4

Kiel stulte, — diris Mumintrolo, kiam li matene vekiĝis. En la tendo estis glacie malvarme.

Snufmumriko ĝuste kuiris teon.

Hodiaŭ ni supreniru sur la plej altan pinton, — li diris.

— Kaj kiel vi scias, ke ĝi estas la ĝusta, — demandis Snif, streĉante la kolon por ekvidi la pinton. Sed ĝi estis kaŝita trans pezaj grizaj nuboj.

— Rigardu tion, — respondis Snufmumriko. — Ĉie kuŝas cigaredstumpoj! La profesoroj ĵetis ilin suben.

— Ho, ĉu vere, — diris Snif embarasite pro tio ke li mem ne eltrovis tion.

Ili piediris supren laŭ serpentuma monta pado, kaj inter ili troviĝis savŝnuro kiun ili nodis ĉirkaŭ la ventron por esti sekuraj.

— Memoru ke nun refoje ĉio okazas je via risko, — diris Snif, kiu iris la lasta. — Kaj pensu pri mia orelinflamo.

Iĝis pli kaj pli krute, ili venis pli kaj pli alten. Ĉio ĉirkaŭ ili estis pratempa, giganta kaj soleca, terure soleca.

Inter la nudaj krutaĵoj kondoro ŝvebis sur etenditaj flugiloj, li estis la sola vivulo videbla.

— Kia grandega birdo, — diris Snif. — Kiel soleca li devas esti tie supre!

— Li sendube ie havas edzinon kaj eble tutan vicon da kondoridetoj, — diris Snufmumriko.

La kondoro digne glisis plu, li turnis sian kapon kun la malvarmaj okuloj kaj la kurban bekon tien-reen. Precize super ili li haltis kun tremantaj flugiloj.

— Pri kio li nun cerbumas? — scivolis Snif.

— Li aspektas kolera, — diris Mumintrolo. — Mi pensas ke li cerbumas pri ni…

Kaj tiam kriis Snufmumriko:

— Li venas!

Kaj ĉiuj tri ĵetis sin kontraŭ la rokan flankon. Dum muĝado de flugiloj la kondoro faligis sin al ili. Ili kune premis sin en etan fendon en la roko, firme tenis unu la alian kaj atendis en senpova teruriĝo. Jen li venis! Li alflugis kiel ŝtormo, la enormaj flugiloj batis al la roko kaj ĉirkaŭ ili iĝis mallume, estis terure!

Kaj jen subite ĉio denove estis kvieta. Tremante ili eligis la nazojn. Fore sub ili en la pli kaj pli malhela abismo la kondoro ŝvebis en granda duoncirklo. Poste li rapide altiĝis kaj pluflugis inter la montojn.

— Li hontas ke tio ne prosperis al li, — diris Snufmumriko.

— Kondoroj estas tre fieraj. Li sendube ne reprovos tion.

— Li kun siaj etaj kondoridoj! — ekscitite kriis Snif. — Tre kortuŝe! Kaj gigantaj saŭroj! Akvofaloj kiuj eniĝas senpere en la teron! Estas tro multaj aventuroj por tia besteto kiel mi!

— Restas al vi la plej granda aventuro, — diris Mumintrolo. — Nia kometo.

La triopo rigardis supren al la pezaj nuboj.

— Mi preferus vidi la ĉielon, — diris Snufmumriko. Li levis plumon kiun la kondoro postlasis kaj metis ĝin sur sian ĉapelon. — Venu, — li diris. — Ni devas pluiri.

Posttagmeze ili jam grimpis tiel alten ke ili eniris la nubojn. Subite ĉirkaŭis ilin nur malvarma nebulo, nenio krom griza malpleno. La monto estis glita kaj danĝera por suriri. Ili terure frostis, kaj Mumintrolo malĝoje pensis pri sia lana kalsono, kiu ĝuste nun survojis al la centro de la tero.

— Mi kredis ke nuboj estas molaj kaj lanaj kaj agrablaj por suriri, — diris Snif ternante. — Mi ege tediĝas de ĉi tiu tuta stulta vojaĝo!

— Kio estas tio? — diris Mumintrolo subite haltante. — Jen kuŝas io brilanta…

– Ĉu diamanto? — demandis Snif kaj vigliĝis.

– Ŝajnas al mi ke estas eta brakĉeno, — diris Mumintrolo.

Li iris rekte en la nebulon.

— Atentu, — vokis Snufmumriko. — Ĝi kuŝas ĝuste surrande de la abismo!

Mumintrolo plupaŝis, ege singarde. Li kuŝiĝis surventre plej fore ĉe la abismo kaj etendis sian manon.

— Fikstenu la ŝnuron! — li kriis.

Snufmumriko kaj Snif fikstenis plenforte, kaj la trolo eĉ pli klinis sin trans la randon. Fine li kaptis la brakĉenon kaj krablis reen.

– Ĝi estas el oro, — li diris. — Ĉu vi ne diris ke tiu snorkfraŭlino portis oran ringon ĉirkaŭ la maldekstra piedo?

— Jes, — diris Snufmumriko malgaje. — Kaj kiel bela ŝi estis! Ŝi ĉiam volis iri en danĝerajn lokojn por pluki florojn.

— Nun ŝi sendube iĝis kaĉo, — diris Snif.

Ili melankolie marŝis plu, pli kaj pli alten kaj senĉese iĝis pli lacaj kaj malvarmaj. Fine ili sidiĝis por ripozigi la krurojn kaj silente gapis en la ondantajn grizajn vualojn.

Kaj jen ŝiraĵo malfermiĝis tra la nuboj. Subite la tuta nubaro kuŝis sub ili. De ĉi-supre ĝi aspektis mole kaj bele, oni ekemis vadi en ĝin, plonĝi kaj danci.

— Nun ni estas super la nuboj, — solene diris Snufmumriko.

Kaj ili turnis sin kaj rigardis supren al la ĉielo, kiun ili jam delonge ne vidis.

— Kio estas tio? — flustris Snif kun teruriĝo.

La ĉielo ne plu estis blua. Ĝi havis pale ruĝan koloron, kiu ne ŝajnis natura.

— Eble tio estas la sunsubiro, — malcerte diris Snufmumriko.

— Jes ja, nature, — diris Mumintrolo. — La suno subiras.

Sed ili sciis, ke tio ne estas la sunsubiro. Tio estis la kometo, kiu verŝis sian ruĝan lumon sur la vesperan ĉielon. Ĝi survojis al la tero kaj al ĉiuj bestoj vivantaj sur la tero.

Plej alte sur la denta montaro situis la observatorio, kie profesoroj faris mil mirindajn observojn kaj fumis mil cigaredojn kaj vivis solece kun la steloj. La turo havis rondan vitran tegmenton kaj estis ornamita per ĉielarke bunta vitra globo. Ĝi senĉese rotaciis, malrapidege.

Mumintrolo iris antaŭ la aliaj. Li malfermis la pordegon kaj mirante haltis sur la sojlo. La tuta turo estis unu sola ĉambro kie la plej granda lorno senĉese rigardis la stelojn. Ĝi malrapide moviĝis rigardante en la spacon serĉante danĝerojn, kaj ĝi ronronis al si kiel kato.

Amaso da etaj profesoroj ĉie kuretis en rondoj, ili grimpis supren-suben laŭ ŝtuparoj el brila latuno, ili ŝraŭbis kaj mezuris kaj alĝustigis kaj jen kaj jen skribis en siaj notlibroj. Ili estis tre urĝataj kaj ĉiuj fumis cigaredojn.

— Bonan vesperon, — diris Mumintrolo.

Sed neniu rimarkis lin. Tiam li singarde antaŭiris kaj tiris la kitelon de la plej proksima profesoro.

– Ĉu refoje vi estas ĉi tie, — diris la profesoro.

— Pardonu, sed mi neniam antaŭe estis ĉi tie, — timide deklaris Mumintrolo.

— Do estis iu ege simila al vi, — diris la profesoro. — Neniu paco nuntempe. Ni ne havas tempon por uloj kiujvenadas por fari infanecajn demandojn. Piedringoj, je mia vosto. Ĉi tiu kometo estas la plej interesa afero kiu okazis al mi en mia tuta vivo… Kion vi volas?

— Nenion gravan, — murmuris Mumintrolo. — Mi nur ŝatus scii, ĉu ŝi estis lanuga… tio estas tiu, kiu estis ĉi tie antaŭ mi — eble ŝi portis floron malantaŭ la orelo?

La profesoro levis siajn manojn ĉielen, suspirante.

— Lanugo kaj floroj ne interesas min, — li diris. — Ankaŭ ne piedringoj. Ĉu vi vere kredas ke tio ion signifas, se iu fraŭlino perdas sian piedringon, dum oni atendas kometon?

— Tio eble ion signifas, — serioze respondis Mumintrolo.

— Koran dankon.

— Ne dankinde, — diris la profesoro kaj plandis for al sia stelo-lorno.

— Nu, kion li diris? — flustris Snif. — Ĉu la kometo venos?

— Kiam ĝi trafos la teron? — demandis Snufmumriko.

— Mi forgesis demandi pri tio, — diris Mumintrolo. — Sed Snorkfraŭlino estis ĉi tie! Ŝi tute ne falis en la abismon!

— Vi estas ridinda, — diris Snif. — Nun mi iras demandi. Vi povas rigardi dum mi ordigos la aferon.

Kaj la besteto Snif iris ĝis alia profesoro kaj diris:

— Mi aŭdis amason pri kiel lerte vi trovas kometojn, onklo!

– Ĉu vere? — diris la profesoro kaj feliĉiĝis. — Ĉi tio estas nekutime bela kometo. Mi pripensas ĉu eble nomi ĝin laŭ mi mem. Venu rigardi ĝin iomete.

Snif postiris laŭ ĉiuj ŝtuparoj. Li estis la unua besteto kiu rajtis rigardi tra la plej granda lorno de la mondo.

— Nu, ĉu ĝi ne estas bela kometo? — demandis la profesoro.

— La universo estas nigra. Ĝi estas tute nigra, — flustris Snif. Li tiel timis, ke liaj nukaj haroj stariĝis. Meze de la nigro spiris la grandaj steloj kvazaŭ ili estus vivaj. Ili estis same grandaj kiel diris la moskorato. Kaj fore inter ili brilis io ruĝa kvazaŭ malica okulo.

— Jen la kometo, — diris Snif. — Tiu ruĝo estas la kometo, kaj ĝi venos ĉi tien.

— Kompreneble ĝi venos ĉi tien, — konsentis la profesoro.

— Jen la interesa afero. Ĉiutage ni povos vidi ĝin pli bone. En ĉiu tago kiu pasos ĝi iĝos pli kaj pli ruĝa kaj bela!

— Sed ĝi restas senmova, — diris Snif. — Kaj mi ne vidas ke ĝi havas voston.

– Ĝi havas la voston malantaŭe, — klarigis la profesoro. — Ĝi venas rekte kontraŭ ni, kaj tial ĝi ŝajnas senmova. Ĉu ĝi ne estas bela?

— Nu, — diris Snif. — Ruĝo ja estas impona, klare. Kiam ĝi alvenos ĉi tien? — Li gapis sorĉita de timo al la eta ruĝa fajrero en la lorno.

— Laŭ mia kalkulado ĝi tanĝos la teron la sepan de aŭgusto je la oka kvardek du vespere. Eventuale kvar sekundojn pli malfrue, — respondis la profesoro.

— Kaj kio okazos tiam? — demandis Snif.

— Kio okazos? — diris la profesoro. — Mi ne havis tempon pensi pri tio. Sed mi tre zorge notos la sinsekvon de eventoj.

Snif komencis per tremaj kruroj grimpi suben laŭ la ŝtuparo. Duonvoje li subite haltis por demandi:

— Kiu tago estas hodiaŭ?

— La trian de aŭgusto, — respondis la profesoro. — Kaj la horloĝo montras precize 19.53.

— Do mi pensas ke ni devas hejmeniri, — diris Snif. — Ĝis revido!

La besteto Snif estis rimarkeble pli granda kiam li revenis al la cetera duopo.

– Ĝi estas nigra, — li diris. — Karbe nigra.

— Kio? — demandis Mumintrolo.

— La universo, kompreneble, — klarigis Snif. — Kaj la kometo estas ruĝa kaj havas la voston malantaŭ si. Kaj ĝi intencas TANĜI la teron la sepan de aŭgusto je la oka kvardek du vespere. Eventuale kvar sekundojn pli malfrue. La profesoro kaj mi kalkulis tion.

— Do ni devas rapidi hejmen, — diris Mumintrolo. — Kiu grava afero okazos dimanĉe?

— Anĝelkaĉo, — neglekteme diris Snif. — Pura infanaĵo. Almenaŭ por iu kiu rigardis tra stelo-lorno.

— Tamen ni devas rapidi, — murmuris Mumintrolo. Li malfermis la pordon kaj kuris eksteren.

— Kvietiĝu, — vokis Snufmumriko. — Se ni kuros tiel, ni stumblos kaj falos en iun abismon. La kometo ja alvenos nur post kvar tagoj!

— Kometo kaj kometo, — ekkriis Mumintrolo. — Sendube Paĉjo kaj Panjo zorgos pri ĝi se ni nur venos hejmen… Sed ni devas trovi Snorkfraŭlinon! Ŝi ja ne scias ke mi trovis ŝian piedringon!

Li malaperis en la krepuskon kaj tiris la ceteran duopon post si per la ŝnuro.

La terura ruĝeca koloro de la ĉielo intensiĝis. La nuboj fordrivis kaj la tuta montara pejzaĝo kuŝis nuda en la malrealeca vespera lumo. Malproksime oni videtis la mallarĝan rubandon de la rivero kaj malhelajn makulojn el arbaro.

“Nu, — pensis Snufmumriko. — Estos plej bone se ili rajtos iri hejmen. Kaj supozeble snorkfraŭlino kun piedringo estas pli bona ol senringa, ĉu la kometo venos aŭ ne”.


Загрузка...