El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE10 = El la tuta grupo de miaj infanoj...

Nun mi legas, vi legas kaj li legas; ni ĉiuj legas. FE 20 Ni estas multe- nombra vorto. Tial ĉiuj nepre devas havi J.

Neniu

Memstara neniu aperas kutime sen J-finaĵo:

La tempon venontan neniu ankoraŭ konas. FE 22 Neniu = neniu persono.

En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE 26

Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. FE 28

Neniu, krom la reĝo, havas la permeson venadi al ŝi. FA18

Ankaŭ kun posta O-vorto oni normale uzas neniu sen J:

Neniu libro estas tiel konata en la tuta civilizita mondo, kiel la Biblio. OV 51

Ŝi ne vidis eĉ la ĉielon, ĉar ĝi estis kovrita de nuboj kaj neniu stelo en ĝi brilis. M17

Ho ve, nun mi plu havas neniun ĉevalon! FA114

Oni povas tamen uzi neniuj, se oni volas iel montri kontraston kun la ideo "pli ol unu", sed tion oni faras normale nur kiam sekvas O-vorto:

Ĉe la fenestro restis plu neniuj floroj. FA134 Antaŭe estis tie multaj floroj.

Diferenco inter tabelvortoj je A kaj U

La tabelvortoj je A montras econ aŭ specon, dum tabelvortoj je U montras identecon. Ĉe kia/kiu kaj tia/tiu la diferenco normale estas klara. Ĉe ia/iu, ĉia/ĉiu kaj nenia/neniu estas iafoje nur malgranda diferenco:

Kia homo li estas? Oni volas karakterizon de la homo.

Kiu homo li estas? Oni volas ekz. la nomon de la homo por ekscii lian identecon.

Tia opinio estas tute erara. LR119 Ĉiuj opinioj de tiu speco estas eraraj.

Tiu opinio estas tute erara. La diskutata opinio estas erara. Aliaj similaj opinioj eble estas ĝustaj.

Ni devas enloĝiĝi en ia hotelo. OV562 = ...en hotelo de iu el la diversaj specoj de hoteloj.

Ni devas enloĝiĝi en iu hotelo. = ...en iu el la diversaj individuaj hoteloj, kiuj troviĝas ĉi tie. Normale oni simple forlasas iu en tia frazo.

Ofte la diferenco inter U kaj A respondas al uzo kaj neuzo de la:

Ĉu vi vidis la ĉambriston aŭ la kuiriston? - Neniun serviston mi vidis. La demandanto interesiĝas pri du konataj individuoj. La respondanto ne vidis iun el tiuj du individuoj.

Ĉu vi vidis ĉambriston aŭ kuiriston? - Nenian serviston mi vidis. La de- mandanto interesiĝas pri du specoj de servistoj. La respondanto ne vidis serviston, ĉu de ĉambrista speco, ĉu de kuirista speco, ĉu de alia speco.

Oni povus tamen en ambaŭ okazoj uzi nenian en la respondo, ĉar se oni eĉ ne vidis ian specon de servisto, tiam oni ja ankaŭ ne vidis iun individuon. Kaj oni povus ankaŭ uzi neniun en ambaŭ respondoj, ĉar se oni vidis neniun individuon, oni ja ankaŭ vidis nenian. La diferenco inter tabelvortoj je A kaj U ne ĉiam estas grava. Iafoje oni povas elekti laŭplaĉe sen grava diferenco.

Diferenco inter tabelvortoj je U kaj O

La tabelvortoj je O estas memstaraj frazpartoj. Ili ne povas priskribi O- vorton. Ili respondas al U-tabelvorto + afero (objekto/aĵo...):

Kio estas tio? = Kiu afero estas tiu afero?

Tio estas speco de meblo. = Tiu afero estas speco de meblo.

Ĉio restis kiel antaŭe. = Ĉiu afero restis kiel antaŭe.

Kion bonan vi trovis tie? = Kiujn bonajn aferojn vi trovis tie?

Nenion interesan mi trovis. = Neniun interesan aferon mi trovis.

La tabelvortoj je U normale priskribas O-vorton, sed la O-vorto povas esti subkomprenata. Se nenio en la kunteksto montras alie, oni supozas, ke temas pri persono(j):

Kiu libro estas via? ^ Kiu estas via?

Tiu seĝo ŝajnas bona. ^ Tiu ŝajnas bona.

Ĉiu homo devas pensi mem. ^ Ĉiu devas pensi mem.

Kiu persono venis? ^ Kiu venis?

Ĉu estas iu [persono] en la kuirejo? - Jes, Paŭlo estas tie.

Jen kelkaj bonaj libroj. Kiun [libron] vi volas legi? - Mi volas tiun [libron].

Ĉu vi havas krajonon? - Neniun [krajonon] mi havas.

15.2. Tabelvortoj je O

kio kiu afero, kia afero tio tiu afero, tia afero

io iu afero, ia afero

ĉio ĉiu afero, ĉia afero nenio neniu afero, nenia afero

La tabelvortoj je O montras aferon, kiun oni ne povas precize nomi per O- vorto. Ĉi tie la ĝenerala vorto "afero" estas uzata kiel klarigo, sed la signifo estas eĉ pli ĝenerala. La tabelvortoj je O estas uzataj ankaŭ por reprezenti ion abstraktan, kion oni esprimis per tuta frazo.

Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je O kaj tabelvortoj je U en §15.1.

La tabelvortoj je O povas ricevi N-finaĵon, sed normale ili ne ricevas J-fin- aĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan tuton.

Rektaj priskriboj de tabelvortoj je O staras ĉiam post la tabelvorto: io bona, kion novan, ĉio grava k.s.

Kio

Kio brulas? FE31 = Kia/kiu afero brulas? Demanda kio.

Kion Dio kreis en la sesa tago? FE12

De kio tio ĉi venas, mia filino? FE17

Kio estis liaj lastaj vortoj? Rt48

Nu, kion mirindan vi trovis? Nu, kio venis al vi en la kapon? Rz 77

Kion vi havis, por diri al mi? Rt5

Kio do li estas laŭ via opinio? Rz92 Kiam kio rilatas al homo, ĝi normale demandas pri la profesio, la socia rolo aŭ simile, sed ne pri la nomo.

Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. FE 28

Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. FE 21

Mi de teruro ne sciis, kion fari. FE 38 Demanda kio en mallongigita sub­frazo. = ...ne sciis, kion mi faru.

"Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun grandega miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj." FE17 Duone ekkria, duone de­manda kio.

Ho, Dio! kion vi faras! FE26

La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi. FE17 Rilata kio. Kio reprezentas la vorton ĉion en la ĉeffrazo.

Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24

Ŝi estas ĉio, kio restis al mi sur la tero. M 31

La sola, kion ili deziras, estas nur ke oni lasu ilin trankvile vivi. OV 37°

Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA21°7

Li tuj faris, kion mi volis. FE 31 Kion rilatas al subkomprenita tio: ...faris tion, kion mi volis.

Ili ne havas, kion manĝi, ili ne havas, per kio hejti la fornon. M1°2 = Ili ne havas ion, kion ili povus manĝi, ili ne havas ion, per kio ili povus hejti la fornon.

Kio pri mia frato? = Kio estas pri mia frato? Kio okazis/okazos/okazu pri mia frato?

Absoluta kio

Zamenhof uzis komence kio(n) en malpreciza E-vorteca rolo, kiu ne estas klarigebla per ordinaraj reguloj. Nun oni povas iafoje uzi tiajn frazojn kiel fiksitajn esprimojn, sed normale oni esprimu sin per aliaj vortoj:

Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara, [...] la malfeliĉo estis tute sur mia flanko. BV57 = Kiam temas pri mia foresto...

Kio ĝi min interesas? Rz 3° = Kiel ĝi min interesas?

Kion ni estas kulpaj? Rt14 = Ĉu vere ni estas kulpaj? Pri kio ni estas kulpaj?

Tio

Mi pagos al ŝi por tio ĉi!FE21 = ...por tiu ĉi afero. Tio montras ion okaz- intan aŭ okazantan.

Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. FE38 Tio montras la veteron.

Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 Tio montras ion okazintan.

Tio ĉi estis feino. FE15

Ia figuro staris antaŭ lia lito, tio estis la fantomo de lia mortinta edz-

ino. FA314

La esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu. OV 382

La floroj mallevis siajn kapojn pro tio, ke ili estis lacaj de la nokta danc- ado. FA133

La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. FE 23

Antaŭ ol mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn problemojn, mi devas peti la leganton mediti iom pri la signifo de tiuj ĉi problemoj. FK232

Ĉu mi iam revenos al mia projekto aŭ ne - tion mi nun ne povas antaŭ- vidi. L2 201

La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. FE11

Certe, mi alportis arĝentan vazon speciale por tio, por doni trinki al tiu

• • • I FF 19

ci sinjorino!

Ne estas vera eĉ duono de tio, kion ili diris. Rz 7S

Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t.e. (= tio estas) dek frankojn. FE14 Tio estas enkondukas draste mallongigitan frazon: ...tio estas: mi ricevis dek frankojn.

Iafoje kiam ĉeestas rilata kio-subfrazo, tio povas esti forlasata: §33.4.3. Tio kaj ĝi

Iafoje oni povas heziti inter tio kaj ĝi (§11.5). Normale oni uzas tio pri io nedifinita, kion oni ne povas aŭ volas nomi per preciza O-vorto. Nepre oni uzu tio por reprezenti ion, kio estis esprimita per tuta frazo. Oni uzas ĝi por io difinita, kiun oni antaŭe esprimis per O-vorto, kaj kion oni povus ripeti per la sama O-vorto kun la aŭ alia difinilo:

Ŝi rakontis belan fabelon. Tio estis tre amuza. Amuza estis tio, ke ŝi rak- ontis fabelon. Tio reprezentas la tutan antaŭan frazon.

Ŝi rakontis belan fabelon. Ĝi estis tre amuza. Amuza estis la fabelo. Ĝi reprezentas la frazparton la (bela) fabelo.

Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? M193 La parolanto aŭdis sonon nesciante, kio kaŭzis ĝin. Tio do reprezentas malfacile difineblan aferon.

Mi aŭdis, ke branĉo rompiĝas. Ĉu ankaŭ vi aŭdis tion.

Mi aŭdis strangan sonon. Ĉu ankaŭ vi aŭdisĝin? Zamenhof iafoje uzis ĝi, kiam oni nuntempe preferas tio: §11.5.

Io

Io okazis! FA2 92 = Ia afero okazis.

Neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. FA3126

Mi havas ion por diri al vi, Hermano. Rt 39

Gerda denove varmiĝis kaj ricevis ion por manĝi kaj por trinki. FA2 71

Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. PE1791

Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE 40

Saĝulo scias ion, sed neniu scias ĉion. PE 2185

Tiam oni devas almenaŭ per io kovri, ekzemple per tapiŝeto. Rz81

Ĉio

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12

Ŝia fratino en ĉio estas kulpa. FE 21

La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povas doni dote al alia fraŭlino. FE 23

Ne ĉio utilas, kio brilas. PE1613

Ĉio estis mensogo! Rt34

Ne ĉio brilanta estas diamanto. PE1610

Ĉio tio

Oni uzas kutime ĉio (ĉi) tio anstataŭ ĉiuj (ĉi) tiuj aferoj (aŭ anstataŭ ĉiom de [ĉi] tio), kvankam tio estas gramatike iom stranga. Normale du O-vortoj aŭ du tabelvortoj je O ne povas tiel priskribi unu la alian:

Geografio, universala historio, historio de la pola literaturo... iam mi lernis ĉion ĉi tion. M 32

Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon. BV 41

Sciu do, ke ĉio tio, kio ĉiutage estas alportata al vi de la gazetoj sub la laŭta nomo de "novaj lingvoj internaciaj ", estas nur projektoj. FK283

Anstataŭ ĉio tio ĉi oni povas ankaŭ uzi ĉio ĉi ĉi ĉio (§14.1.2). Nenio

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia

FF 33

nazo.

En la eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo. M 205

La postulo de la mastrino de la informa oficejo havis en si nenion, kio povus esti rigardata kiel ofenda. M 26

Nenio armis min kontraŭ malriĉeco, nenio instruis min labori. M88

Unuj diris absolute nenion, aliaj diris tro multe. FA319

Li estis homo de gaja, pri nenio zorganta vivo. M 45

En la domo estas jam nenio por manĝi. M19

Por meti finon al tiu ĉi akra korespondado, mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu ĉi temo. L168

Ekzistas nenio certa sur la tero, krom tio, kion la homo posedas en sia propra brusto kaj kapo. M15

Nenio = "io senvalora aŭ malgrava"

Ofte nenio estas uzata figure pri senvaloraĵo, malgravaĵo aŭ neglekteblaĵo:

Miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj, ke ili estas preskaŭ nenio. M 59

En komparo kun tio la korpa sufero estis nenio. FA1172

Kiu havas nenion, estas nenio. Ж1007

Kulo nenion valoras, sed ĝia piko doloras. PE1206

Tabelvortoj je O kun J-finaĵo

Normale tabelvortoj je O ne akceptas J-finaĵon, ĉar ili esprimas ĝeneralan nenombreblan tuton. Sed iuj tamen uzas iafoje la formojn tioj kaj kioj por paroli pri pluraj apartaj aferoj (nepersonaj):

Oni ŝtelis la monon kaj la kasisto malaperis: Tioj (= tio kaj tio) tre mal- faciligas la situacion. Ĉi tie simpla tio estas ebla, sed tiam oni prezentas la du malfeliĉaĵojn (la ŝtelon kaj la malaperon) kiel unu solan pro- blemon.

Kioj estas viaj devoj?

En tiaj frazoj tiuj ili ofte ne estas taŭgaj, ĉar ili pensigas pri personoj. Oni povus uzi tiuj problemoj, tiuj du cirkonstancoj, kiuj agoj aŭ ion similan, sed tio devigas trovi ian taŭgan O-vorton, kio ne ĉiam estas facila kaj en iaj okazoj nur ĝena. Uzo de tioj kaj kioj estas ofte tute logika elturniĝo, se oni volas prezenti plurajn ne precize nomeblajn aferojn kiel apartajn. Sed tia uzo de J-finaĵo post tabelvorto je O estas netradicia kaj ankoraŭ nekutima.

Kiel ordinaraj O-vortoj

Iafoje, tre malofte, oni uzas tabelvortojn je O kiel ordinarajn O-vortojn. La plej ofta okazo estas io uzata ne por iu afero, sed por afero (kun nuanco de nedifinebleco). En tia uzo la tabelvortoj je O kapablas ricevi J-finaĵon, artikolon, antaŭmetitajn priskribojn k.t.p.:

Sed kio estis la aldona io, pri kiu vi parolis? FA3130 = ...la aldona afero, pri kiu... Oni uzas ĉi tie kiu rilate al io, ĉar io ne estas ordinara tabelvorto plu.

Lia potenco konsistas el diversaj ioj, el kiuj ĉiu aparte per si mem estas ne grava, sed ĉiuj kune donas al li grandan forton. LR89 = ...el diversaj nedifineblaj aferoj...

Se iu ion okupas [...], tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu. LR 91 Ĉi tie ankaŭ iu estas uzata kiel ordinara O-vorto kun la.

Vortfarado

Neniaĵo = "afero simila al nenio, senvaloraĵo": Viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos. Jes 41

Nenieco = "eco esti kiel nenio, neekzistado": Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la neni­eco? Rt13° (~ Ĉu vi pensas, ke vi eskapos de Dio post la morto?)

Neniigi, neniiĝi = "igi nenio, detrui, iĝi nenio, detruiĝi": Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos. Jfi 26 Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neni- iĝas. SS15 La ĉielo disneniiĝos kiel fumo. Jes51

En la ĉi-antaŭaj kunmetaĵoj oni forigis parton de tabelvorto. Tion oni normale ne povas fari (§13.2). Principe oni devus uzi nenioaĵo, nenioeco, nenioigi kaj nenioiĝi, sed tiuj teorie pli regulaj formoj apenaŭ uziĝas prak­tike. La principe neregulaj formoj estas tradiciaj, akceptitaj esprimoj, kiujn oni plu povas uzi, sed oni ne provu fari novajn similajn vortojn. Komparu kun la simila kunmetaĵo tiaĵo (§15.3).

15.3. Tabelvortoj je A

kia de kiu speco, havanta kiun econ tia de tiu speco, havanta tiun econ

ia de iu speco, havanta iun econ

ĉia de ĉiu speco, havanta ĉiun econ

nenia de neniu speco, havanta neniun econ

La tabelvortoj je A rolas A-vortece kaj priskribas la samajn specojn de vortoj kiel A-vortoj (§5). Ili ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon laŭ la samaj reguloj kiel A-vortoj. Sed tabelvortoj je A montras ĉiam ecojn kaj specojn, dum vortoj kun vera A-finaĵo povas havi multe pli variajn signifojn (§37.2.2).

La tabelvortoj je A estas difiniloj (§9). Tial oni ne povas uzi la (§9.1) kune kun ili.

Legu pri la diferenco inter tabelvortoj je A kaj tabelvortoj je U en §15.1. Kia

Kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna? Rz 39 Demanda kia.

Kia supo ĝi estas? Vi simple akvon enverŝis en la tason. Rz 27

Kian aĝon vi havas? M155

Kia estas via nomo? FA156 Aŭ: Kiu [el ĉiuj nomoj] estas via nomo? Aŭ pli ofte: Kio estas via nomo? Zamenhof uzis ankaŭ: Kiel estas via nomo? Rz63 Plej ofte oni tamen diras: Kiel vi nomiĝas?

Ni ŝajnigu, kvazaŭ ni tute ne scias, kia homo li estas. Rz32 Kia en de­manda subfrazo.

Ŝi sentis, kian por ŝi nefavoran impreson ŝia ludado faris sur la vir­ino. M28

Kia ĝoja festo! FE1° Ekkria kia.

Kia bela persono ŝi estas! kiaj okuloj! kiaj haroj! staturo de reĝino! M 46

Kian belan sabron kaj grandan tornistron vi havas! FA15

Kia estas via laboro, tia estas via valoro. PE 835 Rilata kia.

Nun konfirmiĝis do lia opinio, ke ŝi ne estas tia, kia devas esti re-

ĝino. FA1174

Tiu ĉambro havis ŝajnon de saloneto; sed en efektiveco ĝi estis komerc- ejo tia sama, kiaj estas ĉiuj aliaj komercejoj. M 20

La bildo ne estis tia, kiajn oni ordinare vidas, ne, ĝi havis en si vivon. FA1191

Se post tia aŭ (tia) sama ne sekvas tuta frazo (kun ĉefverbo), sed sola fraz­parto, tiam oni ne uzas kia, sed komparan kiel (§20.1.1): Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. FE 27 La virineto de maro vidis, ke ŝi havas korpon tian kiel ili.. FA1105

Tia

Dio gardu! mi estas tute moderna, kaj tia oni devas esti. FA3 50 Tia montras la antaŭe diritan econ.

Mi ne apartenas al tiaj personoj. M 85 Tia montras ion antaŭe diritan.

Be! li staris senhelpe, tian respondon li ne atendis. FA3 97

Estis tia ventego, ke la tegoloj de flugis de la tegmentoj. FA177 Tia almontras la postan ke-frazon.

Mi havas tian senton kvazaŭ mi kisus mian patrinon!FA226 Tia almontras la postan kvazaŭ-frazon.

Restu ĉiam tia, kia vi estas! FA3 60 Tia almontras la postan kia-frazon.

La arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3114

Tie estis tia izoliteco, kiun ŝi neniam antaŭe spertis. FA1163 Tia almontras la postan kiu-frazon.

Mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. Rz 59 Tia almontras la postan kiel-komparon.

Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. FE18 Tiajn difinas la tutan fraz- parton longajn leterojn. Oni povus ankaŭ uzi tiel, kiu priskribus nur la A-vorton longajn. La signifodiferenco estas tre malgranda.

Al tiuj ĉi prefiksoj kaj sufiksoj estas donita la signifo de memstaraj vortoj, kaj kiel tiaj ili estas lokitaj en la vortaro. FK233 Tiaj = memstaraj vortoj.

Ne, tio ĉi estas jam tro ... Tia aroganteco! Rz75 = ...Tia aroganteco estas neakceptebla! (aŭ simile). En tia ekkria uzo oni pli ofte uzas kia (§32.1).

Iafoje kiam ĉeestas rilata kia-subfrazo, tia povas esti forlasata: §33.4.3. Ia

Via vino estas nur ia abomena acidaĵo. FE 35

Ni ne povis atingi ian rezultaton. FE 42

Ili kuradas tien kaj reen, kvazaŭ ili havus ian laboron. FA2153

En la pordega arkaĵo staris ankoraŭ Aleĉjo kaj interparolis mallaŭte kun ia juna viro. M172

Ib en timego elsaltis sur la teron kaj kuris ian distancon. FA3 88

Ne ekzistas homo, kiu ne havus iajn pekojn. Rz S

Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. M156

Ĉia

Maldiligenteco estas la radiko de ĉia malbono. FA3122

Ĉia dono estas bono. PE 225

Ŝi meritis ĉian laŭdon. FA182

En ĉia okazo la artikoloj devas ĉiam esti subskribitaj per plena nomo kaj adreso. OV98

La plej granda parto de la publiko estas tute indiferenta por ĉia nova afero. OV-85

La cikonio-patro alflugadis ĉiutage kun bongustaj ranoj, malgrandaj serpentoj kaj ĉiaj troveblaj frandaĵoj por cikonioj. FA1207

Nenia

Nenia Dio ekzistas! Rt127

Nenia konstruo povas esti sen bruo. PE1709

Pli da mono ŝi ne havis, kaj laborenspezon ŝi havis nenian. M178

- Ĉu ekzistas nenia loko en la mondo, kie mi povus ion ellerni? [...] - mi konas nenian tian lokon. M137

Nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi. FA195

Kun la malnova domo ili volas havi neniajn rilatojn. FA2143

Vortfarado

Tiaĵo = "tia aĵo, afero tia": Mi ne ŝatas tiaĵojn. Principe oni devus uzi tiaaĵo anstataŭ tiaĵo. Pri tiaj principe neregulaj kunmetaĵoj vidu ĉi-antaŭe ĉe tabelvortoj je O (§15.2), kaj ankaŭ ĉe la klarigoj pri tabelvortaj post- partoj kaj ordinaraj finaĵoj (§13.2).

15.4. Tabelvortoj je ES

kies

(la)..

. de kiu(j)

ties

(la)..

. de tiu(j)

ies

(la)..

. de iu

ĉies

(la)..

. de ĉiu(j)

nenies

(la)..

. de neniu


La tabelvortoj je ES ĉiam enhavas la signifon de la rolvorteto de, sed de havas plurajn signifojn (§12.3.2). El tiuj signifoj, la ES-vortoj havas ĉefe posedan apartenan signifon, sed ili povas ankaŭ montri sencan objekton sencan subjekton. La ES-vortoj havas do la samajn specojn de signifoj kiel la posedaj pronomoj (§11.2).

ES-vorto, kiu estas rekta priskribo, aldonas difinitan signifon al sia fraz­parto. ES-vortoj do estas difiniloj (§9) - same kiel la posedaj pronomoj - kaj oni ne povas uzi la (§9.1) kune kun ili. Se oni anstataŭigas ES-vorton per de-esprimo, oni normale devas aldoni la.

Same kiel posedaj pronomoj la ES-vortoj staras antaŭ la priskribata afero, dum samsignifa de-esprimo devas stari poste. Ĝuste tio estas la kialo, ke la ES-vortoj ekzistas, ĉar kelkaj specoj de frazoj funkcias pli bone, se poseda esprimo povas stari antaŭ la posedata afero (§33.4.1.3).

ES-vortoj ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon. Kies

Kies tombo tio ĉi estas? H147 = La tombo de kiu (persono) tio ĉi estas? Demanda kies.

Kies filino vi estas? Gn24

- Sinjoro, kies tiuj ĉi soldatoj? - De la norvego. H119 = ...de kiu (persono) estas tiuj ĉi soldatoj?... Mallongigita demando. La ĉefverbo mankas.

Mi efektive ne scias, kies kulpo ĝi estas. M105 Kies en demanda subfrazo.

Scias la kato, kies lardon ĝi manĝis. PE2204

La vidvino ekvidis virinon, [...] kies vizaĝon ŝi en la krepusko ne rekonis, sed kies mallonga jupo [...] montris, ke ŝi estas virino popolamasa. M10 Rilataj kies.

Ŝi [...] levis la rigardon kaj la manojn al la peco da ĉielo, kies malluma kaj profunda fono brilis per steloj. M 94

Al Delfoj! kie troviĝas centoj da lokoj, ĉe kies nomo la koro ekbatas per vojaĝdeziro. FA1225

Nek al ni, nek al iu alia venis en la kapon diri, ke ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas konsiliĝi. OV102 Kies montras sencan objekton: kies akceptado ^ la akceptado de kio ^ la akceptado de ia ennovaĵo ^ oni akceptus ian ennovaĵon.

Ties

Ties ne estas tre multe uzata. Normale oni preferas posedajn pronomojn (lia, ŝia, ĝia ilia). Ties estas uzata ĉefe por almontri antaŭan subfrazon, aŭ kunlabore kun kies:

Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Rt121 Ties montras la subjekton de la antaŭa kiu-frazo.

Kies gasto mi estas, ties feston mi festas. PE 896 Ties almontras la antaŭan kies.

Ties estas ankaŭ uzebla por fari distingon inter malsamaj personoj aŭ aferoj. Tiam prefere tio, kio antaŭe aperis kiel subjekto, estu reprezentata de lia, ŝia, ĝia ilia, dum alia persono, aĵo aŭ grupo estu reprezentata per ties:

La infano ludis kun sia pupo, kiam subite ties kapo frakasiĝis. Ties montras, ke temas pri la kapo de la pupo. Se estus la kapo de la infano, oni dirus ĝia kapo, lia kapo aŭ ŝia kapo.

Ies

Ies estas kutime uzata nur pri unu nekonata persono (ne pri aĵoj, nek pri

pluraj aferoj aŭ personoj):

Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. SS17 = ...pri la mal- feliĉo de iu persono...

Ĉu vi ne scias, ke ĉiun tagon estas ies tago de naskiĝo? BV 9

En la sama momento ŝi sentis, ke ies forta mano ŝin kaptas. FA3 45

Ĉies

Ĉies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj:

Tio estis la koro de riĉa fama viro, kies nomo estis sur ĉies lipoj. FA1131 = ...sur la lipoj de ĉiujpersonoj.

Ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo. Rt126

Klopodi pri ĉies favoro estas pleje malsaĝa laboro. PE1128

Nenies

Nenies estas kutime uzata nur pri personoj, ne pri aĵoj:

Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo. OV388 = ...ke Esperanto estas la propraĵo de neniu persono.

Mi estas nun tre kontenta, ĉar mi havas mian panon kaj bezonas jam nenies helpon. L1114 Nenies montras sencan subjekton. = ...mi bezonas jam helpon fare de neniu persono.

Nenies opinion mi akceptas blinde. OV 543

Vortfarado

Ĉiesul(in)o = "prostituit(in)o": Se mi voluptas pri korpa plezuro - mi iras al strataj ĉiesulinoj, kaj havas ĉion kion mi deziras.

Ĉiesaĵo = "io (precipe komputila programo) senpage uzebla de ĉiu ajn":

Tie troviĝas kolekto da ĉiesaĵoj senkoste elŝuteblaj.

15.5. Ambaŭ

Ambaŭ = "ĉiuj du". Oni uzas ambaŭ anstataŭ ĉiuj (§15.1), kiam estas precize du aferoj aŭ personoj.

Ambaŭ povas roli en frazo tute same kiel ĉiuj, kiel rekta priskribo, pro- nomece k.t.p. Ambaŭ estas ofte uzata kune kun vi, ni ili por precizigi, ke temas pri precize du. Tiam ambaŭ rolas kiel apudmeto (§25.3).

Ambaŭ ne povas ricevi J-finaĵon aŭ N-finaĵon.

Ambaŭ estas difinilo (§9). Tial oni ne povas uzi la (§9.1) kune kun ambaŭ.

Ambaŭ frazoj estas bonaj!LR98 Estas du frazoj. Ĉiu el ili estas bona.

La pli maljuna [filino] estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11 = ...ĉiuj du [la filino kaj la patrino] estis tiel malagrablaj...

Mi penos viziti vin iun alian tagon, kiam ni ambaŭ, vi kaj mi, estos lib- eraj. OV 538

Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon. Rt10

Zamenhof iafoje uzis ambaŭ anstataŭ du: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la ambaŭ Pjotroj Ivanoviĉoj. Rz13 Ĝi [= la rivero] inundis siajn ambaŭ bordojn. Kr112 Oni vidas, ke ambaŭ tiam povas aperi kun difinilo (la, siajn k.a.). Zamenhof poste skribis, ke tia uzo estas malbona (Lingvaj Respondoj p. 99). Oni do uzu ĉiam du en tiaj frazoj: Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la du Pjotroj Ivanoviĉoj. Ĝi inundis siajn du bordojn. Oni tamen povas bone diri ekz.: Ĝi inundis ambaŭ siajn bordojn.

Por kontroli, ĉu ambaŭ estas ĝuste uzata, oni ŝanĝu la frazon tiel, ke ĝi temas pri pli ol du aferoj. Se oni tiam uzus ĉiuj, oni scias, ke ambaŭ estas ĝuste uzata.

15.6. Liternomoj

La nomoj de la Esperantaj literoj estas: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ho,

i, jo,ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo.

La liternomojn oni uzas por paroli pri la literoj mem, por klarigi, kiel vorto estas skribata, kaj por elparoli mallongigojn. La "o" de la konsonantaj nomoj ne estas O-finaĵo, sed elparolhelpa vokalo. Diversaj finaĵoj povas aldoniĝi, sed la "o" ĉiam restas.

La liternomoj povas aperi O-vortece en frazo sen aldono de finaĵo:

Tiu vorto komenciĝas per B [= "bo"] kaj finiĝasper A [= "a"].

U [= "ŭo"] estas U [= "u"] kun supersigno.

La vorto "lingvo" estas skribata: "lo, i, no, go, vo, o".

Mi planas partopreni en la IJK [= "i, jo, ko"]. En la mallongigo IJK (= Internacia Junulara Kongreso) ĉiu litero estas kutime elparolata kiel aparta vorto (§2.2).

La nomo "Anno" estas skribataper du N [= "no"].

Oni povas aldoni finaĵojn laŭ bezono. Se oni volas aldoni J-finaĵon aŭ N-fin- aĵon, oni devas unue almeti O-finaĵon:

Tiu vorto estas skribata per du B-oj [= "booj"]. Aŭ: ...per du B [= "bo"].

Sur la papero estis tri A-oj [= "aoj"]. Aŭ: ...tri A [= "a"].

Mi partoprenis en tri IJK-oj [= "i-jo-ko-oj"]. Aŭ: ...en tri IJK [= "i jo ko"].

Ŝi foliumis PIV [= "piv"]. Ankaŭ eblas aldoni N-finaĵon: Ŝi foliumis PIV-on [= "pivon"]. Se oni aldonas A-vorton, tiu nepre havu N-finaĵon:

Ŝi foliumis malnovan PIV(-on). La mallongigo PIV (= Plena Ilustrita Vortaro) estas kutime elparolata kiel vorto (§2.2).

Li elparolis la R-ojn [= "roojn"] de ĉiuj vortoj tre forte.

Por uzi liternomon A-vortece aŭ E-vortece oni devas uzi A-finaĵon aŭ E-fin- aĵon (sed apenaŭ estas okazoj uzi verbajn finaĵojn):

La n-a [= "noa"] potenco de dek. Matematika esprimo (la litero "n" simbolas ĉiun ajn nombron).

Noto: Multaj asertas, ke la "o" de la liternomoj ja estas O-finaĵo, sed normale ili tamen en la prak- tiko sekvas la ĉi-antaŭajn regulojn. Sed kelkaj fakte traktas tiujn ĉi helpvokalojn kiel verajn O-fin- aĵojn. Ili diras: bo, boj, bon, bojn, ba, baj, ban, bajn, k.t.p. Tio tamen estas malrekomendinda.

La principoj por uzi liternomojn en frazoj similas al la uzo de ne-Esperant- igitaj propraj nomoj (§35.2) kaj citaĵoj (§36).

Ankaŭ multaj ne-Esperantaj liternomoj (§19) estas vortetoj.

Aperis diversaj proponoj de aliaj liternomoj, sed neniu propono fariĝis vaste uzata. Oni restu ĉe la Fundamentaj liternomoj. Ili estas la solaj, kiuj funkcias praktike, ĉar nur ili estas konataj de ĉiuj Esperantistoj.

En ekz. telefonado la ordinaraj liternomoj tamen povas esti malfacile aŭd- eblaj. Kiam en tiaj okazoj necesas klarigi la literumadon de vorto, oni povas uzi "literuman alfabeton", kie ĉiu litero estas reprezentata de tuta vorto. La sekva literuma alfabeto estas uzata de Universala Esperanto-Asocio:

Asfalto, Barbaro, Centimetro, Ĉefo, Doktoro, Elemento, Fabriko, Gumo, Ĝirafo, Hotelo, Ĥaoso, Insekto, Jubileo, Jurnalo, Kilogramo, Legendo, Maŝino, Naturo, Oktobro, Papero, Rekordo, Salato, Ŝilingo, Triumfo, Universo, U Universo-hoko, Vulkano, Zinko.

La ne-Esperantajn literojn Q, W, X kaj Y oni en tiaj okazoj nomu per iliaj plenaj Esperantaj nomoj (§1.2).

16. Kunligaj vortetoj

En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj pri la kunligaj vortetoj kaj (§16.1), (§16.2), sed (§16.3), plus kaj minus (§16.4). Kunliga vorteto estas ankaŭ nek (§21).

16.1. Kaj

Kaj ligas plurajn vortojn aŭ vortgrupojn, kiuj ludas la saman rolon en la frazo:

Karlo kaj Petro manĝas. Du personoj faras la saman agon. Estas du sub- jektoj.

Karlo manĝas kaj trinkas. Karlo faras du agojn (samtempe aŭ sinsekve). Estas du ĉefverboj.

Karlo manĝas rizon kaj legomojn. Du aferoj estas trafataj de la sama ago en la sama maniero. Estas du objektoj samspecaj.

Petro manĝas per forko kaj tranĉilo. Du iloj helpas al la sama ago. Oni ne bezonas ripeti la rolvorteton antaŭ ambaŭ. La unua rolvorteto sufiĉas por montri la rolon ankaŭ de la vorto post kaj. Sed oni povas ĝin ripeti: per forko kaj per tranĉilo.

Antaŭen sen halto kaj timo! FK 313 = Antaŭen sen halto kaj sen timo!

Petro estas maljuna kaj saĝa. Du ecoj estas ligitaj al la sama subjekto per la sama verbo. Estas du perverbaj priskriboj.

Karlo kantas bele kaj elegante. Estas du manieraj komplementoj.

Petro havas grandan kaj luksan domon. Kiam du A-vortoj rekte pri­skribas la saman O-vorton, oni ofte forlasas kaj: Petro havas grandan luksan domon.

Li havas domon el ligno kaj el ŝtono. Du frazpartoj kun rolvorteto rekte priskribas la saman O-vorton. Oni povas forlasi la duan el: ...el ligno kaj ŝtono.

Karlo laboras por kaj per Esperanto. La vorto Esperanto partoprenas en du roloj en la frazo. Anstataŭ diri por Esperanto kaj per Esperanto oni ligas la du rolvortetojn per kaj, kio estas pli eleganta.

Pli ol du elementoj

Se estas pli ol du elementoj en tia listo, oni kutime metas kaj nur antaŭ la lasta, precipe se estas tre longa elnombrado de aferoj. Tie, kie mankas kaj, oni elparole povas iomete paŭzi. Skribe oni tie metas komon:

Petro, Karlo, Elizabeto kaj Eva vojaĝis kune al la kongreso. = Petro kaj Karlo kaj Elizabeto kaj Eva vojaĝis...

Hodiaŭ ni manĝos supon, salaton, viandaĵon, frititajn terpomojn kaj glaciaĵon.

Petro laboras per fosiloj, hakiloj, martelo, segilo kaj multaj aliaj aferoj.

Karlo laboras tro rapide, senzorge kaj malracie.

La domo de Petro estas granda, luksa, komforta, bela kaj bonege kon- struita.

Karlo laboras por, per, pri kaj en Esperanto.

Kaj inter tutaj frazoj

Kaj povas ligi tutajn frazojn, kiuj iamaniere kunapartenas. La ligitaj frazoj devas esti samspecaj. Aŭ ili ĉiuj estas ĉeffrazoj, aŭ ili ĉiuj estas subfrazoj:

Petro legis la gazeton, kaj Karlo rigardis televidon. Du ligitaj ĉeffrazoj.

Anno iros promenigi la hundon, kaj Elizabeto restos hejme. Du ligitaj ĉeffrazoj.

Li iras per aŭto, (kaj) ŝi iras per trajno, kaj mi iras piede. Tri ligitaj ĉef- frazoj. Kiel kutime oni preferas meti kaj nur antaŭ la lasta.

Ili diris, ke ili tre amuziĝis, kaj ke ili volonte revenos venontjare. Du lig­itaj ke-frazoj. Ambaŭ estas objekto de la ĉefverbo diris.

Jen venas tiu knabino, kiu savis mian vivon, kaj kiu poste malaperis. Du ligitaj kiu-frazoj. Ambaŭ estas rekta priskribo de tiu knabino.

Mi volas foriri, ĉar mi estas laca, kaj ĉar mi havas kapdoloron. Du lig­itaj ĉar-frazoj. Ambaŭ montras kialon de la ĉeffrazo mi volas foriri.

Mi volas foriri, ĉar mi estas laca, kaj mi havas kapdoloron. Du ligitaj frazoj, kiuj kune formas unu ĉar-frazon. La du frazoj kune montras kialon de la ĉeffrazo. Praktike apenaŭ estas diferenco inter ĉi tiu ek- zemplo, kaj la antaŭa.

Li diris, kaj ke li fartas malbone, kaj ke li volas kuniri.

Kiam pluraj frazoj estas ligitaj, oni ofte povas forlasi frazelementojn, kiuj aperas en ĉiuj frazoj (§32.3). Tio tamen ne ĉiam eblas.

Kaj... kaj

Por emfazi kaj insisti oni povas uzi kaj antaŭ ĉiuj partoj de elnombrado, ankaŭ antaŭ la unua. Legu pri kaj... kaj en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj en §17.5.

Forlaso de kaj

Iafoje oni plene forlasas kaj en tiaj ĉi elnombradoj:

La (tre malmultajn) vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo. FE 42

Faru el tio incensaĵon kunmetitan laŭ la arto de la ŝmiraĵisto, bone frotmiksitan, puran, sanktan. Er 3°

Varsovio ĝojis, bruis, brilis. M115

316

Ĉu vi scias, ke li edziĝas kun mia filino, ke mi mem estos grandrangulo, ke mi forsendigos rekte en Siberion? Rz92

§16.1

Kaj inter vortostumpoj

Iafoje, precipe en skriba lingvaĵo, oni uzas kaj por ligi du aŭ pli da elementoj de kunmetita vorto por mallongigi frazon:

Ili en- kaj el-iris tre rapide. = Ili eniris kaj eliris tre rapide.

Tio estas kombinita manĝaĵ- kaj gazet-vendejo. = ... manĝaĵvendejo kaj gazetvendejo.

Li faris multajn erarojn: skrib-, leg- kaj pens-erarojn. = ...skriberarojn, legerarojn kaj penserarojn.

Tute mankas sub-tasoj kaj -teleroj. = ...subtasoj kaj subteleroj.

Ĉi tiaj frazoj estas sufiĉe nenaturaj. Ĝenerale ili estas malkonsilindaj, pre­cipe kiam ili enhavas vortostumpojn sen finaĵoj, kio normale ne eblas en Esperanto. Oni prefere uzu aliajn rimedojn mallongigi:

Ili iris en la domon kaj el ĝi tre rapide.

Tio estas kombinita manĝaĵa kaj gazeta vendejo.

Li faris multajn erarojn skribajn, legajn kaj pensajn.

Diversspecaj rilatoj inter ligitaj frazoj

Kiam kaj ligas frazojn, la ligo povas reprezenti diversajn signiforilatojn. Kia estas la rilato, oni devas kompreni el la kunteksto. Eblas klarigi la rilaton per aldonaj esprimoj:

Mi lavis la vestaĵojn, kaj (poste) mi sekigis ilin. Kaj montras tempan sin- sekvon. La vorto poste je bezono povas helpi al kompreno.

Ŝi aŭdis teruran bruon, kaj (tial) ŝi telefonis al la polico. Kaj montras sekvon aŭ rezulton. Tial povas helpi al kompreno.

Anno estas gaja persono, kaj (kontraste) Elizabeto estas silentema. Kaj montras kontraston. Oni ankaŭ povas uzi dum por esprimi kontraston (§33.7): Anno estas gaja persono, dum Elizabeto estas silentema.

Ni klopodis per ĉiuj fortoj, kaj (tamen) ni malsukcesis. Kaj montras neatenditan sekvon. Tamen povas pliklarigi tion. Ankoraŭ pli klara estus sed (§16.3) anstataŭ kaj.

Demandu ilin, kaj vi aŭdos, kion ili diros al vi. FA158 Kaj montras kon- diĉan rilaton inter la frazoj. Tiam povas helpi al la kompreno: ...kaj tiam vi aŭdos.... Eĉ pli klare estus transformi la unuan frazon en subfrazon kun se (§33.5): Se vi demandos ilin, (tiam) vi aŭdos.... Tiam oni ne povas uzi kaj, ĉar la du frazoj ne plu estas samspecaj. Unu estas sub­frazo, kaj la alia estas ĉeffrazo.

Ŝi havas brunajn okulojn, kaj (aldone) ŝiaj haroj estas longaj. Kaj montras aldonan informon.

Li preferis foriri tre frue de la festo, kaj tio ne surprizas min, ĉar vere estis tre enue tie. Kaj montras komenton.

16.2.

funkcias same kiel kaj (§16.1). Ĝi povas ligi la samajn aferojn en la samaj manieroj, sed montras, ke la ligitaj aferoj estas alternativoj. montras, ke oni povas fari elekton inter la ligitaj aferoj, aŭ ke estas necerte, kiu el ili validas:

Petro Karlo laboras. Du eblaj subjektoj. Unu el ili laboras, eventuale ambaŭ.

Ni povas manĝi viandaĵon fiŝaĵon. Kion vi preferas? Elekto inter du rektaj objektoj.

Vi devas fari tion per fosilo (per) hakilo. Elekto inter du iloj.

Ĝi estis ruĝa flava. Mi ne memoras klare. Du alternativaj perverbaj priskriboj.

Mi povas France Itale paroli. Vi elektu! Elekto inter du manieroj.

Mi konstruus lignan ŝtonan domon. Elekto inter du ecoj.

Mi ŝatus loĝi en domo sur monto ĉe maro. Elekto inter du lokoj.

Ĉu eblas konstrui aŭton kun kvin ses radoj? Elekto inter du nombroj.

La kato troviĝas sur sub la domo. Elekto inter du pozicioj.

iafoje ligas vortostumpojn. Tio tamen estas evitinda, same kiel ĉe kaj (§16.1): Tio estas manĝaĵ- gazet-vendejo. Prefere diru: ...manĝaĵagazeta vendejo.

Se estas pli ol du alternativoj, oni kutime metas nur antaŭ la lasta:

Vi povas vojaĝi per trajno, buso, aŭto biciklo.

Kiu povas helpi min? Eble Karlo, Petro Elizabeto.

Ĉu vi volas glaciaĵon citronan, ĉokoladan, fragan vanilan? Aŭ povas ligi tutajn frazojn:

Ĉu mi kapablasplenumi tiajn laborojn ĉu mi ne kapablas? M133

La [...] pasantoj [...] forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezul- ino ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi. M 210

Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis ĉu tio estis efektivaĵo. FA1163

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, kiun oni uzas

■ FE 32

por vino.

Ekskluziva kaj inkluziva

Normale estas ekskluziva. Tio signifas, ke nur unu el la alternativoj povas validi. Iafoje tamen estas inkluziva. Tiam ĝi permesas, ke oni elektu pli ol unu el la alternativoj (eventuale eĉ ĉiujn). Ĉu estas inkluziva aŭ ekskluziva, montras la kunteksto:

318

Ĉu hodiaŭ estas varme malvarme? FE 25 Normale ne povas esti kaj varme kaj malvarme samtempe (en la sama loko).

§16.2

Vi povas dormi en la gastlito, vi povas serĉi hotelon. Normale ne eblus elekti ambaŭ.

Ĉu vi volas kafon teon? La demandanto verŝajne intencas, ke la de- mandato elektu nur unu trinkaĵon, ne ambaŭ.

Estu apud la reĝo, kiam li eniros eliros. Kl2 23 Ja eblas esti apud la reĝo kaj kiam li eniros, kaj kiam li eliros (sed ne samtempe).

Ni povas kuiri omleton, ni povas fari salaton. Teorie eblus fari ambaŭ, sed oni normale komprenas, ke oni devas elekti unu el la alter- nativoj. La inkluziva senco tamen eblas. Por montri klare la eblon elekti ambaŭ estas plej bone rekte diri tion: Ni povas kuiri omleton, (aŭ) ni povas fari salaton, ni povas fari ambaŭ.

Por emfaze montri, ke estas ekskluziva, oni povas uzi antaŭ ĉiu alter- nativo (§17.1).

Por montri, ke estas inkluziva, oni iafoje, precipe en skriba lingvo, uzas la esprimon kaj/aŭ: La vojaĝo okazos per trajno kaj/aŭ buso. = La vojaĝo okazos per trajno buso, aŭ per trajno kaj buso. La vojaĝo okazos per trajno buso aŭ ambaŭ. Aperis duboj, kiel elparoli kaj/aŭ. La suprenstreko reprezentas la signifon aŭ, sed oni malemas diri kaj aŭ aŭ. Pli volonte oni diras simple kaj aŭ, sed tion iuj opinias tro mallogika. Normale oni ne uzas kaj/aŭ en la parola lingvo, nur en la skriba. Ŝajnas rekomendinde eviti kaj/aŭ ankaŭ en skriba uzo. Pli bone estas rekte eldiri la eblon elekti ĉiujn alternativojn.

La okazintaj provoj enkonduki la novan vorton *kaŭ*° por kaj/aŭ estas sen- esperaj.

post neo

Kiam aperas post neado, ĝi logike egalas al nek (§21):

Li neniam fumas drinkas. La nea vorto neniam rilatas al fumas aŭ drinkas kune. = Li neniam fumas nek drinkas.

Se oni uzas kaj, la signifo ŝanĝiĝas: Li neniam fumas kaj drinkas. Li neniam faras ambaŭ agojn samtempe, sed eble li faras ilin aparte.

Aŭ... aŭ

Se oni metas ankaŭ antaŭ la unua afero, oni montras, ke la prezentitaj alternativoj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Legu pri aŭ... aŭ en la klarigoj pri kombinitaj vortetoj en §17.1.

Specialaj uzoj de

povas montri alternativan nomon de la sama afero:

La makropo kanguruo estas Aŭstralia besto. Makropo kaj kanguruo estas tute samsignifaj vortoj. En tiaj ĉi okazoj oni normale ne ripetas eventualan la antaŭ la dua nomo.

Patriotismo servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la bono de ĉiuj miaj sampatrujanoj. OV318 La du esprimoj estas malsamaj nomoj de la sama afero.

Iafoje la dua nomo povas esti pli bona alternativo. Oni aldonas ĝin pli-malpli kiel korekton. Por emfazi, ke temas pri korekto, oni povas aldoni pli bone, pli vere, pli ĝuste, pli trafe, prefere aŭ similan esprimon:

Kun ĉi tiuj vortoj eniris, pli vere enĵetis sin en la ĉambron virino. M 27 Eniris ne estis sufiĉe trafa esprimo.

Iafoje montras, kio okazus, se la antaŭa alternativo ne efektiviĝus:

Iru, mi diras, mi trapikos vin trae. Rt132 = Iru, mi diras. Se vi ne iros, mi trapikos vin trae.

Enŝaltu la radion, ni maltrafos la novaĵojn. = Se vi ne enŝaltos la radion, ni maltrafos la novaĵojn.

16.3. Sed

Se la antaŭaj vortoj esprimas neadon de io, sed povas enkonduki tion, kio validas anstataŭe:

La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE 9

Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio ĉi estas en tre granda parto merito de la mortinto. OV 223

Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arb­eto. FE39

Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. FE3S

Ne la febro, ne la malsano, sed la maljuneco lin paralizis. FA3146

Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. Jfi 33

La plej granda parto de la publiko nenion scias ne, sole pri nia lingvo, sed ankaŭ pri la ideo de lingvo tutmonda entute. OV 93 Ili nenion scias pri nia lingvo, kaj ankaŭ nenion pri la ideo de lingvo tutmonda. La sed-frazo kontrastas al ne sole.

Mi scias, ke vi estas ne_ sole librovendisto, sed ankaŭ libreldonisto. M122 Iafoje sed montras kontraston al io subkomprenata:

Ankoraŭ unu fojon ripetu al ŝi la adreson, sed malrapide. Sub- komprenas, ke oni antaŭe diris la adreson tro rapide.

Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. M194 Oni supozis, ke ŝi re- venos sola.

Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE 26 Oni supozis, ke estos ankaŭ kremo en la teo.

Mi venas nur kun mia edzino, sed sen mia frato. L1172 Oni supozis, ke ankaŭ la frato venos.

Kaj, kaj ankaŭ aŭ, iafoje ligas vortostumpojn (§16.1). Tio tamen estas evit- inda. Eĉ pli evitinda estas tia uzo de sed: *Tio estas manĝaĵ- sed ankaŭ gazet-vendejo.* Diru anstataŭe ekz.: Tio estas manĝaĵa sed ankaŭ gazeta vendejo.

Nuanca sed

Nuanca sed ne ligas du aferojn, sed enkondukas frazon, kiu esprimas ŝanĝon de paroltemo aŭ interrompon:

Sed ni ne parolos plu pri tiu ĉi punkto. FK 262 Oni povus imagi sub- komprenitan antaŭfrazon: Eblus daŭrigi, sed...

Sed ni revenu al nia interrompita analizado. FK 268 Eblus imagi la antaŭ- frazon: Mi povus paroli pli pri tio ĉi, sed...

Nuanca sed povas ankaŭ enkonduki elkrion de surprizo aŭ malkonsento. Tiam oni iafoje povus diri, ke sed kontrastas al la eldiro de alia persono:

Mi donos al vi kvin eŭrojn. - Sed tio ne estas justa!

Li venkis en la konkurso. - Sed tio estas ja bonega!

Sed kaj tamen

Sed ofte aperas kune kun tamen (§14.3.17), kiu tiam emfazas la kontraston:

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana- germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE 34

Ŝi havis forton kaj ŝi estis laborema, sed ŝi tamen restis malriĉa. FA3 68

Se oni uzas tamen, oni povus ofte same bone uzi kaj anstataŭ sed, ĉar la kon­traston sufiĉe bone esprimas tamen:

Li havis la impreson, ke li sonĝas kaj tamen ne sonĝas. FA2132

La lekanto sentis sin tiel feliĉa, kvazaŭ tiam estus grava festotago, kaj tamen tiam estis nur simpla lundo. FA1147

Tamen normale rolas kiel komplemento, dum sed estas frazliga vorteto. Tial sed aperas komence de sia frazo, dum tamen povas aperi en diversaj pozicioj ene de la frazo.

Tamen anstataŭ sed

Iafoje tamen aperas komence de ĉeffrazo, kiu estas tre proksime ligita al la antaŭa ĉeffrazo. Tiam tamen ekhavas ian frazligan rolon. Tamen tiam prak- tike egalas al sed. Oni povus ankaŭ diri, ke sed kaj estas subkomprenata:

Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema. FE 41

Seninfana estis la edzeco de la rabeno; tamen ĉirkaŭ li ne mankis vivado kaj moviĝado. Rn 8

La buŝo de Marta iom ekmoviĝis, tamen ĝi eligis nenian sonon. M135

Ŝi demandis, videble devigante sin esti serioza, tamen ne povante tute kaŝi rideton. M 46

16.4. Plus kaj minus

+3 (plus tri) estas pozitiva nombro.

-3 (minus tri) estas negativa nombro. Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.

Iafoje plus estas uzata en ordinaraj frazoj anstataŭ kaj, kiam temas pri adicio aŭ simile. Minus povas simile anstataŭi sed ne, kiam temas pri subtraho aŭ simile:

Ĝi kostas dek eŭrojn plus kvindek cendojn. = ...kaj aldone kvindek cendojn.

Necesas sperto plus zorgemo. = ...kaj ankaŭ zorgemo.

Mi pagos al vi 1000 eŭrojn minus la 100 eŭrojn, kiujn vi ŝuldas al mi. Mi do pagos sume 900 eŭrojn.

Iuj uzas plus kaj minus kiel rolvortetojn (§12.3), simile al kun (§12.3.6.4) kaj sen (§12.3.6.12) (do ĉiam sen posta N-finaĵo). Estas tamen preferinde uzi plus kaj minus kiel kunligajn vortetojn laŭ la ĉi-antaŭaj ekzemploj, met- ante N-finaĵon, kiam la frazrolo tion postulas.

Vortfarado

Pluso = "pozitiva nombro aŭ rezulto"; minuso = "negativa nombro aŭ re- zulto": Pasintjare la komercado finiĝis per granda minuso, sed ĉi-jare ĝi finfine rezultiĝis en pluso. Ankaŭ la signojn + kaj - oni povas nomi respektive pluso kaj minuso: Oni enskribis [...] duon kun minuso!Gm54 (Temas pri lerneja noto: 2-.) Ofte oni tamen nomas tiujn signojn simple plus kaj minus.

17. Kombinitaj vortetoj

Iuj vortetoj aperas pare aŭ pluroble kun specialaj signifoj. Oni povas nomi ilin kombinitaj vortetoj.

Aŭ... aŭ

Plurobla (§16.2) (kun ankaŭ antaŭ la unua alternativo) montras, ke la prezentataj ebloj estas nepre la solaj. Devas esti unu el ili, neniu alia. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je aŭ:

Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros floro multekosta ŝtono. FE15 Nepre eliros el via buŝo unu el la nomitaj ebloj.

Oni devas ridi plori je tiuj ĉi ridindaj senkonsekvencoj. BV 2° Oni ne povas fari ambaŭ, kaj oni ne povas fari ion alian ol tiuj du alternativoj.

mi vidas veran fata-morganon, kiel oni tion nomas, mi estas ebria! FA1118

Oni povus diri, ke ŝi forgesis ĉion en la mondo, ŝi ne havis forton, por iri pluen. M192

Ĉu... ĉu

Unu sola ĉu povas montri nur demandon. Pluraj ĉu povas esti indiferenta ĉu, sed povas ankaŭ esti pluraj sinsekvaj demandoj:

Ekzistas nenia eblo antaŭvidi, ĉu tiu ĉi laboro entute sukcesos al la komitato, ĉu ĝi ne daŭros senfinan serion da jaroj, ĉu ĝi en konsenteco estos alkondukita al feliĉa fino, kaj ĉu la finita laboro en la praktiko montriĝos tute taŭga. FK293 Tie ĉi ĉu ne esprimas dubon aŭ necertecon. Estas simple kvar demandaj subfrazoj.

En alternativdemandoj oni ne uzu ĉu... ĉu, sed ĉu... aŭ: Ĉu esti ne esti, - tiel staras nun la demando. H 74 Rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, ne? Rt51

Jen... jen

Ordinara jen (§14.3.11) altiras la atenton al io. Duobla aŭ plurobla jen ne havas tian signifon, sed enkondukas alternativojn, kiuj alternas, aŭ eblojn, kiuj validas alterne. Jen... jen = iufoje... alifoje.

Alternajen povas aperi kaj antaŭ tutaj frazoj, kaj antaŭ unuopaj frazpartoj:

Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto. FA1150 La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.

Ŝia vizaĝo aperigis jen mortan palecon, jen koloron de sango. M159 La vizaĝo ŝanĝiĝadis.

Ĝi [= sonorilo en fabelo] rakontas senĉese, tre ofte la samajn aferojn, jen mallonge jen longe, kiel diktas al ĝi la kaprico. FA4 68 Iufoje la sonor- ilo rakontas mallonge, alifoje longe.

Ĝi [= la maro] estis ja jen ruĝa, jen verda, jen blua. FA1230 La koloro ŝanĝiĝis, aŭ estis malsama en diversaj lokoj

Mario videble havis deziron jen koleri, jen ridi, jen premi la manon al tiu ventanimulo. M 56

Li [...] okupadis sin jen per tio, jen per alio. FA3139

Ju... des

Se oni uzas ju pli kune kun des malpli, temas pri kresko, kiu kaŭzas mal- kreskon. Inverse ju malpli kunlabore kun des pli montras, ke malkresko kaŭzas kreskon:

Ju pli da bruo, des malpli da ĝuo. PE788

Ju malpli da bonodoro ili [= la floroj] havis, des pli fiere ili alte tenis sian kapon.FA1119 Tiuj floroj, al kiuj mankis bonodoro, kompensis tion per fiere alta tenado de la kapoj.

Ju pli grandaj ili fariĝis, des malpli ili volis tion toleri. FA1209 Kiam ili kreskis en grandeco, ili malkreskis en toleremo.

Ju pli klare vi elparolas, kaj ju malpli da malfacilaj vortoj vi uzas, des pli bone oni komprenas vin. Pliiĝo de la klareco kaj malpliiĝo de la mal- facilaj vortoj kaŭzas pliboniĝon de la kompreno.

Ju... tiom

Baze des havas la saman signifon kiel tiom (§14.3.3). La sola diferenco estas, ke des kunlaboras kun ju. Zamenhof tamen iafoje uzis tiom ankaŭ kune kun ju:

Ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda kon- struo. OV 312 Estus nenia sencodiferenco, se oni ŝanĝus tiom al des. Des estas preferinda, ĉar pli kutima kaj tial pli klara.

Sola des

Iafoje des aperas sola, sen ju. Tiam ju-esprimo (ofte tuta frazo kun ju- esprimo) estas iel subkomprenata:

La saloneto [...] ne estis vasta, tial des pli frapis la okulojn la eleganteco de ĝia aranĝo. M148 Subkomprenata estas la ideo: Ju pli malvasta estas eleganta salono, des pli la eleganteco frapas la okulojn.

Baldaŭ ili ekamis la silenteman submajstron, kiu malmulte parolis, sed des pli multe laboris. FA3 64 Subkomprenata ideo: Ju pli malmulte oni parolas, des pli multe oni laboras.

Ofte sola des aperas en dufrazaj konstruoj, kie temas pri la vereco, la valid- eco, de la du frazoj:

Neniu iam gustumis tian supon, des pli neniu ion sciis pri la maniero de ĝia pretigado. FA3126 = Ju pli estas vere, ke neniu gustumis, des pli estas vere, ke neniu ion sciis pri la maniero de pretigado.

Sola des estas iafoje uzata kune kun ke-frazo, kiu montras kroman motivon por io:

Eble estos plej bone, se ni ĝin [= la historion] ankaŭ aŭskultos, des pli ke ĝi estas mallonga. FA3 57 Subkomprenata ideo: Ju pli mallonga estas historio, des pli facile estas ĝin aŭskulti.

Sola des povas ofte esti anstataŭigita per tiom (§14.3.3). Eble estas konsil- inde uzi des, se oni iel subkomprenas ju-ideon, kaj tiom, se nenia ju-ideo rolas.

*Ju... ju*

En kelkaj lingvoj oni povas uzi la saman vorton por la dependa kaj la re- gantapli-esprimoj. Tio ne eblas en Esperanto. *Ju... ju* ne havas sencon. La reganta (mal)pli-esprimo havu ju, kaj la dependa (mal)pli-esprimo havu des. Ne diru: *Ju pli rapide vi revenos hejmen, ju pli bone. * Diru: Ju pli rapide vi revenos hejmen, des pli bone. Kompreneble ankaŭ *des... des* ne eblas.

Sed oni ja povas havi plurajn ju-esprimojn, kiuj kune regas unu aŭ plurajn des-esprimojn (aŭ simile): Ju pli zorge kaj ju pli malrapide vi faros la laboron, des pli kontenta kaj des pli ĝoja mi fariĝos.

Kaj... kaj

Duobla aŭ plurobla kaj (§16.1) estas uzata por emfazi kaj insisti. Oni tiam metas kaj antaŭ ĉiuj kunligitaj aferoj, ankaŭ antaŭ la unua. Parole oni tiam normale emfaze akcentas je kaj:

Kaj Petro kaj Karlo laboras. Insisto pri tio, ke ne nur unu sed fakte ambaŭ laboras.

Al tiu bona knabo [...] ni alportos kaj frateton kaj fratineton. FA1210 Ordinare ili (la cikonioj) alportas frateton aŭ fratineton, sed ne ambaŭ.

Petro kaj fumas kaj drinkas. Insisto, ke li fakte faras ambaŭ agojn.

Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia ĵaluzo jam de longe malaperis. Pr 9 Insisto, ke ĉiuj tri malaperis.

- Ĉu vi havas aŭton aŭ biciklon? - Kaj, kaj. (= Mi havas kaj aŭton, kaj biciklon. )

Nek... nek

18. Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj troviĝas iom ekster la ordinara gramatiko. Ili ne interagas kun aliaj vortoj en frazo, sed estas ofte kiel kompleta eldiro en si mem.

Nur naŭ ekkriaj vortetoj estas oficialaj (§18.1). Plej multaj ekkriaj vortetoj estas neoficialaj (§18.3).

Multaj ekkriaj vortetoj ne havas firme difinitan signifon. Ekz. he (§18.1) kaj ho (§18.1) povas esti uzataj diversmaniere laŭ la momenta deziro de la uzanto.

Iuj kutimaj ekkriaj vortetoj ekuziĝis ankaŭ kiel ordinaraj radikoj, ekz. adiaŭ (§18.1) kaj stop (§18.3).

18.1. Oficialaj ekkriaj vortetoj

Adiaŭ

Adiaŭ estas ĝentila salutvorto por disiĝoj (precipe kiam oni disiĝas por longa tempo aŭ eĉ por ĉiam): Adiaŭ, kara hejma domo!Rt122 Adiaŭpor ĉiam!Rt23

Adiaŭ povas ankaŭ roli O-vortece. Tiam ĝi estas citaĵo (§36): Por ĉiu okazo mi volas diri al vi porĉiaman adiaŭ. FA176

Adiaŭi = "diri adiaŭF' (aŭ alimaniere esprimi la saman ideon): Ŝi adiaŭis lin

per la mano, kaj malaperis.

Adiaŭo = "eldiro de adiaŭ!' (aŭ esprimado de la ideo adiaŭ! en alia mani­ero): Johano kapsignis al li adiaŭon. FA161

Adiaŭa = "esprimanta adiaŭon, rilata al adiaŭo" k.s.: Ĉi tiu saluto estis klare adiaŭa. M18° Morgaŭ estos la adiaŭa vespero.

La vorto adiaŭ mem estas tre malmulte uzata en la praktiko. Kutime oni uzas la esprimojn ĝis (la) revido! kaj ĝis (la)! (§12.3.5.3), kiuj tamen esprimas, ke oni antaŭvidas rerenkontiĝi, eble eĉ baldaŭ. Kunmetaĵoj kiel adiaŭi, adiaŭo kaj adiaŭa estas tamen oftaj.

Bis

Bis estas laŭda ekkrio, per kiu oni povas peti aktoron aŭ artiston ripeti ion bonan aŭ montri pli de sia arto. Bis ankaŭ povas esti uzata en instrukcioj pri kantado k.s. por montri ripetadon. Bisi = "krii bis!" (por peti ripeton). En iuj lingvoj bis havas pli vastan uzadon, sed en Esperanto ĝi (ankoraŭ) estas limigita al artistaj kaj muzikaj okazoj. En la praktiko tamen bis estas malofte uzata. Por laŭde peti aktoron aŭ artiston pri ripeto aŭ aldona prezento, oni uzas pli ofte esprimojn kiel pli, plian, denove aŭ ion similan.

Fi

Fi montras malŝaton aŭ abomenon: Fi, kiel abomene!FE26 "Fi!" li subite ek- kriis, "la rozo estas ja difektita de vermo!" FA253 Fi baze estas vorteto (mem- stare uzebla ekkrie), sed ĝi estas pli ofte uzata prefiksece (§38.4.3) aŭ kiel ordinara radiko: fia = "malestiminda".

Ha

Ha montras ekmiron aŭ surprizon: Ha, kiel bele! FE26 Ha! kie vi ricevis la tutan monon? FAL22 Ripeta ha povas esprimi pli vivan senton: "Ha ha!" ek- ĝemis la malgranda Niko, vidante, kiel la tuta manĝaĵo malaperas. FA115 Rip­eta ha estas ankaŭ uzata kiel sonimito de ridado: Kiel oni povas ne ridi? [...]

ha, ha, ha! M137

Ha plus la neoficiala ekkria vorteto lo (§18.3) formas kune la duvortan ek- krion ha lo, kiu estas uzata kiel alvoko, precipe en telefonado.

He

He estas uzata precipe por altiri ies atenton: He, vi, venu ĉi tien! Rz37 He; kion vi tie havas en la sako? FA116 Komparu kun la neoficiala vorteto hej (§18.3).

Ho

Ho estas ĝenerala ekkria vorteto por esprimi vivan senton: "Ho, ĉielo!" ek- kriis la patrino, "kion mi vidas?"FE21 Ho belega Italujo!FA1142 Ho! Diablo ĝin prenu! Rz-93 Ho, Dio! kion vi faras! FE26 Ho, mia kor'! FK303

Ho estas uzata aparte ofte ĉe alvokoj por plivigligi aŭ pliseriozigi: Al Vi, ho

potenca senkorpa Mistero! OV 589 Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo. FE 21 Ho estas ankaŭ ofte kombinata kun aliaj ekkriaj vortetoj: ho ve, he ho...

Hura

Per hura oni esprimas ĝojon, aprobon, entuziasmon k.s.: Ĉiuj aplaŭdis kaj laŭte aprobis, kaj Knut kriis "hura!" FA3 61 Legu ankaŭ pri la formo hu ra° en §18.4.

Nu

330

Nu esprimas, ke sekvos io aparte atentinda. Ĝi estas uzata en multaj diversaj manieroj. Alvoko: "Nu, mia filino?" - "Jes, patrino." FE21 "Nu, Alfred," ek- kriis la doktoro, "kion vi diros al tio ĉi?" BV19 Malpacienco: Nu, iru pli rap­ide! FE26 Nu, nu malsaĝulo, ĉesu! Rz24 Konsento, koncedo: Nu, bone, bone! Rt12 Nu do, venu, se vi vere insistas. Fino de interparolo: Nu, bone do, tial ni iru! Rt30 Nu, bonan nokton! H 2 Surpriziĝo: Nu! Kiu supozus ion tian? Nu, mi neniam atendis tion! Dubo, hezito: Nu, kiel nun, Anton Antonoviĉ? Rz15 Klarigo: Nu! Tion kaŭzis difekto en la hejtilo. Rezignacio: Nu, tia estas la vivo. Nu, kion fari? Konsolo: Nu, nu! Ne ploru!

§18.1

Ve

Per ve oni esprimas kordoloron aŭ bedaŭregon pro malfeliĉo: "Ho ve,

sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo". FE21 Ho ve al ni, ke ni pekis! Pk5 Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Rt66 Ve povas ankaŭ montri minacon al alia persono: Tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon. Rt41 Ve estas [...] al la viro, se virino kuraĝas lin kritiki. Gm 52 Veo = "plenda ekkrio", hejmveo = "nostalgio (pri la hejmloko)", ve(ad)i = "plende kri(ad)i, lamenti".

18.2. Ordinaraj radikoj kiel ekkriaj vortetoj

18.3. Neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

Da neoficialaj ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj ekzistas tre multe. Efektive oni povas tiajn "vortojn" libere krei laŭ momentaj bezonoj. La signifoklarigojn, kiujn oni trovas en vortaroj kaj ĉi tie, oni ne prenu tro serioze. La efektivaj signifoj tre dependas de la uzanto kaj de la situacio. Ĉi tie nur mallonge menciiĝos kelkaj ekzemploj de neoficialaj ekkriaj vortetoj (pliajn oni povas trovi ekz. en PIV). Rimarku, ke la formoj kaj la signifoj de tiaj vortoj povas tre varii en la praktiko..

Sonimitoj estas la plej "sovaĝa" parto de ĉiu lingvo. Sonimitojn oni povas krei tute laŭplaĉe kaj laŭbezone. Pri ili ne validas gramatikaj reguloj. Ili ankaŭ ne ĉiam obeas al la sonreguloj. Ĉi-poste oni povas rimarki ekz. sss kun tri sinsekvaj "s"-oj, kio ne eblas en normalaj vortoj, kaj ankaŭ ŭa kaj kŭaks, en kiuj la litero Ŭ aperas en nenormala pozicio (§2.1).

lo = alvoko, normale uzata nur kune kun ha en la duvorta alvoko ha lo (§18.1)

hola = alvoko

stop = "haltu!" (^ stopi = "haltigi")

hoj = alvoko de malproksime

hej = kuraĝigo, instigo al gajo

hop = instigo al salto (^ hopi = "salti per nur unu piedo")

aha = konstato (de io atendata aŭ suspektata)

ehe = ekkompreno

oho = surpriziĝo

= forta surprizo aŭ bedaŭro

aj, = doloro

ba, baf = malŝata senzorgeco

be = 1. konfuziteco. 2. bleko de ŝafo

oj = 1. amara bedaŭro. 2. doloro

o kej° = konsento, bone!

hm = 1. paŭzo por pripensi, necerteco, konfuziteco. 2. kontraŭdiremo, ĝenateco. 3. ŝajnigo de tuseto

fu = 1. detenata rido. 2. = uf

uf = faciliĝo post laceco, penado k.s.

ŭa = 1. krio de bebo. 2. bojo de hundo

amen, haleluja, hosana = religiaj ekkriaj vortetoj uzataj en judismo kaj kristanismo

hot, hoto = instigo al ĉevalo iri, al bovo forkuri k.s.

huŝ, tju = fortimigo de bestoj

gik gak = bleko de anaso

hu = ektimo

hu ha = tre forta ekscitiĝo

hu hu = bleko de strigo

kluk kluk = bleko de kokino

kŭaks, brekekekeks° = bleko de bufo

kva, kvak = bleko de rano

kvivit = birda pepado

glu glu glu = bleko de meleagro

glu glu°, kluk kluk° = sono de akvo elfluanta el botelo

puf, pum = bruo de falo k.s.

sss = sibla sono

tik tak° = sono de mekanika horloĝo

18.4. Elparolado kaj skribado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj

19. Neoficialaj vortetoj

Krom la oficialaj vortetoj (§3.1) ekzistas ankaŭ neoficialaj vortetoj. Iuj estas tute akceptitaj vortoj, dum aliaj estas novaĵoj, kiujn oni nepre evitu.

Neoficialaj rolvortetoj

Okazis provoj enkonduki novajn rolvortetojn en Esperanton, sed tio nur malfacile eblas (same kiel en aliaj lingvoj). Jen sekvas tamen klarigoj de kelkaj neoficialaj rolvortetoj, kiujn oni povas de tempo al tempo renkonti:

Cis

Cis = "sur tiu ĉi flanko de, maltrans": Ili loĝas cis tiuj montoj. = Ili loĝas sur tiu ĉi flanko de tiuj montoj (proksime de ni). La rolvorteto cis estas mal- multe uzata en la praktiko. Oni diru ĉi-flanke de, sur tiu ĉi flanko de aŭ eventuale maltrans. Teorie oni povus uzi direktan N-finaĵon post cis, same kiel post trans: La malamika armeo venis cis la limriveron. = ...sur nian flankon de la limrivero.

Cis estas pli ofta en vortfarado: cisalpa = "ĉi-flanka de la Alpoj", cis- Danube = "ĉi-flanke de Danubo", Cisganga Hindujo = "tiu parto de Hind- ujo, kiu estas okcidente de la rivero Gango" (la nomoj Cisganga Hindujo kaj Transganga Hindujo montras Eŭropan perspektivon, sed Esperanto estas tutmonda lingvo, kaj oni ordinare evitu tiajn vortojn). Cis ankaŭ troviĝas en propraj nomoj kaj sciencaj vortoj, kie oni prefere rigardu ĝin kiel parton de la radiko. Tiaj vortoj normale kontrastas al simila formo kun "trans": Cisk- ejo - Transkejo (Bantuaj hejmlandoj en Sud-Afriko, kiuj troviĝas respektive sude kaj norde de la rivero Granda Kejo), cisbuteno - transbuteno (kemiaj kombinaĵoj, kiuj havas certajn elementojn respektive samflanke kaj mal- samflanke de centra strukturo).

*Far*

*Far* estas uzata de iuj Esperantistoj anstataŭ de (§12.3.2) por montri aganton ĉe agaj O-vortoj (§12.3.2.2) aŭ ĉe pasivaj participoj (§12.3.2.4):

Morgaŭ okazos akcepto de la urbestro. ^ *Morgaŭ okazos akcepto far la urbestro.* Ŝi estas amata de ĉiuj. FG ^ *Ŝi estas amata far ĉiuj.*

De havas multajn signifojn (§12.3.2), kaj iafoje konfuzo efektive povas est- iĝi. Tiam oni normale uzas fare de por klare montri, ke temas pri aganto (senca subjekto): Morgaŭ okazos akcepto fare de la urbestro. Mi legis la tradukon de Hamleto fare de Zamenhof. Iuj opinias, ke fare de estas tro longa, kaj tial mallongigas ĝin al *far*.

Laŭ la Fundamento, en pasivo la rolmontrilo de aganto estas de (§40). *Far* estus do rekte erara ĉe pasiva participo. (Aldono de fare ĉe pasiva participo ne estas eraro, sed estas preskaŭ ĉiam superflua.) Rilate al agaj O- vortoj *far* ne estas rekte erara, sed tamen superflua kaj evitinda aldonaĵo al la lingvo. La okazoj, kiam de efektive povas kaŭzi malklarecon, estas tre maloftaj. En tiuj maloftaj okazoj oni uzu por montri aganton la esprimon fare de, kiu estas klara, preciza kaj komprenebla por ĉiuj Esperantistoj. Ĝuste ĉar fare de estas tiel malofte bezonata, ĝi ne estas tro longa.

Fri

Fri estas komerca fakvorto. Ĝi montras, ke prezo aŭ pago inkluzivas ion, ekz. transporton al certa loko: La prezo estas mil dolaroj fri haveno. = ...in­kluzive pagon por transporto ĝis haveno. La prezo estas mil dolaroj fri dog- ano. = ...inkluzive kostojn por dogano. Fri estas uzata nur en faka lingvaĵo. En ordinara lingvaĵo oni prefere montru la signifon klare per pluraj vortoj.

*Graŭ*°

El la rolvorteto malgraŭ (§12.3.6.6) oni plurfoje proponis krei la vorteton *graŭ*° = "mal-malgraŭ" (kvazaŭ malgraŭ havus la prefikson MAL). *Graŭ*° povus signifi ekz. "dank' al", sed ĝi ne estas praktike uzata.

*Na*°

*Na*° estas eksperimenta rolvorteto, kiu montras rektan objekton. La intenco estas, ke oni uzu *na* en tiaj okazoj, en kiuj estas malfacile, nekonvene aŭ eĉ neeble uzi la ordinaran objektan finaĵon N (§12.2.2). Tiuj, kiuj uzas *na*, uzas ĝin precipe antaŭ ne-Esperantaj propraj nomoj kaj ali- specaj fremdaj vortoj. Oni uzas *na* ankaŭ antaŭ mallongigoj, citaĵoj kaj Esperantaj vortetoj, kiuj ne akceptas N-finaĵon: *Por tekstoredaktado Unikode kaŭ Esperante, mi rekomendas na UniRed.* *Multaj jam konas na babilejo.org.* *Tion mi konfirmis konsultante na PIV. * *La Ĉina nomo de Esperanto signifas na "mondlingvo".* *Mi ŝatas na ambaŭ.* *Tiom da homoj faras na tiom da strangaĵoj.* *Na pli da informoj oni povas trovi tie.* La precizaj manieroj uzi *na* tre varias. Ĉiuokaze *na* estas reform- propono evitenda. Komparu kun simila uzo de je (§12.3.1).

Diversaj neoficialaj vortetoj

Iafoje oni renkontas la sekse neŭtran pronomon *ri*° (§11.5).

Oni proponis kaj ankaŭ iomete ekuzis sepen kaj sis° (§23.1.1) anstataŭ la nombraj vortetoj sep kaj ses.

Iafoje oni renkontas la neoficialajn tabelvortojn *alio*°, *aliu*°, *alia*°, *aliel*, *alie*°, *aliam*°, *aliom*°, *alial*° kaj *alies*. Ili estas eraraj kaj nepre evitendaj: §13.3.

Por distingi unu specialan sencon de la tabelvorto kiel, oni proponis la tabelvortecan vorton *estiel* (§20.1.3). Ĝi apenaŭ estas uzata.

Anstataŭ la kunmetita vorteto malpli estas proponita la vorteto *men *, kiu iel troviĝas kaŝite en la vorteto almenaŭ (§14.3.5), sed *men* ne enuziĝis. Ankaŭ aperis diversaj proponoj por anstataŭi malplej, kiuj ĉiuj same mal- sukcesis. Oni restu ĉe la klaraj malpli kaj malplej (§14.3.15).

Anstataŭ supren kaj malsupren Zamenhof iam proponis la vortetojn *sor* kaj *sob*. Kiel vortetoj ili estas uzataj nur iafoje en (eksperimenta) poezio. SOR tamen enuziĝis anstataŭe kiel ordinara radiko: sori = "suprenflugi".

Anstataŭ la esprimo kaj/aŭ (§16.2) estas proponita la vorteto *kaŭ*°. Ĝi ne fariĝis ĝenerale uzata.

La respondvorto *nen* estas proponita kiel alternativo, kiam ordinara ne (§22.4) povus esti malklara. *Nen* tamen tute ne estas uzata.

Krome ekzistas multegaj neoficialaj ekkriaj vortetoj (§18.3).

Iuj verkistoj proponadas novajn vortetojn kvazaŭ industrie. Ili ne kom- prenas, ke vortetoj nur esceptokaze enuziĝas en la lingvon. Ne multe gravas, ĉu proponata vorteto estas teorie bona aŭ ne. Plej verŝajne ĝi ĉiuokaze ne populariĝos.

Nomoj de fremdaj literoj

Por unuj fremdaj literoj oni ĉiam uzas plene Esperantigitajn nomojn, ekz. Y = ipsilono, kaj X = ikso (§1.2). Sed multaj aliaj estas kutime nomataj per nur duone Esperantigitaj nomoj. Tiajn nomojn oni devas rigardi kiel O-vortecajn vortetojn.

Grekaj literoj

La Grekaj literoj nomiĝas: alfa, beta, gama, delta, epsilon°, zeta, eta, teta, jota, kapa, lambda, mu, nu, ksi, omikron°, pi, rota, sigma, taŭ, upsilon°, fi, ĥi, psi, omega (ankaŭ aliaj variantoj ekzistas). Ankaŭ eblas ilin plene Esper- antigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo°, beto°, gamo°, delto, epsilono, zeto°, eto°, teto°, joto, kapo°, lambdo, muo°, nuo°, ksio°, omikrono°, pio°, roto°, sigmo°, taŭo°, upsilono°, fio°, ĥio°,psio°, omego.

Hebreaj literoj

La Hebreaj literoj nomiĝas: alef°, bet°, gimel°, dalet°, he°, vav°, zain°, ĥet°, tet°, jod°, kaf°, lamed°, mem°, nun°, sameh°, ain°, pe°, cadi°, kof°, reŝ°, ŝin°, tav°.

Noto: En matematiko alef estas uzata kiel simbolo por transfiniaj kardinalaj nombroj: alef nul, alef unu, alef du k.t.p.

Tononomoj

Tiel nomataj solfeĝaj tononomoj estas senfinaĵaj vortetoj: do, re, mi, fa, sol, la, si. Estas rekomendinde uzi en Esperanto ĉefe la alfabetan sistemon de tononomoj: A, B, C, D, E, F, G, ĉar ĝi estas pli facile lernebla. La solfeĝaj tononomoj povas tamen esti utilaj en kantekzercado kaj simile. Kelkaj lingvoj uzas la tononomon H anstataŭ B (kaj B anstataŭ B bemola). En Esperanto oni prefere uzu la pli logikan sistemon kun B kaj B bemola. Ek- zistas ankaŭ specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj: *As*°, *Ais*°, *Bes*°, *Bis*°, *Ces*°, *Cis*°, *Des*°, *Dis*°, *Es*°, *Eis*°, *Fes*°, *Fis*°, *Ges*°, *Gis*°. Estas pli bone uzi la nomojn A bemola, A diesa, B bemola, B diesa k.t.p. Je bezono oni povas mallongigi al A be°, A di°, B be°, B di° k.t.p.

Ne-Esperantisitaj nomoj

Propraj nomoj (kaj aliaj fremdaj vortoj), kiuj ne estas plene Esperantigitaj (§35.2) iasence estas neoficialaj O-vortecaj vortetoj, ĉar ili povas roli O- vortece sen O-finaĵo, sed praktike ili pli similas al ordinaraj radikoj, ĉar temas pri tute malfermita klaso de vortoj.

20. Komparaj esprimoj 20.1. Kiel kaj ol

Per la vortetoj kiel kaj ol oni povas montri, kun kio oni komparas. En tia uzado kiel kaj ol similas al rolvortetoj (§12.3), sed ankaŭ al frazenkondukaj vortetoj (§33.1). Oni povas diri, ke ili formas propran vortkategorion: komparaj vortetoj.

Per kiel oni faras egalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io similas. Kompara kiel kunlaboras kun tiel, same, simile, tiom, tia, sama, simila. Sed ofte tiel tia estas subkomprenata.

Per ol oni faras malegalecajn komparojn, kiuj montras, al kio io mal- similas. Kompara ol kunlaboras kun pli (§14.3.15), malpli, alie, malsame, alia, malsama aŭ kunmetaĵoj kiel alimaniere, aliloke, alispeca k.s.

Kiel havas ankaŭ aliajn nekomparajn uzojn: §14.3.2.

Legu ankaŭ pri pli ol antaŭ nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6, kaj pri antaŭ ol en §33.7.

20.1.1. Uzado de kiel kaj ol

Baze kiel kaj ol estas frazenkondukiloj. Tio signifas, ke ili enkondukas sub- frazon (§33). Sed ofte post kompara kiel ol estas nur sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj), sed ne kompleta subfrazo: kiel homo, kiel vi, kiel hieraŭ, kiel en la sudo, ol besto, ol mi, ol hodiaŭ, ol en la nordo. Tiuj ĉi klarigoj pri komparaj kiel kaj ol temas precipe pri tia uzo.

Komparaj kiel kaj ol povas enkonduki diversspecajn frazpartojn: O-vortojn, pronomojn, E-vortojn, E-vortecajn vortetojn, I-verbojn k.a.

Por klarigi la sencon de kompara esprimo oni povas vastigi ĝin al plena sub­frazo kun ĉefverbo, aŭ al esprimo kun I-verbo, aŭ al pli longa frazparto. Klariga formo, kiu anstataŭas komparan ol-esprimon, mem komenciĝas per ol. Klariga formo, kiu anstataŭas komparan kiel-esprimon, plej ofte komenc- iĝas per kiel. Sed iafoje la celita senco postulas, ke la klariga formo ansta- taŭe komenciĝu per kia. Tiel estas, kiam la kompara esprimo kunlaboras kun tia tia sama sama kun eca senco. Kiam kompara kiel-esprimo kun- laboras kun sama kun identiga senco, oni povas klarigi per subfrazo, kiu komenciĝas per kiu.

Komparaj esprimoj kun kiel ol povas esti rektaj subkomprenaj: Rektaj komparoj

En rektaj komparoj tio, kun kio oni komparas, efektive aperas post kielol en la kompara esprimo. Se oni klarige vastigas rektan komparon, oni uzas ĉiam la verbon esti:

339

• Tiu ĉi malfreŝa pano estas [tiel] malmola, kiel ŝtono. FE 33 = Tiu ĉi mal- freŝa pano estas tiel malmola, kiel ŝtono estas malmola. Oni komparas panon kun ŝtono.

§20.1.1

Ŝiaj okuloj estis [tiaj] kiel du steloj. FA1234 = Ŝiaj okuloj estis tiaj, kiaj estas du steloj. La klariga subfrazo uzas kia, ĉar la kompara esprimo kunlaboras kun subkomprenata tia.

Lakto estas pli nutra, ol vino. FE10 = Lakto estas pli nutra, ol vino estas nutra. Oni komparas lakton kun vino.

Por li delogi knabinon estas kiel krevigi nukson. M153 = ...estas tiel, kiel estas krevigi nukson. Oni komparas delogadon de knabino kun krevig- ado de nukso.

Ne malofte la klariga vastigo de rekta komparo estas iom nenature pedanta. Oni apenaŭ uzas tiajn longajn esprimojn en ordinara lingvaĵo, sed praktike nur la simplajn komparajn esprimojn.

Subkomprenaj komparoj

En subkomprenaj komparoj la komparaĵo ne aperas mem en la kompara esprimo, sed estas tie nur subkomprenata. Anstataŭe post kiel ol aperas io, kio rilatas al la komparaĵo. Se oni klarige vastigas subkomprenan komp- aron, la subkomprenata komparaĵo ja aperas. En la vastigita versio oni ordinare uzas tiun saman verbon, al kiu rilatas la kompara esprimo (ne ĉiam esti, kiel ĉe rektaj komparoj):

Ili kondutas (tiel) kiel homoj. ^ Ili kondutas tiel, kiel kondutas homoj. La kompara esprimo kiel homoj kunlaboras kun la vorteto tiel. Tiu vort- eto estas komplemento de la verbo kondutas. Sekve oni komparas du kondutojn. Sed la verbo konduti ne ĉeestas en la kompara esprimo kiel homoj. Sekve la komparo estas subkomprena. En la klariga formo kun plena subfrazo la verbo kondutas estas aldonita. La vorteton tiel oni preskaŭ ĉiam ellasas en tiaj ĉi frazoj: Ili kondutas kiel homoj. Ankaŭ en la subfraza formo oni povas ellasi ĝin: Ili kondutas, kiel kondutas homoj.

Li legas la saman libron kiel mi. ^ Li legas la saman libron, kiel la libro, kiun legas mi. La kompara esprimo kiel mi kunlaboras kun la vorto sama, kiu estas rekta priskribo de la vorto libron. Sekve oni komp­aras librojn en egaleca maniero (ili estas fakte unu sama libro). En la vastigita formo la frazparto la libro estas aldonita.

Emilio havis sur si la saman veston kiel tiam. M106 = ...la saman veston, kiun ŝi havis tiam. La klariga subfrazo uzas kiu, ĉar la kompara esprimo kunlaboras kun la A-vorto saman.

Jen ŝi staras antaŭ ni [...] kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe. BV 65

340

Legomojn mi manĝas pli ofte ol viandon. ^ Legomojn mi manĝas pli ofte, ol mi manĝas viandon. La kompara esprimo ol viandon kunlaboras kun pli ofte, kiu estas komplemento de la verbo manĝas. Sekve oni komparas laŭ la ofteco manĝadon de legomoj kun manĝado de viando. En la kompara esprimo mankas la komparata ago manĝi. En la vastigita formo manĝas ja aperas.

§20.1.1

Mia frato loĝas en alia lando ol mia fratino. ^ Mia frato loĝas en alia lando, ol la lando, en kiu loĝas mia fratino. La kompara esprimo ol mia fratino kunlaboras kun la vorto alia, kiu estas rekta priskribo de lando. Oni do komparas du landojn.

Ŝi estis ankoraŭ pli bela ol antaŭe. FA180 = ...pli bela, ol ŝi estis antaŭe. Oni komparas ŝin kun ŝi mem en du malsamaj tempoj.

Ni forflugos [...] al la varmaj landoj, kie la suno lumas pli bele ol ĉi tie. FA150 = ...pli bele, olĝi lumas ĉi tie.

20.1.2. Kiel kaj ol kune kun rolmontriloj

Ofte oni devas uzi rolmontrilon (N-finaĵon aŭ rolvorteton) en kompara esprimo kun kiel ol. Ĝenerale oni uzu rolmontrilon, se estas rolmontrilo en la plena subfrazo, al kiu respondas la kompara esprimo. Iafoje oni povas diversmaniere vortumi la klarigan esprimon sen ŝanĝi la efektivan sencon, kaj tiam povas esti same bone uzi aŭ ne uzi rolmontrilon.

Komparoj kun kiel

Karlo uzas siajn manojn kiel magiisto. = Karlo uzas siajn manojn tiel, kiel magiisto uzas siajn manojn. En la plena subfrazo la vorto magiisto estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel magiisto sen rolmontrilo.

Karlo uzas sian manon kiel martelon. = Karlo uzas sian manon tiel, kiel oni uzas martelon. En la plena subfrazo la vorto martelon estas objekto, kaj havas tial N-finaĵon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel martelon kun N-finaĵo.

Karlo batas per sia mano kiel per martelo. = Karlo batas per sia mano tiel, kiel oni batas per martelo. En la plena subfrazo la vorto martelo estas ila komplemento, kaj tial havas la rolvorteton per. Sekve ankaŭ en la simpla kompara kiel-esprimo estu kiel per martelo.

Vin solan mi fidis, kiel honesta homo. = ...tiel, kiel honesta homo fidas. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...ĉar mi estas honesta homo. Vidu ĉi-poste la klarigojn pri kiel por rolo, funkcio k.s. (§20.1.3)

Vin solan mi fidis, kiel honestan homon. Rz38 = ...tiel, kiel oni fidas honestan homon. La efektiva senco tamen povas esti pli proksima al: ...ĉar vi estas honesta homo.

La vortojn kun "um" oni devas lerni, kielsimplajn vortojn. FE42 = ...lerni tiel, kiel oni lernas simplajn vortojn.

Ĉu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino? Gn34 = ...tiel, kiel oni agas kun publikulino.

La kovrilpaĝo de via revuo baldaŭ atingos simile altan nivelon kiel la ceterajpaĝoj. = ...simile altan nivelon kiel la nivelo, kiun havas la cet- eraj paĝoj.

Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. FE27 = ...tia sama, kia ĝi estas en la aliaj lingvoj.

Ĝiaj kolonoj kaj portikoj havis la saman mezuron, kiel ĉe la unua pord- ego. Jfi-40 = ...la saman mezuron, kiun havis la kolonoj kaj portikoj ĉe la unua pordego. Se oni diras anstataŭe kiel la unua pordego, la senco far- iĝas alia, = ...la saman mezuron, kiun havis la unua pordego.

Ĝi havas du okulojn tiel grandajn, kiel du tasoj. FA15 = ...tiel grandajn, kiel du tasoj estas grandaj.

Viandon li donas al mi tiel malmolan kiel trabo. Rz29 = ...tiel malmolan, kiel trabo estas malmola.

Li posedis du okulojn [tiel] klarajn kaj helajn kiel profunda akvo. FA4 210 = ...tiel klarajn kaj helajn, kiel profunda akvo estas klara kaj hela. Se oni diras kiel profundan akvon, la senco ŝanĝiĝas: = ....tiel, kiel li/oni posedas profundan akvon.

Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn [tiajn] kiel la unuaj [tabeloj]. Er34 = ...du ŝtonajn tabelojn tiajn, kiaj estis la unuaj tabeloj. Se oni diras kiel la unuajn, la senco fariĝas alia: ...tiamaniere, kiel vi skulptis la unuajn tabelojn.

Ŝi manĝas tropikajn fruktojn (tiajn) kiel mangoj kaj ananasoj. = Ŝi manĝas tropikajn fruktojn tiajn, kiaj estas mangoj kaj ananasoj. Mangoj kaj ananasoj estas ekzemploj de tiu speco de fruktoj, kiujn ŝi manĝas. Povas esti, ke ŝi ne manĝas ĝuste tiujn du fruktojn. Sed eblas ankaŭ kiel mangojn kaj ananasojn. Tiam la senco estas maniera: Ŝi manĝas tropikajn fruktojn tiamaniere, kiel oni/ŝi manĝas mangojn kaj ananasojn.

Mi faros vian ĉielon [tia] kiel fero kaj vian teron [tia] kiel kupro. Lv 26 = ...tia, kia estas fero ...tia, kia estas kupro.

Komparoj kun ol

Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofio. = Elizabeto batas la najlon pli forte, ol Sofio batas la najlon. En la plena subfrazo la vorto Sofio estas subjekto, kaj tial ne havas rolmontrilon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara ol-esprimo estu kiel Sofio sen rolmontrilo.

Elizabeto batas la najlon pli forte ol Sofion. = Elizabeto batas la najlon pli forte, ol ŝi batas Sofion. En la plena subfrazo la vorto Sofion estas objekto, kaj havas tial N-finaĵon. Sekve ankaŭ en la simpla kompara ol- esprimo estu kiel Sofion kun N-finaĵo.

Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo ol per ŝtono. = Elizabeto batas la najlon pli forte per martelo, ol ŝi batas ĝin per ŝtono. En la plena subfrazo la vorto ŝtono estas ila komplemento, kaj tial havas la rol- vorteton per. Sekve ankaŭ en la simpla kompara ol-esprimo estu ol per ŝtono.

Li amos sian landon pli ol ĉiuj aliaj landoj. = ...pli ol ĉiuj aliaj landoj amos lian landon.

Li amos sian landon pli ol ĉiujn aliajn landojn. L1201 = ...pli ol li amos ĉiujn aliajn landojn.

Mia frato diris al Stefano, ke li amas lin pli, ol sin mem. FE18 = ...amas lin pli, ol li amas sin mem.

Tie la suno lumis multe pli hele ol ĉe ni. FA151 = ...pli hele ol ĝi lumas ĉe ni.

Lecionojn li ŝatis pli ol promeni en la arbaro. La ol-esprimo laŭsence estas objekto, sed ĝia ĉefvorto, promeni, ne akceptas N-finaĵon. Se oni anstataŭe uzas O-vorton, ĝi devas havi N-finaĵon: Lecionojn li ŝatis pli ol (li ŝatis) promenadon en la arbaro.

En la sekvanta semajno la knabineto la unuan fojon sidis pli ol tutan horon. FA3 69 = ...sidispli (longe) ol sidi tutan horon.

Lin ne vigligus la espero doni iam ion pli bonan ol tio, kio jam ek­zistas. FK289 = ...ion, kio estas pli bona ol tio, kio jam ekzistas.

Mi havas alian proponon ol laĵusprezentita (propono). = ...proponon, kiu estas alia ol la ĵus prezentita propono.

Tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome. BV 65 = ...al neniu alia ol estas Clemency Newcome. Ĉi tie ankaŭ eblas uzi al en la kompara esprimo: ...ol (aparteni) al Clemency Newcome.

Antono devis pensi pri io alia ol pri sia ama aflikto. FA3144 = ...pensi pri

alia, ol pensi pri sia ama aflikto. Ankaŭ eblas ol lia ama aflikto = ...pensi pri io, kio estas alia, ol lia ama aflikto. Rimarku, ke estas sia en la unua varianto, sed lia en la dua.

Antono devis pripensi ion alian ol sian aman aflikton / ol lia ama aflikto. = ...pripensi ion alian, ol pripensi sian aman aflikton. / = ...pri­pensi ion, kio estas alia, ol lia ama aflikto.

Pli ol kaj malpli ol kiel nuancilo

Iafoje pli ol malpli ol rolas kiel nuancilo de vorto aŭ esprimo en maniero, kiun oni apenaŭ povas klarigi per subfrazo. La tuto estas kiel unu bloko. Oni uzas aŭ ne uzas rolmontrilojn, kvazaŭ (mal)pli ol tute ne ĉeestus:

Al liaj malpaciencaj demandoj ŝi respondis per tono mallonga, pli ol indiferenta, per tono malkontenta. M163

Vi estas pli ol beleta, vi estas bela! FA2 98

Ni havas plenan nombron da laboristinoj, eĉ pli olplenan nombron. M183

Al Kristino estas bone, eĉpli ol bone. FA3 91

Gaje li kantadis malnovajn melodiojn kaj pafadis kaj bataladis, kvazaŭ

estus pli ol homo. FA2111

Ofte temas pri nuancado de nombro aŭ kvanto. Legu pri tio en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.

Mem-komparoj

Iafoje oni komparas du priskribojn de unu sama afero. Se la du priskriboj estas A-vortaj, kaj se ambaŭ estas rektaj priskriboj de la sama O-vorto, kaj se tiu O-vorto havas N-finaĵon, tiam ambaŭ A-vortoj havu N-finaĵon:

Karlo havas domon same altan kiel larĝan. La alteco de la domo egalas al la larĝeco de la domo.

Karlo havas domon pli altan ol larĝan. La alteco de la domo superas la larĝecon de la domo.

Komparo kun verbo

Iafoje kompara kiel-esprimo rilatas al verbo (kaj aliaj frazpartoj, kiuj apartenas al tiu verbo):

Elizabelo kolektas poŝtmarkojn kiel hobio. = Elizabelo kolektas poŝtmarkojn hobie. La kolektado de poŝtmarkoj estas hobio por ŝi. Rimarku, ke la kiel-esprimo ne rilatas al la vorto poŝtmarkojn, sed al la verbo kolektas (aŭ pli ĝuste al la tuta verba esprimo kolektas poŝtmarkojn). Tial oni ne diru ...kiel hobion, ĉar tio signifus, ke la poŝtmarkoj estas hobio, aŭ ke Elizabeto kolektas poŝtmarkojn tiel, kiel oni kolektas hobion.

Kiel provo eltrovi la veron, mi aranĝis por li ruzan kaptilon. Ne la kapt- ilo estis provo, sed la aranĝado de la kaptilo.

20.1.3. Kiel por rolo, funkcio k.s.

Kompara kiel-esprimo kun O-vorta frazparto (kiel filo, kiel bona homo, kiel sekretarion, kiel premion, kiel al amiko k.s.), kiu kunlaboras kun sub­komprenata tiel, tre ofte havas specialan signifon. Tia kiel-esprimo devus montri manieron, sed tre ofte ĝi anstataŭe esprimas, kio, kiu aŭ kia estas iu aŭ io. Ĝi montras rolon, funkcion aŭ similan sencon. Iafoje tio miksiĝas kun maniera senco:

Mi elektis lin kielprezidanto. LR 70 Klariga formo: Mi elektis lin tiel, kiel prezidanto elektas. La klariga subfrazo esprimas la manieron de el- ektado. Sed la efektiva senco de la mallonga formo tre ofte estas: Mi elektis lin, ĉar mi estas prezidanto. Mi estante prezidanto elektis lin. Mi elektis lin en mia rolo de prezidanto.

Mi elektis lin kielprezidanton. LR70 Klariga formo: Mi elektis lin tiel, kiel oni elektas prezidanton. La senco de la klariga subfrazo estas maniera, sed la mallonga formo pli ofte vere celas esprimi la jenon: Mi elektis lin, por ke li estu prezidanto. Mi elektis, ke li estu prezidanto. (Tiun ideon oni alternative povas esprimi sen kiel: Mi elektis lin prezidanto. Tiam la frazparto prezidanto estas perverba priskribo de la objekto lin §25.1.2, kaj tiam la vorto prezidanto ne havu N-finaĵon.)

La formo de tia kiel-esprimo (prezidanto, prezidanton) sekvas la formon en la klariga subfrazo, kiu esprimas manieron, sed la efektiva senco estas klarigenda per subfrazo, en kiu la responda vorto povas havi alian formon.

Vi povus ricevi lin kiel edzon. FA146 = ...por ke li estu via edzo.

Mi komprenas, ke kiel pastro vi ne povas tion ĉi fari. OV 336 = Mi kom- prenas, ke, ĉar vi estas pastro, vi ne povas tion ĉi fari.

Kiel urbestro de la ĉi-tiea urbo mi havas la devon zorgi pri tio, ke al la traveturantoj [...] estu neniapremado. Rz29 = En mia rolo de urbestro...

Marta rigardis la parolantan virinon kiel orakolon. M 36 = Marta opiniis, ke la parolanta virino estas (simila al) orakolo.

Kiel lingvo internacia estos eble elektita ia el la lingvoj naciaj. FK 260 = Por la rolo de lingvo internacia...

Oni ricevis kiel aldonon ses grandajn bulkojn. FA179 = Oni ricevis ses grandajn bulkojn, kiuj estis aldono (al tio, kion oni aĉetis).

La longaj diverskoloraj tapiŝoj [...] estis nun pendigitaj kiel murornam- aĵoj. = ...por ke ili estu murornamaĵoj. FA424

Marion [...] al li kiel al frato promesis, ke [...] ŝi al Grace ĉion rakontos per propra buŝo. BV85 = ...al li, ĉar li estas ŝia frato, promesis...

Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca. Er 6 = ...estante Dio la Plejpotenca.

Karlo gratulis Petron kiel unua okaze de lia naskiĝtago. = Karlo grat- ulis Petron, estante la unua (persono), kiu faris tion...

Rimarku, ke la vorteto tiel, kun kiu tia kiel-esprimo teorie kunlaboras, neniam aperas, kiam la senco estas rola aŭ funkcia. Se oni aldonas tiel, la senco nepre estas maniera: Mi elektis lin tiel, kiel prezidanton. = Mi elektis lin tiamaniere, kiel oni elektas prezidanton.

Nur la kunteksto povas montri definitive, ĉu tia kiel-esprimo montras mani­eron, rolon aŭ funkcion. Por fari distingon inter la maniera kaj rola sencoj, oni eksperimentis per la nova vorteto *estiel* (ia mikso de estante kaj kiel), kiu montras nur rolon, funkcion k.s. Sed *estiel* ne populariĝis. Se oni ekuzus ĝin sisteme, ĝi fariĝus tre ofta, ĉar multaj kiel-esprimoj havas tian sencon. Aliaj proponoj estas este kaj estkiel (komparu kun samkiel, §20.1.1).

En la praktiko la kunteksto preskaŭ ĉiam komprenigas la sencon, kaj tial oni ordinare povas simple uzi kiel. Sed se iam povas esti dubo, oni povas uzi diversajn pli klarajn esprimojn. Jen kelkaj ekzemploj:

Estante urbestro mi havas la devon zorgi pri ĉio.

Ŝi estus bona por mi, se ŝi estus mia edzino.

Mi komprenas, ke vi, kiu estas pastro, ne povas tion ĉi fari.

Elizabeto estis dungita por esti estro de la nova sekcio.

20.1.4. Komparaj esprimoj — ĉu mallongigitaj frazoj?

Multaj komparaj kiel-esprimoj povas esti rigardataj kiel mallongigitaj sub- frazoj, sed ofte estas grava diferenco inter la mallonga kompara esprimo kaj la subfrazo, al kiu ĝi teorie respondas. Vidu ekzemple la ĉi-antaŭajn klar­igojn pri kiel por rolo kaj funkcio (§20.1.3).

Ofte la klariga subfrazo eĉ ne komenciĝas per kiel, sed per alia KI-vorto:

La hundo de Elizabeto estas por ŝi kiel familiano. = ...estas por ŝi tia, kia estas (por ŝi) familiano. La subfrazo ne komenciĝas per kiel, sed per kia.

Petro laboras en la sama firmao kiel Anno. = ...en la sama firmao, en kiu laboras Anno. La subfrazo komenciĝas per kiu anstataŭ kiel.

Komparaj kiel-esprimoj do ne ĉiam estas mallongigitaj subfrazoj.

Iuj pensas, ke oni ĉiam en egaleca komparo uzu tiun KI-vorton, kiun oni uzas en la plena klariga subfrazo. Ili tiam ofte uzas kia kaj iafoje kiu kiom anstataŭ kompara kiel. Tia uzo estas netradicia kaj ĝenerale evitinda. Iafoje ĝi povas fariĝi tre maleleganta:

Li vizitis tiajn urbojn, kiaj estas Parizo kaj Londono. ^ *Li vizitis (tiajn) urbojn kiaj Parizo kaj Londono.* Prefere diru: Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo kaj Londono.

Li loĝas en la sama urbo, en kiu mi loĝas. ^ *Li loĝas en la sama urbo en kiu mi.* Prefere diru: Li loĝas en la sama urbo kiel mi.

Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko, en kiuj mi naskiĝis. ^ *Li naskiĝis en la sama tago kaj en la sama loko en kiuj mi.* (Aŭ eble: *...kiam kaj kie mi.*) Prefere diru: Li naskiĝis en la sama tago kaj (en la sama) loko kiel mi.

Emilio havis sur si eĉ la saman veston, kiun ŝi tiam havis sur si. ^ *Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiun tiam.* Diru kiel Zamenhof: Emilio havis sur si eĉ la saman veston kiel tiam. M106

Se oni uzas plenan subfrazon kun ĉefverbo por esprimi egalecan komparon, oni povas ĝin enkonduki per kia, kiu, kiom, kiam k.t.p. (§33.4.2) laŭ la senco. Sed se en kompara esprimo estas sola frazparto (aŭ kelkaj frazpartoj sen ĉefverbo), oni prefere uzu la ĝeneralan komparan vorteton kiel. Ĝi estas utila kaj uzinda lingva rimedo.

Sed iafoje oni tamen devas uzi kiom anstataŭ kompara kiel, se la komparo koncernas kvanton, kaj se oni devas uzi da-esprimon post la kompara vort­eto: Kaj la Filiŝtoj kolektiĝis, por militi kontraŭ Izrael, tridek mil ĉaroj kaj ses mil rajdantoj, kaj tiom da popolo, kiom da sablo [estas] sur la bordo de la maro. Sm113

En proverboj kun tre mallonga senverba formo, oni ofte uzas kia antaŭ sola frazparto en maniero, kiu tre similas al kompara kiel: Kia patrino, tia fil­ino. PE862 = Kia estas patrino, tia estas (ankaŭ) la filino.

20.1.5. Tiel same kiel, same kiel, samkiel

Oni ofte uzas same kune kun kompara kiel por akcenti, ke la simileco estas tre granda, ĝis efektiva sameco. Zamenhof uzis preskaŭ ĉiam la longan esprimon tiel same kiel. Nuntempe oni ordinare uzas la pli mallongan formon same kiel, kiun oni iafoje eĉ simpligas al samkiel:

Vi tion ja ekkonas, patrino, per la sento, tiel same kiel mi. FA4 22

La kompatinda Elinjo-fingreto stariĝis antaŭ la pordo, tute tiel same kiel ĉiu alia almozulino, kaj petis pri malgranda peco da hordea greno. FA145 Ĉi tie tute eĉ pli emfazas la samecon de la komparo.

Tolstoj same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa soci-ordo.

Ni volas kulturi en ni la homecon kaj fordetrui la naciecon - samkiel la kamparano kulturas la tritikon kaj elŝiras lolon.

Hodiaŭ, samkiel hieraŭ, ili rifuzas kunlabori.

La plej simplan formon samkiel oni ne trouzu. Ĝi taŭgas, kiam sam- estas nura nuancilo de kiel. Se temas pri memstara ideo de sameco, oni uzu la plenan vorton same:

Li kantas (tiel) same kiel mi. = Li kantas samkiel mi. Ĉi tie la senco estas, ke li kantas, kaj ke ankaŭ mi kantas. Ni faras la saman agon (sed eble en malsamaj manieroj). Oni kutime elparolas kun paŭzeto antaŭ (tiel) same, kaj kredeble estas preferinde skribi kun komo: Li kantas, (tiel) same kiel mi. En tiu ĉi okazo samkiel estas uzebla alternativo.

Li kantas same kiel mi. Ĉi tie la senco estas, ke li kantas en la sama maniero, en kiu mi kantas. Oni kutime elparolas sen paŭzeto antaŭ same, kaj oni do ne aldonu komon. En tiu ĉi okazo oni ne uzu samkiel. Sed oni tute bone povas uzi tiel anstataŭ same: Li kantas tiel, kiel mi. Oni ankaŭ povas meti same antaŭ la verbon: Li same kantas kiel mi.

Por ambaŭ ĉi-antaŭe montritaj sencoj de Li kantas same kiel mi, oni ankaŭ povas uzi la plej simplan (sed malpli akcentan) formon Li kantas kiel mi. Se oni tiam celas la unuan sencon, estas tamen preferinde uzi komon (kaj paŭz- eton): Li kantas, kiel mi.

20.2. Aliaj montriloj de komparo

Kvazaŭ

En egalecaj komparoj oni povas uzi kvazaŭ anstataŭ kompara kiel (§20.1), se temas pri simileco, kiu estas nur ŝajna aŭ nereala, kaj se oni volas tion emfazi:

Dum momento li staris senmova, kvazaŭ ŝtoniĝinta. M164 Li ne vere estis ŝtoniĝinta.

Silente li migris tra la lando, kiu aperis al li kvazaŭ abunda frukto- ĝardeno. FA3 64

Ĉiu statuo sur la riĉaj sarkofagoj ŝajnis kvazaŭ ricevinta vivon. FA1215

Iafoje oni devas uzi N-finaĵon (aŭ alian rolmontrilon) post kompara kvazaŭ same kiel ĉe kompara kiel (§20.1.2):

Tiesto ŝtelis filon de Atreo kaj lin edukis kvazaŭ sian propran. IT 21

Antaŭ O-vorta frazparto (sen rolmontrilo) la diferenco inter kompara kiel kaj kompara kvazaŭ povas esti tre granda:

Karlo naĝas kiel delfeno. = Karlo naĝas tiel, kiel delfeno naĝas Lia naĝomaniero similas al la naĝomaniero de delfeno.

Karlo naĝas kvazaŭ delfeno. = Karlo naĝas tiel, ke li ŝajnas esti delfeno. Karlo mem similas al delfeno.

Petro voĉdonis kiel prezidanto. = ...tiel, kiel voĉdonas prezidanto / ...en sia rolo de prezidanto (li efektive estis prezidanto).

Petro voĉdonis kvazaŭ prezidanto. = Petro ŝajnis esti prezidanto, kiam li voĉdonis (sed li ja ne estis prezidanto).

Kvazaŭ havas ankaŭ aliajn uzojn: §14.3.12.

Komparaj rolvortetoj

Al (§12.3.5.1) povas montri tion, al kio oni referencas en esprimo de simileco aŭ malsimileco: Ĝi estis tre (mal)simila al la alia.

De (§12.3.2.5) povas montri malsimilecon: Mi estas diferenca de vi.

Kontraŭ (§12.3.4.8) povas signifi "kompare kun": La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro. Re1

Antaŭ (§12.3.4.1) kaj (malofte) post (§12.3.4.9) povas montri pozicion (mal)pli altan en graveco aŭ rango: Antaŭ ĉio zorgu oficon - plezuro atendos sian vicon. Ж104

Ĉe (§12.3.4.3) kaj apud (§12.3.4.2) povas en figuraj esprimoj montri komparon: Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro. FK396

Super (§12.3.4.12) kaj sub (§12.3.4.11) povas montri pli kaj malpli altan pozicion en rango, forteco, valoro k.t.p.: Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili? Rt127

Krom (§12.3.6.3) povas esti uzata anstataŭ ol post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s.

Komparaj vortetoj ĉe preferi

Ĉe preferi (prefere, prefero k.s.) oni povas montri la malpreferaĵon per ia vorteto. Antaŭ I-verbo oni uzas ol, iafoje anstataŭ. Antaŭ O-vorto aŭ O- vorteca vorteto oni normale uzas al, sed ankaŭ antaŭ, kontraŭ kaj anstataŭ eblas:

Mi preferas esti mortigita de ili, ol estipinĉata de la anasoj! FA2 41

348

Tiam Dio inspiris al mi la ideon ekbruligi mian liton, prefere neniigi mian domon per fajro, olpermesi, ke la granda amaso da homoj mizere pereu. FA3152

§20.2

Mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj. FK108

Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ mal- riĉulo. Ij 34

Preferos la morton ol la vivon ĉiuj restintoj. Jr8 = ...ol elekti la vivon... Ol rilatas al subkomprenata I-verbo. Tial oni uzas ol.

La aliaj anasoj preferis naĝadi en la kanaloj, anstataŭ viziti ŝin. FA2 34

21. Neado

Ne

Por nei frazon oni uzas la vorteton ne. Ne neas tion, antaŭ kio ĝi staras. Normale ne staras antaŭ la ĉefverbo, kaj se oni neas la ĉefverbon, oni neas la tutan frazon:

Mi ne dormas. Ne estas tiel, ke mi dormas. Mia dormado entute estas neata.

Mi ne amas vin. Ne estas tiel, ke mi amas vin. La tuta frazo estas neata.

Al leono ne donu la manon. FE7

Mi ne amas obstinajn homojn. FE10

Ne skribu al mi tiajn longajn leterojn. FE18

La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE 9 La neo trafas la verbon legas. La verbo skribas kaj ĝia tuta frazo restas validaj.

Neado en subfrazo validas nur ene de la subfrazo: Mi diris, ke mi ne venos. La neado trafas nur la subfrazan ĉefverbon venos. La tuta frazo restas pozitiva: Mi ja diris tion.

Iafoje okazas, ke neata ĉefverbo estas subkomprenata: Ĉiu povu vidi, kiu el la vastigantoj plenumas sian promeson kaj kiu ne. OV111 La neado trafas la subkomprenatan verbon plenumas: ...kaj kiu ne plenumas sian promeson.

Ne estas ankaŭ respondvorto: §22.4. Tabelvortoj je NENI

Por nei oni povas ankaŭ uzi tabelvortojn je NENI (§13.1). NENI-vorto sufiĉas por nei la ĉefverbon, kaj do la tutan frazon. La pozicio de NENI- vorto normale ne gravas, ĝi tamen neas la tutan frazon:

La tempo pasinta jam neniam revenos: la tempon venontan neniu ankoraŭ konas. FE 22 La pasinta tempo ne revenos. Oni ne konas la tempon venontan.

Mi neniel povas kompreni, kion vi parolas. FE 28 Mi ne povas kompreni.

La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. FE33 Ni ne povis vidi. La neado koncernas nur la ke-frazon. La ĉef- fraza verbo estis restas pozitiva.

Mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE 35 Mi ne prenas multon da pakaĵo.

Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu. FE39 La du unuaj ĉefverboj (mortis, mortigis) estas plene neataj per ne. La tria, estis mortigita, estas plene neata per neniu.

Neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas. Rt117 Ne lumas radio. Ne blovas aereto. Ne vizitas amiko.

Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo. OV 388 Esperanto ne estas ies propraĵo.

Tian Regularon por nia Ligo mi nenial povus aprobi. OV 77 Mi ne povas aprobi ĝin pro kia ajn kialo. Nenial neas la tutan frazon. Aperis tamen duboj pri la nea valoro de nenial: §14.3.1.

Apenaŭ

Ankaŭ la vorteto apenaŭ (§14.3.7) (= "preskaŭ ne") kalkuliĝas kiel nea vorto:

La okuloj apenaŭ retenis larmojn. M 8 = La okuloj preskaŭ ne retenis larmojn.

Oni apenaŭ povis ion vidi antaŭ si. FA4173 = Oni preskaŭ ne povis...

Duobla neado

Se oni uzas NENI-vorton, kaj aldonas ankaŭ la vorton ne, la frazo fariĝas pozitiva. Tia duobla neado estas uzebla nur por esprimi tre specialajn sig- nifojn:

Mi ne amas neniun. Ne estas tiel, ke mi amas neniun. Mi do ja amas iun.

Ĝi ne estas nenies propraĵo. Ne estas tiel, ke ĝi estas nenies propraĵo. Ĝi do estas ies propraĵo.

Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi. FA2 53 Ne estas tiel, ke oni povis ne ridi. Sekve oni devis ridi.

Frazo ankaŭ povas fariĝi pozitiva, se unu NENI-vorto klare neas la verbon, kaj ankaŭ alia NENI-vorto aperas en la frazo:

Mi ankoraŭ neniam gajnis nenion. = Neniam okazis tio, ke mi gajnis nenion. Mi ĉiufoje gajnis almenaŭ ion.

Sed pluraj NENI-vortoj en la sama frazo ne nepre kreas pozitivan signifon. Ofte ili nur plifortigas unu la alian, kaj la neado restas:

Ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian. OV117 Ni ne alportus utilon.

Neniam, neniam, neniam li revenos. Rt35 Li ne revenos. Ne gravas, ĉu estas unu, du, tri aŭ eĉ pli da neniam.

Parta neado

Iafoje la vorteto ne aperas en frazo tiel, ke ĝi neas nur parton de ĝi. La ĉef- verbo restas valida. Ne neas ĝuste tion, antaŭ kio ĝi staras, sed tio povas esti la tuj sekvanta vorto, la sekvanta frazparto, aŭ eĉ pli multe. Nur la kunteksto povas montri precize, kio estas neata:

Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. FE 31 Ni ja faris la kontrakton, sed ne skribe.

Li venis al mi tute ne atendite. FE22 Li ja venis, sed oni ne atendis tion.

Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla. FE41 Iuj kreskaĵoj ja estas manĝeblaj.

Komparu kun: Ĉiu kreskaĵo ne estas manĝebla. = Neniu kreskaĵo estas manĝebla.

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.FE 36 Ofte ili ja estas el tolo.

Li estas homo ne kredinda. FE41 Li ja estas homo.

Respondo venis ne tuj. M 50 Respondo ja venis, sed post iom da tempo.

Mi rezervas al mi la rajton akcepti Vian decidon aŭ ne, depende de la aŭtoritateco de Via komitato. L2 6 La neado trafas subkomprenatajn vortojn: ...ne akcepti vian decidon. La resto de la frazo estas pozitiva.

Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE 31 La devo restas valida, sed ĝi estas devo pri io, kion oni ne faru. Legu pli pri ne rilate al devi, povi kaj voli en §31.7.4.

En la animo ĉiuj privataj homoj kaj ĉiuj registaroj ne povas ne aprobi nian ideon. OV 206 La unua ne trafas la ĉefverbon povas kaj neas la tutan frazon. La dua ne trafas nur aprobi (nian ideon). La suma signifo estas: Ili ne povas rifuzi nian ideon. = Ili devas aprobi nian ideon.

Ne miksu vin en aferon ne vian!Rz89 = ...en aferon, kiu ne estas via. La dua ne nur neas la vorton vian. La unua ne neas la ĉefverbon.

En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE 26 Ne estis personoj tie kun la escepto de li kaj lia fianĉino, kiuj ja estis tie. Krom (§12.3.6.3) apartigas parton de la frazo, por kiu la neado ne validas.

NENI-vortoj normale neas la tutan frazon sendepende de la vortordo, sed iafoje ankaŭ NENI-vorto povas validi por nur parto de frazo. Tiam la kun­teksto kaj la vortordo devas tute klare tion montri:

Mi decidis paroli jam plu nenion pli pri tiu ĉi temo. L168 La decido estas reala. La neado trafas nur la I-verbon paroli kaj ĉiujn frazpartoj n, kiuj ri- latas rekte al ĝi.

Pli valoras faro nenia, ol faro malbona. PE 2000 = Faro, kiu ne okazis, ja valoras pli, almenaŭ kompare kun faro malbona. La ĉefverbo valoras restas pozitiva.

Kiam ne aŭ NENI-vorto estas parto de kunmetita vorto, la neado validas nur ene de tiu vorto:

Sinjoro, vi estas neĝentila. FE16 La frazo diras, ke la sinjoro ja havas certan econ, nome mankon de ĝentileco. Estas nur subtila diferenco disde: Vi ne estas ĝentila.

La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. FE25 La neado koncernas nur la longecon de la tempo.

Bedaŭrinde ili estas ne-Esperantistoj. Ili estas tiaj homoj, kiuj ne scias Esperanton.

Neniofarado estas tre dolĉa okupo. Tia tempo, en kiu oni faras nenion, estas tre dolĉa.

Ankaŭ apenaŭ povas uziĝi por parta neado:

Apenaŭ rimarkebla ektremo trakuris ŝin de la kapo ĝis la piedoj. M159 La nea valoro de apenaŭ rilatas nur al la vorto rimarkebla. La ektremo ja trakuris ŝin.

Tiu laboristino havis la aĝon de apenaŭ dudek-ses jaroj. M118

Nek

Nek signifas "kaj ankaŭ ne", "kaj ankaŭ nenio" k.s. Oni uzas nek, se oni jam uzis ne aŭ tabelvorton je NENI, kaj volas nei ankoraŭ ion. Ĝi estas kvazaŭ varianto de kaj (§16.1), kaj sekvas baze la samajn regulojn kiel kaj:

Plue atendi mi ne volas nek bezonas. M29 = ...kaj ankaŭ ne bezonas.

Mi ne renkontis lin, nek lian fraton. FE28 = ...kaj ankaŭ ne lian fraton.

De hodiaŭ matene mi nenion manĝis nek trinkis!FA375 = ...kaj ankaŭ nenion trinkis!

Nenia peno nek provo donos lakton de bovo. PE1712 = ...kaj ankaŭ nenia provo...

Iafoje, precipe en konversacioj, nek signifas simple "ankaŭ ne" (sen "kaj"): Mi ne ŝatas kafon, diris Karlo. Nek mi, diris Petro. = ... Ankaŭ mi ne (ŝatas kafon), diris Petro.

Nek ankaŭ povas uziĝi kune kun apenaŭ, kvankam tio praktike malofte aperas: Li apenaŭ spiris, nek moviĝis. = Li apenaŭ spiris, kaj ankaŭ apenaŭ moviĝis. = Li preskaŭ ne spiris, kaj ankaŭ preskaŭ ne moviĝis.

Rimarku, ke nek ne povas signifi "kaj ankaŭ sen". Ne eblas do ekz. *Ni

laboradis sen halto nek ripozo.* Oni devas uzi ...sen halto kaj ripozo, ...sen halto kaj sen ripozo aŭ ...sen halto kaj ankaŭ sen ripozo.

Nek ne egalas al ne + emfazo. Por emfaze nei, oni uzu eĉ kune kun ne. Ne diru: *Mi havas nek unu amikon. * Diru: Mi havas ne unu amikon. Aŭ: Mi ne havas unu amikon. Ne diru: *Nek unu spesdekon havis liaj ge- patroj.* Diru: unu spesdekon ne havis liaj gepatroj. FA4122 Neniu povas ŝin kompreni, ne ŝia edzo. Tie ne temas pri aldono de plia neo. Ne havus sencon diri ...kaj ankaŭ ne ŝia edzo, ĉar la edzo jam estas neita per neniu. Nek signifas nur "kaj ankaŭ ne".

Oni ankaŭ povas uzi kombinitan, pluroblan nek (§17.6).

22. Demandoj kaj respondoj

Demando estas unu el kvar ĝeneralaj fraztipoj (§32.1). Ekzistas du specoj de demandoj: KI-demandoj (§22.1) kaj ĉu-demandoj (§22.2).

KI-demandoj

KI-demandoj estas farataj per tabelvortoj je KI (§13.1). Demanda KI-vorto reprezentas informon, kiun oni serĉas.

La KI-vorto normale staras komence de la demanda frazo:

Kie estas la libro kaj la krajono? - La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. FE6

Kiun daton ni havas hodiaŭ? - Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. FE12

Kion vi volas?" demandis la forĝisto. "Orajn hufumojn!" respondis la skarabo. FA4 219

Kian signifon havas la morto? La korpo dissolviĝas, kaj la animo... kio ĝi estas? Kio ĝi fariĝas? Kien ĝi iras? "Al eterna vivo," diras la konsolo de la religio. Sed kia estas la transiro? Kie oni vivas kaj kiel? "En la ĉielo supre!" diras lapiuloj: "supren ni iras!"FA3115

Kiom da pomoj vi havas? - Mi havas du kilogramojn dapomoj!

Kies filo vi estas, junulo? Kaj David respondis: Filo de via sklavo Jiŝaj, la Bet-Lehemano. Sm117

Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis. Gn 3

Iuj KI-vortoj estas E-vortecaj (§14), dum aliaj estas O-vortecaj kaj A-vort- ecaj (§15).

Se oni iam metas demandan KI-vorton frazfine anstataŭ frazkomence, oni kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco. Tia demando estas ofte eĥa de­mando por rekonfirmo de io ĵus aŭdita: Mi volas, ke vi donu al mi vian novan aŭton! - Vi volas kion?! Demando miksita kun forta surprizo.

Se iafoje oni havas en la sama demanda frazo pli ol unu demandan KI- vorton, nur unu el ili bezonas stari frazkomence: Kiu diris kion al kiu?

Legu pli pri la frazpozicio de KI-vortoj en §34.2.1.

Iafoje oni ellasas la demandan KI-vorton el demando (§22.3).

Oni uzas KI-vortojn ankaŭ en demandaj subfrazoj (§33.3): Ŝi demandis,

kion mi volas.

Ĉu-demandoj

Ĉu-demandoj estas farataj per la demandvorto ĉu. Ĉu-demando serĉas kon- firmon pri la ĝusteco de la tuta frazo. La respondo ordinare estas jes ne (§22.4).

Ĉu normale staras komence de la demanda frazo:

Ĉu vi komprenas min? - Jes, mi komprenas vin! Ne, mi ne komprenas vin!

Ĉu vi estas Kanadano? - Jes, mi estas Kanadano! Ne, mi ne estas Kanadano!

Ĉu li? - Jes, li!

Ĉu ĝi estas taŭga? - Jes, (ĝi) estas!

Ĉu vi diros al mi la veron? FE18

Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? FE20

Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. FE41

Ĉu-demando povas ankaŭ esti alternativdemando. Tiam la respondo normale estas elekto inter la diversaj alternativoj:

Ĉu vi volas kafon aŭ teon? - Mi volas kafon! Mi volas teon! Mi volas nek kafon, nek teon! Mi volas kaj kafon, kaj teon!

Ĉu li aŭ ŝi? - Ŝi! Li! Iu ajn el ili! Neniu el ili! Ambaŭ!

Ĉu vi estas surda aŭ muta? FE 20

Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? FE25

Iafoje oni metas ĉu ĉe la fino de la demando, ordinare post komo:

Vi estas Usonano, ĉu? = Ĉu vi estas Usonano? Vi estas Usonano. Ĉu mi pravas?

Tio okazos hodiaŭ, ĉu?

Se oni estas relative certa, sed tamen volas konfirmon, oni ofte uzas ĉu ne? ĉe la frazofino:

De nun vi restos hejme, ĉu ne? = Mi supozas, ke de nun vi restos hejme. Ĉu mi ne pravas?

Tokio estas la ĉefurbo de Japanujo, ĉu ne?

Tia frazofina ĉu ne? estas nuntempe tre ofta. Zamenhof tamen uzis anstataŭe

ĉu ne vere? aŭ eĉ ne vere? en tiaj okazoj: Oni konsentu akcepti la plej mal- grandan pagon, ĉu ne vere? M108 Tiam vi estos interedzigitaj, ne vere? FA1235

Se la senco estas aserto kun aldonita peto pri konfirmo, oni ofte tute forlasas la vorton ĉu (§22.3).

Por respondi ĉu-demandojn oni ofte uzas la respondvortojn jes kaj ne (§22.4).

22.3. Demandoj sen demandovorto

"Ĉu ili do distingis sin per brilo?" demandis la peceto da vitro. "Per brilo?" ekkriis la flikilo, "ne, sole nur per malmodesteco!FA285 = ...Ĉu per brilo?...

Eble el la vestoj ion forkomerci? Vendi ekzemple la pantalonon? Rz106 = Ĉu mi eble el la vestoj ion forkomercu? Ĉu mi vendu ekzemple la pantalonon?

"Via nomo? Via profesio?" demandis la gardostaranto tiun, kiu la unua eliris el la kaleŝo. FA4214 = Kia estas via nomo? Kia estas via pro­fesio?...

"Sed la korniko?" demandis la malgranda Gerda. "Ha, la korniko mortis!" FA2 75 = Sed kio okazis al la korniko?...

Multaj parolantoj uzas specialan manieron elparoli demandajn frazojn. Ili uzas ekz. leviĝantan melodion en la fino de la frazo. Sed en Esperanto ne ek­zistas klare fiksitaj reguloj pri la frazmelodio. Tial, se oni uzas demandon sen ĉu aŭ demanda KI-vorto, nur la kunteksto povas montri, ke la frazo estas demanda.

Iafoje oni uzas deklarajn frazojn (§32.1) kun duba nuanco. La dubon oni esprimas skribe per demandosigno, sed ne vere temas pri demando, kvankam ofte la parolanto ja deziras, ke la aŭskultanto konfirmu aŭ mal- konfirmu la diraĵon. En tiaj okazoj oni ne uzas ĉu:

- Ĉion, kio estis sub la nomo de barono Brambeus [...] ĉion tion ĉi mi verkis. - Kion mi aŭdas! Sekve barono Brambeus estas vi? RzA6 La dua parolanto ne demandas, ĉu la unua estas barono Brambeus, sed nur kon- statas, ke tiu ja estas la barono, sed pro miro kaj dubo volas ricevi kon- firmon pri tio.

Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Rt72 = Vi ne volas do indulgon kaj favoron. Ĉu mi ĝuste komprenis la aferon?

Eble vi volus donadi lecionojn de muziko? M58 Temas pri propono, sed la proponanto estas iomete malcerta pri la taŭgeco de la propono.

Vi min jam ne akceptos? - demandis Marta, - nenian esperon mi povas havi? M184

22.4. Respondvortoj

Jes

La respondvorto jes donas pozitivan respondon:

- Ĉu vi volas kafon? - Jes! (= Mi volas kafon.)

- Ĉu vi ion deziras? - Jes! (= Mi ion deziras.)

"Ĉu tio estas la malgranda Zefiro?" demandis la reĝido. - "Jes, li estas Zefiro!" respondis la maljuna virino. FA1182 Post la respondvorto jes sekvas tuta responda frazo.

Ĉu la Universala Kongreso estos en Eŭropo ĉi-jare? - Mi pensas, ke jes! = Mi pensas, ke ĝi ja estos en Eŭropo ĉi-jare! La respondvorto jes ansta- taŭas la tutan respondan subfrazon (krom la enkonduka ke).

Oni ankaŭ povas uzi jes responde al nedemanda frazo por konsenti pri io:

"Vi havas efektive petolemajn knabojn!" diris la reĝido. - "Jes, certe!" ŝi respondis, "kaj mi havas la eblon kvietigi ilin. " FA1184

Oni ne uzu jes ene de frazo por emfazi la verecon de io. Por tio oni uzu la vorteton ja (§14.3.10). Ne diru: *Tiu ĉi vino ne estas dolĉa, dum tiu alia jes estas.* Diru: Tiu ĉi vino ne estas dolĉa, dum tiu alia ja estas.

Ne

La respondvorto ne donas negativan respondon:

- Ĉu vi volas kafon? - Ne! (= Mi ne volas kafon.)

- Ĉu vi ion deziras? - Ne! (= Mi nenion deziras. )

Ĉu vi iam okupadis vin per instruado? - Ne, sinjorino; mi estas vidvino de oficisto, kiu mortis antaŭ kelke da tagoj. Nur nun la unuan fojon mi deziras komenci la profesion de instruistino. M 25

Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo? - Ne, pli kaŝtanhara. Rz 39 = Li estas nek blondulo nek brunulo, li estas pli kaŝtanhara.

Ha, ĉu efektive la malgranda Kay mortis? La rozoj estis sub la tero, kaj ili diras, ke ne!FA259 = ...ili diras, ke li ne mortis.

Oni ankaŭ povas uzi ne responde al nedemanda frazo por malkonsenti pri io:

Mi havas pli freŝan panon, ol vi. - Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia. FE1°

Oni atentu pri la diferenco inter ne kiel nea vorto ene de frazo (§21), kaj ne kiel respondvorto:

Ne venu ĉi tien! = Mi volas, ke vi ne venu ĉi tien. Ne neas la ĉefverbon.

Ne, venu ĉi tien! = Ne! Mi ja volas, ke vi venu ĉi tien. Ne estas respond­vorto, kaj rolas pli-malpli kiel tuta frazo per si mem.

Se tuj post responda ne sekvas frazo, kiu komenciĝas per verbo, oni devas elparoli kun klara paŭzo post ne por eviti miskomprenon.

Jes kaj ne ĉe neaj demandoj

Kiam oni respondas pozitivajn demandojn, la uzo de la respondvortoj jes kaj ne estas sufiĉe simpla. Sed oni uzas ankaŭ negativajn demandojn, de- mandojn kun nea vorto. La uzo de jes kaj ne responde al tiaj demandoj estas bedaŭrinde malpli klara.

Ekzistas du manieroj uzi respondvortojn ĉe negativaj demandoj. Unu sist- emo estas pli ofta en okcidentaj lingvoj, la alia sistemo estas pli ofta en orientaj lingvoj. Tial oni povas paroli pri okcidenta kaj orienta uzado, sed fakte en multaj landoj kaj lingvoj ambaŭ sistemoj ekzistas paralele. Ankaŭ en Esperanto ambaŭ sistemoj estas hejmaj. Zamenhof pli ofte uzis jes kaj ne laŭ la okcidenta sistemo, sed li ankaŭ plufoje uzis la orientan sistemon.

Okcidenta sistemo

En la okcidenta sistemo jes reprezentas pozitivan respondfrazon, kaj ne re­prezentas negativan respondfrazon. Negativa respondfrazo estas frazo, kiu mem esprimas neon (en sia ĉeffraza parto).

En la okcidenta sistemo la signifo de respondvorto estas sendependa de la formo de la demando. Se la demando estas nea, oni respondas per la sama respondvorto, kiun oni uzus, se la demando estus sen nea vorto. Gravas nur la formo de tiu respondfrazo, kiun la respondvorto reprezentas:

Ĉu vi volas kafon? (pozitiva demando)

Jes! (= Mi volas kafon.)

Ne! (= Mi ne volas kafon.)

Ĉu vi ne volas kafon? (negativa demando)

Jes! (= Mi volas kafon.)

Ne! (= Mi ne volas kafon.)

Ĉu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)

Jes! (= Efektive kafon mi volas.)

Ne! (= Ne kafon mi volas.)

Ĉu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)

Jes! (= Efektive teon mi volas.)

Ne! (= Teon mi ne volas.)

Ĉu vi nenion deziras?

Jes! (= Mi ja deziras ion.)

Ne! (= Mi deziras nenion.)

Tion vi volas, ĉu ne?

Jes, fakte mi volas tion.

Ne, fakte mi ne volas tion.

Ĉu vi ne scias, ke li ne alvenis?

Jes, mi ja scias, ke li ne alvenis.

Ne, mi ne scias, ke li ne alvenis.

Ĉu ili ne mortas [...]? Ho jes, [...] ili ankaŭ devas morti. FA192

Sed ĉu mi ankaŭ ne povus vidi la florojn? - Ho jes! [...] nur ne forgesu, kiam vi denove estos tie, rigardi tra la fenestro, tiam vi certe ilin vidos. FA131 Jes = Vi ja povus ilin vidi!

Ĉu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la poŝta administrado? - Ne, nenion. Rz 60

Ĉu vi konas la enhavon de la dramo? Ĉu ne estas en ĝi io malagrabla? - Ne, ne; ili nur ŝercas, ili iom venenas ŝerce: nenio malagrabla. H 89

Por respondi (laŭ la okcidenta sistemo) jese ĉe nea demando, oni povas ankaŭ uzi la emfazan respondon Jes ja! = Jes, tiel ja estas! (aŭ simile):

Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? - Jes ja! (= Jes, mi ja volas trinki ĝin. )

Kelkaj uzas Tamen! (§14.3.17) anstataŭ Jes ja! Eventuale Sed jes! povas esti plia eblo.

Orienta sistemo

En la orienta sistemo jes konfirmas ekzakte tion, kion la demando enhavas, dum ne malkonfirmas la tutan demandofrazon. En tiu sistemo jes kaj ne interŝanĝas rolojn ĉe neaj demandoj (kompare kun la okcidenta sistemo):

Ĉu vi volas kafon? (pozitiva demando)

Jes! (= Mi volas kafon.)

Ne! (= Mi ne volas kafon.)

Ĉu vi ne volas kafon? (negativa demando)

Jes! (= Mi ne volas kafon.)

Ne! (= Mi ja volas kafon.)

Ĉu ne kafon vi volas? (parte negativa demando)

Jes! (= Ne kafon mi volas.)

Ne! (= Efektive kafon mi volas.)

Ĉu vi volas ne kafon, sed teon? (parte negativa demando)

Jes! (= Mi volas ne kafon, sed teon.)

Ne! (= Efektive kafon mi volas, ne teon.)

Ĉu vi nenion deziras?

Jes, mi nenion deziras.

Ne, mi ja deziras ion.

Tion vi volas, ĉu ne?

Jes, mi ne volas tion.

Ne, mi ja volas tion.

Ĉu vi ne scias, ke li ne alvenis?

Jes, mi ne scias, ke li ne alvenis.

Ne, mi ja scias, ke li ne alvenis.

Ĉu ŝi ne edziniĝis? [...] - Jes, iele tiel fariĝis, ke [...] ŝi ne edziniĝis. M102

Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo [...] li nenion pli havas por diri al ni? [...] Ho ne, miaj karaj amikoj [...]! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi. OV 411 Ne = Mi ja ion pli havas por diri al vi.

Por respondi (laŭ la orienta sistemo) jese ĉe nea demando, oni eble povas uzi Tiele!, se oni volas eviti miskomprenon. Por nea respondo tiam povas eble funkcii la respondesprimo Male!

Ĉu vi ne volas trinki la malvarman kafon? - Tiele! (= Mi ne volas trinki ĝin.) - Male! (= Mi ja volas trinki ĝin.)

Du losikoj

Ambaŭ sistemoj respondi neajn demandojn estas logikaj, sed en tute mal- samaj manieroj. Estus bone, se nur unu sistemo ekzistus en Esperanto. Prin­cipe oni povas rekomendi la okcidentan sistemon, ĉar ĝi estas ĝis nun la pli ofte uzata, kaj klare la pli ofta ĉe Zamenhof. Sed ŝajnas, ke ne estas eble atingi tute unuecan uzon de unu sola sistemo. Ambaŭ uzoj estas hejmaj en la lingvo.

Oni tial estu singarda pri respondado al negativaj demandoj. Oni prefere aldonu klaran respondfrazon por ne riski miskomprenon:

Ĉu vi ne volas kafon?

Jes, mi ja volas (kafon)!

Jesja!

Ne, mi ja volas (kafon)!

Ne, mi ne volas (kafon)!

Jes, mi ne volas (kafon)!

Kelkaj el la ĉi-antaŭaj respondoj sekvas la okcidentan sistemon, dum aliaj sekvas la orientan sistemon, sed ĉiuj estas nemiskompreneblaj pro la aldon- itaj klarigaj vortoj.

Iuj opinias, ke oni evitu negativajn demandojn, sed negativaj demandoj estas bezonataj por esprimi specialajn nuancojn. La lingvo malriĉiĝus, se oni ne povus uzi tiajn demandojn.

Vortfarado

Jesa = "aproba, konsenta", nea = "rifuza, malkonsenta": Ĉu li donis al vi jesan respondon nean? FE31

Jesi = "respondi jese", nei = "respondi nee": Ĉu ili jesis neis al via

demando?

Neebla estas (teorie) dusignifa vorto. Oni povas krei ĝin el la verbo nei per la sufikso EBL (§38.2.7): nei ^ neebla = "tia ke oni povas nei ĝin":

Lia propono estas neebla. = Estas eble nei lian proponon. Sed en la praktiko neebla preskaŭ ĉiam estas bazita sur la memstara vorto ebla, al kiu oni aldonis ne prefiksece (§38.4.3): neebla = "tia ke ĝi ne povas esti": Lia propono estas neebla. = Lia propono ne estas (realig) ebla. Por eviti miskomprenon oni povas por la unua senco uzi neadebla (kun la sufikso AD, §38.2.2). Por la dua senco la pli forta esprimo malebla estas alternativo.

Jesigi = "konfirmi", neigi = "malkonfirmi": La novaĵo estis jesigita/neig- ita. Antaŭe oni uzis jesigi kaj neigi ankaŭ anstataŭ jesi kaj nei. Prefere oni uzu ilin nur por "konfirmi" kaj "malkonfirmi".

23. Nombroj

Por montri nombrojn oni uzas nombrovortojn. Ili estas de du specoj: nombraj vortetoj, kiuj povas montri nombrojn de 0 ĝis 999999, kaj nombraj radikvortoj, kiuj interalie montras pli altajn nombrojn kaj onojn.

23.1. Nombraj vortetoj

23.1.1. Nombraj vortetoj — formoj

Ekzistas dek tri nombraj vortetoj:

nul

0

dek

10

unu

1

cent

100

du

2

mil

1 000

tri

3

kvar

4

kvin

5

ses

6

sep

7

ok

8

naŭ

9


Aliajn nombrojn oni esprimas per kombinado de la nombraj vortetoj. Oni diras unue kiom da miloj estas, poste kiom da centoj, poste kiom da dekoj, kaj fine kiom da unuoj. La dekoj kaj la centoj tiam kunskribiĝas (kaj elparol- iĝas) kiel po unu vorto, dum ĉio alia disskribiĝas (kaj elparoliĝas kiel apartaj

vortoj):

Post dek

11 dek unu

16

dek ses

12 dek du

17

dek sep

13 dek tri

18

dek ok

14 dek kvar

19

dek naŭ

15 dek kvin

Dekoj

10

dek

60

sesdek

20

dudek

70

sepdek

30

tridek

80

okdek

40

kvardek

90

naŭdek

50

kvindek

Centoj

100

cent

600

sescent

200

ducent

700

sepcent

300

tricent

800

okcent

400

kvarcent

900

naŭcent

500

kvincent

Miloj

1 000

mil

10 000

dek mil

2 000

du mil

11 000

dek unu mil

3 000

tri mil

12 000

dek du mil

4 000

kvar mil

13 000

dek tri mil

5 000

kvin mil

20 000

dudek mil

6 000

ses mil

30 000

tridek mil

7 000

sep mil

42 000

kvardek du mil

8 000

ok mil

999 000

naŭcent naŭdek naŭ mil

9 000

naŭ mil

Pliaj kombinoj


21 dudek unu

22 dudek du

23 dudek tri

24 dudek kvar

31 tridek unu

32 tridek du

33 tridek tri

101 cent unu

110 cent dek

432 kvarcent tridek du

1 001 mil unu

1 011 mil dek unu

1 111 mil cent dek unu

1 234 mil ducent tridek kvar

2 678 du mil sescent sepdek ok

7 777 sep mil sepcent sepdek sep

88 888 okdek ok mil okcent okdek ok

999 999 naŭcent naŭdek naŭ mil naŭcent naŭdek naŭ


111 cent dek unu

Noto: Oni ne diras *unudek* *unucent*, sed nur dek kaj cent. Oni povus eble diri unu mil, sed normale oni diras simple mil.

Noto: La sona simileco inter ses kaj sep povas iafoje esti iom ĝena. Iuj tial uzas en ekz. telefonado sis° anstataŭ ses. Aliaj uzas samcele sepen anstataŭ sep. Eble tio estas imitinda en tiaj situacioj, kiam pro bruo aŭ simile oni bezonas eviti miskomprenojn. Oni tamen memoru, ke ankoraŭ mal- multaj konas sis° kaj sepen.

Kunskribado kaj disskribado

Dekoj kaj centoj kunmetiĝas al unu vorto: dudek, tridek, ducent, tricent k.t.p. Ĉio alia estu skribata kiel apartaj vortoj, ankaŭ miloj.

Noto: Multaj pensas, ke la regulo estas: "Kunskribu multiplikojn, disskribu adiciojn." La Fun- damenta regulo estas tamen alia, kaj pli simpla. Oni sekvu la Fundamentajn regulon kaj ek- zemplojn.

Dekoj kaj centoj ricevas same kiel aliaj vortoj akcenton je la antaŭlasta vokalo: dudek, tridek, ducent, tricent. Ĉio alia estas elparolata kiel apartaj vortoj: dek du, dek tri, cent du, cent tri, cent dek du, du mil, tri mil, du mil dek du.

Tiu ĉi simpla regulo, kiu troviĝas en la Fundamento, estas ofte miskompren- ata. Oni erare kunskribas tro multe. Ne skribu: *dekdu*, *dektri*, *centdu*, *centtri*, sed: dek du, dek tri, cent du, cent tri. Nek skribu: *dumil*, *trimil*, *dekdumil*, *dudekdumil*, sed: du mil, tri mil, dek du mil, dudek du mil. Ankaŭ estus eraro uzi dividostrekojn, kie devas esti spacetoj, ĉar tio, kio estas skribita kun dividostreko estas unu vorto. Tion, kion oni elparolas kiel apartajn vortojn, oni ne skribu kiel unu vorton. Ne skribu do *cent- tridek-du*, sed cent tridek du, ĉar neniu elparolas *cent-tridek-du*.

Noto: Eĉ ĉe Zamenhof oni trovas multege da erare skribitaj nombrovortoj. Eble iuj el tiuj eraroj vere estis faritaj de tiuj, kiuj kompostis liajn tekstojn.

La kialo, ke oni ne kunskribu milojn, estas, ke antaŭ mil povas stari ĉio ajn de du ĝis naŭcent naŭdek naŭ, do ankaŭ plurvortaĵoj. Antaŭ dek kaj cent povas aperi nur du ĝis naŭ. Se oni kunskribus ankaŭ milojn, oni devus skribi ekz. *tricenttridektrimil* (333 000), kio estus tre maloportuna. La ĝusta skribo: tricent tridek tri mil estas pli klara. Kompreneble en la praktiko oni preskaŭ ĉiam skribas tiel altajn nombrojn per ciferoj.

En la elparolado preskaŭ ĉiuj obeas al la Fundamenta regulo akcentante tute ĝuste, kaj kompreneble oni devas skribi same kiel oni elparolas.

Se el tiaj ĉi bazaj nombraj esprimoj oni kreas vortkunmetaĵojn, ekz. O-fin- aĵajn nombrovortojn (§23.2) aŭ A-finaĵajn nombrovortojn (§23.4), oni tamen povas aŭ devas kunskribi, eventuale kun dividostrekoj.

Nul

Nul origine estis O-vorto: nulo (nomo de la cifero 0). Sed oni delonge uzas ĝin ankaŭ kiel nombran vorteton sen finaĵo, ekz.: 0,5 = nul komo kvin (aŭ nulo komo kvin). Tia uzo de nul estas eĉ oficialigita (Aktoj de la Akademio II, p. 13).

un

Iafoje oni povas uzi la mallongigitan formon un' (§10.1) anstataŭ unu. 23.1.2. Nombraj vortetoj uzado

Nombraj vortetoj plej ofte aperas kiel rektaj priskriboj de O-vortoj, kaj montras tiam, kiom da aferoj estas. La nombraj vortetoj tiam ne ricevas la finaĵojn N kaj J:

Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn. FE12 Kiam unu rolas kiel pura nombrovorto, ĝi povas ricevi nek J-finaĵon, nek N-finaĵon.

Li promenas kun tri hundoj. FE12

Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12

Li havas dek unu infanojn. FE12

Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. FE12

En iuj specialaj uzoj de unu (§23.1.3) oni tamen povas aldoni J-finaĵon kaj N-finaĵon post unu.

Oni ne uzu A-finaĵon post la nombrovortoj en ĉi tiaj okazoj, ĉar A-finaĵo post nombra vorteto donas tute alian signifon (§23.4).

Iafoje la O-vorto estas forlasita (subkomprenata):

Nu, se vi ne havas mil [rublojn], mi petas cent rublojn. Rz 65

Kiun el la tri [aferoj/personoj] vi elektas?

Nul kiel rekta nombra priskribo

Nul povas aperi kiel rekta nombra priskribo, sed tio okazas ordinare nur ĉe mezurunuoj:

La frostopunkto de akvo estas nul gradoj. Oni normale skribas 0 gradoj, sed elparolas tion kiel nul gradoj. Legu ankaŭ pri la uzo de J-finaĵo ĉe nul kaj malpli: §8.2.4.

Karato estas masunuo, kiu egalas al nul komo du gramoj. Normale oni skribas 0,2 gramoj.

Ilia fina rezulto estis nulpoentoj.

En aliaj okazoj oni normale uzas neniu (§15.1): Mi havas neniun mal- amikon. Nur iafoje (en eksperimenta lingvouzo, poezio k.s.) oni povas vidi nul, kie normale aperas neniu (aŭ nenia): nul homo(j), nul dubo k.s.

Memstaraj nombraj vortetoj

Nombraj vortetoj povas ankaŭ aperi memstare en diversaj frazroloj. Ofte ili kondutas O-vortece:

Kvar kvin [el la knabinoj] decidispenetri ankoraŭ pli profunden en la arbaron.

Kvin kaj sep faras dek du. FE12 Tridek kaj kvardek kvin faras sepdek kvin. FE12 Ilia nombro estas kvardek tri mil sepcent tridek. Nm 26

Divido per nul ne estas permesita. Tri estas duono de ses. FE14 Unu, du, tri! Nun ni flugu dekstren! FA1208 Sep estas sankta nombro. Kiom vi volas? - Mi volas du mil. Kiom ili estas? - Ili estas dek du. Legu ankaŭ pri pronomeca unu (kaj unuj) en §23.1.3.

Nombraj vortetoj kun da

Oni ankaŭ povas uzi nombrajn vortetojn kun da-esprimo (§12.3.3.1). Tio estas malofta, sed povas esti oportuna ekz. kiam oni ial volas meti la nombrovorton for de tio, kion ĝi nombras:

Da ĉevaloj ili havis sepcent tridek ses. NefiJ Pli klara ol: Ĉevalojn ili havis sepcent tridek ses. Normale oni tamen dirus: Ili havis sepcent tridek ses

ĉevalojn.

Identiga priskribo

Nombraj vortetoj ankaŭ aperas post O-vorto kiel identiga priskribo (§25.2). Tiam ili ne montras nombron, sed numeron aŭ simile:

Vidu "Lingvo Internacia" N-ro 2, paĝoj 20-21. OV218 = ...numero du, paĝoj dudek ĝis dudek unu. La nombrovortoj rolas kiel identigaj pri- skriboj de la vortoj numero kaj paĝoj.

La lingvo internacia Esperanto aperis publike en la fino de la jaro 1887. OV145 = ...la jaro mil okcent okdek sep. 1887 estas identiga priskribo de jaro.

Ni loĝas en ĉambro tricent tridek tri en tiu hotelo.

La respondo troviĝas sur la paĝo mil ducent ok.

Ofte oni povas anstataŭe uzi A-finaĵan vicordan nombrovorton (§23.4): la dua numero, la jaro 1887-a, la tricent-tridek-tria ĉambro. Sed povas esti diferenco inter vicordo kaj numero. Ekz. kvara signifas, ke estis tri aliaj antaŭe en vicordo, dum numero kvar signifas, ke la afero havas la ciferon 4 kiel iaspecan "nomon". En ekz. hoteloj ofte mankas numeroj, kaj tial ekz. ĉambro cent ne nepre estas la centa ĉambro. Kaj se oni staras ĉe la fino de strato, oni povas diri, ke domo numero unu ne estas la unua domo, sed la lasta.

Kiam oni uzas ciferojn en esprimoj kiel paĝo 100, la jaro 2010 k.s., oni povas rigardi la ciferan skribon kiel skriban simpligon de A-finaĵa nombro- vorto. Tiam oni legas la paĝo 100 kiel la paĝo centa kaj la jaro 2010 kiel la jaro du-mil-deka. Tiel oni iafoje skribas la tagon de monato en datoj: 1 Majo = la unua (tago) de Majo. Sed multe pli ofte oni uzas la skribon 1-a de Majo.

23.1.3. Specialaj uzoj de unu

La baza signifo de unu estas nombra. Tiu uzo estas klarigita ĉi-antaŭe kune kun la aliaj nombraj vortetoj. Sed unu havas ankaŭ kelkajn specialajn sig- nifojn kaj uzojn.

Unu por sameco, unikeco

Iafoje unu havas apud la baza nombra signifo la kroman nuancon, ke temas pri unu sama afero, aŭ ke io estas sola, unika:

La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj. FE37 = La loĝantoj de unu sama regno...

Unu leĝo kaj unu rajto estu por vi, kaj por la fremdulo, kiu loĝas kun vi. Nm15 Ne estu alia leĝo aŭ alia rajto por la fremdulo.

Li akompanis Ibon hejmen kaj dormis kun li en unu lito. FA491 = ...en unu sama lito.

Unu por individueco

Unu estas ofte uzata antaŭ O-vorto por montri individuecon aŭ identecon:

Mi neniun nomas, sed ĉi tie troviĝas unu kokino, kiu volas senplumiĝi, por bele aspekti; se mi estus koko, mi ĝin malestimus. FA3 36 La parolanto scias, pri kiu kokino temas.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE15 Individueca unu ofte kontrastas al (la) alia:

Ŝin trafis unu malfeliĉo post la alia. FA3 77

Unu kokino sidis apud la alia. FA3 36

Mi nun iradas de strato sur straton, de unu domo al alia kaj mi serĉas.

Pronomeca unu

Unu estas ankaŭ uzata individuece sen posta O-vorto. Ofte oni povas diri, ke O-vorto estas subkomprenata, sed iafoje aldono de O-vorto nur ĝenus. Tiam unu estas uzata pronomece:

Ŝi estis unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. FE11

Unu el ili estis juna kaj bela kiel anĝelo. M202

Tre ofte pronomeca unu estas uzata kontraste al (la) alia aŭ iafoje al (la) dua:

Unu babilis, alia kantis. FA2134

Ĝojo de unu estas ofte malĝojo de alia. FA4 25

Unu parolis pri avareco, la alia parolis pri vanteco. FA4101

Restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj, el kiuj unu lernoservas ĉe lignaĵisto, kaj la dua vizitas lernejon. M101

Legu ankaŭ ĉi-poste pri la esprimo unu... la alia. Unuj

Kiam individueca aŭ pronomeca unu estas uzata pri pluraj individuoj, ĝi ricevas la finaĵon J:

En la Adresaro unuj nomoj kaj adresoj estas skribitaj per ortografio esperanta kaj aliaj per la diversaj ortografioj naciaj. OV 80

Dum unuj artikoloj alportas al nia afero rondon da novaj amikoj, multaj aliaj, skribitaj nelerte, tute perdiĝas sen rezultato. OV 93

El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE12

Unuj [studentoj] kun gaja rideto sur la buŝo, aliaj meditante, aliaj en vigla interparolado, unuope aŭ duope forlasas la universitatan korton. M139

Nuntempe oni ofte uzas iuj anstataŭ individueca aŭ pronomeca unuj, kvankam principe iuj kaj unuj esprimas iom malsamajn nuancojn.

En ekstremaj okazoj eĉ unikeca unu povas ricevi J-finaĵon:

Mi [...] alkalkulas min al [...] popolo, kies tuta historia misio konsistas [...] en la unuigo de la nacioj en la celado al "unu Dio", t.e. unuj idealoj por la tuta homaro. L1106 Ĉiu el la diversaj idealoj estas unika en sia speco. Tia uzo de unuj nuntempe apenaŭ aperas. Se tiu ĉi ekzemplo estus verkita hodiaŭ, oni kredeble uzus la samaj idealoj.

Unujn

La formo unu ne povas ricevi la finaĵon N. Tio estas baza regulo, kiu ĉiam validas, ĉu unu montras nombron, ĉu ĝi montras individuecon, ĉu unikecon:

Oni ne vidis eĉ unu. FA1118 Unu mi renkontis en Londono, alian en Parizo. Neniam uzu la formon *unun *.

Sed la formo unuj ja povas ricevi N-finaĵon, ĉar unuj neniam povas esti nombrovorto. Ĝi ĉiam montras individuecon aŭ unikecon. La formo unujn estas tamen bezonata nur treege malofte:

Ĉio disiĝis, unuj objektoj venis en unujn manojn, aliaj en aliajn manojn. FA2148

Unujn mi renkontis en Londono, aliajn en Parizo.

Kelkaj volas, ke unu povu libere ricevi N-finaĵon, kiam ĝi montras individu­econ, kaj kiam ĝia frazrolo principe postulas N-finaĵon. Kelkaj eĉ eksperi- mente praktikas tion: *Oni ne vidis unun.* *Mi trovis nek unun, nek la alian.* Estas vero, ke la regulo, kiu malpermesas *unun*, sed permesas unujn, estas stranga el vidpunkto de logiko. Sed ĝi estas tre bona el vid- punkto de praktika uzado. En la praktiko la nombra, unikeca kaj individueca uzoj de unu ne estas rigore distingeblaj. Estas multaj limokazoj, kaj tial la simpla regulo, ke unu neniam havu N-finaĵon, estas tre praktika. Oni ne bezonas cerbumi ĉiufoje, ĉu unu montras nombron, unikecon aŭ individu­econ. Unuj tamen ĉiam montras individuecon aŭ unikecon, kaj tial ne estas problemo uzi post ĝi N-finaĵon, se la frazrolo tion postulas. Uzado de *unun * kaŭzus nur konfuzon sen alporti multe da praktika utilo.

Duondifina artikolo

Individueca unu povas montri, ke afero estas konata al la parolanto, sed ne al la aŭskultanto. Tiel estas en kelkaj el la ĉi-antaŭaj ekzemploj. Tiam temas pri duondifina unu, kiu estas speco de difinilo (§9.2).

Unu, iu kaj certa

Ofte oni legas, ke individueca unu estas egala al iu. Tio ne estas vera. Ambaŭ estas individuecaj vortoj, sed ili montras malsamajn nuancojn.

Individueca unu montras, ke la parolanto bone scias, pri kiu individuo li parolas (dum la aŭskultanto kredeble ne scias). Iu montras, ke la identeco de la priparolata individuo estas nekonata aŭ neklara, aŭ ke la identeco ne estas grava:

Loĝas ĉi tie unu el viaj amikoj. La parolanto scias, kiu el la amikoj ĉi tie loĝas.

Loĝas ĉi tie iu el viaj amikoj. La parolanto (verŝajne) ne scias, kiu el la amikoj loĝas ĉi tie.

Ofte oni povas uzi iu anstataŭ unu, kiam ne estas grave montri, ĉu la individuo estas konata al la parolanto. Sed unu estas pli preciza. Ĝi montras, ke la parolanto ja scias la identecon.

Certa havas interalie signifon similan al individueca unu, sed certa estas pli forta. Ĝi emfaze montras, ke io estas certe konata al la parolanto (sed verŝajne ne al la aŭskultanto): En certaj okazoj multe da saĝo estas pli mal­bona, ol se oni ĝin tute ne havus. Rz 9 La esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo. OV 377 Hieraŭ vizitis min certa sinjorino Schmidt.

Evitado de unu

La multspeca uzo de unu ŝajnas stranga al iuj, interalie ĉar lernolibroj mal- ofte klarigas ĝin. Tial multaj preferas uzi unu nur en pure nombra rolo, kaj preferas por la aliaj signifoj la vortojn iu(j), kelka(j) kaj certa(j). Tio estas malriĉigo de la lingvo, ĉar ĉiuj ĉi vortoj esprimas malsamajn nuancojn, kaj ĉiuj tiuj nuancoj estas utilaj.

Unu... la alia

Pronomeca unu estas parto de la esprimo unu... (la) alia, per kiu oni montras reciprokecon. Unu... (la) alia reprezentas tutan mallongigitan frazon. Unu normale estas subjekto en la plena frazo, kaj (la) alia estas objekto aŭ havas alian nesubjektan rolon:

Tiuj gejunuloj amas unu la alian. ^ Tiuj gejunuloj amas. Unu amas la alian. Ĉiu el ili amas ĉiun alian el ili.

Ili donis florojn unu al alia. ^ Ili donis florojn. Unu donis florojn al alia. Ĉiu el ili donis florojn al ĉiu alia el ili.

Li kunigis kvin tapiŝojn unu kun la alia. Er 36 Li kunigis unu tapiŝon kun la alia.

Oni povas preskaŭ ĉiam uzi unu... (la) alia sen J-finaĵoj. Laŭbezone oni tamen povas aldoni J-finaĵon al alia kaj ankaŭ al unu depende de la celita senco: La junaj knabinoj kaj junuloj ĉe la lageto babilas unuj kun la aliaj. FA4 92 Unuj el ili babilas kun aliaj el ili. Iafoje oni devas uzi la formon unujn: La registarojĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn. = La regist- aroj ĵetas unujn homojn kontraŭ la aliajn homojn.

Alternativoj al unu... la alia

Anstataŭ unu... la alia oni povas kelkfoje uzi la vorton reciproke kune kun si aŭ alia pronomo:

La knabino kaj la knabo kisis sin reciproke. FA2 80 = La knabino kaj la knabo kisis unu la alian.

Ĉiuj sin reciproke komprenas. = Ĉiuj komprenas unu la alian.

Ili reciproke turnas al si la dorson. = Ili turnas la dorson unu al la alia.

Ni donis al ni reciproke la manojn. FA3 77

Oni ankaŭ povas uzi reciproke kune kun unu... la alia por emfazi la re- ciprokecon: Vi ne estas reciproke egalaj unu al la alia en la regiono de la spirito. FA3 76

Oni povas ankaŭ uzi inter prefiksece ĉe verbo, ofte kune kun si aŭ alia pro- nomo, aŭ la esprimon inter si (inter ni, inter vi), kiu ĉiam signifas unu kun la alia aŭ simile:

Ili sin interakuzas. = Ili akuzas unu la alian.

Ili interparolas. = Ili parolas unu kun la alia.

En la interkona vespero la kongresanoj interkonatiĝas. = ...la kongres- anoj ekkonas unu la alian.

Ili estis tre amikaj inter si. BV 58 = Ili estas tre amikaj unu al la alia.

"Lingvo Internacia" kaj "lingvo tutmonda" estas du tute malsamaj objektoj, kiujn miksi inter si oni neniel devas. FK259 = ...miksi unu kun la alia...

Ni devas interparoli. Ni devas paroli inter ni. = Ni devas paroli unu kun la alia.

Vi devas bone rilati inter vi. = Vi devas bone rilati unu kun la alia.

Ni reciproke dividos inter ni malĝojon kaj ĝojon. FA318 = Ni dividos mal- ĝojon kaj ĝojon unu kun la alia. Ĉi tie reciproke emfazas la reciprok- econ.

Oni neniam uzu la pronomon si kune kun unu... la alia. Ne diru: *Ili amas sin unu la alian.* Diru simple: Ili amas unu la alian.

En la esprimo inter si (§11.6.3) ne ĉiam validas la normalaj reguloj por si.

Iafoje la pronomo si sola montras reciprokecon, sed tio eblas nur kiam la kunteksto ne lasas dubon pri la senco: Ili sin kisas!Rz79 = Ili kisas unu la alian! / Sinjoroj sin batas, servantoj vundojn ricevas. PE2330 = Sinjoroj batas unu la alian...

Iafoje, kiam la kunteksto klare komprenigas, ke temas pri reciproka ago, oni ne bezonas aparte montri tion: Ili parolis. = Ili parolis unu kun la alia. / La knabino kaj la knabo kisas. = ...kisas unu la alian. / Vi devas bone rilati. = ...rilati inter vi.

23.2. O-vortaj nombrovortoj

Aliaj nombrovortoj ol la nombraj vortetoj (§23.1) estas radikvortoj, kiuj bezonas finaĵon. Baze ili estas uzataj kun O-finaĵo.

ON-vortoj

Nombrovortoj kun la sufikso ON (§38.2.27) montras partajn nombrojn.

duono = 1/2

triono = 1/3

dekono = 1/10

dekduono = 1/12

centono = 1/100

milono = 1/1000

Duono, triono kaj sesono faras unuonon. 1/2 + 1/3 + 1/6 = 1. Unuono estas tamen tre malofta vorto. Ĉi tie eblus simple uzi unu.

Ĉe iaj onoj povas estiĝi konfuzo, se oni ne elparolas tre klare.

200/1000 = ducent milonoj

2/100000 = du centmilonoj

Necesas en tiaj okazoj elparoli kun klaraj paŭzetoj inter la vortoj por eviti miskomprenojn.

Grandegaj nombroj

miliono 1.000.000 (ses nuloj)

miliardo 1.000.000.000 (= naŭ nuloj)

biliono 1.000.000.000.000 (= dek du nuloj)

triliono 1.000.000.000.000.000.000 (= dek ok nuloj)

Tre malofte uzataj estas kvadriliono (24 nuloj), kvintiliono (30 nuloj), sekstiliono° (36 nuloj), septiliono° (42 nuloj), oktiliono° (48 nuloj), nonil- iono° (54 nuloj) kaj deciliono° (60 nuloj).

Noto: Nuraj kuriozaĵoj estas la jenaj apenaŭ uzataj nombrovortoj: undeciliono° (66 nuloj), duo- deciliono° (72 nuloj), tredeciliono° (78 nuloj), kvatuordeciliono° (84 nuloj), kvindeciliono° (90 nuloj), seksdeciliono° (96 nuloj), septendeciliono° (102 nuloj), oktodeciliono° (108 nuloj), nov- emdeciliono° (114 nuloj), vigintiliono° (120 nuloj) kaj centiliono° (600 nuloj). Vortoj kiel *bil- iardo*°, *triliardo*°, *kvadriliardo*° k.t.p. tute ne ekzistas en Esperanto (same kiel en plej multaj naciaj lingvoj).

La valoroj de la vortoj biliono, triliono k.t.p. montrataj ĉi-antaŭe sekvas la tiel nomatan "longan skalon", kiun uzas la plimulto de tiuj lingvoj, kiuj entute uzas tiaformajn nombrovortojn. Sed kelkaj lingvoj, interalie la Angla kaj la Rusa, donas tute aliajn valorojn al siaj similformaj nombrovortoj uzante la tiel nomatan "mallongan skalon". La Esperantaj vortoj tamen sekvu la plimulton de la lingvoj, kaj havu nur la ĉi-antaŭe montritajn sig- nifojn (kiuj estas la originaj valoroj por tiaj vortoj). PIV donas (ekde la jaro 2002) definitivajn longskalajn signifojn por ĉiuj tiaj nombrovortoj.

Vidu ankaŭ la neoficialajn sufiksojn ILION (§39.1.16) kaj ILIARD (§39.1.17). Legu ankaŭ pri prefiksoj de mezurunuoj en §39.3.

Nulo

La O-vorto nulo estas nomo de la cifero 0: Unu miliono estas skribata per unuo kaj ses nuloj. Ĝi povas ankaŭ esti uzata sen finaĵo: nul (§23.1.1).

J-finaĵo kaj N-finaĵo

O-vortaj nombrovortoj ricevas la finaĵojn J kaj N laŭ la samaj reguloj kiel aliaj O-vortoj:

Kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono. Gn 47

El multaj milonoj fariĝas milionoj. PE 467

Mi ricevis dudek kvin centonojn.

Ŝi havas pli ol dek milionojn.

La malprofito atingis sumon de kvardek sep miliardoj.

Ŝi vidis pli ol dek milionojn.

Post la sumo ŝi alskribis tri nulojn.

Da

O-vortaj nombrovortoj ne povas rekte priskribi O-vorton. Oni devas antaŭ la kalkulata afero meti rolvorteton. Normale oni uzas da (§12.3.3.1), sed ankaŭ ekz. de (§12.3.2.3) kaj el (§12.3.5.2) povas aperi. En tiaj konstruoj la nombrovorto estas ĉefvorto kaj la kalkulata afero estas priskribo de ĝi:

Tiu ĉi urbo havas milionon da loĝantoj. FE14

Li havas du miliardojn da dolaroj.

Ŝi vidis pli ol dek milionojn da homoj.

Kiam oni skribas tiajn nombrajn esprimojn cifere, oni ofte forlasas la vort- eton da en la skribo: 2 000 000 000 jaroj. Kiam oni tion laŭtlegas, oni tamen devas eldiri da: du miliardoj da jaroj. Aparte atentu, se la esprimo rolas kiel rekta objekto: Ili pagis 30000000 enoj. = Ili pagis tridek milionojn da enoj. Kiam oni elparolas la cifere skribitan nombron, oni devas elparoli N-finaĵon, ĉar la nombro 30 000 000 rolas kiel rekta objekto. La vorto enoj tamen ne havu N-finaĵon, ĉar antaŭ ĝi staras la rolvorteto da, kiun oni tamen elektis ne skribi. Por eviti konfuzon estas pli bone ĉiam skribi da en tiaj okazoj: 2 000 000 000 da jaroj, 30 000 000 da enoj.

Ankaŭ ON-vorto kun O-finaĵo bezonas helpan rolvorteton:

Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de

FE 14

laro.

Nombraj vortetoj kun O-finaĵo

Ankaŭ nombraj vortetoj povas fariĝi O-vortoj. Tiaj O-vortoj montras ian aferon kun rilato al la nombro, aŭ grupon kun tiom da aferoj. Antaŭ O-finaĵo oni ĉiam kunskribas plurvortan nombrovorton. Por klareco oni povas uzi dividostrekojn, kie origine estis spacetoj:

unu ^ unuo = la cifero 1, baza kalkulelemento, elementa kvanto (ekz. metro, kilogramo, ampero k.t.p.)

du ^ duo = la cifero 2, paro, duopo

dek du ^ dek-duo dekduo = la nombro 12, grupo de 12 aferoj

dudek tri ^ dudek-trio dudektrio = la nombro 23, grupo de 23 aferoj

kvarcent ^ kvarcento

du mil kvincent ^ du-mil-kvincento (prefere ne dumilkvincento)

Li iris kaj stariĝis al la ekzameno kaj alportis hejmen jam ne "duon " sed "kvaron" kaj "kvinon". Gm 56 Temas pri sistemo de lernejaj notoj. Kvaro = "bone", kvino = "bonege".

Ankaŭ ĉi tiaj O-vortoj bezonas da por mezuri ion:

Mi aĉetis dekon da ovoj. FE 32

Mi aĉetis dekduon (aŭ dek-duon) da kuleroj kaj du dekduojn da forkoj. FE14

Mi havas centon da pomoj. FE14

Malnova uzo

En la plej unua tempo oni uzis O-vortajn nombrovortojn kiel rektajn pri- skribojn sen da. Tio ne plu estas ebla: Mi, subskribita, promesas ellerni la proponitan de d-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson. UL Nun necesas diri dek milionoj da personoj. Ankaŭ kiom kaj tiom komence uziĝis en tia mani­ero: §24.4.

23.3. Miksitaj nombroj

Mi havas unu milionon da eŭroj. Se mi ricevos ankoraŭ unu eŭron, mi havos unu milionon unu da eŭroj. Aŭ: ...unu milionon (da eŭroj) kaj unu eŭron.. Sed prefere ne *...unu milionon unu eŭrojn*, ĉar tio estus gramatike tre stranga kun du malsamspecaj objektoj. Estas tre nekutime uzi da kune kun nombra vorteto (unu da eŭroj), sed tio estas tamen akceptebla en tiaj ĉi okazoj.

Li havas 10.300.978 $. = Li havas dek milionojn tricent mil naŭcent sepdek ok da dolaroj. Aŭ: Li havas dek milionojn (da dolaroj) kaj tricent mil naŭcent sepdek ok dolarojn.

Noto: Ofte aperas la ideo transformi nombrovortojn kiel miliono kaj miliardo en nombrajn vort- etojn (sen O-finaĵo): *milion*, *miliard*, *bilion* k.t.p. Tio estus tro drasta ŝanĝo de la lingvo (kaj *miliard* estus tre malfacile elparolebla). Leviĝus ankaŭ la demando, kiel akcenti la novajn vortojn. Ĉu oni diru *miUon* (laŭ la normala akcentoregulo), aŭ *milion* (kontraŭ la regulo)? Oni rimarku, ke *miUon* konfuziĝus kun la vorto milio + N-finaĵo. Se oni uzas apostrofon, milion', la vorto restas O-vorto, kaj oni tamen devas uzi da (kaj iafoje J kaj N). Aliaj proponis *miljon*, *miljard*, *biljon* k.t.p., kiuj havus akcenton je "i".

23.4. A-vortaj nombrovortoj Nombraj vortetoj kun A-finaĵo

Se oni aldonas la finaĵon A al nombra vorteto, oni kreas A-vorton, kiu montras pozicion en vicordo. Ordinara A-vorto povas havi diversajn sig- nifojn (§37.2.2) laŭ la kunteksto, sed nombra vorteto kun A-finaĵo ĉiam montras vicordon:

unua = en pozicio numero unu en vicordo (havanta neniun antaŭ si)

dua = en pozicio numero du en vicordo (havanta unu antaŭ si)

tria = en pozicio numero tri en vicordo (havanta du antaŭ si)

kvara = en pozicio numero kvar en vicordo (havanta tri antaŭ si)

deka = en pozicio numero dek en vicordo (havanta naŭ antaŭ si)

Vicordaj nombrovortoj ricevas J-finaĵon kaj N-finaĵon same kiel ordinaraj A-vortoj:

La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj. FE12

Se oni aldonas A-finaĵon al plurvorta nombro, oni povas kunmeti la tuton en unu vorton, sed oni ankaŭ povas lasi la apartajn vortojn. Ĉiuokaze oni metas A-finaĵon nur laste. Se oni kunmetas, oni povas skribi dividostrekojn por klareco. Tiam oni metu la strekojn tie, kie estas spacetoj en la origina plur­vorta nombro:

Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto. FE12 = ...dudek-sepa... (aŭ ...dudeksepa...)

Georgo Vaŝington estis naskita la dudek duan de Februaro de la jaro mil sepcent tridek dua. FE12 = ...dudek-duan... mil-sepcent-tridek-dua. Anstataŭ dudek-duan oni povas skribi ankaŭ dudekduan, sed anstataŭ mil-sepcent-tridek-dua oni ne skribu *milsepcenttridekdua*, ĉar tio estas tro malklara.

Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Nov- embro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. FE12 = ...dek unua... dek dua.

La dudeka (tago) de Februaro estas la kvindek-unua tago de la jaro. FE12 = ...kvindek unua...

Tio okazis en la kvindekaj jaroj. = ...iam en la jaroj de 1950 ĝis 1959 in- kluzive.

Ŝi estas la dua plej bona en nia klaso, kaj mi estas la tria. Nur unu estas pli bona ol ni.

Iuj opinias, ke kunmetado estas deviga, kiam oni aldonas A-finaĵon, sed la Fundamento uzas ambaŭ skribmanierojn. Kunmetado kun dividostrekoj povas esti pli klara (eble ankaŭ pli logika), sed la elekto estas libera.

Kun O-finaĵo (§23.2), kaj kun la sufiksoj OBL, ON kaj OP (§38.2.26) oni ĉiam devas kunskribi ĉi tiajn nombrojn.

Kiam oni uzas vicordan esprimon apud nombra vorteto, oni metu la vicordan esprimon unue por klareco:

Tio okazis iam en la unuaj dek tagoj. Se oni dirus la dek unuaj tagoj estus risko, ke oni komprenus dek kiel parton de la vicorda esprimo, do kiel la dek-unuaj tagoj.

ON-vortoj kun A-finaĵo

ON-vortoj kun A-finaĵo estas ordinaraj A-vortoj.

duona = havanta nur duonon de sia plena grandeco

triona = havanta nur trionon de sia plena grandeco

centona = havanta nur centonon de sia plena grandeco

Ĝi estas longa je duona metro. Ĝia longo estas 50 centimetroj.

Kvaronan horon li restis. Li restis dek kvin minutojn.

Grandegaj nombroj kun A-finaĵo

Ankaŭ nombrovortoj kiel miliono, miliardo, biliono k.t.p. (§23.2) povas ricevi A-finaĵon. Tiaj A-vortoj povas havi diversajn signifojn laŭ la kun- teksto:

Ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando. OV369 = ...lando kun multaj milionoj da loĝantoj.

Por duonmiliona armeo oni bezonas almenaŭ cent kvindek regimentojn. = Por armeo kun duona miliono da soldatoj...

Pro la rapida inflacio aperis centbilionaj monbiletoj. = ...monbiletoj kun la valoro cent bilionoj.

Nia miliona kliento ricevos specialan donacon. Vicorda signifo.

Nula

Nulo (§23.1.1) origine estis ordinara O-vorto. Tial nula estas ordinara A- vorto, kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj laŭ la kunteksto. Plej ofte la signifo estas "neekzistanta", "senvalora" aŭ "nevalida":

Bruo potenca, nula esenco. PE 203

La rezulto estis nula.

Tio okazis je la nula horo kaj tridek minutoj. Vicorda signifo. Miksitaj nombroj kun A-finaĵo

Vicordaj A-vortoj el miksitaj nombroj (§23.3) estas teorie eblaj, sed apenaŭ rekomendindaj: *nia du-milion-unua kliento*. Oni uzu prefere esprimojn

kun numero: nia kliento numero du milionoj unu.

23.5. E-vortaj nombrovortoj

Nombraj vortetoj kun E-finaĵo havas la samajn vicordajn signifojn kaj la samajn skriboregulojn kiel la respondaj A-formoj (§23.4):

unue = en la unua pozicio

due = en la dua pozicio

dek-due, dek due = en la 12-a pozicio

naŭcent-naŭdek-naŭe = en la 999-a pozicio

Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon. FE14

Kiu venis unue, muelas pli frue. PE1121

Aliaj nombrovortoj kun E-finaĵo

Se oni uzas E-finaĵon ĉe nombrovorto, kiu baze estas O-vorto (§23.2), oni ricevas ordinaran E-vorton (§6), kiu povas esti uzata kun diversaj signifoj laŭ la kunteksto. En la praktiko preskaŭ nur ON-vortoj estas uzataj tiamani- ere:

Ĝi estas trione el plasto, trione el ligno, kaj trione el metalo.

Tiu monto estas eĉ ne centone tiel alta kiel Ĉomolungmo. = La alteco de tiu monto estas eĉ ne unu centono de la alteco de Ĉomolungmo (= Everesto).

Iele, iome, duone malbone. PE 747

23.6. Nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj

Rolvortetoj kiel nuanciloj de nombro aŭ kvanto

La rolvortetoj ĉirkaŭ (§12.3.4.4), de (§12.3.2), ĝis (§12.3.5.3), inter (§12.3.4.7), sub (§12.3.4.11), super (§12.3.4.12) kaj po (§12.3.6.8) povas uziĝi kun nombraj aŭ kvantaj vortoj por ilin nuanci en diversaj manieroj:

Restas ĉirkaŭ dek personoj. Rz 43 = Restas proksimume dek personoj.

Ĝis ducent homoj povas eniri. = Maksimume ducent homoj povas eniri.

Ili kostas de kvin ĝis dek eŭrojn. = Ili kostas minimume kvin kaj maksim- ume dek eŭrojn.

Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. = Mi vidis minimume cent kaj maksimume ducent homojn.

Aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico. Lv 24 = Aranĝu ilin en du vicoj, ses en ĉiu vico.

La temperaturo estis sub nul. = La temperaturo estis malpli alta ol nul gradoj.

Li havas super mil eŭrojn. = Li havas pli ol mil eŭrojn.

Super kaj sub estas en la praktiko tre malofte uzataj kiel nuancilo de nombro aŭ kvanto. Ili estas menciitaj ĉi tie nur por kompleteco. Normale oni uzas pli ol kaj malpli ol respektive.

En ĉi tiaj frazoj la rolvortetoj neniel koncernas eventualan postan O-vorton, sed havas sencon nur por la nombro. Se oni forprenas la nombrovorton, ankaŭ la nuancilo devas malaperi, ĉar ĝi ne plu havas sencon:

Restas ĉirkaŭ dek personoj. Rz-43 ^ Restas personoj. (*Restas ĉirkaŭ per­sonoj* ne havas sencon.)

Mi vidis inter cent kaj ducent homojn. ^ Mi vidis homojn. (*Mi vidis inter homojn* ne havas sencon.)

Oni vidas, ke tiuj ĉi rolvortetoj ne montras frazrolon, kiam ili nuancas nombron aŭ kvanton. Ili ne estas rolmontriloj, sed havas ian E-vortecan rolon. Ĉirkaŭ, de, ĝis, super kaj sub estas eĉ interŝanĝeblaj kun E-vorto aŭ esprimo kun E-vorteca vorteto: ĉirkaŭ = proksimume, de = minimume, ĝis = maksimume, super = pli ol, sub = malpli ol.

Nuanciloj antaŭ subjekto

Tiaj ĉi nuanciloj povas aperi antaŭ subjekto:

Supre sur latoj kaj stangoj sidis ĉirkaŭ cent kolomboj. FA2 68 Ĉirkaŭ cent kolomboj estas subjekto de sidis. Subjekto ne havu rolmontrilon. Ĉirkaŭ do ne montras frazrolon ĉi tie. Ĝi rilatas nur al la nombro.

El ĉiuj rampaĵoj de la tero laŭ iliaj specoj, po paro el ĉiuj eniru kun vi. Gn6 Subjekto de eniru estas po paro. Po do ne povas esti rolmontrilo ĉi tie, ĉar subjekto estu sen rolmontrilo.

Nuanciloj kune kun veraj rolmontriloj

Nombrovortaj nuanciloj povas aperi kune kun veraj rolmontriloj, kiuj montras la frazrolon de la tuta esprimo:

Ĝi estis virino, kiu povis havi la aĝon de ĉirkaŭ sesdek jaroj. M 22 Ĉirkaŭ koncernas nur la nombron sesdek. De montras la frazrolon de la tuta esprimo ĉirkaŭ sesdek jaroj.

Nenie en la ĉirkaŭ cent jaroj la loko estis pli ŝanĝita, ol en unu mal­granda frukta ĝardeno. BV 7 La tempa komplemento havas la rolvorteton en. Ĉirkaŭ estas nura nuancilo de la nombro cent.

Загрузка...