La maljusteco situas ankaŭ en alia kampo: la tempo, kiun neanglalingvanoj devas dediĉi al la studado de la lingvo, dum tiu tempoperdo kaj tiu grava penado - meznombre necesas inter 4000 kaj 8000 studhoroj por atingi bonan praktikan nivelon - estas ŝparitaj al la denaskuloj, kiuj akiris sian lingvon farante nenion alian ol vivi kun sia familio kaj vizitadi la lernejon de sia vivregiono. Jena rimarkigo, respondo de korea scienculo, Kim Hiongun, al enketo de la brita radio BBC, bone emfazas la gravecon de tiu penado: "Koreio investas enormajn sumojn en la instruon de la angla. Se, kiam mi studis ĝin, mi povus uzi mian tempon laŭvole, mi povus akiri kvin doktoriĝojn per la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la lernado de tiu lingvo". Britoj, usonanoj, aŭstralianoj kaj aliaj denaskaj anglalingvanoj povas investi tiun tempon kaj tiun energion en la propran profesian perfektiĝon au en malstreĉiĝon; al la resto de la mondo tiu eblo ne estas donita. Ĉu juste?
Absurda.
La egan malfacilecon de la angla kaŭzas amaso da nekonsekvencaĵoj, kiuj neniel kontribuas al interkompreniĝo. En la plimulto el la lingvoj alfabete skribataj, sufiĉas koni kelkajn ortografiajn regulojn por povi senerare skribi vorton, kiun oni kapablas prononci. En la angla, skribi ĝuste tute ne estas facile, kaj necesas lerni kiel prononci ĉiun apartan vorton, speciale atentante, kiel akcenti ĝin, La litero a ne elparoliĝas same en nation kaj en national, nek ien wild kaj wilderness, kvankam ambaŭkaze la dua derivas de la unua. La tri literoj ict prononciĝas iumaniere (/ikt/) en depict, alimaniere (/ajt/) en indict. La plimulto el neanglalingvaj okcidentanoj fuŝe prononcas sweatshirt kaj Reagan. Tiun fuŝon kaŭzas la fakto, ke nenio ebligas diveni, kiamaniere ea elparoliĝos. Enmensigi al si la prononcon kaj la skribmanieron de ĉiu nova vorto postulas de ĉiu lernanto konsiderindan kvanton da energio. La vorton absurda por karakterizi tiun distancon inter skribo kaj prononco pravigas la konstato, ke ĝi forestas en la plimulto el la lingvoj, kaj tio neniel negative speguliĝas sur komunikado.
Tiu absurdaĵo estas nur unu inter dekoj da miloj. Regulo preskribas, ke oni formas la pluralon de substantivo aldonante la literon s. Sed la vorto woman 'virino' plurale fariĝas skribe women (e anstataŭas a), kaj parole /wim'n/ (la sono u, skribata o, cedis lokon al la sono i, ankaŭ skribata o). Aŭ ni konsideru neadon. En preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo neado sekvas regulan modelon, validan por ĉiuj verboj. En la hispana, se oni scias, kiel diri 'mi ne scias', no sй, oni povas apliki la saman strukturon al la ceteraj verboj kaj diri no tengo 'mi ne havas', no puedo 'mi ne povas', no soy 'mi ne estas'. En la angla, la modelo de I do not know 'mi ne scias' ne estas aplikebla al pluraj aliaj verboj. Oni devas diri I am not 'mi ne estas', ne I do not be. Krome ankaŭ ĉi-rilate la skribmaniero estas malkohera. Se temas pri devo, la nea formo skribendas per tri vortoj: I must not, se temas pri povo, per du: I cannot. Kiom koncernas la neadon ĉe adjektivoj kaj substantivoj, ĝi esprimiĝas en la plimulto el la lingvoj per prefikso, kiu konstante restas si mem: in- france, un- germane, ne- ruse, bu- ĉine, ktp. En la angla, la prefikso estas jen in- (injustice 'nejusteco', invisible 'nevidebla'), jen un- (unjust 'nejusta', unpleasant 'neplaĉa'). Memori, ke, dum 'nekapabla' estas unable, 'nekapablo' estas inability, sed ke, en la kazo de unpleasant 'neagrabla', la prefikso un- ne ŝanĝiĝas al in-, kiam oni transiras de adjektivo al substantivo - oni diras unpleasantness - postulas de la cerbo energi-elspezon, kiun ŝparas preskaŭ ĉiuj aliaj lingvoj.
Alia aspekto de la angla, kiu aldonas al la fortostreĉoj necesaj por regi ĝin, estas ĝia giganta vortprovizo. Unuflanke, la angla havas sinonimojn, kiujn senprobleme malhavas la plimulto el la lingvoj. Oni ne regas la anglan, se oni ne scias, ke 'legi' estas ne nur read, sed ankaŭ peruse, ke apud inevitable 'neevitebla' ekzistas la samsenca unavoidable, kaj, apud menace, threat 'minaci'. Aliflanke, ofte estas neniu formrilato inter vorto kaj tio, kio en la grandega plimulto el la lingvoj, estas derivaĵo: komparu la anglan tooth / dentist 'dento / dentisto' kun la franca dent>dentiste, la germana Zahn>Zahnarzt, la araba asnвn>tubоb al-asnвn, la persa dandan>dandansaz, la japana ha>haisha, la ĉina ya>yayi, la malaja gigi>doktor gigi. Komparu arme > dйsarmement (germane: Waffe > Entwaffnung ; ruse : oruћie > razoruћenie) al la angla weapon / disarmament. Estas neniu formrilato inter year kaj annual, city kaj urban, moon kaj lunar (komparu kun Esperanto : jaro> jara, urbo > urba, luno > luna). Enmense konservi ĉiujn ĉi formojn, al kiuj mankas memorhelpa ligilo, postulas mensostreĉon des pli senkuraĝigan, ĉar la lernantoj ne povas ne kompari kun la propra lingvo; ili do rimarkas, ke tiuj absurdaĵoj tute ne necesas, por ke lingvo povu plenumi sian funkcion: efektivigi bonan interkomprenon. Krome, la manko de io percepteble komuna inter la du formoj komplikas la laboron de la longdaŭra memoro. Enmeti nekoheraĵojn en la cerbon postulas la instalon de kondiĉitaj refleksoj. Sed, por ke kondiĉitaj refleksoj restu stabilaj, necesas ilin ĉiutage plifortigi. Sufiĉas do unu aŭ du jaroj ekster anglalingva medio, por ke la formoj sen memorligilo dissolviĝu kaj ke granda parto de la lingvaj akiraĵoj iĝu malfacile retroveblaj, kio malhelpas flue paroli.
En tempo, kiam oni provas konvinki la homojn pri la avantaĝoj de raciigo en entreprenoj, estas vere strange elekti por komuniki, inter ĉiuj haveblaj lingvoj, lingvon, en kiu la rilato inter efikeco kaj peno estas tiagrade malfavora.
Neniam la lingvistoj en "Ask-A-Linguist" pritraktas tiun aspekton de la demando, kvazaŭ estus neniu rilato inter reguleco kaj flueco, inter kohereco kaj uzfacileco. Neniu asertus, ke ĉiuj cifersistemoj estas egalaj inter si. La superan efikecon de la hindaj / arabaj ciferoj, rilate al la romaj, neniu pridubas, kaj ĉiuj rekonas, ke ĝi rilatas al ilia konceptado. Sed ne ŝajnas veni en la menson de niaj lingvistoj, ke lingvo plenŝtopita je nekonsekvencaĵoj, kiel la angla, aŭtomate estos malpli oportuna ol lingvo esence regula, kiel Esperanto. Ke ilo aŭ komputila programo estas aŭ ne agrable kaj facile uzebla, tio dependas de la maniero, laŭ kiu ĝi estis kunmetita. La samo validas pri lingvo. Estas strange, ke niaj lingvistoj ŝajne neniam pri tio pensas.
2. Nescio pri Esperanto
2.1 Lingvistika aspekto
Kiel ĉiu lingvo, Esperanto havas propran spiriton, propran etoson, kiuj devenas de diversaj karakterizoj, inter kiuj elstaras jenaj:
a ) absoluta nevarieco de la morfemoj, kiujn eblas senlime kombini;
b) eblo uzi iun ajn koncepton laŭ iu ajn gramatika funkcio dank'al preciza marko (fina vokalo);
c) rajto ĝeneraligi ĉian lingvan strukturon;
d) libereco en la rilatigo inter vorto kaj ties komplemento;
e) eblo vortigi sian penson same bone "analize" (kiel en la angla), kiel "sinteze" (kiel en la latina).
a) En la franca, la morfemoj, kiuj esprimas la koncepton 'vid', estas pluraj kaj diversaj: v (vu), voy (voyez), vis (invisible, visuel), ver (verrai). Same pri la angla, en kiu la sama ideo esprimiĝas jen per s + neantaŭkoneblaj vokaloj (see, saw, sight), jen per vis (visual, invisible). En Esperanto, vid ĉiam restas vid, kiel oni povas vidi konsiderante la tradukojn de la ĉi-supre cititaj francaj vortoj: vidita, vidas, nevidebla, vida, vidos. Pro la sama kialo la morfemo mi restas fidela al si mem en mia, miaj, mian, min kontraste kun la angla, en kiu I 'mi' adjektive fariĝas my'mia' kaj akuzative me 'min'. Tiu nevarieco de morfemoj estas trajto, kiun Esperanto kundividas kun la ĉina lingvo.
b) En multaj lingvoj, vortoj devas aparteni al difinita kategorio: verbo, substantivo, adjektivo, adverbo ktp. Esperanto anstataŭ kategorioj havas funkciojn: ĉiu radiko povas funkcii verbe, substantive, adjektive kaj adverbe: -isignas la verban-infinitivan funkcion, -o la substantivan, -a la adjektivan kaj -e la adverban. Fakte, la adjektiva ofte respondas al tio, kion oni nomas "genitivo" en aliaj lingvoj kaj la adverba al la "cirkonstancaj komplementoj" aŭ "adjektoj". Kiu lernis la morfemon vid ne devos ŝarĝi sian memoron por povi esprimi la ideojn vidi [tradukanto enskribu post ĉiu E-vorto la tradukon en sia lingvo], vido, vida, vide. Same la morfemo ebl naskos la vortojn ebli, eblo, ebla, eble. Kaj kombino de ambaŭ havigos videbli, videblo, videbla, videble.
c) Kiuj lernis, ke [ĉi tie aperu la nacilingva traduko de 'li ne vidas'] estas li ne vidas, tiuj kun plena certeco scias, ke [nacilingva traduko de 'li ne estas'] sekvos la saman modelon: li ne estas. Kiam ili eksciis, ke ili povas formi la vorton senvidulo (< sen [nacilingva traduko de la vorto, kaj same por la postaj eroj], vid, ulo), kiu samsignifas kiel blindulo, ili scias, ke ili povos uzi la saman strukturon kun iu ajn radiko: sen-religi-ulo 'persono, kiu ne apartenas al iu religio', sen-mon-ulo 'persono, kiu ne havas monon', sen-pov-ulo 'iu, kiu en sia situacio povas nenion fari'.
d) La vortordo estas tre libera en Esperanto. ' [li rigardas min, nacilingve] ' povas esti li rigardas min same bone kiel li min rigardas. ' [ironia rigardo] ' povas esti ironia rigardo aŭ rigardo ironia. Krome, la maniero, laŭ kiu komplemento ligiĝas al verbo estas pli libera ol en okcidentaj lingvoj. Li rigardas al mi estas same ĝusta kiel li rigardas min.
e) El la ĵus cititaj trajtoj rezultas, ke Esperanto proponas al tiu, kiu volas esprimi ideon, ege pli larĝan gamon da esprimoj ol la plimulto el la lingvoj. La ideon ' [li ludas gitaron kun entuziasmo] ' oni povas vortigi per analiza strukturo: li ludas gitaron kun entuziasmo, aŭ per sinteza : li entuziasme gitaras. Same, por esprimi la ideon ' [traduki en la francan] ' oni havas elekton inter traduki en la francan lingvon, traduki francen aŭ tute simple francigi.
En neniu el siaj respondoj la lingvistoj de 'Ask-A-Linguist' konsideras tiujn karakterizojn de Esperanto, pri kiuj, ŝajne, ili ne scias aŭ scias nur malmulte. Ili tamen havas gravegajn konsekvencojn.
2.2 Neŭropsikologia aspekto: rilato inter strukturado unuflanke, flueco kaj facileco aliflanke
Psikologia profesoro kaj esploristo Jean Piaget nomis ĝenerala asimilado la naturan inklinon de la homa cerbo ĝeneraligi al ĉiu ajn komparebla situacio agsistemon [france: "schиme d'action", "agoskemon"] antaŭe asimilitan. Pro tio ne estas tre malfacile uzi Tojotan aŭtomobilon, se oni jam kapablas uzi Ford-an, kaj pro tio oni pli rapide lernas ludi orgenon, se oni jam kapablas piani. Tiu emo ĝeneraligi ludas grandan rolon en lingvo-akirado. Oni facile evidentigas ĝin ĉe junaj infanoj kaj ĉe personoj, kiuj provas esprimi sin fremdlingve. En granda nombro da lingvoj, por paroli laŭnorme oni devas repuŝi ["repuŝi" estas la psikologia fakvorto, kiu tradukiĝas en la anglan per repress, en la francan per refouler, en la germanan per verdrдngen] formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado, kiu instalas en la cerbo unuagradajn refleksojn. En la franca, por uzi la ĝustajn formojn vous dites 'vi diras' aŭ des chevaux 'ĉevaloj', necesas repuŝi la formojn, kiuj spontane aperas: vous disez kaj des cheval. Same en la angla: diri feet 'piedoj' kaj he came 'li venis' necesigas repuŝi foots kaj he comed. Iom da alkoholaĵo aŭ forta emocio facile povas revenigi la malĝustajn formojn el la kelo, en kiun ili estis repuŝitaj: la repuŝo neniam estas centprocenta. Lingvaj neregulaĵoj kontraŭas la naturan iron de la nerva fluo. Fakte, ili fariĝas aŭtomataj nur, se ili estas ripetataj tuttage dum longaj periodoj. Kiam ni parolas nian gepatran lingvon (krom se temas pri lingvo perfekte regula, kiel la ĉina), ni estas akrobatoj, kiuj faras kontraŭnaturajn movojn kun plej granda facileco, ĉar, ripetataj tagon post tago, ili fariĝis kvazaŭ dua naturo en ni. Sed infano, kiu komencas paroli, kaj lernejano, kiu ekstudas fremdan lingvon, ankoraŭ malproksimas de tiu trejnnivelo: ili oftege falas en la kaptilojn, kiujn neregulaĵoj prezentas per si.
Ĉar ĝi ne enhavas kaptilojn, Esperanton oni lernas pli rapide kaj uzas pli glate ol iun ajn okcidentan lingvon. La emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn estas en ĝi centprocente respektata. Ne nur gramatiko akiriĝas en malmulte da tempo, sed krome ankaŭ la akiro de la vortprovizo facilas pro ties perfekta reguleco. Demandu franclingvanon, kiel, lialingve, nomiĝas la ido de kamelo. Plej probable li diros, ke li ne scias (la vorto estas chamelon). Starigu la saman demandon al juna infano kun nur kelkaj monatoj da Esperanto, li tuj respondos, kvazaŭ reflekse: kamelido. Li lernis katido, kaprido, bovido, [tradukanto ĉiufoje metu la nacilingvan vorton post la esperantan] ktp, kaj li scias, ke li rajtas ĝeneraligi la saman modelon al ĉiuj bestoj.
Simile, la transiro de verbo al substantivo estas en Esperanto plene kohera. Kompare kun Esperanto, la franca estas tiurilate malfacila. Oni povas scii, ke 'ami' estas aimer, ne pro tio oni scios, kiel diri 'amo' : amour, kaj ne eblas dedukti chute 'falo' el tomber 'fali'. La du vortojn necesas lerni aparte. La angla ne estas pli konsekvenca, kvankam komencanto povas ne tuj rimarki tion. Kiam li lernis he loves / his love 'li amas' / 'lia amo', he falls / his fall 'li falas' / 'lia falo', li riskas imagi, ke la afero estas plej simpla. Sed estas iluzio, ĉar li ne rajtas ĝeneraligi kaj diri he lives / his live 'li vivas' / 'lia vivo'; he sells / his sell 'li vendas' / 'lia vendo'; he suggests / his suggest 'li sugestas' / 'lia sugesto'. Necesas aparte lerni la vortojn life 'vivo', sale 'vendo', suggestion 'sugesto'. En Esperanto oni ne hezitas: li amas / lia amo ; li falas / lia falo ; li vivas / lia vivo; li vendas / lia vendo ; li sugestas / lia sugesto.
Kio estas gajno por la memoro, kiam oni lernas, tio prezentas enorman ŝparon de nerva energio, kiam oni esprimas sin. Flue paroli, tio estas paroli reflekse. Se oni devas ĉiumomente traserĉi la memoron por trovi vorton aŭ gramatikan regulon, oni ne esprimas sin flue. Lingvo, en kiu ne ekzistas duagradaj refleksoj, kiujn oni enmetu en la nervan sistemon por inhibi la unuagradajn, estas lingvo, kiun eblas paroli ege pli komforte, pli glate, ol lingvo, en kiu tiu avantaĝo forestas. Por esprimi sin en Esperanto, ne necesas duagradaj refleksoj.
2.3 Socia aspekto
Neniu el la lingvistoj, kiuj respondas la demandojn pri Esperanto, ŝajne konscias, ke la plimulton el la personoj, kiuj lernis tiun lingvon, motivis deziro progresigi justecon inter la popoloj, kaj kreskigi por la plej malfavoritoj de nia planedo la ŝancojn socie bonfarti. Estas klare, ke tiuj lingvistoj havas neniun ideon pri la politika-socia historio de Esperanto, pri ties ligoj kun la sindikata kaj liberiga movadoj, nek pri la persekutoj, kiujn ĝiaj parolantoj suferis sub la plimulto el la diktatoroj.
Unu el la respondoj konsideras, ke Esperanto ne povas funkcii kiel mondlingvo, ĉar, laŭ la respondanto, ĝi estas hind-eŭropa kaj pro tiu eco asociita en la mensoj al okcidentaj koloniismo kaj imperiismo. La rapida progreso de Esperanto en subsahara Afriko kaj ĝia sukceso en landoj kiel Koreio, Japanio, Vjetnamio, Ĉinio aŭ Irano demonstras, ke tiu kritiko enhavas nenion realan. Nenio ebligas aserti, ke ligo kreiĝas en la mensoj de la publiko inter lingvaj ecoj kaj politika pozicio. Krome, kiel ĉi-supre vidite, la karakterizoj de Esperanto igas ĝin, strukture, lingvo nehindeŭropa. La eŭropa aspekto estas limigita al la vortaro. La vortostoko de la haitia kreola lingvo estas pli okcidenta ol tiu de Esperanto. Ĉu haitianoj havas pro tio la senton, ke ili alianciĝis al imperiismo? Vortigi la demandon estas percepti ĝian absurdecon.
Krome, la personoj, kiuj eklernas Esperanton, scias, au post nelonge ekscias, ke tiu lingvo naskiĝis en lando subpremata, okupata de imperiisma najbaro, kaj ke laŭ sia tuta historio ĝi estis aliancano de la etuloj, senpovuloj, ekspluatatoj.
Fine, tiu riproĉo aspektas des pli suspektinda, ĉar nenio estas proponita por solvi la internaciajn komunikproblemojn, krom la angla. Nur iu ege naiva kaj komplete disigita disde niamondaj realaĵoj povas imagi, ke la angla estas libera je imperiismaj kaj koloniismaj konotacioj.
3. Graveco de la historia perspektivo
La lingvistaj respondoj enhavas pri la tempoj inta kaj onta juĝojn, kiuj estas pli firmaj, ol objektiveco permesas:
- "La vera kialo, pro kiu Esperanto ne pli disvastiĝis, kuŝas en ĝia artefariteco."
- "Ĉar ĝi estis ligita al neniu grava politika movado, ĝi ne tre progresis."
- "Internacian lingvon influos la gepatra lingvo de ĝiaj uzantoj, kaj ĝi disdialektiĝos, kiel okazis al la latina, kiu naskis la latinidajn lingvojn, ne reciproke kompreneblajn (...). Malhelpi lingvon evolui estas same malfacile, kiel rekunigi diskurantajn katojn.
3.1 La ritmo de historio
Tiuj frazoj rigardas Esperanton fakto el la pasinta historio, aŭ kondamnita al estonta fiasko, ne nuntempa disvolviĝanta realaĵo. Jes ja, neniu povas diri, ĉu Esperanto ankoraŭ ekzistos post kvindek jaroj, sed oni ne pli rajtas aserti kun perfekta memfido, ke ĝi malsukcesis, ke ĝi havis sian ŝancon, kaj ĝin preterlasis, aŭ ke ĝi atingis la nivelon de sia maksimuma disvastiĝo. La hipotezo, ke la progresado de Esperanto sekvas la malrapidan ritmon de historiaj fenomenoj kulturaj kaj politikaj-sociaj, estas almenaŭ same probabla, kiel la cititaj asertoj, ankaŭ kiuj estas nur hipotezoj, kvankam ili prezentiĝas kiel faktoj certaj.
Se oni komparas la disvastiĝon de Esperanto kun tiu de la hindaj/arabaj ciferoj, kun la elimino de sklaveco aŭ kun la progresigo de virinoj en la vivo politika kaj ekonomia, oni konstatas, ke historio progresas tre malrapide en la kampoj, en kiuj la homoj devas anstataŭigi malnovan pensmanieron per nova por povi ĝui la avantaĝojn de la koncerna progreso. Novigaj proponoj, kiuj celas pli grandan justecon, ĉiam vekas kontraŭstaron. Ili kontraŭas la interesojn de potencaj grupoj, kiuj tutforte agas por konservi siajn privilegiojn. Homaro rezistas ankaŭ, probable pro timo devi adapti sin, kaj do devi ŝanĝi profundradikajn kutimojn, al neteknikaj, nemateriaj novaĵoj, kiuj estas simplaj, praktikaj, faciligas la ĉiutagan vivon kaj estas frukto de homa kreemo. Tiuj do disvastiĝas malrapide.
Tipa ekzemplo estas la metra sistemo. Ĝin proponis Gilbert Mouton en 1647. En 1767, cent dudek jaroj post la publikigo, ĝi estis nenie uzata, kaj sciis pri ĝi nur kelkaj stranguloj. Kompare kun tio, la sukceso de Esperanto estas plej rimarkinda, se konsideri, ke hodiaŭ (2006), malpli ol 120 jaroj post kiam ĝi aperis sur la monda scenejo, troviĝas homoj, kiuj praktikas ĝin en multegaj urboj de pli ol cent landoj, kaj ankaŭ en granda nombro da malpli grandaj loĝlokoj. Se tiel, la demando stariĝas, ĉu ni ne estas je la stadio, kiam eksponenciala kurbo ankoraŭ estas ebena. Nee respondi, kiel niaj lingvistoj, ne estas science. Ankaŭ jese respondi ne estus. Historio instruas al ni, ke estas tro frue por scii.
3.2 Artefariteco
La lingvisto, kiu atribuas la limigitan disvastitecon de Esperanto al la fakto, ke ĝi estas, laŭ li, artefarita, ne klarigas la kaŭzan rilaton inter la du konstatoj. Arabaj ciferoj, kun ties nulo, aŭ la metra sistemo, kies bela kohereco memorigas pri la formado de la esperanta vortaro, estas ne malpli artefaritaj. Kiel Esperanto ili estas la frukto de homa kreemo.
Cetere, kion signifas la vorto "artefarita", kiam aplikita al lingvo? Por franclingva infaneto estas pli nature diri plus bon, vous disez, des cheval ol uzi la ĝustajn formojn meilleur, vous dites, des chevaux. Simile anglalingva bubo plej nature diras foots, it's mines, he falled, kaj mem dekomence ne uzas la oficialajn feet, it's mine, he fell. La formoj akordaj kun la oficiala normo fiksiĝas en la cerbo nur post longa influo de la medio, do per kondiĉado artefarite plenumata de ekstere: ĉe neniu tiujn formojn la menso nature produktas. La verkanto de ĉi tiu artikolo havis okazon observi la lingvaĵon de kvinjara knabo dulingva, esperanta-franca. Lia Esperanto estis senerara, sed lia franca ankoraŭ malproksimis de la normo. Ĉu el tia fakto ne indas dedukti, ke Esperanto estas pli natura?
3.2 Estonta evoluo
Neniu povas diri, kio okazos morgaŭ. Eble, post x jardekoj aŭ jarcentoj, Esperanto disdialektiĝos. Sed tio tute ne estas certa. La ekzemplo de la latina ne validas. Dum jarcentoj la latina restis unueca lingvo, kvankam uzata sur ege vasta teritorio, etendiĝanta de Britio ĝis Okcidenta Azio. Kio kaŭzas diseriĝon de lingvo en reciproke ne kompreneblajn dialektojn, tio estas nek distanco, nek daŭro, sed ĉeso de komunikado. La latina fariĝis la latinidaj lingvoj nur, kiam la romia administrado disfalis, tiel ke la latinlingvaj komunumoj iĝis izolitaj. Cetere, tiu malapero de la latina okazis nur je la nivelo de la popolo, ne de la intelekta elito, kiu plu regis unuecan latinan, malsaman ol la klasikan pri iuj punktoj, sed ebligantan perfektan interkomprenon de unu ekstremo de Eŭropo al alia. En la dektria jarcento, universitatano el Kolonjo, Prago aŭ Kembriĝo instruis latine en Parizo, kaj tio kaŭzis neniun problemon. Kiel ajn estas, kiam rilatoj densiĝas inter lingvanoj, kiam ili vojaĝas unuj al la aliaj, spektas samajn spektaĵojn, legas samajn magazinojn, lingvoj reciproke proksimiĝas. Tion ekzempligas la franca: la diferencoj inter la lingvo laŭ tio, ĉu ĝi estas parolata en Francio, Belgio, Kanado kaj Svislando estas malpli grandaj nun ol ili estis antaŭ unu jarcento.
Laŭtempa esploro [tradukanto povas traduki laŭtempa per vorto simila al diakrona, diachronic, kiu estas la faktermino lingvistika] pri Esperanto atestas pri la sama fenomeno. Komence, ne estis malfacile diveni, al kiu popolo aŭtoro apartenas. Ne plu hodiaŭ. La lingvo unuiĝis. Retmesaĝado, furora en la Esperanto-mondo, efikas unuige. Sama evoluo okazis rilate al prononco. En la jaroj 1950-aj, esperantlingvaj radioprogramoj el Francio kaj Svedio karakteriziĝis per tre klare perceptebla nacia maniero prononci. Hodiaŭ la plimulto el junaj francoj, kiuj parolas Esperanton, prononcas la rojn lange kaj ĝuste akcentas la antaŭlastan silabon, kio estis maloftaĵo antaŭ nur dudek jaroj. Kaj oni ne plu aŭdas svedojn prononci la finan -e "ŝvae" (9)
- t.e. per neklara, nedifinita, senkolora vokalo - kiel faris la parolisto de la sveda radio ĉirkaŭ 1950 (kio, cetere, neniel malhelpis perfektan komprenon). La volo interkompreniĝi estigas lingvajn mekanismojn, kiuj ebligas eviti miskomprenojn. Tiu fakto estas klare rimarkebla al ĉiu ajn, kiu esploras per dokumentoj la evoluon de Esperanto. (10)
La historio de Esperanto pruvas, ke konvencia lingvo povas evolui perdante nenion el sia unueco: sufiĉas por tio, ke la volo sin reciproke kompreni estu sufiĉe forta, por ke la evoluo ĉie disvolviĝu sammaniere, aŭ por ke diverĝaj evoluoj ne fiksiĝu, pro la simpla fakto, ke la komunumo sentas ilin, eĉ se nur nekonscie, neakordaj kun la spirito de la lingvo.
4. Nekontrolitaj deduktoj
La respondoj legeblaj ĉe 'Ask-A-Linguist' plenplenas je nekontrolitaj asertoj, ekzemple:
- "Esperanto ne estas pli facila, por neeŭropano, ol alia eŭropa lingvo."
- "Ĉar ĝi ne havas komunumon el parolantoj, Esperanto ne estas vivanta lingvo."
- "Mankas al ĝi la riĉeco kaj kapablo vibrigi de lingvo vivanta."
- "Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko."
- "Lerni Esperanton estas komplete perdi sian tempon."
- "Ĉar ne ekzistas denaskaj parolantoj, ĉiu prononcas laŭ la fonetika strukturo de la gepatra lingvo, kaj estas malfacile kompreni sin reciproke."
Ĉiu el tiuj asertoj estas teoria konkludo, kiun oni ne komparis kun la realo. Tiuj lingvistoj esprimas sin, kvazaŭ la konkludo estus memevidenta. Fakte, sufiĉas observi surterene, kiel la aferoj prezentiĝas, por konstati, ke neniu el ili akordas kun la vero.
a) "Esperanto ne estas pli facila por neeŭropano ol alia eŭropa lingvo". Tion aserti estas montri, ke oni ne konscias, kio igas lingvon facila aŭ malfacila. En Svislando itallingvaj lernantoj skribas senerare post la unua jaro de elementa lernejo, dum junaj franclingvanoj ankoraŭ ne skribas ĝuste je la aĝo de 12 aŭ 13 jaroj. Kial? Ĉar la itala ortografio estas simpla kaj konsekvenca, kontraste kun la franca, en kiu ne estas regula ligo inter la maniero prononci kaj la maniero skribi. Ju malpli da memorendaj detaloj, des pli rapida la progreso. Esperanto akiriĝas pli rapide ol iu ajn eŭropa lingvo, kia ajn la gepatra lingvo, simple ĉar ĝi estas pli konsekvenca. Legeblas sub la titolo "Asie : anglais ou espйranto - Quelques tйmoignages"
[Azio: Angla aŭ Esperanto - Kelkaj atestoj] franclingva artikolo, kun multaj citoj en la angla, kiu enhavas dudekon da atestoj de azianoj, kiuj lernis la anglan kaj Esperanton kaj komparas ambaŭ lingvojn laŭ facileco. Nur persono, kiu nenion kontrolis, povas aserti, ke la du lingvoj prezentas egalan malfacilecon. Jes ja, Esperanto povas esti tri- aŭ kvaroble pli malfacila por ĉino ol por franco, sed tio ne forigas la fakton, ke por li, ĝi estas tridekoble pli facila ol la angla, lingvo kun giganta vortostoko, en kies gramatiko, ortografio kaj vortformado abundas malkoheraĵoj.
b) "Ĉar ĝi ne estas la lingvo de komunumo el parolantoj, Esperanto ne estas vivanta lingvo". Kiuj estas la kriterioj, kiuj ebligas difini lingvovivantecon? Tiu punkto estis pritraktita sur paĝoj 237 - 242 de Le dйfi des langues,(11)
same kiel ĝia apliko al la speciala kazo de Esperanto. Jen eltiraĵo:
En Svislando, neniu dubas, ke la romanĉa, kvara nacia lingvo, parolata en kelkaj valoj de Grizono, estas lingvo vivanta. Sed kompare kun la vigleco de Esperanto, ĝi estas lingvo, kiu apenaŭ vivetas. Esperanto havas pli da parolantoj ol la romanĉa, ĝi produktas pli da libroj, pli da kantoj, estas pli uzata ĉe radio, ĝi konstante servas en ĉiaspecaj kunvenoj, kaj, ĉefe, la volo vivigi ĝin estas senfine pli granda ol la volo de la romanĉa loĝantaro, precipe de la juna generacio, teni sian lingvon viva. Ĉiuj esperantlingvanoj estas dulingvaj, sed ankaŭ ĉiuj romanĉoj.
Cetere, Esperanto akordas kun la kriterioj de vivanta lingvo, ĉar ĝi evoluas. Estas en tio nenio miriga, se konsideri, ke ĝi estas uzata. Uzado ĉiam transformas lingvon, krom se ege potencaj konservemaj premoj efektiviĝas sur ĝin el ekstere, artefarite. En tiu evoluo tri fortoj rolas: la reciproka influo de diversaj kulturoj, la neceso adapti la lingvon al mondo rapide ŝanĝiĝanta, kaj la ekspluato de latenta lingva potencialo, kiu estis neuzata komence, ĉar la nacilingvaj kutimoj superfortis. La homoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ĝin por komuniki kun ĉialandanoj. Okazas do konstante interagadoj inter tre malsamaj manieroj pensi, senti, esprimi sin. Ankaŭ la kulturaj referencoj estas tre diversaj. Ĉio ĉi kreas seninterrompan interŝanĝon de agoj kaj reagoj, kiuj faras el Esperanto realaĵon same vivan, kiel la franca en la tempo de Rabelais.
La ekziston de komunumo el parolantoj oni povas pridubi nur, se oni elektas ne traserĉi la koncernajn dokumentojn. La leganto, kiu deziras ricevi certecon, trovos konfirmon de tiu ekzisto krozante sur Interreto. Rekomendindas ankaŭ la artikolo de Richard E. Wood "A voluntary non-ethnic, non-territorial speech community". (12)
c) "Mankas al ĝi la riĉeco kaj kapablo vibrigi de lingvo vivanta." Simpla analizo de literaturaj tekstoj publikigitaj en Esperanto sufiĉas por montri tiun kritikon senbaza. Esperanto estas riĉa lingvo, ĉar nenio limigas la lingvan kreemon de la parolanto aŭ verkanto. Ni konsideru jenajn frazojn ĉerpitajn el teksto de bengalia Esperanto-parolanto: (13)
[Tradukantoj anstataŭigu la ĉi-subajn francajn frazojn per traduko en la nacia lingvo]
Ĉu kun la aliloĝiĝo oni alipsikiĝas? (14)
[ĉapitro. 4, p. 6]
`Est-ce que quand on dйmйnage on change aussi de psychisme (de personnalitй) ?'
Ŝi senŝvitigadis la frunton per la rando de sia sario. [ĉ. 5, p.5].
`Elle йpongeait constamment la transpiration de son front avec le bord de son sari'
La subita ekkolero iom malordas ŝin, belen [ĉ 6, p.2].
`Le fait de se mettre tout а coup en colиre dйrange ses traits d'une maniиre qui la rend belle' aŭ `Sa soudaine colиre remanie son visage, la voici belle.'
Ŝi iel senpeze lanĉas la vortojn el malantaŭ la dentoj - kaj ili disvojas nebulen [ĉ. 6, p. 5].
`Avec lйgиretй, elle parvient d'une maniиre ou d'une autre а lancer les mots de derriиre ses dents, et ils empruntent des voies diffйrentes pour se disperser comme dans un brouillard'.
Se bati la propran edzinon kaj devigi servon estis la feŭdismo, ĉu batminace perterori la servon de aliulaj edzinoj do nomiĝu la socialismo? [ĉ. 5, p.8].
`Si battre sa femme et l'obliger а servir йtait le fйodalisme, est-ce que le fait de forcer les йpouses des autres а servir en les terrorisant avec des menaces de coups doit s'appeler socialisme ?'
Kiel sentigi al leganto, kiu ne komprenas Esperanton, la elvokan naturon de la netradukeblaj vortoj uzataj en tiuj frazoj? Ne nur estas neeble ilin ekzakte traduki, sed eĉ komprenigi la sencon - evidentan por iu ajn, kiu lernis Esperanton - estas malfacile. En la unua cito, ali-loĝ-iĝ-o '[nacilingva traduko]' analiziĝas kiel ali '[trad.]', loĝ '[trad.]', iĝ'[trad.]', -o, marko, ke la koncepto estas uzata substantive. La vorto alipsikiĝi '[trad.]', simile analiziĝas: ali-psik-iĝ-i(la fina -i indikas, ke temas pri infinitivo; alipsikiĝo signifas 'la fakto ŝanĝi sian psikon', 'transiro de psiko al alia psiko'. Kion ne povas senti leganto ne scipovanta la lingvon, tio estas la impreso, kiun faras tiu vorto, ĝia vibrancy, ĝia kapablo vibrigi, se citi la esprimon de la lingvisto. La vorto eĥas tute malsame en la menso de la leganto ol farus laŭvorta traduko kiel ŝanĝi la psikon, transiri al alia psiko aŭ transiri alipsiken.
En la dua cito, sen-ŝvit-ig-ad-is analiziĝas kiel sen '[trad.]', ŝvit '[trad.]', ig '[trad.]', ad '[trad.]' -is verbo preterita. Laŭvorta traduko estus "ripete ŝi igis [sian frunton] libera je ŝvito".
Vorto kiel senŝvitigadis povas aperi longa kaj barbara al neinicito. Fakte, sperto pruvas, ke necesas malmulte da praktiko, por ke okulo kaj cerbo kutimiĝu percepti la erojn, el kiuj konsistas tia vorto, kaj aŭtomate fari la sintezon, kiu liveras la signifon. Cetere, senŝvitigi '[trad.]' apartenas al bone konata serio, en kiu troviĝas ekzemple sen-arb-igi'[trad.]', sen-vest-igi '[trad.]', sen-ŝu-igi '[trad.]', sen-kulp-igi '[trad.]', sen-hered-igi '[trad.]', ktp.
Iu, kiu regas la du lingvojn, kaj komparas ĉiufoje la frazon kaj ties tradukon, tuj sentas, ke la [nomo de la lingvo]ne sukcesas transdoni la impreson, la senton, la eĥon de la vortoj esperantaj. Ĉu tio signifas, ke nia lingvo estas malriĉa? Tute ne, ĝia riĉeco simple estas malsama ol la esperanta. La malfacileco esprimi tiujn konceptojn en [nomo de la lingvo] aŭ en la angla demonstras, ke ne estas objektive riproĉi al Esperanto, ke mankas al ĝi riĉeco aŭ kapablo vibrigi.
d) "Ĝia vortprovizo estas monotona, ĉar tuta familio da vortoj derivas de nur unu radiko." Sur kio baziĝas la verkinto de tiu frazo por montri sin tiel memcerta? Certe ne, kiel devus fari lingvisto, sur esploro de tekstoj kaj de konversaci-surbendigoj. Se la fakto, ke multaj vortoj derivas de nur unu radiko, devus esti fonto de monotoneco, la araba kaj la hebrea estus du lingvoj ege monotonaj. La lasta eldono de la unulingva Esperanto-vortaro Plena Ilustrita Vortaro (Parizo: SAT, 2002) enhavas 16780 radikojn, la araba-franca vortaro de Daniel Reig (Parizo: Larousse, 1999), konsiderata plena vortaro, enhavas nur 6089. La tuta hebrea Biblio estis verkita per 2055 radikoj. Nur persono, kiu ne familiaras kun ĝi, povas taksi ĝin monotona, kaj tiu nefamiliareco tuj montras lin au ŝin nekompetenta. Cetere, la latina atingis sian kulturan supron en la tempo de Cicerono, kiam ĝia vortostoko limiĝis je 2500 vortoj.
Esperanto ne estas monotona, ĉar estas lingvo, en kiu sinonimoj abundas. Lingvisto, kiu volas esplori tiun aspekton de la lingvo rapide konvinkiĝos, se li simple ekzamenos, kiel la vortoj 'tradukita de' '[trad.]' estas esprimitaj en la publikigitaj tekstoj. La varieco estas pli granda ol en iu ajn alia lingvo Oni kompreneble trovas tradukita de, sed tre ofte vortojn kiel elangligis '[tradukis el la angla]', sekvatajn de la nomo de la tradukinto, aŭ esperantigis '[tradukis en Esperanton]', ktp. Cetere, eblas anstataŭigi la verbon traduki per translingvigi '[transigi de unu lingvo al alia]' aŭ alilingvigi '[igi alilingva]'.
En esperantlingva romano, la vortprovizo estas des malpli monotona, ĉar la aŭtoro ekspluatas la sennombrajn modulaĵojn, per kiuj eblas nuanci iun ajn radikon. La fakto, ke por diri 'sen flamo' '[trad.]', eblas elekti inter sen flamo, sen flami, senflama kaj senflame jam ebligas eviti monotonecon rilate al la sonoj. Krome, la vorto 'bruli' '[trad.]' havas pli multajn sinonimojn en Esperanto ol en diversaj lingvoj, se konsideri, ke krom bruli eblas diri flami kaj fajri(< fajr '[trad.]').
Multaj aliaj trajtoj de Esperanto igas ĝin lingvo aparte agrabla por verkisto, kiu abomenas monotonecon. Ni citu nur tri:
1) la morfemon ul, ofte uzatan sufikse, ebligas signi rolulon per karakterizan detalon: pipulo 'la viro kun pipo', kisemulo 'tiu, kiu konstante volas kisi', zigzagnazulo 'la homo kun zigzaga nazo';
2) morfemon em, kiu signas tendencon, inklinon, deziron: li rigardis vin foteme 'li rigardis vin, kvazaŭ li dezirus fati foton de vi' ;
3) participojn aktivajn kaj pasivajn, as-, is- kaj os-tempajn, ofte uzatajn substantive : la sekvoto 'tiu, kiun oni sekvos', la celato 'tiu, kiun oni celas', la minacinto 'tiu, kiu minacis', aŭ adverbe : ridinte, 'post kiam li ridis', batote,'sentante, ke oni volas bati lin'. La monotoneco, kiun la lingvisto atribuas al Esperanto estas dedukto farita el premiso, kies multajn aspektojn li ne imagis, kaj kiun li ne kontrolis antaŭ ol ĝin pritrakti per aŭtoritata tono, kvazaŭ li kompetentus. Li falis en la saman kaptilon, kiel liaj kolegoj pri aliaj punktoj.
e) "Lerni Esperanton estas komplete perdi sian tempon." Ĉi tiu drasta juĝo ne konsideras la multajn avantaĝojn, kiuj rezultas el regado de Esperanto, nek la signifon de la politika-socia sinengaĝo, kiu instigas partopreni en la agadoj entreprenitaj por ĝin diskonigi. Ĝi same preteratentas la fakton, ke Esperanto estas bonega preparo al la posta studado de aliaj lingvoj.
La Esperanto-komunumo estas sufiĉe vasta kaj sufiĉe disvastigita tutmonde, por ke povu utili, en ĉiaspecaj cirkonstancoj, havi kontaktojn sen lingvoproblemo kun lokanoj en tiu aŭ tiu alia lando. Ankaŭ la agrableco povi interŝanĝi ideojn sen lingva malfacileco kaj sen senti sin fremdulo estas grava faktoro, el kiu fontas gravaj kontentigoj. Esperanto lokas ide-interŝanĝadon en etoson tre malsaman ol tiu, kiun kreas iu ajn alia lingvo uzata kiel perilo inter diverslingvanoj. Fine la originala literaturo esperanta ne estas malpli interesa ol tiu de iu ajn lingvo en la unua jarcento de ties ekzisto kiel skriblingvo, kaj ankaŭ tradukita literatura indas konsideradon, ĉar Esperanto estas lingvo pli bone adaptita ol la aliaj al la bezonoj de tradukado, kiel montras komparo inter malsamaj versioj de tiu aŭ alia verko. (15)
f) "Ĉar ne ekzistas denaskaj parolantoj, ĉiu prononcas laŭ la fonetika strukturo de la gepatra lingvo, kaj estas malfacile kompreni sin reciproke." Estas vere, ke multaj Esperanto-parolantoj prononcas laŭ la fonetiko de la gepatra lingvo. Tamen ankaŭ ekzistas ampleksa proporcio, kiu elparolas sen aparta akĉento. Kiel ajn estas, la ĉefa afero estas, ke tiuj diferencoj ne malhelpas glatan interkompreniĝon. Certe tio estas unu el la punktoj, pri kiuj Esperanto montriĝas, praktike, tre supera al la angla.
Se oni observas Esperanton kiel parolatan dum kunsidoj aŭ simplaj konversacioj, oni rimarkas, ke regionaj prononcoj neniel gravas. Ili estas simplaj variecoj en la maniero paroli, kiuj elvokas difinitan originon sen ĝeni la komprenon. La ĉi-supre menciita lingvisto kritikas Esperanton dirante, ke iuj prononcos /k/, /p/ kaj /t/ kun eta aspiracio (aŭdebla aerblovo) antaŭ la posta vokalo, kiel en la germana kaj angla, dum aliaj elparolos sen ĝi, kiel en la itala aŭ franca. Efektive, se vi aŭskultas la Esperanto-programojn de la ĉina radio, vi perceptos tiun etan aspiracion, kiun vi ne aŭdos ĉe vatikana radio. Sed vi ne povos citi eĉ unu kazon, en kiu tiu diferenco influas la kompreneblon. Ĉiuj Esperanto-uzantoj alkutimiĝis al tiaj etaj malsamecoj.
Kiu observas parolan komunikadon en internaciaj grupoj, tiu rapide konstatas, ke reciproka kompreno estas ege pli bona per Esperanto ol per la angla. Tiun superecon estigas, i.a.:
- la eta nombro da vokalaj fonemoj, ĉiu el kiuj havas larĝan gamon da eblaj konkretigoj (5 klaraj vokaloj, kontraste kun 24 en la angla se juĝi laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto; distingi inter socks kaj sucks, sucks kaj sacks, sacks kaj sex, sex kaj six, six kaj seeks estas serioza malfacilaĵo por la plimulto el la teranoj);
- la nevaria loko de la akcento;
- la mezuma iom pli granda longeco de la vortoj, kiu havigas al la cerbo pli bonajn ŝancojn bone analizi la diraĵon (tiun pli grandan longecon kompensas la strukturado de la lingvo: komparu la anglajn system, systematic, systematically kun la esperantaj sistemo, sistema, sisteme aŭ translated into English kun angligis;
- la fakto, ke en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en iu ajn frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, s aŭ n, kio igas la prononcon klare pli facila por la granda plimulto el la popoloj, dum konsonantgrupoj, oftaj fine de anglaj vortoj - kiel rst, rd, cts, ndz, pt - postulas prononcmovojn, kiujn multaj neanglalingvanoj, precipe ekstereŭropaj, nur pene sukcesas produkti.
Logiko estas io bonega, sed ĝi ne povas anstataŭi kontrolon en la realo. Dedukti el nekontrolitaj premisoj, ke Esperanto prezentas tiun kaj tiun alian malavantaĝon, neniam esplorante en la realo por scii, ĉu tiu konfirmas la konkludon, estas maniero procedi, kiu havas nenion komunan kun scienca lingvistiko. Indas bedaŭri, ke, certe tute honest-intence, niaj lingvistoj ĝin alprenis kun tiel bela unuanimeco.
5. Manko de komparado
5.1 La diversaj rimedoj aplikataj por superi la lingvobarojn ne estas komparataj
La solaj komparoj prezentitaj de la respondantaj lingvistoj rilatas al lingvaj trajtoj, neniam al la lingvo rigardata kiel interkultura ponto. Ili do preteratentas gravegan aspekton de la demando, nome, ke Esperanto havas precizan funkcion: ebligi al diversoriginaj personoj sin reciproke kompreni. Taksi ĝin ne konsiderante tiun funkcion ne havas pli da senco ol taksi laborilon sen atenti la uzon, por kiu ĝi estis fabrikita.
Kiel antaŭe dirite, en tiu funkcio, Esperanto estas unu rimedo inter pluraj, same kiel la fuŝa angla, samtempa interpretado kaj la aliaj rimedoj uzataj inter malsamlingvanoj por komuniki. Tiuj rimedoj egalas inter si nek rilate la tempan, monan, ekipan, personaran aŭ nerv-energian investon, nek rilate la investrezulton, kiu povas esti preskaŭ nula (gestoj) ĝis preskaŭ perfekta (angla bone regata). Neniam niaj lingvistoj komparas Esperanton, en realaj situacioj, al tiuj aliaj manieroj interkulture komuniki. Ili esprimas sin, kvazaŭ sufiĉus alskribi al la lingvo serion da mankoj kaj malbonaĵoj por ke la demando estu likvidita. Sed post kiam ili forĵetis Esperanton, ili proponas nenion, krom la angla, sen komenti la fakton, ke ankaŭ ĝi havas la plimulton el la ĝenaĵoj riproĉitaj al Esperanto, en ege pli ampleksa mezuro. Ni allasu, ke Esperanto ne estas ideala mondlingvo pro tio, ke ĉiu elparolas ĝin per sia nacia aŭ loka prononco. Sed kio pri la angla? Kiam ĝi estas uzata kiel interkomprenilo, ĉu ankaŭ ĝin ne misformas la prononckutimoj de la gepatraj lingvoj? Kaj ĉu ne estas objektiva fakto, ke la fonetikaj miskomprenoj pli oftas kun la angla ol kun Esperanto? Simpla kompara analizo de la fonetikaj trajtoj de ambaŭ kaj de la multaj lingvoj parolataj sur nia planedo sufiĉas por montri, ke Esperanto havas pli da komunaĵoj ol la angla, el fonetika vidpunkto, kun la plimulto el la lingvoj. Kiun sencon havas forĵeti opcion, se oni zorge evitas proponi sambonan aŭ pli bonan?
5.2 Manko de komparado de elementoj indaj je konsidero
La inklino pretervidi, kiom grave estas bazi siajn rezonojn sur komparoj, jam plurfoje notita, jen kaj jen retroviĝas rilate al izolitaj lingvaj trajtoj. Ekzemple unu el la lingvistoj taksas Esperanton forĵetinda pro tio, ke, laŭ li, homoj, sekvante la kutimojn de la gepatra lingvo, prononcos malklare - kiel "ŝvaojn" (16)
- la vokalojn, kiuj ne plu estas akcentataj, kiam la regula deriva sistemo elŝovis la akcenton al posta silabo. Strange, ĉu ne?, ke tiu sinjoro ne rimarkis, ke la sama fenomeno okazas en la angla, en kiu transiri de economy al economic aŭ de product al production perdigas al la unua o, en la dua vorto de ambaŭ paroj, la klaran sonon, kiun ĝi havas en la unua. Se tio ne igas la anglan netaŭga por funkcii kiel mondlingvo, kial la sama fenomeno devus havi negativan efikon sur Esperanton? Refoje, sian aserton li ne kontrolis. Esploranto, kiu observas Esperanton, kia efektive parolata, konstatas efektive, ke britoj, portugaloj kaj bulgaroj ofte prononcas "ŝvae" vokalon, kiu devus esti klara. Sed li aŭ ŝi ankaŭ konstatas, ke, en la praktiko, tio tute ne malhelpas perfektan komprenon.
La ĉefa eraro de tiu lingvisto estas, ke li ĝeneraligas al la tuta planedo kazon, kiu, finfine, estas relative malofta en la panoramo de la lingvoj. "Ŝvaigon" - ŝanĝon de la naturo de vokalo pro perdo de la akcento - prezentas la angla, sed nek la germana nek la nederlanda; la portugala, sed nek la hispana, nek la itala, nek la franca, nek la rumana; la rusa, sed nek la ĉeĥa, nek la pola, nek la serba-kroata. Ĝi forestas el tiom da lingvoj - japana, ĉina, indonezia, hebrea, persa, svahila, lakota, hungara, finna, ktp - ke ne eblus listigi ĉiujn. La plimulto el la lingvoj ne elmontras tiun fenomenon. Ĉu, por lingvo kun tutmonda alvokiĝo, la plej bona sistemo ne estas sekvi tiun de la plimulto?
6. Emo rilati de supre
6.1 Konsiloj
Estas tute normale, ke profesoro, konsultita de studento aŭ de nefakulo, alprenu tonon de scianto, de kompetentulo; li estas ja specialisto. Bedaŭrinde, ĉe la lingvistoj ĉi tie konsiderataj, kompetenteco mankas rilate Esperanton. Nur unu el ili siatempe lernis la lingvon, sed li ne vere partoprenis en aktivecoj, kiuj ebligus al li paroli plenscie pri tio, kiel ĝi praktike funkcias. Por iu familiara kun la Esperanto-mondo, estas do ŝoke konstati, ke tiuj fakuloj pri lingvoj, sed nefakuloj pri la zamenhofa, ofte donas konsilojn, ekzemple: "Diru al via japana amiko, ke li forgesu pri Esperanto kaj prefere lernu la anglan, la francan aŭ la ĉinan." Oni povas bedaŭri, ke tiajn konsilojn eldiras personoj, kiuj scias nenion pri la praktikaj avantaĝoj de regado de Esperanto, kaj kiuj havas pri ĝiaj karakterizoj nur malĝustan ideon. Ili efektivigas sur la demandinton premon, kiu ne estas tre demokratia. Se oni sentas sin devigita konsili ion, ĉu ne preferindus diri: "Vi sciu, eĉ kiam oni estas lingvisto, oni ne pro tio kompetentas en la kampo de Esperanto. Mi konsilas al vi esplori la aferon. Per Interreto devus esti ne tro malfacile."
Unu el liaj koleginoj ripetas similan kanton: "Kion vi celas, kiam vi konsideras la ideon eklerni fremdan lingvon? (...) Se vojaĝi, lernu lingvon el la regiono, kien vi intencas iri. Se plaĉas al vi la sonoj de iu lingvo, tiun elektu. Se vi deziras legi literaturon en la originalo, studu la lingvon de viaj preferataj aŭtoroj." Tiu persono ŝajnas ne koncepti, ke oni povas deziri vojaĝi en la tuta mondo kaj ĉie kontakti lokanojn sen lingvoproblemo, ekzemple dank'al la tutmonda reto de loĝigo en Esperanto-parolantaj hejmoj. (17)
Nek ke la sonoj de la zamenhofa lingvo povas allogi. Nek ke eblas ŝati tre malsamajn literaturojn kaj deziri legi verkojn el diversaj landoj laŭ tradukoj faritaj de samlandanoj de la verkisto en lingvon pli bone adaptitan ol la plimulto al la postuloj de literatura tradukado. Tiu nekapablo de intelektulino imagi la oftajn motivojn, pro kiuj homoj eklernas Esperanton, estas vere stranga, ĉu ne?
6.2 Tono
Kelkaj respondoj karakteriziĝas per desupra, patroneca, moŝte-degna tono, ofte kun ironio aŭ sarkasmo, kiujn nenio pravigas.
Kiun sencon havas paroli pri la "altaj pastroj kaj evangeliistoj de la Esperanto-movado" (High Priests and Evangelists of the Esperanto Movement) ? Pri kiuj temas? Jes ja, ekzistas inter la Esperanto-uzantoj personoj, kiuj impresas strange aŭ fanatike, kiajn oni trovas en ĉiu homgrupo. Eble la ĵus citita lingvisto renkontis tiajn homojn. Sed ĉu tio pravigas, ke li rigardu ilin tipaj pri la tuta komunumo de tiuj, kiuj praktikas la lingvon? Sociologo Peter G. Foster konkludis el sia esploro pri britaj esperantistoj, (18)
ke ili ĉiurilate similas al la ĝenerala britaro krom pri du detaloj: iom pli multas inter ili vegetaranoj kaj homoj, kiuj voĉdonas por la Labour-partio.
La Esperanto-mondo estas ege diversa kaj la etoso en unu lando ne ebligas ĝeneraligi al la tuta planedo. En Brazilo, ekzemple, multaj Esperanto-uzantoj apartenas al la spiritisma movado (aŭ inverse: eble spiritistoj, multnombraj tiulande, pli emas ol la aliaj brazilanoj lerni Esperanton), sed Brazilo prezentas per si, tiurilate, kazon unikan en la mondo. Rigardi ĝin tipa pri la esperantistaro estus grave erari. La Esperanto-komunumo enkalkulas dekduon da Nobel-premiitoj. La aŭtoro de la ĉi-supra citaĵo ne sukcesus prezenti eĉ nur unu el ties tekstoj, kiu ebligus klasi ilin inter la "altajn pastrojn kaj evangeliistojn" de Esperanto. Estas facile uzi tiajn esprimojn, kiuj subdiras pli ol ili diras klare. Estas malpli facili pravigi ilin per dokumentoj aŭ atestoj.
Cetere, estas neniu rilato inter ideologia elekto kaj la kapablo de lingvo faciligi la komunikadon inter malsamlingvanoj. Kiel ĉiun ajn lingvan kolektivon, la anglalingvan loĝantaron stampas trajtoj, kiuj diferencigas ĝin disde ĉiuj aliaj. Neniu konkludis el tio, ke tio forprenas de la angla la kvalitojn necesajn por esti efika kiel tutmonda komunikilo. La citita frazo nur esprimas malestimon, kiun nenio pravigas.
Koncerne la lingviston, kiu proklamas: "Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj (19)
, kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon. Kial ne Klingon?" (20)
, kion diri, se ne, ke tiu eldiraĵo ne elstarigas lin kiel iun aparte tolereman aŭ objektivan? Ĉu la dunaciaj paroj, kiuj formiĝis dum Esperanto-aranĝo kaj kiuj fondis esperantlingvan familion, ĉar la zamenhofa lingvo komence estis la sola komuna, meritas tian malrespekton? Kaj eĉ se temas pri du gehomoj kun sama gepatra lingvo, kiuj decidas eduki la idojn en Esperanto, ĉar ili ŝuldas al tiu lingvo homan kaj kulturan riĉiĝon, kiun ili alte taksas, kaj ĉar ili scias proprasperte, kian avantaĝon por la posta ellernado de aliaj lingvoj prezentas infanaĝa akiro de Esperanto, ĉu oni rajtas esprimi sin tiatone? La leganto juĝu mem.
Diagnozo
El la 20 respondoj analizataj en ĉi tiu artikolo, nur tri manifestas pozitivan sintenon. La unua diras: "Esperanto estas natura lingvo, kvankam ĝi rezultas el artefarita lingvo naskita en Pollando fine de la 19-a jarcento." La dua: "Kiel ajn estu, mi estas feliĉa ekscii, ke la Esperanto-komunumo estas sufiĉe vigla kaj vasta por ebligi al vi vojaĝi tutmonde kaj kontakti lokanojn en la landoj, kiujn vi vizitas." Kaj la tria: "Se iam devus esti artefarita universala lingvo, mi opinias, ke Esperanto estus tre bona elektaĵo. Kiel persono, kiu havas pri ĝi sufiĉe bonan konon, tamen sen esti iel ajn ĝia subtenanto, mi ne vidas en ĝi seriozajn mankojn." Ĉiuj aliaj respondoj eldiras pri la lingvo nur negativajn juĝojn.
Etinfana pensmaniero
[Tiun pensmanieron la franclingva psikologia ĵargono nomas prйopйratoire, laŭvorte antaŭoperacia (ĝi rilatas al difinitaj mensaj operacioj). Laŭ la Webster-vortaro, ankaŭ la angla havas same formitan vorton: preoperatory. Tradukanto povas uzi similan vorton, anstataŭ etinfana, en ĉi tiu parto de la artikolo, se lia aŭ ŝia lingvo enhavas ĝin, kiel la itala (preoperatorio)].
Tiuj respondoj kunfaras koheran bildon. Ili elmontras la karakterizojn de maniero pensi tipa pri infano malpli ol kvinjara. Tiu takso riskas ŝoki. Tial utilas precizigi, ke ĉiu plenkreskulo tiamaniere funkcias en granda parto de sia mensa aktiveco. Intelekto ĉiam maturiĝas nur parte. Plenkreskula pensado, kiu aperas, kiam la mensa evoluo atingis la disvolviĝnivelon, kiun psikologia ĵargono nomas la stadio de formalaj operacioj, estas aplikata nur en la kampoj, kun kiuj la koncernato estas familiara aŭ kiujn ne blokas emociaj faktoroj. En ĉiaspecaj kampoj - teknikaj aŭ aliaj fakoj, kiujn la individuo malbone konas; arto vivi; socia aŭ politika vivo; religio; filozofio; opinioj pri aliuloj kaj pri si; opinioj pri grandaj homkategorioj ("nigruloj estas altkreskaj", "islamanoj estas fanatikuloj", "kristanoj estas sintrudemaj", "virinoj ne kapablas racie rezoni", "viroj ne komprenas virinojn", ktp) - mezumaj plenkreskuloj uzas la kvinjarulan menson: ili neglektas la "inklud"-funkcion kaj rezonas du-aĵe, reduktante ĉiun konsideron, ĉiun demandon, al nur du kontraŭaj, ekstremaj kaj simetriaj terminoj.
Inkludo
La foresto de la funkcio "inkludi" estas konstantaĵo en la lingvistaj respondoj. Ili prezentas ĉion, kvazaŭ Esperanto ne havus ligon al la vivo socia, al la problemoj de la homaro. Ili pritraktas ĝin kiel aferon izolitan de ĉia kuntektso, kvazaŭ ĝi ekzistus nur en "fermita ujo", sen ia ajn rilato kun ĉio alia, kio okazas en la mondo. Neniam ili perceptas ĝin ebla solvo al reala problemo, kiu povas konkuri kun aliaj opcioj proponitaj por superi la samajn malfacilaĵojn.
Ekzistas ne malmulte da esplorlaboroj publikigitaj pri Esperanto, i.a. doktoriĝaj tezoj kaj studfinaj disertaĵoj, same kiel artikoloj fakĵurnale aperintaj. La respondoj donitaj kadre de "Ask-A-Linguist" impresas, kvazaŭ tiaj tekstoj neniam ekzistis. Simile, neniu el la multaj argumentoj invitantaj forĵeti Esperanton baziĝas sur studo aŭ observado de reala Esperanto, kia oni povas renkonti ĝin ĉeestante internacian kunsidon okzantan tiulingve aŭ efektivigante tekst-analizon. Por permesi al si eldiri drastajn juĝojn pri lingvo, kiun oni neniam aŭdis kaj en kiu oni neniam legis ion ajn, necesas transformi ĝin al pure abstrakta afero, ia projekto ekskludita el la socia vivo: la "inklud"-funkcio estis malŝaltita. Eĉ io tiel evidenta, kiel la kompreno, ke por ĝuste taksi Esperanton, necesus konkrete koni ĝin, ne estas inkludita en la rezonado de niaj lingvistoj. Tiu manko klare estas nekonscia, se konsideri, ke neniu el ili komencas sian respondon dirante ion, kiel: "Verdire, pri ĝi mi scias malmulte, sed, deirante de tio, kion mi scias pri lingvistiko ĝenerale, mi kredas, ke eblas supozi, ke..."
Eĉ en detaloj rimarkeblas tiu foresto de inkludado, karakteriza pri la mensa funkciado de eta infano. Tipa tiurilate estas la argumento pri la neakcentataj vokaloj, kiuj riskas perdi sian difinitan koloron kaj do transformiĝi al "ŝvaoj". La asertinto izolas la situacion en kelkaj lingvoj disde la situacio en la plimulto, kaj li ŝajne ne rimarkas, ke la argumento ege pli validas pri la angla, kiun li en alia respondo laŭdas kiel "la mondolingvon".
Du-era aŭ du-aĵa [binara] pensado
Unu el la karakterizoj de du-era (binara) pensado, tipa pri la etinfana maniero mense funkcii, estas la ĝeneraligo de la sistemo "aŭ ĉio, aŭ nenio", "aŭ tute, aŭ ne". Oni retrovas ankaŭ ĝin en la lingvistaj respondoj. Plurfoje ili esprimas sin, kvazaŭ Esperanto estus ekskluziva opcio. Ili perceptas ĝin kiel "se Esperanto, tiam nenio alia" aŭ kiel "se nacia lingvo, tiam ne Esperanto". Ili ŝajne ne kapablas konsideri, ke oni povas aliri la demandon ekskludante nenion, do surbaze de "kaj Esperanto, kaj ankaŭ alia(j) lingvo(j)". Tamen, multaj personoj, kiuj lernis Esperanton, lernis ankaŭ alian lingvon, aŭ intencas tion fari, sciante, ke la peno dediĉota al la zamenhofa lingvo lasos al ili multe da tempo por studi alian lingvon. Estas fakto, ke la proporcio de plurlingvuloj estas pli granda en la esperantistaro ol en hazarde kunmetita specimeno el la ĝenerala loĝantaro. [por tradukanto: la esprimo ĉi tie uzata - hazarde kunmetita specimeno - estas statistika esprimo, fakvorte aleatora samplo, france йchantillon alйatoire, angle random sample].
Kiam la menso funkcias laŭ la du-era sistemo, la koncernato ne kapablas preni en konsideron la tuton el la ebloj. Ekzemplon de tiu maniero funkcii prezentas la lingvistino, laŭ kiu ne eblas fari, ke lingvo ne evoluu, kio, laŭ ŝi, kondamnas Esperanton al disdialektiĝo, kiel spertis la latina. Ŝi ignoras, kio fakte okazis: Esperanto efektive modifiĝis, tamen la unueco de la lingvo ne estis pro tio endanĝerigita. Laŭtempa studo [por tradukanto: diakrona studo] ja rivelas, ke, kvankam Esperanto konsiderinde evoluis ekde la zamenhofa tempo, ĝi ne estis viktimo al diverĝaj fortoj. Por pretervidi, ke nekonsciaj regulantaj mekanismoj povas teni lingvon unueca, necesas troviĝi en fazo de du-era pensado, kiu limigas la eblojn al nur du kazoj, reciproke ekskludaj: aŭ oni aŭtoritate fiksas la lingvon en iu stato por eviti, ke ĝi evoluu, aŭ ĝi evoluas kaj disdialektiĝas. Redukti la eblojn al tiuj du estas mirige ĉe lingvisto, kiu devus esti rimarkinta, ke la plimulto el la lingvoj evoluas konservante sian unuecon, sen pro tio bezoni la intervenon de ekstera aŭtoritato.
Ebeniga efiko
Je la stadio, kiun psikologa ĵargono nomas "antaŭoperacia" [prйopйratoire, preoperatory] - ĝis, mezume, aĝo de kvin jaroj - infana pensado "platigas", "ebenigas". Ĉiuj aferoj, kiujn li mense konsideras, situas samnivele. Tio estas la kialo, pro kiu etulo tiel facile sentas sin kulpa aŭ honta: bagatelo, por li aŭ ŝi, ne havas malpli da reliefo ol abomena krimo. Pluraj respondoj evidentigas tiun trajton. Ekzemple, Esperanto estas kritikata pro tio, ke ĝi havas supersignojn. (21)
Fakte, la maniero skribi Esperanton estas nur duagrada trajto. Se ortografio estas plene konsekvenca, ĉu oni skribu tiel, ĉu ĉi tiel, estas nur la vesto de la lingvo, ne ĝia korpo. Esperanto ne estus tiel vaste uzata en retaj forumoj, diskutoj kaj mesaĝinterŝanĝoj, se tiu problemo estus serioza. Cetere jam Zamenhof indikis, kiel solvi ĝin: sufiĉas anstataŭigi la supersignon per h metita post la konsonanton. (22)
Se la problemo stariĝis je la komenco de komputil-uzo, ĝi nun estas solvita.
Cetere, eblas rigardi la aferon el alia angulo: Esperanto neniam ĉesis disvastiĝi malgraŭ tiu handikapo, reala komence, kaj ankoraŭ evidenta en iuj situacioj. Ĉu tio ne estas la plej bona pruvo, ke ĝi kontentigas bezonon, kiun neniu alia sistemo internacie komuniki sambone efike aliras? Se tiu detalo tiel gravus, Esperanto estus jam delonge mortinta. Fari el tiu punkto "la elementon plej ĝenan" de Esperanto ilustras la platigan efikon de etinfana pensado.
La komplekso
La plimulto el la asertoj ĉi tie konsiderataj respondas al demando starigita de persono, kiu havas propran sperton pri Esperanto. La miskonekto inter la demando kaj la reagoj, kiujn ĝi vekas, emigas pensi, ke aktivas en tiuj lingvistoj subkuŝanta komplekso. Ĉiuj respondoj, krom unu, preteratentas la travivaĵojn de la demandinto, kaj preciza punkto, vortigita jene: "Kiom da tempo necesas por lerni fremdlingvon kiel la japana, la rusa, aŭ la hungara?" estigas nur unu reagon, cetere ne adaptitan al la demando (ĝi limiĝas je la vojaĝa uzo de lingvo, dum la demando koncernas la lingvon kiel ilon por trakti pri ĉiaspecaj temoj). La aliaj lingvistoj ne klarigas, kial ili evitas respondi. Estus facile diri: "Via demando ne respondeblas, ĉar intervenas tro multaj faktoroj", "Pri tio ni havas neniun informon" aŭ "Tio ne apartenas al la kampo de lingvistiko", sed neniu respondas tiusence. Neniu rimarkas, ke la demandanta sinjorino citas tri lingvojn – el kiuj du ne estas hindeŭropaj – parolataj kun homoj, kun kiuj ŝi diras, du frazojn poste, ke ŝi parolis Esperanton. Kion ŝi celas klare estas: "En proksimume dek monatoj eblas atingi en Esperanto nivelon, kiu ebligas agrable konversacii pri ĉiaj temoj kun homoj el tiuj landoj, kiom longe necesus por same interparoli kun ili ilialingve?" Kial tiu manko de respondo? La demando estis prezentita al 'Ask-A-Linguist', kiu difinas sin kiel "la lokon, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon fare de profesiaj lingvistoj."
Impresas, kvazaŭ la nura apero de la vorto "Esperanto" estigus agacan reagon. Anstataŭ serene rigardi la demandon en ties detaloj kaj serĉi respondon, la lingvistoj alprenas sindefendan sintenon. Ĉio disvolviĝas, kvazaŭ gravus tuj sufoki la plej etan ĝermon de intereso pri la zamenhofa lingvo. La lingvistaj komentoj ja signifas: "Rezignu!", "Diru al via amiko, ke li ne perdu tempon ĉe tiu freneza ideo!", "Esperanto ne povas funkcii", "Prefere lernu la lingvon de la lando, kiu interesas vin". Tiuj reagoj odoras je cenzuro. Feliĉe la demandanto konas la veron proprasperte, alie ŝia ekinteresiĝo pri Esperanto tuj estus mortbatita per apliko de rimedoj objektive malhonestaj, se konsideri, ke la asertoj, kiuj instigas forlasi la ideon, misprezentas facile kontroleblan realon (fakte, la personoj ne estas malhonestaj, ĉar tute certe ili respondas sincere; tamen restas la fakto, ke iu ajn tribunalo deklarus iliajn dirojn kontraŭaj al la faktoj kaj malutilaj al la Esperanto-komunumo, se ĉi-lasta iel procesus kontraŭ ili pro misfamigo). Kiel ajn estas, ĉio prezentiĝas, kvazaŭ la efektiva Esperanto estus tabua ĉe tiuj lingvistoj. Ĉiuj respondoj ja ignoras alian gravan frazon en la demando: "Se oni volas vojaĝi al nur unu lando aŭ koni nur unu kulturon, oni povas kontentigi sin per lernado de unu sola lingvo, sed kion fari, se oni interesiĝas pri pluraj landoj?" Tiu vortigo ne povus esti pli klara. Ĉu ne mirige, ke la sola respondo, kiun la koncernato ricevas estas: "Lernu la lingvon de la lando, kien vi intencas iri"?
Etiologiaj hipotezoj
Kiel eblas, ke universitatanoj, kvankam specialigitaj en rigora fako kaj certe trejnitaj uzi la kritikan spiriton de plenkreskulo, rezonas kiel etaj infanoj, kiam temas pri Esperanto? Por kredinde respondi, necesus havi kun ili longajn interparolojn aŭ entrepreni esploron surbaze de detalaj demandaroj celantaj lumigi la psikologiajn mekanismojn, kiuj, je profunda, nekonscia nivelo, kaŭzas la notitan misfunkciadon.
Ni unue emfazu, ke tia konduto tute ne estas eksterordinara. Kiel jam dirite, ĉiuj normalaj plenkreskuloj elmontras similajn mensajn procezojn en multaj kampoj, kun kiuj ili ne havas familiarecon. Oni do ne miru, kaj nenion riproĉu al la koncernatoj. Sed tio ne signifas, ke ne indas demandi al si, kio kaŭzas tiun transŝovon de plenkreskula pensado al etinfana.
Ĝenerale, simila transglito okazas en la kampoj, kiuj iel afekcias la sentojn. Emocia implikiĝo efektive manifestiĝas en pluraj respondoj: "Japana firmaestro DEVAS povi diskuti angle", "La Altaj Pastroj de tiu mesia movado tuteŭropa", "Mi ne kaŝos la malestimon, kiun mi sentas por tiuj frenezuloj, kies gefiloj havas Esperanton kiel unuan lingvon." Kial Esperanto, ĉe tiuj fakuloj, ekvekas emociajn reagojn, kiuj fuŝas la intelektan funkciadon? Refoje temas pri banala fenomeno. Estas fakto, ke mencio de tiu lingvo, aŭ klarigoj donataj pri ĝi, ofte havas tiun efikon sur plenkreskulojn, (23)
tiagrade, ke la sobra, objektiva sinteno, fakte estas escepto, kaj tute ne la plej kutima reago. Ĉe mirige alta proporcio el la homoj, Esperanto, tuj kiam menciata, aktivigas la klasikajn defendmekanismojn, kiuj protektas kontraŭ angoro. (24)
Retroiron al etinfana pensmaniero oni povas asimili al tia mekanismo. Ĝi ebligas ne vidi la problemon laŭ ties tuteco, kaj do eviti alfronti ĝin kun ĝia plena komplekseco. Likvidante la distingon inter parto kaj tuto, kio estas tipa pri du-era funkciado, ĝi ebligas ankaŭ pretervidi, ke oni ne havas informbazon por respondi. Tiuj lingvistoj pekas kontraŭ logiko. Ŝajne ili kredas, ke sufiĉas ligi "mi kompetentas pri lingvoj" al "mi havas nebulan ideon pri tio, kio Esperanto estas" por povi konkludi: "mi estas kompetenta por respondi al demandoj pri Esperanto kun plena memfido." Malpreciza konscio pri parta kompetento fariĝas certeco pri plena kompetento. Sen tiu mistakso, niaj lingvistoj ne alprenus tiun patronecan tonon de specialisto, kiu funde konas la aferon kaj do povas doni konsilojn kaj eldiri firmajn asertojn pri faktoj neniam kontrolitaj, respondante al persono, kies kompetentecon neniu povas pridubi. Efektive, la demandon, kiun koncernas la plimulto el la respondoj oni povas resumi jene: "Kion vi lingvistoj diras pri Esperanto, tio ne akordas kun miaj travivaĵoj. Kiel vi povus tion klarigi?" Interese, niaj lingvistoj konstante elturniĝas por ignori la konsiderojn, al kiuj kondukas la atesto de la demandinto. Ili respondas, kvazaŭ ili neniam rimarkis, ke ŝi diras: "Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank'al la personoj, kiuj parolas Esperanton." Se, tute simple, ili ne kredus ŝin, ili tion dirus. Sed ili ne komentas tiun frazon. Ĉu tio ne estas la signo de bele sukcesinta repuŝado, kaj do de vera komplekso?
Aliflanke, ni ne forgesu, ke ĉiuj estas anglalingvaj. Pluraj respondoj rivelas la subkuŝantan ĉeeston de du-era mensa skemo "angla ↔ Esperanto". Esperanto sentiĝas kiel rivalo, kontraŭulo, konkuranto de la angla, riskanta kapti ties lokon. La bezono prezenti ĝin plena je mankoj kaj malbonaĵoj povus esti maniero defendi la anglan. Estas konate, ke homo identigas sin al sia lingvo. Se mi estas denaske anglalingva, defendi la anglan estas defendi min mem. Diri, aŭ subdiri: "la angla estas la mondolingvo", "la angla estas la lingvo, kiun vi ne povas malhavi", "la angla estas lingvo tre supera al tiu Esperanto, kiu enhavas tiujn kaj tiujn kaj tiujn aliajn fuŝtrajtojn" egalas diri: "Mi estas grava", "mi estas la venkinto", "I am the best" ["mi estas la plej bona"]. Ĉu ne estas home fali en tiun misaĵon? Kiu neniam identigis sin al ento, haviganta senton de supereco, tiu ĵetu la unuan ŝtonon al la lingvistoj de "Ask-A-Linguist". [Por tradukantoj al lingvo, en kiu tiu esprimo ne estas konata: ĵeti la unuan ŝtonon aludas al la ŝtonmortigo de adultulinoj, kaj do signifas "esti la unua, kiu riproĉas aŭ kondamnas" (aludo al rakonto en la Evangelio de Johano, 8, 7)].
Ĉar Esperanto estas juna lingvo, ĝi ankaŭ povas veki funde de la nekonscia psiko sentojn, kiuj invadas mezaĝulojn, kiam riskas forŝovi ilin el iliaj postenoj rivalo eble malpli sperta, malpli saĝa, sed kun la pli granda forto de l' juneco.
Kompreneble, aliaj faktoroj povas interveni en tiuj reagoj. Ekzemple, se Esperanto estas lingvo, kiu funkcias same bone kiel la aliaj, se ĝi estas neniurilate malsupera al ili, kvankam pli konsekvenca, kaj do pli facila, tio povas devigi rekonsideri tutan serion da ideoj ĝenerale akceptitaj de lingvistoj koncerne la esencon de la fenomeno "lingvo". Al neniu plaĉas devi pridubi siajn bazajn ideojn, ĉar al ili oni identigas sin. Tiu bezono konservi senŝanĝa sian manieron koncepti lingvojn povus esti unu el la kaŭzoj, pro kiu la lingvistoj demanditaj pri Esperanto respondas neobjektive.
Fine, plenkreskula respondo neprigus, ke la fakulo alfrontu du frazojn, kiujn li tute ne deziras rigardi rekte: "Mi ne scias" kaj "Mi ne esploris, mi ne studis". Tiuj negativaj frazoj signifas "Mi ne estas kompetenta". Kiel eblus atendi, ke lingvisto (escepte se li aŭ ŝi krome estas heroo aŭ sanktulo) konsentu klare vidi sin nekompetenta en kampo, kiu evidente apartenas al lingvistiko? Estas pli simple kaj pli agrable repuŝi tiujn pensojn en iun forperditan kelon en la nekonscia psiko, kaj atribui al si kompetentecon, kiun, objektive, oni ne havas.
____________
1. Nekompleta listo de tiaj eventoj troviĝas ĉe http://www.esperanto.hu/eventoj/kalendaro.htm
.
2. Goro Kimura (Keio University) "The metacommunicative ideology of Esperanto. Evidence from Japan and Korea", Language Problems & Language Planning, 2003, vol. 27, 1, 73-85.
3. [En ĉi tiu piednoto la tradukanto enmetu kelkajn klarigojn pri la prononco de literoj: c,ĵ kaj ĝ, laŭ la lingvo ankaŭ pri vokaloj.]
4. Ekzemplo : "La kvin semajnaj horoj da angla lernado, kiujn aranĝas la lernejoj en la Unuiĝintaj Arabaj Emirejoj, ne sufiĉas por ke la junuloj akiru lingvan kompetentecon, kiu ebligu al ili fari superajn studojn, por kiuj regado de la angla estas ege grava." [Wafa Issa, "Experts discuss problems in the teaching of English", Gulfnews, 19-a de majo 2006].
5. Claude Piron, « Communication internationale - Йtude comparative faite sur le terrain »
, Language Problems & Language Planning, vol. 26, 1, 23-50. En Esperanto: « Lingva komunikado: kompara esploro farita surterene »
.
6. Claude Piron, Observi, kompari, elekti
.
7. Franзois Grin, L'enseignement des langues йtrangиres comme politique publique (Paris : Haut Conseil de l'йvaluation de l'йcole, 2005, p. 7 http://www.ladocumentationfrancaise.fr/var/storage/rapports-publics/054000678.pdf
)
8. After Babel, Oksfordo: Oxford University Press, 1975, p. 470.
9. Lingvistoj nomas angle shwa aŭ schwa vokalon neklaran, nenetan, similan al la prononco (angle) de e en quiet, aŭ al tio, kion francoj nomas e muet.
10. Pri tio vidu: Piron, Claude « A few notes on the evolution of Esperanto » in Schubert, Klaus, red. Interlinguistics (Berlino, Novjorko: Mouton de Gruyter, 1989), 129-142. Iom malsama versio legeblas kun la titolo "Evolution is proof of life"
.
11. Claude Piron, Le dйfi des langues - Du gвchis au bon sens
(Parizo : L'Harmattan, 1994).
12. En Mackey, William Francis, kaj Ornstein, Jacob, red., Sociolinguistic Studies in Language Contact (Hago, Parizo kaj Novjorko: Mouton, 1979), 433-450.
13. Manaŝi Dasgupta, Dormanta Hejmaro, elbengaligita de Probal Dasgupta (eldonota de Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno).
14. [Piednoto por eventualaj tradukantoj] Ni memorigu ke prononciĝas " " [enmeti literojn esprimantajn la koncernan sonon en la cellingvo, kaj same por la aliaj:] ĝ, ŝ kaj j. [j nur se la prononco estas alia en la nacia lingvo].
15. Tio ŝuldiĝas al la tre granda fleksebleco kaj riĉeco de la lingvo, sed ankaŭ al la fakto, ke la tradukanto tradukas el sia gepatra lingvo, kies subtilaĵojn li perceptas pli bone ol fremdlingvano, kiom ajn talenta. Vidu William Auld "The International Language as a medium for literary translation", en Rьdiger kaj Vilma Eichholz, Esperanto in the Modern World (Bailieboro: Esperanto Press, 2-a eld. 1982), 111-158, kaj : Claude Piron, "Poйsie et espйranto"
.
16. Ŝva (esperante ŝvao, el la hebrea, angle shwa aŭ schwa) estas la nomo donita en lingvistiko al centre artikataj vokaloj kun malklara sono, inter kiuj tipaj estas la vokalo e en la angla vorto quiet aŭ en la franca le.
17. Por ricevi ideon pri mondvojaĝo, en kiu la vojaĝanto estas akceptata en esperantlingva familio je ĉiu etapo, vidu Deguti Kiotaro, My travels in Esperanto-land (Kameoka : Oomoto, 1973).
18. Peter G. Foster, The Esperanto Movement (Hago: Mouton, 1982).
19. Mi tiel tradukas la esprimon basket cases, kiun mi ne estas certa bone kompreni, malgraŭ la sennombraj horoj, kuijn mi dediĉis al la studado kaj praktikado de la angla. La Webster-vortaro difinas ĝin aplikebla al persono, de kiu oni fortranĉis la kvar membrojn.
20. Klingon estas la lingvo de ekstertera popolo en la televidserio Star Trek.
21. La lingvisto, kiu pritraktas tiun problemon, misprezentas la realon. Li diras: "Estas probable, ke la plej ĝena elemento de Esperanto (...) estas, ke ĝia alfabeto enhavas plurajn specialajn literojn (konsonantojn kun supersigno, kiaj ekzistas en neniu lingvo), kio jam kreis problemojn por malnovaj skribmaŝinoj; tiuj literoj estas eĉ malpli akordigeblaj kun la nuntempaj tekstprilaboraj programoj." Sufiĉas rigardi, ekzemple, la fakon "Specialaj karaktroj" en la tekstprogramo Word, la plej uzata en la hodiaŭa mondo, por vidi, ke ĝi enhavas la Esperanto-literojn. Kaj jam delonge uzantoj de Macintosh-komputiloj senprobleme tajpas en Esperanto.
22. Ankaŭ diversaj aliaj sistemoj estas uzataj. Iuj almetas x post la konsonanto, kio donas al la tajpitaj tekstoj aspekton strangan, malestetikan, forpuŝan, sed kun la avantaĝo, ke tio ne ŝanĝas la alfabetan ordon, ĉar la litero x ne ekzistas en Esperanto (tiu sono skribiĝas ks), kaj ke ekzistas programoj, kiuj kelksekunde anstataŭigas la literojn kun x per la supersignaj literoj. Aliaj aldonas apostrofon. Tiuj diferencoj ne pli komplikas la legadon ol la malsamaj manieroj skribi multajn anglajn vortojn: color / colour, realize / realise, program / programme, ktp.
23. Vidu tiurilate Claude Piron, "Psikologiaj reagoj al Esperanto"
.
24. http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/reagoj.htm#defendmekanismoj
.
La ĉina : mitoj kaj realo
Ne nur Esperanto estas objekto de antaŭjuĝoj en lingvistikaj rondoj kaj en la ĝenerala klera publiko. Ankaŭ la kutima bildo pri la ĉina ne respondas al la realo. En Okcidento, multaj lingvistikaj profesoroj kaj libroj - la plimulto, ŝajnas al mi - instruas pri tiu lingvo malveraĵojn. Ekde kiam mi asertis, en Esperanto, ĉu azia aŭ eŭropa lingvo? (Rotterdam: UEA, 1977, Esperanto-Dokumentoj, 10 E; angla teksto legebla sur Esperanto: european or asiatic language?
), ke Esperanto estas pli izola ol aglutina, multaj esperantistoj esprimas al mi sian skeptikecon tiurilate kaj sian deziron koni miajn argumentojn favore al tiu stranga ideo. Ilia skeptikeco ĝenerale radikas en du misprezentoj: (1) la kutima malĝusta bildo de la ĉina, kiu, ial, preskaŭ monopole disvastiĝis en Okcidento, (2) fuŝa ideo pri tio, per kiuj trajtoj aglutina lingvo diferencas de la fleksiaj kaj izolaj. Tial ŝajnas al mi utile disponigi al la esperantista publiko respondojn al tiaj demandoj, kiuj klarigos, kial, laŭ mi, Esperanto funde pli similas la ĉinan ol la aglutinajn lingvojn, kiaj estas la turka, la hungara kaj la svahila.
Ĉar la demando estas tiom pri Esperanto kiom pri la ĉina, permesu, ke mi komence prezentu gravegan, sed ĝenerale nekonatan, citaĵon de Zamenhof, el la Unua Libro:
Ĉiu vorto [de mia "Internacia Lingvo"] sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro, Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj. Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."
[D-ro L.L. Zamenhof Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto, Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1927, 11-a eldono, paĝo 248 (II a)].
Poste li klarigas, ke fratino konsistas el tri "vortoj": frat, in kaj o. Tio estas tipe ĉina maniero konsideri la aferojn. Se do oni taksas la ĉinan plej reprezenta pri izolaj lingvoj, kion ĝenerale faras lingvistoj, oni devas rigardi Esperanton apartenanta al la sama kategorio. El la citita teksto klare aperas, ke Zamenhof intence ellaboris lingvon neeŭropecan kun ĉiuj trajtoj karakterizaj pri izolaj lingvoj. Diri "la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj, ktp, estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj" estas difini la kriterion tradicie aplikatan por klasi lingvon inter la izolajn. Ion similan oni ne povas diri pri la lingvoj aglutinaj (vd la respondon al HL, kiu sekvas la tekston de ĉi tiu artikolo).
Noto: La vortoj "la ĉina" aŭ "la ĉina lingvo" ĉi-tekste rilatas al la formo de la lingvo, kiu estas oficiala en Ĉina Popola Respubliko, kie oni nomas ĝin 普通话 putonghua ('komuna lingvo') kaj kie oni instruas ĝin en ĉiuj lernejoj. Ĝi estas oficiala en UN kaj en la institucioj ligitaj al ĝi. Tie oni nomas ĝin 中文 zhongwen ('ĉina lingvo').Tiu formo de la lingvo, kun alia maniero skribi multajn ideogramojn, estas oficiala ankaŭ en Tajvano, kie ĝi nomiĝas 國語 guoyu ('lingvo de la lando', 'landa lingvo'), skribita 国语 en ĈPR.
Oftaj sed malpravaj asertoj pri la ĉina lingvo
Laŭ la plimulto de okcidentaj lingvistoj, la ĉina ĉefe karakteriziĝas per kvar trajtoj:
1. En la ĉina ne estas diferenco inter morfemo kaj vorto. Ekzemple, John Wells diras:
“En izolanta lingvo ĉiu vorto estas kvazaŭ monolito, farita el unu bloko. La vortoj ne povas dividiĝi en morfemojn (...). Ĉiu vorto konsistas el nedismetebla tuto, aŭ, se vi preferas, el nuda radiko. Konata[j] ekzemplo[j] de izolanta lingvo estas la ĉina (...). (John Wells, Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, Roterdamo: UEA/CED, 1989, 2-a eldono, p. 27). (1)
2. Ĉiu ĉina morfemo-vorto povas esti uzata en la funkcio de iu ajn gramatika kategorio (t.e. substantive, verbe, adjektive, adverbe, prepozicie, ktp).
In Chinese, it is a principle of grammar that there should be no difference between nouns and verbs. (Lord, Robert. Comparative Linguistics, Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).
[En la ĉina, estas gramatika principo, ke ne estu diferenco inter substantivoj kaj verboj.]
3. Frazostrukturo estas rigida, kaj povas esti nur tia, ĉar nur la loko de vorto en frazo difinas ĝian gramatikan funkcion (t.e. la kategorio substantiva, verba, ktp, al kiu la vorto apartenus en hind-eŭropa lingvo).
Word position alone determines the function of a particular word. (Lord, Robert. Comparative Linguis-tics, Londono: English Universities Press, 1974, p. 220).
[ Nur la loko de donita vorto en la frazo difinas ĝian funkcion.]
Langues isolantes: langues oщ les mots se rйduisent а un radical, leur place relative marquant les rapports grammaticaux (ex.: le chinois) (Le Petit Larousse Illustrй, Paris: Larousse, 2006, p. 598).
[Izolaj lingvoj: lingvoj, en kiuj ĉiu vorto estas reduktita al unu radiko, ĉe kio iliajn gramatikajn rilatojn difinas ilia relativa lokiĝo (ekz.: la ĉina).]
4. En la ĉina ĉiu vorto estas memstara, sendependa, nefleksebla kaj izolita bloko. Ne povas ekzisti afiksoj kaj finaĵoj.
Neniu el tiuj kvar asertoj estas ĝusta. Ni kontrolu ilin unu post la alia.
1. Ĉu estas vere, ke en la ĉina vorto kaj morfemo estas identaj?
Ne. Kio estas vera, tio estas, ke en la ĉina, ĉiu silabo estas morfemo aŭ "semanitka atomo", t.e. ĉiu silabo havas signifon. Sed estas granda diferenco inter vorto kaj morfemo (silabo en la ĉina). Se la kutima tezo estus ĝusta, la vortoj kondutus same en la du frazoj 我写字wo xie zм , “mi skribas (ideogramojn)” kaj 我知道 wo zhidao, “mi scias” (etimologie kaj laŭvorte “mi scias la vojon”). Sed ke 写 xie “skribi” estas vorto, kaj verbo, tion montras la fakto, ke ĝi povas akcepti la morfemon 了 le, kiu signas la t.n. perfektivan aspekton: 我写了字 wo xiele zм signifas “mi skribis”. Sed ne eblas diri 我知了道 wo zhile dao. Oni devas diri 我知道了 wo zhidaole, “mi (ek)sciis”. Tio montras, ke la vorto tiukaze estas 知道 zhidao, ne 知 zhi sola. Jen do kazo, en kiu vorto kaj morfemo ne koincidas.
Fakte, multaj ĉinaj morfemoj estas monolitaj blokoj en tiu senco, ke ilia formo neniam ŝanĝiĝas, sed ili ne estas memstaraj, izolitaj blokoj. Ekzemple la morfemo 护 hщ “gardi”, “protekti” ne povas esti uzata sen esti ligita al alia morfemo, kiel en 护身 hщshen “protekti sin”, 护送 hщsтng “eskorti”, 护士 hщshi “flegistino” aŭ 护照 hщzhаo“pasporto”.
Tiaj estas multegaj ĉinaj morfemoj (silaboj), kiujn ĉinaj gramatikistoj nomas 不自由 buziyou “neliberaj” (angle bound forms). Por formi vorton, ili devas aldoniĝi al alia morfemo. Ekzemple 校 xiao “lernejo”, 工 gong “laboro”, 欢 huan “ŝati” aŭ 奇 qi “stranga” ne ekzistas kiel izolitaj vortoj. Ili aperas en la lingvo nur en plursilabaj kunmetaĵoj, kiel 学校 xuexiao "lernejo", 校长 xiaozhang "lernejestro", 工作 gongzuo "labori", 工人 gong-ren "laboristo", 喜欢 xihuan“ŝati”, 奇怪 qiguai “stranga”. Ilia lingva statuso estas la sama kiel tiu de pens en la angla pensive, aŭ liber en la anglaj liberty, liberation. Ke ili havas signifon ne sufiĉas por ke ili uzeblu aparte.
Sed eĉ morfemojn, kiujn oni povas uzi aparte, oni ne rajtas asimili al vortoj, se, kiam ligitaj al aliaj, ili perdas sian originan sencon. Se la signifo de du- aŭ plursilabaĵo neniam varias, kiu ajn la kuntektso, kaj ne povas esti facile deduktita de la signifo de ĉiu el la kunmetitaj eroj, tiu unuo estas vorto, kaj la ĝin konsistigantaj morfemoj ne. Ni ekzemple konsideru la frazon 王先生来了Wang xiansheng laile, en kiu ĉiu morfemo, krom la gramatika ero 了 le, povas aperi sola, neligita al alia morfemo. Se en la ĉina "morfemo" egalus "vorto", tiu frazo analiziĝus jene:
王 wang 'reĝo',
先 xian '(kiel) unua', 'antaŭe',
生 sheng 'naskiĝ',
来 lai 'ven', 'alven',
了 le [signo de plenumita ago].
Kiel kompreni tiun galimation? Ĉu ke reĝo naskiĝis antaŭ la aliaj, aŭ antaŭ la prognozita dato? Fakte, tiu frazo simple signifas "S-ro Wang alvenis". Wang estas familia nomo, ekvivalenta al la angla King (king = 'reĝo'), al la franca Leroy. La vorto 先生 xiansheng estas la ekvivalento de nia "sinjoro" (sed ĝi ĉiam staras post la nomo) kaj ĝi rezultas el simila semantika evoluo : sinjoro ja devenas de la latina senior, kiu signifas "pli maljuna", kiel la ĉina 先生 xiansheng, laŭmorfeme "antaŭe naskita". Ĉar jam multajn jarcentojn 先生 xiansheng estas uzata nur en la senco 'sinjoro', ĝi estas plenrajta dusilaba vorto, kiel la granda plimulto el la ĉinaj vortoj. Estas klare, ĉi-kaze, ke vorto kaj morfemo estas du malsamaj aferoj.
Mi statistike esploris ĉinan tekston de lingvisto Yuen Ren Chao kaj ĝian anglan tradukon, faritan de la aŭtoro mem. En la ĉina teksto, nur 48,8 elcentoj el la vortoj estas unumorfemaj, dum en la angla tiaj estas 71 elcentoj. Laŭ tiu kriterio, la angla estas pli izola ol la ĉina. Oni ofte diras, ke la ĉina estas "unusilaba lingvo". Miaopinie la angla estas multe pli unusilaba. Komparu la oficialajn titolojn de Tutmonda San-Organizo en la du lingvoj: ĉine: 世界卫生组织 Shijie Weisheng Zuzhi (0 % da unusilabaj vortoj) kaj World Health Organization (66% da unusilabaj vortoj) [世界 shijie 'mondo', 卫生 weisheng 'sanprotekto', 组织 zuzhi 'organizo'].
2. Ĉu estas vere, ke ĉiu ĉina vorto povas uziĝi substantive, verbe, adjektive, adverbe, ktp, alivorte, ke ĉinaj vortoj ne apartenas al gramatika kategorio?
Ne. Male al tio, kion diras la plimulto el la okcidentaj lingvistoj pritraktantaj la ĉinan, ĉinaj vortoj havas gramatikan kategorion, kiu, en la plimulto el la kazoj, ne povas ŝanĝiĝi.
En Esperanto, oni povas uzi la radikon bicikl kiel verbon: li biciklas. La samo validas pri la angla: he bicycles. Tio ne eblas en la ĉina. “Biciklo” estas 自行车 zixingche, sed ĝi ne fariĝas verbo kiam oni metas antaŭ ĝin pronomon aŭ metas ĝin en la lokon de verbo en frazo: 他自行车 ta zixingche estas komprenata, ne kiel “li biciklas” sed ĉu kiel erara maniero diri “lia biciklo” (devus esti 他的自行车 tade zixingche), ĉu kiel komenco de frazo “li... biciklon...[neniam uzis]”. Simile, en Esperanto oni povas uzi la radikon fiŝ verbe kaj diri mi fiŝas en la senco “mi provas kapti fiŝojn”, samkiel en la angla fish “fiŝo” fariĝas verbo en I fish “mi fiŝas”, “mi fiŝkaptas” . Tio ne eblas en la ĉina. La morfemo 鱼 yъ “fiŝo” neniam estas uzata verbe. Por diri “mi fiŝas”, oni devas aldoni alian morfemon: 我捕鱼 wo bŭyъ.
他是殘忍 Ta shi canren ne estas pli ĝusta en la ĉina ol ties laŭvorta traduko li estas kruel en Esperanto. Oni devas diri 他是殘忍的 ta shi canrende, do aldonante la adjektivigan morfemon 的 de, kiu respondas al la esperanta -a : 我 wo “mi” > 我的 wode, “mia”, 殘忍 canren “kruel” > 殘忍的 canrende, “kruela”. Tamen oni povas diri 他殘忍 ta canren 'li kruel' kun la senco 'li kruelas' : la adjektiviga morfemo 的 de estas deviga nur, se oni uzas la verbon 是 shi 'esti'.
Estas vere, ke kelkaj vortoj povas esti uzataj kaj verbe kaj substantive : 建议 jianyi povas esti uzata kiel "proponi” kaj kiel “propono”. Sed ne pro tio oni rajtas diri, ke en la ĉina ĉiu ajn morfemo povas funkcii laŭvole kiel verbo au kiel substantivo, kaj ke do estas lingvo, en kiu vortoj ne havas gramatikan kategorion. Estus same, kiel se oni dirus tion pri la angla, pretekste, ke vortoj kiel sleep, love, report k.s. prezentas tiun eblecon. Sed oni ne povas diri my suggest aŭ his write au an international organize. La ĉina estas tiurilate ekzakte kiel la angla. Fakte, nur 7 aŭ 8 elcentoj el la ĉinaj vortoj povas uziĝi en tiuj du funkcioj. Eĉ kun vortoj uzeblaj dufunkcie, ĉino sentas la distingon inter substantivo kaj verbo. 计划 Jihua estas kaj “plano” kaj “plani”. Sed se vi volas diri “lia plano”, vi devas diri 他的计划 tade jihua, kun la adjektiviga morfemo 的 de. Se vi diras 他计划 ta jihua la signifo estas “li planas”.
La fakto, ke iu propocio da ĉinaj vortoj povas uziĝi kaj verbe kaj substantive, fakte parte klarigas la ege disvastigitan ideon, ke, en la ĉina, vorto ne apartenas al fiksa, difinita gramatika kategorio. Alia faktoro kontribuanta al tiu mispercepto verŝajne estas, ke en la ĉina, kiel en la angla, iu ajn substantivo povas uziĝi adjektive per simpla antaŭmeto. En la angla vortotrio World Health Organization, ĉu havas sencon sin demandi, ĉu World kaj Healthestas adjektivoj, aŭ substantivoj adjektive uzataj, aŭ genitivaj substantivoj? Diri, ke la ĉina ne havas gramatikajn kategoriojn, ĉar en 世界卫生组织 Shijie Weisheng Zuzhi la du unuaj vortoj funkcias adjektive aŭ genitive, ne havas pli da senco ol nei la ekziston de gramatikaj kategorioj en la angla. Fakte, la kvalito de substantivo estas esenca aspekto de la vorto 世界 Shijie 'mondo'. Ne eblas uzi ĝin en la senco de '(tut)monde'. Por tion esprimi necesas aldoni aliajn morfemojn. Oni diras世界上 shijieshang aŭ 全世界上 quanshijieshang.
Estas interese, ke en tia kazo, ĉinaj gramatikistoj rigardas la antaŭmetitajn vortojn substantivoj, kiel atestas jena citaĵo:
When a word is composed of four or more than four syllabes, it may be written in separate parts, if possible, in order that the phonetic spelling may be not too long and the student may read the word easi-ly, e.g. Beijing Daxue 'Beijing University' (Chinese Language Special Class, 1958, p. 783).
[Kiam vorto estas kunmeto de kvar aŭ pli multaj silaboj, oni povas ĝin skribi per apartaj unuoj, se eble, por ke la fonetika skribunuo ne estu tro longa kaj la studento povu facile legi la vorton, ekzemple Beijing Daxue 'Universitato de Pekino']. (Se la antaŭa vorto estus adjektivo, la traduko estus Pekinese aŭ Beijnigese University).
Alia argumento de tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas fiksajn gramatikajn kategoriojn esprimiĝas per la ideo, ke "en la ĉina, prepozicioj estas verboj". Tiu aserto ne konformas al la realo. Ĝenerala regulo ne povas esti starigita surbaze de kelkaj esceptaj kazoj. El la konstato, ke kelkaj morfemoj povas funkcii jen verbe, jen prepozicie, oni deduktas, ke en la ĉina ne ekzistas prepozicioj, aŭ ke tiulingve prepozicioj estas verboj. Estas vere, ke 给 gei povas esti jen 'doni' jen 'al', same kiel 到 dao povas esti jen 'atingi' jen 'ĝis', sed ĉu pro tio, ke en la angla down (to down a drink), up (up the ante) or out (outed in a semifinal) povas funkcii kiel verboj, oni rajtas diri, ke "la angla ne havas prepoziciojn"? Multaj ĉinaj prepozicioj ĉiam kaj ekskluzive rolas kiel prepozicioj, kaj neniam kiel verboj, ekzemple 因 yin 'pro' aŭ 关于 guanyu 'pri'. Konfuzi "iuj" kun "ĉiuj" estas mense funkcii kiel infano malpli ol kvinjara. Strange, ĉu ne?, ke tiom da lingvistoj senkritike akceptas diraĵojn pri la ĉina gurdatajn de jarcentoj, neniam havante la ideon kontroli ilin.
3. Ĉu estas vere, ke la ĉina vortordo estas rigida kaj difinas la gramatikan funkcion de vorto?
Ne. Kontraste al konstante ripetata aserto, la vortordo en la ĉina tute ne estas rigida, kaj havas malmultan rilaton kun la gramatika funkcio. La angla kaj franca estas pli rigidaj tiurilate. Konsideru jenajn frazojn:
他也许住在北京
ta yexu zhu zai Beijing
“li eble loĝas en Pekino”
也许他在北京住
yexu ta zai Beijing zhu
“eble li en Pekino loĝas”
Se la vortordo estus rigida, la dua frazo ne eblus, almenaŭ kun la sama signifo kiel la unua. Se la vortordo ja difinus la gramatikan funkcion, en la dua frazo 在 zai fariĝus verbo kaj 住 zhu substantivo, kaj la frazo signifus “eble li estas en sia pekina loĝejo”. Sed ne tion signifas la frazo, ĝi havas ekzakte la saman sencon kiel la unua.
Se la vortordo estas rigida kaj difinas la gramatikan funkcion en la frazo, kiel klarigi, ke la kvar frazoj
我的书他送来了
wode shu ta songlaile
'miajn librojn li sendis ĉi-tien'
他把我的书送来了
ta ba wode shu songlaile
'li miajn librojn sendis ĉi-tien'
他送我的书来了
ta song wode shu laile
'li sendis miajn librojn ĉi-tien'
他送来了我的书
ta songlaile wode shu
'li sendis ĉi tien miajn librojn'
havas ekzakte la saman sencon, nome: “li sendis miajn librojn ĉi tien”? [把 ba estas "akuzativa prepozicio", t.e. prepozicio, kiu enkondukas objekton, se tiu staras post la subjekto].
Oni ofte povas legi, ke en la ĉina la vortordo estas strikte SPO: subjekto-predikato (verbo)-objekto. Sed sufiĉas legi kelkajn paĝojn de ĉina teksto por konstati, ke tio ne veras. Ekzemple hazarde malferminte fabelaron, mi trafis la faman rakonton pri “Mastro Dongguo kaj la lupo”. En ĝi troviĝas la frazo: 打猎的追上来, 狼不见了,就问东郭先生 Daliede zhuishanglai, lang bu jian le, jiu wen Dongguo xiansheng “La ĉasistoj alvenis, ne plu vidis la lupon, demandis Mastron Dongguon” [狼 lang “lupo”, 见 jian “vidi”, 不...了 bu...le “ne plu”, 就 jiu "tiam", "tuj poste", 问 wen "demandi"]. Se la vortordo funkcius kiel en la mitaj priskriboj pri la ĉina, la signifo estus “la ĉasistoj alvenis, la lupo vidis plu nenion, tiam ĝi [la lupo] demandis Mastron Dongguon...”.
4. Ĉu estas vere, ke la ĉina ne havas afiksojn kaj finaĵojn?
Ne.
4a. Afiksoj. La silabo 女 nь signifas “virino”. Ĝi estas “ligenda formo”, morfemo, kiun oni ne povas uzi memstare ("bound form") sed ĉiam estas parto de almenaŭ dusilaba vorto. Por diri “virino” oni devas diri 女人 nьren aŭ 女子 nьzi (人 ren = “homo”; ĉi tiu 子 zi estas substantiva finaĵo, sentona, ne konfuzu kun la kvaratona 字 zм 'ĉina ideogramo', kiun ni vidis en la unua ekzemplo pri vortoj). Se la priskribo de la lingvistikaj libroj estus ĝusta, la vorto 女教员nьjiaoyuan ne ekzistus, ekzistus nur tri apartaj blokoj kaj oni devus transskribi nь jiao yuan. La signifo estus “virinojn instruanta isto”, "isto por virin-instruado" aŭ "instruisto instruanta virinojn". Sed ne tion signifas la ĉina vorto : 女教员 nьjiaoyuan signifas “instruistino”. Same 司机 siji signifas “ŝoforo” kaj 女司机 nьsiji “ŝoforino”, ne “ŝoforo de virinoj”. Se vi esploras en la reala ĉina pri la uzo de 女 nь, vi konstatas, ke ĝia rolo en la lingvo estas ekzakte, kiel prefikso, tiu de la esperanta sufikso -ino (almenaŭ rilate al homoj, por bestoj uziĝas alia prefikso).
Same, se vi komparas la uzon de la morfemo 化 hua, kiu ne povas memstare aperi (ĝi estas “nelibera formo”, "bound form"), kun tiu de la esperanta -igi, vi rimarkas, ke ili ofte tute paralelas: 现代 xiandai “modern” > 现代化 xiandaihua “modernigi”, 工业 gongye “industrio > 工业化 gongyehua “industriigi”.
Aŭ konsideru la morfemon 家 jia. Tiu povas uziĝi sola, en la senco “hejmo”: 他在家 ta zai jia "li estas hejme". Sed se ĝi troviĝas post alia vorto, ĝi alprenas la sencon de nia -isto : 科学kexue “scienco” > 科学家 kexuejia “sciencisto”, 政治zhengzhi “politiko” > 政治家 zhenzhijia “politikisto”, 语言学yuyanxue “lingvistiko” > 语言学家 yuyanxuejia“lingvisto”. Se 家 jia ne estus sufikso, 科学家 kexuejia (oni devus skribi ke xue jia) signifus eĉ ne “domo de la scienco”, sed "domo de la faka lerno" ("fak-lernsistema hejmo"), certe ne "sciencisto". Tiuj ekzemploj laŭ mi klare montras, ke afiksoj ekzistas en la ĉina, kaj ke ĉinaj vortoj ne estas la izolitaj blokoj, pri kiuj oni konstante parolas tiukampe. Kiam vortero neniam estas uzata sola, sed ĉiam gluita al alia negramatika morfemo (leksemo), kiun ĝi nuancas en preciza ĉiam sama senco, ĝi, en lingvistiko, nomiĝas afikso. Tiuj, kiuj asertas, ke la ĉina ne havas afiksojn, deduktas tion de erara, apriora premiso, ne de observo de la lingvo.
4b. Finaĵoj. 孩 Hai signifas “infan”, ĝi estas “nelibera formo”, do ne povas esti uzata memstare kiel vorto. Por uzi ĝin substantive oni devas aldoni al ĝi unu el la du substantivaj finaĵoj 子 zi aŭ 儿 er (ĉi-lasta estas ĉefe uzata en Pekino, en la resto de la lando oni ĝenerale uzas子 zi ) . 孩子 haizi kaj 孩儿 haier analiziĝas ekzakte kiel infan-o (ke temas pri finaĵo, tion emfazas la fakto, ke 孩儿 haier en la pekina prononco elparoliĝas kiel unusilabaĵo). Notu, ke 子 zi kaj 儿 er ne havas alian funkcion en la ĉina ol signi substantivon. Nun konsideru la vorton 孩子们 haizimen, “infanoj”: ĝi analiziĝas ekzakte kiel la esperanta infan-o-j. Ĉar 子 zi estas ĉiam kaj nur substantiva finaĵo, kaj 们 menĉiam kaj nur signo de la pluralo [我 wo “mi” > 我们 women “ni” (kun la adjektiva morfemo de >我们的womende“nia”)], mi ne komprenas surbaze de kio oni povas aserti, ke ili ne estas finaĵoj, des pli, ĉar ofte, men reduktiĝas en la prononco al /m/. Atentu bone kiam parolas pekinanoj. Vi aŭdos pli ofte /wom bu zhidao/ “ni ne scias” ol /women bu zhidao/ (我们不知道).
Mi ne citis akcenton kaj tonojn, sed ankaŭ ili frakasas la kutiman bildon pri la ĉina. Ekzemple en la du unuaj frazoj, kiujn mi prenis kiel ekzemplojn (我写字 wo xie zм “mi skribas” kaj 我知道 wo zhidao “mi scias”) estas interese, ke 写 xie kaj 字 zм havas nete aŭdeblan tonon, kaj ke la fraz-akcento tute aŭdeble situas sur 字 zм. Kontraste, 道 daoen 我知道 wo zhidao estas kaj senakcenta kaj sentona. Ĝi ĉiam estas senakcenta kaj sentona.
Diferenco inter la ĉina kaj Esperanto rilate al finaĵoj estas, ke en la ĉina ili ofte ne estas devigaj. Multaj substantivoj ne havas substantivan finaĵon, aliaj nepre bezonas ĝin, kiel 'infano' 孩子 haizi aŭ 'tablo' 桌子 zhuozi. Ankaŭ la plurala finaĵo 们 men uziĝas nur en pronomoj kaj kelkaj aliaj kazoj.
Konkludo
Analizo de la efektiva lingvo klare montras, ke la ĉefaj lingvaj karakterizoj atribuitaj al la ĉina en Okcidento simple ne ekzistas. Ilia rezisto al kritiko estas ege interesa psikologia fenomeno. Plurfoje mi diskutis kun lingvistoj, kiuj studis la ĉinan dum tri au kvar jaroj, sed kiuj tamen neniam rimarkis, ke la vera lingvo tute ne elmontras la trajtojn, kiujn oni deklaris al ili tipaj dum iliaj lingvistikaj studoj, antaŭ ol ili ekstudis la lingvon.
Kiam mi priparolis kun tiaj homoj, la unua reago ĉiam estis ega surprizo, ke oni aŭdacas aserti ion, kio tiagrade kontraŭdiras priskribon de ĉiuj jam delonge akceptitan. Tiu reago impresis al mi, kvazaŭ mi kulpus pri sakrilegio. La dua reago estis nekredo. Nur post kiam mi proponis al mia kunparolanto nerefuteblajn ekzemplojn, kiel tiujn ĉi-supre cititajn, la lingvisto fine agnoskis, ke mi pravas, kaj miris, ke dum tiel longa tempo li ne pridubis ideojn, kiujn lia studado de la lingvo devus evidentigi malpravaj. Mi sentis en ĉiuj el ili ian elreviĝon, kvazaŭ mi detruus belan fantaziaĵon, kiun ili emis preferi al la realo.
En Okcidento, la tradicia bildo pri la ĉinoj ofte estas, ke ilia vizaĝo ne montras esprimojn, ke ili estas rigidaj kaj senemociaj, nekompreneblaj ("inscrutable" diras anglalingvanoj). Realaj ĉinoj tute ne estas tiaj. Ŝajnas al mi, ke la ideoj projekciataj sur homojn, projekciiĝas ankaŭ sur la lingvon, kaj baras simplan, objektivan rigardon al ĝi. Interese, ĉu ne?, ke multaj homoj projekcias similan rigidecon kaj nehomecon sur Esperanton.
Estas bedaŭrinde, ke tiel ofte oni prezentas pri la ĉina bildon, kiu havas malmulton komunan kun realo tamen facile kontrolebla. Se leganto kontestas ion ĉi tie diritan, mi estas preta diskuti. Mi ja ne asertas, ke mi pravas. Sed neniam mi renkontis iun, kiu eĉ nur proponis pruvi min malprava tiurilate (krom per t.n. aŭtoritataj argumentoj, kiel "Mia profesoro diris, ke...", "En mia libro pri lingvistiko estas dirite, ke...").
Mia provizora konkludo do estas, ke la bildo pri la ĉina en nia socio estas same fantazia, kiom ĝia bildo pri Esperanto.
Respondo al demandoj
HL:
<< Relegante vian libreton "Esperanto: ĉu eŭropa aŭ azia lingvo?" mi ekhavis demandon pri la frazoj :
"Per kk trajtoj, Esperanto similas la aglutinajn lingvojn. Ĉar la kriterio distinganta ĉi-lastajn - formŝanĝo de afiksoj aŭ de gramatikaj morfemoj - ne aplikiĝas al ĝi, ĝi ne estas fundamente aglutina lingvo."
Ĉu dume eble iom ŝanĝiĝis la difino de aglutina lingvo? Ŝajnas ke Wells faris iom alian konkludon en sia libro "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto":
"En aglutina lingvo la vorto havas internan strukturon, cetere tre klaran strukturon. Oni povas segmenti la vorton en morfemajn elementojn, el kiuj ĉiu prezentas unuopan kategorion, leksikan aŭ gramatikan. La divido en morfemojn estas memevidenta, kaj ĉiu parto de la vorto havas sian propran signifon. Ekzemploj de aglutina lingvo estas la turka, la japana, la zulua, kaj la Internacia Lingvo Esperanto." (p. 27) Krome Wells skribas ke Esperanto estas "ekstreme aglutina" sur pagho 37. >>
Tradicie oni klasas la hungaran, la turkan, la mongolan, la svahilan kaj similajn lingvojn inter la aglutinajn. Tiuj havas multajn karakterizojn, kiuj distingas ilin disde la izolaj lingvoj, kaj de lingvo konstruita kiel Esperanto.
a) En la hungara, turka kaj aliaj t.n. finno-ugriaj lingvoj, gravas la leĝo pri "vokala harmoniigo". La vokalo de la radiko difinas, kiuj estos la vokaloj de la sufiksoj kaj finaĵoj. Ekzemple en la turka oni formas la pluralon de substantivo per l-r, en kiu la vokalo inter l kaj r dependas de la antaŭa vokalo:
kitab 'libro' > kitablar 'libroj',
kalem 'plumo' > kalemler 'plumoj'.
Por ĉino, tiu ŝanĝo estas neregulaĵo, kaj do tipa pri lingvo alia ol izola. En izola lingvo ne povas aperi neregulaĵoj. Laŭ mi Esperanto funde, baze, pli funkcias laŭ la sistemo de la ĉina (do de izolaj lingvoj) ol de la hungara au turka (do aglutinaj lingvoj), ĉar tia ŝanĝo de la formo de sufikso estas nepensebla en Esperanto.
b) Alia diferenco estas, ke en la ĉina (kaj aliaj izolaj lingvoj) neado esprimiĝas per nea vorto: 我不爱他 Wo bu ai ta 'mi ne amas lin' tute paralelas la kutiman Esperanto-frazon (我 wo = 'mi', 不 bu = 'ne', 爱 ai = 'amas', 'ami'). En aglutinaj lingvoj, neado formiĝas per silabo, kiun oni enmetas en la mezon de la verbo (en la japana, fine de ĝi): turka: sevmek 'ami', sevmemek 'ne ami' (kaj la vokalo de tiu "enfikso" ŝanĝiĝas laŭ la vokalo de la radiko). Ankaŭ en la svahila, en kiu ne ekzistas vokala harmoniigo, neado estas esprimata per ŝanĝo de la pronoma ero, do laŭ sistemo tute alia ol en la ĉina kaj Esperanto: 'mi legas' estas nasoma, sed 'mi ne legas' sisomi, 'mi legis' nilisoma, 'mi ne legis' sikusoma.
c) Granda diferenco inter aglutinaj kaj izolaj lingvoj estas, ke izolaj lingvoj (almenaŭ la ĉina) havas prepoziciojn kaj subjunkciojn, kiuj funkcias tute kiel la esperantaj: ili staras antaŭ la koncerna vorto aŭ frazparto, dum en aglutinaj lingvoj tiun rolon ludas sufiksoj, kiujn oni aldonas fine de la vorto. Ni konsideru la kvarvortan turkan proverbon
rьzgar esmeyэnce, yaprak kэmэldamaz
[la senpunkta i ( э ) prononciĝas kiel la rusa ы;
estas vokalo iom inter /i/, /e/ kaj la germana /ь/].
En la unua propozicio, rьzgar esmeyэnce, la vorto rьzgar signifas 'vento', kaj esmeyэnce analiziĝas kiel es- 'blovi', -me- neado, -yэnce 'dum', 'kiam', 'se' , do 'dum ne blovas'; en la dua yaprak signifas 'folio' kaj kэmэldamaz 'ĝi ne moviĝas' (<kэmэlda 'moviĝi', -ma- 'ne', -z tria persono singulara). La kvarvorta frazo do signifas 'dum la vento ne blovas, folio ne moviĝas'. Tiu almeto de sufikso por roli kiel niaj subjunkcioj estas io komuna al la aglutinaj lingvoj, sed tute fremda al Esperanto. Kune kun la enmetita "enfikso" markanta neadon, tiu plej simpla frazo montras, kiel malproksime tipa aglutina lingvo staras de la zamenhofa.
Similan konstruon, en kiu la subjunkcio troviĝas post la subjekto kaj verbo, elmontras la svahila: juma zima halijapita ila, wamekwenda wote "antaŭ ol tuta semajno pasis, ili ĉiuj estis for" [juma 'week', -zima 'tuta', pita 'pass' > halijapita 'has passed', ila 'antaŭ ol']. Ekzistas ankaŭ internaj ("enfiksaj") konjunkcioj tiulingve: nasoma 'mi legas', nikisoma 'se mi legas'. En tia vorto, por enkonduki neadon, oni anstataŭigas la -ki- "enfikson" per -sipo-: nisiposoma 'se mi ne legas'. En la svahila, eĉ rilativoj, simile al la ne-vorto, enmetiĝas enen de vorto: nasoma 'mi legas', niliyesoma 'mi, kiu legas', same kiel pronomaj komplementoj: nilisoma 'mi legis', nilikisoma 'mi legis ĝin' (la libron). Ĉu vere eblas diri, ke Esperanto estas aglutina lingvo, kiam oni komparas ĝin al tia maniero sin esprimi?
d) En la japana kaj en la turka, la verba predikato ĉiam troviĝas fine de la propozicio, dum en la ĉina ĝi ĝenerale troviĝas inter la subjekto kaj la objekto, kiel plej ofte okazas en Esperanto.
e) Fine, la fakto, ke niaj posedaj pronomoj estas en aglutina lingvo sufiksoj sen forma rilato kun la koncerna pronomo, estas plia karakterizo de la plej multaj aglutinaj lingvoj, kiuj retroviĝas nek en Esperanto nek en la ĉina. En la turka, ekzemple, 'mi' estas ben, sed 'mia' estas um, im, m, эm ktp, kun vokalo dependa de la vokalo de la radiko. El ben 'mi' kaj dost 'amiko' oni ne povas dedukti, ke 'mia amiko' estos dostum. Komparinte tiun dostum al ĝia ekvivalento en la ĉina : 我的朋友 wode pengyou < 我 wo 'mi', 的 de '-a', 朋友 pengyou 'amiko'), oni tuj sentas, ke Esperanto estas pli proksima al ĉi-lasta ol al unu el la plej tipaj aglutinaj lingvoj.
HNP:
<< Oni povas meti la lingvojn de la mondo ie en la gamo inter izolaj lingvoj kaj sintezaj lingvoj. Aglutina lingvo estas speciala kazo de sinteza lingvo. Iuj diras, ke la vera ekstremo estas poli-sintezaj lingvoj. Mi donis unu difinon de izola lingvo. Alia estas ke la averaĝa nombro de morfemoj en vorto estas malalta, t.e., proksime al unu. Por apliki tiun duan difinon, necesas havi klaran difinon de 'vorto'. >>
Jes, tiu gama aranĝo estas multe pli saĝa ol difini nur kelkajn rigidajn kategoriojn de lingvoj. Mia impreso de komuneco inter Esperanto kaj la ĉina radikas en tio, ke komparante lingvojn kaj teoriojn pri ilia klasado, ŝajnis al mi, - ĉar esploro de la lingvo kaj praktikado de ĝi kiel tradukisto devigis min elimini la kutimajn kriteriojn, ĉiuj el kiuj ja estas fantaziaj - ke la sola trajto, kiu ebligas distingi lingvojn kiel la ĉinan disde la aliaj, estas la fakto, ke ĝiaj morfemoj preskaŭ cent-procente estas nevariaj. Kaj ĝuste tio estas trajto, kiu karakterizas ankaŭ Esperanton. Nur pro tio mi pensis, ke eblas diri, ke Esperanto estas izola lingvo, se oni klasas la ĉinan kiel tipe izolan.
Pri la difino de "vorto", ĉinaj lingvistoj multe esploris. Ili elpensis testojn similajn al tiuj, kiujn mi aplikis en la ĉi-supra artikolo. Estas tre klare difinitaj reguloj pri la transskribo en pinyin, kiuj ebligas scii, ĉu esprimo estas vorto aŭ ne. Restas ja kelkaj diskutataj punktoj, kiuj similas diskutojn, kiujn oni povas havi pri la germana kaj la angla. Ĉu World Health Organization estas tri vortoj? La germana traduko Weltgesundheitsorganisation estas tute paralela, kun tri samsignifaj eroj en sama ordo, sed oni skribas ĝin unuvorte kaj rigardas ĝin unu (kunmetita) vorto. Sed ĝenerale ne estas duboj pri tio, kio estas vorto en la ĉina, kaj la plimulto el la vortoj ne estas unusilabaj tiulingve. Kvankam mi ne povas trovi statistikon pri tio nun, mi opinias, ke almenaŭ 70, eble 80, elcentoj el la ĉinaj vortoj estas dusilabaj, kaj do dumorfemaj.
Aliflanke, mi ne kredas, ke la koncepto "sintezo" helpas en nia problemo. Unu el la plej rimarkindaj trajtoj de Esperanto estas, ke ĝi povas esti, laŭ la gusto de la parolanto aŭ verkanto, same bone sinteza kiel analiza. Oni povas diri, analize, li venis al la kongreso per trajno (teorie, oni povas diri, eĉ pli analize: li estas veninta al la kongreso per trajno), sed tute samsence, sinteze, kongresen li trajnis, aŭ, duon-analize duon-sinteze, li venis kongresen trajne. Mi memoras sloganon de la Itala Esperanto-Junularo de antaŭ multaj jaroj: Kie paski ? Italuje!, kiu estas ege sinteza, sed kies signifon oni facile povas esprimi analize: Kie restadi dum la paskaj festoj? En Italujo! Ne havas do sencon diri, ke Esperanto estas analiza, aŭ ke ĝi estas sinteza. Ĝi estas ambaŭ, kun grado de libereco malofte trovebla en lingvoj.
Sed eble ĉi-kaze mi ne uzas la koncepton "sinteza" ekzakte laŭ la signifo, kiun vi donas al ĝi. Laŭ mia kompreno de la koncepto, la malnova skriba lingvo ĉina povas esti ege sinteza. Se do oni volas uzi sintezecon aŭ analizecon kiel kriterion por klasi lingvon, la ĉina ne plu estus izola, se izola estas la malo de sinteza. Ekzemple, la unua frazo de Dao de jing (Tao Te King): 道可道非 常道 Dao kedao, fei chang dao estas pli sinteza ol ĝiaj tradukoj alilingven. Fakte ĝi estas netradukebla, ĝi signifas ion kiel "Vojo vojebla ne eterne vojas" aŭ "Parolo elparolebla ne estas eterna parolo". Estas vere, ke preskaŭ ĉiuj skribaĵoj de antaŭ 1900 estis en lingvo, kiu, verŝajne, neniam estis parolata, la klasika ĉina skriblingvo, nomata 文言wenyan en la ĉina, ege pli izola kaj sinteza ol la nuna parola lingvo. Tiu lingvo estis farita por la okuloj, ne por esti elparolata, ĉar en ĝi ĉio redunda estas eliminita, dum por esti aŭde komprenebla, la ĉina nepre bezonas redundon, pro sia enorma manko de sonvariado (la gamo da fonemoj estas aparte mallarĝa, kaj mezuma silabo-morfemo havas centojn da homonimoj).
JV:
<< Vi diris, ke Esperanto estas ege pli malfacila por ĉino ol por franco aŭ germano. Kiel vi klarigas tion, se laŭ vi Esperanto multrilate, strukture, similas la ĉinan? >>
1. Kvankam kelkrilate la strukturo de Esperanto pli similas tiun de la ĉina ol tiun de eŭropaj lingvoj, tamen multego restas por ĉino tre stranga. La simileco ĉefe rilatas al la nevarieco de la lingvaj eroj (morfemoj), al la maniero kombini ilin kaj al la fakto, ke la preciziganta ero ofte antaŭas la precizigatan. Sed la ĉina estas treege pli ekstrema ol Esperanto tiurilate. Ekzemple, ĉar rilativa propozicio precizigas, ĝi devas, en la ĉina, stari antaŭe. "La libro, kiun mi legis" tradukiĝas per "mi-legis-a (tiu) libro".
2. Tre malfacila por ĉinoj estas la uzo de -is, -as, -os, -us, -i, ĉar la ĉina funkcias sen tempoindikoj (krom apartaj vortoj kiel "nun", "morgaŭ", "foje"). Laŭ ĉina amiko, bonega e-isto, kiu lernis sola, kaj sciis neniun alian lingvon ol la ĉinan, tio estis por li la plej malfacila parto de la lingvo.
3. Alia problemo estas la pluralo. En la ĉina ne estas pluralo, en la senco, laŭ kiu ni komprenas tiun vorton. Kvankam ekzistas manieroj indiki, ĉu temas pri unu aŭ pluraj, oni ĝenerale ne uzas ilin (krom ĉe pronomoj), aŭ ili estas esprimataj per tre malsamaj rimedoj. Tiuj du specoj de markiloj - verbotempoj kaj pluralo/singularo - estas tiel bazaj en Esperanto, kaj tiel malfacile uzeblaj por ĉinoj, ke necesas multe da tempo, multaj ekzercoj, por ke tiuj ilin asimilu.
4. Multaj sintaksaj detaloj de Esperanto estas simple kopiado de eŭropaj lingvoj, kaj ne konformas al logiko, kiel komprenata de ĉino. Ekzemple multaj eŭropaj aŭ amerikaj e-istoj uzas strukturon kiel: Oni ne devas kraĉi sur la trotuaron (Zamenhof , ekzemple, skribis: "mi ne devas malatenti tion"). Nu, por ĉinoj, mi ne devas signifas "mi ne estas devigita, mi povas, mi rajtas, sed mi ankaŭ rajtas tion ne fari: mi ne devas = ne estas mia devo" (ĉar la neo staras antaŭ devas), la ĝusta formo estus, por ili : oni devas ne kraĉi, mi devas ne malatenti. Orientiĝi en tiuj strangaĵoj postulas multe da tempo kaj ripetadoj. Kaj tiaj strukturoj abundas. Alia ekzemplo: li estas tro juna por kompreni. Kial por? La fakto kompreni ne estas la celo de lia trojuneco! Por ĉino estus pli akcepteble diri Li estas tro juna ol ke li povus kompreni.
5. Tamen la ĉefa problemo estas la giganta vortaro de Esperanto, kiu ofte estas konfuza por ĉino. Ekz. la ĉina lingvo havas vorton 自立的 zмlмde kiu signifas "memstara" kaj estas laŭvorta traduko de "mem-star-a" (自 zм, 'mem', 立 lм 'star-', 的 -de '-a'). Tre facile por ĉino. Sed e-istoj strange enkondukis kaj uzas la vorton aŭtonoma, kiu, unuavide por ĉino, analiziĝas kiel aŭto-nom-a kaj do signifas "rilata al la nomoj de aŭto(mobilo)j". Same estas ege konfuze por ĉino kompreni, ke teologio ne estas la "scienco pri teo(j)". Ĉino, kiu vidas la subtitolon de la lernolibro de Audrey Childs-Mee Esperanto aŭtodidakte, eĉ post multaj monatoj, eble jaroj da praktikado, havas neniun ideon, pri kio temas, kaj devas serĉi la vorton en vortaro. Se ŝi dirus memlerne, memstude, meminstrue aŭ sininstrue, li aŭ ŝi komprenus tuj post kelkaj lecionoj. Ellerni la grandan parton de tiu grandega vortprovizo, kiun oni bezonas por kompreni mezuman artikolon, estas io, kio postulas multajn horojn (sed kompare kun la sama neceso por la angla lingvo, la esperanta estas infanludo; mi taksas, ke la angla estas kvindekoble pli malfacila ol Esperanto por ĉino).
6. Ankaŭ la signifkampoj (semantikaj kampoj) de Esperanto-vortoj malofte kongruas kun la ĉina. Rigardu en PIV, ekzemple, kiom da malsamaj sencoj, nerilataj inter si, havas vortoj kiel partio, ludi, poŝo, ktp. Nur legante multege oni asimilas la diversajn senrilatajn signifojn de tiaj vortoj. Por tiuj, kiuj sufiĉe longe studis la anglan, tiuj estas malpli malfacilaj, ĉar la signifkampoj de la rilataj anglaj vortoj ofte kongruas kun la esperantaj. Sed kia proporcio da ĉinoj tiagrade scias la anglan?
7. La ĉina havas "karakterizilojn" aŭ "kategori-indikajn vortojn", kiujn oni devas enmeti inter nombro aŭ montra pronomo kaj substantivo. Verŝajne tio disvolviĝis por faciligi la komprenon en lingvo kun neimagebla (por okcidentano) nombro da homonimoj. Ekzemple por diri "tri libroj" oni devas enmeti inter 'tri' 三 san kaj 'libro(j)' 书 shu la vorton 本 ben , kiu estas la karakterizilo por libroj: 'tri libroj' do estas 三本书 sanben shu. Por 'seĝo', 椅子 yizм, la karakterizilo estas 把 ba: 'tiu ĉi seĝo' do estas 这把椅子 zheba yizм. 'Unu' estas 一 yi, 'homo' estas 人 ren, sed 'unu homo' estas 一个人 yige ren. Supozeble la foresto de tia sistemo en Esperanto ne aldonas al la malfacileco de la lingvo por ĉino, kvankam eble ĝi povas sentiĝi kiel stranga manko. Mi notis ĝin ĉi tie nur por eviti, ke oni imagu la ĉinan tro simila al Esperanto. Tio tamen nenion forprenas el ilia baza esenca simileco pro la konstruo konscie donita al ĝi de Zamenhof.
____________
1. Leginte unuan version de la teksto ĉi tie reproduktita, John C. Wells diris al mi en retmesaĝo, ke li estis trompita de la kutime ripetataj priskriboj kaj ke de nun li havos alian komprenon pri la funkciado de la ĉina.
Al nova tutmonda lingvoordo
Intervjuo al Claude Piron, fakulo pri internacia komunikado, fare de Giorgio Bronzetti
La problemoj pri komunikado, kvankam tiu fako estas unu el la plej esplorataj en la lastaj jaroj, ne ĉesas daŭre turmenti la homojn, kiuj por vivi bezonas paroli. Ni proponas al vi intervjuon al Claude Piron, kiu dum dudek jaroj instruis ĉe Psikologia kaj Edukscienca Fakultato de Ĝeneva Universitato, verkis multajn artikolojn pri interlingvistiko kaj estis siatempe tradukisto el la angla, ĉina, hispana kaj rusa ĉe UN kaj ĉe Monda Organizo pri Sano. Li estas kunlaboranto de la itala asocio Allarme Lingua. (1)
GB: Claude Piron, kion vi opinias kiel psikologo pri la nuna tutmonda lingvoordo?
CP: Ke ĝi reliefigas bedaŭrindajn trajtojn de la homa socio, ekzemple ĝian masoĥismon, ĝian emon agi neracie, la forton de ĝia inerteco kaj ĝian malinklinon rigardi al la realo fronte.
GB: Kial vi parolas pri masoĥismo?
CP: Nu, nia socio elektis por komuniki unu el la lingvoj malplej adaptitaj al internacia uzado: la anglan, lingvon, kiu estas malfacila eĉ por siaj denaskaj parolantoj. Pli ĝuste, oni nenion elektis, oni simple lasis la forton de inerteco agi. Rezulte, 95 elcentoj el la homaro rezignacie akceptas pozicion lingve malsuperan al tiu de la restantaj 5 elcentoj, la denaskaj anglalingvanoj, kiuj trovas normala, ke ĉiuj aliaj prenu sur sin la tutan taskon peni por ebligi komunikadon. Peni kaj spekti dekadencon ĉiam pli rimarkeblan de sia lingvo.
GB: Vi devus ne plendi, kiel franclingvano. Sciu ke en Italio ni havas leĝon pri privacy, ministerion por welfare kaj parlamentanoj nomas question time la momenton dediĉitan al demandoj. Estas tre humilige, ke ĝuste de politikistoj venas tiu puŝo al lingva dekadenco. Ne temas cetere ĉi-kaze pri alvoko al naciaj valoroj sed simple pri komuna saĝo. Ĉie tamen regas inerto kaj neniu klopodas kompreni kiel statas la realo. La realo estas la superregado de la angla, kaj tio, kion oni kelkfoje nomas The Great English Divide, la divido inter tiuj, kiuj regas la anglan kaj la novaj "barbaroj" (2)
, kiuj senĉese luktas por transiri al la alia flanko. Sed kion vi volas diri, kiam vi asertas, ke la socio malemas rigardi al la realo fronte ?
CP: Oni diras : ekzistas la angla, ĝi solvas ĉiujn lingvajn problemojn. Ne estas vere. La nuna sistemo kreas multege da viktimoj. Ne ekzistas sento de kompatemo, de solidareco, al eksterlanda laboristo maljuste traktata de la polico, ĉar li ne kapablas komprenigi sin; al estro de mezgranda entrepreno, kiu perdas kontrakton kun fremdlanda firmao, ĉar lia scio de la angla ne estas sufiĉe altnivela por delikataj traktadoj; al turisto angora pro io terure doloriga en la ventro, sed ne scianta klarigi al loka kuracisto, kion li sentas ktp. Sed anstataŭ vidi tiujn viktimoj, la socio rigardas ilin kulpaj, ĉar ili ne sukcesas komprenigi sin. "Ili nur devis lerni lingvojn!" Kvazaŭ estus tiel simple por ĉiuj ! Kaj pensu pri la milionoj kaj milionoj da junuloj en la tuta mondo, kiuj dum multaj jaroj streĉas sian menson penante konkeri la anglan lingvon, sed ne sukcesas. Kia grandega kolektiva investo de nerva kaj intelekta energio por mizeraj rezultoj. Estas des pli absurde, ĉar la faktoroj, kiuj igas la anglan tiel malfacile regebla, neniel rilatas al la bezonoj de komunikado, ili estas nur kapricoj de la praavoj de la brita loĝantaro. La prezidanto de Nissan, Carlos Ghosn, iam diris: "la angla estas nur ilo, komputa programaro". Prave. Lingvo multrilate estas komparebla al komputa programaro. Sed kiu raciulo, havante la eblon elekti inter programaro, kiun oni ankoraŭ ne plene regas post sep jaroj, kaj alia, en kiu oni sentas sin hejme post nur unu jaro – ĉe sama nombro da lernhoroj semajne –, elektos la unuan, se krome praktiko montras, ke la pli rapide asimilita fakte funkcias pli bone? Tamen tio estas la situacio, se oni komparas la anglan kun Esperanto. Evidente, neracie oni "elektis".
GB: Ĉu cetere nia socio ne estas tro facilanima, tro supraĵa, rilate al lingvoj ?
CP: Jes. Nia socio rifuzas rigardi fronte al la malfacileco de la lingvoj. "Lernu la anglan en tri monatoj", "La rusa en 90 lecionoj", "La franca sen peno". Mesaĝoj trompaj. En Eŭropo, mezume, post ses jaroj da lerneja studado, nur unu junulo el cent kapablas senerare uzi la lernitan lingvon. En Azio, la proporcio estas unu el mil. Sed neniu ministro pri edukado kuraĝas alfronti la fakton, ke niaj lingvoj estas tro malfacilaj por esti finlerneblaj en lernejaj kondiĉoj.
GB: Sed ĉu ne estas same pri ĉiuj lingvoj?
CP: Eĉ se estus same, tio ne pravigus, ke oni rifuzu serĉi solvon vere optimuman. Tamen, la angla prezentas per si apartan kazon. Pensu pri la litero a. Nur en anglalingvaj landoj oni prononcas ĝin, ne simple kaj konstante /a/, sed jen /йj/ (case), jen io inter /a/ kaj /и/ (bad), jen io kiel /a/ (father), jen io kiel /т/ (hall). Kaj estas simile pri ĉiuj aspektoj de la lingvo. Konsideru la vortprovizon. La peno estas duobla por enmemorigi al si tooth kaj dentist en la angla kompare kun la samsencaj esprimoj en la aliaj lingvoj, en kiuj unu el la vortoj derivas de la alia. En Esperanto, vi eĉ ne bezonas serĉi la vorton en vortaro. Post kiam vi lernis, ke la profesiulon vi markas per la sufikso -isto, vi mem formas dentisto el dento, kiel vi formas programisto ('programmatore') el programi ('programmare'), seruristo ('magnano') el seruro ('serratura), kaj parolisto ('annunciatore') el paroli ('parlare').
[Tradukistoj: anstataŭ la vortoj en la itala metu la vortojn en via gepatra lingvo].
GB: Ĉu vi do kontraŭas la ideon instrui lingvojn lerneje?
CP: Tute ne. Mi kontraŭas la iluzion, ke la angla solvas la lingvoproblemon en la mondo, kaj ke ĝi estas lernebla, kiel bona komunikilo, en lernejaj kondiĉoj. Mi proponas, ke estu rekomendate al la civitanoj lerni Esperanton, por ke ili povu relative rapide disponi agrablan rimedon interkompreniĝi kun alilingvanoj, kaj ke en la lernejo oni studu lingvojn, ne kiel komunikilojn, sed kiel riĉigilojn kulturajn, kiel vojon al kompreno de aliaj popoloj. Estas absurde, ke nun en la mondo 90 elcentoj el la studentoj en duagradaj lernejoj dediĉas konsiderindajn fortostreĉojn al akiro de la sola angla, kaj neglektas ĉiujn aliajn kulturojn, kiujn ili povus aliri per lingvokurso. Estas des pli absurde, ĉar, post tiu longa penado, la plimulto tamen ne povas efektive kaj egalece komuniki je tutmonda skalo.
GB: Se vi pravas, kial malmultaj homoj parolas kiel vi?
CP: Ĉar multaj emociaj faktoroj, en la nekonscia parto de la psiko, konfuzas la problemon kaj kreas neraciajn timojn. Lingvo estas ligita en la menso al la sento pri identeco. Homoj ne vidas, ke ili pli bone protektas sian identecon per lingvo, kiu apartenas al neniu popolo, kiel Esperanto (aŭ kiel la latina mezepoke), ol per lingvo kiel la angla, kiu portas kun si, subtile, nevidate, tutan pensmanieron, multajn elvokaĵojn [konotaciojn], multajn mitojn, kiuj ne kongruas kun la eŭropkontinentaj aŭ aziaj tradiciaj pensmanieroj.
GB: Ĉu viaopinie la situacio povas ŝanĝiĝi?
CP: Eble la situacio en Eŭropa Unio kun novaj membroj kaj do novaj lingvoj devigos al de-baza studado de la tuta problemo, sed eble plu mankos la kuraĝo starigi al si la fundamentajn demandojn. Bedaŭrinde homoj estas tre konservemaj. Ŝanĝi la lingvan nunan (mal)ordon postulas ŝanĝon en la pensmaniero, kaj tia ŝanĝo estas "psikologie multekosta ago", kiel diris Janet.
GB: Konsentite pri Esperanto en lernejoj. Esperanto ĉiuokaze povas utili, ĉar ĝi speciale bone preparas al la asimilado de aliaj lingvoj. Sed en eŭropaj institucioj temas, ne pri interamika babilado, sed pri aferoj plej komplikaj el la ekonomia, jura, politika, socia kaj teknika kampoj. Ĉiu, kiu konas la temon, scias, kiel malveraj estas la akuzoj, laŭ kiuj Esperanto estus lingvo sen kulturo aŭ sen esprimpovo, sed ĉe la lumo de viaj spertoj pri komunikado en internaciaj organizoj ĉu terminologiaj nesufiĉecoj ne povas esti serioza malhelpo fronte al la komplekseco de la fakoj de Eŭropa Unio ?
CP: Certe, la problemo ekzistas kaj ne estas bagatela, sed ĝi solveblas per la teknikoj de lingvoplanado, pri kiuj oni havas sperton jam rilate al diversaj naciaj lingvoj, kiel la estona ekzemple, aŭ la ĉina en UN en la jaroj 1950-aj, kaj per kiuj oni revivigis la hebrean, kiu iam havis nur 5000 vortojn, kaj kiu altiĝis al la stato de moderna lingvo. La fakto, ke la finnlanda prezidejo de Eŭropa Unio publikigas ĉiusemajnan informbultenon en Esperanto (3)
, pruvas, ke la lingvo bone taŭgas por pritrakti eŭropajn temojn. La vera problemo estas, kiel atingi, ke la publikopinio, kaj do la politikistaro, akiru sufiĉe fajnan senton pri la problemo, por pli respekti la propran lingvon kaj pli serioze atenti la demandon pri monda lingva komunikilo. Necesus disvastigi la koncepton de lingva demokratio, kaj konsciigi, precipe en la anglalingvaj landoj, ke kompreni kaj komprenigi sin apartenas al la sfero de rajtoj kaj devoj. Mi esperas ke ĉiam plimultiĝos la homoj, kiuj konscias pri la kulturaj valoroj defendendaj kaj kiuj reagos antaŭ ol tiuj estos por ĉiam endanĝerigitaj. Daŭre forĵeti Esperanton sen eĉ malfermi la dosieron pri ĝi estas tro absurde por esti akcepteble. Krome, tio estas kontraŭa al la sciencaj kaj juraj principoj de Eŭropo, laŭ kiuj oni ne decidas sen antaŭe objektive esplori.
Giorgio Bronzetti
Kunordiganto de asocio Allarme Lingua
____________
1. Ĉi tiu artikolo aperis en Abruzzo Oggi, taggazeto de itala regiono Abruzzo, la 1-an de septembro 2006 kun titolo "Ni realproprigu al ni nian kulturon"
kaj enkonduka noto de la redaktejo. La originala titolo estis: "La nova tutmonda lingvoordo".
2. En la malnovgreka, la vorto barbaros, proprasence "balbutulo", estis aplikata al ĉiuj, kiuj ne kapablis bone komuniki greke.
3. http://conspectus.wordpress.com
Lingvoj, cerbo kaj publika sano
aŭ la dramo pri soci-origina afazio
[sociorigina afazio = france: aphasie sociogиne, angle: sociogenic aphasia]
Homo estas estaĵo adaptita al rilatado. Unu el ĝiaj plej rimarkindaj ecoj estas ĝia kapablo dialogi: ĝin distingas disde la bestoj la povo precize komuniki kun la samspecanoj. Programite por lingva esprimado, ĝi kapablas komprenigi sin kaj kompreni, kion oni diras al ĝi.
Kaj tamen en la nuntempa vivo abundas situacioj, kiam personoj cetere sanaj kaj normalaj ne povas ĝui la fluan dialogon, kiu estas kutima en la ĉiutaga vivo. Kvankam iliaj neŭronoj normale funkcias, kaj ilia pensado estas klara kaj preciza, ties esprimon malhelpas nepovo, handikapo, kiu obstaklas al la kapablo komuniki. Ili prezentas la signojn tipajn pri afazio. Kiel ĉiuj afaziuloj, ili provas kompensi la senlingvecon per gestoj, vizaĝaj esprimoj, frazeroj kun mallerta artikulacio, kun la nura efiko, ke la alparolato restas enŝlosita en sia perplekso. Tiutipa afazio estas tuthomara malsano [fakĵargone "pandemio", france pandйmie, angle pandemia], kiu konstateblas ĉe preskaŭ la tuta teranaro ĉe kontaktoj ekster la sfero loka aŭ nacia. Eble interesos la leganton jena konversacio inter patro kaj ties dekkvinjara filo, kiuj ĵus observis koreon kaj ĉeĥon provantajn interŝanĝi ideojn per ia tutmondeca pseŭdo-angla lingvaĵo.
- Kiom penis tiu kompatindulo! Li kortuŝis min. Vidi lin balbuti, fuŝparoli. Konstante halti por, videble, traserĉi la menson. Gesti senespere. Ŝajnis, ke lin trafis ia cerba malsano!
- Malsanulo li ja estas.
- Vi troigas, tion vi ne scias... Kaj se li malsanus, kio estus lia malsano?
- Tiun malsanon oni nomas "afazio", t.e. senlingveco, senparoleco. Ĝi povas esti ege angoriga. Oni perfekte scias, kion oni volas diri, sed la frazoj ne venas, la buŝo ne povas vortigi eĉ plej simplan penson, eĉ se tiu estas bele nete afiŝita sur la cerba ekrano. Oni sentas sin stulta, kaj se oni vere bezonas ion gravan, oni ne sukcesas akiri ĝin, aŭ nur fine de mensa akrobatado ekstreme peniga.
- Kio kaŭzas tiun malsanon?
- Se temas pri korpa, t.n. "somata afazio", la kaŭzo estas lezo, kiu trafis la cerbon: sangovaskulo, kiu encerbe rompiĝis, tumoro, kiu premas neŭronojn aŭ io simila. Ekzistas ankaŭ psik-originaj afazioj [france: aphasie psychogиne, angle: psychogenic aphasia], estigitaj de psika traŭmato, ekzemple ĉe infano, kiu, sekse perfortite, perdas la kapablon paroli. Sed plej ofte, kiel en la kazo, kiun ni ĵus ĉeestis, la kaŭzo estas nek fizika nek psika, sed socia: temas pri soci-origina afazio. La korea sinjoro, kiu antaŭ nelonge vekis vian kompaton, videble havas bone funkciantan cerbon, sed li ne elektis taŭgan rimedon por kuraci sin el la malsano. Ĉar li provis komuniki kun persono, kiu suferas pro la sama malsano, sed ankaŭ kiu elektis neadekvatan kuracadon, ili ne sukcesis interkompreniĝi.
- Kiaj estas tiuj kuracmetodoj?
- Ĉiuj apartenas al la kampo de kuraca gimnastiko, de mensa kuraca gimnastiko fakte. Ili similas la programadon de komputilo. Ili konsistas en tio, ke oni enmetas programarojn kaj multegajn datumojn en la menson. Post kiam ĉio necesa estis bone instalita en la cerba komputilo, eblas flue dialogi. Ĉiu el ni tion faris senkonscie, ek de la aĝo de 16 aŭ 18 monatoj; la procezo tiam nomiĝis "lerni paroli". La publiksaneca problemo, mondskale, radikas en tio, ke pro tre kompleksaj kialoj la programado fariĝis malsame laŭ la loko. Ne ekzistas komuna programo. La metodo kuraci konsistas do en havigo de unu programo valida por ĉiuj.
- Kaj ĉu tio sukcesas?
- Multaj neniam havas la okazon profiti de kuracado. Tiuj neniam povas interŝanĝi precizajn ideojn kun alilingvanoj; kiam ili volas komuniki, ili provas fari tion per la okuloj, per rideto, aŭ geste. Tio ne ebligas esprimi multon. Inter tiuj, al kiuj oni aplikis rimedon celantan veran resaniĝon, kaj ili estas treege multaj, la afazion kaŭzas la fakto, ke ili ricevis la masoĥisman kuracadon, ĉar la ŝtato trudas ĝin en ilia lando aŭ ĉar ilin trompis modo, reklamoj aŭ misinformado.
- El kio konsistas tiu masoĥisma traktado?
- Estas kuracado, kiu okazas enklase dum la lerneja instruiĝo. Ĝi daŭras inter kvin kaj dek jaroj laŭ la lando, kaj inkluzivas, depende de la loko, tri, kvar aŭ kvin horojn ĉiusemajne dum la lernejjaro. Temas do proksimume pri sumo de 600 ĝis 2000 horoj da mensa gimnastikado. Sed per tiel malmulte da ekzercado la sola efiko, kiun eblas esperi atingi, estas ioma plibonigo de la situacio, tute ne plena saniĝo. Ĉi-lasta postulas almenaŭ 8000 horojn da penado.
- Kial vi nomas tiun metodon masoĥisma? Masoĥismo, tio signas, ke oni intence serĉas doloron, ĉu ne?
- Jes, sed ankaŭ, ke, sen korpa doloro, oni elektas malrapidan, komplikan, multekostan, penigan sistemon, dum ekzistas alia simpla kaj rapida. Kial tiu sistemo masoĥismas? Ĝuste ĉar tiu granda nombro da horoj tute ne necesas, 90 elcentoj el la penoj, kiujn trudas tiu kuracmetodo, neniel utilas por liberigi el afazio. Ili estas vanaj rilate al la celo.
- Kio ebligas al vi diri tion?
- Komparo kun la alia terapio. En ĉi-lasta, 100 ĝis 250 horoj da mensa gimnastikado sufiĉas por konduki al sano. La homoj el plej diversaj landoj, kiujn ni hejme akceptis - Micuko, Vladimir, Jon, Vojciech, Reza, Rosinha, Jiangyi, ktp - elektis la efikan sistemon, tiel ke kun ili neniam estas eĉ spuro de afazio, ni interkompreniĝas plene, senprobleme, ekzakte kiel ni ambaŭ uzantaj nun nian gepatran lingvon, kaj tre ofte ni ridas kiel senbriduloj.
- Jes, mi vidas. Kion vi nomas la efika sistemo, tio estas Esperanto, ĉu ne? Min oni kuracis per Esperanto, ĉu?
- Via kazo estas speciala, ĉar vi ne devis trapasi la penon de la mensa gimnastikado, vi havis la bonŝancon, ke vi ĉeestis kaj aŭdis nin, kiam vizitis nin eksterlandanoj, aŭ kiam ni feriis en Finnlando, Bulgario, Italio, aŭ kiam la familio gajnis en la konkurso, kiu pagis al ni vojaĝon al Brazilo, kie ni kontaktis nur Esperanto-parolantojn.
- La masoĥisma kuracado, tio estas la angla?
- Jes, kaj ĉiaspecaj aliaj lingvoj.
- Sed al mi tre plaĉas lingvoj. Multaj el miaj amikoj malŝatas la germanan, sed la germanan mi ŝatas lerni. Plaĉas al mi, ke ĉi tie la germana estas la unua deviga fremdlingvo.
- Plezurigas min aŭdi vin diri tion. Ĉiam estas bone lerni lingvon, tio malfermas la menson, eĉ se oni neniam sukcesas plene regi ĝin.
- Sed diru al mi, kial la kuracado per Esperanto donas pli bonajn rezultojn ol la aliaj?
- Ĉar ĝi atakas la malsanon enmensigante programojn simplajn, sed multefikajn. Ekzemple, kiel vi formas la preteriton en Esperanto, kiel vi diras "il est venu, il est tombй, il a attrapй, il a chantй, il a bu, il a pensй", [tradukanto ĉi tie metu la nacilingvajn vortojn por li venis, li falis, li kaptis, li kantis, li trinkis, li pensis], ktp? Ĉu vi devas pripensi, traserĉi vian memoron?
- Kompreneble ne, mi ĉiufoje uzas la is-finaĵon: li venis, li falis, li kaptis, li kantis, li trinkis, li pensis.
- Nu, ĉe la masoĥisma kuracado, per la angla, vi devas ĉiufoje enkapigi al vi malsaman formon: se temas pri pasinta tempo, come 'veni' devas fariĝi came: vi ne povas formi mem la ĝustan vorton, nek ĝin diveni, vi devas ĝin lerni aparte, kaj estas same por ĉiuj verboj, kiujn ni ĵus citis: fall / fell, catch / caught, sing / sung, drink / drank, think / thought. Alivorte, por povi rakonti en la angla ion, kio okazis antaŭe, vi unue devis enmensigi al vi longan serion da specialaj formoj en kazoj, kiam ni uzas simple finaĵon, kiun ni ekmemoris en unu sekundo, kaj kiun ni neniam forgesos. Kaj estas same pri centoj da miloj da detaloj de la lingvo.
- Efektive, en la germana estas same. Ekzistas multegaj aferoj, per kiuj oni devas ŝtopi al si la cerbon, kaj kiujn Esperanto senĝene malhavas: la t.n. "fortaj verboj", la loko de vortoj en frazo, la pluraloj, kaj multaj aliaj formoj. Sed, se konsideri, ke Esperanto havigas tiel mirindajn rezultojn, kial diable la homoj ne elektas ĝin?
- Ĉar oni ne informas ilin klare pri la diferenco inter la diversaj kuracmetodoj. Sekve, la homaro dividiĝas en du grupojn: etan marĝenan diasporecan aron da homoj liberigitaj el sociorigina afazio, kaj grandegan plimulton, kiu mensgimnastike penadis dum jaroj kaj jaroj kaj finfine ne plene saniĝis; al tiu apartenas la sinjoro, kiu ĵus tiel hezite fuŝparolis kaj ne sukcesis komprenigi sin. Estis koreo, plenkreskulo, kun jako kaj kravato, li do certe ricevis 2000 horojn da angla gimnastikado, sen mencii la postlernejan praktikadon. Alia malavantaĝo de la masoĥisma sistemo estas, ke tio, kion oni akiris per tiuj jaroj da mensoŝtopado, post nelonge dissolviĝas, se dum unu aŭ du jaroj oni ĉesas praktiki. Ĉe sistemo, en kiu la peno ne estas laŭcela, fleksebleco kaj forto konserviĝas nur, se oni konstante reekzercas sin.
- Sed kial oni ne klarigas tion al la publiko?
- Mi ne scias. Ne ĉar mi estas via patro mi kapablas respondi iun ajn demandon. Kion mi konstatas, tio estas, ke ĉiufoje, kiam iu proponas la efikan sistemon, aperas homoj, kiuj bremsas, misfamigas, provas persvadi la aliajn ne alpreni ĝin. Vi devus vidi, ĉe Interreto! Tie troviĝas multaj forumoj, en kiuj homoj proponas la efikan kuracadon, sed ilin tuj formokas, ofte vere insulte, aliaj diskutantoj, kiuj kvazaŭ adore laŭdas la masoĥisman sistemon, kaj rifuzas aŭdi pri io malsama.
- Kaj kiel ili klarigas tiun forĵeton? Tamen estas strange! Nia sistemo tiel bone funkcias!
- Mi ne komprenas. Ili neniam bazas sin sur faktoj, ili neniam komparas, ili neniam rigardas, kiel funkcias nia terapio. Ne pravigojn aŭ datumojn, nur subjektivajn juĝojn ili prezentas: "Estas absurde", "estas utopio", "Esperanto ne estas serioza". Aŭ ili parolas pri la venonta tempo, kvazaŭ ili konus ĝin: "Tio neniam funkcios", "tio ne estas realisma", ktp.
- Sed kial ili faras tion?
- Kiel scii? Mi provis kompreni, sed ne prosperis al mi. Plej probable ili mem ne scias. Ĉio aspektas, kvazaŭ ili agus pro timo, sed kion ili timas? Ĉu ili timas esti plene homaj, esti homoj, kiuj plene ekspluatas la potencialon de cerbo dekomence programita por dialogo? Ekzistas infanoj, kiuj timas fariĝi plenkreskaj, devi rezigni la ludilojn kaj fronti al plenkreskulaj respondecoj. Unuflanke ili volas kreski, sed aliflanke ili retiriĝas en infanismon. Eble temas pri io simila. Vi pravas, tiel konduti ne estas normale. Kial malhelpi, bremsi, obstakli al la disvastiĝo de kuracado, kiu plene resanigas el sociorigina afazio? Supozeble tiu volo malhelpi, ke la resaniĝo okazu, estas efiko de la pandemio.
- Kio estas pandemio?
- Estas publiksaneca fakvorto. Oni parolas pri epidemio, kiam malsano rapide disvastiĝas en parto de loĝantaro, kaj pri pandemio, se ĝi trafas praktike ĉiujn. Ĉi-kaze temas pri pure mensa malsano, ĉar ĝi inhibas fluan parolon en homoj, kies cerbo perfekte funkcias. Mensaj malsanoj ĝenerale rezistas kontraŭ resaniĝo.
- Sed vi, kiu laboris en publiksanecaj servoj, ĉu vi povis fari nenion?
- Ne. La aŭtoritatoj ja estas infektitaj. Tio estas la diferenco inter epidemio kaj pandemio. En pandemio, la sanaj personoj formas tiel etan malplimulton, ke ilia influo estas preskaŭ nula. La koreo kaj la ĉeĥo, kiun ni vidis antaŭ nelonge, antaŭe ege penis por eligi sin el afazio, sed tiu penado ne havigis al ili normalan povon dialogi. Kial? Ĉar la malsano trafis ankaŭ la aŭtoritatojn de iliaj du landoj, tiel ke ili elektis netaŭgan, tiukaze kontraŭindikitan traktadon. La samo okazas tutmonde: la regantoj rifuzas kompari la diversajn teriapiojn, kvazaŭ kompari ne estus la normala rimedo por scii, kiu el pluraj sistemoj estas la plej efika.
- Ĉu ĉiam tiel okazas en publika sano?
- Ne. Kiam oni elradikigis variolon, oni faris t.n. pilot-provojn: oni aplikis la diversajn strategiojn en limigitaj loĝantaroj, por vidi, ĉu ili efikas, observi la avantaĝojn, kalkuli la riskojn. Post dek du jaroj variolo estis definitive venkita. Oni povus elimini socioriginan afazion en eĉ malpli da tempo. Kaj ne necesus aranĝi pilot-eksperimentojn. La kuracadon per Esperanto provis milionoj da homoj en pli ol 120 landoj. Oni do havas pri ĝi vastan sperton, pli ol unujarcentan, kaj tunojn da dokumentoj. Alivorte, oni posedas ĉiujn datumojn necesajn por taksi. Strangas la homaro! Tre ofte ĝi timas la propran bonon. Krome ekzistas homoj, kiuj preferas fari ĉion eblan por ke efika kuracmetodo ne estu alprenita kaj por ke ĉiuj homgefratoj plu vadaĉu en sia malsaneco - kiel okazas kun sociorigina afazio - simple por la plezuro superi la kontraŭulon en diskuto. Se vi nur vidus sur Interreto! Vi estas ankoraŭ tro juna por tion bone percepti, sed la diversaj formoj de mensa patologio estas tre disvastigitaj inter niaj samplanedanoj.
- Ofte mi grumblas kontraŭ vi, la gepatroj, kaj vin kritikas enmense, eĉ se mi ne diras ĉion, kio pasas al mi tra la kapo, sed koncerne afazion, mi ege kontentas, ke, dank'al tio, kio okazis, dum mi estis infano, mi evitis malsaniĝi [la franca teksto laŭvorte diras: "koncerne afazion, mi ege kontentas, ke mi falis en la kaldronon, kiam mi estis eta". Tiu falo en la kaldronon estas aludo al la bildstria rolulo Obelikso, kiu ne bezonas ĉiufoje antaŭ batalo retrinki iom de la Magia Eliksiro por fariĝi fortega, ĉar li falis en la kaldronon, kiam li estis eta. Se la aludo estas sufiĉe komprenebla en via lando, vi povas traduki laŭvorte la frazon el la franca originalo]. Imagu! Sen tio, mi neniam konus Lidjan, aŭ almenaŭ neniam mi povus babili kun ŝi! Nur la penso pri tio dolorigas al mi la ventron.
Ĉu la tuta mondo suferas pro afazio?
Prelego (forme reverkita) prezentita dum la Printempa Semajno Internacia en Bonn la 3-an de aprilo 2007,
kaj dum la SES-Tago en Ĝenevo la 28-an de la sama monato de la sama jaro.
Kial mi interesiĝis pri afazio
Mi unue klarigu, kial mi interesiĝis pri afazio rilate al la monda lingvoproblemo kaj al Esperanto. Afazio estas malsano, kaj anstataŭ tiu fakvorto oni povus diri senlingveco. La malsano konsistas el tio, ke homo, kiu antaŭe parolis, jen ĉesas povi glate, normale esprimi sin. En iuj kazoj la perdo de parolo estas tuta, en aliaj ĝi estas nur parta. Mi parolos pri la kaŭzoj kaj simptomoj pli poste. Nun mi volas nur diri al vi, kial la afero ekŝajnis al mi interesa por esperantistoj.
Kiel vi scias, mi estas psikologo kaj psikoterapiisto. Unu el la aferoj, kiujn mi profesie faras, estas akcepti homojn, ĉefe junajn, kiuj laboras aŭ komencas labori en tiu aŭ alia fako de psikologio, kaj helpi ilin plenumi siajn profesiajn devojn. Oni ĝenerale nomas tiun agadon kontrolo aŭ superrigardado ; fakte temas pri helpado de iu sperta al iu nesperta per rerigardo al tio, kiamaniere la ankoraŭ ne tre sperta profesiulo traktis tiun aŭ alian kazon. Konkrete, la afero prezentiĝas jene. La persono vizitas min unu- aŭ dufoje ĉiusemajne kaj priskribas, kiel li aŭ ŝi pritraktis ĉu unu kazon, ĉu plurajn, depende de nia interkonsento. La celo de tiu aranĝo estas triobla.
Unue, aŭdante, kion la kolegoj - ĝenerale junaj kolegoj - rakontas pri la persono, kiun ili pritraktas, mi povas helpi ilin pli bone kompreni la kazon. Fakte, eĉ se mi diros nenion, venos pli bona kompreno, simple ĉar kiam oni raportas, kio okazis, oni atingas pli klaran vidon al la afero. La simpla fakto devi esprimi per vortoj sian travivaĵon helpas pli bone kompreni ĝin. Sed krome, ĉar mi havas multjaran sperton pri tiaj kazoj, mi ofte rimarkas ion, kion la juna psikologo preteratentis, aŭ el kio ŝi aŭ li tiris malĝustan konkludon, aŭ mi rimarkas, ke li aŭ ŝi pretervidis la bezonon informiĝi pri tiu aŭ alia punkto por havi klaran bildon pri la tuta kazo, ktp. Ofte, ankaŭ, mi komprenas aferojn, kiujn la alia ne komprenis pro troa proksimeco al la paciento. Por havi bonan superrigardon al kompleksa kazo, vi bezonas rigardi ĝin je iu distanco.
La dua avantaĝo de la aranĝo estas, ke, se vi troviĝas je la unua linio de la fronto, se tiel diri, vi ne havas la tempon pripensi pri ĉio, vi devas reagi tre rapide, kaj estas bone poste repripensi la tutan aferon kaj diri al iu alia, kio okazis, por pli bone konscii eventualajn erarojn aŭ pensi pri alia, eble pli efika, maniero reagi. Fakte, kvankam multaj personoj ne scias, ke tiu rerakonto de psikologa laboro al pli sperta kolego, entute ekzistas, ĝi fakte estas la ĉefa fonto de kompreno pri tio, kion oni devas aŭ povas fari. Per tiu konsultado al pli sperta kolego oni lernas la profesion. Ĉefe, oni lernas pri si mem. Oni ekmalkovras, kial propra komplekso, propra problemo, propra karaktera trajto ludas rolon en la maniero pritrakti la kazon, kaj fojfoje ĝene enŝoviĝas. Kaj tiu lernado pri si mem estas tre grava aspekto de psikologa, kaj ĉefe psikoterapia, laboro. Ekzemple, se vi ne rimarkis, ke vi parolas kun la paciento almenaŭ tiom por impresi lin, por imponi al li, kiom por helpi lin progresi al pli bona, psike pli sana vivo, multo estos fuŝata en la efiko de viaj paroloj aŭ sintenoj sur la pacienton. Kaj por rimarki, ke oni tiamaniere fuŝe laboras, necesas, ke iu ekstera tion komprenu kaj klarigu al vi, ĉar homo ĝenerale ne ŝatas fronte vidi la proprajn mankojn, kaj la homa psiko havas grandan stokon da tre efikaj taktikoj kaj strategioj por eviti vidi ion, kio malplaĉas al ĝi.
Trie, tiu raportado pri tio, kio okazas inter la paciento kaj la "psikisto", estas tre ofte utila, ĉar la amplekso de la respondeco, la seriozeco de la kazo, la graveco de la koncentriĝo necesa por helpi al severe suferanta homo, aŭ al homo en ŝajne senelireja situacio, kaŭzas angoron, aŭ aliformajn streĉiĝojn, el kiuj oni povas parte liberigi sin diskutante kun komprenema, kompetenta, pli sperta kolego. La juna psikologo sentas sin malpli sola. Estas iu, kiu helpas, subtenas, konsilas, kaj tio gravas por konservi sian psikan ekvilibron, kiam oni konstante alfrontas malfacilajn situaciojn kun granda respondeco.
Inter la kolegoj, kun kiuj mi ludas tiun rolon, venas al mi, ekde eble unu jaro, juna parolterapiisto. Terapiistino, fakte. Ŝia laboro estas kun personoj, kiuj havas problemojn koncerne sin-esprimadon. Povas esti infanoj, kiuj, pro io fuŝa dum naskiĝo, havas cerban difekton, kaj kiuj neniam parolos, sed kiujn oni povas helpi esprimi sin alimaniere ol buŝe; povas esti homoj, ĉe kiuj sangovaskulo en la cerbo rompiĝis, kaj kiuj pli malpli amplekse paraliziĝis kaj samtempe perdis la kapablon esprimi sin, ĉu parte, ĉu tute, povas esti ĉiaspecaj problemoj ligitaj al la kapablo bone paroli.
Fakte ŝi laboras en du institucioj, unu por infanoj, kaj alia por plenkreskuloj, kiuj havas sanproblemojn, kies kaŭzo kuŝas en la cerbo.
Pri la teknikoj, kiuj ekzistas por helpi la homojn paroli, mi estas tute nekompetenta. Ne per tio do mi povas helpi al ŝi. Ŝi bone, ĝisfunde konas sian fakon, dum mi havas pri ĝi nur minimumajn sciojn. Kion ŝi atendas de mi, tio rilatas al du aspektoj de ŝia laboro. Unu estas la rilato kun la paciento, el la vidpunkto senta, emocia. Temas ĉi-punkte pri la sintenoj, kiuj povas helpi aŭ malhelpi, la maniero paroli, la maniero agi, por krei kiel eble plej efikan rilaton kun la paciento. Kaj la dua estas subteno, apogo al ŝi. La homoj, kiujn ŝi gvidas al reakiro de la kapablo paroli, ofte tiom suferas, aŭ tiom malagrable reagas, ke ne estas facile elporti ilin, unu post la alia, dum plena labortago. Tiu laboro postulas nervan rezistemon, serenecon kaj aliajn belajn kvalitojn, kiujn eblas konkrete teni tuttage nur koste de granda laceco. Fine de la semajno ŝi estas elĉerpita. Kaj kundividi la streĉojn rakontante al iu, kiu sufiĉe komprenas, kion ŝi travivis, kaj montras sian komprenon per la propraj reagoj, estas kvazaŭ enspiro de aero ĉe iu, kiu pretas sufokiĝi. Ŝi laŭ mi laboras tre bone, kaj mi tre admiras ŝin.
Ŝia laboro kun mi do estas la faktoro, kiu ekkaŭzis, ke mi komencis rigardi la tutmondan lingvoproblemon el la vidpunkto de afazio.
Aliaj ekzemploj
Sed kiam mi komencis pripensi laŭ tiu vojo, venis al mi aliaj ekzemploj, kiujn mi travivis antaŭ ol mi ekrilatis kun tiu juna virino, kiu praktikas parolterapion. Ekzemple mi memoris pri knabino, kiun mi siatempe konis, kaj kiu komencis paroli nur je la aĝo de dek du jaroj. Dum dek du jaroj, ŝi ne parolis. Estis klare, ke ŝi komprenas, kion oni diras al ŝi, sed neniam vorto eliĝis el ŝia buŝo. Se oni starigis al ŝi demandon, ŝi ne respondis, aŭ nur per kapmovo aŭ alia gesto (poste, eventuale, skribe). La gepatroj kompreneble estis tre angorigitaj de tiu stranga konduto. Ili konsultis ĉiaspecajn fakulojn, sed neniu sukcesis kompreni, kial ŝi ne parolas. Ŝi ja tute ne estis surda. Ŝi ankaŭ ne estis mense handikapita, ŝia inteligenteco estis tute normala. Ĉio fizika estis normala. Tamen ŝi ne parolis.
Sed la plej stranga afero estas, ke subite, kiam ŝi estis dekdujara, ŝi ekparolis. Kaj ŝi ekparolis perfekte. Dum dek du jaroj ŝi diris nenion, kaj jen ŝi komencas esprimi sin parole, kaj ŝi perfekte prononcas, ne faras pli da gramatikaj eraroj ol la aliaj dekdujaruloj, kaj havas vortprovizon egalan al ĉiuj knabinoj ŝiaaĝaj (kio estis normala, ŝi ja legis librojn kaj revuojn). En unu nokto ŝi transiris de senparoleco al perfekta regado de lingvo kaj parolo. Oni neniam komprenis, kio estis la kaŭzo de ŝia ŝajna muteco. Klare, ĝi estis pure psikologia. Oni povas esprimi ĝin dirante, ke ŝi rifuzis paroli. Sed kial? Kaj kial ŝi ŝanĝis sian decidon? Tion nur ŝi scias. Aŭ eble eĉ ŝi ne scias. Multo en homo estas nekonscia. Kaj ĉar la laboro kun la nekonscia parto de la psiko estas la ĉefa parto de mia profesia okupiĝo, nenio mirigas min tiukampe.
La interesa aspekto de tiu kazo estas tiu stranga konstato, ke oni povas lerni paroli sen ekzerci sin. Aŭ ĉu ŝi kaŝe ekzercis sin? Ĉu nokte, en sia lito, ŝi kaŝis sin sub la kovriloj kaj ekzercis sian langon, sian palaton, sian gorĝon, siajn voĉkordojn? Ni ne scias.
Sed ke nia cerbo estas kapabla lerni ion similan sen konkreta ekzercado, tion mi eksciis per alia kazo. Fakte temas pri la najbaro, kiu estis plej proksima al nia domo, dum ni loĝis en Coppet. Ilia ĝardeno tuŝis nian ĝardenon. Pli proksimaj ni ne povus esti. Li estis usonano, ŝi estis francino. Foje, post kiam li jam emeritiĝis, li volis ŝanĝi vitron en la fenestro, kiu havigis lumon al ŝtuparo kondukanta kelen. Li bezonis ŝtupetaron por atingi la lokon, kie nova vitro estis bezonata, sed kompreneble meti ŝtupetaron sur ŝtupojn ekvilibre ne estas facile, povas esti neeble; mi ne scias, kiel profesiuloj elturniĝas en tia cirkonstanco. Kiel ajn estu, li ne sukcesis meti la ŝtupetaron kun ĝusta ekvilibro, kaj kiam li tenis la vitron ambaŭmane, li renversiĝis malantaŭen, kaj dum li falis lia nuko fortege batis la muron, kaj severe vundiĝis. Fakte grave vundiĝis la cerbo. Dum kelka tempo eĉ ne estis klare, ĉu li sukcesos plu vivi. Li vivis, sed la lezo, la damaĝo en la cerbo estis tiel severa, ke li neniam plu povis konduti kiel plenkreskulo. Liaj kapabloj estis reduktitaj al tiu de kvinjara aŭ sesjara knabo. Sed la stranga afero estas, ke kiam li rekomencis paroli, li absolute ne plu havis la tre fortan usonan akĉenton, kiun li havis antaŭe, kiam li parolis france. Li ĉiam bone parolis la francan, vorte kaj gramatike, sed kun tre forta usona maniero prononci. Post la akcidento, li elparolis kiel denaska franclingvano. Tio pruvas, ke lia cerbo stokis ĉiujn informojn necesajn por prononci kiel franclingvano, iel asimilis, kiel ĝuste pozicii la langon, kiel tuŝi per ĝi la palaton aŭ la dentojn, kiel regi la fluon de aero, ktp. Ĉion ĉi lia cerbo registris kaj tenis en si. Sed kial antaŭe li parolis sen uzi tiujn informojn? Kaj kiel eblas uzi ilin ĝuste sen ekzerci sin? Pri la dekdujara knabino, kiun mi priparolis antaŭe, oni povas supozi, ke ŝi kaŝe ekzercis sin. Sed pri ĉi tiu viro tute ne. La homa funkciado, kaj ĉefe la funkciado de la cerbo, estas plena je misteroj.
Propra plej angoriga okazaĵo
Sed ne nur tiuj kazoj igis min revizii mian opinion pri la lingvoproblemo rigardante ĝin el la vidpunkto de afazio. Kiel vi tuj facile komprenos, grave rolis ankaŭ mia propra kazo. Mi troviĝis plurfoje en tre timigaj situacioj, en mia vivo, proksime al morto, sed la plej angorigaj minutoj, kiujn mi travivis, estas tiuj, pri kiuj mi nun raportos.
La afero okazis foje, kiam mi estis treege laca. Elĉerpita, fakte. Mi dum kelkaj semajnoj havis tro da taskoj en diversaj asocioj, en kiuj mi havis respondecojn, tro da problemoj kaj kunvenoj en mia instrua laboro en la universitato, kaj tro da tro severe pezaj kazoj en mia terapia laboro. Mi do estis elĉerpita. Kaj jen mi devis iri al Laŭzano por atesti en jura proceduro, en kiu unu el miaj ekspacientoj estis envolvita. Ĝenerale por iri al Laŭzano, kiu troviĝis je kvardeko da kilometroj de mia tiama hejmo, mi veturis aŭtomobile. Sed tiun posttagmezon mi sentis min tiel laca, tiel nerve senforta, ke mi diris al mia edzino: "Ne plaĉas al mi la ideo ŝofori ĉi-foje, mi ne fidas min, mi estas tiel dormema, ke mi riskus kaŭzi akcidenton, mi preferas iri trajne". Trajne do mi tien veturis. Kiam mi alvenis en la konstruaĵon, kie troviĝis la tribunalo, pedelo petis min atendi. "Sidu ĉi tie," li diris, "oni vokos vin". Nu, mi sidis en la atendejo. Mi sidis, sidis, sidis, kaj nenio okazis. Se mi estus en mia normala stato, mi certe serĉus iun por demandi, kio okazas, sed mi estis tiel senforta, ke mi ne sentis emon ekstari de sur mia seĝo. Fine, ĉirkaŭ la 18-a horo, alvenis tiu sama pedelo, kiu diris al mi. "Kion vi faras ĉi tie?" Mi diris: "Nu, vi petis min atendi ĝis vi vokos min. Mi venas por la afero tiu kaj tiu, kiel atestanto." - "Ho, pardonu," li tiam diris, "Tiu kazo estas prokrastita. La juĝisto pritraktos ĝin nur post du semajnoj. Erare oni preteratentis vin." Mi estis furioza, ke oni devigis min perdi tutan posttagmezon, sed mi estis tiel laca, ke mia kolero ne sukcesis esprimi sin. Mi sentis la konflikton en mi, la streĉiĝon inter la parto de mi, kiu furiozas kaj volus montri sian koleron, kaj la tro laca nerva sistemo, kiu ne povis provizi la necesajn gestojn kaj vortojn por tio. Mi do reiris al la stacidomo kaj revenis hejmen.
Mia edzino atendis min por la vespermanĝo. Ni komencis manĝi, kaj ni interparolis, kiel kutime en tia situacio. Sed je unu momento - ege timiga momento - mi volis diri ion precizan, sed konstatis, ke mi ne povas. Mia buŝo rifuzis. Anstataŭ prononci la vortojn, kiujn mi volis, ke ĝi eligu, mi aŭdis, ke ĝi diras "boŭa boŭa boŭa" aŭ ion similan. Kompreneble tuj venis terura angoro. Mi vidis, ke mia edzino, kiu sidis vid-al-vide de mi, rigardas min kun horora esprimo sur la vizaĝo. Ŝi certe pensis la samon, kiel mi. "Damaĝo en la cerbo, apopleksio aŭ io simila".
Mi tiam travivis ion tre strangan. Mi disduiĝis. Mi dividiĝis en du partojn. Parto de mi estis kiel terurata infaneto, kiu pensas: "Mi ne plu funkcias normale, io fuŝiĝis en mi, eble mi neniam plu kapablos esprimi min, kia estos de nun mia vivo?" Kaj alia parto de mi reagis kiel profesiulo. Mi kompreneble lernis pri afazio kaj tiaj aferoj, kiam mi lernis pri la cerbo dum miaj studoj. Parto de mi do malvarme, racie analizis la situacion. Apud la angora, timpremata bubo, kaj sentante ĉiujn emociojn de tiu, sidis rezonanta profesiulo. En kelkaj sekundoj tiu parto de mi faris tutan serion da observoj, rezonoj, testoj kaj konkludoj, kiel oni normale faras por diagnozi. Mi pensis: "Mi scias, kion mi volas diri. La frazo, kiun mi volas prononci, estas tute klara en mia cerbo, oni povus diri : nete tajpita sur la ekrano de mia cerba komputilo. Mi scias, kion mi volas diri, kaj mi konas la vortojn kaj la gramatikon. La lingvo ne mankas al mi. La centro de lingva regado en mia cerbo do ne estas tuŝita. Ankaŭ mia kapablo klare pensi kaj rezoni ne estas tuŝita. Mi konstatas, ke mia memoro pri ĉio, kion mi studis pri tiaj kazoj, estas senmanka. Mi povas uzi ĝin por kontroli tion kaj tion, kaj atingi fidinajn konkludojn al miaj hipotezoj. Nur la mova aspekto de parolado estas fuŝita. Mi donas ordonojn al mia buŝo, al mia gorĝo, al mia lango, al miaj pulmoj, sed ili ne obeas. Estas kiel en aŭtomobilo, en kiu la stirilo normale turniĝas, la radoj ne estas difektitaj, sed la transdona ligilo inter la stirilo kaj la radoj - la transmisio, fakvorte - ne funkcias, do, kiel ajn oni turnas la stirilon, la radoj ne obeas."
Dum eble kvin minutoj mi tiel rezonis kaj observis, kio okazas en mi, ege angorplena unuflanke, kaj klare pensanta aliflanke. Kaj post tiuj kvin minutoj mi subite repovis paroli. Granda senpeziĝo aperis sur la vizaĝo de mia edzino. Kaj certe ankaŭ sur mia. Kaj mi povis tute normale rakonti, kion mi ĵus travivis. Kio okazis, plej probable estas, ke vaskulo en la parto de la cerbo, kiu regas la movojn de la parol-organoj, ne rompiĝis, sed dummomente pinĉiĝis, haltigante la fluon de sango en tiu regiono, tiel ke la koncerna cerboparto ĉesis kelkminute funkcii.
Ekde tiu tago, mia rilato al handikapuloj komplete ŝanĝiĝis. Mi nun proprasperte scias, ke oni povas aspekti kiel profunda idioto - kia mi aperis dum tiuj kelkaj minutoj - kaj tamen havi menson, kiu intelekte funkcias perfekte.
La simptomoj de afazio
Nun ni revenu al la termino "afazio". Fakuloj pri tiu kampo distingas parolon disde lingvo. Se iu malfacile artikulacias aŭ prononcas, oni diras: "La perturbo situas je la nivelo de parolo". Se iu malfacile trovas la deziratan vorton, malfacile kombinas vortojn por formi frazojn, aŭ eĉ malfacile komprenas la signifon de io dirita aŭ skribita, oni diras : "La perturbo situas je la nivelo de lingvo".
La ĉefaj simptomoj de afazio estas la jenaj:
1. La bezonata vorto mankas, ne venas en la menson. Estas simile al la situacio, kiam vi serĉas la nomon de persono, sed vi ne trovas ĝin, tamen vi sentas, kvazaŭ ĝi kuŝus tute proksime. En la franca oni diras: "Tiu nomo estas sur la pinto de mia lango". La preciza nomo ne formiĝas en via menso, sed vi havas malprecizan, nebulan ideon pri ĝi. Vi diras: "Kiel diable tiu nomiĝas?" Kaj vi pensas: "Mi preskaŭ trovis ĝin". Kelkfoje eĉ "Estas nomo, kiu komenciĝas per tiu aŭ tiu litero". Sed fakte vi ne trovas. En simila situacio, ofte, afaziuloj simple rezignas. Ili ne finas frazon, kiun ili ĵus komencis. Temas, ne pri perturbo de la memoro, sed pri malfacileco trovi ion, kio estas ie en la memoro, sed oni ne scias, kie. La serĉata vorto povos reaperi poste, senprobleme, en alia situacio.
2. Malpliiĝas esprimado. Afaziuloj ne multe esprimas sin. La kvanto de vortoj produktataj estas reduktita. Ili ofte respondas al demando simple per "jes" aŭ "ne". Ili serĉas siajn vortojn kaj ofte ne sukcesas formi frazon. Same al ili povas esti malfacile skribi. Kelkaj kapablas nur skribi sian nomon aŭ formi kelkajn literojn.
3. Prononco estas nenormala. Ĝi povas esti malpreciza, aŭ tro akcentata. Ĝenerale la koncernato parolas malrapide. Ofte ne estas facile kompreni, ĉar la sonoj estas misformataj aŭ la artikulacio nesufiĉe klara. Kelkaj, kiel okazis al mi, tute ne povas formi vortojn aŭ frazojn: la buŝo ne kapablas obei la ordonojn de la menso, ĝi produktas sonojn, sed, strangajn - miakaze ili estis tre obtuzaj - tute aliajn ol tiuj, kiujn la persono volas eligi.
4. Fojfoje afaziuloj eraras pri vorto. Ekzemple ili diras: "Mi serĉas miajn okulcitrojn" anstataŭ "Mi serĉas miajn okulvitrojn" aŭ ili translokas la fonemojn de vorto, dirante ekzemple "Tiu infano estis malbone turnita" anst. "nutrita".
5. Afaziuloj malfacile komprenas, kion oni diras al ili, eĉ se ili bone aŭdas. La samo povas rilati al legado. Afaziuloj povas ne kompreni tekston skribitan.
Ĉu ĉiuj ĉi trajtoj ne elvokas al vi ion bone konatan? Ili estas ekzakte la samaj karakterizoj, kiujn oni povas observi, se iu troviĝas en medio kun fremda lingvo. Oni tiam serĉas la vorton, kiu esprimas la koncepton tute klaran, kiun oni havas en la menso. Oni faras gramatikajn erarojn. Oni malpli esprimas sin. Oni emas respondi per jes aŭ ne, kaj por simpligi situacion, sentatan kiel ege komplikan, postulantan tro grandan mensan fortostreĉon, oni rezignas diri ĉion, kion oni emus diri. Oni prononcas nenormale. Oni uzas vorton anstataŭ alia. Oni malbone komprenas.
Laŭ mi estas tute prave diri, ke, kiam homoj estas en medio, kie oni parolas alian lingvon, ol la gepatran, ili kondutas kiel afaziuloj, ĉu estante tute mutaj kaj senkomprenaj, ĉu kun treege reduktita kaj ofte fuŝa maniero komuniki.
Kelkaj eble rebatos al mi, ke oni uzas la vorton "afazio" nur pri kazoj, kiam la persono antaŭe kapablis lingve komuniki, kaj perdis tiun kapablon, dum, se temas pri fremdlingva medio, neniam ekzistis la kapablo paroli. Sed tiu kapablo ja ekzistis antaŭe! Kiam la koncernatoj estis en sia lando, en sia familio, kun siaj amikoj, ili tute bone esprimis sin. Estas do pravigite paroli pri perdo de la kapablo komuniki ligita al trapaso de lingva limo. Antaŭe, siaregione, ili kapablis lingve aŭ parole komuniki. Kaj jen, en la nova medio, ili ne plu kapablas, ili perdis tiun kapablon. Estas ekzakte la samo kiel pri afaziuloj.
La kaŭzoj
Kio diferencigas la situacion de tiu, kiu troviĝas en fremdlingva medio disde la aliaj kazoj de afazio, tio estas la kaŭzo. Sed afazio estas kampo tre vasta kaj kompleksa. Ĝi inkluzivas diversajn kaŭzojn.
Estas ekzemple la afazio, kiun kaŭzas fuŝo fizika, afazio "somatogena", oni fakvorte diras. Tio estas: la kaŭzo, pro kiu la koncernato perdis la kapablon paroli, kuŝas en la materia organizo, fuŝita pro malsano aŭ akcidento, de la cerbo. Okazis lezo, okazis damaĝo, ekzemple sangovaskulo rompiĝis, aŭ ŝtopiĝis, aŭ aperis tumoro, kiu premas la nervajn ĉelojn, la neŭronojn, kaj malhelpas ilin normale funkcii, aŭ okazis alia konkreta, korpa, fizika evento, kiu malebligas la normalan funkciadon de la parto de la cerbo kiu regas la kapablon paroli aŭ kompreni. Tiu estas la formo de afazio, pri kiu oni plej ofte parolas.
Sed ekzistas ankaŭ psikdevena afazio. La knabino, pri kiu mi parolis antaŭe, kiu dum dek du jaroj ne eligis unu frazon, eĉ ne unu vorton, kvankam ŝia cerbo, ĉiuj parol-organoj kaj ŝia tuta nerva sistemo perfekte funkciis, kaj kvankam ŝi estis normale inteligenta, fariĝis dum tiu periodo afaziulino nur pro propra decido, aŭ almenaŭ pro ia psikologia reago al ni-ne-scias-kio. Estas multaj similaj kazoj. Ekzemple infano, kiu tute normale parolis, povas ĉesi esprimi sin post kiam ĝi estis sekse perfortita. La atenco estas io tiel nekomprenebla, vunda, damaĝa kaj kulpiga - tio estas la punkto, kiu ĉiam plej mirigis min, nome ke homo sekse atencita, do viktimo, anstataŭ senti sin viktimo, aŭ eĉ sentante sin viktimo, tamen sentas sin kulpa pri la afero, kvankam ŝi aŭ li absolute ne deziris ĝin kaj ne ĝuis ĝin - do la atenco povas esti tiel nekomprenebla kaj kulpiga, ke la viktimo ĉesas paroli. La ŝoko estis tro forta. Ne eblas diri. Ne eblas esprimi. Do oni rezignas pri esprimado. Io simila povas aperi post bombado aŭ similaj militaj okazoj. Multaj infanoj en Irako ĉesis paroli, ĉar ili travivis nedireblajn okazaĵojn. En tiaj kazoj oni parolas pri psikdevena afazio. Ĝenerale ĝi ne estas definitiva, sed kelkfoje jes.
La tria tipo: afazio soci-devena
Mia hipotezo estas, ke ekzistas tria tipo de afazio, kiun neniu, miascie, iam ajn pritraktis kiel apartenantan al la kampo de afazio. Mi nomas ĝin "soci-devena afazio". Ĉar la kaŭzo kuŝas en la aranĝo de la socio.
Mia rezono estas jena. La homa cerbo estas programita por ke homoj povu lingve esprimi sin kaj tiel komuniki, kompreni unu la alian. Ke oni interkompreniĝu, tio estas rigardata normala. Kiam infano, kiel la dekdujarulino, pri kiu mi antaŭe parolis, kreskas, kreskas, kreskas kaj post kelkaj jaroj tamen ankoraŭ ne komencis paroli, en la aĝo, en kiu la plimulto kapablas esprimi sin, ĉiuj diras: "Estas io nenormala".
Nun ni rigardu kio okazas, kiam, ekzemple, japano provas komuniki kun ĉeĥo. En nia tempo, ili ĝenerale provas interparoli angle. Sed fakte ili komunikas kiel afaziuloj.
Bonan priskribon pri tia speco de fuŝa komunikado siatempe prezentis usona ĵurnalisto Barry Newman en artikolo titolita "World Speaks English, Often None Too Well; Results Are Tragicomic", ('La mondo parolas angle, ofte ne tro bone; rezultoj estas tragikaj/komikaj') en The Wall Street Journal, vol. LXXVI, n° 110, 22-a de marto 1995. Li prezentas konversacion inter la direktoro de Daihatsu-Auto en la Praga filio de la firmao kaj ties ĉeĥaj kunlaborantoj. Konstante montriĝas, ke ili nur malfacile komprenas sin reciproke. Sed ĉiu el ni certe ĉeestis tiajn interŝanĝojn inter malsamlingvanoj, kiuj provas komuniki angle, kaj tion tre malfacile aŭ tute ne sukcesas fari. Mi rakontis en Le dйfi des langues pri konversacio, kiun mi aŭdis en liberaera kafejo, inter juna nederlandano kaj samaĝa francino, kiuj ambaŭ biciklis en la regiono. Ili provis komuniki angle, sed ilia angla tute similis la lingvaĵon de ne tro severe trafita afaziulo. En tiaj situacioj, oni rimarkas jenon.
- Konstante, la bezonata vorto mankas, ĝi ne venas en la menson, kaj la parolantoj devas fari gestojn aŭ komplikajn ĉirkaŭesprimojn por provi klarigi, kion ili celas.
- Ili ofte havas survizaĝe esprimon, kiu signifas, ke ili ŝatus ion diri, sed tuj montriĝas, ke ili rezignas. Kiel eble plej ofte ili respondas per jes aŭ ne. Oni vidas sur la vizaĝo esprimon de frustriĝo tre ofte, kiam ili komencas paroli, kaj tuj konstatas, ke la vortoj mankas al ili. Kelkfoje, ili trovas la vortojn, sed ne kapablas formi el tiuj frazon kompreneblan.
- Ili prononcas neklare, ne kapablas eligi la ĝustajn sonojn. Ili parolas malrapide. Ofte la alparolato ne komprenas, ĉar la artikulacio ne estas ĝusta por diversaj sonoj, kiel la angla /th/ aŭ grupo da konsonantoj fine de vorto, kiel en first, asks, acts, posts ktp. En tiaj kazoj japano, ekzemple, ofte aldonas vokalojn. Unublove prononci tri sinsekvajn konsonantojn fine de vorto estas tre malfacile por la plimulto el la popoloj.
- Ili kelkfoje fuŝe uzas konsonanton aŭ vokalon. Ekzemple japano, ĉino aŭ vjetnamo diras stin anst. still, berry anst. very, kaj li prononcas accent anst. accept, kaj caught anst. coat.
- Relative ofte ili miskomprenas, kion oni ĵus diris.
Kiel ni vidis antaŭe, tiuj estas la tipaj simptomoj de afazio. Oni do rajtas paroli pri afazio tiukaze. Sed klare, la kaŭzo de la afazio estas nek io fizika en la cerbo, nek io psikologia, kvankam verŝajne parte temas pri psikologia afero. Tiuj homoj montriĝas ne certaj pri si, pri la regado de la lingvo, kaj tiu manko de memcerteco estas psikologia faktoro, kiu komplikas la problemon. Tamen la ĉefa kaŭzo de la afazio ne kuŝas en korpa, t.e. cerba, aŭ en psika problemo. Ĝi kuŝas en la maniero, laŭ kiu nia socio, je tutmonda skalo, pritraktas la lingvoproblemojn.
Ekzistas malsamlingvanoj, kiuj ne kondutas afaziule
Kaj tion pruvas komparo kun aliaj personoj, tute similaj socie, etne, sane, intelekte, kiuj ne prezentas la afazian simptomaron. Observu, kiel komunikas samaĝaj kaj socie samnivelaj malsamlandanoj, kiuj renkontiĝas dum Esperanto-kongreso, se ili estas tio, kion Prof. Pierre Janton nomis "maturaj esperantistoj", do homoj kun sperto en la Esperanto-mondo, kiuj plurfoje vizitis Esperanto-aranĝojn.
Kompreneble, kelkfoje ili ne trovas la ĝustan vorton, sed multe malpli ofte ol tiuj, kiuj samlonge studis alian komuniklingvon. Ili multe malpli devas fari gestojn aŭ plurvortajn klarigojn por esprimi, kion ili volas diri. Ili parolas multe pli ol tiuj, kiuj uzas la anglan, kaj vortigas pli kompletajn respondojn. Malpli ofte oni vidas sur iliaj vizaĝoj esprimon de rezignacio aŭ de frustriĝo pro neeblo esprimi sin. Estas ĉe japanoj kaj ĉinoj iom da problemo por prononci /r/ kaj /l/, sed tio malofte kreas konfuzojn, kaj ĝenerale ili sufiĉe klare prononcas. Ili neniam devas stumbli ĉe vortoj finiĝantaj per senpera sinsekvo de konsonantoj, ĉar en Esperanto preskaŭ ĉiuj vortoj en frazo finiĝas per vokalo, duonvokalo, /n/ aŭ /s/, kiuj estas sonoj troveblaj fine de vortoj en preskaŭ ĉiuj lingvoj de la mondo, inkluzive la japanan. Estas vere, ke japano de tempo al tempo fuŝas konsonanton, ekzemple li povas prononci /bendo/ anst. /vento/, sed kompare kun samlandano, kiu penas esprimi sin angle, tiuj kazoj estas ege malpli oftaj. Krome, ili neniam eraras pri vokaloj. Ili praktike ĉiam komprenas, kion la aliaj diras al ili.
Alivorte, kvankam estas kelkaj spuroj de afazio en la Esperanto-situacio, tute ne temas pri tiel forta afazio, kiel en la situacio, kiam la du homoj provas komuniki angle. Tiu komparo ebligas al ni tute science aserti, ke la afazio de tiuj, kiuj provas esprimi sin en la angla, ne estas io neevitebla, io, se tiel diri, enskribita en la genoj de homoj aŭ en la maniero, laŭ kiu ilia menso disvolviĝis, ĝi estas ligita nur al la elekto de la komuniklingvo.
Kaj pro kio, la fuŝangle parolantoj elektis netaŭgan komuniklingvon? Ofte, ili ne vere elektis. La socio organizis la lingvokomunikadon, mondskale, en tia maniero, ke la alia sistemo estas nekonata kaj neproponita. Homoj do faras, kion oni trudas al ili en la lernejo. Efektive, en Japanio, kiel en Koreio kaj en Ĉinio, multaj homoj komencas lerni la anglan jam en la elementa lernejo, ĝenerale en la kvara aŭ kvina jaro, kaj plu lernas ĝin dum la tuta duagrada studado, kaj post kiam ili havis dek jarojn da studado de angla lingvo kun tri aŭ kvar horoj ĉiusemajne, do post pli malpli 1500 horoj da penado, ili kapablas uzi ĝin nur afaziule, kiel homoj, kiuj perdis la kapablon paroli (aŭ legi kaj skribi).
La fakto, ke homoj, kiuj investis minimume 50 kaj ĝenerale malpli ol 200 horojn en la bazan studadon de Esperanto, kaj poste havis okazojn praktiki, poste komunikas kiel cerbe kaj psike sanaj homoj, kaj ne kiel afaziuloj, pruvas, ke la afazio ŝuldiĝas al la elektita lingvo, kaj ne al iu alia kaŭzo.
Ni povas do diri, ke la tutmonda socio organizis sin tiamaniere, ke homoj ne kapablu normale komuniki de popolo al popolo, de kulturo al kulturo. Kaj tio starigas tre gravan demandon. Kial ĝi tion faras?
La respondo estas kompleksa. Ĝi inkluzivas politikajn, sociajn kaj psikologiajn faktorojn.
Politikaj faktoroj en la patologia organizo de la socio en la kampo lingva
Inter la politikaj faktoroj oni povas citi la agadon de la franca registaro, kiam la demando pri Esperanto estis submetita al la Ligo de Nacioj en la jaroj 1920-aj. La malsano "socidevena afazio" tiam estis forte atakita per la propono, ke oni enkonduku la instruadon de Esperanto en ĉiujn lernejojn de la mondo. Sed la franca registaro tre energie agis, por ke tiu propono neniam estu aplikata. Sukcese. La tuta mondo forgesis pri tiu propono.
Same la usona kaj brita registaroj tute klare agas por kredigi, ke ne estas alia solvo al la lingvoproblemo - alivorte, ke ne estas io plia farinda por resanigi la mondon el socidevena afazio - ol instrui kaj uzi la anglan kiel eble plej vaste. Detalojn pri tiu politiko, ofte kaŝa kaj subtila, vi povas legi en libroj kiel tiuj de Robert Phillipson Linguistic Imperialism ('Lingva Imperiismo') aŭ English Only Europe ('Eŭropo kun nur la angla'), aŭ, en la franca, en la libro de Yves Eudes La conquкte des esprits ('La konkero de la mensoj'). Tiom pri la politika aspekto.
Sociaj faktoroj
Inter la sociaj faktoroj, oni povas citi la fakton, ke kiam grupo da homoj havas privilegion, ĝi agas por konservi sian privilegian situacion. Nu, nuntempe, oni povus diri, ke sur la kampo de komunikado, la homaro estas dividita en du grupojn: estas tiuj, kiuj regas la anglan, kaj tiuj, kiuj ne regas ĝin. Fakte la situacio estas pli kompleksa ol tio, ĉar la grupo de regantoj de la angla fakte dividiĝas en tutan serion da subgrupoj laŭ la amplekso de la kapablo uzi ĝin. Estas tiuj, kiuj preskaŭ perfekte scipovas la lingvon. Tiuj estas homoj, kiuj studis dum kvin aŭ kvar jaroj en anglalingva universitato, aŭ longe loĝis en anglalingva lando, aŭ tiuj, kiuj ĉiutage uzas ĝin en sia profesia okupo. Estas tiuj, kiuj sufiĉe bone regas la anglan por povi partopreni en la internacia vivo, tamen ne tute kontentige, ne tute egalece kun denaskaj anglalingvanoj. Estas tiuj, kiuj scias la anglan por kompreni, kio okazas en sia fako, sed ne kapablas aktive flue uzi ĝin en aliaj kampoj, ktp ktp. Sed fakto estas, ke la granda plimulto el niaj samplanedanoj tute ne regas la anglan kaj estas tenata ekster la rondoj de politika kaj ekonomia potenco.
Kaj kompreneble la privilegiuloj aplikas ĉiujn eblajn rimedojn por konservi sian privilegion. Ili do estas tiuj, kiuj faras ĉion por ke oni ne parolu klare pri la lingvoproblemo, t.e. pri tiu formo de afazio, kies radikoj troviĝas en la socia organizo de la mondo. Sekve ili estas instinkte malamikoj de Esperanto. Ĉe denaskaj anglalingvanoj, tiu sinteno estas memkomprenebla. Ili ĝuas grandan avantaĝon, kiun ili deziras ne perdi. Ĉe aliaj, la ideo, eble nekonscia, sed reala kaj influanta la konduton, estas, ke ili investis multe da peno en la akiro de la angla lingvo, kaj ke tiu tuta penado montriĝus perdita, vana, se la angla fariĝus neutila, pro ĝenerala alpreno de Esperanto. Tiuj homoj do agas, ofte nekonscie, por disvastigi la ideon, ke nenio krom la angla ekzistas por komuniki de popolo al popolo. Ili fakte sukcesis konvinki preskaŭ la tutan socion, ke tiel estas. Ideoj transdoniĝas kiel viruso aŭ mikrobo en epidemio. La plimulto el la homoj pretas akcepti senkritike ideojn, kiuj estas ripetataj ree kaj ree. Kiam la homoj, kiuj laboras en amaskomunikiloj, akceptis ideon, ĝi rapide transdoniĝas al la tuta socio, eĉ se estas ideo, kiu fakte komplikas la vivon al multaj milionoj da homoj. Tia estas la nuna situacio pri la ideo, ke ekster la angla ne estas savo, kaj ke ne indas esplori pri tiaj "utopiaj" proponoj kiel Esperanto. Se vi havis okazon diskuti pri tiaj temoj kun ĵurnalistoj, kaj ankaŭ kun aferistoj kaj scienculoj, vi scias, ke ili plejparte havas eĉ ne ereton da dubo pri tio, ke la angla definitive venkis, kaj ke, finfine, tio ne estas malbono. Ke la granda plimulto de la homoj pro tiu sistemo suferas pro afazio, kiam ili eliras el la propra medio aŭ renkontas homojn el alia kulturo, kaj ke tio ne estas io fatala, tion ili eĉ ne kapablas imagi.
Psikologiaj faktoroj
Sed kompreneble ideoj transdoniĝas nur se estas grundo favora al ilia akcepto. Kaj tiel ni atingas la trian specon de faktoroj, kiuj malhelpas objektive kaj sane pensi pri socidevena afazio, t.e. la psikologiaj faktoroj.
Mi rakontis al vi pri tiu knabino, kiu dum dek du jaroj rifuzis paroli, oni ne scias, kial. En aliaj kazoj oni scias. Kelkfoje infano, kiu dum longa tempo ne eldiris unu vorton, kvankam ĝi normale parolis antaŭe, finfine rekomencas paroli, kaj tiam klarigas, ekzemple, ke ĝi decidis silenti, ĉar oni tro mokas ĝin kaj tio estas neelportebla. Pli bone nenion diri ol veki ridojn kaj senti sin humiligata. Tio povas okazi, ekzemple, ĉe infano, kiu balbutas.
Mia hipotezo pri socidevena afazio estas, ke io simila agas en la tutmonda socio. Verŝajne vi ne kredos min. Nefakulo ofte ne kapablas imagi, kiel forta povas esti nekonscia decido. Nefakulo ofte eĉ ne vere komprenas, ke ekzistas gravaj nekonsciaj procezoj en la psiko. Sed egale, ĉu oni kredas aŭ ne, tiuj procezoj ekzistas, kaj ili ekzistas ankaŭ je socia skalo. Mia hipotezo estas, ke la homaro ne kuracas sin el socidevena afazio, ĉar ĝi timas tion fari. Sed tiu timo estas nekonscia.
Por iu kun psikanaliza trejniĝo, kiu vizitas la interretajn forumojn, en kiuj diskutiĝas lingvaj problemoj, tio estas evidenta. Kio estas okulfrapa pri tiuj forumoj, tio estas la fakto, ke kiam iu proponas Esperanton, kio relative ofte okazas, tuj aperas serio da kritikoj kaj rebatoj, ofte tute insultaj. Kaj estas klare kompreneble el la argumentoj de tiuj kontraŭuloj, ke ili scias nenion pri Esperanto, pri tio, kiel ĝi funkcias, pri tio, kiel ĝi aspektas kompare kun la angla aŭ aliaj sistemoj kiel multlingvismo aŭ tradukado kaj interpretado, ktp. Tiuj kontraŭuloj scias nenion, neniam diras: "Mi informiĝos kaj post kiam mi estos informita mi difinos mian starpunkton", ili simple diras: "Estas stulte", "Esperanto neniam sukcesos", "Ĉiuj parolos Esperanton en maniero kiu igos, ke homoj ne sukcesos kompreni sin reciproke", "Esperanto estas utopio", ktp ktp. Neniam faktoj, neniam dokumentoj, neniam kontroleblaj datumoj, neniam komparoj. Nur senbazaj asertoj. Aŭ pli ĝuste asertoj sen racia aŭ objektiva bazo, sed kun bazo forte emocia. Se ne estus tiu emocia bazo, la frazoj estus serenaj, trankvilaj, respektaj por la alia vidpunkto. Sed tiaj ili tute ne estas.
Kiam oni vizitadas tiajn forumojn kaj legas tiujn tiel ofte akre malestimajn respondojn al la propono uzi Esperanton, kaj kiam oni havis psikanalizan trejniĝon, oni tuj povas konkludi: "Tiuj tre forte emociaj kaj atakaj reagoj signas reziston al io terure timiga".
Estas granda diferenco, en tiuj forumoj, inter la forte emociaj mesaĝoj de homoj, kiuj kontraŭas Esperanton, kaj la kelkfoje forte emociaj mesaĝoj de esperantistoj. Ankaŭ de tempo al tempo - klare malpli ofte, sed tamen - aperas reagoj de esperantistoj kun tre forta vibra emocia fono. Sed ne temas pri la sama emocio. La emocio en esperantistaj mesaĝoj estas kolero aŭ indigno, ĝi neniam estas timo. Kolero pri tio, ke oni aĉe parolas pri nia lingvo sen iam ajn bazi sian sintenon sur reala scio, sperto aŭ eĉ objektiva informiĝo. Kolero pri tiu konstante renkontanta kontraŭstaro al io, kio, por ni, tute evidente, estas bona, kaj malutilas al neniu. Indigno pri la maljusteco, kiun favoras la ĝenerala uzo de la angla, aŭ la maljusteco ne rigardi honeste al Esperanto antaŭ ol komenti pri ĝi.
Sed la mesaĝoj kontraŭesperantaj manifestas alian fonton de emocio. Ili atakas, sed ili atakas, ne pro kolero, ne pro indigno, ne pro strebado al justeco, sed, senteble, pro timo. Ĉe multaj bestoj, timo estigas agresemon. Kaj homoj, fundfunde, estas bestoj kaj reagas beste.
Kial homoj timas liberigi sin el socidevena afazio? Verŝajne temas pri tre kompleksa afero, en kiu multaj faktoroj interplektiĝas kaj kunagas. Eble la plej grava timo estas perdi la protekton de la tribo. Mia tribo havas sian lingvon, kiu distingas ĝin de aliaj triboj. Kaj mia tribo protektas min, en ĝi ni estas solidaraj, helpas unu la aliajn, komprenas nin reciproke. Tiu alia tribo estas tute malsama. Ili havas strangajn kutimojn, strangajn manierojn konduti, strangan manieron pensi. Eble ili ĵaluzas nin, ĉar ili sentas ke ni estas superaj. Ni ja estas la plej bonaj, la plej belaj, la plej inteligentaj, la plej saĝaj, ĉu ne? Tio estas evidenta. Se ili ĵaluzas nin, ili estas minaco por ni, ili volos preni niajn trezorojn, aŭ simple elimini nin por ĉesi havi antaŭ la okuloj homojn, kiuj superas ilin, ion por ili neelporteblan.
Funde de la psiko, rilati kiel egaluloj kun homoj el alia tribo, el alia popolo, el alia kulturo estas sentata kiel io tre danĝera. Ĉiu gento ja opinias, ke ĝi pravas koncerne la manieron konduti, la mondkoncepton, la aranĝon de la socio ktp. Rekte, senpere kontakti alian genton, tio estas riski devi pridubi tiujn bazajn ideojn pri ni kaj pri ili. Imagu! Se la sovaĝuloj estus, ne ili, sed ni! Malkovri tion estus tro skue al nia pensmaniero, al nia maniero vivi. Pli bone aranĝi la aferojn tiamaniere, ke ni ne risku devi fronti al tute alia maniero percepti la vivon, al referenco, al kiu ni povus kompari nin. Kaj rifuzi rekte kompreni, kion diras la aliaj, estas bona metodo. La homaro do aplikas pri lingva komunikado sistemon, kiu garantias, ke la afazio, kiun oni spertas tuj, kiam oni rilatas kun aliaj popoloj, aliaj landoj, aliaj kulturoj, neniam estos kuracita. Oni do povus klasi tiun socidevenan afazion inter la defendmekanismojn de la "mio" (egoo) aŭ, ĉar ĝenerale temas pri tuta popolo, de la "nio".
Komprenu min bone. Mi ne asertas, ke la homaro ĉiam rifuzos sanigi sin, liberigi sin el la socidevena afazio. Male, mi ne dubas, ke la tempo rapide proksimiĝas, kiam ĝi komprenos sian eraron, ĝi komprenos, ke indas riski aliri la aferojn fronte kaj lerni malkovri la aliajn popolojn. Tio certe okazos, kaj multaj signoj indikas, ke la homaro pli kaj pli proksimiĝas al tiu granda paŝo. Sed tia resaniĝo postulas tempon. Kaj la plej bona metodo por konservi en si malsanon, kiu protektas nin, estas nei, ke ĝi ekzistas, ke ĝi estas malsano kaj ke tiun malsanon eblas facile kuraci.
Lingva handikapo kaj homaj rajtoj
Sinjoro Prezidanto,
La sento, kiu trapenetras la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj, estas aspiro al justeco. Sed oni malmulte konscias la gravecon de justeco en la kampo lingva, kaj la gravecon de lingvo en la kampo de justeco. La sinteno de la socio rilate al lingvoj ĉie favoras neegalecon. En UN, iuj rajtas uzi la gepatran lingvon, dum al multaj tio rifuziĝas, kaj ilia handikapo restas neatentata. Tamen, estus facile restarigi justecon. Sufiĉus decidi, ke neniu en la organizaĵoj de la UN-familio rajtas uzi sian lingvon. Se la francoj, la usonanoj kaj la aliaj privilegiuloj devus uzi la lingvon de alia kulturo en ĉiuj parolaj kaj skribaj komunikoj, ili konscius la situacion de siaj kolegoj lingve handikapitaj, kaj eble la koncepto pri lingva justeco trovus enirpunkton en la kampon de internaciaj rilatoj. Tiu simpla propono estas nerealisma en la nuntempa kunteksto. Ĝi sentiĝas kiel io stranga, nenormala. Kial ? Kion tiu reago rivelas, se ne ke, kiel ajn elokventas la paroladoj favore al justeco inter nacioj, ne ekzistas vera volo, ke ĉiuj rilatu egalece?
Konstateblas blindeco, manko de sentemo en tiuj, kiuj rajtas uzi la propran lingvon, rilate al la malpli bonŝancaj homfratoj. Kiam oni estas devigita esprimi sin fremdalingve, oni aperas malpli inteligenta ol oni estas, kaj tre ofte oni montriĝas ridinda. Kiam mi estis protokolisto en UN, en Novjorko, antaŭ kvardek jaroj, la reprezentanto de iu Membro Ŝtato troviĝanta rande de ekonomia kolapso komencis paroladon dirante: "My Governement sinks..." [Mia registaro sinkas]. Li kompreneble volis diri "My government thinks..." [Mia registaro opinias...]. Ĉiuj ridis. Frapis min, ke neniu emocie, kompate kunvibris kun la malfavora sorto de tiu homo, kiu, simile al 80 elcentoj el niaj samplanedanoj, ne havas la th-sonon en sia lingvo kaj do devas, ĉu turmenti sian buŝon por eligi la plej simplan frazon angle, ĉu aperi ridinda. Aŭ ni konsideru la kazon de s-ino Helle Degn, dana ministro, kiu, malfermante internacian kunsidon kaj dezirante senkulpigi sin pri sia nefunda kono de la temo diskutota, ĉar ŝi ĵus prenis sur sin la ministran funkcion, diris: "I'm at the beginning of my period" (1)
[Mi estas je la komenco de mia menstruo; ŝi volis diri: de mia ministra servotempo]. Kial ŝi elvokis ĉies mokon? Kial ŝi troviĝis elmetita al risko de ridindeco, kiun reprezentantoj de multaj landoj neniam spertas? Ĉu proprakulpe? Certe ne. Kiel la plimulto el la fremdlingvanoj, kiuj uzas la anglan altnivele, ŝi studis kaj praktikis la lingvon dum pli ol dek mil horoj. Sed oni neniam atingas nivelon de egaleco kun la denaskaj parolantoj. La risko ridindi ne estas egale distribuita.
Kiam mi laboris por Monda Organizo pri Sano, japana kuracisto reprezentis sian landon en regiona komitato. Dum la kunsidoj, li neniam diris pli ol du aŭ tri frazojn preparitajn sur paperfolio. Ĉiuj el ni pensis: "Nu, li ne estas tre parolema". Sed jen la japana registaro invitis la komitaton kunsidi en Tokio kaj havigis samtempan interpretadon el la japana. La sinteno de tiu delegito komplete aliiĝis. Li havis multon por diri, li abunde kaj plej utile kontribuis al la pritrakto de ĉiu ero de la tagordo. Li estis libera je la handikapo devi vortigi siajn pensojn fremdalingve. Ni malkovris tute malsaman personecon.
Kiel klarigi, ke la uzo de lingvo havas tian influon ne nur sur la manieron, kiel oni perceptas vin, kiel vi elturniĝas en traktadoj, sed ankaŭ sur la simplan fakton kuraĝi peti, ke oni aŭskultu vin? Kiel klarigi, ke la neegalecon tiel malofte konscias tiuj, kiuj ĉiam rajtas uzi la gepatran lingvon?
Lerni lingvon: plej impresa tasko
Kiam ni akiras nian gepatran lingvon, ni estas multe tro junaj por kompreni, kio okazas. Lerni ĝin signifas enmeti en la cerbon, kaj per ripetado transformi al refleksoj, centojn da miloj da eroj, inform-unuoj, programoj kaj subprogramoj, kiuj interkonektiĝas laŭ ege kompleksaj vojoj. Tio estas la kialo, pro kiu post 20.000 horoj da plena baniĝo en sia lingvo infano ses- aŭ sepjara ankoraŭ ne kapablas esprimi sin ĝuste. Ĝi diras foots, 'piedoj', anstataŭ feet aŭ comed, 'venis', anstataŭ came, ĉar la ĝeneralaj programoj ankoraŭ ne ligiĝis al la specifaj subprogramoj, kiujn vortoj kiel foot kaj come devas ekfunkciigi. Kiam vi lernas fremdan lingvon, vi devas malkondiĉi vin el multaj el tiuj refleksoj kaj rekondiĉi vin al la refleksoj de la nova lingvo. Tio estas giganta tasko, kio klarigas, ekzemple, ke en Hongkongo post ses studjaroj kun ĉiutage pluraj horoj da lingvolerno la duono de la studentaro malsukcesas en la ekzameno pri angla lingvo je la aĝo de dek ses jaroj. (2)
Estas malĝojige, ke oni tiel malmulte kompatas la lingvajn handikapitojn, kiuj ne apartenas al la t.n. elito. Kaj estas same malĝojige, ke oni ne havas pli da kompreno kaj kompato por la milionoj da infanoj, kiuj, en la tuta mondo, estas devigitaj dediĉi enorman kvanton da tempo kaj nerva energio al tute vana studado de lingvo(j), kiu(j)n ili neniam regos.
Mi pensas pri rifuĝintoj el Jugoslavio kaj eks-Jugoslavio, kun kiuj mi rilatis. Ĉiuj plenkreskuloj antaŭe havis, en lernejo, ses jarojn da rusa, germana aŭ angla lingvo je ritmo de kvar horoj semajne, se mi ĝuste memoras. Mi kapablas elturniĝi en tiuj lingvoj. Sed komuniki kun ili estis ege frustre. Ili bezonis plurajn minutojn por esprimi ideon, kiun ili esprimus en du sekundoj propralingve, kaj tre ofte, ili plene malsukcesis. Foje por transdoni al patrino el Osijek la mesaĝon "La jako por via filo haveblos venontan semajnon" ni bezonis kvin plenajn minutojn, ĉar ŝi ne memoris la ĝustajn vortojn, kaj ni devis trovi ĉiaspecajn elpensaĵojn por trafi la necesajn konceptojn helpe de la eta vortprovizo, kiu restis al ŝi post la tamen konsiderinda investo, tempa kaj pena, en lingvolernadon, kiun ŝi faris lerneje.
Finfine ni sukcesis interkompreniĝi. Sed kio, sed vi frontas al maljuna virino, kiu parolas nur albane, kaj ŝi histerias, kaj vi konscias, ke ŝi esprimas saturon de sufero, senhelpeco, konfuziĝo, senespero, kaj vi scias, ke vi povus helpi ŝin, ke vi regas la metodojn aplikendajn por kvietigi ŝin, sed vi povas fari nenion, ĉar vi komprenas eĉ ne unu vorton el la rakonto, kiun ŝi bezonas eldiri, el la sentoj, kiujn ŝi devas komuniki por retrovi sian ekvilibron? Kiam vi pasas tra tia sperto, vi komprenas, kion signifas esti lingve handikapita. Vi sentas, kvazaŭ vi suferis cerban hemoragion, tiel ke via cerbo ne plu funkcias normale, kaj kvankam via koro plenas je helpemo, vi sentas vin absolute senpova. Vi ne plu estas homo. ĉar kio igas nin homaj, tio estas la kapablo rilati.
Mi min demandas, kiom estos la prezo, por la venontaj generacioj, de ĉiuj traŭmatoj, kiuj resaltos, t.e. iel negative pluinfluos la vivon, ĉar oni ne pritraktis ilin ĝustatempe, ne manke de terapiistoj, sed manke de lingvo ebliganta la terapion, kiu, multkaze, estus mallonga. Personoj en aflikta senhelpeco aŭ psika mizero bezonas esti aŭskultataj kaj aŭdi de la aŭskultanto, ke tiu komprenas ilin. Sed tio postulas lingvan komunikilon. En tempo, kiam milionoj da homoj devas adapti sin al nova kulturo, ĉar politikaj aŭ ekonomiaj premoj trudis, ke ili forlasu la hejmon, la malfeliĉo de la lingvaj handikapuloj estas okazo ĉiutaga, sed socio, kiel tutaĵo, ne sentas pri tio kompaton, kvankam, kiel mi montros post minuto, tiujn suferojn facile eblus forigi, se oni vere volus.
Diskriminado kaj maljusteco
Kial mankas tiu volo? Parte, ĉar mankas konscio. La koncepto mem pri lingva handikapo estas fremda al la plimulto. Tiu malĝojiga realo neniam estas nomata, kaj kiam io ne vortiĝas, tio ne trovas lokon en la konscia menso. Sekve, la plimulto el la viktimoj de lingva handikapo ne sentas sian sorton tia. Kion ili fakte sentas, tio multe pli proksimas al kulpeco. "Se mi ne kapablas komprenigi min, mi pri tio kulpas. Mi estis tro mallaborema aŭ ne sufiĉe lerta por akiri taŭgan komunikilon". Homoj, kiuj pro lingvo montriĝas ridindaj aŭ estas maljuste traktataj de la polico, de la justica sistemo aŭ de siaj mastroj, ne konscias, ke la socio havas pli grandan respondecon en ilia handikapo ol ili havas mem. Tial la koncerna diskriminado nur malofte perceptiĝas. Escepta estas frazo kiel la jena, kiu temas pri la pordogardistoj, t.e. la homoj, kiuj selektas la kandidatojn al posteno surbaze de anglalingva pridemandado: "La angla de la t.n. pordogardistoj estas unu el la malplej videblaj, malplej mezureblaj kaj malplej komprenataj aspektoj de diskriminado". (3)
Alia faktoro estas, ke al tiuj, kiuj ekspluatas fremdlingvanojn, plaĉas, ke la lingvaj problemoj ebligas al ili neniam preni sur sin respondecon pri sia hontinda agado.
Ekzemple, svisa vojaĝanto en Manilo (Filipinoj), persvadis adoleskanton E.B. veni kun li al Svislando; li promesis financi liajn studojn, loĝigi kaj vivteni lin kaj eĉ lin laŭleĝe adopti. La dekkvarjarulo konsentis. Kiam li alvenis, li estis trude enŝovita en prostituan reton kaj krome hejme uzata de la mastro kiel sklavo. Okazo savi sin aperis por li kiam du policanoj venis al la domo, en kiu li estis enŝlosita; oni ja suspektis, ke io kontraŭleĝa tie disvolviĝas. La policanoj fakte vidis la junulon, sed li parolis nur ian anglan piĝinon kaj ili tute ne scipovis la anglan. La mastro diskutis kun ili en la loka svisgermana dialekto. La juna viro ne sukcesis komprenigi sin, kaj la ekspluatanto forklarigis liajn plendojn en lingvo nekomprenebla por la sklavo, tiel ke li ne povis kontesti liajn asertojn, kiel li povus fari, se li ne estus enŝlosita en lingva handikapo.
Ĉi tie en Ĝenevo, viro el Burkina Faso estis kondamnita sen kompreni, kio okazas al li, ĉar li parolis nur la bisan, afrikan dialekton, kaj la proceduro disvolviĝis france. Impresate de la polico kaj probable havante en si la kulposentojn kutime ligitajn al lingva handikapo, li subskribis la polican raporton tajpitan pri li, kvankam li ne komprenis ĝin. Ni scias pri la afero nur pro tio, ke advokato hazarde troviĝis ĝustatempe ĝustaloke kaj sukcesis atingi, ke oni nuligu la kondamnon. Tiu viro preskaŭ devis reforflugi Afriken antaŭ ol la administracio konsideris lian peton pri politika azilo, pretekste, ke li kulpis kontraŭleĝajn farojn, pri kiuj li fakte estis senkulpa, sed kiujn li ne povis kontesti. (4)
Unu el la aspektoj de la lingvohandikapa problemo estas la malfacileco trovi interpretistojn. La administracioj uzas la servojn de iu ajn, kiu loĝis en la koncerna lingva regiono. Sed interpreti restante objektiva, ne enkondukante misprezentojn ligitajn al la politikaj opinioj aŭ al la emocia stato de la interpretisto, tute ne estas facile. Multaj rifuĝintoj suferis pro tiu konsekvenco de lingva handikapo.
La fakto, ke nia socio ne konscias la gravecon de lingvo kiel faktoro de plena homa digno, kondukas al kaŝaj formoj de diskrimino. Gastlaboristo en Berlino, kun kiu mi rilatis, estas devigita paroli germane al sia filo en la infanĝardeno, ĉar la tiea prizorgantino postulas kompreni, kion gefiloj kaj gepatroj diras unu al la alia. Kompreneble, ne temas pri io terura per si mem, ĉar tiaj komunikoj limiĝas je nur kelkaj minutoj ĉiutage. Sed la sinteno de tiu sinjorino rivelas la tre disvastigitan opinion, ke lingvo ne gravas, kvazaŭ ĝi utilus nur por komuniki ideojn. Tio estas nei la tutan emocian aspekton de lingvo, same kiel ties rolon en sentoj pri identeco, kiuj estas unu el la bazoj de la sento pri digno, tiel ofte citata en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La infanĝardena vartistino ne konscias, ke ŝia postulo estas malestima, ke ŝi intensigas la senton esti forĵetita, aŭ havi suban statuson.
Simila, sed ege pli rifuzinda, enmiksiĝo en la rilatojn inter gepatroj kaj gefiloj retroviĝas en turkaj malliberejoj, kie patro vizitanta la filon devas paroli turke, eĉ se la familia lingvo estas la kurda, ofte la sola, kiun ambaŭ ĝisfunde regas.
Kion fari?
Eble vi ĉiuj pensas: "Nu, tia estas la situacio, ni ĉiuj konas ĝin, sed kion eblus fari?"
Unue ni agnosku, ke lingva handikapo estas io ege ofta en la nuntempa mondo, kaj ke ĝi kaŭzas abundon da sufero, frustro kaj maljusteco.
Poste, ni povus analizi la kaŭzojn de la problemo. Eble la ĉefa estas, ke mankas la volo solvi ĝin, ĉar la nuna lingva ordo (aŭ pli ĝuste misordo) havigas avantaĝojn al iuj grupoj aŭ sociaj tavoloj, kiuj malemas rezigni sian superecon. Alia kaŭzo povas esti, ke mankas vera konscio pri la problemo, pri ĝia perturba influo - ĝia impakto, se paroli moderne - sur milionojn da vivoj. Parto de tiu nekonscieco eble ŝuldiĝas siavice al emo ignori la neŭropsikologian aspekton de lingvo, t.e. la amplekson de la encerbigo necesa por akiri lingvon, alivorte la fakton, ke flueco en la plimulto el la lingvoj postulas, ke centoj da miloj da refleksoj enŝoviĝu en la cerbon kaj restu tie flegataj.
La sekvanta paŝo povus esti aliro al la problemo laŭ la principoj de operacia esplorado: kompara analizo de ĉiuj rimedoj haveblaj por trafi la celon. La celo estas klara: liberigi kiel eble plej plene je lingva handikapo kiel eble plej multajn el ĝiaj viktimoj je minimuma kosto. Atingi ĝin postulus komparan analizon de ĉiuj rimedoj uzataj de la homaro por superi la lingvajn barilojn, kun la celo difini, ĉe kiu el ili la rilato efikeco/kosto estas la plej favora, kiu estas la plej kontentiga psikologie, la plej respekta al ĉiuj kulturoj kaj la plej bona el la vidpunkto de justeco.
Ĉi-stadie mi ŝatus emfazi gravan punkton neniam menciatan en diskutoj pri uzo de lingvoj, nome, ke grandega proporcio el la streĉo trudata al la cerbo dum lingvolerno nenion kontribuas al la efikeco de komunikado, kaj do al la forpreno de la obstakloj, kiuj kreas lingvan handikapon. Alivorte, se troveblas lingvo, kiu senpere sekvas la naturan fluon de nerva energio, sen trudi la enmeton de kondiĉitaj refleksoj por tiun devojigi, ĝi povus prezenti solvon al la problemo.
Mi antaŭe menciis mian sperton kun rifuĝintoj, al kiuj oni instruis la anglan, germanan aŭ rusan dum meznombre mil horoj, kaj kies lingva kapablo estis tiel malforta, ke ni bezonis kvin minutojn por komuniki ideon, kiu postulus nur du sekundojn en niaj gepatraj lingvoj. Mi diris la veron, sed, mi konfesu, ne la tutan veron, nome, ke post kelkaj semajnoj alvenis rifuĝinto el Kosovo, kiu antaŭe lernis Esperanton dum ses monatoj. Kun li mi senprobleme komunikis. Kun mi li ne suferis lingvan handikapon. Li ne estis pli inteligenta aŭ pli klera ol la aliaj. Sed dezirante rilati kun homoj el la tuta mondo, kaj komprenante, ke atingi tiun celon per la lingvoj lerneje instruataj estus ege malrapida procezo, li provis Esperanton. Efektive, tiu estas lingvo bazita sur plena uzo de kreemo, sur la eblo ĝeneraligi iun ajn lingvan strukturon sen escepto, sur sintaksa kaj vortorda libereco, unuvorte lingvo sekvanta sen malhelpoj kaj devojigoj la spontanan movon de homa cerbo volanta esprimi ideon aŭ senton. Estas fakto, ke, mezume, unu monato da Esperanto havigas komunikan kapablon egalan al tiu atingita post unu jaro da alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperanto vi staras je nivelo, kiu postulas ses jarojn por la angla. Krome, se vi ĉesas uzi la lingvon dum kelkaj jaroj, vi forgesas ĝin malpli ol aliajn lingvojn, ĉar naturaj refleksoj estas stabilaj, dum kondiĉitaj ne. Se vi havas dubon pri tio, nur atentu, kiajn erarojn vi faras en fremda lingvo, kiun vi rekomencas uzi post kelkaj jaroj sen praktiko.
Estas fakto, ke en la tuta mondo Esperanto estas uzata en homretoj, kiuj kune formas ian diasporon, en kiu lingva handikapo ne ekzistas. La sperto de tiu medio similas al t.n. pilotstudo, kiu pruvis, ke la rimedo taŭgas por la celo. Agi, kvazaŭ tiu sperto ne ekzistus, estas insulti la milionojn da homoj, kiujn plagas lingva handikapo.
Mi ne diras, ke oni alprenu Esperanton. Mi proponas nur, ke oni konsideru ĝin. Ĉiuj, kiuj elmetiĝas al la suferado, diskriminado kaj maljusteco ligitaj al lingva handikapo, same kiel al ekonomia ekspluatado, traŭmato al identecaj sentoj kaj manko de adekvata terapio, meritas, ke oni objektive, honeste konsideru la faktojn, kiujn mi ĵus aludis, plus multajn aliajn. Ne eblas objektive taksi Esperanton sen kompari ĝin al la aliaj metodoj de interkultura komunikado laŭ kriterioj, kiaj precizeco, riĉeco, lernebleco por homoj kun plej diversaj gepatraj lingvoj, taŭgeco por esprimi emociojn kaj sentojn, ktp, same kiel vi ne povas juĝi ĝin ne studante ĝiajn literaturon, poezion, kantojn kaj historion samkiel ĝian funkciadon en internaciaj kunvenoj.