— (Tri tagojn poste.) Ĉu do vi rekonas vin pli bone, nun? — R. Mi jam scias, ke mi ne apartenas plu al tiu mondo, kaj mi ne priploras tion. Min ĉagrenas tio, kion mi faris, sed mia Spirito estas pli libera. Mi plie scias, ke estas serio da enkarniĝoj, kiuj donos utilajn konojn al ni, por ke ni fariĝu tiel perfektaj, kiel estas eble al la homo.
— Ĉu vi estas punata pro la krimo, kiun vi faris?
R. Jes; mi bedaŭras tion, kion mi faris, kaj tio min suferigas.
— Kiel do vi estas punata? — R. Mi estas punata, ĉar mi estas konscia pri mia eraro, kaj petas de Dio pardonon; mi estas punata, ĉar mi rekonas mian nekredemon je tiu Dio, kaj scias nun, ke ni ne devas malpliigi la vivotagojn de niaj fratoj; mi estas punata per la konsciencoriproĉo, pro tio, ke mi prokrastis mian progreson, kaj iras malĝustan vojon, ne aŭskultante la krion de la propra konscienco, kiu diris al mi, ke ne per murdo mi atingos mian celon. Mi lasis min regi de enviemo kaj orgojlo; mi trompiĝis kaj pentas, ĉar la homo ĉiam devas peni superregi la malbonajn pasiojn — kion cetere mi ne feris.
— Kia estis via sento, kiam ni vin elvokis? — R. Mia sento estis de plezuro kaj timo, ĉar mi ne estas malica.
— En kio konsistas tia plezuro kaj tia timo? — R. Plezuro konversacii kun homoj kaj povi parte ripari miajn erarojn, ilin konfesante; kaj timo, kiun mi ne povas difini — ia honto pro tio, ke mi estis krimulo.
18. — Ĉu vi deziras reenkarniĝi sur la Tero? — R. Mi eĉ ĝin petas kaj deziras konstante elmeti min al murdo, provante timon antaŭ ĝi.
Elvokite, Monsinjoro diris, ke li pardonis la krimulon kaj preĝis, por ke li pentu. Li diris plie, ke kvankam li ĉeestis lian elvokon, li ne sin montris al li, por ne pliigi liajn suferoj n, ĉar la timo vidi la murditon jam estas simptomo de konsciencoriproĉo, jam estas ia puno.
— Ĉu la homo, kiu mortigas iun, scias, ke li, elektante novan enkarniĝon, en ĉi tiu fariĝos murdinto? — R. Ne; li scias, ke, elektante vivon je lukto, li havas ŝancojn mortigi similulon, sed li nescias, ĉu li tion faros, ĉar li preskaŭ ĉiam estas en lukto kun si mem.
Ĉe la morto, la situacio de Verger estas tiu de preskaŭ ĉiuj, kiuj perforte pereas. Ĉar la disiĝo ne estas subita, ili restas kvazaŭ konfuzitaj, ne sciante ĉu ili estas mortintaj aŭ vivantaj. Oni evitigis al li la vidon je la ĉefepiskopon, ĉar ĝi estus nenecesa por lia konsciencoriproĉo; sed aliaj Spiritoj, en identaj cirkonstancoj, estas konstante persekutataj de la rigardo de siaj viktimoj.
Al la grandegeco de la delikto Verger aldonis la pli- gravigan fakton, ke li ne pentis ankoraŭ dum la vivo, kondiĉo necesa por eterna kondamno. Sed tuj post kiam li foriris de sur la Tero, pento invadis lian animon, kaj, malaprobante sian pasintecon, li deziras sincere ĝin ripari. Al tio li estas pelata ne de la troa suferado, ĉar li eĉ ne havis tempon suferi, sed de la alarmo de tiu konscienco forlasita dum la vivo, kaj kiu nun fariĝas aŭdata de li.
Kial do ne konsideri valora tiun penton? Kial antaŭ kelkaj tagoj ĝi savus lin el la infero, kaj poste ne? Kaj fine, kial la Dio favorkora por pentinto antaŭ la morto, jam tia ne estas kelkajn tagojn pli malfrue? Estus miriga la rapida ŝanĝo iafoje okazinta ĉe la ideoj de krimulo hardita kaj senpenta ĝis la morto, se la forpaso ne estus sufiĉa por kompreni la tutan maljustecon de lia konduto. Sed tiu rezulto tute ne estas ĝenerala — el kio sekvus, ke ne ekzistas malicaj Spiritoj. Pento ofte estas malfrua, jen kial la puno plilongiĝas.
La obstino en malbono, dum la vivo, venas iafoje de la orgojlo de tiu, kiu rifuzas submetiĝi kaj konfesi siajn propr- ajn erarojn, pro tio, ke la homo estas submetita al la influo de la materio, kiu ĵetante vualon sur aliajn spiritiajn sentumoj n, lin ensorĉas kaj halucinas. Kiam tiu vualo rompiĝas, subita lumo lin heligas, kaj li ekvidas sin reganto de sia prudento. La senpera manifestiĝo de pli bonaj sentoj estas ĉiam duonpruvo de ia morala progreso, nur atendanta favor- an cirkonstancon por sin malkaŝi, dum la pli aŭ malpli longa persisto en malbono post la morto estas sendiskute pruvo de neprogreso de la Spirito, kies materiaj instinktoj atrofias la ĝermon de la bono, tiel ke li bezonos novajn provojn, por ke li korektiĝu.
Lemaire
Kondamnita de la tribunalo de Aisne al mortopuno kaj ekzekutita la 31an de Decembro 1857. Elvokita la 29an de Januaro 1858.
Elvoko. — R. Ĉi tie mi estas.
— Nin vidante, kian senton vi spertas? — R. Tiun de honto.
— Ĉu vi tenis viajn sentumojn ĝis la lasta momento? — R. Jes.
— Ĉu post la ekzekuto vi ekhavis tujan konon pri tiu nova ekzistado? — R. Mi dronis en granda konfuziĝo, el kiu cetere mi ankoraŭ ne liberiĝis. Mi sentis ian senmezuran doloron, kaj ŝajnis al mi, ke mia koro ĝin suferadis. Mi vidis ĉe la eŝafodo ion, kion mi ne scias; mi vidis la fluantan sangon kaj mia doloro fariĝis pli akra.
— Ĉu ĝi estis ia doloro nur fizika, simila al tiu kaŭzata de granda vundo, pro amputo de membro, ekzemple? — R Ne; prefere prezentu al vi ian kons- ciencoriproĉon, ian grandan moralan doloron.
— Sed la fizikan doloron de torturo, kiu ĝin spertas: ĉu la korpo aŭ la Spirito? — R. La morala doloro estis en mia Spirito, kaj la korpo sentis la fizikan doloron; sed ankaŭ la disiĝinta Spirito ei tiun sentas.
— Ĉu vi vidis la korpon kripligitan? — R. Mi vidis ion ajn senforman, al kiu mi estis kvazaŭ integriĝ- inta; sed mi rekonis min neŝanĝita, t.e. mi estis mi mem... — D. Kiajn impresojn vi ricevis de tiu fakto? — R. Mi tre sentis mian doloron, mi estis tute ligita alĝi.
— Ĉu estas vere, ke la korpo ankoraŭ vivas kelk- ajn momentojn post senkapigo, kaj ke la ekzekutito ankoraŭ restas konscia pri siaj ideoj? — R. La Spirito retiriĝas iom post iom; ju pli lin retenas la materiaj ligiloj, des pli malrapida estas la disiĝo.
— Oni diras, ke estas rimarkataj esprimo de kolero kaj movoj en la mieno de certaj ekzekutitoj, kvazaŭ ili volus paroli; ĉu tio estas rezultato de nervaj kuntiriĝoj, aŭ ago de la volo? — R. De la volo, ĉar la Spirito ankoraŭ ne malligiĝis.
— Kia estas la unua sento, kiun vi spertis, kiam vi eniris en vian novan ekzistadon? — R. Neelporteblan suferon, ian specon de korŝira konsciencoriproĉo, kies kaŭzon mi nesciis.
— Ĉu vi troviĝis kunigita kun viaj kunkulpuloj samtempe ekzekutitaj? — R. Bedaŭrinde jes, por nia malfeliĉo, ĉar tiu reciproka vido estas kontinua turmento, dum kiu unuj al aliaj riproĉas siajn krimojn.
— Ĉu vi renkontis viajn viktimojn? — R. Mi ilin vidis... ili feliĉaj; iliaj rigardoj min persekutas...
mi sentas, ke ili trapikas mian estaĵon kaj mi vane provas ilin eviti.
Kian impreson kaŭzas al vi tiuj rigardoj? — R. Honton kaj konsciencoriproĉon. Ilin mi memvole kaŭzis kaj ankoraŭ ilin abomenas.
Kaj kian impreson vi kaŭzas al ili? — R. Kompaton, senton, kiun, mi komprenas, ili havas pri mi.
— Ĉu ili sentas siavice malamon kaj deziron venĝi? — R. Ne; la rigardoj, kiujn ili al mi turnas, memorigas al mi mian kulpelpagon. Vi ne povas taksi nian teruran turmentiĝon pro tio, ke ni ĉion ŝuldas al tiuj, kiujn ni malamas
— Ĉu vi bedaŭras la perdon de la korpa vivo?
R. Mi nur bedaŭras miajn krimojn! Se la fakto ankoraŭ dependus de mi, mi ne plu pereus.
— Ĉu la inklino al malbono estis en via naturo, aŭ vi ankoraŭ ricevis la influon de la medio, en kiu vi vivis? — R. Ĉar mi estas malsupera Spirito, la inklino al malbono estis ja en mia propra naturo. Mi volis leviĝi rapide, sed mi petis pli multe ol kapablis miaj fortoj. Kredante, ke mi estas forta, mi elektis krudan provon kaj jen mi cedis al la tentoj.
— Se vi estus ricevinta edifajn principojn de eduko, ĉu vi estus deturniĝinta de la krima vojo? — R. Jes, sed mi elektis la denaskan kondiĉon.
Ĉu vi ne povus esti fariĝinta honestulo? — R. Malforta homo estas tiom nekapabla por bono, kiom por malbono. Eble mi povus korekti dum la vivo la malbonon propran al mia naturo, sed neniam doni min al la praktiko de la bono.
— Kiam vi estis enkarniĝinta, ĉu vi kredis je Dio?
R. Ne.
Sed oni iras, ke en la lasta horo vi pentis...
R. Ĉar mi kredis je venĝema Dio, tial estis nature, ke mi Lin timu...
Kaj ĉu via pento estas nun pli sincera? — R. Kial do ne? Mi vidas, kion mi faris... — D. Kion do vi pensas pri Dio? — R. Mi Lin sentas, sed mi Lin ne komprenas.
— Ĉu al vi ŝajnas justa la puno, kiun oni trudis al vi sur la Tero? — R. Jes.
— Ĉu vi esperas ricevi pardonon pri viaj krimoj?
R. Mi ne scias.
Kiel do vi intencas ilin ripari? — R. Per novaj provoj, kvankam ŝajnas al mi, ke ekzistas tuta eterneco inter ili kaj mi.
— Kie vi estas nun? — R. Mi estas en mia suferado.
Ni demandas, en kiu loko vi troviĝas... — R. Apud la mediumo.
— Ĉar tiel estas, sub kiu formo ni vidus vin, se tio estus ebla al ni? — R. Vi vidus min sub mia enkorpa formo: la kapo apartigita de la trunko.
Ĉu vi povas aperi al ni? — R. Ne; lasu min.
— Ĉu vi povas diri al ni, kiel do vi forkuris el la prizono de Montdidier? — R. Mi scias nenion pli... mia sufero estas tiel granda, ke mi konservas nur la rememor- on pri la krimo... Lasu min.
— Ĉu ni povus faciligi al vi tiun suferon? — R. Deziru, ke alvenu al mi kulpelaĉeto.
Benoist
(Bordeaux, Marto 1862)
Iu Spirito sin prezentas memvole al la mediumo, sub la nomo Benoist, dirante, ke li mortis en 1704, kaj ke li terure suferas.
— Kio do vi estis sur la Tero? — R. Nekredema monaĥo.
— Ĉu nekredemo estis via sola peko? — R. Gi sola sufiĉas por naski aliajn.
— Ĉu vi povas doni al ni kelkajn detalojn pri via vivo? Estos tre ŝatata la sincereco de via konfeso. — R. Malriĉa kaj mallaborema, mi enordeniĝis por havi ian pozicion, kvankam mi ne havis inklinon por tiu ofico. Inteligenta, mi atingis tiun pozicion; influhava mi trouzis mian povon; malvirta, mi koruptis tiujn, kiujn mi devis savi; kruela, mi persekutis tiujn, kiuj ŝajne volis riproĉi miajn ekscesojn; la pacemaj estis ĉagrenitaj de mi. La malsattorturoj de multaj viktimoj estis ofte perforte estingitaj. Nun mi suferas ĉiujn infertortutojn, tial ke miaj viktimoj ekbruligas fajron, kiu min konsumas. Nesatigeblaj voluptamo kaj malsato min persekutas; soifo bruletigas miajn varmegajn lipojn, kaj eĉ ne unu guto falas por ilin malvarmigi. Preĝu por mia Spirito.
— Ĉu la preĝoj faritaj por la forpasintoj devas esti atribuataj al vi, same kiel al aliaj? — R. Vi kredas, ke ili estas edifaj, sed por mi ili samvaloras, kiel tiuj kiujn mi ŝajnigis fari. Mi ne plenumis mian lab or on, kaj tiel mi ricevas la salajron.
— Ĉu vi neniam pentis? — R. Jam antaŭ longe; sed la pento nur venis per sufero. Kaj kiel mi estis surda al la petegoj de la senkulpaj viktimoj, tiel same la Sinjoro estas surda al miaj petegoj. Justeco!
— Vi rekonas la Justecon de la Sinjoro; nu bone, fidu lian bonecon kaj petu de Li helpon. — R. La demonoj kriegas pli laŭte ol mi; iliaj krioj min sufokas; ili plenigas mian buŝon per bolanta peĉo!... Mi ĝin faris, granda... (La Spirito ne sukcesis skribi la vorton Dio.)
— Ĉu vi ne estas sufiĉe liberiĝinta el la surteraj ideoj, tiel ke vi komprenu, ke ĉiuj tiuj torturoj estas moralaj? — R. Mi suferas ilin... ilin sentas... vidas miajn ekzekutintojn, ĉiuj havantaj konatan vizaĝon, ĉiu havanta nomon, kiu ehas en mia cerbo.
— Sed kio do povus peli vin fari tiom da abomen- indaĵoj? — R. La malvirtoj, de kiuj mi estis saturita, la krudeco de la pasioj.
— Ĉu vi neniam petegis al la bonaj Spiritoj, ke ili helpu vin eliri el tiu situacio? — R. Mi vidas nur la inferajn demonojn.
— Kiam vi estis sur la Tero, ĉu vi timis tiujn demonojn? — R. Ne, tute ne, ĉar mi nur kredis la nenion. La plezuroj je kia ajn kosto estis mia kulto. Kaj tial, ke mi al ili dediĉis la vivon, la inferaj dioj ne plu min forlasis, nek forlasos!
— Ĉu vi do ne duonvidas ian finon al tiuj sufer- oj? — R. La senlimo ne havas finon.
— Sed Dio estas senlima en sia favorkoreco, kaj ĉio povas finiĝi, kiam tio plaĉos al Li. — R. Se Li ĝin volus!
— Kial do vi venis enskribiĝi ĉi tie? — R. Mi eĉ ne scias la motivon, sed mi volis paroli kaj krii, por ke oni faciligu al mi.
— Ĉu tiuj demonoj malpermesas vin skribi? — R. Ne, sed ili tenas sin antaŭ mi, kaj atendas min... Ankaŭ pro tio mi dezirus ne fini.
— Ĉu la unuan fojon vi tiamaniere skribas? — R. Jes. — D. Ĉu vi sciis, ke la Spiritoj tiele povus alproksimiĝi al la homoj? — R. Ne. — D. Kiel do vi ĝin perceptis? — R. Mi ne scias.
— Kiajn sentojn vi spertis, kiam vi alproksimiĝis al mi? — R. Ian malgrandiĝon de miaj teruroj.
— Kiel do vi konsciis vian ĉeeston ĉi tie? — R. Kiel ĉe vekiĝo.
— Kion vi faris por komunikiĝi kun mi? — R. Mi ne povas kompreni, sed ĉu ankaŭ vi ne sentis?
— Ne temas pri mi, sed pri vi... Penu certigi vin pri tio, kion vi faras dum mi skribas. — R. Vi estas mia penso, jen ĉio.
— Ĉu vi do ne deziris igi min skribi? — R. Ne, mi ja skribas, kaj vi pensas per mi.
— Penu certigi vin pri via stato, ĉar la bonaj Spiritoj vin ĉirkaŭantaj helpos vin. — R. Ne, ĉar la anĝel- oj ne venas en la inferon. Ĉu vi ne estas sola? — D. Rigardu ĉirkaŭe. — R. Mi sentas, ke oni helpas min agi sur vin... via mano obeas min... mi ne tuŝas vin, kaj mi vin tenas... Kiel? Mi ne scias...
— Petegu viajn protektantojn pri helpo. Ni ambaŭ petu. — R. Ĉu vi volas lasi min? Restu ĉe mi, ĉar oni min ree ekposedos. Mi vin petas... Restu! Restu!...
— Mi ne povas resti plu. Revenu ĉiutage, por ke ni preĝu kune, kaj la bonaj Spiritoj vin helpos. — R. Jes, mi deziras pardonon. Preĝu por mi, ĉar mi ĝin ne povas fari.
La gvidanto de la mediumo. — Kuraĝon, mia infano, ĉar al li estos donita tio, kion vi petas, kvankam ankoraŭ estas malproksima la fino de la kulpelpago. La kruelaĵoj faritaj de li estas sennomaj kaj sennombraj, kaj li estas des pli kulpa, ĉar li posedis inteligentecon, instruitecon kaj lumon por sin gvidi. Ĉar li konscie eraris, tial pli teruraj estas liaj suferoj, kiuj, malgraŭ tio, mildiĝos kun helpo kaj ekzemplo de la preĝo, tiel ke li vidu ilian finon, konsolita per la espero. Dio vidas lin sur la pento-vojo, kaj jam donis al li la gracon povi komunikiĝi, por ke li estu kuraĝigita kaj konsolita.
Pensu ofte pri li, ĉar ni transdonis lin al vi, por ke li plifortiĝu ĉe la bonaj decidoj , kiuj povos veni de viaj konsiloj. Lia pento estos sekvata de la deziro je reboniĝo, kaj tiam li petos novan ekzistadon por praktiki la bonon, kiel kompenson pro la malbono, kiun li faris. Kiam Dio estos kontenta pri li kaj lin vidos decidema kaj firma, tiam Li igos lin duonvidi la diajn lumojn lin kondukantajn al savo, kaj lin akceptos en sian sinon, kiel patro akceptas la malŝpareman filon. Fidu, kaj ni vin helpos kompletigi vian laboron.
Paulin
Ni metis ĉi tiun Spiriton inter la krimulojn, kvankam ne atingita de la homa justeco, ĉar la krimo estas en la agoj, kaj ne en la puno trudita de la homoj. Tio sama okazas al la sekvanta Spirito.
Spirito en Castelnaudary
Bruoj kaj aliaj strangaj kaj diversaj manifestiĝoj okazintaj en dometo proksime al Castelnaudary supozigas ĝin loĝata de fantomoj, hantata ktp. Tiel tiu domo estis ekzorcita en 1848, cetere senrezulte. Gia posedanto, S-ro D..., intencante loĝi en ĝi, mortis subite, kelkajn jarojn poste; unu lia filo, animita de la sama deziro, enirante en unu el ĝiaj ĉambroj, ricevis fortegan frapon de nekonata mano kaj, ĉar li estis tute sola, li ne dubis pri ia kaŝita origino, kio devigis lin forlasi la domon definitive. En tiu loko kuradis sciigo, laŭ kiu ia grava krimo estis farita tie. La Spirito, kiu donis la frapon, estis elvokita ĉe la Societo de Parizo, en 1859, kaj manifestiĝis per tiel perfortaj signoj, ke montriĝis senprofitaj ĉiuj klopodoj lin kvietigi. Demandite pri tio, Sankta Ludoviko respondis: "Li estas Spirito de plej malica speco, efektiva monstro: ni venigis lin, sed malgraŭ ĉio, kion ni diris al li, al ni ne estis eble igi lin skribi. Li havas sian liberan volon, kiun la malfeliĉulo tre malbone uzas."
— Ĉu tiu Spirito estas pli bonigebla? — R. Kial do ne? Cu tiaj ne estas ja ĉiuj: ĉi tiu, same kiel la ceteraj? Eble tio ne okazos sen malfacilaĵo, sed la interŝanĝo de bono por malbono nepre tuŝos lin. Preĝu unue, kaj se vi lin elvokos post unu monato, vi vidos lian transformiĝon.
Ree elvokita pli malfrue, la Spirito montriĝis pli milda kaj iom post iom submetiĝinta kaj pentinta. Postaj klarigoj liveritaj ne nur de li mem, sed ankaŭ de aliaj Spiritoj, sciigis, ke en 1608, loĝante en tiu domo, li mortigis fraton pro terura ĵaluzo, tranĉante al li la gorĝon dum dormo. Kelkajn jarojn poste, li murdis ankaŭ sian edzinon.
Li mortis en 1659, en la aĝo de 80 jaroj, ne respondinte por tiuj krimoj, kiuj vekis malmultan atenton en tiu tempo de tumultoj. Post la morto, li neniam ĉesis praktiki malbonon, estigante diversajn akcidentojn en tiu domo.
Iu vidiva mediumo, kiu ĉeesti la unuan elvokon, vidis lin, en la momento, kiam oni intencis devigi lin skribi; li perforte skuis la brakon de la mediumo. Lia aspekto estis terura; li estis vestita per ĉemizo sange makulita kaj tenis ponardon en la mano.
1. — (Al Sankta Ludoviko.) Bonvolu priskribi al ni la specon de turmento de tiu Spirito. — R. Gi estas kruela, ĉar li estas kondamnita loĝi en la domo, en kiu li faris la krimon, ne povante fiksi la penson sur alian aferon ol la krimo, kiun li havas ĉiam antaŭ la okuloj, kaj li kredas al la eterneco de tiu torturo. Li ofte vidas sin, kiel en la momento de la krimo mem; ĉiu alia memoraĵo estis forprenita de li, kaj oni malpermesis al li ĉiun ko- munikiĝon kun alia Spirito. Sur la Tero li povas resti nur en tiu domo, kaj en la Spaco nur restas el li soleco kaj mallumo.
— Ĉu estus ia rimedo por elpeli lin el tiu domo? Kia estus tiu rimedo? — R. Kiam oni volas malembarasiĝi je la obsedo de similaj Spiritoj, la rimedo estas facila: preĝi por ili. Sed estas ĝuste tio, kion oni ofte ne faras. Oni preferas ilin timigi per ekzorcismaj formuloj, kiuj cetere ilin tre amuzas.
— Ĉu ni, inspirante al la interesataj personoj tiun ideon preĝi por ili, kaj tion farante mem, ne sukcesus ilin forpeli? — R. Jes, sed rimarku, ke mi diris, ke ni preĝu por ili, kaj ne, ke ni ordonupreĝi por ili.
— Ĉar li estas jam de du jarcentoj en tiu situacio, ĉu li taksos tiun tutan tempon kvazaŭ li estus enkarniĝ- inta, t.e. ĉu tiu tempo ŝajnos al li tiel longa aŭ malpli longa, ol kiam li estis sur la Tero? — R. Pli longa: dormo ne ekzistas por li.
— Oni diris al ni, ke la tempo ne ekzistas por la Spiritoj kaj ke por ili unu jarcento estas nenio pli ol unu momento en la eterneco. Ĉu efektive tiu fakto okazas al ĉiuj Spiritoj? — R. Tute ne, ĉar tiu nur okazas al la Spiritoj atingintaj tre altan gradon da progreso; al la malsuperaj tamen la tempo estas ofte malrapida, precipe kiam ili suferas.
— De kie venis tiu Spirito antaŭ sia enkarniĝo? — R. Li havis ekzistadon ĉe triboj el la plej ferocaj kaj sovaĝaj, kaj antaŭe en planedo malsupera ol la Tero.
— Tiu Spirito estas severe punita nun pro la krimo, kiun li faris; se li vivus inter sovaĝuloj, li estus devigita fari krimojn pli kruelajn ol la antaŭaj; ĉu li estus tiam sammaniere punata? — R. Jes, sed ne tiom, ĉar, estante pli nescia, li malpli komprenus la intensecon de la krimo.
— Ĉu la stato, en kiu troviĝas tiu Spirito, estas tiu de la estuloj vulgare nomataj damnitoj? — R. Tute ne, ĉar ekzistas kondiĉoj ankoraŭ pli timigaj. La suferoj tute ne estas la samaj por ĉiuj estuloj, kaj ili varias laŭ tio, kiel la kulpinto estas pli aŭ malpli pentema. Por ĉi tiu, tiu domo estas lia infero; aliaj portas tiun inferon en si mem, pro la ilin turmentantaj pasioj, kiujn ili ne povas satigi.
— Malgraŭ sia malsupereco, tiu Spirito estas sentema al la efiko de la preĝo, kion li ankaŭ rimarkis rilate al aliaj Spiritoj same perversaj kaj de plej kruda naturo; sed ekzistas Spiritoj, kiuj, instruitaj, dotitaj per pli progresinta intelekto, montras mankon de bonaj sentoj, mokante ĉion plej sanktan; nenio ilin tuŝas kaj ili eĉ ne ĉesigas sian cinikecon... — Preĝo utilas nur al pentanta Spirito; por tiuj, kiuj, poseditaj de orgojlo, ribelas kontraŭ Dio kaj persistas en eraro, eĉ ĝin troigante tiel same, kiel kondutas la malfeliĉuloj, por tiuj preĝo valoras nenion, nek valoros, escepte kiam subtila montro de pento ekĝermas en ilia konscienco. Ankaŭ la senefikeco de la preĝo estas por ili ia puno! Fine ĝi nur kvietigas tiujn ne plene harditajn.
— Kiam oni vidas Spiriton ne senteman al la efiko de preĝo, ĉu tio estas motivo, ke oni ne preĝu por li? — R. Ne, ĉar frue aŭ malfrue la preĝo povos triumfi super lian harditecon, inspirante al li edifajn pensojn. La samo okazas al iaj malsanuloj, ĉe kiuj la medikamentan efikon oni konstatas nur post longa tempo, kaj kontraŭe. Bone konsciiĝante pri tio, ke ĉiuj Spiritoj estas progres- emaj, kaj ke neniu estas fatale kaj eterne kondamnita al ni estos facile kompreni la efikon de la preĝo en ĉiu ajn cirkonstanco. Kiel eble plej efika ĝi povas ŝajni al ni unuavide, estas certe, ke ĝi entenas en si mem ĝermojn tre bonfarajn por antaŭinklinigi al pento la Spiriton, se ili lin ne tuj impresas. Estus do eraro, se ni senkuraĝiĝus, ĉar ni ne ricevas de ĝi tujan rezulton.
— Kiam tiu Spirito reenkarniĝos, kia estos lia kategorio? — R. Dependas de li kaj de lia tiama pento. Pluraj konversacioj kun li donis, kiel rezulton, notindan ŝanĝiĝon de lia moraleco.
Jen kelkaj el liaj respondoj:
— (Al la Spirito.) Kial do vi ne povis skribi la unuan fojon, kiam ni vin elvokis? — R. Ĉar mi ne volis.
D. Kial do ne? — R. Nescio kaj krudeco
— Ĉu nun vi povas laŭvole forlasi la domon en Castelnaudary? — R. Oni permesas tion al mi, ĉar mi profitas viajn konsilojn. — D. Ĉu vi sentas ian trankvil- econ? — R. Mi komencas havi esperon.
— Se al ni estus eble vidi vin, kia estus via aspekto? — R. Vi vidus min en ĉemizo, sed sen la ponardo.
D. Kial do vi ne plu portas la ponardon? Kion do vi faris el ĝi? — R. Gin malbenante, Dio forprenis gin el mia vido.
— Se la filo de S-ro D... (tiu, kiu estis pugnofrapita) revenus al tiu domo, kion do vi farus al li?
R. Nenion, ĉar mi pentis. — D. Kaj se li ankoraŭ intencus vin defii? — R. Ne faru tiun demandon al mi! Mi ne bridus min, tio superas miajn fortojn, ĉar mi estas mizerulo.
— Ĉu vi duonvidas ian finon al viaj suferoj? — R. Ho! ankoraŭ ne. Jam estas multe scii, dank' al via interveno, ke tiuj suferoj ne estas eternaj.
— Bonvolu priskribi al ni vian situacion antaŭ ol ni vin elvokis la unuan fojon. Vi komprenas, ke ĉi tiu demando celas, ke ni estu utilaj al vi, kaj ne la simplan kaj frivolan scivolemon. — R. Mi jam diris al vi, ke mi komprenis nenion krom mia krimo, kaj ke mi ne povis forlasi la domon, en kiu mi krimis, krom por vagadi en la Spaco, sola kaj nekonata; pri tio mi ne povis doni ideon al vi, ĉar mi neniam povis kompreni, kio okazis. Kiam mi leviĝis en la Spaco, ĉio estis mallumo kaj malpleno, aŭ prefere mi eĉ ne scias, kio ĝi estas... Hodiaŭ mia konsciencoriproĉo estas multe pli granda, kaj tamen mi ne estas devigita resti en tiu fatala domo, kaj al mi estas permesite erarvagi sur la Tero kaj min konduti per observado de ĉio, kion mi tie vidas, pli bone komprenante la grandegecon de miaj krimoj, kaj se unuflanke mi suferas malpli, aliflanke pliiĝas la torturoj de konscienco- riproĉo... Sed... feliĉe mi havas esperon.
— Reenkarniĝonte, kian ekzistado vi preferus?
R. Pri tio mi ne sufiĉe pripensis.
— Dum via longa izoleco — ni preskaŭ povas diri dum sklaveco —, ĉu vi spertis ian konsciencoriproĉon?
R. Nenian, jen kial mi tiel longe suferis. Nur kiam mi ĝin sentis, tiam ĝi kaŭzis, mi tion ne perceptis, la cirkonstancoj n, kiuj okazigis vian elvokon al mia Spirito por komenco de mia liberiĝo. Dankon do al vi, kiuj kompatis kaj prilumis min.
Efektive ni vidas avarulojn suferi ĉe la vido je oro, kiu por ili estis nenio alia ol ĥimero; fierulojn turmentataj de ĵaluzo pro la honoraĵoj faritaj al aliaj kaj ne al ili; homojn, kiuj superregis sur la Tero, humiligataj de la nevidebla povo, devigataj al obeado sub la rigardo de iliaj subuloj, kiuj ne plu kliniĝas al ili; ateistojn kons- terniĝintaj de la dubo, antaŭ la spacego, ĉe la plej absoluta izoliteco, sen eĉ unu estulo, kiu ilin prilumu.
En la mondo de la Spiritoj estas kompensoj por ĉiuj virtoj, sed ekzistas ankaŭ punoj por ĉiuj eraroj, kaj, el inter ĉi tiuj, tiuj, kiuj eskapis de la homaj leĝoj, estas nepre trafitaj de la leĝoj de Dio.
Ni ankoraŭ devas noti, ke la samaj eraroj, kvankam faritaj en identaj cirkonstancoj, estas malsame punitaj, laŭ la grado da progreso de la kriminta Spirito. Al la pli neprogresintaj Spiritoj de pli kruda naturo, kiel tiu, pri kiu ni okupiĝas, estas truditaj punoj iamaniere pli materi- aj ol moralaj, dum okazas la malo al tiuj, kies inteligent- eco kaj sentemeco estas pli elvolviĝintaj. Al la unuaj estas trudata la puno konforma al la krudeco de ilia kapablo kompreni la eraron kaj liberiĝi el ĝi. Tiel honto ekzemple, kaŭzante malmultan aŭ nenian impreson sur ĉi tiujn, fariĝas neelportebla por tiuj.
En ĉi tiu dia kriminala kodo, saĝeco, boneco, provi- denco de Dio por liaj kreitoj elmontriĝas eĉ ĉe la plej malgrandaj detaloj, kaj ĉio estas donata kaj interligata kun admirinda zorgo por faciligi al la kulpinto la rimed- ojn por regeneriĝo. La minimumaj aspiroj estas konsider- ataj kaj kolektataj.
Male, laŭ la dogmoj de la eternaj punoj, konfuziĝas la grandaj kaj malgrandaj krimuloj, la momentaj kaj la obstinemaj kulpuloj, la harditaj kaj pentintaj. Krome nenia savotabulo prezentiĝas al ili; la momenta eraro povas kaŭzi ian eternan kondamnon, kaj, kio estas pli grave, ĉia bonfaro, kiun ili eble faris, nenion valoros al ili. Kun kiu do troviĝas la vera justeco, la vera boneco?
Ĉi tiu elvoko estis neniel hazarda; ĉar ĝi devis utili al tiu malfeliĉulo, pro tio li jam ekkomprenis la gravecon de sia krimo, tiam la prigardantaj Spiritoj opiniis oportuna tiun efikan helpon, kaj komencis faciligi al li favorajn cirkonstancojn. Ĉi tiun fakton ni ja vidas ofte prezentiĝi. Oni demandos, kio fariĝus kun tiu Spirito, se li ne estus elvokita; kio fariĝus kun ĉiuj suferantoj, kiuj ne povas esti elvokataj, kaj ankaŭ kun tiuj, pri kiuj oni eĉ ne pensas... Ni povus respondi, ke la rimedoj, kiujn Dio disponas por savi siajn kreitojn estas nenombreblaj; la elvoko estas unu el ili, sed certe ne la sola. Dio lasas neniun forgesita, kaj krome la kolektivaj preĝoj devas iamaniere influi sur la pentemajn Spiritojn.
Dio ne povus submeti la sorton de la suferantaj Spiritoj al la homaj bonvolemo kaj konoj.
De kiam la homoj povis starigi regulajn interrilat- ojn kun la nevidebla mondo, unu el la unuaj rezultoj de Spiritismo estis la instruado pri la servoj, kiujn ili povas fari al siaj elkarniĝintaj gefratoj per tiuj interrilatoj.
Tiamaniere Dio evidentigas la solidarecon ekzistantan inter ĉiuj estuloj en la Universo, kaj donas la leĝon de la naturo, kiel bazon de la principo de frateco. Al ni Dio elmontras la veran, utilan kaj seriozan trajton de la elvok- oj, kiujn ĝis tiam nescio kaj superstiĉo devojigis el ilia providenca celo.
Al la suferantoj neniam mankis helpoj kaj, se la elvokoj havigas al ili ian novan savovojon, ili eble utilas multe pli al la enkarniĝintoj, tial ke ĉi tiuj akiras novajn rimedojn bonfari, samtempe instruiĝante pri la kondiĉoj de la estonta vivo.
Jacques Latour
(Murdinto kondamnita de tribunalo de Foix kaj ekzekutita en Septembro
1864)
Ĉe privata kunsido de sep ok personoj, kiu okazis en Bruselo, la 13an de Septembro 1864, kaj kiun ni ĉeestis, oni petis iun mediumon, ke li prenu krajonon, kaj ni tute ne faris iun ajn specialan elvokon.
Posedita de eksterordinara skuo, jen li skribis literojn tre dikajn kaj poste, disŝirante la paperon, li ekkrias:
"Mi pentas! Mi pentas! Latour!"
Surprizitaj de la neatendita komunikaĵo ricevita tute sen elvoko, ĉar neniu pensis pri tiu malfeliĉulo, pri kies morto parto de la ĉeestantoj ĝis tiam ne sciis, ni direktis al la Spirito vortojn de konsolo kaj kompato, kaj tuj poste mi faris al li ĉi tiun demandon:
— Kia motivo igis vin manifestiĝi ĉi tie prefere ol en alia loko, se ni ne elvokis vin?
La mediumo buŝe respondas:
"Mi vidis, ke vi, sindonaj animoj, kompatus min, dum aliaj aŭ min elvokadus pli bone pro scivolemo ol pro karitato, aŭ foriĝus de mi teruritaj." Poste li komencis ian nepriskribeblan scenon, kiu daŭris ne pli ol duonhoron. Aldonante siajn gestojn kaj fizionomian esprimon al la parolo, la mediumo evidentigis la identiĝon de la Spirito kun ties persono; kelkfoje, tiuj gestoj de kruela malespero akre reliefigis lian suferadon; la tono de lia voĉo estis tiel maldolĉa, liaj petegoj tiel flamaj, ke ni profunde kortuŝiĝis. Kelkaj estis eĉ teruritaj de la superekscitiĝo de la mediumo, sed ni sciis, ke la ma- nifestiĝo de pentinta estulo, kiu petegas pri kompato, nenian danĝeron povas estigi. Se li serĉis la organojn de mediumo, estas pro tio, ke li pli bone deziris elmontri sian situacion, por ke ni pli interesiĝu pri lia sorto, kaj li ne agis, tiel, kiel la obsedantaj kaj superregantaj Spiritoj, kiuj celas alproprigi al si la mediumojn, por regadi super ili. Eble tiu manifestiĝo estis permesita al li ne nur por lia propra profito, sed ankaŭ por la edifo de la ĉeestantoj.
Li ekkrias:
"Ho jes, kompaton... mi tre bezonas ĝin... Vi ne scias, kion mi suferas... Vi ne scias kaj ne povas ĝin kompreni. Estas terure! La gilotino!... Kion valoras la gilotino, kompare kun la nuna sufero? Nenion! — ĝi estas unu momento. Ĉi tiu fajro min konsumas, jes, ĝi estas pli terura, ĝi estas senĉesa morto, sen halto kaj sen ripozo... sen fino!...Kaj miaj viktimoj, jen ili estas ĉirkaŭe, montrante al mi siajn vundojn, min persekutante per sia rigardo...
Jen ili estas, kaj mi vidas ilin ĉiujn... ĉiujn... ne povante fuĝi de ili! Kaj tiu maro da sango! Kaj tiu oro makulita de sango! Ĉio estas tie... ĉio... kaj ĉiam antaŭ miaj okuloj! Kaj la sangodoro!... Ĉu vi ne sentas ĝin? Ho! Sango kaj ĉiam sango! Jen ili petegas, la kompatindaj viktimoj, kaj mi ilin ĉiam vundante... ĉiam... senkompate!... La sango ebriigas min... Mi kredis, ke post la morto ĉio finiĝus, kaj tiel mi alfrontis la turmenton, mi alfrontis Dion, mi Lin forĵurisL. Kiam tamen mi opiniis min por ĉiam eldetruita, kiel terura estis mia vekiĝo... ho! jes, terura, ĉirkaŭita de kadavroj kun piedoj eniĝintaj en sangon!... Mi opiniis min mortinta, kaj jen mi estas viva! Terura! terura! pli terura ol ĉiuj surteraj turmentoj! Ha! se ĉiuj homoj povus scii tion, kio ekzistas trans la vivo, ili ankaŭ scius, kiom kostas la sekvoj de malbono! Certe ekzistus plu nek murdoj nek murdintoj nek maliculoj! Mi nur volus, ke ĉiuj murdintoj povu vidi tion, kion mi vidas kaj suferas...
Ho! tiam ili ne plu estus tiaj, ĉar estas ja terura tiu sufero! Mi bone scias, ke mi ĝin meritis, ho mia Dio, ĉar mi ankaŭ ne kompatis miajn viktimojn; mi forpuŝis la etenditajn manojn, kiam ili min petegis pri indulgo... Jes, sendube mi estis kruela, kovarde mortigante ilin por ilin prirabi! Kaj mi estis senkompata kaj ankaŭ blasfema, forpuŝante vian tre sanktan Nomon... Mi volis trompi min, ĉar mi volis konvinki min pri tio, ke Vi ne ekzistas... Mia Dio, mi estas granda krimulo! Nun mi ĝin komprenas. Sed... ĉu vi ne kompatos min?... Vi estas Dio, t.e. la boneco, la favorkoreco! Vi estas ĉiopova! Kompaton, Sinjoro! Kompaton! Mi Vin petegas, ne estu senkompata; liberigu min de tiuj malamaj rigardoj, de tiuj abomenindaj fantomoj... de tiu sango... de miaj viktimoj... rigardoj, kiuj, simile al ponardobatoj, trapikas al mi la koron.
Vi, kiuj estas ĉi tie, kiuj min aŭdas, estu bonaj, karitemaj animoj. Jes, mi vidas, mi scias, ke vi kompatas min, ĉu ne vere? Vi nepre preĝos por mi...
Ho! mi vin petegas, ne forlasu min, kiel iam mi forlasis miajn similulojn. Vi petos Dion, ke Li forprenu de antaŭ miaj okuloj tiun teruran scenon, kaj Li vin aŭskultos, ĉar vi estas bonaj... Mi petegas, preĝu por mi."
La ĉeestantoj emociitaj direktis al li parolojn kuraĝ- igajn kaj konsolajn. Dio, ili diris al li, ne estas neelpetebla; Li nur postulas de la kulpulo ian sinceran penton kunig- itan al la deziro ripari la malbonon faritan. Ĉar via koro ne estas ŝtoniĝinta kaj vi petas lian pardonon pri viaj krimoj, lia favorkoreco falos sur vin. Estas do necese, ke vi persiste decidu ripari la malbonon, kiun vi faris. Certe vi ne povas redoni al la viktimoj la vivojn, kiujn vi forprenis de ili, sed se vi fervore Lin petegos, Dio permesos, ke vi ilin renkontos en nova enkarniĝo, en kiu vi povos elmontri al ili tiom da sindediĉo, kiom da malbono vi faris al ili. Kaj kiam la riparo ŝajnos al vi sufiĉa, vi tuj ĝuos lian sanktan favoron. Tiel la daŭro de via puno kuŝas en viaj manoj, kaj nur de vi mem dependas ĝia mallongigo. Ni promesas helpi vin per niaj preĝoj kaj alvoki por vi la helpon de la bonaj Spiritoj. Ni faros por vi la preĝon el La Evangelio laŭ Spiritismo, rilatan al la suferantaj kaj pentintaj Spiritoj. Ni ne faros tiun preĝon destinitan al la malbonaj Spiritoj, ĉar, konsiderante, ke vi pentas, petegas pri helpo, rezignas la malbonon, por ni vi estas nenio alia ol Spirito malfeliĉa, sed ne malbona.
Post la preĝo kaj mallonga tempo da trankvilo la Spirito daŭrigas:
"Dankon, mia Dio!... Ho! Dankon! Vi kompatis min... Jen la fantomoj foriras... Ne forlasu min, sendu viajn bonajn Spiritojn subteni min... Dankon...
Post tiu sceno la mediumo fariĝas senforta, malvigla, kun la membroj malstreĉitaj dum kelkaj tempo. Komence li havas nur neprecizan ideon pri la okazintaĵo, sed iom post iom li ekmemoras kelkajn vortojn, kiujn li nevole eldiris, rekonante, ke ne estis li, kiu parolis.
En la sekvinta tago, ĉe nova kunsido, la Spirito ree manifestiĝis, rekomencante la antaŭtagan scenon, sed nur dum kelkaj minutoj, kaj tion li faris kun la sama signifoplena gestado, kvankam malpli perforta. Poste, kaptita de febra skuiĝo, li skribis:
"Mi estas danka pro viaj preĝoj. Mi jam spertas ian senteblan pliboniĝon. Tiel estis la fervoro, kun kiu mi preĝis, ke Dio permesis al mi nedaŭran faciliĝon; malgraŭ tio, mi ankoraŭ devos vidi miajn viktimojn... Jen ili estas! Jen ili estas! Ĉu vi vidas ĉi tiun sangon?..." (Ripetiĝis la antaŭtaga preĝo. La Spirito daŭrigas, alparolante la mediumon.)
"Pardonu, ke mi ekposedis vin. Dankon pro la kviet- iĝo, kiun vi havigis al miaj suferoj. Pardonu la malbonon, kiun mi kaŭzis al vi, sed mi bezonas komunikiĝi, kaj nur vi povas...
Dankon! dankon! Mi jam sentas ian kvietiĝon, kvankam mi ne atingis la finon de la provoj. Miaj viktimoj baldaŭ revenos. Jen la puno, kiun mi meritis, sed, mia Dio, estu indulgema.
Preĝu vi ĉiuj por mi, estu kompatemaj."
Latour
Iu membro de la Spiritisma Societo de Parizo, kiu preĝis por la malfeliĉulo, lin elvokante, havigis al si, post intertempoj, la jenajn komunikaĵojn:
I
Mi estis elvokita preskaŭ tuj post mia morto, sed mi ne povis manifestiĝi tuj, kaj sekve pluraj ventanimaj Spiritoj prenis miajn nomon kaj vicon. En Bruselo mi profitis la restadon de la Prezidanto de la Societo de Parizo, kaj mi komunikiĝis kun permeso de la superaj Spiritoj.
Mi ree manifestiĝos ĉe la Societo, por fari malkaŝojn, kiuj estos komenco de riparo de miaj eraroj, kaj kiuj servos ankaŭ kiel instruado al ĉiuj krimuloj, kiuj legos la raportojn pri miaj suferoj kaj meditos pri ili. La raporto pri inferaj punoj povas teruri nur la Spiriton de malfortaj homoj aŭ de infanoj. Nu, granda malbonfaranto ne estas ja timema Spirito, kaj la timo antaŭ policisto estas por li pli reala ol la priskribo de la inferaj turment- oj. Jen kial ĉiuj, kiuj min legos, estos kortuŝitaj de miaj vortoj kaj suferoj, kiuj ne estas fikciaj. Ne ekzistas eĉ unu pastro, kiu povas diri, ke li vidis tion, kion mi vidis, ĉar mi estas spektanto de la torturoj de la inferkondamnit- oj. Sed kiam mi venos diri: — "Jen kio okazis post mia morto, la morto de la korpo; jen mi treege elreviĝis, kiam mi rekonis min vivanta, kontraŭe al tio, kion vi supozis kaj eĉ prenis, kiel finon de turmentoj, dum ĝi vere estis la komenco de aliaj torturoj, cetere nepriskribeblaj!" — tiam pli ol unu estulo estos sur la rando de la abismo, en kiun li estis sin ĵetonta, kaj ĉiu el la malfeliĉuloj de mi deturnitaj de la krima vojo kunlaboros por mia kulpelaĉeto.
Al mi estis permesite liberiĝi de la rigardo de miaj viktimoj ŝanĝitaj en ekzekutistoj n, por komunikiĝi kun vi; vin lasante, mi tamen revidos ilin, kaj tiu sola ideo kaŭzas al mi tiom da sufero, ke mi ne povas priskribi ĝin. Kiam oni elvokas min, mi estas feliĉa, ĉar tiam mi lasas mian inferon por kelkaj minutoj.
Preĝu ĉiam al la Sinjoro por mi; petu, ke Li liberigu min de la rigardo de miaj viktimoj.
Jes, ni preĝos kune. La preĝo tre bonfaras... Mi estas pli trankvila; mi ne sentas tiel peza la ŝarĝon, kiu min afliktas. Mi vidas restaĵon de espero brili antaŭ miaj okuloj kaj mi ekkrias pentinta: Benata la mano de la Sinjoro! Fariĝu lia volo!
II
La mediumo. - Anstataŭ peti Dion, ke Li forprenu vin for de la rigardo de viaj viktimoj, mi vin invitas peti kun mi, ke Li al vi donu la necesan forton por elporti tiun kulpelpagan torturon.
Latour. - Mi preferus liberiĝi de tiuj rigardoj. Se vi scius, kiom mi suferas... La plej nesentema homo emociiĝus, se li vidus kvazaŭ fajre gravuritaj en mia fizionomio la suferojn de mia animo. Mi tamen faros tion, kion vi konsilas al mi, ĉar mi komprenas, ke tio estas rimedo por iom pli rapide elpagi miajn kulpojn. Gi estas kvazaŭ dolora operacio, kiu kuracas grave malsanan korpon. Ha! se la surteraj kulpuloj povus vidi min, ili estus teruritaj antaŭ la rezultoj de miaj krimoj, de tiuj krimoj, kiuj, nesciataj de la homoj, estas tamen vidataj de la Spiritoj. Kiel fatala estas la nescio por multaj personoj!
Kian ŝuldiĝon prenas sur sin tiuj, kiuj rifuzas instruon al la malriĉaj sociaj klasoj! Ili kredas, ke per policistoj kaj soldatoj oni povas eviti krimojn... Kia granda eraro!
Teruraj estas miaj suferoj, sed post kiam vi preĝas por mi, mi sentas min konsolita de bonaj Spiritoj, kiuj al mi konsilas esperon. Mi komprenas la efikecon de la heroa kuracilo, kiun vi rekomendis al mi, kaj mi petas Dion, ke Li donu al mi fortojn por elporti tiun penigan provon, cetere egalan, tion mi povas aserti, al la malbono, kiun mi faris. Mi ne volas min senkulpigi je miaj kruel- aĵoj; sed certe estas, ke por miaj viktimoj la doloro en la morto ne ekzistis, escepte de nedaŭra teruro antaŭanta la forpason, kaj tiuj jam finintaj siajn surterajn provojn iris ricevi la rekompencojn, kiujn ili atendas. Sed post mia reveno al la mondo de la Spiritoj, por mi estis nur inferaj suferoj, escepte de mallongaj momentoj, dum kiuj mi manifestiĝis.
Malgraŭ siaj terurigaj bildoj, la pastroj havas nur tre palan ideon pri la veraj suferoj, kiujn la dia justeco trudas al tiuj, kiuj rompas la leĝon de amo kaj karitato.
Kiel kredigi al malsaĝuloj, ke animo, t.e. io nemateria, povas suferi ĉe kontakto kun la materia fajro? Gi estas absurdo, kaj tial tre multaj krimuloj priridas tiujn fantaziajn pentraĵojn pri la infero. Tio sama tamen ne okazas rilate la moralan doloron de la kondamnito, post la fisika morto. Preĝu, por ke la malespero ne ekposedu min.
Mi estas tre danka al vi pro la perspektivo, kiun vi donis al mi, kaj kies gloran celon mi devas atingi, kiam mi estos elpurigita.
Mi tre suferas, sed ŝajnas al mi, ke la suferoj malpliiĝas. Mi ne povas kredi, ke en la mondo de la Spiritoj la doloro malpliiĝas iom post iom, pro multe da alkutimiĝo al ĝi. Ne. Mia konkludo estas, ke viaj bonefikaj preĝoj pliigas miajn fortojn, tie ke, kun la samaj doloroj, mi pli rezignacie malpli suferas.
Tiam mia penso turnas sin al la lasta ekzistado kaj mi vidas la erarojn, kiujn mi tiam forpelus, se mi scius preĝi. Hodiaŭ mi komprenas la efikon de la preĝo; mi komprenas la valoron de tiuj honestaj kaj piaj virinoj, malfortaj laŭ la karno, sed fortaj je lafido; fine mi komprenas tiun misteron nescianta de la falsaj saĝuloj sur la Tero. Preĝoj! vorto per si mem estiganta ridon al la fortaj spiritoj. Mi ilin atendas ĉi tie, en la spirita mondo, kaj kiam rompiĝos por ili la vualo kaŝanta la veron, tiam konsentante, ili kliniĝos ĉe la piedoj de la Eternulo, kiun ili malestimis, kaj ili estos feliĉaj humiliĝi, por ke iliaj pekoj kaj krimoj estu malkaŝitaj! Tiam ili nepre komprenos la efikon de la preĝo.
Preĝi estas ami, kaj ami estas preĝi! Kaj ili amos la Sinjoron kaj direktos al Li preĝojn de dankon kaj amo, regenerite de la sufero. Kaj, ĉar ili devas suferi, ili petos, kiel mi petas, la forton necesan al la sufero kaj kulpelaĉeto. Ĉesante suferi, ili ankoraŭ devos preĝi por danki por la pardono, kiun ili meritis pro siaj obeemo kaj rezignacio. Ni preĝŭ, fratoj, por ke mi plifortiĝu plu... Ho! dankon pro via kompato, mia frato, ĉar mi estas pardonita. Dio liberigas min de la rigardo de miaj viktimoj. Ho! mia Dio! Benata estu Vi, por la tuta eterneco, pro la favoro, kiun Vi permesas al mi! Ho, mia Dio! Mi sentas la grandegecon de miaj krimoj kaj kliniĝas antaŭ via ĉiopoveco. Sinjoro! mi Vin amas el mia tuta koro kaj al Vi petegas la gracon permesi laŭ via volo, ke mi suferu novajn provojn sur la Tero; ke mi revenu al ĝi, kiel misiulo de la paco kaj karitato, instruante al la infanoj respekte elparoli vian nomon. Mi Vin petas ebligi al mi instrui al ili ami Vin, kiu estas Patro de ĉiuj kreitoj. Dankon, mia Dio! Mi estas pentinta Spirito, kaj sincera estas mia pento.
Mi Vin amas tiom, kiom mia malpura koro povas enteni tiun senton, kiu estas pura emanaĵo de via dieco. Ni preĝu, frato, ĉar mia koro elverŝas dankon. Mi estas libera, mi rompis la katenojn, mi ne estas plu maliculo.
Mi estas suferanta Spirito, sed pentinta, deziranta, ke mia ekzemplo povu reteni ĉe la sojlo de la krimo ĉiujn krimajn manojn, kiujn mi vidas tuj leviĝontaj.
Ho! fratoj, malantaŭen, retroiru, ĉar la torturoj, kiujn vi nun preparas, estos kruelaj! Ne kredu, ke la Sinjoro tuj aŭskultos la preĝon de siaj infanoj. Jarcentoj da torturoj vin atendas.
La gvidanto de la mediumo. Vi diras, ke vi ne komprenas la vortojn de la Spirito. Penu prezenti al vi ian ideon pri liaj emocio kaj danko al la Sinjoro, aferoj, kiujn li kredas, ke li ne povas pli bone atesti ol provante deadmoni ĉiujn tiujn krimulojn vidatajn de li, sed kiujn vi ne povas vidi. Li volas, ke liaj vortoj atingu aliajn orelojn; sed kion li ne diris al vi, ĉar li ĝin ankoraŭ nescias, estas tio, ke al li estos permesite komenci la regenerajn misiojn. Li iros apud tiuj, kiuj estis liaj kunkulpuloj, kaj penos inspiri al ili penton, enmetante en iliajn korojn la ĝermon de konsciencoriproĉo.
Kelkfoje vidiĝas sur la Tero personoj, kiuj, kvankam rigardataj kiel honestaj, sin ĵetas al la piedoj de pastro por sin akuzi pri iu krimo.
Estas ja la konsciencoriproĉo, kiu diktas al ili la konfeson de la kulpo. Kaj se la vualo kaŝanta de vi la nevideblan mondon neniiĝus, vi plurfoje vidus la Spiriton, kiu estis kunkulpa aŭ kriminstiga, peni ripari sian eraron, inspirante konsciencoriproĉon al la enkarniĝinta Spirito, same kiel faros Jacques Latour.
Via protektanta gvidanto
Poste la mediumo en Bruselo, tiu sama, kiu tiam ricevis la unuan diktaton, ricevis la jenan komunikaĵon:
"Nenion plu vi timu pri mi, kiu estas trankvila, malgraŭ la sufero, kiun mi ankoraŭ sentas. Vidante mian penton, Dio kompatis min. Nun mi suferas pro tiu pento, kiu montras al mi la grandegecon de miaj krimoj. Se mi estus bone gvidita dum la vivo, mi tute ne estus farinta tiun malbonon, sed sen brido mi blinde obeis miajn instin- ktojn. Se ĉiuj homoj pli pensus pri Dio, aŭ pli bone, se ili kredus je Li, tiaj eraroj ne estus faritaj.
Sed la homa justeco estas neperfekta; eraro iafoje negrava kondukas la homon en prizonon, kiu ne povas ne esti fokuso de malvirtiĝo. El tie li eliras tute koruptita de la malbonaj ekzemploj kaj konsiloj. Kvankam lia karaktero estas bona kaj forta por ne koruptiĝi, elirinte el tie li tamen trovos ĉiujn pordojn fermitaj, ĉiujn manojn retiritaj, ĉiujn korojn indiferentaj! Kio do restas al li? Malestimo, mizero, forlaso kaj malespero, se al li restas almenaŭ bona intenco korektiĝi. Tiam la mizero lin kondukas al ekscesoj, kaj tiel ankaŭ li estas kaptita de malestimo por sia similulo, tiel li perdas la konscion pri bono kaj malbono, ĉar li vidas sin forpelita, malgraŭ siaj bonaj intencoj. Por havigi al si la bezonaĵojn, li rabas, iafoje mortigas, kaj poste... poste oni ekzekutas lin! Mia Dio, kiam mi estas denove kaptita de miaj halucinoj, mi sentas, ke viaj manoj etendiĝas super mi; mi sentas, ke via boneco ĉirkaŭas kaj protektas min.
Dankon, mia Dio! En la venonta ekzistado mi uzos mian tutan inteligentecon ĉe helpo al la pereintaj malfeliĉ- uloj, por ilin antaŭgardi de la falo. Dankon al vi, kiuj ne malŝatis komunikiĝi kun mi; nenion timu, ĉar vi bone vidas, ke mi ne estas malbona. Kiam vi pensos pri mi, ne imagu min, kiel vi min vidis, sed kiel afliktitan animon, kiu dankas vin pro via indulgemo.
Adiaŭ; elvoku min plu, kaj preĝu al Dio por mi."
Latour
(Studo pri la Spirito de Jacques Latour)
Oni ne povas ne koni la profundecon kaj la altan signifon de kelkaj el la frazoj entenataj en ĉi tiu komunik- aĵo. Krom tio, ĝi donas unu el la aspektoj de la mondo de la punataj Spiritoj, kvankam super ĝi ankoraŭ ŝvebas la dia favorkoreco. La mitologia alegorio pri la Eŭmenid- oj ne estas tiel ridinda, kiel ĝi ŝajnas, kaj la demonoj, oficialaj ekzekutistoj en la nevidebla mondo, kiuj ilin anstataŭas antaŭ la modernaj kredoj, estas malpli raciaj kun siaj kornoj kaj forkegoj, ol tiuj viktimoj, kiuj servas mem al la puno de la kulpulo.
Akceptante la identecon de tiu Spirito, eble oni estas surprizita de tiel rapida ŝanĝiĝo de lia moralo. Estas la okazo de la jam farita pripenso, ke Spirito krude malbona povas enhavi pli bonajn kvalitojn ol tiu venkita de orgojlo kaj hipokriteco. Ĉi tiu reveno al pli bonfaraj sentoj montras ian naturon pli sovaĝan, ol malican, al kiu mankas nur bona gvidado. Komparante ĉi tiun lingvaĵon kun tiu de alia Spirito, ĉi-sube registritan sub la titolo puno per lumo, estas facile veni al konkludo, ke unu el la du Spiritoj estas morale pli progresinta, malgraŭ la malsameco de instruiteco kaj socia hierarkio, kaj unu obeas al la natura instinkto de krueleco, al ia speco de superekscitiĝo, dum la dua faras siajn krimojn kun se- reneco kaj malvarma sango propraj al la malrapidaj kaj obstinaj kombinoj, alfrontante pro fiero la punon, eĉ post la morto. Ĉi tiu suferas kaj ne ĝin konfesas, dum la unua tuj submetiĝas. Ankaŭ per tio ni povas antaŭvidi el ili tiun, kiu suferos pli longe.
Diras la Spirito de Latour: "Mi suferas pro tiu pento, kiu montras la gravecon de miaj krimoj."
Tie estas profunda penso. La Spirito komprenas la gravecon de siaj malbonfaroj nur post sia pento.
La pento kaŭzas ĉagreniĝon, konscieconriproĉon, doloran senton, kiu estas transiro de malbono al bono, de morala malsano al morala sano. Por eviti tion, la malicaj Spiritoj ribelas ja kontraŭ la konsciencovoĉo, simile al malsanuloj forpuŝantaj la medikamenton, kiu ilin resan- igos. Kaj tiamaniere ili penas sin trompi, sin senkonsciigi kaj persisti en malbonfarado. Latour atingis tiun periodon, en kiu estingiĝas la harditeco, kaj li fine cedis. La konsciencoriproĉo eniras en lian koron, la pento lin sieĝas, kaj, komprenante la malbonon, kiun li faris, li vidas sian malnobliĝon kaj suferas pro tio. Jen kial li diras: "Mi suferas pro tiu pento." En la antaŭa enkarniĝo li certe estis pli malbona ol en la lasta, tial ke, se tiam li pentus, kiel nun, lia sekvinta vivo estus pli bona. Liaj nunaj decidoj influos sur lian estontan surteran vivon; kaj lia lasta enkarniĝo, kvankam krima, markis al li stadion de progreso. Estas ja tre probable, ke, antaŭ ol komenci tiun enkarniĝon, li estis en la vaganteco unu el tiuj multaj ribelemaj Spiritoj obstinaj en malbono. Multaj personoj demandis min, kia estis la profito de tiu antaŭa ekzistado, se ĝin ni ne memoras nek havas ideon pri tio, kio ni estis kaj kion ni faris.
Tiu demando estas tute solvita, tial ke, se forviŝiĝis la malbono farita, ne restante eĉ postsigno de ĝi en nia koro, ni ankaŭ ne devas priokupiĝi pri ĝi.
Rilate la malvirtojn, je kiuj ni ne estas tute senigitaj, ni konas ilin per niaj nuntempaj tendencoj, kaj al ili ni devas turni nian tutan atenton. Sufiĉas, ke ni sciu, kiaj ni estas, kaj ne estas necese scii, kiaj ni estis.
Se ni konsideros, kiom malfacila estas dum la ekzistado la regeneriĝo de la Spirito, kiel ajn grandajn estas lia pento kaj la malaproboj, al kiuj estas submetita, ni devas laŭdi Dion pro tio, ke Li etendis tiun vualon sur la pasintecon. Gustatempe kondamnita aŭ absolvita, la antecedentoj de Latour farus lin ia forlasito de la socio.
Kiu akceptus lin en sian intimecon, malgraŭ lia pento? Sed la intencoj nun elmontrataj de li, kiel Spirito, donas al ni la esperon, ke en la venonta enkarniĝo li estos honesta kaj estimata homo. Ni supozu, ke oni scius, ke tiu honesta homo estas Latour, kaj la malaprobo lin persekutus plu. Tiu vualo sur la pasinteco malfermas al li la pordon al reboniĝo, ĉar li povas sen timo kaj senĝeno egaliĝi al la plej honestaj. Kiom da homoj dezirus povi forviŝi de la aliula memoro iajn okazaĵojn de sia propra vivo!
Kiu doktrino plej bone akordiĝas kun la boneco kaj justeco de Dio? Cetere tiu doktrino ne estas teorio, sed la rezultato de observoj. Certe la Spiritoj ne ĝin konceptis, sed ili vidis kaj observis la malsamajn situaciojn, en kiuj sin prezentis pluraj Spiritoj; ili penis ekspliki ilin, kaj el tiu eksplikado naskiĝis la doktrino.
Ili akceptis ĝin, kiel rezultaton de faktoj, kaj ankaŭ ĉar ĝi ŝajnis al ili pli racia ol ĉiuj aliaj ĝis hodiaŭ kreitaj, koncerne la estontecon de la animo.
Oni ne povas ne vidi en tiuj komunikaĵoj grandan moralan valoron. La Spirito povus esti helpata ĉe tiu rezonado kaj precipe ĉe la elekto de siaj esprimoj, de aliaj pli progresintaj, sed la fakto estas, ke ĉi tiuj influas nur sur la formon, kaj ne sur la esencon, kaj ili neniam igas la malsuperan Spiriton sin kontraŭdiri. De Latour ili povus poeziigi la pentoformon, sed ili ne povis devigi lin esprimi la penton kontraŭvole, ĉar la Spirito havas sian liberan volon.
En Latour ili duonvidis la ĝermon de liaj bonaj sentoj, kaj tial ili helpis al li esprimiĝi, tiamaniere kontribuante por ĝin elvolvi, kaj samtempe petegante kompaton por li.
Kio estas pli digna, pli moraliga, kapabla pli vive impresi, ol la sceno de tiu grava krimulo riproĉanta al si mem la malesperon kaj la konsciencoriproĉon? De tiu krimulo, kiu turmentita kaj persekutata de la senĉesa rigardo de siaj viktimoj, levas sian penson al Dio, petegante pri favorkoreco? Ĉu tio ne estas ja ia ekzemplo bonefika por la kulpuloj? Oni komprenas la naturon de tiuj angoroj; ili estas raciaj, teruraj, kvankam simplaj kaj senigitaj je fantasmagoriaj scenoj.
Eble oni povus esti surprizita de tiel granda trans- formiĝo en homo, kiel Latour... Sed kial li devus esti ne inklina al pento? Kial do ankaŭ li ne posedus sian ne inklina al pento? Kial do ankaŭ li ne posedus sian senteman kordon? Ĉu la pekinto estus eterne sin fordoninta al malbono? Ĉu ne venus al li, fine, ia momento, kiam la lumo fariĝus al li en la animo? Tiu horo alvenis al Latour; kaj tie estas precize la morala flanko de liaj komunikaĵoj; ĝi estas la kompreno, kiun li havas pri sia stato; ĝi estas liaj ĉagreniĝoj, liaj planoj de reboniĝo, kiuj faras tiujn mesaĝojn eminente instruaj. Kio eksteror- dinara estus, se Latour konfesus ian sinceran penton antaŭ la morto, se antaŭ la morto li dirus tion, kion li venis diri poste? Ĉu tiaj ekzemploj estas ne multenombr- aj? Ia reboniĝo antaŭ la morto ŝajnus malforteco en la okuloj de la plimulto de liaj similuloj; sed tiu voĉo el transtombo estas certe elmontro de tio, kio ilin atendas. Li diras la absolutan veron, kiam li asertas, ke lia ekzem- plo estas pli efika por krimuloj ol la perspektivo de la flamoj en la infero, kaj eĉ de la eŝafodo.
Kial do oni ne sugestas al ili tiujn sentojn en la prizono? Ĉi tiuj igus ilin pripensi; cetere ni jam havas kelkajn tiajn ekzemplojn. Sed kiel oni kredu al la vortoj de iu mortinto, se oni ĉiam kredas, ke post la morto ĉio finiĝas? Sed venos tago, kiam oni rekonos tiun veraĵon: mortintoj povas veni instrui la vivantojn.
Multajn aliajn gravajn instruojn oni povas tiri el tiuj komunikaĵoj; tiel la konfirmon de la principo de eterna justeco, laŭ kiu al kulpulo ne sufiĉas la pento, kiu estas la unua paŝo al la reboniĝo altiranta la favorkorecon de Dio. Pento estas indico pri pardono, faciligo de la suferoj, sed ĉar Dio ne absolvas senkondiĉe, estas necesa la kulpelpago, kaj precipe la riparo. Tiel komprenas Latour, kaj al tio li estas inklina. Se ni komparos ĉi tiun krimulon kun tiu el Castelnaudary, ni vidos ankoraŭ unu diferencon en la punoj. En tiu, la pento estis malfrua, kaj sekve la puno estis pli longa. Krome tiu puno estis preskaŭ materia, dum por Latour ĝi estis prefere morala, ĉar, kiel ni diris ĉi-supre, inter ili estis granda intelekta diferenco.
Al tiu alia trudiĝis io, kio povus impresi liajn malakrajn sensojn; sed la moralaj punoj ne estos malpli afliktantaj por ĉiu, kiu kapablas ilin kompreni. Tion ni povas konkludi el la krioj de Latour mem, kiuj ne estas de kolero, sed esprimo de konsciencoriproĉoj, de proksime akompanataj de pento kaj deziro pri reboniĝo, celante progreson.
ĈAPITRO VII
HARDIĜINTAJ SPIRITOJ Lapommeray
Puno per lumo
En unu el la seancoj de la Societo de Parizo, dum kiu oni diskutis la konfuziĝon, kiu ĝenerale akompanas la morton, iu Spirito, al kiu neniu faris aludon, kaj kiun oni tute ne intencis elvoki, spontanee manifestiĝis per la sekvanta komunikaĵo, kiun, kvankam ne subskribita, oni rekonis, kiel komunikaĵon de danĝera krimulo jus atingita de la homa justeco:
"Kion vi diras pri la konfuziĝo? Kial tiuj sensencaj vortoj? Vi estas revantoj kaj utopiistoj. Vi tute ne scias la aferon, pri kiu vi vin okupas. Ne, sinjoroj, la konfuziĝo ne ekzistas, krom en viaj cerboj. Mi ja estas mortinta, kiel eble tute mortinta kaj mi klare vidas en mi, ĉirkaŭ mi, ĉie!... La vivo estas malgaja komedio! Senprudentaj estas tiuj, kiuj retiriĝas de la scenejo antaŭ la malleviĝo de kurteno. La morto estas teruraĵo, aspiro aŭ puno, laŭ la malforteco aŭ forto de tiuj, kiuj ĝin timas, alfrontas aŭ petegas. Sed ĝi ankaŭ estas por ĉiuj amara mokado.
La lumo blindigas min kaj penetras, kiel akra sago, la subtilecon de mia memo. Oni punis min per mallumo de la karcero kaj ankoraŭ pensis puni min per mallumo de la tombo, kaj ankaŭ per tiu imagita de la katolikaj superstiĉoj...
Nu bone, kiuj suferas de mallumo, tiuj estas vi, dum mi ekzilita de la socio, lokas min sur superan planon. Mi volas esti, kia mi estas!... Kun firma penso, malŝatante la konsilojn, kiuj zumas ĉe miaj oreloj... Mi klare vidas.. Iu krimo! Gi estas ia vorto! Krimo ĉie ekzistas. Kiam farataj de la amasoj, oni ĝin gloras, kaj kiam praktikita de individuo, oni konsideras ĝin abomen- indaĵo. Absurdaĵo!
Mi ne deziras, ke vi min kompatu... mi petas nenion... mi luktos favore por mi mem sole, kontraŭ tiu abomena lumo.
Tiu, kiu iam antaŭe estis viro."
Post ekzameno de ĉi tiu komunikaĵo en la sekvanta kunveno, oni rekonis pro la cinikeco mem de ĝia lingvaĵo ian profundan instruon, kiu evidentigas el la situacio de tiu malfeliĉulo ian novan kvaliton de kulpo, kiu atendas kulpulon. Efektive, dum kelkaj Spiritoj dronas en mallumo aŭ en absoluta izoliteco, aliaj dum multe da jaroj spertas la angorojn de la ekstrema horo, aŭ opinias, ke ili ankoraŭ estas enkarniĝintaj
Por ĉi tiuj la lumo brilas, kaj la Spirito plene ĝuas siajn kapablojn, sciante, ke li mortis, ne plendante, prefere rifuzante ĉian helpon kaj ankoraŭ alfrontante la diajn kaj homajn leĝojn. Ĉu ĉi tio signifas, ke ili evitis punon? Neniel; la justeco de Dio kompletiĝas sub ĉiuj formoj, kaj kio kaŭzas ĝojon al iuj, tio al aliaj estas turmento. La lumo turmentegas tiun Spiriton, kaj li mem tion asertas, malgraŭ sia fiero, kiam li diras, ke li luktos per si mem, sole, kontraŭ tiu abomena lumo. Kaj ankoraŭ per ĉi tiu frazo: — "la lumo blindigas min kaj penetras, kiel akra sago, en la subtilecon de mia memo."
Ĉi tiuj vortoj — "subtileco de mia memo" — estas karakterizaj, kaj komprenigas, ke lia korpo estas fluideca kaj penetrebla por la lumo, kiun li ne povas eviti, lumo penetranta en li, kvazaŭ akra sago. Ĉi tiu Spirito ĉi tie staras inter tiuj malmolkoraj pro la longa tempo fluinta, antaŭ ol li montris penton, kio ankaŭ estas plia ekzemplo por pruvi, ke la morala progreso ne ĉiam akompanas tiun intelektan. Sed iom post iom li sin korektis, kaj poste donis instruajn kaj prudentajn diktatojn. Nun li povas esti enklasigita inter la pentintajn Spiritojn. Invitite eldiri sian opinion pri tio, niaj spiritaj gvidantoj diktis la tri sekvantajn komunikaĵojn, cetere indajn je la plej serioza atento.
I
Laŭ la vidpunkto el la ekzistadoj, la Spiritoj en la erarvaganteco povas esti rigardataj kiel senokupaj aŭ atendantaj; sed eĉ tiel ili povas elaĉeti, ĉar fiero kaj la nevaria konstanteco de iliaj eraroj tiam ne senigas ilin je la senĉesa progreso. Pri tio vi havas teruran ekzemplon, kiu estas la lasta komunikaĵo de tiu senpenta krimulo, luktanta kontraŭ la dia justeco, kiu lin sieĝis post la justeco de la homoj.
En ĉi tiu okazo la elaĉeto aŭ preferinde la fatala sufero, kiu ilin premas, anstataŭ esti utila al ili, kompren- igante al ili la profundan signifon de iliaj punoj, ekscistas ilian ribelemon kaj ebligas la murmurojn, kiujn la Sankta Skribo laŭ sia poezieca elokvento nomas grincado de dentoj ( ).
Ĉi tiu ekstreme simbola frazo estas signo de la malvigla suferanto, ribelema, izolita en sia propra doloro, sed ankoraŭ sufiĉe forta por rifuzi la veraĵon de la puno kaj de la rekompenco! La grandaj eraroj daŭras plu en la spirita mondo preskaŭ ĉiam, kiel la konsciencoj forte krimaj. Malgraŭ ĉio, lukton kaj defion kontraŭ la senfino oni povas kompari kun la blindeco de homo, kiu, vidinte la stelojn, komparus ilin kun arabeskoj sur plafono, kiel opiniis la galloj en la tempo de Aleksandro.
La morala senfino ekzistas! Mizera kaj malŝatinda estas tiu, kiu sub preteksto daŭrigi la luktojn kaj la malnoblajn altrudojn de la Tero, ne vidas pli da aferoj en alia mondo, ol en ĉi tiu.
( * ) Mateo, 24:51. — La Trad.
Por tiu, blindeco, aliula malŝato, egoisma persona sento estas baroj al lia progreso. Homo! Estas vero, ke ekzistas kaŝita akordo inter la senmorteco de pura nomo transdonita al la Tero kaj la senmorteco efektive konserv- ata de la Spiritoj dum ties sinsekvaj provoj.
Lamennais
II
Ĉu jeti homon en mallumon aŭ en ondojn de lumo ne donos la saman rezultaton? Kiel en la unua, tiel en la dua okazo, tiu homo tute ne vidas tion, kio lin ĉirkaŭas, kaj eĉ pli facile alkutimiĝos al la ombro, ol al la monotona elektra heleco, en kiu li povas esti droninta. La Spirito manifestiĝinta en la lasta seanco bone esprimas tiun veron, kiam li diras: "Ho! mi scios liberiĝi de tiu abomena lumo." Efektive ĝi estas des pli terura, horora, ju pli ĝi tute en lin penetras, kaj montras liajn plej kaŝitajn pens- ojn. Jen unu el la plej krudaj cirkonstancoj de tia spirita puno. La Spirito troviĝas, por tiel diri, en la domo el vitro petita de Sokrato. El tio venas ankoraŭ ia instruo, ĉar kio estus ĝojo kaj konsolo por saĝulo, tio transformiĝus en malhonoran kaj kontinuan punon por maliculo, por kriminto, por patromurdinto, turmentata en sia propra personeco. Miaj infanoj, prezentu al vi la suferon, la teruron de la hiprokrituloj, kiuj plezuris dum tuta nigra ekzistado, planante, kombinante la plej abomenindajn krimojn en sia animo, kiaj sovaĝaj bestoj rifuĝintaj en sia kaverno, kaj kiuj nun forpelitaj el tiu interna rifuĝejo ne povas eviti la esploron de siaj kunuloj...
Post senmaskigo de lia hipokriteco, jen ĉiuj liaj pensoj stampiĝas sur la frunto! Jes, krom tio nenia ripozo, nenia rifuĝejo por tiu timiga kriminto. Ĉiu malbona penso — kaj Dio scias ĉu lia animo ĝin esprimas — lin ekstere kaj interne perfidas, kvazaŭ pelata de nerezistebla elektra ŝoko. Li penas eviti la homamason kaj la abomeninda lumo lin konstante montras. Li volas fuĝi, kaj sin pafas for, senbride malespere kurante tra nemezureblaj spacoj, kaj ĉie lumo, rigardoj lin observantaj. Kaj li kuras, kaj li ree flugas serĉe de ombro, de nokto, sed ombro kaj nokto ne plu ekzistas por li! Li krias pri la morto... Sed la morto estas nenio alia ol sensenca vorto. Kaj la malfeliĉulo ĉiam forkuras sur vojo al la spirita frenezeco — terura puno, horora doloro, luktante kontraŭ si por malembarasi je si mem, ĉar tiel estas la superega leĝo trans la Tero, t.e.: la kulpulo serĉas per si mem sian plej severegan punon.
Kiel longe daŭros tia stato? Gis la momento, kiam lia volo fine venkita sin klinos premita de la konscienco- riproĉo, kaj kiam lia fiera frunto humiliĝos antaŭ la justaj Spiritoj kaj antaŭ siaj viktimoj pacigitaj.
Rimarku la profundan logikecon de la neŝanĝemaj leĝoj; kun ĝi la Spirito realigos tion, kion li skribis en tiu fiera komunikaĵo tiel klara, tiel senkonsole egoisma, komunikaĵo, kiun li donis al vi en la pasinta vendredo, redaktante ĝin per movo de sia propra volo.
Йraste
III
La homa justeco ne distingas individuojn, rilate la estulojn, kiujn ĝi punas; taksante la krimon per la krimo mem, ĝi sendistinge vundas la malrespektantojn, kaj la sama puno atingas la viktimon, sen konsidero al sekso, kia ajn estas ĝia edukiteco. Diversmaniere kondutas la dia justeco, kies punoj respondas al la progreso de la estuloj, al kiuj ili estas aplikataj. Sameco de krimoj efektive ne respondas al individua egaleco, ĉar du kulpaj homoj laŭ la sama vidpunkto povas apartiĝi pro malsimil- eco de provoj, dronante unu en la intelekta maldiafaneco de la unuaj rondoj da inicantoj, dum la dua disponas, pro tio, ke li transpasis tiujn rondojn, la mensklarecon, kiu senigas la Spiriton je la konfuziĝo. En tiu okazo ne estas plu la mallumo, kiu lin punas, sed la heleco de la spirita lumo, kiu trapasas la surteran inteligenton kaj sentigas al li dolorojn de viva ulcero.
La elkarniĝintaj estuloj, kiuj ĉeestas la materian ludadon de siaj krimoj, suferas la ŝokon de la fizika elektro: ili suferas per la sentumoj. Kaj tiuj kun elma- teriiĝinta Spirito suferas doloron multe pli intensa, kiu, por tiel diri, nuligas pro iliaj amaraĵoj la rememoron pri la faktoj, kaj ne la nocion pri ties respektivaj kaŭzoj..
Tiel la homo, malgraŭ sia krimeco, povas posedi internan progreson kaj leviĝi super la dika atmosfero de la malaltaj tavoloj, kvankam li sub la jugo de la pasioj kondutis kvazaŭ besto. Malesto de pripenso, malekvilibro inter la morala kaj intelekta progresoj kaŭzas tiujn oftajn anomaliojn en tempoj de materialismo kaj transiĝo. Sed la lumo torturanta la Spiriton estas precize la spirita radio pleniganta per heleco la kaŝitajn anguletojn de lia fiero kaj malkaŝanta ties vanecon ĉe lia fragmenta esto. Tie estas la unuaj simptomoj, la unuaj angoroj de la spirita agonio, kaj kiuj antaŭanoncas la disiĝon de la intelektaj kaj materiaj elementoj konsistigantaj la pri- mitivan homan duecon, kaj kiuj devas malaperi en la grandiozan unuecon de la ellaborita esto.
Jean Reynaud
Krom tio, ke ĉi tiuj tri komunikaĵoj sin reciproke kompletigas, samtempe ricevitaj, ili prezentas la punon sub nova koncepto, cetere eminente filozofia kaj racia. Estas eble, ke la Spiritoj dezirantaj pritrakti la aferon laŭ iu ekzemplo, okazigis la manifestiĝon de la kulpulo.
Krom tiu vivanta sceno bazita sur unu fakto, jen por starigi komparon ankaŭ ĉi tiu, kiun predikisto el Montreuil-sur-Mer priskribis en 1864, okaze de karesmo, rilate la inferon:
"La fajro de la infero estas milionfoje pli intensa ol tiu sur la Tero, kaj se unu el la korpoj tie brulantaj, ne konsumiĝante, estus ĵetita sur nian planedon, ĝi bruligus ĝin de unu al alia ekstremaĵo! La infero estas vasta kaj malluma kaverno, plena de pikaj pintoj de lamenoj de akrigitaj glavoj, de lamenoj de raziloj plej akrigitaj, sur kiujn estas ĵetataj la animoj de la kondamnitoj."
(Revue Spirite, Julio, 1864, p. 199.)
Angиle, sentaŭgulino sur la Tero
(Bordeaux, 1862)
Kun tiu nomo iu Spirito spontanee prezentiĝis al la mediumo.
— Ĉu vi pentas pri viaj eraroj? — R. Ne. — D. Kial do vi venas al mi? — R. Por sperto. — D. Ĉu vi ne estas feliĉa? — R. Ne. — D. Ĉu vi suferas? — R. Ne.
D. Kio do mankas al vi? — R. Paco.
Iaj Spiritoj konsideras sufero nur tion, kio rememorig- as ilin pri iliaj fizikaj doloroj, sed konsentante, ke estas neeltenebla ilia morala stato.
— Kiel povas manki al vi paco en la spirita vivo?
R. Ia doloro el la pasinteco. — D. Doloro el pasinteco estas konsciencoriproĉo; ĉu do vi pentas? — R. Ne; mi spertas ja timon pri la estonteco. — D. Kion do vi timas?
R. La nekonataĵon.
— Ĉu vi sentas vin en taŭga humoro diri al mi tion, kion vi faris en via lasta enkarniĝo? Eble tio faciligos al mi helpi vin. — R. Ne.
— Kia estas via socia rango? — R. Mezbona. — D. Ĉu vi estis edzino? — R. Jes; mi estis edzino kaj patrino. — D. Ĉu vi zorge plenumis la devojn rilatajn al tiu duobla komisio? — R. Ne; mia edzo min tedis, kaj ankaŭ miaj infanoj.
— Kiel vi plenigis vian ekzistadon? — R. Per distro, estante fraŭlino, kaj per enuo, sinjorino.
D. Kiaj do estis viaj okupoj? — R. Nenia. — D. Kaj kiu mastrumadis vian hejmon? — R. La servistino.
6. — Ĉu ni eble atribuu al tiu inerteco la kaŭzon de viaj ĉagreniĝoj kaj timoj? — R. Eble vi pravas. Sed konsento ne sufiĉas. — D. Ĉu vi volas ripari la neutilecon de tiu ekzistado kaj helpi la suferantajn Spiritojn, kiuj nin ĉirkaŭas? — R. Kiel do? — D. Helpante ilin perfektigi sin per viaj konsiloj kaj per viaj preĝoj. — R. Mi ne scias preĝi. — D. Ni duope tion faros kaj vi lernos. Ĉu jes? — R. Ne. — D. Kial do? — R. Ĝi lacigas.
Instruoj de la gvidanto de la mediumo
Ni instruas vin, donante al vi praktikan konon pri la diversaj stadioj de sufero, kaj ankaŭ pri la situacio de la Spiritoj kondamnitaj al elaĉeto de iliaj eraroj mem.
Angиle estis unu el tiuj virinoj sen iniciativo, kies ekzistado estas tiel senutila al ŝi, kiel al la proksimulo. Amante nur la plezuron, nekapabla serĉi la studon kaj la plenumadon de la hejmaj kaj sociaj devoj, solaj kontent- igoj de la koro, kiuj faras la ĉarmon de la vivo, ĉar ili estas de ĉiuj tempoj, ŝi uzis sian junecon nur por frivolaj distroj; kaj kiam oni altrudis al ŝi pli seriozajn devojn, tiam la mondo jam fariĝis ia malpleno, car ankaŭ malplena estis ŝia koro. Sen gravaj eraroj kaj ankaŭ sen meritoj ŝi malfeliĉigis sian edzon, kompromitante pro sia neglekt- emo kaj malzorgo la estontecon de siaj propraj infanoj.
Si koruptis iliajn korojn kaj sentojn, jen per sia ekzemplo, jen per forlaso, en kiu ŝi ilin restigis, transdonit- ajn al servistoj, kiujn ŝi tute ne penis elekti. Sia ekzistado estis malprofita, kaj ĝuste tial kulpa, ĉar malbono devenas de neglektemo de bono. Bone certiĝu, ke ne sufiĉas sin deteni de eraro: estas necese, praktiki tiujn virtojn al ĝi kontraŭaj.
Studu la instruojn de la Sinjoro; ilin primeditu kaj konvinkiĝu, ke, se ili haltigas vin sur la malbona vojo, ili ankaŭ trudas al vi malantaŭen veni, ke vi iru la kontraŭan vojon kondukantan al bono. Malbono estas la malo de bono; kiu do volos eviti la unuan, tiu devos sekvi la duan, sen kiu la vivo fariĝus nula, ĝiaj verkoj mortaj, kaj Dio, nia patro, ne estus tiu Dio de la mortintoj, sed de la vivantoj.
D. Ĉu estas al mi permesate scii, kiel estis la antaŭlasta ekzistado de Angиle? La lasta devus esti sekvo de ĝi, t.e. de la antaŭlasta.
R. Si vivis en beata senfareco, en la senutileco de la monaha vivo. Laŭguste mallaborema kaj egoisma ŝi volis sperti la hejman vivon, sed ŝia Spirito malmulte progresis.
Si ĉiam forpuŝis la internan voĉon, kiu montradis al ŝi la danĝeron, kaj, ĉar ŝia inklino estis milda, ŝi preferis sin doni al ĝi, ol fari klopodon por haltigi ĝin en la komenco. Hodiaŭ ŝi ankoraŭ komprenas la danĝeron de tiu neŭtraleco, sed ŝi ne sentas sin kun forto por provi la minimuman klopodon. Preĝu por ŝi, penu veki ŝin kaj fari, ke ŝiaj okuloj malfermiĝu por la lumo. Tio estas devo, kaj nenian devon oni malestimas.
La homo estas kreita por aktiveco; aktiveco de la Spirito karakterizas lian esencon mem; kaj tiu de la korpo estas bezono.
Plenumu do la postulojn de la ekzistado, kiel Spirito sindediĉinta al la eterna paco. Servante la Spiriton, la korpo estas nenio alia ol maŝino submetita al la inte- ligento: laboru, kulturu do vian inteligenton, ke estu donata sana impulso al la instrumento, kiu devas ĝin helpi dum la plenumado de ĝia misio. Ne donu al ĝi haltojn nek ripozon, rememorante, ke tiu paco, kiun vi sopiras, al vi estos donata nur per laboro. Tiel, ju pli vi prokrastos ĉi tiun, des pli daŭros al vi la atendangoro.
Laboru, senĉese laboru; senescepte plenumu ĉiujn viajn devojn, ilin plenumante zorge, kuraĝe, obstine.
Fido vin konsolos. Kiu konscie plenumas la plej sendankan kaj humilan laboron por via socio, tiu estas pli valora en la okuloj de la Ĉiopova ol tiu, kiu, altrudante tiun laboron al aliaj, forlasas la sian.
Ĉio estas ŝtupo kondukanta al ĉielo: ne rompu la ŝtonplaton sub viaj piedoj kaj kalkulu je la helpo de amikoj eletendantaj al vi la manon, subtenantoj de tiuj ĉerpontaj fortojn ĉe la kredo je la Sinjoro.
Monod
Unu tedita Spirito
(Bordeaux, 1862)
Ĉi tiu Spirito sin spontanee prezentas al la mediumo, petante pri preĝoj.
— Kio movas vin peti pri preĝoj? — R. Mi estas laca vagi sencele. — D. Ĉu vi longe estas en tia situacio?
R. De ĉirkaŭ cent okdek jaroj. — D. Kion vi faris sur la Tero? — R. Nenion bonan.
— Kia estas via pozicio inter la Spiritoj? — R. Mi estas inter enuantaj. — D. Sed ili ne formas kategorion... — R. Inter ni ĉio formas kategorion. Ĉiu sensacio rekontas siajn similajn, aŭ siajn simpatiojn, kiuj kolektiĝas.
— Kial vi tiel longe restis senprogresa, ne estante kondamnita al sufero? — R. Tial, ke mi estis destinita al enuo, kiu inter ni estas sufero. Ĉio, kio ne estas ĝojo, estas doloro. — D. Ĉu vi estas perforte destinita al vaganteco kontraŭ via volo? — R. Tio estas subtilega afero por via materia inteligento. — D. Penante klarigi al ni tiujn aferojn, eble vi komencos bonfari al vi mem...
R. Pro manko de vortoj por komparo mi ĝin ne povas fari. Senprofita vivo, estingiĝante, postlasas al la elkarniĝ- inta Spirito tion saman, kion fajro povas postlasi al pape- ro, kiam tiu konsumas ĉi tiun — fajrerojn, kies ankoraŭ densa cindro rememorigas nin pri sia origino, pri la kaŭzo de sia naskiĝo, aŭ, se vi ĝin volas, pri la detruo de la papero. Tiuj fajreroj estas rememoraĵo pri la surteraj ligiloj katenantaj la Spiriton, ĝis kiam ĉi tiu disblovu la cindron de sia korpo. Tiam, kaj nur tiam li, subtilega esenco, havos konon pri si mem, dezirante progresi.
— Kia eble estis la kaŭzo de tiu ĉagreniĝo, pri kiu vi plendas? — R. Sekvoj de la ekzistado. Enuo estas frukto de senokupeco; ĉar mi ne sciis uzi longan tempon de mia enkarniĝo, la sekvoj okazis en ĉi tiu mondo.
— Ĉu la Spiritoj, kiuj, same kiel vi, poseditaj de enuo, ne povas liberiĝi de tia situacio, se nur ili tion deziros? — R. Ne, ne ĉiam, ĉar enuo paralizas ilian volon, kaj ĉar ili estis senutilaj, sen iniciativo, ili tiel trovas inter si nenian helpon. Forlasitaj de si mem, ili en tiu stato restas, ĝis kiam laceco, rezultanta de tia senokupeco, pelu ilin al kontraŭa direkto, momento, kiam ilia malpli granda volo renkontos apogon kaj bonajn avertojn, kaj favoros iliajn klopodon kaj konstantecon.
— Ĉu vi povas diri al mi ion pri via surtera ekzistado? — R. Ho! Vi devas kompreni, ke estas al mi konsentite diri malmulton, ĉar enuo, nuleco kaj senokupeco fontas el mallaboremo, kiu siavice kaŭzas nescion.
— Ĉu vi ne profitis viajn antaŭajn ekzistadojn? — R. Mi profitis ĉiujn, sed malmulte, ĉar ili estis respegul- oj unu de la alia. Progreso ĉiam ekzistas, sed tiel nesent- ebla, ke ĝi fariĝas al ni netaksebla.
— Ĉu plaĉas al vi ree doni viajn komunikaĵojn, dum vi atendas novan enkarniĝon? — R. Elvoku min por min revenigi, ĉar per tio vi bonfaros al mi.
— Ĉu vi povas diri al mi, kial tiel ofte varias via skribaĵo? — R. Ĉar vi multe demandas, kio cetere min lacigas, kiam mi bezonas helpon.
La gvidanto de la mediumo. Kio lin lacigas, tio estas la intelekta laboro, deviganta nin helpi lin doni respondon al viaj demandoj. Tio estas senokupulo en la spirita mondo, same kiel li estis sur la planedo. Ni kondukis lin al vi, ke vi provu lin eltiri el tiu apatio, el tiu enuo, kiu estas efektiva sufero, iafoje pli dolora, ol la akraj suferoj, ĉar ĝi povas senfine daŭri.
Prezentu al vi la senfinan perspektivon de ia senfina enuo. La Spiritoj el tiu kategorio plej ofte sercas la surterajn vivojn, nur kiel tempopasigilon kaj por interrompi la monotonion de sia spirita vivo. Jen kial ili ofte tien venas sen iaj decidoj por la bono, devigite sinsekve rekomenci, ĝis kiam ili atingos komprenon pri la efektiva progreso.
La reĝino de Oude
(Mortinta en Francujo, en 1858)
— Kiaj estis viaj sensacoj, kiam vi forlasis la surteran mondon? — R. Ankoraŭ menskonfuzita, estas al mi neeble ilin klarigi. — D. Ĉu vi estas feliĉa? — R. Mi resopiras la vivon... mi ne scias... mi suferas akran doloron, de kiu la vivo mim liberigus... mi volus, ke mia korpo leviĝus el la tombo...
— Ĉu vi bedaŭras, ke vi estis entombigita inter kristanoj, for de via lando? — R. Jes, la hinda grundo malpli pezus sur mia korpo. — D. Kion vi pensas pri la funebraj honoroj al viaj restaĵoj? — R. Ili ne estis tiel grandaj, ĉar mi estis reĝino kaj ne ĉiuj riverencis antaŭ mi... Lasu min... vi devigas min paroli, kiam mi volas, ke vi ne sciu tion, kio mi nun estas... Mi asertas, ke mi estis reĝino...
— Ni respektas vian hierarkion kaj ni nur insistas, ke vi respondu, ĉar ni celas nin instrui. Ĉu vi opinias, ke via filo estonte reakiros la Statojn de via patro? — R. Certe mia sango regos, ĉar ĝi indas tion. — D. Ĉu vi donos al la regado de via filo la saman gravecon, kiun vi donis al la via, kiam vi estis enkarniĝinta? — R. Mia sango ne povas miksiĝi kun tiu de la popolo.
— Oni ne povas rimarki en via konforma mort- atesto la nomon de via naskloko; ĉu vi nun povas eldiri ĝin al ni? — R. Mi devenas de la plej nobela sango en Hundujo. Mi pensas, ke mi naskiĝis en Delhio.
— Vivinte en la briloj de lukso, ĉirkaŭite de honoroj, kion vi nun pensas pri ĉio tio? — R. Ke mi rajtas tion. — D. Ĉu via surtera hierarkio kunhelpis, ke vi havus alian pli altan en la mondo, en kiu vi nun troviĝas? — R. Mi estas plu reĝino... oni venigu al mi sklavinojn por min servi!... Sed... mi ne scias... ŝajn- as al mi, ke oni malmulte zorgas pri mia persono ĉi tie... kaj tamen... mi estas ĉiam sama.
— Ĉu vi praktikis Islamismon aŭ la hindan religion? — R. Islamismon; sed mi estis tro potenca, ke mi okupiĝus pri Dio. — D. Rilate la homan feliĉon, kiajn diferencojn vi vidas inter via religio kaj Kristanismo?
R. Kristanismo estas absurdaĵo; ĝi diras, ke ni ĉiuj estas fratoj. — D. Kia estas via opinio pri Mahometo?
R. Li ne estis filo de reĝo. — D. Ĉu vi kredas, ke li havis ian dian mision? — R. Tio ne gravas! — D. Kia estas via opinio pri la Kristo? — R. La filo de la ĉarpentisto ne indas okupi miajn pensojn.
— Kion vi pensas pri tiu kutimo, laŭ kiu la islamaninoj evitas la virajn rigardojn? — R. Mi pensas, ke la virinoj naskiĝis por superregi: mi estis virino. — D. Ĉu vi envias la liberecon, kiun la eŭropaninoj ĝuas?
R. Ĉu gravus al mi tia libereco? Ĉu oni eble ilin servas, genuiĝante?
— Ĉu vi rememoras enkarniĝojn antaŭajn al tiu, kiun vi ĵus postlasis? — R. Eble mi ĉiam estis reĝino.
— Kial vi tiel rapide kontentigis nian alvokon? — R. Mi ne volis, sed oni devigis min veni. Ĉu vi eble opinias, ke vi indus mian respondon? Kiu estas vi apud mi? — D. Kaj kiu vin devigis veni? — R. Mi mem ne scias... ĉar ekzistas neniu pli potenca ol mi.
— Kun kia rango vi prezentas vin ĉi tie? — R. Ĉiam kun tiu de reĝino... kaj ĉu vi pensas, ke mi ne plu estas tio? Vi estas malmulte respektema... sciu, ke ne tiamaniere oni parolas al reĝinoj.
— Se oni ĝin permesos al ni, ĉu ni vidus vin kun ornamaĵoj kaj juveloj? — R. Certe... — D. Kiel ni klarigu la fakton, ke, senigite de ĉio tio, via Spirito konservas tiujn objektojn precipe la galanteriojn? — R. Ili ja ne depreniĝas. Mi estas tiel bela, kiel antaŭe, kaj mi ne konas vian penson pri mi! Estas vero, ke vi neniam vidis min.
— Kian impreson kaŭzas al vi via restado inter ni? — R. Se mi povus ĝin eviti... Oni min tiel malmulte ĝentile akceptas...
Sankta Ludoviko. — Lasu ŝin, konfuzitan kompat- indulinon. Kompatu sin pro ŝia blindeco kaj volu Dio, ke tiu ekzemplo estu instruo al vi. Vi ne scias, kiom ŝi suferas de sia fiero.
Elvokinte tiun altrangulinon defalintan en la tombon, mi ne atendis profundajn respondojn, pro la grado da virina edukiteco en tiu lando; sed ni pensis, ke ni trovos en tiu Spirito, ni ne diru filozofion, sed almenaŭ ian informon pli proksiman al la realaĵo, kaj ideojn pli prudentajn rilate la surterajn vantecojn kaj luksaĵojn. Kontraŭe ni vidis, ke la Spirito konservas ĉiujn siajn surterajn antaŭjuĝojn kun ties tuta forto; ke la fiero neniom perdas siajn iluziojn; ke li luktas kontraŭ sia malforteco mem, kaj ke fine li multe devos suferi pro sia senpotenco.
Xumиne
(Bordeaux, 1862)
Kun ĉi tiu nomo unu Spirito memvole prezentis sin al la mediumo, alkutimiĝinta al ĉi tiu speco de manifestiĝoj, ĉar laŭŝajne ties misio estas helpi la malsuperajn Spiritojn, kiujn lia spirita gvidanto kondukas al li, por la duobla celo de lia propra instruo kaj de ilia progreso.
Kiu nome vi estas? Ĉu tiu nomo estas de viro aŭ virino? — R. De viro, sed kiel eble plej malfeliĉa. Mi spertas ĉiujn turmentojn de la infero.
Se la infero ne ekzistas, kiel vi povas sperti ĝiajn torturojn? — R. Vana demando. — D. Mi komprenas, sed aliaj homoj bezonas klarigojn... — R. Tio min malmulte zorgigas.
Ĉu egoismo ne estas unu el la kaŭzoj de via sufero? — R. Eble.
Se vi deziras esti kvietigita, de nun rezignu viajn malbonajn inklinojn... — R. Ne zorgu pri tio, kio ne koncernas vin; komence preĝu por mi, kiel vi faras por aliaj, kaj poste ni konsiliĝos.
Se vi ne helpos min per via pento, preĝo eble havos malmulte da valoro. — R. Sed konversaciante, anstataŭ preĝi, vi malpli helpos min.
Ĉu vi do deziras progresi? — R. Eble... mi ne scias. Ni provu tion esencan, t.e. ni vidu ĉu la preĝo kvietigos viajn suferojn.
Nu, ni unuigu niajn pensojn kun la firma volo sukcesi kvietigi vin. — R. Konsentinte.
(Post la preĝo.) Ĉu vi estas kontenta? — R. Ne tiom, kiom mi deziras.
Sed medikamento uzata la unuan fojon ne povas tuj resanigi malnovan malsanon... — R. Estas eble...
Ĉu vi volas reveni? — R. Se oni vokos min...
La gvidanto de la mediumo. - Karulino, tiu malmolkora Spirito donos al vi multe da laboro, sed la pli granda merito venas ne de la savo de la ne-perdiĝintoj. Estu kuraĝa, obstina kaj vi fine triumfos. Ne ekzistas kulpintoj, kiujn oni ne povas regeneri per persvado kaj ekzemplado, ĉar la Spiritoj kiel eble plej malicaj fine korektas sin kun la tempo. La fakto, ke multfoje estas neeble ilin tuj regeneri ne ŝanĝas tiajn klopodojn en senutilecon. Eĉ kontraŭvole la ideoj sugestataj al tiaj Spiritoj igas nin pripensi. Ili estas kvazaŭ semoj, kiuj frue aŭ malfrue devas frukti. Oni ne rompas ŝtonon per la unua martelbato.
Kion mi diras al vi, tion vi povas apliki al la enkarn- iĝintoj kaj vi devas kompreni, kial Spiritismo tuj ne faras homojn perfektajn, eĉ inter adeptoj plej kredantaj.
Kredo estas la unua paŝo; poste venos fido kaj siavice transformiĝo; sed krom tio multaj homoj nur renobliĝas en la spirita mondo.
Inter la malmolkoraj Spiritoj ekzistas ne nur per- versaj kaj malicaj. Granda estas la nombro de tiuj, kiuj, ne farante malbonon, haltas pro fiero, indiferenteco aŭ apatio. Ĉi tiuj eĉ tiel ne fariĝas malpli malfeliĉaj, ĉar ju pli la inerteco ilin afliktas, des pli ili vidas sin senigitaj je la mondumaj kompensoj.
Certe la perspektivo pri senfino fariĝas al ili netoler- ebla, sed ili ne havas forton nek volon por eviti tiun situacion. Ni aludas tiujn individuojn, kiuj travivas senokupan ekzistadon, neutilan al si, kiel al sia proksimulo, multfoje metante finon al sia vivo, per memmortigo, sen seriozaj motivoj, pro tedo de la vivo.
Tiaj Spiritoj entute estas malpli tuj regenereblaj ol tiuj efektive malicaj, ĉar ĉi tiuj almenaŭ disponas energi- on, kaj admonite ili sin dediĉas al bono, kun la sama ardo, kiun al ili inspiris malbono.
La aliaj bezonas multe da enkarniĝoj por progresi, kaj tiel iom post iom lacigite de enuo, ili serĉas por sin distri ian ajn okupon, kiu poste transformiĝos en neces- aĵon.
ĈAPITRO VIII
SURTERAJ ELAĈETOJ Marcel, la infano en la ĉambro n-ro 4
En provinca hospitalo estis iu infano en la aĝo de 8-10 jaroj, en stato, kiu ne estas facile priskribebla. Oni nomis lin per la n-ro 4. Tute tordiĝinta, ĉu pro lia kripleco, ĉu pro la malsano, liaj kruroj sin tordis, tuŝante lian kolon, kaj tia estis ilia malgraseco, ke al ili restis nur haŭto sur ostoj. La korpo, ia ulcero; liaj suferoj estis kruelegaj. Li devenis de juda familio. La malsano superregis tiun organismon jam de 8 jaroj, kaj tamen la malsanulo montradis rimarkindan inteligentecon, krom edifaj naiveco, pacienco kaj rezignacio. La doktoro, kiu lin kuracis, plena de kompato por tiu estulo iom forlasita, tial ke liaj parencoj malofte vizitadis lin, ekinteresiĝis pri li. Kaj li trovis ion ĉarman en lia intelekta frumatureco. Tiamaniere li ne nur lin afable traktadis, sed ankaŭ leg- adis al li, kiam liaj okupoj tion permesis, mirante pri lia kriterio ĉe la taksado de aferoj, kiuj laŭ lia opinio estis super la komprenkapablo propra al lia aĝo. Unu tagon la infano diris al li: "Doktoro, bonvolu doni al mi ankoraŭ- foje tiujn pilolojn lastatempe preskribitajn." Kial do? — demandis la kuracisto — mi jam donis al vi sufiĉan kvanton, kaj plia dozo povos malutili al vi...
— "Mi ja tiom suferas, ke tre malofte mi povas preĝi al Dio, por ke Li donu fortojn al mi, ĉar mi ne volas ĝeni la ceterajn malsanulojn. Tiuj piloloj min dormigas, kaj almenaŭ dum mia dormo mi ĝenas neniun."
Tiuj vortoj sufiĉas por montri la noblecon de tiu animo enfermita en kripla korpo. Kie tiu infano ĉerpis tiajn sentojn? Certe ne en la medio, en kiu li edukiĝis; krom tio, en aĝo, en kiu li komencis suferi, li eĉ ne posedis rezonkapablon.
Tiuj sentoj estis denaskaj al li; sed kial do li sin vidis kondamnita al sufero, se ni akceptas, ke Dio samtempe kreis unu animon tiel noblan kaj tiun mizeran korpon — instrumento de torturoj?
Estas necese nei la bonecon de Dio aŭ akcepti la antaŭecon de kaŭzo, t.e. la antaŭekzistadon de la animo kaj la plurecon de la ekzistadoj.
Tiu infano mortis, kaj liaj lastaj pensoj estis pri Dio kaj pri la karitatema kuracisto, kiu lin kompatis. Post kelka tempo lia Spirito estis elvokita ĉe la Societo de Parizo, ĉe kiu li donis la jenan komunikaĵon (1863):
"Ĉe via alvoko mi venis fari, ke mia voĉo etendiĝu trans ĉi tiu rondo, tuŝante ĉiujn korojn. Dio volu, ke ĝia eho aŭdiĝu en la soleco, memorigante al vi, ke la surteraj afliktiĝoj havas, kiel premisojn, la ĉielajn ĝojon; ke la turmentego estas nenio alia ol la ŝelo de plezuriga frukto, donanta kuraĝon kaj rezignacion.
Tiu voĉo diros al vi, ke sur la litaĉo de mizero kuŝas la senditoj de la Sinjoro, kies misio konsistas en la elmontro, ke ne estas nevenkebla doloro, kondiĉe ke ni havu helpon de la Ĉiopova kaj de liaj bonaj Spiritoj. Tiu voĉo aŭdigos al vi lamentojn miksitajn kun preĝoj, por ke vi komprenu ilian kompatoplenan harmonion tre malsaman ol tiu de horoj de lamentoj miksitaj kun blasfemoj.
Unu el viaj bonaj Spiritoj, granda apostolo de Spiritismo, cedis al mi sian lokon en ĉi vespero ( ). Miavice,
( * ) Sankta Aŭgusteno, per la mediumo, kun kiu li ordinare komunikiĝas ĉe la Societo.
mi devas diri ion pri la progreso de via Doktrino, kiu devas helpi en sia misio al tiuj, kiuj inter vi enkarniĝas por suferi. Spiritismo estos la provilo; la suferantoj havigos al si la ekzemplon kaj la parolon, kaj tiam la blasfemoj ŝanĝiĝos en kriojn kaj larmojn de ĝojo."
D. Laŭ viaj asertoj, ŝajnas, ke viaj suferoj ne estis elpago de pasintaj kulpoj...
R. Ili ne estas rekta kulpelpago, sed mi certigas al vi, ke ĉia sufero havas justan kaŭzon. Tiu, kiun vi konis tiel mizera, jam estis bela, granda, riĉa kaj flatata. Mi havis flatantojn kaj korteganojn, mi estis frivola kaj orgojla. Antaŭe mi estis tre kulpa; mi forĵuris Dion, malutilis al mia similulo, sed mi kruele elpagis, antaŭe en la Spirita mondo, kaj poste sur la Tero. Miaj suferoj dum nur kelkaj jaroj, en ĉi tiu lasta enkarniĝo, estis eltenataj de mi antaŭe, dum tuta ekzistado, kiu atingis ekstreman maljunaĝon. Per mia pento mi ree havigis al mi la favoron de la Sinjoro, kiu konfidis al mi plurajn misiojn, inkluzive la lastan, kiun vi bone konas. Mi mem ĝin petegis por fini mian elpuriĝon.
Adiaŭ, amikoj; mi revenos kelkajn fojojn. Mia misio estas konsoli, kaj ne instrui. Sed troviĝas ĉi tie multaj personoj, kies vundoj restas kaŝitaj, kaj ili sentos plezuron ĉe mia ĉeesto.
Marcel
Instrukcioj de la gvidanto de la mediumo
Kompatinda etuleto suferanta, konsumiĝanta, ulcera kaj kripla! Kiom da ĝemoj li aŭdigis en tiu azilo de mizero kaj larmoj! Kaj kiel rezignacia li estis... kiel lia animo jam tiam duonvidis la finon de la suferoj, malgraŭ sia junaĝo! En la transtombo li jam antaŭsentis la rekompencon pro tiom da sufokitaj ĝemoj, kaj li esperis! Kaj kiom multe li ankaŭ preĝis por tiuj, kiuj ne estis rezignaciaj en la suferado, kaj por tiuj, kiuj ŝanĝis preĝ- ojn por blasfemoj!
Al li estis malrapida la agonio, sed la horo de la morto ne estis terura por li; certe la konvulsiaj membroj tordiĝis, donante al la ĉeestantoj la scenon de kripla korpo ribelanta kontraŭ la sorto, laŭ tiu leĝo de la karno, kiu volas vivi ĉiakoste; sed bona anĝelo ŝvebis super lia mortlito kaj cikatris al li la koron. Poste tiu anĝelo forportis per siaj blankaj flugiloj tiun tiel belan animon eskapantan el tiel terurega korpo, kaj jen estas la vortoj de ĝi eldiritaj: "Gloron al Vi, Sinjoro, mia Dio!" Kaj la animo, feliĉa, supreniris al la Ĉiopova, kaj ekkriis: "Jen mi estas ĉi tie, Sinjoro; Vi donis al mi la mision lerni suferi... ĉu mi elportis ja la provon?"
Hodiaŭ la Spirito de la kompatinda infano kreskas, ŝvebas en la Spaco, iras de la malforta ĝis la humila, kaj al ĉiuj li diras: Esperu kaj kuraĝu. Libera de ĉiuj materiaj malpuraĵoj, jen li estas tie, apud vi, parolante al vi, dirante al vi, ne plu kun tiu febla kaj lamenta voĉo, sed firme: "Ĉiuj, kiuj min observis, vidis, ke la infano ne murmuris; el tiu ekzemplo ili ĉerpis la faciligon por siaj malbonoj, kaj iliaj koroj fortikiĝis ĉe la milda fido al Dio, ĉar alia ne estis la celo de mia mallonga restado sur la Tero."
Sankta Aŭgusteno
Szymel Slizgol
Ĉi tiu estis nenio alia ol malriĉa judo el Vilna, mortinta en Majo 1865. Dum 30 jaroj li almozpetis kun pleto en la manoj. En la tuta urbo estis tre konata tiu voĉo, kiu diradis: "Memoru pri la malriĉuloj, pri la vidvin- oj kaj pri la orfoj!" Per tiu longa pilgrimado Slizgol kolektis 90 000 rublojn, sed ne konservis por si eĉ unu kopekon. Li kvietigis la malsanulojn, kiujn li mem kuracadis; pagadis la instruadon al malriĉaj infanoj; disdonadis al la necesbezonaj la manĝaĵon, kiun oni donadis al li.
Li destinis la nokton por la preparado de flartabako, kiun li vendadis por sin provizi per necesaĵoj, kaj tio, kio restadis al li, estis por la malriĉuloj. En la mondo li estis sola, kaj tamen ĉeestis lian entombigon la plimulto de la loĝantaro de Vilna, kies magazenoj fermis siajn pordojn.
Societo de Parizo, la 15-an de Junio 1865
Elvoko. — Tro feliĉa, kaj fine atinginte la celon, kiun mi plej ambiciis, kaj por kiu mi tre kare pagis, jen mi ĉi tie, inter vi, ekde la vespero. Dankon, pro la intereso, kiun vekis en vi la Spirito de la kompatinda almozulo, kiu ĝoje penos respondi viajn demandojn.
D. Unu letero el Vilna sciigis min pri la plej rimarkindaj detaloj de via ekzistado, kaj el la simpatio, kiun tiuj detaloj inspiras al ni, naskiĝis nia deziro komunikiĝi kun vi. Ni estas dankaj pro via ĉeesto, kaj, ĉar vi volas respondi al ni, ni komencos, certigante al vi, ke ni estos tre feliĉaj, se, por nia instruo, ni povos koni vian spiritan situacion kaj ankaŭ la kaŭzojn, kiuj difinis la specon de la vivo, kiun vi havis en la lasta enkarniĝo.
R. Antaŭe permesu al mia Spirito konsciiĝinta pri sia vera pozicio, la favoron doni al vi ian opinion pri iu penso, kiu venis al vi en la menson, pri mia personeco. Kaj anticipe mi petas vian konsilon, se tiu mia opinio estos falsa.
Al vi ŝajnas strange, ke la publikaj manifestiĝoj fariĝis tiel gravaj por omaĝi la memoron pri la sensignifa homo, kiu per sia karitatemo scipovis altiri tian simpation. Mi ne aludas al vi, kara majstro, nek al vi, estimata mediumo, nek al la ceteraj veraj kaj sinceraj spiritistoj; mi parolas ja al la personoj indiferentaj al la kredo, ĉar en tio estas nenio eksterordinara. La morala influo de la praktiko de bono, sur la homaron, estas tiel granda, ke, kiel ajn materia ĉi tiu estas, ĝi ĉiam kliniĝas al bono, ĉi tiun respektas, malgraŭ sia inklino por malbono.
Ni konsideru nun viajn demandojn, kiuj ne estas diktitaj de scivolemo, sed formulitaj nur por doni pli grandan amplekson al via instruiĝo. Ĉar mi disponas je libereco, mi do diros al vi, kiel eble plej koncize, kiuj estas la kaŭzoj, kiuj kreis mian lastan ekzistadon.
Antaŭ pluraj jarcentoj mi vivis kiel reĝo, aŭ almenaŭ kiel suverena princo. En la sfero de mia relative limigita povo, kompare kun la nuntempaj Statoj, mi tamen estis absoluta sinjoro de miaj vasaloj, tiel same, kiel de iliaj destinoj, kaj mi ilin regadis tiranece, aŭ prefere — ni uzu la ĝustan terminon — kiel turmentanto.
Ĉar mi estis dotita per karaktero impetega, perforta, krom avara kaj volupta, vi povas taksi, kia devus esti la sorto de la kompatindaj estuloj submetitaj al mia regado. Krom misuzi la povon por subpremi la malfortulon, mi metis oficojn, laborojn kaj dolorojn je servo de miaj propraj pasioj. Tiel mi postulis dekonaĵon el la produkto de almozo, kaj neniu povus amasigi monon, antaŭ ol mi prenis de li grandan parton el tiuj restaĵoj, kiujn la homa kompatemo lasis gliti en la almozosakon de mizero. Kaj ankoraŭ pli: por ke ne malpliiĝis la nombro da almozuloj inter miaj vasal oj, mi malpermesis al la malfeliĉuloj doni al amikoj, parencoj kaj necesbezonaj servistoj la sensignif- an parton de tio, kio ankoraŭ restadis al ili. Unuvorte mi estis ja ĉio, kion plej kruelan oni povas imagi, rilate la aliulajn suferon kaj mizeron. Meze en la teruregaj suferoj, mi ja perdis tion, kion vi nomas vivo, tiel ke mia morto estis montrata, kiel terura ekzemplo al ĉiuj, kiuj pensadis, kiel mi, kvankam en malpli granda skalo.
Kiel Spirito, mi restis dum tri jarcentoj kaj duono vaganta en la Spaco, kaj kiam, en la fino de tiu tempo, mi komprenis, ke la pravo de ekzisto de la reenkarniĝo estas tute alia ol tiu sekvata de miaj krudaj sensoj, mi havigis al mi, koste de preĝoj, rezignacio kaj ĉagrenoj, la permeson materie elporti la samajn suferojn, kiujn mi trudis al aliaj, kaj kiuj estis pli profunde senteblaj ol tiuj de mi kaŭzitaj. Per tiu konsento, Dio permesis, ke mi pliigis la fizikajn kaj moralajn suferojn per mia libera volo. Dank' al la helpo de la bonaj Spiritoj, mi persistis en la praktiko de la bono, kaj mi estas danka pro tio, ke ili ne lasis min perei sub la tasko, kiun mi prenis sur min. Fine mi plenumis ekzistadon de abnegacio kaj karitato, kiu per si elpagis la kulpojn de alia vivo, kruela kaj maljusta. Naskita de malriĉaj gepatroj kaj malfrue fariĝinta orfo, mi lernis perlabori la panon en aĝo, en kiu multaj pensas, ke rezonado ankoraŭ ne ekzistas.
Mi vivis sola, sen amo, sen korinklinoj, kaj ekde la komenco mi elportis la kruelaĵojn, kiujn mi trudis al aliaj.
Oni diras, ke ĉiuj monsumoj de mi almozpetitaj estis destinataj al la konsolado de miaj similuloj: Gi estas sendiskuta fakto, al kiu mi, sen fiero kaj emfazo, devas aldoni, ke tre ofte, koste de seniĝoj relative pezaj, mi pliigadis la bonon, kiun mi faris al la publika karitato. Mi elkarniĝis trankvile, fidante pri la valoro de mia reboniĝo, kaj mia rekompenco estas supera al miaj kaŝitaj aspiroj. Hodiaŭ mi estas feliĉa, tre feliĉa, kaj mi povas aserti al vi, ke ĉiuj, kiuj altiĝas, estos humiligataj, tiel same, kiel altigataj estos ĉiuj, kiuj sin humiligos.
D. Bonvolu diri al ni, en kio konsistas via kulpelaĉeto en la spirita mondo, kaj kiom longe ĝi daŭris, ekde via morto ĝis la momento de la malpligravigo, rezulte de la pento kaj de la bonaj decidoj. Diru al ni ankaŭ, kio ja kaŭzis la ŝanĝiĝon de viaj ideoj, en la spirita stato.
R. Tiu demando vekas en mi pluraj n dolorajn rememorojn! Kiom multe mi suferis... Sed mi ne plendas: mi nur rememoras!... Ĉu vi volas scii la naturon de mia kulpelpago? Jen ĝi en sia terura abomenindeco:
Ĉar mi estis detruanto de ĉiuj bonaj sentoj, mi restis dum longa, tre longa tempo ligita per la perispirito al la putranta korpo. Gis kompletiĝis la putrado, mi vidis min dismordata de la vermoj, kio tre turmentadis min! Kaj kiam mi vidis min liberigita el la ligiloj min katenantaj al la turmentilo, pli kruela turmento atendis min!... Post la fizika, venis la morala sufero, multe pli longa. Mi estis metita antaŭ ĉiuj miaj viktimoj. De tempo al tempo, devigita de la supera forto, mi revidis la vivan bildon de miaj krimoj. Kaj mi vidis fizike kaj morale ĉiujn dolorojn, kiujn mi suferigis al aliaj! Ha! miaj amikoj, kiel terure estas vidi konstante tiujn, al kiuj ni faris malbonon! Inter vi, vi havas nur malfortan ekzemplon, ĉe la komparo de la akuzito kun la viktimo. Resume vi tie vidas tion, kion mi suferis dum tri jarcentoj kaj duono, ĝis kiam Dio, kompatinte mian doloron kaj tuŝite de mia pento, petita de tiuj, kiuj min helpis, konsentis al mi la elaĉetan vivon, kiun vi konas.
D. Ĉu ia speciala motivo instigis vin al elekto de la lasta ekzistado, submetita al la izraela religio?
R. Mi ne elektis mem, sed mi aŭskultis la konsilon de miaj gvidantoj. La religio de Izraelo estis ia plia malgranda humiligo en mia provo, pro tio, ke en iaj landoj la plimulto de la enkarniĝintoj malŝatas la judojn, kaj precipe la almozpetantajn judojn.
D. En kia aĝo vi komencis vian kulpelpagon sur la Tero? Kiel venis al vi en la koron la deziro vin sendevigi pri la antaŭfaritaj decidoj? Ĉu, dum vi tiel abnegacie praktikis la karitaton, vi havis la intuicion pri la kaŭzoj, vin antaŭinklinigintaj al tio?
R. Miaj gepatroj estis malriĉaj, sed inteligentaj kaj avaraj. Ankoraŭ juna, mi estis senigita je la amo kaj karesoj de mia patrino. Ĉi tiu perdo kaŭzis al mi tiom grandan kaj profundan ĉagrenon, kiom al mia patro, kiu posedita de gajno-avideco, tute min forlasis. Miaj fratoj, ĉiuj pli aĝaj ol mi, ŝajne ne priatentis miajn afliktiĝojn. Alia judo, movita de sento pli egoisma ol karitata, akcept- is min en sian hejmon kaj instruis min labori. Tio, kiom ajn kostis al li, estis riĉe kompensita per mia laboro, kiu cetere ofte superis miajn fortojn. Poste, liberiĝinta de tiu jugo, mi laboris por mi; sed ĉie, ĉe laboro, kiel ĉe ripozo, persekutis min la resopiroj al la karesoj de mia patrino kaj, laŭmezure kiel mi fariĝis pli aĝa, la rememoro pri tiu estulo sin gravuris pli profunde en mia menso, kaj mi tro bedaŭris la perdon de ŝiaj amo kaj zorgemo. Ne malfruis, ke mi estis la sola, kiu restis el mia familio, ĉar, fakte, post kelkaj monatoj, la morto falĉis ĝin tutan. Tiam komencis manifestiĝi al mi la maniero, kiel mi devus pasigi la reston de mia vivo. Du el miaj fratoj postlasis orfojn, kaj kortuŝite de la memoro pri tio, kion mi suferis kiel orfo, mi ekdeziris antaŭgardi la kompatindajn etulojn kontraŭ ia juneco simila al mia.
Ĉar mia laboro ne produktis enspezon sufiĉan por nutri ilin ĉiujn, mi komencis almozpeti ne por mi, sed por aliaj. Al Dio ne plaĉis, ke mi vidu la rezulton, la konsolon por miaj penoj, kaj tiel ankaŭ la kompatinduletoj min forlasis por ciam.
Mi bone sciis, kio mankis al ili: la patrino. Mi decidis do almozpeti por la malfeliĉaj vidvinoj, kiuj ne povante labori por si kaj por siaj filetoj, trudis al si fatalajn seniĝojn, kiuj nepre mortigis ilin, kiuj postlasis al la mondo orfojn fordonitajn al turmentoj, kiujn mi mem elportis.
En tiu tempo mi estis 30-jara, kaj en tiu aĝo, oni vidis min sana kaj fortika almozpeti por vidvinoj kaj orfoj. Por mi estis penigaj la unuaj paŝoj , kaj tiam mi elportis pli ol unu malnobligan alnomon; sed kiam oni certiĝis, ke mi efektive disdonadis al la malriĉuloj tion, kion mi ricevis; kiam oni eksciis, ke al tiu disdonado mi aldonis ankoraŭ la ekscesoj n de mia enspezo, tiam mi akiris ian reputacion, kiu ne povis ne esti agrabla por mi.
Dum la 60 jaroj da surtera pilgrimado, mi neniam preteratentis la taskon al mi truditan. Neniam ankaŭ la konscienco sentigis al mi, ke kaŭzoj antaŭaj al mia ekzistado estis motivo de mia konduto. Nur unu tagon, antaŭ ol komenci almozpeti mi aŭdis ĉi tiujn vortojn:
"Ne faru al alia tion, kion vi ne volas, ke oni faru al vi."
Surprizita de la ĝeneralaj principoj de moralo entenat- aj en tiuj kelkaj vortoj, al mi ofte ŝajnis, ke mi ilin aŭdis aldonitaj de ĉi tiuj: "Sed kontraŭe faru tion, kion vi volas, ke oni faru al vi." Ĉar min helpadis la memoro pri mia patrino kaj pri miaj propraj suferoj, mi iris plu la vojon, kiun mia konscienco diradis, ke ĝi estas bona.
Mi finos ĉi tiun longan komunikaĵon, dirante: Dankon!
Estante ankoraŭ neperfekta, mi tamen scias, ke malbono okazigas nur malbono, kaj kiel mi jam faris, mi denove dediĉos min al la bono por atingi la feliĉon.
Szymel Slizgol Julienne-Marie, la almozulino
En la komunumo Villate, proksime de Nozai (Malsu- pera Loire), estis malriĉa virino nomata Julienne-Marie, maljuna, malsana, vivante el la publika karitato. Unu tagon ŝi enfalis en puton, el kiu ŝin eltiris iu samlandano, A..., kiu kutime ŝin helpadis. Kondukite en sian hejmon, tie ŝi elkarniĝis iom poste, pro tiu akcidento. Laŭ la ĝene- rala opinio Julienne mortis pro memmortigo. En la tago mem de ŝia entombigo, la viro, kiu ŝin helpis kaj kiu estis spiritisto kaj mediumo, eksentis kvazaŭ ian delikatan kontakton de persono, kiu estus apude, sed li ne klarigis al si la kaŭzon de tiu fenomeno. Kiam li informiĝis pri la forpaso de Julienne-Marie, venis al li en la kapon la probabla vizito de ŝia Spirito. Konsilite de iu amiko ĉe la Societo de Parizo, kiu lin informis pri la okazintaĵo, li faris la elvokon, celante esti utila al la Spirito, kaj li ĝin faris, anticipe petinte konsilon de siaj protektantoj, kiuj al li donis la jenan komunikaĵon:
"Vi povos fari la elvokon, kaj tial vi donos plezuron al ŝi, kvankam estas tute nenecesa la bono, kiun vi intencas fari al ŝi.
Si estas feliĉa kaj tute sin dediĉinta al tiuj, kiuj sin montris kompataj al ŝi. Vi estas unu el ŝiaj bonaj amikoj; ŝi preskaŭ neniam vin lasas, kaj ofte komunikiĝas kun vi, sen via scio. Frue aŭ malfrue la servoj estos rekompenc- ataj, se ne de la favorato mem, almenaŭ de tiuj, kiuj interesiĝas pri li antaŭ kaj post la morto. Se la Spirito de favorato ankoraŭ ne estos konsciiĝinta pri sia nova situacio, aliaj Spiritoj al li simpatiaj venos doni ateston pri sia dankemo.
Jen estas la klarigo de la sento, kiun vi havis en la tago mem de la forpaso de Julienne-Marie.
Nun ŝi vin helpos en la praktiko de bono. Memoru tion, kion diris Jesuo: "Kiu humiliĝos, tiu estos altigita" Vi vidos la servon, kiun tiu Spirito povos fari al vi, kondiĉe ke vi petu lian helpon, kun la intenco esti utila al la proksimulo."
Elvoko: — Bona Julienne, mi scias, ke vi estas feliĉa, kaj tio estas ĉio, kion mi deziris scii; tio tamen ne malebligas, ke mi plurfoje memoru pri vi, kaj ke mi ne forgesu vin en miaj preĝoj.
— R. Fidu Dion, penu inspiri sinceran fidon al viaj malsanuloj, ĉar tiel vi ĉiam atingos tion, kion vi deziras. Neniam priokupiĝu pri rekompenco, ĉar ĝi estos ĉiam supera al tio, kion vi povos atendi. Dio scias juste rekompenci tiun, kiu sindediĉe konsolas siajn fratojn, inspirite de absoluta abnegacio. Sen tio, ĉio estas iluzio, himero. Antaŭ ĉio, fido estas necesa al homo, ĉar sen ĝi oni nenion atingos. Memoru pri ĉi tiu maksimo, kaj vi miros de ĝiaj rezultatoj. La du malsanuloj de vi kuracitaj estas pruvo de tio, kion mi asertas al vi, ĉar, en la stato, en kiu ili estis, nur per kuracilo al vi prosperus nenio. Kiam vi petegos de Dio permeson, por ke la bonaj Spiritoj portu al vi bonfarajn fluidaĵojn, tiam, se vi ne sentos nevolan ekstremon, tio signifos, ke via preĝo ne estis sufiĉe fervora por esti aŭskultata. Nur en ĉi tiu kondiĉo la preĝo povas ja fariĝi valora. Kaj ne alian rezultaton oni atingas, dirante: "Dio ĉiopova, Patro de boneco kaj senfina favorkoreco, permesu, ke la bonaj Spiritoj min helpu en la kuracado de ... Kompatu lin, Sinjoro; redonu al li la sanon, ĉar mi sen Vi povas fari nenion. Fariĝu via volo." Vi bone agas, ne malŝatante la humilulojn; la voĉo de tiu, kiu rezignacie elportis la mizerojn en tiu mondo estas ĉiam aŭskultata, kaj neniu servo restas ne rekompencita. Nun unu vorto pri mi, konfirmante tion, kion mi ĉi-supre diris: Spiritismo klarigas al vi mian lingvaĵon de Spirito, kaj cetere mi ne bezonos pritrakti detalojn pri tio. Same mi opinias neutile paroli al vi mia antaŭa ekzistado. La situacio, en kiu vi konis min sur la Tero, igos vin kompreni kaj taksi miajn antaŭajn enkarniĝojn, ne ĉiam senmakulajn. Kondamnita al ia mizera ekzistado, malsana, invalida, mi almozpetis dum mia tuta vivo. Mi ne amasigis monon, kaj en la maljunaĝo miaj malmultaj ŝparaĵoj estis nenio pli ol unu cento da frankoj, rezervitaj por tiam, kiam miaj kruroj jam ne povos min subteni.
Opiniante sufiĉaj la kulpelpagon kaj la provon, Dio metis finon al ili, liberigis min de la surtera vivo, sen suferado, ĉar mi ne memmortigis, kiel komence oni pens- adis.
Mi elkarniĝis subite ĉe la rando de puto, kiam de la Tero mi sendis al Dio mian lastan preĝon. Poste, pro la deklivo de la tereno, mia korpo nature englitis en la puton.
Mi ne suferis ĉe mia morto, kaj mi estas feliĉa ĉar mi senhezite, rezignacie plenumis mian mision. Laŭ miaj fortoj mi fariĝis utila, ĉiam evitante damaĝi miajn similul- ojn. Hodiaŭ mi ricevas la rekompencon kaj dankas Dion, nian Dian Majstron, kiu mildigas la amaraĵon de la provoj, igante nin forgesi, dum la vivo, la erarojn de la pasinteco, kaj kiu metas sur nian vojon la karitemajn animojn, kiuj helpas nin elporti la ŝarĝon de niaj pasintaj kulpoj. Persistu ankaŭ vi, kiu, kiel mi, estos rekompencita. Mi dankas vin pro viaj bonaj preĝoj kaj pro la servoj, kiujn vi faris al mi. Mi neniam forgesos vin. Unu tagon ni ree vidos nin kaj multaj aferoj estos eksplikataj al vi, aferoj, kies klarigo hodiaŭ estus malĝustatempa. Estu certa nur pri mia sindonemo, pri mia restado apud vi, ĉiam, kiam vi bezonos min por konsoli la suferantojn.
Via tre maljuna almozulino.
Julienne-Marie
Elvokite la 10an de Junio 1864, ĉe la Societo de Parizo, la Spirito de Julienne diktis la jenan mesaĝon:
"Kara prezidanto, dankon pro tio, ke vi volas min akcepti ĉe via Societo. Vi antaŭvidis, el la socia vidpunkto, la superecon de miaj antaŭaj enkarniĝoj, ĉar, se mi revenis sur la Teron por la provo de malriĉeco, tio estis por puni min pro la vana fiero, kun kiu mi forpelis la malriĉulojn, la mizerulojn. Tiel mi suferis egalan repunon, kaj fariĝis terurega almozulino en ĉi tiu lando; kaj eĉ tiel, kvazaŭ por certigi min pri la boneco de Dio, ne ĉiuj min forpelis, kaj tio estis mia tuta timo. Ankaŭ sen plendoj mi elportis la elprovon, antaŭsentante ian vivon pli bonan, el kiu mi ne plu revenus al la mondo de ekzilo kaj malfeliĉego. Kiel granda estas la feliĉo en tiu tago, kiam nia rejuniĝinta animo povas eniri en la spiritan vivon por tie revidi siajn amatojn! Jes, ĉar ankaŭ mi amis kaj konsideras min feliĉa pro mia rekontiĝo kun tiuj, kiuj min antaŭis.
Dankon al A..., tiu bona amiko, kiu ebligis al mi esprimi mian dankon. Sen lia mediumeco mi ne povus danke pruvi al li, ke mia animo ne forgesas la bonfarajn influojn de ia bona koro, kia la lia, kaj konsilas, ke li penu progresi en sia dia kredo. Ĉar li havas mision, rebonigi la malvirtiĝintajn animojn, li certiĝu pri mia helpo. Kaj kion li faris por mi, tion mi povas centoble rekompenci al li, instruante lin sur la vojo, kiun vi mem trairas. Danku la Sinjoron pro tio, ke Li permesis, ke la bonaj Spiritoj gvidu vin kuraĝigi la malriĉulon ĉe la ĉagrenoj, kaj deteni la riĉulon de la fiero. Konvinkiĝu pri kiom honte estas forpeli malfeliĉulojn kaj utilu al vi mia ekzemplo, por ke vi evitu reveni el la Tero por kulpelpago, ĉe la doloraj sociaj pozicioj vin metantaj tiel malsupren, ke vi estu konsiderata skorio de la socio."
Julienne-Marie
La ĉi-supra komunikaĵo estis transdonita al A..., kiu siavice ricevis la sekvantan, kiu cetere estas ia konfirmo:
— D. Bona Julienne, ĉar vi deziras helpi min per viaj konsiloj, por ke mi progresu en nia sankta Doktrino, venu komunikiĝi kun mi, certa pri tio, ke mi klopodos profiti viajn instruojn. — R. Memoru la admonon, kiun mi faros, kaj ne malobeu ĝin. Penu esti ĉiam karitema, laŭ viaj fortoj; vi komprenas la karitaton tiel, kiel ĝi devas esti praktikata en ĉiuj vivo-agoj. Mi do ne bezonas konsili al vi ion, kion vi mem povas taksi; mi tamen diros, ke vi sekvu la konsciencovoĉon, kiu neniam vin trompos, kondiĉe ke vi ĝin sincere konsultu. Ne iluziu vin pri plenum otaj misioj; malalt- kaj altranguloj, ĉiuj havas sian mision. Mia misio estis penplena, sed mi meritis tian punon, pro la antaŭaj ekzistadoj, kiel mi jam konfesis al la bona prezidanto de la Societo de Parizo, ĉefa organiz- aĵo, kiu unu tagon kunigos vin ĉiujn. Tiu tago estas malpli malproksima ol vi opinias, ĉar Spiritismo marŝas per grandaj paŝoj, malgraŭ ĉiuj malhelpaĵoj. Iru do sentime, fervoraj adeptoj; iru, ĉar viaj penoj estos kronat- aj per multaj bonsukcesoj. Ne gravas tio, kion oni povos diri pri vi! Metu vin super la bagatela kritiko, kiu nepre falos sur la kontraŭulojn mem de Spiritismo.
Ha! la fieruloj! ili opinias sin fortaj, pensante, ke ili povos vin eldetrui, sed... bonaj amikoj, trankviliĝu kaj ne timu alfronti ilin, ĉar ili estas malpli nevenkeblaj ol vi eble povas supozi. Inter ili estas multaj, kiuj timas, ke la vero ilin ekblindigos. Esperu! Ili nepre venos helpi vin fini la verkon."
Julienne-Marie
Ĉi tie estas fakto plena de instruo. Kiu bonvolos mediti pri tiuj tri komunikaĵoj, tiu en ili trovos resumitaj ĉiujn gravajn principojn de Spiritismo.
Jam en la unua komunikaĵo la Spirito evidentigas sian superecon per la lingvaĵo; kiel bonfara genio, kaj kvazaŭ metamorfozita, tiu radia virino venas protekti tiujn samajn homojn, kiuj ŝin malŝatis, kiam ŝi estis vestita per la ĉifon- aĵoj de mizero.
Tio estas apliko de ĉi tiuj evangeliaj maksimoj: "La grandaj estos humiligitaj kaj la malgrandaj estos altigitaj: feliĉaj estas la humilaj, feliĉaj estas la afliktitaj, ĉar ili estos konsolataj; ne malestimu la humilajn, ĉar tiu, kiu ŝajn- as malgranda en ĉi tiu mondo, tiu povas esti multe pli granda ol vi opinias."
Max, la almozulo
En 1850, en vilaĝo el Bavario, mortis maljunulo preskaŭ centjara, konata kiel patro Max. Ĉar li ne posedis familion, neniu konis lian devenon. De ĉirkaŭ duona jarcento li fariĝis nekapabla perlabori siajn vivrimedojn, krom per almozpetado, kion li trompkaŝis, penante vendi, en bienoj kaj kasteloj, almanakojn kaj aliajn etajn var- ojn. Oni alnomis lin grafo Max, kaj la infanoj vokis lin nur per tiu titolo, kio igis lin ridi sen koleriĝo. Kial do tiu titolo? Neniu povis ĝin ekspliki. La kutimo ĝin sankciis. Eble ĝi venis de lia fizionomio, de liaj manieroj, kies distingiĝo kontrastis kun liaj mizeraj ĉifonaĵoj.
Multajn jarojn post sia morto, Max aperis en sonĝo al la filino de la posedanto de unu kastelo, en kies stalo li iam gastis, ĉar li ne posedis propran loĝejon. En tiu apero, li diris: "Mi dankas vin pro tio, ke vi memoris pri la malriĉa Max en viaj preĝoj, ĉar la Sinjoro ilin aŭdis. Ho! karitema animo, kiu interesiĝis pri la kompatinda almozulo, tial, ke vi volas scii, kiu mi estas, jen mi kon- tentigos vin, samtempe donante al vi kaj al ĉiuj grandan instruon.
"Antaŭ proksimume unu jarcento kaj duono mi estis unu el la riĉaj kaj potencaj mastroj en ĉi tiu regiono, sed fiera pri mia nobeleco. La grandega riĉaĵo, krom utili al miaj plezuroj, apenaŭ sufiĉis por hazardludo, diboĉo kaj orgioj, kiuj estis mia sola priokupiĝo en la vivo.
La vasaloj, kiujn mi rigardis, kiel laborbestojn destinitajn por servi al mi, estis humiligitaj kaj piedprem- itaj, por subteni mian malŝparemon. Surda al iliaj plendoj, kiel mi ordinare estis al ĉiuj malfeliĉuloj, mi opiniis, ke ili ankoraŭ sin konsideris honorataj, kontentigante miajn kapricojn. Mi mortis frue, laca de la ekscesoj, sed fakte ne provinte iun ajn realan malfeliĉon. Male, ĉio ŝajne ridetis al mi tiagrade, ke mi estis rigardata, kiel unu el la plej feliĉaj estuloj en la mondo. Mia funebra ceremonio estis pompa, kaj la mallaborelumoj bedaŭris la perdon de la riĉulo, sed vero estas, ke sur mian tombon oni verŝis nenian larmon, nenia preĝo estis kore farita al Dio por mi, dum mia rememoro estis malbenata de ĉiuj, por kies mizero mi kontribuis. Ha! kiel terura estas la malbeno de tiuj, al kiuj ni malutilas! Tiu malbeno ja ne ĉesis ehi en miaj oreloj dum longaj jaroj, kiuj al mi ŝajnis ia eterneco. Poste, ĉe la morto de ĉiu el la viktimoj, nova fantomo minacanta aŭ sarkasma leviĝis antaŭ mi, senĉese min persekutante, kaj mi ne povis trovi angulon, kie mi kaŝus de iliaj vidoj! Eĉ ne unu amika rigardo!
La malnovaj kamaradoj de diboĉo, malfeliĉaj, kiel mi, forkuris, kvazaŭ malestime dirante al mi: "Vi ne povas plu elspezi por niaj plezuroj." Ho! Tiam, kiom mi donus por momento da ripozo, por glaso da akvo por kvietigi la ardan soifon, kiu min konsumadis! Mi tamen posedis nenion pli, kaj la tuta oro spruce verŝiĝinta sur la Teron produktis eĉ ne unu benon, eĉ ne unu... ĉu vi aŭdis, mia filino?
Fine, laca, premegita, kiel vojiranto ne duonvidanta la finon de la vojaĝo, mi ekkriis: "Mia Dio, kompatu min! Kiam finiĝos ĉi tiu terura situacio?" Tiam iu voĉo — la unua, kiun mi aŭdis, post kiam mi postlasis la Teron — diris : "Kiam vi volos" Kion mi devos fari, granda Dio? — mi demandis. Diru, kaj mi submetiĝos al ĉio. — "Pento estas necesa, ankaŭ estas necese, ke vi humiliĝu antaŭ tiuj samaj, kiujn vi humiligis; ke vi petu ilin interhelpi por vi, ĉar la preĝo de ofendito, kiu pardonas, estas ĉiam agrabla al la Sinjoro." Kaj mi humiliĝis, kaj mi petis interhelpon de miaj vasaloj kaj servantoj, tie starantaj antaŭ mi, kaj kies mienoj iom post iom pli bonvolemaj fine malaperis. Tio estis por mi kvazaŭ ia nova vivo; la malespero cedis lokon al la espero, dum mi dankadis Dion per ĉiuj fortoj de mia animo.
La voĉo aldonis: "Princo.." al kiu mi respondis: "ĉi tie ne estas alia princo krom Dio, Ĉiopova Dio, kiu humiligas la fieregajn. Pardonu min, Sinjoro, ĉar mi pekis; kaj se tia estas via volo, faru min sklavo de miaj sklavoj."
Post kelkaj jaroj mi reenkarniĝis en familio de malriĉaj burĝoj. Ankoraŭ infano, mi perdis miajn gepatr- ojn kaj restis sola, senprotekta, en la mondo. Mi perlaboris la vivrimedojn, kiel mi povis, jen kiel metiisto, jen kiel kamplaboristo, sed ĉiam honeste, ĉar tiam mi jam kredis je Dio. Sed en la aĝo de 40 jaroj mi fariĝis tute paralizita, kaj de tiam mi bezonis almozpeti dum pli ol 50 jaroj, tra tiuj samaj regionoj, kies absoluta mastro mi estis. En la bienoj, kiuj apartenis al mi, mi ricevis panpecetojn, kaj mi estis feliĉa, kiam oni disponigis al mi staltegmenton, kiel ŝirmejon. Ankoraŭ pro maldolĉa ironio de la sorto, oni alnomis min S-ro Grafo... Dum dormo plaĉis al mi vizitadi tiun saman kastelon, kie mi despote regnis, revidante min en la luksego de mia antikva riĉeco! Ĉe vekiĝo, tiuj vidoj lasis al mi ian nedifineblan senton de amareco kaj malĝojo, sed neniam eĉ unu plendo eliĝis el miaj lipoj; kaj kiam plaĉis al Dio min alvoki, mi gloris Lin pro tio, ke Li donis al mi firmecon kaj rezignacion por elteni tiel penigan provon, kies rekompencon mi ricevas hodiaŭ. Rilate al vi, mia filino, mi vin benas pro tio, ke vi preĝis por mi."
Al ĉi tiu fakto ni turnas la atenton de ĉiuj, kiuj opinias, ke, sen la perspektivo de la eternaj punoj, la homoj ne havus ian bridon por siaj pasioj. Ĉu la puno, kia tiu de la patro Max, estos eble malpli profita ol tiuj senfinaj punoj, al kiuj hodiaŭ neniu kredas?
Historio de iu servisto
Ĉe altranga familio li estis juna servisto, kies inteligenta kaj bonedukita figuro impresis pro sia disting- iĝo. En liaj manieroj estis nenio vilaĝa aŭ pleba kaj, dum li klopodis diligente servadi siajn mastrojn, li tute ne montradis iun ajn troservemon, cetere tre propran al la personoj de la klaso. Iam revenante al la domo de tiu familio, kie ni lin ekkonis, ni demandis, ĉar ni ne vidis lin, ĉu oni lin maldungis. Oni respondis, ke li iris promeni kelkajn tagojn en sia lando, kaj ke li tie mortis.
Oni diris al ni plie, ke oni tre bedaŭris la perdon de tiel bonega junulo, posedanto de sentoj tre altaj por sia pozicio. Kaj oni aldonis, ke li estis tre delikata kaj donis pruvojn pri granda alligiteco al ĉiuj.
Poste venis al ni en la koron la deziro elvoki tiun junulon, kaj jen kion li diris al ni:
"En la antaŭlasta enkarniĝo mi naskiĝi, kiel oni diras sur la Tero, en tre bona familio, kies havoj estis detruitaj de la malŝparemo de mia patro. Orfo ankoraŭ en frua infaneco, unu amiko de mia patro akceptis min kaj edukigis min tre bone, kiel filon, kio naskis en mi certan pavemon. De tiam mia protektanto estas ankoraŭ hodiaŭ S-ro G..., ĉe kiu vi ekkonis min, kiam mi servadis al li. Mi ja volis elpagi la fieron, en la lasta ekzistado, en ofico de servisto, samtempe pruvante la sindonemon, kiun mi ŝuldis al mia bonfarinto. Mi eĉ savis lian vivon, sen lia scio. Tio estis ankaŭ ia provo, el kiu mi eliris triumfanta kaj sufiĉe konsolita, ĉar mi ne lasis min korupti en malvirta medio. Konservante min senmakula, malgraŭ la malbonaj ekzemploj, mi dankas Dion pro la rekompenco je la feliĉo, kiun hodiaŭ mi ĝuas"
D. Sub kiaj cirkonstancoj vi savis la vivon de
G..?
R. Evitante, ke li estu subpremita de granda arbotrunko, okaze de promenado sur ĉevalo. Mi, kiu lin sekvadis sola, vidis la minacantan danĝeron, kaj per korprema krio mi igis lin turniĝi rapide, dum la trunko falis.
G... , al kiu mi rakontis tiun fakton, perfekte lin memoris.
D. Kial do vi elkarniĝis tiel juna? — R. Ĉar Dio opiniis jam sufiĉa la provon.
D. Kiel vi povis profiti tiun provon, se vi ne konis ĝian antaŭan kaŭzon?
R. En mia humila stato ankoraŭ restis al mi ia instinkto de tiu fiero; mi estis feliĉa pro tio, ke mi ĝin subigis, farante utila la provon, kiun alie mi devus rekomenci. En siaj momentoj de libereco, mia Spirito memoris tion, kio li estis, kaj ĉe lia vekiĝo, lin invadis ia intuicia deziro kontraŭstari siajn malbonajn inklinojn. Tiel luktante, mi estis pli inda ol se mi havus memoron pri la pasinteco. Kun tia rememoro, la iama fiereco kreskus, min konfuzante, dum tiamaniere agante mi nur devis kontraŭbatali la malutilajn influojn de mia nova situacio.
D. Kio utilis, ke vi ricevis brilan edukadon, se en la lasta enkarniĝo ne estis eble al vi memori la akiritajn konojn?
R. Konsiderante mian postan situacion, tiuj konoj estus superfluaj; tial ili restis en latenta stato, por ke hodiaŭ mi ilin ree renkontu. Sed tiuj konoj ne estis tute neutilaj al mi, pro tio, ke, elvolvante mian intelekton, ili inspiris al mi instinktan preferon al noblaj aferoj kaj malinklinon al malaltaj kaj abomenindaj ekzemploj, kiujn mi havis antaŭ la okuloj. Sen tiu eduko, mi estus nenio alia ol servisto.
D. Ĉu la abnegacio de la servistoj al la mastroj havas, kiel kaŭzon, ilian antaŭajn interrilatojn? — R. Certe, almenaŭ tiu estas la ordinara ekzemplo. Iafoje tiaj servistoj estas membroj de sama familio, aŭ, kiel en mia afero, debitoroj, kiuj penas pagi dankoŝuldon, kiu samtempe kunhelpas, ke ili progresu pro sia sindonemo. Vi ne komprenas ĉiujn efektojn de la simpatio, kiujn la antaŭaj interrilatoj kaŭzas tie, en la mondo. La morto tute ne interrompas tiujn interrilatojn, kiuj povas daŭri jarcentojn kaj jarcentojn.
D. Kial do estas tiel maloftaj hodiaŭ tiuj ekzemploj de sindonemo? — R. Akuzu la egoisman kaj fieran konduton de via jarcento, ankoraŭ pligravigita de la nekredemo de la materialismaj ideoj. Nuntempe la vera fido estas anstataŭata de ambicio, de avideco je gajno, malprofite al abnegacio. Instigante la homojn al la vero, Spiritismo revivigos ankaŭ la forgesitajn virtojn.
Nenio pli bona ol ĉi tiu ekzemplo por evidentigi la bon- faro de forgeso rilate al la antaŭaj ekzistadoj.
Se G... scius tion, kion antaŭe diris lia servisto, lia pozicio antaŭ li estus embarasa, kaj G... tiele ne konservus lin, sekve malebligante ian utilan provon por ili ambaŭ.
Antonio B...
Enterigita viva. La egala repuno
Antonio B..., merita verkisto tre estimata de siaj samlandanoj, kaj kiu plenumis kun distingiĝo kaj honesteco plurajn publikajn oficojn en Lombardio, ĉirkaŭ la jaro 1850, falis ŝajne mortinta pro apopleksia atako.
Kiel kelkfoje okazas en tiaj kazoj, lia morto estis konsiderata reala, kaj por la eraro pli kontribuis la signoj de putriĝo sur lia korpo.
Dek kvin tagojn post lia enterigo, hazarda cirkonstanco determinis lian elterigon, laŭ peto de lia familio. Temis pri medaliono forgesita en la ĉerko. Granda estis do la mirego de la ĉeestantoj, kiam ĉe la malfermo de la ĉerko, oni rimarkis, ke la korpo ŝanĝis sian pozicion, sin turninte surventren kaj — terura afero — ke unu el la manoj estis parte formanĝita de la mortinto mem.
Estis evidente do, ke la malfeliĉa Antonio B... estis enterigita viva, kaj eble li mortis pro afliktiteco kaj sufokiĝo.
Elvokita ĉe la Societo de Parizo, en Aŭgusto 1861, laŭ peto de parencoj, li donis la jenajn eksplikojn:
— Laŭ peto de iu via parenco, ni plezure elvokas vin kaj estos feliĉaj, se vi bonvolos respondi al ni. — R. Jes, mi deziras fari tion.
— Ĉu vi memoras pri la okazetoj de via morto?
R. Ha! certe mi memoras. Sed kial do vi vigligas tiun memoron pri la puno?
— Ĉu vi efektive estis enterigita pro neglekto?
R. Tiel devis okazi, ĉar la ŝajna morto prezentiĝas kun ĉiuj karakteroj de la reala: mi estis preskaŭ sensanga ( \
"Oni devas tamen atribui al neniu okazintaĵon, kiu estis antaŭdestinita por mi, ekde mia naskiĝo"
— Ĉu ĉi tiuj demandoj ĝenas vin? Ĉu estas necese, ke ni metu finon al ĝi? — R. Ne. Vi povas daŭrigi.
— Ĉar vi postlasis reputacion de honesta homo, ni esperis, ke vi estas feliĉa. — R. Mi dankas vin, ĉar mi scias, ke vi propetos pro mi. Mi penos respondi al vi, kaj se mi ne povos, unu el viaj gvidantoj faros ĝin por mi.
— Ĉu vi povas priskribi al ni viajn sentojn en tiu momento? — R. Kia dolora provo senti min enfermita inter kvar tabuloj, paralizita, tute paralizita! Kriegi! Neeble!
Pro manko de aero la voĉo ne havis ehon! Ha! kiel granda estas la torturo de la malfeliĉulo vane penanta spiri en limigita medio! Mi estis kvazaŭ ia kondamnito ĉe enirejo de forno sen varmo. Al neniu mi deziras ian finon kun tiaj torturoj. Ne, mi deziras al neniu tian finon! Ha! kruela puno por kruela kaj turmenta ekzistado! Mi ne scius diri pri kio mi tiam pensadis; apenaŭ revidante la pasintecon, mi malprecize duonvidis la estontecon.
— Vi diris: "kruela puno por kruela kaj turmenta ekzistado..." Kiel oni povas akordigi tiun aserton kun via senmakula reputacio? — R. Kion valoras unu ekzistado antaŭ la eterneco? Certe mi penis esti honesta kaj bona en mia lasta enkarniĝo, sed mi akceptis tiun epilogon antaŭe, t.e. antaŭ ol enkarniĝi. Ha!... Kial demandi min pri tiu dolora pasinteco, kiun konis nur mi kaj miaj bonaj Spiritoj senditaj de la Sinjoro? Sed, ĉar tio estas necesa, mi diros al vi, ke en antaŭa ekzistado mi enterigis iun virinon viva — mian edzinon — en kavon! La egala repuno devis esti aplikata al mi. Okulon pro okulo, denton pro dento.
9. — Ni dankas vin pro tiuj respondoj kaj petas Dion pardoni vian pasintecon, konsiderante la meriton de via lasta enkarniĝo. — R. Mi revenos poste, sed, se nenio lin kontraŭstaros, la Spirito Йraste kompletigos ĉi tiun mian komunikaĵon.
Instruoj de la gvidanto de la mediumo
El tiu komunikaĵo vi povas konkludi, ke ekzistas rilatecon kaj dependecon de viaj vivoj inter si; la turment- iĝoj, la sortoŝanĝoj, la homaj malfacilaĵoj kaj doloroj estas ĉiam sekvoj de antaŭa vivo kulpa aŭ malbone utiligita. Mi tamen devas diri al vi, ke finiĝoj, kiel tiu de Antonio B... estas maloftaj, ĉar, se li finis tiamanie- re ian honestan ekzistadon, estis nur pro tio, ke li mem ĝin petis, por mallongigi sian vagadon, kiel Spirito, kaj atingi pli frue la superajn sferojn. Efektive, post periodo da konfuziĝo kaj morala suferado, propra al la elpago de la abomeninda krimo, ĉi tiu estos pardonita al li, kaj li leviĝos al pli bona mondo, kie lin atendas la viktimo, kiu jam de longe ĝin pardonis al li. Profitu ĉi tiun kruelan ekzemplon, karaj spiritistoj, por ke vi pacience elportu la moralajn kaj fizikajn suferojn kaj ĉiujn etajn surter- ajn mizerojn.
— D. Kian profiton la homaro povas ricevi el tiaj punoj? — R. La krimoj ne ekzistas por evoluigi la homaron, sed por puni la kulpulojn. Fakte la homaro ne povas havi iun ajn intereson al la sufero de unu el siaj membroj. Tiuokaze la puno estis adaptita al la eraro. Kial do ekzistas frenezuloj, idiotoj, paralizuloj?
Kial ĉi tiuj mortas bruligitaj, dum tiuj aliaj suferas la torturojn de longa agonio inter la vivo kaj la morto?
Ha! kredu al mi; respektu la superegan volon kaj ne penu sondi la pravon de la dekretoj de la Providenco! Dio estas justa kaj faras nur bonon.
Йraste
Ĉu ĉi tiu fakto entenas ne ian teruran instruon? La justeco de Dio, iafoje malfrua, ne pro tio ne atingas la kulpulon, kaj ordinare ĝi iras antaŭe. Estas eminente moraliga la scio pri tio, ke, se grandaj kulpuloj finiĝas trankvile, en abundo da surteraj havoj, ne pro tio ĉesos sonori frue aŭ malfrue por ili la horo de kulpelpago. Tiaj punoj estas kompreneblaj ne nur ĉar ili estas pli malpli ĉe la atingo de niaj okuloj, sed ankaŭ pro tio, ke ili estas logikaj. Ni kredas, ĉar la prudento akceptas. Nobla ekzistado ne forigas do la vivoprovojn, kiuj estas elektitaj kaj akceptitaj, kiel kompletigaĵo de kulpelpago — la restaĵo de ŝuldo solvita antaŭ ol ricevi la prezon de la plenumita progreso.
Konsiderante kiom oftaj estis en la pasintaj jarcent- oj, eĉ en la pli altaj kleraj klasoj, la agoj de bar- bareco hodiaŭ abomenindaj; kiom da murdoj faritaj en tiuj tempoj de malestimo al la aliula vivo, kiam la malfortaj estis senskrupule subpremataj de la potenculoj, tiam ni komprenas, ke multaj el niaj samtempuloj nepre devas forviŝi pasintajn makulojn, kaj ni ne miros pri la granda nombro da personoj, kiuj pereas kaŭze de individuaj akcidentoj aŭ de kolektivaj katastrofoj.
Despotismo, fanatikeco, nescio kaj antaŭjuĝoj de la Mezaĝo kaj de la sekvintaj jarcentoj postlasis al la estont- aj generacioj grandegan ŝuldon, kiu ankoraŭ ne estas elpagita.
Multaj malfeliĉoj ŝajnas al ni maljustaj nur pro tio, ke ni vidas nur la nuntempon.
Letil
Ĉi tiu industriulo, kiu loĝis en la najbaraĵoj de Parizo, mortis en Aprilo 1864, en terura maniero. Kaldronego plena de bolanta verniso brulis, kaj en palpebruma daŭro lia korpo estis kovrita per inkandeska materio, kio komprenigis al li, ke li estas perdita. Kvankam en tiu momento estis kun li en la laborejo nur unu juna me- tilernanto, li tamen ankoraŭ kuraĝis iri sian hejmon, en distanco de pli ol 200 metroj.
Kiam oni povis doni al li la unuajn helpojn, liaj karnoj jam dissŝiriĝis, kaj la ostoj de unu parto de lia korpo kaj de la vizaĝo jam fariĝis nudaj. Tiel li vivis dek du horojn en plej teruraj suferoj, konservante tamen, ĝis la lasta momento, sian spiritan viglecon, kaj antaŭzorgante siajn negocojn kun perfekta mensklarecon. Dum tiu kruela agonio li ne aŭdigis eĉ unu ĝemon, eĉ unu plendon, kaj mortis preĝante al Dio. Li estis tre honora viro, de afabla kaj milda karaktero, amata kaj estimata de ĉiuj personoj, kiuj lin konis. Li entuziasme akceptis la spiritismajn ideojn, sed iom supraĵe, kaj tiel, estante mediumo, li spertis plurajn mistifikaĵojn, kiuj tamen neniom skuis lian kredon.
La fido al tio, kion la Spiritoj diradis al li en certaj cirkonstancoj tuŝis la limojn de naiveco.
Elvokite ĉe la Societo de Parizo, la 29an de Aprilo 1864, kelkajn tagojn post sia morto kaj ankoraŭ impresite de la terura okazintaĵo lin mortiginta, li donis la jenan komunikaĵon.
"Profunda malĝojo min ĉagrenas! Ankoraŭ terurigita de mia tragika morto, mi opinias min sub la tranĉiloj de ekzekutisto.
Kiom mi suferis!... ho! kiom mi suferis! Mi estas tremanta, kiel se mi sentus la abomenan odoron de bruligitaj karnoj. Dek du horoj da agonio, kiun ci suferis, ho kulpinta Spirito! Sed li ĝin suferis sen murmuroj, kaj tial li ricevos de Dio pardonon. Ho mia amantino, ne ploru, ĉar baldaŭ tiuj doloroj kvietiĝos. Efektive mi ne suferas, sed tiuokaze la rememoro valoras, kiel realaĵo. Multe min helpas la spiritisma kono, kaj nun mi vidas, ke sen tiu konsola kredo mi restus en la deliro de mia terura morto. Sed iu konsolanta Spirito ne forlasas min, de kiam mi eligis la lastan spiron. Mi ankoraŭ parolis, kaj li jam troviĝis apud mi... Sajnis al mi, ke li estas spegulo de miaj doloroj, kaŭzanta ĉe mi kapturnojn, kiuj igis min vidi fantomojn... Sed ne; tio estis mia gardan- ĝelo, kiu silente kaj mute min konsolis per la koro. Tuj post kiam mi forlasis la Teron, li diris al mi: "Venu, mia infano, vidu denove la tagon." Tiam mi ekspiris pli facile, opiniante min libera de la abomena premsonĝo; mi demandis pri la amata edzino, pri la kuraĝa filo, kiu sin oferis por mi, kaj li diris: "Ili ĉiuj estas sur la Tero, kaj vi, infano, estas inter ni." Mi serĉadis la hejmon, kie, ĉiam akompanata de la anĝelo, mi vidis ĉiujn banataj per larmoj. Malĝojo kaj funebro jam invadis tiun loĝejon iam trankvilan. Mi ne povis elteni la scenon pli longe, kaj tre kortuŝita mi diris al mia gvidanto: Ho, mia bona anĝelo, ni foriru de ĉi tie. Jes, ni foriru — li respondis — kaj ni serĉu ripozon. De tiam ĝis hodiaŭ mi suferas malpli multe, kaj se mi tiam ne vidus nekonsoleblaj miajn edzinon kaj filojn, kaj malĝojaj la amikojn, mi estus preskaŭ feliĉa.
Mia bona gvidanto vidigis al mi la kaŭzon de mia terura morto, kaj mi konfesos ĝin por vin instrui:
Antaŭ ĉirkaŭ du jarcentoj, mi ordonis bruligi knab- inon senkulpan, kiel oni povas esti en ŝia aĝo — 12 ĝis 14-jaraj. Pri kio oni ŝin akuzis? Pri kunkulpeco en konspiro kontraŭ la pastra politiko. Tiam mi estis italo kaj inkvizicia juĝisto; ĉar la ekzekutistoj ne kuraĝis tuŝi la korpon de la kompatinda knabino, mi mem estis la juĝisto kaj la ekzekutisto.
Ho kiom granda ci estas, dia justeco! Submetita al ci, mi promesis al mi mem ne heziti en la tago de la batalo, kaj feliĉe mi havis forton por plenumi la kompromison. Mi ne murmuris, kaj Vi min pardonis, ho Dio! Kiam tamen forviŝiĝos el mia menso la memoron pri la kompatinda senkulpa viktimo? Tiu memoro igas min suferi. Estas necese do, ke ŝi pardonu min.
Ho vi, adeptoj de la nova Doktrino, kiuj ofte diras, ke vi ne povas eviti la malbonon pro la nescio pri la pasinteco! Ho miaj fratoj! prefere benu la Patron, ĉar se tia memoro vin akompanus al la Tero, tie ne plu estus ripozo en viaj koroj. Ofte sieĝitaj de honto kaj konsciencoriproĉo, kiel do vi ja povus ĝui pacon eĉ unu momenton? Tie la forgeso estas favoro, ĉar ĉi tie la memoro estas turmento. Post kelkaj tagoj, kiel kompenson pro la rezignacio, per kiu mi elportis miajn dolorojn, Dio permesos al mi forgeson pri la eraro. Jen la promeso, kiun mia bona anĝelo ĵus faris al mi."
En la lasta enkarniĝo la karaktero de S-ro Letil pruvas, kiom multe perfektiĝis lia Spirito. Lia tiama konduto estus la rezulto de la pento kaj de la bonaj decidoj antaŭe farit- aj, sed tio ne sufiĉis: estis necese kroni tiujn decidojn per granda kulpelpago; estis necese, ke, kiel homo, li elportus la turmenton, kiun li altrudis al alia, kaj ankoraŭ plie: la rezignacio, kiun feliĉe li ne forlasis ĉe tiu terura cirkons- tanco. Certe la spiritisma kono multe kontribuis por subteni lian fidon kaj la kuraĝon naskitan de la espero pri la estonteco. Konsciiĝinta pri tio, ke la fizikaj doloroj estas provoj kaj kulpelaĉetoj, li sumetiĝis al ili rezignacie, dirante: Dio estas justa; mi do ilin ja meritis.
Ambicia saĝulo
Kvankam ŝi neniam suferis la afliktojn de mizero, S-ino B..., el Bordeaux, dum sia tuta vivo estis martirig- itaj de fizikaj doloroj pro serio da sennombraj pli-malpli gravaj malsanoj, ekde sia aĝo de 5 monatoj. Vivinte 70 jarojn, preskaŭ ĉiujare ŝi frapis ĉe la pordo de la tombo. Tri fojojn venenita de la terapio de ia eksperimenta kaj duba scienco, ĉe studoj faritaj super ŝiaj organismo kaj temperamento, ruinigite ankoraŭ de medikamentoj kaj malsano, tiel ŝi vivis turmentita de neelporteblaj suferoj, kiujn nenio sukcesis kvietigi. Unu ŝia filino, kristana spiritistino kaj mediumino, ĉiam petadis Dion mildigi al ŝi la kruelajn provojn. Sed ŝia gvidanto konsilis ŝin peti nur forton, trankvilecon, rezignacion por elporti la provojn, kaj li donis tiun konsilon kun la jenaj instruoj:
"En tiu vivo ĉio havas sian pravon de ekzisto: ne ekzistas eĉ unu el viaj suferoj, kiu ne respondas al la suferoj kaŭzitaj de vi mem; ne ekzistas eĉ unu el viaj ekscesoj, kiu ne havas, kiel rezulton, ian seniĝon; ne ekzistas eĉ unu larmo gutinta el viaj okuloj, kiu ne estas destinata forlavi iun eraron, iun krimon.
Elportu do, pacience kaj rezignacie, la fizikajn kaj moralajn dolorojn, kiel ajn kruelaj ili ŝajnas al vi. Prezentu al vi la laboriston, kiu kun membroj senfortiĝ- intaj de laciĝo laboras plu, ĉar li havas antaŭ si la oran spikon, aliajn fruktojn de sia persistemo. Tiel la sorto de la malfeliĉulo suferanta en ĉi tiu mondo; la aspiro al feliĉeco, kiu devas konsisti en frukto de lia pacienco, faros lin rezistema kontraŭ la nedaŭraj doloroj de la homaro. Jen kio okazas al via patrino. Ĉiu el ŝiaj doloroj akceptita, kiel kulpelpago respondas al la forviŝo de makulo el la pasinteco; kaj ju pli frue forviŝiĝos ĉiuj makuloj, des pli frue ŝi estos feliĉa.
La manko de rezignacio senfruktigas la suferon, kiu tial devas esti rekomencata. Al vi konvenas do kuraĝo kaj rezignacio, kaj kio fariĝas necesa, tio estas peti Dion kaj la bonajn Spiritojn ilin permesi al vi. Iam via patrino estis bona kuracisto vivinta en medio, kie fariĝis facila lia bonstato, kaj kie ne mankis al li favordonoj nek omaĝoj. Ne estante filantropo kaj sekve ne celante fa- ciligon al siaj fratoj, sed estante zorgema pri gloro kaj riĉo, li volis atingi la apogeon de la Scienco por pliigi siajn reputacion kaj klientaron. Kaj por la sukceso de tiu intenco nenia konsidero lin retenis.
Ĉar li antaŭvidis studon ĉe la konvulsioj, kiujn li esploradis, lia patrino estis martirigita en la lito de suferoj, dum la filo sin donis al eksperimentoj, kiuj devus klarigi iajn fenomenojn; al la maljunuloj li malpliigis la vivotagojn kaj la fortikajn homojn li malfortikigis per provoj celantaj konfirmi la agadon de tiu aŭ alia me- dikamento. Kaj ĉiuj tiuj eksperimentoj estis provataj sen scio aŭ eĉ sen suspekto de la malfeliĉulo. La kontentigo de la avideco kaj fiero, la soifo je oro kaj famo estis ja motivo de tia konduto. Estis necesaj jarcentoj de teruraj provoj por malsovaĝigi tiun Spiriton ambician kaj plenan de orgojlo, ĝis la pento komencis la laboron de regenerado. Nun finiĝas la riparado, ĉar la provoj de ĉi tiu lasta enkarniĝo estas mildaj kompare kun tiuj, kiujn li elportis. Kuraĝon do, ĉar, se la puno estis daŭra kaj kruela, granda estos la rekompenco pro la rezignacio, pacienco kaj humileco.
Kuraĝon al ĉiuj vi, kiuj suferas; konsideru la nedaŭrecon de la materia ekzistado, pensu pri la eternaj кojoj.
Alvoku la esperon, la sindoneman amikinon de la suferantoj; la fidon, ĝian fratinon, kiu montras al vi la ĉielon, kien kun espero vi povas penetri antaŭtempe. Altiru ankaŭ al vi tiujn amikojn, kiujn la Sinjoro disponigas al vi, amikojn, kiuj vin ĉirkaŭas, vin subtenas kaj amas, kaj ties konstanta komplezemo vin rekondukas apud Tiun, kiun vi ofendis, malobeante liajn leĝojn"
Post sia elkarniĝo, S-ino B... donis al sia filino kaj ankaŭ al la Societo de Parizo plurajn komunikaĵojn, en kiuj montriĝas ŝiaj plej altaj kvalitoj, konfirmante ŝiajn antaŭ- ajn kondutojn.
Charles de Saint-G..., idioto
(Spiritisma Societo de Parizo, 1860)
Ĉi tiu knabo 13-jara, ankoraŭ enkarniĝinta, kies intelektaj kapabloj estis nulaj, en tia grado, ke li ne rekonis la propraj n gepatrojn, kaj apenaŭ povis preni mem sian nutraĵon. Okazis ĉe li kompleta ĉeso de elvolviĝo de la tuta organismo.
— (Al Sankta Ludoviko.) Ĉu ni povas elvoki la Spiriton de ĉi tiu knabo? — R. Jes, ĝi estas ja, kvazaŭ vi elvokus tiun de elkarniĝinto.
— Tiu respondo supozigas al ni, ke la elvoko povas esti farata je iu ajn horo... — R. Jes, ĉar lia animo estas katenita al la korpo per ligiloj materiaj, kaj ne spiritaj, tial lia animo povas disiĝi je iu ajn horo.
— (Elvoko al Charles.) — R. Mi estas kompatinda Spirito ligita al la Tero je unu piedo, kiel birdeto.
— Ĉu nuntempe, kiel Spirito, vi konscias pri via nuleco en ĉi tiu mondo? — R. Certe mi sentas la sklavecon.
— Kiam via korpo ekdormas kaj via Spirito malligiĝas, ĉu vi havas ideojn tiel klarajn, kiel se vi estus en normala stato? — R. Kiam mia malfeliĉa korpo ripozas, mi fariĝas iom pli libera por atingi la ĉielon, kiun mi aspiras.
— Ĉu en la spirita stato vi spertas iun ajn doloran senton naskitan de via enkorpa stato? — R. Jes, tial ĝi estas ja puno.
— Ĉu vi memoras pri via antaŭa enkarniĝo? — R. Ho jes! kaj ĝi estas la kaŭzo de mia nuna ekzilo.
— Kia estis tiu ekzistado? — R. Tiu de diboĉa junulo sub la regado de Henriko la Tria.
— Vi diras, ke via nuna situacio estas puno... ĉu vi ja elektis ĝin? — R. Ne.
— Kiel via nuntempa ekzistado povas utili al via progreso, en la stato e nuleco, en kiu vi troviĝas? — R. Por mi ne estas nuleco, ĉar estis ja Dio, kiu trudis al mi tiun eventualecon.
— Ĉu vi povas antaŭvidi la daŭron de la nuna ekzistado? — R. Ne; ankoraŭ forpasos kelkaj jaroj, ĝis kiam mi nepre reeniros en mian patrujon.
— Dum la tempo inter la lasta kaj nuna enkarn- iĝoj, kion do vi faris? — R. Dio min enkarcerigis; mi estis ventanima Spirito.
— Ĉu, dum maldormo, malgraŭ la neperfekteco de viaj organoj, ĉu vi konscias pri tio, kio okazas? — R. Mi vidas kaj aŭdas, sed mia korpo nenion vidas, nek perceptas.
— Ĉu ni povos fari ion profitan por vi? — R. Nenion.
— (Al Sankta Ludoviko.) Rilate al enkarniĝinta Spirito, ĉu la preĝoj havas efikon, kiel por la elkarniĝintaj? — R. Estante ĉiam utilaj, la preĝoj plaĉas al Dio. Rilate ĉi tiun Spiriton, ili tuj neniel utilas al li, sed poste Dio ilin konsideros.
Ĉi tiu elvoko konfirmas tion, kio ĉiam estis dirita pri la idiotoj. La morala nuleco ne estigas nulecon de la Spirito, kiu, sen konsidero pri la organoj, ĝuas siajn kapablojn. La neperfekteco de la organoj estas nur baro kontraŭ la libera manifestiĝo de la pensoj. Estas do la okazo de fortika viro, kiu estus momente manligita.
Instruo de iu Spirito pri la idiotoj kaj kretenoj, donita ĉe la societo de Parizo
La idiotoj estas estuloj punitaj pro lia misuzo de potencaj kapabloj; animoj enkarcerigitaj en korpoj, kies senpovaj organoj ne kapablas esprimi pensojn. Tiu morala kaj fizika muteco estas unu el la plej kruelaj surteraj punoj, plurfoje elektitaj de pentitaj Spiritoj, kiuj deziras elaĉeti siajn erarojn. Ne pro tio la provado estas senefika, ĉar la Spirito ne restas senaga en la karna prizono; tiuj malinteligentaj okuloj vidas, tiuj deprimitaj cerboj konceptas, kvankam ili nenion povas esprimi per la parolo kaj per la rigardo. Escepte de la moveco, ilia stato estas tiu de la letargiuloj aŭ katalepsiuloj, kiuj vidas kaj aŭdas, sed ne povas sin esprimi. Kiam vi havas tiujn terurajn premsonĝojn, dum kiuj vi penas forkuri de danĝero, kriegante, malgraŭ la senmoveco de via korpo kaj de via lango; kiam tio okazas — ni diras — via sensacio estas egala al tiu de la idiotoj. Gi estas la paralizo de la korpo ligita al la vivo de la Spirito.
Tiel estas klarigitaj preskaŭ ĉiuj malsanoj, ĉar ekzistas nenio senkaŭza , kaj tio, kion vi nomas maljusteco de la destino, estas nur la apliko de la plej alta justeco. Frenezo ankaŭ estas puno pro misuzo de la plej altaj kapabloj; la frenezulo havas du personecojn: tiun, kiu konfuziĝas, kaj tiun, kiu konscias pri siaj agoj, ne povante ilin gvidi.
Rilate la idiotojn, la kontempla, soleca vivo de ilia animo, sen la plezuroj kaj ĝuoj de la korpo, ankaŭ povas fariĝi agitata de la okazaĵoj, same kiel iu ajn el la plej komplikaj ekzistadoj; kelkaj ribelas kontraŭ la memvola turmentiĝo kaj, lamentante la elekton faritan, sentas tre fortan deziron reveni al alia vivo, deziron, kiu igas ilin forgesi la nuntempan rezignacion kaj la pasintan kons- ciencoriproĉon, pri kiu ili estas konsciaj, ĉar, kvankam ili estas idiotaj kaj frenezaj, ili scias pli multe ol vi, kaj kaŝas sub la fizika senpoveco ian moralan povon, kiun vi ne kapablas prezenti al vi. La furiozaj agoj, same kiel tiuj de stulteco ilin regantaj, estas interne juĝataj de ili mem, agoj, de kiuj ili suferas kaj ĉagreniĝas. Tiam ilin moki, ilin insulti aŭ eĉ malbone trakti, kiel oni ofte kondutas, estas pliigi ilian suferon, kaj pli krude senti gi al ili iliaj n malfortecon kaj mizeron. Se ili povus, ili akuzus pri kovardeco tiujn, kiuj tiel kondutas, sciante, ke la viktimo ne povas sin defendi.
Frenezeco ne apartenas al la diaj leĝoj, tial ke, se ĝi materie rezultas de nescio, malpureco kaj mizero, la homo povas ĝin ekstermi. La modernaj rimedoj de higieno, kiujn la scienco hodiaŭ kreas kaj al ĉiuj disponigas, celas detrui la frenezecon. Ĉar la progreso estas kategoria kondiĉo de la homaro, tial la provoj devas ŝanĝiĝi, obeante la evoluadon de la jarcentoj. Venos tago, kiam ĉiuj provoj nepre estos moralaj; kaj kiam la Tero, ankoraŭ nova, atingos ĉiujn fazojn de sia ekzistado, tiam ĝi transformiĝos en loĝejon de feliĉo, kiel okazas al la plej progresintaj planedoj.
Pierre Jouty, patro de la mediumo
Estis tempo, kiam oni dubis pri la ekzistado de la animo de la idiotoj, kaj oni eĉ demandadis ĉu ili efektive aparten- is al la homa speco. Ĉu la maniero, kiel Spiritismo alfrontas la faktojn, ne estas ja tre moraliga kaj instrua? Konsider- ante, ke tiuj korpoj entenas animojn, kiuj jam brilis sur la Tero; animojn tiel klarvidajn kaj pensantajn, kiel niaj, mal- graŭ la dika envolvaĵo sufokanta iliajn manifestiĝojn; kon- siderante, ke la samo povas okazi al ni, se ni misuzos la kapablojn, kiujn la Providenco donis al ni; konsiderante ĉion tion, ĉu ni ne havas materialon por serioza pripensado? Ne akceptante la plurecon de la ekzistadoj, kiel ni povos akordigi la stultecon kun la justeco kaj boneco de Dio? Se la animo ne vivis antaŭe, tio signifas, ke ĝi estis kreita samtempe kun la korpo, kaj tiuokaze, kiel klarigi la kreadon de tiel malfavorataj animoj fare de iu Dio justa kaj bona? Oni devas konsideri, ke ĉi tie la afero ekzemple ne estas pri frenezeco, kiun oni povas antaŭforigi kaj kuraci. La idiotoj naskiĝas kaj mortas kiel idiotoj, sen konscio pri bono kaj malbono. Kia do estas ilia sorto en la vivo eterna? Ĉu ili estos feliĉaj apud inteligentaj kaj diligentaj homoj? Ĉu ili restos en tio, kion oni nomas limbo, t.e. ia miksita stato, kiu ne estas feliĉa nek malfeliĉa? Sed, kial do tia eterna malsupereco? Ĉu ili kulpas, se Dio ilin kreis idiotoj? Ni defias ĉiujn, kiuj rifuzas la reenkarniĝon, ke ili eliru el tiu malfacila situacio.
Kontraŭe, se oni akceptas la reenkarniĝon, kio ŝajnas maljusteco, tio fariĝas mirinde justa; kio ŝajnas neklarig- ebla, tio estas logike klarigata.
Cetere ni scias, ke tiuj, kiuj rifuzas ĉi tiun doktrinon, ĝin neniam kontraŭbatalis per aliaj argumentoj, krom tiuj devenantaj de persona abomeno kontraŭ tio, ke ili devos reveni sur la Teron. Al ili ni respondas: Por reveni tien, oni ne petas vian permeson, ĉar la juĝisto ne konsultas la volon de la akuzito por sendi lin en arestejon, Ĉiuj havas eblecon ne reenkarniĝi, kondiĉe ke ili pliboniĝu sufiĉe por atingi pli altan sferon. Sed en tiuj feliĉajn sferojn la ego- ismo kaj la fiero ne estas akceptataj; jen kial estas necese, ke ĉiuj seniĝu je tiuj moralaj malsanoj, atingante pli altan ŝtupon per laboro kaj klopodo.
Ni scias, ke en iaj landoj la idiotoj, anstataŭ esti objekto de malŝato, ricevas bonefikajn zorgojn. Ĉu tiu kompato ne devenas de ia intuicio pri la vera stato de tiuj malfeliĉuloj, kiuj estas des pli indaj je atento, ĉar iliaj Spiritoj bone komprenas tiun situacion, pro tio, ke ili sin vidas forpelitaj el la socio? Oni eĉ konsideras, kiel favoron kaj veran benon, la ĉeeston de unu el tiuj estuloj en la sino de la familio.
Ĉu tio estas superstiĉo? Eble, ĉar ĉe nekleruloj super- stiĉo intermiksiĝas kun plej sanktaj ideoj, tial ke ili ne kaptas ĝian signifon. Sed, kia ajn ĝi estos, al la geparencoj sin prezentas okazon fari karitaton, des pli meritan, ju pli peza al ili estos tiu tasko sen iu ajn materia kompenso. Estas pli granda indeco ĉe la afabla zorgado al malfeliĉa filo, ol ĉe la helpado al filo, kies kvalitoj oferas iun ajn kompenson. Ĉar la neprofitama karitato estas unu el la virt- oj plej agrablaj al Dio, tial ĝi ĉiam altiras lian benon al tiuj, kiuj ĝin praktikas. Tiu sento denaska kaj spontanea valoras tiun preĝon: "Dankon, mia Dio, pro tio, ke vi donis al ni malfortikan estulon, kiun ni nutru, afliktiton, kiun ni konsolu."
Adйlaide-Marguerite Gosse
Si estis humila kaj malriĉa servistino, el Harfleur, Normandio. En la aĝo de 11 jaroj ŝi ekservis ĉe riĉaj terkulturistoj en sia lando. Post unu jaro inundo de la rivero Sejno forprenis ĉiujn iliajn bestojn, ilin dronigante. Ankoraŭ pro aliaj postvenintaj malfeliĉaĵoj, la mastroj de la knabino falis en mizeron. Adйlaide kuniĝis al ilia malfeliĉo, sufokis la voĉon de la egoismo, kaj, aŭskultante nur sia malavaran koron, devigis akcepti kvincent frankojn el ŝiaj ŝparaĵoj, servante plu al ili, sendepende de salajro. Post la morto de siaj gemastroj, ŝi komencis sin dediĉi al unu filino, kiun ili postlasis, vidvino kaj sen rimedoj. Si laboregis sur la kampoj, rikoltis la produkton kaj, edziniĝinte, ŝi kunigis siajn klopodojn kun tiuj de la edzo, por kune subteni la kompatindan virinon, kiun ŝi daŭrigis nomadi sia mastrino! Ĉirkaŭ duonjarcenton daŭris tiu sublima abnegacio. La Societo de Konkurado, el Rueno, ne forgesis tiun virinon indan je tiom da respekto kaj admiro; ĝi honoris ŝin per honormedalo kaj per ia mona rekompenco. La framasonaj loĝioj en Havre asociiĝis al tiu atesto de estimo, oferante al ŝi malgrandan monsumon destinitan por ŝia bonfarto.
Fine ankaŭ la tiea administracio interesiĝis pri ŝia sorto en delikata maniero, tiel ke ŝi ne estu ĉagrenita en sia sentemo. Atako de paralizo subite kaj milde forprenis de sur la Tero tiun bonfarantan estulinon. La lastaj omaĝoj faritaj al ŝi estis simplaj kaj decaj. La sekretario de la komunumo iris ĉe la antaŭaĵo de la funebra akompanantaro.
(Societo de Parizo, la 27an de Decembro 1861)
Elvoko: — Ni petas la Ĉiopovan Dion permesi al la Spirito de Marguerite Gosse komunikiĝi kun ni. — R. Jes, Dio bonvolis doni al mi tiun favoron.
D. Ni estas tre feliĉaj pro tio, ke ni povas atesti al vi nian admiron pri via konduto sur la Tero, kaj ni esperas, ke vi ricevis rekompencon por tiom da abnegacio. — R. Jes, Dio estas bona kaj favorkora por sia servantino. Ĉio, kion mi faris, kaj kio al vi ŝajnas laŭdinda, estas tute natura.
D. Ĉu vi povas diri al ni, por nia edifo, kia estas la kaŭzo de via humila kondiĉo sur la Tero? — R. En du sinsekvaj enkarniĝoj mi okupis tro altan pozicion; estis facile por mi praktiki bonon; tion mi faris sen ofero, ĉar mi estis riĉa. Sed al mi ŝajnis, ke mia progreso estas malrapida,kaj tial mi petis renaskiĝi en malriĉaj kondiĉ- oj, en kiuj mi devis mem lukti kontraŭ la seniĝoj. Por tio mi prepariĝis longan tempon, kaj Dio subtenis mian kuraĝon, tiel ke mi povis atingi la celon, kiun mi trudis al mi.
D. Ĉu vi jam ree vidis viajn malnovajn gemastr- ojn? Diru al ni, kia estas situacio antaŭ ili, kaj ĉu vi ankoraŭ vin konsideras ilia subulino? — R. Jes, mi ilin vidis, kiam mi venis en ĉi tiun mondon, ĉar ili ĉi tie troviĝis. Humile mi konfesas al vi, ke ili min konsideras kvazaŭ mi estus supera al ili.
D. Ĉu vi havis ian motivon de alligiteco al ili, prefere ol al iuj aliaj? — R. Nenian motivon devigitan, ilin elektis por pagi dankoŝuldon. Iam ili estis bonvolemaj al mi, farinte al mi servojn.
D. Laŭ via opinio, kia estonteco vin atendas? — R. Mi esperas reenkarniĝi en mondo, kie oni ne konas doloron. Eble vi opinias min pretendema, sed mi parolas al vi kun la vigleco propra al mia karaktero. Krom tio, mi submet- iĝas al la volo de Dio.
D. Dankaj pro via ĉeesto, ni ne dubas, ke Dio kovros vin per favoroj. — R. Dankon. Tiel Dio benu vin ĉiujn, por ke vi povu ĝui, kiam vi estos elkarniĝintaj, la purajn ĝojon, kiuj al mi estis donitaj.
Clara Rivier
Si estis knabino ĉirkaŭ dekjara, filino de kamparana familio el la Sudo de Francujo. Jam de 4 jaroj ŝi estis grave malsana. Dum ŝia vivo, neniam oni aŭdis de ŝi ian plendon, ian signon de senpacienco, kaj, kvankam ŝi havis nenian instruitecon, ŝi tamen konsoladis la familion ĉe ties afliktiteco, komentariante la estontan vivon kaj la feliĉon, kiu el ĝi rezultus. Si elkarniĝis en Septembro 1862, post kvar tagoj da konvulsiaj torturoj, dum kiuj ŝi ne ĉesis preĝi. "Mi ne timas antaŭ la morto, ŝi diradis, ĉar post ĝi estas rezervita por mi feliĉa vivo." Al sia ploranta patro ŝi diradis: "Konsolu vin, ĉar mi venos viziti vin; mi sentas, ke alproksimiĝas la horo, sed, kiam ĝi alvenos, tiam mi scios vin antaŭsciigi" Efektive, kiam jam estis baldaŭa la fatala momento, ŝi venigis ĉiujn siajn familian- ojn kaj diris : "Mi havas nur kvin minutojn da vivo; donu al mi la manojn" Kaj ŝi mortis, kiel ŝi antaŭvidis.
De tiam iu frapanta Spirito komencis viziti la domon de la familio Rivier: — li rompas ĉion, frapas sur tablon, skuas vestojn, kurtenojn, teleraron... Sub la formo de Clara li ekaperas al ŝia pli juna fratino, kiu estas nur kvinjara.
Laŭ aserto de tiu knabino, ŝia fratino ekaperas ofte, kaj tiuj aperaĵoj kaŭzas al ŝi ĝojkrioj, kiel: "Vidu, kiel bela estas Clara!"
Elvoko. — R. Ĉi tie mi estas preta respondi
al vi.
— Estante tiel juna, kiam vi estis enkarniĝinta, de kie venadis al vi la altaj ideoj pri la estonta vivo, kiujn vi esprimadis en ĉi tiu mondo? — R. De mallonga tempo, kiun mi devis pasigi sur via planedo kaj de mia antaŭa enkarniĝo. Mi estis mediumino, kiam mi forlasis la Teron, kaj ankaŭ kiam mi revenis inter vin; antaŭdes- tinita, mi sentis kaj vidis tion, kion mi diradis.
— Kiel oni klarigu, ke iu infano en via aĝo ne aŭdigis eĉ unu plorĝemon dum kvar jaroj da suferado? — R. Ĉar tiu fizika sufero estis venkita de pli granda povo — tiu de mia gvidanto, senĉese videbla apud mi. Li samtempe min kvietigis kaj scipovis inspiri al mi ian persistemon superan al miaj suferoj.
— Kiel vi ekrimarkis la decidan momenton de via morto? — R. Sub la influo de mia gardanĝelo, kiu neniam trompis min.
— Vi petis al via patro, ke li rezignaciu, ĉar vi venos viziti lin. Kiel oni komprenu do, ke, animita de tiel bonaj sentoj por viaj gepatroj, vi poste venus ĝeni ilin per bruado, en ilia domo? — R. Sendube mi havas ja ian provon, aŭ plibone ian mision por plenumi. Ĉu vi kredas, ke mi venus vidi miajn gepatrojn tute sencele? Tiuj onidir- oj, tiuj luktoj devenintaj de mia ĉeesto estas ia avizo. En tio mi estas bone helpata de aliaj Spiritoj, kies agitemo havas sian pravon de ekzisto, same kiel mia aperado al mia fratineto havas sian pravon de ekzisto... Dank' al ni, multaj konvinkiĝoj ekburĝonos. Miaj gepatroj devis suferi ian provon. Tre frue ĝi pasos, sed nur post kiam ĝi konvinkos amason da personoj.
— Nu, ĉu ne estas vi mem, persone, la aŭtorino de tiuj agitadoj? — R. Mi estas helpata de aliaj Spiritoj servantaj miajn gepatrojn en la provado al ili rezervita.
— Kiel do oni komprenu, ke nur via fratineto vin rekonis, se vi ne estas la sola aŭtorino de tiaj manifest- iĝoj? — R. Fakto estas, ke ŝi vidis nur min. Nun ŝi disponas je duobla vidado, kaj mi ankoraŭ devos plurfoje konsoli ŝin per mia ĉeesto.
— Kiu estis la kaŭzo de viaj turmentaj suferoj en tiel frua aĝo? — R. Antaŭaj eraroj, kulpelpago. En la antaŭa ekzistado mi misuzis la sanon kaj la brilan situacion, kiun mi okupis. Jen kial Dio diris al mi: "Vi ĝuis tro multe kaj senbride; vi do suferos proporcie al via ĝuado; vi estis orgojla, tial vi estos humila; ĉar vi estis fiera pri via beleco, estas necese, ke vi ĝin perdu, penante akiri karitemon kaj bonkorecon." Mi kondutis laŭ la dia volo, kaj mia gardanĝelo min helpis.
— Ĉu vi volas, ke ni diru ion al viaj gepatroj? — R. Laŭ peto de iu mediumo, ili jam havis la okazon praktiki karitaton ne preĝi nur per la lipoj, kaj ili agis bone, ĉar estas necese fari tion ankaŭ en la praktiko, per la koro. Helpi la suferantoj estas preĝi; kiu tiel agas, tiu estas spiritisto. Al ĉiuj animoj Dio donis liberan volon, t.e. kapablon progresi, same kiel Li donis al ili ĉiuj la saman aspiron, kaj tial, pli ol oni generale opinias la antaŭtuko tuŝas la broditan togon. Alproksimigu la distancojn per la karitato, donu azilon ĉe vi al la malriĉ- ulo, reanimu lin, ne lin humiligu. Se tiu grava leĝo de la konscienco estus ĉie praktikata, la mondo periode ne vidus tiujn grandajn necesbezonojn, kiuj malhonoras la civilizacion de la popoloj, necesbezonojn, kiujn Dio sendas por ilin puni kaj malfermi al ili la okulojn. Karaj gepatr- oj, preĝu. Amu unu alian, praktiku la leĝon de la Kristo: Ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas, ke oni faru al vi. Preĝu al Dio, kiu vin provas, kaj montru, ke via boneco estas sankta kaj senlima, kiel Li mem. Kiel antaŭzorgo por la estonteco, fortigu vin per kuraĝo kaj persistemo, ĉar vi estas vokitaj ankoraŭ suferi. Estas necese fariĝi inda je bona pozicio en pli bona mondo, kie la komprenado de la dia justeco fariĝas puno por malbonaj Spiritoj.
Karaj gepatroj, mi estos ĉiam proksime de vi. Adiaŭ, aŭ prefere, ĝis revido. Havu rezignacion, karitaton, amon al viaj similuloj, kaj unu tagon vi estos feliĉaj.
Clara
"Pli ol oni ĝenerale opinias, la antaŭtuko tuŝas la bro- ditan togon..." Ĉi tiu ĉarma figuro estas aludo al la Spiritoj kiuj en unu aŭ alia ekzistado iras de brilaj al humilegaj kondiĉoj, plurfoje elpagante le misuzon de la kapabloj, kiujn Dio donis al ili.
Tiu justeco estas ja atingebla por ĉiuj.
Profunda estas ankaŭ tiu penso, kiu atribuas la kole- ktivajn malfeliĉegojn al malobeo al la diaj leĝoj, ĉar Dio punas tiel la popoloj n, kiel la individuojn. Efektive, per praktiko de karitato, militoj kaj mizeroj nepre estus forigitaj. Nu bone, la praktiko de tiu leĝo kondukas al Spiritismo, kaj kiu scias, ĉu tiu ne estas la kaŭzo, kial ĝi havas tiel mult- ajn kaj tiel terurajn malamikojn? Ĉu la admonoj de tiu filino al la gepatroj eble estas tiuj de ia demono?
Franзoise Vernhes
Blinda de naskiĝo kaj filino de farmisto el la ĉirkaŭ- aĵo de Toulouse. Si mortis en 1855, en la aĝo de 45 jaroj.
Si ofte okupiĝis pri instruado de katekismo al infanoj, preparante ilin por la unua komunio.
Post ŝanĝo de la katekismo, ŝi havis nenian malfacil- econ ĉe la instruado de la nova, ĉar ŝi konis ilin ambaŭ parkere. En ia vintra posttagmezo, revenante de ekskurso en kompanio de iu onklino, ili devis trairi sur kotaj vojoj malhelan arbaron. Estis necesa plej granda singardo, por ke la du virinoj ne enfalis en kavojn. Ĉar ŝia onklino volis konduki ŝin je la mano, ŝi diris: "Ne ĝenu vin pri mi; mi nenion riskas, ĉar mi havas sur la ŝultro ian lumon, kiu gvidas min. Sekvu min; mi vin kondukos" Tiel ili finis la vojiradon sen iu ajn akcidento; la blindulino kondukis la onklinon, kiu havas bonajn okulojn.
Elvoko en Parizo, em Majo 1865:
D. Ĉu vi volas diri al ni, kia estis tiu lumo, kiu vin gvidis en tiu malluma nokto, kaj kiu estis vidata nur de vi? — R. Kiel! Ĉu personoj, kiel vi, en kontinuaj interrilatoj kun Spiritoj, bezonas eksplikon pri tia fakto? Gvidis min ja mia gardanĝelo.
D. Tiu estis ankaŭ nia opinio, sed ni deziris vidi ĝin konfirmata. Sed ĉu vi sciis, en tiu tempo, ke via gardanta anĝelo vin kondukadis? — R. Mi konfesas, ke ne, kvankam mi kredis al ia ĉiela interveno. Mi preĝis multe da tempo, por ke la ĉiela Patro min kompatu... Estas tiel kruela la blindeco... Jes, ĝi estas tre kruela, sed mi ankaŭ rekonas, ke ĝi estas justa.
"Kiuj pekas per la okuloj, tiuj per ili devas esti punitaj; kaj tiel devas okazi rilate al ĉiuj aliaj kapabloj de la homo, lin kondukantaj al misuzo. Ne serĉu do en la sennombraj homaj suferoj alian kaŭzon, kiu ne estu ilia propra kaj natura, nome la kulpelpago.
Ĉi tiu kulpelpago tamen nur estas merita se humile elportata, kaj ĝi povas esti faciligata per preĝo, per altiro de spiritaj influoj, kiuj, protektante la akuzitojn en la homapunmalliberejo, al ili inspiras esperon kaj konsolon.
D. Vi dediĉis vin al la instruado de malriĉaj infanoj; ĉu vi havis malfacilaĵon ĉe la akirado de konoj pri la nova katekismo, kiam oni ŝanĝis ĝin? — R. Ordinare la blinduloj havas aliajn duoblajn sentumojn, por tiel diri. La observado ne estas unu el la pli malgrandaj kapabloj de ilia naturo.
La memorkapablo estas por ili ia ŝranko, kie oni metas bonorde kaj por ĉiam, la instruojn rilatajn al iliaj kapabloj kaj inklinoj. Kaj pro tio, ke nenio ekstera povas konfuzi tiun kapablon, ilia elvolviĝo per edukado povas esti rimarkinda. Rilate al mi, mi dankas Dion pro tio, ke Li permesis, ke tia kapablo ebligu al mi plenumi mian mision apud tiuj infanoj, kio estis ankaŭ ia riparado de la malbona ekzemplo, kiun mi donis al ili en antaŭa ekzistado. Por la spiritistoj ĉio estas serioza temo; por certigi tion, sufiĉas, ke ili rigardu ĉirkaŭ si. Miaj lecionoj eble estus pli utilaj al ili, ol se ili lasus sin konduki de la filozofiaj subtilaĵoj de certaj Spiritoj, kiuj sin amuzas per flatado de ilia fiero per frazoj tiel bombastaj, kiel sensencaj.
— D. El via surtera konduto ni havis pruvon pri via morala progreso, kaj nun, el via parolmaniero, ni havas pruvon pri tio, ke via progreso estas ankaŭ intelekta. — R. Al mi restas multe por akiri; sed sur la Tero estas multaj personoj, kiuj estas rigardataj kiel nekleraj, nur pro tio, ke ilia intelekto estas malakrigita de kulpelpago. Per la morto ŝiriĝas la vualo kaj la nesciantoj ofte estas pli kleraj ol tiuj, kiuj malŝatis ilian nescion. Kredu, ke fiero estas provilo por la homa kono.
Ĉiuj, kiuj havas koron alireblan por flatado, kaj kiuj tro fidas al sia sciaro, estas sur malbona vojo; ordinare ili estas hipokritaj, kaj tial ilin malfidu.
Estu humila, kiel la Kristo, kaj, kiel li, ame portu vian krucon, por ke vi supreniru en la regnon de la ĉieloj."
Franзoise Vernhes Anna Bitter
La perdo de adorata filo estas motivo de akra aflikt- iĝo, sed vidi la solfilon, celon de ĉiuj esperoj, ricevanton de ĉiuj amoj, konsumiĝi videble kaj sensufere pro nekonat- aj kaŭzoj, pro unu el tiuj kapricoj de la Naturo, mokantaj la Sciencon, kaj, post la elĉerpiĝo de ĉiuj rimedoj, ne havigi al si kompense eĉ unu esperon; elporti tiun angoron ĉiumomente, dum longaj jaroj, kaj ne antaŭvidi ĝian finon, tio estas kruela turmento, kiun riĉaĵo pligravigas ans- tataŭ faciligi, pro la neeblo vidi ĝin ĝuata de la adorata estulo.
Tia estis la situacio de la patro de Anna Bitter, kiu tial forlasis sin al intima malespero. Lia karaktero koler- iĝis antaŭ tia sceno, kiu siris lian koron kaj ties sekvoj ne povis ne esti fatalaj, kvankam malprecizaj. Iu amiko de la familio, adepto de Spiritismo, opiniis, ke li devas demandi pri tio la spiritan gvidanton, kaj li ricevis la jenan repondon:
"Mi tre deziras klarigi al vi la aferon, kiu nun vin priokupas, ĉar mi scias, ke vi ne venas al mi pro maldiskreta scivolemo, sed pro la intereso, kiun tiu kompatinda filino inspiras al vi, kaj ankaŭ pro tio, ke, kredante al la dia justeco, vi nur gajnos el tio. Ĉiuj, kiuj portas en si la justecon de la Sinjoro, devas klini sian frunton sen malbenoj kaj ribeloj, ĉar ne ekzistas puno senkaŭza. La kompatinda filino, kies verdikto de morto estis prokrastita de Dio, baldaŭ devos eniri en nian medion, ĉar si meritis la dian kompaton; koncerne sian patron, tiu malfeliĉa viro devas esti punata ĉe la sola alligiteco de sia vivo, ĉar li mokis la fidon kaj la sentojn de ĉiuj lin ĉirkaŭantaj. Dum sekundoj lia pento tusis la Ĉiopovan, kaj la morto ne donis baton al estulino, kiu al li estis tiel kara; sed la ribelemo venis tuj, kaj la puno ĉiam ĝin akompanas. En tiuj kondiĉoj, ankoraŭ estas feliĉo esti punata en tiu mondo! Miaj amikoj, preĝu por tiu kompatinda filino, kies junaĝo malfaciligos siajn last- ajn momentojn. En tiu estulino la vivosuko estas tiel abunda, ke, malgraŭ ĝia organa malfortikeco, sia animo havos malfacilaĵon disiĝi. Ho! preĝu... Poste ankaŭ si vin helpos kaj konsolos, ĉar sia Spirito estas pli pro- gresinta ol tiuj, kiuj sin ĉirkaŭas. Por ke sia disiĝo estu faciligata, koncernis min, kiel speciala favoro de la Sinjoro, instrui vin tiurilate"
Spertinte la izolitecon, la patro de Anna Bitter mortis. Jen estas la unuaj komunikaĵoj, kiujn unu kaj dua donis post siaj respektivaj elkarniĝoj:
De la filino. "Dankon, mia amiko, pro via propeto pro tiu infano, kaj ankaŭ pro tio, ke vi sekvis la konsilojn de via bona gvidanto. Jes. Dank' al viaj preĝoj, estis al mi pli facile lasi la surteran envolvaĵon, ĉar mia patro... Ha! tiu ne preĝis, nur malbenis! Mi tamen ne malamas lin pro tio: — rezulto de lia granda amo al mi. Mi petas Dion doni lumon al li antaŭ la morto; kaj, rilate al mi, mi lin instigas kaj animas, ĉar koncernas min la misio faciligi liajn lastajn momentojn. Iafoje ŝajnas al mi, ke dia lumradio falas sur lin kaj eĉ lin kortuŝas; sed tio estas nenio pli ol pasema heleco, tuj lin fordonanta al la primitivaj ideoj. Li portas en si unu ĝermon de fido, sed de fido tiel sufokita de la mondumaj interesoj, ke ĝi nur povas maturiĝi per novaj kaj pli turmentaj provoj. Rilate al mi, mi nur devis elporti ian reston de provo, de kulpelaĉeto, kaj tiel ĝi estis nek tre dolora, nek tre malfacila. Mia stranga malsano ne okazigis suferojn; mi estis kvazaŭa instrumento de provo de mia patro, kiu, vidante min en tia stato, suferis pli ol mi mem. Krom tio, mi estis rezignacia, kaj li ne. Hodiaŭ mi estas rekompencita. Dio kompleze mallongigis mian restadon sur la Tero, pro kio cetere mi Lin dankas. Mi estas feliĉa inter la bonaj Spiritoj min ĉirkaŭantaj, kaj ni ĉiuj ĝoje plenumas niajn devojn, tial ke la neaktiveco estus kruela martireco."
La Patro (unu monaton post la morto). — Elvokante vin, ni celas informiĝi pri via situacio en la spirita mondo kaj esti utilaj al vi, laŭ niaj fortoj. — R. Spirita mondo? Mi ne vidas ĝin... Kion mi vidas, tio estas konataj homoj, kiuj ne priokupiĝas pri mi nek priploras mian sorton, sed male ili ŝajnas ĝojaj, vidante sin liberaj de mi.
— D. Sed ĉu vi faras ĝustan ideon pri via situacio? — R. Jes, dum kelka tempo mi pensadis, ke mi ankoraŭ estas en via mondo, sed hodiaŭ mi scias tre bone, ke mi ne plu apartenas al ĝi.
D. Kial do vi ne povas duonvidi aliajn Spiritojn, kiuj vin ĉirkaŭas? — R. Mi tion nescias, kvankam ĉio estas tre klara ĉirkaŭ mi.
D. Ĉu vi ankoraŭ ne vidis vian filinon? — R. Ne, ŝi mortis; mi serĉas, vokas ŝin vane. Kian teruran malplenon ŝia morto postlasis al mi sur la Tero! Mortinte, mi esperis ŝin renkonti, sed vane! Izoliteco ĉiam kaj ĉiam! Neniu direktas al mi eĉ unu vorton de konsolo kaj espero. Adiaŭ, mi iras serĉi mian filinon.
La gvidanto de la mediumo. Tiu viro ne estis ateisto nek materialisto, sed li apartenis al la nombro de tiuj, kiuj kredas heziteme, ne priokupiĝante pri Dio kaj pri la estonteco, ĉar ili estas ravitaj de la surteraj interesoj. Profunde egoisma, li ĉion oferus por savi la filinon, sed ankaŭ sen la minimuma skrupulo li oferus la aliulajn interesojn por persona profito. Li interesiĝis pri neniu, krom pri sia filino. Dio punis lin tiel, kiel vi vidis, for- prenante de sur la Tero lian solan konsolon, kaj tial, ke li ne pentis, la forpreno daŭras plu en la spirita mondo. Ĉar li interesiĝis pri neniu tie, ankaŭ ĉi tie neniu interes- iĝas pri li. Li restas sola, izolita, forlasita, kaj en tio konsistas lia puno. Sed, kion li faras en tiu situacio? Ĉu li direktiĝas al Dio? Ĉu li pentas? Ne; li ĉiam murmuras, eĉ blasfemas, resume faras tion, kion li faris sur la Tero. Per preĝo kaj konsilo helpu do lin liberigi de sia blindeco.
Joseph Maнtre, la blindulo
Li apartenis al la meza klaso de la socio kaj ĝuis modestan riĉaĵon, kiu ŝirmis lin de necesbezono. Liaj gepatroj destinis lin por industrio kaj donis al li bonan edukon, sed en la aĝo de 20 jaroj li perdis la vidkapablon. Ĉirkaŭ 50-jara li mortis, en 1845. Antaŭ dek jaroj li spertis alian malsanon, kiu faris lin surda, tiel ke nur per palpado li rilatis al la mondo de la enkarniĝintoj. Nu bone, ne vidi jam estas turmentiĝo; ne vidi kaj ne aŭdi estas duobla turmentiĝo, precipe por tiu, kiu devos elporti tiun duoblan seniĝon, post kiam li ĝuis la kapabl- ojn de tiuj sentumoj. Kiu estis la kaŭzo de tiel kruela sorto? Certe ne lia lasta ekzistado, ĉiam karakterizita de modela konduto. Fakte li estis ĉiam bona filo, de karaktero afabla kaj bonvola, kaj kiam plie li vidis sin senigita je aŭdado, li akceptis rezignacie, sen unu plendo, tiun provon. El lia konversacio oni perceptis pro la mensklareco de lia Spirito ian eksterordinaran inte- ligenton. Iu persono lin koninta, dezirante ricevi utilajn instruojn, elvokis lian Spiriton kaj havigis al si la jenan mesaĝon, responde al la demandoj faritaj:
(Parizo, 1863)
"Mi dankas vin, miaj amikoj, pro tio, ke vi memoras min. Povas esti, ke tio ne okazus sen supozo de profito el mia komunikaĵo, sed eĉ tiel mi estas certa, ke seriozaj motivoj vin animas kaj jen kial mi plezure aŭskultas vian alvokon, kaj mi sentas min feliĉa pro tio, ke oni bonvolis permesi al mi vin instrui. Tiamaniere mia ekzemplo povu aldoniĝi al la multenombraj pruvoj, kiujn la Spiritoj donas al vi pri la justeco de Dio. Vi konis min blinda kaj surda, kaj vi tuj penis scii la kaŭzon de tia destino.
Mi diras ĝin al vi. Antaŭ ĉio estas necese diri, ke la duan fojon mi kulpelpagis per seniĝo je la vidado. En mia antaŭa ekzistado, komence de la lasta jarcento, mi blindiĝis en la aĝo de 30 jaroj, kiel rezulto de ĉiaspecaj ekscesoj, kiuj, difektante mian sanon, malfortikigis al mi la organismon. Gi jam estis puno pro la misuzo de la kapabloj, kiujn la Providenco malavare donis al mi. Sed anstataŭ atribui al mi la originan kaŭzon de tiu malsano, mi preferis akuzi la Providenco, kiun cetere mi malmulte fidis. Mi anatemis Dion, Lin forneis. Lin akuzis, aldonante, ke se Li eble ekzistus, Li devus esti maljusta kaj malbona, pro tio, ke li lasis siajn kreitojn tiom suferi. Mi tamen devus opinii min feliĉa, ne estante devigita almozi pri mia pano, kontraŭe al tio, kio okazis al tiel multaj blinduloj. Sed ne; mi pensadis nur pri mi, pri la seniĝo je plezuroj, kiun oni trudis al mi. Sub la influo de tiaj ideoj, kiujn skeptikeco pli ardigis, mi fariĝis furioza, postulema, resume netolerebla por tiuj, kiuj intime kunvivadis kun mi. Krom tio, la vivo estis por mi io sencela, ĉar mi ne pensis pri la estonteco — ia himero. Post kiam mi vane eluzis la rimedojn de la Scienco kaj mia resaniĝo estis konsiderata neebla, mi decidis anticipi mian morton: mi min mortigis. Kia vekiĝo tiam estis la mia, kiam mi sentis min envolvita en la samaj mallumoj de la vivo! Sed ne tre malfruis la konsciiĝo pri mia situacio, pri mia transiro al la spirita mondo. Mi estis Spirito certe, sed blinda. La transtomba vivo fariĝis realaĵo por mi! Mi penis eviti ĝin, sed vane... Malplenaĵo min ĉirkaŭis. Laŭ onidiro tiu vivo devus esti eterna, kaj, kiel ĝi, ankaŭ mia situacio. Abomena ideo! Mi ne suferadis, sed estas neeble priskribi la spiritajn afliktiĝojn kaj turmentojn spertitajn de mi. Kiom da tempo ili daŭris? Mi ĝin nescias... Sed kiel longa sajnis al mi tiu tempo! Konsumita, laca mi fine povis esplori min mem kaj kompreni la superregadon de ia supera potenco aganta sur min, kaj mi konstatis, ke, se tiu potenco povis min subpremi, ĝi ankaŭ povis min kvietigi. Kaj mi petegis pri kompato. Laŭmezure kiel mi preĝis kaj pliiĝis mia fervoro, iu diradis al mi, ke mia situacio havos limon. Fine fariĝis lumo, kaj grandega estis mia raviteco, kiam mi ekvidis la ĉielan helecon kaj distingis la Spiritojn, kiuj min ĉirkaŭis, ridetantaj, bonvolemaj, kaj ankaŭ tiujn, kiuj brilegaj, svebis en la Spaco. Kiam mi volis iri post ili, nevidebla forto retenis, min. Tiam unu el ili diris al mi: "La Dio, kiun vi forneis, kompatis vin pro via pento kaj permesis al ni doni al vi lumon, sed vi cedis nur per sufero, per laciĝo. Se vi volas de nun partopreni en ĉi tiu feliĉo, kiun oni ĝuas ĉi tie, estas necese, ke vi pruvu la sincerecon de via pento, viajn bonajn intencojn, rekomencante la surterajn provojn en kondiĉoj inklinigantaj vin al la samaj eraroj, ĉar ĉi tiu nova provo estos pli severa ol la lasta." Mi rapide konsentis, promesante ne plu erari. Tiel mi revenis al la Tero en la kondiĉoj, kiujn vi scias. Al mi ne estis malfacile fariĝi bona, ĉar mi ne estis malbona pro naturo; mi estis ribelinta kontraŭ Dio, kaj Dio min punis. Mi reenkarniĝis kun denaska fido, motivo, kial mi ne murmuris, sed male mi rezignacie akceptis la duoblan malsanon, ĉar ĝi estas kulpelaĉeto devenanta de la superega justeco. La izoliteco de miaj lastaj jaroj estis neniom senesperiga, ĉar ĝi inspiradis al mi fidon al la estonteco kaj al la kompato de Dio. Plie tiu izoliteco estis profita por mi, ĉar dum la longa silenta nokto mia animo sin levis pli libere al la Sinjoro, duonvidante per la penso la senfinon. Kiam laste finiĝis la ekzilo, la spirita mondo havigis al mi nur bril- egojn, nur neesprimeblajn plezurojn. Rerigardo al la pasinteco igas min trovi relative feliĉa mian nunan situacion, pro kio mi dankas Dion: kiam mi tamen rigardas al la estonteco, mi vidas la grandan distancon, kiu ankoraŭ apartigas min de la kompleta feliĉo. Kvankam mi jam kulpelpagis, mi tamen ankoraŭ devas fari ripar on. La lasta enkarniĝo esti profita nur por mi, kaj tiel mi esperas baldaŭ rekomenci ekzistadon, kiu permesu al mi esti utila al la proksimulo, tiamaniere riparante mian antaŭan senutilecon. Nur tiel mi antaŭeniros sur la bona vojo ĉiam malfermita al la bonvolemaj Spiritoj.
Jen estas mia historio, amikoj; se mia ekzemplo povos nobligi iujn ajn el miaj enkarniĝintaj fratoj, tiel ke ili evitu la malbonan agon, kiun mi faris, tiam mi konsideros komencita la pagon de miaj ŝuldoj "
Joseph
1. Elvoko. — R. Kion do vi volas?
( * -1 Senigita je sanga cirkulado. Senkoloriĝo de la haŭto, pro seniĝo je sango.
[1] Ni prenis ĉi tiun resumon el la pastoralo de Monsinjoro Gousset, kardinalo-ĉefepiskopo en Reims, por la Karesmo de 1864. Per ĝi ni povas do konsideri la anĝelojn, kaj ankaŭ la demo- nojn, kies resumon ni prenis el la sama origino kaj mencias en la sekvanta ĉapitro, kiel lastan esprimon de la eklezia dogmo tiurilate.
() Koncilio de Laterano.