Dua ĉapitro

Turka fabelo pri la sorĉita sitelo. Ili konatiĝas kun la variolcikatra stiristo kaj serĉas la “Flavan Garnizonon”


Unuavice ili devis havi tiel bonan amikecon kun la radiisto, kian Jimmy havis kun tiu soldato. Dum batalo li savis ties vivon. Se iu dizertis de sia depoto, la radiisto dissendis trifoje ĉiutage dum unu semajno la reserĉigon, kaj ĉiu stacio transprenis la informon. La radiisto de la garnizono de El Matala promesis al sia amiko, ke eĉ unu fojon ne estos ŝaltita la elsendilo, kiam li anoncos la dizerton. Al kiu ekideus kontroli, ĉu la aparato efektive funcias dum la dissendo? La radiisto raportas, ke li dissendis ĝin, la suboficiro povas aŭdi bone tion, kion li diras en la mikrofonon, kaj fino.

Sed tio ankoraŭ ne signifas liberiĝon. Ĉar legianoj povas marŝi ĉi-regione nur kun taĉmentoj, aŭ kiel kuriero. La araba loĝantaro kaj la ĝendarmoj ĉiupaŝe, en ĉiu oazo kaptas la dizertinton. Oni pagas altan premion por la arestita legiano. Kiam iu alvenas en iun oazon, oni tuj kolektiĝas. Mi diras, ke Jimmy estas tute freneza. Li ne fuĝos plu, ol la unua palmobosko, kiun li atingos facile dum du tagoj eĉ piedirante, sed oni tuj kaptos lin tie. Kion li kunportos por la vojo? Sitelon kaj farb-penikon kaj tiun ŝlemilan studenton, Lambert-on. Li estas freneza, eĉ blindulo vidas tion. Maten oni jam ne trovos ilin ĉi tie. Ĉiu simpla soldato scias, ke ili grimpis tra la muro noktomeze. Ĝenerale tiuj deziris al ili multe da bonŝanco. La kapitano sendas patrolon post ilin, tiuj kompreneble revenas kun malplena mano vespere. Faras nenion. La radiisto dissendas la reserĉigilon. Tiuj du frenezuloj certe ne irios plu, ol oazo Bukhtar. Tie oni draste traktos lin, diris la kapitano.

Tiu kapitano estus tre mirinta, se sekvan tagon antaŭtagmeze li estus ĉeestinta hazarde en la oazo Bukhtar. Li kredintus, ke li dormas. La du legianoj, Lambert kaj tiu frenezulo, staras antaŭ po unu palmo kaj farbas tiujn per kalkano. Ili pentras larĝan, blankan zonon sur la trunkon de la arboj kun enprofudiĝinta sperto de arto. La loĝantaro de la oazo ĉirkaŭstaras ilin buŝmalfermite.

Nun ĉiu lasas liberan vojon. Du metrojn alta araba ĝendarmo alvenas kun tri kolegoj. Dum kelkaj sekundoj ili suspekteme rigardas la du legianojn, kiu farbas fervore la palmotrunkojn. Poste li diras al ili:

– He! Kion vi faras ĉi tie?

– Vi vidas, se vi havas okulojn! Ĉu vi ne povas akiri iom da brando por ni?

– De kie vi venas, kaj kial vi faras tion? – demandas la ĝendarmo, kaj nek li mem scias, kial, li estas embarasita. Kial diable vi elpensis tiun malbelan aferon kontraŭ la arboj? La soldato senvorte transdonis tajpitan skribaĵon. La sango glaciiĝis en la vejnoj de Lambert. Li rekonas la tiel nomatan makulaturon, uzitan en la kantino por paki, kiun la garnizona kontoro disponigas al la drinkejestro el la eksigitaj presaĵoj. Sankta Dio! Eĉ grasomakulo estas sur ies rando! Tial li ne diris survoje, kian planon li havas, li vana petegis.

Lambert pravis. Jimmy kunportis iun ekzempleron el la multiplikitaj cirkulero. Cent-are oni uzis tiujn en la kantino por paki. La cirkulero tekstis jene:


“MI ORDONAS,


ke pro la pligrandiĝanta aŭtofrafiko, oni farbu blanka unu metron alte la arbojn de la ŝoseoj, oazoj, parkoj apud la vojo, tiel, ke la arbotrunkoj estu farbitaj laŭregule per kalko. La komandantoj de ĉiu garnizono farigu la laboron en sia ĉirkaŭaĵo, kaj suboficiro kontrolu la laŭregulan plenumon de la ordono. La skriban raporton sendu al la sekcio 9/b de la Divizio de la Militista Trafiko.


Urba komandejo. p.m.”


Mi devas konstati, ke ĝi estis hazardludo, tio certas. Sed kiu estas klarvida pri la neinformiteco de araba ĝendarmo kaj pri la instiga forto de dokumento, redaktita laŭ militista lingvaĵo, tiu ne opinias la ludon tiel danĝera. Ankaŭ la subskribo de la urba komandanto, falsita per stampaĵo estis sub la ordono. La plej primitiva ĝendarmo de la plej malproksima oazo eĉ ne eksuspektis. Ja ne pasis pli ol du monatoj, kiam tiuj hindaj princoj per ĉenradaj aŭtoj traveturis ĉi tie, kiuj venis por ĉasi. Ne estas ekskludite, ke sekvontmonate venos iu denove. Evidentas, ke la pligrandiĝanta aŭtotrafiko bezonas reguladon. Lambert estis feliĉa, kaj li jam esperas, ke ili povas restadi modeste ĉi tie, antaŭ ol iri plu, sed bedaŭrinde tiun feliĉon ne trapenetris la modesteco. Li parolas ĉiam pli grobe kun la araba ĝendarmo.

– Anstatŭ gapadi, zorgu pri nia provizado, ĉar post unu horo ni tagmanĝos. Krome ni bezonas kalkon, cigaredon, mulon por la siteloj kaj du kamelojn. Ĉar ni iros plu de tie ĉi. La armeo petas nenion senpage, sed malmultekoste ĉion.

– Mi jam aŭdis multe da aferoj, mi estas ĝendarmo kvin jarojn, sed…

– Ĉu vi havas edzinon?

– Jes.

– Do bonvolu rakonti vian koncizigitan biografion al ŝia sinjorina moŝto. Mi bezonas mulon, nutraĵon kaj ceteraĵojn, kaj ĝendarmo devas zorgi pri tiaĵoj.

La ĝendarmo sciis delonge, ke la legianoj ne estas tre delikataj homoj, li do ne diskutis plu. Kiam Jimmy Fool eniris en la restoracion iom ripozi (Lambert ne kuraĝis ĉesigi la kalkadon), dume la ĝendarmo aranĝis ĉion rapide, ke la diablo kiel eble plej rapide forportu ilin.

Malpeziĝinte li postrigardis la soldatojn, forgalopantaj sur la kameloj, kiuj prenis en la mezon malgrandan mulon. Siteloj tintadis sur la mulo. Poste li rigardis kontente la palmojn, farbitajn per bela, regula kalk-zono. Kiel tute alia estas tia oazo, se la instanco iomete reordigas ĝin. Vane, la civilizacio estas civilizacio, nu!

Post unu monato, kiam la pola grafo Grovosky vojerarinte venis en tiun ĉi regionon dum ĉasado per sia aŭto, kaj ties reflektorlulon rebrilis la blanke kalkitaj palmoj, eĉ en mallumon montrante vojon al la aŭto, li palpebrumis minutojn, kredante, ke la dezerto frenezigis lin. Li tute ne miris, ke la ĝendarmo parolas kun li tiel orgojle, kaj post la viditaj aferoj li kuraĝis demandi eĉ tion:

– Ĉu benzinstacio estas ĉi tie?

– Ankoraŭ ne. Sed ni atendas ĝin en ĉiu minuto.


*

– Nun vi almenaŭ vidas, kompano mia, kiel bona trafikilo estas la sitelo en la dezerto – instruis Jimmy sian amikon, kiam ili galopis al la sekva oazo sur siaj kameloj, provizite per nutraĵo kaj akvo.

– Mi admiras kaj estimas vin! – diris la studento. – Neniam mi estus kredinta, ke ni veturos tiel bonege.

– Nur tio abomendinda kalkado ne estus – ĝemis Jimmy. – Mi provos farigi tion kun la ĝendarmoj en la futuro.

Lia kunulo preskaŭ plorante petis, ne fari tion. Sekvan tagon vespere ili atingis la oazon El Gole. Ĝi jam estis pli granda, loĝata, pli kulturita palmobosko. Ili elseligis sian havaĵon senvorte. Ili apenaŭ miksis la kalkon kun akvo, oni tuj tumultis ĉirkaŭ ili, sed tute ne zorgante pri tio, ili komencis farbi per kalko la unuajn du palmojn. Dume Jimmy fajfadis, kaj kelkfoje li mordis grandajn pecojn el la ŝafviando, kiun li tenis en sia maldekstra mano. Ili trovis mirinde blankan ĝendarmon ĉi tie. Ĉiu sango de Lambert malleviĝis el la koro ĝis liaj maleoloj. Ili ne povos trompi lin per la makulaturo.

Sed li eraris!

Tiu ĝendarmo eĉ ne kontrolis ilian dokumenton. Per kelkaj simplaj vortoj li forsendis la gapantajn arabojn por fari sian propran aferon. Li rigardis la du soldatojn kaj la kamelojn, poste li demandis de Jimmy, ĉu iu oficiro en ilia ganizono ne bezonas gramofonon, ĉar li ricevis donace porteblan maŝinon, de usona travojaĝanto. Jimmy respondis, ke li ne scias pri tiaĵo, sed se ili jam konversacias, li rimarkas, ke kelkaj nenifaraj gapantoj povus helpi al ili en la kalkado. Kiam la ĝendarmo demandis tion, pri kiu li pensas, Jimmy murmuris tion, ke persone nek al li venas tio en la kapon, sed li scias de multe vidintaj homoj en la mondo, ke ankoraŭ nenies mano rompiĝis pro tio. Lambert jam longe okupis sin per tio, ke li diris la preĝojn unu post la alia, lernitajn dum sia infanaĝo. La ĝendarmo ja ne lasis sin konvinki, sed li elkomandis kvar ŝtelintajn arabojn el la arestejo, kaj ankaŭ tiuj komencis labori el kvar helpsiteloj. Vespere tricent palmoj brilis en la lunlumo kun neĝe blanka zono. La ĝendarmo provizis ilin per ĉio necesa por la pluveturo, ĝi kostis sesdek frankojn entute, sed li okulumis al la soldatoj, kaj li skribis fakturon pri cent dudek frankoj. Mi diras, ke li jam estis alia blanka ĝendarmo, kaj el la sesdek franka diferenco li senvorte enpoŝigis tridek, kaj ankaŭ la du soldatoj ricevis tridek frankojn. Oni kutimas fari ĝin tiel ĉi-regione.

Ili nokte iris plu en la dezerto, kaj Jimmy, kiu estis iomete ebria, kantis am-tangon dum la tuta tempo.

– Diru… – demandis Lambert, - kiel vi havas monon?

– Mi ricevis ĝin de la drinkejestro. Ĉu vi ne vidis, ke mi vizitis la gastejestron dum duonhoro en ambaŭ lokoj? Se mi faras oficvojaĝon, mi kontrolas, ĉu tiuj insolentuloj ne rompas la leĝon? Ĉu ili ne havas kontrabanditan viskion?

– Ĉu vi kontrolis?

– Kiel vi imagas tion? Ni estas sinjoroj. La drinkejmastro ĵuris je sia honorvorto, ke li ne havas viskion. Li donis kvarcent frankojn al mi, kaj mi kredis lin. Se li donis sian vorton false, tio estas lia problemo. Foje ĝi evidentiĝos, kaj tiam neniam en la vivo li povos fariĝi membro de honesta klubo en Londono. – Kaj li kantis: – “Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto… venu kaj ne timu…”

En la sekva oazo – kaj ĝi jam vere estis signifa trafik-nodo – Jimmy descendis tiel de sur sia kamelo, kiel generalo, alveninta por fari inspekton. Kun krakanta, ordona voĉo li sendis iun por venigi la ĝendarmon, li mem montris sian “legitimilon” al la ĝendarmo dirante, ke li ellasu ĉiun arestiton fari kalkadon, ili vespere iros plu, kaj se oni ne faros la laboron ĝis tiam, ili kun la plej granda bedaŭro ne povos ĝisatendi ties finon, kaj la konsekvencojn, el tio devenantajn, li transigos al la ĝendarmoj. Post unu horo dudek homoj laboris, unu ĝendarmoj iradis inter ili, mezurante ĉie la sesdek centimetrojn; oni miksis la kalkon kun akvo, klakis la kalkpenikoj. Jimmy kaj lia amiko ekkuŝis por dormi en la niĉo malantaŭ la drinkejo. Je la naŭa vespere ĝendarm-suboficiro vekis ilin kaj diris, ke ĉiu arbo estas farbita.

Tiam ili eksidis vespermanĝi.

– Ni alvenis ĝis ĉi tie. Eble ni atingos eĉ plu – diris Lambert, - sed kio okazos, se ni alvenos en pli civilizitan regionon norde? Kie troviĝas ankaŭ garnizonoj? Tie oni ne kredos, ke du soldatoj estas senditaj kun du siteloj el la fino de Saharo por farbi arbojn.

Jimmy enbuŝigis grandan pecon da viando.

– Ni evite ĉirkaŭiros la urbojn, kaj ekster la ĝardenoj… Eh, mi tute ne scias! Kial cerbumi pri tio, kio okazos?

– Kvankam estus bone – ekparolis vingusta voĉo en ilia proksimo. Ili returniĝis timeme.

La plej trampa homo en la mondo staris malantaŭ ili. Liaj vestaĵo, blankaĵo unuiĝis en malpuraj ĉifonoj, lia plurtage nerazita vizaĝo brilis grase, kaj liaj larĝaj, dikaj lipoj rikanis ironie.

– Ne estus malutile pensadi pri la afero. Tiu farbado de la palmoj per kalko estas la plej bela, kion mi aŭdis dum mia tuta vivo, kaj anticipe mi konvulsiis pro la ridego dum minutoj, kiam mi ekvidis ĝin, sed nur sude vi povas trompadi la mondon per tio.

– Kiu vi estas? – demandis Jimmy.

– Tio ne koncernas vin.

– Vi pravas. Sed mi devas nomi vin iel, ĉu ne?

– Nomu mi, kiel vi volas. Ni ne interkverelos pro tio. Nomu min trankviele Manfredo!

– Ĉu vi nomiĝas tiel?

– Ne. Sed ĝi estas tre bela nomo. Ni ne ĝenu unu la alian. Ĉu ne? Nun egalas la nomo. Gravas la fortuno. Se vi permesas, mi eksidos. Do vi, kara Olivero, kaj vi tre estimata Rolando estas dizertintaj legianoj, kaj vi atingis ĝis ĉi tie kun admirinda artifiko. Sed baldaŭ vi estus kaptitaj, kvankam vi ne maritus tion. Tial mi decidis savi vin.

– Ĝi sonas iomete nekredebla, kara Adalberto.

– Se mi povus peti vin, ni restu ĉe la nomo Manfredo. Ĝi estas tiel bela nomo. Bonvolu kredi, ke mi vere povas savi vin.

– Ĉu mi rajtas demandi, kian profesion vi havas?

– Mi estas ŝtatsekretario – respondis la trampo simple, sed aplombe.

– Mi pensis tion. Sed mi esperas, ke via pozicio estas sanigebla.

– Bonvolu aŭskulti min….

– Mi ne povas fari tion. El vi, ekscelenco, haladzas la alkoholaĵo, vi diras nekompreneblajn aferojn, el kiuj niarilate nur tio gravas, ke vi ne denuncu nin post nia foriro, se vi jam divenis la aferojn…

– Tion, ke la alkoholaĵo haladzas el mi, mi ne kontestas. Ĝi estas en ordo. Sed mi ne estas ebria. Ĉu vi jam aŭdis ion pri la Flava Garnizono?

– Ni scias pri tiu lulfabelo…

– Ĝi ne estas fabelo! La oazo de la dizertintaj legianoj ekzistas, kaj se vi volas, vi povas veni kun mi en la Flavan Garnizonon, se ne, vi povas iri plu, kaj via vojo finiĝos en iu puntendaro. Nu, ĉu vi venos?

– Ni iros – diris Jimmy.

– Nu, jes, vi konsideis, ke mi pravas.

– Mi ne scias tion. Sed la afero interesas min.Mi devas vidi tiaĵon. Mi ŝatus pagi!


Загрузка...