, Kunegundo kaj Kandido troviĝis malantaŭ faldoŝirmilo; Kunegundo lasis fali sian naztukon, Kandido ĝin levis; ŝi naive prenis lian manon, la junulo naive kisis la manon de la junulino kun viveco, sentemo kaj tute aparta gracio; iliaj buŝoj renkontiĝis, iliaj okuloj ekflamis, iliaj genuoj ektremis, iliaj manoj ŝoviĝis.

Pasante preter la faldoŝirmilo, barono Tondrotrunkhejmo ekvidis la kaŭzon kaj la efikon, kaj forpelis Kandidon el la kastelo per piedbatoj sur la postaĵon. Kunegundo svenis; rekonsciiĝinte, ŝi tuj ricevis vangofrapon de la baronino; kaj ĉio estis konsternita en la plej bela kaj la plej agrabla el ĉiuj eblaj kasteloj.

2. Kandido trafas inter la bulgarojn

Forpelite el la tera paradizo, Kandido longe piediris sencele, plorante, levante la okulojn al la ĉielo kaj ofte turnante ilin al la plej bela el la kasteloj, kie loĝas la plej bela el la baronidinoj. Ne manĝinte li sin kuŝigis meze de kampo inter du sulkoj; la neĝo faladis per dikaj flokoj.

Je la sekva tago Kandido, tute frostite, sen mono, mortante pro malsato kaj laco, sin trenis al la najbara urbo nomata Valdberghofdikdorf.[21] Malgaje li haltis ĉe la pordo de drinkejo. Tie lin rimarkis du blue vestitaj viroj.[22]

— Kamarado, — diris unu, — jen estas junulo belstatura kaj konvene alta.

Ili aliris Kandidon kaj tre ĝentile lin invitis tagmanĝi.

— Sinjoroj, — kun ĉarma modesto diris al ili Kandido, — vi min tre honoras, sed mi ne havas monon por pagi mian parton.

— Ha, sinjoro, — diris al li unu el la bluuloj, — la personoj kun tiaj eksteraĵo kaj boneco kiel la viaj neniam pagas: ja vi estas 5 futojn kaj 5 colojn alta,[23] ĉu?

— Jes, sinjoroj, tiom estas mia alto, — diris Kandido riverencante.

— Nu, sinjoro, altabliĝu; ne nur ni pagos la tuton, sed ni ne konsentos, ke tia homo, kia estas vi, restu sen mono; la homoj estas kreitaj por helpi sin reciproke.

— Vi pravas, — diris Kandido, — tion al mi ĉiam instruis majstro Pangloso, kaj mi klare vidas, ke ĉio estas plej bona.

Oni petas, ke li akceptu kelkajn talerojn; li prenas ilin kaj volas skribi repagpromeson; oni ĝin rifuzas kaj lin altabligas.

— Ĉu tutkore vi amas…?

— Ho jes, — li respondas, — tutkore mi amas baronidinon Kunegundo.

— Ne, — diris unu el la sinjoroj, — ni vin demandas, ĉu tutkore vi amas la reĝon de la bulgaroj?[24]

— Neniel, — diris Kandido, — ja mi neniam lin vidis.

— Nu, li estas la plej ĉarma el la reĝoj, kaj ni devas trinki pro lia sano.

— Ho, tre volonte, sinjoroj.

Kaj li trinkas.

— Sufiĉas, — diras al li la bluuloj. — De nun vi estas heroo de la bulgaroj, nia apogo, nia bastiono, nia defendanto; via kariero estas aranĝita, kaj certa estas via gloro.

Tuj oni katenas liajn piedojn kaj lin kondukas en la regimenton. Oni lin igas sin turni dekstren, maldekstren, eltiri la ŝargostangon[25], remeti la ŝargostangon, celi, pafi, pli rapide paŝadi, kaj oni donas al li 30 bastonbatojn[26]; sekvatage li plenumas la ekzercojn iom malpli malbone kaj ricevas nur 20 batojn; la postmorgaŭon, nur 10, kaj liaj kamaradoj lin rigardas kiel junan mirindulon.

Konsternite, Kandido ankoraŭ ne tute klare komprenis sian metion de heroo. Iun belan printempan tagon li decidis promeni, kaj ekpaŝis rekte antaŭen, opiniante, ke laŭplaĉe uzi siajn krurojn estas natura rajto de la genro homa, samkiel de la kreitaro besta. Apenaŭ li trairis 9 kilometrojn, kiam kvar aliaj herooj, 6 futojn[27] altaj, lin kuratingas, ligas, kaj kondukas en karceron. Oni lin jure demandis, ĉu li preferas pasi 36 fojojn sub la vergoj de la tuta regimento, aŭ ricevi 12 kuglojn en la cerbon.

Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj, kaj ke li volas nek la unuan, nek la duan punon — fine li devis elekti. Li do decidis, per la Dia dono nomata libero, ke li ricevos la vergadon.

Li eltenis du trapasojn. La regimento konsistis el 2.000 homoj; li do ricevis 4.000 vergobatojn, kiuj malkovris liajn muskolojn kaj nervojn de la nuko ĝis la postaĵo. Kiam estis komencota tria trapaso, li estis tiom suferanta, ke li petegis, ke oni prefere frakasu lian kapon. Li akiras tiun favoron; oni vindas liajn okulojn, oni lin genuigas.

Tiumomente pretere pasas la reĝo de la bulgaroj, li demandas pri la krimo de la kondamnito; ĉar tiu reĝo havis grandan genion, li komprenis el ĉio raportita pri Kandido, ke temas pri juna metafizikisto tre nescia pri la aferoj de ĉi tiu mondo, kaj li pardonis Kandidon kun indulgemo laŭdota en ĉiuj gazetoj kaj dum ĉiuj jarcentoj. Bonkora kuracisto en tri semajnoj resanigis Kandidon per ŝmiraĵoj rekomenditaj de Dioskorido.[28] Li jam havis iom da haŭto kaj povis piediri, kiam la reĝo de la bulgaroj ekmilitis kontraŭ la reĝo de la abaroj.

3. Kiel Kandido eskapis el inter la bulgaroj kaj kio li fariĝis

Neniam estis io pli bela, pli eleganta, pli brila, pli bonorda ol la du armeoj.[29] La trumpetoj, la fajfiloj, la hobojoj, la tamburoj, la pafilegoj formis harmonion, antaŭe neniam aŭditan en Infero. Unue la pafilegoj ambaŭflanke terenfaligis po proksimume 6.000 homojn; poste la muskedistaro forigis el la plej bona mondo proksimume 9 aŭ 10 mil kanajlojn, kiuj malpurigadis ĝian supraĵon. Ankaŭ la bajoneto estis la sufiĉa kialo por la morto de kelkaj miloj da homoj. Sume oni buĉis eble 30.000 homojn. Dum tiu heroa buĉado Kandido, tremante kiel vera filozofo, sin kaŝis tiel bone kiel li povis.

Fine, kiam la du reĝoj, ĉiu en sia propra tendaro, ordonis kanti Tedeumon, li decidis ke prefere li foriru kaj rezonadu pri efikoj kaj kaŭzoj en iu alia loko. Paŝante sur amasoj da mortintoj kaj mortantoj, li atingis apudan vilaĝon; ĝi estis cindrigita; ĝi estis vilaĝo abara, bruligita de la bulgaroj laŭ la leĝoj de la internacia juro.[30] Jen ĉi tie trapikitaj maljunuloj rigardis morti buĉitajn virinojn, tenantajn siajn infanojn ĉe la sangantaj mamoj; jen tie junulinoj kun tratranĉitaj ventroj, satiginte la naturajn bezonojn de kelkaj herooj, estis ellasantaj la lastan spiron; jen aliaj, duone bruligitaj, petegis ke oni ilin finmortigu. Cerbaĵoj estis disĵetitaj sur la tero inter dehakitaj kruroj kaj brakoj.

Kandido forkuregis en alian vilaĝon; ĝi apartenis al la bulgaroj, kaj la abaraj herooj ĝin traktis sammaniere. Plu paŝante inter ruinoj sur konvulsiantaj korpoj, Kandido finfine eliĝis ekster la militejon, portante negrandan manĝoprovizon en la tornistro, kaj la amon al Kunegundo en la koro.

La manĝoprovizon li finkonsumis ĝuste kiam li atingis Holandon; sed ĉar iam li aŭdis la famon, ke en tiu lando la homoj estas riĉaj kaj piaj, li ne dubis, ke oni traktos lin tiel bone, kiel li estis traktata en la kastelo de lia barona moŝto antaŭ la forpelo pro la belaj okuloj de Kunegundo.

Li almozpetis ĉe kelkaj gravaj personoj, kiuj respondis, ke se li daŭrigos tiel konduti, oni lin enŝlosos en pundomo por instrui al li decan konduton.[31]

Poste li sin turnis al viro, kiu ĵus en granda kunveno tutan horon paroladis pri bonfarado.[32] Malrekte lin rigardante, la oratoro diris:

— Kial vi venis ĉi tien? Ĉu kaŭze de la Bona Afero?[33]

— Sen sufiĉa kaŭzo ne ekzistas efiko, — modeste respondis Kandido. — Ĉio estas interligita per ĉeno da necesaĵoj kaj aranĝita por la pleja bono. Necesis, ke oni forpelu min de apud baronidino Kunegundo, ke mi estu vergata, kaj ke mi almozpetu panon ĝis mi povos ĝin perlabori; ĉio ĉi tio ne povis okazi alie.

— Hej amiko, — diris al li la oratoro, — ĉu vi kredas, ke la Papo estas Antikristo?

— Ĝis nun mi nenion pri tio aŭdis, — respondis Kandido; — sed ĉu li estas tiu aŭ ne, tio ne povas ŝanĝi la fakton, ke al mi mankas pano.

— Ci ne meritas manĝi panon! — ekkriis la predikanto. — For, fripono, for, malŝatindulo, neniam proksimiĝu al mi.

La edzino de la oratoro, elrigardinte tra la fenestron, kaj ekvidinte homon, kiu dubas ĉu la Papo estas Antikristo, elverŝis sur lian kapon plenan… Ho Ĉielo! Ĝis kia grado leviĝas ĉe virinoj la religia fervoro!

Viro nebaptita, bonkora anabaptisto nomata Jakobo, vidis kiel kruele kaj fie oni traktas lian homfraton, estulon kun du piedoj kaj sen plumoj[34], posedantan animon[35]; li kondukis la homfraton hejmen, lin purigis, donis al li bieron kaj panon, donacis al li du florenojn kaj eĉ proponis instrui al li laboron en siaj manufakturoj de persaj ŝtofoj fabrikataj en Holando.

Preskaŭ genuiĝante antaŭ tiu homo, Kandido ekkriis:

— Majstro Pangloso prave diris, ke ĉio en nia mondo estas aranĝita plej bone, ĉar multe pli forte min kortuŝis via malavara oferemo ol la senkompato de tiu sinjoro en nigra mantelo kaj de lia edzino.


En la sekva tago, promenante, li renkontis mizerulon tute kovritan per ulceroj, kun malvivaj okuloj, formanĝita nazpinto, tordita buŝo, nigraj dentoj kaj raŭka voĉo, turmentatan de fortega tuso kaj sputantan denton ĉe ĉiu atako.

4. Kiel Kandido renkontis sian majstron Pangloso, kaj kio el tio rezultis

Kandido, en kiu kompato superis abomenon, donis al tiu horora mizerulaĉo la du florenojn de la bona anabaptisto. La fantomo lin fikse rigardis, ekploris kaj sin ĵetis al li sur la kolon. Timigite, Kandido faris paŝon malantaŭen.

— Ho ve! — diris la mizerulo al la alia mizerulo, — ĉu vi ne rekonas vian karan Pangloson?

— Kion mi aŭdas? Vi, mia kara majstro! Vi, en tia abomena stato! Kia malfeliĉo vin trafis? Kial vi ne plu estas en la plej bela el la kasteloj? Kio estas pri baronidino Kunegundo, la perlo el la junulinoj, la ĉefverko de l’ naturo?

— Mi ne povas plu elteni, — diris Pangloso.

Tuj Kandido lin kondukis en la stalon de la anabaptisto, kie li manĝigis al Pangloso iom da pano; kaj kiam ĉi tiu refortiĝis:

— Nu, — demandis Kandido, — Kunegundo?

— Ŝi mortis, — respondis Pangloso.

Ĉe tiuj vortoj Kandido svenis; lia amiko lin rekonsciigis per iom da malbona vinagro, kiu hazarde troviĝis en la stalo. Kandido remalfermis la okulojn:

— Kunegundo mortis! Ho plej bona mondo, kie vi estas? Pro kia malsano ŝi mortis? Ĉu eble pro tio, ke ŝi min vidis forpelata el la bela kastelo de sinjoro ŝia patro per fortaj piedbatoj?

— Ne, — diris Pangloso. — Bulgaraj soldatoj distranĉis ŝian ventron, post kiam ili ŝin kiom eble pleje seksperfortis. Ili frakasis la kapon al sinjoro ŝia patro, kiu volis ŝin defendi; la baroninon ili dispecigis; mian kompatindan zorgaton ili traktis same kiel lian fratinon; kaj de la kastelo ne restas ŝtono sur ŝtono, restas nenia garbejo, nenia ŝafo, nenia anaso, nenia arbo; sed ni estas bone venĝitaj, ĉar la abaroj faris la samon en apuda baronujo, kiu apartenis al sinjoro bulgara.

Aŭdante tion Kandido svenis ankoraŭfoje; sed, rekonsciiĝinte kaj dirinte ĉion direndan, li demandis pri la kaŭzo kaj la efiko, kaj pri la sufiĉa kialo, metinta Pangloson en tian mizeran staton.

— Ho ve! — diris tiu, — la kaŭzo estas amo; amo, la konsolanto de l’ homa speco; amo, la konservanto de l’ Universo; amo, la animo de ĉiuj sentemaj estuloj; amo, la tenera amo!

— Aĥ, — diris Kandido, — ankaŭ mi ĝin konas, tiun amon, la reganton de la koroj, la animon de nia animo; ĝi havigis al mi nur unu kison kaj dudek piedbatojn sur la postaĵon. Kiel tia bela kaŭzo povis rezultigi en vi tiel abomenan efikon?

Pangloso jene respondis:

— Ho kara Kandido! Vi ja konis Floron, la lindan servistinon de nia moŝta baronino; en ŝiaj brakoj mi gustumis ĝuojn Paradizajn, sed ili sekvigis la turmentojn inferajn, kiuj nun min forkonsumas; ŝi estis infektita kaj eble jam mortis pro tio. Ŝin infektis tre klera franciskano, kiu kutimis ĉion kontroli ĝis la fonto; do, li ricevis tiun donacon de maljuna grafino, kiu ĝin ekhavis de kavaleria kapitano, kiu ĝin ŝuldis al markizino, kiun infektis paĝio, al kiu ĝin havigis jezuito, kiu, dum sia noviceco, ĝin ricevis rekte de unu el la kunuloj de Kolumbo. Mi mem ĝin transdonos al neniu, ĉar mi mortas.

— Ho Pangloso, — ekkriis Kandido, — jen stranga genealogio! Kaj ĝi komenciĝas ekde la Diablo, ĉu?

— Neniel, — obĵetis la granda homo; — ĝi estis nepre necesa afero en la plej bona mondo, ĝi estis necesa ingredienco. Ĉar se Kolumbo ne estus alportinta de la Amerikaj insuloj ĉi tiun malsanon, kiu venenas la fonton de naskado, kiu ofte eĉ malebligas generadon, kaj kiu evidente tute kontraŭas la grandan celon de la naturo, ni havus nek ĉokoladon nek koĉenilon. Cetere atentindas, ke ĝis hodiaŭ sur nia kontinento ĉi tiu malsano estas nia apartaĵo, samkiel la teologiaj disputoj. La turkoj, la hindoj, la persoj, la ĉinoj, la tajoj, la japanoj ĝin ankoraŭ ne konas; sed ekzistas sufiĉa kialo por ke siavice, post kelkaj jarcentoj, ankaŭ ili ĝin konu. Dume ĝi mirinde progresis inter ni, kaj precipe en tiuj grandaj armeoj, konsistantaj el bravaj kaj bone edukitaj dungitoj, kiuj decidas pri la sorto de la regnoj; oni povas aserti ke, kiam 30.000 viroj regule batalas kontraŭ samnombra armeo, ambaŭflanke estas po proksimume 20.000 sifilisuloj.

— Tio estas admirinda, — diris Kandido. — Tamen necesas vin kuraci.

— Nu, kiel tio eblus? — diris Pangloso. — Mi estas tute senmona, amiko, kaj sur la tuta surfaco de ĉi tiu terglobo nenian kuracon, nek klisteron nek sangellason, ni povas ricevi sen pagi, meme aŭ per iu alia.

Ĉi tiu diro decidigis Kandidon. Li iris al la bonfarema anabaptisto Jakobo, genuiĝis antaŭ li, kaj tiel kortuŝe priskribis la staton de sia amiko, ke la bonulo ne hezitis hejmakcepti doktoron Pangloso; li ankaŭ kuracigis tiun per siaj elspezoj. Danke al la kuracado Pangloso perdis nur unu okulon kaj unu orelon. Li havis belan skribmanieron kaj perfekte sciis aritmetikon. La anabaptisto lin faris sia librotenisto. Post du monatoj, devigate veturi al Lisbono pro komercaj aferoj, Jakobo kunveturigis per sia ŝipo ambaŭ filozofojn.

[Dumvoje] Pangloso klarigis al li, ke ĉio estas kiel eble plej bona. Jakobo ne same opiniis.

— Ŝajnas, — li rezonis, — ke la homoj iom difektis la naturon; ja ili ne naskiĝas lupoj, sed ili fariĝas lupoj. Dio donis al ili nek sieĝajn pafilegojn, nek bajonetojn por sin interbuĉi; sed ili faris al si pafilegojn kaj bajonetojn por sin ekstermadi. Al tiu konto mi povus aldoni la bankrotojn; kaj krome la tribunalojn, kiuj kaptas la havon de la bankrotuloj, senigante je ĝi la kreditantojn.[36]

— Ĉio ĉi tio estis nepre necesa, — argumentis la unuokula doktoro, — kaj la apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon[37]; tiel ke ju pli multas apartaj malfeliĉoj, des pli ĉio statas bone.


Dum li parolis, ĉirkaŭe subite malheliĝis, el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj, kaj ĉe la vido de la Lisbona haveno la ŝipon atakis terura tempesto.

5. Tempesto, ŝiprompo, tertremo, kaj kio okazis al doktoro Pangloso, Kandido kaj Jakobo la anabaptisto

Duono el la pasaĝeroj estis tiom malfortiĝintaj, duonvivaj pro la nekompreneblaj angoroj, kiujn la balanciĝado de ŝipo metas en la nervojn, en la korpajn fluidaĵojn, svingatajn en kontraŭaj direktoj, ke ili eĉ ne havis la forton atenti pri la danĝero. La alia duono kriadis kaj preĝadis; la veloj estis disŝiritaj, la mastoj rompitaj, la fundo eklikis. Laboris kiu povis, neniu aŭdis aliajn, neniu komandis.

La anabaptisto iom helpadis la manovron; li estis sur la ferdeko; iu el la matrosoj, furioza, malmilde lin puŝas kaj kuŝigas sur la plankon; sed pro la puŝo la matroso mem perdas ekvilibron, falas el la ŝipo kun la kapo malsupren, kaj ekpendas kroĉite je rompaĵo de masto. La bona Jakobo alkuras por lin savi, lin helpas suprenleviĝi, kaj pro sia streĉo falas mem en la maron antaŭ la okuloj de la matroso, kiu lasas lin perei, sen malŝpari por li eĉ rigardon.

Kandido alproksimiĝas, vidas sian bonfaranton dum momento reaperi kaj poste por ĉiam sinki en la abismon. Li volas sin ĵeti en la maron; la filozofo Pangloso tion malhelpas, pruvante al li, ke la rodo de Lisbono estis formita tute speciale por ke ĉi tiu anabaptisto tie dronu. Dum li tion pruvas apriore, la ŝipo fendiĝas, ĉio pereas krom Pangloso, Kandido kaj la brutala matroso, droniginta la virtan anabaptiston. La kanajlo sukcese tranaĝis ĝis la marbordo, kiun Pangloso kaj Kandido atingis sur tabulo.

Kiam ili iomete rekonsciiĝis, ili piediris al Lisbono; al ili restis iom da mono, per kiu ili esperis sin savi el malsato post ke ili eskapis el la tempesto.

Apenaŭ enirinte la urbon, priplorante la morton de sia bonfaranto, ili sentas subpiede la teron tremi[38]; la maro ŝaŭmegante suprenleviĝas en la haveno, kaj disrompas la ankrumantajn ŝipojn. Kirlaĵoj el flamo kaj cindro kovras la stratojn kaj la placojn; la domoj disfalas, la tegmentoj renversiĝas sur la fundamentojn, kaj la fundamentoj disrompiĝas; 30.000 loĝantoj de ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj pereas sub la ruinoj.

La matroso diras, fajfante kaj blasfemante:

— Ĉi tie eblos profiti.

— Kio povas esti la sufiĉa kialo de ĉi tiu fenomeno? — sin demandas Pangloso.

— Jen estas la lasta tago de l’ mondo! — ekkrias Kandido.

La matroso senprokraste kuras mezen en la rompaĵojn, riskas la morton por trovi monon, sukcesas, ĝin kaptas, ebriiĝas, kaj fordorminte sian ebriecon, aĉetas la karesojn de la unua bonvolema fraŭlino, renkontita sur la ruinoj de detruitaj domoj, meze de mortantoj kaj mortintoj. Ĉi tiam Pangloso lin tiras je la maniko kaj diras:

— Amiko, tio ne decas, vi malobeas la universalan racion, vi malbone pasigas vian tempon.

— Palavro de kadavro! — respondas la alparolito. — Mi estas matroso kaj naskiĝis en Batavio;[39] kvarfoje mi surtretis krucifikson ĉe kvar vojaĝoj en Japanion;[40] bonege ci elektis al kiu prediki cian universalan racion!

Kelkaj ŝtonaj rompopecoj vundis Kandidon; li falis kaj kuŝis sur la strato, kovrite de rompaĵoj kaj petante Pangloson:

— Ho ve, havigu al mi iom da vino kaj oleo[41]; mi mortas.

— Ĉi tiu tertremo ne estas novaĵo, — respondis Pangloso. — Samtiajn skuojn pasintjare spertis la urbo Limo en Ameriko; samaj kaŭzoj, samaj efikoj: certe ekzistas subtera sulfura vejno de Limo ĝis Lisbono.

— Tio estas tre probabla, — diris Kandido; — sed pro Dio, iom da oleo kaj vino.

— Kiel do, «probabla»? — ekindignis la filozofo. — Mi asertas, ke tio estas pruvita!

Kandido svenis, kaj Pangloso alportis al li iom da akvo el proksima fontano.

En la sekva tago, vagante inter la ruinoj, ili trovis iajn manĝaĵojn kaj reakiris iom da forto. Poste ili laboris kun aliaj homoj por helpi la transvivantojn. Kelke da urbanoj savitaj de ili regalis ilin per tagmanĝo tiom bona, kiom eblis en tia ruiniĝego. La manĝado estis malgaja kaj la kompanianoj per larmoj malsekigis sian panon; sed Pangloso konsolis ilin, klarigante, ke alie ne povis okazi:

— Ĉar ĉio ĉi tio, — li diris, — estas la plej bona; ĉar se en Lisbono estas vulkano,[42] tiam tiu vulkano ne povus esti aliloke; ĉar maleblas, ke la aferoj estu ne tiaj, kiaj ili estas; ĉar ĉio estas bona.

Nigra vireto, malfremda al la Inkvizicio kaj najbaro de Pangloso ĉe la tablo, ĝentile ekparolis:

— Ŝajnas, sinjoro, ke vi ne kredas je la Prapeko; ja, se ĉio estas plej bona, sekve okazis nek peko nek puno.

— Mi tre humile petas pardonon de via moŝto, — respondis Pangloso ankoraŭ pli ĝentile, — la pekfalo de l’ homo kaj la sekva malbeno necese eniris la sistemon de la plej bona el la eblaj mondoj.

— Sekve vi ne kredas je libera volo, — diris la najbaro.

— Via moŝto pardonos al mi, — diris Pangloso; — la libero povas kunekzisti kun la nepra neceso: ĉar necesis, ke ni estu liberaj; kaj ĉar finfine la kaŭzece determinita volo…

Pangloso estis ĉe la mezo de la frazo, kiam la najbaro kapsignis al sia armita servisto, kiu estis verŝanta al li vinon nomatan «Porto» aŭ «Oporto».

6. Belega aŭtodafeo kontraŭtertrema kaj publika skurĝo de Kandido

Post la tertremo detruinta tri kvaronojn de Lisbono la saĝuloj de la lando ne trovis pli efikan rimedon por eviti kompletan ruiniĝon ol aranĝi por la popolo belan aŭtodafeon. La universitato de Koimbro[43] konkludis, ke la spektaklo de kelkaj homoj, bruligataj per malvigla fajro dum granda ceremonio, estas efika rimedo por malhelpi la teron tremi.

Konsekvence oni arestis biskajanon, edziĝintan al sia baptanino,[44] kaj du portugalojn, kiuj manĝonte kokidon forigis ties lardon[45]; post la tagmanĝo oni venis por aresti doktoron Pangloso kaj lian disĉiplon Kandido, la unuan pro tio ke li parolis, kaj la duan, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno. Ambaŭ estis kondukitaj, ĉiu aparte, en ejojn kie regas malvarmo, kaj en kiuj onin neniam ĝenas la suno.

Semajnon poste oni vestis ilin per sanbenito,[46] kaj kronis per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la sanbenito de Kandido estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj sen ungoj kaj sen vostoj; sed la diabloj de Pangloso havis ungojn kaj vostojn, kaj la flamoj staris rekte. Tiele vestite, ili procesie tramarŝis kaj aŭdis tre patosan predikon, kiun sekvis bela himno foburdona.[47] Kandido ricevis skurĝon sur la gluteojn, laŭtakte kun la kantado; la biskajano kaj la du homoj, kiuj malvolis manĝi lardon, estis ŝtiparumitaj; kaj Pangloso estis pendumita, kvankam ĉi tio estas nekutima[48]. Samtage la tero denove ektremis kun terura brukrakado.

Terurita, konsternita, duonfreneza, sanganta kaj tremanta, Kandido sin demandadis:

«Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia glutea skurĝado, tion mi jam spertis ĉe la bulgaroj; sed, ho mia kara Pangloso! la plej eminenta el la filozofoj, kial necesis, ke mi vidu vin pendumata, kaj eĉ sen scii la kialon? Ho mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, kial necesis, ke vi dronu en la haveno? Ho Kunegundo, la perlo el la junulinoj, kial necesis, ke oni distranĉu vian ventron?»


Apenaŭ sin tenante sur la piedoj, li sin trenis for de la loko kie ĵus li aŭdis predikon, ricevis skurĝon sur la postaĵon, absolvon kaj benon, kiam lin aliris maljunulino kiu diris:

— Kuraĝu, filo, kaj iru kun mi.


7. Kandidon flegas maljunulino; li retrovas sian amatinon

Kandido ne kuraĝiĝis, sed li sekvis la maljunulinon en ian domaĉon; ŝi donis al li poteton da pomado por ke li sin ŝmiru, donis al li por manĝi kaj trinki; ŝi montris al li malgrandan liton sufiĉe puran; apud la lito kuŝis kompleta vestaro.

— Manĝu, trinku kaj dormu, — ŝi diris al li. — Zorgu pri vi Sanktega Dipatrino Atoĉa[49], lia Sankta Moŝto Antonio Padova[50] kaj lia Sankta Moŝto Jakobo Kompostela[51]! Mi revenos morgaŭ.

Kandido, mirigite de ĉio vidita, de ĉio suferita, kaj ankoraŭ pli de la bonkoreco de la maljunulino, volis kisi ŝian manon.

— Ne mian manon vi kisu, — diris la maljunulino. — Mi revenos morgaŭ. Vin ŝmiru per pomado, manĝu kaj dormu.

Malgraŭ tiom da malfeliĉoj Kandido manĝis kaj dormis. Sekvatage la maljunulino alportas al li matenmanĝon, ekzamenas lian dorson, ĝin frotŝmiras per alia pomado; poste alportas al li tagmanĝon; revenas vespere kaj kunportas vespermanĝon. En la tria tago ŝi faras la samajn procedojn.

— Kiu vi estas? — senĉese ŝin demandadis Kandido. — Kiu inspiras al vi tiom da bonkoreco? Kiel mi vin danku?

La bonulino respondis nenion. Vespere ŝi revenis sen kunporti manĝon.

— Iru kun mi, — ŝi diris,— kaj silentu.

Sin apogante je lia brako ŝi piediras kun li proksimume 2 kilometrojn en la kamparon. Ili atingas izolan domon, ĉirkaŭitan per ĝardeno kaj kanaloj. La maljunulino frapas sur pordeton. Oni malfermas; per kaŝita ŝtuparo ŝi kondukas Kandidon en orumitan buduaron, lin sidigas sur brokaĵan kanapon, fermas la pordon kaj foriras. Al Kandido ĉio ĉi tio ŝajnis halucino; lia antaŭa vivo aperis al li kiel terura sonĝo, kaj la nuna momento, kiel sonĝo agrabla.

La maljunulino baldaŭ reaperis; ŝi pene subtenis tremantan virinon de majesta staturo, brilornamitan per juveloj kaj vuale kovritan.

— Demetu la vualon, — diras la maljunulino al Kandido.

La junulo alproksimiĝas; per malaŭdaca mano li levas la vualon. Kia momento! Kia surprizo! Al li ŝajnas, ke li vidas Kunegundon; kaj efektive ŝin li vidis, tio estis ŝi mem. Al li mankas forto, li ne povas eldiri vorton, li falas al ŝiaj piedoj. Kunegundo sinkas sur la kanapon. La maljunulino ŝprucigas sur ilin alkoholaĵon, ili rekonsciiĝas, ili interparolas — unue per interrompataj mallongaj vortoj, interpuŝiĝantaj demandoj kaj respondoj, per ĝemetoj, larmoj, krioj. La maljunulino rekomendas al ili malpli brui, kaj lasas ilin solaj.

— Kiel do, ĉu vi? — ekkriis Kandido. — Vi vivas, mi vin retrovas en Portugalio! Do oni vin ne seksperfortis? Do oni ne tranĉis al vi la ventron, kiel al mi certigis la filozofo Pangloso?

— Nu, fakte, ĉio ĉi tio okazis, — diris la bela Kunegundo. — Sed ne ĉiam oni mortas pro tiaj akcidentoj.

— Ĉu tamen viaj gepatroj estis mortigitaj?

— Tio bedaŭrinde ja veras, — diris Kunegundo plorante.

— Kaj via frato?

— Ankaŭ mia frato estis mortigita.

— Sed kiel vi trafis en Portugalion? Kaj kiel vi eksciis, ke ankaŭ mi estas ĉi tie? Kaj per kia stranga aranĝo vi kondukigis min en ĉi tiun domon?

— Mi ĉion al vi klarigos, — respondis Kunegundo, — sed antaŭe vi rakontu al mi ĉion, kio okazis al vi de post la senpeka kiso, kiun vi donis al mi, kaj la piedbatoj, kiujn vi ricevis.

Kandido respektoplene respondis; kaj, kvankam konsternita li estis, kvankam malforta estis lia voĉo, kvankam ankoraŭ doloretis lia postaĵo, li tre simple rakontis ĉion, kion li spertis de post la momento de ilia disiĝo. Kunegundo levadis la okulojn ĉielen; ŝi larmis pri la morto de la bona anabaptisto kaj de Pangloso; post tio ŝi parolis jene al Kandido, kiu preterlasis neniun ŝian vorton kaj avide ŝin rigardegis.

8. Historio de Kunegundo

— Trankvile mi dormis en mia lito, kiam plaĉis al la Ĉielo sendi bulgarojn en nian belan kastelon Tondrotrunkhejmo; ili pikmurdis miajn patron kaj fraton, kaj dishakis en pecojn mian patrinon. Granda bulgaro, ses futojn alta, vidante ke pro teruro mi svenis, komencis min seksperforti; tio min rekonsciigis, mi kriis, baraktis, mordadis, mi volis elgrati la okulojn de tiu granda bulgaro, ĉar mi ne sciis, ke ĉio okazanta en la kastelo estas sankciita de la kutimo; la perfortulo puŝis tranĉilon en mian flankon kaj faris vundon, kies postsignon mi ankoraŭ portas.

— Hm, tiun postsignon mi esperas vidi, — naive diris Kandido.

— Vi ĝin vidos, — diris Kunegundo; — sed ni iru plu.

— Ni iru plu, — diris Kandido.

La pluon de sia historio ŝi rakontis tiele:

— Eniris bulgara kapitano, li vidis min tute sanganta, kaj la soldato lin ne atentis. Tiu manko de respekto kolerigis la kapitanon kaj li mortigis la kanajlon sur mia korpo. Poste li min bandaĝigis, kaj kondukis kiel militkakiron en sian kazernon. Mi lavadis liajn malmultajn ĉemizojn, mi kuiradis liajn manĝaĵojn. Certe, li opiniis min tre linda, kaj mi ne negos, ke li estis belstatura kaj havis blankan kaj glatan haŭton; cetere ne tre sprita li estis, nek tre klera; oni tuj vidis, ke ne doktoro Pangloso lin edukis.

» Post tri monatoj, perdinte sian monon kaj ŝaton al mi, li min vendis al Don-Isaĥaro,[52] judo kiu negocas en Holando kaj en Portugalio kaj pasie amas virinojn. Tiu judo estis al mi tre afabla, sed li ne povis min venki; lin mi rezistis pli bone ol la bulgaran soldaton. Honorindan personon eblas seksperforti unu fojon, sed ties virton tio plifirmigas. Por akiri mian favoron la judo loĝigis min en ĉi tiu kampara domo. Ĝis tiam mi opiniis, ke sur la tero nenio estas pli bela ol la kastelo Tondrotrunkhejmo; mi eraris.

» Iun tagon ĉe la meso min ekvidis la ĉefinkvizitoro; li multe min rigardadis oblikve kaj avide, kaj sendis al mi diri, ke li bezonas paroli al mi pri sekretaj aferoj. Oni min kondukis en lian palacon; mi sciigis al li mian devenon; li klarigis, ke malkonvenas al mia rango aparteni al izraelido. De lia nomo oni proponis al Don-Isaĥaro transcedi min al la Inkvizitora Moŝto.

» Don-Isaĥaro, kiu estas la bankiero de la Kortego kaj persono influhava, rifuzis. La inkvizitoro lin minacis per ŝtiparumo. Fine mia judo, timigite, faris kontrakton, laŭ kiu la domo kaj mi komune apartenos al ili ambaŭ; ke la judo retenos por si la lundojn, merkredojn kaj la sabatajn tagojn; kaj la inkvizitoro havos la 4 ceterajn semajnotagojn. Jam ses monatojn daŭras tiu konvencio. Ne sen interdisputoj: ĉar ofte malfacilas decidi, ĉu la nokto inter sabato kaj dimanĉo apartenu al la Malnova Testamento aŭ al la Nova. Ĝis nun mi rezistis al ambaŭ; kaj mi supozas, ke tial mi plu estas amata.

» Fine, por forigi la tertreman plagon kaj timigi Don-Isaĥaron, la Inkvizitora Moŝto juĝis konvena aranĝi solenan aŭtodafeon. Min li honoris per invito. Mi ricevis bonegan lokon; inter la diservo kaj la ekzekuto oni disportis al la sinjorinoj refreŝigaĵojn. Verdire mi sentis abomenon, vidante bruli la du judojn kaj la bravan biskajanon edziĝintan al sia baptanino; sed kia estis mia surprizo, mia teruro, mia maltrankvilo, kiam mi vidis en sanbenito kaj sub mitro viron, kies vizaĝo similis tiun de Pangloso! Mi frotis al mi la okulojn, atente rigardante, mi vidis lin pendumata; mi svenis. Apenaŭ rekonsciiĝinte, mi ekvidis vin, ĝisnude malvestitan: tio estis plej alta grado da teruro, da konsterno, da doloro, da malespero. Mi diru al vi puran veron: via haŭto estas eĉ pli blanka kaj havas karnokoloron pli fajnan ol tiu de mia kapitano bulgara. Tia vido duobligis ĉiujn sentojn, kiuj min premŝarĝadis, kiuj min forkonsumadis. Mi ekkriis, mi volis diri: „Haltu, barbaroj!“ — sed la voĉo al mi mankis, kaj miaj krioj estus senutilaj.

» Jam finiĝis via skurĝado, sed plu mi min demandadis: „Kiel povis okazi, ke la aminda Kandido kaj la saĝa Pangloso trafis en Lisbonon, unu por ricevi cent vipobatojn, kaj la alia por esti pendumita laŭ ordono de la inkvizitoro, kies amatino mi estas? Pangloso tre kruele min trompis, asertante ke ĉio statas plej bone.“

» Maltrankviligite, konsternite, jen duonfreneza pro kolero, kaj jen preskaŭ mortanta pro malforteco, mi pensis pri la kruela morto de mia patro, de mia patrino, de mia frato, pri la brutalo de mia malbela bulgara soldato, pri la tranĉilbato kiun li al mi donis, pri mia mallibero, pri mia kuira metio, pri mia bulgara kapitano, pri mia malbela Don-Isaĥaro, pri mia abomena inkvizitoro, pri la pendumo de doktoro Pangloso, pri tiu granda Miserere[53] foburdone kantata dum via skurĝado, kaj precipe pri la kiso, kiun mi donis al vi malantaŭ la faldoŝirmilo en la tago, kiam mi lastafoje vin vidis. Mi laŭdis Dion, kiu revenigis vin al mi tra tiom da elprovoj. Mi ordonis al la maljunulino, ke ŝi zorgu pri vi, kaj konduku vin ĉi tien tuj kiam ŝi povos. Ŝi bonege plenumis mian komision; mi ĝuis la neesprimeblan plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi. Vi probable malsategas; ankaŭ mi havas grandan apetiton; ni komencu per vespermanĝo.

Jen ili ambaŭ altabliĝas; kaj, post la vespermanĝo, ili reokupas la belan kanapon, pri kiu ni jam parolis; ili estis tie, kiam envenis Don-Isaĥaro, unu el la mastroj de la domo. Estis sabato. Li venis por ĝui siajn rajtojn kaj esprimi sian delikatan amon.

9. Kio trafis Kunegundon, Kandidon, la ĉefinkvizitoron kaj la judon

Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema hebreo el ĉiuj, kiuj ekzistis en Izraelo de post la Babela kaptiteco.[54]

— Kio! — li diris, — vi, hundino galileana,[55] ĉu ne sufiĉas al vi la inkvizitoro? Ĉu ankaŭ kun ĉi tiu fripono mi vin dividu?

Tion dirante li eligas longan ponardon, kiun li ĉiam kunportis, kaj certa, ke lia kontraŭulo ne havas armilojn, sin ĵetas sur Kandidon; sed kun la kompleta vestaro nia brava vestfaliano ricevis de la maljunulino belan spadon. Kvankam Kandido estis pacema, tamen ĉi-okaze li elingigas la spadon — kaj jen la izraelido falas senviva sur la plankon, antaŭ la piedojn de la bela Kunegundo.

— Sankta Virgulino! — ŝi ekkriis. — Kio nin trafos? Kadavro en la domo! Se venos polico, ni pereos.

— Se Pangloso ne estus pendumita, — diris Kandido, — li ĉi-okaze donus al ni bonan konsilon, ĉar li estis granda filozofo. Manke de Pangloso ni petu konsilon de la maljunulino.

La maljunulino estis tre prudenta, ŝi komencis eldiri sian opinion, kiam malfermiĝis alia pordeto. Estis la unua horo post noktomezo, komenciĝis dimanĉo. Tiu tago apartenis al la Inkvizitora Moŝto. Li eniras kaj vidas la glutee skurĝitan Kandidon kun spado en la mano, kadavron sur la planko, Kunegundon frenezaspekta kaj la maljunulinon donanta konsilojn.

Jen kio okazis ĉi-momente en la animo de Kandido, kaj jen kiel li rezonis:

«Se ĉi tiu sankta homo vokos por helpo, li nepre min ŝtiparumigos; same li povos fari pri Kunegundo; li jam senkompate min skurĝigis; li estas mia rivalo; unu fojon mortiginte, nun mi ne povas heziti.»

Tiu rezonado estis fulmrapida kaj klara; ne lasante la surprizitan inkvizitoron retrovi la sinregon, Kandido lin trapikas kaj ĵetas apud la judon.

— Eĉ pli bone, — diris Kunegundo. — Ne plu eblas pardono; ni estas ekskomunikotaj, alvenis nia lasta horo. Sed kiel povis vi, denaske tiom milda, en du minutoj mortigi judon kaj prelaton?

— Mia kara, — respondis Kandido, — kiam oni estas amanta, ĵaluza kaj skurĝita de la Inkvizicio, maleblas scii, kion oni povas fari.

Ĉi tiam ekparolis la maljunulino:

— En la stalo estas tri Andalusiaj ĉevaloj, kun siaj seloj kaj bridoj; la brava Kandido selu ilin. La sinjorino havas ormonerojn[56] kaj juvelojn. Ni tuj ekrajdu, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni iru Kadison. La vetero estas belega, kaj estas granda plezuro vojaĝi ĉe la malvarmeto de l’ nokto.

Tuj Kandido selas la tri ĉevalojn. Kunegundo, la maljunulino kaj li trarajdas 223 kilometrojn senhalte. Dum ili vojas, la Sankta Fratularo[57] venas en la domon. La inkvizitoron oni entombigas en bela preĝejo, Isaĥaron oni ĵetas sur la sterkejon.


Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino estis jam en la urbeto Araseno, meze en la montoj de Sjeramoreno[58]; kaj jene ili interparolis en taverno.

10. En kia mizerego Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino alvenas Kadison, kaj pri ilia surŝipiĝo

— Kiu do ŝtelis miajn ormonerojn kaj juvelojn? — plorante demandadis Kunegundo. — Per kio ni vivos? Kion ni faru? Kie trovi inkvizitoron kaj judon, kiuj donacu al mi aliajn?

— Ho ve, — diris la maljunulino, — mi tre suspektas respektindan franciskanon, kiu tranoktis kun ni en la sama gastejo en Badaĥoso. Dio min gardu de neprava juĝo, sed dufoje li eniris nian ĉambron; kaj forveturis longe antaŭ ni.

— Hm, — diris Kandido, — la bona Pangloso ofte pruvadis al mi, ke la riĉoj de la tero estas komunaj por ĉiuj homoj, ke ĉiuj havas egalajn rajtojn je ili.[59] Laŭ tiu principo, la franciskano devis lasi al ni iom por fini nian vojaĝon. Ĉu al vi do restas nenio, mia bela Kunegundo?

— Eĉ ne groŝo, — ŝi respondis.

— Kion fari? — diris Kandido.

— Ni vendu unu ĉevalon, — diris la maljunulino. — Mi sidos postsele kun la fraŭlino, kvankam mi povas sidi nur sur unu gluteo, kaj ni atingos Kadison.

En la sama gastejo estis prioro de benediktanoj, li malkare aĉetis la ĉevalon. Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino pasis tra Luseno, tra Ŝilaso,[60] tra Lebriĥo, kaj fine venis Kadison. Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por milite prudentigi la respektindajn jezuitojn de Paragvajo,[61] kiujn oni kulpigis pri ribeligo de unu el siaj hordoj kontraŭ la reĝoj de Hispanio kaj Portugalio, apud la urbo Sankta-Sakramento.[62]

Kandido, militservinta ĉe la bulgaroj, plenumis antaŭ la generalo de la malgranda armeo la bulgaran ekzercaron kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero kaj ĝusteco, ke oni lin estrigis super infanteria roto.

Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas[63] kun Kunegundo, la maljunulino, du servistoj, kaj la du Andalusiaj ĉevaloj, apartenintaj al la ĉefinkvizitoro de Portugalio.

Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso.

— Ni iras en alian mondon, — parolis Kandido; — sendube ĝi estas tiu, kie ĉio bonas; ĉar endas agnoski, ke oni rajtus iom ĝemeti pri tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.

— Tutkore mi vin amas, — parolis Kunegundo; — sed mia animo ankoraŭ restas glaciigita de tio, kion mi vidis kaj spertis.

— Ĉio bone prosperos, — persvadis Kandido. — Jen jam la maro de ĉi tiu nova mondo estas pli bona ol la Eŭropaj; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Sendube ĝuste ĉi tiu Nova Mondo estas la plej bona el la eblaj mondoj.

— Tia estu la Dia volo! — parolis Kunegundo. — Sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.

— Vi plendas! — diris la maljunulino. — Aĥ! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.

Kunegundo preskaŭ ekridis, ŝin amuzis la pretendo de la bonulino esti pli malfeliĉa ol ŝi.

— Ho ve! — ŝi diris, — mia bonulino, krom se vin seksperfortis du bulgaroj; krom se vi ricevis du tranĉilpuŝojn en la ventron; krom se oni ruinigis du viajn kastelojn; krom se vi vidis mortigataj du viajn patrojn kaj du viajn patrinojn; kaj krom se vi havis du amatojn skurĝitajn ĉe aŭtodafeo — mi ne komprenas, kiel vi superus min tiurilate. Aldonu, ke naskite baronidino kun 72 nobelaj geantaŭuloj,[64] mi devis servi kiel kuiristino.

— Kara infano, — respondis la maljunulino, — vi ne konas mian devenon; kaj se mi montrus al vi mian postaĵon, vi ne parolus tiel, kiel vi parolas, kaj vi hezitus en via juĝo.

Tiu respondo ekscitis grandan scivolon en Kunegundo kaj Kandido. La maljunulino plu parolis jene:

11. Historio de la maljunulino

— Ne ĉiam mi havis la okulojn kun elturnitaj palpebraj randoj kaj skarlate borderitajn; mia nazo ne ĉiam tuŝis la mentonon; kaj ne ĉiam mi estis servistino. Mi estas filino de Papo Urbano la 10ª kaj de princino Palestrina.[65] Ĝis mia 14ª jaro mi estis edukata en palaco, por kiu la kasteloj de viaj germanaj baronoj ne taŭgus eĉ kiel staloj; kaj unu mia robo kostis pli ol ĉiuj luksaĵoj de Vestfalio. Mi kreskis ĉiam pli bela, pli gracia, talenta, meze de plezuroj, de respektoj kaj esperoj; jam mi komencis inspiri amon, mia brusto estis formiĝanta; kaj kia brusto! Blanka, malmola, simila al tiu de Venero Mediĉa; kaj kiaj okuloj! Kiaj palpebroj! Kiaj nigraj brovoj! Kiaj flamoj brilis en miaj du pupiloj, paligante la scintiladon de la steloj, kiel diradis al mi la lokaj poetoj. La virinoj kiuj min vestadis kaj malvestadis, ekstazis rigardante min de antaŭe kaj de malantaŭe; kaj ĉiuj viroj deziris esti ĉe ilia loko.

» Mi fianĉiniĝis al la suverena princo de Masso-Kararo.[66] Kia princo! Egale bela kiel mi, knedita el mildo kaj plaĉo, brilanta per sprito kaj brulanta pro amo; mi lin amis kiel oni amas unuafoje, adore kaj malmodere. La geedziĝofesto estis preparita kun nepriskribeblaj lukso kaj pompo, estis kontinuaj festoj, turniroj, komikaj operoj; tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu estis malfuŝa.

» Kiam proksimis jam la momento de mia feliĉo, unu maljuna markizino, iama amdonantino de mia princo, lin invitis ĉe sin por trinki ĉokoladon; malpli ol du horojn poste li mortis en teruraj konvulsioj.

» Sed tio estis nur bagatelo. Mia patrino, malesperigite, kvankam ja malpli afliktite ol mi, decidis por kelka tempo forlasi la lokon tiom fatalan. Ŝi havis tre belan bienon apud Gaeto[67]; ni ekvojaĝis per tiea galero, orumita kiel la altaro de la baziliko «Sankta Petro» en Romo. Jen korsara ŝipo el Saleo[68] impetas al ni kaj nin kaperas; niaj soldatoj sin defendas laŭ la kutimo de la soldatoj de l’ Papo: ili ĉiuj surgenuiĝas, formetas siajn armilojn kaj petas la korsarojn pri absolvo in articulo mortis.[69]

» Tuj la maŭroj malvestas ilin ĝisnude kiel simiojn, kaj ankaŭ mian patrinon, ankaŭ niajn akompanantinojn kaj ankaŭ min. Mirinde lerte tiuj sinjoroj malvestas homojn; sed pleje min surprizis, ke al ni ĉiuj ili metis fingron en tiun lokon, kien ni, virinoj, ordinare lasas meti al ni nur klistertubon. Tiu ceremonio ŝajnis al mi tre stranga; tiel maltaŭge juĝas pri aferoj homo neniam forlasinta sian paroĥon. Poste mi eksciis, ke tiamaniere ili kontrolis, ĉu ni kaŝis tie juvelojn; tio estas kutimo starigita jam de pratempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj krozas sur la maroj. Inter aliaj, la piaj kavaliroj de la Malta Ordeno neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas turkojn kaj turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.

» Mi ne diros al vi, kiom penige estas por princidino iĝi sklavino kondukata al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en la korsara ŝipo. Mia patrino ankoraŭ estis tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiun floron, rezervitan por la bela princo de Masso-Kararo, forrabis la korsara kapitano; li estis abomena negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Mirindas, kiel princino Palestrina kaj mi trovis eksterordinaran forton por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Marokon! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.

» Kiam ni venis Marokon, la lando estis dronanta en sango. Kvindek filoj de imperiestro Mulaj-Ismaelo[70] havis ĉiu sian partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn — de nigruloj kontraŭ nigrulojn, de nigruloj kontraŭ brunulojn, de brunuloj kontraŭ brunulojn, de mulatoj kontraŭ mulatojn — estis senĉesa hombuĉado tra la tuta imperio.

» Apenaŭ ni elŝipiĝis, nin tuj atakis bando da negroj el partio malamika al tiu de mia korsaro por forpreni lian rabaĵon. Post la briliantoj kaj la oro, la plej altvalora parto de la predo estis ni. Antaŭ miaj okuloj okazis batalo tia, kian oni neniam vidas en via malvarma Eŭropo. La nordaj popoloj ne havas sufiĉe ardan sangon; ili ne havas tian pasiegon por virinoj kia estas ordinara en Afriko. Ŝajnas, ke viaj eŭropanoj havas lakton en la vejnoj; en tiuj de la loĝantoj de Atlaso kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro. Por decidi al kiu ni apartenos, tiuj homoj batalis kun la furiozo de la leonoj, de la tigroj kaj de la serpentoj tieaj. Iu maŭro kaptis mian patrinon je la dekstra brako, la leŭtenanto de mia kapitano ŝin tenis je la maldekstra; maŭra soldato kaptis unu ŝian kruron, unu el niaj rabistoj tenis la alian. Momenton poste preskaŭ ĉiujn niajn akompanantinojn tiel distiradis po kvar soldatoj.

» Mia kapitano min ŝirmis per sia brusto; li svingadis sian jataganon kaj mortigadis ĉiujn spitantajn lian furiozon. Fine, ĉiuj niaj italinoj kaj mia patrino pereis disŝirite, distranĉite, buĉite en la batalo de la monstroj elŝirantaj ilin unuj de la aliaj. La kaptitoj kaj la kaptintoj, la soldatoj, matrosoj, nigruloj, brunuloj, blankuloj, mulatoj, kaj ankaŭ mia kapitano, ĉio estis mortigita, kaj mi restis duonviva sur amaso da kadavroj. Oni scias, ke similaj scenoj okazadis en la tuta lando, sur la etendaĵo pli ol milkilometra, kaj ĉe tio oni neniam preterlasis iun el la ĉiutagaj 5 preĝoj, ordonitaj de Muhamado.

» Kun granda peno mi min eltiris el sub tiom da sangantaj kadavroj amasiĝintaj, kaj min trenis sub grandan oranĝarbon ĉe proksima rivereto; tie mi falis pro teruro, pro laciĝo, pro abomeno, pro malespero kaj malsato. Baldaŭ mia senfortiĝo ebligis al mi dormon, kiu pli similis svenon ol ripozon.

» Mi estis en tia stato el malforto kaj senkonscio, inter morto kaj vivo, kiam mi sentis min premata de io moviĝanta sur mia korpo; mi malfermis la okulojn kaj vidis blankulon kun agrabla vizaĝo, kiu ĝemetis kaj murmuris:

» — O che sciagura d’essere senza coglioni! [71]

12. Pluaj misaventuroj de la maljunulino

» Mirigite kaj ravite aŭdi la lingvon de mia patrujo, kaj ne malpli surprizite de la diro de tiu viro, mi respondis, ke ekzistas malfeliĉoj pli grandaj ol tiu, pro kiu li ĝemas; per malmulte da vortoj mi lin sciigis pri la abomenaĵoj de mi spertitaj, kaj denove mi svenis. Li min portis en najbaran domon, ordonis ke oni min enlitigu, donu al mi por manĝi, servis al mi, min konsolis, flatis, diris ke neniam li vidis ion pli belan ol mi, kaj ke neniam li tiom bedaŭris tion, kion neniu al li redonos.

» — Mi naskiĝis en Napolo, — li diris al mi. — Ĉiujare oni kastras tie du-tri mil knabojn; unuj pro tio mortas, aliaj akiras voĉon pli belan ol la virinaj, iuj venas al la direktilo de ŝtatregado.[72] Min oni operaciis tre sukcese, kaj mi estis muzikisto en la kapelo de princino Palestrina.

» — De mia patrino! — mi ekkriis.

» — De via patrino? — li ekkriis plorante. — Kio? Ĉu vi estus tiu juna princidino, kiun mi edukis ĝis ŝia 7ª jaro, kaj kiu jam esperigis iĝi tiom bela, kiom estas vi?

» — Estas mi mem; mia patrino kuŝas je kvarcent paŝoj de ĉi tie, dishakite en pecojn, sub amaso da kadavroj…

» Mi rakontis al li ĉion, kio min trafis; ankaŭ li rakontis siajn aventurojn, kaj interalie ke kristana regno[73] lin sendis al la reĝo de Maroko, por fari kun tiu monarĥo kontrakton laŭ kiu Maroko ricevos pulvon, pafilegojn kaj ŝipojn por helpi detrui la komercon de aliaj kristanoj.

» — Mia misio estas plenumita, — diris la bona eŭnuko. — Mi estas enŝipiĝonta por Seŭto, kaj mi vin revenigos en Italion. Ma che sciagura d’essere senza coglioni!

» Kortuŝite kaj larmokule mi lin dankis; sed anstataŭ en Italion, li min kondukis en Alĝerion kaj vendis al ties landestro, nomata dejo. Baldaŭ poste la pesto, kiu rondiris Afrikon, Azion kaj Eŭropon, ekfuriozis en Alĝerio. Vi vidis tertremon; sed, baronidino, ĉu vi spertis peston?

— Neniam, — respondis Kunegundo.

— Se vi ĝin spertus, — daŭrigis la maljunulino, — vi agnoskus, ke ĝi superas tertremon. Ĝi oftas en Afriko; ankaŭ min ĝi trafis. Kia sorto por papidino, 15-jara — en 3-monata daŭro sperti malriĉon, sklavecon, seksperforton preskaŭ ĉiutage, vidi sian patrinon kvaronigita, suferi malsaton kaj militon, kaj morti de pesto en Alĝero! Nu, min la pesto ne mortigis; sed mia eŭnuko, la dejo kaj preskaŭ la tuta haremo pereis.

» Kiam la feroco de tiu terura pesto mildiĝis, oni disvendis la sklavinojn de la dejo. Min aĉetis komercisto, kiu min kondukis en Tunison kaj tie vendis al alia komercisto, kiu min pluvendis en Tripolon; el Tripolo mi estis pluvendita en Aleksandrion, el Aleksandrio en Smirnon, de Smirno en Istanbulon. Fine min aĉetis janiĉara generalo, kiu baldaŭ ricevis ordonon iri defendi Azovon sieĝatan de la rusoj.

» La galanta generalo kunprenis ĉiujn siajn virinojn, kaj loĝigis nin en fortikaĵeto ĉe la Azova maro sub la gardo de 2 negraj eŭnukoj kaj 20 soldatoj. Nia armeo mortigis multegon da rusoj, sed ili malavare al ni repagis: Azovo brulis dronante en sango[74], kaj oni atentis nek sekson, nek aĝon. Restis nur nia fortikaĵeto; la malamikoj decidis nin venki per malsato. La 20 janiĉaroj ĵuris ne cedi. Rezolutaj teni sian ĵuron kaj turmentate de malsatego ili formanĝis la du eŭnukojn. Post kelkaj tagoj ili decidis vori la virinojn.

» Kun ni estis tre pia kaj kompatema imamo; tiuokaze li faris al ili tre belan predikon, persvadante ilin ne tute nin mortigi.

» — Eltranĉu, — li diris, — nur po unu gluteon al ĉi tiuj sinjorinoj, kaj vi havos tre delikatan manĝon; se kelkajn tagojn poste necesos ripeti, al vi restos tia sama provizo; tian homaman traktadon la Ĉielo kalkulos al vi kiel virton, kaj vi ricevos helpon.

» Li estis tre elokventa; li konvinkis ilin. Oni faris al ni tiun teruran operacion; la imamo aplikis al ni la balzamon, per kiu oni ŝmiras ĵus cirkumciditajn knabetojn; ni ĉiuj estis mortantaj.

» Apenaŭ la janiĉaroj finmanĝis niajn eltranĉaĵojn, jen alvenas la rusoj sur platboatoj; neniu janiĉaro saviĝis. La rusoj neniom atentis nian staton, sed ĉie en la mondo estas francaj ĥirurgoj; unu el ili, tre lerta, nin prizorgis, nin resanigis, kaj mi neniam forgesos ke, kiam miaj vundoj bone fermiĝis, li faris al mi amproponojn. Cetere, nin ĉiujn li konsoladis certigante ke same okazis ĉe pluraj sieĝoj kaj ke tio estas milita leĝo.

» Tuj kiam miaj kunulinoj reakiris la kapablon paŝi, oni sendis ilin en Moskvon. Ĉe disdivido min ricevis bojaro, kiu faris min sia ĝardenistino, kaj donadis al mi po 20 vipobatojn ĉiutage. Sed post 2 jaroj tiu sinjoro kaj 30 aliaj bojaroj pereis radumite pro ia kortega ĉikano; mi profitis la okazon kaj eskapis.

» Mi trairis la tutan Rusion; dum longa tempo mi estis drinkeja servistino en Rigo, poste en Rostoko, en Vismaro, en Lepsiko, en Kaselo, en Utreĥto, en Lejdeno, en Hago, en Roterdamo; mi maljuniĝis en mizero kaj malhonoro, vivante kun duono da postaĵo, konsciante ke mi estas papidino.

» Multfoje mi volis min mortigi, sed ankoraŭ mi amis la vivon. Tiu ridinda trajto estas eble unu el la plej turmentaj en nia naturo: ja kio estas pli absurda ol obstine plu porti ŝarĝon, ĉiam dezirante deĵeti ĝin teren; abomeni sian vivon, kaj tamen plu ĝin treni; resume, flegi surbruste serpenton kiu ronĝas nian koron?

» En la landoj kiujn la sorto min igis travojaĝi, en la drinkejoj kie mi servis, mi vidis nekalkuleble multe da homoj abomenegantaj sian ekziston; sed nur 12 el ili memvole metis finon al sia mizero: 3 negroj, 4 angloj, 4 ĝenevanoj kaj 1 germana profesoro nomata Robeko[75].

» Laste mi fariĝis servistino ĉe la judo Don-Isaĥaro; li metis min je via dispono, mia bela baronidino; mi min ligis al via sorto, kaj nun viaj aventuroj min pli okupas ol la miaj. Tiujn lastajn mi eĉ neniam mencius, se vi min ne piketus, kaj se ne estus marvojaĝa kutimo pasigi la tempon per rakontado.

» Resume, kara baronidino, mi havas sperton, mi konas la homojn; do distru vin iomete, invitu ĉiun pasaĝeron rakonti pri sia vivo; kaj se troviĝos unu sola, kiu ne ofte malbenis sian ekziston, kiu ne ofte sin opiniis la plej malfeliĉa inter la homoj, ĵetu min en la maron kun la kapo antaŭen.

13. Kandido disiĝas de la bela Kunegundo kaj de la maljunulino

Ekkoninte la historion de la maljunulino, Kunegundo faris al ŝi ĉiujn komplimentojn konvenajn al ŝiaj merito kaj rango. Laŭ ŝia propono Kunegundo instigis ĉiujn pasaĝerojn rakonti, unu post alia, siajn aventurojn; kaj sekve ŝi kaj Kandido agnoskis, ke la maljunulino pravas.

— Ho ve, — bedaŭris Kandido, — tre mankas al ni doktoro Pangloso, kontraŭkutime pendumita en certa aŭtodafeo; li dirus al ni admirindajn parolojn pri la malbonoj fizika kaj morala[76] kovrantaj la teron kaj la maron, kaj mi aŭdacus respektoplene prezenti al li kelkajn obĵetojn.

Dum la rakontadoj la ŝipo antaŭeniris. Oni albordiĝis en Bonaero.[77] Kunegundo, kapitano Kandido kaj la maljunulino iris sin prezenti al la guberniestro Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa. Tiu altrangulo havis fieregon propran al portanto de tiom da nomoj. La virojn li alparoladis kun plej moŝta malestimo, levante la nazon tiom alten, tiom neelteneble laŭtigante la voĉon, tiom impone parolante, afektante konduton tiom malhumilan, ke ĉiu vizitanto sentis fortan emon lin bastonadi. Pri la virinoj li pasiegis. Kunegundo ŝajnis al li la plej bela el ĉiuj, kiujn li iam ajn vidis. Lia unua parolo estis por demandi, ĉu ŝi estas edzino de la kapitano. La mieno, kun kiu li demandis, maltrankviligis Kandidon; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia edzino, ĉar efektive ŝi ne estis tio; li ne aŭdacis diri, ke ŝi estas lia fratino, ĉar ankaŭ tio ŝi ne estis; kaj kvankam tia oportuna mensogo, kiun iam sukcese praktikis prapatroj,[78] povus utili ankaŭ nuntempe, tamen la pureco de lia animo malebligis al li perfidi la veron.

— Baronidino Kunegundo, — li diris, — estas honorigonta min per edziniĝo al mi, kaj ni petegas ke via ekscelenco degnu aranĝi nian geedziĝofeston.

Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa, levante siajn lipharojn, malice ekrikanis kaj ordonis al kapitano Kandido iri revui sian roton. Kandido obeis; la guberniestro restis kun Kunegundo. Li malkaŝis sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li sin al ŝi edzigos, kun la beno de la Eklezio aŭ alie, laŭ tio, kiel bonvolos ŝiaj ĉarmoj.

Kunegundo petis kvaronhoron por pripensi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegundo:

— Nu, vi havas 72 nobelajn geantaŭulojn — kaj ne eĉ unu groŝon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro en la Suda Ameriko kun tre belaj lipharoj; ĉu konvenas al vi pretendi je senmakula fidelo? Vin perfortis bulgaroj; judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj rajtigas. Mi konfesas ke, se mi estus sur via loko, mi senhezite edziniĝus al la guberniestro kaj promociigus kapitanon Kandido.

Dum la maljunulino tiele parolis kun la tuta prudento de siaj aĝo kaj sperto, la havenon eniris ŝipeto; ĝi portis juĝiston kaj ties policanojn, kaj jen kio venigis ilin.

La maljunulino prave divenis, ke la monon kaj la juvelojn de Kunegundo ŝtelis la grandmanika franciskano[79] en la urbo Badaĥoso, dum ilia hasta fuĝo kun Kandido. Kelkajn briliantojn la monaĥo provis vendi al juvelisto. Tiu rekonis ilin kiel apartenantajn al la ĉefinkvizitoro. La franciskano, antaŭ ol esti pendumita, konfesis la ŝtelon; li priskribis la personojn kaj indikis, kien ili iris. La fuĝo de Kunegundo kaj de Kandido jam estis sciata. Oni sekvis ilin ĝis Kadiso; oni sendis, sen prokrasto, ŝipon por persekuti ilin. La ŝipo jam estis en la haveno de Bonaero. Disvastiĝis famo, ke juĝisto estis elŝipiĝonta, kaj ke oni persekutas la murdintojn de la ĉefinkvizitoro. La prudenta maljunulino tuj kaptis la situacion.

— Vi ne povas fuĝi, — ŝi diris al Kunegundo; — cetere, vin nenio minacas: ne vi mortigis la inkvizitoran moŝton; kaj krome la guberniestro vin amas kaj ne permesos, ke oni vin traktu malbone; restu.

Tuj ŝi hastas al Kandido:

— Fuĝu, — ŝi diras, — aŭ post horo vi brulos sur ŝtiparo.


Ĉia prokrasto estus pereiga — sed kiel forlasi Kunegundon, kaj kie rifuĝi?

14. Kiel akceptis Kandidon kaj Kakambon la Paragvajaj jezuitoj

Ankoraŭ en Kadiso Kandido dungis serviston, tian kiaj abundas ĉe la Hispaniaj marbordoj kaj en la kolonioj. Tiu estis kvaron-hispano, filo de Tukumana[80] mestizo; antaŭe li estis ĥorknabo, sakristano, matroso, monaĥo, komisiisto, soldato, lakeo. Lia nomo estis Kakambo; li tre ŝatis sian mastron, ĉar lia mastro estis tre bona homo. Rapidege li selis la du Andalusiajn ĉevalojn.

— Nu, mia mastro, ni obeu la konsilon de la maljunulino; ni fuĝu, ni forkuru ne rigardante malantaŭen.

Kandido eklarmis.

— Ho mia kara Kunegundo! Ĉu mi vin forlasu ĝuste kiam sinjoro guberniestro estas aranĝonta nian geedziĝofeston? Kunegundo, el tiom malproksime kondukita, kio al vi okazos?

— Okazos al ŝi laŭŝance, — diris Kakambo. — Pri si la virinoj neniam restas senhelpaj, Dio prizorgas tion; ni kuru.

— Kien ci min kondukas? Kien ni iru? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido.

— Je sankta Jakobo Kompostela! — diris Kakambo. — Vi estis militonta kontraŭ la jezuitojn; nun ni iru militi por ili; mi sufiĉe bone konas la vojojn, mi vin kondukos en ilian ŝtaton, ili ĝojos ricevi kapitanon kun bulgara ekzercado; vi faros brilan karieron; kiam oni ne trovas sian profiton en unu mondo, oni ĝin trovas en alia. Cetere, kio povas esti pli fascina ol vidi kaj fari ion novan!

— Ĉu ci jam estis en Paragvajo? — demandis Kandido.

— Tutcerte! — diris Kakambo. — Mi estis pedelo en la Asunsjona Kolegio[81], kaj mi konas la gubernion de los padres[82] same bone, kiel mi konas la stratojn de Kadiso. Tiu gubernio estas eksterordinara. Diametre la reĝlando havas jam pli ol 1.300 kilometrojn; ĝi entenas 30 komunumojn[83]. Los padres posedas tie ĉion, kaj la popoloj nenion; tio estas ĉefverko de l’ racio kaj de l’ justo. Por mi nenio estas pli dieca ol los padres, kiuj ĉi tie militas kontraŭ la reĝoj Hispania kaj Portugalia, kaj en Eŭropo estas iliaj konfesprenantoj; kiuj ĉi tie hispanojn mortigas, kaj en Madrido ilin sendas al la Ĉielo. Admirinde! Ni antaŭeniru: vi estos la plej feliĉa el la homoj. Kiel ekĝojos los padres, kiam ĉe ili aperos kapitano scianta la bulgaran ekzercadon!

Tuj kiam ili alvenis la unuan barilon,[84] Kakambo diris al la pikedo, ke kapitano deziras paroli al sinjoro komandanto. Oni iris averti la gardistejon. Paragvaja oficiro kuris al la piedoj de la komandanto por transdoni al li la sciigon. Kandidon kaj Kakambon oni tuj senarmigis, iliajn du Andalusiajn ĉevalojn oni forprenis. La du fremdulojn oni pasigis inter du vicoj da soldatoj; la komandanto staris ĉe la fino surhavante trikrestan bireton, suprenfalditan sutanon, kun spado ĉe la flanko kaj oficira lanco en la mano. Li faris geston; tuj 24 soldatoj ĉirkaŭas la du novvenintojn. Serĝento diras al ili, ke necesas atendi, ke la komandanto ne rajtas interparoli kun ili, ke patro provincialo[85] permesas al neniu hispano malfermi la buŝon krom en lia ĉeesto, kaj restadi en la lando pli ol tri horojn.

— Kaj kie estas patro provincialo? — demandis Kakambo.

— Li ĵus celebris la meson kaj nun akceptas la paradon, — respondis la serĝento, — kaj vi povos kisi liajn spronojn ne pli frue ol post 3 horoj.

— Sed, — diris Kakambo, — sinjoro kapitano (cetere, same malsata kiel mi) ne estas hispano, li estas germano; ĉu ni povus tagmanĝi, atendante la moŝtan patron?

Senprokraste la serĝento iris por raporti tiun paroladon al la komandanto.

— Dio estu benata! — diris tiu estro. — Ĉar li estas germano, mi rajtas al li paroli; oni lin konduku en mian pavilonon.

Tuj oni kondukas Kandidon en laŭbon ornamitan per bela kolonaro el verda kaj orkolora marmoro, kaj per latkradoj, formantaj kaĝegojn en kiuj svarmis papagoj, kolibroj, numidoj kaj aliaj ekzotaj birdoj. En oraj vazoj estis surtabligita bonega tagmanĝo; kaj kiam la paragvajanoj ekmanĝis maizon el lignaj pelvetoj meze en la kampo, en la ardo de la sunradioj, la laŭbon eniris lia moŝto patro komandanto.

Li estis tre bela juna viro, kun ronda, sufiĉe blanka kaj freŝkolora vizaĝo, kun altaj brovoj, viglaj okuloj, rozkoloraj oreloj, skarlataj lipoj, kun fiera mieno — sed lia fiero ne similis tiun de hispano, nek tiun de jezuito. Oni redonis al Kandido kaj Kakambo iliajn armilojn, kaj ankaŭ la du Andalusiajn ĉevalojn; Kakambo donis avenon al ili por manĝi apud la laŭbo, kaj senĉese observis ilin, antaŭtimante surprizon.

Kandido kisis la baskon de la robo de l’ komandanto, post kio ili altabliĝis.

— Do vi estas germano? — diris la jezuito germanlingve.

— Jes, via pastra moŝto, — diris Kandido.

Eldirante tiujn vortojn, ambaŭ rigardis unu la alian kun granda surprizo kaj emocio, kiujn ili ne povis superregi.

— El kiu lando? — plu demandis la jezuito.

— El la malŝatinda provinco Vestfalio[86], — respondis Kandido. — Mi naskiĝis en la kastelo Tondrotrunkhejmo.

— Ho Ĉielo! Ĉu eblas? — ekkriis la komandanto.

— Kia miraklo! — ekkriis Kandido.

— Ĉu vi? — demandis la komandanto.

— Maleble! — diris Kandido.

Ili sin ĵetas unu al la alia, ili sin brakumas, ili ploregas.

— Kio?! Ĉu estas vi, via pastra moŝto? Vi, la frato de l’ bela Kunegundo! Vi, mortigita de la bulgaroj! Vi, la filo de sinjoro barono! Vi, jezuito en Paragvajo! Oni agnosku, ke ĉi tiu mondo estas io stranga. Ho Pangloso, Pangloso! Kiom vi ĝojus, se vi ne estus pendumita!

La komandanto forsendis la negrajn sklavojn[87] kaj la paragvajanojn, kiuj prezentadis trinkaĵon en pokaletoj el kvarca kristalo. Milfoje li dankis Dion kaj sanktan Ignacon; li premis Kandidon en siaj brakoj; iliajn vizaĝojn malsekigis larmoj.

— Vi eĉ pli ekmiros, pli kortuŝiĝos kaj konsterniĝos, — diris Kandido, — kiam mi diros al vi, ke via fratino baronidino Kunegundo, kiun vi opinias tranĉmurdita, fartas bone.

— Kie?

— Nemalproksime de vi, ĉe la guberniestro de Bonaero; kaj mi estis veninta tien por militi kontraŭ vin.

Ĉiu vorto, kiun ili eldiris dum tiu longa konversacio, surstakigis miregindaĵon sur miregindaĵojn. Ilia tuta animo svingis ilian langon, aŭskultis per iliaj oreloj kaj lumis en iliaj okuloj. Ĉar ili estis germanoj, ili longe restis ĉe la tablo, atendante lian ekscelencon patron provincialon; kaj la komandanto jene parolis al sia kara Kandido:

15. Kandido mortigas la fraton de sia kara Kunegundo

— Neniam mi forgesos la teruregan tagon, en kiu mi vidis buĉataj mian patron kaj mian patrinon kaj seksperfortata mian fratinon. Kiam la bulgaroj estis for, vane oni serĉis tiun adorindan estaĵon; mian patrinon, mian patron kaj min, du servistinojn kaj tri tranĉmurditajn knabetojn oni metis sur ĉaron por nin transporti en jezuitan kapeleton je 9 kilometroj de la kastelo kaj tie enterigi.

» Iu jezuito nin aspergis per benita akvo; ĝi estis tre sala; kelkaj gutoj trafis miajn okulojn; la bona patro ekvidis, ke mia palpebro iomete moviĝas; li metis sian manon sur mian koron kaj sentis ĝin bati; oni min flegis, kaj post tri semajnoj mi tute resaniĝis.

» Vi scias, mia kara Kandido, ke mi estis tre bela, mi ankoraŭ pli beliĝis; tial la respektinda patro Krusto, direktoro de la edukejo, fariĝis tre amikema al mi: li donis al mi kostumon de novico; post kelka tempo mi estis sendita en Romon.

» La patro Ordenestro bezonis rekrutaron da junaj jezuitoj germanaj. La regantoj de Paragvajo nevolonte akceptas jezuitojn hispanajn; ili preferas la alilandanojn, kiuj ŝajnas al ili pli obeemaj. Lia Generala moŝto juĝis min taŭga por labori en tiu vinberejo.

» Ni forvojaĝis triope: unu polo, unu tirolano kaj mi. Ĉe mia alveno mi ricevis la rangojn de subdiakono kaj leŭtenanto; hodiaŭ mi estas kolonelo kaj pastro. Ni kuraĝe renkontos la trupojn de la reĝo Hispania; mi certigas al vi, ke ilin trafos ekskomuniko kaj malvenko. La Providenco sendas vin ĉi tien por helpi al ni.

» Tamen ĉu vere mia kara fratino Kunegundo estas proksime, ĉe la guberniestro de Bonaero?

Kandido ĵuris, ke tio estas plej vera vero. Denove larmoj ekfluis sur iliaj vangoj. La barono ne povis satbrakumi Kandidon; li nomadis lin sia frato, sia savanto.

— Aĥ, mia kara Kandido, — li diris, — eble kune ni venke eniros la urbon kaj liberigos mian fratinon Kunegundo.

— Tion mi deziras, — diris Kandido, — ĉar mi intencis al ŝi edziĝi, kaj tion mi plu esperas.

— Vi arogantulo! — ekkriis la barono. — Vi havus impertinenton edziĝi al mia fratino, kiu havas 72 nobelajn geantaŭulojn! Kia senhontaĵo, paroli al mi pri tiom aŭdaca intenco!

Mirkonsternite de tiu diro, Kandido respondis:

— Pastra moŝto, nenia ajn nobeleco povas ŝanĝi la fakton, ke mi tiris vian fratinon el la brakoj de judo kaj de inkvizitoro; ŝi do estas al mi sufiĉe dankodeva, ŝi volas edziniĝi al mi. Majstro Pangloso ĉiam al mi diradis, ke la homoj estas egalrajtaj, kaj certe al ŝi mi edziĝos.

— Pri tio mi mem decidos, fripono! — diris la jezuita barono Tondrotrunkhejmo, forte frapante Kandidon sur la vizaĝon per la plato de sia spado.

Tuj Kandido elingigas la sian kaj ĝin puŝas ĝis la manŝirmilo en la ventron de la barono-jezuito; sed, ĝin eltirante sange makulita, li ekploris:

«Ho ve! Dio mia!», li diris, «Mi mortigis mian eksmastron, mian amikon, mian bofraton; mi estas la plej bona homo en la mondo, kaj tamen jen mi mortigis tri homojn, kaj el tiu triopo, du estas pastroj.»

Tuj alkuris Kakambo, gardostarinta ĉe la pordo de l’ laŭbo.

— Restas al ni vendi kare nian vivon, — al li diras lia mastro. — Sendube oni estas enironta la laŭbon, ni mortu kun armiloj ĉemane.

Kakambo, jam spertinta similajn okazojn, ne perdis la sinregon; li prenis la jezuitan robon de la barono, ĝin metis sur Kandidon, donis al li la kvadratan bireton de la mortinto, kaj lin surĉevaligis. Ĉio ĉi tio okazis en palpebruma daŭro.

— Ni forgalopu, mastro; ĉiuj kredos, ke vi estas jezuito portanta ordonojn; ni transpasu la limon antaŭ ol oni decidos nin postkuri.

Ĉe tiuj vortoj li ekgalopis, hispanlingve kriante:

— Vojon, vojon por patro kolonelo!

16. La aventuro pri du junulinoj, du simioj, kaj indiĝenoj nomataj Oreleguloj

Kandido kaj lia servisto jam estis trans la bariloj, kaj ankoraŭ neniu en la tendaro sciis pri la morto de l’ germana jezuito. Antaŭzorgeme Kakambo plenigis sian selsakon je pano, ĉokolado, ŝinko, fruktoj kaj kelkaj mezuroj da vino. Sur siaj Andalusiaj ĉevaloj ili rajdis en nekonatan landon, kie malestis ia ajn batita vojo. Fine antaŭ ili aperis bela herbejo tratranĉita de riveretoj. Niaj du vojaĝantoj elseliĝas por lasi paŝtiĝi siajn rajdobestojn. Kakambo proponas al sia mastro, ke ili manĝu, kaj mem ekmanĝas.

— Kiel mi manĝu ŝinkon, — responde lamentis Kandido, — konsciante, ke ĵus mi mortigis la filon de lia barona moŝto, kaj ke neniam mi revidos la belan Kunegundon? Por kio pludaŭrigi miajn mizerajn tagojn, se mi devos pasigaĉi ilin fore de ŝi, kun konsciencriproĉoj kaj malespero? Kaj kion diros la «Trevua Revuo»?[88]

Tiel parolis Kandido, formanĝante pecon post peco. La suno estis subiranta. De kelka distanco la du vagantoj ekaŭdis krietojn, ŝajne virinvoĉajn. Ili ne komprenis, ĉu la krietoj esprimas doloron aŭ ĝojon; sed ambaŭ impete surpiediĝis kun tiaj maltrankviliĝo kaj angoro, kiajn inspiras ĉio en lando nekonata. Krietis du junulinoj, tute nudaj, facilmove kurantaj ĉe la rando de la herbejo, sekvate de du simioj mordantaj iliajn gluteojn. Kandido kompatis la junulinojn; ĉe la bulgaroj li ellernis pafi tiel lerte, ke li povis trafi nukseton en arbustotufo, sen tuŝi la foliojn. Li prenas sian hispanan dutuban pafilon, pafas, kaj mortigas ambaŭ simiojn.

— Dio estu laŭdata, mia kara Kakambo! Mi tiris el granda danĝero tiujn du kompatindajn kreitaĵojn; se mi pekis, mortigante unu inkvizitoron kaj unu jezuiton, tion mi certe repagis, savante la vivon al du junulinoj. Eble ili estas nobelaj fraŭlinoj, kaj tiu aventuro havigos al ni en ĉi tiu lando grandajn avantaĝojn.

Li estis daŭrigonta, sed mutiĝis kiam li vidis la du junulinojn ameme kisi la du simiojn, ploregi super iliaj korpoj kaj plenigi la aeron per plej doloraj krioj.

— Mi ne antaŭvidis tiom da bonkoreco, — diris fine Kandido al Kakambo.

Ĉi tiu klarigis::

— Eminentan lertaĵon vi faris, mia mastro; sed vi mortigis la amatojn de tiuj fraŭlinoj.

— Iliajn amatojn! Ĉu eble? Vi mokas min, Kakambo; kiel mi povus kredi vin?

— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — vin ĉiam ĉio mirigas; kial vi juĝas stranga, ke estas landoj kie favoron de virinoj akiras simioj? Ili estas kvarone homoj, kiel mi estas kvarone hispano.

— Aĥ, — reagis Kandido, — nun mi rememoras majstron Pangloso diri, ke similaj aferoj jam okazadis, kaj ke el tiaj miksoj naskiĝis kaproviroj, faŭnoj, satirusoj; ke tiajn faktojn atestis pluraj antikvaj eminentuloj; sed mi opiniis tion fabelaĵoj.

— Do, necesas agnoski ke tio veras, ja vi vidas tion praktikata de homoj ne briditaj per konvena eduko. Tamen nun gravas alio: mi timas, ke tiuj sinjorinoj nin iel insidos.

Ĉi tiu prudenta rimarko instigis Kandidon forlasi la herbejon kaj eniri arbaron. Tie li vespermanĝis kun Kakambo; kaj ambaŭ, malbeninte la inkvizitoron el Portugalio, la guberniestron de Bonaero kaj la baronon, endormiĝis sur musko.

Vekiĝinte ili eksentis, ke ili ne povas sin movi; la kaŭzo estis, ke dum la nokto la oreleguloj, la tieaj indiĝenoj,[89] katenis ilin per bastaj ŝnuroj, sekve de denunco de la du junulinoj. Kandidon kaj Kakambon ĉirkaŭis kvindeko da oreleguloj tute nudaj, armitaj per sagoj, klaboj kaj ŝtonaj hakiloj; unuj boligis akvon en granda kaldrono, aliaj pretigis rostostangojn, kaj ĉiuj kriadis:

— Jezuito, jezuito! Ni venĝu, ni frandu! Ni manĝu jezuitaĵon, ni manĝu jezuitaĵon![90]

— Mi jam avertis vin, kara mastro, — malgaje diris Kakambo, — ke tiuj du junulinoj nin insidos.

Kandido, ekvidante la kaldronegon kaj la rostostangojn, ekkriis:

— Ili certe nin rostos aŭ bolkuiros. Aĥ, kion dirus majstro Pangloso, se li ekvidus la homan naturon en ĝia praa puro? Ĉio bonas, konsentite; tamen endas ja agnoski, ke perdi Kunegundon kaj trafi sur rostostangon de oreleguloj estas tre kruela sorto.

Kakambo neniam perdis la sinregon. Li diris al sia afliktita mastro:

— Ne malesperu; mi iomete komprenas la lingvon de ĉi tiu popolo; tuj mi parolos al ili.

— Nepre zorgu, — diris Kandido, — admone komprenigi al ili, ke kuirante homojn ili kondutas tre malhumane, kaj ke tio estas tute nekristana.

— Sinjoroj, — diris Kakambo, — vi evidente intencas manĝi hodiaŭ jezuiton, ĉu? Nu, bone; nenio estas pli justa ol tiel trakti siajn malamikojn. Efektive, la natura juro instruas al ni mortigi nian proksimulon, kaj tiel oni agas sur la tuta tero. Niaflanke nur tial ni ne profitas nian rajton lin manĝi, ke ni havas sufiĉe da aliaj bonaj manĝaĵoj; sed vi ne havas samajn vivrimedojn kiel ni; certe preferindas manĝi siajn malamikojn ol forlasi la frukton de sia venko al kornikoj kaj korvoj.

» Sed, sinjoroj, vi certe ne volas manĝi viajn amikojn. Vi intencas rosti jezuiton — sed fakte vi estas rostontaj vian defendanton, malamikon de viaj malamikoj. Rilate min sciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro. Li ne nur ne estas jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, kaj la vestoj kiujn li surhavas estas lia predo; jen la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, ĝin portu al la unua barilo de la jezuita reĝlando; demandu, ĉu mia mastro mortigis jezuitan oficiron. Tio ne okupos multe da tempo, kaj vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi mensogis. Sed se vi trovos mian diron vera, vi tre certe nin liberigos, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.

La oreleguloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis kun favoraj informoj. La oreleguloj liberigis ambaŭ kaptitojn, faris al ili multe da afablaĵoj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limo de sia lando, ĝojege kriante:

— Ne jezuito! Ne jezuito!

Kandido senĉese miris pri la kialo de sia liberiĝo.

— Kia popolo! — li diradis. — Kiaj homoj! Kiaj moroj! Se mi ne bonŝancus trapiki per mia spado la fraton de Kunegundo, mi estus senindulge formanĝita. Tamen, konsiderante ĉion, la pura naturo ja estas bona, ĉar anstataŭ min manĝi tiuj homoj faris al mi mil afablaĵojn, de kiam ili eksciis ke mi ne estas jezuito.

17. Kandido kaj lia servisto venas en Eldoradon[91]

Ĉe la limo de la lando de l’ oreleguloj Kakambo diris al Kandido:

— Vi vidas, ke ĉi tiu duonglobo neniom pli bonas ol la alia; akceptu mian konsilon, ni revenu Eŭropon per la plej mallonga vojo.

— Kiel reveni, — diris Kandido, — kaj kien? En mia patrujo ĉiujn buĉas la bulgaroj kaj abaroj; en Portugalio min atendas ŝtiparo; en ĉi tiu lando ni ĉiumomente riskas trafi sur rostostangon. Kaj kiel mi forlasu la mondoparton kie loĝas Kunegundo?

— Ni nin direktu al Kajeno,[92] — diris Kakambo. — Tie ni trovos francojn; tiuj sinjoroj vagadas tra la mondo, espereble ili bonvolos nin helpi, kaj eble Dio nin finfine kompatos.

Iri al Kajeno ne estis facile. La proksimuman direkton ili ja sciis sufiĉe bone, sed montoj, riveroj, abismoj, rabistoj, sovaĝuloj konsistigis terurajn malhelpojn. Iliaj ĉevaloj mortis pro laciĝo; iliaj provizoj estis konsumitaj; dum tuta monato ili sin nutris per sovaĝaj fruktoj, kaj fine troviĝis apud rivereto borderita per kokosarboj, kies fruktoj subtenis iliajn vivon kaj esperojn.

Kakambo, kies konsiloj estis same bonaj kiel tiuj de la maljunulino, diris al Kandido:

— Ni estas elĉerpitaj, ni longe iris piede; sed jen mi vidas malplenan boaton ĉe la bordo, ni ĝin plenigu per kokosoj; ni enboatiĝu, ni nin konfidu al la fluo; rivero ĉiam kondukas al loĝata loko. Eĉ se ni trovos nenion agrablan, almenaŭ ni trovos ion novan.

— Nu, — diris Kandido, — ni nin konfidu al la Providenco.

Ili navigis kelkajn kilometrojn inter bordoj jen florriĉaj, jen nudaj; jen ebenaj, jen krutaj. La rivero ĉiam plilarĝiĝadis; fine ĝi forfluis sub volbon el kolosaj rokegoj, ĝisnube altaj. La du vojaĝantoj kuraĝis sin fordoni al la fluo sub la volbon. La riverego, tiuloke mallarĝa, portis ilin kun teruraj rapido kaj bruo.

Post diurno ili revidis la lumon, sed ilia boato rompiĝis kontraŭ rifoj; pli ol 4 kilometrojn ili devis sin trenadi de roko al roko; fine antaŭ ili sterniĝis vastega ebenaĵo, ĉirkaŭita de netransirebla montoĉeno. La tero estis kultivita por la plezuro kaj por la bezono; ĉie la utila estis ankaŭ agrabla. La vojojn okupis — aŭ, pli ĝuste, ornamis — elegantaj veturiloj el brilanta materialo, portantaj eksterordinare belajn homojn kaj rapide trenataj de dikaj ruĝaj ŝafoj[93], pli rapidaj ol la plej bonaj ĉevaloj Andalusiaj, Tetuanaj aŭ Meknesaj.[94]

— Jen fine lando pli valora ol Vestfalio, — diris Kandido.

Li kaj Kakambo haltis ĉe la unua renkontita vilaĝo. Kelkopo da vilaĝaj knaboj en ĉifoniĝintaj orbrokaĵoj ludis per ĵetdisketoj[95] ĉe la rando de l’ vilaĝo; niaj du alimondanoj sin amuzis, rigardante ilin; iliaj ĵetdisketoj estis iom larĝaj rondaj pecoj flavaj, ruĝaj, verdaj, radiantaj tute apartan brilon. La vojaĝantoj ekvolis pli proksime ekzameni kelkajn pecojn; iuj estis oraj, iuj estis smeraldoj, iuj estis rubenoj, el kiuj la malplej valora estus la plej granda ornamo de la trono de Grandmogolo.

— Sendube, — diris Kakambo, — ĉi tiuj knaboj estas reĝidoj ludantaj per ĵetdisketoj.

Ĉi tiam aperis la vilaĝa instruisto, kiu vokis la knabojn en la lernejon.

— Jen estas, — diris Kandido, — la guvernisto de la reĝa familio.

La junaj ĉifonuloj tuj ĉesigis la ludon, lasante surtere siajn disketojn kaj ĉion, kio servis por ilia distro. Kandido prenas la disketojn, kuras al la guvernisto, kaj prezentas ilin humile, komprenigante al li per gestoj, ke iliaj reĝidaj moŝtoj forgesis siajn oron kaj noblajn ŝtonojn. La instruisto, ridetante, ĵetis ilin teren, dum momento rigardis la vizaĝon de Kandido kun multe da surprizo, kaj pluiris sian vojon.

La vojaĝantoj ne preterlasis la okazon preni la oron, la rubenojn kaj la smeraldojn.

— Kie ni estas? — ekkriis Kandido. — Certe en ĉi tiu lando la reĝidoj estas bone edukataj, ĉar oni instruas al ili ne zorgi pri oro kaj juvelŝtonoj.

Kakambo miris same kiel Kandido. Fine ili aliris la unuan domon de la vilaĝo; ĝi aspektis kiel Eŭropa palaco. Homamaso svarmis ekstere, kaj eĉ pli en la interno; aŭdiĝis agrabla muziko, kaj tre bonodoris kuiraĵoj. Kakambo proksimiĝis al la pordo, kaj ekaŭdis onin paroli Keĉue[96]; tio estis lia gepatra lingvo — ja ĉiuj scias, ke Kakambo naskiĝis en Tukumano, en vilaĝo kie oni parolas nur tiun lingvon.

— Mi servos al vi kiel interpretisto, — li diris al Kandido. — Ni eniru; ĉi tio estas gastejo.

Du kelneroj kaj du kelnerinoj, vestitaj per ora drapo, kaj kun haroj ligitaj per rubandoj, tuj invitas ilin sidiĝi ĉe la komuna tablo. Oni alportis 4 supojn garnitajn per po 2 papagoj, 200-funtan bolkuiritan kondoron, 2 rostitajn simiojn treege bongustajn, 300 kolibrojn sur unu plado, kaj 600 similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn raguojn, delikategajn tortojn; ĉio kuŝis sur pladoj el vitreca kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝadis plurajn likvorojn el sukerkano.

La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj tre ĝentilaj; ili faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej delikata diskreto, kaj respondis la liajn en egale kompleza kaj kontentiga maniero.

Fininte la manĝadon, Kakambo kaj Kandido opiniis, ke ili malavare pripagas tion, ĵetante sur la tablon du el la larĝaj oraj pecoj, kiujn ili ĵus kolektis; la gemastroj ekridegis, kaj ankoraŭ longe sin tenis je la koksoj. Fine ili kvietiĝis:

— Sinjoroj, — diris la mastro, — evidente vi estas alilandanoj, kaj alilandanojn ni ne kutimas gastigi. Pardonu al ni, ke ni ekridis, kiam vi prezentis apudŝoseajn ŝtonojn kiel pagon. Certe vi ne havas enlandan monon, sed ĝi ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. La servojn de ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’ komercado pripagas la registaro. Ĉi tie vi modeste manĝis, ĉar ni estas en malriĉa vilaĝo; sed en aliaj lokoj vi ricevos akcepton konvenan al via merito.

Kakambo tradukadis al Kandido ĉiujn parolojn de la gastejmastro, kaj Kandido aŭskultis ilin kun samtiaj mirego kaj perplekso, kun kiaj lia amiko Kakambo komunikadis ilin.

— Kio do estas tiu lando, — diradis ili unu kaj la alia, — konata de neniu ekstera, kaj kie la naturo estas tute alispeca ol la nia?

— Eble ĝi estas la lando, kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke iu tiaspeca ekzistu. Kaj malgraŭ la asertoj de majstro Pangloso, mi ofte rimarkadis, ke la aferoj statas mise en Vestfalio.[97]

18. Kion ili vidis en la lando Eldorado

Kakambo superŝutis la gastejmastron per demandoj; tiu al li diris:

— Mi scias nur tiom, kiom necesas al mia prospero; sed ni havas ĉi tie maljunan ekskorteganon, kiu estas la plej klera homo en la reĝlando, kaj tre komunikiĝema.

Tuj li kondukas Kakambon ĉe la maljunulon. Kandido nun nur duarange rolis, akompanante sian serviston. Ili eniris domon tre modestan, ĉar ĝia pordo estis nur el arĝento, kaj la paneloj estis nur el oro — sed prilaboritaj kun tiom da belgusto, ke ilin ne superus paneloj plej riĉaj. Verdire la antaŭĉambro estis inkrustita nur per rubenoj kaj smeraldoj, sed ilia aranĝo bone kompensis tiun grandan simplecon.

La maljunulo akceptis la du alilandanojn sur sofo remburita per kolibraj plumoj, kaj prezentigis al ili likvorojn en diamantaj vazoj; poste li kontentigis ilian scivolon per jenaj paroloj:

— Mi aĝas 172 jarojn, kaj mi scias de mia forpasinta patro, kiu estis ĉevalestro de la reĝo, pri la mirindaj renversoj okazintaj en Peruo, kiujn li ĉeestis. La reĝlando ĉi-tiea estas la prapatrujo de la Inkaoj, kiuj eliris el ĝi tre malsingarde por konkeri alian parton de l’ mondo, kaj kiujn mem fine formortigis la hispanoj.

» Pli prudentaj estis la princoj restintaj en sia naskiĝlando. Ili ordonis, kun la konsento de la nacio, ke neniu loĝanto eliru el nia malgranda regno; kaj tio konservis al ni niajn feliĉon kaj juston. La hispanoj havas malklaran scion pri nia lando, ili nomas ĝin Eldorado, kaj unu anglo, iu kavaliro Raleo, eĉ proksimiĝis al ĝi antaŭ proksimume 100 jaroj; sed ĉar nin ĉirkaŭas netransireblaj rokoj kaj abismoj, nin ĉiam ĝis nun ili ŝirmis kontraŭ la rabemo de la Eŭropaj nacioj, kiuj havas nekompreneblan pasiegon por gruzo kaj rubo de nia tero, kaj kiuj, por ilin akiri, mortigus nin ĉiujn ĝis la lasta homo.

Longa estis la interparolo; ĝi temis pri la ŝtatregado, pri la moroj, pri la virinoj, pri la publikaj spektakloj, pri la artoj. Fine Kandido, kiun ĉiam interesis metafiziko, demandis per Kakambo ĉu en la lando ekzistas religio.

La maljunulo iomete ruĝiĝis.

— Nu, — li diris, — kiel eblas dubi pri tio? Ĉu vi opinias nin sendankuloj?

Kakambo humile demandis, kia religio estas en Eldorado. La maljunulo denove ruĝiĝis.

— Ĉu povas ekzisti du religioj? — li diris. — Ni havas, mi pensas, la ĉiesan religion; ni adoras Dion ekde vespero ĝis mateno.

— Ĉu unu solan Dion vi adoras? — plu divenante la dubojn de Kandido demandis Kakambo.

— Memkompreneble, — diris la maljunulo, — ekzistas nek 2, nek 3, nek 4 dioj. Ial la homoj el via mondo faras tre strangajn demandojn.

Senlace Kandido plu demandadis la bonan maljunulon; li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado.

— Ni nenion petas de Dio, — diris la bona kaj respektinda saĝulo, — li donis al ni ĉion bezonan. Sed ni senĉese lin dankas.

Kandido havis la scivolon vidi pastrojn; li demandigis, kie ili estas. La bona maljunulo ekridetis.

— Karaj amikoj, — li diris, — ni ĉiuj estas pastroj; la reĝo kaj ĉiuj familiestroj ĉiumatene solene kantas dankajn himnojn; kaj 5 aŭ 6 mil muzikistoj akompanas ilin.

— Kiel do, ĉu vi ne havas monaĥojn, kiuj instruas, disputas, regas, intrigas kaj bruligas la disopiniantojn?

— Tio estus frenezaĵo, — diris la maljunulo. — Ni ĉiuj ĉi tie estas samideanoj kaj ne komprenas, kion vi diras pri viaj monaĥoj.

Ĉe ĉiuj ĉi tiuj paroloj Kandido kvazaŭ ekstazis, kaj pense li al si diradis:

«Ĉi tio tre diferencas disde tio, kio ekzistas en Vestfalio kaj en la kastelo de lia barona moŝto. Se nia amiko Pangloso vizitus Eldoradon, li ne plu asertus, ke la kastelo Tondrotrunkhejmo estas la plej bela loko sur la tero. Certe, la vojaĝoj instruas.»

Post tiu longa interparolado, la bona maljunulo prijungigis sesŝafan kaleŝegon, kaj ordonis al 12 el siaj servistoj eskorti la vojaĝantojn al la Kortego.

— Mi pardonpetas, — li diris, — ke mia maljuneco min senigas je la honoro vin akompani. La reĝo vin akceptos laŭ maniero, pri kiu vi ne estos malkontentaj, kaj vi sendube indulgos kelkajn morojn de la lando, kiuj eble al vi malplaĉas.

Kandido kaj Kakambo enkaleŝiĝas; la 6 ŝafoj kvazaŭ flugas, kaj post malpli ol 4 horoj oni alveturas la reĝan palacon, situantan rande de la ĉefurbo. La portalo estas 220 futojn alta kaj 100 futojn larĝa,[98] farita el nekonata materialo; sed oni tuj vidas, ke tiu ege superas la gruzaĵojn, kiujn ni nomas oro kaj gemoj.

Dudek belaj gardistinoj akceptis Kandidon kaj Kakambon ĉe ilia elkaleŝiĝo, kondukis ilin en banejon, vestis ilin per roboj teksitaj el kolibra lanugo; poste kortegaj gealtranguloj kondukis ilin en la ĉambrojn de Lia Reĝa Moŝto, inter du vicoj po mil muzikistoj, laŭ la kutima maniero. Kiam ili proksimiĝis al la trona salono, Kakambo demandis korteganon, kiel oni salutu Lian Reĝan Moŝton: ĉu oni sin ĵetu genue aŭ ventre surteren; ĉu oni metu la manojn sur la kapon aŭ sur la postaĵon; ĉu oni leku la polvon de la planko; unuvorte, kia estas la ceremonio.

— La kutimo, — diris la kortegano, — estas ĉirkaŭbraki la reĝon kaj lin kisi sur ambaŭ vangojn.

Kandido kaj Kakambo sin ĵetis sur la kolon de Lia Reĝa Moŝto, kiu akceptis ilin kun plej eleganta facileco imagebla kaj ĝentile invitis ilin al sia vespermanĝo.

Intertempe antaŭ la vespermanĝo oni travidigis al ili la urbon: la publikajn konstruaĵojn, ĝisnube altajn; la bazarojn milkolone ornamitajn; la fontanojn kun pura akvo, la fontanojn kun roza akvo, tiujn kun likvoroj el sukerkanoj, senĉese ŝprucantajn meze de grandaj placoj, pavimitaj per iaj gemoj, eligantaj odoron similan al la kariofila kaj la cinama.

Kandido petis montri al li la kortumon; oni diris, ke tia institucio ne ekzistas, samkiel juĝaj procesoj. Li demandis, ĉu estas malliberejoj; oni respondis nee.

Tamen nenio lin pli impresis, nenio lin pli multe plezurigis, ol la Palaco de la Sciencoj, en kiu li vidis galerion du mil paŝojn longan, plenan je instrumentoj matematikaj kaj fizikaj.

La tutan posttagmezon ili pasigis trarigardante vidindaĵojn, kaj estis vizitintaj eble milonon da ili, kiam oni reveturigis ilin ĉe la reĝon. Kandido altabliĝis inter Lia Reĝa Moŝto, sia servisto Kakambo kaj kelkaj sinjorinoj. Neniam oni pli bone manĝis, kaj neniam iu montriĝis pli sprita vespermanĝanto ol Lia Reĝa Moŝto. Kakambo tradukadis al Kandido la spritaĵojn de la reĝo, kaj eĉ tradukite ili tamen restis spritaj. El ĉio, kio mirigis Kandidon, tio ne estis la malplej mirinda.

Ili restis monaton en tiu gastama lando. Kandido senĉese diradis al Kakambo:

— Tio veras, mia amiko, ke la kastelo, kie mi naskiĝis, ne meritas lokon en ĉi tiu lando; sed ĉi tie forestas Kunegundo, kaj ankaŭ vi sendube havas amatinon en Eŭropo. Restante ĉi tie, ni estos nur same bonstataj kiel la aliaj; male, se ni revenos en nian mondon kun nur 12 ŝafoj ŝarĝitaj per ŝtonoj el Eldorado, ni estos pli riĉaj ol ĉiuj reĝoj kune, ni ne plu bezonos timi inkvizitorojn, kaj ni facile povos repreni Kunegundon.

Tiu parolo plaĉis al Kakambo: oni tiom ŝatas migradi, akiri famon ĉe siaj samgentanoj, fanfaroni pri tio, kion oni vidis dum siaj vojaĝoj, ke la du feliĉuloj decidis forlasi sian feliĉon kaj peti Lian Reĝan Moŝton pri forpermeso.

— Vi faras malsaĝaĵon, — diris al ili la reĝo. — Mi bone scias, ke mia lando estas negrava; sed, kie oni iel prosperas, tie oni restu. Mi certe ne rajtas reteni alilandanojn, tio estus tiranaĵo fremda al niaj leĝoj kaj moroj: ĉiuj homoj estas liberaj. Foriru, kiam al vi plaĉos, sed la eliro estas tre malfacila. Ne eblas iri kontraŭ la fluo de la rapida rivero, per kiu vi kvazaŭ mirakle alvenis, kaj kiu fluas sub la roka volbo. La montoj ĉirkaŭantaj mian tutan landon estas 3 kilometrojn altaj, kaj krutaj kiel muroj; ĉiu el ili estas pli ol 44 kilometrojn larĝa; iliaj transaj deklivoj malaperas en abismo.

» Tamen, ĉar vi nepre volas foriri, mi ordonos al la intendanto de la maŝinoj, ke li konstruigu tian, kia povu komforte vin transporti. De post kiam oni vin forkondukos trans la montojn, neniu povos akompani vin pluen, ĉar miaj regatoj ĵuris neniam eliri la ĉirkaŭlimon, kaj ili estas tro saĝaj por rompi sian ĵuron. Cetere vi petu de mi ĉion, kion vi deziras.

— Ni petas de Via Reĝa Moŝto, — diris Kakambo, — nur kelkajn ŝafojn ŝarĝotajn per nutraĵoj, gruzo kaj argilo el la lando.

La reĝo ekridis.

— Mi ne komprenas, — li diris, — kion bonan la eŭropanoj trovas en nia flava argilo; sed bone, da ĝi kunportu tiom, kiom vi volos, kaj ĝi al vi utilu.

Tuj li ordonis al siaj inĝenieroj konstrui maŝinon por suprenlevi tiujn du strangulojn ekster la reĝlandon. Tri mil bonaj fizikistoj eklaboris; la maŝino pretis post du semajnoj kaj kostis ne pli ol 20 milionojn da stelpundoj, en la landa mono. Sur la maŝinon oni metis Kandidon kaj Kakambon; kun ili estis 2 grandaj ruĝaj ŝafoj, selitaj kaj briditaj por servi al ili kiel rajdbestoj post ol ili transiros la montojn; 20 ŝarĝoŝafoj ŝarĝitaj per nutroj; 30, portantaj donacojn el tio, kio en la lando estas plej kurioza; kaj 50 ŝarĝitaj per oro, gemoj kaj diamantoj. La reĝo kore brakumis la du vagulojn.

Ilia forveturo estis impresa spektaklo, kaj fascina estis la inĝenia maniero levi ilin kaj iliajn ŝafojn sur la supron de la montoĉeno. Transportinte ilin en sekuran lokon, la fizikistoj ilin adiaŭis; kaj Kandido ne plu havis alian deziron kaj zorgon ol iri prezenti siajn ŝafojn al Kunegundo.

— Ni havas, — li diris, — sufiĉon por pagi al la guberniestro de Bonaero, se Kunegundo estas elaĉetebla. Ni iru al Kajeno, ni enŝipiĝu, kaj poste ni pripensos, kiun reĝlandon ni aĉetu.

19. Kio okazis al ili en Surinamo. Kandido konatiĝas kun Marteno

La unuan tagon niaj du vojaĝantoj trapasis sufiĉe agrable. Ilin kuraĝigis la ideo, ke ili posedas pli da riĉoj ol Azio, Eŭropo kaj Afriko povus enteni. Ravite, Kandido skribadis la nomon «Kunegundo» sur preterpasataj arboj. En la dua tago, 2 el iliaj ŝafoj enmarĉiĝis kaj pereis kun sia ŝarĝo; kelkajn tagojn poste 2 aliaj ŝafoj mortis pro laciĝo; poste 7 aŭ 8 pereis pro malsato en dezerto; aliaj post kelkaj tagoj falis en abismojn. Fine, post centtaga irado, restis al ili nur 2 ŝafoj. Kandido diris al Kakambo:

— Vi vidas, amiko, kiom pereemaj estas la riĉoj ĉi-mondaj; nenio estas fidinda, krom la virto kaj la feliĉo revidi Kunegundon.

— Konsentite, — diris Kakambo. — Sed restas al ni ankoraŭ du ŝafoj kun pli da trezoroj ol iam havos la reĝo de Hispanio, kaj mi vidas en la malproksimo urbon, kiu laŭ mia konjekto estas Surinamo, apartenanta al Holando. Ni estas ĉe la fino de niaj ĉagrenoj kaj ĉe la komenco de nia feliĉo.

Proksimiĝante al la urbo, ili ekvidis duonnudan negron kuŝantan surtere — li surhavis nur ŝorton el blua tolo; al la kompatindulo mankis la maldekstra kruro kaj la dekstra mano.

— Ho Dio! — ekkriis Kandido, kaj alparolis la negron holande: — Kion ci faras ĉi tie, amiko, en tia terura stato?

— Mi atendas mian mastron, sinjoron Van-Durdent’, la faman negociston, — respondis tiu.

— Ĉu tiu sinjoro Van-Durdent’ cin traktis tiel? — demandis Kandido.

— Jes, sinjoro, — diris la negro, — tia estas la kutimo. Dufoje en jaro oni donas al ni tolan ŝorton, ĝi estas nia tuta vesto. Kiam ni laboras en la sukerfabrikoj, kaj kiam la muelŝtono kaptas ies fingron, oni fortranĉas ties manon; kiam iu provas fuĝi, oni forhakas al li kruron; al mi okazis ambaŭ aferoj. Tiom kostas la sukero, kiun vi manĝas en Eŭropo.

» Ja, min vendante kontraŭ 10 Patagoniaj taleroj[99] ĉe la marbordo de Gvineo, mia patrino al mi diris: „Mia kara infano, laŭdu niajn fetiĉojn, ĉiam adoru ilin, kaj ili faros cian vivon feliĉa; ci havas la honoron iĝi sklavo de niaj sinjoroj la blankuloj, kaj per tio ci riĉigas ciajn gepatrojn“.

» Ho ve! mi ne scias, ĉu mi riĉigis ilin, sed min ili ne feliĉigis. La hundoj, la simioj kaj la papagoj estas ege malpli malfeliĉaj ol ni: la Holandaj sorĉistoj, kiuj min konvertis, ĉiudimanĉe al mi diras, ke ni ĉiuj, ĉu blankaj ĉu nigraj, estas idoj de Adamo. Mi ne estas genealogo; sed, se tiuj predikistoj diras la veron, ni ĉiuj interparencas. Nu, konsentu, ke ne ekzistas pli fia maniero trakti siajn parencojn.

— Ho Pangloso! — ekkriis Kandido. — Tiajn abomenaĵojn ci ne imagis. Finite! Finfine mi devas forkonfesi cian optimismon.[100]

— Kio estas optimismo? — demandas Kakambo.

— Aĥ, — diris Kandido, — ĝi estas la manio asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni suferas malbonon.

Kaj li ploris rigardante la negron; kaj, plorante, li eniris Surinamon.

Antaŭ ĉio ili demandas, ĉu en la haveno estas ŝipo kiun oni povas sendi al Bonaero. La homo, al kiu ili sin turnis, estis ĝuste hispana ŝipposedanto, kiu sin proponis por fari kun ili justan kontrakton. Li fiksis al ili rendevuon en drinkejon. Kandido kaj la fidela Kakambo kun siaj du ŝafoj tien iris por lin atendi.

Kandido, simplanima kaj konfidema kiel infano, rakontis al la hispano ĉiujn siajn aventurojn, kaj konfesis, ke li volas forpreni Kunegundon.

— Mi certe ne riskos veturigi vin al Bonaero, — diris la maristo. — Pro tia afero nin ĉiujn oni pendumos: la bela Kunegundo estas la preferata amatino de la guberniestro.

Tio estis kvazaŭ fulmobato por Kandido; li longe ploris; poste li tiris Kakambon flanken kaj diris al li:

— Mia kara amiko, jen kion ci faru. Ĉiu el ni havas en siaj poŝoj diamantojn valorajn je 4 aŭ 5 milionoj. Ci estas pli lerta ol mi; iru al Bonaero kaj prenu Kunegundon. Se la guberniestro ne tuj konsentos, donu al li milionon; se tio ne sufiĉos, donu al li 2 milionojn. Ci ne mortigis inkvizitoron, cin oni ne ĉikanos. Mi ekipos alian ŝipon, iros en Venecion kaj atendos cin tie; ĝi estas libera lando, kie oni estas sekura kontraŭ bulgaroj, abaroj, judoj kaj inkvizitoroj.

Kakambo varmege aprobis tiun saĝan decidon. Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko; sed la plezuro esti al li utila superis la ĉagrenon de la disiĝo. Larmante ili ĉirkaŭbrakis unu la alian. Kandido rekomendis, ke li ne forgesu la bonan maljunulinon. Kakambo forveturis en tiu sama tago. Tre bona homo estis tiu Kakambo.

Kandido ankoraŭ kelkan tempon restis en Surinamo, atendante, ke alia ŝipmastro konsentu veturigi lin en Italion, lin kaj liajn du restantajn ŝafojn. Li dungis servistojn, kaj aĉetis ĉion necesan por longa vojaĝo; fine al li venis sinjoro Van-Durdent’, mastro de granda ŝipo, kaj ofertis siajn servojn.

— Kiom vi postulos, — demandis Kandido, — por veturigi min rekte al Venecio, min, miajn servistojn, mian pakaĵaron, kaj la jenajn du ŝafojn?

La mastro postulis 10.000 piastrojn; Kandido senhezite konsentis.

«Ho! ho!» diris al si la sagaca Van-Durdent’. «Ĉi tiu alilandano sen marĉandi donas 10.000 piastrojn! Supozeble li estas tre riĉa.»

Kaj, reveninte momenton poste, li deklaris, ke li ne povas ŝipiri je malpli alta prezo ol 20.000.

— Nu, vi ricevos ilin, — diris Kandido.

«Mirige!» mallaŭte diris al si la komercisto. «Ĉi tiu homo donas 20.000 piastrojn same facile kiel 10.000.»

Li revenis denove, kaj diris, ke li povos veturigi Kandidon ĝis Venecio nur se li ricevos 30.000 piastrojn.

— Mi do pagos al vi 30.000, — respondis Kandido.

«Ho! ho!» ekpensis la komercisto. «Por ĉi tiu homo 30.000 piastroj estas nenio; sendube la du ŝafoj portas grandegajn trezorojn; ni ne plu insistu: unue li pagu la 30.000 piastrojn, poste ni vidos.»

Kandido vendis 2 negrandajn diamantojn, el kiuj la malplia valoris pli ol kiom postulis la mastro. Do, li antaŭpagis, la du ŝafojn oni enŝipigis. Kandido sekvas en malgranda boato por atingi la ŝipon en la rodo; la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron; la vento lin favoras. Kandido, duonfrenezigite, konsternite, jam ne plu lin vidas.

— Ho ve! — li ekkriis, — jen ruzaĵo inda je la Malnova Mondo.

Li revenas sur la bordon dispremite de ĉagreno — ja li perdis trezoron sufiĉan por riĉigi 20 monarĥojn.

Li iras al la Holanda juĝisto; kaj, ĉar li estas iom ekscitita, li forte frapas sur la pordon; li eniras kaj rakontas sian aventuron iom pli laŭte ol decas. La juĝisto unue lin monpunas je 10.000 piastrojn pro la bruo, kiun li faris; poste li pacience lin aŭskultas, promesas esplori la aferon tuj kiam la komercisto revenos, kaj pagigas al si ankoraŭ 10.000 piastrojn por la juĝaj elspezoj.

Ĉi tiu juĝoprocedo definitive malesperigis Kandidon. Fakte, en sia vivo li spertadis malfeliĉojn ege pli dolorigajn; sed la flegmo de la juĝisto kaj de la lin priŝtelinta ŝipmastro lin kolerigis kaj ĵetis en profundan melankolion. La fieco de la homoj sin prezentis al li en sia tuta malbelo; li cerbumis nur malgajajn ideojn.

Post kelka tempo diskoniĝis, ke franca ŝipo estas navigonta al Bordozo. Ĉar li ne plu havis transportendajn ŝafojn ŝarĝitajn per diamantoj, li luis kajuton je ordinara prezo, kaj sciigis tra la urbo, ke li pripagos la vojaĝon, la nutron kaj donacos 2.000 piastrojn al decmaniera viro, kiu konsentos vojaĝi kun li — kondiĉe, ke tiu viro abomenas sian staton kaj estas la plej malfeliĉa en la provinco.

Sin prezentis tia amaso da kandidatoj, ke por loki ilin ĉiujn ne sufiĉus tuta ŝiparo. Por elekti inter la plej bonaj, Kandido apartigis dudekon da homoj, kiuj ŝajnis sufiĉe societemaj, kaj kiuj pretendis meriti la preferon. Li kolektis ilin en sian gastejon, donigis al ili vespermanĝon, ĵuriginte ilin, ke ĉiu verfidele rakontos sian vivhistorion; li promesis elekti tiun, kiu ŝajnos al li la plej kompatinda kaj plej prave malkontenta pri sia stato, kaj la ceterajn iel rekompenci.

La kunsido daŭris ĝis la 4ª horo matene. Ĉe ĉiu rakonto Kandido rememoradis la diritan de la maljunulino dum la iro al Bonaero, kaj pri la veto, kiun ŝi faris, ke malestas sur la ŝipo homo ne spertinta tre grandajn malfeliĉojn. Kaj ĉiufoje li pensis pri Pangloso:

«Malfacilus al majstro Pangloso defendi sian sistemon. Ho, se li ĉeestus ĉi tie! Certe ĉio bonordas — sed nur en Eldorado, kaj en neniu alia parto de la tero.»

Fine li decidis favore al kompatinda scienculo, kiu 10 jarojn laboris por eldonistoj en Amsterdamo. Kandido juĝis, ke neniu metio en la mondo pli abomenigas al oni la vivon.

Ĉi tiun scienculon — cetere bonan homon — priŝtelis lia edzino, tradraŝis lia filo, forlasis lia filino, forfuĝinta kun portugalo. Ĵus li perdis malgravan oficon, per kiu li sin vivtenis; kaj la Surinamaj predikantoj lin persekutis, opiniante lin socinano.[101] Verdire, la aliaj pretendantoj estis ne malpli malfeliĉaj; sed Kandido esperis, ke la scienculo lin distrados dum la vojaĝo. La aliaj konkurantoj opiniis, ke rilate al ili Kandido kondutis tre maljuste; li kvietigis ilin donacante al ĉiu po 100 piastrojn.

20. Kio okazis al Kandido kaj Marteno surmare

Do kun Kandido al Bordozo ŝipiris la maljuna scienculo, kies nomo estis Marteno. Ambaŭ estis multon vidintaj kaj suferintaj; kaj eĉ se la ŝipo navigus de Surinamo al Japanio preter la promontoro Bonespera, ne mankus al ili temoj por diskutado pri la malbono morala kaj la malbono fizika dum la tuta vojaĝo.

Tamen Kandido havis grandan avantaĝon super Marteno: li plu esperis revidi Kunegundon, dum Marteno esperis nenion. Krome, Kandido havis oron kaj diamantojn; kaj, kvankam li estis perdinta cent dikajn ruĝajn ŝafojn, ŝarĝitajn per la plej grandaj trezoroj de la tero; kvankam li ne povis forgesi la friponagon de la Holanda negocisto — tamen, kiam li pensis pri tio, kio restas en liaj poŝoj, kaj kiam li parolis pri Kunegundo, precipe fine de manĝado, tiam li inklinadis al la Panglosa sistemo.

— Kaj vi, sinjoro Marteno, — li demandis la scienculon, — kion pri ĉio ĉi tio pensas vi? Kion vi opinias pri la malbonoj morala kaj fizika?

— Sinjoro, — respondis Marteno, — miaj pastroj min akuzis, ke mi estas socinano; sed fakte mi estas maniĥeano.[102]

— Vi min mokas, — diris Kandido, — ne plu restas maniĥeanoj en la mondo.

— Restas mi, — diris Marteno. — Mi ne scias kial, sed alie pensi mi ne povas.

— Do vi certe havas la diablon en via korpo, — diris Kandido.

— La diablo tiom aktive enmiksiĝas en la aferojn de ĉi tiu mondo, — diris Marteno, — ke ĝi povas esti en mia korpo, egale kiel ie ajn; sed mi konfesas al vi, ke ĉiufoje kiam mi ekrigardas ĉi tiun terglobon, aŭ pli ĝuste ĉi tiun globeton, mi ekpensas, ke Dio lasis ĝin al la zorgoj de iu malbonfarulo; mi tamen esceptas Eldoradon.

» Malofte mi vidis urbon, kiu ne dezirus ruiniĝon de urbo najbara, nek familion, kiu ne volus ekstermi iun alian familion. Ĉie la malfortuloj malamegas la potenculojn, antaŭ kiuj ili malnoble humiliĝas, kaj la potenculoj traktas ilin kiel gregon kun lano kaj karno vendotaj. Miliono da varbitaj murdistoj trakuras la tutan Eŭropon, disciplineme praktikante mortigadon kaj rabadon por akiri sian panon, ĉar ne ekzistas profesio pli honorinda.[103] Eĉ en la urboj kiuj ŝajnas ĝui pacon, kaj kie floras la artoj, la homojn pli suferigas envio, zorgoj kaj angoroj ol sieĝatan urbon la plagoj de milito. Kaŝitaj ĉagrenoj eĉ pli turmentas ol mizeroj konataj. Unuvorte, da tioj mi tiom vidis, mi tiom spertis, ke mi fariĝis maniĥeano.

— Kaj tamen bono ekzistas en la mondo, — obĵetas Kandido.

— Eble, — respondas Marteno. — Sed mi ĝin ne konas.

Meze de tiu disputo ekaŭdiĝas kanonado. La bruo kreskas de momento al momento. Ĉiu prenas sian lornon. Oni ekvidas du ŝipojn, kiuj interbatalas je proksimume trimejla distanco[104]; la vento kondukis ilin ambaŭ tiom proksimen al la franca ŝipo, ke niaj vojaĝantoj havis la plezuron observi la batalon kvazaŭ sur la manplato. Fine unu el la du ŝipoj pafis salvon kontraŭ la alian tiom trafe kaj tiom malalte, ke tiu lasta ekdronis. Kandido kaj Marteno klare vidis centon da homoj sur la ferdeko de la sinkanta ŝipo; la homoj levadis la brakojn al la ĉielo kaj aŭdigis terurajn kriojn; momenton poste ĉio malaperis en la ondoj.

— Nu, — diris Marteno, — jen kiel la homoj traktas unuj la aliajn.

— Vere, — diris Kandido, — en tiu afero estas io diabla.

Tiel parolante, li ekvidis ian brile ruĝan objekton, naĝantan apud ilia ŝipo. Oni sendis ŝalupon por esplori la objekton; ĝi estis unu el liaj Eldoradaj ŝafoj. Kandidon pli ĝojigis la retrovo de tiu sola ŝafo, ol lin afliktis la perdo de la cento da ili, tute ŝarĝitaj per grandaj diamantoj Eldoradaj.[105]

La franca kapitano tuj ekvidis, ke la kapitano de la venkinta ŝipo estas hispano, kaj ke tiu de la subakvigita estas Holanda pirato; li estis tiu sama, kiu priŝtelis Kandidon. La egaj riĉaĵoj, kaptitaj de tiu fiulo, dronis kun li en la maro, kaj nur unu ŝafo saviĝis.

— Vi vidas, — diris Kandido al Marteno, — ke la krimo fojfoje estas punata; la friponon trafis la sorto kiun li meritis.

— Jes, — diris Marteno. — Sed ĉu necesis, ke pereu ankaŭ la pasaĝeroj de lia ŝipo? Dio punis la friponon, la diablo dronigis la pasaĝerojn.

La franca kaj la hispana ŝipoj plu iris sian kurson, kaj Kandido daŭrigis la interparoladon kun Marteno. Dum du semajnoj ili senĉese diskutadis, kaj en la dek kvina tago disopiniis same kiel en la unua. Sed almenaŭ ili parolis, ili interŝanĝadis ideojn, ili reciproke sin konsoladis. Kandido karesis sian ŝafon.

— Ĉar cin mi retrovis, — li diris, — eble ankaŭ Kunegundon mi sukcesos retrovi.

21. Rezonante, Kandido kaj Marteno proksimiĝas al la Francia bordo

Fine oni ekvidis la bordon Francian.

— Ĉu iam antaŭe vi vizitis Francion? — demandis Kandido.

— Jes, — diris Marteno, — mi trairis plurajn provincojn. Estas kelkaj, kie duono da loĝantaro estas freneza; kelkaj, kie la homoj estas tro ruzaj; aliaj, kie ili ĝenerale estas sufiĉe mildaj kaj sufiĉe malspritaj; aliaj, kie oni afektas spriton. Sed en ĉiuj la ĉefa okupado estas amori; la dua, malice paroli; kaj la tria, diri stultaĵojn.

— Sed, sinjoro Marteno, ĉu vi vidis Parizon?

— Jes, mi vidis Parizon; ĝi kombinas ĉiujn tiujn ecojn; ĝi estas ĥaoso, ĝi estas interpuŝejo, kie ĉiu serĉas plezuron, kaj kie preskaŭ neniu ĝin trovas — almenaŭ al mi ŝajnis tiel. Mi restis tie nelonge; tuj post mia alveno mian tutan havon ŝtelis friponoj en la foiro Sankta-Germano; min mem oni suspektis pri ŝtelo, kaj dum unu semajno tenis en malliberejo; post tio mi fariĝis korektisto en presejo por akiri rimedojn por piede reveni en Holandon. Mi konatiĝis kun la verkanta kanajlaro, kun la intriganta kanajlaro[106] kaj la konvulsianta kanajlaro[107]. Onidire en Parizo ekzistas personoj tre ĝentilaj; tion mi volas kredi.

— Koncerne min, min neniom interesas Francio, — diris Kandido. — Vi ja komprenas, ke pasiginte monaton en Eldorado, oni zorgas pri nenio sur la tero krom baronidino Kunegundo. Mi veturos Venecion por ŝin atendi. Ni traveturos Francion por pasi en Italion. Ĉu vi bonvolos min akompani?

— Tre volonte, — diris Marteno. — Oni diras, ke Venecio estas bona nur por la Veneciaj nobeloj, sed ke oni bone akceptas tie la alilandanojn, se tiuj havas multe da mono; mi havas neniom, vi havas multe; do mi ĉie vin akompanos.

— Interalie, — diris Kandido, — ĉu vi opinias, ke komence la tero estis maro, kiel oni asertas en la dika libro de la ŝipestro?[108]

— Mi ne kredas tion, — diris Marteno, — nek la fantaziaĵojn, kiujn oni trudas al ni ekde certa tempo.

— Sed por kiu celo ĉi tiu mondo estas kreita? — demandis Kandido.

— Por spiti nin, — respondis Marteno.

— Ĉu ne mirigas vin, — plu diris Kandido, — la amo, kiun la junulinoj el la lando de la oreleguloj havis por tiuj du simioj, kaj kies aventuron mi rakontis?

— Neniom, — diris Marteno. — Mi vidas nenion strangan en tia pasio; mi vidis tiom da eksterordinaraj aferoj, ke por mi ne plu ekzistas io eksterordinara.

— Ĉu vi opinias, — demandis Kandido, — ke la homoj ĉiam buĉadis sin reciproke kiel ili faras nuntempe? Ke ili ĉiam estis mensogemaj, fraŭdaj, perfidaj, maldankemaj, rabemaj, malfortanimaj, flirtemaj, malkuraĝaj, enviemaj, frandemaj, drinkemaj, avaraj, ambiciaj, sangavidaj, kalumniemaj, diboĉemaj, fanatikaj, hipokritaj kaj stultaj?

— Ĉu vi opinias, — demandis Marteno, — ke la nizoj ĉiam manĝis kolombojn kiujn ili sukcesis kapti?

— Jes, sendube, — diris Kandido.

— Nu bone! — diris Marteno, — se la nizoj ĉiam havis la saman karakteron, kiel povus esti, ke la homoj ŝanĝis la sian?

— Ho, — diris Kandido, — estas ja granda diferenco, ĉar la libera volo…

Tiel rezonante ili alvenis Bordozon.

22. Kio okazis al Kandido kaj Marteno en Francio

Kandido restis en Bordozo nur tiom da tempo, kiom necesis por vendi kelke da Eldoradaj ŝtonoj kaj por aĉeti bonan veturilon dulokan — ĉar li nepre bezonis sian filozofon Marteno. Tre ĉagrenis lin nur tio, ke necesis disiĝi de la ŝafo, kiun li fordonis al la Bordoza Akademio de la sciencoj. Tiu lasta proponis kiel temon por la tiujara premio klarigi, kial la lano de tiu ŝafo estis ruĝa. La premion ricevis scienculo el la Nordo, kiu pruvis per a plus b minus c dividita per z, ke la ŝafo necese devas esti ruĝa kaj mortonta pro variolo.

Tamen ĉiuj vojaĝantoj, kiujn Kandido renkontis survoje en la drinkejoj, diradis al li: «Ni veturas en Parizon». Tia ĝenerala impeto donis al li fine la deziron vidi tiun ĉefurbon; tio ne postulis grandan forflankiĝon de la vojo al Venecio.

Li enveturis Parizon tra la antaŭurbo Sankta-Marcelo, kiu lin impresis kiel plej malbela vilaĝaĉo Vestfalia.

Apenaŭ enhoteliĝinte, Kandido eksentis malgravan misfarton, kaŭzitan de laciĝo. Ĉar lian fingron ornamis grandega brilianto, kaj ĉar en lia pakaĵaro oni rimarkis skatolon mirige pezan, tial apud li tuj aperis 2 kuracistoj, kiujn li ne venigis, kelkaj intimaj amikoj, kiuj eĉ por minuto ne forlasis lin sola, kaj 2 bigotinoj, kiuj varmigadis liajn buljonojn. Marteno diris:

— Mi memoras, ke ankaŭ mi ekmalsanis en Parizo dum mia unua vojaĝo; mi estis tre malriĉa, tial malestis amikoj, bigotinoj, kuracistoj — kaj mi resaniĝis.

Tamen, danke al la multaj kuraciloj kaj sangellasoj, la malsaneto de Kandido pligraviĝis. El la paroĥo venis kleriko[109] por pie aranĝi sennoman bileton, pripagotan en la transmondo;[110] Kandido rifuzis. La bigotinoj asertis, ke tio estas nova modo. Kandido respondis, ke li ne estas modemulo. Marteno volis ĵeti la klerikon tra la fenestron; tiu kolere deklaris, ke oni ne entombigos Kandidon; Marteno same kolere respondis, ke li entombigos la klerikon, se tiu plu sin trudados. La disputo akriĝis; Marteno kaptis la klerikon je la ŝultroj kaj malmilde lin forpelis; kio kaŭzis grandan skandalon, pri kiu oni protokolis.

Kandido resaniĝis; kaj dum la resaniĝado li havis ĉe siaj vespermanĝoj tre rafinitan kompanion. Oni kartludadis je grandaj monsumoj. Kandidon tre mirigis, ke neniam li ricevis ason, kaj Marteno neniom miris pri tio.

Inter tiuj, kiuj honoris lin per sia ĉeesto, estis malgranda sutanulo[111] el Perigordo, unu el tiuj diligentaj personoj, ĉiam rapidagaj, servemaj, senhontaj, flatemaj, konsentemaj, kiuj gvatas la alilandanojn trapasantajn la ĉefurbon, rakontas al ili la lokajn skandalojn, kaj proponas al ili ĝuaĵojn ĉiaprezajn. Unue li kondukis Kandidon kaj Martenon al teatro. Tie oni ludis novan tragedion. Okazis, ke Kandido sidis apud kelkaj sprituloj. Tio ne malhelpis lin plori ĉe kelkaj scenoj perfekte ludataj. Unu el la apudaj intelektuloj diris al li dum interakto:

— Malprave vi ploras: tiu aktorino ludas tre fuŝe; ŝia partnero estas eĉ pli mallerta; la teatraĵo ankoraŭ pli malbonas ol la geaktoroj; la sceno estas en Arabio, sed la aŭtoro ne scias eĉ unu vorton araban;[112] kaj plie, tiu homo ne kredas je la denaskaj ideoj;[113] morgaŭ mi kunportos al vi 20 broŝurojn, kiuj lin mallaŭdas.

— Sinjoro, kiom da teatraĵoj estas en Francio? — demandis la sutanulon Kandido.

— Kvin aŭ ses mil, — respondis tiu.

— Tio estas multe, — diris Kandido. — Kiom da ili estas bonaj?

— Dek kvin aŭ dek ses.

— Tio estas multe, — diris Marteno.

Al Kandido tre plaĉis aktorino ludanta la rolon de reĝino Elizabeto en iom seketa tragedio, ankoraŭ ludata foje-foje.[114]

— Tiu aktorino, — li diris al Marteno, — tre plaĉas al mi; ŝi havas ian trajtosimilecon kun Kunegundo; volonte mi ŝin komplimentus.

La sutanulo sin proponis por enkonduki lin en ŝian hejmon. Kandido, edukita en Germanio, demandis, kia estas la etiketo, kaj kiel en Francio oni traktas la reĝinojn de Anglio.

— Tio varias, — diris la perigordano. — En provinco oni kondukas ilin[115] en drinkejon; en Parizo oni ilin respektas, dum ili estas belaj, kaj post la morto ĵetas ilin sur sterkejon.

— Reĝinojn sur sterkejon! — ekkriis Kandido.

— Jes, certe, — diris Marteno, — ĉi tiu sinjoro pravas. Mi estis en Parizo, kiam fraŭlino Monimo[116] pasis, kiel oni diras, el ĉi tiu mondo en la alian; oni rifuzis al ŝi tion, kion ĉi tiuj homoj nomas la honoroj de la entombigo, t.e. putri en aĉa tombejo kun ĉiuj malriĉuloj de la kvartalo. Ŝiaj kamaradoj ŝin entombigis aparte ĉe angulo de la Burgonja strato,[117] kio devis ŝin forte ĉagreni, ĉar ŝi havis sentojn tre rafinitajn.

— Tio estas tre malĝentila, — diris Kandido.

— Ho ve, — diris Marteno, — tiaj estas la ĉi-tieaj homoj. Imagu ĉiujn kontraŭdirojn, ĉiajn eblajn malkoherojn — kaj vi trovos ilin en la registaro, en la tribunaloj, en la preĝejoj, en la teatroj de ĉi tiu stranga nacio.

— Ĉu veras, ke la parizanoj ĉiam ridas? — demandis Kandido.

— Jes, — diris la sutanulo, — sed de furiozo. Oni plendas pri ĉio kun rideksplodoj; kaj ridegante oni faras fiaĵojn.

— Kiu estas, — plu demandis Kandido, — tiu porkego, kiu diris al mi tiom da malbono pri la teatraĵo, ĉe kies prezentado mi tiom ploris, kaj pri la geaktoroj, kies ludon mi tiom ĝuis?

— Li estas malkontentulo, — respondis la perigordano, — kiu akiras vivrimedojn mallaŭdante ĉiujn teatraĵojn kaj ĉiujn librojn; li malamas ĉiun ajn sukcesanton, kiel eŭnuko malamas ĝuanton; li estas unu el tiuj literaturaj serpentoj, kiuj sin nutras per malpuro kaj veneno; vulgara inkopediko.

— Kion vi nomas inkopediko? — demandis Kandido.

— Tio estas, — diris la sutanulo, — paskvilisto; ekzemple Freron’.[118]

Tiel rezonadis Kandido, Marteno kaj la perigordano sur la ŝtuparo, observante la publikon eliri el la teatro.

— Kvankam mi sopiregas revidi baronidinon Kunegundo, — diris Kandido, — mi deziras tamen vespermanĝi kun fraŭlino Kleron’,[119] ĉar ŝi ŝajnis al mi admirinda.

La sutanulo ne estis el la speco da homoj kiajn akceptus fraŭlino Kleron’, kiu interrilatis nur kun elektita societo.

— Ŝi ne estas libera ĉi-vespere, — li diris; — sed mi havos la honoron konduki vin al eminenta nobelino, ĉe kiu vi ekkonos la Parizan eliton, kiel se vi estus en la urbo jam kvar jarojn.

Kandido, laŭnature scivola, lasas sin konduki en la domon de la sinjorino, ĉe la fora ekstremo de la antaŭurbo Sankta-Honorio. La societo kartludas faraonon[120]; ĉiu el la 12 ludantoj tenas en mano staketon da kartoj, kornhavan registron de siaj misŝancoj.[121] Regas profunda silento, palo kuŝas sur la frunto de la ludantoj, maltrankvilo sur tiu de la bankulo[122], kaj la mastrino, sidante ĉe la flanko de tiu senkompata bankulo, per siaj linkaj okuloj rimarkas ĉiujn fraŭde falditajn duobligojn kaj sepobligojn[123]; ŝi malfaldigas ilin kun severa sed ĝentila atento, kaj ne ekkoleras, por ne perdi klientojn. La sinjorino sin nomigas markizino Oblignak’. Ŝia 15-jara filino estas unu el la ludantoj kaj avertas per palpebrumo pri la friponaĵoj de kompatinduloj kiuj provas artifike kompensi la malbonŝancon.[124]

La sutanulo, Kandido kaj Marteno eniris; neniu ekstaris, nek salutis, nek atentis ilin; ĉiuj estis profunde okupitaj per siaj kartoj. «Ŝia baronina moŝto Tondrotrunkhejmo estis pli ĝentila», — ekpensis Kandido.

Tamen la sutanulo proksimiĝis al la orelo de la markizino, kiu duonekstaris, honoris Kandidon per favora rideto, kaj Martenon per degna kapsigno; ŝi donigis seĝon kaj kartaron al Kandido, kiu malgajnis 50.000 frankojn en du disdonoj; poste oni tre gaje noktomanĝis, kaj ĉiuj miris, ke Kandidon neniom impresis lia malgajno; la lakeoj diris inter si en sia lakea ĵargono:

— Sendube ia lordo angla.

La noktomanĝo estis tia, kiaj kutime estas la Parizaj noktmanĝoj: unue silento; poste konfuza parolbruo; poste ŝercoj, plejparte sengustaj, falsaj onidiroj, misrezonadoj, iomete da politiko kaj multe da sarkasmo; ektemis eĉ pri novaj libroj:

— Ĉu vi vidis, — diris la perigordano, — la romanon de sinjoro Goŝa’[125], doktoro pri teologio?

— Jes, — respondis unu el la gastoj, — sed mi ne povis ĝin finlegi. Ni havas amason da malsaĝaj verkaĉoj, sed ili ĉiuj kune ne kompareblas kun la deliraĵoj de Goŝa’, doktoro pri teologio; mi tiom trosatiĝis je tiu droniga torento da abomenaj libroj, ke nun mi preferas ludi faraonon.

— Kaj kion vi opinias pri la Miksaĵoj de la ĉefdiakono T…? — demandis la sutanulo.

— Aĥ, kia tedulo! — diris sinjorino Oblignak’. — Kiel zorge li priparolas ĉion, kion ĉiu jam scias! Kiel longe li disertas pri tio, kio ne meritas eĉ rimarketon! Kiel malsprite li proprigas al si la spriton de aliaj! Kiel li fuŝas tion, kion li plagiatas! Kiel li min naŭzas! Sed ne plu li min naŭzos: sufiĉas la kelkaj paĝoj de la ĉefdiakono, kiujn mi jam legis.

Kunsidis klera kaj belgusta viro, kiu konfirmis la diritan de la markizino. Poste oni ekparolis pri tragedioj. La markizino demandis, kial iuj tragedioj, ja fojfoje ludataj, estas preskaŭ nelegeblaj. La belgustulo tre bone klarigis, kiel teatraĵo povas esti interesa — kaj tamen senvalora; per malmulte da vortoj li pruvis, ke ne sufiĉas krei unu aŭ du el tiaj situacioj, kiajn oni trovas en ĉiu romano, kaj kiaj ĉiam logas la spektantojn — sed necesas esti originala sen ekstravaganco, ofte noblega kaj neniam afekta; koni la homan koron kaj scii ĝin elmontri; esti granda poeto sen ke tiaj ŝajnu la drampersonoj; perfekte scipovi sian lingvon, ĝin pure paroli, kun kontinua harmonio, kaj tiel, ke la rimo neniam difektu la sencon.

— Iu ajn, — li aldonis, — kiu ne aplikas ĉiujn tiujn regulojn, povas verki unu aŭ du tragediojn aplaŭdotajn en teatro, sed neniam li okupos lokon inter la grandaj verkistoj. Da bonaj tragedioj estas tre malmulte. Unuj teatraĵoj estas dialogaj idilioj, bone verkitaj kaj rimitaj; aliaj, politikaj rezonadoj, kiuj endormigas, aŭ vanaj prilaboraĵoj, kiuj mallogas; aliaj, deliraĵoj de demonhavantoj — krudstilaj, interrompataj paroloj, longaj alvokoj al dioj pro nekapablo paroli al homoj, misaj maksimoj, bombastaj banalaĵoj.

Kandido atente aŭskultis tiun diskurson kaj ekhavis grandan estimon al la parolanto; kaj, ĉar la markizino estis sidiginta lin apud si, li sin klinis al ŝia orelo kaj aŭdacis demandi, kiu estas la homo tiel bone parolanta.

— Li estas scienculo, — diris la sinjorino. — Li ne kartludas, sed via ĉiĉerono fojfoje lin venigas ĉe min por noktomanĝi. Li estas tre sperta rilate tragediojn kaj librojn, li verkis tragedion, kiun oni malaplaŭdis, kaj libron, kies sola ekzemplero vidita ekster la butiko de lia eldonisto estas tiu, kiun li dediĉis al mi.

— Granda homo! — diris Kandido. — Li estas dua Pangloso.

Kaj sin turnante al la homo, Kandido diris:

— Sinjoro, vi sendube opinias, ke ĉio statas kiel eble plej bone en la fizika mondo kaj en la morala, kaj ke nenio povas esti alie, ĉu?

— Ne, sinjoro, — respondis la scienculo, — mi pensas nenion similan. Mi trovas, ke ĉe ni ĉio iras tute mise; ke neniu scias, kiu estas lia rango, nek kiu estas lia ofico; nek kion li faras, nek kion li devas fari. Escepte la noktomanĝon, kiu estas sufiĉe gaja kaj dum kiu regas sufiĉe da interkonsento, la tuta cetera tempo pasas en impertinentaj disputoj: jansenanoj kontraŭ molinanojn,[126] juristoj kontraŭ eklezianojn, literaturistoj kontraŭ literaturistojn, korteganoj kontraŭ korteganojn, financistoj kontraŭ la popolon, edzinoj kontraŭ edzojn, parencoj kontraŭ parencojn; resume, ĉio estas unu ĉiama batalo.

Kandido obĵetis:

— Mi vidis aferojn pli malbonajn; sed unu saĝulo (kiun cetere poste trafis la malfeliĉo esti pendumita) instruis al mi, ke ĉio ĉi tio estas bonega: tioj estas ombroj sur bela pentraĵo.[127]

— Via pendumito mokis la homojn, — diris Marteno. — Viaj «ombroj» estas hororaj makuloj.

— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas eviti tion.

— Tial do ili ne kulpas, — diris Marteno.

La plejparto da ludantoj, kiuj komprenis nenion pri la temo, trinkadis; Marteno rezonadis kun la scienculo, kaj Kandido rakontis parton el siaj aventuroj al la gastigantino.

Post la noktomanĝo, la markizino kondukis Kandidon en sian ĉambreton kaj lin sidigis sur kanapon.

— Nu, — ŝi diris, — ĉu plu vi fortege amas fraŭlinon Kunegond’ de Tondrotrunkhejm’?

— Jes, sinjorino, — respondis Kandido.

La markizino diris kun tenera rideto:

— Vi respondas al mi kiel juna vestfaliano; franco dirus al mi: «Estas vere, ke mi amis fraŭlinon Kunegond’; sed, vidante vin, sinjorino, mi pensas, ke ŝin mi ne plu amas.»

— Aĥ, sinjorino, — diris Kandido, — mi respondos laŭ via deziro.

— Via pasio por ŝi, — diris la markizino, — komenciĝis per levo de ŝia poŝtuko; mi volas ke vi levu mian ŝtrumpligilon.

— Tre volonte, — diris Kandido; kaj li ĝin levis.

— Sed mi volas, ke vi ĝin al mi remetu, — diris la sinjorino; kaj Kandido ĝin remetis.

— Vidu, — diris la sinjorino, — vi estas alilandano; miajn amantojn el Parizo mi fojfoje atendigas du semajnojn, sed antaŭ vi mi kapitulacas tuj en la unua nokto, ĉar oni devas, laŭ la kutimoj de gastamo, honori junulon el Vestfalio.

Rimarkinte du grandegajn briliantojn sur la manoj de la juna alilandano, la belulino laŭdis ilin tiom sincere, ke de la fingroj de Kandido ili translokiĝis sur la ŝiajn.

Revenante kun sia sutanulo, Kandido sentis kelkajn konsciencriproĉojn pro sia malfideliĝo al Kunegundo. Egale ĉagrenita estis la perigordano: li ja ricevis malmulte el la 50.000 frankoj lude perditaj de Kandido, kaj el la valoro de la du briliantoj duone donacitaj, duone eltruditaj. Li decidis plene profiti la avantaĝojn, kiujn al li prezentis lia konatiĝo kun Kandido. Li paroligadis Kandidon pri Kunegundo; Kandido diris, ke kiam li ŝin vidos en Venecio, li petegos tiun belulinon pardoni lian malfidelon.

La perigordano fariĝadis pli kaj pli afabla kaj komplezema, vidigante delikatan intereson pri ĉio dirata de Kandido, pri ĉio, kion tiu faris aŭ intencas fari.

— Do vi havas rendevuon en Venecio, ĉu? — li demandis.

— Jes, — diris Kandido, — nepre necesas, ke mi iru tien por retrovi baronidinon Kunegundo.

Kaj instigate de la plezuro paroli pri la objekto de sia amo, li rakontis, laŭ sia kutimo, parton el siaj aventuroj kun tiu eminenta vestfalianino.

— Mi pensas, — diris la sutanulo, — ke baronidino Kunegundo estas tre sprita, kaj ke ŝi skribas ĉarmajn leterojn.

— Neniam mi ricevis iun ŝian, — diris Kandido. — Juĝu mem: forpelite el la kastelo pro amo al ŝi, mi neniel povis aranĝi korespondadon. Baldaŭ poste oni sciigis al mi, ke ŝi mortis; poste mi ŝin retrovis, kaj denove perdis. Mi sendis al ŝi, je 11.000 kilometroj foren de ĉi tie, ekspreson, kaj nun atendas respondon.

La sutanulo atente aŭskultis kaj ŝajnis iom revema. Baldaŭ li adiaŭis la du alilandanojn, kore brakuminte ilin. La sekvan tagon frumatene Kandido ricevis leteron tiele vortumitan:

«Sinjoro tre kara amato mia, jam semajnon mi estas en ĉi tiu urbo kaj kuŝas malsana. Mi ricevis informon, ke vi estas ĉi tie. Mi flugus en viajn brakojn se mi povus moviĝi. Pri via trapaso mi eksciis en Bordozo; tie mi lasis la fidelan Kakambon kaj la maljunulinon, kiuj baldaŭ min sekvos. La guberniestro de Bonaero forprenis ĉion, sed al mi restas via koro. Venu, via ĉeesto redonos al mi la vivon aŭ min mortigos per plezuro.»

Tiu ĉarma, tiu neatendita letero ege ĝojigis Kandidon; sed la informo pri la malsano de lia kara Kunegundo dolore lin premis. Instigate de tiuj du sentoj, li prenas sian oron kaj siajn diamantojn, kaj kondukigas sin kaj Martenon en la hotelon kie loĝas Kunegundo. Li eniras tremante pro emocio, lia koro batadas, lia voĉo singultas; li volas deŝovi la kurtenojn de la lito, li volas alportigi lumon.

— Vi nepre ne faru tion, — al li diras la servistino, — la lumo ŝin mortigus.

Kaj haste ŝi refermas la kurtenon.

— Mia kara Kunegundo, — diras Kandido plorante, — kiel vi fartas? Se vi ne povas min vidi, almenaŭ diru al mi ion.

— Ŝi ne povas paroli, — diras la servistino.

La sinjorino tiam etendas el la lito grasetan manon, kiun Kandido longe priverŝas per larmoj kaj kiun li poste plenigas per diamantoj, lasante sur la brakseĝo saketon da oro.

Meze de liaj ekzaltiĝoj envenas polica serĝento, sekvate de la perigordano kaj taĉmento da soldatoj.

— Ĉu ĉi tiuj estas la du suspektindaj alilandanoj? — diras la serĝento.

Li tuj ordonas kapti ilin kaj forkonduki en malliberejon.

— Ne tiel oni traktas la vojaĝantojn en Eldorado, — diras Kandido.

— Pli ol iam ajn mi estas maniĥeano, — diras Marteno.

— Sed kien vi nin kondukas? — demandas Kandido.

— En kelkarceron, — respondas la serĝento.

Retrovinte sian flegmon, Marteno juĝis, ke la sinjorino, kiu sin ŝajnigas Kunegundo, estas friponino; la sutanulo Perigorda — fripono, lerte profitanta la naivon de Kandido; kaj la policisto — alia fripono, facile subaĉetebla.

Por eviti la riskojn de la justicaj proceduroj, Kandido, instruite per la konsilo de Marteno, kaj cetere plu senpacience dezirante revidi la veran Kunegundon, proponas al la policisto tri malgrandajn diamantojn valorajn po tri mil piŝtoloj.

— Ha, sinjoro, — diras al li la servisto de Justico, — eĉ se vi estus plej granda krimulo, por mi vi tamen estas la plej bonorda homo en la mondo. Tri diamantoj! Po tri mil piŝtoloj! Sinjoro, mi oferus por vi mian vivon, anstataŭ vin konduki en karceron. Oni arestas ĉiujn alilandanojn, sed lasu min aranĝi la aferon; mi havas fraton en Diepo en Normandio, mi vin kondukos tien; kaj se vi havas diamanton por li, li zorgos pri vi, kiel mi mem.

— Sed kial oni arestas la alilandanojn? — demandis Kandido.

Ĉi tiam ekparolis la perigordano:

— Tial ke iu mizerulo el Atrebatio[128] aŭdis stultaĵojn; tio lin puŝis al patromortigo[129] — ne tia, kiel la maja de la jaro 1610ª,[130] sed tia, kiel la decembra de la jaro 1594ª,[131] kaj tia, kiaj estis pluraj aliaj faritaj en aliaj jaroj kaj en aliaj monatoj de aliaj aĉuloj, aŭdintaj sensencaĵojn.

La serĝento klarigis pri kio temas.

— Ha! La monstroj! — ekkriis Kandido. — Kiaj abomenaĵoj ĉe popolo, kiu dancas kaj kantas! Mi hastu forlasi la landon, kie simioj incitas tigrojn! Mi vidis ursojn en mia lando; homojn mi vidis nur en Eldorado. Je la nomo de Dio, sinjoro serĝento, konduku min al Venecio, kie mi atendos baronidinon Kunegundo.

— Mi povas konduki vin nur en Malsupran Normandion, — diris la serĝento.

Tuj li ordonas demeti liajn katenojn, diras, ke li eraris, forsendas siajn subulojn, forkondukas Kandidon kaj Martenon al Diepo kaj tie lasas ilin en la manoj de sia frato. En la rodo staris Holanda ŝipeto. Ricevinte tri pluajn diamantojn, la normando fariĝis la plej servema el la homoj, li enŝipigas Kandidon kaj liajn akompanantojn, kaj la ŝipeto ekvelas al Porcmuto en Anglio. Tio ne estis la vojo al Venecio; sed Kandido sin sentis liberigita el la infero, kaj firme intencis ĉe la unua okazo denove sin direkti al Venecio.

23. Kandido kaj Marteno iras al la bordo de Anglio; kion ili tie vidas

— Aĥ, Pangloso, Pangloso! Aĥ, Marteno, Marteno! Aĥ, mia kara Kunegundo! Kio do estas ĉi tiu mondo? — diras Kandido sur la Holanda ŝipo.

— Ĝi estas io tre freneza kaj tre abomena, — respondas Marteno.

— Vi konas Anglion; ĉu tie oni samtiom frenezas kiel en Francio?

— Jes, kvankam alimaniere. Vi scias, ke tiuj du nacioj intermilitas pro kelkaj akreoj da neĝo apud Kanado, kaj ke por tiu bela milito ili elspezas multe pli ol valoras la tuta Kanado.[132] Miaj scioj ne sufiĉas por diri, en kiu el la du landoj pli da homoj bezonas trudkitelon; mi scias nur, ke ĝenerale la homoj, kiujn ni baldaŭ vidos, estas tre mishumoremaj.

Tiel babilante, ili albordiĝis ĉe Porcmuto. Sur la bordo staris granda homamaso; ĉiuj atente rigardis diketan viron, genuantan sur la ferdeko de milita ŝipo, kun la okuloj vinditaj; 4 soldatoj, postenigitaj kontraŭ tiu homo, tute trankvile elpafis al li po 3 kuglojn en la kranion; kaj la publiko disiris tre kontenta.

— Sed kio estas ĉio ĉi tio? — diris Kandido. — Kaj kiu demono superregas la teron?

Li demandis, kiu estas tiu dikulo, ĵus tiel ceremonie mortigita.

— Li estas admiralo,[133] — oni al li respondis.

— Kaj kial mortigi tiun admiralon?

— Tial ke li mortigis nesufiĉe multe da homoj; li batalis kontraŭ francan admiralon, kaj oni opinias, ke li nesufiĉe proksimiĝis al sia kontraŭulo.

— Sed, — diris Kandido, — la franca admiralo estis egale malproksime de la angla, kiel la angla estis de la franca!

— Tio estas nekontestebla, — oni respondis; — sed en ĉi tiu lando utilas iam-tiam mortigi iun admiralon por kuraĝigi la aliajn.

Kandidon tiom konsternis kaj ŝokis la vidita kaj la aŭdita, ke li eĉ ne volis elŝipiĝi, kaj kontraktis kun la Holanda ŝipmastro (malgraŭ la risko iĝi priŝtelita kiel en Surinamo), ke tiu senprokraste lin veturigu al Venecio.

La mastro estis preta post du tagoj. Oni randiris Francion, oni pasis preter Lisbono, ĉe kies vido Kandido ektremis[134]. Oni trapasis la markolon kaj eniris Mediteraneon; fine oni albordiĝis ĉe Venecio.

— Dio estu laŭdata! — diris Kandido brakumante Martenon. — Ĉi tie mi revidos la belan Kunegundon. Kakambon mi fidas kiel min mem. Ĉio estas bona, ĉio iras bone, ĉio iras kiel eble plej bone.

24. Pri Floro kaj frato Grilo

Alveninte Venecion, Kandido tuj ekserĉigis Kakambon en ĉiuj kafejoj, ĉe ĉiuj voluptovendistinoj — kaj nenie lin trovis. Ĉiutage li sendadis demandi sur ĉiujn ŝipojn, grandajn kaj malgrandajn; neniaj novaĵoj pri Kakambo.

— Kiel do! — li diradis al Marteno, —la tempo sufiĉis al mi por navigi de Surinamo al Bordozo, veturi de Bordozo al Parizo, de Parizo al Diepo, de Diepo al Porcmuto, preterpasi Portugalion kaj Hispanion, veli tra Mediteraneo, pasigi kelkajn monatojn en Venecio; kaj la bela Kunegundo ankoraŭ ne venis! Anstataŭ ŝin mi renkontis nur senhontulinaĉon kaj Perigordan sutanulon! Sendube Kunegundo mortis; al mi restas nenio krom morti. Aĥ, kiom pli bone estus ekloĝi en la paradiza Eldorado ol reveni en ĉi tiun malbenindan Eŭropon. Kiel vi pravas, mia kara Marteno! Ĉio estas iluzio kaj malfeliĉo.

Li falis en nigran melankolion, li ignoris la operon alla moda[135] kaj la aliajn distrojn de la karnavalo; neniu virino lin iel interesis. Marteno al li diris:

— Vere vi estas tre naiva imagante ke mestiza servisto, kun 5 aŭ 6 milionoj enpoŝe, iros ĝis la fino de l’ tero serĉi vian amatinon por konduki ŝin al vi en Venecion. Li ŝin prenos por si, se li trovos; se li ŝin ne trovos, li prenos alian; mi konsilas al vi forgesi pri via servisto Kakambo kaj via amatino Kunegundo.

Marteno ne estis tre konsola. La melankolio de Kandido pligrandiĝis, kaj Marteno ne ĉesis pruvadi, ke ekzistas malmulte da virto kaj malmulte da feliĉo sur la tero, escepte eble en Eldorado, kien neniu povas iri.

Disputante pri tiu grava demando kaj atendante Kunegundon, Kandido ekvidis sur la placo Sankta-Marko junan teatanon[136], promenantan brakenbrake kun junulino. La teatano ŝajnis freŝa, graseta, fortika; liaj okuloj brilis, lia aspekto estis memfida, lia irmaniero fiera. La junulino estis beleta kaj kantis; ŝi ameme rigardis sian teatanon, kaj de temp’ al tempo pinĉis liajn dikajn vangojn.

— Almenaŭ konsentu, — diris Kandido, — ke ĉi tiuj homoj estas feliĉaj. Ĝis nun sur la tuta loĝebla tero, escepte Eldoradon, mi trovis nur malfeliĉulojn; sed koncerne ĉi tiun junulinon kaj ĉi tiun teatanon mi vetas, ke ili tre feliĉas.

— Mi vetas, ke ne, — diris Marteno.

— Ni invitu ilin vespermanĝi, — diris Kandido, — kaj vi vidos, ĉu mi eraras.

Tuj li proksimiĝas al ili, afable salutas kaj invitas ilin en sian gastejon por manĝi makaroniojn, perdrikojn el Lombardio, kaviaron, kaj trinki vinojn Montepulĉanan, «larmojn de Kristo»[137], Kipran kaj Samosan. La fraŭlino ruĝiĝis, la teatano akceptis la inviton, kaj la junulino lin sekvis, ĵetante sur Kandidon rigardojn surprizitajn, konfuzitajn, kiujn nebulis kelkaj larmoj. Apenaŭ enirinte la ĉambron de Kandido ŝi diris:

— Ĉu do vi ne rekonas Floron, kara sinjoro Kandido?

Ĉe tiuj vortoj Kandido, kiu ĝis tiam ne aparte ŝin atentis, ĉar ĉiam li pensis nur pri Kunegundo, ekkriis:

— Ho, kara infano! Ĉu do al vi doktoro Pangloso ŝuldas la belan staton, en kiu mi lin trovis?

— Ve, sinjoro, efektive estis tiel, — diris Floro. — Do, jam ĉion vi scias. Mi aŭdis pri la teruraj malfeliĉoj, trafintaj ĉiujn domanojn de la baronino kaj la belan Kunegundon. Mi certigas al vi, ke mia sorto estis nemulte malpli kruela. En la tempo, kiam vi konis min en la kastelo, mi estis tute sensperta, kaj mia konfesprenanto, franciskano, min facile delogis. La sekvoj estis teruraj; mi devis forlasi la kastelon baldaŭ post kiam la barono vin forpelis per fortaj piedbatoj sur la postaĵon.

» Mi estis mortonta, sed min kompatis fama kuracisto. Pro dankemo dum kelka tempo mi estis lia amaĵistino. Lia edzino, kiu estis furioze ĵaluza, ĉiutage min senkompate draŝadis; ŝi estis furio. Tiu kuracisto estis la plej malbela el ĉiuj viroj — kaj mi, la plej malfeliĉa el ĉiuj virinoj, konstante ricevante batojn pro homo, kiun mi ne amas.

» Vi scias, sinjoro, kiom danĝeras por kverelema virino esti kuracistedzino. Iun tagon, kiam ŝi havis malgravan malvarmumon, li, indignigite de la farmanieroj de sia edzino, donis al ŝi kuracilon tiom efikan, ke post du horoj ŝi mortis en teruraj konvulsioj.

» La parencoj de la sinjorino iniciatis kontraŭ la sinjoro prokriman proceson; li fuĝis, kaj mi trafis en malliberejon. Mia senkulpeco min ne savus, se mi ne estus iom beleta. La juĝisto min liberigis — kondiĉe, ke li sukcedos al la kuracisto. Baldaŭ aperis rivalino; forpelite sur la straton sen rekompenco, mi devis daŭrigi ĉi tiun abomenindan metion, kiu al vi la viroj ŝajnas agrabla, kaj kiu por ni estas nur senfunda mizero.

» Mi venis Venecion por praktiki la profesion. Aĥ, sinjoro, se vi povus imagi tion — devi sendiference karesi maljunan komerciston, advokaton, monaĥon, gondoliston, pastron; esti submetita al ĉiaj insultoj, ĉiaj humiligoj! Iam pro la mizero mi devas pruntepreni jupon por ke ĝin suprenlevu iu naŭza ulo. Iam unu ŝtelas tion, kio estis perlaborita kun alia. La koruptaĵoj eltrudataj de la polico, kaj estonte nur terura maljuneco, hospitalo, sterkejo.

» Pripensu ĉi tion kaj vi konkludos, ke mi estas unu el la plej malfeliĉaj estuloj en la mondo.

Tiel parolis Floro, malfermante sian koron al la bona Kandido; kaj Marteno, kunestanta en la ĉambreto, konstatis dirante al Kandido:

— Vi vidas, ke mi jam gajnis duonon da mia veto.

Frato Grilo sidis en la manĝoĉambro kaj drinkis, atendante la vespermanĝon.

— Sed, — diris Kandido al Floro, — vi aspektis tiel gaja, tiel kontenta, kiam mi vin renkontis; vi kantis, vi karesis la teatanon kun natura komplezemo; vi ŝajnis al mi tiom feliĉa, kiom vi estas malfeliĉa.

— Aĥ, sinjoro, — respondis Floro, — tio estas ankoraŭ unu malbonaĵo de nia profesio. Hieraŭ min prirabis kaj batis oficiro — kaj hodiaŭ necesas, ke mi aspektu gaja por plaĉi al monaĥo.

Sufiĉis al Kandido; li agnoskis, ke Marteno pravas. Oni altabliĝis kun Floro kaj la teatano; dum la manĝado estis amuze, kaj ĉe la fino oni konfide interparolis.

— Patro, — diris Kandido al la monaĥo, — mi havas la impreson, ke vi ĝuas sorton por ĉiuj enviindan: via vizaĝo radias sanon, via fizionomio esprimas feliĉon; vi havas beletan junulinon por via distro kaj ŝajnas tre kontenta pri via metio de teatano.

— Sincere parolante, — respondis frato Grilo, — mi deziras, ke ĉiuj teatanoj ripozu sur la fundo de l’ maro. Cent fojojn mi havis la tenton ekbruligi la monaĥejon kaj fariĝi islamano. Mi estis 15-jara, kiam miaj gepatroj igis min surmeti ĉi tiun abomenan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda pli aĝa frato, kiun Dio malsukcesigu! En la monaĥejo regas envio, malakordo, rankoro. Verdire, mi faris kelkajn predikaĉojn, kiuj havigis al mi iomete da mono, kies duonon ŝtelis la prioro; la reston mi uzas por aĉeti la karesojn de publikulinoj. Sed kiam mi revenas vespere en la monaĥejon, mi emas rompi al mi la kapon kontraŭ la murojn de l’ dormejo; kaj ĉiuj miaj kolegoj havas la saman emon.

Kun sia kutima flegmo Marteno sin turnis al Kandido kaj diris:

— Nu, ĉu mi gajnis la tutan veton?

Kandido donis du mil piastrojn al Floro kaj mil piastrojn al frato Grilo.

— Mi certigas al vi, — li diris, — ke per tio ili estos feliĉaj.

— Tion mi tute ne kredas, — diris Marteno. — Eble tiuj piastroj eĉ pli malfeliĉigos ilin.

— Estu kio estos, — diris Kandido, — sed unu afero min konsolas: mi konstatas, ke oni ofte retrovas tiujn, kiujn oni opiniis neniam revidotaj. Ĉar mi retrovis mian ruĝan ŝafon kaj Floron, eble ankaŭ Kunegundon mi renkontos.

— Mi deziras, — diris Marteno, — ke iam ŝi vin feliĉigu; sed pri tio mi tre dubas.

— Vi estas tre malmolkora, — diris Kandido.

— Ĉar mi havas vivosperton, — diris Marteno.

— Sed rigardu ĉi tiujn gondolistojn, — diris Kandido, — ili kantas senĉese!

— Vi ne vidas ilin en ilia hejmo, kun iliaj edzinoj kaj iliaj buboj, — diris Marteno. — Siajn ĉagrenojn havas la doĝo, la siajn havas gondolisto. Mi koncedas: se konsideri ĉion, la sorto de gondolisto estas preferinda ol tiu de doĝo; sed mi opinias, ke la diferenco estas tiom malgranda, ke ne penvaloras ĝin ekzameni.

— Oni rakontas, — diris Kandido, — pri certa senatano Apatiko,[138] kiu loĝas en bela palaco ĉe Brento,[139] kaj kiu sufiĉe bone akceptas la alilandanojn. Onidire tiu homo neniam havis ĉagrenon.

— Mi ŝatus vidi tian mirindaĵon, — diris Marteno.

Kandido tuj sendis al sinjoro Apatiko por peti pri permeso viziti lin morgaŭe.

25. Ĉe sinjoro Apatiko, eminenta veneciano

Kandido kaj Marteno gondole veturis sur Brento kaj alvenis ĉe la palacon de la moŝta sinjoro Apatiko. La ĝardenojn, belguste aranĝitajn, ornamis belaj statuoj marmoraj; la palaco estis bonstila. La mastro, 60-jara, riĉega, akceptis la du scivolemulojn kun ĝentila indiferento, kio konfuzetis Kandidon kaj ne malplaĉis al Marteno.

Unue beletaj kaj pure vestitaj junulinoj prezentis ĉokoladon, kiun ili tre bone ŝaŭmkirlis. Kandido ne povis sin deteni de laŭdo pri iliaj belo, afabla ĉarmo kaj lerto.

— Jes, ili estas sufiĉe bonaj, — diris senatano Apatiko. — Fojfoje mi kunprenas ilin en mian liton, ĉar la mondumaninoj min sattedis per siaj koketado, ĵaluzoj, kvereloj, kapricoj, etanimeco, orgojlo, stultaĵoj kaj la sonetoj, kiujn oni devas verki aŭ mendi por ili; sed fine, ankaŭ ĉi tiuj du junulinoj komencas forte min tedi.

Post la matenmanĝo Kandido promenis en longa galerio, kaj tie lin frapis la belo de la pentraĵoj. Li demandis, kiuj majstroj pentris la du unuajn.

— Ili estas de Rafaelo, — diris la senatano. — Mi aĉetis ilin tre kare, pro vanto, antaŭ kelke da jaroj. Oni diras, ke ili estas la plej belaj en Italio, sed al mi ili tute ne plaĉas: la farboj tre malheliĝis, la figuroj estas magraj kaj ne sufiĉe reliefaj; la drapiraĵoj tute ne similas ŝtofon — unuvorte, malgraŭ ĉiuj laŭdoj mi ne trovas en ili veran imiton de la naturo. Mi ŝatos bildon nur kiam rigardante ĝin mi vidos kvazaŭ la naturon mem; tamen tiaj ne ekzistas. Mi havas multe da pentraĵoj, sed mi ne plu rigardas ilin.

Atendante la tagmanĝon, Apatiko ludigis al si konĉerton. Kandido trovis la muzikon admirinda.

— Tiu bruo, — diris Apatiko, — povas distri dum duonhoro; sed se ĝi daŭras pli longe, ĝi tedas ĉiujn, kvankam neniu kuraĝas tion konfesi. La muziko hodiaŭ estas nur la arto ludi malfacilajn aferojn, kaj tio, kio estas nur malfacila, ne povas plaĉi longatempe.

» Eble mi pli ŝatus operon, se oni per diversaj rimedoj ne farus el ĝi monstron, kiu min indignigas. Ĉeestu, kiu deziras, la prezentadon de malbonaj tragedioj kun muziko, en kiuj la scenoj estas verkitaj nur por tre malĝustatempe enŝovi du aŭ tri ridindajn ariaĉojn, ebligantajn al aktorino paradi per sia voĉo. Svenu de plezuro, kiuj deziras aŭ povas, kiam kastrito kantetas la rolon de Cezaro aŭ Katono, mallerte pavante sur la scenejo. Miaflanke, jam delonge mi fordecidis pri tiuj sensencaĵoj, kiuj hodiaŭ konsistigas la gloron de Italio, kaj kiujn monarĥoj pripagas tiom kare.

Kandido iom obĵetis, kvankam sen vervo. Marteno samopiniis kun la senatano.

Oni altabliĝis kaj post bonega tagmanĝo eniris la bibliotekon. Ekvidinte lukse binditan libron de Homero, Kandido laŭdis la belguston de la eminenta moŝto.

— Jen libro, — li diris, — kiun ĝuegis la granda Pangloso, la plej bona filozofo Germania.

— Mi ĝin neniom ĝuas, — malvarme diris Apatiko. — Iam oni al mi kredigis, ke ĝin legante mi ricevas plezuron; sed tiu senĉesa sinsekvo da bataloj, ĉiuj similaj unu al la aliaj; tiuj dioj, kiuj ĉiam klopodas kaj faras nenion definitivan; tiu Heleno, la kaŭzo de la milito, kaj kiu apenaŭ agas en la verko; tiu Trojo, kiun oni sieĝas kaj kiun oni ne venkoprenas — ĉio ĉi tio morte min tedas. Kelkfoje mi demandis klerulojn, ĉu ili samtiom enuas kiel mi ĉe tiu legado; ĉiuj sinceruloj konfesis al mi, ke la libro falas el iliaj manoj, sed ke oni tamen ĝin havu en sia biblioteko, kiel memoraĵon pri la antikvo, kaj kiel ties rustajn monerojn, per kiuj oni ne plu komercas.

— Sed via ekscelenco ne tiel pensas pri Vergilio? — demandis Kandido.

— Mi konsentas, — diris Apatiko, — ke la 2ª, la 4ª kaj la 6ª partoj de lia Eneado estas bonegaj; sed koncerne lian pian Eneon, kaj la fortikan Kloanton, kaj la amikon Aĥato, kaj la malgrandan Askanion, kaj la stultan reĝon Lateno, kaj la burĝan Amatan, kaj la malinteresan Lavinian — mi ne povas imagi ion pli senvervan kaj malagrablan. Mi pli ŝatas Tason kaj la fantaziegajn fabelojn de Ariosto.

— Permesu demandi vin, sinjoro, — diris Kandido, — ĉu vi ne havas grandan plezuron legante Horacion?

— Estas maksimoj, — diris Apatiko, — el kiuj mondumano povas profiti, kaj kiuj, dirite en formo de viglaj versoj, pli facile gravuriĝas en la memoron; sed min lasas tute indiferenta lia vojaĝo al Brindizio, kaj lia priskribo de malbona tagmanĝo; kaj de la kanajla disputo inter iu nekonata Rupilio, kies paroloj, li diras, estis pusoplenaj, kaj iu alia, kies paroloj estis vinagraj. Nur kun tre forta naŭzo mi legis tiujn maldelikatajn versojn kontraŭ maljunulinojn kaj kontraŭ sorĉistinojn; kaj mi vidas nenion laŭdindan en tio, ke li diras al sia amiko Mecenaso, ke se tiu lin metos en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapos la astrojn per sia fiera frunto. Ĉe renoma aŭtoro la stultuloj admiras ĉion. Mi legas nur por mi; mi ŝatas nur tion, kio estas ĝusta laŭ mia gusto.

Kandidon, edukitan pri nenio juĝi mem, la aŭdata tre mirigis; kaj Marteno opiniis, ke la pensmaniero de Apatiko estis sufiĉe saĝa.

— Ho, jen verkaro de Cicerono! — ekkriis Kandido. — Mi pensas, ke relegado de la verkoj de tiu granda homo neniam vin enuigas, ĉu?

— Neniam mi legas ilin, — respondis la veneciano. — Kial min interesu, ke li pledis por Rabirio aŭ por Kluencio? Al mi sufiĉas la procesoj, kiujn juĝas mi mem. Pli volonte mi legus liajn verkojn filozofiajn; sed kiam mi vidis, ke pri ĉio li dubas, mi konkludis, ke mi estas same klera kiel li, kaj ke mi bezonas nenies helpon por resti senscia.

— Ha, jen estas 80 volumoj el verkaro de scienca akademio! — ekkriis Marteno. — Eble ĉi tie estas io valora.

— Ĝi estus, — diris Apatiko, — se almenaŭ unu el la aŭtoroj de tiu fatraso elpensus, ekzemple, la arton fari pinglojn; sed en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu utila afero.

— Kiom da teatraĵoj mi vidas tie, — diris Kandido, — en la itala lingvo, en la hispana, en la franca!

— Jes, — diris la senatano, — estas tri mil da ili, sed malpli ol tri dekduoj da bonaj. Rilate al tiuj kolektoj da predikoj, kiuj ĉiuj kune ne valoras paĝon de Seneko, kaj ĉiuj tiuj dikaj volumoj pri teologio, estu certa, ke neniam mi malfermas ilin, nek mi nek iu alia.

Marteno ekvidis bretaron da anglaj libroj. Li diris:

— Mi supozas, ke al civitano de respubliko plaĉas plejparto da tiuj libroj, verkitaj en nobla libero.

— Jes, — respondis Apatiko, — estas belega skribi kion oni pensas; tio estas privilegio de homo. En la tuta Italio ni skribas nur kion ni ne pensas; la sampatrujanoj de la Cezaroj kaj de la Antonenoj ne kuraĝas havi ideon sen permeso de dominikano. Mi admirus la liberon inspirantan la anglajn geniulojn, se la pasio kaj la partieco ne difektus ĉion, kio estas ŝatinda en tiu grandvalora libero.

Ekvidinte libron de Miltono, Kandido demandis Apatikon, ĉu li konsideras tiun aŭtoron granda homo.

— Ĉu Miltonon? — redemandis Apatiko. — Tiun barbaron, kiu longe komentarias la unuan ĉapitron de Genezo en 10 libroj[140] da krudaj versoj? Tiun mallertan imitanton de la grekoj, kiu distordas la kreadon? Dum Moseo prezentas la Eternulon estigi la mondon per la parolo, Miltono igas sian Mesion preni el ĉiela ŝranko grandan cirkelon por desegni sian laboraĵon! Ĉu mi povus ŝati tiun, kiu fuŝis la Inferon kaj la Diablon de Taso; kiu igas Luciferon aperi jen bufo, jen pigmeo; kiu igas lin centfoje ripetadi la samajn paroladojn; kiu lin disputigas pri teologio; kiu, serioze imitante la komikan inventon pri eksplodpafiloj de Ariosto, igas la diablojn bombadi la Ĉielon? Nek mi, nek iu ajn en Italio povis ŝati tiujn mizerajn ekstravagancojn. La edziĝo de la Peko kun la Morto kaj la kolubroj naskataj de la Peko vomigas ĉiun homon, kiu havas belguston iom delikatan; kaj lia longa priskribo de hospitalo konvenas nur por tombisto. Ĉi tiun malhelan, sovaĝan kaj naŭzan poemon renkontis malŝato ĉe ĝia unua publikigo, kaj hodiaŭ mi ĝin traktas samkiel en ĝia lando ĝin traktis la samtempuloj. Cetere, mi diras, kion mi pensas, kaj mi tre malmulte zorgas, ĉu la aliaj pensas same.

Kandidon tiuj paroloj tre ĉagrenis; li respektis Homeron, iom li ŝatis Miltonon.

— Ho ve! — li diris mallaŭte al Marteno, — mi tre timas, ke ĉi tiu homo havas nur malŝategon por niaj poetoj germanaj.

— Tio ne estus tre domaĝa, — diris Marteno.

«Ho, kia supera homo!» murmuradis Kandido. «Kia granda geniulo estas tiu Apatiko! Al li nenio plaĉas!»

Tiel revuinte ĉiujn librojn, ili malsupreniris en la ĝardenon. Kandido laŭdis ĉiujn ĝiajn belaĵojn.

— Mi konas nenion pli malbongustan, — diris la mastro; — ni havas ĉi tie tro multe da malnecesaj bagatelaĵoj; sed jam morgaŭ mi ordonos, ke oni faru ĝardenon laŭ pli nobla plano.

Post kiam la du scivolemuloj adiaŭis lian ekscelencon, Kandido diris al Marteno:

— Konsentu, ke jen estas la plej feliĉa el ĉiuj homoj, ĉar li estas super ĉio, kion li posedas.

— Ĉu vi ne vidas, — diris Marteno, — ke ĉio, kion li posedas, lin naŭzas? Jam antaŭ longe diris Platono, ke ne tiuj stomakoj estas la plej bonaj, kiuj malakceptas ĉian nutraĵon.

— Sed, — diris Kandido, — ĉion kritiki, konstati mankojn en tio, kion aliaj homoj opinias belaĵoj — ĉu tio ne estas agrabla?

— Alivorte, — diris Marteno, — estas agrable ne senti agrablon, ĉu?

— Nu bone, — diris Kandido, — mi do vidas, ke la sola feliĉulo estos mi, kiam mi revidos Kunegundon.

— Espero komfortigas nian vivon, — diris Marteno.


Tamen la tagoj, la semajnoj kuris unuj post la aliaj; Kakambo ne aperis, kaj Kandido tiom profundiĝis en sian malĝojon, ke li eĉ ne rimarkis, ke Floro kaj frato Grilo ne venis por lin danki.

26. Vespermanĝo kun ses alilandanoj, kaj kioj tiuj estis

Iun vesperon, kiam Kandido kaj Marteno estis altabliĝontaj kun la alilandanoj el la sama gastejo, al Kandido de malantaŭe proksimiĝis viro kun fulge nigra vizaĝo, kaj lin preninte je la brako diris:

— Estu preta por foriri kun ni, ne malfruiĝu.

Li sin turnas kaj ekvidas … Kakambon! Nur la ekvido de Kunegundo povus pli lin mirigi kaj ravi. La ĝojo lin preskaŭ frenezigas. Li ĉirkaŭbrakas sian karan amikon.

— Kunegundo estas ĉi tie, sendube? Kie ŝi estas? Konduku min al ŝi, apud ŝi mi mortu pro ĝojo.

— Kunegundo ne estas ĉi tie, — diris Kakambo, — ŝi estas en Istanbulo.

— Ho, ĉielo! En Istanbulo! Sed eĉ se ŝi estus en Ĉinio, tien mi flugus, ni foriru.

— Ni forveturos post la vespermanĝo, — respondis Kakambo. — Mi ne povas diri plu; mi estas sklavo, mia mastro min atendas; mi devas iri por lin servi ĉetable; ne diru vorton; vespermanĝu kaj tenu vin preta.

Kandido, ŝanceliĝante inter ĝojo kaj doloro, ravite revidi sian fidelan agenton, mirigite vidi lin sklavo, sieĝate de la penso retrovi sian amatinon, kun maltrankvila koro, kun konfuzita spirito, altabliĝis kun Marteno, kiu flegme observis ĉi tiun scenon, kaj kun 6 alilandanoj, venintaj en Venecion por tie pasigi la karnavalon.

Kakambo verŝadis por trinki al unu el la alilandanoj; ĉe la fino de l’ manĝado li proksimiĝis al la orelo de sia mastro, kaj diris al tiu:

— Via Majesto foriros kiam al ĝi plaĉos, la ŝipo pretas.

Eldirinte tiujn vortojn, li foriris. La mirigitaj gastoj silente interrigardis, kiam alia servisto aliris sian mastron kaj diris al tiu:

— Via Majesto, la kabrioleto de via moŝto estas en Padovo kaj la barko pretas.

La mastro faris signon kaj la servisto foriris. La gastoj denove rigardis unuj la aliajn, kaj ĉies surprizo duobliĝis. Tria servisto, proksimiĝante al tria alilandano, diris al tiu:

— Reĝa Moŝto, kredu min, Via Majesto ne plu restu ĉi tie; tuj mi ĉion preparos.

Kaj li malaperis.

Kandido kaj Marteno jam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskerado. Kvara servisto diris al kvara mastro:

— Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos.

Kaj li eliris, kiel la aliaj. Kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa alilandano, kiu sidis apud Kandido; li diris:

— Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu konsentas krediti Vian Majeston, nek min, kaj nin ambaŭ oni povas enkarcerigi jam ĉi-nokte. Mi foriras por zorgi pri miaj aferoj. Adiaŭ.

Post la foriro de la servistoj la 6 alilandanoj, Kandido kaj Marteno restis en profunda silento. Fine ekparolis Kandido:

— Sinjoroj, — li diris, — jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marteno estas reĝo.

La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve:

— Mi ne ŝercas, mia nomo estas Aĥmedo la 3ª[141]. Dum pluraj jaroj mi estis Grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni tranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finvivas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmudo, fojfoje permesas al mi vojaĝi por mia sano, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

Junulo, kiu sidis apud Aĥmedo, parolis post li kaj diris:

— Mia nomo estas Ivano[142]; mi estis imperiestro Tutrusia; mi estis detronigita dum mi ankoraŭ kuŝis en la lulilo; miaj gepatroj estis malliberigitaj; min oni edukis en malliberejo; fojfoje mi havas la permeson vojaĝi akompanate de gardantoj, kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

La tria diris:

— Mi estas Karlo-Edvardo[143], reĝo de Anglio; mia patro transdonis al mi siajn rajtojn je la reĝlando; mi batalis por defendi ilin; al okcent el miaj amikoj oni elŝiris la koron kaj per ĝi batis iliajn vangojn. Mi estis malliberigita; nun mi iras al Romo por viziti la reĝon mian patron, detronigitan kiel mi kaj mia avo, kaj ĉi tien mi venis pro la karnavalo Venecia.

Siavice ekparolis la kvara:

— Mi estas reĝo de la poloj; la sorto de l’ milito senigis min je miaj heredaj ŝtatoj;[144] mia patro spertis la samajn malfeliĉojn; mi rezigne obeas la Providencon kiel sultano Aĥmedo, imperiestro Ivano kaj reĝo Karlo-Edvardo, al kiuj Dio donu longan vivon; kaj mi venis ĉi tien pro la karnavalo Venecia.

La kvina diris:

— Ankaŭ mi estas reĝo de la poloj; dufoje mi perdis mian reĝlandon[145]; sed la Providenco donis al mi alian ŝtaton, en kiu mi faris pli da bono ol ĉiuj reĝoj de Sarmatio[146] kune faris ĉe la bordoj de Vistulo; ankaŭ mi rezigne obeas la Providencon, kaj mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.

Restis al la sesa monarĥo paroli:

— Sinjoroj, — li diris, — mi ne estas tiom eminenta kiel vi, tamen ankaŭ mi estis reĝo. Mi estas Teodoro;[147] oni elektis min reĝo de Korsiko; oni alparoladis min Via Majesto, kaj nun oni apenaŭ min titolas Sinjoro. Mi stampobatigis monerojn, kaj mi ne posedas unu denaron; mi havis du ŝtatsekretariojn, kaj mi apenaŭ havas serviston; mi sidis sur trono, kaj poste dum longa tempo mi kuŝis sur pajlo en Londona malliberejo. Mi tre timas, ke ĉi tie oni same min traktos, kvankam mi venis en Venecion por pasigi la karnavalon.

La 5 aliaj monarĥoj aŭskultis tiun paroladon kun nobla kompato. Ili donacis al reĝo Teodoro po 20 dukatojn, por ke li havigu al si vestojn kaj ĉemizojn; Kandido donacis al li diamanton valoran 2.000 dukatojn.

— Kiu do estas tiu simplulo, — ekkriis la 5 monarĥoj, — kiu povas donaci — kaj efektive donacas! — centoble pli ol ĉiu el ni? Diru, sinjoro, ĉu ankaŭ vi estas reĝo?

— Ne, sinjoroj, kaj mi neniel aspiras tiun honoron.

Je la momento kiam oni detabliĝis, en la gastejo aperis 4 aliaj Princaj Moŝtoj, simile perdintaj siajn ŝtatojn sekve de milito, kaj venintaj Venecion por pasigi tie la reston de l’ karnavalo; sed Kandido neniel atentis ilin. Lin plene okupis la penso pri vojaĝo al Istanbulo por trovi sian karan Kunegundon.

27. Vojaĝo de Kandido al Istanbulo

La fidela Kakambo jam aranĝis, ke la turka ŝipestro, rekondukonta sultanon Aĥmedo al Istanbulo, kunprenos Kandidon kaj Martenon. Ambaŭ engastiĝis sur la ŝipo, respektege sin klininte antaŭ Lia mizera Majesto. Survoje Kandido jene parolis al Marteno:

— Vidu, ĵus ni vespermanĝis kun 6 detronigitaj monarĥoj! Kaj al unu el ili mi eĉ almozdonis. Eble estas multaj aliaj princoj ankoraŭ pli malfeliĉaj. Koncerne min, mi perdis nur cent ŝafojn, kaj mi flugas en la brakojn de Kunegundo. Mia kara Marteno, ankoraŭfoje, pravas Pangloso kaj ĉio bonas.

— Miajn gratulojn, — diris Marteno.

— Sed endas agnoski, — diris Kandido, — ke nia ĵusa aventuro Venecia estas tute nekredebla. Neniam oni vidis nek aŭdis, ke 6 detronigitaj monarĥoj kune vespermanĝus en gastejo.

— Tio estas ne pli mirinda ol la plejparto el la aferoj, kiuj nin trafis. Tre ordinare okazas, ke reĝoj perdas la tronon; kaj rilate al la honoro vespermanĝi kun ili, tio estas bagatelo neatentinda. Ne gravas la kunmanĝantoj, gravas la manĝataĵo.

Apenaŭ surŝipiĝinte, Kandido tuj saltis sur la kolon de sia eksservisto, de sia amiko Kakambo.

— Diru do, — li demandis, — kion faras Kunegundo? Ĉu plu ŝi estas la idealo de belo? Ĉu plu ŝi min amas? Kiel ŝi fartas? Sendube ci aĉetis por ŝi palacon en Istanbulo, ĉu?

— Mia kara mastro, — respondis Kakambo, — Kunegundo lavas bovlojn sur la bordo de la Marmora maro, ĉe princo posedanta tre malluksan vazaron; ŝi estas sklavino en la domo de eksmonarĥo nomata Rakoci’[148], al kiu la Sultano donas po tri azilajn talerojn tage; sed pli bedaŭrinde estas, ke ŝi perdis sian belon kaj fariĝis tre malbela.

— Ĉu ŝi estas bela aŭ malbela, — diris Kandido, — mi estas honesta homo, kaj mia devo estas ami ŝin ĉiam. Sed kiel ŝi povis fali en tian mizeregon malgraŭ la 5 aŭ 6 milionoj, kiujn ci kunportis?

— Nu, — diris Kakambo, — ĉu mi ne devis doni 2 milionojn al sinjoro Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa, la guberniestro de Bonaero, por ricevi la permeson repreni baronidinon Kunegundo? Ĉu brava pirato ne forrabis de ni ĉion ceteran? Ĉu tiu pirato ne veturigis nin al la promontoro Matapo, al Meloso, al Ikario, al Samoso, al Petra, al Dardanelo, al la Marmora maro, al Uskudaro? Kunegundo kaj la maljunulino servas ĉe tiu princo, pri kiu mi jam parolis, kaj mi estas sklavo de la ekssultano.

— Kiom da interkroĉitaj malfeliĉoj! — diris Kandido. — Tamen, finfine mi havas ankoraŭ kelkajn diamantojn; mi facile liberigos Kunegundon. Tre domaĝe, ke ŝi fariĝis malbela.

Poste, sin turnante al Marteno:

— Laŭ via opinio, kiu estas pli kompatinda, ĉu imperiestro Aĥmedo, ĉu imperiestro Ivano, ĉu reĝo Karlo-Edvardo, ĉu mi?

— Mi ne scias, — diris Marteno. — Necesus penetri en viajn korojn por ekscii tion.

— Aĥ, — diris Kandido, — se Pangloso ĉeestus, li tion scius kaj al ni dirus.

— Mi ne scias per kiaj pesiloj via Pangloso povus pesi la malfeliĉojn de la homoj kaj taksi iliajn dolorojn. Mi tamen konjektas, ke sur la tero estas milionoj da homoj centoble pli kompatindaj ol reĝo Karlo-Edvardo, imperiestro Ivano kaj sultano Aĥmedo.

— Eble vi pravas, — diris Kandido.

Post kelkaj tagoj oni atingis la markolon de la Nigra Maro. Kandido tre kare elaĉetis Kakambon, kaj ne perdante tempon, li kaj liaj akompanantoj sin ĵetis sur galeron por iri al la bordo de la Marmora maro serĉi Kunegundon, kiom ajn malbeliĝintan.

Inter la remistoj du punlaboruloj remis tre malbone, kaj la levantena mastro iam-tiam skurĝis ilin sur la nudajn ŝultrojn per bovtendeno. Obeante naturan movon, Kandido rigardis ilin pli atente ol la aliajn remistojn kaj kompateme proksimiĝis al ili. Kelkaj trajtoj de iliaj misformitaj vizaĝoj ŝajnis al li iel simili Pangloson kaj tiun malfeliĉan jezuiton, la baronon, la fraton de Kunegundo. La simileco lin kortuŝis kaj malgajigis. Li rigardis ilin ankoraŭ pli atente.

— Ververe, — li diris al Kakambo, — se mi ne vidus majstron Pangloso pendumata, kaj se mi ne havus la malfeliĉon mortigi la baronon, mi pensus, ke ĝuste ili remadas sur ĉi tiu galero.

Aŭdante la vortojn barono kaj Pangloso, la du punlaboruloj ekkriis, senmoviĝis sur sia benko kaj lasis fali sian remilon. La levanteno impetas sur ilin, kaj la bovtendenaj batoj duobliĝas.

— Halt’! Haltu sinjoro, — ekkriis Kandido. — Mi pagos al vi kiom vi postulos.

— Kio?! Kandido! — diras unu el la remistoj.

— Kio?! Kandido! — diras la alia.

— Ĉu mi sonĝas? — diras Kandido. — Ĉu mi maldormas sur ĉi tiu galero? Ĉu tio estas sinjoro barono, kiun mi mortigis? Ĉu tio estas majstro Pangloso, kiun mi vidis pendumata?

— Tio estas ni mem, tio estas ni mem, — respondas ili.

— Ah ha! Do, tio estas la granda filozofo, ĉu? — demandas Marteno.

— He! sinjoro ŝipestro, — diris Kandido, — kiom da mono vi postulos por elaĉeti sinjoron Tondrotrunkhejmo, unu el la unuarangaj baronoj de la Imperio, kaj sinjoron Pangloso, la plej profundpensan metafizikiston el Germanio?

— Kristana hundo, — respondis la levanteno, — ĉar ĉi tiuj du hundoj, la kristanaj punlaboruloj, estas baronoj kaj metafizikistoj, kio sendube estas altranga ofico en ilia lando, ci pagos por ili 50.000 dukatojn.

— Vi ricevos ilin, sinjoro; veturigu min fulmorapide al Istanbulo, kaj vi tuj ricevos la monon. Ne, pli trafe: konduku min al baronidino Kunegundo.

Sed jam ĉe la unua propono de Kandido la levantena mastro turnis la antaŭkilon al la urbo, kaj remigis tiel rapide, ke la galero kvazaŭ flugis kiel birdo en aero.

Kandido centfoje ĉirkaŭbrakis la baronon kaj Pangloson.

— Kiel povas esti, ke mi ne mortigis vin, mia kara barono? Kaj, mia kara Pangloso, kiel vi vivas post kiam oni vin pendumis? Kaj kial vi ambaŭ estas punlaboruloj sur galero en Turkio?

— Ĉu estas tute vere, ke mia kara fratino estas en ĉi tiu lando? — demandis la barono.

— Jes, — respondis Kakambo.

— Mi do revidas mian karan Kandidon! — ekkriis Pangloso.

Kandido prezentis al ili Martenon kaj Kakambon. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis unuj la aliajn, ĉiuj parolis samtempe. La galero flugis, jam ili estis en la haveno. Oni venigis judon, al kiu Kandido vendis por 50.000 dukatoj diamanton, kiu valoris 100.000; la judo ĵuris per Abrahamo, ke li ne povas pagi pli kare. Kandido tuj pagis la elaĉeton de la barono kaj de Pangloso. Ĉi tiu sin ĵetis al la piedoj de sia liberiganto kaj malsekigis ilin per larmoj; la alia dankis per kapsigno kaj promesis redoni la monon ĉe la unua okazo.

— Sed ĉu eblas, ke mia fratino estas en Turkio? — li redemandas.

— Tio eĉ tre eblas, — rediris Kakambo, — ĉar ŝi frotpurigas la vazaron[149] ĉe iu princo Transilvania.

Oni tuj venigis du judojn; Kandido vendis ankoraŭ kelkajn diamantojn, kaj per alia galero ili ekveturis por liberigi Kunegundon.

28. Kio okazis al Kandido, Pangloso, Marteno ktp

— Pardonon, mi denove petas, — diris Kandido al la barono; — pardonu, pastra moŝto, ke mi trapikis vian korpon per spado.

— Ni ne plu parolu pri tio, — diris la barono. — Mi iom bruskis, tion mi agnoskas; kaj ĉar vi volas scii pro kia hazardo vi ĵus min vidis galerulo, mi diros al vi, ke baldaŭ post kiam la frato apotekisto de la kolegio kuracis mian vundon, min atakis kaj forrabis hispana taĉmenteto; oni min metis en malliberejon en Bonaero tuj post kiam mia fratino forlasis la urbon.

» Mi petis pri reiro en Romon ĉe la Ordenestron. Tiu min nomumis kapelpastro ĉe la Francia ambasadoro en Istanbulo. Pasis apenaŭ semajno post mia enoficigo tie, kiam ĉe la vesperiĝo mi renkontis tre belkorpan paĝion. Estis varmege; la junulo ekvolis sin bani, kaj mi sekvis lian ekzemplon.

» Mi ne sciis, ke por kristano estas gravega krimo kunesti tute nuda kun juna islamano. La kadio ordonis, ke mi ricevu 100 bastonbatojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno. Mi ne povas imagi pli indignigan maljustaĵon… Tamen mi tre deziras scii, kial mia fratino estas en la kuirejo de Transilvania princo rifuĝinta ĉe la turkoj?

— Kaj vi, mia kara Pangloso, — demandis Kandido, — kiel povas esti, ke mi vin revidas?

— Estas vere, — diris Pangloso, — ke vi vidis min pendumata. Normale oni devus min ŝtiparumi; sed vi memoras, ke kiam venis tempo min rosti, ektorentis pluvego; la tempesto estis tiom forta, ke oni ne sukcesis ekbruligi la fajron; ne povante min bruligi oni min pendumis.

» Mian korpon aĉetis ĥirurgo, li portis min en sian hejmon kaj komencis min sekci. Unue li faris krucforman entranĉon de la umbiliko ĝis la ŝlosilosto.

» Endas diri, ke ne eblas pendumi pli fuŝe ol kiel oni min pendumis. La subdiakono kiu estas ekzekutisto de la sankta Inkvizicio majstre bruligadas la homojn, sed sperto pri pendumado al li mankas: la ŝnuro estis malseka kaj malbone ŝoviĝis, la nodo estis mise farita.

» Fakte, mi ankoraŭ spiris; la krucforma entranĉo igis min tiom forte ekkrii, ke la ĥirurgo falis renverse, kaj, imagante ke li sekcas la diablon, li forkuris mortante pro timo, kaj denove falis sur la ŝtuparo. Pro la bruo lia edzino alkuris el najbara ĉambreto; ŝi vidis min sternita sur la tablo kun mia krucforma entranĉo: ŝi ektimis pli ol ŝia edzo, forkuris, kaj falis sur lin. Kiam ili iom rekonsciiĝis, mi aŭdis la ĥirurgedzinon diri al la ĥirurgo:

» — Karulo, kial vi entreprenis sekci herezulon? Ĉu vi ne scias, ke en la korpo de tiaj homoj estas la diablo? Rapide mi iru serĉi pastron, por lin ekzorci.

» Ĉe tiu parolo mi timtremegis kaj streĉis miajn malmultajn restantajn fortojn por ekkrii: „Kompaton!“ Fine la portugala barbiro plikuraĝiĝis; li kunkudris mian haŭton; lia edzino min eĉ prizorgis; post du semajnoj mi povis ellitiĝi.

» La barbiro trovis por mi okupon, kaj mi fariĝis lakeo de Malta kavaliro, veturonta en Venecion; sed ĉar mia mastro ne havis monon por min salajri, mi dungiĝis ĉe Venecia komercisto, kaj lin akompanis al Istanbulo.

» Iun tagon mi ekhavis kapricon eniri moskeon; tie estis nur maljuna imamo kaj tre bela juna preĝantino; ŝia brusto estis nekovrita; inter siaj du mamoj ŝi havis belan bukedon el tulipoj, rozoj, anemonoj, ranunkoloj, hiacintoj kaj aŭrikuloj; ŝi lasis fali la bukedon; mi ĝin levprenis kaj remetis kun tre respekta servemo. Iom longtempe mi ĝin remetadis, tiel ke la imamo ekkoleris, kaj vidante, ke mi estas kristano, li vokis por helpo. Oni min kondukis al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi 100 bastonbatojn sur la plandojn kaj min sendis sur galeron.

» Mi estis katenita ĝuste en la sama galero ĉe la sama benko kiel sinjoro barono. Sur la galero estis 4 junuloj el Marsejlo, 5 pastroj el Napolo, kaj 2 monaĥoj el Korfuo, kiuj diris al ni, ke similaj aventuroj okazas ĉiutage. Sinjoro barono pretendis, ke li spertis pli grandan maljustaĵon ol mi; dum mi pretendis, ke certe pli decas remeti bukedon sur la bruston de virino ol esti tute nuda kun paĝio. Ni senĉese disputis kaj ricevadis po 20 batojn per bovtendeno ĉiutage, ĝis kiam la interkroĉado de la okazoj en ĉi tiu universo vin kondukis sur nian galeron, de kie vi nin elaĉetis.

— Nu, mia kara Pangloso, — al li diris Kandido, — kiam vi estis pendumata, sekcata, tradraŝata kaj remanta, ĉu vi pensis, ke ĉio iras plej bone?

— Mi plu restas ĉe mia unua opinio, — respondis Pangloso, — ja fine mi estas filozofo. Ne konvenas, ke mi malkonfesu, ĉar Lejbnico ne povas malpravi, kaj krome, ĉar la praharmonio estas la plej bela afero en la mondo, samkiel la pleno kaj la subtila materio.[150]

29. Kandido retrovas Kunegundon kaj la maljunulinon

Tiele — rakontante siajn aventurojn; rezonante pri okazoj hazardaj kaj necesaj en ĉi tiu universo; disputante pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la malbonoj morala kaj fizika, pri la libero kaj la neceso, pri la konsoloj, kiajn povas havi remisto sur Turkia galero — Kandido, la barono, Pangloso, Marteno kaj Kakambo atingis la bordon de la Marmora maro ĉe la domo de princo de Transilvanio. La unua vidaĵo estis Kunegundo kaj la maljunulino, etendantaj sur ŝnurojn sekigendajn viŝtukojn.

Ekvidinte tion la barono paliĝis. La molkora amanto Kandido, vidante sian belan Kunegundon sunbrunigita,[151] ŝiajn okulojn ruĝrandaj, la bruston velkinta, la vangojn sulketaj, la brakojn ruĝaj kaj skvamaj, faris tri paŝojn malantaŭen pro teruro, poste antaŭeniris pro bonkonduto. Ŝi brakumis Kandidon kaj sian fraton; oni brakumis la maljunulinon; Kandido elaĉetis ilin ambaŭ.

Apude estis malgranda farmbieno; la maljunulino proponis al Kandido ekloĝi tie ĝis kiam la tuta kompanio ekhavos ion pli bonan. Kunegundo ne sciis, ke ŝi malbeliĝis, neniu komprenigis al ŝi tion; ŝi memorigis al Kandido pri liaj promesoj per tono tiom ordona, ke la bona Kandido ne aŭdacis rifuzi. Li do konigis al la barono, ke li edziĝos al lia fratino.

— Neniam mi toleros tion, — diris la barono, — nek tian malnoblon ŝiaflanke, nek tian ofendan malrespekton viaflanke; tian misfamegon mi ne allasos, ke miaj nevoj ne rajtos kunsidi en la Germaniaj kapituloj.[152] Ne, mia fratino povas edziniĝi nur al ne malpli ol barono Imperia.

Kunegundo sin ĵetis al liaj piedoj kaj malsekigis ilin per larmoj; li restis malcedema.

— Superfrenezulo, — al li diris Kandido, — mi liberigis cin el la galero, mi elaĉetis cin kaj cian fratinon. Ŝi estis vazlavistino, ŝi estas malbela, mi degnas al ŝi edziĝi — kaj ci tamen pretendas kontraŭstari al tio! Mi denove cin mortigus, se mi obeus mian koleron.

— Ci povas denove min mortigi, — diris la barono, — sed dum mi vivas, ci ne edziĝos al mia fratino.

30. Konkludo

En la fundo de sia koro Kandido ne plu deziris edziĝi al Kunegundo. Sed la ekstrema aroganteco de la barono lin instigis plenumi la edziĝon, kaj Kunegundo tiom forte insistis, ke li ne povis rompi sian promeson. Li konsultis Pangloson, Martenon kaj la fidelan Kakambon.

Pangloso verkis belan disertaĵon, en kiu li pruvis, ke la barono havas nenian rajton super sia fratino, kaj ke ŝi povas, laŭ ĉiuj leĝoj de la Imperio, edziniĝi al Kandido morganate.

Marteno rekomendis ĵeti la baronon en la maron.

Kakambo konsilis redoni lin al la levantena mastro, kiu lin denove traktu kiel punlaborulon; kaj poste per la unua konvena ŝipo resendi lin en Romon al la patro Ordenestro. La konsilo tre plaĉis; ankaŭ la maljunulino ĝin aprobis; al Kunegundo ili diris nenion. Kun iom da mono la plano bonege prosperis, kaj oni ĝuis la plezuron trompi jezuiton kaj puni la malhumilon de germana barono.

Oni povus supozi, ke post tiom da malfeliĉoj Kandido, edziĝinte al sia amatino kaj vivante kun la filozofo Pangloso, la filozofo Marteno, la prudenta Kakambo kaj la maljunulino, kunportinte tiom da diamantoj el la patrujo de la antikvaj Inkaoj, ĝuos plej agrablan vivon. Sed la judoj lin tiel fraŭdis, ke restis al li nur la malgranda farmbieno. Lia edzino, ĉiutage pli kaj pli malbeliĝante, fariĝis kverelema kaj neeltenebla; la maljunulino kadukiĝis kaj estis eĉ pli mishumora ol Kunegundo. Kakambo, kiu laboris en la ĝardeno kaj iradis al Istanbulo por vendi legomojn, estis lacega de laboro kaj malbenadis sian sorton. Pangloson afliktis la maleblo brili en iu Germania universitato. Marteno firme opiniis, ke ĉie ajn oni statas malbone, kaj rigardis la aferojn rezignacie. Fojfoje Kandido, Marteno kaj Pangloso disputis pri metafiziko kaj moralo.

Antaŭ la fenestroj de la farmdomo ofte preterpasis ŝipoj plenaj je efendioj,[153] paŝaoj, kadioj ekzilataj al Lemnoso, Mitileno, Erzurumo. Oni vidis veni aliajn kadiojn, paŝaojn, efendiojn, kiuj anstataŭis la elpelitojn kaj poste siavice estis elpelataj. Oni vidis dehakitajn kapojn, konvene remburitajn per pajlo, transportatajn por prezento ĉe la Alta Pordego.[154] Tiuj spektakloj plivigligis la diskutojn; kaj kiam oni ne diskutis, la enuo estis tiom supermezura, ke iun tagon la maljunulino eĉ diris:

— Mi tre deziras scii, kio estas pli malbona: ĉu esti centfoje seksperfortata de negraj piratoj, havi gluteon fortranĉita, esti bastonbatata ĉe la bulgaroj, esti aŭtodafee vipata kaj pendumata, esti sekcata, remadi en galero, fine sperti ĉiujn malfeliĉojn, kiujn ni ĉiuj travivis — aŭ vegeti ĉi tie, nenion farante?

— Tio estas grava demando, — diris Kandido.

La vortoj de la maljunulino kondukis al novaj pripensoj, kaj precipe Marteno konkludis, ke homo naskiĝas por vivi en konvulsioj de maltrankvilo, aŭ en letargio de enuo. Kandido malkonsentis, sed sen ion ajn aserti. Pangloso konfesis, ke li ĉiam terure suferis; sed ke unu fojon akceptinte la opinion, ke ĉio statas mirinde bone, li ĉiam ĝin defendas, eĉ ne plu ĝin kredante.

Unu afero plifirmigis Martenon en liaj ŝokaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson. Iun tagon en la farmbienon venis Floro kaj frato Grilo, ambaŭ en plej ekstrema mizero. Tre rapide elspezinte la tri mil piastrojn, ili disiĝis, rekuniĝis, malpaciĝis, trafis en malliberejon, eskapis el tie, kaj fine frato Grilo turkiĝis.[155] Floro plu ĉie praktikis sian metion, sed apenaŭ povis perlabori ion.

— Ĝuste tion mi antaŭvidis, — diris Marteno al Kandido, — ke viajn donacojn ili baldaŭ malŝparos kaj falos en eĉ pli grandan mizeron. Vi kaj Kakambo naĝis en milionoj da piastroj, sed vi ne estas pli feliĉaj ol frato Grilo kaj Floro.

— Ah ha, mia kompatinda infano, — diris Pangloso al Floro, — la Ĉielo do vin alkondukas inter nin! Ĉu vi scias, ke vi kostis al mi la nazpinton, okulon kaj orelon? Kaj kiel ankaŭ vi nun aspektas! Ho, kia estas ĉi tiu mondo!

Tiu okazaĵo instigis ilin filozofiadi pli multe ol kutime.

Apude loĝis tre fama derviŝo, opiniata la plej bona filozofo en Turkio; ili iris lin konsulti. Parolis Pangloso, kaj li diris:

— Majstro, ni venis demandi, kial estas kreita tiom stranga animalo, kia estas la homo?

— Kial ci zorgas pri tio? — diris la derviŝo. — Ĉu tio estas cia afero?

— Sed, respektinda patro, — diris Kandido, — estas multege da terura malbono sur la tero.

— Ĉu gravas, — diris la derviŝo, — ke estas malbono aŭ bono? Kiam lia Sultana Moŝto sendas ŝipon en Egiption, ĉu li atentas, ke estu aŭ ne komforte al la ŝipaj musoj?[156]

— Do kion oni faru? — demandis Pangloso.

— Silentu, — diris la derviŝo.

— Mi esperis, — diris Pangloso, — ke ni iom rezonados pri la efikoj kaj la kaŭzoj, pri la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, pri la deveno de malbono, pri la naturo de la animo kaj pri la praharmonio.

Ĉe tiuj vortoj la derviŝo fermis la pordon antaŭ ilia nazo.

Dum tiu interparolado diskoniĝis la novaĵo, ke en Istanbulo oni ĵus strangolis du Divanajn vezirojn[157] kaj la muftion, kaj ke oni palisumis plurajn el iliaj amikoj. Tiu katastrofo kaŭzis grandan bruon, kiu daŭris plurajn horojn. Pangloso, Kandido kaj Marteno, revenante al sia farmbieno, ekvidis respektindan maljunulon, kiu sidis ĉe sia dompordo, ĝuante malvarmeton en oranĝuja laŭbo. Pangloso, tiom scivolema, kiom rezonema, lin demandis pri la nomo de la ĵus strangolita muftio.

— Mi ne scias, — respondis la bonulo, — neniam mi konis la nomon de iu ajn muftio nek de iu ajn veziro. Mi scias nenion pri la evento, kiun vi rakontas; mi opinias ke ĝenerale, kiuj sin enmiksas en la publikajn aferojn, tiuj iafoje pereas mizere kaj laŭmerite; sed neniam mi demandas pri tio, kio okazas en Istanbulo; al mi sufiĉas, ke mi sendas tien por vendo fruktojn el la ĝardeno, kiun mi kultivas.

Dirinte tion, li enirigis la fremdulojn en sian domon; liaj du filinoj kaj du filoj prezentis al ili diversajn hejmfaritajn ŝorbetojn, kajmakojn[158], punktitajn per ŝeloj de konfitita cedrato, oranĝojn, citronojn, limedojn, ananasojn, pistakojn, kafon el Mokao, ne miksitan kun kafaĉo el Batavio aŭ el la [Amerikaj] insuloj. Poste la du filinoj de la bona islamano parfumis la barbojn de Kandido, Pangloso kaj Marteno.

— Evidente, — diris Kandido al la turko, — vi posedas vastan kaj bonegan bienon, ĉu?

— Nur 20 akreojn, — respondis la turko. — Mi kultivas ilin kun miaj gefiloj; la laboro forpelas de ni tri grandajn malbonojn: la enuon, la malvirton kaj la mizeron.

Dum la reveno al la farmobieno Kandido profunde pripensis la parolojn de la turko. Li diris al Pangloso kaj Marteno:

— Ŝajnas al mi, ke la bona maljunulo aranĝis al si situacion preferindan ol tiu de la 6 reĝoj, kun kiuj ni havis la honoron vespermanĝi.

— La altrangeco, — diris Pangloso, — estas tre danĝera, laŭ la raporto de ĉiuj filozofoj; tiel ekzemple[159] Eglonon, reĝon de la Moabidoj, murdis Ehudo; Abŝalomo ekpendis je la haroj kaj estis trapikita per tri lancoj; reĝon Nadabo, filon de Jerobeamo, mortigis Baaŝo; reĝon Elao, Zimrio; Jehoaĥazon, Jehuo; Ataljan, Jehojada’; reĝoj Jehojakim’, Jehojaĥin’, Cidkija’ iris en kaptitecon.

» Ĉu vi scias, kiel pereis Krezo, Astiago, Dario, Dionizio de Sirakuzo, Pirro, Perseo, Hanibalo, Jugurto, Ariovisto, Cezaro, Pompeo, Nerono, Otono, Vitelio, Domiciano[160]; Riĉardo la 2ª de Anglio, Edvardo la 2ª, Henriko la 6ª, Riĉardo la 3ª, Mario Stuarto, Karlo la 1ª[161]; la tri Franciaj Henrikoj[162]; imperiestro Henriko la 4ª? Ĉu vi scias…

— Mi krome scias, — diris Kandido, — ke ni devas kultivi nian ĝardenon.

— Vi pravas, — diris Pangloso. — Ĉar la enloĝigo de la homo «en la ĝardenon Edenan» okazis «por ke li prilaboradu ĝin»[163]; kio pruvas, ke la homo ne naskiĝis por ripozi.

— Ni ne rezonadu sed laboru, — diris Marteno. — Tio estas la sola maniero teni la vivon tolerebla.

La tuta malgranda societo akceptis tiun laŭdindan proponon; ĉiu ekaplikis siajn talentojn. La malgranda bieneto produktis multon. Verdire Kunegundo estis tre malbela, sed ŝi fariĝis tre bona kukistino; Floro brodis; la maljunulino prizorgis la tolaĵon. Utilis ĉiuj, sen escepti fraton Grilo: li iĝis tre bona lignaĵisto, kaj eĉ solida viro; tiel ke Pangloso fojfoje diradis al Kandido:

— Ĉiuj okazoj estas interligitaj en la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj; ĉar fine, se vi ne estus forpelita el belega kastelo per fortaj piedbatoj sur la postaĵon pro la amo al baronidino Kunegundo, se vi ne estus submetita al Inkvizicio, se vi ne trapikus la baronon, se vi ne travagus piede Amerikon, se vi ne perdus ĉiujn viajn ŝafojn el la bona lando Eldorado — tiam vi ne manĝus ĉi tie pistakojn kaj konfititajn cedratojn.

— Bele dirite, — respondis Kandido, — sed ni kultivu nian ĝardenon.[164]

Загрузка...