Alia argumento favoras la tezon de jida etimologio. La ideo `ĉe si, en la hejmo' esprimiĝas en Esperanto per hejme. Se la influo de la germana superus, oni havus *dome (laŭ la germana zu Hause, la rusa doma, la pola w domu) dum la jida formo estas in der hejm. La emociaj elvokaĵoj de la vorto povis cetere ludi ne malgravan rolon, kaj same la plifortigo per la angla at home.



Alia ekzemplo: la vorto ŝati, `rigardi kiel valoran' (en la lingvaĵo de Zamenhof; nuntempe `ami', 'plezure uzi' en la senco de la angla `to like') aspektas al mi pruntita el la jida ŝacn, ne tiom el la germana schдtzen. La tezo de Gold (1980) laŭ kiu Zamenhof deiris de la skriba formo forprenante el ĝi la "umlaŭton" (supersignon) ne estas konvinka. Se tiu agmaniero estus akceptebla por li, oni trovus pliajn ekzemplojn samspecajn: pцkeln donus *pokeli *poklianstataŭ pekli, kaj sдgen *sagi anstataŭ segi. Rilate al la jida ŝacn > esperanto ŝati, oni rimarkos la strangan transiron de /c/ al /t/ kiun oni egale trovas en la jida ŝvicn > esperanto ŝviti, en la jida hejcn > esperanto hejti; eble temas pri la etendiĝo al ŝati, per asimiliĝo, de kompromiso kun la anglaj formoj sweat kaj heat.



Ĉu oni argumentos, ke ne havas sencon tiamaniere rezoni, se, kiel ni vidis en la enkonduko, Zamenhof ne aplikis sistemajn principojn al la elekto de la radikoj? Sed “nekonscia” - kaj precipe “empiria” aŭ “intuicia” - ne signifas “hazarda”, nek “senkiala”. Influo de subtavolo ĉiam kunportas kun si iun regulecon. Se neniam, aŭ preskaŭ neniam, Zamenhof forigas la umlaŭton en siaj pruntoj el la germana, tio estas ĉar faktoro, verŝajne nekonscia, igis lin preferi alian solvon. Same, pro tio ke estas tre granda reguleco en la fakto ke al latina c antaŭ e i ĉiam respondas esperanta c, (cervo, necesa, acero...), eblas vidi en voĉo prunto, ne el la latina, sed el la itala.

Estas konata psikologia fakto, ke serio da elektoj farataj hazarde, t.e., sen ajna plano aŭ metodo, povas elmontri regulecon kiu ŝuldiĝas al nekonsciaj strukturoj. Fakte, la sola kazo en kiu zamenhofa formo ne estas klarigebla alie ol per prunto el la germana kun forigo de la umlaŭto estas fraŭlino (Eŭropo, leŭtenanto (komparu kun la rusa kaj jida lejtenant). Sendube li taksis la skriban formon pli internacia. Miaopinie, li pravis. Multaj negermanoj konas la vorton Frдulein, sed ne scias kiel oni prononcas ĝin (tiel certe estas ĉe la plimulto el la ne svisaj franclingvanoj).



Iuj sendube vidos en ŝuti ekzemplon de prunto el la germana (schьtten) kun anstataŭigo de ь per u. Fakte, oni povas demandi sin, ĉu ne temas pri specifa kazo de miriga inklino Zamenhofa uzi u en radiko kie oni atendus i (la responda vorto estas ŝitn en la jida). Kial ŝpruci, dum la germana diras spritzen kaj la jida ŝpricn? La itala spruzzare ne havigas konvinkan klarigon por vorto tiel malofta. Kial dungi (germana dingen, jida dingen)? Certe, la pasea participo estas gedungen en la nordorienta jida, sed Zamenhof havis neniun kialon preferi la vokalon de la participo al tiu de la infinitivo; se tiel klariĝus la u de dungi, temus pri tute escepta kazo. Bindi, ŝpini, ŝteli, trinki kaj multaj aliaj verboj havus malsaman formon se la prunto estus farita el la participo. La formo gliti klariĝas sendube pli per la jida gliĉn, kaj la franca glisser, ol per la participo geglitten de la germana verbo gleiten. Kial flugi (germana fliegen, jida flien)? Estas ne tre probable ke la etimo de tiu lasta vorto estas la substantivo Flug. Unuflanke, multaj indikoj montras ke Zamenhof vidis en la verbo la ĉefan formon de kiu devenas ĉiuj aliaj, precipe kiam temas pri ago, konforme al ideo tre disvastiĝinta ĉe la tiamaj filologoj kaj al la strukturo de la hebrea (tiel li traktas armi kiel la patrinan formon, dum la vorto armilo estas derivaĵo). Aliflanke, se li sentus la substantivon kiel la etimon, tiun li indikus en la fundamenta vortaro. Kaj la germana versio de la Universala Vortaro havas flugi / fliegen, kaj ne flugo / Flug.



Estus tente atribui la u de ĉu al tiu stranga favoro por la sono u. Efektive, ĝi prezentas per si, sendube, kompromison inter la pola czy kaj la nordorienta jida cu (responda al la normjida ci); ni memoru ĉi-rilate, ke la jida de Bjalistoko apartenas al la nordorienta jida. La influo de la pola povis esti signifa: la vortordo de demando komenciĝanta per ĉu sekvas la polan modelon, ne la jidan.



Kelkaj interesaj kazoj de semantika aŭ struktura laŭeco inter la jida kaj Esperanto



La ekzemplo de ĉu bone ilustras la kompleksecon de la problemo. Estus efektive troa simpligo konsideri nur la formon de la vorto, kvazaŭ pli profundaj elementoj, strukturaj aŭ semantikaj, ludus neniun rolon. Zamenhof sciis ke en la plimulto el la eŭropaj lingvoj inversii la subjekton estas la plej ofta maniero ŝanĝi asertan frazon en demandan. Kial li ne uzis tiun sistemon? Apud la signifa influo de la jida kaj de la pola, plifortigon strukturan povis havigi la franca est-ce que kaj eĉ eble la angla do, kiu povis kontribui al la elekto de la vokalo. Kvankam temas, gramatike, pri tute alia afero, anglalingva strukturo kiel do you know? havas fakte formon paralelan al czy ty znasz?, al est-ce que tu sais? kaj do al ĉu vi scias? Ĉe tia konverĝo de motivoj, estas bedaŭrinde neeble scii la proporcion de la respektivaj influaj faktoroj.



Inter la eblaj kazoj de semantika influo endas klasi la vorteton do, pruntita el la franca donc, kun, sendube, plifortigo per la nordorienta jida to. En la plimulto el la kazoj ĝi ludas la rolon de la jida ĵe. Oni diras en Esperanto donu do al mi, sekvante la jidan vortordon gib ĵe mir kaj ne tiun de la franca donne-moi donc. Tiu influo estas dividita kun tiu de la pola їe, kaj de la rusa zhe. Sed la semantika kampo de la rusa zhe estas pli larĝa ol tiu de la jida ĵe, ĉar ĝi enhavas la sencon de `sama'.



Trian ekzemplon liveras al ni la prepozicio laŭ, kies ofteco en Esperanto estas sendube pli proksima al tiu de la jida lojt ol de la germana laut, kiu estas la “oficiala” etimo. Oni uzas laŭ en multaj kazoj en kiuj, germane, oni preferus gemдss nach.



La vorto venonta havas sian lokon en tiu ĉi serio. La uzo de la verbo `veni' klariĝas nek per la rusa buduљиij, nek per la germana nдchst. La aliaj lingvoj el kiuj Zamenhof ĉerpadis plej ofte sian lingvan materialon utiligas alian koncepton: la angla diras next, la franca prochain kaj la latina proximus futurus. La jida kumendik (<kumen 'veni') - kun, eble, plifortigo per la hebrea ba -influis pli rekte, ĉe konfirmo fare de la pola przyszly (< przyjњж 'veni').



La ideo uzi sufikson por indiki erojn de materialo venas sendube de konverĝo inter la jida, la rusa kaj la pola. La paraleleco estas okulfrapa inter la jida ŝnejele, zemdl, ŝteybl, ktp., la rusa snezhinka, pesиinka, pylinka kaj la esperantaj neĝero, sablero kaj polvero, eĉ se ĉi-okaze la esperantaj formoj ne uzas diminutivon.



Kazo kie estas malfacile nei la elstaran influon de la jida estas tiu de la diferencigo kiun faras Esperanto inter la adjektivoj landa kaj nacia. Tiuj du vortoj respondas respektive al la jidaj landiŝ kaj nacjonal. Fakte tiu diferencigo ne troviĝas en la aliaj lingvoj el kiuj Zamenhof kutimis ĉerpi. La rusa diras narodnyj nacional'nyj, sed la rusa ne havas adjektivon kiu devenas rekte de la rusa `lando' (strana). En la pola estas nur narodowy. La germana ne havas adjektivon devenan el Land; oni uzas en la germana tiun morfemon kiel unuan elementon de kunmetita vorto, ĉu sub la formo Land- en la senco de `kampara', ĉu sub la formo Landes- en la senco de la esperanta landa, de la jida landiŝ, sed ne eblas asimili tiujn strukturojn al adjektivoj. La angla kaj la franca havas nur national. Kiam la angla uzas la vorton country en adjektiva pozicio, ĝi havas la sencon de `kampara'. La vorto arci, en la moderna hebrea, havas paralelan formon kaj identan sencon al la esperanta landa. Ankaŭ ĝi prezentas per si, plej verŝajne, pruntan tradukon el la jida landish.



Iuj argumentos, ke la vorto landa ne rilatas al la jida, sed simple rezultas el la interna vortfara sistemo de la lingvo, estante nur apliko de la ĝenerala regulo kiu ebligas al Esperanto krei vortojn en ajna gramatika kategorio el iu ajn radiko simple almetante la vokalon kiu esprimas la funkcion (-a por la adjektiva funkcio; la sama argumento povus esti elvokita pri la tezo laŭ kiu arci respegulas jidan vortfaradon). Tia aliro, konvika unuarigarde, ne konsideras tamen la ege fortan influon de la diversaj subtavoloj agantaj sur Esperanto.



Tiun gravecon de la subtavolo atestas, ekzemple, la fakto ke oni uzas preskaŭ ĉiam internacia tie, kie la interna vortfarado kaj vera adekvateco vorto/koncepto postulus interlanda, interŝtataintergenta. La okcidenta substavolo, fortiganta tiun de Zamenhof, igis la plejparton el la esperantistoj alpreni (nekonscie) formon proksiman al tiu, kiun ili uzas en la ĉiutaga vivo ekster Esperantujo, sen starigi la demandon ĉu vere temas pri nacio kaj ne pri lando aŭ ŝtato. UNO, ekzemple, estas ĉiam nomata internacia; oni devus diri interŝtata, ĉar nur la ŝtatoj voĉdonas, decidas, organizas, ne la nacioj. La fakto ke oni diras internacia organizo, sed landa asocio (kaj ne nacia, kiu estus konforma al la uzo de la plimulto el la eŭropaj lingvoj, aŭ landasocio, kiu sekvus la germanan modelon) pruvas, ke subtavolece influis la jida, la sola lingvo en kiu troveblas formoj paralelaj al la esperantaj: internacjonal en la unua kazo, landiŝ en la dua.



Ĉi-rilate eblas rimarki, ke la maniero laŭ kiu la jida kaj Esperanto same povas distingi inter la konceptoj, kiujn esprimas la rusaj vortoj russkij kaj rossijskij, frapas per sia pareleleco, eĉ se la vortoj estas relative malfruaj en ambaŭ lingvoj: la jida diras rusiŝ kaj ruslendiŝ, Esperanto rusa kaj ruslanda (aŭ rusia). Kompreneble, la du lingvoj nur aplikis la rusan modelon, sed precize, la sento de proksimeco menciita en la enkonduko rezultas el tiu speco de paraleleco. Estas fakto, ke neniu alia lingvo posedas tian distingon.



Kiel lastan ekzemplon de probabla influo de la jida eblas mencii la vorton respondi en la senco de 'konformi', 'akordi', 'laŭi'', kiun Esperanto dividas kun la jida entfern. En ambaŭ kazoj, la unua senco de la vorto estas `respondi al demando'. Tiu uzo povas esti atribuita nek al la rusa, kiu diras en tiu senco sootvetstvovat' (ne otveиat'), nek al la germana, kiu same ne uzas antworten, sed ent-sprechen. En la franca, eblas teorie atribui al la vorto rйpondre tiun signifon, sed tia uzo estas malofta, la vorto kiu venas spontane en la menson de la francparolantoj estas ĉiam correspondre. Tion plej bone pruvas la fakto, ke la plimulto el la franclingvanoj kiuj parolas Esperanton diras, por esprimi tiun sencon, korespondi, dum laŭ la uzo de Zamenhof kaj la vortaroj, tiu termino devus limiĝi je skriba korespondado.



Influo sur la formon de la Esperantaj vortoj



Ekzistas sendube eĉ ne ununura kazo de Esperanta vorto kiu povus esti konsiderata kiel rekte kaj unike devenanta el jida etimo. La sola kazo pri kiu kredis multaj esperantistoj estis la radiko edz, en kiu oni volis vidi, nerekte deveninte de la ina formo edzin, prunton el la ecn de rebecn, sed la artikolo de Bernard Golden en la dua volumo de la Jewish Language Review (Golden, 1982) montras, kiom dubindas la argumentado favora al tiu tezo.



Se konsideri, ne la sinsekvon de la fonemoj, sed la specon de formado, oni trovos tri kazojn kie la influo de la jida estas nekontestebla: antaŭtuko, lernolibro kaj superjaro.



Kiel montris Gold (1980, 327), antaŭtuko povas deveni nur el la jida farteĥ. Se la etimo estus la rusa fartuk aŭ la pola fartuszek / fartuch, formoj pruntitaj el la jida, kiel atestas la elemento far, sentita kiel silabo sensignifa kaj ne kiel prefikso, oni havus *fartuko.



Pri lernolibro atentigis Verloren van Themaat (citita de Gold, 1982, 8). Tiu formo ne estas klarigebla per la germana Lehrbuch, kiu donus instrulibro


(vorto ĝusta, sed malmulte uzata); male, ĝi respondas ekzakte al la jida lernbuĥ. Gold preferas al jida rusan etimologion. Mi malsamopinias. La rusa esprimo estas uиebnaja kniga kaj ĝi ne povus doni en Esperanto ion alian ol instrua libro lerna libro, formoj cetere prefekte ĝustaj, sed neuzataj.



Superjaro, finfine, reproduktas tiel ekzakte la popolan etimologion de la jida iberjor, ke ne eblas dubi pri rekta ligo. Neniu alia lingvo esprimas tiamaniere la koncernan koncepton.



Rilate al vortoj kies esperanta formo sekvas plej proksime la jidan vorton kun la sama senco, ili ĉiam kundividas tiun etimologion kun alia lingvo. Se preni kiel ekzemplon kazon de ŝajna ĉerpo el la germana, estas interese konstati ke apud Posten > posteno, Faden > fadeno, Gulden > guldeno, oni trovas Schinken > ŝinko, kaj ne *ŝinkeno. Sed la interpreto per la jida ŝinke estas nesufiĉa, ankaŭ la pola szynka devas esti konsiderata ĉi tie.



La esperanta verbo liveri devenas probable el la jida (eble tra la jida liverant > Esperanto liveranto). La franca livrer, aganta sole, donus en Esperanto *livri, la angla deliver *deliveri aŭ, pli probable, *delivri kaj la germana liefern *lifri *liferi. Ĉu kompromiso, ĉu influo de la jida? Ambaŭ, sed en proporcio kiu restos ĉiam necertigebla. Eblas akcepti la ideon, ke kiam Zamenhof devis esprimi tiun koncepton, la jida vorto venis al li tuj en la menson, kaj ĝi ankaŭ aspektis al li kiel bonega solvo kompromisa inter kelkaj gravaj lingvoj.



La vorto meblo prezentas similan kazon. Oni trovas en ĝi samtempe la jidan mebl, la rusan mebel', la pola mebel, kun plifortigo per la germana Mцbel. Tiu ĉi ekzemplo konfirmas la hipotezon ke la skriba formo de la germana, eventuale kun forigo de la supersigno, neniam superas la aliajn faktorojn. En la kontraŭa hipotezo, oni havus *moblo, formo kiun samtempe plifortigus la klasika transskribo de la franca /њ/ per o (cњur > kor, honneur > honor) kaj la latina etimo, kiun Zamenhof ofte prenis en konsideron (sankta estas malpli internacia kaj malpli facile prononcebla ol *santa).



Influo de la jida sur la sintakson kaj la parolturnojn de Esperanto



Pluraj trajtoj diferencigas ĉi-rilate Esperanton disde la lingvoj de okcidenta Eŭropo. Ekzemple, en la kondiĉaj propozicioj komenciĝantaj per se, oni uzas la kondiĉan formon de la verbo same en la suba propozicio kiel en la ĉefa: se mi konus lin, mi lin demandus, oni uzas en nerekta parolo la tempon kiun oni uzus en rekta (li diris, ke li komprenas); la vortordo estas tre libera (lin mi tre amas), ktp. Ĉiuj ĉi trajtoj troviĝas en la jida, sed ankaŭ en la rusa kaj pola. La artikolo de Gold (1980), plurfoje citita, pritraktas tiun demandon (kie li atribuas al la jida, sendube erare, nur rolon de plifortigo) kaj ŝajnas pli saĝe referenci al ĝi ol plipezigi ĉi tiun artikolon kopiante ion jam publikigitan aliloke.



Konkludo



Ŝajnas al mi ke eblas jese respondi la demandon starigitan komence de tiu ĉi artikolo: Ĉu ekzistas reala bazo al la subjektiva impreso, ke Esperanto proksimas al la jida? Fakte, tiu proksimeco eble ĉefe troviĝas en kampoj plej subtilaj: vortordo, sintakso, sentvortoj kaj sinten-esprimoj: nu (jida nu); do (jida to, ĵe), kompreneble (jida farŝtejt ziĥ), ve (jida oj vej), hejme (jida in der heym), ofteco de diftongoj kiaj aj, ej, oj ktp. Sed ĝi egale aperas en iu nombro da kazoj klarigeblaj per la analizo de lingvistika materialo, kiel ĉi-supre evidentiĝis.



Ĉu Esperanto estas pli proksima al la jida ol al la aliaj lingvoj? Kiom ajn grava ĝia agado en la menso de la juna Zamenhof laboranta super sia lingvo, mi tion ne kredas. Unu el la mirakloj de Esperanto estas ĝuste ke tre multaj homoj sentas sin `hejme' en ĝi. Franco rekonas en ĝi enorman parton de vortprovizo, same kiel italo kiu, plie en ĝi retrovas fonologion, slavlingvano retrovas sintakson kaj stilon, germanlingvano sistemon de vortfarado, turko kompleksajn vortojn faritajn per algluo de sufiksoj (rusigonte, estraraniĝis), ĉino plenan nevariecon de morfemoj kapablaj senlime kunmetiĝi (Piron, 1981), kaj jidlingvano subtilan etoson kreitan de la ĉeesto, sub latina maskovesto, de sintezo el slava sintakso kaj germanecaj radikoj.



La komplekseco de la etimologio estas nur unu faktoro inter aliaj kiuj klarigas tiun plurdirektan proksimecon de Esperanto. Tial, sole la termino “plurkaŭzeco” - la estigo de unu fakto per la konverĝa agado de pluraj faktoroj - respegulas la realon en kontentiga maniero.



Ekzemple, estus grava eraro pensi ke la sufikso ig devenas el la germana ig kaj precipe el paro kiel rein > reinigen, kiu liverus la modelon de pura > purigi (kun plifortigo de formoj kiel entschuldigen, entmutigen, kiuj donas en Esperanto senkulpigi, senkuraĝigi), sen konsideri la fakton, ke Zamenhof lernis la latinan, kaj atenta pri ĉio, kio rilatis al lingvoj, tute certe rimarkis derivadojn el la tipo fumus > fumigare, mitis > mitigare, purus > pur(i)gare. Sed akcepti nur tiujn du fontojn, la germanan kaj la latinan, estus nesufiĉe. Unuflanke, ni ne forgesu, ke Zamenhof konceptis sian lingvon kiel kodon (Silfer, 1983, 4-8; Waringhien, 1959, 105-107), kio trudis limigojn al la formoj de l'sufiksoj: preskaŭ ĉiuj konsistas nur el vokalo plus konsonanto, sed pro tio ili ne suferas limigojn en la uzado. Krome, Zamenhof scipovis la hebrean. Ĉu ne en la hebrea “hif'il” (kaŭzativo) necesas serĉi la fonton de la elekto de sama formo por la derivadoj el la adjektivoj (granda > grandigi; hebrea gadol > higdil) kaj el la verboj (ridi > ridigi; hebrea caxaq > hicxiq)? Neniu hindeŭropa lingvo prezentas tiun trajton, kiun havas la ŝemidaj lingvoj, kaj kiu pliriĉigas la esprimkapablon sen superŝarĝi la memoron.



Sed se la hebrea “hif'il” inspiris Zamenhof, tio povis esti nur nekonscia. Akceptinte la ideon de intergenta lingvo, kaj ne nur interjuda, li certe malaprobis ĉian tro klaran prunton el la hebrea kaj el la jida (5)

, kaj se tiuj lingvoj kontribuis al lia laboro, estis en kaŝa maniero, pro la simpla fakto de ilia ĉeesto (certe masiva en la kazo de la jida) en la menso de la juna aŭtoro.



Inter la faktoroj kiuj konverĝis por konduki Zamenhof al iu difinita elekto, endas do citi almenaŭ kvar:



1) la principo de la kodo (morfemoj nevariaj kaj diferencigitaj, laŭvole kombineblaj; klara indiko pri la funkcio de vorto en la frazo);



2) la nekonsciaj influoj (la jida, tre ofte; la rusa kaj la pola, en multaj kazoj, precipe koncerne la sintakson, la semantikan valoron de la vortoj (plena kovras la semantikan kampon de la rusa polnyj, ne tiun de la franca plein aŭ de la latina plenus: plena vortaro ne povas tradukiĝi france alie ol per 'dictionnaire complet', dum en la rusa oni diras polnyj slovar') kaj la parolturnojn (elpaŝi kun propono estas laŭvorta traduko el la vystupit' s predlozheniem);



3) la konsciaj pruntoj el konataj lingvoj (precipe el okcidentaj vivantaj lingvoj kaj el la latina, fojfoje el la malnovgreka: kaj, pri, pluralo per -j);



4) la ideoj kiujn Zamenhof ĉerpis el lingvoj kiujn li ne konis.



Ĉi-lasta punkto necesigas klarigon. La plimulto el la aŭtoroj, kiuj pritraktas la etimologion de Esperanto, opinias ke endas limigi la esploron je la lingvoj kiujn Zamenhof sufiĉe profunde scipovis (6)

. Sed homo, kia li estis, scivolema pri ĉio rilata al lingva komunikado, tre probable konsultis en bibliotekoj vortarojn kaj gramatikojn de fremdaj lingvoj, kaj priskribojn de lingvoj en enciklopedioj kaj aliaj verkoj. Nenio malhelpis, ke li efektivigu tiajn esplorojn, ekzemple, kiam li estis studento en Moskvo. La demando pri la etimologio de Esperanto estas do tute ne simpla. Estus kompreneble tro facile bazi sin sur hipotezaj kaj nekontroleblaj faktoj por klarigi frapajn similecojn, sed ne estas malpli certe, ke multaj faktoj restas neklarigitaj se oni limigas sin al tio kio estas aŭtentigita en la vivo de Zamenhof. La asimila kapablo de tiu homo estis tiel granda, lia motivado tiel forta, lia kapablo sintezi tiel disvolvita, ke li ne povis ne konsideri ĉiujn materialojn kiuj pasis sub lia mano.



Ĉu li povis inventi, per nura logiko, sistemon de nombrado perfekte paralela al la ĉina (ĉina shi '10', san '3' > shisan '13', sanshi '30', sanshi san '33', Esperanto dek, tri > dektri, tridek, tridek tri). Tio eblas. Sed kiu povus aserti, ke li ne legis priskribon pri la ĉina lingvo en la universitata biblioteko de Moskvo aŭ en biblioteko varsovia, kaj ke de tie venis la ideo? Aŭ, se preni alian ekzemplon, vortoj kiel voĉo ĉielo estas klarigeblaj nur per referenco al la itala. La klarigo per la latina povus eventuale akceptiĝi en la kazo de voĉo, sed ne de ĉielo, kaj plie, la latina c antaŭ e kaj i donas ordinare c en Eperanto, konforme al la tiama elparolo en orienta Eŭropo, kio kaŭzis la formojn cent,paco, facila, ktp. Troveblas aliaj spuroj de la itala, kiel ardezo, dolĉa, ankaŭ, la sufikso eco, aŭ vorto kiel apogi kies gklarigeblas nur per la skriba formo de appoggiare.



Efektive, Zamenhof uzis plej diversajn materialojn. Eble li legis en revuo artikolon pri la nombrado en la ĉina, aŭ en libro pri la latinidaj lingvoj, detalojn pri la abundo de ingenraj substantivoj finiĝantaj per -o en la provenca (la provencaj vortoj la fenes-tro, la roso, la danso estas elparolataj preskaŭ ekzakte, inkluzive de la akcento, kiel la esperantaj respondaj vortoj la fenestro, la rozo, la danco). Alia ekzemplo: en pluraj karibaj kreolaj lingvoj oni diras lisamsence kiel en Esperanto. Ĉu li kaj pli estas iaj kompromisaj formoj, aŭ pruntoj el la kreola sekve de legado de artikolo pri tia lingvo? Ni probable neniam havos certecon pri tiuj punktoj, sed tiujn eblecojn estas saĝe memori.



Tial, kiom ajn konvinka povas esti argumentado pri la influo de la jida sur Esperanton, ĝi rezultos nur en iu grado de probableco koncerne faktoron inter aliaj en konverĝa aro, en kiu la reala dozo de la diversaj elementoj restos ĉiam nedifinebla, krom kelkaj kazoj aparte klaraj kiel superjaro, dikfingro, ktp. Cetere, se ni povus pridemandi Zamenhof, ni ne akirus pli certan respondon: la cerba agado estas grandparte nekonscia, kaj la ellaborado de la “lingvo internacia de doktoro Esperanto” ne estis escepto.



____________


1. Tra la originala teksto estas uzataj la terminoj schriftbild kaj lautbild, kiuj aperas tie ĉi respektive kiel skriba formo kaj sona formo, aprobe de la aŭtoro. [La tradukinto]


2. “Antaŭ tridek jaroj, kiam mi laboris kun la jida lingvo kun varma amo”.


3. Tiuj estas ŝpalie, ŝpat, ŝpinak / ŝpinat, ŝpindl, ŝpinen, ŝpion, ŝpricn, ŝporn, ŝprot, ŝtab, ŝtang, onŝtaplen, ŝtal, ŝtat, ŝtempl, ŝteyn, ŝtof, ŝtol, ŝtopn, ŝtopsl, spermacetn, specjel, specifirn, spiralik, spiritualizm, sporadish, spritne, stadie, stamin, statik, stacje / stancj, statue, statur, status, step, stil, stimulirn, stoish, stole, strikt, strof, struktur, studjum, student, stuko, stur.


4. La anglalingva citaĵo kiun la aŭtoro aperigas tekstas: “What are the origins of Esperanto hejmo and hejti? Yiddish has heym and heytsn (...). German has Heim and heizen, with /aj/. Esperanto has a diphthong /aj/ and one would therefore expect that, if from German, these words would be pronounced *hajmo and *hajti. It is hard to believe that Zamenhof would borrow these words from Yiddish and we must therefore link them in some way with German (...). The answer is that Zamenhof borrowed the schriftbild rather than the lautbild.”


5. Liaj unuaj projektoj inkluzivis rektajn pruntojn el la hebrea. Origine Zamenhof deziris prilabori lingvon destinita al la judoj, kiel li diris en intervjuo aperinta en 1907 en la londona Jewish Chronicle.


6. “Ne estas science proponi kiel etimon vorton el lingvo kiun Zamenhof ne scipovis” (Gaston Waringhien, citita per Albault (1961), p. 87).



BIBLIOGRAFIO



Albault, Andrй (1961) "Etimologio, pra-Esperanto kaj Mistrala lingvo", Esperantologio, 2, 2.


Gold, David L. (1980) "Towards a Study of Possible Yiddish and Hebrew Influence on Esperanto" in Szerdahйlyi, Istvan (rйd.) Miscellaneous Interlinguistics (Budapest: Tankцnyvkiadу), 300-367.


Gold, David L. (1982) "Plie pri judaj aspektoj de esperanto" Planlingvistiko 1, somero, 7-14.


Golden, Bernard (1982) "The Supposed Yiddish Origin of the Esperanto Morpheme edz", Jewish Language Review 2, 21-33.


Holzhaus, Adolf (1970) Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinki: Fondumo Esperanto).


Piron, Claude (1981) "Esperanto: European or Asiatic Language?"

, Esperanto Documents No 22 A (Rotter-dam: Universala Esperanto Asocio).


Silfer, Giorgio (1983) "Hipotezoj pri kriptaj aspektoj de esperanto" Planlingvistiko 2, aŭtuno, 4-10.


Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: J. Rйgulo).



Elfrancigis: Doron Modan


http://me.in-berlin.de/%7Emaxnet/esperanto/piron/jida.doc


Forgesita saĝulo:


esperantisto Charles Baudouin



"Mian junan aĝon markis admira miro pri Bernheim, kiu, metinte homojn en hipnotan staton, ordonis al ili bruligi al si manon per tuŝo al malvarma forno, kaj la brulvundo sur la haŭto videblis". Tiu frazo, el Suggestion et Autosuggestion, montras, en kio radikas la volo de Charles Baudouin kompreni la homan psikon. Li tiam loĝas en Nancy (Francio), kie li konstatas la terapian efikecon de Йmile Couй, kapabla resanigi el tre diversaj patologiaj statoj per simpla utiligo de la imago.



En franclingvaj landoj - ĉu ankaŭ en Brazilo? - ĵurnalistoj kaj politikistoj ŝatas uzi la esprimon "Couй-metodo" por signi manieron kaŝi al si la veron pri io negativa. Ili konfuzas imagi kaj kredi. Se vi suferas pro malvarmo, tute ne helpas kredigi al vi, ke estas varme. Io en vi diros: "Vi mensogas, malvarma vi sentas vin". Sed se vi sukcesas meti vin en iom meditan staton, senstreĉan, kaj imagi fajron, imagi, kiel oni sentas sin ĉe fajro aŭ sub varmega suno, retrovi la memoron de fojo, kiam vi estis en varmega atmosfero, kaj lasi vian menson restadi en ĝi, tiam vi povas konsiderinde malpliigi la impreson de malvarmo. En Tibeto joganoj kapablas sidi rekte sur neĝo kaj ĝin fandi, ĝis eta lageto ĉirkaŭas ilin, nur per uzo de tiu potencialo kuŝanta en la homa imago. Tiun metodon aplikis Couй. Li helpis la pacienton imagi sian staton ŝanĝita, kaj tiu imago agis stimule alresaniĝo. Li rimarkis, ke tiun kapablon eblas trejni per ekzercado. Ekzemple, oni povas ekzerci sin malrapidigi sian korritmon batante takton iomete pli malrapidan ol la ritmon efektive perceptatan. Post iom da tempo la koro adaptiĝas al la takto. La koncernajn psikajn meĥanismojn Baudouin esploris. Tiel estiĝis lia doktoriĝa tezo, "Sugestio kaj memsugestio" (1920), en kiu troviĝas la frazo ĉi-komence citita.



La sugestia efiko, kiun Baudouin esploris kaj uzis terapie, efektiviĝas grandparte en tio, kion oni nomas la "nekonscio". Nia konscio kompareblas al komputila ekrano aŭ al la ekraneto de elektrona kalkulileto. En tiuj aparatoj disvolviĝas multaj aferoj, kiuj ne aperas surekrane, kaj kiujn ne eblas kontroli sen detala inspekto al la meĥansimoj, kiuj funkcias ekster nia vida percepto. En kalkulilo fakte estas tri tempoj: a) sur la ekraneto aperas la ciferoj de la donitaĵoj, b) okazas ene laboro nevidebla kaj nekontrolebla, tute sendependa de via volo, kaj c) sur la ekraneto jen aperas la rezulto. Simile, la sugestia efiko enhavas tri fazojn: en la unua, oni perceptas ion; la dua disvolviĝas en la nekonscio, ekster niaj sentoj, perceptoj kaj volo; la tria estas la rezulto, efektiva, konstatebla. Unua fazo: vi vidas afiŝon (aŭ multajn afiŝojn) kun la vortoj "Trinku Koka-Kolaon". Dua fazo: tiu kvazaŭordono iras sian vojon sub la sojlo de via konscio, tie renkontas memorojn pri plaĉaj spertoj kun tiu trinkaĵo kaj pri aliaj afiŝoj, en kiuj ĝi estis asociita al gaja simpatia etoso. Trie: vi sidas en restoracio, kaj sen pripensi vi kvazaŭ reflekse tuj mendas Koka-Kolaon.



Kompreneble, la realo ne estas tiel simpla. En la dua fazo, la ordona mesaĝo povas renkonti tutan kompleksan reton de ideoj kaj sentoj, en kiu Koka-Kolao simbolas usonan imperiismon, kio, laŭ viaj politikaj ideoj, povos puŝi al forĵeto de la afiŝa influo, sed ankau memoron pri fojo, kiam vi suferis fortan ventrodoloron, kaj iu konsilis al vi trinki tiun brunaĵon, kaj ĝi agis resanige, kio puŝos al akcepto de ĝi. Ĉiu el tiuj elementoj havas propran forton kaj ilia fina efiko, kiu difinos vian agon en la tria fazo, estas la rezulto de tiu ena rivalado, kiun vi absolute ne sentas, kaj pri kiu vi eĉ ne imagas, ke ĝi disvolviĝas en vi. La grava punkto pri tio, kiun utilas memori, kvankam ĝi ne estas plaĉa kaj tial ofte kaŭzas fortan reziston al akceptado, estas, ke ni konas nur parton de niaj motivoj. Unua fazo: vi vidis la vorton Esperanto asociitan al internacia lingvo. Dua fazo: tuta nekonscia procezo okazis en vi. Tria fazo: vi decidas lerni esperanton. Se oni demandos: "Kial vi lernis tiun lingvon?" vi povos respondi sincere kun certeco, ke vian motivon vi konas. Sed apud tiu, konata, povas ekzisti dek aliaj, pri kiuj vi scias nenion, kaj kiuj kontribuis al via fina decido. Eble la persono, kiu unue en via vivo prononcis "Esperanto", elparolis ĝin per buŝo tiel bela, kun voĉo tiel muzika kaj okuloj tiel ĉarmaj, ke la nomo de la lingvo en vi asociiĝis al amemo. Ĉar tiuj faktoroj diferencas de homo al homo, la mesaĝo de la unua fazo produktas malsamajn rezultojn en la tria.



Psikanalizo



En la jaroj 20-aj disfloris psikanalizo, kaj jam ŝtormis kvereloj inter psikanalizaj skoloj. Freud, kiu kreis tiun metodon kun ĝia ampleksa teoria idearo, klarigis multajn psikajn misfunkciadojn per la hipotezo, ke seksaj deziroj, angoroj, imagoj aŭ memoroj estis forpuŝitaj en la nekonscion, kie ili agas malhelpe al efika kaj sana vivo. Sed lia disĉiplo Adler rimarkis, ke en multaj kazoj li solvas la problemojn de la pacientoj atentigante ilin, ne pri forpuŝitaj seksaĵoj, sed pri forgesitaj sentoj de malplivaloro. Ofte, niaj unuaj travivaĵoj, kiam ni estas etuloj, konvinkas nin, ke ni estas nanetoj en mondo de gigantoj. La tuta posta disvolviĝo povas resti stampita de tiu impreso tiagrade, ke al ĉio ni reagas kun la antaŭa ideo, ke ni ne sukcesos, ke estas tro komplike, ke la aliaj estas tre superaj al ni, ke ni nenion valoras, ktp. Multaj psikaj problemoj radikas en tio, laŭ Adler. Freud ne akceptis la ideojn de Adler kaj forĵetis lin el sia societo. Alia disĉiplo de Freud, unue ege admirata, poste estos same forpelita: Jung, kiu trovis en la nekonscio multajn energikernojn, rilatajn nek al sekso nek al impresoj de malplivaloro, nek al tio, kion la persono mem travivis, sed radikantajn en la spertoj de la tuta homaro, tiel ke oni retrovas ilin similaj, kaj simile simboligitaj, en plej malsimilaj kulturoj. Tiuj povas multe helpi al psika resaniĝo.



En 1915, dum la unua mondmilito, 22-jara, malsana, Baudouin estis eligita el la franca armeo kaj venis al Svislando por resanigi siajn pulmojn. Li instaliĝis en la ĝeneva regiono, kiun li ne plu forlasis. Ĉar en sia praktiko, bazita sur la sistema uzado de la sugestia efiko, li konstante utiligis la nekonscion (en la dua fazo, la nekonscia, la menso ja trovas la solvon al problemo aŭ ekirigas la resaniĝon), pli bone koni ĉi-lastan aperis al li necese. Li bone posedis la diversajn teoriojn, ĉar li sciis la germanan same bone kiel la francan, kaj tiutempe la plimulto el la tekstoj tiufakaj ankoraŭ ne estis elgermanigitaj. Li diris al si, ke oni ne povas juĝi teorion, se oni mem ne travivas ĝin. Li do decidis submeti sin al psikanalizo. Tion li faris sinsekve en la junga kaj en la freŭda skoloj. Lia konkludo estis, ke ambaŭ pritraktas serioze la psikajn problemojn, kaj tute ne konfliktas inter si, nur kompletigas unu la alian. Por li, tiuj rivalecoj estis ne nur absurdaj, sed nerespektaj al la pacientoj, ĉar ĉiu skolo neglektas psikan kampon, kiun la aliaj esploris. Kiu aŭdacus diri, je la unua renkonto kun suferanto, kiu aspekto de la teorioj plej rolas en ties psiko, kaj ĉu ties psikologiaj malfacilaĵoj solviĝos per tiu tekniko, kaj ne per tiu alia? Aliĝi al unu sola psikanaliza teorio estas kiel rigardi ion per nur unu okulo kaj el nur unu angulo: oni perdas la reliefan percepton.



Tendencoj strukturitaj kiel frazoj


aŭ la diversaj avataroj de la pratendenco esti pli



Rigardu belan arbon, riĉan je multaj sukplenaj persikoj. Ke ĝi iĝos granda kaj bela, kaj produktos fruktojn, tio jam estis programita en la persikkerno. Simile, laŭ Baudouin, homa psiko estas programita por spirita disvolviĝo kaj produktado de spiritaj, artaj kaj sociaj fruktoj. Ĝi emas al nememcentra pliiĝo: ĝi strebas al pli-esto, al kompletiĝo, celanta senti sin pli bone per pli harmonia kunordiĝo kun la kunhomoj por la plejbono de ĉiuj. La ĝenerala movo de la psiko cele al memrealigo konkretiĝas per tendencoj, kiuj estas kvazaŭ disbranĉiĝoj de la pratendenco esti pli; tiuj estas organizitaj kiel frazo kun subjekto, verbo (predikato) kaj objekto, kun ebla reorientiĝo je la tri niveloj. Tendenco estas latenta, sed aktivigebla, ago (verbo), aperanta en iu vivanta (subjekto) kaj celanta iun aŭ ion (objekto).Ĝenerale dum la vivo ĉiu el tiuj modifiĝas: la komencajn subjekton, verbon kaj objekton multaj novaj anstataŭas aŭ kompletigas sinsekve. Intensega deziro, ke Brazilo venku Germanion en piedpilka tutmonda konkuro, povas esti la postlonga avataro de tendenco, kiu, komence, en la frua infaneco, estis: "mi" "eliminu" "mian fraton", kaj/aŭ de tendenco, kiu tiam estis "mi" "frakasu" "la senton ke mi estas tro eta". La forto de la komencaj sentoj trairas la tutan serion de transformiĝoj. Tiel eblas klarigi la intensan emocian implikiĝon de la matĉospektanto, senproporcian kun la naturo de simpla luda aktiveco.



Sep rivaloj en unu homo



Ligiĝante unu al la alia, la tendencoj finfine formas kompleksajn energi-faskojn, kiuj mem kuniĝante inter si finfine produktas verajn subpersonecojn. Provante kunordigi la manierojn, laŭ kiuj Freud kaj Jung konceptis la homan psikon, kaj enmeti en la skemon faktojn konstatatajn en la propra praktiko, Baudouin finfine konkludis, ke en ĉiu el ni vivas sep relative memstaraj kaj rivalaj subpersonecoj. Tiuj formiĝas, dum la unuaj ses aŭ sep jaroj de la vivo, rezulte de duobla dialektiko: interagado inter la infano kaj la ĉirkaŭa medio unuflanke, kaj, aliflanke, inter ĉiu subpersoneco kaj tiu, kiu aperis antaŭ ĝi. Plej funde de la psiko regas la Aŭtomato, aŭ Roboto, tiu parto de ni, kiu strebas al plena sekureco evitante ĉion nekonatan kaj ĉian sin-engaĝon, kaj kiu privilegias rutinon kaj ripetadon; ĝi konsistas el refleksoj kaj kutimoj, ĝi estas la malplej persona parto de la individuo. Ĝi funkcias kiel komputilo: maŝino potenca sed sen povo krei kaj iniciati, aĵo pure meĥanika. La multaj sciencfikciaj rakontoj, en kiuj robotoj provas superi homojn, esprimas antaŭsenton pri la risko, ekzistanta en ĉiu el ni, ke niaj rutinoj, kutimoj, refleksoj, io ne-individua en ni, fariĝos pli potencaj ol niaj memstara volo, kreemo kaj inteligento kaj ol niaj spontanaj emoj.



Ju pli la infano kreskas, des pli manifestiĝas la Sovaĝulo, formita el la tendencoj, kiuj strebas al efektivigo de la praemocia, instinkta potencialo: ĝui, venki, liberi. Io tre memcemtra, postulanta tujankontentigon sen atento al la aliaj, vivas en ĉiu el ni, kaj disponas nekalkuleblajn kvantojn da energio. Estas kvazaŭ fonto de ĉiaspecaj deziroj, kies ŝprucado neniam ĉesas, eĉ se multaj neniam iĝas konsciaj. Tiu parto de personeco, la Sovaĝulo-en-ni, pli malpli koincidas kun tio, kion Freud nomis la Ĝio, ĉar ni sentas ĝin en ni, tamen kiel ion malsaman ol ni: ĝi povas postuli seksan aŭ alkoholan kontentiĝon, dum mi, mia racio, mia volo, mia mio, decidis tute alidirekte. Subjekto de deziroj je la stadio sovaĝula, la infano fariĝas objekto de rigardoj, kiam ĝi komencas paroli kaj la apero de lingvaĵo sentigas al li, kiom gravas la rilatado kun la ĉirkaŭuloj. Tiel aperas la RoluloAktoro, naskita el la bezono plaĉi kaj senti sin integrita en grupon. La roloj, kiujn ni ludas en la vivo, povas relative multe distanci de la profunda personeca aŭtenteco.



Inter tiuj subpersonecoj neeviteble aperas konfliktoj: ĉu mi kontentigu mian sovaĝulan emon ŝteli la ĉokoladon? aŭ ĉu mi akceptu la frustron kaj rolu kiel aminda knabeto, kiun ĉiuj amos? Tiel estiĝas bezono de arbitraciisto: la EgooMio, kiu arbitracias inter la disaj puŝoj de la aliaj subpersonecoj, decidas kaj sentas sin respondeca pri la tuto de la homo. La Mio ne povas fari pri si ĝustan bildon, ĉar la infana intelekto ne estas sufiĉe potenca je la aĝo, kiam ĝi formiĝas. Tiuaĝe ĝi ne povas enmeti nuancojn, la mensa bildo pri si do estas fakte karikaturo. Krome, granda parto de la impulsoj ne estas bonvenaj en eta estaĵo, kiu nepre devas esti akceptita de la medio por pluvivi. Ĝi do psike stumpigas sin, kripligas sin, repuŝante en la Ombron ĉion pri si, kion ĝi ne povas akcepti. En tiu malluma loko de la psiko la forpuŝitaj emoj de la Sovaĝulo grupiĝas kaj kuniĝas kun nepersonaj, arkaikaj tendencoj apartenantaj al la komuna heredaĵo de la homaro. Oni komprenu, ke tiuj deziroj, sopiroj, inklinoj, instinktoj estas, ne io abstrakta, sed elementoj plenaj je vivo, viglaj streboj, kiuj ne akceptas esti forbarataj. Ili provas reinvadi la Mion, kiu tre timas ilin kaj kiu reagas per intensa angoro. Estas la aĝo de premsonĝoj kaj de la timo pri mallumo. La mallumo, la nokto, ja estas la ideala medio por kaŝotaj agoj, egale ĉu seksaj, ŝtelaj aŭ konspiraj. Preterpase dirite, rasismo grandparte rezultas el emo projekcii sur homojn kun malhela koloro sentojn, kiuj fakte direktiĝas al nia Ombra parto, tiu, kiun ni ne ŝatas, kaj preferas ne vidi en ni.



Por liberigi el la angoro, restarigi ordon, kaj sekurecon, la psiko estigas Ĝendarmon, la freŭdan Superegoon Supermion, komisiitan teni la neakceptatajn tendencojn en ilia ekzilo. Tiu agas, en la personeco, kiel aŭtoritato aŭ moralisto. Estas ties voĉo, kiu diras en ni: "Ne faru tion, tio estas malica. Faru tion alian, eĉ se ne plaĉas al vi, ĉar tio estas bona". Pli alte ol la Supermio (kaj, paradokse, pli profunde) situas la Memo, kiun, nekonscie, la individuo strebas atingi. La Memo estas la plej persona parto de ni mem, kiu favoras la superadon de la internaj konfliktoj same kiel la efektiviĝon de la plej profundaj alvokiĝoj. Tiu gvidas al harmonio, al akordo ene de la personeco, kaj al akordo kun la aliaj homoj, per integrado de ĉiuj ŝajne kontraŭaj aspektoj. Dum la egoon (Mion) regas logiko kaj sento pri propraj interesoj, la Memo prezentas de ĝi transcendan version, doneman, sindoneman, plenan je humuro, kapablan fajne nuanci, riĉan je povo kunvibri, kunsenti kaj kompreni. Kiam la Memo disvolviĝis, oni havas funde de si tavolon da kvieto kaj feliĉo, kiun nenio povas ataki, sed kiu tamen povas kunekzisti kun suferado alinivela. La feliĉa etoso, kiu situas pli profunde, helpas elporti la suferadon kaj transformi ĝin al anima forto.



Necesus multaj pliaj paĝoj por plene klarigi pri Baudouin. Necesus montri, kiel, nur post kiam li eltrovis sian komprenon de personeco formita el sep "uloj-en-ni", li rimarkis, ke li trafis ion delonge konatan de aliaj kulturoj, kiel praaj hindaj ideoj, ĥaldea astrologio aŭ la "Sep restejoj de la animo" de Sankta Tereza de Avila. Indus pritrakti lian poezian verkadon, lian talenton de desegnisto, lian humuron, kaj ĉefe lian plenan homecon. Li estis humila, modesta. Eble tial li grandparte forgesiĝis. Sed, feliĉe, ne tute. En la Instituto, kiun li fondis en 1924, kaj kiu plu fidelas al lia spirito, mi ricevis mian psikoterapian formiĝon. Kaj pro tio mi sentas min ege danka al li.

___________________________



Esperanto



Kun esperanto Baudouin konatiĝis kiel knabo en elementa lernejo. Lia instruisto tre ŝatis la lingvon kaj proponis al la lernantoj, kiuj tion deziris, inici ilin al ĝi. La knabo akceptis, kaj rapide atingis bonan nivelon. Al esperanto li ĉiam restis dankema kaj fidela, kvankam li preskaŭ neniam partoprenis en la esperantista vivo. Dum la Universala Kongreso de 1925, en Ĝenevo, li prelegis en la Somera Universitato. Tiu esperantlingva prelego poste publikiĝis kun la titolo La arto de memdisciplino. Li jen kaj jen verkis artikolojn favorajn al la lingvo. Kiam aperis lia franca traduko de Ifigenio en Taŭrido, de Goethe - li francigis plurajn verkojn el la germana literaturo -li publike diris, ke multe helpis lin la esperanta versio. Kvankam li neniam vizitis kunvenojn, li ĉiujare fidele pagis sian kotizon al la ĝeneva esperanto-klubo La Stelo, ĝis sia morto en 1963.



___________________________



Ekzemplo de psika konflikto



La subpersonecoj estas kvazaŭ voĉoj kverelemaj. Ili kondutas kiel rivaloj, ĉiu kun volo diktatori. Jen junulo en grupo, en kiu rondiras haŝiŝa cigaredo. La Ĝendarmo-en-li malpermesas, ke li fumu. Sed la Rolulo rebatas: "Se vi rifuzos, la aliaj en la grupo forĵetos vin". La knabo sentos sin kulpa rilate al la leĝo, se li fumos, kulpa rilate al la grupo, se li diros: "ne". La Sovaĝulo povas, laŭ la propraj emoj aŭ perceptoj, alianciĝi ĉu kun la Rolulo ("Mi neniam fumis haŝiŝon; nova sperto estas alloga") ĉu kun la Ĝendarmo ("Kial mi imitu la aliajn? Tiu odoro efikas al mi naŭze"). La Aŭtomato ĝenerale intervenas alvokante al neŝanĝo: "Nekonata afero! Mi ne scias, kiel ĝi efikos, mi timas". La Ombro diras: "Estas en tiu drogo io fascina, kio ŝancelas min". Ĉiuj ĉi voĉoj trafas la Mion, kiu provas enmeti en sian reagon la informojn, ofte partajn kaj erarajn, kiujn li akiris pri la realo. Ties fina decido dependos de tio, ĉu ĝi pli atentos unu juĝon ("Haŝiŝo misformas la perceptojn, ĝi estas danĝera") aŭ alian ("Ne estas pli terure ol alkoholo, kiun ĉiuj senhezite sorbas"). Depende de tio, ĉu la Mio estas forta aŭ malforta, ĝi alprenos la plej racian decidon, aŭ per falsaj raciecaj argumentoj pravigos por si la faron, al kiu ĝi elektis ne rezisti.



___________________________



La maniero psikoterapii de Baudouin



Baŭduina psikoterapio karakteriziĝas, ne per speciala metodo, sed per iu spirito, iu maniero aliri la problemojn, kiu integras diversajn metodojn. La psikhelpa laboro fariĝas sur tri niveloj: 1) la konscia, kie oni jam povas multon plibonigi simple helpante la pacienton kompreni, kiel funkcias homa psiko, kaj instruante al li, kiel trejni sian volon, sian memrespekton, aŭ kiel nutri en si sentojn sanigajn; 2) la apudkonscia, kie efikas sugestio (tiu apudkonscio estas parto de la psiko, kie aferoj, kvankam ne konsciataj, tamen estas relative proksimaj al la konscio; tie troviĝas elementoj nek klare konsciaj, nek plene nekonsciaj, oni povus diri: percepteblaj kvazaŭ tra nebulo se oni vere direktas sian atenton al ili); 3) la nekonscia, rezistanta al konsciiĝo, kie terapio povas agi ĉefe per analizo de la tie agantaj meĥanismoj aŭ kondukante la pacienton al renkonto kun nekonsciaj elementoj (memoroj, imagaĵoj, sentoj, simboloj el la pratempa homa spertaro, ktp.).



___________________________



Du poemoj de Charles Baudouin, originale verkitaj en esperanto



Unueco



Kiom estus bele se vi povus kunigi nur per sola ĉirkaŭpreno


Kiel per ronda templa kupolo


Ĉiujn amojn de via koro, ĉiujn diojn el spirito via,


Por formi el ili vian veran lokon, centron kaj patrolandon,


Por ke ĉirkaŭ vi regu ilia nerompebla grupo


Kiel marmora diaro!


Sed tiel ne estas donite.


Ĉu vi volas, aŭ pensas, aŭ amas, la punktoj de via sorto estas diversvojaj steloj.


Senĉese vi devas foriri, alfluo-refluo, kiun iu astro altiras.


Sed ĉiu foriro estas por vi disigo kaj disŝiro.


Tia estas la leĝo, tia estas via sorto - akceptu ĝin:


Esti inter najloj-steloj kiel diskvaronigita Kristo.



Mi tediĝis de la vortoj



Mi tediĝis de la vortoj, de la ideoj, kiujn mi tro ofte ĉifis - kiuj similas malpurajn ĵurnalojn sur la pejzaĝo -


Mi tediĝis de ĉio interstaranta inter mia respondo kaj la alvokoj de l' mondo.


Kiel korpo resaniĝanta malfermas siajn porojn al dolĉa suno de l' ŝviteta printempo,


Mi volas relerni la varmetan tuŝon de l' aĵoj.


Mi volas peseti la subtilan pezon de l'unua suno konkave de la molaj manoj,


Mi volas rekoni la akran odoron, kunmetitan el musko kaj velkitaj folioj,


Kiun eligas inter la fingroj la arbara tero.


Mi volas relerni l'alfabeton de ĉio, kion la infano ame tuŝas.



Resuma tabelo pri la Mio (egoo) kaj ties ses kunuloj



Kiam la komandejon de la personeco okupas

kiu abomenas

oni agas

por

timante

la Aŭtomato

ŝanĝon

rutine, pasive

plu esti (sekure)

sin-engaĝon

la Sovaĝulo

obstaklojn

impulse

tuja kontentiĝo

nenion

la Rolulo aŭ Aktoro

malplaĉi

adaptiĝe

senti sin amata

iĝi forĵetita, ekskludita

la Mio (egoo)

nekoherecon

laŭcele kaj decide

realigi siajn interesojn

ne regi la situacion

la Ombro

subpremiĝon

devojiĝe, ne komprenante sin mem

atingi nekonscian, nekomprenatan celon

esti nenormalulo

la Ĝendarmo

ne-obeon al reguloj

laŭ principoj

tion fari, kion, siaopinie, oni devas fari

punon (aŭ senton, ke punon oni meritas) aŭ perdon de sinrespekto

la Memo

neintegron, nekompletecon

saĝe, kreeme, harmonie, humure, indulgeme sincere

plenumi sian multflankecon kaj utili al kolektivo

ne esti aŭtenta, ne esti plene si mem



(Brazila Esperantisto, julio 2002, paĝoj 13-17)

La nova tutmonda lingvoordo: neracia kaj masoĥisma



– Profesoro, kion vi, kiel psikologo, opinias pri la nuna tutmonda lingvoordo?



– Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.



– Kio estas masoĥisma en ĝia sinteno?



– Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan. Fakte, ĝi ne vere elektis, ĝi lasis la forton de inerteco konduki ĝin al situacio, en kiu 8 elcentoj el la homaro senmerite ricevas ĉiujn privilegiojn de supera kasto, dum 92 elcentoj rezignacie akceptas malsuperan pozicion. Denaskaj anglalingvanoj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon, dum ili mem elspezu neniom da energio tiurilate. Tio estas tipa sinteno de supera kasto, same kiel ilia nekonscio pri la amplekso de la tasko, kiun ili atendas de la aliaj. Ne spertinte la neceson lerni lingvon, la plimulto el la anglalingvanoj ne scias, kiom da laboro tio postulas.



– Kaj kial vi diras, ke neracie ni agas?



– Je la nomo de raciecigo entreprenoj ne hezitas senlaborigi centojn aŭ milojn da dungitoj, sed la lingva sistemo nun uzata internacie estas ĉio ajn, krom racia. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, antaŭ nelonge diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro" (English is just a tool, a software) (1)

. Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro – ĉe sama nombro da lernhoroj semajne ‑, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Mi ĵus legis anglalingvan leteron de junulo, kiu studis la anglan dum sep jaroj, vojaĝis en Usono, pasigis monaton en San Francisko, do ne estas sensperta pri tiu lingvo, sed en tiu letero li skribis I hardly worked ('mi apenaŭ laboris') volante diri 'mi streĉe laboris', 'ho lavorato duro' kaj I will eventually accept your suggestion ('mi finfine akceptos vian proponon'), kredante, ke li diras 'eventuale mi akceptos vian proponon'. Mi rilatas kun multaj personoj el la tuta mondo, kiuj studis Esperanton dum maksimume unu jaro, mi legas multajn tekstojn, kiujn ili skribas, kaj neniam mi trovas similajn grave miskomprenigajn erarojn.



– Laŭ vi la socio malemas rigardi al la realo fronte. Kiel?



– Ĝi ne akceptas dediĉi iom da mensa energio, iom da atento, al la demando: "kio estas en la intereso de la plejmulto en la kampo de tutmonda lingva interkompreniĝo?". Ĝi eliminas la demandon dirante: "Ĉio funkcias bone dank' al la angla". Sed tio ne estas vera. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ankaŭ tiurilate la socio ne kuraĝas rigardi fronte la situacion. Ĝi havas neniun kompaton por tiuj, kiuj suferas pro la lingva malekvilibro. Tamen ili estas multegaj: eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉa por delikataj traktadoj; turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi, kion li sentas, al la tajlanda au brazila doktoro; rifuĝinto suferanta pro terura soleco, ĉar neniu ĉirkaŭe parolas lian dialekton… Sed anstataŭ vidi ilin viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj: "se ili ne kapablas komprenigi sin, estas ilia kulpo, ili ja nur devis lerni lingvojn." Kvazaŭ estus tiel simple en la vivkondiĉoj de la plej multaj! Al la viktimoj de nia absurda sistemo oni povas alkalkuli ankaŭ la milionojn kaj milionojn da junuloj de la tuta mondo, kiuj semajnon post semajno dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, kaj senkuraĝiĝe konstatas, ke ĝi pli kaj pli montriĝas pli forta ol ili. La menso kirliĝas, kiam oni pensas pri tiu grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio, kaj pri ĝiaj mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro.



– Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?



– Iurilate jes, sed tio ne estas kialo por rifuzi serĉi solvon vere optimuman. Tamen la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero a. Nur en anglalingvaj landoj oni ne prononcas ĝin simple kaj konstante /a/, sed jen /йj/ (case), jen io inter /a/ kaj /и/ (bad), jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /т/ (hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru ekzemple la vortprovizon. La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj en aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso ‑isto, vi mem formas dentisto el dento, kiel vi formas programisto (programmatore) el programi ('programmare'), seruristo('magnano') el seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore') el paroli ('parlare').



– Sed ĉu vere temas simple pri malinklino fronti al la vero?



– Jes. Se vi volas koni la veron, vi komparas. Por koni la efikecon de nova medikamento, oni komparas ĝin en la praktiko al konataj medikamentoj kaj al placebo. Estas tre facile kompari la komunikan kaj sin-espriman nivelon de homoj, kiuj lernis la anglan unuflanke, kaj kiuj lernis Esperanton aliflanke. Sed oni devigas milionojn da homoj studi la anglan eĉ ne demandinte sin, ĉu ĝi estas bona komunikilo je tutmonda skalo. Oni evitas kompari ĝin en la praktiko kun Esperanto. Multaj politikistoj, intelektuloj kaj aliaj gravuloj esprimas sian malestimon pri Esperanto, sed neniu el ili bazas siajn komentojn sur efektiva rigardo al la lingvo. Ĉu vi rajtas juĝi restoracion, en kiu vi neniam manĝis? Aŭton, kiun vi neniam kondukis? Sed negativaj komentoj pri Esperanto neniam baziĝas sur konatiĝo kun la lingvo, kia ĝi estas fakte uzata (ekzemple sur observo de kunsido en tutmonda kongreso, sur studado de serio da magazinoj, sur lingva analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj), kaj ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni forĵetas Esperanton (uzo de la angla, de samtempa interpretado, komunikado per gestoj, ktp).



– Mi notas indignon en via tono…



– Kompreneble mi indignas. Tiu maniero procedi estas tute kontraŭa al la principoj de objektiveco normale aplikataj en juro, en scienco, en demokratio ! Se juĝantaro kondamnas akuziton sen kolekti informojn kaj studi ilin, ĉu tio estas normala? Pro tiu timo fronti al la vero, la socio ne proponas taŭgan solvon al la problemoj, kiujn kaŭzas la lingva diverseco. Ĝi donas al eta frakcio de la monda loĝantaro konsiderindan avantaĝon, je kiu ĝi absurde senigas sin: tiu avantaĝo iras ne nur al anglalingvaj popoloj, sed ankaŭ al la sociaj tavoloj sufiĉe riĉaj por ke la gefiloj iru universitate studi en Usono, Britio aŭ Aŭstralio.



– Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima rilate lingvojn ?



– Certe plia afero, kiun nia socio rifuzas rigardi fronte estas la malfacileco de la lingvoj. Se vi kolektas reklamojn pri lingvolernado, vi konstante retrovas la saman mesaĝon: "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Tiu mesaĝo estas trompa. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lernado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri publika instruado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en kursoj; ke lingvoj estas kompareblaj al komputaj programaroj kun milionoj da programoj kaj subprogramoj, kiuj kontraŭdiras unu la alian. La junulo, kiu kredis, ke hardly signifas 'duro', 'duramente', ne sciis, ke la normala programo "por formi adverbon aldonu –ly al la adjektivo" devas en tiu aparta kazo voki subprogramon: "tio ne validas pri hard; hardlysignifas 'apenaŭ'." Sed krei ĉiufoje tiajn subprogramojn estas terura tasko por la cerbo, ĉar se ili ne estas instalitaj en la menso kiel refleksoj, oni ne parolas flue.



– Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?



– Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan metodon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke en la mondo nun 90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu peno, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.



– Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?



– Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili tre pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto, ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn, multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la europkontinentaj au aziaj tradiciaj pensmanieroj. Krome, sed priparoli ĉi tion longigus nian interparolon netolereble, agas politikaj faktoroj. Kiel montris Robert Phillipson en Linguistic Imperialism (Oxford University Press, 5-a eldono: 2000) aŭ Charles Durand en La Mise en place des monopoles du savoir (Parizo: L'Harmattan, 2001) ekzistas tuta precize planita politiko de la anglalingvaj landoj por akceptigi la anglan kiel duan lingvon por ĉiuj kaj rikolti el tio multajn politikajn kaj ekonomiajn avantaĝojn. La tuta potenco de la plej riĉa lando en la mondo subtenas tiun politikon, kaj profitas el ĝi: ĝi akceptas multajn centojn da miloj da studentoj el la tuta mondo, kiuj iras studi tie por akiri la lingvon, kaj ĝi sendas milojn da instruistoj, kiuj lernigas la anglan al miloj da lernantoj kaj subtile transdonas la pensmanieron ligitan al ĝi. En la Bangkok Post de antaŭ kelka tempo Sirikul Bunnag skribis: "Tajlando kaj Azio havas bonegajn universitatojn. Sed la monrimedoj kaj plej bonaj studentoj estas konstante forsuĉataj fare de la anglalingvaj landoj. Lastjare 547.867 junuloj el Tajlando studis en la sola Usono".



– Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?



– Eble la situacio en Eŭropa Unio, kun la aliĝo de novaj membroj kaj do de novaj lingvoj, devigos al de-baza studado de la tuta problemo. Sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Mi ne scias. Mi esperas. Ĝenerale la plej bona sistemo finfine venkas, eĉ se ĝi devas superi multajn obstaklojn. La arabaj ciferoj bezonis kvar jarcentojn pro venki la romajn, kiuj estis multe pli komplikaj kaj malpli demokratiaj (infanoj kaj kamparanoj ne povis fari elementajn operaciojn; tion kapablis fari nur matematikistoj). La metra sistemo estis elpensita de monaĥo ĉirkaŭ 1660 kaj ankoraŭ nun ne estas akceptita ĉie (kaj Usono ankoraŭ uzas sian nekoheran, komplikan, arkaikan mezursistemon !) Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet. Krome, la funda masoĥismo de la homaro , kune kun la emo de tiuj, kiuj havas aŭ kredas havi superecon, ĉion fari por ne perdi tiun avantaĝon, plu agas por ke oni rifuzu ekrigardon al alternativoj, kiuj faciligus la vivon de milionoj, kaj metus pli da justeco en la mondon. Tamen mi esperas, ke estas sufiĉe da homoj kun intelekta honesteco por konscii, ke la ideo, ke nenio estas farinda, povus esti malprava kaj do indas esti kontrolata, kaj ankaŭ ke forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por akceptebli. En alia kampo, oni nomus tion diskriminado kaj severe kondamnus la respondeculojn. Sed nia socio ankoraŭ ne estas sufiĉe matura por tion percepti.



____________


1. Yomiuri Shimbun, angla eldono, 2002.04.17



Intervjuo al Claude Piron


Intervjuis Giorgio Bronzetti


www.disvastigo.it


La unua devo estas alfronti realisme la situacion



Ni petis la konatan aŭtoron kaj psikologon Claude Piron komenti la lastatempajnproblemojn inter la estraro kaj la Centra Oficejo de UEA. Jen kion li skribis:



Mia sperto pri neesperantistaj internaciaj organizoj instruis al mi,ke tre ofte estas malbona laboretoso, kiam homoj el diversaj kulturoj devaskunvivi, esti kune la tutan tagon, kaj kune labori. Okazas multajmiskomprenoj. Homoj ja havas malsamajn ideojn pri tio,kio estas grava aŭ ne, deca aŭ ne, oportuna aŭ ne, ktp, aŭ pri la manierosin teni unu rilate la alian, komuniki. Krome, la fakto vivi malproksime delanaskiĝlando kaj baza familio ofte kaŭzas frustrojn (eble nekonsciajn), kiujnegative efikas sur la etoson.



Mi travivis tion tre akre en UN, Novjorko,kiam mi estis juna kaj tie laboris. Mi neniam poste renkontis tielmalagrablan, fakte suferigan, senesperigan labor-etoson. Estas do probable,ke parto de la problemoj estas ligitaj al tiu diverskultureco kaj restadofor de la hejmo.



Bedaŭrinde, mi ne vidas, kiel solvi la problemon. Necesus, ke ĉiuj havuprofundan volon rebonigi la etoson, sincere paroli inter si pri la problemojpor ilinanalizi konsiderante ilian sentan aspekton (sed eĉ tiurilate popolojhavas malsamajn tradiciojn, kaj tiuj diferencoj povas havi negativaninfluon), akcepti, ke aliaj povas reagi tre malsame, provi superi lakonfliktojn evitante, ke iu venku kaj iu malvenku, ktp. Tio postulas multajnalte homajn kvalitojn, kiujn oni ne povas postuli de mezuma persono.



Laŭ mia sperto, la plej grava faktoro en tia situacio estas la personecode la estro. Se li aŭ ŝi estas diplomata, komprenema, firma, kapablakomunikikun respekto tamen ne tolerante fuŝojn, la situacio povas reboniĝi. Sed,statistike, kiom da homoj ekzistas kun tiuj necesaj ne tiel oftaj kvalitoj,kiuj akceptus labori por Esperanto-institucio?



Kiom koncernas la mesaĝon de Jukka Pietilдinen [kiu postulas demision de la tuta estraro], mi diros nur, ke ne eblas aprobi aŭ malaprobisen havi precizajn detalojn pri tio, kion signifas "ne eblas kunlabori". Porpovi eliri el la situacio, necesas scii ekzakte, pri kio temas.



Kunlaboropri kiu tasko? Kiam?



Ĉu temas pri miskomprenoj en interŝanĝoj kun laestraro? Ĉu iu en la estraro aŭ oficistaro rifuzas agnoski, ke li aŭ ŝijen kaj jen eraras kaj devas ripari? Se jes, kiu? Pri kio?



Ĉu iu sentis sininsultita, insultata? Ĉu iu havas la senton, ke oni postulas de li aŭ ŝiion neeblan? Ĉu iu mensogis, promesis ion, kio neniam estis plenumita, aŭrifuzas frontealiri tiun aŭ alian malfacilaĵon, aŭ malemasdiri precize, kion fari, antaŭ tiu aŭ aliaproblemo?



Ĉu iu aliras la taskojn neserioze, sen sento pri respondeco? Ĉuiu trudas tiel nerealismajn ideojn, ke la aliaj nur povas senkuraĝiĝi,kaj tiu unua tamen rifuzas ŝanĝi sian starpunkton?



Ĉu instrukcioj estas foje, ofte, neklaraj? Ĉu oni riproĉas al homoj, kionili faris, kvankam oni ne precize instrukciis ilin? Kiuj ekzakteestas la kritikoj aŭ riproĉoj de la estraranoj pri la oficistoj kaj de laoficistoj pri la estraranoj?



Tiel longe, kiel ni havos nurĝeneralajn impresojn kiel "ne eblaskunlabori", eblos nenion fari. La unua tasko estus do precizigi lastreĉiĝojn per konkretaj ekzemploj. Sed tio postulus, ke oficistoj kuraĝuprecize kritiki la estraranojn, kaj reciproke, kaj tian kuraĝon homoj povasne havi, (ankaŭ fojfoje pro kulturaj kaŭzoj: mi scias nenion pri la koreakulturo - mi nun aludas al Lee, kiun, cetere, mi persone alte estimas - sed mi konassufiĉe da azianoj por scii, ke por multaj estus ege malfacile providiri tute malkaŝe sian opinion en tia afero).



Eble indus ankaŭ krei ian neutralanorganon, al kiu la konfliktoj kaj plendoj estu submetataj.



Mi esperas, ke mi ne sonas tro senkuraĝiga, sed kion fari? La unua devoestas alfronti realisme la situacion.



Claude Piron

Interesaj respondoj de Claude Piron



Kiam mi legis, laŭ mi tre legindan, psikologiromanon, "Tien", de Johбn Valano (kaŝnomo de Claude Piron) mi ekhavis multajn demandojn pri la pensoj kaj spertoj de la verkisto.


Jen sekvas kelkaj el tiuj demandoj kun interesaj respondoj kiuj pentras pensigan kaj inspiran bildon pri la mensa profundo, el kiu Claude Piron ĉerpas tiujn optimismon, esperon, inspiron, toleremon, feliĉigemon, kiujn respegulas lia abunda verkaro diversspeca.


Hokan Lundberg, intervjuinto



1) En "Tien" ja temas multe pri spiritaj aferoj, ĉu vi mem havis spiritajn travivaĵojn?



Jes, mi mem havis spiritan travivaĵon, kaj ĉiutage (pli ĝuste, ĝenerale, ĉiunokte), mi ... ĉi tie mankas la vortoj por klarigi... mi diru: mi vizitas spiritan spacon.



2) Kiam vi "vizitas spiritan spacon", ĉu tio okazas konscie kaj ĉu vi havas klarajn memorojn pri tio poste? Se jes, kiajn?



Eble la vortoj "viziti spiritan spacon" estas malĝustaj. Mi metas min en specialan, malfacile priskribeblan psikstaton, mi diru: memhipnotan, kaj tiam travivas meditadon au preĝadon, dum kiu okazas nenio speciala, krom sento de granda paco, kvieto, kaj de kontakto kun Iu altnivela (Dio, verŝajne). Ofte, sed ne ĉiam, mi ricevas indikojn ĉu pri io farinda, ĉu pri io miskomprenata en mia vivo au en la vivo de iu, kun kiu mi rilatas, ĉu pri aliaj aferoj. La sperto povas esti pure "spirita" (senvorta, senbilda, sen aparta sensaco), sed ĝi povas enhavi ankau bildojn, iom kiel dum sonĝo, kvankam ĝenerale pli similajn al grandaj simboloj. Estas tre malfacile priskribi la koncernan travivaĵon. Mi konstatas, ke miaj frazoj tute ne estas adekvataj, sed mi ne scias, kiel pli ĝuste esprimi min. Mi estas konscia la tutan tempon, kaj ĝenerale konservas klarajn memorojn.



3) Vi menciis Dion, ĉu eblas klarigi kio Dio signifas kaj estas por vi?



Ne estas facile klarigi tion, ĉar Dio estas trans ĉio, al kio taugas homaj vortoj kaj konceptoj. Jam la kutimaj pronomoj ne taugas, pro tio, ke Dio estas nek "Li", nek "li", nek "ŝi", nek "ĝi". Tial mi uzos la pronomon "di", neologismon, kiu laŭ mi estas la sola akceptebla. Kio sekvos, tio montras, ne tion, kio Dio estas, sed kion (kiun) mi perceptis, renkontis, ekkonis.

La devo pri intelekta honesteco devigas min agnoski, ke eble temas nur pri imagaĵoj, halucinoj, deziroj, kaj ne pri iu reala. Sed mia plej profunda sento estas, ke temas pri realaĵoj, ke tiu, kiun mi ĉi-sube iom priskribos, estas iu reala, kun kiu mi autente rilatas.

Lau tiuj, eble eraraj, spertoj, Dio estas iu, ne io. Di ne estas abstrakta principo, au ia Forto sen personeco. Estas estaĵo, kiu vivas, konas, scias, perceptas, sentas kaj rilatas kun la kreitoj / kreatoj.

Ĉio, kion oni povas diri pri di, estas kiel fuŝa traduko rilate al la originala teksto. Tamen fuŝa traduko donas ian ideon pri la originalo kaj estas pli bona ol neniu traduko.



Dio ne havas limojn. Tio signifas, ke di estas en ĉio, amas ĉiun, eĉ plej etan insekton, kiu vivas ne pli ol 24 horojn, eĉ unu etan petalon de unu eta floro sur eta planedo, kie nenu, krom di, iam ajn vidos ĝin.



Dio estas kreanto de libero. Esti libera, tio signifas havi la povon decidi fari ion stultan aŭ aĉan. Dio estas en ĉio, do ankau en heroino kaj kokaino. Di estas ankau en la homoj, kiuj sorbas tiujn. Sed tion ili faras pro sia (ne dia) libera elekto. Dio estas ankau en la sufero, kiu rezultas.



Se la kreitoj ne povus elekti aferojn stultajn aŭ aĉajn -- decidi diri "ne" al Dio, kriaĉi al di "Merdon!" -- ili ne estus liberaj, ili estus kiel automatoj kapablaj fari nur tion, kion Dio programis por ili. Ili estus do kvazau parto de Dio, ne apartaj estaĵoj.



Dio kreis / as / os nenion aĉan. Malbono aperas, kiam io ne estas je sia ĝusta loko. Kafo en mia taso estas io bona. Kafo sur mia pantalono ne estas io bona: eĉ ne plu estas kafo, estas makulo. Heroino per si mem ne estas io aĉa. Sed kiam ĝi detruas homon kaj riĉigas mafion, ĝi ne plu plenumas sian rolon, ĝi ne plu troviĝas ĝustaloke, kaj malbono rezultas. Same estas kiam forto, kio estas io bona, farighas perforto.



Dio estas amo. Dia naturo estas ami. Oni ne povas ami, se ekzistas neniu. Tial la kristana / hindua ideo pri Dio samtempe unu kaj tri aperas al mi tre verŝajna. Tial ankaŭ Dio kreas. Krei, tio estas, fare de Dio, estigi ion aŭ iun, kiu ne estas di.



Dio estas tiu, kiu estas pli ... ol ni povas imagi, kondiĉe ke post tiu "pli" oni metu vorton, kiu neniam povu elvoki mankon de amo, respekto, kompreno: Dio estas tiu, kiu estas pli amoplena, pli komprenema, pli amika, pli bela, pli forta, pli senperforta, pli ĝoja, pli arta, pli diskreta, pli plena je respekto, konsidero, estimo, pli kunludema, pli humura, pli renoviganta, pli alloganta-al-si, ktp senfine, ol oni povas imagi.



Dio estas kiel la sango en la homo. Nur dank' al ĝi ni povas vivi, sed ni kutime ne vidas ĝin, kaj kiam ni vidas ĝin, tio signas, ke okazis io nenormala, kaj ni emas timi. La sango nutras kaj purigas, kiel patrino bebon. Same Dio en ni. La sango estas ni, kaj tamen ne estas ni.



Dio estas tiu, kiu estas en mi pli mi ol mi, pli vera mi, pli vere mi mem, ol mi (ol mia libera kaj perceptata mi). Iel, mi kaj vi kaj ĉiuj estas la mano de Dio, la buŝo de Dio, la okuloj de Dio, ktp, kun tiu diferenco, ke Dio akceptas, ke tiuj ne agu nur lau diaj ordonoj, di lasas ilin liberaj.



Nun kiam mi tajpas ĉi tion, Dio fakte tajpas. Sed ĉar di estas perfekta kaj mi vivas sur planedo, sur ekzistonivelo, sur kiu nenio estas perfekta, mi nevole pli malpli fuŝas diajn fingromovojn (au pli ĝuste cerbomovojn) kaj la mesaĝo, kiun vi ricevas, ne estas la perfekta dia mesaĝo, nur iom (eble tre) malbonigita versio de ĝi.



Di kondukas la kreitojn / kreatojn al feliĉo, sed ne rapide (nur tiu nerapideco ebligas al la libereco funkcii). Di havas eternecon (t.e. senfinon da tempo) por ke ni atingu din, kiu estas la senfina vivo kaj feliĉo.



Dion ni vidas kaj audas kaj gustumas kaj flaras konstante, sed la plimulto el la homoj tion ne perceptas. Kiam mi vidas ion belan, mi vidas Dion en tiu belaĵo. Kiam mi vidas iun suferantan, mi vidas Dion suferantan en tiu estaĵo. Dio solidaras kun ĉiu el ni, kaj do partoprenas en ĉiu sufero, kio ne malhelpas din plene feliĉi. (Homo, estaĵo ege limigita, kapablas samtempe feliĉi kaj senti doloron; Dio same, sed multe pli, ĉar di ne estas limigita). La kapablo percepti belecon, ĝui pri mirinda pejzaĝo, aŭ muziko, aŭ ies rideto, estas ioma partopreno nia en la dia vibrado en ni.



Mi povus paroli pri Dio dum horoj kaj horoj, kaj tamen ĉiufoje preterlasi ege gravajn aspektojn. Mi do finas nun, sed ne ĉar la temo estas elĉerpita.



4) Ĉu viaj spertoj pri Dio venis al vi dum "ekbrileto" aŭ ĉu ili evoluis dum longa tempo en vi?



Nek unu nek la alia. La unua renkonto estis longa kontakto. Mi provos rakonti, sed estas ege malfacile, ĉar tia sperto similas nenion, por kio vortoj ekzistas.

Mi tiutempe laboris en Monda Organizo pri Sano. Dum kafpaŭzo, mi diskutis kun kolegoj, ĉiuj ateistoj, kaj unu diris: "Dio estas nur la produkto de homa imago". Reveninte hejmen, mi je la kutima horo enlitiĝis kaj ekdormis, sed iam, dum la nokto, mi vekiĝis, kun tiu frazo ripetiĝanta en mia kapo. Tiam mi subite sentis min transportita al alia ... kiel diri? ...dimensio, sfero, universo. Mia korpo kuŝis en la lito, kaj mi iel sentis ĝin, kaj sentis la korpon de mia edzino apud la mia, sed mi (mia persono) ne plu estis en ĝi, sed en alia loko. Kaj jen mi devis elekti inter du ebloj: ĉu "Dio estas la produkto de homa imago" ĉu "Homo estas la produkto de dia imago". La stranga afero estis, ke mi vidis ambaŭ elekteblojn, kaj tamen mi vidis, ke nur la dua estas vera. Sed la fakto tion konstati ne forprenis la devon decidi favore ĉu al tiu, ĉu al la alia. Alivorte mi havis la liberon mensogi al mi, trompi min, preferi ion neveran al io vera, sed, ial, apenaŭ elportebla.

En tiu momento, mi "vidis" Dion. La vorto ne estas ĝusta. Mi nenion vidis, aŭdis, tuŝis aŭ flaris. Mi diru: Dio ekevidentiĝis al mi. Kvankam mi ne "vidis" din, proprasence, mi perceptis din kun pli da klareco ol mi nun vidas la literojn tajpatajn sur la komputila ekrano. La certeco, la klareco, la evidento estis pli granda ol pri iu ajn alia afero, kiun mi perceptis en mia tuta vivo. Dum la tuta travivaĵo, kiun mi subjektive sentis kvazaŭ jarcentojn longan, Dio troviĝis antaŭ mi, plej konkrete. Kaj mi volis murdi din. Mia reago surprizis min tiom, kiom min surprizis la subita ekmontriĝo de Dio. Post minuto da konfuzo, kreita de tiu ekapero, mi sentis nedireble fortegan deziron, ke tiu Dio ne troviĝu antaŭ mi, simple ne ekzistu. Estis vera mortigdeziro. Ĝi estis tre primitiva, besta, prahoma, mi ne scias, kiel priskribi ĝin. Sed ĝi estis ege forta. Mi vidis Dion, mi vidis, ke di ekzistas, kaj mi samtempe volis, ke mia konstato estu erara, mi volis forviŝi ĝin, mi volis, ke anstataŭ Dio estu nenio. Kvazaŭ ekzistis nur du ebloj: ĉu Dio ekzistas kaj mi ne, ĉu mi ekzistas kaj Dio ne. Mi sentis tiun streĉiĝon inter mia konstato kaj mia volo kiel neimageble longdaŭran luktadon. Mi ne luktis kontraŭ Dio, kvankam iusence tion mi sentis, mi luktis kontraŭ mia konstato. Mi rifuzis ĝin. Mi sentis ĝin terura minaco, neakceptebla. Kaj samtempe mi furiozis, ke mi luktas kontraŭ mi kaj ne kontraŭ Dio, kiu nur rigardis min, ame.

Tiu "rigardo" de Dio al mi estis ege klara. En ĝi estis senfine da amo, kompreno, solidareco, kunsento, kunvibro, respekto. Respekto al mia rajto elekti laŭvole, do respekto al mia libereco, el kiu fontas -- tion mi sentis treege klare -- mia digno. Tiu rigardo samtempe ege plaĉis kaj malplaĉis. Ĝi parte vekis esperon kaj konsolon, parte furiozigis min. Tiom da bonkoreco en iu, kiun mi volis elimini, estis neelportebla.

Finfine, mi elektis akcepti la realon de Dio, kaj la fakton, ke mi estas produkto de dia imago, kaj do ke mi ne estas per mi mem. Ŝajnas, ke, antaŭ tiu akceptmomento, io en mi rifuzis esti kreita / kreata. Kiam mi akceptis, mi sentis, kvazaŭ mia animo kliniĝas, kaj tuŝas la grundon per la kapo, kiel islamanoj dumpreĝe. Mi adorkliniĝis, laŭ la zamenhofa vorto. Tiam invadis min sento de eksterordinara paco, feliĉo, ĝojo, kian mi neniam spertis iam ajn antaue en mia vivo, ĝojo tamen tre kvieta. Tiam mi sentis, ke mi devas ŝanĝi mian vivon. Mi ankoraŭ estis tradukisto tiutempe. Fariĝis klare al mi, ke mi de nun devos vivi vivon pli utilan, esti je la servo de la aliaj, de la plibonigo de tiu parto de la homaro, pri kiu mi povas fari ion. Tial mi ŝanĝis la profesion, studis psikologion kaj trejniĝis kiel psikanalizisto kaj psikoterapiisto. Pli kaj pli mia klientaro konsistis el homoj, kiuj bezonas helpon en la sfero, kie la psika vivo kuntuŝiĝas kun la spirita, kie ambaŭ interkovriĝas. Tre ofte mi sentas, ke ne hazarde homo petas psikhelpon ĝuste de mi, kaj ne de kolego, sed pro ia interveno de spirito.

Post tiu unua kontakto kun Dio, mi facile kutimiĝis kontakti din ĉiutage. Kelkfoje estas tre facile, alifoje ne. Kelkfoje mi provas kontakti din, sed havas la impreson, ke mi sukcesas atingi nur sanktulon aŭ anĝelon aŭ alian spiritan estaĵon, sed ree la vortoj mistrafas, ĉar mi ne scias, kun kiu ekzakte mi ekrilatas tiakaze, kaj aliflanke mi sentas, ke Dio estas en ili kaj agas tra ili. Mi nur provas diri, ke jen mi havas senton pri tuja kaj rekta kontakto kun Dio, dum alifoje, ŝajnas, ke mi atingas din nur tra iu alia libera estaĵo, kiu agas relajse. Sed ankaŭ mi fojfoje sentas, ke mi estas relajso por Dio aŭ por alia spirita estaĵo, kiu mem peras Dion, aŭ peras alian, kiu peras alian, kiu peras Dion laŭ kelkfoje tre longa ĉeno.

Ĉar mi konstante rilatas kun Dio, mi pli kaj pli malkovras din. Mia percepto do ne estas io stabila, senŝanĝa, mi trovas konstante novajn aspektojn, pri kiuj mi havis neniun ideon antaŭe, eĉ post la travivaĵo ĉi tie raportita.

Ĉio ĉi estas granda mistero, ĉu ne?



5) En la historio de "Tien" la ĉefpersono unufoje renkontis gardanĝelon, ĉu vi mem renkontis gardanĝelon?



Mi havas bonan rilaton kun mia gardanĝelo. (Mi uzas singularon, kvankam ŝajnas, ke pluraj estaĵoj -- eble eĉ multaj -- ludas tiun rolon). Mi ne scias, ĉu la vorto "renkontis" taŭgas. Mi perceptis ĝian agadon.



6) Kiel vi perceptis ĝian agadon?



Jen unu ekzemplo. Kiam mi estis 25-jara, aperis anonco, ke UN volas dungi tradukistojn. Kvankam mi sciis relative bone la anglan, mia nivelo tute ne estis profesia, multe mankis ĝis tio. Tamen mi sentis fortan kaj nekompreneblan impulson kandidatiĝi. La dungado okazis surbaze de konkurso. Kiam mi alvenis por la konkurso, mi eksciis, ke enskribiĝis 250 kandidatoj. Mi audis ilin paroli inter si (multaj jam konis sin reciproke) kaj konstatis, ke preskau ĉiuj estas pli aĝaj ol mi kaj havas universitatan diplomon pri la angla (kion mi ne havis). Ili aspektis kiel pli seriozaj kandidatoj.

La konkurso konsistis el francigo de angla teksto. En tiu teksto estis kelkaj vortoj, kiujn mi ne komprenis. Dank'al la kunteksto mi sukcesis diveni la problablan sencon de ĉiuj, krom unu. Restis do unu frazo, kiun mi povis traduki en du sinkontraudiraj manieroj. Nenio ebligis diveni, ĉu ĝi signifas tion, au la malon. Ĉar mi ĉiaokaze ne imagis sukceson ebla, ne gravis al mi. Mi elektis unu el la du ebloj hazarde kaj decidis, ke mi sufiĉe penis super tiu teksto. Mi do komencis paŝi por redoni mian folion. Tiam mi sentis, kvazau mano tuŝus mian ŝultron, kaj voĉo flustrus: "reiru al via loko, forstreku tiun frazon kaj metu la malon de tio, kion vi elektis." Mi turnis min. Staris neniu malantau mi.

Mi faris laŭ tiu stranga instrukcio donita de neniu videbla. Eble mi devas precizigi, ke tio okazis la daton de mia naskiĝtago. Post kelkaj monatoj mi retroviĝis en UN, en Novjorko, kiel tradukisto.

Mi poste diskutis kun unu el la personoj, kiuj selektis la kandidatojn surbaze de tiu traduko. Mi tiel eksciis, ke la unua kriterio estis: perfekta redono de la senco de la teksto. Mi diris al li: "Do, se mi enmetus eĉ nur unu frazon, kiu estus mistraduko, mi estus forĵetita, ĉu ne?". Li diris al mi: "Efektive, pro nur unu miskompreno vi ne estus selektita".

Multo en mia vivo estus alia, se tiuepoke mi ne iĝus UN-tradukisto en Novjorko. Por mi ne estas dubo, ke mia gardanĝelo intervenis.

Mi povus citi aliajn okazojn, ekzemple pri absolute neprobabla evito de autoakcidento, au similaj aferoj. Sed ĉi tiu espereble sufiĉos.



7) Kion vi pensas pri karmo kiel la pedagogio de Dio?



Mi kredas je karmo kiel dia pedagogio, sed mi konstatis, ke la karmokoncepto tre ofte estas miskomprenata kaj misuzata. En Hindio ĝi fariĝis preteksto por eviti ĉian socian helpon al mizeruloj ("ili ja suferas pro sia karmo, estus malutile helpi ilin").



8) Ĉu vi ankaŭ kredas je reenkarniĝo?



Jes, mi kredas je reenkarniĝo. Fakte granda parto de mia vivo estis direktita de la fakto, ke, kiel infano, mi havis memorojn pri antaua vivo, sed neniu kredis min. Tial mia rilato al la vero estis vere suferiga. Se mi estis sincera, oni diris, ke mi mensogas (au fantazias), kaj oni devigis min nei miajn spertojn kaj nomis tion sincereco, dum mi sentis min trompulo. Parte tial mi studis profundpsikologion. Sed, se esti tute sincera, mi konfesu, ke tiaj kredoj (ankau pri karmo) ne estas plene stabilaj en mi. Dum plejparto de la tempo mi kredas je ili, sed alvenas momentoj, kiam mi pensas: "ĉio ĉi estas fantazia, deliro, neebla..."



9) Kia estis via antaŭa vivo laŭ la memoroj de via infanperiodo?



Fakte mi havis memorojn pri pluraj antauaj vivoj, kiel infano. Sed mi nun ne plu memoras rekte ilin, mi memoras nur miajn tiamajn memorojn, dirojn, pensojn, suferon pri tio, ke ne eblis komuniki kaj esti prenata serioze. La ĵus antaua vivo estis kiel tre mizera kaj malfeliĉa knabo en Ĉinio. La plej klara memoro estis pri mia morto, sur tegmento, dum iu batalo (ĉu kadre de milito, ĉu de konflikto inter du bandoj, mi ne scias). Mi mortis pro kuglo. Mi estis tre juna, inter 18- kaj 20-jara. Mi supozas, ke estis dum la jaroj 1920-aj, sed mi ne havas certecon pri tio, same kiel mi scias nenion pri la loko, kvankam, kiel infano, mi tre bone memoris la detalojn de la ĉirkauaĵo.



10) Ĉu vi, laŭ viaj memoroj, ĉiam estis viro dum la enkarniĝoj?



Jes.



11) Ĉu vi havas ideon pri kial nur kelkaj havas memorojn pri antaŭaj vivoj?



Ne. Mi opinias, ke normale oni devus ne memori antaŭan vivon. Sed sur nia planedo, nenio estas perfekta. Tiu leĝo do ne funkcias centprocente. Homoj kun tia memorado apartenas al la eta proporcio da fuŝoj, aŭ pli ĝuste da tre neprobablaj kazoj, kiuj troviĝas en ĉia statistikado. Ŝajnas tamen, ke homoj havas pli da ŝancoj konservi tian memoron, se ili mortis junaj kaj perforte. Ŝajnas ankaŭ, ke tiaj memoroj ĝenerale forsvenas post la aĝo de ses jaroj. Tio al mi okazis.



12) Vi diris ke vi multe suferis pro viaj antaŭvivaj memoroj, sed ĉu ili ne ankaŭ donas al vi ion pozitivan?



Mi ne diris, ke mi suferis pro miaj antaŭvivaj memoroj. Mi suferis, ĉar oni ne volis kredi min kaj trudis al mi konfesi pri mensogo, dum por mi estis ne elpensaĵoj, sed simpla vero. La sufero rilatas nur al la reago de la medio, ne al la memoroj mem. Ĝin kaŭzis ankaŭ la strangaj opinioj pri la ĉinoj. Ankorau nun, mi sentas ian ekkoleretan reagon, kiam oni nomas orient-azianojn flavaj. Fakte, granda parto de mia nuna feliĉo ŝuldiĝas al la fakto, ke - eĉ se miaj memoroj nun estas nur memoro de perditaj memoroj, kaj do tre nebulaj -- la ĝenerala impreso pri tiu antaua vivo estas pri vivo en tiel suferigaj kaj mizeraj cirkonstancoj, ke kompare kun ĝi, eĉ plej gravaj nunaj malagrablaĵoj estas nenio. Mi konstante miras, kiel malmulte la homoj en niaj landoj alte taksas sian privilegian situacion. Kaj poste mi komprenas: ili ne havas referencan vivon por kompari.



13) Ĉu vi estas ano de iu religio?



Jes. Mi estas katoliko. Sed estas malfacile ne miskomprenigi min tiurilate. La katolika religio estas tre malsama laŭ la lokoj. Ekzemple, la katolikismo en Italio sentiĝas al mi kiel io ege diferenca de tio, al kio mi kutimas. Ĝi estas fakte alia religio. Por mi, katolikismo estas duopa. Ekzistas unu katolikismo oficiala kaj institucia, kun dogmoj, ordonoj de Romo, tuta burokrataro tie kaj ege arbitraj decidoj. Sed kunekzistas kun ĝi alia katolikismo, kiu konsistas el ritoj, tradicioj, spirito, maniero kompreni la Ĉielajn realaĵojn, kaj ĉefe el homoj, kiuj tute ne nepre aprobas la romajn decidojn kaj arbitran aŭtoritaton. Mi apartenas al tiu neoficiala, nepublika katolikismo (kiel almenau 80% el la katolikoj, kiuj loĝas en mia regiono, kaj eble en la tuta franclingvio). Kion mi tre ŝatas en la katolika religio, tio estas la tre alta homa kvalito de multaj el la pastroj kaj monaĥoj. Mi havas multajn bonegajn amikojn inter ili, kaj ili aperas al mi aparte profundaj, bonkoraj, humilaj homoj. Ankaŭ en la katolika religia literaturo estas multegaj verkoj, kiuj kondukas al pli bona vivo, pli bona kono de Dio. Tial, kvankam mi ne prenas tre serioze la papon kaj lian medion, nek la oficiale difinitan katolikan moralon, aŭ regulojn kiel tiun pri pastra senedzineco, mi restas fidela al la katolika religio, kiu estas la religio de mia infanaĝo.

Kompreneble, ĉar mi kredas je reenkarniĝo, mi estas iusence herezulo. Sed mi kredas, ke preskaŭ ĉiuj katolikoj estas herezuloj pri io au io alia.

Cetere, mi bezonas ritojn kaj partoprenon en la vivo de religia komunumo. Sed mi ne kredas la katolikan pli altvalora. Kelkrilate mi estas tre proksima al hinduismo kaj budhismo, ankaŭ al diversaj formoj de animismo kaj ŝamanismo. Mi havas grandan respekton por bahaanoj. Mi parte apartenas ankaŭ al la juda tradicio kaj forte kunvibras kun ĝi (ne kun la plej ortodoksa formo). Kvankam mi havas bonegajn rilatojn kun multaj protestantoj (fakte, mi psikoterapiis plurajn protestantajn pastor(in)ojn), mi tamen sentas protestantismon tro racia, tro intelekta; mankas al ĝi ia mistera, simbola etoso, io malfacile difinebla, kion mi trovas en preskaŭ ĉiuj aliaj religioj. Sed protestantismo rapide ŝanĝiĝas tiurilate. Islamo estas religio, kiun mi ne konas kaj kun kiu mi neniam havis kontaktojn (krom unu amiko, kies profundan, autentan rilaton al Dio mi ege respektis).

Mi kredas, ke se oni enprofundiĝas en sia religio, oni pli kaj pli proksimiĝas spirite al aliaj homoj, kiuj ankau enprofundiĝas en sia religio. Mi sentas min pli proksima al profunda budhano, aŭ al la islamano, al kiu mi ĵus aludis, ol al multaj supraĵaj katolikoj, kiuj teorie estas miaj samreligianoj.



14) Kion vi pensas pri la homaranismo (1)

?



De tre longe mi legis nenion pri homaranismo, sed mi ĉiam plene aprobis ĝin.



15) Kion vi pensas pri Zamenhof?



Miaopinie, Zamenhof estis la plenumanto, verŝajne nekonscia, de iu aganta sur pli alta nivelo, kiun mi emas nomi la anĝelo Esperanto (au Esperulo au io simila). Tio ne signifas, ke li ne devis multege peni por realigi la ideon kaj perfektigi la projekton. Li devis. Kiam oni estas inspirata, oni estas iel gvidata, sed devas ege koncentri sin, kaj senĉese rekorektadi sian verkaĵon, por proksimigi ĝin pli kaj pli al tio, kion oni sentas kiel _la_ celon, difinitan de iu alia ol ni, almenau ol nia egoo. Alivorte, oni havas nebulan senton pri la celataĵo, kaj oni devas iom post iom pliprecizigi ĝin, sciante, ke oni neniam plene atingos ĝin. Mi kredas, ke tiel Zamenhof agis.

Cetere, li estis nekutime psike matura homo, kun tre malofta perfekta ekvilibro inter la du duoncerboj. Kaj li estis ege bonkora, honesta kaj humila (en tre pozitiva senco de tiu vorto), kiuj estas kriterioj de iu kun bonaj rilatoj kun la Ĉielo. Ke li estis miskomprenata, mokata, kaj multe suferis, tio estas ankau oftaĵo ĉe tiaj homoj.

Diversaj detaloj de la lingvo igas min kredi, ke ĝia vera origino estas superhoma. Ekzemple la "mal"-vortoj, kiuj referencas al bono, kiam oni parolas pri io malbona. Aŭ la fakto, ke la parolo de Kristo: "Mi estas la vojo, la vero, la vivo" sonas tiel kiel belega formulo, kun tia paraleleco inter la silaboj, dum certe Zamenhof, nekristano, ne elektis la koncernajn radikojn prepare al la esperantigo de tiu frazo. Simile impresas la fakto, ke "amen", en esperanto, signifas "direkte al amo", kaj la fakto, ke e-o utilas por faciligi kaj plibonigi la dialogon inter malsimilaj homoj, kaj ke en tiu lingvo la vorto "dialogo" sonas ekzakte kiel "dia logo" (Dio allogas la homojn al si per sincera, senbara, egaleca dialogado).



16) Kion vi pensas pri la hodiaŭa esperanto-movado?



Mi ne havas speciale interesajn pensojn pri la e-movado. Mi dirus, ke ĝi estas multe pli diversa ol e-istoj ĝenerale imagas. Ĝi kreis ion iom similan al diaspora popolo, kiu vivigas la lingvon uzante ĝin kaj verkante en ĝi, kiu analizas la problemojn de lingva komunikado, kaj kiu provas konvinki la ceteran mondon pri la boneco de sia lingvo. Mi kredas, ke ĝi longperspektive, ĝenerale progresas (kun sinsekvo de partaj progresoj kaj malprogresoj, kiel en la plimulto el homaj evoluoj) lau la malrapida ritmo de historio, de sociaj fenomenoj, kaj de ege pacienca Dio, kiu havas eternecon pro plenumi siajn projektojn.

En n-roj 4-5 kaj 6 de "Heroldo" ĉi-jara (98.04.15 kaj 98.05.30) aperis mallongigita teksto de prelego mia pri "Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto"

. Ĝi povus interesi la legantojn de retkosmo.



17) Ĉu vi ricevis indikojn de la spirita mondo ke vi havas gravan rolon por Esperanto?



Ne. Sed nun, kiam mi estas 67-jara, kaj rerigardas al mia vivo, ĝi ŝajnas tiel laŭcele aranĝita por ke ĝi utilu ĉefe al e-o, ke estas malfacile eviti la konkludon, ke la afero estis organizita de alte. Sinsekvo de hazardoj kaj de decidoj faritaj sen speciala atento al tiu celo faris, ke mi atingis malofte renkonteblan nivelon de kompetenteco pri monda lingva komunikado, ĉar mi enprofundiĝis, ne (nur) teorie, sed pro la cirkonstancoj de la vivo, en multaj el ĝiaj aspektoj: ekonomia, politika, socia, psikologia, lingvistika, pedagogia, ktp, dum ĝenerale fakuloj pri lingva komunikado kompetentas pri nur unu au du el tiuj aspektoj, kaj ofte ne pro propra longa laborado surterena.

Alia faktoro, kiu igas min akcepti la ideon de influo de la spirita mondo estas la nekredebla forto, kiu puŝas min al laborado tiukampe. Ek de mia infaneco, mi neniam povis ĉesi agi pri kaj por kaj per esperanto. Oni povus nomi tion obsedo (same pri Zamenhof), sed mi estis dufoje longe psikanalizata, mi ricevis la rajton praktiki psikoterapion post funda psika esploro, kiu konkludis je mia plena mensa saneco. Lau la kutimaj kriterioj mi efektive estas mense sana, kaj ne montras la negativajn aspektojn de patologia obsedo. Temas do pri io alia, kion mi sentas, kiel venantan "de alte". Tiu forto estas tre intensa, potenca, sed ĝi respektas mian liberecon. Mi scias, ke mi povus diri "ne" al ĝi. Sed plaĉas al mi sekvi ĝin, labori laŭ ĝi igas min feliĉa, kaj ofte e-istoj, kiuj legas miajn verkojn aŭ aŭskultas min prelegi, poste diras al mi, ke mi helpis ilin pli feliĉi. Tio por mi konfirmas, ke, se mi lasas tiun forton puŝi min, kien ĝi volas, mi agas laŭ la volo de Dio. Eble ankaŭ la fakto, ke per e-o mi neniam gajnis monon, igas tiun interpreton pli probabla. Simile, la konstato, ke mi sentas neniun apartan fierecon, neniun superecon, pro tiu kompetenteco kaj kapablo feliĉigi, sed sentas min simpla homo ne pli valora ol la lingve plej sentalenta eterna komencanto, agas kiel konverĝa probabliga faktoro pri tiu maniero vidi mian e-istan vivon.



18) Ĉu vi estas la verkisto pri kiu vi skribas en la fino de via libro "La bona lingvo" (2)

?



Tion mi ne povas scii. Autoro neniam povas juĝi sin. Al mi ne gravas. Mi verkas kiel eble plej honeste, bele, sincere, interese, sed mi estas homo, kaj do tre limigita. Mi ne povas scii, kiagrade mi atingas la nivelon, pri kiu mi aludis en "La bona lingvo". Tion nur la publiko povas decidi.



19) Kiel vi povas estis tiel certa ke venos tia verkisto kian vi priskribas en "La bona lingvo"?



Mi ne estas centprocente certa. Tio ŝajnas al mi ege probabla, ĉar kiam lingvo vivas tiel vigle, kiel la nuna esperanto, kun diversaj amatoraj verkistoj, la probableco estas granda, ke unu el tiuj estos malpli amatora ol la aliaj. Ankau ĉar estas ekonomia leĝo, ke, kiam estas forta espero pri iu varo, iu finfine produktos kaj ofertos tiun varon. Sed eble mi plene eraras.



20) Mi aŭdis ke vi skribis dikan libron pri lingvistiko kaj esperanto en la franca, ĉu ĝi venos ankaŭ esperante?



Mia franclingva libro ne temas pri lingvistiko, nur pri la monda lingvo-problemo, kaj e-o kiel ties plej "mensesana" solvo. Fakte ĝi estas pli psikologia ol lingvistika. Ĝi grandparte baziĝas sur mia sperto kiel iama tradukisto kaj mia deinterna kono de instituciaj lingvaj servoj, kaj de la ebloj pri lingvoinstruado. Mi ne scias, ĉu ĝi iam aperos en esperanto. Mi komencis traduki ĝin, sed tio estas tro temporaba laboro. Mi atingis nur la komencon de la dua ĉapitro, kaj tio estis antaŭ tri jaroj. De tiam mi ne plu trovis la tempon labori super ĝi. Mi bezonus almenau tri paralelajn vivojn por fari ĉion, kion mi devus fari.

Vi trovos tre objektivan recenzon pri tiu libro, verkitan de Robert Philippson, profesoro pri lingvoj en la universitato de Roskilde, kiun mi persone ne konas, en "Language in Society", 26:1 (1997), pp. 143-147.



21) La plej "mensesana" solvo vi diris, ĉu tio signifas ke vi kredas ja "la fina venko"(3)

?



Al mi ne tre plaĉas la vorto "venko", kiu elvokas, ke iuj gajnas kaj aliaj perdas, kvazaŭ estus superuloj kaj malsuperuloj. Mi kredas, ke ĉiuj gajnos per la akcepto de esperanto. Mi kredas ankaŭ, ke iam esperanto efektive estos la ĝenerala komunikilo inter malsamlingvanoj. Oni povas antaŭvidi tion, kiel oni povis antaŭvidi la finan alprenon de arabaj / hindaj ciferoj kaj praktikan forlason de la romiaj, kiel oni povis antaŭvidi la forlason de la malnovaj mezurunuoj favore al la pli oportuna decimala kaj metra sistemo. Sed eble mi eraras.



22) Ŝajnas al mi ke viaj sperto kaj kredo vere kongruas kun la Kosmologio de Martinus. Ĉu vi interesiĝas pri la verkaro de Martinus?



Mi scias pri la ekzisto de la verkaro de Martinus, sed ne vere pri ĝia enhavo. Mi interesiĝus pri ĝi, se mi disponus pli da tempo, kaj mi ne mirus, se ĝi tre kongruus kun miaj kredo kaj sperto.



Se la legantojn interesas scii pli pri miaj ideoj kaj spertoj en la spirita kampo, ili povas demandi pli.



____________


1. Homaranismo - La projekto de Zamenhof pri "interhoma filozofio", entreprenata kiel nepra aldono al la "internacia lingvo". Z versxajne opiniis ilin ambaux same esencaj eroj de estonta tuttera paco.


2. "La bona lingvo" - Libro verkita de Claude Piron pri la indeco de E-o el vidpunktoj kaj strukturaj kaj humanismaj.


3. La fina venko - la ideo ke Esperanto farigxos en ia formo rekonata monda lingvo, sed la nocio "fina venko" pro historiaj kialoj foje estas vidata kiel esprimo de fanatikeco, partieco ks.



Retpoŝte demandis kaj redaktis HGL kun (ioma) helpo de HvR

La rajto komuniki



Resumo



Kvankam nia socio estas obsedata pri efikeco, tamen strange oni malmultege interesiĝas pri la rilato inter la investo en lingvolernadon kaj lingvajn servojn unuflanke, kaj, aliflanke, la rezulto de la enormaj sumoj tiel investataj. En la tuta mondo, milionoj da infanoj kaj adoleskantoj lernas fremdan lingvon dum multaj jaroj, kun rezultoj plejofte nekontentigaj aŭ tute mizeraj.



La elektita internacia komunikilo havas gravajn konsekvencojn en nia vivo. Ekzemple, estas unu el niaj rajtoj, ke la komunikado inter aviadila piloto kaj la kontrolturo estu aranĝita tiamaniere, ke ĝi havigu al la vojaĝantoj la plej bonan ŝancon pluvivi. Sed tiel tute ne estas. Tiu komunikado okazas en la angla, pro provizora rekomendo de la Organizo pri Internacia Civila Aviado, decido alprenita en 1951, sed kies provizorecon oni neniam reviziis. Rezulte, la lingvaj problemoj tiukampaj estas listigitaj de la sama organizaĵo kiel la tria kaŭzo de aviadaj akcidentoj.



Tamen la angla estas unu el la plej maltaŭgaj lingvoj por internacia komunikado. Ĝi havas malfacilan prononcon, malprecizan gramatikon, milojn da idiomaĵoj kaj tre vastan vortaron. Ĉe aviada interkomuniko tio estas faktoro en multaj gravaj miskomprenoj.



La rajto komuniki inkluzivas la rajton je komunikado necesa por garantii nian vivon, sed ĝi neprigas ankaŭ, ekzemple, la rajton ne esti metita, pro la lingvo, en ridindajn aŭ malagrablajn situaciojn kaj la rajton povi esprimi sin egale kiel la aliaj. Fakte tiu, kiu devas paroli fremdan lingvon, suferas handikapon, kaj la handikapo estas des pli grava, ju pli la komuniklingvo estas nekonsekvenca, t.e. plena je formoj, kiuj kontraŭas la spontanan funkciadon de la cerbo. La popoloj, kaj iliaj informistoj kaj registoj, akceptas tiujn handikapojn kun miriga pasiveco, aŭ eĉ ne konscias pri ili. La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino, kiuj fakte estas atencoj al la rajto libere komuniki.



La aŭtoritatoj de ĉiuj landoj, la respondeculoj kaj altranguloj en internaciaj organizaĵoj devas scii, ke Esperanto ekzistas kaj ke ĝi, laŭ objektivaj komparaj studoj, estas la komunikilo, ĉe kiu la rilato inter kostoj kaj efikeco estas la plej favora, la sistemo psikologie plej kontentiga kaj krome la rimedo plej libera je malavantaĝoj el kultura vidpunkto, unuvorte, ĝi estas la plej bona. En la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne, aŭ apenaŭ, ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo.



Kontrolinte la koncernajn faktojn, se Esperanto montriĝas la plej bona rimedo por liberigi la tutmondan socion je lingva handikapo, eblus organizi ĝian instruon en la elementaj lernejoj de la tuta mondo. Multaj registaroj investas gigantajn sumojn en la instruadon de la angla kun ege elrevigaj rezultoj: certe pravigeblus anstataŭigi tiun vere neefikan investon per io multe malpli kosta, kio povus reale savi la mondon el la plago de lingva handikapo.



Niaj aŭtoritatoj ne rajtas resti pasivaj kaj inertaj fronte al la lingvaj problemoj. Ni havas la devon fari ĉion eblan por veki konscion pri la lingvoproblemo, pri ĝiaj multflankaj aspektoj, kaj pri la fakto, ke ekzistas al ĝi justa kaj racia solvo.

Esperanto el la vidpunkto de verkisto



La spirito de lingvo



Ĉiu lingvo havas sian propran spiriton, kiu faras el ĝi unikan manifestaĵon de la homa lingvokreemo. Tiurilate, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ ĉiu unuopa lingva uzantaro havus sian generalan koncepton, plej ofte nekonscian, pri la arto komuniki; tiu maniero aliri komunikadon enkorpigas en kelkajn gvidliniojn aplikeblajn al la vortigo de la penso. Ekzemple, estas interese konstati, ke en multaj okazoj, kiam la franca postulas klaran montron de la rilatoj, la angla kontentiĝas per simpla elvokado. La esprimoj malaria treatment kaj malaria therapy konsistas el identaj aŭ samspecaj vortoj same situantaj unu rilate la alian. Tamen, la unua signifas "kuracado de malario" kaj la dua "kuracado per malario" (por trakti alian malsanon - fakte por estigi specifan reagon febran - oni injektas la malarian paraziton en la sangon de la malsanulo). La spirito de la angla lingvo ebligas al ĝi simple meti unu apud la alian du nociojn, kiuj, kunprenate, elvokas la celatan ideon.



En la franca, tia maniero esprimi sin aperas freneza. En traduk-ekzerco, kiun mia edzino ofte uzas kun siaj usonaj studentoj, troviĝas la subtitolo short breathing exercises; ĉiufoje ŝi miras, ke duono de la klaso rilatigas short al breathing kaj do komprenas - spite al la kunteksto - ke la teksto pritraktas ekzercadon pri mallongaj spiroj, dum fakte temas pri mallongaj ekzercoj por alkutimiĝi al malrapida kaj profunda spirado. Tia dubsenceco ne eblus en la franca, en kiu oni nepre devas elekti inter brefs exercices de respiration kaj exercices de respiration brиve. Precizigi la rilatojn estas al francparolanto io ege necesa, tiel necesa, fakte, ke diference de la aliaj lingvoj, la franca havigas al si konjunkcion ekskluzive rezervitan al logika artikado: or "nu" (en rezonado).



Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton. La diferencon, tiurilate, inter ĝi kaj la angla kaj franca bone ilustras jenaj esprimoj:


Here is my bicycle.

Bicycle trip

He wants to bicycle.

Jen mia biciklo.

Bicikla ekskurso

Li volas bicikli.

Voici mon vйlo.

Sortie а vйlo

Il veut aller а vйlo.



La angla trifoje uzas la saman vorton, sed ĉiufoje la gramatika funkcio malsamas. Esperanto modulas la morfemon bicikl aldonante al ĝi finaĵon, kiu difinas ĝian funkcion: substantivan (o), adjektivan (a) aŭ verban / infinitivan (i). Kontraste, la franca devas elturniĝi uzante en ĉiu kazo substantivon, kun aldono de prepozicio aŭ de verbo.



Apartaĵoj de Esperanto donantaj al ĝi propran spiriton



La spiriton de Esperanto ĉefe kreas kvar trajtoj:



1) La morfemoj estas absolute nevariaj kaj povas kunmetiĝi.



2) Iu ajn radiko povas ricevi, per difinita finaĵo, iun ajn el kvar gramatikaj funkcioj, kiujn oni povas simplige nomi substantiva, adjektiva, adverba kaj verba.



3) Ĉiu lingva strukturo estas ĝeneraligebla.



4) La maniero rilatigi komplementon al verbo aŭ adjektivo ofte estas tre libera.



Ne estas facile vortigi tiujn trajtojn per la kutima terminologio, kiu devenas de hindeŭropaj gramatikoj kaj ne estas adaptita al fundamente alistruktura lingvo, kiel Esperanto. Tial estos pli klare, se mi precizigos ilin per ekzemploj:



1) Angle oni diras to see, sed oni ne povas diri *unseeable. Por esprimi la koncernan ideon, oni devas uzi alian radikon, vis, kiu neniam uziĝas verbe, kaj diri invisible. Krome, la prefiksoj un- kaj in- estas veraj prefiksoj, neniam memstare uzataj; se oni volas uzi tiun koncepton apartvorte, oni devas diri not, don't aŭ ion similan. En Esperanto, el morfemo vid oni mem formas la vorton nevidebla, en kiu la morfemoj retroviĝas neŝanĝite; fakte, tiu vorto estas nur alia aranĝo de la tri morfemoj uzataj en la frazo ne eblas vidi.



2) Por reliefigi la eblecon uzi radikojn kvarfunkcie en Esperanto, mi kontrastigos ĝin kun la franca jene: al la ok esperantaj vortoj, paralelaj inter si, kiujn mi tuj citos, ne eblas trovi pli ol kvin ĝustajn ekvivalentojn en la franca:


muziko

"musique"

muzika

"musical"

muzike

"musicalement"

muziki

(mankas france)


kanto

"chant"

kanta

(mankas france)

kante

(mankas france)

kanti

"chanter"



Okulfrapas, ke, kvankam la du konceptoj estas tre proksimaj unu al la alia, la eblecoj uzi ilin en tiu aŭ alia gramatika funkcio estas relative limigita en la franca kompare kun Esperanto.



3) Pri ĝeneraligo de la strukturoj, mi jene ekzempligu: Kiu lernis, en Esperanto, la interrilatajn formojn vidi / mi vidas / mi ne vidas, tiu scias, ke li povas paralele diri, sen risko erari, esti / mi estas / mi ne estas. Tio ne eblas ekzemple en la angla. El to see / I see / I do not see oni ne povas dedukti to be / I am / I am not. Simile, en Esperanto, laŭ la strukturo de samlandano oni povas formi samreligiano, samlingvano, sampartiano ktp. En la angla, kontraste, la fakto koni la vorton (aŭ la strukturon) fellow-citizen ne helpas formi coreligionist, aŭ inverse, kaj la du aliaj ekzemploj, se mi ne eraras, ne havas paralelaĵojn en la angla.



4) Pri la libereco en la maniero rilatigi la komplementojn, mi simple diru, ke en Esperanto estas same guste diri mi dankas vin, mi vin dankas, mi dankas al vimi al vi dankas.



Por verkisto, tiuj karakterizoj de la lingvo estas vere plej ŝatinda beno, ĉar ili konsiderinde plivastigas la eblecojn varii la vortigon. Kiel ekzemplon ni prenu plej malpoezian frazon: mi iros al la hotelo per taksio. Oni povas sin esprimi, kiel mi ĵus faris, uzante substantivojn kaj prepoziciojn. Sed oni povas vortigi la ideon pli kompakte, farante verbon el taksi kaj aldonante al hotel finaĵon, kiu indikas direkton: mi taksios hotelen. Oni ankaŭ povas decidi, ke la koncepton "al hotelo" oni verbigos, kaj ke oni signos la veturilon per e, marko de maniero, rimedo aŭ alia cirkonstanco: mi alhotelos taksie. La fakto, ke e-formo ofte preciziĝas per almeto de prepozicia morfemo, aldonas plian eblon: mi pertaksie alhotelos. Kiu ŝatas uzi lingvon estetike aŭ arte, tiun ravas materialo tiel facile modlebla sen risko ion ajn perdigi el la komprenebleco. Ni tion konsideru pli detale.



La muzika aspekto de esprimado



Por poeto, sed ankaŭ por prozulo, la vortmuziko ege gravas. Distingeblas en ĝi du elementoj: la sonoj kaj la ritmo.



a) La sonoj



La libereco, kiu grandparte karakterizas Esperanton kaj kiu eble aparte ĉarmas franclingvanon, kies lingvo estas plej senlibereca, aplikiĝas iagrade al la sonoj. Verkisto elektas la finaĵon laŭ la etoso, kiun 11 deziras ilustri. Se mi diras piedirado al la urbo en la mezo de l'somero, la ripetado de la o je la samaj punktoj de regula ritmo elvokas monotonan marŝadon, lacigan, sub suno broge varma. Sed se la promenado gaje kaj senpeze disvolviĝas, eblas facile diri, ekzemple, somermeza marŝo urben.



Multaj enciklopedioj kaj prilingvaj verkoj asertas, ke "en Esperanto substantivoj finigas per -o, adjektivoj per -a, verboj infinitivaj per -i...". Tio estas erara. La finaĵoj indikas ne kategorion, sed funkcion, kio ebligas al verkisto plej agrable elekti la sonon, kiu plaĉas al li. Kio france diriĝas nur sans flammes, Esperante povas esti sen flamo, sen flami, senflamesenflama. Tiuj variaĵoj ne limigas al la vokaloj. Se pro tiu aŭ alia kialo mi deziras esprimi la ideon "bruli" evitante la br-sonon de bruli, mi povas diri flamifajri. La larĝigo de la gamo de sinonimoj pro la manko de fiksa gramatika kategorio rimarkinde multobligas la eblojn fonetike variigi la esprimon.



Ekzistas en Esperanto pluralo per j, kiu, se mi ne eraras, radikas en la hindeŭropa pralingvo, kaj iu n-formo, kiun Zamenhof nomis akuzativo, kvankam temas pri io multrilate tre malsama ol deklinacia kazo. Tiu n prezentas por la verkisto multajn avantagojn, eĉ se nur ĉar ĝi liberigas la vortordon: Ne riskas okazi miskompreno inter li amis sian fraton, tiun banditon kaj li amis sian fraton, tiu bandito.



Sed persone mi ne tre ŝatas la jn-finaĵon de la t.n. "plurala akuzativo", kompreneble, tio estas nur subjektiva gusto, kiun multaj ne kunhavas, multe mankas ĝis tio, sed ĉar ĝi estas mia, mi devas diri, ke mi tre kontentas verki en lingvo ebliganta al mi konsideri tiun mian subjektivan malŝaton. Mi ne estas devigata diri multajn temojn li instruis al mi, mi rajtas uzi la vortojn pri multaj temoj li instruis min. Mi eĉ povas eviti la j dank-al la morfemo ar, kiu esprimas kunaĵon: eblas diri vastan temaron (aŭ ampleksan temaron) li instruis al mi. La ad-morfemo, kiu emfazas daŭron aŭ ripetadon, ofte prezentas similan eblon. Oni povas, anstataŭ li ne eltenas viajn oftajn kritikojn, skribi: li ne eltenas vian oftan kritikadon. Estas agrable povi elekti la sonojn laŭplaĉe kombinante la diversajn eblojn de la lingvo: anstataŭ li rigardis la bruajn, malpurajn, batalemajn bubojn, mi preferas diri li rigardis al la brua, malpura, batalema bubaro. Krome, la fakto povi transiri de kategorio al alia ne longigante la vorton (komparu la esperantajn sistemo, sistema, sisteme al la francaj systиme, systйmatique, systйmatiquement) ofte ebligas solvi tiajn subjektivajn problemojn. Anstataŭ li amuzis la multajn studentojn kaj sportulojn, kiuj svarmis tie, mi skribos ekzemple li amuzis la tiean svarmon studentan kaj sportulan.



b) La ritmo



En Esperanto, la ritmo ĉefe devenas de la akcento, kiu neŝanĝeble trafas la antaŭlastan silabon de la vorto. Ĉar la vortordo dependas de la stilo aŭ de iu afekcia movo, kaj ne de devigo gramatika, la ebloj enkonduki variojn ĉi-supre menciitajn allasas vastan liberecon el la vidpunkto de ritmo. Eblas diri, laŭ trokea ritmo, mi taksie alhotelos (-v/-v/-v/-v), laŭ amfibraĥa mi iros taksie hotelen (v-v/v-v/v-v) aŭ laŭ jamba hotelen mi taksios (v-/v-/v-/v).



Foje min portempe obsedis ritmo tipa, se mi ne eraras, pri la jugoslaviaj kaj greka kulturoj: -vvv/-vvv/-v//-vvv/-vvv/-v. Poemo formiĝis en mi, ordigante la versojn tiuritme kun surpriza facileco:



Kiam mi trastumblis la dezerton


kiam mi vagadis tute sola


kiam min brulvundis la soifo


murda


kiam sub la suno mi ne povis


spiri kaj la sablo min sufokis


kaj la tuta kosmo sin prezentis


surda


(...)



Mi ne diras, ke tiu peco havas ian literaturan valoron; mi diras nur, ke mi miris, verkante ĝin, pri la flueco de la esprimo: vortoj instaliĝis ĝustaloke por poemigi laŭ rigora ritmoskemo la sentojn ligitajn al la memoraĵo prikantota. Mi konstatis, ke tiu fleksebleco de la lingvo igas Esperanton esprimilo speciale bone adaptita al la genro "kantoj".



Ankaŭ en prozo la ritmo gravas, almenaŭ laŭ mia gusto. La gramatika libereco de Esperanto tiurilate alportas al verkisto plej bonvenan helpon. Por fini paroladon, ekzemple, vi elektos ili helpos vin, se la ritmo kiel -v/-vv tiukaze vin kontentigas. Sed se tentas vin la ideo konkludi per la -vv/-v ritmo tiom ŝatata de latinaj poetoj, la gramatika libereco tion permesas: ili vin helpos. Se ankaŭ tio ne plene taŭgas, ĉar vi deziras pli forte akcenti la pronomon vi, ne estas problemo; vi rajtas diri: ili helpos al vi (-v/-v/v-).



Fakte, kompreneble, tiuj elektoj okazas instinkte. Kiam, relegante ion verkitan, oni metas tiun formon anstataŭ tiu ĉi, oni tion faras simple kun la penso "sonas pli bele ĉi tiel", sen vere starigi al si demandon pri la kialo. Tamen, tiu eblo ludi samtempe per la ritmo kaj la sonoj estas ege ŝatinda. Se oni trovas, ke la esprimo ilia maniero pensi, kuiri kaj paroli ne estas belsona pro la ripetita ĉeesto de i-sono fine de ĉiu "flu-halto", agrablas scii, ke oni ne devos rompi al si la kapon por solvi la problemon. Nenio estas pli simpla ol transformi la frazon al, ekzemple, ilia pens-, kuir- kaj parolmanieroal ilia maniero pensi, kuiri kaj esprimi sin parole.



Elvoka povo



Dank-al la fakto, ke tiom da varioj enkondukeblas, oni povas, per mirige simplaj rimedoj, zorge elekti tion, kion oni deziras elvoki. Por traduki la francan frazon "il chante bien", mi elektos jen li kantas bone, jen li kantas beledepende de tio, ĉu la vorto "bien" elvokas en mi pli la ĝustecon de la kanto aŭ pli ĝian belecon. En la franca, traduki per tri vortoj la frazon li kantas bele kun la sama precizeco simple ne eblas. Aŭ la senco konfuziĝas kun tiu de bone, aŭ necesas longeta ĉirkaŭfrazo.



Aŭ ni konsideru alian ekzemplon. Parolante pri iu, kiu hazarde retroviĝas alilande kun persono el la sama vilaĝo, mi diros eksterlande renkonti iun, kiu parolas la saman dialekton, se mi deziras vortigi la aferon neŭtrale, objektive, preskaŭ kiel en administra dokumento. Sed se mi volas sentigi, kiom plezurigas aŭdi, malproksime de la hejmo, la unikajn parolsonojn de la devenloko, mi prefere diros fremdlande trafi samdialektulon. Tiuj tri vortoj plene esprimas la ideon, sed la morfemo fremd elvokas ion klare pli emocian ol la simpla lok-morfemo ekster - ĝi elvokas ion nefamiliaran, nehejman - kaj samdialektulo (eblus uzi aliajn vortojn, kiel ekzemple samparolulo, samprononculo, samakcentulo laŭ la dezirata nuanco) vibrigas ĉiajn harmonojn ligitajn kun la senfina serio de la sam-vortoj, kiuj emas elvoki ian solidarecon, ian kunapartenon, tute ne inkluzivitan en la unua esprimo.



Aliflanke, la fakto konstante rilati kun eksterlandanoj fajnigas en la Esperanto-parolanto la senton pri tio, kion eblus nomi universala metaforo. Se oni esprimas la ideon "malrapide progresi" per la elvoka vorto limaki, kiu estas nur la verba formo de limako, oni scias, ke Esperanto-uzantoj koreaj, ĉinaj, japanaj aŭ latinamerikaj komprenos la signifon. Kontroleblas, ke tio validas ankaŭ pri tia esprimo, kia ideo trazigzagis lian menson.



La interrilatoj inter popoloj universaligas metaforojn, kiuj, sen tio, ne estus unuavide kompreneblaj. Kiam ĉino diras hong xiaobing, "ruĝa gardisto", li donas al la vorto hong "ruĝa", signifon radikantan en okcidento. Reciproke, kiam ni diras perdi la vizaĝon, ni uzas ekstremorientan esprimon. Kontaktoj inter Esperanto-parolantoj el plej diversaj landoj simile riĉigis la lingvon per bildaj esprimoj, kiel elturni sin el sakstrato.



Fine, iuj elementoj en la lingvo naskas tre elvokajn vortojn, kvankam estas malfacile kompreni, kiel. Ekzemplon havigas pri tio la morfemo um, kiu ebligas formi vortojn, kies elvokata etoso havas ekvivalenton, miascie, en neniu alia lingvo. Butikumi elvokas malstreĉan iradon en komerca kvartalo, kiun traduki francen estas preskaŭ neeble. Kiam, post laborkunsido, oni proponas al la kolegoj: Ĉu ni iru kafumi?, temas pri io tute alia ol simple trinki kafon; kafumi elvokas etoson pli familiaran, pli senstreĉan, pli varm-amikecan. Kaj la frazo mi venas al kongresoj nur por amikumi, kiun konato mia foje spontane uzis, defias ĉiujn de mi sciatajn lingvojn rilate al tute gusta tradukado.



Afikse uzeblaj morfemoj: beno por la verkisto



Tiu um ekzempligas la mallongajn morfemojn, kiuj multobligas la eblojn esprimi sin, plej beninde por la verkisto. Tre plaĉas tiurilate la morfemo em, kiu signas la inklinon, la tendencon fari tion aŭ tion ĉi: mi sentas emon kisi vin. Tiu morfemo ofte ebligas esti samtempe konciza kaj bele esprima, kiam oni priskribas karakter- kaj konduttrajton: kisema, kantema, legema estas trafaj vortoj, tuj kompreneblaj por ano de la Esperanto-komunumo, sed kiujn simple francigi starigas malfacilan problemon.



Konstante mirigas min, kiel komplike aŭ pene estas traduki miajn Esperanto-verkaĵojn en mian gepatran lingvon. Tio eble ŝuldigas al la fakto, ke ĝi estas la franca, aparte rigida kaj gramatike strikta lingvo, sed eble ankaŭ al la fleksebleco de Esperanto. Frazo kiel la herbo verdis, bluis la lago, la juna japano rigardis ŝin foteme havas laŭ mia - konsentite, tute subjektiva - gusto elvokplenan simplecon, kiun mi neniam sukcesis trovi en mia gepatra lingvo. Dum la franca havas verdoyer, blui starigas al ĝi traduk- kaj eble eĉ koncept-problemon. Ke lago, maro ĉielo povas blui, tio ne normale prezentigas al la menso de franc-parolanto.



En la antaŭe citita frazo, eblus, anstataŭ foteme, diri fotemule, tiel enkondukante specialan nuancon. Mi menciis pli supre la vorton samdialektulo: oni retrovas en ĝi tiun morfemon ul, kiu indikas la personon, kiu... Fotemulo do estas persono (ul), kiu inklinas (em) foti (fot). Fotemule sekve signifas "kiel homo ŝatanta foti".



Tiu ul-morfemo havigas al rakontanto dankindajn servojn multigante la eblojn variigi la manierojn paroli pri rolulo: pipulo, "la viro, kiu konstante havas pipon ĉelipe", blujakulo, "la homo kun la blua jako", belfrazulo, "tiu, kiu parolas per aparte belaj frazoj" estas vortoj, kiuj faciligas viglan rakontadon.



Alia atuto de Esperanto, pri kies ekzisto verkisto nur povas ĝoji, estas ĝia participserio. Al la verbaj finaĵoj -as(prezenco), -is (preterito) kaj -os (futuro) ja respondas serio da participoj aktivaj (-ant-, -int-, -ont-) kaj pasivaj (-at-, -it-, -ot-), kiuj dank-al la vokalaj funkci-indikaj finaĵoj, favoras koncizan, ofte plej viglan esprimadon: rigardante, li balbutis; la sekvato; la bubo, batote, forkuris; skribota noto; ridinte; se la minacinto revenos...



Morfem-kunmetoj helpe al konceptado



La eblo senlime kombini morfemojn ofte helpas uzi koncizan vortigon por koncepto, kiu, alilingve, ŝajnus tro kompleksa. La numero de julio 1984 de Espero Katolika enhavas la vorton diregna, "rilata al la regno de Dio". En tiu teksto, la ĵus citita vorto mem estas la deirpunkto de vasta reto de derivaĵoj, kiel diregnulo, "iu, kiu agas favore, aŭ direkte, al la Dia Regno"; kundiregnulo, "persono, kiu partoprenas kun aliaj al la agado favora al Dia Regno"; diregneco, "la fakto esti dlregna", la fakto aparteni al tio, kio laboras por la Regno de Dio". Tiaj ekzemploj verŝajne sufiĉos por doni al vi ideeton pri la riĉeco naskata de senlima kombinpovo, kiu ebligas enkonduki novajn konceptojn sen trudi la memorigon de nova radiko. La vorto diregna eble uziĝis unuafoje en 1984, sed ĝi jam apartenis al la lingvo en 1887.



Tiu kombinpovo multobligas la sinonimojn. Apud traduki vi disponas, se plaĉas al vi varieco, vorton kiel translingvigi, aŭ, se vi preferas esti samtempe mallonga kaj preciza, vortojn kiel francigielĉinigi. La koncepto, kiun esprimas la unusola franca vorto "condisciple", povas en Esperanto vortiĝi kiel samklasano, samlernejano, kunlernanto, studkunulo, kaj multaj aliaj, ĉiu kun sia nuanco.



La psikolingvistikaj bazoj de la Esperanta fleksebleco



Esperanto riveliĝas al la uzanto arta esprimilo samtempe fleksebla, riĉa kaj simpla, per kiu la tuta gamo de homaj sentoj, emocioj, perceptoj aŭ pensoj povas senobstakle fraziĝi. Se oni esploras, kial, montriĝas, ke Esperanto situas, en nia menso, je pli profunda nivelo ol la plimulto el la aliaj lingvoj, t.e. en tavolo pli proksima al tiuj, kie pensado spontane transmetiĝas al vortoj.



Kiam mi parolas al franco, mi konscie tradukas al quatre-vingt-dix, "naŭdek", la belg- kaj svisfrancan nonante, kiu spontane prezentiĝas al mi kiel unua vortigo de la koncepto; tion mi faras por faciligi la komunikadon inter ni. Simile, dum mi estis infano, mi konscie anstataŭigis les chevals per les chevaux, si j'aurais per si j'avais ktp. La ĝustajn formojn trudis al mi samtempe eksteraj kaj intemaj fortoj: gepatra kaj lerneja korektado unuflanke, kaj, aliflanke, mia propra deziro esti asimilita en medio, kio devigis al imitado kiel eble plej perfekta de mia homa ĉirkaŭaĵo. Analoge, kiam mi lernis fremdlingvojn, mi ofte devis konscie subpremi la unuan vortigon, kiun mia menso trafis, ĉar mi sammomente memoris, ke "ne tiel oni diras".



Tiuj formoj, facile esploreblaj ĉe infanoj kaj eksterlandanoj, konsistigas la unuan ŝtupon de pensfrazigo. Estas interese konstati, ke multaj anglalingvanoj lernantaj la francan diras si j'aurais, "se mi havus", kiel ĉiuj franclingvaj infanoj, dum laŭvorta traduko el la angla if I had kondukus al la ĝusta formo si j'avais. Kial? Ĉar la simpla fakto elpensi tian diron vibrigas en la menso la tutaĵon de la koncepta kampo "hipotezo", kio aktivigas la emon "kondicionaligi". En tiu, kiu volas esprimi sin ĝuste, okazas konflikto inter natura reflekso kaj reflekso kondiĉita, t.e. inter psikolingvistika procezo enplektita en niaj nervaj konektaĵoj kaj la fortoj, kiuj, rezulte de edukiĝo, mobilizas sin por ĝin inhibi.



Esperanto malhavas tiujn komplikaĵojn. La verkisto, kiu skribas bele muskola ulo uzas vortigon, kiu rekte aperas liamense, je la unua nivelo. France, li devas transiri al dua nivelo, ĉar *bellement ne ekzistas. Lia mensa komputilo, sekvante la normalan programadon, post sakstrato *bellement atingas joliment, sed ankaŭ tiu movo tuj blokiĝas: la elvokaĵoj pri io eta kaj delikata, kiujn venigas la vorto joli, ja ne akordas kun la ideo de potenco, de fizika forto, kiun li deziras esprimi. Li devos do serĉi pli komplikan vortigon, ekzemple un type dotй d'une belle musculature.



Tio ne estas specife franca fenomeno. Mi lernis la germanan dum eble dekoble pli da tempo ol mi bezonis por akiri Esperanton, sed la reguloj pri vortordo, la pluraloj, la kazoj, precipe ĉe adjektivoj, kaj multaj aliaj detaloj faras, ke mi tute ne povas esti spontana tiulingve. Inter la unua nivelo, kie mia penso formiĝas kaj kie mi situas en Esperanto, kaj tiu de gramatika ĝusteco en la germana, troviĝas tiom da bariloj, da malpermesoj aŭ da nesekura grundo, ke mi ne sukcesas atingi ĝin. En Esperanto, mi sentas min libera kiel infano ankoraŭ ne lernejdeva, por kiu uzi lingvon estas luda agado, kiu kreas ludante, kaj kiu ne zorgas pri tio, ĉu la vortoj, kiujn li naskas, konformas aŭ ne al iu normo senrilata al la bezonoj de komunikado.



Konkludo



Esperanto prezentas multajn avantaĝojn al tiu, kiu aliras ĝin verkiste. Certe, ĝia baza vortprovizo estas multe pli limigita ol tiu de la angla aŭ de la franca. Sed tiun malplion vaste kompensas du faktoroj: unue, la senlima kombinpovo ebligas vortigi la konceptojn produktante spontane elpensitajn diraĵojn ofte elvok-riĉajn, kaj due, la ĝenerala etoso de libereco ofte ebligas esprimi per plej simplaj rimedoj nuancojn alilingve neformuleblajn.



Kiom koncernas la afekciajn kontentigojn, kiujn la legantaro havigas al Esperanto-verkisto ne estas ĉi tie la loko por ilin mencii. Mi tamen diru, ke ege plezurigas la konstato, ke oni estas komprenata je nivelo tiel vaste interkultura. Eĉ se la eldonnombro de verko estas modesta, la fakto ricevi leterojn de legantoj el Mongolio aŭ Argentino, el Islando aŭ Irano, kreas gojon eble infanecan, sed ne pro tio malpli ĝuindan. Tiu ĝojo grave rolas en la dankosento, kiun Esperanto-verklsto ne ĉesas percepti en si rilate al la tiel fleksebla esprimilo, kiun la socilingva historio de la homaro donacis al li.



Vieno: Pro Esperanto, 1992


(Serio La Dua Jarcento)


ISBN 3-85182-002-9

Lingva komunikado:


kompara esploro farita surterene



La franca originalo

de ĉi tiu artikolo aperis en Language Problems & Language Planning, vol. 26, 1, 23-50. Ĝin esperantigis Leo De Cooman. La aŭtoro ĝin ĝisdatigis kaj parte reverkis.



1. Enkonduko


2. La kvin opcioj


3. La kriterioj


a) Daŭro de la antaŭa lernado


b) Antaŭaj investoj de la ŝtato


c) Antaŭa investo de la institucio


d) Neegaleco kaj diskrimino


e) Lingvokosto de kunsido


f) Kosto de dokumentara produktado


g) Limtempo por ricevo de dokumento en la diversaj lingvoj


h) Perdoj kaj distordoj de informoj


i) Ofteco kaj graveco de lingva handikapo


j) Lingva handikapo ĉe legado


k) Trudoj kaj malagrablaĵoj


l) Verŝajna pligraviĝo de la malavantaĝoj dum la venontaj dudek jaroj


m) Terminologiaj problemoj


4. Noto pri la kunsidoj en Esperanto


5. Bilanco de la kvar sistemoj


6. Konkludo




Enkonduko



Nia mondo malvastiĝas. Internaciaj komunikoj, komercaj, personaj kaj kulturaj, disvolviĝas kun impresa rapideco kaj vojaĝi al fora lando iĝis banala sperto por multaj personoj, kiuj neniel revus pri tio antaŭ apenaŭ kelkdeko da jaroj. Krome, homoj translokiĝas konstante: rifuĝintoj kaj kandidatoj al politika azilo multiĝas pli kaj pli, same kiel enmigrantoj sopirantaj al vivnivelo, kiun ili neniam povus trovi sialande. El ĉiuj ĉi faktoroj rezultas akriĝo de la lingva problemaro, kiun, bedaŭrinde, oni ne vere prenas serioze, same kiel oni evitas atenti la rezultojn ofte priplorindajn de lerneja lingvoinstruado. Ekster la ĝermanlingvaj regionoj nur unu elcento el la junaj eŭropaj abiturientoj kapablas sin esprimi proksimume senerare en la angla post sesjara instruado kun kvar horoj ĉiusemajne. La responda proporcio en Azio estas unu elmilo. Sed tiuj faktoj evidente ne stimulas krean pensadon. Ili estas akceptataj kun bedaŭrinda rezignacio.



En la interŝtataj organizaĵoj, multaj delegitaroj postulas ampleksiĝon de la lingvoservoj, kiel eblas konstati en la koridoroj de UN. Premoj por havigi la statuson de oficiala lingvo al la japana, al la hindia kaj al aliaj lingvoj sentiĝas kun kreskanta intenseco. En Eŭropo la lingvoproblemoj pli kaj pli fariĝas kaprompilo. Ili prezentas per si "prokrastan bombon", kiel diris Bernard Cassen en Le monde diplomatique. Pluraj centr- kaj orienteŭropaj landoj aliĝis al Eŭropa Unio, aliaj jam petis aliĝon, kaj kvankam politikistoj ofte favore reagas al tia peto, ili evitas ĝisfunde pritrakti la lingvan aspekton de tiu plivastiĝo, kvazaŭ la esprimo "regi estas antaŭvidi" ne plu validus.



Tamen baldaŭ la komplikoj, neegalecoj kaj kostoj kaŭzataj de lingva komunikado, kune kun la nekontentiga efikeco de lingvoklerigo, transiros la sojlon de tio, kion socio povas elteni. Ĉi tiu dokumento, bazita sur esploro pri la faktoj, celas helpi tiujn, kiuj devos difini strategion por superi la malfacilaĵojn, kiuj baldaŭ nepre aperos.



Nenio malhelpas apliki al la kampo de internacia lingva komunikado la principojn de operacia esploro. Abundas ja nuntempe la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki inter si, kaj, sekve, la okazoj observi, kiel ili elturniĝas por superi la lingvan barilon. La celo de la esploro estas klara: difini, kiu estas la plej taŭga kaj justa metodo komuniki, tiu, kiu prezentu la plej bonan rilaton inter kvalito kaj prezo (aŭ efiko/kosto) kaj kiu montriĝu psikologie plej kontentiga por la plej granda nombro da koncernatoj. Por atingi tiun celon, pluraj rimedoj rivalas. Eblas observi, kiel ili prezentiĝas en la praktiko laŭ kriterioj antaŭe difinitaj, kaj poste submeti la kolektitajn faktojn al kvanta analizo kun la celo reliefigi la respektivajn avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la diversaj sistemoj.



La kvin opcioj



Nur la sistemoj ebligantaj komunikadon precizan kaj nuancan, sur bona intelekta nivelo, estos konsiderataj en ĉi tiu esploro. Ekzistas ja sennombraj situacioj, en kiuj malsamlingvanoj interkompreniĝas pli malpli sukcese per gestoj, mienoj, rudimentoj de la angla aŭ uzo de misformita loka lingvo pli malpli aĉe prononcata, sed tiujn ni ne konsideros ĉi tie. Ne eblus en mallonga artikolo pritrakti ĉiujn lingvajn bezonojn de nia planedo. Ni nin limigos al okazoj, kiam nepre necesas interkompreno klara, preciza, ekzakta kaj detala, kiel ekzemple en la Eŭropa Parlamento aŭ en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. La lingvaj bezonoj ĉi tie konsiderotaj estas tiuj de ŝtatreprezentantoj, de eŭroparlamentanoj, de la fakuloj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de internaciaj organizaĵoj, registaraj kaj neregistaraj, kaj ankaŭ tiuj de la sciencistoj, specialistoj kaj aliaj profesiuloj, kiuj kongresas aŭ publikigas artikolojn por ide- aŭ inform-interŝanĝado je alta nivelo de komplekseco.



Esploranto konsideranta ĉiujn eblajn situaciojn, en kiuj okazas internacia komunikado tiunivela baldaŭ rimarkas, ke uziĝas nuntempe nur kvin metodoj. Ili estas, laŭ ordo de graveco je mondskala nivelo:



1) la kelklingva sistemo : tiu estas la sistemo, kiun aplikas UN, la plimulto el la interŝtataj organizoj, same kiel multegaj neregistaraj organizoj, internaciaj asocioj kaj internaciaj kongresoj: limigita nombro da lingvoj kun samtempa interpretado de parolaj komunikoj kaj tradukado de dokumentoj; (1)




2) la ununacilingva sistemo : tiun sistemon, en kiu uziĝas nur unu nacia lingvo, ĝenerale la angla, favoras la grandaj multnaciaj firmaoj; ĝi estas ankaŭ ofte uzata en interpersonaj rilatoj kaj en malgrandaj grupoj de fakuloj;



3) la ĉiulingva sistemo : tiun praktikas Eŭropa Unio: la lingvo de ĉiu membroŝtato estas akceptita, kaj samtempa interpretado kaj tradukado de dokumentoj estas disponigitaj al la partoprenantoj;



4) la interlingva sistemo : tiun alprenis organizoj, en kiuj oni komunikas per interetna lingvo, kiu neniam estis la lingvo de iu popolo (svahila, Esperanto); pro praktikaj kialoj, nur la lingva funkciado de esperantlingvaj asocioj estos konsiderata ĉi-poste;



5) la "svisa""skandinava" sistemo : ĉiu uzas sian gepatran lingvon kaj ne necesas traduki au interpreti, ĉar la partoprenantoj komprenas ĉiujn uzatajn lingvojn. Tiu metodo, aplikata en la kunsidoj de la skandinava flugkompanio SAS, estas ofte uzata ankaŭ en Svislando en intelektulaj medioj. Ĝi estas la sistemo de la komisionoj de la svisa parlamento, kie ĉiu deputito estas supozata kompreni la germanan, la francan kaj la italan.



La lasta sistemo ne estos konsiderata en ĉi tiu studo, ĉar ĝi estas aplikebla nur en limigitaj kulturaj etosoj. Ĝi ne respondas al la komunikbezonoj ekzistantaj je tutmonda skalo aŭ eĉ sur limigita teritorio, kiel tiu de Eŭropa Unio. Ĝi taŭgas nur, se la nombro de lingvoj estas limigita je tri aŭ kvar, se la distanco inter la kulturoj estas ne tro granda kaj se la eduksistemo havigas sufiĉan tempon al lingvoinstruado.



[Noto por tiuj, kiuj intencus traduki ĉi tiun artikolon en nacian lingvon: en ĉapitro verkita pri ĉi tiu temo por la Handbook of Sociolinguistics (red. Ulrich Ammon; Berlino: Mouton de Gruyter, 2005), mi uzis nacilingve, respektive, la vortojn 1) oligolingual; 2) ethnolingual; 3) omnilingual kaj 4) interlingual.]



La kriterioj



La plejparto de ĉi tiu artikolo estos dediĉita al la kriterioj ebligantaj difini, kie situas, rilate al siaj rivaloj, ĉiu el la kvar konsiderotaj sistemoj. La kriterioj detaligotaj ĉi-poste devus doni bonan ĝeneralan ideon pri la situacio.



a) Daŭro de la antaŭa lernado



La ĉiulingva sistemo, uzata de Eŭropa Unio, estas la nura, kiu ne devigas al antaŭa lingvolernado, almenaŭ se oni konsideras nur la kunsidojn, por kiuj interpretado kaj tradukado estas aranĝitaj. En la aliaj tri formuloj lingvolernado necesas almenaŭ al parto de la partoprenontoj. En la ununacilingva sistemo (uzata de multnaciaj firmaoj, sed ankaŭ de multaj interpersonaj renkontiĝoj kaj malgrandaj fakaj grupoj) ĉiuj, kies gepatra lingvo ne estas la angla, devis lerni ĉi-lastan. Kaj en la kelklingva sistemo (UN) same devis lingvostudi la plimulto el la partoprenantoj, ĉar laborlingvo kaj gepatra lingvo samas nur por malplimulto. En la interlingva sistemo (Esperanto) ĉiu devis lerni la komuniklingvon. Jes ja, ekzistas infanoj kies gepatra lingvo estas Esperanto, sed ili estas tro malmultaj por ke oni prave povu preni ilin en konsideron.



En la sidejoj de Eŭropa Unio oni pli kaj pli parolas pri la problemoj, kiujn necesas alfronti, ek de kiam ĉeĥ-, eston-, hungar-, latv-, litov-, malt-, pol-, slovak- kaj slovenlingvanoj partoprenas en la vivo de la institucioj. Unu el la ebloj ofte menciataj estas redukti la nombron de la laborlingvoj. Se tiu formulo iĝus akceptita, Eŭropa Unio perdus sian avantaĝon koncerne ĉi tiun kriterion: por partopreni en debato aŭ redakti dokumenton oni tie troviĝus en la sama situacio kiel ĉe UN, multaj ne plu povus plenumi sian funkcion sen antaŭa lingvolernado.



Male al ideo tre disvastigita, necesas, por regi fremdan lingvon, investi en la studon grandan kvanton da tempo kaj nerva energio. Por iu, kiu partoprenas en delikataj traktadoj aŭ parolas ĉe la tribuno de Parlamento aŭ de Ĝenerala Asembleo, ne sufiĉas komprenigi sin, necesas esprimnivelo, kiu ebligas konvinki, argumenti, tuj ekrebati, tuŝi la sentojn de la ĉeestantaro, kiun oni alparolas, kaj samtempe eviti la riskon aperi ridinda. S-ro Cornelio Sammaruga, prezidanto de Internacia Komitato de Ruĝa Kruco, kaŭzis mokajn ridojn, kiam, parolante pri la delegitoj de IKRK dissemitaj tra la mondo, li prononcis: "Nos dйlйguйs sont des zйros" (anstataŭ "des hйros") (2)

. [Pro la prononca fuŝo, la frazo "Niaj delegitoj estas herooj" fakte fariĝis "Niaj delegitoj estas nuloj"]. Tamen li tiutempe loĝis en franclingva regiono kaj laboris ĉefe en la franca jam multajn jarojn, kaj li regas tiun lingvon ege pli bone ol la mezuma diplomato. La fakto, ke homo tianivela ne sukcesas eviti gravajn lingvajn mispaŝojn reliefigas la enormecon de la tasko, kiun prezentas per si la strebo akiri fremdan lingvon ĝis la grado de kompetenteco dezirinda en internaciaj rilatoj. Simile, kiam dana ministrino s-ino Helle Degn, ekprezidanta internacian kunsidon, volis diri, ke ŝi petas indulgon de la partoprenantoj, ĉar, ĵus ricevinte sian ministran postenon, ŝi ankoraŭ ne funde posedas la temon, kaj elparolis: "I'm at the beginning of my period" (3)

["Mi estas je la komenco de mia menstruo", anstataŭ "de mia servperiodo"], ŝi aperis al la internacia publiko, pere de la ĵurnalistoj, kiel plej komike mokinda. Tamen Danlando estas unu el la landoj, kie la angla estas plej bone regata, kaj antaŭ ol prononci tiun frazon, ŝi studis kaj praktikis la anglan dum pluraj miloj da horoj.



En politiko nepre ne estas allasinde ridindi. En tiaj situacioj la kolegoj kaj la publiko memoras, ne kion diris la persono, sed la vortigon, kiu amuzis ilin. La fakto, ke post 2000 horoj da studado de lingvo, sekvataj de trioblo pli da praktikado, persono ankoraŭ povas fali en tiajn kaptilojn, elokvente ilustras la senfinecon de la tasko plenumenda por povi publike esprimi sin fremdlingve en oficiala forumo. Nia gepatra lingvo estas enradikigita en nia nerva sistemo samgrade kiel la mova funkciado de la dekstra mano en la movnervoj de dekstramanulo. Devigi iun esprimi sin fremdlingve estas same, kiel devigi dektsramanulon ĉion fari per la mano maldekstra. Oni ne regas fremdan nacian lingvon je la nivelo postulata en internaciaj medioj post malpli da 10 000 horoj da studado kaj da praktiko (4)

. Esperanto prezentas apartan kazon koncerne lernrapidecon: rega nivelo estas atingata mezume post 150 ĝis 220 horoj (la kialoj de tiu diferenco estos klarigitaj ĉi-poste ĉe kriterio i).



b) Antaŭaj investoj de la ŝtato



La ĵus pritraktita kriterio koncernas la personojn, kiuj devas sin esprimi au submeti dokumentojn en internaciaj medioj. Sed la antaŭa lingvolernado de ili postulata ne eblus sen investo fare de la ŝtato. Lingvoklerigo postulas en la tuta mondo gigantan investon tempan kaj monan. Ĝia organizado, se ĝi nepre necesas por certigi efikan internacian reprezentadon de ŝtato aŭ de partio ĉe internacia nivelo, do prezentas per si faktoron, kiun oni ne rajtas preteratenti. La sistemo ĉiulingva (tiu de Eŭropa Unio) kaj en nunaj kondiĉoj ankaŭ la interlingva (Esperanto) havigas al la ŝtatoj, el tiu vidpunkto, konsiderindan ŝparon. Sed se oni morgaŭ devigos la hungarajn, grekajn kaj aliajn eŭropparlamentanojn esprimi sin angle aŭ france, la respektivaj ŝtatoj devos investi en lingvoklerigon sumojn nete superajn al la hodiaŭaj. Ili ja devos garantii altan lingvan nivelon ĉe sufiĉe vasta parto de la loĝantaro por eviti gravan malsuperecon de siaj reprezentantoj aŭ de la elektitoj de siaj diversaj partioj, kompare kun iliaj similuloj el landoj "lingve potencaj".



c) Antaŭa investo de la institucio



Du el la lingvosistemoj trudas specifajn investojn, kiujn evitas la du aliaj sistemoj. La multnaciaj entreprenoj kaj aliaj establoj uzantaj la sistemon ununacilingvan ŝparas la multajn kostojn ligitajn al la lingvoservoj (almenaŭ koncerne la internan funkciadon; reklamado kaj rilatoj kun la publiko situas ekster la sfero de ĉi tiu esploro). Same estas ĉe la esperantlingvaj asocioj, kies lingvoreĝimon ni nomis interlingva.



Alpreni sistemon kun tradukado kaj interpretado aŭtomate devigas konsiderinde plimultigi la dungitaron, proporcie kun la nombro de uzataj lingvoj. Tiu personara plimultiĝo necesigas tutan serion da investoj. Eblas jene resumi la celojn, por kiuj elspezi necesas jam antaŭ ol ekfunkcios la lingva aranĝo (aŭ, okaze de plimultigo de la lingvoj, la nova lingva reĝimo):



- dungi kaj trejni la lingvan profesiularon;



- adapti la salonojn por samtempa uzo de pluraj lingvoj (la pliampleksiĝo de Eŭropa Unio en 2004 necesigis la aldonon al la kunsidejoj de po naŭ novaj interpretistaj budoj; la nombro de konektoj inter tiuj budoj unuflanke kaj la mikrofonoj kaj aŭdiloj de la kunsidantoj aliflanke devas respondi al ĉiuj eblaj kombinoj de lingvoj, t.e., en la nuna EU, 380);



- organizi tajposervon por ĉiu lingvo kun ĉio necesa por ĝi, kio inkluzivas dungon de personaro kaj aĉeton de ekipo, i.a. komputiloj kaj tekstoprilaboraj programaroj adaptitaj al ĉiu lingvo, fotokopiiloj, presiloj, stokoj de papero kaj diversaj aliaj sekretariaj bezonataĵoj;



- aranĝi helpservojn por tradukistoj: bibliotekojn (kun stoko de fakvortaroj kaj bazaj libroj en ĉiu lingvo), referencan servon, terminologian servon, alirejon al datumbankoj, datumtrovajn sistemojn, ktp;



- provizi la tajp- kaj tradukservojn per oficeja spaco, kun ĉiuj kostoj tiudependaj: meblaro, hejtado, telefono, elektro, liftoj, alporta servo por dokumentoj, ĉu homaj, ĉu pneŭmatikaj, ktp., ejoj por klasi kaj konservi la dokumentojn en ĉiuj uzataj lingvoj;



- plani la ŝanĝojn, kiujn kaŭzos la alfluo de nova dungitaro ligita al la nova(j) lingvo(j): necesos ja pliaj gardistoj, plia spaco por aŭtoparkado, pliaj kafeteriaj aŭ restoraciaj spaco kaj organizo, pliaj oficistoj en la dungitara servo, same kiel en la librotena, medicina, sociala, konferenca kaj vojaĝa.



d) Neegaleco kaj diskrimino



Iuj lingvosistemoj estas diskriminaj, aliaj ne. En la ununacilingva sistemo, la personoj, kies gepatra lingvo estas uzata (plej ofte: anglalingvanoj), ĝuas lingvan avantaĝon rilate al siaj kolegoj, kiuj estas malfavorataj simple pro la naskiĝloko.



La plej diskrimina sistemo estas la kelklingva, kiun aplikas UN same kiel multaj diversaj institucioj, asocioj kaj kongresoj. Ĉe UN, belga delegito franclingva rajtas uzi sian lingvon, sed al lia flandra kolego tio ne estas permesita. Siriano, argentinano aŭ ĉino povas plene ekspluati la tutan elokventecan kaj konvinkan potencialon de sia gepatra lingvo, sed tio estas rifuzita al afgano, brazilano aŭ japano. Por la ŝtatoj, kies lingvo havas neniun internacian statuson, la akcepto de nova lingvo kreskigas la neegalecon, ĉar ĝi pligrandigas la nombron de la eblaj kontraŭuloj lingve pli bone armitaj ol ili por trafe valorigi siajn starpunktojn. Ironie, tiun relativan perdon de influo pagas la ŝtatoj, kiuj suferas la perdon. La aldono de nova laborlingvo ja estigas plialtiĝon de la ĝenerala buĝeto, en kies financado ili partoprenas samproporcie, kiel antaŭe. Ŝajne neniu iam ajn proponis pondi la kontribuojn al la financado de la institucio por kompensi la plifortigon aŭ malplifortigon, kiun kaŭzas al ŝtato la aldono de nova lingvo.



Teorie, la nuna sistemo de Eŭropa Unio certigas egalecon inter la popoloj. Praktike, tamen, tiu aserto devas akcepti kelkajn rezervojn.



Unuflanke, en la sekretariejo, oni apenaŭ uzas lingvojn kiel la nederlanda, la greka, la portugala, la finna aŭ la lingvoj de la ŝtatoj aliĝintaj en 2004. Kelkaj lingvoj do estas "pli egalaj ol aliaj", ĉu kiam temas pri posteno de eŭropa oficisto, ĉu kiam civitano aŭ parlamentano deziras kontakti la administracion.



Aliflanke, ĉar apenaŭ ekzistas interpretistoj kapablaj prizorgi kelkajn lingvokombinojn, kiel portugalan-grekan, slovenan-estonan, nederlandan-finnan, ktp., oni uzas por tiuj lingvoj la relajsan sistemon, ankaŭ nomatan perado per pivotlingvo: la portugala interpretisto sin konektas al la anglalingva budo kaj rediras sialingve, ne la originalan paroladon, kiun li ne komprenas, sed ties angligon. Laŭ studo farita de UN pri la propraj lingvoservoj,



"en sciencaj kunsidoj la perdo de informoj pro la 'relajso' estas almenaŭ 50%". (5)




La reprezentantoj de la diversaj landoj do ne ĝuas egalecon, ĉar portugalo, finno, dano, greko, hungaro, sloveno kaj aliaj havas malpli da ŝancoj esti senerare kaj komplete komprenataj ol la partoprenantoj, kiuj uzas pli "grandan" lingvon. Ĉiu interpretado portas kun si perdon kaj misformon de parto de la transdonata informado; se okazas duobla interpretado, tiuj mankoj multobliĝas.



Tria rezervo: la servo de la deponitaj markoj, kies sidejo estas en Munĥeno, ne uzas ĉiujn lingvojn de la membroŝtatoj de Eŭropa Unio.



La problemo de neegaleco, nuntempe duaranga en Eŭropa Unio, tie iĝos same ampleksa kiel en UN, se iam estos decidite limigi la nombron de lingvoj.



La formulo interlingva (Esperanto) evitas ĉian diskriminon: ĉiuj uzas lingvon, kiun ili devis lerni en tempo limigita kaj proksimume egala, kia ajn la gepatra lingvo. Ĉar neniu uzas la lingvon de sia lando aŭ de sia lingva regiono, neniu ĝuas espriman superecon nur pro aparteno al difinita popolo. Tiun avantaĝon jam substrekis raporto de la Ligo de Nacioj:



"En la sekretariejo de la Ligo de Nacioj ni havis la ekzemplon de la internacia konferenco de lernejaj aŭtoritatoj, kies debatoj okazis en Esperanto. (...). Kio precipe impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas al simila kunsido la uzo de komuna lingvo, kiu metas ĉiun sur la saman nivelon kaj kiu ebligas al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi sin kun tiom da forto, kiom liaj kolegoj de Parizo aŭ Londono". (6)




El la observado de internaciaj kunsidoj kaj kongresoj evidentiĝas, ke ekzistas korelacio inter la rajto uzi la propran lingvon kaj la ofteco de ekparolo. Kiu ne rajtas uzi la propran lingvon, tiu intervenas malpli ofte en debato. Eblas nur du rimedoj por meti diverslandanojn sur egalecan nivelon:



a) ĉiu rajtu uzi la gepatran lingvon,


b) neniu rajtu uzi la gepatran lingvon.



Teorie ekzistas do, krom la sistemoj ĉiulingva kaj interlingva, tria opcio evitanta diskriminadon: la uzo de nur kelkaj lingvoj (la sistemo kelklingva), sed kun malpermeso al ĉiu parolanto aŭ redaktanto esprimi sin propralingve. En tia sistemo, se Eŭropa Unio limigus la laborlingvojn al, ekzemple, la angla, la franca kaj la germana, la angl-, franc- kaj germanlingvanoj devus esprimi sin per lingvo alia ol la propra por ne ĝui privilegion rilate al siaj "malpli egalaj" kolegoj. Fakte, tiu formulo, kiu restarigus plenan egalecon, ne havas multajn ŝancojn iĝi alprenita pro la politika fortorilato inter la ŝtatoj.



e) Lingvokosto de kunsido



La ĉefan koston imputeblan al lingva komunikado dum kunsido estigas interpretado. Temas precipe pri la salajro de la interpretistoj kaj de la teknikisto, kiu prizorgas la ŝaltadojn kaj konektojn. Kompreneble, ju pli granda la nombro de lingvoj, des pli granda la kosto. La sistemo ĉiulingva (eŭropunia) elstaras inter ĉiuj aliaj kiel tiu, ĉe kiu la kunsidaj lingvokostoj estas la plej altaj. Verdire, la distanco inter Eŭropa Unio kaj la aliaj internaciaj institucioj estas giganta tiurilate. La sistemoj ununacilingva kaj interlingva kostas nenion ĉi-kriterie.



f) Kosto de dokumentara produktado



Ju pli multaj la laborlingvoj, des pli multe kostas produkti la dokumentaron. Tiuj kostoj precipe enhavas la salajrojn de la tradukistoj, reviziistoj, terminologiistoj, bibliotekistoj, referencistoj (kie ili ekzistas, ekz. ĉe UN) kaj tajpistoj unuflanke, la oficejaj varoj kaj aliaj renovigataj elspezoj aliflanke (papero, amortizo de la komputiloj, elektro, telefono kaj fakso, prizorgado de la ejoj, trans- kaj dissendo de dokumentoj, ktp.).



Fakto ofte ignorata ekster lingvoservoj estas, ke tradukisto ofte devas fari detektivan laboron. Tre ofte vorto kondensas plurajn informerojn sed la diversaj intersekcioj tre diferencas de unu lingvo al alia. Ekzemple, la anglaj vortoj his secretary donas neniun informon pri la sekso de la persono, pri kiu temas, sed malkaŝas, ke li aŭ ŝi laboras por viro. En la franca estas la malo: son secrйtairesa secrйtaire indikas la sekson de la oficist(in)o, sed sciigas nenion pri tiu de la estro. Nu, ne eblas ĝuste traduki tiajn esprimojn sen scii la koncernan detalon. Individua nomo povas helpi, sed ne ĉiam, precipe se temas pri fora kulturo. Ĉu Secretary Tan Buting estas viro aŭ virino? Ne eblas traduki tiujn vortojn sen esplori. En multaj landoj erari pri sekso estas grave ofendi. Krome, la persona nomo ne ĉiam disponeblas. Same ne eblas traduki en plej multajn lingvojn la anglan esprimon to develop such an industrysen scii pri la ekonomia situacio de la konsiderata regiono, ĉar la angla esprimo povas signifi ĉu "krei novan industrion" ĉu "disvolvi jam ekzistantan industrion". La tradukisto devas esplori por ekscii pri kio temas, kio klarigas la gravecon de komputilo, de telefono, de faksilo kaj de bona biblioteko.



Preterpase, la neceso por tradukisto trovi respondon al nelingvaj demandoj estas unu el la kialoj, pro kiuj komputila tradukado estas ege iluzia. Okdek elcentoj el la tempo de tradukisto estas dediĉataj al esploroj sen rilato kun lingvoj aŭ al nesolveblaj lingvaj problemoj (neniu lingvo kapablas ĉion ekzakte esprimi). Kion komputilo povas fari koncerne tradukadon, tio estas farebla al homaj tradukistoj en tre mallonga tempo, proksimume dek elcentoj el ilia labortago. Sed la esploroj postulataj de perfekta traduko necesigas sagacon kaj elturniĝemon superantajn la kapablojn de la plej bona reto de aparatoj kun t.n. artefarita inteligento.



Tradukendaj dokumentoj estas tre diversspecaj. Ili inkluzivas, i.a., la jenajn:



a) korespondaĵojn; multaj leteroj alvenas en lingvo ne komprenata de la adresito aŭ de la oficisto komisiita respondi;



b) fundamentaj dokumentoj, kiel en Eŭropa Unio la Mastriĥta Traktato aŭ la projekto de Konstitucio; tiu kategorio inkluzivas jurajn kaj regularajn tekstojn regantajn la vivon de la institucioj;



c) protokoloj kaj raportoj de kunsidoj, proponitaj rezoluci-projektoj kaj rezolucioj akceptitaj de la decidaj organoj;



ĉ) periodaj raportoj (ekzemple, en la UN-reto kaj en la eŭropaj institucioj, la raportoj pri la situacioj ekonomia, socia, kultura, eduka kaj publiksaneca);



d) studoj kaj esplorraportoj, kies preparon altnivela organo komisiis al la sekretariejo aŭ al fakula grupo;



e) raportoj pri la progresostato de plenumataj projektoj;



f) kontraktoj;



g) ellaboritaj labordokumentoj por komitatoj aŭ etaj laborgrupoj.



La lingva kosto de la dokumentaro dependas de la efikeco de la tradukistoj. Bedaŭrinde estas praktike neeble ricevi precizan ideon pri la mezuma efikeco, ĉar la statistikoj estas ĝenerale aranĝitaj por kaŝi la malfortan produktadon de la lingvoservoj. Ekzemple 50-paĝa dokumento resendita al traduka sekcio por dekfoja korektado de la sama vorto estos enskribita sur la enira slipo kun la tuta paĝnombro: la laboro estos finita post kelkaj minutoj, sed la sekretariejo enskribos 50 paĝojn en siaj statistikoj. Tiaj etaj aranĝoj estas verŝajne neeviteblaj, ĉar sur neniu nivelo estas avantaĝe al institucio, ke la ekstera mondo sciu, kiom reale kostas multlingveco. La sekretario tiele plialtiganta la ciferojn povas fidi je nepuno.



Konscienca tradukisto kapablas ĝuste traduki en tago apenaŭ pli ol kvin aŭ ses A4-ajn paĝojn kun duobla interlinio. Ĉe UN la plej rapida tradukservo, la angla, havas mezuman efikecon de po 2331 vortoj por ĉiu tradukisto en tago (6,6 paĝoj 32-liniaj aŭ entute 4 paĝoj 52-liniaj), la ĉina sekcio, la malplej rapida, havas mezuman produktadon de 843 vortoj (oni ĉiam kalkulas laŭ la vortoj de la originala teksto), meze situas la franca sekcio: 1517 vortoj (2,65 paĝoj kun simpla interlinio aŭ 4,3 normaj paĝoj).(7)




La nombro de po 7000 vortoj tage por ĉiu tradukisto, citita en la gazetaro por la Ministra Konsilio de Eŭropa Unio (8)

, estas nekredebla por iu ajn konanta de ene la tradukservojn. Tiu nombro atingeblas nur per tiel priplorinda kvalito, ke - se ĝi estus ĝusta - la teksto fakte estus ne uzebla kaj la mono elspezita vane. Tio, ho ve!, povas okazi: tiun sorton trafis la unua versio de la Mastriĥta Traktato. Tiu longa dokumento (253 paĝoj) estis vere grava, ĉar ĝi difinis la ontan organizadon de Eŭropa Unio, kaj pri ĝi devis voĉdoni ĉiuj civitanoj de la membroŝtatoj por sciigi, ĉu ili ĝin aprobas aŭ malaprobas. Nu, tiun tekston oni devis urĝe retiri el la librejoj kaj bibliotekoj, ĉar la enhavo diferencis de unu lingvo al alia. Necesis refari la laboron ekde la komenco kaj represigi la traktaton (9)

. Pri la kosto de tiu duobla laboro la publiko neniam estis informita.



Tradukado multe kostas. En la reto de institucioj de Unuiĝintaj Nacioj tradukado en sep laborlingvojn kostis jam en 1978 (sen la "ĝeneralaj kostoj": oficejoj, elektro, papero, ktp.) po 1698 usonajn dolarojn por 1000 vortoj (10)

, tio estas pli ol 1,5 dolaroj por vorto. Tiu sumo, certe malsupera al la hodiaŭa kosto, ŝajnas multe pli realisma ol tiu de 0,36 dolaro por vorto, menciita de la gazetaro por Eŭropa Unio (11)

. Laŭ la fonto, el kie ĉi-lastaj ciferoj estis ĉerpitaj, Eŭropa Unio tage tradukus 3 150 000 vortojn: la tradukado do kostus 1 134 000 dolarojn tage.



g) Limtempo por ricevo de dokumento en la diversaj lingvoj



En plurlingva institucio la dokumentoj tradukendas kaj tio postulas tempon. Tiu faktoro ankaŭ eniras en la kalkulan analizon de la diversaj formuloj.



Ĉe UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi la produktado en ses lingvoj de originalo kun 25 A4- paĝoj kun simpla interlinio (14 000 vortoj) bezonas 63,9 tagojn da laboro por la tradukado kaj 22,9 por la revizio (12)

. Se oni aldonas la tempon necesan al la tajpistaro por pretigi la definitivan dokumenton, oni atingas daŭron de 98,8 labortagoj. Certe, tio ne signifas, ke la dokumento disponeblos nur post cento da tagoj; la diverslingvaj tradukistoj laboras samtempe, kaj la urĝaj tekstoj estas dividitaj inter pluraj tradukistoj, kiel oni cetere farus por teksto multe pli longa ol tiu ĉi tie konsiderata. Ankaŭ la tajpado okazas samtempe por la diversaj versioj. Tamen estas utile konscii pri la graveco de la homa peno investita por rezulto mezkvalita: cento da labortagoj por komuniki, ofte malperfekte, le enhavon de nur 25 paĝoj ne estas bagatelo. Ne mirigas, ke la tradukservoj malemas liveri precizajn statistikojn.



Laŭ nia fonto, se la teksto estas ne urĝa, ĝi bezonos 24 tagojn por ĉiulingve disponebli. Se ĝi estas urĝa, oni dividos ĝin en plurajn partojn kaj ĝi disponeblos post proksimume ses tagoj.



Ĉar la daŭroj rezultas el la naturo mem de la traduklaboro, oni povas supozi, ke la ciferoj estas analogaj ĉe Eŭropa Unio.



En la formuloj ununacilingva (multnaciaj firmaoj) kaj interlingva (Esperanto) la dokumento disponeblas tuj post sia redakto, ĉar aliaj versioj ol la originalo ne necesas.



h) Perdoj kaj distordoj de informoj



Komunikado okazas nur, se la aŭdanto de parolado aŭ la leganto de dokumento ricevas ekzaktan version de tio, kion diris la parolanto aŭ aŭtoro. Ĝenerale, la fakto transiri de unu lingvo al alia kaŭzas iun nombron da ŝovoj de tio, kion esprimas la originalo, al tio, kio estas fakte transdonita en la alia lingvo. En la ununacilingva kaj interlingva sistemoj ne ekzistas perdoj aŭ misformoj ligitaj al translingvigo, ĉar legantoj kaj aŭdantoj disponas nur originalojn. Se estas dubo aŭ miskompreno, la kaŭzo ne troviĝas en la lingva reĝimo, sed en la nesufiĉa scipova nivelo de la koncernato.



Male, se oni transiras de unu lingvo al alia (traduke aŭ interprete), kiel en la sistemoj kelklingva kaj ĉiulingva, la riskoj de eraro multobliĝas. Oni vidis ĉi-supre, ke per la metodo de relajsa aŭ pivotlingva interpretado, la perdo de informo povas atingi 50%. Eĉ se interpretado okazas rekte el la fonta lingvo al la cela, perdo de 10% kaj distordoj de 2 aŭ 3% estas rigardataj normalaj. La kondiĉoj de samtempa interpretado estas tiaj, ke home ne eblas senmanke transdoni la prononcatan paroladon. Interpretisto devas ne nur havi bonan parolmanieron, perfektan regon de la diversaj lingvoj, per kiuj li laboras, rapidan menson kaj bonan aŭdkapablon, sed krome li devas sufiĉe scii pri la kampo, pri kiu temas, por povi reale sekvi la debaton. Tia kuneco de profundaj lingvaj kaj fakaj kompetentecoj povas nur esti ege malofta. El tio rezultas la granda proporcio da nebonaj interpretistoj:



"La plimultiĝo de la plurlingvaj konferencoj kaj ilia kreskanta komplekseco, kiujn oni povis observi dum la lastaj jaroj (...), havis kiel efikon kreskigi la neceson disponi lingvan kompetentularon kaj igis pli ĝena ties nesufiĉon rilate al la bezonoj. Kun pli malpli da emfazo laŭ la institucio, la organizoj, kiuj respondis al nia enketo, unuanime deklaras, ke iĝas pli kaj pli malfacile dungi kompetentajn interpretistojn kaj tradukistojn. Granda institucio aldonas, ke « ĉiam estis malfacile trovi sufiĉan kvalifikitan lingvan personaron; sed dum la lastaj jaroj pro la multiĝo de kunsidoj en ĉiuj organizoj kaj la manko de kunordigado inter ili, la problemo ofte estis trovi sufiĉan nombron da interpretistoj aŭ konferencaj tradukistoj sendepende de ilia kapableco »." (13)




"Pluraj organizoj substrekas la lingvajn malfacilaĵojn ligitajn al la specialigita karaktero de multaj temoj traktataj dumkunside (...). En teknika institucio, la pritraktoj iĝas pli kaj pli fakaj kaj malfacile kompreneblaj pro tio, ke scienco kaj ties aplikoj konstante progresas. Eĉ en neteknika kunteksto terminaraj problemoj konstante stariĝas, kaj nur alte kvalifikita personaro kapablas solvi ilin. Tiuj faktoroj pli aldonas al la malfacileco dungi kvalifikitan lingvan istaron." (14)




Ankaŭ skriba tradukado viktimas al iu nombro da eraroj, eĉ se nur ĉar la tradukistoj ofte laboras sub premo (traduko postulata urĝe; nokta laboro; ktp). La ĉi-supra diraĵo pri la Mastriĥta Traktato montras, ke eĉ la plej gravaj tekstoj ne estas ŝirmitaj kontraŭ distordoj. La Ĉarto de Unuiĝinta Nacioj prezentas alian ekzemplon. Se, en la angla, artikolo 33 aplikiĝas al "any dispute, the continuation of which is likely to endanger the maintenance of international peace and security" ["ĉia konflikto, kies daŭrigo probable endanĝerigos la konservon de internaciaj paco kaj sekureco"], en la franca temas pri "tout diffйrend dont la prolongation est susceptible de menacer le maintien de la paix et de la sйcuritй internationales" [ĉia malakordo, kies plilongiĝo povas minaci la konservon de internaciaj paco kaj sekureco]. Kiel la hispana (kiu forigas la vorton any, "ĉia": "una controversia cuya continuaciуn sea susceptible de poner en peligro"...) la franca antaŭvidas simplan eblecon, dum la angla parolas pri probableco, io klare malsama. (La Webster-vortaro difinas likely per "of such a nature or so circumstanced as to make something probable"). La nuanco ege gravas, se konsideri, ke precize tiu esprimo difinas, ĉu la Sekureca Konsilio rajtas aŭ ne iniciati la aranĝojn por solvi la konflikton. La aliaj aŭtentaj tekstoj ne igas la taskon de la Konsilio pli klara: la rusa uzas la esprimon могло бы, kiu signifas "povus", dum la ĉina uzas la vorton zuyi, kiu signifas "sufiĉe por". La diferencaj versioj de tiu teksto, kun egala jura valideco, aspektas kiel gamo etendiĝanta de "sufiĉa" ĝis "probabla" pasante tra "ebla".



Se eĉ juraj tekstoj kun tia graveco enhavas erarojn aŭ dusencaĵojn, kion diri pri malpli gravaj tekstoj! En dokumento de Eŭropa Unio oni povas trovi mencion pri des avions sans pilote qui prennent pour cibles les centrales nuclйaires ["avadiloj senpilotaj, kiuj prenas la nukleenergiajn centralojn kiel atakcelojn"], dum fakte la originalo temas nur pri aviadiloj, kiuj, senpilote, aŭtomate direktataj, flugas super atomcentraloj (15)

. Ĉu tiaj neperfektaĵoj estas permeseblaj, konsidere al la imponaj kostoj de tradukado?



Tian eraron, potenciale danĝeran, povus kaŭzi la relajsa sistemo. Tiu sistemo, menciita ĉi-supre rilate al la samtempa interpretado de paroladoj, ja ankaŭ uziĝas en tekstotradukado. En Eŭropa Unio litovigo de greka teksto aŭ portugaligo de slovena fakte estas traduko el la anglalingva aŭ franclingva versio. Tiu procedmaniero iĝis pli kaj pli kutima, ek de kiam lingvoj, kiel la hungara, la estona aŭ la ĉeĥa estas uzataj, kio trenas kun si plimultiĝon de la nombro de mistradukoj. La rilato efikeco/kosto do malfavore evoluas paralele al la multiĝo de lingvoj: ju pli multe da lingvoj, des pli altaj la kostoj kaj malpli efika la traduklaboro.



i) Ofteco kaj graveco de lingva handikapo



La esprimo "lingva handikapo" signas ĉi tie la tuton de la eroj de la fremda lingvo, kiuj malhelpas glatan esprimadon parolan aŭ skriban. Alivorte, ju pli granda la lingva handikapo, des malpli da flueco. Kiu sin esprimas propralingve, tiu ne spertas lingvan handikapon. Male, tiuj, kiuj ne perfekte regas la lingvon de la kunsido, serĉas la ĝustajn vortojn, anstataŭigas vorton aŭ koncepton per termino malpli taŭga, sed pri kiu ili estas gramatike certaj, sin esprimas per frazoj pli akraj ol se en la propra lingvo, rezignas iun nombron da nuancoj kelkfoje tre gravaj, kaj ilia esprimado havas ege malpli da forto ol se ili uzus la gepatran lingvon. Krome ili ofte havas fremdan manieron prononci, kiu povas okazigi konfuzojn aŭ igi ilin ridindaj (diri "My government sinks", "Mia registaro sinkas", kiam oni kredas diri "my government thinks", "mia registaro opinias...", estas efiko de lingva handikapo, kiu kvazaŭ pro difino estas ŝparita al tiuj, kiuj uzas sian gepatran lingvon). La handikapo simile ekzistas je la nivelo de skribaj rilatoj, sed en tiuj ĝi estas pli facile superebla, ĉar la verkanto ĝenerale havas pli la tempo por pripensi, ne troviĝas meze de impresa ĉirkaŭantaro, kaj disponas referenclibrojn - vortarojn, gramatikojn - por kontroli okaze de dubo.



Eŭropa Parlamento rekonis, kiel malfacile estas uzi la lingvon de alia popolo:



"Kiu ajn penis lerni fremdan lingvon, scias ke vera multlingveco estas malofta. Ĝenerale la gepatra lingvo estas la nura, kies nuancojn oni plene regas. Ne estas dubo, ke oni estas politike pli forta, kiam oni parolas la propran lingvon. Sin esprimi propralingve havigas avantaĝon super tiuj, al kiuj estis trudite, egale ĉu tio plaĉas al ili aŭ ne, uzi alian lingvon." (16)




Facile do kompreneblas, ke kiam la franca ministro pri eŭropaj aferoj, S-ro Alain Lamassoure, anoncis la 14-an de decembro 1994, ke Francio profitos de sia prezidado de la Unio por proponi la redukton al kvin laborlingvoj, reago venis tuj. La greka registaro vigle protestis; la Atena gazetaro parolis pri "Eŭropo kun du rapidecoj, eĉ lingve" (17)

. Se oni serioze akceptas la nepran devon funkcii juste kaj demokratie, lingva handikapo certe estas la plej grava faktoro, kiun konsideru ĉia studo komparanta la diversajn opciojn eblajn en la praktiko por superi la lingvajn barilojn.



Tiu handikapo estas precipe grava en la sistemo kelklingva ("UN" ktp), kie la plimulto de la delegitoj aŭ kongresanoj devas sin esprimi fremdlingve. Lingva handikapo nuntempe ne ekzistas en la ĉefaj organoj de Eŭropa Unio, sed se, kiel multaj proponas, oni reduktos la nombron de laborlingvoj, ĝi trafos iun proporcion de la ŝtatreprezentantoj kaj civitanoj.



Lingva handikapo apartenas al la sfero de neŭropsikologio. Ĝin kaŭzas ĉio, kio malhelpas la normalan funkciadon de la nerva sistemo strebanta esprimi ideon. Ĉiu lingvo prezentas per si reton el kompleksaj programoj, laŭ la komputa senco de la termino, ofte kontraŭataj de inhibaj subprogramoj. Se oni demandas al personoj, kiuj plurjare studis la anglan, kiel diri "ŝafoj" tiulingve, naŭ el dek respondas "sheeps" anstataŭ la ĝusta formo "sheep". La eraro fontas el tio, ke la vorto "sheep" devas normale envoki la subprogramon "ne apliki la ĝeneralan programon: "pluralo → +s ". Sed la granda plimulto el la personoj, kiuj lernas la anglan (aŭ ajnan alian lingvon), ne sukcesas konservi viglaj en siaj cerbaj strukturoj la konsternegan nombron da subprogramoj, kiujn oni devas enmensigi al si por esprimi sin senerare per lingvo malsama ol tiu de la vivmedio.



Tiu komplekseco estas la kialo, pro kiu minimume 10 000 horoj da studado kaj praktikado necesas por plene regi nacian lingvon. La leganto, kiu imagas tiun nombron troigita, simple observu la lingvaĵon de ses- aŭ sepjarulo parolanta la propran lingvon. Kvankam la horoj da plena mergiteco en la gepatra lingvo nombras pli ol 10 000, ĝi ankoraŭ faras multajn erarojn. Ĝiaj vortigoj enhavas abundon da formoj, kiel, ĉe franclingva infano, vous disez, s'il voudrait, plus bon, une chevale, la jouetterie [la ĝustaj formoj estas vous dites, s'il voulait, meilleur, une jument, le magasin de jouets]. Ĉe juna usonano samaĝa oni notas formojn, kiel I comed, foots, it's mines, when he'll go [ĝustaj estus I came, feet, it's mine, when he goes]. Proksimume dekmil horoj ne sufiĉas por instrui ĝustan lingvouzon. Estus erare atribui tiujn erarojn al la juna aĝo de la geknaboj. Neniu el iliaj lingvaj fuŝoj radikas en intelekta nematureco, tute male: la infano estas pli logika ol la oficiala lingvo. La eraroj fontas nur el tio, ke la subprogramoj devantaj inhibi la ĝeneralajn programojn ankoraŭ ne estas instalitaj au stabiligitaj en la respondaj cerbaj strukturoj.



Naŭdek ĝis naŭdek kvin elcentoj el la tempo dediĉata al lingvostudo konsistas en encerbigo de subprogramoj celantaj inhibi la normalajn programojn. Sed tiuj inhibaj subprogramoj devas encerbiĝi kiel refleksoj: tiel longe, kiel ili ne funkcias aŭtomate, sen peno, sen pripenso, la lingvo ne estas regata. Homa cerbo spontane emas transformi al ĝenerala programo ĉian signon asociitan al signifo. Pro tiu universala leĝo la natura cerba funkciado igas iun, kies gepatra lingvo ne estas la franca, sed kiu devas esprimi sin france, vortigi la koncepton "nesolvebla" per la neĝusta vorto irrйsolvable (uzata de 90% el la fremdlingvanoj france parolantaj). Por taŭge paroli la francan, oni devas bloki la naturan iron de la nerva fluo per signo "barita vojo" kaj instali devojigon kondukantan al la ĝusta formo insoluble. Same la infano diranta plus bon (malĝusta formo signifanta "pli bona") rimarkis la signon plus, kiun oni trovas en "plus grand, plus petit, plus fort, plus chaud" ["pli granda, pli eta, pli forta, pli varma"] kaj ĝeneraligas ĝin. Ĝi ankoraŭ ne instalis la trafiksignon "barita vojo", kiu bloku plus bon, kun devojigo al meilleur [ĝusta maniero esprimi la koncepton "pli bona" en la franca].



Lingvo libera je inhibaj subprogramoj kaj enhavanta nur ĝeneralajn programojn (ekzemple nur unu programon por pluralo, nur unu programon por verba prezenco, nur unu programon por derivi adjektivon el substantivo, ktp.) respektas sen limigo la naturan emon ĝeneraligi la lernitajn elementojn. Tial oni akiras ĝin rapide kaj sentas sin hejme en ĝi. Tia estas Esperanto. Lernanto de la angla ne povas ĝeneraligi la programon "profesio: → + er" eĉ se li deduktis el "farm farmer"," report reporter", ke tie ŝajnas funkcii regulo. Li ja ne povas formi " fish fisher" (oni diras fisherman), nek " tooth toother" (oni diras dentist). Koncerne la skribon, li eĉ ne povas formi "translate translater"; oni skribas "translator". Male en Esperanto oni neniam devas subpremi la spontanan kreiĝon de ĝenerala programo el antaŭe observita signo. Fakte la formoj farmo → farmisto, raporto → raportisto, fiŝo → fiŝisto, dento → dentisto, traduki → tradukisto konsistigas nur etan parton de senfina serio. Kia ajn la kampo, pri kiu temas, la personoj sin esprimantaj tiulingve scias, ke ili povas formi la nomon de profesio per la morfemo -isto. Tiu certeco havigas, kiam oni esprimas sin, senton de sekureco, kiu radike distingas Esperanton disde ĉiu alia fremda lingvo. La reguleco kaj la sento de sekureco eliminas la handikapon.



Krome, Esperanto-uzanto ĝuas grandan liberecon en frazkonstruo. Por esprimi la ideon de la angla he helps me, de la franca il m'aide, de la germana er hilft mir, li aŭ ŝi povas sekvi la anglan strukturon : li helpas min , la francan : li min helpas, aŭ la germanan : li helpas al mi. Jarcento da uzado pruvis, ke tiu libereco kreskigas la lingvan komforton sen ĝeni la interkomprenon. Similan liberecon havigas la fleksebleco en la elekto de la gramatika kategorio. Por esprimi la ideon "li iris al la hotelo en buso" la parolanto disponas tutan gamon da vortigoj, el kiuj multaj ne havas ekvivalenton alilingve, kvankam ili estas tuj kompreneblaj, se oni lernis la signifon de la finaĵoj kaj prepozicioj: li iris al la hotelo per buso, hotelen li iris buse, al la hotelo li busis, li buse alhotelis, ktp.



La libereco de frazkonstruo kaj la rajto senbare ĝeneraligi ĉiun strukturon, ĉu gramatikan, ĉu leksikan, kreas fluecon: tiu, kiu sin esprimas, povas trankvile fidi la naturan cerban funkciadon kaj ne devas, kiel en aliaj lingvoj, elspezi konsiderindan kvanton da nerva energio pro necerteco aŭ por skani sian memoron, ofte sensukcese, serĉe al la ĝusta vorto aŭ al gramatika regulo, kiu kvazaŭ fuĝas for, kiam oni bezonas ĝin. Tial, kiel diras Prof. Pierre Janton:



"Kvankam ĝi ne estas gepatra lingvo, ĝi tamen ne estas lingvo fremda. Matura uzanto neniam perceptas Esperanton kiel alinacian lingvon." (18)




Tiuj precizigoj klarigas fakton rimarkeblan tuj, kiam oni ĉeestas internacian kunsidon en Esperanto: tiulingve lingva handikapo praktike forestas. Al la lingvaj kaj neŭrologiaj kaŭzoj de tiu fenomeno aldoniĝas faktoro pure psikologia, nome la fakto, ke ĉiu Esperanto-uzanto scias, ke neniu el liaj alparolatoj tie uzas sian propran lingvon, kaj ke ne ekzistas popolo, kiu povas arbitre dikti, kio jes kaj kio ne akcepteblas en la maniero esprimi sin. Sekve, la parolantoj neniam sin sentas malsuperaj pro tio, ke ili ne apartenas al la popolo, kiu difinis la normojn. El tio rezultas, ke la subjektiva travivaĵo tre diferencas de tio, kio ĝi estas en la sistemoj kelklingva kaj ununacilingva, en kiuj tiu, kiu uzas lingvon alian ol la propran, ĉiam sentas sin iugrade malsupera (krom se li aŭ ŝi estas tro aroganta por konscii pri sia reala, eble ne tre alta, nivelo, kio ne estas tiel malofta en internaciaj medioj).



Partoprenantoj en Esperanto-kunsido esprimas sin flue kaj oni tie ne notas korelacion inter la lingvo kaj la ofteco de parolpeto. Tial, kvankam ĉiu uzas lingvon lernitan post sia frua infaneco, la observanto havas la senton troviĝi en medio, kie ĉiu parolas sian gepatran lingvon. Eble estas la trajto, kiu plej distingas la sistemon interlingvan disde la aliaj tri sistemoj ĝenerale aplikataj al komunikado inter malsamlingvanoj.



j) Lingva handikapo ĉe legado



Legado de dokumentoj ludas ampleksan rolon en internaciaj aktivecoj. Granda estas la diferenco inter komprenoj aŭda kaj lega. La poentoj donitaj ĉi-sube por tiu kriterio en la kvanta komparo de la diversaj opcioj prezentas mezumon: estis la sola maniero preni en konsideron la grandajn diferencojn inter la personoj laŭ la profundo de ilia regado de la lingvo, en kiu ili ricevas la dokumentojn.



En la sistemo kelklingva multaj delegitoj ricevas la dokumentojn en lingvo, kiun ili legas sen granda problemo, eĉ se ili ĝin fuŝe parolas. Ke la poentoj esprimantaj la amplekson de malavantaĝoj en la ĉi-posta tabelo estas pli altaj por la sistemo ununacilingva, tion klarigas la fakto, ke laŭ diversaj enketoj, la dusenceco de la angla ofte estigas miskomprenojn. Ekzemple "Soviet expert" kaj "English teacher" estas ofte komprenataj de ne-anglalingvanoj kiel respektive "soveta fakulo" kaj "angla instruisto", kvankam ili povas ankaŭ signifi "nesovetia specialisto pri sovetiaj aferoj" kaj "instruisto de la angla lingvo kun nebrita civitaneco". Same "Japanese encephalitis vaccine" estos ofte komprenata kiel "japana vakcino kontraŭ encefalito" kaj ne kiel "vakcino kontraŭ japana encefalito", kiu estas la ĝusta traduko. En Esperanto, la alia unulingva sistemo nun uzata, oni ne bezonas pli da silaboj por esprimi tiujn du konceptojn, sed du- kaj dubsenceco evitiĝas: en "japana encefalit-vakcino" kaj "japan-encefalita vakcino" estas tuj klare al tiu, kiu lernis la sencon de la finaĵoj, pri kia vakcino temas.



La rapideco, laŭ kiu la angla evoluas, kaj la emo de anglalingvaj aŭtoroj uzi slangajn esprimojn eĉ en politikaj aŭ teknikaj tekstoj kreas por ne-anglalingvanoj problemojn, kiujn la aliaj lingvoj ne prezentas samgrade. Dum freŝdata enketo 80% el la pridemanditaj personoj, kvankam regule uzantaj la anglan en sia profesia vivo, ne komprenis la frazon "Business class is a tough act to follow" en artikolo de International Herald Tribune pri la seninteresiĝo de aviadil-uzantoj por flugoj en unua klaso.



k) Trudoj kaj malagrablaĵoj



Per "trudoj" oni komprenu ĉi tie la faktorojn proprajn al la alprenita lingva reĝimo, kiuj efikas limige al libereco. La sistemoj kelklingva kaj ĉiulingva, ekzemple, devigas uzi ejojn ekipitajn por samtempa interpretado, dum ĉe la sistemoj ununacilingva kaj interlingva diskuto povas okazi en restoracio aŭ ĉaspavilono, aŭ dum promeno laŭrivera, same efike, kiel en konferenca salono; ĝi same povas okazi kiam ajn, eĉ dum elektra paneo. Kunsido uzanta unu el tiuj du sistemoj povas okazi ie ajn sen granda kosto. Kontraste, se organo de UN aŭ simila institucio akceptas la inviton de ŝtato kunsidi en ties lando, la elspezoj kreskas konsiderinde: necesas transporti ampleksan personaron plus la ekipojn necesajn por produkti dokumentojn en la diversaj lingvoj, kaj antaŭvidi la kostojn ligitajn al la vojaĝo kaj loĝado de la anoj de la lingva servo.



Per "malagrablaĵoj" oni komprenu ĉi tie la aspektojn de la komunikada situacio, kiuj kontraŭas la komforton, la bonan kvaliton de la vivo. Multaj partoprenantoj en internaciaj kunsidoj trovas malagrable devi tuttage surhavi aŭdilojn kaj aŭdi alian voĉon ol tiun de la parolanto. Oni nerve pli laciĝas, se oni partoprenas kunsidon kun samtempa interpretado, ol se oni ĉeestas unulingvan kunsidon. En ĉi tiu kriterio estas inkluzivita ankaŭ la plilaciĝo ligita al la devo ĉeesti diskuton en lingvo, kiun oni ne perfekte komprenas kaj en kiu la maniero prononci de diversaj partoprenantoj ĝenas rektan komprenon, kio trudas al la aŭskultantoj pli grandan streĉon por sekvi, kiel la kunsido disvolviĝas.



l) Verŝajna pligraviĝo de la malavantaĝoj dum la venontaj dudek jaroj



La sistemoj ununacilingva kaj interlingva, pro sia naturo mem, ne riskas esti elmetitaj al plimultiĝo de la malagrablaĵoj. Sed la situacio tre malsamas tie, kie plurlingveco estas praktikata. Neniu institucio alprenis dekomence decidon fiksi limon al la nombro de lingvoj, kiuj povas oficialiĝi. Ilia lingva reĝimo do tre diferencas de tiu de la plurlingvaj ŝtatoj. Malavantaĝoj multobliĝas tuj, kiam oni pliigas la nombron de uzotaj lingvoj. Aldoni unu lingvon ne reduktiĝas al aldono de unu unuo, sed rezultigas multobligon de la nombro de lingvokombinoj, por kiuj oni antaŭvidu la neceson traduki kaj interpreti; tiu nombro respondas al la formulo N (N-1). Se oni uzas 6 lingvojn, kiel en UN, 30 kombinoj estas necesaj; se oni uzas 20, kiel en la nuna Eŭropa Unio, oni staras antaŭ 380 lingvokombinoj, same por parolaj intervenoj, kiel por dokumentado kaj korespondado.



La pligraviĝo de la malavantaĝoj koncernas precipe Eŭropan Union, kiu troviĝas antaŭ drama alternativo: ĉu protekti demokration koste de malfacile subtenebla kresko de la komplikoj kaj de la buĝeto, ĉu alpreni pli normalan funkciadon, finance kaj organize pli akcepteblan, sed malprofitan al demokratio.



Ek de la aliĝo de dek novaj membroj en 2004, la lingvaj problemoj kreskis, ĝis ili fariĝis malfacile mastrumeblaj. Post sia fondo UN kaj la institucioj ligitaj al ĝi sekvis la saman vojon: iom post iom pliiĝis la nombro de laborlingvoj. Kvankam kun ĉiu nove akceptita lingvo la komplikoj serioziĝas, tamen la procezo ne ŝajnas devi ĉesi: multaj postulas pliampleksiĝon de la uzo de la germana, jam parte uzata kiel laborlingvo, kaj tre aktiva premgrupo strebas por ke la portugala, la hindia kaj la japana ricevu oficialan statuson.



m) Terminologiaj problemoj



Post funda ekzameno de la problemo estis decidite ne inkluzivi ĉi tiun kriterion. Estas ja ege malfacile taksi la influon sur la diversajn lingvajn reĝimojn de tiu aspekto de internacia komunikado.



Ĉe UN la manko de preciza kaj stabila terminologio okazigis gravajn problemojn en la ĉina sekcio en la kvindekaj jaroj. "Vi tradukas, ni kreas lingvon", diris tiusekcia reviziisto al la aŭtoro de ĉi tiu esplorraporto en 1960. La sama tipo de malfacilaĵoj ree aperis, kiam oficialiĝis la araba en la jaroj sepdekaj.



Ĉe Eŭropa Unio similaj malfacilaĵoj, kvankam malpli seriozaj, verŝajne okazis pri la terminologio de la nederlanda, se konsideri la malsamecojn, kiujn prezentas la belga kaj la nederlanda versioj de tiu lingvo, kaj ankaŭ la nestabileco de ĝia leksiko en la tempo, kiam la fondantaj ŝtatoj subskribis la Traktaton de Romo, sed ne eblis ricevi precizajn informojn pri ili. Ankaŭ la moderna greka estis malstabile fiksita lingvo, kiam Grekio aliĝis al la Unio, kaj estus interese scii, kiel la greka tradukservo alfrontis la situacion. Tre verŝajne la aliĝo de la ekskomunistaj landoj kreos iujn terminologiajn problemojn.



Se interŝtata institucio alprenus Esperanton, ĝi devus establi por ĉi tiu lingvo relative ampleksan terminologian servon. Jes ja, en multaj sferoj politikaj, sociaj, sciencaj kaj teknikaj la terminologio de Esperanto estas pli malnova ol tiu de la araba, de la ĉina aŭ aliaj lingvoj, kiel la hebrea aŭ la svahila; krome la strukturoj de la lingvo ebligas solvi terminologiajn problemojn pli facile ol en multaj lingvoj (Esperanto havis ekvivalenton de "software" antaŭ ol la Konsilio de la franca lingvo elpensis "logiciel"). La esperanta terminologio tamen prezentas multajn mankojn koncerne la manieron precize nomi diversajn erojn de maŝinoj, aparatoj, laboriloj kaj aliaj ekipaĵoj, sinsekvojn de teknikaj procedoj, fajnajn detalajn konceptojn en la kampoj industria, inĝeniera, medicina, farmacia kaj multaj aliaj. Same la esperanta terminologio ankoraŭ ne estas fiksita por iuj detalaj subdividoj de kategorioj de produktoj komerce interŝanĝataj aŭ por diversaj kvalitaj precizigoj ebligantaj ilin karakterizi. Tradicio de proksimume jarcento ekzistas por ellabori tiun terminaron per konsento inter fakuloj, kaj sufiĉus ĝin oficialigi kaj disvolvi, sed la plenumenda laboro ĉi-rilate estus konsiderinda. Ĝi tamen ne superus tion, kion la ĉina sekcio de UN devis fari en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj.



Noto pri la kunsidoj en Esperanto



La observoj faritaj kadre de ĉi tiu esploro facile pruviĝos ĝustaj por la tri unuaj sistemoj (la kelklingva, la ununacilingva kaj la ĉiulingva), kies funkciadon estas facile analizi. Sed pri Esperanto multaj fontoj estas partaj kaj partiaj. Multaj rigardas tiun komunikilon projekto, kvankam temas fakte pri lingvo efektive uzata. La plimulto el la legantoj verŝajne eĉ ne scias, ke ĝia funkciado povas esti objektive kaj science pristudata. Tial ĉi tiu noto.



Fakte Esperanto, kvankam limigita al tre marĝena frakcio de la homaro, estas ĉiutage uzata en ĉiuj regionoj de nia planedo. Ekde januaro 1985 ne pasis eĉ unu tago, en kiu ĝi ne estis uzata ie en la mondo kiel lingvo de internacia renkontiĝo, staĝo, kunsido aŭ kongreso. (19)




Ĉi tiu studo baziĝas por la parto rilata al Esperanto sur la observado de kunsidoj okazintaj sub aŭspicioj de jenaj organizoj aŭ institucioj: Universala Esperanto-Asocio, Literatura Foiro, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Kultura Centro Esperantista, Japana Esperanto-Instituto, Internacia Esperanto-Muzeo kaj Internacia Kultura Servo. La studo estis farata en du periodoj, la unua en 1986-87 en Pekino, Tokio, Lokarno, Sanfrancisko kaj Zagrebo, kaj la dua en 1993-94 en Barcelono, Novosibirsk, La Chaux-de-Fonds kaj Vieno. Neformalaj kunvenoj en Otavo, Oslo, Budapeŝto kaj Helsinko konfirmis la observojn faritajn en la strukturitaj konferencoj. Nur la kunsidoj, en kiuj partoprenis personoj kun almenaŭ kvin malsamaj gepatraj lingvoj, estis prenitaj en konsideron.



Koncerne la skriban uzon de la lingvo, la esploro baziĝas sur korespondaĵoj, dokumentaro kaj publikigaĵoj de kelkaj el la antaŭe menciitaj institucioj, precipe Kultura Centro Esperantista kaj Universala Esperanto-Asocio.



La temoj pritraktataj en Esperanto en la koncernaj organizoj estis ege diversaj, de tre ĝenerala ĝis tre specifa, same kiel en la organizoj, kiuj lingve funkciis laŭ alia aranĝo.



Bilanco de la kvar sistemoj



En la nunaj kondiĉoj ne eblas ricevi precizajn ciferojn por ĉiu ĉi-supre prezentita kriterio. Por multaj la donitaĵoj ne estas objektive kvantigeblaj. La ĉi-subaj ciferoj estas do simplaj pritaksoj rezultantaj el la observado de la lingva funkciado de diversaj institucioj, aŭ, ekzemple por datumoj, kiel la tempo necesa por akiri la uzotan lingvon, el enketoj realigitaj ĉe specimenoj statistike reprezentaj de partoprenantoj en internaciaj kunsidoj.



La poentoj pri ĉiu kriterio estas atribuitaj laŭ skalo de dek unuoj, laŭ la graveco de la malavantaĝo: 0 indikas, ke la malavantaĝo ne ekzistas en la koncerna lingvoreĝimo kaj 10, ke ĝi estas plej serioza. La skalo prezentiĝas jene : 0 nula, 1 apenaŭa, 2 neglektebla, 3 neforta, 4 modera, 5 meza, 6 konsiderinda, 7 grava, 8 grandega, 9 giganta, 10 ekstrema.



La analizo de la kvar sistemoj rezultigas la sekvantan tabelon:



Kriterio

Sistemo kelklingva

Sistemo ĉiulingva

Sistemo ununacilingva

Sistemo interlingva

a) daŭro de antaŭa lernado (individuoj)

8

8

0

3

b) antaŭa investo de la ŝtatoj

9

9

5

0

c) antaŭa investo de la organizo

8

0

10

0

d) neegaleco aŭ diskrimino

6

5

0

0

e) kosto de interpretado

7

0

10

0

f) kosto por dokumentoj

6

0

10

0

g) tempo por pretigo de dokumentoj

6

0

6

0

h) perdo aŭ misformo de informoj

5

4

6

0

i) graveco de lingva handikapo

5

6

0

1

j) komprenproblemoj ĉe legado

3

4

0

1

k) trudoj kaj malagrablaĵoj

8

3

8

0

l) onta pliigo de malavantaĝoj

5

0

10

0

Sumo de la malavantaĝoj

76

39

65

5



La ciferoj ĉi-supre prezentitaj estas pritaksoj, kiujn la plimulto el la legantoj sendube juĝos apenaŭ fidindaj, ĉar sen bazo sufiĉe objektiva. Tial estas interese rimarki, ke, se oni anstataŭigas ilin per duuma notacio (1 = la malavantaĝo ĉeestas; 0 = la malavantaĝo forestas), la plej avantaĝa formulo restas la kvara, kvankam tiu kalkulmaniero ege malfavoras ĝin. Efektive, se nur ses monatoj da Esperantolernado donas komunikan kapablon, kiu necesigas ses jarojn por alia lingvo, doni la saman poenton, 1, al ĉiuj reĝimoj, kiuj trudas lingvolernadon, estas falsi la realon. Sed tiu kalkulmaniero almenaŭ nuligas la pravan kritikon pri subjektiveco en la pritaksado. Tiu observo restas valida, eĉ se oni forprenas la investadon de la ŝtato (kriterion b) de la kolumno "ĉiulingva" por transigi ĝin en la kolumnon "interlingva" (tion povus pravigi la fakto, ke, se ĉi-lasta sistemo estus alprenita, la ŝtatoj povus senti sin devigitaj organizi lernejan instruadon de Esperanto).



Jen kiel kompariĝas la kvar sistemoj ĉe duuma notacio:



Kriterio

Sistemo kelklingva

Sistemo ĉiulingva

Sistemo ununacilingva

Sistemo interlingva

a) daŭro de antaŭa lernado (individuoj)

1

1

0

1

b) antaŭa investo de la ŝtatoj

1

1

0

1

c) antaŭa investo de la organizo

1

0

1

0

d) neegaleco aŭ diskrimino

1

1

0

0

e) kosto de interpretado

1

0

1

0

f) kosto por dokumentoj

1

0

1

0

g) tempo por pretigo de dokumentoj

1

0

1

0

h) perdo aŭ misformo de informoj

1

1

1

0

i) graveco de lingva handikapo

1

1

0

1

j) komprenproblemoj ĉe legado

1

1

0

1

k) trudoj kaj malagrablaĵoj

1

1

1

0

l) onta pliigo de malavantaĝoj

1

0

1

0

Sumo de la malavantaĝoj

12

7

7

4



Konkludo



Kiu observas, kiel funkcias la kvar sistemoj nuntempe uzataj de malsamlingvanoj por kompreni sin reciproke, tiu konstatas, ke la formulo, kiu prezentas la maksimumon da avantaĝoj kaj la minimumon da malavantaĝoj, kiom por la individuaj partoprenantoj, tiom ankaŭ por la ŝtatoj kaj por la institucioj, estas la interlingva, almenaŭ en sia konkretiĝo kiel "Esperanto". Alivorte ĝi estas, kun la sistemo ununacilingva la formulo, ĉe kiu la rilato efikeco/kosto estas la plej favora. Sed ĝi elmontras kompare al ĉi-lasta, du gravajn superecojn: unuflanke ĝi evitas ĉian diskriminon kaj neegalecon, kaj aliflanke ĝi kondukas al la dezirata nivelo de lingva kompetenteco en nete (proksimume dekoble) pli mallonga tempo.



Tamen, tiu sistemo devas alfronti gravan malavantaĝon ĝis nun ne menciitan: krom en kelkaj privataj aŭ neregistaraj organizoj ĝia enkonduko ne povus apogi sin sur io jam ekzistanta. En si mem tio ne estus vere malfacila pro la lingvaj kvalitoj de la komunikilo kaj ĝia rimarkinda adapto al la spontana funkciado de la homa cerbo. Sed la problemo de la elekto de la plej bona komuniksistemo situas en kunteksto, kie tuta aro da fortoj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj favoras inertecon kaj konservadon de privilegioj, kaj malfavoras radikalan ŝanĝon kondukantan al solvo pli demokratia kaj kun pli bona rilato kvalito/prezo. La personoj kapablaj atingi veran regan nivelon en la angla estas ege malmultaj kompare al la tuto de la tera loĝantaro, tamen la tendenco de la lastaj jaroj iris al la alpreno de la sistemo ununacilingva, bazita sur la ekskluziva uzo de tiu lingvo. Ĝi kreis lingvan eliton neniel pretan foroferi la multajn avantaĝojn, kiujn ĝi tiras el sia aliĝo al la malvasta rondo de la homoj kapablaj partopreni en la internacia vivo.



Ĉar tiel statas la aferoj, oni prave povus aldoni du kriteriojn al la tabelo ĉi-supre prezentita. Temus pri du malavantaĝoj vortigeblaj kiel, unuflanke, "organizado de la instruado de Esperanto en la mondo" kaj, aliflanke, "neceso venki la inertecan forton". Estas interese konstati, ke se por tiuj du kriterioj, ni taksus tiujn malavantaĝojn maksimumaj en la sistemo interlingva (10 poentoj) kaj nulaj por la tri aliaj (0 poento), la sumo de la malavantaĝoj transirus de 5 al 25 por la sistemo interlingva (Esperanto), sed restus je nivelo sufiĉe malalta rilate al tiu, kie situas la tri aliaj opcioj (sistemo kelklingva 76, ununacilingva 39, ĉiulingva 65). La relativa situo de la diversaj sistemoj restas neŝanĝita, se oni aplikas duuman notacion. Malgraŭ la aldono de 2 poentoj al la nombro markanta la malavantaĝojn, la opcio interlingva restas la plej interesa.



Ĉu ne indus konservi enmense ĉi tiujn rezultojn dum ĉia debato celanta elekti lingvan reĝimon por komuniki internaciskale?

____________


1. Se translingvigo okazas skribe, oni uzas la vorton traduki ; se ĝi okazas parole, oni uzas la vorton interpreti. La kaŭzo, pro kiu oni uzas malsamajn terminojn, kuŝas en la diferenco de ekzakteco. Traduko (skriba) nepre devas senmanke speguli la sencon de la originala teksto, inkluzive de ĉiuj nuancoj ; ĉe interpreto (parola) oni konsideras normala pli malpli neperfektan kaj mankhavan komunikon de la diraĵoj.


2. Ĝenevo, 1-a de novembro 1995 (Radio Suisse Romande, La Premiиre, 07:51).


3. Jyllands Posten, 14-a de januaro 1994; Sprog og erhverv, 1, 1994.


4. Claude Piron, Le dйfi des langues - Du gвchis au bon sens

(Parizo: L'Harmattan, 1994), pp. 76-79.


5. C. E. King, A. S. Bryntsev et F. D. Sohm, Incidence de l'emploi de nouvelles langues dans les organismes des Nations Unies, (Ĝenevo: Corps commun d'inspection, Palais des Nations, 1977, dokumento A/32/237), par. 93.


6. Ligo de Nacioj, L'espйranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secrйtariat gйnйral, adoptй par la Troisiиme Assemblйe (Ĝenevo: SDN, 1922), p. 22. La Ligo de Nacioj uzis du lingvojn, la anglan kaj la francan.


7. Evaluation of the Translation Process in the United Nations System (Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1980, dokumento JIU/REP/80/7), tabelo 9. La vortoj "angla sekcio" referencas al la traduk-unuo komisiita pretigi la anglan version de originaloj verkitaj en ĉiuj aliaj lingvoj.


8. Roman Rollnick, "Word mountains are costing us a fortune", The Eŭropean, 20a-22a de decembro 1991, p. 6.


9. "Un texte mal traitй", Nord-Йclair, 30-a de aprilo 1992.


10. Evaluation of the Translation Process ...[antaŭe citita dokumento (noto 7), sama tabelo]. Temas pri la vortoj de la originalo.


11. Roman Rollnick, "Word mountains are costing us a fortune", The European, 20a-22a de decembro 1991, p. 6.


12. Evaluation of the Translation Process... .[antaŭe citita dokumento (noto 7), sama tabelo].


13. C. E. King, A. S. Bryntsev, F. D.Sohm, Report on the implications of additional languages in the United Nations system, Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palais des Nations, 1977, par. 89.


14. samloke, par. 94.


15. Citita de Jean de la Guйriviиre, "Babel а Bruxelles", Le Monde, 12-a de januaro 1995, p. 15.


16. Eŭropa Parlamento, Rapport sur le droit а l'utilisation de sa propre langue, 22-a de marto1994, A3-0162/94, DOC.FR/RR/249/249436. MLT PE 207.826/dйf., p. 10.


17. Jean de la Guйriviиre, "Babel а Bruxelles", Le Monde, 12-a de januaro 1995, p. 15.


18. Pierre Janton, "La rйsistance psychologique aux langues construites, en particulier а l'espйranto", Journйe d'йtude sur l'espйranto (Parizo: Universitй de Paris VIII, Institut de linguistique appliquйe et de didactique des langues, 1983), p.70.


19. Ne elĉerpa listo de la kunvenoj , kiuj disvolviĝas en Esperanto, estas trovebla ĉe: http://www.eventoj.hu/kalendaro.htm

.

2052



[Ludanta per sia komputilo, mia amiko J.K. (li insistas, ke mi ne perfidu lian nomon) hazarde trovis programon, kiu ebligis lin aliri dosierojn el la estonta tempo, precipe serion da dokumentoj tajpitaj en la jaroj 2050-aj. Bedaŭrinde li ne notis, kion ekzakte li faris, kaj li nun ne retrovas la vojon al tiu dokumenta trezoro. Tamen ni estas tre bonŝancaj pri tio, ke, ekvidinte tekston pri lingva komunikado, li havis la reflekson ĝin printi por mi, ĉar li konas mian intereson pri lingva komunikado. Jen ĝi.]



Gesinjoroj en la Juĝantaro,



Vi aŭdis la atestojn. La pruvan faktaron mi ne resumos, tio estus tempoperdo. Ĝi estas per si mem pli ol elokventa. Sed mi volas atentigi vin pri unu punkto, nome, kiel ofte la atestantoj uzis la vorton kvazaŭ : "Ili agis kvazaŭ ne ekzistus alternativo", "kvazaŭ ne estus kontrolendaj faktoj", "kvazaŭ nia propono estus ridinda", "kvazaŭ la koncerna lingvo ne ekzistus", ktp ktp. La revenado de tiu vorto emfazas, kiel persiste la akuzitoj neglektis la realon. Ili supozate apartenas al la politika, ekonomia, kultura, universitata aŭ socia elito de la mondo, ili havis postenojn kun grandegaj prestiĝo kaj respondecoj, iliaj decidoj efikis sur la vivojn de ĉiuj loĝantoj de nia planedo, tamen ili agis sen sento pri respondeco, kvazaŭ etuloj infanĝardenaj. Kaj nun - vi aŭdis ilin - ili provas defendi sin dirante: "Ni ne sciis", "Ni ne povis imagi, ke tiel estas".



Kiel eblis tia nescio? Ĉu ili neniam vidis vojaĝantojn en malagrabla situacio pro nepovo komprenigi sin de la loka loĝantaro? Ĉu ili ne rimarkis, ke la investo de nia tutmonda socio en lingvoinstruadon estas giganta, sed la rezultoj mizeraj? Kiam ili partoprenis en internacia kunsido, ĉu ili ne konsciis, ke sidas interpretistoj en la budoj, ke la voĉo aŭdata ne estas tiu de la parolanto, ke la samtempa uzo de tiom da lingvoj nepre kostas multege? Ĉu ili ne sciis, ke tra la tuta mondo, milionoj kaj milionoj da geknaboj streĉas sian cerbon provante regi la anglan, lingvon, kiu montriĝas tiel eskapema, ke, mezume, post sep jaroj da instruado kun kvar horoj ĉiusemajne, el cent lernintoj nur unu kapablas efike uzi ĝin? Ĉu ili ne legis en la gazetaro pri la aviadiloj, kiuj pereis pro lingva nekomuniko inter kontrolturo kaj piloto? Iuj el ili havas la anglan kiel gepatran lingvon. Ĉu neniam ili sentis sin superaj al la fremdlingvanoj, kun kiuj ili parolis, kaj ĉu neniam ili demandis sin, ĉu tio estas normala kaj justa? Aliaj ne estas denaske anglalingvaj. Ĉu ili neniam sentis sin malsuperaj al siaj kolegoj el anglalingvujo? Ĉu ili neniam sentis ĝenon, en diskuto, ĉar la necesaj vortoj ne venis al ili en la menson, dum la aliaj povis ekspluati ĉiujn riĉaĵojn de sia gepatra lingvo? Kiel eblas vivi en nia socio kaj ne rimarki, ke lingvoproblemo ekzistas?



Ni supozu ion neeblan kaj imagu, ke ili sukcesis vivi internacian vivon neniam renkontante la negativajn aspektojn de la lingva realo. Je sia nivelo en la socio, ĉu ili povis kompetente plenumi mondoskalajn respondecojn ne sciante, kiel komunikado funkcias? Estis ilia devo scii, des pli, ĉar ili havis la monon kaj la oficistaron necesan por kolekti informojn, por organizi esplorojn se necese. La kialo, pro kiu ili ne sciis, estas, ke la temo ne interesis ilin. Kaj ĝi ne interesis ilin pro manko de kompatemo : ili ne kapablis kunvibri kun sufero; kunsento kun homfrato en ili ne pulsis. Kun skandala indiferenteco ili ignoris la sorton de sennombraj rifuĝintoj kaj gastlaboristoj, ĉe kiuj la neeblo sin komprenigi, manke de komuna lingvo, estis fonto de maljusteco kaj psikologia mizero, eĉ de morto. Vi aŭdis la atestantojn. La kazo de la germana hospitalo, kie 50 elcentoj el la pacientoj mortis post grefto nur pro tio, ke, manke de komuna lingvo kun la medicina kaj flega personaro, ili ne komprenis la instrukciojn, ne facile forgeseblos. Tiajn realaĵojn ili ignoris. Se fremdlandanon la polico traktis maljuste tial, ke li ne sukcesis komprenigi sin, tio ne ĝenis ilin. Se direktoro de entrepreno ne sukcesis ricevi por sia kompanio gravan kontrakton simple, ĉar lia nivelo en la angla ne estis adekvata por la traktado, kial tio perturbus ilin? Se mono ege necesa por ĉiaspecaj sociaj celoj estis abunde enĵetata en nekredeble malŝparan sistemon de lingva komunikado, pri tio ili fajfis. Kaj tamen! Ĉu ne estis unu el iliaj respondecoj homece elekti, kion fari el la mono imposte ricevita de la civitanoj?



Mi elektu nur unu ekzemplon inter la multegaj, kiujn mi povus citi. Dum la akuzitoj havis la potencon, multaj afrikaj infanoj mortis pro enkorpa senakviĝo; tiu manko de korpaj likvaĵoj estis tiel ekstrema, ke la etuloj ne povis produkti larmojn, kiam ili devus plori. Kuraci unu infanon kostis nur kvin usonajn cendojn. Sed ne troveblis la mono por savi la geknabojn elmetitajn al tiu hororo. Ĉu ne strange, ke samtempe Eŭropa Unio ĉiutage elspezis milionon da eŭroj por traduki sian ĉiutagan elfluon de tri milionoj da vortoj? Kiam la akuzitoj estis informitaj pri tutmondaj tragedioj, ekzemple pri vasta malsatego, kun ŝajna kompato ili skuis la kapon bedaŭre pri la manko de monrimedoj, sed tion ili faris, sen senti ion misan, en tiuj organizaĵoj mem, kiuj tradukis milionojn da vortoj je kosto de po 2 dolaroj por vorto. Kia elito tio estas? Ĉu ne evidentas al la plej simpla menso, ke tio, kion oni elspezas por unu celo, ne plu disponeblas por alia? Kaj ke, rezulte, difini taŭgajn prioritatojn estas plej serioza morala devo? Malgraŭ tio, en ĉiuj internaciaj organizoj, kaj da ili ekzistas multege, ili neniam hezitis atribui gigantajn monsumojn al la lingvaj servoj. Cetere, neniam venis en ilian kapon la ideo efektivigi objektivan studon pri tio, kiom la multfacetaj lingvaj problemoj kostas al la tutmonda socio kaj kiamaniere solvi ilin. Ĉu la socio povus esti, lingve, pli bone organizita? Jen demando, kiun ili neniam starigis al si. "Ni faris tion, kio eblis. Ne estis alia solvo", ili asertas.

Загрузка...