La fakto, ke fariĝis necesa nova pola eldono de la «Komunista Manifesto», donas motivon por diversaj konsideroj.
Unue estas rimarkinde, ke lastatempe la «Manifesto» fariĝis kriterio por la evoluo de la grandindustrio sur la eŭropa kontinento. Tiom, kiom en difinita lando la grandindustrio plivastiĝas, tiom ankaŭ kreskas inter la laboristoj de la sama lando la postulo je klarigoj pri ilia pozicio kiel laborista klaso rilate al la posedantaj klasoj, disvastiĝas inter ili la socialista movado kaj kreskas la akirbezono al la «Manifesto». Tiel ne nur la stato de la laborista movado sed ankaŭ la evoluostato de la grandindustrio en ĉiu lando povas esti sufiĉe precize mezurata per la nombro da ekzempleroj de la «Manifesto», disvastigita en la lingvo de la lando.
Laŭ tio la pola eldono indikas decidan progreson de la pola industrio. Kaj ke tiu progreso ekde la lasta eldono, aperinta antaŭ dek jaroj, vere okazis, pri tio ne povas esti dubo. La Rusia Pollando, Kongreso-Pollando[23] fariĝis la granda industridistrikto de la rusia regno. Dum la rusia grandindustrio estas sporade dissemita — unu parto ĉe la Finna Golfo, alia parto en la Centro (Moskvo kaj Vladimir), tria parto ĉe la Nigra kaj Azova Maroj, ankoraŭ aliaj dissemitaj, — la pola industrio estas kunpremita sur relative eta teritorio kaj ĝuas la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de tiu koncentriĝo. La avantaĝojn rekonis la konkurantaj rusaj fabrikantoj, kiam ili postulis protektajn importdoganojn kontraŭ Pollando, malgraŭ sia arda deziro transformi la polojn en rusojn. La malavantaĝoj — por la polaj fabrikantoj kaj por la rusa registaro — montriĝis en la rapida disvastiĝo de socialistaj ideoj inter la polaj laboristoj kaj en la kreskanta akirbezono pri la «Manifesto».
Sed la rapida evoluo de la pola industrio, superinta la rusan, estas siavice nova pruvo por la neestingebla vivoforto de la pola popolo kaj nova garantio por ĝia antaŭstaranta nacia restarigo. Sed la restarigo de sendependa forta Pollando estas afero koncernanta ne nur la polojn sed nin ĉiujn. Sincera internacia kunagado de la eŭropaj nacioj nur eblas, se ĉiu el tiuj nacioj estos plene aŭtonoma en sia propra domo. La revolucio de 1848, sub proleta flago, igis la proletajn batalintojn nur fari la laboron de la burĝaro, se ankaŭ ties testamento-realigintoj Louis Bonaparte kaj Bismarck[24] atingigis la sendependecon de Italio, Germanio, Hungario; sed Pollandon, kiu ekde 1792 estis farinta pli multe por la revolucio ol ĉiuj tri landoj kune, Pollandon oni lasis al sia propra sorto, kiam ĝi en 1863 malvenkis pro la dekobla rusa superforto[25]. La sendependecon de Pollando la nobelaro nek povis konservi nek reakiri; al la burĝaro ĝi hodiaŭ almenaŭ estas indiferenta. Kaj tamen ĝi estas neceso por la harmonia kunagado de la eŭropaj nacioj. Nur la juna pola proletaro povas elbatali ĝin, kaj en ties manoj ĝi estas sekura. Nome, la laboristoj de la tuta cetera Eŭropo same bezonas la sendependecon de Pollando kiel la polaj laboristoj mem.
Londono, la 10ª de februaro 1892
F. Engels