Ĉi tiu Postparolo precipe temas pri la lingvaj (aŭ pli vaste, filologiaj) aferoj, kiuj atendeble plej interesas la esperantistojn. Komentojn pri la filozofia enhavo la interesatoj trovos fine de la Postparolo.
Ironie, laŭ apartaĵo de la ĝenro «filozofia fabelo» ĝuste la lingvan problemon Voltero preskaŭ plene ignoras. Kandido, Kunegundo kaj la maljunulino travagas la tutan Eŭropon, Turkion, Magrebon sen renkonti ian ajn lingvan barilon en iu ajn socia tavolo. Nur en Ameriko Kandido bezonas la helpon de Kakambo por komuniki kun tieaj indiĝenoj (kiuj cetere ĉie, de Argentino ĝis Eldorado kaj Surinamo, parolas dialektojn de unu sama lingvo, supozeble de la Keĉua).
Mi jam indikis en mia studaĵo La artikolo♐: «Atentindas, ke en la rolo de titolartikolo la ĝentiltitoloj (sinjoro, doktoro ktp) perdas sian propran artikolon — ili ne plu kondutas kiel ordinaraj substantivoj, ili iĝas gramatikiloj». En diversaj lingvoj tia gramatikiĝo okazis diversgrade, kaj eĉ kadre de unu sama lingvo ofte estas malkohera. L uzas senartikole «sinjoro doktoro Ralf», «F-ino Kunegond» «majstron Panglos», «barono de Thunder-ten-tronckh» — sed ĉiam konservas la difinan artikolon ĉe la monarĥaj titolartikoloj, ekz‑e (ĉap. 26ª):
L: kiel la sultano Aĥmet, la imperiestro Ivan kaj la reĝo Karl-Edvard
A: as Sultan Achmet, the Emperor Ivan, and King Charles Edward
S: kiel sultano Aĥmedo, imperiestro Ivano kaj reĝo Karlo-Edvardo
Zamenhofo plej ofte artikolis tiajn ĉenomajn titolojn monarĥajn, kvankam en la «Fabeloj» aperas senartikola «reĝo Arturo». La moderna Esperanto (bone atestita ekz‑e en «Monato») koherigas tion per konsekvenca forigo de la difina artikolo en tiaj okazoj. Ankaŭ mi faris tiel. (Kompreneble tio ne koncernas la memstarajn uzojn de la titolvortoj; ekz‑e «la barono paliĝis» en ĉap. 29ª.)
Estas evidenta fakto, ke la difinan artikolon Esperanto uzas pli ŝpareme ol la franca lingvo, proksimume kiel la angla; tial mi ĝin forigis el la titolo: «Kandido, aŭ la Optimismo» (kp A: “Candide, or Optimism”).
Tamen ankaŭ angle ofte aperas neklarigeblaj uzoj de la difina artikolo, ekz‑e en ĉap.11ª:
V: Je suis la fille du pape Urbain X et de la princesse de Palestrine.
A: I am the daughter of Pope Urban X, and of the Princess of Palestrina.
L: Mi estas la filino de la papo Urbano la Xª kaj de la princino Palestrina.
Antaŭe neniam temis pri tiuj princino kaj papo, nek pri tio, ke ili havas filinon, nek pri ties unikeco. Tamen V kaj ĉiuj tradukoj en la artikolhavajn lingvojn uzas ĉi tie la difinan artikolon — krom la bulgara, kiu ĉi-okaze estas la sola logikema:
B: Дъщеря (ne «Дъщерята»!) съм на папа Урбан X и на принцеса Палестрина.
Kaj Voltero mem en tute simila situacio, prezentante la protagoniston en la 2ª frazo de ĉap.1ª, uzas nul-artikolon:
V: Les anciens domestiques de la maison soupçonnaient qu’il était fils de la sœur de monsieur le baron et d’un bon et honnête gentilhomme du voisinage
B: Старите слуги в дома подозираха, че е син на сестрата на господин барона и на един добър и почтен благородник от околността
(L: La malnovaj servistoj suspektis, ke lia patrino estis la fratino de lia barona moŝto kaj lia patro iu nobelo el la ĉirkaŭaĵo)
La bulgara traduko konsekvence evitas artikolon ĉe ‹filo› — sed ial (samkiel V) artikolas la ‹fratino›n. Pri ŝi ni aŭdas unuafoje, kaj nek ŝia ekzisto nek unikeco estas evidentaĵo. Tial tute prave la germana traduko G20 artikolas ŝin nedifine — tamen ĝi ial difine artikolas la ‹filo›n (en ambaŭ okazoj, inverse ol V!).
G20: Die alten Diener des Hauses munkelten, er sei das Kind einer Schwester des Herrn Barons und eines guten braven Edelmannes aus der Nachbarschaft
S: La malnovaj servistoj suspektis, ke li estas filo de fratino de lia barona moŝto kaj de brava kaj bona nobelo najbara.
Jen alia okazo (ĉap.13ª) kie la min ŝokas kiel nelogika; ĝin paŭsas multaj tradukoj, sed ne B nek G nek H:
L: Lia unua parolo estis por demandi ĉu ŝi estas la edzino de la kapitano.
V: La première chose qu’il fit fut de demander si elle n’était point la femme du capitaine.
G20: … ob sie die Frau des Hauptmannes sei.
G: … ob sie des Hauptmanns Frau sei.
B: … дали тя не е жена на капитана.
H: … si era muger del capitan.
S: … ĉu ŝi estas edzino de la kapitano.
La demandanto ja ne scias, ĉu la kapitano havas edzinon (kaj fakte li ne havas).
En nenia gramatiko Esperanta mi trovas pravigon por 4 artikoloj en la konkluda frazo de la rekrutada epizodo el ĉap.2ª:
L: — Sufiĉas; nun vi estas la apogo, la subteno, la defendanto, la heroo de la Bulgaroj
V: C’en est assez, vous voilà l’appui, le soutien, le défenseur, le héros des Bulgares
S: — Sufiĉas. De nun vi estas heroo de la bulgaroj, nia apogo, nia bastiono, nia defendanto.
Laŭ la franca kutimo V trouzas superlativon, kvankam la franca lingvo disponigas por tio nur surogaton: difine determinitan komparativon (tiu o, kiu estas pli a ol la ceteraj). Tiu konstruo neprigas iun aron kie okazas komparo, kio emigas la francojn mencii tian aron malimplice. Aliflanke, en lingvoj kun plenvalora superlativo (kiaj Esperanto, la angla) ties absoluta uzo indikas la plej altan gradon de la koncerna kvalito. Kp (ĉap.2ª):
V: c’est le plus charmant des rois
L: li estas la plej ĉarma el la reĝoj
A: Oh, he is a most charming king!
P: ależ to czarujący monarcha
Laŭ mia impreso pri la funkciado de la franca lingvo, tia aldono de la baza aro estas perceptata kiel emfazilo (plifortigilo); sed estkiel matematikisto mi perceptas ĝin kiel malfortigilon: la plej ĉarma el la limigita aro da malmulte ĉarmaj personoj (kiaj grandparte estis tiamaj reĝoj) estas nur la malplej malĉarma el ili. Laŭeble mi simpligas la superlativojn (samkiel A), sed ĉi-okaze mi ĝin lasas en la formo Voltera-Lantia, ĉar en la buŝo de la rekrutistoj ĝi havas nuancon ŝovinisman (verdire, apenaŭ rimarkeblan franclingve).
En sia rutina funkcio la nedifina artikolo plej ofte ne bezonas leksikan tradukon, kvankam ofte ĝi postulas pozician remaigon de sia determinato, kiel «maljunulino» kaj «komercisto» en la ĉi-postaj vortordaj ekzemploj. Lanti’ tamen sporade ĝin tradukas per la superflua «iu», ekz‑e (ĉap.19ª):
V: Ce moine voulut vendre quelques unes des pierreries à un joaillier.
L: La monaĥo provis vendi kelkajn el la gemoj al iu juvelisto (ĉap.13ª)
V: Il leur donna rendez-vous dans un cabaret.
L: Li difinis rendevuon al ili en iun drinkejon (ĉap.19ª).
Kp ankaŭ piednoton [91] de L pri «Eldorado» (ĉap.17ª):
L: Nomo, kiun la eŭropanoj en la XVI-a jarcento donis al iu fantazia lando, kiun oni lokis ĉe la bordoj de iu supozita lago Parimo…
Cetere, se en tia okazo oni tamen volas meti nedifinan pronomon, mi ĉi tie preferus ne ‹iu›n, sed ‹ia›n. ‹Iu› min pensigas ne pri kvalito (fikcieco), sed pri elekto inter realaj objektoj.
Voltero ofte defias la Esperantajn gramatikistojn, uzante nedifinan artikolon en situacioj, kie ili postulas la artikolon difinan. Iam la senconuancon ne eblas fidinde esprimi en Esperanto, kaj necesas ŝanĝo al la artikolo difina (ankaŭ en A okazas tiel), iam eblas ĝin esprimi per malimplicitigo de nedifiniteco:
V: Il était au désespoir de se séparer d’un bon maître devenu son ami intime
L: Li estis tre ĉagrena pro la penso disiĝi for de bona mastro, fariĝinta lia intima amiko
S: Lin tre ĉagrenis la neceso disiĝi for de tia bona mastro, fariĝinta lia kara amiko (ĉap.19ª)
Kontraste, jen alia fremdigo esprimanta malŝaton (ĉap.24ª):
V: Mes parents me forcèrent … d’endosser cette détestable robe, pour laisser plus de fortune à un maudit frère aîné…
L: Miaj gepatroj devigis min … surmeti tiun ĉi malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato…
(Lanti’ vidas tie majoraton; tamen la samepoka angla traduko interpretas tion kiel favorigon de iu el la pli aĝaj fratoj, A: an elder brother of mine.)
La uzo de nedifina artikolo por esprimi disdegnon ne estas internacia, kaj en tradukoj povas aperi la regula artikolo difina:
V: … du baiser que je vous avais donné derrière un paravent …
L: … pri la kiso, kiun al vi mi donis malantaŭ ekranego …
A: … the kiss I gave you behind the screen …
B: … за целувката, която ви дадох зад паравана …
S: … pri la kiso, kiun mi donis al vi malantaŭ la faldoŝirmilo … (ĉap.8ª)
Jen kurioza malkohero en du egalaj situacioj el du paralelaj rakontoj en unu sama ĉap.28ª:
V: Un cadi me fit donner cent coups de bâton sous la plante des pieds, et me condamna aux galères.
(L: Iu kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn sur la plandojn kaj kondamnis min esti punlaborulo sur galero.)
«Kadio» estas normala, kutima parto de la situacio, kaj mi atendus ĉi tie la difinan artikolon, samkiel en la dua (sendependa) rakonto:
V: On me mena chez le cadi, qui me fit donner cent coups de latte sous la plante des pieds, et m’envoya aux galères.
(L: Oni kondukis min al la kadio, kiu ordonis, ke oni donu al mi cent latobatojn sur la plandojn kaj sendis min kiel punlaborulon sur galeron.)
Probable la nedifina artikolo en la unua rakonto estas ŝuldata al ekzoteco (por la franca publiko) de tia vorto; mi supozas, ke ĝi signifas proksimume «iu turka oficisto, tiel nomata cadi». T.e. nedifiniteco koncernas la signon, ne la signaton. Tial en la dua rakonto «kadio» ricevas regulan artikolon difinan.
Mi supozas, ke nun por la publiko internacia (diference de la franca de la 18ª jc) la vorto «kadio» estas sufiĉe konata. Tial ankaŭ en la unua rakonto mi uzis la difinan artikolon:
S: La kadio ordonis, ke mi ricevu cent bastonbatojn sur la plandojn kaj min kondamnis al galerpuno.
Kp ankaŭ la similsituacian frazon en ĉap.19ª: «Li iras al la Holanda juĝisto».
La plej stranga uzo de la nedifina artikolo aperas en la titolo de ĉap.9ª:
V: Ce qui advint de Cunégonde, de Candide, du grand-inquisiteur, et d’un Juif
L: Kio okazis kun Kunegond, kun Kandid, kun la ĉefinkvizitoro kaj kun judo
En la ĵusa ĉap.8ª grave rolis la 3 unuaj personoj kaj judo don-Isaĥaro. La nedifina determino de la 4ª persono el la ĉapitra titolo devus indiki, ke temos pri iu alia, ankoraŭ ne konata homo. Tamen finleginte la ĉapitron oni konstatos, ke fakte temas pri la jam konata don-Isaĥaro. Probable Voltero volis ĝeneraligi, malkonkretigi la ĉefinkvizitoron kaj don-Isaĥaron kiel tipajn prelaton kaj judon, proksimume kiel en la ekkrio de Kunegundo:
V: Comment avez-vous fait, vous qui êtes né si doux, pour tuer en deux minutes un Juif et un prélat?
Se efektive tia estis la celo de Voltero, tiam ĝia realigo estas ĝene mallerta. La tradukoj B, G20, A20 meĥanike paŭsas tiun mallertaĵon; nur A, H (kaj S) ĝin korektas:
A: What Happened to Cunegund, Candide, the Grand Inquisitor, and the Jew
H: Prosiguen los sucesos de Cunegunda, Candido, el Inquisidor general, y el Judío
S: Kio trafis Kunegundon, Kandidon, la ĉefinkvizitoron kaj la judon.
Fakte mi okupiĝis pri «Kandido» ĉar per ĝi mi volis kontroli la ĵus publikigitan teorion pri la vortordo en Esperanto («Raporto de la Sekcio pri Gramatiko pri vortordo en Esperanto»♐. Oficialaj informoj, №35, 2021-07-14). La stilo de la artikoloj de Lanti’ ŝajnis al mi sufiĉe esperanteca ĉi-rilate, kaj mi decidis ekzameni iom pli grandan prozaĵon: lian tradukon de la Voltera verko.
Nu, mi jam citis la malinstigan averton el la Lantia antaŭparolo:
Mi penis konservi laŭeble la formon de la frazoj kaj okazis, ke ne ĉiam mi alprenus saman se mi verkus originale.
Ĉi tio estas tre stranga traduka principo, pravigebla nur se oni tradukas por klarigi al la leganto apartaĵojn de la franca gramatiko. Sed mi vidis en tio okazon por kompari la francan vortordon kun tiu de Esperanto per apudmeto de du tekstoj en la Lingvo Internacia. Alivorte, mi decidis reverki la tradukon de Lanti’ tiel, kiel mi esprimas la koncernan enhavon en la maniero kiel eble plej Esperanteca.
Atentindas, ke la literatura franca lingvo pli ol la aliaj fontolingvoj de Esperanto ignoras la komunikadan (= pragmatikan) vortordon (tio koncernas nur la literaturan francan lingvon, la buŝa lingvo ja estas tute pragmatika). Probable tio estas ŝuldata al la prilaboro de la literatura lingvo en la 17ª–18ª jc, kiam la raciismaj stilistoj kaj gramatikistoj «ĝin poluris ĝistrue» (laŭ diro de lordo Ĉesterfildo, samtempano kaj amiko de Voltero).
Interalie la franca lingvo preferas la aktivan frazaranĝon, eĉ je la kosto de la pragmatika vortordo; la angla lingvo estas pli pragmatika je la kosto de pasivigo; Esperanto ofte ebligas kombini la pragmatikan vortordon kun la aktiva aranĝo. Ekz-e en la lasta frazo de ĉap.6ª:
V: Il s’en retournait … lorsqu’une vieille l’aborda, et lui dit: …
(L: … kiam maljunulino aliris al li kaj diris:…)
A: … when he was accosted by an old woman, who said to him…
G20: … als ihn ein altes Weib ansprach und ihm zuflüsterte:…
P: … kiedy zbliżyła się doń jakaś staruszka i rzekła:…
R: … когда к нему подошла старуха и сказала ему:…
S: … kiam lin aliris maljunulino, kiu diris:…
Simile en ĉap.12ª:
V: Un marchand m’acheta …
(L: Komercisto aĉetis min …)
A: I was purchased by a merchant …
G20: Mich erhandelte ein Kaufmann …
S: Min aĉetis komercisto …
Franclingve ĉi tiujn mislokitajn remaojn markas nedifina artikolo. Tia maniero remaigi estas apartaĵo de la franca lingvo, por aliaj lingvoj (ekz‑e por la angla) ĝi estas nekutima kaj ĝena (pli ĝena ol pasivo). En la liberordaj lingvoj (i.a. germana, pola, rusa, Esperanto) tiaokaze sufiĉas kaj konvenas simpla sintaksa inversio.
Tamen en la propozicioj, kie la remao estas difine determinita, V kaj L uzas fenditajn frazojn♐, ekz‑e (ĉap.22ª):
V: — … vos ombres sont des taches horribles. — Ce sont les hommes qui font les taches, dit Candide, et ils ne peuvent pas s’en dispenser.
L: — … viaj ombroj estas teruraj makuloj.
— Estas la homoj, kiuj faras la makulojn kaj ili ne povas tion eviti.
S: — … Viaj «ombroj» estas hororaj makuloj.
— La makulojn faras la homoj, — diris Kandido, — kaj ili ne povas tion eviti.
G20: „Die Flecken machen die Menschen,“ erwiderte Candid, „sie können nicht anders.“
La fenditaj frazoj malsimpligas la sintaksan strukturon kaj komplikas la anaforan reton (kiel evidentas el la ĉi-supraj figuroj). La tradukoj en la liberordajn, akuzativhavajn lingvojn estas pli simplaj kaj fluaj.
Alia problemo de tiaspecaj fenditaj frazoj estas tio, ke Lanti’ uzas samformajn sensubjektajn estas-propoziciojn por traduki la francan il y a:
V: la dame demanda pourquoi il y avait des tragédies qu’on jouait quelquefois, et qu’on ne pouvait lire.
L: La sinjorino demandis, kial estas tragedioj, kiujn oni ludas kelkfoje, kaj kiujn oni ne povas legi.
S: La markizino demandis, kial iuj tragedioj, ja fojfoje ludataj, estas preskaŭ nelegeblaj (ĉap.22ª).
Grava diferenco inter tiuj du tradukoj estas la artikolo: «Estas la homoj, kiuj…». Ĝi forte ĝenis min ĉe la traduko: ja laŭ PAG, tia la egalas al ĉiuj; t.e. «la makulojn faras ĉiuj homoj». Tiu aserto estas pli forta ol bezonas Kandido, por la argumentado sufiĉus diri, ke la makuloj estas faro homa, «de iuj homoj» kaj tiel senkulpigi Dion. Evidente la samon sentis la tradukisto angla [A20], kiu kombinis fenditan frazon kun nedifina determino: “They are men who…”. Tamen duapense mi ekkonsciis, ke Kandido estas homo de la 18ª jc; ke sampaĝe oni parolis pri jansenanoj kaj molinanoj; ke laŭ la doktrino de la Katolika eklezio ĉiuj homoj (krom Jesuo Kristo kaj lia patrino) estas difektitaj per la Prapeko; ke negi tion estus Pelagiisma herezo; kaj ke la dua kunordigita subpropozicio pri la neeblo «eviti tion» neprigas tiun pesimisman interpreton. Mi do retenis ĉi tiun mizantropan artikolon (fakte, ankaŭ la samtempa angla traduko [A] ĝin retenas).
Ankoraŭ ekzemplo (ĉap.18ª):
V: Ce fut un beau spectacle que leur départ, et la manière ingénieuse dont ils furent hissés eux et leurs moutons au haut des montagnes.
L: Estis bela spektaklo ilia foriro kaj la maniero, laŭ kiu ili estis suprenlevataj, ili kaj iliaj ŝafoj, ĝis la supro de l’ montoj.
G: Ihr Auszug und die erfindungsreiche Art, wie sie mit ihren Hämmeln empor gelüpft wurden, machte wirklich ein sehenswürdiges Schauspiel.
S: Ilia forveturo estis impresa spektaklo, kaj fascina estis la inĝenia maniero levi ilin kaj iliajn ŝafojn sur la supron de la montoĉeno (ĉap.18ª).
Tamen kelkfoje Lanti’ rearanĝis francajn frazojn laŭ la vortordo Esperanta:
V: c’est du vitriol, c’est du feu qui coule dans [les veines] des habitants du mont Atlas et des pays voisins.
L=S: en [la vejnoj] de la loĝantoj de la monto Atlas[o] kaj najbaraj landoj fluas vitriolo, fajro (ĉap.11ª).
V: ce fut un cordelier à la grande manche qui vola l’argent et les bijoux de Cunégonde
L: la monon kaj la diamantojn de Kunegond ŝtelis iu grandmanika kordeliero
S: la monon kaj la juvelojn de Kunegundo ŝtelis la grandmanika franciskano (ĉap.13ª)
V: «Ce n’est pas ma main qu’il faut baiser», dit la vieille
L: «Ne mian manon vi devas kisi», diris la maljunulino
S: — Ne mian manon vi kisu, — diris la maljunulino (ĉap.7ª).
Emfazo per inversio [ĉap.19ª]:
V: c’était un très-bon homme que ce Cacambo
L: tiu Kakambo estis tre bona homo
A: This Cacambo was a very honest fellow
R: очень добрый человек был Какамбо
S: Tre bona homo estis tiu Kakambo.
(La determinilo ‹tiu› temigas ‹Kakambo›n, malimplice neprigante la remaecon de ‹tre bona homo›, kiu emfaziĝas pro la inversio.)
La senakcentaj unusilabaj vortoj satelitaj (enklitikoj) rompas la nature troĥean ritmon de la esperanta parolo; Z rimarkigis ĉi-rilate:
Pri la vortoj kun «ĉi». Ni havas egalan rajton uzi la «ĉi» antaŭ aŭ post la pronomo (aŭ adverbo); sed ĉar la «ĉi» estas tiel forte ligita kun sia pronomo, ke ili ambaŭ prezentas kvazaŭ unu vorton, kaj ĉar tiu kvazaŭ-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de neharmonia escepto inter ĉiuj vortoj de Esperanto, tial pro belsoneco ordinare estas preferinde starigi «ĉi» antaŭ la montra vorto.
Ĉi tiun lecionon Lanti’ bone lernis, probable ĉar tiurilate la akcentata franca -ci kondutas klare kontraŭe ol la normale senakcenta Esperanta ĉi. Sed li ne rimarkis, ke la sama rimarkigo validas pri la unusilabaj pronomoj kiam ili estas egale senakcentaj Esperante kaj france; ilin li anglece transportas post la verbon, kvankam ili pli bone akordas kun la ĝenerala parolritmo en la pozicio antaŭverba:
V: Mais je veux que vous me la remettiez
A: But I wish that you would put it on
L: Sed mi volas, ke vi remetu ĝin al mi (ĉap.22ª).
La pozicioj de la senakcentaj pronomoj en la lingvoj angla kaj franca estas rigide fiksitaj, kaj indikas iliajn sintaksajn funkciojn (semantikajn kazojn). France tiu fiksita ordo estas adaptita al la fiksakcenta prozodio; angle ĝi obeas la ĝeneralan SVO-aranĝon. Malgraŭ sia promeso Lanti’ ŝanĝis la rigidan ordon francan al la rigida ordo angla.
Rezulte la «dativa» komplemento al mi trafis en la finan, logike akcentitan pozicion remaan. En la liberordaj lingvoj Esperanto, rusa kaj pola tio estas kutima maniero ĝin emfazi, kaj konvenus ekz‑e okaze de elekto: ĉu remeti la ŝtrumpligilon al la parolantino aŭ al iu alia, eble al F‑ino Kunegundo? Tamen ĉi-okaze ne ricevanto estas la remao: la angla tradukisto eĉ lasis la ricevanton implicita (kvankam tio ne estas memevidenta: ni konas la anekdoton pri angla reĝo kiu en simila situacio nodis la ŝtrumpligilon de sia damo sur sia genuo ☺).
La rusa lingvo estas libera kaj rilate la semantikajn kazojn, kaj rilate la prozodion; tial la rusa traduko metas la remaon (ĉi-okaze, ‹remetu›) sur ĝian naturan lokon — kaj hazarde la ĝusta pragmatika vortordo ĉi-okaze koincidas kun tiu de la franca originalo:
R: Но я хочу, чтобы вы мне её надели.
S: Sed mi volas, ke vi ĝin al mi remetu.
Alia ekzemplo (ĉap.22ª):
V: comme il me dégoûte!
L: kiel li naŭzas min!
S: Kiel li min naŭzas!
Ankaŭ ĉi-okaze la remao estas la impreso ‹naŭzas›, ne la objekto ‹min›:
R: Какое отвращение он мне внушает!
La sama kutimo estas propra al la simile fiksakcenta lingvo pola, ekz‑e (ĉap.19ª):
V: Celui à qui ils s’adressèrent était…
P: Człowiek, do którego się zwrócili, był…
L: La persono, al kiu ili sin turnis, estis…
Okaze de kolizio inter prozodio kaj pragmatiko, la pola lingvo (kaj S) preferas la pragmatikon, ekz‑e (ĉap.8ª):
V: j’ai goûté le plaisir inexprimable de vous revoir, de vous entendre, de vous parler.
L: mi ĝuis la neesprimeblan plezuron revidi vin, aŭdi vin, paroli al vi.
P: zakosztowałam niewypowiedzianej rozkoszy oglądając cię, słysząc cię, mówiąc do ciebie.
Ĉi-loke kun la libera pragmatika vortordo hazarde koincidas la rigida SVO-ordo angla (kaj Lantia).
Laŭ la tradicio de la SAT-presaĵoj, Lanti’ skribas la nomojn duonasimilite: Volter, Kandid, Kunegond. Tia maniero duonasimili devias de la Fundamenta:
16) La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo. Ekz. Ŝiller’ (Schiller) anstataŭ Ŝiller′o…
Senapostrofe, laŭ la regulo (10), tiujn nomojn oni devus voĉlegi Vólter, Kándid, Kunégond. Aliflanke, la senapostrofa «Sankta-Marso» pensigas pri la Roma dio, dum fakte temas pri Sankta-Marcelo (Marcellus → Marcel → Marceau); la senapostrofa frazosubjekto «Oton» aspektas kiel akuzativo (tiom pli ke Platonon Lanti’ nomas «Plato») ktp.
Eĉ pli malbona estas la rifuzo deklinacii tiajn nomojn:
L: Unu afero plifirmigis Marten en siaj malbonegaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandid kaj embarasis Panglos.
S: Unu afero plifirmigis Martenon en liaj ŝokaj principoj, pli ol iam ŝancelis Kandidon kaj embarasis Pangloson (ĉap.30ª).
Precipe malkonvena tio estas ĉe la nomoj kiuj finiĝas je -o:
L: Sur la maŝinon oni metis Kandid kaj Kakambo (ĉap.18ª)
L: Li sin turnas kaj ekvidas Kakambo (ĉap.24ª)
L: li respektis Homero, iom li ŝatis Milt’n (ĉap.24ª)
Tio ŝajnus preseraro, se ĝi ne estus tiom ofta.
Facilanime Lanti’ konstruas frazojn el tiaj senkazaj nomŝtumpoj, ial fidante ke la sintaksajn rolojn en Esperanto povas determini la franca gramatiko:
L: XXIX. Kiel Kandid retrovis Kunegond …
El tia frazo maleblas kompreni, kiu kiun retrovis: la vortordo en Esperanto havas funkcion ne sintaksan, sed pragmatikan. Sed uzante la vortordon france, Lanti’ en multaj okazoj ne povas uzi ĝin en la Esperanta maniero pragmatika, ekz‑e:
V: VII. Comment une vieille prit soin de Candide …
L: VII. Kiel maljunulino flegis Kandid …
G: (7.) Kandide wird von der Alten wohl gepflegt …
S: 7. Kandidon flegas maljunulino …
Tamen escepte V: anabaptiste Jacques → L: anabaptisto Jakobo.
Mi opinias, ke tia filozofia fabelo postulas plenan asimilon de la nomoj. Kaj tion atestas lingvoj kies nomstrukturo similas la Esperantan, ekz‑e:
Latine: Candidus, Cunegundis[166];
Hispane: Cándido, Cunegunda;
Itale: Candido, Cunegonda;
Portugale: Cândido, Cunegundes.
Ankaŭ Voltero opiniis tiel; tial li francigas fremdajn nomojn, ekz‑e la germana Kunegunde iĝas Cunégonde. Lanti’ simple transskribas la francan formon; pli kompetentaj tradukistoj ĝin regermanigas kaj poste asimilas —
A: Cunegund, P: Kunegunda, R: Кунегунда —
tiel do, S: Kunegundo.
(Cetere, francon la unua silabo povas pensigi pri cul, ‹pugo›, aŭ pri la Latina cunnus, ‹vulvo›; tion eblus traduki per Pugolindo aŭ simile; «la amo de Kandido al la bela Pugolindo» sonus iom pli komike; sed mi ne aŭdacis.)
Laŭ tradicio klasikisma Voltero uzas plurajn nomojn karakterizajn[167], komencante per la nomo de la protagonisto:
V: Il avait le jugement assez droit, avec l’esprit le plus simple; c’est, je crois, pour cette raison qu’on le nommait Candide.
L: Li havis sufiĉe da juĝkapablo kaj plej simplan spiriton; pro tio, mi kredas, oni nomis lin Kandid.
S: Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton, laŭ la Latina signifo de sia nomo Kandido.
En la kadro de Esperanto la frazo L estas sensencaĵo: malkiel la franca candide, en Esperanto la vorto ‹Kandid› la celatan leksikan signifon ne havas (ankaŭ en la germana lingvo tia vorto kun tia signifo ne ekzistas, kvankam la subtitolo de la verko asertas ke d‑ro Ralfo ĝin tradukis el la germana[168]). Rigore logika procedo estus traduki la nomon per ekz‑e Simplulo aŭ Bonulo, Sincerulo ktp. Tiel faris la tradukisto greka (Candide → Αγαθούλης):
… γι’ αυτόν το λόγο, νομίζω, τον ωνόμασαν Αγαθούλη.
Tamen la sistemo baroka-klasikisma allasas (aŭ eĉ postulas) karakterizon per vortoj el la klasikaj lingvoj, kion ilustras la apude aperanta nomo Pangloso ← Πάνγλωσσος ← πᾶν + γλῶσσα. Analogie, en Esperanto (kaj en la lingvoj nelatinidaj, kiaj la germana, la pola, la rusa) Kandido estas nomo karakteriza per la Latina Candidus. (Kp la germanan klasikaĵon barokan «La aventuroj de Simplicius Simplicissimus», originale „Der Abentheuerliche Simplicissimus Teutsch“).
Mi elektis la duan eblon — unue ĉar ĝi lasas la protagoniston kaj la titolon pli rekoneblaj, kaj due, ĉar ĝuste sekve de ĝia sukceso la nomo «Kandido» populariĝis ĉe la postaj verkistoj ĝuste kiel la nomo de tiakaraktera heroo. Ekz‑e ĝi estas la nomo de heroo de fantasta novelo de la fratoj Strugackij[169].
Tial mi ŝanĝis la frazon per malimplica referenco al Latino[170]. Ĉe tio mi forigis ankaŭ alian strangaĵon Volteran: «Li havis sufiĉe da juĝokapablo kaj plej simplan spiriton; tial, mi supozas, oni lin nomis Kandido». Mi supozas, ke «Kandido» estas la baptonomo de la protagonisto; ke la bapto okazis kiam li estis bebo, do kiam liaj spirito kaj juĝokapablo ankoraŭ ne povis manifestiĝi. Mi ŝanĝis la tialon al koincido (tiel okazis, ke lia karaktero konformis al lia nomo).
Aliaj karakterizaj nomoj aperantaj en la verko estas Vanderdendur, Parolignac, Pococurante.
La «Nederlanda» nomo de la fi-negocisto Vanderdendur el ĉap.19ª france sonas iom simile al vendeur [à la] dent dure (t.e. «vendisto malmoldenta»). Lanti’ ŝanĝis tion al Vanderdentur; en mia traduko ĝi iĝis Van-Durdent’. Iuj komentistoj vidas en ĝi aludon al la Haga eldonisto Johano (Jean, Johannes) van Duren, kun kiu Voltero havis akrajn konfliktojn.
Unu nomon Lanti’ tradukas kvazaŭ nomon karakterizan: frère Giroflée → frato Levkojo (ĉap.24ª). La traduko ŝajnas memevidenta (eĉ Fundamenta, laŭ UV ☺) — tamen mi havas 4 demandojn:
1) Kian karakterizan trajton atribuas la nomo ‹Levkojo›?
2) Kial monaĥo havas nomon kiu malestas en la kristana nomaro?
3) France giroflée estas ingenra, tia nomo pli konvenus al fraŭlino.
4) Temas pri italo, sed nek Giroflée, nek ‹Levkojo› sonas itale.
La fraton teatanon Voltero prezentas kiel maldiligentan bonvivanton. Tial mi supozas, ke la monaĥon li karakterizas ne «botanike», per komparo kun la floro, sed «distraĵe», per la sensenca ĵokera rekantaĵo de infana franca kantoludo «Giroflé, girofla»♐, atestita jam en la 17ª jc. Tia rekantaĵo povus aludi la diboĉemon de la monaĥo, la ideon kiu tute perdiĝas en la senmotiva ‹Levkojo›.
Tian ĝenerale konatan rekantaĵon en la Esperanta tradicio mi ne trovis; internacie konata ĉeftipo de tia malsolida karaktero estas la grilo el la Ezopa fablo[171]. Tial mi tradukis per «frato Grilo», kvankam ankaŭ tiu nomo mankas en la sanktulnomaro (ja samkiel Giroflée); tamen grillo estas normala vorto itala, kaj sufiĉe kutima alnomo aŭ familinomo.
La «flora» nomo de la monaĥo estas ŝlosilo por la nomo de lia kunulino. Temas pri juna vestfalianino, en la originalo nomata Paquette, kio probable estas karesformo de Pascale, nomo nekutima en Germanio; tial la germana traduko [G] ŝin rebaptas Gertrude. Mi komprenas la motivon por tia ŝanĝo, sed al mi ĝi ne plaĉas. Tamen la Lantia Paket, aŭ ĝia plua asimilaĵo Paketo ja ĝenas en Esperanto (kaj en aliaj lingvoj praktikantaj transskribon).
La pola tradukisto trovis elegantan solvon: Pakita — sed en Esperanto ĝi la problemon ne solvas (ĉar ĝi aspektas kiel samradika participo; cetere, ankaŭ tia hispaneca nomo malkonvenas al tiutempa germanino). Mian solvon mi trovis en la vortaro de Littré, kiu indikas ke komunlingve la vorto signifas (signifis?) ‹lekanto›:
paquette s.f. Grande marguerite des champs, chrysanthemum leucanthemum, L.
La modernaj vortaroj ĉi tiun signifon ne donas, kaj unuarigarde ŝajnas malprobabla, ke Voltero ĝin celis; tamen atentu la aliancon de la rolulino kun frère Giroflée (laŭvorte, ‹frato Levkojo›) ekde ĉap.24: «De Paquette, et de frère Giroflée»! Mi do rebaptis ŝin Floro, kio estas innomo sufiĉe internacia, ne malkutima en Germanio♐, kaj taŭga kiel karakteriza nomo aludanta la beleton de tiu «linda servistino de ŝia baronina moŝto».
‹Grilo + Floro› ne estas tiom similspecaj, kiel ‹Levkojo + Lekanto›; tamen ili pli konvene esprimas la karakterojn, kaj parencas alimaniere: stile, kiel anoj de apologa-fabela kampo.
Voltero evidente malŝatis la germanan lingvon, kaj tion atestas du loknomoj, per kiuj li parodias sian impreson pri la germanaj sono kaj skribo. La parodioj estas pli malicaj ol spritaj aŭ trafaj; mi anstataŭigis ilin per formoj kiujn opinias pli amuzaj, aŭ almenaŭ kiuj kaŭzas al mi malplian vichonton (Fremdscham, Spanish shame) :
• Thunder-ten-tronckh → Tondrotrunkhejmo
• Valdberghoff-trarbk-dikdorff → Valdberghofdikdorf
La unua nomo konservas la literkombinon kh, kiu probable ŝajnis ŝoka al Voltero. Verdire, en Esperanto ĝi ne ŝokas. Nu, Voltero ne kaptis la germanan prozodion, kaj lian parodion egale bone eblus turni kontraŭ la lingvo franca, kun ĝiaj similsonaj vortoj tondre, tronc. Mi do parodias ne germanecon, sed la Volteran percepton de la germana tra la franca (resp. tra franceca Esperanto).
En la dua nomo mi forigis la negermanan troaĵon trarbk. Por la parodiaj celoj sufiĉas forigi la streketojn, kaj la unubloka vorto iĝas pli efekta eĉ sen la kalumnia peco. Kurioze: Voltero duobligas la finajn foojn en Hof kaj Dorf, sed duonigas la komencan vuon de Wald ☺
Krom la nomoj de la fikciaj romanpersonoj, en la verko abundas la nomoj de realaj lokoj kaj homoj. Nun, 92 jarojn post la apero de la Lantia traduko, multaj el ili ricevis stabilan formon plene asimilitan en Esperanto. Granda parto el ili troveblas en PIV. Laŭeble mi sekvis tiun tradicion, kvankam kun grava devio ĉe kelkaj nomoj hispandevenaj: la hispanajn literojn c, z esprimantajn la Kastilian [θ] (resp. la parolsonon [s] en la dialektoj sudaj kaj en Ameriko) mi transskribas per s, ĉar tion mi opinias pli bona aproksimo; ekz‑e Andalucía → Andalusio, Cádiz → Kadiso, Ceuta → Seŭto.
Ial en V la hispanaj nomoj entenas plej multe da eraroj. Pri la netrovebla Avacena (noto [58]) eble kulpas kopiisto; sed la eraroj en la nomo de la guberniestro de Bonaero evidente estas Volteraj:
V: don Fernando d’Ibaraa, y Figueora, y Mascarenes,y Lampourdos, y Souza
L: Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza
Miaj komentoj:
1) V: Ibaraa, L: Ibaran — probable la Eŭska loka-familia nomo Ibarra♐.
2) V: Figueora, L: Figuerora — probable Figueroa♐ → ‹Figeroa› (el la Galisia Figueiroa).
3) V: Mascarenes L: Maskarenes — eble la portugala Mascarenhas aŭ la hispana Mascareñas (kp la francan «Mascareignes♐»).
4) En la beletro rusa de la 19ª jc Lampourdos plurloke aperis kiel nomo greka (Грек Лампурдос подлец … — Щедрин♐). — Oni proponis konjekton Lampurdan laŭ loknomo Katalunia; mi juĝus pli amuza enŝovi maloftan similsonan radikon Zamenhofan (laberdano = peklita moruo).
5) Portugale Souza (en la moderna skribo: Sousa; prononcata [soŭzɐ], aŭ Lisbone [sozɐ]) estas la nomo de la plej antikva nobela familio Iberia; hispane al ĝi respondas Sosa aŭ Soza.
El tioj sekvas jenaj formoj H kaj S:
H: Don Fernando de Ibarra, Figueroa, Mascareñas, Lampurdan y Souza
S: Don-Fernando Ibarra-Figeroa-Maskarenjas-Laberdan-i-Sosa.
(Kie kaj kiom da konjunkcioj y konvenas lasi? Volonte mi metus konjunkcion en la mezon, inter la partoj patra kaj patrina, kiel en la nomo de Korteso:
Fernando (!) Cortés×{de Monroy} y Pizarro×Altamirano;
tamen la guberniestro havas neparan nombron de familinomoj; manke de alia argumento mi metis ĝin finen simple ĉar tio ŝajnas al mi pli belsona, kaj konformas al la korekto fare de H.)
Kuriozan problemon prezentas la angla familinomo Sir Walter Raleigh (1552–1618) en ĉap. 18ª, kiun Lanti’ transskribis per «Rali»; la legisto de franca aŭdiolibro ĝin naive voĉlegas /ralεg/; nu, la prononco /raleĥ/ tiuepoke estus jam arĥaika, sed ne tute malebla. Laŭ mia vortaro,[180] ĝi estas voĉlegenda /'rɔ:lɪ/, se temas pri la persono menciita en «Kandido»; /'rælɪ/, se temas pri la bicikloj Raleigh bycicles aŭ nomo de ŝipo; /'rɑ:lɪ/ kiam temas pri loknomo aŭ en kelkaj aliaj okazoj.
Tamen malprobablas ke la Eldorada sinjoro loĝanta en izolita lando kaj parolanta keĉue prononcus la nomon laŭ la normo de la mezo de la 20ª jc. La angla prononco el la epoko Ŝekspira diferencis kaj disde tiu de la epoko Voltera, kaj disde la moderna. Sed ekzistas samtempa transskribo hispana♐: Rale, iom simila al la oficiala latinigo «Gualtherus Ralegh»♐.
(Iuj probable vidos en tio argumenton kontraŭ transskriboj; tamen ankaŭ la anglaj formoj skribaj de tiu nomo varias: Rawley, Ralegh, Ralagh, Rawleigh… La koncernulo mem preferis la skribformon Ralegh. Voltero en sia manuskripto skribis Raleig.)
La asimilitajn formojn de la propraj nomoj, aperantaj en la verko, donas la resuma Nomtabelo ĉe la fino de la bitlibro. Tie vi trovos, unue, la asimilitan formon, uzatan en ĉi tiu traduko; en la dua kolumno, la transskribon Lantian; kaj poste, la originalan skribon francan aŭ alinacian (por la nefrancaj nomoj).
El la 125 aperoj de la nomo Cunégonde en V, 38 aperojn antaŭas la titolo Mlle (fraŭlino). Laŭ la moderna tendenco mi iom malplioftigis tiun titoladon (la rusa traduko [R] ĝin plene forigas); tamen regermanigo, kaj principe la regermanigo laŭ la paroletiketo de la 18ª jc, postulus ne nur pli oftan titoladon, sed ankaŭ ŝanĝon de la titolo: en G la protagonistino neniam aperas kun la burĝa titolo ‹fraŭlino› (Fräulein), sed nur kun ‹baronidino› (Barones[s]). Eĉ en la 20ª jc mi vidis, kiel zorge la germanaj sciencistoj mencias la titolojn en ia Herr Prof. Dr. Faustus; tiom pli tio devis validi pri la nobeltitoloj en la 18ª jc.
Unu fojon Voltero provis esprimi tion (en ĉap.2ª):
V: le plus beau des châteaux qui renfermait la plus belle des baronnettes
L: la plej bela el la kasteloj, kiu enfermis la plej belan el la baroninetoj
P: ku najpiękniejszemu z zamków, który zawierał najpiękniejszą z baronówien
S: la plej bela el la kasteloj, kie loĝas la plej bela el la baronidinoj
Tiu frazo pensigas pri kavalira romano, kaj eĉ pli klare en Esperanto, kie «baronidino» samformas kun «reĝidino», konata el la Zamenhofa traduko de la Andersenaj fabeloj. Tamen por la francoj tio estas nekutima, kaj L ĝin ne komprenis.
Malpli konsekvence ol G, sed sufiĉe ofte, la samsencan titolon baronesita uzas la traduko hispana [H]. Kp ankaŭ en la tradukoj angla kaj pola (ĉap.12ª):
V: — Jamais, répondit la baronne.
L: — Neniam, respondis la baronino.
A: “Never,” answered the young Baroness.
P: — Nigdy — odparła baronówna.
Pro sistememo ankaŭ la titolon de la maljunulino mi tradukis per princidino — mi supozas, ke itale ne malkonvenus ŝin nomi principessina; kaj eĉ pli aŭdace, V: la fille d’un pape → S: papidino (ĉap.12ª), kio en Esperanto estas same memtrudiĝanta, kiel la similsituacia kaj samspirita papesse (papino) en la franca (kaj interalie ĉe Voltero).
Mi konservis la ciadon de la Lantia traduko. Cetere, ankaŭ en la angla traduko:
“Thou deservest not to eat or to drink,” replied the orator, “wretch, monster, that thou art! hence! avoid my sight, nor ever come near me again while thou livest.” (ĉap.3ª)
Male, mi modernigis plurajn loknomojn (ekz‑e Konstantinopolo → Istanbulo, Propontid → Marmora Maro) — unue, ĉar tio estas pli oportuna por la moderna leganto; kaj due, ĉar la klasikaj nomoj sonas malkonvene en la buŝo de senklera Kakambo aŭ de turka kamparano.
Sisteman prezenton de la verbaj aspektoj Esperantaj mi faris en miaj artikoloj «Aspektoj»♐ (LOdE, 2019:3, n‑ro 293, p. 37–49) kaj «Notoj aspektologiaj»♐. Per ĉi tiu traduko mi ilustras ties konceptojn.
Esprimi perfektivon en Esperanto estas facile: perfektivon havas nur la rezultverboj, kaj Esperante tiaj verboj en la formoj is- kaj os-tensaj aŭtomate ricevas la signifon perfektivan. Tamen atentindas, ke la francaj aoristoj kaj perfektumoj de daŭrverboj ofte havas signifon pli speciale inĥoativan, kiun signifon Esperanto esprimas ne tense, sed afikse aŭ leksike. Precipe tio koncernas la perceptajn daŭrvebojn (oni ne konfuzu ‹vidis› / ‹ekvidis›, ‹aŭdis› / ‹ekaŭdis›, ‹sentis› / ‹eksentis› ktp), kaj ankaŭ diversajn aliajn verbojn rilatajn al mensaj procezoj (ekz‑e ‹sciis› / ‹eksciis›), kaj eĉ abstraktajn verbojn (‹havis› / ‹ekhavis, ricevis›).
L plejparte ĝuste esprimas tiajn inĥoativojn:
V: J'ai su que messieurs les religieux chevaliers de Malte n'y manquent jamais
L: Mi eksciis, ke sinjoroj la religiuloj kavaliroj de Malta neniam malatentas tiun kutimon
tamen, dum L neniam konfuzas ‹vidis› kun ‹ekvidis›, ial tio okazas pri ‹aŭdis› / ‹ekaŭdis›:
V: Les deux égarés entendirent quelques petits cris … ils se levèrent précipitamment…
L: La du erarvagantoj aŭdis kelkajn krietojn … ili rapidiĝante stariĝis…
S: … la du vagantoj ekaŭdis krietojn … ambaŭ impete surpiediĝis (ĉap.16ª).
Ofte V esprimas inĥoativon per frazaĵo, kiun L prave kunvolvas en unu verbon Esperantan, ekz‑e (ĉap.9ª):
V: La vieille prit alors la parole, et dit:…
L: Tiam la maljunulino ekparolis: …
S: Ĉi tiam ekparolis la maljunulino: …
Jen ekzemplo kie L ignoras la inĥoativan signifon de la franca aoristo:
V: Tandis qu’il raisonnait, l’air s’obscurcit, les vents soufflèrent des quatre coins du monde, et le vaisseau fut assailli de la plus horrible tempête, à la vue du port de Lisbonne.
L: Dum li rezonadis, la vetero malheliĝis, blovis la(?) ventoj el la kvar anguloj de l’ mondo, kaj la ŝipo estis atakata de plej terura uragano, kiam estis videbla la haveno de Lisbono.
S: Dum li rezonadis, ĉirkaŭe subite malheliĝis, el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj, kaj ĉe la vido de la Lisbona haveno la ŝipon atakis terura tempesto.[172]
«Kandido» ne brilas per elegantaj metaforoj, trafaj komparoj aŭ frapaj tropepitetoj; ĝia sola stila ornamo estas la malperfektiva aspekto. Tial ĝi estas speciale atentinda.
Plurloke (kaj plej multe en ĉap.5ª) V uzas historian prezencon por pli reliefe pentri la agadon. Tiu stila rimedo estas komuna al multaj literaturoj ekde Tito Livio kaj la Evangelio laŭ Marko (4:14–20). Ĝi estas evidenta kaj frapa stila trajto de la verko, kaj ne mirinde, ke L kaj S ĝin paŭsas (kvankam A, A20 kaj G20 ĝin neŭtrigas per sia ordinara preterito).
Verdire, V ĝene tro ofte saltas de historia preterito al historia prezenco kaj reen. Ekz‑e en la priskribo de ŝiprompo apud Lisbono (ĉe V, la unua alineo de ĉap.5ª) tia ŝalto okazas 9-foje — mi citu nur pecon, markante la prezencajn formojn per graseto, kaj la preteritajn per kursivo:
V: L’anabaptiste aidait un peu à la manœuvre; il était sur le tillac; un matelot furieux le frappe rudement et l’étend sur les planches; mais du coup qu’il lui donna, il eut lui-même une si violente secousse, qu’il tomba hors du vaisseau, la tête la première. Il restait suspendu et accroché à une partie de mât rompu. Le bon Jacques court à son secours…
S: La anabaptisto iom helpadis la manovron; li estis sur la ferdeko; iu el la matrosoj, furioza, malmilde lin puŝas kaj kuŝigas sur la plankon; sed pro la puŝo la matroso mem perdas ekvilibron, falas el la ŝipo kun la kapo malsupren, kaj ekpendas kroĉite je rompaĵo de masto. La bona Jakobo alkuras por lin savi…
Por minimumigi tiajn ĝenajn ŝaltojn mi prezencigis ankaŭ la interajn preteritojn (ĉi-supre markitajn per graseta kursivo); Lanti’ faris inverse, li preteritigis la tutan unuan prezencan pecon, kaj ŝaltis la historian prezencon nur ekde «La bona Jakobo kuras por helpi al li…».
Simile, en la franca verboformo dit konfuziĝas ‹diras› kaj ‹diris›. Mi en S (samkiel P kaj R) tradukas ĝin as-tense, se ĝi najbaras pecon prezencan; L ĝin tradukas is-tense:
V: Elle court sur-le-champ à Candide: «Fuyez, dit-elle, ou dans une heure vous allez être brûlé.»
L: Tuj ŝi kuras al Kandid: «Forkuru, ŝi diris, aŭ post unu horo vi estos bruligata».
P: Następnie, stara pędzi co tchu do Kandyda:
— Uciekaj — powiada — lub za godzinę będziesz spalony żywcem.
S: Tuj ŝi hastas al Kandido:
— Fuĝu, — ŝi diras, — aŭ post horo vi brulos sur ŝtiparo (ĉap.13ª).
Kial mi traktas la historian prezencon en la sekcio pri malperfektivo? Ĉar, kiel trafe rimarkigis Kaloĉajo[173], «La prezenco do ne estas tempo, sed aspekto». Historia prezenco estas emfaza speco de malperfektivo, maniero prezenti epizodon per mozaiko el daŭraj faroj, simile al bildrakonto.
Franclingve imperfekto estas la plej evidenta rimedo por esprimi malperfektivon. En Esperanto malperfektivan signifon preteritan havas la is-tenso de daŭrveboj. Por esprimi malperfektivon de rezultverboj necesas uzi specialajn rimedojn.
Estas bontona admiri la imperfektojn ĉe Flobero kaj Prusto[174]; la tradukoj slavaj (P, R — kaj S) konsekvence esprimas la malperfektivan valoron de imperfekto; la tradukoj ĝermanaj ne malpli konsekvence ĝin ignoras. Ankaŭ Lanti’ plene ignoras la imperfektojn Volterajn.
Estkiel ekzemplon ni prenu la tradukojn de la franca verbo dire (diri). Preterite ĝi aperas 41-foje en la imperfekta formo disait, 327-foje en la aorista aŭ perfektuma formo dit, a dit. Ĉiujn ĉi tiujn formojn Lanti’ tradukas per la simpla diris; ĉar ‹diri› estas rezultverbo, tia traduko estas perfektiva kaj egalas al la franca dit.
Habitualo aperas jam en la 1ª ĉapitro — prezentante Pangloson, Voltero diras:
V: «Il est démontré, disait-il, que…»
L: „Estas pruvite, li diris, ke…“
S: — Estas pruvite, — li diradis, — ke…
Ne temas pri specifa okazo en kiu Pangloso diris ion, temas pri lia kutima rekantaĵo, kiu aperas kiel parto de lia portreto. Tiun signifon Zamenhofo esprimas per diradis: «tiuj, kiuj, kiel diradis mia patro, havas nek kapon, nek manojn» [Marta]. Tia malperfektivo estas eĉ Fundamenta: «Li ĉiam diradis al mi la veron» [FE §24].
Kaj jen iterativo (ĉap.18ª):
V: Cacambo expliquait les bons mots du roi à Candide
L: Kakambo klarigis la spritajn vortojn de la reĝo al Kandid
S: Kakambo tradukadis al Kandido la spritaĵojn de la reĝo.
Kakambo ne solfoje resume klarigis la spritaĵojn, li dum la tuta vespermanĝo fojon post fojo, ade tradukadis.
V: — Où me mènes-tu? où allons-nous? que ferons-nous sans Cunégonde? disait Candide.
L: — Kien ci kondukas min? kien ni iras? kion ni faros sen Kunegond? diris Kandid.
S: — Kien ci min kondukas? Kien ni iru? Kion ni faros sen Kunegundo? — demandadis Kandido (ĉap.14ª).
Konfuzita kaj perpleksa, Kandido ne prezentas siajn demandojn per unu bloka diro, li dise kaj senorde ŝutas senrilatajn demandojn.
Cetere, krom imperfekto, tian malperfektivon povas esprimi ankaŭ aliaj lingvaĵoj, ekz‑e (ĉap.2ª):
V: Il eut beau dire que les volontés sont libres…
L: Li vane diris, ke liberaj estas la voloj …
S: Vane li diradis, ke la voloj estas liberaj …
V: Le soleil se couchait.
A: The sun was now on the point of setting when…
L: La suno malleviĝis.
S: La suno estis subiranta (ĉap.16ª)
‹Malleviĝi› estas rezultverbo, tial malleviĝis indikas agon plenumitan, perfektivon (le soleil s’était couché). Tio estas mistraduko.
V: j'inspirais déjà de l'amour; ma gorge se formait
L: mi jam sentigis amon, mia brusto formiĝis
S: mi jam inspiradis amon, mia brusto estis formiĝanta (ĉap.11ª)
V: On y équipait une flotte, et on y assemblait des troupes pour mettre à la raison …
L: Ĉi tie oni ekipis ŝiparon por milite prudentigi…
S: Tie estis ekipata ŝiparo kaj arigata trupo por prudentigi… (ĉap.10ª).
Ofte sufiĉas anstataŭigi rezultan verbon per la responda daŭrverbo (ekz‑e ‹diris› → ‹parolis›[175]):
V: Candide, chemin faisant, disait à Martin: (…)
L: Irante, Kandid diris al Marten: (…)
S: Survoje Kandido jene parolis al Marteno: (…)
«Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Pangloso» (ĉap.10ª); tiu «multa rezonado» rezultigas multajn imperfektojn, kiujn mi tradukas per daŭrverboj: disait, disait, répliquait, disait → parolis, parolis, persvadis, parolis.
V:«Il faut bien, disait-il, que les hommes aient un peu corrompu la nature, car … — Tout cela était indispensable, répliquait le docteur borgne … »
L: — Ŝajnas, li diris, ke la homoj iom difektis la naturon, ĉar … — Ĉio tio estis nepre necesa, rebatis la unuokula doktoro …
S: — Ŝajnas, — li rezonis, — ke la homoj iom difektis la naturon; ja … — Ĉio ĉi tio estis nepre necesa, — argumentis la unuokula doktoro… (ĉap.4ª)
Kun la rezultaj verboj diris, rebatis la du replikoj aspektas kiel kompletaj asertoj. Ili jes estas tiaj; sed kun la daŭrveboj rezonis, argumentis tiuj asertoj aspektas kiel eroj de pli vasta debato (kiu aperas kiel kadro por inĥoativa evento «el ĉiuj flankoj ekblovis ventoj»).
Nemalofte Voltero indikas diversajn grandojn, precipe distancojn, pezojn kaj monsumojn. Supozeble per tio li volis ion komuniki al la legantoj. Tial prilaborante la verkon mi konstante spertis fortan tenton konverti la arĥaikajn colojn, futojn, mejlojn, leŭgojn, funtojn ktp en la pli kompreneblajn kaj normajn unuojn metrismajn. Mi konscias, ke tio estus anaĥronisma; sed tio estus kongrua kun la esprimmaniero de Voltero: anaĥronisme esprimi la Germaniajn distancojn en la internaciaj kaj modernaj kilometroj estas egale (mal)bone, kiel anatopisme[177] esprimi ilin en la Franciaj leŭgoj, aŭ igi la germanajn rekrutistojn uzi Franciajn eskudojn anstataŭ la lokajn talerojn. En ambaŭ okazoj la celo estas faciligi la komprenon al la celata publiko.
(Kp en «Faraono» [vol. 3ª, ĉap.9ª]: «La funebra procesio trairis de la nordo al la sudo du kilometrojn».)
La plej ofta mezurunuo (aperanta 10-foje) estas leŭgo (france lieue). Unu el ties intuicie klaraj difinoj estas «la distanco kiun averaĝa viro piediras dum 1 horo», do 4–5 km. Laŭ NPIV, leŭgo estas «proksimume 4km». Laŭ la franca Vikipedio, en la tempo de la eldono de «Kandido» (1759) estis diversaj leŭgoj, i.a. la «Pariza leŭgo» = 3,898km; la «poŝta leŭgo» = 4,288 km; kaj la «tarifa leŭgo» = 4,678 km.
En unu loko (ĉap.22ª) per leŭgoj estas esprimita la distanco inter Parizo kaj Bonaero: 2.500 leŭgoj = 11.050 km; do,
1 leŭgo ≈ 11.050 / 2.500 ≈ 4,42 km
Supozeble do Voltero uzis la siatempajn «poŝtajn» aŭ «tarifajn» leŭgojn, mezume 4½ km.
{Fakte, la koncerna frazo estas ambigua: «je lui ai envoyé à 2.500 lieues d’ici un exprès dont j’attends la réponse», t.e. «mi sendis al ŝi, je 2.500 leŭgoj for de ĉi tie [de Parizo] ekspreson, kies respondon mi atendas». Kio do estas «je 2.500 leŭgoj for de Parizo» — ĉu la loko de kie Kandido sendis Kakambon (do, Surinamo), aŭ la loko kien li sendis (Bonaero)? La distanco de Parizo ĝis Paramaribo estas 7.191km, do en la unua okazo estus 1 leŭgo ≈ 7.191/2.500 ≈ 2,876km — tro malmulte.}
Lanti’ tradukas la francan lieue per mejlo, kaj 1 lieue = 1 mejlo; same faris la tradukistoj germana, pola kaj rusa [G, P, R] — laŭ la opinio, ke la franca lieue estas «la franca mejlo»[178]. Tio ne malĝustas funkcie (la francoj uzadis leŭgojn en la okazoj kie la germanoj k.a. uzadis mejlojn); sed fakte tio estas malvera: ankaŭ la francoj havis siajn mejlojn, kaj dufoje tiu mezurunuo aperas en «Candide». Kp en PIV[179]:
*mejl/o 1 Mezurunuo de longo por teraj vojaĝoj:
romia mejlo (1.472,5 m),
angla mejlo (1.609,31 m);
franca mejlo (7.422 m);
germana mejlo (7.500 m)…
La nemiskomprenebla esprimo per kilometroj iam malkaŝas signifojn malevidentajn ĉe la arkaikaj mezuroj, ekz‑e (ĉap.2ª):
V: Il s’avisa un beau jour de printemps de s’aller promener (…) Il n’eut pas fait deux lieues que voilà quatre autres héros (…) qui l’atteignent, qui le lient, qui le mènent dans un cachot.
L: Iun belan printempan tagon, li decidis fari promenadon (…) Apenaŭ li estis irinta du mejlojn, kiam kvar aliaj herooj (…) kuratingas lin, ligas, kaj kondukas en karceron.
S: Iun belan printempan tagon li decidis promeni (…) Apenaŭ li trairis 9 kilometrojn, kiam kvar aliaj herooj (…) lin kuratingas, ligas, kaj kondukas en karceron.
Moderna leganto de L probable interpretos tiujn 2 mejlojn Usone, kiel 3 km, kio estas normala distanco por promeno; tio aspektas kohere. Kandido kulpus pri nedisciplinemo; la posta mortopuno estas tro kruela, sed tiaj estas la bulgaroj (t.e. la prusianoj)…
La distanco 9 km estas iom longa por tia promeno, kaj supozigas, ke «promeno» estas evitvorto por «dizerto». Verdire, la franca-germana interpreto de «2 mejloj» donus 15 km, do eĉ pli forte sugestus la dizerton; sed kiom da legantoj scias tion? Ekz‑e Lanti’ tion ne sciis:
V: Elle (…) marche avec lui dans la campagne environ un quart [¼] de mille
L: Ŝi (…) marŝas kun li sur la kamparo proksimume dum triona kilometro.
S: ŝi piediras kun li proksimume 2 kilometrojn en la kamparon (ĉap.7ª)
Evidente, ‹kvaronmejlon› Lanti’ interpretis moderne-usone:
1.609m / 4 ≈ 402m ≈ ⅓km ≈ 333m;
sed Voltero skribis france, tial por li
7.422m / 4 ≈ 1.856m ≈ 2km.
(Ni do vidas, ke ankaŭ Lanti’ konsideris la hejmigon per kilometroj, kvankam ne aŭdacis; sed la provo lasis spuron en ĉi tiu loko.)
Kompreneble, en multaj okazoj la distanco estas proksimuma, kaj la konvertitan valoron mi rondigas, ekz‑e (ĉap.11ª):
V: Des scènes pareilles se passaient … dans l’étendue de plus de trois cents lieues
L: Similaj scenoj okazis … sur la spaco de pli ol tri cent mejloj
S: similaj scenoj okazadis … sur la etendaĵo pli ol milkilometra.
(Fakte 300 leŭgoj estas 300×4½ = 1.350 km.)
La futojn, colojn kaj funtojn mi plejparte lasis senŝanĝaj — unue, ĉar ilia tradicia valoro ne tiom ŝoke diferencas disde la moderna (t.e. de la Usona); kaj due, ĉar mi ne scias, kiel korekti la Volteran uzadon, kiu ŝajnas nekohera kaj iam erara. Jen ekzemplo:
En ĉap.2ª la «bulgaraj» (subkomprene la Prusiaj) rekrutistoj demandas Kandidon, ĉu li altas 5 futojn 5 colojn. Se temas pri la Berlinaj futo kaj colo, resp. 31,385cm kaj 2,615cm, tiam Kandido altis 170cm.
Tiu epizodo el ĉap.2ª unuarigarde ŝajnas aludi la faman «Regimenton de Grandeguloj» (Potsdamer Riesengarde), fonditan de Frederiko-Vilhelmo la 1ª, la patro de Frederiko la 2ª. La soldatoj de tiu regimento devis alti ne malpli ol 188cm (6 Berlinajn futojn). Kompare kun tio la postulo de la «bulgaraj» rekrutistoj (kaj la staturo de Kandido) estas tre modesta; sed kelkajn alineojn poste samregimentanoj de Kandido aperas kiel «aliaj 6-futaj herooj».
Se la rekrutistoj uzis la mezurojn francajn, tiam 5′5″ = 175,5 cm. Iom pli bone, sed plu nesufiĉe. La prusiaj 6 futoj estus proksimume 5 futoj kaj 9 coloj francaj.
Oni iam provis unuecigi la esprimon de monaj valoroj per spesoj, t.e. esence per la ora ekvivalento. Ekz‑e en «Marta» 55 rublaj/kopekaj esprimoj estas konvertitaj en spesmilojn kaj spesdekojn.
En «Kandido» tio ne estus tiom facila. Iuj fantaziaj moneroj neniam ekzistis (ekz‑e la «Patagoniaj taleroj» el ĉap.19ª). En Eldorado oro ne pli valoras ol gruzo, kaj unu el la ĉefaj ideoj, inspirantaj tiun utopion, estas negado de la mona orbazo (angle gold standard). Nu, la Voltera utopio ne estas profunde pripensita, kaj fine de la epizodo (ĉap.18ª) eldoradanoj esprimas kostojn en «livres sterling, monnaie du pays». Lanti’ tradukis: «da sterlingaj funtoj, en la landa mono». Nu, ĉar laŭ la ĝenerale preferata etimologio, sterling ← STAR+LING, t.e. stel/eto, mi ŝanĝis al: «da stelpundoj, en la landa mono» — rememore pri la movada monunuo «stelo»♐ ☺
Kunegundo diras pri si en ĉap.10ª:
V: je suis née baronne avec soixante et douze quartiers
L: mi naskiĝis baronino kun sepdek du gradoj da nobeleco
G20: als Freifräulein von zweiundsiebenzig Ahnen geboren…
S: naskite baronidino kun 72 nobelaj geantaŭuloj…
Tradicie en Francio la «gradoj de nobeleco» (le compte par degré) estis la nombro de nobelaj generacioj en la vira linio genealogia. La inajn liniojn oni ne atentis. Konforme al tiuj «nobelecaj gradoj» pluraj tradukoj asertas, ke Kunegundo estis nobelino en la 72ª generacio, kio estas nekredeble tro multe: se ŝiaj antaŭuloj estis naskataj kiam ilia patro aĝis, averaĝe, 20 jarojn, tiam ŝia nobeleco datus ekde la jaro
1755 – 17 – 72×20 = 298 p.K.
(1755 estas la jaro de la ĵusa Lisbona tertremo; 17 estas la aĝo de Kunegundo, laŭ ĉap.1ª) — t.e. de la epoko de la pagana Romio sub Diokleciano!
Kontraste al tio la germanoj konsideris ĉiujn genobelojn en la tuta arbo genealogia; la responda nombro povis esti do eksponenciale pli granda: al la 6ª grado franca povus respondi (en ekvilibra arbo kie ĉiuj inoj estas nobelinoj) 62 nobelaj geantaŭuloj; kaj al la 7ª, 126. Do, supozeble ŝi estis nobelino en la 7ª generacio, kun iom da burĝinoj aŭ kamparaninoj en la genealogia arbo.
France (kaj angle) tia maniero mezuri nobelecon estas esprimata per heraldika termino quartiers de noblesse♐ (resp. quarters of nobility♐). Voltero evidente rimarkis la diferencon en la terminoj kaj en la nombraj grandoordoj, sed probable ne klare komprenis la diferencon. En S mi uzas la pli klaran terminformon de la germanaj tradukoj.
Du tendencoj kunekzistas en la verko: abstraktema unuecigo (plejparte per francigo), kaj parado de ekzotaĵoj. Tre prudente L retenas ambaŭ tendencojn, rekombinante ilin laŭ la oportuno de esperantigo; ekz‑e la abundaj turkaĵoj el la finaj ĉapitroj, por kiuj Esperanto disponigas bone konatajn pruntvortojn, aperas sub tiuj nomoj; dum la realaĵoj el la rakonto de la maljunulino (ĉap.11ª kaj 12ª) por kiuj tiaj nomoj mankas, aperas sub nomoj priskribaj. Iam al termino francigita respondas termino esperantigita; iam al tradicia pruntvorto franca respondas priskriba termino esperanta.
Ekz‑e «reĝo de Maroko» aŭ «la sultano» funkcias sammaniere en V kaj L; sed un aga (des janissaires) kaj le dey (d’Alger) estas pruntvortoj en V sed priskribaj terminoj en L.
En S mi konservis ĉi tiun principon, kvankam la tradukojn mi iom precizigis.
V: il me conduisit à Alger, et me vendit au dey de cette province.
L: li kondukis min al Alĝero, kaj vendis min al la guberniestro de tiu provinco.
S: li min kondukis en Alĝerion, kaj vendis al ties landestro, nomata dejo.
Samkiel poste PIV, Lanti’ opinias ke dejo estas ‹guberniestro›; fakte en la epoko kiam Alĝerio estis gubernio (turke paşalık) ĝia «guberniestro» estis paŝao. En la koncerna epoko Alĝerio ne plu estis gubernio. Turkoj opiniis ĝin sia ‹aŭtonoma lando› (turke eyalet); Alĝerio sin prezentis kiel «aliancano» de Turkio, kaj ties reganto, dejo, oficiale sin titolis «sultano de Alĝerio». Voltero evidente akceptas la turkan pozicion.
Mi neniam vidis realan uzon de la vorto «dejo» en Esperanto, kaj ĝia difino en la PIV-oj estas malĝusta. Tial mi preferis pli neŭtralan priskriban terminon landestro, kiu povas funkcii kiel supernocio por ‹provincestro› kaj ‹regnestro›.
Iom simile, la rangon un aga des janissaires mi tradukas per internacie pli klara janiĉara generalo (L ‹janiĉarestro› ne klaras pri la alto de la rango).
Historie yeniçeri ağası povis rilati al la estro de la tuta janiĉara armeo, aŭ de ties provinca garnizono. La nedifina artikolo en V probabligas tiun duan, pli modestan varianton.
V: je trouvai sur le soir un jeune icoglan très-bien fait.
L: mi renkontis en la proksimiĝo de l’vespero junan ikoglanon tre belkorpan.
S: ĉe la vesperiĝo mi renkontis tre belkorpan paĝion (ĉap.28ª).
France la vorto icoglan (de la turka iç oğlan) estas bone atestita en la literaturo kaj vortaroj; en Esperanto tia tradicio ne ekzistas. Ankaŭ en «Kandido» la bone konata vorto «paĝio» plene sufiĉas por aludi la samseksaman atencon de la barono.
Nemalofte Lanti’ malkonfuzas ‹viro›jn el inter ‹homo›jn (‹viro› aperas en L 15-foje), tamen ne ĉiam, ekz‑e (ĉap.2ª):
L: Du homoj, blue vestitaj, rimarkis lin.
S: Tie lin rimarkis du blue vestitaj viroj.
Malpli evidentas la uzo de ‹infano›j kiam temas pri ‹knabo›j (ekz‑e ĉap.17ª):
L: Kelkaj infanoj el la vilaĝo, vestitaj per ore brodteksitaj ŝtofoj tute ŝiritaj, ludis per ĵetdisketoj…
S: Kelkopo da vilaĝaj knaboj en ĉifoniĝintaj orbrokaĵoj ludis per ĵetdisketoj…
(Tiutempe la ludo probable estis precipe knaba; sed pli klare la knabecon indikas la posta supozo: «Sendube, diris Kakambo, ĉi tiuj infanoj estas la filoj de la reĝo de la lando» [L].)
La francan étranger Lanti’ ĉiam (24-foje) tradukas per ‹fremdulo›; fakte, en ĉi tiu odiseado ĝi preskaŭ ĉiam (krom en 3 okazoj) signifas ‹alilandano› (vorto, kiun Lanti’ uzas 0-foje). Ekz‑e (ĉap.17ª):
V: Messieurs, dit l’hôte, nous voyons bien que vous êtes des étrangers; nous ne sommes pas accoutumés à en voir.
L: “Sinjoroj, diris la gastiganto, ni bone vidas, ke vi estas fremduloj; da ili ni ne kutimas vidi…”
S: — Sinjoroj, — diris la mastro, — evidente vi estas alilandanoj, kaj alilandanojn ni ne kutimas gastigi.
Cetere atentindas, ke la objekton «da ili», kiu estas la temo de la dua subpropozicio, Lanti’ ja ŝovis antaŭen, en ĝian naturan teman lokon en la vortordo Esperanta.
V: et je ne vois pas quel mérite il peut y avoir à dire à son ami Mecenas que, s’il est mis par lui au rang des poëtes lyriques, il frappera les astres de son front sublime
L: kaj mi ne vidas, kia merito estas en tio, ke li diras al sia amiko Mecenas, ke se li metas lin en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapas la astrojn per sia noblega frunto
S: kaj mi vidas nenion laŭdindan en tio, ke li diras al sia amiko Mecenaso, ke se tiu lin metos en la rangon de la lirikaj poetoj, li frapos la astrojn per sia fiera frunto.
V: Cet Issachar était le plus colérique Hébreu qu’on eût vu dans Israël, depuis la captivité en Babylone.
L: Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema hebreo, kiun oni vidis en Izraelio, depost la kaptiteco en Babilono.
S: Tiu Isaĥaro estis la plej kolerema hebreo el ĉiuj, kiuj ekzistis en Izraelo de post la Babela kaptiteco (ĉap.9ª).
V: Tandis que la vieille parlait …, on vit entrer dans le port un petit vaisseau…
L: Dum parolis la maljunulino … oni vidis eniri en la haveno malgrandan ŝipon…
S: Dum la maljunulino tiele parolis … la havenon eniris malgranda ŝipo…
{En la franca lingvo la verbo voir iam perdas sian rektan signifon ‹vidi› kaj iĝas formala gramatikilo, kion oni iom troige ilustras per la frazo Louis XVI a vu sa tête tomber dans la corbeille, laŭvorte «Ludoviko la 16ª vidis sian kapon fali en la korbon».}
En la epoko de Voltero franclingve (kaj nur franclingve) jacobin (laŭvorte, «Jakob/ano») signifis dominikano, ĉar en Parizo la unua monaĥejo (ne plu ekzistanta) de tiu ordeno aperis ĉe la strato «Sankta-Jakobo» (rue Saint-Jacques). La sama loko donis nomon al la revoluciaj jakobenoj, kiuj aperos 40 jarojn post «Kandido» kaj 21 jarojn post la morto de Voltero. Nur tiu dua signifo estas internacia, kaj tial estas amuze legi en ĉap.25ª (parolas italo):
L: kiuj loĝas en la patrio de la Cezaroj kaj de la Antonenoj, tiuj ne kuraĝas havi ideon sen la permeso de jakobeno ☺
(V: ceux qui habitent la patrie des Césars et des Antonins n’osent avoir une idée sans la permission d’un jacobin.)
Cordelier estas franca nomo de unu el la Franciaj branĉoj franciskanaj. Voltero plurloke uzas tiun nomon (ĉiam pri franciskanoj ne-Franciaj), kaj neniam nomas ilin franciskanoj. Lanti’ tradukas jen per «franciskano», jen (malkonvene!) per «kordeliero». Mi unuecigis per «franciskano». («Kordelieroj» ja konvenas por paroli pri la politika klubo dum la franca revolucio.)
La francan abbé Lanti’ tradukas per ‹abato›, kaj en 23 okazoj el 25 tio estas eraro. En 1 okazo efektive temas pri relative altranga ekleziulo (monaĥejestro); en 23 okazoj aperas la neinternacia kaj neesperanta franca signifo:
2° Tout homme qui porte un habit ecclésiastique [Littré]
(Ĉia viro portanta vestaron eklezian)
Kaj en 1 okazo eblas ajna el tiuj interpretoj.
Formale ĝusta fremdiga solvo estas lasi la francan vorton por tiu specife franca signifo, kiel en A: “the abbé of Perigord”, G20: „der Abbe aus Perigord“. Tio lasas la tekston franceca, ne perfortas la cellingvon, kaj flatas la erudicion de la leganto; sed esence tio estas kapitulaco. Krome, tio malakordas kun la universalisma principo de V: «ĉion universaligi per francigo», kio en traduko devas transformiĝi al «ĉion universaligi per esperantigo». En V francigo neŭtrigas; dum en traduko vorto franca ekzotigas.
Tial mi tradukis per ‹sutanulo›, tute konforme al la difino de Littré. Mi koncedas, ke la preciza signifo celata en la verko postulas klarigon. Nu, mi komentis ĝin per piednoto.
Lanti’ reformeme traktas la radikon ali/ kiel tabelvorton: «alie» = «aliloke», «aliu» = «iu alia» ktp. Striktasence tio estas ne eraro, sed konscia devio disde la normo; kiel plimulto da Esperantistoj mi ĉi tiun reformon malakceptas, do la koncernajn lokojn mi laŭnormigis.
V: Un petit homme noir, familier de l’inquisition…
L: Malgranda, nigra viro, intima kun la Inkvizicio… (ĉap.5ª)
Eble (ĉu?) Lanti’ ne rekonis la kursivigitan terminon, kiu indikas agenton de la Inkvizicio (familier … 13 Officier de l’inquisition. Un familier du saint-office. [Littré]). Intenca aŭ ne, la ĉirkaŭfrazo al mi plaĉis, kaj mi ĝin retenis en mia traduko:
S: Nigra vireto, malfremda al la Inkvizicio…
Tamen en la traduko estas nemalmulte da veraj eraroj; jen kelkaj ekzemploj.
V: dans un cabinet doré
L: en orumitan kabineton
S: en orumitan buduaron (ĉap.7ª)
(«cabinet … 8° Anciennement, lieu de réunion, ruelle.» [Littré].)
La vorto honnête aperas en V 12 fojojn; en L aperas 11 respektivaj tradukoj per honest- (la unua honnête restas tute sen traduko). En S la vorto «honesta» aperas nur 1 fojon: mi opinias, ke honnête estas ŝajnamiko de tradukisto, kaj ĝiajn signifojn en V mi laŭokaze esprimas per bona (3-foje), brava (3-foje), justa (kontrakto), decmaniera (viro), honorinda (profesio), bonorda (homo), solida (homo), honesta (viro).
V: [Les montagnes] occupent chacune en largeur un espace de plus de dix lieues
L: ĉiu el ili larĝe okupas spacon de pli ol dek mil mejloj
S: ĉiu el ili estas pli ol 44 kilometrojn larĝa (ĉap.18ª)
V: il voulut savoir comment on priait Dieu dans Eldorado. «Nous ne le prions point, dit le bon et respectable sage; nous n’avons rien à lui demander, il nous a donné tout ce qu’il nous faut; nous le remercions sans cesse.»
L: li volis scii kiel oni preĝis Dion en Eldorado. „Ni ne preĝas al li, diris la bona kaj respektinda saĝulo; ni ne bezonas peti ion de li; li donis al ni ĉion necesan; ni senĉese dankas al li.“
S: li volis scii kiel oni preĝas Dion en Eldorado.
— Ni nenion petas de Dio, — diris la bona kaj respektinda saĝulo, — li donis al ni ĉion bezonan. Sed ni senĉese lin dankas (ĉap.18ª).
Okulfrapa estas la misa latineca tempakordo en la subpropozicio (preĝis). Tradukproblemon prezentas la franca prier, en kiu konfuziĝas la signifoj ‹peti› kaj ‹preĝi›. La traduko «Ni ne preĝas» [L] estas erara, ĉar dankopreĝo ja estas preĝo.
V: toute l’Italie fit pour moi des sonnets dont il n’y eut pas un seul de passable.
L: la tuta Italio verkis por mi sonetojn el kiuj ĉiuj staris super la nivelo de mezbono.
S: tuta Italio verkis por mi sonetojn, el kiuj neniu estis malfuŝa (ĉap.11ª).
Rektasence passable signifas ‹akceptebla›, tial S kaj la samsencaj A, P, R, B:
A: all Italy composed sonnets in my praise, though not one of them was tolerable.
P: … z których ni jeden nie wart był szeląga.
R: … из которых ни один не был сколько-нибудь сносным.
Formale la interpreto L: ‹neniu estis nur mezbona› estas ebla, tamen tre malprobabla, ĉar apenaŭ imageblas ke en la amaso da sonetoj troviĝus neniu banala. Pli probablas iom da ironio ĉe la maljunulino kaj Voltero.
V: Jamais on ne fit meilleure chère, et jamais on n’eut plus d’esprit à souper qu’en eut Sa Majesté.
L: Neniam oni tiom bone manĝis, kaj neniam la reĝo estis pli sprita ol dum la vespermanĝo.
S: Neniam oni pli bone manĝis, kaj neniam iu montriĝis pli sprita vespermanĝanto ol Lia Reĝa Moŝto (ĉap.18ª)
Kelkloke Lanti’ ne komprenis arĥaikaĵojn:
Inter la iamaj okupoj de Kakambo Voltero mencias (ĉap.14ª): facteur, kion Lanti’ tradukas (laŭ moderna signifo) «leterportisto». Laŭ mi, por tiuj epoko kaj karaktero pli konvenas la malnova signifo «komisiisto»:
facteur. … 4° Terme de commerce. Celui qui est chargé d’un négoce pour le compte d’un autre. [Littré]
V: ils seront charmés d’avoir un capitaine qui fasse l’exercice à la bulgare; vous ferez une fortune prodigieuse
L: ili estos ĉarmataj havi kapitanon, kiu bulgare ekzercadas; vi akiros eksterordinaran riĉon
S: ili ĝojos ricevi kapitanon kun bulgara ekzercado; vi faros brilan karieron (ĉap.18ª).
La vorto fortune en la Voltera tempo certe jam povis signifi ‹riĉaĵo› (tiel en ĉap.24ª fraton Grilo liaj gepatroj monaĥigis pour laisser plus de fortune à un maudit frère aîné), sed en ĉi tiu verko ĝi pli ofte rilatas al ‹kariero›[181]. «La bulgara ekzercado» per si mem ne donas «eksterordinaran riĉon», sed ĝi rekte utilas en militista kariero.
L: Ili restis monaton en tiu gastejo.
Tio perpleksigas la leganton, ĉar por «tiu gastejo» mankas referencato. France:
V: Ils passèrent un mois dans cet hospice.
S: Ili restis monaton en tiu gastama lando (ĉap.18ª)
Laŭ Littré,
hospice 1° Lieu où l’on donne l’hospitalité (sens primitif mais vieilli).
Ĉi-okaze la «gastiga loko» estas la lando, ĉar tiu frazo enkondukas komparon inter Eldorado kaj Vestfalio.
V: le patron prend son temps, met à la voile, démarre
L: la mastro ne rapidas, malvolvigas la velojn, ekforiras
S: la mastro profitas la momenton, malvolvigas la velojn, levigas la ankron (ĉap.19ª)
(Laŭ Littré, «temps … 19° Conjoncture, occasion propre, moment: J’ai pris le temps de sortir pendant que vous dormiez, MOL., G. Dand. III, 8»)
En ĉap.25ª déjeuner, dîner ankoraŭ estas «matenmanĝo», «tagmanĝo» (interalie, la déjeuner konsistas el taso da ĉokolado). Lanti’ tradukas laŭ la moderna uzado «tagmanĝo», «vespermanĝo».
En la post-Voltera sencoŝovo de baiser/embrasser («kisi → fiki» + «brakumi → kisi») Lanti’ ankoraŭ retenas la malnovan sencon de la unua: «baiser = kisi», sed ja ŝovas la duan: «on embrassa la vieille → oni {kisis brakumis} la maljunulinon» (ĉap.29ª).
V: Le précepteur Pangloss était l’oracle de la maison, et le petit Candide écoutait ses leçons avec toute la bonne foi de son âge et de son caractère.
L: La guvernisto Panglos estis la hejma orakoldiranto kaj la malgranda Kandid aŭskultis liajn instruojn kun la tuta sincero, akordiĝanta kun lia aĝo kaj lia karaktero.
S: La guvernisto Pangloso estis la orakolo de la familio, kaj la juna Kandido aŭskultis liajn instruojn kun la fidemo propra al siaj aĝo kaj karaktero. (ĉap.1ª).
L tute koheras kun la ĉefsenco de la bonne foi, tamen «aŭskulti kun la tuta sincero» estas sence lama kaj postulas streĉan interpreton. Littré donas pli konvenan signifon:
Être de bonne foi, être trop confiant. «Ne soyez pas, ma sœur, d'une si bonne foi» (Molière, Femmes sav. I, 1).
Tio bone koheras kun la konkludo de la koncerna peco (2 alineojn poste): «Kandido atente aŭskultis kaj naive kredis».
(Cetere atentindas la troa artikolo kaj liaj→siaj.)
En ĉap.13ª Kandido diras al la guberniestro de Bonaero:
V: et nous supplions Votre Excellence de daigner faire notre noce.
G: und wir ersuchen Ihro Exzellenz unterthänigst, die hohe Gnade für uns zu haben, und unsre Hochzeit auszurichten.
S: kaj ni petegas ke via ekscelenco degnu aranĝi nian geedziĝofeston.
Formale klara, tiu diro ĝenas kiel malbontona: kial la guberniestro zorgu pri la edziĝfesto de negravaj personoj kiujn li vidas unuan fojon? Tial ĉiuj alilingvaj tradukoj kiujn mi konsultis tiun frazon ne tradukas, sed anstataŭigas per iu interpreto, pli akceptebla socie, sed lingve senbaza:
A: and we humbly beseech Your Excellency to condescend to grace the ceremony with your presence.
L: kaj ni petegas vian ekscelencan moŝton konsenti pri nia edziĝo.
La ideon de A (ĉeesti la geedziĝan ceremonion) transprenis pluraj aliaj tradukoj, atribuante al la guberniestro diversajn rolojn (to preside our wedding; ser padrino de los novios [H] kaj eĉ to officiate at the ceremony — kia sekularismo post ĵusa aŭtodafeo!). Cetere, en la unua okazo atentindas la ununombro de noce, kiu do nepre indikas la akompanan festenon.
Tamen plimulto da tradukoj (interalie P, R) preferas la interpreton L. Kial Kandido petu permeson edziĝi? Ĉar en Francio ekde ediktoj de Ludoviko la 14ª militisto bezonas administran sankcion♐ por sin edzigi. Simile estas en Hispanio♐ (mi tamen ne scias, de kiam). Tia interpreto do estus do tute konvena por la francas publiko (tamen ne por la samepokaj tradukoj A kaj G), sed kial tia stranga vortumo? Kial «fari nian geedziĝan festenon» (faire notre noce) anstataŭ «sankcii nian geedziĝon» (autoriser notre mariage)?
En ĉap.14ª Kandido revenas al tiu afero — kaj tie la tradukoj uzantaj la permeso-interpreton (L, P, R) ĝin forlasas:
V: faut-il vous abandonner dans le temps que monsieur le gouverneur va faire nos noces!
L: estas korŝire forlasi vin en la tempo, kiam sinjoro la guberniestro estas nin edzigonta!
S: Ĉu mi vin forlasu ĝuste kiam sinjoro guberniestro estas aranĝonta nian geedziĝofeston?
Tiuj interpretoj tro perfortas la lingvon, kaj ne donas kontentigan rezulton. Tial mi preferas sekvi la germanan ekzemplon kaj resti ĉe traduko.
Ĉi tiun sekcion mi metas finen por ne fortimigi la legantojn, ĉar supozeble malmultiujn interesos la malaktuala filozofio pri kiu ĝi mokas. Mi finas per tio, per kio logike endus komenci: per la dua parto de la titolo ☺
En la jaro 1684ª Lejbnico aperigis la unuan publikaĵon pri la diferenciala kalkulo, «Nova metodo por trovi maksimumojn kaj minimumojn»[182]. Ĝi temis pri la trovado de la ekstremumoj per la tanĝantometodo, kiun la modernaj studentojn konas sub la nomo «la Neŭtona metodo».
Ankaŭ sian teodiceon Lejbnico konstruas matematikece, anticipante la problemaron de matematika optimumigo: trovi ekstremumon de funkcio sur iu regiono da eblaj parametroj, difinitaj per certaj limigoj. La kreemon de la Lejbnica Dio limigas la racio, la reguloj logikaj kaj matematikaj. Eĉ por Dio 2×2=4. Kreaĵoj estas principe limigitaj, kaj en tio kuŝas la fonto de la imanenta metafizika malbono. Ĉiuj eblaj universoj entenas tian malbonon, la Kreanto povas nur elekti tian, en kiu la bono atingas sian maksimumon (la plej bonan el la eblaj mondoj), aŭ tian, en kiu la malbono estas minimuma (la malplej malbonan el la eblaj mondoj). Lejbnico probable ne klare konsciis la diferencon inter tiuj ekstremumoj, kaj celis plie la unuan: «la plej bona (optimuma) el ĉiuj eblaj mondoj» [le meilleur (optimum) parmi tous les mondes possibles, «Essais de Théodicée», 1:8].
Unu afero estas okulfrapa per sia foresto: la Lejbnica koncepto pri malbono metafizika. En pluraj okazoj, iom komike, Kandido esprimas la deziron debati aŭ aŭskulti «pri malbonoj fizika kaj morala» — sed neniam pri la «malbono metafizika», kvankam ĝuste tiu devus aparte interesi la filozofieman junulon, kaj la aldono de ankoraŭ unu termino pligrandigus la komikan efekton (laŭ la intenco de Voltero). Probable Voltero nur supraĵe trarigardis la Lejbnican verkon, kaj ĉi tiun nocion (ja gravan por la Lejbnica koncepto) simple pretervidis.
La Lejbnica «Teodiceo» fakte estas komentaro pri kelkaj tezoj el la «Historia kaj kritika vortaro» de Petro Bejlo[183]. La «Trevua Revuo», menciita de Kandido en ĉap.16ª, jene priskribas tion en sia recenzo♐:
Ĉi tiuj du homoj raraj, eĉ unikaj ĉiu en sia speco, estis rilate unu al la alia kiel la du kuracistoj ĉe Moliero, kiuj, konsultate pri io ajn, ĉiam respondadis: la unu, per «tiom pli bone»; kaj la alia, per «tiom pli malbone». Oni facile divenas, ke «tiom pli bone» estas la respondo de s-ro Lejbnico. Vere, tio estas lia moto kaj la solvo por ĉiuj malfacilaĵoj. Faklingve li ĝin nomas la argumento per plejbono, aŭ, ankoraŭ pli fakece, teologie kaj geometrie, «la sistemo de la Optimumo», aŭ Optimismo.
Ĉi tio estas la unua uzo de la vorto «optimismo» rilate al la Lejbnica «Teodiceo». Kaj malgraŭ la aserto de la recenzo, la sola apero de la literĉeno optim en la «Teodiceo» estas la ĵuse citita.
Sisteme kaj formale, germanlingve kaj kun multe da fakvortoj, la Lejbnican doktrinon prezentis Kristiano Volfo (Christian Wolff) en sia 40-voluma verkaro. La Voltera Pangloso similas ne tiom Lejbnicon, kiom Volfon; interalie, la terminon kosmologio, parodiatan en ĉap.1, kreis ĝuste Volfo (kaj malgraŭ la moko de Voltero ĝi enradikiĝis kaj nun troveblas en la Esperantaj vortaroj kiaj PV kaj PIV).
Dum Lejbnicon inspiris matematiko, la samtemajn filozofiajn ideojn de la pensuloj anglaj (kaj inter ili de la granda rivalo de Lejbnico, Neŭtono) inspiris la rapida progreso de la natursciencoj, kiu pensigis, ke la plendoj pri la malbono estas ŝuldataj al nesufiĉa scio. Kaj dum Volfo esoterigadis la Lejbnican teodiceon, Aleksandro Popo, male, popularigis la anglan filozofion en sia poemo «Eseo pri Homo»:
All nature is but art, unknown to thee;
All chance, direction, which thou canst not see;
All discord, harmony not understood;
All partial evil, universal good;
And, spite of pride, in erring reason’s spite,
One truth is clear, Whatever is, is right.
Mi grasigis 2 pecojn, kiuj preskaŭ laŭvorte aperas en «Kandido»:
1) La apartaj malfeliĉoj faras la ĝeneralan feliĉon (ĉap.4ª)
2) Ĉio ajn ekzistanta estas prava.
Do, estas diferenco inter la sistemoj Lejbnica kaj Popa. Lejbnico agnoskas la realecon de la malbono kaj ties neeviteblon eĉ en la plej bona el la eblaj mondoj. Dum por Popo la malbono estas iluzio, kaŭzata de nesufiĉo de nia scio kaj de senbaza homcentrismo (pri tiu lasta vd la argumenton de la derviŝo en la Konkludo). La intencoj estas malsamaj: Lejbnico senkulpigas Dion, Popo pravigas la mondon.
Voltero bone konis la Eseon kaj malimplice diras en la Antaŭparolo de sia «Poemo pri la katastrofo de Lisbono» (1755), ke «la fama Popo» prezentis «per senmortaj versoj» de sia Eseo pri Homo «la sistemojn de Lejbnico, de lordo Ŝaftsberi’ (Shaftesbury) kaj de lordo Bolingbroko» kaj «la novan aksiomon ke „ĉio estas bona“». Voltero (kaj lia publiko) identigis la sistemojn Lejbnican kaj Popan, kaj reduktis ilin al la optimismo en la senco komunlingva:
— Kio estas optimismo? — demandas Kakambo.
— Aĥ, — diris Kandido, — ĝi estas la manio asertadi, ke ĉio estas bona, kiam oni suferas malbonon (ĉap.19ª).
Maleblas korekti tiun misprezenton tradukante «Kandido»n, ĉar tia korekto sensencigus la satiron. Cetere, Voltero nenie rekte mencias Lejbnicon kaj lian teodiceon, kvankam per diversaj trajtoj li klare sugestas, ke temas pri ili; kaj la publiko certas pri tio (kiel atestas ekz‑e la Antaŭparolo de Lanti’).
PAG asertas [§88, p. 121]
Kiom, antaŭ eble, ne havas la saman signifon, kiel la paralela kiel: per kiel eble plej oni esprimas la plej altan gradon de superlativo: venu kiel eble plej rapide signifas: venu kun la maksimuma rapideco. Male kiom eble havas la nuancon de limigo: venu kiom eble rapide signifas: venu rapide, sed nur tiel rapide, kiel vi povas. Kp.: Ĉiuj uzu la novajn vortojn kiom eble egaleZ; ni decidis kiom eble ĉion fari memZ.
Mi malkonsentas, ke «kiel eble plej …» ĉiam plifortigas superlativon. En la reala uzo ĝi povas esprimi rezervon (limigon) same ofte, kiel «kiom eble plej …». Kaj mi opinias la limigan interpreton sole logika: «venu kiel eble plej rapide» jes implicas maksimumigon de la fortostreĉo kaj de la uzotaj rimedoj, kio tamen ne nepre rezultigos eĉ la pozitivan gradon (rapidan venon). Mi tamen koncedas, ke multaj homoj (kaj inter ili Lanti’) konfuzas maksimuman fortostreĉon kun maksimuma efiko (PAG kaj PMEG atestas tion).
Lanti’ aldonas tian emfazilon eĉ kie ĝi malestas en la originalo, ekz‑e:
V: tout est au mieux dans ce monde
L: ĉio statas kiel eble plej bone en ĉi tiu mondo (ĉap.3ª)
Mi ne povas tion pruvi, sed mi suspektas, ke ankaŭ Voltero same (mis)interpretis la Lejbnican le meilleur des mondes possibles.
Mi ne scias, ĉu ĉi tie rolas la lingva fono franca (Voltero, Lanti’, Varingjeno estis franclingvanoj), aŭ eble okupo (Lejbnico kaj mi perceptas tion matematikiste). Laŭ Lejbnico nia mondo estas ne perfekta, sed nur «la plej bona el ĉiuj eblaj», t.e. «kiom eble bona». Ho ve, pli bona mondo ne eblas. Tio ne estas «optimismo», pli trafe endus nomi tion «filozofia pesimismo» ☹ En unu loko (ĉap.6ª) Kandido tion ja ekkomprenas: «Se ĉi tie estas la plej bona el ĉiuj eblaj mondoj, kiaj do estas la aliaj?»
Dum mia prilaborado mi konsultis plurajn nacilingvajn tradukojn de la Voltera verko. Du el ili, A kaj G, venas el la sama epoko, kiel la originalo; la ceteraj (kaj inter ili A20, G20 kaj L) aperis en la 20ª jc.
[A] Voltaire: Candide or Optimism♐. Translated by Tobias Smollett (1759).
[A20] Voltaire: Candide♐. Translated by The Modern Library (1918).
[B] Волтер: Кандид или оптимизмът. Пер. Боян Атанасов (1972). ISBN 9536622611.
[Elementoj] Voltaire: Éléments de la philosophie de Newton (Elementoj de la Neŭtona filozofio, 1738).
[G] Voltaire: Kandide oder die beste Welt♐. Übersetzer: Wilhelm Christhelf Sigismund Mylius. Berlin, 1782.
[G20] Voltaire: Candid oder der Optimismus♐. En «Voltaire: Erzählungen». Insel-Verlag zu Leipzig, 1924. Übertragen von Ernst Hardt.
[H] «Cándido, o el optimismo. Traducción (1819) de José Marchena.
[L] «Kandid aŭ la Optimismo»♐ de Voltaire, tradukita de Eŭgeno Lanti. En «Tri verkoj de Volter», Paris: SAT, 1956.
[Littré] «Dictionnaire de la langue française»♐, par É. Littré. 1863.
[MDG] Michel Duc Goninaz: Kelkaj rimarkoj pri la t.n. «akuzativo». LOdE №257♐ (2016:3).
[P] Wolter: Kandyd czyli optymizm♐. Tłum. Tadeusz Boy-Żeleński. 1917.
[R] Вольтер: Кандид, или Оптимизм♐. Пер. Фёдор Сологуб (1908).
[V] Voltaire: Candide, ou l’Optimisme♐. Œuvres complètes de Voltaire, Garnier, 1877, tome 21.