Kredo al ia supera povo estas instinkta ĉe la homo. Ni trovas ĝin sub malsamaj formoj, en ĉiu aĝo de la mondo. Sed se hodiaŭ, malgraŭ la grado da atingita kulturo, oni ankoraŭ diskutas la naturon kaj atributojn de tiu povo, ni prezentu al ni kiajn nociojn pri tio havus la homo en la infaneco de la homaro.

Kiel pruvo de ilia simplanimeco, la sceno de la primitivaj homoj, ekstazitaj antaŭ la Naturo kaj admirant- aj en ĝi la bonecon de la Kreinto, estas sendube tre poezia, sed malmulte reala. Fakte, ju pli la homo al- proksimiĝas al la primitiva stato, des pli li sklaviĝas al sia instinkto, kion oni vidas ankoraŭ hodiaŭ ĉe la nuntempaj barbaraj kaj sovaĝaj popoloj; kio plej multe lin priokupas, aŭ ĝustadire, kio lin ekskluzive priokupas, tio estas la kontentigo de liaj materiaj bezonoj, des pli, ĉar li ne havas aliajn.

La sola sento, kiu povas fari lin alirebla por la pure moralaj ĝuoj, nur grade kaj malrapide disvolviĝas; la animo ankaŭ havas sian infanaĝon, sian junaĝon kaj maturaĝon, kiel la homa korpo; sed por kompreni abs- traktaĵon, kiom da evoluoj ĝi devas sperti ĉe la homaro! Kiom da ekzistadoj ĝi devas travivi!

Ne parolante pri la primitivaj tempoj, ni rigardu ĉirkaŭe al la homoj sur kamparo kaj ni profunde esploru la admirosentojn, kiujn ĉe ili vekas la brilo de la leviĝanta Suno, la stelplena volbo de la firmamento, la kanto de la birdoj, la murmuro de la klaraj ondoj, la floranta ĝardeno sur herbejoj. Laŭ ili la Suno leviĝas laŭkutime, kaj ĉar ĝi donas la necesan varmon por maturigi gren- ejojn, se nur tiu varmo ilin ne bruletigu, estas realigita ĉio, kion ili aspiras; ili rigardas al la ĉielo por ekscii, ĉu okazos bona aŭ malbona vetero; al ili ne gravas, ke kantu aŭ ne la birdoj, se nur ĉi tiuj ne malmultigu la grajnojn en grenplantejo; al la melodioj de najtingalo ili preferas la gluglon de kokinaro kaj la grunton de porkoj; kion ili deziras rilate la riveretojn kristalklarajn aŭ ŝlimecajn, estas tio, ke ili ne sekiĝu nek transbordiĝu; rilate la herbejojn, ke ĉi tiuj produktu bonan herbon kun aŭ sen floroj.

Jen ĉio, kion tiuj homoj aspiras, aŭ pli bone ĉio, kion ili komprenas el la Naturo, kvankam ili jam estas tre distancaj de la primitvaj homoj.

3. Se ni revenos al ĉi tiuj lastaj, ni tiam ilin vidos pli ekskluzive priokupiĝintaj pri kontentigo de siaj materiaj bezonoj, kaj bono aŭ malbono en ĉi tiu mondo konsistos nur en kontentigo aŭ malprofito de tiuj bezonoj.

Kredante al ia superhoma povo, kaj ĉar la materia malprofito ĉiam estas tio, kio al ili plej multe gravas, ili atribuas ĝin al tiu povo, pri kiu cetere ili faras tre neprecizan ideon. Kaj ĉar ili nenion konceptas ekster la videbla kaj tuŝebla mondo, tia povo ŝajnas al ili ekzistanta en la estuloj kaj aĵoj, kiuj ilin malutilas.

La malutilaj bestoj estas nenio alia ol naturaj kaj rektaj reprezentantoj de tiu povo. Pro la sama motivo ili vidas en la utilaĵoj la personiĝon de bono: el tio venas ilia kulto al difinitaj plantoj kaj eĉ al senvivaj objektoj.

Sed la homo ordinare estas pli sentema al malbono ol bono; ĉi tiu ŝajnas al li natura, dum tiu lin malutilas. Ne pro alia motivo oni klarigas, ĉe la primitivaj kultoj, la ceremoniojn pli kaj pli nombraj je honoro al la malbonfara povo: timo superstaras dankon.

Dum multe da tempo la homo komprenis nur la fizikajn bonon kaj malbonon; la moralaj sentoj nur poste markis la progreson de la homa inteligento, kaj igis lin duonvidi ĉe la spiritaro ian superhoman povon ekster la videbla mondo kaj la materiaj aferoj. Tiu progreso certe estas realigita de distingiĝaj inteligentoj, kiuj tamen ne povis iri trans iajn limojn.

4. Pruvinte kaj evidentiginte la lukton inter bono kaj malbono, ĉi tiu multfoje pli prosperanta ol tiu, kaj ne povante racie akcepti, ke malbono devenu de bonfara povo, oni venis al konkludo, ke ekzistas du rivalaj povoj en la regado de la mondo. El tio fontis la doktrino pri la du principoj, cetere logika en tempo, kiam la homo troviĝis nekapabla penetri per rezono en la esencon de la Superega Estulo. Kiel li tiam komprenus, ke malbono, el kiu povas veni bono, estas nenio alia ol pasema stato, kondukanta lin al feliĉo per sufero kaj helpanta lian progreson? La limoj de lia morala horizonto, permesantaj al li vidi nenion trans la estanteco, tiel en la pasinteco, kiel en la estont- eco, ankaŭ ne permesis al li kompreni, ke li jam progresis, ke li ankoraŭ individue progresos, kaj ke la sortovicoj de la vivo rezultas el la neperfektaĵoj de la en li loĝanta spirita esto, kiu antaŭekzistas kaj postvivas la korpon, dependante de serio da purigaj ekzistadoj por atingi la perfektecon.

Por kompreni kiamaniere bono povas rezulti el malbono estas necese konsideri ne unu, sed multe da ekzistadoj; estas necese kompreni ilin ĉiujn, el kiuj — kaj nur el kiuj — nete rezultas la kaŭzo kaj la repektivaj efikoj.

La duobla principo pri bono kaj malbono estis, dum multe da jarcentoj kaj sub pluraj nomoj, la bazo de ĉiuj religiaj kredoj. Ni tiel vidas ĝin koncentriĝinta en Ormuzdo kaj Arimano inter la persoj, en Javeo kaj Satano inter la hebreoj. Sed, ĉar ĉiu suvereno devas havi ministr- ojn, la religioj entute konsentis pri flankaj potencoj aŭ pri bonaj kaj malbonaj genioj. La paganoj faris el ili individuojn kun la ĝenerala nomo dioj kaj donis al ili specialajn komisiojn por bono kaj malbono, por virtoj kaj malvirtoj. Kristanoj kaj muzulmanoj heredis de la hebreoj la anĝelojn kaj demonojn.

La doktrino pri demonoj sekve originas el la antikva kredo al tiuj du principoj. Koncernas nin esplori ĝin ĉi tie sole nur laŭ la kristana vidpunkto, ke ni vidu ĉu ĝi estas laŭ la plej ĝustaj nocioj, kiujn ni hodiaŭ posedas pri la atributoj de Dio.

Tiuj atributoj estas la deirpunkto, la bazo de ĉiuj religiaj doktrinoj; dogmoj, kulto, ceremonioj, kutimoj kaj moralo, ĉio estas rilata al la penso pli-malpli ĝusta, pli-malpli alta, kiun oni havas pri Dio, ekde fetiĉismo ĝis Kristanismo. Se la esenco de Dio restas plu ia mistero por niaj konsciencoj, ni tamen ĝin pli bone komprenas nun ol iam, danke la instruojn de la Kristo. Kristanismo racie instruas al ni, ke Dio estas unika, eterna, neŝanĝema, nemateria, ciopova, superege justa kaj bona, senfina pri ciuj perfektaĵoj.

Tial ni diris aliloke (1-a Parto, ĉap. VI, "Doktrino pri la eternaj suferoj"): "Se oni eltirus plej malgrandan parton el nur unu el liaj atributoj, Dio ne plu ekzistus, ĉar povus kunekzisti ia pli perfekta estaĵo." Tiuj atributoj en sia absoluta tuteco estas do la kriterio de ĉiuj religioj, fundamento de la vero pri ĉiu el la principoj, kiunj ili instruas. Sed, ke iu el tiuj principoj estu vera, estas necese, ke ĝi ne atencu la diajn perfektaĵojn. Ni vidu ĉu tiel fakte estas en la vulgara doktrino pri la demonoj.

Demonoj laŭ la Eklezio

Satano, ĉefo aŭ reĝo de la demonoj, ne estas laŭ la Eklezio ia alegoria persono por malbono, sed ia reala estaĵo praktikanta ekskluzive malbonon, dum Dio pra- ktikas ekskluzive bonon.

Ni do prenu lin, kiel oni lin prezentas al ni. Ĉu Satano ekzistas de la tuta eterna tempo, kiel Dio, aŭ li estas posta al Li? Ekzistante de eterne, li estas nekreita, kaj sekve egala al Dio. Ĉi tiu Dio nepre ne estus unika, ĉar ekzistus alia dio por malbono. Kaj se li estus posta al Li? En ĉi tiu okazo li ne estus io alia ol kreito de Dio. Se li estus tia, nur praktikanta malbono, ĉar nekapabla fari bonon kaj penti, Dio estus kreinta estaĵon ekskluzive kaj eterne destinitan al malbono. Se malbono ne estas verko de Dio, ĝi devas esti verko de unu el liaj kreitoj, kaj eĉ tiel Dio ne povus ne esti la aŭtoro, kaj sekve Li ne estus pro­funde bona. Tio sama ĝuste okazas rilate al malbonaj estaĵoj nomataj demonoj.

Tia estis dum multe da tempo la kredo en ĉi tiu senco. Hodiaŭ oni diras (} : "Dio, kiu estas boneco kaj sankteco en plej alta grado, ne kreis ilin perversaj kaj malicaj. La patreca mano, kiu plezuriĝas doni al siaj verkoj la karakteron de senfinaj perfektaĵoj, dotis ilin per bonegaj kvalitoj. Al la eminentegaj kvalitoj de sia naturo Li aldonis la malavaraĵojn de sia graco; pri ĉio Li faris ilin egalaj al la Spiritoj altegaj pri gloro kaj feliĉo; subdividite en ĉiujn siajn ordojn kaj ligite al ĉiuj klasoj, ili havis la saman celon kaj identajn destinojn. Ilia ĉefo estis la plej bela el la ĉefanĝeloj. Ili eble eĉ estus atingintaj la titolon justuloj por ĉiam kaj estus akceptitaj en la ĉielojn por feliĉoĝuado. Ĉi tiu lasta

() La sekvantaj citaĵoj estas eltiritaj el la episkopa letero de Monsjnjoro Gousset, kardinalo-ĉefepiskopo de Reims, por la karesmo de 1865. Atentaj al la persona merito kaj al la rango de la aŭtoro, ni povas konsideri tiujn citaĵojn, kiel la lastan esprimon de la Eklezio pri la doktrino pri la demonoj.

favoro, kiu estus komplemento de ĉiuj aliaj, estus la premio por ilia obeemo, sed ili sin senmeritigis pri ĝi, pro malsaĝa kaj kuraĝa ribelo."

"Kia estis la rifo kontraŭ ilia konstanteco? Kian veraĵon ili ne konis? Kian montron de adoro, de fido ili rifuzis al Dio? La Eklezio kaj la historio de la sanktaj skriboj kategorie ne respondas tion al ni, sed ŝajnas vero, ke la demonoj ne konsentis pri la perado de la Filo de Dio nek pri la altigo de la homa naturo de Jesuo Kristo."

"La Dia Vorto, kreinta ĉiujn aferojn, ankaŭ estas la peranto kaj unika savanto, tiel sur la Tero, kiel en la Ĉielo. Oni donis la supernaturan celon al la anĝeloj kaj al la homoj, nur antaŭvidante iliajn enkarniĝon kaj merit- ojn, ĉar nenia proporcio ekzistas inter la verko de la eminentaj Spiritoj kaj la rekompenco, kiu estas Dio mem. Nenia kreito povus atingi tian celon, sen tia mirinda kaj sublima interveno de la karitato. Nu, por plenigi la senfinan distancon, kiu apartigas lian esencon de liaj verkoj estis necese kunigi al lia persono la du ekstremaĵ- ojn, kaj aldoni al lia dieco la naturojn de anĝelo aŭ de homo: kaj Li preferis la homan naturon. Tiu plano konceptita ekde la tuta eterno, estis prezentita al la anĝeloj longe antaŭ ĝia plenumo: la Homo-Dio estis montrita al ili, kiel Tiu, Kiu devos ilin firmigi en la graco kaj ilin gvidi al la gloro, kondiĉe ke ili Lin adoru dum lia surtera misio kaj ĉiam en la ĉielo. Neatendita revelacio, miriga vizio al la malavaraj kaj dankaj koroj, sed profunda mistero — humiliga al la fieraj Spiritoj! Tiu superna- tura karaktero, tiu grandega gloro, kiun oni al ili proponis, ne estus nur rekompenco por iliaj personaj meritoj. Ili neniam povus atribui al si mem la titolojn de tiu gloro! Ia peranto inter Dio kaj ili! Kia ofendo al ilia digno! Kion diri pri la spontanea prefero al la homa naturo? Kia maljusteco! Kia atenco al iliaj rajtoj!"

"Kaj ĉu ili ja vidos ĉi tiun homaron, kiu estas tiel malsupera al ili, diigitan pro unuiĝo kun la Vorto, sidantan ĉe la dekstra flanko de Dio sur brilanta Trono?

Ĉu ili konsentos fine, ke ĝi eterne faru al Dio sian adoromaĝon?"

"Lucifero kaj triono da anĝeloj falis pro tiaj pensoj de envio kaj fiero. Sankta Mihael kaj multe da aliaj same ekkriis: "Kiu estas simila al Dio? Li estas la mastro de siaj donoj, la suverena Sinjoro de ĉiuj aferoj. Gloro al Dio kaj al la Safido, kiu devas esti oferita por savo de la mondo." Sed la ĉefo de la ribelintoj, forgesante, ke li ŝuldas al Dio siajn noblecon kaj privilegiojn, ĝislimante ĝis trokuraĝo, diris: "Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio, mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. "Kiuj dividis tiajn sentojn, tiuj aŭdis tiujn vortojn, kun murmuroj de aprobo, kaj partianoj aperis en ĉiuj hierarkioj. Sed ilia multego ne antaŭgardas ilin kontraŭ puno."

9. Ĉi tiu doktrino naskas diversajn kontraŭdirojn:

1-a. Se Satano kaj la demonoj estis anĝeloj, ili do estis perfektaj; se estante perfektaj, kiel ili povis fali tiamaniere, ke ili ne rekonis la aŭtoritaton de tiu Dio, ĉe kiu ili troviĝis? Eĉ se ili estus grade atingintaj tian eminentecon, post kiam ili suriris la ŝtupojn de perfekteco, ni povus koncepti malgajan retroiron; sed ne en la maniero, kiel oni prezentas ilin al ni, t. e. perfektaj ekde ilia origino.

Jen estas la konkludo: Dio volis krei perfektajn estaĵojn, ĉar Li favoris ilin per ĉiuj kapabloj, sed Li trompiĝis: laŭ la Eklezio do Dio ne estas neerarema! ()

( ) Ĉi tiu monstra doktrino estas konfirmita de Moseo, kiam li diris (Genezo, 6:6-7): "Tiam la Eternulo pentis, ke Li kreis la homon sur la tero, kaj Li afliktiĝis en Sia koro. Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homoj ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis." Nu, ia Dio, kiu pentas pri tio, kion Li faris, ne estas perfekta nek neerarema; Li do ne

estas Dio. Kaj ĉi tiuj estas ja la vortoj, kiujn la Eklezio pro-

a. Ĉar la eklezio kaj la sanktaj analoj ne klarigas la kaŭzon de la ribelo de la anĝeloj kontraŭ Dio kaj nur konsideras kiel duban (preskaŭ certan) la reziston rekoni la estontan mision de la Kristo, kian valoron — ni demandas — kian valoron eble havas la priskribo tiel preciza kaj detala pri la sceno tiam okazinta? Per kia fonto ili helpis al si, por konkludi, ke efektive tiel klaraj vortoj kaj eĉ simplaj interparoloj estis eldiritaj? El du asertoj unu: la sceno estas vera aŭ ne. En la unua okazo, se ekzistas nenia dubo, kial la Eklezio ne solvis la demandon? Sed se la Eklezio kaj la Historio silentas, se la afero nur ŝajnas certa, estas nedubeble, ke ĝi estas nenio alia ol hipotezo, kaj la priskribita sceno estas nura frukto de imagemo. ()

a. La vortoj atribuitaj al Lucifero montras mirigan nescion de ia ĉefanĝelo, kiu, pro siaj naturo kaj atingita rango, ne devas partopreni, rilate la organizon de la

klamas! Ankaŭ oni ne vidas tion, kio eble estis komuna inter la bestoj kaj malico de la homoj, ke tiuj meritus tian ekstermon.

( ) Estas legata en Jesaja, ĉap. XIV, §§ 11 kaj sekvantaj: "En ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo. Kiel vi falis de la ĉielo, ho Lucifero, filo de la matenruĝo! Hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj. Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo; mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo. Sed en ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros: ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn, kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?" Ĉi tiuj vortoj de la profeto ne rilatas al la ribelo de la anĝeloj; ili ja estas ia aludo al la fiero kaj falo de la reĝo de Babilonio, kiu tenis la judojn kaptitaj, kiel atestas la lastaj paragrafoj. La reĝo de Babilonio estas alegorie nomata Lucifero, sed en tiu teksto oni faras nenian mencion pri la sceno supre priskribita. Tiuj vortoj estas de la reĝo, kiu ilin havis en sia koro, kaj sin lokis pro fiero super Dion, kies popolon li sklavigis. La profetaĵo pri liberigo de la juda popolo, de la reĝino de Babilonio kaj pri frakaso de la asirianoj estas cetere la ekskluziva temo de tiu ĉapitro.

Universo, en la eraroj kaj antaŭjuĝoj, kiujn la homoj konfesis ĝis tiam, kiam ili estis klarigitaj de la Scienco. Kiel do li povus diri, ke li levos loĝejon pli alten ol la steloj kaj supreniros sur la altaĵon de la nuboj?

Gi estas ĉiam la malnova kredo pri la Tero, kiel centro de la Universo, pri la ĉielo kvazaŭ formita el nuboj etendiĝantaj al la steloj, kaj pri la limigita regiono de ĉi tiuj, kiujn la Astronomio montras al ni dissemitajn sennombre en la senfina spaco! Sciante, kiel hodiaŭ oni scias, ke la nuboj ne altiĝas pli ol du mejloj super la tera surfaco, kaj parolante regi ilin en regiono kiel eble plej alta, kompare kun la montoj, oni devis fari sian observon de sur la Tero, efektiva loĝejo de la anĝeloj. Supozante, ke tiu loĝejo estas en supera regiono, senutile estus, ke oni altiĝus super la nubojn. Atribui al la anĝelo ian lingvaĵon makulitan per nescio estas konfesi, ke la nuntempaj homoj estas pli saĝaj ol la anĝeloj. La Ekle­zio ĉiam iras erare, ne alkalkulante la progresojn de la Scienco.

10. La respondo al la unua kontraŭdiro troviĝas en la sekvanta teksto:

"La sankta skribo kaj tradicio nomas ĉielo "la regionon, sur kiun oni lokis la anĝelojn, en la momento de ilia kreiĝo. Sed tiu ne estis la ĉielo super la ĉieloj, la ĉielo por beata vizio, kie Dio sin vizaĝe montras al siaj elektitoj, kiuj klare kaj sen peno Lin rigardas, ĉar tie estas plu nek ebleco nek danĝero de peko; tento kaj dubo tie estas nekonataj; justeco, paco kaj ĝojo regas senŝanĝaj, sankteco kaj gloro nepereemaj. Gi do estis alia ĉiela regiono, ia luma kaj feliĉa sfero, en kiu restadis tiel noblaj kreitoj favoritaj de la diaj komunikaĵoj, kiujn ili devis ricevi kun fido kaj humileco ĝis tiam, kiam ili estos akceptitaj en la konon de sia realo — esenco de Dio mem."

Laŭ tio antaŭe dirita oni konkludas, ke la defalintaj anĝeloj apartenis al ia malpli alta kaj perfekta kategorio, ne atinginte ankoraŭ la superegan lokon, en kiu eraro estas neebla. Ni do konsentu: sed tiam estas evidenta kontraŭdiro en ĉi tiu aserto: — Dio pri cio kreis ilin similaj al la superegaj spiritoj, kiuj, subdividitaj en ĉiujn ordojn kaj ligitaj al ĉiuj klasoj, havis saman celon kaj identajn destinojn, kaj iliaj ĉefo estis la plej bela el la ĉefanĝeloj. Nu, estante pri ĉio similaj al la aliaj, ili ne estus malsuperaj ol tiuj je naturo; identaj je kategorioj, ili ne povus resti en ia speciala loko. Ne tuŝita do restas la kontraŭdiro.

Ankoraŭ ekzistas alia, kiu certe estas pli serioza kaj pli grava:

Oni diras: — "Ĉi tiu plano (la interveno de la Kristo), konceptita ekde la tuta eterno, estis prezentita al la anĝeloj longe antaŭ ĝia plenumo." Dio do sciis, de la tuta eterna tempo, ke tiel la anĝeloj, kiel la homoj bezonos tiun intervenon. Ankoraŭ pli: la Dio ĉioscia sciis, ke kelkaj el tiuj anĝeloj estis defalontaj, suferontaj eternan kondamnon kaj kuntrenontaj al sama sorto parton de la homaro. Kaj tiel, post pripenso Li antaŭe kondamnis la homan estaĵon, sian kreiton mem. Ĉi tiun rezonon oni ne povas eviti, ĉar alimaniere ni devus konsenti la dian nekonscion, proklamante la neantaŭscion de Dio. Por ni estas neeble identigi tian kreitaĵon kun la superega boneco. En ambaŭ okazoj ni vidas mankon de atributoj, kaj sen ilia absoluta tuteco Dio ne estus Dio.

Akceptite la erareco de la anĝeloj kaj de la homoj, puno estas cetere justa kaj natura sekvo de la kulpo; sed se ni akceptus samtempe la eblecon de pago, regenero kaj graco, post pento kaj elaĉeto, ĉio klariĝus kaj alkonformiĝus al la boneco de Dio. Li sciis, ke ili eraros, ke ili estas punotaj, sed Li same sciis, ke tia nedaŭra puno estos rimedo, kiu faros ilin kompreni la eraron, aliiĝontan en profiton por ili. Jen kiel oni klarigas la vortojn de la profeto Jehezkel: — "Mi deziras ne la

morton de malvirtulo, sed ke malvirtulo deturnu sin de

(*)

sia vojo kaj restu vivanta." ^'

() Vidu en la 1-a Parto, ĉap. VI, § 25, la citaĵon de Jehezkel.

La neutileco de pento kaj la neebleco de regenero ja neos la dian bonecon. Akceptite tia hipotezo, oni eĉ povos diri rigore kaj ĝuste, ke ĉi tiuj angeloj ekde sia kreiĝo, ĉar Dio ne povas tion ignori, estas destinitaj por ĉiamigo de malbono, kaj antaŭdestinitaj esti demonoj por treni homojn al malbono.

Ni nun vidu kia estas la sorto de tiaj anĝeloj kaj kion ili faras:

"Apenaŭ manifestiĝis la ribelo de la klaso de la Spiritoj, t. e. de la kuraĝego de iliaj pensoj, ili estis elpelitaj el la ĉiela restadejo kaj mallevitaj en la abismon. El tiuj vortoj ni komprenas, ke ili estis ĵetitaj en ian lokon por turmentado, en kiu ili suferas la fajropunon laŭ la teksto de la Evangelio, kiu estas la parolo mem de la Savanto. "For de mi, vi malbenitaj, en la eternan fajron, kiu estas preparita por la diablo kaj liaj an­geloj." () Sankta Petro kategorie diras: "ke Dio ligis ilin al la inferaj katenoj kaj torturoj, ne estantajn tie eterne, ĉar nur ĉe la fino de la mondo ili por ĉiam estos enfermitaj kun la maliculoj. Nun Dio permesas, ke ili okupu lokon inter ĉi tiu Kreitaĵaro, al kiu ili apartenas en la ordo da aferoj identaj kun sia ekzistado, fine en la rilatoj, kiujn ili devus teni kun la homoj, kaj el kiuj ili faras la plej malutilan misuzon. Dum unuj restas en la nigra loĝejo, kiel instrumento de la dia justeco kontraŭ la malfeliĉaj animoj, kiujn ili trompis, senfina nombro da aliaj formas legiojn kaj loĝas en la malsuperaj tavoloj de la atmosfero, trakurante la tutan terglobon. Ili enmiksiĝas en ĉion ĉi tie okazantan, kaj ili eĉ tre aktive partoprenas en la surteraj okazaĵoj."

Rilate la vortojn de la Kristo pri la suferego en la eterna fajro, ni jam klarigis en la ĉap. IV, "La Infero".

Laŭ ĉi tiu doktrino nur parto de la demonoj estas en la infero; la alia libere vagas, enmiksiĝante en

r) Mateo, 25:41. - La Trad.

ĉion ĉi tie okazantan, plezurante en la praktiko de malbono kaj tion farante ĝis la fino de la mondo, kies nedifinita tempo eble tiel frue ne venos. Sed kial tia distingo? Ĉu ĉi tiuj estas malpli kulpaj? Certe ne, kondiĉe se ili ne alternos, kiel oni povas konkludi el la jenaj vortoj: "Dum unuj restas en la nigra loĝejo, kiel instrumento de la dia justeco kontraŭ la malfeliĉaj animoj, kiujn ili trompis."

Iliaj okupoj do konsistas en suferigi la animojn, kiujn ili delogis. Tiel ili ne okupas sin per puno de kulpoj libere kaj memvole praktikitaj, sed per tiuj, kiujn ili mem kaŭzis. Ili estas samtempe kaŭzo de eraro kaj instrumento de puno; kaj stranga afero, kiu ne estus akceptata de la homa justeco eĉ neperfekta: - la viktimo, subfalanta pro malforteco, en eventualaĵoj neatendataj kaj eble superaj ol siaj fortoj, estas tiel aŭ pli severe punata ol la trompanto, kiu uzas ruzon aŭ artifikon, ĉar tiu viktimo, post kiam forlasas la Teron, iras en la inferon suferi sen interrompo, sen favoro, eterne, dum la kaŭzanto de ĝia unua kulpo, la deloganto, ĝuas tian aŭ tian prokraston kaj liberon ĝis la fino de la mondo.

Kiel povas la justeco de Dio esti malpli perfekta, ol tiu de la homoj?

15. Sed ankoraŭ ne estas ĉio: "Dio permesas, ke ili okupu lokon inter ĉi tiu Kreitaĵaro, en la rilatoj, kiujn ili devus teni al la homoj, kaj kiujn ili malutile trouzas" Ĉu Dio povus ne scii la misuzon, kiun ili farus el la libero donita de Li mem? Nu, kial Li ĝin donis? Sed en ĉi tiu okazo tute konscie Dio forlasas siajn kreitojn al ties propra sorto, sciante pro sia ĉioscieco, ke ili subfalos kaj havos la saman sorton de la demonoj. Ĉu ili ne estas per si mem sufiĉe malfortaj por eraro, sen provoko de ia malamiko des pli danĝera, ĉar li estas nevidebla? Kiel bele, se la puno estus nedaŭra kaj la kulpulo povus elaĉeti per riparo!... Kontraŭe la kondamno estas ne- nuligebla, eterna! Pento, regenero, lamentoj, ĉio superflua!

La demonoj do estas nenio alia ol provokantaj agentoj kaj antaŭdecide destinitaj varbi animoj n al infero, laŭ permeso de Dio, kiu antaŭvidis, kiam Li kreis tiujn animojn, la sorton, kiu ilin atendos. Kion do oni dirus sur la Tero pri juĝisto, kiu sin helpus per tia rimedo por troplenigi malliberejojn? Strangan ideon oni donas al ni pri Dio, pri ia Dio, kies ĉefaj atributoj estas la jenaj: — superegaj justeco kaj boneco! Kaj oni diras, ke tiaj doktrinoj estas instruataj en nomo de Jesuo, de tiu, kiu predikis nur am on, pardonon kaj karitaton! Estis tempo, kiam oni ne rimarkis tiajn anomaliojn, ĉar ili ne estis komprenataj nek sentataj; la homo, kurbigita de la jugo de despoteco, submetis sin al la blinda fido, rezignis la racion. Sed hodiaŭ, kiam sonas la horo de emancipiĝo, tiu homo komprenas la justecon, kaj, dezirante ĝin tiel en la vivo, kiel en la morto, li ekkrias: — Tio ne estas Dio, Li ne povas esti tia, aŭ Dio ne estas Dio.

16. "Puno ĉie sekvas la defalintajn estaĵojn: la infero estas en ili kaj kun ili: ne paco nek ripozo, en amaraĵojn estas transformitaj la dolĉaĵoj de espero, kiu fariĝas al ili abomena. La mano de Dio donis al ili punon ĉe la ago mem de peko, kaj ilia volo koncentriĝis en malbono.

Fariĝinte malicaj, ili obstinas esti tiaj, kaj tiaj ili estos por ĉiam.

Ili estas post peko, kio estas la homo post la morto. Renobliĝo de tiuj, kiuj defalis, farigas neebla; de tiam ilia perdo estas neriparebla, kaj ili tenas sin en sia fiero antaŭ Dio, en sia mal amo kontraŭ la Kristo, en sia envio kontraŭ la homaro.

Ne povinte alproprigi al si la ĉielan gloron per sia senmezura ambicio, ili klopodas firmigi sian imperion sur la Tero, elpelante de sur ĝi la regnon de Dio. La enkarniĝinta Vorto plenumis, krom tio, siajn planojn por la savo kaj gloro de la homaro. Pro tio, per ĉiuj rimedoj ili penas erarigi la animojn savitajn de la Kristo: artifiko kaj ĝenado, mensogo kaj delogo, ĉio estas uzata por ilin treni al malbono kaj elfini ilian perdon.

Kaj ĉar ili estas nelaceblaj kaj potencaj, la vivo de la homo kun tiaj malamikoj nepre estas senĉesa lukto, de la lulilo ĝis la tombo.

Efektive tiuj malamikoj estas tiuj samaj, kiuj, post enkonduko de malbono en la mondon, kovris ĝin per densa mallumo da eraro kaj malvirto; tiuj samaj, kiuj dum longaj jarcentoj igis sin adori, kvazaŭ dioj, kaj kiuj absolute regis la popolon en la antikveco; fine tiuj samaj, kiuj ankoraŭ havas tiranan influon sur la idolajn regi on - ojn, ekscitante malordon kaj skandalon eĉ en la sino de la kristanaj societoj. Por kompreni ĉiujn rimedojn, kiujn ili disponas por la malica servo, estas sufiĉe, ke oni rimarku, ke ili nenion perdis el siaj miraklecaj kapabloj, kiuj estas karaktero de la anĝela naturo. Vere la estonteco kaj super ĉio la natura ordo havas misterojn konatajn nur de Dio, en kiujn ili ne povas penetri; sed ilia inteligento estas tre supera ol nia, ĉar ili per unu fojo komprenas la efikojn de la kaŭzoj kaj kontraŭe. Tiu kompreno ebl- igas al ili antaŭdiri estontajn okazaĵojn, kiujn ne vidas niaj konjektoj. Distanco kaj plureco de lokoj malaperas antaŭ ilia facilmoveco. Pli rapidaj ol fulmo, pli rapidaj ol penso, ili preskaŭ subite aperas sur diversaj punktoj de la terglobo kaj povas priskribi okazaĵojn en la distanco, en la sama horo, kiam ĉi tiuj efektiviĝas.

Ili ne estas alireblaj por la leĝoj, laŭ kiuj Dio regas la Universon, tial ili ne povas ilin nuligi, kaj sekve antaŭdiri kaj fari efektivajn miraklojn; sed ili konas la arton imiti kaj falsigi en difinitaj limoj la diajn verkojn; ili scias pri la fenomenoj rezultantaj el la kombino de la elementoj, antaŭdiras kun pli aŭ malpli granda certeco tiujn, kiuj nature okazas kaj ankaŭ tiujn, kiujn ili mem povas estigi. El tio rezultas la nombraj orakoloj, la eksterordinaraj antaŭdiroj, kiujn la sanktaj kaj profanaj libroj rikoltis, bazante kaj kuraĝante tiom kaj tiom da supertiĉoj.

Ilia simpla kaj nemateria substanco forprenas ilin de antaŭ niaj okuloj; ili restas ĉe nia flanko kaj ni ilin ne vidas, ili altiras nian animon, ne impresante nian aŭdadon. Opiniante, ke ni obeas niajn proprajn pensojn, ni tamem multfoje estas sub ilia pereiga influo. Kontraŭe niaj inklinoj estas konataj de ili pro la en ni travidataj impresoj, kaj ili ordinare nin atakas ĉe la plej malforta flanko. Por nin sekure delogi ili helpas sin per sugestoj kaj allogaĵoj konformaj al niaj inklinoj. Ili modifas sian agadon laŭ la cirkonstancoj kaj karakteraj trajtoj de ĉiu temperamento. Sed iliaj plej preferataj armiloj estas hipokriteco kaj mensogo."

Oni asertas, ke sufero ilin ĉien sekvas; ke ili ne scias, kio estas paco kaj ripozo. Ĉi tiu aserto neniel detruas la observon, kiun ni faris pri la privilegio de tiuj, kiuj troviĝas ekster la infero, privilegio, kiun ni konsideras des malpli justa, pro tio, ke ili povas fari, kaj ja faras, pli grandan malbonon. Estas kredeble, ke tiuj eksterinferaj demonoj ne estas tiel feliĉaj, kiel la bonaj anĝeloj, sed ĉu oni ne devas alkalkuli ilian relativan liberon? Ili ne posedos la moralan feliĉon, kiun naskas la virto, sed ili nekontesteble estas pli feliĉaj, ol tiuj en la infero kun flamoj. Cetere maliculo ĉiam sentas ian plezuron praktiki malbonon, des pli kiam li agas libere. Demandu krimulon, kion li preferas: resti en malliberejo aŭ libere trairi kamparojn, agante laŭvole. La afero do estas ĝuste sama.

Oni ankaŭ asertas, ke konsciencoriproĉo ilin postsekv- as sen interrompo kaj kompato, forgesante, ke konscien- coriproĉo estas la senpera antaŭanto de la pento, se ne la pento mem. "Fariĝinte malicaj, ili obstinas esti tiaj, kaj tiaj ili restos por ĉiam." Sed, ĉar ili obstinas esti malicaj, ili ja ne havas konsciencoriproĉojn; kontraŭe, ĉe la plej malgranda sento de bedaŭro, ili rezignus malbonon kaj petus pardonon. Konsciencoriproĉo do ne estas puno por ili.

"Ili estas post pekado tio, kio estas la homo post la morto. La renobliĝo de la falintoj do fariĝas neebla."

El kio venas tiu neebleco? Oni ne komprenas, ke ĝi estas konsekvenco de ilia simileco al la homo post la morto, propozicio, kiu cetere estas tre dubasenca.

Ĉu ĝi venas de la volo mem de la demonoj? Ĉu eble de la dia volo? En la unua okazo la obstineco montras absolutan firmecon en malbono, kaj eĉ oni ne komprenas, ke profunde malicaj estaĵoj iam povis esti virtaj anĝeloj, konservante ĉe ĉi tiuj, dum nedifinita tempo, ĉiujn trajtojn de siaj malbonegaj karaktero kaj naturo.

En la dua okazo, oni ankoraŭ malpli komprenas, ke Dio altrudis, kiel punon, la neeblecon de riparo post unua eraro. La Evangelio ne faras ian aludon pri io simila.

19. "De tiam ilia perdo estas neriparebla, kaj ili tenas sin en sia fiero antaŭ Dio." Pri kio ilin helpus la detruo de tiu fiero, se pento ne utilas al ili? Nur bono povus ilin interesi, se ili havus esperon pri renobliĝo, kia ajn estus ties prezo. Tiel ne okazas, kaj, se ili do persistas en malbono, estas tial, ĉar oni fermis al ili la pordon de espero. Sed kial Dio fermus al ili tian pordon? Por venĝi sin por la ofendo rezultanta el ilia malobeo. Kaj tiel, por kontentigi sian resenton kontraŭ kelkaj kulpuloj. Dio preferas ne nur vidi ilin suferi, sed ankaŭ pligravigi la malbonon per pli granda malbono; peli la tutan homaron al la eterna sufero, kiam per simpla indulga ago Li povus eviti tiel grandan turmenton, cetere an- taŭviditan ekde la tuta eterno!

Ĉu temas, en ĉi tiu okazo, pri ago de indulgo, pri nura kaj simpla graco, kiu eble aliiĝus en stimulon al malbono? Ne, temas pri kondiĉa pardono, dependanta de sincera kaj kompleta regeneriĝo. Sed anstataŭ parolo de espero kaj favorkoreco, kvazaŭ diris Dio: "Pereu la tuta homa raso antaŭ ol mia vengo." Kaj antaŭ tia doktri­no ankoraŭ multe da homoj miras, ke ekzistas nekred- emuloj kaj ateistoj! Ĉu estas tiel, ke Jesuo reprezentas ĉe ni sian Patron? Li, kiu donis al ni la kategorian leĝon de forgeso kaj de pardono je la ofendoj, kiu ordonas nin pagi malbonon per bono, kiu preskribas amon al niaj malamikoj, kiel unuan el la virtoj kondukantaj nin al la ĉielo, li tiamaniere ja volus, ke la homoj estu pli bonaj, pli justaj, pli indulgaj, ol Dio mem?

Demonoj laŭ Spiritismo

Laŭ Spiritismo anĝeloj kaj demonoj ne estas distingiĝaj estuloj, pro tio, ke la kreado de inteligentaj estaĵoj estas nur unu sama. Unuiĝintaj al materiaj korpoj, tiuj estaĵoj konsistigas la homaron, kiu loĝas sur la Tero kaj sur aliaj sferoj; liberiĝintaj de la materia korpo, ili konsistigas la spiritan mondon aŭ de la Spi- ritoj, kiuj loĝas en la Spacoj. Dio kreis ilin perfekteblaj kaj donis al ili, kiel celon, la perfektecon kun la feliĉo el ĝi rezultanta. Sed ne donis al ili la perfektecon, ĉar Li volis, ke ili ĝin ekhavu per sia propra klopodo, ke ankaŭ al ili reale apartenu la merito. De la momento de sia kreiĝo la estaĵoj progresas, ĉu enkarniĝintaj, ĉu en la spirita stato. Atinginte la apogeon, ili fariĝas puraj spiritoj aŭ anĝeloj laŭ la vulgara esprimo, tiamaniere ke, de la embrio de la inteligenta estaĵo ĝis anĝeloj, ekzistas ia ĉeno, de kiu ĉiu el la ĉeneroj signas gradon da progreso.

El tio supre dirita rezultas, ke ekzistas Spiritoj en ĉiuj gradoj da morala kaj intelekta progreso, laŭ la pozicio, en kiu ili troviĝas sur la grandega evolua ŝtuparo.

Nescieco, scieco kaj malico do ekzistas laŭ ĉiuj gradoj. En la malsuperaj klasoj ankoraŭ elstaras Spiritoj profunde inklinaj al malbono, plezurante ĉe malbono. Ĉi tiujn oni povas nomi demonoj, ĉar ili estas kapablaj por ĉiuj malicaĵoj atribuataj al demonoj. Spiritismo ne donas al ili tian nomon, ĉar ĝi estas ligita al ideo pri ia kreaĵo malsama ol la homa speco, pri estaĵoj kun esence malica naturo, eterne destinitaj al malbono kaj nekapablaj por ia ajn progreso je la bono.

Laŭ la doktrino de la Eklezio la demonoj naskiĝis bonaj kaj fariĝis malbonaj pro sia malobeo: ili estas anĝeloj primitive lokitaj de Dio sur la supron de la ŝtuparo, kaj ili defalis de ĝi. Laŭ Spiritismo la demonoj estas neperfektaj Spiritoj kapablaj je regeneriĝo, kiuj, metitaj sur la bazo de la ŝtuparo, nepre ĝin su­preniros. Tiuj, kiuj pro apatio, neglekto, obstino aŭ malbonvolo pli da tempo persistas resti ĉe la malsuperaj klasoj, spertas la sekvojn de tiu sinteno, kaj kutimo al malbono malhelpas ilian regeneriĝon. Sed iam venos al ili laceco pro tiu malvirto kaj ĝiaj respektivaj sekvoj; ili komparas sian situacion kun tiu de la bonaj Spiritoj kaj komprenas, ke ilia intereso estas ĉe la bono, kaj tiam ili penas pliboniĝi, sed per ago de spontanea volo, kaj en tio estas nenia perforto. "Submetitaj al la ĝenerala leĝo de progreso, pro sia inklino al ĝi, eĉ tiel ili an- taŭeniras ne kontraŭvole." Dio konstante donas rimedojn al ili, sed kun la povo ilin akcepti aŭ malakcepti. Se la progreso estus deviga, ne ekzistus merito, kaj Dio vol­as, ke ni ĉiuj havu la meriton laŭ niaj faroj. Neniu estas metita sur unuan lokon pro privilegio; sed al ĉiuj estas konsentita la unua loko, kiun oni atingas per sia propra klopodo.

La plej superaj anĝeloj atingis sian altrangecon, irante, same kiel la aliaj, la ordinaran vojon.

Atinginte ian gradon da pureco, la Spiritoj ekhavas misiojn konformajn al sia progreso, ili tiel plenumas ĉiujn misiojn atribuatajn al la anĝeloj el malsamaj kategorioj.

Kaj, ĉar Dio kreas de eterne, oni konkludas, ke de eterne estas sufiĉa nombro da ili por kontentigi la bezonojn de la universala regado. En tiu maniero nur unu speco da inteligentaj estaĵoj, submetita al la leĝo de progreso, kontentigas ĉiujn celojn de la Kreitaĵaro.

Fine la unueco de la Kreitaĵaro ligita al la ideo pri ia komuna origino kun samaj deirpunkto kaj vojo pli bone respondas al la justeco de Dio, ol la kreado de malsamaj specoj pli-malpli favorataj per naturaj dotoj, kiuj estus tiom da aliaj privilegioj.

La vulgara doktrino pri la naturo de la anĝeloj, de la demonoj kaj de la animoj, ne konsentante pri la leĝo de progreso, sed vidante diversgradajn estaĵojn, konkludis el tio, ke ili estas rezulto de tiom da aliaj specialaj kreoj. Kaj tiel ĝi faris el Dio partian patron, kiu donas ĉion al unuj el siaj infanoj kaj al aliaj altrudas plej krudan laboron. Oni ne miru, ke dum longe la homoj trovis pravigon por tiaj preferoj, kiam ili mem uzis ĉi tiujn preferojn rilate al siaj infanoj, starigante rajtojn de unuenaskiteco kaj aliajn naskiprivilegiojn. Ĉu tiaj homoj povis kredi, ke ili estis pli eraraj ol Dio?

Sed hodiaŭ la sfero da ideoj larĝiĝis: la homo vidas pli klare kaj havas nociojn pli precizajn pri justeco; dezirante ĝin por si kaj ne ĉiam trovante ĝin sur la Tero, li almenaŭ volas trovi ĝin pli perfekta en la Ĉielo.

Jen kial lia racio abomenas ĉian doktrinon, en kiu ne brilas la Dia Justeco, laŭ ties tuta pureco.

ĈAPITRO X

INTERVENO DE DEMONOJ EN LA NUNTEMPAJN MANIFESTIĜOJN

La nuntempaj spiritismaj fenomenoj de longe altiras atenton sur analogajn faktojn de ĉiuj tempoj, kaj pri tio la Historio neniam estis tiel esplorata, kiel en la lastaj tempoj. Pro la simileco de efikoj oni deduktis la unuecon de la kaŭzo. Kiel ĉiam okazas rilate al eksteror- dinaraj faktoj nekonataj de la komuna saĝo, la vulgarularo vidis en la spiritismaj fenomenoj ian supernaturan kaŭzon, kaj la superstiĉo kompletigis la eraron, aldonante al ĝi absurdajn kredojn. El tio venas amaso da legendoj, kiuj plej parte estas ia miksaĵo el malmultaj veraĵoj kaj multaj mensogoj.

La doktrinoj pri la demono, longe superstarante, tiom multe troigis ian povon, ke ili, por tiel diri, igis la homojn forgesi Dion; ĉie aperis la fingro de Satano, kaj por tio sufiĉis, ke la observita fakto transiru la limojn de la homa povo. Eĉ la plej bonaj aferoj, la plej utilaj malkovroj, precipe tiuj, kiuj povis skui la mal- klerecon kaj plilarĝigi la sferon da ideoj, plurfoje estis rigardataj kiel diablaj faroj. La hodiaŭaj spiritismaj fenomenoj, pli disvastigitaj kaj pli bone observataj en la lumo de la prudento kaj kun helpo de la Scienco, sendube konfirmas la intervenon de kaŝitaj inteligentoj, kiuj tamen agadas laŭ naturaj leĝoj kaj montras per sia agado ian novan forton kaj leĝojn ĝis tiam nekonatajn.

Sekve la demando reduktiĝas al tio, nome scii kia- specaj estas tiaj inteligentoj.

Dum oni posedis sciojn pri la spirita mondo nur necertajn kaj sistemajn, la vero daŭre estis kaŝita; sed hodiaŭ, kiam rigoraj observoj kaj eksperimentaj studoj klarigas la naturon, originon kaj destinon de la Spiritoj, kaj ankaŭ ilian agmanieron kaj rolon en la Universo, hodiaŭ, ni diras, la demando solviĝas per faktoj. Nun ni scias, ke tiuj kaŝitaj inteligentoj estas la animo de tiuj, kiuj vivis sur la Tero. Ni ankaŭ scias, ke la diversaj kategorioj el bonaj kaj malbonaj Spiritoj ne konsistas el estuloj de malsamaj specoj, sed ke ili prezentas nur diversajn gradojn da progreso. Laŭ la pozicio, kiun ili okupas pro sia intelekta kaj morala disvolviĝo, la mani- festiĝantaj estuloj prezentas la plej profundajn kon- trastojn, sen kio ni povus supozi, ke ne ili ĉiuj eliris el la granda homa familio, sammaniere kiel la sovaĝulo, la barbaro kaj la civilizita homo.

Pri tiu punkto, same kiel pri multaj aliaj, la Eklezio tenas la antikvajn kredojn je la demonoj. Gi diras: "Ekzistas principoj, kiuj ne ŝanĝiĝas jam de dek ok jarcentoj, ĉar ili estas neŝanĝemaj." Gia eraro estas ĝuste tio, ke ĝi ne konsideras la progreson de la ideoj; ke ĝi supozas Dion nesufiĉe saĝa por ebligi revelacion al la disvolviĝo de la inteligentoj; resume, ke ĝi parolas al la samtempuloj la saman lingvon de la pasinteco. Nu, se la homaro progresas, dum la Eklezio sisteme tenas sin en malnovaj eraroj tiel sur la spirita kampo, kiel same sur la scienca, baldaŭ venos nekredemo, submetante la propran Eklezion.

Jen kiel la Eklezio klarigas la ekskluzivan

enmiksiĝon de la demono en la spiritajn manifestiĝ-

(*)

ojn: ()

( ) La citaĵoj en ĉi tiu ĉapitro estas prenitaj el la sama pastoralo menciita en la antaŭa, kies korolarioj ili estas. Ĝi estas la sama fonto kaj sekve la sama aŭtoritato.

"En siaj eksteraj enmiksiĝoj la demonoj penas kaŝi sian ĉeeston, por forigi suspektojn. Ĉiam ruzaj kaj perfidaj, ili delogas la homon per insidoj, antaŭ ol mankateni lin per subpremo kaj sklavaĉemo.

Ĉi tie ili akrigas lian scivolemon per fenomenoj kaj infanecaj petolaĵoj; tie ili vekas lian admiron kaj subigas lin per sorĉo de tio supernatura.

Se io supernatura ekaperas kaj ilin senmaskigas, tiam ili kvietiĝas, forigas ĉiajn maltrankviliĝojn, petas pri konfido kaj estigas familiarecon.

Jen ili prezentiĝas kiel dioj kaj bonaj genioj, jen prenas nomojn kaj eĉ trajtojn de memorataj mortintoj. Helpe de tiaj trompoj indaj je la antikva serpento, ili parolas kaj estas aŭdataj; ili diktas dogmojn kaj estas fidataj; almiksas al siaj mensogoj kelkajn veraĵojn kaj sugestias eraron sub ĉiaj formoj. Jen kion signifas la supozataj revelacioj el transtombo. Kaj estas por tia rezul- to, ke lignaĵo kaj ŝtono, arbaroj kaj fontoj, sanktejoj de idoloj kaj tablopiedoj kaj infanmanoj fariĝas orakoloj: tial antaŭdiristino delire profetas; malklerulo fariĝas scienculo dum mistera sonĝo. Trompi kaj falsi, jen estas la superega celo de tiuj manifestiĝoj, ĉie kaj ĉiam.

La mirigaj rezultoj de tiuj ordinare absurdaj kaj ridindaj praktikoj aŭ agoj, ne povante deveni de la ekskluziva virto, nek de la ordo starigita de Dio, povas esti atribuataj nur al la helpo de la kaŝitaj povoj. Tiaj estas ĉefe la eksterordinaraj fenomenoj realigitaj en niaj tagoj, per la ŝajne nedanĝeraj procedoj de magnetismo, kaj ankaŭ tiuj de la parolantaj tabloj. Per faroj de la moderna magio, ni vidas nuntempe reproduktiĝi la elvokojn, la konsultojn, la resanigojn kaj sorĉaĵojn, kiuj famigis la templojn de la idoloj kaj kavernojn de la sibiloj. Kiel en la pasinteco, oni demandas lignon, kaj ĉi tiu respondas; oni ordonas al ĝi, kaj ĝi obeas; tio en ĉiuj lingvoj kaj pri ĉiuj aferoj; oni troviĝas antaŭ nevideblaj estuloj uzurpantaj nomojn de mortintoj, kies supozataj malkaŝoj havas karakteron de kontraŭdiro kaj mensogo; senkonsistaj kaj subtilaj formoj subite kaj rapide ekaperas, montrante sin kvazaŭ dotitaj per superhoma forto.

Kiuj estas la sekretaj agantoj de tiuj fenomenoj, la veraj aŭtoroj de tiuj neklarigeblaj scenoj? La anĝeloj, tiuj ne akceptus ja tiajn malnoblajn rolojn, kaj ankaŭ ne submetiĝus al ĉiuj kapricoj de la scivolemo.

La animoj de la mortintoj, kiujn Dio malpermesas elvoki, restas en la loko por ili destinita de lia justeco, kaj ne povas, sen lia permeso, submetiĝi al la ordonoj de la vivantoj. Tiamaniere, la misteraj estuloj alkurantaj ĉe la unua alvoko de herezulo, de malpiulo aŭ de kre- demulo — kio estas grave diri: de naiveco aŭ de krimo — estas nek senditoj de Dio, nek apostoloj de la vero kaj de la savo, sed faktoroj de eraro kaj agantoj de la infero. Malgraŭ la zorgo, kun kiu ili sin kaŝas sub la plej respektindaj nomoj, ili sin perfidas pro senvaloreco de siaj doktrinoj, pro la malnobleco de siaj faroj kaj sen- koheraj paroloj.

Ili penas forviŝi de la religia simbolo la dogmojn de la origina peko, de la renaskiĝo de la korpoj, de la eternaj punoj, kaj ankaŭ de la tuta dia revelacio, por forpreni de la leĝoj ties veran sankcion kaj malfermi al malvirto ĉiujn barojn. Se iliaj sugestoj povus superstari, ili fine formus oportunan religion por uzo de socialismo kaj de ĉiuj, kiujn ĝenas la nocio pri la devo kaj pri la konscienco.

La nekredemo en nia jarcento faciligis al ili la vojon. Tiel, la kristanaj societoj povu, per sincera sindono al la katolika kredo, eviti la danĝeron de tiu nova kaj terura invado!"

5. Tiu tuta teorio devenas de la principo, ke ĉiuj anĝeloj kaj demonoj estas estuloj diferencaj de la homaj animoj, kaj ĉi tiuj prefere estas produkto de ia speciala kreado, cetere malsuperaj al la demonoj laŭ inteligenteco, laŭ scio kaj ĉiaspecaj kapabloj. Kaj tial ĝi opinias, ke estas ekskluziva de la malicaj anĝeloj la interveno en la antikvajn kaj nuntempajn manifestiĝojn de la Spiritoj.

La ebleco de komunikiĝo de mortintoj estas fakta afero, estas la rezulto de observado kaj eksperimentoj, kies diskuto ne estas ĉi tie oportuna. Ni tamen akceptu, kiel hipotezon, la ĉi-supre menciitan doktrinon, kaj ni vidu ĉu ĝi ne detruiĝas mem, per siaj propraj argumentoj.

El la tri kategorioj de anĝeloj, laŭ la Eklezio, la unua okupiĝas ekskluzive pri la ĉielo; la dua, pri la regado de la Universo, kaj la tria, pri la Tero. En ĉi tiu lasta troviĝas la gardantaj anĝeloj, al kiuj estas komisiita la protektado de ĉiu homo. Nur unu parto da anĝeloj el ĉi tiu lasta kategorio partoprenis en la ribelo kaj estis transformita en demonojn. Nu, ĉar Dio permesis al ili, jen per kaŝitaj sugestoj, jen per videblaj manifestiĝ- oj, tiel libere erarigi la homojn, kaj ĉar tiu Dio estas superege bona kaj justa, Li almenaŭ devus, por malgravigi la malbonojn de tiel abomeninda privilegio, permesi ankaŭ la manifestiĝon de la bonaj anĝeloj. Tiel la homoj havus minimume la liberecon kaj la rimedon de la elekto. Sed doni al la malbonaj anĝeloj la monopolon de delogo, kun vasta povo ŝajnigi, ke ili faras bonon por pli bone delogi, kaj samtempe malpermesante ĉian intervenon de la bon­aj, tio estas atribui al Dio la nekoncepteblan intencon pligravigi la malfortecon, la malspertecon kaj naivecon de la homoj.

Ankoraŭ pli: tio igas nin supozi konfidekspluaton de Dio, pro la fido, je kiu Li estas inda. La prudento rifuzas akcepti tiom multan partiecon profite al malbono. Ni vidu la faktojn.

Al la demonoj oni donas transcendajn kapablojn: ili nenion perdis el la anĝela naturo; ili posedas la scion, la sagacecon, la antaŭzorgon kaj la penetremon de la anĝeloj, havante ankoraŭ plie ruzon, trompemon kaj artifikon, ĉion en pli alta grado. Iliaj celoj estas deturni la homojn de la bono, malproksimigi ilin de Dio kaj treni ilin en la inferon, kies provizistoj kaj rekrutistoj ili estas. Tiel oni komprenas, ke ili prefere sin direktu al tiuj, kiuj persisteme troviĝas sur la bona vojo; oni komprenas la uzadon de allogoj kaj ŝajniĝoj de bono por altiri kaj erarigi la homojn; sed kion oni ne komprenas, estas tio, ke la demonoj direktu sin al tiuj, kiuj jam apartenas al ili, per korpo kaj animo, por rekonduki ilin al Dio kaj bono.

Kiu pli forte estos inter la ungegoj de demono, ol tiu, kiu blasfemas kontraŭ Dio, regita de malvirto kaj konfuziteco pro pasioj? Ĉu tiu ne estas sur la vojo al infero? Kiel tamen oni komprenu, ke al tia kaptaĵo tiu demono instigu petegi Dion, submetiĝi al lia volo, kaj rezigni malbonon?

Kiel oni komprenu, ke li altigas antaŭ la okuloj de tiu kaptaĵo la plezuregan vivon de la bonaj Spiritoj, kaj pentras la teruran situacion de la malbonaj? Neniam oni vidis komerciston elstarigi al siaj klientoj la varojn de najbaro malprofite al siaj, konsilante ilin iri al ties vendejo. Neniam oni vidis rekrutiston de soldatoj sub- taksi la militistan vivon, prikantante la ripozon de la hejma vivo! Ĉu li povos diri al la rekrutoj, ke ĉi tiuj havos vivon plenan de laboroj kaj seniĝoj, kun dek eblecoj kontraŭ unu morti, aŭ almenaŭ resti sen brakoj kaj kruroj? Tiu tamen estas la malinteligenta rolo de la demono, ĉar estas notinde — kaj ĝi estas fakto —, ke la instruoj devenintaj de la nevidebla mondo regeneris nekredantojn kaj ateistojn, enblovante en ties animojn fervoron kaj kredojn neniam ekzistintajn.

Ankoraŭ pro tiaj manifestiĝoj oni vidis — kaj oni vidas ĉiutage — regeneriĝi obstinajn malvirtulojn, penantajn plibonigi sin mem. Nu, atribui al demono tiel bonefikan propagandon kaj edifan rezulton estas ja doni al li diplomon pri stulteco.

Ĉar ne temas pri simpla supozo, sed pri eksperimenta fakto, kontraŭ kiu ne ekzistas argumento, ni devas konkludi, ke la demono estas ia unuaklasa mallertulo, aŭ ke li ne estas tiel sagaca kaj malbona, kiel oni pensas, kaj sekve ne tiel timiga, kiel oni diras; aŭ ke tiam ĉiuj manifestiĝoj ne venas de li.

"Ili penetrigas en la spiriton la eraron sub ĉiuj formoj, kaj estas ja por havigi al si tian rezulton, ke ligno, ŝtono, arbaroj, fontoj, sanktejoj de idoloj, tablo- piedoj kaj manoj de infanoj fariĝas orakoloj."

Sed, se tiel estas, kiuj estas la signifo kaj la valoro de la vortoj de la Evangelio: — "Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn; kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian Spiriton, kaj ili profetos." (La Agoj, 2:17 kaj 18.)

Ĉu en tiuj paroloj ne estas la silenta antaŭdiro de la nuntempa mediumeco al ĉiuj permesita, eĉ al la infanoj? Ĉu tiu kapablo estis anatemata de la apostoloj? Ne; ili ĝin proklamas, kiel dian favoron, kaj ne kiel demonan faron.

Ĉu la hodiaŭaj teologoj havas pli multe da aŭtoritato ol la apostoloj? Kial ne vidi prefere la dian fingron en la efektiviĝo de tiuj paroloj?

"Per la moderna magio, ni vidas nuntempe refariĝi la elvokojn, la konsultojn, la resanigojn kaj la sorĉaĵojn, kiuj disfamigis la templojn de la idoloj kaj la kavernon de la sibiloj "

Ni demandas: kio komuna ekzistas inter la faroj de la magio kaj la spiritaj elvokoj?

Estis tempo, kiam tiaj faroj estis fidindaj kaj oni kredis al ilia efiko, sed hodiaŭ ili estas nur ridindaj. Neniu ilin konsideras, kiel seriozajn, kaj Spiritismo ilin kon- damnas. En la epoko, kiam la magio floris, estis neperfekta la kono pri la naturo de la Spiritoj, kiujn oni ĝenerale rigardis, kiel estaĵojn dotitajn per superhoma povo.

Koste de sia propra animo, neniu ilin elvokis krom por havigi al si favorojn de la sorto kaj destino, trovi trezorojn, malkaŝi la estontecon aŭ ekhavi eliksirojn de amo. Kune kun siaj kabalaj signoj, formuloj kaj praktikoj, la magio estis riproĉata pro tio, ke ĝi liveris sekretojn por fari miregindaĵojn, por devigi Spiritoj n submetiĝi al la ordonoj de homoj kaj kontentigi ties dezirojn. Hodiaŭ ni scias, ke Spiritoj estas animoj de mortintoj, kaj ni ne elvokas ilin, krom por ricevi konsilojn de tiuj bonaj, moraligi la malbonajn, kaj interrilati plu kun estuloj karaj al ni. Jen tio, kion Spiritismo diras tiurilate:

10. Vi neniam povos postuli la ĉeeston de Spirito al vi egala aŭ supera pri moraleco, ĉar al vi mankas aŭtoritato super li; sed de Spirito malsupera al vi, kaj se ĝi estas por via bono, tiam tio al vi prosperos, ĉar tiam aliaj Spiritoj vin helpos. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

La plej nepre necesa el ĉiuj disponoj por elvoko estas la enmemiĝo, kiam oni volas havi aferon al seriozaj Spiritoj. Kun fido kaj deziro fari bonon oni havas pli da forto por elvoki la superajn Spiritojn. Dum kelkaj momentoj da enmemiĝo, altigante sian animon, oni identiĝas kun la bonaj Spiritoj kaj inklinigas ilin veni. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

Neniu objekto, kiel medalo kaj talismano, havas la povon altiri aŭ forpuŝi la Spiritojn, ĉar la materio neniel agas sur ilin. Iu bona Spirito neniam konsilas tiajn sensencaĵojn. La efiko de talismanoj neniam ekzistis krom en la imagemo de kredemuloj. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉp. XXV)

Ekzistas nenia rita formulo por elvoki Spiritojn; kiu ajn pretendus rekomendi iajn parolojn, tiun oni povas sentime alnomi ĉarlatano, ĉar por la puraj Spiritoj formo estas nenio. Tamen la elvoko devas ĉiam esti farata en la nomo de Dio. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XVII.)

La Spiritoj difinantaj rendevuojn en terurvekaj lokoj kaj je malfruegaj horoj amuzas sin pri la homoj, kiuj ilin aŭskultas. Estas ĉiam senutile kaj ofte danĝere cedi al similaj sugestoj; senutile, ĉar oni el tio gajnas nenion, krom esti mistifikita; danĝere, ne pro la malbono, kiun la Spiritoj povas fari, sed pro la influo, kiun tio povas havi sur malfortajn cerbojn. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

Ne ekzistas tagoj nek horoj pli favoraj por elvokoj: por la Spiritoj tio estas tute indiferenta, same kiel ĉio materia, kaj estus superstiĉo kredi la influon de tagoj kaj horoj. La plej favoraj momentoj estas tiuj, en kiuj la elvokanto povas esti malplej absorbita de siaj kutimaj okupoj, kiam lia korpo kaj lia spirito troviĝas en la plej trankvila stato. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV.)

Al la malbonvola kritiko plaĉis prezenti la spiritajn komunikaĵojn envolvitaj en ridindaj kaj superstiĉaj praktikoj de magio kaj nekromancio. Se la homoj, kiuj parolas pri Spiritismo, ne ĝin konante, penus studi tion, pri kio ili volas paroli, ili ŝparus al si mulatjn imag- laborojn kaj asertojn, kiuj taŭgus nur por pruvi iliajn nescion kaj malbonan volon.

Por informo al personoj fremdaj al tiu scienco, ni diros, ke por komunikiĝi kun la Spiritoj, ne estos tagoj, nek horoj, nek lokoj pli favoraj ol aliaj; ke por ilin elvoki ne estas necesaj formuloj, nek vortoj sakramentaj aŭ kabalaj; ke oni bezonas nenian preparon aŭ inicadon; ke la uzado de ĉiu signo aŭ materia objekto por ilin altiri aŭ forigi estas senefika, kaj ke la penso sufiĉas; fine, ke, ne elirantaj el sia normala stato, la mediumoj ricevas iliajn komunikaĵojn tiel simple kaj nature, kiel se ĉi tiuj estus diktataj de vivanta homo. Nur ĉarlataneco povus afekti strangajn manierojn kaj aldoni ridindajn akce- soraĵojn. (Kio estas Spiritismo?, ĉap. II, § 49.)

Kiel principo, estonteco estas kaŝita al la homo, kaj nur en maloftaj esceptaj okazoj Dio permesas, ke ĝi estu malkaŝita. Se la homo konus sian estontecon, li ne atentus la nunecon kaj ne kondutus kun sama libereco; ĉar li estus posedita de la ideo, ke, se io devas okazi, li ne bezonas sin okupi pri ĝi, aŭ li penus ĝin deturni. Dio ne volis, ke tiel estu, por ke ĉiu kunlaboru por la plenumo de la aferoj, eĉ de tiuj, kiujn la homo volus kontraŭstari. Dio tamen permesas ĝian malkaŝon, kiam ĝia antaŭa kono ne malhelpas, sed faciligas la plenumon de iu afero, sugestante al homo konduton alian ol tiu, kiun li havus sen tia cirkonstanco. (La Libro de la Spiritoj, 3-a Parto, ĉap. X.)

La Spiritoj ne povas gvidi la homojn en la eltrovoj kaj en la sciencaj esploroj. La scienco estas verko de la genio; ĝi devas esti akirita nur per laboro, ĉar nur per laboro la homo iras antaŭen sur sia vojo. Kian meriton li havus, se sufiĉus al li demandi la Spiritojn, por ĉion scii? Por ĉi tiu prezo ĉiu ajn stultulo povus turniĝi en scienculon. Same estas kun la inventoj kaj eltrovoj en la industrio. Kiam venis la tempo de la eltrovo, la Spiritoj komisiitaj por di- rekti ĝian iradon serĉas homon kapablan konduki ĝin al sukceso kaj inspiras al li la necesajn ideojn, sed tiel ke li havu la tutan meriton de sia laboro, ĉar tiujn ideojn li devas mem ellabori kaj konkretigi. Tiel estas kun ĉiuj gravaj laboroj de la homa inteligento. La Spiritoj lasas ĉiun homon en lia sfero: el tiu, kiu taŭgas nur por plugeti la teron, ili ne faras gardanton de la sekretoj de Dio; sed ili povas preni el la senfameco la homon kapablan helpi la plenumon de iliaj planoj. Ne lasu vin do treni de scivolemo aŭ ambicio sur kampo fremda al Spiritismo, kiu ne havas tiajn celojn, ĉar per ĉi tiuj al vi prosperos nur la plej ridindaj mistifikoj. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXVI.)

La Spiritoj ne povas helpi en la eltrovo de kaŝitaj trezoroj. La superaj Spiritoj ne okupas sin pri tiaj aferoj, sed la mokemaj Spiritoj ofte indikas neekzistantajn trezorojn aŭ ankaŭ povas vidigi iun trezoron en unu loko, dum ĝi kuŝas en alia rekte kontraŭa; ĉi tio estas ja utila nome por montri, ke la vera riĉeco venas el laboro. Se la Providenco destinas kaŝitajn riĉaĵojn por iu homo, ĉi tiu ilin trovos nature; ne alie, neniam. (La Libro de la Medi­umoj, 2-a Parto, ĉap. XXVI.)

Klarigante al ni la propraĵojn de la fluidaĵoj — iloj kaj rimedoj de agado de la nevidebla mondo, kiuj estas unu el la fortoj kaj potencoj de la Naturo — Spiritismo havigas al ni la ŝlosilon de multego da aferoj antaŭe neklarigeblaj per alia rimedo kaj kiuj povis pasintatempe esti rigardataj kiel miregindaĵoj. Same kiel magnetismo, ĝi elmontras leĝon, se ne nekonatan, almenaŭ mis- komprenatan, aŭ, pli bone dirite, oni konis la efikojn, ĉar ili okazas en ĉiuj tempoj, sed oni ne konis la leĝon, kaj ĝuste de tio, ke oni ne konis la leĝon, naskiĝis la supertiĉo. Ĉe la konado de tiu leĝo ĉio mirakleca disfumiĝas kaj la fenomenoj enviciĝas inter la naturaj aferoj. Jen kial, estigante la movadon de tablo aŭ farante, ke la forpasintoj skribu, la spiritistoj ne faras pli grand- an miraklon, ol kuracisto, kiu revivigas mortanton, aŭ fizikisto, kiu faligas fulmon. Iu, kiu per ĉi tiu scienco pretendus fari miraklojn, aŭ ne konus la aferon aŭ estus trompisto. (La Libro de la Mediumoj, 1-a Parto, ĉap. II.)

Certaj personoj havas ideon tute malpravan pri la elvokoj; iuj kredas, ke la elvokoj venigas el la tombo la mortintojn en funebra aparato. Nur en romanoj, en fantaziaj rakontoj pri reaperantoj kaj en la teatro oni vidas la mortintojn senkarnaj, elirantaj el siaj tomboj, envolvitaj en littukoj, kaj klakigantaj siajn ostojn.

Spiritismo neniam faras miraklojn, ĝi ne faris ankaŭ tiun; ĝi neniam revivigis mortintan korpon; la spirita estulo, fluideca, inteligenta ne estas tien metita kun sia maldelikata envolvaĵo, kiu tie restas tute definitive. Li apartiĝas de ĝi en la momento de la morto, kaj kiam la disiĝo estas farita, li jam havas nenion komunan kun ĝi. (Kio estas Spiritismo?, ĉap. II, § 48)

11. Ni plivastigis ĉi tiujn citaĵojn por montri, ke la spiritismaj principoj havas nenian rilaton kun tiuj de la magio. Tiel, nek Spiritoj submetitaj al la homoj; nek rimedoj por ilin konfuzi; nek kabalaj formuloj aŭ signoj; nek eltrovoj de trezoroj; nek procedoj por riĉigi, kaj ankaŭ ne mirakloj kaj miregindaĵoj, fantaziaj divenoj kaj aperaĵoj; fine, nenio el tio, kio estas celo kaj esencaj elementoj de magio. Spiritismo ne nur malaprobas tiajn aferojn, kiel ankaŭ elmontras ties neeblecon kaj sene- fikecon. Ni ankoraŭfoje asertas, ke estas nenia simileco inter la procedoj kaj la celoj de magio kaj Spiritismo; nur malklereco kaj malsincereco povos ilin intermiksi. Tiamaniere, tia eraro ne povas superstari, ĉar la spi- ritismaj principoj elportas ekzamenon, kaj tie ili estas evidente kaj klare formulitaj por ĉiuj.

Rilate al resanigoj, kiujn la ĉi-supre menciita pas- toralo rekonis kiel realajn, la donita ekzemplo estas miselektita kiel rimedo por eviti interrilatojn kun la Spiritoj. Efektive tiaj resanigoj estas aliaj bonoj, kiuj inspiras dankemon kaj kiujn ĉiuj povas sperti. Malmultaj personoj estas pretaj por ilin rezigni, precipe post kiam ili eluzis aliajn rimedojn antaŭ ol turni sin al la diablo. Cetere, se la diablo resanigas oni devas konfesi, ke li faras bonan kaj indan agon. ()

12. "Kiuj estas la sekretaj agantoj de tiaj fenomenoj, la veraj aŭtoroj de tiuj neeksplikeblaj scenoj? La anĝeloj ne akceptus mem malnoblajn rolojn, kiel ne sin submetus al ĉiuj kapricoj de scivolemo"

La aŭtoro aludas la fizikajn manifestiĝojn de la Spiritoj, inter kiuj evidente estas kelkaj malmulte indaj je superaj Spiritoj. Ni tamen petos, ke li anstataŭigu la vorton angelo per puraj spiritoj superaj spiritoj, ĉar tiel ni havos ĝuste tion, kion Spiritismo diras. Sed oni ne povas rigardi kiel neindajn je la bonaj Spiritoj ian amason da skribaj, parolaj aŭ aŭdaj komunikaĵoj, ĉar tiaj komunikaĵoj estus kaj estas indaj je la plej eminentaj homoj sur la Tero. La samon ni povas diri pri la re­sanigoj, aperaĵoj kaj sennombraj faktoj grandkvante cititaj en la sanktaj libroj, kiel verko de anĝeloj kaj de sanktuloj. Se do anĝeloj kaj sanktuloj iam estigis similajn fenomenojn, kial ili ne estigas tiujn fenomenojn nuntempe? Kial identaj faktoj estas rigardataj kiel sorcaĵoj en la manoj de unuj, dum en la manoj de aliaj ili estas konsiderataj kiel sankatj mirakloj?

Defendi tian tezon estas rezigni ĉian logikecon.

La aŭtoro de la Pastoralo eraras, kiam li asertas, ke tiaj fenomenoj estas neklarigeblaj. Kio okazas estas

() Volante kredigi la personojn resanigitajn per Spiritismo, ke ilin kuracis la diablo, oni faris grandan nombron da ili disiĝi de la Eklezio, kvankam ili neniam antaŭe havis ĉi tiun intencon.

ĝuste la malo, t. e. hodiaŭ tiuj fenomenoj estas perfekte klarigitaj, des pli ke ili ne plu estas konsiderataj kiel mirindaj kaj supernaturaj. Se tamen oni konsentas, ke ili ne estis tiaj, tiel logike estas ja atribui ilin al la diablo, sama kiel iam estis logike atribui al ĉi tiu la aŭtorecon de ĉiaj naturaj fenomenoj, kies kaŭzo estis tiam nekon- ata.

Kiel malnoblajn rolojn ni devas kompreni tiujn, kiuj celas malbonon kaj ridindaĵon, escepte se ni volas tiel taksi la utilegan verkon de la bonaj Spiritoj, kiuj praktikas bonon, kondukante la homojn al Dio per virto.

Sed Spiritismo precize diras, ke la malnoblaj roloj ne apartenas al la superaj Spiritoj, kiel oni konkludas el la jenaj reguloj:

13. Oni ekkonas la kvaliton de la Spiritoj laŭ ilia parolo; tiu de la vere bonaj kaj superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, logika, sen kontraŭdiroj; ĝi estas plena de saĝeco, de modesteco, de bonvolemo kaj de la plej pura moralo.

Krome ĝi estas konciza, klara kaj ne havas vortojn senutilajn. La malsuperaj, malkleraj aŭ fieraj Spiritoj manke de ideoj provizas sian parolon per abundo da frazoj. Ĉiu penso evidente erara, ĉiu maksimo kontraŭa al perfekta moralo, ĉiu konsilo ridinda, ĉiu esprimo maldelikata, banala aŭ simple frivola, fine ĉiuj montroj de malbonvolemo, de aroganteco, de fiero estas nediskut- eblaj signoj de malsupereco ĉe la Spirito.

La superaj Spiritoj okupiĝas nur pri inteligentaj komunikaĵoj celantaj nian instruadon. La fizikaj aŭ pure materialaj manifestiĝoj estas pli speciale okupoj de malsuperaj Spiritoj, vulgare nomataj frapantaj Spiritoj, same kiel ĉe ni la montro de forto apartenas al ĵonglistoj, ne al scienculoj. Estus absurdo pensi, ke Spiritoj, malaltnivelaj, amuzigas per parado. (Kio estas Spirit­ismo?, ĉap. II §§ 37, 40 kaj 60. Vd ankaŭ La Libro de la Spiritoj, 2-a Parto, ĉap. I — Diversaj ordoj da Spiritoj; spirita hierarkio, kaj La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXIV — Pri la identigo de la Spiritoj; distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj.)

Kiu sincera homo povas duonvidi en tiuj instruoj povojn neakordigeblajn kun altrangaj Spiritoj? Ne, Spiritismo ne intermiksas la Spiritojn, sed kontraŭe ilin distingas unuj de aliaj. La Eklezio ja atribuas al la demonoj ian inteligenton egalan al tiu de la anĝeloj, dum Spiritismo, bazita sur la observado de faktoj, asertas kaj konfirmas, ke la malsuperaj Spiritoj estas pli-malpli malkleraj, kaj ke estas tre limigitaj iliaj morala horizonto kaj sagaceco, tiel ke ili ofte havas tute malpravan kaj nekompletan ideon pri la aferoj, estante nekapablaj solvi certajn demandojn kaj sekve fari ĉion, kion oni atribuas al la demonoj.

14. "La animoj de la mortintoj, kiujn Dio malper- mesas elvoki, loĝas en loko al ili difinita de lia justeco, kaj ne povas, sen lia permeso, esti al la dispono de la vivantoj."

Spiritismo iras pli malproksimen, estas pli rigora: ĝi ne akceptas la manifestiĝon de iuj ajn Spiritoj, bonaj aŭ malbonaj, sen la permeso de Dio, dum la Eklezio ne pensas pri tio koncerne la demonojn, kiuj, laŭ ĝia teorio, malbezonas tian permeson.

Spiritismo diras plu, ke danke tiun permeson, kaj respondante la elvokon de la vivantoj, la Spiritoj ne estas al ties dispono.

Ĉu la elvokita Spirito venas volonte aŭ devigite?

Obeante la volon de Dio, t. e. la leĝon, kiu prezidas en la Universo, kaj uzante sian liberan volon, li pesas mem, ĉu veni estas utile aŭ malutile. Supera Spirito venas ĉiam, kiam vokita por utila celo; li rifuzas respondon nur en rondoj da homoj malmulte seriozaj aŭ pritraktantaj ĉi tiujn aferojn kiel amuzon. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap XXV, p. 313.)

Ĉu iu Spirito povas rifuzi kontentigi la elvokon, al li faritan? Sendube, ĉar li havas sian liberan volon.

Ĉu vi pensas, ke ĉiuj estuloj de la Universo estas al via dispono? Vi mem, ĉu vi opinias, ke vi ja estas devigata respondi al ĉiuj, kiuj el diras vian nomon? Dirante, ke li povas rifuzi veni, mi parolas pri la peto de la elvokinto, ĉar malsupera Spirito povas esti devigita veni laŭ la ordono de iu supera Spirito. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXV, p. 313.)

La spiritistoj estas tiel konvinkitaj, ke ili rekte, sen la permeso de Dio, havas nenian povon super la Spiritoj, ke ili diras, elvokante: "Ni petas Dion ĉiopovan permesi al iu bona Spirito komunikiĝi kun ni; ni petas ankaŭ niajn gardanĝelojn volonti helpi nin kaj forigi la malicajn Spiritojn." Kiam oni volas elvoki difinitajn Spiritojn: "Ni petas Dion ĉiopovan permesi al la Spirito de tiu persono komunikiĝi kun ni." (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XVII, § 203.)

15. La akuzoj de la Eklezio kontraŭ la elvokoj ne atingas Spiritismon, sed la praktikojn de la magio, kun kiu Spiritismo havas nenion komunan. Spiritismo tiel, kiel la Eklezio, kondamnas tiujn praktikojn, dum ĝi ne atribuas al la superaj Spiritoj ian rolon neindan je ili, nek demandas aŭ deziras ricevi de ili ion, sen la permeso de Dio.

Certe povas ekzisti iu, kiu misuzas la elvokojn; kiu faras el ili ian ludon; kiu falsas ilian providencan trajton profite al personaj interesoj; aŭ ankoraŭ kiu, pro mal- klereco, frivoleco, fiero aŭ ambicio deturnas sin de la veraj principoj de la Doktrino; sed la vera Spiritismo, la Spiritismo serioza, ilin kondamnas tiom, kiom la vera religio kondamnas la hipokritajn kredantoj kaj la fanatikulojn. Ne estas logike nek prudente imputi al Spiritismo ekscesojn, kiujn ĝi la unua kondamnas, same kiel la erarojn de tiuj, kiuj ĝin ne komprenas. Antaŭ ol formuli iun ajn akuzon, estas necese scii, ĉu ĝi estas justa. Tiel ni diros: La riproĉo de la Eklezio falas sur la ĉarlatanojn, sur la ekspluatantojn, sur la praktikantojn de magio kaj sorĉaĵo, kaj prave. Kiam la religia aŭ skep- tika kritiko, forsekciante ekscesojn, detruas la ĉarlatanis- mon, ĝi faras nenion pli ol reliefigi la purecon de la perfek­ta doktrino, ĝin helpante ĉe elpurigado de malbonaj elementoj kaj faciligante al ni la taskon. La eraro de la kritiko kuŝas en la intermiksado de bono kaj malbono, kio ofte okazas pro la malsincereco de kelkaj homoj kaj pro la malklereco de la plej parto. Sed la distingadon, kiun tia kritiko ne faras, aliaj faras. Fine la kontraŭ malbono aplikata kritiko, kiun ĉiu sincera kaj honesta spiritisto aprobas, estas kritiko, kiu ne malutilas nek kontraŭas la Doktrinon.

16. "Tiamaniere la misteraj estuloj alvenantaj ĉe la unua alvoko de herezulo, de malpiulo, aŭ de kredemulo - kio signifas diri: de naiveco aŭ de krimo - estas nek senditoj de Dio, nek apostoloj de vero kaj de savo, sed faktoroj de eraro kaj agantoj de infero."

Tiuj vortoj kredigas, ke Dio ne permesas la manifes- tiĝon de bonaj Spiritoj povantaj klarigi kaj savi el eterna perdiĝo la herezulon, la malpiulon kaj la krimulon! Nur la komisiitoj el la infero estas senditaj al ili por ilin enprofundigi ankoraŭ pli en la ŝlimejon. Estas malĝojige diri tion, sed laŭ la Eklezio Dio ne sendas al naivuloj krom perversaj estuloj por ilin delogi!

La Eklezio ne konsentas, ke el inter la anĝeloj, el inter la privilegiitaj kreitoj de Dio, ia estulo sufiĉe kompatema venu helpe al la devojiĝintaj animoj! Por kio do servas la brilaj kvalitoj ornamantaj tiajn estulojn? Ĉu sole nur por ilia persona ĝuo? Ĉu ili estas efektive bonaj, kiam, ekstazantaj de la kontemplaj plezuroj, vidas tiom multajn animojn sur la vojo al la infero, ne penante ilin deturni? Sed tio estas ĝuste la bildo pri la egoismo de tiuj potenculoj, kiuj, senkompataj ĉe abunda riĉaĵo, lasas morti de malsato almozulon frapantan ĉe ilia pordo!

Tio estas ankoraŭ pli grava: tio estas egoismo mem altigita al virto kaj metita ĉe la piedoj de la Kreinto!

Sed vi miras, ke la bonaj Spiritoj venas al herezulo kaj al malpiulo, certe tial, ke vi forgesis tiun parabolon de la Kristo: "Ne la sanuloj bezonas kuraciston" (н). Ĉu vi do ne havas pli altan vidpunkton ol tiu de la tiutempaj fariseoj? Kaj vi mem, ĉu vi rifuzus montri la bonan vojon al la nekredanto, kiu vin alvokus? Nu, bone: la bonaj Spiritoj faras tion, kion vi farus; ili direktiĝas al malpiulo por doni al li bonajn konsilojn. Ho! Anstataŭ anatemi la transtombajn komunikaĵojn, estus pli bone, se vi benus la dekretojn de la Sinjoro, mirante antaŭ liaj senlimaj povo kaj boneco.

17. Oni diras, ke ekzistas gardantaj anĝeloj; sed kiam tiuj gardantaj anĝeloj ne povas fariĝi komprenataj per la mistera voĉo de la konscienco aŭ de la inspiro, kial ili ne uzas pli rektajn materiajn agorimedojn, tiel ke ili ekfrapegu la sentumoj n, ĉar ĉi tiuj rimedoj efektive ekzistas? Se ĉio devenas de Dio kaj nenio okazas sen lia permeso, ĉu ni povas akcepti, ke Li permesus tiajn rimedoj n al la malbonaj Spiritoj kaj ilin rifuzus al la bonaj?

Tiuokaze estas necese konfesi, ke Dio donas pli multe da povoj al la demono, por perdigi la homojn, ol al la gardantaj anĝeloj, por ilin savi! Nu, bone! Kion la gardanta anĝeloj, laŭ la Eklezio, ne povas fari, tion faras mem la demonoj: uzante tiajn komunikaĵojn, nomitajn inferaj, ili rekondukas al Dio tiujn homojn, kiuj Lin forĵuris, kaj al bono tiujn sklavigitajn al malbono. Tiuj demonoj faras ion pli: donas al ni la spektaklon de milionoj da homoj kredantaj je Dio pro interveno de ilia diabla povo, dum la Eklezio estas nekapabla ilin konverti. Homoj neniam preĝintaj, hodiaŭ fervore preĝas, danke la instruojn de tiuj demonoj! Kiom multe da fieruloj kaj diboĉuloj fariĝis humilaj, karitemaj kaj modestaj! Kaj ĉio okazis pro la diablo! Ha! se tiel okazis, vere estas, ke al ĉiuj tiuj homoj la demono faris pli bonajn servon kaj gardon ol la anĝeloj mem. Sed estas necese havi mizeran opinion pri la komuna saĝo de nia tempo por kredi, ke la homoj blinde akceptas tiajn ideojn.

r) Marko, 2:17. - La Trad.

Sed iu religio, kiu baziĝas sur tia doktrino, iu religio, kiu sin detruas ĉe sia propra bazo, se oni senigas ĝin je ĝiaj demonoj, je ĝia infero, je ĝiaj eternaj punoj kaj je ĝia senkompata dio: tia religio, ni diras, estas religio sin mortiganta.

18. Oni diras, ke Dio sendis la Kriston, sian filon, por savi la homojn, per tio pruvante al ili sian amon. Sed kiel oni klarigu, ke Li poste ilin forlasis?

Ne estas ia dubo, ke Jesuo estas la dia kuriero sendita al la homoj por instrui al ili la veron kaj, per ĝi, la vojon al la savo; sed prezentu al vi — kaj nur post lia veno — kiom multe da homoj ne povis aŭskulti de li la parolon pri la vero, kiom multaj mortis kaj mortos ne konante ĝin, kaj fine kiom multaj el tiuj, kiuj ĝin konas, ĝin praktikas. Tiam, kial Dio, ĉiam preta por savi siajn kreitojn, ne sendas al ili aliajn kurierojn, kiuj, malsuprenirante sur ĉiujn lokojn, inter eminentulojn kaj humilulojn, malklerulojn kaj saĝulojn, kredemulojn kaj skeptikulojn, venu instrui la veron al tiuj, kiuj ĝin ne konas, fari ĝin komprenebla por tiuj, kiuj ne ĝin komprenas, kaj fine akceli per sia rekta kaj multobla instruado la nesufiĉan disvatigadon de la Evangelio, plifruigante la eventon de la dia regado? Jen alvenas tiuj kurieroj en multnombraj amasoj, malfermante la okulojn al blinduloj, konvertante malpiulojn, resanigante malsanulojn, konsolante afliktitojn, same kiel Jesuo! Kion vi faras, kaj kiel vi ilin akceptas? Ha! vi malakcept- as ilin, vi forpelas la bonon, kiun ili faras, kaj kriegas: ili esta demonoj!

Alia ne estis la parolo de la fariseoj koncerne la Kriston, kiu, ili diradis, faris la bonon per diablaj povoj! Kaj la Nazaretano respondis al ili: "Vi konos arbon per ĝia frukto: la putra arbo ne povas doni bonaj fruktojn." ()

r) Luko, 6:43 kaj 44. - La Trad.

Laŭ la fariseoj, estis malbonaj la fruktoj de Jesuo, ĉar li venis detrui la eksceson kaj proklami la liberecon, kiu ruinigus ilian aŭtoritaton. Se anstataŭ tio Jesuo estus veninta flati ilian fieron, sankcii iliaj n erarojn kaj subteni ilian povon, tiam li estus ja la atendata Mesio de la judoj. Sed la Kristo estis sola, malriĉa kaj malforta: oni dekretis lian morton, opiniante estingi lian parolon, kaj lia parolo postvivis lin, ĉar ĝi estis dia. Sed estas nepre necese diri, ke tiu parolo disvastiĝis nur malrapide, kaj post dek ok jarcentoj, ĝi estas konata nur de dekono de la homaro. Malgraŭ tio, multenombraj skismoj jam elrompiĝis el la sino de la kristanaro. Nu bone: nun Dio, en sia favorkoreco, sendas la Spiritojn por konfirmi ĝin, kompletigi ĝin, disvastigi ĝin ĉe ĉiuj homoj kaj sur la tuta Tero — la sanktan parolon de Jesuo. Kaj la granda fakto estas tio, ke la Spiritoj ne estas enkarniĝintaj en nur unu homo, kies voĉo estas limigita: ili estas sennombr- aj, troviĝas sur ĉiu loko kaj ne povas esti barataj. Ankaŭ pro tio ilia instruado disvastiĝas fulme rapide; kaj tial, ke ili parolas al la koro kaj al la konscienco, ili estas pli bone komprenataj de la humiluloj.

19. Cu ne estas malhonoro por ĉielaj kurieroj — vi diras — la transsendo de la instruoj per tiel vulgara rimedo, kiel tiu de la tabloj? Cu ne estos ofendo kontraŭ ili supozi, ke ili amuzigas per frivolaĵoj, lasante sian luman loĝejon por meti sin al la dispono de la unua scivolemulo?

Ankaŭ Jesuo lasis la loĝejon de la Patro por naskiĝi en stalo. Kiu diris al vi, ke Spiritismo atribuas bagatelaĵojn al la superaj Spirito? Ne; Spiritismo nepre asertas la kontraŭon, t. e., ke vulgaraj oj estas propraj al la vulgaraj Spiritoj. Malgraŭ tio, el tiuj vulgarajoj rezultas ia utilo, nome skuegi multajn imagemulojn, pruvante la ekziston de la spirita mondo kaj ĝissate elmontrante, ke tiu mondo ne estas tia, sed tre malsama ol tiu, kiun oni opiniis. Tiuj unuaj manifestiĝoj eble estis simplaj, kiel ĉio komenc- iĝanta, sed eĉ ne pro tio, ke ĝi ĝermas el tre malgranda semo, iam la arbo ĉesos etendi sian verdan kaj foliriĉan branĉaron.

Kiu kredus, ke el mizerega trogo en Bet-Lehem povus eliri la parolo, kiu nepre transformas la mondon?

Jes! La Kristo estas ja la dia Mesio. Lia parolo estas ja tiu parolo de vero; jes, la religio fondita sur tiu parolo fariĝas neskuebla, sed kondiĉe, ke ĝi praktiku la sublimajn instruojn, ne farante el la bona kaj justa Dio, kiun ni rekonas en ĝi, ian partian, venĝeman kaj kruelan Dion.

ĈAPITRO XI

PRI LA MALPERMESO ELVOKI MORTINTOJN

La Eklezio neniel neas la realecon de la manifes- tiĝoj. Kontraŭe, kiel ni vidis en la antaŭaj citaĵoj, ĝi ilin tute akceptas, atribuante ilin al la ekskluziva interveno de la demonoj. Estas vane aludi la Evangelion, kiel oni ĝin faras, por pravigi ilian intervenon, ĉar la Evangelio nenion diras pri tio. La gravega argu­mento superstaranta estas la malpermeso de Moseo. Ni transskribas malsupre la vortojn, per kiuj aludas la temon la sama pastoralo, kiun ni citis en antaŭaj ĉapitroj:

"Ne estas permesate teni interrilatojn kun ili (la Spiritoj), ĉu senpere, ĉu pere de tiuj, kiuj ilin elvokas kaj eldemandas. La leĝo de Moseo punis la nacianojn. Ne turnu vin al magiistoj — diras Levidoj — nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mortigitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili. (Levidoj, 19:31, 20:27.) Diras Re- admono: Ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon aŭ filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek subĵurigisto, nek elvokisto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; ĉar abo- menaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi." (Readmono, 18:10-12.)

Por pli bone kompreni la efektivan sencon de la vortoj de Moseo estas utile reprodukti la tutan tekston iom mallongigitan el la antaŭcitaĵo. Jen ĝi:

"Ne turnu vin al magiistoj nek al sorĉistoj, ne provu malpuriĝi per ili: Mi estas la Eternulo, via Dio. Kaj viro aŭ virino, se ili estos magiistoj aŭ sorĉistoj, estu mort- igitaj; per ŝtonoj oni ilin mortigu, ilia sango estu sur ili. (Levidoj, 19:31, 20:27.) Ne devas troviĝi inter vi iu, kiu trairigas sian filon filinon tra fajro, aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek subĵuristo, nek elvok- isto de spiritoj, nek signoklarigisto, nek esploristo de mortintoj; ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi." (Readmono, 18:10-12.)

3. Se la leĝo de Moseo devas esti tiel rigore observata pri tiu punkto, ankaŭ ĝi estu same pri ĉiuj aliaj. Kial ĝi estus bona pri la elvokoj kaj malbona pri aliaj el siaj partoj? Estas necese, ke ni estu koheraj. Se nur oni rekonas, ke la leĝo de Moseo ne estas en harmonio kun nia tempo kaj kutimoj rilate iajn aferojn, la saman kialon oni alvokas pri la malpermeso, pri kiu ni diskutas.

Cetere estas necese esprimi la motivojn, kiujn pravigis tiun malpermeson kaj kiuj hodiaŭ komplete nuliĝis. La hebrea leĝisto volis, ke lia popolo forlasu ĉiujn kutimojn akiritajn en Egiptujo, kie la elvokoj estis uzataj kaj faciligis misuzojn, kiel ni konkludas el ĉi tiuj vortoj de Jesaja: "Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn" (Jesaja, 19:3.)

La izraelidoj ne devis kontrakti aliancojn kun fremdaj nacioj, kaj estis sciate, ke ĉe tiuj nacioj, kontraŭ kiuj ili estis batalontaj, ili trovos la samajn praktikojn. Moseo do devis pro politiko inspiri al la hebreoj abomenon por ĉiuj kutimoj, kiuj eble havus similecon kaj konta- ktopunkton kun la malamiko. Por pravigi tiun abomenon, estis necese, ke li prezentis tiajn praktikojn, kiel mal- aprobitaj de Dio mem, kaj tion konfirmas la jenaj vortoj: — "Ĉar abomenaĵo por la Eternulo estas ĉiu, kiu faras tion, kaj pro tiuj abomenaĵoj la Eternulo, via Dio, forpelas ilin de antaŭ vi."

4. La malpermeso de Moseo estis tre justa, ĉar la elvokado de mortintoj ne fontis el sentoj de respekto, amemo aŭ kompato al ili, kaj ĝi prefere estis rimedo de divenoj, kiel ĉe aŭguroj kaj antaŭdiroj ekspluatataj de ĉarlatanismo kaj superstiĉo. Tiuj praktikoj laŭŝajne ankaŭ estis negocobjekto, kaj Moseo, plej multe klopodin- te, ne sukcesis forigi ilin el la popolaj kutimoj.

La sekvantaj vortoj de la profeto pravigas la aserton: — "Se oni diros al vi: Demandu la magiistojn kaj antaŭdiristojn, kiuj flustras sorĉojn, respondu: Cu ĉiu popolo ne konsultas sian Dion? Cu por la vivantoj oni ja ne demandas la mortintojn? (Jesaja, 8:19.) "Mi estas la Eternulo, kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malan- taŭen kaj malsaĝigas ilian scion.' (Jesaja, 44:25.)

"Vi laciĝis de la multo de viaj konsiliĝoj; nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin. Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek fajro, antaŭ kiu sidi. Tiaj fariĝis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; ĉiu forvagis siaflanken, neniu vin savos." (Jesaja, 47:13-15.)

En ĉi tiu ĉapitro Jesaja sin turnas al la babilonanoj per la alegoria figuro "virgulino filino de Babel, filino de Ĥaldeof. (Jesaja, 47:1.) Li diras, ke la antaŭdirist- oj ne malhelpos la ruinon de la monarkio. La sekvantan ĉapitron li rekte turnas sin al la izraelidoj.

"Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino! Kiun vi mokegas? Kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? Ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo, kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj? Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio?" (Jesaja, 57:3-6.)

Ĉi tiuj vortoj estas sendubaj kaj kl are pruvas, ke en tiu tempo la elvokoj celis divenadon, samtempe kiel ili estis komerco ligita al la magia kaj sorĉa praktikoj eĉ sekvataj de hombuĉoj. Moseo do pravis, kiam li malperme- sis tiajn aferojn kaj asertis, ke Dio ilin abomenas.

Tiuj praktikoj daŭris plu ĝis la Mezepoko, sed hodiaŭ la racio superstaras, samtempe kiel Spiritismo venas por montri al la homoj la ekskluzive moralan, konsolantan kaj religian celon de la rilatoj kun la trans- tombo.

Sed pro tio, ke la spiritistoj ne buĉas infanojn nek honor as diojn per verŝoferoj; ke ili ne demandas astrojn, mortintoj n kaj aŭguristojn por diveni la veron saĝe kaŝitan al la homoj; ke ili rifuzas komerci per la kapablo interrilati kun Spiritoj; ke ili ne estas movataj de scivolo nek de avideco, sed de ia sento de kompato, de ia deziro instruiĝi kaj pliboniĝi, kaj faciligi la suferant- ajn animojn; ke ili tiel estas, kaj tiel ili ja estas — la malpermeso de Moseo de povas ilin atingi.

Se tiuj, kiuj maljuste plendas kontraŭ la spiritistoj, pli enprofundiĝus en la senco de la bibliaj vortoj, ili rekonus, ke en la principoj de Spiritismo ekzistas nenio analoga al tio, kio okazadis inter hebreoj. Estas vero, ke Spiritismo kondamnas ĉion, kion Moseo malpermesis; sed ĝiaj malamikoj, ĉe la dezirego trovi argumentojn por rebati la novajn ideojn, ne rimarkas, ke tiaj argument­oj estas negativaj, ĉar ili estas tute falsaj.

La nuntempa civila leĝo punas ĉiujn trouzojn, kiujn Moseo celis bridi.

Sed, se li eldiris la mortpunon kontraŭ la kulpuloj estas tial, ke ne prosperis al li la moderaj rimedoj regi tiel sendisciplinan popolon. Cetere ĉi tiu puno estis tro citata en la leĝaro de Moseo, ĉar el la punrimedoj ne estis multaj elektotaj. Sen malliberejoj kaj pundomoj en la dezerto Moseo ne povis gradigi punon, kiel oni faras en niaj tagoj, kaj krom tio lia popolo ne timiĝis antaŭ la nur disciplinaj punoj. Ne pravas do tiuj, kiuj sin apogas al la severeco de puno por pruvi la gradon da kulpo ĉe la elvokado de mortintoj. Ĉu konvenus pro obeo al la leĝo de Moseo teni la mortpunon por ĉiuj okazoj, kiujn li preskribis? Kial do oni revivigu tiel insiste ĉi tiun artikolon, samtempe dirante nenion pri la komenco de la ĉapitro, kiu malpermesas al la sacerdotoj posedi surterajn havaĵojn kaj partopreni en ia ajn heredaĵo, ĉar la Sinjoro estas ilia heredaĵo? (Readmono, 18:1-2.)

5. Estas du distingiĝaj partoj en la leĝo de Moseo: la ĝustadira leĝo de Dio, ricevita sur la monto Sinaj, kaj la civila aŭ disciplina leĝo, konforma al la kutimoj kaj karaktero de la popolo. Unu el tiuj leĝoj estas nevaria, dum la dua aliiĝas kun la tempo, kaj neniu pensas, ke ni povas esti regataj per la samaj rimedoj, per kiuj estis la judoj en la dezerto, ke ankaŭ la kanonikoj de Karolo la Granda almodlu sin al Francujo de la XIX jarcento. Kiu hodiaŭ ekzemple pensus revivigi la jenan artikolon de la leĝo de Moseo: "Se bovo kornobatos viron aŭ virinon kaj tiu mortos, tiam oni ŝtonmortigu la bovon kaj ĝia viando ne estu manĝata, sed la mastro de la bovo restu senkulpa?" (Eliro, 21:28 kaj sekvantaj.)

Sed ĉi tiu artikolo, ŝajnanta al ni tiel absurda, ne havis alian celon ol puni la bovon kaj senkulpigi ĝian mastron, kio estas samvalora kiel konfisko de la bruto, kaŭzo de la akcidento, por devigi ĝian posedanton pli multe vigli. La mortigo de bovo eble estis puno tre sentebla por ia popolo el paŝtistoj, tiel ke ĝi malbezonis ian alian punon; sed tiu mortigo utilis al neniu, ĉar estis malpermesate manĝi la viandon. Aliaj artikoloj preskribas aferon, pri kiu la mastro estas respondeca.

Ĉio havis pravon de ekzisto en la leĝaro de Moseo, ĉar ĉion ĝi antaŭvidas en minimumaj detaloj, sed la formo, kiel ankaŭ la fundo adaptiĝas al la okazaj cirkonstancoj. Se, en niaj tagoj, Moseo revenus por leĝodoni al ia civilizita nacio, li certe de donus al ĝi kodon egalan al tiu de la hebreoj.

Al ĉi tiu kontraŭdiro, oni kontraŭmetas la aserton, ke ĉiuj leĝoj de Moseo estis diktitaj en nomo de Dio, kiel tiuj sur Sinaj. Sed opiniante, ke ili ĉiuj estas el dia fonto, kial do oni limis la ordonojn per la dekalogo? Kia estas la motivo de tiu diferenco? Ĉu ne estas certe, ke, se ĉiuj tiuj leĝoj fontas el Dio, ili same estas devigaj? Kial oni ne konservis cirkumcidon, al kiu Jesuo sin sub- metis kaj kiun li ne aboliciis? Ha! oni forgesas, ke por doni aŭtoritaton al siaj leĝoj ĉiuj antikvaj leĝodonantoj atribuis al ili dian originon. Nu, Moseo pli ol iu alia havis bezonon de tiu rimedo, konsidere la karakteron de sia popolo; kaj se malgraŭ tio li malfacile fariĝis obeata, kio okazus, se la leĝoj estus donitaj, kiel liaj!

Ĉu Jesuo ne venis por modifi la leĝon de Moseo, farante el sia leĝo la kodon de la kristanoj?

Ĉu li ne diris: "Vi scias, kio estis dirtita al la antikvul- oj, tia kaj tia afero, kaj mi diras al vi tian alian aferon?" Sed Jesuo ne nuligis, kontraŭe konfirmis la leĝon de Sinaj, de kiu lia tuta doktrino estas disvolviĝo. Nu, nenie Jesuo aludis la malpermeson elvoki mortintojn, kiam ĉi tiu afero estis sufiĉe grava por esti forlasata en siaj predikoj, precipe pro tio, ke li pritraktis aliajn flankajn aferojn.

Fine estas grave scii, ĉu la Eklezio metas la leĝon de Moseo super la evangelian leĝon, aŭ alivorte ĉu ĝi estas pli judisma ol kristana. Ankaŭ estas grave rimarki, ke el ĉiuj religioj, precize judismo estas tiu, kiu malpli kontraŭstaras al Spiritismo, ĉar ĝi ne deklaras la mosean leĝon kontraŭa al rilatoj kun mortintoj, kiel ĝin faras la kristanaj sektoj.

Sed ni ankoraŭ prezentas alian kontraŭdiron: Se Moseo malpermesis elvoki mortintojn, estas tial, ke ĉi tiuj povis veni, ĉar alie la malpermeso estus senutila. Nu, se mortintoj en tiu tempo povis veni, ankaŭ hodiaŭ ili povas; kaj se ili estas Spiritoj de mortintoj, kiuj venas, ili ne estas ekskluzive demonoj. Cetere Moseo neniel parolas pri tiuj lastaj.

Duobla do estas la motivo, kial oni logike ne povas akcepti la aŭtoritaton de Moseo, nome: unue ĉar lia leĝo ne regas Kristanismon; kaj due ĉar ĝi estas nepropra al kutimoj de nia tempo. Sed ni supozu, ke tiu leĝo havas la tutan aŭtoritaton al ĝi donitan de kelkaj, kaj eĉ tiel, kiel vidite, ĝi ne aplikiĝas al Spiritismo. Estas vero, ke la malpermeso de Moseo ampleksas demandadon al mortintoj, sed en flanka maniero, kiel aldono al la praktikoj de la sorĉarto.

La vorto demando mem, ĉe tiuj divenisto kaj sorĉisto, pruvas, ke ĉe la hebreoj la elvokoj estis di- venorimedo; sed la spiritistoj nur elvokas mortintojn por ricevi saĝajn konsilojn kaj ekhavi konsolon por la suferantoj, neniam por akiri nekonvenajn malkaŝojn.Sen ia dubo, se la hebreoj uzus la komunikaĵojn, kiel la spiritistoj, anstataŭ ilin malpermesi, Moseo ilin rekomen- dus, ĉar lia popolo nur havus profiton.

Vere kelke da gajaj aŭ malbonintencaj kritikantoj priskribas la seancojn, kiel kunsidojn de nekromanciistoj aŭ sorĉistoj, kaj la mediumojn, kiel astrologojn aŭ ciganojn, eble pro tio, ke ĉiuj ĉarlatanoj adaptis tiajn nomojn al siaj praktikoj, kiujn cetere spiritismo ne povas aprobi.

Kompense, ankaŭ ekzistas multe da homoj farantaj justecon kaj atestantaj la esence gravan moralan kara- kteron de la seriozaj kunsidoj. Krom tio, la doktrino kun libroj akireblaj por ĉiuj forte protestas kontraŭ la trouzoj, por ke la kalumnio falu sur tiun, kiu ĝin meritas.

La elvokado, oni diras, estas manko de konsidero al mortintoj, kies cindrojn oni devas respekti. Sed kiuj diras tion? Ili estas la antagonistoj sur la du kontraŭaj kampoj, t. e. la nekredantoj, kiuj ne kredas je la animoj, kaj la kredantoj kiuj juĝas, ke nur la demonoj, kaj ne la animoj, povas veni.

Kiam la elvoko estas farata kun enpensiĝo kaj religie; kiam oni alvokas la Spiritojn, ne pro scivolo, sed pro sento de korinklino kaj simpatio, kun sincera deziro instruiĝi kaj progresi, ni vidas nenion malrespektema en la ago turni nin al mortintoj, kvazaŭ ni turnus nin al vivantoj. Ankoraŭ ekzistas alia respondo al tiu kontraŭ- diro, nome la Spiritoj spontanee, tute libere sin prezentas, eĉ multfoje ne estante elvokitaj. Ankaŭ ili montras sian ĝojon komunikiĝi kun homoj, kaj iafoje plendas, ke ĉi tiuj ilin forgesas. Se la Spiritoj konfuziĝus aŭ kolerus pro niaj elvokoj, certe ili tion dirus kaj ne revenus; sed, se pro tiuj elvokoj la Spiritoj, liberaj kiel ili ja estas, manifestiĝas, tiel estas, ĉar tio konvenas al ili.

Ankoraŭ plia motivo estas prezentata: La animoj restas en loko, kiun la dia justeco al ili difinas, kio estas sama, kiel diri en la ĉielo aŭ en la infero. Tiel, tiuj estantaj en la infero, el tie ili ne povas eliri, dum la plej granda libereco estas donita al la demonoj. Tiuj en la ĉielo, tute donitaj al sia beateco, estas tre superaj al la mortemuloj, por sin okupi pri ĉi tiuj, kaj estas tro feliĉaj, ke ili ne revenos al ĉi tiu Tero kun mizeroj, por intereso de parencoj kaj amikoj, kiujn ili ĉi tie eble postlasis. Ĉu tiuj animoj do povas esti komparataj kun nababoj, kiuj deturnas de la malriĉuloj sian rigardon pro timo perturbi sian digestadon? Sed se tiel estus, tiuj animoj sin montrus malmulte indaj je la superega feliĉo, aliigante sin en ekzemplon de egoismo!

Restas ankoraŭ la animoj en la purgatorio, sed ĉi tiuj, suferantaj, kiel ili eble estas, devas zorgi pri sia savo, antaŭ ol pri alia afero. Sekve de tio, ĉar ne unuj nek aliaj animoj povas respondi al nia alvoko, nur demono prezentas sin anstataŭ ili.

Tiam venas la okazo diri: se la animoj ne povas veni, la homoj ne devas timi, ke tiuj maltrankviligu ilian ripozon.

Jen alia malfacilaĵo ekaperas. Se la feliĉaj animoj ne povas forlasi sian gloran restadejon por helpi la mortemulojn, kial la Eklezio petas helpon de la sankt- uloj, kiuj ankoraŭ devas ĝui pli grandan beatecon? Kial ĝi konsilas voki ilin en okazoj de malsano, afliktiĝo, malfeliĉegoj? Kial, laŭ la sama Eklezio, la sanktuloj kaj la Virgulino mem ekaperas al la homoj kaj faras miraklojn? Tiuj lasas la ĉielon por malleviĝi al la Tero; sed tiuj starantaj malpli alte ne povas tion fari!

Ke la skeptikuloj neu la manifestiĝon de la animoj, ni konsentas, ĉar tiuj ne kredas al ili; sed kio nin surprizigas, tio estas vidi koleri kontraŭ la rimedoj pruvi ilian ekziston, klopodante elmontri la neeblecon de tiuj rimedoj, tiujn samajn homojn, kies kredo baziĝas sur la ekzisto kaj estonteco de la animoj! Sajnas, ke estus pli nature, ke tiuj homoj akceptus, kiel bonon de la Providenco, la rimedojn konfuzi skeptikulojn per nere- futeblaj pruvoj, ĉar ili estas la neantoj de la religio mem. Kiuj interesiĝas pri la ekzisto de la animo, tiuj konstante bedaŭras la lavangon da nekredemo, kiu invadas la gregon da fideluloj, ĝin ruinigante: sed kiam oni prezentas al ili la plej potencan rimedon kontraŭbatali la nekredemon, ili rifuzas tiun rimedon, kun tiom aŭ pli da obstino, ol tiu de la nekredantoj mem. Poste, kiam la pruvoj amasiĝas, tiel ke ili forigas ĉiujn dubojn, tiam tiuj homoj prenas, kiel superegan argumenton, la malpermeson elvoki mortintojn, uzante, por tion pravigi, artikolon de la leĝo de Moseo, pri kiu neniu pensis, perforte donante al ĝi neekzistantajn sencon kaj aplikon. Kaj tiel feliĉaj ili sentas sin pro la eltrovo, ke ili ne vidas, ke tiu artikolo estas plia pravigo pri la Spiritisma Doktrino.

Ĉiuj kialoj cititaj por kondamni la rilatojn kun la Spiritoj malaperas antaŭ serioza ekzameno. Pro la fervoro, kun kiu oni batalas en tiu direkto, estas facile kompreni la grandan intereson ligitan kun la afero. El tio venas la insistado. Vidante tiun batalon de ĉiuj religioj kontraŭ la manifestiĝoj, oni dirus, ke ĉi tiujn ili timas.

Tre povas esti, ke la vera motivo estas timo, ke la tre klarmensaj Spiritoj venu instrui la homojn pri punktoj, kiujn oni deziras malklarigi, kaj samtempe konigi al tiuj homoj la certecon pri ia alia mondo, pri la efektivaj kondiĉoj, por ke ili en gi vivu feliĉaj aŭ malfeliĉaj. La motivo devas esti tiu sama, kial oni diras al infano: "Ne iru tien, car tie estas lupfantomo." Al homo oni diras: "Ne elvoku Spiritojn. Ili estas diabloj." Sed ne gravas: oni malhelpas la homojn elvoki Spiritojn, sed oni ne povos malhelpi ĉi tiujn veni al homoj por levi la lampon de sub la grenmezurilo ( ).

Religio tenanta la absolutan veron neniom devos timi lumon, ĉar lumo briligas la veron kaj demono ne povas ion faris kontraŭ la vero.

15. Malakcepti la komunikaĵojn el transtombo estas forpuŝi la plej potencan rimedon instruiĝi, ĉu rilate la inicadon pri konoj je la estonta vivo, ĉu rilate la ekzempl- ojn, kiujn tiaj komunikaĵoj donas al ni. Krom tio, la sperto instruas al ni la bonon, kiun ni povas fari, devoj- igante de malbono la neperfektajn Spiritojn, helpante tiujn suferantajn malligiĝi de la materio kaj perfektiĝi. Sed malpermesi komunikaĵojn estas senigi je helpo la suferantajn animojn, helpo, kiun al ili ni povas kaj devas doni.

La sekvantaj vortoj de iu Spirito admirinde resumas la sekvojn de elvoko, se ĝi estas praktikata por karitata celo:

"Ĉiu suferanta kaj malĝoja Spirito rakontos al vi sian falon, la frenezaĵojn, kiuj lin malvirtigis. Esperojn, luktojn kaj terurojn; konsciencoriproĉojn, malesperojn kaj dolorojn, li ĉion rakontos al vi, montrante Dion prave kolera, kiu punas kulpulon per sia tuta severeco. Kiam vi aŭdas lin, du sentoj alsaltos al vi: tiu de kompato kaj tiu de timo! kompato al li kaj timo je vi mem. Kaj se vi aŭdos liajn plendojn, vi tiam vidos, ke Dio neniam lin forlasas, atendante la pentintan pekulon, etendante al li la brakojn, tuj kiam li penos reboniĝi. Fine vi vidos la bonefikajn progresojn de la kulpulo, por kiuj vi havis la feliĉon kaj gloron kontribui, kun la pretemo kaj amemo de kirurgo observanta la cikatriĝon de vundo, kiun li ĉiutage flegas" (Bordeaux, 1861.)

r) Mateo, 5:15. - La Trad.

DUA PARTO

EKZEMPLOJ

ĈAPITRO I LA FORPASO

La certeco pri la estonta vivo ne forigas la priokupiĝojn de ni antaŭ nia reveno de ĉi tiu vivo en la alian. Multe da homoj timas ne la morton mem, sed la transiĝan momenton. Ĉu ni suferas aŭ ne, dum tiu reveno? Tial ili malkvietiĝas, kaj prave, ĉar neniu evitas la fatalan leĝon de tiu transiĝo. Ni povas ne fari iun vojaĝon en ĉi tiu mondo, sed ne fari tiun en la alian mondon estas tute neeble. Riĉuloj kaj malriĉuloj, ĉiuj nepre devos fari ĝin, kaj, kiel eble plej dolora estas la forpaso, ne socia rango nek riĉeco povus ĝin mildigi.

Vidante la flegmon de kelkaj mortantoj kaj la terurajn konvulsiojn de aliaj, oni antaŭe povas opinii, ke la spertitaj sensacioj ne ĉiam estas samaj. Kiu do povus klarigi al ni tian aferon? Kiu priskribus la fiziologian fenomemon pri la disiĝo de la animo je la korpo? Kiu rakontus al ni la impresojn pri tiu lasta momento, pri kiu silentas la Scienco kaj la Religio? Kaj ili silentas, ĉar mankas al ili kono pri la leĝoj regantaj la rilatojn inter Spirito kaj materio, kaj unu haltas ĉe la sojlo de la spirita vivo kaj dua ĉe la sojlo de la materia vivo. Spiritismo estas ligilo inter ili, kaj nur ĝi povas diri al ni, kiel okazas la disiĝo, ĉu rilate la plej pozitivajn nociojn pri la naturo de la animo, ĉu rilate la priskribojn de tiuj, kiuj forlasis ĉi tiun mondon. La kono de la fluideca ligilo, kuniganta la animon kun la korpo estas la ŝlosilo por tiu kaj por multe da aliaj fenomenoj.

La nesentebleco de la inerta materio estas fakto, kaj nur la animo spertas sensaciojn de doloro kaj de plezuro. Dum la vivo, ĉia materia diseriĝo reagas sur la animon, kiu tial ricevas impreson pli-malpli dolora. Suferas ja la animo, ne la korpo, ĉar ĉi tiu estas nenio alia ol instrumento por doloro: la animo estas la paciento. Post la morto, post disiĝo de la animo, la korpo povas esti senkompate mutilata kaj ĝi neniom suferas; la animo, pro la disiĝo, nenion spertas de la organa detruiĝo. La animo havas proprajn sensaciojn, kies fonto ne estas en la tuŝebla materio. La perispirito estas la envolvaĵo de la animo kaj disiĝas je ĝi ne antaŭ nek post la morto. La perispirito formas kun ĝi tuton, kaj oni ne konceptas unu sen la dua. Dum la vivo la perispirita fluidaĵo penetras en ĉiujn partojn de la korpo kaj servas kiel portilo de la fizikaj sensacioj de la animo, tiel same, kiel ĉi tiu per ĝi agas sur la korpon kaj direktas ties movojn.

La estingiĝo de la organa vivo okazigas la disiĝon de la animo je la korpo, kaŭze de la rompiĝo de la fluideca ligilo, kuniganta ĝin kun la korpo, sed tiu disiĝo neniam estas subita.

La perispirita fluidaĵo nur iom post iom liberiĝas de ĉiuj organoj, tiel ke la disiĝo nur estas kompleta kaj absoluta, kiam ne plu restas eĉ atomo de perispirito ligita al unu molekulo de la korpo. "La dolora sento de la animo okaze de la morto estas rekte proporcia al la sumo de la kontaktopunktoj, ekzistantaj inter la korpo kaj la peri- spirito, kaj sekve ankaŭ al la pli granda aŭ pli malgranda malfacileco, kiun la rompiĝo prezentas" Ne estas necese do diri, ke laŭ la cirkonstancoj la morto eble estas pli aŭ malpli pena. Tiajn cirkonstancojn ni ja devas ekzameni.

Unue ni starigu, kiel principon, la sekvantajn kvar okazojn, kiujn ni povas opinii ekstremaj situacioj, inter kies limoj estas senfinaj variaĵoj:

a: Se, en la momento, kiam la organa vivo es- tingiĝas, la malligiĝo de la perispirito estus kompleta, la animo absolute sentus nenion.

a: Se, en tiu momento, la altirforto de tiuj du elementoj estos en la apogeo de sia intenseco, okazos ia rompiĝo, kiu dolore reagos sur la animon.

a: Se la altirforto estos neintensa, la disiĝo estos facila kaj fariĝos sen skuo.

a: Se, post la tuta ĉeso de la organa vivo, ankoraŭ ekzistos nombraj kontaktopunktoj inter la korpo kaj la perispirito, la animo povos senti la efikojn de la putriĝo de la korpo ĝis tiam, kiam la ligilo tute rompiĝos.

El tio rezultas, ke la sufero akompananta la morton dependas de la altirforto, kiu kunigas la korpon kun la perispirito; ke ĉio, kio eble malintensigos tiun forton kaj plirapidigos la malligiĝon, faras la forpason malpli pena; ke fine, se la malligiĝo okazos sen malfacileco, la animo ne spertos ian ajn malagrablan senton.

Dum la transiĝo de la korpa vivo en la spiritan, ankoraŭ okazas alia tre grava fenomeno — la konsternit- eco. Dum ĝi okazas, la animo spertas ian torporon, kiu nedaŭre paralizas ĝiajn kapablojn, nuligante almenaŭ parte la sensaciojn. Tio estas, kvazaŭ ia katalepsia stato, en kiu la animo preskaŭ neniam atestas konscie sian lastan elspiron. Ni diris preskaŭ neniam, ĉar en iaj okazoj la animo konscie povas observi sian liberiĝon, kiel ni baldaŭ vidos. La konsterniteco do povas esti rigardata, kiel ordinara stato ĉe la momento de la morto kaj daŭri nedifinitan tempon, variantan de kelke da horoj ĝis kelke da jaroj. Proporcie kiel ĝi liberiĝas, la animo troviĝas en situacio komparebla kun tiu de homo vekiĝanta de profunda dormado; la ideoj estas konfuzaj, neprecizaj, necertaj; la vidado apenaŭ distingas, kvazaŭ tra densa nebulo, sed klariĝas iom post iom; memoro kaj kono pri ĝi mem vekiĝas. Sed tre malsama estas tiu vekiĝo; trankvila ĉe unuj, ĝi alportas dolĉajn sensaciojn; funebra, timiga kaj aflikta ĉe aliaj, ĝi similas teruran inkubon.

La lasta spiro preskaŭ neniam estas dolora, ĉar ĝi ordinare okazas ĉe momento de nekonscio, sed la animo spertas antaŭ ĝi la malkomponiĝon de la materio, ĉe la stertoroj de agonio, kaj post ĝi la angorojn pro konsternit- eco. Ni rapidas aserti, ke tiu stato ne estas ĝenerala, ĉar la intenseco kaj daŭro de la sufero estas rekte proporcia al la altireco ekzistanta inter korpo kaj perispirito. Tiel, ju pli granda estos tiu alligiteco, des pli penigaj kaj daŭraj estos la klopodoj de la animo por liberiĝi. Ekzistas personoj, en kiuj la altireco estas tiel malintensa, ke la malimplikiĝo okazas per si mem, kvazaŭ laŭnature; tio estas, kvazaŭ matura frukto defalus de sia branĉo, kaj ĝi estas ekzemplo de trankvilaj mortoj, de paca vekiĝo.

La ĉefa kaŭzo de pli aŭ malpli granda facileco de liberiĝo estas la morala stato de la animo. La alligiteco inter la korpo kaj la perispirito estas proporcia al la alkroĉiĝo al la materio, alkroĉiĝo, kiu atingas sian plej altan gradon ĉe la homo, kies zorgoj ekskluzive kaj nure rilatas al la materiaj vivo kaj ĝuoj. Kontraŭe, ĉe la animoj puraj, kiuj antaŭe identigas sin kun la spirita vivo, la alkroĉiĝo estas preskaŭ nula. Ĉar la malrapideco kaj la malfacileco estas proporciaj al la grado da pureco kaj elmateriiĝo de la animo, de ni dependas fari facila aŭ peniga, agrabla aŭ dolora, tiun liberiĝon.

Prezentinte tion, jen kiel teorion, jen kiel rezultaton de observoj, ni fine devas esplori la influon de la speco de morto sur la sensaciojn de la animo ĉe ties lastaj momentoj.

Kiam temas pri natura morto, rezultanta el la estingiĝo de la vivo-fortoj pro maljuneco aŭ malsano, la disiĝo grade okazas; de homo, kies animo elmateriiĝis kaj kies pensoj disiĝis je la surteraj aferoj, la malligiĝo preskaŭ kompletiĝas antaŭ ol la reala morto, t. e. dum lia korpo ankoraŭ havas organan vivon, lia Spirito jam penetras en la spiritan vivon, nur ligite per ĉenero tiel delikata, ke ĝi rompiĝas ĉe la lasta bato de la koro. En ĉi tiu okazo la Spirito jam eble reakiris sian mensklarecon, tiel ke li fariĝas konscia atestanto de la estingiĝo de la vivo de sia korpo, opiniante sin feliĉa, ke li ĝin forlasis. Al tiu la menskonfuziĝo estas preskaŭ nula, aŭ prefere ĝi estas nenio alia ol nelonga kvieta dormado, el kiu li vekiĝas kun neesprimebla impreso de espero kaj feliĉo.

Al la tre materieca kaj voluptama homo, vivinta pli korpe ol spirite, kaj al kiu la spirita vivo nenion signifas, ne tuŝante eĉ lian penson, ĉio kontribuas por streĉi la materiajn ligilojn, kaj kiam la morto proksimiĝas, la malligiĝo, kvankam same grade okazanta, postulas kons- tantajn klopodojn. La konvulsioj el la agonio estas signoj de lukto de la Spirito, kiu iafoje penas rompi la fortajn ligilojn kaj alifoje alkroĉiĝas al la korpo, el kiu nevenk- ebla forto lin perforte fortiras molekulon post molekulo.

10. Ju malpli la Spirito vidas ekster la korpa vivo, des pli li alkroĉiĝas al ĝi, kaj tiel li sentas, ke ĝi eliĝas el li kaj li volas ĝin reteni; anstataŭ sin doni al la movo, lin altiranta, li rezistas per ĉiuj fortoj kaj eĉ povas plilongigi la lukton dum tutaj tagoj, semajnoj kaj monatoj.

Certe, en tiu momento, la Spirito ne posedas sian tutan konscion, ĉar lia menskonfuziĝo de longe antaŭis la morton, sed ne tial li malpli suferas, kaj la malpleno, en kiu li troviĝas, kaj la necerteco pri tio, kio al li okazos, pligravigas liajn angorojn. Fine venas la morto, kaj ne tial ĉio estas finiĝinta; la menskonfuziĝo daŭras plu, li sentas, ke li vivas, sed ne scias ĉu materie ĉu spirite, li luktas, kaj li ankoraŭ luktas ĝis kiam la lastaj ligiloj de la perispirito tute rompiĝos. La morto metis finon al la efektiva malsano, sed ne baris la sekvojn, kaj dum ekzistos punktoj de kontaktoj kun la korpo, la Spirito resentas kaj suferas pro siaj impresoj.

Kiel alia estas la situacio de la elmateriiĝinta Spirito, eĉ en plej kruelaj malsanoj! Estante delikataj, la fluidecaj ligiloj, kiuj kunigas lin kun la korpo, facile rompiĝas; krome lia konfido al la estonteco, pense aŭ reale duonvidita, iel iafoje okazas, igas lin rigardi la morton, kiel savilon, kaj ĝiajn sekvojn, kiel provon, kaj el tio venas al li ia rezignacia flegmo, kiu malintensigas lian suferon.

Post la morto, rompitaj la ligiloj, ne estas eĉ unu dolora reago, kiu lin ĝenu; la vekiĝo estas rapida, senembarasa; liaj solaj sensacioj: korfaciliĝo, ĝojo!

Ĉe la perforta morto la sensacioj ne estas ĝuste tiuj samaj. Nenia komenca diseriĝo antaŭe okazigis la disiĝon de la perispirito je la korpo; la organa vivo kun sia tuteco de forto estas subite estingita. En ĉi tiuj kondiĉoj la malligiĝo komenciĝas nur post la morto kaj ne povas rapide kompletiĝi. La Spirito neatendite trafita statas kvazaŭ menskonfuzita kaj sentas, kaj pensas, kaj kredas, ke li vivas, kaj longigas ĉi tiun iluzion, ĝis kiam li komprenos sian staton. Ĉi tiu duma stato inter la korpa kaj spirita vivoj estas el tiuj plej interesaj por studado, ĉar ĝi prezentas la strangan scenon de Spirito, kiu opinias materia sian fluidecan korpon, samtempe spertante ĉiujn sensaciojn de la organa vivo. Krom tio, pri tiu stato ekzistas senfina serio da nuancoj, kiu varias laŭ la konoj kaj la moralaj progresoj de la Spirito. Al tiuj homoj, kies animo estas purigita, la situacio ne longe daŭras, ĉar ili havas en si mem ian antaŭan malligiĝon, kies finon la plej subita morto nur fruigas. Ekzistas aliaj, al kiuj la situacio longiĝas dum tutaj jaroj. Ĉi tiu situacio estas tre ofta ĉe la okazoj de ordinara morto, kiu, estante neniel pena al la progresintaj Spiritoj, fariĝas terura por la malprogresintaj. Precipe al la memmortiginto ĝi superas ĉian atendon. Katenita al la korpo per ĉiuj fibroj, la perispirito komunikas al la animo ĉiujn sentojn de la korpo kun afliktegaj doloroj.

La stato de la Spirito okaze de la morto povas esti resume priskribita jene: Des pli granda estas la sufero, ju pli malrapida estos la malligiĝo de la perispirito; la rapido de ĉi tiu malligiĝo estas rekte proporcia al la morala progreso de la Spirito; al la elmateriiĝinta Spirito, kun pura konscienco, la morto estas kvazaŭa mallonga dormado, senigita je agonio, kaj lia vekiĝo estas tre milda.

Por ke la homo laboru por sia puriĝo, bridu siajn malbonajn inklinojn kaj regu siajn pasiojn, estas necese, ke li rezignu siajn tutajn profitojn por sia eston­teco, ĉar, por identiĝi kun la spirita vivo, direktante al ĝi ĉiujn siajn aspirojn kaj preferante ĝin al la surtera vivo, ne sufiĉas, ke li kredu, sed ke li komprenu. Ni devas konsideri tiun vivon el vidpunkto, kiu samtempe kontent- igu la racion, la logikon, la komunan saĝon kaj la koncepton, kiun ni faras pri la grandeco, boneco kaj justeco de Dio. Rigardate el ĉi tiu vidpunkto, pro la neskuebla fido, kiun ĝi donas, Spiritismo el tiom da doktrinoj, kiujn ni konas, estas tiu, kiu havas plej potencan influon.

La serioza spiritisto ne limiĝas kredi, ĉar li kompren- as, kaj li komprenas, ĉar li rezonas; la estonta vivo estas realaĵo senĉese disvolviĝanta antaŭ liaj okuloj; por tiel diri, realaĵo, kiun li ĉiumomente tuŝas kaj vidas, tiel ke dubo ne povas ekposedi lin aŭ nesti en lia animo. La korpa vivo, tiel mallonga, senvaloriĝas antaŭ la spirita vivo, la efektiva vivo. Kio gravas la incidentoj en la vojirado, se li komprenas la kaŭzon kaj utilecon de la homaj sortovicoj, kiam ĉi tiuj estas rezignacie eltenataj? Lia animo altiĝas pro la rilatoj kun la videbla mondo; la fluidecaj ligiloj, lin katenantaj al la materio anticipe malfortiĝas, kaŭzante partan malligiĝon, kiu faciligas lian venon en la alian vivon. La menskonfuziĝo, sekvanta la transiĝon, nelonge daŭras, ĉar, farinte la paŝon, li tuj rekonas sen surpriziĝo, sed komprenante, sian novan sitiacion.

Efektive ne estas nur Spiritismo, kiu certigas al ni tiel promesantan rezultaton, ĝi eĉ ne arogas al si esti la ekskluziva rimedo, la sola savogarantio por la animoj. Sed estas necese konfesi, ke pro la konoj, kiujn ĝi donas, pro la sentoj, kiujn ĝi inspiras, ankaŭ pro la humoro, en kiun ĝi metas la Spiriton, igante lin kompreni la bezonon pliboniĝi, ĝi treege faciligas la saviĝon. Gi plie donas al ĉiu la rimedojn helpi la malligiĝon de aliaj Spiritoj forlasantaj la materian envolvaĵojn, mallongigante ilian konfuziĝon per elvoko kaj per preĝo. Per la sincera preĝo, kiu estas ia spirita magnetizo, oni kaŭzas pli rapidan malligiĝon de la perispirita fluidaĵo; per elvoko saĝe kaj prudente gvidata, per bonvolaj kaj konsolaj vortoj oni disbatas la torporon de la Spirito, helpante lin rekoni sin pli frue, kaj se li estas suferanto, oni inspiras al li penton — solan rimedon mallongigi liajn suferojn. (

(' La ekzemploj, kiujn ni transskribos, montras al ni la Spi- ritojn en iliaj variaj gradoj da feliĉo kaj malfeliĉo en la spirita vivo. Ni ne prenis ilin el inter la personoj pli aŭ malpli kleraj de la pasinteco, kies situacio eble multe ŝanĝiĝis post la ekzist- ado, en kiu ni ilin konis, kaj tial ili ne donus sufiĉajn pruvojn pri aŭtentikeco. Kontraŭe ni prenis tiujn ekzemplojn el la cirkons- tancoj plej ordinaraj de la nuntempa vivo, ĉar tiel ĉiu povas trovi pli da similaĵoj kaj asimili per komparado la plej profitajn ins- truojn. Ju pli proksima al ni estas la surtera ekzistado de la Spiritoj — ĉu pro sia socia rango, ĉu pro siaj ligiloj de parenceco aŭ pro simplaj interrilatoj — des pli ni interesiĝas pri ili, kaj tiel fariĝas al ni facile konstati ilian identecon. La vulgaraj pozicioj estas plej ordinaraj, pli nombraj, kaj ĉiu homo povas apliki ilin al si, ke ili fariĝu utilaj, dum tiuj esceptaj pozicioj malpli nin impresas, ĉar ili restas for de la sfero de niaj kutimoj. Ni do ne elektis eminentulojn, kaj se en tiuj ekzemploj troviĝas iaj konataj personoj, la pli granda nombro konsistas el nekonataj. Ni aldonu, ke famaj nomoj ne helpus nin pri la instruiĝo, kiun ni celas, kaj plie povus vundi korojn. Kaj ni turnas nin ne al la scivolemuloj nek al skandalamantoj, sed sole nur al tiuj, kiuj intencas sin instrui. Tiuj ekzemploj povas esti multobligataj sen- fine, sed devigite limi ilian nombron, ni elektis tiujn, kiuj pli bone povas klarigi la spiritan mondon kaj ĝian staton, ĉu per la situacio de la Spiritoj, ĉu per eksplikoj, kiujn ili povis doni. La pli granda parto de tiuj ekzemploj estas neeldonita, kaj nur kelkaj nemultaj, estas publikigitaj en la Revue Spirite. El ĉi tiuj ni forigis superfluajn detalojn, konservante nur tion esencan por la celo, al kiu ni nin donis, poste aldonante instruojn, kiam ĉi tiujn montriĝos necesaj.

ĈAPITRO II

FELIĈAJ SPIRITOJ Sanson

Ĉi tiu malnova membro de la Spiritisma Societo de Parizo mortis la 21 an de Aprilo 1862, post unu jaro da teruraj suferoj. Antaŭvidante sian morton, li direktis al la prezidanto de la Societo leteron laŭ la jena teksto:

"Ĉar povas esti, ke mi estos surprizita de la disiĝo de mia animo je mia korpo, venas al mi en la kapon ree fari al vi peton, kiun mi faris antaŭ ĉirkaŭ unu jaro, nome ke vi elvoku mian Spiriton, kiel eble plej baldaŭ, por ke mi povu, kiel tre neutila membro de nia Societo, esti por vi iel utila post la morto, klarigante, fazon post fazo, la cirkonstancojn, kiuj sekvas tion, kion la vulgarularo nomas morto, kaj kio estas por ni — la spiritistoj — nenio alia ol ia transformiĝo, laŭ la nesondeblaj planoj de Dio, sed ĉiam utila al la celo, kiun Li proponas al si. Krom ĉi tiu peto — kiu estas rajtigo, por ke vi honoru min per tia spirita nekropsio eble neutila pro mia preskaŭ nenia progreso, kaj kiun via saĝo ne konsentos transpasi certan nombron da provoj — mi kuraĝas persone insisti ĉe vi kaj ankaŭ ĉe ĉiuj kolegoj, ke vi petegu la Ĉiopovan pri helpo de la bonaj Spiritoj kaj de Sankta Ludoviko, nia spirita prezidanto, speciale, ke ili gvidu min ĉe elekto de nova reenkarniĝo kaj ties tempo, penso jam de longe min priokupanta.

Mi timas tro fidi miajn proprajn spiritajn fortojn, tre frue kaj tromemfide petante Dion pri la korpa stato, en kiu mi ne povu pravigi la dian bonecon, tiel malhelpante mian propran progreson kaj plilongigante mian restadon sur la Tero aŭ alia loko, en la okazo, se mi fiaskos"

Por kontentigi lian deziron ni per senprokrasta elvoko direktiĝis kun kelkaj membroj de la Societo al la mortoĉambro, kie antaŭ lia korpo efektiviĝis la ĉi-suba interparolo, unu horon antaŭ la respektiva enterigo. Nia celo estis duobla: plenumi ian lastan deziron kaj ankoraŭ- foje observi iun animon ekde la momento tuj post la morto, konsiderante cetere, ke temas pri homo eminente klera, inteligenta kaj profunde konvinkiĝinta pri la spiritismaj veraĵoj. Fine ni iris rikolti el liaj unuaj impresoj la pruvon de kiom multe povas influi sur la staton de la Spirito la kompreno de tiuj veraĵoj. Kaj ĉe tiu atendo ni ne iluziiĝis, ĉar Sanson priskribis tute klarmense la momento de transiĝo, vidante sin morti kaj renaskiĝi, kio estas cirkonstanco malofta, kiun oni ŝuldas nur al la supereco de lia Spirito.

I

(Mortoĉambro, la 23an de Aprilo 1862)

Elvoko. — R. Mi kontentigas vian peton por plenumi mian promeson.

— Mia kara S-ro Sanson, plenumante ian devon, ni plezure vin elvokas kiel eble plej frue, post via morto, laŭ via deziro. — R. Tio estas speciala graco, kiun Dio donas al mi, por ke mi povu manifestiĝi; mi dankas vin pro via bonvolo, sed mi estas tiel malforta, ke mi tremas.

— Vi tiel multe suferis, ke ni pensas, ni povas demandi vin, kiel vi fartas nun... Ĉu vi ankoraŭ sentas viajn doloroj n? Komparante la hodiaŭan situacion kun tiu de antaŭ du tagoj, kiajn sensacojn vi spertas nun? — R. Mia situacio estas tre feliĉa; mi troviĝas restarigita, renovigita, kiel oni diras ĉe vi, kaj sentas nenion pli el la malnovaj doloroj. La transiro de la surtera vivo al tiu de la Spiritoj komencis kaŭzi al mi ian nekompreneblan staton, ĉar iafoje ni restas plurajn tagojn senigita je mensklareco. Mi tamen faris ian peton al Dio, ke Li permesu al mi paroli al miaj karuloj, kaj Dio kontentigis min.

— Post kiom da tempo vi reakiris la klarecon de viaj ideoj? — R. Post ok horoj. Dio, mi rediras, donis al mi pruvon de sia boneco, pruvon pli grandan ol mia indeco, kaj mi ne scias kiel mi Lin danku.

— Ĉu vi estas tre certa pri tio, ke vi ne plu apartenas al nia mondo? Se jes, kiel vi povas pruvi tion? — R. Ho! Mi tute certe ne apartenas al tiu mondo, sed mi ĉiam estos apud vi por vin protekti, por ke vi prediku karitaton kaj abnegacion, kiuj gvidis mian vivon. Poste mi instruos la veran fidon, la spiritisman fidon, kiu devas plialtigi la kredemon de la bonulo kaj justulo; mi estas forta, fortika, per alia vorto — ŝanĝita. En mi vi ne plu rekonos la malsanan maljunulon, kiu devis forgesi ĉion, evitante ĉiam plezuron kaj ĝojon. Mi estas Spirito kaj mia patrujo estas la Spaco, mia estonteco estas Dio, kiu regnas en la senlimaĵo. Mi deziras povi paroli al miaj geinfanoj, instrui al ili tion saman, kion ili malakceptis kredi.

— Kian efekton kaŭzas al vi via korpo, kuŝanta ĉi tie apude? — R. Mia korpo! Kompatinda, mizera restaĵo... refariĝas polvo, dum mi mem oras ĉiujn, kiuj min estimis. Mi vidas tiun kompatindan karnon putrintan, kiu estis loĝejo de mia Spirito por multjara provado! Dankon, mizera korpo, ĉar ci purigis mian Spiriton! Mia suferado, dekoble benata, donis al mi lokon tre kompensan, tial, ke tiel frue mi povas komunikiĝi kun vi...

— Ĉu vi konservis viajn pensojn ĝis la lasta momento? — R. Jes. Mia Spirito konservis siajn kapabl- ojn, kaj kiam mi jam ne plu vidis, mi antaŭsentis. Mia tuta ekzistado disvolviĝis en la memoro kaj mia lasta penso, mia lasta preĝo estis por tio, ke mi povu ko- munikiĝi kun vi, kiel mi faras nun; poste mi petis Dion, ke Li vin protektu, por ke plenumiĝu la revo de mia vivo.

— Ĉu vi estis konscia pri la momento, en kiu via korpo ellasis la lastan spiron? Kio okazis al vi en tiu momento? Kian sensacon vi spertis? — R. Foriras la vivo kaj la vido, aŭ prefere, la vido de la Spirito estingiĝas; oni trovas la malplenaĵojn, la nekonataĵon, kaj trenata de povo, kiun mi ne konas, oni troviĝas en mondo de ĝojo kaj grandeco! Mi nenion sentis, nenion komprenis, kaj tamen ia nedirebla feliĉo, libera de la pezo de la doloroj, ekstazigis min de ĝuo.

— Ĉu vi scias... kion mi intencas legi ĉe via tombo?

Apenaŭ estis elparolataj la unuaj vortoj pri la afero, la Spirito respondis antaŭ ol mi finis la demandon. Sen ia demando, li ankaŭ respondis ian kontraŭdiron estiĝint- an inter la ĉeestantoj, pri tio, ĉu estus oportuna la legado de tiu komunikaĵo en la tombejo, ĉe personoj ne parto- prenantaj niajn opiniojn.

— R. Ho! Mi scias, mia amiko, kaj mi scias, ĉar mi vidis vin hieraŭ, tiel same, kiel hodiaŭ... kiom granda estas mia ĝojo! Dankon! Dankon! Parolu... parolu, por ke vi min komprenu kaj oni estimu vin; nenion vi devas timi, ĉar oni respektas la morton... parolu do, por ke la nekredantoj havu fidon. Adiaŭ; parolu; kuraĝon, kon- fidon, kaj Dio volu, ke miaj infanoj povu konvertiĝi al ia sanktega kredo.

J. Sanson

Dum la ceremonio en la tombejo li diktis la jenajn vortojn: "Ne timu la morton, miaj amikoj: ĝi estas stadio de la vivo, se vi bone scios vivi; ĝi estas feliĉo, se vi bone ĝin meritos aŭ pli bone se vi plenumos viajn provojn! Mi rediras: estu kuraĝa kaj bonvolema! Atribuu ne pli ol eta valoro al la surteraj riĉaĵoj, kaj vi estos rekompencitaj. Oni ne povas multe guadi, ne forprenante la komforton de aliulo, kaj ne farante morale ian grandan, ian grandegan malbonon. La tero estu malpeza al mi."

II

(Spiritisma Societo de Parizo, la 25an de Aprilo 1862)

Elvoko. — R. Mi estas proksime de vi, miaj amikoj.

— Ni opinias nin feliĉaj pro la intervjuo, kiun ni havis en la tago de via enterigo, kaj, ĉar vi tion permesis, ni estos pli feliĉaj se ni ĝin kompletigos por nia instruiĝo. — R. Mi estas preta kaj sentas feliĉa pro tio, ke vi pensas pri mi.

— La falsa ideo, kiun ni faras pri la nevidebla mondo, plurfoje kondukas nin al nekredemo, kaj tiel ĉio, kio tiurilate povas nin instrui, estos por ni plej grava. Tial ne surprizu vin la demandoj, kiujn ni eble faros al vi. — R. Mi ilin atendas kaj mi ne estos surprizata.

— Vi klare priskribis vian transiĝon al alia vivo; vi diris, ke en la momento, kiam la korpo ellasas la lastan spiron, la vivo foriras kaj la vidokapablo estingiĝas. Ĉu tiu momento estas ja sekvata de ia ajn dolora senaco? — R. Tute certe, ĉar la vivo estas nenio alia ol kontinua serio da doloroj, el kiuj la morto estas kompletigaĵo. El tio sekvas perforta rompiĝo, kvazaŭ la Spirito devus fari ian eksterordinaran penon por eskapi el sia envolvaĵo, peno absorbanta la tutan estaĵon, iganta lin perdi la konscion pri sia destino.

Ĉi tiu kazo ne estas ĝenerala, ĉar la sperto pruvas, ke

pluraj Spiritoj perdas la konscion antaŭ ol morti tiel same,

kiel la disiĝo okazas sen penado al tiuj, kiuj atingis ian gradon da senmateriiĝo.

5. — Ĉu ekzistas, laŭ via scio, Spiritoj, al kiuj la ekstrema momento estas pli peniga? Ĉu ĝi ekzemple estas pli dolora al la materialisto? — R. Tio estas ja senduba, ĉar preparita Spirito jam forgesis la suferon, aŭ prefere alkutimiĝis al ĝi, kaj la sereneco, kun kiu li rigardas la morton, malebligas al li duoble suferi, ĉar li scias, kio lin atendas. La morala sufero estas pli forta kaj ĝia foresto, en la momento de la morto, estas per si mem ia granda korfaciliĝo. La nekredanto similas ian kondamniton al mortopuno, kies penso antaŭvidas la tranĉilegon kaj la nekonataĵon. Tia morto kaj tiu de la ateisto estas egalaj.

— Ĉu ekzistas materialistoj sufiĉe harditaj por pensi, en tiu momento, ke ili estos ĵetataj en la nenion? — R. Jes, ili kredas je la nenio ĝis la lasta horo, sed en la momento de disiĝo la Spirito retroiras, la dubo lin ekkaptas kaj lin torturas; li demandas al si mem kio okazos, li volas lerni ion, sed li nenion povas fari. La disiĝo ne povas kompletiĝi sen tiu impreso.

Ĉe aliaj cirkonstancoj, iu Spirito faris al ni la jenan pri- skribon pri la morto de nekredantoj: Ĉe la lastaj momentoj ili spertas la angorojn de tiuj teruraj inkuboj, en kiuj ili sin vidas ĉe abismaj krutaĵoj ilin tuj englutontaj; ili volas forkuri sed ne povas; ili penas alkroĉiĝi al io ajn, sed ne trovas apogon kaj sentas, ke ili defalas: ili volas alvoki, krii kaj sukcesas ellasi eĉ ne unu sonon: — tiam ni vidas, ke ili tordiĝas, kuntiras la manoj n, eligas sufokitajn kriojn, kaj donas tiom da aliaj simptomoj de la inkubo, kies viktimoj ili estas.

Ĉe la ordinara inkubo de sonĝo, la vekiĝo neniigas vian malkvietiĝon kaj vi estos trankviligitaj de la kompreno, ke vi sonĝis; la mortinkubo plurfoje plilongiĝas eĉ dum jaroj, kaj kio faras la sensacon ankoraŭ pli peniga por la Spirito, tio estas la mallumo, en kiu li dronas.

— Vi diris, ke en la momento morti, vi nenion vidis, sed antaŭsentis. Oni komprenas, ke fizike vi nenion vidis, sed kion vi antaŭsentis antaŭ la estingiĝo, ĉu tio jam estus la heleco de la Spirita mondo?

— R. Tion mi ja diris antaŭe: la momento de la morto donas vidon al la Spirito; liaj okuloj ne vidas, sed la Spirito, kiu posedas ian vidkapablon multe pli akran, tuj malkovras ian mondon, kaj la vero, subite brilante, mom ente donas al li grandegan ĝojon aŭ profundan ĉagrenon, laŭ lia konsciostato aŭ la memoro pri la pasinta ekzistado.

Temas pri la momento, kiu antaŭas la morton, aŭ pli

bone, pri la momento, en kiu oni perdas la konscion - kion

klarigas la vorto momente, ĉar la agrablaj aŭ penigaj im- presoj, kiaj ajn ili estas, daŭras plu post la vekiĝo.

8. — Ĉu vi povas diri al ni tion, kio impresis vin, kion vi vidis en la momento, kiam viaj okuloj malfermiĝis al la lumo? Ĉu vi povas priskribi al ni, se eble, la aspekton de la aferoj, kiuj sin prezentis al vi? — R. Kiam mi povis vekiĝi kaj vidi, kio estis antaŭ la okuloj, mi estis kvazaŭ ravita, povante kompreni nenion, ĉar la mensklareco ne refariĝas subite. Sed Dio, kiu donis al mi abundan pruvon de sia boneco, permesis, ke mi reakiru la kapablojn, kaj tiam mi vidis min ĉirkaŭita de sennombraj, bonaj kaj fidelaj amikoj. Ĉiuj protektantaj Spiritoj, kiuj nin helpas, min ĉirkaŭis ridetante; ia senegala ĝojo radiis de ilia mieno kaj ankaŭ mi, forta kaj animita, povis senpene trakuri la spacojn. Tio, kion mi vidis, ne havas nomon en la homa lingvaĵo. Poste mi revenos por al vi paroli pli multe pri miaj aventuroj, ne transpasante memkompren- eble la limon difinitan de Dio. Sciu, ke la feliĉo tia, kia vi ĝin komprenas, estas nenio alia ol fikcio. Vivu saĝe, sankte, por karitato kaj amo, kaj vi havigos al vi la rajton je la impresoj kaj plezuroj, kiujn la plej eminenta el la poetoj ne scios priskribi.

La mirrakontoj estas plenaj de absurdaj aferoj, sed eble ili enhavas iamaniere kaj parte ion okazantan en la mondo de la Spiritoj. La priskribo de S-ro Sanson kvazaŭ memorig- as nin pri viro endormiĝinta en domaĉo kaj vekiĝanta en luksega palaco, kaj ĉirkaŭita de brila kortego.

III

— Sub kia aspekto prezentiĝis al vi la Spiritoj? sub la homa formo? — R. Jes, mia kara amiko; tie, sur la Tero, la Spiritoj al ni instruas, ke en alia mondo ili konservas la saman formon, kiu servis al ili kiel envolvaĵo, kaj tio estas ja vera. Sed kia diferenco estas inter la malgracia maŝino, kiu tie treniĝas akompanata de mizer- aĵoj, kaj la mirinda fluideco de la spirita korpo! La mal- beleco de plu ekzistas, ĉar ĝiaj trajtoj perdis la malmolecon de la esprimo formanta la karakteron, kiu distingas la homan rason. Dio feliĉigis tiujn graciajn korpojn, kiuj elegante sin movas; ilia lingvaĵo havas tonojn netraduk- eblajn por vi kaj ilia rigardo la povon atingi stelon! Prezentu al vi tion, kion Dio povos krei en sia ĉiopoveco, Li, la Arkitekto de la arkitektoj, kaj tiam vi estos farintaj ian palan ideon pri la formo de la Spiritoj.

— Rilate al vi, kiel vi vidas? Ĉu vi rekonas en vi ian formon limigitan, ĉirkaŭlimigitan, kvankam subtileg- an? Ĉu vi sentas en vi mem ian kapon, trukon, krurojn kaj brakojn? — R. Konservante sian homan formon idealigitan, diigitan, la Spirito povas, sen kontraŭdiro, posedi ĉiujn membrojn, pri kiuj vi parolas. Mi perfekte sentas miajn manojn kun la fingroj, ĉar ni povas laŭvole aperi al vi kaj premi viajn manojn. Mi estas ĉe miaj amikoj kaj premas iliajn manojn, kaj ili tion ne vidas. Rilate nian fluidecon kaj danke al ĝi, ni povas ĉien iri, ne trairante la spacon nek produktante iajn ajn sensacojn, se tion ni deziros. En ĉi tiu momento, mi havas inter viaj krucigitaj manoj la miajn. Mi ekzemple diras, ke mi vin amas; sed mia korpo okupas nenian spacon, la lumo ĝin trairas kaj kion vi nomus miraklo, se vi ĝin vidus, tio por la Spirito estas nenio alia ol konstanta ago en ĉiuj momentoj.

La vidkapablo de la Spiritoj ne povas esti komparata kun tiu homa, ĉar ilia korpo havas neniajn realajn similajojn; por ili ĉio transformiĝas tiel en la esenco, kiel same en la tutaĵo. Al vi mi rediras, ke la Spirito havas ian dian sagacecon, kiu ampleksas ĉion, tiel ke li povas diveni eĉ la aliulan penson; li ankaŭ povas oportune preni la plej konvenan formon por fariĝi konata. Sed la Spirito efektive finita la provaĵon, preferas tiun formon, kiu kondukis lin al Dio.

— La Spirito ne havas sekson; sed ĉar antaŭ kelkaj tagoj vi estis viro, tial ni deziras scii ĉu vi havas, en via nova stato, pli multe da vira naturo ol da ina. Kaj tio sama, kio okazas al vi, povas esti atribuata al Spirito jam de longe elkarniĝinta? — R. Ni ne havas motivon por aparteni al vira aŭ ina naturo: la Spiritoj ne reproduktas. Dio kreis ilin, kiel Li volis, kaj ĉar, laŭ siaj mirindaj projektoj, Li devis reenkarnigi ilin sur la Tero, Li tie subigis ilin al la leĝoj de reproduktado de la specioj, karakterizita de la kuniĝo de la seksoj. Sed vi devas senti, sen plia ekspliko, ke la Spiritoj ne povas havi sekson.

Ĉiam oni diris, ke la Spiritoj ne havas sekson, ĉar ĉi tiu estas necesa nur al la reproduktado de la korpoj. Fakte, ĉar ili ne sin reproduktas, sekso estus al ili tute neutila. Nia demando ne celis konfirmi tiun fakton, sed koni la impresojn, kiujn S-ro Sanson konservis pri sia surtera stato, ĉar li estis ĵus elkarniĝinta. La puraj Spiritoj perfekte kom- prenas sian naturon, sed inter la malsuperaj, ne elmateriiĝ- intaj, ekzistas multaj, kiuj opinias sin enkarniĝintaj sur la Tero, kun la samaj pasioj kaj deziroj. Tiel ili pensas, ke ili ankoraŭ estas la samaj, kiaj ili estis, t.e. viro aŭ virino, kaj ekzistas tiuj, kiuj pro tiu motivo pensas, ke ili efektive havas sekson. La kontraŭdiroj pri tio naskiĝas el la grado da instruiteco de la Spiritoj sin manifestantaj, kaj la eraro apartenas malpli al ili ol al tiuj, kiuj ilin de­mandas, tute ne zorgante ĝisfunde esplori la demandojn.

— Kiel sin prezentas al vi la kunsido? Ĉu ĝia aspekto estas tiu sama en la tempo, kiam vi vivadis? Ĉu la personoj konservas por vi la saman ŝajnon? Ĉu ĉio estas tiel klara kaj distingebla, kiel en la pasinteco? — R. Multe pli klara, ĉar mi povas legi la penson de vi ĉiuj, sentante min ankaŭ feliĉa pro la bonefika impreso al mi kaŭzita de la bonvolo de ĉiuj kuniĝintaj Spiritoj. Mi deziras, ke la sama kriterio estu sentata ne nur en Parizo, sed en la tuta Francujo, kie ekzistas grupoj sin apartigantaj, sin reciproke enviantaj, regitaj de agitemaj Spiritoj, kiuj plezuras ĉe malkonkordo, kiam Spiritismo devas inspiri la kompletan kaj absolutan forgeson de la memo".

13. — Vi diris, ke vi povas legi nian penson: Ĉu vi povas ekspliki al ni, kiel estiĝas tiu transsendo? — R. Gi ne estas facila. Ke ni priskribu al vi tiun eksterordinaran miregindaĵon de nia vidkapablo, ĝin eksplikante, estus necese disponigi al vi ian tutan arsenal on da novaj agantoj, kio cetere alportus nenion al vi, ĉar vi havas viajn kapablojn limigitaj de la materio. Paciencon... Fariĝu bonaj, kaj vi sukcese atingos ĉion. Nuntempe vi nur povas havi tion, kion Dio konsentis al vi, sed kun la espero pri senĉesa progreso; pli malfrue vi estos kiel ni. Penu tamen morti en graco, por ke vi multon scios. La scivolemo, stimulo de la pensema homo, trankvile kondutos vin al la morto, rezervante al vi la kontentigon de ĉiuj deziroj estintaj, estantaj kaj estontaj. Dum vi atendas, mi diros, por respondi, kvankam malbone, vian demandon: la aero, kiun vi spiras, nepalpebla, kiel ni mem, kvazaŭ stereotipas vian penson; la blovo, kiun vi ellasas, estas pli-malpli la skribita paĝo de viaj pensoj legitaj kaj komentariitaj de la Spiritoj ofte troviĝantaj ĉe vi, kurieroj de ia dia telegrafio, kiu ĉion transsendas kaj gravuras.

La morto de justulo

Tuj post la unua elvoko de S-ro Sanson, okazinta ĉe Societo de Parizo, iu Spirito donis la jenan komunikaĵon sub ĉi tiu titolo:

"Estis ja de justulo la morto de tiu viro, pri kiu vi okupiĝas en ĉi tiu momento, t.e. esperplena kaj serena. Kiel tago nature sekvas aŭroron, tiel same la spirita vivo sekvis lian surteran vivon, sen interrompo kaj skuo. Lia lasta spiro estis tute simila je himno de dankemo kaj amo. Kiom malmultaj estas tiuj, kiuj spertas ti ele la penan transiĝon! Kiom malmultaj tiuj, kiuj post la konfuzon kaj malespero de la vivo, konceptas la harmonian ritmon de la sferoj! Kiel homo perfekte sana, estante subite stumpigita, suferas ĉe la detranĉitaj membroj de la korpo, tiel same la animo de skeptikulo, apartigita de la korpo, dispeciĝas kaj korŝire sin ĵetas en la Spacon, nekonscia pri si mem.

Preĝu por tiuj konfuzitaj animoj; preĝu por ĉiuj suferantoj, ĉar la karitato ne limiĝas al la videbla homaro, sed ĝi devas helpi kaj konsoli la loĝantojn de la Spaco. Evidentan pruvon pri tio vi havis ĉe la subita konvertiĝo de tiu Spirito ( ) tuŝita de la spiritismaj preĝoj ĉe la tombo de la honestulo, kiun vi venas demandi kaj kiu deziras igi vin progresi sur la bona vojo. La amo ne havas limojn; ĝi plenigas la Spacon kaj donas kaj ricevas reciproke siajn diajn konsolojn. Ankaŭ la maro, ŝajne renkontante kun la ĉielo, ĉe sia limo, etendiĝas en senfina perspektivo, kies spektaklo ravas la spiriton. Ili estas du vastaĵoj sin recipokre kuntuŝiĝantaj. Nu bone; tia estas la amo; pli profunda ol la ondoj, pli senfina ol la Spaco, ĝi devas unuigi vin ĉiujn, enkarniĝintajn kaj elkarniĝint- ajn, en la sankta komuneco de la karitato, sublima fand- iĝo de la finhava kun la eterna."

Georges

Jobard

Direktoro de la Industria Muzeo de Bruselo, naskita en Baissey (Supera Marno) kaj mortinta en Bruselo pro fulma apopleksio, la 27an de Oktobro 1861, aĝante sesdek naŭ jarojn.

( * ) Aludo al la Spirito Bernard, kiu memvole manifestiĝis en la tago de la funebra ceremonio de S-ro Sanson. (Vd. Revue de Majo 18622, p. 132.)

I

S-ro Jobard estis prezidanto de la Spiritisma Societo de Parizo kaj oni aranĝis lian elvokon ĉe la kunsido en la 8-a de Novembro, kiam, anticipante nian deziron, li memvole donis la jenan komunikaĵon:

"Ĉi tie estas mi, kiun vi estas elvokontaj, manifestante min per ĉi tiu mediumo, al kiu ĝis nun mi vane petis. Antaŭ ĉio mi deziras priskribi miajn impresojn okaze de mia disiĝo: mi sentis ian nedireblan skuon; momente mi memoris pri mia naskiĝo, pri mia junaĝo, pri mia maljuneco; mia tuta vivo klare prezentiĝis en la memoro. Mi nur sentis kvazaŭ ian pian deziron troviĝi fine en la regionoj priskribitaj de nia kredo. Poste la tumulto seren- iĝis: mi estis libera kaj mia korpo kuŝis inerta. Ha! Miaj karaj amikoj, kian plezuron oni spertas sen la pezo de la korpo! Kian ĝojon, ĉe la ampleksado de la Spaco! Tamen ne pensu, ke mi subite fariĝis ia elektito de la Sinjoro; ne, mi estas inter la Spiritoj, kiuj, lerninte iomete, ankoraŭ devas lerni multon! Post nelonge mi memoris pri vi, fratoj de ekzilo, kaj mi certigas al vi mian simpa- tion, kaj ĉiuj miaj bondeziroj vin ĉirkaŭas.

Ĉu vi volas scii kiaj Spiritoj min akceptis? Kiaj estas miaj impresoj? Bone, amikoj, ili estis ja tiuj, kiujn ni elvokis, ĉiuj tiuj fratoj, kiuj partoprenis niajn laborojn. Mi vidis la brilegon, sed mi ne povas ĝin priskribi. Mi penis distingi tion, kio estis aŭtentika ĉe la komunikaĵoj, mi estis preta kontraŭdiri ĉion, kio estus erara, preta esti la vaganta kavaliro de la vero, en ĉi tiu mondo, tia, kia mi estis en la via."

Jobard

1. — Kiam vi estis sur la Tero, vi petis, ke ni elvoku vin, kaj tion ni nun faras ne nur por plenumi tiun deziron, sed ankaŭ por ankoraŭfoje atesti al vi nian sinceran simpation, samtempe nin instruante, ĉar neniu pli bone ol vi povas doni al ni precizajn klarigojn pri tiu mondo, kie vi hodiaŭ loĝas. Ni opinios nin feliĉaj se vi konsentos respondi niajn demandojn. — R. Nun, kio plej gravas estas via instruado. Rilate al via simpatio, mi ĝin duonvidas kaj ĝian pruvon mi havigas al mi nur per tio, kion mi aŭdas, kio jam estas grandega progreso.

— Por fiksi ideojn kaj ne deturniĝi, ni komencas demandante en kiu loko vi troviĝas ĉi tie, kaj kiel ni vidus vin, se tio estus permesita al ni? — R. Mi troviĝas apud la mediumo, kun la eksteraĵo de la sama Jobard, kiu sidadis ĉe via tablo, ĉar viaj mortemaj okuloj, ankoraŭ vualitaj, ne kapablas vidi la Spiritojn, krom sub ilia mortema formo.

— Ĉu vi povos fariĝi videbla? En kontraŭa okazo, kia estas la malfacileco? — R. La stato vin koncernanta estas ja tute persona. Vidiva mediumo min vidos, kaj la ceteraj homoj ne.

— Ĉu via ĉi-tiea loko estas tiu sama, en kiu tiam vi ĉeestis enkarniĝinta niajn seancojn, kaj kiun ni rezervis al vi? Tiuj, kiuj vidis vin en tiaj kondiĉoj, eble pensos, ke vi tie estas tia, kia vi tiam estis, ĉar vi tie ne estas en via iama materia korpo, sed en via nuna fluideca korpo, kaj en la sama formo. Se ni ne vidas vin per la korpaj okuloj, ni vidas vin per la penso; se vi ne povas komunikiĝi per parolo, vi povos per skribo, helpe de mediumo; tiamaniere niaj interrilatoj neniel rompiĝis per via morto, kaj ni povas ilin teni tiel facile kaj komplete, kiel antaŭe. Ĉu estas ja precize tiamaniere, ke la aferoj okazas? — R. Jes, kaj vi scias tion jam de longe. Mi okupos ĉi tiun lokon plurfoje, kaj eĉ sen via scio, ĉar mia Spirito loĝos ĉe vi.

Ni turnas vian atenton al ĉi tiu frazo: mia Spirito logos ĉe vi, kiu ĉi-okaze ne estas ia simpla metaforo, sed realaĵo. Per la kono, kiun Spiritismo al ni donas pri la naturo de la Spiritoj, ni scias, ke iu ajn povas troviĝi ĉe ni ne nur en penso, sed ankaŭ persone, kun sia etereca korpo, kiu faras lin ia aparta individueco. Unu Spirito sekve povas loĝi ĉe ni tiel post la morto, kiel dum la vivo, aŭ alie pli bone post la morto, ĉar li povas libere kaj memvole iri tien kaj reen. Tiel ni havas amason da nevideblaj kunmanĝantoj, iuj indiferentaj, aliaj allogitaj de korinklino. Al ĉi tiuj lastaj aplikiĝas ja tiu frazo: Ili legas ĉe ni, kion ni povas inter- preti jene: Ili nin helpas, inspiras kajprotektas.

— Antaŭ nelonge vi enkarniĝinta sidadis en tiu sama loko. Ĉu la kondiĉoj, en kiuj vi tion faras nun, ŝajnas al vi strangaj? Kia estas la efiko de via statoŝan- ĝo? — R. Tiuj kondiĉoj neniel ŝajnas al mi strangaj, ĉar mia Spirito elkarniĝinta ĝuas klarvidon sufiĉe perfektan por ne lasi nesolvitaj iajn ajn demandojn, kiujn mi alfrontos.

— Ĉu vi memoras, ke vi jam troviĝis en sama stato antaŭ la lasta ekzistado? Ĉu vi spertas iun ajn ŝanĝon tiurilate, komparante vian nuntempan situacion kun la pasinta? — R. Mi memoras la antaŭajn ekzistadojn kaj sentas, ke mi pliboniĝis, ĉar mi identiĝas kun tio, kion mi vidas, dum konfuzita en la antaŭaj ekzistadoj, mi perceptis nur la surterajn erarojn.

— Ĉu vi memoras la antaŭlastan enkarniĝon, tiun, kiu antaŭis tiun de S-ro Jobard? — R. Ho! Mi bone memoras ĝin... Mi estis mekanikisto persekutita de la mizero kaj deziro plibonigi mian metion. Kiel Jobard, mi efektivigis la revojn de la malriĉa laboristo, kaj mi dankas Dion, kies senlima boneco igis ĝermi la planton, kies semo Li metis en mian cerbon.

— Ĉu vi jam komunikiĝis aliloke? — R. Mi malmulte komunikiĝis. En pluraj lokoj iu Spirito prenis mian nomon; kelkafoje mi estis apud li, tute ne povante komunikiĝi senpere. Tiel ĵusa estas mia morto, ke mi ankoraŭ suferas kelkajn surterajn influojn. Estas necese, ke estiĝu perfekta simpatio, por ke mi povu esprimi mian penson. Baldaŭ mi agos senkondiĉe, sed nun, mi ree diras, mi ne povas fari tion. Kiam iu homo mortas iom fama, li estas vokata el ĉiuj flankoj, kaj sennombraj Spiritoj rapidas alproprigi al si lian individuecon. Jen kio okazis al mi en pluraj okazoj. Al vi mi asertas, ke tuj post sia disiĝo malmultaj Spiritoj povas komunikiĝi, eĉ pere de preferata mediumo.

— Ĉu vi vidas la Spiritojn, kiuj troviĝas ĉe ni?

R. Jes, precipe Lazaron kaj Eraston; kaj pli malproksi- me la Spiriton de Vero ŝvebantan en la Spaco; poste ankoraŭ amason da Spiritoj vin ĉirkaŭantaj, servemaj kaj bonvolaj. Estu feliĉaj, amikoj, ĉar bonefikaj influoj klopodas por forpreni vin el la ungegoj de eraro.

— Kiam vi estis enkarniĝinta vi konsentis pri tio, ke la Tero formiĝis per la unuiĝo de kvar planedoj: Ĉu vi ankoraŭ havas la saman opinion? — R. Gi estis eraro. Novaj geologiaj malkovroj pruvas la renversegojn de la Tero kaj ties gradan kaj iom-post-ioman formiĝon. La Tero, same kiel la ceteraj planedoj, havis sian propran vivon, kaj Dio ne bezonis uzi tiun grandan malordon, kiu estus la kuniĝo de planedoj. La akvo kaj la fajro estas la plej solaj organikaj elementoj de la Tero.

— Ĉu vi ankaŭ konsentis, ke la homoj povis fali en katalepsian staton por nedifinita tempo, kaj ke la homa genro tiel aperis sur la Tero? — R. Pura iluzio de mia menso, kiu ĉiam transpasis sian celon. La katalepsio povas esti longdaŭra, sed ne senfina: tradicioj, legendoj troigitaj de la orienta imagpovo. Miaj amikoj, mi de longe jam suferas multon pro la iluzioj, kiuj nutris mian Spi­riton; ne trompiĝu pri tio. Mi multe lernis kaj hodiaŭ mi povas diri al vi, ke mia intelekto, kvankam kapabla asimili diversajn kaj vastajn studojn, tamen konservos el sia lasta enkarniĝo la inklinon por tio supernatura kaj mistika, kiun ĝi ĉerpis el la populara imagfonto. Ankoraŭ nun mi malmulte okupiĝas pri la demandoj pure intelektaj, en la senco, laŭ kiu vi ilin taksas. Kaj kiel mi povus tion fari, ravita kaj miregigita de la supernatura spektaklo min ĉirkaŭanta? Nur la Spiritisma ligilo, kiun vi homoj ne povas kompreni, povas logi min al tiu Tero, kiun mi forlasas — mi ne diros kun ĝojo, ĉar tio estus malpieco

sed kun la profunda sento de libereco.

Kiam la Societo estigis kotizaĵon favore al la laboristoj

de Liono, en Februaro 1862, iu kunsocietano asignis 50 frank-

ojn, 25 en sia nomo kaj 25 en la nomo de S-ro Jobard, kiu tiam donis la jenan komunikaĵon pri la afero:

"Mi ĝojegas kaj fieras pro tio, ke mi ne estas forgesita de miaj spiritistaj fratoj. Mi dankas la malavaran koron, kiu al vi alportis la obolon, kiun mi donus, se mi ankoraŭ loĝus en via mondo. En ĉi tiu mondo, kie mi nun loĝas, estas nula la bezono je mono, tiel ke al mi estis necese min turni al monujo de amiko por materie pruvi, ke ankaŭ min ĉagrenis la malfeliĉo de la gefratoj en Liono. Kuraĝaj kulturistoj de la vinberejo de la Sinjoro, vi multe devas konvinkiĝi ke karitato ne estas malplena vorto, ĉar riĉuloj kaj malriĉuloj elmontris al vi, en la krizaj okazoj, sentojn de simpatio kaj fratamo. Vi troviĝas sur la granda homama vojo al la progreso.

Nu bone, volu Dio, ke vi estu feliĉaj survoje, kaj la amikaj Spiritoj vin subtenu, por ke vi fine triumfu. Mi komencas vivi spirite pli trankvila, malpli konfuzita de la oftaj elvokoj, kiuj pluvadis sur min. La modo ankaŭ influas sur la Spiritojn, kaj kiam Jobard en modo eliĝos el modo, tiam li petos siajn seriozajn amikojn, ke ili lin elvoku.

Tiam ni pliprofundigos demandojn supraĵe traktitajn, kaj via Jobard, tute transfigurita, povos esti utila, kiel li tutkore deziras."

Jobard

Post la unuaj tempoj dediĉitaj al la reviglado de siaj amikoj, S-ro Jobard kuniĝis kun la Spiritoj aktive batalantaj por la socia renoviĝo, atendante ian novan surteran reenkarniĝon por partopreni, ankoraŭ pli aktive kaj senpere, tiun movadon. Post tiu tempo li donis al la Societo de Parizo, kie li kunlaboras plu, komunikaĵojn de nekontraŭdirebla supereco, ne sin deturnante de la originaleco kaj spritaĵoj konsistigantaj la fundon de lia karaktero, tiagrade ke li fariĝis rekonata antaŭ ol subskribi siajn komunikaĵojn.

Samuel Philippe

Ĉi tiu estis bona homo laŭ la ampleksa senco de tiu vorto. Neniu memoris esti vidinta lin fari malbonan agon aŭ konscie erari pri io ajn. Dotita je ekstrema dediĉo al la amikoj, oni povis atendi lian afablecon, kiel certan, kiam temis pri iuj ajn komplezoj, eĉ se kontraŭaj al lia propra intereso.

Laboroj, laciĝoj, oferoj, nenio malebligis al li esti utila, kaj tio sen fanfaronado, kaj li miris, kiam pro tiaj kvalitoj oni atribuis al li grandan meriton. Li neniam malestimis tiujn, kiuj faris malbonon al li; male li rapidis servi al ili, kiel se ili faris similan bonon al li. Se temis pri sendankem- uloj, li diradis: Ne min, sed ilin oni devas kompati. Kvankam tre inteligenta kaj dotita per natura vigleco, li havis sur la Tero vivon tre humila, laborplena kaj brodita per krudaj provaĵoj. Li povus esti komparata kun tiaj elitaj estaĵoj vivantaj en la ombro, pri kiuj la mondo ne parolas kaj kies brilo ne reflektiĝas sur la Tero. El la spiritisma kono li ĉerpis ian ardan fidon pri la estonta vivo kaj ian grandan rezignacion pri ĉiuj malbonoj de la surtera ekzistado. Fine li forpasis en Decembro 1862, en la aĝo de 50 jaroj, de kruel- ega malsano, kaj lia forpaso estis tre sentata de liaj familio kaj amikoj. Kelkajn monatojn post lia morto ni elvokis lin.

Demando. Ĉu vi havas klaran rememoron pri la lastaj momentoj de via vivo sur la Tero? — R. Sendube, kvankam tiu rememoro iom post iom reaperas. En la ekzakta momento de la disiĝo estis konfuzaj miaj ideoj.

D. Profite al nia instruiĝo kaj al la intereso, kiun vi meritas de ni pro via modela vivo, ĉu vi volas priskribi kiel okazis via transpaso de la korpa al la spirita vivo? — R. Volonte, des pli ĉar la priskribo ne estos utila nur al vi, sed ankaŭ al mi mem, pro tio, ke, direktante mian penson al la Tero, la komparo igos min pli bone taksi la bonecon de la Kreinto. Vi scias kiom da turmentoj mi suferis en la vivo: neniam tamen mankis al mi kuraĝo en malfeliĉo, dank'al Dio! Kaj hodiaŭ mi gratulas min! Kaj mi ankoraŭ tremas, kiam mi pensas, ke ĉio, kion mi suferis, nuliĝus, se mi senfortiĝus, kaj mi devus komenci den ove la provadon! Ho! Miaj amikoj, konsciiĝu firme pri tiu veraĵo, ĉar en ĝi kuŝas la feliĉo de via estonteco. Aĉeti tiun feliĉon per kelkaj jaroj da sufero ne estas tre kare! Ha! Se vi scius, kio estas kelkaj jaroj, kompare kun la senfino! Se fakte mia lasta ekzistado havis ian indecon antaŭ viaj okuloj, la samon vi ne dirus pri tiuj, kiuj ĝin antaŭis. Kaj estis ja nur per laboro super mi mem, ke mi fariĝis tia, kia mi estas nun. Por elviŝi la lastajn postsignojn de la antaŭaj pekoj mi bezonis suferi la lastajn provojn, kiujn mi volonte akceptis. Estis ja sur la firmeco de miaj decidoj, ke mi apogis la rezignacion, por ke mi suferu sen plendo. Hodiaŭ mi benas tiujn provojn, ĉar al ili mi ŝuldas mian rompon kun la pasinteco — nun simpla rememoro, ebliganta rigardadi min kun justa ĝojo la iritan vojon.

"Ho vi, kiuj igis min suferi sur la Tero; vi, kiuj estis al mi kruelaj kaj malbonvolemaj, kiuj min humiligis kaj afliktis; vi, kies malico tiom da fojoj kaŭzis al mi seniĝojn — mi ne nur vin pardonas, sed ankaŭ eĉ vin dankas. Intencante fari malbonon, vi ne suspektis pri la profito, kiun tiu malbono havigis al mi. Sed estas vero, ke al vi mi ŝuldas grandan parton de la feliĉo, kiun mi ĝuas, tial ke vi ebligis al mi okazon por pardoni kaj pagi malbonon per bono. Dio metis vin sur mian vojon por kontroli mian paciencon, ankaŭ ekzercante min ĉe la praktikado de la plej malfacila karitato: ami la malamik- ф.

Ne senpacienciĝu pro tiu temodekliniĝo, ĉar mi respondos nun vian demandon. Kvankam mi terure suferis pro la malsano min atakinta, mi tamen preskaŭ ne agoniis: la morto venis al mi kvazaŭ dormo, sen luktoj kaj skuoj. Sen timo pri la estonteco, mi ne alkroĉiĝis al la vivo, kaj sekve mi ne devis barakti en la lastaj momentoj. La disiĝo kompletiĝis sen doloro kaj peno, kaj mi eĉ ne rimarkis tion. Mi ne scias, kiel longe daŭris la dormo, kiu cetere estis mallonga. Mia trankvila vekiĝo kontrastis kun mia antaŭa stato: mi ne plu sentis dolorojn kaj ĝojegis; mi volis ekstari, paŝi, sed ia sensenteco neniel malagrabla, sed plezuriga, min katenis, kaj mi forlasis min al ĝi plezurege, ne komprenante mian situa- cion, kvankam mi ne dubis, ke mi jam forlasis la Teron. Ĉirkaŭ mi, ĉio estis kvazaŭ ia sonĝo. Mi vidis mian edzinon kaj kelkajn amikojn surgenuiĝintaj en mia ĉambro, plor- antaj, kaj mi supozis, ke ili min opinias mortinta. Tiam mi volis seniluziigi ilin je tiu ideo, sem mi ne kapablis eldiri eĉ unu vorton, kaj el tio mi konkludis, ke mi sonĝas. La fakto, ke mi vidis min ĉirkaŭata de personoj karaj, jam de longe mortintaj, kaj ankoraŭ de aliaj kiujn mi ĉe la unua rigardo ne povis rekoni, firmigis mian penson pri sonĝo, en kiu tiaj estuloj min prigardis.

En tiu stato alternis momentoj da klarvido kaj dormemo, dum kiuj mi rehavigadis kaj perdadis la konscion pri mia "memo".

Iom post iom miaj ideoj fariĝis pli klaraj, la lumo, kiun mi vidis tra densa nebulego, ekbrilis; kaj mi komencis min kompreni, min rekoni, komprenante kaj rekonante, ke mi ne plu apartenas al tiu mondo. Se mi ne konus Spiritismon, certe tiu iluzio daŭrus pli longan tempon. Mia materia envolvaĵo ankoraŭ ne estis enterigita kaj mi ĝin rigardis kompate, gratulante min pro la disiĝo, pro la liberiĝo. Kaj mi ja estis tiel feliĉa pro tio, ke mi senembarasiĝis! Libere mi spiradis, kiel tiu eliranta el naŭza atmosfero; nedirebla sensaco de bonfarto penetris en mian tutan estaĵon, la ĉeesto de miaj amikoj ĝojigis min, ne surprizante min, prefere ŝajnante natura, kvazaŭ mi ilin renkontus post longa vojaĝo. Io tuj mirigis min: nia interkompreniĝo sen eldiro de eĉ unu vorto! Niajn pensojn ni sendis per la rigardo, kvazaŭ per fluideca penetro.

Mi tamen ne estis tute libera de la surteraj zorgoj, kaj, kvazaŭ por pli reliefigi la novan situacion, mi iam kaj iam memoris tion, kion mi suferis.

Mi suferis korpe kaj morale, precipe morale, ĉar mi estis celo de malbondiremo, de tiuj senfinaj priokupiĝoj eble pli akraj ol la realaj malfeliĉoj, kiam ili degeneras en eternan afliktiĝon.

Kaj tiaj impresoj ankoraŭ ne estis plene foriĝintaj, kaj jen mi demandis min mem, ĉu mi fakte liberiĝis de ili, kaj mi ankoraŭ kvazaŭ aŭdis kelkajn malagrablajn voĉojn. Rekonsiderante la malfacilaĵojn, kiuj tiel ofte min turmentadis, mi tremis; mi kloplodis, por tiel diri, min rekoni kaj certigi al mi, ke ĉio tio estis nenio alia ol fantazia sonĝo. Kaj kiam mi venis al konkludo, al la realeco de tiu nova situacio, tiam mi sentis min liberiĝinta de grandega pezo.

Estas ja tute vere, mi diradis, ke mi estas libera de tiuj zorgoj turmentantaj la vivo! Dank' al Dio! Ankaŭ malriĉulo subite riĉiĝinta dubas pri la realeco de sia riĉaĵo kaj nutras dum kelka tempo la maltrankvilojn de mal- riĉeco. Tia mi estis.

Ho! se la homoj povus kompreni la estontan vivon — kian forton, kian kuraĝon tia kompreno ja donus al ili en malfeliĉo!

Kiuj homoj sur la Tero ĉesus serĉi kaj certigi al si la feliĉon, kiun Dio rezervas al siaj dolĉaj, humilaj infanoj? Plezuroj ambiciitaj, enviitaj fariĝus sensignifaj, rilate al tiuj, kiujn ili malŝatas!"

D. Ĉu tiu mondo tiel nova, kompare kun kiu la nia nenion valoras, kaj la sennombraj amikoj, kiujn vi en ĝi renkontis, igis vin forgesi viajn familion kaj amikojn enkarniĝintajn?

R. Se mi ilin estus forgesinta, mi estus neinda je la feliĉo, kiun mi ĝuas. Egoismon Dio ne rekompencas, sed punas.

"La mondo, kiun mi vidas, povas igi min malestimi la Teron, sed ne la Spiritojn sur ĝi enkarniĝintajn. Nur inter la homoj la prospero igas forgesi la kunulojn en malfeliĉo. Plurfoje mi venas viziti tiujn, kiuj estas karaj al mi, ĝojegante pro la rememoro, kiun ili gardas pri mi; mi ĉeestas iliajn amuzaĵojn kaj, altirita de iliaj pensoj, mi plezuras, se ili plezuras, kaj mi suferas, se ili suferas.

Sed mia sufero estas relativa kaj ne povas esti komparata kun la homa sufero, ĉar mi komprenas la celon, la neceson kaj la paseman karakteron de la provoj. Cetere tiu sufero estas mildigita de la konvinkiĝo pri tio, ke tiuj de mi amataj ankaŭ venos al tiu feliĉa loĝejo, kie ne ekzistas doloro. Por fari ilin indaj je ĝi, je tiu loĝejo, mi klopodos inspiri al ili bonajn pensojn kaj antaŭ ĉio rezignacion, kiun mi havis, laŭ la volo de Dio. Mia afliktiĝo kreskas, kiam mi vidas ilin prokrasti la alvenon pro manko de kuraĝo, pro murmuroj, hezitoj kaj precipe pro iu ajn riproĉinda ago. Tiam mi penas deturni ilin de la malbona vojo, kaj se tio al mi prosperas, ĝi estas feliĉo ne nur por mi, sed ankaŭ por aliaj Spiritoj; kiam male la interveno estas senprofita, mi ĉagrenite ekkrias: Plia momento da prokrasto; sed min konsolas la penso, ke nenio senrevene perdiĝas."

Samuel Philippe

Van Durst

Malnova funkciulo mortinta en Antverpeno, en 1863, en la aĝo de okdek jaroj.

Nelonge post lia morto, al demando farita de mediumo al lia gvidanto, ĉu oni povus lin elvoki, oni respondis: "Tiu Spirito malrapide reboniĝas el sia konfuziteco, kaj, kvankam li povas tuj respondi al vi, tia komuniko tamen kostus al li multan ĉagrenon. Mi petas, ke vi atendu ankoraŭ ĉirkaŭ kvar tagojn, ĉar ĝis tiam li sciiĝos pri la bonaj intencoj manifestitaj pri li, kaj li amike kaj dankeme respondos al ili."

Post kvar tagoj ni ricevis la jenan komunikaĵon:

"Mia amiko, la ŝarĝo de mia ekzistado estis tre malpeza laŭ la pesilo de la eterneco, kaj tamen mi tute ne sentas min tre feliĉa. Mia humila kaj relative feliĉa kondiĉo estas propra al tiu, kiu ne agis malbone, ne celante per tio perfektiĝon. Kaj se povas ekzisti feliĉaj homoj en limigita sfero, mi apartenas al ties nombro. Kion mi beadŭras estas ja tio, ke mi ne konis tion, kion nun vi konas, alie mia konfuziĝo ne tiel longe daŭrus, kaj ĝi estus malpli dolora.

Fakte ĝi estis granda; vivi kaj ne vivi, esti krude katenita al la korpo, ne povante uzi ĝin, vidi tiujn, kiuj estis karaj al ni, sentante estingiĝi la penson, kiu nin katenas al ili, ho! Kia teruraĵo! Kia kruela momento, en kiu duonsveno nin ekkaptas kaj konfuzas, por tuj poste neniiĝi en mallumon! Ĉion senti, por neniiĝi post momento! Oni volas havi konscion pri sia memo, kaj ne trovas ĝin; ne ekzisti, kaj senti, ke oni ekzistas!

Profunda konfuziteco! Post nekalkulebla tempo da retenitaj angoroj, sen fortoj por ilin senti; post tiu tempo, mi diras, kvazaŭ senfina — jen venas la iom-post-ioma renaskiĝo de la vivo, la vekiĝo de ia nova aŭroro en alia mondo! Nenia materia korpo, nenia surtera vivo! Vivo ja, sed senmorta! Ne plu karnaj homoj, sed diafanaj formoj. Spiritoj glitantaj, aperantaj el ĉiuj flankoj, vin ĉirkaŭantaj kaj kiujn vi ne povas ĉirkaŭpreni per la rigardo, ĉar ili flosas en la senfino! Havi antaŭ si la Spacon kaj povi ĝin libere traflugi laŭplaĉe! Komunikiĝi per penso kun ĉio ĉirkaŭanta! Kia nova vivo, mia amiko, nova, brila kaj plena de feliĉo! Saluton, ho! saluton eterneco enhavanta min en cia sino!... Adiaŭ, Tero, kiu tiel longe min detenis apartigitan de la natura elemento de mia animo! Ne... mi tute ne dependis plu de ci, ĉar ci estas la lando de ekzilo, kaj la plej granda feliĉo, kiun ci disdonas, nenion valoras! Se mi scius tion, kion vi scias, kiom facila kaj agrabla estus al mi la inico en la spiritan vivon! Jes, ĉar antaŭ ol morti mi scius tion, kion nur pli malfrue mi devus scii, en la momento de la disiĝo, tiamaniere, ke mi facile malligiĝus. Vi estas survoje, sed certigu vin, ke ĉia progreso estas malmulte. Diru tion al mia filo tiom da fojoj, kiom sufiĉaj, por ke li instruiĝu kaj kredu, ĉar kontraŭe nia apartiĝo daŭros plu ĉi tie.

Adiaŭ, amikoj; mi vin atendas, kaj, dum vi estos sur la Tero, mi plurfoje venos lerni el vi, ĉar mi scias malpli ol multaj el vi. Notu, ke ĉi tie, kie mi troviĝas, sen maljuneco min malfortikiganta kaj ĉiaspecaj emba- rasoj, mi lernos pli rapide kaj facile. Ĉi tie oni vivas malkaŝe, kuraĝe irante, havante antaŭ la okuloj hori- zontojn tiel belajn, ke oni senpacienciĝas por ilin ĉirkaŭ- preni. Adiaŭ, mi lasas vin, adiaŭ"

Van Durst

Sixdeniers

Bona homo mortinta pro akcidento kaj konata al la mediumo, kiam li estis enkarniĝinta.

(Bordeaux, la 11an de Februaro 1861)

D. Ĉu vi povas liveri al ni kelkajn detalojn pri via morto? — R. Post la drono, Jes.

D. Kial ne antaŭ ol ĝi? — Ĉar vi jam ilin konas. (Efektive la mediumo jam ilin konis.)

D. Ĉu vi bonvolos do priskribi viajn postmortajn sensacojn? — R. Mi restis longan tempon nekapabla rekoni min, sed dank' al Dio kaj al helpoj de la homoj min ĉirkaŭantaj, kiam fariĝis lumo, ĝi inundis min. Kon- fidu, kaj vi ĉiam trovos pli multe ol vi atendas. Ĉi tie ekzistas nenio materia: ĉio tuŝas la kaŝitajn sentumojn, sen helpo de vido kaj palpo: ĉu vi komprenas? Estas mirindaĵo, kaj ne estas vorto por ĝin klarigi. Nur la animo povas ĝin percepti. Tre feliĉa estis mia vekiĝo. La vivo estas unu el tiuj sonĝoj, kiuj, malgraŭ la kruda ideo atribuata al tiu vorto, povas esti kvalifikitaj nur kiel terura premsonĝo. Prezentu al vi, ke vi estas enfermita en haladza karcero, kie via korpo, detruita de vermoj ĝis la ostomedoloj, pendas super arda fornego, ke via seka buŝo trovas eĉ ne aeron por ĝin refreŝigi; ke via terurita Spirito vidas ĉirkaŭ si nur monstrojn pretajn ĝin vori; fine prezentu al vi ĉion terurigan kaj abomenindan, kion fantazia sonĝo povas naski, kaj poste vin transportu subite al la tre plezuriga Edeno. Vekiĝu ĉirkaŭita de ĉiuj, kiujn vi amis kaj priploris; vidu, vin ĉirkaŭantajn, amatajn vizaĝojn ridantajn de feliĉo; enspiru la plej mildajn parfumojn; mildigu vian sekiĝintan gorĝon ĉe la fonto de viva akvo; sentu vian korpon ŝvebanta en la senfina Spaco, kiu subtenas kaj balancas ĝin kvazaŭa floro malligiĝanta el frondo ĉe zefira blovado; opiniu vin envolvita en la amo de Dio, simile al ĵusnaskitoj en la patrina amo, kaj tiam vi havos ideon, cetere nur malper- fektan, de tiu transiĝo. Mi penis klarigi al vi la feliĉon en la vivo atendanta la homon post la korpa morto, sed mi ne sukcesis. Ĉu estus eble ekspliki la senfinon al tiu, kiu havas la okulojn fermitajn al la lumo, kaj kiu ne povas eliri el la mallarĝa sfero lin enhavanta? Por klarigi al vi la eternan feliĉon, al vi mi diros nur tion: amu, ĉar nur la amo ebligas ĝin antaŭsenti, kaj kiu diras amon, tiu diras maleston de egoismo.

D. Ĉu via pozicio estis feliĉa, ekde la momento, kiam vi eniris en la mondon de la Spiritoj? — R. Ne; mi devis pagi la homan ŝuldon. Mia koro antaŭsentis la estontecon de la Spirito, sed al mi mankis fido. Mi devis elpagi mian indiferentecon kontraŭ la Kreinto, sed lia favorkoreco konsideris la sensignifan bonon, kiun mi povis fari, la dolorojn, kiujn, malgraŭ la suferoj, mi rezignacie elportis, kaj lia justeco, kies pesilon la homoj neniam komprenos, tiel volonte kaj ame pesis la bonon, ke la malbono rapide estingiĝis.

D. Ĉu vi povas doni al mi informojn pri via filino? (mortinta antaŭ kvar aŭ kvin jaroj) — R. Si troviĝas en misio tie sur la Tero.

D. Ĉu ŝi estas malfeliĉa en la karno? Notu, ke mi ne volas fari nediskretajn demandojn. — R. Mi scias. Alie mi ne vidus vian penson, kiel ian pentraĵon antaŭ miaj okuloj. En la karno mia filino ne estas feliĉa, sed kontraŭe ŝi devas provi ĉiujn surterajn mizerojn, disvas- tigante per ekzemplo la grandajn virtoj n, pri kiuj vi faras nur tondrajn vortojn. Mi tamen helpos ŝin, kun la certeco, ke al ŝi ne estos peniga la venko super la obstakloj, ĉar ŝi estas sur la Tero en misio, kaj ne en puna elpago. Trankviliĝu pri ŝi, kaj dankon por via rememoro.

En tiu momento, spertante malfacilaĵon en la skrib- ado, la mediumo diras: Se estas Spirito suferanta, kiu malebligas el mi tion, mi petas, ke li skribu sian nomon. -- R. Iu kompatindulino.

D. Bonvolu diri al mi vian nomon. — R. Valeria.

-- D. Ĉu vi povas diri al mi la kaŭzon de via sufero? — R. Ne.

D. Ĉu vi pentas pri viaj eraroj? — R. Vi mem povas

juкi.

D. Kiu kondukis vin ĉi tien? — R. Sixdeniers.

D. Por kia celo? — R. Ke vi nin helpu.

D. Ĉu estis vi, kiu antaŭ nelonge malebligis min skribi? — R. Sixdeniers metis min en sian lokon.

D. Kio estas inter vi kaj li? — R. Li min gvidas.

D. Petu lin akompani nin ĉe la preĝo. (Post la preĝo, Sixdeniers reprenas la parolon, dirante: — Dankon por ŝi. Vi jam komprenis; ni ne forgesos vin; pensu pri ŝi.)

D. (Al Sixdeniers.) Ĉu vi havas multajn suferant- ajn Spiritojn por gvidi? — R. Ne; sed, regenerinte iun, ni devas tuj serĉi alian, kaj tiel plu, ne forlasante la unuajn.

D. Kiel vi povas teni ian viglan atenton, kiu devas senfine multobliĝi tra la jarcentoj? — R. Tiuj, kiujn ni regeneras, puriĝas kaj progresas, ne plu priokupante nin; krome ankaŭ ni progresas, kaj, laŭmezure kiel ni progresas, plivastiĝas niaj kapabloj kaj povoj, rekte proporcie al nia pureco.

RIMARKO. Laŭ nia observo, la malsuperaj Spiritoj estas helpataj de bonaj Spiritoj kun la misio ilin gvidi, tasko ne ekskluzive komisiita al enkarniĝintoj, kiuj tamen ne estas sen la devo helpi, ĉar ankaŭ tio estas por ili rimedo por progreso. Ne ĉiam malsupera Spirito venas bonintence in­terrompi bonajn komunikaĵojn, sed sendube ili kelkafoje tion faras, kiel en la nuna okazo, kun la permeso de la bonaj Spiritoj, ĉu kiel provo, ĉu kun la intenco havigi al si, el tiu, al kiu li sin direktas, la helpon necesan por sia progreso. Estas fakto, ke la persistemo en tiaj okazoj povas degeneriĝi en obsedon, sed ju pli granda estas la persistemo, des pli multe ĝi pruvos la bezonon de helpo. Estas eraro kaj mal- bono forpuŝi tiajn Spiritojn, kiujn ni devas rigardi kiel al- mozpetantojn. Prefere ni diru: Li estas malfeliĉa Spirito, kiun la bonaj sendas al mi por eduki. Sukcesinte lin regeneri, al ni restos la tuta ĝojo naskiĝanta de bona faro, kaj neniu faro estas pli bona ol tiu konsistanta en la regenerado de animo por malpliigi ĝiajn suferojn. Plurfoje tiu tasko est- as peniga, kaj sendube estus pli bone senĉese ricevi belajn komunikaĵojn, konversacii kun elektitaj Spiritoj; sed ne estas per kontentigo de niaj propraj deziroj nek per forpuŝo de la okazoj al ni sin prezentantaj por bonfari, ke ni altiros la protekton de la bonaj Spiritoj.

Doktoro Demeure

Mortinta en Albi (Tarn) la 25an de Januaro 1865.

Li estis tre eminenta homeopatia kuracisto. Lia kara- ktero, same kiel lia klereco, altiris al li la estimon kaj respekton de liaj samurbanoj. Liaj bonkoreco kaj karitemo estis neelĉerpeblaj, kaj, malgraŭ sia granda aĝo, li tute ne laciĝis, kiam li iris viziti malriĉajn malsanulojn. La prezo de la vizitoj plej malmulte lin priokupis, kaj li prefere oferis siajn komfortojn al malriĉulo, dirante, ke ĉe lia manko la riĉuloj povus iri al alia kuracisto. Kaj kiom da fojoj li pro- vizis senmonan malsanulon per materialaj bezonaĵoj, kiam ĉi tiuj estis pli utilaj ol la propra medikamento. Pri li oni povas diri, ke li estas la Curй d'Ars de la Medicino. Trovante en Spiritismo la ŝlosilon de problemoj, kies solvon li vane petis de la Scienco, same kiel de ĉiuj filozofioj, D-ro Demeure arde sin dediĉis al tiu doktrino. Per la profundeco de sia serĉema spirito li subite komprenis ĝian tutan objekton, tiel ke li fariĝis unu el ĝiaj plej diligentaj predikantoj.

Per korespondado, rilatoj de reciproka kaj viva simpatio estiĝis inter ni. La 30an de Januaro ni sciiĝis pri lia forpaso, kaj nia tuja deziro estis lin elvoki. Ni prezentas ĉi-sube la komunikaĵon ricevitan en tiu sama tago:

"Jen mi estas ĉi tie. Ankoraŭ vivanta, mi prenis sur min la kompromison manifestiĝi, kondiĉe se tio estos ebla al mi, por premi la manon al mia kara majstro kaj amiko Allan Kardec.

La morto donis al mia animo tiun pezan dormon, kiun oni nomas letargio, sed mia penso viglis. Mi forskuis la mortan sensentecon el la konfuziteco rezultanta de la morto, ekstariĝis kaj per salto mi faris la vojaĝon. Kiel mi estas feliĉa! Ne plu maljuna kaj malsana. La korpo estis nur masko. Juna kaj bela, el tiu eterne gaja beleco de la Spiritoj, kies haroj ne blankiĝas sub la influo de la tempo.

Lerta kiel birdo rapide trafluganta la horizontojn de via nebula ĉielo, mi admiras, rigardadas, benas, amas kaj riverencas, mi estanta atomo, antaŭ la grandeco kaj saĝo de la Kreinto, konsistigantaj el la mirindaĵoj min ĉirkaŭantaj. Feliĉa! feliĉa en la gloro! Ho! kiu povos priskribi la brilegan belecon de la loĝejo de la elektitoj; la ĉielojn, la mondojn, la sunojn kaj ilian kunlaboron en la harmonio de la Universo? Nu, mi provos fari tion, ho mia majstro; mi lernos kaj alportos al vi la rezultaton de miaj laboroj de Spirito, kaj kiun anticipe mi dediĉas al vi, kiel omaĝon. Gis baldaŭ"

Demeure

La du sekvantaj komunikaĵoj, ricevitaj la 1-an kaj 2-an de Februaro, koncernas la malsanon, kiun tiam mi suferis. Malgraŭ ilia persona karaktero, mi ilin publikigas, kiel pruv- ojn, ke D-ro Demeure kiel Spirito montriĝis tiel bona, kiel li estis, kiel homo.

"Mia bona amiko, kuraĝu kaj konfidu je ni, ĉar tiu krizo, kvankam laciga kaj dolora, ne estos longdaŭra, kaj, per la preskribitaj konsiloj, vi povos laŭ via deziro kompletigi la verkon, kiun vi proponis al vi, kiel celon de via ekzistado. Estas mi, kiu troviĝas ĉi tie, apud vi, kaj kun la Spirito de Vero, kiu permesas al mi paroli en lia nomo, ĉar mi estas el viaj amikoj la plej laste elkarniĝin- ta. Tio estas kvazaŭ oni farus al mi la honoron de akceptado. Kara majstro, kiel feliĉa mi sentas min pro tio, ke mi elkarniĝis ĝustatempe por kuniĝi al tiuj amikoj, en ĉi tiu momento! Se liberiĝinta pli frue, mi eble povus evitigi al vi tiun ne antaŭviditan krizon. Mia disiĝo estis tre ĵusa, por ke mi okupiĝu pri aferoj aliaj ol la spiritaj; sed nun mi vigle protektos vin, kara majstro. Kiel Spirito, mi estas feliĉa ĉi tie, apud vi, por servi al vi. Vi konas la proverbon: "helpu vin, la ĉielo vin helpos". Nu, obeante iliajn ordonojn, helpu la bonaj n Spiritojn, kiuj vin asistas. Ĉi tie estas tre varme, ĉi tiu fumo estas ekscitanta. Dum vi estas mal sana konvenas ne fari fajron, por ke via angoro ne pliiĝu. La gasoj tie eliĝantaj estas mal- sanigaj. Via amiko.

Demeure

"Mi estas Demeure, la amiko de S-ro Kardec. Mi venas diri al li, ke mi lin akompanadis, kiam okazis al li la akcidento. Sendube ĉi tiu estus fatala sen la efika interveno, kiun mi fieras esti partopreninta. Laŭ miaj observoj kaj laŭ la sciiĝoj ĉerpitaj ĉe bonaj fontoj, estas evidente por mi, ke ju pli frue li elkarniĝos, des pli baldaŭ li reenkarniĝos por kompletigi sian verkon. Sed, antaŭ ol foriri, estas necese fari la lastajn korektojn al la komplementaj verkoj pri la doktrina teorio, kies iniciatinto li estas. Se tamen pro eksceso de laboro, ne atentante la malperfektecon de sia organismo, li anticipos sian foriron ĉi tien, li estos puninda pro memvola sinmortigo. Estas necese diri al li la tutan veron, por ke li sin preparu kaj strike observu niajn preskribojn."

Demeure

La sekvanta komunikaĵo estas ricevita en Montauban, la 26an de Januaro, post la tago de lia elkarniĝo, ĉe Grupo de spiritistaj amikoj, ekzistinta en tiu urbo.

"Antoine Demeure. Mi ne mortis por vi, miaj amikoj, sed por tiuj, kiuj ne konas la sanktan doktrinon unuigant- an tiujn, kiuj sur la Tero sin amis kaj havis la samajn sentojn de amo kaj karitato. Mi estas feliĉa kaj pli feliĉa ol mi esperis, ĝuante ian klarvidecon malofta ĉe la Spiritoj, rilate la tempon post mia elkarniĝo.

Provizu vin per kuraĝo, bonaj amikoj, ĉar mi plurfoje estos apud vi, instruante vin pri multaj aferoj, kiujn ni ne scias, kiam katenitaj al la materio, dika vualo por tiom da mirindaĵoj, por tiom da plezuroj. Preĝu por tiuj, kiuj estas senigitaj je tiu feliĉo, ĉar ili ne scias la mal- bonon, kiun ili faras al si mem.

Hodiaŭ mi ne multe parolos, kaj mi nur diros al vi, ke mi ne sentas min tute fremda en ĉi tiu mondo de la nevideblaj, kaj eĉ ŝajnas al mi, ke mi ĉiam loĝis en ĝi. Ĉi tie mi estas feliĉa, vidante miajn amikojn, komu- nikiĝante kun ili ĉiam, kiam mi tion deziras.

Ne ploru, miaj amikoj, ĉar tiam vi igus min bedaŭri, ke mi konatiĝis kun vi. Lasu la tempon fluadi, kaj Dio gvidos vin al ĉi tiu loĝejo, kie ni ĉiuj fine devos unuiĝi. Bonan nokton, amikoj; Dio vin konsolu, kaj mi restas apud vi."

Demeure

Mi ankoraŭ transskribas la jenan rakonton el unu letero de Montauban:

"Pro ŝia ekstrema sentemo, ni kaŝis al S-ino G... — somnambula kaj tre klare vidiva mediumino - la morton de D-ro Demeure. Sendube obeante nian intencon, la bonkora kuracisto ankaŭ evitis manifestiĝi al ŝi. La 10an de Februaro, ni kunvenis invitite de la gvidantoj, kiuj diris, ke ili deziras liberigi S-ino G... de ia luksacio, de kiu ŝi multe suferadis ekde la antaŭtago. Nenion pli ni sciis kaj eĉ ne suspektis pri la surprizo nin atendanta. Tuj post kiam tiu sinjorino estiĝis en trancon, ŝi komencis eligi korŝirajn kriojn, montrante al sia piedo. Jen kio okazis: S-ino G... vidis iun Spiriton kliniĝintan ĉe ŝiaj piedoj, kun kaŝita vizaĝo, farante al ŝi ŝmiradon kaj masaĝon, iafoje laŭlonge tirante la elartikigitan parton, ĝuste kiel faras ĉiu ajn kuracisto. La operacio estis tiel doloriga, ke la pacientino kolerkriegis, farante senordajn movojn.

Sed la krizo ne estis longdaŭra, kaj post ĉirkaŭ dek minutoj malaperis la inflamo kaj la postsignoj de la elartikigo, kaj la piedo reprenis sian normalan aspekton. S-ino G... estis resanigita! La Spirito daŭris plu nekonata al la mediumino, kaj persistis plu ne malkaŝante al ŝi siajn trajtojn, kiam, pro lia manifestita deziro foriri, la malsanulino, kiu momenton antaŭe ne farus unu paŝon, sin ĵetas per salto en la mezon de la ĉambro por premi la manon al sia spirita kuracisto. Ankoraŭ tiun fojon la Spirito deturnis la vizaĝon, lasante sian manon en tiu de la mediumino. En tiu momento S-ino G... ekkrias kaj svene falas sur la plankon, ĉar ŝi tuj rekonis D-ron De­meure en la Spirito, kiu ŝin operaciis. Dum la sveno ŝi estis zorgata de pluraj amikaj Spiritoj.

Fine reaperis la somnambula klarvideco kaj ŝi konversaciis kun multaj el tiuj Spiritoj, reciproke sin gratulante, precipe D-ron Demeure, kiu reciprokis al ŝi la atestojn de amikeco, en ŝin penetrigante regenerajn fluidaĵojn.

Konsiderante, ke la Spiritoj kvazaŭ ludas rolojn de la homa vivo, ĉu ne estas surprize drama tiu sceno? Ĉu ĝi ne estas nur unu el inter mil aliaj pruvoj, ke la Spiritoj estas efektive realaj estaĵoj, agantaj kiel se ili troviĝus sur la Tero? Ni estas feliĉaj pro tio, ke ni vidas, en la amika Spirito, la saman bonan koron de la komplezema kaj abnegacia kuracisto, kiu li estis en ĉi tiu mondo. Dum la vivo li estis kuracisto de la mediumino, kaj, konan- te ŝian ekstreman sentemecon, li ŝparis suferon al ŝi tiom, kiom se ŝi estus lia infano mem. Tiu pruvo de identeco, donita al tiuj, kiujn la Spirito estimis, estas mirinda, kaj igis nin rigardi la estontan vivon el pli konsola vidpunkto."

RIMARKO. La spirita situacio de D-ro Demeure estas ĝuste tiu, kiun oni povis antaŭvidi en lia vivo tiel digna, kiel utile uzita. Sed el tiuj komunikoj ankoraŭ rezultas alia fakto ne malpli instrua - tiu de la aktiveco, kiun li uzas ekde preskaŭ tuj post la morto, celante fariĝi komplezema. Pro siaj alta inteligento kaj moralaj kvalitoj, li apartenas al la klaso de la tre progresintaj Spiritoj. Sed lia feliĉo ne konsistas en neniofarado. Ankoraŭ antaŭ kelkaj tagoj li ku- racis malsanulojn kiel kuracisto, kaj apenaŭ li disiĝas de la materio, jen li ilin kuracas kiel Spirito. Iuj personoj diros, ke oni tute ne pliboniĝas per la restado en la alia mondo, ĉar tie oni ne ĝuas ripozon. Ĝi estas la okazo demandi al ili, ĉu estas nenio la fakto, ke ni ne plu havas zorgojn, bezon­oj n, malsanojn; ke ni povas libere senlace traflugi la

Spacon kun la rapideco de la penso, vidi tiujn, kiuj al ni estas ĉiam karaj, ĉiumomente, kiel ajn malproksime de ni ili estas! Kaj ni aldonos: En la alia mondo nenio perfortos vian volon; vi povus restadi en ekstaza neniofarado, kiel longe ĝi plaĉus al vi, sed estu certaj, ke tiu egoisma ripozo vin tuj ĝenos, kaj vi estus el tiuj, kiuj la unuaj petus iun ajn okupiĝon. Tiam oni dirus al vi, ke, se la neniofarado vin ĝenas, vi mem devus peni fari ion, ĉar ne mankas okazoj esti utilaj, ĉu en la mondo de la Spiritoj, ĉu en tiu de la homoj. Kaj estas ja tiel, ke la spirita aktiveco ĉesas esti devo, por fariĝi ia bezono, ia plezuro rilata al la tendencoj kaj inklinoj, kaj estas elektataj prefere la okupoj pli favoraj al la progreso de ĉiu homo.

Vidvino Foulon naskita en Wollis

S-ino Foulon, mortinta en Antibes la 3an de Februaro 1865, loĝis longan tempon en Havre, kie ŝi akiris la reputacion de tre lerta miniaturistino. Dotita per notinda talento, ŝi unue uzis ĝin, kiel simpla diletantino, sed kiam venis al ŝi bezonoj, ŝi faris el sia arto profitodonan fonton de enspezo. Kio plej multe faris ŝin admirata kaj estimata, poste inspirante al tiuj, kiuj ŝin konis, agrablan rememoron pri ŝi, tio estis antaŭ ĉio la mildeco de ŝia karaktero, ŝiaj personaj kvalitoj, kiujn nur la intimuloj povis tute koni. Kiel ĉiuj denaske havantaj la senton pri bono, ŝi ne fanfaronadis pri ĝi, kontraŭe opiniis ĝin ia natura kvalito. Se ekzistis persono sur kiun la egoismo ne influis, tiu sen ia dubo estis ŝi. Eble neniam la sento de persona abnegacio estis tiel forta, ĉar ŝi estis ĉiam preta oferi sian ripozon kaj interesojn profite de la malriĉuloj. Oni povas diri, ke ŝia vivo estis longa serio da sinoferoj, kaj ankaŭ da krudaj provoj, ekde la junaĝo, kaj kuraĝo kaj rezignacio, malgraŭ tiuj provoj, neniam mankis al ŝi. Sed sia vidado jam difektita pro delikata laboro estingiĝis tagon post tago, ĝis tia grado, ke post iom da tempo rezultis kompleta blindeco! Estis ja tiam, ke la ekkono de la Spiritisma Doktrino fariĝis al ŝi ia lumoceano, kvazaŭ disŝirante al ŝi dikan vualon por lasi ŝin duonvidi ion ne tute konatan, sed pri kio ŝi posedis nur malprecizan intuicion. Si ĝin studis fervore sed samtempe kun la kriterio de taksado propra al la personoj, kiel ŝi, dotitaj per alta inteligento.

Estis necese taksi ĉiujn necertecojn, ĉiujn dubojn de ŝia ekzistado, dubojn kaj necertecojn devenintajn ne de ŝi mem, sed de ŝiaj parencoj, por opinii pri la konsoloj, kiujn ŝi ĉerpis el la sublima revelacio, kaj kiuj donis al ŝi la nerompeblan fidon pri la estonteco, la konscion pri la senvaloreco de la surteraj aferoj.

Ankaŭ ŝia morto estis inda je la vivo, kiun ŝi havis. Sen la minimuma angora maltrankvilo, ŝi vidis ĝin alproksimiĝi, kiel liberigon el la surteraj katenoj, sam­tempe malfermante am ŝi la pordon al la spirita vivo, kun kiu ŝi identiĝis ĉe la studado de Spiritismo. Kaj ŝi mortis serene konvikita, ke ŝi kompletigis la mision, kiun ŝi akceptis ĉe la enkarniĝo, ĉar ŝi zorge plenumis la devojn de edzino kaj familipatrino; kaj kiel dum la vivo ŝi de- turniĝis de ĉiu kaj ĉia resento kontraŭ tiuj, pri kies nedankemo ŝi povus plendi; kaj kiel ŝi ĉiam pagis mal- bonon por bono, tiel ŝi ankaŭ elkarniĝis, pardonante ilin, petegante por ili la diajn bonecon kaj justecon.

Fine ŝi elkarniĝis kun sereneco rezultanta el ia senmakula konscienco, kaj la konvinkiĝo, ke, ne pro tio, ŝi ne malproksimiĝus de siaj infanoj, ĉar ŝi spirite povus esti kun ili, ilin konsoli kaj protekti, kie ajn ili troviĝus sur la terglobo.

Tuj post nia sciiĝo pri la morto de S-rino Foulon, nia unua zorgo estis elvoki ŝin. La rilatoj de amikeco kaj simpatio, kiujn la Doktrino starigis inter ni klarigas kelkajn el ŝiaj frazoj kaj pravigas la familiaran lingvaĵon.

I

(Parizo, la 6an de Februaro 1865, tri tagojn post ŝia morto)

Ĉar mi tute ne dubis, ke vi elvokos min tuj post mia malligiĝo, mi pretiĝis respondi al vi, ĉar mi spertis neniam konfuzitecon. Ĉi tiu ekzistas nur por la estuloj envolvitaj kaj dronantaj en la mallumo de sia propra Spirito.

Nu! Mia amiko, mi opinias min feliĉa nun; ĉi tiuj mizeraj okuloj, kiuj malfortikiĝis ĝis tia grado, ke ili ne allasis ion al mi, krom la rememoro pri mirindaj koloraj scenoj el la juneco, ĉi tiuj okuloj, mi diras, malfermiĝis por ree vidi belegajn horizontojn, pentritaj de viaj geniaj artistoj laŭ neprecizaj reproduktaĵoj, sed kies majesta riĉego, severa kaj sekve grandioza, havas la stampon de la plej kompleta realo.

Antaŭ ne pli ol tri tagoj mi elkarniĝis kaj tamen mi sentas, ke mi estas artistino: miaj aspiroj rilataj al la idealo de la artisma belo estis nenio alia ol la intuicio de kapabloj akiritaj en antaŭaj ekzistadoj kaj elvolviĝintaj en la lasta reenkarniĝo.

Sed kiom da peno por reprodukti ĉefverkon indan je la grandioza sceno sin prezentanta al la Spirito alveninta al regionoj de lumo! Penikojn! Donu al mi penikojn, kaj mi pruvos al la mondo, ke la spiritisma arto estas la komplemento de la pagana arto, de la kristana arto pereanta, kaj nur Spiritismo havas la gloron revivigi ĝin kun la tuta brilo, en via forlasita mondo.

Tio sufiĉas al la artisto; kaj nun, al la amikino:

"Kial vi priokupiĝas, mia bona amikino (ŝi aludas S-inon Allan Kardec), pri mia morto? Vi, precipe vi, kiu konas la elreviĝojn kaj amaraĵojn de mia ekzistado, devos ja ĝojiĝi, sciante, ke mi ne plu trinkas el la amara kaliko de la surtera doloroj, kaliko plene elĉerpiĝinta. Kredu min: la mortintoj estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kaj ilin priplori estas dubi pri la spiritaj veraĵoj. Estu certa, ke vi ree vidos min. Se mi foriris antaŭ ol vi, tio okazis pro tio, ke estis plenumita la tasko, kiun cetere ĉiu havas sur la Tero. Tiamaniere, kiam vi finos la vian, tiam vi venos ripozi iomete apud mi por poste rekomenci, atenta al la principo, ke nenio estas neaktiva en la Naturo. Ni ĉiuj havas malbonajn inklinojn, kiujn ni obeas, kio estas superega leĝo konfirmanta la liberan volon. Sekve havu indulgon kaj karitaton, mia amikino, sentojn, kiujn ni reciproke bezonas, ĉu en la videbla mondo, ĉu en la nevidebla. Kun tia devizo ĉio iras bone. Ne ordonu, ke mi ĉesu paroli. Vi scias do, ke, por la unua fojo, tre longa jam estas la konversacio, motivo, kial mi lasas vin por cedi vicon al mia bonega amiko S-ro Kardec.

Mi volas danki lin pro la afablaj vortoj, kiujn li bonvolis direkti al la amikino, kiu lin antaŭiris en la tombon, ĉar ni ne sukcesis foriri kune al la mondo, kie mi troviĝas! (Aludo al la malsano, pri kiu ŝi parolis al D-ro Demeure). Kion dirus tiam la tre amanta kunulino en nia ekzistado, se la bonaj Spiritoj ne estus intervenint- aj? Si plorus kaj ĝemus, kion mi komprenas ĝis ioma grado. Sed estas necese, ke vi estu vigla, por ke vi ne plu vin forlasu al nova danĝero, antaŭ ol plenumi la laboron de la spiritisma inicado, antecipe alvenante al ni kaj, kiel Moseo, vidante nur de malproksime la promesitan landon.

Tio estas amikino, kiu diras ĝin al vi — antaŭgardu

vin.

Nun mi foriras al miaj karaj infanoj, kaj poste mi iros vidi trans la maro, ĉu mia vojiranta ŝafino alvenis aŭ restas ankoraŭ laŭ la kaprico de la tempestoj. (Si aludas al unu el siaj filinoj loĝanta en Ameriko.) Dio volu, ke ŝin protektu la bonaj Spiritoj, kun kiuj mi kuniĝos por la sama celo. Mi ree konversacios kun vi, tial ne forgesu, ke mi estas nelacigebla konversaciulino.

Gis baldaŭ, bonaj kaj karaj amikoj; ĝis baldaŭ."

Vidvino Foulon

II

(La 8-an de Februaro 1865)

— D. Kara S-ino Foulon, mi konsideras min kontenta pro via komunikaĵo de antaŭ kelkaj tagoj, per kiu vi promesis daŭrigi nian konversacion.

Kredu, ke mi tuj vin rekonis, pro tio, ke vi parolis pri aferoj nekonataj de la mediumo kaj tre propraj al via

Spirito. La lingvaĵo afabla al ni estas tute certe tiu de animo amena, kiel la via, kvankam ni rimarkis en la vortoj ian firmecon, ian certecon, ian prononcon ĝis tiam nekonatan ĉe vi. Vi certe mem oras, ke tiurilate mi permesis al mi fari al vi pli ol unu averton, en iaj kaj difinitaj cirkonstancoj.

R. Jes, estas vere, sed de kiam mi grave malsan- iĝis, mi penis reakiri la spiritan firmecon skuatan de la ĉagrenoj kaj sortoŝangoj ofte min timigantaj sur la Tero. Mi diris al mi: Se vi estas ja spiritistino, forgesu la Teron; preparu vin por la transformiĝo de via estaĵo kaj rigardu per la penso la luman vojon, kiu atendas vian animon post la disiĝo, kaj per kiu vi devos atingi, li- beriĝinta kaj feliĉa, la ĉielajn sferojn, kie estonte vi loĝos.

Eble vi diros, ke mi estis iom vantema, fidante la perfektan feliĉon post mia elkarniĝo; sed la fakto estas, ke mi tiel multe suferis, ke mi devus elpagi la erarojn faritajn ne nur en la lasta, sed ankaŭ en la antaŭaj enkarniĝoj. Tiu intuicio ne trompis min, kaj estis ja ĝi, kiu donis al mi la kuraĝon, la trankvilecon kaj la firmecon en la lastaj momentoj. Nu bone, tiu firmeco kreskis ra- pidege, kiam post mia liberiĝo mi vidis miajn esperojn efektivigitaj.

D. Nun priskribu al ni la transiron, la vekiĝon kaj la unuaj impresojn, kiujn vi tie ricevis.

R. Mi suferis, sed la Spirito superis la materian suferon, kiun la disiĝo mem kaŭzis al li. Post la lasta spiro, jen mi troviĝis kvazaŭ en sveno, sen konscio pri mia stato, pensante pri nenio, en nepreciza dormemo, kiu ne estis ĝustadire la dormo de la korpo nek la vekiĝo de la animo. En tiu stato mi restis longan tempon, kaj poste, kvazaŭ mi eliris el daŭra sinkopo, mi malrapide vekiĝis meze inter fratoj, kiujn mi ne konis. Ili malŝparis al mi zorgojn kaj karesojn, kaj samtempe montris al mi, en la Spaco, punkton iom similan al stelo, dirante: "Tien vi iros kun ni, ĉar vi plu ne apartenas al la Tero." Tiam mi rememoris; kaj apogita sur ili formantaj gracian grupon, kiu sin jetas al la nekonataj sferoj, sed kun la certeco trovi tie la feliĉon, ni supreniris kaj supreniris, laŭmezure kiel la stelo grandiĝis...

Gi estas ia mondo feliĉa, ia supera centro, kie via amikino ripozos. Kiam mi diras ripozo, mi volas aludi la korpajn laciĝojn, kiuj min amare suferigis, la sortovicojn de la surtera vivo, ne la neaktivecon de la Spirito, ĉar ĉi tiu havas, en sia aktiveco, ian fonton de ĝuoj.

D. Ĉu vi tiam forlasis la Teron definitive?

R. Mi lasas sur ĝi multajn karajn estulojn, por ke mi povu apartiĝi definitive. Al ĝi do mi venos en Spirito, ĉar mi estas komisiita por misio apud miaj infanoj. Vi sufiĉe scias, ke neniu obstaklo malhelpas venon sur la Teron, resume viziton de la Spiritoj loĝantaj en superaj mondoj.

D. Ĉu via nuna situacio povus iamaniere mal- pliigi aŭ malfortigi viajn rilatojn kun tiuj, kiujn vi lasis ĉi tie?

R. Ne, mia amiko, ĉar amo proksimigas la animoj n. Estu certa, ke sur la Tero vi povos esti pli proksimaj al tiuj, kiuj atingis la perfektecon, ol al tiuj, kiuj, pro sia malsupereco kaj egoismo, vagas ĉirkaŭ la tera sfero.

Karitato kaj amo estas la du motoroj je potenca altiro, kiu firmigas kaj daŭrigas la unuiĝon de la animoj, malgraŭ la distancoj kaj lokoj.

Distanco ekzistas nur por materiaj korpoj, neniam por la Spiritoj.

D. Kian ideon vi faras nun pri miaj verkoj, pri Spiritismo?

R. Sajnas al mi, ke vi estas misiulo kaj ke via ŝarĝo estas peza, sed mi ankaŭ antaŭvidas la celon de via misio, kaj mi scias, ke vi ĝin atingos. Mi helpos vin laŭ mia povo, per miaj spiritaj konsiloj, por ke vi povu venki la malfacilaĵojn al vi aperontaj, fine kuraĝigante vin entrepreni taskojn, kiuj koncernas la akceladon de la renoviganta movado, sur kiu baziĝas Spiritismo, dum vi restos tie.

Demeure, via amiko, ligita al la Spirito de Vero, al vi estos ankoraŭ pli utila, ĉar li estas pli saĝa kaj modera ol mi. Mi scias, ke la helpo de la bonaj Spiritoj vin fortikigas kaj subtenas en via laboro, kaj mi ankaŭ certigas al vi mian kunlaboron ĉiam kaj ĉie.

D. Ĉu el kelkaj el viaj vortoj oni povas konkludi, ke vi ne donos tre aktivan personan helpon por la disvastigado de Spiritismo?

R. Vi eraras. Estas fakto, ke mi vidas tiel multajn aliajn Spiritojn pli kapablajn ol mi por pritrakti tiun aferon, certe tiel gravan, ke ia nevenkebla timo malebligas min respondi al vi laŭ via deziro. Probable tiel okazos, kaj mi forte kuraĝiĝos, se mi pli bone konos tiujn Spiritojn. Nur antaŭ kvar tagoj mi forlasis la Teron kaj sekve mi ankoraŭ troviĝas sub la miriga influo de ĉio min ĉirkaŭanta. Ĉu vi ne komprenas min? Mi ne kapablas esprimi la novajn sensacojn, kiujn min spertas. Mi ĉiel penadas eviti la sorĉon, kiun al mia estaĵo kaŭzas la mirindaĵoj de ĝi admirataj. Kion mi povas fari, tio estas nur adori kaj danki Dion pro liaj faroj. Sed tiu impreso neniiĝos kaj la Spiritoj al mi certigas, ke baldaŭ mi estos kutimiĝinta al ĉiuj tiaj grandiozaĵoj, tiel ke mi povos pritrakti kun spirita klarvideco ĉiujn aferojn, kiuj kon- cernas la renovigon de la Tero. Al tiu cirkonstanco vi ankoraŭ devas aldoni tiun, ke mi havas konsolotan familion.

Adiaŭ kaj ĝis baldaŭ, kara majstro. Via bona amikino vin amas kaj ĉiam amos, pro tio, ke nur al vi ŝi ŝuldas la solan eternan kaj veran konsolon, kiun ŝi havis sur la Tero."

Vidvino Foulon

III

La sekvanta komunikaĵo estis destinita al ŝiaj infanoj la 9an de Februaro:

"Miaj tre amataj infanoj:

Dio forkondukis min de via ĉeesto, sed la rekompenco, kiun Li bonvolis doni al mi estas multe pli granda ol la malmulto, kiun mi faris sur la Tero.

Submetiĝu, karaj infanoj, al la voloj de la Ĉiopova, kaj prenu de ĉio, kion Li permesis al vi ricevi, la forton por elporti la provojn de la vivo. Havu en la koro la firman kredon, kiu tiel multe faciligis al mi la transiron al ĉi tiu mondo.

Same kiel Li faris jam al mi sur la Tero, post mia morto Dio etendis sur min la mantelon de sia senfina favorkoreco.

Vi devas danki Lin pro la favoro, kiun Li amasigas al vi. Benu Lin, miaj infanoj, benu Lin ĉiam, ĉiumomente. Neniam forgesu tion, kio estis al vi rekomendita, nek la vojon irotan. Meditu pri la uzado de la tempo, kiun Dio al vi difinis sur la Tero. Tie vi estos feliĉaj, miaj karaj infanoj, feliĉaj unuj ĉe aliaj, kondiĉe ke regu ĉe vi unuiĝo. Feliĉaj ankoraŭ ĉe viaj idoj, se vi ilin edukos laŭ la puraj principoj, kiujn Dio permesis malkaŝi al vi. Vi certe ne povas vidi min; sed konvenas, ke vi sciu, ke la ligiloj tie povas vidi min; sed konvenas, ke vi sciu, ke la ligiloj tie nin katenintaj ne dispeciĝis per la morto de la korpo, ĉar ne la envolvaĵo, sed la Spirito nin unuigis. Kaj al mi estas ja eble, pro boneco de la Ĉiopova, gvidi vin, kuraĝigi vin, por ree nin kunigi, kiam por vi finiĝos tiu laboro.

Karaj infanoj, ame kulturu tiun subliman kredon. Al vi, kiuj ĝin posedas, belaj tagoj venos. Tion oni jam diris al vi, sed mi ne estis dotita per la povo vidi tiujn tagojn tie sur la Tero. En la alto do mi taksos la belajn tempojn promesitajn de la Dio de boneco, de justeco kaj favorkoreco. Ne ploru, miaj infanoj. Ĉi tiuj komunikaĵoj povu firmigi vin en la fido, en la amo al Dio, tiu Dio, kiu tiom da bonfaroj malavaris al ni; kiu tiel ofte helpis vian patrinon. Preĝu ĉiam, ĉar la preĝo konsolas. Kon- formiĝu al la ordonoj de mi tiel arde obeitaj, kiam mi estis enkarniĝinta, kiel vi.

Mi revenos, miaj infanoj, sed estas necese konsoli la filinon, kiu tiom multe bezonas min nun. Adiaŭ, ĝis baldaŭ. Tion al vi mi petegas por vi: kredu al la dia boneco. Via por ĉiam."

Vidvino Foulon

RIMARKO. Ĉiu klarmensa kaj serioza homo facile pren- os el ĉi tiuj komunikaĵoj la instruojn el ili elstariĝantajn. Ni nur turnas lian atenton sur la du jenajn punktojn: Unue, sur la elmontritan eblecon, laŭ ĉi tiu ekzemplo, ne plu bezoni enkarniĝi sur la Tero kaj transiri en superan mondon, ne restante apartigitaj de la amataj estuloj, kiujn ni postlasas ĉi tie. Tiel tiuj, timantaj la reenkarniĝon pro la surteraj mizeroj, povas ĝin eviti, laborante por sia progreso. Kaj tiel agos tiu, kiu ne volos vegeti en la malsuperaj sferoj, kiel eble plej multe sin klerigante, laborante kaj progresante.

La dua punkto estas la konfirmo de la fakto, ke ni estas malpli disigitaj en la morto ol en la vivo, je la estuloj, kiuj estis al ni karaj en ĉi tiu lasta.

Retenita de malsano kaj de la aĝo en malgranda urbo, en la Sudo, S-ino Foulon konservis apud si nur etan parton de sia familio. La plejparto el ŝiaj infanoj kaj geamikoj estis disigitaj kaj malproksimaj, kaj materiaj obstakloj mal- permesis, ke ŝi vidu ilin tiom da fojoj, kiom ŝi deziros. De kelkaj la distanco malfaciligis la korespondadon mem. Apenaŭ elkarniĝinta, S-ino Foulon rapide kuras apuden de ĉiu, senlace trakuras distancojn tiel rapide, kiel elektro, ilin vidas kaj ĉeestas iliajn intimajn kunsidojn, ili protektas kaj povas uzante la mediumecon ĉiumomente sin distri kun ili, kvazaŭ ŝi estus vivanta sur la Tero.

Mirigas nin, ke antaŭ tiel konsola perspektivo ankoraŭ ekzistas iu, kiu preferas la ideon de eterna apartiĝo!

Rusa kuracisto

M. P..., el Moskvo, estis kuracisto eminenta, tiel pro sia saĝo, kiel ankaŭ pro siaj moralaj kvalitoj. Ne havinte kun li rilatojn eĉ nerektajn, tiu, kiu lin elvokis, konis lin nur tradicie. La originala komunikaĵo estis ricevita en rusa lingvo.

— D. (Post la elvoko.) Ĉu vi ĉeestas? — R. Jes. En la tago de mia morto mi sekvis vin per mia ĉeesto, kaj vi rezistis al la provoj, kiujn mi faris, por ke vi skribu. La vortoj, kiujn vi diris pri mi, ebligis al mi vin rekoni, kaj el tio venas mia deziro rilati kun vi, por via bono.

D. Se vi estis bona, kial vi tiel suferis? — R. Ĉar plaĉis al Dio igi min duoble senti per tiu rimedo la prezon de mia liberiĝo, samtempe dezirante, ke mi kiel eble plej multe progresu sur la Tero.

D. Ĉu la ideo de morto terurigis vin? — R. Mi tre fidis Dion, por ke tio ne okazu.

D. Ĉu la disiĝo estis dolora? — R. Ne. Tio, kion vi nomas lastaj momentoj, neniom estas dolora. Mi sentis nur rapidan skuon, kaj tuj sentis min feliĉa, tute malembarasita el la mizera skeleto.

D. Kaj kio okazis poste? — R. Mi havis la plezuron vidi alproksimiĝi sennombrajn amikojn, ĉefe tiujn, kiujn mi helpis, kaj ili ĉiuj bonvenigis min.

D. En kiuj regionoj vi loĝas? Ĉu sur ia planedo? — R. Ĉio, kio ne estas planedo, konsistigas tion, kion vi nomas Spaco, kaj en ĉi tiu mi ja loĝas. Sed la homo ne povas kalkuli, eĉ fari ideon pri la nombro da gradoj de tiu vastaĵo. Kiel senfina estas la serio da gradoj de tiu ŝtuparo de Jakob, kiu iras de la Tero ĝis la Ĉielo, t.e. de dolora reenkarniĝo en malsupera mondo, kiel via, ĝis la kompleta puriĝo de la animo! Al la loko, kie mi nun troviĝas, oni ne alvenas, krom post grandega serio da provoj, aŭ, alivorte, da reenkarniĝoj.

D. Ĉu vi havis do multajn ekzistadojn? — R. Tio ne povus esti alie. Nenio estas escepta en la neŝanĝebla Universa ordo starigita de Dio . Rekompenco povas veni nur post la venko en la lukto: tiel, se tiu estis granda, estas nur pro tio, ke ankaŭ ĉi tiu estis neeviteble granda. Sed la homa vivo estas tiel mallonga, ke la lukto fariĝas nur dum interspacoj, kiuj estas la diferencaj sinsekvaj enkarniĝoj. Estas do facile konkludi, ke, se mi troviĝas sur unu el la superaj ŝtupoj, mi ĝin atingis post longa serio da bataloj, el kiuj Dio permesis, ke mi kelkfoje eliris venkinta.

D. El kio konsistas via feliĉo? — R. Estas malfacile komprenigi tion al vi. La feliĉo, kiun mi ĝuas, estas speco de ekstrema kontenteco pri mi mem, ne pro miaj meritoj — kio estus ja fiero kaj ĉi tiu estas atributo de neprogresintaj Spiritoj — sed kontenteco kvazaŭ saturiĝinta, droninta en la amo de Dio, en la danko pro lia senfina boneco. Resume ĝi estas ĝojo al ni inspiranta la bonon, kaj oni povas supozi, ke ni per nia bontrovo kontribuis por la progreso de aliaj, kiuj supreniris al la Kreinto. Ni estas kvazaŭ identigitaj kun tia bonstato, kiu estas ia speco de fandiĝo de la Spirito kun la dia boneco. Ni havas la kapablon vidi la pli progresintajn Spiritojn, kompreni ilian mision, scii, ke ankaŭ ni atingos tian staton; en la senmezura senfino ni ekvidas la regionojn, kie la dia fajro brilegas en tia grado, ke ĝi nin ravas eĉ tra la vualo ilin envolvanta.

Sed kion mi diras? Ĉu vi komprenas miajn vortojn? Ĉu vi kredas, ke la de mi aludita fajro estas ekzemple komparebla kun la Suno? Ne, neniam. Tio estas afero nedirebla por la homo, ĉar la vortoj esprimas por li fizikajn aŭ metafizikajn aferoj n, kiujn li parkere aŭ intuicie scias. Se la homo ne povas teni en la memoro tion, kion li tute ne konas, kiel ni povas sugesti al li ĝian percepton? Sciu, ke jam estas granda feliĉo la penso pri la ebleco senfine progresi.

D. Vi bonvolis esprimi la deziron esti utila al mi: mi petas, ke vi diru per kio. — R. Mi povas vin helpi kaj protekti ĉe viaj malfortiĝoj, animi vin ĉe viaj moment- oj da malkuraĝiĝo, konsoli vin ĉe via afliktiĝo. Se via fido ŝanceliĝos kaj ia ajn emocio vin konfuzos, elvoku min, ĉar Dio permesos, ke mi Lin memorigu al vi, vin altirante al Li. Se vi sentos, ke vi baldaŭ falos sub la pezo de malbonaj inklinoj, kiujn via propra konscienco konsideras kulpaj, alvoku min plu, ĉar mi helpos vin porti vian krucon, same kiel oni helpis Jesuon porti tiun, sur kiu li tiel solene povis proklami la veron, la karitaton. Se vi hezitos sub la pezo de amaraĵoj mem, kiam la malespero vin posedos, ankoraŭfoje voku min, ke mi venu forpreni vin el la abismo, spirite parolante al vi, memorigante vin pri devoj truditaj ne de sociaj aŭ materiaj konsideroj, sed de la amo, kiun mi transfluigos en vian animon, amo al mi donita favore al tiuj, kiuj per ĝi povas saviĝi.

Certe, sur la Tero vi havas amikojn, kiuj partopren- ante en viaj angoroj, eble jam vin savis. En afliktaj momentoj serĉu ja tiujn amikojn, kiuj donas konsilojn, apogon, karesojn... Nu bone, estu certa, ke en la Spaco vi ankaŭ povas havi amikojn, utilajn kaj helpemajn.

Estas konsolo, ke ĉiu povas diri: Kiam mi mortos, dum miaj surteraj amikoj, ĉe mia lito, ploros kaj petos, tiuj el la Spaco, ĉe la sojlo de la vivo, ridetante kondukos min al la loko. Konforma al miaj meritoj kaj virtoj.

D. Kial mi meritas tiun protekton, kiun vi volas doni al mi? — R. Jen la kialo: Mi alligiĝis al vi tuj en la tago de mia morto: — kiel Spirito, mi ja vidis vin sincera adepto de Spiritismo kaj bona mediumo. Ĉar el inter tiom da homoj, kiujn mi tie lasis, vi estas tiu, kiun la unua mi vidis, mi do promesis al mi kontribui por via progreso. La profito ne estas nur via, sed ankaŭ de tiuj, kiujn vi devas instrui pri la kono de la vero.

En via misio vi povas vidi elokventan pruvon de amo de Dio al vi. Kiuj alproksimiĝos al vi, tiuj iom post iom fariĝos kredantoj, kaj al tiuj rezistaj, se ili aŭskultos vin, ankaŭ alvenos la vico kredi, kvankam malfrue. Sen- kuraĝiĝi neniam; marŝi ĉiam, malgraŭ la ŝtonoj. Prenu min, kiel apogon en la momentoj de senkuraĝiĝo.

D. Mi ne opinias min inda je tiel granda favoro. — R. Certe vi estas ja tre malproksima de la perfekteco. Malgraŭ via ardo en la praktiko de la edifaj doktrinoj; malgraŭ via zorgo teni la fidon al tiuj, kiuj vin aŭskultas; konsili pri karitato, boneco kaj bonvolemo, eĉ rilate al tiuj, kiuj malbone kondutas al vi; pri rezisto kontraŭ la koleraj instiktoj, kiujn cetere vi facile povus malŝarĝi sur tiujn, kiuj vin afliktas, ĉar ili nescias viajn intenc- ojn; ĉio tio malgravigas la malicon, kiun vi ankoraŭ havas. Estas konvene, ke mi tion diru: pardono al ofendoj estas, el inter ĉiuj, unu el la plej potencaj malgraviloj de malbono. Dio amasigas al vi gracojn per la kapabloj, kiujn Li donis al vi, kaj kiujn vi devas elvolvigi per via propra klopodo, por ke vi kunhelpu por la saviĝo de via proksimulo. Mi vin lasos, sed ĉiam kalkulu pri mi. Estas necese, ke vi moderigu viajn surterajn ideojn, kiel eble plej ofte vivante kun la amikoj el la Spaco.

P...

Bernardin

(Bordeaux, Aprilo 1862)

Jam de multaj jarcentoj mi estas forgesita Spirito. Tie sur la Tero mi vivis en malhonoro kaj mizero, senĉese laborante, tagon post tago, por doni al la familio malabundan panon. Mi tamen amis la veran Sinjoron, kaj kiam tio afliktanta min sur la Tero pligravigis miajn dolorojn, mi diradis: "Dio mia, donu al mi fortojn por senplende elporti la pezon de miaj doloroj." Mi elpagis miajn pekojn, miaj amikoj. Sed elirinte el la kruda provado, la Sinjoro min akceptis en sian sanktan pacon kaj mia plej kara deziro estis kunigi vin ĉiujn, fratojn kaj filojn, dirante al vi: "Kiom ajn kara vi ĝin opiniu, la feliĉo vin atendanta superos la prezon" Filo de multenombra familio, mi neniam havis pozicion kaj servis al tiu, kiu plej bone povis helpi min elporti la ekzistadon. Naskita en tempo de kruela sklaveco, mi provis ĉiujn maljustaĵojn, laciĝojn kaj ĉagreniĝojn, kiujn la subuloj de la Sinjoro decidis trudi al mi.

Ofendita virino, filinoj forrabitaj kaj tuj poste forlasitaj, ĉion mi suferis, ne povante plendi. Miajn filojn oni forkondukis al militoj de rabo kaj krimoj, por poste ilin pendigi pro kulpoj ne faritaj. Ha! Kompatindaj amikoj, se vi scius tion, kion mi suferis en mia longa ekzistado... Mi tamen esperis, kaj la Sinjoro permesis al mi tiun feliĉon, kiu ne ekzistas sur la Tero. Vi ĉiuj do estu kuraĝaj, paciencaj kaj rezignaciaj. Vi, mia filo, konservu tion, kion mi donis al vi, kaj kio estas praktika instruo.

Kiu konsilas, tiu estas ĉiam pli respektata, kiam li povas diri: Mi elportis pli ol vi, kaj mi elportis sen plendo.

D. En kiu tempo vi vivis?

Загрузка...