Kial mi kredas je Esperanto?
http://claudepiron.free.fr/articles.htm
(1931-2008) Svisa psikologo kun forta intereso pri lingvoj, diplomito de la Interpretista Lernejo de Ĝeneva Universitato, Claude Piron estis tradukisto en UN (Novjorko) de 1956 ĝis 1961 (francen el la angla, ĉina, hispana kaj rusa).
Li poste laboris ok jarojn en Monda Organizo pri Sano, i.a. en Orienta Azio kaj Afriko. Trejnita kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto, li komencis praktiki psikoterapion en 1969 en la ĝeneva regiono (de 1999 en Gland, Svislando). Li instruis en la Psikologia kaj Edukscienca Fako de Ĝeneva Universitato de 1973 ĝis emeritiĝo en 1994. Lia ĉefa aktiveco, krom la psikoterapia praktikado, estis profesie trejni junajn psikoterapiistojn, per kontrolo de ilia laboro kaj partopreno en trejnaj seminarioj. Li ofte prelegis pri psikologiaj problemoj, ĉefe en rilato kun la spirita vivo, aŭ (malpli ofte) pri internacia komunikado kaj Esperanto.
Lia verko "Le dйfi des langues"
("La lingva defio"
), kiu estas iom psikanalizo de internacia komunikado, estis eldonita ĉe L'Harmattan (Parizo) en 1994. Li publikigis en Esperanto ok romanojn, plurajn novelarojn, poemaron kaj kantokasedon. Li publikigis diverslingve multajn artikolojn pri internacia kaj interkultura komunikado, kaj pri psikologio. Li aŭtoris aŭ kunaŭtoris tri franclingvajn librojn pri psikologiaj temoj.
12 respondoj al tiu, kiu scivolas pri Esperanto
Enhavo
1. Kio estas Esperanto?
2. Kiom da homoj scipovas Esperanton en la tuta mondo?
3. Ni jam havas la anglan kiel internacian lingvon, ĉu ni vere bezonas novan lingvon?
4. Ĉu eblas havi vivantan lingvon sen popolo kaj sen nacia teritorio?
5. Ĉu la intenco estas, ke Esperanto anstataŭu ĉiujn ekzistantajn lingvojn?
6. Ĉu vasta enkonduko de Esperanto ne estas utopio? La ideo ŝajnas nekredebla.
7. Hodiaŭ ni registras kreskantan intereson pri dialektoj. Ĉu tio ne estas malkongrua al la ideo pri Esperanto?
8. Ĉu ne ĉiu popolo uzos Esperanton en sia propra maniero, tiel ke la lingvo disiĝos?
9. Ĉu Esperanto ne estas artefarita lingvo kaj pro tio nenatura?
10. Kial okazas ke eminentaj lingvistoj esprimas negativajn eldirojn pri Esperanto?
11. Ĉu eblas uzi Esperanton por altnivelaj diskutoj, poezio kaj por esprimi sentojn?
12. Kial lerni Esperanton? Kiel eblas uzi la lingvon?
1. Kio estas Esperanto?
Esperanto estas utila komunikilo por malsamlingvanoj.
La mondo iĝas pli kaj pli internacia. Homoj, mono kaj varoj moviĝas pli kaj pli libere. Tamen, ĉar la homoj parolas malsamajn lingvojn, kiuj estas malfacile lerneblaj, pensoj ne povas moviĝi tute libere. Esperanto estas solvo kiu tre bone transpontas lingvajn barilojn. Tiu kiu lernas Esperanton samtempe diras: "Mi estas malfermita al la mondo."
2. Kiom da homoj scipovas Esperanton en la tuta mondo?
Sufiĉe multaj por ke oni jam hodiaŭ povu senti la "guston" de reala internacia komunumo. Bedaŭrinde, estas neniu rimedo scii, kiom da homoj kapablas paroli en Esperanto, same kiel ne eblas scii, kiom da homoj komprenas la latinan aŭ, ekster Ĉinio, la ĉinan. La nombro verŝajne situas ie inter 50 000 kaj du milionoj. Ĉiaokaze, la esperantoparolantoj estas sufiĉe multaj kaj sufiĉe dise loĝantaj sur nia planedo, por konsistigi kreskantan internacian kulturon.
3. Ni jam havas la anglan kiel internacian lingvon, ĉu ni vere bezonas novan lingvon?
Novaj kulturoj naskas novajn lingvojn. La internacia kulturo ne estas escepto.
La angla estas mirinda lingvo, precize kiel ĉiu alia lingvo estas mirinda ene de sia kulturo, tamen, ĉu ĝi vere estas "internacia"? Jen tri pensigaĵoj:
A) Neniu el la multaj interŝtataj aŭ interregistaraj organizoj (kiaj estas UN, Eŭropa Unio aŭ Interpol) uzas nur la anglan, kaj la samo validas pri la plimulto el la internaciaj Neregistaraj Organizoj. Fakto estas ke kaj UN kaj EU estis devigataj plurfoje pligrandigi la nombron da oficialaj lingvoj.
B) La opinio, ke oni povas utiligi la anglan ĉie en la mondo estas iluzio. Vizito al Sudameriko, regionoj en Afriko kie oni parolas i.a. la francan, Rusio, Ĉinio, Japanio k.t.p. montras klare, ke vere temas pri iluzio se oni provas komuniki kun homoj ekster la grandaj hoteloj, flugkompanioj kaj similaĵoj. Eĉ en Eŭropo ofte ne eblas uzi la anglan, kaj kiam eblas, la gamo de la temoj pritrakteblaj estas ĝenerale limigita.
C) Multaj japanoj kaj ĉinoj studas la anglan dum dek jaroj en la lernejo, tamen la plej granda nombro de la lernintoj ne kapablas paroli ĝin. Kaj tre malmultaj eŭropanoj post multjara studado de la angla povas atingi la saman kapablon kiel denaska anglalingvano. Esperanto povas post relative mallonga studperiodo kaj praktiko iĝi lingvo kiun oni sentas esti "sia propra lingvo".
4. Ĉu eblas havi vivantan lingvon sen popolo kaj sen nacia teritorio?
Jes. Kio ne eblas, tio estas vivanta lingvo sen komunumo de homoj, kiuj uzas, amas kaj flegas ĝin, sed tiu komunumo povas esti io alia ol popolo kaj troviĝi dise sur la tuta terglobo. La latina mezepoke estis vivanta lingvo sen popolo: profesoro el Kembriĝo, Kolonjo aŭ Prago tiam instruis latine en Parizo, kaj ĉiuj trovis tion normala. La komunumo de Esperanto-uzantoj kelkrilate similas popolon, en kiu partoprenas homoj el ĉiuj popoloj, kiuj konservas sian propran identecon sed aldonas al ĝi novan, "homaran" identecon. Oni povus diri ke Esperanto havas "popolon", kiu estas potenciale la popolo de la tuta planedo.
Ne haŭtkoloro kaj matenmanĝaj kutimoj donas vivon al lingvo, sed la volo komunikadi. Ke tiu volo ekzistas, montras ekzemple la Interreto, kiu kreskis eksplode en la pasintaj jaroj. Tiu evoluo estis ebla pro la fakto, ke oni interkonsentis, ke komputiloj uzu la saman kodon, t.e. lingvon, kiam ili komunikas inter si, sendepende de tio, ĉu ili estas de la Makintoŝa, Vindoza aŭ Uniksa/Linuksa mondoj. Tiu evoluo ja estas logika. Kial la sama logiko ne validu por homoj kun diversaj kulturoj kaj lingvoj?
5. Ĉu la intenco estas, ke Esperanto anstataŭu ĉiujn ekzistantajn lingvojn?
Absolute ne. Esperanto estas iaspeca defendilo por la ekzistorajto de ĉiuj lingvoj.
Unu el la grandaj avantaĝoj de Esperanto estas, ke ĝi ne estas nacia lingvo, sed lingvo kiun malsamlingvanoj uzas por interŝanĝi opiniojn aŭ pensojn, aŭ por esprimi siajn sentojn. Esperanto do ne estas konkuranto de naciaj aŭ lokaj lingvoj sed male kontribuas al la forigo de lingva subpremado kiu okazas plurmaniere en la mondo.
Krome, la eblo havi rektajn personajn kontaktojn kun homoj el aliaj kulturoj probable estas la plej efika metodo spertiĝi kaj riĉiĝi per la kultura kaj homa diverseco kiu ĉirkaŭas nin. Tiaj spertoj ofte grandigas la scivolemon kaj intereson pri aliaj lingvoj kaj kulturoj.
Lerninte Esperanton, multaj homoj eksentas memfidon - "Jes, mi ja povas lerni fremdan lingvon!" kaj pluraj iam poste ekstudas iun nacian aŭ lokan lingvon. Multaj esperantistoj interesiĝas ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri fremdaj lingvoj kaj kulturoj ĝenerale.
6. Ĉu vasta enkonduko de Esperanto ne estas utopio? La ideo ŝajnas nekredebla.
Ĉiu grava kaj utila progreso estas realigo de utopioj. Nur tiu, kiu jam nun konus la estontan evoluon, povus diri ĉu io estas utopia aŭ ne. Sed kiu, ni diru, en majo 1989, antaŭvidis la falon de la berlina muro kaj la diseriĝon de USSR? Fakte, homoj ne kapablas ĝuste antaŭvidi. En multaj sciencfikciaj romanoj, komplikaj situacioj ne ekzistus se la roluloj havus poŝtelefonon. Tiuj estas nun io normala, sed pri ili ne pensis verkistoj pri venontaj tempoj. Ĉu la teknika evoluo en la mondo ne estas granda "utopio" kiu realiĝis kaj daŭre realiĝas?
Hodiaŭ Esperanto estas multe pli ol utopio. Ĝi estas efektiva propono, rezulto de 120 jaroj da uzado, en ĉiuj kontinentoj kaj en ĉiuj cirkonstancoj de la vivo.
La lingvaj komunikproblemoj kiujn ni hodiaŭ spertas en internaciaj cirkonstancoj tre bezonas solvon. Kelkfoje homoj pensas ke, "ĉiam estis problemo kaj ĉiam estos problemo", tamen en la historio troviĝas abundo da ekzemploj de solvitaj problemoj. Ĉu estus nekredeble, ke ni sukcesos solvi ankaŭ tiun problemon?
Fakte, por multaj esperantistoj tute ne gravas ĉu iam okazos vasta enkonduko de Esperanto aŭ ne. Ili simple ĝuas la lingvon kaj la mondan komunumon ĉirkaŭ ĝi, ekz. korespondante, vojaĝante aŭ muzikante.
7. Hodiaŭ ni registras kreskantan intereson pri dialektoj. Ĉu tio ne estas malkongrua al la ideo pri Esperanto?
Paradokse, la nova intereso pri dialektoj kondukas samdirekte kiel la intereso pri Esperanto.
Dialektoj tre ofte estas pli kapablaj esprimi sentojn kaj priskribi rilatojn kiuj estas specifaj por difinita loka komunumo, kelkfoje tre malgranda. En la sama maniero la internacia lingvo Esperanto estas pli bone adaptita por esprimi tion, kio apartenas nek al la nacia nek al la dialekta kulturo sed estas komuna por ĉiuj homoj. Ideale estus, ke ĉiu homo havu tri lingvojn kaj tri identecojn: lokan, nacian/regionan kaj tutmondan. Sperto montras, ke ili senprobleme povas harmonii. Loĝanto en Colmar (Francio), kiu hejme parolas la ĝermanan alzacan dialekton, scipovas la nacian lingvon, la francan, kaj krome uzas Esperanton en siaj rilatoj kun la mondo, sentas sin samtempe alzacano, franco kaj mondcivitano, kaj verŝajne havas pli riĉan kulturan vivon ol franco kiu scipovas nur la francan.
8. Ĉu ne ĉiu popolo uzos Esperanton en sia propra maniero, tiel ke la lingvo disiĝos?
Kiam lingvoj disiĝas tio estas indiko, ke la popoloj aŭ ne volas aŭ ne povas havi reciprokan kontakton. La latina uziĝis sur vastega teritorio dum pluraj jarcentoj, dum kiuj ĝi restis unueca. Ĝi disdialektiĝis kaj naskis la latinidajn lingvojn nur post kiam la Roma Imperio disfalis kaj ĉesis la kontaktoj.
La teknika evoluo jam respondis al la demando ĉu ni povas havi reciprokan kontakton – satelitoj, komputilaj retoj, poŝtelefonoj, amaskomunikiloj, trajnoj, aviadiloj, aŭtoj ... Kaj Esperanto estas en si mem forta esprimo, ke homoj vere deziras rektan kontakton inter si.
9. Ĉu Esperanto ne estas artefarita lingvo kaj pro tio nenatura?
Ĉiu lingvo estas produkto de homa kreemo. Multaj aferoj aŭ estaĵoj, kiujn ni rigardas naturaj – kiel pano, rozoj, porkoj, hundoj – fakte same rezultas el la apliko de homa kreemo al naturo.
La baza strukturo de Esperanto estiĝis per selektado kaj fajnigo de trajtoj, kiujn la evoluo aperigis en la diversaj ”naturaj” lingvoj. Sekve, Esperanto impresas tute natura por la parolanto de la lingvo. Tiu impreso de natureco ŝuldiĝas ankaŭ al la fakto, ke Esperanto respektas pli ol la plimulto el la lingvoj la naturan emon de la homa cerbo ĝeneraligi signifajn signojn al la tuta lingvo. En multaj lingvoj estas unu speciala vorto por la koncepto "pli bona". Sed tiulingvaj infanoj komence uzas la duvortan esprimon "pli bona", ĉar ili rimarkis la signon "pli" en "pli juna", "pli bela", "pli forta" ktp kaj ĝeneraligas ĝin ankaŭ al la ideo "bona". Nur korektado fare de la gepatroj kaj instruistoj aŭ la emo plej bone imiti la ĉirkaŭulojn igas ilin anstataŭigi tiun naturan formon per la korekta, la laŭnorma en la koncerna lingvo. Same estas pri ĉiuj neregulaĵoj. Estas lingvoj, en kiuj por diri "prenis" oni ne aplikas la kutiman sistemon (ekzemple aldoni aŭ modifi finaĵon), sed ŝanĝas la vokalon interne de la verbo. Ankaŭ tiukaze oni konstatas, ke infanoj aŭ fremdlingvanoj nature komence aplikas la ĝeneralan rimedon formi la preteriton, kaj ne tuj asimilas la neregulan formon. Tiaj malfacilaĵoj estas multe malpli oftaj en Esperanto.
Mirinda afero pri la “naskiĝo” de Esperanto estis, ke la iniciatinto de la lingvo (L.L. Zamenhof) sukcesis krei kondiĉojn por ke ĝi fariĝu io viva, se diversaj homoj alprenos ĝin por praktike interkompreniĝi. Tio okazis, kaj la uzado transformis la projekton al vivanta lingvo. Kion semis nekonata okulkuracisto en Varsovio en la jaro 1887 en la formo de broŝureto, tio fakte ne estis pli ol semo. Semo kiu trovis favoran grundon (homoj, kiuj sopiris al lingvo por facile komuniki trans la lingvaj bariloj) kaj kiu en tiu grundo nature kreskis al vivanta lingvo.
Kvankam la 'semo' de Esperanto estis ĵetita de nur unu persono, la lingvo evoluas samkiel aliaj lingvoj evoluas, pro la uzado. Kvankam la bazo ĉiam restos sama (ĝi estas prezentita en la libro Fundamento de Esperanto), la lingvo nun havas multajn vortojn kaj esprimojn kiujn ĝi ne havis antaŭ cent jaroj. Do, Esperanto riĉiĝis kaj daŭre riĉiĝas. La evoluon de la lingvo sekvas kaj dokumentas Akademio de Esperanto.
10. Kial okazas ke eminentaj lingvistoj esprimas negativajn eldirojn pri Esperanto?
Tiuj kiuj plej bone komprenas la kompleksecon de lingvo estas la lingvistoj. Eble ĝuste pro tio, tiom multaj el ili, cetere ege kompetentaj homoj, ne povas kredi, ke Esperanto povas funkcii kiel plena, vivanta lingvo, kaj do esti atentinda kaj esplorinda.
Lingvo estas io tiel kompleksa kaj delikata, ke la apero de vera, riĉa, vivanta lingvo bazita sur projekto de unu junulo (Zamenhof estis 27-jara kiam li prezentis Esperanton post pli ol dekjara laboro pri ĝi) estas afero ege neprobabla. Nature do oni skeptikas. Sed se oni kontrolas la realon, oni rimarkas, ke Esperanto mirinde bone funkcias por internacia komunikado.
11. Ĉu eblas uzi Esperanton por altnivelaj diskutoj, poezio kaj por esprimi sentojn?
Jes. Poezio troviĝis jam en la unua broŝureto pri Esperanto kiu aperis en 1887. Aperas regule novaj poemaroj, kaj multaj famaj klasikaj poemoj estas tradukitaj al Esperanto.
La simpla fakto, ke ekzistas bonaj Esperanto-tradukoj de la Monadologio de Leibniz, de la Sonetoj de Shakespeare, de pluraj Tinĉjo-libroj de Hergй, de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien, de Malsata Ŝtono de Tagore, de La Taglibro de Frenezulo de Lu Xun, de la Biblio, de la Korano kaj de la Analektoj de Konfuceo, kaj ke aperas multaj verkoj poeziaj pruvas la taŭgecon de Esperanto por literatura verkado.
Diskuto tre gajnas en klareco, distingeco kaj kvalito kiam ĉiuj povas rekte esprimi sin per lingvo kiun ili sentas, ke ili bone regas, kaj kiam la aŭskultantoj tuj povas kompreni tion, kio estas dirata, pro tio ke ankaŭ ili sentas sin hejme en la uzata lingvo. Tion ĉi montras ampleksaj spertoj de la ĉiujaraj tutmondaj Universalaj Kongresoj, kaj de la multaj internaciaj kunvenoj, seminarioj pri sciencaj temoj, someraj universitatoj k.t.p kiuj okazas ĉiujare kaj kie instruado, diskutoj kaj koridora interparolado okazas en Esperanto.
La historio rakontas pri multaj homoj el diversaj partoj de la mondo kiuj esprimis siajn sentojn per Esperanto. Egale ĉu en libroj, kantoj, poemoj aŭ ĉu dum renkontiĝoj kun aliaj homoj. Kiu partoprenas en la vivo de la Esperanto-komunumo, tiu scias, ke oni povas en Esperanto insulti iun alian, akre disputi sed ankaŭ esprimi sian solidarecon, sian partoprenon en aliula sufero same kiel plej profundan amon.
12. Kial lerni Esperanton? Kiel eblas uzi la lingvon?
Se vi interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus scii pli pri tio, kiel eblas uzi la lingvon, bonvolu viziti http://lernu.net/enkonduko
, tie vi trovas plurajn respondojn al la demandoj "Kial lerni Esperanton", "Kiel uzi la lingvon" ks.
Pliaj respondoj al tiu, kiu skeptikas pri Esperanto
Enhavo
1. "Esperanto havas siajn radikojn en la okcidenta kultursfero kaj estas per sia Fundamento rigide ligita al tiu kulturo, kia ĝi estis en la 19:a jarcento.
"
2. "Tio ankaŭ difinas la limojn de ĝia neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco en la nuntempa mondo.
"
3. "Ne plu taŭga estas ekzemple ĝia patriarka strukturo.
"
4. "Ĉu ne estus pli bone krei novan pli justan lingvon por internacia komunikado?
"
1. "Esperanto havas siajn radikojn en la okcidenta kultursfero kaj estas per sia Fundamento rigide ligita al tiu kulturo, kia ĝi estis en la 19a jarcento."
Certe estas ligo inter la reala, efektive uzata Esperanto kaj la Fundamento, sed tiu ligo tute ne estas rigida. 95 elcentoj el Esperanto-uzantoj ne konas la Fundamenton kaj fajfas pri ĝi. La Fundamento havas malmultan influon, kiel oni vidas se oni esploras la evoluon de la lingvo. Ĝia influo ja estas esence nerekta, ekzemple pere de lernolibroj kaj gramatikoj kiuj estas plejparte verkitaj de homoj kiuj bone konatiĝis kun la Fundamento.
Jes ja, Esperanto havas radikojn en la okcidenta kultursfero. Aŭ pli ĝuste en la orient-eŭropa: la okcidenteco estas pure "vesta", ekstera, apera. Laŭ mia vidmaniero, la rilato de Esperanto al siaj eŭropaj radikoj similas al tiu de la haitia kreola rilate al ties radikoj en la franca lingvo. Kvankam preskaŭ la tuta haitia vortostoko radikas en hindeŭropaj lingvoj, la efektiva lingvo ne estas, strukture, hindeŭropa. Estas ega diferenco inter la radikoj kaj la maturiĝinta planto.
Cetere, Zamenhof klare kaj prave diris, ke li proponis lingvon konstruitan ne laŭ eŭropa modelo. Jen kion li diras en la Unua Libro:
"... ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k. t. p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), — li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."
Poste, li klarigas ke fratino konsistas el tri VORTOJ: frat, in kaj o. Tio estas tipe ĉina maniero konsideri la aferojn. El la citita teksto klare aperas, ke Zamenhof intence ellaboris lingvon neeŭropecan kun ĉiuj trajtoj de t.n. izola lingvo. Diri: "la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj" estas difini la kriterion por izola lingvo.
Vi verŝajne miras, ke, por Zamenhof, tiaj lingvaj elementoj kiel o kaj in estas vortoj. Miaopinie li uzis tiujn terminojn por akcenti, ke la lingvo konsistas el neŝanĝeblaj blokoj, kiuj povas aldoniĝi unu al la alia, sen iam ajn okazigi modifon de formo ene de unu tia bloko (tiaj modifoj estas oftaj en okcidentaj lingvoj, kiel en la angla: "foot > feet"; "come > came"). Mia impreso estas, ke li ie vidis priskribon de la ĉina lingvo, kun ekzemploj, eble eĉ havis enmane ĉinan gramatikon, kaj konstatis, ke tiu lingvokonstruo havas multajn avantaĝojn, unuflanke pro la perfekta reguleco, kaj aliflanke pro la facileco, per kiu ĝi ebligas esprimi kompleksajn konceptojn per kombinado de simplaj vortoj. Nu, en la deknaŭa jarcento, la tekstoj pri la ĉina, bazitaj sur la skribo sen konsidero al la parola lingvo, ĝenerale uzis la terminon 'vorto', kiam fakte temis pri la bazaj senŝanĝaj blokoj, el kiuj la lingvo konsistas. Hodiaŭ oni nomas tiajn blokojn morfemo.
Fakte, la spirito de Esperanto tute ne estas eŭropeca. En neniu eŭropa lingvo oni povas vortigi saman penson per tiel malsamaj frazoj kiel li iris kongreson trajne, kongresen li trajnis, li iris al la kongreso per trajno, pertrajne li veturis kongresen,li trajne alkongresis, ktp. Tiu esprimvarieco ŝuldiĝas al la fakto, ke la morfemoj estas absolute senvariaj kaj senlime kombineblaj, trajto, kiun Esperanto kundividas kun la ĉina. Al la konsiderinda evoluo de la lingvo kontribuis – krom multaj hungaroj dum la periodo de la "Budapeŝta skolo" – multaj ĉinoj, japanoj kaj koreoj. Vortigoj kiel la nova ponto longas unu kilometron, aŭ Unesko ree rezolucias favore al Esperanto, trovitaj en ĉinaj Esperanto-publikigaĵoj, tute ne respondas al la mensaj kaj lingvaj kutimoj de la okcidenta kultursfero. Eĉ en la angla, en kiu oni facile verbigas substantivojn kaj substantivigas verbojn, oni ne povas uzi la konceptojn "longa" au "rezolucio" verbe.
Miascie nur en Esperanton la konfuceisma kvarvorta admono al patroj kaj filoj bone ludi siajn rolojn en la familio estas tradukebla laŭvorte, do kvarvorte, kun simila poezia kaj konciza formo kiel en la ĉina originalo: Patro patru, filu fil'. La sola traduko, kiun mi trovis en la angla, estas Let the fathers be fathers and the sons sons. En la franca: Que le pиre agisse en pиre, le fils en fils. Tiuj estas multe pli malproksimaj de la originalo ol la Esperanto-traduko, ne nur forme, sed ankaŭ sence: ili estas tro precizaj. Tiu simpla ekzemplo montras, ke la eŭropaj radikoj de la lingvo ne ĝenas ĝin en ĝia funkcio de interkultura perilo.
2. "Tio ankaŭ difinas la limojn de ĝia neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco en la nuntempa mondo."
Jes ja, tute certe, la bonaj ecoj de Esperanto estas limigitaj. Neniu pretendas, ke ĝi estas perfekta ilo por internacie komuniki. La esperantistoj atentigas nur pri tio, ke ĝi estas, en la nuna situacio, la malplej malbona, aŭ la malplej maltaŭga. Ĝi ne estas perfekte neŭtrala, perfekte justa, perfekte demokratia, perfekte taŭga. Sed se oni rezignas la sopiron al io absoluta, kaj realisme akceptas, ke ĉi-planede ĉio estas malperfekta, oni devas konkludi, ke Esperanto estas, relative – tamen laŭ granda mezuro – la plej bona komunikilo internaciskale laŭ tiuj kriterioj. Se oni forĵetas ĝin pro tiu manko de perfekteco, kio restas? Oni estas kondamnita uzi eĉ malpli kontentigajn sistemojn! Ĉu iu pretendas, ke la angla, ekzemple, estas pli neŭtrala, pli justa, pli demokratia kaj pli taŭga? Se jes, mi ŝatus vidi, per kiuj argumentoj kaj faktoj oni defendas tiun starpunkton.
Se oni komparas en la realo, kiamaniere nuntempe disvolviĝas (aŭ provas disvolviĝi), lingve, rilatado inter malsamlingvanoj, oni konstatas, ke estas ĉefe sep situacioj:
1. plena nekapablo komuniki;
2. minimuma afazi-tipa komunikado (balbuta, hakata, fuŝ-artikulacia uzo de nebone regata lingvo, kun provo precizigi per gestoj, vizaĝesprimoj, ktp);
3. "broken English" (de la minimuma funkciado en 2 ĝis la plej bona funkciado en 3 estas tuta gamo da gradoj de efikeco);
4. bona, altnivela angla;
5. uzo de neangla lingvo pli malpli bone regata de la komunikantoj (kazo ofta en Afriko);
6. samtempa interpretado kaj tradukado;
7. Esperanto.
Komparu en la praktiko tiujn sep manierojn aliri la internacian lingvokomunikadon, kaj vi konstatos, ke, rilate al neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco, Esperanto ege superas ĉiujn aliajn.
* Ĝi ne estas plene neŭtrala, sed ĝi estas pli neŭtrala ol la angla kaj aliaj naciaj lingvoj, neniu el kiuj estas libera je politikaj kaj ekonomiaj, aŭ naciismaj alkroĉaĵoj.
* Ĝi ne estas plene taŭga, sed, laŭ mia sperto pri la diversaj sistemoj de interkultura aŭ internacia komunikado, ĝi estas malpli maltaŭga ol la aliaj, ĉefe ol la angla, kiun ties malprecizeco, nekohereco kaj prononco, malfacila por la plimulto el la popoloj, igas malbone adaptita al la tasko faciligi interkulturan komunikadon.
* Ĝi ne estas plene justa: por atingi bonan funkcian nivelon, ĝi postulas miatakse kvaroble pli da tempo ĉe orienta aziano ol ĉe okcidentano; sed la rilato estas tre supera al tiu, kiun postulas la angla, kiun la plej multaj orientaj azianoj neniam sukcesas regi je taŭga nivelo. Se homo bezonas 200 horojn por kapabli bone uzi Esperanton, kaj 5000 por kapabli bone uzi la anglan samnivele, estas pli da justeco en mondo komunikanta per Esperanto. Krome, sistemo, en kiu ĉiuj partoprenas en la penado, estas pli justa ol sistemo, en kiu malplimulto el privilegiuloj tute ne elspezas mensan energion, kaj tamen senmerite konstante ĝuas superecon en la uzo de la lingva "armilo".
* Ĝi ne estas plene demokratia, sed ĉar ĝi allasas multe pli da libereco, ĝi estas pli demokratia ol la aliaj sistemoj. La aliaj lingvoj internacie uzataj estas diktatorecaj: ili postulas, ke oni vortigu sian penson laŭ tiu strukturo, kaj ne laŭ tiu alia. Ekzemple, en la angla, diri he helps to me estas erare, dum en la germana "li helpas al mi" (er hilft mir) estas la sola ĝusta formo, same kiel en la rusa (он мне помогает); en la franca, uzi ĉu la anglan, ĉu la germanan strukturon, kaj do diri il aide moi aŭ il aide а moi, estus montri sin ridinda. La fakto ke en Esperanto, oni povas diri egale li helpas min (angla strukturo), li min helpas (franca strukturo) aŭ li helpas al mi (germana kaj rusa strukturo) havigas senton de libereco en la esprimado, kiu, miaopinie, pli respektas la principojn de demokratieco. Ju pli malrigidaj la strukturoj, des pli oni evitas la riskon fuŝi, kaj do elmeti sin al mokado aŭ al sento de malsupereco.
* Ĝi estas pli justa kaj pli demokratia ankaŭ per tio, ke ĝia akirado havigas pli grandan rolon al inteligenteco, aŭ al refleksa formado, ol al memoro, kaj per tio malpliigas la diferencon inter la popoloj rilate la ŝancojn bone regi ĝin. Eŭropaj lingvoj enhavas abundon da arbitraj formoj, kiujn oni ne povas dedukti, nur pli malpli pene, multripete, meti al si en la memoron (kaj post kelkaj jaroj forgesi). Por ĉino, estas pli facile lerni, ke 我是 wo shi, 你是 ni shi, 他是 ta shi estas en Esperanto mi estas, vi estas, li estas, ol enmensigi al si I am, you are, he is. Same postulas malpli da mensa energio fari la derivon mi > mia, ŝi > ŝia, tute paralela al la ĉina 我 wo >我的 wode, 她 ta > 她的 tade ol enmensigi al si senrilatajn formojn kiel I - my - mine; she - her - hers. Estas pli facile formi eksterlandano (ĉine 外国人 waiguoren) el ekster (ĉine 外wai), land (国 guo) kaj ano (人ren) ol devi memori la senrilatan foreigner. Same, kun serio kiel horse / mare/ colt/ stallion la ŝancoj ne retrovi la vorton en la menso, kiam oni bezonas ĝin, estas pli grandaj ol kun la serio ĉevalo, ĉevalino, ĉevalido, virĉevalo (ĉine respektive 马 ma, 母马 muma, 小马 xiaoma, 公马 gungma; komparu ankaŭ, unuflanke, ox /cow / calf / bull, kaj aliflanke bovo > bovino > bovido > virbovo, ĉine: 牛 niu > 母牛 muniu > 小牛 xiaoniu > 公牛 gongniu).
Pro tiu malpli granda ŝarĝo de la memoro, kiu koncernas centmilojn da lingvaj eroj, Esperanto akiriĝas ege pli rapide ol aliaj lingvoj, kaj pli facile vivtenas sin en la menso. Krome, la sento de lingva komforto estas pli granda en Esperanto-parolanta internacia medio ol en medio uzanta alian sistemon. Homoj sentas sin pli respektataj. La sento estas, ke la lingvo estis farita por la homo, por ebligi interhoman komunikadon, kaj ne ke la homo estas tiu, kiu, kiel subulo, devas adapti sin al la lingvo, t.e. al la arbitraj kapricoj de la praavoj de la koncerna popolo.
Pro ĉio ĉi Esperanto pli proksimiĝas al la neatingeblaj idealoj de neŭtraleco, justeco, demokratieco kaj taŭgeco. Kiam oni frontas al pluraj opcioj, ĉu saĝeco ne invitas elekti la plej bonan, eĉ se ĝi ne estas ideala?
Internacia interrilatado intensiĝas ege rapide. Ekzemple la nombro de enmigrintaj laboristoj kreskis de 75 milionoj al 200 milionoj en 30 jaroj. Inteligenta organizo de la socio postulus, ke ĝi komparu, el la vidpunkto de la efikec/kost-rilato, kaj ankaŭ de justeco ktp, la diversajn metodojn interkulture komuniki – ĉefe la anglan kaj Esperanton – kaj elektu tiun kun la plej favora kost-efikeco. La multegaj homoj, kiuj suferas frustiĝojn kaj maljustecon pro nekapblo lingve komuniki, meritas pli da atento ol oni dediĉas al ili.
3. "Ne plu taŭga estas ekzemple ĝia patriarka strukturo."
Ĉu vere Esperanto havas patriarkan strukturon? Certe ne pli ol la aliaj lingvoj nun uzataj en internaciaj rilatoj. Se Esperanto ne estus markita per siaj radikoj en vivantaj lingvoj, per siaj naskiĝloko kaj -tempo, oni kritikus, ke ĝi estas abstrakta, senviva produkto de laboratorio. Multon el sia spirito ĝi ŝuldas al la loko kaj tempo, en kiuj ĝi, se tiel diri, enkarniĝis. Sed ĝuste pro tio ĝi havas vivantecon, animon, propran etoson, kiun la aliaj projektoj de internaciaj lingvoj neniam akiris, kaj kiu estas avantaĝo, psikologie, ĉar uzante ĝin, oni havas la senton uzi normalan homan lingvon, ne kodon.
Sed, kiel ajn estu, mi ne komprenas, kial la patriarkaj radikoj de Esperanto, se ili entute ekzistas, igus ĝin malpli taŭga internacia lingvo ol la angla (aŭ la latina, aŭ la japana. . . ). Ĉu tiuj ne havas patriarkan strukturon? Ree mi emfazu, ke ne havas sencon serĉi perfektan lingvon. Kion la mondo bezonas, tio estas lingvo kapabla vere, serioze kuraci la homojn el la soci-devena afazio, al kiu la tutmonda uzo de la angla nun kondamnas la plimulton el la homoj devantaj komuniki kun alilingvanoj.
Esperanto estas la sola lingvo, pri kiu estas objektive pruveble, ke ĝi relative rapide kuracas homojn el tiu pli malpli afazieca maniero komuniki, kiu karakterizas la nuntempajn internaciajn rilatojn bazitajn sur uzo de la angla (aŭ sur sistemoj kiel samtempa interpretado, en kiu al granda parto de la partoprenantoj en diskuto estas trudite paroli alian lingvon ol la propran).
4. "Ĉu ne estus pli bone krei novan pli justan lingvon por internacia komunikado?"
Mi deiras de punkto tre praktika: kiun elekton homoj havas hodiaŭ? Anstataŭ preni kiel referencbazon idealan lingvon, kiu ne ekzistas, mi komparas Esperanton al la komunikrimedoj, kiuj disponeblas en la praktiko. Ankaŭ mi prenas en konsideron la sorton de la neokcidentaj popoloj. Ĝi estas por mi ege grava, kiel ĉiuj el vi, kiuj siatempe legis mian artikolon "La okcidenta dialekto", aŭ mian libron "La bona lingvo", certe bone sentis. Sed mi konstatas, ke se la neokcidentanoj ne elektas Esperanton, ili aŭ devas entute rezigni je rektaj internaciaj kontaktoj, aŭ provi lerni la anglan. Ĉi-lasta enhavas la malbonajn tro okcidentajn trajtojn de Esperanto en treege, vere treege pli alta grado, fakte tiagrade, ke nur eta elito el tiuj popoloj (almenaŭ en orienta Azio) sukcesas lerni la lingvon por kapabli efektive komuniki. Esperanto donas konsiderinde pli bonajn rezultojn. Mi kolektis multajn atestojn de orient-azianoj, kiuj lernis kaj la anglan kaj Esperanton. Ili estas unuanimaj en la konstato, ke atingi efikan nivelon en Esperanto postulas multe malpli da peno kaj tempo ol en la angla.
El tio mi konkludas, ke, tiel longe, kiel alia pli bona ĝenerala komuniklingvo ne establiĝis kaj vivas, mondo kun Esperanto estas pli justa, pli komforta, pli agrabla ol mondo sen Esperanto por tiuj, kiuj devas intergente komuniki.
Fakte mi pensas ne nur pri la plenkreskuloj -- kvankam mia portempa laboro kun rifuĝintoj konigis al mi la amplekson de la komplikaĵoj, kiujn senlingveco kaŭzas -- kaj pri la homoj, kiuj devas translime komuniki, sed ankaŭ pri tiuj milionoj kaj milionoj da junuloj en la tuta mondo, al kiuj oni trudas encerbigi al si la multegajn nekoheraĵojn de la angla lingvo, kiun ili neniam regos, dum se oni instruus al ili Esperanton, la ŝancoj iam regi ĝin post malpli frustra longa penado estus tre pli grandaj. Tiu giganta investo de mensa energio en entreprenon grandparte fiaskantan estas absurda. Ne tiel socio inteligente uzas sian monon kaj la nervan energion de la popolo.
Tial ŝajnas al mi inde aktivi por konsciigi la homaron pri tio, ke Esperanto estas pli bona solvo, eĉ se ĝi tute ne estas ideala, multego mankas ĝis tio. Kaj eĉ se la aktivado daŭros kelkajn jarcentojn. Indis lukti por kontraŭbatali sklavecon, eĉ kiam ties elimino aperis nerealigebla kaj kiam la progresoj tiucelaj montriĝis senkuraĝige malrapidaj. Kompreneble, aktivado por Esperanto ne eblus, se ĝi reduktiĝus nur al tiu ideala motivo. Ankaŭ la multaj plezuroj, kiujn la lingvo jam nun alportas al tiuj, kiuj lernis ĝin, meritas konsideradon kaj motivas, ekster la ideala vizio kaj kompletige al ĝi.
Koncerne la pli idealan lingvon, ne nur ĝia vivigo postulos almenaŭ jarcenton da ĉiuflanka kaj tutmonda praktikado post ĝia publikiĝo, sed sen ideologia bazo komparebla al tiu, kiun Zamenhof havigis al Esperanto, ĝi havas tre malmultajn ŝancojn fariĝi vera vivanta lingvo kaj akiri por si la necesan socian bazon. Almenaŭ kun Esperanto la procezo okazis kaj la lingvo nun estas preta.
Kial mi kredas je Esperanto?
Revuo "Esperanto" - marto 2002
Ĉio povas esti elmetata al objektiva, scienca analizo. Eĉ io tute subjektiva. Do ankaŭ tiu demando. Rimarku, ke, kvankam la kialoj de mia kredo je Esperanto estas subjektivaj, la fakto, ke mi kredas, estas objektiva. Ke mi tenas min ĉe tiu opinio, kaj ne alia, tio estas objektiva fakto. Se iu sciencisto el ekstere observos min, li konstatos, ke mi kredas je Eo. Tiun objektivan fakton mi proponas, ke ni provu science, objektive analizi.
Kion tio signifas, kredi je?
Tio signifas, ke por mi Esperanto estas io ekzistanta, ne projekto, ne ideo, sed fakto. Fakto socia, fakto lingva, fakto historia. Sed tio signifas ankaŭ, ke mi ne estas indiferenta rilate al tiu fakto, por mi tiu fakto havas valoron. Krome, kiam mi diras, ke mi kredas je Esperanto, mi volas diri, ke mi kredas je ĝia estonteco, mi kredas, ke ĝi ne estas nur efemera, portempa, supraĵa okazaĵo en la historio de la lingvoj. Tio signifas ankaŭ, ke mi kredas je ĝia boneco, je la fakto, ke ĝi estas pli bona solvo al la problemoj de interkultura komunikado ol iu ajn alia nuntempe observebla.
Rimarku, ke kiam mi diras tion, mi ne diras, ke mi pravas. Pri tio, ĉu mi estas prava aŭ ne, mi scias nenion. Mi nur konstatas la fakton de mia kredo je Esperanto, kaj trovas ĝin interesa (eble ne por vi, sed por mi jes; se ĝi ne interesas vin, sciu, ke mi ne ofendiĝos, se vi ĉiuj foriros).
Kial mi trovas ĝin interesa? Ĉar ĝi estas io speciala, io aparta, mi diru, io malofta en nia socio. La grandega plimulto el la homoj sur nia planedo aŭ ne konas Esperanton aŭ, se ili aŭdis pri ĝi, ili ne kredas je ĝi, tio signifas, ke ili ne kredas je ĝi kiel je io valora, io kun ŝancoj ŝanĝi la mondon. Ŝanĝi la mondon, ĉar ankaŭ tio estas parto de mia kredo. Mi kredas, ke Esperanto estas por la homaro io same grava, kiel estis la apero de la skribo. Ek de kiam homoj ekskribis, multego ŝanĝiĝis en la homaro. Mi ne bezonas tion klarigi, vi ĉiuj jam scias. Miaopinie, la apero de Esperanto havas la saman gravecon. Ĝi povas ŝanĝi la mondon. Eble mi malpravas, sed tio estas mia firma opinio.
Nun, ni aliru la demandon kial?
Oni povas fari pri tio diversajn hipotezojn. Mi prezentos al vi kelkajn. Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas naiva. "Kredema kiel infano", diras PIV en sia difino pri la vorto naiva. Estas tute klare, ke io en mi estas infaneca. Mi ege ŝatas ludi. Mi ŝatas fantazii, uzi ĝisekstreme mian imagon. Mi ŝatas kredi je bono kaj belo, kaj tio estas karakterizo de multaj infanoj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe travivis por elreviĝi. Mi ŝatas raviĝi, miri, admiri. Kiam mi vidas belan floron, aŭ papilion, kiam mi aŭdas kanton aŭ muzikon, kiuj tuŝas mian koron, aŭ renkontas iun, kiun mi amas aŭ pretas ami, mi sentas tiun senton de mirindeco, de admiro, de raviteco, kiu kreas en mi grandan feliĉon, plenon de kontentiĝo, kiu al mi ege plaĉas. Mi ŝatas ĉokoladon, kiel infano, kaj tiom da aliaj aferoj! Eble mia rilato al Esperanto radikas en tiu fakto, ke mi neniam tute plenkreskis. Verŝajne estas io vera en tiu hipotezo.
Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas stulta. Idioto. Malsaĝulo. Ĉar mankas klapo en mia kapo, kiel diris Zamenhof. PIV difinas stulta kiel "ne inteligenta".
Estas multaj kampoj, en kiuj mi scias, ke mi estas ne inteligenta. Ĉiufoje, kiam iu klarigas al mi ion pri komputiloj, mi ne komprenas aŭ miskomprenas. Kiam mi estis studento, multon pri filozofio aŭ matematiko mi ne sukcesis kompreni. Multon en la aferoj de la mondo mi ne komprenas.
Ekzemple, kial la grandaj firmaoj nepre devas ĉiam kreski, sorbi la rivalojn, restrukturi sin, kiel ili diras, maldungi grandan parton de la dungitaro, streĉi maksimume tiujn, kiuj restas, kaj rezulte la aferoj funkcias pli malbone. En Svislando, la du plej grandaj bankoj kunfandiĝis, kaj ekde tiam ili funkcias aĉe, multe malpli efike ol antaŭe. Jes, multon mi ne komprenas. Se tiom da aferoj restas fermitaj al mia menso, al mia pens- kaj rezonkapablo, tio sendube signifas, ke mi ne estas inteligenta.
Eble pro tio mi ne komprenas, kial Esperanto estas io misa, fuŝa, senperspektiva, ne inda je konsidero.
Eble mi kredas je Esperanto, ĉar mi estas nerealisma. Tion oni ofte diras al mi, kaj se multaj personoj akordas pri unu juĝo, estas ŝancoj, ke ili pravas, kaj ke mi solulo, escepto, estas la malpravulo. Akcepti la realon, ili diras, estas akcepti, ke la angla venkis, ke ĉio internacia funkcias en la angla, ke estas unuanimeco en la mondo pri tio. Sufiĉas rigardi, kiun lingvon oni instruas kiel unuan fremdan lingvon en la tuta mondo: en preskaŭ ĉiuj landoj, kun kelkaj esceptoj kiel Svislando, la unua fremda lingvo instruata estas la angla. Tion volas la gepatroj, tion volas la registaro, tion volas la dungontoj de la juna generacio, tion volas la firmaoj, kiuj bezonas kunlaborantojn. Estas vera unuanimeco en la mondo. Aŭ vi havos duarangan pozicion en la socio, aŭ vi devos scii la anglan. Kaj, se ĉion konsideri, la sistemo funkcias ne tiel malbone. Kompreneble ĝi ne estas perfekta, sed nenio estas perfekta sur ĉi tiu planedo, kaj mi tre bone scias, ke ankaŭ Esperanto ne estas perfekta. Realismo postulas, ke oni akceptu la neperfektecon de la mondo. Eble realismo postulus ankaŭ, ke mi rezignu pri Esperanto kaj klinu min antaŭ la nekontestebla venkinto en la konkuro de la lingvoj: la angla.
Kaj tamen mi plu tenas min ĉe mia kredo je Esperanto. Eble ĉar mi estas obstina. PIV difinas obstina kiel "firme restanta ĉe sia propra opinio aŭ volo malgraŭ ĉiaj kontraŭaj admonoj". Estas vere, ke jam de multaj jardekoj mi aŭdas multegajn admonojn pri tio, ke estus saĝe rezigni mian esperantistecon, rigardi la faktojn fronte, kaj liberigi min je tiu utopio, kiel ili diras.
Mi legis multon pri Esperanto, sed preskaŭ ĉio, kion mi legis kaj ne originas el la Esperanto-mondo, asertas, ke tiu ne estas serioza afero, ke artefarita lingvo ne povas funkcii, ke neniu serioza volas investi energion en la lernadon de lingvo, kiun neniu ŝtato agnoskas, kiun uzas neniu granda firmao aŭ interregistara institucio, eĉ preskaŭ neniu neregistara internacia asocio.
Estas klare, ke la homoj, la popoloj, la gentoj, la civitanoj el la diversaj landoj, kiuj kundividas inter si nian planedon, elektis ne uzi Esperanton. Iu, kiu rifuzas konsideri tiun fakton, estas nerealisma, oni povus diri blinda, kvankam blindulo ne povas vidi, dum iu, kiel mi, havas bonajn okulojn kaj povus vidi, se li ne estus obstina, ke la mondo rifuzis Esperanton kaj voĉdonis favore al la angla.
Eble mi kredas je Esperanto ĉar mi estas freneza. Mi ĵus diris, ke mi ne estas blinda, ĉar mi havas bonajn okulojn, sed estas kategorio de homoj, kiuj bone vidas teorie, sed praktike tamen vidas aferojn, kiuj ne ekzistas. Tion oni nomas vidi halucinojn. Homoj, kiuj vidas halucinojn, estas frenezaj. Eble mi estas freneza. Eble mi vidas en Esperanto, en la esperantistoj, ion, kio tute ne ekzistas, kio estas pura produkto de la nekonsciaj imagprocezoj, kiuj disvolviĝas en mi. PIV difinas freneza kiel perdinta la prudenton pro mensa malsano kaj kiel perdinta la sinregadon pro pasio. Ĝenerale frenezuloj ne scias, ke ili frenezas. La fakto, ke mi ne sentas min freneza, signifas do nenion. Kaj ĉu mi perdis la sinregadon pro pasio? Iuj faktoj favoras la akcepton de tiu hipotezo. Ekzemple mi akceptis veni ĉi tien paroli antaŭ vi en tiu stranga lingvo. Kial mi akceptis, kial mi ne kapablis regi min kaj diri: Tio estas senutila kaj stulta, dankon pri la invito, sed mi ne venos, mi kondutu saĝe. Kial mi ne regis min tiudirekte? Ĉar, kiel emfazas PIV, min regas pasio. Pasio, diras PIV, tiu neelĉerpebla fonto de saĝeco, estas, i.a., arda kaj senbrida amo.
Estas objektiva fakto, ke mi havas ardan kaj senbridan amon al Esperanto. Mi rilatas al ĝi pasie. Tiu, kiu pasie amas, ofte misprenas siajn dezirojn por realo. Eble tio estas mia kazo, eble tial mi ne estas realisma. Mi do tre bone povus esti frenezulo.
Ĉu do mi kredas je Esperanto ĉar mi estas naiva, stulta, nerealisma, obstina kaj freneza? Multajn aliajn ecojn oni povus aldoni al tiu listo. Kaj ni trovus argumentojn favorajn al ili.
Sed vidu, la plej interesa afero, en ĉi tiu listo, estas la lasta. Ĉar frenezuloj havas interesan karakterizon. Ili neas, ke ili estas frenezaj, kaj ili diras, ke la frenezeco troviĝas en la aliaj.
Alveninte al tiu punkto en mia objektiva analizo, mi finfine trovas la veran respondon.
Mi kredas je Esperanto, ĉar la aliaj, en nia socio, niaj kunhomoj, niaj samspeculoj, niaj samplanedanoj, niaj najbaroj kaj malnajbaroj, en sia grandega plimulto, konsistigas amason da homoj naivaj, stultaj, nerealismaj, obstinaj kaj frenezaj.
Ili estas naivaj, ĉar ili senreziste akceptas, kredeme kiel infanoj, tion, kion la lernejo, la amaskomunikiloj, la registaroj, la potencaj multnaciaj firmaoj ktp ktp senĉese ripetas al ili, nome, ke la angla venkis, kaj ke al tiu fakto ekzistas neniu alternativo.
Ili estas stultaj, ĉar tion ili akceptas sen provi kompreni la kaŭzojn, la meĥanismojn, la influojn, kiuj agas malantaŭ tiu aserto. Homoj nestultaj ne aliĝas tuj, en unu sekundo, al io asertita antaŭ ili, ili haltas, ili kontrolas, ili provas alternativajn eblojn, ili faras la hipotezon, ke eble oni trompas ilin, kaj do esploras por scii, kie estas la vera vero, la veraj faktoj. Tion, pri lingva komunikado, ne faras la "malfrenezuloj" en nia socio. Ili do agas stulte, malsaĝe, neinteligente.
Ili estas nerealismaj, ĉar ili ne komparas surterene, kiel funkcias la diversaj rimedoj uzataj por superi la lingvajn barojn. Realismulo estas homo, kiu prenas la faktojn en konsideron, kaj do iras serĉi ilin, kompari ilin. Nu, se oni komparas, kiel funkcias internacia komunikado laŭ tio, ĉu ĝi uzas samtempan interpretadon, la anglan aŭ la diversajn aliajn sistemojn, oni konstatas, ke Esperanto estas tiu, kiu kostas malplej por plej granda efikeco, plej granda kontentigo laŭ ĉiuj penseblaj kriterioj. Ne rigardi tiun fakton estas peki kontraŭ realismo. Estas konfuzi siajn dezirojn kun la realo.
Ili estas obstinaj, ĉar multaj homoj - ekzemple mi! - ofte admonis ilin pri tio, ke ili rifuzas alfronti la realon, rigardi la faktojn, informiĝi pri tio, kiel funkcias Esperanto kompare kun aliaj sitemoj. Sed ĉu ili aŭdas niajn admonojn? Tute ne! Ili obstine rifuzas pridubi sian pozicion kaj kontroli, ĉu ĝi estas prava, aŭ ĉu alia, la esperantista, estas pli prava.
Ili estas frenezaj, ĉar ilin regas halucinoj. Ili halucinas, ke la angla juste kaj ĝuste solvas ĉiujn internaciajn lingvajn problemojn, dum sufiĉas malfermi la okulojn kaj la orelojn por konstati, ke tio okazas nur ĉe eta-eta-eta-eta parto de la kazoj, en kiu internacia komunikado estas bezonata. Ilin regas halucino pri la kostoj, kaj la kostoj de internacia komunikado, kaj la kostoj de instruado de la angla. Ilin regas halucino pri la efikeco de la lerneja instruado de lingvoj. Ilin regas halucinoj pri la historio. Ili kredas, ke situacio, kiu evoluis ĝis nun, estas definitiva, kvazaŭ la tuta historio ne instruus al ni, ke apogeojn sekvas malapogeoj, venkojn malvenkoj, superecon malsupereco. Antaŭ apenaŭ du jardekoj, se vi diris, ke Sovetio baldaŭ disfalos, oni taksis vin freneza. Sed ĝi disfalis. Esperanto, kies baldaŭa aŭ jama morto estas evidenta al multaj, siaflanke plu ekzistas.
Jen, estas tempo, ke mi finu. Mi solvis la enigmon. Kial mi kredas je Esperanto? Ĉar mi estas freneza, kaj kiel ĉiu frenezulo, vidas, ke la veraj frenezuloj estas la aliaj.
Sed ke Esperanto estas bona lingvo, ke ĝi solvas komunikproblemojn ĉe tiuj, kiuj alprenis ĝin, multe pli bone, egalece, demokratie, kontentige, en psike pli sana maniero, ol la angla, tio restas fakto, ne halucino. Ĉiuj, kiuj konsentas objektive observi, tion konstatas. Esperanto estas reala, la amikecoj, kiujn mi havis dank' al ĝi, estas realaj, la plezuro, kiun mi havas uzante ĝin, verkante en ĝi, ridante en ĝi, estas reala. Mia amo, mia pasio al ĝi estas realaj. Kaj ili kontentigas min ege. Mi multe legas en la angla, relative multe uzas ĝin, mi ŝatas tiun lingvon, sed ĝi ne alportas al mi la korvibron, kiun alportas Esperanto. Mi ŝatas la anglan, sed Esperanton mi amas. Kaj ke mi kredas je ĝi, tio baziĝas sur multjara esplorado pri la problemo.
Kontraste, inter la multegaj homoj, kiuj admonis min realismi, kiel ili diras, kaj rezigni Esperanton, neniu bazis sin sur studo de la demando.
Tial mi obstine restos ĉe mia kredo je Esperanto. Finfine, kiom ajn raciaj la homoj provas esti, ilia plej funda motivado kuŝas en iliaj sentoj, en iliaj emocioj, kaj la granda diferenco inter la angla kaj Esperanto estas, ke Esperanto tuŝas la korojn, la angla ne.
Esperanto, ĉu verko de Dio ?
La kriterioj
Kiu provas grimpi supren direkte al Dio, tiu survoje renkontas sekvon de plej diversaj tentoj kaj miraĝoj. Feliĉe abundas kriterioj por distingi ion dian disde delogo bremsa aŭ instiga al malbonfaro. Se realaĵo devenas de Dio, ĝi neniam estos pure materia. Ĝi strebos al amo, respekto, interkompreniĝo. Ĝi ne serĉos la aprobon de snoboj kaj potenculoj, sed al humiluloj ĝi havigos profundajn ĝojojn radikantajn pli en esto ol en havo. Ĝian disradiadon kaŭzos ĝiaj internaj kvalitoj, ne aranĝoj eksteraj. Senmanke rigora, ĝi neriproĉeble koheros, tamen dissendante etoson de mildakoreco. Ĝi venkos barojn kaj malamikojn sen iam ajn uzi perforton aŭ premadon. Ĝi estos diskreta. Simpla kaj modesta, ĝi montriĝos efika en sia kampo sen iam ajn esti facileca solvo: ĝi nepre postulos ian fortostreĉon.
Origino kaj elformado
Esperanto respondas al tiuj kriterioj. Ĝin naskis sufero de infano, sufero fontanta el la malamo kaj maltoleremo, kiuj bolis en la kvar etnaj grupoj formantaj en la jaroj 1860-aj la loĝantaron de Bjalistoko: poloj, judoj, rusoj kaj germanoj. Kvar lingvoj, kvar alfabetoj, kvar defendemaj sentoj de supereco, kvar religioj, kvar fontoj de malamikeco diskrucumis la animon de la juna Zamenhof, kaj tra tiu sufero la inspiro pasis.
Lia celo: ebligi al komunumoj kulture apartigitaj interkomuniki konservante la proprajn identecon, lingvon kaj dignon. La rimedo: pontlingvo tiel bone adaptita al la psikoneŭrologiaj leĝoj de spontana esprimado, ke ĝi estos samtempe multe pli simpla kaj multe pli riĉa ol la etnaj lingvoj. Lia genia ideo: proponi al la homaro ne tute pretan lingvon, sed embrion konceptitan por nature plu evolui sub influo de uzado. Zamenhof lanĉas ĝermon, tre viveman, jes ja, sed povantan iĝi vigla planto nur, se ĝi trovos favoran grundon, kiu nutros ĝin per siaj enhavoj. Modesta, li fidas la vivon kaj prezentas sin kiel d-ro Esperanto, “doktoro, kiu esperas”.
El homa vidpunkto la “Internacia Lingvo de D-ro Esperanto” havis neniun ŝancon prosperi. La unuan broŝuron rifuzis ĉiuj eldonistoj, la aŭtoro devis publikigi ĝin proprakoste. Li estis malriĉa kaj nekonata, vivanta en provinca urbo en provinca lando en tempo (1887), kiam ĉio atentinda fontis el Parizo. La intelektularo, eĉ ne rigardinte la projekton, deklaris ĝin ridinda. La lingvon subtenis neniu ŝtato, neniu politika movado, neniu komerca asocio, neniu prestiĝa akademio scienca aŭ literatura, neniu financa fonto. Ĝi alportis materian profiton al neniu. Ĝi ofte estis malpermesita kaj ĝiaj uzantoj persekutataj (de la caro, Stalino, Hitlero, Salazar, Kim Il Sung...). Antaŭ la Goliato, kia estis la franca en 1900, kia estas la angla en 2000, kion kapablus fari tiu eta Davido malriĉa, porĉiame rezigninta la sinturnon al perforto?
La ĝermo tamen trovis grundon favoran por kreski kaj maturiĝi. Jam en 1902 listo de uzantoj enhavas adresojn en Islando, Ĉinio, Brazilo, Turkio, Mongolio, Madagaskaro (iu s-ro Ravelojaona: ne eŭropano) kaj en multaj aliaj landoj, kvankam ne kompreneblas, kiel tiu disvastiĝo okazis tiel rapide. Uzate, la embria komunikilo transformiĝis en lingvon vivantan, kiu iom post iom naskis kulturon kun ties poetoj, historiistoj, kanzonoj, tradicioj ktp. Kun la diskreteco tipa pri ĉiu aŭtenta spirita verko, senzorga pri la ironio de bombastuloj, ĝi iom post iom kovris la mondon per malmulte videblaj sed ege fortikaj retoj de amikeco, solidareco kaj konkreta idealo. Tiuj retoj senĉese disvolviĝis. Ilia kresko, malrapida sed konstanta, atestas, ke Esperanto respondas al bezono. Certe, temas parte pri aspiro al lingvaj libereco kaj kreemo. Sed ĉu ne ankaŭ pri la sopiro renkonti Aliulojn en plena senbareco? Kiu diras, ke la deziro sin senti samterene kun tiu, kiu venas de aliloke, ne estas multe pli forta ol imagas lingvistoj, politikistoj kaj vendistoj de la angla?
Rigoro kaj libereco
En Esperanto oni sentas sin bone, ĉar oni estas libera: la atento koncentriĝas sur tio, kion oni volas diri, kaj ne, kiel en aliaj lingvoj, sur formaj komplikaĵoj. Ke Esperanto malhavas la arbitrajn trudojn, kiuj konstante ĝenas glatan sin-esprimadon alilingve, tion kaŭzas la absoluta rigoreco de ĝiaj kelkaj reguloj. Oni neniam dubas pri la prononco. Oni neniam eraras pri pluralo, akcento aŭ deklinacio. Oni neniam fuŝas la formadon de vorto el alia. Esceptoj ne ekzistas. Tiu certeco naskas senton de sekureco sen ekvivalento en aliaj lingvoj. Esperanto tiel transcendas la kontraŭstaron inter rigoro kaj libero. Same ĝi transcendas la kontraŭecon inter racio kaj sento. Ja la senmanka kohero de la lingvo, ĝia racieco, estas la faktoro, kiu ebligas al la Esperantoparolanto esprimi siajn sentojn tute spontane kaj nuance. Egas la kontrasto kun aliaj lingvoj interkulture uzataj, en kiuj emocian esprimon inhibas la multaj gramatikaj esceptoj kaj leksikaj absurdaĵoj, kiuj ĝenas la glatan fluon de l' vortigo.
Etoso kaj pensmaniero
La kunvenoj okazantaj en Esperanto ĝenerale karakteriziĝas per varma kaj gaja etoso, en kiu oni spertas impreson de akceptiteco, de aneco en planeta frataro, de respekto por la aliulo tia, kia li estas. Tiu sento de renkontiĝo je profunda nivelo inter tre malsamoriginaj personoj estas propra al la mondo de Esperanto. En ĉiu alia interkultura renkontiĝo la elekto de privilegia lingvo fermas la pordon al multaj, inhibas parton de la ĉeestantoj kaj instalas inter ĉiuj la filtron de tiu aŭ alia kulturo, kiu malhelpas dialogi senpere-senĝene de animo al animo.
Ĉar la praktiko de Esperanto liberigas de la etn- aŭ klascentra kondiĉado kreita de la nacia kaj socia ĉirkaŭo, ĝi havigas specife homan rigardon al la ekzisto, netroveblan en aliaj medioj. Paradokse, ĝi samtempe pli bone ebligas alte taksi la lokajn radikojn, la individuan enkorpiĝon en difinitaj koordinatoj spacaj kaj tempaj, dum ĝi forigas la sentojn de supereco aŭ malsupereco, kiuj tiel ofte fiksiĝas al etna aŭ socia identeco. Tutmonde, Esperanto estas la lingvo, en kiun tradukiĝas plej multe da kantoj. Tiun intensan traduklaboron klarigas du faktoj : homoj amas sian kulturon, amo nature emas disradii. Lokanoj do ŝatas diskonigi sian lokan kulturon kaj kundividi kun alilokanoj siajn kulturajn riĉojn.
Laŭnatura funkciado
Kiel ĉiu alia idiomo Esperanto estas frukto de la homa lingva kreemo. El psikologia vidpunkto ĝi estas pli natura ol la plimulto el la lingvoj. La fakto, ke, angle, estas malĝuste dire foots ("piedoj", oni devas diri, neregule, feet) aŭ I comed ("mi venis", ĝuste: I came)) aŭ, france, si j'aurais ("se mi havus", devus esti si j'avais) aŭ les chevals ("la ĉevaloj", anst. les chevaux) havas nenion komunan kun naturo: ĉiuj infanoj, tute nature, komence uzas tiajn formojn. La samon oni povas diri pri la fremdlingvano, kiu diras, angle, I hardly worked kredante, ke li diras "mi pene, fortostreĉe laboris", dum li fakte diras "mi apenaŭ laboris": li formas la adverbon laŭ la reflekso, kiun Naturo enmensigis al li. Simile faras la multegaj nefranclingvanoj, kiuj uzas irrйsolvable ("nesolvebla") anstataŭ insoluble. Ili faras nenion alian ol apliki la programon, kiun Sinjorino Naturo enskribis en la homan cerbon. En la angla, en la franca, tiu natura movo rezultigas eraron; en Esperanto ĝi rezultigas la ĝustan formon: pena > pene ; ne eblas solvi > ne-solv-ebla.
La fakto, ke kvarjara infano dulingva Esperanto/ franca parolas ĝuste Esperanton kaj ankoraŭ tre malperfekte la francan, estas bonega pruvo pri tio, ke la lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la zamenhofa projekto, enhavas nenion kontraŭnaturan, male al kalumnio ofte ripetata. Cetere, kiel eblus klarigi, ke mezuma plenkreskulo post ses monatoj havas en esperanto esprimkapablon atingitan, en alia fremdlingvo, nur post ses jaroj da studado, se la lingvo ne sekvus de tre proksime la naturajn leĝojn de pensovortigado? Kion ajn kritiku la kontraŭuloj, Esperanto estas lingvo natura.
Konkludo
La babela rakonto montras al ni dispartiĝon de la homaro en malamikajn grupojn, kiuj izoliĝas unu de la alia. Kontraste, Esperanto, tia, kian oni povas travivi ĝin hodiaŭ, (1)
proponas facilan, agrablan, ĝojdonan pasejon tra la muregoj, malantaŭ kiuj la popoloj retiriĝis. Junuloj, infanoj, virinoj, viroj, jen simplaj manlaboristoj, jen universitate diplomitaj (la Esperanta loĝantaro nombras dekon da Nobelpremiitoj), konservante la proprajn ecojn kaj radikojn, dialogas je nivelo aparte profunda en renkontiĝoj, en kiuj neniam iu ajn trudas sian lingvon, do sian pensmanieron, al iu alia, tiel ke en tiu mondo neniu iam ajn sentas sin fremdulo.
Signife estas, ke la negativajn juĝojn pri Esperanto eldiras nur personoj, kiuj ne konas ĝin proprasperte. La spirita riĉo, kiun portas kun si la esperantlingva aliro al alikulturuloj, postulas realismon kaj humilecon. Realismi: nur realistoj scias, ke neniun fremdan lingvon oni povas uzi je la nivelo de perfekta regado kaj nuancosento, kiu nepras, se oni volas sperti homan, kor-al-koran renkontiĝon laŭ la plej vera senco de la vorto. Humili: se oni ne rezignas la antaŭjuĝojn kaj la pretendon, kiun ofte arogas al si la homa intelekto, povi juĝi antaŭ ol fronti al la faktoj, oni ne profitos de la proponita riĉeco : ĝi ja disponeblas nur al tiu, kiu - humile - kapablas distingi, kion li nescias, disde tio, kion li scias efektive.
Kiu aliros la socilingvan fenomenon “Esperanton” laŭ spirita perspektivo, tiu nepre konkludos, ke Zamenhof estis inspirita de supre, de tre alte, fakte, kaj ke ankaŭ tiujn, kiuj surbaze de lia verko, kontribuis al la forĝado de la lingvo vigla kaj kolora, kia Esperanto estas nun, animis la Spirito.
Ĉu ne strange, ke pro la hazardo de la liberaj er-kombinoj amen tiulingve signifas "direkte al amo" (am-, -en), ke dialogo, vortludas kun dia logo (allogo fare de Dio), aŭ ke kiam Jesuo diris, ke li estas “la vojo, la vero, la vivo” (Jn, 14, 6), tio formas en Esperanto formulon, al kiu aliteracioj kaj ritmo (2)
havigas la frapforton de originala frapfrazo tiagrade, ke, kompare, tradukitaj ŝajnas la versioj aramea, hebrea, greka kaj latina?
(La francan retejan tekston esperantigis Leo De Cooman, la tradukon reviziis la aŭtoro de la originalo)
____________
1. Informoj: www.esperanto.net
, www.esperanto-panorama.net
. Pasporta Servo: http://www.pasportaservo.org/
2. La vortakcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
Psikologiaj aspektoj
de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto
(Prelego prezentita de Claude Piron en Bazelo dum la Trilanda Renkontigxo la 21-an de marto 1998)
Nekompreno fare de la socio
Identiĝo al la lingvo internacia
Du kategorioj
Paradokso: kie estas mensa sano?
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Tabuo
En kio radikas la tabuo?
Kaŝita aŭtoritata mesaĝo
Monstro
Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj
Oni povas aliri la mondan lingvoproblemon laŭ tre diversaj vojoj, ekzemple politika, lingvika, financa-ekonomia, ktp. Mi aliĝos ĝin, verŝajne pro profesia misformiĝo, el la psikologia vidpunkto, kies gravecon, miaopinie, ne estas ĝuste taksata.
Esperantistoj ofte plendas, ke la mondo ne komprenas ilian vidpunkton, ne interesiĝas pri ĝi, aŭ ke nia afero ne progresas sufiĉe rapide. Ili facile kulpigas pri tio unu la aliajn. Miaopinie, tiuj negativaj sentoj tute ne estas pravigeblaj, se oni konsideras la psikologian aspekton de la situacio. Alivorte, laŭ mi, Esperanto tute normale progresas, eĉ kiam ĝi malprogresas dum jardeko, kaj ankaŭ la konsciiĝo pri la monda lingvoproblemo antaŭeniras je normala ritmo, t.e. je la ritmo de historio.
La disvastigita ideo, en la esperantistaro, ke la afero ne progresas sufiĉe rapide fontas el unu el la plej gravaj eroj de la homa psiko, nome deziro. Ni deziras, ke Esperanto progresu, kaj ni reagas al tiu deziro kiel eta infano: ni ne volas vidi la amplekson de la obstakloj, kiuj staras kiel barilo inter nia deziro kaj ĝia plenumiĝo. Ni do sentas frustron. Kiam ni sentas frustron, anstataŭ fronti al la fakto, ke al ni dekomence realismo mankis, kaj sekve ke la fuŝo kuŝas en ni, ni serĉas kulpulojn ekstere: tiuj estos la cetera mondo, kiu ne atentas nin, aŭ la fuŝuloj en la Esperanto-mondo, kiuj ne agas efike kaj laŭcele. Tio estas infaneca, sed dirante tion mi ne kritikas, mi nur esprimas ion pri la normala funkciado de la homa psiko: kiam aperas forta deziro, ni emas reagi infanece. Malpacienci pri la progreso de Esperanto, serĉi kulpulojn, estas tute normale kaj nature. Tiel en la plimulto el la kampoj reagas normalaj plenkreskuloj. Ni ja estas maturaj nur pri kelkaj aspektoj de nia vivo. En multaj sferoj, kiel la politika, la metafizika, kaj la homrilata, ni daŭre reagas kiel etaj infanoj.
Nekompreno fare de la socio
Ankaŭ kiam mi diris, ke la mondo ne komprenas nin, mi tuŝis psikologian aspekton de la situacio.
Kial la mondo ne komprenas nin? Ĉar la socio ne komprenas la lingvan situacion ĝenerale. Kial? Pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, ĉar lingva rilatado estas io tre kompleksa, kaj ne estas facile kompreni ion kompleksan. Kiam io estas tre kompleksa, la natura maniero aliri la aferon estas simpligi ĝin. Sekve, la socio ĝenerale havas tre simpligitan bildon pri la lingva situacio en la mondo. Bildon nur skeman.
Alia psikologia kaŭzo, pro kiu la socio ne komprenas la lingvan problemon, estas timo. Tio eble mirigas vin. Kaj efektive, se vi diros al politikisto, aŭ al lingvisto, aŭ fakte al iu ajn surstrate renkontita, ke unu el la kaŭzoj, pro kiuj la mondo ne solvas la lingvoproblemon, estas timo, li aŭ ŝi rigardos vin, kvazaŭ vi estus freneza. Unue, ĉar por la alparolato lingvoproblemo simple ne ekzistas. "La angla solvas ĝin, aŭ la tradukistoj". Kaj due, se entute estus problemo, estas klare, ke ĝi neniel rilatas al timo. "Neniu sentas timon pri lingvo. Kio estas tiu frenezaĵo?" ŝi aŭ li diros al vi.
Sed multaj timoj estas nekonsciaj. Ni ne sentas ilin, kio estas bona afero, ĉar sen tio estus neeble vivi agrable. Sed fakto restas, ke tiuj timoj kaŭzas multajn fuŝtordojn, misgvidojn en nia maniero kompreni la realon.
Kial lingvo elvokas timon? Refoje, pro multaj kaŭzoj. Ekzemple, lingvo estas ligita al nia identeco. Iun tagon en la infanaĝo ni ekkonscias, ke nia medio parolas tiun aŭ tiun alian lingvon, kaj ke tio difinas nin, rilate al la cetera mondo. Mi apartenas al homa grupo difinita per la lingvo, kiun ĝi parolas. Do, en la profundo de la psiko, mia lingvo estas mi. La vasta uzo de la svisgermanaj dialektoj estas maniero diri: jen kiuj ni estas, ni ne estas germanoj. Aŭ rigardu, kiel reagas la flandroj aŭ la katalunoj: "se oni persekutas aŭ kritikas mian lingvon, oni persekutas aŭ kritikas min."
Multaj homoj havas forĵetan sintenon al Esperanto, ĉar ili sentas ĝin lingvo sen difinita gento, do lingvo sen homa identeco, do aŭ ne lingvo, aŭ lingvo, kiu estas pli aĵa ol homa, lingvo, kiu estas, rilate al veraj lingvoj, tio, kio roboto estas, rilate al veraj homoj. Kaj tio timigas. Estas timo, ke tiu roboto, pri kiu oni diras, ke ĝi havas ambicion al universaleco, prempaŝos sur ĉiu alia lingvo, sur ĉiu popolo, sur ĉio individua kaj vivanta, detruante ĉion pasante. Tio eble ŝajnas al vi fantazia. Sed estas la vero. La psikologia metodo nomata klinika interparolo, en kiu oni esploras, kiuj ideoj aŭ bildoj asociiĝas unu al la alia, se oni petas personon diri, kio pasas tra la menso deirante de unu difinita vorto, ĉi-kaze "Esperanto", rivelas la ekziston de tiu nekonscia timo ĉe multegaj personoj.
Identiĝo al la lingvo internacia
Unu el la problemoj de la esperantistoj devenas de tio, ke Esperanto havas trajton, kiu distingas ĝin de ĉiuj aliaj fremdaj lingvoj, nome, ke ĝi favoras identiĝon al ĝi. Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano. Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin esperantisto kaj sentas, ke ankaŭ la du aliaj estas esperantistoj, kaj ke la tri apartenas al iu speciala kultursfero. Eĉ se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun Esperanto okazas la malo. Kial?
Kiel kutime en la kampo, kiun ni hodiaŭ vizitas, la rolantaj faktoroj estas pluraj kaj kompleksaj, sed eble la plej grava estas, ke Esperanto integriĝas en la homa psiko je nivelo pli profunda ol ĉiu ajn alia fremda lingvo. Ne tuj, ne ĉe komencanto, sed ĉe tiu, kiun Janton nomas "matura esperantisto", homo kun sufiĉa sperto pri la lingvo por senti sin hejme en ĝi. Kial ĝi situas pli profunde en la psiko? ĉar ĝi, pli ol iu ajn alia homa lingvo, sekvas la naturan movon de la cerbo ĉe homo, kiu volas esprimi sin.
Nia plej baza tendenco, kiam ni lernas lingvon, estas ĝeneraligi la lingvajn trajtojn, kiujn ni lernis. Tial ĉiuj franclingvaj infanoj diras "des cheval", "ĉevaloj", anstataŭ "des chevaŭ", aŭ "vous faisez", "vi faras", anstataŭ "vous faites". Tial ĉiuj anglalingvaj infanoj esprimas la koncepton "piedoj" per "foots" antaŭ ol akiri la ĝustan formon "feet", aŭ la koncepton "li venis" per "he comed" antaŭ ol akiri la ĝustan formon "he came". En Esperanto tiaj eraroj ne eblas, do oni rapide sentas sin sekura en la uzo de la lingvo. Krome en e o oni estas multe pli libera ol en aliaj lingvoj. Tio validas pri la maniero rilatigi la vortojn unu al la alia. En la angla vi devas diri, laŭvorte: "li helpas min", en la franca "li min helpas", en la germana "li helpas al mi". En la tri lingvoj ekzistas unu deviga strukturo, nur unu. En Esperanto vi povas libere elekti iun ajn el la tri. Same estas pri la elekto de la funkcio de vortoj en frazo. Vi ofte povas elekti iun ajn el la adjektiva, adverba, verba kaj substantiva funkcioj, ekzemple diri: "mi venis trajne, mi venis per trajno, mi trajnis". Ne estas devigo tiurilate. Malmultaj lingvoj disponas la rimedojn, kiuj ebligas tian liberecon, kaj se ili havas ĝin, tre ofte oni ne rajtas ilin uzi. Krome, la Esperanto-medio estas tre tolerema pri gramatikaj kaj vortaraj fuŝoj, en mezuro neniam renkontata alilingve. Forgeso de akuzativo aŭ fuŝa uzo de ĝi estas, praktike, rigardata normala, probable ĉar tio preskaŭ neniam ĝenas la interkompreniĝon. Nur kelkaj pedantoj faras el tiaj eraroj dramon, sed ili situas ekster la normala medio Esperantista. (Atentu! Ne miskomprenu ĉi tiun rimarkon pri lingvaj eraroj kiel rekomendon! Mi situas sur tereno pure observa.) Alivorte, ne estas rilato inter perfekta uzo de la lingvo kaj la sento de identiĝo al ĝi. Oni povas senti sin esperantisto eĉ se oni ĉiufoje preterlasas akuzativon.
Ĉio ĉi, kaj ankaŭ la eblo krei vortojn laŭvole, kion oni ne rajtas fari en multaj lingvoj, kreas etoson de libereco, kiu lokas la lingvon en pli profunda tavolo de la psiko, pli proksime al ties kerno, al ties instinkta bazo. Estas pli facile esti spontana en Esperanto ol en la franca, ekzemple, ĉar oni devas observi malpli da arbitraj malpermesoj. En ĝi do oni sentas sin pli facile si mem. Pro tiaj trajtoj Esperanto fiksiĝas pli profunde en la psiko ol la aliaj fremdaj lingvoj, kaj pro tio oni multe pli emas identiĝi al ĝi. Sed la homoj, kiuj ne apartenas al la Esperanto-mondo, tion ne povas kompreni. Ili ne komprenas tiun identiĝon. Tial la sinteno de multaj esperantistoj aperas al ili freneza aŭ almenaŭ tre stranga. Pro tiu sento de identeco kun la lingvo, esperantisto facile sentas sin atakata, kiam oni kritikas la lingvon, aŭ eĉ la ideon mem de internacia lingvo. Ataki la lingvon estas ataki lin mem, kaj la natura reago estas kontraŭataki, kelkfoje tre akre. Sed tion la neesperantisto ne komprenas. Li do vidas en la normala reago de esperantisto ion tro intensan, tro fortan, pruvon de ia fanatikeco, kiu estas la sola ebla klarigo de reago tiel neproporcia.
Du kategorioj
Miaopinie, Esperantistoj psikologie apartenas al du kategorioj. Unuflanke, estas homoj, kiuj nebone adaptiĝis al la kolektiva vivo, kiuj sentas sin iom ekster la fluoj de la modo, de la socio, de la regantaj ideoj kaj manieroj agi. Homoj, kiuj kutimiĝis al la fakto esti malsamaj ol la plimulto aŭ kiuj sentas sin forĵetitaj aŭ forĵetataj de la plimulto. Ne estas facile preni sur sin la fundan solecon de la homa vivo. Tial homoj, kiuj sentas sin malsamaj ol la plimulto, emas kuniĝi, krei kun similuloj komunumon, en kiu ili sentos sin bone. Ili tiam kunvenas kaj rediras unu al la aliaj, kiom pravaj lli estas, kaj kiom malprava la ekstera mondo. Tio estas tute normala kaj homa. Esperanto prezentis al multaj personoj ne bone adaptitaj al la socio lokon por trovi similulojn same nebone adaptitajn, ĉe kiuj eblis trovi la konsolon kaj plifortigojn necesajn por igi la vivon pli elportebla. Tio estis aparte vera en la periodo, post kiam la unuaj esperoj pri tuja alpreno de Esperanto montriĝis vanaj, kaj antaŭ ol la argumentaro favora al Esperanto iĝis sufiĉe forta kaj fakta, alivorte inter la unua mondmilito kaj la jaroj sepdekaj / okdekaj. Granda parto de la Esperantistaro, tiuperiode, konsistis el neŭrozuloj, t.e. homoj kun psikaj problemoj pli multaj aŭ pli gravaj ol oni trovas ĉe iu ordinara.
Al tiuj neŭrozuloj, al tiuj homoj, kiujn psikaj problemoj kripligis, ni havas grandegan ŝuldon, ĉar sen ili la lingvo simple formortus. Estas naive kaj maljuste rigardi ilin de alte, kiel emas fari kelkaj advokatoj de la Raŭma Manifesto. En la historiaj cirkonstancoj, en kiuj ili troviĝis, tiuj iom sektecaj verdsteluloj necesis, por ke la lingvo disvolviĝu. Normaluloj ne povis interesiĝi pri Esperanto, uzi ĝin kaj do vivteni ĝin. Se Esperanto ne estus konstante uzata, se neniu verkus en ĝi, se ĝi ne utilus en korespondado, kunvenoj, kongresoj eĉ konsistantaj ĉefe el stranguloj, ĝi ne povus disvolvi sian lingvan kaj literaturan potencialon, ĝi ne povus riĉiĝi, ĝi ne povus iom post iom konduki al pli profunda analizo de la monda lingvoproblemo. Mi estas certa, ke post kelkaj jarcentoj, historiistoj konsideros, ke tiuj homoj faris grandegan servon al la homaro, vivtenante la lingvon kaj progresigante ĝin, eĉ se iliaj motivoj parte kuŝis en iu psika patologio.
Apud la neŭrozuloj, la stranguloj, pri kiuj mi ĵus parolis Esperanto allogis homojn kun aparte forta personeco. Homo, kiu estas psike tute sana, povas aliĝi al grupo tute eksternorma nur, se li aŭ ŝi havas tiel fortan personecon, ke li aŭ ŝi povas fronti al la amasoj kaj bazi sian starpunkton sur bazoj klaraj, seriozaj, elprovitaj, tiel ke li kapablas senti sin prava, tamen sen orgojlo. Feliĉe, da tiaj homoj troviĝis sufiĉe multe en la Esperanto-mondo ek de la komenco. Unu el ili, ekzemple, estis Edmond Privat. Ankaŭ al ili ni havas grandan ŝuldon, ĉar ili multe helpis progresigi la aferon, kaj iom post iom montri, en diversaj medioj, ke Esperantistoj ne estas nur stranguloj fanatikaj.
Kaj, klare, la du kategorioj havas intersekcion, t.e. homoj kun neŭrozaj trajtoj pli multaj aŭ severaj ol ĉe la averaĝa homo, sed ankaŭ kun pli forta personeco (ofte fortigita ĝuste per la konstanta devo ekzerci sin vivi en medio, al kiu oni ne sentas sin konforma aŭ plene adaptita).
Paradokso: kie estas mensa sano?
Ni do staras antaŭ paradokso: la Esperanto-mondo longe konsistis grandparte el homoj kun psika patologio, sed kiuj havis mense tute sanan pozicion pri lingva komunikado, dum la ĝenerala socio konsistas el homoj eble relative pli normalaj psike, sed kun tute neŭroza, patologia, mi eĉ dirus freneza, sinteno rilate al ĝi.
Kio ebligas fari tiel drastan aserton? Nu, la fakto, ke la socio prezentas ĉiujn simptomojn de psikopatologio en sia rilato al lingva komunikado. Kiam sentiĝas bezono, kion faras normalulo? Li agas por kontentigi la bezonon per la plej efikaj, agrablaj kaj rapidaj rimedoj. Imagu iun, kiu malsatas. Li havas en sia poŝo monujon plenan je monbiletoj. Li troviĝas en kvartalo kun multaj manĝaĵvendejoj kaj restoracioj. Se li estas normala, li iros en unu el tiuj, por servigi al si manĝon aŭ por aĉeti ion manĝeblan, kiu liberigos lin je la malsato. Kion vi opinios pri homo, kiu, anstataŭ tion fari, iras al la stacidomo, aĉetas bileton por trajnvojaĝo ĝis loko 300 kilometrojn for, kaj tie marŝas longe en la kamparo ĝis li atingas etan restoracion, kiu proponas nur malplaĉan manĝon? Kion vi opinios pri tia homo, kiu, pro sia stranga aliro al la problemo, malsatis dum horoj kaj fine ricevas ion ne tre kontentigan, kaj ĉio kostis centoble pli ol necesis? ĉiu diagnozos tiun konduton kiel neŭrozan, patologian. Kial agi tiel komplike, sen profito por iu ajn, dum eblis solvi la malsatproblemon facile kaj rekte? En la kampo de lingva komunikado, Esperantistoj agas kiel la unua, la cetera mondo kiel la dua.
La ekzisto de rezisto konfirmas la diagnozon
Sed eble vi tamen havas dubon pri tio, ĉu la koncerna konduto vere estas patologia, kaj vi bezonas konfirmon pri la diagnozo. Nu, ni scias, ke unu el la karakterizoj de tiaj patologioj estas rezisto. La persono, kiu havas tiajn patologiajn trajtojn, faras ĉion ajn eblan por ne konscii, ke li aŭ ŝi ne agas sane, ke ŝi aŭ li povus agi tute alimaniere, multe pli agrable kaj efike. Kelkfoje la koncernato tamen agnoskas, ke tia konduto estas nenormala, sed diras: "Jes, mi scias, ke tiel agi estas strange, nenormale, eĉ patologie, sed alimaniere mi ne povas fari". Tiun rifuzon akcepti, ke la konduto estas nenormala, aŭ la neeblon ĝin ŝanĝi, oni nomas rezisto.
Nu, estas interese vidi, ke la maniero, laŭ kiu lingva komunikado estas organizita en nia mondo havas ĉiujn karakterizojn de patologia konduto. Esperanto ekzistas. ĝi ebligas komuniki multe malpli multekoste ol samtempa interpretado, multe pli juste ol la angla, multe pli komforte ol iu ajn alia lingvo, kaj tio eblas post multe pli eta investo en tempon, monon kaj energion fare de la komunikontoj kaj fare de la ŝtato. Alivorte, ĝi estas la rekta vojo por kontentigi la bezonon. Sed anstataŭ uzi ĝin, la socio elektas tre komplikan kaj multekostan vojon. ĝi devigas milionojn da infanoj studi dum jaroj kaj jaroj fremdajn lingvojn tiel malfacilajn, ke nur unu el cent, meznombre, en Eŭropo, unu el mil en Azio, kapablas efike uzi la lingvon fine de la studoj. Post kiam estis investitaj tiom da penoj, da nerva energio, da tempo kaj da mono en tiun lingvoinstruadon, montriĝas, ke oni ne solvis la problemon de malegaleco, kaj ke oni tiel fuŝe atakis la lingvobarilojn, ke necesas investi ree milionojn kaj milionojn da dolaroj por pretigi tradukojn en dekojn da lingvoj kaj por prizorgi la samtempan interpretadon, sen kiu la komunikontoj ne povus interkompreniĝi. Tio estas freneza. Estas freneze uzi sian tempon, sian monon, sian penon en tiel fuŝa, tiel neefika maniero, kiam eblas tion eviti. Jam per tio la socio montras sin patologia.
Sed kio konfirmas, ke temas pri aŭtenta psikopatologio, tio estas la fakto, ke, se vi atentigas pri la afero la ĵurnalistojn, la decidantojn, la gravulojn, la respondeculojn pri la organizado de la socia vivo, kaj provas vidigi al ili, ke la sistemo estas freneza, kaj ke ekzistas mense sana maniero komuniki, multe pli facile atingebla, tiam vi estigas reziston. La homoj rifuzas konsideri vian atentigon, ili rifuzas esplori la aferon, ili forbalaas la atestojn kaj la pruvojn, antaŭ ol konatiĝi kun ili. Tiu vorto "antaŭ" estas grava, ĉar ĝi estas la pruvo, ke la diagnozo estas ĝusta, ĝi atestas pri la rezisto. La respondeculoj de la socio preferas ne scii, ke ekzistas alia maniero komuniki interpopole, ol tiu, kiun ili trudas al la miliardoj da teranoj. Ili timas alfronti la veron. Kaj ĉar ili ne volas vidi, ke ili timas, kio estas plia pruvo pri la neŭroza, patologia karaktero de ilia konduto, ili uzas ĉiajn pretekstojn por ne malfermi la dosieron. La gravuloj do rifuzas ion ne sciante, ke ili rifuzas; ili timas nesciante, ke ili timas; ili kaŭzas embarason, maljustecon, frustron, kaj nenecesajn penadon, elspezadon, impostojn, komplikaĵojn ĉiaspecajn, kaj konsiderindan kvanton da suferoj (mi aludas i.a. al rifuĝintoj, por kiuj la manko de lingva komunikado ofte estas kaŭzo de tre konkretaj suferoj), ili kaŭzas ĉion ĉi ne sciante, ke ili tion kaŭzas. Temas pri vere serioza, severa psikopatologio socia. Sed tre malmultaj personoj tion rimarkas kaj komprenas.
Tabuo
Fakte, tabuo tuŝas la tutan kampon de interpopola kaj interŝtata lingva komunikado. Se vi studas la dokumentojn, kiuj estas produktataj tiukampe, vi konstatas, ke multe pli ol 99 elcentoj prezentiĝas, kvazaŭ Esperanto ne ekzistus, kvazaŭ la homaro havus neniun sperton pri alia maniero internacie komuniki ol la kutimaj per tradukado, interpretado aŭ la uzo de prestiĝa nacia lingvo kiel la angla. Esperanto estas tabua. Oni ree tion vidis antaŭ nelonge en Bruselo, en la Eŭropa Parlamento, dum kunsido de la t.n. Institucia komisiono, kiu pritraktis la demandon pri (ne)komunikado en Eŭropa Unio. Kio pruvas, ke temas pri io tabua, estas la rifuzo kompari.
En scienco, kiam oni volas scii pri la valoro de io, oni ĉiam komparas al referenco. Antaŭ ol decidi pri nova medikamento, oni komparas ĝian efikecon al jam konataj substancoj. Kaj kiam oni decidis fari tiun aŭ alian grandan laboron, ekzemple konstrui novan stadion, kion oni faras? Oni lanĉas ofert-alvokon. Oni proponas al la diversaj firmaoj submeti projekton, kaj oni komparas la diversajn ofertojn por akcepti la plej racian rilate al ĝiaj kostoj kaj al la aliaj kriterioj, kiujn necesas konsideri. Tio estas la normala proceduro. Fakte ekzistas tuta scienca metodo pri la arto decidi elektante la plej bonan manieron atingi difinitan celon. Tiun sciencan metodon oni nomas "operacia esplorado" ("operations research", "recherche opйrationnelle"). Ĝi naskiĝis dum la dua mondmilito kiel maniero elekti la plej bonan vojon por transporti varojn aŭ homojn plej rapide kaj kun malplej da risko. Nu, se oni aplikas la regulojn de operacia esplorado al la lingvoproblemo, oni konstatas, ke, el ĉiuj rimedoj nuntempe observeblaj en la praktiko, la optimuma, por atingi la celon estas Esperanto. Sed por tion trovi, necesas kompari la diversajn sistemojn unu al la aliaj, do vidi objektive, en la praktiko, (surterene, kiel oni nun diras), kiel Esperanto prezentiĝas kompare al gestoj, al balbutado en lingvo malbone regata, al la uzo de la angla, al tradukado de dokumentoj kaj interpretado de paroladoj, ĉu samtempa, ĉu posta, al uzo de la latina, ktp. Nur tia komparo ebligas konkludi, kiu estas la plej bona sistemo.
Sed kvankam miloj kaj miloj da paĝoj troviĝas en dokumentoj pri la lingva situacio, jen en UN, jen en Eŭropa Unio, jen en lingvikaj fakoj de universitatoj ktp, la dokumentoj, kiuj aliras la problemon surbaze de komparo inkluzivanta Esperanton estas malpli nombraj ol la fingroj de unu homo. ĉar komparo de la diversaj eblaj solvoj al problemo estas io tiel ofta alikampe, ĝia foresto en la kampo de internacia lingva komunikado pruvas, ke agas tabuo.
En kio radikas la tabuo?
Kial tiu patologia aliro al la lingvoproblemo? Denove la kaŭzoj estas multaj. Estas politikaj kaŭzoj. La ideo, ke la intelekte plej netalentaj individuoj povu senbare komuniki de popolo al popolo malplaĉas al multaj ŝtatoj. Estas sociaj kaŭzoj. Tiu sama eblo malplaĉas al la privilegiitaj sociaj tavoloj. Homoj, kiuj scias sufiĉe bone la anglan aŭ alian gravan lingvon, havas multajn avantaĝojn super homoj, kiuj scipovas nur kelkajn lokajn lingvojn, ili tute ne deziras perdi tiujn avantaĝojn. Tio estas aparte videbla en la t.n. Tria Mondo.
Sed mi opinias, ke la ĉefaj kaŭzoj de la tabuo estas psikaj. La kerno de la problemo kuŝas en la emocia pezo, ŝargo, etoso de la koncepto "lingvo", en ĝia povo vibrigi tre profundajn fibrojn de nia animo. Ni pensas per konceptoj aŭ vortoj. Kaj la vortoj aŭ konceptoj ne estas nur intelektaj aferoj, ili havas ian emocian, ian sentan etoson. Ne ĉiuj, sed multaj. Se mi diras "milito" aŭ "mono" aŭ "patrino" aŭ "sekso" aŭ "atomenergio", io vibras profunde en vi, kvankam vi tion ĝenerale ne konscias. Alivorte, ni ne estas indiferentaj fronte al granda parto de niaj konceptoj, ĉefe al tiuj, kiuj estas iel ligitaj al niaj deziroj, bezonoj, aspiroj, plezuroj, suferoj, potenco, ktp.
Inter tiuj konceptoj kun forta emocia etoso troviĝas la koncepto "lingvo". Kial? Ĉar la lingvo elvokas la fakton kapabli komprenigi sin, kaj la eblo esti komprenata estas unu el la plej bazaj deziroj de ĉiu homo. Kiam mi havas ian turmentan zorgon, aŭ suferon, se mi povas paroli pri ĝi al iu, kiu aŭskultos min kaj reagos komprene, mi sentos min helpata, okazos ia kundivido de la zorgo aŭ de la sufero, tiel ke mi ne plu sentos min sola, mi fartos pli bone kun ĝi. Kiam bebo suferas kaj krias, tre ofte, pro nekompreno, la reago de la apuda plenkreskulo mistrafas, aŭ tute ne venas reago, krom, survizaĝe, esprimo de senhelpeco. Sed kiam la infaneto akiris lingvon, kaj povas diri: "Doloras al mi en la orelo", la reago de la plenkreskulo estas tute alia. Okazas vera komunikado, kiu ŝanĝas la vivon. Tial ke tiu komunikado plej ofte kaj plej save disvolviĝas kun la patrino, la emocia etoso de la koncepto "lingvo" inkluzivas la sentojn pri ŝi. Pro tio la plimulto el la lingvoj diras "patrina lingvo", kiam fakte temas pri la gepatra aŭ la media lingvo.
Fakte, akiri lingvon, estas io tute banala. Tio okazas laŭ la normalaj vojoj de ĉia lernado. Estas nenio pli mistika en lingvoakirado ol en la asimilado de la kapablo regi aŭtomobilon. Tamen estas grandega diferenco inter la du. Pro la aĝo. Kiam ni lernas uzi aŭtomobilon, ni scias, ke ni lernas, kaj ni jam scias multegon pri la arto lerni, ĉar ni vizitadis lernejon multjare kaj lernis multon pri lernado. Sed kiam ni akiras la gepatran lingvon, ni absolute ne scias, ke ni lernas. Ni do vivas la aferon kiel miraklan. Antaŭe ni ne povis klare komuniki. Nun ni povas esprimi nin. Jen miraklo, kiu ŝanĝas la tutan vivon. Pro tiuj cirkonstancoj, en kiuj ni akiras lingvon, lernante sen scii, ke ni lernas, ke disvolviĝas tute banala lernprocezo, la lingvo fariĝas io sankta, io fea, io fabela, io mita. Io, kio situas ekster la kampo de racio. Io, pri kies deveno ni scias nenion. Por la plejprofundo de nia animo, lingvo estas donaco de la dioj, donaco supernatura. Neniu homo rajtas ŝanĝi ĝin. Neniu rajtas libervole kaj racie enmiksi sin en ion lingvan.
Vidu, kiel emocie la homoj reagas, kiam aperas propono ŝanĝi la ortografion. Rigardu atente la argumentojn, kaj vi vidos, ke nenio vere racia intervenas tie. Temas simple pri emocioj, la emocioj, kiujn ĉiam vibrigas la koncepto "lingvo".
Kaŝita aŭtoritata mesaĝo
Tiu kerna sento pri lingvo kiel io mita, donita de la dioj, kaj do sankta kaj netuŝebla estas la plej kerna ero de la emocia aŭro de la koncepto "lingvo". Al tiu kerno aldoniĝas la fakto, ke la koncepto "lingvo" elvokas la plej unuajn rilatojn en la familio, ĉefe tiujn kun la patrino. Sed super tiuj du tavoloj alvenas tria: la rilato kun aŭtoritato. En la transdono de lingvo al infanoj, estas kaŝita mesaĝo, kiujn oni praktike neniam eksplicitas. Kaj tiu mesaĝo estas terure diktatora.
Fakte ĝi diktas la respektivan situacion de infano kaj plenkreskulo en la socio. Kiam infano parolas neĝuste, oni korektas ĝin, almenaŭ ek de kiam ĝi vizitadas lernejon. Se oni ne korektas ĝin, oni ridas aŭ mokas, aŭ ridetas signife. Kia ajn la reago, ĝi sentigas al la etulo, ke, kiam ĝi uzas tian formon, diferencan de la gramatike aŭ vortare ĝusta, ĝi troviĝas ekster la normo. Se eta franclingvano diras "plus bon", oni diras al li: "Ne tiel oni diras, oni diras "meilleur"". Eble ankaŭ en la germana oni ne rajtas diri "mehr gut" aŭ "guter" aŭ "gueter" kaj verŝajne infanoj uzas tiajn formojn. Tiam oni ilin korektas per frazo kiel: "Ne tiel. Oni diras "besser"".
Kion tio signifas por la profundo de la psiko? Tio transdonas kaŝitan mesaĝon, jene: "Ne fidu vian spontanan, naturan tendencon, kiu igas vin ĝeneraligi lingvan trajton, kiun vi rimarkis. Ne fidu vian logikon. Ne fidu la racion. Ne fidu viajn refleksojn, vian instinkton. Ne fidu vin mem. Obeu nin, eĉ se nia sistemo estas absolute neracia, malsaĝa."
Por la infanoj ja la lingvo estas esence komunikilo. La unua ŝtupo en ilia pensado do estas: "Se oni komprenas min, estas en ordo. Lingvo ja estas farita por ke ni interkompreniĝu". Sed la reagoj de la medio pli kaj pli sendas la mesaĝon: "Lingvo ne estas io elpensita por interkompreniĝi. Lingvo estas kampo, en kiu oni lernas konformigi sin al la arbitraj, neklarigeblaj postuloj de la grandularo." En lingvo estas tabuoj, kiujn neniu povas pravigi. Se infano, kiu volas esprimi la ideon "li venis" diras "er kommte", "il a venu", "he comed", oni atentigas ĝin, ke ĝi devus diri "er kam, il est venu, he came". Se tiam ĝi demandas: kial? Ne eblas doni al li racian respondon. Oni povas nur diri: ĉar estas tiel. Kaj tio subkomprenigas, ke la lingvo estas io regata de nekompreneblaj leĝoj, neniam klarigataj, kiuj radikas en la pratempo. Respekto al la praavoj aŭ al la dioj, kiuj donis la lingvon, estas pli grava ol logiko, ol racio, ol tendencoj spontanaj, instinktaj, do ol individua homa naturo.
Esperanto fuŝas ĉion ĉi. ĝi naskiĝis antaŭ ne tre longe. Tio estas sakrilegio. Lingvo ne rajtas esti juna. Lingvo estas io sankta transdonita de la praavoj aŭ de la dioj, ne io, kio povas estiĝi nuntempe. Kaj oni diras, ke tiu lingvo ne havas esceptojn, tio estas krimo! Se oni povas sekvi sian naturon, sian logikon por esprimi sin, kio restos el la aŭtoritato de la prauloj? Tial Esperanto kaŭzas terurajn timojn en la profundo de la psiko. ĝi riskas perdigi al nia gepatra lingvo ĝian mitan, sanktan, fean karakteron. ĝi reletivigas ĝin, dum viglas emocia bezono, ke la gepatra lingvo estu io absoluta. Necesas ĉiarimede haltigi ĝian disvastigon. Kaj necesas ĉiarimede agi, por ke oni ne esploru pri ĝi. Oni eble vidus, ke lingvo ne estas tio, kion ni kredas, kaj tiel oni subfosus la bazon de la sociaj rilatoj. La afero estas tro emocia, por ke oni akceptu trankvile, objektive, science studi ĝin. Kaj trankvile, objektive studi la reagojn al ĝi.
Monstro
Krome, Esperanto aperas kiel monstro, ĉar oni diras, ke ĝin kreis unu viro. Alivorte, ĝi havas patron, sed ne patrinon. ĝi estas la monstra produktaĵo de iu soleca perversulo. Al tiu ideo kontribuas multaj difinoj, troveblaj en vortaroj, enciklopedioj, prilingvaj libroj aŭ Esperantistaj informiloj, laŭ kiuj "Esperanto estis kreita de Zamenhof en 1887". Fakte, Esperanto ne kreiĝis en 1887. En 1887 aperis semo de lingvo, kiu dum multaj jaroj antaŭe kreskis kaj transformiĝis en la menso de Zamnhof kaj sur liaj kajeroj. Post tiu longa procezo, kiu estas komparebla al la procezo per kiu laŭgrade kreiĝas semo en planto, la projekto publikiĝis, tio signifas, la semo estis ĵetita. Sed tiu semo povis iĝi io vivanta nur, se grundo akceptis ĝin. Kaj tiu grundo estas la patrino de Esperanto, tio estas la komunumo de tiuj unuaj vastkoraj idealistoj, kiuj akceptis la semon, kaj provizis ĝin per la medio, en kiu ĝi povis kreski, transformiĝi kaj fariĝi io sufiĉe vivkapabla por vivteni sin sendepende de iu ajn individuo.
Esperanto, kia ni uzas ĝin nun, ne estas la verko de Zamenhof, ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis surbaze de la projekto de Zamenhof per jarcento da konstanta uzado inter homoj ege diversaj. ĝi estas lingvo, kiu disvolviĝis tute nature, per uzado, per verkado, per alterno de proponoj kaj kontraŭproponoj, plej ofte nekonsciaj. ĝi ne estas monstro, kiun estigis iu homo sola, ĝi havas patron, jes ja, mirindan patron, patron, kiu sukcesis meti en ĝin nekredeble taŭgan vivpotencialon, sed ĝi havas ankaŭ patrinon, kiu flegis ĝin ame, kaj kiu, multe pli ol la patro sola povis, donis al ĝi vivon.
Faktoj estas pli obstinaj ol paroloj
Vi vidas, ke la psikologiaj aspektoj de Esperanto, kaj de la monda lingvoproblemo, estas multe pli kompleksaj ol oni unuavide imagus. En la psiko de la plej multaj individuoj troviĝas terura rezisto al la ideo mem de lingvo internacia. Pro tiu rezisto, preskaŭ neniu en la politika, socia kaj intelekta elito akceptas serene esplori la aferon. Kaj tamen ĝi progresos. Similaj kazoj de rezisto al io pli bona, pli oportuna, pli demokratia abundas en la historio. Plej tipa ekzemplo estas la rezisto en Eŭropo, kontraŭ la ciferoj, kiujn ni nun uzas, la hindaj / arabaj ciferoj: ankaŭ ilin la intelekta elito (kaj ne nur ĝi) sentis sakrilegio kontraŭ la romiaj ciferoj ĝis tiam uzataj. Mi estas konvinkita, ke Esperanto estos ĝenerale akceptita iam. La patologio ne eterne estos pli forta ol la kuracaj fortoj, ankaŭ kiuj agas en la socio. Inter tiuj kuracaj fortoj estas la pli kaj pli bona kompreno de la fenomeno Esperanto fare de lingvistoj, ekzemple, kaj de multaj aliaj personoj. Estas ankaŭ la postuloj de la realo. Kiel diris Lincoln oni povas kaŝi la veron al parto de la publiko dum parto de la tempo. Oni ne povas kaŝi la veron al la tuta publiko dum la tuta tempo. Esperanto, se oni komparas ĝin al ĉiuj aliaj rimedoj intergente komuniki, estas objektive la plej bona, per tre granda distanco, por ĉiuj kriterioj. Faktoj estas pli obstinaj ol ideoj. La rezisto plu daŭros kaj estos akra, jes ja, certe, eĉ se nur ĉar oni povas percepti ion nur kiam oni estas tiurilate preta, tiel ke, nuntempe, multaj homoj simple ne aŭdas, kion vi diras pri Esperanto: ilia menso ne estas preta, do viaj frazoj preterpasas sen penetri ĝin. Jes, la rezisto plu estos forta. Sed, kredu min, ĝi ne povos superi. La faktoj venkos. Vero venkos. Esperanto venkos.
Kie la mitoj? Kie la realeco?
Meze de marto 1979, en la sidejo de Unesko en Parizo, okazis simpozio de la ne-registaraj organizaĵoj pri la rajto je komunikado. UEA iniciatis kaj kunorganizis la simpozion, en kiu la Asocion reprezentis E. Chicot, B. Despiney, P. Guйrout kaj C. Piron. La 13-an de marto Piron enkondukis la simpozian sekcion "Lingvo kaj komunikado" per la ĉi-sekva teksto. Brila en sia malŝabloneco, leĝera, kvazaŭ poemo kun strategie organizitaj strofoj, tiu teksto rikoltis aplaŭdegon eĉ de tiuj skeptikaj simpoziistoj. Jen lekcio pri la arto moderne pledi por Esperanto. Ni lernu. Ni traduku kaj aperigu ĝin en la nacilingva gazetaro.
Oni diris al mi, kiam mi estis eta: "Ne timu demandi pri la vojo. Uzu vian langon, kaj vi iros ĝis la ekstremaĵo de l'mondo". Sed kelkajn kilometrojn for, alia lingvo uziĝis. Sin turni al iu surstrate utilis al nenio.
Oni diris al mi: "Por komuniki kun eksterlando, studu lingvojn en klaso". Sed mi konstatis, ke 90% el la plenkreskuloj ne povas sin plene esprimi per la lingvoj, kiujn ili studis lerneje.
Oni diris al mi: "Per la angla vi povos vin komprenigi ie ajn en la mondo. Sed en hispana vilaĝo mi vidis francan kaj svedan aŭtojn karamboli; la ŝoforoj kapablis komuniki nek inter si nek kun la ĝendarmoj. En tajlanda urbeto mi vidis angorplenan turiston provi klarigi siajn simptomojn al loka kuracisto; kompreniĝo ne okazis. Mi laboris por UN kaj MOS en la kvin mondopartoj, kaj mi konstatis en Gvatemalo, on Bulgario, en Kongo, en Japanio kaj en multaj aliaj landoj, ke ekster grandaj hoteloj kaj aviadkompanioj, la angla estas senutila.
Oni diris al mi: "Dank' al tradukado, la plej malproksimaj kulturoj nun alireblas al ĉiu". Sed kiam mi komparis tradukojn kaj originalojn, mi vidis tiom da missignifoj, da preterlasitaĵoj kaj da stilfuŝado, ke mi nur povis konkludi, ke traduki en niajn lingvojn vere estas perfidi.
Oni diris al mi en okcidentaj landoj, ke la Trian Mondon oni volas helpi, respektante la lokajn kulturojn. Sed mi vidis, ke tra la angla kaj franca pasas plej fortaj kulturaj premoj. Mi vidis, ke senkonsidere al la lingva digno de la aliaj, ni dekomence trudas nian lingvon por komuniki kun ili. Kaj mi vidis la sennombrajn problemojn, kiujn renkontas la trejno de l' lokanoj, ĉar la okcidentaj teknikistoj ne scias la regionajn lingvojn, kaj en ĉi-lastaj lernolibroj ne ekzistas.
Oni diris al mi: "Publika instruado garantios egalecon de la ŝancoj al la infanoj de ĉiuj medioj". Kaj mi vidis, precipe en la Tria Mondo, riĉajn familiojn sendi siajn idojn al Britio kaj Usono, por ke ili lernu la anglan, kaj mi vidis la amasojn enŝlositaj en la propra lingvo, submetataj al tiu aŭ tiu propagando, sen ekstera horizonto, tenataj ankaŭ per la lingvo en suba stato sociekonomia.
Oni diris al mi: "Esperanto flaskis". Kaj mi vidis en svisa montara vilaĝo infanojn de kamparanoj glate interkompreniĝi kun japanaj vizitantoj post ses monatoj da lingvoinstruiĝo.
Oni diris al mi: "Al Esperanto homa valoro mankas". La lingvon mi lernis, mi legis ĝian poezion, ĝiajn kantojn mi aŭskultis. En tiu lingvo mi ricevis konfidencojn de brazilanoj, ĉinoj, irananoj, poloj kaj eĉ juna uzbeko. Kaj jen mi - iama profesia tradukisto - devas konfesi, ke tiuj konversacioj estas la plej spontanaj kaj profundaj, kiujn mi iam ajn havis en fremda lingvo.
Oni diris al mi: "Esperanto estas la fino de ĉio kultura". Sed kiam en Orienta Eŭropo, en Latina Ameriko, en Azio min akceptis esperantistoj, mi konstatis, ke preskaŭ ĉiuj estas pli kulturitaj ol la samlandanoj socie samnivelaj. Kaj kiam mi ĉeestis internaciajn debatojn tiulingve, la intelekta nivelo vere imponis al mi.
Kompreneble mi menciis ĉirkaŭ mi la aferon. Mi diris: "Venu! Vidu! Ekzistas io eksterordinara: lingvo, kiu vere bone solvas la komunikproblemon inter la popoloj. Mi vidis hungaron kaj koreon tiulingve diskuti pri filozofio kaj politiko kun flueco nekredebla, nur du jarojn post eklerno. Kaj mi vidis tion, kaj ankaŭ ĉi tion, kaj plue tion ĉi ..."
Sed oni diris al mi: "Ne estas serioze. Kaj, unue, tiu lingvo estas malnatura".
Mi ne komprenas. Kiam la koro de homo, kiam ties impulsoj, kiam la plej fajnaj nuancoj de ties cerbo esprimiĝas rekte, de buŝo al orelo, per lingvo, kiun naskis disflorado da interetnaj komunikoj, oni diras al mi: "Ĝi estas malnatura".
Sed kion mi vidas, vojaĝante tra la mondo? Mi vidas homojn rezigni la sopiratan dialogon kun la loĝantoj de la lando, kie ili pasas aŭ restadas. Mi vidas gestan komunikadon konduki al groteskaj miskomprenoj. Mi vidas personojn soifajn je kulturo, kiujn lingvobarilo malhelpas legi tiorn da dezirataj verkoj. Mi vidas multegajn homojn, post ses aŭ sep jaroj da lingvolerno, paroli hake, vane serĉi la ĝustan vorton, uzi ridigan prononcon, kaj fuŝi la nuancojn, kiujn ili volis esprimi. Mi vidas lingvajn neegalecon kaj diskriminacion vigle prosperi tutmonde. Mi vidas diplomatojn kaj fakulojn paroli en mikrofonon, kaj aŭdi aŭskultile alian voĉon ol tiun de la reala kunparolanto. Ĉu tion vi nomas "komuniki nature"? Ĉu la arto problemsolvi kun inteligento kaj sentemo ne plu apartenas al la naturo homa?
Multon oni diras al mi, sed mi konstatas alion. Mi do vagas senkonsila en ĉi tiu socio proklamanta ĉies rajton je komunikado. Kaj mi ne scias, ĉu oni trompas min, aŭ ĉu mi estas freneza.
Pri Rolo (france "Rolle"),
svisa urbo, kie SES estis fondita en 1903
100 jaroj de Svisa Esperanto-Societo
27-a de septembro 2003, Lausanne - Rolle, Svislando
Mia rolo en Rolo (france "Rolle"), alivorte mia rola rolo, estas roli parole. Mi promesis al Claŭde (ne al mi, al la alia Claŭde), ke mi parole rolos en Rolo, sed kiom ajn mi traserĉis mian cerbon, neniu ideo tie troveblis. Ĝi estis malplena, vakua.
Tiam mi pensis: "Nu, mi petos helpon de mia edzino." Sed ankaŭ ŝi ne havis ideon. Tial ni ne povas par-roli, mi devas paroli tute sola (tute malgee, se vi preferas).
Turmentate de la ideo, ke mi devos publike paroli, kaj havas nenion por diri, mi faris kiel mia samnomulo la alia Claŭde en similaj cirkonstancoj: mi preĝe turnis min al Zaza:
"SOS !" mi kriis.
"SES !" li respondis.
Kaj li aldonis: "Kial vi simple ne gvidus vian publikon al tiu unua tago de la vivo de SES?" Tiam li afable montris al mi, kiel disvolviĝis la fondo de la societo, montrante je ĉiu etapo, kiel la fondintoj rolis.
Por la ekstera mondo, ili estis stranga bando. Vidu, kiel tamen bele kaj bone ili bande rolis.
Ĉar estis tre bela vetero, ili decidis lui barkon por kune navigi kelktempe sur la lago. Kaj la fondejo de SES fariĝis barka Rolo.
Sed kompreneble necesis reveni sur la firman teron kaj aliri seriozajn aferojn. Decidi pri la enspezoj, la elspezoj, la kostoj, la kotizoj ktp. Trovi iun, kiu akceptos zorgi pri la kontoj. Tiel la lulejo de SES iĝis kont-Rolo.
Ĉiuj jam tuj akceptis havigi al la ĵus naskita societo la fiksitan kotizon. Sed kien meti la monon? En kason, kompreneble! Tiel komenciĝis la gravega kas-rolo de la respondeculo pri financoj, kun celo klare difinita: kiel plej honeste kaj efike kase roli.
Kontentaj pri la bona laboro, kiun ili plenumis fondante la societon, ili iris kune manĝi - tio estas preskaŭ deviga, kiam oni vizitas Rolon - frititajn fileojn de lagaj perkoj, similajn al tiuj, kiujn vi ĵus manĝis. Kaj ĉar la fileojn oni fritis en pato, kaj ili estis bonegaj, niaj fondintaj patroj entuziasmiĝis pri la pat-rolo de Rolo.
Kaj jen unu el ili ekhavis ideon. Ĉiuj ja estis fervoraj esperantistoj, ili tutkore deziris, ke Esperanto disvastiĝu, kaj ili pensis, ke por tio nepre necesas instrui la lingvon en la lernejoj. La plej bona taktiko, ili pensis, estas sendi al la aŭtoritatoj peticion tiucelan. La vorto "peticio" ne ekzistis en la lingvo de 1903. Oni diris petskribo, ĉar temas pri skribo por peti. Tiel, la 27-an de septembro 1903, la naskiĝejo de SES riveliĝis pet-Rolo.
Ilin tre impresis tiu rivelo, sed, saĝe, ili decidis esti plej diskretaj pri la afero. Pri tiu pet-rolo de Rolo ili promesis silenti. Tial vi hodiaŭ povas trankvile paŝi sur la Rolaj trotuaroj. Eĉ ne unu usonan soldaton vi renkontos.
Kial kaj kiel lerni Esperanton
Oomoto, 1995, No 437, p. 22-24
Mallongigita kaj rearanĝita
Mi kredas je la Bono. Kaj, male al multaj homoj, mi kredas, ke Bono tute ne simetrias kun Malbono, sed ege superas ĝin. Malbone konstruita domo disfalas. Bone konstruita rezistas al la atakoj, eĉ plej teruraj, de naturaj fortoj. Tial mi havas neniun dubon pri la estonteco de Esperanto. Se oni komparas ĝin kun la aliaj rimedoj interpopole komunikiĝi, estas klare, ke ĝi estas la plej bona. Mi perceptas, ke Esperanto estas unu el la konkretiĝoj de la Bono.
Ekzistas tri sistemoj de internacia komunikiĝo: burokrata, ĝangala kaj demokratia. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizaĵoj, kiel UNo (1)
aŭ la Eŭropa Unuiĝo. Kiel ĉiuj burokrataj sistemoj, ĝi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio por mizeraj rezultoj. Kaj ĉion ĉi pagas la impostpaganto.
La ĝangala sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aŭ grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion ne pro la propraj kvalitoj de la koncernaj lingvo aŭ kulturo, sed sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikiĝo kontentiga por ĉiuj. Tia estis la sistemo komunikiĝi per la franca en la dek-naŭa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, havas multajn fiajn efikojn, kiuj kreas en la mondo danĝerajn fuŝ-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo.
Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la ĝangala mankas unu el la ĉefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili ĉefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezono de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de ĉiu renkonti iun, kiu aŭskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komunikiĝi.
La tria sistemo estas demokratia. Ĝi nomiĝas Esperanto. Kiel ĉio demokratia, ĝi havas multajn mankojn, multajn malperfektaĵojn. Sed ĝi tamen estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, ĝi estas bona. Ĝi naskiĝis el la boneco de unu homo. Ĝi naskiĝis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, ĝi estas bona. Kaj tial ĝi supervivos la aliajn.
Mi kredas je Esperanto. Mi kredas, ke tiu lingvo estas multe pli valora ol la plimulto el la esperantistoj konscias. Mi kredas, ke ĝi solvos multe pli da problemoj en la estonteco de la homaro, ol estas ĝenerale imagate, eĉ inter ni. Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la manko de interkomprenilo.
____________
1. UNo – mallongigo de la nomo de la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj (aŭ Unuiĝinta Naciaro)
Kien esperanto?
Teksto de prelego kasede prezentita de Claude Piron
okaze de kunveno en Cully, Svislando, en septembro 1994
Tendenco apartigi
Ignoro de sufero
Tri komuniksistemoj
La fina venko
La Manifesto: ĉu dua stadio en dialektika procezo?
La temo estas vasta. Sed mia kontribuo limiĝos je la Raŭma Manifesto
. Kial? Ĉar, kiel vi vidos el mia konkludo, ĝi situas en centra loko en la historio de esperantismo. Cetere, la esprimo "Kien esperanto?" estas dubsenca: ĉu ĝi signifas "kien ĝi iras?" aŭ "kien ĝi iru?". Feliĉe, laŭ mia konceptado, ne estas problemo, ĉar ĝi iras, kien ĝi iru, nome: al la fina venko. Pri tiu fina venko mi poste reparolos. Verŝajne multaj el vi estas skeptikaj, kaj kelkaj eble jam ridetas ironie. Ne gravas. Mi ĉiam konservis ian infanan naivecon, kiu alportis al mi tiom da ĝojo en la vivo, ke ne havus sencon rezigni ĝin favore al pseudo-realisma pesimismo, kiu ne disradias feliĉon ĉirkaŭ si. Sed pri tio pli poste. Nun mi klarigos al vi, kiel mi reagas al la Manifesto de Raŭmo.
Tendenco apartigi
Unu el ĝiaj trajtoj estas la volo de apartigo, kiu esprimiĝas en ĝi. Ĝi dividas la esperantistojn en du grupojn: estas ili, kaj estas ni. Subkomprenite: ili estas malpravaj, ni estas pravaj; ili estas fuŝuloj, homoj kun idealismaj, nerealismaj celoj, ni diskrevigis la mitojn kaj objektive vidas; ili elektis neĝustan vojon, la ĝustan vojon elektis ni.
Tiu disdivido ŝajnas al mi neĝusta. Ĝi metas rigidajn limojn en realo diversa, moviĝanta, fleksebla, kiun tia simplismo ne povas kapti.
La analizo de la praceloj, en punktoj 1 kaj 2 de la Manifesto, ne respondas al mia sperto. Eble, simple, la frakcio de la esperantistaro, kun kiu mi rilatas, estas sufiĉe ne-tipa pri la ĝenerala esperantistaro. Sed ĉu la aŭtoroj de la Manifesto bazis sin sur specimeno pli reprezenta? Nenio ebligas tion kredi. Fakte, mi suspektas la psikan meĥanismon, kiun oni nomas projekcio. Tuj kiam oni dividis komunumon en du partojn, ili kaj ni, tiuj "ili" alprenas simplisme skizitajn fi-karakterizojn, kiuj apartenas pli al la imago ol al la realo. Ekzemple, mi neniam renkontis esperantiston, kiu favoris "faligon de la angla", kiel diras la Manifesto, aŭ kiu kredis je ebla oficialigo de esperanto en la 80-aj, eĉ en la 90-aj jaroj. Tia priskribo estas karikaturo koncerne la parton de la esperantistaro, pri kiu mi havas sperton.
Pri la punkto 3, mi sentas hodiaŭ la saman rezervon, kiel mi sentis unualege. Mi ne konceptas mian esperantistecon "kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato". Mi konservus tiun identecon, eĉ se la plimulto el la homoj praktikus esperanton. Estas fakto, ke, estante esperantisto, mi nun apartenas al malplimulto, sed tio tute ne estas esenca. Ankaŭ ĉi tie mi perceptas ĉe la aŭtoroj emon dividi, apartigi; ĉifoje ne plu divido inter esperantistoj, sed divido en la homaro: plimulto ne interesiĝanta pri esperanto unuflanke, kiu estas "ili", kaj, aliflanke, minoritato kun aliaj celoj kaj interesoj, kiu estas "ni". Danĝero de tia divido estas, ke oni riskas senti sin apartigitaj pro supereco, kaj tion mi malfidas.
Fakte, estas interese, ke la apartigemo, kiu laŭ mi karakterizas la Manifeston, troviĝas sur tri niveloj: en la homaro, kiel mi ĵus diris, en la esperantistaro, kiel mi montris komence, kaj en la individua esperantisto mem, kio aperas en la unua punkto, titolita Krizo de identeco.
Tie la aŭtoroj notas ĉe esperantistoj dividon inter superegoo predikema kaj mitama, kaj egoo, pro kiu, laŭ ili, ni simple ĝuas esperanton inter ni. Simila priskribo tute ne esprimas la realon, kia mi perceptas ĝin. La superegoo ja estas la parto de ni, kiu agas kiel aŭtoritato. Mi forte dubas, ke esperantistoj, kiuj propagandemas, faras tion pro sento pri morala devo. Mi opinias, ke tiu konduto radikas en la egoo, same kiel la plezuro retroviĝi inter ni kaj ĝui la lingvon. Ĝuste ĉar ni trovas esperanton io mirinda, mirakla, riĉiga por la animo kaj la koro, io, kio por multaj el ni ŝanĝis la vivon en ege pozitiva senco, ĝuste pro tio ŝprucas en ni intensa deziro diskonigi ĝin, kiel trezoron. La plimulto el la esperantistoj, miaopinie, emas disvastigi ĝin, agnoskigi ĝin, oficialigi ĝin simple kiel enamiĝinto inklinas rakonti al ĉiuj pri sia amo, pri la mirinda persono, kiun li renkontis kaj amas. Tio absolute ne radikas en superegoo, kiu aŭtoritate diktas devojn kaj kiu, se oni ne sekvas ĝiajn ordonojn, kreas kulposentojn. Male, estas tipa konduto de homo kun sento, kiu bezonas disradii, ĉar pretersilenti la mirindecon de la renkontita trezoro estus simple neeble. Ĉi tiu priskribo validas por la granda plimulto el la propagandemuloj, kiujn mi renkontis aŭ kun kiuj mi kunlaboras. Sekve, tute ne estas konflikto inter superegoo kaj egoo, sed ĝenerale personeco kun fortaj sentoj, kiuj ne povas ne manifestiĝi ekstere, ne povas ne strebi al entuziasmigo de kiel eble plej multaj aliaj homoj.
Ke tio igas nin transpasi la limojn de objektiveco ĉe intervjuo, ekzemple, tio radikas simple en la forto de la amo. Homo, kiu amegas, emas laŭdegi la amatan personon, kaj troigi ties belecon. Se tiakaze rolus superegoo, ĝi tute ne instigus al troa laŭdego, ĝi devigus la koncernaton objektivi, kaj la troiginto poste sentus sin premata de kulposento pro sia trompo, kio simple ne okazas ĉe niaj propagandemuloj.
La divido inter superegoo kaj egoo do ŝajnas al mi neĝusta, plia konkretigo de ia, verŝajne nekonscia, bezono partigi kaj apartigi. Cetere, eblas bedaŭri la uzon de fakterminoj en ĝenerala teksto: oni povus diri la samon pli simple kaj klare.
Ignoro de sufero
Tiu inklino apartigi, dividi, fortranĉi parton de tutaĵo kondukas al miskompreno pri la identeco de la tipa esperantisto, almenaŭ se mi juĝas laŭ tiuj, kiujn mi konas. Kaj tio venigas min al la alia sento, kiun mi havis legante la Manifeston. Sento pri bedaŭro, sento pri manko.
La Manifesto ja komplete ignoras, ke en la mondo ekzistas lingva komunikproblemo, ke tiu problemo kaŭzas multegajn suferojn, kaj ke esperanto aperis kiel metodo kuraci la koncernan suferkaŭzon. Ne nur aperis kiel kuracilo, sed montriĝis efika kuracilo tie, kie ĝi estas aplikata.
Tiu mia vidmaniero intensiĝis, de kiam mi ek de pasinta jaro laboras kun rifuĝintoj. Kiom da turmentoj, komplikaĵoj, suferoj portas kun si la manko de lingva komunikilo! Kiam vi staras, kiel okazis al mi, antaŭ virino, kiu travivas histerian krizon, kaj kiu parolas nur albane, kaj via povo helpi estas praktike nuligita pro la manko de komunikilo, vi ne plu povas rigardi vian esperantistecon kiel la simplan plezuron esperantumi inter ni. Tiu persono klare bezonis psikologian helpon, kaj klare ŝi povus ricevi ĝin, se ekzistus komuna lingvo kun la psikoterapiisto. Sed neniu komuna lingvo haveblis. En la saman centron iom poste alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis esperanton. Krom esperanto, li sciis nur la albanan. Nu, kvankam li ne dediĉis multe da tempo al tiu lernado, la situacio estis tute alia. Tiun junulon mi povis aŭskulti kaj helpi. Inter la aliaj rifuĝintoj de la centro, pluraj havas ian scipoveton de la angla, la germana, la rusa, kiujn ili lernis dum jaroj kaj jaroj. Sed kvankam ankaŭ mi dediĉis multe da tempo al tiuj lingvoj, la komunikado kun ili estas ege malrapida, sennuanca, senviva, laciga, unuvorte frustra. Ne sufiĉe efika por fari taŭgan laboron.
Similaj travivaĵoj estas por mi plia pruvo, ke la komunikproblemo estas grava homa problemo, ke esperanto estas solvo multoble pli efika ol la aliaj, kaj do ke ne fari ĉion eblan por konsciigi la socion pri la problemo kaj ĝia solvo estas farmaniero asimilebla al rifuzo helpi endanĝerigitan personon. Kiam ekzistas malsano, kaj efika kuracilo estas konata, tiuj, kiuj ne provas diskonigi la efikecon de la kuracilo, ne faras tion, kion estus normale fari. Ne pro ia superegoa moralo. Sed simple pro la normala sento pri solidareco, kiu vivas en la egoo, se tiu estas matura.
Mi do bedaŭras, ke la Raŭma Manifesto tute preteratentas la sensuferigan funkcion de esperanto, kaj ke pluraj el ĝiaj advokatoj kredigas, ke la problemo ekzistas nur en la imago de la esperantistoj, ke la mondo ne bezonas esperanton, ke la homaro funkcias tute bone sen ĝi.
Tion mi ne povas akcepti. Situacioj de lingva kripleco (aŭ handikapo, se vi ne uzas ĉi-lastan vorton PIVe) estas multegaj, kaj esperanto ebligas ilin eviti. Problemo, kiun la plimulto ne konscias, povas esti sufiĉe grava por indi agadon kun la celo ĝin forigi. Loĝantaro submetita al atomradiado, kiel okazis en la najbareco de Ĉernobil', nenion sentas, kaj do nenion konscius, se oni ne informus ĝin. Ĉu tio pravigas, ke oni faru nenion? Ke la granda plimulto el la homaro ne konscias, ke ekzistas efika maniero venki la mutigojn, balbutigojn, malsuperigojn kaj nejustecojn kaŭzatajn de la nuna sistemo lingve komuniki, tio ne pravigas, ke oni lasu ĝin en ĝia nescio. La sola rezervo estas, ke oni respektu la liberecon, t.e., ke oni ne trudu la solvon al la koncernatoj. Sed inter trudi solvon, kaj konsciigi pri ĝia ekzisto, estas grandega diferenco.
Tri komuniksistemoj
Kiel mi klarigis en majo en la junulara forumo en Novosibirsk, kien mi estis invitita de la rusa TEJO-sekcio por pritrakti la problemojn de interpopola komunikado, en la nuna socio tri sistemoj estas aplikataj por superi la malfacilaĵojn ligitajn al la lingva diverseco: la burokrata, la sovaĝkapitalisma kaj la demokratia. La burokrata estas tiu de UN, de la Europa Unio kaj de similaj organizaĵoj: oni elspezas nekredeble altajn kvantojn da mono, tempo, kaj energio, elektra kaj nerva, por malaltnivela rezulto. La sovaĝkapitalisma estas tiu, kiu obeas la leĝon de la ĝangalo: la plej forta trudas sian lingvon, kiel okazis en la pasinta jarcento pri la franca, kiel okazas nuntempe pri la angla. La demokratia sistemo estas tiu, kiu ne donas apartan potencon al unu kulturo aŭ popolo, kaj kiu samtempe evitas la himalajajn malŝparojn kaj neefikecon de la burokrata sistemo. Esperanto estas pri ĝi bonega ekzemplo.
Por mi indas informiĝi pri la faktoj kaj ilin diskonigi. Rilate al la burokrata sistemo, ekzemple, al mi ne estas indiferente, ke Europa Unio tradukas ĉiutage inter tri kaj kvar milionoj da vortoj, je tia kosto, ke ĉiu vorto kostas tiom, kiom necesas por savi la vivon de tri infanoj mortontaj pro diarea malsano. Kien iras la mono de la socio, de la impostpagantoj, tio ne estas malgrava. Kompreneble, lingva komunikado estas nur unu aspekto de multe pli vasta problemo, sed ĝi estas aspekto, pri kiu eblas krei konsciigon. Se oni komparas la malaltajn kostojn de homa solidareco, kiu ne povas konkretiĝi manke de mono, kaj la altegajn kostojn de la burokrata maniero lingve komuniki, oni tuj vidas, kiom indus restrukturi la nunan mondan komunik-ordon.
Simile, por mi ne estas indiferente, rilate al la sovaĝkapitalisma sistemo, ke pro ĝi milionoj da infanoj tutmonde suferas penante akiri lingvon, kiun ili neniam regos, kaj kies praktika utileco, en multaj situacioj, estas simple iluzia. Kaj ne estas indiferente, ke Usono, pere de siaj filmoj, magazinoj, romanoj, havas influon, kiu ŝanĝas la pens- kaj sentmanieron de tutaj popoloj, nur pro tio, ke la angla lingvo, pro sia potenca situo, peras ĝiajn t.n. kulturajn varojn ĉien en la mondon. Tiuj varoj staras en la dua rango en la listo de eksportoj el Usono. Ili havas hipnotan efikon en la monda socio ĝis grado kulture danĝera. Kiel substrekis antaŭ nelonge artikolo en Time (Frederick Painton, "America: the price is riĝt", Time, 22-a de aŭgusto 1994, p. 36), "En la tuta mondo ekzistas por ĉio usona nenegebla fascino, nutrata de holiwood-aj filmoj kaj de la usonaj televidaj serioj kaj felietonoj". Ke unu kulturo influas la aliajn, tio tute ne ĝenus, se la fenomeno estus ĝenerala: okazus interfekundigo de la kulturoj, kiel, ĝis iu grado, okazas en la esperantomondo. Sed bedaŭrinde la kultura influo pasanta tra la angla estas unudirekta, tute ne okazas reciprokeco, kiel antaŭ ne tre longe rimarkigis alia usona ĵurnalisto: usonanoj ne spektas eksterlandajn filmojn, ne legas eksterlandajn romanojn, ne aŭskultas eksterlandajn kantojn, eĉ ne plu ĉerpas vortojn el aliaj lingvoj (Niĉolas D. Kristof, "Benefits of Borrowing Le Bon Mot", International Herald Tribune, 25-a de julio 1994).
Tiuj estas nur kelkaj ekzemploj inter multaj aliaj, kiujn mi povus citi. Pri la perversaj efikoj de la nuna monda komuniksistemo mi prelegos en Parizo en pentekosto venontjara, okaze de la Europa Esperantista Kongreso. Mi montros ilin detale. Ĉi tie, mi volas nur akcenti, ke, ignorante ilin, la Manifesto de Raŭmo, laŭ mia vidpunkto, preteratentas gravan aspekton de esperanto, t.e., la rolon, kiun ĝi povas ludi en la mondo por elimini multajn suferojn aŭ kulture danĝerajn situaciojn, kiujn la du aliaj sistemoj, la burokrata kaj la sovaĝkapitalisma, konstante pligravigas.
Mi kredas, ke la esperantistoj havas respondecon tiurilate. Ili estas en la situacio de kuracisto, kiu scias pri metodo povanta malpezigi suferon: li havas la respondecon diskonigi ĝin, eĉ se liaj fortoj estas minimumaj, eĉ se la socio, pro sia natura inerteco, pro la forto de la egoismaj interesoj, aŭ pro timoj vivantaj, nekonsciate, funde de la psiko, kontraŭas lin per intensa rezisto. Estas bedaŭrinde, laŭ mia opinio, ke la Manifesto de Raŭmo tute ignoras tiun aspekton de la esperantisteco.
La fina venko
La anoj de la Manifesto, en diversaj tekstoj, emas rigardi de alte, malestime, la esprimon "fina venko", kiun niaj antaŭuloj tiel ofte kaj fervore uzis. Laŭ mi, ĝi tamen praviĝas. Kiam mi laboris en Tutmonda San-Organizo, oni tie parolis pri la fina venko super variolo. La koncerna institucio intense laboris por atingi tiun finan venkon, kaj, kvankam la ĝenerala publiko apenaŭ tion scias, ĝi sukcesis. Dank'al tio, ke variolo estis eliminita el la mondo, multegaj suferoj estas ŝparitaj al multegaj homoj.
Tio ne estas unika ekzemplo. Inter miaj konatoj troviĝas la respondeculo de la sama organizaĵo por la strategio kontraŭ poliomjelito. Ankaŭ li antaŭ nelonge diris al mi, ke la fina venko super tiu malsano, mondskale, aperas nun relative proksima. Eble min misformis mia dekjara laborado en medio dediĉita al publika sano, sed por mi la lukto kontraŭ la suferoj, frustroj, maljustecoj, turmentoj kaj aliaj manifestiĝoj de la burokrata kaj sovaĝkapitalisma sistemoj de lingva komunikado apartenas al simila kampo. Ke temas pri psika, socia kaj interrilata bonfarto, kaj ne pri korpa, tio ŝanĝas nenion: ĉiuj aspektoj de homo estas ligitaj inter si.
Nu, kiel mi montris en mia libro Le dйfi des langues
, la nuna lingva komuniksistemo en la mondo prezentas ĉiujn trajtojn, kiuj ebligas diagnozi ĝin kiel neurozon. Mi do ne vidas, kial ni devus malestimi tiujn, kiuj luktas por disvastigi la scion pri esperanto kaj la monda lingvoproblemo, kaj kiuj rigardas la atingon de tiu celo kiel "finan venkon". Iom pli da toleremo ne malutilus.
Nun mi povas pliklarigi mian respondon al la demando: Kien esperanto? Mi diris komence, ke ĝi iras, kien ĝi iru, nome, al la fina venko. Tiu fina venko, por mi, konsistas el tio, ke la socio ĝenerale malkovros, kiom da suferoj portas kun si la nuna monda komunik-ordo (aŭ pli ĝuste: komunikmalordo), kiom kulture danĝera ĝi estas, kiom ĝi kondukas al etike neakceptebla elekto de prioritatoj en la uzo de la socia mono, ktp ktp. Konsciiĝinte pri ĉio ĉi, kaj pri la fakto, ke esperanto kuracas tiujn malbonojn, la socio akceptos la internacian lingvon kiel la normalan rimedon komuniki inter malsamlingvanoj. Pri la fakto, ke la fina venko iam estos realaĵo, alivorte, ke la mondo iutage akceptos novan, pli justan kaj oportunan komunik-ordon bazitan sur la uzo de esperanto (eble de alia lingvo kun similaj trajtoj), mi ne havas dubojn. Kion ni absolute ne povas scii, tio estas, kiam la afero okazos. Eble tio postulos kvar jarcentojn, eble nur du, eble jam post dudek aŭ tridek jaroj ni estos tre proksimaj al ĝi. La ritmo de konsciiĝo estas neantaŭvidebla, kaj ŝancaj eventoj ĉiam povas roli.
Laŭ mia opinio, esperantistoj, malamikoj de esperanto kaj indiferentuloj povos akceli aŭ malakceli la procezon, sed ili ne povos influi sur ĝian laŭgradan plenumiĝon; tiu dependas de socihistoriaj faktoroj, kiuj superas la individuojn. Kompreneble, multo el tio, kion ni faras pri kaj por esperanto, dependas de nia volo, sed multego okazas sen partopreno de nia povo libere elekti.
Tion mi tre bone sentas pri mi mem. Mi ne povus ne okupiĝi pri esperanto, mi ne povus ne lukti kontraŭ la monda komunika fuŝordo. Ne mi kaptis kaj uzas esperanton, sed esperanto kaptis kaj uzas min. Multaj homoj similas al mi tiurilate. Jen eltiraĵo el letero, kiun mi ĵus ricevis el lando en Meza Oriento:
"Mi opinias, ke mi suferas de psika perturbo, kiu estas mala al tiu, kiun vi diagnozis ĉe la vasta publiko: la psika rezisto kontraŭ esperanto. Mi kredas, ke mi suferas de esperantozo, nome troa amo kaj korligiteco al nia lingvo, malsano, kiu manifestiĝas per konstanta okupiĝo kaj obsediĝo pri ĉiu temo rilata al esperanto (...) Fakte, mi ĝuas mian malsanon kaj ne vere suferas pro ĝi".
Tiu homo petas de mi psikoterapian helpon, kaj estas tute klare el lia kompleta letero, ke li serioze taksas sin mensmalsana. Ŝajnas, ke li sentis sin nenormala pro la mokoj de la medio, vizitis psikiatron, kiu diagnozis lian intereson pri esperanto kiel obsedan / agtrudan ("obsedan / kompulsan") malsanon. Sed tiu ideo venas nur de la konstato, ke lia emo esperantumi estas pli forta ol li, ol lia volo. Miaopinie, estas nenio malsana en tio. Estus malsano nur, se la afero kaŭzus pli da sufero ol da feliĉo, se ĝi havus negativajn konsekvencojn sur la familion kaj ĉirkaŭantojn, aŭ se ĝi malhelpus lin funkcii normale en la praktika vivo. Sed se el tia obsedo rezultas nur socia bono kaj feliĉo individua, mi ne vidas, kial oni devus taksi ĝin malsano. Multaj sciencistoj, multaj homoj pasiaj pri sporto, hobio, muziko aŭ idealisma celo, kiu entute pliriĉigas la vivon de la homaro, havas similajn emojn, pli fortajn ol la propra volo. Ĉar esperanto estigas tiajn nemastreblajn impulsojn agi favore al ĝi en homoj plej diverskulturaj (mi konas plurajn ĉinojn, japanojn, sudamerikanojn kaj afrikanojn, kiuj prezentas tiun saman esperantozon), ni povas esti certaj, ke ilia influo iom post iom sentiĝos, kun la rezulto, ke la homaro ekkonscios pri sia malsana situacio rilate interpopolan komunikadon, kaj pri la valoro de la kuracilo "esperanto".
Ke la socio ĝenerale estas malsana, oni povas vidi laŭ kriterioj similaj al tiuj, kiujn mi uzis pri la ĉi-supre citita korespondanto: la sistemo kreas pli da sufero ol da feliĉo, da frustroj ol da kontentigo, da misfunkciado ol da efikeco, da maljusteco ol da justeco, ktp. Verŝajne, la esperantozo, kiun mia korespondanto imagas havi, estas respondo de la socio, de la historio, de homara kolektiva intuicio al la defio, kiun tiu misfunkciado prezentas al ĝi. Tial ĝi estas pli forta ol la individua volo ĉe la homoj, kiujn ĝi kaptas. Ni estas parto de saniga procezo socia, egale ĉu ni tion konscias aŭ ne.
Kompreneble, tio estas nur mia opinio. Multaj trovos ĝin fantazia, eble tro mistika, tiagrade, fakte, ke ili rigardos min frenezulo. Ne forgesu tamen, ke la kriterioj pri frenezeco estas tre relativaj laŭ la socio, laŭ la homgrupo, laŭ la psikologia aŭ psikiatria skolo. Uzu la viajn. Mi sentas min feliĉa kaj kreema en mia esperantisma agado, ĝi malutilas al neniu, ĝi ne ĝenas mian ceteran vivon, mi uzas nek dormigilojn nek aliajn psikmedikamentojn, do mi havas sufiĉajn motivojn por konsideri min mense bonfarta (kio, cetere, estis oficiale agnoskita, kiam mi estis rajtigita praktiki psikoterapion).
Sed estas milionoj da diversaj manieroj mense bonfarti. Unu el ili estas fideli al sia esperantisteco, tamen ne akceptante mian mistikan vidpunkton. Alia estas entute forĵeti esperanton, kiel ion seninteresan. Mi do tute ne celas konvinki iun ajn, nur respondi al la peto de Nicole Margot, ke mi esprimu mian opinion pri la temo.
La Manifesto: ĉu dua stadio en dialektika procezo?
El ĉio, kion mi diris ĝis nun, vi eble ricevis la impreson, ke mia sinteno al la Manifesto de Raŭmo estas negativa. Antaŭ ol fini, gravas, ke mi korektu tiun impreson. Pri multo en la spirito de la Raŭma Manifesto mi plene konsentas. Fakte, miaj kritikoj, aŭ, eble pli ĝuste, la sento, ke mi situas alimaniere ol la aŭtoroj, rilatas nur al la du unuaj punktoj. Sed pri la tri lastaj punktoj mi samopinias. La celoj difinitaj akordas kun la miaj, la sola diferenco estas, ke miaj celoj inkluzivas ion alian, kiel mi ĵus klarigis, nome konsciigi la socion pri la kuraca efiko de nia miskonata lingvo. Ankaŭ pri la utileco de la kongresoj mi plene konsentas, same kiel pri la ideo, ke ni havas ion por diri, kaj ke tion ni devas montri al la mondo. Mi supozas, ke la Manifesto kontribuis iom pli sobrigi la esperantistaron, aŭ parton de ĝi, kaj tio estis necesa. Ofte estas utile, ke enamiĝinto resobriĝu.
Mi emus loki la Manifeston de Raŭmo
en dialektikan procezon, laŭ la konceptado de Hegel. Tio klarigus la tendencon al apartigo, kiun mi vidas en ĝi. Laŭ tiu hipotezo, la starpunkto de la pracelanoj pritraktitaj en punktoj 1 kaj 2 estas la tezo. La Manifesto de Raŭmo pozicias sin klare kontraŭ ili. Ĝi do prezentas la antitezon. Eble la hodiaŭa kunveno preparas la alvenon de la sintezo. Ĉi tiu aperos, kiam ni konservos la bonajn punktojn de la Manifesto, aŭ de ĝia spirito, sed sukcesos mildigi ĝian netoleremon, la malestimon, kiun ĝi nutras rilate al la praceloj, kaj kompletigi ĝin per pli granda atento al la socia potencialo de esperanto, al ĝia kuraca valoro en mondo, kie lingvaj kripluloj estas pli kaj pli multaj, en homaro, kiu nepre bezonas Novan Mondan Komunik-Ordon.
Mi esperas, ke mi ne tro tedis vin per ĉi tiu longa babilado, kaj bedaŭras, ke mi ne estas inter vi por diskuti tiujn kaj aliajn samrilatajn punktojn. Nu, tiel estas. Mi salutas vin ĉiujn plej amike kaj deziras, ke via diskutado estu mense kaj kore riĉiga, estu fruktodona ĉiurilate. Mi dankas vin pri la atento.
Esperanto :
Kiaj perspektivoj post unu jarcento ?
Prelego en Bulonjo-ĉe-Maro, 2005 03 27
Aŭskulti la prelegon
Cent jaroj. Jam cent jaroj pasis, ek de tiu ĉefmomento en la homara historio, kiam Zamenhof ĉi-urbe alparolis la unuan kongreson de Esperanto, dirante : “Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn.(...) Modesta estas nia kunveno ; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi kaj (niaj) vortoj ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj (...) de la mondo. (...) Sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema : (...) la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas.” Kaj iom pli poste li diris : “En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj (senprivilegiaj), neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas, (...), ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio. Kaj la unuan fojon en la historio de la homaro ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud la alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (...) kiuj premas al si reciproke la manojn (...) sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-(ĉe)-maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.” (fino de la cito).
Verŝajne, kiam mi parolis pri tiu tago de 1905 kiel ĉefmomento de la homa historio, la plimulto el vi pensis : “Nu, li vere troigas”. Eble. Sed mia opinio ne estas senbaza.
Min ege impresis fakto, pri kiu mi legis en Unesko-dokumento. Antaŭ longe, afrika tribestro, kiun oni provis konvinki, ke utilas kapabli skribi kaj legi, rifuzis tion kredi. Oni do proponis al li eksperimenton. Li diru ion, ion ajn, al iu, kiu notos liajn parolojn, kaj la paperon oni portos al alia vilaĝo, kaj li akompanos tiujn, kiuj portos ĝin. En tiu vilaĝo estos iu, kiu ne ĉeestis, kiam li parolis, kaj kiu do ne aŭdis liajn vortojn, sed kiu scipovas legi. Tiun oni petos legi la tekston sur la papero. La tribestro konsentis. Kaj kiam la grupo alvenis al la alia vilaĝo, kaj iu tie laŭtlegis, kion li diktis antaŭe, li estis ege mirigita. Iu, kiu estis for, kiam li parolis, kapablis ekzakte rediri liajn vortojn. Nekredeble ! Vere mirakla afero !
Estas fakto, ke la invento de skribado havis impresajn konsekvencojn. Grandan parton de nia komforto, de nia plezuro, de niaj scioj, de niaj ĝojoj, de nia sano ni ŝuldas al la fakto, ke skribo ekzistas. Se skribo ne ekzistus, ni ne estus tiuj, kiuj ni estas. Tial oni povas diri, ke la momento, kiam unuafoje transdoniĝis ideoj aŭ informoj skribe, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro, eĉ se neniu scias, kie kaj kiam ĝi okazis.
Miaopinie, ankaŭ la momento, kiam interkompreniĝis unuafoje homoj el dudek landoj sen interpretistoj, kaj sen tio, ke iu devu paroli la lingvon de alia popolo, estis ŝlosila momento en la historio de la homaro. Kaj tiu eksterordinara momento okazis ĉi tie en Bulonjo en 1905.
Okazis ankaŭ io tre grava, kiam Zamenhof deklamis sian poemon “Preĝo sub la verda standardo” : pluraj ĉeestantoj ploris ! Per tiu fakto estis definitive rebatita la argumento de tiuj, kiuj asertas, ke lingvo enkabinete naskita ne povas havi animon. Se deklamo povas emocii, ĝis larmoj, tio signifas, ke la uzata lingvo estas multe pli ol io robota, meĥanika, uzebla nur por celoj praktikaj, kiel opiniis la plimulto el la tiutempaj intelektuloj, ĝi kapablas tuŝi la korojn, ĝi havas animon.
Multaj el ni spertis tiun animon diversokaze. Ni scias, ke Esperanto povas igi nin vibri, jen entuziasme, jen ĝoje, jen elreviĝe, jen furioze, ni spertis, ke niaj sentoj vibras per ĝi, ni scias, ke ni povas disputi, kvereli, koleri en ĝi, sed ankaŭ uzi ĝin konsole kaj ame, kaj ke en ĉiuj ĉi okazoj ĝi neniam montriĝas malsupera al la aliaj lingvoj. Kiam oni ion travivis, oni ne povas dubi pri la travivaĵo. Tial, egale kion diros la skeptikuloj, kiuj identigas Esperanton al senviva kodo, ni scias, ke ili eraras. Eĉ se ni ne sukcesas komuniki nian sperton al la ekstera mondo, tamen la fakto restas, ke Esperanto estas io viva, lingvo kun animo. Tion ni scias proprasperte. Kaj tio ne estas afero de opinio, kaj do de subjektiveco. Tio estas fakto, io objektiva, dum la ideo, ke Esperanto ne havas animon, estas simpla, subjektiva opinio, bazita sur neniu sperto aŭ observo.
Apud faktoj, subjektivaj opinioj neniom pezas, longperspektive. Opinioj varias, opinioj ŝanĝiĝas, sed faktoj restas faktoj, solidaj, nerenverseblaj, ĉiam venkontaj, ĉar ili estas la realo, dum opinioj estas nur mensaj bildoj, kiuj, se ili ne baziĝas sur io reala, povos nur post ia tempo disfali.
La tri homaj cerboj kaj la animo de Esperanto
Mi insistas pri tiu punkto, ke Esperanto havas animon, ĉar ĝi estas laŭ mi ege grava. Mi multe legis la tekstojn de Zamenhof, liajn paroladojn, liajn leterojn. Kaj mi ĉiam admiris unu el liaj karakterizoj, kiu estas ne ofta : la rimarkindan ekvilibron inter la du duonsferoj de lia cerbo.
Homa cerbo estas triopo. En la plej malalta tavolo, ĝi estas pure instinkta, ĝi estas kiel la cerbo de serpento : en tiu plej funda tavolo troviĝas la praa, primitiva parto de ni : tie ni travivas la bazajn emociojn, kiel panikon, deziron, agresemon, kaj tie estas la komandejoj, kiuj igas nin reagi kapte, sinkaŝe, forkure aŭ atake. Sed super tiu praa cerbo troviĝas la t.n. kortekso, kiu dividiĝas en du duonsferoj, similaj al la du partoj de senŝeligita nukso. Tiuj du duonsferoj havas malsamajn funkciojn. (En tio, kion mi priparolos nun, kiam mi diros “dekstra” aŭ “maldekstra” tio validos nur por la plimulto, kiu konsistas el dekstramanuloj. Ĉe maldekstramanuloj la afero estas pli kompleksa). Nu, ĉe dekstramanulo, la maldekstra duonsfero funkcias per vortoj, ciferoj, mezuroj, racio, analizo, dedukto, faktoj, volo, disciplino kaj similaj aferoj, tial mi emas nomi ĝin la cerbo de rigoro. Kontraste, la dekstra funkcias per bildoj, senvortaj simboloj, sentoj, inkluzive de la estetikaj kaj artaj, etosoj, imago, metaforoj, intuicio, spontanaj pensoĉenoj, sonĝoj kaj revoj, poezia maniero rigardi la mondon, kreemo, libereco, tial mi nomas ĝin la cerbo de fido, ĉar nur se oni fidas oni povas lasi ĝin funkcii laŭ sia nekredebla fekundeco. Ĝenerale ĉe homo, kaj ofte ĉe tuta popolo, unu el la duonsferoj superregas. Sed ĉe Zamenhof ambaŭ estis, ne nur bonege disvolvitaj, sed ankaŭ kunordigitaj tute harmonie.
Kaj tion oni retrovas en la lingvo mem. Ĝi estas rigora, ĝi postulas disciplinon, kaj do postulas, ke oni aktivigu la maldekstran duoncerbon. Pensu nur pri la akuzativo, pri la fakto, ke verboj estas ĉu transitivaj, ĉu netransitivaj, aŭ pri la nete difinita senco de la prepozicioj. Esperanto estas lingvo pli rigora ol la plimulto. Sed ĝi estas ankaŭ pli libera. La rajto kombini radikojn kaj afiksojn sen ia limigo esta io tipa pri la dekstra duoncerbo, kaj same la libereco en la vortordo aŭ en la sintakso. Por esprimi unu ideon, Esperanto disponas multe pli da diversaj ebloj ol aliaj lingvoj. Vidu, kiom da manieroj prezentiĝas por esprimi la ideon : “Mi venis al Bulonjo per trajno” : Al Bulonjo mi trajnis, mi venis trajne Bulonjon, Bulonjen trajnis mi, pertrajne mi al Bulonjo venis, eĉ – almenaŭ humure aŭ poezie – mia alBulonja veno estis trajna, trajne mi alBulonjis. Se, por verkisto, Esperanto havas ŝatindajn flekseblecon kaj riĉecon, tio ŝuldiĝas ĝuste al tiu maloftega kunordigo de rigoro kaj libereco, al tiu integriĝo de la du cerbaj duonsferoj.
Esperanto per tio estas unika. Lingvoj akcentas jen unu, jen alian trajton. La franca kaj germana estas rigoraj, sed lasas malmulte da libereco en la maniero esprimi sin. La angla kaj la ĉina estas pli liberaj, sed al ili mankas rigoro, kaj, sekve, precizeco. Jes, Esperanto estas unika en la panoramo de la lingvoj. Per ĝi la menso povas funkcii fajne, nuance, precize, klare, sed en ĝi ankaŭ la koro trovas ilon por esprimi sian vastecon, sian fantazion, siajn plej intimajn kaj intensajn sentojn kaj emociojn.
Al io unika mezuma homo ne emas kredi. Tial la elstaran bonecon de Esperanto la plimulto de niaj samtempuloj simple ne povas imagi.
Subtila transdono de kaŝaj mesaĝoj
Kaj ĝuste tial, antaŭ kelkaj minutoj, mi intence uzis la vorton longperspektive. Oni ne povas ĝuste kompreni la fenomenon Esperanto, se oni ne lokas ĝin en historian perspektivon. Kaj pro tio, ke ili evitas tion fari, tiom da homoj nun diras : “la mondolingvo estas la angla”.
Konstante amaskomunikiloj, ministroj, firmaestroj, kaj simplaj homoj, kiuj babilas en trinkejo, rediras tiun frazon. Kaj ili ne konscias, ke kune kun ĝi ili transdonas tutan serion da neeksplicitaj ideoj. Ekzemple : “la venko de la angla estas definitiva”, “lingva diverseco ne plu kaŭzas problemojn”, “la uzo de la angla ne havas financajn konsekvencojn por vi”, “ne ekzistas realisma alternativo”, “ne ekzistas lingvaj handikapuloj, se fremdulo suferas maljustecon, ĉar li ne kapablas taŭge esprimi sin, aŭ se firmaestro maltrafas profitdonan kontrakton, ĉar lia nivelo en la angla ne estas adekvata por la traktado kun la alilanda partnero, ili havas nur tion, kion ili meritas, ili nur devis bone lerni la anglan”.
Se vi pripensos kelkminute, vi nepre sentos, ke efektive tiuj mesaĝoj – kaj aliaj – kaŝe akompanas la frazon pri la venko de la angla. Ili estas mesaĝoj, kiuj fermas, kiuj puŝas la mensojn en tunelon, kie nenio videblas ĉe-flanke, kaj kun nur unu lumo ĉe la fino : la angla, sen kiu ne estas elirejo. Tiu kondiĉado malhelpas havi normalajn reagojn, kia estus, ekzemple, jena ideo.
Denaskaj anglalingvanoj tiras multege da avantaĝoj, kaj da profito, de la nuna lingva sistemo. Britio ricevas unu miliardon (mil milionojn) da eŭroj ĉiujare el la lingvostudaj restadoj. “English language teaching is very big business” (“Instruado de la angla estas tre granda profitdona kampo”) siatempe diris la informbulteno de la Foiro de la Angla Lingvo, en Barbican Centre (Londono). Kaj tion konfirmis la prezidanto de British Council dirante : “La angla lingvo enspezigas al ni pli ol la nafto de la Norda Maro”. Kion mi ĵus diris, tio rilatas nur al Britio, sed Usono eĉ pli profitas de la ampleksa uzo de la angla.
Estus do normale, ke anglalingvanoj pagu por ili. Ĉu ne estas absurde, ke en la tuta mondo neanglalingvaj impostpagantoj pagas gigantajn sumojn por ke la ŝtatoj organizu instruadon de la angla, kio finfine metas ilin en malsuperan pozicion ? Dume, tiuj, kiuj havas ĉiujn profitojn, kiuj ricevas pro denaska rajto superecon en ĉiu diskuto, traktado aŭ debato kaj al kiuj la peno lerni lingvon estas ŝparita, estas ĝuste tiuj, kiuj pagas nenion por tiu impresa avantaĝo ! Justeco postulus, ke la anglalingvaj ŝtatoj pagu al ĉiuj aliaj landoj la monon necesan por ebligi al alilingvanoj lingve renkonti ilin. Krome, dum ni dediĉas multegajn horojn al studado de la angla, la angleparolantoj povas dediĉi tiun tempon al studado de scienco, tekniko, profesio, aŭ al ripozo, kaj malstreĉo. Ĉu ne estus normale, ke ili finance kompensu nian tempoperdon kaj niajn penojn, akceptitajn grandparte je ilia profito ? En nia tutmondigita kaj novliberalisma socio, neniu avantaĝo estas senpaga. Ili ricevas egan avantaĝon, ili pagu, iom laŭ la principo “kiu poluas, tiu pagu”.
La neeksplicitaj, kaŝaj mesaĝoj, kiuj kunformas la pensan akompanadon sed ankaŭ la sentan etoson de la konstante ripetata frazo, enŝovas sin en la mensojn nekonscie. Ĉar ili ne estas eksplicitaj, oni ne povas defendi sin kontraŭ ili. Kaj ĉar ili eniĝas en la nekonscian parton de la psiko, ili trudas masoĥismon, kontraŭ kiu nur konscieco povus gardi nin. Pro tiu subtila maniero de penetro, la viktimoj de la situacio konstante ripetas al si frazojn, kiuj konfirmas kaj plifortigas ilian statuson de viktimoj. Tio estas la sistemo uzata por teni sklavojn en sia sklava pozicio, aŭ por eviti, ke homo el plej malalta kasto provu ŝanĝi la kastan sistemon. Papage ripetante la frazon, niaj samtempuloj persvadas sin, ke nenio estas plibonigebla, ke nenion ili povas fari, ke ili estas sklavoj sen espero pri libereco, ĉar la mastroj venkis definitive, kaj venkitoj ne relevu la kapon. Estas kvazaŭ sorĉa ĉanto, magia formulo, kies efiko estas, ke la viktimoj pli kaj pli akceptas sian viktimecon. La masoĥismo plifortiĝas de ripeto al ripeto, sed tion, ho ve !, la viktimoj ne rimarkas.
Kiuj parolas pri la koncerna temo, tiuj preteratentas fakton ege gravan. En la dekstra duoncerbo, ekzistas ĉe ĉiu homo nekonscia, malklara aspiro al io, io nedifinebla, sennoma, ĉar tro malpreciza, sed io bona por la tuta homaro, aspiro al iu paradiza harmonio, al mondo, kie maljusteco ne ekzistus. Kaj tiu aspiro, kvankam nebula, estas tre forta, ege potenca, kapabla movi gigantajn individuajn energiojn, veki rimarkindajn sindediĉojn ne facile pravigeblajn racie. En iu nombro da individuoj tiu aspiro al iu bono senkontura kaj sennoma kristaliĝis en la koncepto “Esperanto”, tiel ke ili investas grandan parton de sia memo, de sia libido, dirus Freud, en la kampon, kiun la vorto Esperanto elvokas. La koncepto "Esperanto" tiel alprenas la altirforton, kiun Carl Gustav Jung atribuas al tiuj kernoj de psika energio, tiuj nebulozoj psikaj, kiujn li nomas arketipoj. Ĝi estas la konkretiĝo, do la pensebla formo, de io nepensebla, de io, kio staras trans nomeblo, sed kio altiras psikojn kun forto senfine pli granda ol la forto, per kiu la plej giganta elektromagneto altiras feron.
La ripetado de la ideo, ke la angla venkis, agas sur la maldekstran cerban duonsferon, kaj ĝi blokas la fekundecon de la dekstra, kie ĝi subpremas la arketipon, la aspiron al justeco tutmonda, pri kiu mi ĵus parolis. Ĝi blokas la kapablon imagi. Tial homoj, kiujn oni tiom bombadis per tiu mensfermanta slogano, ke ili asimilis ĝin, eĉ ne plu povas imagi, ke ekzistas alternativo. Tiel mortas scivolemo, kaj kritika menso steriliĝas. Pro tiu socipsikologia procezo milionoj kaj milionoj da gejunuloj, en la tuta mondo, estas devigitaj fordoni sin dum jaroj kaj jaroj al senproporcia mensostreĉado por provi mastri lingvon, en kiu ili neniam situos egale al la denaskuloj. Kaj, ke tiu plago ne necesas, ke ekzistas alternativo, kiu donus al la tutmonda junularo, kaj al ĉiuj impostpagantoj, fakte al ĉiuj ŝtatoj, krom la anglalingvaj, senpezigon de multaj pezaj financaj ŝarĝoj, kaj liberigon el absurda maniero investi sian tempon kaj sian nervan energion, ni, eta marĝena malplimulto, scias proprasperte.
Sed la ĝenerala publiko sorbis la mesaĝon pri la definitiva venko de la angla. Kaj kiam oni tutforte kredas ĝin, sen havigi al si iom da distanco por ĝin rigardi kritike, oni nepre devas alpreni komplementan ideon, nome, ke, ĉar venkis la angla, Esperanto fiaskis.
Pensmaniero tipa pri kvarjaruloj
Bedaŭrinde, e-istoj estas influataj de la ĝenerala opinio. Kaj parto de ili emas akcepti ĝin. Ili tiel suferas disduiĝon, kiu povas esti doloriga. En ili ja vivas la sento, ke Esperanto, por ili, sukcesis, ĉar ĝi riĉigis ilian vivon. Sed tiun senton ili ne povas kunordigi kun la ĝenerala opinio, ke Esperanto malsukcesis. Estas do en ili streĉiĝo inter io socia kaj io individua, inter la dekstra kaj maldekstra duoncerboj.
Indas analizi, kion diras tiuj, kiuj ne dubas pri la fiasko. Se ni tion faros, ni unue konstatos, ke tiu konvinko estas absoluta. Homo, kiu diras : "Esperanto fiaskis", estas certa, ke tiu malsukceso estas evidenta, tuta kaj definitiva. Fakte, ĝi egalas liamense al "Esperanto estas nulo". Ĝi ekzistis kiel projekto, sed la projekto disfalis. Ĝi do ne plu ekzistas.
Interese, tiu impreso, ke la nuna ŝajna malsukceso estas io absoluta, tuta, definitiva fakte povas aperi nur, se oni rezonas kiel infano malpli ol sesjara. Ĉiu el ni estas mense plenkreska nur pri kelkaj kampoj de la vivo. En multaj aliaj kampoj ni mense plu funkcias kiel kvar- aǔ kvinjaruloj. Kaj tiuaĝe la menso ne povas kune teni pli ol du konceptojn, kiuj ĉiam estas simetriaj, kontraŭaj kaj ekstremaj : “granda” / “malgranda”, “forta” / “malforta”, “unua” / “lasta”, “ĉio” / “nenio”. Plenkreskuloj eĉ tre inteligentaj kaj mense tute kompetentaj en sia profesio aŭ en la ĉiutaga vivo, tamen plu funkcias laŭ la pensa sistemo de kvarjarulo en multaj kampoj, kiel politiko, religio, etnoj, maniero vidi sin mem, pritakso de la alia sekso (ofte ideoj pri la edzo aŭ edzino) ktp. Nu, Esperanto estas kampo, en kiu estas facile evidentigi tiun prapensan funkciadon.
Ekzemple, multaj simple ne kapablas imagi, ke la nuna Esperanto diferencas de la lingvo, kia ĝi prezentiĝis en 1887. Tiaj homoj diras : "Vivanta lingvo evoluas, Esperanto ne povas evolui, Esperanto do ne estas vivanta lingvo, tial ĝi fiaskis." Ne temas nur pri malĝusta informiĝo ; temas fakte pri nekapablo imagi , ke lingvo proponita de unu homo povas evolui. Et-infana pensmaniero ! Eblas nur du terminoj : ĉu ĉio, ĉu nenio. Ekzistas Lingvo Internacia de D-ro Esperanto de 1887, kaj tio estas ĉio, krom ĝi ekzistas nenio nomebla Esperanto. Tiuj homoj ne aplikas al Esperanto la saman rigardon kiel al aliaj realaĵoj. Urboj modifiĝas, ŝanĝiĝas stiloj, muzikoj evoluas, vesta modo tre diferencas de jardeko al jardeko, sed Esperanto restas definitive fiksita, kia ĝi estis en 1887.
Aŭ ni konsideru la manieron kompreni sukceson. Por multaj homoj, Esperanto ne sukcesis, ĉar ĝi ne konkeris la mondon. Por ili, sukceso neprigus, ke oni povu iri ien ajn kaj alparoli iun ajn surtrotuare en Esperanto kaj esti komprenata. Sed tiun manieron koncepti sukceson ili ne aplikas en aliaj kampoj. Neniam ili pensus : "Honda-veturiloj malsukcesis, ĉar multegaj homoj uzas Toyotan, Mercedes, Citroлn, Ford aŭ ion alian." Oni aplikas al la sukceso de Esperanto kriteriojn, kiujn oni ne aplikas en aliaj kampoj. Interese, ĉu ne ?
Historia perspektivo
Aldoniĝas al ĉio ĉi nekapablo rigardi la aferon laŭ historia perspektivo. La rezulto estas ignoro de la koncepto "ankoraŭ ne", "ne jam", "ĝis nun ne". Refoje ni vidas, ke estas diferenco inter Esperanto kaj la aliaj kampoj de la vivo. Estas multaj terenoj en la socia vivo, sur kiuj homoj luktas por plibonigi la mondon. Ekzemple pri egaleco inter viroj kaj virinoj, inter nigrahaŭtuloj kaj blankhaŭtuloj, inter sociaj tavoloj rilate al ŝancoj povi studi, aŭ pri indiĝenaj rajtoj, komerca justeco inter nordo kaj sudo, kaj multaj aliaj. Ĉu homoj, kiuj priparolas tiujn temojn, pensas : "la lukto fiaskis" ? Ne. Ili pensas : "Ni ankoraŭ ne sukcesis. Restas multo por fari." En 1700, jam estis homoj, kiuj luktis por elimini sklavecon. Sed en 1850 sklaveco ankoraǔ ekzistis. Ĉu en 1850 estus ĝuste diri "la lukto kontraŭ sklaveco fiaskis" ? Ne. Historio instruas al ni, ke la sola ĝusta frazo estus : "En 1850 la lukto kontraŭ sklaveco ankoraŭ nesukcesis". Sed neniam vi aŭdas homon certan pri la esperanta fiasko diri : "Esperanto ankoraŭ ne sukcesis". Kvazaŭ la lingvo disponis nur limigitan nombron da jaroj por konkeri la mondon, kaj ne atingis tiun celon antaŭ la fiksita limdato. Sed kial limdato ? De kie limdato ?
La ideo, ke Esperanto sekvas la ritmon de naturaj fenomenoj, kiuj kreskas eksponenciale, ne venas al ili en la kapon. Eksponenciala kresko estas malrapida komence, sed ĝi laŭgrade akceliĝas kaj post iu sojla momento iĝas rapidega. Tiuj, kiuj dubas pri la estonteco de Esperanto, ignoras historion. Pensu ekzemple pri la metra sistemo. Ĉi-lasta estis proponita de Gilbert Mouton, pastro en Liono, en 1647. Cent dudek jarojn poste, en 1767, nenie ĝi estis uzebla, ĉar konis ĝin nur kelkaj stranguloj. Ĉu oni tiam povis diri, ke la metra sistemo fiaskis ? Tute ne. La sekvo de la historio montras, ke oni tiam rajtus diri nur : 120 jarojn post sia apero, la metra sistemo ankoraŭ ne sukcesis. Same, cent dudek jarojn post la apero de Esperanto, oni devas fari la hipotezon, ke eble Esperanto ankoraŭ nesukcesis. Se sukcesi signifus universaliĝi, kio estas alia afero.
Tiu historia perspektivo povas helpi seniĝi je la streĉiĝo inter la subjektiva sento kaj la objektiva konstato, kiun mi antaŭe elvokis. Oni povas elekti la starpunkton : "Mi apartenas al avangardo". Efektive, la homoj, kiuj luktis por liberigi la mondon je sklaveco, aŭ por oficialigi la metran sistemon, pravis eĉ dum la tuta daŭro, dum kiu ilia agado restis ŝajne senrezulta, kaj ili estis rigardataj moke, kiel homoj kroĉitaj al ridinda utopio. Ni povas vidi nin en la sama situacio. Jes ja, eble ni eraras, sed la hipotezo, ke eble ni estas pioniroj, ne estas malpli probabla ol la kontraŭa, se kompari kun similaj agadoj en historia perspektivo.
Ni sondu la baldaŭ venontan tempon
Historia perspektivo utilas ankaŭ por pripensi pri tio, kio povos okazi post la nuna tempo. Tio estas delikata afero. Se oni esploras la konjektojn pri la posta verŝajna evoluo, faritajn de homoj, kiuj pretendas esti specialistoj, oni konstatas, ke tre ofte ili eraras, ĝenerale ĉar aperas ŝancaj okazaĵoj, neantaŭvideblaj, kiujn neniu enmetis en siajn kalkulojn. Tamen, en aliaj kazoj oni povas antaŭvidi sufiĉe ekzakte, kiel la aferoj disvolviĝos. Demografiaj prognozoj ĝenerale estas fidindaj, kaj same la prognozoj pri la disvolviĝo de epidemio.
Mi revenas al la ideo, ke la angla venkis. En la mediteranea regiono, en la unua jarcento de nia erao, oni povis diri la samon pri la greka, eble ne la klasika greka, sed simpla fuŝa greka, kiel oni hodiaŭ en kelkaj medioj diras, ke la mondolingvo estas “simpla fuŝa angla”. En Eŭropo, en la dekunua jarcento, oni povis diri, ke la latina venkis. En la dekoka, ke venkis la franca. Sed ni scias, kiel historio evoluis, ĉiuj ĉi lingvoj poste perdis sian superregadon. Kaj la koncernaj ŝanĝoj sekvis la ŝanĝojn en la politika-ekonomia vivo internacia.
Nu, la superregado de la angla lingvo en nia tutmonda socio estas ligita al la superregado, politika kaj ekonomia, de Usono. La faktoj nun disponeblaj ebligas konjekti, ke eble Usono jam komencis sian dekadencon. Tiu ideo estas eksplicite prezentita en oficiala raporto de la CIA, la Centra Informa Agentejo usona, disponebla de nelonge. Mi iom timas aliri tiun kampon, ĉar kelkaj certe riproĉos al mi, ke mi enmiksas min en politikon. Tamen ne temas pri politiko, sed pri konsideroj pri io ebla, io, kio povas okazi, ĉar tio kontraŭdiras nek la faktojn nek logikon, sed kio ankaŭ povas ne okazi. Kio okazos, neniu scias. Sed multegaj seriozaj komentistoj pensas, ke post kelkaj jardekoj la politika kaj ekonomia superpotenco estos alianco inter Ĉinio, Barato (tio estas Hindio) kaj Brazilo. Tiuj estas la landoj, kiuj plej rapide kaj certe disvolviĝas, kaj kun giganta potencialo. Sekve, multaj fakuloj opinias, ke la venonta mondolingvo estos la ĉina. Kaj fakto estas, ke kursoj de ĉina lingvo allogas pli kaj pli da homoj de jaro al jaro.
Kio ebligas diri, ke eble – kaj mi substrekas tiun eble – Usono nun rapide kuras al sia perdiĝo, al kolapso ? Multaj faktoj.
Ni konsideru ekzemple la ekonomian situacion. La usona ekonomio estas bazita sur ege facile disrompebla sistemo, kiun eblas resumi dirante : la mondo produktas, kaj Usono konsumas. Tio jam validis pri industriaj varoj, sed en 2004 la unuan fojon dum multaj jardekoj, Usono estis neta importanto de manĝaĵoj. La usona agrikulturo ne plu sukcesis nutri la loĝantaron. La komerca deficito de Usono atingis nun 630 miliardojn da dolaroj. Por pagi tiujn ŝuldojn, Usono devas ricevi el la resto de la mondo proksimume unu miliardon da dolaroj ĉiutage. Ĉu tiasisteme eblas eviti bankroton ? La ĉefa ŝtato, kiu ebligas Usonon finance vivteni sin, nun estas Ĉinio, kies pluso en la komerca bilanco de Usono estas 160 miliardoj da dolaroj.
Tio koncernas la rilaton inter importoj kaj eksportoj, do, la privatan ekonomion usonan. Se nun ni turnas nin al la publika, al la ŝtato, ni konstatas, ke ties financaj aferoj estas eĉ pli malprosperaj. La sumo de la nacia ŝuldo estis hieraŭ 7,79 bilionoj da dolaroj, t.e. 7,7 milionoj da milionoj da dolaroj aŭ 7,7 mil miliardoj da dolaroj. (Kiam Bush farighis prezidento en 2001, li heredis de Clinton kasojn tute plenajn : ne ekzistis ŝtata ŝuldo tiutempe). Kaj la plej grandan parton de tiu sumego Usono ŝuldas al aziaj landoj : Ĉinio, ekzemple, pruntedonis al la Usona Trezorejo 83 miliardojn da dolaroj. Tiu ŝuldo rapide kreskas. La iraka aventuro ja kostas al la usona ŝtato 5,8 miliardojn da dolaroj ĉiumonate. Estas dube, ĉu iu ŝtato povas longe plu funkcii kun tiel giganta nacia ŝuldo. Pro ĝi, cetere, la usona dolaro perdas pli kaj pli de sia valoro, tiagrade, ke la naftoproduktantaj landoj, t.e. la petrollandoj, pli kaj pli konsideras la eblon ne plu akcepti pagojn en dolaroj, sed igi la eŭron la referenca valuto por la naftokomerco.
Multaj aliaj faktoj indikas katastrofan evoluon de Usono, kiel la reduktiĝo de la mezuma hora salajro (1)
, la ĉiujara kresko de la proporcio de homoj sub la mizersojlo (2)
, la nombro de malliberuloj (3)
– la plej granda el la tuta mondo, kiu restas la plej granda eĉ se vi kalkulas proporcie al la loĝantaro – , la fakto, ke la militaj fortoj estas tro vaste dismetitaj eksterlande aŭ la fakto, ke, kiel en Sovet-Unio antaŭ ties disfalo, la distanco inter objektivaj faktoj kaj subjektivaj impresoj estas aparte granda : ekzemple, kvankam ĉiuj oficialaj dokumentoj de la usona ŝtato montras, ke Irako ne ludis rolon en la atako kontraŭ la novjorkaj turoj, pli ol 50 elcentoj el la usonanoj, se fidi sondojn, estas konvinkitaj, ke la koncernaj pilotoj havis irakan naciecon.
Komprenu min bone, mi ne diras, ke Usono tute certe baldaŭ kolapsos. Mi ne scias. Neniu scias. Eble ĝi sukcesos per mirinda fortostreĉo, je kiu la usona loĝantaro estas perfekte kapabla, eble pli kapabla ol multaj aliaj popoloj, restarigi sian situacion. Estas en la usona loĝantaro vastega potencialo de energio, kuraĝo, klarvidado, kaj fundfunde utila optimismo, kiun la lando eble sukcesos ekspluati. Mi diras nur, ke se oni komparas kun la superpotencoj de la historio antaŭ ilia disfalo, oni retrovas la samajn trajtojn en la nuna Usono.
Kiel ĉio ĉi rilatas al Esperanto ? Tio rilatas al ĝi simple per tio, ke la superreganta lingvo ĝenerale estas la lingvo de la superreganta lando. Se la statuso de superpotenco transiros de Usono al alianco inkluzivanta Ĉinion, Baraton (t.e. Hindio) kaj Brazilon, estas antaŭvideble, ke post iu tempospaco la homoj diros al si : kial plu uzi inter ni la anglan, malfacilan lingvon fremdan al niaj kulturoj ? Tiam eble ili emos alpreni la ĉinan kiel mondolingvon, ĉar en tiu alianco Ĉinio pezos per pezo aparte grava. Sed la ĉina estas eĉ pli malbone adaptita ol la angla al internacia uzado. Pro sia skribo kaj pro sia prononco. Tiam estas ŝanco, ke la homoj rimarkos, ke Esperanto disponeblas kaj perfekte taŭgas por tiu rolo.
Se vi opinias, ke mi komplete misjuĝas la faktojn kaj iliajn eblajn sekvojn, mi tuj koncedas, ke eble vi pravas kaj ke mi povas komplete malpravi. Sed, nu, oni petis min diri, kiel mi imagas la perspektivojn por nia lingvo unu jarcenton post la unua Esperanto-Kongreso, kaj tion mi diris, kiel eble plej sincere. Fakte, ĉio, kion mi diris ĝis nun, estis simple plenigo de la tempo disponigita al mi por ĉi tiu parolado. La fundo de mia penso estas multe pli simpla. Mi kredas je Esperanto, mi kredas, ke ĝi estos la mondolingvo, ĉu post dudek jaroj, ĉu post cent, ĉu post tricent, tion mi ne povas diveni kaj tio estas al mi egala.
Mi kredas je ĝi pro iu nevenkeblepotenca intuicio, kaj mi ne ofendiĝos, se oni taksos min tiurilate freneza. Sed se tiu freneza zono en mi malbonfaras al neniu, kaj igas min pli feliĉa, kial mi hontus pri ĝi kaj ĝin forĵetus ? Kredi je tia intuicio povas esti freneze, sed ankaŭ povas esti io mense tute sana. Mi ja povas konfirmi mian manieron rigardi la venontajn jardekojn per raciaj, faktaj argumentoj, kiuj ne malpli valoras ol la argumentoj de la homoj, laŭ kiuj Esperanto ne havas estontecon. Tamen ne pro tiuj argumentoj mi kredas je ĝi, nur pro iu kvazaŭ mistika neklarigebla certeco, pri kiu ne eblas diskuti, ĉar ĝi radikas en mia dekstra cerba duonsfero. Ĉi-lasta, se oni sukcesas ekspluati ĝiajn pozitivajn aspektojn, povas prezentiĝi kiel mirinda, eksterordinara ĝardeno, ĝardeno, kie floras beleco, amikeco, fantazio, gajeco, kreemo. Kaj tiu mia kredo havigas al mi tiom da ĝojo, ke eĉ se ĝi montriĝos erara laŭ vidpunkto historia aŭ socia, ĝi ĉiam estos por mi, laŭ individua, amikeckrea kaj animriĉiga vidpunkto, trezoro, kies valoro superas ĉiujn eblajn homajn kalkulojn. Jes, nia dekstra cerba duonsfero enhavas, en sia paradiza parto, grandegan potencialon da plezuro kaj energio. Kiom mi dezirus, ke ĉiuj esperantistoj kapablu iri plaĉe promeni en ĝi ! Kaj ke ĉiuj homoj sekvu ilin tien kaj tie. Tiam ja la bela sonĝo de l’homaro por eterna ben’ efektiviĝos.
____________
1. Ĝi falis de 17 al 14,5 dolaroj inter 2000 kaj 2004. La delokigoj perdigis al Usono 1,8 milionoj da okupoj. Se oni kalkulas kun la demografia kresko, la manko de dungoj atingas 5,4 milionoj por la kvar lastaj jaroj, tiel ke multaj personoj povas vivi nur akceptante malbone pagatan postenon. Multaj vivas kredite, kaj la sumo de la ŝuldoj atingas astronomiajn nivelojn.
2. Laŭ la statistikoj de la Census Bureau (Oficejo pri la loĝantaro), 45 elcentoj el la nigruloj kaj 44 elcentoj el la hispanlingvanoj vivas sub la mizersojlo.
3. 2,2 milionoj, dum en 1975 estis nur 380.000.
Amo povas mortigi lingvon
Interparolo pri lingvaj problemoj kun Prof. Claude Piron de Ĝeneva Universitato
Multaj politikistoj inter kiuj Michel Rocard, iama socialista ĉefministro de Mittterand, kiu estis jam prezidanto de komisiono pri kulturo de europa parlamento, indikas Svislandon kiel ekzemplon por subteni ke en Eŭropa Unio oni povas kunvivi plurlingve. Ni parolis pri tio kun Claude Piron, kiu instruis ĉe la Fakultato pri Psikologio kaj Pedagogio de Universitato de Ĝenevo kaj estas konsiderata unu el la plej gravaj fakuloj pri internacia komunikado, pri kiu li spertighis kiel tradukisto el lingvoj angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe Monda Organizo pri Sano kaj estas aŭtoro de multnombraj verkoj kaj eseoj pri interlingvistiko.
– Laŭ Michel Rocard kaj aliaj politikistoj Eŭropo povus tre bone funkcii plurlingve, kiel Svislando kunvivas tre bone kun kvar lingvoj. S-ro Piron, vi estas kaj sviso kaj specialisto pri internacia lingva komunikado. Kiel vi reagas al tiu aserto?
– S-ro Rocard kaj la aliaj eraras. La svisoj sukcesis krei eksterlande tre belan bildon pri sia lando, kaj i.a. pri sia maniero harmonie kunekzisti kun diversaj lingvoj. Estas vere, ke en Svislando, kontraste kun, ekzemple, Belgio, malofte okazas videblaj konfliktoj bazitaj sur la uzo de lingvoj. Tamen la panoramo estas malpli idilia ol ĝin prezentas s-ro Rocard. Ekzemple paroli pri kvar lingvoj estas trompe. Estas vere, ke Svislando oficiale uzas kvar lingvojn. Sed unu el la kvar, la romanĉa, ludas neniun rolon en intersvisaj rilatoj.
– La romanĉa, laŭ mia scio, estas parolata de mallarĝa minoritato, kiu vivas en lingvaj enklavoj de Grizono, kun multaj variantoj kaj dialektoj kaj do malmulte utiligebla. Ĉirkaŭ antaŭ dudek jaroj por unuigi la multajn variantojn kaj plifortigi la lingvon oni kreis “romantsch grischun”, operacio ŝajne simila al tiu de Landsmal de Aasen (1)
en Norvegio sed, malgraŭ tio, la kvara svisa lingvo estas mortanta, kiel ŝajnas...
– Ĝenerale lingvo ne longe supervivas post kiam ĉesas ekzisti homoj, kiuj scipovas nur ĝin. Kaj tio estas la situacio de la romanĉa nun : ĉiuj romanĉoj estas almenaŭ dulingvaj, parolantaj same bone la germanan (pli ĝuste svisgermanan dialekton) kiel la romanĉan. Sed ne sufiĉas por savi la lingvon.
– Ĉu tio estas nova fenomeno?
– Relative nova, jes. Antaŭ du jarcentoj, la plejparto el la romanĉoj vivis inter si sen multaj kontaktoj kun alilingvanoj. Sed la vivo ege ŝanĝiĝis. La beleco de la regiono allogis turistojn, kaj pro ili aperis komercoj, hoteloj, industrioj, kiujn kreis firmaoj el germana Svislando. Germanlingvanoj instaliĝis kaj plu uzis sian lingvon. Dume junaj romanĉoj komprenis, ke ili ĝuos pli bonan pozicion en la ekonomia vivo, se ili iros studi al germanlingva Svislando, por regi la germanan perfekte. Pro tiuj kaj aliaj faktoroj la loĝantaro fariĝis pli kaj pli miksa. Tiam intervenis gravega faktoro: amo. Estas malĝojige devi diri, ke amo fuŝis la kulturan vivon, sed tiel estas. Junaj romanĉoj enamiĝis al germanlingvaj knabinoj, germanlingvanoj al romanĉinoj. Miloj kaj miloj da paroj tiel formiĝis. Kaj en ĉiuj la familia lingvo fariĝis la germana, ĉar ekonomie gravas en Svislando scipovi la germanan, dum prosperi sen la romanĉa estas ege facile, eĉ en regionoj, kie ĝi estis la tradicia lingvo.
– Ni do akceptu, ke, praktike, la romanĉa ne gravas. Restas tamen tri lingvoj, kiuj rilatas harmonie.
– Ŝajne jes. Sed la ekonomia pezo de la germanlingva landoparto estas ege pli granda ol tiu de la du aliaj. Estas multe pli da senlaboreco en la franc- kaj itallingvaj regionoj, ĝuste pro tio. Investoj en Svislando iras al germanlingvio, ne al la franclingva parto. Kaj estas multaj psikologiaj problemoj.
– Al kiaj problemoj vi aludas?
– La situacio diferencas laŭ la loko. En itallingvaj regionoj ofte regas la germana. Plurfoje okazis al mi en Locarno ke kelnero tuj alparolis min germane, ne itale. Li ne imagis ke povas malplaĉi al mi esti misprenata por germanlingvano. La psikologiaj problemoj en tiuj regionoj rilatas al sento esti invadata, ne plu esti hejme en la propra lando, kaj tiel al la sento pri identeco. En franc- kaj germanlingvaj regionoj mi konas multajn personojn, kiuj vivas kun konstanta sento pri malsupereco, ĉar ili venas el alilingva regiono kaj transloĝiĝis pro la cirkonstancoj de la vivo, de la dungoj. Tio signifas, ke en ĉiuj kontaktoj unu el la geedzoj neniam sentas sin hejme el lingva vidpunkto, neniam sentas sin egalnivela kun la najbaroj, la komercistoj, la ĉirkaŭaj homoj. Senerare paroli la francan estas tre malfacile por germanlingvano. Tia persono do konstante konscias pri sia fuŝa maniero paroli. La rilatoj neniam estas same bonaj kiel kun samlingvanoj.
– Kial vi diras "unu el la geedzoj"?
– Ĉar mi tion konstatis. Tre ofte en paro, kiu transloĝiĝas al alilingva regiono, ĉu la viro ĉu la virino estas pli talenta lingve kaj rapide adaptiĝas. Sed ke ambaŭ havu la necesan talenton por fariĝi perfekta uzanto de la fremda lingvo, tio estas statistike duoble pli malprobabla ol ke unu havu ĝin. Kompreneble ekzistas ankaŭ paroj, en kiuj nek unu nek la alia sukcesas vere "venki" la negepatran lingvon. Tiam ili vivas kun konstanta sento de malplivaloro, la sento esti fremda.
– Tamen, administre, ekonomie, politike, Svislando estas lando, kiu bone funkcias, malgraŭ sia lingva diverseco. Ĉu ĝi ne povus esti modelo por Eŭropo?
– Ne. Svislando estas, praktike, trilingva lando. Kaj la tri lingvoj estas prestiĝaj. En Eŭropo estas ĝis nun 20 lingvoj, kaj inter tiuj, troviĝas lingvoj kiuj, kvankam belegaj kaj riĉaj, kiel la litova, la estona, la hungara, la slovena, havas neniun prestiĝon, ne estas konataj ekstere. La situacio do estos tute alia. Cetere, la trilingveco kostas multon al Svislando, inkluzive de akraj konfliktoj, kiel pri tio, ĉu lerneje oni unue instruu alian lingvon de la lando, aŭ ĉu preferinde la anglan. Sed jam la neceso ĉion traduki sorbas konsiderindajn sumojn. Se tiel estus kun 20 lingvoj, la kostoj fariĝus neelporteblaj.
– Oni do limigu la nombron de la uzotaj lingvoj.
– Tiam oni falas en maljustecon. Tio ne estas demokratie farebla. Parolo estas povo, kiel scias ĉiuj politikistoj, ĉiuj advokatoj, aŭ Prezidento Bush. Doni plenan eblon spontane, korekte, elokvente paroli al iuj, kaj al aliaj ne, tio estus enkonduki misdemokration.
– Ĉu ne pro tio, kaj pro la fakto, ke eĉ limigita nombro da lingvoj starigas multajn problemojn, la praktiko en eŭropaj instancoj pli kaj pli estas ĉiam uzi nur la anglan. Iom kiel okazas en muroj de svisaj urboj kun reklamafiŝoj ĉiam pli en la angla, taŭgaj por ĉiuj kantonoj kaj do ŝparigaj. Ĉu uzi nur la anglan ne solvus la problemon, kontentige por ĉiuj?
– Absolute ne. Ĝi havigas al la anglalingvanoj nepravigeblan privilegion, des pli nepravigeblan, ĉar la britoj neniam estis vere entuziasmaj pri aliĝo al Eŭropo, kaj, ekzemple, ne aliĝis al la eŭro. Ĉu vi scias, ke pli ol 700.000 lingvostudentoj el Eŭropa Unio ĉiujare sekvas kurson de la angla en Britio? Britio ricevas grandegan avantaĝon de tiu bonŝanco povi instrui sian lingvon al multegaj fremdlandanoj. "English language teaching is very big business, "(Instruado de la angla estas treege grava enspezfonto), foje konfesis la bulteno de la Londona Foiro de la Angla Lingvo. (2)
– Se vi permesas, ankaŭ mi havas noton similan, kiu impresis min: longa artikolo de Observer, el ĉirkau antaŭ du jaroj, kun memkontenta titolo “They’re talking our language” (ili parolas nian lingvon) deklaris “Britujo eble perdis imperion sed konkeris planedon”.
– Tutcerte! Krome, je la nivelo de supera instruado, la premado favore al studoj en anglalingvaj universitatoj ne ĉesas kreski. Dum la lasta universitata jaro, eŭropanoj konsistigis pli ol 100.000 el la 550.000 eksterlandaj studentoj en Usono, kaj 160.000 el la 220.000 eksterlandaj studentoj en Britio. Vivante tie dum siaj studoj, la studentoj estas trasorbataj de la anglosaksa pensmaniero, kaj kiam ili revenas, ili emas problemsolvi laŭ la anglosaksa maniero. Tio estas des pli bedaŭrinda ĉar ili apartenas al la ekonomia, politika aŭ kultura elito; nur tiu ja povas sendi la gefilojn por jaroj da studado en tiaj landoj. Eble ankaŭ pro tiu faktoro (inter multaj aliaj) la mondo tiom evoluis al usonecaj modeloj.
– Tamen, en Eŭropa Unio la oficialuloj konstante emfazas la gravecon lerni aliajn lingvojn ol la anglan. Ekzemple, la Barcelona Konsilio alvokis al la ŝtatoj, ke ili organizu instruadon de almenaŭ du fremdaj lingvoj ek de tre frua aĝo.
– Estas terura kontraŭdiro inter teorio kaj praktiko. La teorio, kun multaj belaj paroladoj kaj rezolucioj, estas, ke oni devas stimuli la lernadon de la diversaj lingvoj de Eŭropo, ĉar ties lingva diverseco estas kultura riĉaĵo nepre protektinda. Ankaŭ la romanĉa lingvo de Svislando oficiale estas kultura riĉo nepre savinda, kaj temo de same belaj fervoraj paroladoj. Sed la plimulto el la lingvistoj, kiuj studis la situacion, opinias, ke tiu lingvo ne plu estos parolata post du generacioj. Same estas je eŭropa nivelo : la elokventaj paroladoj pri studo de la diversaj lingvoj neniam estas sekvataj de efektiva, efika decido. La praktiko favoras nur la anglan ĉiurilate. Naŭdek kvin elcentoj el la lernejanoj "elektas" la anglan. Kaj neniu rimarkigas, ke, el cent el tiuj, nur unu, meznombre, atingas en ĝi nivelon, kiu ebligas ne tro malegale trakti kun denaska anglalingvano.
– Kun tia stato de la aferoj ŝajnas tre malfacile elturniĝi. Por superi la lingvajn problemojn de vi prezentitajn restus, preterlasante la latinan, jam ekskluditan de Komenio mem en 1600, la uzo de lingvo neetnika, ne teritoria, ia speco de Esperanto, ni diru, taŭga por nuntempaj postuloj, lingvo t.e. ne nur por interamikiĝi kaj interŝanĝi ridetojn.
– Ne ia speco de Esperanto sed Esperanto, solvo eksperimentita jam de internacia kolektivo, ne tre multnombra sed sufiĉe disvastigita, en kiu ĝi montriĝis perfekta kaj ne nur por interamikiĝi sed por interŝanĝo de informoj ĉiuspecaj. Inter la homoj, kiuj lernis Esperanton, ĉiu lingvo, ĉiu kulturo, ĉiu identeco estas respektata, ne ekzistas komprenproblemoj, kaj ne necesas iri studi eksterlande aŭ investi milojn da horoj en la enmensigon de absurdaĵoj (kiel, ekzemple, la fakto, ke en la angla –ough prononciĝas laŭ kvar malsamaj manieroj en tough, though, through kaj cough). Post ses monatoj, la mezuma lernanto akiris en Esperanto kapablon komuniki similan al tiu, kiun li aŭ ŝi havos en la angla nur post ses jaroj, ĉe sama semajna hornombro.
– Tamen, ĉu ne estus bedaŭrinde, ke oni lernu nur Esperanton kaj perdu la kulturan riĉiĝon, kiun havigas la studo de aliaj lingvoj?
– Sed ĝuste tion nun faras la kvazaŭmonopolo de la angla. Se lernantoj studus Esperanton dum unu lerneja jaro, tio sufiĉus por ke post kelkaj jaroj la komunikproblemo inter eŭropanoj estu solvita (kaj tio helpus multe ankaŭ kun neeŭropanoj, ĉar esperanto estas relative bone disvastigita en Azio, ekzemple). Samtempe, multe da tempo liberiĝus por plu studi lingvojn. Dum la kvin aŭ ses sekvantaj jaroj la junuloj lernus lingvo(j)n, kiu(j)n ili elektus laŭ siaj gustoj aŭ laŭ siaj kulturaj inklinoj. Tiel la latina, la franca, la germana, la greka, la rusa, la araba kaj aliaj gravaj kulturlingvoj retrovus en la lernejoj lokon proporcian kun sia kultura valoro. Nun preskaŭ neniu lernas ilin, kvankam tiu forgeso de gravaj lingvoj profite al la angla fakte tamen ne alportas justan solvon al la problemo internacie komuniki.
– Komence vi diris, parolante pri la romanĉa, ke lingvo ne povas vivi, se ĝi ĉesas havi unulingvajn parolantojn. Sed ĉiuj, kiuj uzas Esperanton, estas almenaŭ dulingvaj, ĉu tio ne signifas, ke Esperanto nur povas baldaŭ morti?
– Tio, kion mi diris pri la romanĉa, estas valida nur por naciaj aŭ regionaj lingvoj. Lingvo uzata nur por internacie komuniki troviĝas en tute alia situacio. Ek de kiam ĝi aperis sur la monda scenejo, Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi, kvankam tre malrapide. Ĝi nun montriĝas aparte vigla, vivanta, kreema lingvo. Rigardu sur Internet. Fakte, lingvistika analizo montras, ke ĝi estas pli vigla ol la franca, kiu terure rigidiĝis kaj malfacile kreas novajn vortojn.
– Por konkludi, profesoro, ĉu vi opinias, ke la solvo "Esperanto" iam estos adoptita?
– Jes. Estas facile objektive kompari ĝin en la praktiko kun la aliaj sistemoj kaj tia kompara esploro montras, ke ĝi estas la sistemo kun maksimumo da avantaĝoj por maksimumo da homoj kaj kun minimumo da malavantaĝoj. Ĝia forĵeto neniam baziĝas sur kompara studo de la diversaj opcioj. Homoj, kiuj rifuzas Esperanton, neniam observis internacian debaton en ĝi (kaj akceptis kompari kun internacia debato sen ĝi), neniam vidis ĝin uzata de infanoj en ludo, neniam legis verkon el ĝia literaturo. Ilia sinteno baziĝas sur ilia imago, ne sur la realo, nur sur neraciaj antaŭjuĝoj kaj manko da informiĝo. Sed estas pluraj signoj de ŝanĝoj en sinteno precipe de lingvistoj, kiuj iam parolis horore pri Esperanto kiel “lingvo farita ĉe skribotablo”. Laŭ mi ne estas tre malproksima la tempo kiam la diversaj opcioj por solvi la problemon pri internacia komunikado estos konataj pli klare kaj la politikaj decidoj inspiriĝos el raciaj kriterioj. El ĉiuj opcioj, oni elektos la plej bonan, kiu ankaŭ estas la plej malmultekostan, kaj la plej respektan al ĉiuj kulturoj. Kiam la eŭropaj civitanoj plene konsciiĝos, ke ekzistas rajtoj kaj devoj ankaŭ en kampo de komunikado, postulos la respekton de ili kaj la politikistoj ekkomprenos, ke la tempo venis montri sin favora al la opcio, kiun la publiko trovas plej bona ĉiurilate.
____________
1. Ivar Aasen, juna amatora glotologo, konstruis el norvegaj dialiektoj en 1850 Landsmal (nomita ankaŭ Nynorsk aŭ Novnorvega), kiu kontraŭmetiĝis al Riksmal kun dana bazo.
2. English Language Fair, Newsletter n. 3 London, Barbican Centre, 22-24 oktobro 1984
Giorgio Bronzetti
Disvastigo
, agentejo faka pri problemoj de komunikado
Letero
Ĉar verŝajne ne multaj kundividas mian opinion, mi prezentos ĝin ĉi tie. Ke ĝi estas nekutima, tio eble dependas de mia profesio, pro kiu mi ĉiutage rilatas kun la nekonscia parto de la homoj.
Mi konstatas, ke mi ne povas ne agi por kaj pri e-o. Ne gravas, ĉu ĉe la supro, ĉe la malsupro, ĉe tiu flanko (verkante), ĉe tiu alia flanko (babilante en la lingvo). Mi povas pravigi mian nepran poresperantan agemon per ĉiaspecaj raciaj motivoj: idealismo, amo al justeco, intereso pri lingvoj, intereso pri foraj landoj kaj ties kulturoj, deziro kaj plezuro aparteni al sociero alitipa ol la ĝenerala socio kaj el tio ĉerpi mem-altigan senton pri unikeco, ktp. Sed mi scias, ke tiuj pravigoj estas postaj al la agemo. Mi sentas la agemon antaŭ ol interesiĝi pri ĝiaj eblaj kaŭzoj, kaj, iel, pli forta ol ili. Tiuj pravigoj do estas provoj atribui racian kaŭzon al io, kies veran kaŭzon mi ne konas, nek komprenas.
Mi konas multajn e-istojn, kiuj havas similan nepovon seniĝi je la bezono agi por aŭ pri e-o. Se mi, kaj tiuj aliaj, funkcius malbone en la cetera vivo kaj estus malfeliĉaj, la plej racia konkludo estus: tio estas ia formo de mensa malsano (obsedo/agtrudo). Sed, kiam mi devis ricevi oficialan permeson povi praktiki psikoterapion, mia mensa stato estis kontrolita de fakuloj, kiuj deklaris min mense sana (mi jam havis tiun internan devon agi pri e-o tiutempe: la plej multaj el vi scias, ke mi lernis e-on kiel infano). Krome, mi estas unu el la plej feliĉaj personoj, kiujn mi konas, kaj mi funkcias normale en la vivo, kun multaj fuŝoj, jes ja, sed ne pli ol la personoj, kiujn oni ĝenerale rigardas normalaj. Inter la aliaj, kiuj, same kiel mi, ne povas ne esperantumi, kelkaj prezentas tiajn eksternormajn sintenojn, ke eblus klasi ilin inter mensmalsanulojn, sed multaj - la plimulto - tute ne. Ilia mensa funkciado estas, laŭ psikiatriaj kriterioj, normala. Oni do ne klarigu la aferon per mensa malsano.
Ĉu temas pri simpla ŝatokupo? Ne tiel ni sentas la aferon. Ni sentas ĝin kiel ion ege pli gravan. Homoj, kiuj ne povas ne spekti ĉiujn futbalmatĉojn, aŭ ne iri monludi en kazino, ne havas senton pri devo. Ili sentas, ke tion ili faras por si, kaj libere elektis. Ni sentas la aferon alie: plenumenda tasko. Ni ne havas la impreson, ke ni faras tion por ni. Kompreneble, tio povus esti simpla iluzio, (nekonscia) sintrompo por havigi al si gravecon, aŭ por klarigi ion, kies veran kaŭzon ni ne sukcesas trovi.
Sed povas esti ankaŭ, ke, iel, nin puŝas historio, t.e. kolektivaj fortoj superaj al ni kiel individuoj, fortoj kiuj iel igas la homaron iri ne en iu ajn direkto, sed (treege longperspektive) al io pli bona, pli bela, pli akceptebla, pli justa. Ĉu ne agis similaj fortoj por forigi sklavecon, atingi pli egalan traktadon inter viroj kaj virinoj, estigi respekton al infanoj, toleremon pri religio kaj ideologio, atenti la bezonojn de la malpli bonŝanca parto de la socio, ktp.? En neniu el tiuj kampoj la celoj estas centprocente atingitaj, multego mankas ĝis tio. Tamen la progresoj estas enormaj kompare kun la situacio en la tempo, ekzemple, de la romia imperio.
Mi sentas min ilo de tiaj socihistoriaj fortoj. Libera ilo, certe. Mi povis diri "ne", kiam e-o eniris mian vivon, kaj - tiel mi sentas la aferon, eĉ se tio aperas al vi vere tro fantazia - "elektis" min unu el siaj agantoj. Sed mi diris "jes" kaj tion neniam bedaŭris, ĉar mi ricevis de e-o multegon bonan kaj ĝuatan. Mia sento estas, ke mi naĝas aŭ boatas laŭ unu aparta fluo en la giganta fluaro de historio, kvankam la grandega plimulto el la homaro (kaj el la e-istaro) tiun flueton ne vidas. Sed tio estas normala. Neniam la komencaj fluetoj estas videblaj al la fakuloj kaj al la publiko. Kiu povis pensi, komence, kiom gravaj fariĝos budhismo aŭ kristismo, aŭ la sociala aliro al la socia vivo, aŭ la lingvo de Angloj kaj Saksoj?
Tial, al mi ne tiom gravas la demando, ĉu ni agu je tiu aŭ alia nivelo, aŭ kion ni devas aŭ povas fari. Ĉiam estos sufiĉe da homoj por fari ion, kaj progresigi la aferon, ĉar ĉiam estos homoj, kiuj ne povos ne agi, kaj tio sufiĉos por teni la lingvon viva sufiĉe longe, por ke iutage la homaro konsciu pri ĝia boneco kaj ĝi rapide disvastiĝu, ĉu pro iu kompreno ĉe la malsupro, ĉu pro iu saĝa decido en iu prestiĝa supro, ĉu pro tute neracia ekmodo, ĉu pro katastrofa socia konflikto, kiu estigos fortegajn ribelajn sentojn kontraŭ la angla lingvo, eble asimilita al neakceptebla ekonomia aroganteco, ĉu pro io tute neimagebla nun.
Por mi, e-o estas tiel forta, ke eĉ se malaperus ĉiuj e-istoj kaj 90 elcentoj el la tekstoj pri kaj en la lingvo, post ia tempo ĝi reviviĝus. Retrovus ĝin iu studento aŭ ĵurnalisto en biblioteko, kaj ekmirus pri ĝi, kaj rakontus pri ĝi, kaj ĝi fariĝus laŭmoda. Pardonu la longan paroladon, sed, nu, tio estas mia e-ista kredo.
-- Klaŭdjo (Claude Piron)
La angla, unua lingvo en Orienta Svislando:
ĉu realismo, ĉu rampemo*
?
Kebekianoj nomas "а-plat-ventrisme" ("rampemo") la inklinon ĉiam cedi al la angla lingvo. Ĉu la decido de pluraj alemanaj (germansvisaj) kantonaj registaroj instrui la anglan kiel unuan fremdlingvon estas kazo de tia forĵeto de digno? Ni unue notu, ke la fascino, kiun kaŭzas la angla lingvo, kreas tunelan vidmanieron. Hipnotigite per la malproksima lumeco, oni ĉesas vidi la tutan ĉirkaŭaĵon. Tiel la prezidanto de Nissan, sekve al la interkonsento kun Renault, devigas sian personaron studi la anglan "por ke la laboruloj de ambaŭ firmaoj disponu komunan lingvon" (Jomiuri shimbun, 2002.04.17). "La francoj ja scipovas la anglan same malbone kiel la japanoj," li klarigis. "Tamen, la angla estas nur kvazaŭ komputila programaro." Fascinite de la angla, li blindas : kion valoras programaro, kiun oni ankoraŭ ne regas post ses jaroj?
La fakton, ke la angla nun superregas, oni rigardas io definitiva. Kvazaŭ "estas fakto" signifus "estas bone". Se tiu sinteno regus la historion, sklaveco plu daŭrus, kaj ne estus virino en la Federacia Konsilantaro (t.e.la tutsvisa registaro). Estas pli demokratie starigi la demandon: "Kio konformas al ĉies intereso en la kampo de lingva komunikado?"
Nu, komparante la diversajn rimedojn aplikatajn por superi la lingvajn barojn, oni malkovras "programaron" pli efikan ol la angla: Eon, kaj tia ĝi montriĝas, kiu ajn la kriterio: egaleco, flueco, precizeco, fonetika facileco, mallongeco de la lernado, ktp (Claude Piron, "Communication linguistique - Йtude comparative faite sur le terrain"
, Language Problems and Language Planning, printempo 2002, vol. 26, n-ro 1, paĝoj 24-50 aŭ www.esperanto-sat.info
, alklaki "Dokumentojn", angla versio: http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/communication.htm
). Efektive, mi parolis pli bone Eon post ses monatoj ol la anglan post ses jaroj plenaj je sensencaĵoj, de la kvar malsamaj sonoj de "-ough" en "tough", "though", "through" kaj "cough" ĝis trompaj derivoj kiel "hard" > "hardly" (mi ĵus korektis la tekston de junulo, kiu volante diri "mi pene, streĉe laboris" skribis "I hardly worked", kio signifas "mi apenaŭ laboris"). Miaj kontaktoj ĉie en la mondo konfirmas, ke Eo estas pli bone adaptita ol la angla al internacia komunikado. Certe, jes ja, abundas tiuj, kiuj ĝin moke forĵetas, sed ili neniam observis kunsidon en Eo, vidis infanojn uzi ĝin ludante, foliumis tiulingvan magazinon, nek pridemandis personojn, kiuj praktikas kaj la Ŝekspiran lingvon kaj la Zamenhofan. Tiuj uloj verŝajne misfamigas restoraciojn, kien ili neniam eniris, kaj veturilojn, kiujn ili neniam stiris.
Esperanto estas miskonata (ĝenerala informado: http://www.esperanto.net
). Kiu scias, ke ĝi estas, post la angla, la lingvo plej uzata sur Interreto? (sincera mi estis skribante tion, ĉar mi vidis statistikon, kiu tion montris antaŭ deko da jaroj, sed ŝajnas, ke la situacio ŝanĝiĝis, kaj ke nun la japana, la korea, kaj ankaŭ aliaj lingvoj, antaŭas ĝin, simple ĉar pli da homoj el ĉiaj landoj povas konektiĝi al Interreto kaj komunikas inter si nacilingve). Ke ĝi estas la lingvo de konsiderinda produktado literatura? Ke Pekina kaj Varsovia radioj elsendas en ĝi plurfoje ĉiutage, kaj Vatikana radio plurfoje ĉiusemajne (Radioprogramoj en Eo http://osiek.org/aera/
)? Ke ĝi estas unu el la lingvoj de Internacia Akademio de Sciencoj (http://www.ais-sanmarino.org/
)? Ke sep Nobelpremiitoj estis/as esperantistoj? Ke ĉiutage, ie en la mondo, ĝi estas la lingvo de staĝo, kultura renkontiĝo, kongreso (http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm
)? Ke troviĝas Eo-uzantoj en la plimulto el la urboj en la plimulto el la landoj, eĉ en Soweto, eĉ en Lomй, eĉ en Ulan-Bator? Ke ĝi stimulas la intereson al aliaj kulturoj kaj faciligas la akiron de aliaj lingvoj? Ke multaj junuloj uzas la reton de senpaga loĝigo organizita de Eo-asocioj (http://www.pasportaservo.org/
) ? Klare, ekzistas vastaj kampoj de la socia vivo, kiujn la informiloj tute pretervidas.
Ĉu havas sencon, ke franc- kaj germanlingvaj svisoj interkomunikas en fuŝa angla post ses studjaroj, penante prononci sonojn, kiuj ekzistas nek en la franca nek en la germana ("th", ktp), dum ili povus agrable dialogi en Eo post kelkaj monatoj? Se, ĉie, oni diskonigus la realon, nome, ke el ĉiuj rimedoj uzataj pro formoki Babelon Eo estas tiu, kiu donas la plej bonajn rezultojn por la plej eta investo tempa, cerbostreĉa kaj mona (Claude Piron, "Le dйfi des langues"
(Parizo: L'Harmattan, 2-a eld. 1998), ĉapitro 11), la lingva diverseco fariĝus tio, kio ĝi fundfunde estas: riĉo, ne malhelpilo.
Homo masoĥismas. Eble, por retrovi nian sanan prudenton, ni bezonos, ke advokato lanĉu usonecan kolektivan plendon kontraŭ la ŝtatoj nome de ĉiuj, al kiuj ili trudis ŝviti super la angla, dum ekzistis rimedo pli demokratia, pli efika rilate al ĝia kosto, psikologie kaj kulture pli kontentiga, pri kiu ili neglektis informi sian civitanaron.
En tempo, kiam oni oferas tiom da dungoj al t.n. raciecigo, la miliardoj, kiujn sorbas la instruo de la angla, kaj la miloj da horoj, kiujn milionoj da junuloj ĉie en la mondo dediĉas al ĝi kun priplorindaj rezultoj, estas nekontestebla malobeo al la admono racie agi. Se diri nenion pri la katastrofa kultura influo, kiun ĉie havas la disvastigo de la "broken English".
____________
(*) La vorto “a-plat-ventrisme”, kiun vi ne trovos en francaj vortaroj, estas slanga elpensaĵo de kanadaj franclingvanoj; ĝi estas tre malfacile tradukebla: "rampismo aŭ rampemo" aŭ "adorkliniĝemo" estus eblaj tradukoj. La plej laŭvorta esperantigo estus "ventrokuŝemo", t.e. "emo kuŝi surventre antaŭ iu potenculo")
Kontribuaĵo al la studo
pri la influoj de la jida sur Esperanton
Enkonduko
La uzantoj de la jida kiuj parolas Esperanton, ofte sentas, ke inter la du lingvoj ekzistas vera simileco, kvankam tro subtila por esti facile demonstrebla. Ĉu tiu impreso havas bazon en la realo? La demando sin prezentas, kaj la celo de ĉi tiu artikolo estas aldoni al la temo kelkajn elementojn kiuj permesos eble progresi survoje al objektiva respondo.
Esperanto konsiderinde evoluis ekde sia apero sur la publika sceno en 1887: glitoj de senco, enkonduko de neologismoj, evoluoj de latentaj tendencoj, interkulturaj adaptiĝoj estis kaŭzitaj de la praktika uzado de la lingvo en ege diversaj kuntekstoj. Eble iu influo de la jida okazis en tiu aŭ alia faceto de tiu evoluo, sed la konsideroj formulataj ĉi tie limiĝos al Esperanto, tia kia ĝi estis konceptita de Zamenhof kaj uzata de li en la unuaj vivojaroj de la lingvo.
Unua rimarko sin trudas: Zamenhof ne sisteme kunmetis sian lingvon. Li ofte agis empirie. Li tradukadis aŭ redaktadis tekstojn, kaj samtempe kaj laŭe verkis la lingvon, fidante pli sian intuicion kaj estetikan senton ol rezonadon. La vortprovizo abunde atestas pri tio. Se E-o estus, kiel oni fojfoje diras, striktasence planlingvo, ordigaj principoj estus sisteme aplikitaj al pruntvortoj, kaj la vortaro prezentus koherecon, kiu klare mankas al ĝi.
Tiel, apud voĉo oni trovas paco (komparu kun la kohereco de la itala, de la hispana kaj de la franca: voce, pace; voz, paz; voix, paix); apud nacio: leciono kaj kondiĉo; apud ŝpari kaj ŝteli: anstataŭ (kaj ne *anŝtataŭ). Stelo kaj studi kunekzistas kun esperi; esprimi kun ekskludi. Same Zamenhof elektas jen la skriban formon (boato, soifo, birdo), jen la sonan (1)
(ŝanĝi, vualo, rajti). La pristudo de la gramatika evoluo atestas pri la sama procezo. La bela simetrio de la nunaj verbaj finaĵoj estas rezulto, ne deirpunkto. Oni ne trovas ĝin en la unuaj projektoj (Waringhien, 1959, 22-37).
Ĉu Zamenhof konscie pruntis el la jida? Ni havas neniun rimedon scii tion, ĉar ni posedas neniun dokumenton kie li diras ke li tion faris. La respondo al ĉi tiu demando ne multe gravas, verdire, ĉar estas klare pli verŝajne, ke se la jida influis, tio okazis nekonscie. Elekto rezultas kutime el la konverĝo de pluraj faktoroj, unuj konsciaj, aliaj nekonsciaj. Kredi ke unu faktoro pli gravas ĉar ĝi estas konscia estus granda eraro. Oni scias depost Freud ke la konscia aserto estas ofte nenio alia ol simpla raciigo.
Se tiel statas la aferoj, estas sendube sensence demandi sin, ekzemple, ĉu fajro devenas el la angla fire, la germana Feuer, aŭ la jida fajr. Estas probable ke la vorto prezentis sin al Zamenhof kiel evidenta, sekve de la konverĝo de tiuj tri influoj, plifortigitaj per la komenca f de respondaj vortoj ankaŭ en la lingvoj latinidaj. Alivorte, estas racie supozi, ke kiuj ajn liaj konsciaj elektoj, la lingvoj al li plej konataj agis sur lian laboradon kiel subtavolo.
La subtavolo
La plej influa subtavoleca lingvo estas kutime tiu parolata kun la samklasanoj kaj samludanoj laŭlonge de la lernejaj jaroj. Ties influo estas kutime pli forta ol tiu de la familio, de la instruantoj aŭ de la oficiala lingvo de la regiono, kiel ja scias ĉiuj gepatroj transloĝiĝintaj en novan lingvozonon kun infanoj en lerneja aĝo.
Ni scias per Holzhaus (1970, 19) ke Zamenhof vizitadis la judan elementan lernejon (ĥejder). Estas probable ke la lingvo kiun li plej multe parolis kun siaj samlernejanoj estis la jida, kiu ŝajne estis, se fidi Holzhaus (samloke), la instrua lingvo. Aliflanke, kvankam lia patro postulis, ke oni parolu hejme la rusan, tiu ĉi regulo aplikiĝis nur al la kerna familio. Estas neverŝajne, ke la pli vasta familio estis tiom asimiliĝema kiom la patro de la juna Lejzer. La jida troviĝis, plej verŝajne, en la familia medio larĝasence. En la rilatoj inter la judaj enloĝantoj de Bjalistoko kaj, pli poste, de Varsovio, tiu estis sendube la plej uzata lingvo.
En la Real'naja Gimnazija de Bjalistoko kaj en la Dua Gimnazio de Varsovio, Zamenhof spertis instruadon donatan en la rusa. Sed ĉu tio signifas ke li uzis tiun ĉi lingvon kun siaj samlernejanoj? Oni povas supozi, ke li pleje parolis la rusan en Bjalistoko kaj la polan en Varsovio.
Estu kiel ajn, eblas aserti sen granda risko de eraro, ke la du lingvoj, kiuj kune formis la plej influan subtavolon en lia menso, estis la jida kaj la rusa, kun la pola probable sufiĉe proksime sekvanta. La gemana estis lingvo kiun li bone scipovis, sed ne tiel bone kiel la jidan. Du faktoj atestas pri tio: unuflanke, li verkis poemojn en la jida, sed ne en la germana. Neniu publikigas poemojn en lingvo kiun li ne posedas vere bone, se oni ekskluzivas kazojn de snobismo aŭ de naiva narcisismo; kaj nenio en la vivo de Zamenhof permesas hipotezi tiajn trajtojn de karaktero. Krome, snobo aŭ narcisisto ne verkus en senprestiĝa lingvo, kia estis la jida en la tempo de Zamenhof. Eblas konkludi, ke li sentis sin pli komforte en tiu lingvo ol en la germana. Aliflanke, en 1915, li petis Marie Hankel traduki por li “en bonan germanan” artikolon tre gravan por li (Holzhaus, 1970, 39); li ne bezonus aliulon, se li sentus ke li sufiĉe mastras la lingvon.
Cetere, kvankam ekzistis germanlingva komunumo (nejuda) en la provinco Grodno kaj en Bjalistoko mem, estas dubinde, ĉu Zamenhof multe rilatis kun ĝi. Probable estas, ke lia scipovo de la germana estis pli ekstera, pli teoria, ol lia scipovo de la jida, kiu fontis el la ĉiutaga vivo kaj estis sekve multe pli profunde enradikiĝinta en lia psiko.
Alia argumento: Ni havas neniun signon de korligiteco al la germana, aŭ, cetere, al la pola. Kontraste, Zamenhof plurfoje diris ke li tre amas la rusan kaj la unua artikolo pri la jida kiun li publikigis en la numero de majo 1909 de Lebn un visnŝaft ('Vivo kaj Scienco') komenciĝas per la frazo: "Ĥ'lib hejs dem azoj genantn ĵargon" (`Mi arde amas la tiel nomatan ĵargonon'). En la numero de marto 1910, li diris - mi citas la laŭvortan tradukon faritan en la anglan de Gold (1980, 305-306) - “thirty years ago, when I worked with the Yiddish language with hot love”. (2)
Malkiel multaj asimilitoj, li konsideris la jidan “lingvo kiel ĉiuj aliaj” (Homo Sum, 1901, citita de Holzhaus, 1970, 19). Li ĉiam amis sian judan identecon, kiom ajn dolora ĝi estis, kaj ĉiam sentis solidarecon kun la juda popolo, t.e., en orienta Eŭropo, jidparolanta komunumo. La germana certe ne ĝuis tiel intiman ligon al lia koro. La sama rimarko aplikeblas al la pola.
Finfine, influo estas ĉiam pli granda, kiam estas identiĝo, kaj eblas pensi, ke Zamenhof identigis Esperanton kun la jida, en la senco ke ĉi-lasta prezentis modelon de efika internacia lingvo, precipe por la malaltaj sociaj klasoj. La juna aŭtoro povis esti frapita de la fakto, ke jidlingvano el Rusio aŭ el Ukrainio havas komunan lingvon (malgraŭ iaj diferencoj de elparolo, gramatiko, vortprovizo, ktp) kun la judoj enloĝantaj en estonaj, hungaraj, rumanaj aŭ aliaj lingvozonoj, kies loka lingvo ne estis al li kompreneblaj kaj kies nejudaj enloĝantoj de modesta socia tavolo havis neniun internacian rimedon lingve komuniki inter si. Li ankaŭ sciis, ke lingvo povas aspekti multelementa, heterogena, kaj tamen admirinde konformi al la postuloj de la ĉiutaga vivo, al intelekta diskuto, al esprimplena komunikado de emocioj kaj sentoj, kaj al agado literatura.
Estas do verŝajne ke, ege ofte, kiam Zamenhof volis fiksi la formon de vorto aŭ la manieron esprimi kompleksan sinsekvon de konceptoj, la unua solvo kiu sin prezentis al li (kvankam ne ĉiam li tion plene konsciis) estis la jida kaj rusa formoj, sed estas ne malpli certe, ke li ne permesis al si uzi formojn ĉe kiuj la jida origino estis perceptebla. Li estis sufiĉe realisma por scii, ke estos malfacile pravigi rektajn pruntojn el la jida en lingvo destinita por ĉiuj popoloj. La nejuda intelektularo neniam aprobus tiamanieran procedon. Ĉi-rilate, endas memori, ke la grava loko kiun Zamenhof atribuis al la latinidaj radikoj igis sendube la lingvon akceptebla por intelektulara elito, kiu, ĝenerale, estis lerninta la latinan kaj scipovis la francan. Eĉ se la lingvo precipe celis la popolojn mem, ne nur la eliton, estis grave doni al ĝi aspekton kiu havu ŝancon plaĉi al la intelektularo. La facileco kun kiu francaj vortoj asimiliĝas en la germanan kaj rusan kaj la ampleksa enesto de la franca en la angla vortprovizo estis du pliaj argumentoj.
La influo de la jida estis do nekonscia en la plimulto el la kazoj. Se ĝi foje estis konscia, ĝi devis ĉiuokaze esti kaŝita. “Oficiale”, la lingvoj el kiuj Zamenhof plej multe pruntis estis la franca, la latina, la germana kaj la angla.
Ekzemplo: la traktado de kelkaj konsonantaj grupoj
Estas probable ke se oni demandus Zamenhof kio estis la origino de la verbo fajfi, li citus la germanan pfeifen kaj ne la jidan fajfn. Gold (1980, 315-316) atribuas al la germana signifan rolon, kaj koncedas al la jida nur rolon de plifortigo.
Mi ne samopinias. Nenio malhelpis al Zamenhof adapti formojn kiel *pfajfi ou *ŝtopfi. Ĉu oni diros ke la grupo pfestas tro specife germana por internacia lingvo? Sed se ĉi tia konsidero haltigus lin, kial do li tiom ofte uzis germanajn vortojn? Tago estas malpli internacia ol *dago, kaj vortoj kiel laŭbo, ŝuldi, ŝvebi havas nenion universalan, kio ilin rekomendu.
Se la grupo pf estus ĝena pro troa germaneco, li elĵetus la grupojn ŝm, ŝp, ŝt, ktp, kiujn oni ne trovas en iu ajn alia ĝermana lingvo ol la germana kaj jida.
Estas rimarkinde, ke en ĉiuj esperantaj vortoj kiuj rilatas al la germana kaj enhavas lipdentan afrikaton (pf), la vorto en E-o sekvas la modelon de la jida: fajfi (jide fajfn, germane pfeifen), fuŝi (jide fushern, germane pfuschen), sed ŝtopi (jide shtopn, germane stopfen). La ekzemplo citita de Gold (1980, 316), kontraŭa al tiu ĉi tezo, kramfo, ne apartenas al la vortprovizo de Zamenhof, ĝi enkondukiĝis pli poste. Ĝin klarigas la neceso eviti homonimecon kun la zamenhofa vorto krampo.
Alia ekzemplo estas interesa, tiu de okluzivoj antaŭataj de sibla konsonanto. Kial ekzistas en E-o studi sed ŝtalo? Ne eblas trovi klarigon por tiaj kazoj en la latinidaj lingvoj aŭ en la angla. Se ĝi estus valida, oni havus *spari, ne ŝpari, pro la angla spare kaj *stofo, ne ŝtofo pro la itala stoffa (kaj la franca йtoffe, ĉar komenca franca й ofte respondas al esperanta s). La demando meritas pli detalan ekzamenon.
Mi provis tion fari studante la zamenhofan aron da radikoj komenciĝantaj per sp, st, ŝp, ŝt, kaj havantaj ekvivalenton en la jida, germana, rusa kaj pola. Tiu ĉi grupo konsistas el 56 radikoj. El tiuj, 53 (96%) havas respondan radikon en la jida (3)
, 50 (89%) en la germana, 33 (59%) en la rusa kaj 27 (49%) en la pola.
En tiu ĉi grupo, la respondaj proporcioj de esperantaj radikoj havantaj forman similecon kun la responda vorto en la alia lingvo, precipe ĉe komenca sibla konsonanto, prezentiĝas jene:
jida 37/56, t.e. 66%
rusa 25/56, t.e. 45%
pola 20/56, t.e. 36%
germana 12/56, t.e. 21%.
La simileco kun la jida nete aperas. Sed eble oni argumentos, ke pro la aplikita kriterio, la korpuso estis tendenca favore al la jida. Efektive, se, anstataŭ kalkuli, por la kvar lingvoj, la elcentaĵon rilate al la 56 radikoj de la korpuso, oni konsideras nur vortojn analogajn en Esperanto kaj en la koncerna lingvo, tiam la rusa kaj la pola superas la jidan:
rusa 25/33, t.e. 76%
pola 20/27, t.e. 74%
jida 37/53, t.e. 70%
germana 12/50, t.e. 24%.
Oni notu tamen, ke la breĉo inter la jida kaj la germana restas granda.
Statistiki estas ĉiam delikate kaj malgraŭ la ĉi-supre prezentita argumento, eble estas erare, en kazo kiel tiu ĉi, rezoni sen konsideri la influon de aliaj lingvoj uzataj de Zamenhof, kiel la franca kaj la latina. La elcentaĵo de similecoj inter la jida kaj Esperanto ne estas pro tio malpli rimarkinda kompare kun la germana. Ĉu eblas diri, tute simple, ke la jida kaj la zamenhofa Esperanto traktas siajn pruntojn sammaniere? Sed kiel klarigi tiun ĉi similecon alie ol per ekzistado de kaŝita jida modelo sub la elektoj de Zamenhof?
La komplekseco de la problemo: skriba kaj sona formoj
Du tendencoj de Zamenhof ege komplikas la problemon de la etimologio de Esperanto. Unuflanke, li ofte elektis formon kompromisan, t.e. formon facile rekoneblan por parolantoj de malsamaj lingvoj. Ĉu li sciis, ke strato laŭas ekzakte la nederlandan straat? Estas dubinde. Li probable elektis tiun formon ĉar ĝi estis mezvojo inter la angla street kaj la germana Strasse. Najtingalo estas pli probable kompromiso inter la angla nightingale (>*najtingelo, *najtingejlo) kaj la germana Nacht-igall (>*naĥtigalo), ol inter la skriba kaj sona formoj de la angla vorto. La formo strebi (ne *ŝtrebi) estas klarigebla sendube per la rusa stremit'sja, eble ankaŭ per la angla strive. Kaj ŝtono ne povas esti io alia ol unuigo de la angla stone, la germana Stein kaj la jida ŝtejn.
Aliflanke, Zamenhof treege provis eviti homonimojn: li preferis ŝpini al *spini (angla spin) ĉar la radiko spin jam ekzistis kun la senco de `vertebra kolumno', por kiu estis multobla konverĝo: latina spina; rusa spina; angla - skriba formo - spine; franca йpine dorsale (adjektivo spinal).
Al tiuj du trajtoj de la zamenhofa laboro estas tente aldoni ŝajnan indiferenton koncerne la elekton inter skriba kaj sona formoj. Ĉi tiun impreson, kiu igas onin konsideri la influojn de la skriba formo kaj de la elparolo proksimume egale probablaj, la analizo de la faktoj malvalidigas. La impreso fontas sendube el la fakto, ke formoj kiel soifo, foiro, aŭ boato estas tiel okulfrapaj, ke ili okupas neproporcian lokon en la memoro de tiu kiu meditas pri tiuj demandoj. Fakte, ili estas esceptaj.
Tion konfirmas analizo de la vortprovizo, kondiĉe ke oni akceptu kelkajn regulojn sufiĉe konstantajn, kiel la fakto ke al latina c antaŭ e aŭ i respondas kutime Esperanta c (probable pro la elparolo de la latina fare de Zamenhof) kaj ke al la franca ch respondas kutime esperanta ĉ, dum la sona formo donus ŝ. Sendube temas pri ĝeneraligo de la sistemo kompromise alprenita por la multaj vortoj komunaj al la angla kaj la franca. Aspektus pli ĝuste atribui la ĉ de ĉarma, ĉefo, ĉeko, ĉokolado, ktp., al la angla elparolo, ol al la influo de la franca skriba formo, kiu ĉiuokaze serioze kripliĝas pro la perdo de la h.
Akceptinte tiujn ĉi regulojn, oni rimarkas, ke la prefero por la skriba formo estas tre malofta. En sondo kiun mi faris pri hazarda specimeno de 500 radikoj el la Fundamento, pri kiuj la demando sin prezentis (t.e. ekskluzivante vortojn kiel eĉ, edzo, ĉio, havantaj malklaran etimologion; pri edzo vidu Golden, 1982), 488 formoj (97,6%) estis klarigeblaj per la sona formo, kaj nur 12 (2,4%) per la skriba. Tiu ĉi cifero estas des pli rimarkinda, ĉar mi donis la maksimumajn ŝancojn al la skriba formo, rifuzante inkluzivi kelkajn kazojn de asimiliĝo; ekzemple, mi inkluzivis blov(< angla blow) inter la skribajn formojn, kvankam Zamenhof probable aplikis al blov la sistemon aplikitan al brov, kie al la angla w (brow) respondas rusa v (brov'). La zamenhofa emo preferi la sonan formon estas grava por nia temo, ĉar estas tente atribui la etimologion de la esperanta formo al la germana pli ol al la jida elvokante la skriban formon.
En la artikolo jam menciita, Gold (1980, 316) diras: “Kiuj estas la originoj de la esperantaj hejmo kaj hejti? La jida havas hejm and hejcn (...). La germana havas Heim kaj heizen, kun /aj/. Esperanto havas la diftongon /aj/ kaj oni tial atendus ke, se el la germana, tiuj vortoj estu *hajmo kaj *hajti. Estas malfacile kredi, ke Zamenhof pruntus tiujn vortojn el la jida kaj ni devas tial ligi ilin iel kun la germana (...). La respondo estas ke Zamenhof pruntis la skriban formon, ne la sonan.” (4)