Edzinigi
La objekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Mi edzinigas mian filinon ne kun ia
simpla nobelo. Rz 86 Li edzinigis ŝin al si per la edziĝa ringo kontraŭ la volo de ŝia patro. Rn 8
Enigi
La objekto estas tiu, kiu estas movata en ion. La loko al kiu moviĝas la objekto estas montrata per en kaj N-finaĵo: Ŝi verŝajne enigis la manojn en
siajn densajn nigrajn harojn. M 56 Li enigis la glavon en la ingon.
Senobjekta ago kiel rezulto
Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas senobjekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el alia verbo, kiu estas senobjekta. Ĉe tiaj IG-verboj la objekto estas la subjekto de la origina verbo.
Bruligi
La objekto estas tio, kio ekbrulas: Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. FE 39 La suda suno bruligas lian nudan kapon. Rt106
Sidigi
Objekto estas tiu, kiu estas metata en sidan pozicion: Rapide ŝi prenis la infanon sur la brakojn kaj sidigis ĝin sur siaj genuoj. M193 La hundon li re- sidigis sur la keston. FA17
IG-verbo el IĜ-verbo
Principe oni tute rajtas aldoni IG al verbo kun IĜ-sufikso. La senco de tia IG-verbo estas kaŭzado de tiu ago, kiun esprimas la IĜ-verbo: Li [= Dio]
senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando; [...] Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj. Ij12 = Li igas ilin ŝanceliĝi kiel ebriuloj. La ĉefoj ŝanceliĝas. Dio kaŭzas tiun ŝanceliĝadon. En la praktiko tiaj IG-verboj tamen estas ek- streme maloftaj.
Iafoje oni faras IG-verbon el IĜ-verbo, sed por simpligo ellasas la sufikson IĜ: Rajdmilicanoj formovigis la publikon. = ...formoviĝigis la publikon. = ...igis la publikon formoviĝi. Ankaŭ tiaj IG-verboj estas tre maloftaj. Ili povas esti miskomprenataj, ĉar ankaŭ eblas, ke oni aldonis IG rekte al objekta verbo, kiu tute ne havis IĜ-sufikson. Vidu tuj ĉi-poste pri la uzo de IG post objekta verbo.
Oni notu la subtilan diferencon inter formovi kaj formov(iĝ)igi. Se oni for- movas ion, oni mem rekte plenumas la movadon. Se oni formoviĝigas ion (igas ion formoviĝi), la kaŭzado estas malpli rekta. Oni iel influas ion por ke tio mem moviĝu. En la ĉi-antaŭa ekzemplo kun rajdmilicanoj, la milicanoj kredeble ne propramane movis la publikon, sed per timigado aŭ simile igis la publikon mem moviĝi for. Simile subtila estas la diferenco inter ŝanceli kaj ŝanceliĝigi en la ĉi-antaŭa Zamenhofa ekzemplo. En la praktiko oni preskaŭ ĉiam preferas uzi igi kiel memstaran verbon por esprimi tiajn sencojn: Li igas ilin ŝanceliĝi. Rajdmilicanoj igis la publikon formoviĝi. Tio estas plej ofte rekomendinda, ĉar multe pli klara.
Objekta ago kiel rezulto
Ĉe iaj IG-verboj la rezulto estas objekta ago. Oni tiam faris IG-verbon el verbo, kiu jam estas objekta. Ekzistas du manieroj uzi tiajn IG-verbojn. La objekto de la IG-verbo povas esti la subjekto de la origina verbo, aŭ la objekto de la origina verbo. (Vidu pli da ekzemploj de verboj kun alter- nativaj objektoj, §30.7.)
Sciigi
La objekto povas esti tiu, kiu ekscias ion: Mi estas devigata sciigi vin pri tre
malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro. L2 209 La objekto povas alternative esti la sciaĵo: La heroldoj rajdadis tra la tuta urbo kaj sciigadis la fianĉ-
iĝon. FAL102
Memorigi
La objekto povas esti tiu, kiu ekmemoras ion: Tio memorigas min pri mia infanaĝo. La objekto povas alternative esti la memoraĵo: Tio memorigas al mi mian infanaĝon.
Oni ne povas uzi ambaŭ eblojn samtempe. Ne eblas diri: *Mi sciigos vin malbelan fakton.* Nek eblas diri: *Tio memorigas min mian infanaĝon.*
30.9. IĜ-verboj
Verboj faritaj per la sufikso IĜ (§38.2.18) estas ĉiam senobjektaj. Ordinaraj IĜ-verboj
Ordinaraj IĜ-verboj montras transiron al nova stato. La radiko aŭ radikoj antaŭ IĜ montras la rezulton, la novan staton. La subjekto de ordinara IĜ- verbo estas tio, kio eniras en novan^ staton. Eventuala kaŭzanto de la transiro normale ne aperas en la frazo. Ĉe IĜ-verboj kaŭzanto ne estas interesa.
Malpuriĝi
La subjekto estas tiu, kiu fariĝas malpura: En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis. FE 39 Ili malpuriĝis per siaj faroj. Ps106
Glaciiĝi
La subjekto estas tio, kio fariĝas glacio aŭ glacia: Fariĝis vintro, kaj la akvoj glaciiĝis. FA3 62 Ĉi tie estas tiel malvarme, ke la nuboj glaciiĝas en bulojn. FA1207
Edziniĝi
La subjekto estas tiu, kiu fariĝas edzino: Ŝi edziniĝis kun sia kuzo. FE39 Ĉu ŝi
edziniĝos kun vi?
Sidiĝi
La subjekto estas tiu, kiu transiras en sidan pozicion. Ofte oni sub- komprenas, ke tiu mem kaŭzis la eksidon (= sidigis sin, eksidis), sed la IĜ- verbo principe nenion diras pri eventuala kaŭzanto: Ŝi fale sidiĝis sur ĝi [= la ŝtuparo]. M141 Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro!FE39 Li sidiĝis rajde sur la kapro. FA3 96
IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj
En IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj ne temas pri ekesto de rezulto aŭ ŝanĝo de stato, sed pri ago, kiu okazas per si mem. Se ĉeestas statoŝanĝa signifo, tiu signifo estas jam en la origina verbo.
La ago de tia ci IĜ-verbo estas ago, kiu sen IĜ havas kaŭzanton kiel subjekton. Kun IĜ la kaŭzanto malaperas. Aŭ ne ekzistas kaŭzanto, aŭ oni ne interesiĝas pri eventuala kaŭzanto.
Ĉe IĜ-verbo farita el objekta verbo la subjekto estas la objekto de la origina verbo. Ĉe tiaj ĉi verboj IĜ do servas por inversigi la frazrolojn. Tio similas al pasivo (§29.1). Ĉe vera pasivo tamen kaŭzanto nepre ekzistas, kvankam oni eble ne mencias ĝin.
Detruiĝi
La origina verbo detrui signifas "kaŭzi kompletan difekton aŭ mal- konstruon": La milito detruis la domojn. La subjekto de detruiĝi estas tio, kio fariĝas komplete difektita^ aŭ malkonstruita. Ĉu iu detruis ĝin, ĉu ĝi far- iĝis tia per si mem, tion la IĜ-verbo ne montras: Se mi volus ankoraŭ esti mem leĝdonanto en la lingvo [...], tiam la afero baldaŭ tute detruiĝus. OV59 Tiu ĉi domo detruiĝis dum la milito. Ĉiuj miajplanoj disfalis kaj detruiĝis.
Ruliĝi
Ruli signifas "movi ion per turnado de ĝi aŭ ĝiaj radoj": Rulu nun al mi grandan ŝtonon. Sm114 La vendisto rulis sian ĉaron laŭ la strato. La subjekto de ruliĝi estas io, kio moviĝas turniĝante ĉirkaŭ si mem, aŭ veturilo, kiu moviĝas, ĉar ĝiaj radoj turniĝas: La vinberoj elpremite ruliĝadis sur la teron. FA4185 La amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide. M 212 La kaleŝo ekruliĝis for. BV 28
Troviĝi
Trovi signifas "ekvidi, renkonti ion, kion oni eble serĉis": Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? La subjekto de troviĝi estas tio, kio estas en ia loko aŭ kio simple ekzistas: En la ĉambro troviĝis spegulo tiel granda kiel pordo. FA3 59
Baldaŭ ili troviĝis sur la strato Freta. M105 En ĉiu objekto troviĝas difekto. PE491 Antaŭe oni uzis trovi sin anstataŭ troviĝi: Super la tero sin trovas aero. FE 26 Tio estas nun malofta.
Komenciĝi
Komenci signifas "kaŭzi komencon, fari la unuan parton de io": La unuan de Majo ili komencis sian vojaĝon. FA3127 Ŝi komencisparoli. M122 La subjekto de komenciĝi estas tio, pri kies unua parto temas: Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito. Rt46 La nomoj de la leporo kaj de la limako ambaŭ komenciĝas per "L ". FA4 64 (La malpli ofta verbo eki, farita el la prefikso EK §38.3.4, havas la saman signifon kiel komenciĝi.)
Moviĝi
Movi signifas "kaŭzi, ke io ne restu en sia loko": Ŝi movadis siajn ĉarmajn membrojn. FA1213 La maljuna saliko movis siajn branĉojn en la vento. FA2 21 La subjekto de moviĝi estas tio, kio ne restas en la sama loko: Amasoj da pas- antoj moviĝis sur la trotuaroj. M115 La balancilo moviĝas. FA2 59 Oni povas ankaŭ uzi movi sin, kiam io konscie kaŭzas, ke ĝi mem ŝanĝu lokon: Li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko. BV 62 Sed movi sin estas uzata ankaŭ por nekonscia moviĝado: Ĉiuj flagoj sin movadis en la aero. FA1102 Nuntempe oni uzas tamen pli ofte moviĝi en tiaj okazoj.
IĜ-verboj faritaj el senobjektaj transiraj verboj
Se verbo estas senobjekta, kaj se ĝi per si mem montras transiron al nova stato, aldono de IĜ normale estas sensenca kaj eĉ erara. Ekz. morti (§30.2) sen IĜ per si mem montras transiron de vivo al morto: Lia filo mortis kaj estas nun malviva. FE 31 Sed iafoje oni tamen trovas tiajn verbojn kun IĜ-su- fikso. Tiam IĜ aldonas ian specialan nuancon. Tiu nuanco povas esti "sen- vole, akcidente": En la nokto subite flamanta fajra kolono frapis tra la fe- nestroj, flamoj aperis sub la tegmento, la seka pajlo ekbrulis, la tuta domo forbrulis, kaj la juna pasero mortiĝis, sed la junaj homoj feliĉe sin savis. FA2368 La morto de la pasero okazis pro akcidento. La subjekto de mort- iĝi estas la sama kiel ĉe morti. Tia uzo de IĜ estas nuntempe malofta. Zamenhof uzis ankaŭ la verbon ĉesiĝi, kiu teorie devus signifi "iom post iom ĉesi", sed li uzis ĝin tamen por la simpla senco "ĉesi": Ili ekrajdis tra la arbaro, kie la denseco fariĝis ĉiam pli granda, la vojo ĉiam pli mallarĝa, kie la vojo fine eĉ tute *ĉesiĝis*. La prunelarbo baris al ili la vojon kiel bartrabo, kiun oni devis ĉirkaŭrajdi. FA4 42 Laŭ la kunteksto la ĉeso eĉ estis sufiĉe abrupta. Oni do uzu ĉesis aŭ ekĉesis. Por esprimi iom-post-ioman ĉeson, oni prefere uzu iom post iom ĉesi, laŭgrade ĉesi aŭ ion similan.
Nenormalaj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj
Iuj IĜ-verboj faritaj el objektaj verboj estas uzataj en maniero, kiu ne kon- gruas kun la ĉi-antaŭaj klarigoj:
Sciiĝi
La verbo scii estas objekta. La subjekto de sciiĝi povas esti tio, kio aperus kiel la objekto de scii: La novaĵo rapide sciiĝis en la tuta urbo. Tio estas tute regula kaj normala. Sed pli ofte, kiam oni uzas sciiĝi, oni uzas ĝin en la signifo "ekscii" (komparu kun sidiĝi = "eksidi"). La subjekto restas la sama kiel por scii dum la origina objekto fariĝas pri-komplemento: Mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj. Rz 6 Nuntempe oni ordinare uzas ekscii.
En la komenca tempo Zamenhof eĉ uzis verbojn kiel sciiĝi kun objekto: Tion ĉi neniu devas sciiĝi! FA1108 Nuntempe ĉiuj IĜ-verboj estas nepre sen- objektaj, kaj oni diras: Pri tio ĉi neniu devas sciiĝi! Aŭ oni uzas ekscii: Pri tio ĉi neniu devas ekscii!
Timiĝi
La verbo timi estas objekta verbo, kaj tial la formo timiĝi devus signifi pli- malpli "iĝi timata/timinda". Sed en la praktiko timiĝi estas uzata nur por la senco "ektimi", kaj la subjekto estas la timanto, kvazaŭ timiĝi estus bazita sur senobjekta verbo: La sekvantan tagon Marta timiĝis, kiam ĉe la matena lumo ŝi ekvidis la vizaĝon de sia infano. M182 Ĉiuj paseroj, eĉ granda korniko timiĝis pro tiu stranga vidaĵo. FA2125 Temas pri ĝenerala timado sen efektiva objekto. Estas rekomendinde en tiaj ĉi okazoj uzi ĉiam ektimi anstataŭ timiĝi.
30.10. Pff-verboj
La rolvorteto pri (§12.3.6.10) estas ofte uzata prefiksece. En kelkaj okazoj ĝia sola tasko estas ŝanĝi la rolon de objekto.
Semi
La objekto estas la semoj. La loko, kien la semoj metiĝas, povas aperi kiel loka aŭ direkta komplemento: La terkultivisto semas tritikon en la kampo. / Kelkaj personoj komencis semi inter la esperantistoj konfuzon kaj timon. L2 88
Prisemi
La objekto estas la loko, kien la semoj metiĝas. La semoj povas aperi kiel per-komplemento. La terkultivisto prisemas la kampon per tritiko. / Dum ses jaroj prisemu vian kampon. Lv25
Legu pli pri prefikseca pri en §38.4.2. 30.11. Kompleksaj verboj
31. Kelkaj sravaj verboj 31.1. Esti
La verbo esti havas plurajn signifojn kaj uzojn. Oni ofte nomas ĝin helpverbo, ĉar ĝi ne havas multe da signifo per si mem. Ĝi ĉefe helpas en frazkonstruado.
Esti estas uzata precipe por ligi priskribon al la subjekto. Tia priskribo nom- iĝas perverba priskribo (§25.1.1):
La patro estas sana. FE 5
La ĉielo estas blua. FE 6
La patro estas tajloro. FE 5
Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE 5
Esti estas uzata kune kun participoj por formi kunmetitajn verbojn. Principe la participo en tiaj konstruoj estas perverba priskribo de la subjekto, sed esti + participo rolas kiel unu verbo (§28.4):
Li estos dirinta al mi la veron. FE 24
Alproksimiĝis la tempo, kiam li estis fariĝonta submajstro. FA3 58
Mi estas amata. FE 25
Esti povas montri la ekziston aŭ aktualecon de la subjekto. Tiam kutime la subjekto staras post la ĉefverbo:
Sen regalo ne estas balo. PE 2281
Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo. FE2°
Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize. OV -371
Noto: Tiujn frazpartojn, kiujn mi ĉi tie klasis kiel subjektojn, oni eventuale povas anstataŭe klasi kiel perverbajn priskribojn en sensubjektaj frazoj (§25.1.1). Tiam esti rolas kiel priskriba verbo.
Esti povas montri troviĝon en loko aŭ situacio:
Kie vi estas? - Mi estas en la ĝardeno. FE 26 = Kie vi troviĝas. - Mi trov- iĝas en la ĝardeno.
Kie estas la knaboj? - Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? - Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la tranĉiloj? - Ili kuŝas sur la tablo. FE16
La mortinta homo estas nun supre en la ĉielo. FA160 = ...troviĝas nun supre...
Ĉiam la infanoj estis kune. FA3 58 Ĉiam ili troviĝis en la sama loko, en kuneco.
Forlaso de esti
Esti ofte ne montras multe da signifo, sed servas preskaŭ nur kiel tenilo de verba finaĵo. Tial oni ofte proponis uzadon de nuda verba finaĵo anstataŭ
esti: En kastel' 'as vestiblo. Mastro 'as fore. Stelo 'as turnita. Por li la mond' 'as malfermita. Tiuj ekzemploj estas de K. Kalocsay en Lingvo Stilo
Formo. Aliaj uzas simplan as (is, os...) sen apostrofo. Tiaj eksperimentoj tamen neniam fariĝis popularaj. Nur en poezio oni povas renkonti tiajn memstarajn finaĵojn. Verŝajne la risko de konfuzo estas tro granda, ĉar oni povas aŭdi la nudan finaĵon kiel parton de la antaŭa vorto. En kastel' 'as vestiblo povas soni kiel "en kastelas vestiblo". Stelo 'as turnita povas soni kiel "stelas turnita".
Noto: Iuj uzas as (is, os...) anstataŭe kiel mallongigon de ia ajn verbo. Vidu noton en la klarigoj pri fari (§31.4).
Verbigo de perverba priskribo
Alia maniero forlasi esti estas verbigi tiun priskribon, kiun esti ligas al la subjekto:
Kiu estas kuraĝa rajdi sur leono? ^ Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FEJ
La virinoj estas malsanaj fizike kaj morale. ^ La virinoj malsanas fizike kaj morale. M1
Ĉiu, kiu estas malsata, venu kaj manĝu. ^ Ĉiu, kiu malsatas, venu kaj manĝu! Rn11
Ĉu ĝi estas videbla? ^ Ĉu ĝi videblas?
Ili estus venintaj, se ili estus sciintaj pri la kunveno. ^ Ili venintus, se ili sciintus pri la kunveno. Legu pli pri tiaj mallongigoj de kunmetitaj verboj en §28.4.3.
Estas necese fari tion. ^ Necesas fari tion.
Iuj opinias, ke estas eraro ĉi tiel verbigi vorton, kiu kutime estas A-vorto (aŭ E-vorto). Sed la ĉi-antaŭa ekzemplo kun kuraĝas estas el la Fundamento, kiu ankaŭ mencias la verbojn sani FE42 kaj malsani FE42. Aliaj kutimaj verboj de tiu ĉi speco estas: avari PE 1876, fieri PE494, egali M177, sufiĉi FK234, pravi PE1013, favori Rz-85, utili M32, simili FA265, rapidi OV412 k.t.p. Estas absurde deklari eraraj tiajn vortojn, kiuj troviĝas en la Fundamento, kaj kiuj estas vaste uzataj.
En iaj okazoj la verba formo estas tre malkutima, kaj oni normale uzas esti + A-vorton. Tiam ofte la nekutima verba formo esprimas nuancon specialan, pli viglan, pli atentigan, pli agan. Oni ne trouzu tiajn verbojn, ĉar tiam la speciala nuanco povus malaperi, kaj la lingvo malriĉiĝus. Ekz. oni normale ne diras la ĉielo bluas, sed la ĉielo estas blua. Oni ŝparu la verban formon por specialaj efektoj. Iafoje tamen la du formoj estas pli-malpli samnuancaj. Ekz. ne estas eĉ nuanca diferenco inter pravi kaj esti prava.
En multegaj okazoj la du formoj havas tute malsamajn signifojn. Radiko + verba finaĵo ne aŭtomate signifas "esti ia". Ne eblas ekz. anstataŭ ĝi estas ora diri ĝi oras, ĉar ori signifas "kovri per oro". Nek eblas anstataŭ la bildo estas kolora diri la bildo koloras, ĉar kolori signifas "doni sian koloron (al io)". La signifo de ĉiu verbo dependas de la signifo de ĝia radiko: §37.2.4.
31.2. Fariĝi kaj iĝi
La du verboj fariĝi kaj iĝi estas ambaŭ faritaj el la sufikso IĜ (§38.2.18), kaj ambaŭ montras ŝanĝon de stato sen ekstera kaŭzanto. La subjekto estas tio, kio ŝanĝiĝas. La rezulto de la ŝanĝo aperas kiel perverba priskribo. Fariĝi estas pli tradicia, sed iĝi fariĝas pli kaj pli ofta, ĉar ĝi estas pli mallonga:
La juna vidvino fariĝis denove fianĉino. FE33
Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE 23
Fariĝis nigre antaŭ ŝiaj okuloj. Rn18 Sensubjekta frazo.
Karlo iĝis kuracisto.
Ŝi iĝis tre kolera.
Fariĝi estas ankaŭ uzata en frazoj, kie la subjekto mem estas la rezulto de la ŝanĝo. Fariĝi tiam signifas pli-malpli "fariĝi estanta", "okazi", "ekesti". En tiaj frazoj oni uzas ankaŭ estiĝi, sed malofte iĝi. Se la signifo estas "kreiĝi" oni neniam uzas iĝi, sed nurfariĝi, estiĝi aŭ ekesti:
Fariĝis somero. FA1230
Unu vesperon fariĝis granda uragano. FA127
Per la vorto de Dio fariĝis la ĉielo. PsZ 33
31.3. Havi
31.4. Fari
Estiga fari
Fari povas signifi "estigi el io". La objekto de fari estas tio, kion la subjekto estigas:
La botisto faras botojn kaj ŝuojn. FE 37
La lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn. FE 37
El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE 30
Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE35
Fari kaj krei estas similaj. Fari emfazas, ke oni uzas ian materialon, aŭ kun- metas iajn partojn, dum krei emfazas, ke oni estigas el nenio, aŭ ke oni est- igas ion tute novspecan. Sed ne ĉiam oni zorge diferencigas fari kaj krei: Dio faris [= kreis] la du grandajn lumaĵojn. Gn1
Estiga fari povas ankaŭ montri estigon de abstrakta rezulto. Normale la re- zulto aperas kiel objekto:
Ni faris la kontrakton ne skribe, sed parole. FE31
Ni trovas bonan infanon, kiu faras ĝojon al siaj gepatroj. FA1106
Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. FE 20
La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Rt46 La ke-frazo estas objekto de faris.
Faru lume, varme kaj gaje. BV 53 = Faru tiel, ke fariĝu lume, varme kaj gaje. Ĉi tie la rezulto aperas kiel E-vorto, kio estas malpli kutima ĉe fari.
Estiga fari povas montri kunmeton de la subjekto aŭ subjektoj. La objekto montras la rezulton de la kunmeto:
Sesdek minutoj faras unu horon. FE12
Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. FE14
La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. FK298
Kvin kaj sep faras dek du. FE12 5 + 7 = 12
Dek kaj dek faras dudek. FE12 10 + 10 = 20
Estiga fari povas signifi "agi tiel, ke la objekto ekestas ia aŭ io". La rezulta eco aŭ identeco aperas kiel perverba priskribo de la objekto:
Vin mi volas fari mia edzo! FA3 98 = Mi volas fari tiel, ke vi ekestas mia edzo.
Tiun domon oni faris malliberejo. Jr 37
Ĝi [= la kolerego] faras vin ankoraŭ pli bela. Rt77
Nia laboro kaj pacienco la mondon faros feliĉa! FK 302
La Eternulo faris lin timata de ĉiuj nacioj. Kl114
En tiaj ĉi frazoj fari tre similas al igi (§31.5). La diferenco estas, ke la perverba priskribo ĉe fari nur povas esti A-vorto aŭ O-vorto. Ĉe igi la rezulto normale estas I-verbo. Fari neniam aperas kun I-verba rezulto.
Aga fari
Fari povas signifi "plenumi agon". La ago mem aperas kiel objekto:
Ŝi faris facilan kapsaluton al la mastrino. M 29 = Ŝi kapsalutis facile al la mastrino.
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15 = ...ke mi devas donaci ion al vi.
Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron. FE24
Aga fari povas esti ĝenerala verbo, kiu reprezentas ĉian ajn agon. Tiam fari ofte kunlaboras kun tabelvorto:
Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE12
Li faris ĉion per la dek fingroj de siaj manoj. FE12
Dio ĝuste faras, neniam eraras. PE345
Ho, Dio! kion vi faras! FE26
Li tuj faris [tion], kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE 31
Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari. FE 38
La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris. FA1109
La Izraelidoj faris, kiel diris Moseo. Er12
Mi abonas la Gazeton de Anoncoj, kiel li ankaŭ faris. FA3 40
Noto: Iafoje oni renkontas nuran verban finaĵon uzatan kiel mallongigon de ia ajn verbo: Kion vi as? = Kion vi faras? / Ili jam manĝis, sed ni nur poste os (= manĝos). Sed tia uzo aperas ordinare nur en eksperimentema aŭ ludema (parola) lingvaĵo.
Noto: Li faras nenion kvazaŭ egalas al [1]li nenias* kun la neekzistanta tabelvorto *nenii*. Li faris tiel estas kvazaŭ egala al *li tiis* kun la neekzistanta tabelverbo *tii*. Tiaj agaj tabelverboj tamen ne povus ekzisti, ĉar iliaj U-formoj kolizius kun la ordinaraj tabelvortoj je U. Anstataŭe oni uzas fari + tabelvorton je O aŭ EL.
31.5. Igi
Por ke mia silento ne igu vin pensi, ke mi ankaŭ apartenas al viaj mal- aprobantoj, mi rapidas trankviligi vin per kelkaj vortoj. OV 549
Iafoje, tre malofte, la rezulta I-verbo estas subkomprenata:
- Mi prenis kaj dissigelis [la leteron]. - Kiel do vi...? - Mi mem ne scias. Nenatura forto min igis. Rz92 = ...Nenatura forto min igis preni kaj dis- sigeli la leteron.
Klariga igi
Teorie oni povas disigi ĉiun verbon kun IG-sufikso al igi + rezulta esprimo. Tio povas esti maniero klarigi la precizan signifon de IG-verbo. En tia klar- iga uzo igi aperas ankaŭ kun A-vorta aŭ O-vorta rezulto:
Mi nigrigis ĝin. ^ Mi igis ĝin nigra.
Tio disigis ilin. ^ Tio igis ilin disaj.
La frosto glaciigis la lagon. ^ La frosto igis la lagon glacia.
Ŝia patro edzinigis ŝin. ^ Ŝia patro igis ŝin edzino.
Li enkadrigis la foton. ^ Li igis la foton enkadra (= tia, ke ĝi estis en kadro).
Mi dormigis la bebon. ^ Mi igis la bebon dormanta.
Li trinkigas sian ĉevalon. ^ Li igas sian ĉevalon trinkanta.
Li trinkigas akvon (al la ĉevalo). ^ Li igas akvon trinkata (de la ĉevalo).
Tiajn ĉi frazojn oni apenaŭ uzas en ordinara lingvaĵo, sed ĉefe por klarigi la precizan signifon de IG-verbo. Kutime oni uzas igi nur kun I-verboj. Ĉe A- vorto aŭ O-vorto oni normale uzas fari (§31.4).
Igi neniam signifas "krei" aŭ "produkti". Ne eblas diri: [2]Dio igis la mondon. * *La ŝuisto igis botojn al mi.* La objekto de igi ne povas esti la rezulto de la ago. Oni devas diri: Dio kreis la mondon. La ŝuisto faris botojn al mi.
31.6. Lasi
Eble vi lasos ĉe mi vian adreson? M 61 = Eble vi donos al mi vian adreson antaŭ ol vi foriros?
Lasu min! ekkriis Marta jam laŭte kaj kun dolorĝemo, kaj kun spasma forto ŝi ektiris sian brakon. M161 = Ne plu tenu min!...
Mian pekon Vi ne lasos senpuna. Ij1° = Vi ne permesos, ke mia peko restu senpuna.
La preĝejajn spiritojn ni laŭ mia opinio ne devas lasi sen invito. FA2 93 = Ni devas malhelpi, ke ili restu sen invito.
Lasi kun I-verbo
Ofte lasi aperas kune kun I-verbo. Lasi tiam signifas "permesi, ke la objekto faru la agon de la I-verbo". La I-verbo tiam rolas kiel perverba priskribo de la objekto (§25.1.2):
Mi estas tre laca, lasu min nun iom dormeti. FA291 = ...lasu, ke mi nun iom dormetu.
Ŝi sidis kaj lasis la venton ludi kun ŝiaj longaj haroj. FA185 = ...lasis, ke la vento ludis...
Iafoje la objekto de lasi (la senca subjekto de la I-verbo) estas forlasita:
La devigata senlaboreco premis ŝin terure, ne lasis dormi. M 65 = ...ne lasis ŝin dormi. = ...ne lasis, ke ŝi dormu.
Iafoje oni metas la objekton de lasi post la I-verbo:
Ili perdas la kuraĝon kaj lasas fali la manojn. OV158 = ...lasas, ke la manoj falu.
Zorgu vivon vian kaj lasu vivi alian. PE2630 = ...lasu, ke alia [persono] vivu.
Nur unu fojon en jaro oni povis lasi kanti la birdon, kaj eĉ tio ĉi estis granda risko. FA230 = ...lasi, ke la birdo kantu...
Se la I-verbo mem estas objekta verbo, ofte nur la kunteksto povas montri, ĉu la objekto apartenas al lasi aŭ al la I-verbo:
Se mi estus sur lia loko, mi ne lasus tenti min al tio. FA1179 Verŝajne min estas objekto de tenti: ...mi ne lasus, ke oni tentu min al tio. Tiel ankaŭ efektive estas laŭ la kunteksto, sed teorie min ankaŭ povus esti objekto de lasi, kaj do senca subjekto de tenti: ...mi ne lasus, ke mi tentu [iun] al tio.
Mi lasis min moki. Gm 58 = Mi lasis, ke mi moku iun. Aŭ: Mi lasis, ke oni moku min. Ambaŭ signifoj eblas. La kunteksto montras, ke la dua signifo estas ĝusta.
Mi lasis ilin tute ĉirkaŭ fermi. Rt67 = Mi lasis, ke ili tute ĉirkaŭfermu [ion]. Aŭ: Mi lasis, ke io tute ĉirkaŭfermu ilin. La efektiva kunteksto montras, ke la dua signifo validas.
Se ĉeestas du objektoj, unu devas esti objekto de lasi, kaj la alia devas esti objekto de la I-verbo. Tiam oni nepre metu la du objektojn ĉe siaj re- spektivaj verboj tiel, ke la signifo estu klara:
Mi ne povis lasi ilin detrui mian laboron. Ilin estas objekto de lasi (kaj senca subjekto de detrui). Mian laboron estas objekto de detrui.
En tiaj ĉi frazoj la senca subjekto de la I-verbo povas ankaŭ esti al-komple- mento:
Ni lasu al la amasoj, taksi la aperojn laŭ ilia ekstera brilo. OV158 = Ni lasu, ke la amasoj taksu la aperojn laŭ ilia ekstera brilo.
Kiam la senca subjekto de I-verbo ne ĉeestas en la frazo, oni ofte traktas lasi + I-verbon kiel unu kompleksan verbon. Tio povas influi la uzon de si (§11.6.2).
Aga de-komplemento ĉe lasi + I-verbo
Ĉe lasi + I-verbo oni iafoje uzas de por montri la sencan subjekton de la I- verbo. Tio eblas nur se la subjekto kaj la objekto de lasi estas identaj:
Ŝi tenis lian kapon super la akvo kaj lasis sin peli de la ondoj kien ili volis. FA189 = ...lasis, ke la ondoj pelu ŝin... Ŝi (subjekto de lasis) kaj sin (objekto de lasis) estas la sama persono.
En tiaj ĉi frazoj oni povas kompreni la I-verbon pasive:
Ŝi lasis sin peli de la ondoj. = Ŝi lasis sin esti pelata de la ondoj.
Mi lasis min delogi de ŝi. = Mi lasis min esti delogita de ŝi.
Tio klarigas, ke oni povas uzi de-komplementon por la aganto, ĉar de estas ĝuste tiel uzata en pasivaj frazoj (§29.1).
Rimarku, ke tia ĉi uzo de aga de-komplemento ĉe aktivforma verbo eblas nur ĉe lasi, kaj nur kiam la subjekto kaj objekto de lasi estas identaj.
Lasi anstataŭ igi
Lasi kaj igi havas kune kun I-verbo similetajn signifojn, sed estas diferenco: Igi + I-verbo = "agi tiel, ke iu faru ion". Lasi + I-verbo = "ne malhelpi, ke iu faru ion". Igi montras aktivan kaŭzadon de ago, dum lasi montras pasivan permeson:
Mi igis lin labori. = Mi instigis lin labori. Mi konvinkis lin, ke li laboru.
Mi lasis lin labori. = Mi permesis (ne malhelpis, ne kontraŭstaris) lian laboradon.
Zamenhof pro nacilingva influo iafoje uzis lasi + I-verbon pri aktiva kaŭz- ado: Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon. FA199 = Li igis tajloron fari al ŝi viran vestaĵon. Ne temas pri permesado, sed pri aktiva taskado. Tia uzo de lasi estas evitinda. Diru prefere: Li farigis al ŝi viran vestaĵon.
31.7. Povi, devi kaj voli
Povi, devi kaj voli estas tre gravaj verboj. Oni ofte nomas ilin helpverboj, ĉar povi, devi aŭ voli + I-verbo (§27.3.1) estas kvazaŭ unu kompleksa verbo. La I-verbo en tia kompleksa verbo principe estas objekto de la helpverbo. La objekto de povi kaj devi estas ĉiam I-verbo. Voli ankaŭ povas havi alispecajn objektojn.
Povi
Povi montras agon aŭ staton, kiu estas ebla por la subjekto, ĉu pro kapablo, lerteco, forteco, potenco de la subjekto, ĉu pro la cirkonstancoj, ĉu pro rajto aŭ permeso. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.
Tio, kio estas ebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Povi kaj la I- verbo havas ĉiam la saman subjekton:
Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE12
Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11
En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. FE 42
Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE 31
El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE 30
Hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati. Rt80
Povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin. FA2 94 La ke-frazo estas subjekto de povas.
Ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide. FA2 60 Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:
Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon. M 36 = ...kion mi povos fari...
Kion oni volas, tion oni povas. PE941 = ...tion oni povas fari.
Li rapidis, kiel li nur povis. FA212 = ...kiel li nur povis rapidi.
Kiu devas, tiu povas. PE982 Mankas tio, kion oni povas fari, ĉar temas pri povo rilate al ĉia ajn ago.
Kiam necesas montri klare la kaŭzon de la eblo, oni uzu kapabli, rajti, esti eble, esti permesite k.t.p., sed plej ofte povi sufiĉas.
Noto: Multfoje oni provis enkonduki la superfluan verbon *darfi*° — "rajti", sed ĉiam vane. Ĝi neniam fariĝis Esperanta vorto. Ne uzu ĝin.
Devi
Devi montras agon aŭ staton, kiu estas (pli-malpli) neevitebla por la subjekto, ĉu pro eksteraj cirkonstancoj, ĉu pro volo de alia persono, ĉu pro mal- permeso, ĉu pro io alia. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.
Tio, kio estas neevitebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Devi kaj la I-verbo havas ĉiam la saman subjekton:
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15
Tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko. FE13
Homo, kiun oni devas juĝi estas juĝoto. FE 22
La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. FE 34
La ŝipanoj devas obei la ŝipestron. FE 37
Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino. FA1174
Prezentu al vi kiel tiuj arboj devis brili en la suna lumo! FA289 = ...kiel tiuj arboj certe brilis...
Devi kun AS-finaĵo iafoje similas al OS-formo:
Venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti iam vi ja devas. FA2136 = ...ĉar sendube vi iam ja mortos.
Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro. BV 59 = Sendube li jam baldaŭ venos, sinjoro.
Devi kun IS-finaĵo povas iafoje montri, ke io estis intencata aŭ antaŭvidata. Tiam devis egalas pli-malpli al estis ...onta aŭ estis ...ota:
Sur la korto [...] staris nefermita ĉerko [...], ĉar en tiu antaŭtagmezo devis okazi la enterigo. FA317 ~ ...estis okazonta la enterigo.
Granda koncerto devis esti donata. FA350 ~ ...estis donota. Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:
Mi pagis, al kiu oni devis. M 6 = ...al kiu oni devispagi.
Kiu devas, tiu povas. PE 982 Mankas tio, kion oni devas fari, ĉar temas pri devo rilate al ĉia ajn ago.
Kiam necesas montri klare, ke temas pri devo pro ies volo, oni uzu esprimojn kun oni volas ke..., esti devigita k.t.p.
31.7.3. Voli
Voli montras deziron aŭ intencon de la subjekto. La dezirata afero aperas kiel objekto, kiu plej ofte estas I-verbo.
Kiam voli estas uzata kun I-verbo, voli kaj la I-verbo nepre havas la saman subjekton:
Prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE19
Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE18
Ŝi volas danci. FE 20
Mi volas diri al vi la veron. FE 24
Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE 39
Kiam la objekto de voli estas ke-frazo, la dezirata ago estas ago de la subjekto de la ke-frazo (normale malsama al la subjekto de voli):
"Mi volas ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj!" FE19
Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24
Kiam la objekto de voli estas O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, nur la kunteksto povas montri, ĉu temas pri ago de la subjekto de voli aŭ pri ago de iu alia:
Mi volas ion, sed mi ne scias kion. Ion kaj kion reprezentas ian agon de- ziratan de la subjekto. Ĉu estas ago de la subjekto, aŭ de iu alia, tion oni ne scias.
Mi volas la samon, kiel vi. La objekto povas ĉi tie montri ian deziratan agon, sed ĝi ankaŭ povas montri ion, kion la subjekto volas havi (vidu ĉi-poste).
Li tuj faris, kion mi volis, kaj mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE 31
Ĉi tia objekto de voli povas ankaŭ esti afero, kiun la subjekto volas havi, akiri aŭ ricevi. Oni povus diri, ke havi aŭ alia verbo estas subkomprenata:
Mi ne volas tiun ĉi supon, donu al mi alian. Rz 27 = Mi ne volas havi (ricevi, manĝi...) tiun ĉi supon...
Se vi volas filinon, flatu la patrinon. PE 2311
Kion vi volas de mi, sinjoro? M173 Ĉi tie kion montras agon aŭ aferon.
Iafoje voli aperas kun direkta esprimo, kiu montras lokon, kien la subjekto volas iri. Oni povus diri, ke ia mova verbo estas subkomprenata:
Mi volas en militon! FA2148 = Mi volas iri en militon.
Mi volas en la kaleŝon! FA2 67
Vi volas malsupren, al via knabo! FA4140
Senobjekta voli
Voli estas ankaŭ uzata memstare sen objekto. Tiam voli signifas, ke la subjekto ĝenerale havas (fortan) volon, deziron aŭ intencon. Povas ankaŭ esti, ke la volata ago aŭ afero estas subkomprenata:
Se "ŝi" volas, ĉu oni povas tiam ion kontraŭfari? Gm 52
Voli aŭ ne voli neniu malpermesas. PE 2612
Ĝentila voli
Oni ofte uzas voli en ĝentilaj petoj k.s. Voli montras, ke ankaŭ la volo de la alparolato estas grava. Precipe ofta estas la kunmetaĵo bonvoli:
Aŭskultu, ĉu vi volas alporti ĉi tion de mi al la maljuna homo tie? FA2144 ~ Alportu ĉi tion...
Ĉu vi ne volas esti tiel bona kaj venigi por mi droŝkon? FA1119 ^ Venigu por mi droŝkon.
Permesu, ke virino, kiun vi bonvolis elekti kiel objekton de via amuziĝo, ripetu al vi la vortojn de malnova fablo. M173
Bonvolu fermi la pordon!
Legu pli pri bonvolu ...i kaj aliaj manieroj fari ĝentilan peton en §26.3.
31.7.4. Neado de povi, devi kaj voli
Normale ne staras ĝuste antaŭ tio, kion ĝi neas (§21). Logike estas do diferenco inter ne povi kaj povi ne, inter ne voli kaj voli ne, kaj inter ne devi kaj devi ne.
Povi + ne
Zamenhof zorge diferencigis ne povi (ofte uzeblan) kaj povi ne (uzeblan nur malofte).
Ne povi signifas, ke mankas povo fari ion:
Mi ne povas iri. Mankas povo iri.
Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE33
Fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem. FE 32
La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon. FE34 Povi ne signifas, ke ja ekzistas povo, nome povo eviti ion:
Mi povas ne iri. Ekzistas povo eviti iradon.
Se la samovaro ne volas kanti, [...] ĝipovas ne kanti. FA1202 Ĝi povas eviti kantadon. Ĝi ne devas kanti.
La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo, povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon. FE 27 Estas al ili permesate eviti la artikolon.
Eblas eĉ kombini la du signifojn al ne povi ne, kio signifas, ke mankas la povo eviti ion:
Mi ne povas ne iri. = Mi devas iri, ĉar mankas la povo eviti iradon.
Li tion faradis tiel lerte, ke oni ne povis ne ridi. FA253 Estis neeviteble ridi.
Devi + ne
Principe estas granda diferenco inter ne devi kaj devi ne. Ne devi logike sig- nifas, ke mankas devo fari ion, ke regas libereco. Devi ne logike signifas, ke ekzistas devo eviti ion, ke mankas libereco. Tamen Zamenhof uzis ne devi kaj devi ne sendistinge. Normale li uzis ne devi, iafoje devi ne. La efektiva signifo estas tamen preskaŭ ĉiam "devi ne":
Oni ne devas havi tro multe da konfido al si mem. M170 = Oni devas ne havi tro da konfido al si mem.
Ŝi surmetis la ruĝajn ŝuojn - tion ŝi ja povis fari - sed tiam ŝi iris al la balo kaj komencis danci, kaj tion ŝi ne devis fari. FA2100 = ...kaj tion ŝi devis ne fari.
Pri gustoj oni disputi ne devas. PE 2084 = Pri gustoj oni devas ne disputi.
Memoru bone, ke de la komenco ĝis la fino de tiu laboro, se ĝi daŭrus eĉ jarojn, vi ne devas paroli; la unua vorto, kiu eliros el viaj lipoj, frapos kiel mortiga ponardo la koron de viaj fratoj. FA1170 = ...vi devas ne paroli...
Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco. M 58 = Mi devas ne agi kontraŭ mia konscienco.
Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni. FE 31 La kontrasto inter tra- legi kaj sed tralerni estas pli klara kun la logika vortordo devi ne.
La logikan signifon de ne devi Zamenhof normale esprimis per ne bezoni. Oni povas ankaŭ uzi ne esti necese:
Vi ne bezonas tiel rapidi. FA111 = Ne ekzistas devo por vi tiel rapidi.
Kiu bone agas, timi ne bezonas. PE 972 = Kiu bone agas, por tiu ne ekzistas devo timi.
Ne estas necese, ke vi tien iru. = Ne ekzistas devo por vi tien iri.
Ĉion ĉi kaŭzis verŝajne, ke ne kutime staras antaŭ la ĉefverbo. Precipe influis la simileco kun ne povi, kiu estas la plej kutima nea formo de tiu verbo. Ĉe devi la inversa signifo estas la plej kutima, sed Zamenhof elektis uzi la plej kutiman formon por la plej kutima signifo.
Normale oni ankoraŭ sekvas la Zamenhofan uzadon de ne devi, sed multaj nun efektive uzas ne devi kaj devi ne laŭ iliaj logikaj signifoj. Tio povas iafoje eventuale estigi konfuzon kaj miskomprenon.
En la parolo oni ofte distingas per elparola emfazado. Se temas pri manko de devo, oni emfaze emfazas je devi. Alie oni emfazas alian vorton:
Vi ne devas iri tien. Emfazo je devas. = Ne ekzistas devo por vi iri tien.
Vi ne devas iri tien. Emfazo je iri. = Vi devas ne iri tien.
Voli + ne
La diferenco inter ne voli kaj voli ne praktike estas tiel malgranda, ke ne gravas, kiun formon oni uzas. Normale oni uzas ne voli:
Mi ne volas iri. Mankas volo iri, aŭ ekzistas volo ne iri.
Aleksandro ne volas lerni, kaj tial mi batas Aleksandron. FE9
Mi ne volas malhelpi vian ĝojon. FA173
31.7.5. Povus, devus kaj volus
La verba finaĵo US (§26.4) normale montras, ke temas pri nereala, imagata ago. Sed la verbaj formoj povus, devus kaj volus havas tamen specialan signifon. Plej ofte ili esprimas realan devon, povon aŭ volon rilate al ago, kiun oni tamen ne faris, faras aŭ faros:
Mi devus labori. = Ja ekzistas por mi devo labori, sed mi tamen ne laboras.
Mi povus foriri. = Eblas al mi foriri, sed mi tamen restos.
Mi volus helpi al vi. = Mi ja volas helpi al vi, sed tio ne eblas.
Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri. FA3 89
Mi povusĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Rt73 Verŝajne mi tamen ne ĵuros, ĉar ne necesas.
Volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas. PE2616
Iafoje povus, devus kaj volus tamen povas aperi kun la ordinara nerealeca senco de la US-finaĵo:
En grupo respektege staris en angulo la pastraro de la ĉirkaŭaĵo, kvazaŭ devus okazi enterigo, sed tie estis gaja festo, ĝi nur ankoraŭ ne sufiĉe ek- moviĝis. FA3 49 La devo estis nur ŝajno.
Se temas pri ago, kiun oni tamen ne faris, ne nepre necesas uzi povus, devus aŭ volus. Se la kunteksto klare montras la sencon, oni ankaŭ povas uzi IS- finaĵon:
Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi. FE18 Mi ne sukcesis bati lin.
Nun la samovaro devis kanti, sed ĝi senkulpigis sin per malvarm- umo. FA1202 La samovaro ne kantis.
La ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon. FA1112 La ĉambelanoj ne portis la trenaĵon, ĉar ĝi ne ekzistis. Tion la leganto jam scias.
La hundo tuj malaperis, kaj antaŭ ol la soldato povis pensi pri tio, li vidis ĝin jam returne kun la reĝidino. FA19 Li tamen ne pensis pri tio.
31.8. Komenci, fini, daŭrigi, ĉesi
Komenci kaj fini
Komenci kaj fini estas objektaj verboj. Komenci = "kaŭzi, ke io eniru en sian komencan fazon". Fini = "kaŭzi, ke io eniru en sian finan fazon, ke io atingu sian finon". Se la objekto estas I-verbo, ĝia senca subjekto estas la subjekto
de komenci aŭ fini:
Ili volas nun ankaŭ komenci kanti. FA2123 ^ Ili volas nun ankaŭ komenci la kantadon.
Salomono finis preĝi. Rĝ18 ~ Salomono finis sian preĝadon.
Ŝi komencis interparoli kun li. ~ Ŝi [...] komencis interparolon kun
li. BV 87
Kiam mi finos labori, mi serĉos mian horloĝon. ~ Kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon. FE 20
Legu pri la diferenco inter komenci kaj komenciĝi, kaj inter fini kaj finiĝi en §38.2.18.
Daŭrigi
Daŭrigi devenas de la verbo daŭri. Daŭri = "plu esti, plu okazi". Daŭrigi = "kaŭzi, ke io plu estu aŭ plu okazu". Daŭrigi estas objekta verbo. Ĝia objekto povas esti ordinara O-vorto aŭ O-vorteca vorteto, sed ĝi ankaŭ povas esti I-verbo. Se la objekto estas I-verbo, ĝia senca subjekto estas la subjekto de daŭrigi:
Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. M 204 = Ili rekomencis interparoli post la interrompo.
Mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrig- adis mian oficon ĝis la nuna tempo. Rz57 = ...mi plu oficis ĝis la nuna tempo.
La morto daŭrigis rigardi lin per siaj grandaj malplenaj okulkavoj. FA2 30 ~ La morto daŭrigis sian rigardadon de li...
Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Rt43 ~ Kial mi ne daŭrigis mian sonĝadon?
"Ho jes," ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente. BV43 ~ ...kaj daŭrigis sian diligentan kudradon.
Ĉesi
Ĉesi estas senobjekta verbo. Ĝi havas du signifojn:
"komenci ne plu esti aŭ okazi"
"komenci ne plu agi (pri io)"
En la unua signifo la subjekto de ĉesi montras tion, kio komencas ne plu esti aŭ ne plu okazi. Tiam ĉesi ne estas uzata kune kun I-verbo. En tiaj ĉi frazoj ĉesi similas al finiĝi:
La muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis. BV 59
Ĉesis la pluvo.
En la dua signifo ĉesi estas uzebla kune kun en-komplemento, kun-komple- mento, pri-komplemento, aŭ simile, kiu montras agon. La subjekto estas tiu, kiu komencas ne plu fari tiun agon. La komplemento tamen plej ofte estas I- verbo. Tiam la rolvorteto forfalas (§27.1), kiel kutime ĉe I-verboj:
Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. OV 286
Ĉesu do fine kun viaj plorkantoj! FA1139
La infano ne ĉesas petoli. FE 20 ~ La infano ne ĉesas en sia petolado.
Oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi. L2297 ~ ...ke mi nepre ĉesu pri fum- ado.
La patro de Antono ĉesis esti riĉa komercisto. FA3144 ^ "...ĉesis pri sia komercista estado."
Ofte oni diras, ke I-verbo post ĉesi estas objekto, sed tio ne estas ebla, ĉar ĉesi estas senobjekta verbo. Ĉesi + I-verbo similas al ekz. sukcesi, ĝoji kaj honti + I-verbo: Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron. FA3152 ^ Mi sukcesis en ekbruligado de la fajro. / Mi ĝojas vin vidi. H15 ~ ...ĝojaspri vidado de vi. / Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Rt19 ~ Kaj vi ne hontas pri fanfaron- ado per ĉi tio?
El ĉesi oni povas fari la objektan verbon ĉesigi. Pro tio, ke ĉesi havas du sig- nifojn, ankaŭ ĉesigi ricevas teorie du signifojn:
"kaŭzi, ke io komencu ne plu esti aŭ okazi"
"kaŭzi, ke io komencu ne plu agi (pri io)" Praktike oni uzas nur la unuan signifon:
Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon. BV 72 Ŝi agis tiel, ke la penado ĉesis.
Oni ĉesigis la dancadon. Oni agis tiel, ke la dancado ĉesis.
Io ĉesigis la pluvon. Io kaŭzis, ke la pluvado ĉesis.
Teorie oni povas uzi I-verban objekton de ĉesigi, ekz.: Nepre ĉesigu fumi. = Nepre igu vian fumadon ĉesi. En la praktiko oni tamen uzas nur ĉesi kun I- verboj, kio donas praktike la saman sencon. Atentu pri la diferenco inter li ĉesigis fumi kaj li ĉesigis la fumadon. Se oni uzas I-verbon, temas nepre pri la fumado de li (la subjekto de ĉesigis) (§27.1), same kiel daŭrigi + I-verbo (vidu ĉi-antaŭe). Sed se oni uzas fumadon, povas esti la fumado de iu ajn (§27.7). Eblas precizigi per li ĉesigis sian fumadon, li ĉesigis ilian fumadon k.s.
La dua signifo de ĉesigi donus frazojn kiel: Ili ĉesigis lin pri lia fiagado. = Ili kaŭzis, ke li ĉesis pri sia fiagado. En la praktiko tiaj frazoj ne aperas.
Malsimetrio inter daŭrigi kaj ĉesi
Ĉe I-verboj oni uzas daŭrigi kaj ĉesi, sed ne daŭri nek ĉesigi. Tio aspektas malsimetrie. La malsimetrio ekzistas jam ĉe daŭri kaj ĉesi. Ĉesi havas duan signifon, "komenci ne plu agi (pri io)", kiu estas uzebla antaŭ I-verbo, dum daŭri ne havas tian signifon. Se daŭri signifus ankaŭ "plu agi (pri io)", tiam oni povus diri ekz. *li daŭris pri fumado* kaj *li daŭris fumi *, simile al li ĉesis pri fumado kaj li ĉesis fumi. La verbo daŭrigi tamen ja havas signifon, kiu taŭgas ĉe I-verbo: Li daŭrigis la fumadon. Li daŭrigis fumi. = Li igis la fumadon plu okazi. Ankaŭ ĉesigi havas signifon, kiu taŭgas ĉe I-verbo, sed oni ne bezonas uzi ĉesigi, ĉar la pli mallonga verbo ĉesi sufiĉas. Eblus krei simetrion, se oni ekuzus nur ĉesigi antaŭ I-verboj. Tio estus tute logika. La lingvo tiam fariĝus pli simetria (kaj ankaŭ pli peza). Sed kial ŝanĝi plene logikan lingvouzon nur por krei supraĵan simetrion?
Hezito pri daŭrigi + I-verbo
Tradicie oni hezitas uzi daŭrigi + I-verbon. Tiu hezito estas senbaza. Daŭr- igi iri = igi iradon daŭri. Komparu kun komenci iri = igi iradon komenciĝi. Se komenci povas esti uzata kun I-verba objekto, tiam ankaŭ daŭrigi povas esti tiel uzata.
Noto: Zamenhof verkis konfuzitan klarigon, kie li malkonsilis uzi daŭrigi + I-verbon (Lingvaj Re- spondoj p. 17). Sed li ne obeis sian propran konsilon, kaj ja uzis daŭrigi + I-verbon. Nun oni pli- malpli tute libere uzadas daŭrigi tiel, kio estas tute logika kaj oportuna.
32. Frazospecoj
32.1. Fraztipoj kaj frazfunkcioj
Ekzistas kvar ĝeneralaj fraztipoj: deklaraj, demandaj, ordonaj kaj ekkriaj frazoj. Ili respondas principe al kvar malsamaj komunikaj celoj, sed ne ĉiam la vera celo de frazo egalas al la gramatika formo de la frazo.
Deklaraj frazoj
Deklara frazo estas la baza tipo de frazo. Per tia frazo oni transdonas informojn, sed ĝi povas ankaŭ plenumi aliajn taskojn. Deklara frazo ne havas ian specialan signon:
Leono estas besto. FE5 Simpla informo.
Li amas min, sed mi lin ne amas. FE18 La frazo povas esti klarigo de agmaniero: Tial mi evitas lin.
La rozo apartenas al Teodoro. FE5 Povas kaŝiĝi admono: Do, vi ne prenu ĝin.
La suno brilas. FE5 La frazo povas esti invito: Do, mi proponas, ke ni iru eksteren.
Baldaŭ pluvos. La frazo ŝajne estas transdono de fakta informo, sed temas vere nur pri opinio de la diranto. Ĝi eble ankaŭ estas propono iri endomen.
Mi sincere pardonpetas pro la malfruiĝo. La frazo estas informa el pure gramatika vidpunkto, sed la vera celo estas peto. La signifo do proksim- iĝas al: Pardonu min pro la malfruiĝo!
Mi promesas al vi fari tion. La frazo ne nur rakontas, ke okazas pro- mesado. Ĝi ankaŭ servas kiel promeso. La eldiro de la frazo estas la pro- meso mem. Se la frazo ne estus eldirita, la promesado ne vere okazus.
Demandaj frazoj
Demanda frazo servas baze por serĉi informon. Demanda frazo havas de- mandan vorton, kiu normale staras komence de la frazo. Jes/ne-demandoj kaj alternativ-demandoj komenciĝas per ĉu. Aliaj demandoj komenciĝas per tabelvorto je KI:
Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? FE20
Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? FE 25
Kie estas la libro kaj la krajono? FE 6
Kiun daton ni havas hodiaŭ? FE12
Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? FE34 La frazo eble celas ricevi informon, sed ĝi ankaŭ povas esti peto transdoni korktirilon (se tia troviĝas). Depende de la situacio povus esti absurde simple respondi "jes". Ĝusta reago ofte estas nea respondo, transdono de korktirilo, aŭ montro, kie korktirilo troviĝas.
Kien vi iras? FE26 Povus kaŝiĝi informo, ke la demandanto eventuale volus kuniri.
Ĉu vi povus malfermi la fenestron? Temas plej verŝajne pri ĝentila peto: Bonvolu malfermi la fenestron! En tia okazo jesa respondo sen malferm- ado estus absurdaĵo aŭ ŝerco.
Kial vi ne respondas al mi? Ĉu vi estas surda aŭ muta? FE2° La vera senco povas esti esprimo de ĉagreno.
"Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, "por doni al vi trinki?"FE19 Temas pri protesto. La demandanto ne volas respondon.
Legu pli pri demandoj kaj respondoj en §22. Ordonaj frazoj
Ordona frazo servas por influi la agadon de la alparolato per ordono, peto, admono, malpermeso, invito aŭ propono. Ordona frazo havas ĉefverbon kun U-finaĵo (§26.3), vola modo. Ordona frazo preskaŭ ĉiam havas la subjekton vi. Tial vi normale estas subkomprenata:
Iru for! FE2° Ordono.
Nu, iru pli rapide! FE 26 Ordono.
Infano, ne tuŝu la spegulon! FE2° Malpermeso.
Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! FE 20 Admono.
Ludoviko, donu al mi panon. FE 8 Peto.
Via reĝa moŝto, pardonu min! FE 42 Petego.
Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro! FE 39 Invito al sidado.
Al leono ne donu la manon.FE 7 Ĝenerala informo pri prudenta agmani- ero.
Hej, ni forkuru tuj! Admono.
Ni estu gajaj, ni uzu bone la vivon, ĉar la vivo ne estas longa. FE2° Kon- silo.
Li venu, kaj mi pardonos al li. FE20 Nerekta admono ne al la persono, kiu venu, sed al alia. Efektive la frazo estas pli informa ol ordona: Se li
venos (kaj mi volas, ke li venu), mi pardonos al li.
Legu ankaŭ pri uzado de I-verbo anstataŭ U-verbo en §27.6. Ekkriaj frazoj
Ekkria frazo montras fortan senton pri io ekstrema. Ekkria frazo enhavas unu el la vortetoj kia (§15.3), kiel (§14.3.2) aŭ kiom (§14.3.3). La KI-vorto en ekkria frazo tute ne montras demandon. La KI-vorto normale staras komence de la frazo, ofte tamen post alia ekkria vorto:
Kia ĝoja festo! FE10 = Vere estas bonega ĝoja festo!
Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas. FE41 Kia montras surprizon pro stranga demando.
Ha, kiel bele! FE 26
Fi, kiel abomene! FE 26
Kia granda brulo! kio brulas? FE31 Kia montras fortan senton pri la grandeco de la bruo. Kio tamen estas pure demanda. Estas do du frazoj, unu ekkria, kaj unu demanda.
Kiom multe vi scias! [...] kiel vi povoscias rakonti! FA1232 Kiom kaj kiel esprimas miron pri la scioj kaj rakontokapabloj de rakontanto.
Ho, kia okazaĵo! Kia esprimas miron pri la ekstremeco de la okazaĵo. Ĉu la okazaĵo estis ekstreme plaĉa aŭ ekstreme malplaĉa, dependas de la situacio.
Iafoje kio povas montri kaj demandon kaj surprizon. Tiaj frazoj estas do duone demandaj, duone ekkriaj:
Ho Dio, kion vi faras! FE 26 Kio esprimas miron pri io stranga, sed estas samtempe ankaŭ demanda.
32.2. Kompleksaj frazoj
Kunmetitaj ĉeffrazoj
Pluraj ĉeffrazoj povas esti kunmetitaj per kunligaj vortetoj (§16). Ĉiu tia ĉef- frazo havas tiam sian propran ĉefverbon, kaj ĉiu tia ĉeffrazo funkcias grama- tike tute aparte:
La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. FE 6 La du frazoj estas ligitaj per kaj.
La patro ne legas libron, sed li skribas leteron. FE 9 La du frazoj estas lig- itaj per sed.
Komentofrazoj
Iafoje oni aldonas al frazo komenton, kiu estas aparta frazo. Tia komento- frazo ofte estas proksime ligita al la alia frazo, kaj povas eĉ troviĝi ene de la alia frazo:
Unu granda knabo - nur pro malboneco li tion faris - formanĝis la rompiĝintan fraŭlinon. FA3 58 Estas du frazoj, kiuj funkcias tute aparte, sed la dua estas enmetita en la unuan.
De ok jaroj, tio estas de la tempo, kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, konstante venadas ĉi tien virinoj de diversaj aĝoj. M 34 La inter- metita komento klarigas la tempan komplementon de ok jaroj, sed estas aparta ĉeffrazo. La esprimo tio estas ofte enkondukas ĉi tiajn komento- frazojn.
Tiaj ĉi interplektitaj frazoj estas oftaj en literaturo. En parolo oni iafoje uzas similajn frazojn, sed en spontana parolo oni ofte post la komento anstataŭe rediras la unuan frazon de la komenco, ekz.: Unu granda knabo - nur pro malboneco li tion faris - li formanĝis... De ok jaroj, tio estas de la tempo kiam mi fariĝis estrino de ĉi tiu institucio, de tiam konstante venadas...
Se la unua frazo estas citaĵo (§36), kaj la komentofrazo havas verbon kiel diri, demandi aŭ simile, tiam la citaĵo rolas kiel objekto en la komentofrazo:
"Ĉu estaspermesate demandi, kun kiu mi havas laplezuronparoli?" demandis la jura konsilisto. FA1120
"Anjo tre ĝojos, kiam ŝi vidos vin!" diris la patro. FA3 59
Mi akompanos vin al la nova loĝejo, - rediris la knabino, - mi tuj vokos veturilon. M 6 La intermetita komento klarigas, kiu diris la aferon.
Post unu horo, - ŝi diris, - mi venos al vi Karonjo... M147
Tiajn citaĵojn oni povas transformi en subfrazojn. Tio nomiĝas nerekta parolo (§33.8).
Subfrazoj
Subfrazo estas frazo, kiu partoprenas kiel frazparto de alia frazo: §33. 32.3. Mallongigitaj frazoj
En praktika lingvouzo oni ofte mallongigas frazojn ellasante multajn aferojn, kiuj estas kompreneblaj pro la kunteksto. Mallongigita frazo estas ofte pli klara ol kompleta frazo. Se iu demandas ekz. Ĉu vi jam invitis Karlon al via festo?, estas plej efike respondi ekz. Ankoraŭ ne! Estus tre malefike uzi la kompletan frazon: Ne, mi ankoraŭ ne invitis Karlon al mia festo!
Forlaso de ĉefverbo
Precipe en parola lingvaĵo oni ofte forlasas la ĉefverbon kaj samtempe ankaŭ multajn aliajn frazpartojn. Tiaj mallongigoj eblas, kiam antaŭe diritaj frazoj aŭ la situacio klarigas, kia estus la kompleta frazo:
- Kiu alvenis? - Karlo! (= Alvenis Karlo!)
- Kiujn vi renkontis tie? - Viajn gepatrojn! (= Mi renkontis viajn ge- patrojn tie!)
- Kiel vi veturis tien? - Per vagonaro! (= Mi veturis tien per vagonaro!)
- Kien ili iris? - Dekstren! (= Ili iris dekstren.)
- Per kio vi riparis ĝin? - Gluo! (= Mi riparis ĝin per gluo!)
- Mi aŭdis, ke li vizitis Eŭropon. - Francujon kaj Germanujon fakte! (= Li vizitis Francujon kaj Germanujon fakte.)
- Mi preferas viandon kaj fiŝon. - Mi, legomojn! (= Mi preferas legomojn. )
- Ĉu tio estis vi, kiu tusis, Janjo? - Mi, panjo! M193 (= Tio estis mi, kiu tusis, panjo!)
En proverboj kaj simile oni ofte forlasas la ĉefverbon:
Kia drapo, tia vesto. PE833 (= Kia estas la drapo, tia estas ankaŭ la vesto.)
Aŭ ĉio, aŭ nenio. PE130 (= Aŭ estu ĉio, aŭ estu nenio.)
Tradiciaj esprimoj
Ĝentilecaj kaj aliaj tradiciaj esprimoj ofte konsistas el sola frazparto. La kompleta frazo preskaŭ neniam estas uzata. Tiaj esprimoj malpli dependas de la parola situacio, ĉar ilia signifo estas difinita de la tradicio:
Bonan matenon! FE10 (= Mi deziras al vi bonan matenon!)
Ĝojan feston! FE10 (= Mi deziras al vi ĝojan feston!)
Saluton! (= Mi donas al vi saluton!)
Dankon! (= Mi donas al vi dankon!)
Ĉion bonan al vi kaj via familio! (= Mi deziras ĉion bonan al vi kaj via familio!)
Fajron! (= Atentu la fajron!)
Kia ĝoja festo! FE10 (= Kia ĝoja festo estas hodiaŭ /estis tiam.)
Ĉu ne? (= Ĉu ne estas tiel?)
Multaj tiaj ĉi esprimoj havas N-finaĵon. Uzo de N-finaĵo fariĝis kutima maniero konstrui tiajn ĉi esprimojn, kvankam ofte estas tute eble elpensi kompletan frazon, kiu donus formon sen N-finaĵo.
Alvoko
La frazrolo alvoko (§12.1.2) estas tre ofte uzata sen ĉefverbo aŭ aliaj frazpartoj. Ofte nenia subkomprenata frazo ekzistas, la alvoko estas kiel kompl- eta frazo en si mem:
Adamo! - eksonis en tiu momento la voĉo de la loĝejmastrino. M 73
Marta! Marta! - ekkriis la dua voĉo, virina. M144
Forlaso de subjekto
Oni normale ne forlasas la subjekton de ĉefverbo, se la ĉefverbo mem ĉeestas en la frazo. Tio estas baza principo en Esperanto.
Oni tamen normale forlasas la subjekton de U-verbo en ĉeffrazo, se ĝi estas la plej kutima en tiaj frazoj, nome vi. Oni povas reteni la subjekton por emfazo, sed en tiaj frazoj ĝi normale forestas:
Venu al mi hodiaŭ vespere. FE18 = Vi venu al mi hodiaŭ vespere.
Prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE19 = Vi prenu mem akvon...
Helpu! = Vi helpu! Vi = "ĉiu ajn, kiu aŭdas tiun ĉi krion".
Restu ĉiam tia(j). = Vi restu ĉiam tia(j).
Mi jam havas mian ĉapelon; nun serĉu vi vian. FE18 Ĉi tie la subjekto vi restas por emfazo, sed oni povus ĝin forlasi.
En subfrazo oni ne povas forlasi la subjekton eĉ ĉe U-verbo, ĉar en subfrazoj kun U-verbo la subjekto estas tre ofte alia ol vi:
Mi diris, ke vi venu al mi hodiaŭ vespere. Ne: *Mi diris, ke venu al mi...*
Mi volas, ke vi helpu min. Ne: *Mi volas, ke helpu min.*
Jen tasko, kiun vi faru ĝis morgaŭ. Ne: *Jen tasko, kiun faru ĝis morgaŭ.*
Iafoje ankaŭ ĉe U-verbo en ĉeffrazo ne estas eble forlasi la subjekton vi:
Tion faru vi, ne li. Tion faru ne li, sed vi. Ĉi tie oni akcente kontrastigas la intencitan subjekton vi kun alia neintencita subjekto, li. Tial ne eblas forlasi la pronomon vi.
Kiam mi [...] ekblovos per trumpeto, tiam ankaŭ vi blovu per la trum- petoj ĉirkaŭ la tuta tendaro [...]! JĝJ Ĉi tie la vorteto ankaŭ rilatas ĝuste al la subjekto vi, kaj tial vi devas resti. Se oni forlasus la subjekton vi, la senco de ankaŭ ŝanĝiĝus.
En proverboj kaj simila lingvaĵo, kie oni deziras ekstreme densan esprim- adon, forlaso de subjekto okazas ofte: Atendis, meditis, ĝis en tombon engl- itis. PE124
Alispecaj forlasoj de subjekto okazas nur en rapida ĉiutageca parolo, nur en ĉeffrazoj, kaj nur kiam la kunteksto plene klarigas, kiu estas la subjekto:
- Kion li faris? - Iris al la urbo! = Li iris al la urbo!
- Ĉu ŝi estas hejme? [...] - Eliris, sed baldaŭ revenos, - oni respondis de supre. M 78 = Si eliris, sed baldaŭ revenos...
Legu ankoraŭ ĉi-poste pri aliaj okazoj, en kiuj oni forlasas subjekton. Forlaso de komunaj frazpartoj
Kiam pluraj ĉeffrazoj estas kunligitaj, oni povas mencii nur unu fojon tion, kio aperas en ĉiuj ligitaj frazoj en la sama rolo:
Mi vekiĝis je la sepa horo. Mi preparis matenmanĝon. Mi manĝis ĝin. Mi ekiris al la laborejo je la oka. ^ Mi vekiĝis je la sepa horo, preparis matenmanĝon, manĝis ĝin, kaj ekiris al la laborejo je la oka. Sufiĉas mencii la komunan subjekton mi nur unu fojon.
Li vekis la infanon. Ŝi vestis ĝin. Ili kune manĝigis ĝin. ^ Li vekis, ŝi vestis kaj ili kune manĝigis la infanon. La komuna objekto estas menci- ita nur unu fojon.
Je la tria horo ni rigardis la horloĝon. Je la tria horo mia kolego diris, ke estas tempo por kafopaŭzo. ^ Je la tria horo ni rigardis la horloĝon, kaj mia kolego konstatis, ke estas tempo por kafopaŭzo. La komuna je- komplemento povas esti menciita nur unu fojon.
Li faris al li solidan moralinstruon. Li klarigis al li, kian teruran mal- noblaĵon li faris. Li klarigis al li, kia malbona homo li estas. Li klarigis al li, kiel forte li meritas punon. ^ Li faris al li solidan moralinstruon, klarigis al li, kian teruran malnoblaĵon li faris, kia malbona homo li estas kaj kiel forte li meritas punon. FA122 La komuna subjekto li estas menciita nur unu fojon. La ĉefverbo klarigis estas komuna al ĉiuj frazoj krom la unua.
Ĉu vi akceptas sinjorinon Swicka en vian laborejon aŭ ne? M109 Ĉi tie ne estas la sola restaĵo de la kompleta frazo: Ĉu vi ne akceptas ŝin en vian
laborejon? Kombinante la du frazojn al unu, oni forstrekis el la dua ĉion, kio estis komuna kun la unua.
Se oni forlasas la ĉefverbon en ĉi tia frazo, tiam oni forlasas ankaŭ la subjekton, se ĝi estas la sama kiel antaŭe:
Petro manĝis la rizon, kaj poste li manĝis la viandon. ^ *Petro manĝis la rizon, kaj poste li la viandon. * Petro kaj li estas la sama persono. Oni devas diri ...kaj poste la viandon. Aŭ ...kaj poste manĝis la viandon. Aŭ oni forlasas kaj la ĉefverbon kaj la subjekton, aŭ nur la subjekton.
Sed se la subjekto estas alia ol antaŭe, oni devas ĝin konservi: Petro iris per buso, kaj Karlo per vagonaro. = ...kaj Karlo iris per vagonaro.
Ne eblas forlasi la subjekton el subfrazo, kiu estas enkondukita per subfraza enkondukilo (§33.1) kiel ke, ĉar, se, ĉu, KI-vorto k.t.p.:
Ŝi rakontis al mi, ke ŝi estis en Eŭropo. ^ *Ŝi rakontis al mi, ke estis en Eŭropo. * Oni devas konservi la subjekton de la subfrazo.
Ŝi rakontis, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj ke ŝi poste iris al Afriko. ^ *Ŝi rakontis, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj ke poste iris al Afriko.* Se oni forlasas la duan ke, tiam eblas forlasi la komunan subjekton: Ŝi rakontis al mi, ke ŝi estis en Eŭropo, kaj poste iris al Afriko.
Hodiaŭ mi vidis denove tiun knabinon, kiun mi renkontis hieraŭ. ^ *Hodiaŭ mi vidis denove tiun knabinon, kiun renkontis hieraŭ.* Oni devas konservi mi en la kiu-frazo.
Ankaŭ ne eblas forlasi la subjekton el demanda ĉeffrazo kun ĉu aŭ demanda KI-vorto:
Ĉu vi estis en la urbo, kaj ĉu vi aĉetis ĉion, kion mi petis? ^ *Ĉu vi estis en la urbo, kaj ĉu aĉetis ĉion, kion mi petis?* Forlaso de la komuna subjekto eblas nur se oni forlasas la duan ĉu: Ĉu vi estis en la urbo kaj aĉetis ĉion, kion mi petis?
Ĉu vi vojaĝis bone, kaj kiam vi alvenis? ^ *Ĉu vi vojaĝis bone, kaj kiam alvenis?* Oni devas konservi la subjekton vi.
Mallongigo de O-vorta frazparto
Rektajn priskribojn de O-vorto oni povas ĉiam libere forlasi, kiam ili ne estas bezonataj.
Iafoje oni povas forlasi la ĉefvorton, la O-vorton mem, se ĝi estas kompren- ebla el la kunteksto. Ordinare devas resti almenaŭ unu antaŭmetita priskribo:
Amaso da fianĉoj, sed la ĝusta ne venas. PE67 = ...la ĝusta fianĉo...
Ĝi havis sufiĉe da floroj kaj kreskaĵoj por konsiderado. Tie staris riĉaj kaj malriĉaj, eĉ kelkaj tro malriĉaj. FA319 = ...riĉaj floroj kaj kreskaĵoj kaj malriĉaj floroj kaj kreskaĵoj, eĉ kelkaj tro malriĉaj floroj kaj kresk- aĵoj.
En la palaco ŝi estis la plej bela el ĉiuj. FA198 = ...la plej bela knabino el ĉiuj. Ĉi tie restas kaj antaŭpriskribo (la plej bela), kaj postpriskribo (el ĉiuj).
La filo de la najbaro alportis al li ankaŭ kampajn florojn, inter kiuj hazarde troviĝis ankaŭ unu kun sia radiko. FA223 = ...ankaŭ unu floro kun sia radiko. Restas la antaŭpriskribo unu, kaj la postpriskribo kun sia radiko.
Legu ankaŭ pri O-vorteca uzo de A-vortoj en §5.2.
Sola antaŭmetita la ne sufiĉas por forlasi O-vorton. Ne eblas diri: [3]Estas du domoj. Li loĝas en la el ŝtono.* Necesas diri: Li loĝas en la domo el ŝtono. Aŭ: Li loĝas en tiu el ŝtono / Li loĝas en la ŝtona.
Se post forlaso de O-vorto restas nur postmetita priskribo, kiu konsistas el rolvorteto kaj O-vorto, la rezulto ofte estas tro malklara: *Li ŝatas filmojn el Britujo, dum mi preferas el Barato* Estas rekomendinde konservi la O- vorton: ...dum mi preferas filmojn el Barato. (Se oni anstataŭe uzas A- vortan priskribon, ne estas problemo: ...dum mi preferas Baratajn.) Se oni povas ellasi ne nur la O-vorton, sed ankaŭ la ĉefverbon de la frazo, tia mal- longigo tamen estas pli akceptebla. Do, se ambaŭ ĉefverboj estas ŝatas, tia mallongigo povas funkcii: Li ŝatas filmojn el Britujo, dum mi el Barato.
Se la O-vorto estas difinita (per la aŭ alia difinilo), oni povas anstataŭigi ĝin per tiu(j): La reĝo malfermis malgrandan ĉambron tute apude de tiu, en kiu ŝi estis dormonta. FA1172 = ...tute apude de la ĉambro, en kiu... Legu pli pri tiu anstataŭ O-vorto en §15.1.
33. Subfrazoj
33.1. Kio estas subfrazo?
Ofte subfrazo eĉ estas disigita:
Kion vi aŭdis, ke oni diras? La demandvorto kion apartenas al la subfrazo. Ĝi estas objekto de diras (komparu: vi aŭdis, ke oni diras tion). Legu pli pri tia antaŭmetado de frazparto en §34.2.2.
Ofte subfrazo enhavas alian subfrazon, kiu rolas kiel frazparto en la unua subfrazo:
Mi sciis, ke li ne faros, kion li promesis. La frazo kion li promesis estas subfrazo de la ke-frazo.
Oni ofte faras frazojn kun pluraj niveloj de subfrazoj. La strukturo povas esti surprize komplikita, ankaŭ en kutimaj frazoj.
Li diris, ke li jam faris tion, kion mi petis, ke li faru, kiam li revenos. Tiu sufiĉe ordinara frazo havas la jenan surprize malsimplan strukturon:
La unua subfrazo estas: ...ke li jam faris tion... Ĝi estas subfrazo de la ĉeffrazo.
La dua subfrazo estas: ...mi petis... Ĝi estas subfrazo de la unua subfrazo. La duan subfrazon enkondukas la la vorto kion, kiu vere apartenas al la tria subfrazo.
La tria subfrazo estas disigita: ...kion ...ke li faru... (~ ...ke li faru tion...). Ĝi estas subfrazo de la dua subfrazo.
La kvara subfrazo estas: ...kiam li revenos. Ĝi estas subfrazo de la tria subfrazo.
Enkondukiloj de subfrazoj
Subfrazo normale komenciĝas per ia enkonduka vorteto:
Ke (§33.2) estas la plej grava frazenkondukilo.
Ĉu (§33.3) enkondukas demandajn subfrazojn.
KI-vortoj enkondukas demandajn subfrazojn (§33.3) kaj rilatajn subfrazojn (§33.4).
Se (§33.5) enkondukas kondiĉajn subfrazojn.
Ĉar (§33.6) enkondukas subfrazojn de kaŭzo kaj motivo.
Aliaj frazenkondukiloj estas apenaŭ (§33.7), dum (§33.7), ĝis (§33.7), kvankam (§33.7), kvazaŭ (§33.7) kaj ol (§33.7).
33.2. Ke-frazoj
La vorteto ke ne vere montras ian signifon. Ĝi nur montras la komencon de subfrazo, kiu ne havas alian frazenkondukilon. Ke-frazo povas roli en multaj diversaj frazroloj.
Ke-frazoj kiel subjekto
Subfrazo, kiu komenciĝas per ke, povas roli kiel subjekto. Tia ke-frazo kutime staras en fina pozicio:
Okazis, ke la reĝino mortis. ^ Tio okazis.
Ŝajnas, kepluvos. ^ Tio ŝajnas.
Estas vero, ke ŝi havis sur sipantoflojn. FA2112 ^ Tio estas vero.
Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj. FE17 ^ Tio
ŝajnas al mi.
Al li eĉ ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita. LR33 ^ Tio eĉ ne venos al li en la kapon.
Kompreneble, ke mi lin amas. FE41 La ĉefverbo estas subkomprenata: Estas kompreneble, ke mi lin amas. ^ Tio estas komprenebla.
Helpa tio
Kelkfoje oni uzas la vorteton tio kaj ke-frazon kunlabore:
Ĉu tio estas vera, ke li mortigis sin?
Okazis tio, ke la ŝtelinto for fuĝis.
En ĉi tiaj frazoj tio kaj la ke-frazo reprezentas la saman aferon. Oni povas nomi tion helpa tio, ĉar la vorto tio gramatike estas senbezona. Ĝi nur helpas al la klareco. Se oni uzas helpan tio kune kun subjekta ke-frazo, la ke- frazo iom emfaziĝas. El gramatika vidpunkto la ke-frazo rolas kiel klariga priskribo de tio (§33.2.4).
Zamenhof iafoje uzis ĝi anstataŭ tio (§11.5), ankaŭ en ĉi tia helpa rolo. Nun oni uzas nur tio.
Ke-frazoj kiel objekto
Ke-frazo ofte rolas kiel objekto, sed ke-frazo ne povas akcepti la finaĵon N. Se oni anstataŭigas la subfrazon per O-vorto aŭ tabelvorto je O, tiu devas havi N:
Diru al la patro, ke mi estas diligenta. FE 8 ^ Diru tion al la patro.
Oni diras, ke la vero ĉiam venkas. FE16 ^ Oni diras tion.
Pardonu al mi, patrino, ke mi restis tiel longe. FE17 ^ Pardonu mian malfruiĝon al mi, patrino.
Mi volas ke vi tien iru! FE19 ^ Mi volas tion.
Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE20 ^ Se li scius tion...
Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. FA115 ^ Subite li aŭdis tion.
Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. M156 ^ Pri talento mi neniam aŭdis tion.
Vi efektive pensas, ke ne?BV45 ^ Vi efektive pensas tion? La subfrazo estas draste mallongigita, = ...ke tiel ne estas, aŭ simile.
Klare li sentis en sia animo, ke li kore amas Anjon kaj ke ŝi devas fariĝi
lia kara edzineto. FA3 58 = Klare li sentis en sia animo tion kaj tion.
Ĉe objekta ke-frazo oni malofte uzas helpan tio. Sed tio ja eblas:
Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi! FA219
Ĉu povas esti, ke mi bedaŭris tion, ke mi ne faris malhonestaĵon? M62
Ŝajne du rektaj objektoj
En frazoj, kiuj havas ke-frazon kiel objekton, aperas ofte alia frazparto kun N-finaĵo. Tiam povas ofte ŝajni, ke estas du rektaj objektoj kun malsama ri- lato al la ĉefverbo. Tio normale estus eraro.
Se la alia objekto aperas ene de la ke-frazo, ĝi estas objekto de la ke-fraza ĉefverbo, ekz.: Mi vidis, ke ili manĝas fiŝon. La tuta ke-frazo estas objekto de vidis. Fiŝon estas objekto de manĝas.
Se la alia objekto ne troviĝas en la ke-frazo, la klarigo povas esti, ke la ke- frazo ne vere estas objekto, sed ekz. komplemento (§33.2.3). Alternative povas esti, ke la alia objekto fakte ne estas objekto, sed N-komplemento (§12.2.1).
33.2.3. Ke-frazoj kiel komplemento
Ke-frazo povas roli kiel komplemento kun rolvorteto. Normale oni metas la rolvorteton antaŭ helpa tio:
Li vekiĝisper tio, ke iu lin skuis. FA1217
La esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu. OV 382
La esenco de mia malfeliĉo konsistas en tio, ke mi povis malmulte, ke mi nenion sufiĉe kapablis. M126
Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus. Rt40
Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata [...], Mi faros vin fierind- aĵo de la mondo. Jes 6°
Li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, [...] kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. FA2 2
Ne por tio mi estas ĉi tie, ke mi alportadu manĝon al la loĝantoj. M10
Tiam ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela. FA144
Se la rolvorteto estas pri, oni normale forlasas ĝin (kaj la helpan tio):
La kontraŭuloj de tiuj ĉi ennovaĵoj denove nin kulpigus, ke ni agas arbitre. OV165 = ...kulpigus nin pri tio, ke...
Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. FE20 = Petu ŝinpri tio, ke... Okaze oni forlasas ankaŭpor tio antaŭ ke-frazo:
Ŝi bone lin kovris, ke li ne malvarmumu denove. FA283 = ...kovrispor ke li ne malvarmumu denove.
Tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Rĝ24 = ...por ke li manĝu ĉe ŝi.
Rimarku, ke la ĉefverbo ĉiam havas U-finaĵon en tiaj subfrazoj (§33.2.7). Rolvorteto rekte antaŭ fce-frazo
La rolvorteton por oni normale metas rekte antaŭ ke-frazo sen helpa tio. La plenan esprimon por tio ke oni tre malofte uzas. Oni uzas ankaŭ anstataŭ rekte antaŭ ke, kaj kelkfoje malgraŭ, krom kaj sen:
Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu mal-
sati! FA2-70
Por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la last- aĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. Rn15
Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu trinki pli oportune. FE15
Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon. FK 263
Li klopodis daŭrigi, malgraŭ ke li estis tre laca. Malgraŭ (tio) ke = kvankam (§33.7).
Mi, mi konfesas, nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindon- econ kaj estimon. Rz 34
Vi ne povas ĝin tuŝi, sen ke ĝi rompiĝus.
Nur por ke, malgraŭ ke, anstataŭ ke, krom ke kaj sen ke estas ĝenerale akceptitaj. Sed nur malkutimeco estas argumento kontraŭ frazoj kiel: Ni parolis, pri ke la prezoj ĉiam altiĝas. Oni argumentis, kontraŭ ke ili ekloĝu en la urbo. Li sukcesis eskapi, pro ke vi dormis. Tio okazis, antaŭ ke mi naskiĝis. Malkutimeco estas tamen forta argumento. Oni ne senbezone esprimu sin en maniero tiel nekutima, ke oni eble ne estas komprenata. Prefere oni do uzu helpan tio: pri tio ke, kontraŭ tio ke k.t.p. Anstataŭ antaŭ (tio) ke kaj post (tio) ke oni uzas antaŭ ol kaj post kiam (§33.7). Anstataŭ pro ke oni uzu pro tio ke, tial ke aŭ ĉar (§33.6).
Komparu kun la uzo kaj neuzo de rolvortetoj antaŭ I-verboj: §27.5. 33.2.4. Ke-frazoj kiel priskribo
Ofte ke-frazo rolas kiel rekta priskribo. La priskribanta ke-frazo staras ĉiam post la priskribata vorto, kaj iel pliklarigas ties enhavon.
Priskribo de O-vorto
De s-ro Bourlet mi ricevis la sciigon, ke li ne volas publikigi la pro- jekton en la "Revuo". L1320
Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. FA31
Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. FA3102
Kie mi havas la garantion, ke mia granda laboro ne estosperdita? OV 272
Mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono. FE15
Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 Multaj uzas kiam anstataŭ ke en ĉi tiaj frazoj. Ke estas normale pli taŭga, ĉar tia ĉi ke-frazo plej ofte ne montras, kiam okazis la fojo, sed klarigas la enhavon de la fojo.
Priskribo de tio, tia, tiel kaj tiom
La tuta respondo de la virino konsistis nur en tio, ke ŝi pli forte alpremis al la genuoj la kapon de la ploranta infano. M 5
Interne de ĝi [= la kaverno] flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon. FA1180
Estis tia ventego, ke la tegoloj deflugis de la tegmentoj. FA177
Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15
Ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si. FE 23
Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE 33
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE 33
Ili trovis ĉe ili multe da havaĵo, vestoj, kaj multekostaj objektoj, kaj prenis al si tiom, ke ili ne povis porti. Kr2 20
Li rakontis al ni tiom multe, ke dum la tuta nokto mi sonĝis pri tio. FA1227
Priskribo de A-vorto aŭ E-vorto
Vi ne estas kulpa, ke vi fariĝis tio, kio vi estas. FA319 = ...kulpa pri tio, ke...
Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR98 = ...feliĉapri tio, ke...
Ŝi estis tute certa, ke tio estosplenumita. FA3125 = ...certapri tio ke...
Ili estis aŭdintaj, ke la reĝo venos viziti. Principe la ke-frazo priskribas aŭdintaj, sed estas pli nature rigardi estis aŭdintaj kiel unu kunmetitan verbon. La ke-frazo estas objekto de tiu kunmetita verbo.
Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias! BV 52 Ĉi tie la ke-frazo montras kaŭzon. Oni povus do anstataŭ ke uzi ĉar (§33.6).
Vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola. FE 21 = Vidante tion, ke ŝi estas tiel bela...
Dirante, ke via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj, mi diris la veron. M135 = Dirante tion, ke via traduko...
Ĉion mi permesis al vi escepte, ke vi faru tion ĉi. = ...kun la escepto, ke vi faru tion ĉi.
Li faris tion spite ke oni malpermesis. La esprimo spite ke estas simila al
kvankam kaj malgraŭ (tio) ke (§33.7).
Perverba priskribo
Ke-frazo povas esti perverba priskribo de O-vorto aŭ simile:
La vero estas, ke mi amas vin.
La esenco [de la sciigoj] estis, ke al Kristino estas bone. FA3 91 Kelkfoje oni uzas helpan tio:
La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. OV 382
Motivantaj kaj rezultaj ke-frazoj
Speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras la kaŭzon por diri la ĉeffrazon. La ĉeffrazo estas normale demanda aŭ ekkria frazo:
Kio do estas al vi, ke vi tiel ploras? FA1227 = Kio do estas al vi? Mi de- mandas tion, ĉar vi tiel ploras.
Kien vi volas iri, ke vi metis sur vin la festan surtuton ? FA3 96 = Kien vi volas iri? Mi demandas tion, ĉar vi metis sur vin la festan surtuton.
Kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Rt3° = Kia mal- saĝulo mi estis! Mi nomas min tiel, ĉar mi volis reiri en la kaĝon.
Alia speciala Zamenhofa frazturno estas ke-frazo, kiu montras sekvon aŭ re- zulton. Ke tiam signifas "tiel ke, kun la rezulto ke, kio kaŭzis ke" aŭ simile:
Clemency Newcome puŝiĝis nun je la tablo, ke ĉiuj teleroj kaj tasoj ek- krakis. BV18
Jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Rt105
Oni povus enŝovi tiel en la ĉeffrazon, sed la pli simpla Zamenhofa dir- maniero estas tre eleganta, kaj meritas plian uzadon.
Forlaso de ke
Kelkfoje oni forlasas ke antaŭ subfrazo:
Mi diras al vi, ŝi ricevos. H143 = Mi diras al vi, ke ŝi ricevos.
Li volas iri hejmen, li diris. = Li diris, ke li volas iri hejmen.
La vetero baldaŭ malboniĝos, ŝajnas. = Ŝajnas, ke la vetero baldaŭ mal- boniĝos.
Forlaso de ke okazas preskaŭ nur en nerekta parolo (§33.8). Komparu ankaŭ kun komentofrazoj kaj citaĵoj (§32.2).
Verboformoj en ke-frazoj
En subfrazoj kun ke povas esti malfacile elekti verboformon, ĉar ofte la ke- fraza verbo ne memstare esprimas ion. La signifo dependas de la ĉeffrazo. Ne estas eble doni absolutajn regulojn, ĉar la signifovariantoj estas tro multaj. La ĉi-postaj principoj estas do nur ĝeneralaj konsiloj. Oni ĉiam memoru, ke plej grava estas la efektiva ideo, kiun oni volas esprimi.
Memstarigo de frazo
Por vidi, kian verboformon oni uzu en ke-frazo, oni povas provi memstarigi la ke-frazon. Oni disigu ĝin de ĝia ĉeffrazo kreante du memstarajn frazojn. Se tia disigo estas facile farebla, oni simple elektu por la ke-frazo la saman verboformon, kiun ĝi havus, se ĝi aperus memstare.
Ke-frazo povas ekz. esti redonado de ies diro, penso, demando, ordono aŭ simile. Tio nomiĝas nerekta parolo (§33.8). La memstarigita frazo estas tiam la originaj vortoj:
Mi diris, ke li venos. ^ "Li venos." Tion mi diris.
Mi diris, ke li venu. ^ "Li venu!" Tion mi diris.
Baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis. FE 40 ^ "Ni trompiĝis." Tion ni baldaŭ vidis.
Ankaŭ se ne temas pri nerekta parolo, oni uzu la saman verbo formon, kiun havus memstara frazo:
Mi estas feliĉa, ke mi vin akceptos. LR 98 ^ Mi vin akceptos. Mi estas feliĉa pro tio.
Tio estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino. FE17 ^ Ŝi nomis ŝin sia filino. Estis la unua fojo de tio.
Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon. FE15 ^ Mi devas fari al vi donacon. La kialo estas, ke vi estas tiel bela...
Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la kristanan religion. FA3102 ^ Oni ne instruu al ŝi la kristanan religion. Tiun kondiĉon li metis.
Sed ofte ke-frazo ne povas facile memstariĝi, ĉar la ligo al la ĉeffrazo estas tro forta. Se oni disigas la frazojn, la senco malaperas aŭ aliiĝas. Tiam oni devas sekvi la ĉi-postajn principojn.
Ke-frazoj por celo, opinio aŭ eblo
La signifo de ke-frazo ofte dependas de la rilato al la ĉeffraza verbo. La ke- frazo povas montri ekz. celon, opinion aŭ eblon rilate al la ĉeffrazo. Tiam oni ofte uzu volan modon, U-modon, en la ke-frazo, sed ne ĉiam.
Celo
Ke-frazo povas montri celon de la ĉeffraza ago. Normale temas pri io, kion oni volas atingi, sed povas ankaŭ esti io, kion oni volas eviti. En tiaj ke- frazoj oni uzas preskaŭ ĉiam Uformon de la verbo. Oni ofte ankaŭ povas uzi I-verbon anstataŭ ke-frazo. Ĉe multaj el la sekvontaj verboj tio estas eĉ la pli kutima esprimomaniero.
Ke-frazoj estas normale celaj, kiam la ĉeffrazo enhavas verbon kiel: voli, de- ziri, ordoni, admoni, postuli, peti, proponi kaj konsili. Similan signifon havas frazoj kun bezoni kaj esti necese:
Mi volas ke vi tien iru. FE19
Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24
Nia plejmoŝta kaj plej favorkora imperiestro deziras, ke vi kantu antaŭ
li! FA226
Mi deziris, ke [...] mi neniam estu fariĝinta direktoro. FA4200 La parolanto antaŭe deziris, ke li fariĝu direktoro, kaj tiel ja okazis. Sed nun li pentas, kaj volas, ke tio ne estu okazinta.
Ordonu al li, ke li ne babilu. FE 20
Oni admonas min, ke mi ne miksu min en la aferojn. L2 317
Oni postulas, ke mi nepre ĉesu fumi. L2 297
Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. FE 20
Oni afable proponis al ŝi, ke ŝi restu en la palaco kaj vivu en lukso kaj ĝojoj. FA2 66
Mi konsilus al tiuj sinjoroj, ke anstataŭ silko kaj puntoj ili prenu en siajn manojn plugilon, hakilon, martelon, trulon aŭ ion similan. M 87
Estas necese, ke la esperantistoj antaŭe unuiĝu kaj organiziĝu. L1129
Ĉu Vi bezonas, ke mi resendu al Vi la protokolaron de s-ro Schneeberger? L1213
Multaj el tiuj ĉi subfrazoj estas ankaŭ klarigeblaj kiel nerekta parolo (§33.8).
Ke-frazoj estas ofte celaj ankaŭ post devigi, trudi, lasi, (mal)permesi, (mal) ebligi, (mal)helpi, zorgi, eviti, atenti, gardi (sin) k.s. Tiel estas ankaŭ ĉe por ke, kaj ofte ĉe tiel ke. En tiaj okazoj la ke-frazo montras rezulton, kiun la ĉefverba ago celas kaŭzi:
Vi devigis ilin, ke ili estu por vi sklavoj kaj sklavinoj. Jr 34
Li trudis al mi, ke mi faru tion.
Ĉu vi pensas, ke ŝi volus naĝi aŭ lasi, ke la akvo fermiĝu super ŝi? FA2 39 Post lasi oni uzas preskaŭ ĉiam I-verbon anstataŭ subfrazo: ...lasi la akvon fermiĝi...
Lia helpo ebligos, ke ni partoprenu en la kongreso.
La soldatoj malebligis, ke li flegu sian fraton. Li do ne povis flegi la fraton. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Se oni dirus ...malebligis, ke li ne flegu sian fraton, tio signifus, ke li ja flegis la fraton, ĉar la soldatoj devigis lin fari tion.
Helpu al mi, ke oni min ne pendigu! FA112
Nenio malhelpas, ke mi povu plenumi la deziron de persono, kiu en alia tempo estis afabla por ni. M 96 Mi do ja povas tion plenumi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon kun mal- ebligi.
Ĉu vipermesas, sinjorino, ke mi vin akompanu?M167
Se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la esperantistoj mem ĝin re- organizu? L2147 Efektive neniu tion malpermesas. Ili do ja rajtas ĝin re- organizi. Rimarku, ke oni ne uzas ne en la subfrazo. Vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon kun malebligi.
Tien ĉi alnaĝis la virineto de maro kun la bela princo, kuŝigis lin sur la sablo kaj zorgis, ke lia kapo kuŝu alte en la varma lumo de la suno. FA190
Li sukcesis eviti, ke ni estu kaptitaj.
Atentu, ke vi ne falu!
Gardu vin, ke vi ne ekdormu!
Por ke la malfeliĉo nin ne postkuru, mi ĵetis al ĝi por repaciĝo la last- aĵon el mia havo, la arĝentan pelvon. Rn15
Fariĝis vespero, kaj estis tro malproksime, por ke oni povu antaŭ plena noktiĝo atingi la urbon aŭ veni returne hejmen. FA114
Ĝi [= la domo] estis tro kaduka, por ke oni povu lasi ĝin stari. FA3 23 Sed se ke-frazo montras efektivan faktan rezulton, oni uzu la realan modon:
Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE33 La malbonigado estis efektiva rezulto de la malhelpado. Ĉu tio estis ankaŭ celo aŭ volo de la malhelpantoj, tion la frazo ne montras.
Li atentis tiel zorge, ke li povis kapti ĉiujn el ili.
Li ŝprucigas al la infanoj en la okulojn dolĉan lakton, [...] kiu tamen tute sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj. FA2 2 Estas jam reala fakto, ke ili ne povas teni la okulojn nefermitaj.
Se temas samtempe pri celo aŭ volo, kaj pri la fakto ke la rezulto realiĝis, oni uzu aŭ volan modon, aŭ realan modon, depende de tio, kiu nuanco ŝajnas pli grava:
Tio ebligis, ke mi ĉeestas/ĉeestu. Mi efektive ĉeestas pro tio. Ĉe kaŭzi kaj fari neniam temas pri celo, sed ĉiam pri fakta rezulto:
Vi kaŭzis tion, ke mi devas vin malestimi! FA219
La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Rt 46
Opinio
Iafoje la ĉeffrazo montras ies opinion aŭ sintenon rilate al la ke-frazo. En tiaj frazoj oni uzu realan modon, se estas opinio nur pri reala afero. Oni uzu volan modon, se temas pri nerealaĵo, kiun oni deziras aŭ ne deziras, aŭ se temas pri ĝenerala principo:
Ĉu vi, kara Mario, trovas ĝin konvena, ke juna virino [...] restu la tutan tagon ĉe la sama tablo kun kelke da junaj viroj? M88 ~ Ĉu vi volas, ke tiel estu?
Estis ne dece, ke mi ridis. FA2147 La ridado fakte okazis, kaj tio estis ned- eca.
Estas pli bone, ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. BV 75
Ĝi [= la letero] certe meritis, ke oni ĝin rigardu. FA4130
Mi konsentas, ke vi estas prava. = Mi konsentas pri la fakto, ke vi estas prava.
Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune? FA164 ~ Ĉu vi volas, ke ni vojaĝu kune.
Ĉu Vi preferus, ke mi kaŝu antaŭ Vi mian opinion? L2 222
Mi esperas ke vi plenumos mian peton kiel eble plej baldaŭ. OV 487 ~ Mi atendas kun fido, ke vi efektive plenumos mian peton... Normale oni uzu la realan modon post esperi, sed oni povus eble uzi U-modon, se oni volas aldoni nuancon de volo: Mi esperas, ke vi venu. = Mi esperas kaj volas, ke vi venu.
Mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. FE 20 = Mi timas, ke estas fakto, ke mi ĝin jam ne trovos.
Zamenhof iafoje uzis nean U-verbon post timi en stranga maniero: Ŝi tamen ne ellasis la manon de Marta el siaj manoj, kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo. M59 = ...kvazaŭ ŝi timus pens- ante, ke tiu virino ne foriru... Tia dirmaniero estas evitinda, ĉar mis- komprenebla. Diru ekz.: ...kvazaŭ ŝi timus, ke tiu virino forirus...
Eblo
Iafoje la ĉeffrazo montras, ke la ke-frazo estas ebla aŭ neebla. Se temas pri simpla konstato de fakta eblo, oni uzu la realan modon:
Estas eble, ke li alvenos morgaŭ.
Neeble estas, ke ni denove amos tiun, kiun ni vere ĉesis ami.
Se temas pri subkomprenata ago, kiu iel kreis la eblon, oni uzu volan modon. Tiam estas eble signifas "estas ebligite": Fine estas eble, ke mi iom ripozu.
Imagaj ke-frazoj
Iafoje ke-frazo dependas de ia kondiĉo. Se tia ke-frazo montras ion fantazian, la verbo estu en imaga modo, US-modo. Se la afero eble estas reala, oni uzu la realan modon. La kondiĉo povas iafoje esti subkomprenata:
Mi estas certa, ke li venus, se li povus. Li ne povas.
Mi estas certa, ke li venos, se li povos. Eble li povos.
Flamis fajro tia, ke oni povus rosti sur ĝi tutan bovon [se oni havus tutan bovon por rosti]. FA1180
Ankaŭ senkondiĉaj ke-frazoj povas montri ion pure imagan:
Ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton. FK 290
33.3. Demandaj subfrazoj
Se subfrazo estas demando, ĝi ne komenciĝas per ke, sed per ĉu (§22.2) aŭ per KI-vorto (§13.1). Demandaj subfrazoj povas roli en la samaj frazroloj kiel ke-frazoj (§33.2), kaj ĝenerale validas la samaj reguloj.
Ĉu-demandoj kiel subfrazo
Al li fariĝis dube, ĉu la fera stango estas ŝovita antaŭ la pordon. FA3140 La ĉu-demando estas subjekto de fariĝis.
Li [...] provis, ĉu la pordo estas nefermita. BV60 La ĉu-demando estas objekto de provis.
Diri jam nun kun plena certeco, ĉu mi povos veni, nun estas ankoraŭ ne eble. L2 236 La ĉu-demando estas objekto de diri.
Ŝi ne sciis, ĉu ŝi nur sonĝis aŭ ĉu tio estis efektivaĵo. FA1163 Estas du objektaj ĉu-demandoj ligitaj per aŭ.
Ĉu tio estas roso aŭ larmoj, tion neniu povis vidi. FA1164 La ĉu-demando estas objekto kun helpa tio.
La tuta afero dependas de tio, ĉu ŝi venos aŭ ne. La demando estas de- komplemento kun helpa tio.
Mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. FE26 La demando rolas kiel pri-komplemento. = Mi dubas pri tio, ĉu... Se oni ne uzas helpan tio, oni normale kaj tradicie ĉiam ellasas pri en tiaj okazoj. Sed iuj Esperantistoj nun- tempe tamen uzas pri rekte antaŭ ĉu-demandaj subfrazoj: *Mi dubas pri, ĉu vi estas feliĉa.* Vidu la klarigojn pri ke-frazoj (§33.2.3) kaj pri I- verboj (§27.5).
Li demandis al mi ĉion imageblan krom, ĉu mi amas lin. Krom-komple- menta demando.
Li faris al mi la demandon, ĉu mi bone fartas. La demando estas rekta priskribo de la vorto demandon.
Oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo. Rt 88 La demando estas rekta priskribo de la vorto
elekton.
Mia sola demando al vi estas, ĉu vi amas min. La demando estas perverba priskribo de la subjekto.
Ĉu kaj se
En iuj lingvoj oni uzas en subfrazoj la saman vorton por ĉu kaj por se. En Esperanto oni devas distingi. Ĉu montras demandon. Se montras kondiĉon (§33.5). La signifodiferenco estas tre granda:
Morgaŭ li diros, ĉu li venos. ~Morgaŭ li diros "jes, mi venos" aŭ "ne, mi ne venos". La ĉu-demando estas objekto de diros. = Morgaŭ li diros la respondon al la demando, ĉu li venos.
Morgaŭ li diros, se li venos. = Morgaŭ li diros (ion), sed tio okazos nur se li venos. La se-frazo estas kondiĉa komplemento.
Kl-demandoj kiel subfrazo
Kion ni nun faru, estas demando tre malfacila. La KI-demando rolas kiel subjekto de estas.
Mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo. FE18 La demando estas objekto de montris.
Ŝi pripensis, kiom kostos al ŝi la nokta restado. FA4115 La demando estas objekto de pripensis.
Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj? Rt64 La subfraza demando estas objekto de scias.
Mi ne scias, ĝis kiam ili restos ĉi tie. La demando estas objekto de scias.
Ŝi prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino. FE15 La demando estas objekto de vidi.
Kiel longe ni estis en la malliberejo, tion mi ne scias. FA1229 La demando estas objekto kun helpa tio.
El tio povas elveni, la diablo scias, kio. Rz 9 La subfrazo estas disigita, sed rolas kiel objekto. = La diablo scias, kio el tio povas elveni.
La akrido [...] meditis pri tio, kiel strange iras la aferoj en la mondo. FA2104 La demando rolas kielpri-komplemento kun helpa tio.
Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo. Dn10 La demando estas pri-komplemento, sed pri tio estas forlasita: ...por informi vin pri tio, kio estos... Se oni ne uzas helpan tio, oni normale kaj tradicie ĉiam ellasas pri en tiaj okazoj. Sed iuj Esperantistoj nuntempe tamen uzas pri rekte antaŭ tiaj subfrazoj: *Nun mi venis por informi vin pri, kio estos kun via popolo en la estonta tempo.* Tio povas esti malfacile komprenebla, ĉar povas ŝajni, ke pri rilatas al la tuj posta vorteto kio, dum vere pri rilatas al la tuta subfrazo. Vidu la klarigojn pri ke-frazoj (§33.2.3) kaj pri I-verboj (§27.5).
Mi transiros al la klarigo de tio, kiel mi solvis la supre diritajn pro- blemojn. FK 232 La demando estas rekta priskribo de la klarigo pere de helpa tio.
La demando pri tio, kia estos la formo de tiu lingvo, estas por mi afero negrava. L1321 La demando estas rekta priskribo de la demando pere de helpa tio.
La demando estas, kiel longe ni restu ĉi tie? La demando estas perverba priskribo de la subjekto.
Ne konfuzu demandajn KI-vortojn kun rilataj KI-vortoj (§33.4). 33.4. Rilataj subfrazoj
Tabelvorto je KI povas enkonduki subfrazon sen demanda signifo. Normale tia KI-vorto reprezentas ion en la ĉeffrazo. Tiajn KI-vortojn oni nomas rilataj, ĉar ili montras rilaton inter la subfrazo kaj la ĉeffrazo, kaj sekve tiajn subfrazojn oni nomas rilataj. Rilata KI-vorto staras (normale) komence de la rilata subfrazo kiel frazenkondukilo.
La plej grava rilata KI-vorto estas kiu. Tial multaj detaloj pri rilataj subfrazoj estas klarigataj nur en la klarigoj pri kiu (§33.4.1.1).
33.4.1. Rilataj kiu, kio kaj kies
Subfrazo povas roli kiel rekta priskribo de O-vorto aŭ O-vorteca vorteto. Se la priskribata afero mem rolas ankaŭ en la subfrazo, tiam oni uzas rilatan kiu (§33.4.1.1), kio (§33.4.1.2) aŭ kies (§33.4.1.3) por enkonduki la subfrazon. Kiu, kio aŭ kies reprezentas la priskribatan aferon en la subfrazo. La subfrazo staras plej ofte tuj post tio, kion ĝi priskribas.
33.4.1.1. Rilata kiu
La fera bastono, kiu kuŝis en la forno, estas nun brule varmega. FE 31 La kiu-frazo estas rekta priskribo de la vorto bastono. La tuto estas kunigo de du frazoj: La fera bastono, estas nun brule varmega. + La fera bastono kuŝis en la forno. La sama bastono rolas en ambaŭ frazoj. En la subfrazo oni uzas rilatan kiu por reprezenti la bastonon. Oni povas ansta- taŭe uzi participan priskribon: La fera bastono kuŝinta en la forno estas nun brule varmega.
En unu vilaĝo loĝis du viroj, kiuj ambaŭ havis la saman nomon. FA113En unu vilaĝo loĝis du viroj. + La du viroj havis la saman nomon. Oni uzas kiuj, ĉar ĝi reprezentas multe-nombran vorton.
Ili prenis la monon, kiun Johano donis al ili. FA163 = Ili prenis la monon. + Johano donis al ili la monon. (= Ili prenis la monon donitan al ili de Johano.) Oni uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi rolas kiel objekto en la subfrazo.
Ŝi estis ja la plej bela knabino, kiun li iam vidis. FA153 La frazparto la plej bela knabino rolas kiel perverba priskribo (sen N-finaĵo) en la ĉeffrazo. En la rilata subfrazo oni tamen uzas kiun kun N-finaĵo, ĉar ĝi tie rolas kiel objekto.
Ekzistas ankoraŭ aliaj, pri kiuj ni ne parolos. FK 278 Ekzistas ankoraŭ aliaj. Pri ili ni ne parolos. Oni uzas pri antaŭ kiuj, ĉar ĝi rolas kiel pri- komplemento en la subfrazo.
Li estis rigardata kiel vigla maljuna sinjoro, ĉe kiu servi estas afero nur honora kaj profita. FA4177 = Li estas rigardata kiel vigla maljuna sinjoro. + Servi ĉe la vigla maljuna sinjoro estas afero nur honora kaj profita. Kiu estas ĉe-komplemento de servi.
De tie oni iris en ĉambron, la muroj de kiu estis kovritaj per porka ledo. = De tie oni iris en ĉambron. + La muroj de la ĉambro estis kovritaj per porka ledo.^De kiu estas poseda priskribo de la muroj kaj devas stari post la muroj. Ĉi tiaj subfrazoj estas tre maloportunaj, ĉar de kiu staras tro longe for de la komenco de la subfrazo. La subfrazo do ne havas klaran frazenkondukilon. Por eviti tion oni plej ofte uzas kies (§33.4.1.3)
anstataŭ de kiu(j): De tie oni iris en ĉambron, kies muroj estis kovritaj per porka ledo. FA2145
Kiu rilate al alia tabelvorto
Ofte la priskribata vorto en la ĉeffrazo estas tiu aŭ alia tabelvortoj je U:
Riĉa estas tiu, kiu ŝuldas al neniu. PE 2152
La de longe pasintaj tempoj ĉiam havas grandan ĉarmon por tiuj, al kiuj la novaj tempoj alportis nenion krom larmoj kaj doloro. M147
Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi! BV48
Ĉiun, kiu eniros en la domon, oni mortigu. Kr223
Ofte O-vorto, kiu estas priskribata de rilata kiu-frazo, havas tiu kiel difinilon
antaŭ si. Tiu emfazas la rilaton al la kiu-frazo:
Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon. M198 = Ŝi kisis tiun manon. + Tiu mano ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.
Ŝi [...] kantadis tiujn kantojn, kiujn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis. FA1226 = Ŝi kantadis tiujn kantojn. + Tiujn kantojn ŝi en aliaj cirkonstancoj neniam kantis.
Post duonhoro [...] ŝi ankaŭ malsupreniros per tiu ŝtuparo, per kiu nun ŝi supreniras. M19
Kiu-frazo povas ankaŭ priskribi tabelvorton je A, kiu rolas O-vortece:
Unuj servas por ornamo, kaj aliaj por manĝo, ekzistas ankaŭ tiaj, kiuj estas tute superfluaj. FA319 Oni povus diri, ke O-vorto estas subkomprenata: ...ekzistas ankaŭ tiaj kreskaĵoj, kiuj estas... (en la kunteksto estas evidente, ke temas pri diversaj kreskaĵoj).
Oni povas ankaŭ uzi rilatan kia (§33.4.2) por priskribi tia, se temas klare pri
eco.
Kiu rilate al persona pronomo
Rilataj kiu-frazoj ankaŭ povas priskribi personan pronomon:
Ŝi hontis, ke ŝi, kiu estas tiel elegante vestita, havas kiel patrinon tian almozulan virinon, kiu kolektas lignon. FA4 92
Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino - vin Mi destinos por la glavo. Jr 21
Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas, hodiaŭ ni preĝas. OV 589
Malfacile disigeblaj frazoj
Ofte estas malfacile disigi rilatan kiu-frazon de la ĉeffrazo, ĉar la signifo dependas de ambaŭ frazoj kune:
Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon, kiu estis en la loĝejo. FE19 = Ŝi prenis la plej belan arĝentan vazon. + La arĝenta vazo estis en la loĝejo.
La du apartigitaj frazoj tre malbone esprimas la celitan sencon. La kiu- frazo necesas por limigi la signifon de la frazparto la plej belan arĝentan vazon.
Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11 Se oni disigas, la senco perdiĝas: Ĉiu povis pensi, ke li vidas la patrinon. + Ĉiu ŝin vidis. Ne ĉiu tiel pensis. Ne ĉiu ŝin vidis.
Iuj ne metas komojn antaŭ (kaj post) kiu-frazo necesa por la signifo de la tuta frazo. Pri tio tamen ne ekzistas reguloj. Oni povas ĉiam meti komojn.
Malproksimaj kiu-frazoj
Rilata kiu-frazo normale staras tuj post la priskribata vorto, sed iafoje en alia pozicio, ekz. en la komenco de la tuta frazo. Tiam la priskribata vorto ordin- are estas tiu aŭ havas tiu antaŭ si:
Kiun malĝojo ne turmentis, tiu ĝojon ne sentas. PE 1073 = Tiu, kiun mal- ĝojo ne turmentis, ne sentas ĝojon.
Kiu mem sin laŭdas, tiun neniu aplaŭdas. PE1041 = Neniu aplaŭdas tiun, kiu mem sin laŭdas.
Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn. FAnt46 = Al tiu, kiu volas perfektiĝi en Esperanto, mi rekomendas...
Nur ttu ne eraras, kiu neniam ion faras. PE1791 = Nur tiu, kiu neniam ion faras, ne eraras.
speciala frazturno uzata preskaŭ nur en skriba lingvo, kaj eĉ tie nur tre mal- ofte: Kiu hundo bojas, tiu ne mordas. = Tiu hundo, kiu bojas, ne mordas.
Iafoje frazkomenca kiu-frazo povas rilati al ties en la ĉeffrazo:
Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Rt121
Sed oni ne uzas kiu-frazon post ties. Oni ne diras ekz.: [4]Ties hejmo, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj.* Sed: La hejmo de tiu, kiu helpis nin, estis detruita de la soldatoj. Oni ankaŭ ne diras: *Ĉi tiu domo estas ties, kiu helpis nin.* Sed: Ĉi tiu domo apartenas al tiu, kiu helpis nin.
Pli ol unu rilata k/u-frazo
Iafoje unu ĉefvorto estas priskribata de pli ol unu rilata kiu-frazo. Normale oni por klareco almetas kunligan vorteton (§16), ekz. kaj aŭ sed:
Hieraŭ mi vidis viron, kiu promenis sur la strato, kaj kiu portis grandan valizon. Ambaŭ kiu-frazoj priskribas la vorton viron.
Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus. OV48 Tri kiu-frazoj priskribas la frazparton diversajn esprimojn.
Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino. FE 32
Se estas pli ol du rilataj kiu-frazoj, sufiĉas meti kunligilon antaŭ la lasta kiu- frazo:
Jen estas afero, kiu estas tre utila, kiu helpos vin en multaj okazoj, kaj kiun vi tre zorge gardu. Ĉiuj tri kiu-frazoj priskribas la vorton afero.
Ne forlasu rilatan kiu
Ne forlasu rilatan kiu (§33.4.3). En iuj lingvoj tio eblas, sed en Esperanto ne. Plurakontaj kiu-frazoj
Rilata kiu-frazo rolas kiel rekta priskribo. Ordinare ĝi iel helpas identigi la priskribatan aferon, aŭ montras ian karakterizon de ĝi. Sed iuj rilataj kiu- frazoj estas pli malforte ligitaj al la priskribata vorto. Tia kiu-frazo simple daŭrigas la rakontadon. Oni same bone povas uzi apartan ĉeffrazon:
Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kiu leviĝis, faris saluton kaj eliris el la ĉambro. M 22 = Ŝi kun ĝentila rideto transdonis la leteron al la anglino, kaj tiu (poste) leviĝis...
La patro ŝovis sin sub la felon, per kiu li sin kovris. FA4 83 = La patro ŝovis sin sub la felon, kaj li kovris sin per ĝi.
Venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi trinki. FE15 = Venis al ŝi malriĉa virino. Ŝipetis ŝin, ke...
Kelkaj estimataj scienculoj per sugestio falis en kaptilon, el kiu ili tamen baldaŭ retiriĝis. L2218 = ...falis en kaptilon, sed ili tamen baldaŭ retiriĝis el ĝi.
En plurakontaj kiu-frazoj oni iafoje aldonas O-vorton post kiu, por iel klarigi la priskribatan aferon. Kiu tiam rolas kiel difinilo de la aldonita O-vorto. Tian aldonan O-vorton oni uzas nur malofte, sed se la priskribata vorto estas propra nomo, tio okazas iom malpli malofte. Alternative oni povas meti la klarigan O-vorton kiel apudmeton (§25.3) post la priskribata vorto:
Li ŝuldas al mi mil eŭrojn, kiun sumon li ne repagis malgraŭ plurfoja rememorigo. = Li ŝuldas al mi mil eŭrojn. Tiun sumon li ne repagis... Sen la klariga vorto sumon la frazo fariĝus: ...mil eŭrojn, kiujn li ne repagis... (kun J-finaĵo). Alia alternativo estas: ...mil eŭrojn, sumon, kiun li ne... Tiam sumon rolas kiel apudmeto de mil eŭrojn.
Mi iris ankaŭ al Kioto, kiu urbo tre plaĉis al mi. = Mi iris ankaŭ al Kioto. Tiu urbo treplaĉis al mi. Oni povas ankaŭ diri: ...al Kioto, kiu tre plaĉis al mi. Aŭ: ...al Kioto, urbo, kiu tre plaĉis al mi. La aldono de urbo povas esti utila, se la aŭskultanto eble ne scias, kio estas Kioto.
Mi tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, kiujn landojn mi vizitis plurfoje. Aŭ: Mi tre ŝatas Ĉadon kaj Kenjon, landojn, kiujn mi vizitis plurfoje.
Emfazaj frazturnoj
Ekzistas speciala emfaza frazturno, en kiu oni uzas prezenton per la verbo esti plus rilatan subfrazon kun kiu:
Li decidas pri ĉi tiaj aferoj. ^ Estas li kiu decidas pri ĉi tiaj aferoj. La ĉeffrazo estas li prezentas la subjekton emfaze. La kiu-frazo rakontas ion pri li.
Ne, Pjotr Ivanoviĉ, estis mi, kiu diris "he!"Rz14
Tiajn frazturnojn oni ne trouzu. Ofte oni povas emfazi pli facile per la vortordo: Pri ĉi tiaj aferoj decidas li. Legu pli pri vortordo kaj emfazado en §34.1.
Oni simile uzas ankaŭ rilatan kio en emfazaj frazturnoj (§33.4.1.2). 33.4.1.2. Rilata kio
Rilata kio povas esti uzata kiel frazenkondukilo simile al rilata kiu (§33.4.1.1).
Rilata kio reprezentas alian tabelvorton je O
Oni uzas rilatan kio anstataŭ rilata kiu, se la subfrazo priskribas tabelvorton je O:
Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera. FE 24 = Mi volas, ke tio estu vera. + Mi diris tion.
Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon. M 36
La juvelista laboro enhavas en si nenion, kio superus miajn fortojn. M188
Vi rakontis al mi ion, kion mi neniam forgesis. FA1232
El tiuj infanoj [...] neniu faris ion eminentan, kio meritus mencion. FA4124 Tie ĉi post ion sekvas A-vorto, kiu estas rekta priskribo de ĝi. Tiam oni povas uzi rilatan kiu: ...neniu faris ion eminentan, kiu meritus mencion. Zamenhof pli ofte uzis kio en tiaj frazoj, sed iafoje kiu: Ĝi estas la sono de io granda, kiu nun naskiĝas. OV 361
Ofte la priskribata tabelvorto estas subkomprenata:
Oni ricevas, kion oni bezonas. FA3149 = Oni ricevas tion, kion oni bezonas.
Post du aŭ tri tagoj mi jam ne havos per kio hejti la ĉambron. M182 = ...ne havos ion, per kio mi povus hejti la ĉambron.
Estas makaronioj [tio], kion ni manĝas. Emfaza frazturno (§33.4.1.1) kun subkomprenata tio: Ni manĝas makaroniojn. ^ Tio, kion ni manĝas, estas makaronioj.
Legu pli pri rilataj subfrazoj kaj forlaso de TI-vortoj. (§33.4.3) Kvazaŭ subkomprenata io
Oni uzas rilatan kio anstataŭ kiu, se la subfrazo priskribas O-vortecan A- vorton kun tre ĝenerala signifo. Oni povus diri, ke la vorto io estas subkomprenata post la A-vorto. Sed efektive oni neniam uzas tian plenan esprimon kun io:
La sola, kion mi deziras, estas: ke la mondo havu lingvon inter- nacian. L1321 (~ *La sola io, kion mi deziras...*)
La unua, kion li faris vespere, estis tio, ke li elprenis la nukson. FA3 89
La plej bonan, kion vi posedas, mi volas ricevi por mia kara trink- aĵo! FA196
La juna grafino en la kaleŝo diris, ke la pomarbo estas la plej ĉarma, kion oni povas vidi. FA318 Ŝi opiniis, ke la pomarbo estas la plej ĉarma vidaĵo entute ebla. Se ŝi nur volus diri, ke ĝi estas la plej ĉarma arbo el ĉiuj arboj, tiam ŝi dirus: ...laplej ĉarma (arbo), kiun oni povas vidi...
Se oni ja enmetas O-vorton, ekz. afero, oni devas ĉiam uzi rilatan kiu: La sola afero, kiun mi deziras... La unua afero, kiun li faris vespere...
Se la signifo de O-vorteca A-vorto estas malpli abstrakta, kaj oni sub- komprenas ian veran O-vorton, tiam oni uzu kiu. Vidu ankaŭ la ĉi-antaŭan ekzemplon pri pomarbo:
Vi ne estas la unua [persono], kiu parolas al mi en tia maniero. M 34
Ĉiu [el la fratinoj] estis ravata de la nova kaj bela [afero], kiun ŝi vidis. FA186
Rilata kio en plurakontaj subfrazoj
Kiam rilata subfrazo estas plurakonta (§33.4.1.1), oni ofte devas uzi kio anstataŭ kiu kiel rilatan vorton.
Plurakontaj kio-subfrazoj estas ofte laŭ sia senco pli komentaj ol plur- akontaj, sed same kiel plurakontaj kiu-frazoj, oni povas facile ŝanĝi ilin en memstarajn frazojn. Se en la memstara formo oni povas uzi tiu aŭ personan pronomon por la rilataĵo, tiam en la subfraza formo oni uzu kiu kiel rilatan vorton. En aliaj okazoj oni uzu kio kiel subfrazan enkondukilon. En la memstara formo oni tiam plej ofte devas uzi tio.
Kio rilate al tuta frazo aŭ fraza ideo
Plej ofte, kiam oni uzas rilatan kio en plurakonta subfrazo, la rilataĵo estas tuta frazo aŭ io frazeca:
Ĝi havis verdan koloron. Tio estis agrabla por la okuloj. ^ Ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj. FA3129 = Estis agrable por la okuloj, ke ĝi havis verdan koloron. Komparu: Ĝi havis verdan koloron, kiu estis agrabla por la okuloj. = La verda koloro, kiun ĝi havis, estis agrabla por la okuloj.
Ĉiuj floroj kisis sin reciproke. Tio aspektis tre ĉarme. ^ Ĉiuj floroj kisis sin reciproke, kio aspektis tre ĉarme. FA138 = Aspektis tre ĉarme, ke ĉiuj floroj kisis sin reciproke.
Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA2107
La ombro moviĝadis, kio cetere povis esti kaŭzata ankaŭ de la neregula moviĝado de la kandela flamo. FA2111
"Mi cetere ne scias, " diris sinjoro Britain, "ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras." BV46
La frazeca rilataĵo povas esti I-verbo:
Mi ne volas ĉi tie analizi la kaŭzon de ĉi tiu fakto, ĉar tiu devigus min eniri en regionon politikan, kion mi deziras eviti; mi nur konstatas la fakton. °V-402 Mi deziras eviti eniri en la regionon politikan.
Iafoje en tia uzo kio rilatas sence nur al parto de la priskribata frazo:
Antaŭ nelonge ŝi sidis sur la trono, kio [...] tute ne estas interesa. FA262 La rilata vorto kio ne reprezentas la tutan antaŭan frazon. Ĝia senco estas la pli ĝenerala ideo sidi sur (la) trono. Tio tute ne estas interesa.
Li ekvivis tre gaje, iradis tre ofte en la teatron, veturadis en la ĝardenon de la reĝo kaj donadis multe da mono al la malriĉuloj , kio estis tre laŭd- inda. FA18 Kio reprezentas la ideon: Li donadis multe da mono al la mal- riĉuloj. La ceteraj menciitaj agadoj kredeble ne estis aparte laŭdindaj.
La floroj supre sur la tero odoras, kion ne faras la floroj sur la fundo de la maro. FA183
Iafoje rilata kio ne reprezentas ĝuste la priskribatan frazon, sed ian alian frazan aŭ frazecan ideon:
Oni proponis al li oficon de kuriero, kio promesis esti tre enspeziga afero. FA3 58 Ĉi tie kio ne reprezentas la ideon oni proponis al li oficon de
kuriero, sed la ideon ke li eble havos oficon de kuriero, aŭ havi oficon de kuriero.
Iafoje oni povas anstataŭ rilata kio uzi kiu + ĝeneralsignifan O-vorton (ekz. afero aŭ okazo) por reprezenti tutan frazon. Tio tamen okazas tre malofte:
Eble ili ne venos, por kiu okazo ni devas esti preparitaj. = Eble ili ne venos, por kio ni devas esti preparitaj.
Iafoje plurakonta kio-frazo estas enmetita kiel komentofrazo (§32.2) ene de frazo aŭ antaŭ tiu frazo, kiun ĝi priskribas:
La hospitalo estas apartigita de la strato per sufiĉe alta krado, en kiu la dikaj feraj stangoj estas tiel malproksimaj unu de la alia, ke kio estas publika sekreto, multaj maldikaj loĝantoj de tiu institucio sin trapremas kaj faras ekstere siajn malgrandajn vizitojn. FA1128 Kio reprezentas la ke- frazon ke multaj maldikaj..., sed la kio-frazo estas enmetita en la ke- frazon tuj post ke. Tia ĉi frazkonstruo eble ne estas rekomendinda, ĉar efektive iom malfacile komprenebla.
En la brakoj ili tenis partojn de ŝipoj kaj kestojn, ostarojn de bestoj sur- teraj kaj, kio ŝajnis al la reĝidino la plej terura - virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. FA194 Kio reprezentas la frazan ideon: Ili tenis en la brakoj virineton de maro, kiun ili estis kaptintaj kaj sufokintaj. Tio ŝajnis al ŝi la plej terura.
Kio rilate al ordinara O-vorto
Iafoje rilata kio en plurakonta subfrazo rilatas al ordinara O-vorto. En tiaj okazoj ne temas denove pri la sama aŭ la samaj, sed pri io ajn de tiu speco. Se oni memstarigas la subfrazon, oni uzas tio aŭ la saman O-vorton (sen la aŭ tiu).
La dua [elfa filino] povosciis iradi flanke de si mem, kvazaŭ ŝi havus ombron, kion [...] la elfoj ne havas. FA295 = ...kvazaŭ ŝi havus ombron. Tion la elfoj ne havas. / Ombron la elfoj ne havas. La elfoj ne havas (ian ajn) ombron.
Tie staris ansopoto kun ardantaj karboj, kion ili tie nomas "mar- ito". FA1216 Ĉiun ajn ansopoton kun ardantaj karboj ili tie nomas "marito" (en la Itala lingvo). Se oni uzus anstataŭ kiun, la senco estus, ke ili nomas "marito" ĝuste tiun ansopoton, kiu staris tie, sed eble ne ĉiujn tiajn ansopotojn. En tiaj ĉi frazoj oni ofte povas anstataŭe uzi kia kiel rilatan vorton (§33.4.2), sed tiam ordinare kune kun tia: Tie staris tia ansopoto kun ardantaj karboj, kian ili tie nomas "marito ".
Ili alvenis per aŭto, kion mi ankoraŭ ne havas, sed ja planas aĉeti. Mi ankoraŭ ne havas aŭton, sed mi ja planas aĉeti aŭton. (Se oni tie uzus kiun, la senco tute ŝanĝiĝus: Mi ankoraŭ ne havas tiun aŭton per kiu ili alvenis, sed mi ja planas aĉeti ĝin.)
Ili devis pagi dek mil dolarojn, kio estas tre granda sumo. Dek mil dolaroj estas granda sumo. Tio estas granda sumo.
Aliaj ekzemploj de rilata kio en plurakonta subfrazo
Jen pliaj ekzemploj de plurakontaj subfrazoj, en kiuj oni preferas uzi rilatan kio, ĉar en memstara frazo oni uzus tio:
Sur la papero li skribis "918273645", kio poste montriĝis esti lia telefonnumero. = ... skribis "918273645". Tio poste montriĝis... Se oni aldonas helpan O-vorton antaŭ la telefonnumero, oni ordinare preferas rilatan kiu: Sur la papero li skribis la numeron "918273645", kiu poste montriĝis esti lia telefonnumero. Tiu numero poste montriĝis esti lia telefonnumero.
La limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem. Js15 (La Jebusidoj tie konstruis urbon, kiu poste fariĝis Jerusalem.) La subfrazo estas tia parentezeca aldonaĵo, kian oni kutime enkondukas per tio estas: ...la suda flanko de la Jebusidoj. Tio estas Jerusalem.
33.4.1.3. Rilata kies
Kies = "de kiu". De (§12.3.2) havas tamen multajn diversajn signifojn. Kies havas nur tri el tiuj signifoj: posedo/aparteno, senca objekto kaj senca subjekto. Se temas pri iu alia el la signifoj, kiujn havas de, oni devas uzi de kiu.
Poseda kies
Rilata kies plej ofte montras posedon aŭ apartenon:
Jen estas viro, kies nomo estas Markoto. = Jen estas viro. + Lia nomo estas Markoto. Zfi 6
La ĉambro, kies pordon la pordisto malfermis, estis sufiĉe vasta. M 7 = La ĉambro estis sufiĉe vasta. + La pordisto malfermis la pordon de la ĉambro.
Objekta kies
Rilata kies povas montri la sencan objekton de aga O-vorto:
Ĝi estas ia ennovaĵo, pri kies akceptado aŭ neakceptado oni devas kon- siliĝi. OV102 = Ĝi estas ia ennovaĵo. + Oni devas konsiliĝi pri la akceptado aŭ neakceptado de tiu ennovaĵo. La priskribo de tiu ennovaĵo montras la sencan objekton de (ne)akceptado: Oni devas konsiliĝi, ĉu oni akceptu aŭ ne akceptu tiun ennovaĵon.
Subjekta kies
Rilata kies povas montri la sencan subjekton de aga O-vorto:
La serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon. H 33 = La serpento nun portas lian kronon. + Via patro mortis de la mordo de la serpento. De la serpento montras la sencan subjekton de mordo: Via patro mortis, ĉar la serpento mordis lin.
Eraraj uzoj de kies
En iuj lingvoj ekzistas vorto, kiu similas al kies, sed kiu havas pli da sig- nifoj. La Esperanta kies povas signifi nur de kiu, kaj nur kiam temas pri posedo/aparteno, senca objekto aŭ senca subjekto. Kies ne povas signifi el
kiu, al kiu, pri kiu aŭ simile.
Por kontroli, ĉu rilata kies estas ĝusta, oni memstarigu la subfrazon. Se oni tiam uzus de, kaj se de montras posedon/apartenon, objekton aŭ subjekton, tiam oni povas uzi kies en la subfrazo:
La asocio, kies unu el la delegitoj li estas, nomiĝas UEA. Se oni mem- starigas la subfrazon, ĝi fariĝas: Li estas unu el la delegitoj de la asocio. De montras apartenon. Kies estas do ĝusta. Sed la frazo estas tre mal- simpla kaj malfacile komprenebla. Pli facila (sed ne tute samsignifa) estas la jeno: La asocio, kies delegito li estas, nomiĝas UEA.
Kies ne signifas el kiu
El (§12.3.5.2) povas interalie montri elekton, apartigon aŭ distingon de unu aŭ pluraj individuo(j) el grupo de individuoj: El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE12 Tio iom similas al apartena de, sed ankaŭ tiam ne eblas uzi kies. Oni devas uzi el kiuj:
En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. M20 Ne eblas: *...tri personoj, kies unu leviĝis...* Memstarigita frazo estas: Unu el la personoj leviĝis renkonte al Marta. Temas pri apartigo de individuo el grupo. Oni devas diri el la personoj/el ili, ne de la personoj/de ili. Tial kies ne eblas.
La reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua. Er1 Ne eblas diri: *...akuŝist- inoj, kies unu estis nomata...*
Kies ne signifas al kiu
Rilate al la verbo aparteni oni ne povas uzi kies, sed devas uzi al kiu:
Nia asocio, al kiu ne apartenas tiuj personoj, ne havas ian ajn respond- econ pri iliaj agoj. Ne eblas: *Nia asocio, kies ne apartenas... * La memstara frazo estas: Tiuj personoj ne apartenas al nia asocio. Oni neniam diras *aparteni de*. Ne eblas do uzi kies.
33.4.2. Aliaj rilataj KI-vortoj
Rilata kiam
Rilata kiam povas enkonduki tempan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de tempa esprimo en la ĉeffrazo:
Antaŭhieraŭ, kiam mi estis en la urbo, mi aĉetis novan robon. = Antaŭhieraŭ mi aĉetis novan robon. + Tiam mi estis en la urbo.
En tiu tempo, kiam li loĝis en Parizo, li ofte vizitis min.
Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. FE 22
Plej ofte tamen mankas tempa esprimo en la ĉeffrazo. La tuta kiam-frazo do mem rolas kiel tempa komplemento en la ĉeffrazo. Oni povas ankaŭ diri, ke la kiam-frazo estas priskribo de subkomprenata tiam en la ĉeffrazo:
Kiam oni estas riĉa, [tiam] oni havas multajn amikojn. FE16 = Tiam oni havas multajn amikojn. + Tiam oni estas riĉa.
Kiam mi venis al li, [tiam] li dormis. FE 20
Ili svenas [tiam] kiam ili vidas sangantan anseron. Rt16
Hazarde mi faris strangan mienon ĝuste [tiam] kiam li fotis nin.
Rilata kiam-frazo povas havi tempan rolvorteton antaŭ si. La rolvorteto montras la rolon de la tuta kiam-frazo, ne de la vorto kiam:
Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. FA1161 = Post mallonga estado en la arbaro fariĝis nokto.
De kiam naskiĝis mia filino, mi estas kiel alia homo. = De la naskiĝo de mia filino mi estas kiel alia homo.
La kverelo komenciĝis, post kiam li for iris. = La kverelo komenciĝis post lia for iro.
Adam vivis, post kiam naskiĝis al li Set, okcent jarojn. Gn5 = ...post la naskiĝo de Set...
Se oni enmetas tiam en tiajn frazojn, la rolvorteto staru antaŭ tiam: Adam vivis, post tiam, kiam naskiĝis al li Set, 800jarojn.
Ĉe demanda kiam estas alie. Rolvorteto antaŭ demanda kiam montras la rolon de kiam, ne de la tuta demanda frazo: Ŝi demandis, ĝis kiam mi restos hejme. = Ŝi demandis, ĝis kiu tempo mi restos hejme.
Se oni erare pensus, ke rolvorteto antaŭ rilata kiam montras la rolon de kiam (anstataŭ de la tuta subfrazo), tiam la signifo draste ŝanĝiĝus, ekz.: Ŝi edzin- iĝis, post kiam ŝi naskis infanon. La ĝusta signifo estas: Ŝi edziniĝis post la nasko. Ŝi edziniĝis post tiam, kiam ŝi naskis infanon. Se oni erare rilatigus post al kiam, la signifo fariĝus: Ŝi edziniĝis. Post tiam [= post la edziniĝo] ŝi naskis infanon.
Logike oni povus uzi antaŭ ĉe subfrazo kun rilata kiam: Li rifuzis foriri, antaŭ kiam mi alvenis. Sed oni kutime uzas antaŭ ol (§33.7) en tiaj okazoj.
Iafoje rilata kiam-frazo montras ne tempon, sed okazon aŭ kondiĉon (§14.2.1).
Aliaj enkondukiloj de tempaj subfrazoj estas dum (§33.7), ĝis (§33.7) kaj apenaŭ (§33.7).
Rilata kie
Rilata kie povas enkonduki lokan subfrazon. Tia subfrazo povas roli kiel priskribo de loka esprimo en la ĉeffrazo:
Mi volis resti tie, kie mi estis. FA3135 = Mi volis resti tie. + Mi estis tie.
La reĝido forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. FE23 = La reĝido forkondukis ŝin al la palaco... + En la palaco li edziĝis je ŝi.
Kie fumo leviĝas, tie fajro troviĝas. PE 875
Iafoje mankas loka esprimo en la ĉeffrazo. Tiam la kie-frazo mem rolas kiel loka komplemento en la ĉeffrazo. Oni povus ankaŭ diri, ke tie estas subkomprenata en la ĉeffrazo (§33.4.3):
Kie estas sufero, [tie] estas ankaŭ espero. PE 874
Elizabeto nun laboras [tie], kie mi antaŭe laboris.
Rilata kie povas havi direktan rolvorteton aŭ direktan N-finaĵon:
Jen la loko, de kie venis la bruo. = Jen (estas) la loko. + De tiu loko venis la bruo.
Finfine ni alvenis, ĝis kie antaŭe neniu homo venis.
Ĉie, kien mi venas, troviĝas ia malbonaĵo, kiu premas la koron. FA1144 Anstataŭ rilata kie oni povas ofte uzi en kiu(j), ĉe kiu(j), sur kio aŭ simile, precipe se la subfrazo priskribas O-vorton, kiu ne rolas kiel loka komplemento en la ĉeffrazo. Sed kie estas ofte pli eleganta:
Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikolojn pri mia afero, kie estis vid- eble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon. OV26 = ...longajn artikolojn pri mia afero, en kiuj estis... La frazparto longajn artikolojn pri mia afero ne estas loka komplemento, sed objekto.
Marta venis el la hejma bieno, kie floris rozoj kaj kantis najtingaloj. M 31 = ...el la hejma bieno, ĉe kiu floris...
Ne troviĝas, kie sidi. = Ne troviĝas io, sur kio oni povus sidi.
Rilata kia
Rilata kia povas enkonduki ecan subfrazon. Rilata kia-frazo povas roli kiel priskribo de tia, tiaspeca aŭ tiuspeca en la ĉeffrazo:
Ŝi ne estas tia, kia devas esti reĝino. FA1174 = Ŝi ne estas tia. + Reĝino devas esti tia.
Ĝi [= la grajno] ne estas tiaspeca, kia kreskas sur kampo de kampulo,
aŭ per kia oni nutras kokinojn. FA141 = Ĝi ne estas tiaspeca. + Tia [grajno] kreskas sur kampo de kampulo. + Per tia [grajno] oni nutras kokinojn.
Kia oni vin vidas, tia oni vin taksas. PE 859 = Tia oni vin taksas. + Tia oni vin vidas.
Rilata kia-frazo povas ankaŭ roli kiel priskribo de O-vorto, kiu havas tia kiel difinilon:
Regis tia frosto, kian ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro. FA3 83
Regis tia frosto. + Tian froston ni ĉe ni ne havas eĉ en la plej kruela vintro.
Se vi tamen volas havi oron, vi povas ĝin ankaŭ ricevi en tia granda kvanto, kian vi povos porti. FA16
En ĉi tiaj frazoj tia ofte staras post la O-vorto, kvankam ĝi estas difinilo: La
arbo de la suno estis belega arbo tia, kian ni neniam vidis. FA3114
Se rilata KI-frazo priskribas O-vorton kun tia, oni povas ankaŭ uzi rilatan
kiu: Vi havas plenan rajton uzi la monon en tia maniero, kiu ŝajnas al Vi la plej bona. L2126
Rilata kiu montras certan individuon, dum rilata kia montras specon:
Mi uzis tiun aŭton, kiu povas veturi tre rapide. Oni parolas pri certa individua aŭto. Ĝi povas veturi tre rapide.
Mi uzis tian aŭton, kia povas veturi tre rapide. Oni parolas pri speco de aŭto. Ĉiuj aŭtoj de tiu speco povas veturi tre rapide.
Sed en tiuj ĉi ekzemploj jam tiun kaj tian sufiĉe klare montras la distingon inter individuo kaj speco. Oni povas do uzi kiu en ambaŭ subfrazoj. Pli ofte oni preferas kiu, sed kia pli akcentas, ke temas pri speco.
Uzu rilatan kia nur antaŭ frazo kun verbo. Antaŭ sola frazparto, aŭ grupo de frazpartoj sen verbo, oni uzu komparan kiel (§20.1): Li vizitis (tiajn) urbojn kiel Parizo. Ne diru: *...urbojn kia Parizo.*
Rilata kiel
Rilata kiel povas enkonduki manieran aŭ gradan subfrazon. Rilata kiel-frazo priskribas tiel aŭ frazparton kun tiel en la ĉeffrazo, sed ofte tiel estas forlasita (§33.4.3). Tiam la kiel-frazo mem rolas kiel maniera aŭ grada komplemento en la ĉeffrazo:
Oni ludas sur fortepiano, tamen tre mallaŭte kaj tiel bele, kiel ŝi neniam antaŭe aŭdisFA^ 7
Li komprenaspredikon [tiel], kiel bovo [komprenas] muzikon. PE1360
Ĉiu penis sin savi [tiel], kiel li povis. FA189
Rilata kiel-frazo iafoje priskribas tutan frazon. Tiam kiel reprezentas la ideon de la tuta frazo, simile al rilata kio (§33.4.1.2):
Ŝia beleco, kiel oni diris, estas la deloga beleco de la malbono. FA3142 = Ŝia beleco estas la deloga beleco de la malbono. + Tiel oni diris. = Oni diris, ke ŝia beleco estas...
Kiel estas ankaŭ ĝenerala kompara vorto (§20.1). Tiam kiel normale en- kondukas ne frazon, sed solan frazparton aŭ grupon de frazpartoj sen verbo.
Rilata kiom
Rilata kiom povas enkonduki kvantan aŭ mezuran subfrazon. Rilata kiom- frazo rolas kiel priskribo de tiom aŭ frazparto kun tiom en la ĉeffrazo, sed ofte tiom estas forlasita (§33.4.3):
Ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe, kiom ŝi povis. FA3 65 = Ŝi elpaŝis antaŭen tiom multe. + Tiom ŝi povis.
Nun vi ricevos tiom multe da mono, kiom vi volas havi. FA15
Ĉiuj donas al mi prunte [tiom], kiom mi volas. Rz93
Al mia festo povas veni tiom el viaj amikoj, kiom volas. Subfrazo kun rilata kiom ofte montras ian limigon:
La kompatinda stana soldato tenis sin, kiom li povis, tute rekte. FA1156 Liaj fortoj estis limigitaj.
Unu el la plej kuraĝaj knaboj kaj iom post iom ankaŭ ĉiuj aliaj ekkantis strofon el malnova kanto pri cikonioj, kiom ili tion memoris. FA1205 Estis limoj de ilia memoro. Ili ne povis kanti pli ol la memoro permesis.
Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon. Rt51 Mi ne povas vidi pli.
Rilata kial
Ankaŭ kial estas uzata kiel rilata vorto, sed nur por rekte priskribi O-vorton kiel kaŭzo aŭ motivo, kaj eĉ tiam nur tre malofte:
La efektiva kaŭzo, kial ili ne aliĝas al ni, estas tio, ke ili timas. OV123 = La efektiva kaŭzo estas tio, ke ili timas. + Tial ili ne aliĝas al ni. Oni povas ankaŭ diri ...la kaŭzo, pro kiu ili ne aliĝas al ni... Pli ofte oni tamen uzas ke-frazon: ...la kaŭzo, ke ili ne aliĝas al ni...
Oni do ne uzas frazojn kiel: *Ili foriris tial, kial mi foriris* Sed oni diras:
Ili foriris pro la sama kaŭzo, kial mi foriris. Aŭ pli ofte: ...pro la sama kaŭzo, pro kiu mi foriris.
Por reprezenti tutan frazon, kiu montras kialon, oni povas uzi pro kio: Mi ne ricevis vian leteron, pro kio mi ne respondis. Oni ankaŭ povas renversi la frazokonstruon, uzante ĉar (§33.6): Ĉar mi ne ricevis vian leteron, mi ne re- spondis.
Rilata kial-frazo ne montras mem kaŭzon aŭ motivon. La kaŭzon montras la vorto, kiun la kial-frazo priskribas. Kial reprezentas tiun kaŭzon en la subfrazo. Por enkonduki subfrazon, kiu mem montras kaŭzon aŭ motivon, oni uzas precipe ĉar (§33.6): Ili foriris, ĉar mi foriris. (Mia foriro estas la kaŭzo de ilia foriro.).
33.4.3. Rilataj subfrazoj — forlaso de TI-vorto
Rilata KI-vorto ofte rilatas al samspeca TI-vorto en la ĉeffrazo. Ofte oni povas subkompreni la TI-vorton sen ŝanĝi la signifon. Ne ekzistas absolutaj reguloj, kiam oni povas forlasi TI-vorton. Plej grava estas la klareco: Se la frazo fariĝas tro malklara, oni ne forlasu la TI-vorton. La rilata KI-vorto kaj la responda TI-vorto devas normale havi la saman formon: Ili estu de la sama tabelvorta grupo (tiu - kiu, tio - kio, tiel - kiel k.t.p.), kaj ili havu la saman rolmontrilon, aŭ ili estu ambaŭ sen rolmontrilo.
Tiu kiu
Tiu, kiu havas forton, havas rajton. ^ Kiu havas forton, havas rajton. PE1004
Plej bone ridas tiu, kiu laste ridas. ^ Plej bone ridas, kiu laste ridas. PE1928
Kiu okupas sin je mehaniko, estas mehanikisto, kaj kiu okupas sin je hemio, estas hemiisto. FE32 = Tiu, kiu okupas sin...
Mi pagis al tiu, al kiu oni devis [pagi]. ^ Mi pagis, al kiu oni devis. M 6 Oni normale ne ellasas solan tiun aŭ tiujn:
Mi finfine provis tiujn, kiujn vi tiom laŭdis. Ne diru: *Mi finfine provis, kiujn vi tiom laŭdis.*
Se tiu staras antaŭ O-vorto kiel difinilo de ĝi, oni ne povas forlasi tiu sen ŝanĝi la signifon. Sed oni ofte povas ŝanĝi tiu al la sen grava signifoŝanĝo:
Li ankoraŭ ne redonis tiun libron, kiun li pruntis de mi. ^ Li ankoraŭ ne redonis la libron, kiun li pruntis de mi. Se oni dirus: Li ankoraŭ ne redonis libron, kiun..., temus pri unu el tiuj libroj, kiujn li pruntis de mi. La signifo ŝanĝiĝus.
Tio kio
Tio, kio pasis, ne revenos. ^ Kio pasis, ne revenos. PE 949
Li tuj faris tion, kion mi volis. ^ Li tuj faris, kion mi volis. FE 31
Mi neniel povas kompreni tion, kion vi parolas. ^ Mi neniel povas kom- preni, kion vi parolas. FE 28
Se tio kaj kio havas rolvorteton, oni prefere ne ellasu tio:
Marta renkontiĝis [...] kun tio, kun kio renkontiĝas milionoj da homoj. M16 Ne: *Marta renkontiĝis, kun kio renkontiĝas...*
Tiam kiam
Se rilata kiam-frazo rilatas al tiam, oni plej ofte forlasas tiam. Oni retenas tiam nur se oni volas emfazi:
Kiam oni estas riĉa, [tiam] oni havas multajn amikojn. FE16
Kiam via domo estis konstruata, [tiam] mia domo estis jam longe kon- struita. FE 25
Kiam li estis ĉe mi, [tiam] li staris tutan horon apud la fenestro. FE 26
Anstataŭ post tiam kiam, de tiam kiam k.t.p., oni normale uzas nur post kiam, de kiam k.t.p. Oni do forlasas tiam, sed konservas la rolvorteton. En tiaj okazoj la rolvorteto rilatas ne al la vorto kiam, sed al la tuta kiam-frazo:
Post tiam, kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. ^ Post kiam ŝi estis mallongan tempon en la arbaro, fariĝis nokto. FA1161
De tiam, kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola. ^ De kiam mortis lia edzino, li vivas tute sola.
Anstataŭ ĝis (tiam) kiam oni diru simple ĝis. Oni ankaŭ ne uzu dum (tiam) kiam, sed simple dum. Ĝis (§33.7) kaj dum (§33.7) estas mem fraz- enkondukiloj, kaj tute ne bezonas helpon de kiam. Anstataŭ antaŭ tiam kiam oni normale uzas antaŭ ol (§33.7).
Tie kie
Se rilata kie-frazo rilatas al sola tie, oni ofte forlasas tie, sed oni povas kon- servi tie por emfazo:
Kie estas pano, [tie] ne mankas panpecetoj. PE 873
Kie lumo ekzistas, [tie] ankaŭ ombro troviĝas. PE 884
Ŝi povis iri [tien], kien ŝi volis. FA144
Tia kia
Rilata kia-frazo ĉiam rilatas al tia en la ĉeffrazo. Plej ofte oni konservas tia, sed se la frazo restas klara, oni povas ĝin ellasi.
Li havas [tian] kapon, kian vi ne trovos en la tuta mondo. Gm 53
Li Juris ekbruligi por li funebran torĉon [tian], kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis. Rt60
Tiel kiel
Rilata kiel-frazo ĉiam rilatas al tiel en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas sub- kompreni tiel:
Ne vivu [tiel] kiel vi volas, vivu [tiel] kiel vi povas. PE1763
Bojas hundido [tiel], kiel ĝi aŭdas de hundoj. PE175
Ĉiu iras [tiel], kiel saĝ' al li diras. PE 251
Tiom kiom
Rilata kiom-frazo ĉiam rilatas al tiom en la ĉeffrazo, sed ofte oni povas sub- kompreni tiom:
Da pulvo ni havas [tiom] kiom vi volas. Rt66
Mi penos [tiom], kiom mi povos, plenumi la deziron de la komitato. L1168
Se antaŭ tiom staras ol, oni plej ofte ellasas tiom, kaj metas ol rekte antaŭ la kiom-frazo:
Pli granda estas mia puno, ol tiom, kiom mi povos elporti. ^ Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. Gn4
Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol tiom kiom utilus lerteco en muziko. ^ Se vi scias pentri, tio povas iom utili al vi, tamen multe malpli, ol kiom utilus lerteco en muziko. M 33
En tiaj frazoj oni povas eĉ ellasi kiom, ĉar ol (§33.7) sufiĉas kiel fraz- enkondukilo: Pli granda estas mia puno, ol mi povos elporti. ...multe malpli, ol utilus lerteco en muziko.
Ties kies
Rilata kies-frazo treege malofte rilatas al ties en la ĉeffrazo. Kiam tiel tamen iafoje estas, oni apenaŭ povas forlasi ties:
Kies ĝi estas, ties ĝi restu.
Tial kial
Rilata kial-frazo neniam rilatas al tial en la ĉeffrazo (§33.4.2). Malsamaj rolmontriloj
Ellaso de la TI-vorto ĉe tiaj ĉi rilataj subfrazoj normale ne eblas, se la TI- vorto kaj la rilata KI-vorto havas malsamajn rolmontrilojn, aŭ se unu el ili havas kaj la alia ne havas rolmontrilon.
Tial ne diru: *Mi konas, kiu venis.* Diru: Mi konas tiun, kiu venis. Ne diru:
*Ĝi estas besto, kian vi timas.* Sed: Ĝi estas tia besto, kian vi timas.
Ne eblas: *Ili loĝas, de kie mi venas.* Oni devas diri: Ili loĝas tie, de kie mi venas. Ankaŭ ne eblas: *Li devenas, kien mi iros.* Necesas: Li devenas de tie, kien mi iros. Ankaŭ ne eblas forlasi tie, sed konservi rolvorteton, kiu starus antaŭ tie. Ne diru: *Li venas de kie mi loĝas.* Diru: Li venas de tie, kie mi loĝas.
Sed en prezentaj esprimoj kiel jen tio, kion ..., jen estas tio, kion ... kaj tio estas tio, kion ... oni iafoje forlasas tio kontraŭe al la ĉi-antaŭa regulo:
Jen [tio] kion diris Ahitofel! Sm217
Kaj jen estas [tio], kion la Izraelidoj ekposedis en la lando Kanaana. Js14
Tio estas [tio], kion diris al ili ilia patro. Gn49
Ne forlasu rilatan KI-vorton
En kelkaj lingvoj eblas iafoje forlasi rilatan KI-vorton. Tio ne eblas en Esperanto. Ne diru: *La viro, mi vidis, portis valizon.* Diru: La viro, kiun mi vidis, portis valizon. Ne diru: *Nun estas la horo, ŝi normale alvenas.* Diru: Nun estas la horo, kiam ŝi normale alvenas.
En iuj lingvoj oni povas iafoje forlasi la rilatan KI-vorton, sed konservi eventualan rolvorteton, kiu tiam staras sola ie en la subfrazo (eĉ en la fino).
Tio estas absolute neebla en Esperanto. Rolvorteto devas stari antaŭ tiu frazparto, kies rolon ĝi montras. Ne diru: [5]Mi vidis tiun knabinon, vi parolis pri.* Nepre diru: Mi vidis tiun knabinon, pri kiu vi parolis.
33.5. Se-frazoj
Se = "sub la kondiĉo ke, kun la supozo ke, en la okazo ke". Se enkondukas subfrazon, kiu montras kondiĉon, supozon aŭ okazon:
Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi. FE 20 = En la okazo, ke li scius... Oni uzas US-verbojn, ĉar temas pri nura fantazio.
Se mi estus sana, mi estus feliĉa. FE19 = Sub la kondiĉo, ke mi estus sana...
Se mi havus multe da mono, mi aĉetus aŭton. La US-formoj montras, ke temas pri fantazio. La parolanto scias, ke li ne havas multe da mono.
Se li havas multe da mono, li verŝajne aĉetos aŭton. La AS-formo kaj OS-formo (reala modo) montras, ke povas esti realeco. Povas esti, ke li vere havas multe da mono, sed oni ne scias certe.
Se iu havas multe da mono, tiu havas ankaŭ multe da problemoj. La AS-formoj montras, ke temas pri ĉiam valida principo.
Se li jam venis, petu lin al mi. FE 26 Povas esti, ke li jam venis. Tial reala modo, IS-formo.
Mia opinio estas: prenu mem akvon, se vi volas trinki. FE19
Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron). FE24 Oni povas uzi simplan US-formon, eĉ kiam temas pri fantazio pri pasinta tempo. US-verboj estas tempe neŭtralaj.
Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi. FE 25
Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE14 Ankaŭ eblas uzi US-formojn en ĉi tiaj frazoj. Ĉe estonta tempo ne eblas ĉiam fari klaran distingon inter fantazio kaj fakto, ĉar la estonteco ĉiam estas necerta.
Helpa tiam
Kiam se-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tiam en la ĉeffrazo por helpi al klareco. Tiam reprezentas la ideon de la se-frazo. Oni povas ankaŭ
uzi tiuokaze, tiaokaze aŭ simile:
Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. PE 2215
Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni ven- ados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo. OV 377
Se-frazo + tio
Iafoje tio en la ĉeffrazo reprezentas la ideon de antaŭa se-frazo:
Se ŝi havas multe da mono, tio ne nepre signifas, ke ŝi estas feliĉa. = Se ŝi havas multe da mono, la fakto, ke ŝi havas multe da mono, ne nepre signifas...
Se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi [= Esperanto] dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, [...] ni povas pri tio sincere nin grat- uli. ov-407 = ...ni povas pri la vivo kaj kreskado sincere nin gratuli.
Deziraj se-frazoj
Se estas uzata ankaŭ en ĉeffrazo por esprimi fortan deziron. Ofte oni tiam aldonas nur (§14.3.14) por akcenti la deziran sencon. Se la deziro estas nerealigebla, oni uzas US-modon (§26.4). Alie oni uzas OS-formon (§26.2.3) (normale ĉiam kun nur):
Ho, se mi estus sola!... - ŝi pensis. - Se mi ne havus infanon!M61 = Mi deziregas, ke mi estu sola, ke mi ne havu infanon (sed tio ne eblas).
Ha, kia agrablaĵo estus nun unu alumeto! Se ŝi nur povus kuraĝi elpreni unu el la skatoleto, ekfroti ĝin je la muro kaj varmigi al si sur ĝi la fingrojn! FA2113
Se oni nur ne refandos min! FA2119
Oni povas diri, ke vera ĉeffrazo estas subkomprenata: Ho, se mi estus sola,
tiam mi estus feliĉa!
Se antaŭ I-verbo
Iafoje oni mallongigas se-frazon, en kiu la ĉefverbo havas U-finaĵon, anstataŭigante la ĉefverbon per I-verbo kaj forlasante la subjekton. Vidu ek- zemplojn en la klarigoj pri I-verboj uzataj kvazaŭ ĉefverboj (§27.6).
33.6. Ĉar-frazoj
Helpa tial
Se ĉar-frazo troviĝas frazkomence, oni ofte uzas tial (§14.3.1) en la ĉef- frazo. Tial reprezentas la ideon de la ĉar-frazo:
Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas "nenies propraĵo". OV238 En la fino de la longa ĉar-frazo oni eble forgesis, ke ĝi komenciĝis per ĉar. Tial en- kondukas la sekvon de la kaŭzo, kaj memorigas, ke temas pri kaŭzo.
Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon. FE13
Kelkfoje oni uzas tial rekte antaŭ ĉar por emfazi:
Mi petas tion ĉi tial, ĉar mi scias la inklinon de la plimulto da homoj. FK 232 Eblas forlasi tial.
Post tial oni uzas tamen normale ke-frazon. Tial ke = pro tio ke = ĉar: Tio ĉi estas nur tial, ke la ideo mem de lingvo "tutmonda" estas tiel alta kaj alloga. FK 230 La varianton *pro tio ĉar* oni tamen ne uzu.
Ĉar en ĉeffrazo
Ĉar-frazo estas iafoje ne subfrazo, sed memstara ĉeffrazo, kiu klarigas antaŭan frazon:
"Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). FE15 = Tion ŝi diris, ĉar tio ĉi estis feino...
Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; [...] manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj. Gn37 = Tion li diris, ĉar li intencis...
33.7. Aliaj subfrazoj — apenaŭ, dum, ĝis, kvankam, kvazaŭ, ol Apenaŭ
Apenaŭ (§14.3.7) plej ofte estas E-vorteca vorteto, sed ĝi ankaŭ povas esti enkondukilo de tempa subfrazo. Tiam apenaŭ signifas "tuj post kiam" aŭ "preskaŭ samtempe kiam". Tiaj apenaŭ-frazoj staras ĉiam antaŭ la ĉeffrazo:
Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi: "Nu, mia filino?"FE21 = Tuj post kiam ŝia patrino ŝin rimarkis (preskaŭ samtempe), ŝi kriis...
Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kajpetis de ŝi trinki. FE19
Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, el la buŝo de Janjo elsaltis krieto de doloro. M128
Alternative oni povas uzi apenaŭ kiel E-vortecan vorteton en ĉeffrazo: Apenaŭ ŝi ektuŝis ŝian brakon, kiam el la buŝo... La frazo kiam el la buŝo... estas nun tempa subfrazo.
Dum
Dum enkondukas tempan subfrazon. Dum-frazo montras ion, kio daŭras samtempe kun la ĉeffrazo. Oni uzas dum, se kaj la subfrazo kaj la ĉeffrazo estas pli-malpli daŭraj, kaj daŭras dum pli-malpli la sama tempo:
Unu el la vojaĝantoj gardodeĵoris, dum la aliaj dormis. FA1143 La gardodeĵorado daŭris samtempe kiel la dormado.
Dum ŝiparolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. FE17
Restu apud mi, dum mi kun li ekstereparolos. BV 49
Ofte dum-frazo montras ion, kio kontrastas al la ĉeffrazo. Tiam la tempodaŭra signifo povas malfortiĝi kaj iafoje preskaŭ malaperi:
Dum interne ĉio kantadis kaj ĝojadis, ŝi sidis malgaja en sia ĝarden- eto. FA193 La du agoj, kiuj ja estis samtempaj kaj daŭraj, estis forte kon- trastaj unu al la alia.
Li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto. FE22 La du statoj estas ja samtempaj (kvankam la ago de la unufoja mensoginto okazis antaŭe), sed grava estas la kontrasto inter la unufoja mensogo kaj la ĉiama mensogado.
Dum la vizaĝo estis juna, freŝa, bela, la frunto sola estis velkinta kaj duone maljuniĝinta. M150 Gravas nur la kontrasto.
Dum estis komence nur frazenkondukilo. En la Fundamento ĝi estas uzata nur tiel. Poste dum fariĝis ankaŭ rolvorteto (§12.3.6.2): Dum la manĝado venas apetito. PE 392 Iuj volas uzi dum nur kiel rolvorteton, kaj ekuzas antaŭ subfrazo *dum (tio) ke*. Tiel ili forprenas de dum ĝian originan rolon. Kial oni faru ion tian, estas nekompreneble.
Se ne ambaŭ agoj estas daŭraj, aŭ se oni ne volas aparte montri daŭrecon, oni uzas rilatan kiam (§33.4.2). Tiam la du agoj eble estas samtempaj nur momente: Kiam mi venis al li, li dormis. FE 20 Kiam oni estas riĉa, oni havas multajn amikojn. FE16 Dum kaj kiam montras malsamajn nuancojn. Oni do ne uzu ambaŭ samtempe. Ne diru: *Tio okazis, dum kiam mi loĝis en Romo.* Diru ...dum mi loĝis en Romo, se temas pri longedaŭra okazado. Diru ...kiam mi loĝis en Romo, se estis mallongedaŭra okazaĵo, aŭ se la daŭreco ne gravas.
Ĝis
Ĝis enkondukas subfrazon, kiu montras la tempan finpunkton de la ĉeffrazo. Kiam la ago de la ĝis-frazo komenciĝas, la ago de la ĉeffrazo finiĝas:
Ili persekutos vin, ĝis vi pereos. Re 28 Kiam vi pereos, finiĝos la persekut- ado.
Malĝoje ŝi eliris el la palaco kaj iris dum la tuta tago tra kampoj kaj marĉoj, ĝis ŝi venis al la granda arbaro. FA1161 Kiam ŝi venis al la granda arbaro, ĉesis la irado.
Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa. Rz 22 = Mi donos manĝi nur post kiam vi pagos por la antaŭa. La ne-donado de manĝo ĉesos, kiam okazos la pago.
Ĝi simile al birdo flugis alte en la aeron, ĝis ĝi fine tute malaperis for de la okuloj. FA2 33 La flugado ne vere ĉesis, sed nur ŝajnis ĉesi.
Ĝis-frazo estas iafoje helpata de tiel longe en la ĉeffrazo:
Ili jam obstine celados al ĝi ĉiam pli kaj pli kaj ne ĉesos en sia celado tiel longe, ĝis ili la aferon atingos. OV 286
Ĝis-frazo ĉiam montru ion pli-malpli momentan. Ne diru: *Mi restis, ĝis li dormis.* Diru: Mi restis, ĝis li ekdormis. Aŭ: Mi restis, ĝis mi vidis, ke li dormas. Aŭ simile.
En tempa subfrazo estas superflue, eĉ evitinde, aldoni kiam post ĝis. Ne diru: *Mi daŭrigos demandadi, ĝis kiam vi respondos.* Diru simple: Mi daŭrigos demandadi, ĝis vi respondos. Ĝis estas mem frazenkondukilo, kaj ne bezonas helpon de kiam. Sed se temas pri demanda subfrazo, ĝis kiam estas tute normala: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie.
Povas ŝajni strange, ke oni uzu ĝis kiam nur ĉe demandoj. La klarigo estas, ke nedemanda ĝis kiam estas tute alia frazkonstruo ol demanda ĝis kiam. La simileco estas nur ŝajna. Antaŭ nedemanda subfrazo ĝis rilatas al la tuta subfrazo: Mi daŭrigos demandadi, ĝis *kiam * vi respondos. = Mi daŭrigos demandadi ĝis la tempo de via respondo. En demanda subfrazo tamen ĝis rilatas nur al kiam: Mi demandis, ĝis kiam ili restos tie. = Mi demandis: "Gis kiu tempo ili restos tie?" Ĉe ĉi tia demanda subfrazo, kaj ĝis kaj kiam estas nepre bezonataj por la signifo. Ĉe tempa ĝis-frazo kiam estas tamen tute superflua. Aldono de tia superflua kiam povus iafoje eĉ kredigi, ke temas pri demando, kvankam tiel tute ne estas.
Iuj erare aldonas ne en ĝis-frazo (pro nacilingva influo), kio donas tute mal- ĝustan sencon. Oni diras ekz.: *Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi ne donos pruvojn.* La intencita senco estas, ke la ago "rifuzi kredi al viaj vortoj" ĉesos en la momento, kiam pruvoj ja estos donitaj. Oni do devas diri: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, ĝis vi donos pruvojn. Se oni uzas dum anstataŭ ĝis, oni tamen uzu ne: Mi rifuzos kredi al viaj vortoj, dum vi ne donos pruvojn. La ago "rifuzi kredi al viaj vortoj" daŭros dum tiu tempo, kiam vi ne donos pruvojn (ĝis la momento, kiam vi ja donos pruvojn).
Ĝis estas dekomence ne nur frazenkondukilo, sed ankaŭ rolvorteto (§12.3.5.3): Post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. FE18 Komparu kun dum, kiu komence estis nur frazenkondukilo.
Kvankam
Kvankam enkondukas subfrazon, kiu montras nesufiĉan kaŭzon aŭ nesufiĉan malhelpaĵon. Kvankam-frazo montras ion, kio ne sukcesas malhelpi la ĉef- frazan ideon:
Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE 39 Ŝi ja edziniĝis kun sia kuzo. La volo de la gepatroj ne povis malhelpi tion.
Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE35 Ni ja nomas ilin tol- aĵo. La fakto, ke ili ne ĉiam estas el tolo, ne malhelpas tion.
Se kvankam-frazo staras komence, oni ofte por klareco uzas tamen (§14.3.17) en la ĉeffrazo:
Kvankam la pasintaj tagoj povis ŝin prepari al tia sorto, ĝi tamen estis surprizo. M111
Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis. M102 Ŝi ne edziniĝis. Ŝia edukiteco kaj beleco ne povis malhelpi tion.
Neniam uzu sed (nek kaj) por helpi kvankam-frazon. Ne diru: *Kvankam mi ne volis tion, sed mi faris.* Diru: Kvankam mi ne volis tion, mi tamen faris. Aŭ: Mi ne volis tion, sed mi tamen faris.
Oni ofte uzas mallongigitajn kvankam-frazojn, en kiuj la ĉefverbo kaj ankaŭ aliaj aferoj mankas. Iafoje tiaj kvankam-frazoj apenaŭ ŝajnas esti subfrazoj plu:
Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo per- fekte ellernis Esperanton. OV247 = Kvankam li estis blinda kaj maljuna...
La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaŭe. M198 = ...kvankam ŝi ne faris tiel koleran mienon kiel antaŭe.
Nun nia urbo jam trankviliĝis, kvankam ankoraŭ ne tute. L1102 = ...kvankam ĝi ankoraŭ ne tute trankviliĝis. La urbo ankoraŭ ne vere tute trankviliĝis, sed tio ne malhelpas, ke ni tamen diru, ke ĝi trankvil- iĝis.
Per la larmoj, kiuj antaŭ momento forte, kvankam silente ffluis el ŝiaj okuloj, ŝi videble elploris parton de tiuj mordantaj sentoj. M143 = ...kvankam ili ffluis silente... La mallongigita kvankam-frazo staras en pozicio, en kiu la plena kvankam-frazo apenaŭ povas troviĝi.
La larĝaj pupiloj rigardis kun profunda, kvankam muta plendo. M194 = ...kun plendo profunda, kvankam ĝi estis muta.
Ĝi [= la desegnaĵo] prezentis belan, kvankam malgrandan artaĵon M 68 = Ĝi prezentis artaĵon, kiu estis bela, kvankam ĝi estis malgranda.
Kvankam tre similas al malgraŭ (§12.3.6.6). La diferenco estas, ke kvankam enkondukas subfrazon, dum malgraŭ estas rolmontrilo, kiu staras antaŭ O- vorta aŭ O-vorteca frazparto: Ili rifuzis helpi, kvankam mi petegis. = Ili rifuzis helpi malgraŭ mia petego.
Sed ankaŭ malgraŭ povas enkonduki subfrazon kun helpo de ke aŭ tio ke: Ili rifuzis helpi malgraŭ (tio), ke mi petegis. La esprimo malgraŭ (tio) ke (§12.3.6.6) estas malpli kutima, kaj tial pli emfaza ol kvankam.
Ekzistas ankaŭ la eĉ pli forta esprimo spite ke, kiu montras intencan kon- traŭstaron: Ili rifuzis spite ke mi petegis. Vidu ankaŭ la rolvortaĵon spite al (§12.3.7). Ankaŭ eĉ + se (§33.5) povas iafoje havi similan signifon. Eĉ + se montras, ke estus surprize, se la afero ne povus malhelpi: Ili rifuzus, eĉ se mi petegus.
Noto: En la frua tempo Zamenhof uzis kvankam kiel E-vortecan vorteton en ĉeffrazo: Li estis kvankam konvinkita, ke li pro si ne devas timi, tamen li preferis antaŭe sendi alian personon, por vidi, kiel la afero staras. FA1108 = Kvankam li estis konvinkita, ke... Tiu stranga uzo nun tute mal- aperis.
Kvazaŭ
Kvazaŭ = "tiel kiel estus se". Kvazaŭ povas enkonduki subfrazon, kiu montras fantazian komparon:
Tie ili sidis kune, kvazaŭ ili estus gefianĉoj. FA3 50 = Ili sidis kune tiel, kiel estus, se ili estus gefianĉoj. Ili ne estis gefianĉoj, sed ŝajnis tiel.
Li estis ankaŭ bona homo, sed tiel koleriĝema, kvazaŭ li havus en si pipron kaj tabakon. FA121 Li ne havis en si pipron kaj tabakon. Nur ŝajnis tiel.
Ŝi kuris al li renkonte, kvazaŭ ŝi volus lin kisi. Ŝi tion ne faris, sed ŝi preskaŭ jam estis faronta tion. FA3 59
La ĉielo aspektis, kvazaŭ ĝi estus balaita. FA3 26
Estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. BV 75
Kvazaŭ-frazo estas ofte helpata de tia, tiel, tiamaniere aŭ tiumaniere en la ĉeffrazo:
Mi havas tian senton, kvazaŭ mi kisus mian patrinon! FA2 26 = Mi havas tian senton, kian mi havus, se mi kisus mian patrinon.
Li rakontis tion tiel klarbilde, kvazaŭ tio okazus nun antaŭ iliaj okuloj. FA2149
Dum momento ŝi iris tiamaniere, kvazaŭ ŝi ne scius bone, kien ŝi iras. M.184
En ĉi tiaj kvazaŭ-frazoj Zamenhof ofte uzis la realan modon (verbon kun AS, IS aŭ OS): De li iras tia odoro, kvazaŭ li ĵus eliris el brandfarejo. Rz8 Tio ne estas erara, ĉar jam kvazaŭ montras la imagecon sufiĉe klare. Oni uzu tamen normale la imagan modon, US-formon. Sed, se kvazaŭ-frazo iel re- donas ies penson, tiam oni plej ofte ja uzu la realan modon. Tiam temas pri nerekta parolo, en kiu oni ĉiam uzu la verboformon de la iama penso aŭ diro (§33.8.1): Ŝi havis la senton, kvazaŭ tio estas ŝia arbo. FA3 46
Kvazaŭ (§14.3.12) ofte rolas kiel E-vorteca vorteto (kiu tute ne enkondukas subfrazon). Tiam oni normale uzas nur la realan modon.
La vorteto kvazaŭ aperis nur en 1889. Tial en la unua tempo (kaj ankoraŭ iafoje post 1889) oni uzis kiel se (iafoje solan kiel) por enkonduki nereal- ecajn subfrazojn:
Estis al ŝi, kiel se ambaŭakra glavo trairus tra ŝia delikata korpo. FA197
= ...kvazaŭ ambaŭakra glavo trairus...
Ŝi rigardadis la vizaĝon de la fratino, kiel se ĝi estus la vizaĝo de ĉiela anĝelo. BV27 = ...kvazaŭ ĝi estus la vizaĝo...
Tia uzo de kiel (se) nun malaperis. Oni uzas ĉiam kvazaŭ. Sed oni ja povas iafoje uzi kiel antaŭ se-frazo, kiu montras ion eblan, ion teorian. Tio estas alia signifo, por kiu oni ne povas uzi kvazaŭ: Li sentis tian doloron, kiel se iu estas pikata de najlo. Oni komparas kun afero, kiu ja iafoje okazas. Oni uzas la realan modon (AS-finaĵon). Kvazaŭ ne eblus. En tiaj frazoj oni povas ankaŭ uzi kiam anstataŭ se. Komparu kun: Li sentis tian doloron, kvazaŭ li estus pikata de najlo. La komparo estas fantazia, neniu lin pikas per najlo. Tial oni uzas kvazaŭ kun imaga modo (US-finaĵo).
Ol
Ol povas enkonduki tempan subfrazon, se antaŭ la subfrazo staras la vorteto
antaŭ:
Antaŭ ol li atingis sian celon, la suno subiris. FA212 = Pli frue ol tiam, kiam li atingis...
Antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron. FE 24 = Pli frue ol tiam, kiam vi venos al mi...
Mi ne manĝos, antaŭ ol mi diros mian aferon. Gn24 = Mi ne manĝos pli frue ol tiam, kiam mi diros mian aferon.
Ol plej ofte montras komparojn (§20.1) kunlabore kun pli aŭ alia. Ankaŭ en antaŭ ol temas pri komparo. Oni komparas du tempojn. Unu el tiuj tempoj estas pli frua, do antaŭa.
Logike oni povus ankaŭ uzi antaŭ kiam, same kiel oni uzas post kiam (§33.4.2). Alternative oni povus same logike uzi post ol anstataŭ post kiam. Sed jam delonge estas kutimo uzi antaŭ ol kaj post kiam. Ambaŭ estas logikaj. Logikaj estus ankaŭ antaŭ ke (= antaŭ tio ke), kaj post ke (= post tio ke), sed tiuj esprimoj ne estas praktike uzataj. Estas rekomendinde uzi antaŭ ol kaj post kiam, ĉar ili estas plej facile komprenataj ĝuste pro sia kutimeco.
Se la ĉeffrazo kaj la subfrazo havas la saman subjekton, oni povas anstataŭ subfrazo uzi antaŭ ol + I-verbon (§27.5).
Ol ankaŭ povas enkonduki subfrazon, en kiu kiom estas subkomprenata (§33.4.3).
33.8. Nerekta parolo
Nerekta parolo estas subfrazo, kiu rerakontas ies diron, penson, opinion, de- cidon, demandon, rimarkon k.s. Ofte oni devas iom ŝanĝi la formon de la origina diro aŭ penso. Nerekta parolo diferencas de rekta parolo, t.e. sen- ŝanĝa citaĵo, kiu ne estas subfrazo, kaj kiu do ne havas frazenkondukilon. Rekta parolo ofte aperas inter citiloj kaj post dupunkto.
Rekta parolo: Petro diris: "Mi volas doni ion al vi."
Nerekta parolo: Petro diris, ke li volas doni ion al mi.
Rekta parolo: Karlo demandis: "Ĉu vi volas iri kun mi?"
Nerekta parolo: Karlo demandis, ĉu mi volas iri kun li.
Nerekta parolo ordinare estas ke-frazo aŭ demanda subfrazo. Tia subfrazo plej ofte rolas kiel objekto de verbo kiel diri, krii, pensi, scii, decidi, skribi, kompreni, rimarki, vidi, demandi, voli, aŭdi k.t.p.: Li diris, ke li estas feliĉa. Ŝi pensis, ke ŝi estas feliĉa.
Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel priskribo de vortoj kiel penso, decido, demando, timo k.t.p.: Li havis lapenson, ke li estas feliĉa. La decido estis, ke Petro estu prezidanto. Ili faris la demandon, ĉu ili povas partopreni.
Nerekta parolo ankaŭ aperas kiel subjekto de ŝajni, esti evidente, esti klare, esti (ne)eble, esti verŝajne k.s.: Ŝajnis, ke pluvas. Estis evidente, ke li ne estas feliĉa.
Iafoje alispeca subfrazo aŭ eĉ I-verbo povas esti nerekta parolo. En nerekta parolo oni povas heziti pri:
Verboformo (§33.8.1)
Tempaj kaj lokaj esprimoj (§33.8.2)
Pronomoj (§33.8.3)
33.8.1. Verboformoj en nerekta parolo
En iuj lingvoj oni devas ĉe nerekta parolo iafoje ŝanĝi la verboformon. En Esperanto oni ĉiam konservas la originan verboformon:
Li diris: "Mi volas manĝi". ^ Li diris, ke li volas manĝi. La AS de volas estas la nuno de la origina dirado. Ne ŝanĝu al IS.
Ĉu vi diris: "Mi estas feliĉa." ^ Ĉu vi diris, ke vi estas feliĉa? La AS de estas montras la nunon de la origina dirado.
Li diris: "Mi tiam loĝis en Ĉinio." ^ Li diris, ke li tiam loĝis en Ĉinio. La IS de loĝis montras tempon pli fruan ol la origina dirado. Estus eraro ŝanĝi al estis loĝinta.
Ĉu vi diris: "Mi estis feliĉa antaŭe." ^ Ĉu vi diris, ke vi estis feliĉa antaŭe? La IS de estis montras tempon antaŭ la origina dirado.
Ŝi demandis: "Ĉu vi iros kun mi al kinejo?" ^ Ŝi demandis, ĉu mi iros kun ŝi al kinejo. La OS de iros montras tempon postan al la origina demando. Estus eraro ŝanĝi al estis ironta aŭ volis iri. Se la origina demando estus "Ĉu vi volas iri kun mi?", oni dirus: Ŝi demandis, ĉu mi volas iri kun ŝi.
Li demandis: "Kion vi faros lunde?" ^ Li demandis, kion mi faros lunde. La OS de faros montras tempon post la origina demandado. Eble la lundo nun jam pasis, eble ĝi ankoraŭ ne alvenis.
Mi sciis la respondon al la demando: "Kiam li venos?" ^ Mi sciis, kiam li venos. La OS de venos montras tempon post la origina demando.
Li ne komprenis: "Kial ŝi ne volaspartopreni?" ^ Li ne komprenis, kial ŝi ne volas partopreni. La AS de volas montras la tempon de la origina demando.
Ili ordonis: "Paku tuj vian valizonT ^ Ili ordonis, ke mi tuj paku mian valizon.
Ŝi esperis, ke ŝi ilin trovos. FA1161 La origina penso estis: "Mi ilin trovos."
Mi volas, ke vi tien iru. FE19 Mi volas diri: "Iru tien!"
Ke li estas malsana, ŝi tuj rimarkis. FA1119 Ŝi pensis: "Li estas malsana."
Oni vidis, ke la junaj homoj donas al si reciproke la manojn. M139 Oni vidis la aferon kaj konstatis: "La junaj homoj donas..."
Subite li aŭdis, ke iu alrajdas de la vojo al la domo. FA115 Li aŭdis la sonon, kaj pensis: "Iu alrajdas..."
Mi antaŭsentis, ke vi hodiaŭ vespere venos. FA3 61 Ŝi pensis: "Hodiaŭ vespere li venos."
Ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos. FA31 Ŝi timis kaj pensis: "La infano mortos!"
Li metis la kondiĉon, ke oni ne instruu al ŝi la Kristanan religion. FA3102 Li diris: "Ne instruu al ŝi..."
Ŝajnis al ŝi, ke ŝin ĉirkaŭas unu sola densa barilo el traboj. FA1163 Ŝi pensis: "Min ĉirkaŭas... ", ĉar tiel ŝajnis al ŝi.
Ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. Rz39 La parolanto opiniis: "Ĉio havos bonan finon", ĉar tiel ŝajnis al li.
En lia animo estis tute klare, ke Kristino devas fariĝi lia edzino. FA3 91 Li pensis klare: "Kristino devas fariĝi mia edzino."
Rilataj KI-frazoj
Rilataj subfrazoj (subfrazoj kun rilata KI-vorto) normale ne rerakontas diron aŭ penson. En tiaj subfrazoj la verbotempoj do rilatas al la absoluta nuno:
Mi ne konis tiun, kiu venis. Konis kaj venis ambaŭ montras tempon antaŭ la nuno. Verŝajne ili montras la saman tempon.
Mi ne konis tiun, kiu estis veninta. Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Veninta montras tempon ankoraŭ pli fruan.
Mi ne konis la personon, kiu estis baldaŭ venonta tra la pordo. Kaj konis kaj estis montras tempon antaŭ la nuno. Venonta montras tempon post tiu pasinta tempo.
Nerekta parolo en alispecaj subfrazoj
Normale nerekta parolo aperas en ke-frazoj aŭ demandaj subfrazoj, sed iafoje ankaŭ alispeca subfrazo povas esti rerakontado de diro aŭ penso:
Jam en Kjoge li volis aĉeti por ŝi oran ringon, sed post pripenso li tion ne faris, ĉar en Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan. FA3 59 Li pensis: "En Kopenhago oni ja certe ricevos multe pli belan." La ĉar- frazo estas nerekta parolo. La OS-formo montras tempon post lia penso.