Unua ĉapitro

Milionulo formetas eterne la farungluan sitelon. Li testamentas pri sia havaĵo, kiu estas facile trovebla. Ĝi devas esti ie sur la Tero. La direktoro rakontas pri bagnano, kiu estas 19ö cm-ojn alta, malnova cikatro turpigas lian nazon, kaj supozeble li ne dormis. Tio estas malbona. Ankaŭ la muro havas orelojn, en la persono de Eddy. Jen estas lia plano: li prirabos la knabinon, por ke li riĉigu ŝin.

Li forkuregas.


1

La milionulo haltis por momento en la mano kun la sitelo.

Li tuj tre pentis tion, ĉar energia puŝo instigis lin rapidi, ke oni jam atendas lin en la metiejo. Vere en la metiejo la kunloĝantoj atendis la milionulon, kun la sitelo. Ĉar la kunloĝantoj pasigis sian liberan tempon per gluado de papersaketoj, kaj al tiu tempopasigo konstante estis necesa farungluo, kion ili ricevis pere de la supre insultita milionulo.

Tiu riĉa sinjoro indiferente akceptis tiun fakton, ne konvenan al lia socia klaso, ke oni puŝis lin je la flanko. Ĉar la milionulo, kiel ajn nekredeble ĝi sonas, estis loĝanto de la angla prizono en Dartmoor. Li jam vivis ok jarojn momente en tiu loko. Neniu sciis tion, ke li estas milionulo. Ĝenerale oni sciis nenion alian pri li, nur tion, ke li estas enfermiĝema, lakona, iom malrapidpensa oldulo, kiun oni metis kiel altaĝulon en bonmeritan pension, post plenumo de tridek jara servo sur la tereno de krimfarado, certigante al li dumvivan provizadon en Dartmoor.

Li pasigas ĉi tie jam la simplan, pacan vivon de emerita krimulo: karcerpurigado, promeno, papersaket-gluado, iafoje alvenas nutraĵpakĵo kaj kelkfoje vizitanto. Jim Hogan havis nur unu vizitanton: fraŭlinon Evelyn Weston. Post la morto de sia iama samlernejano, la knabino vizitis lin en ĉiu dua monato, tiam ŝi parolis kelkajn vortojn kun la maljuna bagnano, kiu murmuris ion responde nur malafable, moroze.

Fraŭlino Weston studis filozofion en la universitato, kio ĵetas ne la plej favoran lumon sur la praktikan kapablon de la junulino. Streange, sed ĝi estas tiel: kiuj lernas de la plej eminentaj majstroj saĝe pensadi, ĝenerale al ties kapo plej malofte venas io, kio estus praktike utiligebla. Ekzemple Evelyn Weston provis sin vivteni per tio, ke ŝi tradukis malnovajn, francajn baladon en anglan lingvon. Se ni konsideras tion, ke dum nia historio en Anglio per panika rapideco malpliiĝis la intereso rilate la malnovajn baladojn, kiujn oni tradukis el la franca lingvo, tial ne estas mirinde, ke fraŭlino Weston kaj ŝia patrino vivis tre malriĉe, en mansardo de iu ludomo en la strato Kings. La pensio de la mortinta Weston apenaŭ sufiĉis al ilia vivteno. Bonŝance la frato de sinjoro Weston, kvankam li ne estis riĉulo, li kelkfoje subtenis sian junan fratinon el sia lukro per pli-malpli grandaj monsumoj. Tiu frato, sinjoro Bradfor: laboris kiel tajloro por sinjoroj. Li estis sufiĉe bonhava, ĉar li okupiĝis krom sia metio ankaŭ pri borsaj spekulacioj, ĝenerale kun sukceso.

Mi opinias la diritajn nur tiom grava, ke la leganto povu imagi la oferemon de Evelyn Weston, ke ŝi ne lasis la maljunan krimulon al lia sorto, malgaŭ ŝiaj modestaj, financaj cirkonstancoj, kaj fojfoje ŝi portis al li pakaĵon da nutraĵo en Dartmoor-on.


2

Ĉar Jim Hogan jam pasigis dekkvin jarojn en la malliberjo, lia afero estis prezentita al la plej supera forumo, kaj tiugrade oni eldiras nur absolvajn verdiktojn. La maljuna Hogan atendis en la prizona hospitalo sian liberigon el sia tera korpo, ĉar li staris antaŭ tia instanco, kie eĉ la plej grava krimo malpliiĝas apud la plej malgranda bono, li povis esti certa pri tio, ke li forlasos Dartmoor-on post kelkaj horoj.

Okazis surpriza afero je la oka horo vespere. La maljuna Hogan deklaris, ke li volas testamenti. Komence la kuracisto atribuis tion al la febro. Pri kio povus testamenti maljuna bagnano? Lia korpo estos entombigita, lia animo venos en la inferon, liajn vestojn posedos la ŝtato. Ĉar la malliberulo persisits ĉe sia ideo, kaj eĉ prizondirketoroj malofte rifuzas la lastan deziron de mortanto, oni do notis en protokolo la lastan instrukcion de la oldulo, laŭ lia deziro nur en la ĉeesto de la pastro kaj la direktoro…

… Sekvonttage la maljuna Hogan jam sidis sur la rando de Saturno kaj gaje balancis siajn piedojn, rerigardante el mult-mil lumjara distanco al nia ventormalsana planedo, li kontente frotis sian manojn:

Li heredigis ĉirkaŭ unu milionojn da sterlingaj pundoj al fraŭlino Evelyn Weston.


3

Mi ŝatas prijuĝi neniun laŭ lia malforta flanko. Nek la scivolemon mi opinias kulpo. Povas esti, ke oni pli rapide maljuniĝas pro ĝi, almenaŭ tiun aserton subtenas la cirkonstanco, ke tre multaj virinoj konstante vizitas kosmetikistinon relative junaĝaj, sed neniokaze ĝi estas kulpo. Sed la scivolemo havas monstrenaskitan ĝemelon, malbelan miskreskaĵon: la subaŭskultadon. Mi malestimas la subaskŭltantan homon. Ĉiufoje, kiam mi subaŭskultis, poste mi havis animan konflikton. Kredu min, ke en ĝi estas io, kio memorigas pri embuskmurdo, kiam ni mortpikas la sekreton de alia homo el dorsdirekto per nia aŭdorgano. Nek al Eddy Rancing ni povas pardoni tiun insidemon, kvankam la junulo estis amanta, kaj ni bone scias, ke tiu animstato kiel oksidas iafoje eĉ la plej ŝtalan viran karakteron. Eddy Rancing subaŭskultis. La mansardĉambroj estas apartigitaj per tiel maldikaj muroj, ke al tiu agado li sufiĉis forte alpremi sian orelon al latapeto, kaj tuj estis aŭdeblaj ĉiuj vortoj, kion Evelyn Weston parolis kun sia partrino, loĝantaj en la najbara ĉambro. Poste li ĉiam pli forte algluiĝis al la muro, kaj plej volonte li estus alpreminta tien ankaŭ sian alian orelon, se la natruo por kolerigi la subaskultanon, ne estus dividinta niajn orelojn tiel, ke ili elkresku paralele el nia vizaĝo. Bonŝance li eĉ tiel bone aŭdis ĉion.

Evelyn laŭtlegis leteron, kiu estis la testamento de la maljuna Jim Hogan. Ĝi alvenis per la posttagmeza poŝto.

„… Ni kompleze atestas laŭ la deziro de la bagnano Jim Hogan, ke laŭ nia persona sperto, sed ankaŭ laŭ la opinio de la prizona kuracisto, la nomito havas sanan menson, kaj malgraŭ lia malsano li plenkonscie diktis la sekvan testamenton, kiun li aŭtentigis per sia subskribo.

Pastro G. H. kaj direktoro M. Crickley.”

„Mi heredigas mian havaĵon, valorantan unu milionojn de sterlingaj pundoj al la filino de Samuel Weston, al Evelyn Weston, kiu loĝas en Londono, en la strato Kings, numero 4. Mia havaĵo, valoranta unu milionajn sterlingajn pundojn, estas nuksogranda diamanto, kiun mi ricevis donace.Tio ŝajnas sufiĉe nekredebla kaj mirinda, sed tiam estis tempoj de nekredeblaj kaj mirindaj okazaĵoj, kiam mi ricevis ĝin. Fine de la milito, ankaŭ mi aliĝis al la kontraŭrevolucia armeo de Koĉak kun kelkaj anglaj soldatoj. Kiam la militiro finiĝis en Siberio, mi sukcesis reveni en la Eŭropan parton de Rusio post nepriskribeblaj suferoj. Per la dokumentoj de mortinta aŭstra malliberulo mi eniĝis militkaptitojn transportantan trajnon, tiel mi alvenis en Moskvon. Tie kun kelkaj al mi similaj homoj ni fondis entreprenon, kies ĉefa enspezo estis la prirabo de riĉaj homoj, kiuj panike provis fuĝi. Ni serĉis tiujn homojn, proponante, ke ni transfuĝigos lin en Pollandon. Ni akiris militistan ŝarĝaŭton tiucele. Ni simple forprenis ilian ĉiun havaĵon en iu senhoma loko, kaj ni lasis ilin tie sur la vojo. Tiel kaptiĝis ankaŭ tiu malalta, grizhara, barba, mallaŭtparola, maljuna sinjoro, kiu estis nia lasta fuĝanto. Li promesis fabelan sumon, se ni kontrabandos lin en Pollando. Rondcifere kvindek mil dolarojn! Tiun tagon ni ne havis alian pasaĝeron. Ni metis la kestojn kaj la pakaĵojn de la oldulo kaj veturigis lin ĉirkaŭ ducent verstojn, kie la vojo kondukis tra neĝkovrita arbaro. Tie ni prirabis lin. Aŭ ni estus prirabantaj lin, sed tio estis neebla. Vestoj, libroj kaj ceteraj, senvaloraj obejtoj plenigis la pakaĵon de nia vojaĝanto. Ni vane distranĉis la subŝtofon de lia mantelo, vane ni hakis liajn kestoj je pecoj; tiu homo kunportis nenion valoran. Miaj tri kunuloj draste alkriis lin, kiel li volis pagi kvindek mil dolarojn? „Mi donos eĉ pli multe da mono — respondis la pasaĝero, — se vi transportos min tra la landlimo. Ĉar mia havaĵo jam ne estas en Rusio.” Iu mia kunulo elprenis sian traĉilon por tuj mortpiki la oldulon, se mi ne estus lin flankenpuŝinta. Nun jam mi ne havas kaŭzon por ekskuzi min; mi estis fia krimulo, kaj kiam oni surprizis min iafoje dum laboro, mi ne problemis kien piki, sed mi firme asertas tion: ke la homa sento neniam perdiĝis tute el mi. Mi ne lasis masakri la oldulon. Kverelo, poste interbatalo okazis inter ni, fine ili depuŝis ankaŭ min de sur la aŭto kaj rapide forveturis. Mi ne rakontos detale, kiel ni atingis la polan landlimon, tra urbetoj kaj farmbienoj, nur tiu fakto gravas el la vidpunkto de mia direndo, ke ni alvenis al tiu kritika parto de nia vojo, kie kelk-kilometra areo dividis la du landojn unu de la alia dum la plactraktadoj, kaj oni nomis ĝin „demarkacia zono”. Estis malvlarmega vintro. Mi vagaĉis en la neĝo malbone ekipite, kin difektita brako, kaj kun laca, maljuna kadukulo. „Sinjoro, vi vidos — ripetadis la oldulo, kredante, ke li pvas reanimi min, — mi riĉigos vin, se ni elvenos vivantaj de tie ĉi.” Mi preskaŭ batis lin. „Lasu jam tiujn fabelojn! Vi havas nenion krom via pantalono!” Ankaŭ nun mi vidas lin antaŭ mi, kiel li rigardis sur min: „Vi eraras, sinjoro. Miaj juveloj, kiuj valoras milionojn jam delonge estas en Parizo. Mia filo ankoraŭ ĝustatempe sukcesis fuĝi. La vero estas tio. Vi ne povas peti tiom da mono, ke vi estus malmodesta.” Mi ĉiam pli koleriĝis. „Nu, sciu — mi draste alkriis lin, — eble ni priparolu nun en la neĝblovado, ke vi eventuale alportos al mi en Londono la plej valoran juvelon de via familio. Mi estas certa pri tio, ke mia propono estas favora al vi.” Li trankvile kapjesis. „Se ni vivos, sinjoro, tiam mi portos al vi en Londono la plej valoran juvelon de nia familio. Kvankam mi ne volonte disiĝos de tiu, ĉar ĝi estas la plej bela diamanto de la malnova cara krono.” Vi povas imagi, kion mi respondis. La funelforme kirliĝanta neĝo kuregis ĉirkaŭ ni en densaj kolonoj, la vento preskaŭ renversis nin, kaj malproksima hojlo de lupoj faris ĉion ĉi neforgeseble timiga. Dume ni vojeraris. Sekvis terura migrado. Koncentrinte nian lastan energion, ni ŝanceliĝante vagaĉis, kiam spuro de ĉaro aperis denove en la neĝo. Sur la lasta parto de la vojo mi jam devis porti la maljunulon en miaj malsanaj brakoj, kiam ankaŭ mi mem apenaŭ povis min treni. Tamen mi ne estus povinta lasi lin tie kuŝantan en la malvarma, blanka dezerto. Dentogrincante, kolere, sed mi pene portis lin. Fine la polaj limgardistoj trovis nin. Ili transportis mian grave malsanan kunvojaĝanton en la plej proksiman hospitalon, kaj la vojo elĉerpis ankaŭ min tiom, ke mi devis eltrinki plenbotelon da brando, ĝis mi resaniĝis. Mi alvenis en Danzig-on kun fuĝantoj, amasigitaj en ŝarĝvagonon, de kie angla krozŝipo transportis nin hejmen. Mi tute forgesis pri la maljunulo. En Londono mi denove trovis miajn iamajn kompanojn, kaj ni tuj komencis „labori”. Post kelkaj sukcesaj rompoŝteloj ni enpoŝigis fiaskon, kaj oni malliberigis nin. Mi havis antaŭvivon, tial oni kondamnis min al du jaroj, kvankam nur unu rompŝtelo estis pruvita, ke mi faris tion. Mia advokato atentigis min, ke post mia liberiĝo mi bone pripensu, antaŭ ol miksiĝi en kiun ajn krimon, ĉar denove starante antaŭ la tribunalo, oni eldiros la maksimalan punon. Sed kion fari pli ol kvardekjarulo, kiam mi faris nenion alian ol rabi kaj ŝteli. Kvar tagojn post mia liberiĝo, mi jam rompŝtelis en la Magazenon Manhattan. Mi estus atendinta nur unu tagon! Dependis de dudek kvar horoj, ke mi finos mian vivon ke kiel riĉa, libera sinjoro, sed mi mortos tiel, plenumante mian dumvivan punon ĝis la lasta sekundo. La noktogardisto suprizis min dum rompŝtelo. Ni luktante baraktis. Fine mi mortpikis lin kaj mi rifuĝis. Mi pensis, ke li mortis. Kunpreninte mian havaĵon, mi decidis forlasi Anglion. Mi estis certa pri tio, ke matene, malkovrinte la murdon, oni suspektos ankaŭ min. Mi ne pensis, ke jam nokte oni estus sur mia spuro. Sed okazis tiel. La gardisto ne mortis. Li trenis sin grave vudita al la alarm-sonorilo. La polico alveni post kelkaj minutoj. Eĉ la supraĵa personpriskribo sufiĉis al la detektivoj por rekoni min. Sed mi ne sciis pri tio. Mi pensis, ke la noktogardisto mortis, kaj mi havos sufiĉan tempon por fuĝi ĝis la malfermo de la magazeno. Mi loĝis en la strato Knightbridge, numero 8. Granda galanteriaĵvendejo estis apud mia loĝejo, sur la teretaĝo, kie oni vendis precipe ceramikaĵojn kaj statuojn. La nomo de la formao estis Longson kaj North. Bonvolu noti bone tiun adreson…”

Eddy Rancing ne ĉesis subaŭskulti eĉ por momento, sed dume li haste elprenis sian krajonon, rapide skribante la adreson apud sian orelon sur la muron.

— Mirinda historio — diris Evelyn.

— Daŭrigu — flustris sinjorino Weston ekscitite. Evelyn daŭrigis la legadon, kaj Eddy Rancing la subaŭskulton. „…Mi rapidis hejmen. La unua surprizo trafis min ĉe la pordego, kie staris grandega, belega aŭtomobilo en la malfrua, nokta horo. Mi malfermis la pordon de mia ĉambro. Tiu certa, maljuna sinjoro sidis tie vidalvide al mi ĉe la tablo, kiun mi transportis tra la landlimo. Sed kiel ŝanĝiĝis tiu homo! Liaj okuloj serene brilis, lia vizaĝo montris afablecon, trankvilon kaj sperecon, anstataŭ tiu pala malgajeco, kiam li lastfoje rigardis sur min. Li estis tre delikate vestita, ĉapelo kaj bastono kuŝis antaŭ li sur la tablo. Li venis al mi ridetante.

— Se mi bone memoras, ni ankoraŭ havas iom da kalkulo, sinjoro. Permesu, ke fine mi prezentiĝu: mi estas duko Radzovill. Mi jam longe estus estus veninta al vi, sed mi longtempe kuŝis en lito grave malsana, poste estis nekredeble malfacila afero esplorigi vian adreson.

Mi jam ne memoras, kion mi balbutaĉis. Li metis sian manon sur mian ŝultron kaj gaje, kvazaŭ li estus dironta bonan ŝercon, li daŭrigis:

— Mi kunportis al vi la vetruprezon, kaj kion vi faris por mi, tion ne eblas pagi per diamanto, se mi bone memoras, vi deziris la plej valoran juvelon de mia familio.

Li transdonis al mi diamanton en malgranda, nigra kaseto. Mi ankoraŭ neniam vidis tiel grandegan, diafanan julvelŝtonon dum via vivo. Mi ne pensas, ke multaj similaj ŝtonoj estus en la mondo. Ravite de la vidaĵo, mi forgesis ĉion, la murdon, la fuĝon, mi nur staris tie, fiksrigardante la scintilantan diamanton…

— Mi jam tiam diris al vi, ke mi ne volonte disiĝos de tiu juvelo, ĉar ĝi estas la diamanto de la malnova, cara krono. Sed kompreneble ĝi ne estas kaŭzo por rompi mian promeson. La duka familio Radzovill kompleze atestas ĉiam, ke tiu diamanto estas proprietaĵo de Jim Hogan, kiun li akiris honeste.

— Dank… dankon… — mi balbutaĉis stulte.

— Nedankinde — li respondis. — Tiu diamanto estas sensignifa rekompenco por via servo. Vivu feliĉe, sinjoro.

Li premis mian manon kaj foriris. La motoro zumis malsupre. Mi postrigardis ĝin tra la fenestro. Ĝustatempe. Malantaŭ la aŭtomobilo de la duko haltis alia, multe pli granda aŭto ĉe la pordego. Policistoj kaj detektivoj saltadis de sur ĝi. Tragikomika situacio! Mi staris tie — en la mano kun la diamanto de ne netaksebla valoro — kiel persekutata rabmurdisto. Mi havis sekundon por pensadi. La diamanto estas mia eĉ tiam, se oni kaptos min. Sed kiom da damaĝitoj anonciĝos (kiujn mi prirabis kaj ŝtelis) per pretendoj, kiam ili ekscios, ke Jim Hogan estas posedanto de valorega diamanto? Mi devas kaŝi ĝin! Sed kien?… La policistoj jam estis sur la ŝtuparo. Mi ĉirkaŭrigardis. En tiu momento eksonis la sonorilo. Mi saltis tra la fenestro de la banĉambro en la lumigan korton. Vidalvide mi engripis tra malfermita fenestro. Mi estis en vasta ejo. Kestoj, lignosplitoj, pakpaperoj kaj rubaĵo kuŝis ĉie. Pafo knalis malantaŭ mi el la fenestro de mia banĉambro. Mi kuris plu. La aŭrora lumo filtriĝis tra la strata fenestro en la najbaran ĉambron, tiel mi povis orientiĝi. Mi estis en la metiejo de la galanteriaĵ-vendejo. Grandega argil-forno staris en la angulo de la ĉambro. De tie mi jam ne povis iri plu. Alarm-aŭtomobilo staris sur la strato trans la montorfenestro, kaj kvin-ses observantaj policaj oficiroj atendis ĉirkaŭ ĝi, kiam mi aperos de ie? Mi rimarkis duone pretajn statuojn sur la tablo. Iu malpli granda statuo figuris Budhon, sidantan sur eta cerakmika skatolo. Hazarde mi ektuŝis ĝin. Mi sentis, ke ties materialo ankoraŭ estas mola. Mi enpremis la diamanton en la molan mason de la Budha statuo, kaj mi rapide tiris la lignan ŝablonon super ĝi, por forigi la spurojn. Mi devis translasi la diamanton al ĝia sorto, fidante mian eltrovemon por retrovi la statuon, ornamantan la ceramikan skatolon, se mi iam liberiĝos. Povas okazi, ke la statuo rompiĝos ĝis tiam, kaj tiel la diamanto estos alies posedaĵo, sed almenaŭ mi havas la esperon, ke eventuale ĝi estos la mia. Eble oni faras notojn pri la vendoj en tiel granda vendejo, verŝajne estos fadeno, laŭ kiu mi povos ekiri por torvi la statuon. Se mi devos serĉi kvindek homojn post dek jaroj, nek tio estos malebla tasko. Post nelonga tempo oni veturigis min rapide per la polica aŭtomobilo al Scotland Yard. La noktogardisto ne mortis, tamen mi estis kondamnita al ĝismorta bagno. Mi esperis dum jaroj, ke mi eble povos fuĝi, eble mi ricevos amnestion, kaj tiam mi serĉos la Budha statuon, sidantan sur la ceramika kasedo. Nun jam mi havas nenion esperi, kaj mi ne volas kunporti la sekreton en la tombon. Mi heredigas la diamanton al fraŭlino Evelyn Weston, kaj mi kredas, ke ŝi trovos la Budhon, en ĝi la juvelon, pri kiu la familio Radzovill atestos, se estos bezonate, ke mi akiris ĝin honeste. Miaj malnovaj krimoj intertempe eksvalidiĝis, tiel neniu povas postuli kompenspagon el la diamanto. Fraŭlino Evelyn eksciu, de la 9-a de majo en jaro 1922 al kiu aŭ al kiuj estis venditaj unu aŭ pluraj kasedoj, ornamitaj per Budha statuo, kiuj estis faritaj en tiu tago. La statuo figuris Budhon tre strange, ne rekte sidanta, sed kun kurba doros kaj kun profunde klinita kapo. Mi scias, ke la formao Longson kaj North eĉ nun ekzistas. Tio faciligos la unuan paŝon. Mi dankas al la familio Weston, ke ili estis bonaj al homo, kiu ne meritis tion. Dio benu ilin kaj estu indulgema al mi.


Jim Hogan.”


Eddy Rancing aŭdis sufiĉe. Li haste metis la ĉapelon sur sian kapon kaj kuregis! Kiel bonŝance! Lia onkolo ĵus estas en Londono! Li petos monon de li! Li ricevos ĝin! Li akiros la diamanton anticpante Evelyn-on, poste li donacos ĝin al ŝi! Estos infanludo antaŭi la knabinon! Per la genio de Eddy Rancing! Kiam li riĉiĝos, nek Evelyn obstinados plu! Ŝi deziniĝos al li! Du diamantoj per unu frapo!

Li kuregis!


Загрузка...