Antaŭparolo al la germana eldono de 1890

Post kiam la supra[18] estis skribita, denove nova germana eldono de la «Manifesto» fariĝis necesa kaj ankaŭ multo okazis kun la «Manifesto», kio estas ĉi tie mencienda.

Dua rusa traduko — de Vera Zasuliĉ — aperis en 1882 en Ĝenevo. La antaŭparolon al tio verkis Marx kaj mi. Bedaŭrinde mi perdis la germanan originalan manuskripton, mi do devas retraduki el la rusa, per kio la laboraĵo tute ne pliboniĝas[19]. Ĝi tekstas:

La unua rusa eldono de la «Manifesto de la Komunista Partio» en la traduko de Bakunin, aperis komence de la 60-aj jaroj en la presejo de «Kolokol». Tiam la rusa eldono de tiu verko por la okcidento maksimume havis la signifon de literatura kuriozaĵo. Tia opinio hodiaŭ ne plu estus ebla. Kiom limigita estis la kampo de disvastigiteco de la proleta movado dum la tempo de la unua publikigo de la «Manifesto» (januaro 1848), plej bone montras la lasta ĉapitro: «Rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj». Tie antaŭ ĉio mankas Ruslando kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj. Estis la tempo, kiam Ruslando estis la lasta granda rezervujo de la eŭropa reakcio kaj kiam la elmigrado al la Unuiĝintaj Ŝtatoj absorbis la superfluajn fortojn de la eŭropa proletaro. Ambaŭ landoj provizis Eŭropon per krudmaterialoj kaj samtempe servis kiel merkatoj por la vendo de ĝiaj industriaj varoj. Do tiam ambaŭ landoj tiel aŭ aliel estis kolonoj de la eŭropa socia ordo.

Kiom ĉio ĉi hodiaŭ ŝanĝiĝis! Ĝuste la eleŭropa enmigrado ebligis la kolosan evoluon de la nordamerika agrikulturo, kies konkurenco ekskuas la fundamentojn de la granda same kiel de la malgranda terproprietoj en Eŭropo. Samtempe tio donis al la Unuiĝintaj Ŝtatoj la eblecon komenci la ekspluatadon de siaj riĉaj industriaj fontoj, kaj fari tion per tia energio kaj en tia skalo, ke tio certe finos post mallonga tempo la industrimonopolon de okcidenta Eŭropo. Kaj ambaŭ tiuj cirkonstancoj reefikas revoluciige al Ameriko mem. La malgranda kaj meza terproprietaĵoj de la memlaborantaj farmantoj, la bazo de la tuta politika ordo de Ameriko, estas pli kaj pli venkita per la konkurenco de la grandaj farmbienoj. En la industriaj regionoj samtempe unuan fojon disvolviĝadas amasa proletaro apud neimagebla koncentriĝo de kapitaloj.

Kaj nun pri Ruslando! Dum la revolucio 1848/49 ne nur la eŭropaj monarkoj sed ankaŭ la eŭropaj burĝoj vidis en la rusa interveno la solan savon kontraŭ la proletaro, kiu ĵus konsciiĝadas pri siaj fortoj. Ili proklamis la caron ĉefo de la eŭropa reakcio. Hodiaŭ li sidas kiel militkaptito de la revolucio en Gatĉina, kaj Rusio formas la avangardon de la revolucia movado de Eŭropo.

Estis la tasko de la «Komunista Manifesto» proklami la neeviteble antaŭstarantan pereon de la hodiaŭa burĝa proprieto. Sed en Ruslando ni trovas, krom la hastege evoluanta kapitalisma ordo kaj la nur ĵus evoluanta burĝa terproprieto, la duonon de la tero kiel komunan proprieton de la kamparanoj.

Nun la demando: Ĉu la rusa kamparana komunumo, tiu tamen jam tre degenerita formo de origina komuna proprieto je tero, povas transiri al la pli alta komunisma formo de la terproprieto, aŭ ĉu ĝi antaŭe devas trairi la saman procezon de dissolviĝo, kiu karakterizas la historian evoluon de la Okcidento?

La hodiaŭ sole ebla respondo al tiu demando estas la sekva. Se la rusa revolucio fariĝos la signalo por laborista revolucio en la Okcidento, tiel ke ambaŭ kompletigos unu la alian, tiam la hodiaŭa rusa komuna proprieto povas servi kiel elirpunkto de komunisma evoluo.

Londono, la 21ªⁿ de januaro 1882.


Nova pola traduko aperis proksimume samtempe en Ĝenevo: «Manifest Komunistyczny».

Krome aperis nova dana traduko en «Socialdemokratisk Bibliotek», Kopenhago 1885. Ĝi bedaŭrinde ne estas tute kompleta. Kelkaj esencaj partoj mankas, kiuj por la tradukinto ŝajne estis malfacilaj, kaj krome jen kaj jen rimarkeblas spuroj de supraĵeco, kiuj estas malagrable rimarkeblaj, des pli ĉar oni vidas en la laboro, ke la tradukinto kun iom pli da zorgemo povintus fari bonegan tradukon.

En la jaro 1886 aperis nova franca traduko en «Le Socialiste», Parizo; ĝi estas la ĝis nun plej bona, kiu aperis.

Post ĝi samjare aperis hispana traduko, unue en la Madrida «El Socialista» kaj poste kiel broŝuro: «Manifesto del Partido Comunista» por Carlos Marx y F. Engels, Madrid, Administración de «El Socialista», Hernán Cortes 8.

Kiel kuriozaĵon mi ankoraŭ mencias, ke en 1887 oni ofertis al konstantinopola eldonisto la manuskripton de armena traduko. La bonulo tamen ne kuraĝis presi ion, sur kiu aperas la nomo Marx kaj opiniis, ke pli bone la tradukinto mem aperu kiel verkinto, kion tiu tamen rifuzis.

Post kiam en Anglio plurfoje estis represita foje tiu foje alia pli aŭ malpli erara amerika traduko, fine aperis aŭtentika traduko en la jaro 1888. Ĝi devenas de mia amiko Samuel Moore kaj antaŭ la preso estas ankoraŭfoje komune trarigardita de ni ambaŭ. La titolo estas: «Manifesto of the Communist Party», by Karl Marx and Frederick Engels. Authorized English Translation, edited and annotaded by Frederick Engels, 1888, London, William Reeves, 185 Fleet st. E. C. Kelkajn notojn de tiu eldono mi transprenis en la ĉi tie prezentitan.

La «Manifesto» havis propran biografion. En la momento de la apero entuziasme bonvenigita de la tiam ankoraŭ malgranda avangardo de la scienca socialismo (kiel pruvas la tradukoj menciitaj en la unua antaŭparolo), ĝi baldaŭ estis premita de la reakcio en la malantaŭon post la malvenko de la parizaj laboristoj en junio 1848 kaj fine «laŭleĝe» proskribita per la kondamno kontraŭ la kolonaj komunistoj, en novembro 1852[20]. Kiam la laborista movado, kalkulita ekde la Februara Revolucio, malaperis de la publika scenejo, ankaŭ la «Manifesto» malaperis en la fono.

Kiam la eŭropa laborista klaso denove estis sufiĉe refortiĝinta por nova atako kontraŭ la potenco de la regantaj klasoj, kreiĝis la Internacia Laborista Asocio. Ĝi havis la celon kunfandi en unu grandan armean korpon la tutan batalpretan laboristaron de Eŭropo kaj Ameriko. Pro tio ĝi ne povis eliri de la principoj prezentitaj en la «Manifesto». Ĝi devis havi programon, kiu ne fermu la pordon al la anglaj sindikatoj, la francaj, belgaj, italaj kaj hispanaj Proudhon-istoj kaj al la germanaj Lassalle-anoj[21]. Tiu programo — la enkonduko al la statuto de la lnternacio — estis skizita de Marx kun majstreco, kiun eĉ Bakunin kaj la anarkistoj agnoskis. Laŭ Marx la finfina venko de la principoj fiksitaj en la «Manifesto» venos sole el la intelekta evoluo de la laborista klaso, kiu necese rezultas el la unuigitaj agoj kaj diskutadoj. La eventoj kaj sortoŝanĝoj en la batalo kontraŭ la kapitalo, pli la malvenkoj ol la venkoj, ne povis malhelpi montri al la batalintoj la nesufiĉecon de iliaj ĝisnunaj ĉiopovaj rimedoj kaj malfermi iliajn kapojn por pli profunda kompreno de la veraj kondiĉoj por la laborista emancipado. Kaj Marx pravis. La laborista klaso de 1874, kiam la Internacio estis malfondita, estis tute alia ol tiu de 1864, kiam ĝi estis fondita. La Proudhon-ismo en la romanlingvaj landoj, la specifa Lassalle-ismo en Germanio estis mortantaj kaj eĉ la siatempe konservativegaj anglaj sindikatoj malrapide atingis la punkton, kiam en la jaro 1887 la prezidanto de ilia kongreso en Swansea povis deklari en ilia nomo: «La kontinenta socialismo por ni perdis sian terurecon». La kontinenta socialismo — sed tio jam en 1887 estis nur la teorio prezentita en la «Manifesto». Kaj tiel certagrade la historio de la «Manifesto» spegulas la historion de la moderna laborista movado ekde 1848. Nuntempe ĝi sendube estas la plej disvastigita, la plej internacia produkto de la tuta socialisma literaturo, la komuna programo de multaj milionoj de laboristoj ĉiulandaj de Siberio ĝis Kalifornio.

Kaj tamen, kiam ĝi aperis, ni ne estus rajtintaj nomi ĝin socialista manifesto. Sub socialistoj en 1847 oni komprenis du specojn da homoj. Unuflanke temis pri adeptoj de diversaj utopiecaj sistemoj, speciale la Owen-istoj en Anglio kaj la Fourier-istoj en Francio, ambaŭ jam tiam ŝrumpiĝintaj al nuraj malrapide formortantaj sektoj. Aliflanke la plej multspecaj sociaj ĉarlatanoj, kiuj per siaj ĉiopovaj medicinaĵoj kaj per ĉiaspeca flikado volis helpi forigi la sociajn mankojn, sen ajna danĝero por la kapitalo kaj profito. En ambaŭ kazoj temas pri homoj starintaj ekster la laborista movado kaj prefere serĉintaj subtenon ĉe la «kleraj» klasoj. Tamen tiu parto de la laboristaro, kiu estis konvinkita pri la nesufiĉeco de nuraj politikaj reformoj kaj postulis totalan rekonstruon de la socio, tiu parto siatempe sin nomis komunista. Estis nur malglate ellaborita, nur instinkta, foje iom kruda komunismo; sed ĝi estis sufiĉe potenca, por krei du sistemojn de la utopieca komunismo, en Francio la «ikarian» de Cabet, en Germanio tion de Weitling. Socialismo en 1847 estas burĝa movado, komunismo estas laborista movado. La socialismo, almenaŭ sur la kontinento, estis salonakceptebla, la komunismo estis la rekta kontraŭo. Kaj ĉar ni jam tiam tre firme opiniis, ke «la emancipado de la laborista klaso devas esti la faro de la laborista klaso mem», dum neniu momento povis ekesti dubo, kiun el la du nomoj ni elektos. Ankaŭ poste neniam venis al ni la penso refuti ĝin.

«Proletoj el ĉiuj landoj, unuiĝu!» — Nur malmultaj voĉoj respondis, kiam ni vokis tiujn vortojn en la mondon, antaŭ nun jam 42 jaroj, ĉe la antaŭtago de la unua pariza revolucio, kiam la proletaro aperis kun siaj propraj postuloj. Sed la 28an de septembro 1864 la proletoj de la plej multaj okcidenteŭropaj landoj unuiĝis en la Internacia Laborista Asocio, glormemore. Tamen, la Internacio mem nur vivis naŭ jarojn. Sed ke ankoraŭ vivas la de ĝi fondita eterna ligo de la proletoj el ĉiuj landoj, pli forte vivas ol iam ajn, por tio ne ekzistas pli bona atestanto ol la hodiaŭa tago. Ĉar hodiaŭ, kiam mi skribas ĉi tiujn liniojn, la eŭropa kaj amerika proletaroj unuan fojon inspektas siajn batalfortojn, mobilizitajn kiel unu armeo, sub unu flago kaj por unu proksima celo: por la okhora leĝe garantienda normala labortago, proklamita jam de la Ĝeneva Kongreso de la Internacio en 1866 kaj denove de la Pariza Laborista Kongreso en 1889[22]. Kaj la spektaklo de la hodiaŭa tago malfermos la okulojn al la kapitalistoj kaj terposedantoj de ĉiuj landoj pri tio, ke vere hodiaŭ la proletoj el ĉiuj landoj unuiĝis.

Se nur Marx ankoraŭ starus apud mi, por tion vidi propraokule!

Londono, la 1ª de majo 1890

F. Engels

Загрузка...