Mi havas multe da mono. ^ *Mi havas multe da.*

Kiom da viando vi volas? ^ *Kiom da vi volas?*

En tia subkomprenado oni tamen normale forlasas ankaŭ la rolvorteton: Li estas instruisto de lingvoj. ^ Li estas instruisto. Ne: *Li estas instruisto de.* Tial, se oni volas forlasi la vorton post da, tiam oni forlasu ankaŭ da.

Oni do diru simple: Mi havas multe. Kiom vi volas? Ili kunportis tiom, ke ĉiu povis ricevi iom. Vortoj kiel multe, tiom kaj iom estas kvantaj per si mem. Ili neniel bezonas da por povi esprimi kvantan signifon. Nur se oni volas montri, el kio konsistas la kvanto, oni uzu da, sed tiam nepre kun fraz- parto poste.

Eventuale oni povus akcepti esceptokazajn uzojn de memstara da post vortoj, kiuj ne estas per si mem kvantaj, se tio helpas eviti miskomprenon. Ekz.: Mi volas skatolon da. = Mi volas tiom, kiom enhavas skatolo. / Mi volas skatolon. = Mi volas tian ujon. Sed konstanta uzo de memstara da post ĉiu kvantesprima vorto nur pezigas kaj malbeligas la lingvon. En la skriba lingvo memstara da apenaŭ aperas, ĉe bonaj aŭtoroj neniam.

Ŝajnas, ke da-ismo estas simptomo de pli profunda miskompreno. Uzo de memstara da montras, ke oni pensas, ke da apartenas al la antaŭa esprimo, ne al la posta. Tiam la posta esprimo estas ĉefvorto: mi havas multe da mono. Konsekvence oni volas uzi N-finaĵon en tiaj ĉi frazoj, ĉar mono estas nun objekto: *mi havas multe da monon* (simile al: mi havas multan monon). Kaj efektive frazoj kiel *mi havas multe da monon* relative ofte aperas. Kulpas pri tio ĉi interalie multaj lernolibroj, kiuj instruas da kvazaŭ ĝi apartenus ĉefe al la antaŭa vorto. La da-ismo eble rilatas al la tiom-kiom- ismo (§24.5) - ĉiama uzado de kiom kaj tiom anstataŭ kiel kaj tiel por montri gradojn. Eble por la tiom-kiom-istoj (kiuj ofte estas ankaŭ da-istoj) kiom kaj tiom estas unuavice gradaj, kaj tial ili eble sentas, ke necesas aldoni da por montri, ke temas pri kvanta signifo.

12.3.4. Lokaj rolvortetoj

Lokaj rolvortetoj montras pozicion en spaco, sur surfaco, sur linio, kaj simile. Pluraj el ili estas uzataj ankaŭ pri tempo, ĉar oni ofte bildigas al si tempon kiel linion. Ankaŭ aliajn ideojn oni montras figure kiel poziciojn. Ĉe iuj lokaj rolvortetoj la loka signifo estas la baza signifo, dum aliaj uzoj povas esti pli oftaj en la praktiko.

12.3.4.1. Antaŭ (kaj malantaŭ)

Antaŭ montras pozicion ĉe tiu flanko, kiu estas plej proksima al la parolanto, aŭ ĉe tiu flanko, kiu estas la plej grava, la ĉefa. La antaŭa flanko de homo aŭ besto estas la flanko de la vizaĝo kaj okuloj. La preciza senco de antaŭ do dependas de la perspektivo de la parolanto:

Antaŭ la domo staras arbo. FE8 = Ĉe la antaŭa flanko de la domo...

Vespere antaŭ la pordo haltis veturilo. FA2148

Ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. FE 33

Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj. FE 38

Oni metis antaŭ mi manĝilaron. FE 34

Pozicio en sinsekvo

Antaŭ povas ankaŭ montri pozicion en ia sinsekvo, pozicion, kiun sekvas alia. Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:

Mi iras antaŭ vi. FA2 64 Mi iras unue, vi sekvos post mi.

M estas antaŭ N en la alfabeto. Sinsekva antaŭ estas tre simila al tempa antaŭ.

Figura uzo

Antaŭ ofte montras ĉeeston aŭ influon de io grava:

Li tute ne sentis timon antaŭ ŝi. FA255 = ...kiam ŝi ĉeestis.

Mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon. Rt21 = ...kaŝis, kiam li ĉeestis...

Ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj. Js 5

Mi estas eldonisto, respondeca antaŭ la publiko. M135

La dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝ- anta komuna literatura lingvo. OV 34

Antaŭ povas montri estontecon, kiu kvazaŭ staras antaŭ iu:

Ili havis ja antaŭ si grandan vojaĝon. FA1209

Antaŭ povas montri pozicion pli altan en graveco aŭ rango:

La pliboneco de Esperanto antaŭ Volapuk estas tiel frapante granda, ke ĝi falas al ĉiu en la okulojn tuj de la unua rigardo. FK284 Se oni metus la lingvojn en ordo de boneco, Esperanto starus antaŭ Volaptik.

Esperanto devis esti antaŭ ĉio eksterordinare facila. L1245 Facileco estis la plej grava postulo.

Li ne atentas la vizaĝon de princoj, kaj ne preferas riĉulon antaŭ mal- riĉulo.Ij 34

Antaŭ + direktaj rolmontriloj

La bona virino metis antaŭ lin la plej bonajn manĝaĵojn, kiujn ŝi havis. FA115 = ...alpozicio antaŭ li...

Ŝi venis antaŭ la reĝon kaj stariĝis antaŭ la reĝo. Rĝ11 = Ŝi venis al pozicio antaŭ la reĝo kaj stariĝis tie.

La cigno klinis la kapon kaj falis malrapide antaŭ iliajn piedojn, kie ĝi restis senviva. FA168

Marta forprenis la manplaton de antaŭ la okuloj. M159 = ...de pozicio antaŭ la okuloj. Ofte sufiĉas simpla de anstataŭ de antaŭ.

Mi jam ĝis nun... trovus tiun, kiu malaperis de antaŭ miaj okuloj. M142

Ofte antaŭ aperas sen direkta N-finaĵo kvankam temas klare pri movo. La klarigo estas, ke oni rigardas ion alian kiel efektivan celon de la movo:

Jadvinjo [...] alŝovis al la tablo oportunan brakseĝon kaj metis antaŭ ĝi kelke da libroj kaj sufiĉe grandan nombron da dikaj kajeroj. M 43 = ...metis sur la tablon antaŭ ĝi.... La efektiva celo de la metado, la tablo, estas subkomprenata. Sed ankaŭ la brakseĝo (= ĝi) povas esti rigardata kiel celo, kaj oni tute bone povas uzi metis antaŭ ĝin en tiu frazo.

Tempo

Antaŭ ofte montras tempon pli fruan ol alia tempo. Tiam antaŭ staras antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempa antaŭ estas la malo de tempa post (§12.3.4.9):

Ili ordonis al mi veni antaŭ la vesperiĝo. M 8 = ...pli ffrue ol la vesperiĝo.

Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon. FE2° = Je tri tagojpli ffrue ol nun...

La pastro, kiu mortis antaŭ nelonge (aŭ antaŭ nelonga tempo), loĝis longe en nia urbo. FE 25

Ĉiu diskutota demando estas ja publikigita tri monatojn antaŭ la kon- greso. OV 46°

Tempa antaŭ povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

Antaŭ la lango laboru la cerbo. PE1°7 = Antaŭ laboro de la lango, laboru cerbo.

Tempa antaŭ estas ofte uzata en esprimoj de horo (§23.8): dek minutoj antaŭ la tria k.s.

Antaŭ ol

En iuj okazoj oni uzas antaŭ kune kun ol (§33.7):

Antaŭ subfrazo. Antaŭ mem ne estas enkondukilo de subfrazo, sed nur rolvorteto, kaj do bezonas helpon de vera frazenkondukilo (§33.1).

Antaŭ O-vorteca frazparto, kiam verbo estas subkomprenata. Tiam vere temas pri tuta subfrazo.

Antaŭ I-verbo, ĉar I-verboj estas kvazaŭ subfrazoj (§27.5).

Antaŭ lia alveno ni manĝis. ^ Antaŭ ol li alvenis, ni manĝis.

Mi finos antaŭ ol vi. = Mi finos antaŭ ol vi finos.

En aŭtuno [...] aperadis la migrantaj birdoj kaj ripozadis sur ĝi, antaŭ olflugi trans la maron. FA47

Malantaŭ

Antaŭ + la prefikso MAL (§38.3.7) montras pozicion ĉe la mala flanko kompare kun la antaŭa flanko:

Tuj malantaŭ si ŝi aŭdis viran voĉon. M12 = Tuj ĉe sia dorsa flanko ŝi...

La libristo staris sola malantaŭ la magazena skribtablo. M120 La magazena tablo troviĝis inter li kaj la magazenaj klientoj, kiuj staris antaŭ la tablo.

Malantaŭ la pordo oni aŭdis la voĉon de la malgranda Jadvinjo. M 50 La pordo troviĝis inter la aŭskultanto kaj la voĉo.

Ni lasu la malfeliĉon malantaŭ ni. ^15 Temas pri pasinta okazaĵo, kiu kvazaŭ troviĝas dorsflanke de ni.

La luno iris returne malantaŭ la nubojn. FA2119 = ...al pozicio malantaŭ la nuboj.

Ŝi prenis ankoraŭ el malantaŭ la forno faskon da lignetoj. M8 = ...el pozicio malantaŭ la forno...

Malantaŭ neniam havas tempan signifon. Anstataŭe oni uzas post (§12.3.4.9). Ankaŭ kiam temas pri sinsekvo, oni uzas nurpost. Oni ne diras ekz.: *Li erare metis la finaĵon N malantaŭ tiu vorto.* Tio signifus, ke la N estus kaŝita, ĉar vorto estus skribita sur ĝi. Oni diru: ...post tiu vorto.

Vortfarado

Antaŭ(aĵ) o, malantaŭ(aĵ)o = "(mal)antaŭa flanko/parto (en loka senco)":

Kaj de la antaŭo de la pordego de la eniro ĝis la antaŭo de la interna portiko de lapordego estis kvindek ulnoj. Jfi-40 Iliaj haroj [...] kunvolvitaj sur la malantaŭo de la kapo en formo de bulo, pendis senorde sur la malgrasaj koloj. M112 Ĝi [= la ligna bildo] devis prezenti la Danon Holger kaj estis destinita por ornami la antaŭaĵon de ŝipo. FA2109

Antaŭe = 1. "en pozicio antaŭ io (en sinsekvo), pli frue": La juna knab- ino [...] iris antaŭe. M7 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrument- istoj. Ps 68 Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron. FE24 2. "ĉe la antaŭa flanko" (malofta uzo): Liaj vestoj estis brod- itaj antaŭe kaj malantaŭe. FA3 41

Malantaŭe = "en loko malantaŭ io, ĉe la malantaŭa flanko, en pozicio malantaŭ io": Ili ĉiuj tri devis sidiĝi malantaŭe [en la veturilo], kaj al tio ankoraŭ sur ligna kesto kun fera garnaĵo. FA4169 Ĝi estis la lasta en la vico, kaj baldaŭ ĝi restis je granda distanco malantaŭe. FA2 6 Mi alpinglos malantaŭe la tuketon. ^20

Antaŭen, malantaŭen = "al la (mal)antaŭo": Ilia vizaĝo estis direktita antaŭen. FA1153 Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. OV387 (= ... progresas.) Ŝi falis malantaŭen. FA3 45 Ne rigardu malantaŭen kaj haltu nenie en la tuta ĉirkaŭaĵo. Gn19

Antaŭa = "troviĝanta antaŭe, ĉe la antaŭo, pli frua": La ĉevalo levis siajn antaŭajn krurojn. / Li reiris sur sian antaŭan lokon. M122 Mi faros en Ĝenevo nenion sen antaŭa konsiliĝo kun vi. L1281

Malantaŭa = "troviĝanta malantaŭe, ĉe la malantaŭo": La nigra hundeto [...] leviĝas supren sur la malantaŭajpiedoj. FA259 La studento eniris tra la malantaŭa pordo. FA3 51

12.3.4.2. Apud

Apud montras proksiman pozicion flanke de io. Normale temas pri la dekstra aŭ maldekstra flanko (ne la antaŭa aŭ malantaŭa), sed iafoje temas pli ĝenerale pri ia flanko. Tiam apud montras simple proksimecon (komparu kun ĉe §12.3.4.3, kiu ankaŭ montras proksiman pozicion):

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. FE25 = ...dekstre aŭ maldekstreproksime de lapordo...

Marta rigardis la apud ŝi irantan virinon per nebulitaj okuloj. M100 = ...proksime dekstre aŭ maldekstre de ŝi irantan...

Li staris tutan horon apud la fenestro. FE 26

La artefarita birdo havis sian lokon sur silka kuseno, senpere apud la lito de la imperiestro. FA2 29

La gefianĉoj staris apud la altaro. FE 36 = ...proksime de la altaro.

Kio estas tiu granda kastelo tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe- nestroj? FA1198

Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Rt46

Apud li mi estas kiel nura komencanto. Figura uzo de apud por esprimi komparon. Se mi starus apud li mi ŝajnus kiel nura komencanto. Iafoje oni uzas ĉe (§12.3.4.3) en simila maniero.

Apud + direktaj rolmontriloj

Ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron. Lv1 = ...al loko apud la altaro.

Kaj eliris de apud li ĉiuj, kiuj staris apud li. Jĝ 3

Elparolo

Ial multaj fuŝas la elparolon de apud. La akcento devas esti sur la antaŭlasta vokalo: apud. Ne: *apud*.

Vortfarado

Apuda = "troviĝanta proksime apud io": Ŝi montris per la mano la pordon de la apuda ĉambro. M 95

Apude = "en (flanka) proksimo": Apude kuŝis kelke da salatfolioj kaj kelke da kaŝtanoj. FA1212

12.3.4.3. Ĉe

Ĉe montras pozicion proksiman. La signifo de ĉe tre varias laŭ la kunteksto. Ofte ĉe montras simple lokon ĝenerale sen precizigo de la pozicio.

Estas ofta miskompreno, ke ĉe nepre montras tuŝecon. Fakte ĉe nur montras proksimecon. La diferenco disde apud (§12.3.4.2) estas, ke apud normale montras flankan pozicion (dekstre aŭ maldekstre). En frazoj kun ĉe ofte temas efektive pri intertuŝa proksimeco, sed tion ne montras ĉe, sed la kun- teksto:

Kontraŭe ĉe unu el la muroj staris negranda ŝranketo. M 7 = Kontraŭe tute proksime de unu el la muroj (verŝajne tuŝante ĝin) staris...

Ĉe la angulo de la strato Swieto-Jerska ŝi haltis. M92 Ŝi haltis tute prok- sime de la angulo (verŝajne ne tuŝante ĝin).

Metu la du orajn plektitajn ĉenetojn en la du ringojn ĉe la finoj de la surbrustaĵo. Er 28 La lokoj de la du ringoj estas la finoj de la surbrustaĵo.

La stangoj estu ĉe ambaŭ flankoj de la altaro. Er27

Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro. FE26 = ...en mia

loko en mia hejmo... Ĉe ofte montras ies hejmon aŭ kutiman restad-

lokon.

La rajto loĝas ĉe la venkinto. Rt13

Mi servis ĉe la komerca konsilano. FA3 76

Ĉe botisto la ŝuo estas ĉiam kun truo. PE 213 = En la hejmo de botisto...

En la varmaj landoj la suno radias alian varmegon ol ĉe ni. FA2133 = ...ol en nia (malvarma) lando.

Li ofte venadis en la butikon ĉe la strato Ptasia. M158 Zamenhof normale uzis ĉe strato k.s. por montri troviĝon de domo, loĝadreson k.t.p. Nun- tempe oni preferas en.

La tramo numero 8 de nia urbo haltas ĉepli ol dudek haltejoj.

Kiel maldika ŝi estas ĉe la koksoj! FA144

Okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita. PE 1806 Tenatan korpoparton oni normale montras per je (§12.3.1).

La maljunaj geedzoj sidis ĉe sia vespermanĝo. FA2120 Ili okupiĝis pri la vespermanĝo.

Baldaŭ seriozeco anstataŭis ĉe ŝi la momentan gajecon. M47 = ...en ŝia spirito...

La diritan dogmon [...] ni trovas en formo konforme esprimita nek ĉe Kristo, nek ĉe Mozeo, nek ĉe iu alia, - ni trovas ĝin nur ĉe Hillel. OV 331 = ...nek en la diroj de Kristo, nek en la profetaĵoj kaj leĝoj de Mozeo, nek en tio, kion diris aŭ skribis iu alia, - ni trovas ĝin nur en la instruoj de Hillel.

Kopirajto ĉe la aŭtoro/ĉe la eldonejo. = La kopirajto troviĝas ĉe... La kopirajto apartenas al... Kutima (mallongigita) enskribo pri kopirajto en libroj k.s.

Se lin kompari kun la nuna reĝo, li estis Apolono ĉe Satiro!H14 = ...li estis kiel Apolono kompare kun Satiro. Ĉi tie ĉe estas uzata figure por montri komparon. Oni imagas lin en la proksimo de Satiro. Oni ankaŭ povas uzi apud (§12.3.4.2) tiumaniere.

Tempo

Ĉe povas ankaŭ montri proksimegecon tempan:

Ĉe la komenco de la tagiĝo la arbaro aperis bele kovrita de prujno. FA3 32 = Kiam komencis tagiĝi...

Ĉe la efektiva najtingalo oni neniam povas antaŭkalkuli, kio venos, sed ĉe la artefarita birdo ĉio estas difinita. FA2 29 = Kiam la efektiva najtingalo kantas... kiam la artefarita birdo kantas...

Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo. FE41 = ...kiam okazas laplej malgranda bagatelo.

Ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono. FE15 = Samtempe kiel ĉiu vorto...

Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto. Rt131 Ĉi tie estas ankaŭ ideo de kontrasto. Oni ankaŭ povus uzi malgraŭ (§12.3.6.6).

Por montri horon oni tamen ne uzas ĉe, sed ĉiamje (§12.3.1). Ĉe + direktaj rolmontriloj

Estus tute logike uzi de ĉe, al ĉe, kaj ĉe + N-finaĵon, por montri moviĝon de aŭ al pozicio proksima. Normale tamen simpla de, al aŭ N-finaĵo per si mem sufiĉas. Efektive ĉe nur montras, ke temas pri loko proksima, kaj do apenaŭ aldonus ion gravan al la signifo:

Ŝi leviĝis meze de la nokto kaj prenis mian filon de ĉe mi. Rĝ13 = ...de pozicio ĉe mi. Simpla de mi sufiĉus.

Ŝiprenis mian filon al ĉe si. = ...alpozicio ĉe si. Sufiĉus al si.

Movu la ŝrankon ĉe la muron. Sufiĉus al la muro.

Ŝi transloĝiĝis ĉe sian fratinon. Sufiĉus al sia fratino.

Zamenhof neniam uzis ĉe + N-finaĵon, sed preferis al (sen ĉe) por esprimi moviĝon al la proksimo de io. Tial multaj rigardas uzon de ĉe + N-finaĵo kiel eraron. Estas tamen klare, ke ĉe + N-finaĵo neniel estas mallogika aŭ kontraŭgramatika, same kiel de ĉe (ja uzita de Zamenhof). Estas ankaŭ klare, ke simpla al plene sufiĉas. Ĉiu do rajtas mem decidi, ĉu uzi ĉe + N- finaĵon aŭ simplan al en tiaj ĉi okazoj.

12.3.4.4. Ĉirkaŭ

Ĉirkaŭ montras pozicion ĉiuflanke de io. (Tute ne devas esti rondforma pozicio malgraŭ la simileco kun la vorto cirklo.) Ofte ĉirkaŭ montras nur pli-malpli enferman pozicion:

La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. FA268 = ...ĉiuflanke de lafajro.

Miloj da kuloj svarmas ĉirkaŭ la malgranda tendo. FA1225

La alumeto eligis varman helan flamon, [...] kiam ŝi tenis ĉirkaŭ ĝi sian maneton. FA2113

Ĉirkaŭ lia buŝo kaj liaj okuloj estis plene de sulkoj. FA3139

Ŝiaj longaj belegaj haroj senorde ondiĝadis ĉirkaŭ la bela kapo. FA1176

Vinberbranĉoj volvis sin ĉirkaŭ altaj kolonoj. FA151

Ŝi kuŝis kun rideto ĉirkaŭ la buŝo. FA2 91 La rideto estis en tiu parto de la vizaĝo.

La tero rondiras ĉirkaŭ la suno. Oni povas ankaŭ diri: La tero ĉirkaŭ- iras la sunon.

Oni vidis [...] grandan akvon, kiun trafluis rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ arbaro. FA2 4

Du pentraĵoj [...] kolektis ĉirkaŭ si amason da admirantoj. FA1222

Ĉirkaŭ + direktaj rolmontriloj

Foriru de ĉirkaŭ la loĝejo de Korah. Nm16 = Foriru de pozicio ĉirkaŭ... Ankaŭ simpla de sufiĉas.

Siajn brakojn ŝi metis ĉirkaŭ mian kolon. FA1235 = ...alpozicio ĉirkaŭ mia kolo.

Ŝi sidigis lin en la glitveturilo apud si kaj metis ĉirkaŭ lin la pelton. FA2 54

Ŝi frotis denove unu alumeton je la muro; ĝi ĵetis ĉirkaŭ sin vastan lumon. FA2114

En la ĉi-antaŭaj ekzemploj temas pri moviĝo al pozicio ĉirkaŭ io. Tio estas la normala uzo de loka rolvorteto + direkta N-finaĵo. Sed oni uzas ĉirkaŭ + N-finaĵon ankaŭ por montri moviĝon al loko, kiun oni atingas per ĉirkaŭ- movo ĉirkaŭ io alia:

Ŝi dancis ĉirkaŭ la angulon de la preĝejo, ĉar ŝi ne povis halti. FA2100 Ŝi dancis al la alia flanko de la preĝeja angulo per ĉirkaŭmovo. La celo de la moviĝo do ne estas pozicio ĉirkaŭ la angulo, sed pozicio ĉe la alia flanko de la angulo.

Ĉirkaŭ la mondon iras la vojaĝo. La vojaĝo iras kompletan rondiron, kaj revenas al la komenca loko.

Komparu kun similaj uzoj de preter (§12.3.4.10), tra (§12.3.4.14), trans (§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

Proksimumeco

Antaŭ tempaj vortoj ĉirkaŭ montras proksimuman tempon, ĉu antaŭ, ĉu post tempopunkto (eventuale kaj antaŭ, kaj post tempopunkto):

Ĉirkaŭ la mateno la ventego finiĝis. FA189 = Proksimume je la mateno...

La granda persekutado [...] furiozis plej kruele ĉirkaŭ la mezo de la de- kkvara jarcento. ^6

Ĉirkaŭ la unua horo posttagmeze Marta estis denove sur la trotu- aro. M134

Ĉirkaŭ montras proksimumecon ankaŭ kune kun nombrovortoj: ĉirkaŭ tridek eŭroj, ĉirkaŭ cent jaroj k.s. Tiam oni ofte uzas la skriban mallongigon ĉ.: Tiu libro havas ĉ. 1200paĝojn. = ...ĉirkaŭ 1200.... Legu pli detale pri tia uzo en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6.

Vortfarado

Ĉirkaŭa = "troviĝanta ĉirkaŭ io": Li havis pacon kun ĉiuj ĉirkaŭaj landoj. Rĝ14

Ĉirkaŭe = "ĉiuflanke de io": Ĉirkaŭe regis mallumo. FA3 36 Supre sur ĝi li aranĝis ĉirkaŭe tintilojn. FA217 Ĉiuflanke ĉirkaŭe ĝi estis kovrita per verda ŝtofo. FA2 44 La kuracisto rigardis ĉirkaŭen. M194 Ardis karboj en tia kvanto, ke [...] ilipovu nur eligi ĉirkaŭen agrablan varmon. M147

Ĉirkaŭi = "esti en ĉirkaŭa pozicio, teni ĉirkaŭe, iri al pozicio ĉirkaŭa": La ĝardenon ĉirkaŭis fera krada barilo. FA2149 Per la brako ŝi ĉirkaŭis la malgrandan talion de la infano. M 9 Saul kun siaj homoj penis ĉirkaŭi Davidon kaj liajn homojn, por kapti ilin. Sm123

Ĉirkaŭigi = "kovri ĉiuflanke, almeti ion ĉiuflanke": Vi ĉirkaŭigus vian kolon per travidigaj puntoj. M155

12.3.4.5. Ekster

Ekster montras pozicion malinterne de io, ĉe la malinterna (ekstera) flanko de io:

Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne. FE 26 = Mi staras malinterne de la domo, kaj li estas en la domo.

Li loĝas ekster la urbo. FE 31

Ekster la pordo atendas niaj amikoj. = Ĉe la malinterna flanko de la pordo... La interna flanko de pordo estas tiu flanko, kiu estas interne de la domo aŭ ĉambro. La malo de ekster pordo do ne estas en pordo, sed interne de pordo (interne de la domo aŭ ĉambro).

Figura uzo

Kian konstantan ĉiujaran sumon da mono ni devas havi, por ke la estonteco de nia afero estu tute ekster danĝero. OV125 = ...tute ne en danĝ- ero.

Ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio. PE 1768 = ...pri kio vi nenion scias.

Clemency Newcome, tute ekster si de rido [...] apogis la kapon sur la maldekstra brako. BV 25 Ŝi ne povis regi sin pro rido. Ŝi estis kvazaŭ ekster sia propra korpo.

Li tre diligente laboras ankaŭ ekster la oficialaj laborhoroj. Li laboras en alia tempo ol la laborhoroj. Tempa ekster estas tre malofta.

Ekster anstataŭ krom

Zamenhof iafoje uzis ekster anstataŭ krom, kaj en la signifo de escepta krom (§12.3.6.3), kaj en la signifo de aldona krom (§12.3.6.3):

Ekster la nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en si enhavas. OV263 = Krom la nomo... krom laŭdaj reklamoj... Esceptaj krom.

Mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo. BV46 = ...krom trompaĵo kaj malveraĵo. Escepta krom.

Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE30 = Krom tio... Aldona krom.

Ekster la respondo letera, ni poste donos al vi ankaŭ pli vastan re- spondon en nia gazeto. OV104 = Krom la respondo letera... Aldona krom.

Ekster havas normale nur pozitivan signifon, dum krom (§12.3.6.3) povas havi jen pozitivan, jen negativan signifon. Ekster anstataŭ krom estas nun- tempe tre malofta.

Ekster + direktaj rolmontriloj

Ŝi [...] ekiris tute sola ekster lapordegon al la rivero. FA256 = ...ekiris tute sola alpozicio ekster lapordego...

Mi venigis ilin ĉiujn ekster danĝeron. FA3152 = ...al situacio, kie ne ekzistis danĝero.

Feliĉe mi sukcesis ekbruligi la fajron, mi vidis la ruĝan flamon, mi savis min ekster la pordon, sed tie mi falis kaj restis kuŝanta. FA3152 = ...mi savis min al loko ekster la pordo...

Ekster + direkta N-finaĵo estas iom aparta, ĉar la vorto post ekster ne estas la celo de la movo. La signifo ŝajnas fakte pli demova ol almova. Tia uzado estas tamen tute logika. En ekz. ekster la domon la celo estas ekster la domo, ne la domo. Tute same en ekz. en la domon la celo ne estas la domo, sed en la domo. Anstataŭ ekster + N oni povas ofte uzi el (§12.3.5.2).

Vortfarado

Ekstere, ekstera = "ekster la afero, troviĝanta ekstere": Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE31 (Ofte oni vidas la erarajn formojn *eksterna* kaj *eksterne* pro konfuzo kun interna, interne.)

Ekster(aĵ)o = "ekstera parto, flanko aŭ spaco": La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno. FE 31 Tiu domo [...] havis eksteraĵon mal- novan kaj malgajan. M 6

12.3.4.6. En

En montras internan pozicion. Ne necesas kompleta enfermiteco. Ofte estas nur parte interna pozicio. Oni uzas en ankaŭ pri lokoj, kiujn oni rigardas kiel spacojn, kvankam vere ili estas surfacoj:

En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. FE32 = Interne de la ĉambro...

Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo. FE 4°

En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon. FE 4°

Marta havis nur unu penson en la kapo. M 67

En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj. FE 31

En la kandelingo sidis brulanta kandelo. FE 4° La kandelo estas nur parte en la ingo.

Li kuŝis en la lito. FA3144 Kuŝi en lito = kuŝi sub la litkovraĵo. Kuŝi sur lito = kuŝi sur la litkovraĵo.

Li sidis komforte en sia fotelo. Oni sidas en fotelo, brakseĝo aŭ apogseĝo, ĉar ili havas brakojn, kiuj parte enfermas, sed oni sidas sur seĝo.

Sur la perono staris juna virino en funebra vesto. M 4 Oni diras, ke homo estas en vestaĵoj aŭ en vesto (eĉ en ŝuoj), kaj ke vestaĵoj estas sur homo. Homo tamen ne estas "en ĉapelo" aŭ "en ĉapo" (sed ĉapelo aŭ ĉapo ja estas sur kapo aŭ sur homo). Oni parolas ankaŭ pri homo kun ia vestaĵo.

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. FE 21 Arbaroj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

Mi konas neniun en tiu ĉi urbo. FE 28 Urboj kaj simile estas rigardataj kiel spacoj.

La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo. FE 40 Landoj k.s. estas rigardataj kiel spacoj.

Mi vojaĝas en Hispanujo. FE 26

La kuraĝa maristo dronis en la maro. FE 37

La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero. FE 42

La ĉefa masto rompiĝis en la mezo kiel kano. FA189 Oni ankaŭ povus uzi ĉe.

En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis. FE 39 La vetero troviĝis ĉie ĉirkaŭe. Simile oni diras en nebulo, en pluvo, en hajlado, en neĝado, en ŝtormo, en fulmotondro k.t.p.

Tempo

Ofte oni bildigas al si tempon kvazaŭ spacon, kaj uzas en. La "interno" de tempoperiodo estas inter la komenco kaj la fino de la periodo:

En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn. FE10 = Post la komenco de tago, kaj antaŭ ĝia fino...

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. FE 34

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE15 En ofte montras tempon necesan por kompletigi ian agon:

Vi forgesos nin en ses monatoj! BV 22 Plej malfrue post ses monatoj la for- geso estos kompleta.

Mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE14 La legado daŭros maksimume kvar tagojn.

Tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj. FE 25

Tempa en similas al dum (§12.3.6.2), sed en prezentas tempon kiel punkton (eĉ se temas pri longa tempo). Dum montras daŭron. Tempa en povas stari nur antaŭ tempa esprimo, sed dum povas stari ankaŭ antaŭ esprimo de ago: Tio okazis dum mia loĝado en Romo. Ne: *...en mia loĝado...*. Oni ja diras en ies ĉeesto foresto, sed tiam en ne montras tempon, sed cirkonstancon (kvazaŭ lokon).

Dum ne povas montri tempodaŭron necesan por plenumi ion. La jena ek- zemplo montras tiun diferencon: Li parolis dum kvin minutoj, sed vane, ĉar tiajn demandojn oni ne povas respondi en kvin minutoj.

Ankaŭ tra (§12.3.4.14) kaj por (§12.3.6.9) povas montri tempon.

Figura uzo

En estas uzata en multegaj figuraj esprimoj, kiuj havas pli aŭ malpli da simileco kun la baza pozicia signifo de en. Oni uzas figuran en precipe pri formoj, statoj kaj situacioj:

La rabistoj sidis en rondo ĉirkaŭ la fajro. FA2 68 La grupo de sidantaj homoj havis rondan formon.

La domo forbrulis en helaj flamoj. FA4 31 Temas pri la stato de la domo, sed estas ankaŭ loka signifo. La domo troviĝis ene de la flamoj.

La birdoj alflugis en grandaj amasoj. FA1177 Alflugis grandaj amasoj da birdoj.

Kelke da scienculoj sidis en vigla interparolado. FA1119

Danĝere estas lin lasi plu en tia libereco. H113

Laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo. OV 410

Mi vivas kun li en granda amikeco. FE 35

Li estas hodiaŭ en kolera humoro. FE 31

Ĉu mi eble povas en ia maniero helpi al vi? FA3 93

Gideon, filo de Joaŝ, mortis en tre maljuna aĝo. Jĝ 8

Ofte la ŝipo estis en danĝero. FA3128

Oni parolas en Esperanto. L1150 La vortoj troviĝas "ene" de la lingvo.

Diru al mi la prezon en eŭroj. La prezo estu esprimita per eŭroj. Oni ankaŭ povus uzi per.

En tiaj okazoj ni uzus la finiĝon "n". FE28

Mi ne konsentas kun li en tio. M 2 Aŭ ...pri tio.

Neniu supozis en li la farinton. BV 21 = Neniu supozis, ke li estas la far- into. La farinto kvazaŭ troviĝis (kaŝite) en li.

Laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia. OV 382 Temas pri la esenca parto de io abstrakta. Por konkreta konsisto oni ordinare uzas el (§12.3.5.2): Lia pakaĵo konsistis el granda barelo. FA4 214

En + direktaj rolmontriloj

Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. FE31 = ...al la interno de la manĝoĉambro.

La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. FE 40

Ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno. Rĝ18 = Ĉe la enirejo, tra kiu oni iras por veni al la interno de la templo...

Venis al mi en la kapon feliĉa penso. M 77 = Aperis en mia kapo feliĉa penso.

Sablero enfalis en mian okulon. FE 41

Multaj birdoj flugas en la aŭtuno en pli varmajn landojn. FE 32

La kaleŝo enveturis en la korton. FE 38

Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris mal- dekstren. FE 28

En + N-finaĵo ofte montras "moviĝon" al nova formo aŭ stato, la rezulton de stata aŭ forma ŝanĝiĝo:

Se mi povus aliformiĝi en ion, mi volus esti tia ĉarma alaŭdo! FA1136

Dio ŝanĝis la malbenon en benon. Neĥ13

La malgranda Tuk enfalis en profundan dormon, kaj tio estis bonefika por li. FA2133

La libroj estis tradukitaj en ĉiujn lingvojn. FA2 24 Oni kvazaŭ movis la en- havon de la libroj de unu lingvo en ĉiujn aliajn.

Venis la servisto kaj dishakis la arbon en malgrandajn pecojn. FA2 48

El malantaŭ la longa tablo, kiu dividis la magazenon en du partojn, el- kuris juna viro. M 78

Iafoje oni uzas al (§12.3.5.1) por rezulto de ŝanĝiĝo. Zamenhof uzis ankaŭ je (§12.3.1).

Vortfarado

Ena = "interna": La ena flanko de la domo ne estis same luksa kiel la ek- stera.

Ene = "interne": Ene la domo aspektis tute alie. Ene de la ĉambro trov- iĝisgaja kompanio. (= En la ĉambro... Interne de la ĉambro...)

Enen = "al la interno": La infanoj kuris enen al la atendanta manĝo.

Enigi = "enmeti": Ŝi [...] enigis la manojn en la harojn. M196

Eniĝi = "iri/veni/moviĝi en la mezon de io": La ĉevaloj de Faraono kun liaj ĉaroj kaj rajdantoj eniĝis en la maron. Er15

12.3.4.7. Inter

Inter montras pozicion, ĉe kies flankoj troviĝas du aŭ pli da aliaj aferoj. Se temas pri du aferoj, ili troviĝas ĉe du kontraŭaj flankoj. Inter estas iasence la malo de ĉirkaŭ (§12.3.4.4). Inter normale povas stari nur antaŭ multe- nombra esprimo, aŭ antaŭ du (aŭ pluraj) frazpartoj ligitaj per kaj:

Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono. FE 25 La potoj staras dekstre kaj maldekstre de la kaldrono, aŭ antaŭe kaj malantaŭe, aŭ simile.

En la plej supra parto de alta domo, inter kvar nudaj muroj, ŝia infano tremis de malvarmo. M 92 La muroj troviĝas kvarflanke ĉirkaŭ la infano.

Tre proksime de la pordo staris granda fojnamaso, kaj inter ĝi kaj la domo troviĝis malgranda stalo. FA114 Unuflanke de la stalo estis la fojnamaso, aliflanke la domo.

Li rampis en la angulon inter la muro kaj la marmora monumento kaj endormiĝis. FA1217 Unuflanke de la angulo troviĝis la muro, aliflanke la monumento.

Ekvadoro troviĝas inter Kolombio, Peruo kaj Pacifiko. La du landoj kaj la maro triflanke komplete enfermas Ekvadoron.

Ligo, simileco, reciproka rilato

Al la baza signifo de inter povas aldoniĝi nuanco de ligo, simileco aŭ re-

ciproka rilato (amika, malamika aŭ neŭtrala):

Ni vojaĝis inter Romo kaj Pizo. Logike la frazo nur diras, ke ni troviĝis ie inter la du urboj vojaĝante ien. Sed praktike la frazo signifas nepre, ke la vojaĝo deiris ĝuste de Romo kaj celis ĝuste Pizon. Oni ankaŭ povas diri de Romo al Pizo. Inter estas pli bona, se temas pri veturado en ambaŭ direktoj: Li loĝas en Bratislavo kaj laboras en Vieno. Tial li ĉiu- tage veturas inter tiuj du urboj.

La simileco inter la malgaja sorto de la knabino kaj ŝia propra sorto

vekis en ŝi varmegan kunsenton. M103

Ili estis tre amikaj inter si. BV 58 Ĉi tie inter si egalas al unu al la alia (§23.1.3).

Ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. OV 378 La ponto troviĝu inter la gentoj kiel ligo.

Neniam ĝis nun okazis inter ili ia malpaceto. FA4173

Diseco, malsimileco

Inter povas ankaŭ esprimi disecon aŭ malsimilecon:

Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. PE 759 Granda monto disigas ilin.

Ankoraŭ antaŭ 50 jaroj inter la japanoj kaj eŭropanoj ekzistis ŝajne kolosa malsameco. OV 348

Inter sinjoro Eduardo kaj mi ekzistis diferencoj grandegaj. M153

Alternativoj

Iafoje inter montras alternativojn (du aŭ pli da elektebloj):

Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Rt73

Inter amikoj viaj elektu la plej saĝajn. H131

En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua. Rt 88

Nepreciza inter

Iafoje inter montras malpli precize difinitan pozicion kune kun iaj aferoj aŭ

en iaj cirkonstancoj:

Li [...] vidis larmojn, kiuj tremis inter ŝiaj okulharoj. FA1194 La larmoj troviĝis en diversaj pozicioj pli-malpli inter la haroj.

Inter fremdaj ŝi estas edzino-anĝelo, kun la edzo ŝi estas demono kruela. PE76° = En la ĉeesto de fremdaj homoj...

Inter lupoj kriu lupe. PE 766 = Kiam vi troviĝas kune kun lupoj, kriu lupe.

Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon. OV71 = Kiam li suferis de laplej grandaj korpaj suferoj...

Aparteno al grupo

Inter povas montri apartenon al grupo. Tio similas al la ĉi-antaŭe montrita malpreciza inter. Iafoje temas pri efektiva pozicio pli-malpli inter la aliaj membroj de la grupo, alifoje la signifo estas pure apartena:

Inter niaj amikoj ne trovas sin ankoraŭ grandaj riĉuloj. OV128 = Grandaj riĉuloj ankoraŭ ne apartenas al nia amikaro.

Ŝi tamen havis la senton, ke unu inter ili mankas. FA257 = ...ke unu membro de ilia grupo mankas.

Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko. FE13 La akvoĉerpa tasko estis nur unu el tuta grupo de taskoj.

inter piuloj ne mankas pekuloj. PE 4°3 = Ankaŭ al la grupo piuloj apartenas pekuloj.

La rolvorteto el havas iom similan uzon (§12.3.5.2). Inter ĉe unu-nombra vorto

Normale ne havas sencon uzi inter antaŭ sola unu-nombra vorto. Ekz. *inter domo* ne havas sencon. (Se temas pri la interno de domo, oni devas diri en domo interne de domo.)

Zamenhof tamen iafoje uzis inter antaŭ sola unu-nombra vorto por esprimi grupapartenon aŭ por esprimi disigon de substanco en partojn. Tia uzo tamen ne estas imitinda:

Vi elserĉu inter la tuta popolo homojn bravajn. ^18 Pli bone el la tuta popolo.

Kial malaperu la nomo de nia patro el inter lia familio, ĉar li ne havis filon?Nm27 Prefere oni uzu la pli simplan esprimon el lia familio.

Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Gn1 Uzu en la akvo.

Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, lia malsaĝeco de li ne apartiĝos. SS 27 Pli bone kune kun griaĵo aŭ en griaĵo.

Iafoje povas havi sencon uzi ordinaran lokan inter + ĉiu + solan unu- nombran grupan esprimon: Inter ĉiu domparo/domduopo staris malgranda arbo. Temas pri ĉiuj interspacoj en vico de apudaj domoj. Oni ankaŭ povas diri: Inter ĉiu domo kaj la sekva staris malgranda arbo.

Inter + direktaj rolmontriloj

Ŝi iris inter la tulipojn. FA1149 = ...al loko inter la tulipoj.

La suno lumis inter la delikatajn bonodorajn foliojn. FA2123 = ...al loko inter la folioj.

Kien ajn la luno povis lumi tra inter la arboj, li vidis plej ĉarmajn mal- grandajn elfojn. FA163 La lumo iris de la luno, pasis inter la arboj, kaj pludaŭris.

Inter la mano ĝis la buŝo ofte disverŝiĝas la supo. PE 765 Normale oni dirus Inter la mano kaj la buŝo..., sed ĉi tie Zamenhof elektis nekutime ĝis anstataŭ kaj por montri, ke io okazis dum movo de mano ĝis buŝo.

El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.Ps104 Ili (birdoj) sidas inter la branĉoj, kaj ilia voĉo iras el tiu loko.

Tempo

Inter povas montri neprecizan tempopunkton post unu tempo, kaj antaŭ alia:

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere. M200 Estis ia tempo- punkto/minuto post la sepa horo, sed antaŭ la oka.

Tio okazis inter lundo kaj vendredo.

Se temas pri tuta periodo, oni uzas normale de (§12.3.2.1) + ĝis (§12.3.5.3):

de lundo ĝis vendredo.

Proksimumeco

Se inter staras antaŭ du nombroj, ĝi montras proksimumecon: inter dek kaj dudek = ia nombro pli alta ol (aŭ eble egala al) dek, sed malpli alta ol (aŭ eble egala al) dudek. Laŭ multaj ĉi tia inter-esprimo ekskluzivas la ek- stremojn (dek kaj dudek): devas esti ia nombro ĝuste inter ili, ne ili mem. Sed kiam la efektiva signifo estas proksimuma, ne eblas nomi precizajn limojn:

Por aĉeti ĝin vi devas pagi inter 100 kaj 200 eŭrojn. Vi devas pagi minimume 100 kaj maksimume 200 eŭrojn.

Legu pli detale pri tiaj nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6. Vortfarado

Intera = "troviĝanta inter aliaj similaj aŭ samspecaj aferoj": El la tri domoj la intera domo [= la domo, kiu troviĝas inter la du aliaj] apartenas al mi.

Intere = "en intera pozicio": Intere de la arboj staris urso.

Intero = "spaco aŭ tempo inter du aŭ pli da aferoj": La intero de la du domoj estis tre malvasta.

Interaĵo = "intera parto, kiu troviĝas inter aliaj partoj de la sama afero":

La dekstra kaj maldekstra partoj de la aparato estas kompreneblaj, sed la interaĵo estas tre stranga.

Ne konfuzu intera, intere, intero, interaĵo kun interna, interne, interno, internaĵo, kiuj egalas al ena, ene, eno, enaĵo respektive.

12.3.4.8. Kontraŭ

La baza signifo de kontraŭ estas "inversa direkto". Pozicio kun direkto

Kontraŭ povas montri pozicion de io, kies antaŭa flanko estas direktita al io alia, precipe al ties antaŭa flanko. La du aferoj havas do siajn antaŭajn flankojn direktitaj en inversaj direktoj kun spaco inter la du aferoj:

La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de la domo. Es 5 = ...fronte al la enirejo vidalvide al la enirejo...

Ŝi sidis senmove kontraŭ la estingiĝanta fajrejo kaj meditis. M13 Ŝia antaŭa flanko estis turnita al la fajrejo.

Aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj, fronton kontraŭ fronto. Sm117

La pordegoj de la interna korto estis kontraŭ la pordegoj norda kaj orienta. ^40

Li mezuris la longon de la konstruaĵo kontraŭ la placo, kiu estis mal- antaŭe. Jfi41 Li mezuris tiun flankon, kiu estis direktita al la placo.

Inter la pasejoj [...] estis pinta roko sur unu flanko kaj pinta roko sur la dua flanko [...]. Unu roko elstaris norde kontraŭ Mihmaŝ, kaj la dua sude kontraŭ Geba. Sm114 La pintoj de la du rokoj estis direktitaj al la du respektivaj lokoj.

La Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝo kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Er 33

Ŝanĝo en kontraŭan pozicion

Por montri ŝanĝon de direkto, turniĝon al nova direkto, oni uzas kontraŭ plus N-finaĵon:

Li levis la vizaĝon kontraŭ la plafonon kaj ridis laŭte kaj longe. M163 Unue lia vizaĝo estis turnita en alia direkto. Poste levis ĝin tiel, ke ĝi estis direktita kontraŭ la plafono.

Zminska levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn. M 32

Sed se temas pri movo al ia loko, kie la movita afero havas direkton kontraŭ io, oni uzas kontraŭ sen N-finaĵo, ĉar tiam kontraŭ ne montras turniĝon al nova direkto:

Starigu la tablon ekster la kurteno, kaj la kandelabron kontraŭ la tablo, en la suda parto de la tabernaklo. Er 26 Oni metu la kandelabron en certan lokon. Tie ĝi staru kontraŭ la tablo.

Prenu ĉiujn estrojn de la popolo kaj pendigu ilin al la Eternulo kontraŭ la suno. Nm 25

Li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael. ^26

Movo kun direkto

Kune kun movaj verboj kontraŭ montras ion, direkte al kio io moviĝas:

Unu homa figuro venis kontraŭ li. BV 60

Ili promenis man-en-mane kontraŭ la leviĝanta suno.

En tiaj frazoj oni pli ofte uzas direkte al, renkonte al aŭ simile.

Por montri, ke kontraŭmovo atingas sian celon, kaj kuntuŝiĝas kun ĝi, oni povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon:

Sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn. Rt106 La hajlo trafas la tempiojn.

La salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn. FA2 97

Ĉiu el ili povisĵeti ŝtonon kontraŭ haron, kaj ne maltrafi. Jĝ-20

Se la kunteksto permesas, aŭ se la kuntuŝiĝo ne estas grava, oni povas uzi kontraŭ sen N-finaĵo:

La akvo en ĝi [= la torento] fluis tiel brue, ke estis tre malfacile naĝi kontraŭ la fluado. FA118 La malo estas kun la fluado aŭ laŭ la fluado.

Mi ekfrotis alumeton kontraŭ la muro. FA315

Por la nokto oni starigis la koffrojn kontraŭ la pordo. FA1143

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), tra (§12.3.4.14) kaj trans (§12.3.4.15).

Malamika ago aŭ intenco

Ofte kontraŭ montras malamikecon, malfavorecon, negativecon k.s.:

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. FE 39

Vi blasfemas, Isaak, kontraŭ la sola Dio. ^45

David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li. Sm123

Mi ne devas agi kontraŭ mia konscienco. M 58 La malo estas laŭ mia kon- scienco.

Mi estas kontraŭ via opinio (kontraŭ vi). La malo estas por via opinio, por vi.

Se kun malamika signifo miksiĝas ideo de moviĝo, kiu atingas sian celon, oni uzas kontraŭ plus N-finaĵon:

Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo. Sm117

Ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj

venkobatis ĝin per la glavo. Jĝ18

Li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. FA4 72

Forigo aŭ defendo de malbono

Kontraŭ povas montri malbonaĵon, kiam temas pri defendo, forigo aŭ ŝirmo de tiu malbonaĵo:

La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Sm117

Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon. FA2 56

Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la

E7 8

vojo.

Iafoje oni ankaŭ povas uzi de disde (§12.3.2.1) en tiaj frazoj, sed ofte nur kontraŭ taŭgas:

Vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la mal- sato. ^42 Nur kontraŭ montras, ke la greno helpu forigi la malsaton. ... (dis) de la malsato estus nekomprenebla.

Laboro [...] estas laplej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito. M193

Interŝanĝo

Kontraŭ povas montri ion, kion oni donas aŭ ricevas interŝanĝe:

Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon. Jfi27 Okazis interŝanĝo inter vi kaj Damasko. Vi donis viajn faritaĵojn, kaj Damasko donis diversajn valoraĵojn.

Ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono. M 2°

Li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj. FA1138

Por tiu signifo oni uzas pli ofte por (§12.3.6.9). Ŝajnas bone uzi por, kiam temas klare pri vendo kaj aĉeto, kaj kontraŭ, kiam temas pri alispeca inter- ŝanĝo, sed ofte ne eblas precize distingi.

Kontraŭ povas ĉe la verbo ŝanĝi montri ion, kion oni prenas anstataŭ alia afero:

La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj. Rt35 = ...mi neprenus anstataŭe lapurpuron de reĝoj.

Oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro. lj 28

Ĉe la verbo anstataŭigi oni ne uzas kontraŭ sed per (§12.3.6.7): Ĉiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭ- igi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. M 89

Direkto de sento aŭ ago

Kontraŭ povas montri personon aŭ alian aferon, al kiu direktiĝas sento aŭ ago. Kontraŭ estas uzata precipe ĉe malamikaj sentoj kaj agoj, sed ankaŭ ĉe neŭtralaj aŭ eĉ amikaj. Oni ofte ankaŭ povas uzi al (§12.3.5.1):

Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE13

Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon. &216

Kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon. M179

Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Rt93 Se oni uzus ĉi tie al, temus pri lia sento pri Amalio. Nun temas pri ŝia sento pri li. Tion kaŭzas la dusenceco de indiferenta, kiu jen montras econ de seninteresaĵo, jen senton ĉe iu, kiu ne interesiĝas pri io.

Estu sinceraj kontraŭ mi. H 60

Interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontraŭ aliaj. OV 531

Por akcenti, ke la sento ekestas, ke temas pri ŝanĝo de stato, oni povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon:

Povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ek- stermos vin de sur la tero. Re 6

Komparo

Kontraŭ iafoje signifas "kompare kun":

Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu sen- homa kajpor ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo. Er23 = ...por ke la bestoj ne fariĝu multaj kompare kun vi.

La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro. Re1

Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta. PE1190 = Kompare kun tuta kohorto... Oni povas ĉi tie kompreni ankaŭ malamikan agon en kontraŭ: En batalo kontraŭ tuta kohorto...

Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monahinejoj. Rt17 = ...kompare kun kiu Romo kaj Sparto estos monahin- ejoj.

Vortfarado

Kontraŭa = "tia, ke ĝi estas kontraŭ io": Li ne scias, kiu loĝas en la kon- traŭa domo. FA2134 Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri. FA3 89 Eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkor- eco? M171

Kontraŭe = 1. "En kontraŭa pozicio aŭ direkto": La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta kon- silistaro. FA112 La vento blovas kontraŭe. 2. "Kun kontraŭa volo, senco aŭ intenco": Ili agis kontraŭe al la leĝoj. 3. "Tute alie, tute male" (uzata

kvazaŭ propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li. M153

Kontraŭi = "havi kontraŭan volon": Ŝi kontraŭis al ilia propono.

Kontraŭiĝi = "ekhavi kontraŭan volon": Ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! ^77

12.3.4.9. Post

Post estas klarigita inter la lokaj rolvortetoj, ĉar ĝi havas unu signifon lokan, sed pli ofte ĝi estas tempa.

Loko

Lokapost egalas al malantaŭ (§12.3.4.1):

Ŝi aŭdispost si brueton. M184 = ...malantaŭ si ĉe sia dorsflanko...

Tiam la virineto de maro fornaĝis kaj kaŝis sin post kelkaj altaj ŝtonoj. FA190

Por loka signifo oni kutime uzas malantaŭ. Ĉe Zamenhof loka post estis sufiĉe ofta, sed tio aperas nuntempe tre malofte. Tamen, kiam post montras ne nur lokon, sed samtempe ankaŭ pozicion en sinsekvo, ĝi estas ankoraŭ tute normala.

Loka post kun direktaj rolmontriloj

Elpost la dometo iris vojo. M 68 = El loko ĉe la malantaŭa flanko de...

Normale oni apenaŭ uzas post kune kun direktaj rolmontriloj, sed je bezono malantaŭ kun ekz. N-finaĵo aŭ de.

Pozicio en sinsekvo

Post ofte montras pozicion en sinsekvo, nome pozicion, kiu sekvas alian. Ofte ĉeestas tiam ankaŭ pure loka signifo:

La maljuna Preben iris tuj post la ĉerko. FA3 23 Dum la irado Preben sekvis la ĉerkon malantaŭ ĝi.

La monto malfermiĝis, kaj la reĝidino eniris. La vojkamarado sekvis tuj post ŝi. FA174

Pli ol cent salonoj troviĝis vice unu post la alia. FA2 73

Kiam ŝi skribas datojn, ŝi ĉiam skribas la tagon post la monato.

Sinsekva post ne estas ĉiam distingebla disde tempa post.

Iafoje sinsekva post povas montri komparon, same kiel antaŭ: Vi estas la plej bona post mi. Vere plej bona estas mi, sed post mi sekvas vi.

Tempo

Plej ofte post montras tempon pli malfruan ol alia tempo. Tiam post staras antaŭ esprimo de tempo, okazaĵo aŭ ago. Tempapost estas la malo de tempa antaŭ (§12.3.4.1):

Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. FE18 = ...kiam la vespermanĝo estispasinta...

Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kajpost tri horoj ĝi estis jam tute malvarma. FE38 = Tuj kiam la hejto estis okazinta... kiam unu horo estis pasinta...

Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo. FE38 = ...kiam tri monatoj estospasintaj...

Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. FE 39

Tempa post povas ankaŭ stari antaŭ vortoj, kiuj ne per si mem montras tempon, okazaĵon aŭ agon, sed kiuj tamen en la frazo reprezentas ion tian:

Kvaronon da horo post tiuj vortoj [...] droŝko [...] haltis antaŭ unu el la plej luksaj magazenoj de la strato Senatorska. M78 = ...post eldiro de tiuj vortoj...

Ekfluis larmoj, guto post guto, abundaj, pezaj. M141 = ...guto fluis post fluo de guto...

"Da" post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mez- uro. FE 32 Ĉi tie temas pri sinsekvo tempa (dum parolo aŭ lego).

Ili ĉiam ripetadispost la reĝo: "Ho, ĝi ja estas tre bela!"FA1110 = ...post eldirado de la reĝo... Post havas ĉi tie ankaŭ iom de la signifo de laŭ (§12.3.6.5). Ili ĉiam ripetadis laŭ la vortoj de la reĝo... Se oni uzas malantaŭ anstataŭ post, la senco fariĝas loka: malantaŭ la reĝo tiam montras, ke ili troviĝis ĉe la dorsa flanko de la reĝo, dum ili ripetadis.

Tempapost estas ofte uzata en esprimoj de horo (§23.8): dek minutojpost la tria k.s.

Post kiam

Se post rilatas al tuta subfrazo, oni uzas kiam (§33.4.2) por enkonduki la subfrazon:

Post lia alveno ni manĝis. ^ Post kiam li alvenis, ni manĝis.

Kristino ploris kaj Ib ploris, kaj post kiam ili tiel estis plorintaj kelkan tempon, ili kuŝiĝis sur la verdaĵo kaj endormiĝis. FA388 = ...post siaplor- ado...

Teorie oni ankaŭ povus uzi post ol (§33.7) en tiaj frazoj, sed en la praktiko tio malofte okazas.

Vortfarado

Posta = "pli malfrua; malantaŭa": La historio de la reĝo David, la antaŭa kaj la posta, estas priskribita en la kroniko de la antaŭvidisto Samuel. &2-29 Ĝi [= la glavo] trapenetris la postan parton de la korpo. Jĝ 3

Poste = "post (iom da) tempo, post tio (tempe aŭ sinsekve)": Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto. FE 39 Subite granda hundo alsaltis el inter la arbetaĵoj, kaj tuj poste alia kaj ankoraŭ alia. FA1171 Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj. Ps 68 Unue ni manĝis, poste ni trinkis, pliposte ni babilis kaj fine ni endormiĝis.

Postaĵo = "pugo, sidvangoj, gluteoj (sidmuskoloj)": Lianpostaĵon kovris kalsoneto. La vorto postaĵo baziĝas sur la malofta loka senco de post. Principe postaĵo egalas al malantaŭaĵo (§12.3.4.1), sed postaĵo havas tute specialan anatomian signifon, dum malantaŭaĵo estas uzebla por ĉia ajn malantaŭa parto aŭ flanko de io.

12.3.4.10. Preter Loko de moviĝo

Preter montras lokon, ĉe kies flanko okazas movo. La movo normale pluiras for de tiu loko:

Li pasis preter mi sen saluto. M158 Li pasis flanke de mi.

Elizo devis iri tute proksime preter ili. FA1174 Ŝi pasis flanke de ili.

La fiŝoj, kiuj naĝis en la akvo, fulmorapide preterflugadis preter miaj oreloj. FA125

Li dronis en la rivero, kiu fluis proksime preter la urbo. FA2 55

Loko sen moviĝo

Preter povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo flanke de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj: Mia hejmo troviĝas preter tiuj arboj. Se vi volas atingi mian hejmon, vi devas iri preter tiuj arboj. Simila uzo estas ebla sed same malofta ĉe tra (§12.3.4.14). Ĉe trans (§12.3.4.15) tia uzo estas tamen tute normala.

Preter + direkta N-finaĵo

Por klare montri, ke pretermovo pluiras for de la afero, oni povas uzi preter + N-finaĵon. Jam simpla preter povas havi tian signifon, kaj oni uzu N-fin- aĵon nur kiam tio helpas al klareco:

Ĝi iris al li preter la buŝon. PE 697 = Li ne sukcesis profiti de ĝi.

La vojo kondukis preter preĝejon. FA123 = La vojo ne finiĝis ĉe la preĝejo.

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), tra (§12.3.4.14), trans (§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

Fisura uzo

Li agas preter ĉia racio. Li tute ne uzas racion.

La pesto pasis preter tiu urbo. La pesto ne trafis tiun urbon. Vortfarado

Pretere = "preter io": La arbaroj estis densaj kaj mallumaj, [...] kaj pre- tere oni vidis grandajn kastelojn el vitro kaj marmoro. FA25 = ...preter la arbaroj...

12.3.4.11. Sub

Sub montras lokon pli malaltan ol io, kio estas pli-malpli rekte super ĝi. Sub plej ofte signifas "malsupef'. Tiam tio, kio troviĝas pli malalte, ordinare ne tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Iafoje sub signifas "malsur". Tiam la suba afero ja tuŝas tion, kio troviĝas pli alte. Nur la kunteksto povas montri, ĉu temas pri tuŝo aŭ ne:

Li ofte ripozas ĉi tie sub la foliriĉaj branĉoj de la arbo. FA3133

Ekzistas nenio nova sub la suno. Pr1

Ĉe la Palazzo degli Uffici, sub la arkadoj, [...] la kupra porko haltis. FA1212

Ĉe tablo, kiu staris sub la fenestroj [...] sidis tri junaj virinoj. M95 = ...ĉe la muro sub la fenestroj...

Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj. BV 60

Iliaj ĉiumonataj oferoj estu enportataj en la raporton ne sub ilia nomo, sed sub iaj kondiĉaj literoj aŭ signoj. OV 66 Temas pri skribado sub rubrikoj, kiuj troviĝas pli alte sur la papero.

La muŝo estas sub la plafono. Eble ĝi tuŝas la plafonon.

La lampo pendas sub la plafono.

La slipon kun sekreta vorto li gluis sub tirkesto de sia skribotablo.

Kovrado

Sub povas ankaŭ montri lokon kovritan de io, sendepende de tio, kiu afero estas pli alta:

Grandan paperujon mi portas sub la brako. FE 40 La brako premas la paperujon al la flanko de la korpo.

Ehud faris al si glavon dutranĉan, [...] kaj zonis ĝin sub sia vesto al sia dekstra femuro. -3 La vesto kovris la glavon flanke de la femuro.

Sub dikaj tavoloj de farbo kaŝiĝis la origina aspekto de la plafono. Efektive la farbo troviĝas pli malalte ol la plafono.

La kovra signifo de sub troviĝas ankaŭ en kunmetaĵoj kiel subvesto kaj sub- ĉemizo (vestoj portataj sub aliaj vestoj).

Komparu kun simila uzo de super (§12.3.4.12).

Figura uzo

Sub povas montri nomon, aspekton, k.s., kun nuanco de kaŝado, malvereco

aŭ nekonstanteco:

Ŝi eldonis la libron sub kaŝnomo. = ...uzante kaŝnomon.

Se sub la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon, [...] tiam vi restos tute sen vortoj. OV 264

Li foriris sub la preteksto, ke li estas malsana.

La Lingvo Internacia estas pli konata sub la nomo Esperanto. La vera origina nomo de Esperanto estas "Lingvo Internacia".

Sub povas montri dependecon, obeadon, malpli altan rangon aŭ valoron,

k.s.:

La traveturanta oficisto volos antaŭ ĉio ĉirkaŭrigardi la kadukulejojn, kiuj estas sub via estreco. Rz6 = ...la kadukulejojn, kiujn vi estras.

Mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma de- cido servi sub vi. Rt84

Sub la influo de antaŭkongresa agitado la kongreso elektis tro grandan nombron da komitatanoj. L1227

Sub la kondiĉo de malgranda alpago oni konsentis sendadi al ŝi tag- manĝojn. M 37

Baruh enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo. Jr36 = ...laŭ diktado...

Jen la sklavinoj ekdancis belegajn flugetajn dancojn sub la plej bela muziko. FA198 = ...laŭ laplej bela muziko.

La temperaturo en tiu regiono atingas 30 gradojn sub nulo. Legu ankaŭ pri (teorie) ebla uzo de kun la signifo "malpli ol".

Sub + direktaj rolmontriloj

El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito. FE 26 = El loko sub la kanapo la muso kuris al loko sub la lito, kaj nun ĝi kuras en loko sub la lito.

Li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis. FE 39

Abŝalom rajdis sur mulo. Kaj la mulo trafis sub interplektitajn branĉojn de granda kverko, kaj lia kapo alkroĉiĝis al la kverko. Sm218

Ankaŭ kiam sub estas uzata figure, oni povas aldoni direktajn rolmontrilojn:

Li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogard- istoj. GnA0

Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo. Er 6

Vortfarado

Sube, suba = "sub io, troviĝanta sub io": Li loĝas ie sube de tiu ĉi etaĝo. Li loĝas en suba etaĝo.

Ĉi-sube, ĉi-suba = "sub tio ĉi, troviĝanta sub tio ĉi": Skribu vian nomon ĉi-sube. Ĉi-sube loĝas Franca familio. La ĉi-suba teksto estas tre grava.

Subigi = "meti sub regadon": Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kr2 28

Subiĝi = "moviĝi sub ion": La virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon. FA187

12.3.4.12. Super Loko

Super montras lokon pli altan ol io, kio troviĝas pli-malpli rekte sub ĝi. Inter la du lokoj estas (normale) spaco, tiel ke ne estas intertuŝo:

Vidu, super ni briletas plej bela stelo! FA2107

Super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro. FA2 4

Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du voĉoj. M144 Ŝi sidis, kaj la parolantoj staris.

David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin. Sm117

Ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Ĥebron. Sm2 4

"Hodiaŭ vespere ni ne havas tempon por tio, " diris la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon. FA210

La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro. FA2114 Leviĝis la suno.

Ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. M 92 Por manĝi el la telero ŝi sin klinis super la telero. Komparu kun figura uzo por montri labortaskojn ĉi-poste.

Antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono. OV120 La falado okazis ĝuste super la ŝtono al loko trans ĝi. Nur la kunteksto komprenigas, ke la ŝtono iel ankaŭ kaŭzis la faladon. Oni uzas ankaŭ sur en tiaj ĉi frazoj.

Normale ĉe super ne estas intertuŝo inter la du aferoj. Iafoje tamen estas intertuŝo, sed tiel malgrava, ke oni ĝin ne konsideras. Se estus grava inter- tuŝo, oni uzus anstataŭe sur:

Super la tero sin trovas aero. FE 26

Forta ventego blovis super la maro kaj la tero. FA411

Ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. M184

Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Gn 35

Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; krak- etis sub iliaj malgrandaj piedoj. FA3 88 Ĉi tie sur estas verŝajne preferinda.

Kovrado

Super iafoje montras kovradon sen distingo de alteco aŭ intertuŝo:

La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super ŝia nuko. FA2113 La haroj kovris la nukon.

La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super siaj oreloj. FA314° La litkovrilo estis pli alta ol li, sed tuŝis lin. La ĉapeto kovris la orelojn flanke de la kapo kun tuŝo. Ĉi tie estas tamen grava nur la signifo de kovrado.

La peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi. FA4195 Ĝi (la preĝejo) estas kovrita de sablotavolo.

Oni povas vidi la kovran signifon de super ankaŭ en vortoj kiel supervesto

kaj supertuto (vestoj, kiuj kovras aliajn).

Komparu kun simila uzo de sub (§12.3.4.11). Super + direktaj rolmontriloj

Plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato; de tempo al tempo ili elsaltis super la akvon. FA2 5 = ...elsaltis al loko super la akvo.

La suno leviĝis super la teron. ^19 = ...alpozicio super la tero.

La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo. FA3 55 = ...al super la lando...

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu [...] levis la kapon de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton. M1°° = ...de pozicio super la maŝino...

Figura uzo

Oni povas per super montri ion, kio spertas pasadon de tempo, kvazaŭ sur la

ĉielo super ĝi:

Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonor-

ilo. FA4211

Sesdek jaroj pasis super mia kapo. BV 2°

Super ofte montras regadpovon, pli altan rangon, pli altan valoron, pli da

forto aŭ simile:

Li fariĝos reĝo super la tuta lando. FA169 Kiel reĝo li havos pli altan rangon ol ĉiu ajn alia en la tuta lando.

Li asertis, ke li havaspotencon super ŝi, kaj tial [...] li kapbalancis sian jeson. FA21°5

Dank' al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj. OV18

La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj. FA2 28

La temperaturo en tiu regiono malofte estas super nulo. Legu ankaŭ pri (teorie) ebla uzo de kun la signifo "pli ol".

Super povas montri labortaskon, super kiu laboranto kvazaŭ sin klinas. Iafoje estas vera klinado super afero, sed ofte estas nur figura esprimo:

Kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari super gladilo. .. M181 Por uzi gladilon oni devas iomete sin klini super ĝi, sed montrado de labortasko estas ĉi tie la ĉefa signifo.

Ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj. FA1109 Verŝajne ili ne sin klinis super la teksiloj.

Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. PE 1390 Li devas lerni la alfabeton.

Laboru ankoraŭ iom super la muziko. M19 = ...pri la muzikoporplibonigi viajn sciojn pri ĝi.

Super kaj supre

Ne konfuzu super kun supre. Super estas rolvorteto, dum supre estas E- vorto. La signifoj estas similetaj, sed tamen malsamaj. Super ~ "pli alte ol". Supre ~ "ĉe la plej alta parto de io" (supro = "la plej alta parto"):

Li staras supre sur la monto. FE33 = ...sur la supro (lapinto) de la monto.

La birdo ŝvebas super la monto. = ...en pozicio pli alta ol la monto.

Tamen oni uzas supre ankaŭ kie oni logike povus uzi supere (super tiu loko):

Ĉie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la ĉielo moviĝas vivo. FA1231 = ...ke super ni en la ĉielo...

Vortfarado

Supera = "havanta (pli) altan rangon, forton, valoron" k.t.p.: Kolonelo estas supera al kapitano. (= ...havas pli altan rangon ol...) Mi esperas, ke ili povos studi en supera lernejo. La formo supere normale ne estas uzata (vidu ĉi-antaŭe pri supre).

Superi = "esti supera al io en rango, forto, valoro" k.t.p.: Malbona virino diablon superas. PE 1425 Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis ĉiujn aliajn. FA3119 En la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon. M 37

Malsupera kaj malsuperi estas la maloj de respektive supera kaj superi, sed la formo *malsuper* ne estas uzata. Anstataŭe oni uzas sub (§12.3.4.11).

Rimarku, ke (mal)supera kaj (mal)superi neniam uziĝas kun simpla loka senco, sed nur pri supereco de rango, forto, valoro, kvanto k.s.

12.3.4.13. Sur

Sur montras lokon ĉe la surfaco de io. Normale temas pri apogo, fiksiteco, alpremo, tuŝa kovrado, aŭ alia grava intertuŝo.

Plej ofte sur montras intertuŝan pozicion pli altan ol la tuŝata surfaco:

Sur la tero kuŝas ŝtono. FE 6

La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. FE 6 = ...sur la fenestra breto.

Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE 7

Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. FE 26 Pri sur kaj en ĉe mebloj vidu en.

Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE 33 Ankaŭ eblas rigardi korton kiel spacon ĉirkaŭitan de muroj: La kaleŝo enveturis en la korton. FE 38

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. FE 32

Li povis observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron. FA1154 La cetero de la korpo troviĝas sur la piedo, pli alte ol la piedo, kaj fiksita sur ĝi. (La piedo siavice troviĝas sur ia surfaco.)

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE32 La birdoj ne trov- iĝis pli alte ol la tuta arbo, sed ĉiu birdo sidis pli alte ol tiu parto (branĉo) de la arbo, sur kiu ĝi sidis.

Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arb- eto. FE39 Rimarku, ke direkta N-finaĵo ne aperas ĉi tie, ĉar pendigi kaj pendiĝi ne estas klare movaj agoj.

Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. FE 34

Ŝi [...] facile kuris sur la kotaj trotuaroj. M39 Same oni kuras, promenas k.s. sur planko, sur ferdeko, sur kajo, sur perono, sur ĝeto k.t.p.

Promenante sur la strato, mi falis. FE 22 Oni povas ankaŭ diri en strato, se oni vidas straton kiel spacon: la rapida kuro en la glitiga strato M12.

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj. FE 34 Plej ofte oni vidas kampon kiel surfacon, sed ankaŭ eblas rigardi kampon kiel spacon. Tiam oni diras en kampo.

Sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis. FA2134 Balkono estas rigardata kiel surfaco.

Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko. M177

Sur povas ankaŭ montri poziciojn ĉe surfaco sen distingo de alteco (komp- aru kun super §12.3.4.12 kaj sub §12.3.4.11):

Meze sur la muro pendis portreto. FA2145 Fiksita sur la muro flanke de ĝi.

Sur la ĉielo staras la bela suno. FE10 Oni rigardas la ĉielon kiel surfacon super la tero. Pri ĉielo oni povas ankaŭ uzi en.

Li kisis ŝin sur la buŝo. FA3 91

Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. FE 38

Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. FE 41

Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn. FA2 27 La vestoj kovras la surfacon (la haŭton) de la homo. Pri sur kaj en ĉe vestaĵoj vidu en.

Homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn. FA2 50 Oni ankaŭ diras pli precize, ke oni portas okulvitrojn sur la nazo.

Bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. FE40 Unu ekstremo de la plumo estas ja en la ingo. Uzante sur Zamenhof pensis ne pri la enmetita ekstremo, sed ĝenerale pri la tuta plumo, kiu estas fiksita sur la bastoneto. Se oni uzus en, povus eble ŝajni, ke la tuta plumo estas en la bastoneto.

La doma instruisto ludos solon sur la fluto. FA3 50 La ludanto tuŝos la surfacon de la fluto. Oni kompreneble ankaŭ povas uzi per la fluto, sed ofte per estas bezonata por alia ilo, per kiu oni ludas la muzikinstrumenton: ludi violonon per arĉo, ludi muzikon sur gitaro per plektro, ludi Ŝopenon sur piano per kvar manoj (aŭ ...per piano kvarm- ane/je kvar manoj).

Da flankaj ĉambretoj ĉe la orienta pordego estis tri sur unu flanko kaj tri sur la alia flanko. ^40 Oni povas preskaŭ ĉiam diri ĉe flanko, sed se efektive estas sur-eca pozicio, oni ankaŭ povas uzi sur.

Sur + direktaj rolvortetoj

Mi metis la manon sur la tablon. FE26 = ...al loko sur la tablosurfaco.

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. FE 25

La birdo ne forflugis: ĝi nur deflugis de la arbo, alflugis al la domo kaj surflugis sur la tegmenton. FE 31

La juna knabino prenis la infanon sur sian brakon. M7 = ...prenis la inf- anon kaj metis ĝin sur sian brakon.

Mi metus sur ŝin vestojn el atlaso, veluro, oro... M147 = ...al loko sur ŝia korpo...

Li metis al mi sian oran ringon sur la fingron. FA3 76 La ringo poste kovris la fingron en ĉirkaŭa pozicio. Kutime oni ne diras, ke ringo troviĝas ĉirkaŭ fingro, sed tio estus tute logika.

La aktorino metis al si ŝminkon sur la vizaĝon.

Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE14

Li staras supre sur la monto kaj rigardas malsupren sur la kampon. FE 33 Sur + direkta N-finaĵo ofte montras direkton de rigardado k.s.

Jen vi forpelas min hodiaŭ de sur la tero. Qn-4 = ...for de loko sur la tero. Normale sufiĉas simpla de.

Figura uzo

Sur estas uzata ankaŭ en diversaj figuraj esprimoj:

La konfeso de ŝia amo troviĝis jam sur ŝia lango. FA2141 = Ŝi estis tute preta eldiri sian konfeson de amo.

Li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj. Jes 53 La peko estis kiel ŝarĝo sur li.

Ĝi ne faros sur mi tian impreson. FA117 La impreso estus kvazaŭ sur lia surfaco.

Vere teruran efikon faris sur mi la glaso da punĉo! FA1123 Ankaŭ figura sur povas aperi kun direkta N-finaĵo:

Se mi iam devus elekti fianĉinon, tiam la elekto pli volonte falus sur

vin. FAL1°°

Tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa vir- ino. FE15 La formo kvazaŭ kovris ŝian surfacon.

Ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min Rt88 Ĉiuj ekrigardis fikse min.

12.3.4.14. Tra Loko de moviĝo

Tra montras lokon, ene de kiu okazas moviĝo. La moviĝo komenciĝas ekster la afero, iras en ĝin, kaj pluiras ĝis la alia ekstremo de la afero. La moviĝo povas ankaŭ komenciĝi ĉe unu ekstremo, kaj daŭri al la alia ek- stremo. La moviĝo povas pluiri for de la loko, aŭ resti ene de ĝi sen iri pluen, laŭ la kunteksto:

Tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton. FE25 La vaporo estas unue en la domo, iras al la fenestro, en ĝin, el ĝi, kaj atingas fine la korton.

La koboldo rigardis tra la serura truo kaj vidis, ke la studento legas. FA3 52 La rigardo "iris" en la seruran truon, el ĝi, kaj en la alian ĉambron.

Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. FE 33

Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. FE 38 Oni rigardas la kampon kiel lokon kun interno. La vojeto "iras" de ie, en la kampon, al la alia flanko de la kampo, kaj pluen al nia domo.

Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo. FE 4° La ekbriloj aperis en unu flanko de la ĉielo, kaj kuris ĝis la alia flanko. Oni rigardas la ĉielon kiel lokon kun interno. (Oni povas rigardi ĝin ankaŭ kiel surfacon. Tiam oni uzus trans.)

Ni veturos de Hamburgo al Oslo tra Kopenhago. Iafoje oni uzas perpere de en tiaj ĉi esprimoj.

Malpreciza tra

Ofte la moviĝo ne iras precize de unu flanko ĝis la alia, sed iel de loko al loko ene de la afero:

La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj. FE 22 Ili iris de iuj lokoj en la stratoj al aliaj lokoj en la stratoj.

Bala muziko bruis tra la festaj salonoj. FA315 La muziko sonis de loko al loko ene de la salonoj.

Li premis al la homoj la manojn kun afabla ridetado, dum la muziko sonis tra la bela nokto. FA187 = ...la muziko sonis de loko al loko en la nokto. La tempa vorto nokto ĉi tie montras lokon (= nokta aero aŭ simile). Tra ja povas montri tempon (vidu ĉi-poste), sed ĉi tie temas pri loko.

Loko sen moviĝo

Tra povus ankaŭ montri lokon, kiu estas atingebla per movo ene de io. Tiaj frazoj estas tamen tre maloftaj. La oficejo troviĝas tra tiu pordo. Ĝi troviĝas en ĉambro atingebla per iro tra tiu pordo. Simila uzo estas ebla sed same malofta ĉepreter (§12.3.4.10). Ĉe trans (§12.3.4.15) tia uzo estas tamen tute normala.

Tra + direkta N-finaĵo

Por klare montri, ke moviĝo plene trairas, kaj pluiras el la loko, oni povas uzi tra + N-finaĵon. Jam simpla tra povas havi tian signifon, kaj oni uzu N- finaĵon nur kiam tio helpas al klareco:

Mia brako estas sufiĉe forta, por porti vin tra la arbaron. FA1166 = ...la tutan vojon tra la arbaro kaj el ĝi.

La sago iris tra lian koron. Rĝ2 9 ~ La sago plene penetris lian koron.

Mi pafos per mia pafilo tra la kradan aperturon de la pordego, kaj tiam ĉiu gardu sian nazon! ^32 La pafoj eble trafos tiujn, kiuj staros ekstere.

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), trans (§12.3.4.15) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

Tempo

Tra povas signifi "la tutan tempon de la komenco ĝis la fino":

La alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris, pre- zentas nun ruinojn. 1T 43

La koko krias tra la tuta nokto. H 8

Tempa tra similas al dum (§12.3.6.2). Tra tamen pli emfazas la sencon "de la komenco ĝis la fino". Oni ankaŭ preferas tra, se io ripete aŭ multfoje okazis dum la tempo. Vidu ankaŭ en (§12.3.4.6) kaj por (§12.3.6.9).

Tra kaj trans

Ne konfuzu tra kun trans. Vidu ĉe trans klarigon pri la diferenco: §12.3.4.15.

Vortfarado

Trae = "tra io": Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae!Rt132 (= ...tra via korpo!)

Traigi = "movi aŭ piki k.s. tra io, tredi": Li traigis la fadenon tra la tru- eton de la kudrilo.

12.3.4.15. Trans

Trans signifas "sur la alia flanko de". Oni uzas trans, kiam necesas iri super aŭ sur la afero por atingi tiun alian flankon:

Ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj. ^18 = Ĉi tiu estas jam sur la alia flanko de ĉiuj montoj. Por iri tien, kie ĉi tiu estas, oni iru super (aŭ sur) la montoj.

Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo! Rt103 = ...sur la alia flanko de la limo.

La domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ĝis la funebra betulo trans la lago. FA431 = ...ĝis la funebra betulo, kiu troviĝis sur la alia flanko de la lago.

Komparu kun simila sed tre malofta uzo de preter (§12.3.4.10) kaj tra (§12.3.4.14).

Zamenhof ofte uzis transe de anstataŭ (senmova) loka trans: Transe de la

mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo. FA2 58

Trans + direktaj rolmontriloj

Oni povas uzi de (§12.3.2.1) aŭ el (§12.3.5.2) antaŭ trans por montri mov- iĝon de aŭ el loko aliflanke de io (per iro super aŭ sur ĝi):

Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro. &2-20 = ...de loko, kiu troviĝas aliflanke de la maro.

Belaj rakontoj el trans la montoj. PE162

Oni ofte uzas trans kune kun direkta N-finaĵo por esprimi moviĝon al loko aliflanke de io:

La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. FE26 = ...al trans la rivero... Ĉi tiu Fundamenta ekzemplo instruas, kiel oni distingas inter troviĝo aliflanke de io, kaj moviĝo al la alia flanko de io.

La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo. FA1217

La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la

morton! FA3105

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), tra (§12.3.4.14) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

Zamenhof sufiĉe ofte uzis trans sen N-finaĵo, kiam temis pri moviĝo al la alia flanko de io:

Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. PE 1888 = ...al la alia flanko de limo...

Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝiru! FA1225

Ankoraŭ hodiaŭ oni povas renkonti tian uzon. Estas tamen preferinde en tiaj okazoj aldoni direktan N-finaĵon laŭ la ordinaraj reguloj: iras trans limon, kondukas trans ŝvelintajn riverojn.

Trans kaj tra

Ne konfuzu trans kun tra (§12.3.4.14). Transmovo iras super aŭ sur io. Tra- movo iras ene de io:

Ŝi saltis trans barilon. Ŝi saltis super la barilo al la alia flanko.

Ŝi kuris tra barilon. Ŝi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.

Ili iris trans laponton. Ne: *...tra laponton*, ĉar oni iras sur ponto, ne en ponto.

Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto. M 31 La rideto glitis ne en la buŝo, nek flanke de la buŝo, sed ĝuste sur la buŝo.

Kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron. ^83 La kavaliraĵon (ordenan rubandon) oni metas sur la ŝultron etendante ĝin de la brusto ĝis la dorso. Tra donus tute alian signifon.

Maltrans

Logika, sed apenaŭ uzata, estas maltrans = "sur tiu ĉi flanko de": Vi eraras. Tiu urbo ne troviĝas trans la rivero, sed maltrans ĝi. = ...Tiu urbo ne trov- iĝas aliflanke de la rivero, sed ĉi-flanke de ĝi. Atentu pri la akcento: maltrans. Anstataŭ maltrans oni provis la novan rolvorteton cis (§19). Plej bona alternativo estas tamen ĉi-flanke de.

Vortfarado

Transa, transe = "aliflanka, aliflanke": Ŝi transflugis sur la transan bordon. FA3 3 Transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu. FA1165 En ĝi estis skribitapri la vivo transe de la tombo. FA3117 (= ...ali- flanke de la morto, post la morto. )

Transigi = "movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon": Ili perŝipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patr- ino. FA419 Ŝi transigis la foliojn [de la libro]. FA1162

Transiĝi = "iri trans ion, transiri en alian lokon/staton": Per ŝipeto ili transiĝis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon. ^30 Liaj sentoj transiĝis en kompaton kaj malestimon.

12.3.5. Direktaj rolvortetoj

En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj pri la direktaj rolvortetoj al (§12.3.5.1), el (§12.3.5.2) kaj ĝis (§12.3.5.3), sed ankaŭ la N-finaĵo (§12.2.5) kaj la rol- vorteto de (§12.3.2) estas direktaj rolmontriloj.

12.3.5.1. Al

Al montras celon. Al ofte similas al por. Vidu ĉe por klarigon pri la dife- renco: §12.3.6.9.

Direkto de movo

Normale al montras celon de moviĝo:

Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo. FE 9 La celo de la irado estas la onklo.

En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi malriĉa virino. FE15

Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon. FE17

Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. FE 34

Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo. FE 38

Josuo kaj la tuta Izrael ŝajnigis sin venkobatitaj de ili, kaj ekkuris en la direkto al la dezerto. Js 8

Li kraĉos al vi en la vizaĝon. Rt41

Direkto sen movo

Al povas montri direkton ankaŭ kiam ne estas movo:

La reĝido etendis siajn brakojn al la ĉielo, al la arbaro, kaj al la maro. FA2 9° La brakoj estis direktitaj en la diversaj direktoj, sed ili ne moviĝis al tiuj lokoj.

Danke ŝi ridetadis al li. FA1166 La ridetoj estis en lia direkto.

Li rigardis al la klara, hela luno supren. FA3 23

Mi sopiras... al la lando de mia infaneco. FA3 31

Kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Rt32

Dum momento ŝi staris senmove, apogante sin per la mano al angulo de muro. M 92

Ricevanto

Al tre ofte montras tiun, kiu ricevas ion, aŭ tiun, kiu ion aŭdas, vidas, ek- scias, lernas k.t.p. (= ricevas sonon, bildon, sciaĵon, lernaĵon k.t.p.):

Donu al la birdoj akvon, ĉar ili volas trinki. FE 9 La birdoj ricevu akvon.

Mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi. FE14 Antaŭe mi ricevis la monon (prunte), nun vi ĝin rericevos.

Ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino. FE15

Petu ŝin, ke ŝi sendu al mi kandelon. FE 2°

Mia tuta ŝuldo estos pagita al vi baldaŭ. FE 25

Diru al mi vian nomon. FE18

Rakontu al mia juna amiko belan historion. FE1°

Kial vi ne respondas al mi? FE 20

Ordonu al li, ke li ne babilu. FE 20

Montru al ili vian novan veston. FE18

La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. FE 40

Mi instruas Esperanton al mia infano. LR 98 (= Mi instruas mian infanon pri Esperanto. LR 98)

La lumo de la suno metis finon al la bela sonĝo. FA3 32 La sonĝo "ricevis finon" = finiĝis.

Oni donis al li panon, kaj li manĝis, kaj oni trinkigis al li akvon. Sm130

Profitanto, malprofitanto

Al povas montri tiun, kiu iel profitas aŭ malprofitas de ago. Alivorte al montras tiun, kiu "ricevas" la agon aŭ rezulton de la ago:

Mi ĉiam estas preta fervori en servado al la patrujo. ^62 La patrujo pro- fitus de la servado.

"Pardonu al mi, patrino," diris la malfeliĉa knabino, "ke mi restis tiel longe". FE17 La knabino profitus de la pardono. Ankaŭ eblas uzi Pardonu min: §30.7.

Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro! FE10

Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron. FE 33

Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. FE 20

Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo por edziĝi. Rt 41

Pro la bono de la afero ni devos cedi al la plimulto. OV 64 Ni cedos kaj la plimulto profitos de tio.

Mi cedas al via peto. FA117 = Mi cedas al vi pro via peto.

Tiaj ĉi al-komplementoj ofte montras samtempe apartenon aŭ posedon de korpoparto aŭ vestaĵo. Oni povas anstataŭe uzi posedan pronomon (§11.2), sed al estas pli klasika:

Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. FE34 = Ŝi kombas siajn harojn...

Mi al vi purigos la botojn. ^45 = Mi purigos viajn botojn.

Ili ŝmiris al si la angulojn de la buŝo per fiŝoleo, por ke ili fariĝu pli flekseblaj. FA3 96

Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn. FA2 88

Ricevanto de demova ago

Al povas montri la ricevanton (profitanton/malprofitanton) de ago, kiu estas demova. La ricevanto ja ricevas ian agon, sed la ago estas tia, ke ĝi for- prenas ion de la ricevanto. Tia ĉi mikso de almovo kaj demovo povas esti konfuza. Ofte de estas pli klara:

Ŝi detiris al li la galoŝojn de la piedoj.FA1145 Li ricevis servon, kiu kon- sistis el detirado de galoŝoj. Oni povus eble miskompreni, ke oni detiris la galoŝojn de alia persono, kaj poste li ricevis la galoŝojn. Oni uzas ankaŭ de en tiaj esprimoj: Ili deprenis de li lian veston. Gn 37

Vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo. Rt57 La rabo iras direkte al via homo, kiu perdos ĉion, kion li havas. De estus pli klara.

Ne dehaku al mi la kapon! FA2101 Mi ne volas malprofiti de la dehakado.

Nia maljuna avino malĝojas tiel, ke la blankaj haroj al ŝi elfalis. FA1104 Ŝiaj blankaj haroj elfalis de ŝia kapo.

La aŭto estis ŝtelita al mi. = ...ŝtelita disde mi/el de mi. Ĉi tie simpla de tamen donus malĝustan signifon, nome ke mi ŝtelis la aŭton: §12.3.2.4.

Ĉi tia uzo de al estis sufiĉe ofta ĉe Zamenhof, sed fariĝis nuntempe iom malpli ofta. Kiam ne estas risko de miskompreno, oni povas tute bone uzi al en tiaj esprimoj.

Spertanto, sentanto

Al povas montri tiun, kiu spertas aŭ sentas ion:

La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi. FE17

Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj. FE17

Estas al mi malvarme kaj tiel malseke! FA155 ~ Mi sentas malvarmon kaj malsekon.

Artikoloj talente skribitaj plaĉos al la gazeto kaj al ĝiaj legantoj. OV 99

Vi estis al mi tre kara. Sm21

Ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? FE17

Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon. Rt41

Granda parto de la alta literatura lingvo [...] estas al vi videble tre mal- multe konata. M135 Ĉi tie ankaŭ eblas uzi de, ĉar temas pri aganto ĉe pasiva participo (§12.3.2.4).

Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon. Ez 5

Posedanto

Al montras posedanton kaj similajn signifojn ĉe la verbo aparteni:

La rozo apartenas al Teodoro. FE5 = La rozo estas de Teodoro. La rozo estas lia.

Li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras ĉion silente. OV 246 = Li estis unu el tiuj tre maloftaj homoj...

Al anstataŭ N-finaĵo

Ĉe aga O-vorto al povas iafoje montri sencan objekton: §12.3.2.2. Rezulto de ŝanĝo

Iafoje oni montras per al rezulton de transformado aŭ ŝanĝado: Li disrompis ĝin al mil pecoj. Normale oni uzas en + N-finaĵon (§12.3.4.6). Oni ren- kontas tiusignife ankaŭ je (§12.3.1).

Aldono, adicio

Kune kun verboj kiel aligi, aliĝi, aldoni k.t.p., al povas montri aldonon, adicion k.s.:

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. FE 39 Li fariĝis parto de la militistaro.

Iam oni uzis al tio anstataŭ aldonsignifa krom tio (§12.3.6.3):

Ĝi havis tiel same grandan sukceson, kiel la efektiva najtingalo, kaj al tio ĝi havis multe pli belan eksteraĵon. FA2 28 Nun oni diras nur krom tio aŭ krome.

Tempo

Al iafoje montras okazon (precipe feston), kiam oni parolas pri speciala ago pro tiu okazo (donacado k.s.).:

Al Kristnasko venis letero de ŝia patro. FA3 58 = Okaze de Kristnasko... Je Kristnasko, kaj ĝuste pro tio ke estis Kristnasko...

Akceptu ankaŭ de mia flanko plej koran gratulon al la nova jaro. OV 491 = ...okaze de la nova jaro.

Al troviĝas ankaŭ en esprimoj kiel de tempo al tempo = "iafoje, kelkfoje"; de tago al tago = "ĉiutage, laŭ pasado de la tagoj". Ili estas figuraj esprimoj faritaj laŭ de loko al loko k.s.:

De tempo al tempo li aliradis al la fenestro kaj elrigardadis. FA2144

De tago al tago la reĝido ŝin ĉiam pli ekamadis. FA199

Referenco

Ĉe esprimo de proksimeco, simileco k.s. al montras tion, kion oni kon- sideras, kiam oni taksas aferon proksima aŭ simila:

Ŝi estis jam tute proksima al la preĝejoj. FA1169 = Ŝi estis jam en la prok- simo de la preĝejo.

Pli proksime al la fenestroj [...] prenis al si lokon laboristinoj pli junaj. M112

La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11

Tio estis vivmaniero certe ne konforma al la reguloj de la higieno. M132

Oni trovas ankaŭ proksima de, proksime de. Ĉe malproksima/malproksime oni uzas precipe de (§12.3.2.5). Ŝajnas logike uzi ĉiam al ĉe proksimeco, kaj de ĉe malproksimeco, sed la efektiva uzado estas miksita. Ĉe aliaj vortoj similaj al malproksima, oni ne uzas al, sed de (iafoje je): aparta de, dife- renca de, libera de/je k.s.

Rolvortaĵoj kun al

Legu ankaŭ pri rolvortaĵoj kiel responde al, konforme al: §12.3.7. Vortfarado

Aligi = "aldoni, almeti": Nur tiam ni povas esperi pli aŭ malpli frue aligi al nia afero la grandegan indiferentan amason de la publiko. OV 93

Aliĝi = "aldoniĝi, almetiĝi, aniĝi, aparteniĝi": Se gut' al guto aliĝas, maro fariĝas. PE 2228 Ĉiutage aliĝas al Esperanto multaj novaj personoj en ĉiuj landoj de la mondo. L2 73 Ĉu vi aliĝis al la kongreso?

12.3.5.2. El Movo

El montras movon for de interno al ekstero:

El la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo. FE 25 La vaporo iras for de la interno de la kaldrono.

Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. FE 31

Mia patrino forpelis min el la domo. FE 21

Ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro. FE19

Li venigis al si el Berlino multajn librojn. FE39 = ...de la interno de Ber- lino...

La lasta espero malaperis el la animo de la bela Sara. ^40

Vi eksiĝis el la movado. L2 304

Moor ridas el la tuta gorĝo. Rt17 = ...ridasplengorĝe, laŭte. La rido venas kvazaŭ el ĉiuj partoj de la gorĝo.

El sub la kanapo la muso kuris. FE 26 El estas ofte uzata kune kun diversaj lokaj rolvortetoj (§12.3.4) por pli ekzakte montri la lokon, el kiu io mov- iĝas.

Mi petas vin, sinjorina moŝto, - diris la juvelisto el malantaŭ la tablo. M187 La loko malantaŭ la tablo estas rigardata kiel spaco kun interno. Oni ankaŭ povus uzi de (§12.3.2.1).

Iru en la domon de la malĉastistino, kaj elkonduku el tie la virinon, kaj ĉiujn, kiuj estas ĉe ŝi. Js 6

Tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro, - el interne estis aŭdata muziko. FA2134

Antaŭa stato

El povas montri antaŭan staton, kiam temas pri ŝanĝiĝo. Ofte temas pri

figura uzo de la baza mova senco de el:

Unu el ili eksaltis el sia dormo kiel sovaĝa besto. FA315 Li subite vekiĝis.

Marta rapide kaj kvazaŭ vekite el longa dormo kaptis la manon de la kudristino. M103

Ŝi videble sentis la en ĉiu homo denature troviĝantan deziron eltiri sin el mizero. M119

El la knabo fariĝis junulo, kaj li devis forveturi en la malproksiman mondon. FA2 82 Li ŝanĝiĝis de knaba stato en junulan staton.

Vi iam vidos, kio el tio [= pomkerno] fariĝos; el tio fariĝos io, pri kio vi certe ne pensas, tuta pomarbo, sed ne tuj. FA3141

Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo. Rt104 = Pro via faro mi fariĝis la plej malfeliĉa mizerulo en la mondo.

Deveno

El ofte montras devenon, originon aŭ fonton:

El kie vi estas? FA2 37 = De kiu loko vi devenas? Kie estas via origina loko?

Kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lingvoj). LR119

Tradukoj el ĉi tiu lingvo estus pli dezirataj kaj pli bone pagataj. M127

Kiom mi povis vidi el via laboro, tiu via senduba talento restas [...] en stato rudimenta. M135 La fonto de lia konstato estas ŝia laboro, kiun li vidis.

S-ro de Beaufront nur legis eltiron el tiu ĉi artikolo. LR116

Tie la floroj kaj la folioj kantis la plej belajn melodiojn el lia infan-

eco. FA1190

La infano alsidiĝis al lito kaj laŭte legis el la libro. FA3 25

Materialo

El estas la normala rolvorteto por montri materialon. Tiu signifo estas vari-

anto de devena el:

La reĝino iris en banejon, kiu estis konstruita el marmoro. FA1160

Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo. FE 35

Nenian trinkaĵon el vinberoj li devas trinki. Nm 6

Freŝa viando kostas multe, kaj por pretigi el ĝi manĝon oni devas ankaŭ forbruligi multe da ligno. M 64

Al mi donu laplezuregon, ke mi faru el li kaĉon! Rt70

El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE 3°

Distingo de individuoj aŭ de parto

Tre ofte el montras grupon aŭ amason, kiam oni distingas aŭ apartigas iujn individuojn de la grupo, aŭ parton de la amaso. Tion oni povas rigardi kiel figuran uzadon de la baza elmova signifo. Oni kvazaŭ elprenas membrojn aŭ partojn por aparta konsidero:

El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna. FE1° Ernesto apartenas al la grupo "ĉiuj miaj infanoj". Inter ili li estas la plej juna.

El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj. FE12

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. FE14

El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D. FE 42

Multaj el niaj amikoj ne volas pacience atendi kaj labori. OV 59

Tio estis la plej bela horo el mia vivo! FA3 67 Aŭ de mia vivo, en mia vivo.

Trinku el la vino, kiun mi enverŝis. SS6 = Trinku iom de la vino...

Li nenion povis rememori el sia sonĝo. FA2133

Ankaŭ inter povas montri apartenon al grupo (§12.3.4.7). Iafoje oni ren- kontas tiusence la pezan esprimon el inter: Li estas unu el inter ili. Tute bone sufiĉas sola el: Li estas unu el ili.

Speciala varianto de tiu ĉi signifo estas konsisto:

Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo. FE 34

Unu minuto konsistas el sesdek sekundoj. FE12

Kiam konsisti montras la esencan parton de io abstrakta, oni plej ofte ne uzas el, sed anstataŭe en (§12.3.4.6): La dua distingiĝa eco de lingvo arta estas ĝia perfekteco, kiu konsistas en matematika precizeco, fleksebleco kaj sen- lima riĉeco. FK 276

Kaŭzo

Por kaŭzo oni uzas normale pro (§12.3.6.11), sed kiam oni volas montri kaŭzon figure kiel devenon aŭ fonton, oni povas uzi el:

Ni restas sen rimedoj kaj lacaj kaj devas el manko de fortoj ĉesigi la el- iradon de nia organo. OV125 = ...pro manko de fortoj...

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo. BV 7° El sonas pli bone olpro ĉi tie, ĉar pro aperas tuj poste.

La tuta cetera parto de l' vorto ŝanĝiĝadis - el simpla senhelpa neces- eco kaj ne el ia lingva leĝeco. LR 64

Unu sinjoro [...] en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi "ne estas sufiĉe internacia". LR32 = ...kolera kontraŭ ĝi pro tio, ke ĝi kolera kontraŭ ĝi, ĉar ĝi...

Komparu kun simila uzo de de (§12.3.2.1). Vortfarado

Eligi = "irigi el io": Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj. Rt80 La alumeto eligis varman helan flamon. (= ...eligis el si... ).

Eliĝi = "iri el io": La ambaŭ virinoj kaj la infano eliĝis el veturilo antaŭ unu el la domoj ĉe la strato Piwna. M 6 Mi ĝis nun ne kuraĝis demandi vin, [...] kiamaniere vi sukcesis eliĝi el la malriĉeco. M156

El estas ankaŭ uzata prefiksece: §38.4.2. 12.3.5.3. Ĝis Limo de movo

Ĝis montras lokon, kiun ia movo atingas, sed ne pasas:

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akomp anis ilin ĝis ilia domo. FE18 Post alveno al ilia domo niaj fratoj ne plu akompanis ilin.

Li kliniĝis ĝis la tero. FA2 99

Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu. lj 38

Ĝis kie ni iros hodiaŭ?

De supre ĝis malsupre la kastelo estis fendiĝinta. FA2 67

Starigu nun la kaldronon kaj plenigu ĝin per akvo ĝis la rando. FA3137

La fraŭlineto ruĝiĝis ĝis la haroj kaj oreloj. M175

Limo sen movo

Ĝis ankaŭ povas montri limon de spaco, tereno aŭ simile:

La tuta Sundo ĝis la Sveda bordo estas kovrita de glacio. FA2109 La Sveda bordo estas limo de la glacio.

Ĉapo el ursa felo sidis sur lia kapo ĝis sub la oreloj. FA1181 La rando de la ĉapo troviĝis sub la oreloj.

En forte pluva aŭtuna tago li piede ekiris la vojon. [...] malseka ĝis la haŭto li la unuan fojon eniris en Kopenhagon. FA3 59 La haŭto estis limo de la malseko en liaj vestaĵoj.

Ĝis la arbaro estas sufiĉe malproksime. FA3 56

Tempo

Ĝis ofte montras tempon, kiun io atingas, sed ne pasas:

Mi laboras ĉiutage de frua mateno ĝis malfrua vespero. L173 Post malfrua vespero mi ne plu laboras.

Ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Rt30 Nur post la morto povas ĉesi via fideleco kaj obeado.

Mi eltenos ĝis lafino. Rt115

Ili trinkis ĝis malfrue en la nokto. FA117

Nu, atendu ĝis morgaŭ. FA1154

Ĝis (la) revido! aŭ simple Ĝis (la)! ~ Ĝis nia venonta revido mi mem- oros vin!

Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? Er10 = Ĝis kiu tempo vi daŭrigos rifuzi... Rimarku, ke ĝis antaŭ demanda kiam (§33.4.2) estas bona uzo, dum ĝis antaŭ nedemanda kiam-frazo (§33.7) estas malbona.

Speciala uzo de tempa ĝis estas montrado de lasta tempo por fini taskon. Tiam ĝis signifas "ne pli malfrue ol". La montrita tempo estas mem inkluzivita, sed post ĝi estos tro malfrue:

La tuta traduko estu nepre preta ĝis la fino de Majo. OV 563 = ...preta ne pli malfrue ol la fino de Majo. Estu preta devas ĉi tie kompreniĝi kiel fariĝu preta, estu pretigita. Ĉi tia uzo de ĝis estas speciala konvencio. Se tiu konvencio ne ekzistus, oni komprenus, ke la traduko restu preta ĝis la fino de Majo, post kiam ĝi ĉesu esti preta.

Ĝi devis esti preta ĝis sabato, kaj tio ne estis tre facila. Kiam ĝi estis preta estis jam ĝuste sabato. FA1199 Li do sukcesis pri la tasko.

Pro kelkaj kaŭzoj la angla eldono ne povis esti preta ĝis hodiaŭ. OV 488 Oni ne sukcesis ĝis tiu tempo.

Ĉiu, kiu deziras partopreni en la konkurso, devas sendi ne pli malfrue ol ĝis la 1-a Decembro 1895 [...] raporton. OV 200 Ĉi tie Zamenhof esprimis dufoje la saman sencon. Oni povus aŭ forigi ne pli malfrue ol, aŭ anstataŭigi ĝis per N-finaĵo.

Ankaŭ eblas uzi antaŭ (§12.3.4.1) en ĉi tiaj frazoj, sed tiam la montrita tempo ne estas inkluzivita: Ĝi devas esti preta antaŭ sabato. Sabate estos jam tro malfrue. Komparu ankaŭ kun tempapor (§12.3.6.9).

Atinso de mezuro, grado, nivelo, stato

Ĝis povas montri ian mezuron, gradon, nivelon aŭ staton, kiun io atingas:

Per konkura marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj. Rt18

Longigu Dio la vivon ĝis ekstrema mezuro! ^90

Ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj, por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco. Hŝ 2

Ekstremo sur skalo

Ĝis povas montri unu ekstremon de ia skalo aŭ hierarkio, dum de montras la alian ekstremon:

Precipe ŝi amis la rozojn, kaj tial ŝi havis la plej diversajn specojn de ili, de la sovaĝaj, simple odorantaj, ĝis la plej belaj luksaj rozoj. FA3 24 Ŝi

havas ĉiujn specojn, sovaĝajn, luksajn, kaj ĉiujn aliajn specojn inter tiuj du ekstremoj.

Ne plu estos loĝanto en ĝi: de homo ĝis bruto ĉio foriĝos kaj foriros. Jr50 Ĉiuj homoj, ĉiuj brutoj, kaj ĉio alia inter tiuj du limoj, foriĝos kaj foriros. Oni subkomprenas ian hierarkion de homoj kaj brutoj.

Ekzistas ankaŭ [...] poŝaj lernolibroj, kiuj [...] kostas de 15 ĝis 50 centimoj por ekzemplero. OV163 La plej malalta prezo estas 15 centimoj, la plej alta estas 50, sed ekzistas ankaŭ prezoj inter tiuj du ekstremoj. En ĉi tiaj esprimoj oni ofte forlasas de: Ili kostas 15 ĝis 50 centimoj(n).

Legu pli pri de kaj ĝis rilate al nombraj kaj kvantaj vortoj en §23.6. Ĝis inkluzivas

Esprimo kun ĝis normale inkluzivas ankaŭ la ĝis-aferon. Se iu petas, ke oni nombru de 1 ĝis 5, oni diru: 1, 2, 3, 4, 5 (la kvino estu inkluzivita). Iafoje por emfazi la inkluzivan signifon oni povas aldoni la vorton inkluzive: Ili loĝas en apartamentoj 101 ĝis 150 inkluzive. Oni povus ankaŭ uzi ĝis kaj kun: ...en apartamentoj 101 ĝis kaj kun 150.

Se iam oni volus ekskluzivi la ĝis-aferon, oni povus aldoni ekskluzive: Ili kostas de 10 ĝis 20 dolarojn ekskluzive. (La plej alta prezo estas 19,99 dol- aroj.) Tiaj esprimoj estas tamen tre malofte bezonataj.

Frazenkondukilo

Ĝis estas ankaŭ frazenkondukilo (§33.7). Tiam ĝis rilatas al tuta frazo: Mi ploris, ĝis mi endormiĝis. FA1229

Vortfarado

Ĝisi = "diri ĝis (la revido)!, adiaŭi": Post la kongreso ĉiuj ĝisis, kaj iris hejmen.

Ĝiso = "eldiro de la frazo ĝis (la revido)!": Sekvis ĝisoj kaj kisoj. Poste ĉiuj foriris.

12.3.6. Aliaj rolvortetoj 12.3.6.1. Anstataŭ

Anstataŭ montras ion, kies rolon plenumas io alia, aŭ ion, en kies loko estas io alia. Anstataŭ havas do iaspecan nean valoron:

Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE26 Li ne donis kafon, sed ja teon. La rolon de kafo (kiel trinkaĵo) plenumis teo.

Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo. Gn22 Li ne oferis sian filon, sed virŝafon.

Marta ekrigardis ĉirkaŭen per okuloj, en kiuj anstataŭ la antaŭ- momenta malĝojeco kaj laceco aperis denove energio kaj esplorem- eco. M119 Antaŭe estis malĝojeco kaj laceco en la okuloj. Nun estis tie energio kaj esploremo.

Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Teman- anoj. ^36

Ŝi anstataŭ dezirata laboro ricevis almozon! M192

Anstataŭ matene, mi nun hejtados la fornon tagmeze. M 64 Mi ne plu hejt- ados matene, sed tagmeze.

Anstataŭ ĉia respondo la maljunulino nee skuis la kapon. M 24 Ŝi ne donis veran respondon, sed kapskuo servis kiel respondo.

Antaŭ ke-frazo

Oni uzas anstataŭ ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed normale oni inter- metas helpan tio:

Ĉu mi ne helpu vin, anstataŭ tio, ke vi sola faru la tutan laboron ? Nun la intenco estas, ke vi sola faru la tutan laboron. Ĉu ne anstataŭ tio mi helpu vin?

Iafoje oni forlasas tio:

Anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon. FK 263

Antaŭ I-verbo

Ofte oni metas anstataŭ antaŭ I-verbo: §27.5. Anstataŭ + aliaj rolmontriloj

Anstataŭ estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi nur montras, ke io alia plenumas la rolon de la afero, sed ĉu tiu transpren- ita rolo estas rolo de subjekto, objekto aŭ ia komplemento, tion anstataŭ tute ne montras. Kutime la kunteksto montras, al kia frazrolo la anstataŭ-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la anstataŭ-esprimo:

Li faris tion pro ŝi anstataŭ pro mi. Se oni dirus anstataŭ mi, ŝajnus, ke li anstataŭas min kiel aganton, ke li faris tion anstataŭ tio, ke mi farus tion. Pro montras, ke mi ludas rolon de "kaŭzo", kaj ke ŝi anstataŭas min en tiu rolo.

Ĉiun, kiu [...] petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj. Dn6 Sen de ŝajnus, ke la petanto anstataŭas vin kiel petanton, ke li petus anstataŭ tio, ke vi petus.

Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmon. LR 69 = Petro batis ne Vilhelmon, sed Paŭlon. Komparu kun: Petro batis Paŭlon anstataŭ Vilhelmo. = Ne Vilhelmo, sed Petro batis Paŭlon.

Ili veturis al Londono anstataŭ al Bath. Se oni scias, ke Bath estas urbo, oni bone komprenas la frazon ankaŭ, se oni dirus simple anstataŭ Bath, sed se oni ne scias, ĉu Bath estas urbo aŭ eble persono, oni povus pensi, ke ili veturis tien anstataŭ tio, ke ia sinjoro Bath veturus tien.

Neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj. LR 47 La aldonita per ŝajnas superflua, ĉar literoj ordinaraj apenaŭ povus ludi alian rolon ol rimedo ĉi tie.

Aldonajn rolmontrilojn oni uzu nur kiam tio estas bezonata por klareco. Plej ofte simpla anstataŭ sufiĉas. Komparu kun krom (§12.3.6.3).

Tradicie oni klarigas tion ĉi per subkomprenata I-verbo: ...anstataŭ fari tion

pro mi. ...anstataŭ peti de vi anstataŭ bati Vilhelmon. ...anstataŭ veturi

al Bath. ...anstataŭ skribiper literoj ordinaraj.

Anstataŭ anstataŭ

La radiko VIC havas en prefikseca uzo signifon similan al anstataŭ (§38.4.1). Oni tial proponis vice al vic' al kiel alternativon al anstataŭ. Vic' al estas farita laŭ la modelo de dank' al (§10.1). Kvankam tiuj alter- nativoj estas sufiĉe tuj kompreneblaj, ili ne fariĝis popularaj. Normale oni uzu anstataŭ, sed almenaŭ en poezio oni ja povas provi vice al vic' al.

Zamenhof uzis kelkfojepro anstataŭ anstataŭ (§12.3.6.11). Vortfarado

Anstataŭa = "tia, ke ĝi servas (aŭ povas servi) anstataŭ io, surogata":

Rompiĝis unu el la radoj de nia aŭto, kaj ni devis almeti la anstataŭan radon.

Anstataŭe = "anstataŭ tio": Li ne donis al mi kafon. Anstataŭe li donis teon.

Anstataŭi = "esti (servi, roli...) anstataŭ io": Ne tiel baldaŭ ankoraŭ trov- iĝos persono, kiu volus kaj povus min anstataŭi en la diversaj multaj laboroj por nia afero. OV126 (= ...povus servi anstataŭ mi...) La patro kaj la fratoj anstataŭis al ŝi la okulojn [...], ke ŝi povis pensi, ke ŝi vidas per propraj okuloj.FA3116 (Ili servis kiel ŝiaj okuloj.)

Anstataŭigi = "meti ion anstataŭ io alia, doni al io la rolon de io alia": Ĉiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭigi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. M 89

Ne konfuzu anstataŭi kaj anstataŭigi. Ambaŭ estas objektaj verboj, sed tio, kio anstataŭas, mem servas anstataŭ io. Tio, kio anstataŭigas, metas ion anstataŭ io alia.

12.3.6.2. Dum

Dum montras tempodaŭron, = "en la daŭro de". Dum staras antaŭ tempa aŭ aga esprimo:

Tondroj bruadis dum la tuta nokto. FA177

Ŝi ne ŝanceliĝis kiel antaŭ kelke da horoj, ne puŝiĝis je la krutaj ŝtupoj kaj ne haltis dum la irado por reakiri spiron. M194

Dum multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj. M 200

Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago. M 200

Dum la vojo Klaro parolis al Marta. M104 La vorto vojo normale ne estas aga aŭ tempa, sed ĉi tie ĝi reprezentas iradon laŭ vojo.

Legu pri la diferenco inter dum kaj tempa en en §12.3.4.6. Legu ankaŭ pri tempa tra en §12.3.4.14, kaj tempapor en §12.3.6.9.

Frazenkondukilo

Dum estas ankaŭ frazenkondukilo (§33.7): Forĝu feron dum ĝi estas varm- ega. PE 616 Tio estas eĉ la origina uzo de dum. Komence dum tute ne estis uzata kiel rolvorteto.

Vortfarado

Dume = 1. "Dum tiu tempo": Mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe mia malsana infano! M198 2. "Provizore, ĝis pli ĝusta tempo": La verketo eliras dume nur en lingvo rusa, kaj poste ni penos, ke ĝi iom post iom eliru ankaŭ en aliaj lingvoj. OV 156 3. "kontraste al tio, kontraŭe": La ekposedo de ĉio tio ĉi [= verboformoj en naciaj lingvoj] postulas inf- eran paciencon [...]. Dume lingvo arta anstataŭ tiu ĉi tuta haoso [...] donas al vi sole nur 6 vortetojn "i, as, is, os, us, u". FK272

12.3.6.3. Krom

Krom montras aferon, kiun oni konsideras aparte. Tiu baza signifo donas praktike du signifojn: escepta krom kaj aldona krom. La diferenco inter tiuj du signifoj estas tre granda, kaj tio iafoje povas krei riskon de miskompreno.

Escepta krom

Escepta krom montras ion, por kio la cetero de la frazo ne validas.

Se la frazo estas pozitiva, la senco de escepta krom estas negativa. Tia pozitiva frazo normale enhavas ĉiu(j), ĉio tuta:

Tie estis ĉiuj miaj fratoj krom Petro. LR106 Petro ne estis tie.

Krom la studento ĉiuj estis en la lito. FA3 52 La studento ne estis en la lito.

Ĉiun homon, kiu [...] petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj. Dn6 Se iu petos de vi, tiun oni tamen ne ĵetu en kavon de leonoj.

Ĉio en ŝi estis juna kaj almenaŭ ŝajne serena, krom la frunto. M150 La frunto ne estis tia.

La tuta teksto estas ĝusta, krom unu frazo. Unu frazo ne estas ĝusta.

La tuta popolamaso disiĝis krom malgranda grupo. Malgranda grupo ne disiĝis.

Se la frazo estas negativa (kun ne, NENI-vorto aŭ sen), la senco de escepta krom estas pozitiva:

En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino. FE26 Li kaj lia fianĉino ja estis tie.

Ne ekzistas Dio krom Mi. Re32 Mi estas Dio, kaj mi ja ekzistas.

La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj. OV 253 Mokojn kaj atakojn ili ja renkontas.

Ĝiaj vortoj [= la vortoj de Esperanto] - krom kelkaj tre malmultaj - ne estas arbitre elpensitaj. FK284 Kelkaj malmultaj ja estas arbitre elpensitaj.

En la lastaj monatoj mi, krom miaj profesiaj bezonoj, preskaŭ neniam eliras el la domo. L1241 Okaze de profesiaj bezonoj mi ja eliras. (Oni povas por klareco diri krom pro miaj profesiaj bezonoj, sed vidu ĉi-poste pri krom + aliaj rolmontriloj.)

Marta kuŝis sur la malmola litaĵo [...] sen ia alia sento krom morta lac- iĝo. M193 Mortan laciĝon ŝi ja sentis.

Krom tiu mono [...] ŝi havas jam nenian alian. M 62 Tiun monon ŝi ja havas.

Post nenio alia, nenio pli, neniu alia, neniu pli k.s. oni povas ankaŭ uzi ol (§20.1): La domoj estis nenio alia krom lignaj budoj. = La domoj estis nenio alia ol lignaj budoj. FA3138

Aldona krom

Aldona krom montras ion, kio ja validas. Al tio oni (poste) aldonas ion alian, kio ankaŭ validas. Normale ankaŭ (eventuale ankoraŭ aŭ eĉ) ĉeestas en la frazo por fortigi la aldonan sencon:

Krom Petro tie estis ankaŭ ĉiuj aliaj miaj fratoj. LR106 = Aldone al Petro ankaŭ ili estis tie.

Per pruntedono ofte oni perdas krom sia havo ankaŭ la amikon. H 24 = Aldone al tio, ke oni perdas sian havon, oni perdas ankaŭ la amikon.

Krom mi restis ĉe la patrino du miaj pli junaj fratoj. M101 = Aldone al mi, ankaŭ ili restis tie.

Ĉu vi provis jam ian alian laboron krom tiu, kiu alportas al vi tiel miz- eran rekompencon? M125 = Ĉu vi jam provis ankaŭ alian laboron aldone al tiu, kiu...?

La luno ne leviĝis ankoraŭ sufiĉe alte, krom tio estis iom da neb- ulo. FA1116 = Aldone al tio, ke la luno ne leviĝis sufiĉe, estis ankaŭ iom da nebulo.

Ĝi [= la ofico] ne estas ankaŭ facila, kaj krom tio mi dubas, ĉu ĝi estus oportuna por vi. M 30 = Aldone al tio, ke ĝi ne estas facila, mi dubas ankaŭ, ĉu ĝi estus oportuna por vi.

La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. FE11 = Aldone al tio, ke ŝi estis simila al la patro, ŝi estis ankaŭ bela.

Krom Karlo, venis eĉ_ lia tuta familio. = Aldone al tio, ke venis Karlo...

Vi estispor mi tiel bona, ke krom nehonesta mi estus ankoraŭ sendanka, se mi... M58 = ...al nehonesteco aldoniĝus ankoraŭ sendankeco, se mi...

Aldona krom estas normale ĉiam pozitiva, kiel en ĉiuj ekzemploj ĉi-antaŭe. Sed se oni kreas negativan frazon kun krom kaj ankaŭ, krom ricevas negativan aldonan sencon: Krom Petro ankaŭ Karlo ne estis tie. = Petro ne estis tie, kaj aldone ankaŭ ne Karlo. Tiajn frazojn oni ial apenaŭ uzas en la praktiko.

Risko de miskompreno

Normale la kunteksto klare montras, ĉu temas pri escepta aŭ aldona krom. Se ĉeestas ankaŭ, ankoraŭ aŭ eĉ, tiam krom estas nepre aldona. Se mankas tia vorto, kaj la frazo estas negativa, krom estas nepre escepta. Tamen se la frazo estas pozitiva, kaj ne ĉeestas ankaŭ, ankora^ aŭ eĉ, povas iafoje ekesti duboj: Krom Petro tie estis ĉiuj aliaj miaj fratoj. Ĉu Petro estis tie, aŭ ne?

Tiaj miskompreneblaj frazoj estas tre maloftaj, sed je bezono oni povas por la escepta signifo uzi anstataŭe kun escepto de, escepte de, escept(int) e + N- finaĵon, aŭ ekskluzive de. Por aldona signifo oni povas uzi aldone al, in- kluzive de. Plej simple estas tamen aldoni ankaŭ por montri, ke krom estas aldona.

Oni povas anstataŭ krom uzi ekster (§12.3.4.5), kiu povas esti kaj escepta, kaj aldona, sed kiu normale nur havas pozitivan signifon. Komence Zamenhof uzis ankaŭ al tio (§12.3.5.1) anstataŭ krom tio, sed tio plene mal- aperis.

Antaŭ ke-frazo

Oni uzas krom ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed intermetas helpan tio:

Krom tio, ke li venis malfrue, li eĉ kondutis tre malbone. Aldona krom.

Krom tio, ke la knabino, eldorlotita per baloj kaj belaj vestoj, ne havis grandan deziron labori, montriĝis ankaŭ, ke tiu granda edukiteco, kiun la onklino al ŝi donis, havigis al ŝi nek kapon, nek manojn. M1°2 Jam montriĝis, ke ŝi ne havas labordeziron. Aldone montriĝis, ke ŝi ankaŭ ne havas sciojn nek laborkapablon.

Iafoje oni forlasas tio:

Mi [...] nenion pli postulus, krom ke oni montru al mi sindonecon kaj estimon. ^34 Escepta pozitiva krom.

Antaŭ I-verbo

Ofte oni uzas krom antaŭ I-verbo: §27.5. Krom + aliaj rolmontriloj

Krom estas iom aparta rolmontrilo, ke ĝi fakte tute ne montras frazrolon! Ĝi nur montras, ke la afero estas konsiderata aparte, sed ĉu la afero respondas al subjekto, objekto aŭ al ia komplemento, tion tute ne montras krom. Kutime tamen la kunteksto montras, al kia frazrolo la krom-afero respondas. Je bezono oni povas tamen aldoni alian rolmontrilon, kiu montras la rolon de la krom-esprimo:

Kiu alportas oferojn al dioj, krom al la Eternulo sole, tiu estu eksterm- ita. Er 22 Sen al ŝajnus, ke nur la Eternulo povas alporti oferojn al dioj sen esti ekstermita. Al necesas por komprenigi, ke la Eternulo estas la ricev- anto de la oferoj.

Ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros. Rĝ117 En montras, ke okazo estas tempa komplemento.

Li sciis pri nenio, krom nur pri la pano, kiun li manĝis. Gn 39 Ĉi tie pri ŝajnas superflua. Ankaŭ sen pri oni bone komprenus la frazrolon de la pano.

Krom Vilhelmon Petro batis ankaŭ Paŭlon. = Krom bati Vilhelmon... N- finaĵo post krom estas praktike ĉiam superflua, kvankam ne erara en ĉi tiaj frazoj. Konfuzo preskaŭ neniam povas estiĝi. Ĉi tie la loko de ankaŭ malebligas miskomprenon. Komparu: Krom Vilhelmo ankaŭ Petro batis Paŭlon. = Krom ke Vilhelmo batis Paŭlon, ankaŭ Petro faris tion.

Nur tre malofte oni uzas aldonajn rolmontrilojn kune kun krom. Komparu kun anstataŭ (§12.3.6.1), kiu estas pli ofte uzata tiel, eĉ kun N-finaĵo.

Tradicie oni klarigas tion ĉi per subkomprenata I-verbo: ...krom alporti al la

Eternulo sole krom scii nur pri la pano... Krom bati Vilhelmon... Tia

klarigo tamen ne eblas en la dua ekzemplo ĉi-antaŭe.

Vortfarado

Kroma = "aldona, plia, krom alia": Por ricevi unulitan ĉambron vi devas pagi kroman kotizon.

Krome = "aldone, plie, krom tio": Krome vi devas pagi por maten- manĝo.

Kroma kaj krome havas ĉiam aldonan signifon, neniam esceptan. 12.3.6.4. Kun

Kun montras akompanon (estadon en la sama loko, moviĝon en la sama movo). Kun estas la malo de sen (§12.3.6.12). Kun montras aŭ tion, kio akompanas, aŭ tion, kio estas akompanata, laŭ la kunteksto:

Resti kun leono estas danĝere. FE7 = Resti en la sama loko kiel leono...

Ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. FE11 = ...vivi en la sama loko kiel ili.

Mi vivas kun li en granda amikeco. FE 35

Ho, kun li oni devas esti singarda! ^32 = ...kiam oni estas kun li...

Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE33 = ...koko akompanata de tri kokinoj.

Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo. FE 35

Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. FE35

Mi vidis vian avinon kun ŝiaj kvar nepinoj kaj kun mia nevino. FE 33 Verŝajne la nepinoj kaj la nevino estis kun la avino, sed teorie ekzistas la eblo, ke ili estis kun mi. Eble ili ĉiuj sep estis en la sama loko.

Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. FA1198 = ...kiu havis mal- grandan infanon. Komparu kun: Li kun malgranda infano renkontis vartistinon. La infano akompanis lin. Tamen ankaŭ la unua varianto iafoje povus signifi, ke la infano estis kun li, se la kunteksto permesus. La dua varianto estas tamen nepre unusenca.

Subite la kofro ekflugis kun li tra la kamentubo tre alten. FA1197 La kofro prenis lin kun si.

Ĉu en ĉi tiu troviĝas kaleŝo kun ĉevaloj? FA3 89

Ofte la kun-afero estas tre intime ligita al io. Ĝi povas troviĝi ene de ĝi, aŭ eĉ esti parto de ĝi:

Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj. FA2136 La diamantoj estis fiksitaj al la ringoj.

Oni povis ankaŭ vidi tra tiu pordo vicon da ĉambroj kun luksaj mebloj. M114 La mebloj troviĝis en la ĉambroj.

Vortojn kun "um" oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. FE42 = Vortoj, kiuj havas la sufikson "um" kielparton de si...

Li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE26 = ...teon, en kiu estis sukero...

Kio estas tiu granda kastelo, tuj apud la urbo, kun la tiel altaj fe- nestroj? FA1198 = ...kiu havas la tiel altajn fenestrojn.

Ĉe la fenestro sidis malgranda knabo kun freŝaj ruĝaj vangoj, kun helaj, radiantaj okuloj. FA2144

En la ĉambro, en kiun ŝi eniris, sidis kun pipo en la buŝo grizeta viro. M181

Tiuj bulkoj eĉ estis kun sekvinberoj. FA179

Farado de la sama ago

Kun povas montri ion, kio faras la saman agon. Tio povas esti precize la sama ago, aŭ ago kun la sama celo, aŭ ago kun reciproka celo, aŭ ago simila sed konkura, laŭ la kunteksto. Normale la kun-afero ankaŭ estas en la sama loko, sed ne nepre:

Eniru en mian varman ĉambron kaj manĝu kun mi. Ili ambaŭ manĝu en la sama loko, verŝajne la saman manĝon.

Venu kune kun la patro. FE 8 Kaj vi, kaj la patro venu, samtempe. La aldono de kune plifortigas la kunecon al precize la sama loko, movo kaj celo.

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo. FE18

Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono. FE 39 Reciproka kunagado. Ŝi edziniĝis al la kuzo, kaj la kuzo edziĝis al ŝi.

La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj. FE39 Li batalis sur la sama flanko kontraŭ la sama mal- amiko.

Se li povos batali kun mi kaj venkos min, tiam ni estos viaj sklavoj. Sm117 Ili batalos en la sama batalo, sed por malsamaj celoj. Ili batalos unu kontraŭ la alia. Por klareco oni povas uzi kontraŭ (§12.3.4.8) anstataŭ

kun.

La jura konsilisto Knap defendis tiun opinion tiel fervore, ke la mastrino tuj konsentis kun li. FA1113 Ŝi ekhavis la saman opinion kiel li.

Ĝuste hieraŭ ni parolis kun vi. M 96 Ni parolis al vi, kaj vi parolis al ni.

Du iliaj faskoj [= de ŝiaj haroj], karbonigraj kaj krispaj, pendis nun sur ŝia frunto, kiu per sia plena paleco malgaje kontrastis kun la ruĝo sur la vangoj. M 56 La frunto kontrastis al la vangoj, kaj reciproke.

Proksimigo, rilatigo

Kun povas montri abstraktan rilatigon aŭ proksimigon:

Multaj personoj intermiksas mian nomon kun la nomoj de miaj fratoj. OV 431 La diversaj nomoj estas en la pensoj tiel proksimaj unu kun la alia, ke oni ne povas ilin distingi.

Sur la vizaĝo oni povis vidi konfuzon, ligitan kun tiu sama kompato, kiu sonis en la voĉo! M135 La konfuzo kaj la kompato estas kunigitaj per ligo.

Ŝi ridis pri la du seĝoj, ĉe kiuj unu piedo estis malpli longa ol la tri aliaj, kaj ŝi komparis ilin kun la kripluloj-maljunuloj, kiujn ŝi vidadis sur la stratoj. M 38 Ŝi metis ilin unu kun la alia en la pensoj por kompari ilin.

Akompana eco, sento aŭ fenomeno

Kun povas montri ian econ, senton aŭ fenomenon, kiu akompanas ion (per-

sonon, objekton, agon):

"Kion mi vidas!" diris ŝia patrino kun grandega miro. FE17 Ŝiajn vortojn akompanis miro.

Kun bruo oni malfermis la pordegon. FE 38 Samtempe kiel la malfermado, kaj pro ĝi, aŭdiĝis bruo.

Viaj konatoj estos homoj kun laplej aristokrata konduto. ^84 = ...homoj, kiuj kondutas plej aristokrate.

Tio signifas? - demandis Marta kun frapanta koro. M 3° Ŝia koro frapadis dum ŝi demandis.

Li deturnis la kapon kaj respondis kun apenaŭ kaŝata malkontent- eco. M1°

La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego ĵetiĝadis sur ĝi [= la litaĵo] kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj. M194 Aŭ ...dum preskaŭ senĉesa tusado...

Tempo

Kun-esprimo povas montri ion, ĉe kies apero (aŭ tuj poste) okazas io:

Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna. PE13°7 = Leviĝu, kiam la suno lev- iĝas...

Samtempe kun la leviĝo de la ambaŭ virinoj malaperis la paro da okuloj. M43 Oni povus ankaŭ uzi kiel: Samtempe kiel la leviĝo...

Kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron. Rt59 = Dirinte tiujn ĉi vortojn li malaperis...

Kun la nuna numero finiĝas la unua jaro de eldonado de nia gaz- eto. OV 82 La unu jaro finiĝas, kiam eldoniĝas la nuna numero.

Kun povas ankaŭ montri tempon, dum kies iom-post-ioma iro io ŝanĝiĝas:

Ŝi amis lin kun ĉiu tago pli varmege kaj pli sincere. FA1172 La amo kreskis laŭ la pasado de la tagoj.

Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon mal- novan. FAnt48 = Laŭ lapaso de la tempo...

Kun kvazaŭ participo

Ofte oni povus anstataŭigi kun per aktiva participo (§28.1). La frazparto post

kun estus objekto de tiu participo:

Li renkontis vartistinon kun malgranda infano. FA1198 = Li renkontis vartistinon havantan malgrandan infanon. ...vartistinon, kiu havis mal- grandan infanon.

Li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. M46 = ...farante teatran geston...

La ĉefepiskopo forlasis ŝin kun koleraj vortoj. FA1176 = ...dirante kolerajn vortojn.

Li sidis kun la brakoj kunmetitaj. = ...havante la brakojn kunmetitaj. Ĉi tie kun peras priskribon (§25.1.2), kvazaŭ ĝi estus verbo.

Koncernato

Zamenhof ofte uzis kun por montri ion, kio estas iel koncernata. Kiam ne temas pri akompano, estas rekomendinde uzi pli klaran rolvorteton. Ofte pri (§12.3.6.10) estas la ĝusta elekto:

Estis kun li tiel same, kiel kun la ministro: li rigardadis kaj rigard- adis. FA1109 Uzupri.

Kun la kudrado de gantoj la afero iris malbone. FA1221 Uzu pri.

Kiu povus supozi, ke sinjorino Herminio iam agos kun vi en tiel kruela maniero! M150 Uzu kontraŭ.

Kio fariĝis kun ŝiaj infanoj? M118 Uzu al.

Rekomendinte al la infano esti singarda kun la fajro, ŝi denove mal- supreniris. M13 Uzu pri. = ...singarda en ĉiu ago, kiu koncernas la fajron... Iafoje tamen singarda kun povas esti tute bona: Kun li oni devas esti singarda. ^32 = Kiam oni estas kun li...

Kun kaj per

Iafoje kun kaj per (§12.3.6.7) povas esti tre proksimaj. Ilo aŭ rimedo ja ankaŭ akompanas la agon, al kiu ĝi servas. Oni elektu laŭ tiu senco, kiun oni volas esprimi:

Ĉe la lasta vorto li kun teatra gesto montris la pordon de la kabineto. M 46 La montrado estis akompanata de teatra gesto, tial kun. Oni uzu ansta- taŭe per, se ĝuste la teatra gesto servis por montri la pordon.

Mi iris kun ŝipo, kiu veturis norden. FA3128 Li akompanis la ŝipon. Oni povus ankaŭ uzi per, se oni volas diri, ke li uzis la ŝipon kiel veturilon.

Sed plej ofte kun kaj per donas tute malsamajn signifojn: Ŝi vidis ĉevalon per binoklo (ŝi uzis la binoklon por vidi). Ŝi vidis ĉevalon kun binoklo (la ĉevalo havis binoklon, aŭ eble ŝi havis binoklon, sed ne uzis ĝin por vidi la ĉevalon).

Rolvortaĵoj kun kun

Legu ankaŭ pri rolvortaĵoj kiel kompare kun, kune kun en §12.3.7. Vortfarado

Kune = "samtempe + samloke + samage + samcele, kiel unu tuto, unu kun la alia": Ĉu vi konsentas, ke ni vojaĝu kune? FA164 Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj. FE36 Ili estas kune. (= Ili havas amrilaton.) Kune kun estas ofte uzata kiel pli emfaza formo ol simpla kun. Vidu ek- zemplojn ĉi-antaŭe.

Ĉi-kune = "kun tio ĉi, kune kun tiu ĉi letero, paketo aŭ simile": Mi

sendas ĉi-kune internacian respondkuponon.

Kunigi = "kaŭzi, ke io estu kun io": Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin. FE 42

Kuniĝi = "ekesti kune kun io": Eĉ en sonĝo ŝi ne povis kuniĝi kun ili. FA3123 Ĉiuj tiuj larmoj kuniĝis en unu solan larmon. FA3142

En kunmetaĵoj prefikseca kun montras jen kunecon, jen kuniĝon. Neniu regulo decidas pri tio: kunludi = "ludi kune", kuntreni = "treni kun si", kun- meti = "meti en la saman lokon", kuntiri = "tiri al la sama loko, tiri kun si". Oni faris diversajn provojn distingi la du signifojn de prefikseca kun: kun- evivado, kunkunvoki, kunenveni, alkunveni k.s. Ĉiuj provoj malsukcesis. La praktiko montris, ke ne necesas distingaj formoj. Por klare montri kunecon, la plej bona solvo estas dismeti la kunmetaĵon: ludi kune, tiri kun si k.s.

12.3.6.5. Laŭ

Laŭ montras vojon, irejon aŭ longforman aferon, kiun io sekvas en movo:

Nun mi kuros supren laŭ la ŝtuparo. FA1212 = ...sekvante la vojon de la ŝtuparo.

Li veturigos nin laŭ Rejno supren. Rn15 La veturo sekvos Rejnon (rivero), ĉu en la akvo, ĉu sur la bordo.

Ni turnis nin kaj ekiris laŭ la vojo al Baŝan. Re 3

Ĝi [= la formiko] rampis supren laŭ la trunko. FA3132

Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun. M 212

Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato. M200

La boato kuris laŭ la fluo. FA2 56 La boato sekvis la direkton de la fluanta akvo. La fluanta akvo estis kiel vojo.

Iru laŭ la vojo de la prudento. SS 9 Figura esprimo.

Nevoja direkto

Laŭ povas montri ion nevojan, kies direkton io sekvas:

Katon oni devas karesi laŭ la haroj. = ...laŭ la direkto de la haroj.

Li kuŝiĝis laŭ sia tuta longo malantaŭ flartabakujo. FA1154 Li devis sekvi sian propran longon, kiam li kuŝiĝis.

Konformeco

Plej ofte laŭ montras ion, al kio io konformas. Povas esti volo, sento, opinio, signo, informo, klarigo, modelo, normo, plano, regulo k.t.p. (ofte la mala signifo estas esprimebla per kontraŭ):

Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro. FE 26 Mi sekvas lian ordonon.

Se montriĝos, ke estas necese ion aldoni aŭ ŝanĝi, mi tion ĉi volonte faros laŭ viaj konsiloj. L2149

Tio ĉi estas laŭ lia gusto. PE2434 = ...konforma al lia gusto.

Neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj. Rt7°

Je la oka horo ŝi devis laŭ la kutimo iri al la kudrejo. M133

Mi rakontos ĉion laŭ ordo. ^13

Mi mem, laŭ via ekzemplo, volas okupi min per literaturo. ^95

Lerni la lingvon ĉiu povas laŭ ĉiuj libroj, kiujn li deziros. OV 42

Laŭ la ruĝa mantelo kaj la ora kolĉeno oni povis rekoni la larĝan magistratanon. ^21

Mi preferis ne tuŝi tiujn duoblajn formojn, sed rigardi ambaŭ formojn kiel egale bonajn kaj uzeblajn laŭ la libera elekto de la uzantoj. OV 48

Bazo de eldiro

Ofte oni uzas laŭ por montri bazon por tio, kion prezentas la tuta frazo:

Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj. FE 25 = Se oni konsideras la projekton de la inĝeni- eroj... Sepravas laprojekto...

La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi. FE11 = ...se oni konsideras ŝian bonecon kaj honestecon...

En la sama momento venis iom pli maljuna virino, ankaŭ malriĉa laŭ siaj vestoj kaj aspekto. FA374 = ...tion oni povis kompreni pro ŝiaj vestoj kaj aspekto.

La maljuna avo laŭ sia profesio estis skulptisto. FA2109 = Se oni nomas lin laŭ laprofesio...

Laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo. OV 25 = Mi opinias, ke... Miaopinie...

Tiu ĉi vido laŭ ŝia opinio estis la plej bela. FA184 = Ŝia opinio estis, ke tiu ĉi vido estas la plej bela.

Legu ankaŭ pri la uzo de si kaj sia en iaj laŭ-esprimoj en §11.6.2. Vortfarado

Laŭe = "laŭ tio, konforme al tio": Ne forgesu agi laŭe.

Laŭlonge = "laŭ la longo de io": Li iris returne al la Orienta strato kaj laŭlonge trairis ĝin jam preskaŭ tutan, kiam eklumis la luno. FA1118 (Li trairis la straton ne laŭ ĝia larĝo, sed laŭ ĝia longo.) Li dancis laŭlonge de la tuta vojo. FA173

Laŭdire = "laŭ tio, kion oni diras": Laŭdire li forlasis sian edzinon.

Malgraŭ

Malgraŭ montras ion, kio devus malhelpi, sed kio tamen ne sukcesas mal-

ebligi la aferon:

Ĉiuj sukcesoj de Esperanto venis de tio, ke ni ĉiam staris forte, malgraŭ ĉiuj ventegoj. L2 92 Ĉiuj ventegoj ne sukcesis malebligi, ke ni staris forte.

Post mia forveturo li, malgraŭ sia malbona farto, veturis ankaŭ Bruselon. OV 247 La malbona farto ne sukcesis malebligi la veturon al Bruselo.

Se mi ne scius, ke malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo, mi vere povus ekmalami vin. M 46 La ventanimeco ne estas sufiĉa kialo por nomi lin malbona knabo.

Miaj tieaj enspezoj [...] ne sufiĉis malgraŭ mia tre modesta kaj tre avara maniero de vivado! L1113 Oni povus supozi, ke pro la modesta vivado la enspezoj sufiĉos, sed tiel ne estis.

Suferi mizeron mi devas, sed toleri ofendojn... malgraŭ ĉio... mi ne povas... ne, mi ankoraŭ ne povas! Adiaŭ! M172 Eble mi devus toleri ankaŭ ofendojn, sed mi tamen ne povas tion fari. Malgraŭ ĉio ricevas sian sig- nifon de la kunteksto, ekz. "malgraŭ ĉiuj supozoj".

Malgraŭ tio ke

Oni povas uzi malgraŭ ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed normale oni

intermetas helpan tio:

Li forveturis malgraŭ tio, ke mi malpermesis tion. Tio, ke mi mal- permesis forveturadon, ne povis malhelpi, ke li forveturis.

Malgraŭ (tio) ke tre similas al kvankam (§33.7).

Per

Baze per montras ilon aŭ rimedon por fari agon, por atingi rezulton:

Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas. FE 45 La montritaj aferoj estas iloj por la respektivaj agoj.

Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo. FE 34

En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo. FE 34

Li pagis la rizon per sia lasta mono.

Korpoparto povas servi kiel ilo:

Ni vidas per la okuloj kaj aŭdas per la oreloj. FE 9

Li faris ĉion per la dekfingroj de siaj manoj. FE12

Nun la juvelisto jam per ambaŭ manplatoj ekfrotis siajn harojn. M190

Per la haroj mi vin trenos en la preĝejon. Rt77 Ĉi tie temas pri korpoparto, kiun la aganto tenos. En tiaj okazoj oni prefere uzuje (§12.3.1).

Eĉ persono povas esti uzata kiel ilo:

Ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita. Rt 62 Oni uzis la spionojn por eltrovi aferon.

Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi? Rt69 La magistr- ato donis al vi la taskon anonci ion al mi.

Iafoje loko povas esti rigardata kiel rimedo por io:

Enirinte per la pordo de la kuirejo, mi enrigardis tra la pordokurteno. M 46 Normale oni uzus tra, sed per ne estas erara.

Ankaŭ ago aŭ kondutmaniero povas esti rimedo por atingi ion:

Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobel- eco. Rt 4° Aŭkcio servu kiel rimedo por vendi ion.

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. FE 27

Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana- germana mi tamen komprenis iom vian leteron. FE 34 Per helpo de estas praktike egala al simpla per.

Vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco. Rt77 Mi uzos forton kaj fierecon por atingi celon.

Ĉiu povis ĝin rekoni tuj per la iiniia rigardo. FA1221

Mi rekonis lin per la voĉo. Mi rekonis lian voĉon, kaj tiel povis rekoni lin. Rimarku la diferencon disde la antaŭa ekzemplo, kie la per-komple- mento estas ago de la rekonanto. Ĉi tie la per-komplemento estas "ago" de la rekonato (lia parolado). Povas esti pli bone uzi laŭ en tiaj okazoj: Laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey. BV 73

Nepersona aganto aŭ kaŭzanto

Per povas montri nepersonan aganton aŭ kaŭzanton. La sama afero ankaŭ

povas aperi kiel subjekto:

La juna virino efektive tremis per la tuta korpo. M12 Oni povus ankaŭ diri: Ŝia tuta korpo tremis.

Ĉu [...] ĝi [= la historio] flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Rt 85 ~ Ĉu la manio fariĝi granda homo infektis vin?

La sango elfluis per grandaj gutoj. FA3 2 Grandaj sangogutoj elfluis.

La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11 Ŝia karaktero kaj vizaĝo estas similaj al la karaktero kaj vizaĝo de la patrino. Ŝia karaktero kaj vizaĝo estis la kaŭzo de la simileco.

La vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro. M116 Plej pura lazuro brilis. La lazuro estis la kaŭzo de la brilo.

Ĉe iaj IĜ-verboj nepersona aganto aŭ kaŭzanto povas aperi kiel per-komple- mento. Se oni forigas IĜ, la per-komplemento povas fariĝi subjekto:

La remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. FA2116 Abunda herbo kovris la remparon.

Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. FA1217 Tio, ke iu lin skuis, vekis lin. La skuado vekis lin.

Ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto. FA182 Fiŝa vosto finis la korpon. Oni povus eble uzi je anstataŭ per, sed per estas pli bona.

Ago

Iafoje per-komplemento ripetas la agon de la ĉefverbo kun aldonaj informoj:

Mia onklo ne mortis per natura morto. FE 39 = Mia onklo ne mortis nature.

Ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela flamo kaj malaperis. FA1158 = ...ekflamis hele...

Ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ek- dormis per dormo malfacila kaj longa. M182 = ...ekdormis malfacile kaj longe.

Ĉe iuj verboj oni simile uzas objekton, kiu ripetas la agon de la ĉefverbo (§30.2).

Per si (mem)

La esprimo per si (mem) (§11.6.3) signifas "per propra efiko, sen ia rimedo":

La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la juna patrino. M 71

Ĉiuj prepozicioj [= rolvortetoj] per si mem postulas ĉiam nur la nominativon [= formon sen N-finaĵo]. FE 28

Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la lingvon italan. FK284

Mezuro

Per estas iafoje uzata por montri mezuron:

Ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo! Rt 6

Kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. ^56

Sed normale oni uzas N-finaĵon (§12.2.3) aŭ je (§12.3.1) por montri mez- uron.

Potenco alvokata

Oni uzas per ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj kaj similaj esprimoj. Per tiam montras rimedon por iel akiri fortojn aŭ simile:

Per Dio! Mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj okuloj. H 5

Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn. Rt 40

Miĵuras per mia honoro. Rt13

Oni tiel uzas ankaŭpro (§12.3.6.11) kaj iafoje je (§12.3.1). Oni ankaŭ uzas similajn ekkriojn tute sen rolmontrilo. Oni povus diri, ke tiam temas pri la frazrolo alvoko (§12.1.2).

Per kaj de

En pasivaj frazoj (§29) oni povas iafoje heziti, ĉu uzi per de (§12.3.2.4). Tiaj hezitoj ekestas ĉe verboj, kiuj povas havi aŭ aganton aŭ ilon kiel sub- jekton. Oni povas diri ekz. la botelo estis ŝtopita per korko, se oni pensas: Iu ŝtopis ĝin per korko. Sed oni ankaŭ povas diri: la botelo estis ŝtopita de korko, se oni pensas: Korko ŝtopis la botelon. Aliaj tiaj verboj estas ekz. kovri (§30.7), bari, garni, ilustri, komenci, trafi, vundi kaj legitimi.

Vortfarado

Pera = "nerekta, uzanta interan rimedon": Mi instruas Esperanton laŭ pera metodo. (= laŭ nerekta metodo [kiu uzas nacian lingvon]).

Pere = "nerekte, uzante interan rimedon": Ni interparolis pere de inter- pretisto. Vidu pli da ekzemploj en la klarigoj pri la rolvortaĵo pere de (§12.3.7).

Senpere = "rekte, sen interaĵo, tuj (en loka signifo)": Knut staris senpere ĉe la pordeto de la kaleŝo. FA3 65 Mi eksciis tion senpere. (= ...rekte de la fonto.)

Peri = "interhelpi, havigi ion interhelpe": Ni povas peri abonojn de ĉiaj Esperantaj gazetoj. / Mi estas peranto de UEA.

Pero = "la ago peri ion, perado": Nenia voĉdonado de la L.K-anoj povas esti farata sen la pero de la prezidanto. OV 565 (L.K. = la Lingva Komit- ato.)

Ĉiuj tiuj per-vortoj enhavas komunan bazan agosignifon, kiu estas simila, sed ne identa al la signifo de la rolvorteto per. Tial iuj preferas diri, ke temas pri aparta aga radiko.

Perlabori = "akiri per laboro": Miperlaboras du mil eŭrojn en monato. / Duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj. Re15 La vorto perlabori estas ekzemplo de vortigo de frazeto per verba finaĵo (§37.4). Simile: perflati = "akiri per flatado", perludi, perŝviti k.a.

12.3.6.8. Po

Tradicie po estas klasita kiel rolvorteto, sed multaj uzas ĝin kiel E-vortecan vorteton. La gramatika karaktero de po, kaj la demando, ĉu povas aperi N- finaĵo post po, estas traktataj en la klarigoj pri nuanciloj de nombraj kaj kvantaj vortoj (§23.6). Ĉi tie temas nur pri la signifo depo, kaj pri ĝia loko en frazo.

Po montras distribuon de kvantoj. Bedaŭrinde multaj scias nur, ke po iel ĉeestas en distribuaj esprimoj, sed necesas ankaŭ scii, precize kion po sig- nifas, kaj kie en distribua frazo ĝi troviĝu.

Po havas sencon nur rilate al ia nombro aŭ kvanto. Post po do ĉiam devas stari nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo: po kvin, po dek, po dudek mil, po multe, po kiom, po miliono, po duono, po iom, po pluraj, po paro, po egalaj partoj k.s. Iafoje oni subkomprenas la kvanton: po pomo = po unu pomo, po tutaj boteloj = po pluraj tutaj boteloj.

Po montras porcion de io, kio estas iel distribuata al pluraj personoj, al pluraj aĵoj, al pluraj lokoj aŭ simile. Al ĉiu el la diversaj aferoj apartenas unu porcio. Por ekscii la tutan kvanton, la tutan nombron, necesas multipliki la po-kvanton per ia nombro. Kiu estas tiu nombro, dependas de la kunteksto. Iafoje la nombro aperas en la frazo, alifoje ne:

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. FE14 3 pomoj oble 4 = 12 pomoj. Rimarku, ke la re- zulto montras pomojn, ne infanojn. Oni multiplikis 3 pomojn per la nombro de la infanoj, sed la rezulto estas nepre 12 pomoj, ne 12 infanoj. La rezulto de ĉi tia kalkulo rilatas ĉiam al tio, kion montras la po- esprimo.

Tie estis viro tre altkreska, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj, sume dudek kvar. Sm221 6 fingroj oble 4 (2 manoj + 2 piedoj) = 24 fingroj.

Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. FE14 15 paĝoj oble 4 = 60 paĝoj.

Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj. L2265 Ĉi tiu ekzemplo estas pli malsimpla. La po-esprimo devas esti multiplikita per la nombro de dudekkvinoj da membroj. Se grupo havas 75 membrojn, ĝi havas 3 dudekkvinojn da membroj. 1 delegito oble 3 = 3 delegitoj.

Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo. M102 Ĉi tie gravas la suma nombro de horoj. Se la du lecionoj daŭris sume ekz. 4 horojn, la kosto estis: 20 spesdekoj oble 4 = 80 spesdekoj. (Speso estas fikcia monunuo.)

Dume la gastoj trinkis po glaseto da vino. ^1"-62 Ĉi tie estas subkompren- ata la vorto unu: ...po unu glaseto... Se estis ekz. 10 gastoj, estis sume ankaŭ 10 glasetoj.

La svatiĝantoj, laŭ la ordo de sia alveno, estis numerataj kaj starigataj en vicoj, po ses en unu vico. FA3 97 Se estis ekz. 2° vicoj, estis 6 svatiĝ- antoj oble 2° = 12° svatiĝantoj.

Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj. M1°9 Se mi kudr- ados ekz. 7 tagojn, mi kudrados: 1° horojn oble 7 = 7° horojn. (Cetere ĉiu tago donas salajron de 2° spesdekoj.)

Mi fumadis cigaredojn po dudek kvin rubloj por cento. Rz-6° Cento da tiaj cigaredoj kostas 25 rublojn. Por ekz. 5 centoj da tiaj cigaredoj la kosto estas do: 25 rubloj oble 5 = 125 rubloj.

Dividu la prenitaĵon po duono inter tiuj, kiuj partoprenis en la milito kaj iris batali, kaj inter la tuta komunumo. Nm 31 Iom aparta ekzemplo. La partoprenintoj ricevu unu duonon de la prenitaĵo. La tuta komunumo ricevu unu duonon. Estis do 2 grupoj da ricevantoj. 1 duono oble 2 = 2 duonoj (la tuto de la prenitaĵo).

El ĉiuj vivaĵoj, el ĉiu karno, enkonduku po unu paro el ĉiuj en la arkeon, ke ili restu vivaj kun vi [...] po paro el ĉiuj eniru kun vi, por resti vivaj. Gn6 Se estus ekz. 1°°° bestospecoj, estus 2 bestoj (1 paro) oble 1°°° = 2°°° bestoj (1°°° paroj).

La urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj. FA3 74 = ...po pluraj tutaj boteloj. En ĉiu tagmanĝo oni trinkas plurajn tutajn botelojn. Ne eblas fari kalkulon, ĉar oni ne scias, kiom da tagmanĝoj estas, kaj oni ne scias precize, kiom da tutaj boteloj estas trinkataj.

Erara uzo de po

Ofte oni metas po antaŭ la malĝusta esprimo. Jen tipa ekzemplo:

*Tiu ĉi ŝtofo kostas dek dolarojn po metro.* La sumo, kiu ripetiĝas, estas 1° dolaroj. Sekve la ĝusta loko de po estas antaŭ tiu sumo: Tiu ĉi ŝtofo kostas po dek dolarojn por metro. Se estas ekz. 5 metroj, la kalkulo far- iĝas: 1° dolaroj oble 5 = 5° dolaroj.

Multaj lingvoj uzas en ĉi tiaj frazoj nur unu vorton por esprimi distribuon. Tiu vorto staras antaŭ metro. Oni konfuzas po kun tiaj vortoj, kiuj havas tute alian signifon ol po. En Esperanto oni esprimas tiajn ĉi aferojn per du vortoj, po kaj unu alia. La alia vorto estas ofte por, sed depende de la kunteksto ankaŭ aliaj rolvortetoj (aŭ E-formo) povas esti uzataj. En la ĉi-antaŭa ek- zemplo eblas ekz. laŭ metro metre.

Notu ankaŭ la diferencon inter la jenaj du frazoj, kiuj estas ambaŭ ĝustaj, sed havas tute malsamajn signifojn:

La aŭto veturis po dek kilometrojn en kvin horoj. La aŭto veturis sume 5 horojn, kaj ĝi veturis sume 5° kilometrojn. (1° kilometroj oble 5 = 5° kilometroj.)

La aŭto veturis dek kilometrojn en po kvin horoj. La aŭto veturis sume 1° kilometrojn, kaj tio daŭris sume 5° horojn. (5 horoj oble 1° = 5° horoj.)

Por eviti erarojn oni memoru, ke po ĉiam staru antaŭ nombrovorto aŭ alia kvanta esprimo. Vidu ankaŭ la klarigojn pri frakcistrekoj (§23.7).

Ĉiu anstataŭ po

Ofte la vorteto ĉiu (§15.1) povas sola montri distribuan sencon: Ĉiu banano kostas (po) unu speson. Ĉiu el ili ricevis (po) cent eŭrojn. Kun po tiaj ĉi frazoj tamen fariĝas pli klaraj.

12.3.6.9. Por

Por montras intencatan celon, sed havas plurajn kromajn uzojn.

Ankaŭ al (§12.3.5.1) montras celon, sedpor pli montras, ke la celo estas ies intenco (kiu eble ne efektiviĝas). Ĉe al temas normale pri efektiva celo. Legu ankaŭ pri la diferenco interpor kaj pro en §12.3.6.11.

Celata ago, celata uzo...

Por povas montri celatan agon, staton, uzon, uzolokon k.s.:

En unu el la neĝaj domoj du homoj jam kuŝiĝis por ripozo. FA3 83 La celo de kuŝiĝo estis ripozo.

Lignon por hejtado vi trovos malantaŭ la forno. M 8 La uzocelo de la ligno estas hejtado.

Ŝi estas tuj preta por ĉiuj komplezoj. ^93

Mi estas kolera, kaj mi havas sufiĉan kaŭzon por tio. FA3 26

Mi ne havas tempon por tio. M 76

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas

' FF 32

por vino.

Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. FE 34

Vipo estas por ĉevalo, brido por azeno, kaj bastono por la dorso de mal- saĝuloj. SS 26

Iru do jam fine, mi devas vesti min por la teatro. M165 = ...surmeti vestojn, kiuj konvenas en la teatro.

Tie staris ĉiaj laboriloj necesaj por tanejo. FA3 43

Antaŭ tagiĝo li leviĝis, kisis nin ĉiujn por adiaŭ kaj forveturis. FA1236

Mi donos al vi kaj al via idaro post vi la landon [...] por eterna posed- aĵo. Gn17 La celo estas, ke la lando estu eterna posedaĵo. Pli ofte oni uzas komparan kiel-esprimon (§20.1) en ĉi tiaj frazoj: ...kiel eternan posed- aĵon.

Celata uzanto, profitanto...

Por povas montri celatan uzanton, posedanton, ricevanton, profitanton, kon- tentiĝanton, ĝuanton k.s.:

Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj. FE14 Mi aĉetis la pomojn kun la celo, ke la infanoj ricevu ilin. Ĉi tie oni klare vidas la diferencon inter por kaj al. Por montras la intencon. Al montras la efektivan transdonon.

Tiuj bonaj homoj certe trovos por mi laboron. M65 = ...laboron, kiun mi ricevu.

Tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. ^40 La gasto uzos la ĉambron.

Mi irospor vi ĝis la fino de la mondo. FA3 3 = ...por viaprofito...

La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por

ni. OV376

Tiu ŝtono [...] kuŝas ankoraŭ sur la korto kiel ludloko por la inf- anoj. FA3 23

Celata tempo

Por povas montri celatan tempon, en kiu io okazu, aŭ dum kiu daŭru laŭpl- ane ia ago, aŭ dum kiu daŭru la rezulto de ago:

Ĉiuj sopiroj de la koro celis nur loĝejon por la nokto. FA1143 La loĝejon oni uzu dum la nokto.

Por ĉiu horo de la tago li havis apartan surtuton. FA1107 Ĉiu surtuto estas celita por uzo en aparta horo.

Ŝi silentiĝis por momento, kvazaŭ ŝi bezonus denove kolekti siajn fortojn. M 57 Ŝia celo estis resti silenta nur momenton.

Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto. M 44

Li forveturis por unu tago pro tre grava afero. ^90

Tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos por ĉiam siajn okulojn. FA3146

Ne konfuzu tempan por kun dum (§12.3.6.2). Dum simple montras tempodaŭron. Por montras celatan tempon: Mi petas vin ĉi tien dum unu minuto. La peto daŭras unu minuton. Mi petas vin ĉi tien por unu minuto. La peto celas, ke la alparolato venu por resti dum unu minuto.

Pozitiva opinio

Por povas montri ion, kion oni favoras, pri kio oni havas pozitivan opinion:

Aperas artikoloj plenaj de aprobo por la ideo mem kaj por ĝiaj batal- antoj. FK 257

Se la plimulto da esperantistoj voĉos por la iiniia punkto, tiam ni tute ĉesos paroladi pli pri reformoj. OV186

Ili forĵetu sian indiferentecon kaj alsendu al ni kiel eble plej frue sian voĉon por aŭ kontraŭ la propono. OV189

Vidpunkto

Por povas montri tiun, el kies subjektiva vidpunkto oni taksas aferon:

Nia regimentestro estas por siaj soldatoj kiel bona patro. FE 37 El la vid- punkto de la soldatoj li estas kiel patro.

Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda. FE 41

Por patrino ne ekzistas infano malbela. PE 2040

Por knabinoj tio ne estis irebla vojo, ili disŝirus al si la vestojn. FA2 88

Mi povas nur partopreni en parolado pri tiaj aferoj, kiuj estas kompren- eblaj por ĉiuj. FA1120

Komparu kun al, kiu povas montri tiun, kiu efektive sentas aŭ spertas ion

(§12.3.5.1). Por estas pli subjektiva, al pli objektiva.

Bazo de taksado

Por povas montri tion, kion oni konsideras, kiam oni pritaksas aferon, aŭ

tion, rilate al kio validas io bona aŭ malbona, k.s.:

Ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem. OV 26

Kun danĝero por nia vivo ni akiras nian panon. Pk 5

Ĝi havis verdan koloron, kio estis agrabla por la okuloj. FA3129

Por sia aĝo ŝi estas ankoraŭ sufiĉe juna. ^31

Mi neniam havis talenton por muziko. M 28

Varo aŭ servo pagata

Ĉe esprimo de pago por povas montri komercaĵon k.s., kiun oni aĉetas,

akiras, luas k.s.:

Neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. M197 Se oni volas aĉeti aŭ akiri faskon da ligno, oni devas pagi.

Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa. ^22 = ...por la antaŭa manĝo.

Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni mem- origi, ke ilia tempo de abonado finiĝis. OV82 Komparu kun tempapor.

Post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon por la loĝejo kaj la mebloj. M 63

Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. FE14 = Por tiu laboro, kiun mi faris hodiaŭ, oni pagis al mi duoble.

Ĉe pago Zamenhof iafoje uzispro (§12.3.6.11).

Oni povas "pagi" aŭ rekompenci ne nur per mono, sed ankaŭ per danko aŭ eĉ maldanko aŭ puno:

Mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE 31 La plenumo estas kiel servo aŭ komercaĵo. La danko estas kvazaŭ pago por tio.

Mi dankas vin por la prunto. FE14

- Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo. - Por tio mi enĵetos lin en la inferon. Rt 39

Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi! FE 21 Pagi al ŝi ĉi tie signifas puni ŝin. La frazo estas ironia.

Danki por io estis malprave kritikata. Ĝi estas tute bona esprimo, ĉar la simileco al pagado estas klara. Sed oni povas ankaŭ uzi la esprimon danki pro io, kiu nuntempe estas tre ofta (§12.3.6.11). Ambaŭ dirmanieroj estas same logikaj.

Mono pasata aŭ ricevata

Por povas ankaŭ montri monon, prezon k.s., kiun oni pagas aŭ ricevas por aĉetaĵo, vendaĵo aŭ laboro:

La juna vidvinopor la iom da spesdekoj [...] aĉetis iom da butero. M 64

Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj. M1°9

Mi [...] disvendis ĉion por plej bagatelajprezoj. ^™ 66

Sufiĉe ofte oni uzas anstataŭe pro (§12.3.6.11). Oni povas ankaŭ uzi kontraŭ (§12.3.4.8) kaj iafojeper (§12.3.6.7).

Se ĉi tia mona komplemento havas antaŭ si la vortetonpo (§12.3.6.8), oni normale forlasas por (§23.6): Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj por horo. M1°2 = ...du lecionojnporpo dudek spesdekojpor horo.

Por estas do uzata egale pri komercaĵo, kiun oni pagas, kaj pri mono, kiun oni donas por aĉeti komercaĵon, kaj pri mono, kiun oni ricevas pro vendo de komercaĵo. Por estas ĝenerala rolvorteto por tiaj frazroloj.

Kalkulbazo

Por povas montri kalkulbazon ĉe disdonado, distribuo k.s.:

Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn. FE14 Oni obligas kvin frankojn per la nombro de tagoj. La nombro de tagoj decidas la salajron.

Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero. FE31 Se oni aĉetis tri funtojn da teo, oni ricevas tri funtojn da suk- ero.

Grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj. L2 265 La nombro de 25-oj da membroj decidas la nombron de delegitoj.

Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por jaro. M 3°

Tiu ĉi Zamenhofa uzo klare montras, ke por estas la baza vorto por legi frakcistrekojn (§23.7): 50 km/h = kvindek kilometroj por horo. Sed iafoje aliaj alternativoj povas esti pli klaraj.

Erara identeco

Por povas montri eraran identecon k.s., sed preskaŭ nur ĉe preni, kiu kune kun por povas havi la signifon "erari pri identeco":

Unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro. ^46

Tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza apartenaĵo de kelkaj lingvoj. LR 63

Vi akceptas por kontanta mono la vortojn, kiuj vere ne enhavas eĉ plej malgrandan indon. H26 Normale: ...kiel kontantan monon...

Antaŭ ke-frazo

Oni ofte uzaspor antaŭ ke-frazo (§33.2.3):

Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la vir- ino povu trinki pli oportune. FE15

Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu mal-

sati! FA2.70

Oni povus intermeti helpan tio, kiel oni faras ĉe aliaj rolvortetoj antaŭ ke- frazo, sed tio preskaŭ neniam okazas ĉe por. Anstataŭe oni ofte eĉ uzas simplan ke anstataŭpor (tio), ke (§33.2.3).

Preskaŭ ĉiam oni uzas U-verbon postpor ke (§33.2.7). Antaŭ I-verbo

Ofte oni metas por antaŭ I-verbo (§27.5): Unu fajrero estas sufiĉa, por ek- splodigi pulvon. FE 41

12.3.6.10. Pri

Pri montras temon, tion, kion ago traktas aŭ koncernas, k.s.:

Mi parolas pri leono. FE 7 La temo de la parolado estas leono.

Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo! FA3 91 La pensoj havis vin kaj la malnovan tempon kiel temojn.

Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn demandojn. M156

Mia Dio! mi aŭdispri la malfeliĉo, kiu vin trafis. M 95

Mi instruas mian infanon pri Esperanto. LR 98 (= Mi instruas Esperanton al mia infano. LR98) La temo de la instruado estas Esperanto.

Mi estas preta [...] vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi marĉandis. - Ne, ne pri hundoj mi nun pensas. - Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos pri alia hundo. ^89

Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA2107

Ĉu vi ploras pri mi? FA1194

Pri kio estas la afero? PE2087 = Pri kio temas? = Kion koncernas la afero? Al kio rilatas la afero? Kio estas la temo de la afero?

Ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia edzo. M 84 La edzo okupas sin koncerne tiajn aferojn.

Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. FE18

Mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej el- ementaj reguloj. M 33

La scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno,

sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro. FA2 24

Ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero. M 201

Kiam pri estas uzata prefiksece en verboj, ĝi ofte havas tute specialan efikon

(§30.10).

12.3.6.11. Pro Kaŭzo

Plej ofte pro montras kaŭzon:

Ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo. FA145 La malvarmo kaŭzis la frap- adon.

En la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la fe- nestraj kovriloj. FA3 53 La bruo vekis lin.

Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro mal- juneco. FA2104 La maljuneco kaŭzis la nigran koloron.

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo. BV 70 La demando kaŭzis la surprizon, kiu siavice kaŭzis la renvers- adon. (El estas uzata por ne ripeti pro dufoje.)

Iafoje oni uzas por montri kaŭzon anstataŭe de (§12.3.2.1) aŭ el (§12.3.5.2). Motivo

Pro povas ankaŭ montri motivon aŭ kialon:

Mi ridas pro lia naiveco. FE 29 Mia kialo por ridi estas lia naiveco.

Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. FE 21 = ...kaj kial ŝiploras.

Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE 35

Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone pro deziro de laŭdo. M153

Celo kiel motivo

Pro povas montri ion, kio estas motivo de ago, ĉar oni volas ĝin fari, akiri aŭ atingi, aŭ ĉar oni volas ĝian bonon:

Vi afable tion ĉi diras pro komplimento. Rz 44 La motivo estas deziro fari komplimenton.

Ili dancadis pro sia propra plezuro. BV 8 La kialo por danci estas deziro fari al si plezuron.

Ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon. FK 266 La motivo por la batalado estas volo efektivigi utilan aferon.

Morti pro la patrujo estas agrable. FE20 La motivo por morti estas deziro helpi al la patrujo.

Mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj la vivo de mia infano. M156

Ĉi tie motivo kaj celo intermiksiĝas, kaj oni ofte povas egale uzi ĉu pro, ĉu por (§12.3.6.9). Ĉe Zamenhof pro estis tute kutima en tia ĉi uzo, sed nun- tempe oni ĝenerale preferas por, kiu ordinare estas pli klara. La eblo pre- zenti celon kiel motivon de agado, povas tamen esti utila nuanco.

Dankomotivo

Oni uzas pro ankaŭ por montri motivon de danko:

Pro ĉio akceptu mian plej koran kaj sinceran dankon. L1187 La motivo de la danko estas ĉiuj bonaj aferoj, kiujn vi faris.

Mi deziras nur vian feliĉon, iam vi dankos min pro tio! FA1171 Ofte oni tamen uzas por en tiaj esprimoj (§12.3.6.9).

Potenco alvokata

Oni uzas pro ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj, petegoj kaj similaj esprimoj. Motiva signifo normale iel ĉeestas:

Pro la tuta fajro de la infero, silentu! Rt 40

Pro la ĉielo, havu kompaton! Rt 57

Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion ĉi fari, Hermano! Rt40

Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano. M198 Oni tiel uzas ankaŭper (§12.3.6.7) kaj iafoje je (§12.3.1).

Komercaĵo, pagaĵo

Oni uzas pro ankaŭ en tiuj diversaj pagaj, aĉetaj kaj vendaj roloj, kie oni normale uzaspor (§12.3.6.9):

Kion vipostulaspro lapoto? FA217 = Kion vi volaspor vendi lapoton?

Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi. FA3 59

Vi ricevos la sorĉistonpro buŝelo da mono. FA118 = ...se vi pagos buŝelon da mono.

Ĝi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu stratangulo. FA3 97

Pro antaŭ ke-frazo

Oni povas uzipro ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed intermetas helpan tio:

Ŝi ekplorispro tio, ke ŝi estas tiel malbela. FA144 = ...ĉar ŝi estas...

Vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi neplenumis vian deziron. M 9°

Pro tio ke = tial ke = ĉar (§33.6).

Pro = anstataŭ

Zamenhof uzis en kelkaj okazoj pro en la signifo de anstataŭ (§12.3.6.1), verŝajne pro influo de Latino. Oni ne imitu tion: *Niaj infanoj loĝos en la fortikigitaj urbojpro la loĝantoj de la lando.*Nm32 = ...anstataŭ la loĝantoj de la lando.

12.3.6.12. Sen

Sen montras ion, kio forestas, kio mankas. Sen estas la malo de kun (§12.3.6.4), kaj iafoje la malo deper (§12.3.6.7):

Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE 26 Ne estis kremo en la teo.

Mi estas malriĉa simpla virino sen familio. FA3151 = ...virino, kiu ne havas familion.

Ŝi iras sen celo. M 98 Ŝi iris ne havante celon.

Li pasispreter mi sen saluto. M158 = ...ne salutante.

Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj. FA191

"Vi tute ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. FE19

Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen tio estas tiel malfacila? M173 Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus malfacila.

Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj. M135 Sen troviĝas en nea frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.

Ne sen kaŭzo li tion diris. FA2142

Nenia ago fariĝas sen pago. PE17°8

Mi petas vin pri ĝi, - diris Marta sen plej mallonga pripenso. M179

Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo. M 59 Ne manku ricevo de konsilo kaj helpo.

Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero. FA11°5 Ĉi tie eblas diri, ke sen estas la malo deper (§12.3.6.7).

Sen tio ke

Oni uzas sen ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed normale oni intermetas helpan tio:

Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus. Rt 40

Antaŭ I-verbo

Oni pli kaj pli ofte uzas sen antaŭ I-verbo (§27.5): Ŝi foriris sen diri eĉ unu vorton.

Vortfarado

Senigi = "kaŭzi, ke io ne plu havu ion": Mi senigas min nun je ĉiaj per- sonaj privilegioj. OV 34 Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco. Rt43

Seniĝi = "liberiĝi je io, forigi ion de si": Li seniĝis je sia vesto. 12.3.7. Rolvortaĵoj

Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto aŭ N-finaĵo. La tuto estas kiel unu rolmontrilo. Ofte povas eĉ ŝajni, kvazaŭ la E-vorto mem estus rolmontrilo. Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortaĵoj. Ĉi tie aperos nur kelkaj ek- zemploj, ĉar la rolvortaĵoj estas tre multaj, kaj oni povas libere formi novajn. La signifo de rolvortaĵo ĉiam estas komprenebla el ĝiaj partoj.

Rolvortaĵoj kun de

Ekzistas tre multaj esprimoj, kiuj konsistas el E-vorto + de (§12.3.2):

Meze de = "en la mezo de": Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj. FA4 79 = En la mezo de la arb- aro... Similaj estas komence de (= "en la komenco de"), fine de (= "en la fino de"), ene de (= "en la eno de" = "en"), interne de (= "en la interno de") kaj ekstere de (= "ekster").

Oriente de = "ĉe la oriento de, ĉe la orienta flanko de": Ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriho. Js4 = ...ĉe la oriento de Jeriho. Rimarku, ke temas pri loko ekster Jeriĥo. Ne temas pri la orienta parto de Jeriĥo. Similaj estas okcidente de (= "ĉe la okcidento de, ĉe la okcidenta flanko de"), norde de, sude de, dekstre de, maldekstre de, flanke de, ambaŭflanke de, supre de kaj sube de. Se oni celas enan parton, oni uzu en la oriento de, oriente en, en la okcidento de, okcidente en k.t.p.: Mongulujo estas norde de Ĉinujo, sed Interna Mongolujo estas en la nordo de Ĉinujo (norde en Ĉinujo). Mongolujo estas sendependa lando, sed Interna Mongolujo estas parto de Ĉinujo.

Okaze de = "en okazo de": Okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta esperantistaro nian koran grat- ulon. oV-404

Pere de = "per helpo de, per uzo de, per interveno de, per intera rimedo, danke al helpo de", k.s.: Pere de konatoj mi povis komuniki kun ŝi. / La libro estis tradukita en la Francan pere de la Angla. Oni tradukis el Angla traduko, ne el la origina lingvo.

Kaŭze de estas alternativo al pro = "el la kaŭzo de": Ni ofte fariĝas furioj kaŭze de nia dezirego de amo. M 2 Simila estas sekve de.

Escepte de estas alternativo al escepta krom (§12.3.6.3) = "kun la escepto de": Mi ŝatas ĉiujn el ili escepte de Karlo. Eblus ankaŭ escepte + N-fin- aĵo, vidu ĉi-poste.

Загрузка...