La ŝtatsekretario demetas sian inkogniton. La pereo de la ŝipo “Ŝanhaja Trogo. La lasta lingvoleciono.
Kiu estis tiu malserioza Jimmy Fool?
Laŭ la tuta nomo li estis lordo Austin Brannisford, li povintus esti la lasta vira membro de la plej riĉa kaj la plej malnova, nobela familio de Anglio, se li volus. Lordo Austin Brannisford, havinte dek jarojn, li ankoraŭ estis malriĉa lernanto, infano de simplaj skotaj gepatroj, kaj li nomiĝis Jimmy Wichley. Ĉio okazis subite, kiel ĝi okazas en la fabeloj: Lordo Charles Barannisford dum siaj maljunaj tagoj, ĉar li ne havis infanon, kaj li volis tion, ke la praa nomo kaj la havaĵo eĉ plu konserviĝu, li adoptis la filon de malproksima parenco kun aparta reĝa favoro. Tiel fariĝis Jimmy lordo Austin Brannisford. La esence rigora lordo ne montris rimarkeblan amon al la infano. Li edukis la knabon dece al lordo, eĉ li ne havis pretekston kontraŭ liaj folaj pasioj. Lordo Austin Brannisford estis ĝenerale ŝatata dando, kutima vizitanto de teartoj, li dancis pasie, li direktis aŭton duonfreneze, li boksis, remis, skermis, kartludis – ĝis sia dudek dua jaro. Tiam subite kaj nekompreneble fremdiĝis la kontakto inter li kaj lia tutelpatro. La maljuna lordo faris moralajn insturojn, li opiniis la vivmanieron de Austin malŝparema, li provokis kverelojn ĉiupaŝe, kaj fine li diris rekte al la vizaĝo de la knabo, ke li estas neniu kaj nenio, nur frivola parazito danka’ al lia favorkoreco. Austin iom paliĝis, sed ridetis, kaj jen tiel li adiaŭis sian adoptopatron poreterne:
– Nun mi redonas al vi, sinjoro, la favorkore donacitan nomon lordo Austin Brannisford; neniam plu en la vivo mi uzos ĝin, neniam plu mi mencios al iu, ke mi havas ian komunan al tiu nomo, kaj mi neos eĉ tion, ke mi iam aŭdis la nomon lordo Brannisford. Mi donas mian honorvorton. Eĉ mi ĵuras je tio. Tiel min helpu Dio. Post ĉio ĉi mi dankas, ke vi estis bona al mi. Good night.
Li salutis kaj iris! Li vagaĉis sur la bordo de Tamizo… Li decidis, ke li ne rehejmeniros en la malriĉiĝintan, nobelan bienon. Li promenaĉis en senhoma, suburba kvartalo. Li ekvidis maldikan, palan homon ĉe iu piliero de ponto, kiu dormis tiriĝinte en iun niĉon. Verŝajne li kaŝiĝadas, kaj dumtempe la dormo ekregis la malsatan, elĉerpiĝintan, lacan homon ĉi tie. Lordo Austin Brannisford malplenigis siajn poŝojn. Li metis siajn horloĝon, monujon, ĉiujn siajn valoraĵojn en sian surtuton, poste li sternis ĝin singarde sur la dormanton kaj iris plu.
Apenaŭ sentebla humido ŝvebis maldense en la nebula nokto. Li suprenfaldis la kolumon de sia jako, enpoŝigis siajn manojn kaj fajfante, per etaj dancpaŝoj kuris sur la malseka pavimo de la riverbordo. Li havis nek monon, nek legitimilon, nek nomon, nek paseon, nek estantecon, li havis nenion, nur sian junecon kaj tiun folan bonhumoron, per kio li dancis tra la suburbaj kvartaloj de Londono ĝis la bohemejoj de Parizo. Poste li estis kelnero en Deaŭbille, amuzej-pianisto en Liono, dok-laboristo en Marseljo, kaj fine li provis ankaŭ la legion, sed vane: ĉar nenio malagrabligis lian bonhumoron kaj junecon.. Nek en Caucasienne de Parizo li kantis pli gaje kaj kun pli granda konvinkiĝo, ke
“Viaj okuloj estas nigraj, kiel la nokto,
Venu kaj ne timu…”
Kiel ĉi tie post noktomezo, inter la helflave brilantaj sablodunojj, etendiĝantaj ĝis la senlimo, en la lunluma Saharo, kie nun li galopis Lambert, la studento, kaj Manfredo, la plej trampa ŝtatsekretario en la mondo. Lia sonoranta, milda tenoro aŭdiĝis malproksimen en la nokto, kaj muzikemaj hienoj respondadis el la lontano.
– Kiam vi dizertis el la legio? – demandis Labert la dikan gvidanton.
Mi ne dizertis. Mi neniam estis legiano. Estas bezonata homo, kiu povas trafiki trankvile en la dezerto, ke li akiru kelkajn varojn por la Flava Garnizono.
– Ĉu vi estas la gvidanto de tiu Flava Garnizono?
– Mi diris, ke mi estas nur la ŝtatsekretario. Inteligenta homo devas scii, ke la ŝtatsekretario estas la anstataŭiganto de la Komandanto en normala ŝtato. Ne kredu tion, ke vi havas aferon al ia hordo. Ni havas proprajn leĝojn, ministrojn kaj ŝtatsekretariojn, krome sanitaran ĉefkonsiliston, eĉ asesoron de kuratoroficejo.
– Ne diru! Ĉu vi elektis lin?
– Ĉu vi pensas, ke ni ĉiuj falis sur nian kapon. Lisabono elektis lin. Li venis al ni jam el la legio, kien li dungiĝis post revizio de kaso.
– Diru, kara Adelardo – ekparolis Jimy, - efektive kien vi kondukas nin?
– Ĉu lastatempe interesas vin tiaj bagateloj? Ĝi estas nur malgranda promenaĉo. Ok tagaj vojo en la dezerto, kaj bedaŭrinde nur unu oazo estas survoje. Tiam ni atingos la randon de la mondo. Tio estas nia bonŝanco. Ĉu vi kredas, ke la franca militestraro ne scias pri nia ekzisto? Ili scias eĉ tion, se nova krokodilo eloviĝas en la rivero Niĝero. Sed ili devus sendi tutan ekspecian armeon por kapti nin. Ili certe kalkulis, ke kelk-cent friponoj ne valoras tiom da mono.
La luno malaperis, kaj nur la obtuza, pala koloro de la povo radiis en la plena mallumo. La temperaturo fariĝis minusa. Ili ĉirkaŭvolvis sin per kovriloj.
– Ĉar vi venos kun mi, kaj ni forlasos la lastan oazon de la civilizacio, mi povas demeti mian inkogniton – diris ilia gvidanto serioze, kaj laŭ lia voĉo ili povis esti certaj, ke nun ili havas kontakton kun iu ĉefrolulo de la multe da afrikaj legendoj; kun arkiduko, el la familio Salvator, kiun oni kredis mortinta, aŭ kun iu membro de malfeliĉa cara familio. Alinome Manfredo ektiris la bridon de sia kamelo, li haltis, kaj li ekparolis tre mallaŭte, per drameca voĉo jene: – Sciu, sinjoroj, ke mi estas Bill la Variolcikatra, la iama stiristo de la ŝipo "Ŝangaja Trogo"!
– Nekredeble… – flustris Jimmy, tute konsternite, - mi absolute ne pensis tion… Ĉu vi… estas Bill la Variolcikatra persone? Ĉu vere… vi estas la deponejisto de la Honkongaj Bareloj?
– Sinjoro, ne konsideru la aferon ŝerco! Ĉiu policisto konas min en la ŝtato Kenjo. Kaj oni mortkondamnis min en Ĉinio. Tial mi manĝas la amaran panon de la elmigrantoj, ĉar mi vendis la ŝipon Ŝanhaja Trogo kun dumil tunoj da viraj vestaĵoj, importitaj el Eŭropo sen la scio kaj konsento de la kapitano. Kaj mi fordrinkis la ŝipon Ŝanhaja Trogo de la unua savboato ĝis la lasta jako! Prijuĝu min, sinjoroj! Ĝi estis mia tragedio%
– Ankaŭ vi eksciu pri ni, kiuj ni estas. Jen mia amiko, Lamber, kiu estas studento, kaj mi estas Jimmy Fool, alinome la Fola Skoto.
– Mi tre ĝojas, sinjoroj. Mi petas nu tion de vi, kion vi nun aŭdis, tio restu inter ni, ĝi estu la sekreto de la nokta dezerto.
Sekvis longa, laciga vojo. Ili deflankiĝis al sudoriento, al tiu parto de Saharo, kiu estas preskaŭ ekster ĉiuj vojoj, nek putoj, nek oazoj troviĝas ĉi tie, dum tagoj nur polvo, varmego, monotona galopado, kaj ili devas uzi ŝpareme ĉiun guton da akvo.
La trian tagon montriĝis la signoj de la finlaciĝo sur Lambert.
– Persistu, nazmukulo! – kriis Jimmy Fool. – Ni lernu anglan lecionon. – Kaj li komencis paroli angle: Kial promenas la “lordmayor” antaŭtagmeze en ĉasista vestaĵo?
– Ĉar antaŭtagmeze… la “lordmayor”… ĉasis…
– It’s bad… Malbone… Ne antaŭtagmeze la “lordmayor”, sed la “lordmayor” antaŭtagmeze. Malbona vortordo. Vi povas eksidi, sinjoro Lambert.
Anstataŭe sinjoro Lambert ekkuŝis. Ili devis levi lin. Ili trinkigis lin kaj lavis lian vizaĝon. Li rekonsciiĝis malfacile.
– Matene ni atingos la oazon – instigis ilin la kapitano. – Se la junulo ne mortos ĝis tiam pro la lingvoleciono, tie ni povos ripozi multe.
Ĉirkaŭ noktomeze Lambert deliris. Poste ili alvenis en malgrandan, mizeran oazon. Tie jam ne estis ĝendarmoj, tien ne atingis la mano de la kolonia administracio. Kelkaj trampaj araboj vivadis en granda mizero kun siaj kaproj kaj skabiiĝintaj hundoj, krome kun kelkaj kameloj, inter la dissemitaj palmoj. Lavinte sin, ili manĝis, trinkis kaj kuŝigis Lambert-on. Li agoniis. Liaj okuloj estis vualkovritaj, kaj kelkfoje sanga salivo fluis ĉe lia buŝangulo. Ili sidis senpovaj apud lia mato. Ili ne povis defendis sin kontraŭ la densa amaso de la muŝoj. Tiu preskaŭ plenigis la ĉambron, zumis, savrmis sur la muroj, vizaĝoj, manĝaĵo; veraj gregoj moviĝis ĉie, kaj en la senaera varmego, kiel dika, nevidebla kolono staris la densa fetoro de la araba mizero.
– Miajn gepatrojn… – kaj li montris al sia kamizolo, kvazaŭ signalante, ke ilia adreso estas en la poŝo – informu… – Kaj li aldonis ironie: – Do inform my parents…
Remaĉulo ekblekis ekstere, kaj sur la palmo antaŭ la fenstro scivolema kapo de du simioj grincis per la dentoj al ili, elrigardinte el la verda arbokrono. La brustokresto de la studento subite leviĝis kaj malrapide malleviĝis. Densa sangofluo aperis en lia buŝangulo. Eble vejo krevis en lia pulmo… Lia kranio resinkis, lia vizaĝo fariĝis flava, kiel oleo… Variolcikatrulo mordetis siajn lipojn, Jimmy ekprenis la manon de sia amiko… Li sentis, ke la humidaj fingroj iom post iom malvarmiĝas. Lambert malfermis siajn okulojn kaj rigardis sian amikon kun la biblia rideto de mortantoj.
– Estas bone tiel… Ĝi estis tro… Mi mortos – kaj preskaŭ senvoĉe, flustrante aldonis, dume sur liaj liprandoj aperis moka rideto: I shall die… That’s right… I… shall..
Li mortis.
Jimmy nur sidis tie kun tiu kortuŝita teruro de gajaj, bonhumoraj homoj, kiel ili konsterniĝas pro la subite okazinta morto. Li nur sidis kaj ripetadis tion kun flustranta voĉo, rompante siajn fingrojn:
– It is bad… – kaj li skuis la mortinton – it is bad… My young friend…