R. De 1400 ĝis 1460.

D. Kaj vi poste havis alian ekzistadon?

R. Mi ankoraŭ vivis ĉe vi, kiel misiulo... Jes, kiel misiulo de la fido, sed de la pura, vera fido, devenanta de Dio, kaj ne manpreparita de la homoj.

D. Kaj nun, kiel Spirito, ĉu vi ankoraŭ havas okupojn?

R. Ĉu vi povas kredi, ke la Spiritoj restus neaktivaj? Neaktiveco, neutileco estus por ni ia turmento. Mia misio estas gvidi spiritismajn grupoj, al kiuj mi inspiras bonajn pensojn, samtempe penante nuligi tiujn inspiritajn de malbonaj Spiritoj.

Bernardin

Grafino Paŭla

Bela, juna, riĉa kaj de nobla deveno, ankaŭ ĉi tiu estis perfekta modelo de intelektaj kaj moralaj ecoj. Si mortis aĝante 36 jarojn, en 1851. Sia nekrologo estas el tiuj, kiuj povas resumiĝi en la jenaj vortoj de mil buŝoj ripetitaj: — "Kial Dio tiel frue forprenas tiajn homojn de sur la Tero?" Feliĉaj tiuj, kiuj tiel faras benita sian memoron. Si estis bona, milda kaj indulga, ĉiam preta senkulpigi aŭ malgravigi la malbonon, anstataŭ ĝin pligravigi. Neniam malbondiro makulis ŝiajn lipojn. Sen fiero kaj severeco, ŝi kontraŭe kun bonvolemo kaj delikata familiareco traktadis la servistojn, krome sen ia ajn ŝajno de supereco aŭ humila protekto. Komprenante, ke la homoj vivantaj per sia laboro ne estas rentuloj, kaj sekve bezonas tion, kion oni ŝuldas al ili, ĉu pro ilia kondiĉo, ĉu por ilia vivteno, ŝi neniam retenis pagon de eĉ unu salajro. La nura ideo, ke iu povus sperti ian seniĝon pro ŝia kaŭzo, farus al ŝi konsciencoriproĉon. Si ne apartenis al la nombro de tiuj, kiuj, ne paginte la propraj n ŝuldojn, trovas monon por kontentigi siajn kapricojn; ŝi ne povis kompreni, ke estus plezuro por la riĉulo havi ŝuldon, kaj ŝi opinius sin ofendita, se oni dirus al ŝi, ke ŝiaj liverantoj devis konsenti al ŝi pagoprokrastojn. Ankaŭ okaze de ŝia morto estis nur bedaŭroj, nenia protesto.

Sia bonfarado estis neelĉerpebla, sed ne tiu bonfarado parada, en tagmeza lumo; tiel ŝi praktikis la elkoran karitaton, ne pro amo al pavemo. Nur Dio scias la larmojn, kiujn ŝi sekigis, la malesperojn, kiujn ŝi kvietigis, ĉar tiajn virtoj n atestis nur tiuj malfeliĉuloj, al kiuj ŝi helpadis. Krome ŝi klopodis malkovri la plej korŝirajn malfeliĉojn, la kaŝitajn, ilin helpante per tiu afableco, kiu altigas la homon, anstataŭ lin humiligi.

El ŝia deveno kaj el la altaj funkcioj de ŝia edzo rezultis ŝiaj pezegaj domaj devoj, el kiuj ŝi ne povis liberiĝi; malavare plenumante la postulojn de sia pozicio, ŝi tamen tion faris sen malŝparo kaj troaĵo, tiel ke al ŝi sufiĉis nur duono de tio, kio estis bezona por aliaj homoj.

Kaj tiele ŝi permesis al si disponigi pli grandan parton de sia havo al la mizeruloj. Destinante la renton de parto de tiu riĉaĵo nur por tiu celo, ŝi ĝin konsideris sankta kaj io malpli elspeza en la doma servo. Tiel ŝi trovis rimedojn por akordigi siajn devojn antaŭ la socio kaj antaŭ la malfeliĉoj ( \ Unu el ŝiaj parencoj, inicita en Spiritismon, ŝin elvokis dek du jarojn post ŝia mor­to, kaj ricevis, responde al diversaj demandoj, la jenan komunikaĵon: ( )

"Vi pravas, amiko, pensante, ke mi estas feliĉa. Tia mi efektive estas, kaj ankoraŭ pli ol kiom la lingvo povas esprimi, kvankam malproksime de la lasta feliĉogrado. Sed sur la Tero mi estis inter la feliĉaj, ĉar mi ne memoras,

( * -1 Oni povas diris, ke tiu sinjorino estis la viva enkarniĝo de karitatema virino, priskribita en "La Evangelio laŭ Spiritismo", ĉap. XIII.

( ** -1 El tiu komunikaĵo, kies originalo estas en la germana lingvo, ni eltiris la tekstojn, kiuj interesas la temon, pri kiu ni okupiĝas, forigante tiujn de naturo ekskluzive familia.

ĉu mi tie spertis eĉ nur unu efektivan ĉagreniĝon. Junecon, omaĝojn, sanon, riĉaĵon, ĉion, kio ĉe vi estas feliĉo, mi ja posedis! Kio tamen estas tiu feliĉo, kompare kun tiu, kiun mi ĝuas ĉi tie? Brilegaj surteraj festoj, kie oni montradas la plej riĉajn ornamaĵojn, kio ili estas, kompare kun tiuj asembleoj da Spiritoj kun intensega brilo, kiun viaj okuloj ne elportus, brilo, kiu estas propraĵo de ilia pureco? Viaj palacoj je orkorolaj salonoj, kio ili estas, kompare kun tiuj aeraj loĝejoj, vastaj regionoj en la Spaco, ornamitaj per koloroj pli belaj ol ĉielarko? Viaj promenadoj kalkulitaj laŭ paŝoj, en parkoj, al kio ili reduktiĝas, kompare kun la iradoj tra la vastaĵo, pli rapidaj ol fumo?

Kio estas nebulaj kaj limigitaj horizontoj, kompare kun la spektaklo de mondoj moviĝantaj en la senfina Universo, sub la influo de la Plej alta? Kaj kiom mono- tonaj estas viaj plej harmoniaj koncertoj, rilate al la melodio vibriganta la eterajn fluidaĵojn kaj ĉiujn animajn fibrojn! Kaj kiom malĝojaj kaj senspritaj estas viaj plej grandaj ĝojoj, kompare kun la nepriskribebla sento de feliĉo, kiu saturas nian tutan estaĵon, kiel bonfara vaporo, sen miksado de malkvietiĝo, de subpremado, de sufero! Ĉi tie ĉio montras amon, konfidon, sincerecon: ĉie amantaj koroj, amikoj ĉie!

Nek enviuloj, nek ĵaluzuloj! Tio estas la mondo, kie mi troviĝas, mia amiko, kaj al kiu vi nepre alvenos, se vi sekvos la rektan vivovojon.

Unuforma feliĉo tamen lacigus, kaj tiel vi ne kredus, ke la nia estu libera de neatenditaĵoj: nek eterna koncerto, nek senfina festo, nek beateca kontemplado por la tuta eterneco, sed movo, aktiveco, vivo.

Kvankam sen laciĝoj, la okupiĝoj estas plenaj de perspektivoj kaj emocioj varieblaj kaj senĉesaj pro la mil incidentoj, kiuj naskiĝas el ili. Ĉiu havas sian mision plenumotan, siajn protektatojn prizorgotajn, surterajn amikojn vizitotajn, mekanismojn direktotajn en la Naturo, suferantajn animoj n konsolotajn; kaj ĝi estas la irado tien kaj reen, ne de unu al alia strato, sed de unu al alia mondo, unuigante nin, disigante nin, por ree nin kunigi; kaj kunigitaj sur certa punkto, ni komunikas unu al alia la plenumitan laboron, reciproke gratulante nin pro la sukceso atingita; ni nin alĝustigas, ni reciproke helpas nin ĉe la malfacilaj aferoj. Fine mi certigas al vi, ke neniu havas tempon por sin ĝeni, eĉ dum sekundo. Nuntempe la Tero estas la granda temo de nia meditado. Kia moviĝo ĉe la Spiritoj! Kiaj multenombraj falangoj tien alkuras helpi la progreson kaj la evoluadon! Oni dirus, ke nubo da laboristoj maldensigas ian arbaron, sub la ordonoj de spertaj estroj; unuj faligas centjarajn trunkojn, eltiras iliajn profundajn radikojn, aliaj mal- krutigas la terenon; ĉi tiuj kulturas la grundon, semante; tiuj konstruas la novan urbon sur la putrintaj ruinoj de malnova mondo. Tiumomente la estroj interkonsiliĝas kaj sendas siajn ordonojn pere de heroldoj, en ĉiujn direktojn. En difinita tempo la Tero devas regeneriĝi, ĉar gravas, ke la projektoj de la Providenco efektiviĝu, kaj tiel ĉiu havas sian rolon. Ne opiniu min simpla spektantino de tiu granda entrepreno, kio ja min hontigus, ĉar en ĝi ĉiuj laboras. Grava misio min koncernas, kaj mi forte klopodas por ĝin plenumi kiel eble plej bone. Ne sen lukto mi atingis la pozicion, kiun mi nun okupas en la spirita vivo; kaj estu certa, ke mia lasta ekzistado, kiom ajn meritplena ĝi povas ŝajni al vi, ne valoris per si mem kaj ne estis sufiĉa por tiu celo. Ĉe diversaj ekzistadoj mi submetiĝis al provoj de laboro kaj mizero, kiujn mi volonte elektis por plifortigi kaj purigi mian Spiriton; mi havis la feliĉon triumfe eliri el tiuj provoj, krom nur unu, eble la plej danĝera el ĉiuj: tiu de materiaj riĉeco kaj bonstato, ia bonstato sen ombroj de ĉagreniĝoj. En tio konsistis la danĝero. Kaj antaŭ ol ĝin provi, mi volis senti min tro forta por ne fali. Pro miaj bonaj intencoj, Dio donis al mi la gracon de sia helpo. Ekzistas multaj Spiritoj, kiuj, delogitaj de ŝajnaĵoj, senpripense elektas tiun provon, sed, malfortaj por alfronti ĝiajn danĝerojn, lasas la mondajn delogojn triumfi super ilia nesperteco.

Laboristoj! mi estas en viaj vicoj, mi la nobela sinjorino gajnis, kiel vi, la panon per la ŝvito de mia vizaĝo; mi afliktiĝis pro manko de necesaj oj, suferis sortoŝanĝojn kaj tio ja vigligis la fortojn de mia animo; kontraŭe mi estus falinta ĉe la lasta provo, kio malfruigus la progreson de mia kariero.

Kiel mi, ankaŭ vi havos vian provon de riĉeco, sed ne rapidu ĝin peti tre frue. Kaj vi aliaj, riĉuloj, memoru ĉiam, ke la vera riĉaĵo, la senmorta riĉaĵo, ne ekzistas sur la Tero; prefere penu sciiĝi pri la prezo, per kiu vi povos atingi la bonfarojn de la Ĉiopova."

Paŭla, Gafrino de ... sur la Tero Jean Reynaud

(Spiritisma Societo de Parizo. Spontanea komunikado)

Miaj amikoj, kiel brilega estas ĉi tiu nova vivo! Simila al luma torento, ĝi trenas en sia grandega fluo la Spiritojn ebriajn je la senfino! Mi pasis el la materiaj ombroj al la brila aŭroro antaŭvidiganta la Ĉiopovan.

Post la rompiĝo de la materiaj ligiloj, miaj okuloj atingis novajn horizontojn, kaj mi vivas kaj ĝuas la pompajn mirindaĵojn de la senfino. Mi saviĝis ne per la indeco de miaj servoj, sed per la kono de la eterna principo, kiu evitigis al mi la makulojn naskitajn de la malklereco de la kompatinda homaro. Mia morto est- is benita, kvankam miaj biografioj, blindaj, opiniis ĝin antaŭtempa! Ili bedaŭris kelkajn verkojn naskiĝintajn el la polvo, kaj ne komprenis nek komprenos kiom multe la silento ĉirkaŭ la ĵusfermita tombo utilas al la afero Spiritismo.

Mia tasko estis finita; miaj antaŭuloj sekvis la planitan vojon; mi atingis la apogeon, ĉe kiu la homo, doninte tion plej bonan, kion li posedis, farus nenion alian al rekomenci. Mia morto revivigas la atenton de la kleruloj, turnante ĝin al mia ĉefa verko, kiu koncernas la grandan spiritisman demandon, kiun ili ŝajnigas ne koni, sed kiu tre baldaŭ ilin ravos. Gloron al Dio! Helpata de superaj Spiritoj, kiuj protektos la novan doktrinon, mi estos unu el la esploristoj, kiuj faros al vi la vojiran planon.

Jean Reynaud

(Parizo; familia seanco. Dua spontanea komunikado)

La Spirito respondas al penso pri sia neatendita morto, en ne profunda aĝo, kio surprizis multajn per- sonojn.

"Kiu diris al vi, ke mia morto ne estos en la estonteco, kaj pro siaj sekvoj, ia bonfaro por Spiritismo?

Ĉu vi rimarkis, mia amiko, la marŝon de la progreso, la direkton de la spiritisma kredo? Antaŭ ĉio Dio donis al vi la materiajn pruvojn: movojn de tablo, batojn kaj ĉiaspecajn fenomenojn, por veki atenton.

Tio estis kvazaŭ amuza antaŭparolo. La homoj bezonas pruvojn tuŝeblajn por kredi. Nun la afero estas ja alia. Post la materiaj faktoj, Dio parolas al la intelekto, al la prudento, al la malvarma racio; ne plu fizikaj efikoj, sed raciaj aferoj, kiuj devas konvinki kaj kunigi ĉiujn nekredemulojn, eĉ tiujn pli obstinajn. Kaj tio estas nur komenco. Notu bone tion, kion mi diras al vi: tuta serio da intelektaj, nerefuteblaj fenomenoj sekviĝos, kaj la jam tiel granda nombro da adeptoj de la spiritisma kredo ankoraŭ pliiĝos. Dio manifestiĝos al la distingiĝaj intelektoj, al la eminentuloj de spirito, de talento kaj de saĝo. Tio estos simila al lumradio disvastiĝanta, disverŝ- iĝanta sur la tutan Teron, kvazaŭ ia nerezistebla magneta fluidaĵo altiranta la plej kalcitrajn homojn al la esplorado de la senfino, al la studado de tiu mirinda scienco, kiu al ni instruas tiel sublimajn maksimojn.

Ĉiuj grupiĝos ĉirkaŭ vi, kaj, malestimante diplomon pri genieco, fariĝos humilaj kaj malgrandaj por lerni kaj kredi. Poste, pli malfrue, kiam ili estos kleraj kaj konvinkitaj, ili utilos sian aŭtoritaton kaj famon por porti ankoraŭ pli malproksimen, al ĝiaj lastaj limoj, la celon, kiun vi proponis al vi — la regeneradon de la homa specio per racia kaj profunda kono de la estintaj kaj estontaj ekzistadoj. Jen estas mia sincera opinio pri la nuntempa stato de Spiritismo."

(Bordeaux)

Elvoko. Plezure mi alkuras al via alvoko, sinjorino. Vi pravas; la spirita konfuzo ne ekzistas por mi (tio respondis al la penso de la mediumo); memvola ekzilito sur la Tero, kien mi devis jeti la unuan solidan semon de la grandaj veraĵoj ĉi-momente kovrantaj la mondon, mi ĉiam konsciis la spiritan patrujon kaj rapide rekon- is min inter fratoj.

D. Mi dankas vian ĉeeston, kvankam mi ne kredas, ke la nura deziro konversacii kun vi kaŭzis vian venon; certe inter ni nepre ekzistas tiel granda diferenco, ke ĉe ĝia nura konsiderado mi sentas min posedita de respekto.

R. Mia filino, dankon pro tiu bona ideo; sed vi ankaŭ devas scii, ke, kiom ajn granda estas la distanco, pro la elfiniĝo de la provoj pli-malpli feliĉaj kaj tuj diligente plenumitaj, ĉiam ekzistas ia potenca ĉenero nin liganta — la simpatio — kaj tiun ĉeneron vi ĵus mallarĝigis per via konstanta penso.

D. Kvankam pluraj Spiritoj klarigis al ni siajn unuaj sensacojn ĉe la vekiĝo, ĉu vi povas diri al mi, kion vi spertis en tia situacio kaj kiel okazis la disiĝo de via Spirito?

R. Tiel same, kiel ĝi okazas al aliaj. Mi sentis alproksimiĝi la momenton de la foriro; sed, estante pli feliĉa ol pluraj aliaj, tiu momento ne kaŭzis angorojn al mi, ĉar mi jam konis ĝiajn sekvojn, kvankam ĉi tiuj estis pli gravaj ol mi supozis. La korpo estas embaraso por la kapabloj de la Spirito kaj, kiom ajn pli grandaj estas la lumoj de li konservataj, ĉi tiuj estas pli-malpli senbril- igitaj de la kontakto kun la materio. Mi fermis la okulojn, esperante feliĉan vekiĝon, kaj, se la dormo estis nedaŭra, la admiro estis grandega. La ĉielaj brilegoj antaŭ miaj okuloj pompadis per sia tuta grandiozeco! Mia ravanta vido etendiĝis al la grandegeco de la mondoj, kies ekzistadon mi asertis kaj ankaŭ ilian loĝatecon. Tio estis ia miraĝo samtempe malkaŝanta kaj konfirmanta la ĝustecon de miaj pensoj. Kiom ajn konvinkita estas la homo, kiam li parolas, li iafoje havas dubon en la interno de sia koro, kaj malfidas, se ne la de li proklamatan veron, almenaŭ la neperfektajn rimedojn uzantajn por ĝin elmontri. Konvinkita pri la vero, kiun mi asertadis, mi plurfoje luktis kontraŭ min mem, kontraŭ la senkuraĝiĝon vidi, tuŝi, por tiel diri, la veron, ne povante fari ĝin same palpebla por tiuj, kiuj ĝin bezonas por iradi la vojon al ili konvenan.

D. Ĉu vi dumvive konfesadis Spiritismon?

R. Ekzistas granda diferenco inter konfesi kaj praktiki. Multaj konfesas unu doktrinon, kiun ili ne praktikas; mi do praktikadis kaj ne konfesadis. Ĉar kristano estas ĉiu homo sekvanta la leĝojn de la Kristo, eĉ ne konante lin, ankaŭ ni povas esti spiritistoj, kredante al la senmorteco de la animo, al la reenkarniĝoj, al la senĉesa progreso, al la surteraj provoj — purigiloj necesaj al nia pliboniĝo. Kredante ĉion tion, mi do estis spiritisto. Mi kompreni s la vagantecon, ligilon inter reenkarniĝoj kaj purgatotio, kie la kulpa Spirito seniĝas je la malpuraj vestoj por revesti novan togon, kaj kie la Spirito evoluanta zorge teksas tiun togon, kiun li nepre portos kun la intenco ĝin konservi pura. Mi komprenis ĉion tion, kaj, ne konfesante, mi praktikis plu.

NOTO. Tiuj tri komunikaĵoj estis ricevitaj per tri me- diumoj malsamaj kaj nekonataj inter si. Per la simileco de la penso kaj formo de la lingvaĵo, ni povas, almenaŭ su- pozeble, akcepti ilian aŭtentikecon.

La esprimo "zorge teksi la togon, kiun li nepre portos" estas feliĉa figuro spegulanta la diligentecon kun kiu la evoluanta Spirito preparas sian novan ekzistadon, konduk- antan al progreso pli granda ol tiu farita. La neprogres- intaj Spiritoj estas malpli detalemaj, kaj plurfoje ili mal- sukcese elektas provojn, kio devigas ilin rekomenci.

Antoine Costeau

Ano de la Spiritisma Societo de Parizo, entombigita la 12-an de Septembro 1863 en la tombejo de Montmartre, en komuna tombo.

Li estis bonkora homo, kiun Spiritismo rekondukis al Dio; kompleta, sincera kaj profunda estis lia fido al Dio. Humila pavimisto, li praktikis karitaton per pensoj, paroloj kaj agoj laŭ siaj malgrandaj kapabloj, kaj ankoraŭ tiel li trovis rimedojn por helpi tiujn, kiuj posedis malpli ol li. Se la Societo ne akiris por li privatan tombon, tio estis, ĉar al ĝi ŝajnis pli utile uzi la monon por la vivantoj ol por kontentigi la vantemon de memamo, des pli ĉar ni spiritistoj scias, pli bone ol aliaj, ke komuna tombo tiel, kiel la plej pompaj maŭzoleoj, estas malfermita pordo al la ĉielo.

S-ro Canu, sekretario de la Societo kaj profunda materialisto en aliaj tempoj, faris ĉe la tombo la jenan paroladon:

"Kara frato Costeau, antaŭ kelkaj jaroj, multaj el ni, kaj mi mem la unua, ne venus antaŭ ĉi tiun malfermitan tombon, kiu reprezentus nur la finon de la homaj mizeroj, kaj poste la nenion, la teruran nenion, kie ne ekzistis eĉ animo merita aŭ pune elaĉetanta, kaj sekve nek Dio por rekompenci, puni aŭ pardoni. Hodiaŭ, dank' al nia sankta Doktrino, ni duonvidas ĉi tie la finon de niaj provoj, kaj por vi, kara frato, kies kadavro malsupreniras en la teron, la triumfon super la laboroj kaj la komencon de la rekompencoj, kiujn rajtas via kuraĝo, rezignacio, karitato, viaj virtoj, kaj super ĉio la gloron de ia saĝa, ĉiopova, justa kaj bona Dio.

Estu do, kara frato, la portanto de niaj dankoj al la Eternulo pro tio, ke Li permesis al Spiritismo disbati la mallumon de eraro kaj nekredemo, kiu nin regas. Antaŭ nelonge, kaj ĉe ĉi tiuj samaj cirkonstancoj, kun la kapo klinita kaj ŝirita koro, senkuraĝe ni al vi dirus: "Amiko, adiaŭ por ĉiam." Sed hodiaŭ ni diras al vi, kun la kapo levita, radia je espero, kaj kun la koro plena de amo kaj kuraĝo: "Kara frato, ĝis baldaŭ, preĝu por ni." ( )

Unu el la mediumoj de la Societo ricevis en la sama loko, ĉe la tombo ankoraŭ duonfermita, la jenan komu- nikaĵon aŭditan de ĉiuj ĉeestantoj, inkluzive de tombistoj kun ĉapeloj demetitaj kaj profunda emocio. Efektive estis nova kaj miriga okazaĵo aŭdi la parolojn de mortinto, ricevitajn el la interno de lia propra tombo:

"Dankon, amikoj, dankon. Mia tombo ankoraŭ ne estas tute ermita, se post minuto la tero kovros mian kadavron. Vi do scias, ke mia animo ne estos entombigita en tiu polvo, sed ĝi ŝvebos en la Spaco por supreniri al Dio!

Kaj kiom mi konsolas min povi diri la jenon pri la morto de mia envolvaĵo: Ho! Mi ne mortis, mi vivas la veran vivon, la vivon eternan! Al enterigo de malriĉulo ne vidiĝas granda akompanantaro nek fieraj manifestiĝoj alproksimiĝas al lia tombo...

Inverse de tio, kredu al mi, gr andega amaso ne mankas ci tie, kaj bonaj Spiritoj akompanis kun vi kaj kun tiuj kompatemaj virinoj la korpon tie kuŝantan.

Vi ĉiuj almenaŭ fidu kaj amu la bonan Dion!

Ho! Ni certe ne mortos nur pro tio, ke nia korpo eldetruiĝas, edzino amata! Cetere mi ĉiam estos apud vi por vin konsoli, por helpi al vi elporti la provojn. Por vi la vivo estos kruda, sed via koro estos plena de la ideoj pri la eterneco kaj amo de Dio. Kiom pasemaj estos viaj suferoj! Parencoj ĉirkaŭantaj mian tre amantan kunulinon amu ŝin, respektu ŝin, estu por ŝi kiel fratoj. Neniam forgesu la helpon, kiun vi ŝuldas al vi reciproke sur la Tero, se vi ja deziras eniri en la loĝejon de la Sinjoro.

Rilate al vi, spiritistoj, fratoj, amikoj, dankon pro tio, ke vi venis al ĉi tiu loĝejo el polvo kaj ŝlimo min

( * ) Pliajn detalojn kaj aliajn paroladojn vidu en Revue Spirite de Oktobro 1863, p. 297 adiaŭi. Sed vi scias, kaj tre bone scias, ke mia senmorta animo vivas, kaj ke iafoje ĝi petos de vi preĝojn, kiujn vi neniam rifuzos por helpi ĝin en la grandioza vivo, kiun vi vidigis al ĝi jam de la vivo sur la Tero.

Al vi ĉiuj, kiuj estas ĉi tie, adiaŭ. Ni povos revidi nin en alia loko, kaj ne ĉe ĉi tiu tombo. Animoj vokas min por interparoli. Adiaŭ, preĝu por la suferantoj, kaj ĝis revido."

Costeau

Post tri tagoj, elvokite ĉe privata grupo, la Spirito de Costeau jene parolis pere de alia mediumo:

"Morto estas vivo. Mi faras nenion alian ol rediri tion, kion oni jam diris, sed por vi ne estas alia esprimo ol tiu, malgraŭ tio, kion asertas la materialistoj, tiuj, kiuj preferas resti blindaj. Ho! Miaj amikoj, kia bela spektaklo sur la Tero estas la flirtantaj standardoj de Spiritismo!

Profunda vastega scienco, kies unuajn vortoj n vi apenaŭ legas. Kaj kiom da lumo ĝi portas al la bonvolaj homoj, al tiuj, kiuj, liberiĝante el la teruraj prizonoj de fiero, laŭte proklamas sian kredon je Dio! Homoj, preĝu, danku Lin pro tiom da bonfaroj. Kompatinda homaro! Ha, se al ci estus permesite kompreni!... Sed ne, ĉar ankoraŭ ne alvenis la tempo, kiam la favorkoreco de la Sinjoro devas etendiĝi sur ĉiujn homojn, por ke ili rekonu lian volon, kaj al ĉi tiu submetiĝu. Per ciaj lumaj radioj, benita scienco, ili ja rekonos tiun volon kaj ĝin kom- prenos.

En la bonfara varmo ili varmigos siajn korojn, fortikigante ilin en la dia fajro, kiu portas konsolojn kaj fidon.

En ciaj vivigaj radioj majstro kaj laboristo samiĝos kaj identiĝos, konvinkiĝintaj pri tiu frateca karitato diskonigita de la dia Mesio.

Ho! Miaj fratoj, pensu pri la grandega feliĉo, kiun vi posedas, kiel unuaj inicitoj en la verkon de regenerado.

Honoro estu farita al vi. Daŭrigu, kaj unu tagon, vidante la patrujon de la Spiritoj, kiel mi, vi ekkrios:

— Morto estas vivo, aŭ prefere sonĝo, ia inkubospeco daŭranta unu minuton, el kiu ni vekiĝos por vidi nin ĉirkaŭataj de amikoj nin gratulantaj, feliĉaj pro tio, ke ili brakumas nin. Tiel granda estis mia feliĉo, ke mi ne povis kompreni, ke Dio destinis por mi tiom da gracoj pro la malmulto, kiun mi faris. Sajnis al mi, ke mi sonĝis, kaj pro tio, ke iam mi iafoje sonĝis, ke mi estas mortinta, momente mi ne povis ne senti la timon reveni al la malfeliĉa korpo. Baldaŭ tamen mi kaptis la realaĵon kaj dankis Dion. Mi benis la majstron, kiu tiel bone sciis inspiri al mi la devojn de homo kredanta al la estonta vivo. Jes, mi lin benadis, lin dankadis, ĉar La Libro de la Spiritoj estigis en mia animo la ligilojn de amo al mia Kreinto.

Dankon, bonaj amikoj min altirintaj apud vin! Sciigu al niaj fratoj, ke plurfoje mi troviĝis ĉe nia amiko Sanson. Gis revido, kaj havu kuraĝon, ĉar la triumfo vin atendas. Feliĉaj tiuj, kiuj partoprenis la batalon!"

Poste S-ro Costeau ofte manifestiĝis ĉe la Societo kaj ĉe aliaj kunsidoj, ĉiam donante pruvojn pri tiuj superaj pensoj, kiuj karakterizas la progresintajn Spiritojn.

F-ino Emma ( * }

Pro akcidentoj kaŭzitaj de fajro, tiu junulino mortis post kruelaj suferoj. Iu decidis peti pri ŝia elvoko ĉe la Spiritisma Societo de Parizo, kiam ŝi spontanee manifest- iĝis la 31an de Julio 1863, nelonge post sia morto.

"Jen mi ankoraŭ sur la scenejo de la mondo, mi, kiu opiniis min por ĉiam entombigita en mia vualo de senpekeco kaj juneco. La fajro de la Tero min savus el la fajro de la infero — tiel mi pensadis laŭ mia katolika fido —, kaj, se mi ne kuraĝis duonvidi la paradizajn brilegojn, mia timema animo alkroĉiĝis al la purgatoria kulpelaĉeto, dum ĝi petadis, suferadis kaj ploradis. Sed,

( * ) F-ino Emma Livry

kiu donis al mia malvigliĝinta Spirito forton por elporti la angoroj? En la longaj noktoj da maldormo kaj dolora febro, kiu kliniĝis super la turmenta lito? Kiu refreŝigis miajn lipojn soifajn, varmegajn? Tio estis vi, mia Gvidanto, kies blanka aŭreolo min ĉirkaŭis; kaj estis vi aliaj, karaj kaj amikaj Spiritoj, kiuj venis murmuri en mian orelon vortojn de espero kaj amo.

La flamo, kiu konsumis mian malfortan korpon, ankaŭ senigis min je ĝiaj katenoj, kaj tiel mi mortis, jam vivante la ver an vivon. Mi ne spertis konfuziĝon; mi eniris serena kaj absorbita en la radian tagon, kiu en sian helecon envolvas ĉiujn, kiuj post longa suferado sciis atendi iomete. Mia patrino, mia kara patrino estas la lasta surtera vibrado, kiu resonis sur mian animon. Kiom mi deziras, ke ŝi fariĝu spiritistino! Simile al matura frukto, kiu antaŭtempe apartiĝas de arbo, tiel mi disiĝis de la Tero. Mi ankoraŭ ne estis tuŝita de la demono de la orgojlo stimulanta la malfeliĉajn animojn trenatajn de la ebriigaj kaj brilaj sukcesoj de la juneco.

Mi do benas la fajron, la suferon, la provon, kiuj estis nenio alia ol kulpelpago. Simile al tiuj blankaj kaj malpezaj aŭtunfadenoj, mi flosas en la luma torento, kaj ne plu la steloj el diamanto rebrilas sur mia frunto, sed la oraj steloj de la bona Dio."

Emma

Doktoro Vignal

Malnova membro de la Societo de Parizo, mortinta la 27an de Marto 1865. En la antaŭtago de lia enterigo, klarvida somnambulo kaj vidiva mediumo, insiste invitita veni apud lin kaj priskribi tion, kion li vidos, diris:

"Mi vidas kadavron, en kiu okazas io eksterordinara; oni povas diri, ke ia kvanto da maso agitiĝas kaj io laŭŝajne klopodas por disiĝi de ĝi, sed renkontante malfacilaĵon venki la reziston. Mi ne distingas bone karakterizitan formon de Spirito."

La elvoko okazis ĉe la Societo de Parizo, la 31an de Marto.

D. Kara Sinjoro Vignal, ĉiuj viaj malnovaj kolegoj el la Societo de Parizo konservas pri vi la plej vivan sopiron, kaj mi aparte, pri niaj bonaj rilatoj, cetere neniam interrompitaj. Vin elvokante, ni unue celas atesti nian simpation, konsiderante nin feliĉaj, se vi povos kaj volos konversacii kun ni.

R. Estimata amiko kaj inda majstro, tiel bona rememoro kaj atestoj pri simpatio estas al mi treege agrablaj. Dank' al viaj elvoko kaj helpo, faritaj per preĝoj, hodiaŭ mi povis veni senembarase ĉeesti ĉi tiun kunvenon el bonaj spiritistaj amikoj kaj fratoj. Kiel ĝuste diris la juna sekretario, mi senpacience deziris komunikiĝi; ekde la hodiaŭa vesperiĝo, mi uzis ĉiujn spiritajn fort- ojn por regi tiun deziron; ĉar la gravaj temoj pritraktataj en via konversacio forte interesis min, ili faris malpli peniga mian atendon. Pardonu min, kara amiko, sed mia dankemo postulis, ke mi min manifestu.

D. Unue diru al ni, kiel vi sentas vin en la spirita mondo, kaj priskribu la disiĝon, viajn sensacojn en tiu momento, same kiel la tempon necesan por rekoni vian staton.

R. Mi estas kiel eble plej feliĉa, vidante plene konfirmitaj la kaŝitajn pensojn koncepteblajn rilate al ia konsolanta doktrino.

Mi estas feliĉa, des pli ĉar nun mi vidas, sen iu ajn malhelpo, disvolviĝi antaŭ mi la estontecon de la spiritism- aj scienco kaj filozofio.

Sed por hodiaŭ ni forlasu tiujn maloportunajn diskutojn: mi denove alparolos vin pri tiu temo, precipe pro tio, ke mi scias, ke mia ĉeesto donos al vi tiom da plezuro, kiom mi spertas, vin vizitante.

La disiĝo estis rapida; pli rapida ol mi povis atendi pro mia malmulta indeco. Mi estis efike helpata per via kunlaboro kaj la somnambulo donis al vi ideon tre klaran pri la fenomeno de disiĝo, por ke mi insistu pri ĝi. Tio estis ia speco de intermita balanciĝo, kvazaŭa treniĝo em kontraŭajn direktojn. La ĉi ĉeestanta Spirito triumfis. Mi tute forlasis la korpon nur tiam, kiam ĝi malsupreniris en la teron; kaj jen mi venis apud vin.

D. Kion do vi diras pri via enterigo? Mi opiniis, ke mi devas ĝin ĉeesti. En tiu momento vi estis tro libera por ĝin taksi; ĉu la preĝoj, kiujn mi faris por vi (diskrete, memkompreneble), vin atingis?

R. Jes; mi jam diris tion; via helpo tre utilis al mi, kaj mi revenis al vi, tute forlasante la malnovan skeleton. Cetere vi scias, min malmulte interesas la materiaj aferoj. Mi pensadis nur pri la animo kaj Dio.

D. Rememoru, ke antaŭ kvin jaroj, en Februaro 1860, laŭ via peto, ni verkis studon pri vi ( ). Tiam — kiam vi ankoraŭ troviĝis ĉe ni — via Spirito malligiĝis por veni paroli al ni. Ĉu vi povas kiel eble plej bone priskribi al ni la diferencon inter la nuntempa disiĝo kaj la tiama?

R. Jes, mi memoras. Kaj kia granda diferenco inter unu kaj alia! En tiu stato, la materio ankoraŭ subpremadis min per siaj nerompeblaj katenoj, t.e. mi volis, sed ne povis tute liberiĝi.

Hodiaŭ mi estas libera; vasta nekonata kampo troviĝas antaŭ mi, kaj mi esperas, per la helpo de vi kaj de la bonaj Spiritoj, progresi kaj konvinkiĝi, kiel eble plej rapide, pri la sentoj, kiujn oni bezonas posedi, kaj pri la agoj, kiujn ni devas fari por elporti la provojn kaj meriti la rekompencon.

Kia majesteco! Kia grandiozeco! La sento superreg- anta estas preskaŭ de timo, kiam ni malfortaj tiaj, kiaj ni estas, volas fikse rigardi la lumplenajn lokojn.

D. Plezure ni okupiĝos pri la temo ĉiam, kiam vi volos.

R. Mi koncize kaj senorde respondis al viaj diversaj demandoj. Nun ne postulu pli de via fidela disĉiplo, ĉar mi ankoraŭ ne estas tute libera. Konversacii

( * ) Vd Revue Spirite de Marto 1860.

plu estas al mi plezuro, sed mia gvidanto moderigas mian entuziasmon, kaj mi jam povis sufiĉe taksi liajn bonecon kaj justecon por tute submeti min al lia decido, kiom ajn granda estas mia ĉagreniĝo esti interrompita. Mi konsolas min, pensante, ke mi nerimarkite povos iafoje veni ĉeesti viajn kunsidojn.

Ĉiam, kiam eble, mi parolos al vi, ĉar mi vin estimas kaj deziras pruvi tion. Sed aliaj Spiritoj pli progresintaj postulas antaŭecon, kaj mi devas kurbiĝi antaŭ tiuj, kiuj permesis al mi doni liberan kuron al la torento da amasigitaj ideoj.

Amikoj, mi lasas vin kaj devas duoble danki ne nur vin spiritistojn, kiuj min elvokis, sed ankaŭ tiun Spiriton, kiu bonvolis cedi al mi sian lokon, Spiriton, kiu sur la Tero havis la saman nomon Pascal.

De tiu, kiu estis kaj ĉiam estos la plej sindona el viaj kunadeptoj.

D-ro Vignal

Victor Lebufle

Juna, piloto en la haveno de Havre, mortinta en la aĝo de dudek jaroj.

Li loĝis kun sia patrino, vendistino, al kiu li dediĉis la plej karesajn kaj afablajn zorgojn, ŝin subtenante per la frukto de sia kruda laboro. Oni neniam vidis lin vizitadi drinkejojn nek sin doni al la ekscesoj tiel kutimaj en sia profesio, ĉar li ne volis elspezi eĉ la plej malgrandan parton de salajro, kiun li destinis por karitata celo. Sian tutan liberan tempon li dediĉis al sia patrino, ŝparante al ŝi laciĝojn. Jam de longe atakita de malsano, kiu, laŭ lia scio, lin certe mortigos, li kaŝadis antaŭ ŝi la suferojn, por ne maltrankviligi ŝin kaj por ke ŝi ne volu sendevigi lin fari parton de sia laboro. En la aĝo de la pasioj, estis necesaj al tiu junulo granda kvanto da moralaj kvalitoj kaj potenca energio por kontraŭstari la pereigajn delogojn de la medio, kie li vivis. Dotita per sincera kompato, li havis edifan morton.

En la antaŭtago de sia morto, li postulis, ke lia patrino iru ripozi, dirante al ŝi, ke ankaŭ li bezonas dormi.

Tiam ŝi havis vizion; ŝi troviĝis, ŝi diris, en granda mallumo, kiam ŝi ekvidis luman punkton iom post iom kreskantan, ĝis la ĉambro fariĝis prilumata per brila heleco, en kiu distingiĝis la figuro de ŝia filo, supreniran- ta al la senfina Spaco. Si komprenis, ke lia fino alpro- ksimiĝas, kaj fakte, en la sekvanta tago, tiu nobla animo postlasis la Teron, murmurante ian preĝon.

Unu spiritista familio, kiu konis lian belan konduton, interesiĝante pri lia patrino, kiu restis sola, decidis lin elvoki nelonge post lia morto, kaj li spontanee sin manifestis, donante la jenan komunikaĵon:

"Vi deziras ekscii, kiel mi nun estas: feliĉa, feliĉega! Oni devas konsideri la suferojn kaj angorojn, kiuj estis la origino de la transtombaj benoj kaj felico. Feliĉo! Ha! Vi ne komprenas la signifon de tiu vorto. La surteraj feliĉoj kiom malproksime estas de tiuj, kiujn ni spertas kiam ni revenas al Jesuo kun pura konscienco, kun la konfido de la servisto plenuminta sian devon, ĝojege esperante la aprobon de Tiu, kiu estas ĉio.

Ha! Miaj amikoj, la vivo estas peniga kaj malfacila, kiam oni ne konsideras ĝian celon; sed vere mi diras al vi, ke se vi sekvos la leĝon de Dio, tiam, kiam vi venos apud nin, vi estos pli, multe pli rekompencitaj por la suferoj kaj meritoj, kiujn, vi eble opinios, ke vi akiris por alia vivo. Estu bonaj kaj praktikantoj de karitato, de tiu karitato tiel nekonata ĉe la homoj, kaj kiu estas nomata bonvolemo. Helpu viajn similulojn, farante por aliaj pli multe ol vi farus por vi mem, ĉar vi nescias la aliulan mizeron kaj konas la vian.

Helpu mian patrinon, kompatindan patrinon, sola ĉagreno al mi venanta el sur la Tero. Si devas sperti aliajn provojn, kaj estas necese, ke ŝi atingu la ĉielon. Adiaŭ, mi iras ŝin vidi."

Victor

La gvidanto de la mediumo. Ne ĉiam la amaraj suferoj sur la Tero estas ia kulpelpago. La Spiritoj, kiuj, plenumante la volon de la Sinjoro, malsupreniras sur la Teron, kiel tiu, estas feliĉaj, spertante malbonojn, kiuj por aliaj estus provado. La dormo ilin revigligas antaŭ la Ĉiopova, kaj donas al ili fortojn por ĉion elporti por ilia pli granda gloro. En lia lasta ekzistado, la misio de tiu Spirito ne estis pompa, sed kiel ajn senfama ĝi estis, eĉ tiel ĝi ne havis malpli da indeco, ĉar li ne povis esti stimulita de orgojlo. Antaŭ ĉio li devis esti danka al tiu, kiu estis lia patrino; poste li devus pruvi, ke en la plej malbonaj medioj povas ekzisti animoj puraj, kun noblaj kaj altaj sentoj, kapablaj rezisti ĉiujn delogojn. Tio pruvas, ke la moralaj kvalitoj havas antaŭajn kaŭzojn, kaj tia ekzemplo ne estos senfrukta.

S-ino Anais Gourdon

Si estis tre juna kaj rimarkinda pro la mildeco de siaj karakteroj kaj eminentaj moralaj ecoj ŝin disting- antaj, kaj mortis en Novembro 1860. Si apartenis al familio de ministroj el la ĉirkaŭaĵoj de Saint-Йtienne, cirkonstanco faranta interesa ŝian spiritan pozicion.

Elvoko. — R. Mi ĉeestas.

D. Via patro kaj via edzo petis, ke mi vin elvoku, kaj ili opinius sin tre feliĉaj, se ili ricevus ian komunikaĵon.

R. Ankaŭ mi estas feliĉa, ĝin donante.

D. Kial vi tiel frue forŝoviĝis de la familiaj karesoj?

R. Ĉar mi finis la surterajn provojn.

D. Ĉu vi iafoje povas vidi viajn geparencojn?

R. Ho! Mi ĉiam estas apud ili.

D. Ĉu vi estas feliĉa, kiel Spirito?

R. Mi estas feliĉa. Mi amas kaj esperas. La ĉieloj ne kaŭzas timon al mi, kaj plena de fido mi esperas, ke blankaj flugiloj levu min ĝis ili.

D. Kion vi komprenas, kiel blankajn flugilojn?

R. Tion, ke mi fariĝu pura Spirito, lumbrila kiel la ĉielaj kurieroj min blindigantaj.

La flugiloj de la anĝeloj, ĉefanĝeloj, serafoj, kiuj estas nenio alia ol puraj Spiritoj, evidente estas nur atributo imag- ita de la homoj por doni ideon pri la rapideco, kun kiu ili translokiĝas, ĉar ilia etera naturo liberigas ilin de ĉia rimedo por trairi la spacojn. Ili tamen povas aperi al la homoj kun tia akcesoraĵo, por respondi al ilia penso, tiel same, kiel la Spiritoj prenas homan aspekton por fariĝi rekoneblaj.

D. Ĉu viaj geparencoj povas fari ion por vi?

R. Jes, karaj fratoj, ne plu ĉagrenante min per sia lamentado, ĉar ili scias, ke mi ne estas tute perdiĝinta por ili. Mi deziras, ke la rememoro pri mia estaĵo estu por ili milda kaj dolĉa. Mi pasis, kiel floro sur la Tero, kaj el tiu pasado devas resti nenio ĉagrena.

D. Kiel via lingvaĵo povas esti tiel poezia kaj tiel malmulte harmonia kun via situacio sur la Tero?

R. Kiu parolas, tio estas ja mia animo. Jes, mi havis akiritajn konojn, kaj Dio plurfoje permesas, ke afablaj Spiritoj enkarniĝu ĉe pli krudaj homoj, por igi ĉi tiujn antaŭsenti la atingeblajn delikataĵojn, kiujn pli malfrue ili komprenos.

Sen ĉi tiu tiel logika ekspliko, konforma al la bonvolemo de Dio por la homoj, oni malfacile komprenus tion, kio unuavide ŝajnos anomalio. Kio efektive povas esti pli bela, poezia kaj gracia ol la lingvaĵo de tiu junulino edukita inter krudaj laboristoj? Plurfoje okazas la malo: Malsuperaj Spi­ritoj enkarniĝas inter plej progresintaj homoj, sed por kon- traŭa celo. Ĉar Li celas ilian propran progreson, tial Dio metas ilin en kleran medio n, kaj iafoje kiel instrumenton de provo en tiu mondo. Kiu alia filozofio povas solvi tiajn problemojn?

Maurice Gontran

Li estis solfilo kaj mortis en la aĝo de dek ok jaroj, de ia pulma infektaĵo. Dotita per ne ordinara inteligen- teco, frua prudento, granda amo al studo, milda karaktero, amemo kaj simpatio, li posedis ĉiujn ecojn, kiuj antaŭ- vidigis brilan estontecon. Kun granda sukceso li finis, tre frue, la unuajn studojn, enmatrikuliĝante tuj poste en la Politeknika Lernejo. Lia morto kaŭzis al la geparencoj unu el tiuj doloroj postlasantaj profundajn kaj tre afli- ktajn trajtojn, ĉar ili atribuis la antaŭtempan morton de li, ĉiam dotita per delikata naturo, al la penoj ĉe studoj, al kiuj ili lin instigis.

Sin riproĉante, ili tiam diradis: "Ĉu nun utilas al li ĉio, kion li lernis? Estus pli bone, se li restus malklera, ĉar sciaro ne estis necesa al li por vivi, kaj tiel li sendube restus inter ni; li estus la konsolo de nia maljuneco" Se ili konus Spiritismon, ili rezonus tute alie. En ĝi ili tamen trovis la efektivan konsolon. La jena diktato estis donita de la junulo al unu el liaj amikoj, kelkajn monatojn post lia morto.

D. Mia kara Maurice, la milda amemo, kiun vi dediĉis al viaj gepatroj, alportas al mi la certecon, ke vi deziras revigligi ilian animon, se vi povos ĝin fari. La ĉagreno, mi diru pli ĝuste, la malespero, kiun via forpaso kaŭzis al ili, videble ruinigas ilian sanon, igante ilin malŝati la vivon. Kelkaj konsolaj vortoj certe povos renaskigi en ili la esperon...

R. Mia amiko, mi senpacience atendadis ĉi tiun okazon komunikiĝi, okazon, kiun vi nun ebligas al mi. La doloro de miaj gepatroj afliktas min, sed ĝi mala- kriĝos, kiam ili estos certaj, ke mi ne perdiĝis por ili; alproksimiĝu al ili por konvinki ilin pri ĉi tiu veraĵo, kion vi certe atingos. Estis necesa tiu okazintaĵo por inspiri al ili ian kredon, kiu donos al ili feliĉon kaj mal- ebligos ilin murmuri kontraŭ la dekretoj de la Providenco. Vi scias, ke mia patro estis tre skeptika pri la estonta vivo. Dio donis al li tiun ĉagrenon por forpreni lin el lia eraro. Ĉi tie ni ree renkontiĝos, en ĉi tiu mondo, kie ne estas konataj vivoĉagrenoj, kaj kie mi antaŭis miajn gepatrojn; energie asertu al ili, ke la plezuro revidi min estos al ili rifuzita, kiel puno pro ilia manko de fido al la boneco de Dio. Al mi estus malpermesite komuniki kun ili dum la tempo de ilia restado sur la Tero. Malespero estas ribelo kontraŭ la volo de la Ĉiopova, kaj ĝi estas ĉiam punata per daŭrigado de la kaŭzon ĝin produktinta, ĝis fariĝos kompleta submetiĝo.

Malespero estas efektiva memmortigo, ĉar ĝi konsum- as la korpajn fortojn, kaj kiu mallongigas sian vivon celante pli frue eviti amaraĵojn de la doloro, tiu spertos plej kruelajn disreviĝojn; male oni devas fortikigi la korpon por pli facile elporti la pezon de la provoj.

Miaj karaj kaj bonaj gepatroj, ĉi-momente mi direktiĝas al vi. De kiam mi forlasis mian kadravon, neniam mi apartiĝis de vi. Mi troviĝas apud vi pli ofte ol kiam mi estis sur la Tero. Konsoliĝu do, ĉar mi ne estas mortinta, aŭ pli bone mi estas pli viva ol vi. Nur mia korpo mortis, sed la Spirito vivas ja ĉiam. Cetere li estas libera, feliĉa, ne submetita al malsanoj kaj doloroj.

Anstataŭ vin turmenti, ĝoju, sciante, ke mi estas libera de zorgoj kaj afliktoj, en loko, kie la koro estas saturita de purega ĝojo, sen ombro de la malagrablaĵo.

Miaj bonaj amikoj, ne priploru tiujn antaŭtempe mortintajn, ĉar tio estas graco, kiun Dio permesas al ili, deturnante ilin for de la turmentoj de la surtera vivo. Ĉi-foje mia tiea ekzistado ne devus daŭri pli longan tempon, ĉar mi antaŭe akiris ĉion necesan por plenumi en la Spaco ian pli altan mision. Se mi disponus pli da tempo, vi ne povus prezenti al vi la danĝerojn kaj delogojn, al kiuj mi min elmetos.

Ĉu vi ja povus taksi mian forton, ke mi ne falu en tiu lukto, kiu kaŭzus al mi kelkajn jarcentojn da malpro- greso? Kial do lamenti tion, kio estas avantaĝa por mi?

En tia okazo, ia senkonsola doloro signifus nekre- demon pravigeblan nur por la ideo pri la nenieco. Kiuj tiel ne kredas, tiuj estas ja bedaŭrindaj, ĉar por ili ne povas ekzisti ebla konsolo; iliaj karuloj ŝajnas al ili neripareble perditaj, ĉar la tombo forprenas de ili la lastan esperon!

— D. Ĉu via morto estis dolora?

R. Ne, mia amiko; antaŭ ol morti mi suferis nur la efikojn de la malsano, sed tiu sufero malpliiĝis, laŭmezure kiel alproksimiĝis la lasta momento: poste iun tagon mi ekdormis, ne pensante pri la morto. Kaj tiam mi havis plezurigan sonĝon! Mi sonĝis, ke mi estas resaniĝinta, ke mi ne plu suferas, kaj plezure spiradis, per plenaj pulmoj, ian parfumitan, puran aeron: ia nekonata forto transportis min tra la Spaco. Brila lumo radiis ĉirkaŭe, ne lacigante tamen miajn okulojn! Mi vidis mian avon, ne plu palega, senfortiĝinta, sed kun juna kaj eleganta aspekto. Kaj li etendis al mi la brakojn, ame alpremante min al sia koro.

Amaso da aliaj personoj gajaspektaj lin akompanis, kaj ĉiuj kun bonvolemo kaj afableco min akceptis; ŝajnis, ke mi ilin renkontis, kaj feliĉa pro tio, ke mi ilin revidas, ni interŝanĝis gratulojn kaj atestojn pri amikeco! Nu bone! Kion mi rigardis, kiel ian sonĝon, tio estis realaĵo, ĉar el tia sonĝo mi ne devus vekiĝi sur la Tero: mi vekiĝis ja en la spirita mondo.

D. Ĉu via malsano ne fontas el via granda konstanteco je la studo?

R. Ho! Ne, certigu vin. Estis kalkulita la tempo, kiun mi devis pasigi sur la Tero, kaj nenio povus reteni min tie. Tion sciis mia Spirito en la momentoj de disiĝo kaj mi konsideris min feliĉa kun la ideo pri la baldaŭa liberiĝo.

Sed la tempo, kiun mi tie pasigis, ne estis senprofita, kaj hodiaŭ mi gratulas min pro tio, ke mi ne ĝin perdis.

La seriozaj studoj kuraĝigis al mi la animon, pliigante ĝiajn konojn, kaj, se pro mia mallonga ekzistado mi ne povis ilin apliki, mi nepre aplikos ilin pli malfrue kaj pli utile.

Adiaŭ, kara amiko: mi foriras apud miajn gepatrojn por antaŭklinigi ilin al la ricevado de ĉi tiu komunikaĵo.

Maurice

ĈAPITRO III

SPIRITOJ EN MEZBONAJ KONDIĈOJ Joseph Brй

(Mortinta en 1840 kaj elvokita en Bordeaux, de sia nepino, en 1862.)

La honesta homo laŭ Dio aŭ laŭ la homoj

— Kara avo, ĉu vi povas diri al ni, kiel vi statas en la mondo de la Spiritoj, donante al ni iajn utilajn detalojn por nia progreso?

R. Ĉion, kion vi volas, kara infano. Mi suferas pro mia nekredemo; sed granda estas la boneco de Dio, kiu konsideras la cirkonstancojn. Mi suferas, sed ne kiel vi povus prezenti al vi: ĝi estas la bedaŭro, ke mi ne pli bone profitis mian tempon tie, sur la Tero.

— Ĉu eble? Ĉu vi do ne vivis ĉiam honeste?

R. Jes, laŭ la opinio de la homoj; sed ekzistas abismo inter honesteco antaŭ la homoj kaj honesteco antaŭ Dio. Ĉar vi deziras instruiĝi, mi penos elmontri al vi tiun malsamon. Tie ĉe vi oni opinias honesta tiun, kiu respektas la leĝojn de sia lando, respekto arbitra ĉe multaj. Honestulo estas tiu, kiu malkaŝe ne malutilas proksimulon, kvankam tiu multfoje forprenas de ĉi tiu feliĉon kaj honoron, ĉar la kriminala kodo kaj la publika opinio ne trafas la kulpan hipokritulon. Povante gravurigi epitafon pri virto sur tombŝtonon, multaj opinias, ke ili pagis sian ŝuldon al la homaro! Eraro! Ne sufiĉas al homo, por esti honesta antaŭ Dio, ke li respektis la leĝojn de la homoj; antaŭ ĉio estas necese, ke li ne malobeis la diajn leĝojn. Honestulo en la okuloj de Dio estas tiu homo, kiu, posedite de abnegacio kaj amo, dediĉas sian ekzistadon al bono, al progreso de siaj similuloj; kiu, animite de zorgo sen limoj, estas aktiva ĉe la plenumado de siaj materiaj devoj, instruante kaj praktikante al aliaj amon al laboro; aktiva ĉe la bonaj agoj, ne forgesante sian kondiĉon de servisto, de kiu la Sinjoro iun tagon petos kalkulon pri la uzo de lia tempo; fine aktiva ĉe la praktikado de amo al Dio kaj al la proksimulo.

Tiel la homo honesta antaŭ Dio devas zorge eviti vundajn vortoj n, venenon kaŝitan sub floroj, kiu detruas reputaciojn kaj ĉagrenas iun, multfoje kovrante lin per ridindaĵo. La honesta homo, laŭ Dio, ĉiam devas teni fermita sian koron kontraŭ ĉiaj vermoj de fiero, de envio, de ambicio; devas esti pacienca kaj bonvola al tiuj, kiuj lin atakus; devas pardoni el la fundo de sia animo, sen penoj kaj super ĉio sen vanta elmontrado, al iu ajn, kiu lin ofendus; fine devas praktiki la koncizan kaj grandiozan ordonon, kiu estas "Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso, kaj vian proksimulon kiel vin mem". ( )

Jen, kara infano, resume, kiel honesta homo devas konduti antaŭ Dio. Nu bone: ĉu tia mi estis? Ne. Mi konfesas ne ruĝiĝanta, ke mi malplenumis multajn el tiuj devoj; ke mia forgeso pri Dio pelis min al pliaj eraroj, kiuj, kvankam ne submeteblaj por la homaj leĝ- oj, tamen malrespektas la leĝon de Dio. Kompreninte tion, mi multe suferis, kaj tiel pli konsolita mi hodiaŭ atendas la favorkorecon de tiu bona Dio, kiu konas mian penton. Transdiru, kara infano, rediru ĉion tion al ĉiuj havantaj

( * ) Mateo, 22:37-39. — La Trad.

sian konscion ŝuldiĝinta, ke ili rebonigu siajn erarojn per bonaj faroj, ke la favorkoreco de Dio etendiĝu super ilin, Liaj patraj okuloj kalkulos iliajn provojn. Lia potenca mano forviŝos iliajn erarojn.

S-ino Hйlиne Michel

Dudekkvinjara junulino, subite mortinta en sia hejmo, sen suferoj, sen antaŭe konata kaŭzo. Riĉa kaj iom frivola, la ventanimeco de karaktero inklinigis ŝin pli al la senvaloraĵoj de la vivo ol al la seriozaj aferoj. Sed ŝi posedis bonan koron kaj estis dolĉa, amena kaj karitatema.

Tri tagojn post sia morto, elvokite de konataj personoj, ŝi esprimis jene:

"Mi ne scias, kie mi estas... kia konfuzo min ĉirkaŭas! Vi vokis min kaj mi venis. Mi ne komprenas, kial mi ne estas hejme; oni bedaŭras mian foreston, dum mi ĉeestas, ne povante fariĝi rekonata. Mia korpo ne plu apartenas al mi, kaj tamen mi sentas ĝian malvarmon... Mi volas forlasi ĝin kaj mi ĉiam pli ligiĝas al ĝi... Mi estas kvazaŭ du personoj... Ho! Kiam mi fine komprenos tion, kio okazas al mi? Estas necese, ke mi ankoraŭ iru tien... mia alia "memo", kio al ĝi okazos dum mia foresto?Adiaŭ"

Tiu sento pri duoblaĵo, kiu ankoraŭ ne estas detruita per kompleta disiĝo, ĉi tie estas evidenta. Nekonstanta kara- ktero, kun pozicio kaj riĉaĵo konsentantaj al ŝi kontentigon de ĉiuj kapricoj, devis ankaŭ favori ŝiajn inklinojn al frivol- eco. Ne mirigas do, ke ŝia malligiĝo estis malrapida, tiel ke, tri tagojn post sia morto, ŝi ankoraŭ sentis sin ligita al sia korpa envolvaĵo. Sed, ĉar ŝi ne posedis gravajn mal- virtojn kaj estis bonkaraktera, tiu situacio neniel estis pena kaj ne devis longe daŭri. Post kelkaj tagoj, kiam ŝi estis elvokita, tiam ŝiaj ideoj jam estis tute aliaj. Jen tio, kion ŝi diris:

"Dankon, ke vi preĝis por mi. Mi rekonas la bonecon de Dio kiu evitigis al mi la suferojn kaj la maltrankvil- ojn, kiuj sekvus la malligiĝon de mia Spirito. Por mia kompatinda patrino rezignacii estos tre malfacile; sed ŝi estos konsolita, kaj tio, kio en ŝiaj okuloj estas granda malfeliĉo, estis fatala kaj nepre necesa, ke la aferoj de la Ĉielo sin turnis en tion, kio devas esti: ĉio. Mi estos apud ŝi ĝis la fino de ŝia surtera provado, helpante ŝin elteni ĝin.

Mi ne estas malfeliĉa, sed mi multon devas fari por alproksimigi min al la situacio de la feliĉuloj. Mi petos al Dio konsenti al mi reveni sur la Teron por regajni la tempon, kiun mi tie perdis, en mia lasta ekzistado.

La fido subtenu vin, miaj amikoj; fidu la efikecon de la preĝo, precipe tiu venanta el la koro. Dio estas bona."

D. Ĉu vi longe restis, ne rekonante vin?

R. Mi komprenis la morton en la sama tago, kiam vi preĝis por mi.

D. Ĉu via konfuzostato estis dolora?

R. Ne, mi ne suferis, mi pensis, ke mi sonĝas kaj mi atendadis la vekiĝon. Mia vivo ne estis senigita je doloroj, sed ĉiu enkarnulo en via mondo devas suferi. Mi rezignaciis pri la volo de Dio, kaj mia rezignacio estis de Li konsiderata. Mi dankas vin por la preĝoj helpintaj min rekoni min mem. Dankon; mi plezure ĉiam revenos. Adiaŭ."

Hйlиne

Markizo de Saint-Paul

(Mortinta en 1860 kaj elvokita, laŭ peto de ia sia fratino, membro de la Societo de Parizo, en la 16-a de Majo l861.)

Elvoko. — R. Jen mi ĉi tie.

— Via fratino petis min elvoki vin, ĉar, kvankam mediumino ŝi tamen ankoraŭ ne estas sufiĉe disvolviĝinta.

— R. Mi respondos kiel eble plej klare.

3. — Mi unue deziras scii, ĉu vi estas feliĉa.

R. Mi estas en vaganteco ( \ transiĝa stato, kiu donas nek absolutajn feliĉon nek punon.

— Ĉu vi longe restis nekonscianta vian staton?

R. Mi longe restis konfuzita kaj mi nur rekonsciiĝis por beni la kompaton de tiuj, kiuj, min rememorinte, preĝis por mi.

— Ĉu vi povas taksi la tempon de tiu konfuziĝo?

R. Ne.

— Kiujn geparencojn vi rekonis la unuaj?

R. Miajn patrinon kaj patron, kiuj, kiam mi vekiĝis, min akceptis, enkondukante min en la novan vivon.

— Al kio atribui la fakton, ke vi ekstreme malsana laŭŝajne konversaciis kun amataj personoj sur la Tero? — R. Al la antaŭa kono de la malkaŝo de la mondo, en kiu mi estis loĝonta. Vidiva mediumo antaŭ la morto, miaj okuloj nur nebuliĝis en la momento de mia disiĝo je la korpo, ĉar la karnaj ligiloj estis ankoraŭ tre fortaj.

— Kiel klarigi la rememorojn pri infaneco, kiuj prefere okazis al vi? — R. Al la fakto, ke la komenco pli identiĝas kun la fino, ol kun la mezo de la vivo.

— Kiel tion klarigi? — R. Estas gave diri, ke la mortantoj memoras kaj vidas, kiel konsolan reflekton, la infanan purecon de siaj unuaj jaroj.

Eble, pro providenca simila motivo, la maljunuloj, laŭ- mezure kiel ili proksimiĝas al la fino de sia vivo, iafoje havas klaran rememoron pri la plej malgravaj epizodoj de sia infaneco.

( * -1 Stato de Spiritoj vagantaj, t.e. ne enkarniĝintaj, dum intertempoj de iliaj enkorpaj ekzistadoj. — La Trad.

— Kial, aludante la korpon, vi ĉiam uzis pro- nomon de la tria persono? — R. Ĉar mi estis vidiva mediumo, kiel mi diris al vi, kaj mi klare vidis la di- ferencojn inter fiziko kaj moralo; tiuj diferencoj, tre miksitaj inter si de la vivo-fluidaĵo, fariĝas tre distingiĝaj en la okuloj de la klarvidaj mortantoj.

Jen nevulgara aparteco de la morto de tiu sinjoro. En siaj lastaj momentoj, li ĉiam diris: Li soifas, estas necese doni al li trinki; li sentas malvarmon, estas necese varmigi lin; li suferas de tia kaj tia regiono ktp. Kaj kiam oni diris al li: Ĉu ne vi, kiu soifas? — li respondis: "Ne mi, li." Ĉi tiu ekzemplo reliefigas la du ekzistadojn; la pensanta memo estas en la Spirito, ne en la korpo; la Spirito duone malliberiĝinta rigardis la korpon kiel alian individuon, kiu ĝustadire ne apartenis al li; estis do necese sensoifigi lian korpon mem, sed ne la Spiriton. Ĉi tiu fenomeno ankaŭ estas rimarkata ĉe kelkaj somnambuloj.

- Tio, kion vi diris pri la vaganteco de via Spirito kaj ties rilata konfuziĝo, farus nin dubi pri via feliĉo, kontraŭante tion, kion oni povus konkludi el viaj kvalitoj. Krome ekzistas vagantaj Spiritoj feliĉaj kaj malfeliĉaj. — R. Mi estas en transiĝa stato; ĉi tie la homaj virtoj estas taksataj laŭ sia ĝusta valoro. Vere ĉi tiu stato estas milfoje preferinda al tiu de mia surtera enkarniĝo; sed, ĉar mi ĉiam celis tion vere bona kaj bela, mia animo nur kontentiĝos, kiam ĝi atingos la piedojn de la Kreinto.

S-ro Cardon, kuracisto

Li pasigis parton de sia vivo em komerca ŝiparo, kiel kuracisto en balenoŝipo, akirinte en tia medio ideojn iom materialismajn; transloĝinte en la urbon J..., li tie praktikis la modestan profesion de internlanda kuracisto. Post kelka tempo, li certiĝis, ke li estas afekciata de hipertrofio de la koro, kaj sciante, ke la malsano estas nekuracebla, li donis sin al malvigliĝo, antaŭ la perspektivo de morto, en nekonsolebla melankolia stato. Li antaŭ- diris la difinitan tagon de sia morto, antaŭe ĉirkaŭ du monatoj, kaj kiam venis la momento, li kunigis sian familion por diri al ĝi la lastan adiaŭon.

Kiam liaj edzino, patrino, tri infanoj kaj aliaj geparencoj alproksimiĝis al lia lito, kaj la unua provis lin levi, li pli malvigliĝis, fariĝante mallume viola kaj fermante la okulojn, tial oni opiniis lin mortinta. Tiam la edzino intermetis sin por kaŝi al siaj infanoj tiun scenon.

Post minutoj, la malsanulo remalfermis la okulojn; lia mieno prilumita, por tiel diri, prenis radiantan esprimon de beateco, kaj li ekkriis: — "Ho, miaj infanoj, kia beleco! feliĉo! Ho, morto! kia bonfaro! kia milda afero! Mortinte, mi sentis, ke mia animo leviĝis tre alten, sed Dio permesis al mi reveni por al vi diri: Ne bedaŭru mian morton, kiu estas liberigo. Ha! Mi ne povas priskribi al vi la grandiozecon de ĉio, kion mi vidis, la impresojn, kiujn mi spertis! Sed vi ne povus ilin kompreni... Ho! miaj infanoj, ĉiam kondutu, tiel ke vi meritu tiun neesprimeblan feliĉon destinitan al bonaj homoj; vivu laŭ la reguloj de karitato; el tio, kion vi havas, donu parton al bezonantoj.

Kara edzino, mi restigas vin en nemulte laŭdinda situacio; ni havas ricevotajn ŝuldojn, sed mi petegas vin ne turmenti niajn ŝuldantojn; se ili estas ĉe malfacilaĵoj, atendu ĝis ili povos pagi; kaj pardonu tiujn, kiuj ne povas pagi. Dio vin rekompencos. Vi, mia filo, laboru por subteni vian patrinon; estu ĉiam honesta kaj evitu fari ion, kio eble makulus nian familion. Ricevu ĉi tiun kruc- on, heredaĵon de mia patrino; neniam ĝin forlasu, kaj Dio volu, ke ĝi faru vin ĉiam rememori miajn lastajn konsilojn: Miaj infanoj, reciproke helpu vin, subtenu unu alian, ke la bona harmonio regu vin; ne estu vantemaj nek fieraj; pardonu viajn malamikojn, se vi volas, ke Dio vin pardonu... "

Poste alproksimigante ilin al si, li prenis iliajn manojn kaj diris plu: — "Infanoj, mi vin benas." — Kaj liaj okuloj fermiĝis, ĉi tiun fojon por ĉiam; sed lia vizaĝo konservis tiel imponan esprimon, ke nombra amaso posedita de admiro venis vidi lin ĝis la momento, kiam li estis envolvita en mortotukon.

Post kiam iu amiko de la familio donis al ni ĉi tiujn treege interesajn informojn, tiam ni memoris, ke elvoko fariĝus instrua al ni ĉiuj kaj utila al la Spirito mem.

Elvoko. — R. Mi estas apud vi.

— Oni rakontis al ni la cirkonstancojn, en kiu okazis via morto, kaj ni forte miris. Ĉu vi bonvolas priskribi al ni ankoraŭ pli detale tion, kion vi vidis dum la intertempo de tio, kion ni povus nomi viaj du mortoj?

R. Tion, kion mi vidis... Ĉu vi povus ĝin kompreni? Mi ne scias, ĉar mi ne trovus esprimojn proprajn al kompreno de tio, kion mi povis vidi dum la momentoj, en kiuj estis eble al mi forlasi la fizikan envolvaĵon.

— Kaj ĉu vi scias, kie vi estis? Ĉu malproksime de la Tero, sur alia planedo, aŭ en la Spaco? — R. La Spirito ne mezuras distancojn, nek konas ilian longecon tiel, kiel vi. Forprenite de la supernatura aganto, kiun mi ne komprenas, mi vidis brilojn de ia ĉielo, de tiuj, kiujn nur sonĝe ni povas prezenti al ni. Tiu iro tra la senfino okazis kun tia rapideco, ke mia Spirito ne povis kalkuli kiom da sekundoj ĝi daŭris.

— Kaj vi nun ĝuas la feliĉon, kiun vi atendis?

R. Ne; mi ja deziras ĝin ĝui, sed Dio ne devas tiamaniere rekompenci min. Mi multfoje ribelis kontraŭ la benataj pensoj, kiujn diktis mia koro, kaj la morto ŝajnis al mi ia maljustaĵo.

Mi nekredanta doktoro nutri s ĉe la kuracarto pro- fundan antipation kontraŭ la dua naturo, kiu estas nia inteligenta dia impulso; al mi la senmorteco de la animo estis nenio alia ol fikcio taŭga por logi nemulte instruitajn homojn, kvankam la neniaĵo min timigis kaj mi malbenis la misteran aganton, kiu ĉiam influas. La Filozofio malebligis al mi, tion mi ne konsciis, kompreni la grand- econ de la Eternulo, kiu povas distribui doloron kaj ĝojon por instrui la homaron.

— Ĉu vi rekonis vian staton tuj post via definitiva malligiĝo? — R. Ne; mi nur rekonis min dum la transiro, kiun mia korpo spertis por trakuri la eteran regionon. Sed tio ne tuj okazis, kaj estis necesaj kelke da tagoj por mia vekiĝo.

Dio faris al mi favoron, tial mi klarigos al vi: Mia malnova malkredo ne plu ekzistis; mi fariĝis kredanto antaŭ la morto, post kiam mi grave kaj science esploris la aferon, kiu min turmentis, post kiam mi fine trovis ne surterajn kialojn, sed dian kialon, kiu min inspiris kaj konsolis, donante al mi kuraĝon pli fortan ol la doloro. Tiel mi benis tion, kion mi malbenis, mi rigardis la morton kiel ian liberigilon. La ideo pri Dio estas granda, kiel la mondo! Ho! kia superega konsolo venas el la preĝo, kiu nin kortuŝas kaj emocias: ĝi estas la plej pozitiva elemento de nia nemateria naturo; per ĝi mi komprenis, mi firme kaj suverene kredis, kaj tial Dio, konsiderante miajn agojn, bonvolis rekompenci min antaŭ la fino de mia enkarniĝo.

— Ĉu oni povus diri, ke vi estis mortinta dum tiu unua krizo? — R. Jes kaj ne: post kiam la Spirito forlasis la korpon, la karno nature estingiĝadis; sed, kiam li reprenis la surteran loĝejon, la vivo revenis al la korpo, kiu spertis transiĝon, ian dormon.

— Kaj ĉu vi sentis la ligilojn, kiuj tenis vin ĉe la korpo? — R. Sendube; la Spirito havas fortegan katenon, kiu lin tenas, kaj li eniras en la naturan vivon, antaŭ la lasta tremo de la karno.

— Kiel do, en via ŝajna morto kaj dum kelke da minutoj, via Spirito povis subite kaj nekonsterneble malligiĝi, dum via efektiva malligiĝo estis akompanata de konfuziĝo dum kelke da tagoj? Sajnas al ni, ke en la unua okazo, pro la ligiloj inter korpo kaj Spirito pli ekzistantaj ol en la dua, la malligiĝo devus esti pli mal- rapida, ĝuste kontraŭa al tio, kio efektiviĝis. — R. Vi multfoje elvokis enkarniĝintan Spiriton, ricevante ĝustajn respondojn; mi troviĝis en tiaj kondiĉoj, ĉar Dio vokis min kaj liaj servantoj al mi diradis: — "Venu..." Mi obeis kaj dankis al Li la specialan favoron, kiun Li bonvolis fari al mi, ke mi povu duonvidi kaj kompreni lian senfinan grandecon. Mi dankas vin tial, ke antaŭ la reala morto vi permesis al mi instrui miajn geparenc- ojn, ke ili travivu bonajn kaj ĝustajn enkarniĝojn.

— El kie venis la belaj paroloj, kiujn post via vekiĝo vi eldiris al via familio? — R. Ili estis reflekto de tio, kion mi vidis kaj aŭdis; la bonaj Spiritoj inspiris al mi la parolon kaj donis brilon al mia mieno.

— Kian impreson, laŭ via opinio, kaŭzis via revelacio ĉe la ĉeestantoj kaj precipe ĉe viaj infanoj? -- Surprizigan, profundan; la morto ne estas men- sogema; la infanoj kiel eble plej maldankaj ĉiam kurbiĝas ĉe la finiĝanta enkarniĝo. Se ni povus penetri en la koron de la infanoj, apud malfermita tombo, ni vidus ilin nur poseditaj de veraj sinceraj sentoj, tuŝitaj de la kaŝita mano de la Spiritoj, kiuj diras al ĉiuj pensoj: Ektremu, se vi dubas; morto estas rebonigo, justeco de Dio, kaj mi garantias al vi, spite al la nekreduloj, ke miaj familio kaj amikoj kredis la parolojn de mi eldiritajn antaŭ la morto. Krome mi estis peranto de iu alia mondo.

— Dirinte, ke vi ne ĝuas la duonviditan feliĉon, ĉu ni tamen povas diri, ke vi estas malfeliĉa? — R. Ne, ĉar mi fariĝis kredanto antaŭ la morto, kaj tio, el koro kaj konscienco. Doloro turmentas en tiu mondo, sed fortikigas el la vidpunkto de la spirita estonteco. Rimarku, ke Dio konsideris miajn preĝojn kaj mian absolutan kred- on je Li; mi estas firma sur la vojo al perfektiĝo, kaj mi venos al celo, kiun oni konsentis al mi duonvidi. Preĝu, miaj amikoj, por ĉi tiu nevidebla mondo, kiu prezidas en viaj destinoj; ĉi tiu frateca interŝanĝo estas ama;

estas rimedo interkomunikiganta la Spiritoj n el ĉiuj mondoj.

12. — Ĉu vi bonvolus eldiri kelkajn vortojn al viaj edzino kaj infanoj? — R. Mi petas ĉiujn miajn karulojn, ke ili kredu je la ĉiopova, justa, neŝanĝema Dio; ke ili kredu la preĝon, kiu konsolas kaj korfaciligas; la karitaton, kiu estas la plej nobla praktiko de la homa enkarniĝo; mi petas ilin rememori, ke ankaŭ el la mal- multo oni povas doni, ĉar monereto de malriĉulo estas pli meritoplena en la okuloj de Dio, de tiu Dio, kiu scias, ke malriĉulo donas multon, eĉ kiam li malmulton donas.

"La riĉulo devas multe doni, kaj konstante doni por tiom multe meriti. La estonteco estas la karitato, la bonvolemo ĉe ĉiuj agoj; estas konsideri, ke ĉiuj Spiritoj estas fratoj, neniam zorgante pri la miloj da infanecaj surteraj vantaĵoj.

Vi spertos krudajn provaĵojn, kara amata familio; sed ilin kuraĝe akceptu, memorante, ke Dio ilin vidas. Ofte rediru ĉi tiun preĝon: — "Ama kaj bona Dio, ĉiam ĉion konsentanta, donu al ni forton superan al ĉiuj sortovicoj, faru nin bonaj, humilaj kaj karitatemaj, malgrandaj je riĉaĵo kaj grandaj je koro. Permesu, ke nia Spirito estu spiritisto sur la Tero, por vin pli bone kompreni kaj ami.

Via nomo estu emblemo de libereco, ho! mia Dio! — La konsolanto de ĉiuj subprematoj, de ĉiuj benzonantaj ami, pardoni kaj kredi."

Cardon

Eric Stanislas

(Spontanea komunikaĵo. Societo de Parizo; Aŭgusto 1863.)

"Kian feliĉon donas al ni la emocioj intense sentataj de bravaj koroj! Ho! konsolaj pensoj malfermantaj la savovojon al ĉio vivanta, al ĉio materie kaj spirite spir- anta. La konsolanta balzamo neniam ĉesu abunde flui sur nin kaj vin! Kiaj vortoj ni uzas, esprimantaj la feliĉon de la elkarniĝintaj fratoj, kiam ili penetras en la amon, kiu nin ĉiujn kunigas?

Ha, fratoj! ĉie kiom da bono, kiom da dolĉaj sentoj altaj kaj simplaj, kiel vi, kiel via doktrino, vi estas invitataj dissemi laŭlonge de la irota vojo; sed ankaŭ kiom multe oni donos al vi eĉ antaŭ ol vi akiros rajtojn!

Mi ĉeestis ĉion, kio okazis en ĉi tiu nokto; mi aŭdis, mi komprenis kaj mi penos memvole plenumi mian devon kaj instrui la klason el neperfektaj Spiritoj. Aŭdu do: mi tute ne estis feliĉa; kiam mi estis enabismiĝinta en la grandegeco, en la senfino, miaj suferoj estis des pli intensaj, ju pli malfacila estis al mi ilia kompreno.

Benata estu Dio, kiu kon sentas al mi veni en sanktejon, kiu ne povas senpune esti malfermita al malbonuloj.

Amikoj, kiom mi dankas vin, kiom da fortoj mi regajnis inter vi! Ho, bonaj homoj! konstante kolektiĝu; lernu, ĉar vi ne povas dubi pri la fruktoj de la seriozaj kunsidoj; la Spiritoj devantaj ankoraŭ multon lerni, kiuj memvole restas senfaraj, mallaboremaj kaj forgesantaj siajn devojn, povas troviĝi tie, ĉe vi, pro cirkonstancoj atenditaj aŭ neatenditaj; kaj tiam, forte tuŝitaj, ili sin rekonas, kaj multe da okazoj prezentiĝas al ili duonvidi la celon, la tre deziratan objekton, samtempe serĉi, edifite de via ekzemplo, la rimedojn eviti la penigan staton, kiu ilin regas.

Kun granda plezuro mi fariĝas interpretanto de la suferantaj animoj, ĉar mi parolas al bonkoraj homoj, en la certeco, ke mi ne estos forpelata.

Ankoraŭfoje akceptu do, komplezemaj homoj, la esprimon de mia aparta danko kaj tiun de ĉiuj, al kiuj vi de longe faris multe da bono, eĉ ne sciante."

Eric Stanislas

La gvidanto de la mediumo. Miaj infanoj, ĉi tiu estas Spirito longe suferinta, devojiĝinta de la ĝusta vojo. Li num komprenas siajn erarojn, pentas kaj turnas la okulojn al Dio, kiun li forneis. Lia situacio ne estas tiu de feliĉulo, sed li aspiras la feliĉon kaj ne plu suferas. Dio konsentis al li ĉi tiun kunsidon, ke li poste iru en malsuperan sferon por sin instrui kaj stimuli la progreson de la Spi­ritoj, kiuj, kiel li, malobeis la leĝon. Gi estas riparado, kiu koncernas lin. Li fine konkeros la feliĉon, pro lia persisteco.

S-ino Anna Belleville

Tridekkvinjara virino mortinta post kruela malsano. Vigla, spirita, dotita per neordinara inteligento, skrupula kriterio kaj altaj moralaj kvalitoj; edzino kaj sindediĉa familiopatrino, ŝi cetere posedis ian maloftan forton de karaktero kaj ian abundon da rimedoj, kiuj ĉiam tenis ŝin protektata kontraŭ la plej hazardaj okazaĵoj de ŝia ekzistado. Ne konservante resenton pri personoj, pri kiuj ŝi povas plendi, ŝi ĉiam estis preta fari al ili oportunan servon. Intime ligite al ŝia persono de multe da jaroj, ni povis akompani ĉiujn fazojn de ŝia ekzistado kaj ankaŭ ĉiujn neatenditaĵojn en ĝia fino. Venis de ia akcidento la malsano, kiu devis ŝin mortigi, reteninte ŝin sur lito tri jarojn, katenitan de la plej kruelaj suferoj, cetere eltenitaj ĝis la fino, kun heroeca kuraĝo, kaj malgraŭ kiuj la natura beleco de ŝia Spirito neniam ŝin forlasis. Si firme kredis la ekzistadon de la animo kaj la estont- an vivon, sed nemulte zorgis pri tio; ĉiuj ŝiaj pensoj rilatis al la estanteco, kiu estis por ŝi tre grava, kvankam ŝi ne timis la morton kaj estis indiferenta por la materiaj plezuroj. Sia vivo estis simpla kaj ŝi sen peno rezignis tion, kion ŝi ne povis ekhavi; sed ŝi denaske posedis la senton pri bono kaj belo, senton, kiun ŝi nutris eĉ ĉe la plej malgrandaj aferoj.

Si volis vivi malpli por ŝi ol por siaj infanoj, komprenante kiom sia malesto kostus al ili, kaj tio ja ligis ŝin al la vivo. Ne ĝin studinte ĝisfunde , ŝi konis Spi- ritismon; ŝi interesiĝis pri ĝi, sed ŝi neniam povis firme teni siajn ideojn pri la estonteco; ĉi tiu estis laŭ ŝi relaĵo, sed ne kaŭzis al ŝia spirito profundan impreson.

Tio bona, kion ŝi praktikis, estis rezultato de ia natura, spontanea impulso, kaj ŝi ne pensis pri rekom- pencoj nek pri estontaj punoj.

Sia stato estis senesperiga kaj baldaŭa ŝia morto, cirkontanco, kiun ŝi mem konis. Iun tagon, kiam ŝia edzo forestis, ŝi senfortiĝis kaj komprenis, ke ŝia horo venas; ŝiaj okuloj nebuliĝis, konfuziĝo ŝin invadis, kaj ŝi sentis ĉiujn angorojn pro la disiĝo.

Sed la morto antaŭ la reveno de la edzo estis por ŝi malfacila. Per superega klopodo super si mem, ŝi mur- muris: "Ne, mi ne volas morti!"

Si tiam sentis reveni la vivon kaj ŝi reprenis la tutan uzon de siaj kapabloj. Veninte ŝia edzo, ŝi al li diris: "Mi estis mortonta, sed mi volis atendi vian alvenon, pro tio, ke mi devas fari al vi kelkajn rekomendojn." Tial la lukto de la vivo kontraŭ la morto daŭris plu ankoraŭ tri monatojn, tempon, kiu estis por ŝi nenio alia ol dolora agonio.

Elvoko en la tago sekvinta tiun de ŝia morto. R. Bonaj amikoj, mi estas danka pro la intereso, kiun mi meritas de vi; cetere vi estis por mi kvazaŭ bonaj parencoj. Nu bone, ĝojegu, ĉar mi estas feliĉa. Konsolu mian kompatindan edzon kaj protektu miajn infanojn. Mi tuj iris al ili, post kiam mi elkarniĝis.

D. Ni povas supozi, ke via konfuziĝo ne estis longa, ĉar vi al ni respondas klarmense.

R. Ha! Miaj amikoj, mi tiel multe suferis... kaj vi bone scias, ke mi suferis rezignacie. Nu, mia provado finiĝis. Mi ne diros, ke mi estas tute liberiĝinta, ne; sed vero estas, ke mi ne plu suferas, kaj tio estas por mi granda korfaciliĝo! Nuntempe mi estas tute resaniĝ- inta, sed mi ankoraŭ bezonas la helpon de viaj preĝoj, ke mi poste kunlaboru kun vi.

D. Kio estis la kaŭzo de viaj longaj suferoj?

R. Ia terura pasinteco, mia amiko.

-- D. Ĉu vi povas rakonti al ni tiun pasintecon?

R. Ho! Lasu min ĝin iom forgesi... mi ĝin tiel kare elpagis...

Unu monaton post la morto. — Nun, kiam vi eble estas tute malligiĝinta kaj kiam nin pli bone rekonas, ni tre dezirus teni kun vi pli klaran konversacion. Ĉu vi ekzemple povus respondi al ni, kia estis la kaŭzo de via longa agonio? Tri monatojn vi estis inter vivo kaj morto...

R. Dankon, miaj amikoj, pro via rememoro, kaj ankaŭ pro viaj preĝoj! Kiom sanigaj ĉi tiuj estis por mi kaj kiom ili kunhelpis por mia liberiĝo! Mi ankoraŭ havas bezonon esti konsolata; preĝu plu por mi. Vi komprenas la valoron de la preĝo. Tiuj, kiujn vi el diras, neniel estas banalaj formuloj, kompare kun tiuj murmurataj de tiom da aliaj homoj, kiuj ne taksas ilian gravecon, la frukton de ia bona preĝo.

"Mi multe suferis, sed miaj suferoj estis malavare kompensitaj, kaj multfoje estis al mi permesate esti apud miaj karaj infanoj, kiujn mi postlasis kun tiom da dedaŭro!

Mi mem plilongigis tiujn suferojn; la arda deziro vivi plu, pro amo al miaj infanoj, igis min iamaniere alkroĉiĝi al la materio, kaj malsame ol aliaj homoj mi ne volis forlasi la kompatindan korpon, de kiu mi devis disiĝi, malgraŭ tio, ke ĝi estis por mi instrumento de tiom da torturoj.

Jen la kialo de mia longa agonio. Koncerne la malsanon kaj la devenantajn suferojn, ili estis elpago de mia pasinteco — plia ŝuldo, kiun mi pagis. Ha! bonaj amikoj, se mi estus vin aŭdinta, kiom da ŝanĝo estus okazinta en mia nuna vivo!

Kian korfaciliĝon mi spertus en la lastaj momentoj, kaj kiel facila eble estus mia disiĝo, se, anstataŭ ĝin bari, mi estus min konfide submetinta al la volo de Dio, al la fluo, kiu min trenadis! Sed, anstataŭ turni la okulojn al la estonteco min atendanta, mi nur vidis la estantecon, kiun mi estis forlasonta!

Kiam mi revenos sur la Teron, mi estos ja spiritistino, mi ĝin asertas al vi. Kia superbela scienco! Mi ofte ĉeestas viajn kunsidoj n kaj la konsilojn, kiujn oni transdiras al vi. Eble miaj suferoj estus mildigitaj, se mi povus ilin kompreni, kiam mi estis sur la Tero. La okazo ne estis ankoraŭ veninta.

Mi hodiaŭ komprenas la bonecon kaj la justecon de Dio, kvankam mi ne estas sufiĉe progresinta por senzorg- igi min pri la aferoj de la vivo; mi precipe iras al miaj infanoj, ne por dorloti ilin, sed por ilin helpi, montrante al ili la vojon, kiun Spiritismo malfermas en ĉi tiu momento. Jes, miaj amikoj, mi ankoraŭ havas gravajn zorgojn, inter kiuj elstaras tiu rilata al la estonteco de miaj infanoj."

D. Ĉu vi povas doni al ni iajn informojn pri la pasinteco, kiun vi bedaŭras?

R. Ha! bonaj amikoj, mi estas preta fari konfeson. Mi malzorgis la aliulan suferon, indiferente vidante la suferojn de mia patrino, kiun mi nomis malsanulino pro imaga malsano. Por ne vidi ŝin sur lito, mi supozis, ke ŝi ne suferas kaj mi mokis ŝiajn plendojn. Jen kiel Dio punas.

Ses monatojn post la morto. — D. Nun, kiam sufiĉe longa tempo forpasis, de kiam vi forlasis vian materian envolvaĵon, bonvolu priskribi al ni viajn pozicion kaj okupojn en la spirita mondo.

R. Dum la surtera vivo mi estis tio, kion oni ordinare nomas bona persono; sed antaŭ ĉio mi ŝatis mian bonstaton; laŭnature kompatema, mi eble ne estus kapabla por sinofero malpliigi malfeliĉon. Hodiaŭ ĉio ŝanĝiĝis, kaj kvankam mi ĉiam estas la sama, la iama memo tamen modifiĝis.

"Mi profitis el la modifiĝo kaj mi vidas, ke ne ekzistas kategorioj nek kondiĉoj ekster la persona merito, en la nevidebla mondo, kie karitatema kaj bonkora malriĉulo superstaras riĉulon, kiu humiligis per sia almozo. Mi speciale helpas tiujn afliktiĝantajn pro familiaj suferoj, pro perdo de parencoj aŭ de riĉeco. Mia misio estas ilin reanimi kaj konsoli kaj ĉe tio mi sentas min feliĉa."

Anna

Grava demando venas el la faktoj supre menciitaj. Jen ĝi:

Ĉu persono, pro forto de sia propra volo, povus prokrasti la momenton de disiĝo de la animo je la korpo?

Respondo de la Spirito Sankta Ludoviko. Senkondiĉe jese respondi ta, ĉi tiu demando povus okazigi erarajn konsekvencojn.

Certe, pro iaj kondiĉoj, iu enkarniĝinta Spirito povas longigi sian korpan ekzistadon, por plenumi nepre necesajn misiojn, aŭ almenaŭ de li tiel supozatajn — tio estas permeso, kiun oni al li povas konsenti, por ĉi tiu pritaktata okazo kaj por multe da aliaj ekzemploj. Sed ĉi tiu vivoprokrasto devas esti ja mallonga, ĉar estas malper- mesate al la homo inversigi la ordon de la naturaj leĝoj kaj ankaŭ memvole reveni en la vivon, kiam ĝi jam atingis sian limdaton. Gi estas nur nedaŭra haltigo. Sed, pro ebleco de la fakto, oni ne konkludu, ke ĝi estas ĝenerala, kaj ke dependas de ĉiu homo tiamaniere plilongigi sian ekzistadon. Kiel provon por la Spirito, aŭ por intereso de finiĝonta misio, la malvigliĝintaj organoj povas ricevi aldonon da vivo-fluidaĵo, kiu ebligos al ili kelke da momentoj plilongigi la materian manifestiĝon de penso. Ĉi tiuj okazoj estas esceptaj kaj ne faras regulon. Ankaŭ oni ne devas vidi en tiu fakto ian nuligon de la neŝanĝemeco de la leĝoj de Dio, sed ian sekvon de la libera volo de la animo, kiu, en la ekstrema momento, havas konscion pri sia misio kaj volas, spite la morton, elfini tion, kion ĝi ĝis tiam ne povis. Tiu vivolongigo iafoje povas esti ia speco de puno trudita al la Spirito dubema pri la estonteco, vivoprokrasto, kiun li nepre devas suferi.

Sankta Ludoviko

Oni ankoraŭ povus miri pri la relativa rapido, kun kiu ĉi tiu Spirito liberiĝis, pro lia alkroĉiĝo al la korpa vivo; sed estas necese konsideri, ke tiu alkroĉiĝo neniel estis ma­teria kaj voluptama, ĝi prefere havis sian moralan flankon efektive motivitan de la bezonoj helpi la infanojn ankoraŭ en frua aĝo. Ŝia spirito estis intelekte kaj morale progres- inta. Se ŝi estus atinginta plian ŝtupon, oni povus opinii ŝin unu el tiuj Spiritoj el la plej feliĉaj. Ne ekzistis do ĉe la perispiritaj ligiloj tiu obstineco rezultanta el la materia ident- igo; oni povas diri, ke la vivo malfortiĝinta pro daŭra mal- sano, apenaŭ kateniĝis per delikataj fadenoj, kies rompiĝon ŝi penis malhelpi. Sed ŝia rezisto estis punita per plilongigo de la suferoj rilataj al la malsano mem kaj ne per la mal- facileco de la malligiĝo. Jen kial, post ĉi tiu malligiĝo, ŝia konfuziĝo estis mallonga. Alia fakto same grava venas de ĉi tiu elvoko, kiel de la pli granda parto de tiuj realigitaj en pluraj tempoj, pli-malpli malproksimaj de la morto: ĝi estas la grada aliiĝo de la ideoj de la Spirito, kies progreso vidiĝas ne ĉe liaj pli bonaj sentoj, sed ĉe lia pli justa taksado de la aferoj. La progreso de la Spirito en la spirita vivo estas do fakto elmontrita de la sperto. La korpa vivo estas praktikado de tiu progreso, elmontro de liaj decidoj, fandilo, en kiu li puriĝas. Ĉar la animo progresas post la morto, ĝia sorto ne povas esti definitive difinita, pro tio, ke la definitiva decido pri la sorto estas, kiel ni jam diris, la neado de la progreso.

Kaj, ĉar tiuj du aferoj ne povas samtempe kunekzisti, restas plu tiu, kiu havas favore por si la konfirmon de la faktoj kaj de la racio.

ĈAPITRO IV

SPIRITOJ SUFERANTAJ Puno

Generala elmontro de la stato de kulpuloj, okaze de ilia eniro en la mondon de la Spiritoj, diktita al la Spi­ritisma Societo de Parizo, en Oktobro 1860.

"Post la morto, la Spiritoj harditaj, egoismaj kaj malicaj tuj estas kaptitaj de kruela dubo pri sia destino, en nuneco kaj estonteco. Ili rigardas ĉirkaŭ si kaj vidas nenion, kio povas utili al la praktikado de ilia malboneco, kio ilin afliktegas, ĉar izoliteco kaj neaktiveco estas netolereblaj por la malbonaj Spiritoj.

Ili ne levas la rigardon al la loĝejo de la progresint­aj Spiritoj, konsideras tion, kio ilin ĉirkaŭas kaj tiam, komprenante la malvigliĝon de la malfortaj kaj punitaj Spiritoj, ili alkroĉiĝos al ili, kvazaŭ al ia kaptitaj o, uzante la rememoron pri iliaj pasintaj pekoj, kiujn ili senĉese agigas per siaj ridindaj gestoj.

Ĉar al ili ne sufiĉas tiuj mokoj, ili sin ĵetas al la Tero simile al malsategaj vulturoj, serĉante inter la homoj ian animon, kiun ili povas delogi. Gin trovinte, ili ĝin ekposedas, ekscitante ĝian ambicion kaj penante estingi ĝian fidon je Dio, ĝis ili fine alproprigas al si unu konsciencon kaj, vidante, ke la kaptitaj o estas sekura, ili etendas la fatalecon de sia infekto sur ĉion, kio alproksimiĝas al ĝi.

La malica Spirito estas preskaŭ feliĉa en la plej in­tenso de sia kolero, kaj li suferas nur en la momentoj, kiam li ne agas, aŭ en la okazoj, kiam la bono triumfas super malbono. Sed la jarcentoj pasas, kaj subite la malica Spirito antaŭsentas, ke la mallumo fine lin ĉirkaŭas; lia agosfero malplivastiĝas, kaj lia konscienco, ĝis tiam muta, sentigas al li akrajn dornojn de rimorso.

Inerta, trenata de kirlego, li vagadas, kiel diras la Sanktaj Skriboj, sentante sian haŭthararon hirtiĝi de teruro. Baldaŭ estiĝas ia granda vakuo ĉirkaŭ li: venas la momento, kiam li devas kulpelpagi; jen estas la enkarn- iĝo okazonta... kaj li vidas, kvazaŭ en spegulo, la terurajn provojn, kiuj lin atendas, li volas retroiri, sed iras antaŭen kaj, ĵetita en la vivabismon, li neatendite ruliĝas ĝis la vualo de forgeso falos sur liajn okulojn. Li vivas, agas, ankoraŭ estas kulpa, sentante en si, mi ne scias kian maltrankviligan rememoron, iajn antaŭsentojn, kiuj igas lin tremi, sed ne retroirante sur la vojo de malbono. Fine lacigita de penoj kaj krimoj li estas mortonta. Etendite sur litaĉo (aŭ sur lito, tio ne gravas), la kulpulo sub ŝajna senmoveco sentas moviĝi kaj vivi interne de si ian mondon el forgesitaj sensacoj. Ferminte la okulojn, li vidas ekaperantan helecon, aŭdas strangaj n sonojn; lia animo, baldaŭ forlasonta la korpon, agitiĝas senpa- cience, dum liaj krispigitaj manoj provas kapti la litkovrilojn... Li volas paroli, kriegi al siaj ĉirkaŭantoj: — Retenu min! Mi vidas la punon! — Neeble! La morto sigelas liajn palajn lipojn, dum la ĉeestantoj diras: Ripozu en paco!

Li tamen aŭdas, ŝvebante ĉirkaŭ la korpo, kiun li ne volas forlasi. Ia mistera forto lin altiras; li vidas, kaj fine rekonas tion, kion li jam vidis. Terurita jen li sin ĵetas en la Spacon, kie li dezirus kaŝiĝi sed nenia ŝirmo, nenia ripozo.

Aliaj Spiritoj reciprokas al li malbonojn, kiujn li faris; punita, konfuzita kaj mokita li siavice vagas kaj vagos ĝis la dia lumo en lin penetru kaj lin prilumu, montrante al li la venĝeman Dion, la super ĉiu malbono Dion triumfantan, kun kiu li ne povos repacigi krom per kulpelpago kaj ĝemoj."

Georges

Neniam estis pentrita bildo pli terura kaj aŭtentika pri la sorto de maliculo; ĉu ankoraŭ estas necesa la iluziaĵo de la flamoj kaj fizikaj torturoj?

Novel

La Spirito alparolas la mediumon, kiun li konis dum

la vivo.

"Mi rakontos al vi mian suferon ĉe la morto. Katenita al la korpo per materiaj ligiloj, mia Spirito renkontis grandajn malfacilaĵojn por senembarasiĝi — kio per si mem jam estis kruda angoro.

La vivo, kiun mi lasis en la aĝo de 21 jaroj, ankoraŭ estis tiel energia, ke mi ne povis kredi al ĝia perdo. Tial mi serĉadis la korpon, kaj miris, timegita de tio, ke mi vidis min perdita meze en kirlo da ombroj. Fine la konscio pri mia stato kaj la elmontro de la eraroj faritaj en ĉiuj miaj reenkarniĝoj subite min frapis, dum ia senkompata lumo prilumis la plej sekretan internon de mia animo, kiu sin sentis nudigita kaj tuj kaptita de ĉagrena honto. Mi penadis eviti tiun influon, interesiĝante pri la objektoj min ĉirkaŭantaj, objektoj novaj, sed kiujn mi jam konis; la lumaj Spiritoj, ŝvebantaj en la etero, donis al mi la ideon pri ia feliĉo, kiun mi ne povis aspiri; ombraj kaj afliktegaj formoj, iuj dronitaj en ĝenaj malesperoj, aliaj furiozaj aŭ ironiaj, glitadis ĉirkaŭ mi aŭ sur la tero, al kiu mi estis alkroĉiĝinta. Mi vidis homojn, kiuj sin agitadis, kies nescion mi enviis; ia tuta klaso da nekonataj aŭ prefere retrovitaj sensacoj min samtempe invadis. Kvazaŭ trenata de nerezistebla forto, kaj penante eviti furiozan doloron, mi neniigis la distancojn, la ele- mentojn, la materiajn obstaklojn, tiamaniere ke la naturaj belaĵoj kaj la ĉielaj brilegoj ne povis eĉ por momento kvietigi la akran doloron de mia konscienco nek la teruron kaŭzitan de la malkaŝo de la eterneco. Mortulo povas antaŭjuĝi la materiajn torturojn laŭ la tremoj de la karno; sed viaj malfortaj doloroj, mildigitaj de la espero, malgravigitaj de la distroj aŭ mortigitaj de la forgeso, neniam donos al vi ideon pri la angoroj de iu animo senĉese, senespere, senpente suferanta. Pasinte ia tempo, kies daŭron mi ne povas precizigi, enviante elektitojn, kies gloron mi duonvidis, malamante la malbonajn Spi­ritojn moke min persekutantajn, malestimante la homojn, kies hontidaĵojn mi vidis, mi pasis de profunda mal- vigleco al ia senprudenta ribelemo.

Fine vi alvokis min, kaj por la unua fojo ia milda kaj tenera sento trankviligis min; mi aŭdis la instruojn, kiujn al vi donas viaj gvidantoj, al mi trudiĝis la vero, mi preĝis; Dio aŭdis min, malkaŝiĝis al mi per sia Kompatemo, tiel same, kiel Li jam malkaŝis al mi per sia Justeco"

Novel

Auguste Michel

(Havre, Marto 1863)

Li estis riĉa, mallaborema junulo, larĝe kaj eksklu- zive ĝuanta la materian vivon. Kvankam inteligenta, la indiferenteco al seriozaj aferoj estis lia karakteriza trajto.

Sen malico, li estis pli bona ol malbona, faris sin estimata de siaj kamaradoj de diboĉo, kaj en la socio li estis konata pro siaj ecoj de monduma viro. Li ne praktikis la bonon, sed ankaŭ ne faris malbonon. Li mortis pro falo de veturilo, per kiu li promenis. Elvokite kelkajn tagojn post sia morto, de mediumo nerekte lin koninta, li donis sinsekve la jenajn komunikaĵojn:

La 8-a de Marto 1863. "Dume mi nur sukcesis malligiĝi, kaj malfacile mi povas paroli al vi. La falo, kiu al mi kaŭzis morton, profunde konfuzis mian Spi- riton.

Malkvietigas min tiu kruela necerteco pri mia estonteco. La dolora korpa suferado, kiun mi spertis, estas neniel komparebla kun ĉi tiu konfuziĝo. Preĝu, por ke Dio min pardonu.

Ho! kia doloro! Ho! dankon, Dio mia! kia doloro! Adiaŭ."

La 18-a de Marto. "Mi jam venis al vi, sed mi povis parolis nur malfacile. Nuntempe mi apenaŭ povas ko- munikiĝi kun vi. Vi estas la sola mediumo, al kiu mi povas peti preĝon, por ke la boneco de Dio forprenu min de ĉi tiu afliktiĝo. Kial plu suferadi, kiam la kor­po jam ne plu suferas? Kial ekzistas ĉiam tiu terurega doloro, ĉi tiu kruela angoro? Preĝu, ho! preĝu, por ke Dio permesu al mi ripozon... Ho! kia kruela dubo! Mi ankoraŭ estas ligita al la korpo. Nur malfacile mi povas vidi, kie mi ja troviĝas; mia korpo tie estas, kaj kial mi restas ĉiam ankaŭ tie? Venu preĝi super gi, por ke mi senembarasiĝu el tiu kruela prizono... Dio min pardonos, mi esperas. Mi vidas la Spiritojn, kiuj estas apud vi, kaj pere de ili mi povas paroli al vi. Preĝu por mi."

La 6-a de Aprilo. "Estas mi, kiu venas peti, ke vi preĝu por mi.

Ĉu estos necese, ke vi iru al la loko, kie kuŝas mia korpo, por petegi al la Ĉiopova, ke Li kvietigu miajn suferojn?

Mi suferas! Ho! mi ja suferas! Iru al tiu loko — tiel estas necese — kaj direktu al la Sinjoro ian preĝon por ke Li min pardonu.

Mi vidas, ke mi povos resti pli trankvila, sed mi senĉese revenos al la loko, kien oni metis tion, kio apartenis al mi."

Ne atentante la peton, kiun oni faris al li, por preĝi ĉe la tombo, la mediumo ne plenumis ĝin. Sed pli malfrue irante tien, tie mem li ricevis ian komunikaĵon.

La 11-a de Majo. "Mi atendis vin ĉi tie. Mi esperis, ke vi venos al la loko, kie mia Spirito ŝajnas estis ligita al sia envolvaĵo, por petegi al la favorkora kaj bona Dio kvietigi miajn suferojn. Vi povos helpi min per viaj preĝoj, ne ĝin forgesu, mi petegas tion de vi. Mi kons- tatas kiom multe mia vivo estis kontraŭa al tio, kio ĝi devus esti; mi vidas la erarojn faritajn.

En la mondo mi estis neutila estulo; mi faris nenian profitan uzon de miaj kapabloj; la riĉaĵo servis nur al la kontentigo de miaj pasioj, al miaj kapricoj pri lukso kaj al mia vantamo; mi pensis pri nenio alia ol la korpaj plezuroj, malestimante tiujn de la animo kaj la animon mem. Ĉu sur min, kompatindan Spiriton kiu suferas la sekvojn de siaj surteraj eraroj, mal supreniros ja la favorkoreco de Dio? Preĝu, por ke Li min pardonu, liberigante min el la doloroj min afliktantaj. Mi dankas vin pro tio, ke vi ĉi tien venis por preĝi por mi."

La 8-a de Junio. "Mi povas paroli kaj dankas Dion, kiu ĝin permesis al mi.

Mi komprenis miajn erarojn kaj esperas, ke Dio min pardonos.

En la vivo iru konforme al la kredo vin konsolanta, ĉar ĝi garantios al vi, en la estonteco, ian ripozon, kiun mi ankoraŭ ne havos. Dankon pro viaj preĝoj. Gis revido."

La insista peto de la Spirito, por ke oni preĝu ĉe lia tombo, estas rimarkinda detalo, kiu tamen havis sian pravon de ekzisto, se ni konsideros la fortikecon de la ligiloj lin katenantaj al la korpo, pro la malfacileco de la malligiĝo, sekve de la materieco de lia ekzistado. Oni komprenas, ke la preĝo pli proksima povas havi iaspecan magnetan efikon pli potencan por faciligi la disiĝon. Ĉu la preskaŭ ĝenerala kutimo preĝi al la kadavroj ne naskiĝas de la senkonscia intuico de tia efiko? Tiuokaze la efiko de la preĝo atingus ian rezulton samtempe moralan kaj materian.

Avertoj de diboĉulo

(Bordeaux, la 19an de Aprilo 1862)

La 30-a de Julio. "Nuntempe mi estas malpli malfeliĉa, ĉar mi ne plu sentas la pezan katenon, kiu jungis min al la korpo. Fine mi estas libera, sed mi ankoraŭ ne kulpelpagis kaj estas necese, ke mi regajnu la tempon perditan, se mi ne volos plilongigi la suferojn. Mi esperas, ke Dio, konsiderante la sincerecon de la pento, permesu al mi la gracon de sia pardono. Petu plu por mi, mi vin petegas. Homoj, fratoj miaj, mi vivis nur por mi, kaj nun mi kulpelpagas kaj suferas! Dio permesu al vi la gracon eviti la dornojn nun min ŝirantajn. Iru plu la larĝan vojon de la Sinjoro, kaj preĝu por mi, ĉar mi misuzis la favorojn, kiujn Dio donas al siaj kreitoj!

Kiu oferas al la krudaj instinktoj la inteligenton kaj la bonajn sentojn al li donitajn de Dio, tiu similas beston, kiu plurfoje difektas sin mem. La homo devas modere uzi la bonojn konfiditajn al li, kutimante celi la eternecon, kiu lin atendas, sekve rezignante la materiajn plezurojn. Lia nutrado devas celi nur la vivon; lukso limiĝu nur al la bezonoj de lia pozicio; gustoj, inklinoj, eĉ la plej naturaj, devas obei al la plej saĝa prudento; sen tio li materiiĝas, anstataŭ puriĝi. La homaj pasioj estas mallarĝaj karceroj ĉirkaŭvolvantaj la karnon, kaj tial evitu ilin. Vi ne scias iliajn prezojn, kiam ni revenas al la patrujo! La homaj pasioj vin senvestigas eĉ antaŭ ol vin forlasi, tiel ke vi alvenos nudaj, tute nudaj antaŭ la Sinjoron. Ha! vestu vin per bonaj faroj, kiuj vin helpos traflugi la Spacon inter vi kaj la eterneco. Brilanta mantelo, ili kaŝas viajn homajn hontindaĵojn. Envolvu vin en karitaton kaj am on — diajn vestojn eterne daŭrantajn."

Instruoj de la gvidanto de la mediumo. Ĉi tiu Spirito estas sur bona vojo, ĉar krom peto, li ankaŭ aldonas konsilojn celantajn evitigi la danĝerojn de la vojo de li irita.

Rekoni erarojn jam estas indeco kaj efektiva paŝo al la bono: ankaŭ pro tio, lia situacio, ne estante feliĉa, ankaŭ ne estas tiu de malfeliĉa Spirito.

Petinte, li nur devas ripari sin en alia ekzistado. Sed antaŭ ol alveni tien, ĉu vi scias, kia estas la ekzistado de tiuj homoj volupteme vivintaj, kiuj al sia Spirito donis nenian aktivecon krom la elpensado de novaj plezuroj?

La influo de la materio ilin sekvas ĝis transtombo, kaj la morto ne ĉesigas la apetitojn, kiujn ilia vidado, tiel limigita, kiel kiam ili vivadis sur la Tero, vane serĉas rimedoj n satigi. Ĉar ili neniam serĉis spiritan nutraĵon, ilia animo vagas en la vakuo sendirekte, sen espero, kaptite de la afliktiteco de tiu, kiu havas antaŭ si nenion pli ol ia senlima dezerto. La neekzisto de spiritaj aktivecoj memkompreneble kaŭzas la neniigon de la spirita laboro post la morto; kaj ĉar al li restas nenia rimedo por satigi la korpon, nenio restos por kontentigi la Spiriton.

El tio, ia morta ĝeno, kies finon ili ne antaŭvidas kaj al kiu ili preferus la nenion. Sed la nenio ne ekzistas... Ili povis mortigi la korpon sed ne povas neniigi la Spiriton. Gravas do, ke ili vivu en tiuj moralaj torturoj, ĝis, venkitaj de laciĝo, ili decidas turni la okulojn al Dio.

Lisbeth

(Bordeaux, la 13an de Februaro 1862)

Suferanta Spirito subskribas per la nomo Lisbeth.

1. — Ĉu vi volas doni al ni kelkajn informojn pri via situacio kaj ankaŭ pri la kaŭzo de viaj suferoj? — R. Estu humila de koro, submetita al la Divolo, pacienca ĉe la provado, karitema al la malriĉulo, konsolanto de malfortulo, sentema al ĉia suferado, kaj tiam vi ne suferos la turmentojn, kiuj min torturas.

— Ŝajne vi sentas la erarojn naskitajn de kontraŭa konduto... Ĉu pento alportos trankvilon al vi? — R. Ne. Pento estas neutila, kiam naskita nur de sufero. Bonefika pento baziĝas sur la ĉagreniĝo esti ofendinta Dion, kaj ĝi konsistas en la arda deziro de ia riparo. Bedaŭrinde mi ankoraŭ tiom ne povas. Rekomendu min al la preĝoj de ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la aliulaj suferoj, ĉar mi bezonas tiujn preĝojn.

Tiu instruo estas granda veraĵo; iafoje la sufero estigas penton malpli sinceran, kiu ne estas esprimo de ĉagreniĝo pro malbono farita, ĉar, se la Spirito ĉesus suferi, li ne hezitus refari ĝin. Jen kial pento ne ĉiam kaŭzas la tujan liberiĝon de la Spirito. Ĝi tamen inklinigas lin al tio — jen ĉio.

Krom tio, al li estas necese pruvi la sincerecon kaj firmecon de la decido, per novaj provoj riparantaj la mal­bonon faritan.

Zorge mediante pri ĉiuj ekzemploj de ni prezentitaj, oni trovos en la vortoj de la Spiritoj — eĉ de tiuj pli mal­superaj — profundajn lecionojn, kiuj sciigas nin pri la plej intimaj detaloj de la spirita vivo. La facilanima homo povas vidi en tiuj ekzemploj nenion alian ol pitoreskajn rakontojn; sed la serioza kaj pripensema homo trovos en ili abundan fonton de instruoj.

- Mi faros tion, kion vi deziras. Ĉu vi povas doni al mi kelkajn detalojn pri via lasta ekzistado en la korpo? El tio eble rezultos ia utila instruo, kaj tiel vi faros profita la penton.

(La Spirito hezitas ne nur pri la respondo al tiu demando, sed ankaŭ al kelkaj el tiuj sekvantaj.)

— R. Mi havis naskiĝon ĉe alta pozicio. Mi posedis ĉion, kion la homoj opinias fonto de feliĉo. Estante riĉa, mi fariĝis egoisma; bela, mi estis vantema, nesentema, hipokrita; nobela, mi estis ambicia. Mi piedpremis sub mia potenco tiujn, kiuj ne ruliĝis ĉe miaj piedoj kaj subpremis ankoraŭ pli tiujn, kiuj sin metis sub ilin, kaj ne forgesis, ke ankaŭ la kolero de la Sinjoro subpremegas frue aŭ malfrue la plej arogantajn fruntojn.

— En kiu tempo vi vivis? — R. Antaŭ cent- kvindek jaroj, en Prusujo.

— Ĉu vi, kiel Spirito, de tiam ne faris iun ajn progreson? — R. Ne; la materio ĉiam ribelis, kaj vi ne povas taksi la influon, kiun ĝi ankoraŭ havas sur min, malgraŭ la disiĝo de la korpo. La fiero ligas nin al bronzaj katenoj, kies ĉeneroj pli kaj pli premas la mizerulon, kiu hipotekas al ĝi sian koron. Fiero estas hidro je cent kapoj senĉese renoviĝantaj, eligantaj vevenajn siblojn iafoje similajn al ĉielaj kantoj ! Fiero estas tiu multforma demono, kiu alĝustiĝas al ĉiaj anomalioj de la Spirito; kiu sin kaŝas en ĉiuj faldoj de la koro; kiu penetras en ĉiujn vejnojn; kiu ensorbas kaj trenas homojn al la mallumo de la eterna geheno!... Ho! jes... eterna!

Probable la Spirito diras, ke li faris nenian progreson, ĉar lia situacio estas ĉiam peniga; la maniero kiel li pri- skribas la fieron kaj priploras ĝiajn sekvojn estas sendiskute ia progreso. Certe, kiam enkarniĝinta kaj eĉ tuj post la morto, li ne povus rezonadi tiel. Li komprenas la malbonon, kio jam estas io, kaj pli malfrue venos la kuraĝo kaj la intenco ĝin eviti.

— Dio estas tre bona por ne kondamni siajn filojn al eternaj punoj. Konfidu al lia favorkoreco. — R. Oni diras, ke tio povas havi finon, sed kie kaj kiam? Jam de longe mi ĝin serĉas kaj vidas nur suferon, ĉiam, ĉiam, ĉiam!

— Kiel vi venis ĉi tien hodiaŭ? — R. Kondukata de iu Spirito plurfoje min akompananta. — D. De kiam vi vidas tiun Spiriton? — R. De antaŭ nelonge. — D. Kaj de kiam vi estas konscia pri la eraroj de vi faritaj? —

R. (Post longa enpensiĝo.) Jes, vi pravas: estis ja de tiam, ke mi komencis vidi lin.

— Ĉu vi komprenas nun la rilaton inter pento kaj la helpo farita de via protektanto? Rigardu kiel originon de tiu apogo la amon de Dio, kies celo estos liaj senfinaj pardono kaj favorkoreco. — R. Ho! kiom mi dezirus, ke ĝi estu tia. Mi kredas, ke mi povas promesi en la nomo, cetere tre sankta, de Tiu, kiu neniam estis surda al la voĉo de siaj afliktitaj gefiloj.

— Elkore petu, kaj vi estos elaŭdita. — R. Mi ne povas; mi timas. — Ni kune preĝu, Li nin kontentigos. (Post la preĝo.) Ĉu vi ankoraŭ estas tie? — R. Jes. Dankon! Ne forgesu min.

— Venu ĉi tien ĉiutage. — R. Jes, jes, mi venos

ĉiam.

La gvidanto de la mediumo. Neniam forgesu la instruojn, kiujn vi ĉerpos el la suferoj de viaj protektatoj kaj precipe el iliaj kaŭzoj, ĉar ili estas lecionoj utilaj al ĉiuj, por antaŭgardo kontraŭ la samaj danĝeroj kaj punoj. Purigu viajn korojn, estu humilaj, amu kaj helpu vin reciproke, neniam forgesante la fonton de ĉiuj gracoj, neelĉerpeblan fonton ĉe kiu ĉiuj povas laŭplaĉe sensoifiĝi, fonton de viva akvo, kiu egale kvietigas kaj nutras, fonton de vivo kaj eterna feliĉo. Iru al ĝi, miaj amikoj, kaj trinku kun fido. Dronigu en ĝin viajn ujojn, kiuj eliros el ĝiaj ondoj plenaj de benoj. Avertu viajn fratojn pri la danĝeroj, en kiujn ili povas fali. Dissemu la benojn de la Sinjoro, kiuj senĉese kreskas; kaj ju pli vi ilin dis- konigos, des pli ili multiĝos. Koncernas vin la tasko, ĉar, dirante al viaj fratoj — tie estas la danĝeroj, tie la rifoj; venu kun ni, por ke vi ilin evitu; imitu nin, kiuj donas ekzemplon — tiel vi disverŝos la benojn de la Sinjoro sur tiujn, kiuj vin aŭdos.

Benataj estu viaj penoj. La Sinjoro amas la purajn korojn: faru vin indaj je lia amo.

Saint Paulin

Princo Ouran

(Bordeaux, 1862)

Iu suferanta Spirito prezentis sin sub la nomo Ouran, iama rusa princo.

D. Ĉu vi volas doni al ni kelkajn detalojn pri via situacio?

R. Ho! feliĉaj estas la kore humilaj, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo! Preĝu por mi. Feliĉaj la kore humilaj, kiuj elektas modestan pozicion por plenumi la provon. Vi ĉiuj, kiujn la envio konsumas, ne scias la staton al kiu reduktiĝis unu el tiuj homoj, kiuj sur la Tero estas rigardataj kiel feliĉaj; vi ne kapablas prezenti al vi la fajron, kiu lin bruligas, nek la oferojn truditajn de la riĉaĵo, kiam per ĝi oni volas sin savi! La Sinjoro permesu al mi, fiera despoto, elpagi la krimojn naskitajn de mia orgojlo inter tiuj, kiujn mi tirane subpremis! Orgojlo! Ni konstante rediru tiun vorton, por ke oni neniam forgesu, ke ĝi estas fonto de ĉiuj suferoj nin ĉagrenantaj. Jes, mi trouzis la povon kaj favorojn, kiujn mi disponis; mi estis energia kaj kruela por miaj subuloj, kiuj devis kliniĝi antaŭ ĉiuj miaj kapricoj, kontentigi ĉiujn miajn koruptaĵojn. Mi volis noblecon, riĉaĵon, honoraĵojn, kaj mi subfalis sub la pezo supera al miaj propraj fortoj.

Ĝenerale la subfalantaj Spiritoj estas devigitaj preteksti ian devon superan al siaj propraj fortoj — kio estas ankoraŭ ia restaĵo de orgojlo kaj ia rimedo sin senkulpigi antaŭ si mem, ne konformiĝante kun la propra malforteco. Al neniu Dio donas pli ol tio, kion li povas elporti, Li ne postulas de la naskiĝanta arbo la fruktojn donitajn de plenkreska trunko. Cetere la Spiritoj havas liberecon; kio al ili mankas, tio estas volo, kaj ĉi tiu dependas ekskluzive de ili mem. Kontraŭ forta volo ne ekzistas malvirtaj inklinoj nevenkebl- aj; sed kiam malvirto plaĉas al ni, ni memkompreneble ne klopodas ĝin bridi. Tiel nur al ni mem ni povas atribui la respektivajn sekvojn.

D. Vi estas konscia pri viaj eraroj, kaj tio jam estas paŝo al regeneriĝo.

R. Tiu konscio ankoraŭ estas sufero. Por multaj Spiritoj sufero estas ia efiko preskaŭ materia, ĉar, alligiĝintaj al la homaro de sia lasta enkarniĝo, ili ne spertas nek komprenas la moralaj n sentojn. Kiam mi liberiĝis el la materio, tiam pliiĝis por mi la morala sento pri ĉio, kion la kruelaj fizikaj sensacoj havis plej terura.

D. Ĉu vi duonvidas ian finon al viaj suferoj?

R. Mi scias, ke ili ne estas eternaj, sed mi ne duonvidas ilian finon, kaj mi entute devas rekomenci la provojn.

D. Ĉu vi esperas baldaŭ fari tion?

R. Mi ankoraŭ ne scias.

D. Ĉu vi mem oras pri viaj antaŭaj faroj? Kun la intenco lerni, mi faras al vi ĉi tiun demandon?

R. Viaj gvidantoj troviĝas ĉe vi, kaj ili scias tion, kion vi bezonas. Mi vivis en la tempo de Marko-Aŭrelio. Estante potenca, tiam mi cedis al orgojlo kaŭzo de ĉiuj faloj. Post ia vagado dum centjaroj, mi volis sperti ian senfaman ekzistadon.

"Malriĉa studento, mi almozpetis pri pano, sed mi ĉiam estis posedita de orgojlo: la Spirito gajnis scion, sed ne virton. Ambicia klerulo, mi vendis la konsciencon al tiu, kiu plej kare pagis , servante al ĉiuj venĝoj, al ĉiuj malamoj. Mi sentis min kulpa, sed soifo je gloroj kaj riĉaĵo sufokis la voĉon de la konscienco. La kulpel- pago ankoraŭ estis longa kaj kruela. Fine, ĉe mia lasta enkarniĝo mi volis rekomenci ian vivon de lukso kaj povo, celante regi la embarasojn, ne atentante konsilojn. Ankoraŭ estis la orgojlo, kiu igis min konfidi pli al mi mem ol al la konsilo de protektantaj amikoj, kiuj ĉiam nin gardas.

Vi scias la rezulton de tiu lasta klopodo. Fine hodiaŭ mi komprenas kaj atendas la favorkorecon de la Sinjoro. Mi demetas ĉe liaj piedoj mian detruitan orgojlon kaj petas, ke Li superŝarĝu min per la plej peza tributo de humileco, ĉar kun helpo de lia graco tiu ŝarĝo ŝajnos al mi pli malpeza.

Preĝu kun mi kaj por mi: preĝu ankaŭ, por ke tiu diabla fajro ne konsumu la instinktojn, kiuj kondukas vin al Dio. Fratoj de sufero, Dio volu, ke mia ekzemplo estu utila al vi, kaj neniam forgesu, ke orgojlo estas malamiko de feliĉo. El ĝi fluas ĉiuj malbonoj, kiuj atakas la homaron, kaj kiuj persekutas ĝin eĉ en la ĉielaj regionoj."

La gvidanto de la mediumo. Vi eksentis dubojn pri la identeco de ĉi tiu Spirito, ĉar lia lingvaĵo ŝajnis al vi nekonforma al la stato de sufero montranta malsuperecon.

Forŝiru tiajn dubojn, ĉar vi ricevis seriozan komu- nikaĵon. Kiel ajn suferanta li estas, tiu Spirito havas tro kulturitan inteligenton por esprimiĝi tiamaniere. Kio mankis al li, tio estis nur humileco, sen kiu neniu Spirito povas atingi Dion. Tiun humilecon li jus konkeris, kaj ni esperas, ke kun persisteco li triumfe eliros el ia nova provo.

Nia ĉiela Patro estas tre justa en sia saĝeco, kaj Li konsideras la klopodojn, kiujn la homoj faras por superregi la malbonajn instinktojn. Ĉia venko super vi mem estas unu ŝtupo irita sur tiu ŝtuparo, kiu havas unu ekstremaĵon sur la Tero kaj alian ĉe la piedoj de la superega Juĝisto. Decide suriru tiujn ŝtupojn, ĉar la suprenirado estas des pli facila, ju pli firma estas la volo. Rigardu ĉiam supren, por ke vi kuraĝiĝu, ĉar ve al tiu, kiu haltas kaj retroiras. Frue li estos posedita de kapturniĝo, ektimas antaŭ la abismo lin ĉirkaŭanta, senkuraĝiĝas kaj diras: — por kio iri plu, se mi ĝin faris tiel malmulte kaj al mi ankoraŭ mankas multo? Ne, miaj amikoj, ne retroiru.

La orgojlo estas interne de la homo; nu bone! utiligu ĝin ĉe la klopodo kaj kuraĝo elfini vian supreniradon. Uzu ĝin ankoraŭ ĉe la superregado de la malforteco kaj grimpu sur la supron de la eterna monto.

Pascal Lavic

(Havre, la 8an de Aŭgusto 1863)

Ne estante konata de la mediumo en sia vivo eĉ laŭ nomo, ĉi tiu Spirito memvole komunikiĝis.

"Mi kredas al la boneco de Dio, kiu en sia favorkoreco kompatos mian Spiriton. Mi jam longe suferis multe, multe; mi pereis en la maro. Ligita al la korpo, mia Spi­rito vagis longan tempon sur la ondoj. Dio...

(La komunikado interrompiĝis, kaj en la sekvinta tago la Spirito daŭrigis ĝin)

decidis permesi, ke la preĝoj de tiuj, kiuj restis sur la Tero, liberigu min el la stato de konfuziteco kaj necerteco, en kiu mi dronis. Ili min atendis longan tempon, kaj fine ili povis trovi mian korpon. Nuntempe ĝi ripozas, kvankam la Spirito, malfacile liberiĝinta, vidas la erarojn faritajn. Post la provado, Dio juste juĝas, lia boneco etendiĝas al la pentintoj.

Dum longa tempo la korpo kaj la Spirito kune vagadis, kaj tia estas mia kulpelpago. Iru la rektan vojon, se vi volas, ke Dio faciligu da disiĝon de via Spirito. Vivu laŭ lia amo, preĝu, kaj tiel la morto, kiu por tiom multe da homoj estas timiga, al vi estos mildigita de la scio pri la vivo vin atendanta. Mi pereis en la maro, kaj dum longa tempo oni min atendis. La neebleco malligiĝi de la korpo estis por mi terura provo, jen kial mi bezonas preĝon de tiuj, kiuj, kiel vi, posedas la savantan kredon kaj povas peti por mi al la Dio de justeco. Mi pentas kaj esperas esti pardonita. La 6an de Aŭgusto mia korpo estis renkontita. Mi estis malriĉa maristo kaj jam antaŭ longe mortis. Preĝu por mi."

Pascal Lavic

D. Kie via korpo estis trovita?

R. Ne tre malproksime de vi.

Journal du Havre de la 6-a de Aŭgusto 1863 enhavas la sekvantan raporton, pri kiu la mediumo ne povis sciiĝi:

"Ni sciigas, ke la 6an de la fluanta monato oni renkontis la restaĵon de kadavro sur marbordo, inter Blйville kaj La Hиve. Kapo, brakoj kaj brusto malaperis, sed malgraŭ tio oni povis identigi ĝin per la ŝuoj ankoraŭ ligitaj al la piedoj. Oni rekonis la korpon de la fiŝkaptisto Lavic, kiu la 11an de Decembro estis forprenita de sur la ŝipo L'Alerte, de mara ekventego. Lavic havis la aĝon de 49 jaroj kaj naskiĝis en la urbo Calais. Lia vidvino rekonis lian identecon."

La 12an de Aŭgusto, ĉar oni pritraktis tiun okazintaĵon en la Spiritisma Grupo, en kiu la Spirito unuafoje manifest- iĝis, li denove kaj memvole donis la jenan komunikaĵon:

"Mi efektive estas Pascal Lavic, kiu bezonas viajn preĝojn. Vi povas bonfari al mi, ĉar estis terura la provo, kiun mi spertis. La disiĝo de mia Spirito je la korpo okazis nur post kiam mi rekonis miajn erarojn, kaj post tio, ankoraŭ ne tute disiĝinta, mi ĝin sekvis en la oceano ĝin englutinta. Preĝu do, por ke Dio min pardonu kaj permesu al mi ripozon. Preĝu, mi vin petegas. Dio volu, ke tia perea finiĝo de malfeliĉa surtera vivo servu al ni kiel granda leciono! Vi ĉiam devas konsideri la estontan vivon, neniam ĉesante petegi al Dio lian dian favorkorecon. Preĝu por mi; mi necesas, ke Dio kompatu min."

Pascal Lavic

Ferdinand Bertin

Iu mediumo el Havro elvokis la Spiriton de konatulo, kiu respondis: — "Mi volas komunikiĝi, sed mi ne povas venki la obstaklon ekzistantan inter ni. Mi estas devigita lasi alproksimiĝi tiujn malfeliĉajn suferantojn."

Tiam sekvis la jena spontanea komunikaĵo:

"Mi estas en terura abismo! Helpu min... Ho! Dio mia! Kiu forprenos min el tiu abismo? Kiu per sia kom- pata mano helpos la malfeliĉulon englutitan de la ondoj? Ĉie la plaŭdado de la ondoj, kaj eĉ ne unu amika vorto por min konsoli kaj helpi en ĉi tiu lasta momento. Ĉi tiu profunda nokto estas tamen la morto kun ties teruroj, kiam mi ne volas morti!... Ho! Dio mia! ne estas la estonta morto, sed la pasinta! Mi estas por ĉiam apar- tigita de tiuj, kiuj estas karaj al mi... Mi vidas mian korpon, kaj, kion mi jus sentis, tio estis nur la rememoro pri mia angora disiĝo... Kompatu min, vi, kiu konas mian suferon; preĝu por mi, ĉar mi ne volas senti plu la korŝirojn de la agonio, kiel jam okazas ekde la fatala nokto!... Tiu estas do la puno, mi bone antaŭsentas ĝin... Mi petegas vin preĝi!... Ho! la maro... la mal- varmo... mi estos englutata de la ondoj!... Helpon!... Estu kompatemaj; ne forpelu min! Ni savos nin ambaŭ sur ĉi tiu tabulo!... Ho! mi sufokiĝas! La ondoj en- glutos min, kaj al la miaj ne restos la konsolo revidi min... Sed ne! kion mi vidas? mian korpon balancata de la ondoj... La preĝoj de mia patrino estos aŭdataj... Kompatinda patrino! se ŝi povus supozi sian filon tiel mizera, kia li efektive estas, certe ŝi petus pli multe; sed ŝi kredas, ke la morto sanktigis lian pasintecon kaj ŝi priploras min kiel martiron, kaj ne kiel punitan malfeliĉ- ulon!... Ho! ĉu vi, kiuj ĝin scias, estos neelpeteblaj? Ne, certe vi propetos pro mi."

Francois Bertin

Tiu nomo, tute nekonata, ne sugestis al la mediumo eĉ neprecizan memoron, pro kio oni supozis, ke ŝercema ŝipdroninto memvole venis manifestiĝi al li, kiel okazis plurfoje. Pli malfrue oni eksciis, ke estas efektive la nomo

( * ) Noto de la Eldonejo de la Brazila Spiritisma Federacio

( * )

al la 21-a eldono, en 1973: Sur la antaŭa paĝo, la Spirito estis nomata Ferdinand, ekzakte kiel en la originalo. Ni konsultis plurajn francajn eldonojn (paĝoj 324/5), inkluzive la 4an de 1869.

de unu el la viktimoj de la granda markatastrofo tie okazinta la 2an de Decembro 1863. La komunikaĵo estis donita je la 8-a de tiu sama monato, do ses tagojn post la akcidento. Tiu viro pereis, farante eksterordinarajn provojn savi la ŝipanaron, en la ĝusta momento, kiam li opiniis sin ŝirmita kontraŭ la morto. Havante nenian parencecon kun la mediumo, kaj eĉ ne konatecon, kial li manifestiĝis al li, anstataŭ al iu ajn familiano? La fakto estas, ke la Spiritoj ne trovas en ĉiuj personoj la fluidajn kondiĉojn nepre necesajn al la manifestiĝo. En la konfuziteco, en kiu li troviĝis, tiu Spirito ne havis eĉ liberecon de elekto, kaj li do estis instinkte altirita al tiu mediumo ŝajne dotita per speciala inklino al tiaspeca komunikado. Oni ankaŭ povas supozi, ke li antaŭsentis ian apartan simpation, kiel aliaj ĝin trovis en identaj cirkonstancoj. Fremda al Spiritismo, eble eĉ neinklina al tiu kredo, lia familio ne estus akceptinta la manifest- iĝon, kiel tiu mediumo ĝin faris.

Kvankam la morto okazis antaŭ kelkaj tagoj, la Spirito ankoraŭ spertadis ĉiujn ĝiajn angorojn. Evidente tamen, ke li ne havis konscion pri la situacio; li opiniis sin vivanta, luktante kontraŭ la ondoj, sed samtempe aludante la korpon, kvazaŭ li estus disiĝinta de ĝi; li ekkrias por helpo, diras, ke li ne volas morti, kaj tuj pos­te parolas pri sia morto, rekonante en ĝi ian punon.

Tiu tuta senkohereco montras la intermiksiĝon de ideoj, komuna fakto en preskaŭ ĉiuj perfortaj mortoj.

Post du monatoj, la 2an de Februaro 1864, la Spirito memvole ree komunikiĝas per la sama mediumo, dirante lajenon:

"Via kompatemo al miaj tiel teruraj suferoj faciligis min. Mi komprenas la esperon, antaŭvidas la pardonon, sed post la puno pro la eraro farita. Mi senĉese suferas, kaj, se Dio permesas, ke mi duonvidu dum sekundoj la finon de mia malfeliĉo, tion mi ŝuldas al la preĝoj de karitemaj animoj, kiuj kompatis mian situacion. Ho! es­pero, ĉiela radio, kiom benata ci estas, kiam mi sentas cin ekaperi en mia animo!... Sed ve! la abismo malferm- egiĝas, la teruro kaj sufero absorbas la penson pri favorkoreco. La nokto, ĉiam la nokto!... la akvo, la muĝado de la ondoj min englutintaj, estas nur pala imago de la teruro, en kiun sin envolvas mia Spirito... Mi fariĝas pli trankvila, kiam mi povas resti apud vi, ĉar, kiel la konfido de sekreto al amika brusto min faciligas, tiel same via kompatemo, naskita de la konfido de mia mizero, kvietigas la suferon kaj ripozigas al mi la Spiriton...

Viaj preĝoj plaĉas al mi, ne rifuzu ilin al mi. Mi ne volas rehavigi al mi tiun teruran sonĝon, kiu ŝanĝiĝas en realaĵon, kiam mi ĝin vidas... Prenu la krajonon pli da fojoj. Tre faciligas min la komunikiĝo kun vi."

Kelkajn tagojn poste, ĉe spiritista kunsido en Parizo, oni faris al ĉi tiu Spirito la jenajn demandojn, kunigitajn de li en unu solan komunikaĵon kaj pere de alia mediumo, laŭ la ĉi-suba formo.

Jen estas la demandoj:

Kiu igis vin memvole komunikiĝi per alia mediumo? Kiom da tempo forpasis de via morto kiam vi manifest- igis?

Kiam vi ĝin faris, vi ŝajne ankoraŭ dubis pri via stato, kaj vi samtempe elmontris angorojn de terura morto: ĉu vi nun komprenas pli bone tiun situacion?

Vi kategorie diris, ke via morto estas provo: ĉu vi povos diri al ni la motivon de tiu aserto?

Tio por ni estas instruo kaj por vi servas kiel korfaciligo. Per sincera konfeso vi havigos al vi la rajton je la favorkoreco de Dio, favorkoreco, kiun ni petos en niaj preĝoj.

Respondo. — Unue, ŝajnas neeble, ke iu homo povas suferi tiel kruele. Dio! Kiel penige estas vidi sin konstan- te envolvita en furiozaj ondoj, senĉese suferante tiun turmenton, tiun glacian malvarmon, kiu supreniras ĝis la stomako, ĝin ĉirkaŭpremante!

"Sed por kio mi retenas vin per tiuj scenoj? Ĉu mi ne devas komenci obei al la dankoleĝoj, dankante vin ĉiujn, kiuj interesiĝas pri miaj turmentoj? Vi demandis min, ĉu mi manifestiĝis post longe, post mia morto.

Mi ne povas respondi facile. Pripensante, vi present- os al vi la teruran situacion, en kiu mi ankoraŭ troviĝas. Mi pensas, ke fremda forto kondukis min antaŭ la mediumon kaj — neeksplikebla afero — mi uzis mian brakon kun la sama facileco, kun kiu mi nun uzas la vian, konvinkite ke ĝi apartenis al mi. Nun mi spertas grandan plezuron, kvazaŭ ian apartan korfaciliĝon, kiu... sed ve! Jen ĝi finiĝas. Sed, Dio mia! Ĉu mi havos forton fari la konfeson, kiu min koncernas?"

Post kiam li estis tre kuraĝigita, la Spirito aldiris: — "Mi estis tre kulpa, kaj kio plej multe min turmentas, tio estas la fakto, ke mi estis rigardata kiel martiro, kiam mi verdire ne estis... En la antaŭa ekzistado mi ensakigis plurajn viktimojn kaj ilin ĵetis en la maron... Preĝu por mi!...

Komentario pri ci tiu komunikaĵo fare de Sankta Ludoviko

Ĉi tiu konfeso alportos grandan konsolon al la Spi- rito, kiu efektive estis tre kulpa! Sed honora estis la ekzistado, kiun li jus lasis: — li estis amata kaj estimata de siaj estroj. Tiu cirkonstanco estis frukto de liaj bonaj decidoj antaŭ ol reveni sur la Teron, kie li deziris esti tiel humana, kiel kruela li estis. La sindonemo de li elmontrita estis reboniĝo, sed li devis elpagi la pasintajn erarojn per fina provo — tiu de la morto, kiun li spert- is. Li mem volis puriĝi per la torturoj, kiujn li trudis al aliaj, kaj rimarku, ke ia ideo lin persekutas: la ĉagreniĝo pro tio, ke li estis rigardata kiel martiro. Oni konsideros tiun humilecon. Fine li forlasis la vojon al kulpelpago por eniri sur tiun de regeneriĝo, sur kiu vi povos subteni lin per viaj preĝoj, lin devigante iri sur ĝi per paŝo pli firma kaj decida.

Franзois Riquier

Li estis maljuna fraŭlo, avara kaj tre populara, kiu mortis en C..., en 1857, postlasante al siaj gefratoj grandan riĉaĵon. Iam li ludonis dom on al virino, kiu pli malfrue lin tute forgesis, eĉ nesciante ĉu li ankoraŭ vivis aŭ ne. En 1862, unu filino de tiu sinjorino, inklina al krizoj de katalepsio akompanataj de magneta dormo, kaj ankaŭ bona mediumino, vidis dum unu el tiuj dormoj S-ron Riquier, kiu, ŝi asertis, intencis paroli al ŝia patrino.

Kelkajn tagojn poste, tial ke li memvole manifestiĝis, konfirmante tiun intencon, oni tenis kun li la jenan konversacion:

D. Kion vi volas de ni?

R. La monon, kiun alproprigis la malŝatinduloj, por dividi ĝin inter si! Ili vendis bienojn, domojn, ĉion, por riĉiĝi! Ili malŝparegis miajn havojn, kvazaŭ ili ne plu apartenis al mi. Zorgu, ke oni estu justaj al mi, tial ke ili jam ne aŭdas min, kaj mi ne volas vidi tiajn abomenindaĵojn. Ili diras, ke mi estis uzuristo, kaj ili gardis mian monon. Kial ili ne volas redoni ĝin al mi? Ĉu ili opinias, ke ĝi estis malhoneste akirita?

D. Sed vi estas mortinta, mia kara sinjoro, kaj ne havas plu iun ajn bezonon de mono. Petegu al Dio, ke Li permesu al vi novan ekzistadon de malriĉeco, por ke vi elpagu la uzuron de ĉi tiu lasta vivo.

R. Ne, mi ne povos vivi em malriĉeco. Mi bezonas mian monon, sen kiu mi ne povas vivi. Cetere mi ne bezonas alian ekzistadon, ĉar mi nuntempe estas viva.

D. (Al li estis farita la jena demando, kun la celo voki lin en la realon.) Ĉu vi suferas?

R. Ho! Jes. Mi suferas torturojn pli dolorajn ol tiuj kaŭzitaj de la kruela malsano, ĉar estas ja mia animo, kiu ilin suferas. Ĉar mi ĉiam havas en la menso la maljustecon de ia vivo, kiu por multaj homoj estis kialo de skandaloj, mi havas konscion, ke mi estas ne kom- patinda mizerulo, sed mia sufero estas tiel granda, ke estas necese, ke oni helpu min eliri el tiu bedaŭrinda situacio.

D. Ni preĝos por vi.

R. Dankon! Preĝu, por ke mi forgesu miajn surterajn havojn, sen tio mi ne povos penti.

Adiaŭ kaj dankon.

Franзois Riquier, Rue de la Charitй n° 14

Estas kurioze vidi tiun Spiriton indiki sian loĝejon, kvazaŭ li estus vivanta.

La sinjorino rapidis konfirmi ĝin, kaj ŝi tre sur- priziĝis, konstante, ke ĝi estis ĝuste la lasta domo, en kiu Riquier loĝis. Jen kiel, post kvin jaroj, li ankoraŭ sin ne opiniis mortinta, kaj male spertis la deziregon, tre kruelan por uzuristo, vidi siajn havojn dividitaj inter la heredintoj. La elvoko, sendube okazigita de iu bona Spi­rito, celis komprenigi al li lian staton, kaj inklinigi lin al pento.

Claire

(Societo de Parizo, 1861)

La Spirito liverinta la jenajn diktatojn apartenis al iu sinjorino, kiun la mediumo konis, kiam ŝi vivis sur la Tero. Sia konduto, same kiel ŝia karaktero, plene pravigas la turmentojn, kiujn ŝi suferis. Krom tio, ŝin regadis ia ekcesa sento de personaj orgojlo kaj egoismo, sento evidenta en la tria el la mesaĝoj, kiam ŝi deziras, ke la mediumo priokupiĝu nur pri ŝi. La komunikaĵoj estis ricevitaj en malsamaj tempoj, kaj la tri lastaj elmontras senteblan progreson de la inklinoj de la Spirito, dank' al la zorgemo de la mediumo, kiu efektivigis ŝian moralan edukon.

1. Jen mi estas ĉi tie, mi, la malfeliĉa Claire. Kion vi volas, ke mi diru al vi? La rezignacio, la espero estas nenio alia ol vortoj, por tiuj, kiuj scias, ke, multenombraj kiel grajnoj el hajlo, la suferoj daŭros al ili dum la senfinaj jarcentoj. Mi povas mildigi ilin, vi diras... Kia nepreciza vorto! Kie renkonti kuraĝon kaj esperon por tio? Penu do, obtuza inteligento, kompreni kio estas eter­na tago. Unu tago, unu jaro, unu jarcento... kion mi scias? se la horoj ne dividas ĝin, la sezonoj ne varias; eterna kaj malrapida kiel la akvo, kiu rosumas la rokon, tiu abomeninda, malbenita tago pezas sur mi, kiel lavango da plumbo... Mi suferas!... Ĉirkaŭ mi, nur silentaj kaj indiferentaj ombroj... Mi suferas!

Sed mi scias, ke super tiu mizero regas la Dio Patro, al kiu ĉio iras. Mi volas pensi pri Li, mi volas petegi de Li favorkorecon. Mi baraktas kaj vivas, treniĝante, kiel kriplulo rampanta sur vojo. Mi ne scias, kia forto altiras min al vi; eble vi estas mia savo. Mi forlasas vin pli trankvila, pli reanimita, simile al maljunulino glaciiĝinta, kiu sin varmigus en sunradio. Frostiĝinta, mia animo revigliĝas ĉe via alproksimiĝo.

Mia malfeliĉo pliiĝas tagon post tago, proporcie kiel mi ekkonas la eternecon. Ho mizero! Malbenitaj estas la horoj da egoismo kaj inerto, en kiuj, forgesante ĉian karitaton, ĉian alligiĝon, mi nur pensis pri mia bonstato! Malbenitaj homaj interesoj, materiaj priokupiĝoj min blindigintaj kaj perdigintaj! Nun la konsciencoriproĉo pri la tempo perdita! Kion mi diros al vi, kiu min aŭdas? Rigardu, prigardu konstante, amu la aliajn pli ol vin mem, ne prokrastu la marŝon nek grasigu vian korpon mal- profite de via animo. Gardu vin, laŭ la prediko de la Sinjoro al liaj disĉiploj. Ne danku min pro tiuj konsiloj, ĉar, se mia Spirito ilin konceptas, la koro neniam ilin aŭdis. Simile al elpelita hundo, kiu treniĝas de timo, tiel same mi humiliĝas, ankoraŭ ne konante la spontanean am on. Tre malfruas ekaperi la dia aŭroro! Preĝu por mia nesentema kaj tiel mizera animo!

Ĉar vi min forgesas, tial mi ĉi tien venas vin serĉi. Ĉu vi kredas, ke izolitaj preĝoj kaj la simpla elparolo de mia nomo sufiĉas por faciligi miajn punojn? Ne, centfoje ne. Mi kriegas de doloro, vagante sen ripozo, sen protekto, sen espero, sentante la eternan pikilon de la puno eniĝi en mian ribelantan animon. Kiam mi aŭdas viajn lamentojn, mi ridas, tiel same kiam mi vidas vin venkita. Viaj nedaŭraj mizeroj, la larmoj, la turmentoj ĉesigitaj de la dormo, kio do ili estas? Ĉu mi dormas ĉi tie? Mi volas (ĉu vi aŭdis?), mi volas, ke, forlasante viajn filozofiajn noktomeditojn, vi okupiĝu pri mi, farante, ke ankaŭ aliaj tion faru. Mi ne havas vortojn por difini tiun forpasantan tempon, kies horoj ne difinas periodojn. Mi vidas nur subtilan esperradion, vi donis ĝin al mi: do ne forlasu min.

4. La Spirito de Sankta Ludoviko. Ĉi tiu sceno estas tute vera kaj pri nenio troigita. Eble oni demandos, kion faris tiu virino por esti mizera. Ĉu ŝi faris ian teruran krimon? ŝtelis? murdis? Ne; ŝi faris nenion, kio insultus la justecon de la homoj. Kontraŭe ŝi amuzis sin per tio, kion vi nomas surtera feliĉo; beleco, ĝuoj, flatoj, ĉio ridetis al ŝi, nenio mankis al ŝi, tiagrade ke tiuj, kiuj ŝin vidis, diradis: Kia feliĉa virino! Kaj oni enviadis ŝian sorton. Sed ĉu vi volas scii?

Si estis egoisma; ŝi posedis ĉion, krom bona koro. Si ne malobeis la leĝon de la homoj, sed tiun de Dio, ĉar ŝi forgesis la unuan el la virtoj — la karitaton. Ĉar ŝi amis neniun krom si mem, nun ŝi ne trovas iun, kiu ŝin amu, kaj vidas sin izolita, forlasita, sen protekto en la Spaco, kie neniu pensas nek okupiĝas pri ŝi.

Jen kio konsistigas ŝian turmenton. Ĉar ŝi serĉis nur la mondajn plezurojn hodiaŭ ne plu ekzistantajn, tial ĉirkaŭ ŝi estiĝis ia malplenaĵo, kaj ĉar ŝi vidas nur la nenion, ĉi tiu al ŝi ŝajnas eterna. Si ne suferas fizikajn torturojn; demonoj ne venas turmenti ŝin, kio cetere estas nenecesa, ĉar ŝi turmentas sin mem, kaj tio estas pli dolora, pro tio, ke, se tio okazus, la demonoj estus estuloj okupantaj sin pri ŝi. Egoismo estis ŝia ĝojo sur la Tero; nu bone, ĝi — Sia efektiva demono — ankoraŭ ŝin persekutas, kvazaŭ ia vermo mordanta al ŝi la koron.

Sankta Ludoviko

Al vi mi parolos pri la grava diferenco ekzistanta inter la moralo dia kaj la moralo homa. La unua helpas la adultulinon en ŝia forlasiteco, kaj diras al la pekuloj: "Pentu, kaj al vi malfermiĝos la regno de la ĉielo"

Fine la moralo dia akceptas ĉian penton, ĉiujn konfesitajn pekojn, samtempe ke la moralo homa rifuzas penton kaj ridetas al la kaŝitaj pekoj, kiuj, ĝi diras, estas parte pardonitaj. La unuan koncernas la graco de la pardono, kaj la duan la hipokriteco. Elektu, Spiritoj avidaj je vero! Elektu inter la ĉieloj malfermitaj al la pento kaj la toleremo akceptanta la malbonon, forpelante la singultojn de la sincere elmontrita pento, nur por ne vundi la egoismon kaj antaŭjuĝojn. Pentu vi ĉiuj, kiuj pekas, rezignu la malbonon kaj precipe la hipokritecon — vualon el hontindaĵoj, ridetantan maskon de reciprokaj interesoj.

Mi estas pli trankvila kaj rezignacia antaŭ la elpago de miaj eraroj. La malbono ne estas ekster mi, ĝi loĝas en mi, kaj mi, ne la eksteraj aferoj, devas ja transformiĝi.

"Ni portas en ni la ĉielon kaj la inferon; niaj eraroj, gravuritaj en nia konscienco, estas flue legataj en la tago de la reviviĝo. Kaj ĉar la animstato nin faligas aŭ altigas, ni estas la juĝantoj de ni mem. Mi klarigas: Spirito malpura kaj superŝarĝita per kulpoj ne povas koncepti nek aspiri ian altiĝon, kiu estus al li neelportebla. Kiel la malsamaj specioj de estaĵoj vivas ĉiu en la sfero, kiu estas propra al ili, tiel same la Spiritoj, laŭ sia grado da progreso, moviĝas en la medio adekvata al iliaj kapabloj kaj ne konceptas alian, escepte kiam la progreso (instrumento de la malrapida transformiĝo de la animoj) forprenas de ili la malnoblajn inklinojn, senigante ilin je la krizalido de la peko, por ke ili povu ŝvebi antaŭ ol sin jeti tiel rapidaj, kiel sagoj, al la unika kaj dezirata celo — Dio! Ha! mi ankoraŭ rampas, sed mi ne plu malamas, kaj mi konceptas ja la nedireblan feliĉon de la dia amo. Do preĝu por mi, kiu esperas kaj atendas."

En la sekvanta komunikaĵo, Claire parolas pri sia edzo, kiu ŝin ege martirigis, kaj pri la pozicio, en kiu li troviĝas en la spirita mondo. Tiu priskribo, kiun ŝi ne povis mem kompletigi, estis finita de la spirita gvidanto de la mediumo.

Mi venas serĉi vin, vin, kiu por tiel longa tempo lasis min en forgesiteco. Sed mi jam akiras paciencon kaj ne plu mi malesperas. Ĉu vi volas scii, kia estas la situacio de la kompatinda Fйlix? Li vagadas en la mallumo, forlasita al la profunda nudeco de sia animo. Supraĵa kaj frivola, malnobligita de la sensualismo, li neniam sciis, kio estis amo kaj amikeco. Eĉ ne la pasio ekbrilis en li per siaj malgajaj lumoj. Lia nuna stato estas komparebla kun tiu de infano nekapabla al la funkcioj de la vivo kaj senigita je ĉia protekto. Fйlix terurite vagas en tiu fremda mondo, kie ĉio brilegas en la lumo de la Dio, kiun li neis.

La gvidanto de la mediumo. — Mi parolos anstataŭ Claire, ĉar ŝi ne povas daŭrigi la raporton pri la turmentoj de sia edzo, ne ilin suferante:

"Fйlix — supraĵa je ideoj, same kiel je sentoj; perforta pro malforteco; diboĉa pro frivoleco — en la spiritan mondon eniris nuda tiel rilate la moralon, kiel rilate la korpon. Per reenkarniĝo li akiris nenion, kaj sekve li devas rekomenci la tutan laboron. Kiel homo, kiu rekonas la profundan agitiĝon de siaj nervoj, ĉe vekiĝo el longa dormo, tiu kompatinda estulo, elirante el konfuzostato, rekonos, ke li vivis el himeroj kripligintaj lian ekzistadon. Tiam li malbenos la materialismon, kiu donis al li malpenaĵon sub la ŝajno de realaĵo; li kontraŭos al pozitivismo, kiu igis rigardi, kiel iluzion, la ideojn pri la estonta vivo; kiel frenezecon, sian aspiron; kiel malfortecon, la kredon je Dio. Vekiĝante, la malfeliĉulo ekvidos, ke tiuj nomoj de li mokitaj estas formulo de la vero, kaj ke, kontraŭ la instruo de la fabelo, la ĉaso de la besto estis malpli profita ol tiu de la ombro."

Georges

Studo pri la komunikaĵoj de Claire

Tiuj komunikaĵoj estas instruaj, ĉar ili montras al ni precipe unu el la plej komunaj trajtoj de la vivo — tiun de egoismo. El ili ne rezultas tiuj grandaj krimoj, kiuj konsternas eĉ la plej perversajn homoj n, sed la kondiĉo de grandega amaso vivanta en ĉi tiu mondo, en honoro kaj respekto, nur pro tio, ke ili havas ian bonan ŝajnon kaj sin gardas de la hontego el puno de la sociaj leĝoj. Tiuj homoj ne spertos eksterordinajn punojn en la spirita mondo, sed ian situacion simplan, naturan kaj konforman al siaj animostato kaj vivmaniero. Izoliteco, forlaso, senprotekto, jen la puno al tiu, kiu vivis nur por si mem. Kiel ni vidis, Claire estis Spirito tro inteligenta, sed dotita per malmola koro. La socia pozicio, la riĉeco, la bela korpo, kiujn ŝi posedis sur la Tero, altiris la omaĝojn agrablajn al ŝia vantemo — kio sufiĉis al ŝi; hodiaŭ, kie ŝi troviĝas, ŝi vidas nur indiferentecon kaj frivolecon ĉirkaŭ si.

Tiu puno estas ne nur pli turmentanta ol la doloro, kiu inspiras kortuŝon kaj kompaton, sed ankaŭ ĝi estas rimedo ŝin devigi veki aliulan interesiĝon pri ŝi, pri ŝia morto.

La sesa mesaĝo enhavas ideon tute veran koncerne la obstinecon de kelkaj Spiritoj en la praktiko de malbono.

Ni miris, vidante kiel kelkaj el ili estas nesentemaj al la ideo kaj eĉ al la sceno de feliĉo de la bonaj Spiritoj. Gi estas ekzakte la situacio de degenerintaj homoj, kiu plezuras ĉe korupto, same kiel ĉe la krude voluptaj agoj. Tiaj homoj estas, por tiel diri, en sia elemento; ili ne kapablas koncepti delikatajn plezurojn, kaj preferas ĉifonaĵojn al puraj brilaj vestoj, ĉar en tiuj ili sin sentas pli laŭplaĉe. Jen kial ili preferas bakkajn orgiojn, ol bonajn kompaniulojn. Kaj tiuj Spiritoj tiel identiĝas kun tiu vivmaniero, ke ĝi eĉ fariĝas ia dua naturo por ili, tiagrade ke ili kredas sin nekapablaj eĉ sin altigi super sia sfero. Kaj ili tiel konserviĝas, ĝis profunda transformiĝo de la estaĵo revigligos al ili la intelekton, elvolvigos ilian moralan senton kaj faros ilin senteblaj por la plej subtilaj sensacoj.

Kiam elkarniĝintaj, tiuj spiritoj ne povas tuj akiri la delikatecon de sentoj, kaj dum tempo pli aŭ malpli longa ili okupos la malsuperajn tavolojn de la spirita mondo, same kiel okazas sur la Tero; tiel ili restos dum ili restas ribelaj al la progreso, sed kun la tempo, la sperto, la turmentoj kaj mizeroj de la sinsekvaj reenkarn- iĝoj alvenos la momento vidi ion pli bonan ol tio, kion ili ĝis tiam posedis. Fine iliaj aspiroj altiĝas, ili ekkomprenas tion, kio mankas al ili kaj komenciĝas la klopodoj de regenerado.

Jam sur tiu vojo, la marŝo estas rapida, ĉar ili ekkonciis pri iu supera bono, kompare kun kiu la aliaj, kiuj estas nenio alia ol krudaj sensacoj, nepre inspiros naŭzon al ili.

D. (al Sankta Ludoviko) Kion ni komprenu kiel mallumon, en kiu troviĝas dronintaj certaj suferantaj animoj? Ĉu temas pri tiu ofte menciita en la Skribo?

R. Jes, efektive tiu difinita de Jesuo kaj de la profetoj, kiam ili mencias la punon al la maliculoj.

Sed tio estis nenio alia ol alegorio destinita tuŝi la materiiĝintajn sentumojn de iliaj samtempuloj, kiuj neniam kapablus kompreni punon el la spirita vidpunkto. Iaj Spiritoj estas dronintaj en mallumo, sed tion oni devas rigardi, kiel efektivan nokton de la animo, kompar- eblan kun la intelekta mallumo de la idioto. Gi ne estas anima frenezeco, sed ia nekonscio de tiu kaj de ĉio lin ĉirkaŭanta, nekonscio, kiu okazas ĉu en ĉeesto, ĉu en malesto de la materia lumo. Gi estas precipe la puno de tiuj, kiuj dubis pri sia sorto. Ili ja kredis al la nenio; la aspekto de tiu nenio ilin turmentas, ĝis kiam ilia animo, rekonante sian eraron, rompas la afliktiĝon, kiu ĝin malvigligis kaj regadis, simile al homo, kiu, subpremita de peniga sonĝo, en la momento luktas, per la tuta forto de siaj kapabloj, kontraŭ la teruraĵoj komence lin superregintaj. Ĉi tiu momenta reduktiĝo de la animo al la nenio fikcia, kaj konscia pri sia ekzisto, estas sento pli kruela ol oni povas imagi, pro la ripoza aspekto, kiun ĝi havas: — tiu ripozo trudita, tiu nuleco de la estaĵo, tiu necerteco turmentas ĝin. La ĉagreno, kiu ĝin invadas, estas la plej terura el la punoj, ĉar ĝi vidas nenion ĉirkaŭ si — nek aĵojn nek estulojn; vere ĉio tio estas nur mallumo por ĝi.

Sankta Ludoviko

(Claire): Jen mi estas ĉi tie. Ankaŭ mi povas respondi al la demando pri la mallumo, ĉar mi vagadis kaj suferis dum longa tempo en tiu limbo, kie ĉio estas singulto kaj mizeroj. Jes, ekzistas la videbla mallumo, pri kiu parolas la Skribo, kaj la malfeliĉuloj forlasantaj la vivon, nesciaj aŭ kulpaj, post la surteraj provoj estas forpelitaj en malvarman regionon, nekonsciaj pri si mem kaj pri sia destino. Ĉar ili kredas la eternecon de tiu situacio, ilia lingvaĵo ankoraŭ estas tiu de la vivo ilin deloginta, kaj ili miras kaj ektimas antaŭ la profunda mallumo: mallumo estas ja tiuj lokoj homplenaj kaj samtempe dezertaj, spacoj en kiuj eraras obskuraj kompatindaj Spiritoj, sen konsolo, sen amikoj, sen iu ajn helpo. Al kiu ili sin direktas... se ili sentas sur si la premegan eternecon?... Ili tremas kaj bedaŭras la malnoblajn interesojn, kiuj okupis iliajn horojn; priploras la foreston de la noktoj, plurfoje alportintaj al ili, en feliĉa sonĝo, la forgeson pri la ĉagrenoj. Por la Spirito la mallumo estas: nescio, malpleno, abomeno kontraŭ la nekonataĵo... Mi ne povas daŭrigi...

Claire

Ankoraŭ pri ĉi tiu temo ni ricevis la jenan klarigon:

"Pro sia naturo la Spirito posedas ian luman proprec- on elvolviĝanta sub la influo de la aktiveco kaj kvalitoj de la animo. Oni povas diri, ke tiuj kvalitoj estas por la perispirita fluidaĵo, same kiel la frotado por la alumeto. La intenseco de la lumo estas proporcia al la pureco de la Spirito: la plej mal grandaj moralaj neperfektaj oj ĝin malgravigas kaj malfortigas. La lumo elsendita de iu Spirito estos des pli viva, ju pli granda estos lia progreso. Tiel, ĉar la Spirito estas iamaniere sia propra lanterno, li vidos proporcie al la intenseco de la lumo, kiun ĝi naskas, el kio rezultas, ke la Spirito ĝin ne naskantaj troviĝas en malumo."

Ĉi tiu teorio estas perfekte ekzakta rilate la disradi- adon de lumaj fluidaĵoj el la superaj Spiritoj, kaj ĝi estas konfirmita de observo, kvankam oni ne povas konkludi, ke tiu disradiado estas la vera kaŭzo, aŭ almenaŭ la sola kaŭzo de la fenomeno; unue, ĉar ne ĉiuj malsuperaj Spiritoj estas en mallumo; due, ĉar unu sama Spirito povas troviĝi alterne en lumo kaj en mallumo; kaj trie, fine, ĉar ankaŭ lumo estas puno por la Spiritoj tre neperfektaj. Se la mallumo, en kiu troviĝas iuj Spiritoj, estas propra al ilia personeco, tiu mallumo estus konstanta kaj ĝenerala por ĉiuj malbonaj Spiritoj, kio cetere ne okazas. Iafoje tiuj plej rafinite malicaj perfekte vidas; aliaj, ne tiaj, restas por kelka tempo en profunda mallumo.

Tiamaniere ĉio montras, ke, sendepende de sia propra lumo, la Spiritoj ricevas eksteran lumon al ili mankantan laŭ la cirkonstancoj, el kio oni devas konkludi, ke la mallumo dependas de ia kaŭzo aŭ de ia fremda volo, kio estas speciala puno de la superega justeco por difinitaj kulpoj.

Demando (al Sankta Ludoviko). — Kial la morala edukado de la elkarniĝintaj Spiritoj estas pli facila ol tiu de la enkarniĝintaj? La rilatoj, kiujn Spiritismo starigis inter homoj kaj Spiritoj, ebligas, ke ĉi tiuj lastaj estu pli rapide korektitaj sub la influo de la bonfaraj konsiloj, ol la enkarniĝintaj Spiritoj, kiel oni vidas ĉe la kuracado de obseditoj.

Respondo (Societo de Parizo). — Laŭ sia propra naturo, la enkarniĝinto troviĝas en senĉesa lukto pro la kontraŭaj elementoj, el kiuj li konsistas kaj kiuj devas konduki lin al lia providenca celo, reagante unu sur alian.

La materio estas facile superregata de ekstera fluidaĵo; se, kun la tuta morala povo, je kiu ĝi estas kapabla, la animo ne reagos, ĝi lasos sin regi de la peranto de sia korpo, obeante la impulson de la perversaj influoj ĝin ĉirkaŭantaj, kaj tio kun des pli granda facileco, ĉar la nevideblaj estuloj, kiuj ĝin subjugigas, atakas la pli atingeblajn punktojn, la inklinojn al la reganta pasio.

Tio sama ne okazas al la elkarniĝinto, kiu, kvankam troviĝas sub la duonmateria influo, ne povas esti komparata, pro sia stato, kun la enkarniĝinto. La homa respekto, tiel profunda ĉe la homo, ne ekzistas ĉe la elkarniĝinto, kaj nur ĉi tiu penso sufiĉas por devigi lin ne rezisti dum longa tempo la argumentojn, kiujn la propra intereso montras al li kiel bonajn.

Li povas lukti, kaj li eĉ ĝin faras ĝenerale kun pli da impeto ol la enkarniĝinto, ĉar li estas pli libera. Nenia priokupiĝo pri materia intereso, pri socia pozicio pre- zentiĝos al lia rezonado. Li luktas pro amo al malbono, sed frue li konvinkiĝas pri sia senforteco, antaŭ la morala supereco lin superreganta; la perspektivo pri lia bona estonteco pli facile lin tuŝas, ĉar li rekonas sin en la sama vivo, en kiu tiu estonteco devas efektiviĝi; kaj tiu vido ne malklariĝas en la tumultego de la homaj plezuroj. Unuvorte la sendependeco je la karno faciligas la kon- vertiĝon, precipe kiam oni akiris tian aŭ alian elvolviĝon per la plenumitaj provoj.

Spirito tute primitiva estus malmute inklina al rezonado, kio cetere ne okazas al tiu, kiu jam havas sperton pri la vivo. Krom tio, ĉe enkarniĝinto, same kiel ĉe elkarniĝinto, sur la animon, sur la senton estas ja necese agi.

Ĉia materia ago povas ĉesigi dum momento la suferon de malvirta homo, sed kio ĝi ne povas, tio estas detrui la morban principon sidantan en la animo.

Ciu ajn ago ne celanta la pliperfektiĝon de la animo ne povos deturni ĝin de malbono.

Sankta Ludoviko

ĈAPITRO V

MEMMORTIGINTOJ La memmortiginto el Samaritaine ( * )

La 7an de Aprilo 1858, je la sepa vespere, iu viro ĉirkaŭ 50-jara kaj konvene vestita venis en la institucion Samaritaine, en Parizo, kaj ordonis, ke oni preparu al li banon. Post ĉirkaŭ du horoj, la servisto, mirante pri la silento de la kliento, decidis eniri en lian kabineton por vidi tion, kio okazis.

Tiam vidiĝis terura sceno: la malfeliĉulo tranĉis al si la gorĝon per razilo kaj lia tuta sango miksiĝis kun la akvo en la banejo. Kaj, ĉar la identeco de la sinmortiginto ne povis esti konstatita, lia korpo estis transportida en kadavrejon.

Elvoko. (Respondo de la gvidanto de la me­diumo.) — Atendu, li estas ĉi tie.

— Kie vi hodiaŭ troviĝas? — R. Mi ne scias... diru al mi tion.

— Vi troviĝas en kunveno de personoj lernantaj Spiritismon, kiuj estas al vi bonvolaj. — R. Diru al mi, ĉu mi vivas, ĉar ĉi tiu medio min sufokas.

( * ) Banejo Samaritaine apud Pont-Neuf sur la dekstra brako de la rivero Sejno. (Vd "Reformador", n-ro de Februaro 1976.) La Trad.

Kvankam apartigita de la korpo, lia animo tamen estas droninta en tio, kion oni povus nomi kirlo da korpa materio; tiel vivaj estas al ĝi la surteraj ideoj, ke ĝi kredas sin enkarniĝinta.

— Kiu pelis vin veni ĉi ti en? — R. Mi sentas min korfaciligita.

— Kia estas la motivo, kiu trenis vin al memmortigo? — R. Ĉu mi estas mortinta? Mi? Ne... ĉar mi loĝas en mia korpo... Vi ne scias, kiel mi suferas!... Mi sufokiĝas... Dio volu, ke kompatema mano neniigu min per unu fojo.

— Kial vi ne lasis postsignojn, kiuj povus fari vin rekonebla? — R. Mi estas forlasita; mi evitis suferon por transdoni min al torturo.

— Ĉu vi ankoraŭ havas la samajn motivojn por resti nekonata? — R. Jes; ne turnu varmegan feron en mia sanganta vundo.

— Ĉu vi povas diri al ni viajn nomon, aĝon, profesion kaj loĝejon? — R. Tute ne.

— Ĉu vi havis familion, edzinon, infanojn? — R. Mi estis la forlasito, neniu min amis.

— Kaj kion vi faris por esti tiel forlasita? — R. Kiom multe da homoj estas tiel, kiel mi estas!... Ĉu viro povas ja vivi forlasita en la sino de sia familio, kiam neniu lin estimas?!

— En la momento, kiam vi vin mortigis, ĉu vi ne spertis ian heziton? — R. Mi avidis morti...Mi deziris ripozi.

— Kial la penso pri la estonteco ne igis vin rezigni tian planon? — R. Mi absolute ĝin ne kredis. Mi estis iu seniluziiĝinta. Estonteco estas espero.

— Kiaj estis viaj pripensoj, kiam vi sentis la estingiĝon de via vivo? — R. Mi ne pripensis, mi sentis... Sed mia vivo ne estingiĝis... mia animo estas ligita al la korpo... Mi sentas vermojn mordi min.

— Kian sensacion vi spertis en la ĝusta momento de via morto? — R. Ĉu ĝi do kompletiĝis?

— Ĉu estis dolora la momento, kiam via vivo estingiĝis? — R. Malpli dolora ol tiuj postaj momentoj. Nur la korpo suferis.

— (Al la Spirito Sankta Ludoviko.) Kion la Spirito volas diri, asertante, ke la momento de la morto estis malpli dolora ol tiuj post ĝi? — R. La Spirito demetis la ŝarĝon, kiu lin premis; li ree sentis la volupton de doloro.

— Ĉu tia stato ĉiam venas post memmortigo?

R. Jes. La Spirito de memmortiginto restas ligita al sia korpo ĝis la limdato de ĝia vivo. La natura morto estas liberigo de la vivo: memmortigo ĝin tute rompas.

— Ĉu tio sama okazas ĉe la akcidentaj mortoj, kvankam nevolaj, kiuj tamen mallongigas la ekzistadon?

R. Ne. Kion vi komprenas, kiel memmortigon? La Spirito nur respondas por siaj agoj.

Tiu dubo pri la morto estas tre ordinara ĉe la elkarn- iĝintaj personoj, kaj precipe ĉe tiuj, kiuj dum la vivo ne altigis sian animon super la materion. Tio estas fenomeno laŭŝajne stranga je la unua vido, sed kiu nature klariĝas. Se al individuo, unuafoje en somnambula stato, ni demandus, ĉu li dormas, li preskaŭ ĉiam nee respondus, kaj tiu respondo estas logika: la interparolanto ja misdemendas, uzante ne ĝustan vorton. En la ordinara parolo la ideo pri dormo estas ĉeso de ĉiuj sensivaj kapabloj; nu, somnambulo, kiu pensas, kiu vidas kaj sentas, kiu konscias pri sia libero, ne opinias sin endormiĝinta, kaj efektive li ne dormas, laŭ la vulgara senco de la vorto. Jen kial li nee respondas, ĝis kiam li familiariĝos kun tiu maniero kompreni la fakton. Tio sama okazas al homo ĵus elkarniĝinta; laŭ li la morto estas neniigo de la memo, kaj tiel, same kiel la somnambulo, li vidas, sentas kaj parolas, kaj tial li ne konsideras sin mortinto, kaj tion li asertas, ĝis kiam li akiros la intuicion pri sia nova stato. Tiu iluzio ĉiam estas pli-malpli dolora, ĉar ĝi neniam estas kompleta kaj donas al la Spirito tian aŭ tian angoron. Laŭ la supra ekzemplo ĝi estas efektiva turmentego pro la sento de vermoj mordantaj la korpon, kaj ni ne parolas pri ĝia daŭro, kiu eble estas samlonga, kiel la tempo de vivo nekompletigita. Ĉi tiu stato estas komuna al la sin- mortigintoj, kvankam ĝi ne ĉiam sin prezentas en identaj kondiĉoj, daŭre kaj intense variantaj, laŭ la cirkonstancoj malgravigantaj aŭ gravigantaj la eraron. La sento de verm­oj kaj malkomponiĝo de la korpo ne estas nur propra al la memortigintoj: spertas ĝin ankaŭ tiuj, kiuj vivis pli ma- terie ol spirite. Ĝenerale ne ekzistas eraro libera je punoj, sed ankaŭ ne estas absoluta kaj uniforma regulo ĉe la pro- cedoj de puno.

La patro kaj la konskripto

En la komenco de la milito en Italujo, en 1859, ia komercisto en Parizo, patro de familio, ĝuante ĝeneralan estimon de siaj najbaroj, havis filon, kiu estis lote rekrutita por militoservo. Nekapabla sendevigi lin fari tiun servon, venis al li en la kapon la ideon sinmortigi por evitigi la militoservon al la junulo, kiu fariĝus solfilo de vidvino. Post unu jaro li estis elvokita ĉe la Societo de Parizo, laŭ peto de persono, kiu lin konis, deziranta certiĝi pri lia sorto en la spirita mondo.

(Al Sankta Ludoviko.) — Ĉu vi povas diri al ni, se estas eble elvoki la Spiriton, kiun ni ĵus aludis? — R. Jes, kaj li profitos el tio, ĉar li restos pli konsolita.

1.Elvoko. — R. Ho, dankon! Mi multe suferas, sed... estas juste. Li tamen min pardonos.

La Spirito tre malfacile skribas; la literoj estas neregulaj kaj misformitaj; post la vorto sed, li haltas, kaj vane penante skribi, li nur sukcesas fari nedeĉifreblajn strekojn kaj punktojn. Estas evidente, ke ĝuste la vorto Dio estis tiu, kiun li ne sukcesis skribi.

— Bonvolu klompletigi la frazon per la vorto, kiun vi ne skribis. — R. Mi ne indas ĝin skribi.

— Vi diras, ke vi suferis; vi komprenas, ke vi malbone agis, sin mortigante; ĉu la motivo, kiu pelis vin al tiu ago ne altiris al vi ian ajn indulgon? — R. La puno estos malpli daŭra, sed eĉ tiel mia ago restas plu malbona.

— Ĉu vi povas pri skribi al ni tiun punon? — R. Mi duoble suferas de animo kaj de korpo; kaj mi suferas de ĉi tiu lasta, kvankam mi ĝin jam ne posedas, kiel operaciito suferas de manko de amputita membro.

— Ĉu vian memmortigon kaŭzis nur la protekto al via filo, aŭ por ĝi kunhelpis aliaj motivoj? — R. Mi estis tute inspirita de la patra amo, sed misinspirita. Pro tio mia puno estos mallongigita.

— Ĉu vi povas precize diri kiel longe daŭros viaj suferoj? — R. Mi ne vidas ilian finon, sed mi estas certa, ke tiu fino ekzistas, kio estas korfaciligo por mi.

— Antaŭ nelonge ne estis al vi eble skribi la vorton Dio, kaj tamen ni jam vidis tre suferantajn Spiritojn fari tion: ĉu ĝi estas sekvo de via puno? — R. Mi povos fari ĝin per grandaj klopodoj de pento.

— Faru do tiujn klopodojn por ĝin skribi, ĉar ni estas certaj, ke vi estos kvietigita. (La Spirito fine strekis ĉi tiun frazon per dikaj, neregulaj kaj tremaj literoj: —

Dio estas treege bona.)

— Ni estas kontentaj de via bonvolo, kun kiu vi respondis al nia elvoko, kaj ni petos Dion, ke Li etendu sur vin sian favorkorecon. — R. Jes, dankon.

— (Al Sankta Ludoviko.) Ĉu vi povas doni al ni vian instruon pri ĉi tiu simortigo? — R. Ĉi tiu Spirito juste suferas, ĉar mankis al li konfido al Dio, manko, kiu ĉiam estas puninda. Tiu puno estus pli granda kaj pli daŭra, se ne estus la laŭdinda motivo malhelpi, ke lia filo sin elmetu al morto en milito. Dio, kiu estas justa kaj vidas la fundon de la koroj, punas lin nur laŭ liaj faroj.

RIMARKOJ. Je la unua vido, kiel agon de abnegacio, oni povus konsideri ĉi tiun sinmortigon senkulpinda. Efektive ĝi estas tia, sed ne en absoluta maniero. Al tiu viro mankis konfido al Dio, kiel diris la Spirito Sankta Ludoviko. Lia faro eble malhelpis le efektiviĝon de la destinoj de lia filo; cetere li ne estis certa, ke tiu mortus en la milito kaj la milita kariero eble donus al li okazon progresi. Lia intenco estis nobla, kaj tio malgravigas la faritan malbonon kaj li meritas indulgon; sed malbono ĉiam estas malbono, kaj se ĝi ne estus, oni povus, uzante la ŝildon de rezonado, sen- kulpigi ĉiujn krimojn kaj eĉ mortigi, pretekstante servi.

Patrino, kiu mortigas sian infanon, kredante, ke ŝi ĝin sendas al la ĉielo, ĉu ŝi estus malpli kulpa, pro tio, ke ŝi bonintence krimis? Jen sistemo, kiu eble pravigus ĉiujn krimojn de la blinda fanatikeco de la religiaj militoj.

Homo ordinare ne rajtas meti finon al sia vivo, ĉar ĉi tiu estas al li donita por plenumado de devoj sur la Tero, sufiĉa motivo, ke li ĝin ne mallongigu memvole, je nenia preteksto. Sed la homon — ĉar li havas sian liberan volon — neniu malhelpas malrespekti tiun leĝon. Li tamen submetiĝas al la sekvoj de tiu malrespekto. La memmortigo plej severe punata estas tiu rezultanta el malespero, celante liberiĝon el la surteraj mizeroj, kiuj samtempe estas elaĉetoj kaj provoj. Eviti ilin estas retropaŝi de antaŭ akceptita tasko, kaj iafoje de antaŭ plenumota misio. La sinmortigo ne kon- sistas nur en la memvola ago, kiu kaŭzas la subitan morton, sed en ĉio konscie farita por plirapidigi la estingon de la vivofortoj. Oni ne povas nomi memmortiginto tiun, kiu elmet- as sian vivon por savi sian similulon: unue, ĉar por la afero li ne intencas senigi sin je la vivo, kaj due, ĉar ne estas danĝero, de kiu la Providenco ne povas senigi nin, kiam la horo ne venis. La morto el tiaj eventualaĵoj estas merita sinofero, ĉar ĝi estas abnegacia ago favore por aliulo. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, §§ 5, 6, 18 kaj 19)

Franзois-Simon Louvet

(El Havre)

La sekvanta komunikaĵo estis spontanee diktita en spiritista kunsido, en Havre, la 12an de Februaro 1863:

"Ĉu vi sentos kompaton al ia suferanta mizerulo, de longe spertanta kruelajn torturojn? Ho! la malpleno... la Spaco... mi defalas... mi falas... mi mortas... Helpo! Dio, mi havis ekzistadon tiel mizeran... Mi, kompatinda diablo, malsatis multfoje en maljuneco; kaj tial mi kutimiĝis drinki, senti honton pri ĉio kaj malŝaton al ĉio.

Mi volis morti kaj mi ĵetis... Ho, mia Dio! Kia momento! Kaj kial tia deziro, se la fino estis tiel proksima? Preĝu, ke mi ne vidu senĉese ĉi tiun malplenon sub mi... Mi estas dispeciĝonta kontraŭ tiujn ŝtonojn! Mi petegas vin, kiuj konas la mizerojn de tiuj, kiuj ne plu apartenas al tiu mondo. Vi ne konas min, sed mi tiom suferas... Kial pli da provoj? Mi suferas! Ĉu ĝi ne sufiĉas? Se mi malsatus, anstataŭ ĉi tiu plej terura sufero kaj krome neperceptebla por vi, vi ne hezitus kvietigi min per ia panpeceto. Mi do petas vin preĝi por mi... Mi ne povas resti pli da tempo en ĉi tiu stato... Demandu iun ajn el ĉi tiuj ĉeestantaj kaj vi scios, kiu mi estis. Preĝu por mi."

Franзois-Simon Louvet

La gvidanto de la mediumo. - "Tiu, kiu ĵŭs alparolis vin, estis kompatinda malfeliĉulo spertinta sur la Tero la provon de mizero; venkita de ĉagreno, la kuraĝo mankis al li, kaj li, anstataŭ laŭdeve rigardi la ĉielon, sin donis al ebrieco; li malsupreniris al la lastaj ekstrem- aĵoj de malespero, metante finon al sia malgaja provado: li ĵetis sin de sur la Turo Francisko I, en la 22-a de Julio 1857. Kompatu lian animon, kiu ne estas progresinta, sed kiu duonvidas el la estonta vivo ion sufiĉan por suferi kaj deziri ian reboniĝon. Petu Dion, ke Li donu al li tiun favoron, kaj per tio vi faros ion meritoplenan.

"Serĉante informojn pri tio, oni trovis en la Journal du Havre de la 23-a de Julio 1857 la jenan sciigon:

"Hieraŭ, je la 4-a vespere, la pasantoj sur la kaj o estis dolore impresitaj de terura akcidento: — viro ĵetis sin de sur la turo, dispeciĝante kontraŭ ŝtonojn. Li estis malnova haŭlisto, kies inklino al ebrieco kondukis lin al sinmortigo. Li nomiĝis Franзois-Victor-Simon Louvet. La korpo estis transportita al la hejmo de unu el liaj filinoj, ĉe la strato Corderie.

Li estis 67-jara."

Tiu viro mortis antaŭ ses jaroj kaj li ankoraŭ vidas sin falanta de sur la turo, dispeciĝanta kontraŭ ŝtonojn... La malpleno timegigas lin, la perspektivo de la falo lin terurigas... kaj tio okazas jam de 6 jaroj! Kiel longe daŭros tia stato? Li ĝin ne scias, kaj tia necerteco pliigas liajn angorojn. Ĉu tio ne estas la samo, kiel infero kun flamoj? Kiu malkaŝis kaj elpensis tiajn punojn? La suferantoj mem estas tiuj, kiuj venas ilin priskribi, kiel aliaj Spiritoj faras tion pri siaj ĝojoj. Kaj ili multfoje faras tion spontanee, kiam ni ne pensas pri ili — kio forigas ĉian hipotezon, ke ni estas ludilo de nia propra imagemo.

Patrino kaj filo

En Marto 1865 S-ro M.C., komercisto en malgranda urbo en la ĉirkaŭaĵo de Parizo, havis en sia hejmo la pli maljunan el siaj infanoj grave malsana, kiu aĝis 21 jarojn. Ĉi tiu fraŭlo, antaŭvidante sian morton, venigis sian patrinon kaj ankoraŭ havis forton por ŝin brakumi. Si diris al li, verŝante abundajn larmojn: "Iru, mia filo, antaŭ min, ĉar mi post nelonge vin sekvos." Dirinte tion, ŝi retiriĝis, kaŝante la vizaĝon inter la manoj.

La personoj ĉeestantaj ĉi tiun konsternan scenon konsideris nura eksplodo de doloro tiujn vortojn de S-rino C., doloro, kiun la tempo kvietigos. Post la morto de la malsanulo, oni serĉis ŝin tra la tuta domo kaj fine oni trovis ŝin pendigita en la provizejo. La enterigo de la memmortigintino okazis samtempe kun tiu de ŝia filo.

Elvoko de ĉi tiu multe da tagoj la fakto. — D. Ĉu vi scias pri la sinmortigo de via patrino pro la malespero, kiun via forpaso kaŭzis al ŝi? — R. Jes, kaj sen la ĉagreno kaŭzata de tiu ŝia fatala decido, mi opinius min tute feliĉa. Kompatinda, bonega patrino! Si ne povis el- teni la provon pri tiu nedaŭra apartiĝo, kaj ŝi iris kuniĝi al sia filo, sekvante vojon, kiu ŝin pli apartigis de li. Kaj dum kiom da tempo! Tiel ŝi longe prokrastis kuniĝon, kiu baldaŭ estus okazinta, se ŝia animo obee alkonformiĝus al la volo de la Sinjoro; se ŝi estus rezignaciiinta, humiliĝinta, pentinta antaŭ la provo, kiu al ŝi sin trudis, antaŭ la elaĉeto, kiu devus ŝin purigi! Preĝu, ho preĝu por ŝi!... kaj super ĉio ne imitu ŝin, ho patrinoj, emociite de la rakonto pri ŝia morto. — Ne pensu, ke ŝi kun amo pli granda ol tiu de aliaj patrinoj amis tiun filon, pri kiu ŝi fieris, ne; al ŝi ja mankis kuraĝo kaj rezignacio. Patrinoj min aŭdantaj, kiam agonio senvivigos la okulojn de viaj infanoj, rememoru, ke, same kiel la Kristo, ili supreniras sur la supron de Kalvario, de kie ili leviĝos al la eterna gloro.

Benjameno C...

Elvoko de la patrino. — R. Mi volas vidi mian infanon. Ĉu vi havas povos redoni lin al mi? Krueluloj!... Vi forprenis lin de mi por konduki lin al la lumo, kaj vi lasis min en mallumo. Mi volas lin... mi volas lin, ĉar li apartenas al mi!... Ĉu nenion valoras la patrina amo? Nu, mi portis lin en la ventro, dum naŭ monatoj; mi lin mamnutris; mi nutris per mia karno lian karnon, per mia sango lian sangon; mi gvidis liajn unuajn paŝojn; mi intruis lin balbuti la nomon Dio kaj la dolĉan nomon patrino; mi faris el li homon plenan de aktiveco, de inteligento, de honesteco, de fila amo, por lin perdi, kiam li realigadis ĉiujn miajn esperojn, kiam brila estonteco jam venis antaŭ liajn okulojn! Ne, Dio ne estas justa; Li ne estas Dio de la patrinoj, ne komprenas iliajn dolorojn kaj afliktiĝojn... Kaj kiam mi donis min al la morto por ne apartiĝi de mia filo, tiam oni lin ree ŝtelis de mi!... Mia filo! mia filo, kie vi estas?

Elvokanto. — Kompatinda patrino, ni dividas kun vi vian doloron. Sed vi serĉis malĝojigan rimedon por kolektiĝi al via filo: — Memmortigo estas krimo en la okuloj de Dio, kaj vi devas scii, ke Dio punas ĉian malobeon al siaj leĝoj. La foresto de via filo estas via puno.

Si. — Ne; mi opiniis Dion pli bona ol la homoj; mi ne kredis al lia infero, sed mi kredis al kolektiĝo de animoj sin amantaj, kiel ni nin amas... Mi eraris... Dio ne estas justa nek bona, tial, ke Li ne komprenas la intensecon de mia doloro kaj de mia amo!... Ho! kiu redonos al mi mian filon? Ĉu mi lin perdis por ĉiam? Kompaton! kompaton, mia Dio!

Elvokanto. — Nu, trankviliĝu de via malespero; konsideru, ke se ekzistas rimedo revidi vian filon, vi ĝin ne atingos per blasfemoj kontraŭ Dio, kiajn vi eldiras. Per tio, anstataŭ altiri Lian favorkorecon, vi meritas pli fortan severecon.

Si. — Oni diris al mi, ke mi neniam ree vidos lin, kaj mi komprenis, ke oni kondukis lin al la paradizo. Rilate min, ĉu mi eble estas en la infero? En la infero de patrinoj? Gi ekzistas cetere mi ĝin vidas...

Elvokanto. — Via filo ne estas perdita por ĉiam; vi ja vidos lin, sed estas necese tion meriti pro submetiĝo al la volo de Dio, dum ribelo povos senfine prokrasti tiun momenton. Aŭdu min: Dio estas senfine bona, sed ankaŭ senfine justa. Tiel neniu senmotive estas punata, kaj, se al vi sur la Tero Li trudis grandaj n dolorojn, estas pro tio, ke vi ilin meritis. La morto de via filo estis ia provo por via rezignacio; bedaŭrinde sub ĝi vi falis, kiam vi vivis, kaj nun post la morto vi ree falas; kiel vi deziras, ke Dio rekompencu la ribelintajn infanojn? La kondamno ne estas nenuligebla kaj la pento de kulpulo ĉiam estas konsiderinda. Se vi humile estus spertinta la provon; se vi pacience estus atendinta la momenton de via elkarniĝo, vi, enirante en la spiritan mondon, en kiu vi troviĝas, tuj estus vidinta vian filon, kiu kun malfermitaj brakoj akceptus vin. Post lia foresto vi ĝojegante vidus lin. Sed kion vi faris kaj ankoraŭ faras, tio starigas baron inter vi kaj li. Ne opiniu lin perdita en la profundegaĵo de la Spaco, prefere li estas pli proksima al vi, ol kiel vi pensas — tiel okazas, ĉar netravidebla vualo kaŝas lin for de via vido.

Li vin ĉiam vidas kaj amas, bedaŭrante la malgajan situacion, en kiun vi falis pro manko de konfido al Dio, kaj avide atendante la feliĉan momenton por prezenti sin al vi. Nur de vi dependas plifruigi aŭ malfruigi tiun momenton. Preĝu al Dio kaj diru kun mi: "Mia Dio, pardonu min, ke mi dubis pri via justeco kaj boneco; se vi min punis, mi rekonas, ke mi ĝin meritas. Bonvolu akcepti miajn penton kaj submetiĝon al via sankta volo."

Si. — Kian lumon de espero vi ĵus faris en mia animo! Gi estas kvazaŭa fulmo en la mallumo min ĉirkaŭanta. Dankon, mi estas preĝonta... Adiaŭ.

La morto, eĉ pro sinmortigo, ne kaŭzis al ĉi tiu Spirito la iluzion, ke li ankoraŭ vivas. Li sin prezentas konscia pri sia stato: — tiel estas, ĉar por aliaj la puno konsistas en tiu iluzio, pro la ligiloj tenantaj ilin ĉe la korpo. Ĉi tiu virino volis forlasi la Teron por sekvi sian filon en alia vivo: estis do necese, ke ŝi sciis, ke ŝi tie reale estas pro certeco pri sia elkarniĝo, pro la ekzakta kono pri sia situacio. Tiel estas, ĉar ĉiu eraro estas punata laŭ la cirkonstancoj, kiuj ĝin determinis, kaj ĉar ne estas unuformaj punoj por sam- specaj eraroj.

Duobla sinmortigo pro amo kaj devo

En unu ĵurnalo de la 13-a de Junio 1862 estas legata la jena sciigo:

"La juna Palmyre, modistino, loĝanta ĉe siaj gepatr­oj, estis dotita per ĉarma aspekto kaj afabla karaktero. Tial ankaŭ multaj amindumis ŝin. El ĉiuj amindumantoj ŝi elektis B., kiu reciprokis ŝian preferon per sia plej viva pasio. Malgraŭ sia korinklino al li, pro respekto al siaj gepatroj, Palmyre konsentis edziniĝi kun D., kies socia rango ŝajnis supera ol tiu de lia rivalo. B. kaj D. estis amikoj, kaj kvankam ne estis inter ili interesaj rilatoj, ili tamen neniam ĉesis renkontiĝi. La reciproka amo de B. kaj Palmyre, kiu fariĝis S-rino D., neniel malintensiĝis, kaj malgraŭ tio, ke ambaŭ klopodis ĝin bridi, ĝi intensiĝis rekte proporcia al tiu klopodo. Celante ĝin estingi, B. decidis edziĝi kaj efektive edziĝis kun junulino posedanta eminentajn kvalitojn, kaj li faris ĉion eblan por ŝin ami.

Sed li frue rimarkis ke tiu heroeca rimedo estis neutila por la forgeso. Kvar jaroj forpasis, dum kiuj B. kaj S-rino D. ne malplenumis siajn devojn.

Kion ili suferis, tion nur ilin scias, ĉar D., kiu efektive estimis sian amikon, ĉiam altiris ĉi tiun al sia hejmo, insistante, ke li ne foriru, kiam li provis tion fari.

Renkontiĝinte iun tagon pro cirkonstancoj neatendit- aj kaj sendependaj de sia volo, la du geamantoj sciigis unu alian pri la doloro ilin torturanta kaj ili opiniis, ke la morto en tiu okazo estus la sola rimedo, kiu al ili prezentiĝas. Ili interkonsentis sin duope mortigi, en la sekvanta tago, kiam S-ro D. estos pli longe for de sia hejmo. Post la lastaj preparoj ili skribis longan kaj kortuŝan leteron, klarigante la kaŭzon de sia decido: por ne adulti. Ili finis la leteron kun peto pri pardono kaj plie kun deziro, ke oni enmetu ilin en la saman tombon.

Reveninte hejmen S-ro D. ilin renkontis sufokitaj. Li respektis iliajn lastajn dezirojn, kaj tiel ne konsentis, ke iliaj korpoj estu apartigitaj en la tombejo."

Post kiam tiu okazaĵo estis submetita al la Societo de Parizo, kiel temon por studo, iu Spirito klarigis:

"La du geamantoj sin mortigintaj ankoraŭ ne povas respondi al vi. Mi vidas ilin konsternitaj kaj teruritaj de la perspektivo de eterneco. La moralaj sekvoj de la farita eraro devigas ilin fari sinsekvajn pilgrimojn, dum kiuj iliaj apartigitaj animoj senĉese penas renkontiĝi, submet- itaj al la duobla turmentego reciproke antaŭsenti kaj vane deziri unu alian.

Post la elaĉeto ili kune restos por ĉiam, en la sino de la eterna amo. Post ok tagoj, en la proksima seanco vi povos ilin elvoki. Ili ĉi tien venos, ne vidante sin, ĉar densa mallumo ilin longe apartigos."

Elvoko de la sinmortigintino. — Ĉu vi vidas vian amanton, kun kiu vi vin mortigis? — R. Mi vidas neniun, eĉ nek la Spiritojn, kiuj vagas kun mi en ĉi tiu mondo. Kia nokto! Kia nokto! Kaj kia dika vualo kovras la frunton!

— Kian sensacion vi spertis, kiam vi vekiĝis en alia mondo? — R. Strangan! Mi sentis malvarmon kaj tamen mia korpo ardis. Mi havis glacion en la vejnoj kaj fajron sur la frunto! Strangaĵo, antaŭe nesentita duopo! Fajro kaj glacio ŝajne min konsumis! Kaj mi pensis, ke mi estas mortonta la duan fojon!...

— Ĉu vi sentas ian ajn fizikan doloron? — R. Mia tuta sufero sidas ĉi tie, ĉi tie...

— Kion vi deziras esprimi per la vortoj ĉi tie, ĉi tie? — R. Ci tie, en mia cerbo; ĉi tie, en mia koro...

— Ĉu vi kredas la ĉiamecon de tiu situacio? — R. Ho, ĉiam! ĉiam! Mi iafoje aŭdas inferajn ridojn, terurajn voĉojn, kiaj: tiel ĉiam!

— Nu bone: ni certe povas diri al vi, ke tiel ne ĉiam estos. Vi per pento ricevos pardonon. — R. Kion vi diras? Mi ne aŭdas.

— Ni rediras, ke viaj suferoj havos finon, ke vi per pento povos ilin mallongigi, kaj estas eble al ni helpi vin per preĝo. — R. Mi ne aŭdis, krom konfuzaj sonoj, pli ol unu vorton. Tiu vorto estas: — favoro! Ĉu estis efektive favoro, kion vi eldiris? Vi parolis pri favoro, sed sen ia dubo vi faris ĝin al la ĉi tie preterpasinta animo, kompatinda infano, kiu ploras kaj atendas.

Iu sinjorino, ĉeestanta la seancon, informis, ke ŝi faris por la malfeliĉulino fervoran preĝon, kiu sen ia dubo emociis ŝin, kaj ke ŝi efektive mense petegis por ŝi favoron de Dio.

— Vi diris, ke vi estas en mallumo kaj ke vi aŭdas nenion. — R. Estas konsentite al mi aŭdi kelkajn el viaj vortoj, sed kion mi vidas, tio estas nur funebra krepo, sur kiu iam kaj iam pentriĝas ia ploranta vizaĝo.

— Sed, ĉar li ĉi tie estas kaj vi lin ne vidas, ĉu vi ja ne sentas la ĉeeston de via amanto? — R. Ha, ne parolu pri li. Mi devas lin nun forgesi, ke de la nigra krepo forviŝiĝu la pentriĝinta bildo.

— Kies bildo? — R. De ia viro suferanta, kies moralan ekzistadon sur la Tero mi longe nuligis.

El la legado de tiu rakonto oni tuj komprenas, ke ekzist- as malgravigaj cirkonstancoj ĉe tiu sinmortigo, rigardata kiel heroeca ago por plenumo de devo. Sed oni plie rekonas, ke kontraŭe de tio, kion oni opiniis, longa kaj terura eble estis la puno al la kulpintoj, tial, ke ili memvole serĉis la morton por eviti lukton. La intenco ne malplenumi devojn efektive estis nobla, kaj poste estos alkalkulita al ili, sed la efektiva merito konsistus en la rezisto, kaj ili kondutis, kiel dizertinto, kiu forlasis batalon en momento de danĝero.

Kiel vidate, la puno konsistas en tio, ke ili vane serĉu unu alian dum multe da tempo, ĉu en la spirita mondo, ĉu en aliaj enkarniĝoj sur la Tero; puno nun pligravigita de la perspektivo pri eterna daŭro. Tiu perspektivo kune kun la puno faras, ke estu malpermesate al ili aŭdi esperdonajn vortojn, kiujn oni eble dirus al ili. Al tiuj, kiuj opinios ĉi tiun punon longa kaj terura, des pli ke ĝi nur ĉesos post pluraj enkarniĝoj, ni diros, ke tia daŭro ne estas absoluta, sed dependanta de la maniero, kiel ili eltenos la estontajn provojn, krom tio, ili povas esti helpataj per la preĝo. Kaj ili estos tiel, kiel ĉiuj, arbitraciantoj de sia propra destino. Ĉu tio, eĉ tiel, ne estas preferinda ol la eterna kondamno, sen espero, al kiu ili estus nenuligeble submetitaj, laŭ la doktrino de la Eklezio, kiu konsideras ilin por ĉiam destinitaj al infero, en tia grado, ke ĝi rifuzas al ili la lastajn preĝojn, certe opiniante ĉi tiujn senutilaj?

Louis kaj la stebistino de botetoj

Dum sep aŭ ok monatoj Louis G., ŝuisto, amindumis junulinon Victorine R., kun kiu li baldaŭ edziĝos, kaj eĉ la edziĝanoncoj jam estis publikigitaj.

Tiel interkonsentite, ili konsideris sin preskaŭ defini­tive ligitaj kaj por ekonomio la ŝuisto ĉiutage venis tag- manĝi kaj vespermanĝi ĉe sia fianĉino.

Iun tagon, ĉe vespermanĝo, okazis disputo pri ia bagatelaĵo, kaj pro tio, ke ambaŭ obstinis en siaj opinioj, la disputo atingis tian gradon, ke Louis forlasis la manĝotablon, asertante, ke li ne plu revenos.

Malgraŭ tio, li revenis la sekvintan tagon por peti pardonon. Kiel sciate, la nokto estas bona konsilanto, sed la junulino, eble antaŭjuĝante, laŭ la antaŭtaga sceno, tion, kio povus okazi, kiam ne plu estus eblaĵo por forigi malbonon, rifuzis repaciĝon. Nek protestoj, nek larmoj, nek malesperoj povis ŝin demovi. Multe da tagoj ankoraŭ forpasis, kaj Louis esperis, ke sia amatino estu pli komprenema, kaj fine li decidis fari lastan provon: — Alveninte al la domo de la junulino, li frapis, tiel ke li estu rekonata, sed la pordo restis fermita, oni rifuzis malfermi ĝin al li. Aliaj petegoj de la forpelito, aliaj protestoj ne ehis en la koro de lia amindumantino. "Adiaŭ do, kruelulino! — ekkriis la kompatinda junulo — adiaŭ por ĉiam. Penu trovi edzon, kiu estimu vin tiel, kiel mi." La junulino samtempe aŭdis dampitan veon kaj tuj poste bruon de kvazaŭa korpo glitanta ĉe la pordo. Pro la sekvinta silento la junulino pensis, ke Louis sidiĝis sur la sojlo de la pordo, kaj ŝi certigis al si mem, ke ŝi ne eliros dum li tie restos.

Post kvaronhoro iu luanto preterpasanta sur la trotuaro kaj kunportanta lampon ellasis krion pro teruro kaj petis helpon.

La najbaroj rapide alvenas, kaj Victorine, malferm- inte la pordon ekkriis de teruro, rekonante sian fianĉon pala, senanima, sur la platŝtona pavimo. Ĉiuj rapidas lin helpi, sed ili tuj rimarkas, ke ĉio estas senutila, ĉar li ne vivis plu. La kompatinda junulo penetrigis tranĉilon en la regionon de la koro, kaj la lameno restis enmetita en la vundo.

(Spiritisma Societo de Parizo, Aŭgusto 1858)

Al la Spirito de Sankta Ludoviko. — La junulino, kiu nevole kaŭzis la sinmortigon, estas respond- eca? — R. Jes, ĉar ŝi lin ne amis.

— Nu, por eviti la malfeliĉon, spite la abomenon, kiun li kaŭzis al ŝi, ĉu ŝi devus edziniĝi kun li? — R. Si atendis okazon rompi sian fianĉinecon, kaj tiel ŝi rompis ĝin en la komenco de sia ligiteco, kion ŝi ja pli malfrue farus.

— En ĉi tiu okazo ŝia respondeco venas de tio, ke ŝi nutri s sentojn, en kiuj ŝi ne partoprenis, kaj kiuj rezultigis la memmortigon de la junulo? — R. Jes, ĝuste.

— Sed tiu respondeco do devas esti proporcia al la eraro, kaj ne tiel grava, kvazaŭ ŝi konscie kaj memvole estus kaŭzinta la memmortigon... — R. Estas evidente.

— Ĉu la memmortigo de Louis indas senkulpigon pro la frenezeco al li kaŭzita de la obstino de Victorine? — R. Jes, ĉar la sinmortigo deveninta de amo estas malpli krima en la okuloj de Dio, ol la memmortigo de tiu peninta liberiĝi el la vivo pro motivoj de malkuraĝo.

Al la Spirirto de Louis G., poste elvokita, oni faris la jenajn demandojn:

1. — Kiel vi juĝas la agon, kiun vi praktikis? — R. Victorine estis ia sendanka, kaj mi malbone agis, mort- igante min pro ŝi, ĉar ŝi ĝin ne meritis.

— Nu, ĉu ŝi vin ne amis? — Ne. Komence ŝi sin iluziis, sed nia malpaciĝo malfermis ŝiajn okulojn, kaj ŝi eĉ opiniis sin feliĉa, trovante pretekston por sin malimpliki je mi.

— Kaj via amo al ŝi, ĉu ĝi estis sincera? — R. Nur pasio, kredu; ĉar se mia amo estus pura, mi estus klopod- inta ne kaŭzi al ŝi ian ĉagrenon.

— Kaj en la okazo, ke ŝi divenus vian intencon, ĉu ŝi persistus en sia rifuzo? — R. Mi ne scias, mi eĉ pensas, ke ŝi ne rifuzus, ĉar ŝi ne estas malica. Sed, eĉ tiel, ŝi ne estus feliĉa, kaj pli bone por ŝi, ke la aferoj tiamaniere okazis.

— Frapante ĉe la pordo, ĉu vi intencis vin mortigi, en la okazo de ŝia rifuzo? — R. Ne, mi ne pensis pri tio, ĉar ankaŭ mi ne atendis ŝian obstinon. Nur pro ĉi tiu obstino mi perdis la prudenton.

— Vi laŭŝajne bedaŭras vian memmortigon nur pro la fakto, ke Victorine ne ĝin meritis... Ĉu reale ĝi estas via sola ĉagreniĝo? — R. En ĉi tiu momento, jes; mi ankoraŭ estas menskonfuzita, ŝajnas al mi, ke mi restas plu ĉe la pordo, kvankam mi ankaŭ spertas alian sensacion, kiun mi ne povas difini.

— Ĉu vi poste povos kompreni min? — R. Jes, kiam mi estos libera de ĉi tiu memskonfuzo. Mi agis malbone, mi devus rezignacii... Mi estis malforta kaj suferas la sekvojn de mia malforteco. Pasio blindigas homon en tia grado, ke li praktikas frenezaĵojn, kaj be- daŭrinde li tion komprenas nur tre malfrue.

— Vi diras, ke vi spertas ĉagreniĝon... kia ĝi estas? — Mi agis malbone, mallongigante mian vivon. Mi devis ne fari tion. Estus preferinde ĉion elteni, ol morti antaŭ la tempo. Mi estas do malfeliĉa; mi suferas, kaj estas ŝi, kiu ĉiam suferigas min, ŝi sendanka. Sajnas al mi, ke mi ĉiam estas ĉe ŝia pordo, sed... ni ne parolu nek pensu plu pri tio, kio min tre ĝenas. Adiaŭ.

En tio ankoraŭ estas vidata alia konfirmo pri la justeco, kiu prezidas en la disdonado de punoj, laŭ la grado da respondeco de la kulpuloj. En ĉi tiu okazo, sur la junulino pezas pli granda respondeco, pro tio, ke ŝi nutris en Louis, pro frivoleco, ian amon, kiun ŝi ne sentis. Rilate la junulon, ĉi tiu estas sufiĉe punata per la daŭranta sufero, sed lia puno estas malpeza, ĉar li nur cedis al senpripensa movo, en momento de ekzaltiĝo, kaj ne al malvarma antaŭdecido de la memortigintoj, kiuj penas eviti la provojn de la vivo.

Iu ateisto

M.J.-B.D estis klera homo, sed ekstreme saturita per materialismaj ideoj, ne kredante je Dio nek al la ekzisto de la animo. Laŭ peto de parenco li estis elvokita ĉe la Spiritisma Societo de Parizo, du jarojn post sia elkarniĝo.

Elvoko. — R. Mi suferas. Mi estas maliculo.

— Ni estas devigitaj elvoki vin, en nomo de viaj geparencoj, kiuj memkompreneble deziras scii pri via sorto. Ĉu vi povas diri al ni, ĉu nia elvoko estas al vi peniga aŭ agrabla? — R. Peniga.

— Ĉu via morto estis memvola? — R. Jes.

La Spirito skribas kun ekstrema malfacileco. Lia skrib- aĵo estas grasa, neregula konvulsia kaj preskaŭ nekompre- nebla. Fininte la skribon, li ekkoleris, rompis la krajonon kaj disŝiris la paperon.

— Trankviliĝu, ni ĉiuj preĝos al Dio por vi. — R. Mi estas devigita kredi je tiu Dio.

— Kia motivo povis peli al la sinmortigo? — R. La tedo de ia vivo sen espero.

Oni konceptas sinmortigon, kiam la vivo estas sen es­pero; oni tiam penas eviti ĝin je ia ajn prezo. Kontraŭe, laŭ Spiritismo nia espero plifirmiĝas, ĉar la estonteco al ni dis- volviĝas. Memmortigo ĉesas esti celo, ĉar estas rekonate, ke oni nur senigas sin je malbono por malbono centoble pli dolora. Jen kial Spiritismo evitigas al multaj homoj la mem- volan morton. Forte kulpaj estas tiuj, kiuj klopodas kredigi, per sciencaj sofismoj kaj sub preteksto de ia malvera rezono, tiun senesperigan ideon, fonton de tiom da krimoj kaj mal- bonoj, laŭ kiu ĉio forfiniĝas kun la vivo. Ili estos respondaj ne nur pri siaj propraj eraroj, sed ankaŭ pri ĉiuj malbonoj, kiujn ili kaŭzas.

— Vi volis detirigi vin de la sortovicoj de la vivo...Ĉu tio prosperis al vi Ĉu vi nun estas feliĉa?

R. Kial la nenio ne ekzistas?

— Bonvolu priskribi al ni kiel eble plej bone vian nunan situacion. — R. Mi suferas de la devigo kredi ĉion, kion mi neis. Terure turmentata, mia Spirito estas sur kvazaŭa braĝejo.

— De kie venis viaj iamaj materialismaj ideoj?

R. En antaŭa enkarniĝo mi estis maliculo kaj tial mi kondamnis min en la sekvinta al la turmentoj de necerteco, kaj estis tial, ke mi min mortigis.

El tio venas tuta serio da ideoj. Multfoje ni demandas nin mem, kiel povas ekzisti materialistoj, se, vivinte en la spirita mondo, ili devus havi intuicion pri ĝi; nu, ĝuste tiu intuicio ne estas konsentita al kelkaj Spiritoj, kiuj, konserv- ante sian fieron, ne pentis pri siaj eraroj. Por tiuj la provo konsistas en la akirado, dum sia korpa vivo kaj koste de sia propra rezonado, de la pruvo pri la ekzistado de Dio kaj pri la estonta vivo, kiun ili havas sub siaj okuloj. Sed multfoje la pretendo konsenti nenion super si mem ilin ekposedas kaj absorbas. Tiel, ili suferas la punon ĝis kiam, regante sian fieron, la evidenteco ilin venkos.

— Kiam vi dronis, kiaj estis viaj ideoj pri la sekvoj? Kiaj estis viaj pripensoj en tiu momento? —

R. Nenia, ĉar ĉio estis al mi la nenio. Poste, plenuminte la kondamnon, mi vidis, ke mi devos ankoraŭ plie suferi.

— Ĉu vi nun estas konvinkiĝinta pri la ekzisto de Dio, de la animo kaj de la estonta vivo? — R. Ha! Ĉio tio min tre turmentas!

— Ĉu vi ree vidis vian fraton? — R. Ho, ne!

— Kial do ne? — R. Por kio konfuzi niajn malesperojn? Oni ekziliĝas en malfeliĉon kaj en la feliĉo oni kuniĝas, jen la realo.

— Ĉu ĝenos vin la ĉeesto de via frato, kiun ni povas altiri apud vin? — R. Ne faru tion, mi ĝin ne meritas.

— Kial vi oponas al tio? — R. Ĉar ankaŭ li ne estas feliĉa.

— Vi timas lian ĉeeston, kaj tamen ĝi nur povas esti bonfara al vi. — R. Ne, poste...

— Ĉu vi havas ian mesaĝon por viaj geparencoj? — R. Ili preĝu por mi.

— Sajne en la rondo de viaj amikoj estas iuj dividantaj viajn opiniojn. Ĉu vi deziras, ke ni diru ion al ili pri tio? — R. Ho, ili malfeliĉuloj! Ili kredu al alia ekzistado, jen mia forta deziro. Se ili povus taksi mian doloran situacion, ili multe pripensus.

(Elvoko de iu frato de la antaŭanto, frato, kiu

konfesis la samajn teoriojn, sed ne sin mortigis. Kvankam

ankaŭ malfeliĉa, li tamen sin montras pli trankvila; lia skribaĵo estas klara kaj legebla.)

Elvoko. — R. La sceno pri niaj suferoj estu utila leciono, konvinkanta vin pri la realo de alia ekzistado, en kiu oni elaĉetas siajn kulpojn, kiuj fontas el nekredemo.

— Ĉu vi kaj via frato, kiun ni ĵus elvokis, vin reciproke vidas? — R. Ne; li min evitas.

Oni povus demandi, kiel la Spiritoj povas eviti unu alian en la Spirita mondo, ĉar tie ne ekzistas malhelpoj nek rifuĝ- ejoj nepenetreblaj por la vido. Sed ĉio estas relativa en tiu mondo kaj konforma al la fluideca naturo de la estaĵoj ĝin priloĝantaj. Nur la superaj Spiritoj havas senfinajn perceptojn, kiuj estas limigitaj ĉe la malsuperaj. Por ĉi tiuj la fluidecaj baroj egalvaloras al materiaj baroj. La Spiritoj kaŝiĝas de antaŭ la okuloj de siaj similuloj pro volo, kiu agas sur la perispiritan envolvaĵon kaj mediajn fluidaĵojn. Sed la Providenco, kvazaŭa patrino, prizorgas ĉiujn siajn infanojn, kaj pere de ili individue donas aŭ ne tiun kapablon, laŭ iliaj moralaj disponoj, kio estas puno aŭ rekompenco, laŭ la cirkonstancoj.

— Vi estas pli trankvila ol via frato. Ĉu vi povas pli precize priskribi viajn suferojn? — R. Ĉu vi ne suferas tie, sur la Tero, pri via fiero, pri via memamo, kiam vi estas devigitaj rekoni viajn erarojn?

"Ĉu via Spirito ne ribelas kontraŭ la ideon humiliĝi antaŭ tiu, kiu montras vian eraron? Nu bone! Prezentu al vi kiom devas suferi la Spirito, kiu dum sia tuta vivo konvinkiĝis, ke krom li ekzistas nenio, kaj ke super ĉiuj ĉiam staras lia pravo. Subite troviĝante antaŭ la impona vero, tiu Spirito sentas sin neniigita, humiligita. Al tio ankoraŭ aldoniĝas la konsciencoriproĉo, ke li tiel longe forgesis la ekzistadon de tiel bona, tiel indulgema Dio. La situacio estas neeltenebla; ne ekzistas flegmo nek ripozo; oni ne havas iom da trankvileco, krom en la momento, kiam la dia favoro, t.e. la amo de Dio nin tuŝas, ĉar fiero ekposedas nin en tia maniero, ke ĝi tute senkomprenigas nin en tia grado, ke estas necese multe da tempo, ke ni tute demetu tiun fatalan veston. Nur preĝo de niaj fratoj povas helpi nin en tiuj doloraj momentoj."

— Ĉu vi deziras paroli pri la enkarniĝintaj fratoj aŭ pri la Spiritoj? — R. Pri ambaŭ.

22. — Dum mi parolas kun via frato, unu el la ĉi tie ĉeestantaj personoj preĝis por li: — ĉu tiu preĝo estis al li profita? — R. Gi ne perdiĝos. Se li nun rifuzas tiun favoron, li tion ne faros, kiam li estos en kondiĉoj helpi sin por tiu dia panaceo.

Ĉi tie ni vidas alian specon de puno, kiu tamen ne estas la sama por ĉiuj skeptikuloj. Sendependa de sufero estas, por tiu Spirito, la bezono rekoni veraĵojn, kiujn li repuŝis, kiam li estis reenkarniĝinta.

Liaj nunaj ideoj montras iom da progreso kompare kun tiuj de aliaj Spiritoj persistantaj en sia neado pri Dio. Kon- feso pri persona eraro jam estas io, ĉar ĝi estas montro de humileco.

En la sekvanta enkarniĝo estas tre probable, ke lia nekredemo cedu lokon al la denaska sento pri fido.

Transdirante la rezultaton de tiuj du elvokoj al la persono, kiu ilin petis de ni, ni ricevis de li la sekvantan informon:

"Vi ne povas taksi, kara sinjoro, la grandan bonefikon el la elvoko de mia bopatro kaj de mia onklo. Ni ilin perfekte rekonas. Precipe la skribaĵo de la unua montras ian rimarkindan similecon kun tiu de li en vivo, des pli ke, dum la lastaj monatoj kiujn li pasigis kun ni, ĝi estis malfacila kaj nedeĉifrebla. Tie oni rimarkas la saman formon de strekoj, de la parafo kaj de certaj li- teroj. Rilate la vortaron kaj la stilon la simileco estas ankoraŭ pli konvinka; al ni la analogio estas kompleta, nun kun pli granda kono pri Dio, pri la animo kaj pri la eterneco, kiun li iam tiel formale neadis. Al ni do restas nenia dubo pri lia identeco. Dio estos glorata pro la pli granda firmeco de nia kredo al Spiritismo, kaj niaj enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj fratoj fariĝos pli bonkor- aj. Ankaŭ la identeco de lia frato ne estas malpli evidenta; en lia ŝanĝiĝo de ateisto en kredanton ni rekonas liajn karakteron, stilon, noblecon de frazo. El ĉiuj vortoj, unu vekis nian atenton — panaceo — de li preferata, ĉiumomente ripetata.

Mi montris tiujn du komunikaĵojn al pluraj personoj, kiuj ne malpli miris pri ilia vereco, sed la nekredantoj kun la samaj opinioj de miaj geparencoj deziris ankoraŭ pli kategoriajn respondojn.

Ili ekzemple volis, ke M.D. aludu la lokon, en kiu li estis enterigita, kie li dronis, kiel li estis trovita ktp. Por konvinki ilin, ĉu vi povus fari plian elvokon kaj demandi kie kaj kiel li sin mortigis, kiel longe li estis subakvigita, en kiu loko oni trovis la kadavron, kie li estis enterigita, kiamaniere, civile aŭ religie, li estis entombigita? Bonvolu, kara sinjoro, insisti pri kategoria respondo al tiuj demandoj, ĉar ili estas necesaj por tiuj ankoraŭ dubantaj. Mi estas konvinkiĝinta, ke ili donos bonegajn rezultojn.

Mi rapidas ekspedi al vi ĉi tiun leteron, ke ĝi estu transdonita al vi la vendredon matene, tiel ke oni povu fari la elvokon en la seanco de la Societo, en tiu sama tago... ktp."

Ni reproduktis tiun leteron pro la fakto, ke ĝi konfirmas la identecon kaj ni aldonas al ĝi nian respondon por instruo al la personoj ne alkutimiĝintaj al la trans- tombaj komunikaĵoj.

"La demandoj, kiujn oni petis al ni prezenti al la Spirito de via bopatro, nekontesteble estas faritaj kun laŭdinda intenco, kia estas konvinki nekredantojn, ĉar en vi ekzistas plu nenia sento de dubo aŭ scivolemo. Sed pli profunda kono pri la spiritisma scienco igus vin juĝi superfluaj tiujn demandojn. Unue petante de mi, ke mi sukcesu ricevi kategorian respondon, vi montras ne koni la cirkonstancon, ke ni ne povas laŭplaĉe regi la Spiritojn. Sciu, ke ili respondas al ni, kiam kaj kiel ili volas, kaj ankaŭ kiel ili povas. Ilia agolibereco estas ankoraŭ pli granda ol kiam ili estis enkarniĝintaj, kaj ili posedas rimedojn pli efikajn por eviti la moralan premon, al kiu oni eble volas ilin submeti. La plej bonaj pruvoj de identeco estas tiuj, kiujn ili spontanee donas per si mem, aŭ tiuj venantaj el la cirkonstancoj mem. Okazigi ĉi tiujn estas preskaŭ ĉiam senutile. Laŭ tio, kion vi certigis, via parenco pruvis sian identecon en nekontestebla maniero; sekve estas pli ol probable, ke li rifuzos respondi la demandojn, kiujn li prave povos opinii superfluaj, kon- tentigante la scivolemon de personoj al li indeferentaj. La respondo povus ja esti tiu, kiun aliaj donis en similaj okazoj, t.e. — "por kio demandi pri aferoj, kiujn vi jam konas?"

Al tio mi aldonas, ke la perturboj kaj suferoj, lin regantaj, eble pligraviĝus pro tiaspecaj esploroj, tute simile voli devigi malsanulon, kiu apenaŭ kapablas pensi kaj paroli, rakonti detalojn de sia vivo, kio estus manko de karitato inspirata de lia stato mem.

Koncerne la celon, kiun vi aludis, estu certa, ke ĉio donus nean rezultaton. La liveritaj pruvoj de identeco estas multe pli valoraj, ĉar ili estis spontaneaj, kaj ne antaŭe pripensitaj. Nu, se tiuj ne kontentigis la nekredul- ojn, des malpli tion farus la demandoj jam antaŭe formulitaj, kies kunkulpecon oni povus suspekti.

Ekzistas personoj, kiujn nenio povas konvinki. Tiuj povus vidi vian parencon per siaj propraj okuloj, kaj ili restus plu supozantaj sin atakitaj de ia halucinacio.

Ni ankoraŭ diru malmultajn vortojn pri la peto, kiun vi al mi faris por okazigi tiun elvokon en la sama tago, kiam mi ricevis vian leteron. Elvokojn oni ne faras subite; la Spiritoj ne ĉiam atentas nian vokon; estas necese, ke ili volu, kaj ne nur tio, sed ke ili ankaŭ povas tion fari. Estas necese ankoraŭ, ke ili renkontu mediumon konvenan al ili, kun necesaj specialaj kapabloj kaj ke tiu mediumo estu disponebla en iu difinita tempo. Fine estas necese, ke la medio estu al ili simpatia ktp. Ne ĉiam, eĉ kun la kunekzisto de tiuj cirkonstancoj, oni povas respondi, kaj estas tre grave koni tiujn cirkonstancojn, se oni deziras agi serioze kaj sekure."

Fйlicien

Li estis riĉa klera homo, inspira poeto, posedanta sanan, komplezeman kaj mildan karakteron, senmakulan honestecon.

Malfeliĉaj negocoj kompromitis lian riĉaĵon, kaj ne povante reakiri ĝin pro sia grandaĝo, li donis sin al senkuraĝeco, sufokante sin en Decembro 1864, en sia dormoĉambro.

Li ne estis materialisto nek ateisto, sed homo de spirito iom supraĵa, donante malmultan gravecon al la problemo de la vivo en la transtombo. Intime konante lin, ni elvokis lin kvar monatojn post lia sinmortigo, inspirite de la simpatio, kiun ni dediĉis al li.

Elvoko. — R. Mi priploras la Teron, sur kiu mi havis elreviĝojn, sed malpli grandajn ol tiuj, kiujn mi ĉi tie spertis. Revinte pri mirindaĵoj, mi staras malsupre de la realo de mia idealo. La mondo de la Spiritoj estas tre konfuza, kaj por fari ĝin eltenebla estus necese bona selektado. Estas al mi malfacile kredi. Kian resumon pri spiritaj kutimoj oni povus fari ĉi tie! Balzac mem, vivante en sia elemento, farus tian resumon nur en kruda maniero. Sed mi lin ne vidis... Kie estas tiuj eminentaj Spiritoj, kiuj tiel energie kontraŭbatalis la malvirtojn de la homaro? Eble ili ĉi tie loĝis, kiel mi, antaŭ ol leviĝi al regionoj pli altaj. Mi plezuras rigardi tiun strangan pandemonion, kaj tiel mi restas plu ĉi tie.

Malgraŭ tio, ke la Spirito klarigis, ke li troviĝas en societo tro konfuza kaj tial el malsuperaj Spiritoj, surprizis nin lia parolo, pro la speco de morto, pri kiu li faris nenian aludon. Krom tio, ĉio montris lian karakteron.

Tia cirkonstanco tenis nin en dubo pri la identeco.

D. Bonvolu diri al ni, kiel vi mortis... — R. Kiel mi mortis? De la de mi elektita morto, kiu plej plaĉis al mi, kaj estas notinde, ke mi longe meditis pri tiu elekto, celante malembarasi min je la vivo. Malgraŭ tio, mi konfesas, ke mi ne gajnis multon: — mi liberiĝis el la materiaj zorgoj, por ilin renkonti ja pli gravaj penigaj en mia spirita kondiĉo, kies finon mi eĉ ne antaŭvidas.

D. (al la gvidanto de la mediumo). Ĉu la komu- nikiĝanta Spirito estas efektive tiu de Fйlicien? Tia parolo, preskaŭ trankvila, fariĝas suspekta, kiam temas pri memmortiginto...

R. Jes. Sed pro ia sento pravigebla en sia situacio, li ne volis konigi al la mediumo sian specon de morto. Tial li maskis sian frazon, sed fine li ĝin konfesis pro la rekta demando, kiun vi al li faris, kaj ne sen angoroj. La memmortigo lin multe suferigas, kaj tial li kiel eble plej multe evitas ĉion, kio rememorigas al li lian nigran finon.

D. (al la Spirito). Via elkarniĝo des pli konsternis nin, ĉar ni antaŭvidis la malgajajn sekvojn, konsidetrante nian estimon kaj intimecon de niaj interrilatoj. Persone mi ne forgesis, kiom multe komplezema kaj bona vi estis al mi. Mi estus feliĉa, se mi povus atesti mian dankon al vi, farante al vi ion utilan.

R. Sed mi ne povus alimaniere eviti la embarasojn de mia materia pozicio. Nun mi bezonas preĝojn; precipe preĝu, ke mi vidu min libera de tiuj teruraj estuloj, kiuj estas ĉi tie apud mi, obsedantaj min per krioj, ridetoj kaj inferaj mokoj. Ili nomas min malkuraĝulo, kaj prave, ĉar estas malkuraĝo rezigni la vivon. Gi estas la kvara fojo, kiam mi falas je tiu provo, malgraŭ la formala promeso ne fali... Fatalo!... Ha! Preĝu... Kia turmento la mia! Kiel malfeliĉa mi estas! Preĝante, vi utilos al mi pli ol mi povis utili al vi, kiam mi estis sur la Tero; sed la provo, antaŭ kiu mi multfoje fiaskis, jen ĝi bildigita, neforigebla, antaŭ mi! Estas necese ree sperti gin en difinita tempo... Ĉu mi havos fortojn? Ha! multfoje rekomenci la vivon; longe lukti kaj fali ĉe la okazaĵoj estas ja malespere, eĉ ĉi tie! Jen kial mankas al mi forto. Oni diras, ke ni povas akiri ĝin per preĝo... Preĝu por mi, ĉar mi ankaŭ volas preĝi.

Ĉi tiu neordinara ekzemplo de memmortigo, kvankam realigita en vulgaraj cirkonstancoj, prezentas specialan as- pekton. Ĝi montras al ni ian Spiriton, kiu multfoje falis ĉe sia provo, refariĝanta en ĉiu ekzistado kaj kiu renovigos, ĝis kiam li havos forton por rezisto.

Tiel konfirmiĝas la fakto, ke ne estas profito ĉe la sufero ĉiufoje, kiam ni ne atingas la finon de nia enkarniĝo, kaj estas necese ĝin rekomenci, ĝis ni fine venkos sur la batalkampo.

Al la Spirito de S-ro Fйlicien. — Aŭdu, mi petas, aŭdu kaj pripensu miajn vortojn. Kion vi nomas fatalo, tio estas nur via malkuraĝeco, ĉar, se fatalo ekzistus, la homo ne estus respondeca pri siaj agoj. La homo ĉiam estas libera, kaj en tiu libereco kuŝas lia plej granda kaj plej bela privilegio. Dio ne volis fari el li obeeman kaj blindan aŭtomaton, kaj se tiu libereco faras lin erarema, ĝi ankaŭ faras lin perfektigebla, ĉar nur per la perfekteco li povos atingi la superegan feliĉon. Fiero nur povas igi la homon atribui al la destino siajn surterajn malfeliĉojn, kiam estas vero, ke tiuj malfeliĉoj devenas de lia senzorgeco mem. Evidentan ekzemplon pri tio vi havis en via enkarniĝo, kiam vi posedis ĉion, kio estis necesa por la homa feliĉo: inteligenton, talenton, riĉon, meritan konsideron; neniom da ruinigaj malvirtoj, sed kontraŭe rimarkindajn kvalitojn... Kiel do via situacio estas tiel kompromitita? Nur pro via senprudenteco. Vi devus konsenti, ke agante pli prudente, kontentigante vin per la multo al vi jam donita, anstataŭ peni senbezone pliigi tiun multon, la ruino ne okazus. En tio estis nenia fatalo, ĉar vi povus esti evitinta tian okazaĵon. Via provo konsistis en sinsekvo da cirkonstancoj, kiuj devus doni al vi ne la bezonon, sed la tenton de memmortigo; malfeliĉe, malgraŭ via talento kaj instruiteco, vi ne sciis regi tiajn cirkonstancoj n kaj nun vi suferas la sekvojn de via malkuraĝeco.

Tiu provo, kiel vi prave antaŭsentis, ankoraŭ devas refariĝi; en via proksima enkarniĝo vi devos alfronti okazaĵojn, kiuj sugestos al vi ideon pri memmortigo, kaj tiel ĉiam okazos, ĝis kiam vi estos tute triumfinta.

Tute ne kulpigante la sorton, kiu estas via verko mem, admiru la bonecon de Dio, kiu anstataŭ nepardoneble kondamni pro unua eraro, ĉiam donas rimedoj n ĝin korekti.

Tiel vi ne eterne suferos, sed nur dum vi persistas en eraro. En la spirita stato, dependas de vi preni la sufiĉe energian decidon manifesti antaŭ Dio sinceran penton, insiste petante helpon de la bonaj Spiritoj. Vi tiam revenos sur la Teron, kirasite per rezisto al ĉiaj tentoj. Atinginte tiun venkon, vi iros pli rapide la vojon de feliĉo ĉar, rilate aliajn aspektojn, via progreso jam estas granda. Kiel vi vidas, ankoraŭ estas paŝo farota, por kiu ni helpos vin per niaj preĝoj. Ĉi tiuj estos ja senprofitaj, se vi ne helpos nin per viaj klopodoj.

— R. Ho, dankon! Ho! dankon por tiel bonaj admon- oj. Mi ilin tiom multe bezonas, ĉar mi estas pli malfeliĉa, ol kiom vi pensas. Mi ilin profitos, mi ĝin asertas, por la preparo de mia proksima enkarniĝo, dum kiu mi faros ĉion eblan por ne fali. Por mi estas malfacile elteni la malnoblan medion de mia ekzilo.

Fйlicien

Antoine Bell

Li estis kasisto ĉe banka institucio en Kanado kaj mortigis sin en la 28-a de Februaro 1865. Unu el niaj korespondantoj, kuracisto kaj apotekisto loĝanta en la sama urbo, donis al ni la sekvantajn informojn pri li:

"Dum ĉirkaŭ 20 jaroj mi konatiĝis kun li, pacama viro kaj estro de nombra familio. De longe ĝis antaŭ nelonga tempo li imagis, ke li aĉetis tokson en mia apoteko, uzinte ĝin por iun veneni. Li multfoje venis petegi de mi, ke mi diru al li la daton de tiu aĉeto, posedita de teruraj halucinacioj. Li maldormis, plendis, batis la bruston. La familio vivis en konstanta afliktiĝo de la 4-a vespere ĝis la 9-a matene, horo, je kiu li direktiĝis al la banko, kie cetere li tre regule faris registrojn sur siajn librojn, kaj li neniam faris eĉ unu eraron. Li laŭkutime diris, ke li sentas en si estulon, kiu helpis lin korekte kaj bonorde plenumi sian registradon. Kiam li ŝajne konvinkiĝis pri la ekstravaganco de siaj ideoj, li ekkriis: — "Ne; ne; vi volas trompi min... mi memoras... estas vero..."

Laŭ peto de tiu amiko, li estis elvokita en Parizo, la 17an de Aprilo 1865.

Elvoko. — R. Kion do vi deziras de mi? Ĉu mi devas submeti min al demandaro? Estas vane, mi ĉion konfesos.

— Ni tute ne intencas aflikti vin per scivolaj demandoj; ni deziras nur scii, kia estas via situacio en tiu mondo, kaj ankaŭ ĉu ni povas esti utilaj al vi... — R. Ha! Se tio estos ebla, mi estos ekstreme danka al vi. Mi abomenas mian krimon kaj mi estas tre malfeliĉa!

— Ni esperas, ke niaj preĝoj malintensigos viajn dolorojn. Sajnas al ni, ke vi troviĝas en bonaj kondiĉoj, ĉar pento jam sieĝas vian koron — kio estas komenco de renobliĝo. Dio senfine favorkora ĉiam kompatas la pentantan pekinton. Preĝu kun ni. (Oni faras la preĝon por memmortigintoj kiu troviĝas en La Evangelio laŭ Spiritismo.)

Nun bonvolu diri al ni pri kiaj krimoj vi rekonas vin kulpa. Tia konfeso, humile farata, estos al vi favora.

— R. Unue permesu, ke mi danku vin por tiu espero, kiu vi estigis en mia koro. Ho! Jam tre longe mi vivadis en urbo ĉe Mediteraneo. Mi tiam amis belan fraŭlinon, kiu reciprokis mian amon; sed, ĉar mi estis malriĉa, ŝia familio min forpuŝis. Mia amatino komunikis al mi, ke ŝi edziniĝos kun la filo de ia komercisto, kies negocoj etendiĝis trans du marojn, kaj tial mi estis forlasita. Freneza de doloro mi decidis forfini mian vivon, antaŭe mortiginte mian malamegantan rivalon, kontentigante mian venĝodeziron. Mi abomenis la perfortajn rimedojn, la praktiko de krimo terurigis min, sed mia ĵaluzo ĉion superstaris. En la antaŭtago de la geedziĝo mia rivalo mortis venenita, per rimedo ŝajninta al mi pli facila. Jen kiel estas klarigataj la rememoroj pri la pasinteco... Jes, mi jam reenkarniĝis, kaj estas necese, ke mi ankoraŭ reenkarniĝu... Ho, mia Dio, kompatu miajn larmojn kaj mia malforteco!

— Ni bedaŭras tiun malfeliĉon, kiu prokrastis vian progreson, kaj ni vin sincere kompatas; sed, se vi pentos, Dio vin kompatos. Diru al ni, ĉu vi efektive plenumis vian planon memmortigi...

R. Ne; kaj mi konfesas kun honto, ke la espero ree ekburĝonis en mia koro kun la deziro profiti el la jam farita krimo. Sed la konsciencoriproĉo perfidis min kaj mi fine elpagis, per la lasta turmentego, tiun mian frenezaĵon: — mi min sufokis.

— Ĉu vi en via lasta enkarniĝo konsciis la malbono, kiun vi praktikis en la antaŭlasta?

R. Nur en la lastaj jaroj, kaj jen kiel: — mi laŭnature estis bona, kaj submetite, kiel ĉiuj murdintoj, al la turmento de konstanta vido je la viktimo, kiu min persekutis, kvazaŭ viva rimorso, mi post multe da jaroj apartiĝis de ĝi per miaj pento kaj preĝoj. Mi rekomencis alian ekzistadon — la lastan —, kiun mi travivis flegma kaj timema. Mi havis kvazaŭ malklaran intucicion pri mia denaska malforteco, kaj ankaŭ pri mia antaŭa kulpo, kies memoron mi konservis en latenta stato.

Sed iu obsedanta kaj venĝema Spirito, kiu estis neniu alia ol la patro de mia viktimo, facile ekposedis min kaj revivigis en mia koro, kvazaŭ en magia spegulo, la rememorojn pri mia pasinteco.

Alterne sub la influo de li kaj de mia gvidanto, kiu min protektis, mi estis la veneninto kaj samtempe la familiopatro, perlaborante la nutraĵon por miaj infanoj. Fascinite de tiu demoneca obsedanto, mi donis min al memmortigo. Efektive mi estas tre kulpa, sed malpli ol se mi estus decidinta per mi mem. La memmortigintoj el mia kategorio, nekapablaj pro sia malforteco kontraŭ- stari la obsedantojn, estas malpli kulpaj kaj malpli punataj ol tiuj forlasantaj la vivon pro sia ekskluziva volo.

Preĝu kun mi, ke la Spirito, kiu tiel fatale min obsedis, rezignu la venĝon, kaj preĝu por mi, ke mi akiru energion, forton necesan, ke mi ne cedu al la memvola memmortigo, provo, al kiu mi estos submetita, oni diras al mi, en la estonta enkarniĝo.

(Al la gvidanto de la mediumo.) Ĉu iu obsedanta Spirito efektive povas peli obsediton al memmortigo?

R. Jes, ĉar obsedo, kiu estas per si mem speco de provo, povas preni ĉiajn formojn. Sed tio ne signifas seniĝon je kulpeco. La homo ĉiam disponas sian liberan volon kaj tiel de li mem dependas cedi aŭ malcedi al la sugestoj, al kiuj oni lin submetas.

Tiel estas, ke, falante, li ĉiam ĝin faras pro konsento de sia volo. Cetere la Spirito pravas, dirante, ke la ago instigita de alia estas malpli kulpa kaj riproĉinda ol tiu memvole praktikita. Sed eĉ tiel li ne senigas sin je kulpo, ĉar, deflankiĝante de la rekta vojo, li montras, ke la bono ankoraŭ ne estas ligita al lia koro.

6. — Malgraŭ tio, ke la preĝo kaj pento liberigis tiun Spiriton de la turmenta vizio pri lia viktimo, kiel li povis estis atingita de la venĝo de obsedanto en sia lasta enkarniĝo?

R. Pento, vi bone scias, estas nur la komenca rimedo nepre necesa al renobliĝo, sed ĝi ne estas sufiĉa por liberigi kulpulon en ĉiuj liaj afliktiĝoj. Dio ne kontent- iĝas per promesoj, kaj necesa estas pruvo per agoj, de reveno sur la bonan vojon. Jen kial la Spirito estas submetata al pliaj provoj, kiuj lin fortikigas, donante al li ankoraŭ pli grandan meriton, kiam li triumfas super ili.

La Spirito suferas persekuton de malbonuloj, de obsedantoj, dum ĉi tiuj ne renkontas lin tro forta por ilin rezisti. Renkontante reziston, ili lin forlasas, certaj pri la senutileco de siaj klopodoj.

Ĉi tiuj du lastaj ekzemploj montras al ni la renoviĝon de la sama provo en sinsekvaj enkarniĝoj, kaj tiel longe, dum ankoraŭ daŭras ilia senefikeco. Antoine Bell fine evi- dentigas al ni tre instruan fakton de homo persekutata de rememoro pri krimo farita en antaŭa ekzistado, kvazaŭ ia konsciencoriproĉo kaj ia avizo.

El tio ni ankoraŭ vidas, ke ĉiuj ekzistadoj estas solidaraj inter si; ke la diaj justeco kaj boneco montriĝas al la homo, en la donita kapablo grade progresi, neniam senigante lin je la ebleco pagi siajn erarojn; ke la kulpulo estas punata laŭ sia krimo, kaj tiu puno, anstataŭ venĝo de Dio, estas rimedo uzata por igi lin progresi.

ĈAPITRO VI

PENTINTAJ KRIMULOJ Verger

(Murdinto de la ĉefepiskopo de Parizo)

La 3an de Februaro 1857 Monsinjoro Sibour, ĉefepis- kopo de Parizo, elirante el la Preĝejo de Saint-Йtienne- du-Mont, estis morte vundita de juna pastro nomata Verger. La kriminto estis kondamnita al morto kaj ekzekutita la 30an de Januaro. Gis la lasta momento li montris nenian senton de ĉagreniĝo, de pento aŭ de kortuŝiteco.

Elvokite en la sama tago de la ekzekuto, li donis la jenajn respondojn:

Elvoko. — R. Mi ankoraŭ estas katenita al la korpo.

— Ĉu via animo do ankoraŭ ne estas tute liberiĝ- inta? — R. Ne... mi timas... mi ne scias... Atendu, ĝis mi rekonsciiĝos. Mi ne estas mortinta, ĉu ne?

— Ĉu vi pentas pri via faro? — R. Mi agis malbone, mortigante, sed al tio mi estis kondukita de mia karaktero, kiu ne povis toleri humiligojn... Elvoku min alian fojon.

— Kial do vi jam foriras? — R. Se mi vidus lin, mi tre ektimus pro la suspekto, ke li ree faros al mi la samon.

— Sed vi devas timi nenion, ĉar via animo estas disigita je la korpo. Forlasu ĉian malkvietĝon, kiu ne estas konvena nun. — R. Kion do vi volas? Ĉu vi estas mastro de viaj impresoj? Rilate al mi, mi ne scias, kie mi estas... mi estas freneza.

— Penu trankviligi vin. — R. Mi ne povas, ĉar mi estas freneza... Atendu, ĝis mi reakiros mian tutan klarvidecon.

— Se vi preĝus, eble vi povus koncerni viajn pensojn... — R. Mi ektimas... mi ne kuraĝas preĝi.

— Preĝu, ĉar la favorkoreco de Dio estas granda! Ni preĝos kun vi. — R. Jes; mi ĉiam kredis al la senfina favorkoreco de Dio.

— Ĉu vi nun pli bone komprenas vian situacion? — R. Gi estas tiel eksterordinara, ke mi ankoraŭ ne povas ĝin kompreni.

— Ĉu vi vidas vian viktimon? — R. Sajnas al mi, ke mi aŭdas voĉon similan al lia, kaj ke li diras al mi: "Mi ne plu volas vin..." Eble ĝi estas efekto de mia imagemo! Mi estas freneza, mi certiĝas al vi, ĉar mi vidas mian korpon unuflanke, kaj la kapon aliflanke... kaj tamen ŝajnas al mi, ke mi vivas en la Spaco, inter la Tero kaj tio, kion vi nomas ĉielo... Mi sentas kvazaŭ la malvarnecon de tranĉilo tuj falonta sur mian gorĝon, sed tio eble estas la teruro antaŭ la morto... Sajnas al mi ankaŭ, ke mi vidas amason da Spiritoj min ĉirkaŭantaj, min kompate rigardantaj... Kaj ili parolas al mi, sed mi ilin ne komprenas.

— Sed inter tiuj spiritoj eble estas unu, kies ĉeesto vin humiligas kaŭze de via murdo. — R. Al vi mi diros, ke ekzistas nur unu, kiu terurigas min — la Spirito de tiu, kiun mi mortigis.

— Ĉu vi memoras viajn antaŭajn ekzistadojn?

R. Ne; mi estas sendecida, mi kvazaŭ sonĝas... Ankoraŭfoje mi bezonas rekonsciiĝi.

Загрузка...