Ĉu ĝi estas videbla? ^ Ĉu ĝi videblas?

Ili estus venintaj, se ili estus sciintaj pri la kunveno. ^ Ili venintus, se ili sciintus pri la kunveno. Legu pli pri tiaj mallongigoj de kunmetitaj verboj en §28.4.3.

Estas necese fari tion. ^ Necesas fari tion.

Iuj opinias, ke estas eraro ĉi tiel verbigi vorton, kiu kutime estas A-vorto (aŭ E-vorto). Sed la ĉi-antaŭa ekzemplo kun kuraĝas estas el la Fundamento, kiu ankaŭ mencias la verbojn sani FE42 kaj malsani FE42. Aliaj kutimaj verboj de tiu ĉi speco estas: avari PE16, fieri PE276, egali M177, sufiĉi LR37, praviPE882, favori to'85, utili M32, simili FA265, rapidi OV412 k.t.p. Estas absurde deklari eraraj tiajn vortojn, kiuj troviĝas en la Fundamento, kaj kiuj estas vaste uzataj.

En iaj okazoj la verba formo estas tre malkutima, kaj oni normale uzas esti + A-vorton. Tiam ofte la nekutima verba formo esprimas nuancon specialan, pli viglan, pli atentigan, pli agan. Oni ne trouzu tiajn verbojn, ĉar tiam la speciala nuanco povus malaperi, kaj la lingvo malriĉiĝus. Ekz. oni normale ne diras la ĉielo bluas, sed la ĉielo estas blua. Oni ŝparu la verban formon por specialaj efektoj. Iafoje tamen la du formoj estas pli-malpli samnuancaj. Ekz. ne estas eĉ nuanca diferenco interpravi kaj esti prava.

En multegaj okazoj la du formoj havas tute malsamajn signifojn. Radiko + verba finaĵo ne aŭtomate signifas "esti ia". Ekz. oni ne povas anstataŭ ĝi estas ora diri ĝi oras, ĉar ori signifas "kovri per oro". Kaj oni ankaŭ ne povas anstataŭ la bildo estas kolora diri la bildo koloras, ĉar kolori signifas "doni sian koloron (al io)". La signifo de ĉiu verbo dependas de la signifo de ĝia radiko: §37.2.4.

31.2. Fariĝi kaj iĝi

La du verboj fariĝi kaj iĝi estas ambaŭ faritaj el la sufikso IĜ (§38.2.18), kaj ambaŭ montras ŝanĝon de stato sen ekstera kaŭzanto. La subjekto estas tio, kio ŝanĝiĝas. La rezulto de la ŝanĝo aperas kiel perverba priskribo. Fariĝi estas pli tradicia, sed iĝi fariĝas pli kaj pli ofta, ĉar ĝi estas pli mallonga:

La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. FE 33

Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE 23

Fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj. ^18 Sensubjekta frazo.

Karlo iĝis kuracisto.

Ŝi iĝis tre kolera.

Fariĝi estas ankaŭ uzata en frazoj, kie la subjekto mem estas la rezulto de la ŝanĝo. Fariĝi tiam signifas pli-malpli "fariĝi estanta", "okazi", "ekesti". En tiaj frazoj oni uzas ankaŭ estiĝi, sed malofte iĝi. Se la signifo estas "kreiĝi" oni neniam uzas iĝi, sed nurfariĝi, estiĝi ekesti:

Fariĝis somero. FA1230

Unu vesperon fariĝis granda uragano. FA127

Kaj Dio diris: estu lumo; kaj fariĝis lumo. UL19

31.3. Havi

31.4. Fari

Estiga fari

Fari povas signifi "estigi el io". La objekto de fari estas tio, kion la subjekto estigas:

La botisto faras botojn kaj ŝuojn. FE 37

La lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. FE 37

El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE 30

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE 35

Fari kaj krei estas similaj. Fari emfazas, ke oni uzas ian materialon, aŭ kun- metas iajn partojn, dum krei emfazas, ke oni estigas el nenio, aŭ ke oni est- igas ion tute novspecan. Sed ne ĉiam oni zorge diferencigas fari kaj krei: Dio faris [= kreis] la du grandajn lumaĵojn. Gn1

Estiga fari povas ankaŭ montri estigon de abstrakta rezulto. Normale la re- zulto aperas kiel objekto:

Ni faris la kontrakton ne skribe, sedparole. FE31

Ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj. FA1106

Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. FE 20

La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Rt46 La ke-frazo estas objekto de faris.

Faru lume, varme kaj gaje. BV 53 = Faru tiel, ke fariĝu lume, varme kaj gaje. Ĉi tie la rezulto aperas kiel E-vorto, kio estas malpli kutima ĉe fari.

Estiga fari povas montri kunmeton de la subjekto aŭ subjektoj. La objekto montras la rezulton de la kunmeto:

Sesdek minutoj faras unu horon. FE12

Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. FE14

La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. FK 298

Kvin kaj sep faras dek du. FE12 5 + 7 = 12

Dek kaj dek faras dudek. FE12 10 + 10 = 20

Estiga fari povas signifi "agi tiel, ke la objekto ekestas ia aŭ io". La rezulta eco aŭ identeco aperas kiel perverba priskribo de la objekto:

Vin mi volas fari mia edzo! FA3 98 = Mi volas fari tiel, ke vi ekestas mia edzo.

Tiun domon oni faris malliberejo. Jr 37

Ĝi [= la kolerego] faras vin ankoraŭ pli bela. Rt77

Nia laboro kaj pacienco la mondon faros feliĉa! FK 302

La Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj. ^1114

En tiaj ĉi frazoj fari tre similas al igi (§31.5). La diferenco estas, ke la per- verba priskribo ĉe fari nur povas esti A-vorto aŭ O-vorto. Ĉe igi la rezulto normale estas I-verbo. Fari neniam aperas kun I-verba rezulto.

Aga fari

Fari povas signifi "plenumi agon". La ago mem aperas kiel objekto:

Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino. M 29 = Ŝi kapsalutis facile al la mastrino.

Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15 = ...ke mi devas donaci ion al vi.

Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron. FE 24

Aga fari povas esti ĝenerala verbo, kiu reprezentas ĉian ajn agon. Tiam fari ofte kunlaboras kun tabelvorto:

Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE12

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12

Dio ĝuste faras, neniam eraras. PE133

Ho, Dio! kion vi faras! FE 26

Li tuj faris [tion], kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tujaplenumo de mia deziro. FE 31

Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. FE 38

La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris. FA1109

La Izraelidoj faris, kiel diris Moseo. Er12

Mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris. FA3 40

Noto: Iafoje oni renkontas nuran verban finaĵon uzatan kiel mallongigon de ia ajn verbo: Kion vi as? = Kion vi faras? / Ili jam manĝis, sed ni nur poste os (= manĝos). Sed tia uzo aperas ordinare nur en eksperimentema aŭ ludema (parola) lingvaĵo.

Noto: Li faras nenion kvazaŭ egalas al [6]li nenias* kun la neekzistanta tabelvorto *nenii*. Li faris tiel estas kvazaŭ egala al *li tiis* kun la neekzistanta tabelverbo *tii*. Tiaj agaj tabelverboj tamen ne povus ekzisti, ĉar iliaj U-formoj kolizius kun la ordinaraj tabelvortoj je U. Anstataŭe oni uzas fari + tabelvorton je O aŭ EL.

31.5. Igi

Iafoje, tre malofte, la rezulta I-verbo estas subkomprenata:

- Mi prenis kaj dissigelis [la leteron]. - Kiel do vi...? -Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis. ^92 = ...Nenatura forto min igis preni kaj dis- sigeli la leteron.

Klariga igi

Teorie oni povas disigi ĉiun verbon kun IG-sufikso al igi + rezulta esprimo. Tio povas esti maniero klarigi la precizan signifon de IG-verbo. En tia klar- iga uzo igi aperas ankaŭ kun A-vorta aŭ O-vorta rezulto:

Mi nigrigis ĝin. ^ Mi igis ĝin nigra.

Tio disigis ilin. ^ Tio igis ilin disaj.

La frosto glaciigis la lagon. ^ La frosto igis la lagon glacia.

Ŝia patro edzinigis ŝin. ^ Ŝia patro igis ŝin edzino.

Li enkadrigis la foton. ^ Li igis la foton enkadra (= tia, ke ĝi estis en kadro).

Mi dormigis la bebon. ^ Mi igis la bebon dormanta.

Li trinkigas sian ĉevalon. ^ Li igas sian ĉevalon trinkanta.

Li trinkigas akvon (al la ĉevalo). ^ Li igas akvon trinkata (de la ĉevalo).

Tiajn ĉi frazojn oni apenaŭ uzas en ordinara lingvaĵo, sed ĉefe por klangi la precizan signifon de IG-verbo. Kutime oni uzas igi nur kun I-verboj. Ĉe A- vorto aŭ O-vorto oni normale uzas fari (§31.4).

Igi neniam signifas "krei" aŭ "produkti". Ne diru: [7]Dio igis la mondon. * *La ŝuisto igis botojn al mi.* La objekto de igi ne povas esti la rezulto de la ago. Oni devas diri: Dio kreis la mondon. La ŝuisto faris botojn al mi.

31.6. Lasi

Mian pekon Vi ne lasos senpuna. Ij1° = Vi ne permesos, ke mia peko restu senpuna.

La preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito. FA2 93 = Ni devas malhelpi, ke ili restu sen invito.

Lasi kun I-verbo

Ofte lasi aperas kune kun I-verbo. Lasi tiam signifas "permesi, ke la objekto faru la agon de la I-verbo". La I-verbo tiam rolas kiel perverba priskribo de la objekto (§25.1.2):

Mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti. FA291 = ...lasu, ke mi nun iom dormetu.

Ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. FA185 = ...lasis, ke la vento ludis...

Iafoje la objekto de lasi (la senca subjekto de la I-verbo) estas forlasita:

La devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi. M 65 = ...ne lasis ŝin dormi. = ...ne lasis, ke ŝi dormu.

Iafoje oni metas la objekton de lasi post la I-verbo:

Ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn. OV158 = ...lasas, ke la manoj falu.

Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian. PE922 = ...lasu, ke alia [persono] vivu.

Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj eĉ tio ĉi estis granda risko. FA23° = ...lasi, ke la birdo kantu...

Se la I-verbo mem estas objekta verbo, ofte nur la kunteksto povas montri, ĉu la objekto apartenas al lasi aŭ al la I-verbo:

Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio. FA1179 Verŝajne min estas objekto de tenti: ...mi ne lasus, ke oni tentu min al tio. Tiel ankaŭ efektive estas laŭ la kunteksto, sed teorie min ankaŭ povus esti objekto de lasi, kaj do senca subjekto de tenti: ...mi ne lasus, ke mi tentu [iun] al tio.

Mi lasis min moki. ^™58 = Mi lasis, ke mi moku iun. Aŭ: Mi lasis, ke oni moku min. Ambaŭ signifoj estas eblaj. La kunteksto montras, ke la dua signifo estas ĝusta.

Mi lasis ilin tute ĉirkaŭ fermi. Rt67 = Mi lasis, ke ili tute ĉirkaŭfermu [ion]. Aŭ: Mi lasis, ke io tute ĉirkaŭfermu ilin. La efektiva kunteksto montras, ke la dua signifo validas.

Se ĉeestas du objektoj, unu devas esti objekto de lasi, kaj la alia devas esti objekto de la I-verbo. Tiam oni nepre metu la du objektojn ĉe siaj re- spektivaj verboj tiel, ke la signifo estu klara:

Mi ne povis lasi ilin detrui mian laboron. Ilin estas objekto de lasi (kaj senca subjekto de detrui). Mian laboron estas objekto de detrui.

En tiaj ĉi frazoj la senca subjekto de la I-verbo povas ankaŭ esti al-komple- mento:

Ni lasu al la amasoj, taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo. OV158 = Ni lasu, ke la amasoj taksu la aperojn laŭ ilia ekstera brilo.

Kiam la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, oni ofte traktas lasi + I-verbon kiel unu kompleksan verbon. Tio povas influi la uzon de si (§11.6.2).

Aga de-komplemento ĉe lasi + I-verbo

Ĉe lasi + I-verbo oni iafoje uzas de por montri la sencan subjekton de la I- verbo. Tio estas ebla nur se la subjekto kaj la objekto de lasi estas identaj:

Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis. FA189 = ...lasis, ke la ondoj pelu ŝin... Ŝi (subjekto de lasis) kaj sin (objekto de lasis) estas la sama persono.

En tiaj ĉi frazoj oni povas kompreni la I-verbon pasive:

Ŝi lasis sin peli de la ondoj. = Ŝi lasis sin esti pelata de la ondoj.

Mi lasis min delogi de ŝi. = Mi lasis min esti delogita de ŝi.

Karlo ofte lasas sin trompi de siaj malamikoj = Karlo ofte lasas sin esti trompata de siaj malamikoj (= la malamikoj de Karlo).

Karlo ofte lasas sin trompi de liaj malamikoj = Karlo ofte lasas sin esti trompata de liaj malamikoj (= la malamikoj de alia viro).

Tio klarigas, ke oni povas uzi de-komplementon por la aganto, ĉar de estas ĝuste tiel uzata en pasivaj frazoj (§29.1).

Rimarku, ke tia ĉi uzo de aga de-komplemento ĉe aktivforma verbo estas ebla nur ĉe lasi, kaj nur kiam la subjekto kaj objekto de lasi estas identaj.

Lasi anstataŭ igi

Lasi kaj igi havas kune kun I-verbo similetajn signifojn, sed estas diferenco: Igi + I-verbo = "agi tiel, ke iu faru ion". Lasi + I-verbo = "ne malhelpi, ke iu faru ion". Igi montras aktivan kaŭzadon de ago, dum lasi montras pasivan permeson:

Mi igis lin labori. = Mi instigis lin labori. Mi konvinkis lin, ke li laboru.

Mi lasis lin labori. = Mi permesis (ne malhelpis, ne kontraŭstaris) lian laboradon.

Zamenhof pro nacilingva influo iafoje uzis lasi + I-verbon pri aktiva kaŭz- ado: Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon. FA199 = Li igis tajloron fari al ŝi viran vestaĵon. Ne temas pri permesado, sed pri aktiva taskado. Tia uzo de lasi estas evitinda. Diru prefere: Li farigis al ŝi viran vestaĵon.

31.7. Povi, devi kaj voli

Povi, devi kaj voli estas tre gravaj verboj. Oni ofte nomas ilin helpverboj, ĉar povi, devi voli + I-verbo (§27.3.1) estas kvazaŭ unu kompleksa verbo. La I-verbo en tia kompleksa verbo principe estas objekto de la helpverbo. La objekto de povi kaj devi estas ĉiam I-verbo. Voli ankaŭ povas havi alispecajn objektojn.

Povi

Povi montras agon aŭ staton, kiu estas ebla por la subjekto, ĉu pro kapablo, lerteco, forteco, potenco de la subjekto, ĉu pro la cirkonstancoj, ĉu pro rajto aŭ permeso. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas ebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Povi kaj la I- verbo havas ĉiam la saman subjekton:

Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE12

Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11

En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. FE 42

Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE 31

El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE 30

Hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati. Rt80

Povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin. FA2 94 La ke-frazo estas subjekto de povas.

Ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide. FA2 60 Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon. M 36 = ...kion mipovos fari...

Kion oni volas, tion onipovas. PE299 = ...tion onipovasfari.

Li rapidis, kiel li nurpovis. FA212 = ...kiel li nurpovis rapidi.

Kiu devas, tiu povas. PE 213 Mankas tio, kion oni povas fari, ĉar temas pri povo rilate al ĉia ajn ago.

Se oni volas montri klare la kaŭzon de la eblo, oni uzu kapabli, rajti, esti eble, esti permesite k.t.p., sed plej ofte povi sufiĉas.

Noto: Multfoje oni provis enkonduki la superfluan verbon *darfi*° — "rajti", sed ĉiam vane. Ĝi neniam fariĝis Esperanta vorto. Ne uzu ĝin.

Devi

Devi montras agon aŭ staton, kiu estas (pli-malpli) neevitebla por la sub- jekto, ĉu pro eksteraj cirkonstancoj, ĉu pro volo de alia persono, ĉu pro mal- permeso, ĉu pro io alia. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas neevitebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Devi kaj la I-verbo havas ĉiam la saman subjekton:

Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15

Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko. FE13

Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. FE 22

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. FE 34

La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. FE 37

Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino. FA1174

Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo! FA289 = ...kiel tiuj arboj certe brilis...

Devi kun AS-finaĵo iafoje similas al OS-formo:

Venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas. FA2136 = ...ĉar sendube vi iam ja mortos.

Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro. BV 59 = Sendube li jam baldaŭ venos, sinjoro.

Devi kun IS-finaĵo povas iafoje montri, ke io estis intencata aŭ antaŭvidata. Tiam devis egalas pli-malpli al estis ...onta estis ...ota:

Sur la korto [...] staris nefermita ĉerko [...], ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo. FA317 ~ ...estis okazonta la enterigo.

Granda koncerto devis esti donata. FA35° ~ ...estis donota. Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

Mipagis, al kiu oni devis. M6 = ...al kiu oni devispagi.

Kiu devas, tiu povas. PE 213 Mankas tio, kion oni devas fari, ĉar temas pri devo rilate al ĉia ajn ago.

Se oni bezonas montri klare, ke temas pri devo pro ies volo, oni uzu esprimojn kun oni volas ke..., esti devigita k.t.p.

31.7.3. Voli

Voli montras deziron aŭ intencon de la subjekto. La dezirata afero aperas kiel objekto, kiu plej ofte estas I-verbo.

Kiam voli estas uzata kun I-verbo, voli kaj la I-verbo nepre havas la saman subjekton:

Prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE19

Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE18

Ŝi volas danci. FE 2°

Mi volas diri al vi la veron. FE 24

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE 39

Kiam la objekto de voli estas ke-frazo, la dezirata ago estas ago de la sub- jekto de la ke-frazo (normale malsama al la subjekto de voli):

"Mi volas ke vi tien iru, " diris la patrino, "kaj iru tuj!" FE19

Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24

Kiam la objekto de voli estas O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, nur la kunteksto povas montri, ĉu temas pri ago de la subjekto de voli aŭ pri ago de iu alia:

Mi volas ion, sed mi ne scias kion. lon kaj kion reprezentas ian agon de- ziratan de la subjekto. Ĉu estas ago de la subjekto, aŭ de iu alia, tion oni ne scias.

Mi volas la samon, kiel vi. La objekto povas ĉi tie montri ian deziratan agon, sed ĝi ankaŭ povas montri ion, kion la subjekto volas havi (vidu ĉi-poste).

Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE 31

Ĉi tia objekto de voli povas ankaŭ esti afero, kiun la subjekto volas havi, akiri aŭ ricevi. Oni povus diri, ke havi aŭ alia verbo estas subkomprenata:

Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian. = Mi ne volas havi (ricevi, manĝi...) tiun ĉi supon...

Se vi volas filinon, flatu la patrinon. PE 771

Kion vi volas de mi, sinjoro? M173 Ĉi tie kion montras agon aŭ aferon.

Iafoje voli aperas kun direkta esprimo, kiu montras lokon, kien la subjekto volas iri. Oni povus diri, ke ia mova verbo estas subkomprenata:

Mi volas en militon! FA2148 = Mi volas iri en militon.

Mi volas en la kaleŝon! FA2 67

Vi volas malsupren, al via knabo! FA4140

Senobjekta voli

Voli estas ankaŭ uzata memstare sen objekto. Tiam voli signifas, ke la sub- jekto ĝenerale havas (fortan) volon, deziron aŭ intencon. Povas ankaŭ esti, ke la volata ago aŭ afero estas subkomprenata:

Se "ŝi" volas, ĉu onipovas tiam ion kontraŭfari?^™52

Voli aŭ ne voli neniu malpermesas. PE 297

Ĝentila voli

Oni ofte uzas voli en ĝentilaj petoj k.s. Voli montras, ke ankaŭ la volo de la alparolato estas grava. Precipe ofta estas la kunmetaĵo bonvoli:

Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie? FA2144 ~ Alportu ĉi tion...

Ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon [...]? FA1119 ^ Ven- igu por mi droŝkon.

Permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo. M173

Bonvolu fermi la pordon!

Legu pli pri bonvolu ...i kaj aliaj manieroj fari ĝentilan peton en §26.3.

31.7.4. Neado de povi, devi kaj voli

Normale ne staras ĝuste antaŭ tio, kion ĝi neas (§21). Logike estas do dife- renco inter ne povi kaj povi ne, inter ne voli kaj voli ne, kaj inter ne devi kaj devi ne.

Povi + ne

Zamenhof zorge diferencigis ne povi (ofte uzeblan) kaj povi ne (uzeblan nur malofte).

Ne povi signifas, ke mankas povo fari ion:

Mi nepovas iri. Mankas povo iri.

Li estas tiel dika, ke li nepovas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE 33

Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la

FF 32

scienco mem.

La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi nepovis tranĉi per ĝi la viandon. FE34 Povi ne signifas, ke ja ekzistas povo, nome povo eviti ion:

Mi povas ne iri. Ekzistas povo eviti iradon.

"Se la samovaro ne volas kanti," [...] "ĝi povas ne kanti." FA1202 Ĝi povas eviti kantadon. Ne estas devo kanti.

La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo [...], povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon. FE 27 Estas al ili permesate eviti la artikolon.

Oni eĉ povas kombini la du signifojn al ne povi ne, kio signifas, ke mankas la povo eviti ion:

Mi ne povas ne iri. = Mi devas iri, ĉar mankas la povo eviti iradon.

Li tion faradis tiel lerte, ke oni nepovis ne ridi. FA2 53 Estis neeviteble ridi.

Devi + ne

Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne. Ne devi logike sig- nifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco. Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco. Tamen Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaŭ ĉiam "devi ne":

Oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. M170 = Oni devas ne havi tro da konfido al si mem.

Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn - tion ŝi ja povis fari - sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari. FA2100 = ...kaj tion ŝi devis ne fari.

Pri gustoj oni disputi ne devas. ^262 = Pri gustoj oni devas ne disputi.

Memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj. FA1170 = ...vi devas ne paroli...

Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco. M 58 = Mi devas ne agi kontraŭ mia konscienco.

Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE 31 La kontrasto inter tra- legi kaj sed tralerni estas pli klara kun la logika vortordo devi ne.

La logikan signifon de ne devi Zamenhof normale esprimis per ne bezoni. Oni povas ankaŭ uzi ne esti necese:

Vi ne bezonas tiel rapidi. FA111 = Ne ekzistas devo por vi tiel rapidi.

Kiu bone agas, timi ne bezonas. PE 699 = Kiu bone agas, por tiu ne ekzistas devo timi.

Ne estas necese, ke vi tien iru. = Ne ekzistas devo por vi tien iri.

Ĉion ĉi kaŭzis verŝajne, ke ne kutime staras antaŭ la ĉefverbo. Precipe influis la simileco kun ne povi, kiu estas la plej kutima nea formo de tiu verbo. Ĉe devi la inversa signifo estas la plej kutima, sed Zamenhof elektis uzi la plej kutiman formon por la plej kutima signifo.

Normale oni ankoraŭ sekvas la Zamenhofan uzadon de ne devi, sed multaj nun efektive uzas ne devi kaj devi ne laŭ iliaj logikaj signifoj. Tio povas iafoje eventuale estigi konfuzon kaj miskomprenon.

En la parolo oni ofte distingas per elparola emfazado. Se temas pri manko de devo, oni emfaze emfazas je devi. Alie oni emfazas alian vorton:

Vi ne devas iri tien. Emfazo je devas. = Ne ekzistas devo por vi iri tien.

Vi ne devas iri tien. Emfazo je iri. = Vi devas ne iri tien.

Voli + ne

La diferenco inter ne voli kaj voli ne praktike estas tiel malgranda, ke ne gravas, kiun formon oni uzas. Normale oni uzas ne voli:

Mi ne volas iri. Mankas volo iri, aŭ ekzistas volo ne iri.

Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. FE9

Mi ne volas malhelpi vian ĝojon. FA173

31.7.5. Povus, devus kaj volus

La verba finaĵo US (§26.4) normale montras, ke temas pri nereala, imagata ago. Sed la verbaj formoj povus, devus kaj volus havas tamen specialan sig- nifon. Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros:

Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.

Mi povus foriri. = Estas al mi eble foriri, sed mi tamen restos.

Mi volus helpi al vi. = Mi ja volas helpi al vi, sed tio ne estas ebla.

Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri. FA3 89

Mi povusĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Rt73 Verŝajne mi tamen ne ĵuros, ĉar tio ne estas necesa.

Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. PE 559

Iafoje povus, devus kaj volus tamen povas aperi kun la ordinara nerealeca senco de la US-finaĵo:

En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ek- moviĝis. FA3 49 La devo estis nur ŝajno.

Se temas pri ago, kiun oni tamen ne faris, oni ne nepre devas uzi povus, devus volus. Se la kunteksto klare montras la sencon, oni ankaŭ povas uzi IS-finaĵon:

Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE18 Mi ne sukcesis bati lin.

Nun la samovaro devis kanti, sed ĝi senkulpigis sin per malvarm- umo. FA12°2 La samovaro ne kantis.

La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. FA1112 La ĉambelanoj ne portis la trenaĵon, ĉar ĝi ne ekzistis. Tion la leganto jam scias.

La hundo tuj malaperis, kaj antaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis ĝin jam returne kun la reĝidino. FA19 Li tamen ne pensis pri tio.

31.8. Komenci, fini, daŭrigi, ĉesi

Komenci kaj fini

Komenci kaj fini estas objektaj verboj. Komenci = "kaŭzi, ke io eniru en sian komencan fazon". Fini = "kaŭzi, ke io eniru en sian finan fazon, ke io atingu sian finon". Se la objekto estas I-verbo, ĝia senca subjekto estas la subjekto

de komenci aŭ fini:

Ili volas nun ankaŭ komenci kanti. FA2123 ~ Ili volas nun ankaŭ komenci la kantadon.

Salomono finis preĝi. Rĝ18 ~ Salomono finis sian preĝadon.

Ŝi komencis interparoli kun li. ~ Ŝi [...] komencis interparolon kun

li. BV 87

Kiam mi finos labori, mi serĉos mian horloĝon. ~ Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon. FE 2°

Legu pri la diferenco inter komenci kaj komenciĝi, kaj inter fini kaj finiĝi en §38.2.18.

Daŭrigi

Daŭrigi devenas de la verbo daŭri. Daŭri = "plu esti, plu okazi". Daŭrigi = "kaŭzi, ke io plu estu aŭ plu okazu". Daŭrigi estas objekta verbo. Ĝia objekto povas esti ordinara O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, sed ĝi ankaŭ povas esti I-verbo. Se la objekto estas I-verbo, ĝia senca subjekto estas la subjekto de daŭrigi:

Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. M 2°4 = Ili rekomencis interparoli post la interrompo.

Mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrig- adis mian oficon ĝis la nuna tempo. ^57 = ...mi plu oficis ĝis la nuna tempo.

La morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj. FA2 30 ~ La morto daŭrigis sian rigardadon de li...

Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Rt43 ~ Kial mi ne daŭrigis mian sonĝadon?

"Ho, jes," ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente. BV 43 ~ ...kaj daŭrigis sian diligentan kudradon.

Ĉesi

Ĉesi estas senobjekta verbo. Ĝi havas du signifojn:

"komenci ne plu esti aŭ okazi"

"komenci ne plu agi (pri io)"

En la unua signifo la subjekto de ĉesi montras tion, kio komencas ne plu esti aŭ ne plu okazi. Tiam ĉesi ne estas uzata kune kun I-verbo. En tiaj ĉi frazoj ĉesi similas al finiĝi:

La muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis. BV 59

Ĉesis la pluvo.

En la dua signifo ĉesi estas uzebla kune kun en-komplemento, kun-komple- mento, pri-komplemento, aŭ simile, kiu montras agon. La subjekto estas tiu, kiu komencas ne plu fari tiun agon. La komplemento tamen plej ofte estas I- verbo. Tiam la rolvorteto forfalas (§27.1), kiel kutime ĉe I-verboj:

Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. FK 265

Ĉesu do fine kun viaj plorkantoj! FA1139

La infano ne ĉesas petoli. FE 20 ~ La infano ne ĉesas en sia petolado.

Oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi. L2297 ~ ...ke mi nepre ĉesu pri fum- ado.

La patro de Antono ĉesis esti riĉa komercisto. FA3144 ~ "...ĉesis pri sia komercista estado."

Ofte oni diras, ke I-verbo post ĉesi estas objekto, sed tio ne estas ebla, ĉar ĉesi estas senobjekta verbo. Ĉesi + I-verbo similas al ekz. sukcesi, ĝoji kaj honti + I-verbo: Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron. FA3152 ~ Mi sukcesis en ekbruligado de la fajro. / Mi ĝojas vin vidi. H15 ~ ...ĝojaspri vidado de vi. / Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Rt19 ~ Kaj vi ne hontas pri fanfaron- ado per ĉi tio?

El ĉesi oni povas fari la objektan verbon ĉesigi. Pro tio, ke ĉesi havas du sig- nifojn, ankaŭ ĉesigi ricevas teorie du signifojn:

"kaŭzi, ke io komencu ne plu esti aŭ okazi"

"kaŭzi, ke io komencu ne plu agi (pri io)"

Praktike oni uzas nur la unuan signifon:

Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon. BV 72 Ŝi agis tiel, ke la penado ĉesis.

Oni ĉesigis la dancadon. Oni agis tiel, ke la dancado ĉesis.

Io ĉesigis la pluvon. Io kaŭzis, ke la pluvado ĉesis.

Teorie oni povas uzi I-verban objekton de ĉesigi, ekz.: Nepre ĉesigu fumi. = Nepre igu vian fumadon ĉesi. En la praktiko oni tamen uzas nur ĉesi kun I- verboj, kio donas praktike la saman sencon. Atentu pri la diferenco inter li ĉesigis fumi kaj li ĉesigis la fumadon. Se oni uzas I-verbon, temas nepre pri la fumado de li, la subjekto de ĉesigis (§27.1), same kiel daŭrigi + I-verbo (vidu ĉi-antaŭe). Sed se oni uzas fumadon, povas esti la fumado de iu ajn (§27.7). Oni povas precizigi per li ĉesigis sian fumadon, li ĉesigis ilian fum- adon k.s.

La dua signifo de ĉesigi donus frazojn kiel: Ili ĉesigis lin pri lia fiagado. = Ili kaŭzis, ke li ĉesispri sia fiagado. En la praktiko tiaj frazoj ne aperas.

Malsimetrio inter daŭrigi kaj ĉesi

Ĉe I-verboj oni uzas daŭrigi kaj ĉesi, sed ne daŭri nek ĉesigi. Tio aspektas malsimetrie. La malsimetrio ekzistas jam ĉe daŭri kaj ĉesi. Ĉesi havas duan signifon, "komenci ne plu agi (pri io)", kiu estas uzebla antaŭ I-verbo, dum daŭri ne havas tian signifon. Se daŭri signifus ankaŭ "plu agi (pri io)", tiam oni povus diri ekz. *li daŭrispri fumado* kaj *li daŭris fumi*, simile al li ĉesis pri fumado kaj li ĉesis fumi. La verbo daŭrigi tamen ja havas signifon, kiu taŭgas ĉe I-verbo: Li daŭrigis la fumadon. Li daŭrigis fumi. = Li igis la fumadon plu okazi. Ankaŭ ĉesigi havas signifon, kiu taŭgas ĉe I-verbo, sed oni ne bezonas uzi ĉesigi, ĉar la pli mallonga verbo ĉesi sufiĉas. Estus eble krei simetrion, se oni ekuzus nur ĉesigi antaŭ I-verboj. Tio estus tute logika. La lingvo tiam fariĝus pli simetria (kaj ankaŭ pli peza). Sed kial ŝanĝi plene logikan lingvouzon nur por krei supraĵan simetrion?

Hezito pri daŭrigi + I-verbo

Tradicie oni hezitas uzi daŭrigi + I-verbon. Tiu hezito estas senbaza. Daŭr- igi iri = igi iradon daŭri. Komparu kun komenci iri = igi iradon komenciĝi. Se komenci povas esti uzata kun I-verba objekto, tiam ankaŭ daŭrigi povas esti tiel uzata.

Noto: Zamenhof verkis konfuzitan klarigon, kie li malkonsilis uzi daŭrigi + I-verbon (Lingvaj Re- spondoj p. 17, n-ro 21). Sed li ne obeis sian propran konsilon, kaj ja uzis daŭrigi + I-verbon. Nun oni pli-malpli tute libere uzadas daŭrigi tiel, kio estas tute logika kaj oportuna.

32. Frazospecoj

32.1. Fraztipoj kaj frazfunkcioj

Ekzistas kvar ĝeneralaj fraztipoj: deklaraj, demandaj, ordonaj kaj ekkriaj frazoj. Ili respondas principe al kvar malsamaj komunikaj celoj, sed ne ĉiam la vera celo de frazo egalas al la gramatika formo de la frazo.

Deklaraj frazoj

Deklara frazo estas la baza tipo de frazo. Per tia frazo oni transdonas informojn, sed ĝi povas ankaŭ plenumi aliajn taskojn. Deklara frazo ne havas ian specialan signon:

Leono estas besto. FE5 Simpla informo.

Li amas min, sed mi lin ne amas. FE18 La frazo povas esti klarigo de agmaniero: Tial mi evitas lin.

La rozo apartenas al Teodoro. FE5 Povas kaŝiĝi admono: Do, vi ne prenu ĝin.

La suno brilas. FE5 La frazo povas esti invito: Do, mi proponas, ke ni iru eksteren.

Baldaŭ pluvos. La frazo ŝajne estas transdono de fakta informo, sed temas vere nur pri opinio de la diranto. Ĝi eble ankaŭ estas propono iri endomen.

Mi sincere pardonpetas pro la malfruiĝo. La frazo estas informa el pure gramatika vidpunkto, sed la vera celo estas peto. La signifo do proksim- iĝas al: Pardonu min pro la malfruiĝo!

Mi promesas al vi fari tion. La frazo ne nur rakontas, ke okazas pro- mesado. Ĝi ankaŭ servas kiel promeso. La eldiro de la frazo estas la pro- meso mem. Se la frazo ne estus eldirita, la promesado ne vere okazus.

Demandaj frazoj

Demanda frazo servas baze por serĉi informon. Demanda frazo havas de- mandan vorton, kiu normale staras komence de la frazo. Jes/ne-demandoj kaj alternativ-demandoj komenciĝas per ĉu. Aliaj demandoj komenciĝas per tabelvorto je KI:

Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? FE20

Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? FE 25

Kie estas la libro kaj la krajono? FE 6

Kiun daton ni havas hodiaŭ? FE12

Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? FE34 La frazo eble celas ricevi informon, sed ĝi ankaŭ povas esti peto transdoni korktirilon (se tia troviĝas). Depende de la situacio povus esti absurde simple respondi "jes". Ĝusta reago ofte estas nea respondo, transdono de korktirilo, aŭ montro, kie korktirilo troviĝas.

Kien vi iras? FE26 Povus kaŝiĝi informo, ke la demandanto eventuale volus kuniri.

Ĉu vi povus malfermi la fenestron? Temas plej verŝajne pri ĝentila peto: Bonvolu malfermi la fenestron! En tia okazo jesa respondo sen malferm- ado estus absurdaĵo aŭ ŝerco.

Kial vi ne respondas al mi? — Ĉu vi estas surda aŭ muta? FE2° La vera senco povas esti esprimo de ĉagreno.

"Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki?" FE19 Temas pri protesto. La demandanto ne volas re- spondon.

Legu pli pri demandoj kaj respondoj en §22. Ordonaj frazoj

Ordona frazo servas por influi la agadon de la alparolato per ordono, peto, admono, malpermeso, invito aŭ propono. Ordona frazo havas ĉefverbon kun U-finaĵo (§26.3), vola modo. Ordona frazo preskaŭ ĉiam havas la subjekton vi. Tial vi normale estas subkomprenata:

Iru for! FE2° Ordono.

Nu, iru pli rapide! FE 26 Ordono.

Infano, ne tuŝu la spegulon! FE2° Malpermeso.

Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE 20 Admono.

Ludoviko, donu al mi panon. FE-8 Peto.

Via reĝa moŝto, pardonu min! FE 42 Petego.

Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! FE 39 Invito al sidado.

Al leono ne donu la manon.FE 7 Generala informo pri prudenta agmani- ero.

Hej, ni forkuru tuj! Admono.

Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. FE2° Kon- silo.

Li venu, kaj mi pardonos al li. FE2° Nerekta admono ne al la persono, kiu venu, sed al alia. Efektive la frazo estas pli informa ol ordona: Se li

venos (kaj mi volas, ke li venu), mi pardonos al li.

Legu ankaŭ pri uzado de I-verbo anstataŭ U-verbo en §27.6. Ekkriaj frazoj

Ekkria frazo montras fortan senton pri io ekstrema. Ekkria frazo enhavas unu el la vortetoj kia (§15.3), kiel (§14.3.2) aŭ kiom (§14.3.3). La KI-vorto en ekkria frazo tute ne montras demandon. La KI-vorto normale staras komence de la frazo, ofte tamen post alia ekkria vorto:

Kia ĝoja festo! FE10 = Vere estas bonega ĝoja festo!

Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. FE41 Kia montras surprizon pro stranga demando.

Ha, kiel bele! FE 26

Fi, kiel abomene! FE 26

Kia granda brulo! kio brulas? FE31 Kia montras fortan senton pri la grandeco de la bruo. Kio tamen estas pure demanda. Estas do du frazoj, unu ekkria, kaj unu demanda.

"Kiom multe vi scias!" [...] "kiel vi povoscias rakonti!"FA1232 Kiom kaj kiel esprimas miron pri la scioj kaj rakontokapabloj de rakontanto.

Ho, kia okazaĵo! Kia esprimas miron pri la ekstremeco de la okazaĵo. Ĉu la okazaĵo estis ekstreme plaĉa aŭ ekstreme malplaĉa, dependas de la situacio.

Iafoje kio povas montri kaj demandon kaj surprizon. Tiaj frazoj estas do duone demandaj, duone ekkriaj:

Ho, Dio! kion vi faras! FE 26 Kio esprimas miron pri io stranga, sed estas samtempe ankaŭ demanda.

32.2. Kompleksaj frazoj

Kunmetitaj ĉeffrazoj

Pluraj ĉeffrazoj povas esti kunmetitaj per kunligaj vortetoj (§16). Ĉiu tia ĉef- frazo havas tiam sian propran ĉefverbon, kaj ĉiu tia ĉeffrazo funkcias grama- tike tute aparte:

La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. FE 6 La du frazoj estas ligitaj per kaj.

La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE 9 La du frazoj estas lig- itaj per sed.

Komentofrazoj

Iafoje oni aldonas al frazo komenton, kiu estas aparta frazo. Tia komento- frazo ofte estas proksime ligita al la alia frazo, kaj povas eĉ troviĝi ene de la alia frazo:

Unu granda knabo - nur pro malboneco li tion faris - formanĝis la rompiĝintan fraŭlinon. FA3 58 Estas du frazoj, kiuj funkcias tute aparte, sed la dua estas enmetita en la unuan.

De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj. M 34 La inter- metita komento klarigas la tempan komplementon de ok jaroj, sed estas aparta ĉeffrazo. La esprimo tio estas ofte enkondukas ĉi tiajn komento- frazojn.

Tiaj ĉi interplektitaj frazoj estas oftaj en literaturo. En parolo oni iafoje uzas similajn frazojn, sed en spontana parolo oni ofte post la komento anstataŭe rediras la unuan frazon de la komenco, ekz.: Unu granda knabo - nur pro malboneco li tion faris - li formanĝis... De ok jaroj, tio estas de la tempo kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, de tiam konstante venadas...

Se la unua frazo estas citaĵo (§36), kaj la komentofrazo havas verbon kiel diri, demandi aŭ simile, tiam la citaĵo rolas kiel objekto en la komentofrazo:

"Ĉu estaspermesate demandi, kun kiu mi havas laplezuron paroli?" de- mandis la jura konsilisto. FA112°

"Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!" diris la patro. FA3 59

Mi akompanos vin al la nova loĝejo, - rediris la knabino, - mi tuj vokos veturilon. M 6 La intermetita komento klarigas, kiu diris la aferon.

Post unu horo, - ŝi diris, - mi venos al vi, Karonjo... M147

Tiajn citaĵojn oni povas transformi en subfrazojn. Tio nomiĝas nerekta parolo (§33.8).

Iafoje rilata subfrazo kun kio rolas simile kiel komentofrazo (§33.4.1.2). Subfrazoj

Subfrazo estas frazo, kiu partoprenas kiel frazparto de alia frazo: §33. 32.3. Mallongigitaj frazoj

En praktika lingvouzo oni ofte mallongigas frazojn ellasante multajn aferojn, kiuj estas kompreneblaj pro la kunteksto. Mallongigita frazo estas ofte pli klara ol kompleta frazo. Se iu demandas ekz. Ĉu vi jam invitis Karlon al via festo?, estas plej efike respondi ekz. Ankoraŭ ne! Estus tre malefike uzi la kompletan frazon: Ne, mi ankoraŭ ne invitis Karlon al mia festo!

Forlaso de ĉefverbo

Precipe en parola lingvaĵo oni ofte forlasas la ĉefverbon kaj samtempe ankaŭ multajn aliajn frazpartojn. Tiaj mallongigoj estas eblaj, kiam antaŭe diritaj frazoj aŭ la situacio klarigas, kia estus la kompleta frazo:

- Kiu alvenis? - Karlo! (= Alvenis Karlo!)

- Kiujn vi renkontis tie? - Viajn gepatrojn! (= Mi renkontis viajn ge- patrojn tie!)

- Kiel vi veturis tien? - Per vagonaro! (= Mi veturis tien per vagonaro!)

- Kien ili iris? - Dekstren! (= Ili iris dekstren.)

- Per kio vi riparis ĝin? - Gluo! (= Mi riparis ĝin per gluo!)

- Mi aŭdis, ke li vizitis Eŭropon. - Francujon kaj Germanujon fakte! (= Li vizitis Francujon kaj Germanujon fakte.)

- Mi preferas viandon kaj fiŝon. - Mi, legomojn! (= Mi preferas legomojn. )

- Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? - Mi, panjo! M193 (= Tio estis mi, kiu tusis, panjo!)

Singarde! M167 (= Vi agu singarde!)

En proverboj kaj simile oni ofte forlasas la ĉefverbon:

Kia drapo, tia vesto. PE 48 (= Kia estas la drapo, tia estas ankaŭ la vesto.)

Aŭ ĉio, aŭ nenio. PE576 (= Aŭ estu ĉio, aŭ estu nenio. )

Vidu ankaŭ la klarigojn pri E-vorto kiel perverba priskribo (§25.1.1).

Tradiciaj esprimoj

Ĝentilecaj kaj aliaj tradiciaj esprimoj ofte konsistas el sola frazparto. La kompleta frazo preskaŭ neniam estas uzata. Tiaj esprimoj malpli dependas de la parola situacio, ĉar ilia signifo estas difinita de la tradicio:

Bonan matenon! FE10 (= Mi deziras al vi bonan matenon!)

Ĝojan feston! FE10 (= Mi deziras al vi ĝojan feston!)

Saluton! (= Mi donas al vi saluton!)

Dankon! (= Mi donas al vi dankon!)

Ĉion bonan al vi kaj via familio! (= Mi deziras ĉion bonan al vi kaj via familio!)

Fajron! (= Atentu la fajron!)

Kia ĝoja festo! FE10 (= Kia ĝoja festo estas hodiaŭ /estis tiam.)

Ĉu ne? (= Ĉu ne estas tiel?)

Multaj tiaj ĉi esprimoj havas N-finaĵon. Uzo de N-finaĵo fariĝis kutima maniero konstrui tiajn ĉi esprimojn, kvankam ofte estas tute eble elpensi kompletan frazon, kiu donus formon sen N-finaĵo.

Alvoko

La frazrolo alvoko (§12.1.2) estas tre ofte uzata sen ĉefverbo aŭ aliaj fraz- partoj. Ofte nenia subkomprenata frazo ekzistas, la alvoko estas kiel kompl- eta frazo en si mem:

Adamo! - eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino. M 73

Marta! Marta! - ekkriis la dua voĉo, virina. M144

Forlaso de subjekto

Oni normale ne forlasas la subjekton de ĉefverbo, se la ĉefverbo mem ĉeestas en la frazo. Tio estas baza principo en Esperanto.

Oni tamen normale forlasas la subjekton de U-verbo en ĉeffrazo, se ĝi estas la plej kutima en tiaj frazoj, nome vi. Oni povas reteni la subjekton por emfazo, sed en tiaj frazoj ĝi normale forestas:

Venu al mi hodiaŭ vespere. FE18 = Vi venu al mi hodiaŭ vespere.

Prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE19 = Viprenu mem akvon...

Helpu! = Vi helpu! Vi = "ĉiu ajn, kiu aŭdas tiun ĉi krion".

Restu ĉiam tia(j). = Vi restu ĉiam tia(j).

Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. FE18 Ĉi tie la subjekto vi restas por emfazo, sed oni povus ĝin forlasi.

En subfrazo oni ne povas forlasi la subjekton eĉ ĉe U-verbo, ĉar en subfrazoj kun U-verbo la subjekto estas tre ofte alia ol vi:

Mi diris, ke vi venu al mi hodiaŭ vespere. Ne: *Mi diris, ke venu al mi...*

Mi volas, ke vi helpu min. Ne: *Mi volas, ke helpu min.*

Jen tasko, kiun vi faru ĝis morgaŭ. Ne: *Jen tasko, kiun faru ĝis morgaŭ.*

Iafoje ankaŭ ĉe U-verbo en ĉeffrazo ne estas eble forlasi la subjekton vi:

Tion faru vi, ne li. Tion faru ne li, sed vi. Ĉi tie oni akcente kontrastigas la intencitan subjekton vi kun alia neintencita subjekto, li. Tial oni ne povas forlasi la pronomon vi.

Kiam mi [...] ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trum- petoj ĉirkaŭ la tuta tendaro [...]! Jĝ7 Ĉi tie la vorteto ankaŭ rilatas ĝuste al la subjekto vi, kaj tial vi devas resti. Se oni forlasus la subjekton vi, la senco de ankaŭ ŝanĝiĝus.

En proverboj kaj simila lingvaĵo, kie oni deziras ekstreme densan esprim- adon, forlaso de subjekto okazas ofte: Atendis, meditis, ĝis en tombon engl- itis. PE 525

Alispecaj forlasoj de subjekto okazas nur en rapida ĉiutageca parolo, nur en ĉeffrazoj, kaj nur kiam la kunteksto plene klarigas, kiu estas la subjekto:

- Kion li faris? - Iris al la urbo! = Li iris al la urbo!

- Ĉu ŝi estas hejme? [...] - Eliris, sed baldaŭ revenos, - oni respondis de supre. M 78 = Ŝi eliris, sed baldaŭ revenos...

Legu ankoraŭ ĉi-poste pri aliaj okazoj, en kiuj oni forlasas subjekton. Forlaso de komunaj frazpartoj

Kiam pluraj ĉeffrazoj estas kunligitaj, oni povas mencii nur unu fojon tion, kio aperas en ĉiuj ligitaj frazoj en la sama rolo:

Mi vekiĝis je la sepa horo. Mi preparis matenmanĝon. Mi manĝis ĝin. Mi ekiris al la laborejo je la oka. ^ Mi vekiĝis je la sepa horo, preparis matenmanĝon, manĝis ĝin, kaj ekiris al la laborejo je la oka. Sufiĉas mencii la komunan subjekton mi nur unu fojon.

Li vekis la infanon. Ŝi vestis ĝin. Ili kune manĝigis ĝin. ^ Li vekis, ŝi vestis kaj ili kune manĝigis la infanon. La komuna objekto estas menci- ita nur unu fojon.

Je la tria horo ni rigardis la horloĝon. Je la tria horo mia kolego diris, ke estas tempo por kafopaŭzo. ^ Je la tria horo ni rigardis la horloĝon, kaj mia kolego konstatis, ke estas tempo por kafopaŭzo. La komuna je- komplemento povas esti menciita nur unu fojon.

Li faris al li solidan moralinstruon. Li klarigis al li, kian teruran mal- noblaĵon li faris. Li klarigis al li, kia malbona homo li estas. Li klarigis al li, kiel forte li meritas punon. ^ Li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon. FA122 La komuna subjekto li estas menciita nur unu fojon. La ĉefverbo klarigis estas komuna al ĉiuj frazoj krom la unua.

Ĉu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon ne? M109 Ĉi tie ne estas la sola restaĵo de la kompleta frazo: Ĉu vi ne akceptas ŝin en vian laborejon? Kombinante la du frazojn al unu, oni forstrekis el la dua ĉion, kio estis komuna kun la unua.

Se oni forlasas la ĉefverbon en ĉi tia frazo, tiam oni forlasas ankaŭ la sub- jekton, se ĝi estas la sama kiel antaŭe:

Petro manĝis la rizon, kaj poste li manĝis la viandon. ^ *Petro manĝis la rizon, kajposte li la viandon. * Petro kaj li estas la sama persono. Oni devas diri ...kaj poste la viandon. Aŭ ...kaj poste manĝis la viandon. Aŭ oni forlasas kaj la ĉefverbon kaj la subjekton, aŭ nur la subjekton.

Sed se la subjekto estas alia ol antaŭe, oni devas ĝin konservi: Petro iris per buso, kaj Karlo per vagonaro. = ...kaj Karlo irisper vagonaro.

Ne estas eble forlasi la subjekton el subfrazo, kiu estas enkondukita per sub- fraza enkondukilo (§33.1) kiel ke, ĉar, se, ĉu, Kl-vorto k.t.p.:

Ŝi rakontis al mi, ke ŝi estis en Eŭropo. ^ *Ŝi rakontis al mi, ke estis en Eŭropo. * Oni devas konservi la subjekton de la subfrazo.

Ŝi rakontis, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj ke ŝi poste iris al Afriko. ^ *Ŝi rakontis, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj ke poste iris al Afriko.* Se oni for- lasas la duan ke, oni povas forlasi ankaŭ la komunan subjekton: Ŝi rak- ontis al mi, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj poste iris al Afriko.

Hodiaŭ mi vidis denove tiun knabinon, kiun mi renkontis hieraŭ. ^ *Hodiaŭ mi vidis denove tiun knabinon, kiun renkontis hieraŭ.* Oni devas konservi mi en la kiu-frazo.

Ankaŭ ne estas eble forlasi la subjekton el demanda ĉeffrazo kun ĉu aŭ de- manda Kl-vorto:

Ĉu vi estis en la urbo, kaj ĉu vi aĉetis ĉion, kion mi petis? ^ *Ĉu vi estis en la urbo, kaj ĉu aĉetis ĉion, kion mi petis?* Forlaso de la komuna sub- jekto estas ebla nur se oni forlasas la duan ĉu: Ĉu vi estis en la urbo kaj aĉetis ĉion, kion mi petis?

Ĉu vi vojaĝis bone, kaj kiam vi alvenis? ^ *Ĉu vi vojaĝis bone, kaj kiam alvenis?* Oni devas konservi la subjekton vi.

Mallongigo de O-vorta frazparto

Rektajn priskribojn de O-vorto oni povas ĉiam libere forlasi, kiam ili ne estas bezonataj.

Iafoje oni povas forlasi la ĉefvorton, la O-vorton mem, se ĝi estas kompren- ebla el la kunteksto. Ordinare devas resti almenaŭ unu antaŭmetita priskribo:

Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas. PE899 = ...la ĝusta fianĉo...

Ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj kaj malriĉaj, kelkaj tro malriĉaj. FA319 = ...riĉaj floroj kaj kreskaĵoj

kaj malriĉaj floroj kaj kreskaĵoj, eĉ kelkaj tro malriĉaj floroj kaj kresk- aĵoj.

En lapalaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj. FA198 = ...la plej bela knabino el ĉiuj. Ĉi tie restas kaj antaŭpriskribo (la plej bela), kaj postpriskribo (el ĉiuj).

La filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko. FA223 = ...ankaŭ unu floro kun sia radiko. Restas la antaŭpriskribo unu, kaj la postpriskribo kun sia radiko.

Legu ankaŭ pri O-vorteca uzo de A-vortoj en §5.2.

Sola antaŭmetita la ne sufiĉas por forlasi O-vorton. Ne estas ĝuste diri:

*Estas du domoj. Li loĝas en la el ŝtono.[8] Oni diru: Li loĝas en la domo el ŝtono. Aŭ: Li loĝas en tiu el ŝtono / Li loĝas en la ŝtona.

Se post forlaso de O-vorto restas nur postmetita priskribo, kiu konsistas el rolvorteto kaj O-vorto, la rezulto ofte estas tro malklara: *Li ŝatas filmojn el Britujo, dum mi preferas el Barato.* Estas rekomendinde konservi la O- vorton: ...dum mi preferas filmojn el Barato. (Se oni anstataŭe uzas A- vortan priskribon, ne estas problemo: ...dum mi preferas Baratajn.) Se oni povas ellasi ne nur la O-vorton, sed ankaŭ la ĉefverbon de la frazo, tia mal- longigo tamen estas pli akceptebla. Do, se ambaŭ ĉefverboj estas ŝatas, tia mallongigo povas funkcii: Li ŝatas filmojn el Britujo, dum mi el Barato.

Se la O-vorto estas difinita (per la aŭ alia difinilo), oni povas anstataŭigi ĝin per tiu(j): La reĝo malfermis malgrandan ĉambron tute apude de tiu, en kiu ŝi estis dormonta. FA1172 = ...tute apude de la ĉambro, en kiu... Legu pli pri tiu anstataŭ O-vorto en §15.1.

33. Subfrazoj

33.1. Kio estas subfrazo?

Ofte subfrazo enhavas alian subfrazon, kiu rolas kiel frazparto en la unua subfrazo:

Mi sciis, ke li ne faros, kion li promesis. La frazo kion li promesis estas subfrazo de la ke-frazo.

Oni ofte faras frazojn kun pluraj niveloj de subfrazoj. La strukturo povas esti surprize komplikita, ankaŭ en kutimaj frazoj.

Li diris, ke li jam faris tion, kion mipetis, ke li faru, kiam li revenos. Tiu sufiĉe ordinara frazo havas la jenan surprize malsimplan strukturon:

La unua subfrazo estas: ...ke li jam faris tion... Ĝi estas subfrazo de la ĉeffrazo.

La dua subfrazo estas: ...mi petis... Ĝi estas subfrazo de la unua sub- frazo. La duan subfrazon enkondukas la la vorto kion, kiu vere apartenas al la tria subfrazo.

La tria subfrazo estas disigita: ...kion ...ke li faru... (~ ...ke li faru tion...). Ĝi estas subfrazo de la dua subfrazo.

La kvara subfrazo estas: ...kiam li revenos. Ĝi estas subfrazo de la tria subfrazo.

Enkondukiloj de subfrazoj

Subfrazo normale komenciĝas per ia enkonduka vorteto (frazenkondukilo):

Ke (§33.2) estas la plej grava frazenkondukilo.

Ĉu (§33.3) enkondukas demandajn subfrazojn.

KI-vortoj enkondukas demandajn subfrazojn (§33.3) kaj rilatajn sub- frazojn (§33.4).

Se (§33.5) enkondukas kondiĉajn subfrazojn.

Ĉar (§33.6) enkondukas subfrazojn de kaŭzo kaj motivo.

Aliaj frazenkondukiloj estas apenaŭ (§33.7), dum (§33.7), ĝis (§33.7), kvankam (§33.7), kvazaŭ (§33.7) kaj ol (§33.7).

33.2. Ke-frazoj

La vorteto ke ne vere montras ian signifon. Ĝi nur montras la komencon de subfrazo, kiu ne havas alian frazenkondukilon. Ke-frazo povas roli en multaj diversaj frazroloj.

33.2.1. Ke-frazoj kiel subjekto

Subfrazo, kiu komenciĝas per ke, povas roli kiel subjekto. Tia ke-frazo kutime staras en fina pozicio:

Okazis, ke la reĝino mortis. ^ Tio okazis.

Ŝajnas, ke pluvos. ^ Tio ŝajnas.

Estas vero, ke ŝi havis sur sipantoflojn. FA2112 ^ Tio estas vero.

Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj. FE17 ^ Tio

ŝajnas al mi.

Al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita. LR33 ^ Tio eĉ ne venos al li en la kapon.

Kompreneble, ke mi lin amas. FE41 La ĉefverbo estas subkomprenata: Estas kompreneble, ke mi lin amas. ^ Tio estas komprenebla.

Helpa tio

Kelkfoje oni uzas la vorteton tio kaj ke-frazon kunlabore:

Ĉu tio estas vera, ke li mortigis sin?

Okazis tio, ke la ŝtelinto for fuĝis.

En ĉi tiaj frazoj tio kaj la ke-frazo reprezentas la saman aferon. Oni povas nomi tion helpa tio, ĉar la vorto tio gramatike estas senbezona. Gi nur helpas al la klareco. Se oni uzas helpan tio kune kun subjekta ke-frazo, la ke- frazo iom emfaziĝas. El gramatika vidpunkto la ke-frazo rolas kiel klariga priskribo de tio (§33.2.4). Helpa tio estas uzata ankaŭ ĉe aliaj specoj de sub- frazoj, ekzemple demandaj subfrazoj (§33.3).

Zamenhof iafoje uzis ĝi anstataŭ tio (§11.5), ankaŭ en ĉi tia helpa rolo. Nun oni uzas nur tio.

33.2.2. Ke-frazoj kiel objekto

Ke-frazo ofte rolas kiel objekto, sed ke-frazo ne povas akcepti la finaĵon N. Se oni anstataŭigas la subfrazon per O-vorto aŭ tabelvorto je O, tiu devas havi N:

Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE 8 ^ Diru tion al la patro.

Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. FE16 ^ Oni diras tion.

"Pardonu al mi, patrino," [...] "ke mi restis tiel longe". FE17 ^ Pardonu mian malfruiĝon al mi, patrino.

"Mi volas ke vi tien iru [...]!" FE19 ^ Mi volas tion.

Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE20 ^ Se li scius tion...

Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. FA115 ^ Subite li aŭdis tion.

Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. M156 ^ Pri talento mi neniam aŭdis tion.

Vi efektive pensas, ke ne? BV 45 ^ Vi efektive pensas tion? La subfrazo estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, aŭ simile.

Klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi lia kara edzineto. FA3 58 = Klare li sentis en sia animo tion kaj tion.

Ĉe objekta ke-frazo oni malofte uzas helpan tio. Sed tio ja estas ebla:

Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi! FA219

Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon? M 62

Ŝajne du rektaj objektoj

En frazoj, kiuj havas ke-frazon kiel objekton, aperas ofte alia frazparto kun N-finaĵo. Tiam povas ofte ŝajni, ke estas du rektaj objektoj kun malsama ri- lato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro.

Se la alia objekto aperas ene de la ke-frazo, ĝi estas objekto de la ke-fraza ĉefverbo, ekz.: Mi vidis, ke ili manĝas fiŝon. La tuta ke-frazo estas objekto de vidis. Fiŝon estas objekto de manĝas.

Se la alia objekto ne troviĝas en la ke-frazo, la klarigo povas esti, ke la ke- frazo ne vere estas objekto, sed ekz. komplemento (§33.2.3). Alternative povas esti, ke la alia objekto fakte ne estas objekto, sed N-komplemento (§12.2.1).

33.2.3. Ke-frazoj kiel komplemento

Ke-frazo povas roli kiel komplemento kun rolvorteto. Normale oni metas la rolvorteton antaŭ helpa tio:

Li vekiĝisper tio, ke iu lin skuis. FA1217

La esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu. OV 382

La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis. M126

Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus. Rt40

Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata [...], Mi faros vin fierind- aĵo de la mondo. Jes 6°

Li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, [...] kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. FA2 2

Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj. M10

Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela. FA144

Se la rolvorteto estaspri, oni normale forlasas ĝin (kaj la helpan tio):

La kontraŭuloj de tiuj ĉi ennovaĵoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre. OV165 = ...kulpigus nin pri tio, ke...

Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. FE20 = Petu ŝinpri tio, ke... Okaze oni forlasas ankaŭ por tio antaŭ ke-frazo:

Ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. FA283 = ...kovris por ke li ne malvarmumu denove.

Tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Rĝ24 = ...por ke li manĝu ĉe ŝi.

Rimarku, ke la ĉefverbo ĉiam havas U-finaĵon en tiaj subfrazoj (§33.2.7).

Rolvorteto rekte antaŭ kc-frazo

La rolvorteton por oni normale metas rekte antaŭ ke-frazo sen helpa tio. La plenan esprimon por tio ke oni tre malofte uzas. Oni uzas ankaŭ anstataŭ rekte antaŭ ke, kaj kelkfoje malgraŭ, krom kaj sen:

Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu mal-

sati! FA2-7°

Por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la last- aĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. ^15

Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. FE15

Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon. FK 263

Li klopodis daŭrigi, malgraŭ ke li estis tre laca. Malgraŭ (tio) ke = kvankam (§33.7).

Mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindon- econ kaj estimon. ^34

Vi ne povas ĝin tuŝi, sen ke ĝi rompiĝus.

Nur por ke, malgraŭ ke, anstataŭ ke, krom ke kaj sen ke estas ĝenerale akceptitaj. Sed nur malkutimeco estas argumento kontraŭ frazoj kiel: Ni parolis, pri ke la prezoj ĉiam altiĝas. Oni argumentis, kontraŭ ke ili ekloĝu en la urbo. Li sukcesis eskapi, pro ke vi dormis. Tio okazis, antaŭ ke mi naskiĝis. Malkutimeco estas tamen forta argumento. Oni ne senbezone esprimu sin en maniero tiel nekutima, ke oni eble ne estas komprenata. Pre- fere oni do uzu helpan tio: pri tio ke, kontraŭ tio ke k.t.p. Anstataŭ antaŭ (tio) ke kaj post (tio) ke oni uzas antaŭ ol kaj post kiam (§33.7). Anstataŭ pro ke oni uzupro tio ke, tial ke ĉar (§33.6).

Komparu kun la uzo kaj neuzo de rolvortetoj antaŭ I-verboj: §27.5. 33.2.4. Kc-frazoj kiel priskribo

Ofte ke-frazo rolas kiel rekta priskribo. La priskribanta ke-frazo staras ĉiam post la priskribata vorto, kaj iel pliklarigas ties enhavon.

Priskribo de O-vorto

De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la pro- jekton en la "Revuo". L132°

Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. FA31

Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. FA31°2

Kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estosperdita? OV 272

"Mi faras al vi donacon," [...] "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono." FE15

Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 Multaj uzas kiam anstataŭ ke en ĉi tiaj frazoj. Plej ofte ke estas pli taŭga, ĉar tia ĉi ke-frazo ordinare ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la fojo.

Priskribo de tio, tia, tiel kaj tiom

La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano. M 5

Interne de ĝi [= la kaverno] flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon. FA1180

Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj. FA177

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11

Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi

donacon~15 — J — J

Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE 23

Li estas tiel dika, ke li nepovas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE 33

Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE 33

Ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. &2-20

Li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio. FA1227

Priskribo de A-vorto aŭ E-vorto

Vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas. FA319 = ...kulpa pri tio, ke...

Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR98 = ...feliĉapri tio, ke...

Ŝi estis tute certa, ke tio estosplenumita. FA3125 = ...certapri tio ke...

Ili estis aŭdintaj, ke la reĝo venos viziti. Principe la ke-frazo priskribas aŭdintaj, sed estas pli nature rigardi estis aŭdintaj kiel unu kunmetitan verbon. La ke-frazo estas objekto de tiu kunmetita verbo.

Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias! BV 52 Ĉi tie la ke-frazo montras kaŭzon. Oni povus do anstataŭ ke uzi ĉar (§33.6).

Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola. FE21 = Vidante tion, ke ŝi estas tiel bela...

Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron. M135 = Dirante tion, ke via traduko...

Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi. = ...kun la escepto, ke vi faru tion ĉi.

Li faris tion spite ke oni malpermesis. La esprimo spite ke estas simila al

kvankam kaj malgraŭ (tio) ke (§33.7).

Perverba priskribo

Ke-frazo povas esti perverba priskribo de O-vorto aŭ simile:

La vero estas, ke mi amas vin.

La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone. FA3 91 Kelkfoje oni uzas helpan tio:

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. OV 382

Motivantaj kaj rezultaj fce-frazoj

Speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kaŭzon por diri la ĉeffrazon. La ĉeffrazo estas normale demanda aŭ ekkria frazo:

Kio do estas al vi, ke vi tielploras [...]? FA1227 = Kio do estas al vi? Mi demandas tion, ĉar vi tiel ploras.

Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton ? FA3 96 = Kien vi volas iri? Mi demandas tion, ĉar vi metis sur vin la festan surtuton.

Kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Rt3° = Kia mal- saĝulo mi estis! Mi nomas min tiel, ĉar mi volis reiri en la kaĝon.

Alia speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon aŭ re- zulton. Ke tiam signifas "tiel ke, kun la rezulto ke, kio kaŭzis ke" aŭ simile:

Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ek- krakis. BV18

Jen io min alforĝis al la loko, ke mi nepovas forkuri! Rt105

Oni povus enŝovi tiel en la ĉeffrazon, sed la pli simpla Zamenhofa dir- maniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.

Forlaso de ke

Kelkfoje oni forlasas ke antaŭ subfrazo:

Mi diras al vi, ŝi ricevos. H143 = Mi diras al vi, ke ŝi ricevos.

Li volas iri hejmen, li diris. = Li diris, ke li volas iri hejmen.

La vetero baldaŭ malboniĝos, ŝajnas. = Ŝajnas, ke la vetero baldaŭ mal- boniĝos.

Forlaso de ke okazas preskaŭ nur en nerekta parolo (§33.8). Komparu ankaŭ kun komentofrazoj kaj citaĵoj (§32.2).

Verboformoj en ke-frazoj

En subfrazoj kun ke povas esti malfacile elekti verboformon, ĉar ofte la ke- fraza verbo ne memstare esprimas ion. La signifo dependas de la ĉeffrazo. Ne estas eble doni absolutajn regulojn, ĉar la signifovariantoj estas tro multaj. La ĉi-postaj principoj estas do nur ĝeneralaj konsiloj. Oni ĉiam memoru, ke plej grava estas la efektiva ideo, kiun oni volas esprimi.

Memstarigo de frazo

Por vidi, kian verboformon oni uzu en ke-frazo, oni povas provi memstarigi la ke-frazon. Oni disigu ĝin de ĝia ĉeffrazo kreante du memstarajn frazojn. Se tia disigo estas facile farebla, oni simple elektu por la ke-frazo la saman verboformon, kiun ĝi havus, se ĝi aperus memstare.

Ke-frazo povas ekz. esti redonado de ies diro, penso, demando, ordono aŭ simile. Tio nomiĝas nerekta parolo (§33.8). La memstarigita frazo estas tiam la originaj vortoj:

Mi diris, ke li venos. ^ "Li venos." Tion mi diris.

Mi diris, ke li venu. ^ "Li venu!" Tion mi diris.

Baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE 40 ^ "Ni trompiĝis." Tion ni baldaŭ vidis.

Ankaŭ se ne temas pri nerekta parolo, oni uzu la saman verboformon, kiun havus memstara frazo:

Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR 98 ^ Mi vin akceptos. Mi estas feliĉa pro tio.

Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 ^ Ŝi nomis ŝin sia filino. Estis la unua fojo de tio.

Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15 ^ Mi devas fari al vi donacon. La kialo estas, ke vi estas tiel bela...

Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la kristanan religion. FA3102 ^ Oni ne instruu al ŝi la kristanan religion. Tiun kondiĉon li metis.

Sed ofte ke-frazo ne povas facile memstariĝi, ĉar la ligo al la ĉeffrazo estas tro forta. Se oni disigas la frazojn, la senco malaperas aŭ aliiĝas. Tiam oni devas sekvi la ĉi-postajn principojn.

Ke-frazoj por celo, opinio aŭ eblo

La signifo de ke-frazo ofte dependas de la rilato al la ĉeffraza verbo. La ke- frazo povas montri ekz. celon, opinion aŭ eblon rilate al la ĉeffrazo. Tiam oni ofte uzu volan modon, U-modon, en la ke-frazo, sed ne ĉiam.

Celo

Ke-frazo povas montri celon de la ĉeffraza ago. Normale temas pri io, kion oni volas atingi, sed povas ankaŭ esti io, kion oni volas eviti. En tiaj ke- frazoj oni uzas preskaŭ ĉiam U-formon de la verbo. Oni ofte ankaŭ povas uzi I-verbon anstataŭ ke-frazo. Ĉe multaj el la sekvontaj verboj tio estas eĉ la pli kutima esprimomaniero.

Ke-frazoj estas normale celaj, kiam la ĉeffrazo enhavas verbon kiel: voli, de- ziri, ordoni, admoni, postuli, peti, proponi kaj konsili. Similan signifon havas frazoj kun bezoni kaj esti necese:

Mi volas ke vi tien iru. FE19

Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24

Nia plejmoŝta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu antaŭ

li! FA226

Mi deziris, ke [...] mi neniam estu fariĝinta direktoro. FA42°° La parolanto antaŭe deziris, ke li fariĝu direktoro, kaj tiel ja okazis. Sed nun li pentas, kaj volas, ke tio ne estu okazinta.

Ordonu al li, ke li ne babilu. FE 2°

Oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn. L2 317

Oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi. L2 297

Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. FE 2°

Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj. FA2 66

Mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. M 87

Estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. L1129

Ĉu Vi bezonas, ke mi resendu al Vi la protokolaron de s-ro Schneeberger? L1213

Multaj el tiuj ĉi subfrazoj estas ankaŭ klarigeblaj kiel nerekta parolo (§33.8).

Ke-frazoj estas ofte celaj ankaŭ post devigi, trudi, lasi, (mal)permesi, (mal) ebligi, (mal)helpi, zorgi, eviti, atenti, gardi (sin) k.s. Tiel estas ankaŭ ĉe por ke, kaj ofte ĉe tiel ke. En tiaj okazoj la ke-frazo montras rezulton, kiun la ĉefverba ago celas kaŭzi:

Vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj. Jr 34

Li trudis al mi, ke mi faru tion.

Ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi? FA2 39 Post lasi oni uzas preskaŭ ĉiam I-verbon anstataŭ subfrazo: ...lasi la akvon fermiĝi...

Lia helpo ebligos, ke ni partoprenu en la kongreso.

La soldatoj malebligis, ke li flegu sian fraton. Li do ne povis flegi la fraton. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Se oni dirus ...mal- ebligis, ke li ne flegu sian fraton, tio signifus, ke li ja flegis la fraton, ĉar la soldatoj devigis lin fari tion.

Helpu al mi, ke oni min ne pendigu! FA112

Nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni. M 96 Mi do ja povas tion plenumi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon kun mal- ebligi.

Ĉu vipermesas, sinjorino, ke mi vin akompanu?M167

Se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin re- organizu? L2147 Efektive neniu tion malpermesas. Ili do ja rajtas ĝin re- organizi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon kun malebligi.

Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo, kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno. FA190

Li sukcesis eviti, ke ni estu kaptitaj.

Atentu, ke vi ne falu!

Gardu vin, ke vi ne ekdormu!

Por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la last- aĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. ^15

Fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen. FA114

Ĝi [= la domo] estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. FA3 23 Sed se ke-frazo montras efektivan faktan rezulton, oni uzu la realan modon:

Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE33 La malbonigado estis efektiva rezulto de la malhelpado. Ĉu tio estis ankaŭ celo aŭ volo de la malhelpantoj, tion la frazo ne montras.

Li atentis tiel zorge, ke li povis kapti ĉiujn el ili.

Li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, [...] kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. FA2 2 Estas jam reala fakto, ke ili ne povas teni la okulojn nefermitaj.

Se temas samtempe pri celo aŭ volo, kaj pri la fakto ke la rezulto realiĝis, oni uzu aŭ volan modon, aŭ realan modon, depende de tio, kiu nuanco ŝajnas pli grava:

Tio ebligis, ke mi ĉeestas/ĉeestu. Mi efektive ĉeestas pro tio. Ĉe kaŭzi kaj fari neniam temas pri celo, sed ĉiam pri fakta rezulto:

Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi! FA219

La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Rt 46

Opinio

Iafoje la ĉeffrazo montras ies opinion aŭ sintenon rilate al la ke-frazo. En tiaj frazoj oni uzu realan modon, se estas opinio nur pri reala afero. Oni uzu volan modon, se temas pri nerealaĵo, kiun oni deziras aŭ ne deziras, aŭ se temas pri ĝenerala principo:

Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? M 88 ~ Ĉu vi volas, ke tiel estu?

Estis ne dece, ke mi ridis. FA2147 La ridado fakte okazis, kaj tio estis ned- eca.

Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. BV 75

Ĝi [= la letero] certe meritis, ke oni ĝin rigardu. FA4130

Mi konsentas, ke vi estas prava. = Mi konsentas pri la fakto, ke vi estas prava.

Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune? FA164 ~ Ĉu vi volas, ke ni vojaĝu kune.

Ĉu Vi preferus, ke mi kaŝu antaŭ Vi mian opinion? L2 222

Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ. OV 487 ~ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton... Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu.

Mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. FE 20 = Mi timas, ke estas fakto, ke mi ĝin jam ne trovos.

Zamenhof iafoje uzis nean U-verbon post timi en stranga maniero: Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo. M59 = ...kvazaŭ ŝi timus pens- ante, ke tiu virino ne foriru... Tia dirmaniero estas evitinda, ĉar mis- komprenebla. Diru ekz.: ...kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino forirus...

Eblo

Iafoje la ĉeffrazo montras, ke la ke-frazo estas ebla aŭ neebla. Se temas pri simpla konstato de fakta eblo, oni uzu la realan modon:

Estas eble, ke li alvenos morgaŭ.

Neeble estas, ke ni denove amos tiun, kiun ni vere ĉesis ami.

Se temas pri subkomprenata ago, kiu iel kreis la eblon, oni uzu volan modon. Tiam estas eble signifas "estas ebligite": Fine estas eble, ke mi iom ripozu.

Imagaj ke-frazoj

Iafoje ke-frazo dependas de ia kondiĉo. Se tia ke-frazo montras ion fantazian, la verbo estu en imaga modo, US-modo. Se la afero eble estas reala, oni uzu la realan modon. La kondiĉo povas iafoje esti subkomprenata:

Mi estas certa, ke li venus, se li povus. Li ne povas.

Mi estas certa, ke li venos, se li povos. Eble li povos.

Flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon [se oni havus tutan bovon por rosti]. FA1180

Ankaŭ senkondiĉaj ke-frazoj povas montri ion pure imagan:

Ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton. FK 290

33.3. Demandaj subfrazoj

Se subfrazo estas demando, ĝi ne komenciĝas per ke, sed per ĉu (§22.2) aŭ per KI-vorto (§13.1). Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj (§33.2) (subjekto, objekto, priskribo kaj komplemento), kaj ĝenerale validas la samaj reguloj. Oni povas ofte uzi helpan tio (§33.2.1), sed ordinare tio ne estas necesa.

Al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon. FA3140 La ĉu-demando estas subjekto de fariĝis. (Al li tio fariĝis duba.) Oni uzas E-finaĵon en dube, ĉar la subjekto estas subfrazo. Oni povus uzi helpan tio: Al li tio, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon, far- iĝis duba.

Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La Kl-demando rolas kiel subjekto de estas.

Li [...] provis, ĉu la pordo estas nefermita. BV60 La ĉu-demando estas objekto de provis. Oni povus uzi helpan tio: Li provis tion, ĉu la pordo estas nefermita.

Diri jam nun kun plena certeco, ĉu mi povos veni, nun estas ankoraŭ ne eble. L2 236 La ĉu-demando estas objekto de diri.

Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis ĉu tio estis efektivaĵo. FA1163 Estas du objektaj ĉu-demandoj ligitaj per aŭ.

Ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. FA1164 La ĉu-demando estas objekto kun helpa tio.

Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE18 La demando estas objekto de montris. Oni povus aldoni helpan tio: Mi montris al la la inf- ano tion, kie kuŝas ĝia pupo.

Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado. FA4115 La demando estas objekto de pripensis.

Ĉu vi ne scias, [...] kiom estis da mortigitoj?Rt64 La subfraza demando estas objekto de scias.

Mi ne scias, ĝis kiam ili restos ĉi tie. La demando estas objekto de scias.

Li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. FA1108 La demando estas objekto de vidi.

Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias. FA1229 La demando estas objekto kun helpa tio.

El tio povas elveni, la diablo scias, kio. ^9 La subfrazo estas disigita, sed rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tiopovas elveni.

Mia sola demando al vi estas, ĉu vi amas min. La demando estas per- verba priskribo de la subjekto.

La demando estas, kiel longe ni restu ĉi tie? La demando estas perverba priskribo de la subjekto.

Oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo. Rt 88 La demando estas rekta priskribo de la vorto elekton.

Li faris al mi la demandon, ĉu mi bone fartas. La demando estas rekta priskribo de la vorto demandon.

Demandaj subfrazoj en rolo, kiu bezonas rolvorteton

Demanda subfrazo ankaŭ povas havi tian frazrolon, kiu principe bezonas rolvorteton, ekz. pri. Tradicie oni en tiaj okazoj uzas helpan tio post la rol- vorteto. Sed se la bezonata rolvorteto estas pri, oni ofte anstataŭe simple for- lasas (subkomprenas) la vorteton pri, se la frazo ne fariĝas tro malklara:

Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn pro- blemojn. FK 232 La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de helpa tio.

La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo. FA21°4 La demando rolas kiel pri-komplemento kun helpa tio.

La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava. L1321 La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.

Mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. FE 26 La demando rolas kiel pri-komple- mento. = Mi dubaspri tio, ĉu... Sed pri tio estas forlasita.

Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo. Dn1° La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas for- lasita: ...por informi vinpri tio, kio estos...

Tradicie krom kaj anstataŭ eĉ povas aperi rekte antaŭ demanda subfrazo sen helpa tio, kvankam praktike tiaj frazoj praktike estas maloftaj:

Li demandis al mi ĉion imageblan krom (tio), ĉu mi amas lin.

Ŝi demandis pri mia nomo anstataŭ (tio), kial mi estas tie.

Uzo de sola pri sen helpa tio antaŭ demanda subfrazo, kiu komenciĝas per kiel, estas netradicia, sed nuntempe tamen relative ofta. Tia uzo ne kaŭzas problemojn. Simile akceptebla estas tia uzo antaŭ aliaj E-vortecaj KI-vortoj: pri kiam..., pri kiom...,pri kial..., pri kie(n)...:

Jen klarigoj pri (tio), kiel oni povas aliĝi al la kongreso. Tradicie oni ĉiam uzis helpan tio en tiaj ĉi frazoj.

Temas nun pri (tio), kiel ni solvu la problemon plej bone.

Mi interesiĝas pri (tio), kial vi venis al la kongreso.

Ni ricevis informojn pri (tio), kie estas la akceptejo kaj la ĉefaj salonoj.

Sed tia uzo de pri estas multe malpli ofta ĉe demandaj subfrazoj, kiuj uzas O-vortecan aŭ A-vortecan KI-vorton (kio, kiu, kia kaj kies), kredeble ĉar en tiaj okazoj pri ankaŭ povas rekte rilati al la KI-vorto (ne nur al la tuta de- manda subfrazo), kio povas kaŭzi momentan konfuzon pri la celita senco. Simile malofta estas tia uzo de pri rekte antaŭ ĉu-demanda subfrazo. Ordin- are oni tiam uzas helpan tio: Mi interesiĝas pri tio, ĉu vi jam aliĝis al la kongreso.

La nuntempe pli kaj pli ofta uzo de pri rekte antaŭ (iaj) demandaj subfrazoj estas parto de la lingva evoluo menciita en la sekcio pri I-verboj (§27.5). Vidu ankaŭ la klarigojn pri rolvortetoj antaŭ ke-frazoj (§33.2.3).

Demandaj kaj rilataj Kl-subfrazoj

Subfrazo, kiu komenciĝas per KI-vorto, povas esti demanda aŭ rilata (§33.4). Iafoje la sama formo povas esti dusenca: Ŝi sciigis al li, kion la libro enhavas. Se la subfrazo estas demanda, ŝi diris al li la respondon al la demando: Kion la libro enhavas? Eble ŝi tiam diris responde simple: Ĝi en- havas lecionojn pri matematiko. Se anstataŭe la subfrazo estas rilata (kun

subkomprenata tion, §33.4.3), tiam ŝi instruis al li tiujn regulojn de mate- matiko, kiujn la libro enhavas, sed ŝi eble ne diris, ke tiu libro enhavas tiujn regulojn.

Se la ĉeffrazo enhavas helpan tio, demanda subfrazo povas esti eĉ pli simila al rilata subfrazo, kaj ofte la senca diferenco povas esti malgranda kaj sub- tila: Mi parolas pri tio, kion mi sentas. La subfrazo povas esti rilata. Tiam la tuta frazo signifas pli-malpli: Mi parolas pri tiuj sentoj, kiujn mi havas. En tia okazo tio reprezentas la saman sencon, kiun havas la sekva rilata vorto kion. Sed tiu sama frazo ankaŭ povas signifi: Mi parolas pri la jena de- mando: Kion mi sentas? Tiam la subfrazo estas demanda. La helpa vorto tio reprezentas la tutan postan demandan subfrazon. La vorto kion ne aparte ri- latas al la antaŭa tio. Oni vidas tion plej klare, se oni enmetas alian de- mandon: Mi parolas pri tio, ĉu mi havas sentojn. (= Mi parolas pri la jena demando: Ĉu mi havas sentojn?) Aŭ: Mi parolas pri tio, kial mi havas tiom da sentoj. La demanda subfrazo povas komenciĝi per ĉu aŭ per iu ajn KI- vorto, ne nur per la vorto kio(n).

Ĉu kaj se

En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por ĉu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Ĉu montras demandon. Se montras kondiĉon (§33.5). La signifodiferenco estas tre granda:

Morgaŭ li diros, ĉu li venos. ~ Morgaŭ li diros "jes, mi venos" aŭ "ne, mi ne venos". La ĉu-demando estas objekto de diros. = Morgaŭ li diros la respondon al la demando, ĉu li venos.

Morgaŭ li diros, se li venos. = Morgaŭ li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. La se-frazo estas kondiĉa komplemento.

33.4. Rilataj subfrazoj

Tabelvorto je KI povas enkonduki subfrazon sen demanda signifo. Normale tia Kl-vorto reprezentas ion en la ĉeffrazo. Tiajn Kl-vortojn oni nomas ri- lataj, ĉar ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la ĉeffrazo, kaj sekve tiajn subfrazojn oni nomas rilataj. Rilata Kl-vorto staras (normale) komence de la rilata subfrazo kiel frazenkondukilo.

La plej grava rilata Kl-vorto estas kiu. Tial multaj detaloj pri rilataj subfrazoj estas klarigataj nur en la klarigoj pri kiu (§33.4.1.1).

Legu ankaŭ pri la diferenco inter demandaj kaj rilataj subfrazoj en §33.3.

33.4.1. Rilataj kiu, kio kaj kies

Subfrazo povas roli kiel rekta priskribo de O-vorto aŭ O-vorteca vorteto. Se la priskribata afero mem rolas ankaŭ en la subfrazo, tiam oni uzas rilatan kiu (§33.4.1.1), kio (§33.4.1.2) aŭ kies (§33.4.1.3) por enkonduki la subfrazon. Kiu, kio kies reprezentas la priskribatan aferon en la subfrazo. La sub- frazo staras plej ofte tuj post tio, kion ĝi priskribas.

33.4.1.1. Rilata kiu

La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. FE 31 La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto bastono. La tuto estas kunigo de du frazoj: La fera bastono, estas nun brule varmega. + La fera bastono kuŝis en la forno. La sama bastono rolas en ambaŭ frazoj. En la subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la bastonon. Oni povas ansta- taŭe uzi participan priskribon: La fera bastono kuŝinta en la forno estas nun brule varmega.

En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. FA113En unu vilaĝo loĝis du viroj. + La du viroj havis la saman nomon. Oni uzas kiuj, ĉar ĝi reprezentas multe-nombran vorton.

Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili. FA163 = Ili prenis la monon. + Johano donis al ili la monon. (= Ili prenis la monon donitan al ili de Johano.) Oni uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi rolas kiel objekto en la sub- frazo.

Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. FA153 La frazparto la plej bela knabino rolas kiel perverba priskribo (sen N-finaĵo) en la ĉeffrazo. En la rilata subfrazo oni tamen uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi tie rolas kiel objekto.

Ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos. FK 278 Ekzistas ankoraŭ aliaj. Pri ili ni ne parolos. Oni uzas pri antaŭ kiuj, ĉar ĝi rolas kiel pri- komplemento en la subfrazo.

Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kajprofita. FA4177 = Li estas rigardata kiel vigla maljuna sinjoro. + Servi ĉe la vigla maljuna sinjoro estas afero nur honora kaj profita. Kiu estas ĉe-komplemento de servi.

De tie oni iris en ĉambron, la muroj de kiu estis kovritajper porka ledo. = De tie oni iris en ĉambron. + La muroj de la ĉambro estis kovritaj per porka ledo.^De kiu estas poseda priskribo de la muroj kaj devas stari post la muroj. Ĉi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, ĉar de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni plej ofte uzas kies (§33.4.1.3) anstataŭ de kiu(j): De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo. FA2145

Kiu rilate al alia tabelvorto

Ofte la priskribata vorto en la ĉeffrazo estas tiu aŭ alia tabelvortoj je U:

Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu. PE 734

La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro. M147

Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi! BV 48

Ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kr2 23

Ofte O-vorto, kiu estas priskribata de rilata kiu-frazo, havas tiu kiel difinilon

antaŭ si. Tiu emfazas la rilaton al la kiu-frazo:

Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian inf- anon. M198 = Ŝi kisis tiun manon. + Tiu mano ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.

Ŝi [...] kantadis tiujn kantojn, kiujn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis. FA1226 = Ŝi kantadis tiujn kantojn. + Tiujn kantojn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis.

Post duonhoro [...] ŝi ankaŭ malsuprenirosper tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras. M19

Kiu-frazo povas ankaŭ priskribi tabelvorton je A, kiu rolas O-vortece:

Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj. FA319 Oni povus diri, ke O-vorto estas subkompren- ata: ...ekzistas ankaŭ tiaj kreskaĵoj, kiuj estas... (en la kunteksto estas evidente, ke temas pri diversaj kreskaĵoj).

Oni povas ankaŭ uzi rilatan kia (§33.4.2) por priskribi tia, se temas klare pri

eco.

Kiu rilate al persona pronomo

Rilataj kiu-frazoj ankaŭ povas priskribi personan pronomon:

Ŝi hontis, ke ŝi kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon. FA4 92

Sed vin kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino - vin Mi destinos por la glavo. Jr 21

Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas. OV 589

Malfacile disigeblaj frazoj

Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la ĉeffrazo, ĉar la signifo de-

pendas de ambaŭ frazoj kune:

Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. FE19 = Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon. + La arĝenta vazo estis en la loĝejo. La du apartigitaj frazoj tre malbone esprimas la celitan sencon. La kiu- frazo estas bezonata por limigi la signifon de la frazparto la plej belan arĝentan vazon.

Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11 Se oni disigas, la senco perdiĝas: Ĉiu povis pensi, ke li vidas la patrinon. + Ĉiu ŝin vidis. Ne ĉiu tiel pensis. Ne ĉiu ŝin vidis.

Iuj ne metas komojn antaŭ (kaj post) kiu-frazo necesa por la signifo de la tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas ĉiam meti komojn.

Malproksimaj kiu-frazoj

Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la priskribata vorto, sed iafoje en alia pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto ordin- are estas tiu aŭ havas tiu antaŭ si:

Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. PE 497 = Tiu, kiun malĝojo ne turmentis, ne sentas ĝojon.

Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas. PE1216 = Neniu aplaŭdas tiun, kiu mem sin laŭdas.

Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn. FAnt46 = Al tiu, kiu volas perfektiĝi en Esper- anto, mi rekomendas...

Nur tiujn vi povas manĝi el ĉiuj moviĝantoj, kiuj havasflugilojn kaj iras kvarpiede. Lv11 = El ĉiuj moviĝantoj vi povas manĝi nur tiujn, kiuj havas flugilojn...

La franca lingvo videble estis tiu [scio] el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe. M 24

Sola tiu estas tamen iafoje subkomprenata (§33.4.3) en ĉi tiaj frazoj.

Tiu antaŭ O-vorto povas helpi montri, al kiu vorto la kiu-frazo rilatas, se la kiu-frazo ial ne troviĝas tuj post la priskribata vorto:

Tiu bela domo ĉe la maro, kiun ni vizitis pasintsomere, bedaŭrinde estis bruligita. Tiu helpas montri, ke la kiu-frazo priskribas la vorton domo, ne maro.

Se tiu ial ne konvenas, oni povas anstataŭe ripeti post kiu O-vorton, kiu montras klare pri kio temas. Kiu tiam rolas kiel difinilo de tiu O-vorto:

La sola infano de mia amiko, kiun infanon vi vidis ĉe mi antaŭ nelonge, mortis hieraŭ. Se oni ne aldonus la vorton infanon post kiun, oni pensus, ke vi vidis la amikon, ĉar la kiu-frazo staras tuj post amiko. Oni malemas diri tiu sola infano, ĉar tiam sonus kvazaŭ ekzistus pli ol unu sola infano. Eble pli bona elturniĝo estas ekz.: La sola infano de mia amiko, tiu inf- ano, kiun vi vidis ĉe mi antaŭ nelonge, mortis hieraŭ.

Kiam rilata kiu-frazo troviĝas frazkomence, oni iafoje metas la priskribatan O-vorton post kiu en la subfrazo. En la ĉeffrazo restas nur tiu. Tio estas tre speciala frazturno uzata preskaŭ nur en skriba lingvo, kaj eĉ tie nur tre mal- ofte: Kiu hundo bojas, tiu ne mordas. = Tiu hundo, kiu bojas, ne mordas.

Iafoje frazkomenca kiu-frazo povas rilati al ties en la ĉeffrazo:

Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Rt121

Sed oni ne uzas kiu-frazon post ties. Oni ne diras ekz.: *Ties hejmo, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj.* Sed: La hejmo de tiu, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj. Oni ankaŭ ne diras: *Ĉi tiu domo estas ties, kiu helpis nin.* Sed: Ĉi tiu domo apartenas al tiu, kiu helpis nin.

Pli ol unu rilata k/u-frazo

Iafoje unu ĉefvorto estas priskribata de pli ol unu rilata kiu-frazo. Normale oni por klareco almetas kunligan vorteton (§16), ekz. kaj sed:

Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan valizon. Ambaŭ kiu -frazoj priskribas la vorton viron.

Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus. LR116 Tri kiu-frazoj priskribas la frazparton diversajn esprimojn.

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino. FE 32

Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, sufiĉas meti kunligilon antaŭ la lasta kiu- frazo:

Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj kiun vi tre zorge gardu. Ĉiuj tri kiu-frazoj priskribas la vorton afero.

Ne forlasu rilatan kiu

Ne forlasu rilatan kiu (§33.4.3). En iuj lingvoj tio estas ebla, sed en Esper- anto ne.

Plurakontaj k/u-frazoj

Rilata kiu-frazo rolas kiel rekta priskribo. Ordinare ĝi iel helpas identigi la priskribatan aferon, aŭ montras ian karakterizon de ĝi. Sed iuj rilataj kiu- frazoj estas pli malforte ligitaj al la priskribata vorto. Tia kiu-frazo simple daŭrigas la rakontadon. Oni same bone povas uzi apartan ĉeffrazon:

Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro. M 22 = Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) leviĝis...

La patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris. FA4 83 = La patro ŝovis sin sub la felon, kaj li kovris sin per ĝi.

Venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. FE15 = Venis al ŝi malriĉa virino. Ŝi petis ŝin, ke...

Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaŭ retiriĝis. L2218 = ...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaŭ retiriĝis el ĝi.

En plurakontaj kiu-frazoj oni iafoje aldonas O-vorton post kiu, por iel klarigi la priskribatan aferon. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la aldonita O-vorto. Tian aldonan O-vorton oni uzas nur malofte, sed se la priskribata vorto estas propra nomo, tio okazas iom malpli malofte. Alternative oni povas meti la klarigan O-vorton kiel apudmeton (§25.3) post la priskribata vorto:

Li ŝuldas al mi mil eŭrojn, kiun sumon li ne repagis malgraŭ plurfoja rememorigo. = Li ŝuldas al mi mil eŭrojn. Tiun sumon li ne repagis... Sen la klariga vorto sumon la frazo fariĝus: ...mil eŭrojn, kiujn li ne re- pagis... (kun J-finaĵo). Alia alternativo estas: ...mil eŭrojn, sumon, kiun li ne... Tiam sumon rolas kiel apudmeto de mil eŭrojn.

Mi iris ankaŭ al Kioto, kiu urbo tre plaĉis al mi. = Mi iris ankaŭ al Kioto. Tiu urbo treplaĉis al mi. Oni povas ankaŭ diri: ...al Kioto, kiu tre plaĉis al mi. Aŭ: ...al Kioto, urbo, kiu tre plaĉis al mi. La aldono de urbo povas esti utila, se la aŭskultanto eble ne scias, kio estas Kioto.

Mi tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, kiujn landojn mi vizitis plurfoje. Aŭ: Mi

tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, landojn, kiujn mi vizitis plurfoje.

Emfazaj frazturnoj

Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo esti plus rilatan subfrazon kun kiu:

Li decidas pri ĉi tiaj aferoj. ^ Estas li kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj. La ĉeffrazo estas li prezentas la subjekton emfaze. La kiu-frazo rakontas ion pri li.

Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis mi kiu diris "he!"^14

Tiajn frazturnojn oni ne trouzu. Ofte oni povas emfazi pli facile per la vortordo: Pri ĉi tiaj aferoj decidas li. Legu pli pri vortordo kaj emfazado en §34.1.

Oni simile uzas ankaŭ rilatan kio en emfazaj frazturnoj (§33.4.1.2). 33.4.1.2. Rilata kio

Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu (§33.4.1.1).

Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O

Oni uzas rilatan kio anstataŭ rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton je O:

Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24 = Mi volas, ke tio estu vera. + Mi diris tion.

Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon. M 36

La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn. M188

Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis. FA1232

El tiuj infanoj [...] neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion. FA4124 Tie ĉi post ion sekvas A-vorto, kiu estas rekta priskribo de ĝi. Tiam oni

povas uzi rilatan kiu: ...neniu faris ion eminentan, kiu meritus mencion. Zamenhof pli ofte uzis kio en tiaj frazoj, sed iafoje kiu: Ĝi estas la sono de io granda, kiu nun naskiĝas. OV 361

Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:

Oni ricevas, kion oni bezonas. FA3149 = Oni ricevas tion, kion oni bezonas.

Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havosper kio hejti la ĉambron. M182 = ...ne havos ion, per kio mi povus hejti la ĉambron.

Estas makaronioj [tio], kion ni manĝas. Emfaza frazturno (§33.4.1.1) kun subkomprenata tio: Ni manĝas makaroniojn. ^ Tio, kion ni manĝas, estas makaronioj.

Legu pli pri rilataj subfrazoj kaj forlaso de TI-vortoj: §33.4.3. Kvazaŭ subkomprenata io

Oni uzas rilatan kio anstataŭ kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A- vorton kun tre ĝenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas sub- komprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:

La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon inter- nacian. L1321 (~ *La sola io, kion mi deziras...*)

La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson. FA3 89

La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trink- aĵo! FA196

La juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi. FA318 Ŝi opiniis, ke la pomarbo estas la plej ĉarma vidaĵo entute ebla. Se ŝi nur volus diri, ke ĝi estas la plej ĉarma arbo el ĉiuj arboj, tiam ŝi dirus: ...laplej ĉarma (arbo), kiun oni povas vidi...

Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas ĉiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiun li faris vespere...

Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni sub- komprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankaŭ la ĉi-antaŭan ekzemplon pri pomarbo:

Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero. M 34

Ĉiu [el la fratinoj] estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun ŝi vidis. FA186

Rilata kio en plurakontaj subfrazoj

Kiam rilata subfrazo estas plurakonta (§33.4.1.1), oni ofte devas uzi kio anstataŭ kiu kiel rilatan vorton.

Plurakontaj kio-subfrazoj estas ofte laŭ sia senco pli komentaj ol plur- akontaj, sed same kiel plurakontaj kiu-frazoj, oni povas facile ŝanĝi ilin en memstarajn frazojn. Se en la memstara formo oni povas uzi tiu aŭ personan pronomon por la rilataĵo, tiam en la subfraza formo oni uzu kiu kiel rilatan vorton. En aliaj okazoj oni uzu kio kiel subfrazan enkondukilon. En la mem- stara formo oni tiam plej ofte devas uzi tio.

Kio rilate al tuta frazo aŭ fraza ideo

Plej ofte, kiam oni uzas rilatan kio en plurakonta subfrazo, la rilataĵo estas tuta frazo aŭ io frazeca:

Ĝi havis verdan koloron. Tio estis agrabla por la okuloj. ^ Ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj. FA3129 = Estis agrable por la okuloj, ke ĝi havis verdan koloron. Komparu: Ĝi havis verdan koloron, kiu estis agrabla por la okuloj. = La verda koloro, kiun ĝi havis, estis agrabla por la okuloj.

Ĉiuj floroj kisis sin reciproke. Tio aspektis tre ĉarme. ^ Ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme. FA138 = Aspektis tre ĉarme, ke ĉiuj floroj kisis sin reciproke.

Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA21°7

La ombro moviĝadis, kio cetere povis esti kaŭzata ankaŭ de la neregula moviĝado de la kandela flamo. FA2111

"Mi cetere ne scias," diris sinjoro Britain, "ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras. " BV 46

La frazeca rilataĵo povas esti I-verbo:

Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton. OV 4°2 Mi deziras eviti eniri en la regionon politikan.

Iafoje en tia uzo kio rilatas sence nur al parto de la priskribata frazo:

Antaŭ nelonge ŝi sidis sur la trono, kio [...] tute ne estas interesa. FA262 La rilata vorto kio ne reprezentas la tutan antaŭan frazon. Ĝia senco estas la pli ĝenerala ideo sidi sur (la) trono. Tio tute ne estas interesa.

Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon de la reĝo kaj donadis multe da mono al la malriĉuloj, kio estis tre laŭd- inda. FA18 Kio reprezentas la ideon: Li donadis multe da mono al la mal- riĉuloj. La ceteraj menciitaj agadoj kredeble ne estis aparte laŭdindaj.

La floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro. FA183

Iafoje rilata kio ne reprezentas ĝuste la priskribatan frazon, sed ian alian frazan aŭ frazecan ideon:

Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. FA3 58 Ĉi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de kuriero, sed la ideon ke li eble havos oficon de kuriero, aŭ havi oficon de kuriero.

Iafoje oni povas anstataŭ rilata kio uzi kiu + ĝeneralsignifan O-vorton (ekz. afero okazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte:

Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj. = Eble ili ne venos, por kio ni devas esti preparitaj.

Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo (§32.2) ene de frazo aŭ antaŭ tiu frazo, kiun ĝi priskribas:

La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke, kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn. FA1128 Kio reprezentas la ke- frazon ke multaj maldikaj..., sed la kio-frazo estas enmetita en la ke- frazon tuj post ke. Tia ĉi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, ĉar efektive iom malfacile komprenebla.

En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj sur- teraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura - virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. FA194 Kio reprezentas la frazan ideon: Ili tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Tio ŝajnis al ŝi la plej terura.

Kio rilate al ordinara O-vorto

Iafoje rilata kio en plurakonta subfrazo rilatas al ordinara O-vorto. En tiaj okazoj ne temas denove pri la sama aŭ la samaj, sed pri io ajn de tiu speco. Se oni memstarigas la subfrazon, oni uzas tio aŭ la saman O-vorton (sen la tiu).

La dua [elfa filino] povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron, kion [...] la elfoj ne havas. FA295 = ...kvazaŭ ŝi havus ombron. Tion la elfoj ne havas. / Ombron la elfoj ne havas. La elfoj ne havas (ian ajn) ombron.

Tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas "mar- ito". FA1216 Ĉiun ajn ansopoton kun ardantaj karboj ili tie nomas "marito" (en la itala lingvo). Se oni uzus anstataŭ kiun, la senco estus, ke ili nomas "marito" ĝuste tiun ansopoton, kiu staris tie, sed eble ne ĉiujn tiajn ansopotojn. En tiaj ĉi frazoj oni ofte povas anstataŭe uzi kia kiel rilatan vorton (§33.4.2), sed tiam ordinare kune kun tia: Tie staris tia ansopoto kun ardantaj karboj, kian ili tie nomas "marito ".

Ili alvenis per aŭto, kion mi ankoraŭ ne havas, sed ja planas aĉeti. Mi ankoraŭ ne havas aŭton, sed mi ja planas aĉeti aŭton. (Se oni tie uzus kiun, la senco tute ŝanĝiĝus: Mi ankoraŭ ne havas tiun aŭton per kiu ili alvenis, sed mi ja planas aĉeti ĝin.)

Ili devis pagi dek mil dolarojn, kio estas tre granda sumo. Dek mil dol- aroj estas granda sumo. Tio estas granda sumo.

Aliaj ekzemploj de rilata kio en plurakonta subfrazo

Jen pliaj ekzemploj de plurakontaj subfrazoj, en kiuj oni preferas uzi rilatan kio, ĉar en memstara frazo oni uzus tio:

Sur la papero li skribis "918273645", kio poste montriĝis esti lia telefonnumero. = ... skribis "918273645". Tio poste montriĝis... Se oni aldonas helpan O-vorton antaŭ la telefonnumero, oni ordinare preferas rilatan kiu: Sur la papero li skribis la numeron "918273645", kiu poste montriĝis esti lia telefonnumero. Tiu numero poste montriĝis esti lia telefonnumero.

La limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem. Js15 (La Jebusidoj tie konstruis urbon, kiu poste fariĝis Jerusalem.) La subfrazo estas tia parentezeca aldonaĵo, kian oni kutime enkondukas per tio estas: ...la suda flanko de la Jebusidoj. Tio estas Jerusalem.

33.4.1.3. Rilata kies

Kies = "de kiu". De (§12.3.2) havas tamen multajn diversajn signifojn. Kies havas nur tri el tiuj signifoj: posedo/aparteno, senca objekto kaj senca subjekto. Se temas pri iu alia el la signifoj, kiujn havas de, oni devas uzi de kiu.

Poseda kies

Rilata kies plej ofte montras posedon aŭ apartenon:

Jen estas viro, kies nomo estas Markoto. Zfi 6 = Jen estas viro. + Lia nomo estas Markoto.

La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta. M 7 = La ĉambro estis sufiĉe vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la ĉambro.

Objekta kies

Rilata kies povas montri la sencan objekton de aga O-vorto:

Ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas kon- siliĝi. OV102 = Ĝi estas ia ennovaĵo. + Oni devas konsiliĝi pri la akcept- ado aŭ neakceptado de tiu ennovaĵo. La priskribo de tiu ennovaĵo montras la sencan objekton de (ne) akceptado: Oni devas konsiliĝi, ĉu oni akceptu aŭ ne akceptu tiun ennovaĵon.

Subjekta kies

Rilata kies povas montri la sencan subjekton de aga O-vorto:

La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon. H 33 = La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de la serpento. De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via patro mortis, ĉar la serpento mordis lin.

Eraraj uzoj de kies

En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed kiu havas pli da sig- nifoj. La Esperanta kies povas signifi nur de kiu, kaj nur kiam temas pri posedo/aparteno, senca objekto aŭ senca subjekto. Kies ne povas signifi el

kiu, al kiu, pri kiu aŭ simile.

Por kontroli, ĉu rilata kies estas ĝusta, oni memstarigu la subfrazon. Se oni tiam uzus de, kaj se de montras posedon/apartenon, objekton aŭ subjekton, tiam oni povas uzi kies en la subfrazo:

La asocio, kies unu el la delegitoj li estas, nomiĝas UEA. Se oni mem- starigas la subfrazon, ĝi fariĝas: Li estas unu el la delegitoj de la asocio. De montras apartenon. Kies estas do ĝusta. Sed la frazo estas tre mal- simpla kaj malfacile komprenebla. Pli facila (sed ne tute samsignifa) estas la jeno: La asocio, kies delegito li estas, nomiĝas UEA.

Kies ne signifas el kiu

El (§12.3.5.2) povas interalie montri elekton, apartigon aŭ distingon de unu aŭ pluraj individuo(j) el grupo de individuoj: El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE12 Tio iom similas al apartena de, sed ankaŭ tiam ne estas eble uzi kies. Oni devas uzi el kiuj:

En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. M20 Ne estas ĝuste diri: *...tri personoj, kies unu leviĝis...* Mem- starigita frazo estas: Unu el la personoj leviĝis renkonte al Marta. Temas pri apartigo de individuo el grupo. Oni devas diri el la personoj/el ili, ne de la personoj/de ili. Tial kies ne estas ebla.

La reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua. Er1 Ne estas eble diri: *...akuŝistinoj, kies unu estis nomata...*

Kies ne signifas al kiu

Rilate al la verbo aparteni oni ne povas uzi kies, sed devas uzi al kiu:

Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respond- econ pri iliaj agoj. Ne diru: *Nia asocio, kies ne apartenas... * La mem- stara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam diras *aparteni de *.

33.4.2. Aliaj rilataj Kl-vortoj

Rilata kiam

Rilata kiam povas enkonduki tempan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de tempa esprimo en la ĉeffrazo:

Antaŭhieraŭ, kiam mi estis en la urbo, mi aĉetis novan robon. = Antaŭhieraŭ mi aĉetis novan robon. + Tiam mi estis en la urbo.

En tiu tempo, kiam li loĝis en Parizo, li ofte vizitis min.

Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. FE 22

Plej ofte tamen mankas tempa esprimo en la ĉeffrazo. Oni povas diri, ke la kiam-frazo estas priskribo de subkomprenata tiam en la ĉeffrazo:

Ili svenas [tiam], kiam ili vidas sangantan anseron. Rt16

Kiam mi venis al li, [tiam] li dormis. FE 20

Kiam oni estas riĉa [...], [tiam] oni havas multajn amikojn. FE16 = Oni havas multajn amikojn tiam, kiam oni estas riĉa.

Ĝuste [tiam] kiam mi eliris el la preĝejo, mi renkontis la gantiston

Erik. FA3 77

Rilata kiam-frazo povas havi tempan rolvorteton antaŭ si. La rolvorteto montras la rolon de la tuta kiam-frazo, ne de la vorto kiam:

Post kiam ŝi estis ma l longan tempon en la arb aro, fariĝis nokto. FA1161 = Post mallonga estado en la arbaro fariĝis nokto.

De kiam naskiĝis mia filino, mi estas kiel alia homo. = De la naskiĝo de mia filino mi estas kiel alia homo.

La kverelo komenciĝis, post kiam li foriris. = La kverelo komenciĝis post lia foriro.

Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn. Gn5 = ...post la naskiĝo de Sel...

Se oni enmetas tiam en tiajn frazojn, la rolvorteto staru antaŭ tiam: Adam vivis, post tiam, kiam naskiĝis al li Set, 800jarojn.

Ĉe demanda kiam estas alie. Rolvorteto antaŭ demanda kiam montras la rolon de kiam, ne de la tuta demanda frazo: Ŝi demandis, ĝis kiam mi restos hejme. = Ŝi demandis, ĝis kiu tempo mi restos hejme.

Se oni erare pensus, ke rolvorteto antaŭ rilata kiam montras la rolon de kiam (anstataŭ de la tuta subfrazo), tiam la signifo draste ŝanĝiĝus, ekz.: Ŝi edzin- iĝis, post kiam ŝi naskis infanon. La ĝusta signifo estas: Ŝi edziniĝis post la nasko. Ŝi edziniĝis post tiam, kiam ŝi naskis infanon. Se oni erare rilatigus post al kiam, la signifo fariĝus: Ŝi edziniĝis. Post tiam [= post la edziniĝo] ŝi naskis infanon.

Logike oni povus uzi antaŭ ĉe subfrazo kun rilata kiam: Li rifuzis foriri, antaŭ kiam mi alvenis. Sed oni kutime uzas antaŭ ol (§33.7) en tiaj okazoj.

Iafoje rilata kiam-frazo montras ne tempon, sed okazon aŭ kondiĉon (§14.2.1).

Aliaj enkondukiloj de tempaj subfrazoj estas dum (§33.7), ĝis (§33.7) kaj apenaŭ (§33.7).

Rilata kie

Rilata kie povas enkonduki lokan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel pri- skribo de loka esprimo en la ĉeffrazo:

Mi volis resti tie, kie mi estis. FA3135 = Mi volis resti tie. + Mi estis tie. La esprimo tie, kie mi estis estas loka komplemento, kiu montras la lokon de la restado.

Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. PE 399

Ĝi troviĝis en granda ĝardeno, kie la pomarboj staris tute kovritaj de

floraĵo. FA241 = ...en kiu lapomarboj staris...

La malgranda Niko grimpis sur la stalon, kie li sin kuŝigis. FA115 = Li grimpis sur la stalon. + Li sin kuŝigis sur la stalo. Ĉi tie la kie-subfrazo estas plurakonta (§33.4.1.1). Oni povas same bone uzi du apartajn frazojn: Li grimpis sur la stalon, kaj tie li sin kuŝigis.

Iafoje mankas loka esprimo en la ĉeffrazo. Tiam la kie-frazo mem rolas kiel loka komplemento en la ĉeffrazo. Oni povus ankaŭ diri, ke tie estas sub- komprenata en la ĉeffrazo (§33.4.3):

Kie estas sufero, [tie] estas ankaŭ espero. PE 542

Elizabeto nun laboras [tie], kie mi antaŭe laboris.

Rilata kie povas havi direktan rolvorteton aŭ direktan N-finaĵon:

Jen la loko, de kie venis la bruo. = Jen (estas) la loko. + De tiu loko venis la bruo.

Finfine ni alvenis, ĝis kie antaŭe neniu homo venis.

Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. FA1144

Anstataŭ rilata kie oni povas ofte uzi en kiu(j), ĉe kiu(j), sur kio aŭ simile, precipe se la subfrazo priskribas O-vorton, kiu ne rolas kiel loka komple- mento en la ĉeffrazo. Sed kie estas ofte pli eleganta:

La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke [...] oni havis tie la tutan varmegon de la suno. FA2134 La frazparto la mallarĝa strato ne estas loka komplemento, sed subjekto.

Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj. M 31 = ...el la hejma bieno, ĉe kiu floris...

Ne troviĝas, kie sidi. = Ne troviĝas io, sur kio oni povus sidi.

Rilata kia

Rilata kia povas enkonduki ecan subfrazon. Rilata kia-frazo povas roli kiel priskribo de tia, tiaspeca tiuspeca en la ĉeffrazo:

Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino. FA1174 = Ŝi ne estas tia. + Reĝino devas esti tia.

Ĝi [= la grajno] ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo,

per kia oni nutras kokinojn. FA141 = Ĝi ne estas tiaspeca. + Tia [grajno] kreskas sur kampo de kampulo. + Per tia [grajno] oni nutras kokinojn.

Kia oni vin vidas, tia_ oni vin taksas. PE 340 = Tia oni vin taksas. + Tia oni vin vidas.

Rilata kia-frazo povas ankaŭ roli kiel priskribo de O-vorto, kiu havas tia kiel difinilon:

Regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. FA3 83

Regis tia frosto. + Tian froston ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro.

Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti. FA16

En ĉi tiaj frazoj tia ofte staras post la O-vorto, kvankam ĝi estas difinilo: La

arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3114

Se rilata Kl-frazo priskribas O-vorton kun tia, oni povas ankaŭ uzi rilatan

kiu: Vi havas plenan rajton uzi la monon en tia maniero, kiu ŝajnas al Vi la plej bona. L2126

Rilata kiu montras certan individuon, dum rilata kia montras specon:

Mi uzis tiun aŭton, kiu povas veturi tre rapide. Oni parolas pri certa individua aŭto. Ĝi povas veturi tre rapide.

Mi uzis tian aŭton, kia povas veturi tre rapide. Oni parolas pri speco de aŭto. Ĉiuj aŭtoj de tiu speco povas veturi tre rapide.

Sed en tiuj ĉi ekzemploj jam tiun kaj tian sufiĉe klare montras la distingon inter individuo kaj speco. Oni povas do uzi kiu en ambaŭ subfrazoj. Pli ofte oni preferas kiu, sed kia pli akcentas, ke temas pri speco.

Uzu rilatan kia nur antaŭ frazo kun verbo. Antaŭ sola frazparto, aŭ grupo de frazpartoj sen verbo, oni uzu komparan kiel (§20.1): Li vizitis (tiajn) urbojn kielParizo. Ne diru: *...urbojn kia Parizo.*

Rilata kiel

Rilata kiel povas enkonduki manieran aŭ gradan subfrazon. Rilata kiel-frazo priskribas tiel aŭ frazparton kun tiel en la ĉeffrazo, sed ofte tiel estas for- lasita (§33.4.3). Tiam la kiel-frazo mem rolas kiel maniera aŭ grada komple- mento en la ĉeffrazo:

Oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdis. FA134

Li komprenas predikon [tiel], kiel bovo [komprenas] muzikon. PE 8

Ĉiu penis sin savi [tiel], kiel li povis. FA189

Rilata kiel-frazo iafoje priskribas tutan frazon. Tiam kiel reprezentas la ideon de la tuta frazo, simile al rilata kio (§33.4.1.2):

Ŝia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono. FA3142 = Ŝia beleco estas la deloga beleco de la malbono. + Tiel oni diris. = Oni diris, ke ŝia beleco estas...

Kiel estas ankaŭ ĝenerala kompara vorto (§20.1). Tiam kiel normale en- kondukas ne frazon, sed solan frazparton aŭ grupon de frazpartoj sen verbo.

Rilata kiom

Rilata kiom povas enkonduki kvantan aŭ mezuran subfrazon. Rilata kiom- frazo rolas kiel priskribo de tiom aŭ frazparto kun tiom en la ĉeffrazo, sed ofte tiom estas forlasita (§33.4.3):

Ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis. FA3 65 = Ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe. + Tiom ŝi povis.

Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi. FA15

Ĉiuj donas al mi prunte [tiom], kiom mi volas. Rz 93

Al mia festo povas veni tiom el viaj amikoj, kiom volas. Subfrazo kun rilata kiom ofte montras ian limigon:

La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. FA1156 Liaj fortoj estis limigitaj.

Unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris. FA1205 Estis limoj de ilia memoro. Ili ne povis kanti pli ol la memoro permesis.

Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. Rt 51 Mi ne povas vidi pli.

Rilata kial

Ankaŭ kial estas uzata kiel rilata vorto, sed nur por rekte priskribi O-vorton kiel kaŭzo motivo, kaj eĉ tiam nur tre malofte:

La efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas tio, ke ili timas. OV123 = La efektiva kaŭzo estas tio, ke ili timas. + Tial ili ne aliĝas al ni. Oni povas ankaŭ diri ...la kaŭzo, pro kiu ili ne aliĝas al ni... Pli ofte oni tamen uzas ke-frazon: ...la kaŭzo, ke ili ne aliĝas al ni...

Oni do ne uzas frazojn kiel: *Ili foriris tial, kial mi foriris.* Sed oni diras:

Ili foriris pro la sama kaŭzo, kial mi foriris. Aŭ pli ofte: ...pro la sama kaŭzo, pro kiu mi foriris.

Por reprezenti tutan frazon, kiu montras kialon, oni povas uzi pro kio: Mi ne ricevis vian leteron, pro kio mi ne respondis. Oni ankaŭ povas renversi la frazokonstruon, uzante ĉar (§33.6): Ĉar mi ne ricevis vian leteron, mi ne re- spondis.

Rilata kial-frazo ne montras mem kaŭzon aŭ motivon. La kaŭzon montras la vorto, kiun la kial-frazo priskribas. Kial reprezentas tiun kaŭzon en la sub- frazo. Por enkonduki subfrazon, kiu mem montras kaŭzon aŭ motivon, oni uzas precipe ĉar (§33.6): Ili foriris, ĉar mi foriris. (Mia foriro estas la kaŭzo de ilia foriro.).

33.4.3. Rilataj subfrazoj — forlaso de Tl-vorto

Rilata KI-vorto ofte kunlaboras kun samspeca TI-vorto en la ĉeffrazo: Tie staras tiu kiu demandis pri vi hieraŭ. Iafoje oni povas forlasi la TI-vorton: Kiu dormas longe, vivas mallonge. PE 729 = Tiu, kiu dormas longe, vivas mal- longe. Li tuj faris, kion mi volis. FE 31 = Li tuj faris tion, kion mi volis.

Sed ofte tia forlaso tute ne estas ebla. La baza regulo estas, ke la rilata KI- vorto kaj la responda TI-vorto devas havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu - kiu, tio - kio, tiel - kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aŭ ili estu ambaŭ sen rolmontrilo. Krome oni ne povas ellasi TI-vorton, kiu havas antaŭ si rolvorteton, lasante la rolvorteton sola, ĉar rolvorteto ĉiam bezonas ion, kies frazrolon ĝi montras. Entute estas pre- ferinde neniam forlasi TI-vorton, kiu havas rolvorteton antaŭ si: Marta ren- kontiĝis [...] kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj. M16 Prefere ne: *Marta renkontiĝis, kun kio renkontiĝas...*

Por eviti miskomprenojn oni ellasu TI-vorton nur malofte, kaj nur en tiaj okazoj, en kiuj tia forlaso estas kutima. Alie la rezulta frazo povas fariĝi malfacile komprenebla.

Tiu kiu

Tiu, kiu havas forton, havas rajton. ^ Kiu havas forton, havas rajton. PE517

Plej bone ridas tiu, kiu laste ridas. ^ Plej bone ridas, kiu laste ridas. PE242

Kiu okupas sin je mehaniko, estas mehanikisto, kaj kiu okupas sin je hemio, estas hemiisto. FE 32 = Tiu, kiu okupas sin...

Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi]. ^ Mi pagis, al kiu oni devis. M 6 Ĉi tie Zamenhof ellasis TI-vorton, kiu havas rolvorteton. Tio estas nekutima kaj neimitinda.

Oni normale ne ellasas solan tiun tiujn:

Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom laŭdis. Ne diru: *Mi finfine provis, kiujn vi tiom laŭdis.*

Se tiu staras antaŭ O-vorto kiel difinilo de ĝi, oni ne povas forlasi tiu sen ŝanĝi la signifon. Sed oni ofte povas ŝanĝi tiu al la sen grava signifoŝanĝo:

Li ankoraŭ ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi. ^ Li ankoraŭ ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankoraŭ ne redonis libron, kiun..., temus pri unu el tiuj libroj, kiujn li pruntis de mi. La signifo ŝanĝiĝus.

Tio kio

Tio, kio pasis, ne revenos. ^ Kio pasis, ne revenos. PE 73

Sorto ofte alsendas tion, kion oni ne atendas. ^ Sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas. PE 554

Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. ^ Mi neniel povas kom- preni, kion vi parolas. FE 28

Tiam kiam

Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas tiam nur se oni volas emfazi:

Kiam oni estas riĉa [...], [tiam] oni havas multajn amikojn. FE16

Kiam via domo estis konstruata, [tiam] mia domo estis jam longe kon- struita. FE 25

Kiam li estis ĉe mi, [tiam] li staris tutan horon apud la fenestro. FE 26

Anstataŭ post tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur post kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la rolvorteton. En tiaj okazoj la rolvorteto rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo:

Post tiam, kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. ^ Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. FA1161

De tiam, kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola. ^ De kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola.

Anstataŭ ĝis (tiam) kiam oni diru simple ĝis. Oni ankaŭ ne uzu dum (tiam) kiam, sed simple dum. Ĝis (§33.7) kaj dum (§33.7) estas mem fraz- enkondukiloj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam. Anstataŭ antaŭ tiam kiam oni normale uzas antaŭ ol (§33.7).

Tie kie

Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas kon- servi tie por emfazo:

Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj. PE 273

Kie lumo ekzistas, [tie] ankaŭ ombro troviĝas. PE 410

Ŝi povis iri [tien], kien ŝi volis. FA144

Tia kia

Rilata kia-frazo ĉiam rilatas al tia en la ĉeffrazo. Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi.

Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo. Gm 53

Li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon [tian], kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis. Rt6°

Tiel kiel

Rilata kiel-frazo ĉiam rilatas al tiel en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas sub- kompreni tiel:

Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas. PE 51

Bojas hundido [tiel], kiel ĝi aŭdas de hundoj. PE 691

Ĉiu iras [tiel], kiel saĝ' al li diras. PE 355

Tiom kiom

Rilata kiom-frazo ĉiam rilatas al tiom en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas sub- kompreni tiom:

Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas. Rt66

Mi penos [tiom], kiom mipovos, plenumi la deziron de la komitato. L1168

Se antaŭ tiom staras ol, oni plej ofte ellasas tiom, kaj metas ol rekte antaŭ la kiom-frazo:

Pli granda estas mia puno, ol tiom, kiom mi povos elporti. ^ Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. Gn 4

Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol tiom kiom utilus lerteco en muziko. ^ Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko. M 33

En tiaj frazoj oni povas eĉ ellasi kiom, ĉar ol (§33.7) sufiĉas kiel fraz- enkondukilo: Pli granda estas miapuno, ol mipovos elporti. ...multe malpli, ol utilus lerteco en muziko.

Ties kies

Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la ĉeffrazo. Kiam tiel tamen iafoje estas, oni apenaŭ povas forlasi ties:

Kies ĝi estas, ties ĝi restu.

Tial kial

Rilata kial-frazo neniam rilatas al tial en la ĉeffrazo (§33.4.2). Malsamaj rolmontriloj

Ellaso de la Tl-vorto ĉe tiaj ĉi rilataj subfrazoj normale ne estas ebla, se la Tl-vorto kaj la rilata Kl-vorto havas malsamajn rolmontrilojn, aŭ se unu el ili havas kaj la alia ne havas rolmontrilon.

Tial ne diru: *Mi konas, kiu venis.* Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru:

*Ĝi estas besto, kian vi timas.* Sed: Ĝi estas tia besto, kian vi timas.

Ne diru: *Ili loĝas, de kie mi venas.* Oni devas diri: Ili loĝas tie, de kie mi venas. Ankaŭ ne uzu: *Li devenas, kien mi iros.* Diru: Li devenas de tie, kien mi iros. Oni ankaŭ ne povas forlasi tie, sed konservi rolvorteton, kiu starus antaŭ tie. Ne diru: *Li venas de kie mi loĝas.* Diru: Li venas de tie, kie mi loĝas.

Sed en prezentaj esprimoj kiel jen tio, kion ..., jen estas tio, kion ... kaj tio estas tio, kion ... oni iafoje forlasas tio kontraŭe al la ĉi-antaŭa regulo:

Jen [tio] kion diris Ahitofel. Sm217

Kaj jen estas [tio], kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana. Js14

Tio estas [tio], kion diris al ili ilia patro. Gn 49

Ne forlasu rilatan Kl-vorton

En kelkaj lingvoj oni povas iafoje forlasi rilatan Kl-vorton. Tio ne estas ebla en Esperanto. Ne diru: *La viro, mi vidis, portis valizon.* Diru: La viro, kiun mi vidis, portis valizon. Ne diru: *Nun estas la horo, ŝi normale alvenas.* Diru: Nun estas la horo, kiam ŝi normale alvenas.

En iuj lingvoj oni povas iafoje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi eventualan rolvorteton, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (eĉ en la fino). Tio estas absolute neebla en Esperanto. Rolvorteto devas stari antaŭ tiu fraz- parto, kies rolon ĝi montras. Ne diru: *Mi vidis tiun knabinon, vi parolis pri.* Nepre diru: Mi vidis tiun knabinon, pri kiu vi parolis.

33.5. Se-frazoj

Se = "sub la kondiĉo ke, kun la supozo ke, en la okazo ke". Se enkondukas

subfrazon, kiu montras kondiĉon, supozon aŭ okazon:

Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE 20 = En la okazo, ke li scius... Oni uzas US-verbojn, ĉar temas pri nura fantazio.

Se mi estus sana, mi estus feliĉa. FE19 = Sub la kondiĉo, ke mi estus sana...

Se mi havus multe da mono, mi aĉetus aŭton. La US-formoj montras, ke temas pri fantazio. La parolanto scias, ke li ne havas multe da mono.

Se li havas multe da mono, li verŝajne aĉetos aŭton. La AS-formo kaj OS-formo (reala modo) montras, ke povas esti realeco. Povas esti, ke li vere havas multe da mono, sed oni ne scias certe.

Se iu havas multe da mono, tiu havas ankaŭ multe da problemoj. La AS-formoj montras, ke temas pri ĉiam valida principo.

Se li jam venis, petu lin al mi. FE 26 Povas esti, ke li jam venis. Tial reala modo, IS-formo.

Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE19

Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). FE 24 Oni povas uzi simplan US-formon, eĉ kiam temas pri fantazio pri pasinta tempo. US-verboj estas tempe neŭtralaj.

Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. FE 25

Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE14 Oni ankaŭ povas uzi US-formojn en ĉi tiaj frazoj. Ĉe estonta tempo ne estas ĉiam eble fari klaran distingon inter fantazio kaj fakto, ĉar la estonteco ĉiam estas necerta.

Helpa tiam

Kiam se-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tiam en la ĉeffrazo por

helpi al klareco. Tiam reprezentas la ideon de la se-frazo. Oni povas ankaŭ

uzi tiuokaze, tiaokaze aŭ simile:

Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. PE 353

Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni ven- ados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo. OV 377

Se-frazo + tio

Iafoje tio en la ĉeffrazo reprezentas la ideon de antaŭa se-frazo:

Se ŝi havas multe da mono, tio_ ne nepre signifas, ke ŝi estas feliĉa. = Se ŝi havas multe da mono, la fakto, ke ŝi havas multe da mono, ne nepre signifas...

Se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi [= Esperanto] dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, [...] ni povas pri tio sincere nin grat- uli. OV4°7 = ...nipovaspri la vivo kaj kreskado sincere nin gratuli.

Deziraj se-frazoj

Se estas uzata ankaŭ en ĉeffrazo por esprimi fortan deziron. Ofte oni tiam aldonas nur (§14.3.14) por akcenti la deziran sencon. Se la deziro estas nerealigebla, oni uzas US-modon (§26.4). Alie oni uzas OS-formon (§26.2.3) (normale ĉiam kun nur):

Ho, se mi estus sola!... - ŝi pensis. - Se mi ne havus infanon! M 61 = Mi deziregas, ke mi estu sola, ke mi ne havu infanon (sed tio ne estas ebla).

Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn! FA2113

Se oni nur ne refandos min! FA2119

Oni povas diri, ke vera ĉeffrazo estas subkomprenata: Ho, se mi estus sola,

tiam mi estus feliĉa!

Se antaŭ I-verbo

Iafoje oni mallongigas se-frazon, en kiu la ĉefverbo havas U-finaĵon, anstataŭigante la ĉefverbon per I-verbo kaj forlasante la subjekton. Vidu ek- zemplojn en la klarigoj pri I-verboj uzataj kvazaŭ ĉefverboj (§27.6).

33.6. Ĉar-frazoj

Ĉar = "pro tio ke". Ĉar enkondukas subfrazon, kiu montras kaŭzon aŭ motivon:

La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra. FE16 = La fakto, ke la tranĉilo estas akra, estas la kaŭzo, ke ĝi tranĉas bone.

La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. FE16 = La fakto, ke la infano volas manĝi, estas la kaŭzo, ke ĝi ploras.

Ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon. FE19

Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana. FE 39

La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. fe

Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE 9

Li estas mia onklo, ĉar mia patro estas lia frato. FE18 La fakto, ke mia patro estas lia frato, estas la motivo por nomi lin mia onklo.

Helpa tial

Se ĉar-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tial (§14.3.1) en la ĉef- frazo. Tial reprezentas la ideon de la ĉar-frazo:

Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo". OV 238 En la fino de la longa ĉar--frazo oni eble forgesis, ke ĝi komenciĝis per ĉar. Tial en- kondukas la sekvon de la kaŭzo, kaj memorigas, ke temas pri kaŭzo.

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patr- ino varmege amis sian pli maljunan filinon. FE13

Kelkfoje oni uzas tial rekte antaŭ ĉar por emfazi:

Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj. FK 232 Oni povas forlasi tial.

Post tial oni uzas tamen normale ke-frazon. Tial ke = pro tio ke = ĉar: Tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga. FK 230 La varianton *pro tio ĉar* oni tamen ne uzu.

Ĉar en ĉeffrazo

Ĉar-frazo estas iafoje ne subfrazo, sed memstara ĉeffrazo, kiu klarigas antaŭan frazon:

"Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). FE15 = Tion ŝi diris, ĉar tio ĉi estis feino...

Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; [...] manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj. ^37 = Tion li diris, ĉar li intencis...

33.7. Aliaj subfrazoj — apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol Apenaŭ

Apenaŭ (§14.3.7) plej ofte estas E-vorteca vorteto, sed ĝi ankaŭ povas esti enkondukilo de tempa subfrazo. Tiam apenaŭ signifas "tuj post kiam" aŭ "preskaŭ samtempe kiam". Tiaj apenaŭ-frazoj staras ĉiam antaŭ la ĉeffrazo:

Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?"FE21 = Tujpost kiam ŝiapatrino ŝin rimarkis (preskaŭ samtempe), ŝi kriis...

Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki. FE19

Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro. M128

Alternative oni povas uzi apenaŭ kiel E-vortecan vorteton en ĉeffrazo: Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, kiam el la buŝo... La frazo kiam el la buŝo... estas nun tempa subfrazo.

Dum

Dum enkondukas tempan subfrazon. Dum-frazo montras ion, kio daŭras samtempe kun la ĉeffrazo. Oni uzas dum, se kaj la subfrazo kaj la ĉeffrazo estas pli-malpli daŭraj, kaj daŭras dum pli-malpli la sama tempo:

Unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis. FA1143 La gardodeĵorado daŭris samtempe kiel la dormado.

Dum ŝiparolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. FE17

Restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos. BV 49

Ofte dum-frazo montras ion, kio kontrastas al la ĉeffrazo. Tiam la tempodaŭra signifo povas malfortiĝi kaj iafoje preskaŭ malaperi:

Dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝarden- eto. FA193 La du agoj, kiuj ja estis samtempaj kaj daŭraj, estis forte kon- trastaj unu al la alia.

Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. FE 22 La du statoj estas ja samtempaj (kvankam la ago de la unufoja mensoginto okazis antaŭe), sed grava estas la kontrasto inter la unufoja mensogo kaj la ĉiama mensogado.

Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. M150 Gravas nur la kontrasto.

Dum estis komence nur frazenkondukilo. En la Fundamento ĝi estas uzata nur tiel. Poste dum fariĝis ankaŭ rolvorteto (§12.3.6.2): Dum la manĝado venas apetito. PE 612 Iuj volas uzi dum nur kiel rolvorteton, kaj ekuzas *dum (tio) ke* antaŭ subfrazo. Tiamaniere ili forprenas de dum ĝian originan rolon. Kial oni faru ion tian, estas nekompreneble.

Se ne estas tiel, ke ambaŭ agoj estas daŭraj, aŭ se oni ne volas aparte montri daŭrecon, oni uzas rilatan kiam (§33.4.2). Tiam la du agoj eble estas sam- tempaj nur momente: Kiam mi venis al li, li dormis. FE 20 Kiam oni estas riĉa

[...], oni havas multajn amikojn. FE16 Dum kaj kiam montras malsamajn nuancojn. Oni do ne uzu ambaŭ samtempe. Ne diru: *Tio okazis, dum kiam mi loĝis en Romo.* Diru ...dum mi loĝis en Romo ...kiam mi loĝis en Romo, depende de la celita senco.

Ĝis

Ĝis enkondukas subfrazon, kiu montras la tempan finpunkton de la ĉeffrazo. Kiam la ago de la ĝis-frazo komenciĝas, la ago de la ĉeffrazo finiĝas:

Ili persekutos vin, ĝis vi pereos. Re 28 Kiam vi pereos, finiĝos la persekut- ado.

Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. FA1161 Kiam ŝi venis al la granda arbaro, ĉesis la irado.

Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa. = Mi donos manĝi nur post kiam vi pagos por la antaŭa. La ne-donado de manĝo ĉesos, kiam okazos la pago.

Ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj. FA2 33 La flugado ne vere ĉesis, sed nur ŝajnis ĉesi.

Ĝis-frazo estas iafoje helpata de tiel longe en la ĉeffrazo:

Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. FK 265

Gis-frazo ĉiam montru ion pli-malpli momentan. Ne diru: *Mi restis, ĝis li dormis.* Diru: Mi restis, ĝis li ekdormis. Aŭ: Mi restis, ĝis mi vidis, ke li dormas. Aŭ simile.

En tempa subfrazo estas superflue, eĉ evitinde, aldoni kiam post ĝis. Ne diru: *Mi daŭrigos demandadi, ĝis kiam vi respondos.* Diru simple: Mi daŭrigos demandadi, ĝis vi respondos. Ĝis estas mem frazenkondukilo, kaj ne bezonas helpon de kiam. Sed se temas pri demanda subfrazo, ĝis kiam estas tute normala: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie.

Povas ŝajni strange, ke oni uzu ĝis kiam nur ĉe demandoj. La klarigo estas, ke nedemanda ĝis kiam estas tute alia frazkonstruo ol demanda ĝis kiam. La simileco estas nur ŝajna. Antaŭ nedemanda subfrazo ĝis rilatas al la tuta sub- frazo: Mi daŭrigos demandadi, ĝis *kiam * vi re spondos. = Mi daŭrigos de- mandadi ĝis la tempo de via respondo. En demanda subfrazo tamen ĝis ri- latas nur al kiam: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie. = Mi demandis: "Gis kiu tempo ili restos tie?" Ĉe ĉi tia demanda subfrazo, kaj ĝis kaj kiam estas nepre bezonataj por la signifo. Ĉe tempa ĝis-frazo kiam estas tamen tute superflua. Aldono de tia superflua kiam povus iafoje eĉ kredigi, ke temas pri demando, kvankam tiel tute ne estas.

Iuj erare aldonas ne en ĝis-frazo (pro nacilingva influo), kio donas tute mal- ĝustan sencon. Oni diras ekz.: *Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvojn. * La intencita senco estas, ke la ago "rifuzi kredi al viaj vortoj" ĉesos en la momento, kiam pruvoj ja estos donitaj. Oni do devas diri: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi donos pruvojn. Se oni uzas dum anstataŭ ĝis, oni tamen uzu ne: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, dum vi ne donos pruvojn. La ago "rifuzi kredi al viaj vortoj" daŭros dum tiu tempo, kiam vi ne donos pruvojn (ĝis la momento, kiam vi ja donos pruvojn).

Ĝis estas dekomence ne nur frazenkondukilo, sed ankaŭ rolvorteto (§12.3.5.3): Post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. FE18 Komparu kun dum, kiu komence estis nur frazenkondukilo.

Kvankam

Kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras nesufiĉan kaŭzon aŭ nesufiĉan malhelpaĵon. Kvankam-frazo montras ion, kio ne sukcesas malhelpi la ĉef- frazan ideon:

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE 39 Ŝi ja edziniĝis kun sia kuzo. La volo de la gepatroj ne povis malhelpi tion.

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE35 Ni ja nomas ilin tol- aĵo. La fakto, ke ili ne ĉiam estas el tolo, ne malhelpas tion.

Se kvankam-frazo staras komence, oni ofte por klareco uzas tamen (§14.3.17) en la ĉeffrazo:

Kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo. M111

Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis. M1°2 Ŝi ne edziniĝis. Ŝia edukiteco kaj beleco ne povis malhelpi tion.

Neniam uzu sed (nek kaj) por helpi kvankam -frazon. Ne diru: *Kvankam mi ne volis tion, sed mi faris.* Diru: Kvankam mi ne volis tion, mi tamen faris. Aŭ: Mi ne volis tion, sed mi tamen faris.

Oni ofte uzas mallongigitajn kvankam--frazojn, en kiuj la ĉefverbo kaj ankaŭ aliaj aferoj mankas. Iafoje tiaj kvankam--frazoj apenaŭ ŝajnas esti subfrazoj plu:

Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo per- fekte ellernis Esperanton. OV 247 = Kvankam li estis blinda kaj maljuna...

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaŭe. M198 = ...kvankam ŝi ne faris tiel koleran mienon kiel antaŭe.

Nun nia urbo jam trankviliĝis, kvankam ankoraŭ ne tute. L11°2 = ...kvankam ĝi ankoraŭ ne tute trankviliĝis. La urbo ankoraŭ ne vere tute trankviliĝis, sed tio ne malhelpas, ke ni tamen diru, ke ĝi trankvil- iĝis.

Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente fluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj. M143 = ...kvankam ili fluis silente... La mallongigita kvankam-frazo staras en pozicio, en kiu la plena kvankam-frazo apenaŭ povas troviĝi.

La larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. M194 = ...kun plendo profunda, kvankam ĝi estis muta.

Ĝi [= la desegnaĵo] prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon M 68 = Ĝi prezentis artaĵon, kiu estis bela, kvankam ĝi estis malgranda.

Kvankam tre similas al malgraŭ (§12.3.6.6). La diferenco estas, ke kvankam enkondukas subfrazon, dum malgraŭ estas rolmontrilo, kiu staras antaŭ O- vorta aŭ O-vorteca frazparto: Ili rifuzis helpi, kvankam mi petegis. = Ili rifuzis helpi malgraŭ mia petego.

Sed ankaŭ malgraŭ povas enkonduki subfrazon kun helpo de ke tio ke: Ili rifuzis helpi malgraŭ (tio), ke mi petegis. La esprimo malgraŭ (tio) ke (§12.3.6.6) estas malpli kutima, kaj tial pli emfaza ol kvankam.

Ekzistas ankaŭ la eĉ pli forta esprimo spite ke, kiu montras intencan kon- traŭstaron: Ili rifuzis spite ke mi petegis. Vidu ankaŭ la rolvortaĵon spite al (§12.3.7). Ankaŭ + se (§33.5) povas iafoje havi similan signifon. + se montras, ke estus surprize, se la afero ne povus malhelpi: Ili rifuzus, eĉ se mi petegus.

Noto: En la frua tempo Zamenhof uzis kvankam kiel E-vortecan vorteton en ĉeffrazo: Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. FA11°8 = Kvankam li estis konvinkita, ke... Tiu stranga uzo nun tute mal- aperis.

Kvazaŭ

Kvazaŭ = "tiel kiel estus se". Kvazaŭ povas enkonduki subfrazon, kiu montras fantazian komparon:

Tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. FA3 50 = Ili sidis kune tiel, kiel estus, se ili estus gefianĉoj. Ili ne estis gefianĉoj, sed ŝajnis tiel.

Li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon. FA121 Li ne havis en si pipron kaj tabakon. Nur ŝajnis tiel.

Ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi preskaŭ jam estis faronta tion. FA3 59

La ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita. FA3 26

Estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. BV 75

Kvazaŭ-frazo estas ofte helpata de tia, tiel, tiamaniere tiumaniere en la ĉeffrazo:

Mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon! FA2 26 = Mi havas tian senton, kian mi havus, se mi kisus mian patrinon.

Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj. FA2149

Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras. M-184

En ĉi tiaj kvazaŭ-frazoj Zamenhof ofte uzis la realan modon (verbon kun AS, IS aŭ OS): De li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo. ^8 Tio ne estas erara, ĉar jam kvazaŭ montras la imagecon sufiĉe klare. Oni uzu tamen normale la imagan modon, US-formon. Sed, se kvazaŭ-frazo iel re- donas ies penson, tiam oni plej ofte ja uzu la realan modon. Tiam temas pri nerekta parolo, en kiu oni ĉiam uzu la verboformon de la iama penso aŭ diro (§33.8.1): Ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo. FA3 46

Kvazaŭ (§14.3.12) ofte rolas kiel E-vorteca vorteto (kiu tute ne enkondukas subfrazon). Tiam oni normale uzas nur la realan modon.

La vorteto kvazaŭ aperis nur en 1889. Tial en la unua tempo (kaj ankoraŭ iafoje post 1889) oni uzis kiel se (iafoje solan kiel) por enkonduki nereal- ecajn subfrazojn:

Estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo. FA197

= ...kvazaŭ ambaŭakra glavo trairus...

Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. BV27 = ...kvazaŭ ĝi estus la vizaĝo...

Tia uzo de kiel (se) nun malaperis. Oni uzas ĉiam kvazaŭ. Sed oni ja povas iafoje uzi kiel antaŭ se-frazo, kiu montras ion eblan, ion teorian. Tio estas alia signifo, por kiu oni ne povas uzi kvazaŭ: Li sentis tian doloron, kiel se iu estas pikata de najlo. Oni komparas kun afero, kiu ja iafoje okazas. Oni uzas la realan modon (AS-finaĵon). Kvazaŭ ne estas ebla. En tiaj frazoj oni povas ankaŭ uzi kiam anstataŭ se. Komparu kun: Li sentis tian doloron, kvazaŭ li estus pikata de najlo. La komparo estas fantazia, neniu lin pikas per najlo. Tial oni uzas kvazaŭ kun imaga modo (US-finaĵo).

Ol

Ol povas enkonduki tempan subfrazon, se antaŭ la subfrazo staras la vorteto

antaŭ:

Antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. FA212 = Pli frue ol tiam, kiam li atingis...

Antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron. FE 24 = Pli frue ol tiam, kiam vi venos al mi...

Mi ne manĝos, antaŭ ol mi diros mian aferon. ^24 = Mi ne manĝos pli frue ol tiam, kiam mi diros mian aferon.

Ol plej ofte montras komparojn (§20.1) kunlabore kunpli alia. Ankaŭ en antaŭ ol temas pri komparo. Oni komparas du tempojn. Unu el tiuj tempoj estas pli frua, do antaŭa.

Logike oni povus ankaŭ uzi antaŭ kiam, same kiel oni uzas post kiam (§33.4.2). Alternative oni povus same logike uzi post ol anstataŭ post kiam. Sed jam delonge estas kutimo uzi antaŭ ol kaj post kiam. Ambaŭ estas logikaj. Logikaj estus ankaŭ antaŭ ke (= antaŭ tio ke), kaj post ke (= post tio ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antaŭ ol kaj post kiam, ĉar ili estas plej facile komprenataj ĝuste pro sia kutimeco.

Se la ĉeffrazo kaj la subfrazo havas la saman subjekton, oni povas anstataŭ subfrazo uzi antaŭ ol + I-verbon (§27.5).

Ol ankaŭ povas enkonduki subfrazon, en kiu kiom estas subkomprenata (§33.4.3).

33.8. Nerekta parolo

Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, de- cidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. sen- ŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.

Rekta parolo: Petro diris: "Mi volas doni ion al vi."

Nerekta parolo: Petro diris, ke li volas doni ion al mi.

Rekta parolo: Karlo demandis: "Ĉu vi volas iri kun mi?"

Nerekta parolo: Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li.

Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa. Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, de- mando, timo k.t.p.: Li havis la penson, ke li estas feliĉa. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, ĉu ilipovas partopreni.

Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel subjekto de ŝajni, esti evidente, esti klare, esti (ne)eble, esti verŝajne k.s.: Ŝajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas feliĉa.

Iafoje alispeca subfrazo aŭ eĉ I-verbo povas esti nerekta parolo. En nerekta parolo oni povas heziti pri:

Verboformo (§33.8.1)

Tempaj kaj lokaj esprimoj (§33.8.2)

Pronomoj (§33.8.3)

33.8.1. Verboformoj en nerekta parolo

En iuj lingvoj oni devas ĉe nerekta parolo iafoje ŝanĝi la verboformon. En Esperanto oni ĉiam konservas la originan verboformon:

Li diris: "Mi volas manĝi". ^ Li diris, ke li volas manĝi. La AS de volas estas la nuno de la origina dirado. Ne ŝanĝu al IS.

Ĉu vi diris: "Mi estas feliĉa." ^ Ĉu vi diris, ke vi estas feliĉa? La AS de estas montras la nunon de la origina dirado.

Li diris: "Mi tiam loĝis en Ĉinio. " ^ Li diris, ke li tiam loĝis en Ĉinio. La IS de loĝis montras tempon pli fruan ol la origina dirado. Estus eraro ŝanĝi al estis loĝinta.

Ĉu vi diris: "Mi estis feliĉa antaŭe." ^ Ĉu vi diris, ke vi estis feliĉa antaŭe? La IS de estis montras tempon antaŭ la origina dirado.

Ŝi demandis: "Ĉu vi iros kun mi al kinejo?" ^ Ŝi demandis, ĉu mi iros kun ŝi al kinejo. La OS de iros montras tempon postan al la origina de- mando. Estus eraro ŝanĝi al estis ironta aŭ volis iri. Se la origina de- mando estus "Ĉu vi volas iri kun mi?", oni dirus: Ŝi demandis, ĉu mi volas iri kun ŝi.

Li demandis: "Kion vi faros lunde?" ^ Li demandis, kion mi faros lunde. La OS de faros montras tempon post la origina demandado. Eble la lundo nun jam pasis, eble ĝi ankoraŭ ne alvenis.

Mi sciis la respondon al la demando: "Kiam li venos?" ^ Mi sciis, kiam li venos. La OS de venos montras tempon post la origina demando.

Li ne komprenis: "Kial ŝi ne volaspartopreni?" ^ Li ne komprenis, kial ŝi ne volas partopreni. La AS de volas montras la tempon de la origina demando.

Ili ordonis: "Paku tuj vian valizon!" ^ Ili ordonis, ke mi tuj paku mian valizon.

Ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos. FA1161 La origina penso estis: "Mi ilin trovos."

Mi volas ke vi tien iru. FE19 Mi volas diri: "Iru tien!"

Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis. FA1119 Ŝi pensis: "Li estas malsana."

Oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn. M139 Oni vidis la aferon kaj konstatis: "La junaj homoj donas. . . "

Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. FA115 Li aŭdis la sonon, kaj pensis: "Iu alrajdas... "

Mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos. FA3 61 Ŝi pensis: "Hodiaŭ ves- pere li venos."

Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. FA31 Ŝi timis kaj pensis: "La infano mortos!"

Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. FA31°2 Li diris: "Ne instruu al ŝi..."

Ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. FA1163 Ŝi pensis: "Min ĉirkaŭas... ", ĉar tiel ŝajnis al ŝi.

Ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. ^39 La parolanto opiniis: "Ĉio havos bonan finon", ĉar tiel ŝajnis al li.

En lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino. FA3 91 Li pensis klare: "Kristino devas fariĝi mia edzino."

Rilataj Kl-frazoj

Rilataj subfrazoj (subfrazoj kun rilata KI-vorto) normale ne rerakontas diron

aŭ penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:

Mi ne konis tiun, kiu venis. Konis kaj venis ambaŭ montras tempon antaŭ la nuno. Verŝajne ili montras la saman tempon.

Mi ne konis tiun, kiu estis veninta. Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Veninta montras tempon ankoraŭ pli fruan.

Mi ne konis la personon, kiu estis baldaŭ venonta tra la pordo. Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Venonta montras tempon post tiu pasinta tempo.

Nerekta parolo en alispecaj subfrazoj

Normale nerekta parolo aperas en ke-frazoj aŭ demandaj subfrazoj, sed

iafoje ankaŭ alispeca subfrazo povas esti rerakontado de diro aŭ penso:

Jam en Kjoge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. FA3 59 Li pensis: "En Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan." La ĉar- frazo estas nerekta parolo. La OS-formo montras tempon post lia penso.

Kiel-frazo kelkfoje estas rerakontado de ies penso:

Li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas. FA3 61 Li diris pli-malpli: "Mi vin tiel kore amas!"

Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon. FA415° Ili vidis kaj pensis: "Tiel li glatigas kaj formas la molan argilon." Komparu kun: Mi vidis, kiel rozujo ricevis burĝonon. FA1232 Ĉi tie oni ne volis rerakonti ian penson, sed nur rakonti, kio okazis. Tial estas IS-formo, kiu rilatas al la absoluta nuno.

Kvazaŭ-frazo povas redoni ies penson aŭ impreson. Kvazaŭ montras, ke la penso aŭ impreso estas malvera, ŝajna. En aliaj kvazaŭ-frazoj oni normale uzas US-verbon (§33.7), sed se estas nerekta parolo, oni ĉiam uzu la ori- ginan verboformon, kiu plej ofte estas en reala modo (AS, IS aŭ OS):

Li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno tute ne lumis. FA314 Li pensis: "La luno lumas en la ĉambron."

Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas. FA3 64 Li pensis: "La rimeno de mia tornistro minpremas." Sed tiel ne estis.

Ili [...] faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teks- iloj. FA1108 Per siaj mienoj ili ŝajnigis: "Ni laboras " La homoj pensis: "Ili laboras."

Ŝajnis, kvazaŭ li dormas. FA159 Li ne dormis, sed estis morta. Al tiu, kiu lin vidis, tamen venis en la kapon la ideo Li dormas, kvankam li sciis, ke tio ne estas vero. La frazo redonas tiun penson kun la sama verboformo.

Sonis kvazaŭ ranoj kvakas. FA2133 Oni pensis: "Ranoj kvakas." Sed estis io alia.

Tiaj ĉi kvazaŭ-frazoj estis oftaj ĉe Zamenhof. Nuntempe oni uzas plej ofte ke-frazojn, eble kune kun kvazaŭ kiel E-vorteca vorteto: Li havis la impreson, ke la luno kvazaŭ lumas... Ili faris mienojn, ke ili kvazaŭ laboras... Ŝajnis, ke li kvazaŭ dormas.

I-verbo kiel nerekta parolo

Iafoje I-verba frazparto (I-verbo kune kun diversaj frazetoj) povas reprezenti ke-frazon, kiu rerakontas ies penson:

La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris. FA1109 = ...por ke li povu diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo... La ministro pensis: "Mi povu diri tion saman, kiam mi revenos al la reĝo." Oni uzas revenos kun OS- finaĵo, kvankam fakte temas pri tempo antaŭ la absoluta nuno. Tio estas ebla, ĉar estas nerekta parolo.

33.8.2. Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo

Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, ĝi ofte povas resti senŝanĝe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial iafoje ŝanĝiĝi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiaŭ, hieraŭ, antaŭhieraŭ, morgaŭ kaj postmorgaŭ (§14.2.4). Frazoj, en kiuj oni devas ŝanĝi tian tempovorton, estas tamen sufiĉe maloftaj:

Pasintan lundon li diris: "Mi ne laboros hodiaŭ!" ^ Pasintan lundon li diris, ke li ne laboros tiun tagon. Se oni konservus hodiaŭ en la sub- frazo, temus pri tiu tago, en kiu estis dirita la tuta frazo.

Morgaŭ li verŝajne diros: "Mi estis malsana hieraŭ!" ^ Morgaŭ li verŝajne diros, ke li estis malsana hodiaŭ. Se oni uzus hieraŭ en la nerekta parolo, temus pri la tago antaŭ ol estis dirita la tuta frazo. Li efektive parolos pri la hodiaŭa tago, kaj oni do ŝanĝu al hodiaŭ.

Antaŭ unu semajno li demandis al mi: "Ĉu vi venos al mi morgaŭ?" ^ Antaŭ unu semajno li demandis al mi, ĉu mi venos al li la postan tagon.

Antaŭhieraŭ li demandis: "Ĉu vi venos morgaŭ?" ^ Antaŭhieraŭ li de- mandis, ĉu mi venos la postan tagon. Teorie oni povus diri: *Antaŭhieraŭ li demandis, ĉu mi venos hieraŭ.* Temas ja pri tiu tago, kiu estis antaŭ la nuna, do pri hieraŭ, sed la kontrasto inter OS-verbo kaj hieraŭ estas tro stranga.

Postmorgaŭ li diros: "Mi faris tion hieraŭ!" ^ Postmorgaŭ li diros, ke li faris tion la antaŭan tagon. Teorie oni povus diri: *Postmorgaŭ li diros, ke li faris tion morgaŭ.* Sed la kontrasto inter IS-verbo kaj morgaŭ estas tro nekutima.

Iafoje en rakontoj oni tamen konservas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ senŝanĝe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ [= la postan tagon] li komencos sian someran vojaĝon. FA1133 Ĉi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenaŭ povus estiĝi konfuzo kun la vera morgaŭo. Formoj kiel hieraŭo, hieraŭa tago, morgaŭo, morgaŭa tago (§14.2.4) estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.

La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco ŝanĝi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne estas bezonata: Hieraŭ li diris: "Mi volas fari tion nun kaj ne poste!" ^ Hieraŭ li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus ŝanĝi al tiam, tiumomente aŭ eble tuj, sed ankaŭ nun taŭgas. En rak- ontoj nun (§14.2.7) estas sufiĉe ofte uzata pri pasinta tempo.

Loka esprimo en citata frazo devas iafoje ŝanĝiĝi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia ŝanĝo povas esti natura, sed ne nepra.

Karlo kaj Eva estas en Parizo. Karlo parolas pri Pekino, kaj diras al Eva: Mi iros tien.

Eva poste estas kun Petro en Pekino, kaj rerakontas al Petro: Karlo diris, ke li iros ĉi tien. (Aŭ eble pli bone: ...ke li venos ĉi tien.)

Petro kaj Eva estas en Tokio, kaj Petro diras al ŝi: Mi iam estis en Ber- lino.

Eva kaj Karlo poste estas en Berlino, kaj ŝi rerakontas al li: Petro diris, ke li iam estis ĉi tie. Aŭ: Petro diris, ke li iam estis en Berlino.

33.8.3. Pronomoj en nerekta parolo

En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas ŝanĝiĝi, se la parolanto aŭ la alparolato ŝanĝiĝis:

Karlo diras: Mi estas tre feliĉa.

Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li estas tre feliĉa. Mi ^ li.

Karlo diras: Mi iros al miaj gepatroj.

Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li iros al siaj gepatroj. Mi ^ li, miaj ^ siaj.

Karlo demandas al Petro pri Eva: Ĉu ŝi volas kuniri kun mi?

Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ŝi volas kuniri kun vi? Ŝi restas, mi ^ vi.

Petro rakontas al Eva: Li demandis, ĉu vi volas kuniri kun li. Ŝi ^ vi, mi ^ li.

Karlo diras al Eva: Mi amas vin.

Petro demandas al Eva: Ĉu li vere diris, ke li amas vin? Mi ^ li, vin restas.

Petro demandas al Karlo: Ĉu vi vere diris, ke vi amas ŝin? Mi ^ vi, vin ^ ŝin.

Petro rakontas al Elizabeto: Li fakte diris al ŝi, ke li amas ŝin. Mi ^ li, vin ^ ŝin.

Karlo diras al Petro pri Eva: Mi amas ŝin.

Petro rakontas al Eva: Li diris, ke li amas vin. Mi ^ li, ŝin ^ vin.

Karlo diras al Petro pri si mem kaj Eva: Ni geedziĝos.

Petro demandas al Karlo: Ĉu vi diris, ke vi geedziĝos? Ni ^ vi. (La unua vi estas Karlo. La dua vi estas Karlo kaj Eva.)

Petro rakontas al Elizabeto: Li diris, ke ili geedziĝos. Ni ^ ili.

Iafoje ni inkluzivas la alparolaton, alifoje ne. Ofte la kunteksto montras la ĝustan signifon, sed je bezono oni uzu pli klaran esprimon:

Karlo diras al Petro pri si mem, Petro kaj Eva: Ĉu ni iru al la urbo? Ni inkluzivas la alparolaton, kiu estas Petro.

Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ni iru al la urbo? Ni restas kaj ankoraŭ inkluzivas la alparolaton, sed nun la alparolato estas Karlo.

Petro rerakontas al Elizabeto: Li demandis, ĉu ni iru al la urbo. Ni ankoraŭ restas, sed ne plu inkluzivas la alparolaton, kiu nun estas Elizab- eto. Por klareco Petro povus anstataŭe diri ekz.: Li demandis, ĉu mi, li kaj ŝi iru al la urbo.

Karlo diras al Petro kaj Eva: Venu kun mi al kinejo.

Petro rerakontas al Eva kaj Elizabeto: Li proponis, ke ni venu kun li al kinejo. La antaŭe subkomprenata vi fariĝis ni. Ni inkluzivas unu el la alparolatoj, Evan, sed ne la alian, Elizabeton. Ankaŭ estas eble diri pli klare: Li proponis al mi kaj Eva, ke ni venu kun li al kinejo.

Noto: En PAG, §234, oni skribis, ke oni ĉiam devas ŝanĝi ĉiujn pronomojn de la unua kaj dua per- sonoj, mi, ni, vi, en la trian personon, li, ŝi, ĝi, ili. Tio ne estas vera. Iafoje estus erarego tiel ŝanĝi. Iafoje oni eĉ devas ŝanĝi en la kontraŭa direkto. Vidu la diversajn ekzemplojn ĉi tie.

34. Vortordo

En Esperanto la ĉefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finaĵoj, precipe N, ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta. En tiu ĉi paragrafo temos ĉefe pri la ordo de frazpartoj.

Aliaj reguloj pri vortordo

Multaj E-vortecaj vortetoj ordinare staru por klareco ĝuste antaŭ tio, al kio ili rilatas, ekz. ankaŭ (§14.3.6), (§14.3.9), tre (§14.3.18), nur (§14.3.14). Ankaŭ ne (§21) staru antaŭ tio, kion ĝi neas.

Rolvorteto (§12.3) staru ĉiam antaŭ tio, kies rolon ĝi montras.

Kunliga vorteto (§16) staru antaŭ tio, kion ĝi ligas al io.

Ajn (§14.3.4) staru tuj post tiu tabelvorto, kiun ĝi nuancas.

Legu ankaŭ pri la ordo de rektaj priskriboj de O-vortoj, A-vortoj kaj E- vortoj en §7.

34.1. Ordo de frazpartoj

Ĉasas la hundo katon. Atentigo, ke ĝi ĉasas katon, ne ekz. rigardas.

Katon la hundo ĉasas. Atentigo, ke ĝi ĉasas ĝuste katon, ne ekz. raton.

Rizon Karlo manĝas per manĝbastonetoj. Atentigo, kiamaniere Karlo manĝas ĝuste rizon.

Arkitekto la virino estas. Atentigo, ke ŝi estas ĝuste arkitekto.

Stranga ĉiuj opinias lin. Atentigo, ke ili opinias lin ĝuste stranga.

Ĉe perverba priskribo (§25.1) oni tamen ne povas ĉiam tute libere ŝanĝi la vortordon, ĉar perverba priskribo plej ofte ne havas rolmontrilon. Tial iafoje oni povus konfuzi perverban priskribon kun subjekto. Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, ĉar ekzistas ankaŭ aliaj bestoj). En frazo kiel lernanto fariĝis instruisto la ordo estas tre grava, ĉar instruisto fariĝis lernanto estas tute alia afero. En plej multaj realaj frazoj kun perverba priskribo la kunteksto tamen forigas la eblojn de mis- komprenoj, eĉ se oni uzas nekutiman vortordon. Sed frazo kiel [9]instruisto lernanto fariĝas* estas apenaŭ komprenebla, kaj tial evitenda.

Oni povas emfazi kaj nuanci ankaŭ alimaniere. Ekz. per la vorto ja (§14.3.10), kiu aldonas emfazon. Iafoje oni povas uzi prezentan ĉeffrazon plus rilatan subfrazon (§33.4.1.1). Parole oni povas aldoni elparolan emfazon al gravaj vortoj.

34.2. Antaŭmetado de frazparto

34.2.1. Normala antaŭmetado

Frazparton, kiu kutime ne aperas unue en frazo, oni povas emfazi per tio, ke oni ĝin metas ĝuste en tian komencan pozicion:

Terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj. FA2 6 Normala vortordo estus: Iliaj propraj ŝercoj ŝajnis al ili terure gajaj.

La sonorilon mi volas kaj devas trovi! FA2 89 Normale: Mi volas kaj devas trovi la sonorilon.

Kl-vortoj

Frazparto, kies ĉefvorto estas Kl-vorto (§13.1), staras normale komence de sia ĉeffrazo aŭ subfrazo. Tia pozicio ne estas do aparte emfaza ĉe Kl-vortoj. Antaŭ la Kl-vorto povas tamen stari rolvorteto, kiu montras ĝian frazrolon:

Kion vi volas?

Mi volas tion, kion vi volas.

De kio tio ĉi venas, mia filino? FE17

Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton. M 85

Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. M11

El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE 25

Principe ankaŭ aliaj vortoj, kiuj kunlaboras kun la Kl-vorto, povas stari antaŭ ĝi, sed oni ĝenerale malemas havi antaŭ Kl-vorto ion, kio ne estas rol- vorteto:

Tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insul- eto. FA1168

Sume kiom mi ŝuldas? ^34 Oni povus meti sume aliloke en la frazo.

Kune kun kiu vi venis? Oni normale forlasus kune.

La virino, flanke de kiu staras mia frato, estas mia edzino. Pli nature estas diri apud kiu, aŭ eble ĉe kies flanko.

La kunligaj vortetoj kaj (§16.1), (§16.2) kaj sed (§16.3) povas senprobl- eme aperi antaŭ Kl-vorto, ĉar tiaj vortetoj ne vere apartenas al la posta frazo, sed nur ligas ĝin al la antaŭa:

Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus. LR116

Legu ankaŭ pri Kl-demandoj en §22.1, pri Kl-demandoj kiel subfrazoj en §33.3, kaj pri rilataj subfrazoj en §33.4.

34.2.2. Antaŭmetado el subfrazo

Iafoje oni povas meti frazparton, kiu vere apartenas al subfrazo, en la komencon de la tuta frazo. Tio kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco de la vortordo:

Tiun laboron mi diris, ke mi faros. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron. La frazparto tiun laboron estas objekto de faros, kaj apartenas plene al la ke-frazo. Por emfazo ĝi tamen staras komence de la tuta frazo.

En salono Zamenhof mi pensas, ke okazas nun la solena inaŭguro. = Mi pensas, ke okazas nun en salono Zamenhof la solena inaŭguro. La loka komplemento ne montras la lokon de la pensado, ĉar ĝi vere apartenas al la subfrazo.

El tio povas elveni, la diablo scias, kio. ^9 En tiu ĉi tre nekutima frazo, ĉio el la subfraza demando, krom la demanda vorto kio, estas antaŭ- metita. Normala vortordo estas: La diablo scias, kio el tio povas elveni.

Ofte povas estiĝi konfuzo, al kiu parto de la frazo vere apartenas antaŭ- metitaj vortoj. Povas ŝajni, ke ili apartenas al la ĉeffraza verbo, ĉar ili ja staras pli proksime al ĝi. Tial tia ĉi vortordo estas tre malofte uzata (sed vidu ĉi-poste pri Kl-vortoj). Se la frazparto, kiun oni volas emfazi, rolas kiel sub- jekto en sia subfrazo, oni nepre ne povas formovi ĝin, ĉar subjekto devas ĉeesti ĉe sia ĉefverbo. Nepre ne uzu: *Tiu laboro mi pensas, ke estas mal- facila.* Oni devas diri: Mi pensas, ke tiu laboro estas malfacila.

Pri-solvo

Iafoje, se la senco permesas, oni povas emfazi frazparton en subfrazo per uzo de antaŭmetita pri-komplemento. Tiun frazparton, kiun oni volas emfazi, oni lasas en ĝia loko en la subfrazo en la formo de pronomo aŭ tabelvorto, kaj en la komenco de la tuta frazo oni metas ĝin en la formo de pri-komplemento. La emfazata afero aperas do dufoje, unu fojon kiel pri- komplemento en la ĉeffrazo, kaj unu fojon pronome en sia vera frazrolo en la subfrazo:

Pri tiu laboro mi diris, ke mi faros ĝin. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron.

Pri tiu laboro mi pensas, ke ĝi estas malfacila.

Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. M156 = Mi neniam aŭdis, ke vi havas ian talenton.

Antaŭmetado de Kl-vorto el subfrazo

Kiam oni faras KI-demandon, oni movas la pridemandatan aferon de sia normala loko al la komenco de la frazo:

Vi volas ion. ^ Kion vi volas?

Li nomiĝas Karlo. ^ Kiel li nomiĝas?

Se la tuta frazo enhavas en si subfrazon, kaj la pridemandota afero troviĝas en tiu subfrazo, oni devas, kiam oni formas demandan frazon, movi tiun aferon al la komenco de la tuta demanda frazo, kvankam ĝi ankoraŭ sence apartenas al la subfrazo. Tiaj frazoj povas fariĝi malfacile kompreneblaj:

Vi konsilas, ke ni respondu ion al ĉi tiu popolo. ^ Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo [...]? &112 Kion estas objekto de la ĉefverbo respondu, kvankam ĝi staras pli proksime al konsilas. La frazo sonas tamen sufiĉe nature, ĉar kion ankaŭ povus rilati al la ĉeffraza verbo kon- silas.

Petro diris, ke lia amiko nomiĝas Karlo. ^ Kiel Petro diris, ke lia amiko nomiĝas? Estas risko, ke oni pensas, ke kiel rilatas al diris, kio donus tre strangan signifon. Pli komprenebla alternativo estas: Kiel laŭ Petro nom- iĝas lia amiko?

Vi deziras, ke mi agu iel. ^ Kiel vi deziras, ke mi agu? Pli normala de- mando estas: Kiel mi agu? Sed tio ne signifas precize la samon.

Vi aŭdis, ke oni vendas ion. ^ Kion vi aŭdis, ke oni vendas? Pli volonte oni dirus simple: Kion oni vendas? Sed tio ne estas precize la sama de- mando.

Vi volas, ke mi vendu ion al vi. ^ Kion vi volas, ke mi vendu al vi? Pli simpla (sed ne tute samsenca) estas: Kion mi vendu al vi?

Oni plene evitu ĉi tiajn frazojn, se la subfrazo mem estas demando, ĉar tia konstruo fariĝas tro komplikita:

Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. ^ *Kion ŝi demandis, ĉu mi ŝatas?* Oni devas diri nur Kion ŝi demandis? kvankam tio estas malpli preciza, aŭ uzi la pri-solvon montrotan ĉi-poste.

Petro demandis, kiam mi iros al la urbo. ^ *Kien Petro demandis, kiam mi iros?* Eble oni devas kontentiĝi per Kion Petro demandis?

La sama problemo ekzistas ĉe rilataj (nedemandaj) KI-vortoj. Ankaŭ tiaj KI- vortoj estu en la komenco de la subfrazo. Se la rilata KI-vorto vere apartenas al subfrazo de la subfrazo, konfuzo povas estiĝi:

Vi asertis, ke vi vidis homon. ^ La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis, estas jam delonge mortinta. Evitinda frazo, ĉar kiun ŝajnas esti objekto de asertis, kvankam ĝi vere estas objekto de vidis. (Ĉi tie oni povas uzi la elturniĝon La homo, kiun vi asertis esti vidinta...)

Ŝi scius, kio estas kuirita sur ĉiu fajrejo. ^ Ekzistis neniu fajrejo, kie ŝi ne scius, kio estas kuirita. Evitinda frazo, ĉar kie ŝajnas montri la lokon de la sciado, dum ĝi fakte montras la lokon de la kuirado. Vidu Zamen- hofan solvon ĉi-poste.

Pn-solvo ĉe Kl-vortoj

Ofte oni povas elturniĝi per antaŭmetita pri-komplemento. Oni lasas la KI- aferon en ĝia loko en la formo de pronomo, kaj uzas pri-komplementon kiel demandesprimon aŭ frazenkondukilon:

Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. ^ Pri kio ŝi demandis, ĉu mi ŝatas ĝin?

Загрузка...