6

La tutan postan tagon ili marŝis tra la arbaro, rekte en la direkto al Muminvalo. Snufmumriko muzikis al ili por iom gajigi la aferon. Iam ĉirkaŭ la kvina horo ili venis al vojeto kun granda afiŝo. “Dancejo. Ĉi tien. Butiko”, — diris la afiŝo.

— Ho! Mi volas danci! — vokis Snorkfraŭlino kunfrapante la snorkmanojn.

— Ni ne havas tempon danci nun kiam la tero pereos, — diris la snorko.

— Sed se ni entute dancu, necesas fari tion nun, — ekkriis Snorkfraŭlino. — Karulo! Ĝi ja pereos nur post du tagoj!

— Eble oni povus akiri limonadon en tia butiko, — diris Snif.

— Kaj la vojo iras preskaŭ en nia direkto, — diris Mumintrolo.

— Oni ja povus nur rigardi tiun dancejon, — opiniis Snufmumriko. — Preterpasante…

La snorko suspiris. Kaj poste ili deflankiĝis sur la vojeton. Ĝi estis vojo gaja kiu serpentis tien-reen, ĝi faris maŝojn kaj saltojn ĉiudirekten kaj foj-foje ĝi nodis sin mem pro nura petolo. Oni ne laciĝas marŝi sur tia vojo, kaj supozeble oni alvenas pli rapide per ĝi ol per vojo rekta kaj malgaja.

— Mi sentas kvazaŭ ni venus hejmen post nur momento, — diris Mumintrolo.

— Rakontu iomete pri la valo, — petis Snorkfraŭlino.

– Ĝi estas valo kie oni sentas sin tute sekura, — rakontis la trolo. — Oni ĝojas vekiĝante kaj estas agrable endormiĝi vespere. Troviĝas arbo por grimpado, kie mi konstruos domon, kaj tute sekreta loko kiun mi montros al vi. Panjo metis konkojn ĉirkaŭ ĉiuj florbedoj, kaj sur la verando ĉiam estas sunbrilo. Tie bonodoras. Kaj ni havas propran ponton, kiun Paĉjo konstruis, kaj eblas iri per ĉarumo trans ĝin. Krome mi eltrovis la maron, peco de la maro estas nia propra…

— Antaŭe vi nur paroladis pri kiel bele estas en ĉiuj aliaj lokoj, kie vi ne estis, — diris Snif.

— Sed tio ja estis antaŭe, — respondis Mumintrolo.

La vojo faris novan kurbon kaj jen estis la butiko, kaj ĝi estis eĉ tre bona butiko. Ĉirkaŭ ĝi staris ĉiaspecaj floroj en bonordaj vicoj, kaj sur fosto kuŝis arĝenta globo kiu spegulis la tutan arbaron kaj la blankan domon kun herba tegmento. Jen kaj jen pendis tabuloj kiuj rakontis, ke eblas akiri lavpulvoron kaj glicirizon kaj Unuarangan Sunoleon.

Mumintrolo supreniris laŭ la ŝtuparo kaj malfermis la pordon, kaj tiam sonorileto en la domo sonis. Ili eniris la butikon, nur Snorkfraŭlino restis ekstere por speguliĝi en la arĝenta globo. Trans la vendotablo sidis maljunulino kun brilaj musaj okuletoj kaj blanka hararo.

— Aha, — ŝi diris. — Tiom da infanetoj. Kaj kion vi do deziras?

— Limonadon, — diris Snif. — Prefere ruĝan.

– Ĉu troviĝas kajeroj kun linioj aŭ kvadratoj? — demandis la snorko, ĉar li intencis noti ĉion farendan se oni kolizias kun kometo.

— Certe troviĝas, — respondis la maljuna virino. — Ĉu blua kajero?

— Prefere iu alia koloro, — diris la snorko, ĉar bluajn kajerojn uzas nur tre malgrandaj snorkoj.

— Eble mi bezonus novan pantalonon, — diris Snufmumriko. — Sed ĝi ne aspektu tro nove. Mi bonfartas nur en tia kiu havas mian propran formon.

– Ĝuste tiel, — diris la virino kaj surgrimpis ŝtupetaron por dehoki pantalonon el la plafono.

– Ĝi aspektas ege nove, — Snufmumriko maltrankvile diris. — Ĉu ne troviĝas pli malnova?

— Tiu sendube estas la plej malnova pantalono kiun mi havas, — deklaris la virino. — Sed morgaŭ ĝi ja estos eĉ pli malnova, — ŝi aldonis esperplene kaj rigardis Snufmumrikon super la okulvitroj.

— Nu bone, — li diris. — Mi povus iri trans la domangulo por provi ĝin. Sed mi demandas min ĉu ĝi havas mian formon. — Kaj li malaperis en la ĝardenon.


La snorko notadis en sia nova kajero, kiu estis verda.

— Nu, kion deziras vi, eta trolo? — demandis la maljunulino.

— Diademon, — Mumintrolo serioze respondis.

— Diademon! — diris la virino kun surpriziĝo. — Por kio vi uzos ĝin?

— Li donacos ĝin al Snorkfraŭlino, — kriis Snif kiu sidis meze sur la planko trinkante ruĝan limonadon tra suĉilo.

— Li iĝis tute ridinda de kiam li renkontis ŝin.

— Tute ne estas ridinde doni juvelojn al damo, — diris la eta maljunulino. — Vi estas tro malgranda por kompreni, sed efektive juvelo estas la sola ĝusta donaco por damo.

— Ho, ĉu vere, — diris Snif kaŝante la nazon en la limonadglaso.

La virino rigardis supren-suben laŭ ĉiuj siaj bretoj, sed tie troviĝis neniu diademo.

— Eble sub la vendotablo, — proponis Mumintrolo.

La virino serĉis.

— Ne, ankaŭ tie ne, — ŝi malgaje diris. — Imagu, mi havas eĉ ne unu solan diademon. Sed eble konvenus paro da etaj snorkogantoj?

— Mi ne vere scias, — diris Mumintrolo kun malgaja mieno. Tiumomente la porda sonorilo sonoris kaj Snorkfraŭlino eniris la butikon.

— Bonan tagon, — ŝi diris. — Kian ege belan spegulon vi havas en la ĝardeno, sinjorino. De kiam mi perdis mian spegulon mi povas speguli min nur en akvoflakoj, kaj la vizaĝo iĝas iel stranga en ili.

La virino okulumis al Mumintrolo. Ŝi prenis ion de breto kaj rapide enmanigis ĝin al li. Mumintrolo rigardis; ĝi estis eta ronda spegulo kun arĝenta rando kaj dorsflanke troviĝis ruĝa rozo farita el rubenoj. Li rigardis la maljunulinon ridante.

Snorkfraŭlino nenion rimarkis.

— Vi hazarde ne havas medalojn, — sinjorino, ŝi demandis.

— Kion? — demandis la virino.

— Medalojn, — diris Snorkfraŭlino. — Belajn stelojn, kiujn sinjoroj ŝatas porti ĉirkaŭ la kolo.

— Ho, jes ja, — ekkriis la virino. — Medaloj tio estas, ja. — Kaj ŝi rigardis supren-suben laŭ siaj bretoj kaj sub la vendotablo kaj ĉie en la butiko.

– Ĉu vi havas neniun entute, — demandis Snorkfraŭlino kaj ekhavis larmojn en la okuloj.

La virino aspektis malfeliĉa, sed tiam ŝi ekhavis ideon kaj suriris la ŝtupetaron ĝis la plej supra breto. Ŝi eligis la skatolon kun kristarbaj ornamoj kaj singarde elprenis grandan belan stelon por la arbopinto.

— Imagu, kia bonŝanco, — ŝi diris. — Jen tamen mi havas medalon!

— Ho, kiel bela, — flustris Snorkfraŭlino. Ŝi turnis sin al Mumintrolo dirante: — Ĝi estas por vi. Ĉar vi savis min de la venena arbedo.

Mumintrolo mutiĝis kaj emociiĝis. Li genuis kaj ŝi pendigis la medalon ĉirkaŭ lian kolon. Ĝi lumis per unika brilo.

— Vi devus vidi kiel bela vi estas, — ŝi diris.

Tiam Mumintrolo montris la spegulon, kiun li tenis kaŝita malantaŭ la dorso.

– Ĝi estas por vi, — li diris. — Vi povas speguli min.

Dum ili spegulis unu la alian la porda sonorilo sonis kaj envenis Snufmumriko.

— Mi pensas ke tiu pantalono prefere iom pli malnoviĝu, — li diris. — Ĝi ne havas mian formon.

— Mi bedaŭras, — diris la virino. — Sed novan ĉapelon vi sendube bezonus?

Snufmumriko tiris sian malnovan ĉapelon pli suben sur la orelojn kun tima mieno.

— Koran dankon, — li diris. — Sed mi ĝuste rememoris kiom danĝeras akiri tro da posedaĵoj.

La snorko senĉese sidis notante en sia kajero. Nun li stariĝis kaj diris:

— Unu grava afero pri kometoj estas ne tro longe resti elektante en butikoj. Snif! Tuj eltrinku la limonadon!

Snif verŝis en sin la tutan botelon kaj misglutis ĝin. Aŭdiĝis strangaj sonoj kaj jen li elsputis la tuton sur la maton.

— Mi vomis! — li riproĉe ekkriis.

— Tiel li ĉiam faras, — klarigis Mumintrolo. — Nun ni ja baldaŭ foriros, ĉu?

— Kiom kostas ĉio? — demandis la snorko.

La eta maljunulino komencis kalkuli, kaj dum ŝi kalkulis, Mumintrolo ekmemoris ke li ne havas monon. Per la brovoj li demandis la aliajn kaj vidis laŭ iliaj nazoj ke ankaŭ ili estas senaj. Kurteno!

— Estos 40 penioj por la kajero kaj 34 penioj por la limonado, — diris la virino. — La stelo kostas 3 markojn kaj la spegulo 5 ĉar estas rubenoj dorsflanke. La tuto estos 8 markoj kaj 74 penioj.

Neniu diris ion. Snorkfraŭlino surtabligis la speguleton kun profunda suspiro, kaj Mumintrolo komencis malnodi la ŝnuron de sia medalo. Snif rigardis la maton malsekan de limonado. Kaj la snorko demandis sin ĉu kajero pli aŭ malpli valoras post kiam oni skribis en ĝi.

La eta maljunulino rigardis ilin super la okulvitroj.

— Nu, miaj infanetoj, — ŝi diris. — Krome ja estas tiu malnova pantalono, kiun Snufmumriko ne deziris. Ĝi valoras precize 8 markojn. Unu afero forstrekas la alian, do efektive vi ŝuldas entute nenion.

– Ĉu tio povas esti ĝusta? — scivolis Mumintrolo.

— Certe tio estas ĝusta, — respondis la virino. — Mi ja konservos la pantalonon.

La snorko klopodis kalkuli enkape sed tio ne prosperis.

Do li notis ĝin ĉi tiel en sia kajero:

Kajero 40 penioj

limonado (elsputita) 34 penioj

medalo 3 markoj

spegulo (kun rubenoj) 5 markoj

Sume 8 markoj kaj 74 penioj

Pantalono 8 markoj

8=8 krom 74 penioj

— Sed tio ja ĝustas, — la snorko surprizite diris.

— Tamen restas 74 penioj, — kontraŭis Snif. — Ni devus havi tiujn, ĉu ne?

— Ne estu pedanta, — diris Snufmumriko. — Ni diru ke tio egalas.

Ili riverencis al la eta maljunulino. En la pordo Snorkfraŭlino demandis:

– Ĉu la dancejo estas malproksima?

— Tute ne, — respondis la virino. — Iom pli antaŭe. Sed la danco komenciĝos nur je la lunleviĝo.

Meze de arbaro Mumintrolo haltis kaj diris:

— Tiu herba tegmento ne aspektis tre forta. Eble ŝi ŝatus kuniri por kaŝiĝi en nia groto?

— En mia groto, — diris Snif. — Ĉu mi iru demandi?

— Faru tion, — diris Snufmumriko.

Snif forkuris kaj ili sidiĝis vojrande por atendi.

– Ĉu vi scias danci tiun novan, kio-ajn-ĝi-nomiĝas? — demandis Snorkfraŭlino.

— Ne, — respondis Mumintrolo. — Valso plaĉas al mi.

— Ni ne havas tempon danci, — diris la snorko. — Rigardu la ĉielon.

Ili rigardis (sed Snorkfraŭlino ne).

– Ĝi pligrandiĝis, — diris Snufmumriko. — Hieraŭ ĝi estis kiel formika ovo. Nun ĝi aspektas kiel oranĝo. Mi preskaŭ pensas…

— Sed tangon vi sendube scias, — interrompis Snorkfraŭlino. — Unu paŝeto flanken kaj du malantaŭen.

— Tio ja sonas facile, — konsentis Mumintrolo.

— Kara kokina fratino, — diris la snorko. — Ĉu vi neniam povas resti ĉe la afero!?

— Ni komencis paroli pri danco, — diris Snorkfraŭlino. — Kaj poste vi subite daŭrigis parolante pri kometoj. Mi ankoraŭ parolas pri danco.

Ambaŭ malrapide komencis ŝanĝi koloron. Ĝuste tiam Snif rekuris.

– Ŝi ne volas, — li vokis. — Ŝi savos sin en la kelo kun konfitaĵoj. Sed ŝi sendis dankojn kaj salutojn kaj po unu stangbombonon al ĉiu el ni.

– Ĉu vi ne hazarde elpetis ilin, — demandis Mumintrolo.

— Neniam en mia vivo! — incitite diris Snif. — Ŝi opiniis ke ni devus ricevi ilin ĉar ŝi ŝuldis al ni 74 peniojn. Mi diris nur, ke ŝi tute pravas.

Do ili marŝis plu kaj la vojo marŝis kun ili. La malhela suno subiris inter piceoj kaj enlitiĝis sub la horizonto. Anstataŭe la luno leviĝis, sed ĝi estis strange palverda kaj senbrila.

La kometo lumis pli kaj pli forte. Ĝi estis preskaŭ same granda kiel la plenluno kaj lumigis la tutan arbaron per sia ruĝa, malrealeca lumo.

La dancejo situis en eta maldensejo. Ĝi estis ornamita per kronoj el lampiroj, kaj arbarrande granda akrido agordis sian violonon. La maldensejo estis plena de vizitantoj kiuj atendis ke la dancado komenciĝu. Etaj lagofantomoj kuraĝis elveni el la sekiĝintaj marĉoj kaj el la arbara lageto. Sur la dancejo estis svarmo el etaj knitoj, kaj sub la betuloj klaĉadis amaso da arbo-spiritoj (arbospirito estas eta damo kun belega hararo kiu vivas en la arbotrunko. Nokte ŝi eliras por balanciĝi en la frondaro. Ŝi kutime ne troviĝas en pinglo-arboj).

Snorkfraŭlino elprenis sian speguleton por kombi la fruntharojn kaj esplori, ĉu la floro sidas ĝuste malantaŭ ŝia orelo. Mumintrolo alĝustigis sian medalon. Ili neniam antaŭe vizitis tiel grandan balon.

– Ĉu vi pensas ke mi ofendos la akridon, se mi iomete ludos per mia buŝharmoniko, — flustris Snufmumriko.

— Ludu vi ambaŭ, — diris la snorko. — Instruu al li tiun kanton "Ĉiuj bestetoj bantigas la voston".

– Ĝi konvenos, — diris Snufmumriko. Kaj li venigis kun si la akridon malantaŭ arbedon por instrui al li la novan kanton.

Post kelka tempo aŭdiĝis etaj tonoj trans la arbedo, unu post alia, kaj jen pliaj, triloj kaj melodietoj. Knitetoj kaj arbospiritoj kaj lagofantomoj ĉesis babili kaj iris sur la herbejon por aŭskulti.

— Tio sonas bone, — ili diris. — Certe estas bone danci je tio.

— Panjo, — diris juna kniteto kaj montris al Mumintrolo. — Tie staras generalo.

La tuta familio venis admiri lian medalon.

— Kiel belan lanugon vi havas, — ili diris al Snorkfraŭlino.

La arbospiritoj rajtis laŭvice speguliĝi en ŝia spegulo kun rubena rozo dorsflanke kaj ĉiu lagofantomo desegnis malsekan personan markon en la kajero de la snorko.

Sed nun aŭdiĝis la kanto "Ĉiuj bestetoj bantigas la voston" trans la arbedo, eĉ ne unu sola tono perdiĝis, kaj jen aperis Snufmumriko kaj la akrido ludante plenforte. Estiĝis granda pelmelo kaj svarmado kiam ĉiuj paroj elserĉis unu la alian. Post kelka tempo ĉiu trovis tiun, kun kiu li plej preferis danci, kaj ĉiuj turniĝis en rondo sur la dancejo.

— Sed vi ja dancas tre bone, — diris Snorkfraŭlino. — Kiu danco estas tio?

— Mia propra, — respondis Mumintrolo. — Mi ĵus eltrovis ĝin!

La snorko elektis lagvirineton kun perkoherboj en la haroj kaj trovis iom malfacile sekvi la takton. Snif turniĝis kun la plej malgranda kniteto kaj sentis sin tre granda. Estis klare ke la knito admiris lin. La kuloj dancis sialoke kaj el ĉiuj anguloj de la arbaro novaj gastoj alplandis, alrampis kaj alsaltis por rigardi. Neniu sola pensis pri la kometo kiu sola kaj arda flugis antaŭen tra la nigra nokta spaco.

Proksimume je noktomezo oni alrulis grandan barelon da pomvino, kaj ĉiu ricevis etan tason el betulŝelo el kiu trinki. La lampiroj kolektiĝis en bulon meze de la dancejo kaj ĉirkaŭe sidis ĉiuj aliaj manĝante buterpanojn kaj trinkante vinon.

— Nun ni rakontu historiojn, — diris Snif. — Ĉu vi ne scias rakonton, eta knito?

— Neee, — diris la knito kaj terure embarasiĝis. — Eble unu…

— Nu, do rakontu ĝin, — diris Snif.

— Estis iam arbara rato nomita Pimp, — murmuris la knito kaj timide rigardis inter la manoj.

— Nu, kaj kio poste? — diris Snif kuraĝige.

— La rakonto finiĝis nun, — flustris la knito kaj subenrampis por kaŝiĝi en la muskoj. Ĉiuj ridis plenforte, kaj la lagofantomoj batadis tamburon per siaj vostoj.

— Ludu ion al kio eblas fajfi! — vokis Mumintrolo.

— Do ni ludu la Paŝto-paŝanto-kanton, — diris Snufmumriko.

— Sed ĝi estas tiel malĝojiga, — kontraŭis Snorkfraŭlino.

— Tamen ludu ĝin, — diris Mumintrolo. — Ĝi estas bona fajfokanto.

La mumriko ludis kaj la trolo fajfis kaj ĉiuj aliaj kunkantis en la rekantaĵo:

Vi paŝta paŝanto

jen fajfu kaj kantu

en nokta malvarm'.

Vi lacas ĉi fojon

kaj perdis la vojon

al hejma la ĉarm'.

Snorkfraŭlino suspiris.

— Nun mi iĝis melankolia, — ŝi diris. — Tio ja estas precize kiel pri ni. Ni estas lacaj kaj perdis la vojon hejmen!

— Vi estas laca ĉar vi tro multe dancis, — diris la snorko kaj malplenigis sian tason.

— Kompreneble ni trovos la vojon hejmen, — vokis Mumintrolo. — Ne estu melankolia! Ni hejmenvenos kaj Panjo havos pretan vespermanĝon kaj diros "imagu ke prosperis al vi" kaj ni diros "vi ne scias kion ni trapasis!"

— Kaj mi ricevos piedringon el perloj, — flustris Snorkfraŭlino. — El unu perlo ni faros kravatpinglon por vi.

— Jes, — diris Mumintrolo. — Kvankam ja sufiĉe malofte mi portas kravaton.

— Unu perlon mi pendigos ĉirkaŭ la kolon de mia sekreto, — diris Snif. — Mi havas sekreton, kiu komenciĝas per K kaj finiĝas per O kaj kiu akompanas min ĉie! Ĝi sopiris al mi dum la tuta tempo nun kiam mi forestis…

– Ĉu ĝi eble finiĝas per to? — demandis la snorko.

— Mi ne diras! — vokis Snif. — Kaj vi ne rajtas diveni!

Nun Snufmumriko ludis unu kanton post alia, dormemigajn krepuskajn kantojn kaj ekirajn kantojn. Unu post la alia knitetoj kaj lagofantomoj komencis retiriĝi en la arbaron. La arbospiritoj malaperis kaj Snorkfraŭlino endormiĝis kun sia spegulo enmane.

Fine la kantoj silentiĝis kaj sur la herbejo estis tute kviete. La lampiroj estingiĝis, kaj tre, tre malrapide alproksimiĝis la mateno.

Загрузка...