Kiel-frazo kelkfoje estas rerakontado de ies penso:

Li konfesis al ŝi, kiel kore li ŝin amas. FA3 61 Li diris pli-malpli: "Mi vin tiel kore amas!"

Ili sidis antaŭ li kaj vidis, kiel li per la fingroj glatigas kaj formas la molan argilon. FA4150 Ili vidis kaj pensis: "Tiel li glatigas kaj formas la molan argilon." Komparu kun: Mi vidis, kiel rozujo ricevis burĝonon. FA1232 Ĉi tie oni ne volis rerakonti ian penson, sed nur rakonti, kio okazis. Tial estas IS-formo, kiu rilatas al la absoluta nuno.

Kvazaŭ-frazo povas redoni ies penson aŭ impreson. Kvazaŭ montras, ke la penso aŭ impreso estas malvera, ŝajna. En aliaj kvazaŭ-frazoj oni normale uzas US-verbon (§33.7), sed se estas nerekta parolo, oni ĉiam uzu la ori- ginan verboformon, kiu plej ofte estas en reala modo (AS, IS aŭ OS):

Li havis la impreson, kvazaŭ la luno lumas en la ĉambron, sed la luno tute ne lumis. FA314 Li pensis: "La luno lumas en la ĉambron."

Li havis la senton, kvazaŭ la rimeno de lia tornistro lin premas. FA3 64 Li pensis: "La rimeno de mia tornistro min premas." Sed tiel ne estis.

Ili [...] faris mienojn, kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teks- iloj. FA1108 Per siaj mienoj ili ŝajnigis: "Ni laboras." La homoj pensis: "Ili laboras."

Ŝajnis, kvazaŭ li dormas. FA159 Li ne dormis, sed estis morta. Al tiu, kiu lin vidis, tamen venis en la kapon la ideo Li dormas, kvankam li sciis, ke tio ne estas vero. La frazo redonas tiun penson kun la sama verboformo.

Sonis, kvazaŭ ranoj kvakas. FA2133 Oni pensis: "Ranoj kvakas." Sed estis io alia.

Tiaj ĉi kvazaŭ-frazoj estis oftaj ĉe Zamenhof. Nuntempe oni uzas plej ofte ke-frazojn, eble kune kun kvazaŭ kiel E-vorteca vorteto: Li havis la impreson, ke la luno kvazaŭ lumas... Ili faris mienojn, ke ili kvazaŭ laboras... Ŝajnis, ke li kvazaŭ dormas.

I-verbo kiel nerekta parolo

Iafoje I-verba frazparto (I-verbo kune kun diversaj frazetoj) povas reprezenti ke-frazon, kiu rerakontas ies penson:

La maljuna ministro atente aŭskultis, por povi diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo; kaj tiel li ankaŭ faris. FA1109 = ...por ke li povu diri tion saman, kiam li revenos al la reĝo... La ministro pensis: "Mi povu diri tion saman, kiam mi revenos al la reĝo." Oni uzas revenos kun OS- finaĵo, kvankam fakte temas pri tempo antaŭ la absoluta nuno. Tio eblas, ĉar estas nerekta parolo.

33.8.2. Tempaj kaj lokaj vortoj en nerekta parolo

Se en citata frazo estas tempomontra esprimo, ĝi normale povas resti sen- ŝanĝe en nerekta parolo. Kelkaj tempaj vortetoj tamen dependas de la absoluta nuno, kaj devas tial iafoje ŝanĝiĝi por eviti konfuzon. Tiaj vortoj estas hodiaŭ, hieraŭ, antaŭhieraŭ, morgaŭ kaj postmorgaŭ (§14.2.4). Frazoj, en kiuj oni devas ŝanĝi tian tempovorton, estas tamen sufiĉe mal­oftaj:

Pasintan lundon li diris: "Mi ne laboros hodiaŭ!" ^ Pasintan lundon li diris, ke li ne laboros tiun tagon. Se oni konservus hodiaŭ en la sub­frazo, temus pri tiu tago, en kiu estis dirita la tuta frazo.

Morgaŭ li verŝajne diros: "Mi estis malsana hieraŭ!" ^ Morgaŭ li verŝajne diros, ke li estis malsana hodiaŭ. Se oni uzus hieraŭ en la nerekta parolo, temus pri la tago antaŭ ol estis dirita la tuta frazo. Li efektive parolos pri la hodiaŭa tago, kaj oni do ŝanĝu al hodiaŭ.

Antaŭ unu semajno li demandis al mi: "Ĉu vi venos al mi morgaŭ?" ^ Antaŭ unu semajno li demandis al mi, ĉu mi venos al li la postan tagon.

Antaŭhieraŭ li demandis: "Ĉu vi venos morgaŭ?" ^ Antaŭhieraŭ li de­mandis, ĉu mi venos la postan tagon. Teorie oni povus diri: *Antaŭhieraŭ li demandis, ĉu mi venos hieraŭ.* Temas ja pri tiu tago, kiu estis antaŭ la nuna, do pri hieraŭ, sed la kontrasto inter OS-verbo kaj hieraŭ estas tro stranga.

Postmorgaŭ li diros: "Mi faris tion hieraŭ!" ^ Postmorgaŭ li diros, ke li faris tion la antaŭan tagon. Teorie eblus: *Postmorgaŭ li diros, ke li faris tion morgaŭ.* Sed la kontrasto inter IS-verbo kaj morgaŭ estas tro nekutima.

En rakontoj oni tamen iafoje konservas hodiaŭ, hieraŭ kaj morgaŭ sen- ŝanĝe: Li renkontis konaton, junan poeton, kiu rakontis al li, ke morgaŭ [= la postan tagon] li komencos sian someran vojaĝon. FA1133 Ĉi tiu frazo aperas en fabelo, kaj apenaŭ povus estiĝi konfuzo kun la vera morgaŭo.

Formoj kiel hieraŭo, hieraŭa tago, morgaŭo, morgaŭa tago (§14.2.4) estas ofte uzataj sendepende de la absoluta nuno.

La tempovorton nun oni povas iafoje por klareco ŝanĝi en nerekta parolo, sed plej ofte tio ne necesas: Hieraŭ li diris: "Mi volas fari tion nun kaj ne poste!" ^ Hieraŭ li diris, ke li volas fari tion nun kaj ne poste. Oni povus ŝanĝi al tiam, tiumomente aŭ eble tuj, sed ankaŭ nun taŭgas. En rakontoj nun (§14.2.7) estas sufiĉe ofte uzata pri pasinta tempo.

Loka esprimo en citata frazo devas iafoje ŝanĝiĝi en nerekta parolo, se oni rerakontas la aferon en alia loko. Alifoje tia ŝanĝo povas esti natura, sed ne nepra.

Karlo kaj Eva estas en Parizo. Karlo parolas pri Pekino, kaj diras al Eva: Mi iros tien.

Eva poste estas kun Petro en Pekino, kaj rerakontas al Petro: Karlo diris, ke li iros ĉi tien. (Aŭ eble pli bone: ...ke li venos ĉi tien.)

Petro kaj Eva estas en Tokio, kaj Petro diras al ŝi: Mi iam estis en Ber- lino.

Eva kaj Karlo poste estas en Berlino, kaj ŝi rerakontas al li: Petro diris, ke li iam estis ĉi tie. Aŭ: Petro diris, ke li iam estis en Berlino.

33.8.3. Pronomoj en nerekta parolo

En nerekta parolo personaj kaj posedaj pronomoj ofte devas ŝanĝiĝi, se la parolanto aŭ la alparolato ŝanĝiĝis:

Karlo diras: Mi estas tre feliĉa.

Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li estas tre feliĉa. Mi ^ li.

Karlo diras: Mi iros al miaj gepatroj.

Petro rakontas al Eva: Karlo diris, ke li iros al siaj gepatroj. Mi ^ li, miaj ^ siaj.

Karlo demandas al Petro pri Eva: Ĉu ŝi volas kuniri kun mi?

Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ŝi volas kuniri kun vi? Ŝi restas, mi ^ vi.

Petro rakontas al Eva: Li demandis, ĉu vi volas kuniri kun li. Ŝi ^ vi, mi ^ li.

Karlo diras al Eva: Mi amas vin.

Petro demandas al Eva: Ĉu li vere diris, ke li amas vin? Mi ^ li, vin restas.

Petro demandas al Karlo: Ĉu vi vere diris, ke vi amas ŝin? Mi ^ vi, vin ^ ŝin.

Petro rakontas al Elizabeto: Li fakte diris al ŝi, ke li amas ŝin. Mi ^ li, vin ^ ŝin.

Karlo diras al Petro pri Eva: Mi amas ŝin.

Petro rakontas al Eva: Li diris, ke li amas vin. Mi ^ li, ŝin ^ vin.

Karlo diras al Petro pri si mem kaj Eva: Ni geedziĝos.

Petro demandas al Karlo: Ĉu vi diris, ke vi geedziĝos? Ni ^ vi. (La unua vi estas Karlo. La dua vi estas Karlo kaj Eva.)

Petro rakontas al Elizabeto: Li diris, ke iligeedziĝos. Ni ^ ili.

Iafoje ni inkluzivas la alparolaton, alifoje ne. Ofte la kunteksto montras la ĝustan signifon, sed je bezono oni uzu pli klaran esprimon:

Karlo diras al Petro pri si mem, Petro kaj Eva: Ĉu ni iru al la urbo? Ni inkluzivas la alparolaton, kiu estas Petro.

Petro redemandas al Karlo: Ĉu vi demandis, ĉu ni iru al la urbo? Ni restas kaj ankoraŭ inkluzivas la alparolaton, sed nun la alparolato estas Karlo.

Petro rerakontas al Elizabeto: Li demandis, ĉu ni iru al la urbo. Ni ankoraŭ restas, sed ne plu inkluzivas la alparolaton, kiu nun estas Elizab- eto. Por klareco Petro povus anstataŭe diri ekz.: Li demandis, ĉu mi, li kaj ŝi iru al la urbo.

Karlo diras al Petro kaj Eva: Venu kun mi al kinejo.

Petro rerakontas al Eva kaj Elizabeto: Li proponis, ke ni venu kun li al kinejo. La antaŭe subkomprenata vi fariĝis ni. Ni inkluzivas unu el la alparolatoj, Evan, sed ne la alian, Elizabeton. Plia klareco eblas per ekz.:

Li proponis al mi kaj Eva, ke ni venu kun li al kinejo.

Noto: En PAG, §234, oni skribis, ke oni ĉiam devas ŝanĝi ĉiujn pronomojn de la unua kaj dua per­sonoj, mi, ni, vi, en la trian personon, li, ŝi, ĝi, ili. Tio ne estas vera. Iafoje estus erarego tiel ŝanĝi. Iafoje oni eĉ devas ŝanĝi en la kontraŭa direkto. Vidu la diversajn ekzemplojn ĉi tie.

34. Vortordo

En Esperanto la ĉefa regulo de vortordo estas komprenebleco. Oni metu la vortojn en tia ordo, ke la senco estas klara. La diversaj finaĵoj, precipe N, ebligas grandan liberecon, sed la libereco ne estas absoluta. En tiu ĉi paragrafo temos ĉefe pri la ordo de frazpartoj.

Aliaj reguloj pri vortordo

Multaj E-vortecaj vortetoj ordinare staru por klareco ĝuste antaŭ tio, al kio ili rilatas, ekz. ankaŭ (§14.3.6), (§14.3.9), tre (§14.3.18), nur (§14.3.14). Ankaŭ ne (§21) staru antaŭ tio, kion ĝi neas.

Rolvorteto (§12.3) staru ĉiam antaŭ tio, kies rolon ĝi montras.

Kunliga vorteto (§16) staru antaŭ tio, kion ĝi ligas al io.

Ajn (§14.3.4) staru tuj post tiu tabelvorto, kiun ĝi nuancas.

Legu ankaŭ pri la ordo de rektaj priskriboj de O-vortoj, A-vortoj kaj E- vortoj en §7.

34.1. Ordo de frazpartoj

Ĉasas la hundo katon. Atentigo, ke ĝi ĉasas katon, ne ekz. rigardas.

Katon la hundo ĉasas. Atentigo, ke ĝi ĉasas ĝuste katon, ne ekz. raton.

Rizon Karlo manĝas per manĝbastonetoj. Atentigo, kiamaniere Karlo manĝas ĝuste rizon.

Arkitekto la virino estas. Atentigo, ke ŝi estas ĝuste arkitekto.

Stranga ĉiuj opinias lin. Atentigo, ke ili opinias lin ĝuste stranga.

Ĉe perverba priskribo (§25.1) oni tamen ne povas ĉiam tute libere ŝanĝi la vortordon, ĉar perverba priskribo plej ofte ne havas rolmontrilon. Tial iafoje oni povus konfuzi perverban priskribon kun subjekto. Estas diferenco inter leono estas besto (vero) kaj besto estas leono (malvero, ĉar ekzistas ankaŭ aliaj bestoj). En frazo kiel lernanto fariĝis instruisto la ordo estas tre grava, ĉar instruisto fariĝis lernanto estas tute alia afero. En plej multaj realaj frazoj kun perverba priskribo la kunteksto tamen forigas la eblojn de mis- komprenoj, eĉ se oni uzas nekutiman vortordon. Sed frazo kiel *instruisto lernanto fariĝas* estas apenaŭ komprenebla, kaj tial evitenda.

Eblas emfazi kaj nuanci ankaŭ alimaniere. Ekz. per la vorto ja (§14.3.10), kiu aldonas emfazon. Iafoje oni povas uzi prezentan ĉeffrazon plus rilatan subfrazon (§33.4.1.1). Parole oni povas aldoni elparolan emfazon al gravaj vortoj.

34.2. Antaŭmetado de frazparto 34.2.1. Normala antaŭmetado

Frazparton, kiu kutime ne aperas unue en frazo, oni povas emfazi per tio, ke oni ĝin metas ĝuste en tian komencan pozicion:

Terure gajaj ŝajnis al ili iliaj propraj ŝercoj. FA2 6 Normala vortordo estus: Iliaj propraj ŝercoj ŝajnis al ili terure gajaj.

La sonorilon mi volas kaj devas trovi! FA289 Normale: Mi volas kaj devas trovi la sonorilon.

KI-vortoj

Frazparto, kies ĉefvorto estas KI-vorto (§13.1), staras normale komence de sia ĉeffrazo aŭ subfrazo. Tia pozicio ne estas do aparte emfaza ĉe KI-vortoj. Antaŭ la KI-vorto povas tamen stari rolvorteto, kiu montras ĝian frazrolon:

Kion vi volas?

Mi volas tion, kion vi volas.

De kio tio ĉi venas, mia filino? FE17

Mi ankaŭ ne scias, per kio oni povas klarigi tiun fakton. M 85

Ŝi ne sciis, en kiu flanko oni devas serĉi butiketon kun manĝeblaĵoj. M11

El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE 25

Principe ankaŭ aliaj vortoj, kiuj kunlaboras kun la KI-vorto, povas stari antaŭ ĝi, sed oni ĝenerale malemas havi antaŭ KI-vorto ion, kio ne estas rol­vorteto:

Tuj kiam la suno leviĝis, la cignoj kun Elizo forflugis de la insul- eto. FA1168

Sume kiom mi ŝuldas? Rz 34 Oni povus meti sume aliloke en la frazo.

Kune kun kiu vi venis? Oni normale forlasus kune.

La virino, flanke de kiu staras mia frato, estas mia edzino. Pli nature estas diri apud kiu, aŭ eble ĉe kies flanko.

La kunligaj vortetoj kaj (§16.1), (§16.2) kaj sed (§16.3) povas senprobl- eme aperi antaŭ KI-vorto, ĉar tiaj vortetoj ne vere apartenas al la posta frazo, sed nur ligas ĝin al la antaŭa:

Dum la trarigardado mi trovis diversajn esprimojn, kiuj siatempe ŝajnis al mi bonaj, sed kiuj nun al mi ne plaĉas kaj kiujn mi volonte ŝanĝus. OV 48

Legu ankaŭ pri KI-demandoj en §22.1, pri KI-demandoj kiel subfrazoj en §33.3, kaj pri rilataj subfrazoj en §33.4.

34.2.2. Antaŭmetado el subfrazo

Iafoje oni povas meti frazparton, kiu vere apartenas al subfrazo, en la komencon de la tuta frazo. Tio kreas tre fortan emfazon pro la malkutimeco de la vortordo:

Tiun laboron mi diris, ke mi faros. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron. La frazparto tiun laboron estas objekto de faros, kaj apartenas plene al la ke-frazo. Por emfazo ĝi tamen staras komence de la tuta frazo.

En salono Zamenhof mi pensas, ke okazas nun la solena inaŭguro. = Mi pensas, ke okazas nun en salono Zamenhof la solena inaŭguro. La loka komplemento ne montras la lokon de la pensado, ĉar ĝi vere apartenas al la subfrazo.

El tio povas elveni, la diablo scias, kio. Rz 9 En tiu ĉi tre nekutima frazo, ĉio el la subfraza demando, krom la demanda vorto kio, estas antaŭ- metita. Normala vortordo estas: La diablo scias, kio el tio povas elveni.

Ofte povas estiĝi konfuzo, al kiu parto de la frazo vere apartenas antaŭ- metitaj vortoj. Povas ŝajni, ke ili apartenas al la ĉeffraza verbo, ĉar ili ja staras pli proksime al ĝi. Tial tia ĉi vortordo estas tre malofte uzata (sed vidu ĉi-poste pri KI-vortoj). Se la frazparto, kiun oni volas emfazi, rolas kiel sub­jekto en sia subfrazo, oni nepre ne povas formovi ĝin, ĉar subjekto devas ĉeesti ĉe sia ĉefverbo. Tute ne eblas do: *Tiu laboro mi pensas, ke estas mal- facila.* Oni devas diri: Mi pensas, ke tiu laboro estas malfacila.

Рп-solvo

Iafoje, se la senco permesas, oni povas emfazi frazparton en subfrazo per uzo de antaŭmetita pri-komplemento. Tiun frazparton, kiun oni volas emfazi, oni lasas en ĝia loko en la subfrazo en la formo de pronomo aŭ tabelvorto, kaj en la komenco de la tuta frazo oni metas ĝin en la formo de pri-komplemento. La emfazata afero aperas do dufoje, unu fojon kiel pri- komplemento en la ĉeffrazo, kaj unu fojon pronome en sia vera frazrolo en la subfrazo:

Pri tiu laboro mi diris, ke mi faros ĝin. = Mi diris, ke mi faros tiun laboron.

Pri tiu laboro mi pensas, ke ĝi estas malfacila.

Pri talento mi neniam aŭdis, ke vi ian havas. M156 = Mi neniam aŭdis, ke vi havas ian talenton.

Antaŭmetado de KI-vorto el subfrazo

Kiam oni faras KI-demandon, oni movas la pridemandatan aferon de sia normala loko al la komenco de la frazo:

Vi volas ion. ^ Kion vi volas?

Li nomiĝas Karlo. ^ Kiel li nomiĝas?

Se la tuta frazo enhavas en si subfrazon, kaj la pridemandota afero troviĝas en tiu subfrazo, oni devas, kiam oni formas demandan frazon, movi tiun aferon al la komenco de la tuta demanda frazo, kvankam ĝi ankoraŭ sence apartenas al la subfrazo. Tiaj frazoj povas fariĝi malfacile kompreneblaj:

Vi konsilas, ke ni respondu ion al ĉi tiu popolo. ^ Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo? Kr210 Kion estas objekto de la ĉefverbo re­spondu, kvankam ĝi staras pli proksime al konsilas. La frazo sonas tamen sufiĉe nature, ĉar kion ankaŭ povus rilati al la ĉeffraza verbo kon- silas.

Petro diris, ke lia amiko nomiĝas Karlo. ^ Kiel Petro diris, ke lia amiko nomiĝas? Estas risko, ke oni pensas, ke kiel rilatas al diris, kio donus tre strangan signifon. Pli komprenebla alternativo estas: Kiel laŭ Petro nom- iĝas lia amiko?

Vi deziras, ke mi agu iel. ^ Kiel vi deziras, ke mi agu? Pli normala de­mando estas: Kiel mi agu? Sed tio ne signifas precize la samon.

Vi aŭdis, ke oni vendas ion. ^ Kion vi aŭdis, ke oni vendas? Pli volonte oni dirus simple: Kion oni vendas? Sed tio ne estas precize la sama de­mando.

Vi volas, ke mi vendu ion al vi. ^ Kion vi volas, ke mi vendu al vi? Pli simpla (sed ne tute samsenca) estas: Kion mi vendu al vi?

Oni plene evitu ĉi tiajn frazojn, se la subfrazo mem estas demando, ĉar tia konstruo fariĝas tro komplikita:

Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. ^ *Kion ŝi demandis, ĉu mi ŝatas?* Oni devas diri nur Kion ŝi demandis? kvankam tio estas malpli preciza, aŭ uzi la pri-solvon montrotan ĉi-poste.

Petro demandis, kiam mi iros al la urbo. ^ *Kien Petro demandis, kiam mi iros?* Eble oni devas kontentiĝi per Kion Petro demandis?

La sama problemo ekzistas ĉe rilataj (nedemandaj) KI-vortoj. Ankaŭ tiajn KI-vortojn oni metas en la komenco de la subfrazo. Se la rilata KI-vorto vere apartenas al subfrazo de la subfrazo, konfuzo povas estiĝi:

Vi asertis, ke vi vidis homon. ^ La homo, kiun vi asertis, ke vi vidis, estas jam delonge mortinta. Evitinda frazo, ĉar kiun ŝajnas esti objekto de asertis, kvankam ĝi vere estas objekto de vidis. (Ĉi tie eblas la elturn- iĝo La homo, kiun vi asertis esti vidinta... )

Ŝi scius, kio estas kuirita sur ĉiu fajrejo. ^ Ekzistis neniu fajrejo, kie ŝi ne scius, kio estas kuirita. Evitinda frazo, ĉar kie ŝajnas montri la lokon de la sciado, dum ĝi fakte montras la lokon de la kuirado. Vidu Zamen- hofan solvon ĉi-poste.

Pri-solvo ĉe KI-vortoj

Ofte oni povas elturniĝi per antaŭmetita pri-komplemento. Oni lasas la KI- aferon en ĝia loko en la formo de pronomo, kaj uzas pri-komplementon kiel demandesprimon aŭ frazenkondukilon:

Ŝi demandis, ĉu mi ŝatas muzikon. ^ Pri kio ŝi demandis, ĉu mi ŝatas ĝin?

Vi asertis, ke vi vidis homon. ^ La homo, pri kiu vi asertis, ke vi vidis lin, estas jam delonge mortinta.

Ŝi scius, kio estas kuirita sur ĉiu fajrejo. ^ Ekzistis neniu fajrejo, pri kiu ŝi ne scius, kio estas kuirita sur ĝi. FA218

Ŝajnis al mi, ke mi havas prudenton. ^ Mia prudento, pri kiu ŝajnis al mi, ke mi ĝin havas, protestas. M 34

Sed pri-solvo ne ĉiam funkcias:

Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis domon al Elizabeto. ^ *Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo, kiun Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis al ŝi.* La frazo estas tute nekomprenebla, sed pri-solvo ne helpas: *El- izabeto baldaŭ ekloĝos en la domo, pri kiu Karlo renkontis tiun viron, kiu vendis ĝin al ŝi.* La pri-solvo ne funkcias, ĉar pri kiu (= pri la domo) ĉi tie ne donas sencon. En tiu ĉi okazo oni povas anstataŭe elturniĝi per kompleta renverso de la origina frazo: La domon vendis al Elizabeto tiu viro, kiun Karlo renkontis. ^ Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo, kiun vendis al ŝi tiu viro, kiun Karlo renkontis.

Vi deziras, ke aliaj agu kun vi iel. ^ *Agu kun aliaj en tia maniero, pri kiu vi deziras, ke aliaj agu kun vi en ĝi.* La pri-solvo estas tro komplik- ita. Efektive kiel bone povas rilati ankaŭ al deziras, kaj tial simpla kaj rekta KI-frazo bone funkcias: Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras, ke aliaj agu kun vi. °V-320

Ne movu subjekton for de ĝia verbo

Se la KI-afero rolas kiel subjekto, oni ne povas movi ĝin for el la subfrazo. La subjekto de verbo devas ĉeesti en sia frazo:

Karlo diris, ke lia frato edziĝis. ^ *Kiu Karlo diris, ke edziĝis?* Diris ŝajnas havi du subjektojn, dum edziĝis ŝajnas tute ne havi subjekton. Uzu la pri-solvon: Pri kiu Karlo diris, ke li edziĝis?

Vi pensas, ke tiu knabino amas min. ^ *Ŝi estas tiu knabino, kiu vi pensas, ke amas min.* Ĉi tie pensas ŝajnas havi du subjektojn (kiu kaj vi), kaj amas ŝajnas havi neniun subjekton. Diru: Ŝi estas tiu knabino, pri kiu vi pensas, ke ŝi amas min.

Mi diris, ke Karlo prenis la aŭton. ^ *Jen estas Karlo, kiu mi diris, ke prenis la aŭton.* Diru: Jen estas Karlo, pri kiu mi diris, ke li prenis la aŭton.

Disigo en plurajn frazojn

La plej bona maniero esprimi ĉi tiel malsimplajn aferojn ofte estas uzado de pluraj memstaraj frazoj, ekz.: Vi asertis, ke vi vidis certan homon, sed tiu homo estas jam delonge mortinta. / Elizabeto baldaŭ ekloĝos en la domo. Karlo vidis tiun viron, kiu vendis ĝin al ŝi. / Karlo diris, ke iu edziĝis. Kiu estas tiu persono? / Vi pensas, ke iu knabino amas min. Ŝi estas tiu knabino. / Jen estas Karlo, kiu prenis la aŭton. Tion mi diris antaŭe.

35. Propraj nomoj

Nomspecoj Normalaj propraj nomoj

Normala propra nomo estas O-vorto, kiu per si mem estas propra nomo:

Karlo, Petro, Berlino, Atlantiko, Japanujo, Nilo, Olimpo. Kelkfoje tia nomo havas A-vorton aŭ alispecan priskribon, kiu estas parto de la nomo: Nova Zelando, Norda Ameriko, Sankta Petro, la Sankta Biblio, la Nobla Korano, Nilo Blanka, Bulonjo-ĉe-Maro (aŭ Bulonjo ĉe maro). Ĉe tiaj nomoj oni plej ofte ne uzas la (§9.1.6).

Ordinaraj O-vortoj kiel propraj nomoj

Propra nomo ankaŭ povas esti ordinara O-vorto (kun aŭ sen priskriboj), kiu fariĝis propra nomo de io: la Suno, la Ruĝa Maro, la Sankta Virgulino, la Eternulo, la Fortuno. Tia nomo povas ankaŭ esti O-vortece uzata A-vorto: la Ĉiopova (= Dio). Ĉe tiaj nomoj oni normale ja uzas la (§9.1.6).

Citaĵaj propraj nomoj

Iafoje propra nomo ne estas O-vorto, sed alispeca vorto aŭ eĉ tuta frazo: Amplifiki (muzikensemblo), Ajn (poemaro), Ĉu vi kuiras ĉine? (romano). Oni povas nomi ilin citaĵaj propraj nomoj, ĉar ili estas normale traktataj kiel citaĵoj (§36). Al tiu ĉi grupo oni ankaŭ povas kalkuli ne-Esperantigitajn nomojn sen O-finaĵo (§35.2): Beijing, Shakespeare, Waringhien.

Multe-nombraj nomoj

Propraj nomoj normale estas unu-nombraj. Kelkaj nomoj, kiuj montras grupon de pluraj aferoj, estas tamen multe-nombraj: Filipinoj (insularo), Andoj (montaro), Karolidoj (familio). Legu ankaŭ pri la ĉe multe-nombraj propraj nomoj en §9.1.6.

Ĉu Esperantigi?

Propraj nomoj povas reteni sian originan, ne-Esperantan formon (§35.2), eventuale transskribitan per Esperantaj literoj, aŭ ili povas esti tute Esperant- igitaj (§35.3) kun Esperantaj finaĵoj. Ĉiu metodo havas siajn uzokampojn. Neniu el ili povas esti universale uzata.

Ne-Esperantigitaj nomoj

Ne-Esperantigitaj propraj nomoj estas utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas re- kono de la origina skriba formo. Tiaj originaj nomformoj povas tamen esti malfacilaj por elparolado, ĉar ne ĉiu homo povas scii la nacilingvan el- parolon. Ofte estas do utile iel montri, kiel oni povas elparoli la nomon. Aŭ oni montru la originan elparolon (precize aŭ proksimume), aŭ oni montru Esperantecan elparolon (§2.3).

Iafoje oni preferas konservi nomon senŝanĝe pro tute specialaj motivoj. Ekz. la vorton Allah por Dio oni nur transskribis per latinaj literoj en la Esperanta traduko de la Korano, ĉar tiu vorto estas konsiderebla kiel memprezento de Dio, kaj tial neŝanĝenda. Aliaj tradukantoj elektus traduki per la vorto Dio, ĉar la Araba Allah signifas ĝuste "(la) Dio". Tiaj elektoj estas afero de per­sona opinio, kaj ili ne koncernas la Esperantan gramatikon.

Ne-Latinaj skriboj

Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni normale transskribas la nomon per Latinaj literoj. Tiam oni povas uzi ofi- cialan (aŭ ofte uzatan) manieron transskribi el la origina lingvo, aŭ oni povas transskribi laŭ la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taŭgan laŭ la cirkonstancoj. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laŭ la Esper- anta alfabeto (aŭ eĉ plena Esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas pli bona, kaj tiam en iaj specialaj okazoj eĉ povas esti inde reteni la originan ne-Latin-literan skribon (se tio estas ebla), sed tiam ordinare oni uzu apude ankaŭ Latin-literan formon.

Finaĵoj

Ne-Esperantigitaj nomoj povas aperi O-vortece sen O-finaĵo. Ĉe tiaj nomoj oni ankaŭ povas forlasi N-finaĵon, eĉ se la frazrolo principe postulas tian finaĵon. Eventualajn rolvortetojn oni tamen ĉiam devas uzi, se la frazrolo tion postulas:

Zminska meditis momenton. M 30 Pola nomo rolas kiel subjekto.

Zamenhof estis la iniciatinto de Esperanto.

Marta komencis ludi. Ŝi ludis la Priere d'une vierge. M 27 Franca nomo de muzikpeco rolas kiel objekto, sed ne havas N-finaĵon.

Ni trinku glason pro la memoro pri Bartel Thorwaldsen! FA2112 Dana nomo rolas kiel pri-komplemento.

Li admiras Zamenhof. La nomo Zamenhof rolas kiel objekto sen N-fin- aĵo.

Se la nomo povas akcepti N-finaĵon (se ĝi finiĝas per vokalo), tiam oni ja kompreneble povas aldoni tian finaĵon. Oni ankaŭ povas almeti O-finaĵon al fremda nomo. Se oni uzas O-finaĵon, oni ankaŭ devas uzi N-finaĵon, se la frazrolo tion postulas. Oni ankaŭ povas antaŭmeti titolon aŭ similan esprimon, kiu povas ricevi N-finaĵon:

Ĉu vi konas Anna? La nomo Anna rolas objekte sen N-finaĵo.

Ĉu vi konas Annan? La nomo Anna rolas objekte kun N-finaĵo.

Ĉu vi konas mian amikinon Anna? Anna estas identiga priskribo (§25.2) de mian amikinon, kaj nepre ne havu N-finaĵon ĉi tie.

Li renkontis Vigd^s Finnbogadottir. La Islanda nomo Vigd^s Finnbogadottir rolas objekte sen Esperantaj finaĵoj.

Li renkontis Vigd^son Finnbogadottir. La antaŭnomo havas O-finaĵon kaj N-finaĵon. Oni ankaŭ povas skribi Vigd^s-on kun dividostreko.

Li renkontis prezidanton Vigd^s Finnbogadottir.

Rakontas Christen Pedersen. Ĉu vi konas Christenon Pedersen? FA3114 Unue la nomo aperas kiel subjekto, sen Esperantaj finaĵoj. Poste ĝi aperas kiel objekto. Tiam Zamenhof aldonis O al la antaŭnomo por povi uzi ankaŭ N-finaĵon.

Li surĉevale rajdis tra la profunda vala vojo, por veni en Weimaron kaj viziti Molly'n. FA3143 Oni ankaŭ povus skribi Weimar kaj Molly sen fin- aĵoj, sed kun N-finaĵoj la frazroloj estas ja pli klaraj.

Ofte oni Esperantigas nur la antaŭnomon de persono, aŭ aldonas O-finaĵon al la ne-Esperantigita formo de la antaŭnomo, sed lasas eventualan postan nomon en origina formo sen Esperanta finaĵo. N-finaĵon oni tiam uzas nur ĉe la antaŭnomo. Tio tamen ne estas regulo, nur kutimo: Christenon Pedersen (normale ne: Christenon Pedersenon).

Kiam fremda nomo estas uzata en frazrolo, kiu bezonas A-finaĵon aŭ E-fin- aĵon (aŭ eĉ verban finaĵon), oni devas aldoni tian finaĵon:

La malnova Wartburga kastelo ĉiam ankoraŭ staris senŝanĝe alte supre sur sia roka altaĵo. FA3145

Tio estas Zamenhofa esprimo.

Ofte oni povas anstataŭe elturniĝi per rolvorteto: La malnova kastelo de Wartburg...

Nur originaj formoj

Kiam oni uzas ne-Esperantan nomformon en Esperanto, oni ne uzu formon el ne-origina lingvo. Parolante pri ekz. la Dana ĉefurbo, oni ne uzu *Kopenhagen* (la Germanan formon), nek *Copenhague* (la Francan formon). Uzu la Danan formon K0benhavn, aŭ la Esperantan formon Kopenhago. Parolante pri la Ĉina filozofo Kongzi oni ne nomu lin *Confucius* (la Latina formo). Uzu la Ĉinan formon Kongzi, aŭ la Esper- antan formon Konfuceo. Aliflanke, se oni scias nur neoriginan formon de nomo, kaj ne havas eblon trovi la originan formon aŭ Esperantigitan formon, tiam oni ja nur povas uzi tiun formon, kiun oni scias.

Elparolo

Kiam oni uzas nacilingvan nomon en Esperanta parolo, oni ne elparolu ĝin laŭ la maniero de alia nacia lingvo. Aŭ oni uzu la originan elparolon, almenaŭ proksimume, aŭ oni elparolu Esperantece. Parolante pri ekz. la Angla urbo Winchester oni elparolu aŭ Anglece "ŭinĉestr ", aŭ Esperantece ("vinĉester"), aŭ oni plene Esperantigu (ekz. Vinĉestro°). Legu pli detale pri elparolado de ne-Esperantaj vortoj en §2.3.

35.3. Esperantigitaj nomoj

Kiam oni Esperantigas propran nomon, oni povas fari tion parte aŭ plene. Oni povas ekz. transskribi la nomon per Esperantaj literoj konservante laŭ- eble la originan elparolon. Oni ankaŭ povas transskribi uzante nur tipe Esperantajn kombinojn de literoj kaj sonoj. Aŭ oni povas plene Esperantigi kun nur Esperantaj sonkombinoj kaj kun Esperantaj finaĵoj. Ĉi tie estos klar- igoj ĉefe pri plene Esperantigitaj nomoj.

Plene Esperantajn formojn povas elparoli ĉiu, kiu lernis Esperanton. Oni ne bezonas sciojn de aliaj lingvoj. Tiaj nomoj estas ankaŭ senprobleme uzeblaj kun ĉiaj Esperantaj finaĵoj. Plene Esperantigitaj nomoj estas do utilaj en tiaj okazoj, kiam gravas la eblo elparoli la nomon, kaj la eblo uzi ĝin libere en ĉiaj frazoj. Sed se nomo ne estas tre konata, tiam plene Esperantigita formo ne estas ĉiam rekonebla.

Legu ankaŭ pri la uzo de la ĉe propraj nomoj en §9.1.6. Kutimaj Esperantigoj

Oni kutimas plene Esperantigi ĉiujn nomojn de landoj (§35.4), nomojn de monde aŭ Esperante konataj urboj kaj montoj, nomojn de historiaj personoj, kaj nomojn de internaciaj aferoj, ekz. maroj kaj riveroj, kiuj fluas tra pluraj landoj. Uzi ne-Esperantigitajn formojn por tiaj aferoj estas iafoje preskaŭ eraro, alifoje nur malrekomendinde:

Mozambique (Afrika lando) ^ Mozambiko

New York (Usona urbo) ^ Nov-Jorko

Beijing (ĉefurbo de Ĉinio) ^ Pekino

Boulogne-sur-Mer (grava urbo por Esperanto) ^ Bulonjo-ĉe-Maro

Caesar (imperiestro de la Roma regno) ^ Cezaro

Kongzi (Ĉina filozofo) ^ Konfuceo

Ofte eĉ ne ekzistas alternativo al la Esperanta formo, ĉar la afero ne apartenas al certa lando aŭ lingvo, ekz: Afriko (kontinento), Pacifiko (oce- ano), Gango (rivero).

N-finaĵo ĉe Esperantigitaj nomoj

Plene Esperantigitaj nomoj kun O-finaĵo ricevas N-finaĵon laŭ la ordinaraj reguloj:

Mi konas Johanon. FE8 La propra nomo Johano rolas kiel objekto (§12.2.2).

Mi vojaĝas en Hispanujon. FE 26 La landnomo Hispanujo ricevas N-fin- aĵon por direkto (§12.2.5).

Se plene Esperantigita nomo konsistas el pluraj sinsekvaj O-vortoj, ek- zemple persona nomo plus familia nomo, kaj se la nomo devas havi N-fin- aĵon, tiam oni aldonas N-finaĵon al ĉiu el la O-vortoj:

Al s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alta ol Jesuon Kriston. OV 329 La duvorta nomo Jesuo Kristo rolas kiel objekto.

Tiu konsilistoĵus ĉe la Patriarha mortigis Miĉjon Berliozon.

Se parto de nomo estas ne-Esperantigita, ne necesas al tiu nomparto aldoni N-finaĵon: Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewski. OV 365 La tuta nomo Jozefo Wasniewski rolas kiel objekto, sed la fina parto, la ne-Esperant- igita familia nomo, aperas sen N-finaĵo.

Sur kio bazi Esperantigon?

Multaj nomoj havas diversajn formojn en diversaj lingvoj, precipe nomoj de lokoj. Kiam oni kreas Esperantan formon, estas rekomendinde deiri de la plej internacie konata formo, aŭ almenaŭ de formo tre konata internacie. Uzi nur loke konatan formon kiel bazon, ne estas eraro, sed povas esti strange en internacia lingvo.

Ekz. estas preferinde uzi la formon Kazablanko° por la granda havenurbo en Maroko, ĉar ĝi estas tutmonde konata kiel "Casablanca". Surbaze de la Araba nomo "ad-Dar al-Bayda" oni kreis la alternativan formon *Daralbajdo*°, kiu estas malrekomendinda, ĉar internacie malpli rekonebla.

Alia ekzemplo estas la lando Finnlando. En la tuta mondo ĝi estas konata sub diversaj variantoj de tiu nomo. Nur en Finnlando mem kaj en kelkaj najbaraj landoj ĝi havas alian nomon. Tiu nomo donis la alternativon *Suomio*, kiu estas tute maltaŭga en internacia lingvo. (Cetere la Finnaj Esperantistoj mem preferas la nomon Finnlando.) Simile evitinda estas *Nipono * anstataŭ la normala Japanujo (aŭ Japanio).

Tamen ne ekzistas devigaj reguloj, kiel elekti bazon de Esperantigo. En ĉiu okazo oni elturniĝu en oportuna maniero. Ne ekzistas ĝenerala principo, kiu povas decidi en ĉiu okazo.

Se jam ekzistas tradicia Esperanta formo, oni nepre ne provu ŝanĝi ĝin sen tre forta motivo. Ekz. la ĉefurbo de Pollando nomiĝas en Esperanto de- komence Varsovio. Tio eble ne estas la plej internacia formo, sed ŝanĝo al ekz. *Varŝavo*° estus tute senutila rompo kun la tradicio. La lando Kimrujo havas en Esperanto nomon, kiu baziĝas sur tute neinternacia formo, sed oni ne provu ĝin ŝanĝi, ĉar ĝi estas firma parto de la Esperanta tradicio.

Virinaj nomoj

Multaj pensas, ke virinaj nomoj sonas strange kun O-finaĵo pro influo de diversaj lingvoj, en kiuj O estas vira finaĵo, kaj A estas ina. Tial oni ofte uzas virinajn nomojn kun A-finaĵo, kvankam ili estas O-vortoj. Tio estas tute bona, se la nacilingva formo finiĝas per A, ĉar oni povas rigardi la nomon kiel ne-Esperantigitan. Sed uzi Esperantan A-finaĵon en vorto, kiu el ĉiuj vidpunktoj estas O-vorto, estas stranga rompo de la simpla Esperanta grama­tiko.

La Fundamento uzas virinajn nomojn kun O-finaĵo. Tion oni rigardu kiel modelon. Sed uzado de A-finaĵoj en virinaj nomoj estas tamen tre disvastiĝ- inta, kaj pluraj gravaj libroj instruas tion. Tial oni devas tian uzadon almenaŭ toleri, kvankam ĝi estas fremda al Esperanto.

Iuj volas ĉiam uzi la sufikson IN (§38.2.20) en Esperantigitaj virinaj nomoj, sed tio normale ne necesas. La Fundamento enhavas interalie la virinajn nomojn Mario, Klaro, Sofio FE38 kaj Anno FE36, kiuj ne havas sufikson. Sed oni ja povas uzi IN por fari Esperantajn virinajn nomojn. Ekz., se nacilingva nomo ekzistas en du variantoj, unu vira kaj unu ina, oni povas uzi IN en la virina formo, sed oni ankaŭ povas fari tute apartan virinan nomon sen su- fikso, aŭ oni povas lasi la nomon en origina formo. Jen kelkaj ekzemploj de virinaj nomoj:

Anna ^ Anno FE36, aŭ ne-Esperantigite Anna.

Maria ^ Mario FE38, aŭ Mariino (ĉar ekzistas ankaŭ vira nomo Mario), aŭ ne-Esperantigite Maria.

Elisabeth ^ Elizabeto FE 36, sed multaj diras Elizabeta.

Myriam ^ Miriamo, sed prefere ne *Miriama*, ĉar en neniu lingvo tiu nomo havas finan A.

Yosiko ^ Joŝiko. Ne *Joŝika*. Kiam jam la nacilingva formo finiĝas per O, estus vere strange ŝanĝi al A.

35.4. Landoj, popoloj kaj lingvoj

Nomoj de landoj kaj landanoj estas normale ĉiam Esperantigitaj. Tie ĉi estas klarigitaj la bazaj principoj, kiujn ĉiuj nomoj de landoj kaj landanoj sekvas, kaj ankaŭ klarigoj pri nomoj de lingvoj.

Ĉi-poste gentovortoj kaj landanovortoj estas plejparte skribataj kun komenca majusklo: Francoj, Birmanoj k.t.p. Skribo minuskla estas tamen same ĝusta (§35.5).

La landonomoj en Esperanto apartenas al du kategorioj: landobazaj nomoj kaj gentobazaj nomoj.

Landobazaj nomoj

Plej multaj landonomoj estas landobazaj. Tiaj nomoj ne havas sufikson. La baza radiko ordinare estas per si mem nomo de lando. El tia nomo oni kreas vorton por landano per la sufikso AN (§38.2.4):

Kanado (Ameriko) ^ Kanadanoj = loĝantoj de Kanado, homoj el Kan- ado k.s.

Burkino (Afriko) ^ Burkinanoj = loĝantoj de Burkino k.s.

Peruo (Ameriko) ^ Peruanoj

Sudano (Afriko) ^ Sudananoj

Alĝerio (Afriko) ^ Alĝerianoj

Irano (Azio) ^ Irananoj

Pakistano (Azio) ^ Pakistananoj

Usono (Ameriko) ^ Usonanoj

Aŭstralio (Oceanio) ^ Aŭstralianoj

Iuj landobazaj nomoj estas kunmetaĵoj aŭ plurvortaĵoj. La baza radiko tamen ne nomas genton:

Sud-Afriko (Afriko) ^ Sud-Afrikanoj

Dominika Respubliko (Ameriko) ^ Dominik-Respublikanoj

Papuo-Nov-Gvineo (Oceanio) ^ Papuo-Nov-Gvineanoj, Papuanoj, Nov-Gvineanoj

Se lando havas plurvortan nomon, ofte estas pli oportune uzi la vorton ano aŭ la vorton loĝanto aŭ ion similan anstataŭ la sufikso AN:

Trinidado kaj Tobago (Ameriko) ^ anoj/loĝantoj de Trinidado kaj Tobago

Iafoje oni povas uzi mallongigon de longa nomo, sed oni ne faru proprajn nekompreneblajn mallongigojn:

Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (Azio) ^ anoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, anoj de UAE, UAE-anoj

Kelkaj landobazaj nomoj finiĝas per ...lando. Tiam ordinare land estas parto de la radiko:

Irlando (Eŭropo) ^ Irlandanoj (la radiko estas IRLAND)

Nov-Zelando (Oceanio) ^ Nov-Zelandanoj (la baza radiko estas ZELAND)

Sed ekzistas ankaŭ landobazaj nomoj, en kiuj LAND estas efektiva Esper­anta radiko. La elemento antaŭ LAND tamen ne estas nomo de gento: Sar- lando (Germana federacia lando ĉe la rivero Saro), Unuiĝintaj Arabaj Emir­landoj (emiroj ne estas gento, sed speco de regantoj).

Gentobazaj nomoj

Gentobazaj landonomoj estas faritaj el nomo de popolo (gento). Tiaj landonomoj troviĝas precipe en Eŭropo, sed ankaŭ en Azio kaj Afriko. Oni formas tiajn nomojn el gentonomo per aldono de sufikso. La origina landonoma sufikso estas UJ (§38.2.29):

Francoj ^ Francujo (la lando de la Francoj, Eŭropo)

Germanoj ^ Germanujo (la lando de la Germanoj, Eŭropo)

Japanoj ^ Japanujo (Azio)

Somaloj° ^ Somalujo (Afriko)

Multaj uzas anstataŭ UJ la neoficialan sufikson I (§39.1.12) en gentobazaj landonomoj: Francio = Francujo, Germanio = Germanujo, Japanio = Japanujo, Somalio = Somalujo, k.t.p.

Noto: Pri la du landonomaj sufiksoj UJ kaj I oni multe diskutis, sed ili estas ambaŭ bone uzeblaj. Ambaŭ estas komprenataj de ĉiuj Esperantistoj. Duoblaĵoj kiel ekz. Francujo kaj Francio, ne estas pli strangaj ol duoblaĵoj kiel dormejo kaj dormoĉambro, policisto kaj policano. Iuj gramatikistoj preferas diri, ke gentobazaj landonomoj kiel Japanio, Germanio kaj Rusio estas faritaj el apartaj radikoj, ne per sufikso. Laŭ tiu teorio ekz. la popolnomo Germanoj kaj la landonomo Germanio estas faritaj el du malsamaj radikoj, GERMAN kaj GERMANI. En la praktiko la teoria analizo tute ne gravas, ĉar la efektivaj vortoj restas la samaj. Germanujo kaj Germanio ĉiuokaze estas tute sam- signifaj, kaj la loĝantoj nomiĝas Germanoj, Germanujanoj Germanianoj, ĉu oni rigardas la formon Germanio kiel kunmetitan, ĉu kiel nekunmetitan.

Oni ankaŭ povas uzi la radikon LAND sufiksece anstataŭ UJ aŭ I en ge­ntobazaj nomoj. Oni uzu LAND prefere nur kiam tio donas tre internacian nomformon aŭ kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto:

Finnoj ^ Finnlando (la lando de la Finnoj, Eŭropo)

Svazioj° ^ Svazilando (Afriko)

Poloj ^ Pollando (Eŭropo)

Ankaŭ ĉe gentobazaj landonomoj oni povas uzi AN por fari nomon de land- ano, kvankam tio estas malofta:

Rusujo ^ Rusujanoj FE37 (= anoj de Rusujo)

Japanujo ^ Japanujanoj (= anoj de Japanujo)

Somalujo ^ Somalujanoj (= anoj de Somalujo)

Finnlando ^ Finnlandanoj (= anoj de Finnlando)

Rimarku, ke oni ne aldonu AN al popolvorto. Ne diru *Francanoj*. Tio sig- nifus anoj de Franco (= ano de homo). Oni aldonu AN al landonomo:

Francujo (aŭ Francio) ^ Francujanoj (aŭ Francianoj). Aŭ oni diru simple Francoj.

Teorie estas diferenco inter ekz. Germanujano kaj Germano. Germanujano estas ano de la lando Germanujo, dum Germano estas ano de la Germana gento. Sed ordinare oni ignoras tiun teorian diferencon. Nur kiam oni parolas eksplicite pri diversaj gentoj, oni bezonas fari tiajn distingojn, ekz.:

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj, kvankam ili ne estas rusoj. FE 37

Ĉe kelkaj tre specialaj landonomoj oni ne povas uzi la simplan popolvorton por nomi anojn de tiu lando. Loĝantojn de ekz. Interna Mongolujo (parto de Ĉinujo) oni ne povas simple nomi Mongoloj, ĉar tio kompreniĝas kiel anoj de Mongolujo (alia lando). Loĝantojn de Nova Sud-Kimrujo (parto de Aŭstralio) oni ne povas nomi Kimroj, ĉar tio estus anoj de Kimrujo (parto de Britujo). Loĝantojn de Saksujo-Anhalto (parto de Germanujo) oni ne povas simple nomi Saksoj, ĉar Saksoj troviĝas ankaŭ en Saksujo (alia parto de Ge­rmanujo). En tiaj specialaj okazoj oni devas uzi esprimojn kiel anoj de Interna Mongolujo, Intern-Mongolujanoj, anoj de Nova Sud-Kimrujo, Nov- Sud-Kimrujanoj, anoj de Saksujo-Anhalto, Saksujo-Anhaltanoj k.t.p.

Kelkaj popolnomoj estas komuna nomo por pluraj gentoj. Ekz. Belgoj ne estas gento en si mem, sed komuna nomo de Flandroj kaj Valonoj, la du ĉefaj gentoj de Belgujo. Britoj estas komuna nomo de Angloj, Kimroj kaj Skotoj, la tri ĉefaj gentoj de Britujo. Baltoj estas komuna nomo de la tri gentoj Estonoj, Latvoj kaj Litovoj en la landoj Estonujo, Latvujo kaj Litov- ujo, kiuj kune formas la regionon Baltujo. Etiopoj estas komuna vorto por ĉiuj ĉirkaŭ 80 diversaj gentoj en Etiopujo (Oromoj°, Amharoj°, Tigrajoj° k.a.). Homo povas do esti samtempe Belgo kaj Flandro, samtempe Brito kaj Skoto, samtempe Balto kaj Estono k.t.p.

Noto: La radiko BALT estas en Esperanto nomo de homo, ne de maro. La regiono do nomiĝas Baltujo, Baltio la Baltaj ŝtatoj/landoj, ne *Ĉebaltio * aŭ simile. La apuda maro nomiĝas la Balta Maro FA1200

Kiel scii, ĉu nomo estas landobaza aŭ gentobaza?

Se oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...ujo, oni ĉiam scias certe, ke ĝi estas gentobaza, kaj oni povas uzi la simplan gentovorton por paroli pri la loĝantoj de la lando.

Se oni aŭdas landonomon, kiu finiĝas per ...io, oni ne povas esti certa, ĉar multaj landobazaj nomoj (hazarde) finiĝas tiel, kvankam ili ne havas Esper- antan sufikson, ekz. Aŭstralio, Namibio kaj Ĉilio. En tiuj landoj ne loĝas *Aŭstraloj*, *Namiboj* *Ĉiloj*. Tio signifas ankaŭ, ke oni ne povas uzi la sufikson UJ en tiaj nomoj, ĉar la nomoj ne estas gentobazaj. La vokalo i estas parto de la radiko en tiuj kaj en multaj aliaj landonomoj.

Ankaŭ kiam oni renkontas landonomon, kiu finiĝas per ...lando, oni ne povas esti certa. Iuj tiaj nomoj estas landobazaj, ekz. Nederlando kaj Islando, dum aliaj estas gentobazaj, ekz. Pollando kaj Svislando. La popolon de Pollando oni povas nomi Poloj, sed la loĝantoj de Nederlando ne estas

*Nederoj*.

Se oni scias certe, ke landonomo estas farita el nomo de gento, oni povas uzi la simplan popolnomon. Sed se oni ne scias, aŭ se oni hezitas, oni povas ĉiam uzi kunmetaĵon kun la sufikso AN: Francianoj, Ĉinianoj, Pollandanoj, Nederlandanoj k.t.p. Tia uzado neniam povas esti erara.

"Istanoj"

Pluraj landonomoj finiĝas per ...istano (§39.1.18): Pakistano, Afganistano, Uzbekistano k.a. En iaj okazoj por tia lando ekzistas gentovorto similforma: Afganoj, Uzbekoj k.a. En tiaj okazoj estas pli bone uzi gentobazajn nomojn por la landoj: Afganujo (aŭ Afganio), Uzbekujo (aŭ Uzbekio) k.t.p. Sed ne ĉiuj "istan"-landoj havas tian respondan gentovorton. En ekz. Pakistano ne loĝas *Pakoj*, sed Pakistananoj (kaj sekve oni ne povas la landon nomi *Pakujo* *Pakio*).

Arbitra divido

Plej multaj landonomoj estas landobazaj, sed kelkaj, precipe Eŭropaj kaj Aziaj, estas gentobazaj. La kategoria divido, kiu esence estas^ arbitra, diras absolute nenion pri la landoj aŭ pri la popoloj de tiuj landoj. Ĉu ekzistas aŭ ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, ĉu tiuj homoj estas unueca gento aŭ ne. En multaj landoj kun landobazaj nomoj loĝas pli- malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kamboĝo, Nederlando, Islando k.a. Tia dukategorieco estas tute normala en Esperanto. Oni komparu kun ekz. instrumentoj: broso, aŭto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (sufiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj.

Zamenhof kaj aliaj parolis pri distingo inter malnova mondo (Eŭropo, Azio kaj partoj de Afriko), kie ĉiu lando apartenas al unu ĉefa gento, kaj kie oni uzu (precipe) gentobazajn nomojn, kaj nova mondo, kie ĉiuj gentoj estas egalaj, kaj kie oni uzu landobazajn nomojn. Tio estis nura teorio, kiu neniam vere realiĝis en la lingvo. Estas prave, ke gentobazaj nomoj troviĝas precipe en la tiel nomata malnova mondo, sed ekzistas tiom da esceptoj, ke la teorio estas praktike neuzebla.

Diverseca uzo

La praktika uzo de landonomoj kaj popolnomoj estas sufiĉe varia. Tio kaŭzas iom da ĝeno kaj problemoj, sed ĉiuj diversaj variantoj estas tamen uzeblaj laŭ la ĉi-antaŭaj principoj. Se ekz. oni preferas la landobazan nomon Koreo (nuntempe tre maloftan), oni nomu la landanojn Koreanoj. Se oni preferas la gentobazan kaj hodiaŭ plej oftan formon Koreujo/Koreio por la sama lando, oni nomu la loĝantojn Koreoj aŭ eventuale Koreujanoj/Korei- anoj. Sed oni nepre ne miksu. Oni ne parolu pri *Koreanoj en Koreujo*. La du sistemoj estas egale logikaj. Ĉu oni preferas paroli pri Koreanoj, ĉu oni volas nomi ilin Koreoj, oni parolas pri la sama popolo. En ĝuste tiu ĉi okazo la gentobazaj formoj estas tamen superregaj, kaj ankaŭ rekomendataj de la Akademio de Esperanto.

Pri kelkaj popolvortoj oni havas malsamajn opiniojn, ĉu ili estu uzataj aŭ ne. Multaj ekz. uzas la popolvorton Aŭstroj kaj gentobazan landonomon Aŭstr- ujo/Aŭstrio, dum aliaj parolas ĉiam nur pri Aŭstrianoj (kun landobaza nomo Aŭstrio). Iuj uzas la vorton Jugoslavoj kiel komunan nomon por la diversaj gentoj de la iama Jugoslavujo, dum aliaj volas paroli nur pri Jugoslavianoj en Jugoslavio. Normale ne multe gravas, kiun uzon oni sekvas. Oni nur ne elpensu novajn variantojn senbezone.

Jam en la unuaj jaroj de la historio de Esperanto ekzistis tiaj hezitoj pri la kategorio de iuj landonomoj. En tre fruaj tekstoj oni povas trovi nomojn kiel Alĝerujo (gentobaza formo anstataŭ la nuna landobaza nomo Alĝerio) kaj Kanadujo (nun ĉiam Kanado). Sed jam dekomence ekzistas landonomoj de ambaŭ kategorioj, kaj ĝenerale la uzado de landonomoj kaj vortoj por landandoj sekvas la samajn principojn hodiaŭ kiel en la unuaj jaroj.

Noto: Ie kaj tie oni povas legi asertojn, ke en la unua tempo ĉiuj landonomoj estis gentobazaj. Tiuj asertoj tamen estas malpravaj. Jam en la unua Esperanta periodaĵo La Esperantisto (1889 - 1895) kaj ĝenerale en la skribaĵoj publikaj kaj privataj de Zamenhof en la plej fruaj jaroj, oni trovas ambaŭ kategoriojn de landonomoj.

A-finaĵo

A-vorto farita el landobaza landonomo signifas "rilata al la lando, tia kiel (en) la lando, rilata al la homoj en la lando" k.t.p.:

Usono ^ Usona = rilata al Usono aŭ Usonanoj, tia kiel (en) Usono, tia kiel Usonanoj, k.s.

Peruo ^ Perua = rilata al Peruo aŭ Peruanoj, tia kiel (en) Peruo, tia kiel Peruanoj, k.s.

Oni ankaŭ povas fari A-vortojn el popolnomoj kun AN-sufikso. Tia A-vorto signifas nur "rilata al la popolo, tia kiel la popolo", sed tiaj A-vortoj estas tre maloftaj: Usonano ^ Usonana (malofta vorto) = "rilata al Usonanoj, tia kiel Usonanoj" Peruano ^ Peruana (malofta vorto) = "rilata al Peruanoj, tia kiel Peruanoj".

Ĉe gentobazaj landonomoj oni kutimas uzi A-vorton sen sufikso, do A- vorton faritan el la gentonomo: Franca, Japana, Etiopa k.t.p. Tiaj vortoj devus teorie signifi nur "rilata al la popolo, tia kiel la popolo". Sed en la praktiko oni uzas ilin ankaŭ por la senco "rilata al la lando":

Franco ^ Franca = rilata al Francoj aŭ al Francujo

Japano ^ Japana = rilata al Japanoj aŭ al Japanujo

Finno ^ Finna = rilata al Finnoj aŭ al Finnlando

Kompreneble oni ankaŭ povas uzi A-vortojn faritajn el plena gentobaza landonomo, sed tio estas pli malofta:

Francujo ^ Francuja (malofta vorto) = rilata al Francujo

Japanujo ^ Japanuja (malofta vorto) = rilata al Japanujo

Finnlando ^ Finnlanda (malofta vorto) = rilata al Finnlando

Se oni celas la sencon "rilata al la lando", kaj se estas tre grave, ke neniu mise komprenu "rilata al la gento/landanoj", tiam oni ja uzu tiajn vortojn kiel Francuja. Sed en la praktiko plej ofte tute bone taŭgas kaj funkcias la pli kutima formo Franca, ankaŭ kiam vere temas pri "rilata al Francujo".

En iuj landoj, ekz. Rusujo, oni ĝenerale emas tre zorge distingi gentecon. En tiaj okazoj A-vortoj kiel Rusuja estas pli oftaj (ĉar oni opinias, ke Rusa sig- nifu nur "rilata al Rusoj"). En tiaj okazoj oni ankaŭ pli ofte rezervas gento- vortojn, ekz. Rusoj, por la efektiva gento, preferante kunmetaĵojn kiel Rusuj- anoj, kiam oni parolas pri ĉiuj anoj de la lando (ankaŭ tiuj, kiuj ne estas Rusoj en genta senco).

Gentoj sen sentonomo

En multaj landoj, kiuj havas landobazan nomon, tamen ekzistas efektiva gento kun propra lingvo k.t.p., ekz. Nederlando, Islando, Birmo k.a. Se oni volas paroli pri tiuj gentoj, oni devas uzi kunmetaĵon kun AN-sufikso: Nederlandanoj, Islandanoj, Birmanoj k.t.p. Tiaj AN-vortoj do estas plur- signifaj. Ili povas esprimi puran landanecon aŭ civitanecon, sed ili ankaŭ povas esti uzataj kun genta signifo. Tio signifas, ke nekunmetitaj popolnomoj kiel Francoj kaj Japanoj tute similas al AN-sufiksaj popolnomoj kiel Nederlandanoj kaj Birmanoj. En ambaŭ okazoj la vortoj estas plursignifaj. AN-vorto kiel Irlandanoj baze havas la signifon de landanovorto, sed ĝi povas uziĝi laŭbezone ankaŭ kiel gentovorto, dum ge- ntovortoj kiel Svedoj kaj Koreoj baze estas gentaj vortoj, sed uziĝas tre ofte ankaŭ por landana kaj eĉ civitana senco. La diferenco estas do ĉefe grama- tika. Tio, ke en iaj okazoj ekzistas simpla gentovorto, dum aliokaze ne, estas esence hazardo. Oni ne provu kompreni tion kiel iaspecan indikon pri genta pureco aŭ simile.

Lingvonomoj

El landobazaj landonomoj kaj el simplaj popolnomoj oni povas fari nomojn de lingvoj. Oni faras A-vorton kaj aldonas la vorton lingvo. Oni preskaŭ ĉiam metas la antaŭ tiaj lingvonomoj (§9.1.5). Tre ofte oni ellasas (sub- komprenas) la vorton lingvo:

Anglo ^ la Angla (lingvo) = la lingvo de la Angla popolo (kaj de multaj aliaj)

Ĉino ^ la Ĉina (lingvo) = la lingvo de la Ĉina popolo

Arabo ^ la Araba (lingvo) = la lingvo de la Araboj

Zuluo ^ la Zulua (lingvo) = la lingvo de la Zuluoj

Nederlando ^ la Nederlanda (lingvo) = la lingvo de Nederlando

Birmo ^ la Birma (lingvo) = la lingvo de Birmo

Indonezio ^ la Indonezia (lingvo) = la lingvo de Indonezio

La franca lingvo videble estis tiu el ŝiaj scioj, de kiu ŝi esperis plej multe. M 24

Tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ ĉio kun la lingvo angla, kiu celas fariĝi internacia. OV 374 Mi ne scias la lingvon hispanan. FE 34 Ĉu vi parolas la Anglan (lingvon)? Mi volas lerni la Ĉinan (lingvon).

El tiaj lingvonomoj oni povas fari diversajn kunmetitajn vortojn, plej ofte subkomprenante la elementon lingvo, ekz.: angligi = "traduki en la Anglan lingvon", elarabigi = "traduki el la Araba lingvo", hispanparolanto = "parolanto de la Hispana lingvo", Japanlingva = "en la Japana lingvo, sci- anta la Japanan lingvon, k.s.".

Oni atentu, ke por multaj popoloj kaj lingvoj ne ekzistas responda landonomo, ekz. la Hebrea lingvo = "la lingvo de la Hebreoj (Judoj)", kiu estas parolata ĉefe en Israelo; la Persa, kiun parolas la Persoj, la plej granda gento en Irano (antaŭe oni nomis la landon Persujo, sed nun ĝi estas Irano); la Malagasa nomata laŭ la Malagasoj en Madagaskaro (antaŭe nomata Mal- agasujo); kaj la Svahila, kiu estas parolata en pluraj Afrikaj landoj.

Ekzistas ankaŭ lingvoj, kiuj havas tute propran nomon kun O-finaĵo, ekz:

Esperanto, Sanskrito, Latino, Urduo, Ido, Volapuko, Lingvafrankao°, Fanagalo°, Papiamento, Tokpisino°. Antaŭ tiaj lingvonomoj oni ne uzu la (§9.1.5):

Oni parolas Esperanton. от-401

En la lernejo mi studis Latinon, sed ne la Grekan.

Urduo estas tre simila al la Hinda lingvo.

O-vortajn lingvonomojn oni principe ankaŭ povas uzi en A-vorta formo. Tiam oni ja uzu la: la Esperanta (lingvo), la Sanskrita (lingvo), la Urdua (lingvo), la Ida (lingvo). Sed normale oni uzu la simplan O-formon sen la. Se oni vidas tian esprimon kiel ekz. la Urdua (lingvo), oni pli-malpli aŭto- mate supozas, ke ekzistas aŭ popolo [6]Urduoj* aŭ lando *Urduo*, sed tia popolo aŭ lando ja ne ekzistas, kaj tial estas iom misgvide paroli pri la Urdua. Pli klaras la normala formo Urduo.

Ĉiuj planlingvoj havas propran nomon, sed ial oni malemas Esperantigi tiajn nomojn. Oni preferas paroli per fremdaj nomoj pri Volapuk, Solresol, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Novial, Occidental, Interlingue, Interlingua, Basic English, Interglossa, Loglan, Bliss k.t.p. Nur Esperanto, Volapuko kaj Ido estas ofte uzataj Esperantaj nomoj de planlingvoj. Kial ne Esperantigi, kiom eble, ĉiujn tiajn nomojn? Oni ja Esperantigas la nomojn de pli-malpli ĉiuj aliaj lingvoj en la mondo. La jenaj Esperantigitaj nomoj povas do esti uzindaj: Solresolo°, Idiomo Neŭtrala, Latino sen fleksio, Novialo°, Okcidentalo°, Interlingveo°, Interlingvao°, Baza Angla, Intergloso°, Logl- ano°, Bliso° k.t.p.

35.5. Majuskloj ĉe propraj nomoj

La Bremena vaporŝipo "Lloyd" staras en la haveno. FK202 Bremeno estas Germana urbo.

Germanoj kaj francoj, kiuj loĝas en Rusujo, estas Rusujanoj. FE37

Luteranoj kaj Kalvinanoj estas kristanoj. FE37 Kaj Kalvinanoj kaj krist- anoj devenas de propraj nomoj, sed unu havas majusklon, la alia ne. Eble Zamenhof rigardis la vorton Kristo ne kiel nomon, sed kiel titolon. Eble li nur estis senkonsekvenca. Ankaŭ Luteranoj devenas de propra nomo, sed ĝi ĉiuokaze havu majusklon ĉi tie, ĉar ĝi staras frazkomence.

Tiaj formoj [...] estas nek kontraŭ-Esperantaj, nek novaj. LR34 Oni normale ne skribas *kontraŭEsperantaj*, sed uzas dividostrekon en tiaj ĉi vortoj, ĉar estas iom strange skribi majusklon tuj post minusklo. Se oni preferas minusklan skribon, oni povas skribi kontraŭesperantajkontraŭ-esperantaj laŭplaĉe.

En la februara numero ni legis raporton pri nia lando, kaj certe ni ĝojas, ĉar de ĉiam la brazilaj kaj argentinaj esperantistoj kunagadis por la komuna celo. Februaro estas propra nomo de monato (vidu ĉi-poste). Brazilo kaj Argentino estas landonomoj. Esperanto estas lingvonomo.

Partoprenis tri koreoj, tri finnoj, usonano, malajziano, makaŭano, singapurano, kaj 12 tajvananoj. Usono, Malajzio, Singapuro kaj Tajv- ano estas nomoj de landoj. Makaŭo (aŭ Makao) estas urbonomo. Pri popolnomoj kiel koreoj kaj finnoj vidu ĉi-poste.

Monatoj

Monatonomoj (Januaro, Februaro, Marto, Muharamo°, Ramadano k.a.) estas normalaj propraj nomoj. Tradicie, Fundamente kaj Zamenhofe ili estas do skribataj kun komenca majusklo. Nuntempe tamen multaj skribas ilin minuskle, kvankam oni ankoraŭ ĉiam traktas ilin kiel proprajn nomojn (ĉiam sen la, §9.1.6):

Januaro estas la unua monato de la jaro, Aprilo estas la kvara, Nov- embro estas la dek-unua, Decembro estas la dek-dua. FE12

Festoj

Nomojn de festoj oni uzas kiel normalajn proprajn nomojn kun komenca majusklo: Kristnasko, Pasko, Advento, Aŝuro° k.t.p.:

Ho, se estus jam Kristnasko! FA2 44 En la Universala Vortaro de la Fun­damento la vorto kristnasko estas tamen minuskle skribita. Sed normale ĝi estas uzata propranome sen la.

Semajntagoj

La nomoj de la semajntagoj (lundo, mardo, merkredo k.t.p.) ne estas propraj nomoj, kaj estas tial skribataj minuskle. Ili estas tamen ofte uzataj pro- pranomece (§9.1.6).

Landoj, popoloj kaj lingvoj

Landonomojn oni ĉiam skribas kun komenca majusklo, ĉar ili estas veraj propraj nomoj: Nederlando, Usono, Koreujo, Azerbajĝano k.t.p.

Popolnomojn faritajn el landonomo oni povas skribi kun komenca majusklo, ĉar la landonoma parto restas propra nomo: Nederlandanoj, Usonanoj k.t.p. Ankaŭ simplajn popolnomojn oni povas skribi kun komenca majusklo, ĉar ili estas tre similaj al propraj nomoj, kaj majuskla skribo povas helpi al klar­eco: Norvegoj, Araboj k.t.p. Sed popolnomoj ne estas veraj propraj nomoj, kaj tial oni ankaŭ povas ilin ĉiujn skribi kun komenca minusklo: nederland­anoj, usonanoj, norvegoj, araboj k.t.p.

Lingvonomojn faritajn el popolnomo aŭ landonomo oni povas skribi kun komenca majusklo, ĉar ili devenas de vortoj, kiujn oni povas skribi maj- uskle: la Nederlanda, la Islanda, la Hinda, la Araba, paroli Ĉine k.t.p. Sed oni ankaŭ povas ilin skribi minuskle: la nederlanda, la islanda, la hinda, la araba, paroli ĉine k.s.

Verajn lingvonomojn (kun O-finaĵo) oni ĉiam skribu majuskle, ĉar ili sen- dube estas veraj propraj nomoj: Esperanto, Sanskrito, Volapuko k.a. Se ili ne estus propraj nomoj, oni devus preskaŭ ĉiam uzi la antaŭ ili, sed tion oni ne faras. Multaj tamen skribas tiajn nomojn minuskle.

Majuskloj en la Fundamento

Iafoje oni legas asertojn, ke tia aŭ alia uzo de majuskloj ĉe popolnomoj k.s. estas "kontraŭ-Fundamenta". La uzo en la Fundamento estas tamen varia, kaj troviĝas en ĝi ekzemploj de diversspecaj uzoj de majuskloj kaj minuskloj ĉe tiaj ĉi vortoj. La Fundamento simple ne instruas ion definitivan pri maj­uskloj ĉe tiaj ĉi vortoj.

36. Citaĵoj

Kiam vortoj estas citataj, ili povas roli tiel, kiel ili laŭ finaĵoj kaj ordinaraj reguloj normale ne povus roli. Citataj vortoj ofte ne estas uzataj en normala maniero por reprezenti ian signifon. Ili reprezentas nur sin mem. Ĉiaj ajn vortoj, vortetoj, frazoj, frazpartoj aŭ aliaj esprimoj povas aperi kiel citaĵo. Eĉ alilingvaj esprimoj povas tiel aperi.

Citaĵoj ĉiam rolas O-vortece. Ili povas havi tiajn priskribojn, kiajn povas havi O-vorto. Ili povas havi la artikolon la aŭ alian difinilon. Ili povas havi rolvorteton, sed ne N-finaĵon (krom se la N-finaĵo mem estas parto de la cit- aĵo).

Citaĵoj ofte aperas inter citiloj aŭ alimaniere apartigite de la ordinaraj vortoj (ekz. per specialaj litertipoj), sed iafoje oni ne uzas tian apartigan rimedon.

Ofte oni uzas anoncesprimon (la vorto, la ideo, la nomo) antaŭ citaĵo. Se aperas anoncesprimo, ĝi transprenas ĉiujn eventualajn priskribojn, difinilojn kaj rolmontrilojn. La citaĵo mem tiam estas identiga priskribo de la anonc­esprimo. Oni povus eĉ diri, ke citaĵo ĉiam rilatas al anoncesprimo, kiu tamen povas esti subkomprenata:

La "tuj" de sinjoroj estas multe da horoj. PE 1282 = La ideo "tuj" signifas por sinjoroj multe da horoj.

Inter voli kaj fari estas grandega, grandega paŝo. OV 422 = Inter la ago voli kaj la ago fari...

Legu la klarigon sub fari. = ...sub la vorto fari [en vortaro].

Kontraŭ la uzado de "li" en tiaj okazoj oni nenion povus havi. LR7S Ne temas pri iu viro, sed pri la vorto li.

Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'". FE27 = Anstataŭ la vorto "la" oni povas ankaŭ diri la vorton "l'". La vorto "l'" rolas kiel objekto.

Anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi". FE16 = Anstataŭ la vorto "ci"... La citaĵo "vi" rolas kiel objekto sed sen N-finaĵo.

Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian "mi"! Rt114 La citaĵa objekto "mi" ne havas N-finaĵon.

La franco diras pri infano "il", la germano diras "es". LR79 Fremd- lingvaj vortoj aperas kiel objektoj, sed ne havas N-finaĵon. Oni povus enŝovi anoncesprimon, kiu tiam havus N-finaĵon: ...diras pri infano la vorton "il"...

Mi ne scias, sinjorino, kiel oni skribas bateau. E-a-u a-u? M 50 Franca vorto rolas kiel objekto, sed ne havas N-finaĵon.

"Tabloj" estas O-vorto. La vorto O-vorto restas unu-nombra, ĉar tabloj estas nur unu vorto. Ĝia J-finaĵo estas nur parto de la citaĵo.

Pli bona estas malgranda "jen prenu" ol granda "morgaŭ venu". PE1954

"Prenez garde aux enfants!" diris la strigo-patro. FA3 37 Franca frazo rolas kiel objekto.

"Bonan tagon!" sonis subite tra la pordo. Citata salutfrazo rolas kiel subjekto. La N-finaĵoj devas resti sendepende de la frazrolo.

Signifi

La objekto de la verbo signifi estas ofte citaĵo, kiu montras la signifon. Tiam oni normale ne uzu N-finaĵon:

La Angla vorto "house" signifas "domo". = ...signifas la ideon "domo". Se oni dirus ...signifas "domon", oni povus kompreni, ke la Angla vorto iel enhavus en si ankaŭ la signifon de la N-finaĵo.

La vorto "estonto" povas signifi nur "estonta persono", sed ĝi ne povas signifi "estonta tempo" "estonta afero". LR95

Oni ankaŭ povas uzi N-finaĵon, se konfuzo ne povus estiĝi, sed tio estas nuntempe tre malofta: Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, kiu estas uzata por drapo. FE 32

Se la objekto de signifi ne mem montras la signifon, sed nur reprezentas ĝin, tiam oni nepre uzu N-finaĵon: Tiu vorto signifas ion, sed mi ne scias, kion ĝi signifas. Kion signifas "house"? "House" signifas "domo"! La vortetoj io kaj kio ne estas mem la signifoj de la priparolitaj vortoj. Ili neniel estas cit- aĵoj. Sed en la jena frazo kio ja estas citaĵo: La Angla vorto "what" signifas "kio".

Rekta parolo

Citaĵo povas esti frazo, kiun iu diris, pensis aŭ simile. Tian citaĵon oni nomas rekta parolo:

La kato diris: "Ĉu vi povoscias ĝibiĝi, ĉu vi povoscias ŝpini, ĉu vi povoscias aperigi fajrerojn ?" FA2 39

"Lasu ĝin trankvila!" diris la patrino, "ĝi ja al neniu ion faras!" FA2 36

Rektan parolon oni povas ofte transformi en subfrazon. Tion oni nomas nerekta parolo (§33.8): La kato demandis, ĉu ĝipovoscias ĝibiĝi. La patrino diris, ke ili lasu ĝin trankvila.

Titoloj de libroj k.s.

Titoloj de libroj, gazetoj k.s. povas esti traktataj kiel citaĵoj. Se la titolo estas alilingva, tio estas eĉ nepra. Iaj Esperantlingvaj titoloj povas esti uzataj kiel ordinaraj vortoj, aliaj devas esti traktataj kiel citaĵoj. Precizaj reguloj ne ek­zistas:

Ĉu vi legis (la libron) Pan Tadeusz? La Pollingva nomo ne povas akcepti N-finaĵon. Oni povas enmeti la anoncvorton libro, kiu tiam ricevas la finaĵon.

Ĉu vi legis la Parnasan Gvidlibron? La Esperantlingva titolo facile akceptas N-finaĵon. Uzi ĝin kiel citaĵon sen N-finaĵo estus strange.

Ĉu vi legis Sinjoron Tadeo? Ĉu vi legis (la libron) Sinjoro Tadeo? La Esperantlingva titolo povas akcepti N-finaĵon, sed tio povas ŝajni

stranga. Oni ja ne legis sinjoron, sed libron. Oni povas alternative uzi la titolon kiel citaĵon, eventuale kun anoncesprimo.

Ĉu vi legis "Ĉu vi kuiras ĉine?"? Tiu ĉi Esperantlingva titolo devas esti traktata kiel citaĵo, ĉar ĝi estas tuta frazo.

Nun la ludiloj komencis ludi, jen "Ni ricevas gastojn", jen "Rabistoj kaj urbaj soldatoj", jen "Kaŝiĝo". FA1154 Nomoj de infanludoj aperas kiel objektoj, sed sen N-finaĵo, ĉar ili estas citaĵoj.

Vortfarado

Vortfarado

37. Vortfaraj principoj

La reguloj kaj principoj de vortfarado estas ĉi tie klarigitaj en maniero speci- ala por PmEG. Aliaj lernolibroj uzas aliajn manierojn klarigi la samajn aferojn.

La Akademio de Esperanto klarigas la vortfaradon surbaze de teorio pri "tri ĉefaj signifo-kategorioj" (Aktoj de la Akademio, p. 69 - 70). Ankaŭ PAG uzas tian teorion. La klarigoj en PMEG principe esprimas la samon, sed per aliaj vortoj.

La vortfarado baziĝas sur vortelementoj kaj signifoj (§37.1). Farante vortojn oni sekvas tri bazajn principojn:

Uzo de vortklasaj finaĵoj (§37.2)

Uzo de precizigaj antaŭelementoj (§37.3)

Vortigo de frazetoj (§37.4)

Legu ankaŭ pri streĉitaj formoj en §37.5, kaj pri ŝajnaj kunmetaĵoj en §37.6.

Krome oni uzas afiksojn (§38) por fari kunmetaĵojn. Multaj afiksoj sekvas baze la ordinarajn principojn, sed iuj afiksoj sekvas tute proprajn regulojn.

Atentu, ke kunskriboj (§25.3) kiel membroj-abonantoj, nigra-blanka, vole- ne-vole, pli-malpli k.s., ne estas rigardataj kiel kunmetaĵoj en PMEG.

37.1. Vortelementoj kaj signifoj

Ĉiu vortelemento havas per si mem ian signifon. Ĝi estas simbolo de ia ideo. Vortklasaj finaĵoj

La vortelementoj O, A, E kaj I (kaj ankaŭ AS, IS, OS, US kaj U) estas vort­klasaj finaĵoj (§37.2). Ili estas tre gravaj en la vortfarado. (Ekzistas ankaŭ la gramatikaj finaĵoj J §8 kaj N §12.2, kiuj ne estas same gravaj en vortfarado, ĉar uzo de tiuj du finaĵoj ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto.)

Vortetoj

Vortetoj (§3.1) estas jam per si mem vortoj: por, mi, jam, eĉ, tiam, anstataŭ, je, jes k.a.

Radikoj

La plej multaj vortelementoj estas radikoj. Ĉiu radiko havas jam per si mem signifon, sed radiko ne povas aperi memstare kiel vorto. Ĝi bezonas vort- klasan finaĵon.

Kelkaj radikoj montras homojn, personojn, ekz.: AMIK, TAJLOR, INFAN, PATR, SINJOR, VIR...

Aliaj radikoj montras bestojn, ekz.: ĈEVAL, AZEN, HUND, BOV, FIŜ, KOK, PORK...

Aliaj estas kreskaĵoj, ekz.: ARB, FLOR, ROZ, HERB, ABI, TRITIK...

Iuj radikoj estas iloj, ekz.: KRAJON, BROS, FORK, MAŜIN, PINGL, TELEFON...

Multaj radikoj estas nomoj de agoj, ekz.: DIR, FAR, LABOR, MOV, VEN, FRAP, LUD...

Aliaj radikoj estas nomoj de ecoj kvalitoj, ekz.: BEL, BON, GRAV, RUG, VARM, ĜUST, PRET...

Ekzistas multaj diversaj grupoj kaj kategorioj, ne nur la ĉi-antaŭaj. Kelkaj radikoj estas malfacile klaseblaj, iuj havas plurajn signifojn, aliaj havas tre specialan signifon, sed ĉiuj havas ian signifon.

Kiel eltrovi la propran signifon de radiko?

Ofte la propra signifo de radiko estas pli-malpli evidenta per si mem, sed por certeco necesas zorga komparo de la diversaj uzoj de la radiko kun diversaj finaĵoj, en diversaj kunmetaĵoj k.t.p. Decida estas la O-formo de radiko, ĉar la signifo de la O-formo estas ĉiam identa al la signifo de la radiko mem. Por eltrovi la propran signifon de radiko oni do kontrolu la signifon de ĝia O-formo (se tia estas uzata). Multaj radikoj havas pli ol unu signifon. Tiam ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Unu diferenco inter radiko kaj O- vorto estas tamen, ke radikoj estas neŭtralaj pri nombro (§8.2.1).

La graveco de la radikosignifo

Por ĝuste uzi radikon kun diversaj finaĵoj oni devas koni la propran signifon de la radiko. La gravecon de la radikosignifo bone montras la klasika ek- zemplo de la radikoj KOMB kaj BROS.

La du verboj kombi kaj brosi havas tre similajn signifojn. Ili ambaŭ montras agon, kaj la du agoj estas eĉ tre similaj. Sed se oni ŝanĝas ilin en O-vortojn, ili subite komplete malsimilas:

kombo = la ago kombi

broso = ilo, per kiu oni brosas

La klarigo de tiu ĉi drasta ŝanĝiĝo estas la fakto, ke jam la radikoj havas sig­nifojn. KOMB estas nomo de certa ago, dum BROS estas nomo de certa ilo. Kun O-finaĵo ili estas do nomoj de ago kaj ilo respektive - tre malsimilaj aferoj. Sed kun verba finaĵo ili ambaŭ ricevas agan signifon. KOMB tiam apenaŭ ŝanĝiĝas, ĉar ĝi estas jam aga per si mem. BROS tamen ŝanĝiĝas, kaj montras tiun agon, kiun oni kutime faras per broso.

Se oni deziras O-vorton por tiu ago, kiun oni faras per broso, oni devas fari kunmetaĵon: bros-ad-o. Same, se oni deziras vorton por tiu ilo, per kiu oni kombas, oni ankaŭ devas fari kunmetaĵon: komb-il-o.

Troviĝas multegaj ĉi tiaj radikparoj, kie la signifo de la verbaj formoj estas similaj, dum la O-formoj estas malsimilaj. La klarigo estas ĉiam, ke la radikosignifoj estas malsamaj. Jen kelkaj ekzemploj: bati - marteli, haki - pioĉi, servi - sklavi, kudri - tajlori, regi - reĝi, kaperi - pirati, viziti - gasti.

Same oni povas trovi parojn, kie la A-formoj similas, sed la O-formoj mal- similas, ekz.: eleganta - danda, nobla - nobela, lerta - majstra, kuraĝa - heroa, proksima - najbara, dolĉa - miela. Kontrolu mem la signifon de la respondaj O-formoj en vortaro.

Multaj preferas diri, ke temas pri diversaj bazaj vortoj, de kiuj oni deiras en la vortfarado. Ili preferas diri, ke ĉe BROS oni deiras de la baza vorto broso, kiu estas nomo de ilo, kaj formas el ĝi la verbon brosi (per anstataŭigo de O per I). Ĉe KOMB tamen, laŭ tia klarigomaniero, la baza vorto estas kombi (kiu kompreneble nomas agon). El kombi oni povas fari la agan O-vorton kombo (per anstataŭigo de I per O), kaj la vorton por la ilo, kiun oni normale uzas por kombi, kombilo (per aldono de la sufikso IL kaj O-finaĵo). Pro tio, ke la baza formo en unu okazo estas O-vorto, sed en la alia okazo estas verbo, la vortfarado rezultigas diversspecajn vortojn. Tia klarigomaniero estas tute bona, kaj verŝajne por multaj pli natura. Tia parolo pri bazformoj esence estas la sama afero, kiel parolado pri propra signifo de radikoj. Se radiko estas laŭ sia signifo aga, tiam oni nature vidas por ĝi la verban formon kiel bazan. Se radiko estas eca, tiam oni nature vidas la A-finaĵan formon kiel bazan. Se radiko signife estas nek aga, nek eca, tiam oni nature rigardas ĝian O-formon kiel bazan. Ankaŭ ĉi-poste en PMEG multaj vort- faraj fenomenoj estas prezentataj tiel, ke oni faras unu vorton el alia vorto ekz. per anstataŭigo de la finaĵo.

Radikoj en vortaroj

Agaj radikoj estas ofte nomataj verbaj verbkarakteraj, ĉar ĉe ili oni nature vidas la verbon kiel bazan formon. Tial agaj radikoj normale aperas en vortaroj en verba formo aŭ en artikolo kun verba kapvorto.

Ecaj radikoj estas ofte nomataj A-vortaj A-karakteraj, ĉar ĉe ili oni vidas la A-finaĵan formon kiel bazan. Tial ecaj radikoj estas do normale pre- zentataj kiel A-vortoj en vortaroj. Ankaŭ radikoj, kiuj plej ofte aperas kun E- finaĵo, estas tradicie nomataj A-karakteraj.

Radikoj nek ecaj, nek agaj estas ofte nomataj O-vortaj aŭ O-karakteraj.

Ili estas normale prezentataj kiel O-vortoj en vortaroj.

Bedaŭrinde multaj vortaristoj ne vere kontrolis la signifon de ĉiuj radikoj. Tial oni iafoje erare prezentas ekz. agan radikon kiel O-vorton, aŭ aĵan radikon kiel verbon.

Noto: Ankaŭ la grava vortaro PIV prezentas iujn radikojn nekonsekvence. Jen ekzemploj: DEMONSTRACI aperas kiel O-vorto, sed DEMONSTR kiel verbo, kvankam demonstracio kaj de- monstro ambaŭ estas agaj kaj preskaŭ samsignifaj. KONKURENC aperas kiel O-vorto, sed KONKUR kiel verbo, kvankam ambaŭ estas agaj.

PMEG tamen ne uzas tian dividon en verbaj, A-vortaj kaj O-vortaj radikoj, sed preferas paroli pri la propra signifo de radiko.

Mito pri unusignifaj vortelementoj

Multaj pensas, ke vortelementoj havas (aŭ havu) en Esperanto nur po unu signifon. Tiel neniam estis, kaj tiel neniam povus esti. Sufiĉas malfermi vortaron por nuligi tiun ideon.

Ekzistas eĉ homonimoj (samformaj vortelementoj kun tute senrilataj sig­nifoj). La homonimoj en Esperanto estas malmultaj kompare kun aliaj lingvoj, sed ili ja ekzistas, ekz.: AKT (parto de teatraĵo; dokumento), ARTI- KOL (la; skribaĵo en gazeto), DEVIZ (principfrazo; pagilo), KUB (sesflanka objekto; lando), METR (unuo de longo; poezia ritmo). Ĉiuj ekzemploj estas oficialaj radikoj. Kompreneble oni evitu enkonduki novajn homonimojn, se ili povus kaŭzi konfuzon, sed tute ne ekzistas ia malpermeso de homonimoj en Esperanto.

37.2. Vortklasaj finaĵoj

O-finaĵo

La finaĵo O (§4) aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas simple nomo de la afero:

amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj

ĉevalo, azeno = nomoj de diversaj bestoj

krajono, broso = nomoj de diversaj iloj

diro, faro = nomoj de diversaj agoj

belo, bono = nomoj de diversaj ecoj

Se radiko havas plurajn signifojn, ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto konstruo havas la samajn tri signifojn.

O-finaĵon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finaĵo aŭ N-finaĵo). Skribe oni tiam uzas apostrofon (§10.1) anstataŭ la O-finaĵo:

amiko = amik' = AMIK

belo = bel' = BEL

diro = dir' = DIR

Tia forlasado de O-finaĵo okazas ordinare nur en poezio.

Kvankam O-finaĵo ne aldonas ian signifon, ĝi ja estas grava el gramatika vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro (§8.2).

Participoj kun O-finaĵo (§28.3) sekvas apartajn regulojn.

A-finaĵo

La finaĵo A (§5) montras, ke oni priskribas ion. A = "rilata al la afero, tia kiel la afero" k.s.:

amika = tia kiel amiko, rilata al amiko...

ĉevala = tia kiel ĉevalo, rilata al ĉevalo

dira = rilata al la ago diro, farata per diro...

bela = havanta la econ belo

A-vortoj el ecaj radikoj

Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

bona manĝo = "manĝo karakterizata de boneco"

rapida aŭto = "aŭto karakterizata de rapideco"

okazaĵo stranga = "okazaĵo karakterizata de strangeco"

ruĝa domo = "domo kiu havas ruĝon kiel econ (kiel koloron)"

En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan sig- nifon:

stulta demando ~ "demando farita pro stulteco". La demando ne estas stulta en normala senco. Gi montras stultecon de la demandanto.

laŭta ĉambro = "ĉambro plena je laŭtaj sonoj". La ĉambro ne estas laŭta en ordinara senco, sed ĝi enhavas laŭtecon.

ruĝa koloro = "koloro kiu estas ruĝo". Gi ne havas ruĝon kiel koloron, sed estas mem la koloro ruĝo. Ruĝa ĉi tie ne montras econ, sed ident- econ.

A-vortoj el ne-ecaj radikoj

Kiam la radiko de A-vortone havas ecan signifon, la A-vorto povas montri diversspecajn priskribojn. Generale la signifo de tia A-vorto multe varias laŭ la kunteksto:

reĝa konduto = "konduto en maniero karakteriza por reĝo, konduto kun la ecoj de reĝo"

reĝa persono = "persono kiu estas reĝo, persono de reĝa familio" k.s.

reĝa palaco = "palaco kiu apartenas al reĝo"

muzika instrumento = "instrumento uzata por fari muzikon"

muzika klereco = "klereco pri muziko"

muzika prezento = "prezento de muziko"

Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas signifi "ri­lata al la ago", sed ĝi ankaŭ povas esti simila al ANT-participo aŭ INT-parti- cipo (§28.1) kun A-finaĵo:

nutra problemo = "problemo pri nutrado"

nutra manĝaĵo = "manĝaĵo kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn, nutranta manĝaĵo"

tima homo = "homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema homo"

tima krio = "krio pro timo"

zorga esploro = "esploro farita kun zorgo"

zorga patrino = "patrino kiu zorgas, zorganta/zorgema patrino"

morta besto = "ne plu vivanta besto, mortinta besto"

morta kondamno = "kondamno al morto"

morta vundo = "vundo kiu povus kaŭzi morton"

Aga radiko sed eca signifo

A-vorto kun aga radiko normale havas ian signifon laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj, sed iuj tiaj A-vortoj estas uzataj kun signifo pure eca, en kiu la aga signifo de la radiko plene malaperis. Tia uzo ekzistas de la unuaj tempoj, iaokaze eĉ ĉe Zamenhof, sed nur ĉe limigita grupo de radikoj. Ne temas pri vortfara principo ĝenerale uzebla. Tia uzo estas do esence neregula. Ĝi povas kaŭzi problemojn kaj miskomprenojn, kaj estas tial evitinda:

korekti = "senerarigi" ^ korekta

(bona sed malofta uzo) = "rilata al korektado, senerariga": korektaj principoj = "principoj pri korektado", korekta edukado = "edukado, kiu korektas (kiu forigas erarojn)".

(evitinda sed ofta uzo) = "senerara": *korekta teksto* = "senerara teksto". Ĝi ne estas sufiĉe *korekta*. M75

kompliki = "ĝene malsimpligi" ^ komplika

(bona uzo) "rilata al komplikado, komplikanta": komplika faktoro = "faktoro, kiu kaŭzas (ĝenan) malsimplecon".

(evitinda sed ofta uzo) = "ĝene malsimpla": *komplika rezonado* = "(ĝene) malsimpla rezonado", *komplikaj reguloj* = "malsimplaj reguloj".

konfuz/i = "malordigi, malklarigi, perpleksigi, intermiksi" ^ konfuza

(bona uzo) = "rilata al konfuzado, tia ke ĝi kaŭzas malordon, malklar- econ aŭ perpleksecon": konfuzaj demandoj = "demandoj, kiuj konfuzas (kiuj kaŭzas perpleksecon)", konfuzaj vortojOV319 = "vortoj, kiuj kon- fuzas (kiuj kaŭzas miskomprenojn)".

(evitinda sed ofta uzo) = "malorda, malklara, perpleksa": *konfuzaj pensoj* = "malordaj pensoj", *konfuza impreso* = "malorda (konfuzita) impreso". La distingo inter la bonaj kaj malbonaj uzoj de konfuza povas esti iom subtila, ĉar tio, kio mem estas malorda ofte pro tio ankaŭ kaŭzas malordon.

fuŝi = "malbone fari" ^ fuŝa

1. (bona uzo) = "rilata al fuŝado, malboniga": fuŝa agado = "agado, kiu fuŝas (ion)".

2 (evitinda uzo) = "malbone farita, fuŝita": *fuŝa rezulto* = "malbona rezulto, fuŝita rezulto".

veki = "interrompi ies dormon" ^ veka

(bona uzo) = "rilata al vekado, vekanta": veka signalo = "signalo, kiu vekas".

(evitinda uzo) = "ne (plu) dormanta": *Mi estas veka jam de du horoj.*

suspekti = "sen pruvo pensi, ke io estas malbona aŭ ke iu estas kulpa" ^ suspekta

(bona uzo) ="rilata al suspektado, suspektanta": suspekta mieno = "mieno, kiu esprimas suspektadon (mieno de suspektanta persono)".

(evitinda uzo) = "tia ke ĝi vekas suspekton, suspektinda": Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. FE 35 Jam delonge apenaŭ iu uzas la vorton suspekta en tiu stranga maniero. Ansta- taŭe oni uzas la tute logikan formon suspektinda (ankaŭ eblas suspekt- iga). Tiun unikan kaj izolitan ekzemplon en la Fundamento oni do rigardu kiel evitindan arĥaikaĵon.

Ofte tia evitinda A-vorto similas sence al pasiva participo kun AT aŭ IT (§28.1): *komplika* ("malorda") ~ komplikita, *korekta* ("senerara") ~ korektita. Sed la sencoj ne estas egalaj. Ĉe la neparticipaj simplaj (kaj evit- indaj) formoj temas nur pri la eco (la ago eble tute ne okazis). La respondaj participaj formoj tamen ĉiam montras, ke la ago okazis aŭ okazas.

Evitinda uzo

Se oni uzas tiajn A-vortojn kun nure eca (ne-aga) senco, oni povas doni la impreson, ke la radikoj mem estas ecaj. Tio povas kaŭzi, ke oni erare aldonas IG-sufikson (§38.2.17) al la verbaj formoj uzante kaŝigi anstataŭ kaŝi, vekigi anstataŭ veki, komplikigi anstataŭ kompliki, korektigi anstataŭ korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj tamen havas aliajn tre specialajn signifojn: kaŝ- igi = "igi iun kaŝi ion", vekigi = "igi iun veki iun", komplikigi = "igi iun kompliki ion" k.t.p. Tio ankaŭ povas kaŭzi, ke la simplaj verbaj formoj mise uziĝas kun la signifo "esti tia". Korekti ne signifas "esti senerara", sed "igi senerara". Kompliki ne signifas "esti malsimpla", sed "malsimpligi". Oni do prefere ne plu uzu tiajn vortojn kiel korekta, komplika k.t.p. en tia nenormala maniero. Oni uzu korekta nur kun la senco "rilata al korektado", komplika nur por "rilata al komplikado" k.t.p. Se oni volas esprimi la ideon "sen­erara", oni uzu senerara ĝusta. Se oni volas esprimi la ideon "mal­simpla", oni diru "malsimpla", k.t.p.

Noto: En la komencaj tempoj la principoj por fari A-vortojn el ne-ecaj radikoj ne estis klare vort- umitaj. Tial oni iafoje kreis tiajn vortojn intuicie kaj improvize, kaj ne malofte sub influo de similaj formoj en naciaj lingvoj. Pro tio enkondukiĝis en la lingvon tiaj ĉi A-vortoj kun neregulaj sencoj. Kvankam oni povas trovi tian uzon ĉe Zamenhof kaj ĉe multaj aliaj gravaj Esperantistoj, kaj en unu okazo eĉ en la Fundamento, temas klare pri neregulaĵoj. La grava gramatiko PAG mem uzadis korekta kun la signifo "senerara", kaj tute ne avertis kontraŭ tia uzo. Kaj la unuaj versioj de PMEG eĉ provis defendi tian uzon (precipe pro ĝia Zamenhofeco). Sed multaj firme opinias, ke tia uzo estas malbona kaj evitinda, kaj fakte ili pravas.

Falsi kaj falsa

Iom speciala okazo de A-vorto el aga radiko estas la vorto falsa:

falsi = 1. "trompe ŝanĝi ion farante ĝin malaŭtentika": falsi dokumenton, falsi historion, 2. "trompe krei ion malaŭtentikan kiel imiton de io valora": falsi monon, falsi subskribon.

falsa = 1. "karakterizata de falsado": falsa interpreto, falsa atesto, 2. "malaŭtentika, falsita": falsa dokumento, falsa mono, falsa subskribo, falsaj dentoj. La dua signifo estas pli ofta.

Principe tio estas simila al la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj korekti/korekta, kompliki/komplika k.t.p. Sed la uzo de falsa por "malaŭtentika" kaj "falsita" estas tre ofta kaj firme enradikiĝinta (kaj ankaŭ Zamenhofa), kaj la rilato inter falsi kaj falsa estas sufiĉe kompleksa. Tial ŝajnas, ke oni devas akcepti (aŭ almenaŭ toleri), ke la vorto falsa estas tiamaniere uzata. Oni tamen atentu, ke falsa ne signifas simple "malĝusta/malvera". Falsa respondo ne estas nur malĝusta respondo, sed respondo, kiu intence prezentas malveron por trompi. La respondalternativoj en kvizo do ne estas korektaj kaj falsaj, sed ĝustaj kaj malĝustaj pravaj kaj malpravaj.

En la Baza Radikaro Oficiala la Akademio de Esperanto en 1974 akceptis kaj aprobis tian tradician ecan uzon de falsa, deklarante, ke la radiko FALS havas du apartajn signifojn, unu agan kaj unu ecan.

Sed tamen oni kompreneble povas kaj rajtas uzi malaŭtentika kaj falsita anstataŭ falsa, se oni tion preferas.

37.2.3. E-finaĵo

La vortfara uzo de la finaĵo E (§6) tre similas al la uzo de A-finaĵo (§37.2.2). E = "rilate al la afero, tiel kiel la afero" k.s.:

tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro

krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono

labore = rilate al laboro, per laboro

blanke = tiel kiel la koloro blanko

E-vortoj el ecaj radikoj

Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:

veturi rapide = "veturi kun alta rapideco"

strange granda = "granda en stranga maniero"

ruĝe farbita = "farbita per ruĝo"

E-vortoj el ne-ecaj radikoj

Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:

reĝe konduti = "konduti en maniero karakteriza por reĝo"

reĝe riĉa = "tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero"

loĝi urbe = "loĝi en urbo"

okazi tage = "okazi en tago"

Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi "rilate al la ago, karakterizate de la ago" k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo aŭ INT-participo kun E-finaĵo (§28.2):

konduti time = "konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante timon, timante"

zorge esplori = "esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme"

morte danĝera = "tiel danĝera ke estas risko de morto"

morte malami = "malami ĝis la morto"

Aga radiko sed eca signifo

Ĉe iuj E-vortoj, la signifo iafoje estas maniera, kvankam la radiko estas aga:

Mi parolas en ĝi [= la Franca lingvo] sufiĉe korekte kaj facile. M 57 = ...sufiĉe senerare...

Tia uzo estas evitinda. Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-fin- aĵo en §37.2.2.

37.2.4. Verbaj finaĵoj

I = "fari certan agon (aŭ esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo de la radiko".

La finaĵo I reprezentas ĉi tie ĉiujn verbajn finaĵojn (§26): I, AS, IS, OS, US kaj U.

Verboj el agaj radikoj

Aga radiko kun verba finaĵo havas ĉiam sian propran signifon:

KUR ^ kuri = fari la agon "kuro"

KONSTRU ^ konstrui = fari la agon "konstruo"

Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompren­eble la ago de la verba formo. Ekz. KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial ĝuste tiun agan sig- nifon.

Verboj el ne-agaj radikoj

Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed iafoje oni povas heziti. Ĉe multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili ricevas kun verba finaĵo, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo, kaj oni ankoraŭ ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia radiko oni devas do mem trovi taŭgan agon. Se estas eble, oni komparu kun aliaj similaj radikoj. Iafoje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam oni eble ne faru verbon el la radiko, ĉar la verbo fariĝus tro malfacile komprenebla.

Se radiko per si mem montras econ staton, la verba formo normale sig- nifas "esti tia" aŭ "agi kun tia eco":

RAPID ^ rapidi = agi rapide

AKTIV ^ aktivi = agi aktive, esti aktiva

PRET ^ preti = esti preta

KURAĜ ^ kuraĝi = esti kuraĝa, agi kuraĝe

Legu ankaŭ pri verbigo de perverba priskribo en §31.1.

Normale ĉi tia verbo ne signifas "iĝi tia" aŭ "igi tia". Ĉe ecaj kaj stataj radikoj oni uzas la sufiksojn IĜ (§38.2.18) kaj IG (§38.2.17) por krei tiajn signifojn.

Se la radiko montras ilon, aparaton aŭ simile, la verbo normale signifas "uzi tian ilon en ĝia kutima maniero":

BROS ^ brosi = uzi broson (en normala maniero)

TAMBUR ^ tamburi = ludi per tamburo, bati tamburon

FINGR ^ fingri = tuŝi per fingro

AŬT ^ aŭti = iri per aŭto

Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas "provizi per tia substanco":

AKV ^ akvi = provizi per akvo, verŝi akvon (sur ion)

OR ^ ori = kovri per oro

AER ^ aeri = plenigi per aero

En ĉi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM (§38.2.31), ofte senbezone, aŭ la neoficialan sufikson IZ (§39.1.21), plej ofte same senbezone.

Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas "agi kiel tia persono", "roli kiel tia homo":

TAJLOR ^ tajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro

GAST ^ gasti = esti gasto (ĉe iu), loĝi kiel gasto

REĜ ^ reĝi = regi kiel reĝo, esti reĝo (super io)

Bestaj radikoj kaj diversaj fenomenaj radikoj signifas en verba formo "agi kiel tia besto aŭ fenomeno":

HUND ^ hundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo

SERPENT ^ serpenti = iri kiel serpento

OND ^ ondi = fari ondajn movojn

Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per alia regulo ol la tute ĝenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime rilatas al la signifo de la radiko:

FIŜ ^ fiŝi = provi kapti fiŝojn, fiŝkapti

POŜT ^ poŝti = transdoni (ekz. leteron) al la poŝto

FIN ^ fini = meti finon, kaŭzi finon

ORIENT ^ orienti = decidi aŭ fiksi la pozicion (de io) rilate al oriento

REGUL ^ reguli = gvidi la funkciadon de maŝino k.s. laŭ iaj reguloj

Objektaj kaj senobjektaj verboj

Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem laŭsence tia, ke ĝi povas aŭ ne povas esti direktita al rekta objekto: SID = sido (estado en certa pozicio, ago laŭsence senobjekta) ^ sidi (senobjekta verbo), KUR = kuro (moviĝo, ago laŭsence senobjekta) ^ kuri (senobjekta verbo), PAF = pafo (ago laŭsence objekta) ^pafi (objekta verbo), POSTUL = postulo (ago laŭsence objekta) ^postuli (objekta verbo).

Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankaŭ, ĉu ĝi estu objekta aŭ senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankaŭ pri verboj kun kaj sen IG en §38.2.17, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj en §30.

37.3. Precizigaj antaŭelementoj

Partaj kombinoj

Plej ofte antaŭelementoj distingas diversajn specojn. Iafoje tamen temas ne pri speco, sed pri parto de la ĉefelemento, ekz.: antaŭbrako = "tiu parto de brako, kiu troviĝas plej antaŭ la korpo"; Orient-Eŭropo = "la orienta parto de Eŭropo".

Kvazaŭ propraj radikoj

Kombino kondutas kiel simpla radiko. Ĝi povas akcepti ĉiun ajn finaĵon:

vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, vaporŝipi; rondiro, rondira, rondire, rondiri; piediro, piedira, piedire, piediri; helruĝo, helruĝa, helruĝe, helruĝi. Aldonante finaĵon al kombino oni sekvas la samajn principojn kiel por simplaj radikoj (§37.2).

Kombinoj el kombinoj

Oni povas el kombinoj fari novajn kombinojn:

vaporŝipasocio = "asocio, kiu okupiĝas pri vaporŝipoj". Ĉefelemento estas la radiko ASOCI. Preciziga antaŭelemento estas la kombino VAPORŜIP.

vaporŝipasociano = "ano de vaporŝipasocio". Ĉefelemento estas la radiko AN. Antaŭelemento estas la kombino VAPORŜIPASOCI.

ŝarĝvaporŝipo = "vaporŝipo uzata por transporti ŝarĝojn". Ĉefelemento estas la kombino VAPORŜIP. Antaŭelemento estas la radiko ŜARĜ.

Kombino el pluraj radikoj povas teorie esti plursignifa. Neniu gramatika regulo klarigas, ke ekz. ŝarĝvaporŝipo estas ŝarĝ-vaporŝipo kaj ne ŝarĝvapor-ŝipo ("ŝipo, kiu iel rilatas al ŝarĝvaporo", sensencaĵo). Oni devas simple mem kompreni, kiu el pluraj teorie eblaj analizoj kaj signifoj estas la ĝusta. Konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko. Skribe oni je bezono povas uzi dividostrekojn por klareco, kiel en ŝarĝ-vaporŝipo. Ĝenerale kom­binoj kun pli ol tri aŭ kvar radikoj povas esti tro malfacilaj. Anstataŭ *vaporŝipasocimembrokunvenejo[7] oni prefere diru ekz. kunvenejo por membroj de vaporŝipasocio.

Interligaj finaĵoj

Post preciziga antaŭelemento oni povas meti interligan O-finaĵon por faciligi la elparolon aŭ komprenon de la kombino: puŝoŝipo, aeroŝipo, sangoruĝo k.t.p. En kelkaj vortoj oni emas uzi tian O-finaĵon ne pro ia vera bezono en Esperanto, sed ĉar la antaŭelemento finiĝas per O en aliaj lingvoj. Oni uzas plej ofte ekz. radioelsendo anstataŭ la simpla radielsendo pro tio, ke la vorto radio ĉiam havas finan "o" en aliaj lingvoj. Kompreneble oni povas ellasi O, ĉar en Esperanto ĝi ne estas parto de la radiko, sed nura finaĵo.

Oni ne uzas ligfinaĵon en tiaj kombinoj, kie la antaŭelemento plej nature far- iĝas A-vorto, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingro Jĝ1 = "fingrospeco, kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj". Apenaŭ eblas la signifon klarigi en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras *dikofingro*, nek *dikafingro*, sed je bezono dika fingro. La alternativo al grandmagazeno estas granda magazeno (ne *grandomagazeno* *grandamagazeno*), ĉar la signifo estas "magazenspeco aparte granda". Anstataŭ Nov-Zelando oni povas diri Nova Zelando (ne *Novo-Zelando* *Nova-Zelando*). Simile estas ĉe agaj vortoj, kie la preciziga antaŭelemento montras econ, kiu re- zultas el la ago: ruĝfarbi ^ farbi ruĝa, farbi tiel ke io fariĝas ruĝa; plenŝtopi ^ ŝtopi plena; satmanĝi ^ manĝi ĝis oni estas sata. Ankaŭ en tiaj kombinoj oni ne uzas ligfinaĵon. Same en agaj kombinoj, kie la antaŭ- elemento montras la manieron de la ago, oni kutime ne uzas ligfinaĵon, sed preferas je bezono disigi la kombinon: laŭtlegi ^ legi laŭte.

Formoj kiel nigra-blanka ne estas kombinoj, sed du apartaj vortoj kunskrib- itaj por speciala nuanco (§25.3).

Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-fin- aĵon: postsigno ^ postesigno (faciligas la elparolon), postulo ^ posteulo (faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.

Aliaj finaĵoj ol E povas aperi post vorteta antaŭelemento nur kiam tio aldonas necesan signifon: unuaeco = "la eco esti unua" (unueco = "la eco esti kiel unu"), antaŭeniri = "iri antaŭen" (antaŭiri = "iri antaŭ io"). La ligon EN (E + N) oni uzas iafoje ankaŭ post radikaj antaŭelementoj: supreniro, ĉieleniro (aŭ ĉieliro), hejmenvojaĝo (aŭ hejmvojaĝo).

E kiel ligfinaĵo aperas iafoje, kiam la antaŭelemento estas la radiko MULT: multe-nombro. La E-vorto multe estas ofte uzata kvazaŭ ĝi estus O-vorto (§24.3).

En kombinoj el aga radiko plus POV, VOL aŭ DEV, oni normale uzas I kiel ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva. Estas pli bone klarigi tiajn formojn kiel frazetvortojn (§37.4). Oni povas ankaŭ uzi O en tiaj vortoj: pagopova, vivovola, pagodeva. Tiam ili estas kombinoj, sed O en tiaj vortoj estas malpli kutima. Oni povus principe ankaŭ uzi ilin tute sen ligfinaĵo: pagpova, vivvola, pagdeva, sed tiajn formojn oni apenaŭ uzas en la praktiko.

Se la ĉefelemento estas sufikso, aŭ se la antaŭelemento estas prefikso, tiam oni ne uzas ligfinaĵon (§38.1).

En alia speco de kunmetaĵo, frazetvortoj (§37.4), oni uzas ligfinaĵojn laŭ aliaj reguloj.

Vortetoj en kombinoj

Iuj vortetoj estas ofte uzataj kun finaĵoj. Ankaŭ al tiaj vortoj oni povas alm- eti precizigan antaŭelementon:

mil ^ milo ^ jarmilo = milo da jaroj, tia milo kiu konsistas el jaroj (ek­zistas ankaŭ la samsignifa frazetvorto miljaro, §37.4)

jes ^ jeso ^ kapjeso = jeso per la kapo (per kapoklino)

ekster ^ ekstero ^ domekstero = ekstero de domo

Iafoje oni uzas antaŭelementon antaŭ vorteto sen finaĵo. Tiam la tuta kom- bino restas vorteto. La antaŭelemento de tia kunmetaĵo estas preskaŭ ĉiam prefikso: maltro, malantaŭ, ekde, disde. Tiaj kunmetaĵoj ne ĉiam estas veraj kombinoj (§38.1). La kunmetaĵoj antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ (§14.2.4) estas iasence kombinoj, sed havas iom specialajn signifojn.

Iafoje oni uzas ordinaran radikon, ekz. KELK (§38.4.1), kiel precizigan antaŭelementon de vorteto sen finaĵo: kelkdekM199, kelkiom, aliiam, aliiuj. Tia vortfarado estas tamen tre malofta.

Kunmetado de nombraj vortetoj sekvas specialajn regulojn (§23.1.1): dudek, tridek, ducent, tricent.

Precizigo de tuta radikvorto

Iafoje preciziga antaŭelemento precizigas jam pretan radikvorton. Ofte tia kunmetaĵo fariĝus sensenca, aŭ ekhavus tute alian signifon, se oni ŝanĝus finaĵon. Tiaj kombinoj estas tamen tre maloftaj:

RAPID ^ rapidi ^ forrapidi = moviĝi for rapide. *Forrapido*, *for- rapida* *forrapide* ne havas sencon. La preciziga antaŭelemento FOR havas sencon nur rilate al la aga signifo de rapidi. Se oni forprenas la verban finaĵon, la aga senco malaperas. Oni povas alternative aldoni for al la kunmetaĵo RAPID-AD ^ forrapidado, forrapidadi, forrapid- ada, forrapidade. Tiam ne estas problemo, ĉar AD ĉiam montras la agan signifon.

GLU ^ glui ^ alglui = fiksi al io per gluo. *Algluo* devus esti speco de gluo, kiu iel estas karakterizata de la ideo al, sed tio ne donas sencon. En alglui la elemento al rilatas al la ago fiksi, sed sen verba finaĵo la ideo "fiksi" malaperas.

ORANĜ ^ oranĝa ^ heloranĝa = oranĝkolora en hela maniero. *Heloranĝo* devus esti speco de oranĝo, iel karakterizata de heleco. Tia oranĝospeco ne ekzistas (sed povus ekzisti). En heloranĝa HEL karak- terizas la oranĝkoloron. En *heloranĝo* HEL karakterizas la oranĝon.

Tio ĉi estas pli ofta ĉe prefiksoj (§38.3). Se la prefikso havas sencon nur ri­late al la tuta origina vorto, oni ne povas libere ŝanĝi finaĵon: malgrasa, mal- para, malbutoni, ekflori, respeguli, distrumpeti k.a.

Iafoje oni tamen provas uzi ĉi tiajn vortojn kun alia finaĵo (§37.5). Klarigado de kombinoj

Ofte oni povas klarigi la signifon de kombino per rolvorteto:

aerŝipo = "ŝipo por aero"

lignotablo = "tablo el ligno"

skribtablo = "tablo por skribo"

lumradio = "radio de lumo"

piediro = "iro per piedoj"

ŝlosilo = "ilo por ŝlosi"

pordŝlosilo = "ŝlosilo por pordo(j)"

arbaropromenado = "promenado en/tra arbaro"

Sed ne ĉiuj kombinoj estas tiel klarigeblaj. Iuj bezonas pli ampleksan klar- igon:

vaporŝipo = "ŝipo, kiu sin movas per vaporo" ("ŝipo de/per... vaporo" ne donas sencon).

dikfingro Jĝ1 = "fingro de tiu speco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj" ("fingro de diko" estas sensencaĵo).

novluno = "tiu aspekto, kiun la luno havas, kiam ĝi estas kvazaŭ nova (en la unua fazo)".

sovaĝbesto = "tia besto, kiu estas karakterizata de sia sovaĝeco".

Iuj kredas, ke kombinoj, kiuj ne estas klarigeblaj per rolvorteto, estas eraraj. Tio estas miskompreno. La vorto vaporŝipo FG estas la ĉefa instruekzemplo de vortkunmetado en la Fundamento, kaj ĝi ne estas tiel klarigebla. Multegaj tradiciaj, Fundamentaj kaj Zamenhofaj vortoj ne estas klarigeblaj per rol­vortetoj, sed estas memkompreneble ĝustaj.

Kombinoj ne estas difinoj

En kunmetita vorto povas kaŝiĝi multaj neesprimitaj ideoj. Kombino kon- sistas el ĉefelemento, kiu donas la bazan signifon, kaj antaŭelemento, kiu montras ian karakterizaĵon, sed kombino ne estas plena difino de la signifo. La efektiva signifo de kombino dependas ne nur de la signifo de ĝiaj partoj, sed ankaŭ de la lingva tradicio:

Terkulturisto estas "tia isto, kiu okupiĝas ĉefe pri terkulturado". Kutime li okupiĝas ankaŭ pri aliaj aferoj, ekz. bestobredado.

Orfiŝo estas "tia fiŝo, kiu aspektas kvazaŭ ĝi estus el oro". Sed orfiŝo ne vere estas el oro.

Ladskatolo povas teorie esti "skatolo farita el lado" aŭ "skatolo, en kiu oni havas ladon". La tradicio decidis tamen, ke ĝi havas nur la unuan sig­nifon. Ĝi eĉ decidis, ke ladskatolo estas ĝuste tia hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni konservas manĝaĵon aŭ trinkaĵon.

Falŝirmilo povas teorie signifi "paraŝuto", "bastono" aŭ "balustrado" (kaj eble ankoraŭ ion alian). La tradicio decidis, ke ĝi estas nur paraŝuto. Tamen pro la dubsenceco de falŝirmilo oni emas pli ofte diri paraŝuto nuntempe. Tio povas kaŭzi, ke falŝirmilo perdos sian limigitan signifon, kaj eksignifos "ia ajn ilo por ŝirmi kontraŭ falo".

Por multaj ideoj ekzistas pluraj teorie same eblaj nomoj. Ofte la tradicio elektis unu, kiun oni normale uzas, dum la aliaj ne aperas. Ekz. poŝtmarko povus same bone nomiĝi poŝtosigno, letermarko, afrankmarko aŭ simile, sed la tradicio elektis ĝuste poŝtmarko.

Noto: Efektive Zamenhof komence uzis marko de poŝto, poŝta signo, signo de poŝto kaj poŝta marko antaŭ ol li fine elektis poŝtmarko.

Kombino aŭ priskribo?

Ofte oni hezitas inter ekz. lada skatolo kaj ladskatolo, sovaĝa besto kaj sovaĝbesto, dikfingro kaj dika fingro. Ofte oni povas sendistinge uzi ambaŭ formojn, sed tamen estas esenca diferenco inter kombinoj kaj tiaj duvortaĵoj kun A-vorto kaj O-vorto:

Kiam oni faras kombinon, oni kreas vorton por speciala ideo, por certa speco. Oni nomas ian ideon, kiu ial estas rigardata kiel aparta, kaj kiu do bezonas propran vorton.

Kiam oni uzas rektan priskribon, oni normale nur montras "okazan" aŭ "hazardan" econ.

Lada skatolo estas skatolo de ĉia ajn speco. Tiu skatolo "hazarde" iel ri­latas al lado. Kiamaniere ĝi rilatas al lado, povas montri nur la kunteksto. Eble ĝi estas farita el lado, eble ĝi enhavas ladon k.t.p. Ladskatolo tamen estas certa skatolspeco. La preciza signifo de ladskatolo estas decidita de la lingva tradicio: "hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni kon- servas manĝaĵon aŭ trinkaĵon".

Sovaĝa besto estas (unuopa) besto, kiu "hazarde" estas sovaĝa. Ĉu tio estas ĝia normala stato, oni ne scias. Sovaĝbesto estas certa bestospeco, kiun karakterizas sovaĝeco.

Alta forno estas ia ajn forno, kiu estas alta. Altforno estas speciala forno, en kiu oni produktas feron, kaj kies plej grava parto estas tre alta.

Dikfingro estas certa fingrospeco tiel nomata, ĉar ĝi normale estas pli dika ol la aliaj fingroj. Dika fingro estas ĉia ajn fingro (dikfingro, montrofingro, mezfingro, ringfingro aŭ etfingro), kiu "hazarde" estas dika. Unuopa dikfingro povas esti ĉu dika, ĉu maldika, sed restas dikfingro.

Preciziga antaŭelemento do montras, kia estas la speco, ne kia estas la individuo. Priskribo montras normale, kia estas la individuo, sed ĝi povas ankaŭ montri, kia estas la speco, laŭ la kunteksto. Tial oni povas uzi ankaŭ priskribojn por nomi specojn. Oni povas diri dika fingro anstataŭ dikfingro. Oni povas diri vapora ŝipo anstataŭ vaporŝipo. Eblas diri sovaĝa besto anstataŭ sovaĝbesto. Sed ne eblas fari male, ĉar ne ĉiu dika fingro estas dikfingro, ne ĉiu vapora ŝipo estas vaporŝipo, kaj ne ĉiu sovaĝa besto estas sovaĝbesto.

Eca radiko kiel antaŭelemento

Estas ofta miskompreno, ke oni ne povus fari kombinojn, en kiuj la antaŭ- elemento estas eca radiko. Fakte oni regule faradas tiajn vortojn, ekz. altlernejo, altforno, dikfingro Jĝ l, sekvinberoj FA1-79, solinfano M14, sovaĝbesto, sanktoleo, kaj multajn aliajn. Ili estas tute regulaj. Sed oni ne povas simple kunŝovi O-vorton kun A-vorta priskribo, se oni ne celas ion pli specialan. Oni ne diru belfloro, se oni simple volas diri bela floro. Oni ne diru bluok- ulo se oni simple celas blua okulo. Same kiel balenŝipo ne estas ĉia ajn balena ŝipo (ekz. balensimila ŝipo), ankaŭ altlernejo ne estas simple alta lernejo, sed certa speciala speco de lernejo, kiun karakterizas alta nivelo. Dikfingro ne estas ia ajn dika fingro, sed fingrospeco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj fingroj. Sekvinbero ne estas ia ajn seka vinbero, sed vinbero speciale preparita per sekigo.

Ekz. belfloro devas do esti certa florspeco, kiun iel karakterizas beleco. Se ekzistus tia speciala florspeco, ĝi povus nomiĝi belfloro. Bluokulo devas esti speciala speco de okulo iel karakterizata de bluo (efektive bluokulo povus bone esti nomo de okulo batita tiel, ke ĉirkaŭ ĝi estas blue nigra kontuzo

= bluringa okulo).

Objekto kiel antaŭelemento

Multaj pensas, ke oni ne povas fari kombinojn, kies ĉefelemento montras agon, kaj kies antaŭelemento montras objekton de tiu ago, ekz.: leterskribi, voĉdoni, domkonstrui. Tio tamen ne estas prava. En tiaj kombinoj la antaŭ- elemento ne estas ordinara objekto, sed montras karakterizaĵon de agospeco. Tiaj kombinoj signife diferencas de la duvortaĵoj skribi letero(j)n, doni voĉo(j)n k.t.p. En skribi leteron la objekto montras konkretan objekton de la skribado, dum en leterskribi LETER nur karakterizas la specon de skribado. En iuj okazoj simpla unuradika verbo havas ĝuste tian signifon (leteri, voĉi), sed ankaŭ la kombinaj formoj estas tute ĝustaj.

Iaj similaj verboj havas signifonuancon de provado: fiŝkapti = "provi kapti fiŝojn". Tiajn verbojn oni devas klarigi kiel frazetvortojn (§37.4).

37.4. Vortigo de frazetoj

Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunŝoviĝi en kunmetaĵon per aldono de ia posta elemento. Tio nomiĝas vortigo de frazeto. La rezulto estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga antaŭelemento (§37.3).

El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina fraz­eto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas.

Ĉe vortigo de citaĵoj (vidu ĉi-poste) oni tamen ja konservas J-finaĵojn kaj N- finaĵojn, kaj ĉe kunmetaĵoj kun sin (§38.4.3) oni konservas N-finaĵon.

Vortigo per A-finaĵo aŭ E-finaĵo

Ofte oni vortigas frazparton, kiu havas rolvorteton. Tiaj frazetoj povas roli A-vortece aŭ E-vortece. Estas do logike, ke oni povas ilin transformi en A- vortojn aŭ E-vortojn. La rolvorteto restas, se ĝi estas necesa por la signifo. Alie ĝi povas forfali:

sur tablo ^ [sur tablo]-A ^ surtabla

sen fortoj ^ [sen fortoj]-E ^ senforte

inter (la) nacioj ^ [inter nacioj]-A ^ internacia

dum unu tago ^ [unu tago]-A ^ unutaga

en la unua tago ^ [unua tago]-A ^ unuataga

kun blanka ĉapelo ^ [blanka ĉapelo]-A ^ blankĉapela

de la nova jaro ^ [nova jaro]-A ^ novjara

kun sia vizaĝo al la tero ^ [vizaĝo al tero]-E ^ vizaĝaltere

kun multaj branĉoj ^ [multaj branĉoj]-A ^ multbranĉa, multabranĉa (nepre ne *multajbranĉa*, ĉar J-finaĵoj ĉiam forfalas ene de frazetvortoj)

sur tiu flanko ^ [tiu flanko]-E ^ tiuflanke

sur tiu ĉi flanko ^ [ĉi flanko]-E ^ ĉi-flanke (ĉi ofte uziĝas prefiksece, §38.4.3)

de/dum/en... du monatoj ^ [du monatoj]-a ^ dumonata = ekzistanta jam du monatojn (ekz. dumonata bebo), ekzistanta nur du monatojn (ekz. dumonata festivalo), aperanta ĉiun duan monaton (ekz. dumonata gazeto)

en/de... la dua monato ^ [dua monato]-A ^ duamonata = rilata al la dua monato

en tiu maniero ^ [tiu maniero]-E ^ tiumaniere

en tiu ĉi maniero ^ [ĉi maniero]-E ^ ĉi-maniere

en tia maniero ^ [tia maniero]-E ^ tiamaniere

Iafoje oni aŭdas formojn kiel *tielmaniere*. Ili estas eraraj. Se oni restarigas la plenan frazeton, oni vidas, ke nur tiu tia eblas: en tiu maniero, en tia maniero, sed ne *en tiel maniero*. Simile oni diru tiutage (= "en tiu tago"), ne *tiamtage*.

Ankaŭ frazparto kun N-finaĵo povas vortiĝi, se ĝi rolas E-vortece:

Li staris tutan horon apud la fenestro. FE 26 ^ Li staris tut(a)hore apud la fenestro.

Ili alvenispasintan vendredon. ^ Ili alvenis pasintvendrede.

Okaze oni uzas A-finaĵon aŭ E-finaĵon por vortigi frazeton kun kvanta vorto kaj da-esprimo:

kun multe da kosto ^ [multe (da) kosto]-A ^ multkosta, multekosta

kun multe da branĉoj ^ [multe (da) branĉoj]-A ^ multbranĉa, multe- branĉa

Rimarku, ke multbranĉa estas klarigita en du manieroj. Unu maniero (kun multaj branĉoj) donas la alternativon multabranĉa, la alia maniero (kun multe da branĉoj) donas la alternativon multebranĉa. La ligfinaĵo dependas de la origina frazeto.

Iafoje oni vortigas kompleksan verbon. Tiam la ĉefverba radiko staru en la fino:

povas pagi ^ pagi povas ^ [pagi povas]-A ^ pagipova = tia, ke oni povas pagi

volas scii ^ scii volas ^ [scii volas]-A ^ scivola = tia, ke oni volas scii

povas ĉion (fari) ^ ĉion povas ^ [ĉion povas]-A ^ ĉiopova = tia, ke oni povas ĉion fari (ne *ĉionpova*, N-finaĵoj forfalas ene de fraz- etvortoj)

Iafoje oni ĉi tiel vortigas du vortojn, kiuj kune montras unu ideon:

nigra kaj blanka ^ [nigra (kaj) blanka]-A ^ nigrablanka = tia, ke ĝi havas nur la kolorojn nigro kaj blanko

J-finaĵon kaj N-finaĵon oni metas nur fine de tia frazetvorto: nigrablankaj fotoj, nigrablankan foton, nigrablankajn fotojn. Sed ofte oni uzas en tiaj ĉi okazoj anstataŭe kunskribadon (§25.3): nigra-blanka. Tiam oni traktas la du A-vortojn kiel du memstarajn vortojn, kaj almetas finaĵojn al ambaŭ vortoj:

nigraj-blankaj fotoj, nigran-blankan foton, nigrajn-blankajn fotojn.

Vortigo per verba finaĵo

Oni ankaŭ povas vortigi frazeton per verba finaĵo. Tiam la verba finaĵo re­prezentas ian kaŝitan agon. Kion la verba finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto:

per laboro ^ [per laboro]-(akiri)-I ^ perlabori = akiri per laboro. En perlabori la verba finaĵo reprezentas la kaŝitan ideon "akiri". Perlabori neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas "akiri".

fiŝojn kapti ^ [fiŝojn kapti]-(provi)-I ^ fiŝkapti = provi kapti fiŝojn, fiŝi. En fiŝkapti la verba finaĵo reprezentas la ideon "provi". Efektive oni povas longe fiŝkapti sen kapti eĉ unu fiŝon. Ankaŭ la simpla verbo fiŝi havas tian signifon. Fiŝkapti diferencas de ekz. leterskribi kaj voĉdoni (§37.3), kiuj estas kombinoj sen kaŝita ago.

Vortigo per O-finaĵo

Oni povas vortigi frazeton ankaŭ per O-finaĵo. Tiam la O-finaĵo reprezentas ian kaŝitan ideon. Precize kion la O-finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte por ĉiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finaĵo nenion signifas. Ordinara O-vorto havas simple la signifon de sia radiko (§37.2.1). En frazetvortigo tamen la O-finaĵo ĉiam reprezentas ian kaŝitan signifon:

tri anguloj ^ [tri anguloj]-(figuro)-O ^ triangulo = figuro kun tri ang- uloj

sub tegmento ^ [sub tegmento]-(ĉambro/loko)-O ^ subtegmento = ĉambro aŭ loko sub la tegmento (ne *subtegmentejo*, ĉar tio, kio aperas antaŭ la sufikso EJ, §38.2.10, devas montri ion, kio troviĝas aŭ okazas en la ejo)

ĉirkaŭ kolo ^ [ĉirkaŭ kolo]-(ĉeno)-O ^ ĉirkaŭkolo = kolĉeno

sur vangon ^ [sur vangon]-(frapo)-O ^ survango = frapo sur vangon

per fortoj ^ [per fortoj]-(trudo)-O ^ perforto = trudado de la propra volo per fortoj

unu tago kaj unu nokto ^ [unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O ^ tagnokto = 24-hora periodo, diurno

kontraŭ veneno ^ [kontraŭ veneno]-(rimedo)-O ^ kontraŭveneno = rimedo kontraŭ veneno, antidoto

la pli multaj ^ [pli multaj]-(grupo)-O ^ plimulto = grupo, kiu estas pli multnombra (ol alia)

oni diras ^ [oni diras]-(afero)-O ^ onidiro = afero, kion "oni" diras, famo, klaĉo

nova jaro ^ [nova jaro]-(tago)-O ^ novjaro = tago, en kiu komenciĝas nova jaro

mil jaroj ^ [mil jaroj]-(periodo)-O ^ miljaro = periodo de mil jaroj. La kombino jarmilo (§37.3) kaj la frazetvorto miljaro havas la saman sig­nifon. Ambaŭ vortoj estas ĝuste konstruitaj. Ili estas faritaj laŭ du mal- samaj principoj, sed ambaŭ principoj apartenas al la Esperanta vort­farado. Kombinoj estas tamen ĝenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine la kombino jarmilo fariĝis pli populara. Sed miljaro estas tute bona alter­nativo, kiu eĉ troviĝas en la Fundamento: Mil jaroj (aŭ milo da jaroj) faras miljaron. FE14

Finaĵoj post vortetoj

Aldono de finaĵo post vorteto ofte povas esti rigardata kiel frazetvortigo.

Vorteto povas ja aperi senfinaĵe en frazo, kaj estas do kiel tuta frazeto en si

mem:

hodiaŭ ^ hodiaŭa = okazanta hodiaŭ, apartena al hodiaŭ, tia kiel hodiaŭ...

tuj ^ tuje = tiel kiel tuj, en tuja maniero...

anstataŭ ^ anstataŭi = esti anstataŭ io, roli anstataŭ iu

Ankaŭ en tiaj ĉi frazetvortoj finaĵo povas reprezenti kaŝitan ideon:

tro ^ [tro]-(kvanto)-O ^ troo = kvanto, kiu estas tro granda

hodiaŭ ^ [hodiaŭ]-(tago)-O ^ hodiaŭo = hodiaŭa tago

kaŭzo, kial io okazis/estas... ^ [kial]-(kaŭzo)-O ^ kialo = motivo, kaŭzo

loko, kie io estas ^ [kie]-(loko)-O ^ kieo = troviĝloko

Frazetvortigoj kiel antaŭelementoj en kombinoj

Oni ankaŭ uzas "vortigitajn" frazetojn kiel antaŭelementojn de kombinoj.

Plej ofte la ĉefelemento estas sufikso:

la sama ideo ^ [sama ideo]-AN-O ^ samideano = speco de ano, nome ano de la sama ideo

surda kaj muta ^ [surda (kaj) muta]-UL-O ^ surd(a) mutulo = speco de ulo, nome ulo, kiu estas kaj surda kaj muta

altaj montoj ^ [altaj montoj]-AR-O ^ altmontaro = aro de altaj montoj

sub (la) maro ^ [sub maro]-ŜIP-O ^ submarŝipo = ŝipo, kiu povas iri sub la mara supraĵo

en liton ^ [en liton]-IG-I ^ enlitigi = "igi en liton", meti en liton

volas scii ^ scii volas ^ [scii volas]-EM-A ^ scivolema = tia, ke oni emas voli scii

arte fari ^ [arte fari]-IT-A ^ artefaritaFA2 65 = kreita per arto, mal- natura

Rimarku, ke la kunmetaĵo artefarita ne devenas de *artefari*. Tia verbo eĉ ne ekzistas (neniam uziĝas). Artefarita devenas de la duvortaĵo arte fari. Ĉefelemento estas IT. Preciziga antaŭelemento estas arte fari. Similaj vortoj estas la Zamenhofaj desegnekovrita M 97 (de desegne kovri), larmelacigita M16 (de larme lacigi) kaj plejamato FA2105 (de plej ami).

Dusignifaj formoj

Iafoje apud frazetvorto, kiu komenciĝas per rolvorteto, ekzistas samforma kombino kun tute alia signifo. Tia kolizio okazas normale nur kiam temas pri A-vorto aŭ E-vorto:

antaŭĝardena (frazetvorto) = "tia, ke ĝi troviĝas antaŭ ĝardeno"

antaŭĝardena (kombino) = "rilata al antaŭĝardeno (tia ĝardeno, kiu trov- iĝas antaŭ io)"

antaŭpage (frazetvorto) = "antaŭ (la) pago"

antaŭpage (kombino) = "per antaŭpago"

suboficira (frazetvorto) = "(troviĝanta) sub oficiro"

suboficira (kombino) = "rilata al suboficiro(j)"

Legu pli pri rolvortetoj en frazetvortoj kaj kombinoj en §38.4.2.

Vortigo de citaĵoj

Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citaĵoj. En tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro (efektiva aŭ imaga). Oni tiam konservas ĉiam la plenajn vortojn de la origina citaĵo kune kun ĉiuj finaĵoj:

"Vivu!" ^ [vivu]-(krii)-I ^ vivui = krii "vivu!", saluti iun per la krio "vivu!". Rimarku, ke la U-finaĵo restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi du vortklasajn finaĵojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara vorto. Ĝi estas vortigo de citaĵo, kaj la U-finaĵo estas nepre necesa por la sig­nifo. Oni ankaŭ povas formi vivuo (salutkrio per "vivu!"), vivua (rilata al vivu-kriado), k.t.p.

"Ne forgesu min!" ^ [ne forgesu min]-(floro)-O ^ neforgesumino = la florspeco miozoto (la nomon kaŭzis la blua koloro de la miozotoj, kiu estas simbolo de ama fideleco)

"Kiel vi fartas?" ^ [kiel vi fartas]-UL-O ^ kiel-vi-fartas-ulo = tia Esperantisto, kiu neniam lernis diri pli ol "kiel vi fartas?" (= eterna komencanto)

Streĉitaj formoj

Streĉitaj formoj estas kunmetaĵoj, al kiuj oni donas signifon, kiu principe ne devus esti ebla, ĉar mankas la plej grava elemento. Oni streĉis la eblojn de vortfarado.

Frazetvortigo (§37.4) per verba finaĵo aŭ per O-finaĵo estas la ĉefa speco de streĉita vortfarado. Ordinare oni devas lerni tiajn vortojn aparte: triangulo, subtegmento, survango, perforto, perlabori, vivui.

Iafoje preciziga antaŭelemento (§37.3) rilatas al tuta vorto kun finaĵo, kaj povas esti neeble ŝanĝi finaĵon. Tio okazas ofte kiam la antaŭelemento estas prefikso. Iafoje oni provas tamen ŝanĝi finaĵon:

FORM ^ formi ^ reformi ^ reformo = la ago reformi. Nenio en la vorto reformo esprimas agon. Principe reformo devus esti speco de formo iel karakterizata de RE, sed tio ne havas sencon. La prefikso RE estas tamen ĉiam uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj tial la vorto malgraŭ ĉio kompreniĝas age.

FLOR ^ flori ^ ekflori ^ ekfloro = ekflorado. Ekfloro devus esti "speco de floro karakterizata de EK", sed tio ne havas sencon. Ekfloro fariĝas komprenebla kun aga signifo pro la ĉeesto de la prefikso EK. Tiu prefikso havas sencon nur rilate al ago, kaj tial ekfloro devas, malgraŭ ĉio, esti aga vorto.

Iafoje oni kreas strangajn kunmetitajn O-vortojn aldonante al jam ekzistanta O-vorto gravan signifon, kiun oni tamen tute ne esprimas. Oni povus diri, ke temas pri frazetvortigo per O-finaĵo:

piedpilko = speco de pilko ^ [piedpilko]-(ludo)-O ^ piedpilko = ludo per piedpilko, futbalo

Piedpilko devas laŭ la normalaj reguloj de vortfarado esti speco de pilko. Tamen oni ofte uzas tiun vorton ankaŭ por nomi ludon per piedpilko. Nenio tamen montras agon en la vorto piedpilko, kaj nenio iel komprenigas (krom la kunteksto), ke temas pri ago. Estas tre strange nomi kaj la pilkon kaj la ludon per la sama vorto. Tio estas kvazaŭ oni dirus martelo por martelado viro por vireco. Prefere oni nomu la ludon piedpilkado (aŭ futbalo). Simile estas pri manpilkado, bazpilkado, akvopilkado, korbopilkado, flugpilkado k.a.

Noto: Oni kritikis la vorton futbalo kiel tro naturalisman, sed fakte piedpilko por la ludo estas multe pli naturalisma. Oni simple senpense kopiis nelogikan uzon de nacilingva vorto. Piedpilkado tamen estas vere skemisma kaj Esperanteca vorto.

Iafoje streĉitaj formoj estas bonaj kaj akcepteblaj, precipe se ili estas tradi- ciaj kaj sufiĉe facile kompreneblaj, sed oni ne kreu novajn streĉitajn formojn sen grava motivo.

Ŝajnaj kunmetaĵoj

Multaj vortoj aspektas kvazaŭ ili estus kunmetitaj, kvankam ili ne estas. Kol- ego (samprofesiano) povus esti miskomprenata kiel kol-ego (longa kolo), okulo (vidorgano) povus esti miskomprenata kiel ok-ulo (persono karakteriz- ata de la nombro 8), lumbriko (speco de vermo) kiel lum-briko (briko el lumo), haringo (speco de fiŝo) kiel har-ingo (ingo de haroj). Aliaj ek­zemploj estas kol-oro, vesp-ero, voj-aĝo, maŝ-ino, mis-ilo k.s. Kiam vorto ŝajnas enhavi afikson, oni parolas pri "ŝajnafikso". Efektive ekzistas tre multe da tiaj vortoj. Ili estas bona materialo por vortludoj kaj ŝercoj, sed ili ankaŭ povas kaŭzi problemojn, precipe por komencantoj.

Ofte oni provis eviti ŝajnafiksojn. Ekz la vorto planedo havas "d", kvankam plej multaj lingvoj havas "t" en tiu vorto, por eviti konfuzon kun planeto (kun ET-sufikso) = "malgranda plano". La vorto ripeti komenciĝas per "ri", kvankam multaj lingvoj havas "re" en tiu vorto. Se la vorto estus *repeti* oni povus miskompreni ĝin kiel re-peti (peti denove) kun la prefikso RE. Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj, kiuj internacie finiĝas per "ul" havas en Esper­anto "ol", por eviti konfuzon kun la sufikso UL. Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj, kiuj internacie havas la finon "in", havas en Esperanto la finon "en" por eviti konfuzon kun IN-sufikso. Por kelkaj vortoj ekzistas duoblaj formoj. Kasedo kaj kaseto havas ekzakte la saman signifon. Kaseto povus teorie esti mis­komprenata kiel kas-eto (malgranda privata kaso) kun la sufikso ET. Tre multaj vortoj tamen retenas radikofinon aŭ radikokomencon, kiu povas ŝajni kiel afikso aŭ radiko. Jam Zamenhof enkondukis multegajn vortojn kun tia ŝajnafikso. Ekzistas ekz. en PIV pli ol 150 radikoj kun ŝajna ET-sufikso. 23 el ili aperis jam en la Fundamento, kaj 47 el ili estas radikoj, kiujn oni poste oficialigis.

Oni ofte aŭdas kritikon kontraŭ unuopaj vortoj, ke ili estas eraraj, ĉar ili en- havas ŝajnafikson (aŭ alian ŝajnelementon). Tia kritiko povas esti prava, se la vorto efektive povus kaŭzi konfuzon, sed neniel ekzistas ia regulo, ke vortoj ne rajtas enhavi ŝajnafikson en Esperanto. Se miskompreno ne povus estiĝi, tia kritiko estas do malprava.

Eksafiksoj

Speciala tipo de ŝajnafiksoj ekzistas en vortoj, kiuj en sia origina formo, en alia lingvo, estis kunmetitaj, sed kiujn Esperanto pruntis kiel unu radikon. Kiam pluraj tiaj Esperantaj radikoj havas similan radikofinon aŭ radikokomencon (kiu do estis afikso en la origina lingvo), tio povas ŝajni kiel vera Esperanta afikso. Tian ŝajnafikson oni povas nomi eksafikso (ek- ssufikso, eksprefikso). Iafoje oni provas uzi tiajn eksafiksojn ankaŭ en pure Esperantaj vortoj. Ekz. laŭ nekunmetitaj vortoj kiel psikologio, sociologio, metodologio k.a., oni kreis novajn vortojn kiel esperantologio kaj birdologio, en kiuj OLOGI estas uzata kiel vera afikso. Tiaj novaĵoj povas iafoje esti bonaj, sed oni devas atenti, ke konfuzo ne estiĝu.

Multaj tiaj (ŝajnaj) afiksoj estas traktataj kune kun la neoficialaj afiksoj (§39).

38. Afiksoj

En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj pri la oficialaj afiksoj, sed ekzistas ankaŭ neoficialaj afiksoj (§39).

38.1. Kio estas afikso?

Malgranda grupo de radikoj (ĉirkaŭ 40) nomiĝas afiksoj. Ili estas radikoj, kiujn oni uzas ĉefe en kunmetitaj vortoj. Kelkaj estas sufiksoj (§38.2) - postafiksoj. Ili aperas post aliaj radikoj. Aliaj estas prefiksoj (§38.3) - antaŭ- afiksoj. Ili aperas antaŭ aliaj radikoj.

Oni ne uzas unuecan principon por fari distingon inter afiksoj kaj ordinaraj radikoj. Precipe la tradicio decidis, kiuj radikoj nomiĝas afiksoj. Oni povus tamen diri, ke afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la vortfarado. Se radiko partoprenas en la vortfarado laŭ la ordinaraj reguloj por kombinoj kaj frazetvortoj, tiam ĝi estas ordinara radiko. Se radiko parto­prenas en la vortfarado laŭ specialaj reguloj, tiam ĝi estas afikso. Iuj el la tradiciaj afiksoj estas laŭ tiu difino ordinaraj radikoj. En la ĉi-antaŭaj klar­igoj de ordinara vortfarado (§37) estis pluraj ekzemploj kun radikoj, kiujn oni tradicie nomas afiksoj.

Plej multaj el la sufiksoj funkcias kiel ĉefelemento de kombino. Tio, kio staras antaŭ la sufikso, estas preciziga antaŭelemento. Sed por plej multaj sufiksoj ekzistas ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la ĉef- elemento kaj la antaŭelemento. Por ordinaraj radikoj ne ekzistas tiaj limigoj.

La sufiksoj AĈ, ĈJ, EG, ET, IN, NJ kaj UM tamen tute ne kondutas tiel. Vortoj faritaj per tiuj sufiksoj estas nek kombinoj nek frazetvortoj. Tiuj su­fiksoj do estas veraj afiksoj.

Plej multaj el la prefiksoj funkcias kiel preciziga antaŭelemento de kombino. Tio, kio staras post la prefikso estas ĉefelemento, kies signifo iel preciziĝas per la prefikso. Sed ekzistas normale ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la prefikso kaj la ĉefelemento.

La prefiksoj GE kaj MAL tamen ne kondutas tiel. GE kaj MAL tiom ŝanĝas la signifon de la posta elemento, ke oni ne povas klarigi tion kiel ordinaran kombinon (nek kiel frazetvorton). GE kaj MAL do estas veraj afiksoj.

La demando, kiuj el la tradiciaj afiksoj vere estas afiksoj, estas teoria de­mando sen tre multe da praktika valoro. El praktika vidpunkto sufiĉas scii la eventualajn specialajn regulojn, kiuj validas por la diversaj afiksoj.

Unu speciala principo tamen validas por ĉiu tradicia afikso. Ĉe afikso oni normale ne uzas interligan finaĵon (§37.3) - kiel en dormoĉambro kaj multekosta. Oni ne diras ekz. [8]ekokuri*, *eksosekretario*, *ŝipoestro*. Ĉe ordinaraj radikoj oni ĉiam povas uzi tian ligfinaĵon, eĉ kiam tio estas tute superflua. Ĉe afiksoj oni tion ne faras, eĉ kiam ligfinaĵo faciligus la el­parolon. Ligfinaĵon oni uzas ĉe afikso nur kiam tio estas pli-malpli nepra por la signifo aŭ kompreno, ekz. unuaeco, antaŭenigi, posteulo. Oni provis en kelkaj okazoj uzi nenormalan ligfinaĵon por montri, ke vorto ne obeas al ia speciala afiksa regulo, ekz. prezoinda (§38.2.21). Tiaj provoj tamen ankoraŭ restas eksperimentoj, kiuj ne apartenas al la normala lingvo.

En la sekcioj pri sufiksoj (§38.2) kaj pri prefiksoj (§38.3) estas klarigoj de ĉiuj oficialaj afiksoj laŭ la tradicia klasado. Por ĉiu afikso ĝiaj eventualaj specialaj reguloj estas klarigitaj.

Aparte klarigitaj estas la participaj sufiksoj (§28.1) ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Legu ankaŭ pri afikseca uzo de ordinaraj radikoj, vortoj kaj kun- metaĵoj en §38.4, kaj pri neoficialaj afiksoj en §39.

PMEG sekvas tiun klasadon de la oficialaj prefiksoj kaj sufiksoj, kiu trov- iĝas en la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto (Aktoj de la Akademio II, p. 28 - 54). Efektive la tradicia klasado varias en nur du okazoj: la prefikso ĈEF (§38.3.2), kiu iafoje estas klasata kiel ordinara radiko, kaj la ekkria vorteto fi (§38.4.3), kiu iafoje estas klasata kiel pre­fikso.

38.2. Sufiksoj

iro ^ irado = daŭra, longa iro

viziti ^ vizitadi = ofte, regule viziti

esti ^ estadi = daŭre, ripete esti

Klariga AD

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj unu el tiuj signifoj estas ago, la AD- formo montras nur (daŭran) agon, kaj estas uzebla por eviti miskomprenon. Se oni uzas verban finaĵon, miskompreno ne eblas, kaj AD servas nur por aldoni daŭran signifon. Se oni uzas ne-verban finaĵon, AD estas iafoje uzata ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro. AD tiam servas nur por atentigi pri la aga signifo:

konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita ^ konstruado = la ago (daŭre) konstrui

danco = la ago danci, dancospeco ^ dancado = la ago (daŭre) danci

skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko ^ skribado = la ago (daŭre) skribi

Komparu kun klariga AĴ (§38.2.3) kaj klariga EC (§38.2.8). Ne-agaj radikoj

Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (daŭran) signifon. La aga signifo estas ĝuste tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo:

martelo (ilo) ^ marteli = bati per martelo ^ martelado = la ago (daŭre) marteli

broso (ilo) ^ brosi = froti per broso ^ brosado = la ago (daŭre) brosi

reĝo (persono) ^ reĝi = regi kiel reĝo ^ reĝado = la ago (daŭre) reĝi

krono (aĵo) ^ kroni = surmeti kronon sur kapon ^ kronado = ceremonio por kroni reĝon

rapido (eco) ^ rapidi = agi aŭ moviĝi rapide ^ rapidado = daŭra rap- ida ago aŭ moviĝo

malfruo (eco) ^ malfrui = fari ion malfrue ^ malfruado = la ago (ofte) fari ion malfrue

Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se ĝi signifas "esti tia"), oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras daŭran staton:

verdo (koloro) ^ verdi = esti verda ^ verdado (malofta formo) = daŭra stato esti verda

Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la daŭran signifon de AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daŭra signifo, aŭ esprimi sin tute alie:

martelado (daŭra) ^ martelbato = unu bato per martelo

brosado (daŭra) ^ brostiro = unu frota tiro per broso

kronado (daŭra) ^ surmeto de krono (nedaŭra) Malnova uzo

En la komenca tempo oni tre multe uzis AD en verboj por montri daŭran agon:

Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. FA1107 Nun oni skribus simple zorgis kaj donis. Oni uzas donadis, zorgadis k.s., nur kiam oni volas aparte emfazi, ke temas pri daŭreco.

Ordinara radiko

ade = daŭre, longe

ad-vorto = vorto kun aga signifo

Praktike oni tre malofte uzas AD kiel ordinaran radikon.

38.2.3. AĴ

AĴ = "(konkreta) afero". Plej ofte AĴ montras ion konkretan, sed tio ne estas nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC (§38.2.8), kiu ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). La diferenco inter AĴ kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed inter afero kaj kvalito/stato.

Ecaj radikoj

Plej ofte oni metas AĴ post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A- vorto). La rezulta AĴ-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:

bela ^ belaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo

utila ^ utilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila

dolĉa ^ dolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)

nuda ^ nudaĵo = nuda parto de io (ekz. de korpo)

nova ^ novaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta

Multaj AĴ-vortoj havas specialan signifon. Dolĉaĵo ne estas iu ajn dolĉa afero, sed io aparte farita por gusti dolĉe. Belaĵo ne estas iu ajn bela aĵo, sed afero, kiu reprezentas belecon, aŭ kiu beligas ion.

Agaj radikoj

Oni ankaŭ povas uzi AĴ ĉe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AĴ- vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo de- pendas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretaĵo kiu faras la agon, konkretaĵo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:

fari ^ faraĵo = io farita, farata aŭ farota

desegni ^ desegnaĵo = desegnita bildo

draŝi ^ draŝaĵo = draŝita greno

segi ^ segaĵo = ligneretoj aŭ ligna polvo, kiuj ekestis pro segado

aparteni ^ apartenaĵo = io, kio apartenas al iu

bruli ^ brulaĵo = io, kio brulas

kreski ^ kreskaĵo = io, kio kreskas, planto

kovri ^ kovraĵo = io, per kio oni kovras

amuzi ^ amuzaĵo = io, per kio oni povas sin amuzi

fini ^ finaĵo = lingva elemento, per kiu oni finas vorton

akiri ^ akiraĵo = io akirita

havi ^ havaĵo = io havata

trinki ^ trinkaĵo = io, kion oni trinkas

fandi ^ fandaĵo = fandita substanco, objekto farita per fandado, drato kiu facile fandiĝas (speco de elektra sekurigilo)

Oni povas iafoje aldoni participan sufikson (§28.1) por plia precizeco: draŝataĵo (greno, kiun oni draŝas), draŝitaĵo (greno, kiun oni jam draŝis), draŝotaĵo (greno, kiun oni intencas draŝi), brulantaĵo (io, kio estas brulanta), brulintaĵo (io, kio jam brulis). Normale tamen simpla AĴ-vorto plene sufiĉas.

Klariga AĴ

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj se nur unu el tiuj estas konkretaĵo, tiam AĴ povas klarigi, ke temas nur pri la konkreta signifo. Komparu kun klariga AD (§38.2.2) kaj klariga EC (§38.2.8):

konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita ^ konstruaĵo = io konstruita (ordinare domo)

skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko ^ skribaĵo = io skribita

Alispecaj elementoj

Oni uzas AĴ ankaŭ post aliaj radikoj (ankaŭ radikoj kun konkreta signifo), post vortetoj kaj post frazetoj. TiajAĴ-vortoj montras ian (konkretan) aferon kun rilato al tio, kio staras antaŭ AĴ:

ligno ^ lignaĵo = io farita el ligno

tolo ^ tolaĵo = io farita el tolo

infano ^ infanaĵo = infaneca afero

araneo ^ araneaĵo = reto de araneo

azeno ^ azenaĵo = azeneca (= stulta) afero

ĉirkaŭ ^ ĉirkaŭaĵo = spaco/loko/regiono ĉirkaŭ io

sub ^ subaĵo = io, kio troviĝas sub io alia, subŝtofo, skribsubaĵo, fono

post ^ postaĵo = pugo

mi ^ miaĵo = io, kio koncernas min, aŭ kio apartenas al mi

sen senco ^ sensencaĵo = afero, al kiu mankas senco

granda animo ^ grandanimaĵo = faraĵo karakterizata de ies granda (= nobla) animo

Manĝaĵoj

Aparta grupo de AĴ-vortoj estas manĝaĵoj. Plej ofte tio, kio staras antaŭ AĴ, montras ion manĝeblan. La tuta vorto montras manĝaĵon preparitan el tio:

porko ^ porkaĵo = manĝaĵo el porko

kokido ^ kokidaĵo = manĝaĵo el kokido

ovo ^ ovaĵo = manĝaĵo el ovo(j)

sukero ^ sukeraĵo = frandaĵo el sukero

glacio ^ glaciaĵo = dolĉaĵo el glacieca kremo

En aliaj tiaj vortoj la antaŭelemento ne estas io manĝebla:

pato ^ pataĵo = manĝaĵo preparita en pato

baki ^ bakaĵo = manĝaĵo preparita per bakado

bruna ^ brunaĵo = manĝaĵo farita el faruno brunigita en butero

Nombreblaj kaj nenombreblaj AĴ-vortoj

O-vortoj povas laŭsence esti nombreblaj aŭ nenombreblaj (§8.2.2). Ĉe O- vortoj kun AĴ-sufikso la nombrebleco ofte ne estas klare fiksita. Tial unu sama AĴ-vorto povas uziĝi jen kun nombrebla senco, jen kun nenombrebla:

Sur la ebena tero sub ni ne troviĝas multe da vidindaĵo. FA1187 La vorto vidindaĵo uziĝas kun senco nenombrebla ("substanceca"). Ekzistas pli aŭ malpli multe da vidindaĵo.

En Eŭropo ekzistas multe da vidindaĵoj! FA3 55 La vorto vidindaĵoj uziĝas kun senco nombrebla. Ekzistas pli aŭ malpli multaj vidindaĵoj. Oni povus nombri ilin.

Kiam vi kolektos la produktaĵon de la tero, festu la feston de la Eternulo dum sep tagoj. Lv23 Nenombrebla, substanceca produktaĵo.

Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn. Jfi34 Nombreblaj produktaĵoj.

Se AĴ-vorto havas J-finaĵon, ĝi sendube havas sencon nombreblan, sed se mankas J-finaĵo, ambaŭ interpretoj estas eblaj: Li lavis tolaĵon. La tolaĵo povas esti unu (nombrebla) vestaĵo, tuko aŭ simile. Sed ankaŭ povas temi pri kolekto de diversaj vestaĵoj, tukoj k.t.p., kiujn oni rigardas kiel unu nenombreblan amason.

Ordinara radiko

aĵo = konkreta afero (de nedifinita speco)

aĵ-vorto = vorto kiu montras aĵon, konkreta vorto

AN

AN = "membro de grupo, loĝanto de loko, adepto de doktrino, persono kiu apartenas al loko" k.s. Komparu kun IST (§38.2.24). Tio, kio staras antaŭ AN, ĉiam montras, al kio la ano apartenas:

klubo ^ klubano = membro de klubo

familio ^ familiano = membro de familio

Eŭropo ^ Eŭropano = loĝanto de Eŭropo

Brazilo ^ Brazilano = loĝanto/civitano de Brazilo

Francujo ^ Francujano = loĝanto/civitano de Francujo

vilaĝo ^ vilaĝano = loĝanto de vilaĝo

kamparo ^ kamparano = loĝanto de kamparo

kongreso ^ kongresano = partoprenanto en kongreso

Kristo ^ Kristano = ano de Kristo, de la religio de Kristo.

Budho ^ Budhano = ano de Budho, de la ideoj de Budho.

Islamo ^ Islamano = kredanto je Islamo

respubliko ^ respublikano = subtenanto de la ideo ke ŝtato estu re- spubliko, ano de partio kiu nomas sin respublika

ŝipo ^ ŝipano = homo, kiu servas sur ŝipo

civito ^ civitano = plenrajta membro de ŝtato

estraro ^ estrarano = membro de estraro

UEA ^ UEA-ano = membro de UEA (Universala Esperanto-Asocio)

alia domo ^ alidomano = loĝanto de alia domo

sama lando ^ samlandano = loĝanto de la sama lando

sama religio ^ samreligiano = kredanto de la sama religio

Ordinara radiko

ano = membro de societo, partio, familio, eklezio k.s.

aniĝi = fariĝi membro, aliĝi al grupo

AR

AR = "tuto aŭ kolekto de multaj samspecaj aferoj". Tio, kio staras antaŭ AR, ĉiam montras, el kiaj aferoj konsistas la tuto.

AR povas montri tuton de pluraj kunapartenantaj aferoj:

verko ^ verkaro = ĉiuj verkoj de unu aŭtoro

estro ^ estraro = elektita grupo de estroj de unu organizo

arbo ^ arbaro = loko kun multaj kune kreskantaj arboj

haro ^ hararo = ĉiuj haroj sur ies kapo

tendo ^ tendaro = grupo de tendoj uzata kiel provizora loĝejo

ŝafo ^ ŝafaro = ĉiuj ŝafoj de unu posedanto aŭ en unu loko

manĝilo ^ manĝilaro = ĉiuj diversaj manĝiloj de unu hejmo, tablo aŭ posedanto

meblo ^ meblaro = ĉiuj mebloj de unu unu ĉambro, apartamento aŭ domo

membro ^ membraro = ĉiuj membroj de ekz. klubo

altaj montoj ^ altmontaro = masivo aŭ ĉeno de altaj montoj

AR povas montri ion, kio konsistas ĉefe el pluraj samspecaj aferoj, sed ne nur el tio:

vorto ^ vortaro = libro kun listo de vortoj kaj klarigoj pri ili

kanto ^ kantaro = libro kun kolekto de kantoj

horo ^ horaro = tabelo de horoj, en kiuj okazas io speciala

demando ^ demandaro = listo de respondendaj demandoj

ŝtupeto ^ ŝtupetaro = grimpilo el du stangoj kun multaj ŝtupetoj (= eskalo)

vagono ^ vagonaro = vico de kunigitaj vagonoj tirata de lokomotivo (= trajno)

Iafoje AR montras ĉiujn en la mondo, aŭ ĉiujn en unu regiono:

homo ^ homaro = ĉiuj homoj en la mondo, la tuta homa gento

gazeto ^ gazetaro = ĉiuj gazetoj en unu regiono

Ordinara radiko

aro = grupo, kolekto, grego k.s.

arigi = meti en grupon, kolekti

ara = grupa

granda aro ^ grandare = en granda aro 38.2.6. ĈJ

Per ĈJ oni faras karesajn nomojn de viroj. Komparu kun NJ (§38.2.25) kaj ET (§38.2.15). Antaŭ ĈJ oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

Johano ^ Johanĉjo FE 38 aŭ Joĉjo FE 38

Nikolao ^ Nikolĉjo FE 38 aŭ Nikoĉjo FE 38 aŭ Nikĉjo FE 38 aŭ Niĉjo FE 38

Ernesto ^ Erneĉjo FE 38 aŭ Erĉjo FE 38

Vilhelmo ^ Vilhelĉjo FE38 aŭ Vilheĉjo FE 38 aŭ Vilĉjo FE 38 aŭ Viĉjo FE38

papago ^ Papĉjo FA1138 (karesa nomo de vira papago)

patro ^ Paĉjo

onklo ^ Oĉjo

ffrato ^ Fraĉjo

ĈJ, same kiel NJ (§38.2.25), estas iom aparta sufikso, ĉar ĝi ne komenciĝas per vokalo, kaj ĉar oni povas mallongigi la radikon antaŭ ĝi. Iafoje oni eble povus unue aldoni la sufikson UL (§38.2.30), se tio helpus krei pli bonsonan formon: Petro ^ Petrulo ^ Petruĉjo k.s. Tio tamen ne estas tradicia, nek eble tute logika, sed kiam temas pri karesnomoj, nek tradicio, nek logiko, nek rigora gramatiko, estas tre gravaj. Karesnomojn oni fakte povas krei tute laŭplaĉe (ekz. per pruntado el aliaj lingvoj). Iafoje, se la baza vorto estas tre mallonga, oni povas aldoni ĈJ post tiu tuta vorto, eĉ konservante eventualan O-finaĵon antaŭ ĈJ: avo ^ avoĉjo (anstataŭ la iom malfacile elparoleblaj kaj apenaŭ rekoneblaj formoj avĉjo kaj aĉjo).

38.2.7. EBL

EBL = "povas esti farata". Komparu kun IND (§38.2.21) kaj END (§38.2.12). Tio, kio staras antaŭ EBL, ĉiam ricevas agan kaj pasivan sig­nifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo (§37.2.4). EBL-vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi EBL nur ĉe objektaj verboj:

manĝi ^ manĝebla = tia, ke ĝi povas esti manĝata

nombri ^ nombrebla = tia, ke ĝi povas esti nombrata

marteli ^ martelebla = tia, ke ĝi povas esti martelata

malhavi ^ malhavebla = tia, ke oni povas ĝin malhavi, nenecesa ^ nemalhavebla = tia, ke oni ne povas ĝin malhavi, necesa

legi ^ legeble = tiel, ke la rezulto povas esti legata

kompreni ^ kompreneble = tiel, ke ĉiu ajn povas kompreni, memklare, memevidente (ofte uzata kiel mallongigo de memkompreneble)

esperi ^ espereble = tiel, ke oni povas esperi la aferon

supozi ^ supozeble = tiel, ke oni povas supozi la aferon

nei ^ neebla = tia, ke oni povas nei ĝin (neebla tamen estas dusignifa vorto, §22.4)

Oni iafoje uzas EBL (kaj ankaŭ IND kaj END) post verbo, kiu normale estas senobjekta, sed kiu povus havi objekton:

iri ^ irebla = tia, ke ĝi povas esti irata, tia, ke oni povas iri ĝin (= iri sur aŭ laŭ ĝi)

loĝi ^ loĝebla = tia, ke ĝi povas esti loĝata, tia, ke oni povas loĝi ĝin (= loĝi en ĝi)

Normale oni diras iri sur/laŭ vojo kaj loĝi en domo, sed ankaŭ iri vojon kaj loĝi domon estas laŭregulaj, kvankam tre maloftaj. Sekve oni iafoje uzas ankaŭ pasivajn participojn kun tiaj verboj (§28.1).

Ordinara radiko

ebligi = igi ebla

eblo = io, kio estas ebla

ebleco = eco de io, kio estas ebla (vidu ankaŭ ĉe EC, §38.2.8)

eble = "povas esti"

ebla = povanta esti, povanta okazi

neebla = nepovanta esti, nepovanta okazi

Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL ĉe la verbo nei, oni kreas neebla = "tia, ke oni povas nei ĝin". Se oni metas ne antaŭ la A-vorto ebla, oni kreas neebla = "nepovanta esti". Por povi eviti miskomprenon oni proponis la verbon negi (= nei), el kiu oni povus fari la vorton negebla, kiu havus nur la signifon "tia, ke oni povas ĝin nei". Kaj negi, kaj negebla estas tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstataŭ la alia neebla oni povas uzi malebla:

ireblo = irebleco, eblo iri

La vorto ireblo estas dusignifa. Kiam ĝi signifas "irebleco", "tio, ke estas eble iri ion" (malofte uzebla signifo), oni regule donis pasivan signifon al la ago IR, kaj EBL do estas uzata kiel sufikso laŭ siaj normalaj reguloj. Sed kiam ireblo signifas "eblo iri" ("okazo iri"), oni uzis EBL kiel ordinaran radikon: "eblo" + preciziga antaŭelemento IR. Povas en tia okazo esti inde iel montri, ke oni uzis EBL kiel ordinaran radikon. Oni povus meti ligfin- aĵon, kion oni normale ne faras ĉe afikso: iroeblo. Tia eksperimenta uzo estas tamen malofta. Pli normala maniero estas skribi kun dividostreko: ir­eblo. Elparole oni tiam normale uzas kromakcenton (§2.2) je IR.

38.2.8. EC

EC = "kvalito aŭ stato (de iu aŭ io)". EC ĉiam montras ion abstraktan (kval- iton aŭ staton). Komparu kun AĴ (§38.2.3), kiu normale montras ion kon- kretan.

Ecaj radikoj

EC povas aperi post radiko, kiu mem havas ecan signifon. Tiam la formo sen EC povas montri pli sendependan (abstraktan) ideon, dum la EC-formo ĉiam montras kvaliton de iu aŭ io, staton de iu aŭ io:

bono = la abstrakta ideo bono ^ boneco = bono kiel kvalito de io aŭ iu

Vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon. Gn 3 Ili admiris la bonecon de lia ago.

ruĝo = la koloro ruĝo ^ ruĝeco = la stato esti ruĝa

Ŝiaj blankaj vangoj estis kolorigitaj de freŝa ruĝo. M150 La ruĝeco de ŝiaj vangoj malkaŝis ŝiajn sentojn.

neceso = absoluta bezono ^ neceseco = la stato esti necesa

En okazo de neceso vi povos tranokti ĉe mi.

Ĝia neceseco fariĝados por ili kun ĉiu tago ĉiam pli sentebla. FK266

Klariga EC

Ĉe plursignifaj radikoj EC povas klarigi, ke temas ĝuste pri eco. Komparu kun klariga AD (§38.2.2) kaj klariga AĴ (§38.2.3):

belo = abstrakta ideo pri belo, bela afero aŭ belo kiel kvalito de io ^ beleco = belo kiel kvalito de iu aŭ io

proksimo = stato troviĝi proksime, proksima loko ^ proksimeco = stato troviĝi proksime

Iafoje oni tamen uzas ĉi tian EC-vorton ankaŭ kie simpla O-vorto estus pli logika: Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco [= proksimaj lokoj]? Rt123

Mezuroj

Kelkaj simplaj O-vortoj montras ian mezuron kiel neŭtralan ideon. Se oni aldonas EC al tia vorto, temas pri multeco de la mezuro:

longo = horizontala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian longon) ^ long- eco = la eco esti longa, havi multe da longo

Ni mezuris la longon de ĝiaj kruroj, kaj trovis, ke ili estas tre mal- longaj.

La longeco de ĝiaj kruroj tre surprizis nin. La kruroj estis surprize longaj.

alto = vertikala dimensio (ĉiu konkretaĵo havas ian alton) ^ alteco = la eco esti alta, havi multe da alto

Ĝi [= la altaro] estu kvarangula; kaj du ulnoj estu ĝia alto. Er 30 Ĝi estis bone videbla pro sia alteco. Jfi19

rapido = mezuro de distanco irata en certa tempo (ĉiu moviĝanta afero havas ian rapidon) ^ rapideco = eco de io, kio iras (tre) rapide

La rapido de la aŭto estis nur 20 kilometroj en horo.

La aviadilo pasis kun fulma rapideco.

Iafoje estas malfacile fari tiun ĉi distingon inter neŭtrala O-vorto kaj multeca EC-formo. Ofte oni ignoras la diferencon, kaj uzas EC ankaŭ kie ĝi ne estas bezonata: La denseco [= denso] de gaso estas la rilato de ĝia maso al ĝia volumeno.

Iuj volas, ke oni ĉiam rigore distingu, sed tio necesas nur kiam estas efektiva risko de miskompreno. En scienca lingvaĵo la distingo ofte tre gravas.

Rimarku, ke multaj similaj O-vortoj tute ne havas ĉi tian neŭtralan mez- ursignifon. Proksimo = proksimeco proksima loko. Por neŭtrala mezuro oni uzas distanco. Juno (apenaŭ uzata) egalas al juneco. Neŭtrala mez- urvorto estas aĝo.

Rimarku ankaŭ, ke oni normale ne uzas vortojn kiel *mallongo*, *malalto* kaj *malrapido* (krom eble ŝerce). Neŭtralaj estas nur longo, alto kaj rap- ido. Neneŭtralaj estas longeco, mallongeco, alteco, malalteco, rapideco kaj malrapideco.

Mallogikaj EC-formoj

Iafoje EC estas uzata mallogike pro influo de naciaj lingvoj:

*Bedaŭrinde mi ne havas la eblecon tion ĉifari.* Tute ne temas pri eco, sed pri io, kio estas ebla. Oni uzu eblo eblaĵo: Bedaŭrinde mi ne havas la eblon tion ĉi fari. L1339 Se oni hezitas inter eblo kaj ebleco, oni elektu eblo, ĉar ĝi estas resuma formo kaj por ebleco, kaj por eblaĵo.

Laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiv- eco de homo. M 77 Ne temas pri eco, sed pri agado. Logike oni uzu aktiv- ado aŭ eventuale aktivo. La formo aktiveco fariĝis tamen tre ofta en tiaj ĉi frazoj, kaj oni verŝajne devas toleri ĝin.

Alispecaj radikoj

Ĉe io, kio ne mem montras econ aŭ kvaliton, EC aldonas tian signifon. En tia okazo la simpla O-formo havas tute alian signifon ol la EC-formo:

homo ^ homeco = natura kvalito de homo

heroo ^ heroeco = la eco esti heroo, konduti kiel heroo

fianĉo ^fianĉeco = la stato esti fianĉo

episkopo ^ episkopeco = la stato/ofico esti episkopo

granda animo ^ grandanimeco = la eco havi grandan (= noblan) animon

ŝtono ^ ŝtoneco = la eco esti malmola kiel ŝtono

vivo ^ viveco = la eco esti plena je vivo

unu ^ unueco = la eco esti kiel unu

unua ^ unuaeco = la eco esti la unua

EC por tempo

Post participoj, kaj en kelkaj aliaj vortoj, EC montras tempon aŭ aĝon:

estonta ^ estonteco = estonta tempo

pasinta ^ pasinteco = pasinta tempo

infano ^ infaneco = eco esti infana, infanaĝo

juna ^ juneco = eco esti juna, junaĝo

Formoj kiel estonto kaj pasinto normale montras personon, kiel ĉiuj parti­cipoj kun O-finaĵo (§28.3), sed iafoje oni uzas estonto kaj pasinto kiel mal- longigojn de estonteco kaj pasinteco.

Eca, ece

EC ankaŭ povas esti uzata kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo (aŭ verba finaĵo). Tiaj formoj havas normale la signifon "simila, simile, samaspekta kiel, sama- maniere kiel":

silkecaj ŝtrumpoj = ŝtrumpoj silkosimilaj (silke molaj), sed ne nepre el silko

ligneca papero = papero parte aspektanta kiel ligno

ŝtoneca koro = koro tiel malmola (= sensenta), ke ĝi similas al ŝtono

Ni havas amikecajn rilatojn kun ili. = Ni rilatas kvazaŭ ni estus amikoj.

Li diris tion per supereca tono. = Li diris tion per tono kvazaŭ li estus supera.

Ĉesu konduti tiel infanece! = Ĉesu konduti en maniero tipa por infano.

Kvankam ŝi estas knabino, ŝi ofte kondutas virece. = ...kondutas kiel viro.

Tiu esprimo estas tro Franceca. = ...estas simila al la Franca lingvo.

Iafoje oni povas por klareco uzi anstataŭe kunmetaĵojn kun ŝajna, simila, maniera stila. Vidu ankaŭ ESK (§39.1.11).

Iafoje formoj kun ...eca signifas "rilata al tia eco, pri tia eco":

patreca testo = testo pri patreco, testo por eltrovi, ĉu iu estas la patro

reĝeca edikto = edikto pri reĝeco, edikto ke iu estas reĝo

Ordinara radiko

eco = kvalito

ecigi = karakterizi

ec-vorto = vorto, kiu montras econ

38.2.9. EG

EG = "(plej/tre) alta grado, (plej/tre) granda speco". Komparu kun ET (§38.2.15). EG ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur pligrandigas la signifon:

domo ^ domego = (tre) granda domo

doloro ^ dolorego = (tre) forta doloro

varma ^ varmega = tre varma

longa ^ longega = tre longa

bone ^ bonege = tre bone

krii ^ kriegi = (tre) laŭte krii

fali ^ falegi = subite, forte fali

ŝati ^ ŝategi = tre ŝati

dankon! ^ dankegon! = grandan dankon!

tre ^ treege = tre tre

Ofte EG-vorto havas specialan signifon:

pordo ^pordego = ĉefa pordo de domo, urbo, bieno, korto k.s.

brulo ^ brulego = granda katastrofa brulo (de ekz. konstruaĵo)

granda ^ grandega = eksterordinare granda

Alternativoj de EG-vortoj

Kelkaj specialsignifaj EG-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la EG-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

pafilego = artileria pafilo ^ kanono

kuraĝega = kuraĝe riskema ^ aŭdaca

buŝego = minaca buŝkavo de rabobesto ^ faŭko

ungego = granda akra ungo de besto ^ krifo

Malŝato

Iafoje EG montras nuancon de malŝato:

piedo ^ piedego = granda, dika, malagrabla aŭ danĝera piedo de homo aŭ besto

manĝi ^ manĝegi = avide aŭ troe manĝi, vori

Ordinara radiko

ega = fortega, intensega, ekstrema

ege = fortege, intensege, ekstreme

38.2.10. EJ

EJ = "loko, spaco, domo, ĉambro k.s. destinita por io". Komparu kun UJ (§38.2.29) kaj ING (§38.2.22). Tio, kio staras antaŭ EJ, ĉiam estas tio, kio okazas aŭ troviĝas en la loko.

Asejoj

EJ povas montri lokon, kiu ekzistas speciale por certa agado:

lerni ^ lernejo = loko destinita por lernado

promeni ^ promenejo = loko aranĝita por promenado

dormi ^ dormejo = ĉambro por dormado

eliri ^ elirejo = loko (normale pordo), tra kiu oni povas eliri

redakti ^ redaktejo = loko, kie oni redaktas (ekz. gazeton)

akcepti ^ akceptejo = loko, kie oni estas akceptata (en hotelo, kongreso k.s.)

kongreso ^ kongresejo = loko, kie okazas kongreso

necesa ^ necesejo = loko por certa necesa agado, kiun oni preferas ne rekte diri (nome urinado kaj fekado)

preĝi ^ preĝejo = loko por preĝado kaj aliaj religiaj agadoj

urĝi ^ urĝejo = malsanulejo (aŭ parto de malsanulejo), kie oni urĝe traktas akcidentoviktimojn k.s.

La vorto preĝejo estas tradicie uzata precipe por Kristana preĝejo, dum oni preferas specialajn vortojn por preĝejoj de aliaj religioj: moskeo, sinagogo, templo k.a. Sed preĝejo ja povas esti uzata por ĉia religio. Por Kristana pre- ĝejo ekzistas ankaŭ la speciala vorto kirko (tre malofte uzata). Plej simple oni tamen precizigas per: Kristana preĝejo, Islama preĝejo, Hinduisma pre- ĝejo k.t.p.

Tenejoj, vendejoj

EJ povas montri lokon, kie oni tenas aŭ vendas ion:

trezoro ^ trezorejo = loko, kie trezoro estas tenata

ĉevalo ^ ĉevalejo = loko (domo) por ĉevaloj

aŭto ^ aŭtejo = loko por teni aŭ prizorgi aŭtojn

mallibero ^ malliberejo = loko de mallibero, por malliberuloj (= pri- zono)

cigaro ^ cigarejo = magazeno en kiu oni vendas cigarojn, ĉambro en kiu oni tenas cigarojn

ĉapelo ^ ĉapelejo = vendejo aŭ tenejo de ĉapeloj

viando ^ viandejo = vendejo aŭ tenejo de viando

libro ^ librejo = vendejo de libroj (kolekto aŭ kolektejo de libroj estas biblioteko)

Je bezono oni povas precizigi: cigartenejo, cigarvendejo, ĉapeltenejo, ĉapelvendejo, librovendejo k.t.p.

Produktadejoj

Post nomo de kultivata planto EJ montras lokon de kultivado:

rizo ^ rizejo = loko (kampoj), kie oni kultivas rizon

oranĝo ^ oranĝejo = loko, kie oni kultivas oranĝarbojn

tabako ^ tabakejo = loko, kie oni kultivas tabakon

vito ^ vitejo = ĝardeno de vitoj, vinberĝardeno

Se temas pri fabriko aŭ simile, oni prefere uzu pli klarajn kunmetaĵojn: tabakfarejo = "loko, kie oni produktas cigaredojn kaj aliajn tabakaĵojn", ŝtalejo ŝtalfabriko = "fabriko de ŝtalo", gisejo gisfabriko = "fabriko de gisoj kaj gisaĵoj".

Naturaj abundejoj

Iafoje EJ montras lokon en la naturo, kie abundas io:

herbo ^ herbejo = loko, kie kreskas precipe herboj (ne arboj k.t.p.)

sablo ^ sablejo = loko, kie abundas sablo

glacio ^ glaciejo = loko kun konstanta glaciamaso (~ glaĉero)

Loko por persono aŭ grupo

EJ povas montri lokon, kie certa persono, grupo aŭ speco de personoj laboras, agas, vivas aŭ simile:

tajloro ^ tajlorejo = loko, kie tajloro laboras

ŝuisto ^ ŝuistejo = loko, kie ŝuisto laboras

episkopo ^ episkopejo = palaco de episkopo

ministro ^ ministrejo = loko (domo, oficejo) de ministro

konsulo ^ konsulejo = loko, kie servas konsulo

stabo ^ stabejo = loko, kie laboras stabo

virino ^ virinejo = loĝloko por virinoj, haremo, bordelo

malsanulo ^ malsanulejo = loko, kie oni flegas kaj kuracas malsanulojn (= hospitalo)

Figura uzo

EJ-vorto, kiu montras ian oficejon aŭ laborejon, povas ankaŭ esti uzata figure por la personaro, kiu laboras tie:

La tuta redaktejo klopodis por fini la gazeton ĝustatempe. Efektive ne la ejo mem klopodis, sed la ĵurnalistoj kaj aliaj laborantoj tie.

La ministrejo [= ministerio] pri financoj hieraŭ informis, ke...

Ĉu la konsulejo donis al vi vizon?

Ordinara radiko

ejo = loko (destinita por ia speciala afero)

38.2.11. EM

EM = "inklino al io". La radiko antaŭ EM normale ricevas agan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo (§37.2.4). EM- vortoj do normale devenas de verboj.

Natura tendenco

EM-vorto plej ofte montras, ke io pro sia naturo ofte aŭ daŭre tendencas al la ago:

mensogi ^ mensogema = inklina al mensogado, ofte mensoganta

timi ^ timema = inklina al timado, ofte timanta

manĝi ^ manĝema = inklina al ofta aŭ multa manĝado

kompreni ^ komprenema = tia, ke oni ĉiam volas kompreni

servi ^ servema = tia, ke oni ofte volas servi al aliaj

venĝi ^ venĝema = tia, ke oni volas venĝi, nepardonema

pura ^ puri = esti pura ^ purema = tia, ke oni volas esti pura

dogmo ^ dogmi = prezenti siajn opiniojn kiel dogmojn ^ dogmema = inklina al dogmado

Momenta emo

Iafoje oni uzas EM por momenta aŭ okaza deziro, aŭ por pasanta bezono:

Ŝi sentisfortan manĝemon. (= ... fortan malsaton.)

Ĉu vi estas trinkema? (= ... soifa?)

Subite li fariĝis terure dormema. (= ... terure dorme laca.)

Ili deziris satigi sian venĝemon. (= Ili volis venĝi iun ofendaĵon.)

Oni povas alternative uzi kunmetaĵojn kun vola (§38.4.1): manĝivola, venĝovola. Sed normale EM sufiĉas.

Kapablo

En kelkaj vortoj EM montras kapablon:

produkti ^ produktema = tia, ke oni povas multe produkti

krei ^ kreema = tia, ke oni povas multe krei

decidi ^ decidema = kapabla fari decidojn

inventi ^ inventema = kapabla fari inventojn

eksplodi ^ eksplodema = kapabla facile eksplodi (ekz. eksplodema kemiaĵo)

floro ^ flori ^ florema = kapabla multe flori

Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun pova kapabla (§38.4.1): de- cidpova, inventokapabla. Vidu ankaŭ IV (§39.1.20). Normale tamen EM estas sufiĉe klara.

Natura minaco, kontraŭvola risko

En iuj vortoj EM signifas, ke oni pro sia naturo estas minacata de io, ke oni riskas ion, kion oni ne volas:

erari ^ erarema = tia, ke oni ofte aŭ facile faras erarojn

rompiĝi ^ rompiĝema = tia, ke ĝi facile rompiĝas

vomi ^ vomema = tiel malsana, ke oni eble vomos

morti ^ mortema = tia, ke oni povas, eĉ devas, morti

Ne-agaj radikoj

Iafoje oni faras EM-vorton, kiu ne devenas de verbo:

gasto ^ gastema = tia, ke oni ŝatas gastojn

muziko ^ muzikema = tia, ke oni ŝatas muzikon

vero ^ verema = tia, ke oni ŝatas veron

la sama sekso ^ samseksema = tia, ke oni preferas la propran sekson

EM-vortoj normale estas faritaj el verboj, kaj gastema tial povas kompreniĝi kiel "ema mem gasti", muzikema kiel "ema mem muziki" k.t.p. Se ne temas pri tia signifo, povas esti preferinde uzi kunmetaĵojn kun ama: gastama = "tia, ke oni amas gastojn", muzikama = "tia, ke oni amas muzikon", samseksama = "tia, ke oni amas la propran sekson". Aliflanke, kiam AM ŝajnas tro forta aŭ sence maltrafa, eble tamen EM estas preferinda.

O-finaĵo

EM-vortoj havas plej ofte A-finaĵon, sed povas havi ĉian ajn finaĵon. Ĉe O- finaĵo oni antaŭe kutimis ĉiam aldoni la sufikson EC: manĝemeco, timemeco k.s. Sed EC normale ne estas bezonata. Sufiĉas manĝemo, timemo k.t.p.

Forlaso de EM

Antaŭ la sufikso UL oni povas ofte forlasi EM, se la signifo restas klara:

timemulo ^ timulo

drinkemulo ^ drinkulo

Ordinara radiko

Kiel ordinara radiko EM normale montras nedaŭran, momentan inklinon:

ema = momente inklina

emo = momenta inklino

emi = havi momentan inklinon

malemo = malinklino momenta

emigi = krei momentan inklinon ĉe iu

38.2.12. END

END = "devas esti farata". Komparu kun EBL (§38.2.7) kaj IND (§38.2.21). Tio, kio staras antaŭ END, ĉiam ricevas agan kaj pasivan signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo (§37.2.4). END- vortoj do ĉiam devenas de verboj. Oni povas uzi END nur ĉe objektaj verboj. END estas sufiĉe malofte uzata. (La sufikso END estis oficialigita en 1953.)

pagi ^ pagenda = tia, ke ĝi devas esti pagata, tia, ke oni pagu ĝin

respondi ^ respondenda = tia, ke ĝi devas esti respondata, tia, ke oni re- spondu ĝin

Ordinara radiko

enda = nepra, necesa, kiu devas esti, kiu devas okazi

ende = nepre, necese

Endas, ke vi venu. = Estas necese, ke vi venu.

END estas tre malofta afikso, kaj kiel ordinara radiko ĝi estas eĉ pli malofta. Tial oni atentu, ke vortoj kiel enda, ende kaj endi ne ĉiam kompreniĝas fac­ile, kvankam ili estas tute regulaj.

ER

ER = "tre malgranda parto de tutaĵo". ER estas uzata, kiam io konsistas el multaj samspecaj partetoj. Tio, kio staras antaŭ ER, ĉiam montras la tuton, kiun la partetoj konsistigas:

sablo ^ sablero = grajno de sablo

neĝo ^ neĝero = flok(et) o el neĝo

ĉeno ^ ĉenero = unu kunliga parto (ringo) de ĉeno

pluvo ^ pluvero = akvoguto de pluvo

mono ^ monero = peco de metala mono (papera monpeco nomiĝas

monbileto aŭ monpapero)

herbo ^ herbero = unu tigo de herbo

fajro ^ fajrero = tre malgranda (fluganta) brulanta parto (elektran fajr- eron oni nomas ankaŭ sparko)

kudri ^ kudrero = unu kompleta tratiro per kudrilo kaj fadeno

Ordinara radiko

ero = malgranda (konsistiga) parto

ereto = malgrandega ero

grandaj eroj ^ grandera = konsistanta el grandaj eroj

disaj eroj ^ diseriĝi = dispartiĝi en multajn disajn erojn

ER, PART kaj PEC

ER montras unu el multaj similaj apenaŭ distingeblaj konsistigaj partoj de tuto. Se temas pri diversspecaj aŭ individuecaj partoj, oni ne uzu ER, sed PART: mondoparto (~ kontinento), landparto, korpoparto, parto de libro. Se temas pri parto, kiu estas derompita aŭ deŝirita de tuto, oni uzu PEC: Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro. FE42 (PEC havas ankaŭ diversajn aliajn signifojn.)

ESTR

ESTR = "persono kiu gvidas kaj decidas, mastro". Komparu kun ĈEF (§38.3.2). Tio, kio staras antaŭ ESTR, ĉiam estas la loko, kie la estro de­cidas, aŭ tio, pri kio la estro decidas:

ŝipo ^ ŝipestro = tiu, kiu decidas sur ŝipo

banko ^ bankestro = tiu, kiu decidas en banko

imperio ^ imperiestro = titolo de gvidanto de imperio

provinco ^ provincestro = gvidanto de provinco

grupo ^ grupestro = gvidanto de grupo

urbo ^ urbestro = persono elektita por gvidi kaj administri urbon

orkestro ^ orkestrestro = persono, kiu gvidas orkestron

lernejo ^ lernejestro = direktisto de lernejo

laboro ^ laborestro = persono, kiu gvidas laboron, labormastro

cent ^ centestro = oficiro super cento da soldatoj

Ordinara radiko

estro = ĉefo kun decida povo

estraro = grupo de personoj, kiuj kune gvidas organizon

estrarano = ano de estraro

estri = esti estro super io, regi kiel estro

subestro = persono, kiu helpas al estro

38.2.15. ET

ET = "(plej/tre) malalta grado, (plej/tre) malgranda speco". Komparu kun EG (§38.2.9). ET ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur malgrandigas la signifon:

domo ^ dometo = (tre) malgranda domo

doloro ^ doloreto = (tre) malforta doloro, irito

varma ^ varmeta = nur iom varma

verda ^ verdeta = malforte verda, neklare verda

dika ^ diketa = nur iom dika

babili ^ babileti = babili malmulte

pluvi ^ pluveti = pluvi malforte, pluvi kun malgrandaj gutoj

iom ^ iomete = nur malmulte

Ofte ET-vorto montras specialan signifon:

ŝtrumpo ^ ŝtrumpeto = mallonga ŝtrumpo, kiu kovras nur la piedon kaj la parton tuj super la piedo

ridi ^ rideti = ridi sensone kun fermita buŝo

manĝi ^ manĝeti = malmulte kaj senapetite manĝi

rafano ^ rafaneto = speciala malgranda varianto de rafano (speco de legomo)

Alternativoj de ET-vortoj

Kelkaj specialsignifaj ET-vortoj ricevis nekunmetitan alternativon. En iaj okazoj la alternativo fariĝis pli populara. En tiaj okazoj la ET-vorto tendencas perdi la specialan signifon:

faleti = preskaŭ fali pro mispaŝo ^ stumbli

vojeto = tervojeto en arbaro aŭ kampo ^ pado

beleta = plaĉaspekta ^ linda

Karesa signifo

Iafoje ET montras karesan nuancon:

patro ^ patreto = kara patro, paĉjo

edzo ^ edzeto = kara edzo

mano ^ maneto = ĉarme malgranda mano

knabino ^ knabineto = ĉarme malgranda knabino

Ordinara radiko

eta = malgranda, malintensa

etigi = fari malgranda

etiĝi = fariĝi malgranda

etulo = malgranda persono

Iafoje oni uzas ET prefiksece por montri specialan signifon:

burĝo ^ etburĝo = burĝo, kies burĝeco estas eta (laŭ socia statuso)

fingro ^ etfingro = speco de fingro, kiu estas kutime pli malgranda ol la aliaj fingroj sur la mano

akciano ^ etakciano, etakciulo = iu, kiu posedas relative malmulte da akcioj

Iuj opinias, ke ĉi tia prefikseca uzo de ET estas erara, sed temas fakte pri tute regula uzo de ET kiel ordinara radiko. Prefikseca ET estas preciziga antaŭelemento de kombino (§37.3). Normale oni uzu ET sufikse, sed por iaj specialaj signifoj prefikseca uzo povas esti utila.

38.2.16. ID

ID = "naskito". Tio, kio staras antaŭ ID, ĉiam montras tion, de kio devenas la naskito.

Bestoj

Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la bestospeco:

bovo ^ bovido = nematura bovo

koko ^ kokido = nematura koko

hundo ^ hundido = nematura hundo

rano ^ ranido = nematura rano

Plantoj

Iafoje oni uzas ID por juna planto:

arbo ^ arbido = juna arbo

Homoj

Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:

reĝo ^ reĝido = infano de reĝo

grafo ^ grafido = infano de grafo

Karolo ^ Karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda

Timuro ^ Timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama

Izraelo ^ Izraelido = deveninto de la homo Izraelo (Israelano = ano de la lando Israelo)

Figura uzo

Iafoje ID estas uzata figure ĉe landa aŭ lingva vorto:

lando ^ landido = homo naskita en certa lando, indiĝeno

Latino ^ Latinida lingvo = lingvo, kiu devenas de Latino

Ordinara radiko

ido = juna naskito de besto

idaro = ĉiuj idoj aŭ posteuloj de unu homo (aŭ besto) 38.2.17. IG

IG = "efika, kaŭza aŭ ŝanĝa ago". Komparu kun IĜ (§38.2.18). Tio, kio staras antaŭ IG, ĉiam montras la rezulton de la ago. IG aperas plej ofte kun verba finaĵo. Ĉiuj IG-verboj estas objektaj. La objekto estas tio, kio estas ŝanĝata. La subjekto estas tio, kio kaŭzas la ŝanĝon. Legu ankaŭ pri frazroloj ĉe IG-verboj en §30.8.

Ecaj radikoj

Oni povas fari IG-verbon el eca radiko (kiu normale estas A-vorto). Tia IG- verbo signifas, ke oni donas tian econ al la objekto:

akra ^ akrigi = agi tiel, ke io fariĝas akra

Mi akrigas mian tranĉilon.

pala ^ paligi = agi tiel, ke io fariĝas pala

La terura novaĵo paligis ŝin.

longa ^ longigi = agi tiel, ke io fariĝas longa

La kunveno devus esti mallonga, sed la multaj demandoj longigos ĝin.

pli longa ^ plilongigi = agi tiel, ke io fariĝas pli longa

Ni devis plilongigi nian viziton en Hindujo.

Teorie estas klara diferenco inter longigi kaj plilongigi, sed en la praktiko ne ĉiam estas grave, kiun el ili oni uzas. Normale oni uzas preskaŭ nur mal- longigi, ĉarplimallongigi kaj malplilongigi estas tro longaj.

Agaj radikoj

Oni povas fari IG-verbon el aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia IG- verbo signifas, ke oni kaŭzas, ke iu faras la agon. La objekto de tia IG-verbo estas tio, kio estus subjekto de la simpla verbo.

Oni povas deiri de senobjekta verbo:

sidi ^ sidigi = agi tiel, ke iu komencas sidi

Li sidigis sian infanon sur seĝon.

esti ^ estigi = agi tiel, ke io ekestas

Lia demando estigis longajn diskutojn.

Oni ankaŭ povas deiri de objekta verbo. La objekto de tia IG-verbo estas aŭ la subjekto de la simpla verbo, aŭ la objekto de la simpla verbo:

kompreni ^ komprenigi = agi tiel, ke iu komprenas

Mi finfine sukcesis komprenigi lin, ke li devas iri hejmen. Mi ne povis komprenigi la ŝercon al li.

manĝi ^ manĝigi = agi tiel, ke iu manĝas

Mi devas manĝigi mian ĉevalon. = Mi devas doni manĝon al mia ĉevalo.

Ŝi manĝigis avenon al la ĉevalo. Legu pri la elekto de objekto ĉe IG-verboj el agaj radikoj en §30.8.

Alispecaj radikoj

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el radiko, kiu normale estas O-vorto.

Tia IG-verbo povas signifi, ke oni agas tiel, ke la objekto fariĝas tio, kion la radiko montras:

edzo ^ edzigi = agi tiel, ke iu fariĝas edzo

Li edzigis sian filon al riĉa fraŭlino. Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni faras la objekton tia kiel la radiko:

pinto ^ pinta ^ pintigi = agi tiel, ke io fariĝas pinta, ke io ekhavas pinton

Se vi volas skribi, vi devas unue pintigi vian krajonon.

Tia IG-verbo ankaŭ povas signifi, ke oni kaŭzas, ke la objekto faras ian agon, kiu rilatas al la radiko. La ago estas tiu, kiun esprimas la verba formo de la radiko:

flamo ^ flami ^ flamigi = agi tiel, ke io flamas

Petro flamigis la fajron per forta blovado.

Frazetoj

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el frazeto kun rolvorteto:

en (la) domo ^ endomigi = movi en (la) domon

Kiam komencis pluvi, ŝi rapide endomigis la infanojn.

al la bordo ^ albordigi = movi al la bordo

La ondoj albordigis diversajn rubaĵojn.

en tombo ^ entombigi = meti en tombon

Morgaŭ li entombigos sian patron.

sen vesto ^ senvestigi = forpreni la veston de iu

Janjo estis senvestigita kaj endormigita. M13

sen fortoj ^ senfortigi = forpreni la fortojn

La longa malsanado tute senfortigis mian patrinon.

La malon de sen...igi oni povas teorie esprimi per kun...igi, sed tiajn vortojn oni normale ne uzas, ĉar multaj simplaj verboj havas per si mem tian sig­nifon: maski = "kunmaskigi", ŝarĝi = "kunŝarĝigi", vesti = "kunvestigi". En tiaj okazoj oni povas kiel alternativon al sen...igi uzi la prefikson MAL (§38.3.7) sen IG: malvesti = senvestigi, malmaski = senmaskigi, malŝarĝi = senŝarĝigi. Estas do du specoj de verboj. Unu speco deiras de radiko, kiun oni rekte verbigas (maski, ŝarĝi, vesti). Tian verbon oni povas poste maligi per MAL (malmaski, malŝarĝi, malvesti). Alia speco deiras de frazeto, de kiu oni faras IG-verbon: sen vesto ^ senvestigi (kun vesto ^ "kunvestigi"), sen ŝarĝo ^ senŝarĝigi (kun ŝarĝo ^ "kunŝarĝigi"). Ne eblas do diri ekz. *senvesti*, nek *malvestigi*. Tiaj vortoj konfuzas la du manierojn formi tiajn verbojn.

Senfortigi estas pli-malpli samsignifa kiel malfortigi. La malo de senfortigi estas teorie "kunfortigi", sed tio estas senbezone peza vorto. Anstataŭe oni diras simple fortigi. Estas ankaŭ ĉi tie du specoj de verboj. Unu speco deiras de simpla A-vorto: forta ^ fortigi ^ malfortigi. La alia speco deiras de frazeto: sen fortoj ^ senfortigi (kun fortoj ^ "kunfortigi"). La simpla verbo forti signifas "esti forta". Malforti = "esti malforta".

Oni ne konfuzu IG-verbojn faritajn el rolvorteta frazeto (endomigi, senvest­igi k.s.), kun IG-verboj, al kiuj oni poste aldonis precizigan prefiksecan rol­vorteton: ordigi = "meti en ordon" ^ kunordigi = "meti en ordon kun io alia". La generaloj kunordigis siajn militplanojn. Kunordigi ne devenas de kun ordo. Kun ne rilatas al ordo sed al "io alia". Legu pli pri la diferenco inter prefiksecaj rolvortetoj en kombinoj kaj en frazetvortoj en §38.4.2.

Vortetoj kaj afiksoj

Oni ankaŭ povas fari IG-verbon el vorteto aŭ el afikso:

for ^ forigi = formovi, forpreni, forviŝi, forskrapi

Per forta lesivo ŝi sukcesis forigi la nigrajn makulojn.

al ^ aligi = aldoni, almeti

Ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo. OV 448

trans ^ transigi = movi al transa flanko, transdoni, transturni

La pramo transigis nin al la kontraŭa bordo.

tro ^ troigi = agi tiel, ke io estas aŭ ŝajnas troa (= tro granda, tro multa, tro grava)

Alkoholtrinkadon oni ne troigu. Li troigis la rakonton tiom, ke neniu kredis lin.

kun ^ kunigi = agi tiel, ke io fariĝas kuna; DIS ^ disigi = agi tiel, ke io fariĝas disa

Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. FE 42

Ĉu uzi IG aŭ ne?

Kiam la radiko estas nek eca, nek aga, oni povas ofte heziti, ĉu uzi simplan sensufiksan verbon, aŭ verbon kun la sufikso IG.

Ofte la lingva tradicio donis al simpla verbo IG-ecan signifon:

fino = la lasta parto de io ^ fini = kaŭzi ke io havu finon, meti finon al io

Mi finos mian vivon per morto. Rz89 Ne *...finigos...*, kio signifus, ke oni igas iun alian fari la agon fini. Fini similas al ĉesigi. Finigi do similas al ĉesigigi.

masko ^ maski = surmeti maskon, kaŝi per masko

Ŝi maskis sin por ke li ne rekonu ŝin. Ne *...maskigis...*. Maskigi sig- nifas "igi iun alian maski" aŭ eble "fari maskon el io".

Iafoje la tradicio elektis uzi nur formon kun IG:

grupo ^ grupigi = kunigi en grupo(j)n, starigi en grupo(j)n

La lernantoj estis grupigitaj po dek. (La verbo grupi estas apenaŭ uzata, sed povus signifi "stari en grupo" aŭ simile.)

Загрузка...