La “sango de lupo” eksplodas el scienculo

Havliĉek furiozis. Li riproĉis la piratojn pro ties mallerteco, li minacis ilin per la tuja nuligo de la kontrakto, ke ĝi ne estas laboro, ĝi ne estis “pirat-atako”, sed brutala perforto, kaj tiel ili vere ne povos kalkuli faron de daŭraj negocoj kun turistoj.

— Tiu junulo, kiun vi draste batis, ne pagos. Ni tuj surbordiĝos, kaj la tuto finiĝos. El vi neniam fariĝos vivspertaj piratoj.

La sovaĝaspektuloj silentis, kelkfoje ili rigardis sur la kapitanon, ĉu ili jam ĵetu Havliĉek-on en la maron? Sed malproksime ekbrili la riparo de kontraŭtorpeda ŝipo, kaj la malvarma rigardo de la kapitano ne ŝajnis instigi ilin ekagi sen ordono. La ŝipoj ankoraŭ svarmis ĉi tie.

— Ne koleru, sinjoro — diris la blankhar grandegulo penteme, — sed ni vere ne havas ankoraŭ praktikon pri tiaĵo. Bonvolu transpreni la komandon eĉ plu, kaj ordonu pri ni.

— Tio do estas laŭ mia plaĉo. Post unu horo alkonduku la kaptitojn antaŭ min. Mi insultos iun virinon iomete, kaj tiam la sinjoro, vangofrapita fare de vi, regalos nin ĉiujn per malbenoj, kaj li kondutos virece, kio okulvideble timigos min. Neniu intervenu, ĉiu staru en la fono silente. Per tio eble vi povos rebonigi la aferon, kaj ni ricevos la honorarion. Iu malligu la ŝnurojn de tiu homo, donu akvon kaj manĝaĵon al la kaptitoj, se vi havas tiaĵon, eventuale ankaŭ ĵurnalojn portu al ili. Oni devas esti sperta pri tiu metio.

Ĉar la dokumentoj de Havlaĉek ankoraŭ estis bezonataj, kiujn li ricevis de Larry, ili plenumis liajn ordonojn, escepte la ĵurnalojn. Ĉar oni ne kutimas provizi la velŝipojn per tiaĵo en San-Francisko. Sed ili promesis al Havlaĉek, se necese, sekvontfoje ili abonos tiujn.

La kaptitoj estis plenŝtopitaj en kajuto. Ŝtuparo kondukis tien el la pruo. Ankaŭ la tri matrosoj, la stiristo kaj la kuiristo estis tie. Larry ne tre vundiĝis, lia korpo kelkloke ŝveliĝis kaj bluiĝis iomete, la porcelano skrapvundis lian vizaĝon, sed li iris sur siaj piedoj.

Kiam oni kondukis la kaptitojn — kun la virinoj — sur la ferdekon, la piratoj stari iom pli malproksime. Konfidinte ĉion al Havliĉek, ektuŝinte iun nek etfingre, ili nur staris moroze. Havliĉek, en sia pluvmantelo, kun kolerega vizaĝo iradis tien kaj reen, nur al Larry li ĵetis kelkfoje instigajn ekrigardojn. Sed Larry kuraĝis nek ekmoviĝi. Li dekutimiĝis de la vireca aplombo por iom da tempo.

— Notu bone, gesinjoroj — komencis Havliĉek, — ke vi falis en la manojn de sangosoifaj piratoj, kiujn nek ilia edukiteco malhelpas en tio, ke ili murdu. Se la riĉa familio Burton pagos elaĉetmonon, tiam ni lasos vin liberaj. Sed dume detenu vin de ĉiuspeca ribelo! Ĝi koncernas unuavice la virinojn! — Por doni okazon al Larry konduti aplombe, li kaptis Mary-on ĉe la brako. La knabino ekŝrikis. Larry ne kuraĝis eligi eĉ mallaŭtan vorteton. Sed tiam eksterprograma surprizo trafis Havliĉek-on. John sentis tiel, ke la atavismo disŝiris la araneaĵon de lia mola edukiteco per elementa forto, sangoondo leviĝis en lian kapon, kaj li vangofrapis Havliĉek-on tiel, ke ties makzelo ekkrakis. La kolerega pirato ne sciis, kion fari, sed li ne havis multe da tempo mediti, ĉar la pugno de John trafis j nazon kaj buŝon samtempe. Havliĉek ne estis malforta homo. Surprizis lin, ke iu kondutas virece, kiu promesis nek unu groŝon, sed poste li kaptis la gorĝon de John. La kaptitoj staris paraliziĝinte. John ekridis timige, kiel ia hieno, kaj komenciĝis sovaĝa interbatado. La piratoj, ĉar Havliĉek apelaciante iliajn bonajn sentojn ne interveni kaj konduti dece, ili rigardis modeste la okazaĵojn de malproksime, eĉ mi devas diri: kun iom da ĝuo. Ili rigardis atenteme kaj ĝentile, kiam la vestaĵo de la kolerega ĉefo ŝiriĝis je ĉifaĵoj, kaj li ricevis tiom multe da piedbatoj kaj vangofrapoj, kaj kun tiel nekredeble rapide, kvazaŭ lia ĉeesto tute ne influus John-on. Poste ili ruliĝis sur la ferdeko brakumante unu la alian, fine John prenine la kapon de Havliĉek je la oreloj, batadis ĝin ofte al la planko, kaj eble li neniam estus enuinta fari ĝin, se tiu ne petus la junulon ĉesigi tion. La piratoj ne moviĝis. Havliĉek vere povis esti kontenta pri la takto de la piratoj. Ili eĉ ne moviĝis. La kaptitoj fortiregis Marlow-on, kiu eĉ tiam piedbatadis furioze la svenintan kapitanon. La blankhara, sunbrunigita homo venis malrapide al ili, li rigardis John-on poste la svenintan Havliĉek-on kaj diris kapjesante:

— Ĝi estis bona laboro. Verŝu akvon sur tiun ulaĉon. — Poste li turnis sin al la kaptitoj. — Reiru en vian kajuton!

— Kion vi volas fari al ni?! — demandis Marlow.

— Vi vidos tion. Kaj parolu pli mallaŭte. Ĉu vi komprenas?

— Ĉu vi pensas, ke mi timas vin?! — diris John sovaĝe. La blankhara homo kun subita movo, ŝajne malforte ekbatis lin je la mentono. Transkapiĝinte, li dorsenfalis tiel, kiel forĵetita promenbastono. Sed li ne konis timon! Li sentis, ke la lupo eksplodis el li. Li kuris al sia kontraŭulo kun mallevita kapo. Sed post la dua bato li restis kuŝanta sur la planko. La blankhara homo ne moviĝis de sur sia loko.

— Kondutu trankvile — li diris apenaŭ aŭdeble.

Tamen pro tiu mallaŭta voĉo frostotremo trakuris la dorson de la kaptitoj.

Akompaninte ilin al la kajuto, troviĝanta sub la interferdeko, oni ŝlosis la pordon kaj starigis gardiston antaŭ ĝin. Burton kaj Larry flegis la svenintan John-on. Mary subite paŝis tien kaj viŝis la fluetantan sangon el lia buŝangulo. Eĉ ŝi karesis la frunton de la knabo. Larry mallevis siajn okulojn. Li admiris John-on. Estis nekomprenebla tiu subita batalemo. Tamen li estis iomete kolera pri li, ĉar nun jam li konjektis, ke la bato, kiun li ricevis, okazis pro miskompreno, sed por la vireca konduto, absolvita fare de John, li mem subaĉetis Havliĉek-on. Do, lia propra mono estis akvo por la muelilo de Marlow. Sed John nenion sciis pri ĉio ĉi, kaj ĝi tute ne klarigis tiun vere heroan, elstaran kuraĝon, kiel John batis la pseŭdopiraton duonmorta, defendante Mary-on, kaj li draŝigis sin duonmorta fare de tiu timiga, blankhara homo. Hm… tamen estas ia problemo ĉi tie. Ĉar Havliĉek dungis suspektindan kompanion…

John baldaŭ rekonsciiĝis. La kaptitoj kaŭraĉis malgaje sur la planko, la personaro de la iama jaĥto, respektante la disciplinon, sidis iom pli malproksime de la sinjoroj. Sinjorino Long kaj Mary provis gardi sian trankvilon, sed tio sukcesis malfacile.

— Kion ili volas de ni? — demandis la maljuna Burton.

— Elaĉetmonon — respondis Long. — Kial ili batus nin? Dank’ al Dio ni ne estas malriĉaj, ni pagos, kaj la afero estos aranĝita tiel.

— Pardonon, gesinjoroj — interrompis Harrington, la stiristo, — mi opinias, ke ni estas en vere malagrabla situacio. Mi vidis inter ili malaltan, dikan homon, kiu nomiĝas Higgins. Oni ĉie serĉas lin ĉe la ĉinaj marbordoj, ĉar li estas fifama — kanajlo.

— Sed ili ja volas nenion alian, ol monon? — diris Larry timiĝinte je tiu respondo, kiu ne estis tiel stulta, kiel Havliĉek, kaj li konjektis, ke estas problemo.

— Nu… — respondis la striristo malcerte, interrigrdinte kun la matrisoj kaj la kuiristo — mi opinias… ke atinginte nordokcidenten… de la kurso… ili tenos en kaptiteco ĉi tie maksimume sinjoron Burton, la pli aĝan, aŭ sinjoron Long… Ĝi jam estas kutimo ĉe ili. La manskribo de unu homo sufiĉas por ĉantaĝi ankaŭ la apertenulojn de la aliaj.

— Ni povas diri tion sincere! — interrompis la kuiristo. Ili lasos neniun vivanta, nek tiun, kies proksimulo pagos. Ili tuj mortigos precipe nin, kaj la junsinjorojn, se ni devojiĝos el tiu ĉi kurso, kie ilin minacas la danĝero, ke ŝipo veturos renkonte.

Ili eksilentis timiĝinte. John, kiu sentis tiel, kredanta la sciencojn, ke la atavismo perfekte rompas vojon al si tra lia edukiteco, farita el papermaĉaĵo, li konstatis konsterniĝinte, ke li tute ne timas, plie li sentas triumfon kaj malestimas la morton. Li sentis, ke lia deveno predestinacias lin al rolo de gvidanto, kaj al urĝaj faroj.

— Kiom loge daŭros, ĝis ni devojiĝos de la zono? — li demandis.

— Se ne ŝanĝiĝos la direkto de la vento, dudek kvar horojn — diris la stiristo.

— Ĉiuokaze ni provos batali kontraŭ ili. Ĉu vi volas obei min? — demandis John.

— Sed kiel vi imagas tion?… — ĝemetis Larry.

— Kiel ajn! Se ĝi ne sukcesos alimaniere, ni mortos kiel viroj, kaj ni ne lasos simple masakri nin — li respondis kategorie. — Kiu ne volas agi same, kiel mi, tiu restu.

Mary rigardis lin kun mirantaj okuloj. John subite altkreskis antaŭ ŝi. Kiel unuaranga homo li estas! Se oni vangofrapas lin en klubo, li foriras senvorte, kaj ĉi tie, kie temas pri vivo aŭ morto, li estas ĝisosta viro. La okuloj de John kaj la knabino renkontiĝis por momento, sed li rigardis alidirekten timiĝinte. Nun, kiam li konscias pri tio, ke la vasta, sovaĝa maro estas lia elemento, ke la murdista sango de la Nigra Kapitano cirkulas en sia ĉiu fibro, nun jam li povas fari nur unu aferon: teni ĉiun malproksime de si, kiu estas kara por li.

— Mi ĉirkaŭrigardis sur la ferdeko ekzakte — li diris al la kaptitoj, kiuj ĉirkaŭstaris lin, kiel sian gvidanton. — Nur la stiristo staras en la pruo de la ŝipo. Se ni likvidos la stiriston kaj okupos tiun parton, kiu estas super la interferdeko, ni direktos la ŝipon, tiel do ni renkontos akvoveturilon pli-malpli poste sur tiu ĉi itinero, kaj dum tiu tempo ni defendos nian pozicion. Kiu havas pafarmilon? — La piratoj timis la kaptitojn nek tiom, ke ili tute ne traserĉis tiujn. La stiristo, la du matrosoj, la pli aĝa Burton havis po unu revolveron Browning kaj kelkajn kartoĉojn, ĝi signifis proksimume sesdek pafojn. — Burton transdonu al mi vian revolveron! Nun mi provos elgrimpi tra la ventuma fenestro kaj proksimiĝi al nia kajuto el la direkto de la ŝtuparo. Mi esperas, ĉar estas mallumo, kaj la gardisto pensos ĉe la pordo, ke iu lia kunulo venos. Kiam mi sendanĝerigos lin, ni suprenkuros al la pruo, kaj se hazarde tamen estus tie iu krom la stiristo, ni mortpafos tiun senhezite. Ĉu vi komprenas? — li diris ĉion ĉi flustrante, sed tre kategorie. — Ni ne havas tempon por longe paroli. Se mi ne revenus post dudek minutoj, oni mortigis min!

…Unue li elŝovis sian kapon tra la fenestro kaj rigardis supren. La balustrado de la interferdeko estis super li. Li ne vidis homon. Nun li staris sur la mallarĝan kornicon de la fenestro de la balanciĝanta ŝipo. Li ne vertiĝis. La vento preskaŭ detiris liajn ĉifoniĝintajn ĉemizon kaj jakon de sur li, kaj por momento ekbrilis la libere pendanta medaliono surloke de la ŝiriĝinta ĉemizo. Li sentis sin forta, kiel li staris tie, fronte al la sibleganta vento en la nokto. Eble, se li ne estus lerninta tiom pri la atavismo kaj pri la transherediĝo, tiam la sugestio ne estus farinta tiel grandan miraklon, kiel li identiĝis kun la posteulo de pirat-generacio.

Li atingis facile super sia kapo la randon de la ferdeko kaj suprentiris sin senbrue, kun lerteco de kato… Tiu parto de la interferdeko estis tute senhoma. Li ŝteliris al la pruo, alteniĝinte al la muro de la kajutoj, kaj li havis nur tiom da tempo, ke li povis kaŝiĝi malantaŭ ĉambreto. Iu matroso venis tien kun fasko da ŝnurego. Tiu preteriris lin… John grimpis plu surventre. Li atingis la malsuprenirejon de la ŝtuparo. Li konstante observis sin kaj konstatis, ke li sentas nek la plej malgrandan ekscitiĝon. Ĝi ja estas la vera ĝojo por la surmaraj murdistoj: la danĝero kaj la batalo! La stiristo nun deturnis sin kaj rigardis etan lumon de kelkaj malproksimaj ŝipoj… Li utiligis tiun sekundon, ke rapide rektiĝinte, li iru malsupren sur la helica ŝtuparo. La returniĝinta stiristo ankoraŭ vidis malaperi la homfiguron, rapidantan malsupren, sed li tute ne pensis, ke tiu povas esti alia homo, ol iu lia kunulo. Li rapidis malsupren… Sur la malluma koridoro pirato gardis la kaptitojn, li kaŭris kun krucitaj kruroj kaj cigaredis. Ekvidinte la proksimiĝanton, li ekstaris kaj rapidis al la ŝtuparo…

— Alo! Ĉu vi estas tiu, Bill? Diru al la kapitano…

La trunko de la pirato, staranta ĉe la malsupra parto de la ŝtuparo nun estis proksimume en la alto de la piedoj de la malsuprenrapidanta John. Marlow rekonis la avantaĝon de sia pozicio kaj piedbatis la vizaĝon de la gardisto tutforte, kiu falis malproksimen, kiel ĉifono kaj sterniĝis senmove. La kaptitoj aŭdis tium pumbruon kaj interrigardis pale. Larry preĝis mallaŭte. La ŝlosilo turniĝis en la seruro, kaj John staris en la malfermita pordo. Sed kiu estus ekkoninta lin el la altrangaj rondoj de San-Francisko? Ia stranga, febra lumo brilis en liaj okuloj, kvazaŭ li estus unu kapon pli alta, kiel li staris ĉe la sojlo en ĉifona vestaĵo, malpure, en la mano kun revolvero. Li flustris raŭke:

— Sekvu min silente, unu post la alia! La virinoj restu malantaŭe!

Li atentis sin natkotite, kiel li ŝteliras supren kun senbruaj, rapidaj paŝoj sur la ŝtuparo. Kaj vere, kiel grandioza estis tiu fenomeno, ke ankaŭ fiksa ideo povas fari miraklon, se iu kredas ĝin kun fanatika konvinkiĝo. Li diris dorsen:

— Nia stiristo venu malantaŭ mi! Se mi forigos la piraton, tuj staru al la direktilrado, kaj ŝanĝu la veturdirekton de la ŝipo! La aliaj defendu la stirejon, kaj tuj pafu, se kiu ajn aperus en ties proksimo!

Li paŝis sur la ferdekon kaj rapidis al la stiristo. Tiu rekonis la fremdulon nur tiam, kiam li staris antaŭ li. Li apenaŭ povis malfermi sian buŝon, sed antaŭ ol li povintus ekparoli, la pugno de John trafis lin sub la mentono, poste kaptinte lian trunkon, la junulo kun tordo ĵetis lin en la maron tra la balustrado. La dika Higgins ekkregis ie en la proksimo:

— Kio okazis, Joe? — Kaj li jam venis sur la ŝtuparo, kiu kondukis de la malsupra interferdeko al la stirejo. La kuiristo per pompa pafo trafis la maljunan murdiston ĝuste je la mezo de lia frunto, kiu refalis, ruliĝante sur la ŝtupoj. John iris al la disdivida balustrado kaj kriis malsupren:

— Ni havas sesdek kuglojn! Kiu proksimiĝos, ni mortigos tiun! Kapitulacu, kaj ni indulgos vin ĉiujn! Se ne, tiam vi estos mortigitaj per elektroekzekuta seĝo!

Li repaŝis denove. Li ordonis trankvile. Li sendis la virinojn malantaŭ la ŝirman muron de la stirejo kaj difinis la postenojn. Tre malproksime aperis denove la lampo de ŝipo.

La piratoj staris silente en la interferdeko. Proksimume ili estis tridekope. La Nigra Kapitano estis tiel trankvila, kvazaŭ li ne konscius pri la ŝanĝo. La homo, sendita malsupren, kunportis Bill-on, eĉ nun senkonscian. Ankaŭ Higgins kuŝis tie, mortinta.

— Kaj certe ankaŭ la stiriston mortigis la diablo — diris la kapitano. — Ŝajnas, li grimpis tra la aeruma fenestro, kaj reirinte sur la helica ŝtuparo, li surprizis Bill-on kaj liberigis siajn kunulojn. Li estas furioza homo, tio certas. Ili tenas la suprenirejon sub fajro, kaj se ni kuratakos ilin de antaŭe, apenaŭ restos iu vivanta el ni. — Li ĉirkaŭrigardis. — Nun mi foriros. Atendu ĉi tie! Okazu kio ajn, nur tiam formoviĝu, se mi pafos dufoje unu post la alia.

En tiu mometno kuglo frapiĝis inter ilin, kaj iu pirato, preminte sian manon surventren, falis.

— Dum vi decidos, iru malantaŭen, ĉar ni pafmortigos vin amase! — aŭdiĝis la voĉo de John. Post la sekva pafo, kiu maltrafis, la piratoj tiriĝis en la poŭpon. La kapitano diris al ili, ke ili atendu duonhoron. La hela punkto, proksimiĝanta el la lontano instigis ilin agi.

La blankhara homo paŝis tra la balustrado, kaj preninte la randon de la ferdeko, li pendis sur la flanko de la ŝipo. Nun, kvazaŭ li grimpus sur ferkablo, li antaŭeniĝis sur la flanko de la ŝipo, tirante sin alterne per ambaŭ manoj. Terura forto estis bezonata al tio. Li grimpis tiel, ĝis li atingis la pruon. Li alvenis. Li suprentiris sin iomete. Li elprenis sian revolveron. Unu paŝon de li, disde la aliaj, staris John, apogiĝinte al la balustrado. La kapitano suprentiris sin centimetron post centimetro. Li staris ĉe la ekstera rando de la balustrado, poste li kaptis la gorĝon de Marlow per unu premo kaj direktis sian revolveron al ties flanko.

— Se vi eligos eĉ unu vorteton, vi mortos! — li flustris.

Ĉio ĉi okazis dum sekundoj, kaj la homoj rimarkis nenion, starantaj en la mallumo iom malproksime. John ne moviĝis.

— Nun mi ĉesos premi vian kolon — flustris la pirato, — tuj ĵetu vian revolveron en la maron! Mi estas la Nigra Kapitano….

John ekspiris. Sed li ne povis ekmoviĝi. Sia patro staris apud li… Sia patro mortigos li tuj!.. La revolvero falis el lia mano inerte… Aŭdiĝis malproksima plaŭdo. Nun avertu viajn kunulojn, ke estas sensence lukti, ili kapitulacu! Starante malantaŭ vi, mi mortigos la tutan societon per kvin pafoj, unuavice vin, se vi ekpepos!

La malvarma vento forblovis la senpovecon el la kapo de John. Li reflustris trankvile al sia atakanto: — Se vi estas vere la Nigra Kapitano, tiam vi mortigos neniun, precipe ne min! Mi estas via filo! Jen pendas ĉirkaŭ mia kolo la medaliono de mia kompatinda patrino kun ŝia foto!

La medaliono estis klare videbla sur la nuda brusto de John. La premo de la revolvertubo ne mildiĝis sur lia flanko, kaj la neŝancelebla homo, kiu tenis ĝin, flustis trankvile en lian orelon:

— Malfermu tiun medalionon! Sed atentu bone viajn manojn!

La medaliono estis malfermita. La voĉo flustris denove: — Se vi havas alumeton aŭ aŭtomatan fajrilon, ekfumu cigaredon, kaj dume prilumu la bildon! Tre atentu viajn manojn!

La alumeto ekflagris, kaj la Nigra Kapitano ekvidis por sekundo la bildojn de la tri jara Tomaso kaj tiun de la kompatinda virino. La vizaĝon, kiun de tiam li vidis en ĉiu horo antaŭ si.

— Nun fermu la medalionon, iru al la aliaj, kaj dirantu al ili, ke mi savos vin ĉiujn, ili ne pafu, se mi venos!

Li postrigardis la forirantan John-on. Ĝentlemano fariĝis el sia filo. Sed bona sango sin ne malkonfesas. Li vidis tion hodiaŭ.

Kiel konsternige efikis la Nigran Kapitanon la renkontiĝo kun sia filo, kiun li vidis lastfoje, kiam tiu estis tri jara. Tion ne eblis analizi. La trosentemo certe estis malproksime de tiu kruda rabisto, sed kiun krom lia timiga forto kaj kuraĝo, ankaŭ lia elstara inteligenteco faris la gvidanto de la piratoj. Li maljuniĝis sur la maro, li ne povis esprimi siajn emocierupciojn. Li nur rigardis en tiun direkton, kien John forŝtelumis. Eble ekregis lin iom da kontenta sento, ke tiu homo, kiun li kredis sia filo, restis kurĝa kaj forta inter tiaj kompatindaj homoj.

— Aŭskultu min! — diris John al siaj kunuloj. — Mi parolis kun la kapitano. Li staras tie. Neniu elprenu sian armilon, ĝis mi ne ordonos tion! — li kriis kategorie, kiam la aliaj volis etendi sian manon al la revolveroj. — Mi ne havas tempon klarigi tion! Mi interkonsentis kun li, ke okazos nenia malbono al ni! Li venos ĉi tien, kaj ĉiu kondutu trankvile kun li, ni ne devas timi lin. Malgraŭ tio, ke li estas la Nigra Kapitano!..

Por momento haltis ilia spiro, aŭdinte la teruran nomon. Ili estas sur la ŝipo de la Nigra Kapitano!

— Tiam estas kapute al ni! — ĝemetis la kuiristo.

— Ni saviĝos sendifekte! Mi scias! — Kial, tion li ne rakontis al ili. Li diris super la balustrado: — Se vi volas, bonvolu veni ĉi tien! Ni fidas vian vorton. Kaj ankaŭ vi povas fidi nin!..

La grandega, nigra ombro proksimiĝis kun malrapidaj paŝoj, kaj kiu havis armilon, tiu devis kolekti ĉiun sian forton por ne ektiri la ĉanon kun pasme kurbiĝanta fingro pro teruro.

— Ŝipo veturas al ni de fore! — diris la kapitano kun sia kutima, malrapida parolmaniero. — Ni signalos, por ke ili surŝipigu vin. Diru tion, ke vi transvivis ŝiprompon, kaj la personaro de ŝipoFrisko savis vin! Mi opinias, ke vi ne perfidos nin…

— Mi donas mian honorvorton pri tio en ĉies nomo — respondis John.

La Nigra Kapitano rigardis lin longe. Lia mieno eĉ nun estis tiel senmove, kiel ĉiam. Li iris al la pruo. Mallonge li manipulis la ŝnuregojn, poste li malsupreniris sur la helica ŝtuparo, kunportis grandegan lampon, ekbruligis ĝin, li revenis denove kaj tiris, tiris ĝin supren, poste la flagon, kiu flagris kurte sur la supro de la ĉefmasto, prilumite. Neniu ekparolis. Poste li iris antaŭen al la malsuprenirejo kaj kriis en la mallumon kun tondra voĉo:

— Hogs, venu ĉi tien, la aliaj restu sur sia loko! — En la unua momento aŭdiĝis la jubileo de la suspektata triumfo el la fono. La kapitano turnis sin al la kaptitoj: — Mi opinias, ke ĝi ne iros galte. Se okazos interbatado, pafu viajn kartoĉojn unu post la alia, ne prodigu superflue vian municion! Iu konstante gardu ĉe la suprenirejo de la ŝtuparo! Turnu la direktilradon kvar gradojn orienten! — Dume aperis Hogs, kaj nun li parolis al tiu: — Atentu min! Mi signalis al tiu ŝipo, kiu proksimiĝas tie. Ĝi alvenos post kvaronhoro ĉi tien. Ni transdonos la kaptitojn, kiuj promesis, ke ili ne perfidos nin. Ĝis la ŝipo alvenos ĉi tien, ĉiu restu tie, kie li estas! Mi ordonas tion! Diru ĝin ankaŭ al la aliaj!

— Tio ne estos bona, kapitano! — respondis Hogs. — Mi ne fidas tiujn homojn! Mi ne volas morti en elektroekzekuta seĝo!

— Mi ne demandis vin! Diru al ili, kion mi ordonis! Al kiu ne plaĉas ĝi, tiu povas alfronti min! Iru!

La grandega lampo gricadis supre, kiel la vento skuis ĝin, kaj la malproksima, brila punkto pligrandiĝis. La kapitano enpoŝigis siajn manojn kaj haltis antaŭ John: — Vi estas ĝisosta viro. Kio estas via profesio?

Li demandis ĝin tiel, kiel la superulo la soldaton.

— Mi estas doktoro. Filozofo.

La blankhara homo metis sian manon sur lian ŝultron por momento kaj rigardis iom malgaje en la vizaĝon de la knabo.

— Mi ĝojas, ke via patro povas esti fiera pri vi. Ne timu! Vi ĉiuj saviĝos de tie ĉi. Tiu proksimiĝanta lumpunkto estas krozŝipo. Ĝi alvenos ĉi tien multe pli rapide, ol kiu ajn alia ŝipo.

Li enpoŝigis siaj manojn denove kaj rigardis al la mallumo de la interferdeko, poste li diris mallaŭte dorsen: — la virinoj reiru malantaŭ la stirejon, mi pafos la unuan fojon! Atentu!

— Alo, kapitano! — aŭdiĝis el la murmuranta grupo de sur la interferdeko. — Ni ne volas, ke oni trovu tiujn homojn sur nia ŝipo! Finu vian stultan planon, ĉar ni mortigos ankaŭ vin!

— Tuj forportu vin el la interfedeko! — Nun knalis pafo fare de la piratoj. La kapitano elpoŝigis siajn manojn, ekbrilis po unu pistolo colt, 45 kaliberaj. Li paŝis iom flanken, uzante la kajuton de la stiristo, kiel ŝirmejon.- Ankoraŭfoje mi avertas vin… — tri-kvar kugloj frapiĝis en lia proksimo. — Ankaŭ tiel estas bone — li murmuris kaj pafis dekfoje unu post la alia. La kaptitoj akceptis lian konsilon, ili pafis nur po unu kuglo al la aperantaj ombroj. Larry ekkriis. Kuglo trafis lian brakon. La proksimiĝanta krozŝipo nun jam estis klare videbla.

Ĉirkaŭ dek homoj mortis el la piratoj, la aliaj komencis kuratakon. Estis mirinda vidaĵo la maljuna pirato, kiel li kun teruraj pugnofrapoj, simple kaptis kelkiujn kaj ĵetis tiujn inter la aliajn, kiel ia reviviĝinta, venĝema dio el la mitologio, tute ne formoviĝinte de sia loko, li rebatis la sturmon. John batalis apud li kun ferstango, kiu kuŝis sur la planko, kaj ankaŭ la du matrosoj rapidis helpi al ili. Sur la krozŝipo oni jam ekatentis pri la pafoj, la militŝipo venis per plena vaporo, kaj estis klare aŭdeble, ke oni blovsignalis alarmon. Tio signifis la finon de la batalo. La piratoj nun jam retiriĝis. Ili perdis la ludon. La ŝtuparo, la triono de la interferdeko estis plena de sangaj, senvivaj aŭ rulbaraktantaj homoj. Iu matroso kuŝis kun lezita kapo, kaj la kuiristo flegis lin. John estis plena de kontuzoj, sed mirinde li ne vundiĝis grave. La sango fluis sur la frunto de la Nigra Kapitano, kaj li eksidis sur faskon da ŝnurego, preminte sian manon surkoksen.

— Kio okazis? — demandis John.

— Nun jam… nenio… — li levis sian manon.

Malbela piko trafis lian flankon. John rigardis lin konsternite. La bruna vizaĝo blankiĝis, kaj mano ekpremis lian manon, sur kiu jam estis sentebla la humida malvarmo de la morto. La batalŝipo post akra turniĝo alvenis apud ilia ŝipo, kaj armitaj matrosoj transsaltadis. Sed John ne okupiĝis pri tio. Li genuiĝis apud la maljunan matroson, ĉar li vidis, ke ties lipoj moviĝas, kaj li ŝatus diri ion. La malvarma mano kroĉiĝis al lia manplato tiel strikte, ke ĝi preskaŭ rompiĝis. Marlow kliniĝis tute proksimen al la vizaĝo de la Nigra Kapitano. Li aŭdis nur tion:

— Adiaŭ… filo… mia…

…La avino helpis ne nur sian nepon, sed ŝi plibeligis la malgajan finon de la kompatinda vivo de kulpa homo. Li mortis, kredante tion, ke sia filo prenas lian manon. Kaj kiel mi jam rimarkis en mia romano aliloke, se oni vere kredas ion, eble nek tio estas problemo, se ĝi ne estas vera. Ofte nur la kredo mem povas esti tre granda donaco.

Загрузка...