La okcidenta dialekto

Priskribante la strukturon de Esperanto, Zamenhof foje diris: «Simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj»[84]. Efektive, se, stile kaj sintakse, Esperanto estas slava, kaj, vortare, latina-ĝermana, estas fakto, ke ĝia maniero signi la gramatikan funkcion de ĉiu frazero similigas ĝin al kelkaj aglutinaj lingvoj, kaj ke la perfekta neŝanĝeblo de ĝiaj vorteroj retroviĝas nur en la t.n. izolaj lingvoj, al kiuj apartenas, ekzemple, la ĉina. Strukture, ĝi do estas nefleksia, nehindeŭropa lingvo.

Nefleksiaj lingvoj uzas relative longajn kunmetaĵojn, formitajn el mallongaj eroj. Vortoj kiel estrarkunsido, nerenovigebla, remalsaniĝi estas tipaj tiurilate: kvin- aŭ ses-silabaj, ili konsistas nur el unusilabaj eroj. Kontraste, la fleksiaj lingvoj, ĉefe la latinidaj, malŝatas longajn kunmetaĵojn, dum longaj radikoj ilin ne ĝenas. Vortoj kiel konversaciosimultana estas tipaj pri latineca formiĝo.

Zamenhof intence elektis sian vortkonstruon, kiun li nomis «dismembrigo de la ideoj», kun la celo fari lingvon plej facile lerneblan kaj uzeblan por ĉiu, kiaj ajn la socia medio kaj la lingvo gepatra. Vorto kiel memstara estas tuj komprenebla por ĉino kun baza lingvoscio (oni diras ĉine zìlìduli, el du, «mem», kaj lì, «star»), sed aŭtonoma ne. Ĉino komence komprenas ĉi-lastan kiel «rilata al la nomoj de aŭtomobiloj», poste provas diveni la sencon el la kunteksto, kaj eventuale devas serĉi en vortaro.

Japana esperantisto triageneracia, s‑ro Kjotaro Deguĉi, kiu perfekte mastras la ĉiutagan lingvon, foje rakontis, kiel li ne povis kompreni du prelegojn de ISU, kiujn li ĉeestis, pro la abundo de nekonataj vortoj:

«Mi baraktis kun vortaroj…, sed ne eblis sufiĉe rapide, kaj mi sentis min pli ol iom deprimita.»[86]

Miaopinie, multaj esperantistoj nun uzas okcident-eŭropan dialekton de latente vere tutmonda lingvo. Al okcidentanoj tiu aserto sendube ŝajnos fantaziega. Sed kiel do ili reagus antaŭ jena teksto?:

Dum la filo faris tonŝian interpretadon en la Vejjuanĥuejo por Interbua Peiheo, kie la nova vejŝenga guejdzeo diskutiĝis, la patron oni veturigis al la ĉenŝia jijuano, kaj la jiŝengo diagnozis sinĝi-gensajon.

Ĉu skandale? Se jes, estas same skandale uzi la sekvantan lingvaĵon:

Dum la filo faris simultanan interpretadon en la Buroo por Interministeria Koordinado, kie la nova sanitara reglamento diskutiĝis, la patron oni veturigis al la municipa hospitalo, kaj la medicinisto diagnozis infarkton de la miokardio.

Ĉino, koreano aŭ japano, kiu, neniam lerninte eŭropan lingvon, studis Esperanton dum du aŭ tri jaroj, ne pli komprenos ĝin ol okcidentano la antaŭe prezentitan. Kelkaj unuopaj orientanoj — intelekta eliteto — uzas multajn similajn «okcidentaĵojn», sed ne tiudirekte esprimiĝas la kolektiva volo: ĝi petas uzon de pli simpla lingvo. En tutmonda Esperanto, la koncerna frazo, iom pli mallonga (7 silabojn), tekstos:

Dum la filo faris samtempan interpretadon en la Oficejo por Interministreja Kunordigo, kie la nova prisana (aŭ: publiksaneca) regularo diskutiĝis, la patron oni veturigis al la urba malsanulejo, kaj la kuracisto diagnozis kormuskolan (tubo)stopon.

Tiu estonta lingvo grandskale uzos metaforajn esprimojn; ekzemple, -ejo signos institucion, ne nur lokon, kio ebligos uzi ministrejo, oficejo, sekretariejo en la senco de la nundialektaj ministerio, buroo, sekretariato. Simila uzo de metaforoj estas universala kaj ne kaŭzas ĝenon. Neniu franclingva botanikisto aŭ inĝeniero iam ajn grumblis, ke la esprimoj pomme de terre («terpomo») aŭ chemin de fer («fervojo») kreas miskomprenojn pro konfuzo kun «veraj» pomoj aŭ vojoj.

Jen citaĵo montranta, kiel nehejme kelkaj okcidentanoj sentas sin en lingvo kun alitipa strukturo:

«Ĉu lingve kaj stile frazo kiel „La turpa oldulino softe apertis la pordon al sia kelo kaj lante descendis la ŝtuparon“ ne impresas pli riĉe, pli vivece sed antaŭ ĉio pli nature, ol „La malbela maljunulino mallaŭte malfermis la pordon al sia kelo kaj malrapide malsupreniris la ŝtuparon“?»

(Heroldo de Esperanto, 1974.01.16, p.4)

La unua frazo estas en tiel nenatura okcidenta dialekto, ke mi, okcidentano, kiu lernis Esperanton infanaĝe, ne komprenis ĝin tuj. Sed la dua ne estas pli bona: ĝi ŝajnas verkita de fremdulo. En tutmonda Esperanto, oni dirus ekzemple:

«La malbela grandaĝulino kviete malfermis la pordon alkelan kaj trankvilpaŝe desupris[87] laŭstupare».

Ĉiu koncepto povus esprimiĝi ankaŭ alivorte. Ekzemple, anstataŭ «kviete» (softe, mallaŭte), oni povus diri: apenaŭ aŭdeble, zorga(nte) ne brui, kun minimuma bruo, plej silente ktp.

Persono, kiu ĉiam esprimis sin per la plursilabaj kunmetaĵoj de lingvo nefleksia, instinkte sentas, ke ilia senco ne rezultas el nura sumo de la unuopaj signifoj, sed esprimas novan koncepton: por li vagonaro ne estas «aro da vagonoj» kaj eltrovi signifas ion alian ol «trovi el».

La granda avantaĝo de tiu sistemo estas, ke ĝi malplej ŝarĝas la memoron. Kiam mi kelktempe restis sen kontakto kun la ĉina medicina lingvo, mi forgesis, kiel ĉine diriĝas «malario» kaj «ĥolero», sed ne «flava febro» nek «infarkto de la miokardio». Kial? Simple ĉar la vortoj nüe («malario») kaj huoluan («ĥolero») asociiĝis kun nenio miamense, dum huangre kaj xinjigengsai konsistas el ordinarlingvaj eroj: huang = «flava», re = «febro», huangre = «flava febro»; xin = «koro», ji = «muskolo», xinji = «kormuskolo», «miokardio», gengsai = «pasej-ŝtopo», xinji-gengsai = «kormuskola tuboŝtopo», «infarkto de la miokardio».

Kio okazas al okcidentano pri orienta lingvo, tio okazas al orientano pri Esperanto. Ĉu vere nur tiuj, kiuj lernis lingvon, en kiu ili retrovis eĉ ne unu elementon el la propra, kapablas konscii, kian taskon prezentas la asimilo de sufiĉa vortprovizo en la lingvo komplete fremda?

En la ĉina, vortoj kiel trajno, lifto, demokratio ktp estas kunmetaĵoj obeantaj la principon, kiun Zamenhof nomis «dismembrigo de la ideoj», tiel ke neokcidentano pli facile lernas la ĉinan vortprovizon de la ĉiutaga vivo ol la Esperantan. Ĉu tiu fakto ne estas pripensiga?

Kompreneble, tio ne signifas, ke vortoj kiel trajnohospitalo, profunde radikantaj en la lingvo, ne meritas lokon apud vagonaro kaj malsanulejo. Simile, vortoj kiel fajna kaj engaĝi tradukas konceptojn necesajn en la hodiaŭa internacia vivo, kiujn alie esprimi estus tre komplike.

Sed la uzantoj de okcidentaĵoj kiel aŭtostopi («petveturi»), ekspliko («klarigo»), replike («rebate»), ascendi («supreniri», «alsupri»), simultana («samtempa»), ekskuzi («senkulpigi») kaj multaj aliaj, kiuj havas tradiciajn vortigojn konformajn al la kerna lingvokonstruo, devus konscii, ke ili sin esprimas dialekte, kaj ke ju pli multaj tiaj vortoj iĝos, des pli kreskos la lingva distanco inter la latinnutritaj kaj la ceteraj esperantistoj.

Kelkaj personoj laŭdire bezonas la okcidentan dialekton por havi stilon esprimriĉan, kun forta elvoka povo. Ili fakte ne fidas la riĉecon de la Esperanto-grundo, kies latentaĵoj estas grandegaj por esprimiĝo plej arta (sed kiujn pritrakti postulus alian artikolon).

Se eblas uzi «tutmondan Esperanton», kial ne provi? Finfine, temas nur pri memdisciplino, kiu signifas komprenon, respekton kaj pli demokratan sintenon rilate al la neokcidentanoj. Verdire, ankaŭ al la socie malfavoritoj en la mondo nelatina. Kion la vorto aŭtostopo alportas al nigra usona laboristo, en kies lingvo oni diras hitch-hiking? Se Esperanto ne estu elita lingvo, etne kaj socie, necesos retrovi la arton «dismembrigi la ideojn» kaj ilin taŭge kunmeti.

«Esperanto», 859–860 (1977, №7–8), p. 125–126

Загрузка...