Letero

Ĉar verŝajne ne multaj kundividas mian opinion, mi prezentos ĝin ĉi tie. Ke ĝi estas nekutima, tio eble dependas de mia profesio, pro kiu mi ĉiutage rilatas kun la nekonscia parto de la homoj.

Mi konstatas, ke mi ne povas ne agi por kaj pri Esperanto. Ne gravas, ĉu ĉe la supro, ĉe la malsupro, ĉe tiu flanko (verkante), ĉe tiu alia flanko (babilante en la lingvo). Mi povas pravigi mian nepran poresperantan agemon per ĉiaspecaj raciaj motivoj: idealismo, amo al justeco, intereso pri lingvoj, intereso pri foraj landoj kaj ties kulturoj, deziro kaj plezuro aparteni al sociero alitipa ol la ĝenerala socio kaj el tio ĉerpi mem-altigan senton pri unikeco ktp. Sed mi scias, ke tiuj pravigoj estas postaj al la agemo. Mi sentas la agemon antaŭ ol interesiĝi pri ĝiaj eblaj kaŭzoj, kaj, iel, pli forta ol ili. Tiuj pravigoj do estas provoj atribui racian kaŭzon al io, kies veran kaŭzon mi ne konas, nek komprenas.

Mi konas multajn esperantistojn, kiuj havas similan nepovon seniĝi je la bezono agi por aŭ pri Esperanto. Se mi, kaj tiuj aliaj, funkcius malbone en la cetera vivo kaj estus malfeliĉaj, la plej racia konkludo estus: tio estas ia formo de mensa malsano (obsedo/agtrudo). Sed, kiam mi devis ricevi oficialan permeson povi praktiki psikoterapion, mia mensa stato estis kontrolita de fakuloj, kiuj deklaris min mense sana (mi jam havis tiun internan devon agi pri Esperanto tiutempe: la plej multaj el vi scias, ke mi lernis Esperanton kiel infano). Krome, mi estas unu el la plej feliĉaj personoj, kiujn mi konas, kaj mi funkcias normale en la vivo, kun multaj fuŝoj, jes ja, sed ne pli ol la personoj, kiujn oni ĝenerale rigardas normalaj. Inter la aliaj, kiuj, same kiel mi, ne povas ne esperantumi, kelkaj prezentas tiajn eksternormajn sintenojn, ke eblus klasi ilin inter mensmalsanulojn, sed multaj — la plimulto — tute ne. Ilia mensa funkciado estas, laŭ psikiatriaj kriterioj, normala. Oni do ne klarigu la aferon per mensa malsano.

Ĉu temas pri simpla ŝatokupo? Ne tiel ni sentas la aferon. Ni sentas ĝin kiel ion ege pli gravan. Homoj, kiuj ne povas ne spekti ĉiujn futbalmatĉojn, aŭ ne iri monludi en kazino, ne havas senton pri devo. Ili sentas, ke tion ili faras por si, kaj libere elektis. Ni sentas la aferon alie: plenumenda tasko. Ni ne havas la impreson, ke ni faras tion por ni. Kompreneble, tio povus esti simpla iluzio, (nekonscia) sintrompo por havigi al si gravecon, aŭ por klarigi ion, kies veran kaŭzon ni ne sukcesas trovi.

Sed povas esti ankaŭ, ke, iel, nin puŝas historio, t.e. kolektivaj fortoj superaj al ni kiel individuoj, fortoj kiuj iel igas la homaron iri ne en iu ajn direkto, sed (treege longperspektive) al io pli bona, pli bela, pli akceptebla, pli justa. Ĉu ne agis similaj fortoj por forigi sklavecon, atingi pli egalan traktadon inter viroj kaj virinoj, estigi respekton al infanoj, toleremon pri religio kaj ideologio, atenti la bezonojn de la malpli bonŝanca parto de la socio ktp? En neniu el tiuj kampoj la celoj estas centprocente atingitaj, multego mankas ĝis tio. Tamen la progresoj estas enormaj kompare kun la situacio en la tempo, ekzemple, de la romia imperio.

Mi sentas min ilo de tiaj socihistoriaj fortoj. Libera ilo, certe. Mi povis diri «ne», kiam Esperanto eniris mian vivon, kaj — tiel mi sentas la aferon, eĉ se tio aperas al vi vere tro fantazia — «elektis» min unu el siaj agantoj. Sed mi diris «jes» kaj tion neniam bedaŭris, ĉar mi ricevis de Esperanto multegon bonan kaj ĝuatan. Mia sento estas, ke mi naĝas aŭ boatas laŭ unu aparta fluo en la giganta fluaro de historio, kvankam la grandega plimulto el la homaro (kaj el la esperantistaro) tiun flueton ne vidas. Sed tio estas normala. Neniam la komencaj fluetoj estas videblaj al la fakuloj kaj al la publiko. Kiu povis pensi, komence, kiom gravaj fariĝos budhismo aŭ kristismo, aŭ la sociala aliro al la socia vivo, aŭ la lingvo de Angloj kaj Saksoj?

Tial, al mi ne tiom gravas la demando, ĉu ni agu je tiu aŭ alia nivelo, aŭ kion ni devas aŭ povas fari. Ĉiam estos sufiĉe da homoj por fari ion, kaj progresigi la aferon, ĉar ĉiam estos homoj, kiuj ne povos ne agi, kaj tio sufiĉos por teni la lingvon viva sufiĉe longe, por ke iutage la homaro konsciu pri ĝia boneco kaj ĝi rapide disvastiĝu, ĉu pro iu kompreno ĉe la malsupro, ĉu pro iu saĝa decido en iu prestiĝa supro, ĉu pro tute neracia ekmodo, ĉu pro katastrofa socia konflikto, kiu estigos fortegajn ribelajn sentojn kontraŭ la angla lingvo, eble asimilita al neakceptebla ekonomia aroganteco, ĉu pro io tute neimagebla nun.

Por mi, Esperanto estas tiel forta, ke eĉ se malaperus ĉiuj esperantistoj kaj 90 elcentoj el la tekstoj pri kaj en la lingvo, post ia tempo ĝi reviviĝus. Retrovus ĝin iu studento aŭ ĵurnalisto en biblioteko, kaj ekmirus pri ĝi, kaj rakontus pri ĝi, kaj ĝi fariĝus laŭmoda. Pardonu la longan paroladon, sed, nu, tio estas mia esperantista kredo.

Klaŭdjo (Claude Piron)

Загрузка...