La avino intervenas

La sepdek ses jara sinjorino Marlow sidis kun sia plej aĝa filo. Fred Marlov, emerita admiralo, montris orumitan, antikvan medalionon al sia patrino. Du bildoj estis metitaj en la medalionon, portretoj de trijara infano kaj juna virino.

— Jen rigardu tiun medalionon — diris la admiralo. — Mi deprenis ĝin hodiaŭ de sur la kadavro de iu servisto de la ministrejo… eble ankaŭ vi konis lin. Oni nomis lin Tomaso.

— Mi konis lin… Kio okazis al li?

— Li falis en la liftŝakton. Ĉiu ŝatis lin en la ministrejo, Tomaso estis milda, obeema junulo. Jam frumatene li zorgadis pri siaj floroj en la ĝardeno, li salutis la alvenantajn oficistojn ridetante, kaj li flegis la plantojn ĝis frua vespero. Ĉu vi scias, kiu estis la milda ĝardenisto? Se li ne estus mortinta, tio neniam evidentiĝus. La filo de la Nigra Kapitano.

— Ĉu ankoraŭ vivas tiu monstro?

— Jes. Laŭdire. Oni neniam povas scii tion pri piratoj. Kaj tiom multe da homoj misuzas lian nomon. En la proksimo de la ĉinaj marbordoj minimume kvar-kvin piratoj uzas tiun ĉi timatan nomon, kaj ili mortigas la kompatindajn kontrabandistojn kaj similajn viktimojn sub la standardo de la fifama Nigra Kapitano.

— Kiel fariĝis tiu knabo ĝardenisto en la ministrejo?

— Interese. Aŭskultu min! Antaŭ sia morto li havis sian konsciencon, kaj li venigis min al sia lito. Pro iu kaŭzo li ŝatis min ĉefe. Kompatinda Tomaso. Li donis tiun medalionon al mi. Li kaj lia patrino estis sur la du bildoj. Lia patrino estis tre riĉa virino el nobela familio. Antaŭ tridek du jaroj la Nigra Kapitano prirabis ekskursantan societon sur la maro, kaj li kunportis tiun belegan fraŭlinon. Tiu virino enamiĝis al la pirato. La pirato ĉesis korsari pro ŝi, ili gedeziĝis kaj ekloĝis sur insulo. La frato de la knabino estis maristo, li serĉis sian fratineton dum jaroj, kaj foje li trovis ŝin hazarde. Tomaso jam estis naskiĝinta. Eble li havis tri jarojn. Oni faris tiun ĉi bildon tiutempe. La Nigra Kapitano saviĝis iel, sed oni veturigis la virinon kun la infano en San-Franciskon. Ŝia frato kunportis ŝin perforte. Estis facile nuligi la geedzecon. Poste la virino ankoraŭ edziniĝis, sed ŝi mortis post nelonge. Laŭdire pro ĉagreniĝo. Ŝi amis sian unuan edzon. La piraton. Poste ŝia frato sukcesis dungi la orfiĝintan Tomason en la ministrejo. Tio estis la malgaja sekreto de nia milda ĝardenisto. Li petis min ne entombigi lin en la familian kripton de sia vicpatro, ĉar li estas la filo de la Nigra Kapitano. Li parolis sobre kaj kompreneble. Li diris, ke estas pli bone, se li nun mortos, ĉar li timis ĉiam, ke foje eksplodos el li subite la senbrida, sovaĝa naturo de sia patro. Li subpremis tiun fobion per sia mildeco. Li timis la maron, ĉar io altiris lin tien, kaj li sciis, ke li devenas el la pirat-dinastio de la Nigra Kapitano. Liaj patro, avo kaj ĉiuj ties generacioj vivis sur la maro, ili mortis tie, postlasinte sangan nomon kaj kruelan posteulon. Tiu ĝardenista Tomaso timis la sangon de sia patro, li timis ties mortigajn instinktojn. La kompatindulo. Li mortis antaŭ unu horo. Li donis tiun medalionon al mi, kiel memoraĵon.

La maljuna virino rigardis la medalionon longe, la ĉarman, junan virinon kaj la etulon. Ŝi tute ne rimarkis, kiam la admiralo eliris el la ĉambro. Ŝi pensis pri John. Ankaŭ lia patrino edziniĝis denove, sed John ankoraŭ ne havis kvar jarojn, kiam la virino mortis. Kompatinda infano. Lia vicpatro mortis en la milito. Nek tiu Tomaso povis esti pli aĝa, kiel John. Sed John devenas el la nobela familio Marlow, kiu entuziasmas pri la sciencoj, sed tiu malfeliĉa ĝardenisto timegis la pezan sangon de pirat-generacio, dum li vivis. Ŝi metis la medalionon en la tirkeston de la tablo.

Tiam enpaŝis John. Sinjorino Marlow konis sian nepon bone. Sed se ŝi ne estus koninta lin, eĉ tiam ŝi povis vidi sur tiu malesperiĝinta, malgaja vizaĝo, ke la junulo havas tre malbonan animstaton. Kisinte la manon de sia avino, li eksidis kaj fiksrigardis antaŭ sin longe.

— Kio estas la problemo, John?

— Avinjo… tre doloras min, ke mi estas malkuraĝa. Kaj malforta. Kial vi edukis min tiel, kiel ian forcejan floron?

John ne diris novaĵon al sia avino. Sinjorino Marlow ofte malgajis, komprenante, ke ŝi edukis sian nevon malbone. Sed tiu sincera riproĉo doloris ŝin pli ol ĉio.

— Vi troigas, John. Ne la pugno kaj la temerareco estas la plej belaj ecoj de la viro en la dudeka jarcento. Kio okazis al vi?

— Iu vangofrapis min…

Unue fariĝis granda silento. Poste John rakontis ĉion detale. Komence de sia amo, tra la pitekantropo, vivinta sur la insulo Javo, ĝis la vangofrapo. La maljunulino rigardis lin amare, ke ŝiaj bombastaj frazoj pri la kulturo kaj pri la triumfa intelektularo de la dudeka jarcento efikus tiun junulon nur tiel, kiel emfazi la ideon de UNO, rilate atakitan landon. Ŝia profunda malĝojo pro sia nepo, la animriproĉo, kaj ŝia aplomba, rapida pensmaniero nun ĵetis savzonon de stranga ideo al ŝi. Preskaŭ ne disvolviĝis ankoraŭ la penso en la cerbo de la avino, kiam ŝi jam ekparolis:

— Kara John — ŝi diris serioze, — mi pensis, ke la sorto gardos vin de tiu dolora sciigo, sed kion vi rakontis al mi, tio instigas informi vin, kaj diri la kaŭzon, kial mi edukis vin tiel kvieta homo. Sciu, infano mia, ke via patro, kiun vi ne konis, pri kiu vi pensas, ke li mortis, kiel bienulo, tiu homo estis la Nigra Kapitano, la unua edzo de via patrino. La Nigra Kapitano, kies ĉiuj prauloj mortis, kiel timita piratoj.

Ŝi eldiris. La kompatinda Tomaso mortis. Kaj eble li ne prenos, kiel ofendon, se sinjorino Marlow per motivoj, prenitaj el lia vivo, ŝatus kredigi al John, ke en lia sango cirkulas instinkto de senbridaj pirat-prauloj. Tiu avino vere neniam aŭdis pri komplekso subtaksi sin, pri la stimulo de la aplombo de malfortaj homoj, kaj tamen: nek faksperta neŭrologo povintus uzi pli genian artifikon, rilate sian psike malsanan pacienton. Estas demando, ĉu ĝi sukcesos? John rigardis konsternite:

— Ĉu mia… patro…

— Eble mi neniam estus dirinta tion, se vi ne riproĉus min pro via tro mola edukiteco. Via patro ne estis mia karmemora filo. Kiam li edziĝis al via patrino, vi havis nek tri jarojn. La Nigra Kapitano atakis ekskursŝipon antaŭ tridek jaroj, sur kiu estis ankaŭ via patrino…

Kaj ŝi rakontis la tutan historion al John, kion ŝi aŭdis ĵus de la admiralo, kun iom da modifo, ekzemple ŝia filo, Fred Marlow ludis en tiu historio la rolon de la liberiga maroficiro. Tiu cirkonstanco, ke ankaŭ John perdis siajn gepatrojn tiel frue, ĝi faris la historion akceptabla.

— Kaj nun jam vi povas kompreni — finis sinjorino Marlow la historion, — kial mi edukis vin malkuraĝa. Ĉar ne mia sango fluas en viaj vejnoj, tamen mi amas vin ĝuste tiel, kiel mian propran nepon, mi timis tion, ke subite eksplodos el vi la sango de la senbrida, sovaga, mar-rabisto.

Ŝovinte sian manon en la tirkeston, ŝi elprenis la medalionon. Nun decidiĝos ĉio. Kiel memoras John pri la trajtoj de sia patrino, kiun li perdis kiel kvar-jarulo. — Nun mi transdonas tion al vi. Mi ofte rigardadis ĝin ĉi tie, kiam mi estis sola. Ĝi estas via heredaĵo de via patrino. Via patino aspektis tiel, kiam ŝi ankoraŭ estis la edzino de la Nigra Kapitano, kaj tiu infano estas vi. Formetu kaj gardu ĝin bone, kaj se iu insultos vin, anstataŭ levi vian manon kontraŭ tiu homo, ekprenu tiun medalionon, kaj pensu pri tio, se iam eksplodos via patro el vi, jam neniam plu vi povos silentigi ĝin.

John rigardis la medalionon. Tiu malklara memoro, kiu restis en li pri la figuro kaj vizaĝo de sia patrino, sen nerevokeblaj trajtoj, ĝi ne estis kontraŭa kun tiu portreto, prezentanta delikatan, malgajan rigardon. Pro kortuŝiĝo li ne reagis la konsternan historion kun firmaj sentoj. Li rigardis la medalionon. Ĝi estis interesa, ĉizita oro. Li tute ne konjektis, ke antaŭ kelkaj horoj ĝi pendis sur maldika koliero ĉirkaŭ la kolo de la agonianta filo de la Nigra Kapitano.

Terurigis lin tio, kion sia avino rakontis. Ekstarinte, li apogiĝis por momento.

— Nun… nun mi iros en mian ĉambron… mi ne volas paroli — li diris kaj forlasis la salonon kun malcertaj paŝoj, kiel ia somnambulo. Sinjorino Marlow unue sentis tiel, ke ŝi sekvos lin kaj konfesos la trompon sincere. Sed ŝi pripensis sin. Fine ja ŝi havas tempon por fari tion, vidinte, ke ŝi kaŭzis problemon. Ŝi rigardis malgaje al la pordo, restinta malfermita, tra kiu foriris sia nepo, kiu kredis tion, ke li estas la filo de la Nigra Kapitano, sed li apartenis al la purrasaj, veraj Marlow-oj.


***


Larry pensis tiel, ke en Usono oni povas ricevi ĉion por mono. Ĉi tie oni jam aĉetis imperiojn kun reĝo kaj sen tiu, oni povas aĉeti kavaleriajn fotikaĵojn, importitajn el Eŭropo, kial ne eblus aĉeti heroan nimbon, kuraĝajn, virajn virtojn, se Mary bezonas ĝin? Se ekzemple li publikigus anoncon, en kiu li promesus altan monsumon por tiaĵo, certe alvenus multe da proponoj.

Li eksciis ties fonton de angla negocpartnero, kiu rakontis, ke li vizitis iun el la pirataj kaŝejoj, troviĝantaj proksime, kaj li havis vere hororan travivaĵon. Larry, kiu sciis tre bone, ke de memoreblaj tempoj en tiu ĉi region estas nek mar-rabistoj, sed nek mar-poŝostelistoj, nek marodistoj, li tuj konjektis, ke temas pri blufo, li do interesiĝis ekzakte ĉe sia amiko pri la cirkonstanco de lia vizito. Tiel li eksciis la nomon de la vojaĝoficejo, kie li elspuris post mallonga penado la reĝon de la piratoj, Havliĉek-on.

Li diris al la reĝo de la piratoj, kiun li vizitis en ties hotelĉambro, pri kia komisio temus.

Havliĉek, kiel zorgema kuracisto de internaj malsanoj, aŭskultis Larry-on atenteme kaj sorbetadis sian teon.

— Vi povas helpi min — diris Larry, — mi ne lasas sekiĝi la suspekton sur mi, ke mi estas malkuraĝa. Vi povus aranĝi ian… situacion, aŭ tiaĵon, el kio Mary vidus, ke ŝi povas kalkuli min, ankaŭ en la plej granda danĝero.

— Sinjoro, miaj piratoj laboras nur inter leĝaj limoj. Sed eble ni povus fari taĵon, ke ni skribus leteron al ŝia fraŭlina moŝto, kaj viaj neterureblaj respondleteroj dispelus la bandaĉon poŝtrevene. Ĝi estas sendanĝera kaj malmultekosta. Mi kalkulas kvarcent dolarojn por tio kun afrankoj.

— Ĝi ne estas bona. La heroaĵoj, faritaj en registrita letero, ne estas sufiĉe konvinkaj. Imagu, ke Otelo skribas leteron, anstataŭ tio, ke li mortpikus sian kontraŭulon sur la scenejo.

— Pardonon, sed la koncernulo mortpikis la virinon. Eblas, ke tiu aplombo estas vireca en Eŭropo, sed ĉe ni, sinjoro, la viro devas elteni naŭ rundojn, boksante per kvar uncaj gantoj. Sed kiel vi opinius pri bele efektivigita, lerta, nokta, rabista atako?

— Ĝi ne estas bona. Ankaŭ la polico povus miksiĝi en tion. Kaj nun temas ne pri tio, ke mi boksu, sed, ke mi estu longatempe en la ĉeesto de mia fianĉino sobra, vireca kaj kuraĝa, spite al la danĝero, ĉirkaŭanta nin.

— Kiel vi opinius ekzemple pri bone aranĝita, pitoreska atako de la piratoj sur la vasta maro, kun banditoj kaj standardo, sur kiu estas mortokranio.

— Tio ne estas malbona. Kun iom da pafado…

— Mi timas, ke ĝi multekostigas tion. Ĉar la plimulto de niaj fusiloj estas ne uzeblaj, kaj sendepende de tio, ni devas aĉeti blankajn kartoĉojn, speciale por tiu celo… — timzorgis la maljuna marlupo, dume li flegis siajn ungojn per malgranda raspilo.

— La mono ne gravas! Sed, bedaŭrinde, ni ne povas trompi usonajn civitanojn per tio, ke en la proksimo de San-Francisko troviĝas insuloj de piratoj.

— Sinjoro, mi sukcese vendis harkreskigilon en Bostono en la okdekaj jaroj, kies ingredienco kongruas kun la akvorezista ŝmiraĵo por la botoj de la fajrobrigado.

— De tiam Ameriko progresis multe.

— Hm… Mia vardeponejo eĉ nun laboras kun profito en Bostono — rimarkis Havliĉek. — Se vi pensas tiel, ni volonte kuntrenos vin kaj viajn estimatajn apartenulojn sur ŝipon de piratoj. Invitu la koncernan virinon kaj kelkajn ŝiajn konatojn por partoprenis jaĥt-ekskurson…

— Jen la solvo! — interrompis Larry. — Mi aranĝos kelktagan jaĥt-ekskurson, vi atakos la velŝipon kaj kuntrenos nin sur insulon.

— Bona ideo — kapjesis Havliĉek. — Kia insulo ĝi estu?

— Laŭeble ĝi estu dezerta, sed ne sen ĉiu komforto. Do la kaptitoj dormu tie en tute simplaj, ferkadraj litoj, ili ricevu nur unu kapkusenon, la domo ekstere aspektu moroza, sed interne pura, la provizado estu simpla, sed nutriga, kaj hazarde troviĝu ankaŭ multe da magazinoj ie, kiujn la masakritaj pasaĝeroj postlasis.

— Mi komprenas tion bonege. Mi povas lui tian insulon, kian mi volas. Vi jam povas ricevi insulon por pli ol cent kvindek dolaroj kun vulkano kaj akvofalo. Oni proponis insulon por ducent aŭ ducent dudek dolaroj kun vera eŭropa ermito, kiu vivas en groto sen vestaĵo jam dekdu jarojn, li manĝas vegetaĵojn, pentras bildojn kaj buŝharmonikas.

— Mi lasas al vi la elekton de la insulo. Ĝi estu senhoma, sed laŭeble ombra kaj saniga. Fine ja piratoj povas kaŝiĝis ankaŭ en salubra loko.

— Sinjoro, konsekvencu, se temos pri ĝia prezo.

— Estu trankvila, mi ne marĉandos. Antaŭ ol mi ekveturos, mi priparolos ĉion kun vi. Mi avertas vin, ke la atako kaj la forrabo estu realeca. Kiel eble plej realeca. Mi kontraŭstaros dum la atako, kun vireca spitemo, sed fine venkos la superforto.

— Se vi deziras, la piratoj forkuros…

— Ne, tiel mi ne povas montri heroaĵon. Mi rezistos, elprenos mian revolveron, kiu estos ŝargita per blanka kartoĉo, mi pafos kelkfoje kaj knokaŭtos la unuan piraton, kurantan renkonte min, sed la plimulto preme devigos min sur la teron taktoplene. Mi avertas vin, sen mi vundiĝos, vi perdos la duonon de via honorario.

— Kion vi imagas? Ŝajne okazos sovaĝa interbatado, sed efektive eĉ skrapvundo ne trafos vin.

— Tamen ĝi estu realeca. Ŝnurligu min, kaj mi eĉ tiam superŝutos vin per blasfemoj. Mi nomos vin fiaj piratoj kaj makuraĝaj embuskatakantoj…

— Nue trankvile. Ni ne estas sentemaj.

— Poste vi kuntrenos nin sur la insulon kaj diru, ke vi lasos nin liberaj nur kontraŭ alta elaĉetmono.

— Sinjoro! Vi naskiĝis filmdramaturgo — entuziasmis la pirat-entreprenisto. — Nun jam mi havas nur unu skurpulon: ni supozu la maleblaĵon, ke la polico trovos la farintojn. Kion mi faros tiam?

— Jen, pri kio mi ne pensis.

La pirato pensadis nur minuton: Ĝi estas neniaĵo. Skribu dokumenton, ke vi mem elpensis la ŝercon pri la rabado, kaj la transdonanto de tiu ĉi komisia letero liveris vin kaj viajn amikojn sur la neloĝatan insulon je via firma peto.

— En ordo. Kaj ankoraŭfoje, gravas, ke ĉio estu vivnatura. Realeca, sinjoro, realeca!

— Vi povas esti trankvila! Tio estos horore vivnatura!

Kaj ĝi okazis tiel…

Загрузка...