Kvina ĉapitro

Evelyn devas fari maldiskretaĵon. Estas trablovo, poste okazas pafado, kaj ĉiu persekutas ĉiun. La rabistoj formas kartelon, poste ili iras en la drinkejon „Fazeol-reĝo”. La tropika ciklono forblovas bankedon, kaj la festato ekveturas por longa aŭtoekskurso, en frako.


1

Evelyn ne kuraĝis eĉ ekmoviĝi!

En iu ĉambro eksonis horloĝo per obtuzaj, elegantaj batoj. La bagnano trapaŝis la kornicon de la fenestro. Zorgeme li senpolvigis la kalkanon de sur sia pantalono, kiu algluiĝis dum la grimpado. La situacio estis la jene: Gordon tute ne kojektis, ke la knabino estis ĉi tie, sed Evelyn sciis pri lia ĉeesto.

La virino ankoraŭ ĝustatempe retiriĝis malantaŭ la kurtenon de la pordo. Kio okazos, se ili renkontiĝos? Ŝi estas sola kun la bagnano en la loĝejo, kaj tute ne eblas krii por helpo, ĉar ankaŭ ŝi rompŝtelis!

Ŝi aŭdis, ke la planko kraketis. La gangsero certe iras de ŝranko al ŝranko, serĉanta la „Meditantan Budhon”.

Kio okazos, se li trovos ĝin? Se ŝi devas kaŭri ĉi tie antaŭ la celo, kiam iu forrabas ŝian rajtan proprietaĵon?

Ĉu kaŝiĝi? Ŝi volonte fuĝus, nur se ŝi scius, kien? Almenaŭ ŝi povus krii por helpo en okazo de bezono…

Singarde ŝi ekiris al la fenestro. La dika tapiŝo obtuzigis ĉiun kraketon. Ŝi atingis la fenestron.

Nun ĉio dependas de tio, ĉu la klinko grincas? Ŝi ektuŝis ĝin… Ŝi provis turni ĝin… tre malrapide. Ĝi funkciis senbrue.

La fenestro malfermiĝis. Nur milda aertiro estis sentebla, verŝajne tial, ĉar ĝordon ne fermis la fenestron el la alia ĉambro.

Evelyn havis bonŝancon. La fajroestinga ŝtupetaro ĝuste tie kondukis malsupre, ĉe la kornico de la kvara etaĝo. Tiel ŝi eble povos fuĝi.

Sed nun, kiam la vojo de la eskapo jam estis libera antaŭ la knabino, ŝi fariĝis pli kuraĝa. Ŝi ankoraŭ ne vidis tiun vitroŝrankon ĉe la muro. Ĉu eble la malgranda ceramika keseto kun Budho estas ĝuste tie?

Ŝi ekiris reen, denove malproksimiĝinte kelkajn paŝojn de la fenestro.

Jam vesperiĝis. Mallumo estis en la ĉambro. Ŝi devis iri tute proksime al la vitrino por bone vidi malantaŭ la vitro la forviŝiĝintajn konturojn de la artobjektoj. Budho ne estis inter ili.

Tiumomente frapfermiĝis la pordo de la antaŭĉambro, voĉoj aŭdiĝis, kaj tuj poste klaketis la elektroŝaltilo en la antaŭĉambro.

Wilmington alvenis hejmen kun gasto!


2

Sed li mendis la vespermanĝon nur je la oka horo — fulmis tra la kapo de Evelyn. Nun ŝi jam ne kuraĝis eĉ ekmoviĝi. Certe ankaŭ la bagnano staras same konsternite sur sia loko.

Kio kazos nun?

— Via konduto estas nekomprenebla antaŭ mi, Adams! — aŭdiĝis aplombe la voĉo de la dommastro. — Mi cedis al via patro ne pro timo, nur pro scivolemo, kiam mi invitis vin en mian loĝejon.

— Vi tuj komprenos ĉion — respondis la alia homo malafable.

Evelyn vidis ĉion bone tra la malfermita pordo, kio okazas en la manĝejo. La gasto estis malata, dika homo, iom raŭka, trampa, kun kurbakrura irmaniero; cigaredstumpo ardis en lia buŝangulo, abunde faligante flugcindron sur la mantelon de la trampa homo, kion li de tempo al tempo debatis per pigra, foriga movo plie konsciante ol purigante ĝin.

Preskaŭ en la momento de lia ĉeesto disvastiĝis la sufoka fetoro de la cigaredo Capolar.

Wilmington estis pala kaj nervoza. La loboj de lia mallarĝa, delikata nazo iafoje ektremetis, li mordetis sian lipon kaj iradis. La dikulo tuj faligis sin en brakseĝon, kaj per la plej stentora, fajfanta tono de sia raŭka voĉo, li komencis sian direndon, preskaŭ ĉe la mezo, kiel ĝenerale la tromemfidaj, krudaj homoj.

— Vidu, Wilmington! Vi atendas Fleury-on je la oka horo, vi do ankoraŭ havas tutan horon, ke vi pripensu mian proponon, ĉar mi ne ĝisatendos la alvenin de nia amiko. Mi avertas vin, ke via ludo finiĝis.

— Ĉu vi volas ektimigi min, Adams?…

— Ne. Nur atentigi. Antaŭ kvar monatoj, kiam mi diris al vi, ke laŭ mia suspekto la geografia karto de Clayton estas ĉe vi, vi priridis min. Vi respondis, ke vi finis vian spionadon post via edziĝo, vi havas nenion komunan al la tragedio de la kompatinda Brandes, kaj mi lasu vin trankvila, ĉar vi denuncos min. Mi sciis, ke vi komedias.

— Ne provu bufi, adams — ekparolis nun la dommastro per mildeco de murmuranta leopardo, kaj liaj okuloj mallarĝiĝis pro la malbonvola rigardo. — Mi jam konas viajn trukojn, ni ja kunlaboris iam…

— Tiam vi devus scii, ke mi portas pistolon en la ekstera poŝo de mia mantelo, kaj nun mi tenas mian fingron sur la ĉano. Vi jam vidis eĉ tion, ke mi mortopafis iun tra mia poŝo, el dudek paŝa distanco…

Wilmington rigardis lin kun senpova kolero.

La dikulo elprenis alian cigaredon Caporal per siaj flavaj fingroj, similaj al nizokrifoj kaj ekbruligis sian cigaredon per la ardaĵo de la finbruliĝinta cigaredstumpo. Li estingis tiun cigaredstumpon en la vitrotelero, metita sur la tablon por la salato, dume li mienis, kvazaŭ dolorus lia stomako.

— Vi atendis per la vendo de la geografia karto, opiniante, ke post la koloniaj ribeloj vi povas vendi ĝin por pli alta prezo. Vi pravis. Sed vi ne pensis pri tio, ke vi lasis tempon al mi por fari zorgeman esploradon. Vi komas la kontaktojn, kiujn miaj komisiantoj havas en ĉiu parto de la mondo, tute ne parolante pri miaj kapabloj. Tial mi nun havas tiun favoran situacion, ke mi ricevu la mapon kun la necesaj dokumentoj, antaŭ ol venus Fleury aŭ eble la polico. Ĉar la polico tenas la okulojn sur ni.

— Ĉu vi eĉ nun kredas la absolutan efikon de la blufo, kara Adams… Mi konas tiun vian metodon.

— Mi diros la lecionon je via deziro, per kio mi konvinkos vin. Mi denombros laŭvice viajn friponaĵojn, por ke vi ne kredu blufo aŭ supozo, kion mi diris. Do: vi, kara Wilminton, aŭ kiel oni nomis vin sur la mandato de kapto dum via kaŝesplorista laboro, sinjoro Stuck, antaŭ unu jaro vi edziĝis al la juna fratino de veselkapitano Brandes. Via aplombo, maniero, la financa subteno de viaj komisiuloj ebligis, ke vi eniru en elitan societon. Ĉar Brandes servis kiel oficiro en la ministrejo pri maraj aferoj, kiu estis dungita en grava pozicio pro liaj unuarangaj kapabloj ĉe la kartografio, tiu geedziĝo malfermis vastajn horizontojn al via agado. Vi ne disipis vian forton, vi ne ŝtelis malgravajn dokumentojn, vi ne klopodis akiri malgravajn informojn. Vi atendis la grandan kaptaĵon, kaj vi strebis varmiĝi en la elita medio. Ĝi sukcesis per via glata maniero, ruzo kaj saĝo. Poste sekvis la Granda Afero! Clayton, la esploristo pri Afriko revenis hejmen el sia lasta ekspedicio morte malsana. Li vagadis en la ĝangaloj de Mez-Afriko kaj alvenis mortanta. Dum semajnoj oni skribis artikolojn pri li, en kolumnoj oni gloris liajn meritojn, sed tre malmultaj homoj sciis, ke tiu viro transdonis taglibron, kelkajn geografiajn kartojn kaj multajn fotoj al la ministro pri milito. Li trovis admirinde riĉan petrolfonton en iu nekonata, nemalkovrita regiono de la ĝangalo!

Wilmington elvis sian ŝzltron.

— Mi aŭdis pri tio.

— Atendu nur… Oni transdonis la dokumentojn al la ministrejo pri militaj aferoj, al la kartografio. La valora dokumento estis metita sur la skribotablon de veselkapitano Brandes en oranĝkolora koverto de la ministrejo pri militaj aferoj, fermita per kvin grandegaj sigeloj. Clayton baldaŭ motis. Kion signifas nuntempe la petrolo en Afriko, en tia loko, kiu apartenas ankoraŭ al neniu potenco, mi ne devas klarigi tion al vi. Kaj la aliaj potenco neniel povis eksciis, kie vagis Clayton. Nur la oranĝkolora koverto kun la geografia karto kaj ceteraj indikoj signifis la posedo de tiu tereno. Oni ankoraŭ neniam donis tiom da mono por dokumenrto en la internacia informa servo, kiom tiu geografia karto signifis al tiu, kiu akiros ĝin. Sed ĝi estis neatingebla. Dume eksplodis la kolonia milito. Ĉiuj potencoj fikse rigardis en la okulojn de la konkeranto. Kaj tiam vi akiris la oranĝkoloran koverton, frmitan per kvin sigeloj!

— Diru, Adams, kial vi ne skribas? Kun tiom da fantazio…

— Vi tuj komprenos, ke mi estas pli talante en mia malnova metio. Mi enkonduke diras, ke la batalo nun jam fariĝos sanga, ĉar la Pariza polico kaŝobservas vin, Fleury-on, Hannusen-on kaj ĉiun…

— Diru fine, kion vi deziras?

La dikulo denove elprenis cigaredon kaj ekbruligis ĝin per la stumpeto, ardanta ĉe liaj ungoj, poste li eligis grandegajn fumnubojn, pro kio falis kvazaŭ pluvo de ŝvebantaj cindroflokoj ĉirkaŭ li. Li dorsapogiĝis eĉ pli komforte, pendigante siajn krurojn sur la brakapogilo de la fotelo kaj daŭrigis per dormema voĉo, sed tio, keli eltirus sian dekstran manon eĉ nur por momento el la reliefiĝanta poŝo de sia mantelo.

— Por efektivigi vian planon, vi ruinigis tutan familion. Nun jam vivas nur la plej aĝa Brandes kaj la kompatinda veselkapitano, se oni povas nomi vivo la turmentajn monatojn, pasigitajn en la infero de Saharo… Ĉu vi paliĝis?… Ĉu eble vi ne scias, ke Brandes estas en la legio?

— Stulta babilo — li siblis kaj faris unu paŝon.

— Atentu! — stridis fajfante la raŭka voĉo de Adams. — Mia fingro estas sur la ĉano.

La basko de la mantelo iom leviĝis minace, kaj Wilmington, spiregante pro la kolero, ekhaltis. La alia ridis.

— Ĉu la rakonto komencas fariĝi malagrabla? Via edzino, Izabela Brandes naskis filon. Iun tagon la infano malaperis. Vi diris al la malesperiĝnta patrino, ke ŝi revidos sian filon nur tiam, se ŝi akiros la premsignojn de la ŝlosiloj de la oficejo de sia frato, kiu estas veselkaptano. Vi instruis tiun kompatindan sinjorinon, duonfrenezan pro malesperiĝo, kiel ŝi devas akiri premsignojn, laŭ la maniero de romŝtelisto. Post du semajna sufero la virino portis la premsignojn al vi. Sed kiel akiri la koveton sen tio, ke vi perdus vian belegan, socian pozicion? Vi elpensis bonegan planon. Veselkapitano Brandes tre ŝatis sian dudek jaran frateton, kaj tiu junulo enamiĝis al dencitino. Tiu virino estas via kreaĵo. Ankaŭ mi konas ŝin bone, Ethel Ardfern-on. Ethel facile delogis la knabon, kiun veselkapitano Brandes edukis, de kiam ilia patro mortis, kaj li ŝatis lin tiel, kvazaŭ li estus sia filo. Nu, Ethel ruze allogis Holm-on. Ili decidis fuĝi kune en Kanadon. Tiun tagon, kiam la knabo volis envagoniĝi en la trajnon, ekveturontan al Southamton, li skribis leteron al sia frato, kiu estis veselkapitano.

Wilmington staris sur la sama loko kaj fikse rigardis la gaston.

Nur tio estis skribita en la letero: „Kara mia frato! Mi ne povis fari alie, pardonu al via erariĝinta fraĉjo Holm” — kaj ili priparolis, ke ili nur tiam alpoŝtigos ĝin, kiam ili jam estos en Southampton, ĉe la ŝipo. Ethel hhavis belan, grandan aŭtomobilon. Antaŭ ol iri al la stacidomo, ŝi petis la knabon viziti ŝian patrinon, kiu loĝas proksime al Londono. Ŝajne okazis motordofekto en forlasita loko. Ili elaŭtiĝis. Dickman, la komplico de Ethel, mortigis la knabon tie. Vespere Ethel jam dancis en la nokta amuzejo, kiel alifoje. Sed la adiaŭa letero el la poŝo de la murdita Holm jam estis en via mano. Sekvan tagon okazis la genia rabo. Antaŭtagmeze vi iris al la ministrejo, kelkajn minutojn antaŭ la alveno de veselkapitano Brandes. Mi ne scias, kiu estis ankoraŭ iniciita. Certas, ke vi ŝteliris por momento el la antaŭĉambro en lian kabineton, vi malfermis la tirkeston per la ŝlosili, farita laŭ la premsignoj, kunpreninte la dokumentojn, vi denove sidis en la antaŭĉambro. Kiam Brandes alvenis, vi transdonis al li la adiaŭan leteron de lia murdita, juna frato, kaj la vakson, per kiu oni faris la premsignon de la ŝlosilo. Vi diris, ke Holm telefonis al vi, kaj li rakontis ion pri ia krimo per ekscitita voĉo, kion li mem faris… Li ne kuraĝas telefoni al sia frato… Premaj ŝuldoj… malliberigo minacas lin… li falis en la manojn de ĉantaĝistoj, kiuj devigis lin akiri la premsignon, kaj ŝteli la oranĝkoloran koverton. Nun li elmigros poreterne. Vi ja sidis en aŭtomobilon, almenaŭ vi rakontis al veselkapitano Brandes tiel, kaj veturigis vin al la loĝejo de Holm. La knabo jam ne estis tie, nur tiu letero kaj la premsigno el vakso. Vi ne komprenis, kion signifas ĉio ĉi, vi do portis tiujn al Brandes. La veselkapitano pale rigardis la premsignon kaj la leteron, en kiu estis legebla la bone konata skribo de lia juna frato: „Kara mia frato! Mi ne povis fari alie, pardonu al via erariĝinta fraĉjo… Holm!”

Poste li iris en sian kabineto kaj vidis, ke malaperis la oranĝkolora koverto kun la kvin sigeloj, en ĝi la geografia karto. La kompatindulo tute ne konjektis, ke la oranĝkolora koverto kuŝas kunfaldite en la poŝo de via surtuto, kiu pendis sur la vestohoko. Kiu pensus pri tio? Ĝi estis vere genia!..

Wilmington jam ne staris kun tiel rekta trunko. Li rigardis la plankon. Adams denove ekbruligis novan cigaredon Caporal per la malsekaĉa, flava cigaredstumpo, poste li verŝis vinon en la glason el la botelo, staranta sur la tablo, kaj li eltrinkis ĝin.

— La afero sukceis pli bone ol vi esperis. Tiu freneza Brandes ne povis denunci sian junan fraton… Li ja ne sciis, ke la kompatindulo jam estas murdita… Do, tiu freneza heroo, tiu veselkapitano Brandes, volis tion, ke la ereriĝinta Holm komencu novan vivon, kaj se iam li reprudentiĝos, oni ne eliminu lin el la socio pro lia fia kulpo… Brandes skribis leteron al siaj supruloj, en kiu li informis ilin, ke iu ŝtelis la geografian karton de li, kaj li fuĝos de antaŭ la respondeco, demisiante de sia rango. Li estas la kaŭzinto de la ŝtelo, li portis la dokumentojn hejmen sen permeso, kaj survoje oni atakis lin, forpreninte lian aktujon… La militista instanco ne kredis tion. Oni taksis veselkapitanon Brandes spiono. Oni ne sukcesis kapti lin, sed lia infamio estis konata en la tuta mondo. Tiel vi ruinigis tiun eminentan, tre malnovan nobelan familion. Lia patrino mortis ĉi tie en Parizo. Oni murdis iun ŝian filon, la alia fariĝis senhejmulo, la plej aĝa mizantropo…

— Sufiĉas la vana klaĉado. Ĉu vi havas konvikton por pruvi tiun fantasmagorion?

Adams kontente rikanis.

— Mi havas unuarangajn konviktojn. Sed mi ankoraŭ ne finis la denombron de la indikoj: baldaŭ mortis ankaŭ via edzino!


3

Wilmington, kiel iradis, staris ĝuste dorse al li dirinte la lastan vorton, subite turniĝis kaj konsternite fiksrigardis la dikan, malaltan homon.

— Kiel? Ĉu ĝi jam trafis?… Ni do prenu laŭvice! Mi tortur-konfesigis Ethel Ardefern-on per viaj rimedoj. Mi foje vidis tion de vi. Mi perforte venigis la dancistinon sur ŝipon. Ĉu vi jam scias, pri kio temas?… Kaŭzi artefaritan infekton per tetanaj baciloj, kaj doni imunigan vakcinon nur post subskribita konfeso antaŭ atestantoj. Okaze de tia konfeso, la pruvitaj indikoj donas garantion ne retiri ĝin. Ethel konis tiun manieron… Ŝi konfesis! Ŝi sciis, ke ne estas indulgo. Ŝi parolis por ricevis la imunigan vakcinon. Ĉar la tetano ne estas bela morto… Bedaŭrinde, ŝi malfruis iom per la konfeso, tiel la vakcinado estis senrezulta…

— Fripono!

— Atentu! — stridis la dikulo, kaj lia revolvero direktiĝis al la brusto de Wilmington.

Sekvis momenta paŭzo. Evelyn staris paraliziĝinte pro teruro, kun malfermita buŝo, ambaŭmane preninte sian vizaĝon, kiel rolulino en la lasta kadro de ŝiriĝinta filmo.

Gordon mirante aŭskultis la fremdan dramon, en kiun li miksiĝis fulmorapide.

Wilmington eksidis sur seĝon, ekfumis cigaredon kaj diris nenion. Li eligis la fumon pale, post profundaj enspiroj.

— Ni eksciis la nomon de Dickman laŭ la konfeso de Ethel. Li estas tiu, kiu mortpikis Holm Brandes-on. Dickman konfesis des pli glate, por ke ni lasu lin forkuri. Ni ne lasis lin forkuri. Li estas sub gardo sur ŝipo en la haveno de Tolun, malgraŭ tio, ke mi havas konfeson de li, faritan antaŭ atestantoj, laŭ kio vi instigis lin krimfari, vi donis monon al li, kaj li ricevis precizajn instrukciojn de vi… Krome mi povas pruvi, ke oni enterigis vian edzinon laŭ falsa medicina protokolo fare de la magistrata kuracisto. Kaj poste… kvankam la leĝo sever punas tion, mi faris privatan eltombigon dum la pasinta nokto en Pére-Lachaise, kaj ekspertizistoj ekzamenis la kadavron de via edzino. Sur ŝiaj lipoj eĉ nun klare videbliĝas la nepereiĝinta bluo de cianozo.

— Sufiĉe!.. Silentu, vi… vi…

— Mi ankoraŭ havas plian blufon. Ekzemple ni facile povas trovi veselkapitanon Brandes. Ni eksciis, ke li servas en la legio, kompanio du, laŭ la nomo Münster, kaj nun oni flegas lin en Maroko kiel gravan vunditon. La ĉefatestanto do vivas. Vivas tiu homo, kies senkulpe misfamigita honoro kovras vian ĉiun friponaĵon!

— Mi diris, ke sufiĉe… — spiregis Wilmington kaj rigardis alidirekten, kvazaŭ li vidus fantomojn. — Kunportu… kunportu la geografian karton, sed rapide, ĉar Fleurí povas esti ĉi tie ĉiumomente… Diru, kiom da mono vi donos por la oranĝkolora koverto… Ĝi estu la via, malbenita spionaĉo.

— Vi estos kontenta pri ties prezo. Sed antaŭe mi devas vidi, ĉu la sigelo estas nerompita sur la koverto. Ne diru, ke ĝi troviĝas en la alia ĉambro, kaj ne etendu vian manon al via poŝo. La kirasŝranko estas tie, malfermu ĝin.

Evelyn torpore aŭskultis la dialogon. Certas, ke trovinte, ili mortigos ŝin. Sed malgraŭ la timiĝo ŝi ne povis ne senti kompaton al la malfeliĉa familio Brandes. Jes! Se iam ŝi liberiĝos de tie ĉi vivanta, tiam ŝi publikigos ĉio ĉi… Sed kiel ŝi povos pruvi tion? Dume Wilmington iris al la kirasŝranko kaj metis grandegan koverton sur la tablon, kies sigeloj estis sendifektaj. Ho, kiel ŝatintus Evelyn kapti la honoron de la kapitano, kaj forkuri kun ĝi al Maroko. Kompatindaj homoj! Ĉu ankaŭ la bagnano aŭdis ĉion, aŭ li jam fuĝis? Ĉiuokaze ŝi bone memorigos la nomon de la kompatinda kapitano, servanta en la legio. Münster… Münster… ŝi ripetadis tiun vorton.

— Cetere estus bone rapidi — diris Wilmington. — Hodiaŭ jam du personon interesiĝis pri la kapitano, kvazaŭ ili estus serĉantaj meditantan Budho-idolon, sidantan sur kaseto, el lia heredaĵo. Sed mi opinias, ke ĝi estis nur preteksto. Eble ili estis homoj de iu agentejo.

— Kial? Ĉu vi ne havas tian statuon en la heredaĵo?

— Jes. Mi memoras, ke mi vidis tiun skatolon, sur ĝi kun Budho-statuo, en la loĝejo de la fratoj Brandes, se mi bone memoras, en la banĉambro. Sed tio ne trankviligas min. Ili ja interesiĝas pri tiaĵo, kies probableco estas verŝajna. Ili sciis de ie, ke veselkapitano Brandes havis tian galanterion.

— La vizaĝo de Adams malsereniĝis.

— Sed kial demandas du personoj la samon? Ĝi pruvas tion, ke tamen estas io al la statuo, kkelkaj homoj divenis ĝian sekreton, la spuroj kondukis al vi, kaj nun ili klopodas antaŭi unu la alian por trovi statuon. Tiu afero ne plaĉas al mi.

Wilmington paliĝis.

— Ĉu vi pensas? Sed kial interesa ilin skatolo aŭ de ceramikaĵo, kiu servas por gardi tualetartiklojn?

La dikulo pensadis.

— Ĉu la statuo estas ĉe vi?

— Ne. Por fini la pluan demandadon, mi kondutis tiel, kvazaŭ mi havus ĝin, kvankam mi ne asertis tion firme. La statuo certe estas en Afriko, ĉe Brandes, se li ja ne forĵetis tiun fatrason dum la fuĝo

— Kiom multe mi donus — cerbumadis Adams, — por koni tiun Budho-aferon.

— Mi avertas vin, ke Fleury povas alveni en kiu ajn momento.

— Vi pravas. Nu, montru tiun koverton!

— Sed vi devas pagi tre bone, Adams! Tiu kontrakto estas la rezulto de du jara hazardludo de tro ambicia homo.

— Vi oferis sufiĉe multan homon por la afero, ke mi povu taksi…

Ĉrrr… Fenestro rompiĝis. Ekblovis venteto, kaj la aerotiro frapfermis la fenestron en tiu ĉambro, kie Gordon kaŝiĝis. Ke tio ne okazis ĝis nun, estis dankebla nur al la plena kalmo.


4

Adams kaj Wilmington kuregis en la alian ĉambron per unu panika salto. Ses Gordon estis gardema, kaj la atakantoj apenaŭ povis kliniĝi de antaŭ la seĝo, ĵetita fare de la bagnano, kiu trafis la ŝultron de Adams. Tuj poste li ĵetis tableton al ili, baldaŭ ĉinan vazon… Adams blinde pafis dufoje en la ĉambron, poste ili enkuris.

Gordon kaptis Willmington-on je la trunko kaj ĵetis lin al la malalta, dika homo. Aŭdiĝis bruo de lukto-barakto, falo, tintego, krakado, mebloj rompiĝis, florpotoj renversiĝis, stentoro, blasfemado; kvazaŭ sovaĝbestoj furiozus.

Nun subite pistolo knalis el la direkto de la ŝtuparejo, poste oni sonorigis kaj brue batis la pordon. La pordo de la antaŭĉambro estis frapita per hakilo. Ŝajnas, ke le polico atendis nur Fleury-on kaj liajn kunulojn veni enla muskaptilon por eresti la tutan societon.

La oranĝkolora kovetro kun la kvin sigelo kuŝis sur la tablo en la senhoma ĉambro…

Evelyn saltis en la manĝejon, kaptis la koverton, kiu enhavis la honoron de tuta familio, ŝi rapide metis ĝin en sian retikulon kaj paŝis tra la fenestro de la saloni sur la ferŝtuparon en la alteco de kvar etaĝoj. Se Brandes vivas, tiam li volonte helpos ŝin trovi Budhon por tiu koverto.

Ŝi vojaĝos en Marokon… Tintego!

Rabiaj homoj luktis en la ĉambro!

Gordon ĵetis sin sur Adams-on. Wilmington subite elprenis revolveron. Nun la bagnano liberigis sin per unu piedbatotiel, ke la malalta dikulo flugis malproksimen. Tiel li me, kiel sola celo staris tie, tamen Wilmington ne alpafis lin. Ekksplodis el li la multe da akumuliĝinta malamo, la kolero, la venĝemo de la vanta, tromemfida tre ofendita homo, kaj li volis mortigi Adamson, kiel ian rabian hundon. Li pafis al lia vizaĝo el du paŝa distanco.

Sed la revolvero misfunkciis. Tiel li savis la vivon de Gordon. Ĉar Adams falante elprenis sian revolveron, kaj li certe estus mortpafinta la bagnanon, se li ne aŭdintus tiun teruregan klakon apud sia orelo, kiun kutimas sekvi morta pafo…

Antaŭ ol la alia homo denove povintus tiri la ĉanon, Adams pafis, trafinte la stomakon de Wilmington. Li faligis la pistolon, kaj spasme kaptinte la kurtenon de la pordo li deŝiris ĝin, kvazaŭ volvinte sin per kadavra tuko, li turniĝis kaj falis teren, kovrita per la bunta brokato.

La hakilbatoj jam trarompis la pordon de la antaŭĉambro.

Dume la bagnano malaperis.

Adams nur nun ekkonsciis la realon: la polico!

Per unu salto li jam estis en la manĝejo. Li tuj vidis, ke la fenestro de la alia ĉambro estas larĝe malfermita.

La pordo de la antaŭĉambro falegis kun g randa bruo, kaj la detektivoj penetris tri la kadavro de Fleury, kiu kuŝis sur la sojlo!

Adams ĝuste tiam atingis la skribotablon. Sed li ektimis ne pro la detektivoj, sed pro la terura spektaklo, kion li vidis.

Li ankoraŭ havis tiom da tempo, ke li ŝlosu la pordon, kondukantan al la antaŭĉambro en tiu momento, kiam la detektivoj alvenis tien. Poste li kuregis en la alian salonon, li ŝlosis ankaŭ tiun pordon. La malfermita fenestro montris la vojon de la fuĝinta bagnano.

Li paŝis sur la ferŝtuparon.

Supre, en la alteco de la kvina etaĝo li vidis malaperi la piedon de la bagnano sur la lasta ferŝtupo, kiu paŝis sur la tegmenton. Adams pafis post lin.


5

Kiam Evelyn paŝis tra la fenestro kaj rigardis malsupren, ŝi instinkte ekŝrikis.

Kvazaŭ batalo okazus sube sur la strato. Alvenis policaj aŭtomobiloj sirenantaj… Homoj diskuris, kaj la policistoj senindulge uzis la gumbastonon. Ŝajnis, ke ili blokas la straton Mazarini el ĉiu direkto. El la domo, de kie Evelyn fuĝis, oni kondukis kvar homojn katenite, en ŝirita vestaĵo al la prizonultransporta aŭto. Iu kuŝis senmove, vizaĝaltere sub la lampo de la pordego, en granda, malhela flako. Eleganta virino lasis treni sin pere de ledokateno, ŝi malaperis ŝrikanta en la prizonultransporta aŭto, kaj la reflektor de la kiras aŭto prilumis la panikan svarmadon per blanka ardo.

Nun pafo knalis malantaŭ Evelyn el la loĝejo.

Tiam ŝi reprudentiĝis, kaj unue hezitante, poste kun timiĝinta rapideco ŝi klopodis iri supren sur la ŝtupetaro. Ŝi ne povis fuĝi al la strato. Nur tra la tegmento. Elstaranta najo forte ektiris kaj ŝiris longe ŝian jupon. Kolektinte ĉiun forton, ŝi kaptis la randon de la tegmenta defluilo kaj suprentiris sin. Kovrita de polvo kaj koto, en ŝirita vestaĵo, sed fine ŝi atingis la tegmenton!

Evelyn ekkuris.

En fluvoflako ŝi falis genuen, preskaŭ perdinte sian konscion pro la doloro. Ŝi ekstaris ŝanceliĝante. Spiregante kelkajn sekundojn, ŝi apogis sin al kamentubo kaj retrogirgadis.

Denove la terura vidaĵo.

… Kalva kapo aperis inter du kroĉiĝintaj manoj ĉe la rando de la domtegmento. La nazo estas unu ruĝa cikatro, la malamo kaj la fortostreĉo deformas lian vizaĝon.

La bagnano!

Evelyn kuras plu. Pafo tondris dorse, kaj ŝi aŭdas la piedbruon de la persekutanto…

Dio mia…

Ŝi baraktas tra lignotabuloj, sekigŝnuro frapiĝas al ŝia gorĝo streĉita en la mallumo, kvazaŭ ĝi volus senkapigi ŝin… Evelyn stumble falas… Denove plu!

Sed nun knalas alia pafo, kiu celis jam la bagnanon. Iu persekutas ankaŭ la persekutanton. Alia persekutato. Evelyn akiras ekspiron, ĉar Gordon fuĝas malantaŭ kamentubon kaj repafas al Adams. Ili tiel ĉasas unu la alian, dume la polico de Parizo ĉasas ilin.

Evelyn ekspuatas la favoran momenton, kolektinte sian lastan forton kuras, forte prenante la malgranda, nigran retikulon, en kiu kuŝas la valora koverto… Subite ŝi ekvidas virtofenestron sub si…

Artlaborejo.

Ŝi tute ne pensadas. Forte preninte forigitan kadron de fenestro, ŝi pendigas sin malsupren, poste ŝi lasas sin fali kun fermitaj okuloj.

La ĉambro estas malalta, ĉar ŝi facile surplankiĝas piedpinte. Ŝi atendas.

Estas mallumo. Oni parolas en la najbara ĉambro:

— Bonvolu elekti, tiuj estas naŭoble dekdu centimetraj bildkartoj… sed se vi deziras pligrandigon…

Fotografisto!

Evelyn ĉirkaŭrigardas. Dekstre ŝi vidas pordon. Ŝi malfermas ĝin. Ŝi denove iras tra malluma ejo, sed ĝi estas longa, kiel antaŭĉambro. En ties fino estas alia pordo. Ŝi elpaŝas. Freŝa aero frapis en ŝian vizaĝon. Ŝi estas sur koridoro.

Ŝi rapidas malsupren sur la ŝtuparo. Ŝi stumblas ĉe iu lasta ŝtupo. Ŝia vestaĵo denove krak-ŝiriĝas ie. Ŝi sentas, ke ŝiaj manoj, vizaĝo, nuko estas kovrita de koto. Nur iri plu!

Evelyn atingas malbone lumigitan korton. Junulino senplumigas kokinon, du knaboj, havantaj blankan antaŭtukon, malplenigas grandan melksitelon super la kanalo.

Ampleksa kuirejo estas videbla tra la malfermita pordo de la korto. Certe ĝi apartenas al iu eleganta restoracio apud la bordo de Sejno… Evelyn volas iri al la pordego.

Sirenado!

Ve! Ŝi ja venis paralele kun la strato Mazarin sur la domtegmento. Ŝi estas en la sama strato, kie oni razias! Trairinte la restoracion, ŝi elvenus el la danĝera zono, sur la bordon de Sejno.

Iu infano paŝas pli proksimen kaj scivoleme rigardadas ŝin.

Evelyn rapide ekiras! En la kuirejon! Preteririnte kelkajn mirantajn helpkuiristojn, ŝi malfermas la pordon kaj staras en belega, luksa restoracio. La ĉefenirejo de la salonego donas vidon al la viglatrafika strato, apud la bordo de Sejno. Oni mire gapas Evelyn-on. Rigardinte sin mem, ŝi vidas, kiel malpura, ŝirita estas sia vestaĵo. Ŝiaj haroj, taŭzite pendas en sian vizaĝon. Nur for de tie ĉi, kiel eble plej baldaŭ.

Ŝi rapidas!

Dume Evelyn sentas, ke ĉiu fikse rigardas ŝin. Dank’ al Dio, la elirejo estas tie…

En tiu momento stentora voĉo eksonis apud ŝi:

— Sed ŝi ja estas la „lady”! Dio mia, kio okazis al vi?!

La urbestor estis tiu, kiu diris tion.

Holler sidis apud li kaj ĉefloke de la tablo lordo Bannister, portanta frakon, en societo de tre multaj eminentaj sinjoroj.


6

Mi pensas tion, ke la edzino de Lot, kiam rerigardis al Sodomo, kaj ŝia korpo tuj fariĝis salkolono kaj ŝia vestaĵo salujo, ŝi havis pli saĝan mienon, ol lia lorda moŝto, sidanta ĉefloke de la tablo, kiam Evelyn alvenis. Subite ekregis tre granda silento. La nervoj de Evelyn streĉiĝis ĝis krevo dum sekundo. Ŝi sentis, ke temas pri la reputacio de la profesoro, ŝi sentis, ke ŝi kaŭzis teruran skandalon, kaj en la sekva minuto la streĉitaj nervoj elĵetis fajreron de rapida solvo. La junulino ekparolis ridetante:

— Mi petas vin, Henry — ŝi diris subite rememorinte la baptonomon de la profesoro, — bedaŭrinde vi devas tuj akompani min hejmen. Mallerta biciklisto falpuŝis min apud la trotuaro, rigardu, kio okazis al mia vestaĵo.

Ĝi sukcesis!

La freŝaj ŝiriĝoj kaj la kotmakuloj sufiĉe probatligis, kion ŝi diris. Ĉiu turnis sin kun kompato kaj ĝentila konsolo al „sinjorino Bannister”. La akademianoj, universitataj profesoroj kaj generaloj prezentiĝis unu post la alia, kaj la „sinjorino”, sincere bedaŭrinte, ke ŝi ne povas resti inter ili en tia stato, ŝi kroĉis sian brakon al tiu de sinjorto Bannister kaj kuntrenis lin.

Sidinte en la aŭton de la profesoro, Evelyn ĉirkaŭrigardis singarde, ĉu la persekutantoj ekvidis ŝin? Ĉar ŝi estis certa pri tio, dum la koverto estos ĉe ŝi, tre multaj, ĉioriskaj homoj sekvos ŝin. Enaŭtiĝinte la profesoro atendis, ke Evelyn okupu sian lokon apude, poste li diris nur tion:

— Frapfermu forte la pordon, kaj diru, kien mi veturigu vin?

Li ne trovis vortojn pro malesperiĝo. Lia indigno jam estis trans tiu limo, ke li kverelu. Sendube, ke dum la pasintaj tagoj li plurfoje pensis pri tiu virino, sed ankaŭ tiu ideo envenis en lian kapon, ke estus bone revidi ŝin. Sed la cirkonstancoj de la revido tamen konsternis lin iom. Nun plej volonte li estus simple elĵetinta la knabinon el la aŭto. Kion faras tiu virino? Kie ŝi vagaĉas, ke ŝia vestaĵo ĉiam estas kota kaj ŝirita? Kion ŝi serĉas nokte sur la strato sola. Neniu scias tion.

Subite ŝi venas. Neatendite, kun blondaj fulmoj de ŝiaj hirtaj haroj, furioze, kiel la ciklono.

— Kiel eble plej rapide bonvolu veturigi min ien, malproksime de Parizo, kie mi povas entrajniĝi aŭ lui aŭton — petegis la knabino spiregante.

— Sed… mi estas en frako…

— Oni persekutas min!

— Kvazaŭ mi jam estus aŭdita tion. Kara fraŭlino Weston, mi konas bone la devojn de viro, sed mi devas atentigi vin, bedaŭrinde mi estas nur scienculo, kaj ne vaganta kavaliro. Estas nekompreneble, ke vi turnas vin nur al mi, rilate krimaferojn, anstataŭ la unuaranga polica aparato de nia epoko. Mi tre estimas vin, fraŭlino, sed estu permesate al mi denove ripeti: la vivo de ĝentilulo ne estas trapasa domo…

— Vi pravas… Mi tuj elaŭtiĝos — diris Evelyn. Poste ŝi kliniĝis plorante sur la ventoŝirmilon. Ŝi timis, ke oni kaŝobservas la stacidomojn en Parizo, eble ankaŭ la garaĝojn. Ŝi sciis, ke temas pri sia vivo. Povas okazi, ke oni jam estas sur ŝia spuro. La sola ebleco: lui aŭtomobilon malproksime de Parizo. Dio mia, kiel sola ŝi estas!

— Diru do, kien mi veturigu vin — demandis la profesoro drincente siajn dentojn, ĉar li sentis, ke li ne povas paroli kun la deca severo. — Ne ploru! Lasu tion, mi petas! Bone, mi veturigos vin el Parizo, kien vi deziras!

— Al Marseille — diris la knabino kun ekbrilantaj okuloj.

– Ĉu en frako?! — obĵetis lordo Bannister.

— Ne, ne… veturigu min nur sufiĉe lontane, al la plej proksima vilaĝo, kie mi povas lui aŭtomobilon.

La profesoro kolere piedpremis la gaspedalon, kaj la belega Alfa-Romeo senbrue, milde ekveturis sur la landvojo Parizo-Liono.


7

La du viroj kaŝiĝis malantaŭ po unu kamentubo sur la domtegmento. Dume la strato kvietiĝis. Estus danĝere pafadi plu.

— Fremdulo! — kriis Gordon. — Ĉu vi firme persista pri tio, ke ni reciproke transdonu unu la alian al la polico? — Ĉar la persekutanto ne respondis, li aldonis. — Estus pli saĝe, se ni provus kune fari ion.

Adams ne respondis.

— Duope ni eble povus trovi la knabinon kaj la dokumenton. Mi havas kelkajn indikojn, sen kiuj vi ne atingos celon. Ni agu kune.

— Kiu vi estas?

— Anglo. Samprofesiulo.

— Kiel vi povus utili al mi?

— Permesu partopreni la negocon de la geografia karto de Clayton, kaj rekompence mi proponas al vi la „statuo-negocon”.

— Kian statuo-negocon?

— Temas pri statuo, kiu valoras unu milionon da pundoj.

— Mi konjektis, ke estas io al tiu Budho. Bedaŭrinde, mi nun ne havas tempon okupiĝi pri alia afero, ol la oranĝkolora koverto.

— Komuna afero — respondis Gordon. — Ambaŭ falos en nian manon, trovinte Evelyn Weston-on. Nu? Duono-duono. Se vi volas, ni povas fari kartelon. Aŭ ni turnu nian dorson unu al la alia, kaj ni forlasu la tegmenton aparte, ĉar mi esperas, ke nek vi deziras maljuniĝi ĉi tie.

Sekvis paŭzo.

— En ordo — diris Adams poste. — Nun ni ne kuraĝas el paŝi el malantaŭ la kamentubo, almenaŭ mi ne fidas vin, do estus plej saĝe renkontiĝi post duonhoro en la restoracio „Fazeol-reĝo”. Ĝi troviĝas apud Chateau-Rouge.

— All right! Ĝis la revido…

Ŝirmate de la kamentuboj, ili rampis en la kontraŭan direkton.

Kiam Gordon denove estis sur la strato, li telefonis al Rainer.

— Venu kun Corned-Beef en la restoracion „Fazeol-reĝo”!

— Ĉu oni bone kuiras tie? Ĉar mi ankoraŭ ne vespermanĝis.

— Vi, idioto! Temas pri vivo kaj morto. Ni estos milionuloj, trovinte Evelyn Weston-on.

— Vi povas pruntepreni krediton por tio. Corned-Beef ĵus telefonis, ke ŝi veturas kun la profesoro per aŭtomobilo. Anticipe ili plenigis la benzinujon sur la landvojo, kondukanta al Liono. Li sekvos ilin, lasante mesaĝon ĉe ĉiu benzinstacio. Ĉu la restoracio „Fazeol-reĝo” estas malproksime de tie ĉi?


8

Adams kaj liaj du homoj jam estis en la frinkejo, kiam Rainer kaj Gordon alvenis. La sinjoroj prezentiĝis unu al la alia, kaj ili prezentis siajn kolegojn.

Iu kolego de Adams havis rondbarbon, maristan trikotaĵon, kaj li konstante maĉis maĉtabakon, pro kio li fojfoje devis kraĉi. Li nomiĝis Joko. Li neniam diris pli do nomo okaze de prezentiĝo. Iam li laboris en cirko, kiel gum-korpa artisto, sed foje li murdis kelkajn homojn, kaj de tiam li praktikas la nunan metion.

La alia kolego, d-ro Cournier, estis grandega, dika, pala, blankhara homo, kun lacaj okuloj, kronika morfinisto. Li faris malrapidajn gestojn per siaj ŝveliĝintaj, lantugaj manoj, kiam li iafoje bonvole kaj saĝe klarigis ion per sia basa voĉo.

— La tempo urĝas, sinjoroj — komencis Gordon. — Mi ne devus kunlabori kun vi, sed ni kolizius ie en tiu ĉi afero, sed la akiraĵo estas tiel granda, ke ĉiu ricevos abunde el ĝi.

— Ni transiru al la afero! — diris la rondbarbulo, kaj li komencis piketi siajn ungojn per sia nekeredeble longa tranĉilo.

— Tre bone. Estas la plej urĝa tempo transiri al la afero — diris Rainer kaj mendis ĉe la kelnero: — Mi petas bovidan eskalopon laŭ viena maniero kun multe da terpomo, kvar decilitrojn da ruĝa vino, kaj du malmole kuiritajn ovojn.

— Do, sinjoroj — klarigis la bagnano. — Mi scias, kie troviĝas la knabino ĉi momente kun la koverto, krome mi scias, kie ni trovos tiun certan statuon kun la kaseto, kiu valoras unu milionon da pundoj.

— Nun jam ankaŭ mi scias tion. Ĉe Münster — rimarkis Adams. — Sed se vi diros, kie estas la knabino, tiam ni volonte faros kompanion.

— Duono-duono.

— Bone.

— Gordon rakontis ĉion. Rapide, sed kompreneble. Li komencis de Dartmoor, ĉe Jim Hogan kaj finis per la telefonmesaĝo de Corned-Beef.

— Feliĉe Corned-Beef perdis la spuron de la knabino, kaj mi sendis lin serĉi la profesoron, kun kiu Evelyn Weston vojaĝis sur la ŝipo, kiel lia edzino. Mi pensis, ke la knabino denove aperos en la proksimo de la profesoro. Kaj vere ili renkontiĝis, tuj post la eventoj, okazintaj en la strato Mazarin.

Adams salte leviĝis.

— Ili do estas trovitaj! — Li turnis sin al Rainer. — Kiam vi parolis kun via kolego telefone?

— Ne pli ol unu horo. Sed mi ankoraŭ ne vidis tian priservon, mi jam duon horon atendas la mustardon. Kaj ovo sen mustardo…

La rondbarbulo eltiris la tranĉilon el sub sia ungo kaj direktis ties pinton al Rainer.

— Ni tuj ekiros! — krakis la voĉo de Adams.

Post nelonge ili veturegis sur la landvojo, kondukanta al Liono. Ili atingis taksion ĉe Armentiére.

Corned-Beef elaŭtiĝis.

— Ili jam estas malproksime antaŭ ni — li diris la novaĵon, eksidinte en la alia aŭtomobilo Packard — la profesoro havas bonegan, novan aŭton, sed li ne konjektas, ke ni persekutas ilin.

La aŭto kuregis impetege…


Загрузка...