John vertiĝas retrospektive

Oni transportis la vunditojn kaj la arestitajn piratojn sur la krozŝipon, poste oni lokigis ankaŭ la ekskursantojn en la malsanulan ĉambron de la kirasŝipo. Ili preskaŭ lasis en la terpom-deponejo la kompatindan Havliĉek-on vindkatenitan, se ne venintus en la kapon de Larry, serĉigi lin. Larry tuj flankentiris lin kaj longe parolis kun li. Havliĉek okulvideble estis ekscitita kaj Larry insiste petis lin. Post la parolado Havliĉek povis efektivigi sian malnovan planon, ke fininte la aventurpelan vivon de la piratoj, li malfermos kafejon en San-Francisko, kio estas malpli romantika okupiĝo, sed kiel ni povis vidi, kelkfoje ĝi kaŭzas malpli multe da malkomforto.

Por John estis malagrabla la multe da apreco, kiel la ĵurnaloj okupiĝis pri li laŭ la rakonto de siaj samkaptitoj, kaj li ne sciis, kion respondi al la ĵurnalistoj, kiuj atendis de li firman respondon je tiu demando, kiel li sukcesis mortigi ŝarkon sub la akvo per nura poŝotranĉilo?

Marlow sentis tiel, ke pro la sekreto de sia terura deveno, li ne povas ligi al si knabinon, apartenantan al altranga familio. Malpli li povas fari tion, konsciante la malbonajn instinktojn, latentantajn en sia sango, kiuj foje povos liberiĝi kun elementa forto por puŝi lin en pereon kaj pekon. Li evitis Mary-on okulfrape. Ĝi estis des pli stranga, ĉar Mary kaptis ĉiun okazon por esti en lia proksimo. Tia okazo estis ankaŭ la vesperfesto de Fred Marlow, kiu revenis post du semajna ferio, nur tial, ke li kontrolu la fantastajn novaĵojn, disvastiĝintajn pri John. Ĉar la onklo estis konvinkiĝinta, ke oni intermiksis John-on kun iu. Ankaŭ li konstatis, ke la knabo tue ŝanĝiĝis. Li estis vireca, trankvila kaj aplomba. Sed iel enpensiĝema.

— Admirinda bonŝanco — diris la maljuna Burton dum parolado, ĉirkaŭita de gastoj, — ke la Nigra Kapitano en la lasta momento venis helpi John-on.

Poste li diris, ke la filo de la Nigra Kapitano estis ĝardenisto en la ministrejo, kaj li mortis antaŭ nelonge.

— Rakontinte la mirindan historion ankaŭ al mia patrino, mi transdonis la medalion al ŝi, sur kiu estas li kun sia tre junaĝe mortinta patrino. Ĉu ĝi estas ankoraŭ ĉe vi, patrino mia?

John ekstaris. Li faris kelkajn demandojn al sia onklo, poste li iris sur la balkonon ŝanceliĝante. Li komprenis ĉion dum momento. Li rigardis longe la nokton. Li do tamen devenas el la mola, sciencula familio Marlow.

Mano ektuŝis lian ŝultron:

— Diru John, ĉu vi koleras min?

Mary estis tiu.

Li ekprenis la knabinon je ambaŭ ŝultroj kaj rigardis en ŝian vizaĝon. Subite li tre ĝojis, ke li tamen ne estas la filo de la Nigra Kapitano.

— Mi ne koleras, Mary, sed mi amas vin.

…La unua kiso ĝenerale kutimas esti tre longa ĉe junaj kaj amantaj homoj. Sed la averaĝa tempo de tiuj tri unuaj kisoj certe superis la landan rekordon.

— Mi jam amas vin delonge — diris Mary. — Ĉu vi scias, kiam vi staris sur tiu mallarĝa kornico, mi ŝatintus ŝriki?

John subite vidis sin stari sur la flanko de la balanciĝanta ŝipo, kaj li komencis vertiĝi, ankaŭ lia koro komenci bategi forte pro timo.

Vane! Bona sango sin ne malkonfesas.


Загрузка...