Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco ŝovas sin sur la mara ebenaĵo, unu post alia, tri hispanaj «karaveloj» de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj ŝipoj; ŝipanaron oni ne vidas: ĝi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn gardstarantojn. Sed nur en la meza ŝipo, kiu portas sur la rando la surskribon «Santa Maria» kaj admiralan flagon sur la masto, en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tuŝi liajn okulojn. Jam la duan nokton la admiralo ne kuŝigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama premanta penso. Ankoraŭ du tagoj — kaj, se li ne renkontos teron, la ŝipoj iros returne Hispanujon. Hieraŭ la ŝipanaro arogante sciigis, ke ĝi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ĝi limtempon de tri tagoj. La suno malleviĝis kaj denove leviĝis, — antaŭ li etendis sin tiu sama senlima ebenaĵo da trankvila mistera akvo. Estas vero, ke hodiaŭ la maro alportis du verdajn branĉetojn, ian pikan arbetaĵon, tabulon kaj rabotitan bastoneton — sendubajn signojn de proksimeco de tero. Ankaŭ sen tio ĉi li scias, ke tero sin trovas antaŭ li, ke tiu ĉi tero estas proksima, sed ĉu li havos tempon veni al ĝi en tiuj ĉi du tagoj? Ĝuste antaŭ unu monato li renkontis ion similan je rompita masto: la mara fluo forportis ĝin malproksimen; post kelkaj tagoj — akvokreskaĵon kaj unu eĉ kun viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankoraŭ antaŭ du semajnoj. La tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj tagoj da vojo, sed kie preni tiujn ĉi kelkajn tagojn? Kaj ankoraŭ antaŭ tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la ŝipoj, kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj, — kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la atendatan bordon. Sufiĉe da eraroj: jam du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, vidante imagatan teron, kaj ambaŭ fojojn tiuj ĉi eraroj terure influis la ŝipanaron. Hodiaŭ la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita, kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antaŭ unu horo, ĵetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kaŝita turmentiĝo deiris en sian kajuton. Ankoraŭ 48 horoj — kaj ĉio estas perdita!
Jes, ĉio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas ligitaj, oni ne povas batali, se oni elŝiras el la manoj la lastan batalilon. La ĉielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn, ke li faris ĉion, kion li povis kaj devis fari. Kiam en lia kapo plene formiĝis la plano de lia entrepreno, li estis vigla, plena de fortoj kvardek-ok-jara viro, — kaj nur nun, kiam grizeco dense arĝentigis liajn harojn, kiam li havas jam la aĝon de 66 jaroj, nur nun li ricevis la eblon alpaŝi al la efektivigo de tiu ĉi plano. Tutan serion da jaroj li sendekliniĝe iris al la elektita celo, kaj ne estis tago, en kiu li ne pensus pri ĝi, kaj ne estis ofero, kiun li ne alportus por ĝi. Li venkis ĉiujn malhelpojn, kiujn tiel malavare prezentis al li la kruela sorto, li venkis eĉ la tempon mem. Preskaŭ sepdekjara maljunulo, li enportis en sian aferon freŝecon de la plej bonaj jaroj de juneco, kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu ektimigis eĉ la kuraĝajn maristojn de Palos. Li faris ĉion de sia flanko, kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno. Travivi tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj — estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo, trairi naŭ dekonojn de tiu ĉi vojo kaj ekiri returnen, nenion farinte — tio ĉi estis tro multe eĉ por liaj fortoj! Tio ĉi estis neaŭdita, nekredebla moko de la sorto, tio ĉi estis bato, kiu estis kapabla rompi eĉ lin!
Kaj en la malvasta kajuto de «Santa Maria» en tiu ĉi turmenta nokto la admiralo en pensoj travivis sian tutan pasintan vivon. Oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitaĵon, tio ĉi estas signo de lia proksima morto. Al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura — morala. Povas esti, ke pro tio ĉi li senvole turnas sin antaŭen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj de Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankoraŭ preskaŭ infano, la unuan fojon iras en la maron. Li ĵus forlasis la universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo. Li veturas sur italaj ŝipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon, al la bordo de Gvineo. La vojaĝoj disvolvas lian fortan naturan saĝon kaj kun la jaroj ellaboras el li bravan mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio ĝi faras lin komandanto de galeroj. Lia nomo estas sufiĉe konata en Italujo, kaj la Neapola reĝo faras lin estro de la ekspedicio kontraŭ la piratoj de Tuniso. Kun sia kutima kuraĝo li kondukas siajn ŝipojn kontraŭ la sovaĝaj korsaroj. Sed la ŝipanaro montriĝas ne inda je sia estro: ĝi timas la rabistojn, kaj jam antaŭ la bordo de Berberujo ĝi faras ribelon. La ŝipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la ŝipanoj, konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankviliĝas, kaj la sekvantan matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek jaroj, plenaj de vojaĝoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj, — pasas preskaŭ nerimarkite. Havante la aĝon de tridek kvar jaroj, en la tuta floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro: li naĝas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li diras al fraŭlino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas, kiam li ŝin renkontas: ke li ŝin amas. Fraŭlino Felipa sentas tion saman: la majesta figuro de la kuraĝa maristo, lia nekaŝita rigardo, kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco — ĉio en tiu ĉi neordinara persono de longe profunde frapis ŝian imagon. Kaj ŝi fariĝas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formiĝi la plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj ŝi ne povas kompreni tiun ĝojon, kiun kaŭzas al ŝia bofilo la amaso da flaviĝintaj paperoj. Kaj dume por li tio ĉi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun ĝojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj supozoj. En tiu ĉi sama tempo li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, ĉion aŭskultas, ĉiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj transloĝiĝas sur la insulon Porto-Santo. Tie ĉi li konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj, kiuj veturas al la bordo de Gvineo aŭ revenas de ĝi, kaj iliaj komunikoj, la interparoloj kun ili ĉiam pli kaj pli ekflamigas lin. Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn formojn: siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo, Plinio, Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis; la karto de Toscanelli, kiun tiu ĉi alsendis al li, tute konsentas kun liaj konkludoj. Ĉio estas klara kiel tago: kiu havos sufiĉe da kuraĝo, por tratranĉi la misteran maron, kiu etendas sin post la Gibraltara pordego, tiu trovos la serĉatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li havos por tio ĉi sufiĉe da kuraĝo, sed li ne havas la materialajn rimedojn. Oni devas trovi tiujn ĉi rimedojn, oni devas trovi fortan manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas Lisabonon, — kaj de tiu ĉi minuto komenciĝas la granda dramo, kiu daŭras tutan serion da jaroj.
Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la favora trarigardo de lia reĝa moŝto, la reĝo de Portugalujo. Tio ĉi estas lia unua paŝo sur tiu pikaĵa vojo, sur kiun kondukis lin la malfeliĉo esti naskita neordinara homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel bone ellernis la maron kun ĝiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankoraŭ pli gravan scion — scion de la homoj. Lia reĝa moŝto, Johanno II de Portugalujo, ekinteresiĝis je la propono de la malriĉa Genuano kaj difinas komision por trarigardo de tia neaŭdita projekto. Forta eraro: kion povas kompreni en tio ĉi tiu ĉi komisio? Ĝi estas dispremita de ĝia grandeco, kaj al la reĝo oni raportas, ke la projekto de la Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton. Kun tio ĉi li povas ankoraŭ paciĝi: li laboris super sia projekto ne kun la celo konvinki pri ĝia efektivigebleco malsaĝulojn. Sed kiam la reĝo, ne metinte atenton sur la raporton de la komisio, malaltiĝas al ŝtelado, kiam li, postulinte liajn paperojn kvazaŭ por persona trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion, — li estas profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li: ventego apenaŭ ne dronigis la ŝipojn, kiuj volis ŝteli lian gloron, kaj la timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon. Kaj kiam la reĝo, komprenanta, kiu staras antaŭ li, proponas al li denove komenci traktadon, li fiere rifuzas ĉiajn komunikiĝojn kun tia reĝo. Ne, jam pli bona estas malriĉegeco kaj nekonateco, ol esti tiel malhoneste trompata ankoraŭ dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile paciĝus kun tiu ĉi unua malsukceso. Sed ankaŭ tiun ĉi baton li elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al tiu, kiu la plej multe tion ĉi meritas — al sia patrujo.
Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun eniras en ĝin. Kvankam li estas malriĉe vestita, kvankam li estas preskaŭ almozulo, sed li alportas al la urbo reĝan donacon: li proponas al ĝi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua ŝiparo minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis ĉirkaŭŝteli lin, en la patrujo la renkonto montriĝas ankoraŭ pli malbona: tie almenaŭ troviĝis homoj, kiuj povis lin kompreni, — tie ĉi lia propono estas renkontita per malsaĝa mokado. La espero distriĝis, kiel fumo, kaj montriĝas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun maldolĉo en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj provoj.
Ĉiuj konas la malĝojan historion de tiuj ĉi provoj, sed kiu scias, kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la ĉirkaŭaĵoj de Palos. Laca kaj ĉirkaŭŝirita, preskaŭ duonnuda, li vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentiĝo aŭdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano kaj akvo. Dank’ al Dio, jen estas monaĥejo de franciskanoj, kaj eble tie li povos ion elpeti por la malfeliĉa infaneto. Kaj li, kiu iam komandis la ŝipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud la pordego de la monaĥejo kaj pelas la pordiston pri kruĉeto da akvo kaj peco da pano por sia infano. En tiu ĉi minuto preteriras la abato de la monaĥejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por ĉiam benita tiu ĉi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies helpo li eble neniam ekvidus tiun ĉi maron! Se li atingos sian celon kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion ĉi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho, li rekompencos inde tiun ĉi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la majesta eksteraĵo de la ĉirkaŭŝirita migranto, haltas kaj demandas lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malĝoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monaĥo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monaĥejo; la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monaĥejo komenciĝas varmaj priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj ĉi homoj komprenas lin, antaŭ tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj elokventeco; ili kune pentras belajn pentraĵojn de la estonteco, kreita per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas lin al la reĝa kortego. Lia filo restos tie ĉi en la monaĥejo por edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto de la reĝino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj.
Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos, per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la reĝino. Li estas vestita malriĉe kaj malbone; lia parolo tuj montras en li alilandulon: sendube tio ĉi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj, kiuj nur serĉas okazon kapti fiŝojn en malklara akvo. Lia projekto? Talabera bonkore aŭskultas tiun ĉi sensencaĵon kaj li ne dubas, ke la kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t.e. ke antaŭ li staras simple lerta ĉarlatano. Sed li tro bone konas la homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie trompu. Ne, li absolute per nenio povas servi al la petanto: la projekto estas infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj al la reĝaj moŝtoj. Ĉu Juan Perez pensis pri tia akcepto, kiam li skribis sian leteron al Talabera? Ankoraŭ unu fojon oni devas humiliĝi al la forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj serĉi aliajn vojojn al la reĝa trono. La someron kaj aŭtunon li loĝas en Kordovo, faras konatecojn kaj trovas eĉ amikojn por sia afero: la edukanton de la reĝaj infanoj, lian fraton, la nuncion de la papo kaj la regnan financestron de Kastilujo. Tiuj ĉi personoj bone konas la kortegon, ĉiujn ĝiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin al la ĉefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto ĉe la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de Talabera. La gereĝoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu ĉi grava persono. Tio ĉi estas la plej certa vojo, kaj ĝi efektivo alkondukas al la dezirita celo: Mendoza aranĝas por li aŭdiencon.
Trankvile kaj fiere li aperas antaŭ la reĝa paro. Li estas malriĉe vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo, liaj certaj klarigoj montras en li rimarkindan mariston, eĉ instruitulon, kiu longe kaj multe pensis pri tio, kion li parolas. Li nenion petas: li faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaŭ fabelan proponon — riĉiĝi per plej facila rimedo: per efektivigo de lia projekto. Oni donu al li la eblon iri en la maron — kaj li solvos la eternan problemon, li trovos tiun ĉi novan filozofian ŝtonon — la plej mallongan vojon al Hindujo, — kaj Hispanujo fariĝos la plej riĉa lando de la mondo. Kaj tiu ĉi propono estas farata tiel simple, tiel memfide, ke antaŭ la gereĝoj staras aŭ frenezulo, aŭ efektive eksterordinara homo. Tiun ĉi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas kunvoki komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono kaj raporti al la reĝaj moŝtoj pri la rezultatoj de la konsiliĝo. La plua iro do la afero dependos de la respondo de la komisio.
Kaj jen en la monaĥejo de la Sankta Stefano la komisio komencas la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas bona katoliko: ĉu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco? ĉu li ne revas alporti ĉiujn siajn estontajn riĉecojn al ankoraŭ pli granda celo — liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio estas profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius’on kaj diras, ke la projekto kontraŭparolas al li, sekve ĝi estas sensenca kaj eĉ hereza. Jes, Lactantius! Sendube li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio ĉi ne malhelpis al li skribi malsaĝaĵojn pri la formo de la tero. Li legis kaj relegadis tiun ĉi malfeliĉan lokon el la III libro de la «Diaj instruoj»; per tiu ĉi loko oni pikadis al li la okulojn, ĝi apenaŭ ne mortigis lian grandan entreprenon; li scias ĝin parkere. «Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj, kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke ĉio, kio tie ĉi kuŝas, tie pendas, ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren, ke pluvo kaj hajlo falas tie de malsupre supren?» Kaj jen tiu ĉi mizera rimarko apenaŭ ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito el Aŭgustinus: «instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, ĉar tio ĉi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo, ĉar estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon, kiu ĉirkaŭas la tutan teron!»
Poste venas jam simple malsaĝaĵoj, ekzemple de tia speco, ke la ekspedicio ne povos veni returnen, ĉar la ŝipoj, dank’ al la elfleksiteco de la tero, devus naĝi de malsupre supren. Kaj li devis disputi kun tiuj ĉi sovaĝaj malkleruloj kaj ankoraŭ danki Dion, ke oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaŭ kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio firme decidas, ke la projekto senkondiĉe estas absurda. Kaj dum daŭras la disputoj inter ili, la gereĝoj, okupitaj je milito, forveturas Kordovon, kaj la konsiliĝoj de la komisio ĉesas.
Nun komenciĝas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro, kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon, atendante, kiel almozon, kiam al la reĝaj moŝtoj plaĉos rememori pri la malriĉa Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj riĉecoj al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian fraton Anglujon, al la reĝo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon elserĉi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malĝoja respondo. Ankoraŭ unu bato kaj ankoraŭ unu fojon oni devas humiliĝi. Grizeco, kiu jam longe montriĝis en liaj haroj, ĉiam pli kaj pli blankigas lian noblan kapon, sed antaŭ lia energio estas senforta eĉ la tempo mem. Li havas jam la aĝon de 65 jaroj, kiam la reĝo denove kunvokas komision. Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la reĝo raporton en ĝia nomo: la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencaĵo. Sed la konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpaŝas por li. Ili aperas antaŭ la reĝo kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank’ al tiu ĉi defendo la reĝo promesas denove trarigardi lian proponon — post la fino de la milito kun la Maŭroj.
Tio ĉi estas super ĉiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas: oni povas pensi, ke tiuj ĉi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li turnas sin al la riĉa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam eĉ kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion: tio ĉi estus konkuri kun la reĝo mem. Nur li kaj la ĉielo scias, kion li travivis en la daŭro de tiu tempo! Fine el tiu ĉi mallumego ekbriletas radio da lumo: la reĝo de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekiĝas en sia tuta forto. Sur hispanaj aŭ francaj ŝipoj — li enpenetros en tiun ĉi kvazaŭ ensorĉitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antaŭ ses jaroj li forlasis la Palosan monaĥejon, kaj forte maljuniĝinta li nun denove eniras en ĝin. Granda estas la malĝojo de la nobla Perez, kiam li aŭdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj. Ĉu efektive lia patrujo montriĝos tiel blinda, ĉu efektive ĝi permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio ĉi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, ĝis li faros la lastan provon. Iam li estis konfesprenanto de la reĝino, kaj nun li skribe petas ŝin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la reĝino. Fine ĝi estas ricevita: al Perez de Marchena estas permesite veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo. Tiam Perez aperas antaŭ la reĝino. Kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko. Li montras al la reĝino la grandegajn sekvojn de la malkovro de nova vojo; li antaŭdiras al ŝi, ke ondegoj da oro enverŝiĝos Hispanujon; li prezentas al ŝi, la pia reĝino, pentraĵon de vasta kristana predikado, parolas al ŝi pri la milionoj da novaj servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj ĉi milionoj da animoj apartenos antaŭ ĉio al ŝi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo, kiu montros la vojon al tiuj ĉi pereantaj animoj. Antaŭ tia pentraĵo la reĝino ne povas sin reteni, kaj ŝi difinas komisiulojn por trakti kun Kolumbo.
Pasis multe da tempo de la tago, kiam li respondis per fiera rifuzo la proponon rekomenci traktadon kun la reĝo de Portugalujo, sed, kiel antaŭe, antaŭ la komisiuloj nun aperas ne petanto, sed batalanto por la majesteco de sia ideo. Li metas siajn kondiĉojn: li, Kristoforo Kolumbo, estos farita granda admiralo de Hispanujo, li estos farita vicreĝo de la nove malkovrotaj landoj, li ricevos la dekonon de ĉiuj multekostaj produktaĵoj, kiuj estos akiritaj en tiuj ĉi landoj. La rajton por siaj postuloj li pagis per kara kosto, kaj vane la indignigita Talabera krias pri avideco kaj aroganteco de la Genua ĉarlatano. Li ne miras Talaberan. Sed li estas frapita kaj profunde indignigita, kiam oni raportas al li en la nomo de la reĝino, ke liaj postuloj estas iom tro grandaj kaj ke estus bone, ke li ilin malgrandigu. La reĝino, kiel ŝajnas, pensas, ke antaŭ ŝi staras vendisto, kiu postulas tri fojojn pli multe, por ke li havu, de kio fari rabaton. Sed li scias pli ol ŝi, kion li povas postuli, kaj li petas raporti al la reĝino, ke li povas konsenti neniajn cedojn. Lia rifuzo estas preskaŭ rifuzo de la celo de sia vivo; ĝi estu tiel, sed li ne konsentos malnoblan malaltiĝon. Kaj li forveturas, kun firma decido forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon.
Sed dum li, kun premanta malĝojo en la koro, veturas sur la vojo al Grenado, en Santa Fé estas decidata lia sorto. La regna financestro de Kastilugo kaj Sant-Angel, la kolektisto de la depagoj por preĝejoj — du saĝaj homoj — decidas alpaŝi al la lasta rimedo. Ili petas aŭdiencon ĉe la reĝino kaj petegas ŝin ne rifuzi la postulojn de la fiera Genuano. Ili estas financistoj, kaj neniu povas montri al Isabella pli bone ol ili ĉiujn profitojn de la efektivigo de lia projekto. Kredeble iliaj paroloj estas konvinkaj, se la entuziasmigita reĝino ekkrias, ke ŝi prodonos siajn briliantojn, por armi ekspedicion. Tiam Sant-Angel respondas al ŝi, ke tia ofero ne estas bezona, ĉar li estas preta doni al la reĝino rimedojn prunte el la preĝejaj enspezoj. Kaj el Santa Fé al Grenado jam rapidas kuriero, atingas la malriĉe vestitan vojaĝanton apud Grenado kaj raportas al li, ke ŝia moŝto la reĝino de Kastilujo petas lin reveni en Santa Fé. Denove la malvarma malespero cedas lokon al ekbrilo de luma espero, kaj li turnas la ĉevalon returnen. Li estas en Santa Fé, li estas akceptita de la reĝino; la 17-an de Aprilo de la jaro 1492 li subskribas la kontrakton. Nun li estas sur la vojo al sia celo. Dum daŭras la preparoj al la ekspedicio, li estas bona gasto ĉe la gereĝoj; kun plezuro ili aŭskultas lin, kiam li, plena de junula flameco, parolas al ili pri la konvertado de la idolistoj de Azio al kristaneco kaj modeste komunikas al ili siajn esperojn efektivigi ankoraŭ pli altan celon de sia vivo — oferi la kolektotajn de li riĉecojn por la liberigo de la tombo de Kristo. La pia reĝino aŭskultas kun profunda intereso sian noblan kunparolanton. Tiuj ĉi tagoj almenaŭ iom rekompencas lin por la malfacila pasintaĵo. Kaj fine venas la longe dezirita minuto: li kolektas en Palos bravulojn por siaj tri karaveloj. Sed la bravaj maristoj de Palos estas timigitaj de lia ekspedicio. Kun helpo al li venas la kuraĝa maristo Marteno Alonzo Pinzon; li entuziasmigas per sia ekzemplo la ŝipanojn, kaj en vendredo, la 3-an de Aŭgusto, la tri karaveloj fine forpuŝas sin de la bordo, plenigita de popolo, kaj sub krioj de bondeziroj de la rigardantoj ili kuraĝe elveturas renkonten al la malluma estonteco.
Fine efektiviĝis lia revo, fine li estas sur la maro! Sed ankaŭ sur la maro, kiel sur la tero, la sorto daŭrigas metadi al li malhelpojn. La direktilisto de «Pinta», subaĉetita de ĝia mastro, difektas la direktilon, por ke la karavelo reiru Paloson. Kvar semajnoj pasas por la bonigado de la karaveloj apud la Kanariaj insuloj; la ŝipanoj krias, ke tio ĉi estas malbona antaŭsigno. Ĉio timigas tiujn ĉi malsaĝulojn — eĉ la vulkano Teneriffa. Ju pli profunde li penetras en la oceanon, des pli granda ĉiufoje estas la teruro de la ŝipanoj. En la interspaco de ducent mejloj de la insulo Ferro komenciĝas dekliniĝo de la magneta montrilo — nova teruro por la ŝipanoj. La admiralo devas malaltiĝi al la plej malagrabla ruzo: konduki du taglibrojn, unu — veran — por la gereĝoj, la duan — kun pli malgrandigitaj mezuroj de la traveturita vojo — por la timema ŝipanaro. La malkontenteco de tiu ĉi lasta kreskas kun ĉiu tago, kaj jen hieraŭ ĝi akceptis la formon de nekaŝita ribelo. Kion povas fari li sola kontraŭ cent dudek homoj? Kiel dronanto kaptas pajleton, tiel li serĉas savon en tritaga limtempo. Se en la daŭro de tiuj ĉi 72 horoj li ne ekvidos teron — li ekiros returnen. Ĉio estas metita sur la karton: lia tuta vivo. Dek ok jarojn li kun fera energio iradis al sia alta celo, dek ok jarojn, plenigitajn de obstina laborado de la kapo, malsukcesoj, disreviĝoj, malriĉegeco kuj eĉ mokoj kaj ofendoj. Jes, eĉ ofendoj. Ĉu en Genuo kaj en Hispanujo oni ne nomadis lin revisto kaj frenezulo? Ĉu eĉ la strataj buboj de Kordovo, renkontante lin, ne montradis sur sian kapon, amuziĝante je li, kiel je frenezulo? La envio kaj senkaŭza blinda malamo de liaj malamikoj iris ankoraŭ pli malproksimen: lin, kiu oferis sian tutan vivon al granda afero, lin oni malhonoris per la nomo ĉarlatano! Sed li ĉion elportis, ĉion! La malriĉegeco, malsato, fatalaj malsukcesoj, sovaĝa malklereco, mokoj, kalumnioj — ĉio tio ĉi estis venkita de la superhoma forto de lia persisteco, kaj fine venis tiu granda tago, kiam li levis la velojn en la haveno de Palos. Granda tago. Kaj jen nun, kiam ĉiuj rigardoj estas direktitaj sur lin, kiam la tuta mondo kun pasia scivoleco atendas la rezultaton de la heroa entrepreno, kiam restas fari nur kelkajn paŝojn por pravigi siajn esperojn kaj la esperojn de siaj nemultaj varmegaj amikoj, por kroni tiujn ĉi dek ok jarojn — nun li estos devigita ekiri returnen! Kun honto kaj malhonoro li revenos Hispanujon, kie la ekflamema reĝino povas ĵeti al li en la vizaĝon la nomon de trompisto, kie la malamikoj mokados lin, la mizeran aventuriston, kaj jam neniam, neniam li havos la eblon efektivigi sian amatan revon! Malhonoro, malriĉegeco kaj rompita vivo — jen estas ĉio, kio lin tie atendas, — kaj ĉio tio ĉi estas nur tial, ke tiu ĉi timema brutaro, kiu kuŝas sur la ferdeko, estas pli forta ol li sola, nur tial, ke en tiu ĉi okazo maldelikata besta forto havas pli grandan signifon, ol la spirita forto de genio! Se en liaj manoj sin trovus la egido de Zeŭso, se per unu ekbato li povus ekstermi tiun ĉi tutan malkuraĝan bestaron, li ekstermus ĝin kaj li sola irus antaŭen. Sed la forto estas sur ilia flanko, kaj post du tagoj la karaveloj ekiros returnen. La admiralo kun malespero apogis la kapon sur la manojn, kaj la plaŭdado de la akvo sur la flankojn de «Santa Maria» sonis en liaj oreloj kiel funebra sonorado.
Jes, ĉio, ĉio pereis. La tuta vivo, ĉiuj laboroj kaj esperoj — ĉio estas neniigita, kaj neniigita ĝuste tiam, kiam ĉio kuniĝis, por pravigi ilin, por elmontri la ĝustecon de liaj supozoj! Serio da faktoj pruvis, ke tero sin trovas en la okcidento, la transflugo de birdoj klare parolas pri la proksimeco de tiu ĉi tero, la hodiaŭaj trovoj povus konvinki eĉ liajn plej obstinajn kontraŭulojn. Ĉio diras, ke li divenis la grandan sekreton de la oceano, — kaj en tiu ĉi sama tempo li, kiel ligita aglo, devas tordi sin en siaj ligiloj, ne povante eksvingi la potencajn flugilojn, por ĵeti sin renkonte al tiu ĉi tero, kiun oni forprenas de li! Ĉu tiuj ĉi malsaĝuloj komprenas, kion ili faras, ĉu ili komprenas, ke returniĝo ĝuste nun estas por li pli malbona ol morto, — ĉu ili povas tion ĉi kompreni? Ĉu ili povas lin kompreni?! Sur la tuta tera globo lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj, kiel li, kaj ekster ili — seninterrompa muro da malamikoj, enviantoj kaj malkleruloj, kiuj malamas ĉiun provon eliri al lumo el tiu sovaĝa nokto, al kiu ili memvole sin kondamnis. Kiel ĝoje krios tiu ĉi sovaĝa amaso, kiam li malhonore venos returne, per kiaj mokoj ĝi superĵetos lin, kun kia triumfo ĝi kriados, ke ĝi estis prava kaj ke li estas simple frenezulo! Sed ne grava ankoraŭ estas tio, ke li estos premita en koton kaj neniigita: terura estas tio, ke lia ideo, lia infano, elnutrita per lia ŝvito kaj sango, devos perei kaj perei ĝuste tiam, kiam ĝia praveco estas metita ekster ĉian dubon. Ĉu efektive li devas eltrinki ankoraŭ tiun ĉi kalikon? Ĉu estis ne sufiĉa tio, kion li elsuferis — kaj por kio elsuferis? por ke en la antaŭtago de granda venko fali kiel ofero de blinda besta forto?! Ĉu efektive estis absolute nenia senco en tiuj tentoj, tra kiuj lin kondukis la enigma sorto, kaj vane li kondamnis sin al la suferoj de vaga vivo, malriĉegeco kaj mokado de malsaĝuloj?! Ne povas esti! Ankoraŭ restis du tagoj, ankoraŭ ne ĉio pereis. Ankoraŭ kvardek ok horoj restas ĝis la fino de tiu ĉi batalo kun la lin persekutanta fato — kaj li batalos ĝis la fino mem! La admiralo fiere sin elrektigis… kaj subite li ekŝanceliĝis, kvazaŭ en la tablon, apud kiu li sidis, ekbatus tondra sago. De la antaŭa karavelo ektondris pafego.
Tero!!!
Estis la dua horo je mateno, la 12-an de Oktobro de la jaro 1492. Sur la ferdeko de «Santa Maria» oni ekaŭdis paŝojn de homoj, vekiĝintaj el dormo, kaj subite sur ĉiuj tri ŝipoj ekbruis la ĝoja krio: «Tero, tero!»
Li venkis. La admiralo — kaj de tiu ĉi minuto vicreĝo — malrapide falis sur la genuojn, kaj neniam en la vivo liaj lipoj murmuris tian varmegan preĝon. «Tero! tero!» ĝoje ripetadis dekoj da voĉoj. La admiralo mallaŭte preĝis. «Te Deum laudamus, Te Dominum confitemur», murmuris la lipoj de la admiralo. «Salve Regina» ĥore bruis la ŝipanaro. Kaj kiam, klara kaj majesta, la admiralo aperis sur la ferdeko, la ŝipanaro kun estimego liberigis al li vojon, la ŝipanoj salutis lin per entuziasmaj krioj kaj, falante antaŭ li sur la genuojn, kisis liajn manojn. Kaj li staris inter ili, kiel duondio, lumigita de la unuaj radioj de la leviĝanta suno, salutante per trankvila rideto «sian» teron, kaj en liaj okuloj brulis la fajro de genio, kiu venkis sian sorton. La nokto de lia vivo finiĝis, kaj komenciĝis hela, solena tago.
Unu vesperon, en la unua parto de la vintro, la sonorilo estis forte ektirita, kaj la servantino, kiu malfermis la pordon, raportis al mi, ke ia homo deziras paroli kun mi. Servanto faras certajn diferencigojn inter «homo», «sinjoro» kaj «persono». La homo staris en la antaŭĉambro, sed mi miris, kial li ne estis raportita kiel «sinjoro». Lia vesto estis tre pura, sed simpla, kaj el ne tre delikataj ŝtofoj. Lia supra ĉemizo, tiu ĉi signo de pli delikata stato, estis blanka, en plena ordo kaj preskaŭ eleganta. Ĉio en li montris certan solidecon, sed nenio prezentis al mi klarigon pri lia situacio en la vivo. Laŭ sia eksteraĵo li ŝajnis konvena homo. Lia parolado estis simpla, klara, rekta kaj kun certa nuanco de memfideco, kion oni ĉe simpla homo ordinare tre malofte trovas.
— Sinjoro doktoro, li diris, mi volus vin peti veni al mia infano; ni timas, ke al ĝi minacas atako de krupo.
Mi prenis mian ĉapelon kaj premis lin antaŭen, ĉar, se lia supozo estus ĝusta, oni tie ĉi ne devis perdi tempon. Ĉe tiu ĉi malsano unu horo povas decidi inter vivo kaj morto — Post minuto ni estis sur la strato kaj paŝis rapide tra unu el niaj larĝaj aleoj. La infano, li diris, ludis antaŭ la pordo, manĝis kun apetito sian vespermanĝon, iris poste dormi, kaj antaŭ mallonge ĝi vekiĝis tre raŭka kaj kun sufoka tusado. Tiu ĉi okazo prezentis preskaŭ nenian dubon, kaj mi rapidigis miajn paŝojn kaj post kelkaj minutoj mi atingis kun mia akompananto la pordon de la domo. Ni levadis nin ĉiam pli kaj pli alte ĝis la kvara etaĝo. La lasta etaĝo de la ŝtuparo estis kovrita per tapiŝoj kaj de supre lumis al ni malgranda lampo. Antaŭ la pordo kuŝis bonega kaj tre fortika mato. Vi poste vidos, kial mi turnas atenton sur tiujn ĉi malgrandajn detalaĵojn. — Mi eniris en la malfermitan pordon kaj estis salutita de sufiĉe bela, pure kaj orde vestita virino, kiu ne povis esti iu alia, ol la edzino de mia akompananto.
— Mi ĝojas, ke vi tiel baldaŭ venis, ŝi salutis min kun mola, pura akcento. Vilĉjo, kiel ŝajnas, estas tiel elturmentita, ke li apenaŭ povas spiri. Kaj post minuto, kiam ni aliris al lia lito, mi aŭdis la senduban sonon de krupo, kiu tute prave plenigis per tia timo la korojn de la gepatroj.
— Ĉu tio ĉi estas krupo, sinjoro doktoro? demandis la patro kun ekscitita voĉo, kiam mi klinis min super la infanon, belan trijaran knabon.
— Sendube, tre serioza atako. De kiam la afero ekŝajnis al vi suspekta?
— Antaŭ ĉirkaŭ unu horo, estis la respondo, en kiu sonis forteco de karaktero. Mi ekrigardis la patrinon. Ŝi estis tre pala, sed ne kuraĝis paroli.
— En tia okazo estas kredeble nur tre malmulte da danĝero, mi diris, sed ni devas tamen ion fari. Ĉu vi havas akvon en la domo?
La viro aliris al unu kabineto, malfermis du pordojn, kaj oni povis nun vidi belan banan kuvon, parte plenigitan de akvo. Tio ĉi estis pli, ol mi kuraĝis esperi, sed mi ne havis tempon, por miri. La malgranda knabo estis en forta febro kaj malfacile bataladis pro spiro. Mi elprenis lin el lia malvarma lito, en kiu li kuŝis sur bela hara matraco, je kiu nenia princo bezonus honti, senvestigis lin de liaj noktaj vestoj, starigis lin en la kuvon kaj ordonis al lia patro verŝi tri sitelojn da malvarma akvo super lian kolon kaj bruston, dum mi per mia mano energie lin frotadis. Poste ni lin sekigis kaj frotadis tiel longe, ĝis la tuta korpo fariĝis flame ruĝa. Poste mi eltordis grandan viŝilon, trempitan en malvarman akvon, metis ĝin ĉirkaŭ lian kolon kaj envolvis lin en lanajn litkovrilojn. La malgranda brava knabo ĉion trankvile elportis, kvazaŭ li komprenus, ke en apudestado de lia patro povus fariĝi al li nenio malbona. Post dekkvin minutoj aperis riĉa ŝvitado, la infano falis en sanan dormon kaj povis denove libere spiri. La danĝero pasis; tiel rapide pasas tiu ĉi malsano kaj tiel facile ĝi estas kuracata.
La zorgoplena vizaĝo de la patro beliĝis, kaj super la vizaĝon de la patrino kuris radio da feliĉo. Mi direktadis miajn rigardojn de unu al la alia, kaj pli ol iam mi estis en dubo, kian pozicion en la vivo ili povas okupi. Signoj de eminenta deveno aŭ pli alta eduko ne estis videblaj; ili ne faris la impreson de bonklasaj homoj, kiuj falis en malriĉecon. Pli ĝuste ŝajnis, ke ni havas tie ĉi okazon kontraŭan: ŝajnis pli ĝuste, ke ili de pli malalta ŝtupo de la vivo levis sin al pli alta. Mi rigardis ĉirkaŭen en la ĉambro, kiu okaze estis la dormoĉambro. Ĉio estis en plej bona ordo. La litoj estis puraj, sed simplaj, la blanka stebita litkovrilo ne povis kosti pli ol 10 ŝilingojn, sed kiel bele ĝi elrigardis! La blankaj flankkurtenoj estis el malkara muslino, sed iliaj faldoj pendis tiel dense, kvazaŭ ili estus el damasko — kaj kiel konvene ili elrigardis! La banan kuvon kun la dense falditaj kurtenoj mi ne povis taksi pli ol 10 dolaroj. La tualeta tablo de eleganta formo kaj tute kovrita estis sendube el pina ligno kaj kostis duonon da dolaro. La pentraĵoj sur la muro estis bone koloritaj litografaĵoj — pli belaj, multe pli belaj, ol oleaj pentraĵoj, kiujn mi vidis en domoj de milionuloj: ili povis kosti po tri ĝis kvin ŝilingoj kaj la kadroj po unu dolaro. La planko estis kovrita per belaj tapiŝoj, kaj la muroj estis de hela koloro. Per unu vorto, la ĉambro estis tuta ornamujeto — en ĉiuj partoj tiel en ordo, kvazaŭ artisto ĝin aranĝis.
Lasante la knabon al trankvila dormado kaj donante la necesajn klarigojn pri la bano post lia vekiĝo, mi iris kun la gemastroj en la duan ĉambron, kiu posedis alian, sed egale belan aranĝon. Oni povus ĝin preni por gastoĉambro, por laborejo de artisto aŭ por manĝoĉambro. La muroj estis kovritaj per pentraĵoj — portretoj, historiaj skizoj kaj pejzaĝoj — ĉio pentraĵoj, kiujn povis elekti nur homo kun gusto ĉe modestaj rimedoj, kiuj tamen havas tiom same grandan indon, kiel bonaj libroj. Kaj parolante pri tiuj ĉi lastaj, mi devas tie ĉi rimarki, ke apud la kameno pendis malgranda biblioteko, kiu ĉe la unua rigardo montris al mi, ke ĝi enhavas la plej elektitajn trezorojn de la angla literaturo.
La mastro iris al la skribotablo, malfermis unu fakon kaj elprenis monon.
— Kiom mi ŝuldas al vi, sinjoro doktoro? li demandis, tenante prete la monon.
Levante min sur la ŝtuparon, mi pensis, ke mi devos atendi je mia honorario, aŭ ke mi ĝin neniam ricevos, sed nun ĉio ŝanĝiĝis. Mi ne bezonis nun, kiel ĝi ofte okazas, sciiĝi pri la pli detalaj cirkonstancoj kaj mezuri laŭ tio ĉi mian postulon. La homo staris antaŭ mi preta, por pagi; tamen videble li apartenis al la klaso de laboristoj kaj estis tre malproksima de bonhaveco; mi tial povis difini al li nur la plej malaltan sumon.
— Unu dolaro ŝajnas al mi ne sufiĉa, — li respondis. Vi havis pli grandan laboron, ol la solan skribadon de recepto.
— Ĉu vi laboras por via sintenado? — mi demandis, esperante iom malkovri la sekreton. Li ridetis kaj montris al mi sian manon, kiu prezentis la signojn de honesta laborado. Vi estas metiisto, mi diris kun la intenco sciiĝi pli multe.
— Prenu tion ĉi, li diris kaj metis kun nerifuzebla gesto dudolaran banknoton en mian manon, kaj mi kontentigos vian scivolecon, ĉar vi ja ne povas kaŝi, ke vi estas iom scivola.
En ĉio tio ĉi estis ia honesta, estiminda sincereco, kiu havis por mi apartan ĉarmon. Mi metis la banknoton en la poŝon, dum la mastro iris al la pordo, malfermis ĝin kaj montris al mi kabineton de meza grandeco, en kiu mi de la unua rigardo ekkonis metiejon de botisto.
— Vi estas kredeble eksterordinara laboristo, mi diris, ĉirkaŭrigardante la ĉambron, kiu ŝajnis al mi preskaŭ lukse meblita, dum ĉe pli proksima observado de ĉiu objekto fariĝis al mi klare, ke ĝi ne povas multe kosti.
— Ne, vi eraras. Mi perlaboras nur iom pli ol unu dolaron en tago. Mia edzino iom helpas. Krom la domaj laboroj kaj la zorgado pri la infano ŝi perlaboras tiom, ke nia semajna enspezo prezentas mezonombre ok dolarojn. Ni komencis per nenio, kaj ni nun vivas tiel, kiel vi vidas.
Tiu ĉi komforto, tiu ĉi konvena aranĝo, kiu prezentis preskaŭ lukson, ĉio tio ĉi por ok dolaroj semajne! Mi esprimis mian miregon.
— Mi estus en granda timo, se ni tiom devus elspezi, li rimarkis. Ni kun tio ĉi ne sole vivis ĝis nun, sed ni havas ankaŭ jam ion en la ŝpara banko. — Ĉu vi volos esti tiel bona kaj klarigi al mi, kiel vi tion ĉi faras? mi demandis, ĉar mi efektive forte volis sciiĝi, kiel botisto kun edzino kaj infano, perlaborante ok dolarojn semajne, povas vivi en komforto kaj eleganteco kaj ankoraŭ kolekti monon.
— Kun plezuro, li respondis, ĉar eble vi aliajn, kiuj ne estas en pli bona stato, ol mi, povos konvinki, ke ili faru al si sian situacion kiel eble plej oportuna.
Mi prenis la donitan al mi seĝon, kaj ni sidiĝis, dum lia edzino, aŭskultinte la facilan kaj regulan spiradon de sia infano, sidiĝis, por kudri.
— Mia nomo estas William Carter, li diris. Mia patro mortis, kiam mi estis ankoraŭ juna, kaj, posedante ordinaran lernejan sciadon, mi estis donita al botisto, por lerni. Mi estis granda amanto de legado, kaj mian liberan tempon mi pleje uzadis tiel, ke mi konatiĝadis kun la libroj el la biblioteko de la metiolernantoj. La plej multe plaĉis al mi la plenaj je saĝo de la vivo verkoj de W. Cobbet. Mi decidis sekvi lian ekzemplon kaj labori, kiom mi povas, por mia kleriĝo, kaj mi pensas, ke mi ne vane laboris. Sed la edukado de la homo daŭras la tutan vivon, kaj ju pli mi lernas, des pli multe mi vidas, ke mi devas aukoraŭ lerni.
Mi estis ankoraŭ de nelonge submajstro, kiam mi enamiĝis en mian Marion tie, kiun multaj nomas tre bela, kiun mi tamen ekkonis kiel tre bonan.
Mario ekrigardis kun tia gaja, ĉarma rideto, ke la opinio de multaj ŝajnis al mi tute prava.
— Laborinte unu jaron kiel submajstro kaj ŝparinte kelkajn dolarojn (mi havis gravan kaŭzon por ŝpari), mi edziĝis kun mia Mario. Mi loĝis ĉe ŝia patro, kaj ŝi ĉirkaŭkudradis ŝuojn por la magazeno, por kiu mi laboradis. Tiel ni vivis kelkajn semajnojn en la domo de ŝiaj gepatroj, sed tio ĉi ja ne estis nia propra hejmo, kaj tiel ni decidis aranĝi propran mastraĵon. Ni povis pensi nur pri modesta loĝejo, kaj mi tutan semajnon serĉis tian, ĉar jen loĝejo estis por mi tro kara, jen tro mizera. Fine mi trovis tiun ĉi loĝejon. Ĝi estis nova kaj pura, alta kaj kun bona aero, kaj mi pensis, ke estus oportune loĝi en ĝi. Mi luis ĝin por kvindek dolaroj por jaro, ĉar kvankam la loĝejoj ĉirkaŭ ni ĉiuj estas pli karaj, nia mastro kontentiĝas je tiu ĉi sumo, ĉar li estas kontenta je ni kiel luantoj. La loĝejo tiel jam estis, sed ĝi estis malplena, kaj krom ni mem ni havis nur tre malmulte por enporti, sed ni gaje komencis labori, ni penadis perlaboradi kiel eble pli multe, ni ŝparis, kiom ni povis, — kaj vi vidas, kion ni atingis.
— Mi vidas, sed mi ne komprenas, mi diris kun la intenco aŭdi ion pri la mastrumado de tiu ĉi modesta kaj bela hejmo.
— Nu, tio ĉi estas sufiĉe simpla. Kiam mi kun mia edzino tie ĉi enloĝiĝis kaj ni okupis nian loĝejon kun unu tablo, du seĝoj, unu forno por kuirado, unu aŭ du patoj kaj unu mallarĝa lito kun pajla matraco, ni faris konsiliĝon de milito. Nu, kara Mario, mi diris, ni estas tie ĉi; dume ni havas ankoraŭ nenion kaj devas ĉion ankoraŭ akiri, kaj por tio ĉi ni povas kalkuli nur je niaj dek fingroj.
— Ni trovis, ke ni povas mezonombre perlabori ok dolarojn. Ni tial decidis vivi tiel malkare, kiel nur eble, ŝpari, kiom ni nur povos, kaj kiom eble — ĉion fari mem. Nia pago por la loĝejo prezentis la sumon de unu dolaro semajne, nia brula materialo, lumigo, uzado de akvo kaj aliaj bagateloj ankoraŭ unu dolaron. Tian saman sumon ni difinis por vestoj, kaj per tio, ke ni aĉetas la plej bonajn ŝtofojn kaj penas konservi la vestojn, kiom ni nur povas, ni povas ĉiam esti bone vestitaj. Eĉ mia edzino estas kontenta je sia vestaro kaj trovas, ke kruda silko po 6 ŝilingoj por ulno estas kompare kun la tempo de uzado pli malkara, ol kalikoto po 1 ŝilingo. Tio ĉi faras 3 dolarojn semajne, kaj nun restas ankoraŭ la manĝaĵoj. Por tio ĉi mi kalkulas por ni tri unu dolaron semajne.
— Tio estas unu dolaron por ĉiu persono?
— Ne, unu dolaron por ni ĉiuj. Ŝajnas, ke vi estas surprizita, sed la kalkulo estas ĝusta.
— En la komenco ni elspezadis por tio ĉi pli multe, sed kun la tempo ni lernis vivi pli bone kaj pli malkare, tiel ke post la pagado de ĉiuj elspezoj por loĝejo, hejtado, lumigado, vestoj, akvo kaj manĝaĵo restas ankoraŭ pura superfluo de 4 dolaroj semajne. Mi ne kalkulis kompreneble flankajn elspezojn, ekzemple se ni iam vizitas la teatron aŭ koncerton, aŭ havas gastojn ĉe ni.
Rimarkinte rideton sur miaj lipoj, li daŭrigis:
— Jes, ni akceptas ankaŭ gastojn kaj amuzas nin ĉe tio ĉi tre bone. Iafoje ni havas dekon da gastoj, kaj ilia regalado per ĉokolado, kukoj k.t.p. kostas al ni ne pli ol 2 dolarojn; sed tio ĉi ankaŭ ne tro ofte okazas. Tiel al ni en ĉia okazo restas ankoraŭ 200 dolaroj jare, por kiuj ni nin aranĝis, kiel vi vidas, kaj rezervis kapitaleton en la ŝpara banko.
— Mi vidas ĉion tion ĉi, mi diris, nur ne kiel vi vivas. Multaj metiistoj elspezas pli ol tion ĉi por cigaroj, ne parolante jam pri drinkoj. Mi petas vin, rakontu al mi, kiel vi vivas.
— Kun plezuro. Mi ne fumas cigarojn, ankaŭ ne maĉas tabakon kaj nek mi nek mia edzino flaras tabakon.
La edzino eniris kun agrabla rideto, sed ne interrompis nin, ĉar ŝi pensis, kiel ŝajnas, ke ŝia edzo ja ankaŭ sen ŝia helpo komprenas paroli.
De la tago de mia edziĝo mi uzis nenian alkoholaĵon, nur kvar fojojn en jaro mi trinkas glaseton da vino, kaj nome: en la festo de Kristonasko, en la Nova Jaro, la 4-an de Julio* kaj en la naskotago de nia filo. Tiu ĉi tago estas por ni aparta festo. Mi legis sufiĉe da higienaj libroj kaj scias, ke teo kaj kafo estas narkotikaj trinkaĵoj sen nutra enhavo, kaj mi sufiĉe longe esploris la manĝon kreskaĵan kaj mi lernis dece estimi ĝin; mi ekkonis ĝian pli grandan indon en komparo kun la dieto miksita kaj trovis, ke ĝi pli bone servas al mi, ol tiu ĉi lasta, kaj ĉar ni kune legas kaj eksperimentas, tial mia edzino pensas tiel same, kiel mi.
— Sed kion do vi manĝas kaj trinkas? mi demandis scivole, por sciiĝi, kiel malproksime la memedukita filozofo progresis en la leĝoj de higieno.
— Venu, kaj mi montros al vi, li diris, prenante kandelon kaj kondukante min en vastan provizejon. Jen vi vidas antaŭ ĉio muelilon, kiu kostas al mi 10 ŝilingojn. Ĝi muelas mian tutan grenon, donas al mi la plej freŝan kaj belan farunon kaj ŝparas al mi la monon por muelado. Jen estas bareleto da tritiko. Mi aĉetas la plej bonan, kaj mi estas certa, ke ĝi estas pura kaj bona. Ĝi kostas malpli ol 3 cendoj por funto, kaj funto da tritiko estas sufiĉa, kiel mi scias, por la taga nutrado de homo. Ni preparas el ĝi panon, kukon kaj kaĉon. Jen estas sako da terpomoj. Jen estas maizo. Jen estas faboj, kesto da rizo, tapioko kaj makaronoj. Jen estas bareleto da plej bonaj pomoj. Jen skatolo kun sukero kaj jen nia poto butera. Ni prenas ĉiutage kvarton da vilaĝa lakto, kaj niajn ceterajn manĝaĵojn mi aĉetas tie, kie mi ilin ricevas la plej bone kaj plej malkare. Se vi kalkulos, vi facile trovos, ke unu dolaro semajne por tiaj rimedoj de nutrado ne sole estas sufiĉa, sed ke al ni estas permesita ĉe tio ĉi sana kaj preskaŭ luksa malsameco. Ekster tio ĉi ni manĝas verdajn legomojn, fruktojn kaj berojn, kiujn alportas ĉiufoje la responda jartempo. En la somero ni havas fragojn kaj persikojn, kiam ili estas maturaj kaj bonaj; el ĉiuj tiuj ĉi simplaj materialoj mia edzino preparas manĝojn, kiujn mi certe preferas al la manĝoj el la kuirejoj de la plej bonaj hoteloj.
Mi aŭdis sufiĉe. Tie ĉi mi trovis komforton, prudentecon, guston kaj modestan lukson ĉe simpla metiisto, kiu komprenis vivi kun malgrandaj elspezoj. Kiom da senbezonaj plendoj povus esti evititaj, kiom da ĉagreno kaj suferoj povus esti forigitaj, se ĉiuj laboristoj vivus tiel prudente, kiel William Carter. Neniam mi premis al iu la manon kun pli sincera estimo kaj koreco, ol tiam, kiam mi diris «bonan nokton» al tiu ĉi feliĉa paro, kiu en tiu ĉi kara urbo kun 8 dolaroj de semajnaj enspezoj vivas lukse kaj riĉiĝas kaj levas la benketon de botisto al la indo de instrua seĝo de praktika filozofo.
Leganto, se vi volas profiti de tiu ĉi malgranda historio, sekvu nur la vortojn de la Biblio: «iru kaj faru tion saman.»
En unu el la pluvaj tagoj de Marto per grandaj paŝoj iris sur la kota strato de la vilaĝo Vindirkovo unu vilaĝano, havanta la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj; sed ŝajnis, ke li estas multe pli maljuna. Li portis disŝiritajn lankitelon kaj ĉemizon, tra kiuj elrigardis la malgrasa brusto; lia piedvesto ne estis pli bona — unu fliko sur alia; el la truaj plandoj estis vidata la pajla substerno; sur la kapo maldece sidis disŝirita, grasmakulita lana ĉapo. Lia bruna senforma malsobra vizaĝo, sur kiu ankoraŭ restis signoj de antaŭa beleco, estis tuta kovrita per ruĝaj ŝvelaj aknoj; la okuloj estis ruĝaj kaj elstarantaj; la kapo jam brilis en kelkaj lokoj per grizaĵo… Per unu vorto, jam laŭ la sola eksteraĵo de la vilaĝano oni povis juĝi pri la diboĉa vivo, kiun li kondukis.
Kaj efektive, granda drinkanto estis tiu ĉi vilaĝano, Doroteo Nilov. Jen pasis jam pli ol jaro, ke li komencis drinkadi; sed en tiu ĉi jaro li jam havis tempon fordrinki sian tutan havon kaj la havon de sia edzino. Lian domon oni antaŭ nelonge vendis publike por depagaj mankorestoj. Ne dezirante prilabori mem la pecon da tero, kiu restis ĉe li, li farmigis ĝin, kaj la farman monon li fordrinkis en unu semajno.
De frua mateno ĝis malfrua nokto li pasigadis la tempon en la drinkejo, kaj ĉion, kio enfalis en liajn manojn, li forportadis al la drinkejmastro Vavilo Panfiloviĉ, kiu pro sia boneco ne abomenis eĉ ĉifonon. Nia Doroteo Nilov ankaŭ estis malbona edzo kaj patro. Li neniam pensis pri sia malsatanta familio, kaj lia kvieta, bona edzino Malanja devis akiradi la mizeran ĉiutagan nutraĵon por si, sia edzo kaj infano — dujara bubeto — per kudrado, lavado aŭ ia alia laborado. Sed Doroteo ne sole ne estis danka al ŝi por tio, sed batadis ŝin preskaŭ ĉiutage, revenante hejmen malsobre. Pri sia infano li tute ne zorgis kaj, oni povas diri, tute ĝin ne konis.
Ankoraŭ antaŭ nelonge Doroteo Nilov estis kalkulata la plej riĉa mastro en Vindirkovo. Li havis vastan dometon, multon da tero, bruto kaj ĉia havo. Sian edzinon Malanja’n, kiu fraŭline estis la plej riĉa kaj plej bela fianĉino en la tula vilaĝo, li amis pasie. Laborante fervore, li vivis kviete kaj estis estimata de ĉiuj Vindirkovanoj. Sed «nek eterne daŭras la ĝojoj, nek senfinaj estas la malĝojoj», diras rusa proverbo. La ĝojoj pasis ankaŭ ĉe nia Doroteo, sed li mem estis la kaŭzo de tio ĉi: li amikiĝis kun malbonaj kolegoj kaj komencis drinkadi, diboĉadi, kaj ĉio transturniĝis la fundo supren. Post unu jaro ĉe Doroteo jam nenio restis — ĉio transiris al la drinkejmastro Vavilo.
Nun ni vidas Doroteon, sin direktantan al sia kaduka dometo, kiu staris sur la rando mem de la vilaĝo, modeste alpreminte sin al la plektobaro. Lia vizaĝo esprimis ĉagrenon. Kaj efektive, ekzistis kaŭzo por ĉagreno: li devis forlasi en la drinkejo la gajan drinkantaron kaj foriri hejmen, por preni la pipon, kiun li tie forgesis sur la breto…
La dometo estis fine atingita, kaj li eniris. La mastrino forestis; ŝi foriris ien al najbaro, por preni prunte kelke da terpomoj por sia infano.
La internaĵo de la dometo konsistis el malgranda kaverno, kies tri kvaronojn okupis granda rusa forno. Duo da makulitaj seĝoj, tablo kun diskrevinta tabulo, malgranda kesteto, en kiu estis konservata la tuta havoresto de la malfeliĉuloj, kaj tre malgranda malnova sanktfiguro — jen estas la tuta ornamaĵo de tiu ĉi kaverno. Krom tio estis alligita al la plafono lulilo, en kiu la infano de Doroteo ripozis per trankvila dormo. Sur ĉio kuŝis la sigelo de malriĉeco, tamen ĉio estis pura kaj bonorda kaj sur ĉio estis vidata la mano de bona kaj zorgema mastrino.
Enirante, Doroteo rekte sin direktis al la breto, prenis la pipon, sed ankaŭ kunprenis la hakilon, por ĉe la okazo forporti en la drinkejon, kaj li estis jam kaptinta la fermilon de la pordo, por eliri, sed en tiu ĉi momento eksonis en la ĉambro sonora infana rido. Doroteo rapide sin returnis… En la lulilo, eltirante la manetojn, nur en ĉemizo sole, staris blonda infano, vekita de la pezaj paŝoj de la patro. Sur la malgrandegaj lipetoj ludis ĝoja rideto, kaj gaje balancante la vilan kapeton, la infano babiladis: «Patreto! Paĉjo!»…
Io ekmoviĝis en la malmola animo de Doroteo. Malrapide li aliris al la lulilo, elprenis per siaj maldelikataj manoj la infanon kaj ekkisis ĝin. La infano ĉirkaŭprenis per siaj manetoj la kolon de la patro kaj algluiĝis al lia brusto, gaje krietante kaj senĉese babilante: «Patreto! Paĉjo!», la solajn vortojn, kiujn ĝi jam povis libere elparoli. Doroteo ekkisis la infanon ankoraŭ unu fojon kaj volis kuŝigi ĝin ree en la lulilon. Sed la infano ne deprenis siajn manetojn kaj sendeturne rigardadis la patron per siaj klaraj nigraj okuletoj. Denove io ekpikis la koron de Doroteo, kvazaŭ la rigardo de la senkulpa infano trabruligus lin trae kaj disfluidigus la glacion, per kiu estis kovrita lia koro. Al li ŝajnis, ke la infano rigardas lin riproĉe kaj ke ĝi kvazaŭ volas diri per tiu ĉi rigardo:
— Patreto! vi volas forlasi min, por foriri en la drinkejon, fordrinki la lastan hakilon, tute ne zorgante pri la malfeliĉa panjo, kiu nun malaltigas sin ĉe la najbaroj… Kaj kion donas al vi la malbenita drinkado?
Li mem iel nevole ekrigardis en la okulojn de la infano…kaj ektremis, kvazaŭ en tiu ĉi spegulo de la senkulpeco kaj pureco li ekvidis sian vivon en ĝia tuta abomeninda nudeco.
Malvarma ŝvito montris sin sur lia vizaĝo; lia koro forte ekfrapis. Li estis kiel en febro: la kapo al li brulis kaj tra la korpon trakuris tremfrosto, liaj piedoj ne volis lin teni kaj la tero kvazaŭ ŝanceliĝis sub ili. En tiu ĉi minuto Doroteo sentis teruran internan bataladon. Li deziregis denove foriri en la drinkejon, por diboĉi kun siaj gajaj senzorgaj kolegoj, sed la konscienco, vekita de la infana rigardo, kvazaŭ alforĝis lin al la tero, al la loko, kie li haltis… En tiu ĉi minuto la pordo malfermiĝis kaj eniris Malanja, portante bastaĵon kun terpomoj.
Kiam ŝi ekvidis sian edzon, starantan kun la infano sur la manoj, ŝi pretervole haltis sur la sojlo, kiel alforĝita. Dume li pretervole ekrigardis ŝin kaj ekvidis tion, kion li antaŭe tute ne rimarkadis, tiel bone, tiel klare, kvazaŭ liaj okuloj subite malfermiĝis. Li ekvidis ŝian delikatan, malgajan vizaĝon, ŝiajn grandajn, belajn okulojn, ŝiajn palajn, velkintajn lipojn kaj la vangojn, kiuj antaŭ nelonge estis ruĝaj kiel papava floro. Li ekvidis ĉion ĉi, kaj lia vizaĝo ekruĝiĝis de honto. Sed de tiu ĉi momento ĉesiĝis la interna batalo en lia animo, li subite eksentis ian abomenon kontraŭ si mem kaj iel instinkte komprenis, ke li nun por nenio en la mondo revenus en la drinkejon. En atako de ĝojo kaj konfuzo, kun koro trankvila, sed konsumata de amo kaj kompato, li rigardis la elturmentitan vizaĝon de Malanja kaj ne sciis, kion diri.
— Bonan tagon, Malanjeto, kial vi ektimiĝis? fine apenaŭ elparolis Doroteo kaj ĉe tiuj ĉi vortoj ekrigardis la edzinon per tia rigardo, kiu rememorigis al la malfeliĉa virino la pasintan feliĉan tempon. Ŝi komprenis, ke ŝi nun ne devas lin timi; forte, sed ĝoje ekfrapis ŝia koro, kaj klara rideto eklumigis ŝian vizaĝon.
Dume Doroteo aliris al ŝi, ekkisis ŝin kaj poste, montrante per la okuloj la infanon, li ekmurmuris:
— Li estos bona bubo. Li ne ektimiĝis antaŭ mi, Malanjeto. Li estos bubo-bravulo! Kaj denove li ĉirkaŭprenis per la dekstra, libera mano la edzinon, altiris ŝin al si kaj mallaŭte diris al ŝi:
— Mi scias, Malanja, ke mi multe estas kulpa antaŭ vi… sed nun estas fino al ĉio, Malanja… Neniam pli… Mi ĵuras, ke mi pli ne drinkos… Ĉu vi aŭdas, Malanja… neniam, neniam… La infano estu atestanto, ke mi ĝis la morto ne prenos en la buŝon tiun malbenitan trinkaĵon…
Ŝi estis pala, kiel tolo, kaj ne povis elparoli eĉ unu vorton; ŝi nur ĉirkaŭprenis Doroteon kaj forte, forte ekkisis lin.
— Mi estas peka antaŭ vi, Malanja; mi devas peti vin kaj stari sur la genuoj antaŭ vi, ĉar mi, malbenita, pereigis, tre malfeliĉigis vin. Kaj li efektive, ankoraŭ tenante la infanon, mallevis sin antaŭ la edzino sur la genuojn kaj forte kliniĝis antaŭ ŝiaj piedoj. Kaj li tiel longe ne levis sin, ĝis ŝi, laŭte ploregante, levis lin kaj sidigis lin sur la benkon.
— Ha, mi malsaĝulo… malhonorulo… granda malsobrulo… parolis Doroteo, sidante sur la benko kaj direktinte siajn okulojn al la planko. Jen kion kaŭzis al mi la drinkado! Vi nur pardonu min, kaj mi ĵuras per Dio, mi ĉesos drinki! Li, li estos atestanto! La lastajn vortojn li elparolis, montrante per unu mano la infanon kaj la duan manon kunpreminte en pugnon. Malanja ploris; ŝi forte bedaŭris sian edzon.
— Mi pardonas vin, kara; Dio kaj la homoj ankaŭ vin pardonos. Nur ĉesu, Doĉjo, drinki la malbenitan vinon; ĝi ja pereigis vin!
— Ho, ho, mi, malfeliĉulo, ne kvietiĝis Doroteo. Kial mi vin senkulpan pereigis!… Mi nun nenion havas, nek ĉevalon, nek bovinon… Kie estis mia konscienco!
Kaj Doroteo laŭte ekĝemis. Longe konsoladis lin Malanja, kiel ŝi povis. Sed li tute trankviliĝis nur en la vespero.
Kaj longe ankoraŭ ili parolis inter si pri tio, kiel komenci novan vivon, kaj nur tiam, kiam la vilaĝa sonorilo malgaje eksonis noktomezon, ili sin levis de apud la tablo. Varmege ili preĝis antaŭ sia sanktfiguro, kaj kun feliĉaj vizaĝoj, sur kiuj estis esprimita ia anĝela kvieteco, ili iris dormi…
Tiel finiĝis la feliĉa tago de niaj malriĉuloj.
Pasis kelkaj jaroj. Sur tiu loko, kie staris antaŭe la mizera dometo de Doroteo, staris nun vasta pina domo kun peroneto. Apud la domo, gaje babilante, ludis du malgrandaj infanoj, kaj sur la peroneto sidis, okupita de kudrado, juna bela virino en ruĝa sarafano. Estis malfacile rekoni en ŝi la antaŭan malsaneman, palan Malanja’n. Ĝi estis la familio de Doroteo, kiu severe plenumis la donitan promeson kaj ĉesigis sian antaŭan diboĉan vivon.
Kiel ofte rememoradis la geedzoj pri tiu feliĉa tago, kiam Doroteo forgesis en la domo la pipon kaj, por preni ĝin, venis el la drinkejo, por jam neniam tien reveni.
Sinjorino Anneto, kvankam sufiĉe matura en sia aĝo (ŝi havis preskaŭ 50 jarojn), tre bone ankoraŭ sin konservis, almenaŭ laŭ ŝia ekstera vido oni ne povis ŝin nomi maljunulino: la koloro de ŝia vizaĝo estis ĉiam tiel roza, la dentoj tiel blankaj kaj ebenaj, ke iafoje eĉ nevole naskiĝadis tre ofenda por ŝi suspekto. Sinjorino Anneto, laŭ la volo de la sorto, ĝis nun ankoraŭ estas fraŭlino, sed… ŝi estas jam vidvino!… Ŝi mem rakontis al mi (mi ĝis nun estas ŝia amiko), ke ŝi perdis sian junan belan edzon tuj post la edziniĝo; apenaŭ la junaj geedzoj revenis el la preĝejo, ŝia edzo falis kaj mortis! Al li fariĝis kredeble disŝiro de koro, tro multe plenigita de amo. Dank’ al tiu ĉi okazo la malfeliĉa sinjorino restis vidvino, travivinte kun la edzo nur proksimume duonon da horo. De tiu tempo pasis jam tridek jaroj, la amo de sinjorino Anneto havis jam tempon tute malvarmiĝi, sed edziniĝo entute tiom ŝin timigis, ke ŝi decidis senrefare jam eterno resti fraŭlino kaj eĉ ĵuris sankte plenumi tiun ĉi decidon. Sed la petolema sorto subite devigis ŝin ankoraŭ unu fojon facile tuŝi la katenojn de Himeneo. Jen kio okazis.
Unu fojon sinjorino Anneto veturis sur fervojo, revenante el la malgranda urbeto K. post enterigo de sia kuzo. Okupinte en la vagono tre oportunan kanapeton, ŝi volis ekdormi, dezirante almenaŭ per tio ĉi sin liberigi de ŝin premanta ŝarĝa impreso de morto, — sed subite, rigardinte okaze la plankon, ŝi vidis ian libron, forgesitan kredeble de elirinta veturanto. Sinjorino Anneto levis ĝin kaj malfermis: tio ĉi estis franca tradukita romano sub la titolo: «Terura sekreto». Ŝi estis tre ĝoja je tiu ĉi neatendita trovaĵo kaj komencis avide legi paĝon post paĝo. La romano estis tre interesa: en ĝi estis teruraj mortigoj kaj sekretaj malaperoj kaj malfeliĉa amo, per unu vorto, en ĝi estis ĉio, kio devas esti en ĝusta romano, — kaj entute en la romano estis tia miksaĵo, ke sinjorino Anneto nur kun granda malfacileco povis kompreni kvankam malmulte tiun ĉi mirindan produktaĵon de la genia aŭtoro. Tiu ĉi malfacila laborado de la kapo lacigis la malfeliĉan legantinon, kaj ŝi ekdormis…
Jen ŝi sonĝas, kvazaŭ ŝi estas ankoraŭ tre juna knabino. Ŝi senfine amas lin kaj li, bela, flama junulo, varmege, pasie ŝin amas. Sed la kruela patro elektis por ŝi malbelegan, maljunan, senharan baronon, kiu scias ian teruran familian sekreton de ŝia patro kaj per tio ĉi tenas lin en siaj manoj. La terura tempo proksimiĝas: jam estas difinita la tago de edziniĝo kun la barono… La patro ŝin enŝlosis en malgrandan ĉambreton kaj alstarigis al ŝi maljunan diablistinon servantinon, kiu atente ŝin gardas kaj ne permesas al ŝi eĉ paŝon fari libere, — kaj ŝi, malfeliĉa ofero de la patra krueleco kaj de la malbonega barona volupto, ne povas eĉ sciigi lin, sian amatan, pri sia terura situacio!… En malespero ŝi ŝiras siajn harojn, sin ĵetadas en la ĉambro, kaj fine, tute freneziĝinte, ŝi saltas kun kapo malsupren el la fenestro sur la pavimon kaj… ho mirindaĵo!… ŝi enfalis en la brakojn de sia amanto! Ili flugas, flugas, flugas kun nekredebla rapideco en ia sorĉa kaleŝo al la rando de la mondo, al plej feliĉa Arkadujo… Jen jam estas proksime, al ŝi jam blovetis feliĉo… Sed subite post ili fariĝis forta bruo. Ili rigardas kaj… ho, teruro: persekuto!… Sur nigra flugila ĉevalo rapide flugas la barono!… Minace brilas liaj verdaj okuloj, liaj haroj estas disblovitaj, liaj longaj malgrasaj manoj kun akraj kurbaj ungegoj estas etenditaj antaŭen… Lia forta ĉevalo flugas kun rapideco de sago, distranĉante kun fajfo la aeron per sia larĝa fortika brusto… Ankoraŭ unu momento, kaj la geamantoj nepre devas perei!… La juna fraŭlino pli proksime sin alpremis al sia karulo, ĉirkaŭprenis lin, li forte, dolĉe ŝin kisis kaj… ŝi vekiĝis.
En la preskaŭ tute malplena vagono estis mistera duonlumo: kelkaj lanternoj estis estingitaj, kaj la ankoraŭ brulantaj estis kovritaj per mallumaj verdaj kurtenetoj, tra kiuj ili apenaŭ ĉirkaŭlumis du aŭ tri dormantajn veturantojn.
Sinjorino Anneto eksentis, ke iu delikate premas ŝian manon, kaj nur nun ŝi ekvidis starantan antaŭ ŝi sur genuoj ian nekonatan viron, kiun ŝi, mem ne komprenante per kia maniero, forte ĉirkaŭprenis per la maldekstra libera mano… Ŝi eksaltis, kvazaŭ pikita de serpento, kaj kun teruro rigardis ĉirkaŭen: en la vagono estis tute silente.
— Kion vi volas, sinjoro?
La nekonato malrapide sin levis kaj kun petego etendis al ŝi la manojn.
— Pardonu! li murmuretis: pardonu, se mi vin nevole ofendis… Sed vi tiel afable respondadis miajn karesojn, ke mi pensis… Ho, pardonu, pardonu min!…
Kaj li ree stariĝis sur la genuoj, kaptis ŝian manon kaj alpremis ĝin al siaj lipoj. Al sinjorino Anneto ŝajnis, ke tio ĉi estas ankoraŭ sonĝo… Fine ŝi mallaŭte liberigis de li sian manon.
— Levu vin, pro Dio! kion vi faras? ŝi diris al la nekonato: ni ja povas fariĝi objekto de atento por ĉiuj veturantoj!
Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis trankviliĝadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por ŝi danĝera, sed, kontraŭe, li mem timas ion, ŝi tute trankviliĝis kaj eĉ ekinteresiĝis je tiu ĉi neatendita aventuro kaj ankaŭ je la mistera nekonato, kiu silente sidis antaŭ ŝi sur la kanapeto. Sinjorino Anneto sin levis, forŝovis la kurteneton de la plej proksima lanterno kaj, dank’ al ĝia lumo, ekvidis antaŭ si belan kaj eksterordinare simpatian viron en la aĝo de ĉirkaŭ 35 jaroj. Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forĵetitaj posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizaĝo kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni, — sed tiu ĉi sento havis ian forlogantan forton… Sinjorino Anneto nun rememoris, ke ŝi sufiĉe ofte renkontadis tiun ĉi belulon sur la strato en K., — kaj sekve li estas al ŝi iom konata. Ŝi decidis ekparoli kun li.
— Pardonu, ŝi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre volas scii, kiu vi estas. Al mi ŝajnas, ke mi vin renkontadis en K., kaj tial… tial via vizaĝo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj pro kio vi veturas?
La nekonato ekĝemis.
— Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio, respondis li nevolonte: post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi ne havos sufiĉe da tempo, por kontentigi vian scivolecon, — sekve oni ne devas eĉ komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfeliĉa homo en la tuta mondo, mi estas de ĉiuj pelata, de ĉiuj malamata kaj de neniu amata… Ĉiujn viajn demandojn: de kie mi veturas, kien kaj pro kio, mi nur povas respondi: mi ne scias, ne scias, ne scias!… Kaj la nekonato, kaŝinte la vizaĝon per la manoj, restis en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto tropleniĝis per kompato al tiu ĉi malfeliĉa homo: ŝi jam estis preta ekplori.
— Rakontu al mi vian malĝojon, ŝi diris kore: per tio ĉi vi eble faciligos vian animon.
La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis.
— Ho, kiel mi estas feliĉa! li ekkriis kun profunda sento: Mi aŭdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie amas! kiun mi…
— Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto: rekonsciiĝu! rigardu min: ĉu oni povas enamiĝi en tielan maljunulinon?
— Mi ne diris, ke mi enamiĝis, rediris la nekonato, denove prenante ŝian manon: ne, mi jam longe ĉesis enamiĝadi, sed mi ne perdis ankoraŭ la kapablon de amo… Jes, sinjorino Anneto…
— De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto: kiu vi estas?
— Vi min ne konas kaj kredeble neniam aŭdis mian nomon. Mi estas Arturo de…
— Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo!
Sinjorino Anneto rememoris, ke la ĉefa heroo de la romano, kiun ŝi trovis antaŭ nelonge tie ĉi en la vagono, ankaŭ estas «Arturo». Ŝi kredis je diversaj antaŭsignoj, kaj tiu ĉi egaleco de la nomoj ŝin forte ekfrapis: ŝi vidis en ĝi ian antaŭsignon de la ĉielo mem.
— Jes, daŭrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin ekkonis preskaŭ antaŭ du jaroj (per kia maniero — mi ne diros), kaj de tiu sama tempo mi amas vin per ĉiuj fortoj de mia animo! De tiu tempo mi ĉiam serĉis renkonti vin, kaj al tiu ĉi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K. Dank’ al multaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne kuraĝas paroli, mi ne volis konatiĝi kun vi… Sed fine mi decidis fari tiun ĉi danĝeran por mi paŝon kaj… nun mi jam tute ne bedaŭras tion ĉi, ĉar mi estas multe rekompencita!
Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta koro aŭskultis liajn flamajn parolojn.
— Mi ne volas lacigi, li daŭrigis, vian atenton per rakontado pri mia tuta malgaja vivo, — kaj tio ĉi eĉ ne estas necesa: nia okaza konateco finiĝos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn flankojn, por eble neniam jam nin renkonti… Post kelkaj minutoj estos jam K… Tial ne estas ĝustatempe eĉ komenci!…
— Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto: mi tiel multe partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas… Mi petas vin, sinjoro, diru al mi vian malĝojon!…
En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo etendis al ŝi la manon. — Adiaŭ! li diris kun tremo en la voĉo: ankoraŭ unu fojon mi petas vin: pardonu kaj ne rememoru min malbone!
— Ĉu efektive nia konateco nur per tio ĉi finiĝos? kun sincera malĝojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian manon.
— Tio ĉi dependas de vi, respondis Arturo.
— Sed kion do mi devas fari? Mi ne loĝas aparte en mia propra domo, kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi…
— Tio ĉi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro veturas reen en B., kie mi loĝas. Sed se vi deziras fari min senfine feliĉa, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti en mia malriĉa hejmo: B. estas ja tiel proksima!…
Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron, — ŝi donis al li sian adreson, prenis de li lian, — kaj ili disiĝis amike.
Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaŭ forgesis sian vojan aventuron, kaj eĉ la vizaĝo mem de ŝia voja kolego komencis iel mallumiĝi en ŝia memoro, — kaj jen subite ŝi ricevis leteron. Ŝian koron kvazaŭ io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitiĝo ŝi disŝiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, ŝia antaŭsento ne trompis ŝin: la letero estis de li! Ŝi avidege komencis legi. Jen kion skribis Arturo: «Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun ĉi nevolan senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel plej sanktan leĝon. Sed mi korege petas pardonon, mia anĝelo, se tiu ĉi malgaja historio vin malĝojigos. Mi devas komenci de malproksime. Mi naskiĝis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo en genta patra bieno. Mia patro estis tre riĉa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi — lia sola filo kaj heredanto de lia tuta grandega riĉeco. Li ekiris vojaĝadi kaj prenis kun si ankaŭ min, tiam ankoraŭ dekkvinjaran knabon. Kiam ni estis en Parizo, li enamiĝis en unu belan kantistinon, edziĝis je ŝi kaj aĉetis por ŝi riĉan bienon en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo, kie ni ankaŭ enlokiĝis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla: mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna loĝado komencis min malami kaj baldaŭ ekscitis kontraŭ min mian patron, kiu ŝin senfine amis kaj plenumadis ĉiujn ŝiajn kapricojn. Post duono da jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same, kiel ŝi kondutis, estante ankoraŭ kantistino, en li do ŝi vidis ne edzon, sed simple homon, kiu devas ŝin provizadi: ŝi senĉese postuladis de li monon, kiun ŝi elspezadis eksterordinare rapide, dank’ al baloj, koncertoj, maskobaloj k.t.p. Ŝi preskaŭ ĉiutage mendadis por si ĉiam novajn ornamojn kaj ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleŝistoj, oraĵistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia riĉeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon kaj decidis serioze interparoli kun la edzino, — sed ŝi tiel bone lin renkontis, ke li por ĉiam forlasis la deziron interparoli kun ŝi kaj, eksilentinte tute, humiliĝis al sia sorto. Per tia maniero lia tuta riĉeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia malfeliĉa patro flnis la vivon per memmortigo, — kaj lia edzino fariĝis kromvirino de iu bankiero. — Post la morto de la patro mi, dank’ al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraŭ unu nia genta bieno, en kiu mi enlokiĝis kaj komencis min okupi per vilaĝa mastraĵo. Tiel pasis du jaroj, en la daŭro de kiuj mi, tute ne sciante mastrumi, tiel malbonigis ĉiujn miajn aferojn, ke fine mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per publika vendo, mi fariĝis preskaŭ almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo!… Kiam mi havis la aĝon de dudek du jaroj, mi edziĝis je unu bela juna fraŭlino… Ho, kiel doloras mia malfeliĉa koro ĉe tiu ĉi ŝarĝa rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne estis al mi sorto longe ĝui tiun ĉi feliĉon… Post du monatoj de nia edziĝo (per ĉiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun ĉi teruran momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla amanto!… Ho, mia kara! En tiu ĉi loko la plumo elfalas el miaj manoj, mi ne havas forton daŭrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu tiun ĉi teruran pentraĵon… Mi devas nur diri, ke mi forkuris de tiu ĉi malnobla virino, kvazaŭ de pesto, kaj de tiu tempo mi jam ŝin ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke ŝi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de ŝia amanto, kiun ŝi trompis tiel same, kiel min!… Jen estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo. — Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe da feliĉo. Varmege vin amanta via Arturo.»
Traleginte tiun ĉi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian, kion ŝi mem komence ne povis kompreni. Tiu ĉi sento ne estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo, ĝi ne estis ankaŭ sento de kompato al malfeliĉa homo, — ne, ĝi estis io multe pli forta: ĝi estis amo, jes, amo!… Sinjorino Anneto kontraŭ sia propra volo en la profundaĵo de la animo tion ĉi konfesis. Ŝi decidis tuj respondi la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun ŝi ricevis, kiel heredon, ankoraŭ de sia avino. Jen ŝi en tiu sama tago vespere sin enŝlosis en sia ĉambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da poŝta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, ŝi en la komenco priskribis sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke eĉ ŝi mem ekploris, tralegante la produkton de sia libera fantazio, — kaj poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo, kiun ŝi esprimis senfine pli bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj la atente ĉirkaŭkudrita multekosta sendaĵo estis forportitaj en la poŝtan oficejon, — kaj post tri aŭ kvar tagoj matene ŝi ricevis jam de Arturo respondon: la tuta letero de la komenco ĝis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj, — sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaŭ tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n, por «per sia apero ĉirkaŭlumigi kaj sanktigi la malluman neston de malfeliĉa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon»… Traleginte tiun ĉi leteron, ŝi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo ŝi sciigis pri tio Arturon, por ke li povu ŝin renkonti.
Suferante de senpacienco, ŝi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton, kaj matene frue ŝi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraŭ iris nenia vagonaro: timante malfrui, ŝi atendis du horojn la tempon de forveturo, — kaj, enirinte fine en la vagonon, ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj, ĉiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la neelporteble malrapidan, laŭ ŝia opinio, iradon de la vagonaro kaj la maŝiniston kaj la konduktoron kaj entute ĉiujn servantojn de fervojo, forgesinte en sia malpacienco, ke ŝia Arturo ankaŭ servas sur fervojo. Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono ŝi ekaŭdis la longe atendatan vokon de la konduktoro «stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn!» Kun eksterordinara viveco, kiun eble envius eĉ dekkvinjara knabino, ŝi elsaltis el la vagono, — kaj ŝi tuj ekvidis Arturon, kiu ankaŭ ŝin rimarkis kaj jam rapidis al ŝi renkonte. Li ŝin ĉirkaŭprenis kaj karese kisis.
— Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis ĝoje. Sinjorino Anneto de ekscito ne povis eĉ paroli. Ŝi aŭtomate sin apogis sur la brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge ŝin sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kaleŝon, li mem sidiĝis kaj delikate ĉirkaŭprenis ŝian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo. La maljuna ĉevalo uzis ĉiujn siajn fortojn, por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu ĉiuminute batadis ĝiajn malgrasajn flankojn, — ĝi svingadis la voston, spirblovadis kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kaleŝo kun laŭta krakado ruliĝadis sur la malbona pavimo kaj fine, laŭ la montro de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kaleŝo kaj kondukis ŝin tra malpura malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al ŝi, ke la ĉefan parton de la domo oni en tiuj ĉi tagoj komencos rebonigi kaj ke, dank’ al tiu ĉi cirkonstanco, li devas dume «iel» lokiĝi en flankaĵo.
— Por mi, diris Arturo, kiel por fraŭlo, estas tute egale, kie ajn mi loĝas, — vi do min ne mallaŭdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistaĵo — viro aŭ virino, tre malfacile estis ekkoni — malpurigita, ĉifona. Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu ĉi ĉambreto prezentis kredeble la gastoĉambron, ĉar apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo, antaŭ la kanapo estis ronda tablo kaj apud ĝi de unu flanko seĝo tute ligna, de la dua flanko — seĝo kun leda kuseno; ankoraŭ unu seĝo, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj ĉi en la tuta ĉambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis ĉirkaŭen.
— Vi ne atendis vidi min en tia malriĉegeco? demandis Arturo.
— Malriĉeco ne estas malvirto, respondis Anneto.
— Jes, sed ĝi estas pli malbona, ol malvirto, kun ĝemo diris Arturo: almenaŭ mi plivolus esti riĉa. En la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo, ĉar nur ĝi donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera feliĉo.
Sinjorino Anneto singardeme sidiĝis sur la kanapon, kaj Arturo eliris, por ordoni tagmanĝon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj sidiĝis apud sinjorino Anneto. Ŝi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera partopreno:
— Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiliĝi al via nuna sorto!…
— Jes, mia amikino, kun profunda ĝemo respondis Arturo: komence estis tre malfacile, sed poste nenio… mi alkutimis. Homo estas tia ekzistaĵo, ke ŝajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi: mi mem tion ĉi spertis. Nun mi tiel kunviviĝis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi ŝajnas, estis nur ia mirinda sonĝaĵo, sendita al mi de iu sorĉisto.
— Kaj ĉu efektive vi neniam bedaŭris tiun ĉi sonĝaĵon? Kaj la riĉegeco, kiun posedis via patro, ĉu efektive vi eĉ ĝin ne bedaŭris?
— Antaŭe mi neniam pensis pri riĉeco, ĉar ĝi ne estis al mi necesa. Sed nun… nun estas alia afero…
— Kial do nun estas alia afero?
— Arturo pasie ĉirkaŭprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine ŝin kisi.
— Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, kiun mi povas atingi nur ekriĉiĝinte, — tial mi nepre devas riĉiĝi, nepre, nepre!…
— Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin: per honesta vivo estas tre malfacile riĉiĝi.
— Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion ĉi atingi.
— Ne, mia amiko, tion ĉi vi ne povos fari.
— Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaŭ la espero min ne forlasas.
— Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite.
— Mi eĉ jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson.
— Sed kia do estas tiu ĉi entrepreno.
— Vidu, mia kara, komencis Arturo: kiel vi jam scias, mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro ŝuldoj. Tiun ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaŭ nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn laŭ kambioj. Tiujn ĉi kambiojn mia patro, ankoraŭ antaŭ sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva Granda Juĝejo, kiu decidis, ke tiu ĉi enkasigo estis komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li pagi tiun ĉi ŝuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; poste li baldaŭ forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun ĉi ŝuldon: almenaŭ al mi li nenion parolis pri ĝi. Mi eksciis pri tio ĉi tute okaze: iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun ĉi aferon. Sed jam ĉe la unuaj paŝoj mi renkontis preskaŭ nevenkeblan baron: mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon… Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio…
Arturo ne finis sian penson, ĉar lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte.
— Karulo mia, ŝi diris: plenumu mian unuan peton!
— Ho, jam antaŭe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis Arturo: por vi mi estas preta ĉion fari, — nur ordonu!…
— Prenu de mi la necesan sumon da mono!… Mi ne estas riĉa, sed mi ĝoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte… kiom vi bezonas?
Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antaŭe doninte vorton, li ŝajne ne sciis, kion li devas respondi.
— Ne, mia bona, mia kara, li diris fine: mi ne povas, mi ne havas la rajton preni de vi monon… Vi postulas ion neeblan…
— Sed via vorto?
— Pardonu, mia amiko, mi donis ĝin en rapideco, mi eĉ ne povis pensi, ke vi min petos pri tio ĉi… Ne, ne, mi ne povas, tute ne povas!…
— Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto: se vi min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne donacas al vi tiun ĉi monon, mi ĝin pruntas. Ĉu estas al vi pli agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon? Kaj fine — ĉu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaŭ por vi mem, — tiu ĉi afero estas ja nia komuna… Karulo mia, diru, kiom vi bezonas?
Arturo ankoraŭ ŝanceliĝis, sed post kelka tempo, cedante al ŝiaj admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino Anneto kvankam ne atendis aŭdi pri tia tre granda por ŝi sumo, tamen, vidante, ke ŝia Arturo sendube gajnos la aferon, ŝi tute ne domaĝis la monon, — kontraŭe, ŝi estis eĉ ĝoja, ke ŝi povas helpi al Arturo, kiun ŝi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis en viva gaja parolado pri la estonteco, — sed venis la vespero, kaj sinjorino Anneto forveturis en K-n.
En tiu sama semajno Arturo ricevis per la poŝto mil rublojn, kaj de ĝojo li eĉ iom pli, ol ordinare, diboĉis en unu el la B-aj restoracioj kun siaj bonaj kolegoj.
Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne provis kompreni la kaŭzon de tiel longedaŭra silento kaj forte maltrankviliĝis. Fine Arturo skribis al ŝi longegan leteron, en kiu li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris antaŭen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu kaŭzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis eĉ unu minuton liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis, kaj petis sian «belan anĝelon» alsendi al li ankoraŭ mil rublojn, por ke li povu prepari diversan necesaĵon por la edziĝo. — Sinjorino Anneto estis tre kontenta, ke ŝia honesta amiko estas tiel senceremonia rilate ŝin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte kune kun tio ĉi plej aman, plej karesan leteron, — kaj ŝi mem solene anoncis al ĉiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke ŝi jam estas fianĉino. Ĉiuj ŝin gratulis, ĉiuj tre ekinteresiĝis kaj demandis ŝin, kiu estas ŝia fianĉo, kie ŝi konatiĝis kun li, kie li loĝas k.t.p. Ĉiujn tiujn ĉi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio ĉi estas ŝia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la feliĉa, gaja sinjorino Anneto komencis pretiĝadi al la edziniĝo. Ŝi kuradis de unu magazeno al alia, ŝi aĉetadis ŝtofon por vestoj, tolon; ŝi mendis edziĝofestan veston, aĉetis edziĝofestajn kandelojn. Post du semajnoj ŝi jam ĉion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis atendi sian fianĉon. Sed la stranga fianĉo denove nenion skribis. Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio ĉi nenian signifon, pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankoraŭ unu monato, pasis dua, — sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion respondis. Ŝi jam forte maltrankviliĝis. En ŝia imago sin prezentis plej teruraj pentraĵoj: jen ŝi vidis, ke ŝia Arturo estas malsana — eble eĉ mortas, kaj apud li neniu alestas; jen ŝi pensis, ke li perfidis al ŝi kaj ekamis alian virinon. Ŝi per ĉiuj fortoj penis forpeli de si tiujn ĉi mallumajn pensojn, kaj ĉiam konsolis sin per tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al ŝi, aŭ eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta atendado pasis ankoraŭ du monatoj, en la daŭro de kiuj la malfeliĉa fianĉino ne havis eĉ unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la paciencon, ŝi mem forveturis en B-n. — Alveturinte tien, ŝi venis al la konata dometo. Kia do estis ŝia mirego, kiam ŝi ekvidis, ke la fenestroj en tiu ĉi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita: «tiu ĉi domo estas vendata». Ŝi staris senmove kaj eble jam centan fojon legis tiun ĉi mallongan anoncon. Subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento:
— Eble vi volas aĉeti tiun ĉi dometon? Bone, tre bone, la dometo estas inda, ke vi ĝin aĉetu.
Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaŭ ŝi staris ia hebreo, li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton.
— Ĉu iu loĝas en la flankoparto? ŝi demandis la hebreon.
— Ne, nun tie loĝas nur la gardisto, sed antaŭ du aŭ tri monatoj tie loĝis unu sinjoro…
— Kie do estas nun tiu ĉi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto: kien li forveturis?…
— Fi! malestime diris la hebreo: Sinjoro!… Li eĉ ne estas sinjoro, sed fripono, ŝtelisto! Dio lin malbenitan forbatu!…
Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Ŝi staris, kvazaŭ frapita de tondro. Ne! ne povas esti!… Ŝia Arturo… Dio, Dio!… Ŝi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia.
— Ĉu vi povas al mi priskribi lian eksteraĵon?
— Eksteraĵon? Malbonan eksteraĵon li havas, respondis la hebreo, kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj ŝtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon!…
La hebreo rakontis al ŝi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien.
En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun dispremita koro, revenis en K-n. Ŝi multe kaj longe suferis: en la daŭro de kelkaj monatoj ŝi preskaŭ tute ne eliradis el sia ĉambro, malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis ŝian amon, kaj bedaŭrante sian senrevene perditan monon.
Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre ŝanĝiĝis: ŝi fariĝis pli maljuna, ŝia vizaĝo flaviĝis, kaj sur ĝi aperis multaj maljunulaj sulkoj; en la buŝo mankis multaj dentoj; ŝi ĝibiĝis; ŝia kapo kaj manoj ĉiam tremadis, la okuloj malfortiĝis. Du malgrandaj ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de ŝia amo kaj aldoniteco. Ĉiutage post la tagmanĝo ŝi kondukadis siajn amatajn bestojn promenadi.
Unu fojon ŝi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj, enforĝitaj per katenoj kaj ĉirkaŭitaj de forta grandanombra gardo. Vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj ŝi ekaŭdis konatan mokan voĉon: — Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis. Kiam do estos nia edziĝo? Ŝi ekrigardis kaj kun plej granda teruro ekvidis Arturon!…
Sin mem ne komprenante de tumulto, ŝi alkuris hejmen, kaj de tiu tempo ŝi jam por ĉiam ĉesis promenadi, plivolante restadi dome kaj amuziĝadi kun siaj kvarpiedaj amikoj.
En la vojaĝo, kiun mi entreprenis antaŭ nelonge de Ĉikago al Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormiĝis en la mateno, ke la vagonaro haltis. La kelnero rakontis, ke ĝi staras jam 1 ½ horojn. Mi vestis min, kaj elirinte eksteren, mi trovis, ke ni estas ĉe malgranda stacio sur la kampo. Mi eniris en la manĝosalonon kaj matenmanĝis kaj poste promenadis sur la perono.
Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis kaj babilis kun li kelkan tempon pri la maŝino. Kiam mi proponis al li cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la malgrandan kaverneton de lia lokomotivo.
La estro, bela, granda viro en la aĝo de 40 jaroj, klarigis al mi, kiel oni uzas la apartajn partojn de la maŝino. Ĉio, kio nur povis esti briligita, radiis kiel la suno; ĉar la lokomotivestroj estas egale fieraj, kiam iliaj maŝinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam ŝiaj ĉambroj estas ordigitaj.
— Kia ornamo tio ĉi estas? mi demandis, montrante sur ion, kiu estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron, pendis sur la mureto. La estro ridis. Ĝi estas malpli ornamo ol memoraĵo, li diris; mi ĝin pendigis tien ĉi, ĉar ĝi savis mian vivon kaj la vivon de 250 aliaj homoj.
— Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis.
— Mi ĝin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo antaŭ la forvojaĝo.
Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis min al la aŭskultado.
— Ĝi okazis antaŭ nelonge, komencis la estro, antaŭ nur unu jaro, en printempo. Mi vojaĝis sur tiu samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun saman maŝinon, kiel nun, — la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama, kiun mi havas nun, — Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn. Komence mi ridadis je lia malprudenteco, sed nun mi jam ne ŝercas tiel multe pri li, — de tiu tempo, kiam ni vidis la nigran virinon.
Mi devis forlasi M. ĉirkaŭ la unua horo matene kaj esti en S. je la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la lokomotivejo, la ventego blovis plej terure.
Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li diris: Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu jam feliĉe en S.
Mi ridis kaj demandis: — kio tiel malkuraĝigas vin en tiu ĉi nokto?
— Mi sentas, ke io okazos, li diris.
Por diri la veron, mi ankaŭ sentis min iom malkuraĝa mem.
La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj konsistis preskaŭ nur el personvagonoj. Mi fariĝis nerva ĉe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj.
Mi ridis je mi mem pro mia malkuraĝo, kiam mi unuigis la lokomotivon kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke ĉio estas preta. La signo eksonis, kaj ni ekvojaĝis en la blovegadon. La mallumo estis netrapenetrebla, nur de la lanterno sur la antaŭaĵo de la lokomotivo estis distrata antaŭen elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antaŭen, kiel furioj.
Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis precize, ĉu ĉio estas en ordo, kaj Jim esploris la lanternon. Ĉio estis bona, kaj ni veturis pluen.
La mallumo fariĝis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis ankoraŭ per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo glitantan antaŭ ni gigantan virinan figuron, envolvitan en longan nigran mantelon, kiu flugis en la blovado. Ŝi ĵetis siajn brakojn posten kaj antaŭen, ĝis ŝi nevidebliĝis.
Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim, kiu staris antaŭ la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li ekkriis: Halo, Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de spiritoj!
Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro, kiun mi vidis.
Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super profunda rivero.
Mi fariĝis pli nerva ol antaŭe. Ni veturis rapide, kaj signo estis donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu mejlon malproksima de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi aŭdis, ke Jim ekkriis. Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro. Li montris eksteren en la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis, teruro atakis min mem.
Tie sur la reloj montriĝis tiu sama giganta virino, kiel antaŭe, jen trankvila, jen en la plej sovaĝa danco.
— Frank, murmuretis Jim kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la ĉielo, ne faru tion ĉi! Ne iru, antaŭ ol vi scias, ke ĉio estas en ordo!
Mi ne povis kontraŭstari al la penso haltigi la vagonaron kaj malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenaŭ ni haltis, mi povis aŭdi la akvon, kiu muĝis en Rock Creek rekte antaŭ ni. Kiam mi eliris el la maŝino, la konduktoro venis al mi renkonte.
— Kio estas? Kio estas? li demandis.
Mi sentis min tre konfuzita. Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis vidi pli malproksime ol unu metron aŭ du antaŭen super la reloj. Mi nenion vidis, sed diris:
— Mi ne scias, kio estas, sed ŝajnis al mi, ke mi vidis grandan nigran spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi signon ne iri plu.
La konduktoro rigardis min tute mirigita.
— Ĉu vi estas freneza, Frank? li diris. — Oni ĝin preskaŭ povus kredi. Sed ni estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori.
Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antaŭen. Jim ricevis la ordonon gardi la maŝinon. Sed apenaŭ ni faris kelkajn dekojn da paŝoj, ni haltis, rigidigitaj de teruro. Antaŭ niaj piedoj estis profunda faŭko, kie la rivero muĝis, ŝveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin returnis, ni vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovaĝaj turnoj. La konduktoro rigardis antaŭe la faŭkon, poste min.
— Ĉu tion ĉi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron?
— Jes. — Io alia, ol feliĉo, nin savis tiun ĉi nokton.
Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis dekokjara junulo el Ĉikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu el ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo kaj enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie. — Tie ĉi estas nia nigra virino! diris la Ĉikaga junulo. Kaj tie estis efektive tiu sama insekto, kiun vi vidas sub tiu ĉi vitro. Kiam mi malfermis la lanternon, ĝi flugis kontraŭ la reflektoron.
Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis antaŭ la elektra lumo, ĝi ĵetis ombron, kiu similis virinon, svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel ĝi eniris, sed kredeble ĝi eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la akvostacio. Kiel ajn ĝi estis, ĝi savis nian vivon per tio, ke ĝi min timigis per tiu nigra virino.
Jen estas la kaŭzo, ke tiu ĉi malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro. Tio ĉi estas, por min memorigi, kiel ni estis savitaj per tiu ĉi insekto. Jes, vi nomas ĝin okazo, — mi kredas, ke ĝi estis sendaĵo de Dio.
— Ĉio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano.
Jim, la hejtisto, venis en la maŝinon kaj mi en mian vagonon.
Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos. Ĉio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero, ĉar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ĝin hodiaŭ per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.
La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian loĝion; lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de ĉielarko staris en la posto de la loĝio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi. Sed en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto; la dua loĝio, dekstre de la loĝio imperiestra, malfermiĝis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno; ne miro, ke ĉiu okulo kiel ensorĉita direktiĝis sur la virinon, kiu ĵus okupis sian seĝon kaj trankvile, kun aristokrata malŝateco, rigardis ĉirkaŭen, ĉar sur ŝiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis aĉeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la ambasadoro N.
— Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro; ŝi demandas, ĉu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime?
En momento la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo, kaj kun ekkrio de raviĝo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la loĝio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj.
La kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara, kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro kun boneduka ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj ĉiam ankoraŭ la braceleto ne estis redonita.
La duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klariĝis, kaj la duko konvinkiĝis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la ĉefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaŭ ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la ŝtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de ŝia braceleto.
Ĵus batis la sesa horo, kiam ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu ĉi rakontis, ke oni kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke ŝi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambaŭ.
Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu ĉi kun profunda saluto forlasis la ĉambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi pri siaj braceletoj.
Kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.
— Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciiĝi pri ĝi.
— Kio! ekkriis la sinjorino, ĉu vi ĝin ne ricevis returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li.
La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun raŭka voĉo, ke ŝi donu al li klarigon.
Ŝi ĝin faris, kaj ĝemegante la duko falis sur la seĝon.
— Mi ĉion komprenas! li ekkriis. La friponoj ŝtelis de vi ankaŭ la duan braceleton, ĉar ni neniun sendis tien ĉi. La homo, al kiu vi ĝin donis, ne estis oficisto, sed ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto, ol la unua.
Kaj tiel ĝi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleŝon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero.
Estis la mateno post dancado. Tio ĉi daŭris ĝis la kvara horo; tiam ankoraŭ oni kunesidiĝis, por trinki nigran kafon ĝis ĉirkaŭ la kvina horo. Post tio ĉi oni disiris hejmen.
Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontraŭ la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; eĉ sufiĉe maljunaj sinjoroj estis enŝiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el la mondo sinjora estis la ĝentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj fraŭlinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, ĉar la mateno ĉiam apartenas al la junularo.
Tiel ankaŭ Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding, feliĉe venis al la pordo de la gepatra loĝejo, kaj ŝi estis kune kun la patro kaj patrino, ĉirkaŭita de amaseto da junaj herooj de danco. Oni ŝercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja, kaj la patrino havis sian «bonan tagon».
La disiĝado iom longiĝis: ĉiu el la sinjoretoj penis diri ion aparte agrablan, kaj ĉiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de mano aparte signifan, — ĉiu kredis, ke li estas sole preferita.
Ĉu ĉiuj?
La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis ĝis ĉiuj antaŭirintoj ricevos sian «maneton»; tiam ankaŭ li mem povus diri adiaŭ al Ella.
Tio estis la doktoro Gering, juna juĝisto. Li estis tre trankvila kaj modesta. «Trankvilaj akvoj estas profundaj», diras proverbo germana, kaj modesteco ofte kaŝas firman certecon.
Kiam la lasta antaŭstaranto diris adiaŭ — la konsilano kun lia edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun brulanta kandelo — Gering iris antaŭen, por komenci sian preparitan parolon de adiaŭ. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti Ella’n, tiu ĉi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj:
— Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten!
Kaj de tie voko eksonis:
— Certe ne, mia fraŭlino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton!
— Ella, nun venu do! eksonis voko de en la pordo, kaj la sinjorino konsilanedzino jam preninte la veston de sia filino altiris tiun ĉi en la domon.
— Bonan nokton! ankoraŭ ekkriis Ella. Bonan nokton! resonigis la amaseto. Gering ankoraŭ staris kun levita mano — Ella jam eniris en la domon, la pordo fermiĝis — jen li staris sen «maneto» kaj sen adiaŭdiro, kaj la parolo restis neparolita!
Trankvile kaj modeste Gering reiris en sian loĝejon.
Li iris tre meditante kaj tre malrapide. Ĉiuj aliaj jam de longa tempo estis foririntaj.
Veninte en sian loĝejon, li fine memoriĝis je si mem. Li ekĝemis kaj parolis al si mem, kiel post la eldono de ia juĝo mortiga:
— Nur unu vorton — nur unu vorton se ŝi dirus al mi! — La juĝisto Gering ankoraŭ la duan fojon ekĝemis kaj poste ekdormis en la veninta mateno.
Estis luma tago, kiam Ella maldormiĝinte vidis la sunon brilantan tra la kurtenoj de la ĉambro.
Ŝi pripensis la faritaĵojn de la tago pasinta kaj ridetis kontente. Sed jen per unu fojo ŝi malgajiĝis. Jen unu rememoro malagrabla. Ŝi rememoris la disiĝon, rememoris la juĝiston Gering, kiu estis la sola, kiu ne diris al ŝi eĉ unu vorton! Ĉiuj sinjoroj premis ŝian manon, ĉiuj diris ion amindan, sed li sola silentis. Li eĉ ŝajne intence restis poste!
— Mi tamen kredas, ke li estas senkulpa, diris ŝia plej bona amikino Mathilde, kiu, vizitinte Ella’n en la vespero, sidis kun ŝi en la ĉambro de Ella, por paroleti pri la dancado pasinta. — Vi scias, ke tro alproksimiĝi estas tute kontraŭ la karaktero de Gering — kvankam mi devas konfesi, ke tio ĉi estas eco stranga ĉe juĝisto; sed kiu scias, ĉu li ne estos tute alia en lia juĝa servado?
— Tro alproksimiĝi? respondis Ella. Inter tro alproksimiĝi kaj intence retiriĝi estas ja granda diferenco!
— Certe! Sed…
— Kio povas lin fari tia? Certe li bone scias, ke mi lin amas. Ĉu mi ne kun li dancis la unuan valson? Ĉu ne li sidis kune kun mi ĉe la vespermanĝo? Kion pli mi povus fari? Ĉu mi mem devas alforĝi lin per ia aparta atento? Ĉu eĉ ne estas lia propra afero diri… kio devos esti dirita? Ho! tia modesteco! Nur unu vorton li bezonas diri, kaj tiam ĉio estos farita. Sed neniel li diras tiun vorton!
— Kara mia Ella! Ne ĉiuj homoj havas egalan karakteron! Ofte en ia viro oni trovas ian econ, kiu konvenus multe pli bone al virino. Diru mem: kio hodiaŭ pli multe devigas la virinojn plendi: la modesteco aŭ la tro granda proksimiĝado de la sinjora mondo? Certe! Gering estas escepto el la regulo, kaj tio ĉi distingas lin!
— Kaj kiel fine ni venos al la celo? mi ne povas rekte diri la vorton liberigontan, kaj li mem — estas tro modesta!
Ella parolis iom kolere: ŝiaj vangoj ruĝiĝis, kaj Mathilde vidis, ke la okuloj de la amikino malsekiĝis.
— Jen estas la tempo por agi, diris Mathilde interne kaj pripensadis, kiel ŝi mem povus helpi la aferon. Kun la tempo vi alvenos al la celo, ŝi konsolis la amikinon. Eble Walter iel povos helpi!
Tiuj ĉi vortoj videble reanimis Ella’n. — Walter, ŝi respondis, jam promesis al mi sian helpon. Kiam ni hodiaŭ matene disiĝis, mi diris al li: «Sed ne forgesu, kion vi promesis!
— Kaj kion li diris?
— Certe ne! Mi bezonas nur unu vorton!
Walter de Stetten, oficiro husara, estis la fianĉo de Mathilde, kaj pro tio li estis ankaŭ la konfidulo de la du amikinoj. Li koniĝis kun la juĝisto, kiam ili estis kolegoj-studentoj, kaj li nun volonte akceptis la laboreton, kiun Ella al li transdonis ŝi mem kaj per sia amikino: certiĝi, ĉu Gering efektive amas Ella’n.
Post tagmanĝo, kiun Stetten kaj Gering kutime prenadis kune en restoracio, la oficiro — fidela al sia principo ne longe pripensi, sed rekte aliri al la celo — komencis sen ia antaŭparolo pri Ella.
Stetten estis rekte la kontraŭaĵo de sia amiko. Dum tiu ĉi pro multa pripensado kaj granda modesteco ŝanceliĝadis frapi al la pordo de sia sanktejo, Stetten iam estis preta enbati tiun ĉi pordon.
— Kiam do estos via fianĉiĝo? li demandis la amikon.
Gering lin miregante ekrigardis; li intencis respondi, sed ne povis.
— Sen ia ŝerco, jen estas la tempo por fine konfesi vian intencon! La tuta urbo parolas pri vi du kiel pri estontaj geedzoj. Nun aliru al la celo! Vi estas enamita en Ella’n — vi mem min tion sciigis. Ŝi ankaŭ amas vin. Tion mi scias, kaj vi ĝin scias ankoraŭ pli bone!
Gering lin aŭskultadis ne ferminte la buŝon.
— Ho! ne rigardu min do tiel miregante! parolu fine! — Stranga juĝisto vi estas — al vi mankas la parolo por defendiĝi! Ĉiam nur ian unuan vorton vi bezonas por komenci!
— Jes, la unuan vorton! diris Gering malgaje. Kial ŝi ne decidiĝas paroli?
— Jen! diris nun kvazaŭ miregante Stetten, la unuan parolon ĉiam devas diri vi! Ĉu la fraŭlino eble devus sin turni al vi: Sinjoro juĝisto, mi intencas havi vin, — ĉu vi volas, jes aŭ ne!
— Tion mi ne pensas, ne!
— Kion do? — Mi vin ne komprenas: Nun vi du jam unu kun la dua koniĝis antaŭ kelkaj monatoj; ĉiu homo ellegas el viaj vizaĝoj, ke vi amas unu la duan — sed nek vi nek ŝi decidiĝas ĝin konfesi! Vi mem ankoraŭ pli malmulte ol Ella — kvankam vi estas viro! Mi estas tute certa, ke vi ne ricevos rifuzon — kaj vi mem ĝin scias pli bone ankoraŭ.
— Mi? — Ho, se mi ĝin scius! Vi mem diru: kian certecon mi havas por ĝi? Ĉu Ella parolis nur unu solan fojon eĉ plej malgrandan vorteton, kiu min certe esperigus? Eĉ ne unu solan vorton! Kaj mi timas esti rifuzita!
— Grandegan estimon mi sentas por juĝisto, kiu tiel malmulte konas la pruvojn efektivajn! — Ni ne ŝercu, Herman, — la afero devas esti finita. Kian pruvon vi atendas de Ella por fari vin certa je via feliĉo?
— Nur unu vorton!
— Tion saman Ella atendas de vi!
— Ho!
— Mi certigas vin per mia honoro!
— Ej! Tiam…
— Tiam via sorto dependas de tiu, kiu el vi du diros la unuan vorton? aŭ pli bone vi ambaŭ devos diri unu vorton — tio estas tiel komprenebla, kiel unuoble unu estas unu!
Gering restis pripensanta: jen li staras antaŭ tiu foso, kiun li devus transsalti! Lia malgaja vizaĝo ridigis lian amikon.
— Mi nun bone komprenas, ke mi mem devos helpi la aferon, diris Stetten.
— Vi? demandis mirante Gering, kaj en tiu sama minuto la espero reanimis lian vizaĝon.
— Jes, respondis Stetten, mi mem estos sekundanto por vi, kaj Mathilde por Ella. Ho, la duelo estos gajega! Mi estas sciema, kiu el vi unue vundos la duan! Sed mi estas certa, ke la frapo estos sen malbona rezultato, de kiu ajn flanko ĝi venos!
Gering ne multe esperis de la provo, sed ridetis.
Stetten sin levis kaj kune kun Gering foriris el la manĝejo.
— Mi vin sciigos pri la sekvantaĵo, estu certa! diris Stetten, premante la manon de Gering kaj disiĝante kun li.
Stetten iris al sia militistejo, Gering iris al sia juĝejo. Li tiam skribis parolon defendan, kaj kiu el liaj konatoj legus la lertan parolon, kiun Gering skribis, tiu neniel kredus, ke la skribanto tiel vane serĉis nur unu vorton!
Post kelkaj tagoj — estis la lasta semajno de la monato Majo, kaj la vetero estis plej bela — Herman Gering sidis antaŭ siaj skribaĵoj. Estis ĉirkaŭ la sepa horo de vespero, kaj la juĝisto sin preparis eliri. Tiam la skribisto de Gering venis en la ĉambron kaj donis al Gering ian leteron. Tiu ĉi letero venis de Stetten, kiu per ĝi invitis sian amikon fari kun li promenon en la morgaŭa dimanĉo. La lastaj vortoj de tiu letero estis la jenaj:
— Diru al la transdonanto nur unu vorton: «jes» aŭ «ne» estos sufiĉe.
Gering komisiis la skribiston diri al la alportinto nur «Jes», kaj li eliris el la juĝejo.
Je la mateno de la veninta dimanĉo la du amikoj kune promenis tra la kampoj en la ĉirkaŭaĵo de la urbo kaj eniris en belegan arbaron. La tago estis belega, aero kaj lumo plenaj je gajeco kaj freŝeco. Stetten mem estis aparte gaja kaj tiel li faris sian amikon Gering ankaŭ gajeta. La du amikoj iradis, parolante pri diversaj objektoj.
Stetten parolis pri multaj objektoj, sed ne tuŝis eĉ per unu vorto la aferon de kelkaj tagoj antaŭe.
«Stranga ĝi estas», interne pensis Gering; «li do komencu!»
Gering de tempo al tempo penis igi la amikon tuŝi la aferon, sed Stetten ŝajnis ne kompreni kaj intence parolis pri aliaj objektoj.
Tiel ili ambaŭ fine venis al loko, kie la arbaro estis iom travidebla. Preterirante, Gering rimarkis ne malproksime antaŭ ili du sinjorinojn, kiuj nerapide iradis antaŭen. Li ne povis ilin rekoni, sed io nekonata faris pli rapide bati lian koron.
Stetten ne diris eĉ unu vorton, ŝajnis, ke li ne vidas la virinojn. Gering intence silentis. Post kelkaj paŝoj la sinjorinoj ne estis pli videblaj. La parolado estis finita, kaj Gering meditante iradis sur la nelarĝa vojo post sia amiko, kiu, disŝovante ie kaj ie la branĉojn, nelaŭte kantadis la kanton de Heine: «Mi ne scias, kion signifas…»
Fine Gering rekomencis paroli:
— Tie ĉi estas pli kaj pli interese. Ni iras tra efektiva densaĵo antaŭmonda!
— Jes, respondis Stetten, estos ankoraŭ pli interese, kiam fine la arbaro finiĝos. Estis beleta vojo, certe!
La arbaro iom post iom maldensiĝis, kaj kiam Stetten disŝovis la lastajn branĉojn, montriĝis herba loko ĉirkaŭita de la arbaro, kaj en la fino de tiu loko estis bela dometo arbarista.
— Ĉu tie ĉi ne estas belege? demandis Stetten.
— Belege, certe! respondis Gering; sed Stetten aldonis:
— Mi diras al vi, amiko, ni trovos ankoraŭ ion pli belegan!
— Kion do li intencas? sin demandis Gering.
La du amikoj aliris al la dometo. En la mezo de la vojo Stetten sin turnis al la dekstra flanko.
— Ni eniros en la dometon per poste, li diris. Ili tiel ĉirkaŭiris la dometon tra la arbaro kaj proksimiĝis al ĝardeno. Stetten estis kelkan pecon pli antaŭe.
Jen du sinjorinoj elirintaj el la pordo alvenis al la du amikoj.
— Ho! kontraŭvole ekkriis Gering, ĉar li rekonis la samajn du virinojn, kiujn li antaŭe vidis en la arbaro.
Kiam la du sinjorinoj eliris el la ĝardeno, Stetten rapide alproksimiĝis al ili, salutinte ilin ĝentile.
Ĝi estis Mathilde kun Ella.
Stetten mallaŭte diris al Ella kelkajn vortojn, kaj tiam tiu ĉi ruĝiĝis. — Certe! diris Stetten laŭte, demandu do lin vi mem!
Gering dume alvenis. Antaŭ ol li povis saluti la sinjorinojn, Ella alpaŝis al li kaj diris:
— Ĉu tio estas efektive vera, kion sinjoro de Stetten min sciigis?
— Jes aŭ ne! rapide ekkriis Stetten al Gering. Nur unu vorton — jes aŭ ne! Kaj li rigardis sian amikon kiel sciante, ke tiu ĉi ne povus respondi ion alian krom «jes».
La rigardo de Ella nun ekbrilis. Ĝi estis tia rigardo, ke Gering ĝin sentis en sia koro — tiel magnete Ella nenie ankoraŭ lin rigardis! Ŝi atendis la respondon; ŝajnis al li, ke li vidas kaj sentas, ke ŝi atendas nur la unu vorton: «jes». Kaj tamen li ne sciis, pri kio propre ŝi lin demandas. Sed en la demando estis io, kion li komprenis tre bone; ŝi ĝin elparolis per sia malseka rigardo; ŝia brusto sin levadis kaj mallevadis, kaj jen ŝia mano estis donita al li.
— Ĉu estas vere, Herman? ekparolis ŝi nun tiel karese kaj plene je amo, ke Gering tute forgesis la ĉirkaŭaĵon. Li vidis pli nenion krom ŝi, li aŭdis nur ŝian voĉon; la tuta mondo ŝajnis foresti. Li nun sentis feliĉon, tiu ĉi sento lin venkis, li prenis ŝian manon. Tiel varme kiel nenie ankoraŭ li ekparolis al ŝi, li respondis:
— Jes, Ella, jes!
Kaj la du amantoj sin ĉirkaŭprenis.
— Jen! ekkriis Stetten. Ĉu mi ne plenumis mian promeson? Mi plenumis eĉ pli ol tion, ĉar mi promesis nur unu vorton, sed Gering nun elparolis eĉ tri vortojn!
Kiam la sekvantan tagon Stetten venis en la loĝejon de sia amiko, li mirante lin vidis vestitan en nigra surtuto kun kravato kaj gantoj blankaj.
Stetten ne bezonis longe demandi.
— Ĉu vi iras al la komerca konsilano Balding?
— Jes.
— Kaj kion vi respondos, kiam tiu ĉi vin demandos sinjoro juĝisto, kion vi deziras?
— Nur unu vorton, Stetten!
— Kaj tiu ĉi vorto estos?
— Ella’n!
Estis tre agrable en la buduareto de sinjorino Breine. La meblaj kovriloj estis el blua atlaso, kaj la lignaĵo de la seĝoj estis origita. Tie sin trovis ankaŭ multaj etaĝaretoj, egale kovritaj per blua ŝtofo kaj ornamitaj per bluaj franĝoj, kiujn najletoj origitaj firme tenis. Ĉirkaŭe en la ĉambro estis distrita ankoraŭ multo da sendifinaj puf-seĝoj, aŭ kiel ili estas nomataj, tiuj remburitaj, rondaj, kvarangulaj kaj ovalaj objektoj kun bluaj atlasaj kovriloj kaj amaso da nekompreneblaj laĉaĵoj kaj penikaĵoj. En unu angulo de la buduaro, apud la fenestro, staris pianeto kun la postflanko turnita al la interno de la ĉambro. Kiam oni sidiĝis al la piano, oni sidis tie efektive kaŝita, ĉar grandaj foliokreskaĵoj sur la ambaŭ flankoj de la instrumento formigis vere tropikan laŭbon en tiu ĉi malgranda Edeno de la sinjorino.
Estis trankvile kaj pace en la buduareto, ĉar neniu tie sin trovis; kaj duonhela kvieta lumo sin vastigis tra la tuta ĉambro. Vere, la origita lampo, pendanta de la plafono, brulis, sed tiel super ĝi, kiel ankaŭ super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj ŝirmiloj. La blua silka pordokurteno estis tirita antaŭ la pordo, sed el la flankaj ĉambroj estis aŭdata dancmuziko kaj viva interparolado; ĉar tiun ĉi vesperon estis balo ĉe la komercegisto Breine, la sinjoro de la domo.
La muziko silentiĝis momente, la pordokurteno ekĵetiĝis flanken, kaj sur la sojlo de la pordo sin montris alta, gracia virina figuro. Kelkaj frake vestitaj sinjoroj, kun la haroj kombitaj sur la frunto kaj la klakĉapelo sub la brako, ĉirkaŭis ŝin; sed ŝi forigis ilin kun mieno de reĝino, antaŭtiris rapide la kurtenon antaŭ la pordo kaj falis poste laca sur unu el la silkokovritaj kanapoj. Ŝia vizaĝo estis tre delikate formita kaj pala, la okuloj mallumaj, grandaj kaj radiantaj, kaj la nigraj haroj, frizitaj à la Titus, portis neniajn aliajn ornamojn, ol paro da diamantaj steloj. Ŝia tre dekoltita vesto, el salmokolora atlaso kaj brodita silko, estis unu el tiuj nepriskribeblaj, majstraj tualetoj el Parizo, kie puntoj kaj bantrozetoj, faldoj kaj festonoj sin kuniĝis en mirinda bonordita senordeco, dum kelkaj grandegaj girlandoj da artaj rozoj faris surprize belan efikon, precipe tial, ke ili estis metitaj en la plej neimageblaj lokoj.
Ŝi estis bela, kiel ŝi kuŝis tie, lace etendita sur la kanapo, ludante kun monstra ventumilo; kaj pli bela ankoraŭ ŝi estus, se ŝia vizaĝo ne havus tiun malŝateman fieran esprimon. Ŝi estis laca de la bala muziko kaj vanila glaciaĵo, de amindumaj rigardoj kaj sengusta flataĵo de la frake vestitaj sinjoroj kaj naŭzaj salonparfumoj.
Ŝi estis fiera, ĉar ŝi estis ĉiam kutiminta, ke oni ŝin starigu sur piedestalon, ĉirkaŭatan de genufleksantaj kavaliroj; sed ŝi nun estis jam tute laca de tiu ĉi adorado, ŝi estis laca esti diino de balo. Vere, ŝi bone sciis, ke ŝi prezentis tre belan figuron sur la piedestalo, ĉar ŝi estis bela statuo; sed ŝi sciis ankaŭ, ke oni admiradis la statuon pleje tial… ke ĝi havis veran origaĵon.
Stella Adler — tia estis ŝia nomo — restis ne longe ne malhelpata. La pordokurteno kraketis, Stella levis senpacience siajn lacajn okulojn, sed kiam ŝi ekvidis, kiu envenis, ĝoja rideto eklumis sur ŝia bela vizaĝo. La eniranto estis belega sinjorino de ĉirkaŭ tridek jaroj, kun plena figuro kaj floranta gajema vizaĝo. Ŝiaj nigraj haroj estis kunvolvitaj en pezaj plektoj super la kapo kaj ornamitaj per kufeto da blankaj plumoj kaj ruĝaj rozoj. Ŝi havis sur si veston el vinruĝa veluro kaj atlaso kun riĉa garnituro da kremkoloraj puntoj. Ŝi estis sinjorino. Breine, la edzino de la komercegisto Breine kaj la regantino de tiu ĉi eleganta domo.
— Mi sciis bone, ke mi vin tie ĉi trovos, diris sinjorino Breine, sin sidigante apud sia amikino. Kiel mi ĝojas, ke mi vidas vin ĉe mi tiun ĉi vesperon. Pensu nur, ke ni du ne parolis jam unu kun la dua de unu tuta longa jaro! Kaj tio estis en la bona urbo Parizo, kiam mi, post mia edziniĝo, vojaĝis tien kun mia kara edzo, kaj vi estis ankoraŭ en pensio. Nun ni havos ree agrablan horon por babili.
— Se ni nur ne faras maljustaĵon al viaj aliaj gastoj, Fanny.
— Ne, nun mi estas absolute ekster danĝero, ĉar nun la tuta bestaro estas en la manĝejo por sin nutri, aŭ pli delikate esprimite, por vespermanĝi. Kiam ni laste estis kune en Parizo, tio estis ankaŭ sur balo, ĉu vi tion memoras? Tion devus patreto Breine scii, ke lia edzino veturis al opera maskobalo, dum li estis en la kolektiĝo nacia kaj kuŝis en Versailles! Kaj ĉu vi ankoraŭ memoras, ke ni perdis unu la duan en la premado kaj devis reveni hejmen ĉiu aparte?
Stella ekĝemis kaj murmuretis duone por si mem:
— Ha, jes! tiun maskobalon mi ne facile forgesos!
— Sed vi ne volus iom manĝi, Stella?
— Ne, mi dankas, mi ne estas malsata.
— Jes, malkaŝe dirate, vi ne multon perdas per tio ĉi, ĉar tie estas nek birdo, nek fiŝo, aŭ pli ĝuste, estas de la ambaŭ specoj. Kiel tiuj bufedoj estas tamen bonega elpensaĵo! Oni pakas kune ĉiujn eblajn kaj neeblajn homojn en la plej malgranda loko, oni ŝarĝas el ĉiuj eblaj kaj neeblaj pladoj sur unu kaj tiu sama telero, kaj tiam oni tion manĝas en la plej maloportuna situacio! Sed unu glason da vino vi povas tamen trinki?
— Ne, mi estas tiel laca, mi bezonas nur iom ripozi.
— Sur viaj laŭroj, jes! Ha, kian feliĉon, aŭ pli ĝuste malfeliĉon, vi faris en la bala salono! Sur la tuta planko estas disĵetitaj koroj, kiujn la malfeliĉaj sinjoroj perdis! Mi devos lasi ilin elbalai, antaŭ ol ni komencos danci, ĉar alie oni povas faleti sur ili! La sinjoroj flugetis ja ĉirkaŭ vi…
— Jes, kiel muŝoj ĉirkaŭ sukero aŭ teologo ĉirkaŭ paroĥo! diris Stella kun malŝatema trajto ĉirkaŭ sia bela buŝo. La vivopano, mia kara, estas por ili la grava demando. Sed la edziĝoĉasantaj sinjoroj faras laboron vane! Mi volas esti amata pro mi mem kaj ne pro mia mono!
— Malsaĝulineto! diris Fanny, donante al sia amikino nefortan frapon per la ventumilo; ĉu vi estas do tiel malbela, aŭ ĉu vi pensas, ke la sinjoroj estas tute blindaj? mi opinias ĉiam, ke juvelo estas duoble pli bela, kiam ĝi estas enkadrigita en oro.
— Ili estas por mi tute indiferentaj.
— Ha, mi komencas kompreni. Via koro ne estas plu libera.
— Jes, sincere dirate, kara Fanny, mi estas efektive enamita; kaj kiam oni havas unu en la koro, oni ne havas lokon tie por multaj.
— Tio dependas de la konstruo de la koro. Estas koroj, kiuj estas tiel elastaj, ke en ili dudek trovus bone lokon! Sed kiel la feliĉa homo sin nomas? Ĉu mi lin konas?
Stella mallevis la kapon.
— Mi lin ne konas mem! mi ne scias lian nomon, kaj eble mi lin revidos neniam!
— Kiaj sentimentaj kapricoj tio estas? demandis sinjorino Breine kaj skuis la kapon. Sed oni devigas sin ĉiam havi ion por sin turmenti! Se oni ne havas zorgojn pro pano, oni tiam faras al si zorgojn de amo! Sed ĉu vi permesos al mi demandi…
La sinjorinoj estis interrompitaj de frizita kelnero, kiu eniris dancante sur la pintoj de la piedoj. Kelnero Olsen estis ĉiam melankolia. Li suferis konstante doloron de kapo kaj de malfeliĉa amo, kaj ambaŭ doloroj naskiĝis de lia penema partoprenado en la societa vivo; ĉar li trinkadis ĉiam grandan kvanton da restoj de vino en la nokto, kaj tio ĉi malsanigis lian kapon, kaj li vidadis multon da belaj sinjorinoj, kaj tio ĉi malsanigis lian koron. La lastajn estis permesate al li nur rigardi, sed ne tuŝi, kaj tion li nomis «vandalaj turmentoj», volante diri «Tantalaj turmentoj».
— Ĉu mi povas servi per io al la sinjorinoj? demandis Olsen kun malgaja rideto, dum liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj ŝultroj de sinjorino Breine.
— Alportu al mi porcion da glaciaĵo, diris Fanny.
— Post kvin minutoj mi ĝin metos ĉe viaj piedoj, sinjorino.
— Mi preferas, ke vi ĝin metu tie ĉi, sur la tablon!
— Tuj, sinjorino, tuj.
Li fordancis. Fanny rigardis post lin kun rideto.
— La interkomunikiĝo estas infekta, ŝi diris. Nun la kelneroj eĉ volas esti kavaliroj.
— Tio estas ja tute natura, respondis Stella, kiam ĉiuj miaj kavaliroj volas esti kelneroj por mi!
Ŝi levis la brovojn kaj apogis sian Titus-kapon al la klarebluaj silkaj kusenoj. En tiu ĉi sama minuto la pordokurteno estis ĵetita flanken, kaj la komercegisto eniris en la buduareton.
La komercegisto Breine estis malgranda, grasa sinjoro kun maldikaj lume-brunaj haroj kaj lume-bruna vangbarbo iom griza. La komercegisto, kiel ŝajnis, ne estis en bona humoro.
— Kiel vi fartas, sinjorinoj? li demandis, penante doni al sia vizaĝo komplezan esprimon.
— Ho, bonege! respondis Stella.
— Estas por mi plezuro vidi, ke vi nun iom ripozas, li diris al sia edzino. Vi kredeble sentas vin jam tre laca esti tiel ĵetata el la brakoj de unu sinjoro al la brakoj de alia!
La sinjorino ludis kun sia ventumilo kaj kantetis valson.
— Vi estas, kiel ŝajnas, en tre bona humoro, diris Breine ofendite.
— Tion oni vere ne povas diri pri vi, sinjoro Breine, rimarkis Stella ridetante.
— Kontraŭe, mi estas en la plej brilanta humoro…
— Ne kredu al li, Stella, diris la sinjorino. Mi vidas laŭ lia nazo, ke li estas forte atakema. Li venis tien ĉi nur por aranĝi disputojn.
— Tiam estas plej bone sin savi per forkuro.
— Vi ja komprenas, ke mia edzino nur ŝercas?
— Mi devas tamen iri en la salonon. Mi ŝuldas, jes, la dioj scias, kiel multajn dancojn, kaj se mi ne pagos miajn ŝuldojn tiel baldaŭ kiel eble, mi timas, ke miaj kreditoroj min trenos tien per forto.
Ŝi foriris ridetante, lasante la edzan paron sola.
— Estu tiel bona, komencu, ju pli frue, des pli bone! Ne ĝenu vin! Mi estas preparita por la plej malbona.
— Sed, Fanny kara, mi ne diris eĉ unu vorton.
— Ne, sed vi estas kolerega. Tio estas ja tute videbla laŭ via nazo, kiu estas pli staranta, ol ordinare.
— Fanny!
— Mi estas tro bela tiun ĉi vesperon, ne vere?
— Vi estas jam tro modesta!
— Mi koketis tro multe kun la junaj sinjoroj, ne vere? mi estis tro ĵetata el la brakoj de unu sinjoro en la brakojn de alia, kiel vi vin tiel bonguste esprimis!
— La tuta nia edzeco estis neinterrompita dancado.
— Mi certe ne povas diri, ke mi dancis super rozoj.
— Ha, Fanny, se vi nur scius, kia turmentiĝo estas vidi sian edzinon, prematan al la brusto de alia, ĉirkaŭprenatan de lia brako, sin ruli en kapturnanta valso. Ho, tiuj baloj, tiuj baloj!
— Sendanka! kaj tamen ĝi estis sur unu el tiuj ĉi baloj, ke vi trovis vian feliĉon! Ĉu vi memoras? Tio estis ne pli ol unu kaj duono jaro antaŭe. Tiam vi sidis tie kun bela meblita loĝejo kaj tamen sen la plej belega meblo en domo — juna edzino; kaj tiam vi komencis trovi, ke esti tute sola en ok ĉambroj kaj kuirejo ne estas tute sane por la homo. Kie tio ĉi estis tiam, kiam ni renkontis unu la duan?
— Jes, estis sur balo.
— Kaj kie ĝi estis, ke vi petis mian manon?
— Ankaŭ sur balo.
— Tial vi havas nenian kaŭzon plendi. Ni vivas bone kune.
— Ho, oni vivas tre bone, kiam oni ĉiam veturas al baloj!
— Mi estas laborema edzino.
— Jes, vi manĝas vian panon en la ŝvito de via frunto sur ĉiuj baloj de la urbo.
— Ŝercu nur! Vi pentos iam vian konduton, kiam mi estos for!
— Mi jam tute kutimis vidi vin forkuradi al baloj, diris la komercegisto, nerve ludante kun la ventumilo de sia edzino, kiun ŝi estis metinta sur la tablon.
— Hodiaŭ vere vi superas vin mem, diris Fanny, sin levante ofendite. La komercegisto sin levis ankaŭ.
— Jes, mi ne povas plu tion suferi. Tie ĉi devos fariĝi alia danco! Li prenis la ventumilon en ambaŭ manojn kaj disrompis ĝin en du pecojn.
— Vi fariĝas ĉiam pli kaj pli bona, mia amiko. Nun mi ne mirus, se vi komencus disrompi spegulojn kaj vitrojn de fenestroj.
— Mi estus sufiĉe inklina por tio ĉi.
— Ne ĝenu vin, mi petas. Mi volonte helpos al vi. Jen estas forna fero! vi povas ja komenci rompi la spegulojn, dum mi ekspedos la porcelanajn vazojn kaj la malgrandaĵojn!
Hontigita kaj duone disarmita per la trankvileco de sia edzino, la komercegisto forĵetis la rompitan ventumilon sur la tablon kaj volis eliri, kiam la kelnero Olsen en tiu sama minuto enkondukis en la kabineton junan sinjoron.
— Estu tiel bona, la gesinjoroj estas tie ĉi.
Li estis altkreska, bela fraŭlo kun kuraĝa, fiera vizaĝo, buklaj lumaj haroj kaj paro da dikaj blondaj lipharoj kun al tiuj aliĝanta pinta barbo.
— Mi ne malhelpas?
Breine sin returnis vive.
— Georgo, vi, mia amiko? Neniel, neniel! Mia edzino kaj mi estis nur okupitaj je kelkaj mastrumaĵoj. Lasu, mi vin prezentos, mia plej bona amiko, leŭtenanto Georgo Felsen, ĵus reveninta hejmen el la eksterlando — Fanny, mia edzino.
— Mia edzo tiel ofte parolis pri vi, ke mi vin jam tute konas.
— Estas por mi ankaŭ plezuro fariĝi via konato, mia sinjorino!
— Mi aŭdis, ke vi revenis, kaj mi tiam tuj sendis al vi inviton. En ia alia vespero vi kredeble ne renkontus mian edzinon; sed tiun ĉi vesperon ŝi estas okaze hejme, ĉar ŝi donas mem balon.
— Ne aŭskultu lin, sinjoro leŭtenanto, li estas nur tiel malica.
— Mi lin bone konas, mia sinjorino. Tia li estis jam antaŭ mia veturo Parizon.
— Parizon? ekkriis Breine. Mi pensis, ke vi estis en Italujo; mirinde, ke ni ne renkontis unu la duan en Parizo. Tie mi estis en la antaŭa jaro.
— En tiel grandega urbo ne estas mirinde.
— Ni forveturis kelkajn tagojn post la granda opera maskobalo, diris Fanny.
Georgo sin returnis vive.
— Vi estis en la opera balo, sinjorino?
— Ne, kial… kial vi povas tion supozi?
— Tiu maskobalo, kiel ŝajnas, faris eksterordinaran impreson sur vin, diris Breine.
— Sinjoro Felsen estas tiel flamiĝema.
— Tio… tio estis nenio!
— Ne, nun mi devas fari viziton en la salono kaj ne pli longe malŝati miajn aliajn gastojn…
— Faru al mi la honoron, danci kun mi, sinjorino.
— Malfeliĉe mi jam estas invitita; sed mi provos elzorgi por vi fraŭlinon, kaj mi pensas, ke vi ne perdos per la ŝanĝo. Ŝi estas juna, bela, kaj riĉa. La lasta eco estas ja tio, kion la plej multaj sinjoroj estimas pleje. Mi revenos baldaŭ.
Felsen apenaŭ aŭdis ŝiajn lastajn vortojn. Li staris en profundaj pensoj kaj vekiĝis el sia revado nur tiam, kiam lia amiko lin frapis sur la ŝultron kaj lin premis malsupren sur la sofon.
La komercegisto, metinte siajn ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la leŭtenanto, rigardis al li rekte en la okulojn.
— Kio estas al vi? Kiajn rememorojn vekis tiu opera balo ĉe vi, kiam vi fariĝis tiel ekscitita?
— Mi havis tie la plej mirindan aventuron de mia vivo. Mi tiel bone kiel fianĉiĝis kun fraŭlino, ne vidinte eĉ ŝian vizaĝon.
— Kion vi babilas! Kiel tio povis okazi?
— Dum mi promenadis ĉirkaŭe en la premado de la maskoj, mi ekaŭdis fraŭlinan voĉon post mi, dirantan en pura norvega lingvo: — Dio, kion mi faros! Mi min returnis kaj ekvidis gracian virinan figuron en nigra domeno kun nigra masko antaŭ la vizaĝo. Ke ŝi estis juna kaj bela, pri tio mi estis tute konvinkita. La rondaj brakoj, la marmorblanka kolo, la purpuraj lipoj, kiuj vidiĝis inter la puntoj de la masko, kaj la brilantaj okuloj — ĉiuj tiuj malgrandaj ĉarmaj detaloj estis sufiĉaj por mi, por autaŭsenti ravantan tutaĵon. Mi iris kuraĝe antaŭen kaj, prezentinte min mem kiel samlandulo, proponis, ke mi estos ŝia kavaliro. Ŝi akceptis kun danko mian brakon: mi estis ja senmaska. Eble ŝi konis min el Kristianio. Mian nomon ŝi ne demandis. Ni iradis ĉirkaŭe, por retrovi ŝian amikinon, kiun ŝi estis perdinta en la premado. Ili ambaŭ havis nigrajn domenojn sen iaj signoj, kaj tie nature sin trovis amaso da tiaj nigraj domenoj. Sekve ni promenadis longan tempon kune kaj prenis lokon en loĝio. Ŝi estis sprita, edukita kaj aminda; mi estis duone malsobrigita de amo, ĉampano kaj dancmuziko; kaj ni ambaŭ enspiradis per plenaj pulmoj la aromon de romaneco, kiu troviĝis en nia tuta aventuro. Mi prenis ŝian manon en mian kaj petegis ŝin levi la maskon, sed ŝi estis nemovebla. — Ne disŝiru la misteran vualon, kiu estis ĵetita sur nian renkonton kaj kiu aldonis al ĝi ĝian ĉarmon. Ni renkontiĝos en Kristianio la venontan vintron, ŝi diris. — Lasu min nun iri, akompanu min nur al veturilo kaj ne penu scii, kiu mi estas, aŭ sekvi min. Mi konfidas al via kavalireco. Mi prenis diamantan ringon de mia malgranda fingro kaj metis ĝin sur ŝian manon. — Per tiu ĉi ringo mi vin katenas, mi diris; kiam mi vin revidos, ni disiĝos neniam. Ĉu vi volas ĝin porti? — Jes, ĉiam! ŝi respondis. Kiam ŝi estis en la veturilo, ŝi sin klinis super min kaj kisis min sur la frunto. — Ni renkontos nin en Kristiano, estis ŝiaj lastaj vortoj. Kaj nun mi tien ĉi venis. Mi iros en teatron kaj al koncertoj, al baloj kaj vespermanĝoj, kaj la diamanta ringo sur ŝia mano estos la stelo, kiu montros al mi la vojon al la Bethlehemo de la amo.»
— Tion oni povas nomi romano, diris la komercegisto, sin levante. Oni povus pensi, ke vi estas naskita en la kavalira tempo. Sed kien la sinjorinoj foriris? Ĉu ni ne iros al ili?
— Mi preferus resti en paco tie ĉi. Estas tiel agrable en tiu ĉi buduaro.
— Bone, tiam mi sendos la sinjorinojn al vi. Tie ĉi estas la plejsanktejo de Fanny, tien ĉi venas nur la endediĉitaj!
Kiam la komercegisto foriris, Felsen sin amuzis per rigardado de ĉiuj belaj malgrandaĵoj kaj floroj, kiuj estis dismetitaj ĉirkaŭe en la plej bongusta senordeco. Oni rimarkis tuj en ĉiuj tiuj elegantaj, kokete distritaj luksaĵoj la delikatan manon de edukita virino. Li haltis antaŭ la piano.
— Kia bongusta aranĝo, li murmuretis. La piano en la angulo estas ĉirkaŭata de tropikaj kreskaĵoj.
Li sidiĝis sur la seĝo antaŭ la piano kaj komencis transturnadi la foliojn en la notolibro.
Li ne rimarkis, ke Fanny kaj Stella eniris.
— Tie ĉi estas ja neniu, diris Stella. Des pli bone.
— Mi estas certa, ke li plaĉos al vi, diris Fanny vive. Li estas juna, bela, edukita kaj eleganta. Li vivis multajn jarojn en la alilando.
— Li kredeble vivis tie tiel multe, ke li nun revenis hejmen, por trovi ion, per kio li povus daŭrigi vivi! Li fariĝos kredeble unu el miaj plej varmaj adorantoj!
— Kia senhonteco! murmuris Felsen.
— Ho, li havas tamen ion alian, per kio li povas vivi krom vi, diris Fanny incitita.
— Tio estas la plej bona vojo, kiun li povus elekti. Dudek mil kronoj da procentoj en jaro kaj nenion alian fari, ol esti la edzo de sia edzino!
— Fi, Stella!
Felsen leviĝis, pala, kun kunpremitaj dentoj.
— Nu, diris Stella, irante al la tablo, elserĉu la pekulon, konduku lin tien ĉi kaj starigu lin en la vicon de miaj adorantoj. Li estas ja leŭtenanto. Eble mi povos lin uzi, por komandi la aliajn!
Felsen elpaŝis.
— Mi estas jam tie ĉi kaj tuj, kiam mi estos prezentita, fariĝos por mi plezuro, akcepti la deciditan por mi lokon.
Ĉe la sono de lia voĉo Stella turnis la kapon. Ŝi estis mortpala kaj apogis sin konvulsie al la marmora tablo. Ĝi estis li, la idealo de ŝia vivo, ŝia sekreta fianĉo, kiun ŝi nun tiel dolore insultis kaj por ĉiam forpuŝis! Ŝi rigardis meĥanike sian manon. Feliĉe ŝi portis gantojn kun sep butonoj, tiel la ringo estis bone kaŝita.
— Pardonu, se mi vin ektimigis, miaj sinjorinoj, diris Georgo, Sed mi sidis tiel absorbita per la notoj, ke mi ne rimarkis vian eniron.
Sinjorino Breine saĝe decidis rigardi la tutan aferon kiel ŝercon.
— La situacio estas vere malagrabla, ŝi diris ridetante. Nun estas jam tro malfrue, por sveni. Mi faras, kiel mia amikino, kaj serĉas mian rifuĝon en la ventumilo. Kiam ĝi estas malfermita, ĝi faras la servon de kurteno, kiu estas antaŭtirita, dum la vizaĝo faras tualeton. Nu, nun mi pensas, ke ĝi pli-malpi rehavas la ĝustan esprimon! Lasu min prezenti: leŭtenanto Felsen — fraŭlino Adler… Sed, kara Stella, vi tiel tremas… Sidiĝu!
— Tio baldaŭ pasos. Mi estas iom nerva.
— Mi bedaŭras, diris Georgo, ke mi estas la kaŭzo…
— Nu, interrompis lin Fanny, pro puno mi vin kondamnas resti tie ĉi kaj flegi la fraŭlinon, ĝis vi povos konduki ŝin, perfekte refortigitan, en la salonon. Mi devas forlasi vin. Miaj ŝuldoj de mastrino min vokas.
Fanny foriris. Stella sidis kun mallevitaj okuloj, Felsen staris malvarmega kaj apogis sin al la dorso de unu seĝo. Stella levis la kapon kaj diris kun devigita trankvileco:
— Sidigu vin, sinjoro Felsen.
— Mi dankas.
— Diru al mi, ĉu ni parolos pri la vetero kaj blovo, aŭ ĉu ni estos sinceraj?
— Kiel al vi plaĉos.
— Nu, lasu nin esti sinceraj. Vi min abomenas, ne vere?
— Lasu nin unue konsenti, ke mi vin ne adoras, mia fraŭlino. Se mi vin komprenis ĝuste, vi timas min pli kiel adoranton, ol kiel malamikon.
— Sed tiam mi juĝis ne konante. Nun, kontraŭe… kontraŭe…
— Nun, vi min konas egale malbone.
— Jes, vere, sed…
— Sed?
— Sed…
— Ĉu vi estos efektive sincera, fraŭlino?
— Mi deziras nenion pli volonte.
— Sed, trovinte, ke mi estas sufiĉe malhonta ne tuje fali sur miajn genuojn, vi eble havus la deziron meti min venkitan ĉe viaj piedoj, por poste havi la plezuron — min forpuŝi.
— Sinjoro leŭtenanto! ekkriis Stella vive kaj levis sin de sia seĝo.
— Ĉu la gesinjoroj ion deziras? eksonis murmuretanta voĉo post ŝi. Ĝi estis la melankolia kelnero Olsen, kiu, enirinte senbrue, nun staris tie kun kapo klinita kaj kun porcio da glaciaĵo en la mano.
Stella reĵetis sin sur la seĝon kaj kaŝis sian vizaĝon en la manoj.
— Ne, iru nur!
— Mi alportis nur tiun ĉi glaciaĵon al sinjorino Breine.
— Metu ĝin tie ĉi sur la tablon kaj alportu al mi ankaŭ unu porcion, diris Georgo senpacience. Mi bczonas min iom malvarmetigi, li murmuretis al si mem.
— Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro?
— Ne.
Stella sidis daŭrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, ŝia blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj sur ŝia ŝultro. Georgo sentis, ke li estis tro kruda.
— Fraŭlino!
Ŝi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj okuloj.
— Ĉu vi havas ankoraŭ ion nediritan?
— Mi estis tro ekflamiĝa, mi estis rapidema, mi volus nur…
— Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu vin mem, leŭtenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon!
— Fraŭlino!
— Mi kuraĝis preni vin por ĉasisto de edziĝo, vi kuraĝis ĵeti en mian vizaĝon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per enjungado de malfeliĉaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Ĉu ni nun estas kvitaj?
— Mi povas nenion diri por mia pravigo.
— Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni tiun ĉi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraŭ pli malmulte, kial ni ĝin… daŭrigus.
— Jes, vi estas prava, fraŭlino. Mia efektiva intenco estis inviti vin por la sekvanta danco.
— Mi dankas. En tiu ĉi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom ripozi.
— Tiam mi vin ne pli longe maloportunos.
Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon.
Stella leviĝis. Kiam li estis ekster la pordo ŝi falis sur la sofon, ĵetis sin en unu angulon kaj kaŝis la kapon en la klarbluaj silkaj kusenoj.
Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum ŝi kuŝis tie kun la vizaĝo enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua renkonto, kiun ŝi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj tamen — la ŝuldo estis ja ŝia propra. Sed eble li eĉ ne memoris ilian malgrandan aventuron, — kaj ŝi, kiu konsideradis tiun ĉi ringon, kiun li metis sur ŝian fingron, kiel ringon de fianĉiĝo, ŝi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj ĝin nutris per sia revado… kia malsaĝulino ŝi estis! Kaj ŝi povis vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti! Ŝi leviĝis, kaj, detirinte la gantojn, ŝi longan tempon rigardis la ringon. Ŝia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu ĉi diamanto. En ties kvieta fajro kuŝis mira sorĉo, ĉar ĝi pruntis sian brilon el la poezio de la animo. Tiun ĉi vesperon ĝi ne brilis kiel kutime. Eble la roso en ŝiaj okuloj kaŭzis, ke ĝia brilo perdiĝis. Nun ĝi estis nur la lasta larmo sur la tombo de ŝia amo!
— Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis en la balo, ŝi murmuretis. Ŝi ja tenis en sia mano la ŝlosilon de la enigmo, ŝlosilon, pri kiu ŝi kredis, ke ĝi malfermos al ŝi la teran paradizon. Neniu ĝin vidis, des pli bone, eĉ ne Fanny.
— For, for!
Ŝi kuris al la fenestro, por ĵeti la ringon sur la straton, sed ŝi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike enmordiĝis en ŝian koron, ke ŝi ne povis suferi, ke ĝi estu dispremata sub la piedoj de la preterirantoj. Kiam ŝi revenis de la fenestro, ŝia rigardo falis okaze sur la porcion da glaciaĵo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam subite venis al ŝi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion da glaciaĵo; ŝi lasos lin ricevi ĝin — kune kun la ringo. Ŝi sin sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, ŝi skribis la sekvantajn liniojn:
Tiun signon portu
Sur mano via!
En mistero restu
La nomo mia!
Kunvolvinte la papereton, ŝi ŝovis la ringon super ĝin kaj enpremis ĝin en la glaciaĵon. Ŝi lasis la telereton stari sur la tablo kaj eniris en la salonon, por elserĉi la kelneron.
Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri kiu la kelnero Olsen diris al ŝi, ke tie la glaciaĵo staras sur la tablo. Ĵus kiam ŝi volis porti la kuleron al sia buŝo, ŝi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis ĝin el la glaciaĵo kaj legis la versaĵon. Traleginte ĝin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj skuinte konfuzite la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian fingron, prenis la glaciaĵan telereton en la manon kaj iris en la manĝejon al la kelnero.
— Kiu donis al vi tiun ĉi glaciaĵon?
— La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto.
«Ne, li scias nenion», pensis Fanny.
— Ĉu ĝi staras longan tempon en la kabineto?
— Mallonge, sinjorino. La bela leŭtenanto — mi pensas, ke li estas nomata Felsen — petis min ĝin meti tien. Li tiel fervoris, ke mi foriru, kaj sendis min serĉi por li mem porcion da glaciaĵo; sed jam nenio restis.
— Li povas ricevi tiun ĉi.
— Ĉu mi ĝin devas porti al li?
— Ne, mi ĝin faros mem. Servu vi la limonadon al la gastoj.
«Nu», pensis Fanny, «donaco de Felsen! Delikata ĝentileco! Sed post tiel mallonga konateco! Ĝi estas nature pro mia edzo. Mi eniros, por lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la ganton, por ke li vidu, ke mi ricevis la ringon.»
Ŝi eniris en la salonon kaj alproksimiĝis al Felsen, kiu staris sola en unu angulo de la ĉambro.
— Vi deziris glaciaĵon, diris la kelnero. Permesu al via humila servantino doni ĝin propramane al vi.
— Vi estas tro bonega!
Ŝi antaŭportis al li kokete la glaciaĵon kaj lasis samtempe la diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskaŭ faligis la telereton, dum liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta ŝtono. Neniaj duboj plu! Li trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta adoratino de liaj revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho, tio estis terura!
— Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto. Ĝi estas bela, ne vere?
— Jes… jes… ĝi estas… tre bela.
— Ĝi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre kara, kvankam mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos ĉiam tiun ĉi memoraĵon kaj mi ĉiam ĝin alte ŝatos, ŝi diris, forirante kun koketa klineto de la kapo.
Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano.
Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la glaciaĵon al Felsen.
— Li ĝin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun ĝi en la mano. Jen li estas.
Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj ŝajnis esti ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io brilis forte sur ŝia mano. Ŝi portis ordinare nur sian fianĉiĝan ringon. Kion tio signifas?
Nun ŝi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Ŝi estis haltigita sur la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj lokis sin post la piano, kie ŝi sidis, kaŝata de la ĉirkaŭstarantaj grupoj da kreskaĵoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante sub la lustro, ŝi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis ĝin. Stella rigardadis ŝin tra la kreskaĵoj.
Jes, estis tute certe. Ĝi estas ŝia ringo; sed kiel Fanny ĝin ricevis? Ĉu li vere ĝin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton? Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke ŝi ne rimarkis la eniron de sia edzo.
— Nu, Fanjo, ĉu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Ĉu vi estas aukoraŭ kolera?
Li prenis ŝian manon, kiun ŝi penis fortiri.
— Vi ja scias, ke se mi estas ankaŭ iafoje iom viva kaj ĵaluza, tio estas ĉar mi vin tiel amas kaj ĉar mi timas, mi maljuna urso, ke mi ne povas fari vin tiel feliĉa, kiel vi meritas.
Li karesis ŝian manon, sed subite ektremis.
— Kia… kia ringo estas tio?
— Ĝi… ĝi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite.
— Kiu ĝin donis al vi?
— Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny petole.
— Sed mi lin konas. Ĉu diri al vi tiun nomon?
— Vi scias do?
— Ĝi estas Georgo Felsen. Mi scias ĉion.
Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Ĉu Felsen vere estas enamita en Fanny’n, kaj ĉu li, ne oferante eĉ unu solan penson al ilia renkonto, ne penante elserĉi, el kie la ringo venis, senpere ĝin metis sur ŝian fingron? Aŭ ĉu Fanny trovis la ringon kaj metis ĝin sur la fingron, por pensigi lin, ke ŝi estas la elektita? Sed ne, tio ĉi estis malsaĝa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo, ŝi neniam ĝin vidis. Oni povus freneziĝi.
La komercegisto falis malespere sur seĝon.
— Kaj ĝi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min trompas!
— Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin trompi! diris Fanny trankvile.
— Ne elturnu vin per malkaraj ŝercoj! mi scias nun ĉiujn viajn sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo en Parizo?
— Ha, Stella babilis?
— Stella nenion diris, sed tiu ĉi malfeliĉa ringo malfermis miajn okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis.
— Diru al mi, kara Breine, ĉu vi efektive ne trinkis tro multe post la manĝo?
— Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela?
— Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni ĉion.
En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado komenciĝis kaj ke oni demandas pri la gemastroj.
— Ĉu sinjoro Felsen estas tie?
— Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaŭ kelkaj minutoj, diris Olsen.
— Ne dirinte adiaŭ al mi! Sed kion do signifas ĉio ĉi? murmuris Fanny.
La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermanĝo. Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon.
La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga seĝo. Stella sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado kaj ŝovado de piedoj.
— Jes, ĝi estas efektive animita balo kaj luksa vespermanĝo, kiujn komercegisto Breine donas tiun ĉi vesperon, li ĝemis. Tiel vigla dancado daŭriĝas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie ĉi sur la ruinoj de sia feliĉo!
Li kaŝis la vizaĝon en siajn manojn.
— Ĉu ekzistas en la mondo pli malfeliĉa homo ol mi? li ĝemis laŭte.
Mola mano estis metita sur lian ŝultron. Stella staris apud lia flanko.
— Ekzistas ankoraŭ unu alia, ŝi diris.
— Ĉu vi estas ankaŭ malfeliĉa, fraŭlino?
— Ho, jes!
— Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas.
— Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kaŭzo de nia malfeliĉo.
— Felsen?
— Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min forpuŝis kaj forgesis pro Fanny, kaj ĉio tio post konateco de nur duono da horo. Ĉio estas tiel freneze malsaĝa, ke mia kapo preskaŭ turniĝas.
— Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri tio.
— Edzinigita virino — kia senfunda maltaŭgeco!
— Ĝi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari?
— Mi? mi almenaŭ neniam edziniĝos!
— Mi ankaŭ neniam faros ĝin plu, diris la komercegisto. Mi petos eksedziĝon.
— Sed eble Fanny estas senkulpa?
— Ne, mi scias, kiel facilanime ŝi komencis tiun ĉi rilaton, kaj mi neniam povas havi plu konfidon al ŝi.
— Ĉio povos fariĝi ankoraŭ bona, sinjoro.
— Neniam, neniam.
Li donis al ŝi signon, ke ŝi sidiĝu. Ŝi sin sidigis kontraŭ li.
— Diru al mi, ĉu mi ne estas sufiĉe maljuna, por povi esti via patro?
— Mi vin ne komprenas…
— Mi opinias, ke ni ambaŭ staras tute sole en la mondo. Vi ne havas plu gepatrojn. Ĉu vi ne volus fariĝi mia adopta filino?
— Tiu ĉi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaŭ devas precize pripensi ĝin.
Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj Stella’n en viva kaj konfida interparolado, stariĝis en la mezo de la ĉambro.
— Vidu, daŭrigis la komercegisto, kiam la eksedziĝo kun Fanny estos atingita, mi sentos min mem tiel sola.
— Ĉu ni nun eksedziĝos! pensis Fanny.
— Kiel feliĉa mi estus tiam, se amika anĝelo volus vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj.
Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo.
— Nun ili do kune vivos!
Stella donis al li sian manon.
— Estos ĉiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via feliĉo, sed…
— Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros mem al li la feliĉon, kiun li bezonas.
Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino:
— Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Ĝi estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun ĉi vesperon vidas la unuan fojon antaŭ miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi ĝin faris? Pro malamo al mi ĝi ne povas esti, ĉar mi neniam faris malbonaĵon al vi; kaj pro amo al Breine ĝi ankaŭ ne povas esti, ŝi daŭrigis preskaŭ plorante, ĉar ĉu iu alia ol mi mem povus esti sufiĉe malprudenta, por ami tian sovaĝan beston, kiel mia edzo?»
— Fanny, aŭskultu min, diris Stella.
— Sed nek al vi, nek al alia prosperos forŝiri lin de mi, — mi amas lin tro forte, ŝi diris kaj ĵetis la brakojn ĉirkaŭ lian kolon.
— Lasu min, mi volas disiĝi!
— Jes, sed mi ne volas!
En tiu minuto eniris Georgo Felsen.
— Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi buŝan klarigon.
— Mi foriros, diris Stella.
— Ne, mia fraŭlino, kion mi diros, vi povas libere aŭskulti. Ĝi eble klarigos mian konduton kontraŭ vi. Ĉar kiam mi nun ree forlasos mian patrujon, kaj kredeble por ĉiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi kun tro granda maldolĉeco.
— Vi forveturos? demandis Fanny.
— Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas resti pli longe tie ĉi.
— Kio okazis inter ni…?
— Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris Breine.
— Tiu historio ne estas tamen tiel danĝera, respondis Fanny trankvile.
— Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel ŝercon, diris Georgo. Mi rigardas ĝin tute alie. Mi estis tuŝita de la romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis al mi mem figuraĵon de vi en mia fantazio, kaj, ne konante la originalon, mi adoris tiun ĉi fantazian portreton.
Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie ĉi estis ia malkompreniĝo kaj ke ŝi estis maljusta kontraŭ ambaŭ, Georgo kaj Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis esti ŝajniga.
— Sed, granda Dio, kio min tuŝas viaj fantaziaj portretoj? ekkriis Fanny surprize.
— Ŝajnas, ke vi ĉion forgesis, diris Georgo. Nun, de la momento, kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun ĉi fatalan ringon, mi decidis ankaŭ forgesi ĉion kaj mi komencis kompreni, ke mia amo estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis.
— Ho, kiel eksterordinare malĝoje! ekkriis Fanny, ridegante. Jes, ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis, tio estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere komencas kredi, sinjoro Felson, ke via supra etaĝo ankaŭ estas iom en malordo.
— Sed ĉu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu ĉi diamanta ringo…
— Jes, tiu ĉi malfeliĉa ringo estas la kulpo de ĉio, diris Fanny. Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen mi ĝin redonas al Vi. Mi ĝin ricevis en porcio da glaciaĵo kune kun versaĵo. Mi metis la ringon sur la fingron, kaj de tiu ĉi momento ĉio estas freneza. Breine estas freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi mem fariĝos baldaŭ ankaŭ freneza, tio estas kredeble la plej prudenta, kion mi povas fari.
— Mi neniam sendis al vi ian glaciaĵon aŭ ian versaĵon. Vi scias tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron antaŭ unu jaro.
— Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny.
Stella elpaŝis pli proksime.
— Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun ĉi senordigitan aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la opera balo.
— Vi?
— Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi ĝin rigardadis kun tiaj samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en kolero, kaj mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la ringon en la vanilan glaciaĵon, kaj ĝi nun erare venis en la manojn de Fanny.
— Tiel, tamen… Ha, fraŭlino, kiel vi min faras feliĉa!
— Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny.
Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la balan salonon kaj ne plu malŝatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel bona amuzi fraŭlinon Stella dume…
Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis kredeble tre viva kaj interesa, ĉar kiam la gastoj ĉiuj jam estis for kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris, Georgo kaj Stella sidis ankoraŭ en animita interparolado. Ili sidis sur la klarblua silka kanapo — tute proksime, tiel proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la ŝultro de Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis nun ree sur la fingro de Stella, sed oni ne povis ĝin vidi, ĉar Felsen tenis ŝian manon en la ambaŭ siaj.
— Nu, diris Breine, ŝajnas, ke ni povas gratuli.
— Jes, nun estas ĉio en ordo.
— Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis kontente la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos ekstran festenon.
Li vokis Olsen’on, kiu estingadis la lumojn en la salono.
— Alportu al ni botelon da ĉampano.
— Kun glacio?
— Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni ĉiuj ricevis jam sufiĉe de tiu ĉi artikolo. Tiu lasta glaciaĵo estis tiel bruliga!
La ĉampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la novaj gefianĉoj trinkita.
— Mi petas ankaŭ la permeson tre humile gratuli, diris la kelnero Olsen; mi estas ankaŭ fianĉigita!
— Ho, kun kiu?
— Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino.
— Kiam tio fariĝis?
— Antaŭ kelkaj minutoj, sed ni konatiĝis unu kun la dua jam antaŭ longe, ĉar en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune ĉe invitaĵoj.
— Sed tiun ĉi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella.
— Jes, ŝi staris en la kuirejo, kaj ŝi estis tiel dolĉa, kaj tiam mi diris, ke mi ŝin amas, kaj tiam ŝi min ĉirkaŭprenis, kaj tiam mi tiel blankiĝis, ĉar ŝi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan. Ho, estis tiel Die bonege!
Olsen mallevis la okulojn kun dolĉa melankolia rideto kaj flugetis en la salonon, por estingi la lastajn lumojn.
Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison sur ŝian manon kun la brilanta ŝtono, kiu nun fariĝis la stelo de lia feliĉo.
Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la ŝultrojn pro la romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos en la mondo — kaj ĝi ekzistos tie ĝis la mondo pereos — tiel longe ankaŭ la romaneco vivos.