8


Snif vekiĝis kaj diris:

— Morgaŭ ĝi venos.

Ĉiuj rigardis la kometon (eĉ Snorkfraŭlino, sed tra la fruntharoj). Ĝi timige grandiĝis. Ĉirkaŭ si ĝi havis kronon el tremantaj flamoj. La akvovaporo malaperis, kaj eblis vidi foren super la mara fundo.

— Bonan matenon! — diris Snufmumriko kaj tiris la ĉapelon suben sur la orelojn. — Nun ni pluiru!

Je matenmanĝa horo ili renkontis skruton kiu iris bicikle kun sia ido en sako surdorse. Sur la pakaĵtenilo ĝi havis sian valizon, kaj amaso da pakoj kaj skatoloj pendis sur la stirilo.

La skruto estis tute ruĝvizaĝa kaj gapis al ili sen saluti.

— Saluton, — vokis Mumintrolo. — Ĉu vi ne rekonas min? Ĉu vi transloĝiĝos?

La skruto elseliĝis de la biciklo kaj rapide diris:

– Ĉiuj en Muminvalo jam foriris. Ĉu vi pensas ke ni intencas resti por atendi la kometon?!

— Kiu diris ke la kometo falos en Muminvalon? — demandis la snorko.

— La moskorato, — respondis la skruto.

— Nu, tamen Paĉjo kaj Panjo, — vokis Mumintrolo. — Ili ja restas! Ili atendas min!

— Jesjesjes, — diris senpacience la skruto. — Ili sidas en la verando. Sed tio ne koncernas min! Cetere vi ne havas tempon atingi tien…

Kaj la skruto plu biciklis kun hirtaj haroj.

Ili restis kelkan tempon rigardante post li.

— Valizo! — diris Snufmumriko. — Pakoj kaj skatoloj! En ĉi tiu varmego. Venu, ni pluiru.

Iom pli fore ili vidis plurcent hatifnatojn survoje orienten. Sur la tuta fundo de la maro svarmis fuĝantoj. Etuloj kaj knitoj ĉiuspecaj, musaj familioj kaj muskaj troloj kaj arbaranoj, kaj ĉiuj survojis for de Muminvalo. La plej multaj venis piede, kelkaj el la pli ekscititaj kuris, sed la plej grandaj familioj akiris ĉarojn aŭ eĉ veturilon, kaj iuj kunportis sian tutan domon. Ĉiuj ĵetis timajn rigardojn alĉielen, kaj preskaŭ neniu havis tempon diri pli ol "saluton".

— Kiel strange, — diris malgaje Mumintrolo. — Mi konas tiel multajn el ili, kaj ni jam delonge ne renkontis unu la alian. Kaj ĝuste nun troviĝas tiom por priparoli!

— Ili timas, — diris Snufmumriko.

— Ej, — diris Mumintrolo. — Hejme nenio povas esti danĝera!

— Kredeble ni estas ege kuraĝaj! — vokis Snif gestante per sia ponardo tiel ke la juveloj glimis.

— Mi pensas, ke ni ne estas tre kuraĝaj, — cerbumis Mumintrolo. — La afero estas nur, ke ni jam kutimiĝis al tiu kometo. Preskaŭ interkonatiĝis kun ĝi. Ni estis la unuaj kiuj sciis ion pri ĝi, kaj ni vidis ĝin kreski kaj grandiĝi. Imagu, kiel sola ĝi devas esti…

— Jes, — diris Snufmumriko. — Imagu, kiel sola oni estus, se oni timigus ĉiujn.

Snorkfraŭlino enŝovis sian manon en tiun de Mumintrolo.

– Ĉiuokaze, — ŝi diris. — Dum vi ne timos, ankaŭ mi promesas ne timi.

Kaj finfine ili atingis la alian bordon. Ili saltis suben de la stilzoj kaj rulis sin sur la sablo, ili kuris en la arbaron, ili kriis kaj ridis kaj brakumis unu la alian.

— Ni preskaŭ venis hejmen! — vokis Mumintrolo. — Rapidu! Rapidu! Paĉjo kaj Panjo sidas atendante en la verando!

Sed la vojo hejmen estis multe pli longa ol ili pensis.

En la arbaro ili renkontis hemulon kiu kverelis al si mem kun poŝtmarkalbumo enmane.

— Bruo kaj kurado, — diris la hemulo. — Bruo kaj kriado kaj eĉ ne unu sola povas klarigi, pri kio temas!

— Saluton, — diris Mumintrolo. — Ĉu vi estas parenco de la hemulo kiu ŝatis noktan papilion?

— Li estas mia kuzo ĉe la patra flanko, — respondis la hemulo kun malbone kaŝita antipatio. — Jen granda azeno. Ni ne plu estas parencoj, mi finis la rilaton.

— Kial? — demandis Snif.

— Li estis tro unuflanka, — diris la hemulo. — Nenio krom insektoj kaj insektoj kaj insektoj. La tero povus fendiĝi sub li, kaj li ne zorgus pri tio.

— Sed ĝuste tion ĝi faros, — klarigis la snorko. — Pli precize morgaŭ je la oka kvardek du.

— Kion? — diris la hemulo. — Do, terura bruado. Mi ordigis miajn poŝtmarkojn dum tuta semajno kaj esploris ĉiun akvomarkon, kaj kio okazas? Oni foriras kun la pordo. Oni forŝiras la seĝon. Oni fermas la tutan domon! Kaj jen mi sidas kun miaj poŝtmarkoj en plena pelmelo kaj neniu sola povas klarigi pri kio temas!

— Kara hemulo, — diris Snufmumriko tre malrapide kaj klare. — Temas pri kometo kiu morgaŭ kolizios kun la tero.

— Kolizios, — ripetis la hemulo. — Ĉu tio iel rilatas al kolektado?

— Ne, tute ne, — diris Snufmumriko. — Tio rilatas al sovaĝa stelo kun vosto. Kaj kiam ĝi alvenos ĉi tien, restos malmulte el viaj poŝtmarkoj.

— Gardu min, — diris la hemulo kaj kunigis siajn jupojn (ĉar hemuloj estas vestitaj per jupo, neniu scias kial. Eble ili neniam ekhavis la ideon surmeti pantalonon).

— Kion mi faru, — la hemulo do pluis.

— Vi venu kun ni, — diris Snorkfraŭlino. — Vi povos kaŝi kaj vin mem kaj viajn poŝtmarkojn en nia bela groto.

— Mia bela groto, — diris Snif.

Tiel do okazis, ke la hemulo kuniris en la marŝo kontraŭ Muminvalo. Li estis tre ĝena akompananto, sed tio estis neevitebla. Unufoje ili devis reiri plurajn kilometrojn por serĉi mispresaĵon kiun li perdis, kaj dufoje li ekkverelis kun la snorko pri io kion neniu el ili bone sciis (ili asertis ke tio estis diskuto, sed ĝi sonis kiel kverelo).

Snif iris unuope kaj estis nekutime silenta. Li pensis pri la katido. Ĉu la patrino de Mumintrolo memoris elmeti lakton al ĝi? Imagu, se la katido ne komprenos ke ĝi ŝatu Snif'on, kaj anstataŭe ekŝatos la patrinon? Ĉu ĝi frotos sin al li aŭ nur foriros kun la vosto ĉielen? Neniam eblas esti certa pri sia kato. Plej sekure estas nur subkomprenigi, ke oni havas ion kio ege multe amas onin. Snif tre fieris, ke dum la tuta vojaĝo li ne diris eĉ unu vorton pri katido.

— Aŭdu, — subite diris Snufmumriko kaj elbuŝigis la pipon. — Komencas blovi…

Ili haltis por aŭskulti. Fore en la arbaro aŭdiĝis siblado kiu rapide laŭtiĝis en malfortan ululon. Sed la arboj ne moviĝis.

— Rigardu! — kriis la snorko.

Alte super la arbopintoj granda nubo alflugis, nubo kiu altiĝis kaj malaltiĝis kaj ombris la ruĝan ĉielon. Kaj subite ĝi plonĝis rekte suben en la arbaron. Estis akridoj, milionoj da grandaj verdaj akridoj kiuj tuj komencis manĝi la arbaron. Ili manĝis kraketante, ili senŝeligis unu arbon post la alia, ili ronĝis kaj mordis kaj ŝiris, ili svarmis kaj saltis kaj krablis.

Snorkfraŭlino surgrimpis grandan ŝtonon kaj staris kriante.

— Karulino, ili estas nur akridoj, — diris la snorko. — Ja vi jam renkontis akridon — tiun kiu ludis violonon ĉe la balo…

— Sed ĉi tiuj svarmas! — kriis Snorkfraŭlino. — Unu akrido ne povas svarmi! Ĝi simple ne povas tion!

– Ĉu vi pensas ke ili krome manĝas poŝtmarkojn? — demandis la hemulo. Li staris tenante sian

poŝtmarkalbumon enbrake.

— La bela arbaro! — vokis Mumintrolo. — Rigardu, kiel ĝi aspektas!

Ĉiu arbo estis nuda kaj senŝeligita. La tero estis tute nuda. La sola restanta estis la floro malantaŭ la orelo de Snorkfraŭlino. Kaj nun la enorma nubo el malsataj akridoj ekflugis kaj malaperis okcidenten. La arbaro resilentiĝis. La snorko sidis notante en sia kajero. “Katastrofo numero unu, — li skribis. — Ĉu vi scias ke kometo ĉiam kunportas katastrofojn?”

— Kio estas tio? — demandis Snif.

— Akridosvarmoj, pesto kaj tertremo, — rakontis la snorko. — Inundoj, ciklonoj kaj tiaĵoj.

— Bruado, alivorte, — murmuris la hemulo. — Neniam oni rajtas esti en paco.

Ili plupaŝis tra la manĝita arbaro.

“Ke ili nur ne formanĝu ankaŭ la ĝardenon, — pensis Mumintrolo. — Panjo iĝus tute ekster si. Kaj la tabakbedo de Paĉjo…”

— Kara mumriko, — li diris. — Ludu ion. Ne gravas ĉu ĝi estas malgaja.

— La buŝarmoniko difektiĝs, — diris Snufmumriko. Nur unu-du tonoj revenis.

— Nu, do ludu tiujn, — petis la trolo.

Tiam Snufmumriko ludis la Paŝto-paŝanto-kanton:

— paŝt— ŝant—

— fajf— kant—

— nokt— varm'.

Vi lacas — —

kaj perdis — —

— hejm— ĉarm'.

Tio sonis terure, — diris la hemulo.

Kaj lace ili plu serĉis la vojon hejmen. Je la vesperiĝo komencis blovi. Unue ĝi estis nur ordinara kolera vento. Sed ĝi senĉese fortiĝis de kvin al ses bofortoj. Baldaŭ la vento atingis sep, kaj post iom jam estis ŝtormo. Ili estis meze de granda marĉo, kiam la ŝtormo atakis ilin.

Katastrofo numero du! — vokis la snorko gestante per sia kajero. — Nun estos ciklono!

Kaj jen lia kajero forbloviĝis de li alte ĉielen kun ĉiuj indikoj kion fari por saviĝi de kometo.

— Ni bloviĝos hejmen! — diris Mumintrolo. — Dank' al Dio ke ĝi blovas en la ĝusta direkto!

La ŝtormo siblante ŝovis ilin trans la marĉon. Ĝi provis forŝiri la ĉapelon de Snufmumriko, ĝi faligis Snif'on kaj levis la medalon de Mumintrolo rekte ĉielen.

— Mi timas! — vokis Snorkfraŭlino. — Tenu mian manon…

Mumintrolo firme kaptis ŝian manon. “Se mi nur havus grandan balonon, — li pensis. — Ni flugus hejmen… rekte ĝis Paĉjo kaj Panjo…”

Kaj tiam la hemulo kriis pli terure ol nebulsireno. La ŝtormo forprenis de li lian poŝtmarkalbumon, kaj tiu nun disflugis en la mondon kun ĉiuj mispresaĵoj, kvaropoj kaj akvomarkoj, ĝi flirtis kiel birdo kaj iĝis pli kaj pli malgranda… La hemulo postkuris. Liaj jupoj leviĝis de la ŝtormo kaj flirtis kaj batis. Kiel granda kajto la hemulo flugaĉis antaŭen super la tero ĝis li fiksiĝis al arbedo. Tie li ŝovis la robon super la kapon kaj forlasis ĉiun esperon.

Post kelka tempo li sentis, ke iu tiras lian manikon.

— Ne ĝenu min, — hurlis la hemulo. — Mi estas hemulo kiu perdis sian poŝtmarkalbumon!

— Mi scias, diris Mumintrolo. — Mi ege bedaŭras. Sed ni devas prunti vian robon. Ni faros balonon el ĝi. Ni devas hejmeniri. La kometo alvenos! Bonvolu demeti la robon…

— Ne ĝenu min! — histerie kriis la hemulo. — Kaj ne parolu pri kometoj! Mi malamas kometojn!

Nun la ŝtormo atingis dek bofortojn. De horizonte alproksimiĝis nigra spiralforma nubo. Ĝi kirliĝis pli kaj pli proksimen.

— Demetu la robon! — kriis Snufmumriko. Neniu aŭdis kion la hemulo respondis, kaj tio eble estis bona, ĉar li diris ion terure malbelan. En la sekva momento ili tiris la robon trans lian kapon. Ĝi estis grandega robo ornamita per falbalo kiun la hemulo heredis de onklino. Necesis nur kunnodi ĝin ĉe la kolo kaj nodi la manikojn, kaj ĝi transformiĝis en perfektan balonon.

Nun venis la nigra nubo, ĝi estis tute proksima.

— Fikstenu kaj ne lasu la prenon! — kriis Snufmumriko. — Nun ni flugos post via poŝtmarkalbumo! Ĉiuj firme kaptis la falbalon de la hemulrobo kaj la ŝtormo eniris ĝin kaj levis ĝin, kaj nun la nigra nubo jam estis super la marĉo kaj hurlante kaj muĝante postsekvis ilin. La tero malaperis sub iliaj piedoj kaj ĉio iĝis tute malluma. Kaj ili flugis foren, foren okcidenten, rekte en la krepuskon kaj nokton.

Baldaŭ antaŭ noktomezo la ciklono perdis sian spiron kaj nodis sin mem. La balono malsubite sinkis en arbaron kaj restis pendanta de alta arbo. Dumlonge neniu ion diris. Ili kaŭris inter la branĉoj kaj rigardis en la ruĝan mallumon de la arbaro aŭdante la ciklonon malaperi, pli kaj pli malproksimen. Fine ĝi estis nur mallaŭta hurlo, kaj poste tute silentiĝis.

Tiam Snufmumriko demandis:

— Kiel estas al vi?

— Kredeble mi estas ĉi tie, — respondis la plej malgranda ombro. — Se entute tio estas mi, aŭ ia kompatinda rubaĵo kiun la ŝtormo alportis. Mi diris ke ĉi tio okazas je via risko!

— Tio sendube estas vi, — kolere diris la hemulo. — Oni ne tiel facile eskapas de vi. Kaj nun mi scivolas, ĉu troviĝas eblo rericevi la robon.

— Bonvolu, kaj dankon pro la prunto, — diris la snorko.

— Kie estas Snorkfraŭlino? — vokis Mumintrolo.

— Jen, — ŝi respondis el la mallumo. — Mi daŭre havas la spegulon.

— Kaj mi — mian ĉapelon! — diris Snufmumriko ridante. — Kaj la buŝharmonikon. Kaj la plumon sur mia ĉapelo!

La hemulo tiris la robon transkape.

— Vi ŝajnas esti je brila humoro, — li diris. — Mi malamas ĉifitajn falbalojn.

Poste neniu el ili havis forton diri ion plian. Ili ekdormis sur la branĉoj de la granda arbo. Kaj ili estis tiel lacaj, ke ili vekiĝis nur je tagmezo en la sekva tago.


Загрузка...