"Esperantiajнs А. К. kaj Benedicto Silva"

LACIELO KAJ LA INFERO

La Ĉielo kaj la Infero

La Ĉielo kaj la Infero

LA JUSTECO DE DIO LAŬ SPIRITISMO

Kompara studo de la doktrinoj pri la forpaso de la animo, el la korpa vivo en la spiritan vivon, pri la estontaj punoj kaj rekompencoj, pri la angeloj kaj demonoj, pri suferoj ktp, sekvata de nombraj ekzemploj pri la efektiva situacio de la animo dum kaj post la morto.

de

ALLAN KARDEC

"Kiel Mi vivas - diras la Sinj- oro, la Eternulo - Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la mal- virtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta". (JEĤEZKEL, 33:11.)

Bd

Eldonfako de BRAZILA SPIRITISMA FEDERACIO DEPARTAMENTO EDITORIAL E GRБFICO Rua Souza Valente, 17 — 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ — BRAZILO

1-a eldono en Esperanto

5.000 ekzempleroj

Titolo de la franca originalo: LE CIEL ET L' ENFER ou

LA JUSTICE DIVINE SELON LE SPIRITISME (Paris, 1865)

El la portugallingva traduko de Manuel Justiniano Quintгo esperantigis A. K. Afonso Costa kaj Benedicto Silva

Kovrilo de Cecconi

86-AA; 001.5-O; 5/1981

Copyrihgt 1979 by Federaзгo Espнrita Brasileira (Brazila Spiritisma Federacio) Av. Passos, 30

20051- - Rio de Janeiro, RJ - Brazilo

Kompostado, fotolitoj kaj ofset-preso de

Presejo de la Eldonfako de BSF

Rua Souza Valente, 17

20941- - Rio de Janeiro, RJ - Brazilo

C.G.C. n-ro 33.644.857/0002-84I.E. n-ro 81.600.503

Presita en Brazilo

Impresso no Brasil

TABELO DE LA ENHAVO

UNUA PARTO - DOKTRINO

Ĉap. I: Estonteco kaj nenio 13

Ĉap. II: Timo antaŭ la morto 23

Kaŭzoj de la timo antaŭ la morto 23

Motivo, kial la spiritistoj ĝin ne timas 28

Ĉap. III: Ĉielo 31

Ĉap. IV: Infero 43

Intuicio pri la estonta punoj 43

La kristana infero imitita laŭ la pagana infero 44

Limboj 47

Bildo pri la pagana infero 48

Skizo de la kristana infero 55

Ĉap. V: Purgatorio 65

Ĉap. VI: Doktrino pri la eternaj punoj 71

Origino de la doktrino pri la eternaj punoj 71

Argumentoj favore al la eternaj punoj 77

Materia neebleco de la eternaj punoj 81

La doktrino pri la eternaj punoj epokofaris 84

Jeĥezkel kontraŭ la eternaj punoj kaj la origina

peko 86

Ĉap. VII: La estontaj punoj laŭ Spiritismo 89

La karno estas malforta 89

Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estont­aj punoj 92

Puna kodo de la estonta vivo 93

Ĉap. VIII: Anĝeloj 105

La anĝeloj laŭ la Eklezio 105

Refuto 109

La anĝeloj laŭ Spiritismo 115

Ĉap. IX: Demonoj 119

Origino de la kredo je demonoj 119

Demonoj laŭ la Eklezio 123

Demonoj laŭ Spiritismo 135

Ĉap. X: Interveno de demonoj en la nuntempajn manifestiĝojn 139

Ĉap. XI: Pri malpermeso elvoki mortintojn 159

DUA PARTO - EKZEMPLOJ

Ĉap. I: La forpaso 169

Ĉap. II: Feliĉaj Spiritoj 177

Sanson 177

La morto de justulo 186

Jobard 187

Samuel Philippe 193

Van Durst 197

Sixdeniers 199

Doktoro Demeure 202

Vidvino Foulon naskita Wollis 207

Rusa kuracisto 215

Bernardin 219

Grafino Paŭla 220

Jean Reynaud 224

Antoine Costeau 228

F-ino Emma 231

Doktoro Vignal 232

Victor Lebufle 235

S-ino Anais Gourdon 237

Maurice Gontran 238

Ĉap. III: Spiritoj en mezbonaj kondiĉoj 243

Joseph Brй 243

S-ino Hйlиne Michel 245

Markizo de Saint-Paul 246

S-ro Cardon, kuracisto 248

Eric Stanislas 253

S-ino Anna Belleville 255

Ĉap. IV: Spiritoj Suferantaj 261

Puno 261

Novel 263

Auguste Michel 264

Avertoj de diboĉulo 267

Lisbeth 268

Princo Ouran 272

Pascal Lavic 275

Ferdinand Bertin 276

Franзois Riquier 280

Claire 282

Ĉap. V: Memmortigintoj 293

La memmortigintoj el Samaritaine 293

La patro kaj la konskripto 296

Franзois-Simon Louvet 299

Patrino kaj filo 300

Duobla sinmortigo pro amo kaj devo 303

Louis kaj la stebistino de botetoj 307

Iu ateisto 310

Fйlicien 316

Antoine Bell 320

Cap. VI: Pentintaj krimuloj 325

Verger 325

Lemaire 329

Benoist 333

Spirito en Castelnaudary 336

Jacques Latour 343

Cap. VII: Hardiĝintaj Spiritoj 357

Lapommeray 357

Angиle, sentaŭgulino sur la Tero 363

Unu tedita Spirito 366

La reĝino de Oude 368

Xumиne 371

Cap. VIII: Surteraj elaĉetoj 375

Marcel, la infano el la ĉambro n-ro 4 375

Szymel Slizgol 378

Julienne-Marie, la almozulino 384

Max, la almozulo 389

Historio de iu servisto 391

Antonio B 394

Letil 398

Ambicia saĝulo 400

Charles de Saint-G..., idioto 402

Adйlaide-Marguerite Gosse 407

Clara Rivier 409

Fanзoise Vernhes 412

Anna Bitter 414

Joseph Maitre, la blindulo 417

UNUA PARTO

DOKTRINO

ĈAPITRO I ESTONTECO KAJ NENIO

1. Ni vivas, pensas kaj laboras — jen kio estas pozitiva. Kaj, ke ni mortos, ne estas malpli certe.

Sed, forlasonte la Teron, kien ni iros? Kio ni estos post la morto? Ĉu ni statos pli bonaj aŭ pli malbonaj? Ĉu ni ekzistos aŭ ne? La esto aŭ la neesto, jen la alternativo. Ĉiam aŭ neniam; ĉio aŭ nenio: Ĉu ni eterne vivos, aŭ ĉio detruiĝos per unu fojo? Tia estas la tezo sin trudanta.

Ĉiu homo sentas bezonon vivi, ĝui, ami kaj esti feliĉa. Diru al mortanto, ke li vivos plu; ke lia horo estas prokrastata; precipe diru al li, ke li estos pli feliĉa ol li eble iam estis, kaj lia koro ĝojegos.

Kion valorus tiaj aspiroj al feliĉo, se malforta blovo povus ilin disaerigi?

Ĉu ekzistas io pli malesperiga ol tiu penso pri absoluta detruiĝo? Karaj geamatoj, inteligento, progreso, sciaro pene akiritaj ĉio dispecigita, ĉio perdita! Neniel do helpus al ni ĉia klopodo bridi pasiojn, ĉia peno nin klerigi, ĉia sindono al la afero de progreso, se nenion ni profitus el ĉio tio, kiam superregas la penso, ke eble morgaŭ ĉio tio neniel utilus al ni. Se tiel estus, la sorto de la homo fariĝus centoble pli malbona ol tiu de bruto, car ĉi tiu vivas tute en la estanteco, por kontentigo de siaj materiaj apetitoj, sen aspiro al la estonteco. Sed kaŝita intuicio diras al ni, ke tio ne estas ebla.

Pro kredo al nenio homo neeviteble koncentras ĉiujn siajn pensojn sur la nunan vivon.

Oni logike ne klarigus zorgon pri estonteco, kiun oni ne atendas.

Tiu ekskluziva zorgo pri la estonteco igas la homon pli pensi pri si mem prefere al ĉio: ĝi do estas la plej potenca stimulo al egoismo, kaj la nekredanto estas konsekvenca, kiam li venas al la jena konkludo: Ni ĝuu, dum ni ĉi tie estas; ni ĝuu kiel eble plej multe, ĉar kun ni ĉio finiĝas; ni tuj ĝuu, ĉar ni ne scias, kiel longe ni ekzistos.

Ankoraŭ konsekvenca estas tiu alia konkludo, cetere pli grava por la socio: Ni ĝuu malgraŭ ĉio, ni ĉiamaniere ĝuu, ĉiu por si; la feliĉo en ĉi tiu mondo estas de la plej ruza.

Kaj se la homa respekto bridas ne multajn personojn, kia brido eble estos por tiuj, kiuj nenion timas?

Ĉi tiu lastaj kredas, ke homaj leĝoj atingas nur la malkapablajn kaj tial ili uzas sian tutan lertecon ĉe la plej bona rimedo ilin eviti.

Se ekzistas ia nelogika kaj kontraŭsocia doktrino, tia ja estas nihilismo, kiu rompas la efektivajn ligilojn de solidareco kaj frateco, sur kiuj baziĝas la sociaj interrilatoj.

Ni supozu, ke, pro ia ajn cirkonstanco, tuta popolo akiris certecon, ke post ok tagoj, unu monato, aŭ unu jaro ĝi estos ekstermita; ke eĉ ne unu individuo ĝin supervivos, same kiel eĉ ne unu signo pri ĝia ekzistado postrestos: Kion faros tiu kondamnita popolo atendanta ekstermon?

Ĉu ĝi laborus por sia progreso, por sia instruiĝo? Ĉu ĝi sin donus al la vivlaboro? Ĉu ĝi respektus la rajtojn, la havaĵojn, la vivon de sia similulo? Ĉu ĝi submetiĝus al ia ajn leĝo aŭ aŭtoritato, kiel eble plej justa ĝi estus, eĉ al la patra aŭtoritato?

Ĉu estus por ĝi, en tiu okazo, ia ajn devo?

Certe ne. Nu! Kio kolektive ne fariĝas, tion la doktrino de nihilismo ĉiutage realigas izole, individue.

Kaj, se la konsekvencoj ne estas ti el ruinigaj, kiel ili povus esti, estas pro tio, ke unue ĉe la plimulto da nekreduloj ekzistas pli da vanteco ol efektiva nekredemo, pli da dubo ol konvinkiĝo — kaj ili havas pli da timo pri nenio ol kiom ili pretendas ŝajnigi — la kvalifiko fortaj spiritoj flatas iliajn vantecon kaj memamon; due, ke la absolutaj nekreduloj kalkuliĝas al malgrandega malplimulto, kaj ili sentas kun bedaŭro la superecon de la kontraŭa opinio, tenatan de ia materiala forto.

Sed, se la nekredemo fariĝus absoluta por la plimulto, la socio ekruiniĝus.

Jen tio, al kio kliniĝas la doktrino de nihilismo ().

Kiaj ajn estus ĝiaj konsekvencoj, se ĝi sin altrudus kiel veran, estus necese ĝin akcepti, kaj ne kontraŭaj

() Unu dekokjara junulo atakita de kormalsano estis deklarita nekuracebla. La Scienco diris: Li povas morti en ok tagoj aŭ en du jaroj, sed post ĉi tiu tempo li plu ne vivos. Sciante tion, la junulo tuj forlasis siajn studojn kaj sin donis al ĉiaspecaj ekscesoj.

Kiam oni lin atentigis pri la danĝero de diboĉa vivo, li res- pondis: Kio gravas al mi, se mi ne havas pli ol du jarojn da vivo? Kio utilus al mi lacigi la spiriton? Mi ĝuas la malmulton al mi restantan kaj mi volas distri min ĝis la fino. — Jen la logika konsekvenco de nihilismo.

Se tiu junulo estus spiritisto, li dirus: La morto nur detru- os la korpon, kiun mi postlasos, kiel eluzitan veston, sed mia spirito supervivos. Mi estos en la estonta vivo tio, kion mi mem faras el mi en ĉi tiu vivo; la moralajn kaj intelektajn kvalitojn, kiujn en ĝi mi povos akiri, mi neniom perdos, ĉar ili estos alia ioma gajno por mia progreso; ĉiu neperfektaĵo, de kiu mi liberiĝos, estos plia paŝo al la feliĉo. Mia feliĉo aŭ malfeliĉo dependas de la utileco aŭ malutileco de la nuna ekzistado. Estas do en mia intereso profiti la nelongan tempon al mi restantan kaj eviti ĉion povantan malintensigi miajn fortojn.

Kiu el tiuj doktrinoj estas preferinda?

sistemoj nek penso pri la rezultantaj malbonoj povus bari ĝian ekzistadon. Oni devas diri, ke, malgraŭ la plej bonaj klopodoj de la religio, skeptikeco, dubo, indiferenteco disvatiĝas tagon post tago.

Sed, se la religio montriĝas senpova por bari nekred- emon, estas pro tio, ke mankas al ĝi io ĉe la lukto. Se aliflanke la religio sin kondamnus al senmoveco, ĝi estus ruinigita post kelka tempo.

Kio mankas al ĝi en ĉi tiu jarcento de pozitivismo, en kiu oni penas prefere kompreni ol kredi, tio sendube estas la konfirmo de ĝiaj instruoj per pozitivaj faktoj, kaj ankaŭ ilia akordo kun la pozitivaj informoj de la Scienco. Kiam la religio diras, ke io estas blanka, kaj la faktoj diras, ke ĝi estas nigra, tiam estas necese, ke oni elektu inter evidenteco kaj blinda fido.

Pro ĉi tiuj cirkonstancoj Spiritismo venas por starigi baron kontraŭ disvastiĝo de nekredemo, ne nur per rezono, ne nur per antaŭvido de danĝeroj, kiujn ĝi kuntrenas, sed ankaŭ per materiaj faktoj, farante videblaj kaj tuŝeblaj la animon kaj la estontan vivon.

Ni ĉiuj estas liberaj por elekti niajn kredojn; ni povas kredi ion aŭ nenion, sed tiuj, kiuj penas teni en la spirito de la amasoj, ĉefe en tiu de la junularo, la neadon pri estonteco, apogante sin al la aŭtoritato de sia sciaro kaj al la altrangeco de sia pozicio, dissemas en la socion ĝermojn de konfuzo kaj ruinigo, prenante sur sin grandan respondecon.

Ekzistas ia doktrino, kiu sin defendas kontraŭ la makulo, ke ĝi estas materialisma, ĉar ĝi akceptas ian inteligentan principon ekster la materio: ĝi estas tiu pri ensorbigo en la Universan Tuton.

Laŭ ĉi tiu doktrino, ĉiu homo, kiam li naskiĝas, asimilas parton de tiu principo, kiu fariĝas lia animo kaj donas al li vivon, inteligenton kaj senton.

Post la morto tiu animo revenas al la komuna fokuso kaj perdiĝas en la senfino, kiel guto da akvo en oceano.

Nekontesteble ĉi tiu doktrino faris paŝon pli antaŭen ol la pura materialismo, ĉar ĝi akceptas ion, dum mate- rialismo akceptas nenion. Sed la konsekvencoj estas ĝuste samaj.

Al la homo estas same, ke li estas droninta en nenio aŭ en la komuna ujego; ekstermite aŭ perdinte sian individuecon estas tiel same, kvazaŭ li ne ekzistus; tial la sociaj interrilatoj nepre rompiĝas, kaj por ĉiam.

Por li, esenca estas la konservado de lia memo; sen ĉi tiu, kio gravas al li postvivi aŭ ne?

Estonteco ŝajnas al li ĉiama nenio, kaj la nuna vivo estas la sola afero, kiu lin interesas kaj okupas.

El la vidpunkto pri la moralaj konsekvencoj ĉi tiu doktrino do estas tiel senprudenta, tiel malesperiga, tiel ruiniga, kiel materialismo mem.

6. Krom tio, oni povas fari ĉi tiun kontraŭdiron: ĉiuj gutoj da akvo prenitaj el oceano similas unu la aliajn kaj posedas identajn propraĵojn, kiel partoj de ia sama tuto; kial do la animoj prenitaj el la granda oceano da universa inteligento tiel malmulte similas unu la aliajn? Kial genio kaj krudeco, la plej sublimaj virtoj kaj la plej malnoblaj malvirtoj? Kial boneco, dolĉeco, mildeco apude de malico, krueleco, barbareco? Kiel povas esti tiel malsamaj inter si la partoj de ia sama homogena tuto? Ĉu oni dirus, ke edukado ilin ŝanĝas? En ĉi tiu okazo, el kie venas la denaskaj kvalitoj, la frumaturaj inteligentoj, la bonaj kaj malbonaj instinktoj sendependaj de ĉia edukado kaj multfoje malakordantaj kun la medio, en kiu ili disvolviĝas?

Ne estas dubo, ke edukado modifas la intelektajn kaj moralajn kvalitojn de la animo; sed ĉi tie estas alia malfacilaĵo: Kiu donas al la animo edukadon por fari ĝin progresi? Aliaj animoj, kiuj pro sia komuna origino, ne povas esti pli progresintaj. Krom tio, ree enirante en la Universan Tuton, el kiu ĝi eliris, kaj progresinte dum sia vivo, la animo portas al ĝi ian elementon pli perfektan. El tio oni konkludas, ke pro sia kontinueco, tiu Tuto troviĝus profunde modifita kaj plibonigita. Tiele, kiel do oni klarigu la senĉesan eliron de nesciaj kaj malicaj animoj el tiu Tuto?

Laŭ ĉi tiu doktrino, la universa fonto de inteligen- to, kiu liveras la homan animon, estas sendependa de Dio; ĝi ne estas ĝuste panteismo.

Panteismo ĝustadire konsideras la universan principon de vivo kaj de inteligento, kiel Dion mem. Dio estas samtempe Spirito kaj materio; ĉiuj estuloj, ĉiuj korpoj en la Naturo formas Dion, kies molekuloj kaj konsistigaj elemetoj ili estas; Dio estas la tuto de ĉiuj inteligentoj kunigitaj; ĉiu homo, estante parto de la tutaĵo, estas Dio mem; neniu supera kaj sendependa estulo regas la tutaĵon; la Universo estas grandega respubliko sen estro, aŭ prefere, kie ĉiu estas estro kun absoluta povo.

Kontraŭ ĉi tiu sistemo oni povas prezenti nombr- ajn opiniojn, el kiuj la ĉefaj estas la jenaj: se oni povas koncepti diecon sen senfina perfekto, oni demandas, kiel ia perfekta tuto povas esti formita el partoj tiel neper- fektaj, kun bezono progresi? Ĉar ĉiu parto estas submetita al la leĝo de progreso, ni konsentu, ke Dio mem devas progresi; kaj se Li konstante progresas, Li eble estis, en la origino de la tempoj, tre malperfekta.

Kaj kiel povas ia malperfekta estulo, formita el ideoj tiel malsamaj, koncepti leĝojn tiel harmoniajn, tiel admirind- ajn je unueco, saĝeco kaj antaŭzorgo, kiel tiuj regantaj la universon? Se ĉiuj animoj estas porcioj de Dio, ĉiuj kunhelpas por la leĝoj de la naturo; kiel do okazas, ke ili plendas senĉese kontraŭ tiuj leĝoj, kiujn ili mem faris? Unu teorio nur povas esti akceptata kiel vera, se gi kontentigas la racion kaj klarigas ĉiujn faktojn, kiujn 0i ampleksas; se nur unu fakto ĝin malkonfirmas, gi do jam ne enhavas la absolutan veron.

El la morala vidpunkto ankaŭ la konsekvencoj estas nelogikaj. Unue, kiel en la antaŭa sistemo, la animoj ensorbiĝas en la tuton kaj perdas sian individuecon. Se oni konsentas, laŭ la opinio de kelkaj panteistoj, ke la animoj konservas sian individuecon. Dio ne havus unikan volon, ĉar ĝi estus kuniĝo de miriadoj da malsamaj voloj.

Krom tio, ĉar ĉiu animo estas kompletiga parto de Dio, ĝi ne estas regata de ia supera povo; ĝi ne respondas por siaj bonaj aŭ malbonaj agoj; suverena, sen ia intereso praktiki bonon, ĝi senpune povas praktiki malbonon.

Cetere ĉi tiuj sistemoj ne kontentigas la homan racion nek la homan aspiron; el ili venas nesupereblaj malfacilaĵoj, ĉar ili estas senpovaj por solvi ciujn de- mandojn, kiujn ili efektive naskas. La homo do havas tri alternativojn: la nenion, la ensorbiĝon aŭ la indivi­duecon de la animo antaŭ kaj post la morto.

Al ĉi tiu lasta kredo nin ja pelas nerezisteble la logiko, kredo formanta la bazon de ĉiuj religioj, de kiam la mondo ekzistas.

Kaj se la logiko nin kondukas al la anima individueco, ĝi ankaŭ montras al ni ĉi tiun alian konsekvencon: la sorto de ĉiu animo devas dependi de siaj personaj kvalitoj, ĉar estus neracie konsenti, ke la neprogresinta animo de sovaĝulo, kiel tiu de la malica homo, estus sur la sama ni­velo de tiu de saĝulo, de tiu de bona homo. Laŭ la principoj de justeco, la animoj devas respondi por siaj agoj, sed por havi tiun respondecon, estas necese, ke ili estu liberaj elekti inter bono kaj malbono; sen libera volo ekzistas fatalo, kaj fatalo ne kunekzistus kun respondeco.

Ĉiuj religioj same akceptas la principon de feliĉo aŭ malfeliĉo de la animo post la morto, aŭ alivorte la estontajn punojn kaj ĝuojn, kiuj estas la doktrino pri ĉielo kaj infero ĉie trovata.

Ili esence diferencas en la naturo de tiuj punoj kaj ĝuoj,precipe per la kondiĉoj okazigantaj unujn kaj aliajn.

El tio venas la kontraŭantaj punktoj de fido kaŭzant- aj la malsamajn kultojn, kaj la devojn sinsekve trudatajn de ili por honori Dion kaj atingi per tiu rimedo ĉielon, kaj eviti inferon.

En sia origino, ĉiuj religioj devis esti rilataj al la grado da morala kaj intelekta disvolviĝo de la homoj: ĉi tiuj, tro materiiĝintaj por kompreni la meriton de la pure spiritaj aferoj, konsistigis la plimulton de la religiaj devoj en la plenumado de eksteraj formuloj.

Tre longe tiuj formuloj kontentigis ilian racion; sed poste, ĉar fariĝis lumo en ilia spirito, sentante la mal- plenon de tiuj formuloj, kiun la religio ne plenigis, ili ĝin forlasis kaj fariĝis filozofoj.

Se la religio, komence konforma al la limigitaj konoj de la homo, ĉiam estus akompaninta la progresan movon de la homa spirito, ne ekzistus nekreduloj, car en la propra naturo de la homo troviĝas la bezono kredi, kaj li kredos, se nur oni donos al li la spiritan panon harmonie kun liaj intelektaj bezonoj.

La homo volas scii, el kie li venis kaj kien li iras. Se oni montras al li celon, kiu ne respondas al liaj aspiroj nek al la ideo, kiun li faras pri Dio, nek al la pozitivaj donitaĵoj, kiujn la Scienco liveras al li; cetere se oni altrudas al li, ke li atingu sian aspiron, kondiĉojn, kies utilecon lia racio malkonfesas, li ĉion malakceptas; materialismo kaj panteismo ŝajnas al li pli raciaj, ĉar per ili almenaŭ oni rezonas kaj diskutas, kvankam false. Kaj prave, prefere false rezoni ol absolute ne rezoni.

Oni prezentu al la homo ian kondiĉe logikan estont- econ tute indan je la grandeco, justeco kaj boneco de Dio, tiam li forpelos materialismon kaj panteismon, kies malplenon li sentas en sia animo, kaj kiujn li akceptos pro manko de pli bona kredo.

Spiritismo donas ion pli bonan; jen kial ĝi estas tuj akceptata de ĉiuj turmentataj de dubo, de ĉiuj, kiuj ne trovas en la vulgaraj kredoj kaj filozofioj tion, kion ili serĉas. Spiritismo havas per si mem la logikon de rezono kaj la konfirmon de la faktoj, kaj tial oni senutile ĝin kontraŭbatalas.

La homo instinkte kredas al la estonteco, sed, ne posedante ĝis nun ian firman bazon por ĝin difini, lia imagpovo fantaziis la sistemojn, kiuj estigis la diversecon de kredoj. La Spiritisma Doktrino pri la estonteco — ne estante la imagverko pli-malpli arte konstruita, sed la rezultado de observado de la materiaj faktoj, kiuj hodiaŭ disfaldiĝas antaŭ nia vido — harmoniigos, kiel jam okazas, la diverĝajn aŭ ŝanĝiĝemajn opiniojn kaj grade faros pro forto de la aferoj la unuiĝon de kredoj pri tiu punkto, bazitan jam ne sur simplaj hipotezoj, sed sur certeco. Unueco de kredo rilate la estontan destinon de la animoj estos la unua punkto de kontakto de la diversaj kultoj, estos ja grandega paŝo por religia toleremo, kaj poste por la kompleta kunfandiĝo.

ĈAPITRO II

TIMO ANTAŬ LA MORTO

Kaŭzoj de la timo antaŭ la morto. Motivo, kial la spiritistoj ĝin ne timas

Kaŭzoj de la timo antaŭ la morto

Kiu ajn estas la grado de lia socia pozicio, ekde sia sovaĝeco, la homo havas la kunnaskitan senton pri la estonteco; la intuicio diras al li, ke la morto ne estas la lasta stadio de la ekzistado, kaj ke tiuj, pri kies perdo ni bedaŭras, ne estas ja perditaj por ĉiam.

La kredo al la senmorteco estas intuicia kaj multe pli ĝeneraliĝinta ol tiu al la nenio. Sed la plimulto de tiuj, kiuj kredas al la nenio, troviĝas antaŭ ni kvazaŭ poseditaj de granda amo al la surteraj aferoj kaj timantaj la morton! Kial?

Tiu timo estas rezultado de la saĝa Providenco kaj sekvo de la instinkto de memkonservado komuna al ĉiuj vivantaj estaĵoj. Gi estas necesa dum oni ne estas sufiĉe instruita pri la kondiĉoj de la estonta vivo, kiel kontraŭpezo de la inklino, kiu, sen tiu brido, igus nin pli frue forlasi la vivon kaj neglekti la surteran laboron, kiu devas servi al nia propra progreso.

Tiamaniere, ĉe la primitivaj popoloj la estonteco estas ia nepreciza intuicio, pli malfrue farinĝinta simpla espero kaj fine ia certeco nur malpliigita de la kaŝita alkroĉiĝo al la korpa vivo.

Laŭmezure kiel la homo plibone komprenas la estontan vivon, malpliiĝas la timo antaŭ la morto; post kiam klariĝas lia surtera misio, li trankvile, rezignacie kaj serene atendas ĝian finon. La certeco pri la estonta vivo donas alian direkton al liaj ideoj, alian celon al lia laboro; antaŭ tiu certeco ĉio ligiĝis al la estanteco; post ĝi ĉio al la estonteco, sen malŝato al la estanteco, ĉar li scias, ke tiu dependas de la bona aŭ malbona direkto donita al ĉi tiu.

La certeco renkonti siajn amikojn post la morto, restarigi la interrilatojn, kiujn li havis sur la Tero, ne perdi eĉ unu frukton de sia laboro, senĉese altiĝi en intelekto kaj perfekteco, donas al li paciencon por esperi kaj kuraĝon por elporti la nedaŭrajn surterajn laciĝojn. La solidareco inter vivantoj kaj mortintoj igas lin kompreni la solidarecon, kiu devas ekzisti sur la Tero, kie frateco kaj karitato de tiam havas celon kaj pravon de ekzisto, tiel en la nuneco, kiel en la estonteco.

Por liberiĝi de la timo antaŭ la morto, estas necese povi rigardi ĉi tiun el la vera vidpunkto, t.e. penetri per la penso en la spiritan mondon kaj fari pri ĝi ian ideon kiel eble plej ĝusta, kio evidentigas tian aŭ alian progreson de la enkarniĝinta Spirito kaj ties kapablon malligiĝi de la materio.

Ĉe la neprogresema Spirito la materia vivo superas la spiritan. Pro la ŝajnoj la homo ne distingas la vivon ekster la korpo, kvankam la reala vivo kuŝas en la animo; neniigita tiu, al li ĉio ŝajnas perdita, senespera.

Kontraŭe, se ni koncentrus la penson ne sur la korpon, sed sur la animon, fonton de la vivo, realan estaĵon, kiu ĉion postvivas, ni malpli bedaŭrus la perdon de la korpo, kiu prefere estas fonto de suferoj kaj doloroj. Sed por tio la homo bezonas ian forton haveblan nur en la maturaĝo.

La timo antaŭ la morto do venas de la nesufiĉa scio pri la estonta vivo, kvankam ĝi montras la bezonon vivi kaj teruron al tuta detruiĝo; ĝi ankaŭ stimulas la kaŝitan deziregon je la postvivado de la animo, vualitan ankaŭ per necerteco.

Tiu timo malpliiĝas laŭproporcie kiel la certeco pliiĝas, kaj malaperas, kiam ĉi tiu estas kompleta.

Jen estas la providenca flanko de la demando. Homon nesufiĉe instruitan, kies kompreno apenaŭ elportus la tre pozitivan kaj allogan perspektivon pri ia pli bona estont­eco, estus prudente ne ekblindigi per tia ideo, konsideran- te, ke per ĝi li povus neglekti la nunecon necesan por lia materia kaj intelkta progreso.

5. Tiu stato de la aferoj estas tenata kaj daŭrigata de kaŭzoj pure homaj, kiujn la progreso forigos. La unua el ili estas la aspekto per kiu oni kredigas la estontan vivon, aspekto, kiu povus kontentigi la malmulte pro- gresintajn intelektojn, sed kiu ne sukcesus kontentigi la instruitan intelekton de la saĝaj pensuloj. Tiel, ĉi tiuj diras: "Se oni prezentas al ni, kiel absolutajn veraĵojn, nur principojn kontraŭdiratajn de la logiko kaj de la pozitivaj elementoj de la Scienco, ili ne estas ja veraj." El tio venas la nekredemo de unuj kaj la duba kredemo de granda nombro da aliaj.

Por ili la estonta vivo estas ia nepreciza ideo, pli ĝuste ia probablaĵo ol absoluta certeco; ili kredas, ili deziras, ke ĝi estus tia, sed malgraŭ tio, ili ekkrias: "Kaj se ĝi ne estos tia! La nuno estas pozitiva; ni zorgu unue pri ĝi, ĉar la estonteco siavice venos"

Kaj cetere kio definitive estas la animo? — ili demandas. Ĉu ia punkto, ia atomo, ia fajrero, ia flamo? Kiel oni ĝin sentas, vidas aŭ perceptas? La animo ja ne ŝajnas al ili ia efektiva realaĵo, sed ia abstraktaĵo.

Iliaj karaj estuloj, reduktitaj al la stato de atomo, laŭ ilia pensmaniero, estas perditaj kaj ne plu havas antaŭ iliaj okuloj la ecojn, per kiuj ili fariĝis amataj de ili; ili ne kapablas kompreni la amon de fajrero nek tiun amon, kiun ni povas dediĉi al ĝi. Rilate al si mem, ili restas meze kontentaj pro la perspektivo, ke ili ŝanĝiĝos mem en monadojn. Tiamaniere, praviĝas ilia prefero por la pozitivismo de la surtera vivo, kiu posedas ion pli substancan.

Tre granda estas la nombro da homoj regataj de ĉi tiu penso.

6. Alia kaŭzo de alkroĉiĝo al la surteraj aferoj, eĉ ĉe tiuj plej firme kredantaj al la estonta vivo, estas la impreso el la instruo, kiun pri tiu vivo oni donas al ili ekde la infanaĝo. Ni konsentu, ke la bildo skizita de la religio, pri la afero, estas neniom alloga kaj ankoraŭ malpli konsola.

De unu flanko, tordiĝoj de estuloj kondamnitaj elpagi en torturoj kaj eternaj flamoj la pekojn faritajn en vivo nedaŭra kaj forpasema. Jarcentoj sekvas jarcent- ojn, kaj por tiaj malfeliĉuloj ne estas eĉ la konsolo de ia espero, kaj, kio estas pli kruela, la pento ne donas al ili profiton. Aliflanke, la malvigligitaj kaj afliktitaj animoj en la purgatorio atendas la intervenon de la vivantoj, kiuj preĝos aŭ igos preĝi por ili, nenion farante por progresi per sia propra klopodo.

Tiuj du kategorioj konsistigas la grandegan plimulton de la transtomba loĝantaro. Super ĝi troviĝas la klaso de la elektitoj, ĝuanta siavice la kontemplan beatecon por la tuta eterneco. Tiu eterna neutileco sendube pli prefer- inda ol la nenio, ne povas ne esti ia enua monotoneco. Guste tial oni vidas en la bildoj pri feliĉuloj anĝelajn figurojn, ĉe kiuj la enuo vidiĝas pli multe ol la vera feliĉo.

Tia stato kontentigas nek la aspirojn nek la instinktan ideon pri progreso, la solan, kiu montriĝas akordigebla kun la absoluta feliĉo. Estas malfacile kredi, ke, nur pro tio, ke li estas baptita, la malklera sovaĝulo — kun obtuza morala kompreno — estas sur la sama nivelo de homo atinginta, post longaj jaroj da laboro, la plej altan gradon da praktikaj scio kaj moraleco. Ankoraŭ malpli komprenebla estas ja la fakto, ke infano mortinta en frua aĝo, antaŭ ol havi konsciencon pri siaj faroj, ĝuu la samajn privilegiojn, pro nur ia ceremonio, kiun ĝia volo mem neniel partoprenis. Tiu rezonado ne povas ne mal- trankviligi la plej fervorajn kredantojn, kiom ajn malmulte ili meditas.

Se la estonta feliĉo ne dependas de la progresa surtera laboro, la facileco, kun kiu oni kredas akiri tian feliĉon per iaj eksteraj praktikoj, kaj la ebleco ĝin eĉ aĉeti per mono, sen regenerado de karaktero kaj moroj, plej multe valorigas la mondoĝuojn.

Pli ol unu kredanto konsideras, en sia interna tribunalo, ke, asekurante sian estontecon per la plenumo de certaj formuloj aŭ per postmortaj donacoj, kio ja senigas lin je nenio, estus necese trudi al si oferojn aŭ iujn ajn malagrablaĵojn por aliulo, ĉar ĉiu aparte sukcesas atingi la propran savon per sia laboro.

Sendube ne ĉiuj pensas tiamaniere, kaj ekzistas multaj kaj honoraj esceptoj; sed oni ne povas nei, ke tiele pensas la plimulto, precipe tiuj el la malmulte instruitaj hom- amasoj, kaj ke ilia ideo pri la feliĉo en alia mondo ne enhavas la estimon al la ĉi-mondaj havaĵoj, estimon, kiu ekscitas la egoismon.

Ni aldonu plu la cirkonstancon, ke ĉiuj kutimoj kontribuas por bedaŭri la perdon de la surtera vivo kaj timi la transiron de sur la Tero en la ĉielon. La morto estas ĉirkaŭata de funebraj ceremonioj, pli adekvataj por kaŭzi teruron ol por naski esperon. Se oni priskribas la morton, tion oni faras donante al ĝi abomenindan aspekton, sed neniam tiun de transira dormo; ĉiuj ĝiaj emblemoj memorigas pri detruado de la korpo, montrante ĝin terurega kaj senkarna; neniu prezentas la animon lumradie liberiĝanta el la surtera katenoj. La foriro al tiu pli feliĉa mondo estas akompanata nur de la lamentado de la postvivantoj, kvazaŭ ia grandega malfeliĉo atingas la forirantojn; al ĉi tiuj oni diras eternajn adiaŭojn, kvazaŭ oni neniam ilin revidos plu. En ilia nomo oni bedaŭras la perdon de la mondaj ĝuoj, kvazaŭ pli agrablajn ĝuojn ili ne renkontos en la transtombo. Kia malfeliĉo, ili diras, estas morti tiel juna, riĉa kaj feliĉa, kun la perspektivo de ia brila estonteco! La ideo pri ia pli bona estonteco apenaŭ tuŝas la penson, ĉar ĝi ne havas radikojn tie. Tiamaniere ĉio kontribuas por inspiri teruron antaŭ la morto, anstataŭ estigi esperon.

Sendube longa tempo estos necesa al la homo, por ke li liberiĝu de tiuj antaŭjuĝoj, kio ne signifas, ke tio ne okazos, laŭmezure kiel lia kredo firmiĝos, ĝis li konceptos pli saĝan penson pri la spirita vivo.

Cetere la vulgara kredo metas la animojn en regionojn nur alireblajn por la penso, kie ili fariĝas iel fremdaj al la vivantoj; la Eklezio mem metas inter unuj kaj aliaj ian netransireblan baron, deklarante rompitaj ĉiujn interrilatojn kaj neebla ĉian komunikiĝon. Se la animoj estas en la infero, perdita do estas ĉia espero revidi ilin, escepte se oni ankaŭ iros tien; se ili troviĝas inter la elektitoj, ili vivas tute absorbitaj ĉe kontempla beateco. Ĉi tio intermetas inter mortintoj kaj vivantoj tiel grandan distancon, ke ĝi supozigas, ke estas eterna la disiĝo, kaj estas ja pro tio, ke multaj preferas havi ĉe si, kvankam suferantaj, siajn estulojn, ol vidi ilin foriri, eĉ al la ĉielo.

Ĉu la animo en la ĉielo estos ja feliĉa, vidante ekzemple sian infanon, sian patron, sian patrinon siajn geamikojn eterne brulantaj?

Motivo, kial la spiritistoj ne timas la morton

La Spiritisma Doktrino profunde ŝanĝas la perspektivon de la estonteco. La estonta vivo ĉesas esti ia hipotezo, por fariĝi realaĵo. La postmorta stato de la animoj ne estas plu ia sistemo, sed rezulto de observado. La vualo leviĝis; la spirita mondo ekaperas al ni en la tuteco de sia praktika realo; ne la homoj malkovris ĝin per la penado de ia potenca koncepto, sed la loĝantoj mem de tiu mondo venas priskribis al ni sian situacion; tie ni vidas ilin en ĉiuj gradoj de la spirita skalo, en ĉiuj stadioj de feliĉo kaj de malfeliĉo, fine en ĉiuj sortoŝanĝoj de la transtomba vivo. Jen la motivo, kial la spiritistoj trankvile rigardas la morton kaj fariĝas serenaj en siaj lastaj momentoj sur la Tero. Jam ne nur la espero, sed ankaŭ la certeco ilin konsolas; ili scias, ke la estonta vivo estas daŭrigo de la surtera vivo, en pli bonaj kondiĉoj, kaj ili atendas ĝin, kun tiu sama konfido, kun kiu ili atendus la sunleviĝon post tempesta nokto. La kaŭzoj de tiu konfido ankaŭ venas de la atestitaj faktoj kaj de la akordiĝo de tiuj faktoj kun la logiko, kun la justeco kaj boneco de Dio, respondantaj al la intimaj aspiroj de la homaro.

Por la spiritistoj la animo ne estas ia abstraktaĵo; ĝi havas eterecan korpon, kiu ĝin difinas al la penso, kio estas multo por fiksi la ideojn pri ĝiaj individueco, kapabloj kaj perceptoj. La memoro pri tiuj, kiuj estas al ni karaj, kuŝas sur io reala. Ili ne plu prezentiĝas al ni, kiel estingiĝantaj flamoj, nenion parolantaj al nia penso, sed sub konkreta formo, pli klare montranta ilin al ni, kiel vivantajn estulojn. Krome, anstataŭ esti perditaj en la profundegaĵo de la Spaco, ili troviĝas ĉirkaŭ ni; la korpa mondo kaj la spirita mondo identiĝas en ĉiamaj interrilatoj, reciproke sin helpante.

Ĉar dubo pri la estonteco ne estas plu permesebla, malaperas la timo antaŭ la morto; ĝia alproksimiĝo estas rigardata malvarmsange, kiel iu, kiu atendas sian liberiĝon tra la pordo al la vivo, kaj ne tra tiu al la nenio.

ĈAPITRO III

ĈIELO

1. La vorto ĉielo ordinare nomas la senfinan spacon, kiu ĉirkaŭas la Teron, kaj pli speciale la parton super nia horizonto. Gi devenas de la latina vorto clum, formita el la grekalingva coilos, konkava, ĉar ĉielo ŝajnas grandega konkavaĵo.

La antikvuloj kredis al ekzisto de multaj ĉieloj supermetitaj, el solida kaj travidebla materio, formantaj samcentrajn sferojn kun la Tero en la centro.

Rivoluante ĉirkaŭ la Tero, tiuj sferoj kuntrenis la astrojn troviĝantajn en ilia volbo.

Tiu ideo, rezultinta el manko de astronomiaj konoj, estis tiu de ĉiuj teogonioj, kiuj faris el la ĉieloj, tiel ordigitaj, la plurajn ŝtupojn de feliĉo: la lasta el ili estis ŝirmejo de la superega feliĉo.

Laŭ la plej ĝenerala opinio ekzistis sep ĉieloj kaj de tio venas la frazo — esti en la sepa cielo — uzata por esprimi plenan feliĉon. La islamanoj rekonas naŭ ĉielojn, en ĉiu el ili pligrandiĝas la feliĉo de la kredantoj.

La astronomo Ptolomeo (} kalkulis dek unu kaj nomis la lastan Empireo ( }pro la brila lumo en ĝi reganta.

( ) Ptolomeo vivis en Aleksandrio, Egiptujo, en la dua jar- cento de la kristana erao

() El la greka lingvo, pur pyr, fajro.

Ĉi tio ankoraŭ estas la poezia nomo donita al la loko de la eterna gloro. La kristana teologio rekonas tri ĉielojn: la unuan, kiu estas la regiono de aero kaj nuboj; la duan, kiu estas la spaco, en kiu ĉirkaŭiras la astroj; kaj la trian, trans ĉi tiu, kiu estas la loĝejo de la Plej alta, la restadejo de tiuj, kiuj vidalvide Lin rigardadas. Laŭ ĉi tiu kredo oni diras, ke Sankta Paŭlo estis altigita al la tria ĉielo.

Koncerne la paradizon la diversaj doktrinoj apogas sin al la duobla eraro rigardi la Teron, kiel centron de la Universo, kaj kiel limigitan la regionon de la astroj.

Trans tiun imagan limon ĉiuj ja lokis la feliĉan loĝejon kaj la restadejon de la Ĉiopova.

Nevulgara anomalio lokanta la Aŭtoron de ĉiuj aferoj, Tiun, kiu regas ilin ĉiujn, sur la randojn de la Kreitaĵaro, anstataŭ en ĝian centron, de kie lia penso, disradiante, povus ĉion ampleksi!

La Scienco kun la nekontestebla logiko de la observado kaj de la faktoj portis sian torĉon ĝis la pro- fundegaĵoj en la Spaco kaj montris la vanecon de ĉiuj tiuj teorioj.

La Tero ne estas plu la akso de la Universo, sed unu el la plej malgrandaj astroj rondirantaj en la spacego; la Suno mem estas nenio alia ol la centro de kirlo da planedoj; la steloj estas tiom da aliaj sennombraj sunoj, ĉirkaŭ kiuj rivoluas nekalkuleblaj mondoj, apartigitaj per distancoj nur percepteblaj por la penso, kvankam ili ŝajnas al ni sin tuŝantaj. En tiu grandioza tuto, regata de eternaj leĝoj — rivelantaj la saĝecon kaj la ĉiosciencon de la Kreinto —, la Tero estas nenio alia ol neperceptebla punkto kaj unu el la malplej favorataj planedoj koncerne loĝeblecon. Kaj tiel estas logike demandi, kial Dio faris el la Tero la solan sidejon de la vivo kaj sur ĝin ekzilis siajn pli amatajn kreitojn? Sed kontraŭe ĉio anoncas la vivon ĉie kaj la homaro estas senfina, kiel la Universo.

Se la Scienco rivelis al ni mondojn similajn al nia, Dio do ne kreis ilin sen ia celo, prefere loĝatigis ilin per estuloj kapablaj ilin direkti.

La ideoj de la homo estas proporciaj al tio, kion li scias; kiel ĉiuj gravaj eltrovoj, tiu de la formado de la mondoj devus doni al tiuj ideoj alian direkton; sub la influo de la novaj konoj, la kredoj sin modifis; la Ĉielo estis delokita kaj la stela regiono, estante senlima, ne povis esti plu ĝia sidejo. Kie do ĝi estas? Kaj antaŭ tiu demando ĉiuj religioj mutiĝas.

Spiritismo venas ĝin solvi, montrante la efektivan destinon de la homo. Prenante, kiel bazon, lian naturon kaj la diajn atributojn, oni venas al ia konkludo; alivorte, irante de konataĵo, oni atingas nekonataĵon per konkluda logiko, ne parolante pri la rektaj observoj, kiujn Spiritismo ebligas.

La homo konsistas el korpo kaj Spirito: Spirito estas la ĉefa, racia, inteligenta estaĵo; korpo estas la materia envolvaĵo, kiu nedaŭre vestas Spiriton por plen- umo de lia misio sur la Tero kaj realigo de la laboro necesa al lia progreso. Korpo eluzita detruiĝas kaj la Spirito postvivas ĝian detruiĝon. Senigite je sia Spirito, la korpo estas nur inerta materio, kiel instrumento senig- ita je sia reala risorto de funkcio; sen korpo, la Spirito estas ĉio: vivo, inteligento. Forlasinte sian korpon, li revenas en la spiritan mondon, kie li restas por poste reenkarniĝi.

Ekzistas do du mondoj: la korpa, konsistanta el enkarniĝintaj Spiritoj; kaj la spirita, konsistanta el elkarniĝintaj Spiritoj. La estaĵoj de la korpa mondo, pro la materieco mem de sia envolvaĵo, estas katenitaj al la Tero aŭ al ia ajn globo; la spirita mondo montriĝas ĉie, ĉirkaŭ ni kaj en la Spaco sen ia difinita limo. Pro la fluideca naturo mem de sia envolvaĵo, anstataŭ pene delokiĝi sur grundo, la estuloj konsistigantaj la spiritan mondon transiras distancojn kun la rapideco de la penso.

La morto de la korpo estas nenio alia, ol rompiĝo de la ligiloj, kiuj tenis ilin malliberigitaj.

La Spiritoj estas kreataj simplaj kaj sensciaj, sed dotitaj per kapabloj koni ĉion kaj progresi pro sia libera volo. Kun la progreso ili akiras novajn konojn, novajn kapablojn, novajn perceptojn kaj sekve novajn ĝuojn nekonatajn al la malsuperaj Spiritoj; ili vidas, aŭdas, sentas kaj komprenas tion, kion la neprogresintaj Spiritoj ne povas vidi, senti, aŭdi aŭ kompreni.

La feliĉo estas rekte proporcia al la realigita progreso, tiel ke, el du Spiritoj unu povas ne esti tiel feliĉa, kiel la dua, nur pro tio, ke li ne posedas la saman intelektan kaj moralan progreson, kaj nenecese estas, ke por tio, ĉiu devu resti sur distingita loko. Kvankam kunaj, unu tamen povas esti en mallumo, dum ĉio brilas por la dua, kiel okasas al blindulo kaj vidanto kun mano en mano: ĉi tiu vidas lumon, de kiu tiu ne spertas minimuman impreson.

La feliĉo de la Spiritoj estas propra al iliaj kvalitoj, ili ĉerpas ĝin ĉie, kie ili trovigas, ĉu sur la supraĵo de la Tero, inter la enkarnuloj, ĉu en la Spaco.

Ia vulgara komparo komprenigas pli bone tiun situacion. Se du homoj troviĝus ĉe koncerto, unu, lerta muzikisto kun edukita aŭdokapablo, kaj dua, nekonanta muzikon, kun malmute delikata aŭdokapablo, la unua spertus senton de feliĉo, dum la dua restus nesentema, ĉar unu komprenas kaj sentas tion, kio nenian impreson donas al la dua. Tiel okazas, rilate ĉiujn ĝuojn, al la Spiritoj, kiuj estas en konforma grado da sentemo.

La spirita mondo havas lumojn ĉie, harmoniojn kaj ĝuojn, pri kiuj la malsuperaj Spiritoj, submetitaj al la influo de la materio, eĉ ne pensas, kaj kiuj estas senteblaj nur por la puraj Spiritoj.

La progreso de la Spiritoj estas frukto de ilia propra laboro; sed, ĉar ili estas liberaj, ili laboras por sia progreso kun pli aŭ malpli granda aktiveco, kun pli aŭ malpli da neglekto laŭ sia volo, rapidigante aŭ haltigante la progreson, kaj sekve sian propran feliĉon.

Dum iuj rapide antaŭeniras, aliaj malvigliĝas, kiel malkuraĝuloj en la malsuperaj vicoj. Ili estas do la konstruantoj de sia propra situacio, feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ ĉi tiu frazo de la Kristo: — Al ciu laŭ liaj faroj(*.

La neprogresinta Spirito ne povas plendi, krom pri si mem, kaj tiu antaŭeniranta havas la ekskluzivan meriton de sia klopodo, kaj tial li donas pli grandan valoron al la konkerita feliĉo.

La superega feliĉo estas partoprenata nur de la perfektaj Spiritoj, aŭ, alivorte, de la puraj Spiritoj, kiuj sukcesas atingi ĝin nur post kiam ili progresis je intelekto kaj moraleco.

La intelekta progreso kaj la morala progreso malofte iras kune, sed tion, kion Spirito ne akiras en ia tempo, li atingas en alia, tiel ke la du progresoj fine venos sur la saman nivelon.

Jen kial oni ofte vidas homojn, kvankam inteligentajn kaj instruitajn, tamen morale malmulte progresintajn, kaj inverse.

8. Enkarniĝo estas necesa al la duobla progreso de la Spirito, morala kaj intelekta: al la intelekta progreso pro la deviga aktiveco de laboro; al la morala progreso pro la reciproka bezono de la homoj inter si. La socia vivo estas la tuŝoŝtono de la bonaj kaj malbonaj kvalitoj.

Boneco, malboneco, dolĉeco, perforto, bonvolemo, karitato, egoismo, avareco, fiero, humileco, sincereco, malkaŝemo, lojaleco, falseco, hipokriteco, unuvorte ĉio, konsistiganta bonan aŭ malbonan homon, havas kiel objekton, celon kaj stimulon, la rilatojn de la homo kun liaj similuloj.

Al homo, kiu vivus izolita, ne ekzistus malvirtoj nek virtoj; se homo gardus sin en izolejo kontraŭ malbono, la bono de li mem nuliĝus.

r) Mateo, 16:27. - La Trad.

Nur unu korpa ekzistado estas evidente nesufiĉa, ke la Spirito akiru la tutan bonon al li mankantan kaj forigu la malbonon al li restantan.

Kiel sovaĝulo, en unu nura enkarniĝo, ekzemple povus morale kaj intelekte atingi la nivelon de la plej progresinta eŭropano? Tio estas materie neebla. Ĉu li do devas eterne resti en nescio kaj barbareco, senigite je la ĝuoj, kiujn nur la disvolviĝo de kapabloj povas doni al li?

La simpla komuna saĝo forpelas tian supozon, kiu estus ne nur neado de la diaj justeco kaj boneco, sed ankaŭ de la propraj evoluaj kaj progresaj leĝoj de la Naturo. Sed Dio, kiu estas suverene justa kaj bona, donas al la Spirito tiom da enkarniĝoj, kiom necesaj, ke li atingu sian celon — la perfektecon.

Al ĉiu nova ekzistado en la materio la Spirito venas kun kapitalo da kapabloj, intuiciaj konoj, inteligento kaj moralo, akirita en antaŭaj ekzistadoj. Tiel ĉiu ekzistado estas paŝo antaŭen sur la vojo de progreso. (}

Enkarniĝo estas propra al la malsupereco de la Spiritoj, kaj ĝi ne estas necesa, se nur ĉi tiuj, transirinte ĝiajn limojn, fariĝas kapablaj progresi en la spirita stato, aŭ en la korpaj ekzistadoj en superaj mondoj, kiuj posedas neniom da surtera materieco. Tiuj laŭvole enkarniĝas kun celo realigi ĉe la enkarnuloj ian pli rektan agadon por plenumo de sia misio ĉe ili. Tial ili abnegacie akceptas la sortovicojn kaj la suferojn de la enkarniĝo.

En la intertempo inter du korpaj ekzistadoj la Spirito ree eniras en la spiritan mondon, kie li estas feliĉa aŭ malfeliĉa laŭ la bono aŭ malbono, kiujn li faris.

Pro tio, ke la spirita stato estas la definitiva stato de la Spirito, kaj ke la spirita korpo ne mortas, ankaŭ tiu eble estas lia normala stato. La korpa stato estas transiĝa kaj pasema. Precipe en la spirita stato la Spirito rikoltas la fruktojn de la realigita progreso per laboro dum la enkarniĝo; ankaŭ en tiu stato li sin preparas por novaj

() Vd Unua Parto, ĉap. I, § 3, noto I.

luktoj kaj faras decidojn, kiujn, reveninte al la homaro, li devos plenumi.

La Spirito ankaŭ progresas en la erarvaganteco, akirante specialajn konojn, kiujn li ne povus ekhavi sur la Tero, kaj plibonigante siajn ideojn. La korpa kaj spirita statoj estas fontoj de du specoj de progreso, kiujn la Spirito devas alterne fari en la ekzistadoj propraj al ĉiu el la du mondoj.

11. La reenkarniĝo povas okazi sur la Tero aŭ en aliaj mondoj. Inter la mondoj ekzistas iuj pli progresintaj, kie la ekzistado efektiviĝas en kondiĉoj malpli penigaj, ol sur la Tero, fizike kaj morale, sed kie ankaŭ estas akceptataj nur Spiritoj atingintaj gradon da perfekteco rilata al la stato de tiuj mondoj.

La vivo en la superaj mondoj jam estas ia rekom- penco, ĉar tie ni estos senigitaj je la surteraj malbonoj kaj sortovicoj. Tie la korpoj, malpli materiaj kaj preskaŭ fluidecaj, ne plu estas submetitaj al ĝenoj, al malsanoj, kaj ankaŭ ne havas la samajn bezonojn. Escepte de la malbonaj Spiritoj, la homoj ĝuas tutan pacon, sen alia zorgo, krom tiu pri progreso per intelekta laboro.

Efektiva frateco tie regas, ĉar ne ekzistas egoismo; efektiva egaleco, ĉar ne estas fiero, kaj efektiva libereco, ĉar ne estas malordoj forigotaj, nek ambiciuloj klopodantaj premi malfortulojn.

Kompare kun la Tero tiuj mondoj estas efektivaj paradizoj, kiel ripozejoj starantaj laŭlonge de la vojo de progreso kondukanta al la definitiva stato. Ĉar la Tero estas malsupera mondo destinita por purigo de neperfektaj Spiritoj, en tio kuŝas la motivo, kial la malbono tie superregas, ĝis plaĉos al Dio fari el ĝi loĝejon por Spiritoj pli progresintaj. Tiel la Spirito, grade progresante, laŭmezure kiel li disvolviĝas, atingas la apogeon de feliĉo; sed antaŭ ol atingi la kulminon de perfekteco, li ĝuas feliĉon rilatan al sia progreso. Ankaŭ infano ĝuas la plezurojn de infaneco, poste tiujn de juneco, kaj fine tiujn pli solidajn de matureco.

La feliĉo de la superaj Spiritoj ne konsistas en la kontempla senfareco, kio estus, kiel ni multfoje diris, ia eterna kaj teda senutileco.

La spirita vivo en ĉiuj siaj gradoj estas male ia konstanta aktiveco, sed aktiveco sen laciĝoj.

La superega feliĉo konsistas en la ĝuo de ĉiuj briloj de la Kreitaĵaro, ĝuo, kiun neniu homa lingvo iam povos priskribi, kiun la plej fekunda komprenkapablo ne povos koncepti. Gi ankaŭ konsistas en la penetro en ĉiujn aferojn, en la manko de fizikaj kaj moralaj suferoj, en ia interna plezuro, en ia neŝancelebla sereneco de animo, en la amo ampleksanta ĉiujn estaĵojn, pro manko de ĉagreno el kontakto kun malbonuloj, kaj super ĉio en la kontemplado de Dio kaj en la komprenado de liaj misteroj malkaŝitaj al la plej indaj. La feliĉo ankaŭ ekzistas en la taskoj, kies plenumo faras nin feliĉaj. La puraj Spiritoj estas la Mesioj aŭ la senditoj de Dio por transdiro kaj realigo de liaj voloj. Ili plenumas la grandajn misiojn, prezidas en la formado de la mondoj kaj en la ĝenerala harmonio de la Universo, glora tasko, kiun oni ne atingas, krom per perfektiĝo. Inspiriĝante el lia penso, tiuj el plej alta ordo estas la solaj posedantaj la sekretojn de Dio, de kiu ili estas rektaj reprezentantoj.

La devoj de la Spiritoj estas proporciaj al ilia progreso, al la lumoj, kiujn ili posedas, al iliaj kapabloj, sperto kaj grado da konfido al la suverena Sinjoro.

Favoroj kaj privilegioj, kiuj ne estas premio pro merito, ne ekzistas; ĉio estas mezurata kaj pesata per pesilo de la rigora justeco.

La misioj plej gravaj estas konfiditaj nur al tiuj, kiujn Dio juĝas kapablaj ilin plenumi kaj nekapablaj senkuraĝiĝi kaj sin kompromiti. Kaj dum la plej indaj konsistigas la superegan konsilantaron sub la rigardoj de Dio, al la superaj estroj estas donita la direktado de planedaj kirloj kaj al aliaj tiu de specialaj mondoj. Poste venas laŭ ordo de progreso kaj hierarkia rango la pli limigitaj devoj de la delegitoj por la progreso de la popoloj, por protekto de la familioj kaj individuoj, por impulso de ĉiu branĉo de progreso, por la diversaj agadoj de la Naturo ĝis la plej etaj detaloj de la Kreitaĵaro. En tiu ampleksega kaj harmonia tutaĵo estas okupoj por ĉiuj kapabloj, inklinoj kaj klopodoj; okupoj akceptataj kun ĝojego, petataj kun fervoro, ĉar ili estas rimedo de pli- boniĝo por la Spiritoj sopirantaj progreson.

Krom la grandaj misioj konfiditaj al la superaj Spiritoj, ekzistas aliaj kun relativa graveco en ĉiuj gradoj, konsentitaj al Spiritoj el ĉiuj kategorioj, kaj oni povas aserti, ke ĉiu enkarnulo havas sian, t.e. devojn plenum- otajn por la bono de siaj similuloj, ekde la familiestro, kiu prenas sur sin la progreson de siaj infanoj, ĝis la geniulo, kiu jetas en la sociojn la semojn de progreso. Ĉe ĉi tiuj flankaj misioj okazas ja senkuraĝiĝoj, devode- kliniĝoj kaj rezignoj, kiuj malutilas al la individuo, sed ne el la kolektivo.

Ĉiuj inteligentoj do kunhelpas por la ĝenerala verko, kia ajn estas ilia atingita grado, kaj ĉiu laŭ la mezuro de siaj fortoj, ĉu ĝi estas en la enkarna stato ĉu en la spirita. Ĉie aktiveco, ekde la bazo ĝis la supro de la skalo, kaj ili sin instruas, reciproke sin helpas, donas al si la manojn por atingi la zeniton.

Tiel stariĝas la solidareco inter la spirita kaj fizika mondoj, aŭ, per aliaj vortoj, inter la homoj kaj Spiritoj, inter la liberiĝintaj kaj malliberiĝintaj Spiritoj. Tiel ĉiamiĝas kaj plifirmiĝas per purigo kaj kontinueco de interrilatoj la efektivaj simpatioj kaj noblaj korinklinoj.

Ĉie vivo kaj movo: en la senfino nenia angulo dezerta, neniu regiono, kiu ne estas senĉese vizitata de sennombr- aj legioj de radiaj Spiritoj, nevideblaj por la krudaj sentumoj de la enkarnuloj, sed kies vido ravas per ĝojo kaj admiro la animojn liberiĝintajn el la materio. Ĉie fine ia feliĉo rilata al ĉiuj progresoj, al ĉiuj plenumitaj devoj, kaj ĉiu kunportas kun si la elementojn de sia feliĉo, rezultanta el la kategorio, en kiu oni lokas sin pro sia progreso.

La feliĉo de la Spirito dependas de liaj kvalitoj, kaj ne de la materia stato de la medio, en kiu li troviĝas, kaj la feliĉo do povas ekzisti ĉie, kie estas Spiritoj kapablaj ĝin ĝui. En la Universo neniu loko estas ĉirkaŭlimigita aŭ signita por ĝi.

Kie ajn ili troviĝas, la Spiritoj povas kontempli la dian majestecon, ĉar Dio estas ĉie.

Sed la feliĉo ne estas persona: Se ni posedus ĝin nur en ni mem, ne povante dividi ĝin kun aliulo, ĝi estus malgaje egoisma. Ankaŭ ni renkontas ĝin en komuneco de ideoj, kiuj kunigas la simpatiajn estaĵojn. La feliĉaj Spiritoj, altirantaj unuj aliajn per simileco de gestoj kaj sentoj, formas grandajn grupojn aŭ homogenajn familiojn, en kiuj ĉiu individuo elradias siajn proprajn kvalitojn kaj saturiĝas per mildaj fluidaĵoj eliĝantaj el la tuto.

La membroj de ĉi tiu tuto jen disiras por sin doni al sia misio, jen reunuiĝas en ia punkto en la Spaco por fari kalkulon de la realigita laboro, jen kolektiĝas ĉirkaŭ pli supera Spirito por ricevi instruojn kaj konsilojn.

Kvankam la Spiritoj estas ĉie, la mondoj prefere estas la centroj de altiro, pro la analogio ekzistanta inter ili kaj tiuj, kiuj loĝas en tiuj mondoj. Ĉirkaŭ la pro­gresintaj mondoj abundas superaj Spiritoj, kiel ĉirkaŭ tiuj malprogresintaj svarmas malsuperaj Spiritoj. Ĉiu globo iel havas sian propran loĝantaron el enkarniĝintoj kaj elkarmiĝintoj, nutratan plej parte per iliaj enkarniĝo kaj elkarniĝo. Tiu loĝantaro estas pli starema en la mal­superaj mondoj, pro ilia alligo al la materio, kaj pli pasemaj en la superaj.

Sed el tiuj lastaj, efektivaj fokusoj de lumo kaj feliĉo, la Spiritoj venas en malsuperajn mondojn por tie disjeti la semojn de progreso, por ti en porti konsolon kaj esperon, levi la animojn falintajn pro la provoj de la vivo. Ankaŭ ili iafoje enkarniĝas por pli efike plenumi sian mision.

18. Kie estas la Ĉielo en tiu senfina grandegeco? Ĉie. Neniu konturo ĝin limas. La progresintaj mondoj estas la lastaj restadejoj sur ĝia vojo, kiun virtoj mal- fermas kaj malvirtoj baras. Antaŭ tiu grandioza spektaklo, kiu plenigas la Universon kaj donas celon kaj pravon de ekzisto al ĉiuj aferoj de la Kreitaĵaro, kiel malgranda kaj senvalora estas la doktrino, kiu lokas la homaron sur nepercepteblan punkton en la Spaco, kaj kiu montras ĝin al ni, komenciĝantan ĉe ia momento por finiĝi kun la mondo ĝin enhavanta, ne daŭrantan pli ol unu minuton en la Eterneco!

Kiel malgaja, malvarma, glacia estas tiu doktrino, kiam ĝi montras al ni la ceteron de la Universo, dum kaj post la surtera homaro, sen vivo, sen movo, kvazaŭ ian tre vastan dezerton dronintan en profunda silento! Kiel malesperiga estas la perspektivo de la elektitoj destinitaj por la ĉiama kontemplado, dum la plimulto el la kreitoj suferas senfinajn turmentojn! Kiel la ideo pri tiu baro inter mortintoj kaj vivantoj disvundas la sent- emajn korojn! La feliĉaj animoj, oni diras, nur pensas pri sia feliĉo, kaj la malfeliĉaj pri siaj doloroj. Ĉu oni miras, ke egoismo regas sur la Tero, kiam oni al ni montras ĝin sur la Ĉielo?

Ho! Kiel malŝatinda ŝajnas al ni tiu ideo pri la grandeco, povo kaj boneco de Dio! Kiel superbela estas la ideo, kiun laŭ Spiritismo ni havas pri Li! Kiom ĝia doktrino altigas la ideojn kaj grandigas la penson! Sed kiuj diras, ke ĝi estas vera? Unue la Racio, poste la Revelacio, kaj fine ĝia akordo kun la progresoj de la Scienco. Inter du doktrinoj, el kiuj unu malŝatas kaj alia altigas la atributojn de Dio; el kiuj unu malakordas kaj alia harmonias kun la progreso; el kiuj unu postrestas kaj alia iras plu, la komuna saĝo diras kun kiu estas la vero. Komparante ilin, ĉiu konsultu sian konsciencon kaj ia interna voĉo parolos anstataŭ ĝi. Nu, tiuj internaj aspiroj estas voĉo de Dio, kiu ne povas trompi la homojn. Sed, oni dirus, kial Dio komence ne malkaŝis al ili la tutan veron? Pro tiu sama motivo, kial oni ne instruas al infano tion, kion oni instruas al homoj en matura aĝo.

La revelacio limita estis sufiĉa en la periodo de la homaro, kaj Dio iom post iom liveras ĝin laŭ la progreso kaj laŭ la fortoj de la Spirito.

Kiuj hodiaŭ ricevas pli kompletan revelacion estas tiuj samaj Spiritoj, kiuj ricevis el ĝi parteton en aliaj tempoj kaj kiuj de tiam grandigas sian inteligenton.

Antaŭ ol la Scienco revelaciis al la homoj la vivant- ajn fortojn de la Naturo, la ekziston de la astroj, la efektivan rolon de la Tero kaj ĝia formado, ĉu ili povus kompreni la grandegecon de la Spaco kaj la plurecon de la mondo? Antaŭ ol la Geologio pruvis la formiĝon de la Tero, ĉu la homoj povus eltiri la inferon el ĝiaj interna]oj kaj kompreni la alegorian sencon de la ses tagoj de la Kreado? Antaŭ ol la Astronomio malkaŝis la leĝojn regantajn la Universon, ĉu ili povus kompreni, ke ne estas supro nek malsupro en la Spaco, ke la ĉielo ne estas super la nuboj nek limita de la steloj? Ĉu ili povus alkonformiĝi al la spirita vivo antaŭ la progresoj de la psikologia scienco? Koncepti post la morto vivon feliĉa aŭ malfeliĉa, escepte se en limita loko kaj sub materia formo? Ne; pli komprenata de la sentoj, ol de la penso, la Universo estas tre vasta, ke ili ĝin konceptu; estis necese mallarĝigi ĝin al ilia vidpunkto por poste ĝin larĝigi. Ia parta revelacio estis utila, kaj kvankam saĝa ĝis tiam, ĝi tamen hodiaŭ ne kontentigus. Absurdo venas de tiuj, kiuj pensas, ke ili povas regi pensulojn, ne alkalkulante la progreson de la ideoj, kvazaŭ tiuj pensuloj estus infanoj. (Vd "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. III.)

ĈAPITRO IV

INFERO

Intuicio pri la estontaj punoj. La kristana infero imitita laŭ la pagana infer o. Limboj. Bildo pri la pagana infero. Skizo de la kristana infero.

Intuicio pri la estontaj punoj

1. Ekde ĉiuj epokoj la homo intui cie kredas, ke la estonta vivo estas feliĉa aŭ malfeliĉa, laŭ la bono aŭ malbono farita en ĉi tiu mondo. Sed la ideo, kiun li faras pri tiu vivo, respondas al liaj progreso, morala sento kaj pli aŭ malpli ĝustaj nocioj pri bono kaj malbono.

Punoj kaj rekompencoj estas respeguliĝo de la elstaraj instinktoj. Por militemaj popoloj la plej supera feliĉo estas la honoraĵoj aljuĝitaj al la braveco; por la ĉasisto ĝi estas la ĉasabundo; por la voluptemaj, la voluptaj ĝuoj. Regite de la materio, la homo nur malper- fekte povas kompreni la spiritecon, imagante ian bildon pli materian ol spiritan pri la estontaj punoj kaj ĝuoj; al li ŝajnas, ke en alia mondo li devas manĝi kaj trinki pli bone ol sur la Tero. ()

Pli malfrue jam troviĝas en la kredoj pri la estonta vivo ia miksaĵo de spiritualismo kaj materialismo: la

() Malgranda savojano, al kiu la parohestro priskribis la estontan vivon, demandis lin, ĉu ĉiuj homoj tie manĝas blankan panon, kiel en Parizo.

kontempla beateco konkuranta kun la infero je fizikaj turmentoj.

Ĉar li povas kompreni nur tion, kion li vidas, la primitiva homo tute nature modlis sian estontecon laŭ la nuneco; por kompreni aliajn tipojn, krom tiuj, kiujn li havis antaŭ la okuloj, li bezonus ian intelektan progreson, kiun nur la tempo povus aldoni. Ankaŭ la bildo de li imagita pri la estontaj punoj estas nenio alia ol la spegulo de la malbonoj de la homaro, en pli vasta proporcio, ampleksante ĉiajn torturojn, turmentoj n kaj suferojn, kiujn li trovis sur la Tero. En la varmegaj klimatoj li imagis ian fajran inferon, kaj en la nordaj regionoj ian inferon el glacio. Ĉar ankoraŭ ne disvolviĝis en li la kapablo ebliganta al li kompreni la spiritan mondon, li nur povis koncepti fizikajn punojn; kaj tiamaniere, malgraŭ malgrandaj diferencoj pro formo, estas similaj la inferoj de ĉiuj religioj.

La kristana infero imitita laŭ la pagana infero

La pagana infero priskribita kaj dramigita de la poetoj estis la plej grandioza modelo de la ĝenro, kaj ĝi eterniĝis en la kristanaj medioj, kie siavice estis poetoj kaj kantistoj. Se oni ilin komparos, oni trovos en ili — escepte de iliaj nomoj kaj detalaj variaĵoj — sennombrajn similajojn; ili ambaŭ havas la materian fajron, kiel bazon de la turmentoj, kiel simbolon de la plej kruelaj suferoj. Sed, stranga afero! La kristanoj troigis la inferon de la paganoj je multaj punktoj. Se ĉi tiuj havis la barelegon de la Danaidinoj, la radon de Iksiono, la rokon de Sizifo, tiuj torturoj estis individuaj; male, la kristanoj havas por ĉiuj sendistinge la bolantajn kaldronojn, kies kovrilojn la anĝeloj levas por vidi la tordiĝojn de la turmentatoj (kaj Dio senkompate aŭdas iliajn ĝemojn tra la tuta eterneco. La paganoj neniam priskribis la loĝantojn de

() Prediko en Montpellier, en 1860.

la Kampoj Elizeaj, plezurantajn je vido de turmentoj

(*)

en Tartaro.

Same kiel la paganoj, tiel ankaŭ la kristanoj havas sian inferreĝon — Satanon — sed kun la diferenco, ke Plutono, ne estante malbona, kontentiĝis regi la ombran imperion, kiu destiniĝis por li, kiel heredaĵo. Li tenis en sia regno tiujn, kiuj faris malbonon, ĉar tia estis lia misio, sed li ne instigis la homojn al peko por ĝui, por ĝoji pri iliaj suferoj. Satano tamen ĉie altiras viktimojn kaj plezuriĝas, turmentante ilin per legio da demonoj armitaj per forkegoj, turnante ilin en la fajro.

Oni jam diskutis serioze pri la naturo de tiu fajro, kiu bruligas sed ne konsumas la viktimojn. Oni eĉ demandis, ĉu ĝi estas ia fajro nutrata per bitumo. ( )

La kristana infero neniel estas malpli turmenta ol la pagana infero.

La samaj konsideroj, kiuj devigis la antikvulojn ie loki la regnon de la feliĉo, ankaŭ devigis ilin ĉir- kaŭlimigi la lokon por torturoj. Lokinte la unuan en la supraj regionoj, oni nature destinis al la dua la malsu- prajn lokojn, t.e. la centron de la Tero, kies enirejo, oni kredis, estis iaj ombroplenaj kavaĵoj kun terura aspekto. Ankaŭ la kristanoj lokis tie dum longa tempo, la loĝejon de la kondamnitoj.

Ankoraŭ pri tio ni reliefigu alian similecon: — Unuflanke la infero de la paganoj havis la Kampojn Elizeajn, kaj aliflanke la Tartaron; la Olimpo, loĝejo de la gedioj kaj de la diigitaj homoj, situis en la supraj regionoj. Laŭ la litero de la Evangelio, Jesuo malsupreniris

() Prediko en Parizo, en 1861.

( ) "La feliĉuloj, ne forirante el la loko, kiun ili okupas, iamaniere povos apartiĝi pro siaj kapabloj de inteligento kaj speciala vido, por konsideri la torturojn de la kondamnitoj, kaj, ĉi tiujn vidante, ne nur estos nesenteblaj por la doloro, sed ankaŭ eĉ ĝojegos kaj dankos Dion pro sia propra feliĉo, ĉeestante la neesprimeblan malfeliĉegon de la malpiuloj." (Sankta Tomaso la Akvinano.) en la inferojn, t.e. en la malsuprajn lokojn, por el tie eltiri la animojn de la justuloj, kiuj atendis lian venon.

La inferoj ne estas do ia loko sole nur de turmentoj: ili kuŝis same, kiel por la paganoj, en la malsupraj lokoj.

La loĝejo de anĝeloj same, kiel la Olimpo, estis en la supraj lokoj. Oni lokis ĝin trans la stelplena ĉielo, kiun oni opiniis limigita.

Tiu miksaĵo el kristanaj kaj paganaj ideoj estas neniel neverŝajna. Jesuo ne povis per ununura bato detrui malnovajn kredojn, kiam al la homoj mankis konoj necesaj por kompreni la vastecon de la Spaco kaj la senliman nombron de la mondoj; por ili la Tero estis la centro de la Universo; ili ne konis ĝian formon nek ĝian strukturon internajn; ĉio limiĝis je ilia vidpunkto: iliaj nocioj pri estonteco ne povis iri trans iliaj scioj. Al Jesuo estis do neeble inici ilin pri la vera stato de la aferoj; sed ne volante, aliflanke, per sia aŭtoritato, sankcii akceptitajn superstiĉojn, li sin detenis korekti ilin, lasante al la kuro de la tempo la plenumadon de tiu misio. Li kontentiĝis paroli nur supraĵe pri la feliĉega vivo, pri la punoj rezervitaj al la pekuloj, neniam aludante, dum sia instruado, la korpajn punojn kaj torturojn, kiuj por la kristanoj estas kredartikolo. Jen kiel la ideoj pri la pagana infero eterniĝis ĝis niaj tagoj. Kaj estis necesaj la disvatiĝo de modernaj lumoj, la ĝenerala disvolviĝo de la homa intelekto, por ke oni faru al li justecon. Sed ĉar nenio pozitiva anstataŭis la ricevitajn ideojn, la periodo de blinda kredemo estis kelkatampe sekvata de la periodo de nekredemo, al kiu metis finon la Nova Revelacio. Estis necese detrui por rekonstrui, ĉar estas pli facile sugesti ĝustajn ideojn al tiuj, kiuj nenion kredas, sentante, ke io mankas al ili, ol fari tion al tiuj, kiuj havas firman ideon, kvankam absurdan.

Post lokado de la ĉielo kaj de la infero, la kristanaj sektoj estis devigitaj akcepti ne pli ol du ekstremajn situaciojn: kompletan feliĉon kaj absolutan suferon. Purgatorio estas nur ia meza kaj transiĝa loko, el kie la animoj rekte pasas al la loĝejo de la justuloj.

Pro la kredo al la definitiva sorto de la animo post la morto, alia ne povas esti la hipotezo. Se ne estas pli ol du loĝejoj, tiu de la elektitoj kaj tiu de la kondamnitoj, oni ne povas konsenti pri multaj gradoj en ĉiu el ili, sen la ebleco ilin trairi, kaj sekve fari progreson. Nu, se ekzistas progreso, ne ekzistas definitiva sorto, kaj se ekzistas definitiva sorto, ne ekzistas progreso. Jesuo solvis la demandon, kiam li diris : "Estas multe da loĝejoj en la domo de mia Patro." ()

La limboj

8. Estas vero, ke la Eklezio akceptas ian specialan pozicion en apartaj okazoj.

Infanoj mortintaj en frua aĝo, ne farinte iun ajn malbonon, ne povas esti kondamnitaj al la eterna fajro. Sed, aliflanke, ne farinte bonon, ili ne rajtas ĝui la superegan feliĉon. Ili restas en la limboj, diras al ni la Eklezio, en tiu neniam difinita situacio, en kiu, se ili ne suferas, ili ankaŭ ne ĝuas la feliĉegon. Ĉar tiu sorto estas neŝanĝebla, tiu feliĉego restas al ili malpermesita por ĉiam. Tia malpermeso estigas ian torturon eternan, des pli nemerititan, ĉar estas vere, ke ne dependas de tiuj animoj la fakto, ke la aferoj tiel okazas. Tio sama okazas al la sovaĝulo, kiu, ne ricevinte la gracon de la bapto kaj la lumon de la religio, pekas pro nescio, forlasite al la naturaj instinktoj. Li certe ne havas la respondecon kaj la meriton de tiuj konscie agantaj. La simpla logiko rifuzas tiun doktrinon en la nomo de la Dia justeco, kiu plene troviĝas en ĉi tiuj vortoj de la Kristo: "Al ĉiu laŭ liaj faroj*. Jes, faroj bonaj aŭ malbonaj, sed plenumitaj memvole kaj libere, la solaj,

() La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. III r) Mateo, 16:27. - La Trad.

kiuj enhavas respondecon. En tiu okazo ne povas troviĝi la infano, la sovaĝulo, nek tiu, kiu ne estis klerigita.

Bildo de la pagana infero

La kono pri la pagana infero estas liverita al ni preskaŭ ekskluzive de la priskribo de la poetoj. Homero kaj Vergilio donis la plej kompletan priskribon pri ĝi, sed oni devas konsideri la poeziajn bezonojn truditajn de la formo. La priskribo de Fйnelon, en Telemaho, kvankam prenita el la samaj fontoj pri la fundamentaj kredoj, havas la pli koncizan simplecon de la prozo.

Priskribante la funebran aspekton de la lokoj, li ĉefe okupiĝis pri la reliefigo de la sufero de la kulpintoj, plilongigante la priskribadon pri la sorto de la malicaj reĝoj, kun la celo instrui sian reĝan disĉiplon. Kiel ajn populara estas tiu verko, ne ĉiuj memoras pri tiu priskribo aŭ pri ĝi meditas por fari komparon, kaj tial ni kredas, ke estas utile reprodukti la epizodojn, kiuj pli rekte interesas nian temon, t.e. tiujn, kiuj koncernas la individu- ajn punojn.

"Enirante, Telemaho aŭdas ĝemojn de senkon- sola ombro. Kia estas via malfeliĉo? — li demandis. Kiu nome vi estis sur la Tero? Nabofarzano — respondis la ombro —, reĝo de la fiera Babilonio. Aŭdante mian nomon, ĉiuj popoloj en Oriento tremas; mi devigis la babilonanojn adori min en marmora templo, kie mi estis reprezentata per ora statuo, ĉe kies piedoj tage kaj nokte bruladis incensoj el Etiopujo; neniam iu ajn kuraĝis kontraŭdiri min sen tuja puno; ĉiutage oni elpensis novajn amuzojn, kiuj faris mian vivon pli kaj pli ĉarma.

Estante juna kaj fortika, kiom, ho! kiom da plezuroj ankoraŭ restis ĝuotaj de mi sur la trono! Sed certa virino, kiun mi amis, kaj kiu ne reciprokis mian amon, igis min klare senti, ke mi ne estas dio: ŝi venenis min, kaj... jen mi estas nenio plu. Hieraŭ miaj cindroj pompe estis enfermitaj en oran urnon: oni ploris, elŝiris la harojn, hipokrite volis sin jeti en la flamon de mia brulo, por morti kun mi, kaj ankoraŭ iras plori apud la tombo de miaj cindroj, sed neniu priploras min; mia memoro teruras mian propran familion, dum mi ĉi tie malsupre suferas abomenindajn turmentegojn.

Kortuŝita antaŭ tia spektaklo, Telemaho diras al li: Ĉu vi estis vere feliĉa dum via regado? Ĉu vi sentis tian mildan pacon, sen kiu la koro konservas sin premita kaj malfortika meze en la plezuregoj? — Ne — respondis la babilonano; mi ne scias mem ti on, kion vi volas diri. La saĝuloj laŭdegas tiun pacon kiel unikan bonon; rilate la koleron, mi neniam ĝin sentis, mia koro senĉese skuiĝas pro novaj deziroj de timo kaj espero. Mi penadis sekonsciigi min per skuo de miaj propraj pasioj, zorge plilongigante tiun ebriecon por fari ĝin eterna, kontinua; la plej malgranda momento da prudento, da trankvileco estus al mi amara. Jen la paco ĝuita de mi; ia ajn alia ŝajnas al mi ia fabelo, ia sonĝo, Tiuj estas la bonoj, kiujn mi priploras

Tiel parolante, la babilonano ploris, kiel malforta viro, tedita de la prosperaĵoj, malkutimiĝinta rezignacie elporti ian malfeliĉon. Ĉe li troviĝis kelkaj sklavoj, mortigitaj honore al liaj funebroj. Merkuro transdonis ilin kune kun ilia reĝo al Karono, donante al ili absolutan povon super tiu reĝo, al kiu ili servis sur la Tero. Tiuj ombroj de sklavoj ne timis la ombron de Nabofarzano, kiun ili retenis katenita, trudante al li la plej kruelajn insultojn. Unu diris al li: "Ĉu ni ne estis homoj egalaj al vi? Vi, kiu estis malsaĝa, opiniis vin ia dio, tiel ke vi forgesis vian originon komunan al ĉiuj homoj." Alia, por insulti lin, diris: "Vi prave ne volis, ke oni prenu vin por homo, ĉar vere vi estis malhumana monstro." Ankoraŭ alia: "Nu, kie troviĝas nun viaj flatuloj? nenion plu vi havas por doni, mizerulo! eĉ ne malbonon vi povas fari plu: jen vi reduktita nun al sklavo de viaj sklavoj. La justeco de la dioj malfruiĝas sed nepre venas."

Ĉe tiuj severaj frazoj, Nabofarzano sin ĵetis al la tero, elŝirante la harojn, posedite de kolero kaj malespero. Karono tamen instigis la sklavojn: Trenu lin per kateno, starigu lin kontraŭ lia volo. Li ne povu konsoloĝi, kaŝante sian honton: estas necese, ke ĉiuj ombroj el Stikso atestu tiun honton, kiel pruvon al la dioj, kiuj dum tiel longa tempo permesis, ke tiu kruelulo regis sur la Tero.

Kaj li tuj ekvidas tre proksime la nigran Tartaron, kiu eligas malluman, densan fumon, kies fetoro estus mortiga, se ĝi disetendiĝus sur la mondon de la vivantoj. Tiu fumo kovris ian fajran riveron, ian flaman kirlon, kies bruego, simila al tiu de plej grandaj torentoj, falantaj de altaj rokoj en profundajn abismojn, kontribuis al tio, ke oni nenion aŭdu en tiuj mallumaj regionoj. Kaŝe kuraĝigita de Minerva, Telemaho sentime eniras en tiun abismon. Unue li vidis grandan nombron da homoj vivantaj plej humile, punitaj pro tio, ke ili penis havigi al si riĉaĵojn per trompoj, perfidoj kaj kruelaĵoj. Tie li rimarkis multajn hipokritajn nekredantojn, kiuj, ŝajnante ami religion, ĝin uzis, kiel pretekston por kontentigi siajn ambiciojn kaj moki la kredantojn; kiuj misuzis la Virton mem, la plej gravan donacon de la dioj; kaj kiuj estis punataj, kiel la plej krimaj el ĉiuj homoj. La gefiloj senkapigintaj siajn gepatrojn; la edzinoj makulintaj la manojn per la sango de siaj edzoj; la perfiduloj, kiuj vendis sian patrujon, rompante ĉiujn ĵurojn, ĉiuj, malgraŭ ĉio, suferis punojn pli malgravajn ol tiuj ricevitaj de la hipokrituloj.

La tri inferaj juĝistoj tion volis, pro la jena motivo: la hipokrituloj ne kontentiĝas per tio, ke ili estas malicaj, kiel la ceteraj maliculoj, sed ili volas esti rigardataj, kiel bonaj kaj kontribuas, per sia falsa virto, al la nekredemo kaj korupto de la vero. La dioj, de ili mokataj kaj malestimataj antaŭ la homo, plezure uzas sian tutan potencon por venĝi tiujn insultojn.

Proksime de tiuj troviĝas aliaj homoj ordinare rigardataj kiel senkulpaj, sed senkompate persekutataj de la dioj: ili estas la maldankuloj, la mensoguloj, la flatantoj, laŭdantaj la malvirton, la malicaj kritikantoj, penantaj makuli la plej puran virton; fine tiuj, kiuj, senpripense juĝante la aferojn sen profunda kono pri ili, pro tio mem malutilas la reputacion de la senkulpaj.

Vidante la tri juĝistojn kondamnantaj viron, Te- lemaho kuraĝis demandi ilin pri liaj krimoj. La kondamn- ito, prenante la parolon, tuj ekkriis: Mi neniam faris iun ajn malbonon; mia tuta plezuro estis la praktiko de bono; mi ĉiam estis bonkora, justa, liberala kaj kompa- tema; pri kio do oni povas min riproĉi?

Tiam Minoo diris al li: Oni tute ne akuzas vin rilate al la homoj, sed ĉu vi ne ŝuldis malpli al ĉi tiuj ol al la dioj? Kia do estas tiu justeco, pri kiu vi fieras? Al la homoj, kiuj estas nenio, vi neniam neglektis iun ajn devon; vi vere estis virta, sed vi atribuis tiun virton nur al vi mem, forgesante la diojn, kiuj donis ĝin al vi; vi tiele agis nur pro tio, ĉar vi volis ĝui la frukton de via virto, enfermite en vi mem: vi estis via propra dio. Sed la dioj, kiuj ĉion faris por si mem, ne povas rezigni siajn rajtojn; ĉar vi volis aparteni al vi mem, ne al ili, tial ili transdonos vin al vi mem, forgesante vin tiel, same kiel vi forgesis ilin. Se vi povas, serĉu nun konsolon en via propra koro. Jen vi nun estas por ĉiam apartigita de la homoj, al kiuj vi volis plaĉi; jen vi estas sola kun vi mem, vi, kiu estis via propra idolo: sciu, ke ne estas vera virto sen respekto kaj amo al la dioj, al kiuj oni ĉion ŝuldas. Via hipokrita virto, kiu dum longa tempo ekblind- igis la naivulojn, estas konfuzota. Ĉar la homoj juĝas la malvirton kaj la virton nur per tio, kio al ili plaĉas aŭ ĝenas, ili estas blindaj rilate bonon kaj malbonon. Ĉi tie ia dia lumo neniigas iliajn artifikajn juĝojn, jen kondamnante tion, kion ili admiras, jen pravigante tion, kion ili kondamnas.

Ĉe tiuj vortoj, la filozofo, kvazaŭ vundita de fulmo, apenaŭ povis subteni sin. La plezuro, kiun li iam sentadis, revidante siajn moderecon, kuraĝon, bonkorajn inklinojn, nun ŝanĝiĝis en malesperon. La vido je la malamika koro de la dioj estigas en li turmentojn; li vidas, kaj ne povas ne vidi sin mem; li vidas la vantaĵojn de la antaŭjuĝoj de homoj, kiujn li penadis flati ĉe ĉiuj iliaj agoj. Efektiv- iĝas ia radikala revolucio en lia tuta interno, kvazaŭ volviĝis ĉiuj liaj internaĵoj; li sentas sin ŝanĝita; li ne trovas apogon en la koro; la konscienco, kies atesto estis tiel agrabla al li, ribelas kontraŭ li, amare kulpigante lian malsaĝiĝon, lian iluzion pri ĉiuj liaj virtoj, kiuj ne havis, kiel principon kaj celon, la kulton al Dio, kaj jen li estas nun konfuzita, konsternita, katenita de honto, de rimorso, de malespero. La Furioj ne turmentas lin, kaj al ili sufiĉas, ke ili transdonis lin al li mem, por ke li suferu en sia koro la venĝon de la malŝatataj dioj.

Sercante mallumon, li ne povas trovi gin, car malopor- tuna lumo lin sekvas cie; el ĉiuj flankoj la penetrantaj radikoj de la vero venĝas la veron, kiun li ne volis sekvi. Ĉio, kion li amis, fariĝas abomena, kiel fonto de liaj senfinaj malbonoj. Li murmuras al si mem: Ho malŝaĝulo! Mi eĉ ne konis la diojn, nek la homojn, nek min mem, ĉar mi neniam amis la veran kaj unikan bonon; ĉiuj miaj paŝoj estis frenezaj; mia saĝo estis nenio alia ol frenezo; mia virto nenio pli ol senkompata, blinda fiero: - mi estis do mia idolo!

Fine Telemaho rekonis la reĝojn kondamnitajn pro misuzo de aŭtoritato. Unuflanke, venĝema Furio prezentis al ili spegulon, kiu reflektis iliajn monstrajn malvirtojn: nepovante deturni la rigardon, ili tie vidis la vantemon krudan kaj avidan je ridindaj flatoj: la kruelecon al tiuj, kiujn ili devus feliĉigi; la timon kontraŭ la vero, la nesentemon antaŭ la virtoj; la preferon al la kovarduloj kaj flatemuloj, la mankon de realigo, la inertecon, la mallaboremon; la senliman malkonfidon; la ekscesajn pompon kaj riĉecon nutritajn per la popola malfeliĉo; la ambicion pri vanaj gloroj koste de la civitana sango; fine la kruelecon, kiu ĉiutage serĉas novajn plezurojn en la larmoj kaj malespero de tiom da malfeliĉuloj. Tiuj reĝoj ofte revidis sin en tiu spegulo, trovante sin pli monstraj kaj teruraj ol la propra Himero venkobatita de Belerofono, ol la Hidro el Lerno, mortigita de Herkuleso, kaj ol Cerbero, kiu el siaj tri faŭkoj vomadis ian nigran, venenan sangon kapablan pestigi ĉiaspecajn mortemulojn vivantajn sur la Tero.

Duaflanke, alia Furio insulte ripetis al ili ĉiujn flatojn, kiujn la flatemuloj faris al ili dum la vivo, kaj ŝi ankoraŭ montris al ili alian spegulon, kie ili vidis sin tiaj, kiaj la flatemo ilin pentris. El la antitezo de la bildoj ilin konsternis ja la turmento de la memamo. Estas notin- de, ke la plej malicaj el la reĝoj estas tiuj, kiuj ricevis la plej multajn kaj plej brilajn flatojn dum sia vivo, pro tio, ke la maliculoj estas pli timataj ol la bonuloj kaj postulas tute senhonte la malnoblajn flatojn de siatempaj poetoj kaj oratoroj.

En la profundo de tiuj mallumoj, kie ili suferas nur ofendojn kaj mokojn, oni aŭdas iliajn agoniajn ĝemojn. En ilia ĉirkaŭaĵo, ĉio ilin forpelas, kontraŭdiras kaj konfuzas, kontraŭe al tio, kion ili atendis dum la vivo, mokante la homojn, en la konvinko, ke ĉio fariĝas por servi al ili. En la Tartaro, iuj sklavoj, al kies kapricoj ili estis submetitaj, igas ilin siavice provi la plej kruelan sklavecon; dolore humiligitaj, al ili estas nenia espero modifi aŭ mildigi la sklavecon. Simile al amboso sub la martelado de la Ciklopoj, kiam instigitaj de Vulkano ĉe la inkandeskaj fornegoj en la monto Etno, tiel ili restas, sub la batoj de tiuj sklavoj ŝanĝitaj en turmentistojn.

Tie Telemaho vidis palajn vizaĝojn teruregajn kaj konsternitajn. Malluma estas la malĝojo, kiu konsumas tiujn krimulojn teruritajn de si mem, ne povantajn liberiĝi de ĝi, tiel same, kiel al ili ne estas eble liberiĝi de sia propra naturo: al iliaj kulpoj estas nenia puno ol tiuj kulpoj mem; tiuj kulpoj senĉese vidigas en sia plena grandego, aperante al ili sub la formo de teruraj fantomoj ilin persekutantaj. Penante liberiĝi de tiu persekuto, ili serĉas morton pli potencan ol tiu, kiu ilin apartigis de la korpo. Senesperaj, ili elvokas ian morton kapablan estin- gi ilian konsciencon: ili petas, ke la abismoj absorbu ilin, por ke ili liberiĝu de la venĝaj fulmoj de la vero ilin turmentanta, sed ili fordonas sin plu al la venĝo, kiu senĉese falas sur ilin, guto post guto. La vero, kiun ili timas vidi, fariĝas ia turmento; ili tamen ĝin vidas, kaj ili havas okulojn nur por vidi ĝin leviĝi kontraŭ ilin, ilin vundante, dispecigante kaj fulme forŝirante de ili mem, detruante nenion el ilia eksteraĵo, penetrante en la plejprofundo de ilia internaĵo.

Inter la estuloj, kiuj hirtigis al li la harojn, Telemaho vidis plurajn kaj antikvajn reĝojn el Lidio, punitaj, ĉar al laboro ili preferis la ĝuojn de ia inerta vivo, kiam la laboro devas esti la konsolo de la popoloj kaj tiel neapart- igebla por la reĝeco.

Tiuj reĝoj recipokre bedaŭris la blindecon. Unu al alia, kiu sur la Tero estis lia filo, diris: Ĉu mi ne rekomendis plurfoje al vi dum la vivo kaj ankoraŭ antaŭ la morto, ke vi riparu la malbonojn okazintajn pro mia neglekto? — Ha! Kompatinda patro! — diris la filo — estis ja vi, kiu perdigis min! Via ekzemplo inspiris al mi pompon, orgojlon, voluptamon kaj kruelecon kontraŭ la homoj! Vidante vin regi kun tiom da malzorgo, ĉirkaŭita de malŝatindaj flatemuloj, mi alkutimiĝis ŝati flaton kaj plezurojn.

Mi ekkredis, ke la homoj estas por la reĝoj tio sama, kio la ĉevaloj kaj aliaj ŝarĝobestoj estas por la homoj, t.e. bestoj, kiujn oni estimas nur dum ili taŭgas por laboro kaj komforto.

Mi kredis tion, kaj estis ja vi, kiu igis min kredi... suferanta nun tiom da malbonoj, ĉar mi imitis vin. Al tiuj riproĉoj ili aldonis plej severajn blasfemojn, kvazaŭ poseditaj de kolero sufiĉa por sin reciproke dispecigi. Simile al noktaj noktuoj, ĉirkaŭ tiuj reĝoj flugadis la kruelaj suspektoj, la vanaj timoj kaj malkonfidoj, per kiuj venĝas la popoloj pro sovaĝeco de iliaj reĝoj, la nesatigeblan ambicion je riĉaĵoj, la falsan gloron ĉiam tiranan kaj la malzorgan senfaremon, kiu duobligas la suferojn sen la rekompenco de efektivaj plezuroj. Oni vidis multajn el tiuj reĝoj severe punataj, ne pro malbonoj faritaj, sed pro tio, ke ili neglektis la bonon, kiun ili povus kaj devus fari. Ĉiuj krimoj de la popolo, rezultantaj de la neglekto ĉe la observado de la leĝoj, estis imputitaj al la reĝoj, kiuj devas regi nur por plenumi la leĝojn. Oni imputis al ili ankaŭ ĉiujn malordojn naskitajn de pompo, lukso kaj ceteraj eksecoj, pelanta la homon al perforto, ilin instigantaj al akirado de havaĵoj per malobeo al la leĝoj. Antaŭ ĉio oni rigore traktis la reĝojn, kiuj, anstataŭ esti bonaj kaj viglaj paŝtistoj de popoloj, okupiĝis nur pri detruado de la ŝafaro, kvazaŭ voremaj lupoj.

Sed kio plej multe malĝojigis Telemahon, tio ja estis vidi en tiu malluma, malica abismo grandan nombron da reĝoj, kiuj, rigardataj sur la Tero kiel la plej bonaj, kondamnis sin mem al punoj en la Tartaro, ĉar ili sin lasis gvidi de ruzaj kaj malicaj homoj. Tia puno respondis al la malbonoj, kiujn ili permesis fari en la nomo de sia aŭtoritato. Sed la plejmulto de ĉi tiuj reĝoj estis nek bona, nek malbona, tia estis ilia malforteco; nescio pri la vero ne timigis ilin, kaj ĉar neniam ĝuis la plezuron de virto, ili neniam povus konsistigi la plezuron en la praktiko de bono."

Skizo de la kristana infero

La opinion de la teologoj pri la infero oni resumas per la sekvantaj citaĵoj (). Prenite el la sanktaj aŭtoroj kaj el la vivo de la sanktuloj, tiu priskribo povas des pli bone esti rigardata, kiel esprimo de la ortodoksa fido al la temo, ĉar ĝi estas ofte reproduktata, kun malmultaj variaĵoj, ĉe la evangelia predikado kaj en la episkopaj pastoraloj.

"La demonoj estas puraj Spiritoj, kaj la kon- damnitoj, nuntempe en la infero, povas esti rigardataj kiel puraj Spiritoj, pro tio, ke nur la animo malsupreniras tien, kaj la korpo transdonita al la tero ŝanĝiĝas en herbojn, plantojn, mineralojn kaj likvaĵojn, senkonscie suferante la metamorfozojn proprajn al la materio. Sed la kondamnitoj, same kiel la sanktuloj, devas reviviĝi en la tago de la Lasta Juĝo, prenante, por ilin ne plu forlasi, la samajn karnajn korpojn, kiuj vestis ilin dum la vivo. La elektitoj reviviĝos tamen en purigitaj kaj lumbrilaj korpoj, kaj la kondamnitoj en korpoj malkulitaj kaj

() Ĉi tiuj citatoj estas prenitaj el la verko titolita "La Infero" de Auguste Callet.

difektitaj de la pekoj. Tio ilin distingos, kaj en la infero ne plu estos puraj Spiritoj, sed homoj, kiel ni. Sekve la infero estas loko fizika, geografia, materia, ĉar ĝi devas esti loĝata de surteraj estuloj havantaj piedojn, manojn, buŝon, langon, dentojn, orelojn, okulojn similajn al niaj, sangon en la vejnoj kaj sentemajn nervojn.

Kie troviĝas ja tiu infero? Kelkaj doktrinoj lokas ĝin en la interno mem de nia terglobo; aliaj, ni ne scias en kiu planedo, kaj la problemo estas solvita de neniu koncilio. Tiurilate ni nur konjektas; la sola afero certigita estas, ke tiu infero, kie ajn ĝi ekzistas, estas mondo el materiaj elementoj, kvankam sen Suno, sen steloj, sen Luno, pli malĝoja kaj kruda, sen ia ĝermo kaj bonefikaj aspektoj eble ankoraŭ troviĝantaj en la plej sekaj regionoj de ĉi tiu mondo, kie ni pekas.

La plej seriozaj teologoj ne kuraĝas, kiel la egiptoj, hindoj kaj grekoj, priskribi la teruraĵojn de tiu loĝejo, kaj ili limas sin nur montri ĝin al ni, kiel premisojn en la malmulto, kiun la Skribo parolas pri tiu loĝejo, nome la lago el fajro kaj sulfuro de la Apokalipso kaj la vermoj de Jesaja, tiuj vermoj eterne svarmantaj sur la kadavroj de Tofel, kaj demonoj turmentantaj la homojn, kiujn ili perdigis, kaj la homoj plorantaj, grincantaj per la dent- oj, laŭ la diroj de la evangeliistoj.

Sankta Aŭgusteno ne konsentas, ke tiuj fizikaj suferoj estas nur respeguloj de la moralaj suferoj, kaj vidas en reala sulfura lago vermoj n kaj aŭtentikajn serpentojn satiĝantajn per la korpoj, kunigantajn siajn pikojn al tiuj de la fajro. Laŭ paragrafeto de Sankta Marko, li pretendas ankoraŭ pli, ke tiu stranga fajro, kvankam materia, kiel la nia, influanta sur materiaj n korpoj n, ilin konservos, same kiel salo konservas la korpojn de la viktimoj. La kondamnitoj, ĉiam oferataj kaj ĉiam vivaj viktimoj, sentos la torturon de tiu fajro, kiu bruligas sen detruo, penetrante en ilian haŭton; ili estos sorbigitaj kaj saturitaj de tiu fajro ĉe ĉiuj siaj membroj, ĉe la ostaj medoloj, ĉe la okulaj pupiloj, ĉe la plej kaŝitaj kaj sentemaj fibroj de sia esto. Vulkana kratero, se tien ili povus sin mergi, estus por ili loko de malvarmiĝo kaj ripozo.

Tiel tute firme diras la teologoj pli timemaj, dis- kretaj kaj moderaj; ili ne neas, ke en la infero estas aliaj korpaj turmentegoj, sed diras, ke por aserti tion mankas sufiĉa kono, almenaŭ tiel pozitiva, kiel tiu, kiun oni donis al ili pri la terura turmentego de la fajro kaj vermoj. Sed ekzistas pli aŭdacaj aŭ pli kleraj teologoj, kiuj donas pli detalajn, variajn kaj kompletajn priskribojn pri la infero. Kaj, kvankam oni ne scias, kie en la Spaco lokiĝas tiu infero, tamen ekzistas sanktuloj, kiuj ĝin vidis. Ili ne alvenis tien kun liro en la mano, kiel Orfeo, aŭ tenante glavon, kiel Uliso, sed transportitaj en spirito.

Al tiu nombro apartenas Sankta Tereza. Oni povus diri, laŭ la priskribo de tiu sanktulino, ke estas unu urbo en la infero; tie ŝi almenaŭ vidis ian specon de longa kaj mallarĝa strateto simila al tiuj abundantaj en antikvaj urboj, kaj ŝi terurite ĝin trakuris, irante sur ŝlima kaj haladza tereno, sur kiu svarmis monstraj reptilioj. Sed ŝia marŝo estis haltigita de speco de murego baranta la strateton, murego, en kiu troviĝis niĉo, kie ŝi sin ŝirmis, ne povante ekspliki la okazintaĵon. Tiu, ŝi diras, estas la loko, kiun oni destinis por ŝi, se ŝi trouzus, dum la vivo, la gracojn, kiujn Dio konsentis al ŝi en ŝia ĉelo en Avila.

Malgraŭ la mirinda facileco, kun kiu ŝi eniris en tiun niĉon, ŝi tamen ne povis sidiĝi aŭ kuŝiĝi, nek stari. Si eĉ ne povis eliri. Tiuj teruraj muroj, kliniĝantaj sur ŝin, ĉirkaŭis ŝin, premadis ŝin, kvazaŭ animitaj de propraj movoj. Sajnis al la sanktulino, ke ili sufokis ŝin, stran- gulante ŝin, samtempe ŝin skrapvundante kaj tranĉe dispecigante. Sentante, ke ŝi brulas, ŝi ankaŭ spertis ĉiaspecajn angorojn.

Sen espero pri helpo, ĉio estis kvazaŭ mallumego ĉirkaŭ ŝi, kvankam tra tia mallumego ŝi ekvidis, ne sen timego, la abomenindan strateton, en kiu ŝi troviĝis, kun ĝia malpurega ĉirkaŭaĵo. Tia scenejo estis por ŝi tiel neelportebla, kiel la premoj mem de la malliberejo (\

Sendube tiu estis nenio alia ol malgranda angulo de la infero. Aliaj spiritaj vojaĝantoj estis pli favorataj, ĉar ili vidis en la infero grandajn urbojn, kvazaŭ grandegajn braĝejojn: Babilonon kaj Ninevon, Romon mem kun ĝiaj palacoj kaj temploj brulantaj, kun ĉiuj loĝantoj ĉenitaj.

Ili vidis komercistojn ĉe iliaj vendotabloj, pastrojn kune kun korteganoj en festensalonoj, katenitajn al lamentantaj seĝoj, levante al siaj lipoj ruĝajn flamantajn kalikojn. Servistojn surgenuiĝintajn en bolantaj kloakoj, kun brakoj disetenditaj, kaj princojn, de kies manoj fluadis fandita oro, kvazaŭ vora lafo. Aliaj vidis en la infero senfinajn ebenaĵojn kulturatajn de malsataj kam- paranoj, kiuj, nenion rikoltante el tiaj fumantaj kampoj, el tiaj sterilaj semoj, formanĝis unuj aliajn, poste disirante, tiel multenombraj, kiel antaŭe, malgrasaj, voremaj kaj bande irante serĉi malproksime vane re­gi onojn pli feliĉaj. Aliaj erarvagantaj kolonioj da kon- damnitoj ilin tuj anstataŭis. Ankoraŭ aliaj rakontas, ke ili vidis en la infero montojn plenajn de abismoj, veantajn arbarojn, senakvajn putojn, fontojn nutratajn per larmoj, riveretojn el sango, neĝotempestojn en glaciaj dezertoj, ŝipetojn ekipitajn per afliktitoj veturantajn sur senbordaj maroj. Resume ili vidis ĉion, kion vidis la paganoj: ian funebran refiguraĵon de la Tero kun ties naturaj etern- igitaj suferoj, kaj eĉ subterajn karcerojn, eŝafodojn kaj turmentilojn forĝitajn per niaj propraj manoj.

Fakte estas demonoj, kiuj prenas korpojn por pli bone turmenti la homojn en ties korpoj. Unuj havas vespertajn flugilojn, kornojn, skvamajn kirasojn, piedojn kun ungegoj, akrajn dentojn, kaj ili sin prezentas al ni armitaj per glavoj, tenajloj, pinĉiloj, segiloj, rostokradoj, balgoj, ĉio ardanta, kaj ili, rilate la homan karnon, havas nenian alian oficon, dum la tuta eterneco, ol tiun de buĉisto

( ) En tiu vizio oni rekonas ĉiujn karakterojn de la inkuboj, kaj eble estis tiaspeca la fenomeno okazinta al Sankta Tereza.

kaj kuiristo; aliaj, ŝanĝitaj en leonojn aŭ grandegajn vipurojn, kuntrenas siajn predojn en solecajn kavernojn; ĉi tiuj transformiĝas en korvojn por deŝiri la okulojn de certaj kulpuloj, kaj tiuj en flugantajn drakojn pretaj ĵeti sin sur la dorson de siaj viktimoj, forprenante ilin timigitaj, sangokovritaj, kriantaj, tra la malluma spaco, por fine ĵeti ilin en sulfurplenajn kuvojn. Ĉi tie nuboj da akridoj, da gigantaj skorpioj, kies aspekto kaŭzas naŭzon kaj hirtiĝon, kaj kies kontakto produktas kon- vulsiojn; tie plurkapaj monstroj, malfermegante voremajn faŭkojn, skuante sur siaj kriplecaj kapoj siajn vipurecajn dikajn harojn, muelante kondamnitojn per sangaj man- dibloj, por elvomi ilin maĉitajn sed vivajn, ĉar ili estas senmortaj.

Tiuj demonoj kun impresaj formoj, okulfrape me- morigantaj pri la dioj el Amenti kaj el la Tartaro, same kiel la idoloj adorataj de la fenicoj, moabitoj kaj aliaj idolanoj najbaraj al Judujo, tiuj demonoj ne agas hazarde, sed ciu havas sian difinitan funkcion. La malbono de ili praktikata en la infero estas proporcia al la malbono, kiun ili inspiris kaj praktikigis sur la Tero (). La kondamnitoj estas punataj ĉe ĉiuj siaj organoj kaj sentumoj, ĉar ili ankaŭ ofendis Dion per ĉiuj siaj organoj kaj sentumoj. La pekintoj pro manĝamo estas punataj de la demonoj de glutemo; la mallaboremaj estas punataj de la demonoj de mallaboremo; la voluptamaj, de tiuj de diboĉo, kaj tiel plu, je varieco tiel vasta, kiel tiu de la pekoj. Ili sentos malvarmon dum brulado, kaj varmon, estante mem glacie malvarmaj, samtempe avidaj je movo kaj ripozo; soifantaj kaj malsatantaj; milfoje pli lacaj ol sklavo je la fino de labortago, pli malsanaj ol la mortantoj, pli senfortaj kaj ulcerplenaj ol la martiroj, kaj tiel por eterne.

() Vere stranga puno estas tiu konsistanta en la povo daŭrigi, en pli alta grado, la praktikon de malpli granda malbono farita sur la Tero. Estus pli racie, se la malbonfarintoj mem suferus la sekvojn de tiu malbonfaro, anstataŭ doni sin al la plezuro faciligi ĝin al aliulo.

Neniu el la demonoj evitas nek evitos iam ajn la fatalan realigon de sia tasko, ĉar ili estas disciplinitaj kaj fidelaj rilate al plenumo de la vengaj ordonoj, kiujn ili ricevis. Kio do estus la infero sen tio? La pacientoj ripozus, se la ekzekutistoj kverelus aŭ enuus. Sed neniom da ripozo aŭ disputoj por iu ajn el ili, ĉar kvankam ili estas malicaj kaj multenombraj, troviĝante de unu ĝis alia ekstremo de la abismo, neniam estis vidataj sur la Tero vasaloj pli obeemaj al siaj regantoj, armeoj pli servemaj al siaj estroj aŭ monahaj kolektivoj pli humilaj kaj obeemaj al siaj superuloj (\

Oni preskaŭ nenion konas pri la demona popolaĉo, pri tiuj malnoblaj Spiritoj konsistigantaj legiojn da vampiroj, bufoj, skorpioj, salamandroj kaj aliaj sennomaj bestoj; sed oni scias la nomojn de multaj el la princoj komandantaj tiajn legiojn, inter tiuj Belfegor, demono de volupto; Abadono aŭ Apolion, de hommortigo; Baal- Zebud, de la malpuraj deziroj, aŭ sinjoro de la muŝoj generantaj korupton; Mamono, de avareco; Moleho, Belialo, Baalgad, Astarot kaj multaj aliaj, precipe ilia superega ĉefo, la severega ĉefanĝelo, kiu en la ĉielo nomiĝis Lucifero, kaj en la infero nomiĝas Satano.

Jen resume la ideo al ni donita pri la infero laŭ la vidpunkto el ĝia fizika naturo kaj ankaŭ el la fizikaj punoj, kiujn oni tie suferas. Foliumu la skribaĵojn de la pastroj kaj antikvaj doktoroj; demandu la piajn legend- ojn; observu la skulptaĵojn kaj pentraĵojn en niaj preĝejoj; atentu tion, kion ili diras sur la predikokatedroj, kaj vi ekscios pli multe."

(' Tiuj samaj demonoj, ribelemaj kontraŭ Dio rilate la bonon, estas dotitaj per modela mildeco rilate la praktikon de malbono. Neniu sin detenas aŭ senfortiĝas dum la eterneco. Kia stranga metamorfozo de tiu, kiu estis kreita pura kaj perfekta, kiel la anĝeloj! Ĉu ne estas mirinde vidi ilin doni ekzemplojn pri harmonio, pri neŝanĝebla konkordo, kiam la homoj eĉ ne scias pace vivi sur la Tero, sed kontraŭe sin disŝiras reciproke? Vidante la ekscesajn penojn rezervitajn al la kondamnitoj, kaj komparante ilian situacion kun tiu de la demonoj, estas juste, ke oni demandu, kiuj estas pli kompatindaj - ĉu la viktimoj aŭ ĉu la ekzekutistoj.

13. La Aŭtoro sekvigis tiun kadron per la jenaj konsideroj, kies atingon ĉiu el ni penu kompreni:

"La renaskiĝo de la korpoj estas miraklo, sed Dio faras ankoraŭ ian duan miraklon, donante al tiuj mortemaj korpoj — jam unufoje uzitaj de la nedaŭraj provoj de la vivo, jam unufoje neniigitaj — la povon ekzistadi sen dissolviĝo en fornego, kie eĉ metaloj vaporiĝus. Ke oni diru ja, ke la animo estas sia propra turmentanto, ke Dio ne persekutas ĝin kaj nur ĝin forlasas en la malfeliĉa stato de ĝi mem elektita (kvankam tiu eterna forlaso de malfeliĉa kaj suferanta estulo ŝajnas neakord igebla kun la dia boneco) estas akcepteble; sed kion oni diras pri la animo kaj la spiritaj punoj, tion oni neniel povas diri pri la korpoj kaj respektivaj punoj, por kies eternigo jam ne sufiĉas, ke Dio sin konservu indiferenta, sed kontraŭe, ke Li intervenu kaj agu, sen kio la korpoj pereus.

La teologoj supozas do, ke post la renaskiĝo de la korpoj Dio estigas tiun duan miraklon, pri kiu ni parolis. Ke Li unue eltiras el la tomboj, ilin vorintaj, niajn korpojn el argilo; Li eltiras ilin tiaj, kiaj ili tien malsupreniris kun siaj originaj malsanoj kaj sinsekvaj degeneroj de la aĝo; Li redonas nin al tia stato, kadukaj, frostosentemaj, podagrozaj, plenaj de bezonoj, sentemaj por abelpiko, markitaj per la difektoj de la vivo kaj de la morto, kaj jen estas farita la unua miraklo; poste, al tiuj malfortikaj korpoj, pretaj reveni al la polvo el kiu ili eliris, Li donas econ, kiun ili neniam havis — la senmortecon, tiun kapablon, kiun Li en sia kolero (prefere diru: en sia favorkoreco) forprenis de Adamo foriranta el la Edeno — kaj jen estas kompletigita la dua miraklo. Kiam nemortema, Adamo estis nevundebla, kaj kiam ne plu nevundebla, li fariĝis mortema; la morto sekvis de proksime la doloron. Resnakiĝo do restarigas nin eĉ ne en la fizikaj kondiĉoj de la senkulpa homo, nek en tiuj de pekinto, kaj ĝi prefere estas renaskiĝo nur de niaj mizeraĵoj, sed kun aldono de novaj mizeraĵoj, senfine pli teruraj.

Iamaniere ĝi estas vera kreaĵo, kaj la plej malica, kiun la imagemo eble kuraĝis koncepti. Dio ŝanĝas sian juĝon, kaj por aldoni al la spiritaj turmentoj de la pekuloj karnajn turmentoj n povantajn daŭri eterne, Li subite transformas, per sia povo, la leĝojn kaj proprecojn, kiujn Li mem principe starigis por la materiaj komponaĵoj, renaskigas malsanajn kaj putrintajn karnojn, kaj, kun- igante per malfarebla nodo tiujn elementojn inklinajn apartiĝi per si mem, Li tenas kaj eternigas, kontraŭ la natura ordo, tiun vivan putraĵon, ĝin ĵetante en fajron, ne por ĝin purigi, sed por konservi ĝin tia, kia ĝi estas, sentema, suferanta, ardanta, terura kaj, laŭ sia volo, senmorta. Por efektivigi tiun miraklon, Dio ŝanĝiĝas en unu el la inferaj ekzekutistoj, ĉar se la kondamnitoj povas atribui nur al si mem la spiritaj n malbonoj n, kompense nur al Dio ili povas imputi la aliajn.

Post la morto, laŭŝajne nesufiĉa estis la forlaso al malĝojo, al pento, al angoroj de animo, kiu sentas perdita la superegan bonon. Laŭ la teologoj Dio iros elpreni ilin, en tiu nokto, el la fundo de tiu abismo, venigante ilin por momento al la vivo, ne por ilin konsoli, sed por vesti ilin per ia korpo malbelega, flamanta, nepereema, pli infektita ol la tuniko de Dejanira, tiam forlasante ilin por ĉiam.

Malgraŭ tio Li ne forlasos ilin por ĉiam, tute ne, ĉar la Ĉielo kaj la Tero ekzistas pro konstanta ago de lia volo ĉiam aktiva. Dezirante, ke ili eterne kontribuu por siaj eternaj turmentoj al la edifo de la elektitoj, Dio senĉese havos en siaj manoj tiujn kondamnitojn, malhelp- ante, ke la fajro ilin konsumanta estingiĝu ĉe iliaj korpoj."

14. Ni prave diris, ke la infero de la kristanoj superis tiun de la paganoj. Efektive, en la Tartaro vidiĝas kulpuloj torturataj de la konsciencoriproĉo, antaŭ siaj viktimoj kaj siaj krimoj, afliktataj de tiuj, kiujn ili piedpremis dum la surtera vivo; ni vidas ilin forkuri de la lumo ilin penetranta, vane penantajn sin kaŝi for de la rigardoj ilin persekutantaj; tie le orgojlo estas faligata kaj humiligata; ĉiuj prezentas stigmaton el sia pasint- eco, estante punataj pro siaj eraroj mem, en tia grado, ke por iuj sufiĉas, ke oni forlasu ilin al ilia sorto, ne estante necese pligrandigi iliajn punojn. Sed ili estas ombroj, t.e. animoj kun fluidecaj korpoj, bildoj de sia surtera vivo; tie oni ne vidas la homojn repreni siajn karnajn korpojn por suferi fizike, kun fajro penetranta ilian haŭton, saturante ilin ĝis la ostaj medoloj. Ankaŭ ne vidiĝas tie la eksceso de la torturoj konsistigantaj la fundon de la kristana infero. Juĝistoj severaj, sed justaj, eldiras verdikton proporcian al la delikto, dum en la imperio de Satano ĉiuj estas intermiksitaj en la samaj torturoj tute materiaj, sen helpo de ia ajn justeco.

Nekontesteble ekzistas hodiaŭ en la sino de la Eklezio mem multaj saĝaj homoj, kiuj ne akceptas laŭvorte tiajn aferojn, kaj ili tie vidas nurajn alegoriojn, kies signifon oni devas interpreti. Tiuj opinioj tamen estas individuaj kaj ne estas leĝo, sed la kredo al la materia infero kun ties sekvoj konsistigas plu kredartikolon.

15. Ni povus demandi, kiel estas homoj kapablaj vidi tiajn aferojn en ekstaza stato, se ĉi tiuj efektive ne ekzistas. Ne estas oportune klarigi ĉi tie la originon de la absurdaj vizioj, plufoje reproduktitaj kun ŝajno de realaĵo. Ni nur diru, ke principe estas necese konsideri, ke ekstazo estas la plej necerta el ĉiuj revelacioj (), ĉar la stato de superekscito ne ĉiam estigas animan liberigon tiel kompletan, ke ĝi trudiĝas al absoluta kredo, plurfoje montrante la reflekton de antaŭtagaj pri okupoj. La ideoj per kiuj la Spirito sin nutras kaj kies formo aŭ bildo estas konservata de la cerbo aŭ, pli bone dirite, de la perispirita envolvaĵo de la cerbo, sin reproduktas plivast- igitaj kvazaŭ ia miraĝo, sub vaporecaj formoj, kiuj sin krucas, intermiksas kaj estigas ian strangan tutaĵon. La ekstazuloj el ĉiuj religioj ĉiam vidis aferojn rilatajn al la kredo, de kiuj ili sin opinias penetritaj, kaj ne estas eksterordinare do, ke Sankta Tereza kaj aliaj, same kiel

r) La Libro de la Spiritoj, §§ 443 kaj 444.

ŝi, saturitaj per inferaj ideoj el rakontoj, parolaj aŭ skribaj, havis viziojn, kiuj ne estas ĝustadire pli ol reproduktaĵoj kaŭzitaj de inkubo. Fanatika pagano prefere estus vidinta la Tartaron kaj la Furiojn, aŭ la fulmotenantan Jupiteron en Olimpo.

ĈAPITRO V

PURGATORIO

La Evangelio tute ne mencias la purgatorion, kiu estis rekonita nur de la Eklezio en la jaro 593. Gi nekontesteble estas ia dogmo pli racia kaj pli konforma al la justeco de Dio, ol la infero, ĉar ĝi starigas punojn malpli rigorajn kaj plenumeblajn por la eraroj de mezgrada graveco.

La principo de purgatorio estas do bazita sur justeco, ĉar, rilate la homan justecon, ĝi estas nedaŭra malliberigo kompare kun la dumviva kondamno. Kion ni diru pri lando, kiu havus nur mortopunon por krimoj kaj negravaj deliktoj?

Sen la purgatorio nur du ekstremaj alternativoj ekzistas por animoj: la superega feliĉo aŭ la eterna turmentego. Kaj laŭ tiu hipotezo, kio fariĝus el la animoj kulpaj nur pro negravaj eraroj? Ili partoprenus en la feliĉo de la elektitoj, eĉ ne neperfektaj, aŭ spertus la punon por la plej danĝeraj krimintoj, eĉ se ili ne faris multe da malbono, kio ne estas justa nek racia.

Sed la nocio pri purgatorio necese devus esti nekompleta, ĉar, konante nur la punon per fajro, oni faris el ĝi ian inferon malpli teruran, pro tio, ke la animoj tie ankaŭ ardas, kvankam en fajro malpli varma. Ĉar la dogmo pri la eternaj punoj estas neakordigebla kun la progreso, la animoj en la purgatorio ne liberiĝas el 0 pro sia progreso, sed pro la preĝoj, kiujn oni faras aŭ kiujn oni ordonas fari por ilia bono. Kaj se la unua penso estis bona, tiel ne okazis al la sekvoj venintaj el ĝi, pro la misuzoj de tiuj preĝoj. La pagataj preĝoj transformis la purgatorion en negocon pli profitigan, ol la infero ().

3. Oni neniam precize determinis kaj difinis la lokon de la purgatorio kaj la naturon de la punoj tie suferataj. La prilumado de tiu afero estis konsentita al la Nova Revelacio, klariganta al ni la kaŭzon de la surteraj mizeraĵoj de la vivo, kies justecon nur la plureco de la ekzistadoj povas montri al ni.

Tiuj mizeraĵoj necese originas el la neperfektaĵoj de la animo, ĉar, se tiu estus perfekta, ĝi ne farus erarojn nek devus suferi iliajn sekvojn. Homo, kiu sur la Tero ekzemple estus sobra kaj modera ne suferus malsanojn devenantajn de ekscesoj.

Li plejofte estas malfeliĉa pro sia propra kulpo, sed, se li estas neperfekta, tia li estas, ĉar li tia estis antaŭ ol veni sur la Teron, por elaĉeti ne nur nunajn erarojn, sed ankaŭ antaŭajn erarojn ne elpagitajn. Li pagas per vivo da provoj tion, kion li suferigis al aliulo en antaŭa ekzistado. La sortovicoj, kiujn li spertas, estas siavice nedaŭra korektado kaj ia averto je la neperfektaĵoj, kiujn li devas forigi de si, por eviti malbonojn kaj progresi por la bono. Ili estas por la animo lecionoj de sperto, iafoje krudaj, sed des pli profitaj por la estonteco, ju pli profundaj estas la impresoj, kiujn ili faras. Tiuj sortovicoj okazigas senĉesajn luktojn, kiuj disvolvas liajn fortojn kaj liajn intelektajn kaj moralajn kapablojn. Per tiuj luktoj la animo refreŝiĝas en la bono, triumfante ĉiam, kiam ĝi havos bravecon por ilin subteni ĝis la fino.

(' La purgatorio originis la skandalan komercon de in-

dulgencoj, per kiuj oni vendas eniron en la ĉielon. Tiu misuzo estis la ĉefa kaŭzo de la Reformacio kaj instigis Luteron rifuzi la purgatorion.

La premio de la venko estas en la spirita vivo, kien la animo eniras radianta kaj triumfanta, same kiel soldato, kiu distingiĝas ĉe batalo por ricevi la gloran titolon heroo.

Ĉiu ekzistado estas okazo, ke la animo povu fari paŝon antaŭen; de ĝia volo dependas la pli aŭ malpli granda longeco de tiu paŝo: suriri multe da ŝtupoj aŭ resti sur la sama punkto. Ĉe ĉi tiu lasta okazo, ĉar pago por ĝiaj ŝuldoj frue aŭ malfrue nepre trudiĝas, la animo devos rekomenci novan ekzistadon en kondiĉoj ankoraŭ pli penaj, ĉar al ia neforviŝita makulo aldoniĝas alia makulo.

En sinsekvaj enkarniĝoj, la animo ja liberiĝas de siaj neperfektaĵoj, unuvorte ĝi sin elpurigas, ĝis kiam ĝi estos sufiĉe pura por forlasi la mondojn por elaĉeto, kia la Tero, kie la homoj elaĉetas la pasintecon kaj nunecon, celante la estontecon. Sed kontraŭe al la ideo, kiun oni havas pri ili, dependas de ĉiu homo plilongigi aŭ mallongigi sian restadon, laŭ la grado da progreso kaj pureco atingita de li mem per lia propra klopodo. Tiu liberiĝo okazas ne pro finiĝo de tempo nek pro aliulaj meritoj, sed pro la merito de ĉiu homo mem, laŭ ĉi tiuj vortoj de la Kristo: Al ĉiu laŭ liaj faroj (), vortoj tute resumantaj la justecon de dio.

Tiu do, kiu suferas en ĉi tiu vivo, povas diri, ke tio okazas, ĉar li ne sufiĉe puriĝis en sia antaŭa ekzistado, devante, se tion li ne faris en la nuna, suferi ankoraŭ en la sekvonta. Tio estas samtempe justa kaj logika. Pro tio, ke la sufero estas propra al la neperfektaĵo, la homo des pli suferas, ju pli neperfekta li estas, sammaniere kiel malsano daŭros des pli da tempo, ju pli longa estos la prokrasto ĝin kuraci. Tiel, dum la homo estos fiera, li suferos je la sekvoj de sia fiero; dum egoisma, je tiuj de sia egoismo.

r) Mateo, 16:27. - La Trad.

Pro siaj neperfektaĵoj la kulpa Spirito unue suferas en la spirita vivo, kaj poste estos al li donita la korpa vivo, kiel rimedo de rebonigo. Tial li ja troviĝas en tiu nova ekzistado, ĉu kun personoj, kiujn li ofendis, ĉu en medioj analogaj al tiuj, en kiuj li praktikis malbonon, ĉu ankoraŭ en situacioj kontraŭaj al tiuj de sia antaŭa vivo, kiel ekzemple la mizero, se li estis malbona riĉulo, kaj la humiliĝo, se fierulo.

La elaĉeto en la mondo de la Spiritoj kaj sur la Tero ne estas duobla puno por ili, sed ia aldono, ia disvolviĝo de efektiva laboro faciliganta la progreson. La profito de tiu laboro dependas de la Spirito. Ĉu ne estas al li preferinde, ke li revenu sur la Teron, kun probableco atingi la ĉielon, ol ke li estu senapelacie kon- damnita, ĝin definitive forlasante? La dono de tiu libereco estas pruvo de la saĝeco, boneco kaj justeco de Dio, kiu volas, ke la homo ĉion ŝuldu al siaj klopodoj kaj estu la faranto de sia estonteco; ke, malfeliĉa dum pli aŭ malpli longa tempo, li plendu, nur pri si mem, ĉar la vojo de progreso estas ĉiam libera al li.

Konsiderante kiel granda estas la sufero de iaj kulpaj Spiritoj en la nevidebla mondo, kiel terura estas la situacio de aliaj, des pli peniga pro ilia nepoveco antaŭvidi la finiĝon de tiuj suferoj, oni povus diri, ke ili troviĝas en infero, se tiu vorto ne kuntrenus la ideon pri ia eterna kaj materia puno.

Sed pro la revelacio de la Spiritoj kaj la ekzemploj, kiujn ili prezentas al ni, ni scias, ke la limdato de la elaĉeto dependas de la pliboniĝo de la kulpulo.

Spiritismo ne neas, sed pli ĝuste konfirmas la estontan punon. Kion ĝi detruas, tio estas infero ie lokita kun fornegoj kaj senapelaciaj punoj. Gi ankaŭ ne neas purgatorion, ĉar ĝi pruvas, ke en ĝi ni troviĝas kaj ĝin precize difinas, kaj, klarigante la kaŭzon de la surteraj mizeroj, ĝi kondukas al la kredo tiujn samajn, kiuj ĝin neas. Ĉu ĝi forpelas la preĝojn por la mortintoj? Tute ne, ĉar la suferantaj Spiritoj ilin petas; ĝi altigas ilin al devo de karitato kaj elmontras ilian efikecon por konduki al bono la Spiritojn kaj, per tiu rimedo, mallong- igi iliajn turmentiĝojn (). Parolante al la intelekto, ĝi jam longe portas fidon al multaj nekreduloj, sugestante preĝon al la animo de tiuj, kiuj ĝin malŝatis. Kion Spi­ritismo certigas, estas tio, ke la valoro de la preĝo estas en la penso, ne en la vortoj, ke la plej bonaj preĝoj estas tiuj el la koro, ne tiuj el la lipoj, kaj fine tiuj, kiujn ĉiu murmuras el si mem, ne tiuj, kiujn oni eldiras por mono. Kiu do kuraĝus ĝin riproĉi?

9. Kiel ajn longa estas la tempo de tiu puno en la spirita vivo aŭ sur la Tero, kie ajn ĝi okazu, ĝi ja havos finon post nelonga aŭ longa tempo. Reale ekzistas por la Spirito nur du alternativoj, nome puno nedaŭra kaj proporcia al la kulpo, kaj grada rekompenco laŭ la merito. Spiritismo forpelas la trian alternativon, tiun pri la eterna kondamno. Infero reduktiĝas al simbola figuro pri la plej intensaj suferoj, kies fino estas nekonata. Pur- gatorio ja estas relaĵo.

La vorto purgatorio kuntrenas ideon pri ĉirkaŭlimig- ita loko: jen kial ĝi pli kompreneble aplikiĝas al la Tero, ol la senfina Spaco, kie vagas la suferantaj Spiritoj, kaj des pli, ĉar la naturo de la surtera elaĉeto havas la karakterojn de efektiva elaĉeto.

Pliboniĝinte, la homoj liveros al la nevidebla mondo nur bonajn Spiritojn; kaj ĉi tiuj, enkarniĝinte, siavice liveros al la korpa homaro nur perfektiĝintajn elementojn. Tiam la Tero ĉesos esti elaĉeta mondo kaj la homoj ne plu suferos la mizerojn devenantajn de siaj neperfektaĵoj.

Cetere, per tia transformiĝo, kiu nuntempe okazas, la Tero altiĝos en la hierarkio de la mondoj ( ).

( ) Vd "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. XXVII, Agado de la preĝo.

() Vd "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. III, Progresado de la mondoj.

10. Sed kial la Kristo ne parolis pri purgatorio? Ĉar, se ne ekzistis la ideo, ankaŭ ne estis vorto por ĝin esprimi.

La Kristo helpis sin per la vorto infero, la sola uzata, kiel ĝenerala termino, por sendistinge nomi la estontajn punojn. Se li lokus flanke de la vorto infero ian rilatan al purgatorio, li ne povus precizigi ĝian efektivan sencon, ne tuŝante aferon rezervitan al la estonteco; li devus fine konsekri la ekzistadon de du specialaj lokoj de puno. Laŭ la ĝenerala koncepto, infero kun la ideo de puno implicite enfermis tiun de purgatorio, kiu estas nenio alia ol maniero de puno.

La klarigo pri la naturo de la punoj estis destinita al la estonteco, kiu ankaŭ devis redukti la inferon al ĝia ĝusta valoro. Se la Eklezio, post ses jarcentoj, decidis rompi la silenton de Jesuo pri la purgatotio, dekretante ties ekziston, tiel estis tial, ke la Eklezio opiniis, ke li ne diris ĉion. Kaj kial ne okazos al aliaj aferoj, same kiel al tiu punkto?

ĈAPITRO VI

DOKTRINO PRI LA ETERNAJ PUNOJ

Origino de la doktrino pri la eternaj punoj. Argumentoj favore al la eternaj punoj. Materia neebleco de la eternaj punoj. La doktrino pri la eternaj punoj epokofaris. Jehezkel kontraŭ la eternaj punoj kaj la origina peko.

Origino de la doktrino pri la eternaj punoj

La kredo al la eterneco de la punoj perdas terenon tagon post tago, tiamaniere ke, eĉ ne estante profeto, oni povas antaŭvidi ĝian baldaŭan finon.

Tial tiel potencaj kaj konvinkaj estas la argumentoj kontraŭ ĝi, ke al ni ŝajnas preskaŭ senutile, ke ni de nun okupiĝu pri tia doktrino, lasante ĝin estingiĝi per si mem.

Sed oni ne povas kontesti, ke, kvankam kaduka, ĝi ankoraŭ estas la klavo de la kontraŭuloj de novaj ideoj, la punkto, kiun ili defendas plej obstine, konvinkitaj pri ĝia vundebleco, kaj malpli konvinkitaj pri la sekvoj de tiu falo. Tial la demando meritas seriozan ekzamenon.

La doktrino pri la eternaj punoj havis sian pravon de ekzisto, kiel tiu pri la materia infero, dum la timo povis esti brido por homoj intelekte kaj morale malmulte progresintaj.

Pro la neebleco lerni la nuancojn plurfoje delikatajn de bono kaj malbono, kaj ankaŭ la relativan valoron de la malpligravigaj kaj pligravigaj cirkonstancoj, tiam la homoj malmulte aŭ eĉ neniom okupiĝus pri la ideo pri la moralaj punoj.

Ili eĉ ne komprenus la nedaŭrecon de tiuj punoj nek la justecon rezultantan de iliaj gradiĝoj kaj proporcioj.

3. Ju pli proksima al la primitiva stato, des pli materia estas la homo.

La morala saĝo estas tio, kio en li disvolviĝas plej malfrue, kaj tial li povas fari pri Dio, pri liaj atributoj kaj pri la estonta vivo ideon nur tre malperfektan kaj malprecizan.

La homo similigas Dion al sia propra naturo, kaj Dio estas por li nenio alia ol suvereno absoluta, tiom pli terura, kiom nevidebla, kvazaŭ ia despota reĝo, kiu, enfermita en sia palaco, neniam sin montrus al siaj regatoj. Ne komprenante lian moralan povon, ili nur akceptas Lin pro lia materia formo. Ili vidas Lin nur armita per fulmo, aŭ meze en fulmaj tempestoj, preter- fluge dissemantan detruon, ruinon, simile al nevenkeblaj militistoj.

Iu Dio milda kaj afabla ne estus Dio, sed malforta estulo nekapabla fariĝi obeata. Senkompata venĝemo, teruraj eternaj punoj estis neniom neakordigeblaj kun la ideo, kiun ili faris pri Dio, ne malplaĉis al ilia prudento. Estante senkompata ankaŭ li, la homo, ĉe siaj resentoj, kruela kontraŭ la malamikoj kaj severega kontraŭ la venkitoj, Dio, kiu estis supera al li, devus esti multe pli terura.

Por tiaj homoj estis necesaj religiaj kredoj similaj al ilia kruda naturo. Ia religio tute spirita, tute el amo kaj karitato ne povus esti konforma al iliaj brutalaj kutimoj kaj pasioj.

Ni do ne riproĉu al Moseo lian drakonan leĝaron nur sufiĉan por bridi la malobeeman popolon, nek la fakton, ke li faris el Dio ian venĝeman Dion. La epoko tion postulis, tiu epoko, kiam la doktrino de Jesuo ne estus akceptita kaj eĉ sin nuligus.

Laŭmezure kiel la Spirito disvolviĝis, la materia vualo iom post iom foriĝis, kaj la homoj fariĝis kapablaj kompreni la spiritajn aferojn. Veninte, Jesuo jam povis proklami ian kompateman Dion, parolante pri lia regno, ne el ĉi tiu mondo, kaj aldirante: Amu unu la alian kaj faru bonon al viaj malamantoj, dum la antikvuloj diradis: okulon pro okulo, denton pro dento.

Nu, kiuj estis la homoj vivantaj en la tempo de Jesuo?

Ĉu ili estus animoj nove kreitaj kaj enkarniĝintaj? Sed, se tiel estus, ĉu Dio estus kreinta por la tempo de Jesuo animojn pli progresintajn ol tiuj en la tempo de Moseo? El tio, kio estus okazinta al ĉi tiuj lastaj? Ĉu ili konsumiĝus ĉe bruteco dum la tuta eterneco? La plej elementa prudento forpelas tiun hipotezon. Ne; tiuj animoj estis ja la samaj, kiuj vivadis sub la regado de la moseaj leĝoj, kaj kiuj estis akirintaj, tra pluraj ekzistadoj, la sufiĉan maturecon por kompreni pli progresintan doktrinon, tiel same, kiel hodiaŭ ili estas pli progresintaj por ricevi ankoraŭ pli kompletan instruon.

La Kristo ne povis tamen revelacii al siaj samtempuloj ĉiujn misterojn apartenantajn al la eston­teco. Li mem asertis tion: Multon alian mi dirus al vi, se vi povus ĝin kompreni, kaj jen kial mi parolas al vi per paraboloj. Precipe rilate la moral on, t. e. la devojn de la homo, la Kristo estis tre klara, ĉar, tuŝante la senteman kordon de la materia vivo, li sciis fari sin komprenata; rilate aliajn punktojn, li kontentiĝis semadi sub alegoria formo la ĝermojn pli malfrue disvolviĝontajn.

La doktrino pri la estontaj punoj kaj rekompencoj apartenas al ĉi tiu lasta speco de ideoj. Precipe rilate la punojn, li ne povus subite forpeli la antaŭkonceptitajn ideojn. Veninte skizi al la homoj novajn devojn, ansta- taŭigi malamon kaj venĝon per amo al la proksimulo kaj per karitato, la egoismon per abnegacio, tio jam estis multo; krome li ne povis racie malintensigi la timon antaŭ la puno rezervita por la koruptuloj, samtempe ne malfor- tigante la ideon de la devo.

Se li promesis la regnon de la ĉielo al la bonuloj, tiu regno estis malpermesita al la malbonuloj, kaj kien ĉi tiuj irus? Krome estus necesa la inversiĝo de la Naturo, por ke la tre elementaj inteligentoj estu impresitaj, tiel ke ili identiĝu kun la spirita vivo, konsiderante la fakton, ke Jesuo direktiĝas al la popolo, al la malplej klera parto de la socio, kiu ne povis malbezoni figurojn iamaniere palpeblajn, kaj kiu ne komprenis subtilajn ideojn.

Jen la motivo, kial Jesuo ne ekpritraktis supraĵajn detalojn koncerne tion; en tiu tempo estis necese nenio pli ol kontraŭmeti punon al rekompenco.

6. Se Jesuo minacis kulpulojn per la eterna fajro, li ankaŭ minacis jeti ilin en Gehenon. Nu, kio estas Geheno? Nenio alia ol loko en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalemo, forĵetejo destinita por la malpuraĵo de la urbo.

Ĉu oni devus interpreti tion ankaŭ laŭlitere? Sed tiu estis unu el tiuj drastaj figuroj, kiujn li uzadis por impresi la popolamasojn. Tio sama okazas rilate la eternan fajron. Kaj se tia ne estus lia penso, li sin kontraŭdirus, altigante la kompatemon kaj favorkorecon de Dio, ĉar kompatemo kaj nefleksebleco estas kontraŭ- aj sentoj sin reciproke nuligantaj. Oni ne komprenus la sencon de la paroloj de Jesuo, atribuante al ili la sankcion de la dogmo de la eternaj punoj, ĉar lia tuta instruado proklamis la mildecon de la Kreinto kaj ties boneco.

Laŭ la preĝo Patro Nia Jesuo instruas al ni diri: Pardonu al ni, Sinjoro, niajn kulpojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Se la kulpulo ne devus atendi ian pardonon, estus ja tute neutile ĝin peti.

Ĉu tiu pardono estas senkondiĉa? Ĉu ĝi estas ia pura kaj simpla nuligo de puno, kiun oni meritas? Ne; la mezuro de tiu pardono dependas de la maniero, kiel oni mem par- donis, kio signifas, ke ni ne estos pardonitaj, se ni mem ne pardonos. Konsiderante la forgeson pri ofendoj ia absoluta kondiĉo, Dio ne povus postuli de malforta homo tion, kion Li ĉiopova ne farus.

La preĝo Patro Nia estas ĉiutaga protesto kontraŭ la eterna venĝo de Dio.

Por homoj posedantaj nur konfuzan ideon pri la spiriteco de la animo, la materia fajro neniel estis sen- fundamenta, des pli ĉar ĝi jam partoprenis la paganan kredon preskaŭ universale disvastigitan. Ankaŭ la etern- eco de la punoj havis nenion, kiu povus malplaĉi al la homoj jam de multaj jarcentoj submetitaj al la leĝaro de la timegiga Jehovo. En la penso de Jesuo la eterna fajro estis do nenio alia ol simpla figuro, kaj estis al li tute ne grave, ke tiu figuro estis laŭlitere interpretata, kondiĉe ke ĝi servu kiel brido al la homaj pasioj. Li sciis plie, ke la tempo kaj la progreso prenus sur sin la taskon ekspliki la alegorian sencon, des pli ĉar, laŭ lia antaŭdiro, la Spirito de Vero venos klarigi al la homoj ĉiujn aferojn. La esenca karaktero de la nenuligeblaj punoj estas la senefikeco de la pento, kaj Jesuo neniam diris, ke la pento ne meritas la pardonon de la Patro.

Kontraŭe, ĉiam, kiam sin prezentis al li okazo, li parolis pri ia Dio kompatema, favorkora, preta, akcepti la erarintan filon revenantan al la patra hejmo; ne- fleksebla, fakte, por la obstina pekinto, sed ĉiam preta ŝanĝi punon por pardono al la kulpinto sincere pentinta. Ĉi tiu certe ne estas la trajto de la senkompata Dio. Ankaŭ decas rimarkigi, ke Jesuo neniam eldiris kontraŭ iu ajn, eĉ kontraŭ la plej grandaj kulpuloj, la fatalan kondamnon.

Ĉiuj primitivaj religioj, adoptante la karakteron de la popoloj, havis militistajn diojn, kiuj batalis antaŭ siaj armeoj.

La Jehovo de la hebreoj disponigis al ili mil manierojn ekstermi la malamikojn; li rekompencis ilin per la venko, aŭ ilin punis per malvenko. Tia ideo koncerne Dion, igis ilin honori aŭ pacigi Lin per besta aŭ homa sango, kaj el tio originis la sangaj oferoj reprezentantaj tiel elstaran rolon en ĉiuj antikvaj religioj. La judoj estis forigintaj la homajn oferojn; malgraŭ la instruoj de la Kristo, la kristanoj dum longa tempo opiniis, ke ili honoras la Kreinton, oferante pomile al flamoj kaj al torturoj tiujn, kiujn ili nomis herezuloj, kio sub alia formo konsistigis efektivajn homajn oferojn, ĉar ili okazigis ĉi tiujn oferojn por la plej granda gloro de Dio, kun akompano de religiaj ceremonioj. Hodiaŭ ili ankoraŭ alvokas la Dion de la armeoj antaŭ ol komenci batalon, Lin gloras post venko, kaj tiomfoje pro nejustaj kaj kontraŭkristanaj kaŭzoj.

9. Kiom malrapide la homo liberiĝas el siaj kutimoj, antaŭjuĝoj kaj primitivaj ideoj! Kvardek jarcentoj nin apartigas de Moseo, kaj nia kristana generacio ankoraŭ vidas trajtojn de antikvaj barbaraj kutimoj, se ne kon- sekritaj, almenaŭ aprobitaj de la nuntempa religio! Estis necesa la potenca unuiĝo de la ne-ortodoksuloj por forigi la ŝtiparojn kaj komprenigi la veran grandecon de Dio. Sed, ĉe manko de ŝtiparoj, ankoraŭ superregas la materiaj kaj moralaj persekutoj, tiel enradikiĝinta estas en la homo la ideo pri la dia krueleco. Nutrata per sentoj asimilitaj ekde la infanaĝo, ĉu la homo povos miri, ke la Dio al li prezentita, flatita pro barbaraj faroj, kondamnas al eternaj tortutoj kaj senkompate rigardas la suferon de la kulpintoj? Estas ja la filozofoj, malpiaj laŭ iuj homoj, tiuj, kiuj skandaliĝas, vidante la nomon Dio profanata per faroj malindaj je Li. Estas ili, kiuj montras Lin al la homoj, en lia tuta grandeco, senigante Lin je pasioj kaj malnoblaĵoj al Li atribuataj de ia malpli evoluinta kredo.

Pri tiu punkto la religio gajnis je digneco tiom, kiom ĝi perdis je ekstera prestiĝo, ĉar se ekzistas homoj sin donantaj al la formo, pli granda estas ja la nombro de tiuj sincere religiaj per la sento kaj per la koro.

Sed flanke de tiuj, kiom multe da homoj estas kon- dukataj, sen pli da pripenso, al neado de la tuta Provi - denco! La maniero kiel la religio haltis, en antagonismo kontraŭ la progresoj de la homa prudento, ne sciante akordigi ilin kun la kredoj, degeneris en diismon por kelkaj, en absolutan skeptikismo por aliaj, kaj ni ne forgesu la panteismon, t. e. la homon fariĝantan mem Dio, pro manko de alia pli perfekta.

Argumento favore al la eternaj punoj

10. Ni revenu al la dogmo de la eternaj punoj. Jen estas la ĉefa argumento elvokata favore al ĝi: "Estas doktrino sankciita inter la homoj, ke la graveco de la ofendo estas proporcia al la kvalito de la ofendito. La krimo de majestofendo, ekzemple la atenco kontraŭ suverena persono, estante konsiderata pli grava ol tiu kontraŭ iu anj vasalo, estas ja tial pli severe punata. Kaj Dio, estante multe pli alta ol suvereno, ĉar Li estas senfina, senfina devas ja esti la ofendo farita kontraŭ Li, same kiel senfina estu la respektiva puno, t.e. eterna".

Refuto: Ĉia refuto estas rezono, kiu devas havi sian deirpunkton, ian bazon, sur kiu ĝi sin apogu, do premisojn. Ni prenu tiujn premisojn el la propraj atributoj de Dio: unika, eterna, neŝanĝema, nemateria, ĉiopova, superege justa kaj bona, senfina ĉe ĉiaj perfektaĵoj.

Estas neeble koncepti Dion alie, ĉar, sen la senfina perfekteco, oni povus koncepti alian estaĵon superan al Li. Por ke Li estu unika super ĉiuj estaĵoj, estas necese, ke neniu povu superi Lin aŭ eĉ egali Lin je iu ajn afero. Nu, estas necese, ke Li estu tute senfina.

Kaj tial, ke la diaj atributoj estas senfinaj, ili spertas nek pligrandiĝon nek malgrandiĝon, alie ili ne estus senfinaj, nek Dio perfekta. Se oni forprenus plej malgrand- an parton de nur unu el liaj atributoj, Dio ne ekzistus plu, ĉar povus ekzisti estaĵo pli perfekta. La senlimeco de iu kvalito ekskludas la eblecon de ekzisto de alia kontraŭa kvalito, kiu povus malgrandigi aŭ nuligi ĝin. Estaĵo senfine bona ne povas havi plej etan pecon da malboneco, nek estaĵo senfine malbona povas havi plej etan pecon da boneco. Tiel, ankaŭ objekto ne estus absolute nigra kun la plej malgranda nuanco de blanko, kaj inverse. Starigita tiu deirpunkto, al la ĉi-supraj argumentoj ni kontraŭmetos la jenajn:

Nur ia senfina estaĵo povas fari ion senfinan. La homo, finhava ĉe siaj virtoj, ĉe siaj konoj, ĉe sia povo, ĉe siaj kapabloj kaj ĉe sia surtera ekzistado, povas pro- dukti nur limhavajn aĵojn.

Se la homo povus esti senfina ĉe malbono, kiun li faras, li ankaŭ estus tia ĉe la bono, tiuokaze egaliĝante al Dio. Sed se la homo estus senfina ĉe bono, li ne praktikus malbonon, ĉar absoluta bono ekskludas ĉian malbonon.

Se oni konsentas, ke ia provizora ofendo kontraŭ Dio povus esti senfina, Dio, venĝante per senfina puno, estus do senfine vengema; kaj se Dio estas senfine venĝema, Li ne povas esti senfine bona kaj favorkora, ĉar unu el tiuj atributoj ekskludas la alian. Se Li ne estas senfine bona, Li ne estas perfekta; kaj ne estante perfekta, Li ĉesas esti Dio.

Se Dio estas senkompata al la kulpulo pentanta, Li ne estas favorkora; kaj se Li ne estas favorkora, Li ĉesas esti senfine bona. Kaj kial Dio donus al la homoj ian pardoneman leĝon, se Li mem ne pardonus? El tio rezultus, ke la homo, kiu pardonas siajn malamikojn kaj pagas malbonon per bono, estus pli bona ol Dio, kiu restas surda al la pento de tiuj, kiuj Lin ofendas, rifuzante al ili, por ciam, la plej etan kareson.

Troviĝante en ĉiu loko kaj ĉion vidante, Dio devas vidi ankaŭ la torturojn al la kondamnitoj; kaj se Li konservas sin indiferenta al la ĝemoj tra la tuta eterneco, Li estos eterne senkompata; nu, sen kompato ne ekzistas senfina boneco.

Al tio oni respondas, ke la pekulo pentanta antaŭ la morto ricevas favorkorecon de Dio, kaj ke eĉ la plej granda kulpulo povus ricevi tiun favoron. Rilate tion, ne estas ia dubo, kaj oni komprenas, ke Dio pardonas la pentanton, tenante sin nefleksebla kontraŭ la obstinaj; sed se Li estas tute favorkora por la animo pentinta antaŭ la morto, kial Li ĉesos esti tia por tiu, kiu pentas post ĝi? Kial la pento efikas nur dum la vivo, nedaŭra momento, kaj ne en la eterneco, kiu ne havas finon? Ĉirkaŭlimigitaj al difinita tempo, la diaj boneco kaj favorkoreco havus limon, kaj Dio ne estus senfine bona.

Dio estas superege justa. La superega justeco ne estas absolute senkompata, nek kondukas la kom- patemon al tia grado, ke ĉiuj pekoj restu nepunitaj; kontraŭe ĝi rigore pesas bonon kaj malbonon, rekompenc- ante unu kaj punante alian juste kaj proporcie, neniam trompiĝante ĉe aplikado de siaj decidoj.

Se pro nedaŭra peko ĉiam rezultanta el la neperfekta naturo de la homo kaj plurfoje el la medio, kie li vivas, la animo povas esti eterne punita sen espero pri kompato aŭ pardono, ne estas proporcio inter la peko kaj la puno — ne estas justeco,. Repaciĝante kun Dio, pentante kaj petante ripari la malbonon faritan, la kulpulo devas ekzistadi plu por la bono, por la bonaj sentoj. Sed, se la puno estas nenuligebla, tiu ekzistado por la bono ne fruktodonos, kaj neatento al bono signifas maljusteco. Inter la homoj, la kondamnito sin korektinta sukcesas vidi sian punon malpligravigita kaj iafoje pardonita; kaj tiel la homa justeco estus pli perfekta ol tiu de Dio.

Se la puno estas nenuligebla, la pento estos neutila, kaj la kulpulo, nenion atendante de sia korektiĝo, per­sistas en malbono, tiamaniere ke Dio ne nur kondamnas lin al eterna suferado, sed ankaŭ al restado en malbono por la tuta eterneco. En tio estas nek boneco, nek justeco.

Estante senfina je ĉio, Dio devas ampleksi pasintecon kaj estontecon; kreante animon, Li devas scii, ĉu ĝi tro grave eraros por esti eterne kondamnita. Se Li ne scios tion, lia scio ne estos senlima, kaj Li ĉesos esti Dio. Se Li scias, Li memvole kreas animon jam de tiam destinitan por la eterna turmentiĝo, kaj tiuokaze Li ĉesos esti bona.

Ĉar Dio povas favori pentintan pekulon, elprenante lin el la infero, ĉesas ekzisti eternaj punoj, kaj la juĝo de la homoj estas nuligita.

Sekve la doktrino pri la absolutaj eternaj punoj kondukas al neado aŭ almenaŭ malfortiĝo de kelkaj atributoj de Dio, estante mem neakordigebla kun la absoluta perfekteco, el kio rezultas la jena dilemo: aŭ Dio estas perfekta, kaj ne estas eternaj punoj, aŭ estas eternaj punoj, kaj Dio ne estas perfekta.

Ankaŭ oni alvokas favore al la dogmo de eternaj punoj la jenan argumenton:

"Estante eterna, la rekompenco donita al la bonuloj devas havi kiel korolarion la eternan punon. Estas juste proporciigi punon al rekompenco."

Refuto: Ĉu Dio kreis la animojn por fari ilin feliĉaj aŭ malfeliĉaj?

Evidente la feliĉo de la homo devas esti la celo de la Kreinto; alie Li ne estus bona. La feliĉon li atingas per sia propra indeco, kiun, akirita, li ne plu perdas. La malo estus lia degenero. Eterna feliĉo estas do konsek- venco de lia senmorteco.

Sed antaŭ ol atingi la perfektecon, la homo devas lukti, batali kontraŭ malbonaj pasioj. Ĉar ĝi ne estis kreita perfekta, sed perfektigebla, por ke ĝi ricevu la meritojn de siaj faroj, la animo povas fari erarojn, kiuj rezultas el ĝia natura malforteco. Kaj se ĝi estus eterne punata pro tiu malforteco, en tiu okazo oni povus demandi, kial Dio ne kreis ĝin pli forta?

La puno estas prefere averto pri la jam farita malbono, kaj ĝi devas celi rekondukon de la animo al bona vojo. Se la puno estus fatala, la deziro pliboniĝi estus superflua; eĉ la celo de la kreado ne estus atinginta, ĉar ekzistus estuloj antaŭdestinitaj por feliĉo aŭ por malfeliĉo. Se iu animo pentas, ĝi povas regeneri, kaj povante regeneri, ĝi povas aspiri al feliĉo.

Ĉu Dio estus justa, se Li rifuzus al ĝi la respektivajn rimedojn?

Se la bono estas superega celo de la Kreado, la feliĉo, kiu estas ĝia premio, devas esti eterna; kaj la puno, kiel rimedo ĝin atingi, devas esti kelkatempa. La plej elementa nocio pri la homa justeco ordonas, ke oni ne punu por eterne tiun, kiu deziras fari bonon.

Unu lasta argumento favore al la eternaj punoj estas ĉi tiu:

"La timo antaŭ la eternaj punoj estas ia brido; nuligita ĉi tiu, la homo, nenion timante, donus sin al ĉiaj ekscesoj"

Refuto: Tiu rezono estus pravigebla se la neeter- neco de la punoj efektive forstrekus ĉian punan sankcion.

La estontaj feliĉo aŭ malfeliĉo estas rigora sekvo de la justeco de Dio, ĉar la identeco de kondiĉoj por bono kaj malbono estus la neado de tiu justeco.

Sed, ne estante eterna, eĉ tial la puno ne ĉesas esti timiga, kaj ju pli granda estas la konvinkiĝo pri ĝi, des pli granda estas la timo.

Ĉi tiu konvinkiĝo siavice estos tiom pli profunda, kiom pli racia estos la fundamento de la puno. Puno, al kiu oni ne kredas, ne povas esti brido, kaj la eterneco de la punoj estas afero, al kiu oni ne kredas.

La kredo al tiu puno, ni tion jam asertis, havis sian utilecon, sian pravon de ekzisto en ia epoko; hodiaŭ ĝi ne nur ĉesas impresi la animoj n, sed eĉ produktas nekredantojn.

Antaŭ ol rekomendi ĝin kiel necesaĵon, estus bone elmontri ĝian realecon. Krom tio, estus necese observi ĝian efikon ĉe tiuj, kiuj ĝin rekomendas kaj klopodas elmontri.

Kaj, malfeliĉe, multaj el tiuj pruvas per faroj, ke ili tute ne timas la eternajn punojn.

Tiamaniere, nekapabla bridi la proprajn kredantojn, kian aŭtoritaton tiu kredo al eternaj punoj povos havi super la nekredantoj?

Materia neebleco de la eternaj punoj

Gis ĉi tie ni batalis per rezono, kontraŭ la dogmo de la eternaj punoj. Nun ni elmontru ĝin en kontraŭdiro al la pozitivaj faktoj de ni observitaj, pruvante ĝian neebleco.

Laŭ tiu dogmo la sorto de la animoj, nepre fiksita post la morto, estas do ia definitiva bremso aplikita al la progreso.

Nu, ĉu la animo progresas aŭ ne? Jen la demando: Se ĝi progresas, la eterneco de la punoj estas neebla.

Ĉu oni povos dubi pri tiu progreso, vidante la grand- egan variecon de moralaj kaj intelektaj kapabloj ekzist- antaj sur la Tero, ekde la sovaĝulo ĝis la civilizita homo, taksante la diferencon, kiun iu popolo prezentas de unu al alia jarcento? Se oni ne akceptas, ke tiu progreso ne apartenas al samaj animoj, oni ne povas ne akcepti, ke Dio kreis animojn en ĉiuj gradoj da progreso, laŭ la tempoj kaj lokoj, favorante unujn kaj destinante aliajn por eterna malsupereco, kio estus neakordigebla kun la justeco, kiu cetere devas esti egala por ĉiuj estuloj.

Estas nekontesteble, ke la animo morale kaj intelekte malprogresinta, kiel tiu de la barbaraj popoloj, ne povas havi la samajn elementojn de feliĉo, la samajn kapablojn por ĝui la brilajn glorojn en la Senfino, kiel la animoj profunde kapablaj. Se tamen tiuj animoj ne progresos, ili en pli favoraj kondiĉoj nur povos ĝui en la eterneco ian feliĉon, por tiel diri, negativan.

Por akordiĝi kun la rigora justeco, ni do venos al la konkludo, ke la plej progresintaj animoj estas tiuj iam malprogresintaj, kiuj poste akiris progreson. Sed ĉi tie ni atingas la gravan demandon pri la plureco de la ekzistadoj, kiel solan kaj racian rimedon por solvi la malfacilaĵon. Ni tamen flanken metu tiun demandon, kaj konsideru la animon el la vidpunkto de unu sola ekzistado.

Ni prezentu al ni dudekjaran junulon, el tiuj, kiujn oni ofte renkontas, malkleran, instinkte malvirtan, skeptikan, junulon, kiu neas sian animon kaj Dion; kiu donas sin al konfuzo; kaj kiu faras ĉiaspecan malbonon.

Poste tiu junulo troviĝas en favora, pli bona medio; li laboras, lernas, sin korektas iom post iom kaj fine far- iĝas kredema kaj kompatema. Jen palpebla ekzemplo de anima progreso dum la vivo, ekzemplo ĉiutage okazanta. Tiu viro mortas en profunda aĝo, kiel sanktulon, kaj memkompreneble fariĝas nedubebla lia savo. Kia estus tamen lia sorto, se akcidento metus finon al lia vivo tridek aŭ kvardek jarojn pli frue? Li troviĝus en kondiĉoj postulataj por kondamno, kaj, se tiu okazus, ĉia progreso fariĝus neebla por li.

Tiel, konforme al la doktrino de la eternaj punoj, ni havus homon savitan nur danke la cirkonstancon, ke li vivis pli longe, cirkonstanco cetere delikata, ĉar iu ajn akcidento povus ĝin hazarde neniigi. Konsiderante, ke lia animo povis progresi en difinita tempo, kial ĝi ne povus progresi plu post la morto, se dum la vivo ia kaŭzo fremda al ĝia volo tion neebligis al ĝi? Kial Dio rifuzus al ĝi rimedojn, ke ĝi regeneriĝu en alia vivo, se en ĉi tiu Li al ĝi ilin jam donis? Tiuokaze la pento venis, kvankam malfrue; sed, se ekde la momento de la morto estus altrudita nenuligebla kondamno, tiu pento estus vana por ĉiam, same kiel detruitaj estus ankaŭ la kapabloj de tiu animo por la progreso, por la bono.

21. La dogmo de la absoluta eterneco de la punoj estas do neakordigebla kun la anima progreso, al kiu ĝi kontraŭmetas nesupereblan baron. Tiuj du principoj sin detruas reciproke, kaj la nepra kondiĉo de la ekzisto de unu estas la neniigo de la dua. Kiu el la du efektive ekzistas? La leĝo de progreso estas evidenta: ĝi ne estas teorio, ĝi estas fakto konfirmita de la eksperimento: ĝi estas dia, nekadukema leĝo de la Naturo. Se do tiu leĝo ekzistas ne akordigebla kun alia, tio estas nur pro tio, ĉar alia ne ekzistas. Se fakte ekzistus la dogmo de la eternaj punoj, Sankta Aŭgusteno, Sankta Paŭlo kaj multaj aliaj neniam estus vidintaj la ĉielon, se ili estus mortintaj antaŭ ol atingi la progreson, kiun la konvertiĝo alportis al ili.

Al ĉi tiu lasta aserto oni respondas, ke la konvertiĝo de tiuj sanktuloj ne rezultas el la anima progreso, sed de la al ili permesita graco, kiu ilin trafis.

Sed tio estas nura vortludo. Se tiuj sanktuloj faris malbonon kaj poste bonon, tio signifas, ke ili pliboniĝis; ili do progresis. Nu, kial Dio estus doninta al ili, kiel specialan favoron, la gracon sin korekti? Jes, kial al ili, kaj ne al aliaj? Ĉiam, ĉiam la doktrino de la privilegioj, neakordigebla kun la justeco de Dio kaj kun lia egala amo por ĉiuj estuloj.

Laŭ la Spiritisma Doktrino, konforme al la vortoj de la Evangelio, al la logiko kaj al la plej rigora justeco, la homo estas frukto de siaj faroj, dum ĉi tiu vivo kaj post la morto, nenion ŝuldante al nepotismo: Dio lin rekompencas pro lia diligenteco kaj punas pro lia neglekto, tiel longe, kiel li en ĝi persistos..

La doktrino pri la eternaj punoj epokofaris

La kredo al la eterneco de la punoj efike superregis dum la homoj ne atingis komprenon pri la morala povo. Estas ja tio, kio okazas al infanoj dum kelka tempo retenitaj per minacoj de himeraj estaĵoj, per kiuj oni ilin timigas: atingante la periodon de rezonado, ili forpelas mem tiajn himerojn de la infanaĝo, kaj estas absurde pretendi ilin regi per tiaj rimedoj. Se tiuj, kiuj ilin gvidas, dezirus ankoraŭ inspiri al ili la verecon de tiaj fabeloj, tiuj certe falus de ilia konfido. Estas ja tio, kio okazas hodiaŭ al la homaro, eliranta el sia infaneco kaj forlasante, por tiel diri, siajn vindojn. La homo ne estas plu ia pasiva instrumento kurbigita sub materia forto, nek la iama kredema estulo, akceptanta ĉion kun okuloj fermitaj.

Kredemo venas el kompreno, kiu tial ne povas esti trudata. Se, dum ia periodo de la homaro, la dogmo de la eternaj punoj sin tenadis sendanĝera. Trudata kiel veraĵo absoluta, kiam la prudento ĝin forpelas, aŭ la homo volas kredi kaj serĉas ian kredon pli racian, malproksimiĝante de tiuj, kiuj adoptas la dogmon, aŭ tiam li absolute malkredas ĉion. Kiu trankvile studos la aferon, tiu vidos, ke en niaj tagoj la dogmo de la eternaj punoj de longe faras pli da ateistoj kaj materialistoj ol ĉiuj filozofoj.

La ideoj havas senĉese progresantan fluon, kaj estas absurde, ke oni volas regi la homojn, forigante ilin de tiu fluo; provi ilin reteni, retroirigi aŭ eĉ nur haltigi, dum ĝi antaŭeniras, estas sin kondamni, perdiĝi. Sekvi aŭ ĉesi sekvi tiun evoluon estas demando pri vivo aŭ morto, tiel por la religioj, kiel por la registaroj.

Ĉu tiu fatalismo estas bono aŭ malbono? Por tiuj, kiuj vivas el la pasinteco, vidante ĝin neniiĝi, ĝi estas malbono; sed por tiuj, kiuj vivas por la estonteco, ĝi estas leĝo de progreso, ĝustadire de Dio.

Kontraŭ leĝo de Dio estas neutila ĉia ribelo, neebla la lukto. Por kio do ĉiamaniere subteni ian kredon, kiu neniiĝas pro manko de uzo, kaŭzante pli da malutiloj ol utiloj al la religio? Ha! estas malĝojige tion diri, sed ĉi tie materia demando regas super la religia demando.

Tiu kredo estas vaste esplorata de la ideo, ke per mono oni malfermas la pordojn de la ĉielo kaj de la infero. La monsumoj kolektitaj per tiuj rimedoj, iam kaj ankoraŭ hodiaŭ, estas nekalkuleblaj, kaj vere fabela estas la anticipa imposto pagita pro timo antaŭ la eterneco. Kaj estante nedeviga tiu imposto, ĝia produkto estas ĉiam proporcia al la kredo; estingita ĉi tiu, tiu estos neproduktema.

Infano volonte donas sian kukon al tiu, kiu promesas al ĝi forpeli lupfantomon, sed se la infano jam ne kredas je lupfantomoj, ĝi gardos la kukon.

24. Donante pli saĝajn nociojn pri la estonta vivo kaj pruvante, ke ĉiu el ni povas efektivigi feliĉon per siaj propraj faroj, la Nova Revelacio nepre renkontos grandegan kontraŭstaron, des pli viglan, ĉar ĝi sekigas unu el la plej profitodonajn fontojn de enspezo. Kaj tiel okazis ĉiam, kiam nova eltrovo aŭ invento skuas en- radikiĝintajn kaj antaŭstarigitajn kutimojn.

Kiu vivas el malnovaj kaj malfacilaj procedoj, tiu neniam ĉesas diskonigi iliajn superecon kaj bonegecon kaj senkreditigi la novajn, pli ŝparajn.

Ĉu oni kredas ekzemple, ke la presarto estis aklamata de la klaso de kopiistoj, malgraŭ la bonfaroj, kiujn ĝi alportis al la socio?

Ne, ili certe devus ĝin detrui. La samo okazas rilate maŝinojm. Fervojojn kaj centojn da aliaj malkrovoj kaj aplikoj.

Antaŭ la okuloj de nekredantoj, la dogmo de la eternaj punoj ŝajnas senvaloraĵo, pri kiu ili ridas; por filozofo tiu dogmo havas socian gravecon, pro la ekscesoj, kiujn ĝi instigas, dum la vere religiema homo havas la dignecon de la religio interesiĝanta je la detruado de la ekscesoj, kiujn tia dogmo naskas, kaj fine de ilia kaŭzo.

Jeĥezkel kontraŭ la eternaj punoj kaj la origina peko

25. Al tiu, kiu deziras renkonti em la Biblio pravigon por la eterneco de la punoj, oni povas prezenti kontraŭajn tekstojn, kiuj tiurilate ne ebligas dusencaĵojn. La jenaj paroloj de Jehezkel estas la plej klara neo, ne nur de la fatalaj punoj, sed ankaŭ de la respondeco, kiun la peko de la patro de la homa genro okazigus al lia raso:

1. Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 2. Kial vi uzas ĉe vi en la lando de Izraelo ĉi tiun proverbon kaj diras: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis? 3. Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, neniu plu uzos ĉe vi tiun proverbon en Izrael. 4. Jen ĉiuj animoj apartenas al Mi: kiel la animo de la patro, tiel ankaŭ la animo de la filo apartenas al Mi; tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos.

5. Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste; 7. neniun perfortas, redonas al la ŝuldanto lian garantiaĵon, ne faras rabon, donas sian panon al malsatulo kaj nudulon kovras per vesto; 8. ne donas kontraŭ procentegoj kaj ne prenas troprofiton, detenas sian manon de maljustaĵo, faras inter homo kaj homo juĝon justan; 9. sekvas Miajn leĝojn kaj observas Miajn ordonojn, por plenumi ilin ĝuste: tiu estas virtulo, kaj li certe vivos, diras la Sinjoro, la Eternulo.

10. Sed se li naskigis filon, kiu estas rabisto, verŝas sangon, aŭ faras ion similan; 13. li ne devas vivi: ĉar li faras ĉiujn tiujn abomenindaĵojn, li devas morti; lia sango estu sur li.

14. Sed jen li naskigis filon, kiu vidas ĉiujn pekojn de sia patro, kiujn ĉi tiu faras, kaj li timas, kaj ne faras ion similan: 17. li ne mortos pro la pekoj de sia patro, sed li nepre vivos. 18. Kaj lia patro, ĉar li faris kruelaĵojn, prirabis fraton, kaj faris inter sia popolo tion, kio estas nebona: li mortos pro siaj malbonagoj.

Vi diros: Kial filo ne estas punata pro la mal- bonagoj de la patro? La filo agis ĝuste kaj juste, observis ĉiujn Miajn leĝojn kaj plenumis ilin; tial li nepre vivos.

Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estas sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.

Sed se malpiulo deturnas sin de ĉiuj siaj pekoj, kiujn li faris, kaj li observos ĉiujn Miajn leĝojn kaj agados ĝuste kaj juste, tiam li vivos, li ne mortos. 22. Ĉiuj liaj malbonagoj, kiujn li faris, ne estos rememorataj; pro siaj bonaj agoj, kiujn li faris, li vivos.

23. Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo?, diras la Sinjoro, la Eternulo; kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos. (Jehezkel, ĉap. XVIII.)

Diru do al ili: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi deziras ne la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta. (Jehezkel, ĉapitro XXXIII, § 11. ) r)

() Ĉar ĉi tiu teksto aperas en "La Ĉielo kaj la Infero" en biblia lingvaĵo, laŭ formo kaj stilo, kaj ne en tiu de Kardec, ni preferis preni ĝin rekte el la Biblio klasike tradukita de Zamenhof. - La Trad.

ĈAPITRO VII

LA ESTONTAJ PUNOJ LAŬ SPIRITISMO

La karno estas malforta. Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estontaj suferoj. Puna kodo de la estonta vivo

La karno estas malforta

Ekzistas malvirtaj inklinoj, kiuj evidente estas propraj al la Spirito, ĉar ili alligiĝas pli al la moralo ol al la korpo; aliaj ŝajne dependas ĝustadire de la organismo, kaj tial tiuj homoj ilin posedantaj estas juĝataj malpli respondaj: tiaj estas rigardataj la emo al kolero, al mallaboremo, al volupto ktp.

La spiritualismaj filozofoj hodiaŭ plene rekonas, ke la cerbaj organoj respondantaj al la diversaj kapabloj ŝuldas sian disvolviĝon al la aktiveco de la Spirito. Tiel, tiu disvolviĝo estas efiko, kaj ne kaŭzo. Homo estas muzikisto ne pro tio, ke li havas em on al muziko, sed li posedas tiun inklinon, ĉar lia spirito estas muzikema. Se la aktiveco de la Spirito reagas sur la cerbon, ĝi ankaŭ devas reagi sur aliajn partojn de la organismo.

La Spirito tiamaniere estas la artisto por sia propra korpo, tajlita de li, por tiel diri, laŭ liaj bezonoj kaj por la manifestado de liaj inklinoj.

Tiamaniere la korpa perfekteco de la progresintaj rasoj ne estas produkto de distingiĝaj kreadoj, sed rezultado de la spirita laboro, kiu perfektigas la materian envolvaĵon, laŭmezure kiel la kapabloj disvolviĝas.

Laŭ natura konsekvenco de ĉi tiu principo, la moralaj inklinoj de la Spirito devas ŝanĝi la kvalitojn de la sango, doni al ĝi pli aŭ malpli grandan aktivecon, kaŭzi pli-malpli grandan sekrecion de galo aŭ de iaj likvaĵoj. Tiel estas ekzemple, ke la buŝo de glutemulo pleniĝas de salivo antaŭ apetitiga manĝaĵo.

Vere ne manĝaĵo povas eksciti la gustuman organon, ĉar ĉi tiu ne havas kontakton kun ĝi; la Spirito do, kies sentemo estas vekita, agas ja sur tiun organon per sia penso, dum alia persono restos indiferenta ĉe la vido de la sama frandaĵo. Ankoraŭ pro tiu motivo la sentema persono facile versas larmojn. Ne estas la abundo de ĉi tiuj, kiu donas sentem on al la Spirito, sed ties sentemo kaŭzas ja la abundan sekrecion de larmoj. Sub regado de sentokapablo la organismo sin kondiĉas () al la normala inklino de la Spirito, sammaniere kiel ĝi sin kondiĉas al la inklino de la glutema Spirito.

Laŭ tiu sinsekvo de ideoj, oni komprenas, ke kolerema Spirito emas stimuli galhumoran temperamenton, el kio rezultas, ke homo ne estas kolerema pro tio, ke li estas galhumora, sed male li estas galhumora, ĉar li estas korelema. Tio sama okazas rilate al ĉiuj aliaj instinktaj inklinoj: maldiligenta kaj malforta tenos sian organismon en atonia stato rilata al sia karaktero, dum aktiva kaj energia homo donos al sia sango kaj al siaj nervoj kvalitojn tute kontraŭajn. La ago de la Spirito sur la korpon estas tiel evidenta, ke ni ne malofte vidas gravajn organajn malordojn okazi post fortaj moralaj emocioj.

La vulgara esprimo: — La emocio aliigis lian sangon — ne estas tiel senigita je senco, kiel oni povus supozi. Nu, kio alia povus aliigi la sangon, ol la moralaj inklinoj de la Spiritoj?

() La aŭtoro skribis s'est appropriй (p. 93, 4-a eldono,

Parizo, 1869), pro manko en tiu tempo, de verbo pli specifa

al la perfekta traduko de la ideo. Noto de la Eldonfako de BSF, en 1973.

Oni povas rekoni, almenaŭ parte, ke la temperamen- ton estigas la naturo de la Spirito, kiu estas kaŭzo, kaj ne efiko.

Kaj ni diris, ke ni rekonas nur parte, ĉar ekzistas okazoj, en kiuj la korpo evidente influas la morlajn kapablojn, kiel ekzemple ia morba aŭ nenormala stato estas efiko de eksteraj, neatenditaj kaŭzoj sendenpendaj de la Spirito, kiaj estas temperaturo, klimato, denaskaj korpaj difektoj, nedaŭra malsano ktp.

La moralaj kapabloj de la Spirito povas, en tiuj okazoj, ĉe liaj manifestiĝoj, esti afekciitaj de patologia stato, dum lia interna naturo restas ne modifita. Senkulp- igi sin de eraroj pro malforteco de la karno estas nenio alia ol sofismo por eviti respondecon.

La karno estas malforta nur pro tio, ke la Spirito estas malforta, kio inversigas la aferon, donante al li la respondecon pri ĉiuj liaj faroj. La karno senigita je penso kaj volo neniam povas superstari la Spiriton, kiu estas ja la pensanta estaĵo kun propra volo.

Estas ja la Spirito, kiu donas al la karno la kvalitojn, kiuj respondas al lia instinkto, same kiel la artisto donas al la materia verko la trajtaron de sia genieco. Liberiĝinte de la bestecaj instinktoj, li ellaboras korpon, kiu ne estas plu tirano de lia aspiro, por spiritigo de sia memo, kaj tiam la homo komencas manĝi por vivi kaj ne plu vivi por manĝi.

La morala respondeco pri la agoj en la vivo tamen restas netuŝita; sed la racio diras al ni, ke la sekvoj de tiu respondeco devas esti proporciaj al la intelekta dis- volviĝo de la Spirito. Tiel, ju pli klarmensa estos ĉi tiu, des malpli senkulpinda li fariĝos, ĉar el inteligento kaj morala sento naskiĝas la nocioj pri bono kaj malbono, pri justeco kaj maljusteco.

Ĉi tiu leĝo klarigas la malsukceson de la Medicino ĉe iaj kazoj. Ĉar temperamento estas efiko, kaj ne kaŭzo, ĉiu klopodo por ĝin modifi neniiĝas antaŭ la moralaj inklinoj de la Spirito, kiu kontraŭmetas al ĝi preterkons- cian reziston, kiu nuligas la terapeŭtikan agon. Sekve oni ja devas agi sur la komencan kaŭzon.

Donu, se vi povas, kuraĝon al poltrono, kaj vi tuj vidos ĉesigitaj la fiziologiajn efikojn de timo. Tio ankoraŭfoje pruvas la bezonon, kiun havas la kuracarto kalkuli je la spirita influo sur la organismojn.

(Revue Spirite, Marto 1869, p.65.)

Principoj de la Spiritisma Doktrino pri la estontaj punoj

La Spiritisma Doktrino rilate la estontajn punojn, ne baziĝas sur antaŭkonceptita teorio; ĝi ne estas sistemo anstataŭanta alian sistemon: pri ĉio ĝi sin apogas sur observoj, kaj ĉi tiuj ja donas al ĝi plenan aŭtoritaton. Neniu iam prezentis al si, ke la animoj post la morto troviĝos en tiaj aŭ tiaj kondiĉoj; estas ja tiuj samaj animoj foririntaj de sur la Tero, kiuj hodiaŭ venas al ni por inici nin en la misterojn de la estonta vivo, por priskribi al ni sian feliĉan aŭ malfeliĉan situacion, la impresojn, la transformiĝon per la morto de la korpo, unuvorte kompletigante la instruojn de la Kristo en tiu rilato.

Estas necese aserti, ke en ĉi tiu okazo la revelacioj ne venas de unu sola Spirito, kiu povus vidi aferojn de sia vidpunkto, sub unu sola aspekto, ankoraŭ regate de surteraj antaŭjuĝoj. Ankaŭ la revelacio ne estas ekskluzive donita al ia individuo, kiu povus konduki sin per ŝajnaĵoj aŭ per ia ekstaza vizio trompebla, kaj

tio multfoje estas nenio alia ol reflekso de ekzaltita

(*)

imagemo .

Temas ja pri sennombraj ekzemploj donitaj de Spiritoj el ĉiuj kategorioj, ekde tiuj plej altrangaj ĝis tiuj plej malaltklasaj, per tiom do aliaj helpantoj (mediumoj)

r) Vidu ĉap. VI, § 7, kaj "La Libron de la Spiritoj", §§ 443 kaj 444.

disaj tra la mondo, kaj tiel la revelacio ne estas privilegio de iu homo, ĉar ĉiuj povas provi ĝin kaj ob servi ĝin, ne devigante sin kredi laŭ kredo de aliulo.

Puna kodo de la estonta vivo

Spiritismo ne venas do kun sia aparta aŭtoritateco formuli kodon el fantazio; ĝia leĝo pri la estonteco de la animo, deduktita el observoj pri la fakto, povas resume konsisti el la sekvantaj punktoj:

a: La animo aŭ Spirito suferas en la spirita vivo la sekvojn de ĉiuj neperfektaĵoj, kiujn li ne sukcesis korekti en sia korpa vivo. Lia stato feliĉa aŭ malfeliĉa estas propra al lia grado da pureco aŭ malpureco.

a: La kompleta feliĉo ligiĝas al perfekteco, t.e. al la kompleta pureco de la Spirito. Ĉia neperfektaĵo estas siavice kaŭzo de sufero kaj de ĝuosenigo, same kiel ĉia akirita perfektaĵo estas fonto de ĝuo kaj mildigilo de suferoj.

a: Ne ekzistas ec unu neperfektaĵo de la animo, kiu ne kuntrenas pereigajn kaj neeviteblajn sekvojn, same kiel ne ekzistas nur unu bona kvalito, kiu ne estas fonto de ia plezuro.

Tiel la sumo de la punoj estas proporcia al tiu de la neperfektaĵoj, kiel la sumo de la plezuroj al tiuj de la kvalitoj.

La animo, kiu ekzemple havas dek neperfektaĵojn, pli multe suferas ol tiu havanta tri aŭ kvar; kaj kiam el tiuj dek neperfektaĵoj ne restos al ĝi pli ol duono aŭ kvarono, tiam ĝi malpli suferos.

Liberiĝinte de ĉiuj, tiam la animo estos tute feliĉa. Ankaŭ sur la Tero tiu, kiu havas multajn malsanojn, suferas pli ol tiu, kiu havas nur unu aŭ neniun. Pro la sama kialo, la animo posedanta dek perfektaĵojn havas pli da ĝuoj, ol alia malpli riĉa je bonaj kvalitoj.

a: Pro la leĝo de progreso, kiu donas al ĉiu animo la eblecon akiri la bonon al ĝi mankantan, kaj seniĝi je tio malbona, laŭ la propraj klopodo kaj volo, ni vidas, ke la estonteco estas konsentita al ĉiuj homoj. Dio forpusas neniun el siaj infanoj, Li prefere ilin akceptas en sian sinon, laŭmezure kiel ili atingas la perfektecon, konsentante al ĉiuj la meriton laŭ iliaj verkoj.

a: Pro tio, ke sufero dependas de neperfekteco, kiel ĝuo de perfekteco, la animo kuntrenas sian propran punon aŭ premi on, kie ajn ĝi troviĝas, ne bezonante ĉirkaŭlimigitan lokon.

Infero estas ĉie, kie troviĝas suferantaj animoj, kaj ĉielo same estas tie, kie troviĝas feliĉaj animoj.

a: La bono kaj malbono, kiujn ni faras, rezultas el la kvalitoj, kiujn ni posedas. Ne fari bonon, kiam ni povas ĝin fari, estas do rezulto de nia neperfekteco. Se ĉia neperfektaĵo estas fonto de sufero, la Spirito devas suferi ne nur pro la farita malbono, kiun li praktikis, sed ankaŭ pro la bono, kiun li ne faris en la surtera vivo.

a: La Spirito suferas pro la malbono, kiun li faris, kaj tial, ke lia atento estas konstante direktata al la sekvoj de tiu malbono, li pli bone komprenas ĝiajn nekonvenaĵojn kaj penas sin korekti.

a: Ĉar estas senlima la justeco de Dio, la bono kaj malbono estas rigore konsiderataj, kaj ne estas eĉ unu ago, eĉ unu malbona penso, kiu ne havas fatalajn sekvojn, kiel ne ekzistas eĉ unu merita ago, eĉ bona penso de la animo, kiu perdiĝas, car tiaj agoj estas komenco de progreso ec al la plej perversaj.

a: Ĉia farita eraro, ĉia realigita malbono estas suldo, kiu devos esti pagita; se ĝi ne estos pagita en unu ekzistado, ĝi nepre estos en la sekvanta aŭ sekvantaj, ĉar ĉiuj ekzistadoj estas solidaraj inter si. Kiu kvitiĝos en ia ekzistado, tiu ne bezonos fari tion la duan fojon.

a: La Spirito suferas jen en la korpa mondo, jen en la spirita, la sekvon de siaj neperfektaĵoj. La mizeroj, la sortovicoj spertitaj en la korpa vivo originas el niaj neperfektaĵoj, estas elpagoj de faritaj eraroj en la nuna aŭ en antaŭaj ekzistadoj.

Laŭ la naturo de la suferoj kaj sortovicoj de la korpa vivo, oni povas taksi la naturon de la faritaj eraroj en antaŭa ekzistado kaj tiun de la neperfektaĵoj, kiuj ilin originigis.

a: La elpago varias laŭ la naturo kaj graveco de la eraro, kaj tial la sama eraro povas kaŭzi diversajn elpagoj n laŭ la malpligravigantaj aŭ pligravigantaj cir- konstancoj, en kiuj ĝi estos farita.

a: Ne ekzistas regulo absoluta nek unuforma pri la naturo kaj daŭro de la puno: la sola ĝenerala leĝo estas, ke ĉia eraro havos punon kaj ĉia merita ago rekompencon laŭ sia graveco.

a: La daŭro de puno dependas de la pliboniĝo de la kulpa Spirito.

Nenia kondamno estas al li preskribita por difinita tempo. Kion Dio postulas por fino de suferoj, tio estas ia pliboniĝo serioza, efektiva, sincera, de reveno al bono.

Tiel la Spirito ĉiam estas la juĝanto de sia propra sorto, povante longigi siajn suferojn pro sia obstineco en malbono, aŭ ilin mildigi kaj nuligi per praktiko de bono.

Kondamno por antaŭdifinita tempo havus la duoblan nekonvenaĵon daŭrigi la suferegon de la forneinta Spirito, aŭ liberigi lin de sufero, kiam li ankoraŭ restus en malbono. Nu, Dio, kiu estas justa, nur punas pro malbono, dum gi ekzistas, kaj ĉesas lin puni, kiam malbono ne plu ekzistas (cetere la morala malbono, estante per si

( ) Vidu ĉap. VI, § 25, citaĵo de Jehezkel.

mem kaŭzo de sufero, daŭrigos ĉi tiun, dum tiu ekzistos, aŭ malintensigos, laŭmezure kiel tiu malkreskos.

a: La daŭro de la puno dependas de la pliboniĝo de la Spirito, kaj kulpulo, kiu neniam pliboniĝus, ĉiam suferus, kaj por li la puno estus eterna.

a: Ia kondiĉo propra al malsupereco de la Spi­ritoj estas, ke ili ne duonvidas la finon de sia provado,

kredante ĝin eterna, kiel eterna laŭŝajne devas esti tia

(*)

puno.

a: Pento, kvankam ĝi estas la unua paŝo por regenerado, ne sufiĉas per si mem; elaĉeto kaj ripar ado estas necesaj.

Pento, elaĉeto kaj riparado do estas la tri kondiĉoj necesaj por forviŝi la trajtojn de kulpo kaj ties sekvojn. Pento mildigas la amaraĵojn de la elaĉeto, malfermante per espero la vojon al renobligo; sed nur riparo povas nuligi efikon, detruante ties kaŭzon. Kontraŭe pardono estus favoro, ne nuligo.

a: Pento povas okazi ĉie kaj ĉiam; se ĝi venos malfrue, la kulpulo pli longe suferos.

Tiel longe ĝis la signoj de kulpo malaperos, elaĉeto konsistas en la fizikaj kaj moralaj suferoj, kiuj estas ĝiaj sekvoj, ĉu en la nuna vivo, ĉu en la spirita post la morto, ĉu ankoraŭ en alia korpa ekzistado.

Riparo konsistas en farado de bono al tiuj, al kiuj oni faris malbonon. Kiu ne riparas siajn erarojn en ia ekzistado pro malforteco aŭ malbonvolo, tiu troviĝos

( ) Ĉiama estas sinonimo de eterna. Oni diras pri la limo de la ĉiamaj neĝoj; la eterna glacio sur la polusoj; oni diras ankaŭ ĉiama sekretario de la Akademio, kio ne signifas, ke li estas tio ad perpetuam, sed sole nur dum senlima tempo. Eterna kaj ĉiama oni do uzas laŭ senco nedifinita. Laŭ ĉi tiu senco oni povas diri, ke la punoj estas eternaj, por esprimi, ke ili ne havas limitan daŭron; eternaj do por la Spirito, kiu ne vidas ilian finon.

en posta ekzistado en rilato kun la samaj personoj, kiuj faris plendojn kontraŭ li, en memvole elektitaj kondiĉoj, por elmontri al ili dankon kaj fari al ili tiom da bono, kiom da malbono li faris al ili. Ne ĉiuj eraroj kuntrenas rektan kaj efektivan malprofiton; en tiuj okazoj riparado efektiviĝas, se oni faras tion, kio devus esti farita kaj estis malzorgita; se oni realigas la devojn forlasitajn, la misiojn ne plenumitaj; se oni praktikas bonon kompense pro farita malbono, t. e. fariĝante humila, se oni longe estis fiera; amema, se oni longe estis severa; karitema, se oni longe estis egoisma; bonkora, se oni longe estis malica; laborema, se oni longe estis mallaborema; utila, se oni longe estis neutila; sobra, se oni longe estis malsobra; kaj resume se oni ja respondas per bonaj ekzemploj la faritajn malbonaĵojn. Kaj tiel la Spirito progresas, profitante el sia propra pasinteco. ()

18-a: La neperfektaj Spiritoj estas forigitaj for de la feliĉaj mondoj, kies harm oni on ili konfuzus. Ili restas en la malsuperaj mondoj, elpagante siajn erarojn per ĉagrenoj de la vivo, kaj puriĝante de siaj neperfektajoj,

() La bezono de riparo estas principo de rigora justeco, kiun oni povas konsideri kiel efektivan leĝon por morala restariĝo de la Spiritoj. Sed neniu religio ankoraŭ proklamis tiun doktrin- on. Kelke da personoj ĝin forpuŝas, ĉar al ili estas pli facile kvitiĝi je la malbonaj agoj per simpla pento, kio kostas nenion, krom vortoj de kelkaj formuloj; sed tiel pensante, ke ili estas kvitaj, ili poste vidos, ĉu tio al ili sufiĉis. Ni povus demandi, ĉu tiu principo ne estas konfirmata de la homa leĝo, kaj la dia justeco povas esti malsupera ol tiu de la homoj? Plie, ĉu tiuj leĝoj estus plenumitaj, se nur la homo, ilin malobeantaj, simple dirus pro trouzo de konfido, ke li ilin senfine respektas?

Kial tiaj homoj hezitus antaŭ tasko, kiun ĉiu honesta homo altrudus al si, kiel devon, laŭ la grado de siaj fortoj?

Kiam ĉi tiu afero pri riparo estos akceptita de la kredo de la homamasoj, tiam ĝi estos plia brido al iliaj ekscesoj, kaj multe pli potenca ol la infero kun la respektivaj eternaj punoj, ĉar ĝi interesas la vivon en ties tuta aktualeco, kaj la homo povos kompreni la originon de la cirkonstancoj, kiuj faras la vivon pena, aŭ ties efektivan situacion.

ĝis kiam ili meritos enkarniĝon en mondoj pli superaj, morale kaj fizike pli progresantaj. Se oni povas koncepti ian ĉirkaŭlimigitan lokon por puno, tia loko sendube estas tiuj mondoj por kulpelaĉeto, ĉirkaŭ kiuj svarmas neper- fektaj elkarniĝintaj Spiritoj, atendantaj novajn ekzistad- ojn, kiuj ebligos al ili ripari malbonon, helpante ilian progreson.

a: Ĉar la Spirito ĉiam havas liberan vol on, la progreso iafoje fariĝas malrapida, kaj forta lia obstino ĉe malbono. En tiu stato li povos resti jarojn kaj jarcentojn, kaj fine venos momento, kiam lia obstineco modifiĝos pro sufero, kaj spite sian arogantecon li rekonos la superan povon, kiu lin superregas.

Kiam manifestiĝos la unuaj signoj de pento, tiam Dio faras lin duonvidi la esperon. Ne ekzistas Spirito nekapabla neniam progresi, destinita al eterna malsuper- eco, kio estus neado de la leĝo de progreso, kiu providence regas ĉiujn kreitojn.

a: Kiaj ajn estas la malsupereco kaj maliceco de la Spiritoj, Dio neniam ilin forlasas. Ĉiuj homoj havas sian gardanĝelon (gvidanton), kiu zorgas pri ili, suflorante bonajn pensojn, vekante dezirojn progresi kaj ankaŭ esplorante la movojn de ilia animo, per kiuj ili klopodas ripari en ia nova ekzistado la malbonon, kiun ili praktikis. Sed tiu interveno de la gvidanto preskaŭ ĉiam fariĝas kase, tiel ke ne okazu premo, ĉar la Spirito devas progresi per impulso de sia propra volo, neniam per ia altrudo.

Bono kaj malbono estas praktikataj laŭ libera volo, kaj sekve la Spirito ne estas fatale pelita al unu aŭ alia direkto.

Obstinante longe ĉe malbono, la Spirito suferos ties sekvojn, tiel longe, kiel daŭros lia obstinado, sammaniere kiel donante pason al bono, li tuj sentas ĝiajn bonfarant- ajn efikojn.

Rimarko. Estus eraro supozi, ke, pro efiko de la leĝo de progreso, la certeco pli aŭ malpli frue atingi perfektecon kaj feliĉon povas stimuli obstinon ĉe malbono, sub kondiĉo de posta pento: unue tial, ke la malsupera Spirito ne vidas la finon de sia situacio; due tial, ke estante aŭtoro de sia propra malfeliĉo, li nepre komprenos, ke dependas de li mem ĝin ĉesigi; ke li estos malfeliĉa, dum longe li persistos ĉe mal- bono; fine tial, ke la sufero estos senfina, se li mem ne metos finon al ĝi. Tio do estus negativa kalkulo, kies sekvojn la Spirito rekonus la unua. El la dogmo pri la nepageblaj punoj oni ja faras tian hipotezon, ĉar al homo estas mal- permesita por ĉiam ia ajn ideo pri espero, kaj li do ne havas intereson konvertiĝi al bono, sen ia profito al li.

Antaŭ tiu leĝo ankaŭ falas la kontraŭdiro kontraŭ la dia antaŭsciado, ĉar Dio, kreinte la Spiriton, efektive scias, ĉu li iros pro sia libera volo la bonan aŭ malbonan vojon; scias, ke li estos punita, se li faros malbonon; sed ankaŭ li scias, ke tia nedaŭra puno estas rimedo igi lin kompreni sian eraron, frue aŭ malfrue sekvante la bonan vojon. El la doktrino pri la eternaj punoj oni konkludas, ke Dio scias, ke tiu Spirito bankrotos, kaj ke li do estas antaŭdecide kondamnita al senfinaj torturoj.

a: La respondeco pri kulpoj estas tute persona, neniu Spirito suferas pro aliulaj eraroj, esceptinte se li ilin originigis, ĉu kaŭzante ilin per sia ekzemplo, ĉu ne ilin malhelpante, dum li tion povis fari.

Tial la memmortiginto estas ĉiam punita; sed kiu, pro malico, instigas alian homon sinmortigi, tiu suferas eĉ pli grandan punon.

a: Kvankam senfina la diverseco de punoj, kelkaj tamen estas propraj al la malsupereco de la Spiritoj, kaj kies sekvoj, krom iaj detaloj, estas iom pli-malpli identaj.

La plej tuja puno de tiuj ĉefe ligiĝintaj al la materia vivo, malprofite por la spirita progreso, estas la malrapid- eco de la animomalligiĝo; la angoro akompanantaj la morton kaj vekiĝon en la alia vivo, la sekvanta konfuziĝo, kiu povas daŭri monatojn aŭ jarojn.

Kontraŭe la elkarniĝo de tiuj, kiuj havas sian konsciencon pura, kaj kiuj jam en la materia vivo portas spiritan vivon, estas rapida, sen skuoj, preskaŭ nula ilia konfuziĝo ĉe paca vekiĝo.

a: Tre ofta fenomeno inter la Spiritoj kun ia morala malsupereco estas, ke ili opinias sin ankoraŭ vivantaj, kaj tiu iluzio povas daŭri multe da jaroj, dum kiuj ili spertos ĉiujn bezonojn, ĉiujn turmentojn kaj perpleksaĵojn de la vivo.

a: Por krimulo la senĉesa ĉeesto de liaj viktimoj kaj de la cirkonstancoj de la krimo estas kruela suferego.

a: Ekzistas Spiritoj dronintaj en densa mallumo; aliaj troviĝas en absoluta izoliteco en la Spaco, turment- ataj de la nescieco pri sia propra situacio kaj ankaŭ pri la sorto ilin atendanta. La pli kulpaj suferas torturojn multe pli akrajn, ĉar ili ne duonvidas ties finon.

Al kelkaj estas malpermesate vidi siajn karulojn, kaj ĉiuj ĝenerale ekspertas kun rilata intenseco la mal- bonojn, la dolorojn kaj seniĝojn, kiujn ili okazigis al aliulo. Tia situacio daŭras tiel longe ĝis la deziro de riparo per pento donu al ili trankvilecon por antaŭsenti la eblecon meti finon al tia situacio per si mem.

a: Por fierulo forlasita ĉe la malsuperaj klasoj estas suferego vidi, ke super li estas lokitaj, plenaj de gloro kaj bonstato, tiuj, kiujn li malŝatis sur la Tero. Hipokritulo vidas senvualigitaj, penetrataj kaj legataj de ĉiuj Spiritoj siajn plej sekretajn pensojn, ne povante ĉi tiujn kaŝi aŭ vuali; satiruso, nepotenca ilin satigi, sentas la ekscitiĝon de siaj bestecaj deziroj, kiel plej akran turmenton; avarulo vidas la neeviteblan malŝparon de sia trezoro, dum egoisto forlasita de ĉiuj suferas la sekvojn de sia surtera sinteno; ne lia soifo nek lia malsato estos kvietigitaj, ne amikaj manoj etendiĝos al liaj petegantaj manoj; kaj pro tio, ke dum vivo li zorgis nur pri si mem, neniu kompatos lin pro lia morto.

a: La sola rimedo eviti aŭ malgravigi la estontajn sekvojn de ia eraro estas ripari ĝin, malfari ĝin en la nuneco. Ju pli ni prokrastos riparon de eraro, des pli penaj kaj rigoraj estos ties sekvoj en la estonteco.

a: La situacio de la Spirito en la spirita mondo ne estas alia ol tiu de li mem preparita en la korpa vivo.

Poste alia enkarniĝo estos donita al li por novaj provoj, por elpago kaj riparo kun pli aŭ malpli granda profito, dependantaj de lia libera volo; kaj se li ne korektos sin, li ĉiam havos rekomenciĝontan mision ĉiam kaj ĉiam pli pena, tiel ke oni povas diri, ke tiu multe suferante sur la Tero havas multon elpagota; kaj tiuj ĝuantaj ŝajnan feliĉon, malgraŭ siaj malvirtoj kaj neutilaĵoj, tre kare pagos ĝin en posta ekzistado. Laŭ tiu senco Jesuo diris: "Feliĉaj la afliktitoj, ĉar ili estos konsolataj." (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V. )

a: Vere la favorkoreco de Dio estas senfina, sed ne blinda. Erarinto, kiun ĝi atingas, ne restas senkulpigita, kaj dum li ne kontentigos justecon, li suferas la sekvojn de siaj eraroj. Pro la senfina favorkoreco ni devas konsenti, ke Dio ne estas nefleksebla, kaj Li lasas ĉiam irebla la vojon al la saviĝo.

a: Submeti taj al pento kaj riparo, dependantaj de la homa volo, la suferoj, kvankam nedaŭraj, estas samtempe punoj kaj helpaj sanigiloj por kuracado de malbono. La provantaj Spiritoj do ne estas, kiaj pun- laboruloj kondamnitaj dum iom da tempo, sed kvazaŭ malsanuloj en hospitalo suferantaj malsanojn rezultintajn de sia propra senzorgeco; uzantaj kuracilojn pli-malpli dolorajn, kiujn la malsano postulas; atendantaj forper- meson, kiu venos des pli frue, ju pli strikte estas obser- vataj la preskriboj de la servema asistanta kuracisto. Se malsanuloj, pro la propra malzorgo pri si mem, plilongigas sian malsanon, kuracisto nenion respondas pri tio.

a: Al la suferoj, kiujn la Spirito spertas en la spirita vivo, aldoniĝas tiuj de la korpa vivo, kiuj estas rezultantaj el la neperfektajoj de la homo, el liaj pasioj, el la malbona uzo de liaj kapabloj kaj el la elaĉeto de liaj nunaj kaj pasintaj kulpoj. Guste en la korpa vivo la Spirito riparas la malbonon el antaŭaj ekzistadoj, metante en la praktikon decidojn faritajn en la spirita vivo. Tiel oni klarigas la homajn mizerojn kaj sortovicojn, kiuj, je la unua vido, sajne ne havas pravon de ekzisto. Ili tamen estas justaj, kiel heredaĵo el pasinteco — heredaĵo utilanta al nia pilgrimado al la perfektebleco. ()

32-a: Ĉu Dio, oni diras, ne donus grandan pruvon de amo al siaj infanoj, kreante ilin neeraremaj kaj sekve sen la malvirtoj propraj al neperfekteco? Por tio estus necese, ke Li kreus perfektajn estaĵojn, kiuj devas akiri nenion pli, ĉu da konoj, ĉu da moralo. Sed certe Dio povus fari tion, kaj se Li tion ne faris estas pro tio, ke lia saĝeco volis, ke progreso estu ĝenerala leĝo. La homoj estas neperfektaj, kaj tiel ili estas elmetitaj al la pli-malpli penaj sortovicoj. Kaj, ĉar la fakto ekzistas, ni do devas ĝin akcepti.

El ĝi konkludi, ke Dio ne estas bona nek justa, estas malsaĝa ribelo kontraŭ la leĝo.

Maljusteco ja estus la kreado de privilegiaj estaĵoj pli-malpli favoritaj, havantaj plezurojn, kiujn aliaj eble ne atingas, krom per laboro, aŭ neniam povus atingi. Male la dia justeco evidentiĝas ĉe la absoluta egaleco aplikata al la kreado de la Spiritoj; ĉiuj havas saman deirpunkton kaj neniu dum sia formado ricevas distingiĝon esti pli bone favorata; neniu, kies progresa iro estas escepte faciligata: tiuj, kiuj venis al la fino, trapasis, kiel ĉiuj aliaj la fazojn de malsupereco kaj respektivajn provojn.

Tiel nenio estas pli justa ol la agolibereco al ĉiu konsentita. La vojo al feliĉo larĝe malfermiĝas al ĉiuj, kiel al ĉiuj estas konsentitaj la samaj kondiĉoj por ĝin atingi. La leĝo gravurita en ĉies konscienco, al ĉiuj estas instruata. Dio faris el la felico la premion al laboro kaj ne al nepotismo, ke ĉiu havu sian meriton.

( ) Vidu, en la 1-a Parto, ĉap. V, Purgatorio, §§ 3 kaj sekv.; kaj poste, en la 2-a Parto, ĉap. VIII, Surteraj kulpelpagoj. Vidu ankaŭ en La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, Feliĉaj la afliktitoj.

Ni ĉiuj estas liberaj labori por nia propra progreso, kaj tiu, kiu multe kaj rapide laboras, plej frue ricevas sian rekompencon. Pligrimanto, kiu foriĝas aŭ perdas tempon sur vojo, malrapidigas sian iradon kaj ne povas plendi, krom pri si mem.

Bono kaj malbono estas nedevigaj kaj laŭvolaj: libera, la homo estas fatale pelata nek al unu nek al la dua.

33-a: Malgraŭ la diverseco de specoj kaj gradoj da suferoj de la neperfektaj Spiritoj, la puno kodo de la estonta vivo povas esti resumita per ĉi tiuj tri principoj:

a: Sufero estas propra al neperfekteco.

a: Ĉia neperfektaĵo, kiel ĉia eraro el ĝi rezultanta, kunportas sian propran punon en la naturaj kaj neeviteblaj sekvoj: nome malsano punas ekscesojn kaj el senfareco venas enuo, kaj ne estas necesa ia speciala kondamno por ĉiu eraro aŭ ĉiu individuo.

a: Ĉar ĉiu homo povas liberiĝi el la neperfektajoj danke la forton de sia volo, tial li ankaŭ povas nuligi la sinsekvajn malbonojn kaj certigi sian estontan feliĉon.

Al ĉiu laŭ liaj faroj, kiel en la Ĉielo, tiel ankaŭ sur la Tero: tia estas la leĝo de la Dia Justeco.

ĈAPITRO VIII

ANĜELOJ

La angeloj laŭ la Eklezio. Refuto. La angeloj laŭ Spiritismo La anĝeloj laŭ la Eklezio

Ĉiuj religioj havas anĝelojn kun malsamaj nomoj, t.e. estaĵoj superajn al la homaro, interajn inter Dio kaj la homoj.

Neante ĉian spiritan ekzistadon ekster la organa vivo, materialismo memkompreneble klasigis la anĝelojn inter la fikciojn kaj alegoriojn. La kredo je anĝeloj estas esenca

parto de la dogmoj de la Eklezio, kiu ilin difinas

([1])

jene:^;

"Ni firme kredas, diras ĝenerala kaj ekumena koncilio ( ), ke estas nur unu vera, eterna kaj senfina Dio, kiu en la komenco de la tempoj tiris kune el la nenio la du estaĵojn — spiritan kaj korpan, anĝelan kaj mondan — poste formante, kiel ĉeneron el la du, la homan naturon, konsistantan el korpo kaj Spirito.

Tia estas, laŭ la kredo, la dia plano en la laboro de kreado, majesta kaj kompleta plano, kiel decis al la eterna saĝo. Tiel konceptita, ĝi prezentas al nia penso la estaĵon en ĉiuj ties gradoj kaj kondiĉoj.

En la plej alta sfero la ekzistado kaj la vivo estas pure spiritaj; en la lasta klaso, unu kaj alia pure materiaj kaj, intere, ia mirinda kuniĝo de tiuj du elementoj, unu vivo samtempe komuna al la inteligenta Spirito kaj al la organa korpo.

Nia animo havas naturon simplan kaj nedivideblan, sed limigita ĉe siaj kapabloj. La ideo, kiun ni havas pri perfekteco, igas nin kompreni, ke povas ekzisti aliaj estaĵoj tiel simplaj, kiel ĝi, kaj superaj laŭ siaj kvalitoj kaj privilegioj.

La animo estas granda kaj nobla, sed ĝi estas kunigita al la materio, posedanta delikatajn organojn kaj limigita en ĝiaj povo kaj ago. Kial ne ekzistas aliaj pli noblaj, liberigitaj el tiu sklaveco, el tiuj bridoj kaj dotitaj per forto kaj aktiveco pli grandaj kaj nekompareblaj? Antaŭ ol meti la homon sur la Teron, por Lin koni, servi kaj ami, ĉu Dio jam ne estus vokinta aliajn estulojn, ke ili aranĝu lian ĉielan kortegon kaj adoru Lin ĉe lia plej alta gloro? Fine Dio ricevas de la manoj de la homo la tributojn de honoro kaj omaĝo de ĉi tiu mondo: ĉu estas do mirinde, ke Li ricevas de la manoj de la anĝeloj la incenson, kaj de la homoj preĝojn? Se la anĝeloj do ne ekzistus, la granda verko de la Kreinto ne evidentigus la kompletecon kaj perfektecon proprajn al ĝi; ĉi tiu mondo, kiu atestas lian ĉiopovon, ne plu estus ĉefverko de la saĝeco; tiuokaze nia prudento, kvankam malforta, povus koncepti ian Dio pli kompletan kaj perfektan. Sur ĉiu paĝo de la sanktaj libroj, tiel de la Malnova, kiel de la Nova Testamentoj, oni menciis tiujn sublimajn inteligentojn, jen en piaj alvokoj, jen en historiaj aludoj. Ilia interveno klare aperas en la vivo de la patriarkoj kaj profetoj. Dio uzas tiujn helpantojn, jen por dissendi sian volon, jen por anonci estontajn okazaĵojn, kaj la anĝeloj preskaŭ ĉiam estas instrumentoj de lia justeco kaj fa- vorkoreco. Ilia ĉeesto sentiĝas ĉe la cirkonstancoj akom- panintaj la naskiĝon, la vivon kaj la pasionon de la Savinto; rememoro pri ili estas neapartigebla je tiu pri la grandaj homoj, kaj ankaŭ je tiu pri la plej grandiozaj faktoj de la religia antikveco. La kredo je la anĝeloj ekzistas en la sino mem de politeismo kaj en la mitologiaj fabeloj, ĉar tiu kredo estas tiel universala kaj antikva, kiel la mondo. La kulto, kiun la paganoj faris al la bonaj kaj malbonaj genioj, estis nenio alia ol falsa apliko de la vero, ia degenerinta restaĵo de la pratempa dogmo. La paroloj de la sankta koncilio de Laterano enhavas fundamentan distingon inter anĝeloj kaj homoj: ili ins­truas, ke la unuaj estas puraj Spiritoj, dum la duaj konsistas el korpo kaj animo, t. e. ke la anĝela naturo ekzistadas per si mem, sen miksiĝo, kaj ankaŭ disigita je la materio, kiel ajn vaporeca kaj subtila oni supozas, ke ĝi estas, dum nia animo, same spirita, kuniĝas al la korpo, tiel ke ĝi formas kun ĉi tiu nur unu personon, estante tia kaj esence ĝia destino.

Dum daŭras tiu streĉa ligiĝo inter animo kaj korpo, tiuj du substancoj havas komunan vivon kaj unu reciproke influas sur la duan; el tio sekvas, ke la animo ne povas plene liberiĝi el la neperfektaĵoj de tia kondiĉo: la ideoj alvenas al ĝi per la sentumoj, per komparado de eksteraj objektoj kaj ĉiam per bildoj pli-malpli ŝajnaj. Jen kial la animo ne povas rigardi sin mem, nek koncepti Dion kaj la anĝelojn, se ĝi ne atribuas al ili videblan kaj palpeblan formon. Tio sama okazas al la anĝeloj, kiuj, por sin manifesti al la sanktuloj kaj profetoj, devas preni tuŝeblajn kaj palpeblajn formojn. Sed tiaj formoj estis nenio alia ol aeraj korpoj, kiuj moviĝis kaj identiĝis kun ili, aŭ simbolaj atributoj, laŭ la misio, kiun ili prenis sur sin.

Iliaj estaĵo kaj movoj ne estas difinitaj nek ĉirkaŭlim- igitaj al certa kaj fiksa punkto en la Spaco. Tute malligitaj je la korpo, ili ne okupas iun ajn spacon en la vakuo; sed, kiel nia animo integre ekzistas en la korpo kaj en ĉiu el ĝiaj partoj, tiel same la anĝeloj estas, preskaŭ samtempe, en ĉiuj punktoj kaj partoj de la mondo. Pli rapidaj ol la penso, ili povas ĉie agi mem en difinita momento, trovante neniajn malhelpojn krom tiuj starigit- aj de la volo de la Kreinto kaj de la homa libereco. Dum ni estas kondamnitaj malrapide kaj malvaste vidi la eksterajn aĵojn; dum la supernaturaj veraĵoj ŝajnas al ni kvazaŭ iaj enigmoj en spegulo, laŭ la frazo de Sankta Paŭlo, ili, la anĝeloj, senpene vidas tion, kies kono estas grava por ili, kaj ili ĉiam rekte rilatas al la objekto de siaj pensoj. Iliaj konoj rezultas ne el indukto kaj rezono, sed el tiu klara kaj profunda intuicio samtempe am- pleksanta la genrojn kaj la specojn de ili devenantajn, la principojn kaj ties sekvojn. La distanco de la epokoj, la malsameco de lokoj, same kiel la plureco de objektoj povas estigi nenian konfuzon en iliaj spiritoj.

Senfina, la dia esenco estas nekomprenebla; ĝi havas nepenetreblajn misterojn kaj profundaĵojn; sed, kvankam al ili estas malpermesate koni specialajn planojn de la Providenco, tiu tamen ilin malkaŝas al ili, kiam en certaj cirkonstancoj ili estas komisiitaj ilin anonci al la homoj. La komunikiĝoj inter Dio kaj la anĝeloj, kaj inter ĉi tiuj mem, ne fariĝas kiel inter ni, per paroloj kaj senteblaj signoj. La puraj inteligentoj ne bezonas okul- ojn por vidi, nek oreloj por aŭdi; nek posedas parolor- ganojn por esprimi, siajn pensojn. Ĉi tiuj ordinaraj instrumentoj de niaj rilatoj estas por ili nenecesaj, ĉar ili komunikas siajn sentojn per propra maniero, t. e. tute spirita. Sufiĉas, ke ili volas, por ke ili reciproke kompren- iĝu. Sole nur Dio scias la nombron da anĝeloj. Tiu nombro certe ne estas senfina, ĝi eĉ ne povus esti tia; sed, laŭ kelkaj sanktaj aŭtoroj kaj doktoroj, ĝi estas ja tre granda, vere eksterordinara. Se oni povas proporciigi la nombron da loĝantoj de iu urbo al ties grandeco kaj vasteco, kaj se la Tero estas nur atomo, kompare kun la ĉielo kaj la grandegaj regionoj de la Spaco, oni nepre devas konkludi, ke la nombro da loĝantoj de la aero kaj de la ĉielo estas tre supera al tiu de la homoj. Kaj se la majesto de la reĝoj montriĝas per la brilo kaj nombro de iliaj vasaloj, oficistoj kaj subuloj, kio estos pli taŭ- ga por doni al ni ideon pri la majesto de la Reĝo de reĝoj ol tiu sennombra amaso da anĝeloj loĝantaj en ĉieloj kaj sur la Tero, en maroj kaj abismoj, ol la digneco de tiuj, kiuj restas senĉese teren kliniĝantaj aŭ starantaj antaŭ trono?

La pastroj de la Eklezio kaj la teologoj ordinare instruas, ke la anĝeloj dividiĝas en tri grandajn hierar- kiajn ordojn aŭ principecojn, kaj ĉiu ordo en tri kompaniojn aŭ horojn.

Tiuj apartenantaj al la unua kaj pli alta ordo estas nomataj laŭ la funkcioj, kiujn ili havas en la ĉielo: La Serafoj estas tiele nomataj, ĉar ili kvazaŭ brilegas antaŭ Dio pro la karitata ardo; aliaj, la Keruboj, pro tio, ke ili lume reflektas la dian saĝon; kaj fine Tronoj nomiĝas tiuj, kiuj proklamas la grandecon de la Kreinto, kies gloron ili brilegigas.

La anĝeloj apartenantaj al la dua ordo ricevas nomojn konformajn al la funkcioj, por kies plenumo ili estis komisiitaj, ĉe la ĝenerala regado de la Universo, kaj kiuj estas la jenaj: la Dominacioj, kiuj determinas misiojn kaj devojn al la malaltrangaj anĝeloj; la Virtoj, kiuj kaŭzas la miregindaĵojn postulatajn de la grandaj interesoj de la Eklezio kaj de la homa genro; kaj la Povoj, kiuj protektas per sia forto kaj vigleco la leĝojn, kiuj regas la fizikan kaj moralan mondon.

Tiuj apartenantaj al la tria ordo havas la mision direkti la sociojn kaj la personojn, kaj ili estas: la Principecoj, komisiitaj direkti regnojn, provincojn kaj diocezojn; la Arkanĝeloj, kiuj transsendas la plej gravajn mesaĝojn, kaj la Gardanĝeloj, kiuj akompanas la estulojn por teni ilian sekurecon kaj sanktecon."

Refuto

3. La ĝenerala principo rezultanta el tiu doktrino estas tio, ke la anĝeloj estas estuloj pure spiritaj, antaŭaj kaj superaj al la homaro, estuloj privilegiitaj kaj des- tinitaj por superega kaj eterna felico, ekde sia kreiĝo, dotitaj, pro sia naturo mem, per ĉiaj virtoj kaj konoj, cetere nenion farinte por ilin akiri. Ili troviĝas, por tiel diri, en la unua plano de la Kreitaĵaro, kontraste kun la lasta, kie la vivo estas pure materia; kaj inter la du planoj, ĝuste en la mezo, ekzistas la homaro, t.e. la animoj, estuloj malsuperaj al la anĝeloj kaj ligitaj al materiaj korpoj.

De tiu sistemo venas diversaj ĉefaj demandoj: Unue, kia estas tiu vivo pure materia? Ĉu ĝi estus ja tiu de la kruda materio? Sed la kruda materio estas neanimita kaj ne havas vivon per si mem. Ĉu ĝi eble rilatas al la bestoj kaj vegetaĵoj?

Laŭ tiu hipotezo ĝi estus ia kvara ordo en la Kreitaĵaro, ĉar oni ne povas nei, ke en la inteligenta animalo estas io pli ol en ia planto, kaj en ĉi tiu, io pli ol en simpla ŝtono.

Rilate la homan animon, kiu starigas la transiĝon, ĝi estas rekte ligita al la korpo, cetere kruda materio; ĉar sen animo la korpo havas tiom da vivo, kiom iu ajn ŝtonbloko.

Evidente tiu divido estas malpreciza kaj ne akord- igebla kun la observado; ĝi estas simila al la teorio pri la kvar elementoj, nuligita de la progreso de la Scienco. Ni tamen konsentu pri ĉi tiuj esprimoj: la spirita, la homa kaj la korpa estaĵoj, ĉar, kiel oni diras, tia estas la dia plano, majesta kaj kompleta kiel decas al la Eterna Saĝo. Antaŭ ĉio ni notu, ke estas nenia nepre necesa rilato inter tiuj tri esprimoj, kaj ke ili estas tri kreaĵoj malsamaj kaj sinsekve formitaj, dum en la Naturo ĉio kateniĝas, montrante al ni ian leĝon de mirinda unueco, kies elementoj, estante nenio pli ol transformiĝoj inter si, havas tamen siajn unuigajn ligilojn.

Sed tiu teorio, kvankam nekompleta, ĝis certa grado estas vera rilate la ekziston de la tri esprimoj: mankas al ĝi la kontaktopunkto de tiuj tri esprimoj, kio estas ja facile elmontrebla.

4. La Eklezio diras, ke tiuj tri kulminaj punktoj de la Kreitaĵaro estas necesaj por la harmonio de la tuto. Se al ĝi mankus almenaŭ unu, la nekompleta verko ne plu akordiĝus kun la Eterna Saĝo. Sed unu el la fundamentaj dogmoj diras, ke la Tero, la bestoj, la vegetaĵoj, la Suno kaj la steloj, kaj eĉ la lumo estas kreitaj el la nenio, antaŭ ses mil jaroj. Antaŭ tiu epoko ne ekzistas do estaĵo homa nek korpa, kio signifas, ke en la daŭro de la eterneco la dia verko restis neperfekta. Estas esenca kredartikolo la kreado de la Universo antaŭ ses mil jaroj, des pli, ke antaŭ nelonge la Scienco ankoraŭ estis anatemita, ĉar ĝi detruis la biblian kronologion, pruvante pli grandan antikvecon de la Tero kaj de ties loĝantaro.

Malgraŭ tio, la koncilio de Laterano, ekumena kon- cilio valoranta kiel leĝo sur ortodoksa kampo, diras: "Ni firme kredas je unika kaj vera, eterna kaj senfina Dio, kiu en la komenco de la tempoj tiris kune el la nenio la du estaĵojn — spiritan kaj korpan." Kiel komencon de la tempoj ni povas kompreni la pasintan eternecon, ĉar la tempo estas senfina kiel la Spaco, sen komenco kaj fino. Tiu esprimo, komenco de la tempoj, estas prefere ia figuro entenanta la ideon de senlima antaŭeco. La koncilio de Laterano firme kredas do, ke spiritaj estaĵoj, same kiel la korpaj, estis samtempe formitaj kaj kune tiritaj el la nenio, en ne difinita epoko en la pasinteco. Al kio do reduktiĝas la biblia teksto, laŭ kiu la mondkre- ado okazis ses mil jarojn antaŭ la naskiĝo de la Kristo? Kvankam oni akceptas, ke tiam estis la komenco de la tempoj, al kiu ni kredu: ĉu al la koncilio aŭ al la Biblio?

5. Krom tio la koncilio formulas strangan propo- zicion: "Nia animo, ĝi diras, egale spirita, estas kunigita kun la korpo, tiel ke ĝi formas kun ĉi tiu unu persono, kaj tia estas esence gia destino." Nu, se la esenca destino de la animo estas unuiĝi kun la korpo, tiu unuiĝo estas la normala stato, la celo, ĉar tia estas ĝia destino. Sed la animo estas senmorta, kaj la korpo ne; la unuiĝo de tiu kun ĉi tiu efektiviĝas nur unu fojon, laŭ la Eklezio, kaj kvankam ĝi daŭrus jarcenton, tio tamen estus nenio kompare kun la eterneco. Kaj daŭrante nur kelkajn horojn por multaj, kian utilon havus por la animo tiel efemera unuiĝo? Sed, kvankam oni plilongigu tiun unuiĝon tiom, kiom oni povas plilongigi surteran ekzist- adon, ĉu eĉ tiel oni povos aserti, ke ĝia destino estas resti esence unuigita? Ne, tiu unuiĝo fakte estas nenio pli ol ia okazeto, ia stadio de la animo, neniam ĝia esenca stato.

Se la esenca destino de la animo estas resti ligita al homa korpo; se pro sia naturo kaj laŭ la providenca celo de la mondkreado, tiu unuiĝo estas necesa al la manifest­ado de ĝiaj kapabloj, oni nepre devas konkludi, ke sen korpo la homa animo estas nekompleta estaĵo. Nu, por ke la animo plenumu siajn planojn, kiam ĝi forlasas unu korpon, estas necese, ke ĝi prenu alian, kio kondukas nin al la nepra plureco de ekzistadoj, aŭ, per aliaj vortoj, al la reenkarniĝo, al la eterneco.

Estas vere mirinde, ke ia koncilio, rigardata kiel unu el la lumoj de la Eklezio, tiagrade identigis la estaĵojn spiritan kaj materian, tiel ke ili ne povas ekzisti per si mem, ĉar la esenca kondiĉo de ilia kreado estas, ke ili restu unuiĝintaj.

La hierarkia kadro de la anĝeloj montras al ni, ke pluraj ordoj havas, kiel siajn komisiojn, la regadon de la fizika mondo kaj de la homaro, por kies celo ili estas kreitaj. Sed laŭ Genezo, la fizika mondo kaj la homaro ekzistas nur de ses mil jaroj; nu, kion faris tiaj anĝeloj antaŭ tiu epoko, dum la eterneco, kiam ne ekzistis la objekto de iliaj okupoj? Ĉu ili jam estis kreitaj de la tuta eterneco? Tiel devas esti, ĉar ili servas al la glorado de la Ĉiopova. Sed, kreinte ilin en iu ajn difinita epoko, ĉu Dio restus ĝis tiam, t. e. dum tuta eterneco, sen adorantoj?

La koncilio diras plie: "dum daŭras tiu tiel intima unuiĝo de la animo kun la korpo." Ĉu estas do momento, kiam la unuiĝo malfariĝas? Ĉi tiu propozicio kontraŭdiras tiun, kiu subtenas la esencon de tiu unuiĝo. Kaj la koncilio diras plu: "La ideoj alvenas al ili per la sentumoj, el komparo de la eksteraj objektoj." Jen filozofia doktrino nur parte vera, sed ne en absoluta senco.

Ricevi ideojn per la sentumoj estas, laŭ la eminenta teologo, kondiĉo propra al la homa naturo; sed li forgesas la naturdevenajn ideojn, la iafoje transcendajn kapablojn, la intuicion, kiun la infanoj portas ekde la lulilo, ne suldatajn al iu ajn instruo. Per kiaj sentumoj tiuj junaj pastroj, naturaj kalkulistoj, mirigantaj saĝulojn, akiras ideojn necesajn al la preskaŭ momenta solvo de la plej komplikaj problem oj? La samon oni povas diri pri frumaturaj muzikistoj, pentristoj kaj filologoj.

"La konoj de la anĝeloj ne rezultas de indukto kaj rezonado"; tiujn konojn ili posedas, ĉar ili estas anĝeloj, ne bezonantaj ilin lerni, ĉar Dio jam kreis ilin tiaj: koncerne la animon, ĉi tiu devas lerni. Sed se la animo ricevas nur la ideojn pere de la korpaj organoj, kian ideon povas havi la animo de infano mortinta kelkajn tagojn post sia naskiĝo, se ni akceptus, kiel la Eklezio, ke tiu animo ne renaskiĝas?

8. Ĉi tie estiĝas fundamenta demando: "Ĉu la animo povas akiri konojn post la morto de sia korpo?" Se, liberigite el la korpo, ĝi ne povas akiri novajn konojn, la animo de infano, de sovaĝulo, de stultulo, de idioto aŭ de malklerulo restos tia, kia ĝi estis en la momento de la morto, por ĉiam kondamnita al nuliĝo. Sed kontraŭe se ĝi akiras novajn konojn post la nuna vivo, tiam ĝi ja povas progresi.

Se ne estas posta progreso por la animo, oni venas al absurdaj konkludoj tiom, kiom ĝin akceptante, oni konkludas al neado de ĉiuj dogmoj bazitaj sur la haltado, la neŝanĝebla sorto, la eternaj punoj ktp. Se la animo progresas, kia estas la limo de la progreso? Ne estas motivo, ke oni ne atingu per ĝi la rangon de la anĝeloj aŭ de puraj Spiritoj. Nu, laŭ tiu ebleco oni ne pravigus la kreadon de specialaj kaj privilegiitaj estuloj, liberaj el ĉia laboro, senkondiĉe ĝuanta eternan feliĉon, dum aliaj estuloj malplifavorataj nur akiras tian feliĉon koste de longaj, kruelaj kaj malfacilegaj provoj. Ne estas ia dubo, ke Dio povus esti determininta tion, sed, konsentante pri lia senfina perfekteco, sen kiu Li ne estus Dio, estas nepre necese konkludi, ke Li ne kreus ion ajn senutilan, malkonfesante siajn superegajn justecon kaj bonecon.

"Kaj se la majesto de la reĝoj montras sian brilon per la nombro de iliaj vasaloj, oficistoj kaj subuloj, kio estus pli taŭga por doni al ni ideon pri la majesto de la Reĝo de reĝoj ol tiu sennombra amaso da anĝeloj loĝantaj en ĉielo kaj sur la Tero, en mar o kaj abismoj, ol la digneco de tiuj, kiuj restas senĉese adorkliniĝantaj aŭ starantaj antaŭ lia trono?"

Ĉu ne estos malaltigi Dion similigi lian luksegon al tiu de la surteraj suverenoj? Altrudite al la spirito de la popolamasoj, tiu ideo perfidas la opinion pri lia vera grandeco. Ĉiam Dio reduktita al malnoblaj proporcioj de la homaro! Doni al Li milionojn da adorantoj, eterne surgenuantaj, estas doni al Li vantamon kaj malfortecon proporciajn al la fieraj despotoj el Oriento! Kio ja glorigas la suverenojn vere grandajn? Ĉu la nombro kaj brilo de la korteganoj? Ne; tio estas la boneco, la justeco, la justa titolo gvidantoj de ilia popolo. Vi ja demandos, ĉu estos io pli taŭga por doni al ni ideon pri la grandeco kaj majesto de Dio, ol la amaso da anĝeloj konsistiganta lian kortegon... Jes, ĝi certe donas, sed la pli bona afero estas, ke al siaj estuloj Dio prezentu sin superege bona, justa kaj favorkora, ne kolera, enviema, venĝema, detruema kaj partia, kreante por sia propra gloro tiujn privilegiitajn estulojn, plenajn de ĉiaj kapabloj kaj nask- itajn por la eterna feliĉo, dum al aliaj Li trudas penigajn kondiĉojn ĉe la akirado de havaĵoj, punante momentajn erarojn per eternaj torturoj...

Pri la unuiĝo de la animo kun la korpo, Spi- ritismo adoptas doktrinon senfine pli spiritualisman, por ne diri malpli materialisman, kaj ĝi cetere ankoraŭ havas avantaĝon esti konforma al la observado kaj al la destino de la animo. Gi instruas al ni, ke la animo estas sendependa de la korpo, kaj ke ĉi tiu estas nenio alia ol kelkatempa envolvaĵo: spiriteco estas gia esenco, kaj ĝia nor mala vivo estas la spirita vivo. La korpo estas nur instrumento de la animo por ekzercado de kapabloj ĉe ĝiaj rilatoj kun la materia mondo; disigita je tiu korpo, la animo ĝuas siajn kapablojn pli libere kaj noble.

La unuiĝo de la animo kun la korpo, estante necesa al la unuaj progresoj de la animo, fariĝas nur en periodo, kiun ni povas klasifiki kiel tiun de ĝia infaneco kaj adoleskanteco; sed tuj kiam ĝi atingas ian gradon da perfekteco kaj senmateriiĝo, tiu unuiĝo estas nenecesa kaj la progreso fariĝas en ĝia vivo kiel Spirito. Cetere, kiom ajn multenombraj estas la enkorpaj ekzistadoj, ili limiĝas al la ekzistado de korpo, kaj ilia tuto, je ĉiuj okazoj, ampleksas nur nepercepteblan parton de la spirita vivo, kiu estas senlima.

La anĝeloj laŭ Spiritsmo

Ne estas ia dubo, ke ekzistas estuloj dotitaj per ĉiaj kvalitoj atribuitaj al la anĝeloj. La spiritisma re- velacio pri tiu punkto konfirmas la kredon de ĉiuj popoloj, samtempe konigante al ni la originon kaj naturon de tiaj estuloj.

La animoj aŭ Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj, t. e. sen konoj kaj konscio pri bono kaj malbono, sed kapablaj akiri tion, kio mankas al ili. La laboro estas rimedo por akiro, kaj la celo — kiu estas la perfekteco — estas la sama por ĉiuj. Ili ĝin atingas pli-malpli rapide, pro sia libera volo kaj proporcie al siaj klopodoj; ĉiuj havas la samajn ŝtupojn trapasotajn, la saman laboron plenumotan. Dio ne pli favoras unujn ol aliajn, ĉar Li estas justa, kaj, ĉar ĉiuj estas liaj filoj, tial Li ne havas preferojn. Li diras al ili: Jen la leĝo, kiu devas esti via kondutnormo; 0i nur povas konduki vin al la celo; cio, kio estos konforma al gi, estas bono; cio, kio estas kontraŭa al ĝi, estas malbono. Vi havas plenan liberecon obei malobei tiun leĝon, kaj tiel vi estos juĝantoj de via propra sorto. Sekve, Dio ne kreis malbonon; ĉiuj liaj leĝoj sin destinas por bono, sed la homo kreis la malbonon, malobeante tiujn leĝojn; se la homo ilin skrupule observus, li neniam sin deturnus de la bona vojo.

Malgraŭ tio, la animo, simile al iu infano, estas sensperta en la unuaj fazoj de sia ekzistado, kaj tial ĝi estas erarema. Dio ne donas al ĝi la sperton, sed donas al ĝi rimedojn por ĝin akiri. Falsa paŝo do sur la vojeto de malbono estas malprogreso por la animo, kiu, suferante ties sekvon, lernas mem tion, kion ĝi devas eviti. Tiamani- ere, iom post iom ĝi disvolviĝas, perfektiĝas kaj progresas en la spirita hierarkio, ĝis la stato de pura Spirito aŭ anĝelo. Anĝeloj estas do animoj de homoj atingintaj la perfektogradon, kiun la estulo kapablas atingi, ĝuante la plenan promesitan feliĉon. Sed antaŭ ol atingi la superegan gradon, ili ĝuas ian feliĉon relativan al sia progreso, feliĉon konsistantan ne el neniofarado, sed el funkcioj, kiujn plaĉas al Dio konfidi al ili, kaj pro kies plenumo ili sentas sin feliĉaj, ankoraŭ vidante en tio ian rimedon por progreso. (Vidu en la 1-a Parto cap. III, "La Cielo".)

La homaro ne estas limigita al la Tero; per ĝi Dio loĝatigas sennombrajn mondoj n turniĝantajn en la Spaco; per ĝi Dio jam loĝatigis mondojn malaperintajn, kaj loĝatigos tiujn, kiuj formiĝos. Ĉar Dio kreis ĝin jam de la tuta eterneco, Li neniam ĉesos ĝin kreadi. Longe antaŭ ol ekzistis la Tero kaj kiom ajn antikva ni supozas, ke ĝi estas, ekzistis aliaj mondoj, kie enkarniĝintaj Spi­ritoj, atinginte sian celon eĉ antaŭ ol ni eliris el la manoj de la Kreinto, trapasis la samajn fazojn, kiujn nun trapasas tiuj pli frue formitaj.

Nu, de la tuta eterneco ekzistas puraj Spiritoj aŭ anĝeloj; sed, ĉar ilia homa ekzistado okazis en senlima pasinteco, tial ni supozas, ke ili ĉiam estis anĝeloj.

15. Tiamaniere efektiviĝas la granda leĝo de unueco de la Kreado; Dio neniam estis neaktiva kaj ĉiam havis plurajn Spiritojn, spertajn kaj instruitajn, destinitajn por la transsendo de siaj ordonoj kaj por la direktado de la Universo, ekde la regado de la mondoj ĝis plej etaj detaloj. Dio ankaŭ ne bezonis krei privilegiitajn estulojn, liberajn de devoj; ĉiuj, antikvaj kaj novaj, akiris siajn poziciojn en la lukto per propra merito; ĉiuj fine estas filoj de siaj faroj.

Kaj tiel egale kompletiĝas la superega justeco de la Kreinto.

ĈAPITRO IX

DEMONOJ

Origino de la Kredo je demonoj. Demonoj laŭ la Eklezio.

Demonoj laŭ Spiritismo.

Origino de la kredo je demonoj

En ĉiuj tempoj, laŭ la diversaj teogonioj, la demonoj ludis elstaran rol on kaj, kvankam iamaniere defalintaj laŭ la ĝenerala koncepto, la graveco, kiun oni atribuas al ili, ankoraŭ hodiaŭ iom valorigas la aferon, kiu tuŝas la fundon mem de la religiaj kredoj. Jen kial estas utile ekzameni ĝin plej detale.

Загрузка...