Ne estis alia solvo, ĉu vere? Sed Esperanto ekzistis! Ĝi estis uzata jam unu jarcenton. Al tiuj, kiuj montriĝis sufiĉe saĝaj por alpreni ĝin, ĝi jam havigis mirindan komunikadon sen devigi investi eĉ unu groŝon en lingvajn servojn, sen diskrimini inter la popoloj, post modera temp- kaj pen-investo (estis jam sciate, ke ses monatoj da Esperanto kondukis al komuniknivelo egala al tiu, kiu postulas ses jarojn por la angla). Sed por la eminentaj membroj de nia "elito", tiu alternativo, tiu maniero solvi la lingvoproblemon kun plej favora rilato inter kosto kaj efiko, simple ne ekzistis. Kiam iu atentigis ilin pri ĝi - kaj tio ofte okazis: la pruvoj kuŝas en via dosiero - ili sisteme kontraŭmetis serion da argumentoj, ĉiam la samaj, ĉiam forĵetaj, neniam kontrolinte ties validecon.
"Esperanto ne funkcias", ili diris, dum estis facile ĉeesti internacian kunvenon aŭ kongreson esperantlingvan kaj malkovri, ke tiu lingva komunikilo funkcias multe pli bone ol iu ajn el la rivalaj sistemoj, ĉu la angla, ĉu samtempa interpretado, ĉu io alia. "Ĝi estas artefarita", ili diris, rifuzante, kiam invitite, rigardi infanojn ludi kaj ridi en Esperanto kun tia esprimspontaneco, ke ilia diro tuj riveliĝus antaŭjuĝa, kaj trovante nenion strangan en la fakto paroli en mikrofonon kaj aŭskulti per aŭdiloj voĉon alian ol tiun de la parolanto, kio, vi agnoskos, ne imponas kiel maniero nature komuniki. "Ĝi ne havas kulturon", ili asertis, neniam leginte linion el Esperanto-poemo, sciante nenion pri la disvolviĝo de esperanta teatro aŭ literaturo, neniam aŭdinte sciencan prelegon tiulingvan. "Ĝi estas rigida kaj esprimmalriĉa", ili ripetadis, neniam submetinte ĝin al lingvistika analizo, kio devigus ilin konkludi, ke ĝi estas pli fleksebla kaj esprimriĉa, dank'al la plena libereco kombini elementojn, ol multaj prestiĝaj lingvoj. "Ĝi ne estas vivanta lingvo", ili argumentis, sciante nenion pri la medio, kiu ĉiutage uzas ĝin, kaj neniam sin demandante, kiuj estas la kriterioj de lingva vivo kaj ĉu Esperanto respondas al ili aŭ ne. "Estus bedaŭrinde se la popoloj devus rezigni la propran lingvon por alpreni novan kiel ĉi tiun", ili diris, ne interesate pri tio, ke Esperanto neniam celis anstataŭi la aliajn lingvojn, sed estis simple praktika rimedo superi la lingvobarilojn, same kiel la latina en mezepoka Eŭropo, kaj ignorante la raportojn pri la morto de lingvoj - mortis unu lingvo ĉiusemajne en la jaroj 2000-aj - kaŭzata de la detrua efiko de kelkaj t.n. "grandaj" lingvoj, precipe la angla, kiun multaj socilingvistoj nomis "murdema lingvo".
Ne havus sencon pli insisti pri tiuj antaŭjuĝoj. Vi scias, kion ili valoras. Dudek kvin jarojn post kiam ekribelis la civitanoj, kaj la lingva revolucio okazis, vi ĉie vidas, kiom la mondo evoluis al pli bona vivejo. Vi povas vojaĝi tra la tuta mondo kaj nenie sperti komunikproblemon. La internaciaj organizaĵoj ne plu devas alfronti la astronomiajn kostojn de siaj lingvaj servoj, tiel ke gigantaj monrimedoj iĝis disponeblaj por seriozaj, substancaj projektoj. Junuloj ĉie en la mondo, post la baza Esperanto-kurso, studas lingvojn elektitajn laŭ la propra gusto aŭ intereso, kio akcelas la pensmanieran diversecon de nia tutmonda socio -faktoron de reciproka ide-fekundigo - samtempe favorante aŭtentan reciprokan komprenon. La multaj negativaj efikoj de la monopolo de la angla lingvo sur la kulturan vivon de multaj popoloj - en la plimulto el la lernejoj de la mondo estis praktike neeble studi alian fremdan lingvon ol la anglan - pli kaj pli malaperas. Rifuĝintoj kaj gastlaboristoj nun estas komprenataj, kien ajn ili iras. Fakuloj partoprenantaj en internaciaj diskutoj estas elektitaj surbaze de faka kompetenteco, kaj ne plu de sia kapablo uzi la anglan, kiu ekskludis multajn, ĉar, kiel vi scias, multaj homoj talentaj pri matematiko kaj teĥniko nur pene sukcesas lerni lingvojn. En Usono, Britio kaj aliaj landoj anglalingvaj, studentoj malkovras eksterajn kulturojn laŭ nova angulo, kaj la devo lerni alian lingvon, rigoran sed facilan kaj psikologie tre kontentigan, havas pozitivan efikon al ilia malfermiĝo al la mondo kaj al ilia disvolviĝo intelekta kaj kultura. En Barato (Hindio), la konflikto inter kontraŭuloj kaj por-uloj de la angla, kaj de la hindia, ĉesis ekzisti, kaj la saman sorton trafis lingvaj streĉiĝoj en Belgio, Kamerunio, Niĝerio kaj multaj aliaj landoj.
Vere, la homaro ŝuldas multegon al tiuj kiuj efektivigis premadon sur la ŝtatojn por ke ili organizu kunordigitan instruadon de Esperanto tra la tuta mondo. Sed ĝi havas apartan dankoŝuldon al la ŝtataj oficistoj, kiuj persisteme klopodis por ke alpreniĝu la unua Deklaracio oficiale restariganta la veron pri Esperanto. Pro ĝi nia internacia lingvo unuafoje vidiĝis laŭ ĝusta perspektivo. Kiam la publiko ekkonsciis, ke dum jardekoj oni trompis ĝin, jen ekfuroris la lingvo, pro kio ĝi rapide disvastiĝis eĉ antaŭ ol ĝia ĝenerala instruado estis organizita.
Se mi trovis utila citi kelkajn el la grandegaj avantaĝoj, kiujn ni ĉiuj nun ĝuas pro la ŝanĝo de sinteno rilate Esperanton, mia celo estis akcenti la respondecon de la akuzitoj pri la fakto, ke ĝi okazis tiel malfrue. Jam en 1920, la Ligo de Nacioj plenumis objektivan esploron pri la afero kaj rekomendis al la ŝtatoj ĉie organizi la instruadon de Esperanto, por ke ĝi povu fariĝi ĉies dua lingvo. Tion la Ligo perceptis kiel la plej bonan manieron efektivigi plaĉan internacian komunikadon egalecan, samtempe garantiante la pluvivon kaj prosperon de ĉiuj lingvoj kaj kulturoj. Sed la raporton de la Ligo ili ignoris. La bonaj kvalitoj de Esperanto ĉiam estis videblaj al ĉiu ajn purintenca kaj intelekte honesta. Jam en la jaroj 1930-aj la Esperanto-literaturo kaj la uzo de la lingvo en internaciaj renkontiĝoj estis tiel disvolvitaj, ke nei ĝian homan kaj kulturan valoron eblis nur, se oni rezignis sian honestecon, sian devon objektivi. Nu, dum multaj jardekoj la "elito" tiujn rezignis. Kiam iu faris proponon kun la celo akceli la uzon de Esperanto, la anoj de tiu t.n. elito reagis tute malestime kaj sen bazi sian respondon sur objektivaj konsideroj. Neniam ili havis la ideon, ke siajn asertojn ili devus pruvi. Ke Esperanto valoras nenion, tion ili taksis evidenta. Jen kial ili kondamnindas. Ĉi tiu proceso devas utili kiel ekzemplo montranta al la popoloj de la mondo, ke la manko je demokrata sinteno, la forĵeto de objektiveco, la rifuzo kontroli la faktojn, la decido malakcepti proponon antaŭ ol studi ĝin, la indiferenteco rilate al suferado kaj la neglekto de prioritatoj bazitaj sur etikaj konsideroj ne povas resti senpunaj.
Socio havas rajtojn. La rajto komuniki estas rajto, kiun oni prenu serioze, same kiel la rajto je egala traktado. Kiam la akuzitoj regis la socian vivon, ili manipulis la publikopinion en tre subtila maniero, enŝovante en la mensojn serion da misprezentoj, kiuj grandparte kontribuis al tio, ke neŭtrala internacia lingvo ensociiĝis tiel malfrue. Al ĉiuj vi, nuntempe, estas evidente, ke personoj metitaj en malsuperan situacion, ĉar ili ne povis esprimi sin en fremda lingvo, estis viktimoj de la monda komuniksistemo. Sed la t.n. elito igis rigardi tiujn viktimojn kulpaj. Kulpaj pri nestudemo, mallaboremo aŭ malsupera cerbonivelo. "Se ili ne kapablas komuniki, pri tio kulpas ili; estis ilia devo lerni lingvojn", ili subdiris, neniam demandante sin, ĉu regi alian nacian lingvon estas eble por ĉiuj, kaj ĉu ne ekzistas pli taŭga alternativo al la tiama monda lingva ordo, aŭ, pli ĝuste, malordo.
Gesinjoroj, nenio povas senkulpigi la akuzitojn.
Ili vivas en jarcento, kiam en juro kiel en scienco neniu konkludo estas alprenita antaŭol la faktoj estis kontrolitaj. Spite al tiu principo ili neniam integris la faktojn pri Esperanto en sian rezonadon, el kiu ili ripete konkludis, ke ne havas sencon serĉi pli bonan sistemon de interpopola komunikado ol la ĥaosan kaj malegalan reĝimon, kiu ĉie regis.
Ili vivas en jarcento, kiam, se pluraj ebloj prezentiĝas, oni komparas ilin, por povi elekti la proponon, kiu havas plej multe da avantaĝoj kaj plej malmulte da malavantaĝoj. Vi vidis tiujn homojn. Demandite, kiam ili komparis, en la praktiko, laŭ serio da antaŭdifinitaj kriterioj, la diversajn sistemojn de internacia komunikado, inkluzive de Esperanto, ili honteme koncentris la rigardon al siaj ŝuoj. "Pri tio ni simple ne pensis", murmuris unu. Sed ili konfesis, ke, en aliaj kampoj, kiam ili devis utiligi la monon de la impostpagantoj aŭ de la akciuloj, ili lanĉis alvokon por ofertoj aŭ proponoj, aŭ alimaniere konsideris gamon da ebloj por kompari ilin kaj elekti la plej bonan.
Ili vivas en jarcento, kiam diskrimino estas kontraŭleĝa. Sed ilia sinteno rilate la homojn, kiuj provis konsciigi ilin pri la potencialo de Esperanto, kaj pri ĝia realo, konstante estis diskrimina; ili tuj forsendis tiujn homojn sen aŭskulti ilin, sen legi kaj taŭge konsideri iliajn dokumentojn. Tiel okazis notinde, kiel vi malkovris aŭdante la atestantojn, ĉe Eŭropa Unio, sed multajn aliajn ekzemplojn oni povus prezenti al vi. Ne. Neniu senkulpiga fakto ekzistas favore al ili. Eĉ nun estas dube, ĉu ili konscias la amplekson de la frustroj, de la senutila energi-elspezo, de la perdoj, de la neakceptebla malŝparemo, de la suferoj, kiujn kaŭzis ilia vola ignoro al la lingvaj realaĵoj. Ĉiujn negativajn aspektojn de la lingva fuŝorganizo, kiujn eviti estis tiel facile, kiel pruvas nia nuna vivmaniero, ili rigardis neeviteblaj, same kiel sklaveco estis dum jarcentoj rigardata kiel io normala, tiagrade, ke eĉ sklavoj aliris ĝin kiel neeviteblan aspekton de la vivo. Dum multaj jardekoj, la sennombraj viktimoj de la internacia lingva neordo estis mense manipulataj por ke ili kredu, ke al la situacio ne ekzistas alternativo. Tio estas nepardonebla, konsidere al la intelekta nivelo de la respondeculoj, same kiel al ilia jura, scienca aŭ politika trejniĝo, kiu nepre edukis ilin pri la neceso objektivi kaj la faktojn kontroli.
Gesinjoroj en la Juĝantaro, vi ŝuldas al justeco, kaj ankaŭ al la venontaj generacioj, senhezitan, plej klarvortan deklaron, ke tiuj homoj estas kulpaj. La prezidanto de la tribunalo nun instrukcios vin pri
[ĉi tie la teksto abrupte interrompiĝas]
Psikologiaj reagoj al Esperanto
1. Diferencaj reagoj
2. Defendmekanismoj
3. Subkuŝanta angoro
4. Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto
5. Referencoj
1. Diferencaj reagoj
Al psikologo esploranta la reagojn al la vorto "Esperanto" okulfrapas du faktoj:
1) alta proporcio el la personoj invititaj esprimi sin tiuteme abunde parolas;
2) ili rigardas evidentaj, kaj, multkaze, spontane citas, diversajn punktojn ne konformajn al la kontrolebla realaĵo, ekzemple: "neniu iam ajn verkis romanon rekte en Esperanto", "Esperanto estas lingvo, kiun neniu parolas", "ne ekzistas infanoj, kies gepatra lingvo ĝi estas", ktp.
Tiajn konvinkojn bele ilustras letero de leganto Peter Wells, el Singapuro, al Time magazine:
Esperanto has no cultural history, no indigenous literature and no monolinguals or even first-language speakers. (Wells, 1987)
[Esperanto havas nek kulturan historion, nek indiĝenan literaturon, nek unulingvulojn aŭ eĉ parolantojn, kies unua lingvo ĝi estus.]
Krome, multaj demandatoj manifestas ĉiujn signojn de emocia implikiĝo. Kelkaj reagas entuziasme, ekscitiĝe. Sed la plimulto rigardas al Esperanto de alte, kvazaŭ evidente temus pri io infaneca. La koncernato demonstras, ke Esperanto ne estas io serioza, kaj lia tono estas malestima, ironia aŭ humure supereca rilate al la "naivuloj", kiuj okupiĝas pri ĝi.
Se, por disponi komparan, referencan reagon, la esploranto proponas al sia kunparolanto sammaniere esprimi sin pri la bulgara aŭ la indonezia, li ricevas tute alian respondon. Unuminute la demandito klarigas per perfekte neŭtrala tono ĉion, kion li povas pri tiuj eldiri, nome, ĝenerale, ke koncerne ilin li scias nenion.
La kontrasto mirigas. Ĝi riveliĝas eĉ pli rimarkinda, kiam oni testas la sciojn per precizaj demandoj: literaturo, geografia etendiĝo, esprimpovo, ktp. Tuj aperas, ke la intormiĝo de la demandito rilate Esperanton estas preskaŭ plene erara, multe pli ol la eretoj da scio, kiujn li povas tiri el si pri la referenclingvoj. Kial li konscias sian nekompetentecon en unu kazo, sed ne en la alia?
Verŝajne lingvoj kiel la bulgara kaj la indonezia perceptiĝas kiel apartenantaj al la kampo de la faktoj, dum Esperanto estas sentata kiel propono. Antaŭ fakto, oni klinas sin. Fronte al sugesto, oni sentas sin devigita respondi jes aŭ ne, kaj tuj poste defendi sian starpunkton. Sed kial Esperanto ne sentiĝas kiel situanta sur la kampo de la faktoj? Kaj kial la reago, tiel ofte, montriĝas tiagrade emocia? La implikiĝo de la afekcia sfero ne limiĝas al individuaj inter-paroloj, kiel atestas jena citaĵo, tirita el artikolo pri la pedagogio de la latina, artikolo cetere elmontranta plej neŭtralan kaj informan tonon:
Gloire donc au latin, et a bas 1'esperanto, mixture aux relents d'artifice et aux esperances degues! (G.P., 1985).
[Gloron do al la latina, kaj pereu Esperanto, fi-miksaĵo odoraĉa je malnatureco kaj esperoj trompitaj!]
Tiu frazo, senrilata al la cetera teksto, impresas kvazaŭ emocia ŝpruco supreniĝus neatendite el oni-ne-scias-kia profundaĵo. Kial?
2. Defendmekanismoj
Ĉe analizo, la eldiroj pri Esperanto aŭ pri la pli vasta kampo de lingva komunikado intemacia, kiaj oni facile ricevas ilin petante sian kunparolanton libere esprimi sin tiuteme, aŭ kiaj ili prezentiĝas en oficialaj kunsidoj dediĉitaj al tiu demando, riveliĝas karakterizitaj per la agado de la t.n. "defendmekanismoj". Oni tiel nomas taktikojn senkonscie organizitajn por evitigi al ni alfronti realaĵon supozeble minacan (Freud, Anna, 1937). Jen kelkaj ekzemploj:
a) Neado.
Esperanto estas traktata kiel neekzistanta en kuntekstoj, kie estus logike ĝin konsideri. Ekzemple la libro Le Langage de la enciklopedia serio La Plйiade (Martinet, 1968), kiu, en 1525 paĝoj, pritraktas slangojn kaj piĝinojn same kiel tradukon kaj afazion, enhavas neniun priskribon, eĉ unuparagrafan, pri tiu miriga fenomeno: lingvo scipovata de nur unu persono antaŭ jarcento, sed hodiaŭ uzata en pli ol cent landoj. Simile, la sperto amasiĝinta pri Esperanto kiel konferenclingvo estas konsiderinda: en 1986 ne troviĝis unu tago, en kiu ne estis ie en la mondo kongreso, renkontiĝo, internacia kunveno, kies laborlingvo Esperanto estis (oni trovos liston en la n-ro de la 20-a de marto 1986 de Heroldo de Esperanto). Kiam UN, ekzemple, detale analizas la problemojn renkontatajn ĉe lingva komunikado, estus konsekvence konsideri tiun sperton, eĉ se nur por forĵeti ĝin, post ekzameno, pro eksplicitaj kialoj. Sed tiel ne okazas (King kaj ceteraj, 1977; Allen k.c, 1980; Piron, 1980).
Eĉ lingvisto konsideranta precize la tipon de komunikado ĉiutage efektivigatan de Esperanto aliras la demandon, kvazaŭ neniam tiu sperto estus travivita:
While economists are exercised in creating a Eurodollar, why should we not try for a Eurolanguage too? (Lord, 1974, p.40).
[Dum ekonomiistoj okupiĝas pri la kreado de eŭrodolaro, kial ni ne provu ellabori ankaŭ eŭrolingvon?]
La unua reago de industriisto fronte al produktad-problemo estas konsideri ĉiujn solvojn aliloke aplikitajn, por eltrovi, antaŭ ol serĉi novan eliron, ĉu ne ekzistus ie sistemo, kiu kontentigus lin. Tiu farmaniero, tiel natura en la ĉiutaga vivo, praktike neniam alpreniĝas koncerne internacian komunikadon. Ni efektive troviĝas ĉi tie antaŭ neado de la realo, en la psikanaliza senco.
b) Projekcio.
Oni nomas projekcio la fakton atribui al iu alia psikajn elementojn, kiuj troviĝas en ni, sed kiujn ni ne konscias. Bonan ekzemplon havigas la frazo:
Efforts to devise universal languages which could be adopted without prejudice and learned without trouble — languages like Esperanto — represent a noble intent combined with an essential ignorance of what language is and how it works. (Laird, 1957, p. 236).
[Strebadoj por elpensi universalajn lingvojn, kiujn eblus alpreni sen antaŭjuĝo kaj lerni senpene — lingvojn, kiel Esperanto — prezentas per si noblan intencon kunigitan al esenca nescio pri tio, kio estas lingvo kaj kiel ĝi funkcias.]
Esperanto kontentigas ĉiujn kriteriojn lingvistike akceptitajn por difini lingvon (Martinet, 1967, p. 20). Ĉu aŭtoro, kiu, nenion kontrolinte, nek bazante sian opinion sur faktaj argumentoj, deiras de la principo, ke tio ne estas vera, ne estas la nescianto, kiun li facile vidas en la aliuloj? [Pri "how it works", vidu la artikolon de la itala lingvisto Alessandro Bausani (1961) "L'esperanto, una lingua che funziona"].
Ofte oni atribuas al Esperanto trajtojn, kiuj faras el ĝi ian monstran mutaciulon. Jen kiel usona lingvo-instruisto priskribas tian lingvon (mi citas nur la tradukon, ĉar la originalon mi nun ne disponas):
Lingvo, kiel amo kaj animo, estas io homa kaj vivanta, kiom ajn malfacile estas ĝin difini: ĝi estas la natura produkto de la spirito de tuta raso, ne de homo sola... Artefaritaj lingvoj estas forpuŝaj kaj groteskaj, kiel homoj kun metala kruro aŭ brako, aŭ kun ritmo-regilo enkudrita enkore. D-ro Zamenhof, kiel d-ro Frankenstein, kreis monstron faritan el vivaj pecoj kaj eroj, kaj, kiel Mary Shelley provis diri al ni, nenio bona povas el ĝi rezulti. (Arbaiza, 1975, p. 183).
Aŭ, sen pravigo, oni deklaras Esperanton
oriente vers la suppression graduelle des traditions (Accontini, 1984, p. 5).
[orientita al la laŭgrada forigo de la tradicioj].
En tiaj juĝoj agas nekonsciaj timoj aŭ fantaziaĵoj, kiuj estas projekciataj sur la lingvon: anstataŭ studi ĝin kiel realaĵon lingvan, literaturan, socian aŭ psikologian, oni rilatas al ĝi kiel al ia sonĝa rolulo animita de malicaj intencoj, sen percepti, kiom delira tia sinteno estas, laŭ la psikiatria signifo de la vorto.
c) Raciecigo.
Neraciaj starpunktoj defendiĝas per abundo da konvinkaj argumentoj. Alivorte, samkiel en la klasika paranoja parolmaniero, la intelekta ide-prezentado estas plej rigore logika. Nur la manko de reala bazo perfidas ĝian imagan esencon.
Ekzemple, oni atribuas al Esperanto hindeŭropan, fleksian analizan karakteron, kiun oni klarigas per la fakto, ke, laŭdire, Zamenhof scipovis nur hindeŭropajn lingvojn. Sed neniu el tiuj asertoj estas kontrolita. Fakte,
Gravan rangon, en la trajtoj de Esperanto, okupas ĝia multkultura subtavolo, en kiu la aziaj kaj hungaraj kontribuoj rolis ne malmulte (la literatura esperantlingva aktiveco, inter la du mondmilitoj, grandparte disvolviĝis en hungara medio, la t.n. budapeŝta skolo; la hungara ne estas hindeŭropa).
Zamenhof bone sciis nehindeŭropan lingvon: la hebrean, kaj lia kreaĵo estas per tiu stampita; ekzemple, la signifokampo [semantika kampo] de la morfemo ig havas ekzaktan ekvivalenton, inter la lingvoj, kiujn li scipovis, nur en la hebrea hif'il (Piron, 1984, p. 26).
Esperanto procedas aglutine, ne fleksie. La eldiroj en ĝi povas esti same sintezaj kiel analizaj - oni povas diri same bone mi biciklos urben kiel mi iros al la urbo per biciklo; teksta esplorado rivelas, ke sintezaj formoj estas tre oftaj - kaj se estas vere, ke, fonetike kaj vorttrezore, ĝi estas hindeŭropa, ĝi tia tute certe ne estas strukture: neniu hindeŭropa lingvo konsistas kiel ĝi el rigore neŝanĝeblaj morfemoj.
d) Izolado.
Izolado oni nomas la fakton disigi ion disde ĝia kunteksto kaj juĝi senreference. Kiam aŭtoro diras, pri lingvoj:
Il arrive aussi qu'il en naisse, mais jamais du nйant: 1'esperanto est un йchec (Malherbe, 1983, p. 368).
[Ankaŭ okazas, ke lingvoj naskiĝas, sed neniam el neniaĵo: Esperanto fiaskis].
li izolas la internacian lingvon disde ties kunteksto, historia same kiel lingva. Fakte, Esperanto situas en longa serio da provoj kaj pripensoj etendiĝantaj sur pluraj jarcentoj. En la zamenhofa laboro, ĝi havas malrapidan genezon, kiu multrilate similas lingvoevoluon, kiel embria genezo elvokas specian; tiu laŭgrada estiĝo studindas (Waringhien, 1959, p. 19-49). Aliflanke, la morfemoj, kiuj konsistigas ĝin, radikas en aliaj lingvoj; ili ne estas elementoj "tiritaj el neniaĵo".
Esperanto ne pli naskiĝis el neniaĵo ol, ekzemple, la haitia kreola. Lingvo aperas, kiam ĝi respondas al bezono. En la Kariba Insularo, ekzistis ĉe sklavoj divers-etnaj kun lingvoj reciproke nekompreneblaj bezono interkomuniki; el tiu bezono naskiĝis bunt-origina lingvo grandparte bazita sur la lingvaĵo de la blankuloj aĉetintaj ilin, sed strukture tute alispeca. Simile, en la jaroj 1880-1910, parto de la mondloĝantaro sopiris al eksteraj kontaktoj kaj soifis je vastiĝo de 1' kultura horizonto, sed trovis lingvo-lernadon neebla en siaj vivcirkonstancoj. Tiuj personoj kaptis la projekton de Zamenhof, kaj uzante ĝin, transformis ĝin en lingvon vivplenan. Nek la kreola nek Esperanto naskiĝis el neniaĵo; ilin naskis sama soci-psikologia forto: la emo dialogi.
Ni nun konsideru jenan tekston:
Allez prendre un oiseau, un cygne de notre lac par exemple, dйplumez-le complиtement, arrachez-lui les yeux, substituez а son bec plat celui du vautour ou de 1'aigle, greffez sur les moignons de ses pattes les йchasses d'une cigogne, mettez dans ses orbites la prunelle du hibou (...); ensuite, inscrivez sur vos banniиres, rйpandez et criez ces mots: "Ceci est l'oiseau universel", et vous vous ferez une petite idйe de la sensation de glacement qu'a produit sur nous cette terrifiante boucherie, cette vivisection nausйabonde, qu'on n'a cessй de nous prфner sous le nom d'espйranto ou langue universelle. (Cingria, pp.1-2).
[Ekkaptu birdon, cignon nialagan, ekzemple, komplete senplumigu ĝin, forŝiru de ĝi la okulojn, anstataŭ ĝia plata beko metu vulturan aŭ aglan, greftu al ĝiaj piedostumpoj cikoniajn irilojn, ŝovu en la orbitojn la pupilon de otuso (...); nun surskribu sur viaj standardoj, disvastigu kaj kriu frazon jene: "Jen estas la universala birdo", kaj vi ricevos etan ideon pri la frostiĝa sento, kiun estigis en ni tiu terura buĉado, tiu vivosekcado plej naŭza, kiun oni ne ĉesis advokati al ni kun la nomo Esperanto aŭ lingvo universala.]
Se oni preterlasas la bildan (kaj birdan!) aspekton de tiu citaĵo kaj la vortojn, kiuj evidentigas la amplekson de la emocia reago ("terura buĉado", "vivosekcado plej naŭza"), kritikoj restas du:
a) Esperanto rezultas el homa interveno en ion vivantan;
b) ĝi estas heterogena lingvo.
La konkludo de la citita aŭtoro estus racia nur trikondiĉe:
se lingvo estus viva estaĵo, simile al besto;
se homa interveno en ion vivantan estus ĉiufoje aĉ-efika;
se heterogena lingvo ne taŭgus por interkomuniki.
Hipnotigata de sia premsonĝa vidaĵo, la aŭtoro izolas sian bildon de la ĉi-supraj konsideroj. Li ne vidas, ke asimili lingvon al io vivanta, estas nur metaforo, kiun oni ne tro streĉu. La koncerna birdo terure suferus, sed kiam la nederlandan ortografion oni reformis en la 40-aj jaroj, la lingvo ne kriis, nek necesis anestezo.
Due, homo ofte intervenas en vivaĵojn kun plej bonaj rezultoj. Malsato estus multe pli drama en Hindio, se oni ne estus sukcesinta, dank' al tute konscia interveno de homo en naturon, produkti novajn grenspecojn. Kaj nek hundoj, nek rozoj, nek pano ekzistus, se homo ne estus vole aplikinta siajn talentojn al estaĵoj vivantaj.
Trie, se heterogeneco estus kondamna, la angla ne povus utili kontentige. Lingva analizo ja rivelas ĝin pli heterogena ol Esperanto:
When we come to a language like English, we find ourselves dealing with several languages rolled into one. (Lord, 1974, p.73).
[Kiam ni alvenas al lingvo kiel la angla, ni troviĝas antaŭ pluraj lingvoj kunrulitaj al unu.]
Esperanto estas pli homogena, ĉar la leĝoj, kiuj regas la asimiladon de la elementoj ĉerpitaj el ekstere, estas pli rigoraj. Kio difinas la heterogenecon de io kunmetita, tio estas, ne la diversa origino de la eroj, sed ia misharmonio plus la manko de asimilanta nukleo (kiel scias ĉiu, kiu provis fari... majonezon).
3. Subkuŝanta angoro
La funkcio de la defendmekanismoj estas protekti la egoon kontraŭ angoro. Ilia apero, tuj kiam Esperanto estas menciata, signifas, ke profunde en la psiko tiu lingvo sentiĝas kiel angoriga.
a) Timo pri ŝanĝo en la situacio.
Kelkrilate, la psikologia rezisto kontraŭ Esperanto kompareblas kun la kontraŭstaro, kiun renkontis la ideoj de Kristoforo Kolombo kaj de Galileo: stabila, bone ordigita mondo troviĝis renversita pro tiuj novaj teorioj, kiuj perdigis al la homaro ties plurjarmilan, fortikan fundamenton. Simile, Esperanto aperas kiel ĝenanta en mondo, kie al ĉiu popolo respondas lingvo, kaj kie la komunikilo estas transdonita de la prapatroj kiel bloko, kiun neniu unuopulo rajtas atenci. Ĝi demonstras, ke lingvo ne estas necese donaco el la pasintaj jarcentoj, sed povas rezulti el simpla konvencio. Uzante kiel kriterion pri korekteco, ne konformecon al aŭtoritato, sed efikecon en komunikado, ĝi transformas la manieron interrilati: kie estis vertikala akso, jen tien ĝi metas akson horizontalan. Ĝi tiel atakas multajn profundajn aferojn, al kiuj oni ĝenerale ne inklinas ĵeti lumon. Ekzemple, kio fariĝas, ĉe ĝi, el la lingvohierarkio? La gaela [irlanda], la nederlanda, la franca kaj la angla ne situas samnivele en la mensoj, nek en multaj instituciaj tekstoj. Se, por komuniki inter si, malsamlingvuloj alprenos Esperanton, tiu hierarkio perdos sian fundamenton.
b) Lingvo kiel sankta valoro kaj identec-simbolo.
Lingvo ne estas nur socia, ekstera fenomeno. Ĝi estas teksita en nia personeco. "Mi suĉis la katalunan kun la lakto patrina", diris persono pridemandita kadre de la esploro, sur kiu ĉi tiu analizo baziĝas.
Niaj konceptoj havas emocian etoson, kiun lingvistiko preteratentas, sed kiu gravegas por la konduto. La senta nukleo de la koncepto "lingvo" situas en la rilatado kun la patrino, pro kio, verŝajne, multaj gepatraj lingvoj nomas "patrina" la familian lingvon. Inter la bebo, kiu povas nur plorĝemi por esprimi sian suferon, ofte ricevante neadaptitajn aŭ senhelpulajn reagojn, kaj etulo trijara, kiu per vortoj klarigas, kio ĵus okazis, grandega ŝanĝo fariĝis, kiun la infano sentas mirakla.
Ni estis tro junaj, kiam ni lernis paroli, por konscii, ke disvolviĝas nur plej banala lernprocezo. Ni vidis en tio kvazaŭ magian donacon, ludilon diecan. Antaŭe, ni ne kapablis klarigi ion ajn, kaj jen, nekompreninte kial, ni retrovas nin havantaj talismanon, kiu plenumas ĉiajn miraklojn kaj riĉigas ĝis senprecedenca grado tion, sen kio vivi ne eblus: interhoman rilatadon.
La bezono senti sin komprenata estas unu el la plej bazaj bezonoj de infano. Nu, sen lingvo, kio restus el ĝi? La sinteno de la gepatroj, kaj post ĝi la longa influo de lernejo, kiu prezentas lingvon kiel neatencindan normon kaj kiel la ŝlosilon de ĉiuj literaturaj belaĵoj, nur fortigas tiun sentonukleon. En tia kunteksto, aserti, ke lingvo "fabrikita" de kvazaŭ-samtempulo — oni ĝenerale konfuzas Esperanton kun la projekto de Zamenhof — povas funkcii same bone kiel la gepatra lingvo, tio estas insulti ĉi-lastan, tio estas forrabi de ĝi ĝian statuson de magia talismano, kiun ĝi ĉiam konservis en nia psika profundo, eĉ se sur konscia nivelo ni konceptas ĝin pli racie. Tio estas netolerebla sakrilegio. Verŝajne por eviti tian malsanktigon iuj Esperanto-parolantoj, laŭ psikologia movo finfine plej komprenebla, diras, ke la zamenhofa laboro ne estas klarigebla per si mem kaj devas esti atribuita al inspiro de altaj spiritaj sferoj, superhomaj.
Fakte, kiam oni esploras la psikologiajn reagojn, kiujn elvokas la vorto "Esperanto", oni povas nur miri pri la nombro da personoj, kiuj ne elportas la ideon, ke tiu lingvo povas esti, kelkrilate, supera al ilia gepatra lingvo. Tiu reago devenas de emo identigi lingvon al persono: mia lingvo estas mia popolo, mia lingvo estas mi; se mia lingvo estas malsupera, mia popolo estas malsupera, kaj mi estas malsupera. Deklarante Esperanton apriore senvalora, kaj eldirante tiun juĝon kiel ion evidentan, oni saviĝas. Oni uzis artifikon plejplej homan, perfekte kompreneblan, sed ne allaseblan el scienca vidpunkto.
c) Diversaj timoj.
Esplori la reagojn al Esperanto per la metodo de klinika interparolo evidentigas ĉiaspecajn subkuŝantajn timojn, kiujn ne eblus pritrakti detale. Mi simple citu sep:
I. Timo riski.
Ĉar neniu oficiala instanco, neniu prestiĝa institucio aljuĝas al Esperanto valoron, deklari sin favora al ĝi signifas alpreni starpunkton distancan de tiu, kiu aperas kvazaŭ oficiala. Estas malpli riske ripetadi tion, kion ĉiuj diras kaj kio ŝajnas kongrui kun la sinteno de la altranguloj aŭ de la intelekta elito.
II. Timo pri rekta kontakto.
Estas io sekuriga en la fakto interkompreniĝi pere de tradukado aŭ de lingvo tro malperfekte regata por ebligi interŝanĝi ideojn rekte, detale kaj nuance. Renkonti, ĉe kondiĉoj de perfekta komunika glateco, pensmanierojn radike malsamajn ol la niaj povas esti ŝoka, danĝere konfuziga sperto. Estas prave tion timi, ĉar Esperanto situas niamense sur nivelo pli proksima al tiu de spontana vortigo ol la ceteraj lingvoj. Juna japano, kiu ĉirkaŭvojaĝis la mondon renkontante ĉiuetape lokajn esperantoparolantojn, rakontis, kiom ŝokis lin tiuj rektaj dialogoj kun personoj, kiuj, nur ĉar ili estas si mem, kaj tion esprimas, ŝanĝas la tutan perspektivon de la mondkoncepto (Kiotaro Deguti, 1973).
III. Timo pri infaneca retroiro.
"Simpla" konfuziĝas kun "tro simpla" aŭ kun "infaneca", kio naskas la ideon, ke Esperanto ne povas utili por esprimi vere plenkreskulan pensadon ĉe alta abstrakt-nivelo. Oni tiel izolas la faktoron "simpleco" disde ĝia komplemento — kiu tute modifas la situacion — nome la senlima kombinpovo. Ekzemple, la a-finaĵo, kiu markas adjektivon Esperante, estas pli simpla ol la multaj francaj sufiksoj, kiuj samrolas, sed ĝi ofte ebligas ĝuste esprimi sin, ĉar ĝi aliĝas al iu ajn morfemo, dum multaj francaj substantivoj ne havas sian adjektivon, kiel insйcuritй (angle insecure, Esperante nesekura), fait (angle factual, Esperante fakta), Etats-Unis (hispane estadounidense, Esperante usona, kiun Esperanto distingas disde amerika kaj nordamerika), aŭ pays (apud nacia, "de la nacio", Esperanto havas landa, "de la lando"), kaj tiel plu.
IV. Timo pri travidebleco.
Oni imagas, ke Esperanto metos en penson netolereblan klarecon:
L'йlйment affectif si important dans le langage trouve difficilement sa place dans cette langue claire oщ tout est explicite, cette langue "plus precise que la pensйe". (Bumey, 1966, p. 94).
[La afekcia aspekto, tiel grava en lingvo, malfacile trovas lokon en tiu klara lingvo, en kiu ĉio estas eksplicita, tiu lingvo "pli preciza ol pensado".]
Fakte, eblas same malprecizi en Esperanto kiel en iu ajn alia lingvo, eĉ se, ofte, estas pli facile sin pli klare esprimi en la lingvo de Zamenhof.
V. Timo pri malplivaloro rilata al facileco.
Pli komplika solvo al problemo sentiĝas kiel pli valora ol facila solvo. Elekti la malfacilan kontentigas ian emon suprenmeti sin, kiu havigas sekurigan kaj komfortigan senton pri la propra graveco.
VI. Timo pri heterogeneco.
Tiu estas aparta formo de stato klasike konata per la nomo "diseriĝa angoro". Ĉar homo facile identigas sin al lingvo, Esperanto favoras projekcion sur ĝin de emocioj rilataj al la tuto de onia personeco. Nu, tiu sentiĝas, je nekonscia nivelo, kiel facile rompebla konstruaĵo farita el disaj, sinkontraŭdiraj eroj, ĉiam preta disfali. Kiel simbolo de io ne sufiĉe fortika ĉar kunmetita el tro malsamaj elementoj, Esperanto timigas.
VII. Timo pri malalt-niveligo kaj detruo.
Esperanto perceptiĝas kiel ŝosea rulpremilo, kiu pasante premados ĉion morta, platigante ĉiujn kulturajn diferencojn. Oni tiel projekcias sur la zamenhofan lingvon psikajn erojn apartenantajn ĉu al tio, kion Freud nomis mort-instinktoj (Freud, 1920), ĉu al la nekonscia afekcia nukleo, kiun Charles Baudouin nomis "aŭtomato" (Baudouin, 1950, pp. 225-229).
4. Konkludo: la funkcio de psikologia rezisto
La kialo de la emociaj reagoj notitaj komence de ĉi tiu studaĵo nun fariĝas pli klara: la koncemato timas. Lin teruras la ideo, ke oni forŝiros aŭ difektos sanktan trezoron radiantan funde de lia psiko per fea beleco, kiun nenio rajtas superi: la gepatran lingvon, simbolon de lia identeco. Simile al enĉambriĝinta birdeto, kiu, panik-trafita, ne ĉesas koliziadi al la fenestro, ne rimarkante pordon apude malfermitan, li ne havas la necesan serenecon por trankvile rigardi, kio, finfine, estas tiu Esperanto, kiu ŝajnas malsanktigi la koncepton mem pri lingvo. Li estas kaptita en infera [neelirebla] cirklo: por ĉesi timi, necesus rigardi alfronte la realon, sed por kuraĝi alfronti ĝin, necesus ne plu timi.
Tia maniero reagi, nelogika, sed tipa pri la homa psikologio, ne ekzistus sen la interveno de politikaj kaj sociaj faktoroj, kiujn la amaskomunikiloj grandigas kaj disvastigas, sed kiujn ĉi tie analizi estus neeble (mi ilin pritraktis aliloke, vd Piron, 1986, pp. 22-28 kaj 34-36). Ili ja supozigas subsojlan [sub-liman, subkonscian] influon kompareblan al tiu de reklamado kaj de politika propagando, bazitan sur nevola misinformado, kiu sin reproduktas mem, aŭtomate, jam unu jarcenton. Aliel ne eblus kompreni, ke infanoj kaj adoleskantoj preskaŭ neniam prezentas la apriore negativan reagon facile troveblan ĉe plenkreskuloj, dum ĉiuj psikologiaj elementoj funkciigantaj la defendmekanismojn ĉe ĉi-lastaj enestas ankaŭ en ili.
Manipulate de siaj nekonsciaj timoj, la dudekajarcentulo ne vidas, ke, antaŭ ol juĝi Esperanton, necesus studi aron da faktoj. Oni povas bedaŭri tion. Sed, laŭ historia perspektivo, montriĝas, ke tiuj reagoj havis pozitivan efikon. Tuja ĝenerala akceptado de la lingva embrio kunmetita de Zamenhof submetus ĝin al disstreĉiĝoj, el kiu ĝi ne eliĝus vivanta. Tiustadie, ĝi estis tro delikata, tro nekompleta. Gi bezonis sufiĉe longan vivperiodon en limigita, sed multkultura medio, por ke la necesaj alĝustiĝoj efektiviĝu, ke la signifkampoj [semantikaj kampoj] difiniĝu, ke korektiĝu la mankoj plej nature, per uzado.
Aliflanke, lingvaj rilatoj ĉiam estis rilatoj de potenculo al malfortulo. La ideo anstataŭigi ilin per egalecaj rilatoj, havigantaj al la plej malgrava lingveto la saman statuson kiel al la lingvo de ekonomiaj kaj kulturaj gigantoj, estis tro ŝoka, por ke la homaro povu senvunde adapti sin rapide al ĝi. Transformoj en la ĝenerala pensmaniero postulas malrapidan asimiladon.
El jarcento da defioj, da politikaj kaj intelektaj atakoj, Esperanto elmergiĝas rimarkinde forta, fleksebla, fajnigita. Ĝin karakterizas forte stampita personeco, same vigla kiel la franca en la tempo de Rabelais. Tiun fakton la plimulto el la homoj ankoraŭ neas, sed ĉiam apriore. Se aŭtoro baziĝas sur la studo de dokumentoj aŭ la observado de Esperanto praktike uzata, li agnoskas ties grandan viglecon. Se la socia kaj psikologia rezisto kontraŭ Esperanto longtempe ege fortis, ĝi aperas nun pli kaj pli spirmanka [malvigliĝanta, malfortiĝanta, perdanta sian triumfan superecon]. Ĉu ne simple, ĉar ĝi ĉesis plenumi sian funkcion?
REFERENCOJ
Accontini, Domenico (1984) "Les interventions" en Contri, Manlio "Eliminer la Tour de Babel", Bulletin europйen, 1984, 7.
Allen, Mark E.; Sibahi, Zakaria; kaj Sohm, Earl D. (1980) Evaluation of the Translation Process in the United Nations System (Ĝenevo: Joint Inspection Unit, Palaco de Nacioj: dokumento JIU/REP/80/7).
;Arbaiza, M.D. (1975) Foreign Language Annals, 1975, 8.
Baudouin, Charles (1950) De l'instinct a 1'esprit (Parizo: Desclйe de Brouwer).
Bausani, Alessandro (1981) "L'esperanto, una lingua che funziona", Affari sociali internazionali, 1981, 1, represita en L'esperanto (Pizo: Edistudio, 1982), pp. 32-36.
Burney, Pierre (1966) Les langues internationales (2-a eld., Parizo: Presses universitaires de France).
Cingria, C.-A. A propos de la langue espйranto dite langue universelle (Ĝenevo: Voile latine), ne-datita broŝuro, klasita ĉe n-ro ESP-366 en la Centro por dokumentado kaj studado pri la lingvo interaacia, Urba Biblioteko, La Chaux-de-Fonds, Svislando).
Freud, Anna (1937) The Ego and the Mechanisms of Defense (Londono: Hogarth).
Freud, Sigmund (1920) Jenseits des Lustprinzips (volumo n-ro 18 de la Kompleta Verkaro, Londono: Hogarth). G.P. (1985) "Cicйron est mort, vive Donaldus Anas" Vingt-Quatre Heures, 25-a de marto 1985.
King, C.E.; Bryntsev, A.S.; kaj Sohm, E.D. (1977) The implications of additional languages in the United Nations System (Novjorko: UN, dokumento A/32/237).
Kiotaro Deguti (1973) My travels in Esperanto-land (Kameoka: Oomoto).
Laird, Charlton (1957) The Miracle of Language (Novjorko: Fawcett).
Lord, Robert (1974) Comparative Linguistics (Londono: English Universities Press). Malherbe, Michel (1983) Les langages de l'humanitй (Parizo: Seghers).
Martinet, Andrй (1967) Elйments de linguistique gйnйrale (Parizo: Armand Colin).
Martinet, Andrй, red. (1968) Le Langage (Parizo: Gallimard).
Piron, Claude (1980) "Problиmes de communication linguistique aux Nations Unies et dans les institutions apparentйes", Language Problems and Language Planning, 1980, 4, 3 (fall), pp. 224-237.
Piron, Claude (1984) "Contribution a l'йtude des apports du yiddish a 1'espйranto"
, Jewish Language Review, 1984, 4, pp. 15-29.
Piron, Claude (1986) "Espйranto: l'image et la rйalitй"
, Cours et etudes de linguistique contrastive et appliquee, n-ro 66 (Parizo: Universite de Paris VHI-Vincennes).
Waringhien, Gaston (1959) Lingvo kaj Vivo (La Laguna: Regulo-Perez).
Wells, Peter (1987) en "Letters — Aspiring to Esperanto", Time, 24-a de aŭgusto 1987, p. 3.
Esperanto-Dokumentoj, n-ro 26E (1988)
Interparolo kun Claude Piron,
verkisto esperanta
- Claude Piron, vian famon de poeto kaj verkisto oni konas de Brazilo ĝis Mongolio, de Litovio ĝis Japanio, fakte en la tuta mondo, tamen kie vi loĝas, en franclingva Svislando, neniu aŭdis pri vi. Kiel klarigi tiun paradokson?
- Min konas kiel verkiston nur tre malgranda nombro da homoj, sed estas vere, ke ili troviĝas en pli ol cent landoj.
- Kiel tio eblas?
- Tute simple, mi verkas en Esperanto. La esperantlingva komunumo similas al diasporo. En unu difinita loko troviĝas nur malmultaj homoj, povas esti eĉ nur unu, sed da tiaj lokoj estas multege, disvastigitaj tra la tuta mondo. Tiuj homoj ŝatas legi. Jes ja, en iuj landoj, kie multaj homoj scipovas Esperanton, kiel Ĉinio kaj Rusio, libroj eldonitaj en Okcidento estas ne akireblaj. Sed sufiĉas, ke okcidentano donacu unu, por ke ĝi trovu multajn legantojn, kiuj cirkuligas la verkon inter si.
- Kial diable en Esperanto vi decidis verki?
- Ĉar mi amas tiun lingvon. Ĝi estas amuza, riĉa, ege esprimplena, tamen tre simpla. Mi amas la francan, sed Esperanto ebligas al poeto diri ĉiaspecajn aferojn, kiujn ne eblas diri nialingve. Ĉe ni la herbejoj verdoient (verdas) kaj la fajroj rougeoient (ruĝas), sed lago ne rajtas “bleu-oyer” (blui), nek nebulo “grisoyer” (grizi). France oni povas mirinde kanti, sed ne “violoner bellement” (bele violoni). Kaj kion diri pri vortoj, kiaj “amikumi“, kion ni france priskribu per “savourer le plaisir d'une amitiй”, “avoir la joie d'кtre entre amis”, “se sentir bien parce qu'on est amis et que l'amitiй se manifeste” ! La franclingvaj esprimoj ĉirkaŭiras la aferon, neniu el ili estas preciza kaj ĝusta traduko; tamen temas pri travivaĵo tute kutima, kiun konas ĉiuj personoj havantaj bonajn kamaradojn.
- Kiam vi ekverkis en Esperanto?
- Dekkvarjaraĝe, travivinte malfacilegaĵojn, kiujn io en mi volis esprimi poezie, por liberigi min de iu psika premo. Montriĝis, ke mi sukcesas pli facile en Esperanto ol en la franca. Fakte, ekde kiam mi lernis Esperanton, 12-jaraĝe, mi tenis taglibron tiulingve.
- Kaj kion vi verkas nuntempe?
- Tre diversajn ĝenrojn. Mi publikigis poemaron, serion de detektivromanoj, esean libron, fantastan romanon ne vere sciencfikcian, sed iom similan, kurson pri la strukturiĝo de personeco (mi estas psikologo-psikoterapiisto), kelkajn librojn por komencantoj, multajn novelojn, kaj eĉ kurson de Esperanto, kiu estas speco de polica intrigo. Tiu malgranda libro havis mirigan sukceson. Mi devis sendigi ĝin en tanzanian rifuĝejon, kie homoj el malsamaj etnoj kaj landoj decidis eklerni Esperanton por interkompreniĝi. Aperis multaj pirataj eldonoj de tiu verko, precipe en eks-Jugoslavio, Rusio, Irano, Ĉinio.
- Kial vi uzis la pseŭdonomon "Johбn Valano"?
- Kiam mia unua romano publikiĝis, mi pensis, ke, se mi uzos la veran nomon, la personoj, kiuj konas min, ne estos sinceraj en siaj komentoj pri la libro, simple pro kutima ĝentileco. Kaj mi vere deziris scii, kian impreson ili ricevis pri ĝi. Mi do uzis pseŭdonomon. Sed ne efikis longe, ĉar Claude Gacond divenis, kiu kaŝiĝas sub tiu pseŭdonomo, kaj diris sian opinion en programo de Svisa Radio Internacia, kiu tiutempe elsendis en Esperanto. Nu, ne tre gravas. Mian romanon Tien mi publikigis ankaŭ kun tiu pseŭdonomo, ĉar mi intencis francigi ĝin kaj proponi ĝin al franca eldonejo. Se mi uzus mian veran nomon, eble la eldonisto ne kredus, ke la verko estas originale verkita en Esperanto. Kaj plaĉas al mia humursento la ideo vidi sur libro "de Johбn Valano, tradukita el la esperanta originalo fare de Claude Piron".
- Ĉu la libro aperis france?
- Ne. Mi preskaŭ finis la tradukon, sed mi disponas por tio malmulte da tempo. Kaj krome mi proprasperte scias, kiel malfacile estas interesi eldonejon al tia projekto, se la verkisto ne estas konata.
- Ĉu vi kredas ke Esperanto havas estontecon?
- Ĝi nepre havas estantecon, kiun mi persone tra alte taksas. Estas agrable renkonti homojn el ĉie sen lingva problemo, ricevi leterojn de legantoj, eĉ tre kritikemaj, el ĉiuj regionoj de la mondo. Jes, mi kredas, ke ĝi havas estontecon. Mi relative bone regas la anglan (mi estis tradukisto antaŭ ol iĝi psikologo), sed la rilato efikeco/peno estas tiom pli favora al Esperanto, ke certe la homoj finfine konscios pri tiu supereco. Lingve, Eŭropa Unio troviĝas en senelirejo ek de kiam ĝi plivastiĝis. Aŭ ĝi rezignos demokration kaj havigos al kelkaj lingvoj privilegian statuson perfidante siajn bazajn principojn, aŭ ĝi enŝovos sin en labirinton da malfacilaĵoj. Kun la dudek lingvoj teorie egalrajtaj ekde 2004, ekzistas 380 lingvaj kombinoj, por kiuj, ekzemple en Eŭropa Parlamento, oni devas prizorgi tradukadon kaj interpretadon! La racio finfine triumfos. Sufiĉas ĉeesti tutmondan kunsidon en Esperanto por vidi, kiel bone la komunikado tie funkcias. (1)
- Ĉu vi ne kredas, ke la angla definitive venkis?
- Ne. Ĝi kreas lingvan rompon, kiu estas ankaŭ socia rompo. Ĉiuspecaj homoj kapablegaj, inteligentaj, kompetentaj pri sia fako, sed lingve mallertaj aŭ ne havintaj la tempon funde studi la anglan estas forŝovataj favore al anglalingvanoj aŭ al personoj, kiuj ĝuis kondiĉojn escepte avantaĝajn por bone ellerni la anglan. En tio estas situacio potence eksplodema, ne sen rilato al tio, kio bolas en la tutmondaj socialaj forumoj, kies unua okazis en Porto Alegre. La elitoj, kiuj bone regas la anglan, manifestas arogantecon ofte malbone toleratan, ekzemple en latina Ameriko. La angla estas unu el la lingvoj malplej bone adaptitaj al internacia uzado pro siaj senlogika skribmaniero kaj grandega vortostoko (la flank-ĉe-flanka ekzisto de freedom kaj liberty, fraternal kaj brotherly, readkaj peruse kaj miloj da similaj duoblaĵoj estas riĉeco por la anglalingvanoj, sed kompliko por la resto de la monda loĝantaro, kiu funkcias tre bone lingve havante nur unu vorton por ĉiu el tiuj konceptoj). Krome ĝenas la prononco. Aŭskultu la popolojn de la mondo: ĝermanoj, slavoj, ĉinoj, hindoj, bantuoj, ĉiuj havas en sia lingvo vokalon kun klara sono: a. Nu, tiu vokalo ne ekzistas en la angla. La kvin bazaj vokaloj troviĝas puraj en preskaŭ ĉiuj lingvoj, sed ĝuste ne en tiu de Shakespeare kaj de G.W. Bush. Kial la tuta mondo konformu sin al la anglosaksoj, dum tiuj estas eta malplimulto (malpli ol 6 elcentoj el la monda loĝantaro)? Tio kontraŭas same al sana prudento, kiel al demokratia spirito. Mi amas la anglan, sed mi havus neniun ŝancon sukcesi se mi verkus anglalingve. Lingvo estas la materialo, kiun verkisto uzas, kaj nur denaskulo ĝin sufiĉe perfekte regas por kapabli verki je sufiĉe alta nivelo arta. La sola escepto estas Esperanto, kiu pro kialoj neŭropsikologiaj, estas funde regebla, kiu ajn la origina popolo. Ekzistas esperantlingvaj verkistoj kiel Miyamoto Masao kaj Konisi Gaku, kiuj apenaŭ forlasis sian naskiĝlandon Japanion, sed kies lingvaĵo estas rimarkinda. La ekvivalento ne ekzistas en la angla.
- Sed ĉu interreto ne definitive definitive certigis la venkon de ĉi-lasta?
- Tute ne. Ĝi ne ĉesas tie malprogresi. Mi ne disponas freŝdatajn ciferojn, sed laŭ eksterpoloj kalkulitaj antaŭ kelkaj jaroj la anglalingvanoj prezentus per si en 2005 malpli ol 28,6 elcntojn el la uzantaro. Esperanto pli kaj pli ĉeestas en interreto. Plenaj libroj elŝuteblas el diversaj retejoj. (2)
Multaj junuloj lernis la lingvon rete. (3)
Kaj ekzistas vere mondskalaj diskutgrupoj en Esperanto, en plej diversaj kampoj.
- Esperanto estas subtenata de neniu ŝtato, de neniu internacia entrepreno. Ĉu ĝi kapablas postvivi?
- Jam antaŭ 115 jaroj oni anoncis ĝian baldaŭan morton, sed sen subvencioj, sen investantoj, sen sponsoroj, malgraŭ la malestimo de la potenculoj kaj ve! de la intelektularo, ĝi postvivis multajn politikajn reĝimojn, multajn antaŭjuĝojn, multajn modojn. Ĝi montriĝis pli fortika ol Swissair kaj Sabena. Subtenate de neniu, ĝi ne postvivus, se ĝi ne respondus al profunda bezono kaj ne havus la kvalitojn necesajn por respondi al ĝi. Ĝi plu daŭros, eĉ se nur en marĝena frakcio de la loĝantaro. La angla estas mondskale la lingvo de praktikaj aĵoj kaj de mono. Esperanto estas la lingvo de la koro. Eble mi eraras, sed mi vetas je la koro.
____________
1. Tiuteme vidu "Lingva Komunikado : Kompara esploro farita surterene"
2. Ekzemple, http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html
3. Multnombraj elektoj ĉe www.esperanto.net
kaj ĉe www.lernu.net
Malgusta kompreno pri Esperanto ĉe iuj lingvistoj
Studante diversajn aspektojn de interkultura komunikado, Claude Piron ekkonsciis, ke profesiaj lingvistoj ofte havas pri Esperanto ideojn ne akordajn kun la realo.
Lingvistoj ne interesiĝas pri konvenciaj, t.n. internaciaj lingvoj.
Tio estas malprava ĝeneraligo. La lingvistika kampo estas tre vasta kaj multaj lingvistoj interesiĝas pri tiu fako el ĝi, kiun ili nomas "interlingvistiko".
La ideo mem, ke senpopola lingvo naskita en la cerbo de unu persono povas funkcii kiel alia lingvo, estas senesperige naiva.
Tio ne estas la impreso, kiun oni ricevas, se oni observas la lingvon en la praktiko. En landoj kiel Pollando, Hungario, Finnlando, Litovio, Rusio, Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Brazilo, kaj multaj aliaj Esperanto bonege funkcias, ĝi montriĝas ofte utila en urbetoj, kie la angla neniel helpas. Ankaŭ en Francio, cetere. Mi konas usonanojn kiuj tie konstatis, ke en eta urbo la angla utilas al nenio. En multaj landoj, Esperanto ebligis al mi renkonti lokanojn, kun kiuj la plimulto el la eksterlandanoj neniam havas kontaktojn, kaj ĝisfunde diskuti pri vasta aro da temoj kun multe pli granda facilo kaj komforto ol per iu ajn alia lingvo. Tamen mi travojaĝis la mondon, i.a. kiel profesia tradukisto. La ideo komuniki per Esperanto ne estas pli naiva ol la ideo uzi retpoŝton. Ĝi estas komunikilo, kiu prezentas multajn avantaĝojn kompare kun aliaj, kaj kiu ne bezonas uzebli en ĉiu familio de la mondo por valori la etan investon tempan kaj penan, kiun ĝi postulas. Mia sperto estas, ke la rilato efikeco/kosto estas nete pli favora ĉe Esperanto ol ĉe la angla.
Tia lingvo nur spegulas okcidentan imperiismon.
Se oni ekzamenas la publikigaĵojn aperantajn en Esperanto aŭ se oni havas kontaktojn tiulingve, oni malkovras, ke tiu ideo estas pure kaj nure antaŭjuĝo. La plimulto el la Esperanto-uzantoj lernis la lingvon precize por disponi komunikilon sendependan de ĉia potenco politika, ekonomia, ideologia aŭ alia, lingvon tute liberan je potencorilatoj, je premrilatoj se vi preferas. Esperanto ne naskiĝis en okcidento, ĝi ne estas tie tre disvastigita kaj ĝiaj lingvaj trajtoj faras ĝin lingvo tre diferenca de la okcidentaj, tiagrade, ke estus malfacile defendi vian ideon surbaze de objektiva analizo de la faktoj. Nur la vortradikoj (sed ne ilia semantika enhavo, kiu rezultas el ĉirkaŭ 120 jaroj da interagado inter homoj kun ege diversaj gepatraj lingvoj) estas plejparte okcidentaj, sed neniu serioza esploranto fondos sian juĝon sur tia supraĵa lingva trajto. La leksiko de la plimulto el la karibaj kreolaj lingvoj multe pli radikas en okcidento ol la esperanta. Kiam tia kreola uziĝas en interkulturaj interŝanĝoj, ĉu vi vidas en tio speguladon de okcidenta imperiismo?
Vidante la aspekton de Esperanto, oni tuj ekkonscias, ke ĝia(j) kreanto(j) havis neniun ideon pri la strukturado de la diversaj lingvoj.
Kiuj aliaj lingvoj? Kiel mi montris en mia artikolo "Esperanto: European or Asiatic Language?"
(Esperanto Documents n° 22, Rotterdam: UEA, 1981), Esperanto havas pli da komunaj trajtoj kun la izolaj lingvoj ol kun la aglutinaj aŭ fleksiaj. En Esperanto, kiel en la ĉina, oni derivas “mia” el “mi” kaj “unua” el “unu” (mi > mia, unu > unua), sed ne tiel funkcias la turka, nek la hungara, nek iu ajn hindeŭropa lingvo. En neniu hindeŭropa lingvo oni disponas tian senliman serion, kiel la serio samlandano, samrasano, samlingvano, kiuj respondas al la ĉinaj vortoj tongguo, tongzu, tongyu; por esprimi tiujn konceptojn oni devas ĉu uzi vortojn, kiujn oni ne rajtas mem formi, kiel compatriote aŭ fellow citizen, ĉu uzi plurvortan esprimon: personne de la mкme race, personne parlant la mкme langue , somebody from the same race, a person with the same language. En la ĉina oni ne devas lerni apartan vorton por esprimi la ideon, kiun esprimas la franca "coreligionnaire", la angla "coreligionist", oni aplikas tute pretan skemon: tongjiao; same oni faras en Esperanto: samreligiano. El struktura vidpunkto Esperanto ne havas multon komunan kun la okcidentaj lingvoj.
Lingvo kiel Esperanto estas por neeŭropano ne pli facila ol la franca aŭ la angla.
Vian aserton kontraŭdiras mia sperto. Mi ĉeestis diskutojn en Esperanto en orienta Azio inter ĉinoj, japanoj, vjetnamoj kaj koreoj en tempo, kiam mi faris esploron pri la lingvo. Mi komparis internacian komunikadon laŭ la diversaj sistemoj uzataj por interkompreniĝi : samtempa interpretado, sekva interpretado, angla, Esperanto. Kadre de tiu enketo mi demandis al la koncernatoj, kiom da tempo ili bezonis por akiri la nivelon, kiun ili havis, jen en Esperanto, jen en la alia lingvo, kiun ili uzis. La plimulto el tiuj azianoj, kiuj pene kaj hezite esprimiĝis angle, tiagrade, ke ili ofte estis apenaŭ kompreneblaj, diris, ke ili dediĉis pli ol 2000 horojn al ĝia studado; kiuj esprimiĝis en Esperanto, tiuj studis ĝin mezume dum 200 horoj. Sed ilia lingva kompetenteco estis nete pli alta, laŭ iu ajn kriterio: facileco, precizeco, ekzakteco, spontaneeco, nuancemo, humuro, ktp. Vi evidente bazas vian opinion sur eraraj donitaĵoj. [Vidu sekcion 2.1 de mia esplorraporto "Espйranto - L'image et la rйalitй"
, Cours et Йtudes de Linguistique contrastive et appliquйe n-ro 66 (Parizo: Institut de Linguistique appliquйe et de didactique des langues, Universitй de Paris-8, 1987), kaj mian verkon Le dйfi des langues
(Parizo: L'Harmattan, 1994), ekzemple ĉe paĝoj 243-254, pri kiu vi trovos recenzon en Language in Society, 26 (1), 143-147, 1997].
Homoj, kiuj proponas lingvojn, kia Esperanto, nepre kredas je la mito, ke lingvo estas aŭ povas esti logika.
Ne, sinjoro. Estas vere, ke la argumenton pri logikeco ofte uzas la advokatoj de Esperanto. Sed ĉiu serioza lingvisto scias, ke lingvo ne konfuziĝas kun la bildo, kiun la parolantoj havas pri ĝi. Kio klarigas la bonan funkciadon de Esperanto, kaj ĝian lernfacilecon, kia ajn la gepatra lingvo, tio estas universala leĝo neŭropsikologia, kiu igas la cerbon ĝeneraligi al la tuta lingvo ĉiun trajton antaŭe mense registritan. Tiun funkciadon de la cerbo estas facile evidentigi per la lingvaĵo de infanoj kaj la eraroj de fremdlingvanoj. Ĝi ne rilatas al logiko. Pro tiu apartaĵo estas ege pli agrable uzi Esperanton ol iun ajn eŭropan lingvon, el kie ajn devenas la parolanto. En la okcidentaj lingvoj oni ne rajtas ĝeneraligi la strukturojn. Lernanto de la angla, kiu rimarkis strukturon ŝajne regulan en farm > farmer kaj report > reporter ne rajtas ĝeneraligi ĝin al fish > fisher; (oni diras fisherman) aŭ al tooth > toother (oni diras dentist). Sed ĝeneraligo de lingva ero (ĉi tie de la sufikso) estas la normo en Esperanto: farm' > farmisto, raport' > raportisto, fiŝ' > fiŝisto, dent' > dentisto.
Ĉiufoje, kiam mi devas paroli angle, mi bedaŭras, ke tiulingve, kiel en ĉiuj aliaj okcidentaj lingvoj, mankas tiu rajto ĝeneraligi. La lastan fojon, kiam mi devis esprimi min en la angla, mi eraris, kiam mi volis uzi la verbon to cost parolante pri pasinta tempo; mi diris costed anstataŭ cost; same mi diris ununderstandable anstataŭ incomprehensible, mi prononcis indict kun /ikt/ kvazaŭ tiu vorto rimus kun derelict, depict, convict dum mi devus prononci kun /ajt/ kiel en right, kaj mi ne plu memoris, kiun silabon akcenti en alternative kaj monitoring. Alivorte, mi sentas min ĉiam handikapita en la angla, neniam en Esperanto, ĉar en ĉi-lasta lingvo similaj problemoj neniam prezentiĝas: ili ne ekzistas pro la absoluta reguleco de la sistemo, pro kohero komparebla al la tiu de la metra sistemo.
La personoj, kiuj proponas t.n. internaciajn lingvojn, kredas, ke la lingvoj ne modifiĝas aŭ almenaŭ, ke oni povas regi ilian evoluon.
Vi malpravas. Mi defias vin citi dokumenton el la esperantista komunumo, kiu defendus tiun absurdan aserton. La plej multaj uzantoj de Esperanto bonege scias, ke la lingvo evoluas. Ĉiu lingvo ŝanĝiĝas, se ĝi estas uzata. Kaj Esperanto estas konstante uzata, en speco de diasporo. Estas eraro konfuzi la nun uzatan lingvon kun la projekto de Zamenhof, sur kiu ĝi baziĝas. Amiko lingvisto, Jouko Lindsted, kiu estras la prilingvan departementon de la lingvoj slavaj kaj baltaj en la Universitato de Helsinko, mastrumas la liston de interretaj interŝanĝoj "Denask-L"
, en kiu partoprenas membroj de familioj, kie Esperanto estas la ĉiutaga lingvo, kaj do la gepatra lingvo de la infanoj. Sufiĉas sekvi tiujn interŝanĝojn kaj kompari ilian lingvaĵon kun tiu de similaj tekstoj publikigitaj antaŭ la dua mondmilito aŭ kun tekstoj el la 19-a jarcento por konvinkiĝi sen iu dubo, ke la lingvo neniam ĉesis evolui, ne pro premo de ia instanco, sed nature, kiel ĉiu alia lingvo, pro la uzado. Tiuteme, vidu mian artikolon A few notes on the evolution of Esperanto (Klaus Schubert, rйd. Interlinguistics, n° 42 de la serio Trends in Linguistics, Berlin, New York: Mouton de Gruyter , 1989, pp. 129-142 (versio iomete malsama alireblas rete sub la titolo "Evolution is proof of life"
).
Por mi estas evidente, ke esploroj sciencaj, objektivaj, raciaj same gravas en lingvistiko kiel en aliaj fakoj. Sed, ho ve!, ŝajne multaj lingvistoj ne konscias, ke antaŭ ol eldiri juĝojn pri Esperanto, indus preni magnetofonon, ĉeesti renkontiĝojn de homoj parolantaj tiun lingvon, viziti familiojn, kies ĉiutaga lingvo ĝi estas, analizi la surbendigojn de konversacioj aŭ de diskutaj kunsidoj, kaj ĉiuspecajn dokumentojn publikigitajn aŭ skribitajn (skriba korespondado estas tre interesa el lingvista vidpunkto); unuvorte fari tion, kion faras serioza lingvisto deziranta esprimi validajn juĝojn pri iu ajn lingvo bantua, filipina aŭ alia.
La nombro da eraraj asertoj, kiujn oni trovas pri Esperanto en verkoj lingvistikaj, estas giganta. La sama rimarko, cetere, validas pri la ĉina (vidu mian artikolon "Le chinois : Idйes reзues et rйalitй"
.) La malakordo inter lingvistaj asertoj kaj kontrolebla realo estas des pli bedaŭrinda, ĉar la misinformantoj estas perfekte sinceraj. Ĉu tio ne suspektigas la ekziston de soci-lingvistika fenomeno, kiun estus interese esplori?
Eldiroj kolektitaj de Donald Harlow
Esperanto taŭgas kiel jura lingvo
Laŭ EU la ĉefa manko de Esperanto estas ĝia neprecizeco. Almenaŭ tiel ŝajnas laŭ la nova prilingva retejo de EU, kiu konstatas ke "vortoj sen ligo al historio aŭ al viva kulturo ne estas sufiĉe precizaj por juraj celoj". Claude Piron laboris kiel tradukisto ĉe Unuiĝintaj Nacioj. Li pro siaj propraj spertoj opinias ke Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj - sed ke ja necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.
Ĉu Esperanto estas sufiĉe preciza por juraj celoj? Miaopinie jes, tiom, kiom aliaj lingvoj. Mi de tempo al tempo prizorgis la tradukadon aŭ kontrolis tradukojn en Esperanton de juraj tekstoj (ekzemple antaŭ kelkaj jaroj belga leĝprojekto pri speciala imposto iom simila al la Tobin-imposto) (1)
, kaj neniam konstatis esencan aŭ bazan mankon de la lingvo. Povas manki terminoj, sed tiuj estas facile kreeblaj, se ekzistas taŭga difino. Se EU aŭ UN alprenus Esperanton, terminbanko rapide kreiĝus kaj ampleksiĝus, kaj ĝi funkcius tute kontentige. Longperspektive do Esperanto perfekte taŭgas kiel jura lingvo. Esperanto havas multajn lingvajn trajtojn, kiuj igas ĝin simile taŭga por juraj aferoj kiel la latina siatempe.
Mi partoprenis en la esperantigo de la UN-Ĉarto kaj de aliaj bazaj dokumentoj, kiel la Konvencio pri la Rajtoj de Infanoj. Estis tradukproblemoj, sed ne pli, verŝajne malpli, ol en multaj aliaj lingvoj. Ĝenerale traduko al Esperanto prezentas malpli da gravaj problemoj ol traduko al la franca, ĉar Esperanto estas pli fleksebla sintakse kaj la vortfara sistemo ofte helpas elegante solvi problemon, por kiu la franca povas nur turni sin al multobligado de la vortoj.
La diversaj juraj tradicioj tre diferencas, kaj ofte ne eblas esprimi en difinita lingvo jurajn konceptojn, kiuj disvolviĝis en alia jura tradicio. Kiam mi estis en UN, mi laboris kun ĉina juristo super kelkaj tekstoj, kaj mi povas garantii, ke Esperanto pli taŭgas por okcidenta juro ol la ĉina, tamen oficiala lingvo en multaj organizoj. Mi nun ne plu memoras, kiajn problemojn starigis la ĉina juro. Eble tiurilate Esperanto malpli taŭgus.
La diferencoj inter anglosaksa kaj romia juroj estas gigantaj, kaj kiel tradukisto, ĉefe kiam mi laboris ĉe UN, mi trovis tion treege ĝena. Tiuj diferencoj des pli komplikas la laboron, ĉar la angla lingvo emas elvoki dum la franca emas difini. Tial ofte en anglalingvaj juraj tekstoj koncepto, anstataŭ esti difinita, estas alirata per serio da vortoj, inter kiuj povas esti perfektaj sinonimoj. La jena ne estas vera ekzemplo, sed ofte ŝajnas al mi, ke la angla jura lingvo tiel funkcias. Anstataŭ diri "Kiu ajn aĉetis la menciitajn varojn", la teksto diras: "Any person having bought, purchased, acquired, procured or received against payment the goods, merchandises, wares or articles mentioned therein..." (Pardonu, se mi troigas, sed, nu...).
La angla estas treege malpreciza lingvo. Tion anglalingvanoj ne rimarkas, ĉar ili tuj interpretas laŭ unu maniero sen konscii, ke povas esti aliaj. Ekzemple mi foje rimarkis, ke partoprenantoj en asembleo de Organizo pri internacia civila aviado ne ĝuste komprenis la signifon de la nomo de la organizo, en kiu ili reprezentis siajn respektivajn ŝtatojn. Ili do miskomprenis ĝian juran kompetentecon. Pro la malprecizeco de la angla titolo "International Civil Aviation Organization", ili miskomprenis, ke temas pri "Internacia organizo pri civila aviado", dum fakte la organizo, se legi la statuton kaj kontroli ĝian nomon en aliaj lingvoj, kompetentas nur pri internaciaj civil-aviadaj ligoj, kaj tute ne estas internacia organizo kompetenta pri ĉiuj aferoj rilataj al civila aviado, inkluzive de la enlandaj. Estas multe pli facile en Esperanto ol en la angla eviti tiajn dubsencaĵojn.
Miaopinie Esperanto estus pli bona esprimilo ol la nunaj naciaj lingvoj pri juraj aferoj, sed necesos kelkaj jardekoj por ke la tradicio kompletiĝu kaj firmiĝu.
____________
1. Temas pri la "Leĝpropono celanta imposti la interŝanĝojn de devizoj, monbiletoj kaj moneroj" proponita la 12-an de marto 2002 (dokumento DOC 1685/001).
Eŭropano trilingva: ĉu realisma espero?
En tuta Eŭropo multaj voĉoj aŭdiĝas favore al ĝenerala trilingveco. Oni insistas, ke instrusistemoj celu fari ĉiun junan eŭropanon trilingva civitano. Sed kion signifas “trilingva”? Ĉu temas pri ĝisfunda regado de du lingvoj krom la gepatra? Lingvisto Claude Hagиge difinas tiun nivelon jene:"Por mi, perfekte regi lingvon estas kapabli kapti vortludojn elparolatajn tre rapide de denaskaj parolantoj, kaj ĝin paroli sen esti identigebla kiel fremdlingvano" (1)
kaj li konkludas dirante: "La nombro de veraj dulingvuloj (...) estas tre malvasta." Fakte ne eblas fariĝi tianivele dulingva sen specialaj cirkonstancoj, kiel malsamlingvaj gepatroj aŭ lernejo en alia lingvo ol la familia. Simplaj lingvaj restadoj ne sufiĉas. Persone mi vivis kvin jarojn en Usono, mi multe verkas angle, mi eĉ instruis en San Francisco State University, sed mi neniam estos rigardata kiel anglalingvano, kaj kiam mi iras spekti usonan muzikkomedion, multaj subtilaĵoj preterflugas mian komprenon.
Kompleksa interplektaĵo de programoj
Lingvo estas, laŭ la komputila senco de la vorto, kompleksa interplektaĵo de programoj, kies funkciadon daŭre inhibas miloj da duanivelaj aŭ trianivelaj programoj, kiuj ĝenas la glatan disvolviĝon de la unuanivelaj. Ni ne konscias tion, ĉar la akiro de nia gepatra lingvo fariĝis nekonscie en aĝo, kiam nenio ebligis al ni kompreni, kiom da laboro plenumas niaj neŭronoj. Por sin esprimi perfekte, oni konstante devas bloki la naturajn neŭropsikologiajn vojojn. Ekzemple, se, en la franca, vi volas adjektive vortigi la ideon “kiun solvi ne eblas”, spontana cerba funkciado kondukas al irrйsolvable. Sed tiu vorto ne estas ĝusta ; necesas do bari tiun vojon kaj instali kromvojon kondukantan al insoluble “nesolvebla”. Alia ekzemplo: ĉi-matene vi aŭdis sinjorinon Cristina del Moral plurfoje citi la nombron de parleurs ("parolantoj") de tiu aŭ alia lingvo. Ŝia franca lingvo estas rimarkinda, sed pri tiu preciza punkto la natura neŭra funkciado superfortis ŝian scion de nia lingvo: ŝi diris parleur, formo, kiun la cerbo atingas deirante de la verbo parler ("paroli"), se nenio blokas la naturan vojon, de kiu oni devas devojiĝi por esprimi la ideon en la norma franca lingvo, en kiu tiu koncepto vortiĝas per locuteur. Kaj kiam fremdulo lernanta la francan asimilis en hiver ("vintre"), j'y pense ("mi pensas pri tio") kaj biologiste ("biologo"), li devas inhibi en printemps ("printempe"), je lui pense ("mi pensas pri li") kaj psychologiste ("psikologo") [la ĝustaj formoj estas: au printemps, je pense а lui kaj psychologue]. La nerva fluo ne rajtas sekvi sian naturan emon, kiu igas ĝin esprimi paralelajn konceptojn per paralelaj formoj.
Ni nature emas ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. Kial ĉiuj franclingvaj infanoj diras plus bon antaŭ ol diri meilleur ("pli bona") ? Ĉar ili ĝeneraligas la strukturon en plus beau, plus fort, plus petit ("pli bela", "pli forta", "pli eta"), ktp. Lerni lingvon signifas senigi sin je la refleksoj de la gepatra lingvo, encerbigi al si aron da malsamaj refleksoj, kaj poste inhibi altan proporcion el tiuj refleksoj por povi trafi la ĝustan formon, kiu kontraŭas la spontanan inklinon al ĝeneraligo. Anglo lernanta la francan devas lerni ne diri, kiel laŭ sia lingvo, je chante / vous chante ("mi kantas" / "vi kantas"). Li devas integri en si la reflekson, kiu igos lin diri vous chantez. Sed post kiam tiu reflekso instaliĝis, li devos, por diversaj verboj, enmeti novan reflekson inhibantan la unuan. Antaŭ vous faisez, vous disez ("vi faras", "vi diras") li devas starigi aviztabulon kun la mencio "vojo malpermesita", kaj devojigon kondukantan al la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Sed tiel ne finiĝis lia laboro. Post aranĝo de tiu kromvojo, li devas rekomenci pri prйdire ("antaŭdiri"). Li ja estis direktita al vous prйdites, kio estas eraro : oni diras vous prйdisez. Kiel vi vidas, lerni eŭropan lingvon estas plurtavole stakigi refleksojn. Mi diras refleksojn, ĉar ne sufiĉas kompreni kaj enmemorigi al si. Se vi devas traserĉi ĉiujn slipojn kaj ĉiujn dosierojn en via memoro por trovi la ĝustan formon, vi ne parolos flue. Estas mia dilemo, se mi devas paroli ruse. Kvankam mia praktikado de la rusa certe ampleksas milojn da horoj, mi devas elekti inter paroli ĝuste, sed malrapide, malglate, malflue, kun granda nerva laciĝo, aŭ laŭ normala ritmo, sed kun groteskaj eraroj, kiuj ridigas ĉiujn aŭskultantojn.
Minimume 10.000 horoj
Necesas minimume 10.000 horoj da studado kaj praktikado por fiksi la centmilojn da necesaj refleksoj, kies nombro estas nekunpremebla. Nu, la instruado de la unua fremda lingvo nombras entute inter 800 kaj 1200 horoj depende de la lando. Ni do ne miru, ke nur unu abituriento el cent kapablas senerare esprimi sin per la unue lernita fremda lingvo. Okcent ĝis 1200 horoj estas dekono de la bezonata tempo. Se oni volas, ke la lernantoj scipovu du fremdajn lingvojn, necesas dudekobligi la nunan nombron da kurshoroj.
Tiudirekte elektis Luksemburgio, kie en la baza lernejo el 27 semajnaj lecionoj 12 estas dediĉitaj al fremdaj lingvoj, nome al la germana kaj al la franca. Tio estas entute 3000 horoj dum la ses bazlernejaj jaroj. Ĉar la lingvostudado daŭras je la mezgrada nivelo, Luksemburgio fakte havas trilingvan loĝantaron, sed la luksemburgianoj estas malpli lertaj ol siaj samaĝuloj pri matematiko, scienco kaj aliaj gravaj fakoj. Krome, ke la gejunuloj ne perdas tiujn lingvojn, kiam ili eniras la aktivan vivon, tio ŝuldiĝas al la aparta geografia situacio de la lando, kie kontaktoj kun franc- kaj germanlingvanoj okazas ĉiutage. En landoj, kiel Hispanio, Finnlando aŭ Francio, baldaŭ venus forgeso, ĉar la kondiĉitaj refleksoj konserviĝas nur, se ili estas konstante plifortigataj. Vi konstatos tion, se vi kelkjare ĉesas paroli lingvon: kio kaŭzas, ke vane vi skanas vian menson serĉe al tiu aŭ tiu vorto, kaj ke vi faras gramatikajn erarojn, tio estas, ke dissolviĝis la kondiĉa ligilo inter parencaj konceptoj aŭ la inhiba reflekso kun devojigo ĝustaformen.
Ĉu trilingveco aŭ maskita favorado de la angla?
Se oni volas trilingvan loĝantaron, al kiu nivelo oni strebu? Regan nivelon en tri lingvoj per simpla lerneja instruado ne eblas atingi, kaj oni ne sukcesos financi longdaŭrajn lingvajn restadojn por la tuta landanaro. Eĉ la instruado de kelkaj fakoj en la fremda lingvo ne kondukas ĝis la dezirata nivelo. En Svislando ekzistas liceoj, kie oni instruas kvar fakojn fremdalingve dum tri jaroj. La nivelo de la lernantoj en la koncerna lingvo ja superas tiun de la tradicia instruado, sed ĝi estas ankoraŭ malproksima de plena regado. Se paroli nur pri eŭropaj lingvoj, la sola realisma solvo estus trilingveco enhavanta plenan regadon de la gepatra lingvo, kapablon elturniĝi sufiĉe efike en la dua lingvo kaj elementojn de tria lingvo ebligantajn, se ne vere uzi ĝin, tamen havi pri ĝi bazan kompreneton, kio kulture praviĝas, ĉar ju pli oni malkovras diversajn manierojn esprimi unu penson, des pli la menso vastiĝas.
Bedaŭrinde tiu sistemo trenas kun si gravegan malavantaĝon. Ĝi kreus neegalecon favore al la anglalingvaj landoj. Oni ja povas komuniki de unu lando al alia nur, se unu el la lernitaj lingvoj estas la sama por ĉiuj. Kiel alie trilingvulo kapabla uzi la portugalan, la grekan kaj la danan povus serioze interparoli kun trilingvulo finna / germana / franca? La gepatroj do postulos, ke la plej funde studota lingvo estu la angla. Siaflanke, la plimulto el la anglalingvaj lernantoj ne estos forte motivitaj lerni du lingvojn; ili ja scios, ke ili povos elturniĝi per la gepatra, kien ajn ili iros. La ĉefa sukcesfaktoro en lingvolernado estas motiviĝo. Ni do trafas paradokson: oni laŭdegas trilingvecon kiel rimedon savi diversecon kaj atingi pli bonan interkonatiĝon de ĉiuj eŭropanoj, sed fakte oni igas ilin rekte submetiĝi al la anglalingva mondo kun rezulta enmergiĝo en pensmanieron, kiu neniel rilatas al la mensaj kaj kulturaj tradicioj de kontinenta Eŭropo.
Tio kondukus nin, ne al ĝenerala trilingveco, ĉe kiu ĉiuj troviĝus sur pli-malpli egala nivelo, sed al dulingveco pli malpli efektiva kun plifortigo de la malegaleco inter la popoloj. La popoloj ja ne staras egalnivele fronte al la angla: la ĝermanaj havas avantaĝon super la latinaj, kaj la latinaj super la slavaj kaj baltaj. La angla estas esence ĝermana lingvo, do proksima al la skandinavaj, al la germana kaj al la nederlanda. Ĝi havas multon komunan kun tiuj lingvoj, ne nur en la baza vortostoko kaj gramatiko, sed en multe pli subtilaj aspektoj. Estas, inter la lingvoj de tiu familio, komuna spirito fremda al la latinidaj kaj slavaj. La parolantoj de latinidaj lingvoj do estas en malfavora situacio rilate al la ĝermanlingvanoj, sed, por ellerni la anglan, en multe pli favora ol tiuj de orienta Eŭropo. Unu el la malfacilaĵoj de la angla fontas el la giganteco de ĝia vortaro, kiu ampleksas proksimume la duoblon de la vortaro de alia eŭropa lingvo. Sur la ĝermana bazo ja kreskis grandega alportaĵo franca kaj latina, kiu aldoniĝis al la antaŭaj formoj, sed ne anstataŭis ilin. Oni ne vere regas la anglan, se oni ne povas uzi kaj kompreni ambaŭ variantojn: fraternal kaj brotherly, liberty kaj freedom, vision kaj sight, ktp. Okcidentanoj, ĉar ili laŭdifine parolas ĉu latinidan, ĉu ĝermanan lingvon, antaŭe konas unu el la du vortoj, sed ne hungaro aŭ estono. Internacie komuniki per la angla estas krei hierarkion inter la popoloj: estas maldemokratie.
Solvo vere realisma
La ununura ŝanco eviti plifortigon de la hegemonia pozicio de la angla postulas konsciiĝon, ĉe la aŭtoritatoj kaj la amaskomunikiloj, pri ĝenerale ignorata aspekto de la lingvoproblemo. Bedaŭrinde tiun konsciiĝon malhelpas forta rezisto. La kampo, en kiun mi nun enkondukos vin, estas kampo, kie antaŭjuĝoj oftegas, kaj kie nur malmultaj personoj vere ekstudis la dosieron. Mi fidas je via mensa larĝeco kaj invitas vin aŭskulti kiel eble plej senigite je antaŭfiksitaj ideoj. Ĉio, kion mi diros, baziĝas unuflanke sur mia sperto, precipe adoleska, kaj aliflanke sur studado de la faktoj, en la kampoj kultura, pedagogia, lingvistika, fonetika kaj neŭropsikologia. Ĉar temas pri faktoj, ĉion, kion mi diros, eblas kontroli, eĉ se multo aperos al vi nekredebla (2)
.
Ekzistas realisma trilingveco, libera je la malavantaĝoj, kiujn mi ĵus menciis : la trilingveco “gepatra lingvo — Esperanto — alia lingvo”.
Esperanto plene baziĝas sur la rajto ĝeneraligi ĉiun lingvan trajton. El neŭropsikologia vidpunkto, tio signifas, ke la lernanto ne bezonas encerbigi al si la dua- kaj trianivelajn refleksojn, kiujn, en alia lingvo, necesas instali por inhibi parton de la unuanivelaj. Kiuj lernas alian lingvon, tiuj havas la impreson iri sur vojo, kiun sadisto prisemis per stumbligiloj intence aranĝitaj por faligi ilin. Instali la refleksojn, kiuj protektas kontraŭ falo en tiujn kaptilojn, sorbas 90 elcentojn el la tempo necesa por akiri lingvon.
Ĉar en Esperanto tiuj kaptiloj ne ekzistas, la tempoŝparo ĉe ĝia lernado estas grandega. Monato kondukas al komuniknivelo komparebla al tiu, kiu necesigas jaron ĉe alia lingvo. Alivorte, post ses monatoj da Esperantolernado, ĉe egala semajna horaro, la lernanto akiris komunikkapablon, kiun li posedas en alia lingvo nur fine de la mezgrada lernejo. Tio signifas, ke sufiĉas instrui Esperanton dum duonjaro, ĉu fine de la baza instruado, ĉu komence de la mezgrada, por stari sur la unua ŝtupo kondukanta al la celo de trilingveco: la ŝtupo dulingva: “nacia lingvo + internacia lingvo”. Poste, ĉiuj horoj nun okupataj per la lernado de la dua lingvo disponeblos por la tria.
Interrilataj kaj pedagogiaj aspektoj
La ŝancoj atingi bonan nivelon en tiu tria lingvo estas des pli realaj, ĉar Esperanto prezentas konsiderindajn avantaĝojn propedeŭtike, t.e. kiel preparo al lingvostudado. Franco lernanta la germanan devas elŝovi sin el kompleksa, rigida kaj arbitra sistemo por enmergi sin en novan sistemon, same kompleksan, rigidan kaj arbitran. Por transiri de je vous remercie ("mi vin dankas") al ich danke Ihnen ("mi dankas al vi"), necesas modifi la refleksojn rilatajn al la loko de la pronomo kaj al la rekta aŭ nerekta eco de la objekta komplemento. Uzante la vorton “arbitra” mi celis, ke tiu anstataŭigo de refleksoj neniel rilatas al la bezonoj de komunikado. Se mi diros je remercie а vous, kio estas la laŭvorta traduko de la germana frazo, vi perfekte komprenos min, kiom ajn fuŝa tio estas laŭ la norma franca lingvouzo. Ni komunikis, kiom koncernas la transdonon de mia penso. Kio diferencas de normala komunikado, tio estas, ke mi sonas stranga, vi tuj perceptas min alilanda, ni do ne staras samŝtupe : la problemo kuŝas je la nivelo, ne de interkompreniĝo, nur de homa interrilatado.
Tiu interrilata nivelo povas gravi. Eĉ se la konceptoj bone komunikiĝis, ĉar la aŭskultantoj ĝuste interpretis la fuŝan frazon, la enŝoviĝo de parazitaj kromsignifoj povas esti tre ĝena. Foje, dana ministrino, S-ino Helle Degn, devis prezidi internacian kunsidon tuj post kiam ŝi alprenis siajn funkciojn. Sin esprimante en la angla, ŝi celis diri: “Pardonu, mi ne bone konas la dosieron. Mian ministran postenon mi nur ĵus okupis”, sed ŝi diris "I'm at the beginning of my period" (3)
, kio signifas “komenciĝis mia menstruo”. Ĉiuj komprenis, sed kia bato al ŝia prestiĝo!
Kiuj parolas fremdlingve, ofte ŝajnas malpli inteligentaj ol ili estas. Kiam mi diras al vi je remercie а vous, vi komprenas min, sed vi ne vidas min, kia mi vere estas, mi estas misprezentita. Unu el la avantaĝoj de Esperanto estas, ke ĝi evitas tiajn problemojn dank'al sia granda leksika kaj sintaksa libereco. En Esperanto oni rajtas diri laŭ la franca strukturo je vous remercie, “mi vin dankas”, laŭ la angla strukturo I thank you, “mi dankas vin”, kaj laŭ la germana strukturo Ich danke Ihnen, “mi dankas al vi”. Ĉar tiuj tri strukturoj estas same oftaj, neniu el ili sentiĝas stranga. Jen alia ekzemplo, ĉi-foje pri vortouzo. France mi rajtas diri vous chantez merveilleusement ("vi kantas mirinde"), sed mi ne rajtas apliki la saman strukturon vous ---ez ---ment ("vi ---as ---e") al la konceptoj `musique'("muzik-") kaj `beau' ("bel-"): vous musiquez bellement estas perfekte komprenebla, sed neĝusta. En Esperanto, same kiel vi rajtas diri “vi kantas mirinde”, vi rajtas diri “vi muzikas bele” aŭ “vi bele muzikas”. Alidire, la lernantoj de Esperanto lernas esprimi siajn pensojn laŭ multe pli variaj formoj ol en iu ajn alia lingvo, kaj ili faras tion sen la pedagogie malfavora sperto erari. Tiel plilarĝiĝas prilingva kompreno kaj esprima kreemo sen sento pri malsukceso. Estas ege agrable kaj kuraĝige. Pri tio mi povas atesti. Esperanto estis mia unua fremda lingvo kaj mian guston por lingvoj mi dankas al ĝi.
Alia psikologia avantaĝo de Esperanto estas, ke ĝi ne devigas alpreni alian identecon. Lerni la prononcadon de la angla estas lerni simii la anglosaksojn. Multaj gejunuloj, kiuj fizike disponas ĉion necesan por dece prononci ties lingvon, ne sukcesas pro psikologia blokiĝo. Por imiti la anglan prononcadon, oni devas rezigni la kutiman manieron loki la langon, la lipojn, la palatvelon, ktp. Ofte tio sentiĝas perdo de identeco. En Esperanto ĉiu havas fremdan manieron elparoli kaj vastaj varioj en prononcado estas rigardataj tute normalaj. Sperto pruvas, ke, kontraste kun la angla, ili ne ĝenas komprenon, pro fonetikaj kialoj, kiujn klarigi ĉi tie estus tro temporabe. Alivorte Esperanto, lernite antaŭ ol la ekstudo de alia lingvo, efikas kiel gamoj antaŭ koncerto, kiel gimnastiko antaŭ ol skii ; ĝi estas rimedo serioze preni la artikadon inter du sistemoj rigidaj kaj arbitraj. Eksperimentoj montris, ke ĝi estas efika rimedo. Klaso lerninta Esperanton dum unu jaro, sekvata de kvin jaroj da germana lingvo, atingas la saman nivelon en la germana kiel klaso lerninta la germanan dum ses jaroj (4)
. Ĝi perdis nenion.
Se la aŭtoritatoj, la anoj de la eŭropa parlamento kaj de la naciaj parlamentoj, la politikaj partioj, la elitoj universitata, ekonomia kaj kultura vere volus, ke la eŭropanoj flegu sian lingvan diversecon, konservu sian identecon kun tolerema bonveniga akcepto de identecoj aliulaj, plivastigu siajn kulturajn horizontojn kaj interkomuniku, sendepende de la lando, same facile kiel propralingve, ili agnoskus, ke trilingveco “gepatra lingvo — Esperanto — alia lingvo” prezentiĝas kiel la sola realisma solvo. Al tiu konkludo oni venas, kiam oni observas de proksime, kiamaniere komunikado disvolviĝas en la realo. Mi insistas pri tiu devo observi la realon, ĉar en ministrejoj, en eŭropaj instancoj kaj en la amaskomunikiloj, oni konstante parolas pri lingvoj kvazaŭ lingva handikapo ne estus ofte serioza problemo en la ĉiutaga vivo, kvazaŭ lingvoj ne estus terure malfacilaj, kvazaŭ, por ke la problemo ĉesu ekzisti, sufiĉus tion dekreti (anstataŭ studi, esplori kaj provi praktike) kaj kvazaŭ Esperanto estus nur ideo, projekto, kaj ne lingva realaĵo facile observebla.
La sistemo, kiun mi proponas do estas la ununura realisma substance, teknike. Bedaŭrinde, mi timas, ke ĝi ankoraŭ ne estas realisma el vidpunktoj socia, politika kaj psikologia. Unuflanke, la sociaj fortoj puŝantaj al la monopolo de la angla estas terure fortaj. Ili rilatas al politika potenco, socia situacio, ekonomiaj interesoj, sed ankaŭ al faktoroj tiel influaj, kiel modo kaj snobeco. Aliflanke sentiĝas obstina rezisto kontraŭ malfermo de la dosiero “Esperanto”. Ĉi-lasta estas kampo, kie altranguloj, sed ankaŭ ofte ĵurnalistoj kaj lingvistoj, juĝas sen studi faktojn, kvazaŭ ili antaŭe jam scius ĉion sciindan, kvazaŭ oni povus fari al si ideon pri la naturo kaj funkciado de Esperanto kaj de la kulturo ligita al ĝi (5)
, sen studi objektivajn dokumentojn kaj sen observi, kiel la lingvo prezentiĝas tie, kie ĝi estas uzata.
Tamen ne temas pri io bagatela, konsidere al la valoro de lingva diverseco aŭ al la graveco de interpopola egaleco kaj do de demokratio . Multaj konscias pri la graveco de la vetaĵo. Sed kiuj penas serioze informiĝi pri la diversaj ebloj, studante kiel la aferoj okazas en la realo, kaj farante la komparojn, sen kiuj ne eblas ricevi objektivan bildon, tiuj estas, ho ve!, ege malmultaj.
Feliĉe, kiel diris Lincoln, eblas kaŝi la veron al ĉiuj dum parto de la tempo, aŭ al kelkaj dum la tuta tempo, sed ne eblas kaŝi la veron al ĉiuj tuttempe. Povas do okazi konsciiĝo neatendite, kaj post ĝi evoluo povas esti tre rapida. Kiu scias, ĉu proklamante la jaron 2001 “Eŭropa jaro de la lingvoj” Eŭropa Konsilio ne faris la iniciaton, kiu necesis por finfine stimuli konsciencan esploron de la vero kaj, sekve, de solvoj radikantaj pli en originala, krea pensado ol en rutina mensa enŝlositeco?
____________
1. Claude Hagиge, "Une langue disparaоt tous les quinze jours", L'Express — Dossier, 3/11/00.
2. Claude Piron, "Le dйfi des langues - Du gвchis au bon sens"
, Parizo : L'Harmattan, 2-a eld. 2001. Vidu ankaŭ "Linguistic Communication - A Comparative Field Study"
(angle), "Lingva komunikado - Kompara esploro farita surterene"
(esperante), "Communication linguistique: Йtude comparative faite sur le terrain"
(france), "Comunicazione linguistica: studio comparativo sul campo"
(itale), "Internationale Communicatie : Vergelijkende studie te velde uitgevoerd"
(nederlande).
3. Jyllands Posten, 14an de januaro 1994 ; Sprog og erhverv, 1, 1994.
4. Claude Piron, "L'esperanto dal punto di vista psicopedagogico"
.
5. Claude Piron, "L'espйranto - L'image et la rйalitй"
, Parizo : Universitato de Parizo-8, 1987, pp. 12-15 kaj Claude Piron, "Culture et espйranto"
, SAT-Amikaro, n° 393, marton 1984.
Traduko el la franca de Leo De Cooman, reviziita de la aŭtoro
Observi, kompari, elekti
Pledo por inteligenta lingva politiko
Kiel faras homoj por kompreni sin reciproke, kiam ili ne parolas la saman lingvon? Ĉiaj metodoj estas aplikataj, jen bonegaj, jen dubkvalitaj, jen justaj, jen nepravigeble favorantaj parton de la koncernatoj. Gestoj, galimatio (t.e. provo esprimi sin per nur kelkaj vortoj de neregata lingvo), fuŝa angla aŭ "globiŝa", interpretista perado, bona angla kaj Esperanto kunformas la menuon de la ĉefaj ebloj. Praktike, la elekton difinas la situacio kaj la lingva kompetenteco (aŭ nekompetenteco) de la komunikantoj. Se escepti la apartan kazon de gestoj kaj galimatio, ĉiam devas okazi iu investo tempa aŭ mona (studo de lingvo, dungo de interpretistoj), kaj ĉiu sistemo diferencas de la aliaj laŭ komunik-efikeco, same kiel laŭ ĉeesto aŭ foresto de plezuro. Ĉi-lastan punkton ni ne neglektu. La tempo, kiun niaj samtempuloj dediĉas al konversacio, eĉ se nur poŝtelefona, nepre pruvas, ke la plezuro interŝanĝi ideojn estas esenca elemento en bona vivkvalito.
Kvin metodoj
1. Uzo de galimatio (t.e. provo komprenigi sin per sengramatika, fuŝe prononcata, ne regata lingvo, el kiu oni konas apenaŭ kelkajn vortojn), ĝenerale kun gestoj kaj vizaĝaj esprimoj, tre oftas, kiam personoj el malsamaj popoloj provas komuniki ion unu al la alia. Investo estas nula krom - ofte, sed ne ĉiam - enmemorigo de kelkaj eroj de fremda lingvo. Bedaŭrinde tiu nul-investo alportas rezulton, kiu same estas nula aŭ tre proksima al nulo. Ofte la elsendita penso ne estas ricevita, kaj, en la okazoj, kiam ĝi transiras de unu persono al alia, ĝi neniam povas esti eĉ iomete kompleksa.
2. Fuŝangla aŭ globiŝa. Unu el la opcioj plej ofte uzataj estas la lingvaĵo, kiun oni angle nomas "Broken English"(laŭvorte: "disrompita angla"): neĝusta angla lingvo, malbone prononcata, kun reduktita vortostoko, postrestaĵo el lerneja instruo pli malpli vivtenata per vojaĝoj aŭ aliaj okazoj angle paroli. Tiun anglan, uzatan sen zorgo esprimi sin laŭ la maniero de denaskuloj - sufiĉas komprenigi sin - provis normigi s-ro Nerriиre, kiu volas popularigi ĝin kun la nomo "Globish" ("globiŝa"): lia "lingvo" estas bonega ekzemplo de la negramatika kaj elementa angla, kiu, preskaŭ ĉie, uziĝas en neformalaj kontaktoj inter malsamlingvanoj. La investon eblas resumi jene: kvar aŭ kvin jaroj da angla lingvo kun almenaŭ tri horoj ĉiusemajne dum la lernejjaro, do inter 500 kaj 600 horoj enklase, plus hejmaj taskoj, kaj poste sinekzercado en la arto esprimi sin senhonte per reduktita vortprovizo kaj ne hezitante gesti, kiam vorto mankas. Rezulto: lingvaĵo, kiu efektive ebligas elturni sin en la plimulto el la situacioj, sed malfajna, sennuanca, ofte deviganta rezigni tute normalan deziron: la 1500 vortoj, kiuj, laŭ s-ro Nerriиre, konsistigas la kernon de la sufiĉa vortaro, ne ebligas diri, ekzemple: "Kelnero! Tomatosalaton!" Krome, la konstanta malprecizeco povas esti ĝena. Traduki "originaleco" per freshness, kiel faras s-ro Nerriиre en sia retejo (http://www.jpn-globish.com
), tio estas garantii, ke la ricevita mesaĝo ne akordos kun la elsendita.
3. Angla. Temas ĉi tie pri la klerula angla, kia oni parolas kaj skribas ĝin en la altaj sferoj ekonomiaj, politikaj kaj sciencaj. Investo: inter 4000 (nivelo de la universitata magistreco pri angla lingvo) kaj 8000 horoj da studado kaj praktikado. Rezulto: bonega komunikilo, ebliganta fajne trakti pri plej kompleksaj demandoj, ĉiukampe.
Sed en la rubriko "malavantaĝoj" notendas granda maljusteco. La anglalingvanoj (4,8 elcentoj el la monda loĝantaro) akiras la komunikilon sen eĉ plej eta peno, simple vivante kun sia familio, dum al la 95,2 ceteraj elcentoj estas trudita giganta elspezo de mensa energio. Por atingi la altan nivelon ĉi tie konsideratan, necesas ja 200 semajnoj plentempe, alivorte kvar jaroj da laboro senferia. Por personoj ekster la hindeŭropa lingvaro, la investo ofte estas pli granda. "Mi povus akiri kvin doktoriĝojn per la jaroj, kiujn mi devis dediĉi al la studo de la angla,"skribis korea sciencisto Kim Hiongun responde al enketo de BBC (Brita radio). En la kolumno "Rezultoj", oni ankaŭ emfazu, ke la plimulto el tiuj, kiuj partoprenas en traktado, en interagado, troviĝas malsuperaj al denaskaj anglalingvanoj. Simila neegaleco de ŝancoj vekus egan indignon en la kampo sporta. Sed verŝajne ideoj malpli valoras ol pilko, se konsideri, ke ĝi estigas neniun kontraŭstaron en la kampo de parolaj interŝanĝoj. Eĉ inter la privilegiuloj, kiuj atingis bonegan nivelon, abundas tiuj, kiuj plu sentas la neegalecon, ĉefe se ili kelktempe ne havis okazon praktiki la lingvon de Ŝekspiro kaj de Wall Street Journal.
4. Interpretado. Ĉi tiu sistemo estas rezervita al institucioj, asocioj kaj aliaj grupoj sufiĉe riĉaj por pagi al si la servojn de profesiuloj: interpretisto kostas 200 eŭrojn por unu duontago (januaro 2005); endas kalkuli tri interpretistojn por ĉiu lingvo, ĉar neniu povas plenumi la interpretistan laboron dum kvar sinsekvaj horoj. La plimulto el la personoj, kiuj bezonas superi la lingvobarilon en normalaj situacioj, ne povas uzi tiun metodon, se escepti la apartan kazon de organizitaj grupvojaĝoj. Koncerne la investan flankon, necesas substreki, ke malofte el la monujo de la profitantoj la mono estas prenata. Interpretado ja ofte uziĝas je interŝtata nivelo, tiel ke la investantoj - kvankam tion ili ne klare konscias - fakte estas la impostpagantoj, kiujn ŝtatoj tenas en plena nescio pri la mankoj de la sistemo kaj pri la alternativoj, kiujn eblus uzi. Koncerne la rezultojn, interpretadon ĉiam akompanas iugrada informperdo kaj, ĝenerale, mistradukoj, aparte se temas pri temo teĥnika. Ofte ankaŭ okazas maljusteco, ĉar iuj rajtas esprimi sin propralingve, dum aliaj ne.
5. Esperanto. Investo: 60 ĝis 150 horoj da lernado, laŭ la aĝo kaj la individua talento, por povi senprobleme konversacii. Temas ĉefe pri enmensigo de la arto kombini, kiel bloketojn de "Lego"-ludo, la erojn, kiuj konsisitigas la materialo de la lingvo (same kiel la ĉina, Esperanto konsistas el eroj absolute nevariaj, kiuj kombiniĝas sen limigo). La rega nivelo, kiun oni povas atingi en la angla post 8000 horoj, estas akirita, en Esperanto, post daŭro, kiu situas ĝenerale inter 500 kaj 1000 horoj laŭ la cirkonstancoj kaj la individua kapablo (fojfoje 300 horoj sufiĉas). Tiuj nombroj, ŝajne altaj kompare kun la 60 ĝis 150 horoj ĵus cititaj, klariĝas per tio, ke, kiel en ĉiu lingvo, necesas daŭro, por ke la cerbo prilaboru la lernitaĵojn kaj familiariĝu kun la lingvaj tradicioj. Rezulto: efektiva regado de lingvo fleksebla, libera, esprimriĉa, ofte humura, en kiu eblas precize kaj nuance esprimi sin en teĥnikaj, juraj kaj aliaj fakaj kampoj, same kiel en la senta-emocia sfero.
Kion rivelas observado de grupoj
Por kompletigi la rubrikon "rezultoj", ni vidu iom pli detale, kio okazas, kiam internacia grupo diskutas pri iu temo laŭ la diversaj sistemoj.
1. Fuŝparolado de lingvo, el kiu oni konas nur kelkajn vortojn, kaj gesta komunikado, neniam estas praktikataj en grupoj. Nenio do direblas pri ili ĉi tie.
2. Kun la globiŝa, aŭ almenaŭ la fuŝ-angla, kiu plej ofte servas nuntempe por peri komunikadon inter malsamlingvanoj, oni vidas partoprenantojn streĉitaj pro la bezono komprenigi sin sen plena certeco, ke iliaj vortoj estos efektive komprenataj de la kunparolantoj. Regas ia malprecizeco, nebuleco, kaj la partoprenantoj ofte devas streĉi la orelojn aŭ ripetigi, por ĝuste kompreni, kio estas dirata, pro la malfacila fonetiko de la angla lingvo por la plimulto el la popoloj de la mondo ("Kion diris tiu koreo, ĉu bad manners, "aĉaj manieroj", aŭ bed manners "ĉe-lita konduto"?). Krome, la mankoj en la vortostoko devigas fari gestojn fojfoje ne facile kompreneblajn. Sed estas vere, ke, ĝenerale, la komunikado efike funkcias. Sen fajneco, ofte sennuance, jes ja, tamen la homoj proksimume komprenas unu la alian. Tiu lingvaĵo baziĝas sur la ideo, ke precizajn detalojn oni malhavu. Ĝi estas akceptita manke de io pli bona, kaj tion ĉiuj sentas. Ili rezignis vere homan komunikadon, ĉar ili kredas ĝin neebla aŭ imagas, ke ĝi postulus tro gravajn oferojn.
3. Se la grupo uzas klerulan anglan lingvon, la diskuto ĝenerale glate fluas, sed al observanto impresas, kvazaŭ la partoprenantoj teatrus. Ili ne estas si mem. Ili simias [tradukantoj atentu: la vorto estas simias, ne similas] anglalingvajn intelektulojn. Kelkaj pavas per sia nobela angla, dum aliaj hontas pri sia prononco aŭ sia malfacileco trovi la ĝustan vorton. Denaskaj anglalingvnoj ne ĉiam sukcesas kaŝi la dentogrincan reagon, kiun kaŭzas la aĉa lingvajo de tiu aŭ de tiu alia. Fojfoje parolanto nevole igas sin ridinda per fuŝuzo de la lingvo, kiu efikas plej amuze. Tio okazis al dana ministrino s-ino Helle Degn, kiam, dezirante pardonpeti pri sia nesufiĉa kono de la diskutota temo, ŝi diris al la komitato, kiun ŝi prezidis: "I'm at the beginning of my period". Kredante, ke ŝi diras: "Mi estas je la komenco de mia ministreco", ŝi fakte diris: "Estas la komenco de mia menstruo". Kiel vidate, pli ol dek mil horoj da studado kaj praktikado de la angla ne ŝirmas kontraŭ tia politike ege ĝena eraro.
Plej rimarkeblas en tia grupo, kiom diversaj estas la lingvaj kompetentoj. Oni vidas ian eliton, kiu esprimas sin perfekte (ne nur denaskuloj, aliaj atingis en la angla, kvankam ĝi ne estas ilia gepatra lingvo, impresan nivelon, kaj la grupo ilin admiras, kun admiro pli malpli miksita kun envio), sed oni vidas ankaŭ personojn, kiuj impresas, kvazaŭ oni akceptis ilin nur, ĉar dece ne eblis fermi al ili la pordon. Observeblas ankaŭ personoj, kiuj montriĝas ridindaj, ĉar ili disradias fierecon pri sia bonega angla lingvo, dum fakte ilia nivelo tre distancas de tio, pri kio efektive eblus brustoŝveli. Se la diskuto fariĝas tre vigla, se aperas konflikto, se vidpunkto estas atakata kun forto, la neanglalingvano, al kiu tre gravas esprimi sian opinion, aŭ kiun oni ĵus akre kritikis, balbutas, kiel li neniam farus en la gepatra lingvo. Plej senteblas la neegaleco tiamomente.
4. Kun samtempa interpretado, la diskuto neniam sentiĝas natura. Estas malplaĉe aŭdi alian voĉon ol tiun de la parolanto, kaj multajn personojn incitas la devo konstante surhavi aŭskultilon. Miskomprenoj kaj proksimumaĵoj ne maloftas. Multaj parolantoj prononcas tiel fremde, ke la interpretistoj ne komprenas ilin, kio kreas "truojn" en la ĝenerala diskuto. Tio plej oftas, se la parolanto esprimas sin en la angla, kies prononco ŝajnas esti intence farita por spiti la prononckutimojn de la plimulto el la popoloj. Kun sekva interpretado, la fakto devi atendi, ĝis la interpetisto finis traduki, malhelpas fluecon en la diskuto. Ne eblas respondi paf-al-pafe, aŭ eldiri ŝercon esperante, ke ĉiuj samsekunde ridos. Ĉiuj trovas la sistemon ne vere kontentiga kaj akceptas ĝin nur, ĉar ili estas konvinkitaj, ke ne eblas procedi alimaniere.
En multaj internaciaj kongresoj eblas observi alian malavantaĝon. La parolantoj, kiuj igas kunsidon vigla kaj viva, estas tiuj, kiuj perfekte regas sian temon kaj esprimas sin improvize, sen notoj, nur jen kaj jen ĵetante rigardon al sia dir-skizo. Kreiĝas inter tiuj kaj la aŭskultantaro rekta komunikado, precipe okula. Tiuj, kiuj legas sian tekston, estas ege pli malfacile sekveblaj, kaj pli enuigaj. Nu, ofte, kiam kongreso alprenas la interpret-sistemon, la organizantoj admonas la prelegontojn ne improvize vagi ekster la teksto, kiun oni instrukciis al ili antaŭsendi por ke la interpretistoj povu prepari sian tradukon. Rezulte, viglan interesan prezenton anstataŭas legata teksto, nepre pli teda, kelkfoje eĉ dormiga. Krome, en tiaj kongresoj, diskut- kaj laborgrupoj estas dividitaj laŭlingve, ĉar la interpretistoj ne laboras tiunivele. Tiel perdiĝas la tuta profito el interfekundiĝo de ideoj, kiu estas unu el la avantaĝoj de interkultureco.
5. La sistemo, kiu vere disradias al observanto etoson de normaleco kaj natureco, estas Esperanto. Ĉi tie impresas, kvazaŭ ĉiu parolus la gepatran lingvon. Kvankam la prononcmaniero povas tre diversi, la eldiroj ĝenerale estas klare kompreneblaj. La flueco de la parolantoj estas rimarkinda. Ili malmulte stumblas pro ne-tuj-trovo de vorto, ili ne faras komplikajn ĉirkaŭparolojn por esprimi aferojn simplajn, iliaj gestoj estas la samaj, kiel se ili parolas propralingve, ili multe ridas, se ili furiozas, indignas aŭ estas atakataj, ili esprimas sin multe pli verve ol se la grupo komunikas angle aŭ fuŝangle. Sed, ĉefe, aperas neniu malegaleco. Tiun fakton jam emfazis raporto de la Ligo de Nacioj: "Kio plej impresas, tio estas la egaleca etoso, kiun kreas en tia kunsido la uzo de komuna lingvo, pro kiu ĉiuj troviĝas samnivele, kaj kiu ebligas al la delegito el Pekino aŭ Hago esprimi sin same forte, kiel liaj kolegoj parizaj aŭ londonaj." [Ligo de Nacioj, «L'espйranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secrйtariat gйnйral, adoptй par la Troisiиme Assemblйe (Ĝenevo: LDN, 1922), p. 22].
Ĉu tabuo?
Estas strange, ke nek amaskomunikiloj, nek elitoj, nek registaroj tiras la konkludojn, kiuj aperas evidentaj, el tia komparo inter la diversaj manieroj ataki la babelan turon. Estas tiel facile observi ilin! Kion kaŝas tiu tabuo? Ĉu malbonfaremon? Ĉu timon perdi privilegiojn, kiujn, simile al tiuj de hindaj kastoj, pravigas neniu racia motivo? Aŭ ĉu simple mallaboremo, inerteco? Estas vere, ke por simple havi la ideon observi, kiel komunikado fakte disvolviĝas, necesas unue pridubi ĉiaspecajn trompajn mesaĝojn tiel ofte ripetatajn, ke ili transformiĝis al evidentoj niamense, kiel "la angla venkis, ĝia supereco estas definitiva, nenio plu fareblas."
Necesas ankaŭ dummomente dekroĉi sin de sia rutino por pripensi, kaj lasi, ke nin penetru kompatemo, samsenteco kun suferantoj. La viktimoj de nejustecoj ligitaj al la manko de demokratia rimedo lingve komuniki - kaj ankaŭ tion oni zorge evitas mencii - ja estas ege pli multaj ol oni ĝenerale imagas. Kiom da frustroj, da suferoj, da nejustecoj, da mispaŝoj kun dramaj sekvoj, ĉar ne eblis superi lingvan barilon! La viktimoj de tiaj situacioj ne perceptas sin viktimoj kaj ne konscias, ke la sistemo estas maljusta. Ankaŭ ili sorbis la mesaĝon: "Vi devis nur lerni la anglan. Vi devis nur studi fremdajn lingvojn. Se vi ne sukcesis klarigi vian aferon, kulpas nur vi." Ili do pasivas, senpotence, kaj la aliaj faras kun ili laŭplaĉe, dum ilin tenas enkore kulposento tute malprava. Idealaj predoj por homoj ekspluatemaj aŭ ŝatantaj la ĝuon, kiun havigas la sento misuzi sian povon.
Kvankam la ideo, ke al la angla ne ekzistas alternativo, au ke tiu, kiu ne sukcesas komprenigi sin, estas la sola respondeculo pri sia situacio, profunde enradikiĝis en la mensoj, ĝi havas nenion komunan kun realeco. Ĝi devus ne havi lokon en demokratia socio. Kiom da jaroj plu ni devos atendi, ĝis la ĉi tie klarigitaj faktoj, nekontestitaj, nekontesteblaj, finfine estos serioze konsiderataj?
La lingva defio
La teksto ĉi-sube afiŝita prezentas en Esperanto eltiraĵojn el la franclingva libro de Claude Piron "Le dйfi des Langues", kun resumo de la partoj ne reproduktitaj. La leganto de ĉi tiu teksto tiel ricevos ideon pri la enhavo de la libro, kiu ekzistas ĝis nun nur en la franca (Parizo: L'Harmattan, 1994) kaj en la portugala (Campinas SP: Pontes, 2002).
I. INTERNACIA LINGVA KOMUNIKADO :
ĈU PATOLOGIA MASTRUMO ?
Se individuo elektas senkiale agmanieron neutile penigan, elspezas gigantajn sumojn por akiri ion senpage disponeblan, rifuzas apriore informiĝi pri la efikaj rimedoj atingi sian celon kaj evitas pripensi pri tiu stranga maniero agi, oni diras familiare, ke mankas klapo en lia kapo. Se krome lia prefero por senkuraĝigaj klopodoj kaj komplikaj procedoj ricevas nur mezkvalitajn rezultojn, dum najbaro havas elstare bonkvalitajn per simpla kaj agrabla metodo tuj facile aplikebla, oni ne plu hezitos paroli pri masoĥismo. Ni apenaŭ tion konscias, sed la organizado de la internacia lingva komunikado niasocie meritas la saman diagnozon. Ĝi estas patologia.
Tiu aserto povas ŝajni aroganta. Ĝi tamen baziĝas sur analizo de la realaĵoj. La leganto tion konstatos, se li sekvos tiun ĉi raporton. Li ricevos ĉiujn indikojn por povi mem kontroli la faktojn.
(...) [Tiu patologia misorganizo de internacia komunikado elmontras, sociskale, ĉiujn trajtojn, kiuj karakterizas neŭrozon individuskale. Ĝi estos pritraktata en la sekvo de la verko sub la nomo "Babel-sindromo". La libro prezentiĝas kiel raporto de konsultodonantoj, fakuloj petitaj objektive esplori la mondan lingvoproblemon kaj proponi realismajn metodojn por solvi ĝin].
II. LA PROBLEMO
[Ĉapitro II prezentas la problemon. Ĝi komence pritraktas ĝin laŭ kvalita vidpunkto : lingva handikapo en komunikado inter simplaj civitanoj ; en siaj rilatoj kun aŭtoritatoj aŭ oficialaj instancoj ; en privataj internaciaj grupoj ; en la rilato inter ŝtatoj. Ĝi poste traktas pri kvantaj aspektoj : kosto de tradukado kaj interpretado, kosto de instituciaj lingvaj servoj, ktp. Ĝi fine komparas la tre modestajn sumojn, kiuj sufiĉas en multaj kazoj por respondi al urĝegaj bezonoj neglektataj pro "manko de rimedoj", kun la astronomiaj sumoj, kiujn kostas la nunaj lingvaj sistemoj al la socio ĝenerale kaj al la grandaj internaciaj institucioj aparte.]
III. MITOJ KAJ REALO
Kiel ni vidis, la problemo prezentiĝas diversforme, laŭ la komunikantoj kaj la kadro, en kiu la komunik-bezono aperas:
la koncernatoj ne sukcesas diri al si reciproke, kion ili volas diri ;
la mesaĝo transdoniĝas, sed koste de konsiderinda kvanto da frustroj, nervoziĝoj aŭ suferoj ;
la komunikado estas preskaŭ perfekta, sed tio kostis enorman investon tempan kaj penan al iuj el la partneroj (indas esplori, ĉu ekzistas sistemo kun pli avantaĝa rilato efikeco / kosto) ;
okazas maljusteco, ĉar iuj ricevas la mesaĝon perfekte, kaj aliaj malbone aŭ tre malbone (ofta situacio en internaciaj renkontiĝoj, kie la anglalingvanoj, kelkfoje la franclingvanoj, ĝuas maljustan privilegion kompare kun la aliaj partoprenantoj; ofta situacio ankaŭ en la rilatoj inter loka aŭtoritato kaj homo el eksterlando : migra laboristo, rifuĝinto, vojaĝanto metitaj pro la situacio mem en pozicion malsuperan;
la ricevita mesaĝo sufiĉe diferencas de la elsendita por egali, fakte, al trompo ;
la transdono de la mesaĝo kostas ekscesan sumon, tiel ke la amasiĝo de multlingvaj situacioj fine devojigas enormajn sumojn el tio, kio estus ilia normala celo en saĝa organizo de la mondo (alivorte, la rilato efikeco / kosto atingas ofte proporciojn etike netolereblajn). (...)
[Tiu ĉapitro pritraktas diversajn mitojn , al kiuj aliĝas la socio en kampoj kiel elektronika tradukado aŭ lerneja lingvoinstruo.]
IV. PLI MALFACILE OL ONI DIRAS
(...) Kiel ni vidis, nia socio tutforte rezistas al la ideo alfronti la fakton, ke lingvoj estas terure malfacilaj, tiel malfacilaj, ke - kun unu escepto, pri kiu ni traktos poste - eksterlandano praktike neniam atingas la nivelon de denaskulo. Ni ĉiuj konas homojn kiuj vivas en Francio jam dudek jarojn kaj kiuj, kvankam ili estas plene "enmergitaj" en la lingva medio, (...) daŭre faras krudajn erarojn. Tiu profunda malfacileco igas vana la strebadon serĉe al la mirakla metodo. Kiam, sur ministra nivelo aŭ en iu pedagogia instanco, la enketoj pri lingvonivelo konkludas, ke la instruado fiaskis, la koncernatoj rifuzas fronte rigardi la fakton, ke ne eblas io alia ol malsukceso, se konsideri la ecojn de la lingvoj. Riproĉoj iras al la instruistoj, aŭ al la metodo. Oni sekve modifas la instruadon, laŭ la modoj. Oni forlasas la malnovan sisteman metodon kun parkerigo de vortlistoj kaj iompostioma lernado de la gramatiko por ekuzi la rektan metodon. Poste oni transiras al la aŭdvida metodo. Poste al programita instruado. Poste al plena enmergiĝo. Poste al sugestopedio.
Ĝenerale, la metodoj , kiuj taŭgas por iuj lernantoj, ne taŭgas por aliaj, tiel ke la esenca efiko de la metodŝanĝo estas modifi la rangvicon de la lernantoj. La unu elcento el la lernantoj, kiu, sen lingva restado eksterlande, sukcesas esprimi sin en la fremda lingvo ĉe la abiturienta ekzameno, restos ĉiam unu elcento. La sola diferenco estas, ke Paŭlo, kiu sentis sin bone nur en sistema instruado, cedis la lokon al Karlo, por kiu pli taŭgas la rekta metodo, ĉar pro serio da hazardoj lia memoro alitipe strukturiĝis. (...)
Konkludo : La deziro simple komuniki, en tuta egaleco, trans la lingvaj baroj, deziro perfekte prava en tempo de senprecedence densaj internaciaj rilatoj, ne kontentigeblas per la metodoj, kiujn la ŝtatoj kaj la tuta socio nuntempe aplikas.
V. PROVOJ SOLVI LA PROBLEMON
Kiel multaj mensmalsanoj, Babel-sindromon akompanas deliro. Anstataŭ percepti la realon, la socio sekurigas sin per imagataj pseŭdofaktoj. Laŭ ĝi,
ne ekzistas problemo (ĝin solvas la angla) ;
tradukado kaj interpretado estas efikaj, kio pravigas la miliardojn, kiujn ili kostas ;
se la ŝtatoj oferas al Babelo sumojn, kiuj povus savi vivojn, mildigi sennombrajn suferojn, kontraŭbatali analfabetismon, krei necesajn infrastrukturojn, kaj, kiam utile, relanĉi la ekonomion, resume: havi socialan efikon por la plej malfavorata parto de la homaro aŭ de la nacio, ilia politiko tute ne estas krima, ili povus fari nenion alian ;
la malavantaĝo permesi al iuj uzi lingvon perfekte regatan kaj rifuzi al aliaj la saman rajton, en la okazoj, kiam malsamlingvanoj interŝanĝas ideojn. estas neglektinda ;
la fremdajn lingvojn instruatajn en okcidentaj lernejoj eblas ellerni;
la lingvoj ne estas tiel malfacilaj; eĉ ekster lernejo eblas atingi regnivelon, sufiĉas tiucele streĉi siajn mensofortojn;
lingvoinstruado mezlerneja ebligas aliri eksterlandan kulturon. (...)
Por ekzameni la problemon ĉe la bazo, ni konsultdonantoj devas esplori ĉiujn rimedojn praktike uzatajn, por kompari ilin. Ni do rigardu, kiel la socioj elturniĝas por ebligi sufiĉan komunikadon en mondo disigita en unuojn, kiujn la konsterna malfacileco de preskaŭ ĉiu lingvo igas kvazaŭhermetike baritaj unu al la alia.
[Tiu ĉi ĉapitro traktas pri la diversaj metodoj aplikataj por provi solvi la problemon : lingvoinstruado ; gestoj kaj desegnoj ; sistemoj de perbuŝa komunikado : uzo de mikslingva fuŝa ĵargono; svisa aŭ skandinava sistemo (ĉiu parolas sian lingvon, ĉiu estas supozata kompreni ĉiujn lingvojn); uzo de unu sola lingvo (angla ekz-e); posta interpretado; samtempa interpretado; tradukado kaj aliaj skribaj formoj de uzado de fremdaj lingvoj : ŝildoj kaj avizoj, korespondado, sciencaj, teĥnikaj kaj juraj tekstoj, uzindikoj kaj reklamado ; aŭtomata tradukado...]
VI. LINGVO, NERVARO KAJ HOMA PSIKO
Ni vidis en la antaŭa ĉapitro (...), ke la diversaj sistemoj, kiujn aplikas diverslingvanoj por kompreni sin reciproke, ne estas vere kontentigaj : ili funkcias aĉe, postulas himalaje altajn kostojn aŭ favoras maljustecon ; fakte, la plejparto kunigas tiujn tri ecojn.
Nu, kiel ni vidos ekde ĉapitro 7, ne estas vere, ke efika organizado de lingva komunikado estas kaprompilo. Kiu kontrolas la realon, tiu povas nur konstati, ke ĝi estas, fakte, facila. (...) Sed por atingi ĝin, necesas unue venki enorman psikologian reziston. La leganto malkovros en la 8-a ĉapitro, ke socipsikologia esplorado de la opinioj pri interpopola komunikado kaj de la emociaj reagoj al la koncepto "lingvo" ebligas evidentigi, ĉefe ene de la okcidenta intelektularo, seriozan malinklinon rigardi fronte la realon kaj, se uzi la zamenhofan esprimon, "preni la bovon per la kornoj". Ni vidos en tiu sama ĉapitro, kiuj estas la psikaj kaŭzoj por tio, kuŝantaj profunde en la nekonscio, kaj per kiuj mensaj meĥanismoj ili agas.
Ĉio komplikiĝas per tio, ke la individua psikologia rezistado asociiĝas kun rezistado el socia deveno, same grandparte nekonscia, servanta kolektivajn interesojn. La avantaĝoj, kiujn la anglalingvanoj tiras el la nuna situacio, estas io ajn krom neglektindaj. La nura instruado de la angla enspezigas sensaciajn sumojn. "English language teaching is very big business", "Instruado de la angla estas plej profita negoco", konfesas gazetara komunikaĵo de la Foiro de la angla (1)
. En la t.n. Tria Mondo, la tre eta parto de la loĝantaro, kiu regas la anglan aŭ la francan, disponas pro tio la potencon. Kial ĝi rezignu ĝin favore al la granda plimulto de la loĝantaro ?
La viktimoj de la fuŝa "tutmonda lingvoordo" estas multaj, sed ĉio estas farata, por ke ili ne perceptu sian situacion. Emfazindas, ke lingva handikapo, kvankam tre disvastigita, neniam estas nomata, ĉar la koncepto simple ne ekzistas. Kio ne estas nomata restas nekonscia. Pro tio, la ĝenerala perceptado de la problemo estas malofta, kaj la socio ne sentas kompaton al lingvaj handikapuloj : la viktimoj estas traktataj kiel kulpuloj. Se ili spertas angoron, turmenton, suferon, maljustecon, ridindiĝon aŭ frustriĝon, pri tio ili kulpas mem, estis ja ilia devo lerni lingvojn. (...)
[La unua parto de tiu ĉi ĉapitro estas dediĉita al la esplorado de la plej potenca tendenco de homa cerbo provanta esprimi sin : tiu, kiun Piaget nomis ĝeneraliga asimilado (elemento malkovrita kiel signifa ĝeneraliĝas al la tuta esprimado). Infanoj ĝeneraligas la plus ('pli') en plus grand, plus fort, plus beau ('pli granda', 'pli forta', 'pli bela'), aŭ, angle, la -er en bigger, stronger, higher ('pli granda', 'pli forta', 'pli alta') al ĉiuj adjektivoj kaj do diras malĝuste plus bon anstataŭ meilleur, gooder anstataŭ better. La samo observeblas pri verbaj finaĵoj. Franclingvaj infanoj ĝeneraligas la finaĵon -ez al ĉiuj verboj, eĉ kiam ĝi estas malĝusta: vous faisez, vous disez ('vi faras', 'vi diras') anstataŭ la ĝustaj formoj vous faites, vous dites. Simile, eta anglalingvano registris siamense, ke oni formas la is-tempon per aldono de -ed: I called, I learned, I tried ('mi vokis', 'mi lernis',' mi provis') kaj ĝeneraligas ĝin al verboj, al kiuj la angla gramatiko rifuzas ĝin, dirante I comed, I falled, I knowed ('mi venis', 'mi falis', 'mi sciis') anstataŭ la ĝustaj I came, I fell, I knew. Eksterlandano, post tridek jaroj da enmergiĝo en franclingva medio, daŭre ĝeneraligas la kazon de en automne, en Irlande, en Australie ('en aŭtuno', 'en Irlando', 'en Aŭstralio') al ĉiuj vortoj kiuj, fonetike, komenciĝas per vokalo: en-n-aut', prononcata /гno'/ ('supre'), anstataŭ en haut prononcata /г -'o/, en Nollande, anstataŭ en Hollande /г-Olгd/, ktp. Esplorado de infanlingvaĵo, de lingvaj eraroj de eksterlandanoj, de la hezitoj en la gepatra lingvo, de la gramatikaj aŭ vortaraj fuŝoj kaŭzataj de alkoholo, medikamentoj aŭ forta emocio rivelas la egan forton de tiu inklino, kiun oni devas superi por esprimi sin laŭnorme en la plimulto el la lingvoj.
La dua parto de la ĉapitro pritraktas homrilatajn aspektojn de komunikado :]
Ni konsideru ekzemple komercan traktadon inter usonano kaj finno. Nuntempe ĝi okazas en la angla. Tia negoca traktado kompareblas al tablotenisa ludo, ĉe kiu unu el la ludantoj uzas la batilon kiun li uzas ĉiutage (...), dum la alia ricevas batilon strangan, misekvilibran, tro pezan, tro grandan, por ke ĝi sidu bone en lia mano. En la sporta mondo, tia malegaleco kaŭzus skandalon. Sed verŝajne ideoj valoras multe malpli ol pilketo, ĉar tiu malegaleco montriĝas ĉiutage en la mondo de ekonomia aŭ politika konkurado, kaj neniu eĉ rimarkas ĝin. Ĉu ne estas profunde malĝojiga jena frazo de hopi-indianino konstatanta, ke permesante karbo-ekspluatadon en sia rezervo, ŝia tribo detruis la ekologian harmonion de la loko: "Se, antaŭ dudek jaroj, ni scius pli bone la anglan, ni ne subskribus tiun kontrakton" ? (2)
Unu el la plej bonaj manieroj ĝui sian potencon estas devigi plimalfortulon fari ion absurdan, arbitran, kion li faros nur, ĉar oni trudas tion al li, kaj ĉar la fortorilato malebligas al li tion rifuzi. Se mastro devigas sian sklavon rampi ĝis li kaj leki liajn piedojn, tio estas maniero proklami al la sklavo kaj al la ĉeestantoj : "Vidu kiel potenca mi estas !" (...) Arbitraj trudoj estas kutimaj en iuj medioj. Tiel la malnovuloj ĝuas la plezuron pruvi al si sian superecon super la novuloj. Tiaj turmentetoj estas praktikataj en diversaj armeoj, en iuj labormedioj, en internulejoj.
Tion ĉiu scias. Sed oni ĝenerale ne konscias, ke, kiam oni parolas la lingvon de eksterlanda potenco, oni fakte reduktiĝas al stato de sklavo, kiu rampas por leki la piedojn de sia mastro. Ĉirkaŭ 1880, la internacia lingvo estis la franca. Kiom da absurdaj kapricoj ni franclingvanoj trudis al la rusoj, hungaroj, aŭstroj kaj aliaj, kiuj devis lerni nian lingvon ! Ni konsideru nian leksikan derivadon. La sama sufikso logie naskas tri malsamajn formojn en psychologie > psychologue, biologie > biologiste, thйologie > thйologien. Kiurajte ni trudas al la eksterlandanoj tiajn arbitrajn senkoheraĵojn ? Ili povas fidi nek sian logikon, nek la raciecon, kiun ili atribuas al nia popolo, nek la naturan fukciadon de sia menso, kiu igas ilin apliki la cerban programon pri ĝeneraliga asimilado. Ili devas fari sensencajn akrobataĵojn, ĉar "tia estas la leĝo" de la franca lingvo. Kiam, nekapablaj orienti sin en niaj absurdaĵoj, ili diras psychologiste, thйologue aŭ biologien, ili vundas niajn orelojn. Io grincas en ni, dolorige. Sekve, io fuŝiĝas en la rilatado, nia kunparolanto fariĝas malsupra, ni fariĝas superaj, kaj ĉiuj sentas sin malbone. (...)
La tempoj ŝanĝiĝis; delokiĝis la altejoj de politika, ekonomia kaj kultura potenco. Hodiaŭ, al kapricoj anglalingvaj la mondo devas submeti sin. (...)
La B abel-sindromo kreas en ni tiom da konfuzoj, ke ni forgesas nian celon. Se mi esprimas min en la angla, kiu estas mia celo kaj tiu de mia partnero ? Komuniki ; ke ni komprenu nin reciproke. Nu, por esprimi tiel simplan ideon kiel « la infanoj devos iri... », mi cedas al la kapricoj de arbitra diktatoro. Se mi uzus nur la necesajn kaj sufiĉajn erojn por ke mia mesaĝo transdoniĝu, mi sekvus la naturan iron de mia cerba nervofluo, kiu emas al ĝeneraliga asimilado. (...) Ĝi kondukus min al the childs will must go (...). Sed mi (...) devas diri the children will have to go, ĉar la angla gramatiko dekretis, ke "infano" havas neregulan pluralon kaj ke mi ne havas la rajton uzi la normalan vorton por "devi" , must, post la normala helpverbo uzata por signi os-tempon: will.
Ne temas, diras iuj, pri absurda obeo, nek pri elmontro de potenco fare de la plej forta ; simple necesas respekti tiujn esceptojn por komprenigi sin. Tiel argumenti (...) estas akcepti sian sklavecon. (...) Kaŝi al si veron, ege gravan por nia temo, nome, ke ni komprenus unu la alian same bone, se ni dirus the childs will must go.
Tiu rimarko estas objektive vera, sed (...). Ĝi neniel estas rekomendo, ke oni misformu la anglan. Mi tro respektas ĉiujn homajn lingvojn por proponi solvon, kiu difektus aspekton de la kultura belo de la mondo. (...)
Ke temas pri potenc-problemo, tio aperas klare en lernejo. Kiam lernanto demandas : "Kial mi ne rajtas uzi must post will?" , la instruisto respondas : "Ĉar estas tiel". La kompatindulo povas diri nenion alian. Sed la subkuŝanta mesaĝo ne povus esti pli aŭtoritata : "Kion oni devigas min trudi al vi, tio havas nenion komunan kun logiko, kun viaj naturaj emoj, nek kun la necesoj de la situacio. Tion vi faros, ĉar tion mi postulas de vi."
Kaj la tuta mondo genuas antaŭ la popolo, kiu superregas en la respektiva momento : la franca en la 19-a jarcento, morgaŭ, eble, la ĉina, hodiaŭ la anglalingvanoj. (...)
Eble mi precizigu, ke mi ŝatas la anglan lingvon kaj la anglosaksan-anglokeltan kulturon (...). Sed (...) la Babel-sindromo trafis la tutan socion. Pro ĝi, individuoj cetere ege simpatiaj estas kaptitaj en malsana sistemo regata de potencrilatoj, kiun la bezono interŝanĝi ideojn aŭ informojn neniel povas pravigi. Bedaŭrinde pri tio konscias nur tiuj, kiuj kuraciĝis el la Babel-sindromo. La mondo ne konas tiun kategorion de personoj aŭ ĝi ignoras ilin. Ili tamen ekzistas. Venis la momento rigardi, kiel la aferoj statas ĉe ili, kaj en kio konsistas la kuracado. (...)
En la historio ekzistis kelkaj esceptoj al la regulo, ke [la propono de tiuj personoj, ilia modelo] neniam estas serioze konsiderata de la instancoj, kiuj okupiĝas pri la monda lingvodemando. (...) Sed ĉefe la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj meritas la gratulojn de ĉiu honesta esploristo, kiu interesiĝas pri tiu kampo. En septembro 1922, ĝi prezentis rimarkinde objektivan raporton, kiu preskaŭ ŝanĝis la vizaĝon de la mondo. Verdire, mankis malmulte ĝis tio, ĉar, se, tiutempe la ŝtatoj aplikus rekomendon faritan en tiu dokumento, ili donus la finan baton al Babelo kaj samtempe respektus, multe pli ol la hodiaŭa socio, la kulturan kaj lingvan diversecon de nia planedo. (...)
VII. SOLVO INDA JE KONSIDERO
Esplorante la situacion, la Sekretariejo de la Ligo de Nacioj malkovris interesan fakton: ekzistis ĉie en la mondo limigita medio senigita je Babelo, homoj, kiuj, en siaj eksterlandaj kontaktoj, uzis lingvon plene respektan al la universala emo ĝeneraligi asimilitajn lingverojn kaj do perfekte sekvantan la manieron, laŭ kiu plej nature fluas esprimiĝo. Facila, sed riĉa, tiu lingvo apartenis al neniu nacio kaj pro tio eliminis la problemojn, kiujn trudo kaj potenco riskus kaŭzi.
Verdire estas neniu kialo sin esprimi is-tempe : tiu lingvo plu vivas, ĝin plu uzas homoj, kiuj sentas sin ĝenataj de lingvaj baroj kaj kiuj alte taksas komforton en internacia dialogo.
La dokumento de la Ligo proponis uzi ĝin. En ĝi kuŝas rekomendo, ke la ŝtatoj
"agnosku la gravecon disvastigi la universalan uzadon de praktika helplingvo por faciligi la internaciajn komunikojn, devigante sin laŭgrade enkonduki en siajn publikajn lernejojn la instruadon de Esperanto kaj informi la Ligon de Nacioj pri la aranĝoj, kiujn ili decidos fari tiukampe, ĉu leĝofare, ĉu per administra dekreto". (3)
[Ĉi tiu ĉapitro estas, esence, dediĉita al prezentado de Esperanto, tiom el la vidpunkto de ties lingvaj ecoj, kiom de ties disvastiĝo.]
Simile al la ĉina, Esperanto estas lingvo konsistanta ekskluzive el senŝanĝaj eroj, kiuj senbare kombiniĝas. Sed male al la ĉina, (...) la rilatoj inter la konceptoj estas en Esperanto nete markitaj.
La publikigitaj esploroj, en kiuj oni komparas la respektivan facilecon de la diversaj lingvoj, pekas per troa singardemo rilate al Esperanto. Ĉi-lasta estas almenaŭ 20-oble, eĉ 50-oble, pli facila ol ĉiu alia lingvo, eble escepte de la indonezia (...).
Kial 20-oble aŭ 50-oble pli facila ? Ĉar ekde kiam oni komencis praktiki Esperanton, oni konstante ekzercas sin uzi ĝiajn konsistigajn erojn, kiuj estas ĉiam ĝeneraligeblaj sen ia limigo. [Por pli bone kompreni, pro kiuj kaŭzoj Esperanto tiagrade pli facilas ol la aliaj lingvoj, vd la aldonaĵon al tiu ĉi dokumento]. Paroli lingvon flue, aŭ facile skribi ĝin, estas esence afero de refleksoj. Nu, kial estas malfacile esprimi sin en la grandega plimulto el la fremdaj lingvoj? Ĉar alta proporcio el la akirendaj refleksoj kontraŭas la naturajn (ili devas inhibi la spontanajn formojn, al kiuj kondukas ĝeneraliga asimilado) kaj ĉar ili ne estis sufiĉe plifortigataj por iĝi profunde ankritaj en la cerbo. La malfortikeco de tiuj refleksoj aperas tuj, kiam oni dum tri aŭ kvar jaroj ĉesis praktiki la koncernan lingvon : la perdo de lingva kompetenteco fariĝas ĝena. En Esperanto ne estas bezonate encerbigi al si inhibajn refleksojn : oni povas plene fidi la naturan emon al ĝeneraliga asimilado. Krome, ĉiu minuto da praktikado plifortigas la necesajn refleksojn multe pli ol en iu ajn alia lingvo. La lernanto, kiu legas paĝon kun 125 kunmetitaj vortoj laŭ la skemo « radiko + o » kaj kiu konstatas, dank'al la kunteksto, ke ĉiu tia vorto estas uzata substantive, ne plu hezitos, se li volos vortigi koncepton laŭ substantiva formo. La reflekso estos tiel forta, ke la ĝusta esprimo estos aŭtomata. [En la sekvanta frazo temas pri ekzemplo donita en ĉapitro 6 de la originala libro, sed ne reproduktita en ĉi tiu resumo].Memoru la sinjorinon (...) kiu diris : " ... l'adoptage... зa va plus ?... l'adoption des villages roumains" [la koncerna sinjorino, denaske franclingva, volis diri "adopto", sed eraris pri la vorto kaj diris adoptage anstataŭ adoption; ŝi tuj ekkonsciis sian eraron kaj korektis sin]. La eraro fontis el kaptilo: la sufiksoj -age kaj -tion en la franca havas la saman sencon kaj similan oftecon, sed ne estas interŝanĝeblaj; ĉu oni uzu tiun, ĉu tiun alian, tion difinis historio. En Esperanto, ĉar al tiu koncepto respondas la radiko adopt-, ne aperas problemo. Kun minimumo da praktiko, la serĉata vorto venas reflekse : adopto.
Io facila aŭ simpla unuavide ŝajnas malpli riĉa ol io komplika. Multaj homoj timas, ke pro sia simpleco Esperanto povas nur esti malriĉa. Ili faras la eraron, kiun farus ĉino imagante, ke aboco kun nur 28 literoj ne ebligas vortigi la profundajn pensojn, kiujn povas esprimi lingvo kun centmiloj da ideogramoj. Fakte, kio kreas riĉecon, tio ne esta s la komenca nombro de eroj, sed la povo ilin kombini. Organika kemio instruas al ni, ke ĉio vivanta konsistas el tre eta nombro da diversaj elementoj (karbono, oksigeno, hidrogeno, nitrogeno, kelkaj metaloj, ktp). Kian vastan aron da diversaj materialoj kaj formoj tiuj kelkaj elementoj povas naski! Muziko instruas al ni la samon. La sep notoj de la gamo sufiĉas por verki simfoniojn kun nekomparebla beleco.
Riĉeco fontas el simpleco. Grandparte pro tio Esperanto tiel bone taŭgas por poezia esprimado. Ni konsideru ekzemple jenan verson de la ĉeĥa poetino Eli Urbanovб : la dolĉe lula belo betula.
Ne eblas klarigi, kial tiuj kvin vortoj estas multe pli elvokaj en Esperanto ol tradukite. La verso mem havas lulan efikon, pro sia ritmo. Por tiun bone senti, prononcu ĝin italmaniere (...). La poezian efikon kreas ankaŭ la aliteracioj, kaj aparte la ripetado de la sono / l /, kiu intensigas la impreson de lulado. Sed ĝi fontas ankaŭ, kompreneble, el la bildo : pejzaĝo, kie betulo lasas siajn fajnajn kaj malpezajn branĉojn fleksiĝi kaj rerektiĝi laŭ la kapricoj de l' vento, oni rigardas ĝin kontemple, kio kondukas al dolĉa dormemo... (...)
Eblas resumi la kvalitojn de Esperanto jene, laŭ la vortoj de afiŝo vidita ĉe la Esperanto-stando de la Ĝeneva Librofoiro, en 1989 :
Nenia escepto,
Nenia arbitraĵo,
Nenia kaprica gramatika trudo,
Do, nenia frustro.
La eblo kunmeti mem, per simpla kombino de elementoj, vortojn
simplajn
kompleksajn
tenerajn
frapajn
korŝirajn
aŭ amuzajn...
Lingva kreemo, kiu disvolviĝas senlime.
Jen Esperanto :
pura lingvoplezuro...
kaj amikoj en la tuta mondo !
VIII. REZISTO : NORMALA ASPEKTO DE ĈIU NEŬROZO
Ni vidis ke Esperanto, kiel lingva esprimilo, posedas multajn atutojn. Ni vidos en la 11-a ĉapitro, ke, kiam oni komparas ĝin surterene kun la ceteraj manieroj proponataj al diverslingvuloj por komuniki inter si, ĝi montriĝas tre klare supera, malgraŭ la eta investo tempa kaj pena, kiun ĝi postulas. Ĝi distingiĝas de la sistemoj bazitaj sur gestoj kaj miksaj galimatiaj lingvaĉoj per tio, ke ĝi ebligas esprimi sin vort-riĉe kaj nuance. Ĝi distingiĝas de la sistemoj bazitaj sur uzo de perantoj (buŝaj kaj skribaj tradukistoj, komputilaj tradukprogramoj) per tio, ke ĝi estas senpaga kaj certigas ĉie rektan kontakton. Kaj ĝi ege superas la uzon de fremda lingvo, ĉu lingvo de unu el la partneroj, ĉu tria lingvo, kiel la angla inter ne-anglalingvanoj, ĉar ĝi sekvas pli bone ol ĉiu alia lingvo la plej naturan cerban procezon de vortigo, bazitan, kiel ni vidis, sur la emo ĝeneraligi asimilitajn signojn. Ŝajnas paradokse, ke ĝi povas esti samtempe simpla kaj riĉa. Sed tio estas perfekte konstatebla realaĵo : la klarigo kuŝas en la fakto, ke ne estas limigoj al la rajto kombini erojn, kaj ke la lingvouzanto estas libera laŭplaĉe strukturi la vortigojn. (...)
(...) La homoj, kiuj observis la lingvon tia, kia ĝi prezentiĝas praktike, ripetas tion jam delonge. Atestoj pri tio troviĝas en oficialaj dokumentoj, ekzemple :
"En la sekretariejo de la Ligo de Nacioj disvolviĝis antaŭ niaj okuloj la Internacia Konferenco de Lernejaj Aŭtoritatoj, kies debatoj okazis en Esperanto. Ni devas konfesi, ke nin impresis, kiom senpene kaj rapide la diverslandaj delegitoj esprimas sin kaj inter-kompreniĝas. (...) La diskuto okazas kun rimarkinda flueco (...) kaj oni plenumas en tri tagoj laboron, kiu postulus dekon da tagoj en ordinara konferenco kun pluraj oficialaj lingvoj. (...) La elparolado de Esperanto ŝajnas multe pli unueca kaj pli facila al la diversaj buŝoj ol tiu de la angla aŭ franca, ekzemple. (...) Kio plej impresas, tio estas la egaleco, kiun havigas al tia kunveno la uzo de komuna lingvo : ĝi metas ĉiujn sur la saman nivelon kaj ebligas al la delegito de Pekino aŭ de Hago esprimi sin same vigle, kiel iliaj parizaj aŭ londonaj kolegoj. Ekzistas oratoroj, kiuj elokventas en Esperanto." (3)
Tiu konstato starigas gravegan demandon : se la lingvo havas tiom da bonaj kvalitoj, kial ĝi estas tiel malmulte konata ?
La respondo estas kvarpunkta :
1) Esperanto disponas neniun politikan kaj financan subtenon ;
2) ĝi suferas pri misinformado, kiu vivtenas sin mem ekde la komenco de la 20-a jarcento ;
3) la Babel-sindromo apartenas al la kategorio de neŭrozoj ;
4) Esperanto estas miraklo. (...)
[Nur punktoj 2 kaj 4 estos pritraktitaj en ĉi tiu resumo].
Misinformado
Inter ĉiuj negativaj juĝoj, unu havas sendube plej potencan efikon por bremsi la disvastiĝon de la lingvo : la aserto, ke la provoj vivigi interpopolan lingvon ĉiam fiaskis. Tipa estas jena ekzemplo:
"Malpli ol dek jarojn post Schleyer, alia viziulo, la pola doktoro Lazaro Zamenhof, inventas (...) Esperanton, kiu havis apenaŭ pli da sukceso (...). Malgraŭ esperantistaj komitatoj naskitaj pli malpli ĉie, komenco de literaturo (konata de kelkaj malmultaj inicitoj kaj, laŭdire, ne tre altnivela), kongresoj ie kaj tie, Esperanto ne ĝuis pli brilan disvastiĝon ol volapuko. Kiu, cent du jarojn post ĝia invento, kapablas uzi tiun "universalan dialekton", kiu devis faciligi inter la homoj materiajn kaj intelektajn interŝanĝojn, kaj en kiun ĝiaj apostoloj metis tiom da esperado ?" (4)
Leginte tian pecon de elokvento eldiritan de tiel altranga persono, kiel eblus havi la ideon esplori mem pri la reala Esperanto ? Tiaj paroladoj tuj efikas sufoke al la natura eta ĝermo de scivolemo, tiel ke la vera demando estas ne: "Kiel eblas, ke Esperanto ne iĝis pli vaste akceptita, malgraŭ sia nekontestebla taŭgeco?" , sed: "Kiel eblas, ke tiu lingvo, kies morto estas evidenta por preskaŭ la tuta klera publiko, daŭ-re trankvile disvastiĝas?" Ni vidis, ke la uzantoj de Esperanto ne estas sufiĉe riĉaj por lanĉi la reklam-kampanjojn, sen kiuj ne eblas diskonigi la ekziston de la lingvo. Kiel socilingvistika fenomeno, la reala Esperanto ne estas konebla, ĉar ne eblas malkovri ĝin per la kutimaj inform-fontoj : lernejo, konversacioj, libroj kaj amaskomunikiloj. En sia granda plimulto tiuj fontoj ignoras ĝin aŭ ĝin grave misprezentas. Sen jura personeco, lingvo ne povas defendi sin, kiam oni ĝin kalumnias. Ĝia disvastiĝo estas do limigita al individuaj kontaktoj. Oni lernas Esperanton, ĉar oni vidis kiel bone ĝi funkcias. Necesas, ke hazardo kontaktigu kun Esperanto-uzanto interesaton, kiu havu sufiĉe akcepteman, nefermitan menson por rekonsideri la antaŭjuĝojn, per kiuj la ĝenerala misinformado plenigis lian aŭ ŝian cerbon. Necesas ankaŭ, ke li aŭ ŝi estu psike sufiĉe stabila kaj mense sufiĉe sendependa por ne allasi, ke la neŭroza kontaĝo havu sian kutiman efikon. (...)
La miraklo
Kiam oni aŭdas pri miraklo, la plej normala reago estas skeptiki. Kompreneble, se oni estus honesta, aŭ sufiĉe interesata, oni rigardus mem, oni kontrolus. Sed ĝenerale homo ne estas tiel honesta, kaj la afero ne interesas sufiĉe por valori la ĝenon. Fronte al io eksterordinara, oni glitas facile de aperta sinteno ("mi scias nenion pri tio") al fermita ("je tio mi ne kredas").
Esperanto estas plurrilate mirakla fenomeno. Je la plej baza nivelo ni citu la naskiĝon en kelkaj jardekoj de plenvalora lingvo kun vere interesa literaturo, sed sen popolo nek teritorio (5)
. Plenviva lingvo, kiu ebligas esprimi ĉion deziratan, estas tiel kompleksa afero, io tiel delikata, ke malfacilas kredi, ke io simila naskiĝis sub niaj okuloj. Tamen, tiu fenomeno okazis. Antaŭ iom pli ol jarcento, la lingvo nomata Esperanto ne ekzistis ; hodiaŭ ĝi estas uzata de kelkaj milionoj da homoj, kiuj formas ian diasporon. Ili estas malmultaj en iu preciza punkto de la terglobo, sed ekzistas kelke da ili ĉie, eĉ en Mongolio, eĉ en Albanio, eĉ en rifuĝejo tanzania. (6)
(...) Ĉiu vivanta lingvo fontas el kolektiva, anonima kaj grandparte nekonscia procezo. Esperanto ne estas escepto. La projekto publikigita en Varsovio en 1887 de junulo, Ludwik Lejzer Zamenhof, ne estas la lingvo, ĝi estas nur la elirpunkto, la semo, la ĝermo. Tiu fariĝis vivanta realo nur pro tio, ke ĝi trovis grundon, kiu kontribuis al ĝi el siaj riĉaĵoj kaj ebligis al ĝi kreski. La miraklo konsistas en tio, ke tiu grundo ekzistis kaj akceptis la ĝermon. Dek kvin jarojn post la apero de la broŝureto, la proponitan lingvon jam uzis ege diversaj homoj, kiel atestas la listo de la Esperanto-uzantoj registritaj en 1902 (7)
. Jam la nomoj indikas, ke la lingvo dissemiĝis inter plej malproksimaj popoloj : Aĥmet Utjamiŝev estas turkmeno el distrikto Syr-Daria, Asayiro Oka vivas en Tokio, Einar Asmundsson en Nesi (Islando), Stanislav Mossakowski en Numeo (Nov-Kaledonio), J.M.C. Ganouna en Tuniso, E. Gosta en Bonaero, M. Ravelojaona en Tananarivo... La lokoj cititaj en tiu dokumento montras, ke la unua reto de anoj kovris jam la tutan mondon : Santa Fй (Argentino), Rejkjaviko, Urga (Mongolio), Filadelfio, Tiencin, Helsinko, Aleksandrio, Meksikurbo, Odeso, Bombajo... Neniu komprenas, kiel la nova lingvo tiel rapide disvastiĝis. Sed tio ne estas la sola miraklo. Plej nekredeble estas, ke tiuj homoj, komencinte komuniki, viziti unu la alian, organizi kunvenojn, kongresojn, renkontiĝojn, senkonscie transformis la projekton en vivan, parolan lingvon. En la jaroj 1920-aj ekzistis jam dunaciaj paroj, kies familia lingvo estis Esperanto, tiel ke ĝi iĝis ankaŭ la gepatra lingvo de la infanoj. (...)
IX. KELKAJ EKZEMPLOJ DE RACIECIGOJ (8)
[La libro ĉi-ĉapitre pritraktas kelkajn tipajn argumentojn kontraŭ Esperanto]
(...) La zamenhofa lingvo estas objekto de tiom da kritikoj, ke citi ĉiujn estus tasko senfina. Sed kiaj ajn ili estas, rimarkindas, ke ili ĉiam prezentas la samajn ecojn :
ili neniam baziĝas sur la reala Esperanto, t.e. sur la lingvo kiel uzata en la praktiko (ekzemple sur observado de kunsido, esplorado de serio da magazinoj, analizo de tekstoj aŭ de surbendigitaj konversacioj) ;
ili neniam apogas sin sur studado de la disponebla dokumentaro (esplorlaboroj publikigitaj pri la reala Esperanto) ;
ili evitas ĉian komparon kun la sistemoj, al kiuj oni devas reveni, se oni ekskludas Esperanton ;
ili estas formulitaj per tia tono, ke la esplorado de la demando troviĝas dekomence ekskludita (alivorte, la ekskludado ne estas logika konkludo de analizo, sed rezulto de "aŭtoritata juĝo" ; ĝi estas komparebla al la eliminado de studento fare de ĵurio, kiu nek legis liajn aŭ ŝiajn laborojn, nek rigardis la notojn, kiujn ŝi aŭ li ricevis en la diversaj ekzamenoj).
X. TUTE NORMALAJ HOMOJ
Esprimo de sentoj
(...) Ofte, tuj kiam iu proponas Esperanton, oni rebatas, ke tiu lingvo ne kapablas respondi al la emociaj bezonoj, ĉar ĝi estas tro juna. Kiel esprimi siajn timon, koleron, amon, ĵaluzon, miron, emociojn en lingvo ne multjarcenta?
Tiu opinio pretervidas, kio fakte inhibas la esprimon de sentoj. La eraro estas signifa : ĝi montras, kiagrade ni estas, sub la verniso de civilizacio, primitivuloj submetitaj al la tribaj tradicioj, al la potenco de la praavoj. Ni kredas, ke formoj truditaj de jarcentoj da uzado faciligas esprimadon, dum ili komplikas ĝin. Ni fidas pli niajn antaŭulojn ol nin mem, la literaturistojn, kiuj forĝis la lingvon, sed ankaŭ igis ĝin malpli libera, ol la kriojn, kiuj spontane ŝprucas el nia plejpr ofundo.
Ĉiu personeco rezultas el interagado inter gena heredaĵo kaj influoj sociaj. La konvinko, ke nur multjarcenta lingvo ebligas taŭge esprimi emociajn reagojn, atestas pri stranga malekvilibro inter la du faktoroj : ĝi trotaksas socion, ĝi subtaksas naturon. Tie sendube kuŝas unu el la kaŭzoj de la malfido al Esperanto. La ideo, ke la obeon al ekstera aŭtoritato, kaj do al niaj antaŭuloj, eblas ekvilibrigi per fido al la individua saĝo, al la propra logiko, al la ennaskitaj meĥanismoj de nia nervosiste mo, situas por multaj homoj trans la limoj de elteneblo.
Sed, fidele al niaj principoj, ni transiru de teoriaj konsideroj al observado de faktoj. La leganto memoras sendube pri tiu usonano vivanta en Francio [2-a ĉapitro de la libro, ne reproduktita en ĉi tiu resumo], kiu, agresate en tenisejo de klare malprava sinjorino, cedis al ŝi malgraŭ sia konscio pri pravo, nur pro tio, ke li ne sukcesis taŭge esprimi sin france. En la angla li povus esprimi sian koleron kaj sian indignon per vortoj, kiuj fermus la buŝon al la kunparolantino. Kio blokis la esprimadon de lia emocia reago ? La sennombraj malkoheraĵoj, ĉirkaŭvojoj kaj arbitraj trudoj, per kiuj plenas la franca lingvo. La heredaĵo de niaj praavoj. (...)
Nenio tia en Esperanto. La gramatika kaj leksika kohereco, kaj do la foresto de sakstratoj, kiuj blokas la naturan iron de vortigado, ebligas al emocioj kaj sentoj esprimi sin kun centoble pli da facilo ol en ĉia alia lingvo. La nerva fluo atingas rekte sian celon. Ĝeneraliga asimilado certigas sekurecon en la esprimado. (...)
La maniero, laŭ kiu Esperanto strukturiĝis, faciligas la esprimon de nuancoj. Mi memoras, ke dum babilado kun hungarino mi demandis : "Tiu knabo, ĉu vi dirus, ke vi amas lin ?" - "Nu..., mi ametas lin", ŝi respondis. Ne eblas tion traduki francen. Per enŝovo de la monemo -et- inter la radiko -am- kaj la finaĵo -as, kiu faras el la koncepto verbon prezencan, ŝi enkondukis la nuancon, kiun oni enmetas en la franca, kiam oni diras chantonner `kanteti' anstataŭ chanter `kanti', pleuviner `pluveti' anstataŭ pleuvoir `pluvi', aŭ chambrette `ĉambreto' anstataŭ chambre. La verbo aimer `ami' en la franca ne akceptas tiajn moduladojn.
En konversacio kun juna, iomete paranoja norvegino mi notis kvar interesajn modulaĵojn de la radiko rigard-. Mi citas ilin ĉi tie en la formo kiun ŝi uzis, is-forme : ŝi rigardetis; li rigardadis; li rigardegis; li rigardaĉis. Tiu lasta termino estas aparte malfacile tradukebla, ĉar ĉiuj francaj tradukoj estas tro precizaj : povas temi pri malĉasta rigardo, sardona, amara, sarkasma rigardo, perturba, ĝena rigardo, oni scias nur, ke estas speco de rigardo, kiu elvokas ion malnoblan aŭ malplaĉan por la rigardato. Fakte, la diferenco inter li rigardis kaj li rigardaĉis estas la sama, kiel, france, inter il rit `li ridis' kaj il ricana `li ridaĉis'. (...)
Lingvo kaj identeco
En nia plej funda intimo kuŝas nia sento pri identeco. Efektive, la demando "Kiu mi estas ? Kio mi estas ?" situas centre de nia psiko. Ĝi do subkuŝe ĉeestas en ĉia debato pri lingvoj, eĉ se pri tio oni ne konscias.
Tuj kiam oni parolas pri lingvoj, oni parolas pri si, pri si infano, pri si bezonanta altvalorigan identecon. Infano spertas malsamecon kiel danĝeran. Malsami signifas riski esti ŝovita flanken, kaj elĵetiĝo el la grupo estas plej angoriga. (...) Malkovri, ke oni parolas la araban inter francoj, la jidan inter rusoj, la flandran en franclingva Bruselo, tio povas terure timigi. Des pli, ĉar la elĵeto konkretiĝas ofte per insulto (...). Kial oni tiom facile allasas sin al insultado ? Ĉar oni spertas la saman angoron. Kriaĉi : "Kamelido, reiru dezerten!" , "Vi fetoras, italaĉo !" aŭ "For la fi-judojn !", tio estas sekurigi sin. Per tio oni volas pruvi al si, ke oni apartenas al la plej multnombra grupo, al la grupo de la "normaluloj", ne al la "stranga", "malsama", kaj do elĵetota. Per tio oni povas diri al si : "Uf ! Mi ne riskas, ke ili forĵetu min!"
Sed kion povas fari tiuj, kiuj apartenas al malplimulto? Prezentiĝas nur du ebloj. Aŭ ili sentas sin malsuperaj kaj trenas kun si tutvive sian vunditan identecon kiel katenon, kiu ĝenas iliajn movojn kaj falsas multajn el iliaj reagoj. Aŭ ili firmigas sin kontraŭ tiu malsupereco emfazante la valorojn de sia kulturo. Ili tiel fortigas sian identeco-senton, prenante sur sin la riskon senti sin persekutataj ("Ili abomenas min, ĉar mi estas supera").
(...) Kaj tamen ! Estas plej normale samtempe havi plurajn etnajn aŭ lingvajn identecojn. Oni povas sin senti alzacano kaj franco kaj bone farti ambaŭrole. (...) Kiel tio rilatas al nia temo ? Simple ĉar ankaŭ la praktikado de Esperanto naskas identecon. Esperanto tiurilate diferencas de la aliaj lernitaj lingvoj :
"Kvankam ĝi ne estas la gepatra lingvo, ĝi tamen ankaŭ ne estas lingvo fremda. Matura uzanto de Esperanto neniam sentas ĝin lingvo fremda al si". (9)
Efektive, svedo aŭ indoneziano, kiu regas, krom sia lingvo, la anglan, sentas sin simple svedo aŭ indoneziano. Li ne sentas sin samtempe anglalingvano. Male, kiu praktikas Esperanton, tiu baldaŭ malkovras, ke li havas senton de kroma aparteno : esperantlingvan identecon. Li sentas sin membro de vasta komunumo mondampleksa, respektanta ĉiujn kulturojn kaj aldonanta al ili siajn proprajn kulturajn valorojn. Sed tiu identeco plej facile integras sin inter la aliaj. Kolmarano, kiu praktikas la zamenhofan lingvon, sentas sin samtempe alzacano, franco kaj esperantano sen ajna kontraŭdiro inter tiuj diversaj anecoj. La foresto de streĉiĝo radikas verŝajne en tio, ke ili situas sur diversaj niveloj : loka, nacia, tutmonda.
(...) [La resto de tiu ĉapitro estas ĉefe dediĉita al prezentado de tipaj uzantoj de Esperanto, kiuj klarigas, kiel ili malkovris la lingvon kaj kion ĝi alportis al ili. Temas pri usonano (27-jara), japanino (30-jara), polo (17-jara), franco (45-jara), germano (70-jara), ĉinino (30-jara) kaj italo (33-jara).]
Diverseco de Esperantujo
(...) Multaj ĵurnalistoj, lingvistoj, politikistoj, intelektuloj imagas, ke ekzistas esperantista "movado" : homoj unuiĝintaj kun unu sama celo kaj agantaj por realigi ĝin. La realo estas tute alia. Temas fakte, ne pri movado, sed pri malkohera, tutmonde sed diaspore disigita "individuaro", animata de tre malsamaj kaj ofte kontraŭdiraj sentoj kaj celoj. Iuj volas konservi Esperanton por si (10)
, konsciaj pri la avantaĝoj, kiujn havigas al ili interpopola komunikilo supera al la rivalaj sistemoj; aliaj faras ĉion por kiel eble plej disvastigi ĝin. Iuj volas okcidentigi la lingvon ; aliaj, male, strebas al kiel eble plej neokcidenta formo de la lingvo. Multaj uzantoj de Esperanto vidas en ĝi precipe komfortan ilon praktikan, oportunan en eksterlandaj rilatoj ; sed same multaj vidas en ĝi rimedon por realigi politikan kaj socian idealon. Por ankoraŭ alia kategorio temas ĉefe pri kampo de kultura agado, tre serioze konsiderata de iuj, uzata de aliaj kiel simpla ŝatokupo, kiun ili, nur kiel tian, ege ĝuas.
XI. PILOT-PROJEKTO
(...) Ofte antaŭ ol grandskale lanĉi novan agadon aŭ metodon, oni testas ĝin malgrandskale. Tian teston oni nomas pilotprojekto. Oni elprovas la novan sistemon en limigita teritorio, en reduktita parto de loĝantaro, en maniero kiu ebligas vidi la avantaĝojn kaj maloportunaĵojn sen elmeti al riskoj grandan nombron da homoj.
Oni povas rigardi Esperanton pilotprojekto funkcianta jam pli ol unu jarcenton. Ĝi povas servi kiel referenco, ĉar ĝi estas uzata en ĉiuj situacioj, kie la aliaj komuniksistemoj (...) uziĝas, de gesta komunikado ĝis uzo de nur la angla, tra mallerta fuŝesprimo fremdlingva, samtempa interpretado kaj tradukado komputile helpata. (...) . En ĉiuj ĉi situacioj, kia ajn la uzata kriterio, ĝi montriĝas nete pli kontentiga.
Tiu aserto facile povas veki skeptikecon. Tial estas saĝe kontroli mem. Kiu serĉas pruvojn, tiu malkovras ion konsternan : jam cent jarojn Esperanto estas la temo de sennombraj dokumentoj, kiuj klarigas, kial ĝi ne indas esti konsiderata. Sed eĉ ne unu el ili baziĝas sur observado de faktoj. (...)
La aŭtoritatoj de ĉiu lando, la respondeculoj de ĉiu internacia institucio meritus, ke oni diru al ili: « Esperanto ekzistas. Sed vi organizas la socion tiamaniere, ke ĝi estas praktike nekonata. Bonvolu preni sur vin viajn respondecojn. Por komuniki de popolo al popolo, vi elektis la anglan, samtempan interpretadon, dulingvismon, esploradon pri tradukmaŝinoj kaj ĉiajn aliajn metodojn, kiujn vi aplikas uzante la monrimedojn de la socio. Ni rajtas ricevi klarigojn pri via farmaniero. Diru do al ni, bazante vin sur komparoj faritaj en la praktiko, per kio tiuj metodoj superas Esperanton. Pravigu al ni vian rifuzon de Esperanto apogante vian starpunkton sur statistikoj kaj kvalitaj konsideroj, kiujn refuti ne eblos. » (...)
Objektiveco signifas unue faktojn kvante esprimitajn. La konsiderendaj nombroj estas tre diversaj : tempo mezume necesa por ellerni la lingvojn en la nuna sistemo, tempo investita en la trejnadon de interpretistoj kaj tradukistoj, tempo bezonata por traduki, kontrollegi, tajpi kaj enpaĝigi ĉiujn tekstojn, kiuj aperas diverslingve.
Ekzistas "lingvaj efikecoj". La diversaj lingvoj komparendas por respondi al la demando, ĉe kiu el ili difinita penado de la lernanto konkretiĝas per plej granda esprim-efikeco. Ni vidis en la 4-a ĉapitro ekzemplon [ne reproduktitan en ĉi tiu resumo], ĉe kiu ses ĉinaj morfemoj sufiĉas por ekzakte traduki 20 anglajn formojn kaj 31 francajn. Certe ne eblus kalkuli por ĉiu lingvo la komunikan potencialon de difinita nombro da memorendaj elementoj, sed eblas starigi rilaton inter komunik-kapablo kaj lernotempo. Dum eksperimento farita de kroata institucio, la Medjunarodni Centar za Usluge u Kulturi, oni konstatis, ke la lernantoj de la germana devis lerni tiun lingvon dum tri jaroj (570 horojn da kurso) por sukcesi fari germane paroladon kun la sama kvanto da informoj, kiel la lernintoj de Esperanto post kurso de 24 horoj.
En la kalkulon devas eniĝi kostoj : kostoj de ĉiuj necesaj lingvaj trejnadoj, kostoj de dungo de la lingva personaro, salajroj kaj monkompensoj por tradukistoj laborantaj hejme aŭ en oficejoj de traduk-agentejoj, kosto de la bibliotekoj kaj de komputa materialo uzata de tiuj personoj, elspezoj de elektro atribuebla al la multeco de uzataj lingvoj (komputiloj, cirkvitoj inter mikrofonoj kaj aŭskultiloj en la kunsidsalonoj), vojaĝ- kaj restad-kostoj por la miloj da skrib- kaj buŝ-tradukistoj, kiuj translokiĝadas de loko al loko, de kontinento al kontinento por ebligi interkomprenon en la sennombraj internaciaj kunvenoj, kiuj uzas tiujn multekostajn sistemojn. Kosto de tradukado en la gazetaraj agentejoj. Kosto de tradukado de miloj da romanoj, sciencaj kaj teknikaj verkoj, de bildostrioj, de spiritaj aŭ literaturaj verkoj en dekoj kaj dekoj da lingvoj, dum, se ĉiuj lerneje akirus Esperanton (unu studjaron !), kiel rekomendis la Ĝenerala Sekretariejo de la Ligo de Nacioj, la plimulto el tiuj verkoj tradukiĝus nur al Esperanto, kio ege altigus la eldonkvantojn, reduktus la kostojn kaj igus la literaturajn produktaĵojn alireblaj al la tuta parto de la homaro, kiu vizitadis lernejon. Kompreneble, iuj verkoj aparte gravaj el literatura aŭ filozofia vidpunkto plu tradukiĝus diverslingven. Tio havus nekontesteblan kulturan intereson. Sed tute ne havas sencon traduki verkojn sen daŭra valoro, kiel spionromanojn aŭ teknikajn manlibrojn, kiuj post dudek jaroj ĉesas validi.
Ankaŭ kvalitaj elementoj indas konsideron. Ekzistas ja kostoj, kiujn kalkuli ne eblas, kaj tiuj povus esti la plej gravaj : hom aj kostoj, kiel sufero, frustro, maljusteco, aŭ, en alia kampo, nerva elĉerpiĝo.
Ankaŭ kontentiĝo estas kvalita faktoro ne neglektinda. Ĝi ja estas aspekto de vivkvalito. Por dek diverslandanoj, kiuj devas intertraktadi aŭ diskuti pri iu demando, kiu estas la situacio, kiu havigas plej grandan plezuron : ĉu samtempa interpretado, uzo de nura angla, ĝenerala uzo de la angla kun flustra interpretado por unu el la partoprenantoj, Esperanto ? Tia demando devas ricevi respondon bazitan sur observado de kunsidoj uzantaj respektive tiujn diversajn sistemojn kaj sur enketo farita ĉe personoj, kiuj familiariĝis kun la diversaj metodoj proprasperte. Komforto, agrableco, spontaneco, sento de justeco, egaleco de la ŝancoj povi esprimi sin, facileco de vortigo, ĉiuj ĉi aspektoj havas esencan gravecon por homa komunikado, vere inda je la kvalifiko "homa" .
[Por komparo, kiu aplikas ĉiujn ĉi kriteriojn al la diversaj metodoj, vidu Lingva komunikado - Kompara esploro farita surterene :
En Esperanto : http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/esploro.htm
;
en la angla : http://claudepiron.free.fr/articlesenanglais/communication.htm
;
en la franca : http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/etudesurterrain.htm
;
en la itala : http://claudepiron.free.fr/articlesenitalien/studio.htm
;
en la nederlanda : http://claudepiron.free.fr/articlesenneerlandais/taalkundige.htm
.
XII. KELKAJ RACIAJ PROPONOJ
(...) Post la necesaj kontroloj, se ili konfirmos la konkludon, al kiu kondukis nin nia konsultodona laboro - nome , ke Esperanto estas senkonteste la plej bona maniero internacie komuniki iam ajn eksperimentita sur nia planedo - indus reveni al la propono farita sur paĝo 44 de la raporto de la Ligo de Nacioj: organizi la lernejan instruadon de la lingvo.
Ĉu la infanoj ĉe tio perdus ion ? Ne, pro tre simpla, sed ĝenerale nekonata kialo : Esperanto estas la plej efika rimedo prepari lernanton al la studo de fremdaj lingvoj. Sed antaŭ ol pli detale analizi tiun trajton, ni vidu, kial Esperanto malmulte ŝanĝus la nunan instruadon.
Simile al la lingvo plej parolata en la mondo, la ĉina, Esperanto prezentiĝas kiel kodo. Oni povus preskaŭ diri , ke ĝi estas lingvo sen gramatiko, ke ĝi komplete reduktiĝas al leksiko. Ĝi konsistas el ĉiam nevariantaj morfemoj. La kontrasto kun la okcidentaj lingvoj estas tre granda. (...)
Oni faris pedagogian eksperimenton kun 11-jaraj infanoj ambaŭflanke de la landlimo inter Slovenio kaj Aŭstrio. La lernantoj de du ĉelimaj lokoj, geografie proksimaj sed kulture malproksimaj, Deutschlandsberg en Aŭstrio kaj Radlje ob Dravi en Slovenio, sekvis kunordigitan kurson de Esperanto gvidatan ĉe la slovena flanko de s-ro Zlatko Tiŝljar, de la Kulturinstituto de Maribor (Slovenio), kaj de s-ro Siegfried Robia ĉe la aŭstra flanko. "La eksperimento montris, ke post 24 horoj da instruado la infanoj de la du malsamaj kulturoj povis konversacii pri la temoj de la ĉiutaga vivo." (11)
Verdire, la efikeco de la Esperanta struktursistemo estas tiel mirinda, ke eblas jam esprimi multegon per kelkaj centoj da vorteroj. La magazino por junuloj Kontakto publikigas ĉiunumere tekstojn markitajn per signo, kiu precizigas la nivelon de malfacileco. Nivelo 1 estas tiu de artikoloj aŭ noveloj, kiuj uzas ne pli ol 520 morfemojn, kies listo estas regule publikigata. Mi diras "morfemoj" kaj ne "vortoj", ĉar inter tiuj 520 eroj troviĝas as, o, a kaj em [vorteroj cititaj en ekzemplo antaŭe donita samĉapitre, sed ne reproduktita en tiu ĉi resumo]. Kiu ajn legas tiujn verkaĵojn de la 1-a nivelo, mire admiras la diversecon de la temoj, la stilon, la esprimriĉon de la tekstoj. Oni vere povas esprimi tre diversajn ideojn kaj sentojn per tiuj 520 vorteroj, kiuj kunformas la bazon de Esperanto.
Ni iom kalkulu. Lernjaro kun 38 kvintagaj semajnoj egalas al 190 tagoj. Por ke la lernantoj akiru tiun bazon, sufiĉas instrui al ili jen tri, jen du morfemojn en ĉiu lernotago. Infanojn kaj adoleskantojn ĝenerale karakterizas plej rigora logiko kaj memoro enviinda. Kiom da peno ili bezonas por lerni du aŭ tri novajn "vortojn" en ĉiu lernotago? Sufiĉas du minutoj por ke la instruisto skribu ilin sur la tabulo kaj klarigu iliajn signifojn. Ok pliajn minutojn por formi kelkajn frazojn per la ĵus lernitaj elementoj, familiariĝi kun la strukturoj, kaj flegi la lingvajn erojn antaŭe akiritajn, jen kio estas bezonata. En dek minutoj tage dum 38 semajnoj ni povas ŝanĝi la vizaĝon de la mondo por la naskotaj generacioj ! Fakte, tiun kurseton eblus integri en la instruadon de la gepatra lingvo, kiel lingva referenco, kiel ni tuj vidos. (Tiu leksika bazo certe estas ankoraŭ tre malvasta, sed sperto pruvas, ke post kiam ĝi estis akirita, la asimilado de la novaj vortoj sekvas la modelon de la neĝbulo, kiu mem ampleksiĝas glitante antaŭen. Tial la lernejo povas liveri nur la bazon, fidante, ke la vivo riĉigos ĝin.)
Surbaze de tio, ni revenu al la lernprepara funkcio de Esperanto. Kion tio signifas praktike? Ke lerni Esperanton dum unu jaro antaŭ ol ekstudi alian lingvon gajnigas almenaŭ unu jaron por la akiro de ĉi-lasta. Sufiĉaj eksperimentoj plenumiĝis tiurilate, en Britio, Finnlando, Germanio kaj aliaj landoj, por ke duboj jam ne eblu. La lernantoj, kiuj dum unu jaro studas Esperanton, kaj poste la anglan dum kvin jaroj, estas same bonaj aŭ pli bonaj en la angla ol tiuj, kiuj studis la anglan dum ses jaroj. Mi diras "anglan", sed mi povus meti "germanan", "latinan" aŭ "rusan". La raporto de la laborgrupo starigita de la finna Ministrejo pri Nacia Edukado por esplori la pedagogian valoron de Esperanto tion klare konfirmas :
"La rezultoj de pedagogiaj eksperimentoj montras, interalie, ke Esperanto-kurso organizita laŭ lernprepara perspektivo konsiderinde plibonigas la sukceson de la lernantoj ĉe posta lernado de fremdaj lingvoj." (12)
Mi persone estas vivanta ekzemplo de tiu realeco. Esperanto estis mia unua fremda lingvo. Ĝi igis min ŝati lingvojn, ĝi estis por mi kvazaŭ kurso de konkreta ĝenerala lingvistiko, ĝi malkondiĉis min el la arbitraj kutimoj de mia gepatra lingvo sen devigo tuj rekondiĉi min laŭ la arbitraj kutimoj de fremda popolo, unuvorte: mi ĝuis pro ĝi, kompare kun miaj samklasanoj, lingvoasimilan avantaĝon, kiun mi neniam perdis.
Esperanto instigas lerni fremdajn lingvojn, ĉar ĝi stimulas kontaktojn kun la ekstera mondo. Kial mi faris diplomon pri la ĉina ? Ĉar, kiel dekkvinjarulo, mi korespondis en Esperanto kun ĉina adoleskanto, kiu inicis min en sian kulturon kaj donis al mi la emon lerni lian lingvon. Iutage mi renkontis en Primoŝten junan parizan masoniston, kiu parolis la kroatan. Surprizite mi demandis lin, ĉu li estas jugoslavdevena. "Ne, tute ne" , li respondis, "mi estas 100-elcenta franco. Mi lernis Esperanton, kaj mi venis ĉi tien, kiam la zagrebaj studentoj organizis ĉi tiun esperantistan tendaron. La lando plaĉis al mi, la homoj plaĉis al mi, mi revenis plurajn jarojn sinsekve. Foje mi sentis min tiel proksima al tiu popolo, ke mi bezonis lerni ĝian lingvon." (...)
La sennombraj kritikantoj de Esperanto, kiuj riproĉas, ke ĝi delogas la junulojn for de la kulturaj avantaĝoj propraj al fremdaj lingvoj, esploru la realon, antaŭ ol eldiri asertojn per tono, kiu fermas la pordon al ĉia rebato. Fakte, lingvoregado estas pli larĝa kaj pli profunda ĉe specimeno de personoj, kiuj, pro la hazardoj de la vivo, infanaĝe lernis Esperanton, ol en hazarde kunmetita specimeno de la ĝenerala publiko. Malkovri Esperanton signifas malfermi sin al la tuta mondo, kio ofte konkretiĝas per emo lerni tiun aŭ tiun alian lingvon.
(...) Ĉiu pedagogo, vidante, kiel la Zamenhofa lingvo estas strukturita, komprenos, kial ĝi faciligas la lernadon de aliaj lingvoj. Esperanto admirinde pretigas la terenon. Ĝi kompareblas al gimnastiko antaŭ la ski-sezono, al gamoj antaŭ koncerto. Ĝi preparas, fortigas, igas fleksebla.
Jen ekzemplo. Ekzistas kvar ĝis ses manieroj traduki, en la plej multajn lingvojn, la franclingvan frazon "vous l'aimez plus que moi", se oni konsideras nur la gramatikan aspekton (la signifa aspekto, kiu devigas distingi inter 'ami' kaj 'ŝati', postulus duobligi la nombron da ebloj). La Esperanto-instruisto devas igi la klason kompreni, ke tiu frazo povas havi ses signifojn:
1) vi amas lin pli ol min ;
2) vi amas lin pli ol mi ;
3) vi amas ŝin pli ol min ;
4) vi amas ŝin pli ol mi ;
5) vi amas ĝin pli ol min ;
6) vi amas ĝin pli ol mi.
En Esperanto, la sistemo estas simpla kaj regula : la subjekton de amo, la amanton, signas pronomo finiĝanta per - i, la objekton de amo, la personon, beston aŭ aĵon amatan, pronomo finiĝanta per -in. Krome, en Esperanto ne ekzistas genro. (...) Gramatika genro forestas ankaŭ en la angla, sed en ĉi-lasta la lernantoj havas pli komplikan taskon, ĉar ili devas lerni neregulajn variaĵojn, ekzemple I → me, she → her. Esperanto ne nur igas la gramatikan precizecon travidebla, ĝi krome atingas tiun rezulton ne trudante al la memoro pli ol tion, kio necesas por esti klara. Ĝi baziĝas sur la principo de "neceso kaj sufiĉo". (...)
(...) Esperanto integras la poluson "rigoro" kaj la poluson "libero". La rilato inter rigoro kaj libero estas ofte miskomprenata. Multaj homoj kredas, ke tiuj du terminoj ekskludas sin reciproke. Fakte, se ambaŭ staras sialoke, rigoro ebligas liberon. Kiel homoj sukcesis marŝi sur Luno ? Kiel ili konkeris tian liberecon el la altirforto de la tera gravito ? Per rigora studado de severe rigoraj leĝoj : leĝoj fizikaj, ĥemiaj, matematikaj, astronomiaj... Ekkoninte tiujn leĝojn kaj ilian absolutan necedemon, ili povis tute sekure uzi unu por spiti alian. "Rigorega", "necedema" povas signifi "terura" en tiu senco, ke ne eblas vagi for el la fiksita vojo, sed, per tiu sama fakto, tio signifas ankaŭ "absolute fidinda". Se la astronomiaj leĝoj estus fantaziaj, neniu, antaŭ kelkaj jardekoj, povus promeni sur nia satelito.
Ĉiu frazo de Esperanto estas modelo de bona kunordigado inter rigoro kaj libero. Ĉar la senco de ĝiaj elementoj estas rigora, ne toleras iun ajn escepton, oni estas libera esprimi sian penson laŭplaĉe. Se, por diri, ke domo, en la franca, "brыle", mi povas diri ne nur brulas, sed ankaŭ flamas aŭ fajras (...), tio fontas el la cent-elcenta fidindeco de la senco de -as: libereco rezultas el tiu absoluta rigoro. Kiam mi aldonas -as al radiko, mi uzas la koncepton en la formo de verbo prezenca. Feliĉe la lingvo funkcias kun malmultaj tiaj rigoraj devigoj, ĉar ties valoro estas ĝenerala. La rigoro estas severega, sed ĝi ekzistas nur en la dozo necesa por ebligi grandegan liberon, en plena sekureco, kaj do por stimuli kreemon en la maniero esprimi sin.
Ĉar rigoro dependas de la maldekstra cerba duonsfero (ĉe dekstramanulo) kaj kreemo de la dekstra, lerni Esperanton estas ekze rci sin al bona homa funkciado - al kunordiga uzo de ambaŭ cerbaj duonsferoj - kun ege pli vastaj efikoj ol oni emus unuavide kredi. Tio veras ĉefe ĉe infanoj. Por plenkreskuloj, ĉio dependas de ilia psika fleksebleco : por iuj, tia kurso estos vera terapio, trejnado pri la arto liberigi sin je neracia superegoo ; por aliaj, la senkondiĉiĝo disde la gepatra lingvo povas spertiĝi kiel ege malagrabla. (...)
Intencdeklaro
(...) La farendaĵojn estus bone ne limigi al la kampo instrua. Fareblas multaj aliaj aferoj por plene korekti la lingvan malordon de la nuna mondo. Ekzemple entrepreni klopodadon kun la celo, ke la kompetentaj instancoj de Eŭropa Unio aŭ de UN ellaboru deklaron, ke, post fiksota tempo (ĉu dek jaroj, ĉu dek kvin, ĉu dudek) la dokumentaro por la kunsidoj respondantaj al difinitaj kriterioj disdoniĝos nur en Esperanto, kaj ke oni interpretos la paroladojn nur tiulingven. Alivorte, en Eŭropa Parlamento ĉiu delegito rajtus esprimi sin sialingve, kiel hodiaŭ, sed liaj vortoj estus tradukataj nur en Esperanton. Oni povus ankaŭ plani transiran etapon kun angla/esperanta dulingvismo.
Tiu simpla sistemo estus jam enorma gajno de efikeco (tio forigus la sistemon de t.n. relajsa interpretado, laŭ kiu paroladon eldiratan portugale oni grekigas, ne tuj el la originalo, sed el ĝia franca interpretado) kaj tio ne kaŭzus grandajn problemojn al la delegitaroj : tiuniveluloj ne havus multan penon akiri kapablon kompreni la Zamenhofan lingvon. Estas senfine pli facile kompreni ol esprimi sin, en ĉiu ajn lingvo, kaj Esperanto ne estas escepto. Krome, verŝajne ĉiuj delegitaroj strebus por havi en sia sino unu aŭ du anojn kun bona aktiva regado de Esperanto.
Oni povas esti certa, ke post tia decido la rigardo al Esperanto ŝanĝiĝus en la tuta socio. Eldonistoj, institucioj kiuj organizas lingvajn kursojn, multlingvaj sekretarioj, juristoj specialiĝintaj pri internacia juro, ĉiaspecaj homoj eklernus la lingvon aŭ partoprenus ĝian disvastigon simple por plibonigi siajn ŝancojn karierajn aŭ mongajnajn. Oni certe vidus magazinojn aŭ gazetojn prezenti en ĉiu numero Esperanto-lecionon, ofte humure. Radioj kaj televidoj verŝajne farus same. Tiuj simplaj faktoj rapide altigus la nombron de la homoj regantaj Esperanton, pro ties facileco. Esperanto ekfurorus, kiel furoris siatempe ekuzo de komputiloj.
(...) Alivorte, iom post iom, la nunan lingvan fuŝfunkciadon anstataŭus ekonomie efika, psikologie kontentiga sistemo, kiu malpli minacus la kulturan diversecon de la mondo ol la nuna disvastigo de la anglosaksaj valoroj kaj maniero pensi.
Ĉu utopio ?
Ĉu tro optimisma tiu scenaro ? Ĉu utopia ? "Tio havas neniun ŝancon, vi misprenas viajn dezirojn por realo", oni verŝajne diros al mi. (...) Eble homo estas multe pli masoĥisma ol mi imagas. Eble la ideo fari facile, malmultekoste, ion efikan laŭ agrabla procedo havas neniun ŝancon kompare kun sistemo trudanta gigantan penadon kondukantan nur al lama solvo, terure multekosta kaj senefika, kiu ĉien dissendas frustrojn kaj maljustaĵojn.
La homoj, kiuj klasas Esperanton inter la utopiojn, parolas kvazaŭ ili konus la venontan evoluon. Ili alprenas pozicion de profeto. Tion ili rajtas fari. Sed ĉu ili antaŭvidis la naftokrizon de la jaroj 1970-aj? (...) Ĉu ili antaŭdivenis la elekton de pola papo ? (...) Ĉu ili diris, komence de 1989, ke la Berlina muro disfalos, ke orienta Eŭropo forlasos komunismon, ke Sovetio transiros al merkat-ekonomio kaj ĉesos ekzisti kiel politika unuo? Ĉu ili konsideris, en marto-aprilo 1990, la venontan Golf-militon aŭ, en julio 1991, la internan militon en Bosnio ? Ĉu ili anoncis la falon de la novjorkaj turoj en 2001 kaj la transiron de Usono al reĝimo, en kiu homoj kaptitaj, se deklaritaj teroristoj, povas esti malliberigitaj sen rajto scii, pro kio, sen rajto konsulti advokaton kaj informi sian familion? Se ili ne antaŭvidis tiujn eventojn, ili prefere pripensu pli serioze antaŭ ol prognozi, kio morgaŭ eblos kaj kio ne.
En sociaj fenomenoj ekzistas kritika maso, kiu movas la decidan pezon de unu tendenco al alia. Esperanto elmontras ĉiujn signojn, ke ĝi evoluas direkte al tiu kritika maso. Ĝia progresado sur ĉiuj frontoj estas tia, ke ja probablas ĝia proksimiĝo al la sojlo, ĉe kiu ĉio ŝanĝiĝos (...)
La tasko de konsultdonanto (...) estas nur kolekti faktojn, montri logikajn enĉeniĝojn, kontroli ties verecon per surterena eksperimentado kaj montri, per kio iu opcio diferencas de iu alia. Li povas ankaŭ difini la plej verŝajnan scenaron.
Konsultdonanto (...) en la dektria jarcento esploranta la du rivalajn sistemojn, kiuj estis (...) la romaj ciferoj kaj la hindaj/arabaj, certe rekomendus alpreni ĉi-lastajn. Provu do obligi XC per XLIV aŭ eĉ (...) sumigi IX + XI + MCMXL + D + VIII. Vi ege penus (...). Fakte, nur matematikistoj kapablis fari tiujn operaciojn. La hindaj/arabaj ciferoj, ĉar ili havas multe pli grandan koheron kaj disponas la ciferon "nulo", estas pli demokratiaj : ili igas la bazajn operaciojn fareblaj por infanoj, etaj metiistoj, nekleraj komercistoj. Tamen necesis pluraj jarcentoj post ilia apero en Eŭropo, por ke ili anstataŭu la romajn ciferojn. Ili vekis intensan kontraŭstaron kaj ilin eĉ malpermesis kelkaj regnoj. Tamen, kiom ajn forta la rezistado de potenculoj kaj tradiciemuloj, ili venkis. Mi kredas, ke tiutempa konsultdonanto povus tion antaŭvidi. Se sistemo estas nete supera al alia, ĝi fine venkos. Estas multaj komunaj punktoj inter Esperanto kaj la hindaj/arabaj ciferoj unuflanke, internacia uzo de la angla kaj romaj ciferoj aliflanke. Kvankam konsciaj pri nia nescio de la onta evoluo, ni do povas bazi nin sur tiu precedenco por konkludi, ke ne estas stulte antaŭvidi, ke iam venos tago, kiam internacia komunikado okazos en Esperanto.
Sed por tio necesas decidoj, kaj ne estas la tasko de konsultdonanto alpreni ilin. La pilko estas en la kampo de tiuj, kiuj havas la potencon. Kaj de la publiko kiu, en demokratiaj landoj, rajtas eldiri, kion ĝi preferas. Pro tio mi invitas la legantojn, kiuj simpatias kun la opinioj ĉi tie esprimitaj, diskonigi tiun ĉi libron. Ĉu ne indas postuli, ke niaj aŭtoritatoj almenaŭ ĉi-foje, en la lingva kampo, decidu surbaze de serioza enprofundiĝo en la diversajn aspektojn de la temo?
ALDONAĴO
Noto al la tradukontoj. La sekva teksto enhavas multajn lingvajn ekzemplojn. Se vi tradukos ĝin, ne hezitu ŝanĝi la ekzemplojn, kiam alia ol la ĉi-sube prezentita ŝajnas al vi preferinda, pli trafa por la personoj, kiuj legos vian tradukon. Kaj adaptu la frazojn al la legantoj de via lando. Ekzemple la dua alineo komenciĝas per "Eksterlandano, kiu france diras "vous musiquez bellement" 'vi muzikas bele', aperas ridinda". Se vi tradukas hispanen, traduku kvazaŭ la frazo tekstus "Eksterlandano, kiu diras "Vd musica hermosamente" aperas ridinda"; se germanen, kvazaŭ estus "Eksterlandano, kiu diras "Sie musikieren schцn" aperas ridinda" (kompreneble, tion faru nur, se la koncernaj frazoj sonas strangaj aŭ amuzaj en la respektivaj lingvoj, pri tio mi ne estas certa). Ne havas sencon lasi la ekzemplojn en la franca, se la leganto ne komprenas la francan. Se vi hezitas, ĉu meti aŭ ne tradukon en alia lingvo, uzu la anglan, en kiu ekzemplo havas plej multe da ŝancoj esti komprenata.
Pro kio Esperanto akireblas pli rapide ol aliaj fremdaj lingvoj ?
Kial Esperanto-parolantoj sentas sin liberaj, naturaj en sin-esprimado? Ĉar praktike ili devas kontraŭmeti neniun kondiĉitan reflekson al la ennaskitaj. Ili uzas la lingvon kreeme, dank'al eta nombro da absolute rigoraj gvidmarkoj.
Eksterlandano, kiu france diras "vous musiquez bellement" 'vi muzikas bele', aperas ridinda [tiu vortigo sonas strange al francaj oreloj], kio, preterpase dirite, falsas la interhoman rilaton, sed li nur aplikas rigore la strukturojn de la franca lingvo, kiujn li asimilis. En Esperanto, li havas la rajton diri "vi muzikas bele". La libereco verbigi la koncepton 'muziko' radikas en la rigoro de la finaĵo -as, kiu indikas ĉiam, kaj ekskluzive, prezencan verbon. La finaĵo -e havas la saman rigoron, ĝi ĉiam esprimas manieron, rimedon aŭ cirkonstancon. En Esperanto, ĉiu lingva strukturo estas senlime ĝeneraligebla.
Naciaj lingvoj akiriĝas adicie, Esperanto obliĝe. La diferenco estas la sama, kiel inter aritmetika progresio kaj geometria. En la franca, la vortoj santй 'sano', guйrir '(re)sanigi', curatif, '(re)saniga', ktp. estas lernendaj aparte, same kiel en la angla health, cure, therapeutic: la procezo estas adicia. En Esperanto, ĉiu nova ero obligas la antaŭe akiritajn. Ni konsideru la morfemojn san, kaj jun, plus kvin vorterojn aparte multobligajn : -a (adjektiva funkcio) , -o (substantiva funkcio), -i (infinitiva funkcio), re- (reveno) kaj -ig- ('fari tia aŭ tia', `fari, ke iu faru...', vortero kiu signas la efikon de kaŭzo). Ilia kombino ebligas formi sana 'bien portant', sano 'santй', resanigi 'guйrir' (= `igi ree sana' 'rendre de nouveau bien portant'), resanigo 'guйrison', resaniga 'curatif', juna 'jeune', juno 'jeunesse', rejunigi 'rajeunir', rejunigo 'rajeunissement', ktp. Unu plia morfemo, ebl, kiu esprimas la eblecon, konsiderinde kreskigos vian vortprovizon. Apud ebla 'possible', kaj eblo 'possibilitй', vi formos resanigebla aŭ sanigebla 'curable', kaj rejunigebla 'susceptible d'кtre rajeuni', same kiel ebligi 'permettre' en la senco 'igi ebla' 'rendre possible'. La diferenco inter Esperanto kaj la franca estas, ke en ĉi-lasta oni devas lerni tiujn vortojn aparte, aŭ serĉi ilin en vortaro, dum en la zamenhofa lingvo oni formas ilin mem.
Ĉar la sama sistemo aplikiĝas al la tuta lingvo, la memorenda vortprovizo estas rimarkinde reduktita. Aplikante la kvin menciitajn elementojn al la radiko vid, la lernanto formas mem vidi `voir', vido `vue', `vision', vida `visuel', vidigi `faire voir', `montrer', vidigo 'action de montrer', vidiga `qui fait voir', `illustratif', revidi `revoir', revido ` ”revoyure” ', videbla `visible', videblo `visibilitй', videbligi `rendre visible', videbligo `action de rendre visible', revidebliga `qui a pour effet que... redevient visible' , ktp. Tiel, se la unuaj kvin elementoj jam estas akiritaj, sufiĉas lerni unu radikon, vid, por povi traduki naŭ francajn vortojn kaj kunmeti mem kvar kromajn, kiuj francigeblas nur per ĉirkaŭparoloj.
Du kontraŭaj sintenoj, ambaŭ pravaj sianivele, prezentiĝas ĉe lingvolernado. Ĉe nacia lingvo oni devas submetiĝi al kutimoj nepre obeendaj; vagadi ekster la kutimaj vojoj estas malpermesite: en la franca, il m'aide 'li min helpas' estas allasita, il aide moi ' li helpas min' aŭ il aide а moi 'li helpas al mi' estas ekskluditaj, rigardataj kiel ne apartenantaj al la lingvo. En la angla aŭ germana, la parolanto aŭ skribanto ne pli rajtas elekti, sed li devas submeti sin al aliaj trudoj: he helps me 'li helpas min', er hilft mir 'li helpas al mi'. Tiuj trudoj kompareblas kun la uzoj kaj formoj de ĝentileco, kiujn necesas respekti, se oni volas ne ŝoki, kaj kiuj donas al ĉiu kulturo sian unikan saporon. Sed kio havas sencon kadre de difinita kulturo, tio iĝas sensenca ĉe transiro al nivelo interkultura. La vortordo de la nederlanda aŭ germana frazo, kiu kontribuas doni al tiuj lingvoj ilian apartan etoson, fariĝas handikapo en interpopola komunikado : ĝi malhelpas al eksterlandano esprimi sin same facile kiel denaskulo. Celante faciligi maksimume homan dialogon, Esperanto ne povis trudi la kutimojn de iu popolo ; ĝi do alprenis sintenon malan al submetiĝo : liberan elekton. Interhoma interŝanĝo atingas sian plej perfektan nivelon nur, se la nerva energio, aŭ la atento, koncentriĝas sur la enhavo de la mesaĝo, ne sur formaj detaloj. En la ĵus menciita ekzemplo, por ke la mesaĝo transdoniĝu, necesas kaj sufiĉas, ke la subjekto estu distingita disde la objekto kaj ke la koncepto de helpo esprimiĝu en formo de verbo prezenca. Se ili respektas tiujn punktojn, la uzantoj de Esperanto estas liberaj : li min helpas, li helpas min, li helpas al mi estas same ĝustaj kaj oftaj. La elekto dependas de la momenta humoro aŭ de la celata stil-efekto (ritmo ekzemple). Same, por esprimi la ideon "li iros trame", Esperantlingvano havas larĝan elekton sen ekvivalento alilingve : li iros en tramo; li iros per tramo; li trame iros; li iros pertrame; li tramos, ktp.
Dank'al la obliga efiko, kune kun la absoluta kohero de gramatikaj strukturoj kaj kun la foresto de formaj trudoj, la meza lernanto atingas en unu jaro komunikan kapablon superan al tiu, kiun havigas al li, kun same multaj horoj semajne, ok jaroj da angla lingvo.
____________
1. English Language Fair, Newsletter, n° 3, Londres, Barbican Centre, 22-24-an de oktobro 1984.
2. Citita de Jean-Claude Buffle, "Indiens amйricains: les guerres de 1991", L'Hebdo, 7-a de marto 1991, p. 31.
3. Ligo de Nacioj, L'espйranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secrйtariat gйnйral, adoptй par la Troisiиme Assemblйe (Ĝenevo : SDN, 1922), p. 44.
4. Jacques Ruffiй, profesoro ĉe la Collиge de France, membro de la franca Medicina Akademio, "La responsabilitй des scientifiques" [La respondeco de la sciencistoj] en Bernard Cassen, Quelles langues pour la science ? [Kiujn lingvojn por scienco ?] (Parizo : La Dйcouverte, 1990), p. 213.
5. Richard E. Wood, “A voluntary non-ethnic, non-territorial speech community” en William Francis Mackey kaj Jacob Ornstein, red., Sociolinguistic Studies in Language Contact (Hago, Parizo kaj Novjorko : Mouton, 1979), pp. 433-450.
6. Maendeleo Esperanto-Klubo, Kigwa-Tabora.
7. Tiu listo legeblas en: Adolf Holzhaus, Doktoro kaj Lingvo Esperanto (Helsinko: Fondumo Esperanto, 1969), pp. 244-264.
8. "Raciecigo" estas psikologia fakvorto, kiu signas nekonscian procedon, per kiu oni provas doni klarigon logike koheran aŭ morale akcepteblan al sinteno, ago, ideo, sento, starpunkto ktp, kies realajn motivojn oni ne konscias. Alivorte, la persono iluzias al si, ke la decido aŭ opinio estas racia, dum fakte ĝi baziĝas sur neraciaj gusto, inklino aŭ sento. Plej ofte, la reala kaŭzo de la baza sinteno rilate Esperanton ne estas la argumentoj, kiujn la persono listigas parolante pri ĝi, sed iu dekomenca sento, jen favora, jen malfavora, kies originon la persono fakte ne konscias. Kompreneble, tio ne signifas, ke la argumentoj estas malpravaj, nur ke ili prezentiĝis post kiam la persono jam difinis sian starpunkton rilate al la lingvo. Kaj, same kompreneble, tiu povas evolui.
9. Pierre Janton, “La rйsistance psychologique aux langues construites, en particulier а l'espйranto” [Psikologia rezistado al konstruitaj lingvoj, aparte al Esperanto] , Journйe d'йtude sur l'espйranto (Parizo : Universitato de Parizo-8, Instituto de aplikata lingvistiko kaj lingvodidaktiko, 1983), p. 70.
10. Vd la ĉefartikolon de Hans Bakker en la numero de majo 1993 de la revuo Esperanto.
11. “24 Stunden Esperanto fьr 11jдhrige Schьler aus der Steiermark und Slowenien”, Westцsterreichische Rundschau, 27-a de marto 1993, p. 16.
12. Opetusministeriцn Tyцryhmien Muistioita, Opetusministeri цn Esperantotyцryhmдn Muistio, Helsinko : Ministrejo pri edukado, 1984, p. 28. Vd ankaŭ Helmar Frank, "Die Wesensmerkmale des Paderborner Modell fьr den Sprachorientierungsunterricht" en T. Carlevaro et G. Lobin, red., Einfьhrung in die Interlinguistik (Alsbach: Leuchtturm-Verlag, 1979).
Tradukita de Vilhelmo Lutermano
Multaj agrablaj memoroj
Mia Esperanto-vivo tiom riĉas je agrablaj memoroj, ke, kiam mi decidis jesi al via peto, mia menso eksimilis svarmon da impetaj geknaboj, kiuj interpuŝiĝis, ĉar ĉiu volis venki la aliajn en la konkuro por esti elektita. Fakte, unu sukcesis superi kaj elstari, kvankam miaopinie ĝi ne havas pli da meritoj ol la aliaj. Jen ĝi.
Mi plurjare laboris ĉe Monda Organizo pri Sano. Kiam mi forlasis la organizon por starigi privatan kabineton, ĝi tamen plu dungis min unu- aŭ dufoje jare por mallongaj deĵoroj, ĉar mi povis fari fidindan protokolon de diskuto pri sanproblemoj uzanta kvar aŭ kvin lingvojn, inkluzive de la ĉina kaj rusa, kaj ne troveblis tiom da personoj kapablaj tion fari. Foje en la jaroj 1970-aj, ĝi demandis, ĉu mi konsentos vojaĝi al Alma-Ata (nun Almaty), en Kazaĥio, por labori kadre de internacia konferenco diskutonta pri la organizo de bazaj sanservoj. Al mi ĉiam plaĉas malkovri novajn landojn, mi do plezure konsentis. Tuj antaŭ la konferenco mi laboris en alia misio en Filipinoj, kaj kiam mi atingis la Manilan flughavenon por aviadili al Kazaĥio tra Delhio (Barato) kaj Taŝkento (Uzbekio), surprizis min tie renkonti kvar ekskolegojn ankaŭ flugontajn ĝis Alma-Ata. Ni ĉiuj uzis la saman flugon el Delhio al Taŝkento. Tiutempe Uzbekio kaj Kazaĥio ankoraŭ estis partoj de Sovetunio.
Kiam mi devas vojaĝi, mi ĉiam ekrilatas kun lokaj Esperanto-parolantoj, ĉar tio estas bona rimedo ekkoni landon per persona kontakto. Mi do antaŭe skribis al la UEA-delegito en Taŝkento por informi lin pri mia alveno. Li respondis, ke li akceptos min en la flughaveno -- tio estis pura afableco, ĉar delegitoj ne estas supozataj tiagrade ĝeni sin -- kaj li petis, ke mi sendu foton por povi tuj rekoni min. Kiam nia grupeto atingis la alvenhalon, nur kvar personoj staris tie atende al alvenantoj. Du staris en la maldekstra angulo, du en la dekstra. La kontrasto inter iliaj vizaĝoj kaj sintenoj estis okulfrapa. La du unuaj aperis deprimitaj, senĝojaj, superŝutitaj de zorgoj, la du aliaj plenaj je viglo kaj entuziasmo.
"Saluton!". La vorto laŭte reeĥis en la halo. Ĝi venis el la dekstra angulo. Ambaŭ viroj, kiuj tie staris, venis al mi preskaŭ kure kaj varme ĉirkaŭbrakis min, kvazaŭ ni estus amataj parencoj, kiuj ne vidis unu la alian dum du jardekoj aŭ eĉ pli. Miaj kolegoj miregis. Ili ne kapablis imagi, kiuj estas tiuj du viroj, ŝajne familianoj de kolego, kiu neniam diris, ke li konas iun ajn en Soveta Centra Azio, eĉ dum ni tien flugis. Estis des pli nekredeble, ĉar apud kvindekjarulo, kiu aspektis -- krom la vestoj -- kiel iu ajn eŭropa ordinarulo, staris uzbeko eble 25-jara, kun nigregaj haroj, oblikvaj okuloj kaj trajtoj klare orientaziaj. Li estis sciencisto kaj la prezidanto de la loka Esperanto-klubo; lia kunulo estis la UEA-delegito, ukraino laŭdevene.
Kiam nia triopo komencis babili en rapida Esperanto, la du malgajuloj proksimiĝis al nia grupo. Ili klarigis, ke ili estas kuracistoj laborantaj por la Uzbekia San-Ministrejo, kaj ke ili estis senditaj flughavenen por bonvenigi nin. Ili alparolis nin en iom mallerta angla lingvo elparolata laŭ ege rusa prononco.
"Ni iru manĝi, mi invitas vin, la tutan grupon!" diris la juna uzbeko -- estis tempo vespermanĝi -- sed kiam mi tradukis por miaj kolegoj, ili hezitis. "Ni malakceptu. Li ne konas nin, kial li invitu nin?" Kiam mi klarigis ilian malvolon, la juna prezidanto petis min diri, ke tio estas uzbeka gastamo, kaj li gvidis nin al najbara restoracio. Ni ĉiuj sekvis lin, ankaŭ la du doktoroj el la ministrejo, kiuj aspektis pli kaj pli malkomforte.
La manĝo estis plej plaĉa. Je mia fino de la tablo ni diskutis pri politiko kaj sociaj aferoj en flua Esperanto. Miaj kolegoj ne komprenis ĉion, sed ili rimarkis sufiĉe da internaciaj vortoj por scii, pri kio ni parolas. Ili diris al mi poste, ke ili ne povis kredi al siaj oreloj. En Sovetunio, diskuti tiajn temojn videble sen eĉ plej eta inhibo… kiel tio eblis?
"Vi vere parolas tiun esperanton!" diris kolego Mauri, survoje hotelen. Mauri kaj mi laboris en la sama unuo dum almenaŭ sep jaroj, kaj mi ofte emfazis la bonegajn kvalitojn de Esperanto, akcentante, kiel bone ĝi taŭgas por internacia komunikado. Ofte mi diris al li, ke la lingvo estas kaj facila kaj riĉa, ke mi havis neniun problemon por atingi bonan nivelon en ĝi, kaj ke mi parolas ĝin ofte, ĉar mi kunlaboras hejmlande kun Kultura Centro Esperantista. Pri mia scipovo li do devus scii. Sed antaŭ ol aŭdi min tiuvespere, li ne prenis serioze miajn dirojn. La diferenco inter mia ripetita atesto kaj lia bildo pri la lingvo -- projekto, fora idealo, ŝatokupo sen praktika valoro -- frapis min kiel io vere interesa. Ŝajnas, ke Esperanto, eĉ se priskribita surbaze de persona sperto, situas en la sfero de nekredindaj aŭ nekredeblaj rakontoj.
La lokaj aŭtoritatoj planis, ke la morgaŭon la MOS-grupo faros oficialan urboviziton kune kun la du malĝojaj doktoroj.
"Ne iru kun ili, ni vizitos la urbon private", la juna sciencisto diris al mi post la vespermanĝo, kaj li efektive alvenis al nia hotelo la sekvantan matenon. Miaj kolegoj eniĝis en Inturist-minibuson, dum mi enaŭtiĝis en la veturilon, kiun la uzbeka esperantisto prunteprenis de sia oficejo. Dum kelkaj minutoj ni sekvis la turisman minibuson, sed baldaŭ ni elektis alian vojon. La juna uzbeko montris al mi aferojn -- ekzemple aĉ-aspektajn kvartalojn kun fuŝkonstruitaj domaĉoj -- kiujn la "oficiala" grupo neniam vidis. Foje ni pasis sur ponto, kaj mi demandis mian novan amikon, kiel nomiĝas la rivero, super kiu ni veturas. "Ne estas rivero," li respondis. "Estas kanalo. Ĝin konstruis Ciro [Koreŝo] antaŭlonge, kiam ni ĝuis la feliĉon aparteni al Persio."
Bedaŭrinde, mi ne disponis multan tempon. Post kelkaj horoj mi devis esti ree en la flughaveno por trafi la Aeroflotan flugon al Alma-Ata. Tie mi alfrontis neatenditan problemon: kiel trovi en mia jam ĝisrande plenŝtopita sako lokon por la ampleksa akvomelono, kiun la juna uzbeko nepre volis, ke mi kunprenu, deklarinte, ke tiu estas la regiono kun la plej bonaj frutktoj el la tuta USSR. Mi esperas, ke li neniam legos ĉi tiun tekston, ĉar mi honte konfesas, ke, trovante neniun solvon al la problemo, mi lasis la akvomelonon sur benko en la flughaveno.
En la aviadilo mi konstante cerbumis pri lia fido. Ĉi tio estis Sovetunio, en tempo, kiam la komunisma reĝimo ĉasadis "malĝustajn opiniantojn" kun febra senkompato. Li ne povis scii, ĉu mi estas aŭ ne komunisto kapabla denunci lin. Ĉu li simple estis senzorgema facilanimulo, kies moto estus "mi fajfas pri ili"? Neverŝajne. Tiaj homoj ĝenerale estas supraĵaj, kio li tute certe ne estis. Dum ni diskutis, ni diskutis profunde, sentabue, kaj ni serioze pritraktis seriozajn temojn. Estas vere, ke je la unua sekundo, kiam ni renkontiĝis en la flughaveno, ni sentis spiritan komunecon. Multon oni povas transdoni kaj ricevi en nur unu rigardo. Tamen, ĉu eblas riski sian vivon, au almenaŭ sian liberecon, surbaze de simpla intuicio? Eble pro tiu lia fido al mi ĉi tiu travivaĵo elstaras inter la multaj memoraĵoj.
http://esperantofre.com/book/booke.htm#piron
Projekto de Enrique Ellemberg : http://esperantofre.com/book/libro42.htm
Li kolektas rakontojn de Esperanto-parolantoj
Miskone sed memfide
Ok lingvistoj pritraktas Esperanton
(Teksto destinita al tradukado nacilingven)
Resumo
Ĉi tiu artikolo analizas la respondojn al demandoj pri Esperanto afiŝitajn de lingvistoj kadre de "Ask-A-Linguist" ["Demandu lingviston"], servo proponita al la granda publiko fare de la forumo The Linguist List. Tiuj respondoj komune havas plurajn karakterizojn:
- ili neniam rilatas al la lingvo, kia uzata praktike,
- ili elmontras gravan nescion pri la lingvistikaj trajtoj de Esperanto kaj pri la personoj, kiuj uzas ĝin,
- ili preteratentas la ligon inter lingvaj strukturoj kaj uzfacileco,
- ili neniam komparas Esperanton al la aliaj sistemoj aplikataj por ebligi interkompreniĝon inter diverslingvanoj (ekzemple al uzo de la angla),
- ili prezentas nekontesteblaj teoriajn konkludojn, kiujn surterena esplorado rivelas malĝustaj.
Post ekzemploj pri la situacioj, en kiuj Esperanto nun estas uzata tagon post tago, la aŭtoro mallonge pritraktas la demandon, ĉu Esperanto estas lingvo aŭ kodo. La resto de la artikolo estas plejparte dediĉita al faktoj, kiuj pruvas neĝustaj precizajn asertojn faritajn en la lingvistaj respondoj. Poste, ĝi analizas la mensajn procezojn, pro kiuj aperas tiu diferenco inter firmaj eldiroj kaj realeco, kaj hipotezas, ke la simpla apero de la nomo "Esperanto" aktivigas psikologian komplekson, kiu inhibas la normalan mensan funkciadon.
Personoj, kiuj regas la anglan kaj estas scivolaj pri lingvoj, povas direkti siajn demandojn al "Ask-A-Linguist" (http://askaling.linguistlist.org/questions/
), servo proponita de The Linguist List, surrreta diskutforumo por profesiaj lingvistoj (http://linguistlist.org/
). Laŭ tipe usona stilo, ties hejmpaĝo nomas tiun liston "la prilingva informfonto plej granda en la mondo". Oni tie povas legi, ke " 'Ask-A-Linguist' celas esti ejo, kie iu ajn interesata pri lingvoj aŭ lingvistiko povas starigi demandon kaj ricevi respondon de profesiaj lingvistoj."
Ĉu projekto, ĉu io reala ? Ĉu lingvo, ĉu kodo?
Estas interese vidi, kiel tiuj profesiuloj respondas demandojn pri Esperanto. (La originala anglalingva teksto de la demandoj kaj respondoj legeblas en la paĝo "Aldono"
.) Kiu ajn bone konas ĉi-lastan kaj ties uzantojn tuj rimarkas, ke neniam la respondoj pritraktas la lingvon, kia ĝi estas praktike aplikata. Tamen Esperanton intense utiligas tutmonda reto el personoj, kiuj ĝin uzas vojaĝe, vizite, koresponde, interrete (la programo Skype populariĝas en tiu medio), lege aŭ verke, aŭ aŭskultante radioprogramojn (Pekina kaj Varsovia radioj ĉiutage elsendas en Esperanto, Vatikana Radio kaj tuta serio da aliaj plurfoje semajne), same kiel en ĉiaspecaj aliaj okazoj. La motivoj, kiuj instigas iun lerni Esperanton estas diversaj kaj interplektitaj: intereso por interkulturaj etosoj, deziro partopreni en mond-ampleksa politika agado celanta akceli justecon inter la popoloj, plezuro havi kontaktojn en la tuta mondo por interŝanĝi ideojn kaj spertojn sen esti ĝenata de la lingva diverseco, ktp. Sed kiu ajn la komenca motivo, la Esperanto-uzantoj abunde renkontiĝas kaj komunikas. Fakte, ekde 1986, ne estis tago sen iu Esperanto-aranĝo aŭ -evento ie en la mondo. (1)
Por doni al la leganto ideon, pri kio temas, jen kelkaj ekzemploj el majo 2006, la monato, kiam verkiĝas ĉi tiu artikolo:
6a-13a de majo: 58-a Kongreso de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, Ŝanhajo, Ĉinio;
12a-14a: SATEB-Semajnfino en Barlaston, Anglio;
13a: Malferma Tago, Centra Oficejo de UEA, Roterdamo, Nederlando;
13a-14a: Maja Renkontiĝo de la Ĉeĥa Sekcio de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperanta) en Poibyslav, Ĉeĥio;
13a-17a: Postkongreso de IFEF (Fervojistoj) en Pekino;
18a-20a: 6-a Politika diskuto en Alsуцrs, ĉe lago Balatono, Hungario;
19a-20a: Seminario pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko, La Habana, Kubo;
19a-21a: Pokalo Kostrena 2006, konkurso por lernantoj en Kostrena, Kroatio;
19a-21a: Internacia Junulara Renkontiĝo en Kostrena, Kroatio:
20a: Printempa Kunveno de Nordokcidenta Esperanto-Federacio de Esperanto-Asocio de Britio, Preston, Anglio;
20a-21a: Esperanto-Renkontiĝo de Ŝtato Rio-de-Ĵaneiro, Rio-de-Ĵaneiro, Brazilo;
20a-21a: Esperantista Promenado ĉe la piedo de monto Yatugatake, Japanio;
20a-21a: Mez-Kanada Renkontiĝo (turisma semajnfino), Ottawa, Kanado;
22-a de majo - 1a de junio: Trazigzagante la sudajn Karpatojn aŭ svinge inter Valaĥio kaj Transilvanio - ekskurso en Rumanio.
Eblus krome citi la esperantlingvajn seminariojn, kie junaj koreoj kaj japanoj esprimas, kion ili opinias unuj pri la aliaj kaj komparas, kion oni instruis al ili en la respektivaj kursoj pri historio, en kadro, kie ili povas malkovri la fonton de siaj antaŭjuĝoj kaj pli bone kompreni, kio okazis inter la du landoj. (2)
Ĉar tiuj renkontiĝoj postulas veran regon de la lingva ilo, por spontana esprimo de emocioj, ili ne povus okazi en tiu regiono en alia lingvo ol Esperanto.
Kiu ajn ĉeestas tiajn eventojn tuj konscias, ke Esperanto estas io alia ol abstraktaĵo aŭ projekto. Estas vera lingvo, kiel ĉiu ajn alia lingvo uzata en tiaj kontaktoj. Estas lingvo aplikata ĉiakampe: homoj uzas ĝin por konvinki politikan kontraŭulon, por interŝanĝi kuirajn receptojn, por diskuti pri temoj filozofiaj aŭ religiaj, por kompari sociajn situaciojn, por doni teknikajn klarigojn, por esprimi sian amon, por trovi komercan partneron, por havigi poezian eliron al siaj sentoj aŭ por konigi siajn kantojn al aliaj popoloj (Esperanto probable estas la lingvo, en kiun plej multe da kantoj tradukiĝas). Estas kompleta, plene funkcianta lingvo.
Kelkaj lingvistoj rifuzas tion kredi. En privata ret-mesaĝo al la aŭtoro de ĉi tiu artikolo, unu el la fakuloj de "Ask-A-Linguist" diris: "Esperanto estas ne lingvo, nur kodo". Klare, dependas de tio, kiamaniere oni difinas lingvon. Se oni aplikas la difinon de franca lingvisto Martinet, Esperanto estas nepridubeble lingvo, sed aliaj difinoj verŝajne estis proponitaj kaj akceptitaj de lingvistoj. Tamen estas malfacile vidi en ĝi kodon, kaj ne lingvon, se konsideri jenan kvarverson, de Henri Vatrй:
Nu, Ariadna, ĉu la modomastron,
ni fadenfine pinglos en Panamo?
Siren-logite li ĵus el Havano
edzecon fuĝis kiel fidel-kastron. (3)
Doni ĉi tie ĉiujn klarigojn necesajn por komprenigi la kuntekston de tiuj versoj plenaj je aludoj postulus tro da spaco. Ni simple diru, ke temas pri panama Esperanto-poeto, kiu laŭdire laboris en la rondoj de altinivela vestomodo, kaj kies adreson trovi montriĝas ege malfacile. Jen proksimuma traduko de tiu poemeto:
[Tradukanto enmetu ĉi tien tradukon de la kvar versoj]
(En Esperanto fidel-kastro pro hazardo signifas 'tiu kastro, kiu estas fideleco' aŭ 'edza fideleco sentata kiel kastriteco'.)
Ĉu kodo ebligas tiajn vortludojn, tiajn aludojn? Ĉu kodo havas konotaciojn? Ĉu kodon portas tutplaneda komunumo da uzantoj kun humursento kaj kultura heredaĵo sufiĉe riĉa por kompreni tian kvarverson? La leganto juĝu.
Karakterizoj retroviĝantaj en la plimulto el la respondoj de "Ask-A-Linguist"
Iu ajn familiara kun la Esperanto-mondo tuj rimarkas en la lingvistaj respondoj ĉi-tekste analizataj plurajn karakterizojn konstante reaperantajn:
1. Ili neniam lokas Esperanton en la kadron de la ĝenerala monda komunikproblemo. Alivorte, ili neniel konsideras, ke Esperanto estas solvo proponita al efektiva problemo, kiu havas gravajn sekvojn por konsiderinda parto de la homaro.
2. Ili manifestas preskaŭ plenan nescion pri tio, kio Esperanto estas, kiel el lingvistika vidpunkto, tiel ankaŭ el sociologia.
3. En ili tute mankas historia perspektivo.
4. Iliaj asertoj estas pure teoriaj; ili konsistas nur el deduktoj, kiuj ne estis kontrolitaj en la efektiva realo.
5. Ili ĉiam evitas kompari en la praktiko, kiel Esperanto fukcias rilate al la sistemoj, kiujn ĝi cela anstataŭi.
6. Ili situas sur "supera-malsupera" akso: ili ofte havas desupran, patronisman, moŝte-degnan tonon, kaj ili enhavas konsilojn.
Tiuj karakterizoj - precipe punktoj 2, 4 kaj 6 - povos nur veki miron, se oni rilatigos ilin al la teksto de la demando, kiu estigis la plimulton el la respondoj. Tiu teksto enhavis jenan frazon: "Mi vojaĝis en multaj landoj kiel Hungario, Finnlando, Danlando, Rusio, Islando, kaj ĉie miaj restadoj tre agrablis dank'al personoj, kiuj parolas Esperanton." Ĝi ankaŭ inkluzivis opinion de japanaj esperantistoj. Ĉu ne estas strange, ke tiuj fakuloj, kiuj, evidente, havas neniun sperton pri la Esperanto-mondo - el la respondoj oni komprenas, ke ne ĉiuj scias pri ties ekzisto - ne hezitas vortigi juĝojn pri la lingvo kaj emfazi, ke ĝi ne estas uzebla pro tiu, tiu kaj tiu alia fuŝa trajto, sen konscii, ke ili respondas al persono, kiu konas la aferon de interne kaj povus instrui al ili multegon pri la temo?
Ni analizu tiujn karakterizojn unu post la alia.
*
1. Preteratento de la ĝenerala kunteksto.
En tempo, kiam ekonomio tutmondiĝas kaj aperas ĝenerala densiĝo de internaciaj rilatoj. la situacioj, en kiuj diverslingvanoj devas komuniki pli kaj pli oftiĝas. Homoj tiucele uzas diversajn rimedojn, de gestoj kun rudimenta uzo de apenaŭ regata lingvo ĝis la bonega angla de diplomitoj de business schools tra fuŝa angla, samtempa interpretado kaj Esperanto. Ĉi-lasta estas do unu rimedo inter aliaj por superi la lingvajn barojn. Kritiki ĝin neniam aludante al la ĝenerala problemo estas same absurde, kiel kritiki medikamenton el la vidpunkto de ties konsisto, sen konsideri la malsanon, kiun kuraci ĝi celas, kaj sen kompari ĝin al aliaj metodoj uzataj por trakti similajn kazojn.
Tiuj, kiuj favoras Esperanton, deiras de la konstato, ke la manko de oportuna kaj demokratia rimedo komuniki tra la lingvobaroj kreas seriozajn malfacilaĵojn en ĉiaspecaj situacioj, tiel multaj, ke ne eblus ilin listigi. Oni pensu nur pri la miskomprenoj dum vojaĝo en lando, kies lingvon oni ne scias; pri la malfacilaĵoj, kiun travivas estroj de malgrandaj aŭ mezgrandaj firmaoj, kiam ili traktadas kun partnero el malproksima lando; pri la problemoj, kiujn alfrontas skipestro bezonanta komprenigi sin al fremdlandaj laboristoj; pri la streĉiĝo, kiun spertas ŝtata delegito devigita paroli al internacia asembleo en lingvo alia ol la propra, ktp.
Frustroj, nervoziĝoj, suferoj, maljustecoj ligitaj al la neeblo klare esprimi, kion oni volus, konstante aperadas. Ili povas konduki al io tragika, kiel ĉe tiu afrikano, kiu, en Ĝenevo, subskribis en la policejo malveran deklaron, ke li partoprenis en ŝtelo, ĉar li malbone komprenis la franclingvan tekston, kiun oni prezentis al li, aŭ la forpaso, en Germanio, de multaj turkaj pacientoj post organgrefto, ĉar ili ne komprenis la instrukciojn donitajn de la flegistaro, kiam ili elhospitaliĝis. Se aldoni al tiuj konkretaj aŭ psikologiaj malfacilaĵoj la gigantan investon tempan kaj nerv-energian en la lernadon de la angla, kiun faras dum jaroj milionoj kaj milionoj da junuloj tra la tuta mondo por fakte nekontentigaj rezultoj, (4)
same kiel la enormaj monsumoj, kiujn sorbas tradukado kaj interpretado en interŝtataj institucioj, profesiaj kongresoj kaj komercaj aferoj, oni nepre konkludos, ke la lingvobaroj estas por la socio pli ol simpla bagatelo.
Se oni objektive komparas la diversajn sistemojn nuntempe aplikatajn por ilin superi, oni rimarkas, ke la malplej kosta ankaŭ estas tiu, kiu prezentas la plej bonan efikon kompare kun la investita penado: Esperanto. (5)
, (6)
Ekonomiisto komisiita de la franca registaro, Prof. Franзois Grin, konkludis el sia esploro, ke, se Eŭropo alprenus Esperanton, ĝi ŝparus 25 miliardojn da eŭroj ĉiujare. (7)
Ĉu ne estas interese, ke neniu el la respondoj afiŝitaj ĉe "Ask-A-Linguist" konsideras Esperanton en tiu kunteksto, en kiu ĝi ricevas sian sencon? Ili impresas, kvazaŭ ĉio funkcius tute bone en la kampo de internacia lingva komunikado, kaj kvazaŭ serĉi rimedon por plibonigi la situacion estus sensence. Ili subkomprenigas ankaŭ, ke agi por Esperanto estas io senrilata kun la politika, ekonomia, socia kaj kultura realeco de nia planedo, ke tio povas helpi neniun, kaj ke tiuj, kiuj sin engaĝas en ĝin, per tio mem lokas sin ekster la reala mondo.
La mesaĝo, kiu kaŝiĝas sub tiu respondoj, estas: ne estas komunikproblemo en la mondo, aŭ, se io simila ekzistas, ĝin solvas la angla. Kiom nejusta kaj absurda la solvo per la angla povas esti por la 95 elcentoj el la monda loĝantaro, kies gepatra lingvo ĝi ne estas, neniam estas prenata en konsideron.
Nejusta.
La angla estas tre malfacila lingvo. Komence ĝi ŝajnas simpla, ĉar ne troviĝas multaj gramatikaj formoj, kiujn necesus enmemorigi al si. Sed ju pli oni progresas, des pli oni konscias, ke tiu komenca facileco estas trompa, ĝis oni rezignacie akceptas la neeblon atingi perfektan regadon de la lingvo, regadon, kiu ebligus senti sin egalnivela kun denaska anglalingvano. "So much that is being said is correct, so little is right" ("Multaj el la diraĵoj estas gramatike ĝustaj, sed malmultaj sonas ĝuste"), diras la verkisto George Steiner pri la lingvo de neanglalingvaj studentoj, kiuj, teorie, atingis en la angla altan nivelon. (8)
Fakte regado komparebla al tiu de denaskulo atingeblas nur, se oni sufiĉe longe vivas en ĉirkaŭaĵo, en kiu ĉiuj parolas angle. Ĝermanlingvanoj ofte atingas pli bonan lingvoscion ol la ceteraj, ĉar la angla apartenas al la sama familio, kiel ilia gepatra lingvo, sed la diferenco rilate al la denaskuloj tamen estas eĉ ĉe ili konsiderinda, Pro tiu malfacileco, ĉia rilato inter angla- kaj ali-lingvano enhavas ion fuŝan: unu estas supera, la alia malsupera; la unua havas absolutan mastrecon super la lingva ilo, la dua estas malpli bone armita por defendi siajn vidpunktojn.