Dum la pasintaj cent jaroj, kontraŭuloj de Esperanto devis konstante ŝanĝadi siajn argumentojn, ĉar iom post iliaj teoriaj antaŭdiroj montriĝis falsaj. La lingvo ne disfalis en dialektojn; ĝi ne rigidiĝis; oni kreis literaturon en ĝi; ĝi kapablas traduki la plej diversajn tekstojn, ktp, ktp. Do nuntempe tiuj aspirantoj plejofte kutimas aserti: al Esperanto mankas kulturo.
Ke Esperanto malhavas kulturon nacian, tio estas evidenta. Finfine, ĝia rolo estas ĝuste transcendi kulturojn naciajn, funkcii kiel ponto inter ili. Sed kulturoj ekzistas, kiuj ne estas nacibazitaj – elstaraj ekzemploj estas kulturoj kristana, islama, juda. Aŭ nigrula kulturo en Usono (kiu serĉas radikojn en iama Afriko). Esperantistoj, laŭ tiu senco, havas propran kulturon, ĉar ili posedas komune historion, literaturon, proverbaron, heroojn kaj martirojn.
Tiu esperantista kulturo estas iasence inverso de la kulturoj naciaj. Kulturoj estas artefaritaj, laŭ tiu senco, ke kiu ajn homgrupo povas pretendi kulturon, konsistan el tiuj faktoroj, kiuj kunligas la grupon kaj malsimiligas ĝin al ĉiuj aliaj homgrupoj. Kulturoj neniel estas konstantaj, neŝanĝiĝantaj; male, ili ŝanĝiĝas la tutan tempon. Por tion konstati, oni devas nur rigardi la «saman» kulturon kun interspaco de, ekzemple, kvindek jaroj. En la larĝa perspektivo de la historio, kulturgrupoj formiĝas kaj ankaŭ malaperas, laŭ la ŝanĝiĝantaj sociaj cirkonstancoj. Interne du iu nacio ekzistas ankaŭ diversaj klaskulturoj: la kulturo de havenlaboristo tre malsimilas la kulturon de universitata profesoro.
Kulturgrupoj ĝenerale identigas sin per emfazo de diferencoj, tiuj faktoroj, kiuj apartigas ilin disde aliaj grupoj. Pro tio, interne de nacioj, kreiĝas diversaj slangoj (t.e. gruplingvoj); pro tio la junularo, ekzemple, emas vestiĝi en aŭdaca aŭ nekonvencia maniero (por emfazi sian diferencon disde la pliaĝuloj); pro tio, cetere, entute ekzistas uniformoj (por identigi grupon kiel grupon, kaj kaŝi individuajn diferencojn). Pro tio, ĉefe, la nacio vartas siajn karakterizajn trajtojn.
Sed la kulturo de la esperantistoj emfazas similecojn inter ĉiuj homoj. Ĝi baziĝas sur universalaĵoj: amo, pacemo, mortotimo, malsato kaj sato, aspirado, morala sento, amoro – unuvorte, sur la komuna homeco. Laŭ tiu vidpunkto, naciaj apartaĵoj estas nur interesaj variantoj de la baza aŭ fundamenta homa modelo. Eblas pretendi, ke tia kulturo estas «natura», ĉar la universalaĵoj troviĝas en la homoj denaske, dum aliaj kulturoj, inkluzive la naciajn, estas akirataj pere de gepatroj, samaĝuloj kaj – precipe – instruistoj. Ĉiuokaze, tuthomara kulturo estas almenaŭ minimume tiel valora kaj vivkapabla kiel kulturoj pli limigitaj, kiel ekzemple la naciaj.
Kaj emfazendas, ke ekzistas nenia kontraŭdiro inter tiuj du specoj de kulturo: unu homo, se li ne estas ŝovinisto, povas tute bone esti samtempe naciano kaj homarano. Tion klare emfazis Zamenhof en parolado en Guildhall, Londono:
«La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si.»
Tamen, kio pri tiuj, kiuj ne interesiĝas pri kulturo propre Esperanta: ĉu ankaŭ por ili Esperanto estas kulture valora?
Pere de Esperanto la homo havas aliron al tre larĝa gamo de kulturoj naciaj. Ni jam aludis al la tradukita literaturo, kiu estas je lia dispono, kiu ebligas ekkoni kulturojn eĉ tre fremdajn. Krom tio, per kontaktoj kun indiĝenaj esperantistoj li havas unikan eblecon studi naciajn kulturojn laŭ sia elekto, kun minimuma ebleco de erariĝo pro miskomprenoj. Oni povus citi centojn da okazoj, kiam kultura esploristo sukcesis akiri pere de enlandaj esperantistoj plej esoterajn informojn (tradukojn kaj studmaterialojn), kiujn li ricevus – se entute li sukcesus – alimaniere nur per grandaj elspezoj de tempo kaj eventuale mono.
Estas tro facile, subtaksi la kulturajn atingojn de la internacia lingvo. Al tio kontribuas ia lingva snobismo, kiu, kiel ĉiuj snobismoj, estas false fundamentita.