Antaŭparolo al la angla eldono de 1888

La «Manifesto» estis publikigita kiel platformo de la Ligo de Komunistoj, komence ekskluzive germana, pli poste internacia, kiu pro la politikaj cirkonstancoj de la eŭropa kontinento antaŭ 1848 estis neeviteble sekreta organizaĵo. Dum la Kongreso de la Ligo, kiu okazis en novembro 1847 en Londono, Marx kaj Engels estis komisiitaj, prepari kompletan teorian kaj praktikan partian programon. Verkita en germana lingvo, la manuskripto estis sendita al Londono por preso en januaro 1848, kelkajn semajnojn antaŭ la revolucio de la 24ª de februaro. Franca traduko aperis en Parizo, mallonge antaŭ la Junia Insurekcio de 1848. La unua angla traduko, farita de Miss Helen Macfarlane, aperis 1850 en «Red Republican» de George Julian Harney (Harni) en Londono. Ankaŭ dana kaj pola eldonoj estis publikigitaj.

La sufoko de la Pariza Junia Insurekcio de 1848 — tiu unua granda batalo inter proletaro kaj burĝaro — portempe premis en la fonon la socialajn kaj politikajn strebadojn de la laborista klaso de Eŭropo. Ekde tiam la potencbatalo okazis denove sole inter la diversaj grupoj de la posedanta klaso, kiel en la tempo antaŭ la Februara Revolucio. La laborista klaso estis limigita je batalo pri politika kubutlibereco kaj je la pozicio de ekstreme maldekstra alo de la radikala burĝaro. Kie memstaraj proletaj movadoj daŭrigis doni vivsignojn pri si, ili estis senkompate frakasitaj. La prusa polico ekzemple elspionis la centran administrejon de la Ligo de Komunistoj, kiu siatempe havis sian sidejon en Kolonjo. La membroj estis arestitaj kaj dum oktobro 1852 kondukitaj antaŭ la tribunalon, post dekok-monata aresto. Tiu fama «Kolonja komunista proceso» daŭris de la 4ª de oktobro ĝis 12ª de novembro; sep de la arestitoj estis kondamnitaj je mallibero en fortikaĵo por la daŭro de tri ĝis ses jaroj. Tuj post la juĝo la Ligo estis formale malfondita flanke de la ankoraŭ restintaj membroj. Koncerne al la «Manifesto» ŝajnis, ke ĝi ekde tiam estis kondamnita al forgeso.

Post kiam la eŭropa laborista klaso estis kolektinta denove sufiĉe da forto por nova atako kontraŭ la reganta klaso, fondiĝis la Internacia Laborista Asocio. Sed tiu asocio, kiu estis fondita ekskluzive por la celo kunfandi la tutan batalpretan proletaron de Eŭropo kaj Ameriko al unu sola korpo, ne tuj povis proklami la principojn fiksitajn en la «Manifesto». La Internacio devis havi programon sufiĉe larĝan, por esti akceptebla por la anglaj sindikatoj, por la francaj, belgaj, italaj kaj hispanaj adeptoj de Proudhon[11] kaj por la Lassalle-anoj[12] en Germanio. Marx, kiu verkis tiun programon je la kontento de ĉiuj partioj, plene fidis al la intelekta evoluo de la laborista klaso, evoluo, kiu necese devis rezulti el la unuigita agado kaj komuna diskutado. La eventoj kaj sortoŝanĝoj en la batalo kontraŭ la kapitalo, pli multe la malvenkoj ol la venkoj, ne povis ne helpi konsciigi la homojn pri la nesufiĉeco de iliaj diversaj favoritaj ĉarlatanaĵoj, ebenigante la vojon al kompleta kompreno pri la veraj antaŭkondiĉoj por la emancipiĝo de la laborista klaso. Kaj Marx pravis. Kiam disfalis en la jaro 1874 la Internacio, ĝi postlasis la laboristojn jam en tute alia stato ol ĝi trovis ilin ĉe sia fondo en la jaro 1864. La Proudhon-ismo en Francio, la Lassalle-ismo en Germanio estis mortontaj, kaj ankaŭ la konservativaj anglaj sindikatoj, kvankam en sia plimulto ili jam longe estis rompintaj la ligojn al la Internacio, alproksimiĝis malrapide al la punkto, kie ilia prezidanto lastjare en Swansea en ilia nomo povis deklari: «La kontinenta socialismo por ni perdis sian terurecon»[13]. Vere: La principoj de la «Manifesto» faris konsiderindan progreson inter la laboristoj de ĉiuj landoj.

Tiamaniere la «Manifesto» mem denove fariĝis pli aktuala. La germana teksto ekde 1850 estis kelkfoje represita en Svisio, Anglio kaj en Ameriko. En la jaro 1872 ĝi estis tradukita en la anglan, nome en Nov-Jorko, kie la traduko aperis en “Woodhull and Claflin’s Weekly”. Surbaze de tiu angla versio aperis ankaŭ franca en «Le Socialiste» en Nov-Jorko. Post tio en Ameriko aperis ankoraŭ almenaŭ du anglaj tradukoj, pli malpli fuŝitaj, de kiuj unu estis represita en Anglio. La unua rusa traduko, farita de Bakunin, estis eldonita ĉirkaŭ la jaro 1863 en la presejo «Kolokol» de Herzen en Ĝenevo, dua, same en Ĝenevo, de la heroa Vera Zasuliĉ[14], en la jaro 1882. Nova dana eldono troviĝas en la «Socialdemokratisk Bibliotek», Kopenhago 1885; nova franca traduko aperis en «Le Socialiste», 1886 en Parizo. Laŭ ĉi lasta oni preparis hispanan tradukon kaj publikigis ĝin en 1886 en Madrido. La nombro de germanaj represoj ne estas precize indikebla, estis entute almenaŭ dek du. Armena traduko, kiu devintus aperi antaŭ kelkaj monatoj en Konstantinopolo, ne povis enmondiĝi, ĉar, kiel oni komunikis al mi, la eldonisto ne kuraĝis aperigi libron, sur kiu estas menciita la nomo Marx, dum la tradukisto rifuzis prezenti ĝin kiel sian propran verkon. Pri pluaj tradukoj en aliajn lingvojn mi ja aŭdis sed ilin ne vidis. Tiel la historio de la «Manifesto» altgrade spegulas la historion de la moderna laborista movado; nuntempe ĝi sendube estas la plej vaste disvastigita, plej internacia verko de la tuta socialisma literaturo, komuna programo, akceptita de milionoj da laboristoj de Siberio ĝis Kalifornio.

Kiam ni estis skribintaj ĝin, ni tamen ne estus povintaj ĝin titoli socialista manifesto. Sub socialistoj en 1847 oni komprenis unuflanke la adeptojn de diversaj utopiecaj sistemoj: la Owen-istoj[15] en Anglio, la Fourier-istoj[16] en Francio, ambaŭ jam ŝrumpiĝintaj al malrapide formortantaj sektoj; aliflanke la plej multespecajn «socialajn» ĉarlatanojn, kiuj promesis forigi la sociajn mankojn per ĉiuspeca flikado, sen ajna danĝero por kapitalo kaj profito — en ambaŭ kazoj temas pri homoj starintaj ekster la laborista movado kaj prefere serĉintaj subtenon ĉe la «kleraj» klasoj. Tiu parto de la laborista klaso, kiu estis konvinkiĝinta pri la nesufiĉeco de nuraj politikaj reformoj kaj postulinta totalan rekonstruon de la socio, tiu parto siatempe sin nomis komunista. Temis ankoraŭ pri kruda, nerabotita, pure instinkta speco de komunismo; sed ĝi trafis la kardinalan punkton kaj estis sufiĉe potenca en la laborista movado, por krei la utopiecan komunismon, tiun de Cabet en Francio, tiun de Weitling en Germanio. Pro tio do en la jaro 1847 la socialismo estis movado de la meza klaso, la komunismo — movado de la laborista klaso. La socialismo estis «salonakceptebla», almenaŭ sur la kontinento; la komunismo estis la rekta kontraŭo. Kaj ĉar ekde la komenco ni opiniis, ke «la emancipado de la laborista klaso devas esti la faro de la laborista klaso mem», ne povis esti dubo pri tio, kiun el la du nomoj ni elektos. Eĉ pli, ekde tiam ni neniam pensis malkonfesi ĝin.

Kvankam la «Manifesto» estas nia komuna laboro, mi sentas min tamen devigita konstati, ke la fundamenta penso, kiu formas la kernon, apartenas al Marx. Tiu penso estas jena: ke en ĉiu historia epoko la reganta ekonomio kun sia maniero de produktado kaj interŝanĝado kaj la el tio neeviteble rezultanta socia strukturiĝo formas la fundamenton sur kiu konstruiĝas la politika kaj la intelekta historio de tiu epoko kaj kiu estas klarigebla nur surbaze de tiu fundamento; ke sekve la tuta historio de la homaro (ekde la malapero de la primitiva genta socio kun sia komuna terproprieto) estis historio de klasbatalo, de bataloj inter ekspluatantaj kaj ekspluatataj, regantaj kaj subpremataj klasoj; ke la historio de tiuj klasbataloj formas evoluovicon, en kiu oni nuntempe atingis ŝtupon, kie la ekspluatata kaj subpremata klaso — la proletaro — ne povas atingi sian liberiĝon el sub la jugo de la ekspluatanta kaj reganta klaso — la burĝaro, — sen samtempe unu fojon por ĉiam liberigi la tutan socion de ĉiu ekspluatado kaj subpremado, de ĉiuj klasdiferencoj kaj klasbataloj.

Al tiu penso, kiu laŭ mia opinio kapablas doni al la historiscienco la saman progreson kiel la teorio de Darwin al la naturscienco — al tiu penso ni ambaŭ estis malrapide alproksimiĝintaj jam kelkajn jarojn antaŭ 1845. Kiom memstare mi mem estis progresinta en tiu direkto plej bone montras mia laboraĵo «La situacio de la laboranta klaso en Anglio»[17]. Sed kiam mi rerenkontiĝis kun Marx printempe de 1845 en Bruselo, li estis komplete ellaborinta tiun penson kaj metis ĝin al mi per preskaŭ same klaraj vortoj, kiel mi resumis ĝin supre.

El nia komuna antaŭparolo al la germana eldono de 1872 mi citas jenon:

Kiom ajn ŝanĝiĝis la cirkonstancoj dum la lastaj dudek kvin jaroj, la ĝeneralaj principoj, evoluigitaj en ĉi tiu «Manifesto», entute restas plene validaj ankaŭ hodiaŭ. Jen kaj jen oni devus plibonigi detalojn. Kiel la «Manifesto» mem klarigas, la praktika apliko de tiuj principoj ĉie kaj ĉiam dependas de la ekzistantaj historiaj kondiĉoj. Pro tio ankaŭ ne estas metita aparta akcento sur la revoluciajn intervenojn, proponitajn fine de la ĉapitro II. Tiu parto hodiaŭ aspektus multrilate alia. Rigarde al la grandega evoluo de la grandindustrio ekde 1848 kaj la plibonigita kaj progresinta partia organiziĝo de la laborista klaso, akompaninta ĝin, rigarde al la praktikaj spertoj kolektitaj unue dum la Februara Revolucio kaj eĉ multe pli dum la Pariza Komunumo, kie unuan fojon la proletaro dum du monatoj havis la politikan potencon, rigarde al tio ĉi tiu programo hodiaŭ kelkaloke estas malnoviĝinta. La Komunumo aparte pruvis, ke «la laborista klaso ne simple povas preni en posedon la pretan ŝtatmekanismon kaj ekfunkciigi ĝin por siaj propraj celoj» (Vidu “The Civil War in France. Address to the General Council of the International Working-Men’s Association” London, Truelove, 1871, p. 15, kie la temo estas plutraktita). Plue kompreneblas, ke la kritiko pri la socialisma literaturo hodiaŭ estas mankhava, ĉar ĝi nur traktas ĝis 1847; la samo koncernas la rimarkojn pri la rilato de la komunistoj al la diversaj opoziciaj partioj (ĉapitro IV), kvankam ili nuntempe ankoraŭ estas ĝustaj en la bazaj trajtoj, tamen en sia prezento ili hodiaŭ estas malnoviĝintaj jam pro tio, ĉar la politika situacio totale transformiĝis kaj la historia evoluo elmondigis la plej multajn de la tie menciitaj partioj.

Tamen, la «Manifesto» estas historia dokumento, kiun ni ne plu rajtigas nin ŝanĝi.

La prezentata traduko devenas de s-ro Samuel Moore, la tradukinto de la plej granda parto de la «Kapitalo» de Marx. Ni komune trarigardis ĝin, kaj mi aldonis kelkajn notojn por klarigi historiajn aludojn.

Londono, la 30ª de januaro 1888

Friedrich Engels

Загрузка...