Tiel, klopodante bagateligi la atingojn de Esperanto, sin esprimis d‑ro I.A. Richards antaŭ kelkaj jardekoj. Li devis agnoski la ekziston de literaturo en Esperanto (dum iuj aliaj, malpli honestaj, eĉ tion ne faras!), sed pro propraj motivoj volis flankenŝovi ĝenan atuton en la esperanta kartaro. Kion do signifas tiu zorge elektita frazo?
Kiajn limojn li imagis por la literaturo de Esperanto? Supozeble aŭ kvantajn aŭ kvalitajn. Kvante, la literaturo de Esperanto estas sitelo kompare kun la oceano de la literaturoj angla aŭ franca. ĉi tamen estas jam sufiĉe ampleksa – inter ses‑ kaj dekmil verkoj – por okupi unu homon dum ties tuta vivo. Ĉiujare aldoniĝas ĉ. 220 titoloj, kaj por studi tiom, jaro apenaŭ sufiĉas. Ĉu Richards do supozigas, ke ĝia temaro estas limigita? Nu, eble jes; tamen ĝia gamo estas sufiĉe larĝa por almenaŭ la normalaj bezonoj de la ordinara homo. Pri la kvalito de la Esperanto-literaturo d‑ro Richards ne rajtas esprimi opinion, ĉar li ne legis eĉ ĝiajn ĉefajn verkojn…
Kaj kio estas literaturo «artefarita»? Nu, ĉiu literaturo en la tuta mondo estas laŭdifine artefarita, ĉar literaturo, kiel muziko, pentrado, baledo, estas arto, kreita arte de artistoj. En la supra kunteksto, do, la vorto estas pleonasma kaj ni devas konkludi, ke la intenco de Richards estis nude malica. Al tiaj neobjektivaj (aŭ neinformitaj) prijuĝoj la esperantistoj bedaŭrinde delonge kutimiĝis.
La plimultaj homoj kapablas koncepti tradukojn en la internacia lingvo. Malpli akceptebla estas nia pretendo, ke Esperanto estas la plej taŭga traduklingvo en la mondo. Kaj tre malfacile estas por multaj homoj konstati, ke eblas verki librojn originale en Esperanto, precipe poezion.
Tiaj homoj diras, tute prave, ke por verki poezion oni devas sperti kaj emocii rekte per la verka lingvo. Kion ili ne kapablas supozi, tio estas, ke tre multaj homoj en la mondo faras ĝuste tion: por multaj homoj, Esperanto estas lingvo emocia – kaj propra. Tiun adoradon, kiun iuj aliaj direktas al sia gepatra lingvo, multaj esperantistoj pro diversaj kialoj transigas ankaŭ al la internacia lingvo. Tio estas fakto, kiel ajn malplaĉa al iuj naciistoj, kaj el tiu fakto deriviĝas la ekzisto de la orginala literaturo de Esperanto.
Nova eldono (1984) de Esperanta antologio,[21] 887-paĝa elekto de aparte elstaraj orginalaj poemoj, aperintaj tra preskaŭ cent jaroj en libroj kaj revuoj, prezentas verkojn de 163 poetoj el 35 landoj de kvin kontinentoj, kaj en ĝi oni povas sekvi la evoluon de tiu arto en Esperanto inter 1887 kaj 1981. Daŭre aperadis ne nur poemlibroj, sed ankaŭ la revuoj, aparte la revuoj literaturaj, dediĉis multajn spacon al la poezio. Kiel ekzemplon de ties amplekso, ni citu el la enhavo de la literatura revuo Norda Prismo (1955–74) jenon: inter 1955 kaj 1967 aperis 359 originalaj poemoj de 102 poetoj, kaj 375 poemoj tradukitaj el 37 lingvoj.
Sekvi la evoluon de tiu rimarkinda arto, la poezio «indiĝena» de Esperanto, estas tre interese. Jam en la Unua Libro, Zamenhof prezentis sian emocian lirikon Ho, mia kor’, kaj en La Esperantisto fruaj adeptoj povis aperigi siajn novicajn versaĵojn. La unua poemaro de individua poeto estas verŝajne Versaĵareto de Aleksandro Dombrovski (1905), sed ĝin baldaŭ sekvis aliaj, ekz. de Roman Frenkel, Stanisław Braun, Stanisław Karolczyk, Stanislav Schulhof k.a. Neniu volas pretendi, ke tiuj fruaj versaĵoj estas majstroverkoj, tamen plej ofte trasentiĝas malfalsa ligiteco al la krea lingvo kaj poezia aspirado. Oni ne forgesu, ke tiuj fruaj verkistoj devis esploradi la eblecojn kaj formojn de lingvo tute nova, sen historia tradicio alia ol la komunaj tradicioj de Eŭropo. Iom post iom ili mem kreadis tradicion por la unika nova literaturo.
La unua poeto iom pli matureca estis Edmond Privat (1889–1962), kies poemaro Tra l’ silento aperis en 1912; sed nur en la jardeko post la Unua Mondmilito aperis la unuaj malnaivaj talentoj, kies verkoj sentigas, ke tiuj poetoj vivas plene en la lingvo kaj en ĝi verkas senpere, kvazaŭ en lingvo gepatra. Kvin el ili estas neignoreblaj el kiu ajn vidpunkto; ili estas la unuaj esperantaj poetoj, kiujn oni povas senhonte kompari kun respektataj (se ne geniaj) poetoj nacilingvaj: la rusoj Eŭgeno Miĥalski (1897–1937?) kaj Nikolao Hohlov (1891–1953), la franco Raymond Schwartz (1894–1973), kaj la hungaroj Julio Baghy (1891–1967) kaj Kálmán Kalocsay (1891–1976).
Grave estas, ke la kvin poetoj estas komplete individuaj, ĉiu kun propra voĉo, propra sinteno kaj propra temaro. Miĥalski estas lingve plej avangarda kaj aktuala, Hohlov plej senseme lirika, Schwartz plej sprita, Baghy plej emocia, kaj Kalocsay – plej genia.
La figuro de Kalocsay en la literaturo de Esperanto similas al tiu de Chaucer en la angla literaturo aŭ Dante en la itala, laŭ tiu senco, ke li, kiel ili, alvenis sur kampon de literaturo juna, neelprovita, nepolurita, kaj lasis ĝin matura, memfida kaj ĉionkapabla. Li estis antaŭ ĉio genia kaj produktiva tradukisto, kaj la poezia lingvaĵo, kiun la devis muldi por traduki (inter multaj aliaj!) La Tragedion de l’ homo de Madách, la Inferon de Dante kaj la Reĝon Lear de Ŝekspiro, liveriĝis al la multnombraj ankaŭ originalaj poetoj, kiuj ariĝis ĉirkaŭ li kaj la revuo Literatura Mondo.
Tiun lingvaĵon transprenis post la Dua Mondmilito nova generacio de poetoj apoge al la travivintaj kolegoj. Elpaŝis la britoj William Auld (1924), Marjorie Boulton (1924), John Dinwoodie (1904–1980), John Francis (1924) kaj Reto Rossetti (1909), sekvis baldaŭ la islandano Baldur Ragnarsson (1930), la sudafrikano Edwin de Kock (1930), la ĉeĥo Karolo Pič (1920), la dano Poul Thorsen (1915), kaj iom poste japanaj poetoj, el kiuj la plej elstara sendube estas Miyamoto Masao (1913), brazilanoj kiel Geraldo Mattos (1931), Sylla Chaves (1929), Roberto Passos Nogueira (1949), kaj alia brito Victor Sadler (1937). En tiu periodo la plej grava verko verŝajne estas La infana raso (1956) de Auld, eposo en 25 ĉapitroj, kiu neignoreble influis la poetojn kaj poezion de la lingvo.
Ekde 1970, ariĝis ĉirkaŭ la revuo Literatura Foiro tuta aro da talentuloj, kies ĉefaj poetoj estas la italoj Clelia Conterno, Nicolino Rossi, Giulio Cappa, Gaudenzio Pisoni, kune kun, ekster tiu rondo, du aliaj: Aldo de’Giorgi kaj Mauro Nervi.
Tiu supraĵa skizo nur indikas ian ĉeflinion, apud kiu verkadas multaj aliaj interesaj poetoj el plej diversaj mondpartoj, kaj kies specimenajn verkojn oni povas ekkoni en la supre menciita Esperanta antologio.
Kiel estas normale en juna literaturo, la prozo komence iom postrestis la poezion. Fruaj skizoj kaj rakontetoj estis plejparte malaltnivelaj, tamen la nova jarcento baldaŭ vidis debuton de aŭtoroj pli kompetentaj, kiel Ivan Ŝirjaev (1877–1933), A.E. Styler (1865–1928) (noveloj kaj eseoj), kaj la romanojn de Henri Vallienne (1854–1908), Heinrich Luyken (1864–1940) kaj Tagulo (H.B. Hyams, m.1960). Post la Unua Mondmilito sekvis romanoj de Hindrik Bulthuis (1865–1945), kaj noveloj kaj romanoj de Julio Baghy. La fruaj romanoj de Baghy estas aparte interesaj, ĉar ili baziĝas, kiel ankaŭ lia frua poezio, sur liaj spertoj kiel hungara militkaptito en Siberio.
La komenciĝo de dua periodo de Literatura Mondo en 1931 akcelis ankaŭ la prozverkadon. La svedo Stellan Engholm (1899–1960) premiiĝis en 1932 per sia romano Homoj sur la tero, kaj sekvis ĝin per aliaj romanoj kaj noveloj, kies fono estis la laboristaj medioj en lia lando. Vere brila kaj tiam avangarda romano (tamen ne sub egido de LM) estis Metropoliteno (1933) de Vladimir Varankin (1902 – ?); la aŭtoron baldaŭ englutis, kun sennombraj aliaj, inkluzive de la poeto Miĥalski, la stalinisma teroro. Aliaj pli gravaj aŭtoroj de tiu epoko estas Ferenc Szilagyi (1895–1967), L.N.M. Newell (1902–1968), Imre Baranyai (1902–1961), Raymond Schwartz kaj K.R.C. Sturmer (1903–1960).
El interesaj nefikciaj verkoj aperis dum la tridekaj jaroj ekzemple Jarmiloj pasas (1930) de Hermann Haefker (n. 1873), duvoluma historio de la mondo; De paĝo al paĝo (1932) de L. Totsche (poste konata kiel la poeto Ludoviko Tárkony), la unua volumo de literatura kritiko pri Esperantaj aŭtoroj; Parnasa gvidlibro (1932) de Kalocsay kaj Gaston Waringhien (1901- ), studo pri la reguloj de la poezio; Notlibro de praktika esperantisto (1934) de Sturmer.
Aperis gravega tutesperanta vortaro Plena Vortaro,[22] kaj ampleksa analiza gramatiko de Esperanto Plena Gramatiko (kiu timige kontrastiĝis kun la 16 mallongaj reguloj de la Unua Libro!).
Post la Dua Mondmilito Engholm kaj Szilagyi daŭrigis sian laboron, kaj baldaŭ aperis aliaj: Cezaro Rossetti, Reto Rossetti, Sándor Szathmári, Jean Ribillard, Miyamoto Masao, Johan Hammond Rosbach, John Francis, Konisi Gaku, Johan Valano (Claude Piron). Kvin brilajn volumojn de eseoj liveris G. Waringhien; aliaj gravaj nefikciaj libroj estas ekzemple: Retoriko (1950) de Ivo Lapenna, La vivo de la plantoj (1957) de Paul Neergaard, Nepalo malfermas la pordon (1959) de la esploristo Tibor Sekelj, Je la flanko de la Profeto (1978, pri islamo) de Italo Chiussi, Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) de William Auld k.m.a.
Tiu supraĵa skizo apenaŭ donas impreson pri la realaj atingoj kaj abunda amplekso de la originala literaturo de Esperanto. Iu ajn, kiu volas eĉ aludi al ĝi devas esti leginta almenaŭ kelkajn elstarajn verkojn antaŭ ol esprimi opinion.
AULD, William (red.). Esperanta antologio. Dua eldono, reviziita kaj kompletigita. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1984. 887p.
AULD, W.; DINWOODIE, J.S.; FRANCIS, J.I.; ROSSETTI, R. Kvaropo. J. Régulo, La Laguna, 1952, 267p.
AULD, William. La infana raso. J. Régulo, La Laguna, 1956. 104p.
BAGHY, Julio. Pilgrimo. Budapest, 1926. 124p.
BAGHY, Julio. Preter la vivo. Literatura Mondo, Budapest, 1923. 124p.
BOULTON, Marjorie. Eroj. J. Régulo, La Laguna, 1955. 286p.
HOHLOV, N. La tajdo. Heroldo de Esperanto, 1928. 61p.
KALOCSAY, Kálmán. Streĉita kordo. Literatura Mondo, Budapest, 1931. 189p.
KOCK, Edwin de. Fajro sur mia lango. J. Régulo, La Laguna, 1967. 119p.
KURZENS, Nikolai. Mia spektro. Literatura Mondo, Budapest, 1938. 64p.
MAURA, G.E. Duonvoĉe. J. Régulo, La Laguna, 2ª eld., 1963. 179p.
MIĤALSKI, Eŭgeno. Prologo. SAT, Leipzig, 1929. 62p.
MIYAMOTO Masao. Invit’ al japanesko. J. Régulo, La Laguna, 1971. 110 p.
PENETER, Peter. Sekretaj sonetoj. Konfidencie (Budapest? 1931?). 95p.
PRIVAT, Edmond. Tra l’ silento. Ĝenevo, 1912. 29p.
RAGNARSSON, Baldur. Ŝtupoj sen nomo. J. Régulo, La Laguna,1959. 127p.
ROSSETTI, Reto. Pinta krajono. J. Régulo, La Laguna, 1959. 128p.
SADLER, Victor. Memkritiko. Eldonejo Koko, Kopenhago, 1967. 60p.
SCHWARTZ, Raymond. La stranga butiko. Esperantista Centra Librejo, Parizo, 1931. 127p.
SCHWARTZ, Raymond. Verdkata testamento. Centra Librejo Esperantista, Parizo, 1926. 123p.
TÁRKONY, Lajos. Soifo. J. Régulo, La Laguna, 1964. 231p.
UEYAMA Masao. Por forviŝi la memoron pri ŝi. L’Omnibuso, Kioto, 1974. 95p.
BAGHY, Julio. Sur sanga tero. 2ª eld. Szalay, Budapest, 1933. 264p.
BAGHY, Julio. Viktimoj. Hungara Esperanto-Instituto, Budapest, 1925. 162p.
BOULTON, Marjorie. Okuloj. J. Régulo, La Laguna, 1967. 177p.
BULTHUIS, H.J. Idoj de Orfeo. Den Haag, 1923. 542p.
ENGHOLM, Stellan. Homoj sur la tero. Literatura Mondo, Budapest, 1932. 201p.
FORGE, Jean. Mr Tot aĉetas mil okulojn. Literatura Mondo, Budapest, 1934. 243p.
FRANCIS, John. La granda kaldrono. TK/Stafeto, Antverpeno, 1978. 592p.
FRANCIS, John. Vitralo. J. Régulo, La Laguna, 1960. 135p.
KONISI Gaku. Vage tra la dimensioj. Japana Esperanto-Ligo, 1976. 77p.
LORJAK. Regulus. Eldono Gabrielli, Ascoli Piceno, 1981. 340p.
LUYKEN, H.A. Pro Iŝtar. Hirt & Sohn, Leipzig, 1924. 304p.
MIYAMOTO Masao. Naskitaj sur la ruino: Okinavo. Librejo Pirato, 1976. 146p.
NEMERE, Istvan. Sur kampo granita. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1983. 125p.
NEWELL, L.N. Bakŝiŝ. Literatura Mondo, Budapest, 1938. 149p.
PIČ, Karolo. La litomiŝla tombejo. Artur E. Iltis, Saarbrücken, 1981. 276p.
RIBILLARD, Jean. Vivo kaj opinioj de majstro M’Saud. J. Régulo, La Laguna 1963. 143p.
ROBINSON, Kenelm. Segrenereto… Londono, 1930. 158p.
ROSBACH, Johan Hammond. Fianĉo de l’ sorto. Dansk Esperanto-Forlag, 1977. 192p.
ROSSETTI, Cezaro. Kredu min, sinjorino! Heroldo de Esperanto, Scheveningen, 1950. 259p.
ROSSETTI, Reto. El la maniko. J. Régulo, La Laguna, 1955. 221p.
ROSSETTI, R.; SZILAGYI, F. 33 rakontoj: La Esperanta novelarto. J. Régulo, La Laguna, 1964. 328p.
SCHWARTZ, Raymond. Kiel akvo de l’ rivero. J. Régulo, La Laguna,1963. 487p.
SCHWARTZ, Raymond. Vole…novele. TK, Kopenhago, 1971. 192p.
STURMER, K.R.C. Por recenzo! The Esperanto Publishing Co, Londono,1930. 61p.
SZATHMÁRI, Sándor. Vojaĝo al Kazohinio. SAT, Parizo, 1958. 315p.
SZILAGYI, Ferenc. Koko kras jam! J. Régulo, La Laguna, 1955. 225p.
SZILAGYI, Ferenc. La granda aventuro. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, 1945, 143p.
TOTH, Endre. Lappar, la Antikristo. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1982. 137p.
VARANKIN, Vladimir. Metropoliteno. Ekrelo, Amsterdam, 1933. 200p.
Kiel traduklingvo, Esperanto havas plurajn avantaĝojn. Unue, la normala tradukprocedo en Esperanto inversigas la normalan tradukprocedon en la naciaj lingvoj: nacilingvaj tradukistoj ordinare tradukas el fremda lingvo en la propran nacian lingvon; esperantistoj ordinare tradukas el sia nacia lingvo en lingvon… nu, oni povus ĝin nomi fremda, tamen, kiel ni pli frue konstatis, ĝi estas tiel celita kaj konstruita, ke la homoj povas eksterordinare proprigi ĝin al si tiel, ke ĝi ne plu rolas fremde. Ĉiuokaze, la nacilingvaj tradukistoj – kiel ili mem volonte konfesas – ordinare tradukas el la malpli perfekte posedata lingvo, dum la esperantistoj havas maksimuman eblecon kompreni la tradukotan tekston, kiu ekzistas en ilia lingvo de edukiĝo. Pro tio, la tradukoj en Esperanto, se paroli ĝenerale (ĉar malbonaj tradukoj evidente ekzistas ankaŭ en Esperanto), havas potencialon de maksimuma fidindeco.
La fakto, ke Esperanto-eldonejoj troviĝas en tre multaj landoj, estas ankaŭ avantaĝa. Traduko el, ekzemple, la estona, eldonita en Tallinn, vendiĝas kaj estas legata en praktike ĉiuj landoj de la mondo. Tradukoj el «malgrandaj» literaturoj abundas en Esperanto kaj estas facile akireblaj por la alilandaj esperantistoj. En la landoj de la «gravaj» lingvoj, aliflanke, tradukoj el la «malgrandaj » lingvoj estas relative maloftaj – parte pro manko de taŭgaj tradukistoj kaj redaktoroj, parte pro neracia antaŭjuĝo, ke «ĉio valora» estas verkita en lingvoj «pli disvastiĝintaj». Kiom da libroj, ekzemple, tradukitaj el la bengala, estas legataj en okcidenta Eŭropo? Kaj kiu rajtas diri, ke en la bengala lingvo ne ekzistas verkoj valoraj?
Ni konfesu, kompreneble, ke ĝenerale mankas ekster la esperantistaj rondoj forta interesiĝo pri fremdaj literaturoj. Kompara literaturo ŝajnas ne ĝui tre altan prestiĝon kiel serioza studobjekto en multaj, precipe grandlingvaj landoj. Sed ĉu pri tio oni rajtas fieri? Esperanto estas perfekta ilo por komparaj literaturaj studoj.[23]
La fleksebleco de la lingvo Esperanto mem, kion mi pli frue traktis, alportas gravajn avantaĝojn dum traduko. Oni povas tre ofte similigi la formon de la traduko al tiu de la orginalo, kio estas avantaĝo ne nur en poezia traduko. Al tio kontribuas kompreneble la relative libera vortordo, kiel ankaŭ la akordiĝo de adjektivo kaj substantivo, la refleksivo, la subtileco de la afiksoj, la ebleco krei ĉiujn vortkategoriojn el la radikoj. Krom tio Esperanto kapablas peri konceptojn eble ne komunajn al du naciaj lingvoj. Ekzemple, en la kazo de simpla frazo, el bulgara verko: «Vi staru interne, muelistino!», por la vorto muelistino ne ekzistas ekvivalento en ekzemple la angla lingvo, nek ekzistas en tiu lingvo tradicia esprimo per kiu oni alparolas ĝuste muelistinon, tiel ke angla traduko tre verŝajne devus ignori tiun nuancon. (Se oni volus distingi inter la bulgaraj vortoj vodeniĉarka kaj melniĉarka, oni povus en Esperanto uzi la vorton akvomuelistino por la unua!)
Krome la lingvo Esperanto estas eksterordinare riĉa je rimoj. Tute malgranda estas la nombro da vortoj, per kiuj ne eblas rimi, kaj la varieco de rimsonoj estas granda. La speciala rimsituacio de Esperanto, kiu konsistas el radiko-plus-finaĵo, multe plivastigas la rimeblecojn kaj rimvariecon de la lingvo. Jen poemo, ekzemple, en kiu ĉiuj radiksonoj samas, sed malsamas la finaĵoj. Ni nepre trovas, ke la rimado efikas, ne samece, sed variece:
Kiam la frosto sube knaras
kaj ŝiras vent’ de februaro,
kaj ŝtale duras trotuaro
kaj arbosupre prujn’ tiaras –
ho, tiam forno al ni karas:
ni kaŭras apud samovaro,
ignoras pekojn de l’ najbaro,
nek planojn nek plenumojn faras.
Sed kiam printempkanton klaran
ni aŭdas tra la urb’ fanfari,
kaj la parfumon deodaran
komencas ni surbrize flari,
ni sentas ardon temeraran,
kaj jukas ari, fari, pari!
Tiel la abundeco de tradukoj (el cento da lingvoj) en Esperanto grave kontribuas al la kultureco de la esperantistoj. Ili havas sian Biblion, ili havas sian Hamleton, ili havas sian Dian Komedion, ktp; ne mankas al ili la literaturaj fontoj, sur kiuj baziĝas la eŭropa kulturo. Krom tio, ili havas sian Manjoo-Shuu, sian Librokonstantaĵon pri fila pieco, sian Japanan kronikon, sian Bhagavad-gita, ktp; ne mankas al ili la literaturaj fontoj, sur kiuj baziĝas la aziaj kulturoj. Ili havas sian Ŝtaton kaj revolucion, sian Komunistan manifeston, sian Koranon, siajn Spiritajn ekzercadojn de Sankta Ignacio, ktp; ne mankas al ili la filozofiaj bazoj de la politika kulturo kaj la religia kulturo. Aldone, la kultura fono de Esperanto ne konstruiĝis sole sur la konataj mondfiguroj, sur Ŝekspiro kaj Dante kaj Konfucio, sed ankaŭ sur la hungaro Petőfi, la ĉeĥo Havlíček Borovský, la estonino Marie Under, la bulgaro Vazov, k.a., figuroj alie preskaŭ nekonataj ekster la propra lingva teritorio. Kiom da angloj, kiuj kalkulas la Paradizon Perditan de Milton kaj la Dian Komedion de Dante inter siaj kulturaj riĉaĵoj, konas la apenaŭ malpli gravan Tragedion de l’ homo de Madách, kiun la kultura esperantisto ankaŭ akiris en sian panteonon? Kaj en la originala literaturo de Esperanto reaperas la kulturaj figuroj kaj la kulturaj. nomoj, kiuj revekas en kulturhomoj tiom da interdependado de aludoj kaj ideoj: komunaj vortoj en Esperanto estas la donkiĥoto kaj la donĵuano; ni konas Ŝimŝon kaj la dion Zeŭso.
Ni revenos al la afero kulturo en alia ĉapitro. Sed ni konstatu jam nun, ke la lingvo Esperanto posedas literaturon riĉan, valoran kaj el certa vidpunkto unikan. Tiu literaturo estas firma kulturbazo de la internacia solidareco de esperantistoj.