38.2.25. NJ

Per NJ oni faras karesajn nomojn de virinoj. Komparu kun ĈJ (§38.2.6) kaj ET (§38.2.15). Antaŭ Nj oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn:

Mario ^ Manjo FE 38 aŭ Marinjo FE 38

Klaro ^ Klanjo FE 38

Sofio ^ Sonjo FE 38 aŭ Sofinjo FE 38

patrino ^ panjo ^20 aŭ Panjo

onklino ^ Onjo

fratino ^ Franjo

knabino ^ Knanjo

Uzante NJ oni normale forigas eventualan IN-sufikson. Iafoje oni tamen povus reteni la vokalon de IN, se tio helpus krei pli bonsonan formon: kuz- ino ^ Kuzinjo M47, knabino ^ Knabinjo. Eble oni eĉ povas uzi superfluan IN-sufikson, se tio helpas al bonsoneco: Klaro ^ Klarino ^ Klarinjo. Legu pri tia formale ne tute logika uzo en la klarigoj pri ĈJ en §38.2.6.

Legu ankaŭ pri la proponita neduuma sufikso IP° en §39.1.18 kaj la pro- ponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ° (§39.1.23).

38.2.26. OBL

OBL = "multipliko". Komparu kun ON (§38.2.27) kaj OP (§38.2.28). OBL estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OBL, ĉiam montras, per kiom oni multiplikas:

du ^ duobla = multiplikita per du

du ^ duoble = multiplikite per du

du ^ duoblo = kvanto duobla

dek ^ dekobla = multiplikita per dek

dek ^ dekoble = multiplikite per dek

dek ^ dekoblo = kvanto dekobla

cent dek du ^ cent-dek-du-obla = multiplikita per 112

cent dek du ^ cent-dek-du-oble = multiplikite per 112

cent dek du ^ cent-dek-du-oblo = kvanto 112-obla

multe ^ multobla = multiplikita per multe (per alta nombro)

multe ^ multoble = multiplikite per multe

multe ^ multoblo = kvanto multobla

3,14 (tri komo unu kvar) ^ 3,14-oble (tri-komo-unu-kvar-oble) = mult- iplikite per 3,14

Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t.e. dek frankojn. FE14

Proksime de ili staris ankoraŭ alia figuro de triobla grandeco. FA2105 Kvinoble sep estas tridek kvin. FE14 Cent estas la dekoblo de dek.

Ĉi tiu [lumradio] flugas deknaŭ-milionoble pli rapide, ol la plej bona vetkuristo. FA1126 Se oni multiplikas la rapidecon de la plej bona vetkur- isto per dek naŭ milionoj, oni ricevas la rapidecon de lumradio.

Kiomoble tri estas dek kvar? = Per kiom oni devas multipliki tri por ricevi dek kvar?

Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7. Plurpartaj aferoj

OBL-vorto kun A-finaĵo ankaŭ povas signifi, ke io konsistas el tiom da partoj:

duobla vesto = vesto, kiu konsistas el du tavoloj da vestaĵoj

duobla fadeno = du apudmetitaj fadenoj uzataj kiel unu

duobla lito = lito por du personoj

duobla kaverno = kaverno duparta - ĉiu el la du partoj estas jam per si mem kaverno

duobla sago = unu sago konsistanta el du partoj, kiuj ĉiu per si mem jam aspektas kiel (parta) sago (^)

Skribomaniero

Antaŭ OBL oni ĉiam kunskribas la nombron. Oni povas por klareco uzi dividostrekojn. La strekojn oni metu normale tie, kie estas spacetoj en la ori- gina nombro (§23.1.1):

dek du ^ dekduoblo aŭ dek-duoblo

dudek ^ dudekoblo

tricent tridek ^ tricenttridekobla aŭ prefere tricent-tridekobla

du mil dudek ^ dumildudekoble aŭ prefere du-mil-dudekoble

0,123 (nul komo unu du tri) ^ nul-komo-unu-du-tri-oble

La samaj skriboreguloj validas por la sufiksoj ON (§38.2.27) kaj OP (§38.2.28).

OBL kaj FOJ

Okaze oni uzas la radikon FOJ anstataŭ OBL. Eĉ Zamenhof tion faris: Se ni havus materialajn rimedojn, nia afero irus cent fojojn pli rapide. ov102 = ...irus centoble pli rapide. Normale oni tamen ne konfuzu ilin. Fojo = "aparta okazo". Dufoja pago estas do pago, kiu okazas du fojojn, je du malsamaj okazoj. Duobla pago estas pago duoble tiel granda kiel normale.

Ordinara radiko

oble = multiplikite per (§23.7)

obligi = multipliki

38.2.27. ON

ON = "divido". Komparu kun OBL (§38.2.26) kaj OP (§38.2.28). ON estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ ON, ĉiam montras, per kiom oni dividas:

du ^ duono = unu el du egale grandaj partoj de tuto, lA

du ^ duona = granda kiel duono, estanta duono (de io)

du ^ duone = grande kiel duono, estante duono (de io)

dek ^ dekono = unu el dek egale grandaj partoj de tuto, 1/10

dek ^ dekona = granda kiel dekono, estanta dekono (de io)

dek ^ dekone = grande kiel dekono, estante dekono (de io)

dek tri ^ dektriono aŭ dek-triono = 1/13

mil ^ milono = 1/1000

mil ducent ^ milducentono aŭ prefere mil-ducentono = 1/1200

miliono ^ milionono = 1/1000000

Tri estas duono de ses. FE14

Ok estas kvar kvinonoj de dek.

Unu tago estas tricent-sesdek-kvinono aŭ tricent-sesdek-sesono de

FF 14

jaro.

El multaj milonoj fariĝas milionoj. ^467

Li povoscias kalkuli en la kapo, eĉ kun nombronoj. FA255 = ...kun frakcioj.

Ŝi restis kvar kaj duonan horojn. = Ŝi restis kvar horojn kaj duonan horon. Duona horo = duono de horo.

Mi volas aĉeti unu kaj kvaronan kilogramojn.

Mi almenaŭ duone plenumos vian deziron. FA2140 Duone = "en duona maniero, en duona amplekso, ĝis duono".

Per okuloj duone mirantaj kaj duone kortuŝitaj ŝi rigardis ŝin dum momento. M 93

Ĉiuj arboj kaj arbetaĵoj estis polipoj, duone besto duone kreskaĵo. FA194 Duone li tremis, duone li estis feliĉa. FA1213 Por ON-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL (§38.2.26).

Prefiksece

ON-vortoj estas ankaŭ uzataj prefiksece:

duonhoro = duona horo = duono de horo

kvaronkilometro = kvarona kilometro = kvarono de kilometro

trionparto = triona parto = triono

Prefikseca DUON havas ankaŭ specialajn signifojn (§38.4.1).

Ordinara radiko

one = dividite per (§23.7)

ono = frakcio

onigi = dividi (matematike)

ON kaj PART

Iafoje oni konfuzas ON kun la radiko PART. Oni ne povas diri ekz. *landono* por landparto = "parto de lando". ON ne montras parton de tio, kio staras antaŭ ĝi, sed parton de io alia. Triono ne estas parto de tri, sed unu el tri egale grandaj partoj de io alia. Komparu ankaŭ kun ER (§38.2.13).

En la komenco oni uzis iafoje la evitendajn esprimojn dua parto, tria parto k.t.p. anstataŭ duona parto, triona parto aŭ plej simple duono, triono.

38.2.28. OP

OP = "grupo kun certa nombro da membroj". Komparu kun OBL (§38.2.26) kaj ON (§38.2.27). OP estas uzebla nur ĉe nombrovortoj kaj similsignifaj vortoj. Tio, kio staras antaŭ OP, ĉiam montras, kiom da membroj estas en la grupo:

unu ^ unuopo = unu sola afero aŭ persono unu ^ unuopa = sola, rigardata aparte unu ^ unuope = ĉiu por si mem du ^ duopo = grupo de du, paro du ^ duopa = konsistanta el du membroj du ^ duope = en grupo kun du membroj, en grupoj po du dek ^ dekopo = grupo de dek dek ^ dekopa = konsistanta el dek membroj dek ^ dekope = en grupo kun dek membroj, en grupoj po dek Tiuj ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. FE14 Ili promenas ĉiam ambaŭ kune.

Kvinope [= kvin personoj kune] ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. FE14

En la salono ludis kvaropo da muzikistoj.

Ni demandis ĉiun unuopan personon aparte, sed ĉiu respondis tute same.

La registaro devasprotekti la rajtojn de unuopuloj. = ... de unuopajper- sonoj.

Kiomope ni ludu? ~ Po kiom da personoj estu en la grupoj, kiam ni ludos?

Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia! OV 374 La grupo de aliĝintaj britoj konsistas el multaj personoj.

duopa interparolo = interparolo inter du personoj

triopa laborgrupo = laborgrupo konsistanta el tri personoj

Se temas pri objekto, kiu konsistas el du partoj, ĉiu el kiuj estas per si mem tia objekto, tiam oni ne uzas OP, sed OBL (§38.2.26).

Por OP-vortoj oni uzas la samajn skriboregulojn kiel por OBL (§38.2.26).

Antaŭ O-finaĵo la sufikso OP estas forlasebla, ĉar simpla O-formo havas ĉe nombrovortoj interalie la signifon de opo:

duo = duopo aŭ la nombro du

trio = triopo aŭ la nombro tri

deko = dekopo aŭ la nombro dek

Ordinara radiko

opa = kolektiva

ope = kolektive

opo = kolektiva grupo

38.2.29. UJ

UJ = "io, kio estas destinita enhavi ion certan". Komparu kun ING (§38.2.22) kaj EJ (§38.2.10).

UJ havas praktike tri malsamajn signifojn: "entenilo", "kreskaĵo" kaj "lando". Tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam montras tion, kio estas (aŭ okazas) en la afero.

Enteniloj

UJ povas montri specialan entenilon, vazon, skatolon k.t.p., kiu servas por enhavi ion, aŭ en kiu oni faras ian agon:

salo ^ salujo = vazeto, en kiu oni tenas salon por uzo ĉe manĝotablo

teo ^ teujo = skatolo por tefolioj

cigaro ^ cigarujo = skatoleto por cigaroj

abelo ^ abelujo = artefarita loĝejo por abeloj (natura loĝejo de abeloj povas esti abelejo, sed tiu vorto signifas ankaŭ "loko, kie abelbredisto tenas abelujojn")

mono ^ monujo = saketo (aŭ alispeca entenileto) por porti monon

cindro ^ cindrujo = vazeto por kolekti cindron, precipe tabakan

knedi ^ knedujo = vazo, en kiu oni knedas paston

bani ^ banujo = kuvo aŭ simile, en kiu oni banas sin mem aŭ iun alian

konservi ^ konservujo = skatolo, vazo, kesto k.s., en kiu oni konservas ion (ekz. manĝaĵon)

trinki ^ trinkujo = granda longforma ujo (trogo), el kiu bestoj trinkas

UJ havas tre ĝeneralan signifon. Por precizeco oni povas fari kunmetaĵojn kun aliaj radikoj, ekz.: teskatolo, tekruĉo, tetaso, cigarskatolo, cigaredpak- eto, konservoskatolo.

Rimarku, ke tio, kio staras antaŭ UJ, ĉiam devige montras enhavon, dum tio, kio staras antaŭ SKATOL, VAZ k.t.p., povas montri jen enhavon, jen materialon, jen ion alian, ekz.: ladskatolo = "skatolo el lado", lignositelo = "sitelo el ligno", noktovazo = "vazo uzata dumnokte por urini", tirkesto = "eltirebla kesto". Sed ladujo devas esti "ujo por lado", kaj lignujo estas nepre "ujo por ligno", dum nek *noktujo* nek *tirujo* havas sencon.

Kreskaĵo

Ĉe nomo de frukto, bero aŭ floro UJ povas montri kreskaĵon, normale arbon aŭ arbuston, kiu donas tian frukton, beron aŭ floron:

pomo ^ pomujo = pomarbo

banano ^ bananujo = bananplanto

vinbero ^ vinberujo = vin(ber) arbusto

rozo ^ rozujo = rozplanto

Pro la risko de konfuzo kun vazo, kiu enhavas tiajn fruktojn, berojn aŭ florojn, multaj nuntempe preferas vortojn kiel pomarbo, bananplanto, tearbedo k.t.p. Sed la UJ-formoj restas uzeblaj.

Lando

Ĉe nomo de popolano, UJ ĉiam signifas "la lando de tiu popolo":

Francoj ^ Francujo = la lando de la Francoj

Ĉinoj ^ Ĉinujo = la lando de la Ĉinoj

Somaloj° ^ Somalujo = la lando de la Somaloj

Iafoje oni faras landan aŭ regionan UJ-vorton el alispeca vorto:

patro ^patrujo = patrolando, hejmlando, origina lando

prefekto ^ prefektujo = regiono administrata de prefekto

Esperanto ^ Esperantujo = Esperantolando, la (imagata) lando de la Esperantistoj, la Esperanta mondo (la kongresoj k.t.p.)

En landonomoj oni uzas kiel alternativojn al UJ, ankaŭ la radikon LAND sufiksece (§38.4.1), kaj la neoficialan sufikson I (§39.1.12). La plej multaj landoj havas tamen sensufiksan nomon. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj en §35.4.

Ordinara radiko

Kiel ordinara radiko UJ ĉiam montras entenilojn, vazojn, skatolojn k.t.p., neniam kreskaĵojn aŭ landojn:

ujo = ia vazo, skatolo aŭ alia entenilo

38.2.30. UL

UL = "persono kun ia karakterizo". Komparu kun IST (§38.2.24) kaj AN (§38.2.4). Tio, kio staras antaŭ UL, ĉiam montras tion, kio karakterizas la personon.

Ecaj radikoj

Plej ofte oni uzas UL ĉe eca radiko (kiu normale estas A-vorto):

bona ^ bonulo = persono karakterizata de boneco

juna ^ junulo = persono karakterizata de juneco

honesta ^ honestulo = persono honesta laŭ sia karaktero

dika ^ dikulo = persono aparte dika

lama ^ lamulo = persono (daŭre) lama

kara ^ karulo = persono aparte kara por la parolanto

fremda ^ fremdulo = persono de fremda lando, regiono, urbo k.t.p.

sankta ^ sanktulo = persono aparte sankta

nigra ^ nigrulo = homo el la tiel nomata nigra raso, negro

blanka ^ blankulo = homo el la tiel nomata blanka raso

Alispecaj radikoj

Oni povas uzi UL ankaŭ ĉe aga aŭ alispeca vorto:

timi ^ timulo = persono, kiu ofte timas, timemulo

drinki ^ drinkulo = persono, kiu (tro) ofte drinkas, drinkemulo

ŝerci ^ ŝerculo = persono, kiu ofte ŝercas, ŝercemulo

ĝibo ^ ĝibulo = persono kun karakteriza ĝibo

lepro ^ leprulo = persono malsana je lepro

almozo ^ almozulo = persono, kiu vivtenas sin per almozpetado

azeno ^ azenulo = persono simila al azeno, stultulo

miliono ^ milionulo = persono, kiu posedas miliono(j)n da dol- aroj/eŭroj/enoj...

granda kapo ^ grandkapulo = persono kun aparte granda kapo

longaj kruroj ^ long(a) krurulo = persono kun aparte longaj kruroj

sen kuraĝo ^ senkuraĝulo = persono, al kiu mankas kuraĝo

kontraŭ ^ kontraŭulo = persono, kiu daŭre kontraŭas ion aŭ iun certan

antaŭ ^ antaŭulo = persono, kiu ekzistis aŭ agis antaŭe

post ^ poste ^ posteulo = persono, kiu sekvis aŭ sekvos post alia per- sono (legu pri E kiel ligfinaĵo, §37.3)

alia ^ aliulo = alia persono

ĉi tie ^ ĉi-tieulo = persono, kiu troviĝas ĉi tie

Oni preferas fari kunmetaĵojn kun UL anstataŭ ekz. viro, homo, persono k.t.p. Tiu prefero eĉ estas tiel forta, ke vortoj kiel *timhomo*, *ŝercviro*, *almozpersono* estas rigardataj kiel eraroj, se eblas la saman aferon esprimi per UL.

Bestoj

Oni ankaŭ regule uzas UL en iaj nomoj de bestospecoj, kvankam ne temas pri personoj:

mamo ^ mamuloj = klaso de bestoj, kiuj mamnutras siajn idojn

rampi ^ rampuloj = reptilioj (kvankam ne ĉiuj reptilioj rampas)

araneo ^ araneuloj = grupo de bestoj, el kiuj araneo estas tipa ek- zemplo

branko ^ brankuloj = tiaj bestoj, kiuj spiras per brankoj

Nevivaĵoj

Okaze oni uzas UL figure por plej diversaj aferoj, ankaŭ nevivaj, kiujn oni volas prezenti kvazaŭ personojn:

neĝon boras ^ neĝborulo = plantospeco, kiu aperas frue printempe, gal- anto

nubojn skrapas ^ nubskrapulo = treege alta domo, kiu kvazaŭ skrapas la nubojn

tri mastoj ^ trimastulo = ŝipo kun tri mastoj

peza kargo ^ pezkargulo = ŝipo por peza kargo Ankaŭ IST (§38.2.24) estas iafoje uzata en simila maniero. Ne trouzu UL

Ĉe vortoj, kiuj per si mem havas personan signifon, oni ne uzu senbezone UL. Precipe oni atentu pri participoj kun O-finaĵo. O-participo per si mem montras personon (§28.3), kaj tial aldono de UL normale estas eraro. Ne diru do *parolantulo*, *kurintulo*, *konatulo*, sed simple parolanto, kur- into, konato. (Sed konatulo en la signifo "konato" fakte jam fariĝis tiel kutima, ke oni tamen devas ĝin toleri kiel idiomaĵon.)

Se oni tamen aldonas UL al participo kun O-finaĵo aŭ al alia persona vorto, tiam oni kreas vorton kun speciala signifo. Virulo ne egalas al viro, sed sig- nifas "persono karakterizata de vireco" = vireculo. Mortintulo ne estas simple "mortinta persono" (= mortinto), sed signifu "persono kiu similas al mortinto, persono kiu estas kvazaŭ mortinta". Konatulo principe estu "per- sono karakterizata de konateco" = famulo, dum konato simple estas "per- sono konata de iu". Instruit^lo OV32 estas "homo karakterizata de sia instruit- eco" = klerulo, sciencisto. Ĉe participoj oni tamen nur maloftege vere uzas tiun eblon krei specialan signifon per aldono de UL, kaj la vorto konatulo estas plej ofte nur erare uzata anstataŭ konato.

Ordinara radiko

ulo = persono sen ia speciala karakterizo (iafoje kun malŝateta, familiara aŭ ŝerca nuanco)

Ĉu UL estas neŭtra aŭ vira?

Laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj la sufiksa radiko UL havas la signifon "persono". Tio estas sekse neŭtra signifo. Persono povas esti de iu ajn sekso. Sed en praktika lingvouzo la afero ne estas tiel klara. En multe-nombro UL estas plej ofte neŭtra: saĝuloj = "saĝaj personoj, ĉu viraj, ĉu inaj", junulargastejo = "gastejo por junaj homoj, ankaŭ junulinoj", malrapiduloj = "malrapidaj homoj". Sed en unu-nombro okazas ofte, ke UL praktike signifas "vira per- sono". Oni ekz. tre malofte diras frazojn kiel ŝi estas belulo. Multaj eĉ opinius tian frazon erara, kaj dirus nepre nur belulino pri virino. La lingvo estas ĉi-punkte malklara. Estas normala afero en Esperanto, ke neŭtra vorto momente kvazaŭ ricevas viran signifon, kiam oni kontrastigas ĝin al ina vorto, ekz. junulo kaj junulino = "juna viro kaj juna virino". En tia kunteksto UL fariĝas praktike vira. Tio estas tute oportuna kaj vortŝpara esprimo- maniero. Sed per si mem UL estu prefere neŭtra laŭ PMEG. Nur en klara kontrasto kun ina vorto, ĝi montru viron. La malklara signifo de UL estas tamen problemo, kiun finfine nur la libera evoluo de la lingvo povos solvi.

Oni povus starigi la saman demandon pri la sufiksaj radikoj AN, ESTR, ID kaj IST, kaj pri la participaj sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT. Sed ĉe tiuj radikoj ŝajnas pli-malpli klare, ke ili ja estas neŭtraj, ne viraj, kvankam eble ne ĉiuj konsentas pri tio.

Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3. 38.2.31. UM

La sufikso UM ne havas difinitan signifon. Per ĝi oni faras vortojn, kiuj havas ian rilaton al tio, kio staras antaŭ UM. Ĉiun UM-vorton oni devas aparte lerni. Ekzistas tamen kelkaj grupoj de UM-vortoj kun similaj signifoj.

Agi per io

Multaj UM-verboj signifas "agi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM":

folio ^ foliumi = turni la foliojn de libro aŭ gazeto por rapide kaj pase iom legi

palpebro ^ palpebrumi = rapide fermi kaj malfermi la palpebrojn

okulo ^ okulumi = ĵeti avidan, amdeziran rigardon al iu

brako ^ brakumi = ĉirkaŭbraki

Provizi per io

Iuj UM-verboj signifas "provizi en certa maniero per tio, kio staras antaŭ UM":

aero ^ aerumi = elmeti al aero, enlasi aeron por freŝigi

suno ^ sunumi = elmeti al la sunradioj

sukero ^ sukerumi = kovri per sukero

sapo ^ sapumi = kovri aŭ ŝmiri per sapo (= sapi)

Por tiu ĉi signifo oni uzas iafoje la teĥnikan sufikson IZ (§39.1.22).

Ekzekutado

Grupo de UM-verboj montras manieron de ekzekutado, mortigado:

kruco ^ krucumi = najli aŭ ligi al kruco por mortigi

pendi ^ pendumi = pendigi per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo por mortigi

ŝtono ^ ŝtonumi = mortigi per ĵetado de ŝtonoj

gaso ^ gasumi = mortigi per venena gaso

dek ^ dekumi = ekzekuti ĉiun dekan homon el grupo por puni la tutan grupon (komparu kun dekuma)

kvarono ^ kvaronumi = ekzekuti per tranĉado en kvar partojn Vestaĵparto

Iuj UM-vortoj estas nomo de vestaĵparto aŭ simila afero. Tio, kio staras antaŭ UM montras korpoparton, ĉe kiu la afero troviĝas:

kolo ^ kolumo FE 42 = vestaĵparto, kiu ĉirkaŭas la kolon

mano ^ manumo FE 42 = la ekstrema ĉemana parto de maniko

plando ^ plandumo = la plata malsupro de ŝuo

dorso ^ dorsumo = surdorsa parto de ekz. jako aŭ ĉemizo

nazo ^ nazumo = speco de okulvitroj, kiuj fiksiĝas pinĉe sur la nazo

buŝo ^ buŝumo = buŝingo, kiu malhelpas mordadon (uzata ekz. ĉe hundo)

hufo ^ hufumo = huffero, protekta ferpeco por hufo (ekz. de ĉevalo)

Rimarku, ke brakumo ne signifas "maniko", sed "ĉirkaŭbrakado", kvankam brako estas korpoparto.

Nombrosistemo

UM estas uzata en matematiko por fari nomojn de nombrosistemoj. Oni metas UM post nombro, kiu montras, kiom da ciferoj uzas la sistemo:

du ^ duuma nombrosistemo = sistemo kun du ciferoj, binara sistemo

dek ^ dekuma nombrosistemo = sistemo kun dek ciferoj, decimala sist- emo (komparu kun dekumi)

dek ses ^ deksesuma nombrosistemo = sistemo kun dek ses ciferoj Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ARI (§39.1.5).

Diversaj UM-vortoj

malvarma ^ malvarmumi FE42 = malsaniĝi je tuso, nazkataro k.t.p. (supoze pro malvarmo)

plena ^ plenumi FE 42 = fari plene (taskon, devon k.s.)

gusti ^ gustumi = senti guston, provi guston

aminda ^ amindumi = montri sin aminda al iu por kapti ties amon

cerbo ^ cerbumi = forte kaj pene pensi

loto ^ lotumi = (dis)doni/premii laŭ decido per lotado

alfabeto ^ alfabetumo = lernolibro pri skribado kaj legado (per alfa- beto)

bruli ^ brulumo = inflamo

komuna ^ komunumo = administra distrikto ĉirkaŭ urbo, societo aŭ organizo kunlabora, kunloĝa k.t.p.

lakto ^ laktumo = laktaspekta semo de fiŝo

korto ^ kortumo = granda kaj grava juĝejo

dekstra ^ dekstruma = tia, ke ĝi turniĝas aŭ volviĝas dekstren (horloĝdirekten)

proksima ^ proksimume = ne ekzakte, ĉirkaŭ

somero ^ somerumi = pasigi somerajn feriojn en agrabla loko

Superfluaj UM

En iuj UM-verboj UM estas superflua, ĉar simpla sensufiksa verboformo (§37.2.4) bone taŭgas, ekz.: butonumi = butoni, akvumi = akvi, salumi = sali, kuprumi = kupri, tendumi = tendi. Simplan verbon oni uzu por ago, kiu rekte kaj simple rilatas al signifo de la radiko. UM-verbo taŭgas por alia, pli speci- ala signifo, kiel ekz. ĉe foliumi kaj okulumi. Multaj iamaj UM-verboj estas nuntempe uzataj sen UM.

Novaj UM-vortoj

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas.

Ordinara radiko

Iafoje UM aperas kiel ordinara radiko kun diversaj improvizaj signifoj:

umo = afero kies nomon oni momente ne memoras, afero stranga aŭ nepriskribebla...

umi = fari ion nedifineblan, strangan, hontindan...

38.3. Prefiksoj 38.3.1. BO

BO = "parenceco pro geedziĝo". Komparu kun prefikseca DUON (§38.4.1).

BO aperas precipe en la jenaj tri parencovortoj, kaj en la tri respondaj IN- vortoj:

patro ^ via bopatro = la patro de via edz(in)o

filo ^ via bofilo = la edzo de via fil(in)o

frato ^ via bofrato = la frato de via edz(in)o, la edzo de via frat(in) o, la edzo de frat(in)o de via edz(in)o

Ankaŭ la jenaj BO-vortoj (kaj la respondaj IN-formoj) estas eblaj, sed malpli ofte uzataj. Anstataŭe oni uzas normale la simplajn vortojn sen BO:

kuzo ^ via bokuzo = la edzo de via kuz(in)o, la kuzo de via edz(in)o, la edzo de kuz(in) o de via edz(in) o

nevo ^ via bonevo = la edzo de via nev(in) o, la nevo de via edz(in) o, la edzo de nev(in) o de via edz(in) o

onklo ^ via boonklo = la onklo de via edz(in) o, la edzo de via onkl(in)o, la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o

avo ^ via boavo = la avo de via edz(in)o

nepo ^ via bonepo = la edzo de via nep(in) o

parenco ^ boparenco = ia pergeedziĝa parenco

familiano ^ bofamiliano = ia pergeedziĝa familiano

Kiam temas pri parenceco pro du geedzecoj, oni logike povus uzi vortojn kun duobla BO-prefikso: via bobofrato = "la edzo de frat(in)o de via edz(in)o", via bobokuzo = "la edzo de kuz(in)o de via edz(in)o", via bobonevo = "la edzo de nev(in)o de via edz(in)o", via boboonklo = "la edzo de onkl(in)o de via edz(in)o". En la praktiko oni tamen uzas nur simplajn BO-formojn ankaŭ por tiaj signifoj.

En la Biblio aperas ankaŭ la vorto boedziĝi pri la kutimo edziĝi al la edzino de frato, kiu mortis sen infanoj: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedz-

iĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato. Gn 38

BO povas aperi kune kun la prefiksoj GE (§38.3.6) kaj PRA (§38.3.9). La reciproka ordo de tiuj prefiksoj ne gravas por la signifo, sed kutime GE aperas laste: bogepatroj, bogefratoj, prageavoj, bopragekuzoj k.s.

Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj en §41. 38.3.2. ĈEF

ĈEF = "la plej grava, laplej altranga". Komparu kun ESTR (§38.2.14) kaj la neoficiala prefikso ARHI/ARKI (§39.2.3). ĈEF montras, ke la posta afero estas la plej grava inter ĉiuj similaj aferoj:

episkopo ^ ĉefepiskopo UV = la plej grava, plej altranga, inter la episkopoj

urbo ^ ĉefurbo OV411 = tiu urbo, kiu estas oficiale difinita kiel la plej grava de la lando, kaj en kiu normale troviĝas la landaj registaro, parlamento k.t.p.

parto ^ ĉefparto Gn2 = la plej grava parto de io

redaktisto ^ ĉefredaktisto = redaktisto, kiu respondecas pri la enhavo de la redaktata gazeto, revuo k.s.

artikolo ^ ĉefartikolo = la plej grava artikolo de gazeto, ordinare montr- anta opinion de la eldonisto aŭ ĉefredaktisto

strato ^ ĉefstrato = la plej grava kaj plej granda strato de urbo

manĝo ^ ĉefmanĝo = la plej grava manĝo de la tago

Ordinara radiko

ĈEF estas tre ofte uzata kiel ordinara radiko:

ĉefo = la plej grava aŭ altranga persono

ĉefa = plej grava, plej altranga, precipa

ĉefe = precipe, antaŭ ĉio ĈEF kaj ESTR

ĈEF montras la plej gravan aferon aŭ personon. La sufikso ESTR montras personon, kiu gvidas kaj decidas. Ofte tiu persono, kiu estas plej grava, havas ankaŭ decidopovon, kaj tial oni iafoje povas esprimi la saman aferon ĉu per ESTR-vorto, ĉu per ĈEF-vorto, ekz.: ĉefredaktoro (la plej grava re- daktoro) ~ redakciestro (estro de redakcio).

ESTR ĉiam montras personon, dum ĈEF kiel prefikso ne montras mem per- sonon: ĉefurbo tute ne egalas al urbestro. ĈEF kiel memstara O-vorto tamen ĉiam montras personon, kaj tial la memstaraj vortoj ĉefo kaj estro estas en la praktiko preskaŭ samsignifaj.

38.3.3. DIS

DIS = "for en malsamaj aŭ pluraj direktoj, malkunen". DIS estas uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago aŭ rezulton de la ago.

Movaj vortoj

Ĉe mova vorto DIS montras, ke pluraj aferoj moviĝas for en malsamaj direktoj:

iri ^ disiri = iri for en malsamaj direktoj

kuri ^ diskuri = kuri for en malsamaj direktoj

ĵeti ^ disĵeti = ĵeti for en malsamaj direktoj

sendado ^ dissendado = sendado for en pluraj direktoj

Jam dis-signifaj vortoj

Ĉe vorto, kiu jam en si mem havas ian disigan signifon, DIS plifortigas tiun signifon:

ŝiri ^ disŝiri = per ŝir(ad)o dividi en pecojn

rompi ^ disrompi = per romp(ad)o dividi en pecojn

pecigi ^ dispecigi = pecigi kaj dismeti

haki ^ dishaki = haki en pecojn

vastigo ^ disvastigo = vastigo en pluraj direktoj

de ^ disde = "de" en formova aŭ malsimileca signifo

La vorto disde povas iafoje esti utila anstataŭ de rilate al pasiva participo (§12.3.2.4), aŭ anstataŭ de rilate al verbo (§12.3.2.1). En disde la prefikso DIS escepte aperas antaŭ neaga vorto.

Kunig-signifaj vortoj

Iafoje oni uzas DIS ĉe vorto kun signifo kuniga, kompaktiga, ferma k.s. DIS tiam forigas la kunigan signifon aldonante anstataŭe disigan signifon. DIS tiam funkcias same kiel MAL:

faldi ^ disfaldi = malfaldi

sigeli ^ dissigeli = malsigeli, rompi sigelon

volvi ^ disvolvi = malvolvi, etendi plata ion volvitan, iom post iom kreskigi aŭ evoluigi

El tiaj DIS-vortoj nur disvolvi estas ofta, kaj nur en sia figura signifo "iom post iom kreskigi aŭ evoluigi". Tia figura disvolvi estas akceptebla, sed en aliaj okazoj oni prefere uzu MAL: malfaldi, malsigeli k.t.p.

Ordinara radiko

disa = malkuna, dividita, maldensa

dise = malkune, dividite, en malsamaj lokoj aŭ malsamaj direktoj

disen = malkunen, en malsamajn lokojn aŭ malsamajn direktojn

disa ^ disigi = igi disa(j), disdividi ^ disiĝi = iĝi disa(j), disdividiĝi, dismoviĝi

disa karno ^ diskarni diskarnigi = forigi aŭ disŝiri ies karnon

disaj membroj ^ dismembrigi = disdividi laŭ la membroj (membro estas ĉi tie aŭ korpa membro, aŭ difinita parto de tutaĵo)

Noto: Oni ankaŭ provis uzi DIS memstare anstataŭ disen, precipe en poezio: La mon' ruliĝis sur la planko dis. (Ekzemplo laŭ K. Kalocsay.) Normale oni ne povas tiel uzi DIS.

38.3.4. EK

EK = "komenco de ago, subita ago". EK estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago.

Komenciĝo

Plej ofte EK montras, ke ago komenciĝas. Ĝi montras la plej unuan momenton de la ago, ofte kun nuanco de subiteco aŭ neatenditeco:

labori ^ eklabori = komenci labori

kuri ^ ekkuri = komenci kuri

sidi ^ eksidi = komenci sidi

dormi ^ ekdormi = komenci dormi, (en)dormiĝi

pluvi ^ ekpluvi = komenci pluvi

bruli ^ ekbruli = komenci bruli (^ ekbruligi = igi ekbruli)

floro ^ flori ^ ekflori = komenci flori (pri ekfloro vidu "Streĉitaj formoj", §37.5)

de ^ ekde = komence de

La vorto ekde povas iafoje esti utila anstataŭ de rilate al pasiva participo (§12.3.2.4), aŭ anstataŭ de rilate al verbo (§12.3.2.1). En ekde la prefikso EK escepte aperas antaŭ neaga vorto.

Ankaŭ la sufikso povas en iuj okazoj montri komencon de ago (§30.9): sidiĝi, estiĝi k.s. EK montras pli subitan, pli rapidan komencon ol IĜ.

Subiteco

Iafoje EK montras subitan agon, kiu daŭras nur momenteton. Tiam temas ne nur pri la komenco, sed pri la tuta ago:

fulmi ^ ekfulmi = momente kaj subite fulmi

brili ^ ekbrili = subite kaj momente ĵeti brilon

bati ^ ekbati = fari unu subitan baton

ridi ^ ekridi = subite ridi (dum momento)

rigardo ^ ekrigardo = rapida subita rigardo

Ordinara radiko

EK estas ofte uzata kiel ekkria vorteto (§18.2), aŭ kiel ordinara radiko:

ek! = komencu (tuj)!, ni (tuj) komencu!, k.s.

Ek al li! = Venu! Ni kaptu lin!, k.s.

eki = komenciĝi

ekigi = komenci

38.3.5. EKS

EKS = "iam antaŭe estinta, ne plu oficanta, ne plu tia". EKS estas uzata pre- cipe ĉe profesioj kaj aliaj homaj roloj, sed iafoje ankaŭ ĉe alispecaj vortoj:

reĝo ^ eksreĝo = persono, kiu antaŭe estis reĝo, abdikinta reĝo

ministro ^ eksministro = persono, kiu antaŭe estis ministro

edzo ^ eksedzo = persono, kiu antaŭe estis edzo

(ge) edziĝi ^ eks(ge) edziĝi = rompi, ĉesigi (ge)edzecon

amiko ^ eksamiko = persono, kiu antaŭe estis amiko

kolonio ^ ekskolonio = loko, kiu iam estis kolonio, sed kiu sendepend- iĝis

moda ^ eksmoda = ne plu moda Kastrita besto

Ĉe besta vorto EKS havas la specialan signifon "kastrita":

bovo ^ eksbovo = kastrita bovo

virkato ^ eksvirkato = kastrita virkato

ĉevalino ^ eksĉevalino = kastrita ĉevalino Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson UK (§39.1.35).

Ordinara radiko

eksa = iama, ne plu estanta

eksigi = forigi (ekz. de profesio), abdikigi, ĉesigi

eksiĝi = abdiki, deposteniĝi, forlasi postenon, laboron aŭ okupon

Kelkaj uzas EKS kiel ekkrian vorteton (§18.2): Eks pri tiu problemo! ~ "Nun tiu problemo ne plu okazos/ne plu ĝenos nin!". Ekspri li! ~ "Nun li ne plu aperos. Nun li ne plu ĝenos nin."

38.3.6. GE

GE = "ambaŭ seksoj". GE estas uzata ĉe viraj kaj sekse neŭtraj vortoj por doni al ili ambaŭseksan signifon.

Legu ankaŭ pri la sufikso IN en §38.2.20, kaj pri prefikseca VIR en §38.4.1. Paroj

GE plej ofte montras paron:

patro ^ gepatroj = patro kaj patrino (de komunaj infanoj)

edzo ^ geedzoj = edzo kaj lia edzino

fianĉo ^ gefianĉoj = fianĉino kaj ŝia fianĉo

mastro ^ gemastroj = mastro kaj mastrino, kiuj estas paro

cikonio ^ gecikonioj = cikoniino kaj vira cikonio, kiuj estas paro

doktoro ^ gedoktoroj = doktoro kaj ties edz(in) o

Gedoktoroj logike devus esti paro, en kiu ambaŭ estas doktoroj. Tial oni nuntempe apenaŭ uzas vortojn kiel gedoktoroj pri paro.

Grupo de parencoj

GE ankaŭ estas uzata ĉe parencovortoj por montri grupon de parencoj el ambaŭ seksoj:

frato ^ gefratoj = fratino(j) kaj frato(j)

filo ^ gefiloj = filo(j) kaj filino(j)

nevo ^ genevoj = nevino(j) kaj nevo(j)

Ambaŭseksa grupo

GE estas ankaŭ uzata pli ĝenerale por montri, ke ambaŭ seksoj ĉeestas en grupo:

knabo ^ geknaboj = kaj knabino(j) kaj knabo(j)

lernanto ^ gelernantoj = kaj viraj kaj inaj lernantoj

samideano ^ gesamideanoj = kaj inaj kaj viraj samideanoj

doktoro ^ gedoktoroj = kaj viraj kaj inaj doktoroj

homo ^ gehomoj = homoj el ambaŭ seksoj, kaj homino(j) kaj virhomo(j)

Se vorto per si mem estas neŭtra, oni ne bezonas aldoni GE, krom se oni volas aparte emfazi, ke ambaŭ seksoj ĉeestas. Normale oni diru simple lern- antoj, samideanoj, doktoroj kaj homoj. Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.

Rilatas al ambaŭ seksoj

Malofte GE aperas antaŭ io, kio mem ne povas havi sekson. Tia GE-vorto montras, ke io koncernas ambaŭ seksojn, ofte kun ŝerca nuanco. Tiaj vortoj estas nenormalaj, kaj oni ne uzu ilin tro multe:

lernejo ^ gelernejo = lernejo por ambaŭ seksoj

sola ^ gesolaj = solaj kiel paro

Modernaj komprenoj pri seksa varieco

Al la konsideroj pri la lingva esprimado de sekso aldoniĝis lastatempe (eble ekde la jaro 2010) tio, ke iuj homoj identiĝas kiel sekse neduumaj, do nek kiel viroj, nek kiel virinoj (aŭ eble kiel sekse ambiguaj). Tial povas estiĝi duboj pri tio, kiel interpreti la prefikson GE, kies tradicia signifo "ambaŭ seksoj" antaŭsupozas la ekziston de precize du seksoj. Sub ĉi tiaj ŝanĝiĝintaj cirkonstancoj, la interpreto de GE kiel "pli ol unu sekso" ŝajnas esti kiel eble plej konforma kun la tradicia kaj Fundamenta signifo de GE: Mi renkontiĝos kun du geamikoj. Temas pri unu amikino kaj unu neduuma amiko.

Legu ankaŭ pri la proponita neduuma sufikso IP° en §39.1.18 kaj la sekse neŭtra unu-nombra pronomo ri° (§11.5).

GE-vortoj estas normale multe-nombraj

GE-vorto kun O-finaĵo povas normale esti nur multe-nombra, ĉar devas esti pli ol unu persono por ke ambaŭ seksoj (aŭ pli ol unu sekso) povu ĉeesti. Sed oni iafoje provas streĉi la signifon de GE al la simila signifo "iu ajn sekso". Tiam oni povas fari vortojn kiel gepatro = "patro aŭ patrino (aŭ neduuma persono en tia parenco-rilato)", geedzo = "edzino aŭ edzo (aŭ neduuma persono en tia rilato)". Tia u^o tamen ne estas normala, kaj multaj opinias ĝin nelogika kaj neregula. Ĉiuokaze tia uzo de GE estas tute nebezonata ĉe radikoj, kiuj estas sendube sekse neŭtraj: *gehomo*, *ge- infano*.

Tiaj ŝanĝoj de la origina senco de GE ne estas senproblemaj. Vorto kiel ge- filoj tradicie estas komprenata kiel duseksa grupo (almenaŭ unu filo kaj almenaŭ unu filino). Sed la novstila gefiloj, kiu simple estas la multe- nombra formo de gefilo, estas sekse neŭtra. En tia grupo eble estas nur fil- inoj, aŭ eble nur filoj. Do la propono, se konsekvence aplikata, efektive kon- dukas ne nur al aldono de nova maniero uzi GE, sed ankaŭ al ŝanĝo de la signifo de ĉiuj ĝisnunaj vortoj kun GE.

Krome, laŭ la tradicia signifo de GE, GE-vorto kun alia finaĵo ol O montras nepre pli ol unu, ekz.: gepatra decido (pri infano) = "decido de ambaŭ ge- patroj (pri infano)". Se temus pri decido de nur unu el la gepatroj, oni tradi- cie dirus patrina decido patra decido (aŭ decido de unu el la gepatroj).

Sed se oni konsekvence aplikus la proponon uzi vortojn kiel gepatro en sekse neŭtra maniero, tio kondukus al signifoŝanĝo ankaŭ ĉe vortoj kiel ge- patra, kiu tiam povus rilati al nur unu el la gepatroj: Ekzemple gepatra de- cido povus tiam signifi "decido de unu el la gepatroj".

Pro ĉi tiuj kialoj oni povas kritiki tian unu-nombran uzon de GE kiel re- forman aŭ eĉ kontraŭ-Fundamentan.

Kiel alternativon al la sekse neŭtra unu-nombra uzo de GE kelkaj anstataŭe provas enkonduki tute novajn sekse neŭtrajn vortojn, ekz. pajtro parento (§4.3) por "patro/patrino".

Ordinara radiko

geo = paro (vira kaj ina homoj aŭ bestoj)

gea = rilata al ambaŭ seksoj

Praktike oni tre malofte uzas GE kiel ordinaran radikon.

38.3.7. MAL

MAL = "la rekte kontraŭa ideo". MAL estas uzebla nur ĉe vortoj, por kiuj ekzistas rekta kontraŭo. MAL ŝanĝas la signifon de tia vorto al la rekta kon- traŭo.

Ecaj vortoj

MAL estas plej ofte uzata ĉe vortoj kun eca, kvalita aŭ grada signifo:

bona ^ malbona

granda ^ malgranda

feliĉa ^ malfeliĉa

proksima ^ malproksima

riĉa ^ malriĉa

agrabla ^ malagrabla

sana ^ malsana

frua ^ malfrua

laborema ^ mallaborema

moralo ^ morala ^ malmorala = kontraŭa al la moralo

graso ^ grasa ^ malgrasa = havanta malmulte da graso

pli ^ malpli

plej ^ malplej

tro ^ maltro

Atentu pri la elparolo de vortoj kiel malpli, malplej kaj maltro. Ili havu akcenton je la antaŭlasta vokalo (§2.1): malpli, malplej, maltro. Legu pli pri la elparolado de MAL-vortoj en §2.2.

Abstraktaj vortoj

MAL estas uzebla ankaŭ ĉe agaj, poziciaj, direktaj kaj aliaj abstraktaj vortoj:

fermi ^ malfermi

helpi ^ malhelpi

ami ^ malami

ŝlosi ^ malŝlosi

laŭdi ^ mallaŭdi

sukcesi ^ malsukcesi

ŝtopi ^ malŝtopi

aliĝi ^ malaliĝi

kodo ^ kodi ^ malkodi = retransskribi koditan tekston en la originan formon

antaŭ ^ malantaŭ

supre ^ malsupre

dekstro ^ maldekstro

antaŭo ^ malantaŭo

antaŭen ^ malantaŭen

simetrio ^ malsimetrio

konkordo ^ malkonkordo

ordo ^ malordo

Konkretaj vortoj

MAL estas uzebla ankaŭ ĉe iaj vortoj kun konkreta signifo, por kiu ekzistas rekta kontraŭo:

amiko ^ malamiko

lumo ^ mallumo

Diferenco inter MAL kaj ne

Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. ^e montras foreston, mankon de io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne:

laŭdi = diri, kiel bona io estas

ne laŭdi = ne diri, kiel bona io estas

mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas

ne mallaŭdi = ne diri, kiel malbona io estas

utila = tia, ke ĝi kreas bonon aŭ profiton

neutila = tia, ke ĝi ne kreas bonon aŭ profiton

malutila = tia, ke ĝi kreas malbonon aŭ malprofiton

ne malutila = tia, ke ĝi ne kreas malbonon aŭ malprofiton

afabla = kondutanta kun agrablaj vortoj kaj agoj

neafabla = kondutanta sen agrablaj vortoj kaj agoj

malafabla = kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj

ne malafabla = ne kondutanta kun malagrablaj vortoj kaj agoj

sukcesa = tia, ke ĝi donas kontentigan, bonan rezulton

ne sukcesa = tia, ke ĝi donas ne kontentigan, mankohavan rezulton (~ sensukcesa)

malsukcesa = tia, ke ĝi donas malkontentigan, malbonan rezulton

ne malsukcesa = tia, ke ĝi ne donas malkontentigan, malbonan rezulton

amiko = persono, al kiu oni sentas simpation aŭ amon

neamiko (malofta vorto) = persono, al kiu oni sentas nek amon/simpation, nek malamon/malsimpation

malamiko = persono, al kiu oni sentas malsimpation aŭ malamon Vidu pli da ekzemploj kun prefikseca ne (§38.4.3).

Ĉe iaj agaj vortoj ne montras simple, ke la ago ne okazas, dum MAL esprimas la pli emfazan signifon, ke la ago ne okazas, kvankam ĝi normale devus okazi:

dormi ^ maldormi = resti sendorma, kiam oni normale dormus: Oni de-

cidis, ke en la venonta nokto unu el la maljunaj sinjorinoj de la kortego maldormos ĉe la reĝidino, por vidi, ĉu tio estis efektiva sonĝo, aŭ kio alia ĝi estas. FA110

havi ^ malhavi = ne havi, dum oni sentas, ke oni devus havi

Evitado de MAL

Ĉe iaj vortoj kun tre speciala signifo oni evitas uzi MAL, kvankam logike tio bone eblus. Oni ekz. malofte aŭdas vortojn kiel malgiganta, malenvii, malŝuldo, malpedanto k.a. Sed iafoje ankaŭ malkutimaj vortoj povas esti de- zirataj, se oni volas ĝuste malkutime esprimi sin.

Kaj kiam en la malmaten' La suno malaŭroras, Malvek' maliras kun malpen' Kaj oni maldeĵoras

fragmento el Insulo de Fetiĉuloj de William Auld Ne ĉiuj maloj havas MAL

Rekte kontraŭa signifo ne ĉiam esprimiĝas per MAL. Ekzistas multegaj kon- traŭaj vortparoj sen tiu prefikso, ekz.: tago - nokto, fini - komenci, nigra - blanka, forgesi - memori, trovi - perdi, paco - milito, pozitiva - negativa, nordo - sudo, oriento - okcidento, interna - ekstera, sur - sub, al - de, kun - sen, ĉio - nenio, jes - ne, plus - minus k.t.p.

Alternativoj al MAL-vortoj

Por multaj MAL-vortoj oni kreis nekunmetitan alternativon. Kelkaj tiaj MAL-alternativoj fariĝis oftaj, dum aliaj aperas precipe en poezio k.s. Ankoraŭ aliaj preskaŭ neniam estas uzataj. Iafoje okazas, ke tia MAL-alter- nativo evoluas for de la MAL-vorto, kaj ricevas specialan signifon.

Ne regas klara interkonsento pri la uzindeco de tiaj MAL-alternativoj, pre- cipe pri tiuj, kiuj ne ricevis specialan signifon. Kelkaj opinias, ke tiaj vortoj estas ĝenerale evitindaj, dum aliaj trovas ilin akcepteblaj aŭ eĉ uzindaj, almenaŭ en certaj kuntekstoj kaj por certaj lingvaj stiloj. Ĉiuokaze oni ne provu tute forigi la prefikson mAl per tiaj MAL-alternativoj.

Jen kelkaj ekzemploj:

trista (= malgaja, malĝoja) - ofte uzata

kurta (= mallonga) - sufiĉe ofta en literatura (precipe poezia) lingvaĵo kaj en kelkaj tehnikaj kunmetaĵoj (kurtonda radio); krome relative mal- ofta

frida (= malvarma) - sufiĉe ofta en literatura (precipe poezia) lingvaĵo kaj en kelkaj kunmetaĵoj (fridujo, fridvagono); krome relative malofta

olda (= maljuna) - ne malofta, precipe en literatura lingvaĵo

liva (= maldekstra) - iafoje uzata; povas esti tre utila, kiam necesas rap- ide aŭ ripete doni instrukciojn pri dekstro kaj maldekstro

dura (= malmola) - sufiĉe ofta en tehnika lingvaĵo; ricevas ofte iom specialan figuran signifon (dura vivo = "malfacila vivo"); ekster la tehnika lingvaĵo relative malofta en nefigura uzo

lanta (= malrapida) - sufiĉe ofta en poezia lingvaĵo; malofta ekster literaturo

leĝera (= malpeza) - ekhavis specialajn figurajn signifojn (leĝera litera- turo = "malserioza, senprofunda literaturo", leĝera infanterio = "facile movebla infanterio kun relative malpezaj armiloj"); por efektiva mal- pezeco oni uzas preskaŭ nur malpeza

turpa (= malbela) - tre malofte uzata

*dificila*° (= malfacila) - uzata nur de ekstremistoj

Eĉ se iu MAL-alternativa estas taŭga por certaj situacioj, la responda MAL- vorto ĉiam restas tute bona kaj uzinda. Oni ekz. normale uzu maldekstra. Nur en specialaj okazoj, kiam vere utilas, oni uzu la alternativon liva.

Ordinara radiko

MAL povas ankaŭ esti ordinara radiko:

malo = rekte kontraŭa ideo (la malo de "granda" estas "malgranda")

male = tute kontraŭe

MIS

MIS = "erareco, malĝusteco, malboneco". MIS ĉiam montras manieron aŭ econ de tio, kio staras poste. (La prefikso MIS estis oficialigita en 1929.)

kalkuli ^ miskalkuli = kalkuli erare

kompreni ^ miskompreni = kompreni erare

skribi ^ misskribi = skribi erare

direkti ^ misdirekti = montri aŭ gvidi en malĝustan direkton

akuzi ^ misakuzi = akuzi malprave, erare

korekti ^ miskorekti = provi korekti kaŭzante erarecon

paŝi ^ mispaŝi = fari eraran paŝon

uzi ^ misuzi = uzi en malbona aŭ malĝusta maniero

trakti ^ mistrakti = trakti malbone

faro ^ misfaro = malbona faro

formo ^ misformo = erara, malbona formo

formi ^ misformi = doni malĝustan, malbonan formon al io

Ordinara radiko

misa = erara, malbona, malĝusta

misi = erari, maltrafi

MIS kaj MAL

Ne konfuzu MIS kun MAL (§38.3.7). MIS ne ŝanĝas la bazan signifon de vorto, sed nur aldonas la ideon de erareco aŭ malboneco. MAL komplete ŝanĝas la signifon en la kontraŭon:

laŭdi = diri, kiel bona io estas

mislaŭdi = erare diri, ke io estas bona, dum ĝi fakte estas malbona

mallaŭdi = diri, kiel malbona io estas

mismallaŭdi = erare diri, ke io estas malbona, dum ĝi fakte estas bona

PRA

PRA = "antaŭ tre longa tempo, primitiva". PRA montras, ke tio, kio staras poste estas tempe malproksima:

homo ^ prahomo = plej unua kaj primitiva speco de homo

arbaro ^ praarbaro = primitiva, netuŝita arbaro, ekzistanta de nememorebla tempo

tempo ^ pratempo = la komenca tempo de la homaro aŭ de la mondo

eksplodo ^ la Praeksplodo = nomo de tiu grandega eksploda ekspansio, per kiu kreiĝis la universo laŭ moderna kosmologio

tipo ^ pratipo = unua, ideala, originala, plej frua tipo, prototipo

peko ^ prapeko = la origina peko de Adamo kaj Evo (laŭ Kristanismo)

Iom specialan signifon havas PRA en la vorto praantaŭlasta = "antaŭa al la antaŭlasta". Simile eblus uzi PRA ĉe antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ (§14.2.4).

Ĉe parencovortoj

Ĉe iuj parencovortoj PRA havas specialan signifon.

Ĉe av(in)o, nep(in)o, onkl(in)o kaj nev(in)o PRA montras parencecon je unu generacio pli malproksiman (antaŭe aŭ poste en la tempo). Oni povas uzi pli ol unu PRA por montri eĉ pli malproksimajn parencojn, unu PRA por ĉiu generacio:

avo ^ via praavo = la patro de via av(in) o

avo ^ via prapraavo = la patro de via praav(in) o

avo ^ via praprapraavo = la patro de via prapraav(in) o

nepo ^ via pranepo = la filo de via nep(in) o

nepo ^ via prapranepo = la nepo de via nep(in) o

onklo ^ via praonklo = la frato de via av(in) o

onklo ^ via prapraonklo = la frato de via praav(in) o

nevo ^ via pranevo = la filo de via nev(in) o

nevo ^ via prapranevo = la nepo de via nev(in) o

Noto: En vortoj kun multaj PRA estus penseble uzi nur unu PRA post nombrovorto, kiu montras, pri kiom da generacioj temas: tripraavo = pra-pra-pra-avo, kvarpraavino = pra-pra-pra-pra-avino. Tio estas tamen ankoraŭ neuzata.

Ĉe la parencovortoj patr(in)o kaj fil(in)o PRA montras malproksiman parencecon plurajn aŭ multajn generaciojn antaŭe aŭ poste:

patro ^ prapatro = malproksima vira parenco de kiu iu devenas, efektiva aŭ imagata fondinto de popolo, tribo aŭ familio

filo ^ prafilo = malproksima vira parenco, kiu devenas de certa persono

Ofte oni uzas prapatroj kaj prafiloj (kun J-finaĵo) ĝenerale pri ies antaŭuloj kaj posteuloj, ofte eĉ sen seksa distingo.

Ĉe parencovortoj PRA povas aperi kune kun la prefiksoj BO kaj GE (§38.3.1).

Legu pli pri vortoj por parencoj kaj familianoj en §41.

Ordinara radiko

praa = ekzistinta antaŭ tre longe, primitiva, antaŭhistoria

38.3.10. RE

RE = "veni aŭ meti denove en la saman lokon kiel antaŭe; denove fari aŭ fariĝi tia kiel antaŭe; fari aŭ okazi ankoraŭ unu fojon en sama aŭ alia mani- ero". Komparu kun la neoficiala prefikso RETRO (§39.2.22). RE estas uzata nur ĉe agaj vortoj, kaj ĉiam montras manieron de la ago:

veni ^ reveni = veni denove al loko, kie oni estis antaŭe

doni ^ redoni = doni ion al tiu, kiu antaŭe havis tion

pagi ^ repagi = pagi ion al tiu, kiu antaŭe posedis tion

saluti ^ resaluti = respondi saluton per saluto

brilo ^ rebrilo = brila speguliĝo

bonigi ^ rebonigi = denove bonigi ion, kio malboniĝis

novigi ^ renovigi = doni al io novan formon, ripari ion tiel ke ĝi fariĝas kvazaŭ nova

saniĝi ^ resaniĝi = fariĝi denove sana post malsanado

naskiĝo ^ renaskiĝo = la ago denove naskiĝi (efektive aŭ figure)

legi ^ relegi = legi la saman aferon ankoraŭ unu fojon

diri ^ rediri = diri denove la saman aferon, diri responde

vido ^ revido = la ago denove vidi ion, kion oni antaŭe vidis

trovi ^ retrovi = trovi tion, kion oni perdis

formi ^ reformi = doni novan formon al io, provi rekrei la originan formon (legu ankaŭ pri reformo, §37.5)

koni ^ rekoni = vidi ion kaj rimarki ke oni jam konas ĝin, agnoski, kon- fesi la valoron de io

turni ^ returni = turni denove en la antaŭan (kontraŭan) direkton

porti ^ reporti = porti tien kie io jam antaŭe estis, alporti revenante

Nelogikaj RE-vortoj

Iuj RE-vortoj ekestis pro influo de nacilingvaj vortoj, kaj havas nelogikan signifon. Ekz. reprezenti ordinare ne signifas "prezenti denove", sed "agi anstataŭ iu, en ies nomo". Reciti ne signifas "citi denove", sed "parkere laŭtlegi". Resumi ne estas "denove sumi", sed "koncize esprimi la esencon". Tiujn, kaj aliajn vortojn, oni nun normale rigardas kiel nekunmetitajn (far- itajn el la radikoj REPREZENT, RECIT kaj RESUM). Se oni volas uzi ĉi tian vorton en ĝia logika signifo, oni eble elparolu kun distingiga krom- akcento (§2.2) je la prefikso RE: reprezenti, reciti, resŭmi. Skribe oni povas uzi dividostrekon: re-prezenti, re-citi, re-sumi.

Returni kaj precipe returna kaj returne estis antaŭe uzataj ankaŭ pri reirado kaj redonado, pro influo de nacilingvaj vortoj: Neniam li alportas returne [= reen] tion, kion li prenis! FA3 2 Sur la returna [= reira] vojo li renkontis du lernejkamaradojn. FA1138 Nun oni uzas tiujn vortojn nur kiam temas pri efektiva turnado.

Ordinara radiko

ree = denove, ankoraŭ unu fojon

reen = al la antaŭa loko denove (legu pri la N-finaĵo en reen, §12.2.5)

Oni ankaŭ provis uzi RE memstare kiel vorteton anstataŭ ree reen, pre- cipe en poezio:

Maro, zorga dommastrino, faldas re kaj re, sen fino, susure silkajn ondojn.

poemeto de G. E. Maŭra (= Gaston Waringhien) Normale oni ne povas tiel uzi RE. 38.4. Afiksecaj elementoj

Iuj lingvoelementoj, kiujn oni ordinare ne nomas afiksoj, estas tamen uzataj en la vortfarado en ia speciala maniero, laŭ iaj specialaj reguloj. Preskaŭ ĉiam temas baze pri kunmetado laŭ la ordinaraj principoj de kombinoj (§37.3) kaj frazetvortoj (§37.4), sed kun ia aldona specialaĵo. Tiajn el- ementojn oni povas nomi afiksecaj. Aliaj elementoj aperas tiel oftege en kunmetaĵoj, ke ankaŭ ili ŝajnas esti afiksoj, kvankam ili fakte plene sekvas la ordinarajn vortfarajn regulojn. Ankaŭ tiajn elementojn oni povas nomi afiks- ecaj.

38.4.1. Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj AM

AM estas iafoje uzata sufiksece simile al la sufikso EM (§38.2.11), kiam ne temas pri ago: bestama, muzikama, gastama.

BIT

La radiko BIT (bito = "duuma cifero, 0 aŭ 1") estas pli kaj pli ofte uzata pre- fiksece por montri, ke io estas elektronika kaj cifereca: bitlibro = "el- ektronika/cifereca libro (legebla per elektronika legaparato aŭ per komput- ilo)", bitlegilo = "ilo por legi bitlibrojn, bitgazetojn k.s.", bitbildo = "cifer- eca bildo", bitmon(er)o = "cifereca mon(er)o". Komparu kun prefikseca RET.

FIN

FIN estas ofte uzata prefiksece por montri ĝisfinecon de ago anstataŭ pre- fikseca el (§38.4.2): finkanti, finfari, finmanĝi.

FUŜ

Prefikseca FUŜ montras malbonege faritan (artan aŭ metian) agon. Oni tiel uzas FUŜ precipe ĉe vortoj por ago, sed ankaŭ ĉe vortoj por aganto aŭ re- zulto de ago: kuiri ^ fuŝkuiri, fuŝkuiristo, fuŝkuiraĵo; pentri ^ fuŝpentri, fuŝpentristo, fuŝpentraĵo; verki ^ fuŝverki, fuŝverkisto, fuŝverk(aĵ) o; bindi ^ fuŝbindi, fuŝbindisto, fuŝbind(aĵ) o; aktoro ^ fuŝaktoro, fuŝaktori. Komp- aru kun la prefikso MIS (§38.3.8).

HAV, PLEN, RIĈ

La radikoj HAV, PLEN kaj RIĈ estas uzeblaj sufiksece por precizigi la sig- nifon de A-vorto: barba ^ barbhava, trua ^ truhava, manka ^ manko- hava, ama ^ amoplena, brua ^ bruoplena, flora ^ florplena, fuma ^ fumoplena, ora ^ ororiĉa, herba ^ herbriĉa, senta ^ sentriĉa. Simpla A- vorto havas ofte tre flekseblan signifon (§37.2.2). Normale la kunteksto pre- cizigas, sed iafoje preciziga aldono de HAV, PLEN, RIĈ (aŭ alia radiko) povas esti utila. Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson OZ (§39.1.32).

KELK

KELK estas uzata afiksece ĉe nombraj vortetoj (§23.1.1).

Prefikseca KELK montras multobligon per nedifinita sed ne granda nombro (pli ol unu): kelkdekM199 = "kelkaj dekoj", kelkcent = "kelkaj centoj", kelkmil = "kelkaj miloj". Atentu pri la akcento: kelkcent, kelkmil. KELK ne estas vorteto, sed radiko. Tial ne eblas disskribi tiajn vortojn. Ne skribu *kelk dek*, *kelk mil*, sed kelkdek, kelkmil. Ĉiam eblas anstataŭe diri kaj skribi: kelkaj dekoj, kelkaj miloj k.t.p.

Sufikseca KELK montras aldonon de nedifinita nombro (pli ol unu): dek- kelke M199 = "dek kaj kelkaj", tridekkelk-jara M83 = "havanta tridek kaj kelkajn jarojn".

Iafoje oni vidas prefiksecan KELK kun la signifo "proksimume": kelkmil = "proksimume mil". Tia uzo estas tamen malrekomendinda, ĉar ĝi kolizias kun la ĉi-antaŭe montrita Zamenhofa uzo de prefikseca KELK.

KELK estas uzata prefiksece ankaŭ ĉe tabelvortoj je I por emfazi la nedifinitecon: kelkiuj = "kelkaj, iuj", kelkiom = "kelke, iom". La iafoje uzata formo *kelkiu* (sen J) estas memkontraŭdira. Iu montras precize unu individuon, dum KELK montras pli ol unu.

LAND

La radiko LAND estas uzata sufiksece en gentobazaj landonomoj (§35.4) anstataŭ UJ (§38.2.29): Finnlando, Pollando, Skotlando, Svazilando, Svis- lando, Tajlando. Estas konsilinde tiamaniere uzi LAND nur kiam tio donas internacian nomformon aŭ kiam tia nomformo estas tradicia en Esperanto.

ON-vortoj

Kunmetaĵoj kun la sufikso ON (§38.2.27) estas ofte uzataj prefiksece: duon- horo = "duona horo, duono de horo", kvaronlitro = "kvarona litro, kvarono de litro", milonmilimetro = "milona milimetro, milono de milimetro", trionparto = "triona parto".

Eble tiaj kunmetaĵoj povas esti klarigataj kiel frazetvortigoj per O-finaĵo (§37.4): [duono de horo]-(periodo)-O ^ duonhoro.

Eblas krei ordinarajn kombinojn anstataŭe, ekz.: horkvarono (= "kvarono de horo"): Pasis certe horkvarono, antaŭ ol la floreto povis denove rekonsci- iĝi. FA1148 Formoj kiel horkvarono estas tamen ekstreme maloftaj.

Prefikseca DUON havas iafoje la specialan signifon: "proksimume duone, nekomplete, preskaŭ": duonnuda = "preskaŭ nuda", duonkuirita = "ne komplete kuirita".

Ĉe parencovortoj DUON havas du specialajn signifojn. Ĝi tie montras parencecon tra nur unu el la gepatroj kaj ankaŭ parencecon kreitan per re- geedziĝo:

duonfrato = 1. frato kun kiu oni havas nur unu el la gepatroj komuna, 2. filo de duonpatr(in)o

duonfilo = filo de la edz(in)o

duonpatro = nova edzo de la patrino

duonpatrino = nova edzino de la patro

Por parenceco kreita per regeedziĝo oni ankaŭ povas uzi la radikon VIC pre- fiksece: vicpatro, vicfilo, vicfrato. Oni proponis ankaŭ la neoficialan pre- fikson STIF° por tiu rolo: stifpatro, stiffilo, stiffrato, sed estas pli bone uzi VIC. Ĉe tiaj DUON-vortoj, kiuj povas havi ambaŭ signifojn de parenca DUON, oni prefere uzu VIC (aŭ eble STIF°) por regeedziĝa parenceco, kaj DUON nur por efektive duona parenceco.

POV, KAPABL, VOL

La radikoj POV, KAPABL kaj VOL estas ofte uzeblaj sufiksece kiel pli pre- cizaj alternativoj al la sufikso EM (§38.2.11): sciema ^ scipova, scivola; agema ^ agipova, agopova, agokapabla, agivola, agovola; kreema ^ krepova, krekapabla, krevola; vivema ^ vivipova, vivopova, vivokapabla, vivivola, vivovola. (Apud sciema kaj scivola oni uzas ankaŭ tre ofte scivol- ema. Praktike ĉiuj tri vortoj estas samsignifaj.) Vidu ankaŭ la neoficialan su- fikson IV (§39.1.21). Legu pli pri ligfinaĵoj en vortoj kiel vivipova kaj agivola en §37.3.

RET

La radiko RET estas ofte uzata prefiksece kun la signifo "Interreta, rilata al la Interreto": poŝto ^ retpoŝto = "Interreta poŝto", mesaĝo ^ retmesaĝo = "retpoŝta mesaĝo", retgazeto, retbutiko, retkamerao, retkomerco. Komp- aru kun prefikseca BIT.

ŜAJN, SIMIL, MANIER, STIL

La radikoj ŜAJN, SIMIL, MANIER kaj STIL estas ofte uzeblaj sufiksece anstataŭ la sufikso EC (§38.2.8) por krei pli precizajn vortojn: vereca ^ verŝajna, versimila; trompeca ^ trompŝajna, trompmaniera; dieca ^ dis- imila; homeca ^ homsimila; virece ^ virmaniere, virstile; japanece ^ japanmaniere, japanstile. Vidu ankaŭ la neoficialan sufikson ESK (§39.1.11).

ŜTEL

La radiko ŜTEL estas uzata prefiksece kun la speciala signifo "sekretece", "kaŝite", "kun la intenco ne esti rimarkebla", ofte tute sen rilato al efektiva ŝtelado: ŝteliri = "iri silente kaj nerimarkeble (kvazaŭ por ŝteli)", ŝtelobservi = "observi kaŝite (por ke neniu tion rimarku)". La sama speciala signifo aperas ankaŭ en la E-vorto ŝtel(ec)e: ŝtele eniri en domon = "kaŝite kaj nerimarkeble eniri en domon (eble tute ne por ŝteli)", kaj ankaŭ en moviĝoverboj kiel alŝteliĝi, enŝteliĝi kaj forŝteliĝi.

VIC

VIC estas uzata prefiksece por montri aferon aŭ personon, kiu anstataŭas aŭ povas anstataŭi ion aŭ iun: vicprezidanto = "anstataŭa prezidanto", vicdirektoro = "anstataŭa direktoro", vicrado = "rezerva rado". VIC estas ankaŭ uzebla en iaj parencovortoj, vidu ĉi-antaŭe ĉe ON-vortoj. Legu ankaŭ pri vice al kaj vic' al en §12.3.6.1.

VIR

VIR estas uzata prefiksece por montri viran sekson. Komparu kun la sufikso IN (§38.2.20). Oni tiel povas uzi VIR nur ĉe io, kio povas havi sekson, kaj nur ĉe vortoj, kiuj ne estas viraj jam per si mem.

VIR estas prefiksece uzata precipe ĉe bestaj vortoj: virĉevalo, virkato, virbovo, virhundido, virbesto.

Ankaŭ ĉe homaj vortoj oni povas uzi VIR prefiksece: virhomo, virprezid- anto, virsekretario. Sed ĉe homaj vortoj oni normale preferas uzi VIR kiel A-vorton: vira homo, vira prezidanto, vira sekretario.

Tre ofte oni tamen forlasas VIR, kvankam temas pri virbesto aŭ virhomo. Rimarku, ke la memstara vorto viro ĉiam signifas "plenkreska virhomo", dum prefikseca VIR nur montras viran sekson (ne homecon, nek plenkresk- econ). La vorto vira jen montras nur viran sekson, jen inkluzivas homecon kaj plenkreskecon, laŭ la kunteksto.

En la komenca tempo oni uzis VIR sufiksece por montri viran sekson, sed tio delonge malaperis: ĉevalviro, bovoviro.

Anstataŭ VIR aŭ vira iuj uzas la proponitan virseksan sufikson IĈ° (§39.1.13). Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.

38.4.2. Afiksecaj rolvortetoj

Rolvortetoj (§12.3) estas tre ofte prefiksece uzataj en kunmetitaj vortoj. Tiaj kunmetaĵoj estas aŭ kombinoj (§37.3) aŭ frazetvortoj (§37.4). Oni devas fari distingon inter tiuj du manieroj uzi rolvortetojn prefiksece. En frazetvorto la rolvorteto rilatas kiel rolmontrilo al tio, kio staras tuj poste. En kombino la rolvorteto rilatas al io alia, kio eble eĉ ne estas esprimita.

Frazetvortoj

Vortoj kun prefikseca rolvorteto plej ofte estas frazetvortoj. Tia kunmetaĵo devenas de frazeto. La rolvorteto estas uzata prefiksece al tiu vorto, al kiu ĝi rilatas en la plena frazeto: • sen fino ^ senfina = tia, ke ĝi estas sen fino

pri amo ^ priama = tia, ke ĝi temas pri amo

antaŭ (ĝusta) tempo ^ antaŭtempa = tia, ke ĝi okazas antaŭ la ĝusta tempo

inter nacioj ^ internacia

per Esperanto ^ peresperanta aŭ per-Esperanta

sen pensoj ^ senpense

de la nasko ^ denaske

ĝis la fino ^ ĝisfine

kontraŭ veneno ^ kontraŭveneno = kuracilo kontraŭ veneno

ekster la lando ^ eksterlando = la tuta mondo krom la propra lando

sen vento ^ senvento = stato sen vento, plene senmova aero

tra nokto ^ tranokti = pasigi nokton, gasti tra nokto

per laboro ^ perlabori = akiri per laboro

en teron ^ enterigi = meti en la teron

sen movoj ^ senmovigi = fari tia, ke movoj ne eblas

sen kuraĝo ^ senkuraĝigi = forpreni ies kuraĝon

en ŝipon ^ enŝipiĝi = iri en ŝipon (por forveturi)

en amon ^ enamiĝi (al iu) = ekesti amanta (iun). La amo direktiĝas al la amato. Tial oni prefere diru mi enamiĝis al vi, ne *mi enamiĝis en vi(n) *. La prefikseca en ne rilatas al la amato. Oni povas ankaŭ uzi enamiĝi je iu.

ekster la lando ^ eksterlandano = ano de alia lando

por vivi ^ porvivaĵo = rimedo por sin nutri

sen senco ^ sensencaĵo = io, kio ne havas sencon

Kombinoj

Prefikseca rolvorteto ankaŭ povas esti preciziga antaŭelemento en kombino. En tia vorto la rolvorteto tute ne estas rolmontrilo de la posta elemento, sed rilatas al io alia:

paroli ^ alparoli = direkti sin al iu per parolado

veni ^ alveni = veni al la celo

pagi ^ antaŭpagi = pagi antaŭ la kutima aŭ deviga tempo

preni ^ depreni = preni de iu aŭ de io (komparu kun prefikseca for, §38.4.3)

havi ^ enhavi = havi en si

gluti ^ engluti = enigi en sin per glutado

radikiĝi ^ enradikiĝi = fiksiĝi en ion per siaj radikoj

ŝanĝi ^ interŝanĝi = reciproke ŝanĝi inter si

rompi ^ interrompi = rompi inter du punktoj

spaco ^ interspaco = spaco inter du aferoj

paroli ^ kontraŭparoli = paroli kontraŭ io

rimedo ^ kontraŭrimedo = rimedo kontraŭ io

seĝo ^ kromseĝo = aldona seĝo krom la ordinaraj

sidi ^ kunsidi = sidi kune

sekvi ^ postsekvi = sekvi post io

kompreni ^ subkompreni = kompreni tion, kio estas kaŝita sub io

aĉeti ^ subaĉeti = korupti per kaŝita mondonaco aŭ simile (figura sig- nifo)

jupo ^ subjupo = jupo portata sub alia jupo

ŝarĝi ^ superŝarĝi = ŝarĝi super ia limo

signo ^ supersigno = aldona signo super litero

aŭtoro ^ kunaŭtoro = aŭtoro, kiu verkas kune kun alia aŭtoro

Kiam oni uzas tian vorton en frazo, la prefikseca rolvorteto ofte ripetiĝas antaŭ tio, al kio ĝi vere rilatas:

Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron. FE 31

Mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo. BV 47

Mi kontraŭ vi kiel bofilo, kiam la tempo venos, nenion kon- traŭparolos. BV 28

Tiuj vortoj enhavas en si profundan doloron. FA1235

Neniaj mokoj nek atakoj nin debatos de la vojo. FK 267

Ofte oni ne ripetas la rolvorteton antaŭ tio, al kio ĝi rilatas, sed uzas ansta- taŭe alian rolvorteton:

Ĝi parolas nur pri tiaj instruoj, kiuj ne kontraŭparolas al la scienco. OV 328 Al anstataŭ ripeto de kontraŭ.

Tio, al kio la prefikseca rolvorteto rilatas, ofte povas aperi kiel objekto de ĉi tia verbo:

La belan Saran li jam kelkfoje ĉirkaŭiris. ^41 = Ĉirkaŭ la bela Sara li jam kelkfoje iris.

Ŝi transiris la sojlon. M134 = Ŝi iris trans la sojlon.

Sed tre ofte la objekto de ĉi tia verbo estas io tute alia sen rekta rilato al la prefikseca rolvorteto: Alportu al mi metron da nigra drapo. FE 32

Ne ekzistas ĝeneralaj reguloj, kiuj decidas, kio estu objekto de ĉi tia verbo (se ĝi entute estas objekta). Legu pli pri objektaj kaj senobjektaj verboj en §30.

El

El povas esti tute normala prefikseca rolvorteto en kombinoj kaj fraz- etvortoj, ekz.: eliri (kombino) = "iri el io", elbati (kombino) = "bati ion el io", el (la) lito ^ ellitiĝi (frazetvorto) = "leviĝi el (la) lito".

Sed prefikseca el estas en kombinoj ankaŭ uzata kun la speciala signifo "komplete, ĝisfine, ĝisprete, ĝis rezulto, ĝis difekto, ĝis malapero":

trinki ^ eltrinki = trinki ĉiom de io

lerni ^ ellerni = lerni tute plene

fari ^ elfari = produkti

kreski ^ elkreski = kreski ĝis matureco

etendi ^ eletendi = etendi laŭ la plena longo

uzi ^ eluzi = uzi ĝis difektiĝo

Iuj tiaj el-vortoj ricevis specialan (figuran) signifon:

porti ^ elporti = porti el io, porti (= toleri) ĝisfine

teni ^ elteni = rezisti, ne cedi, pacience toleri, elporti

pensi ^ elpensi = krei per pensado

Se estas risko pri konfuzo inter la propra signifo de el, kaj la speciala ĝisfina signifo, oni uzu ion alian prefiksece por esprimi la signifon "ĝisfine". Oni tiel uzas ekz. tra, for, SAT, kaj FIN. Oni devas tamen ĉiam atenti, ke la uzata radiko aŭ vorteto taŭgu laŭsence, ekz.: trabori, trakuri, forkaŝi, sat- manĝi, finkanti, finfari, finmanĝi k.t.p.

Iuj kontraŭas al prefikseca FIN por ĝisfineco, sed malgraŭ diversaj teoriaj argumentoj, FIN fariĝis sufiĉe populara en tiu rolo. Ĉiuokaze prefikseca FIN estas ĉiam komprenata.

Oni ankaŭ povas tian ĉi signifon montri per plurvortaĵo, kio estas ofte la plej bona solvo: legi ĝisfine, kuri tra la tuta urbo, manĝi ĝis sateco, kanti ĝis la fino, kanti la tutan kanton k.t.p.

Oni multe klopodis por trovi ion, kio povus esti ĝenerale uzata prefiksece por la signifo "ĝisfine". Tio tamen ne sukcesis. Oni uzu kiom eble el, kiu estas Zamenhofa kaj vaste uzata. En okazo de nepra bezono oni uzu alian rimedon.

Pri

En frazetvortoj (kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo) prefikseca pri estas uzata en ordinara maniero, ekz.: pri amo ^ priama = "tia, ke ĝi temas pri amo", pri nutro ^ prinutra = "tia, ke ĝi temas pri nutr(ad)o".

En kombinoj prefiksecapri kreas objektajn verbojn. Aŭ ĝi faras senobjektan verbon objekta, aŭ ĝi faras el jam objekta verbo novan objektan verbon. Normale tia pri-verbo havas originan pri-komplementon kiel objekton:

Li silentis pri la afero. ^ Li prisilentis la aferon. Silenti estas senobjekta verbo. Prisilenti estas objekta verbo, kies objekto estas tio, pri kio oni silentas.

Li pensis (ion) pri ŝi. ^ Li pripensis ŝin. Pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la pensoj mem (sed kiu ofte aperas tute sen objekto). Pri- pensi estas objekta verbo, kies objekto estas la temo de la pensoj.

En iaj okazoj ĉi tia pri-verbo havas objekton, kiu origine ne estis pri- komplemento, sed ekz. de-komplemento aŭ al-komplemento. En tiaj verboj pri perdis sian propran signifon, kaj estas uzata nur por ŝanĝi la frazrolojn. Pri estas tiel uzata precipe en iuj tradiciaj verboj:

rabi ^ prirabi

Ili rabis monon de la homoj.

Ili prirabis la homojn (je/por mono).

semi ^ prisemi

Mi semis tritikon sur la kampon. Mi prisemis la kampon (per tritiko).

ĵeti ^ priĵeti

Ŝi ĵetis ŝtonojn al li. Ili priĵetis lin per ŝtonoj.

konstrui ^ prikonstrui

Ni konstruos domojn sur la monto. Ni prikonstruos la monton (per domoj).

serĉi ^ priserĉi

Ili serĉis armilojn ĉe li. Ili priserĉis lin (por armiloj).

lumi ^ prilumi = "ĵeti sian lumon ien"

La luno lumis en la ĉambron.

La luno prilumis la ĉambron.

Nur io, kio mem estas luma, povas prilumi. Lumigi = "fari tiel ke io lumu, provizi per lumo".

pluvi ^ pripluvi

Pluvas sur la kampon. La nuboj pripluvis la kampon.

Unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis. ^™ 4

Dum pluvi estas sensubjekta verbo (§30.1), la verbo pripluvi bezonas subjekton.

Prefikseca pri en kelkaj okazoj nur servas por doni al verbo novan signifon, kiu iel rilatas al la origina signifo:

respondi ^ prirespondi = devi prizorgi ion kaj porti la rezultojn de eventuala misaĵo (nun oni uzas pli ofte respondeci responsi)

juĝi ^ prijuĝi = esprimi aproban aŭ malaproban opinion pri io

ĵuri ^ priĵuri = doni aŭ dediĉi ofere al Dio En tia uzo pri similas al la sufikso UM (§38.2.31).

38.4.3. Aliaj afiksecaj vortetoj

Krom rolvortetoj (§38.4.2) ankaŭ multaj aliaj vortetoj estas uzataj prefiksece en diversaj manieroj. Ĉi tie aperos nur kelkaj gravaj ekzemploj de tia uzo.

Ci

La loka vorteto ĉi (§14.1.2) estas tre ofte uzata prefiksece en frazetvortoj kun A-finaĵo aŭ E-finaĵo. Normale oni uzas por klareco dividostrekon post

ĉi:

en tiu ĉi jaro ^ ĉi-jare

sur ĉi tiu flanko ^ ĉi-flanke

post tio ĉi ^ ĉi-poste

sub ĉi tio ^ ĉi-sube

Rimarku, ke ĉi estas memstara vorto en tiu ĉi, ĉi tiu, tie ĉi, ĉi tie k.t.p. Ne uzu dividostrekon tie.

Legu pli detale pri kunmetaĵoj kun ĉi en §14.1.2. Fi

La ekkria vorteto fi (§18.1) estas ofte uzata prefiksece kun la signifo "mal- ŝatinda, abomena". Prefikseca fi montras subjektivan indignon aŭ moralan kondamnon kontraŭ tio, kio staras poste:

homo ^ fihomo = naŭza, malmorala, malŝatinda homo

ŝerco ^ fiŝerco = senhonta ŝerco

domo ^ fidomo = domo, kie okazas abomenaj malŝatindaj aferoj

gazeto ^ figazeto = abomena gazeto

insekto ^ fiinsekto = malŝatinda aŭ parazita insekto

herbo ^ fiherbo = trudherbo, herbo kiu malhelpas la kulturadon de aliaj utilaj plantoj (oni uzas ankaŭ herbaĉo, sed la herbo mem ne estas mal- bonkvalita, nur nedezirata)

karesi ^ fikaresi = senhonte, malĉaste kaj trude karesi

fama ^fifama = fama pro malŝatindaj aferoj

Prefikseca fi kaj la sufikso AĈ (§38.2.1) estas similaj. Fi estas pli subjektiva. Ĝi esprimas indignon kaj malŝaton. AĈ estas pli objektiva. Ĝi montras mal- taŭgecon kaj malbonan kvaliton. En la frua tempo, antaŭ ol AĈ aperis en la lingvo, prefikseca fi estis uzata en ambaŭ signifoj.

For

La loka kaj mova vorteto for (§14.1.3) estas ofte uzata prefiksece ĉe agaj vortoj: foriri, foriro, forkuri, forkurado, forfali, forĵeti, forŝiri, forpermesi, fortimigi, forargumenti, forbuĉi, fordormi, foresti, foresto. Ĉiuj tiaj vortoj estas tute normalaj kombinoj. Ofte oni ankaŭ povas uzi de en ĉi tiaj vortoj: forŝiri ~ deŝiri, forpreni ~ depreni, fortranĉi ~ detranĉi. Sed for donas pli fortan signifon.

Kvazaŭ

Prefikseca kvazaŭ (§14.3.12) montras, ke io ne havas sian veran signifon, sed signifon apudan, similan, proksimuman: kvazaŭedzo = "viro, kiu loĝas kun virino kvazaŭ edzo" (= konkubo), kvazaŭhomo = "homsimila pupo", kvazaŭrimo = "rimo per similaj sonoj". Komparu kun la neoficialaj sufiksoj OID (§39.1.26) kaj ESK (§39.1.11).

Mem

Prefikseca mem (§14.3.13) havas du malsamajn signifojn: 1. "sen helpo de alia": memvole, memlerninto, memdisciplino, memstara, memkompreneble. 2. "al si mem, pri si mem, sin mem": memestimo, memamo, memdefendo, memmortigo, memportreto, memofero. Se la signifo estas "sin mem", oni povas ankaŭ uzi sin prefiksece.

Ne

Prefikseca ne (§21) montras foreston, mankon de io (ekz. de eco): neĝent- ila FE16, nelonge FE25, nefermita FE33, nematura FE36, nelertaFE37, nekompren- ebla FE41, nelegeble FE41, nekredebla FE41, nejudo = "homo, kiu ne estas judo", ne-Kopenhagano FA1128 = "persono, kiu ne loĝas en Kopenhago", nelibroj = "kategorio de varoj (en librovendejo k.s.), kiuj ne estas libroj (sed ek- zemple diskoj)". Komparu kun prefikseca sen (§38.4.2). Legu ankaŭ pri la diferenco inter prefikseca ne kaj la prefikso MAL en §38.3.7.

Sin

La pronomo si (§11.6) kun N-finaĵo estas ofte uzata prefiksece anstataŭ mem en la signifo "sin mem": sinfido, sindefendo, singarda, sindona.

Sin kiel memstara vorto estas uzebla nur pri la tria persono, sed prefikseca sin estas uzata ankaŭ pri la unua kaj dua personoj: Kontraŭ s-ro K. mi estos singarda. OV 55° = Mi gardos min kontraŭ s-ro K.

Sin-vortoj estas frazetvortoj, kiuj deiras de I-verba frazeto:

sin defendi ^ [sin defendi]-(ago)-O ^ sindefendo = "la ago defendi sin mem"

Tia sin-vorto povas havi ĉian finaĵon krom verba finaĵo: sinfido, sinfida, sinfide. Se oni volas uzi verban finaĵon, oni devas reiri al la origina frazeto, kie sin estas aparta vorto. Se sin ne rilatas al la tria persono, oni devas tiam ŝanĝi al min, nin vin laŭ la senco:

ŝia sindefendo ^ Ŝi defendas sin.

ilia sindefendo ^ Ili defendas sin.

mia sindefendo ^ Mi defendas min.

nia sindefendo ^ Ni defendas nin.

via sindefendo ^ Vi defendas vin.

En tiaj ĉi vortoj oni konservas la N-finaĵon de sin. Normale tamen N-finaĵoj (same kiel J-finaĵoj) forfalas ene de kunmetitaj vortoj (§37.4).

39. Neoficialaj afiksoj

Krom la oficialaj afiksoj (§38) ekzistas ankaŭ neoficialaj. La plej multaj el ili estas specialaj afiksoj uzataj nur en faka lingvaĵo, en scienco, en teĥniko k.s. Iuj estas nuraj proponoj, kaj estas apenaŭ uzataj entute. Sed kelkaj aperas eĉ en ordinara lingvaĵo.

Ofte estas malfacile juĝi, ĉu temas pri vera afikso, aŭ pri restaĵo de afikso en alia lingvo, ekz. Latino aŭ la Greka. Tia ŝajna afikso nomiĝas eksafikso. La ĉi-postaj klarigoj tamen provas laŭeble distingi. Tio, kio ĉiam nur estas ek- safikso, ne estas klarigita ĉi tie. Ne aperas do ekz. radikofinoj kiel "aci", "ici", "itat" kaj "ent", aŭ radikokomencoj kiel "dia", "epi" kaj "peri", ĉar ili neniam estas uzataj kiel veraj afiksoj en Esperanto. Se oni interesiĝas pri tiaj radikopartoj, oni legu libron pri Latino aŭ la Greka. Sed ja aperas kelkaj "duonafiksoj", kiuj normale nur estas eksafiksoj, sed kiuj iafoje aperas prove, eksperimente aŭ fuŝite en vera afiksa uzo.

Legu ankaŭ pri ŝajnaj IN-afiksoj en §38.2.20, kaj ŝajnaj ISM-sufiksoj kaj IST-sufiksoj en §38.2.24.

Ĉu enkonduki novajn afiksojn?

Multaj Esperantistoj pensas, ke afiksoj estas la plej bona parto de Esperanto. Tial ili volas krei pli da afiksoj. "Ju pli multaj afiksoj, des pli bona Esper- anto." La boneco de la Esperanta vortfarado tamen ne troviĝas en la afiksa sistemo, sed ĝenerale en la eblo libere krei kunmetitajn vortojn. Tion oni faras ne nur per afiksoj, sed ankaŭ per kunmetado de ordinaraj radikoj kaj vortetoj.

Ordinarajn radikojn oni uzas en la vortfarado laŭ ĝeneralaj principoj, kiuj estas tiel facilaj, ke plej multaj lernolibroj eĉ ne klarigas ilin. Oni lernas tian vortfaradon precipe el praktikaj ekzemploj.

La afiksojn oni devas tamen aparte lerni. Por ĉiu (vera) afikso oni devas ek- scii, kiel uzi ĝin. Tial la lernolibroj ilin zorge klarigas.

La oficialaj afiksoj funkcias bonege kaj estas tre utilaj en Esperanto, ĉar ĉiuj jam kiel komencantoj lernas ilin. Novaj afiksoj tamen ne estas troveblaj en la lernolibroj, kaj oni apenaŭ havas okazon ekscii, kiel uzi ilin.

Novaj ordinaraj radikoj facile eniras en la lingvon, ĉar por ili ne validas specialaj reguloj, sed novaj afiksoj malofte sukcesas hejmiĝi en Esperanto. Se oni sentas, ke necesas nova radiko, oni do prefere enkonduku ĝin ne kiel afikson, sed kiel ordinaran radikon, kiun ĉiuj povas facile uzi laŭ la bazaj vortfaraj principoj.

Iuj novaj afiksoj renkontas problemojn, ĉar ili kolizias kun jam ekzistantaj vortoj. Tiaj novaĵoj estas normale tre evitindaj.

La ĉi-antaŭaj avertoj tamen ne signifas, ke oni malpermesu ĉiajn ajn novajn afiksojn. Se nova afikso vere estas bezonata, kaj funkcias bone, tiam ĝi ja povas esti akceptata. Multaj neoficialaj fakaj afiksoj funkcias tute bone, kaj oni uzu ilin libere sur iliaj apartaj uzokampoj.

39.1. Neoficialaj sufiksoj

AB°

"Fiksita instalaĵo". Nur eksperimente uzata por diversaj instalaĵoj: trinki ^ *trinkabo* = "trinkakvoĵetilo, trinkŝprucilo", ellasi ^ *ellasabo* = "neces- eja seĝo". (AB devenas de la nekunmetita vorto lavabo = "lavpelvo fiksita al muro".) AB estas evitenda. Por esti komprenata oni uzu esprimojn kiel trink- ilo, trinkfontano, necesejo, neceseja seĝo, necesseĝo k.t.p. (Kaj anstataŭ lavabo sufiĉas ofte lavujo.)

AC

Ekssufikso en multaj nomoj de plantfamilioj: kompozitacoj, labiacoj, kruciferacoj.

Vera sufikso

"Plantfamilio". Uzata en botaniko post la tipa membro de la familio: rozo ^ rozacoj = "la familio de rozosimilaj floroj", ulmo ^ ulmacoj = "la familio de ulmosimilaj arboj". Oni uzu AC nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreg- uloj. Komparu kun AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8), EN (§39.1.9) kaj OID (§39.1.26).

AL

Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: normala, formala, originala, kriminala, speciala, sociala, materialo, vokalo, signalo, generalo, centralo.

Vera sufikso

"Plantordo". Uzata en botaniko post la plej tipa membro de la ordo: rozo ^ rozaloj = "la ordo de rozosimilaj plantoj", poligono ^ poligonaloj, ork- ido ^ orkidaloj. Oni uzu AL nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AC (§39.1.2), E (§39.1.7), ED (§39.1.8), EN (§39.1.9) kaj OID (§39.1.26).

"Osto". Evitinda anatomia sufikso: nazo ^ *nazalo*, femuro ^ *femuralo*. Uzu OST anstataŭe: nazosto, femurosto k.t.p.

"Rilata, apartena". Oni proponis uzi AL por krei el ecaj radikoj A-vortojn kun rilata signifo: varmo ^ *varmala* = "rilata al varmo, temanta pri varmo" (varma = "kun multe da varmo"); sano ^ *sanala* = "rilata al sano, apartena al sano" (sana = "havanta sanon"). Tiu propono neniam re- aliĝis en la lingvo. Oni esprimu tiajn signifojn per plurvortaĵoj: pri varmo, de varmo. Eventuale oni povas uzi kunmetaĵojn kun pri, rilata aŭ simile: privarma, varmorilata, varmotema, prisana, sanrilata.

ANC

Ekssufikso en multaj vortoj kun diversaj signifoj: substanco, konkordanco, ekstravaganco, ambulanco, disonanco, kvitanco. Iuj tiaj vortoj montras fizikajn grandojn en elektroscienco: impedanco, reluktanco, admitanco, per- meanco.

Vera sufikso

"Fizika grando". Oni provis en scienco uzi ANC kiel veran sufikson por fari vortojn por fizikaj grandoj: ŝargo ^ ŝarganco, indukto ^ induktanco, vario ^ varianco. Preskaŭ ĉiuj tiaj vortoj estas rigardeblaj kiel nekunmetitaj. ANC ĉiuokaze estas pure faka sufikso.

ARI°

Proponita matematika sufikso por nombrosistemoj: du ^ *duaria* = "duuma", dek ^ *dekaria* = "dekuma". ARI ne estas praktike uzata. Oni uzu UM (§38.2.31) en tiaj vortoj.

ATOR (kaj ADOR°)

Ekssufikso en multaj radikoj por aparatoj aŭ agantoj: inkubatoro, radiatoro, generatoro, karburatoro, diktatoro, uzurpatoro.

Vera sufikso

"Aparato". Iafoje uzata anstataŭ IL (§38.2.19), kiam temas pri komplikita aparato aŭtomate funkcianta:pumpi ^ *pumpatoro* = "aŭtomata pumpilo", kalkuli ^ *kalkulatoro*, raboti ^ *rabotatoro*. Oni eĉ proponis la vari- anton *ADOR*° por ne-aŭtomataj konstrumaŝinoj: *asfaltadoro*, *el- kavigadoro*. ADOR kolizias kun la verbo adori (= "honori kiel diaĵon"). Oni esprimu tiajn ideojn per la vortoj aparato, maŝino kaj aŭtomato, aŭ simple per la sufikso IL, kiu montras kaj simplajn ilojn, kaj ellaboritajn maŝ- inojn: pumpmaŝino, aŭtomata pumpilo, kalkulaparato, kalkulaŭtomato, rabotmaŝino, asfalt(ad) maŝino, elkavigmaŝino (aŭ simple fosmaŝino).

E

"Plantotribo" (subdivido de plantofamilio). Uzata en botaniko post la tipa membro de la tribo: asklepiado ^ asklepiadeoj = "la tribo de asklepiadosimilaj plantoj". Oni uzu E nur laŭ la internaciaj botanikaj nomreguloj. Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), ED (§39.1.8), EN (§39.1.9) kaj OID (§39.1.26).

"Koloro". Proponita, sed apenaŭ uzata sufikso por fari kolorvortojn el radikoj, kiuj ne mem montras koloron: rozo ^ *rozea* = "rozkolora, roze ruĝa", neĝo ^ *neĝea* = "neĝkolora, neĝe blanka", polvo ^ *polvea* = "polvokolora, polvogriza". Oni uzu kunmetaĵojn kun la radiko KOLOR (rozkolora, neĝkolora) aŭ precizajn kombinojn kun kolororadikoj (rozoruĝa, neĝblanka), aŭ plurvortaĵojn (roze ruĝa, blanka kiel neĝo). Ofte la sufikso EC (§38.2.8) povas esti sufiĉa: rozeca, neĝeca, polveca. Sed tiaj EC-vortoj ne nepre montras koloran similecon.

ED

"Bestofamilio". Uzata en zoologio post la tipa membro de la familio: cervo ^ cervedoj = "la familio de cervosimilaj bestoj", mustelo ^ musteledoj. Oni uzu ED nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. ED respondas al la Latina sufikso "idae". Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E (§39.1.7), EN (§39.1.9) kaj OID (§39.1.26).

EN

"Besta subfamilio". Uzata en zoologio post la tipa membro de la subfamilio: lutro ^ lutrenoj = "la subfamilio de lutrosimilaj bestoj", mustelo ^ mustelenoj. Oni uzu EN nur laŭ la internaciaj zoologiaj nomreguloj. EN re- spondas al la Latina sufikso "inae". Komparu kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8) kaj OID (§39.1.26).

ENZ°

"Substanco, kiu servas por ago". Eksperimente uzata, precipe en kemio, anstataŭ IL (§38.2.19), kiam ne temas pri instrumento, sed pri substanco: solvi ^ solvenzo = "solvantaĵo", stabiligi ^ stabiligenzo = "stabiliga sub- stanco", dolĉigi ^ dolĉigenzo = "dolĉigaĵo". En faka lingvaĵo ENZ eble povas esti utila, sed normale oni uzu IL, (ANT) AĴ, aŭ diversajn kunmetaĵojn kaj plurvortaĵojn.

ESK

Ekssufikso en kelkaj radikoj kun la signifo "simila": groteska, fluoreski, lumineski.

Vera sufikso

"Simila sed ne vera, maniera, stila". Iafoje uzata anstataŭ EC (§38.2.8): Jap- ana ^ Japaneska = "simila al Japana stilo, ŝajne Japana", vira ^ vireska = "virosimila", blua ^ blueska = "blueta, neklare blua, blusimila". ESK estas malofte uzata. Normale sufiĉas EC: Japaneca, vireca, blueca. Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun ŜAJN aŭ SIMIL (§38.4.1): ŝajnblua, Japansimila k.s.

I

Ekssufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj. La vokalo "i" estas senkonkurence la plej ofta radikofino en Esperanto.

Interalie multaj nomoj de sciencoj kaj okupoj finiĝas per "...io": geografio, biologio, agronomio, homeopatio, anatomio, kirurgio, filozofio. Por tiaj vortoj tre ofte ekzistas paralela radiko sen "i" por la responda fakulo: ge- ografo, biologo, agronomo, homeopato, anatomo, kirurgo, filozofo. Atentu, ke la radiko sen "i" iafoje havas alian signifon. Ekz. telegrafio estas okupo, sed telegrafo estas aparato, ne persono. El vortoj por sciencoj kaj okupoj oni ankaŭ povas fari nomojn de fakulo per la sufikso IST: geografiisto, biologi- isto, agronomiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrabla duobla "i", oni normale preferas sensufiksan vorton, kiam tia ekzistas.

I estas ankaŭ ekssufikso en multaj landonomoj: Aŭstralio, Ĝibutio, Haitio, Sirio.

Vera sufikso

"Lando" (post nomo de popolo). Tre ofte uzata paralele kun la sufikso UJ en landonomoj (§35.4):

Francoj ^ Francio = Francujo

Japanoj ^ Japanio = Japanujo

La landnoma sufikso I ne estas oficiala. Iam ĝi estis malrekomendata de la Akademio de Esperanto, sed ne plu (Aktoj de la Akademio II, p. 14). Ĝi eĉ estas uzata (paralele kun UJ) en la Akademia Listo de Rekomendataj Landnomoj.

"Lando" (post nomo de urbo, rivero, monto k.s.). Uzata en kelkaj okazoj por eviti plursignifajn geografiajn nomojn:

Meksiko (lando, federacia ŝtato, urbo) ^ Meksikio LR15 (nur lando)

Kebeko (provinco, urbo) ^ Kebekio (nur provinco)

Senegalo (lando, rivero) ^ Senegalio (nur lando)

Luksemburgo (lando kaj urbo) ^ Luksemburgio (nur lando)

Brandenburgo (Germana federacia lando kaj urbo) ^ Brandenburgio (nur federacia lando)

Romo (urbo) ^ Romio (la Roma regno, la Roma imperio)

En multaj similaj okazoj oni tamen neniam uzas tiun ĉi metodon kaj lasas la plursignifecon, ekz.: Malto (lando kaj insulo), Singapuro (lando kaj urbo), Nikaragvo (lando kaj lago), Kuvajto (lando kaj urbo), Paragvajo (lando kaj rivero), Kenjo (lando kaj monto), Sanmarino (lando kaj urbo).

La Akademio de Esperanto prave rekomendis ne uzi la sufikson I en tiaj ĉi nomoj (Aktoj de la Akademio III, p. 49). Nur se jam internacie ekzistas tiaj paralelaj nomoj (kun "i" por lando - sen "i" por urbo, rivero aŭ simile), oni ja uzu la distingon. Tiam ne temas pri Esperanta sufikso, sed pri parto de radiko. Oni do ja uzu ekz. Alĝero (urbo), Alĝerio (lando); Tunizo (urbo), Tunizio (lando); Namibo (dezerto), Namibio (lando), ĉar tiaj nomoj ekzistas ankaŭ en aliaj lingvoj. Sed oni prefere ne uzu formojn kiel Meksikio, Kebekio, Senegalio k.a., ĉar tiuj nomoj ekzistas nur en Esperanto. En unu okazo temas pri du malsamaj landoj: Niĝero (rivero kaj lando inter Malio kaj Ĉado), Niĝerio (lando inter Benino kaj Kameruno). En unu okazo la internacia distingo estas inversa: Brazilo (lando), Brazilio Braziljo (urbo). Se oni uzas tiajn ĉi "i" nur laŭ la internaciaj formoj, tiaj okazoj tute ne kreas problemojn.

Se internacie du aŭ pli da nomoj samas, oni uzu laŭ bezono esprimojn kun

urbo, rivero, monto k.s. Tio estas multe pli klara: Meksikurbo, la urbo Meksiko, la federacia ŝtato Meksiko, la lando Meksiko, Kebekurbo, la pro- vinco Kebeko, la rivero Senegalo, la lando Senegalo, la lando Luksemburgo,

Luksemburgurbo, la urbo Luksemburgo, la (federacia) lando Brandenburgo, la urbo Brandenburgo, la Roma regno Rt130 k.t.p.

IĈ°

IĈ° = "la vira sekso". Proponita sufikso por indiki, ke homo aŭ besto estas vira: najbaro ^ najbariĉo = "vira najbaro", kuracisto ^ kuracistiĉo = "vira kuracisto", bovo ^ boviĉo = "virbovo", kato ^ katiĉo = "virkato".

La sufikson IĈ° elpensis sendepende pluraj homoj inspirite de la karesnoma sufikso ĈJ (§38.2.6) (komparu kun la paro IN §38.2.20 kaj NJ, §38.2.25). Kredeble la unua propono aperis jam en la jaro 1976. IĈ° estas nun (en la jaro 2019) senkonkurence la plej populara propono de tia sufikso, kaj nemalmultaj homoj jam uzas ĝin. Sed la plej multaj ankoraŭ uzas vira aŭ prefiksecan VIR (§38.4.1).

Iuj volas uzi IĈ° ankaŭ ĉe viraj radikoj, kies signifon ili do volas ŝanĝi al sekse neŭtra: *patro* (kun neŭtra interpreto) ^ *patriĉo* = "patro", *knabo* (kun neŭtra interpreto) ^ *knabiĉo* = "knabo", *viro* (kun neŭtra interpreto) ^ *viriĉo* = "viro". Tiel drastaj signifoŝanĝoj de oftaj kaj firme enradikiĝintaj vortoj estus vera reformo de la lingvo, kaj tial malfacile realigebla. Tia sekse neŭtra uzo ekz. de patro eĉ povas kaŭzi gravajn mis- komprenojn. Aliaj anstataŭe provas enkonduki tute novajn sekse neŭtrajn vortojn, ekz. pajtroparento (§4.3) por "patro/patrino".

Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3, la proponita neduuma sufikso IP° (§39.1.18), la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ° (§39.1.23) kaj la sekse neŭtra unu-nombra pronomo ri° (§11.5).

Ordinara radiko

iĉo = vira homo, vira besto

iĉa = virseksa, tia kiel iĉo, rilata al iĉo k.s.

Fakte IĈ estas uzata pli ofte en la vortoj iĉo kaj iĉa ol ĝi estas uzata kiel su- fikso. La vorto iĉo estas sendependa de aĝo, dum la vorto viro ordinare havas la sencon de plenkreska virseksa homo (§38.4.1). Se oni volas paroli pri virseksaj homoj sendepende de aĝo, mankas oportuna vorto en klasika Esperanto, kio kredeble kontribuis al la populariĝo de la vorto iĉo.

IF°

Ekssufikso en kelkaj vortoj kun IG-eca signifo: modifi, amplifi, klasifi. Vera sufikso

"Igi io". Proponita sed apenaŭ uzata tehnika sufikso por tiaj okazoj, kiam oni volas esprimi "igi io" kaj ne "igi ia": *varmifi* = "igi varmo, ŝanĝi ian energiformon en varmon" (varmigi = "igi varma, doni la econ varmo al io"), *acidifi* = "igi acido, ŝanĝi substancon tiel, ke ĝi fariĝas acido" (acidigi = "igi acida, doni acidecon al io"). Oni esprimu tiajn specialajn signifojn per pluraj vortoj: igi varmo, ŝanĝi en acidon k.s. Rimarku, ke IG (§38.2.17) en multaj okazoj signifas "igi io": edzinigi, polvigi.

39.1.15. IK

Ekssufikso aŭ ŝajnsufikso en multegaj radikoj kun plej diversaj signifoj: for- miko, fortika, harmoniko, heliko, klasika, kleriko, kliniko, koliko, komika, komuniki, maniko, miristiko, narkotiko, paniko, persiko, polemiko, prediki, rustika, saliko, trafiko k.a. Multaj "ik"-vortoj estas nomoj de sciencoj, fakoj, artoj, okupoj k.s.: botaniko, dinamiko, fiziko, fonetiko, grafiko, gramatiko, heraldiko, liriko, logiko, matematiko, mekaniko, mnemoniko, muziko, optiko, plastiko, politiko, tehniko k.a.

Vera sufikso

"Fako, scienco, okupo". Ofte oni povas rigardi IK kiel veran sufikson. Iafoje ĝi aperas post nomo de persono, kiu okupiĝas pri la fako: ĝardenisto ^ ĝardenistiko, gimnasto ^ gimnastiko, ĵurnalisto ^ ĵurnalistiko, lingvisto ^ lingvistiko, stilisto ^ stilistiko, poeto ^ poetiko, retoro ^ retoriko. Alifoje IK aperas post la temo de la fako: elektrono ^ elektroniko, metodo ^ metodiko, metro ^ metriko, simbolo ^ simboliko, stokasta ^ stokastiko. Estas tamen preferinde rigardi tiajn vortojn kiel nekunmetitajn.

Iuj tamen volas, ke IK estu efektiva sufikso. Iuj iafoje eĉ insistas, ke ĝi devas esti efektiva Esperanta sufikso. Laŭ multaj IK ĉiam aperu post la temo de la fako, ne post la isto. Ili kreas vortojn kiel: ĝardeno ^ ĝardeniko = "ĝardenistiko", ĵurnalo ^ ĵurnaliko = "ĵurnalistiko", lingvo ^ lingviko = "lingvistiko", sono ^ soniko = "fonetiko", sistemo ^ sistemiko = "sistematiko". Normale oni ĉi tiel uzas IK nur kiam ekzistas responda internacia vorto kun "ik". Se la internacia vorto finiĝas per "ologi", oni ofte preferas la samsignifan sufikson OLOGI (§39.1.29).

Iuj ĉi tiaj IK-vortoj povas funkcii praktike, sed sistema uzo de IK en ĉi tia maniero kondukus al grandega konfuzo, ĉar multaj jam ekzistantaj vortoj pro tio subite ŝajnus havi tute alian signifon ol ili vere havas, ekz.: formiko, heliko, kleriko, kliniko, koliko, komiko, komuniko, maniko, miristiko, paniko, persiko, rustiko, saliko, trafiko, dialektiko, grafiko, liriko, logiko, muziko, plastiko kaj multaj aliaj.

Se oni insistas, ke IK nur aperu post temo, tiam la kaoso ankoraŭ pligrand- iĝas, ĉar tiam vortoj kiel lingvistiko, ĵurnalistiko kaj ĝardenistiko ŝajnas esti la sciencoj pri lingvistoj, ĵurnalistoj kaj ĝardenistoj. Iuj "IK-istoj" efektive kritikas tiajn vortojn kiel nelogikajn kaj fuŝitajn, kvankam ĝuste la ekuzo de IK kiel efektiva sufikso kreis tiun konfuzon. Tiuj vortoj estas nekunmetitaj, kaj povas ŝajni strangaj nur al tiuj, kiuj insistas, ke IK estu sufikso.

Oni lasu ĉi tiajn internaciajn vortojn en paco. Se oni volas krei pli facilajn alternativojn, oni faru tion en maniero, kiu ne kaŭzas konfuzon. Ofte oni povas uzi jam ekzistantajn vortojn kiel scienco, fako, arto k.s.: lingvo- scienco, ĝardenofako, ĝardena tehniko, scienco pri lingvosonoj, sistema metodo k.s.

ILION

Ekssufikso en kelkaj vortoj por grandegaj nombroj: miliono, biliono, tril- iono.

Vera sufikso

Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj nombroj: duiliono = "biliono, miliono da milionoj", triiliono = "triliono, miliono da duilionoj", kvariliono = "kvadriliono, miliono da triilionoj".

La kialo por enkonduki ILION (kaj ILIARD, §39.1.17) estis internacia kon- fuzo pri la vortoj biliono, triliono k.t.p., kaj tial en Esperantaj vortaroj tiaj vortoj havis neklarajn signifojn. Sed PIV donas ekde la jaro 2002 de- finitivajn signifojn por la vortoj biliono, triliono, kvadriliono kaj kvintiliono. Vortoj faritaj el ILION (kaj ILIARD) povas tamen senprobleme esti uzataj paralele kun la internaciaj vortoj: triiliono = triliono, kvariliono = kvadril- iono k.t.p. Preskaŭ nur matematikistoj uzas tiajn vortojn por nombroj pli altaj ol biliono. La ĉiutaga lingvo bezonas normale nur la vortojn miliono kaj miliardo, iafoje biliono, eventuale iam triliono.

Legu pli detale pri O-vortaj nombrovortoj en §23.2.

ILIARD

"Mil ...ilionoj". Sufikso por fari el nombraj vortetoj vortojn por grandegaj nombroj: duiliardo = "mil duilionoj, mil bilionoj", triiliardo = "mil triil- ionoj, mil trilionoj" k.t.p. Vidu pli detalajn klarigojn ĉe la sufikso ILION (§39.1.16) kaj ĉe O-vortaj nombrovortoj (§23.2).

IP°

"Neduuma persono". Proponita sufikso por montri, ke persono estas nedu- uma, t.e. nek viro, nek virino (aŭ eble sekse ambigua). IP° estas tre nove proponita (en la jaro 2019) kaj estas nur eksperimente uzata: amiko (de ĉiu ajna sekso) ^ amikipo = "amiko neduuma". Oni kompreneble povas uzi la simplan sekse neŭtran vorton amiko ankaŭ por neduuma persono, sed per IP° eblas aparte atentigi pri neduumeco.

Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3, la proponita virseksa sufikso IĈ° (§39.1.13), la sekse neŭtra unu-nombra pronomo ri° (§11.5) kaj la proponitaj karesnomaj sufiksoj J° kaj PJ° (§39.1.23).

ISTAN°

Ekssufikso en kelkaj landonomoj (ofte la "i" mankas): Pakistano, Hindust- ano, Dagestano, Turkestano.

Vera sufikso

"Lando". Kelkfoje rigardebla kiel vera sufikso, se ekzistas responda popolnomo: Afgano ^ Afganistano, Kirgizo ^ Kirgizistano, Uzbeko ^ Uzbekistano. Estas pli bone rigardi tiajn landonomojn kiel nekunmetitajn. Ĉiuokaze oni povas uzi ISTAN nur kiam ekzistas responda internacia formo kun "(i)stan". Plej bone estas tamen uzi UJ (§38.2.29) aŭ I (§39.1.12) en tiaj nomoj (se ekzistas simpla popolnomo): Afganujo, Afganio, Kirgizujo, Kirgizio, Uzbekujo, Uzbekio. Legu pli detale pri nomoj de landoj kaj popoloj en §35.4.

IT

Ekssufikso en iuj vortoj por inflamoj: nefrito, oftalmito, encefalito, dermat- ito, otito.

Vera sufikso

"Inflamo". Uzata en medicino kiel vera sufikso post nomo de organo: orelo ^ orelito = "orelinflamo, otito". En multaj okazoj ekzistas internacia vorto, kiu ankaŭ povus esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo kun IT: bronkito, apendicito, laringito, meningito, ostito k.a. En nefaka lingvaĵo oni prefere uzu la vorton inflamo aparte aŭ en kunmetaĵo: rena inflamo, reninflamo, orela inflamo, orelinflamo k.t.p. Verŝajne tiaj vortoj estas preferindaj ankaŭ en faka lingvaĵo.

IV

Ekssufikso en kelkaj vortoj por kapabloj kaj emoj: agresiva, progresiva, konservativa, pasiva.

Vera sufikso

"Pova, kapabla". Sufiĉe ofte uzata kiel vera sufikso: produkti ^ produktiva = "tia, ke oni povas (multe) produkti", senti ^ sentiva, pagi ^ pagiva, krei ^ kreiva. Oni atentu, ke IV ne estas ĝenerale konata. Preferindaj estas kun- metaĵoj kun EM (§38.2.11) aŭ kun POV kaj KAPABL (§38.4.1) aŭ eĉ simplaj A-vortoj: produktema, sentema, sentokapabla, pagipova, pagpova, pagopova, kreema, krepova, produkta, senta, krea k.t.p. Ne malofte IV estas misuzata kiel malplena A-vortiga sufikso, precipe kreiva ofte estas misuzata anstataŭ krea sen rilato al povo aŭ kapablo.

IZ

Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj metodoj kaj agoj: judaizi, faradizi, kaŭterizi, legalizi, centralizi, katehizi, klimatizi, analizi, mobilizi, organizi, sterilizi.

Vera sufikso

1. "Kovri, provizi". Uzata precipe en teĥnika lingvaĵo: ŝtono ^ ŝtonizi = "kovri per ŝtonoj (ekz. vojon)", kupro ^ kuprizi = "kovri per tavolo de kupro", gluo ^ gluizi = "provizi per tavolo de gluo", elektro ^ elektrizi = "provizi/funkciigi per elektro". En multaj okazoj la simpla sensufiksa verbo jam havas tian ĉi signifon, ekz. kupri = kuprizi. Se la simpla verbo havas alian signifon, oni ofte povas uzi la sufikson UM (§38.2.31), ekz. glu- umi (glui = "fiksi per gluo"). Iafoje IG (§38.2.17) estas taŭga: hipnoto = "speco de dormosimila mensostato" ^ hipnotizi aŭ pli bone hipnotigi = "meti en hipnoton". La formon hipnotizi oni pli ĝuste rigardu kiel nekun- metitan. En tehnika lingvaĵo IZ eble povas esti utila, sed ordinare oni ĝin evitu.

2. "Uzi metodon" (post nomo). Kelkfoje uzata por metodo elpensita de fama persono: Pasteŭro ^ pasteŭrizi = "parte sterilizi trinkaĵon per metodo inventita de Pasteŭro", Makadamo ^ makadamizi. Simpla sensufiksa verbo estas pli bona: pasteŭri, makadami. Plej multaj tiaj IZ-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel nekunmetitaj.

J° kaj PJ°

J° kaj PJ° estas proponitaj karesnomaj sufiksoj ankoraŭ nur eksperimente uzataj. J° kaj PJ° funkcias same kiel la oficialaj karesnomaj sufiksoj ĈJ (§38.2.6) kaj NJ (§38.2.25). Antaŭ ili oni uzas mallongigitan formon de la nomo. Kutime oni konservas ĉirkaŭ 1 ĝis 5 literojn.

Per la sufikso J° oni povas fari karesajn nomojn sen esprimi ion pri sekso: Alekso ^ Alejo, pupo ^ pupjo (karesa nomo por pupo sen difinita sekso).

La sufikso J° estis unue proponita jam en 1932, sed multaj memstare ĝin re- elpensis lastatempe (pli-malpli ekde la jaro 2010). La elekto de "j" por tia rolo estas sufiĉe evidenta, ĉar "j" estas komuna al ĈJ kaj NJ.

PJ°

Per la sufikso PJ oni povas fari karesajn nomojn por neduumaj homoj (kiuj estas nek viroj, nek virinoj, aŭ eble sekse ambiguaj): Alekso ^ Alepjo.

La sufikso PJ estis proponita en la jaro 2019.

Legu ankaŭ pri seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3, la proponita virseksa sufikso IĈ° (§39.1.13), la proponita neduuma sufikso IP° (§39.1.18), kaj la sekse neŭtra unu-nombra pronomo ri° (§11.5).

NOMIAL

Matematika sufikso por esprimoj kun certa nombro de termoj ligitaj per plus aŭ minus: dunomialo = "duterma esprimo, dutermo, binomo", trinomialo = "triterma esprimo, tritermo", plurnomialo = "plurterma esprimo, plur- termo". Oni ankaŭ povas uzi kunmetaĵojn kun la vorto termo: dutermo, plur- termo.

OFON°

"Lingvano". Tute superflua kaj evitenda sufikso iafoje uzata por fari vorton por lingvano aŭ lingvaneco: Esperanto ^ *Esperantofono* = "Esperantisto, Esperantolingvano", ^ *Esperantofona* = "Esperantlingva". Oni uzu kun- metaĵojn kun lingvano, lingva, parolanto k.s. Por "parolanto de Esperanto" la ĝusta vorto estas simple Esperantisto, kiu ĉiam signifas precize "persono, kiu scias kaj uzas Esperanton".

OID (kaj OJD°)

Ekssufikso en diversaj vortoj, ofte kun la signifo "similaĵo" aŭ "simila":

asteroido, sigmoido, celuloido, skizoida.

Vera sufikso

"Similformaĵo, similaĵo". Iafoje uzata kiel vera sufikso: rimo ^ rimoido = "preskaŭrimo", sufikso ^ sufiksoido = "ordinara radiko, kiu tamen estas rigardata kiel sufikso". En matematiko pluraj vortoj por surfacoj kaj kurboj estas OID-vortoj: elipso ^ elipsoido = "surfaco kun tia formo, ke ebena sekco de ĝi estas elipso", ciklo ^ cikloido = "kurbo farita de punkto sur la cirkonferenco de cirklo, kiu ciklas (ruliĝas) sur rekto". Plej multaj tiaj ĉi OID-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

"Subfamilio" (post plantonomo), "grupo, genro k.s. de similaj bestoj" (post bestonomo). Uzata post tipa membro de la subfamilio aŭ grupo: asfodelo ^ asfodeloidoj = "la subfamilio de asfodelosimilaj plantoj", asterio ^ asterioidoj = "klaso de asterisimilaj bestoj". Oni uzu OID por subfamilio nur laŭ la internaciaj botanikaj kaj zoologiaj nomreguloj. Komp- aru kun AC (§39.1.2), AL (§39.1.3), E (§39.1.7), ED (§39.1.8) kaj EN (§39.1.9).

Oni proponis la formon OJD° anstataŭ OID (kaj kiel ekssufikson, kaj kiel veran sufikson) pro tio, ke OID-vortoj povus simili al vortoj kun la oficiala sufikso ID (§38.2.16), sed OJD estas nur maloftege uzata.

OL

Muzika sufikso uzata ĉe nombraj vortetoj por fari vortojn por diversaj ritmaj subdividoj: du ^ duolo = "du tonoj/batoj en la tempo de tri samspecaj", tri ^ triolo = "tri tonoj/batoj en la tempo de du samspecaj", kvar ^ kvarolo = "kvar tonoj/batoj en la tempo de tri aŭ ses samspecaj". Oni povus rigardi kelkajn tiajn OL-vortojn kiel nekunmetitajn, sed teorie la OL-vortoj estas senlime multaj, kaj iujn el ili oni neeviteble devas rigardi kiel Esperantajn kunmetaĵojn: sesolo, sepolo, naŭolo, dekolo, dekunuolo k.t.p. Komparu kun T (§39.1.33) kaj TET (§39.1.34).

OLOG

Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj fakuloj kaj specialistoj: psikologo, antropologo, sociologo, ornitologo. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per "ologi" por la fako (vidu OLOGI, §39.1.29). Anstataŭ la "olog"-vortoj oni povas uzi la respondan "ologi"-vorton plus la sufikson IST (§38.2.24): psikologiisto, antropologiisto k.t.p. Pro la longeco de tiaj vortoj, kaj pro la malagrablaj duoblaj "i", oni normale preferas la "olog"-vortojn.

Vera sufikso

"Fakulo, specialisto". Iafoje uzata kiel vera sufikso por diversaj fakuloj:

kancero ^ kancerologo = "kancerspecialisto, onkologo", birdo ^ birdologo = "birdospecialisto, ornitologo", Esperanto ^ Esperantologo = "persono, kiu science studas Esperanton". Oni uzas OLOG preskaŭ nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu finiĝas per "olog", alie oni pre- feras IST (§38.2.24) aŭ apartan radikon. Vidu ankaŭ IK (§39.1.15).

OLOGI

Ekssufikso en multaj radikoj por diversaj sciencoj, fakoj k.s.: psikologio, antropologio, sociologio, ornitologio, topologio. Preskaŭ ĉiam ekzistas paralela radiko finiĝanta per "olog" por la fakulo (vidu OLOG, §39.1.28).

Vera sufikso

"Fako, scienco" k.s. Uzata paralele al OLOG por diversaj fakoj kaj sciencoj: kancero ^ kancerologio = "kancerstudado, onkologio", birdo ^ birdologio = "birdostudado, ornitologio", Esperanto ^ Esperantologio = "scienca esplorado de Esperanto". Oni uzas OLOGI preskaŭ nur kiam ekzistas re- sponda internacia vorto, kiu finiĝas per "ologi". Se la internacia vorto fin- iĝas per "ik", oni preferas la samsignifan sufikson IK (§39.1.15).

OMETR°

Ekssufikso en vortoj por diversaj mezuriloj (iafoje la unua vokalo estas alia

ol "o"): barometro, mikrometro, fotometro, altimetro, ampermetro.

Vera sufikso

"Mezurilo". Kelkfoje uzata kiel vera sufikso: alto ^ *altometro*, pluvo ^ *pluvometro*, butero ^ *buterometro*. Oni uzu anstataŭe kunmetaĵojn kun mezurilo pro la risko de konfuzo kun la vorto metro (mezurunuo de longo):

altomezurilo, altecmezurilo, pluvomezurilo, buteromezurilo.

OTEK°

Ekssufikso en vortoj por diversaj kolektoj aŭ kolektejoj: biblioteko, dis- koteko, pinakoteko, apoteko, gliptoteko. Notu bone, ke tiuj vortoj estas ne- kunmetitaj. Ekz. biblioteko neniel rilatas al la Biblio. Historie ĝi signifas "librokolektejo", de la Greka vorto "biblion", kiu signifas "libro".

Vera sufikso

"Kolekto, kolektejo, kolektujo". Okaze uzata kiel vera sufikso: libro ^ *libroteko* = "librokolekto, librokolektejo, librokolektujo", filmo ^ *filmoteko*. Oni uzu kunmetaĵojn kun kolekto, kolektejo, kolektujo, kiuj estas multe pli klaraj: librokolekto, filmokolekto k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri la risko de konfuzo kun la vorto teko ("subbrake portebla kolektujo de paperoj kaj libroj").

OZ

Ekssufikso en multaj medicinaj kaj botanikaj nomoj de malsanoj: sklerozo, mikozo, koniozo, iktiozo, leŭkozo, bakteriozo. Ŝajnsufikso en multaj vortoj, kie la origina signifo estis "plena, hava, riĉa" aŭ simile: furioza, grandioza, celulozo, mukozo.

Vera sufikso

"Malsano, difekto, perturbo". Iafoje uzata kiel vera sufikso: viruso ^ virusozo = "virusmalsano", fungo ^ fungozo = "parazita malsano kaŭzita de fungoj, mikozo". Normale oni uzas internaciajn nekunmetitajn radikojn, sed ofte la internacia vorto ankaŭ povas esti rigardata kiel Esperanta kunmetaĵo: nervoza, psikozo, acidozo, tuberkulozo. Kiam ne ekzistas responda inter- nacia vorto, estas preferinde uzi kunmetaĵojn kun "malsano": virusmalsano, fungomalsano k.t.p.

"Plena, hava, riĉa". Iafoje uzata kiel vera sufikso: sablo ^ *sabloza* = "riĉa je sablo", poro ^ *poroza*, suko ^ *sukoza*, suno ^ *sunoza*. Oni uzu kunmetaĵojn kun HAV, PLEN kaj RIĈ (§38.4.1) aŭ simplajn A- vortojn sen sufikso: sabloriĉa, sabla,porhava, pora, sukoplena, suka, suna.

T

"Muzika intervalo". Uzata ĉe nombraj vortetoj por fari nomojn de muzikaj intervaloj: du ^ duto = "sekundo", tri ^ trito = "tercio", kvar ^ kvarto, kvin ^ kvinto, ses ^ sesto = "seksto", sep ^ septo = "septimo", ok ^ okto = "oktavo", naŭ ^ naŭto = "naŭno" k.t.p. Per T oni povas krei nomojn por ĉiaj ajn ekstremaj intervaloj, kiuj apenaŭ havas aliajn nomojn: dekto, de- kunuto, dekduto, dektrito k.t.p. Komparu kun OL (§39.1.27) kaj TET (§39.1.34).

TET

"Muzikaĵo por grupo kun certa nombro de muzikistoj". Proponita por uzo ĉe nombraj vortetoj: du ^ duteto = "muzikaĵo por duopo", tri ^ triteto, kvar ^ kvarteto, kvin ^ kvinteto k.t.p. Jam ekzistas la nekunmetitaj (internaciaj) vortoj dueto (2), terceto (3), kvarteto (4), kvinteto (5), seksteto (6), sept- eto (7) kaj okteto (8), el kiuj kelkaj estas samformaj kun la responda vorto farita per la sufikso TET. Kaj la nekunmetitaj vortoj, kaj tiuj formitaj per TET, estas iafoje uzataj ankaŭ por grupo el tiom da muzikistoj. Estas prefer- inde uzi la sufiksojn OP (§38.2.28) kaj AJ (§38.2.3): duopo, triopo, kvaropo k.t.p. por grupoj; duopaĵo, triopaĵo, kvaropaĵo k.t.p. por muzikaĵoj. Komp- aru kun OL (§39.1.27) kaj T (§39.1.33).

UK°

"Kastrita virbesto". Proponita sed malmulte uzata sufikso: bovo ^ *bovuko* = "kastrita bovo", virkato ^ *virkatuko*. Eventuale oni povus uzi UK ankaŭ por "bestino kies generpovo estas (intence) forigita": ĉevalino ^ *ĉevalinuko*. Normale oni uzas la prefikson EKS (§38.3.5): eksvirkato, ek- skoko, eksĉevalino.

39.2. Neoficialaj prefiksoj 39.2.1. AFRO°

Prefiksa mallongigo de Afriko apenaŭ uzata praktike: *afromodo* = "modo inspirita de Afriko", *Afro-Azia* = "Afrika kaj Azia", *Afroamerikano* = "Amerikano de Afrika deveno", *afropavo* = "speco de pavo". Komparu kun EŬRO (§39.2.9).

ANTI

Eksprefikso en multaj vortoj kun ia kontraŭeca signifo: antibiotiko, antidoto, antipatio, antisemito, antipodo. En iuj vortoj temas pri la signifo "antaŭ": anticipi, Antilebanono, antifono.

Vera prefikso

"Kontraŭa, malamika, opozicia". Iafoje uzata kiel vera prefikso, precipe kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "anti": faŝisto ^ antifaŝisto = "malamiko de faŝismo", Kristo ^ Antikristo = "iam aper- onta kontraŭulo de Kristo", tezo ^ antitezo = "kontraŭtezo, malo", materio ^ antimaterio = "materio el inverse ŝargitaj partikloj", tusi ^ antitusa = "kontraŭtusa". Vortoj kiel antitusa ŝajnas esti frazetvortoj kun kaŝita uzo de ANTI kiel rolvorteto: *anti tuso* = "kontraŭ tuso" ^ [anti tuso]-A ^ *antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE, §39.2.19). Plej ofte estas pre- ferinde uzi la rolvorteton kontraŭ (§12.3.4.8) prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

ARĤI/ARKI

Ĉiuj vortoj kun ARHI ekzistas ankaŭ en varianto kun ARKI (legu pli pri alternativoj al H-vortoj en §2.1).

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj origine enhavis la signifon "la unua, la ĉefa, la supera, la plej grava": arhipelago, arhitekto, arhitravo.

Vera prefikso

Iafoje uzata kiel vera prefikso anstataŭ ĈEF (§38.3.2): episkopo ^ arĥi- episkopo = "ĉefepiskopo", anĝelo ^ arhianĝelo = "ĉefanĝelo", diakono ^ arhidiakono = "ĉefdiakono", fripono ^ arhifripono ^84 = "ĉeffripono". Normale oni uzas ARHI nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "arhi", alie oni ĉiam uzas la prefikson ĈEF. Tamen Zamenhof uzis arhifripono, kiu estas pure Esperanta. Komparu kun PROTO (§39.2.20).

AŬDIO°

"Tehniko de elektronika registrado kaj reproduktado de sono". Proponita tehnika prefikso: tehniko ^ aŭdiotehniko, disko ^ aŭdiodisko.

Estas pli bone uzi la radikon AŬDI°, per kiu oni povas fari vortojn kiel aŭdio, aŭdia, aŭdi(o) tehniko, aŭdi(o) disko, aŭdi(o)registrilo. La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko AŬDI. Se temas pri la prefikso AŬDIO, la "o" estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni ofte povas uzi SON, sed SON ne vere esprimas la speci- alan signifon de AŬDI°: sontehniko, sondisko, sonregistrilo. Komparu kun VIDEO° (§39.2.29).

AŬTO°

Eksprefikso en multaj radikoj kun la signifo "(per si) mem, propra": aŭto- didakto, aŭtogiro, aŭtografo, aŭtoklavo, aŭtomato, aŭtobiografio, aŭto- mobilo.

Vera prefikso

"Aŭtomata". Aperas iafoje (tre malofte) kiel vera prefikso: piloto ^ *aŭto- piloto* = "pilotaŭtomato en aviadilo", respondilo ^ *aŭtorespondilo* = "aŭtomata respondilo de telefono". AŬTO estas evitenda pro la risko de konfuzo kun la vorto aŭto (mallongigo de aŭtomobilo). Nepre uzu aŭtomata aŭtomato.

BIO

Eksprefikso kun la signifo "vivo" aŭ "vivanta estaĵo": biografio, biologo, biopsio, biotopo.

Vera prefikso

Iafoje rigardebla kiel vera prefikso en kelkaj modernaj vortoj: kemio ^ biokemio = "kemio de vivantaj estaĵoj", fiziko ^ biofiziko = "biologia fiziko", industrio ^ bioindustrio = "industria bestobredado", maso ^ biomaso = "maso de vivantaj estaĵoj (en unu loko)", diverseco ^ biodivers- eco = "diverseco de vivantaj estaĵoj". La preciza signifo de BIO estas iafoje malklara. Normale temas pri "vivanta estaĵo", sed iafoje eble pri "vivo", "viva proceso" aŭ eĉ "biologio". Plej multaj BIO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

DES

"Senigado". Proponita sed malmulte uzata prefikso: infekti ^ *desinfekti* = "malinfekti, seninfektigi", odoro ^ *desodori* = "senodorigi", herbo ^ *desherbi* = "senherbigi". Oni uzu la prefikson MAL (§38.3.7) aŭ kun- metaĵon kun sen (§12.3.6.12) kaj IG (§38.2.17). Relative ofta estas nur la formo desinfekti, kiu povas esti akceptebla, se oni rigardas DESINFEKT kiel propran radikon.

EKO

Prefiksa mallongigo de "ekologia" aŭ "laŭekologia" uzata en kelkaj modernaj vortoj: sistemo ^ ekosistemo = "ekologia sistemo", turismo ^ ek- oturismo = "turismo, kiu ne minacas la naturmedion", katastrofo ^ ek- okatastrofo = "katastrofo en naturmedio".

EŬRO°

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj estas (ekster-Esperantaj) kuniĝoj de la vorto Eŭropo kaj iu alia vorto. La "o" normale malaperas antaŭ vokalo: Eŭrovizio = "Eŭropa televizio", Eŭroporto (haveno en Roterdamo), Eŭrazio = "Eŭropo kaj Azio".

Vera prefikso

Mallongigo de "Eŭropo" (aŭ "Eŭropa Unio") iafoje uzata kiel vera prefikso: *Eŭrotunelo* (tunelo inter Francujo kaj Britujo), *Eŭrokomunismo* = "okcident-Eŭropa varianto de komunismo". Se temas pri vera Esperanta prefikso, la "o" ĉiam restas, kaj la posta radiko estas ĉiam kompleta Esper- anta radiko. Komparu kun AFRO (§39.2.1).

Nun eŭro (kiel memstara vorto) estas nomo de monunuo. Por eviti konfuzon oni do ne plu uzu la prefikson EŬRO kun la signifo "Eŭropo". Oni uzu nur la plenan radikon EŬROP en Esperantaj kunmetaĵoj.

HIPER

Eksprefikso en iuj vortoj, kiuj origine iel enhavis la signifon "super", "tro" aŭ "trans": hiperbolo, hipermetropa, hipertrofio, Hiperboreo.

Vera prefikso

Iafoje uzata kiel vera prefikso en sciencaj vortoj kun ia signifo rilata al "super", "tro" aŭ "trans": acideco ^ hiperacideco = "tromulteco de acido en stomako", teksto ^ hiperteksto = "teksto, kies partoj estas legeblaj en ia ajn ordo pere de krucreferencoj", novao ^ hipernovao = "ekstreme granda supernovao". Ofte estas preferinde uzi super tro prefiksece (ekz. super- acideco, troacideco), sed en iaj vortoj kun speciala (faka) signifo HIPER povas esti utila, ekz. hiperteksto kaj hipernovao.

INFRA

"Sub". Prefikso en iaj tehnikaj vortoj, por kiuj ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "infra": sono ^ infrasono = "sono tiel mal- altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla", strukturo ^ infrastrukturo = "subtena strukturo de organizo aŭ socio", ruĝa ^ infraruĝa = "transruĝa". Normale oni uzu sub: subsono, substrukturo. Anstataŭ infraruĝa oni diru transruĝa. Sed INFRA povus esti utila en faka lingvaĵo. Komparu kun ULTRA (§39.2.28).

KO

Eksprefikso en multaj vortoj kun ia signifo "kun": koalicii, koeficiento, koh- eri, koincidi, kooperativo, korelativa.

Vera prefikso

Uzata en matematiko kiel vera prefikso kun diversaj specialaj signifoj iel ri- lataj al "komplemento" aŭ "kun": sinuso ^ kosinuso = "sinuso de la komplementa angulo", sekanto ^ kosekanto = "la inverso de la sinuso", aro ^ koaro = "speciala aro el elementoj de grupo". Iuj tiaj KO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed ekz. koaro sendube estas Esperanta kunmetaĵo.

KVER

"Transversa". Iafoje uzata tehnika prefikso: profilo ^ kverprofilo = "trans- versa profilo", sekco ^ kversekco, fluto ^ kverfluto. Normale oni uzas transversa.

MAKRO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "grandega" k.s.: makrocefalo, makrobiotiko.

Vera prefikso

"Grandskala, grandega". Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: ekonomio ^ makroekonomio = "grandskala tutsocia ekonomio", molekulo ^ makromolekulo = "molekulo kun alta molekulpezo", kosmo ^ makrokosmo = "universo". Plej multaj MAKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj. Komparu kun MIKRO (§39.2.16).

META

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun signifoj kiel "trans, super, inter, malantaŭ, post" k.s.: metamorfozo, metaforo, metabolo, metakarpo, metamero.

Vera prefikso

Uzata kiel vera prefikso en vortoj por sciencaj, artaj kaj similaj agadoj kaj kreaĵoj, kiuj iel temas pri si mem, pri la propra scienco, arto k.t.p.: filozofio ^ metafilozofio = "filozofia teorio pri filozofia pensado", sciado ^ metasciado = "sciado de la propraj scioj kaj pensoj", poezio ^ metapoezio = "poezio, kiu temas pri poezio kaj kreado de poezio", lingvo ^ metalingvo = "lingvo uzata por paroli pri lingvaj fenomenoj". (Rimarku, ke la nekun- metita vorto metafiziko ne estas tia ĉi META-vorto. Ĝi ne estas "fiziko pri fiziko", sed filozofio pri la plej bazaj kaŭzoj kaj principoj de ĉio.)

MIKRO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "malgrandega": mikrocefalo, mikroskopo, mikrobo.

Vera prefikso

"Malgrandskala, malgrandega". Kelkfoje rigardebla kiel vera prefikso: filmo ^ mikrofilmo = "filmo kun ekstreme malgrandaj fotoj", organismo ^ mikroorganismo = "ekstreme malgranda organismo", ondo ^ mikroondo = "tre mallonga elektra ondo", forno ^ mikroforno = "forno uzanta mikro- ondojn". Plej multaj MIKRO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

"Milion-ono". Uzata nur antaŭ mezurunuoj (§39.3). Komparu kun MAKRO (§39.2.14).

MINI

"Tre malgranda/mallonga/malalta" k.s. Iafoje uzata prefikso por montri tre malgrandan specon: jupo ^ minijupo = "tre mallonga jupo", krozo ^ minikrozo = "mallongigita krozo", golfo ^ minigolfo = "malgrandskala varianto de la ludo golfo", novelo ^ mininovelo = "tre mallonga novelo". Principe la sufikso ET (§38.2.15) same bone taŭgas (jupeto, krozeto, golf- eto), sed verŝajne multaj MINI-vortoj estas neeviteblaj, kiam ekzistas re- sponda internacia vorto, kiu komenciĝas per "mini".

MONO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "unu, unuopa": monolito, monologo, monoteismo, monofonio°, monomo.

Vera prefikso

"Unu". Iafoje uzata kiel vera prefikso: relo ^ *monorelo* = "unurela fervojo", silabo ^ *monosilaba* = "unusilaba". Atentu pri la risko de kon- fuzo kun la vorto mono (pagilo). Oni uzu kunmetaĵojn kun unu: unurelo, unurela fervojo, unusilaba.

Iafoje oni renkontas la memstaran vorton *mono*° kiel mallongigon de monofonio°. Ĝi estas evitenda pro la kolizio kun la ordinara vorto mono (pagilo). La responda mallongigo stereo° por stereofonio estas tamen uzebla (sed oni atentu pri la akcento: stereo). Se entute mallongigi monofonio, oni uzu la formon monoo°.

PRE

Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo "antaŭ": prefaco, prefikso, pre- lego, premiso, prepozicio = "rolvorteto".

Vera prefikso

"Antaŭ, senpere antaŭ". Iafoje uzata eksperimente anstataŭ antaŭ en tempa signifo: amplifi ^ *preamplifilo* = "antaŭamplifilo", scienco ^ *pre- scienca* = "de la tempo antaŭ la apero de scienco", latina ^ *prelatina* = "de la tempo antaŭ Latino", kancero ^ *prekancera* = "antaŭkancera, montranta aperontan kanceron". Ŝajnas, ke iuj tiaj vortoj vere estas fraz- etvortoj kun kaŝita uzo de PRE kiel rolvorteto: *pre la scienco* = "antaŭ la scienco" ^ [pre scienco]-A ^ *prescienca*, *pre Latino* = "antaŭ Latino" ^ [pre Latino]-A ^ *prelatina* (komparu kun simila uzo de ANTI, §39.2.2). PRE estas evitenda, ĉu kiel prefikso, ĉu kiel (kaŝita) rolvorteto. Oni uzu antaŭ. Komparu kun la oficiala prefikso PRA (§38.3.9).

PROTO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "ĉefa, plej unua, primitiva, ori- gina": protozoo, protoplasmo, protono.

Vera prefikso

"Ĉefa, plej unua, primitiva, origina". Iafoje uzata kiel vera prefikso: tipo ^ prototipo = "unua tipo, unua ekzemplero", infektiĝo ^ protoinfektiĝo = "unuafoja infektiĝo", kanajlo ^ protokanajlo ^84 = "kanajlo modela/ori- gina". Plej multaj PROTO-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj, sed en la Zamenhofa protokanajlo PROTO sendube estas vera pre- fikso. Komparu kun ARĤI (§39.2.3).

PSEŬDO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "malvera, neaŭtentika":

pseŭdonimo, pseŭdopodo.

Vera prefikso

"Malvera, neaŭtentika, kaŝita". Sufiĉe ofte uzata kiel vera prefikso: sufikso ^ pseŭdosufikso LR34, scienca ^ pseŭdo-scienca FK263, laboro ^ pseŭdo- laboro M138, nomo ^ pseŭdonomo = "pseŭdonimo, plumnomo", argumento ^ pseŭdoargumento. Zamenhof ofte uzis PSEŬDO kiel veran prefikson, sed estas tamen pli bone uzi KAŜ, ŜAJN aŭ kvazaŭ, ĉar tio estas multe pli klara: kaŝnomo, ŝajnsufikso, kvazaŭscienco, ŝajnlaboro, ŝajnargumento, malvera argumento.

Iafoje oni vidas la A-vorton *pseŭda*. A-vorta formo de PSEŬDO estu tamen pseŭdoa. La "o" estas parto de la radiko, kaj ne povas malaperi. Kaj

*pseŭda* kaj pseŭdoa estas superfluaj. Uzu neaŭtentika, malvera, kaŝita, ŝajna aŭ iluzia.

RETRO

"En la kontraŭa direkto, en la malkutima direkto". Sufiĉe ofte uzata kiel pli preciza alternativo al la prefikso RE (§38.3.10), kiu havas ankaŭ aliajn sig- nifojn: iri ^ retroiri = "iri dorsdirekte", fleksi ^ retrofleksi = "fleksi en kontraŭa direkto", aktiva ^ retroaktiva = "aktiva aŭ valida por jam pasinta tempo".

Iafoje oni provis uzi RETRO kiel memstaran vorteton kun la signifo "reen": Iru retro, Satano! Oni uzu prefere reen.

SAN

Eksprefikso en multaj loknomoj kun la signifo "sankta": Sanfrancisko, San- remo, Sanjoseo, Sanmarino.

Vera prefikso

"Sankta". Iafoje uzata kiel vera prefikso en Esperantigitaj loknomoj: Santo Domingo ^ *Sandomingo*; Saint-Pierre ^ *Sanpiero*°; Saint Helena ^ *Sanheleno*°. Tiaj formoj estas evitindaj miksaĵoj. Oni aŭ traduku per la plena Esperanta radiko SANKT, aŭ oni rekte Esperantigu la efektivan naci- lingvan formon: Sankta Domingo Santodomingo; Sankta Petro, Sankt- Petro Sentpiero°; Sankta Heleno Sentheleno. La Portugalan formon "Sao" oni ordinare Esperantigas kiel "San": Sao Paulo ^ Sanpaŭlo ("San" tie ne estas Esperanta prefikso, sed parto de la radiko). Kompreneble oni ankaŭ povas uzi la nacilingvan formon de tiaj ĉi nomoj senŝanĝe.

SEMI (kaj HEMI)

"Duona". SEMI estas sufiĉe ofte uzata anstataŭ DUON, kiam ekzistas re- sponda internacia vorto, kiu komenciĝas per "semi": nomado ^ *seminom- ado*, vokalo ^ *semivokalo*, cirklo ^ *semicirklo*. SEMI estas super- flua. Oni uzu kunmetaĵojn kun DUON.

Same superflue estus uzi HEMI kiel veran Esperantan prefikson. HEMI estas tamen eksprefikso kun la signifo "duona" en kelkaj vortoj:

hemianopsio, hemikranio, hemiplegio, hemisfero.

STIF°

Apenaŭ uzata prefikso proponita por uzo anstataŭ prefikseca DUON aŭ pre- fikseca VIC en iaj parencvortoj (§38.4.1).

TELE

Eksprefikso en multaj vortoj kun la signifo "longdistanca": telefono, telegrafo, telekinezo, teleskopo, televizio.

Vera prefikso

"Longdistance (per ia tehniko), per longdistanca komunikilo". Tre ofte uzata kiel vera prefikso: vidi ^ televidi = "vidi per televizio", komuniki ^ telekomuniki = "komuniki longdistance per ia tekniko", objektivo ^ teleobjektivo = "fotografa objektivo por longa distanco", regilo ^ teleregilo = "ilo por regi aparaton de distanco", tajpilo ^ teletajpilo = "telegrafia tajp- ilo", kopii ^ telekopii, aĉeti ^ teleaĉeti, lerni ^ telelerni. TELE estas tre bezonata en la moderna mondo. Oni senhezite uzu ĝin.

TERMO

Eksprefikso en kelkaj vortoj kun la signifo "varmo" (la fina O iafoje mankas): termostato, termoso, termometro, termika, termogena.

Vera prefikso

"Varmo". Iafoje uzata kiel vera prefikso, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "termo": botelo ^ *termobotelo* = "termoso", fonto ^ *termofonto* = "fonto de varma mineralakvo", banejo ^ *termobanejo* = "banejo, kie oni kuracas per varma mineralakvo". Atentu pri la risko de konfuzo kun la matematika vorto termo. Oni uzu kunmetaĵojn kun VARM: varmbotelo, (kuraca) varmbanejo, varmfonto.

ULTRA

"Ekstrema, eksternormala". Tehnika prefikso uzata, kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "ultra": sono ^ ultrasono = "sono tiel altfrekvenca, ke ĝi estas neaŭdebla", viol(kolor)a ^ ultraviol(kolor) a = "havanta nevideblan koloron kun ondolongo trans violkoloro", centrifug- ilo ^ ultracentrifugilo = "ekstreme efika centrifugilo", konservativa ^ ultrakonservativa. Normale oni uzu trans ekstrema: transviol(kolor)o, transsono, ekstrema centrifugilo, ekstreme konservema. Komparu kun INFRA (§39.2.11).

VIDEO°

"Tehniko de elektronika regis^rado, konservado, prilaborado kaj reprodukt- ado de moviĝantaj bildoj". Tehnika prefikso: tehniko ^ videotehniko, disko ^ videodisko, filmo ^ videofilmo.

Estas pli bone uzi la radikon VIDE, per kiu oni povas fari ekz.: video, videa, videilo, vide(o)tehniko, vide(o) disko, vide(o)filmo, vide(o)registrilo, vide(o) kamerao = "kamerao, kiu registras moviĝantajn bildojn elektronike". La ligfinaĵo O estas ĉiam superflua, se temas pri la radiko VIDE. Se temas pri la prefikso VIDEO, la "o" estas tamen parto de la prefikso, kaj ne povas forfali. En nefaka lingvaĵo oni povas ofte uzi VID anstataŭe, sed VID ne vere esprimas la specialan signifon de VIDE: vidbendo, viddisko, sed ekz. *vidkamerao * estas sensenca kaj senutila, ĉar ĉiuj specoj de kameraoj estas "vidaj". Komparu kun AŬDIO° (§39.2.4).

39.3. Internaciaj afiksoj Prefiksoj de mezurunuoj

Ekzistas internacia sistemo de prefiksoj por mezurunuoj. Ĝi estas parto de la SI-sistemo, "Sistemo Internacia de Unuoj", prizorgata de "Bureau International des Poids et Mesures" ("Internacia Buroo de Pezoj kaj Mez- uroj"). Tiuj prefiksoj havas diversajn pligrandigajn kaj malpligrandigajn sig- nifojn. Oni uzu ilin nepre nur antaŭ mezurunuoj kiel metro, gramo, ĵulo, sekundo, litro, ampero, volto, bito k.s.

Jen la Esperantaj formoj de tiuj internaciaj prefiksoj:

Prefikso

Valoro

Simbolo

Ekzemplo

JOTA

kvadriliono

1024

Y

jotateslo, YT, kvadriliono da tesloj

ZETA

mil trilionoj

1021

Z

zetavebero, ZWb, mil tril- ionoj da veberoj

EKSA

triliono

1018

E

eksaĵulo, EJ, triliono da ĵuloj

PETA

mil bilionoj

1015

P

petavolto, PV, mil bilionoj da voltoj

TERA

biliono

1012

T

teraĵulo, TJ, biliono da ĵuloj

Prefikso

Valoro

Simbolo

Ekzemplo

GIGA

miliardo

109

G

gigavato, GW, miliardo da vatoj

MEGA

miliono

106

M

megaherco, MHz, miliono da hercoj

KILO

mil

103

k

kilometro, km, mil metroj

HEKTO

cent

102

h

hektogramo, hg, cent gramoj

DEKA

dek

101

da

dekalumeno, dalm, dek lumenoj

DECI

dekono

10-1

d

decimetro, dm, dekona metro

CENTI

centono

10-2

c

centimetro, cm, centona metro

MILI

milono

10-3

m

miligramo, mg, milona gramo

MIKRO

milion-ono

10-6

M-

mikrometro, ^m, milion-ona metro

NANO

miliard-ono

10-9

n

nanohenro, nH, miliard-ona henro

PIKO

bilion-ono

10-12

p

pikofarado, pF, bilion-ona farado

FEMTO

mil-bilion-ono

10-15

f

femtometro, fm, mil-bilion- ona metro

ATO

trilion-ono

10-18

a

atosekundo, as, trilion-ona sekundo

ZEPTO

mil-trilion-ono

10-21

z

zeptoĵulo, zJ, mil-trilion-ona Ĵulo

JOKTO

kvadrilion-ono

10-24

y

joktogramo, yg, kvadrilion- ona gramo


Plej ofte uzataj estas: KILO, HEKTO, DECI, CENTI kaj MILI. La aliaj estas uzataj preskaŭ nur en faka lingvaĵo.

Ĉi tiujn internaciajn prefiksojn oni uzu rigore laŭ la internaciaj principoj. Ne havas sencon krei unike Esperantajn vortojn per ili.

Plej multaj vortoj faritaj per tiuj ĉi prefiksoj estas rigardeblaj kiel memstaraj radikoj en Esperanto. Pluraj el ili estas jam oficialaj, ekz.: kilogramo, de- cigramo, centigramo, miligramo, decilitro, centilitro, kilometro, centimetro, decimetro, milimetro. Sed en kelkaj okazoj estas tamen sendube, ke temas pri efektiva Esperanta kunmetaĵo: bitoko (oko da bitoj, bajto) ^ kilobitoko (milo da bitokoj aŭ 1024 bitokoj, kilobajto).

Ekzistas ankaŭ du neregulaj formoj: hektaro (cento da aroj) kaj megomo (miliono da omoj). Tiuj formoj estas rigardendaj kiel apartaj radikoj en Esperanto: HEKTAR kaj MEGOM. Sed ankaŭ la regulaj kunmetoj hektoaro kaj megaomo estas uzeblaj.

Iam ekzistis ankaŭ la prefikso MIRIA (dek mil). Per ĝi oni kreis interalie la vorton miriametro = "dek mil metroj", kiu eĉ fariĝis oficiala Esperanta radiko, sed nek MIRIA, nek miriametro estas plu uzataj.

La simbolo ^ estas Greka litero (§19), kiu nomiĝas mu muo, sed kiam ĝi estas mezurunua prefikso, oni elparolas ĝin kiel mikro... La vorto mikro- metro estas ankaŭ nomo de ia mezurilo de malgrandegaj longoj. Por la mez- urunuo mikrometro ekzistas la alternativaj nomoj mikrono kaj muo.

Kiam temas pri la grando de komputila memorilo, oni ofte uzas kelkajn el tiuj ĉi prefiksoj kun iom aliaj valoroj, kiuj baziĝas sur la duuma nombrosis- temo uzata en komputiloj: KILO = 210, MEGA = 220, GIGA = 230. Ekz.: kilobito = "mil bitoj" aŭ "1024 bitoj", megabitoko = "miliono da bitokoj" aŭ "1.048.576 bitokoj", gigabitoko = "miliardo da bitokoj" aŭ "1.073.741.824 bitokoj". Por la valoroj bazitaj sur potencoj de 2, la komisiono IEC ("International Electrotechnical Commission", "Internacia Elektrotehnika Komisiono") ellaboris apartajn prefiksojn, kiuj tamen ankoraŭ estas sufiĉe malofte uzataj: KIBI° = 210, MEBI° = 220, GIBI° = 230, TEBI° = 240, PEBI° = 250, EKSBI° = 260. Ekz.: kibibito = "1024 bitoj", mebibitoko = "1.048.576 bitokoj", gibibitoko = "1.073.741.824 bitokoj".

Kemiaj afiksoj

Ekzistas internacia faklingva sistemo por fari sistemajn nomojn de kemiaj kombinaĵoj. Tiu sistemo enhavas multegajn radikojn kaj afiksojn, kaj speci- alajn regulojn por kunmeti ilin. Pri la sistemo respondecas la (ne-Esperanta) organizo IUPAC, "International Union of Pure and Applied Chemistry" ("Internacia Unio de Pura kaj Aplikata Kemio"). Esperanto transprenu la el- ementojn kaj vortojn de tiu sistemo laŭ la skribaj, elparolaj kaj gramatikaj reguloj de Esperanto, sed sen ia ajn kroma modifo. Ne havas sencon miksi la propre Esperantan vortfaradon kun tiu internacia sistemo. Estas preferinde rigardi vortojn kreitajn per tiu sistemo kiel nekunmetitajn radikojn en Esper- anto. Ili estas tamen tro multaj por esti listigitaj komplete en vortaro. Efektive ili estas senlime multaj.

Iuj el la internaciaj kemiaj afiksoj havas la saman formon kiel oficiala aŭ ne- oficiala Esperanta afikso (ekz. AN §38.2.4, AT §28.1, ID §38.2.16, IN §38.2.20, IT §28.1, ON §38.2.27, OL §39.1.27 kaj META §39.2.15), sed ne estas spaco en PMEG por pritrakti kemian vortfaradon. Oni turnu sin al kemiaj faklibroj, sed bedaŭrinde ankoraŭ ne ekzistas unueca maniero Esper- antigi kemiajn vortojn.

Aldonoj

40. Gramatiko en la Fundamento

La libro estas la bazo de Esperanto. Ĝi enhavas ĉapitron kun la nomo Fun- damenta Gramatiko de la Lingvo Esperanto en Kvin Lingvoj. Tiu ĉapitro en- havas la famajn 16 regulojn. Estas ofta miskompreno, ke Esperanto havas nur 16 regulojn. Fakte la nombro de reguloj estas multege pli granda. Eĉ estas 17 reguloj jam en la Fundamenta Gramatiko, ĉar ĝi komenciĝas per instruo pri la alfabeto, kiu ne estas numerita. Krome en la parto Ekzercaro troviĝas pli da reguloj, kaj per rektaj instruoj, kaj per ekzemploj.

La Fundamenta Gramatiko estas tamen la plej grava gramatika regularo de Esperanto. Ĝi estas la bazo de ĉiuj aliaj reguloj. La teksto povas tamen en kelkaj lokoj ŝajni konfuzita el vidpunkto de moderna lingvoscienco. Oni memoru, ke la teksto estis verkita en la fino de la 19-a jarcento, en tute tradi- cia stilo, kaj tute el Eŭropa vidpunkto. Por ĝuste kompreni la tekston oni ne nur devas havi ĝeneralajn sciojn pri Eŭropaj lingvoj, sed oni devas ankaŭ konsideri, ke la tiutempa lingvoscienco estis malpli evoluinta ol la nun- tempa. Oni devas kompreni la regulojn laŭ la tiutempa stilo de klarigoj. Por ĝuste kompreni estas ofte absolute necese kompari kun la praktikaj ek- zemploj en la Ekzercaro. Oni nepre ne provu legi la regulojn kiel matematikecan aŭ logikecan sistemon de aksiomoj, ĉar tiel ili ne estis verk- itaj.

La Fundamenta Gramatiko en la Fundamento estas en la lingvoj Franca, Angla, Germana, Rusa kaj Pola, sed ne en Esperanto. En la libro Fun- damenta Krestomatio troviĝas Esperanta versio (p. 239-241), sed tiu versio, kvankam grava, ne estas oficiala leĝodona versio, kiel la versioj en la Fun- damento.

La kvin nacilingvaj versioj ne estas tute samaj. En iuj versioj troviĝas aferoj, kiuj mankas en aliaj. La Esperanta versio, kiu sekvas ĉi-poste, estas kun- metaĵo de la kvin nacilingvaj tekstoj. Ĝi enhavas ĉiujn regulojn, reguletojn, komentojn kaj ekzemplojn de ĉiuj kvin versioj de la Fundamenta Grama- tiko, krom la instruoj pri elparolo, kiuj estas ĉi tie forlasitaj. La vortelekto estas grandparte bazita sur la Esperanta versio en la Fundamenta Krestomatio. La nacilingvaj versioj enhavas ankaŭ nacilingvajn tradukojn de Esperantaj ekzemploj. Tiuj estas forigitaj krom en du lokoj (reguloj 3 kaj 16).

Por tiuj, kiuj volas detale studi la diferencojn inter la kvin versioj, ekzistas en la naŭa kaj deka eldonoj de la Fundamento aldonaĵo nomata Kompara Teksto de la Kvinlingva Fundamenta Gramatiko. Tie estas detale montrite, kio troviĝas en kiu versio.

Fundamenta Gramatiko en Esperanta traduko GRAMATIKO

ALFABETO

A a, B b, C c, Ĉ ĉ, D d, E e, F f, G g, Ĝ ĝ, H h, Ĥ ĥ, I i, J j, Ĵ ĵ, K k, L l, M m, N n, O o, P p, R r, S s, Ŝ ŝ, T t, U u, Ŭ ŭ (uzata en diftongoj), V v, Z z.

Rimarko 1: La litero ŭ estas uzata nur post vokaloj.

Rimarko 2: Presejoj, kiuj ne posedas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ, povas anstataŭ ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u.

PARTOJ DE PAROLO

Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita, la, egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.

Rimarko. La uzado de la artikolo estas tia sama, kiel en la Germana, Franca kaj aliaj lingvoj. La personoj, por kiuj la uzado de la artikolo prezentas mal- facilaĵon, povas tute ĝin ne uzi.

Substantivoj estas formataj per aldono de o al la radiko. Por la formado de la pluralo oni aldonas la finiĝon j al la singularo. Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La radiko kun aldonita o estas la nominativo, la akuzativo aldonas n post la o. La ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj: la genitivo per de, la dativo per al, la instrumentalo (ablativo) per per, aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco. Ekz. radiko patr, la patr\o, al la patr\o, de la patr\o, la patr\o\n, por la patr\o, kun la patr\o, la patr\o\j, la patr\o\j\n, per lapatr\o\j, por lapatr\o\j.

Adjektivoj estas formataj per aldono de a al la radiko. Kazoj kaj nombroj kiel ĉe substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto pli, la super- lativo per plej. Post la komparativo la vorto "que" (France), "than" (Angle), "als" (Germane), (Ruse), "nif' (Pole) tradukiĝas per ol, kaj post la superlativo la vorto "de" (France) tradukiĝas per el. Ekz. pli blank\a ol neĝ\o; mi hav\as la plej bel\a\n patr\in\o\n el ĉiu\j; mi hav\as laplej bon\a\n patr\in\o\n.

La bazaj numeraloj (ne deklinaciataj) estas: unu (1), du (2), tri (3), kvar (4), kvin (5), ses (6), sep (7), ok (8), naŭ (9), dek (10), cent (100), mil (1000). La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por la ordaj numeraloj oni aldonas la adjektivan finiĝon a; por la multiplikaj - la sufikson obl; por la frakciaj - on; por la kolektivaj - op; por la distribuaj - la vorton po. Krom tio povas esti uzataj numeraloj sub- stantivaj kaj adverbaj. Ekz. kvin\cent tri\dek tri (533); kvar\a, unu\a, du\a; unu\o, cent\o; sep\e, unu\e, du\e; tri\obl\a; kvar\on\o, du\on\o; du\op\e, kvar\op\e;po kvin.

La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo). Pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la adjektiva finiĝo a. La deklinacio de la pronomoj estas kiel ĉe substantivoj. Ekz. mi\n, mi\a, la vi\a\j.

Verbo ne estas ŝanĝata laŭ personoj nek nombroj; ekz. mi far\as, la patr\o far\as, ili far\as.

a) La tempo prezenca finiĝas per as; ekz. mi far\as.

b) La tempo preterita per is: vifar\is, lifar\is.

c) La tempo futura per os: ilifar\os.

ĉ) La modo kondicionala per us: ŝi far\us.

d) La modo imperativa per u: far\u, ni far\u.

e) La modo infinitiva per i: far\i. Participoj (kaj gerundioj):

Estas du formoj de participo en la internacia lingvo, la deklinaciebla aŭ adjektiva, kaj la nedeklinaciebla aŭ adverba.

f) La participo aktiva prezenca finiĝas per ant: far\ant\a, far\ant\e.

g) La participo aktiva preterita per int: far\int\a, far\int\e.

ĝ) La participo aktiva futura per ont: far\ont\a, far\ont\e.

h) La participo pasiva prezenca per at: far\at\a, far\at\e.

h) La participo pasiva preterita per it: far\it\a, far\it\e.

i) La participo pasiva futura per ot: far\ot\a, far\ot\e.

Ĉiuj formoj de la pasivo estas formataj per helpo de responda formo de la verbo est kaj prezenca aŭ preterita participo pasiva de la bezonata verbo, la prepozicio ĉe la pasivo estas de. Ekz. ŝi est\as am\at\a de ĉiu\j (participo prezenca: la afero fariĝas); la pord\o est\as ferm\it\a (participo preterita: la afero jam estas farita).

Adverboj estas formataj per aldono de e al la radiko. Gradoj de kompar- ado estas la samaj kiel ĉe adjektivoj. Ekz. mi\afrat\opli bon\e kant\as ol mi.

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon. C) ĜENERALAJ REGULOJ

Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Ne estas neelparolataj literoj.

La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.

Vortoj kunmetitaj estas formataj per simpla kunigo de la vortoj (radikoj) (la ĉefa vorto staras en la fino); ili estas kune skribitaj kiel unu vorto, sed, en elementaj verkoj, disigitaj per streketoj (I)1. La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj. Ekz. vapor\ŝip\o estas formita de: vapor, ŝip kaj o (finiĝo de la substantivo).

1. En leteroj kaj verkoj destinitaj por personoj jam povosciantaj la internacian lingvon, la streketoj inter la partoj de la vortoj ne estas uzataj. Ili celas ebligi al ĉiuj facile trovi en la vortaro la ĝustan sencon de ĉiu el la elementoj de la vorto kaj tiel ricevi ĝian plenan signifon, sen ia ajn antaŭa studo de la gramatiko.

Se en frazo estas alia nea vorto, la vorto ne estas forlasata. Ekz. mi

neniam vid\is, mi nenio\n vid\is.

En frazoj respondantaj al la demando "kien", la vortoj ricevas la finiĝon de la akuzativo. Ekz. kie vi est\as?, tie (en tiu loko); kie\n vi ir\as?, tie\n (al tiu loko), mi ir\as Pariz\o\n, London\o\n, Varsovi\o\n, dom\o\n.

Ĉiu prepozicio havas en Esperanto difinitan kaj konstantan signifon, kiu fiksas ĝian uzon; sed se ni devas uzi ian prepozicion kaj la rekta senco ne montras al ni, kiun prepozicion ni devas preni, tiam ni uzas la prepozicion je, kiu ne havas memstaran signifon; ekz. ĝoj\i je tio, rid\i je tio, enu\o je la patr\uj\o, mal\san\a je la okul\o\j.

La klareco neniel suferas pro tio, ĉar en ĉiuj lingvoj oni uzas en tiaj okazoj iun ajn prepozicion, se nur la uzado donis al ĝi sankcion; en la internacia lingvo ĉiam estas uzata en similaj okazoj nur la prepozicio je.

Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio, se oni timas nenian dusencaĵon.

La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo. Tia estas la regulo koncerne la bazajn vortojn, sed ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi\o, sed tragedi\a; teatr\o, sed teatr\a (ne: teatrical\a), k.t.p.

La finiĝo o de substantivoj kaj la a de la artikolo povas esti iafoje for- lasataj kaj anstataŭataj de apostrofo pro belsoneco. Ekz. Ŝiller' (Schiller) anstataŭ Ŝiller\o; de l' mond\o anstataŭ de la mond\o; dom' anstataŭ dom\o.

Gramatikaj instruoj en la Fundamenta Ekzercaro

Nomoj de la literoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ho, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. FE1

Anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi". FE16

La artikolo "la" estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l'" (sed nur post prepozicio, kiu finiĝasper vokalo). FE 27

Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: skribtablo aŭ skribotablo (= tablo, sur kiu oni skribas); internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj); tutmonda (= de la tuta mondo); unutaga (= kiu daŭras unu tagon); unuataga (= kiu estas en la unua tago); vaporŝipo (= ŝipo, kiu sin movas per vaporo); matenmanĝi, tagmanĝi, vespermanĝi; abonpago (= pago por la abono). FE 27

Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas ĉiam nur la nominativon. Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto lafinon "n"; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko); tiel same ni ankaŭ diras: "la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon", kaj la vortoj "ĝardenon", "tablon" staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj "en " kaj "sur" tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo (ni volas montri, ke la ĝardeno kaj tablo ne estis la loko de la flugado, sed nur la celo de la flugado); en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon "n" tute egale ĉu ia prepozicio starus aŭ ne. - Morgaŭ mi veturos Parizon (aŭ en Parizon). FE 28

Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian pre- pozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion "je". Sed estas bone uzadi la vorton "je " kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto "je " ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. - Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). - Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). - Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. - Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). - El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri "obei al la patro" kaj "obei la patron" (anstataŭ "obei je lapatro"). Sedni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri "pardoni al la malamiko" kaj "pardoni la malamikon", sed ni devas diri ĉiam "pardoni al la malamiko lian kulpon". FE29 Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu. - La montritajn naŭ vortojn ni kon- silas bone ellerni, ĉar el ili ĉiu povas jam fari al si grandan serion da aliaj pronomoj kaj adverboj. Se ni aldonas al ili la literon "k", ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, kie, kiel, kies, kio, kiom, kiu. Se ni aldonas la literon "t", ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu. Aldonante la literon "ĉ", ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ĉie, ĉiel, ĉies, ĉio, ĉiom, ĉiu. Aldon- ante laprefikson "nen", ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu. Aldonante al la vortoj montraj la vorton "ĉi", ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: tiu (pli malproksima), tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) (pli proksima); tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime). Aldonante al la vortoj demandaj la vorton "ajn", ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, kial ajn, kiam ajn, kie ajn, kiel ajn, kies ajn, kio ajn, kiom ajn, kiu ajn. Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tie- ulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu). FE 30

Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; glaso da vino estas glaso plena je vino. - Alportu al mi metron da nigra drapo (Metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo). "Da" post ia vorto montras, ke tiu ĉi vorto havas signifon de mezuro. FE-32

La sufikso "um " ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun "um " oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plen- umi, kolumo, manumo. - Mi volonte plenumis lian deziron. FE 42

41. Parencoj kaj familianoj

La sekva prezento montras per fantazia ekzemplo, kiel oni esprimas diversajn parencajn rilatojn en Esperanto. La ekzemplo ne elĉerpas la eblojn plene. Ankoraŭ pli da vortoj estas fareblaj per diversaj afiksoj kaj afiksecaj elementoj.

La familio de Nino kaj Antono

Supre estas pli aĝaj parencoj, malsupre pli junaj.

La strekoj montras rilatojn inter gepatroj kaj iliaj infanoj.

Ĉiuj virinaj nomoj ĉi tie finiĝas per ...ino. Ĉiuj aliaj nomoj estas viraj. La nomoj estas tiel elektitaj por klareco, sed ne ekzistas regulo, ke vir- inaj nomoj finiĝu per ...ino (§35.3).


r

1

r

n


Klaŭdino Adamo TJozefino

Danielo

Kolombino Nikolao Karlo TEsperino


r—I f

Davido jAnĝelino Johano

—I r~r

Adelino Ludoviko Florino Petro Meluzino

'PaŭloTMalvino jFilipo Mikelo

Roberto Evelino


Felikso Frino Katarino

■Nikodemo

Kristino

■Teodoro Karolino Nino-rAntono Hugo-Jakobo Mesalino


Georgo

Tomaso

Sabino

Ernestino Vilhelmo


Antono kaj Nino estas geedzoj. Li estas ŝia edzo, kaj ŝi estas lia edzino. Ili estas geedziĝintaj. Li estas edziĝinta al ŝi, kaj ŝi estas edziniĝinta al li.

Antono kaj Nino havas du infanojn, Ernestino kaj Vilhelmo. Antono kaj Nino estas la gepatroj de tiuj ĉi infanoj. Antono estas ilia patro, kaj Nino estas ilia patrino. La infanoj nomas Antonon Paĉjo, kaj ili nomas Ninon Panjo. La karesnomoj Paĉjo kaj Panjo kaj aliaj ĉi-postaj voknomoj estas faritaj per la sufiksoj ĈJ (§38.2.6) kaj NJ (§38.2.25). Vilhelmo estas filo de Antono kaj Nino, kaj Ernestino estas ilia filino. Vilhelmo kaj Ernestino estas iliaj geflloj.

Antono havas fraton, Hugo, kaj fratinon, Mesalino. Antono, Hugo kaj Mesalino estas gefratoj. Antono nomas Hugon Fraĉjo, kaj li nomas Mesal- inon Franjo. Nino havas fratinon, Karolino, kaj fraton, Teodoro. Ne ekzistas specialaj vortoj por montri, ĉu frato aŭ fratino estas pli aŭ malpli aĝa. Je bezono oni diru simple pli aĝa fratino, malpli aĝa frato k.s. Sed pli aĝa frato aŭ fratino eble povas nomi sian pli junan fraton aŭ fratinon frateto kaj fratin- eto.

Antono havas unu onklon, Petro (frato de lia patrino). Li nomas lin oĉjo Petro, aŭ simple Oĉjo. Antono estas nevo de Petro. Nino havas unu onklon kaj du onklinojn, Ludoviko (frato de ŝia patrino), Florino (fratino de ŝia patr- ino), kaj Anĝelino (fratino de ŝia patro). Ŝi estas ilia nevino. Ili estas ŝiaj ge- onkloj. Ŝi nomas la onklinojn onjo Florino kaj onjo Anĝelino, aŭ simple Onjo. Nino kaj ŝiaj gefratoj, Karolino kaj Teodoro, estas genevoj de siaj ge- onkloj.

Nino havas du avojn, Adamo (la patro de ŝia patro) kaj Danielo (la patro de ŝia patrino). Ŝi nomas ilin Aveto, Avĉjo aŭ simile. Nino ankaŭ havas du avinojn, J^zefino (la patrino de ŝia patro) kaj Kolombino (la patrino de ŝia patrino). Ŝi nomas ilin Avineto, Avinjo aŭ simile. Nino estas nepino de Adamo, Jozefino, Danielo kaj Kolombino, kaj ili estas ŝiaj geavoj.

Antono estas nepo de Karlo kaj Esperino (la gepatroj de lia patrino). Liaj aliaj geavoj ne estas montritaj. Antono kaj liaj gefratoj, Hugo kaj Mesalino, estas genepoj de siaj geavoj.

Ernestino kaj Vilhelmo (la infanoj de Antono kaj Nino) estas pragenepoj (pranepino kaj pranepo), de Adamo, Jozefino, Danielo, Kolombino, Karlo kaj Esperino. Adamo estas unu el la praavoj de Ernestino kaj Vilhelmo, kaj Esperino estas unu el iliaj praavinoj.

Jakobo estas edzo de Hugo. Ili edziĝis kaj daŭre loĝas en lando, en kiu samseksaj edziĝoj (kaj ankaŭ samseksaj edziniĝoj) estas oficiale rekonataj.

Antono havas bopatron, Johano (la patro de lia edzino). Li ankaŭ havas bopatrinon, Adelino (la patrino de lia edzino). Ili estas liaj bogepatroj. Li estas ilia bofilo. Nino estas bofilino de Paŭlo kaj Meluzino (la gepatroj de ŝia edzo).

Antono havas du bofratinojn, Karolino (fratino de lia edzino) kaj Katarino (edzino de frato de lia edzino). Li ankaŭ havas tri bofratojn, Teodoro (frato de lia edzino), Nikodemo (edzo de lia fratino), Jakobo (edzo de lia frato). Ne ekzistas speciala vorto por la parenceco inter Johano kaj Paŭlo, aŭ inter Meluzino kaj Adelino, kvankam iliaj infanoj estas geedziĝintaj unu al la alia.

Nino estas pranevino de Nikolao (frato de unu el ŝiaj geavoj), kaj de Klaŭd- ino (fratino de alia el ŝiaj geavoj). Nikolao estas praonklo de Nino, kaj Klaŭdino estas praonklino de Nino.

Nino havas du gekuzojn, Felikso kaj Frino (infanoj de ŝia onklino Anĝelino). Felikso estas ŝia kuzo, kaj Frino estas ŝia kuzino. La infanoj de Nino (Ernest- ino kaj Vilhelmo) estas duarangaj gekuzoj de Georgo, la filo de Felikso, ĉar iliaj gepatroj estas gekuzoj. Tomaso kaj Sabino estas bogekuzoj, ĉar lia onkl- ino estas edzino de ŝia onklo.

Paŭlo, la patro de Antono, estas edziĝinta dufoje. Lia dua edzino, Malvino, estas duonpatrino (vicpatrino) de Antono, Hugo kaj Mesalino, la infanoj de lia unua geedziĝo. Antono estas duonfilo (vicfilo) de Malvino, kaj Mesalino estas ŝia duonfilino (vicfilino). Roberto estas duonfrato de Antono, kaj Evel- ino estas lia duonfratino. Ili havas nur unu el siaj gepatroj komuna. Ankaŭ

Malvino estas edziniĝinta dufoje. Ŝia dua edzo, Paŭlo, estas duonpatro (vicpatro) de Mikelo, la filo de ŝia unua geedziĝo (kun Filipo). Antono estas duonfrato (vicfrato) de Mikelo, kaj Mesalino estas duonfratino (vicfratino) de Mikelo. Ili havas neniun el siaj gepatroj komuna. Ne ekzistas speciala esprimo por Filipo, kiu eĉ ne estas rigardata kiel familiano.

Legu pli detale pri prefikseca uzo de DUON kaj VIC en parencovortoj en §38.4.1.

Seksa signifo de parencovortoj

La vortoj edzo, patro, filo, frato, onklo, nevo, avo, nepo kaj kuzo estas viraj. Por la respondaj inaj parencoj oni devas uzi la sufikson IN (§38.2.20). Se oni parolas pri ambaŭ seksoj, oni devas uzi la prefikson GE (§38.3.6).

Esperanto en sia tradicia formo ne provizas rimedon por esprimi tiujn parencorilatojn en parolado pri neduuma homo (kiu estas nek viro, nek vir- ino, aŭ estas sekse ambigua), ĉar tradicie mankis konscio pri la ekzisto de tiaj homoj. Krome la tradicia Esperanto ne ebligas prisilenti la sekson ĉe ĉi tiaj parencorilatoj. Kelkaj opinias tion ĝena kaj tial eksperimente ekuzas novajn sekse neŭtrajn parencovortojn (§4.3).

La vortoj parenco, infano kaj familiano estas sekse neŭtraj. Se oni volas aparte montri inan sekson, oni povas uzi la sufikson IN. Se oni volas aparte montri viran sekson, oni povas uzi la vorton vira, aŭ la radikon VIR prefiks- ece (§38.4.1). Oni ankaŭ povas uzi la prefikson GE, se oni volas emfazi, ke temas pri ambaŭ seksoj.

Legu pli pri la seksa signifo de radikoj kaj O-vortoj en §4.3.

42. Simboloj kaj mallongigoj

ekz. ekzemple

k.a. kaj aliaj

k.s. kaj simile, kaj similaj

k.t.p. kaj tiel plu

p. paĝo

t.e. tio estas

PMEG Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

PAG Kalocsay, Waringhien: Plena Analiza Gramatiko de

Esperanto

PIV Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005 (kiam temas

pri antaŭa versio de tiu vortaro, ne uziĝas mallongigo, sed plena nomo, ekz. Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento)

^ fariĝas, estas ŝanĝebla al (k.s.)

= estas egala al, signifas

~ estas proksimume egala al, signifas proksimume

| limo inter vortelementoj (en klarigoj pri elparolo = mal-

longega paŭzeto en la elparolo)

apud Vokalo kun dekstrakorna supersigno montras akcenton: a,

e, l', o, ŭ. En kelkaj lokoj kromakcentoj (malĉefaj akcentoj) estas montrataj per maldekstrakorna supersigno: a, e, i, o, ŭ.

[...] Parto de frazo estas forlasita. Precipe temas pri Zamen-

hofaj ekzemploj, kiujn necesis mallongigi.

ekzemplo° La vorto aŭ vortelemento ne troviĝas en PIV. Por klarigo vidu la liston de ne-PIV-aj elementoj (§43).

*ekzemplo* La ekzemplo (aŭ signifo) estas erara aŭ tre malrekomend- inda.

ekzemplo FA1153 La ekzemplo estas Zamenhofa el Fabeloj de Andersen, la unua parto, paĝo 153. Ĉiuj ekzemploj kun simila mallong- igo estas Zamenhofaj. Vidu la liston de literaturo (§46).

43. Listo de ne-PIV-aj elementoj

En PMEG menciiĝas kelkaj lingvoelementoj, kiuj ne troviĝas en PIV (en la eldono de la jaro 2005). Tiaj elementoj havas en PMEG la simbolon ekz.:

platino°.

Jen listo de ĉiuj tiaj ne-PIV-aj elementoj kun mallongaj klarigoj pri signifo kaj deveno. En kelkaj okazoj la elemento troviĝas en PIV, sed en iom alia formo (ekz. OMETR) aŭ kun alia signifo (ekz. platin\o).

Iuj elementoj estas menciitaj nur grupe en la fino de la listo.

Ne aperas en la listo esprimoj, kiuj estas simplaj eraroj. Ankaŭ propraj nomoj de personoj ne aperas.

Notu bone, ke ne ĉiuj elementoj en la listo estas rekomendindaj. Kelkaj estas eĉ rekte malrekomendataj de PMEG. Ili havas steletojn, ekz.: *graŭ *.

La signo vertikalo montras limon inter radiko kaj finaĵo, ekz.: stere\o.

Pri la fontoj vidu la literaturliston (§46). Ĉe iuj elementoj mankas fontindiko. Tiuj elementoj ekzistas en praktika uzado, sed ne estas registritaj en vortaroj.

Elemento

Klarigo

Fonto

*AB* (§39.1.1)

"fiksita instalaĵo", su- fikso

Esperanta Bildvortaro

*ADOR* (§39.1.6)

"ne-aŭtomata kon- strumaŝino", sufikso

Esperanta Bildvortaro

*AFRO* (§39.2.1)

prefiksa mallongigo de "Afriko", prefikso

Amhar\o (§35.4)

ano de unu el la gentoj de Etiopujo

Aperas en PIV kiel nomo de la lingvo de la Amharoj.

*ARI* (§39.1.5)

"nombrosistemo", su- fikso

Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento

Aŝur\o (§9.1.6)

Islama festotago (la deka de Muharamo°), Arabe "'Ashura"

Cherpillod: Nepivaj Vortoj

aŭdi\o (§39.2.4)

"elektronika registrado kaj reproduktado de sono"

Wennergren: Roko kaj Popo

AŬDIO (§39.2.4)

"tehniko de elektronika registrado kaj re- produktado de sono", prefikso

Esperanta Bildvortaro

Elemento

Klarigo

Fonto

*AŬTO* (§39.2.5)

"aŭtomata", prefikso

Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento

be (§19)

mallongigo de "bemolo"

Butler: Muzika Termin- aro

Blis\o (§35.4)

la planlingvo "Bliss"

brekekekeks (§18.3)

bleko de bufo

Cherpillod: Nepivaj Vortoj (ankaŭ kaŝite en

PIV ĉe kŭaks)

Ĉomolungm\o (§23.5)

la monto Everesto

Krause: Grofies Worterbuch Esperanto- Deutsch

*Daralbajd\o* (§35.3)

"Kazablanko°"

Poŝatlaso de la Mondo

*darf\i* (§31.7.1)

"esti permesita, rajti"

Cherpillod: Nepivaj Vortoj

decilion\o (§23.2)

"10 je la 60-a potenco", internacia vorto (Angle "decillion")

di (§19)

mallongigo de "dieso"

Wennergren: Roko kaj Popo

*dificil\a* (§38.3.7)

"malfacila"

Vatre: Neologisma Glosaro

ejdz\o (§4.3)

"edzo aŭ edzino", (pro- ponita sekse neŭtra vorto)

EKSBI (§39.3)

"2 je la sesdeka potenco", prefikso

ENZ (§39.1.10)

"substanco", sufikso

Esperanta Bildvortaro

*EŬRO* (§39.2.9)

prefiksa mallongigo de "Eŭropo", prefikso

Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento

Fanagal\o (§35.4)

piĝina interlingvo parolata en suda Afriko

GIBI (§39.3)

"2 je la trideka potenco", prefikso

glu glu (§18.3)

sono de akvo elfluanta el botelo = kluk kluk

Aperas en PAG §126.

700

§43

Elemento

Klarigo

Fonto

*graŭ* (§19)

"mal-malgraŭ, dank' al"

Aperas en PAG §201 kaj §257 (en piednotoj).

IĈ (§39.1.13)

"virseksa", sufikso

Gunkel: GuVo

*IF* (§39.1.14)

"igi io", sufikso

Aperas en PAG §414.

IP (§39.1.18)

"neduuma (nek viro, nek virino)", sufikso

Interglos\o (§35.4)

la planlingvo "Inter- glossa"

Interlingva\o (§35.4)

la planlingvo "Inter- lingua"

Interlingve\o (§35.4)

la planlingvo "Inter- lingue"

*ISTAN* (§39.1.19)

"lando", sufikso

Aktoj de la Akademio III

J (§39.1.23)

sekse neŭtra karesnoma sufikso

*kaŭ* (§16.2)

"kaj/aŭ"

Kazablank\o (§35.3)

havenurbo en Maroko

Poŝatlaso de la Mondo

KIBI (§39.3)

"2 je la deka potenco", prefikso

kluk kluk (§18.3)

sono de akvo elfluanta el botelo = glu glu

Aperas en PAG §126.

Lingvafranka\o (§35.4)

iama piĝina interlingvo ĉe Mediteraneo

Loglan\o (§35.4)

la planlingvo "Loglan"

MEBI (§39.3)

"2 je la dudeka potenco", prefikso

Meka\o (§2.2)

"Mekko"

*mon\o* (§39.2.18)

evitinda mallongigo de "monofonio°"

mono\o (§39.2.18)

mallongigo de "monofonio°"

Wennergren: Roko kaj Popo

monofoni\o (§39.2.18)

"unukanala sonreproduktado"

Esperanta Bildvortaro

Elemento

Klarigo

Fonto

Muharam\o (§9.1.6)

la unua monato de la Islama jaro, Arabe "al- Muharram"

*na* (§19)

rolvorteto por rekta objekto

Makkink: Nia Fun- damento sub lupeo, Cherpillod: Leksikaj Vagadoj

*nen* (§19)

"ne" (respondvorto)

Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento

nonilion\o (§23.2)

"10 je la 54-a potenco", internacia vorto (Angle "nonillion")

Nova-Skoti\o (§1.2)

provinco en Kanado

Aktoj de la Akademio III

Novial\o (§35.4)

la planlingvo "Novial"

*OFON* (§39.1.25)

"lingvano, lingvaneco", sufikso

Gunkel: GuVo

OJD (§39.1.26)

"similformaĵo...", vari- anto de la sufikso OID

Wells: Concise Esper- anto and English Dictionary

Okcidental\o (§35.4)

la planlingvo "Occidental"

o kej (§18.4)

"bone!"

Wells: English - Esper- anto - English dictionary

oktet\o (§39.1.34)

"muzikaĵo por okopo da muzikistoj"

Krause: Grofies Worterbuch Esperanto- Deutsch

oktilion\o (§23.2)

"10 je la 48-a potenco", internacia vorto (Angle "octillion")

OMETR (§39.1.30)

"mezurilo", sufikso

Aperas en PIV kiel METR.

Orom\o (§35.4)

ano de la plej mult- nombra gento de Etiop- ujo

Elemento

Klarigo

Fonto

*OTEK* (§39.1.31)

"kolekto, kolektejo, kolektujo", sufikso

Aperas en PIV kiel TEK.

pajtr\o (§4.3)

"patro aŭ patrino", (proponita sekse neŭtra vorto)

parent\o (§4.3)

"patro aŭ patrino", (proponita sekse neŭtra vorto)

PEBI (§39.3)

"2 je la kvindeka potenco", prefikso

Picburg\o (§2.1)

urbo en Pensilvanio, Usono

PJ (§39.1.23)

karesnoma sufikso por neduumaj homoj

platin\o (§38.2.20)

"plateno" (speco de metalo)

Dr Esperanto: Mezdunarodnyj Jazyk ["La Unua Libro"], Zamenhof: la Fun- damenta Krestomatio p. 233 (en PIV aperas alia vorto platin\o kun tute alia signifo)

Pocdam\o (§2.1)

la ĉefurbo de la federacia lando Brandenburgo en Ge- rmanujo

Cherpillod: Nepivaj Vortoj (ĉe *Potsdamo*)

*pseŭd\a* (§39.2.21)

"malvera, kaŝita, ŝajna, iluzia"

Aperas en PAG §422 ĉe la prefikso PSEŬDO.

ri (§11.5)

"li aŭ ŝi", "tiu persono" (proponita sekse neŭtra pronomo triapersona unu-nombra homa)

*Sanhelen \ o* (§39.2.23)

"Sankta Heleno" (Brita insulo en Atlantiko)

Poŝatlaso de la Mondo

*Sanpier\o* (§39.2.23)

"Sankta Petro" (Franca insulo en Atlantiko)

Poŝatlaso de la Mondo

Elemento

Klarigo

Fonto

sekstet\o (§39.1.34)

"muzikaĵo por sesopo da muzikistoj"

Krause: Grofies Worterbuch Esperanto- Deutsch

sekstilion\o (§23.2)

"10 je la 36-a potenco", internacia vorto (Angle "sextillion")

Senthelen\o (§39.2.23)

"Sankta Heleno" (Brita insulo en Atlantiko)

Sentpier\o (§39.2.23)

"Sankta Petro" (Franca insulo en Atlantiko)

septilion\o (§23.2)

"10 je la 42-a potenco", internacia vorto (Angle "septillion")

sis (§23.1.1)

"ses"

Solresol\o (§35.4)

la planlingvo "Solresol"

Somal\o (§35.4)

ano de la ĉefgento de Somalujo, ano de Somalujo

Wells: English - Esper- anto - English dictionary, Listo de Re- komendataj Landnomoj

spoz\o (§4.3)

"edzo aŭ edzino", (pro- ponita sekse neŭtra vorto)

stere\o (§39.2.18)

"stereofonio, dukanala sonreproduktado"

Wennergren: Roko kaj Popo

STIF (§38.4.1)

parenceco kreita per re- geedziĝo, prefikso

Aperas en PAG §425 (rimarko I).

Svazi\o (§35.4)

ano de la ĉefgento de Svazilando, ano de Svazilando

Wells: English - Esper- anto - English dictionary, Listo de Re- komendataj Landnomoj

TEBI (§39.3)

"2 je la kvardeka potenco", prefikso

Tigraj\o (§35.4)

ano de unu el la gentoj de Etiopujo

tik tak (§18.3)

sono de mekanika horloĝo

Aperas en PAG §126.

Elemento

Klarigo

Fonto

tofu\o (§2.1)

speco de sojkazeo (en PIV "toŭfuo")

Wells: English - Esper- anto - English dictionary

Tokpisin\o (§35.4)

kreola lingvo parolata en Papuo-Nov-Gvineo

*UK* (§39.1.35)

"kastrita besto", sufikso

Aperas en PAG §372 (rimarko II).

Vakajam\o (§2.1)

urbo en Japanujo

Poŝatlaso de la Mondo

*Varŝav\o* (§35.3)

"Varsovio"

Ŝulco: Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj

VIDEO (§39.2.29)

"tehniko de elektronika registrado kaj re- produktado de moviĝ- antaj bildoj", prefikso

Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento

Vinĉestr\o (§2.1)

urbo en Anglujo

vu\o (§1.2)

"duobla vo, vavo", nomo de la litero W

Pokrovskij: Komputada leksikono

Grekaj literoj

Aperas Grekaj liternomoj (§19). El la plene Esperantigitaj nur delt\o, eps- ilon\o, jot\o, lambd\o kaj omeg\o troviĝas en PIV(por la aliaj PIVdonas nur duone Esperantigitajn formojn sen O-finaĵo). Alf\o, bet\o kaj gam\o troviĝas en Wuster, Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana. Rot\o troviĝas en Pokrovskij, Komputada leksikono. La aliaj estas de Wennergren: alf\o, bet\o, gam\o, zet\o, et\o, tet\o, kap\o, mu\o, nu\o, ksi\o, omikron\o, pi\o, rot\o, sigm\o, taŭ\o, upsilon\o, fi\o, ĥi\o,psi\o. El la duone Esperantigitaj nomoj tri estas de Wennergren: epsilon, omikron kaj upsilon. La aliaj estas en PIV.

Hebreaj literoj

Aperas duone Esperantigitaj Hebreaj liternomoj (§19): alef, bet, gimel, dalet, he, vav, zain, ĥet, tet, jod, kaf, lamed, mem, nun, sameĥ, ain, pe, cadi, kof reŝ, ŝin, tav. Ili estas el la Psalmaro de La Sankta Biblio (sed ili verŝajne ne estas Zamenhofaj).

Tononomoj

Aperas specialaj nomoj por bemolaj kaj diesaj tonoj (§19): *As*, *Ais*, *Bes*, *Bis*, *Ces*, *Cis*, *Des*, *Dis*, *Es*, *Eis*, *Fes*, *Fis*, *Ges*, *Gis*. Ili troviĝas en Wuster, Enciklopedia Vortaro Esperanta- Germana kaj en Desmet', Bildvortaro.

Nombrovortoj

Menciiĝas kelkaj maloftegaj nombrovortoj (§23.2): undecilion\o, duodecilion\o, tredecilion\o, kvatuordecilion\o, kvindecilion\o, seksdecilion\o, septendecilion\o, oktodecilion\o, novemdecilion\o, vigintilion\o, centilion\o. Ili estas de Wennergren.

Tabelvortoj

Menciiĝas neoficialaj kaj nepre evitendaj tabelvortoj je ALI (§13.3). Nur du el ili, *aliel* kaj *alies* estas registritaj en PIV. Kvin el la aliaj, *aliam*, *alie*, *alio*, *aliu* kaj (nerekte) *alia*, estas menciitaj en PAG §62 kaj §88 (rimarko I). En Cherpillod: Nepivaj Vortoj aperas *alial* kaj *aliom*.

Ekkriaj vortetoj, sonimitoj

Aperas kelkaj alternativaj skriboj de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18.4). Ili estas de Wennergren: hu ra, ho la, a ha, e he, o ho, mjaŭ.

44. Gramatika vortareto

PMEG uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn. La sekva listo enhavas mal- longajn klarigojn de ili. Iuj gramatikaj esprimoj de PMEG estas tamen tiel memklarigaj, ke ne necesas ilin listigi ĉi tie. La tradiciaj vortoj, kiuj menci- iĝas en la klarigoj, estas laŭ PAG. Rimarku, ke la PMEG-aj esprimoj ne ĉiam estas precize samsignifaj kiel la respondaj vortoj de PAG. Se vin inter- esas, kial PMEG uzas netradiciajn gramatikajn terminojn, legu la aldonon "Pri la gramatikaj terminoj en PMEG" (§45).


Radiko, kiu estas uzata precipe por fari kunmetitajn vortojn. Afiksoj, kiujn oni metas post aliaj radikoj, nomiĝas sufiksoj (= postafiksoj). Afiksoj, kiujn oni metas antaŭ aliaj radikoj, nomiĝas prefiksoj (= antaŭ- afiksoj).

La ordinara speco de frazo, en kiu la subjekto estas tiu, kiu faras la agon de la ĉefverbo. Vidu ĉe "pasivo".

Frazrolo, kiu montras tiun, al kiu la eldiro estas direkt- ata. Tradicie nomata "vokativo".

Frazparto, kiu ordinare staras tuj post alia frazparto, kaj kiu montras la saman aferon per aliaj vortoj. Tradi- cie nomata "apozicio".

Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas A-vorto.

Vorteto, kiu povas roli simile kiel A-vorto, kvankam ĝi ne havas A-finaĵon, ekz. tiu, iu, ĉia, kies, ĉies, ambaŭ. Tradicie nomata "pronomo".

Vorto kun la finaĵo A. Tradicie nomata "adjektivo".

Ordinara memstara frazo. Tradicie nomata "ĉef- propozicio". Vidu ĉe "subfrazo".

Verbo kun iu el la finaĵoj AS, IS, OS, U, US. Tradicie nomata "predikato" aŭ "finitivo".

La plej grava vorto en frazparto. Aliaj partoj de fraz- parto estas rektaj priskriboj de la ĉefvorto. Tradicie nomata "kerno-vorto".

Vokala sono, en kiu la lango moviĝas de unu pozicio en la buŝo al alia.

afikso (§38.1)

aktivo (§3.2)

alvoko (§12.1.2)

apudmeto (§25.3)

A-vorta fraz- parto (§7.2)

A-vorteca vort- eto, A-eca vort- eto (§15)

A-vorto (§5)

ĉeffrazo (§3.2)

ĉefverbo (§3.2)

ĉefvorto (§3.3)

diftongo (§2.1)

duonvokalo (§2.1)

Sono, kiu laŭ la elparola maniero estas (mallonga) vokalo, sed kiu rolas en la lingvo kiel konsonanto.

Vorteto, kiu esprimas senton, ekz. ho, he, ha, lo, stop, baf. Tradicie nomata "interjekcio".

Vidu ĉe "ŝajnafikso".

Vorteto, kiu povas roli simile kiel E-vorto en frazo, kvankam ĝi ne havas E-finaĵon, ekz. tiam, kiel, iom, nenie, tre, ankoraŭ, hodiaŭ, ĉi, for. Tradicie nomata "primitiva adverbo".

Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas E-vorto.

Vorto kun la finaĵo E. Tradicie nomata "adverbo", sed la vorto adverbo inkluzivas ankaŭ multajn vortetojn, kiuj ne havas E-finaĵon. Tiaj vortetoj nomiĝas en pMeG E-vortecaj vortetoj.

Lingva elemento, kiun oni metas post radiko, kun- metaĵo aŭ vorteto, por fari vorton, aŭ por ŝanĝi la sig- nifon de vorto. O, A, E, I, AS, IS, OS, US kaj U estas vortklasaj finaĵoj. J estas multe-nombra finaĵo. N estas rolfinaĵo.

Vorteto, kiu enkondukas subfrazon ligante ĝin al ĝia ĉeffrazo, ekz. ke, ĉar, dum, kiam, kvankam. Tradicie nomata "subjunkcio".

Malpreciza esprimo por grupo de vortoj, kiuj iel kun- apartenas. Uzata ĉefe kiam temas pri vortfarado. Vidu ĉe "frazetvorto". Tradicia esprimo por "frazeto" ne ek- zistas.

Speco de kunmetita vorto farita el frazeto (vortgrupo), kiun oni vortigis per aldono de ia posta elemento (ekz. vortklasa finaĵo). Vidu ĉe "kombino". Tradicia esprimo por "frazetvorto" ne ekzistas.

Kompleta eldiro kun ĉefverbo kaj ordinare ankaŭ kun aliaj frazpartoj. Tradicie nomata "propozicio".

Vorto aŭ vortgrupo, kiu ludas unu frazrolon. Vidu ĉe "ĉefvorto" kaj "priskribo".

Rolo, kiun frazparto rolas en frazo. Tradicie nomata "frazelemento".

ekkria vorteto (§18)

eksafikso (§37.6)

E-vorteca vort- eto, E-eca vort- eto (§14)

E-vorta fraz- parto (§7.3)

E-vorto (§6)

finaĵo (§3.1)

frazenkonduk- ilo (§33.1)

frazeto (§37.4)

frazetvorto (§37.4)

frazo (§3.2)

frazparto (§3.2)

frazrolo (§3.2)

imaga modo (§26.4)

US-formo de verbo. Ĝi montras, ke la ago aŭ stato ne estas reala, sed nur imagata, fantazia. Ankaŭ nomata US-modo US-verbo. Tradicie nomata "kon- dicionalo".

Speco de kunmetita vorto, en kiu la lasta parto (krom la vortklasa finaĵo), montras la bazan signifon. Tiu lasta parto nomiĝas ĉefelemento. Tio, kio staras antaŭ la ĉefelemento, precizigas la signifon, kaj nomiĝas pre- ciziga antaŭelemento. Vidu ĉe "frazetvorto". Tradicia esprimo por "kombino" ne ekzistas.

Frazparto, kiu diras, en kiu maniero, en kiu loko, en kiu tempo, per kiu ilo k.t.p., okazas la ĉefverbo. Ĉiu frazparto krom ĉefverbo, subjekto, objekto kaj per- verba priskribo, estas komplemento. Tradicie nomata "adjekto".

Ĉiu litero aŭ sono en Esperanto krom A, E, I, O kaj U, kiuj estas vokaloj .

Vorteto, kiu kunligas samrolajn vortojn, frazpartojn aŭ frazojn, ekz. kaj, aŭ, sed. Tradicie nomata "kon- junkcio".

Maniero, en kiu ago aŭ stato estas prezentata. Ĉe la Esperantaj verboj oni faras distingon inter kvar modoj: neŭtrala modo, reala modo, vola modo kaj imaga modo.

Pli ol unu afero. Tradicie nomata "pluralo". La finaĵo J montras multe-nombron, kaj nomiĝas multe-nombra finaĵo. Tradicie nomata "plurala finaĵo". Vidu ĉe "unu-nombro".

Vidu ĉe "objekto".

Rerakontado de ies penso, diro, opinio, decido, de- mando, rimarko k.s., per subfrazo. Vidu ĉe "rekta parolo".

I-formo de verbo. Ĝi nomas agon aŭ staton sen montri, ĉu ĝi estas reala, imagata, fantazia aŭ volata, kaj sen montri tempon. Ankaŭ nomata I-modo I-verbo. Tradicie nomata "infinitivo".

Vorto, kiu montras nombron. Se ĝi estas senfinaĵa vorteto, ĝi nomiĝas nombra vorteto. Tradicie nomata "numeralo". Nombrovorto, kiu havas A-finaĵon, kaj kiu montras vicordon, nomiĝas vicorda nombrovorto. Tradicie nomata "orda numeralo".

kombino (§37.3)

komplemento (§3.2)

konsonanto (§2.1)

kunliga vorteto (§16)

modo (§26)

multe-nombro

(§8)

nerekta objekto (§12.2.2)

nerekta parolo (§33.8)

neŭtrala modo (§26.1)

nombrovorto (§23)

objekta verbo (§30.3)

Verbo, kiu povas havi objekton. Tradicie nomata "transitiva verbo". Vidu ĉe "senobjekta verbo".

Frazrolo, kiu montras tion, kio estas rekte trafata de la ago de la ĉefverbo. Iafoje oni parolas pri "rekta objekto" (= objekto) kontraste al "nerekta objekto". "Nerekta objekto" nomiĝas en PMEG al-komple- mento. Ordinara (rekta) objekto estas tradicie nomata ankaŭ "akuzativa objekto". Nerekta objekto estas tradi- cie nomata ankaŭ "dativa objekto".

Frazparto, en kiu la ĉefvorto estas O-vorto.

Vorteto, kiu povas roli simile kiel O-vorto, kvankam ĝi ne havas O-finaĵon, ekz. tio, tiu, mi, ili, ambaŭ. Tradi- cie nomata "pronomo".

Vorto kun la finaĵo O. Tradicie nomata "substantivo".

Vorto kun unu el la sufiksoj ANT, INT, ONT, AT, IT kaj OT.

Speco de "inversa" frazokonstruo, en kiu tio, kio ordinare (en aktivo) estas objekto, aperas kiel subjekto. Vidu ĉe "aktivo".

Vidu ĉe "pronomo". Vidu ĉe "priskribo". Vidu ĉe "pronomo". Vidu ĉe "afikso".

Rekta priskribo priskribas la ĉefvorton de frazparto, kaj estas mem parto de tiu frazparto. Tradicia grama- tiko uzas la vortojn "epiteto" kaj "suplemento". Per- verba priskribo estas memstara frazparto, kiu pri- skribas la subjekton aŭ la objekton pere de verbo. Tradicie nomata "predikativo".

objekto (§12.2.2)

O-vorta fraz- parto (§7.1)

O-vorteca vort- eto, O-eca vort- eto (§15)

O-vorto (§4)

participo (§28)

pasivo (§29)

persona pro- nomo (§11.1)

perverba pri- skribo (§25.1)

Загрузка...