Naŭa ĉapitro

Lordo Bannister fariĝas viktimo de halucinado. Poste oni intermiksas lin kun Katarina Medici. Li preparas sin al la venontaj jaroj en la malliberejo, baldaŭ li konstatas, ke vojaĝi en Saharo estas multe pli agrable sen vesperfesta vesto. Rabistoj aperas, Eddy Rancing kamelmortige rajdas reen, kaj li divenas, kio estas la relativiteco.


1

Evelyn estis akurata. Ŝi alvenis al la loko, difinita fare de la gvidanto, en konvena vestaĵo por la vojaĝo. Antaŭ ol ekiri, ŝi haste skribis kelkajn liniojn sur paperon, transdonis ĝin al mesaĝisto por porti ĝin al lordo Bannister, poste ŝi sidis sur la selon de la genuanta kamelo. Arzim, la berbera gvidanto aŭdigis strangan, akran, elgorĝan sonon, kiam la kamelo ekstaris, Evelyn unue sentis la du ritmajn movojn tiel, ke ŝi falos el la selo nazaltere, poste ŝi kredis, ke ŝi falos dorsaltere, fine ŝia pozicio fariĝis stabila en timiga alteco.

— Reg-lak! Reg-lak!

La kameloj ekgalopis.


2

Antaŭ duon tago ekiris multe pli granda karavano sur la sama vojo. Tridek elektitaj araboj, veraj perloj el Mellah, gvidataj de Adams kaj Gordon, la du estroj, kiuj fariĝis tre bonaj amikoj.

Ili alvenis el Liono per luita aviadilo.

Ili ĉiuj tuj komencis serĉi la knabinon, dividinte la urbon je sektoroj inter si. Ili lasis Ranier-on en la halo de la hotelo Mammunia kiel kunliganton, kie la blankhara rabmurdisto baldaŭ amikiĝis kun la direktoro de maŝinfabriko el Eŭropo, kaj post nelonge ili ŝakludis.

Joko, la rondbarba havis bonŝancon en la serĉado. Li opiniis tiel, ke la knabino serĉas soldaton, ŝi do supozeble vizitos la urban komandejon, tial li staris kaŝrigardante en la proksimo de la fortikaĵo Gueliz. De tie li spursekvis Evelin-on, ĝis la virino luis ĉambron en la hotelo Parizo, por ripozi.

Poste li revenis al la berbera gvidanto, kun kiu li vidis la knabinon paroli. Nun li devas pridemandi lin, kien deziras Evelyn Weston vojaĝi?

— Salem — salutis la rondbarbulo.

— Bon jour — resalutis la arabo.

— Mi volas fari longan vojaĝon en Saharo, mi devas tuj ekvoji, kaj mi bezonas konfidindan gvidanton.

— Mi bedaŭras, sinjoro — li respondis, — iu dungis min por kvin tagoj.

Dirinte tion, venis en lian kapon la angla virino, kaj li ridetante rigardis la vizaĝruĝiĝintan, feliĉan infanon, ludantan per la „amuleto”.

— Eble… — diris Joko, — vi povus kunigi la pasaĝerojn. Mi deziras vojaĝi al Ain-Sefra, kaj se vi iros tien…

La gvidanto respondis sensuspekte:

— Ni ekvojos alidirekten. En la oazon Mahrbuk.

— Domaĝe. Salem aleikum.

— Au revoir.

La rondbarbulo eksciis, kion li volis. La knabino planas vojaĝi al la oazo Mahrbuk, do estas verŝajne, ke la vundita „Münster” toviĝas tie. Nun jam li devis informi nur Rainer-on, dum li revenos en la hotelon, tiu homo kunvoku la komplicojn, kiuj regule informiĝas telefone. Post unu horo ili interkonsiliĝos.

— Simpla afero — opiniis Adams. Ni rajdos antaŭen eĉ hodiaŭ. — Li fingre montris sur la geografian karton. — Kiam Evelyn Weston ekvojos aŭrore, ni jam estos ĉe tiu puto, kaj ni atendos ŝin ĉi tie. Forpreninte la koverton de ŝi, ni serĉos Münster-on en la oazo.

— Kia estas la publika sekureco en la oazo Mahrbuk? — interrompis d-ro Cournier per basa, dormema, aristokrata voĉo, kaj li malrapide tamburis sur la tablo per siaj grandaj, lentugaj, blankaj fingroj. — Mi pensas pri tiu situacio, se ni ne povus konvinki la soldaton per milda persvado.

— Ĉiuokaze ni varbu ĉi tie tridek-kvardek arabojn — diris la rondbarbulo. En la Quartier Reserve mi havas drinkejmastron, kiu estas mia malnova, bona amiko, li helpos nin. Dum dezerta entrepreno facile povas okazi surprizo. Prefere superflua singardemo, ol risko.

Baldaŭ Corned-Beef konatiĝis kun oficiro, de kiu li eksciis, ke la publika sekureco, menciita de la doktoro, estas sufiĉe bona en la oazo Mahrbuk. Ĝendarmaro kaj milico ne estas tie, en la malgranda militista sanatrorio la malmultenombra gardistaro zorgas pri la ordo, kiun nenio rompis en la sensignifa oazo de memoreblaj tempoj.

— Mi pensas — konstatis Adams posttagmeze, — ke ni povas ekiri post unu horo. Ni zorgis pri ĉio.

— Ne tute — diris Rainer. — Ni devas kunporti teon en kelkaj termoboteloj. Ĝi estas bona kontraŭ la varmego.

Neniu respondis al li.


3

„Mi pensas pri Vi, Sinjoro kun dankema koro en la momento de la ekiro. Dio benu vin pro via boneco, ĉar vi neniam plu vidos min, mi esperas, ke post iom da tempo vi forgesos, kiom da problemo kaŭzis al vi la malfeliĉa Evelyn Weston.”

Li rigardis super la letero al la parko. Ia granda pezo premis lian bruston. Ŝajnas, ke malgraŭ la ĝenaj cirkonstancoj, li danĝere alkutimiĝis al tiu ventkapa, mallertamana, sed tre kara knabino, kun ŝiaj ĉiama timego, kurego kaj subita kolero kontraŭ ŝia plej granda malamiko, la necesujo. Eta blonda ciklono. Ŝi kirlas, renversas ĉion ĉirkaŭ si, ŝi kuregas en mortan danĝeron kun la kapo antaŭen, kaj dume ŝi tute ne estas kuraĝa, nur senpripensa…

Ĉiuokaze la disiĝo utilas tiom, ke ekde nun li povas kviete ekdormi, kaj lia trankvilo ne renversiĝos ĉiupaŝe pro Evelyn Weston.


4

— Bonan tagon. Mi serĉas fraŭlinon Evelyn Weston

La lordo konsterniĝis. Mi povus diri eĉ tion, ke li iomete svenis.

Ĉe la pordo staris belvizaĝa junulo, portanta lakitajn ŝuojn, blankan kuloton, en la mano kun grandega korkoĉapelo, li do havis tropikan vestaĵon, videblan sur sonfilmoj, kiujn portas nur partroprenantoj de favorprezaj vojaĝoj. En Abbazio aŭ en Venecio estas ĉiutaga spektaklo vidi tiajn homojn, kiuj portas oran brakhorloĝon kaj ledajn ŝtrumpojn, sed en la tropiko ili estas iom okulfrapaj kaj konstante vekas ridon inter la indiĝenoj kaj burĝa loĝantaro tiuj turistoj, vestiĝantaj laŭ la lasta modo de Saharo, kiuj provizinte sin per vestaĵo, zorgeme preparas sin por la varmofrapo.

— Al kiu… mi havas la honoron… — balbutaĉis la lordo, konjektante malbonon.

— Mi nomiĝas Eddy Rancing. Ĉu vi estas lordo Bannister?

— Mi pensas… Jes… Kial?

— Mi serĉas fraŭlinon Evelyn Weston. Mi ŝatus paroli kun ŝi.

Lia lorda moŝto heziteme ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ li ĵus estus demetinta ien la fraŭlinon, nur nun li ne memoras jam, kien?… Poste li ekkonsciiĝis.

Li rektiĝis.

— Mi ne komprenas, sinjoro Rancing, kion vi deziras?

— Mi klare diris. Mi serĉas fraŭlinon Evelyn Weston. Lastfoje ŝi estis fotita en via societo, sinjoro.

La lordo denove kurbiĝis, kvazaŭ malkuraĝiĝinte. Eddy elprenis foton el sia poŝo.

— Mi opinias, ke tiu bildo estas aŭtentika. Ĉar mi eksciis, ke via lorda moŝto alvenis kun tiu virino, videbla sur la foto, kiel via edzino, mi do pensas, ke mi informiĝas ĝustaloke: kie mi trovas fraŭlinon Evelyn Weston.

— Ĉu vi estas detektivo? — demandis la profesoro kun angoro de sinkaŝanta poŝoŝtelisto.

— Ne. Mi estas malnova konato de fraŭlino Evelyn. Kelkajn jarojn mi loĝas en ŝia najbareco, en domo de strato Kings.

— Mi ne kredas, ke vi sekvis ŝin en Afrikon nur pro la bona najbara kontakto — rimarkis la profesoro malbonhumore.

— Ne. Mi ŝatus paroli kun la fraŭlino pro negoco.

— Por kiu lando vi spionas?

— Ĉu mi? Por Laponio.

— Sinjoro! Ĉu vi venis tial en Afrikon pseŭdovestite, kiel §orkantisto de operdomo, por ke vi diru malbonajn ŝercojn?

— Ĝi estas almenaŭ tiel bona ŝerco, kiel via demando Mylord.

— Ĉar la ĵurnaloj skribis tion…

— Kelkajn jarojn mi estas la najbaro de fraŭlino Weston. Ŝi vivas kun sia patrino en granda malriĉeco, ŝi estas honesta, laborema virino, kiu verŝajne miksiĝis en tiun teruran aferon senkulpa.

Tio estis tute nova por la lordo. Ĉu ŝi tamen ne estas spionino?

— Ĉio ĉi estas tre bela — li diris fine, — sed mi ne havas eĉ konjekton, kie ŝi estas la fraŭlino, mi povas aserti nur tion, ke ŝi neniam plu revenos ĉi tien.

Eddy ridetis moke.

— Mi estas certa pri tio, ke fraŭlino Weston revenos. Ĝis tiam mi ne foriros de tie ĉi.

— Ĉar mi ne deziras pasigi miajn restontajn jarojn en via senpera societo, mi devas…

— Ĉu iri al la polico? All right. Ĝi signifas cent mil frankojn por mi, verŝajne malliberejon por vi.

Malliberejo!

La lordo inerte falis en la brakseĝon. Jen la fato. Li povintus konjekti, ke oni malliberigos lin pro tiu virino.

— Mi ne volas ĝeni vin, sinjoro, mi nur petas, ke toleru mian ĉeeston.

— Kion fari? Mi estos forta. Bonvolu sidiĝi!

— Dankon.

Eddy eksidis, kaj li tuj miksis viskion por si el la botelo, staranta sur la tablo, poste li ekparolis per leĝera, babilema voĉo:

— Ĉu vi vere edziĝis al fraŭlino Weston?

— Ne. Kiel pli malfrue evidentiĝis, mi nur defendis ŝin. Oni konstante persekutis la kompatindulinon, kaj tiam ŝi uzis tiun procedon, ke ŝi vekis min kaj ekdormis. Ĝi montriĝis taŭga ĝis nun. Ĉu vi ne estas komplico de fraŭlino Weston?

— Mi ripetas, ke fraŭlino Weston estas konservativa, burĝa virino!

— Kompera kun tio, ŝi havas sufiĉe aventurplenan vivmanieron.

— Ŝi serĉas sian rajtan heredaĵon.

— Mi scias tion. Kaj honoron de sinjoro. Se ĝi interesas vin, estu trankvila, ke ni multe faris ĝis nun en ambaŭ aferoj. Ĉu vi vere volas resti ĉe mi de nun?

— Jes. Sed ne longe. Mi havas la sanktan konvinkiĝon, ke Evelyn baldaŭ estos ĉi tie.

— Ŝajnas, ke vi estas angla Nostradamus. Mi rimarkas, ke estas historia fakto, ke ankaŭ tiu eminenta homo kelkfoje eraris.

— Mi ne eraras. Mi elmeritos vian rekonon per mia antaŭdiro.

— Sed mi devas pagi tiun aŭguron iom kare — respondis Bannister malgaje.

— Ne gravas. Se mi estas Nostradamus, sentu vin Katarina Medici, kaj faru seriozajn oferojn al mia aŭguro.

— Sinjoro! Mi donas mian vorton, ke mi diris la veron. Vi povas nomi min ruza, insolenta fripono, se Evelyn Weston denove revenos ĉi tien.

— Sir — respondis Rancing ĝemante, — mi diras al vi, esprimante mian altestimon, ke vi estas ruza, insolenta fripono.

Evelyn Weston staris en la pordo.


5

Ili galopis kelkajn horojn en la dezerto. Oriente aperis multaj polviĝantaj rokegoj kaj torsoj, falintaj unu sur la alian, restaĵoj de malnova urbo el la tempo de la romia konkero. La kamizolo de Evelyn ŝiriĝis. Ŝi volis tuj kudri ĝin, por ke tio ne ŝiriĝu plu. La virino malfermis la nigran valizeton.

— Sankta Dio, kie estas la koverto?

Viŝtuko estis supre de la kofreto. Deksre vestaobroso, maldekstre sapo.

Ĝi povas esti nur la necesujo de la lordo! Ŝia malnova, morta malamiko.

Ili intermiksis la valizetojn. La oranĝkolora koverto nun estas ĉe la lordo. Kion fari?

Ŝi devas returniĝi! Bannister estas en morta danĝero. Kio okazos, se li sensuspekte malfermos la necesujon antaŭ aliaj, kaj li trovos la koverton? Verŝajne li transdonos ĝin al la polico.

Ho, kiel volonte ŝi estus ĵetinta teren la valizeton, en kiu verŝajne troviĝas ankaŭ la abomeninda razilkompleto. Sed nun ŝi devas reporti kaj redoni ĝin, se ŝi volas repeti la sian de li.

— Azrim! Ni returniĝu! Rapide! Ni revenos!


6

… Evelyn staris ĉe la sojlo. Sed ŝi ne povis ekparoli pro la nova surprizo. Kial estas Eddy Rancing ĉi tie? Kia konfuza, konsterniga, fantasta historio komencas elformiĝi? Evelyn sentis tiel, ke ŝi vertiĝas, kvazaŭ ŝi estus trinkinta likvoron.

— Sinjoro Rancing!

— Fraŭlino Weston — ridetis Eddy, — mi estas feliĉa revidi vin.

La lordo ne kuraĝis ekparoli. Lia surprizo fariĝis iom post iom timego. La subita apero de la knabino signifis malproksiman fulmotondron por li. En la plena kalmo ŝi staris denove ĉi tie kun sia sirokosimila, sinistra, rezoluta mistero, por ke ŝi elŝiru eĉ la radikojn de lia trankvilo, kuregante, rompante, frakasante kaj fine per unu akordo denove malaperinte.

La alarmsirenoj eksonis en lalordo!

La ciklono!

Certas, ke rabistoj atendas ŝin ie, kaj ŝi tuj forte persistos, ke ili faru longan, malkomfortan vojaĝon kune. Tial li rapide plenigis siajn poŝojn per cigaredoj kaj prenis varman, kotonan kolŝirmilon el la ŝranko. Pro certeco.

— Kiel… kiel vi venis ĉi tien? — demandis Evelyn de Rancing.

— Ĉu li mem sciu tion? — meditis la profesoro malgaje. — Nur tio estas mirinda, ke mi ankoraŭ estas ĉi tie. Kien ni vojaĝos? — li turnis sin al Evelyn kun iom da maltrankvilo.

— Ĉi foje mi ne kuntrenos vin al malkomforta vojaĝo, Sir.

— La profeto parolu per via buŝo. Mi jam perdis mian kredon pri tiuj mirakloj.

— Se vi permesas, mi akompanos vin — interrompis Eddy.

La profesoro ĵetis nervozan, flankrrigardon al li.

— Mi ĝojas — li turnis sin al Evelyn, — ke la kunteno inter la najbaroj estas tiel nekutime forta ĉe vi en la strato Kings.

La knabino esplore rigardis la vizaĝon de la profesoro por momento. Dio mia! Ĉu eble li estas ĵaluza?

— Esprimu vin pli klare, sinjoro Rancing. Kion vi deziras de mi?

— Mi volonte helpos vin. Mi sentas tiel, ke ĉi-momente vi bezonas komplezon de viro. Vi pli rapide akiros vian heredaĵon kun mia helpo.

— Cetere de kie vi scias pri mia heredaĵo?

— Fraŭlino Weston, via malrespekto trafu min: mi subaŭskultis.

— Ĉu nun? Nun, kiam vi jam scias ĉion, sciu, ke oni persekutas min, sciu, ke mi serĉas valoregan juvelon, ĉu vi nun ĉantaĝos min?

— Ĉu mi estu sincera? Mi pensis ĝuste pri tio. Sed iel mi ne povas fari ĝin. Mi nun sentas min tiel, fraŭlino Weston, kvazaŭ mi estus malbone edukita bubo, antaŭ tre aĝa instruistino. Mi opinias, ke mi estimas vin, kaj tiu sento jam malbonigis multe da decidoj en la momento de la agado. Mi ŝatus finludi tiun hazardan ludon, sed mi ne ĉantaĝos vin. Se vi rifuzos min, mi foriros.

— Al la polico — diris Evelyn ironie, — denunci min.

— Fraŭlino Weston! — li respondis memkonscie, sed ruĝiĝinte, kaj nun nur videbliĝis efektive, kiel granda infano estas Eddy Rancing, la geniulo — vi estas maljusta rilalte min. Mi povintus fari tion ĝis nun. Mi estas facilanima homo, mi ŝatas la monon, sed nun mi volis akiri la heredaĵon tial, ke mi povu stari kun ĝi antaŭ vin kaj peti vian manon.

Evelyn ekridis.

— En ordo, Eddy. Vi neniam serioziĝos. Vi estas fantasta, fola homo. Nu bone, akompanu min. Vere mi estis tre sola ĝis nun… neniu staris apud mi.

— Precipe tial — senkulpigis sin la lordo antaŭ Rancing, — ĉar la noktosurtuto estis tiel okulfrapa, ke mi devis sidi malantaŭen, en la profundon de la aŭto…

— Sed nun jam tio finiĝis. Viaj malkomfortaj vojaĝoj, kiuj vi faris pro mi, ĉesis.

— Fraŭlino Weston… vi jam tiomfoje diris ĝin… Laŭ mia opinio, ni ĉiuj estas en la mano de Dio…

— Nu, mi tuj pruvos, ke vi restos ĉi tie en absoluta paco, kaj vi neniam plu estos ĝenata.

„Kiel bela virino ŝi estas — pensis Bannister, — nur neniam oni scias, kiam ŝi fariĝas furioza uragano.”

— Mi revenis tial, ĉar ni intermiksis niajn valizetojn. Mi reportis vian abomenindan necesujon, mi nur apenaŭ enrigardis ĝin, kaj mi tuj fermis tiun sanktejon de via vivo. Jen ĝi estas, Sir, prenu — ŝi ĵetis la necesujon al li tiel, ke la razilo kun la aluno ekdancis en la ventro de Budho. — Kaj redonu mian kofreton. Tiam mi tuj foriros kun Eddy, kaj ni neniam plu ĝenos vin.

— Ĉu estas familiara karakterizaĵo en la strato Kings, ke la najbaroj uzas la baptonomon de unu la alia, kio en Anglio estas kutimo ĝenerale nur inter parencoj aŭ inter tre bonaj amikoj…

Tiam la profesoro iris al la kameno kaj deprenis la valizeton.

— Ĝi ja estas mia kofreto… Ĉu vi ne eraras, fraŭlino Weston? — kaj li malfermis ties fermoplaton per instinkta movo.

Tri koloj rigidiĝis sub la kapoj, turniĝantaj al la valizeto, tri buŝoj gape malfermiĝis, kaj tri batantaj koroj haltis por momento.

La oranĝkolora koverto, sigelita per kvin naciaj blazonoj kuŝis supre en la kofreto.


7

Fine Evelyn iris al la valizeto kun decidaj paŝoj. Sed Bannister fermis ĝin kaj metis sian manon sur la fermoplaton, kiel ia pigra, grandega leono por emfazi sian proprieton, metinte siajn ungegojn sur viandopecon, kion ĝi manĝos nur poste, tamen ne estas proponinde, ke kiu ajn tuŝu tion.

— Bonvolu doni al mi… mian kofreton — diris la knabino nervoze.

— Kompreneble vi povas ricevi la kofreton, sed la koverton, bedaŭrinde, mi ne povas transdoni. Ĝis nun la afero statis tiel, ke mi negletis tion, pri kio mi devis sciiĝi. Sed nun, bedaŭrinde, temas pri tio, ke la koverto trandoniĝus unue al vi, poste al viaj komisiitoj pere de miaj manoj. Tiuokaze mi estus samtiel spiono, kiel ekzemple Mata Hari…

Evelyn pensadis. Tio certas, ke la profesoro partoprenis la aferon nur pasive ĝis nun. Sed, se li nun transdonus la koverton al ŝi, tiel lorodo Bannister fariĝus samranga komplico! Serioza kandidato de Nobel-premio, la mondfama scienculo, kaj kio estus eĉ pli ĝena cirkonstanco, ke li estas malesperige ekzeplodona ĝentlemano.

— Vi certe komprenas, fraŭlino Weston, ke vi deziras neeblaĵon de konservativa scienculo, kiam vi petas tiun koverton transpreni el miaj manoj. Sed mi promesas tion, ke mo donas al vi vojon de eskapo, kaj nur poste mi transdonos la dokumenton al la instanco.

Rancing ludis per la kolo de la viskiobotelo tiel, kvazaŭ li atendus nur la konsenton de la knabino, ke li batu la profesoron je la kapo per ĝi, fininte tiel la tutan ĝenan diskuton. Sed Evelyn ne instigis li fari tion.

Ŝi pensadis. Bannister maltrankvile atentis ŝin. Fine la knabino reveme ekparolis jene al la lordo:

— Ĉu estus tro lacige por vi fari longan vojaĝon, rajdante sur kamelo?

— Mi sciis… — respondis la profesoro malesperiĝinte.


8

La unua malpligranda ventoŝturmo de la ciklono kroĉiĝis al liaj nervoj. Ĝi venas! La okuloj de la diino de tempestoj jam brilas pro la planado, jam kirliĝas la nekonsideritaj, konfuzaj pensoj en ŝia cerbo, kaj ĉio estas vana, la ciklono de lia sorto kaptos la mondfaman, sed sendefendan esploriston de la dormomalsano.

— Ĉu vi volas transdoni la koverton al la instanco?

— Jes. Sed ne rajdante sur kamelo. Nur piedirante. Ĉar iom da tempo mi malsanece malinklinas uzi veturilojn, mi ne scias, ĉu vi aprecas tion…

— Se vi volas fari tion en Maroko, tiam ni iru kuine al la policejo. Sed mi ne scias, ĉu humanista animo de vere angala sinjoro povas nei helpon, kiam temas pri sendefenda virino kaj pri la honoro de senkulpe torturita homo.

— Tiurajte vi jam kuntrenis min en vesperfesta, poste en nokta vestaĵo tra duono da Eŭropo.

— Nun temas nur pri proksima oazo.

— Nun. Sed ekirinte, facile evidentiĝos, ke ni ne povos halti ĝis Cape Townig, malgraŭ via plej bona volo. Sendepende de tio, ke la kamelo ne estas aŭto, kaj se ĝiaj kelkaj partoj deiĝos, ni restos en la dezerto.

— Ne mokadu! Venu en la oazon Mahrbuk kun ni, laŭ via bontrovo, akompanate de forta eskorto. Ĝi estas nur du taga rajdado sur kamelo. Vi povas havi la dokumenton ĉe vi, kaj vi devas doni tion el via mano nur tiam, se vi konvinkiĝis pri tio, ke ĝi estos transdonita al la plej kompetanta persono. Se vi ne faros tion, la heredaĵon de malriĉa familio, la honoron de senkulpe suferanta homo, kaj la tutan inferan lukton, kion mi faris ĝis nun, vi oferos simple pro egoista komforto.

La funelo de la ciklono jam levis kaj tiris lin kaj sentis, ke lia rezisto malpliiĝas.

— Ĉu vi povas motivi ĉion ĉi? Ĉu per pruvaĵoj?

— Rrilate la gravajn partojn mi estas atestanto — diris Eddy.

— Mi tuj rakontos la ceteraĵojn. Unuavice tamas pri tio…

— Atendu! — interrompis la profesoro. — Diru nenion. Mi volas gardi mian neinformitecon rilate la aferon. Post la okazaĵoj, pri kio skribis la ĵurnaloj, mi timas, ke mi malpli multe povas esti je via dispono, se vi infomos min. Ĉi-momente mia rolo en la afero estas la jena: post kiam vi transdonis al mi la koverton, kun tiu peto, ke mi transdonu ĝin al la instanco ne ĉi tie, sed en la oazo Mahrbuk, mi plenumos vian deziron. Mi pensas, ke estos pli bone konsenti pri tio, kaj mi nun ne scias pri la afero. Tiel mia konscienco certagrade estos trankvila. Vi provizis min per tiom da fatala potenco, je mia plej granda bedaŭro, ke mi ne kuraĝas kontraŭdiri, Sed mi avertas vin, ke la regiono de Belga Kongo sekvas trans Saharo, kaj mi sekvos vin tien nek pro via heredaĵo, nek pro la honoro de miaj homfratoj, nek pro tiu kaŭzo, ke vi estas persekutata! Mi ne iros trans Saharon!

Evelyn rigardis sur lin malgaje.

— Ĉu vi estas certa pri tio, Sir?

La deciditeco de la profesoro ŝanceliĝis.

— Ĉiuokaze… vi devus tre motivi tion…. — li diris malcete, — sed se mi tamen irus, ni supozu, al Kongolando, neniokaze trans Cape Town-on… aŭ… Nu, bone, ni iru!..

… La profesoro sidis tiel moroze sur la kamelo, kvazaŭ li gvidus pun-ekspedicion. Eĉ malpli bone efikis lian humoron, ke diversaj pikantaj kaj pinĉantaj vermoj, grupe ekskursantaj sur la korpo de la besto, avide komencis ekzameni lian sangon, kiel aro da esploristoj de dormomalsano. Li sidis sur la kamelo, balancante sian kapon laŭ la ritmo de la irmaniero de la besto kaj amare konstatis, ke li denove iras kaj suferas pro lia humanismo por lahonoro de aliaj homoj. Kvankam la situacio estis multe pli simpla.

Li sekvis belan virinon iom pozeme, sed obeante al la eterna leĝo de gravito, sen ĉiu celo kaj senco, en Sharo. Nur tial, ĉar li estis lordo kaj scienculo, li do konsideris tiun procedon pli komplika kaj malpli humiliga, sed kio efektive neniom diferncis de anima subigiteco de amanta merceristo.

— Reg-lak! Reg-lak!

La ekgalopanta kamelo subite retroklinis sian kapon, kaj ĝi batis brusten lian lordan moŝton, ke li tusadis dum minutoj.

— Reg-lak! Reg-lak!

Li faligis teren siajn okulvitrojn. Tio tute ne ĝenis lin. Li eĉ ne haltis por levi ĝin. Li jam perdis multe pli ekveturinte de Parizo.

Ĉar la kamelo plurfoje batis lin je la brusto, li sidis en la selo kun rekta dorso, tiel li denove sentis sin forta kaj respektoplena.

— Reg-lak! Reg-lak!


9

Rancing, estu dirate je la honoro de la profesoro, malpli bone eltenis la vojaĝon, malgraŭ sia junaĝo. Unuavice li divenis, ke oni ne vane nomas la kamelon la ŝipo de la dezerto, ĉar ĝia ondanta irmaniero kaŭzas simptomojn, similajn al marmalsano. Krom la simptomoj, la polvo netolereble pikis liajn okulojn, kaj li ofte sentis tiel, ke li ne plu eltenos ĝin eĉ momenton.

Evelyn jam havis iom da sperto, kaj ĝenerale al virinoj pli bone toleras la klimaton en la tropiko. Tial ŝi relative gaje galopis apud la gvidanto. La suno oblikve subiris, kaj etaj ombroj ĵetiĝis sur la povon apud la ondliniaj sablodunoj, etendiĝantaj en la malproksimon. Pro tio la dezerto aspektis kies grandega ŝaktabulo kun blankaj kaj nigraj kvadratoj.

— Ni ne iros sur la kutima vojo, fraŭlino — diris subite Arzim, la bebera gvidanto.

— Kial?

— Alaho volis tiel, ke vi donu amuleton al mia filino, tial vi estas gardata de granda malbono, ke vi intermiksis la kofreton kaj returniĝis. Tial ankaŭ mi eksciis hejme, ke oni kolektis muzltajn malbonajn homojn hodiaŭ vespere en Mellah. Ili bivakas ĉe la dezerta puto, apud la karavanvojo, kondukanta al Mahrbuk. Kaj inter ili estas iu, kiu hieraŭ interesiĝis ĉe mi, kaj li trompe eksciis de mi, ke la fraŭlino deziras vojaĝi al Mahrbuk.

Evelyn preskaŭ svene falis el la selo.

— Mi opinias, ke ili volis atendi vin ĉe la puto por mortigi kaj prirabi vin. Sed ni evitos ilin pasante tra shott. Oni nomas la grandan, salan marĉon tiel, ĝi ne estas pli longa vojo, sed iom malbona kaj danĝera. Tamen mi pensas tiel, ke ĝi estas pli bona ol la morto.

— Ili do trovis min! — diris Evelyn preskaŭ plorante.

— Kiuj ili estas? — demandis la lordo.

— Kartelo de spionoj kaj rabistoj. La granda razio estis pro ili.

La lordo pensadis.

— Ĉu vi vere volas transdoni la koverton al kompetentulo en Mahrbuk?

— Jes.

— Ĉu vi staros kun trankvila konscienco antaŭ la policon, se ni devas klarigi la aferon de la koverto?

— Kompreneble.

— Bone — kapjesis la lordo, — tiam ni faros tion, kion diktas la burĝa honesto: ni informos la policon, ke ili povas kapti tiun danĝeran kompanion ĉe la dezerta puto, apud la vojo, kondukanta al Mahrbuk.

Ili mire rigardis lin.

— Se vi transdonos la koverton — klarigis la lordo, — kaj vi devas timi nenion, kial ne estu metitaj tiuj damaĝaj, malicaj homoj en karceron laŭmerite? Sinjoro Rancing cetere ne bone toleras la peripetiojn, sed mi hardiĝis apud fraŭlino Weston, mi pensas, ke estus plej ĝuste, se la junulo reirus kaj informus la policon pri tio, kion ni eksciis.

Rancing jam tute ne problemis, precipe kiam Evelyn deklaris, ke ŝi taksos tiun servon ĝuste tiel valora, kvazaŭ li sekvus ŝin ĝis la fina celo.

— Vi ne povas vojerari — diris Azrim, — ĉiam galopu dorse al la subiranta suno, tiam vi faros tiom da vojo ĝis verpero, ke vi ekvidis la Grandan Atlason, kaj vi jam havos certan direkton.

Adiaŭinte ilin, Rancing ambladis reen dorse al la suno en sia pitoreske ŝika vestaĵo, preskaŭ mole kuirita…


10

— Reg-lak! Reg-lak!

Ili galopis fortostreĉe. La rebriloj de la sangoruĝa kaj violkolora suno grandigis la malhelajn makulojn apud la sablomontetoj, enormaj, timigaj ombroj. Malagrabla fetoro faris sufoka la polvoplenan, malfreŝan aeron.

La amara, metana odoro de la putranta, sala marĉo ondruliĝis ĉiam pli dense al ili. Bannister malbonhumore frotis sian mentonon

— Mi forgesis razi min… — li murmuris, sed poste li kaptis rigardon de Evelyn, kaj li tuj eksilentis.

Ho, la necesujo estas tie! Li fiksis ĝin inter la du ledaj saketoj de la akvoporta kamelo! Kiam ili elvenos en la oazon, okazu kio ajn, li iros en sian ĉambron por razi sin. Dio mia! Donu, ke li havu duon milimetran barbon dum unu tago!

Evelyn forte tenis sian kofreton en sia mano, ĝi estis kun ŝi sur la kamelo.

La dezerto, kie tiom da polviĝintaj ostoj de homoj, mortigitaj per sanga venĝo flugas kune kun la delikataj sableroj, infektis Evelyn-on per la ideo de la praa revenĝo.

Ŝi decidis likvidi la necesujon.

Jes! Ŝi aranĝos difinitive la longdaŭran, kavaliran aferon. Englutu ĝin la vent-movata sablo de Saharo kun la sapo, broso, sekura razilo, la tutan, malican, mokan kaj impertinentan kompleton.

Otelo povis ŝtelumi tiel al Desdemona, kiel Evelyn proksimiĝis inside kaj lerta al la kamelo, kiam la profesoro kaj la gvidanto antaŭengalopis. Kaj la tranĉilo de la embuskmurdistino jam ekbrilis, la streĉiĝanta rimeno ekĝemis sub la klingo. Unu tranĉo… Ankoraŭ alia… Estis apenaŭ aŭdebla brueto, kiel la insolenta objekto falis en la molan polvon kun estingiĝanta, dolora klako pro la malespere kunfrapiĝintaj tualetaĵoj, poste la malgranda karavano ĉiam pli rapide malproksimiĝis de tie…

La ĉiam pli grandnombre ariĝintaj kunvojaĝantoj tiel okupis la lordon, ke li rimarkis nenion, Evelyn rerigardis. Nur ŝi povis vidi tiun etan, senmovan makulon en la malproksimo…

La necesujo restis tie en la dezerto. Kaj en ĝi estis la „Meditanta Budho”, kaj en la Budho la juvelŝtono, valoranta unu milionon da pundoj.


11

Rancing klopodis reiri rapide galopante. Estis infera varmego, liaj okuloj inflamis, lia ĉiu korpoparto doloris, li sentis naŭzon kaj havis kapturniĝon, kaj nur tial li restis en la selo, ke li pensis pri la tempoj, pasigitaj en Mügli am See.

Tamen en Saharo relative multe pli bonaj estas la cirkonstancoj… Ĉu onklo Arturo jam freneziĝis, aŭ li mortigis sin? Ĉiuokaze li devintus vidi, kio sekvis post la geedziĝa festo. La rideton de la demisiita orienta ministro verŝajne nur tio faris eltenebla, ke li sentis la diamanton en sia proksimo. Poste ŝia ekscelenco Yakihaŝu, Eddy tiel nomis en si la plurfoje fianĉinigitan filinon de Wollishoff, certe ŝi retiriĝias el sia fraŭlina ĉambro en la dormejon kun mallevitaj okuloj kaj kun ŝia admirinde larĝa rideto.

Kaj tiam! Ho! Onklo Arturo serĉakiris la statuon!

Li ŝtelumis kun ĝi en la plej malproksiman angulon de la parko. Singarde evitante la fenestrojn de la keletaĝo, kie Viktoria, la edzino de ĉefĝardenisto Kratochwill, eventuale li pasigas tempon kun sinjoro Maxl, la poeto de Vilhelmo Tell, certe ili diskutas pri dramatrugiaj demandoj. Kaj fine… fine li batetas la „Meditantan Budhon al la rando de la fontano en la lumo de poŝlampo.

Budho disfalas, tondilo, fingringo, fadeno, disruliĝas el la ceramika kaseto. Onklo Arturo serĉas… serĉas kaj serĉas kaj…

Eddy Rancing ektremetis.

Dio mia, kiel bela estas tiu Saharo!

Ĝi ja estas relativeco. Okulinflamo kaj varmo sesdek celsisusgrada, kiel agrabla tempopasigo, kompare kun geedziĝo.

La suno subiris. Stelplena, bela Afrika nokto kovris la dezerton…


Загрузка...