П
/ Ш
El la franca lingvo tradokis: AFFOtySO SOARES *
LA
GENEZO
LA GENEZO
La Mirakloj kaj la Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
LA GENEZO
La Mirakloj kaj la Antaŭdiroj laŭ Spiritismo
de
ALLAN KARDEC
(Aŭtoro de "La Libro de la Spiritoj")
La Spiritisma Doktrino rezultis el la kolektiva, interakorda instruado de la Spiritoj. La Scienco estas vokita starigi la Genezon
laŭ la leĝoj de la Naturo. Dio pruvas sian grandecon kaj sian povon per la neŝanĝebleco de siaj leĝoj,
ne per ties nuligo.
Por Dio, pasinteco kaj estonteco estas nuno.
(Brazila Spiritisma Federacio)
FEDERAQAO ESPIRITA BRASILEIRA
DEPARTAMENTO EDITORIAL E GRAFICO
(Eldonfako kaj Presejo) Rua Souza Valente, 17 BR-20941-040 Rio de Janeiro (RJ) - Brazilo
ISBN 85-7328-302-5
B.N.
1a Eldono - 1000 ekzempleroj Titolo de la franca originalo:
La Genese, les Miracles et les Predictions selon le Spiritisme (Parizo, la 6an de Januaro 1868)
41-AA; 000.1-O; 3/2003
El la franca lingvo tradukis: AFFONSO SOARES Kovrilo de CECCONI
Copyright 2002 by
FEDERAQAO ESPIRITA BRASILEIRA (Brazila Spiritisma Federacio) Av. L-2 Norte - Q. 603 - Conjunto F 70830-030 - Brasflia-DF - Brazilo
Ciuj rajtoj de reproduktado, kopiado, komunikado al la publiko kaj komerca ekspluatado de ĉi tiu verko estas ekskluzive rezervitaj al la FEDERAQAO ESPIRITA BRASILEIRA (Brazila Spiritisma Federacio). Ankaŭ estas malpermesata ĝia parta reproduktado per ia ajn formo, rimedo aŭ procedo elektrona, diĝita, per fotokopiado, mikrofilmado, Internet, KD_rom (kompakta disko), sen antaŭa kaj formala rajtigo de la Eldonejo, kiel preskribas la lego 9.619/98, promulgita en Brazilo, kiu reguligas la rajton de aŭtoreco kaj ties koneksajn rajtojn.
Kompostado, fotolitografio kaj ofsetpreso de
Presejo de la Eldona Fako de FEB
Rua Souza Valente, 17
20491-040 - Rio de Janeiro, RJ - Brazilo
CPNJ n-ro 33.644.857/0002-84 - I.E. n-ro 81.600.503
Retadreso: febnet@febnet.org.br
Tabelo de Enhavo
Parolo de la Tradukinto 11
Enkonduko 15
La Genezo
ĈAPITROI - Karakteroj de la spiritisma revelacio 19
ĈAPITRO II - Dio 61
Ekzisto de Dio 61
Pri la dia naturo 64
La Providenco 69
La vido de Dio 73
ĈAPITRO III - Bono kaj malbono 77
Origino de bono kaj malbono 77
Instinkto kaj intelekto 83
Reciproka sindetruado de la vivantaj estaĵoj 89
ĈAPITRO IV - Rolo de la scienco en la genezo 93
ĈAPITRO V - Antikvaj kaj modernaj sistemoj de la mondo 103
ĈAPITRO VI - Generala uranografio 113
Spaco kaj tempo 113
La materio 117
La leĝoj kaj la fortoj 120
La primara kreado 123
La universa kreado 126
La sunoj kaj la planedoj 129
La satelitoj 131
La kometoj 134
La Lakta Vojo 136
La fiksaj steloj 138
La dezertoj de la spaco 142
Eterna sinsekvo de l' mondoj 145
La universa vivo 148
Diverseco de l' mondoj 149
ĈAPITRO VII - Geologia skizo de la Tero 152
Geologiaj epokoj 152
Primitiva stato de la terglobo 159
Primara epoko 162
Transira epoko 163
Sekundara epoko 167
Terciara epoko 170
Diluvia epoko 175
Postdiluvia aŭ nuntempa epoko. Apero de la
homo 177
ĈAPITRO VIII - Teorioj pri la Tero 180
Teorio de la ekĵeto 180
Teorio de la kondensiĝo 183
Teorio de la inkrustiĝo 184
Animo de la Tero 187
ĈAPITRO IX - Transformigoj de la globo 189
Generalaj aŭ partaj transformigoj 189
Ago de la montoj 190
Biblia diluvo 192
Periodaj rivoluoj 193
Estontaj kataklismoj 197
Pligrandiĝo aŭ malpligrandiĝo de la volumeno
de la Tero 199
ĈAPITRO X - Organa genezo 203
Primara formado de la vivantaj estaĵoj 203
Vivoprincipo 211
Spontana generado 213
Skalo de la organaj estaĵoj 215
La korpa homo 217
ĈAPITRO XI - Spirita genezo 220
Spirita principo 220
Kuniĝo de la spirita principo kun la materio 224
Hipotezo pri la origino de la homa korpo 227
Enkarniĝo de la Spirito 228
Reenkarniĝoj 237
Elmigradoj kaj enmigradoj de la Spiritoj 240
Adama raso 242
Doktrino pri la falintaj anĝeloj kaj pri la perdita
paradizo 245
ĈAPITRO XII - Mosea genezo 251
La ses tagoj 251
La perdita paradizo 261
La mirakloj laŭ Spiritismo
ĈAPITRO XIII - Karakteroj de la mirakloj 275
La mirakloj en la teologia senco 275
Spiritismo ne faras miraklojn 277
Ĉu Dio faras miraklojn? 284
Tio supernatura kaj la religioj 286
ĈAPITRO XIV - La fluidoj 289
Naturo kaj proprecoj de la fluidoj
Fluidecaj elementoj 289
Formado kaj proprecoj de la perispirito 293
Agado de la Spirito sur la fluidojn; fluidecaj
kreaĵoj; fotografio de la penso 297
Kvalitoj de la fluidoj 300
KLARIGO de kelkaj fenomenoj rigardataj
KIEL SUPERNATURAJ Spirita aŭ psika vidado; duobla vidado; somnambulismo; sonĝoj 305
Katalepsio. - Reviviĝoj 310
Resanigoj 312
Aperaĵoj. - Transfiguriĝoj 314
Fizikaj manifestiĝoj. - Mediumeco 318
Obsedoj kaj posedoj 322
ĈAPITRO XV - La mirakloj de la Evangelio 327
Supereco de la naturo de Jesuo 327
Sonĝoj 329
Stelo de l' magoj 330
Duobla vidado 330
Eniro de Jesuo en Jerusalemon 330
Kiso de Judas 331
Mirakla fiŝkaptado 331
Alvokiĝo de Petro, Andreo, Jakobo,
Johano kaj Mateo 331
Resanigoj 333
Sangelfluo 333
La blindulo el Betsaida 334
Paralizulo 335
La dek lepruloj 336
Velkinta mano 337
La kurbiĝinta virino 337
La paralizulo de la lageto 338
Denaska blindulo 340
Multenombraj resanigoj faritaj de Jesuo 343
Poseditoj 345
Reviviĝoj 348
La filino de Jairo 348
La filo de la vidvino el Nain 349
Jesuo iras sur la akvo 351
Transfiguriĝo 352
Kvietigita ventego 353
Edziĝo en Kana 354
Multobligo de panoj 355
La fermentaĵo de la Fariseoj 356
La ĉiela pano 356
Tento de Jesuo 358
Miregindaĵoj okaze de la morto de Jesuo 360
Postmortaj aperoj de Jesuo 362
Malapero de la korpo de Jesuo 367
La antaŭdiroj laŭ Spiritismo
ĈAPITRO XVI - Teorio de la antaŭscio 371
ĈAPITRO XVII - Antaŭdiroj de la Evangelio 383
Neniu estas profeto en sia lando 383
Morto kaj pasiono de Jesuo 386
Persekutado al la apostoloj 387
Senpentaj urboj 388
Ruiniĝo de la Templo kaj de Jerusalem 388
Malbeno kontraŭ la fariseoj 390
Miaj vortoj ne forpasos 381
La bazangula ŝtono 392
Parabolo de la murdintaj vinberistoj 393
Unu grego, unu paŝtisto 395
Veno de Elija 397
Anonco de la Konsolanto 398
Dua veno de la Kristo 401
Antaŭsignoj 404
Viaj filoj kaj filinoj profetos 408
Lasta juĝo 409
ĈAPITRO XVIII - La tempoj estas venintaj 413
Signoj de l' tempoj 413
La nova generacio 430
APENDICO: Spiritismo aŭ Spiritisma Doktrino 437
Parolo de la tradukinto
"La Genezo, la Mirakloj kaj la Antaŭdiroj laŭ Spiritis- mo" konstituas la lastan, laŭ kronologia ordo, el la kvin fundamentaj libroj de la spiritisma revelacio, verkitaj de ties sistemiginto Allan Kardec, pseŭdonimo de la franca pedagogo Hippolyte Leon Denizard Rivail (1804-1869). Gi aperis en 1868, kiam jam respektinda movado kreskadis sub lia orienta- do kaj la influo de la aliaj, jam tre populariĝintaj, kvar fundamentaj verkoj, nome "La Libro de la Spiritoj" (1857), "La Libro de la Mediumoj" (1861), "La Evangelio laŭ Spiritismo" (1864), "La Ĉielo kaj la Infero" (1865).
Antaŭ ol sin fordoni al sia grava misio kiel kompilinto kaj sistemiginto de la revelacioj, kiuj fontis el la nevidebla mondo, Allan Kardec jam estis akirinta honoran reputacion kiel pedagogo, kun fekundaj, oficiale agnoskitaj, kontribuoj al la plibonigo de la instruado en Francio.
Pri la enhavo de ĉi tiu verko ni povas senhezite aserti ĝian kernan aktualecon, malgraŭ la fakto, ke, pro la progreso de la sciencoj de post ĝia apero en 1868, multaj ideoj, teorioj kaj principoj en ĝi prezentitaj devis cedi lokon al novaj formu- loj konstruitaj sur esploroj, observoj, sondoj teknike pli perfektaj. La aŭtoro mem, kun klarmensa antaŭvidemo, atentigas la leganton pri tio. Koncerne tamen la ekskluzivan, specifan kampon de la ankoraŭ ne agnoskita spiritisma scienco, ĉio spiras novecon, freŝecon, precipe logikecon kaj raciecon, car en "La Genezo" estas studataj la elementoj, kiuj donas konsiston al tiu nepre ekzistanta forto de la Naturo, nome la nevidebla mondo, de kiu ciu homo venas en la korpan mondon per la naskiĝo kaj al kiu nepre revenas per la morto, tiel longe ĝis li, per sencesa progresado, intelekta kaj precipe morala, eniras novan fazon de evoluado ne plu necesiganta sinsekvajn reenkarniĝojn en krudmateriajn planedojn.
Kontraŭflue al la tradiciaj religiaj skoloj, Allan Kardec rekonas la rolon de la Scienco en la formulado de la vera Genezo, laŭ la lego de la Naturo, sen tamen radikale forĵeti la antikvajn konceptojn kaj interpretojn, cefe tiujn de la Biblio, kiujn li rigardas envolvitaj en la alegorio kaj kaŝantaj superbe- lajn veraĵojn. Jenaj liaj asertoj, interalie, klare difinas, cirilate, unu el la karakterizaj trajtoj de la spiritisma revelacio: "Se la Religio rifuzas marŝi kun la Scienco, ci tiu marŝos sola", kaj "Religio, kiu, ec per unu punkto, ne kontraŭdirus la leĝojn de la naturo, ja neniel devus timi la progreson kaj estus do neatingebla".
Kvankam "La Genezo" aparte fokusigas tiun trajton, aŭ aspekton, sciencan de la Spiritisma Doktrino, en ĝi tamen estas elvolvitaj la aliaj, neapartigeblaj trajtoj, nome la filozofia kaj la morala, kiuj nature, konsekvence, elfluas el la por tiel diri "fizikaj" elementoj de la revelacio.
Kiel esperantisto-spiritisto, mi aparte ĝojas, ke la Brazila Spiritisma Federacio finplenumas, per ci tiu eldonaĵo, projek- ton , kiun ĝi iniciatis en la jaro 1946 per la aperigo de "La Libro de la Spiritoj", nome la publikigon, en Esperanto, de la tiel nomata Spiritisma Pentateŭko, konsistanta el la kvin fundamentaj verkoj de Allan Kardec. Tutkoran dankon mi esprimas do al tiu respekteginda, pli ol centjara Institucio, en la nomo de la esperantista mondo, al kiu gi faras bonajn servojn ekde de la jaro 1909,kiam ĝia oficiala organo, la revuo "Reformador", aperigis artikolon pri la Neŭtrala Internacia Lingvo, ties movado kaj idealoj.
Mi ankaŭ aparte dankas mian karan amikon kaj majstron, la kleran lingviston, tradukiston, kompetentan esperantiston, D-ron Benedicto Silva, el la brazila urbo S. Jose do Rio Preto (SP), kiu bonvole kaj sinofere kontrolis la tutan tradukon, tiel ebligante, ke ĝi aperu inda je la genia kreaĵo de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof.
Rio de Janeiro (RJ), la 22-an de Majo 2002.
ENKONDUKO
AL LA UNUA ELDONO, PUBLIKIGITA EN JANUARO 1868
Ci tiu nova verko estas plia paŝo sur la tereno de la sekvoj kaj aplikoj de Spiritismo. Kiel montras la titolo, ĝia celo estas studi tiujn tri objektojn ĝis nun diverse interpretatajn kaj komentariatajn: la Genezon, la miraklojn kaj la antaŭdirojn, laŭ ties rilatoj kun la novaj leĝoj rezultantaj el la observado de la spiritismaj fenomenoj.
Du elementoj, aŭ, se oni volas, du fortoj regas la Universon: la spirita elemento kaj la materia elemento. El la simultana agado de tiuj du principoj fontas specialaj fenomenoj, kiuj memkompreneble neklarigeblas se oni unu el ambaŭ abstraktas, tute same kiel neklarigeblus la formiĝo de la akvo se oni abstraktus unu el ĝiaj konsistigaj elementoj, nome hidrogeno kaj oksigeno.
Elmontrante la ekziston de la spirita mondo kaj ties rilatojn kun la materia mondo, Spiritismo liveras la ŝlosilon por sennombra amaso da fenomenoj nekomprenataj kaj, ĝuste pro tio, rigardataj kiel neakcepteblaj por certa klaso de pensuloj. Svarmas tiuj faktoj en la Sanktaj Skriboj, kaj ja pro la nekona- do de la lego, ilin reganta, la komentariantoj sur ambaŭ kampoj ne sukcesis veni al racia solvo, car ĉiuj senĉese turniĝadis sur sama rondo de ideoj, unuj ignorantaj la poziti- vajn atingojn de la scienco, aliaj la spiritan principon.
Tiu solvo troviĝas en la reciproka agado inter la spirito kaj la materio. Vere ĝi senigas la plimulton de tiuj faktoj je ilia supernatura karaktero. Sed kio pli valoras: ilin akcepti kiel efikojn de la natura lego aŭ ilin malakcepti entute?Ilia absoluta forĵeto kuntrenus la forĵeton de la bazo mem de la konstruaĵo, sed ilin akcepti en ties ĉi-supra karaktero, nur forigante iliajn akcesoraĵojn, lasas sendifekta ĝian bazon. Jen kial Spiritismo revenigas tiom multe da personoj al la kredo pri veraĵoj, kiujn ili antaŭe rigardis simple utopiaj.
Ĉi tiu verko estas do, kiel ni jam diris, ia komplemento al la aplikoj de Spiritismo el speciala vidpunkto. La materialoj jam estis pretaj, aŭ almenaŭ de longe ellaboritaj, sed ankoraŭ ne estis veninta la tempo por publikigo. Necesis unue, ke la ideoj, konsistigontaj ilian bazon, atingu la maturecon, kaj, krome, preni en kalkulon la oportunecon de la cirkonstancoj. Spiritismo enhavas nek misterojn nek sekretajn teoriojn; ĉio en ĝi devas esti malkaŝa, por ke ciu povu gin plenscie juĝi; sed ĉiu afero devas aperi ĝustatempe, por ke ĝia alveno estu sekura. Senpripensa solvo, prezentita antaŭ ol oni komplete klarigis la demandon, kaŭzus pli ĝuste regreson, ol progreson. Ĉe tiu, ĉi tie traktita, la graveco de la temo trudis al ni la devon eviti ĉian senpripenson.
Antaŭ ol eniri la temon, ŝajnis al ni necesa klare difini la respektivajn rolojn de la Spiritoj kaj de la homoj en la ellabora- do de la nova doktrino. Tiuj enkondukaj konsideroj, kiuj gin senigas je ĉia mistika karaktero, konsistigas la objekton de la unua ĉapitro, titolita: Karakteroj de la spiritisma revelacio. Pri tiu ĉi punkto ni petas seriozan atenton, car tie iasence troviĝas la nodo de la demando.
Malgraŭ laparto koncernanta la homanpartoprenon en la ellaborado de tiu doktrino, gia iniciato tamen apartenas al la Spiritoj, sed ĝia konsisto ne rezultas el la persona opinio de iu ajn el ili. Gi estas, kaj ne povas ne esti, la rezultato de ilia akordanta kaj kolektiva instruado. Nur en tiu karaktero gi povas esti nomata doktrino de la Spiritoj. Se ne tiel, ĝi estus nenio alia ol la doktrino de unu Spirito kaj same valorus kiel ies persona opinio.
Generaleco kaj akordo en la instruado, jen la esenca karaktero de la doktrino, la kondiĉo mem de ĝia ekzisto, el kio rezultas, ke ciu principo, kiu ne ricevis la konsenton de la plimulto, ne povas esti rigardata kiel konsista parto de tiu doktrino, sed ja kiel nura unuopa opinio, pri kiu Spiritismo ne povas respondi.
Guste tiu kolektiva akordo en la opinio de la Spiritoj, krome pasigita tra la kriterio de la logiko, fortigas la spiritisman doktrinon kaj garantias al ĝi ĉiamdaŭrecon. Por ke ĝi ŝanĝiĝu, estus necese, ke la tutaĵo de la Spiritoj ŝanĝu sian opinion kaj ke ili unu tagon asertu la malon de tio, kion ili antaŭe diris. Kaj car ĝi fontas el la instruado de la Spiritoj, estus necese, por ĝia pereo, ke la Spiritoj cesu ekzisti. Tio ankaŭ igos ĝin ciam superstari la personajn sistemojn, kiuj, diference de ĝi, ne cie havas radikojn.
La fidindeco de La Libro de la Spiritoj solidiĝis nur tial, ke ĝi estas la esprimo de ĝenerala, kolektiva penso. En aprilo, 1867, kompletiĝis ĝia unua jardeko. Intertempe, la fundamen- taj principoj, kies bazojn ĝi sidigis, sinsekve kompletiĝis kaj elvolviĝis kiel rezulto de la progresiva instruado de la Spiritoj, sed neniu estis malkonfirmita de la scienco, ciuj restis stare, pli vivaj ol iam antaŭe, dum el ciuj kontraŭdiraj ideoj, kiujn oni provis kontraŭmeti al ĝi, neniu venkis guste tial, ke ilia malo estis cie instruata. Ci tiu estas ja karakteriza rezultato, kiun ni povas proklami sen vanteco, car ĝian meriton ni neniam atribuis al ni.
La samaj skrupuloj gvidis la redakton de niaj aliaj verkoj, tial ni povis ilin titoli: laŭ Spiritismo, car ni estis certaj pri ilia konformeco al la ĝenerala instruado de la Spiritoj. Tiel same estis kun ci tiu, kiun ni povas, pro similaj kaŭzoj, prezenti kiel komplementon de la antaŭaj, escepte tamen de iuj anko- raŭ hipotezaj teorioj, pri kiuj ni havis la zorgon ilin montri kiel tiajn, kaj kiujn oni devas rigardi personaj opinioj tiel longe ĝis ili estos konfirmitaj aŭ malkonfirmitaj, por ke ne pezu sur la doktrino la respondeco pri ili.
Cetere, la fidelaj legantoj de la Revue povis tie rimarki, en formo de skizoj, la plimulton de la ideoj elvolvitaj en ci tiu verko, same kiel ni gin faris rilate al la antaŭaj. La Revue ni multfoje uzas kiel provterenon, destinitan al sondado de la opinio de homoj kaj Spiritoj pri certaj principoj, antaŭ ol ni ilin akceptas kiel konsistigajn partojn de la doktrino.
1 Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al siaportugallingva eldono: La leganton do koncernas, dum la legado de ĉi tiu verko, distingi la parton prezentitan kiel komplementan al la Doktrino disde tiu, kiun la Aŭtoro mem rigardas kiel hipotezan kaj sian propran.
Noto de la Union Spirite (Belgio) al sia franclingva eldono: La sciencaj donitaĵoj en ĉi tiu verko datiĝas de 1867. La leganto eventuale devos konsideri la lastajn progresojn de la scienco.
LA GENEZO
LAŬ SPIRITISMO
ĈAPITRO I
KARAKTEROJ DE LA SPIRITISMA REVELACIO
1. - Ĉu oni povas rigardi Spiritismon kiel revelacion? Se jes, kia estas ĝia karaktero? Sur kio sidas ĝia vereco? Al kiu kaj kiamaniere ĝi estis farita? Ĉu la spiritisma doktrino estas ia revelacio laŭ la teologia senco de tiu vorto, nome ĉu ĝi entute estas produkto de ia okulta instruado veninta de la supro? Ĉu ĝi estas senŝanĝa aŭ ĉu ĝi akceptas modifojn? Portante al la homoj la kompletan veron, ĉu tiu revelacio ne havus kiel efikon bari al ili la uzon de siaj kapabloj, ŝparante al ili la laboron de la esplorado? Kia povas esti la aŭtoritato de la instruado de la Spiritoj, se ili ne estas neeraremaj nek superaj al la homaro? Kian utilon havas la moralo, kiun ili predikas, se ĝi estas ne alia ol tiu, jam konata, veninta de la Kristo? Kiujn novajn veraĵojn ili portas al ni? Ĉu la homo ja bezonas ian revelacion, kaj ĉu li ne povas trovi en si mem kaj en sia konscienco ĉion necesan por konduki sian vivon? Tiaj estas la demandoj, sur kiuj gravas, ke ni koncentriĝu.
- Ni unue difinu la signifon de la vorto revelacio. Revelacii, el la latina revelare, kies radiko estas velum, vualo, laŭlitere signifas eliri el sub la vualo: figursence ĝi signifas malkovri, konatigi ion sekretan aŭ nekonatan. Laŭ sia plej ordinara signifo, ĝi rilatas al ĉio nesciata, kion oni diskonigas, al ĉiu nova ideo, kiu malkaŝas al ni ion, pri kio ni ne sciis.
Laŭ tiu vidpunkto, ĉiuj sciencoj, kiuj konatigas al ni la misterojn de la Naturo, estas revelacioj. Tial oni povas aserti, ke por la homoj ekzistas senĉesa revelaciado. La Astronomio revelaciis al ni la astran mondon; la Geologio, la formiĝon de la Tero; la Kemio, la leĝon de la afinecoj; la Fiziologio, la funkciojn de la organismo, ktp; Koperniko, Galileo, Neŭtono, Laplace, Lavoisier estis revelaciintoj.
- La esenca karaktero de ĉia revelacio nepre estas la vero. Revelacii sekreton estas konatigi fakton; se la afero estas falsa, ĝi ne estas fakto kaj sekve oni jam ne havas revelacion. Ĉia revelacio dementita de la faktoj ne plu estas revelacio, ĉefe se oni ĝin atribuas al Dio. Ĉar li ne povas mensogi nek trompiĝi, tial ĝi nepre ne povas emani el Dio: ĝi devas esti rigardata kiel produkto de homa konceptado.
- Kia estas la rolo de instruisto antaŭ ties lernantoj, se ne tiu de ia revelacianto? Li instruas al ili, kion ili ne scias, kion ili ne havus la tempon nek la eblon mem malkovri, ĉar la scienco estas la kolektiva verko de la jarcentoj kaj de multego da homoj, kiuj alportis, ĉiu en sia kampo, sian provizon da observoj, utilaj al siaj posteuloj. La instruado estas do, efektive, la malkaŝo de certaj veraĵoj, sciencaj aŭ moralaj, fizikaj aŭ metafizikaj, fare de homoj ilin sciantaj al aliaj, kiuj ilin ne scias, kaj kiuj sen tio restus por ĉiam nesciantoj.
5. - Sed instruisto instruas nur tion, kion li lernis: li estas duaranga revelacianto; la genio instruas tion, kion li mem malkovris: li estas originala revelacianto, portanto de la lumo, kiu iom post iom disvastiĝas. Kio fariĝus el la homaro sen la revelaciado de tiuj genioj, kiuj aperas de tempo al tempo?
Sed kiuj estas tiuj genioj? Kial ili estas geniaj? De kie ili venas? Kio fariĝas el ili? Ni rimarku, ke ilia plimulto naskiĝas portante transcendajn fakultojn kaj denaskajn sciojn, por kies disvolvo sufiĉas malmulte da peno. Ili efektive apartenas al la homaro, ĉar ili ja naskiĝas, vivas kaj mortas kiel ni. Kie do ili ĉerpis tiujn sciojn, kiujn ili ne povis akiri dum la vivo? Ĉu oni asertu, kun la materialistoj, ke la hazardo havigis al ili cerban materialon en pli granda kvanto kaj de pli bona kvalito? Ĉi- okaze ilia merito ne estus pli alta ol tiu de legomo pli dika kaj pli bongusta ol alia. Ĉu oni asertu, kun certaj spiritualistoj, ke Dio donis al ili animon pli dotitan ol tiu de la ordinaraj homoj? Supozo ankaŭ tute mallogika, ĉar ĝi kredigus, ke Dio estas partia. La sola racia solvo troviĝas en la antaŭekzisto de la animo kaj en la plureco de la ekzistadoj. La genio estas Spirito, kiu vivis pli longan tempon; kiu sekve akiris kaj progresis pli ol tiuj malpli evoluintaj. Enkarniĝinte, li kunportas tion, kion li scias, kaj ĉar li scias multe pli ol la ceteraj homoj kaj do ne bezonas lerni, tial li estas nomata genio. Sed kion li scias, tio ankaŭ estas frukto de antaŭa laboro, ne la rezulto de ia privilegio. Antaŭ sia naskiĝo, li do estis progresinta Spirito; li reenkarniĝas, ĉu por profitigi al aliaj sian sciadon, ĉu por pliigi siajn proprajn akirojn.
La homoj nekontesteble progresas per si mem kaj per la penado de sia inteligento; sed, forlasitaj al siaj propraj fortoj, ili tre malrapide progresus, se ilin ne helpus pli kleraj homoj, same kiel lernanto estas helpata de instruistoj. Ĉiuj popoloj havis siajn geniojn, aperintajn en diversaj epokoj kun la celo ilin impulsi kaj forpreni el ilia inercio.
- Se oni rekonas la prizorgadon de Dio al siaj kreitoj, kial ne rekoni, ke Spiritoj, kapablaj pro sia energio kaj pro la supereco de sia sciado antaŭenigi la homaron, enkarniĝas laŭ la volo de Dio kun la celo helpi la progreson en difinita direkto? ke ili ricevas mision, same kiel ambasadoro ĝin ricevas de sia suvereno? Tia estas la rolo de la eminentaj genioj. Kion ili venas fari, se ne instrui la homojn pri veraĵoj, kiujn ili ne konas kaj ankoraŭ longan tempon ja ne konus, celante doni al la homoj ian apogpunkton, per kiu ili povus pli rapide altiĝi? Tiuj genioj, kiuj aperas tra la jarcentoj kiel brilaj steloj, post- lasante longan luman strion super la homaro, estas misiuloj, aŭ, se oni volas, mesioj. La novaĵoj, kiujn ili instruas al la homoj, ĉu en la kampo fizika, ĉu en la kampo filozofia, estas revelacioj. Se Dio starigas revelaciintojn por la sciencaj veraĵoj, li povas des pli prave ilin starigi por la moralaj veraĵoj, kiuj ja estas esencaj elementoj de la progreso. Tiaj estas la filozofoj, kies ideoj trairas la jarcentojn.
- Laŭ la speciala senco de la religia fido, la revelacio aparte koncernas la spiritajn aferojn, kiujn la homo ne povas per si mem scii, kiujn li ne povas malkovri helpe de siaj sensoj, kaj kies konado al li estas donita de Dio aŭ de ties kurieroj, ĉu per rekta parolo, ĉu per inspirado. En ĉi tiu okazo, la revelacio estas ĉiam farita al homoj speciale dotitaj, alnomataj profetoj aŭ mesioj, tio estas, senditoj, misiuloj, portantaj la mision ĝin transigi al la homoj. Rigardata el ĉi tiu vidpunkto, la revelacio implicas absolutan pasivecon, oni ĝin akceptas sen kontrolo, sen ekzameno, sen diskuto.
- Ciuj religioj havis siajn revelaciintojn, kaj kvankam ili restis malproksime de la konado de la tuta vero, ili tamen havis sian pravon de ekzisto, ĉar ili konformiĝis al la tempo kaj al la medio, en kiu ili vivis, al la aparta karaktero de la popoloj, al kiuj ili parolis kaj al kiuj ili estis relative superaj.
Malgraŭ la eraroj de siaj doktrinoj, ili ja skuis la spiritojn kaj per tio semis ĝermojn de progreso, kiuj poste disvolviĝis, aŭ ankoraŭ disvolviĝos en la brila lumo de Kristanismo.
Malprave do oni ilin anatemas en nomo de la ortodo- ksismo, ĉar iam venos tago, kiam tiuj kredoj, tiel diversaj laŭforme sed kiuj efektive sidas sur unu sama fundamenta principo: Dio kaj la senmorteco de la animoj, fandiĝos en unu grandan kaj vastan unuecon, post kiam la racio triumfos super la antajuĝoj.
Bedaŭrinde la religioj estis ĉiam instrumentoj de superregado; la profeta rolo tentis la malsuperajn ambiciojn kaj oni vidis aperi multegon da ŝajnaj profetoj aŭ mesioj, kiuj, elprofitante la prestiĝon de ĉi tiu titolo, ekspluatis la kredemon profite al sia orgojlo, al sia avidemo, aŭ al sia nenifaremo, trovante pli komforta vivi koste de siaj trompitoj. La kristana religio ne povis sin ŝirmi kontraŭ tiuj parazitoj. Ci-rilate ni alvokas ĉies seriozan atenton al la ĉapitro XXI de La Evangelio laŭ Spiritismo: "Estos falsaj Kristoj kaj falsaj profetoj".
- Cu estas senperaj revelacioj de Dio al la homoj? Tio estas demando, kiun ni ne kuraĝus solvi, nek pozitive, nek negative, en absoluta maniero. Gi ne estas tute neebla, sed nenio donas pri ĝi nediskuteblan pruvon. Estas tamen ekster- dube, ke la Spiritoj pli proksimaj al Dio pro sia perfekteco penetriĝas de lia penso kaj povas ĝin transsendi. Koncerne la enkarnajn revelaciintojn, ili povas, konforme al la hierarkia ordo, al kiu ili apartenas, kaj al sia sciogrado, ĉerpi siajn instruojn en sia propra scioprovizo, aŭ ilin ricevi de pli progre- sintaj Spiritoj, eĉ de la senperaj kurieroj de Dio, kiuj, parolante en ties nomo, estas kelkfoje prenitaj por Dio mem.
Neniel fremdas tiaspecaj komunikaĵoj al tiuj konantaj la spiritismajn fenomenojn kaj la manieron, per kiuj ekestas la rilatoj inter enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj. La instruoj povas esti transigataj per diversaj rimedoj: per la nura kaj simpla inspiro, per la aŭdigo de parolo, per la vidiĝo de la instruantaj Spiritoj, en vizioj kaj aperoj, ĉu en sonĝo, ĉu dum vigilo, pri kio estas multe da ekzemploj en la Biblio, en la Evangelio kaj en la sanktaj libroj de ĉiuj popoloj. Oni do nepre pravas, dirante, ke la plimulto de la revelaciintoj estas mediumoj inspirataj, aŭdivaj aŭ vidivaj. Sed el tio ne sekvas, ke ĉiuj mediumoj estas revelaciintoj kaj, des malpli, rektaj perantoj de Dio aŭ de ties kurieroj.
10. - Nur la puraj Spiritoj senpere ricevas la parolon de Dio kaj la mision ĝin transigi; sed oni nun scias, ke ne ĉiuj Spiritoj estas perfektaj kaj ke multaj prenas falsan eksteraĵon, kio igis Sanktan Johanon admoni: "Amataj, kredu ne al ĉiu spirito, sed provu la spiritojn, ĉu ili estas el Dio." (Unua Epistolo, ĉap. 4a, par. 1.)
Povas do ekzisti revelacioj seriozaj kaj veraj, kiel ankaŭ estas tiuj mensogaj kaj apokrifaj. La esenca karaktero de la dia revelacio estas tiu de eterna vero. Ciu revelacio erarmakulita aŭ povanta suferi ŝanĝojn certe ne emanas el Dio. Tiel do la leĝo de la Dekalogo havas ĉiujn karakterojn de sia origino, dum la ceteraj moseaj leĝoj, esence provizoraj, ofte nekonfor- maj al la Sinaja lego, estas persona, politika verko de la hebrea leĝdoninto. La moroj de la popolo mildiĝis kaj tiuj leĝoj per si mem kadukiĝis, dum la Dekalogo restis stare kiel lumturo de la homaro. La Kristo faris el ĝi la bazon de sia konstruaĵo, sed la ceterajn leĝojn li nuligis. Se ili estus verko de Dio, li ilin konservus netuŝitaj. La Kristo kaj Moseo estis la du grandaj revelaciintoj, kiuj ŝanĝis la karakteron de la mondo, kaj en tio kuŝas la pruvo de ilia dia misio. Al pure homa verko ja mankus tia povo.
- En la nuna tempo plenumiĝas grava revelacio, kiu al ni montras la eblecon de komunikiĝo kun la loĝantoj de la spirita mondo. Tio sendube tute ne estas io nova; sed ĝis nun ĝi restis kiel malviva litero, tio estas, sen ia utilo al la homaro. La nescio pri la leĝoj, regantaj tiujn rilatojn, ĝin sufokis sub la superstiĉo; la homo ne kapablis el ĝi tiri ian edifan konkludon; al nia epoko estis destinite ĝin malimpliki el ĝiaj ridindaj akcesoraĵoj, kompreni ĝian amplekson kaj el ĝi aperigi la lumon klarigontan la vojon de la estonteco.
- Spiritismo, konigante al ni la nevideblan mondon, kiu nin ĉirkaŭas kaj en kiu ni vivis ne suspektante ĝian ekzis- ton; konigante la leĝojn, kiuj ĝin regas, ĝiajn rilatojn kun la videbla mondo, la naturon kaj la staton de ĝiaj loĝantoj, kaj sekve la postmortan destinon de la homo, ja estas vera revelacio laŭ la scienca senco de ĉi tiu vorto.
- Pro sia naturo, la spiritisma revelacio havas duoblan karakteron: ĝi samtempe havas la karakterojn de la dia kaj de la scienca revelacioj. De la unua, ĉar ĝia apero estis providenca kaj ne rezultis el homaj iniciativo kaj antaŭpensita plano; ĉar la fundamentaj principoj de la doktrino fontas el la instruado de la Spiritoj komisiitaj de Dio instrui la homojn pri aferoj, kiujn ili ne konis, kiujn ili ne povis kompreni per si mem kaj kiujn ili nepre devas koni nuntempe, kiam ili kapabliĝis al ties kompreno. De la dua, ĉar tiu instruado ne estas privilegio de unu sola homo sed ja estas samprocede donata al ĉiuj; ĉar kiuj ĝin transigas kaj kiuj ĝin ricevas tute ne estas pasivuloj, sendevigitaj disde la laboro de observado kaj esplorado, pro tio, ke ili ne rezignas sian juĝon kaj sian libervolon; ĉar al ili la kontrolo ne estas malpermesita sed kontraŭe ja rekomendata; fine, ĉar la doktrino ne estis komplete diktita, nek trudita al la blinda kredo; ĉar ĝi estis induktita, per laboro de l' homo, el la observado de l' faktoj, kiujn la Spiritoj metas antaŭ liajn okulojn, kaj de la instruoj, kiujn la Spiritoj al li donas, kiujn instruojn li studas, komentarias, komparas, kaj el kiuj li mem tiras la konsekvencojn kaj la aplikojn. Unuvorte, karakterizas la spiritisman revelacion ja tio, ke ĝia origino estas dia, ĝia iniciato venas de la Spiritoj kaj ĝia ellaborado estas frukto de la homa penado.
14. - Kiel rimedo de ellaborado, Spiritismo procedas tute same kiel la pozitivaj sciencoj, nome ĝi uzas la eksperi- mentan metodon. Novspecaj faktoj prezentiĝas, kiujn oni ne povas klarigi per la konataj leĝoj; ĝi ilin observas, komparas, analizas kaj, paŝante returne de la efikoj al ties kaŭzoj, ĝi venas al la leĝo ilin reganta; poste ĝi deduktas iliajn sekvojn kaj serĉas iliajn utilajn aplikojn. Gi starigis nenian antaŭe pretan teorion; tiel ĝi ne prezentis kiel hipotezojn la ekziston kaj la manifestiĝon de la Spiritoj, nek la perispiriton, nek la reenkar- niĝon, nek iun ajn el la principoj de la doktrino; ĝi konkludis al la ekzisto de la Spiritoj, kiam tiu ekzisto evidente montriĝis el la observado de la faktoj; tiel same ĝi procedis rilate al aliaj principoj. Ne la faktoj postvenis por konfirmi la teorion, sed ja la teorio venis poste klarigi kaj resumi la faktojn. Estas do rigore ĝusta la aserto, ke Spiritismo estas observoscienco, tute ne ia produkto de la imago. La sciencoj faris seriozan progre- son nur post kiam iliaj studoj baziĝis sur la eksperimenta metodo; ĝis tiam oni kredis ĉi tiun aplikebla nur al la materio, dum efektive ĝi ankaŭ aplikeblas al la metafizikaj aferoj.
- Ni donu ekzemplon. Okazas en la spirita mondo tre kurioza fakto, kiun certe neniu iam suspektis, nome ke estas Spiritoj, kiuj rigardas sin ne mortintaj. Nu, la superaj Spiritoj, kiuj perfekte konas tiun fakton, ne venis anticipe malkaŝi: "Estas Spiritoj kredantaj, ke ili ankoraŭ vivas la surteran vivon kaj kiuj konservas siajn gustojn, kutimojn kaj instinktojn." Ili ja okazigis la manifestiĝon de tiaj Spiritoj, ke ni mem ilin observu. Vidinte do Spiritojn necertaj pri sia stato aŭ asertantaj, ke ili ankoraŭ apartenas al ĉi tiu mondo kaj sin donas al siaj ordi- naraj okupoj, oni el la ekzemploj deduktis la regulon. La multego da similaj faktoj pruvis, ke tute ne temas pri ia escepto sed ja pri unu el la fazoj de la spirita vivo; oni povis do studi ĉiujn ties variojn kaj la kaŭzojn de tiel stranga iluzio, krom ankaŭ konstati, ke tiu situacio karakterizas Spiritojn morale malpli progresintajn, estas propra al certaj specoj de morto, krom ankaŭ kelkatempa, kvankam ĝi povas tamen daŭri semajnojn, monatojn kaj jarojn. Tiel do la teorio naskiĝis el observado. La samo okazis rilate al ĉiuj ceteraj principoj de la doktrino.
- Kiel la objekto de la Scienco mem estas la studo de la leĝoj regantaj la materian principon, tiel la speciala objekto de Spiritismo estas la konado de la leĝoj regantaj la principon spiritan. Nu, ĉar ĉi tiu principo estas unu el la fortoj de la Naturo, kiu senĉese reagas sur la materian principon, kaj reciproke, el tio sekvas, ke la konado de unu ne povas esti kompleta sen la konado de la dua. Spiritismo kaj Scienco sin reciproke kompletigas: la Scienco, sen Spiritismo, estas sen- pova por klarigi certajn fenomenojn ekskluzive per la leĝoj de la materio; al Spiritismo, sen la Scienco, mankus apogo kaj konfirmo. La studo pri la leĝoj de la materio devus antaŭi al tiu pri la spiritaj, ĉar estas la materio, kiu la unua frapas la sensojn. Se Spiritismo estus veninta antaŭ la sciencaj malko- vroj, ĝi estus abortinta kiel ĉio aperinta antaŭtempe.
- Ciuj sciencoj sin interĉenas kaj intersekvas laŭ racia ordo; ili naskiĝas, unuj de la aliaj, trovinte apogpunkton en la antaŭaj ideoj kaj scioj. La Astronomio, unu el tiuj pli frue kulturataj, konservis la frutempajn erarojn tiel longe, ĝis la Fiziko venis malkaŝi la leĝon pri la fortoj de la naturaj agantoj; la Kemio, povante nenion sen la Fiziko, devis ĝin akompani de proksime, kaj poste ambaŭ marŝis en akordo, sin reciproke apogante. La Anatomio, Fiziologio, Zoologio, Botaniko, Mineralogio iĝis seriozaj sciencoj nur kun la helpo de la lumoj alportitaj de la Fiziko kaj de la Kemio. Al la Geologio, hieraŭ naskiĝinta, sen la Astronomio, Fiziko, Kemio kaj ĉiuj ceteraj sciencoj estus mankintaj elementoj de vivipoveco; nur poste ĝi povus aperi.
- La moderna scienco forlasis la kvar primitivajn elementojn de la antikvuloj kaj, post sinsekvaj observoj, venis al la koncepto pri la unusola elemento, generanta ĉiujn transformojn de la materio; sed la materio, en si mem, estas inerta, havas nek vivon, nek penson, nek senton; ĝi bezonas ligiĝi al la spirita principo. Spiritismo ne malkovris nek elpensis tiun principon, sed ĝi la unua, per nekontesteblaj pruvoj, elmontris ties ekziston; ĝin studante kaj analizante, Spiritismo evidentigis ĝian influon. Al la materia elemento ĝi aldonis la elementon spiritan. Materia elemento kaj spirita elemento, jen la du principoj, la du vivaj fortoj de la Naturo. Per ilia nedisig- ebla kuniĝo oni facile klarigas multegon da faktoj ĝis nun neklarigeblaj.
Havante kiel objekton la studon de unu el la du elementoj konsistigantaj la Universon, Spiritismo nepre tuŝas la pli grandan parton de la sciencoj; ĝi do povus veni nur post ilia ellaboriĝo kaj ĝi naskiĝis de la forto mem de la aferoj, de la neebleco ĉion klarigi nur helpe de la leĝoj de la materio.
19. - Oni akuzas Spiritismon pri parenceco kun magio kaj sorĉarto; sed oni forgesas, ke la Astronomio havas kiel pli aĝan fraton la Astrologion, kiu ne tiel longe malproksimas de ni; ke la Kemio estas filo de la Alkemio, pri kiu kuraĝus sin okupi hodiaŭ neniu prudenta homo. Neniu tamen neas, ke la Astrologio kaj la Alkemio enhavis la ĝermon de la veraĵoj, el kiuj fontis la nuntempaj sciencoj. Malgraŭ siaj ridindaj formu- loj, la Alkemio kondukis al la malkovro de la simplaj korpoj kaj de la leĝo pri la afinecoj. La Astrologio sin apogis sur la pozicio kaj la movado de la astroj, kiujn ĝi studis; sed, pro la nesciado pri la veraj leĝoj regantaj la mekanismon de la Universo, la vulgarularo rigardis la astrojn kiel misterajn estaĵojn, al kiuj la superstiĉo atribuis ian moralan influon kaj ian revelacian karakteron. Kiam Galileo, Neŭtono, Kepler konatigis tiujn leĝojn, kaj la teleskopo forŝiris la vualon kaj ĵetis en la profun-
1 La vorto elemento estas ĉi tie uzata ne laŭ la senco de korpo simpla, elementa, el primitivaj molekuloj, sed laŭ la senco de konsista parto de tutaĵo. Ĉi-sence, oni povas diri, ke la spirita elemento aktive partoprenas en la ekonomio de la Universo, same kiel oni diras, ke la civila elemento kaj la militista elemento estas kalkulataj en la nombro de loĝantaro; ke la religia elemento estas entenata en la edukado; ke en Alĝerio ekzistas la araba elemento kaj la eŭropa elemento.
daĵojn de la spaco rigardon, kiun kelkaj homoj opiniis maldis- kreta, tiam la planedoj montriĝis al ni kiel simplaj mondoj similaj al la nia kaj la kastelo de l' miregindo tuta disfalis.
La samo okazas kun Spiritismo rilate al la magio kaj la sorĉarto, kiuj ankaŭ sin apogis sur la manifestiĝo de la Spiritoj, kiel la Astrologio sur la movo de la astroj; sed ne sciante pri la leĝoj regantaj la spiritan mondon, ili miksis kun tiuj rilatoj ridindajn praktikojn kaj kredojn, al kiuj la moderna Spiritismo, frukto de eksperimentado kaj observado, metis finon. Efektive, la distanco apartiganta Spiritismon de magio kaj sorĉarto estas pli granda ol tiu inter Astronomio kaj Astrologio, inter Kemio kaj Alkemio; ilin konfuzi estas pruvo, ke pri ili oni scias nenion.
- La nura fakto, ke al la homo eblas komunikiĝi kun la estuloj de la spirita mondo, alportas plej gravajn, netakse- blajn sekvojn; jen tuta nova mondo sin malkaŝas al ni, kio des pli gravas, ĉar al ĝi ĉiuj homoj senescepte revenos.
La konado de tiu fakto, ĝenerale disvastiĝante, ne povas ne estigi profundan ŝanĝon en la moroj, karakteroj, kutimoj, krom ankaŭ en la kredoj, kiuj ja forte influis la sociajn rilatojn. Temas pri tuta revolucio, ŝanĝanta la ideojn, revolucio des pli vasta, des pli potenca, ĉar ĝi ne limiĝas je unu popolo, je unu kasto, sed samtempe atingas, per la koro, ĉiujn klasojn, ĉiujn naciecojn, ĉiujn kultojn.
Prave do Spiritismo estas rigardata kiel la tria el la grandaj revelacioj. Ni vidu, per kio tiuj revelacioj diferencas inter si kaj per kio ili sin interligas, unu al la alia.
- Moseo, kiel profeto, revelacie konigis al la homoj la ekziston de la unusola Dio, Superega Mastro kaj Kreinto de ĉiuj ekzistaĵoj; li publike anoncis la leĝon de la Sinajo kaj starigis la fundamentojn de la vera fido; kiel homo, li estis leĝdonanto de la popolo, per kiu tiu primitiva kredo, puriĝan- te, devis disvastiĝi sur la tuta Tero.
- La Kristo, prenante el la antikva leĝo tion, kio estas eterna kaj dia, kaj forĵetante tion, kio estis transira, pure disciplina kaj homkonceptita, aldonis la revelacion pri la estonta vivo, pri kiu Moseo ne parolis, krom ankaŭ tiu pri la punoj kaj rekompencoj, kiuj atendas la homon post la morto.
- La parto plej grava de la revelacio de la Kristo, en la senco de primara fonto, angulŝtono de lia tuta doktrino, estas la tute nova vidpunkto, laŭ kiu li prezentas Dion. Ĉi tiu jam ne plu estas la Dio terura, ĵaluzema, venĝema de Moseo; la Dio kruela kaj senkompata, kiu priverŝas la teron per homa sango, kiu ordonas la masakron kaj la ekstermadon de la popoloj, ne domaĝante virinojn, infanojn kaj maljunulojn, kaj kiu turmentas tiujn, kiuj indulgas viktimojn; jam ne plu la Dio maljusta, kiu punas tutan popolon pro la kulpo de ties estro, kiu sin venĝas kontraŭ kulpinto en la persono de senkulpulo, kiu frapas filojn pro la pekoj de ties gepatroj; sed ja la Dio superege justa kaj bona, plena de indulgemo kaj korfavoro, kiu pardonas la pentintan pekulon kaj al ciu donas laŭ liaj faroj; jam ne plu la Dio de unu sola, privilegiita popolo, la Dio de la armeoj, gvidanta batalojn, por subteni sian propran intereson, kontraŭ la Dio de aliaj popoloj, sed ja la komuna Patro de la homa gento, kiu etendas sian protekton al ĉiuj siaj filoj kaj ilin ĉiujn vokas al si; ne plu la Dio, kiu nur rekompencas kaj punas pro la surteraj bonaĵoj, kiu igas la gloron kaj la feliĉon konsisti en la sklavigado de la malamikaj popoloj kaj en la multobleco de lia idaro, sed ja la Dio, kiu diras al la homoj: "Via vera patrolando ne estas en ĉi tiu mondo sed en la ĉiela regno, kie la korhumilaj estos altigitaj kaj la fieraj estos humiligitaj." Ne plu la Dio, kiu el venĝemo faras virton kaj ordonas, ke oni repagu okulon pro okulo, denton pro dento; sed ja la Dio korfavora, kiu admonas: "Pardonu la ofendojn, se vi volas esti pardonitaj; repagu malbonon per bono; ne faru al iu, kion vi ne volus, ke li faru al vi." Ne plu la Dio malgrandanima kaj pedanta, kiu trudas, per minaco de plej rigoraj punoj, la manieron, laŭ kiu li devas esti adorata, kiu ofendiĝas pro la malobservo de ia formulo; sed ja la Dio granda, kiu atentas la penson kaj ne sin gloras pro la formo. Fine, ne plu la Dio, kiu volas esti timata, sed la Dio, kiu volas esti amata.
- Car Dio estas la akso de ĉiuj religiaj kredoj kaj la celo de ĉiuj kultoj, la karaktero de ciuj religioj konformas al la ideo, kiun ili donas pri Dio. La religioj, kiuj el Dio faras estaĵon venĝeman kaj kruelan, kredas lin honori per agoj de krueleco, per ŝtiparumoj kaj torturoj; tiuj, kiuj faras el Dio estaĵon partian kaj ĵaluzan, estas netoleremaj kaj rigardas lin pli aŭ malpli makulita per la homaj malfortaĵoj kaj pitanimaĵoj.
- La tuta doktrino de la Kristo estas bazita sur la karaktero, kiun li atribuas al Dio. Per ia Dio senpartia, supere- ge justa, bona kaj korfavora, li povis fari el la amo de Dio kaj el la karitato al la proksimulo la nepran kondiĉon de la savo, kaj tiel admoni: Amu Dion super cio kaj vian proksimulon kiel vin mem; car ci tio estas la lego kaj la profetoj; ne ekzistas alia lego. Sur ĉi tiu kredo li sidigis la principon de la egaleco de l' homoj antaŭ Dio kaj tiun de la universala frateco. Sed ĉu estis eble ami la Dion de Moseo? Ne; oni povis nur timi lin.
Tiu revelacio pri la veraj atributoj de Dio, kune kun tiuj pri la senmorteco de la animo kaj pri la estonta vivo, profunde ŝanĝis la reciprokajn rilatojn inter la homoj, trudis al ili novajn devojn, igis ilin rigardi la nunan vivon el alia vidpunkto kaj devis, ĝuste pro tio, reagi sur la morojn kaj la sociajn rilatojn. En tio nekontesteble kuŝas, pro siaj sekvoj, la ĉefa punkto de la revelacio de la Kristo, kies gravecon oni ne sufiĉe kompre- nis, kaj, kun bedaŭro ni asertas, tio ankaŭ estas la punkto, de kiu la homaro pli malproksimiĝis, kiun ĝi malpli konsideris en la interpreto de liaj instruoj.
- Sed la Kristo aldonas: "Multon el tio, kion mi parolas, vi ankoraŭ ne komprenas, kaj multon alian mi havas por diri, kion vi ne komprenus; ja pro tio mi parolas al vi per paraboloj; sed mi poste sendos al vi la Konsolanton, la Spiriton de Vero, kiu restarigos ĉiujn aferojn kaj ilin ĉiujn al vi klarigos." (Sankta Johano, ĉap. XIV, XVI; Sankta Mateo, ĉap. XIII.)
Se la Kristo ne diris ĉion, kion li povus diri, tio estas tial, ĉar li trovis konvena lasi certajn veraĵojn en la ombro tiel longe ĝis la homoj fariĝus kapablaj ilin kompreni. Kiel li mem konfesis, lia instruado estis nekompleta, ĉar li anoncis la venon de tiu, kiu ĝin kompletigos; li do antaŭvidis, ke oni misinter- pretos liajn parolojn, ke oni deflankiĝos de lia instruado; unuvorte, ke oni malfaros, kion li faris, ĉar ja ĉio devos esti restarigita; nu, oni restarigas nur tion, kio estis malfarita.
- Kial li nomas Konsolanto la novan mesion? Tiu signifoplena kaj nedubasenca nomo enhavas tutan revelacion. Li do antaŭvidis, ke la homoj bezonos konsolojn, kio implicas la nesufiĉecon de tiuj, kiujn ili trovos en la kredo, kiun ili estis fondontaj. Eble la Kristo neniam parolis tiel klare kaj eksplicite kiel ĉe tiuj lastaj vortoj, kiujn malmulte da personoj sufiĉe atentis, verŝajne tial ĉar oni evitis meti ilin en lumon kaj funde esplori ilian profetan sencon.
- Se la Kristo ne povis komplete disvolvi sian instruadon, tio estas tial, ĉar al la homoj mankis sciojn, kiujn ili povus akiri nur kun la tempo kaj sen kiuj ili ne povus ĝin kompreni; multaj aferoj ŝajnus al ili absurdaj laŭ la stato de la tiama sciado. La kompletigon de lia instruado oni do devas kompreni kiel klarigon kaj disvolvon, ne kiel aldonon de novaj veraĵoj, ĉar en ĝi ĉio troviĝas en ĝermostato; mankis nur la ŝlosilo por kompreni la sencon de liaj paroloj.
- Sed kiu kuraĝas permesi al si interpreti la Sanktajn Skribojn? Kiu havas tiun rajton? Kiu, krom la teologoj, posedas la necesajn lumojn? Kiu ĝin kuraĝas? Unue la Scienco, kiu neniun petas pri permeso por diskonigi la leĝojn de la Naturo kaj kiu saltas trans la erarojn kaj la antaŭjuĝojn. - Kiu havas tiun rajton? En ĉi tiu jarcento de intelekta emancipiĝo kaj libereco de konscienco, la rajto de ekzameno apartenas al ĉiuj, kaj la Skriboj ne plu estas ia sankta kesto, kiun neniu aŭdacus fingre tuŝi sen elmetiĝi al la risko esti fulmotrafita. Koncerne la necesajn, specialajn lumojn, oni ne povas nei tiujn de la teologoj, sed kiom ajn kleraj ili estis en la Mezepoko, precipe la Patroj de la Eklezio, ili tamen tiaj ne estis sufiĉe por ne kondamni, kiel herezon, la movon de la Tero kaj la kredon pri la antipoduloj; kaj oni eĉ ne bezonas iri tiel malproksimen: ĉu la nuntempaj teologoj mem ne ĵetis anatemon kontraŭ la periodoj de formiĝo de la Tero?
La homoj povis klarigi la Skribojn nur helpe de siatem- pa sciado, de siaj malveraj aŭ nekompletaj konoj pri la leĝoj de la Naturo, kiujn la Scienco poste malkaŝis: jen kial la teologoj mem tute bonafide miskomprenis la sencon de certaj vortoj kaj faktoj de la Evangelio. Volante ĉiakoste en ĝi trovi la konfirmon de antaŭjuĝa ideo, ili ĉiam giradis en la sama rondo, restante ĉe sia vidpunkto en tia maniero, ke ili vidis nur tion, kion ili volis vidi. Kiom ajn kleraj estis tiuj teologoj, ili tamen ne povis kompreni kaŭzojn regatajn de leĝoj, kiujn ili ne konis.
Sed kiu juĝos pri diversaj, ofte kontraŭdiraj interpretoj, donitaj ekster la kampo de la Teologio? - La estonteco, la logiko kaj la komuna saĝo. La homoj, ĉiam pli kaj pli kleraj laŭmezure kiel novaj faktoj kaj novaj leĝoj malkaŝiĝos, scios apartigi la utopiajn sistemojn disde la realo. Nu, la Scienco konatigas certajn leĝojn; Spiritismo malkaŝas aliajn; ĉiuj estas nepre necesaj por la komprenado de la Sanktaj Skriboj de ĉiuj religioj, de Konfuceo kaj Budho ĝis la Kristanismo. Koncerne la Teologion, ĝi ne povos aŭtoritate elmontri kontraŭdirojn de la Scienco, ĉar ankaŭ ĝi ne ĉiam akordas kun si mem.
30. - Spiritismo, deirante de la instruoj mem de la Kristo, same kiel la Kristo deiris de la instruoj de Moseo, estas rekta sekvo de lia doktrino. Al la svaga ideo de la estonta vivo ĝi aldonas la revelacion pri la ekzisto de la nevidebla mondo, kiu nin ĉirkaŭas kaj plenigas la spacon, kaj per tio ĝi precizigas la kredon, al ĉi tiu donas korpon, konsiston, realecon en la penso. Gi difinas la ligilojn kunigantajn la animon kun la korpo kaj levas la vualon, kiu kaŝis al la homo la misterojn de la naskiĝo kaj de la morto. Dank' al Spiritismo, la homo scias, de kie li venas, kien li iras, kial li estas sur la Tero, kial li ĉi tie provizore suferas, kaj do ĉie li vidas la Dian justecon. Li scias, ke la animo senĉese progresas tra serio da sinsekvaj ekzistadoj ĝis ĝi atingos tiun gradon de perfekteco, kiu ĝin proksimigas al Dio. Li scias, ke ĉiuj animoj havas saman deirpunkton, estas kreitaj egalaj, kun sama progreso-kapablo pro ilia libervolo; ke ĉiuj estas samesencaj kaj ke ili inter si ne diferencas, krom per la farita progreso; ke ĉiuj havas la saman destinon kaj atingos la saman celon, pli aŭ malpli rapide, laŭ sia penado kaj bonvolo.
Li scias, ke ne estas kreitaĵoj malfavoritaj, nek unuj pli favoritaj ol aliaj; ke Dio kreis neniun privilegiita kaj sendevigita je la laboro trudita al aliaj por progresi; ke ne ekzistas estaĵoj eterne destinitaj al malbono kaj sufero; ke tiuj, kiujn oni nomas demonoj, estas Spiritoj ankoraŭ neprogresintaj kaj neperfektaj, kiuj faras la malbonon en la spaco, kiel ankaŭ ili ĝin faris sur la Tero, sed kiuj progresos kaj perfektiĝos; ke la anĝeloj aŭ puraj Spiritoj ne estas estaĵoj apartaj en la kreitaro, sed Spiritoj, kiuj atingis la celon irinte sur la vojo de l' progreso; ke do ne estas multoblaj kreaĵaroj nek malsamaj kategorioj inter la inteligentaj estaĵoj, sed ja ke la tuta kreaĵaro devenas de la granda leĝo de unueco reganta la Universon, kaj ke ĉiuj estaĵoj altiriĝas al komuna celo, kiu estas la perfekteco, sen tio, ke unuj estus favoritaj koste de aliaj, ĉar ĉiuj ja estas frukto de sia propra laboro.
31. - Pro la rilatoj, kiujn li hodiaŭ povas starigi kun tiuj forlasintaj la Teron, la homo ne nur havas la materian pruvon pri la ekzisto kaj la individueco de la animo, sed li ankaŭ komprenas la solidarecon, kiu ligas inter si la ĉi-mondajn vivantojn kaj mortintojn kaj ĉi tiujn al tiuj de la ceteraj mondoj. Li konas ilian situacion en la spirita mondo; ilin sekvas en iliaj migradoj; ĉeestas iliajn ĝojojn kaj suferojn; scias, kial ili estas feliĉaj aŭ malfeliĉaj, kaj la sorton, kiu lin mem atendas laŭ la bono aŭ la malbono de li farita. Tiuj rilatoj inicas lin pri la estonta vivo, kiun li povas observi en ĉiuj ties fazoj, en ĉiuj ties peripetioj; la estonteco ne plu montriĝas kiel svaga espero: ĝi estas pozitiva fakto, ia matematika certaĵo. La morto do ne plu estas io terura, ĉar por li ĝi signifas la liberiĝon, la pordon al la vera vivo.
- Per la studo de la situacio de la Spiritoj, la homo scias, ke feliĉo kaj malfeliĉo en la spirita vivo dependas de la gradoj de perfekteco kaj neperfekteco; ke ĉiu suferas la rektajn, naturajn sekvojn de siaj eraroj: alivorte, ke li estas punata laŭ sia peko; ke tiuj sekvoj daŭras tiel longe kiel la kaŭzo, kiu ilin estigis; ke pro tio la kulpulo eterne suferus se li obstinus en la malbono, sed ke la sufero ĉesas pro la pento kaj la riparado; nu, ĉar de ĉiu mem dependas lia pliboniĝo, ĉiuj do povas, pro sia libervolo, plilongigi aŭ malplidaŭrigi siajn suferojn, same kiel malsanulo suferas pro siaj ekscesoj tiel longe ĝis li metas finon al ili.
- Se la racio repuŝas, kiel nekonforman al la boneco de Dio, la ideon de la nenuligeblaj punoj, eternaj kaj absolutaj, ofte truditaj pro unu sola eraro; la ideon de la inferaj turmen- toj, kiujn ne povas mildigi eĉ la plej arda kaj sincera pento, ĝi, la racio, sin klinas antaŭ tiu distribua kaj senpartia justeco, kiu ĉion prenas en kalkulon, neniam fermas la pordon de pento kaj konstante etendas la manon al la ŝiprompulo, anstataŭ lin puŝi en la abismon.
- La plureco de la ekzistadoj, kies principon la Kristo starigis en la Evangelio, sen tamen ĝin difini, same kiel multajn aliajn, estas unu el la plej gravaj leĝoj revelaciitaj de Spiritismo, ĉar ĝiajn realecon kaj necesecon por la progreso Spiritismo pruvis. Per ĉi tiu leĝo, la homo klarigas al si ĉiujn ŝajnajn anomaliojn de la homa vivo; la soci-poziciajn diferen- cojn; la tro fruajn mortojn, kiuj, sen la reenkarniĝo, farus senutilaj por la animo la mallongajn ekzistadojn; la malegale- con de la intelektaj kaj moralaj kapabloj pro la maljuneco de la Spirito, kiu pli aŭ malpli lernis kaj progresis, kaj kiu, naski- ĝinte, kunportas tion, kion li akiris en siaj antaŭaj ekzistadoj (n-ro 5).
- Ce la doktrino pri la kreado de la animo okaze de la naskiĝo, oni refalas en la sistemon de la privilegiitaj kreitaĵoj; la homoj estas fremdaj, unuj al la aliaj, nenio ilin interligas, pure karnaj estas la familio-ligiloj; ili neniel sentas sin solidaraj kun ia pasinteco, en kiu ili ne ekzistis; ĉe la doktrino pri la postmorta neekzisto, ĉiuj rilatoj malaperas, kiam la vivo ĉesas; la homoj ne sentas sin solidaraj kun la estonteco. Ce la reenkarniĝo, ili estas solidaraj kun la estinteco kaj la estonteco, kaj, ĉar iliaj rilatoj senĉese daŭras tiel en la spirita, kiel ankaŭ en la korpa mondo, tial la frateco havas kiel bazon la leĝojn mem de la Naturo; la bono havas ian celon, kaj la malbono, neeviteblajn sekvojn.
- Ce la reenkarniĝo, formalaperas la antaŭjuĝoj pri rasoj kaj kastoj, ĉar la sama Spirito povas renaskiĝi riĉa aŭ malriĉa, grandsinjoro aŭ proleto, mastro aŭ subulo, liberulo aŭ sklavo, viro aŭ virino. El ĉiuj argumentoj, prezentitaj kontraŭ la maljusteco de servuteco kaj sklaveco, kontraŭ la subigo de la virino al la leĝo de l' pli forta, neniu superas, per logikeco, la materian fakton de la reenkarniĝo. Se do la reenkarniĝo sidigas sur iu natura leĝo la principon de la universala frateco, sur la sama leĝo ĝi sidigas tiun pri la egaleco de la sociaj rajtoj kaj sekve tiun de la libereco.
- Forprenu de la homo la Spiriton liberan, sende- pendan, postvivantan la korpon, kaj el li vi faros ian organizi- tan maŝinon, havantan nek celon nek respondecon; sen alia brido krom la civila leĝo kaj taŭgan por ekspluatado kiel inteligenta besto. Car li nenion esperas post la morto, tial nenio detenas lin pli multigi la ĝuojn en la nuna vivo; se li suferas, li nur havas, kiel perspektivon, la malesperon, kaj kiel rifuĝejon, la nenion. Pro la certeco pri la estonteco, pri la retrovo de tiuj, kiujn li amis, kaj pro la timo revidi tiujn, kiujn li ofendis, ĉiuj liaj ideoj ŝanĝiĝas. Eĉ se ĝi nur forigus de la homo la dubon pri la estonta vivo, Spiritismo multe pli farus por lia morala pliboniĝo ol ĉiuj disciplinaj leĝoj, kiuj lin kelkfoje detenas sed lin ne transformas.
38. - Sen la antaŭekzistado de la animo, la doktrino de la origina peko estus ne nur nekonforma al la dia justeco, kiu respondecigus ĉiujn homojn pri la eraro de unu sola: ĝi ankaŭ estus sensencaĵo kaj des malpli pravigebla, ĉar, laŭ tiu doktri- no, la animo ne ekzistis en tiu tempo, al kiu oni volas etendi ĝian respondecon. Ce la antaŭekzisto, la homo kunportas, renaskiĝante, la ĝermon de siaj neperfektaĵoj, de la malbonaj kvalitoj, de kiuj li sin ne korektis kaj kiuj manifestiĝas per la naturaj instinktoj kaj la inklinoj al tiu aŭ tiu alia malvirto. En tio ja konsistas lia vera origina peko, kies sekvojn li nature suferas, sed kun tia diferenco, ke li suferas pro siaj propraj eraroj, ne pro aliulaj; kaj kun tiu alia diferenco, samtempe konsola, kuraĝiga kaj superege justa, nome ke ĉiu ekzistado disponigas al li rimedojn por sin mem elaĉeti per la riparado kaj progresi, ĉu sin liberigante de iu neperfektaĵo, ĉu akirante novajn sciojn, kaj tiel ĝis li, sufiĉe puriĝinta, ne plu bezonos la enkorpan vivon kaj povos vivi ekskluzive la spiritan vivon, eternan kaj feliĉan.
Pro la sama kialo, tiu, kiu morale progresis, kunportas, renaskiĝante, naturajn kvalitojn, same kiel tiu, intelekte progresinta, kunportas denaskajn ideojn; alkonformiĝinta al la bono, li ĝin praktikas sen peno, sen kalkulo kaj, por tiel diri, sen pensi pri ĝi. Tiu, devanta kontraŭbatali siajn malbonajn inklinojn, ankoraŭ vivas en lukto; la unua jam venkis, la dua estas survoje al la venko. Ekzistas do la origina virto, krom ankaŭ la origina sciado, same kiel la peko, aŭ pli ĝuste, la malvirto origina.
- La eksperimenta Spiritismo studis la proprecojn de la spiritaj fluidoj kaj ties efikon sur la materion. Gi elmontris la ekziston de la perispirito, suspektatan ekde la antikveco, kaj kiun Sankta Paŭlo nomis spirita korpo, tio estas, fluideca korpo de la animo post la pereo de la fizika korpo. Oni hodiaŭ scias, ke tiu envolvaĵo estas nedisigebla de la animo; ke ĝi estas unu el la konsistaj elementoj de la homa estaĵo; ke ĝi estas la transigilo de la penso kaj ke, dum la korpa vivo, ĝi servas kiel ligilo inter la Spirito kaj la materio. La perispirito ludas tiel gravan rolon en la organismo kaj en granda nombro da afekcioj, ke ĝi tuŝas la fiziologion kaj la psikologion.
- La studo de la perispiritaj proprecoj, de la spiritaj fluidoj kaj de la fiziologiaj atributoj de la animo malfermas novajn horizontojn al la scienco kaj havigas la ŝlosilon por granda nombro da fenomenoj ĝis nun ne komprenataj pro nekonado de la leĝo ilin reganta - fenomenoj neataj de materialismo pro tio, ke ili havas spiritecan karakteron, kaj klasataj de aliaj kredoj kiel mirakloj aŭ sorĉaĵoj. Tio estis, interalie, la fenomenoj de duobla vidado, transvidado, natura kaj nenatura somnambulismo, psikaj efikoj de katalepsio kaj letargio, antaŭsciado, antaŭsentoj, aperaĵoj, transfiguriĝo, transssendo de la penso, fascinado, subitaj resanigoj, obsedoj kaj posedoj, ktp. Elmontrante, ke tiuj fenomenoj sidas sur leĝoj naturaj, kiel ankaŭ la elektraj fenomenoj, kaj en kiuj kondiĉoj ili povas ekesti, Spiritismo eldetruas la potencon de tio mirakleca kaj de tio supernatura, sekve la fonton de la plej- parto el la superstiĉoj. Se ĝi kredigas la eblecon de certaj fenomenoj, de iuj rigardataj kiel ftimeraj, ĝi ankaŭ kontraŭ- staras la kredon je multaj aliaj, kies neeblecon kaj neraciecon ĝi elmontras.
- Spiritismo tute ne neas aŭ detruas la Evangelion, sed male konfirmas, eksplikas kaj disvolvas, per la novaj leĝoj de la Naturo, kiujn ĝi rivelas, ĉion, kion la Kristo diris kaj faris; ĝi klarigas la obskurajn punktojn de lia instruado en tia maniero, ke tiuj, por kiuj certaj partoj de la Evangelio estis ne kompreneblaj aŭ ŝajnis neakcepteblaj, ilin senpene komprenas kaj akceptas helpe de Spiritismo; ili pli klare vidas ĝian gravecon kaj povas distingi inter la realo kaj la alegorio; la Kristo montriĝas al ili pli granda: jam ne plu temas simple pri ia filozofo, sed ja pri Dia Mesio.
- Krom tio, se oni konsideras la moraligan povon de Spiritismo, pro la celo, kiun ĝi asignas al ĉiuj agoj en la vivo, kaj pro la fakto, ke ĝi faras preskaŭ palpeblaj la sekvojn de bono kaj malbono; se oni konsideras la moralan forton, la kuraĝon, la konsolojn, kiujn ĝi havigas ĉe la afliktoj pere de neŝanĝebla fido al la estonteco, per la penso, ke ĉiu havas proksimaj al si tiujn personojn, kiujn li amis, per la certeco ilin ĉiujn revidi, per la ebleco kun ili interparoli; fine per la certeco, ke ĉio, kion oni faris, kion oni akiris koncerne inteligentecon, sciadon kaj moralecon, ĝis la lasta horo de la vivo, neniel estas perdita, sed male estas plene profita al la progreso, oni do nepre agnoskas, ke Spiritismo plenumas ĉiujn promesojn de la Kristo koncerne la anoncitan Konsolanton. Nu, ĉar kiu prezidas en la granda regenera movado, tiu estas la Spirito de Vero, tial la promeso pri lia veno estas tiamaniere plenumita, ĉar efektive ĝi estas la vera Konsolanto.
- Se al tiuj rezultatoj oni aldonas la miregindan rapidecon, kun kiu Spiritismo disvastiĝas, malgraŭ ĉio farata por ĝin pereigi, oni ne povas nei, ke ĝia alveno estas providen- ca, ĉar ĝi ja triumfas super ĉiuj fortoj kaj ĉia malbonvolo de l' homoj. La facileco, kun kiu granda nombro da personoj ĝin akceptas, sen trudo kaj pro la nura potenco de la ideo, pruvas, ke ĝi respondas al unu bezono, nome ke la homo ion kredu por plenigi la vakuon faritan de nekredemo, kaj ke ĝi tial alvenis en la ĝusta tempo.
- Granda estas la nombro de la afliktitoj; ne mirindas do, ke tiom da personoj akceptas doktrinon, kiu konsolas, prefere al doktrinoj, kiuj malesperigas, ĉar Spiritismo sin turnas ja al la malfavoritoj, prefere al la ĉi-mondaj feliĉuloj.
1 Multaj gepatroj priploras la tro fruan morton de siaj infanoj, por kies edukado ili faris grandajn oferojn, kaj ili diras al si mem, ke ĉio estis pura perdo. Sed ĉe la lumo de Spiritismo ili ne bedaŭras tiujn oferojn kaj ja pretus ilin fari, eĉ havante la certecon, ke la infanojn ili vidus morti, ĉar ili scias, ke, se ĉi tiuj ne profitis tiun edukadon en la nuna vivo, ĝi antaŭ ĉio utilos al ilia progreso kiel Spiritoj; kaj plie, ke ĝi reprezentos novan akiron por nova ekzistado kaj ke, kiam ili revenos al ĉi tiu mondo, ili disponos intelektan havaĵon, kiu faros ilin pli kapablaj por la akiro de novaj scioj. Tiaj estas tiuj infanoj, kiuj, ĉe la naskiĝo, kunportas denaskajn ideojn kaj kiuj, por tiel diri, scias sen la bezono lerni.
Se eĉ la gepatroj ne tuj havas la feliĉon vidi siajn filojn profiti tiun edukadon, ili certe ĝuos ĝin, ĉu kiel Spiritoj, ĉu kiel homoj. Eble ili denove estos gepatroj al tiuj samaj filoj, kiujn oni rigardos favore dotitaj de la Naturo sed kiuj ja ŝuldas siajn kapablojn al antaŭa edukado; tiel same, se la filoj devojiĝas al malbono pro neglektado de la gepatroj, ĉi tiuj povos poste suferi malĝojojn kaj ĉagrenojn, kiujn la filoj estigos en nova ekzistado. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, n-ro 21; "Antaŭnaskiĝaj mortoj".)
Malsanulo pli ĝojas pro la alveno de kuracisto, ol tiu, kiu fartas bone; nu, la afliktitoj estas la malsanuloj, kaj la Konsolanto estas la kuracisto.
Se vi, kiuj kontraŭbatalas Spiritismon, volas, ke ni ĝin forlasu kaj vin sekvu, donu al ni multon pli, kaj des pli bonan, ol tion, kion ĝi donas; kuracu pli sekure la vundojn de la animo. Havigu pli da konsoloj, da ĝojoj al la koro, pli pravajn esperojn, pli grandajn certecojn; de la estonteco faru pli racian kaj pli allogan bildon; sed ne kredu, ke vi ĝin venkos prezen- tante la nenion kiel perspektivon, aŭ, kiel alternativon, la inferajn flamojn aŭ la beatecan, senutilan eternan kontempla- don.
45. - La unua revelacio estas personigita en Moseo, la dua en la Kristo, la tria en neniu individuo. La du unuaj estas individuaj, la tria estas kolektiva kaj en ĉi tio kuŝas tre grava esenca karaktero. Gi estas kolektiva en tiu senco, ke ĝi ne estis privilegie donita al unu persono; sekve neniu povas pretendi, ke li estas ĝia ekskluziva profeto. Gi estis donita samtempe sur la tuta Tero al milionoj da personoj, de ĉiuj aĝoj kaj en ĉiuj statoj, ekde tiu plej malalte ĝis tiu plej alte lokita en la skalo, konforme al ĉi tiu antaŭdiro registrita de la aŭtoro de La Agoj de la Apostoloj: "Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn." (La Agoj, ĉap. II, par. 17.) Gi venis de neniu aparta kulto pro tio, ke ĝi iam servu al ĉiuj kiel interligilo.
1 Nia persona rolo en la granda movado de ideoj, naskota de Spiritismo kaj kiu komencas ekesti, estas tiu de atenta observanto, kiu studas la faktojn por malkovri ilian kaŭzon kaj el ili tiri la sekvojn. Ni kontrolis ĉiujn, kiujn al ni eblis kolekti; ni komparis kaj komentis la instruojn donitajn de la Spiritoj en ĉiuj partoj de la mondo; ni poste metode kunordigis la tuton;
- Estante la rezulto de persona instruado, la du unuaj revelacioj nepre restis limitaj, tio estas, ili aperis en unu sola punkto, ĉirkaŭ kiu la ideo iom post iom disvastiĝis; sed necesis multe da jarcentoj por ke ili atingu la ekstremojn de la mondo, kiun ili tamen ne tute invadis. La tria havas tiun apartaĵon: ne estante personigita en unu sola individuo, ĝi samtempe aperis en miloj da malsamaj punktoj, kiuj fariĝis centroj aŭ fokusoj de disradiado. Pro la multobliĝo de tiuj centroj, iliaj radioj iom post iom kuniĝas, simile al la cirkloj formitaj de amaso da ŝtonoj ĵetitaj sur akvon, tiel ke, post difinita tempo, ili fine kovros la tutan supraĵon de la terglobo.
En tio kuŝas unu el la kaŭzoj de la rapida disvastiĝo de la doktrino. Se ĝi estus aperinta en unu sola punkto, kiel verko de unu sola homo, ĝi nepre estus forminta sektojn ĉirkaŭ li; sed tiuokaze, post paso de duona jarcento, ĝi eble ankoraŭ ne atingus la limojn de la lando, kie ĝi naskiĝis, dum ĝi nun, post dek jaroj, etendas siajn radikojn de unu poluso ĝis la alia.
- Ci tiu cirkonstanco, senprecedenta en la historio de la doktrinoj, havigas al ĝi eksterordinaran forton kaj nekontraŭstareblan agpovon; efektive, se oni ĝin premas en iu
unuvorte, ni studis kaj donis al la publiko la frukton de niaj esploroj, atribuante al nia laboro ne alian valoron ol tiun de ia filozofia verko, naskita de observado kaj eksperimentado, neniam nin poze rigardante kiel ĉefon de doktrino, nek volante trudi niajn ideojn al iu ajn persono. Ni ilin publikigis, uzante komunan rajton, kaj kiuj ilin akceptis, tiuj ĝin faris libervole. Se tiuj ideoj renkontis multenombrajn simpatiantojn, tio estas tial, ke ili havis la avantaĝon respondi al la aspiroj de multego da personoj, sed tio nin tute ne vantigas, ĉar ilia origino ne sidas en ni. Nia tuta merito kuŝas en la persisto kaj en la fordoniĝo al la afero, kiun ni alprenis. En ĉio ĉi ni faris, kion povus fari iu ajn alia anstataŭ ni, kaj pro tio ni neniam pretendis nin rigardi profeto aŭ mesio, des malpli nin prezenti kiel tian.
loko de unu lando, tute ne eblos ĝin premi ĉie en ĉiuj landoj. Kontraŭpeze al iu loko, kie ĝi renkontos barojn, troviĝos miloj da aliaj, kie ĝi florados. Cetere, se oni ĝin trafas ĉe iu indivi- duo, oni ne povas ĝin trafi ĉe la Spiritoj, el kiuj ĝi fontas. Nu, ĉar la Spiritoj troviĝas en ĉiuj lokoj kaj ja ĉiam ekzistos, tial, se pro neebla hazardo oni sukcesus sufoki ĝin sur la tuta terglo- bo, ĝi nepre post nelonge reaperus, ĉar ĝi sidas sur fakto ekzistanta en la Naturo kaj ĉar la leĝojn de la Naturo oni ne povas forigi. Jen tio, pri kio devas konvinkiĝi tiuj, kiuj revas la ekstermon de Spiritismo (Revue Spirite, febr. 1865, p. 38: Ciameco de Spiritismo.)
- Tamen, tiuj dissemitaj centroj povus ankoraŭ longe resti izolitaj, unuj disde la aliaj, ĉar ja kelkaj aparte sidas en foraj landoj. Mankis inter ili ia ligilo, per kiu ili starigus komunecon de ideoj kun siaj samkredanoj, ilin informante pri tio, kion oni faras aliloke. Tiu ligilo, kiu en la antikveco mankus al Spiritismo, nun troviĝas en la presaĵoj, kiuj iras ĉien, resumante unuece, koncize kaj metode, la instruadon universale donitan sub multoblaj formoj kaj en diversaj lingvoj.[1]
- La du unuaj revelacioj povis esti nur la rezulto de senpera instruado; ĉar la homoj ankoraŭ ne havis sufiĉan progreson por kontribui al ilia ellaborado, tial ili devis sin trudi al la fido per la aŭtoritato de la parolo de la Majstro.
Ni tamen rimarku inter ili ian bone senteblan nuancon rilatan al la progreso de la moroj kaj ideoj, malgraŭ ke ili estis donitaj al sama popolo en sama medio, tamen ja kun dekok- jarcenta interspaco. La doktrino de Moseo estas absoluta, despota; ne permesas diskuton kaj sin trudas al la popolo per la forto. Tiu de Jesuo estas esence konsila; estas libervole akceptita kaj ne sin trudas krom per la persvado; ĝi estigis malkonsentojn ekde la tempo de sia fondinto, kiu ne disdegnis diskuti kun siaj kontraŭuloj.
- La tria revelacio, veninta en epoko de emancipiĝo kaj matureco intelektaj, kiam la jam elvolviĝinta inteligento ne akceptas ludi pasivan rolon, kiam la homo nenion blinde kredas sed ja volas vidi, kien oni lin kondukas, volas scii la kialon kaj la kielon de ĉiu afero - tiu revelacio devis esti samtempe la produkto de instruado kaj la frukto de laboro, esploro kaj libera ekzameno. La Spiritoj instruas nur tion, kio necesas por konduki sur la vojon de vero, sed ili sin detenas malkaŝi, kion la homo povas mem trovi, lasante al li la zorgon ne nur diskuti, kontroli kaj ĉion submeti al la provilo de la racio, sed ankaŭ ofte akiri sperton je sia propra kosto (n-ro 15).
- Car la elementoj de la spiritisma revelacio estis samtempe donitaj en multaj lokoj al homoj de ĉiuj sociaj rangoj kaj diversaj gradoj de instruiteco, tial estas memkom- preneble, ke la observoj ne povis ĉie rezultigi la samajn fruktojn; ke la tirotaj sekvoj, la indukto de la leĝoj regantaj tiun klason de fenomenoj, unuvorte la konkludo, sur kiu devis baziĝi la ideoj, povis eliri nur el la kolekto kaj interrilateco de la faktoj. Nu, ĉar ĉiu izolita centro, enfermita en malvasta rondo, en la plejmultaj okazoj vidis nenion alian krom aparta klaso de faktoj, ne malofte ŝajne kontraŭdiraj, ordinare fontantaj el unu sama kategorio de Spiritoj, kaj, cetere, malhelpataj de lokaj influoj kaj de l' partieco, tial tiu centro statis en la materia neebleco ĉirkaŭpreni la tuton kaj , ĝuste tial, nekapabla kunigi tiujn izolitajn observojn ĉe unu komuna principo. Se ĉiu rigardus la faktojn laŭ la vidpunkto de sia sciado kaj de siaj pasintaj kredoj, aŭ de la aparta opinio de la komunikiĝantaj Spiritoj, tre frue aperus tiom da teorioj kaj sistemoj, kiom estus la centroj, kaj neniu povus esti kompleta pro manko de elementoj por komparo kaj kontrolo. Unuvorte, ĉiu kristaliĝus en sia parta revelacio, kredante, ke ĝi posedas la tutan veron, kaj ne sciante, ke en cent aliaj lokoj oni pli multon aŭ pli bonan ricevis.
52. - Krom tio, rimarkindas, ke nenie la spiritisma instruado estis komplete donita; ĝi rilatas al tiel granda nombro da observoj, al tiel malsamaj temoj, postulantaj specialajn konojn kaj mediumajn kapablecojn, ke estis neebla la kolektiĝo, en unu sola punkto, de ĉiuj necesaj kondiĉoj. Car la instruado devis esti ne individua sed kolektiva, la Spiritoj dividis la laboron, dissemante la temojn por studado kaj observado, same kiel en iuj fabrikoj la farado de ĉiu parto de unu sama objekto estas komisiata al diversaj laboristoj.
Tiel la revelacio estis parte donita, en diversaj lokoj, de granda nombro da perantoj, kaj same tiel ĝi ankoraŭ nun okazas, ĉar ne ĉio estas revelaciita. Ciu centro trovas, en la aliaj centroj, la komplementon de tio, kion ĝi ricevas, kaj ja estis la kolekto, la kunordigo de ĉiuj partaj instruoj, kio konsistigis la spiritisman doktrinon.
Estis do necese grupigi la dissemitajn faktojn por vidi ilian interrilatecon, kunmeti la diversajn dokumentojn, la instruojn donitajn de la Spiritoj pri ĉiuj punktoj kaj pri ĉiuj temoj, por ilin kompari, analizi, kaj studi iliajn analogiojn kaj diferencojn. Car la komunikaĵojn donis Spiritoj de ĉiuj klasoj, pli aŭ malpli kleraj, estis necese taksi la gradon de konfido, kiun la racio permesis konsenti al ili, distingi la sistemajn ideojn, individuajn kaj apartajn, disde tiuj sankciitaj de la ĝenerala instruado, la utopiojn disde la praktikaj ideoj; elimini tiujn malkonfirmitajn de la donitaĵoj de la pozitiva scienco kaj de la logiko, krom ankaŭ utiligi la erarojn, la informojn liveritajn de la Spiritoj, eĉ de tiuj plej malaltrangaj, por la konado de la stato de la nevidebla mondo kaj per tio formi homogenan tutaĵon.
Necesis, unuvorte, ia centro de ellaborado, sendependa de ĉia antaŭe preta ideo, de ĉia sekta antaŭjuĝo, celanta nepre akcepti la evidentiĝintan veron, eĉ se kontraŭan al personaj opinioj. Tiu ĉi centro formiĝis per si mem, per la forto de la aferoj kaj sen antaŭe preta decido.
53. - El tiu stato de la aferoj rezultis duobla fluo da ideoj: unuj irantaj de la ekstremoj al la centro; aliaj, de la centro al la cirklo. Tiel la doktrino rapide atingis la unuecon, malgraŭ la diverseco de la fontoj, el kiuj ĝi eliĝis; la neakor- dantaj sistemoj iom post iom falis, pro sia izoliteco, antaŭ la aŭtoritato de la opinio de l' plimulto, ĉe kiu ili ne renkontis simpation. De tiam stariĝis ia komuneco de ideoj inter la diversaj partiaj centroj; parolante la saman spiritan lingvon, ili interkompreniĝas kaj sin reciproke simpatias de unu ekstremo de la mondo ĝis la alia.
La spiritistoj pro tio sentis sin pli fortaj, pli kuraĝe luktis, marŝis pli firmpaŝe, ĉar ili vidis sin ne plu izolitaj, eksentis, ke ia apogpunkto, ia ligilo ilin altenas al la granda familio; la fenomenoj, kiujn ili ĉeestis, ne plu ŝajnis al ili strangaj, nenor- malaj, kontraŭdiraj, kiam ili povis rilatigi ilin al ĝeneralaj leĝoj, ĉirkaŭpreni per unu rigardo la konstruaĵon kaj vidi en la tuto grandiozan, homaman celon.
Sed kiel scii, ĉu iu principo estas ĉie instruata, aŭ ĉu ĝi nur esprimas personan opinion? Car la memstaraj grupoj ne troviĝis en favoraj kondiĉoj por scii, kion oni diras aliloke, ja necesis, ke ia centro kolektu ĉiujn instruojn por fari iaspecan voĉkontrolon kaj al ĉiuj transsendi la opinion de la plimulto.[2]
54. - Ekzistas neniu scienco, kiu estus elirinta kompleta el la cerbo de unu homo; ĉiuj senescepte rezultas el sinsekvaj observoj, sin apogantaj sur antaŭaj observoj, kiel sur konata punkto, por atingi tion nekonatan. Ja tiel agis la Spiritoj rilate al Spiritismo; tiakaŭze ilia instruado estas laŭgrada; ili pritrak- tas la demandojn nur post kiam la principoj, sur kiuj ili devas sidi, sufiĉe ellaboriĝis kaj jam tre maturiĝis la juĝo por ilin asimili. Eĉ rimarkindas, ke ĉiufoje kiam la apartaj centroj volis pritrakti antaŭtempajn demandojn, ili ricevis nenion alian krom kontraŭdiraj, neniel konkludigaj respondoj. Kiam, male, estas alveninta la oportuna momento, la instruo ĝeneraliĝas kaj fariĝas unueca ĉe preskaŭ ĉiuj centroj.
Ekzistas tamen inter la irado de Spiritismo kaj tiu de la sciencoj ia esenca diferenco, nome ke ĉi tiuj atingis sian celpunkton nur post longaj tempofluoj, dum al Spiritismo sufiĉis kelke da jaroj, se ne por atingi la kulminan punkton, almenaŭ por rikolti tre grandan kolekton da observoj kaj per ili formi iun doktrinon. Tio estas ŝuldata al la sennombra amaso da Spiritoj, kiuj, laŭ la volo de Dio, samtempe manifes- tiĝis kaj kunportis, ĉiu el ili, sian provizon da scioj. El tio rezultis, ke ĉiuj partoj de la doktrino, anstataŭ ellaboriĝi sinsekve dum longaj jaroj, tion atingis preskaŭ samtempe, en nur kelke da jaroj, kaj ke estis sufiĉe tiujn partojn kunigi, por ke el ili formiĝu unu tutaĵo.
Dio volis, ke tiel estu, unue por ke la konstruaĵo pli rapide venu al sia kulmino; due por ke oni povu, per kompa- rado, fari kontrolon por tiel diri tujan kaj konstantan pri la universaleco de la instruado, laŭ kiu universaleco ĉiu parto havus valoron kaj aŭtoritaton nur per sia konekseco kun la tuto kaj ĉiuj devus harmonii inter si, trovi sian konvenan lokon kaj alveni en la oportuna momento.
Ne komisiante al unu sola Spirito la taskon diskonigi la doktrinon, Dio cetere volis, ke tiel la malplej eminentaj kiel ankaŭ la plej eminentaj inter la Spiritoj kaj la homoj alportu sian ŝtonon al la konstruaĵo, por ke inter ili ekestu ligilo de kunlabora solidareco, kio mankis al ĉiuj doktrinoj eliĝintaj el unu sola fonto.
Aliflanke, ĉar ĉiu Spirito, same kiel ĉiu homo, disponis nur limitan kapitalon da scioj, ili individue ne kapablis pritrakti ex professo la sennombrajn demandojn, kiujn Spiritismo ampleksas.
En tio ankaŭ kuŝas la kaŭzo, kial la doktrino, por plenumi la planojn de la Kreinto, ne povus esti verko de unu sola Spirito, nek de unu sola mediumo; ĝi nepre devus eliĝi el la kolektiveco de la laboroj, kontrolitaj unuj de la aliaj.
55. - Plia kaj lasta karaktero de la spiritisma revelacio, rezultanta el la kondiĉoj mem, en kiuj ĝi fariĝas, estas ke, sin apogante sur faktoj, ĝi estas, kaj ne povas ne esti, esence progresiva kiel ĉiuj observosciencoj. Pro sia esenco, ĝi faras interligon kun la scienco, kiu, estante la elmontrado de certa klaso de faktoj, ne povas kontraŭstari la volon de Dio, aŭtoro de tiuj leĝoj. La malkovroj de la scienco gloras Dion, tute ne Lin malaltigas; ili detruas nur tion, kion la homoj konstruis sur la falsaj ideoj, kiujn ili faris al si pri Dio.
Spiritismo do starigas kiel absolutan principon nur tion, kio estas evidente demonstrita, aŭ tion, kio logike elfluas el la observado. Tuŝante ĉiujn branĉojn de la socia ekonomio, al kiuj ĝi donas la apogon de siaj propraj malkovroj, ĝi ĉiam asimilos ĉiujn progresivajn sciencojn, al kiu ajn klaso ili apartenas, atingintajn la staton de praktikaj veraĵoj kaj forlasintajn la regionon de l' utopio, sen kio ĝi sin mortigus; ĉesante esti, kio ĝi estas, ĝi malkonfesus sian originon kaj sian providencan celon. Marŝante kune kun la progreso, Spiritismo neniam estos superita, car, se novaj malkovroj elmontros, ke ĝi eraras pri iu punkto, gi ŝanĝiĝos ce tiu punkto; se riveligos nova verajo, ĝi tiun ci akceptos.
56. - Kiel utilas la morala doktrino de la Spiritoj, se ĝi estas la sama kiel tiu de la Kristo? Cu la homo ja bezonas ian revelacion? Cu li ne povas trovi en si mem ĉion, kio al li estas necesa, por ke li sin gvidu?
El la morala vidpunkto, estas eksterdube, ke Dio donis al la homo, kiel gvidilon, la konsciencon, kiu lin admonas: "Ne faru al la homoj, kion vi ne volas, ke ili faru al vi." La natura moralo certe estas enskribita en la koro de l' homoj, sed ĉu ĉiuj scias ĝin legi en tiu libro? Cu oni neniam malŝatis ĝiajn saĝajn preskribojn? Kion oni faris el la moralo de la Kristo? Kiel ĝin praktikas tiuj mem, kiuj ĝin instruas? Cu ĝi ne fariĝis senvaloraĵo, ia bela teorio, sekvenda por la aliaj sed ne por ili? Cu vi riproĉos patron, ke li dekfoje, centfoje rediras la samajn instruojn al siaj filoj, kiuj ilin ne sekvas? Kiel Dio agus malpli bone ol patro de familio? Kial Li ne sendus, de tempo al tempo, specialajn kurierojn al la homoj kun la komisio ilin realvoki al iliaj devoj kaj rekonduki ilin sur la bonan vojon, kiam de ĝi ili deflankiĝas? malfermi la okulojn de la inteligento al tiuj, kiuj ilin tenas fermitaj, tiel same kiel la pli progresintaj homoj sendas misiistojn inter sovaĝulojn kaj barbarojn?
La Spiritoj instruas la moralon de la Kristo ja tial, ke ne ekzistas alia pli bona. Sed por kio do utilas ilia instruado, se ili nur ripetas, kion ni scias? La samon oni povus diri pri la moralo de la Kristo, kiun kvincent jarojn antaŭ li estis instruata de Sokrato kaj Platono per preskaŭ identaj vortoj; ankaŭ pri ĉiuj moralistoj, kiuj ripetas la samajn aferojn ĉiatone kaj ĉiaforme. Nu bone! La Spiritoj venas simple kaj nure pligran- digi la nombron de la moralistoj, sed kun la diferenco, ke, komunikiĝante ĉialoke, ili sin aŭdigas kiel en palaco, tiel ankaŭ en kabano, kiel al kleruloj, tiel ankaŭ al sensciuloj.
Kion la instruado de la Spiritoj aldonas al la moralo de la Kristo, tio estas la konado de la principoj regantaj la rilatojn inter mortintoj kaj vivantoj, kiuj principoj kompletigas la svagajn instruojn, kiujn li havigis pri la animo, pri ties pasinte- co kaj estonteco, kaj kiuj al ilia doktrino donas, kiel sankcion, la leĝojn mem de la Naturo. Helpe de la novaj lumoj alportitaj de Spiritismo kaj de la Spiritoj, la homo komprenas la solida- recon interligantan ĉiujn estaĵojn; karitato kaj frateco montriĝas kiel socia bezono; li faras pro konvinkiteco, kion li faris nur pro devo, kaj ĝin faras pli bone.
Nur kiam ili praktikos la moralon de la Kristo, la homoj povos aserti, ke ili ne plu bezonas moralistojn, enkarniĝintajn aŭ elkarniĝintajn. Sed tiam, Dio ne plu ilin sendos.
57. - Unu el la plej gravaj demandoj, el tiuj prezentitaj en la komenco de ĉi tiu ĉapitro, estas jena: kian aŭtoritaton havas la spiritisma revelacio, konsiderante, ke ĝi fontas el estaĵoj, kies lumoj estas limitaj kaj kiuj ne estas neeraremaj?
La obĵeto estus grava, se tiu revelacio konsistus nur el la instruoj de la Spiritoj, se ni devus ĝin ricevi ekskluzive de ili, ĝin akcepti kun fermitaj okuloj; sed tiu obĵeto senvaloriĝas, se nur la homo al ĝi donas la kunhelpon de sia inteligento kaj de sia ekzameno; se la Spiritoj limigas sin meti lin sur la vojon al la induktoj, kiujn li povas tiri el la observado de la faktoj. Nu, la manifestiĝoj kaj iliaj sennombraj varioj ja estas faktoj, kiujn la homo studas por el ili indukti la koncernan leĝon, kaj en tiu laboro lin helpas ĉiuklasaj Spiritoj, kiuj estas pli ĝuste kunlabo- rantoj ol revelaciantoj, laŭ la komunuza signifo de ĉi tiu vorto. Li submetas iliajn dirojn al la kontrolo de la logiko kaj de la komuna saĝo: ĉi-maniere li profitas, sen rezigni la propran racion, el la specialaj scioj, kiujn la Spiritoj posedas dank' al sia pozicio.Car la Spiritoj estas nenio alia, ol la animoj de la homoj, ni, komunikiĝante kun ili, ne troviĝas ekster la kadro de la homaro, kio estas grava, konsiderinda cirkonstanco. La geniaj homoj, kiuj estis lumiloj por la homaro, do venis el la mondo de la Spiritoj kaj tien revenis, forlasinte la Teron. Se do la Spiritoj povas komunikiĝi kun la homoj, tiuj genioj povas ilin instruadi sub spirita formo, same kiel ili faris sub la korpa formo. Ili povas ilin instrui postmorte, tute same kiel ili faris dumvive; la sola diferenco kuŝas en tio, ke ili nun, anstataŭ videblaj, estas nevideblaj. Iliaj sperto kaj sciado ne devas esti malpli grandaj ol antaŭe, kaj se ilia parolo, kiel homoj, estis aŭtoritata, ĝi nun ne povas esti malpli nur pro tio, ke ili troviĝas en la mondo de la Spiritoj.
- Ja manifestiĝas ĉiaklasaj Spiritoj, ne nur la superaj, kaj tio estis necesa por inici nin pri la vera karaktero de la spirita mondo, montrante ĉiujn ĝiajn aspektojn. Dank' al tio, la rilatoj inter la videbla kaj la nevidebla mondoj estas pli intimaj kaj pli evidenta ilia interligiteco; ni pli klare vidas, de kie ni venas kaj kien ni iros: tia estas la esenca celo de tiuj manifestiĝoj. Ciuj Spiritoj do, kiun ajn progreso-gradon ili atingis, ja ion instruas al ni; sed ĉar ili estas pli aŭ malpli kleraj, tial koncernas nin distingi, en ilia parolo, inter tio bona kaj tio malbona kaj kiel eble profiti el ilia instruado. Nu, ĉiuj, kiaj ajn ili estas, povas nin instrui aŭ al ni riveli aferojn, kiujn ni ne konas kaj pri kies ekzisto ni, sen ili, neniam ekscius.
- La eminentaj enkarniĝintaj Spiritoj nekontesteble estas potencaj individuoj sed kies agado efikas malvastlime kaj tre lante disetendiĝas. Eĉ se unu sola el ili, ĉu Elija aŭ Moseo, Sokrato aŭ Platono, venus nuntempe malkaŝi al la homoj la staton de la spirita mondo, - kiu ja pruvus la verecon de iliaj asertoj en niaj tempoj de skeptikeco? Cu oni lin ne rigardus kiel revemulon aŭ utopiiston? Kaj eĉ se li dirus la absolutan veron, jarcentoj devus flui antaŭ ol la homamasoj agnoskus liajn ideojn. Dio, laŭ sia saĝeco, ne volis, ke tiel okazu; li volis, ke la instruadon havigu la Spiritoj mem, ne la enkarnuloj, por ke ĉi tiuj konvinkiĝu pri ilia ekzisto; Dio ankaŭ volis, ke tio samtempe okazu sur la tuta Tero, ĉu por ke la instruado pli rapide disvastiĝu, ĉu por ke oni vidu en tiu koincideco de la instruado unu pruvon de la vero, kaj tiel ĉiu havu la rimedon por sin mem konvinki.
60. - La Spiritoj venas ne por liberigi la homon el la studoj kaj esploroj, nek por alporti al li iun tute pretan scien- con; koncerne tion, kion li mem povas trovi, ili lasas lin al liaj propraj fortoj, kion la spiritistoj nun tre bone scias. De antaŭ longe la sperto demonstris la eraron de la opinio, ke la Spiritoj havus la tutan saĝon, la tutan scion, kaj ke sufiĉus sin turni al la unue veninta Spirito por ekscii ĉiujn aferojn. Eliĝintaj el la homaro, la Spiritoj estas unu el ties partoj; same kiel sur la Tero, inter li ankaŭ ekzistas tiuj superaj kaj tiuj vulgaraj, kaj sekve multaj, kiuj filozofie kaj science scias malpli ol certaj homoj; la Spiritoj diras, kion ili scias, nek pli, nek malpli; same kiel inter la homoj, la pli progresintaj kapablas nin instrui pri pli da aferoj, esprimi al ni pli saĝajn opiniojn, ol kiel povas la malpli progresintaj. Peti konsilojn al la Spiritoj ne signifas sin turni al supernaturaj potencoj, sed ja interrilati kun egaluloj, kun tiuj mem, al kiuj oni sin turnus en ĉi tiu mondo, nome al siaj parencoj, al siaj amikoj, aŭ al personoj pli kleraj ol li. Pri tio do gravas, ke oni konvinkiĝu, kaj tion ne scias tiuj, kiuj, ne studinte Spiritismon, faras al si ideon tute falsan pri la naturo de l' mondo de la Spiritoj kaj pri la transtombaj interrilatoj.
61. - Kian utilon do havas tiuj manifestiĝoj, aŭ, se vi volas, tiu revelacio, se la Spiritoj ne scias pli ol ni aŭ se ili ne diras al ni ĉion, kion ili scias?
Unue, kiel ni diris, ĉar ili sin detenas havigi al ni, kion ni povas akiri per laboro; due, ĉar estas aferoj, kies malkaŝo ne estas al ili permesata pro tio, ke ilin ne eltenus nia progreso- grado. Sed, flanklase de tio, la kondiĉoj de ilia nova vivo vastigas la limojn de ilia perceptado; ili vidas, kion ili ne vidis sur la Tero; liberaj el la materiaj baroj, el la zorgoj de la korpa vivo, ili juĝas la aferojn de pli alta, kaj do pli saĝa, vidpunkto; ilia sagaceco ampleksas pli vastan horizonton; ili komprenas siajn erarojn, reĝustigas siajn ideojn kaj liberiĝas de la homaj antaŭjuĝoj.
En tio konsistas la supereco de la Spiritoj antaŭ la korpa homaro, kaj ja pro tio iliaj konsiloj povas esti, laŭ ilia grado de progreso, pli saĝaj kaj pli neprofitamaj ol tiuj de la enkarnuloj. Cetere, la medio, en kiu ili sin trovas, permesas al ili inici nin pri aferoj rilataj al la estonta vivo, kiujn ni ne konas kaj kiujn ni ne povas malkovri en nia medio. Gis nun, la homo nur elpensis hipotezojn pri sia estonteco; kaj en tio kuŝis la kaŭzo, kial liaj koncernaj kredoj dividiĝis en tiel multenombrajn kaj inter si malakordajn sistemojn, ekde la neniismo ĝis la fantastaj konceptoj pri la infero kaj la paradizo. Hodiaŭ estas ĝuste la vidatestantoj, la rolantoj mem sur la transtomba scenejo, kiuj al ni venas diri tion, kio ĝi ja estas, kaj nur ili povus tion fari. Tiuj manifestiĝoj do servis por al ni konatigi la nevideblan mondon, kiu nin ĉirkaŭas kaj pri kiu ni ne suspektis; kaj tiu sola scio estus esence grava, eĉ se la Spiritoj povus nenion pli instrui al ni.
Ironte al nekonata lando, ĉu vi rifuzus la informojn de la plej humila kampulo, kiun vi renkontus? Cu vi ne demandus lin pri la stato de la vojo nur pro tio, ke li estas nura kampulo?
Vi certe ne esperos ricevi de li vastampleksajn klarigojn, sed laŭ tio, kiel li statas en sia rondo, li povos, pri certaj punktoj, informi al vi pli bone ol sciencisto, kiu ne konus tiun landon. Vi tiros el liaj indikoj konkludojn, kiujn li mem ne kapablus tiri, sen ke tio senigus lin je la karaktero de instrumento utila al viaj observoj, kvankam li nur servis por konatigi al vi la kutimojn de la kampuloj. Same okazas koncerne la rilatojn kun la Spiritoj, el kiuj la plej malgranda povas utili, instruante nin pri iu ajn afero.
62. - Vulgara komparo igos nin ankoraŭ pli bone kompreni la aferon.
Sipo plena de migruloj forveturas al malproksima loko, transportante ĉiaklasajn homojn, parencajn al tiuj, kiuj restas surtere. Tiam oni ekscias, ke la ŝipo dronis, lasis nenian postesignon, kaj pri ĝia sorto alvenas nenia sciigo. Oni pensas, ke la vojaĝantoj pereis, kaj funebro regas iliajn familiojn. Sed la tuta ŝipanaro, escepte de eĉ ne unu sola homo, atingis la bordon de nekonata lando, riĉega kaj grasa, kie ĉiuj ekvivas feliĉaj sub malavara ĉielo. Sed tion neniu scias. Nu, unu tagon alia ŝipo albordiĝas al tiu lando kaj tie trovas la dronintojn sanaj kaj sekuraj. La ĝojiga novaĵo disvastiĝas kun fulma rapideco. Ciuj ekkrias: "Niaj amikoj ne estas perditaj!", kaj ili eldiras dankon al Dio. Ili ne povas intervidiĝi, sed ili korespon- das inter si, interŝanĝas reciprokajn elmontrojn de amikeco, kaj tiel ĝojo anstataŭe sekvas malĝojon.
Tia estas la bildo de la vivo surtera kaj de la transtomba vivo, antaŭ kaj post la moderna revelacio; ĉi tiu lasta, simile al la dua ŝipo, portas al ni la bonan novaĵon pri la postvivo de niaj karuloj kaj la certecon, ke ni iam rekolektiĝos al ili; la dubo pri ilia kaj pri nia sorto ĉesas ekzisti; senkuraĝeco forneniiĝas antaŭ espero.
Sed aliaj rezultatoj fekundigas tiun revelacion. Rigar- dante la homaron matura por penetri la misteron de sia destino kaj sentime kontempli novajn mirindaĵojn, Dio permesis la levon de la vualo, kiu apartigis la videblan de la nevidebla mondo. La manifestiĝoj havas nenion eksterhoman; tio estas la spirita homaro, kiu venas interparoli kun la korpa homaro kaj diri al ili:
"Ni ekzistas, do ne ekzistas la nenio; jen kio ni estas kaj kio vi iam estos; la estonteco apartenas al vi, same kiel al ni. Vi paŝas en mallumo, ni venas klarigi al vi la vojon kaj starigi al vi la itineron; vi iras sencele, ni montras al vi la celon. La surtera vivo ĉion signifis por vi, ĉar vi nenion vidis transe de ĝi; ni venas diri al vi, montrante la spiritan vivon: la surtera vivo estas nenio. Via vidado haltis ĉe la tombo; ni malfermas al vi transan, splendan horizonton. Vi ne sciis, kial vi suferas sur la Tero; nun, en la sufero vi vidas la justecon de Dio. La bono ŝajnis doni nenian frukton en la estonteco, sed de nun ĝi havos celon kaj ja estos necesa; la frateco estis nenio alia krom bela teorio, sed nun ĝi sidas sur natura leĝo. Sub la regado de l' kredo, ke ĉio finiĝas kun la vivo, la senlimaĵo estas malplena, egoismo mastre regas inter vi, kaj via devizo estas: "Ciu por si!". Ce la certeco pri la estonto, la senfinaj spacoj senlime loĝatiĝas kaj nenie ekzistas malpleno kaj soleco; solidareco interligas ĉiujn estaĵojn trans kaj cis la tombo. Tio estas la regno de la karitato, portanta la devizon: "Unu por ĉiuj kaj ĉiuj por unu". Fine, ĉe la estingiĝo de la vivo, vi diradis porĉiaman adiaŭon al viaj karuloj; nun vi diras al ili: "Gis baldaŭa revido!"
Jen, resume, la rezultatoj de la nova revelacio, kiu venis plenigi la vakuon faritan de la nekredemo, relevi la korojn senkuraĝigitajn de la dubo aŭ de la perspektivo de l' nenio, kaj doni al ĉiuj aferoj ties pravon de ekzisto. Cu tiuj rezultatoj do malhavus gravecon nur tial, ke la Spiritoj venas ne por solvi la problemojn de la scienco, nek por havigi scion al malkleruloj, nek por liveri al pigruloj rimedojn por riĉiĝi senlabore? Sed koncernas ne sole la estontecon la fruktoj, kiujn la homo devas rikolti el la revelacio. Li ilin ĝuos sur la Tero per la transforma- do, kiun la novaj kredoj nepre estigos en lia karaktero, en liaj gustoj, en liaj inklinoj, kaj sekve en la moroj kaj en la sociaj interrilatoj. Metante finon al la regno de egoismo, orgojlo kaj nekredemo, ili preparas tiun de la bono, kiu estas la regno de Dio anoncita de la Kristo.
1 La antaŭmeto de la artikolo al la vorto Kristo (el la greka Christos, sanktoleito), uzata laŭ absoluta senco, estas pli ĝusta, se ni konsideras, ke tiu vorto ne estas la nomo de la Mesio el Nazareto sed ja substantivigita kvalito. Oni do diru: Jesuo estis Kristo; li estis la anoncita Kristo; la morto de la Kristo sed ne de Kristo, dum oni diras: la morto de Jesuo sed ne de la Jesuo. En Jesuo-Kristo, ambaŭ vortoj, kunigitaj, formas unu solan propran nomon. Samkiale oni diras: la Budho; Gotama akiris la Budhecon per siaj virtoj kaj aŭsteraj moroj; la vivo de la Budho, samkiel oni diras: la armeo de la Faraono sed ne de Faraono; Henriko IV estis reĝo; la titolo de reĝo; la morto de la reĝo sed ne de reĝo.
Capitro II
DIO
Ekzisto de Dio - Pri la dia naturo - La Providenco La vido de Dio
Ekzisto de Dio
- Estante la primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj, la origino de ĉio ekzistanta, la bazo, sur kiu sidas la konstruaĵo de la kreado, Dio estas la punkto, kiun ni nepre konsideru antaŭ ĉio.
- Estas elementa principo, ke oni juĝas pri kaŭzo laŭ ties efiko, eĉ se oni tiun kaŭzon ne vidas.
Se, fendante la aeron, birdo estas atingita de mortiga plumbero, oni konkludas, ke lerta pafisto ĝin trafis, eĉ se oni lin ne vidas. Ne ĉiam necesas do vidi ion, por scii, ke ĝi ekzistas. Estas do per observado de la efikoj, ke oni venas al la konado de la kaŭzoj.
- Alia same elementa principo, iĝinta aksiomo pro sia vereco, estas, ke ĉiu inteligenta efiko nepre havas inteligentan kaŭzon.
Se oni demandus, kiu estas la konstruinto de lerte elpensita maŝino, kion oni pensus pri tiu, kiu respondus, ke ĝi estiĝis per si mem? Rigardante artan aŭ industrian majstrover- kon, oni diras, ke ĝin produktis genia homo, ĉar nur eminenta inteligento povus ĝin koncepti; oni tamen rekonas, ke temas ja pri homa faro, ĉar konstateblas, ke ĝi ne transpasas la homan kapablon; sed al neniu venas la penso aserti, ke ĝi fontis el la cerbo de idioto aŭ de malklerulo, nek, des malpli, ke ĝi estas verko de besto aŭ produkto de la hazardo.
- Cie la ĉeesto de l' homo estas rekonata per liaj verkoj. La ekzisto de la antaŭdiluvaj homoj pruviĝis ne nur per la homaj fosilioj, sed ankaŭ, kaj kun granda certeco, per la ĉeesto, en tiuepokaj terenoj, de objektoj ellaboritaj de homoj; fragmento de vazo, tajlita ŝtono, armilo, briko sufiĉos por atesti lian ĉeeston. Laŭ la krudeco aŭ perfekteco de la laboro oni ekkonos la gradon de inteligenteco kaj de progreso de tiuj, kiuj ĝin faris. Se, trairante landon loĝatan ekskluzive de sovaĝuloj, vi eltrovus statuon indan je Fidio, vi tute ne hezitus aserti, ke, ĉar la sovaĝuloj ne kapablas ĝin fari, ĝi devas esti verko de inteligento supera al tiu de la sovaĝuloj.
- Nu bone! ĵetante sian rigardon ĉirkaŭen, sur la kreaĵojn de la Naturo, rimarkante la providencon, la saĝon, la harmonion direktantajn tiujn kreaĵojn, oni rekonas, ke estas neniu, kiu ne translimus la plej vastan amplekson de la homa inteligento. Se la homo ne povas ilin fari, ili do estas produkto de iu inteligento supera al la homaro, krom se oni akceptus, ke estas efikoj sen ia kaŭzo.
- Al tio kelkaj obĵetas per jena rezonado:
La tiel nomatajn kreaĵojn de la Naturo produktas materiaj fortoj, kiuj agas mekanike pro la leĝoj de altiro kaj de repuŝo; la molekuloj de la inertaj korpoj agregiĝas kaj malagre- giĝas sub la potenco de tiuj leĝoj. La plantoj naskiĝas, ekĝer- mas, kreskas kaj multiĝas ĉiam per la sama maniero, ĉiu laŭ sia speco, pro la efiko de tiuj samaj leĝoj; ĉiu individuo similas tiun, el kiu ĝi devenis; la kreskado, la florado, la fruktiĝo, la koloro dependas de materiaj kaŭzoj, kiel varmo, elektro, lumo, humido, ktp. Same okazas al la bestoj. La astroj formiĝas per la molekula altiriĝemo kaj eterne moviĝas en siaj orbitoj pro la efiko de la gravito. Tiu mekanika reguleco en la agado de la naturaj fortoj vidigas nenian liberan inteligenton. La homo movas sian brakon, kiam kaj kiel li volas; sed tiu, kiu ĝin movus en la sama direkto ekde la naskiĝo ĝis la morto, estus ia aŭtomato; nu, la organaj fortoj de la Naturo ja estas pure aŭtomataj.Cio tio estas vera; sed tiuj fortoj estas efikoj, kiuj nepre havas ian kaŭzon, kaj neniu povas aserti, ke ili estas Dio mem. Ili estas materiaj kaj mekanikaj; kaj ke ili tute ne estas inteligentaj en si mem tio ankaŭ estas vera; sed ilin agigas, distribuas kaj konformigas al la bezonoj de ĉiu afero iu inteligento, kiu ne estas homdevena. La utila aplikado de tiuj fortoj estas ja inteligenta efiko elmontranta inteligentan kaŭzon. Pendolo moviĝas kun aŭtomata reguleco kaj ĝuste en tiu reguleco sidas ĝia valoro. La forto, kiu ĝin movas estas absolute materia, tute ne inteligenta, sed kiom valorus tiu pendolo, se iu inteligento ne estus kombininta, kalkulinta, distribuinta la aplikon de tiu forto por ĝin funkciigi kun ekzakteco? El tio, ke la inteligento ne troviĝas en la mekanis- mo de la pendolo kaj ke oni ĝin ne vidas, ĉu estus prave indukti, ke ĝi ne ekzistas? Oni ĝin induktas el ĝiaj efikoj.
La ekzisto de horloĝo atestas pri la ekzisto de horloĝisto; la lerta aranĝo de la mekanismo atestas pri la inteligenteco kaj la scio de la horloĝisto. Kiam horloĝo ĝustatempe havigas al vi la bezonatan indikon, ĉu al iu ajn venus la penso diri: jen tre inteligenta horloĝo?
Tio sama okazas rilate la mekanismon de la Universo: Dio ne sin montras, sed manifestiĝas per siaj verkoj.
- La ekzisto de Dio estas do realaĵo pruvita ne nur de la revelacio sed ankaŭ de la faktoj. La sovaĝaj popoloj ricevis nenian revelacion, sed tamen ili instinkte kredas la ekziston de ia superhoma potenco; ili vidas aferojn starantajn super la homa povo kaj el tio ili konkludas, ke tiuj aferoj devenas de ia estaĵo supera al la homaro. Cu ili ne sin montras pli logikaj ol tiuj asertantaj, ke tiuj aferoj fariĝis per si mem?
Pri la dia naturo
- Al la homo ne estas eble sondi la intiman naturon de Dio. Por kompreni Dion ankoraŭ mankas al ni la koncerna sento, kiun oni ne akiras krom per la kompleta elpuriĝo de la Spirito. Sed se li ne povas penetri la esencon de Dio, la homo, akceptante lian ekziston kiel premison, povas per rezonado ekkoni liajn necesajn atributojn: komprenante tion, kio li ne povas esti, ĉar li tiel ĉesus esti Dio, la homo induktas tion, kio li ja estas.
Sen la konado de la atributoj de Dio, estus neeble kompreni la verkon de la kreado. Tio estas la deirpunkto de ĉiuj religiaj kredoj, kaj ĝuste tial, ke ili tion ne konsideris, kvazaŭ lumturon kapablan ilin gvidi, la plimulto el la religioj eraris per siaj dogmoj. Kiuj ne atribuis al Dio la ĉiopovecon, tiuj konceptis plurajn diojn; kiuj ne atribuis al li superegan bonecon, tiuj faris el li ian Dion ĵaluzan, kolereman, partian kaj venĝeman.
- Dio estas la superega kajplejpotenca intelekto. La homa intelekto estas limita, ĉar li ne povas fari, nek kompreni ĉion, kio ekzistas. Tiu de Dio, kiu ampleksas la infiniton, nepre estas infinita. Se oni supozus ĝin limita ĉe iu ajn punkto, oni ja povus koncepti estaĵon pli inteligentan, kapablan kompreni kaj fari, kion la alia ne povus fari, kaj tiel plu senfine.
- Dio estas eterna, t.e., li ne havis komencon kaj ne havos finon. Se li estus iam komenciĝinta, li do estus elveninta el la nenio. Nu, ĉar la nenio ne ekzistas, ĝi nenion povas produkti. Aŭ lin estus kreinta iu alia antaŭekzistanta estaĵo, kaj do ĉi tiu estus Dio. Se oni supozas al li ian komen- con aŭ finon, oni do povus koncepti estaĵon jam ekzistintan antaŭ li, aŭ povantan lin postvivi, kaj tiel plu senfine.
- Dio estas neŝanĝema. Se li povus ricevi aliiĝojn, la leĝoj regantaj la Universon havus neniom da stabileco.
- Dio estas nemateria, t.e., lia naturo diferencas de ĉio, kion ni nomas materio; alie li ne estus neŝanĝema, ĉar li devus sperti la aliiĝojn de la materio. Dio ne havas formon koncepteblan por niaj sensoj, ĉar kontraŭe li estus materio. Ni diras: la mano de Dio, la okulo de Dio, la buŝo de Dio, ĉar la homo, konante nur sin mem, prenas sin por komparo rilate al ĉio, kion li ne komprenas. Ridindaj ja estas tiuj bildoj, per kiuj oni figuras Dion kiel maljunulon kun longa barbo kaj surha- vantan mantelon; ili kunportas la malbonaĵon malaltigi la superegan Estaĵon ĝis la mizeraj proporcioj de la homaro; de tie, ĝis oni atribuus al li la homajn pasiojn kaj el li farus ian Dion koleran kaj ĵaluzan, estas ne pli ol unu paŝo.
- Dio estas ĉiopova. Se li ne havus la superegan povon, oni povus koncepti pli povan estaĵon, kaj tiel plu sinsekve, ĝis tiu estaĵo, kiun neniu alia povus superi en potenco, kaj ĉi tiu ja estus Dio.
- Dio estas superege justa kaj bona. La providen- ca saĝeco de la diaj leĝoj elmontriĝas ĉe la plej malgrandaj aferoj, kiel ĉe la plej grandaj, kaj tiu saĝeco ne lasas, ke ni dubu pri liaj justeco kaj boneco.
La infiniteco de ia kvalito forigas la eblecon de ekzisto de kontraŭa kvalito, kiu ĝin malgrandigus aŭ nuligus. Estaĵo senfine bona ne povus enhavi la plej malgrandan eron da maliceco, same kiel estaĵo senfine malbona ne povus enhavi la plej malgrandan eron da boneco; tiel same, ia objekto ne povus esti absolute nigra kun plej malforta nuanco de blanko, nek absolute blanka kun plej eta nigra makulo.
Dio do ne povus esti samtempe bona kaj malbona, ĉar tiel, posedante neniun el tiuj kvalitoj en plej alta grado, li ne estus Dio; ĉiuj aferoj dependus de lia kaprico kaj havus neniom da stabileco. Li do ne povus ne esti aŭ senfine bona, aŭ senfine malbona; nu, ĉar liaj verkoj atestas pri lia saĝeco, pri lia boneco kaj pri lia antaŭzorgo, oni nepre konkludos, ke, ne povante esti samtempe bona kaj malbona kaj do ne plu esti Dio, li nepre devas esti senfine bona.
La superega boneco implicas la superegan justecon, ĉar, se li agus maljuste aŭ partie en iu ajn cirkonstanco, aŭ koncerne iun ajn el siaj kreitoj, li do ne estus superege justa kaj sekve ne estus superege bona.
- Dio estas senfineperfekta. Estas neeble koncepti Dion sen la infinita perfekteco; kontraŭe li ne estus Dio, ĉar oni ĉiam povus koncepti ian estaĵon, kiu posedus tion, kio mankus al li. Por ke neniu estaĵo povu lin superi, nepre necesas, ke li estu senfina laŭ ĉio.
Estante senfinaj, la atributoj de Dio povas sperti nek grandiĝon, nek malgrandiĝon, ĉar kontraŭe ili ne estus senfinaj kaj Dio ne estus perfekta. Se oni forprenus plej etan parton de unu sola el liaj atributoj, oni ne plu havus Dion, ĉar povus ekzisti ia pli perfekta estaĵo.
- Dio estas unika. La unikeco de Dio estas konsekvenca sekvo de la absoluta infiniteco de liaj perfektaĵoj. Ia alia Dio ne povus ekzisti, krom sub la kondiĉo esti same senfina en ĉio, ĉar se inter ili ekzistus la plej eta diferenco, unu estus malsupera al la alia, subordigita al ties potenco, kaj do ne estus Dio. Se ambaŭ estus inter si absolute egalaj, ekzistus do, de la tuta eterna tempo, unu sama penso, unu sama volo, unu sama potenco. Tiel interkonfuzitaj pro la identeco, ili efektive estus nenio alia ol unu sola Dio. Se ĉiu havus apartajn funkciojn, unu farus, kion ne farus la alia, kaj do inter ili ne ekzistus perfekta egaleco, ĉar neniu havus la superegan aŭtoritaton.
- La nescio pri tiu principo, ke estas infinitaj la perfektaĵoj de Dio, naskis politeismon, kredon komunan al ĉiuj primitivaj popoloj, atribuintaj diecon al ĉiuj potencoj, kiuj al ili ŝajnis esti super la homaro. Poste, la racio igis ilin kunfandi tiujn diversajn potencojn en unu solan. Pli malfrue, laŭmezure kiel la homoj komprenadis la esencon de la diaj atributoj, ili fortiris de la simboloj, kiujn ili kreis, la kredojn negantajn tiujn atributojn.
- Resume, Dio ne povas esti Dio, krom sub la kondiĉo, ke per nenio li estu superita de alia estaĵo, ĉar la estaĵo, kiu lin superus per kio ajn, eĉ se nur per la dikeco de kapharo, ja estus la vera Dio. Nepre necesas do, ke li estu senfina en ĉio.
Kaj tiel, konstatinte la ekziston de Dio per liaj verkoj, oni ja sukcesas, per nura logika dedukto, difini la atributojn, kiuj lin karakterizas.
19. - Dio estas do la superega kaj suverena inteligen- to; li estas unika, eterna, senŝanĝa, nemateria, ĉiopova, superege justa kaj bona, infinita laŭ ĉiuj siajperfektaĵoj, kaj alia li ne povas esti.
Tia estas la bazo, sur kiu sidas la universa konstruaĵo, la lumturo, kies radioj etendiĝas tra la tuta Universo kaj kiu sola povas gvidi la homon en la esplorado de la vero; sekvante ĝian orientadon, li neniam devojiĝos, kaj se li tiel ofte eraris, tio okazis nur tial, ke li ne prenis la direkton al li montritan.
Tia ankaŭ estas la senerara kriterio de ĉiuj doktrinoj, filozofiaj kaj religiaj; por ilin juĝi, la homo disponas rigore ekzaktan mezuron en la atributoj de Dio, kaj li povas al si mem aserti, ke ciu teorio, ciu principo, ciu dogmo, ciu kredo, ĉiu praktiko, kontraŭdiranta unu solan el tiuj atributoj kaj celanta ne nur nuligi sed simple gin malfortigi, ne povas esprimi la veron.
En filozofio, psikologio, moralo, religio, vera estas nur tio, kio ne malproksimigas, eĉ per joto, de la esencaj kvalitoj de Dio. La perfekta religio estos tia, el kies ĉefaj principoj neniu kontraŭdirus tiujn kvalitojn; kies ĉiuj dogmoj povus elporti la provon de tiu kontrolo sen de tio ion ajn suferi.
La Providenco
- La providenco estas la zorgado de Dio pri siaj kreitoj. Dio estas ĉie, ĉion vidas kaj ĉion direktas, eĉ la plej malgrandajn aferojn: ja en tio konsistas la providenca agado.
"Kiel povas Dio, tiel granda, tiel potenca, tiel supera al ĉio, enmiksiĝi en tiel malgravajn detalojn, okupiĝi pri la plej bagatelaj agoj kaj pensoj de ĉiu individuo?" Tiun demandon al si mem faras la nekredanto, kaj li konklude asertas, ke, akceptante la ekziston de Dio, oni nur povas akcepti, ke lia agado ekskluzive koncernas la ĝeneralajn leĝojn de la Univer- so; ke la Universo funkcias de la tuta eterneco dank' al tiuj leĝoj, al kiuj submetiĝas ĉiu kreito, en la sfero de sia agado, sen neceso de la senĉesa interveno de la Providenco.
- En sia nuna stato de malsupereco, la homoj nur tre malfacile komprenas, ke Dio estas senfina; ĉar ili mem estas difinitaj kaj limitaj, ili tial figuras Dion ankaŭ limita kaj difinita, lin prezentas kiel difinitan estaĵon kaj lin bildigas laŭ sia propra bildo. Niaj pentraĵoj, kiuj lin prezentas kun homaj trajtoj, ne malmulte kontribuas por tenadi tiun eraron en la spirito de la amasoj, kiuj, koncerne Dion, pli adoras la formon ol la penson. Por la plimulto, li estas potenca suvereno sur nealirebla trono, perdita en la ĉiela senlimaĵo. Kaj ĉar iliaj fakultoj kaj perceptoj estas limitaj, ili ne komprenas, ke Dio povas kaj bonvolas rekte interveni en la malgrandajn aferojn.
- En sia senpoveco kompreni la esencon mem de Dio, la homo povas fari pri ĝi nur proksimuman ideon helpe de nepre tre neperfektaj komparoj, kiuj tamen povas almenaŭ montri al li la eblecon de tio, kio, unuavide, ŝajnas al li neebla.
Ni supozu ian fluidon tre subtilan por penetri ĉiujn korpojn. Estante neinteligenta, tiu fluido agas mekanike, sole nur pere de la materiaj fortoj. Sed se ni ĝin supozas inteligen- ta, dotita per perceptivaj kaj sentivaj fakultoj, ĝi do ne plu blinde agos, sed ja kriterie, memvole kaj libere: ĝi vidos, aŭdos kaj komprenos.
- La proprecoj de la perispirita fluido povas pri tio doni al ni ian ideon. En si mem ĝi ne estas inteligenta, ĉar ĝia konsisto estas materia, sed ĝi servas kiel vehiklo de la penso, de la sensacoj kaj de la perceptoj de la Spirito.
La perispirita fluido estas ne la penso de la Spirito, sed ties instrumento kaj perilo.Car estas ĝi, kiu transigas la penson, tiu fluido iel de ĝi saturiĝas. Pro la neebleco izoli la penson, al ni ŝajnas, ke ĝi konfuziĝas kun tiu fluido, same kiel la sono ŝajnas konfuziĝi kun la aero en tia maniero, ke ni povas, por tiel diri, ĝin materiigi. Kiel ni diras, ke la aero fariĝas sonora, tiel same ni povus diri, prenante la efikon por la kaŭzo, ke la fluido fariĝas inteligenta.
- Cu tiel estas aŭ ne estas koncerne la penson de Dio, nome ĉu ĝi agas senpere aŭ helpe de ia fluido, ni ĝin figuru, por faciligi al nia inteligento la komprenon, sub la konkreta formo de ia inteligenta fluido pleniganta la senfinan Universon, penetranta ĉiujn partojn de la kreaĵaro: la tuta Naturo dronas en la dia fluido. Nu, sekve de la principo, ke la partoj de tutaĵo havas ties saman naturon kaj ties samajn proprecojn, ĉiu atomo de tiu fluido, se oni povas tiel diri, posedas la penson, tio estas la esencajn atributojn de Dio; kaj ĉar tiu fluido ĉie troviĝas, tial ĉio estas submetita al ĝia inteligenta agado, al ĝia antaŭzorgo, al ĝia prizorgado. Nenia estaĵo ekzistas, kiel ajn malsupera ni ĝin supozas, kiu de ĝi ne estus saturita. Ni do konstante troviĝas en la ĉeesto de Dio; eĉ ne unu solan el niaj agoj ni povus kaŝi antaŭ lia rigardo; nia penso estas en senĉesa kontakto kun lia penso, kaj nepre prave oni asertas, ke Dio legas en la plej kaŝaj anguloj de nia koro. Ni estas en li, kiel li en ni, laŭ la parolo de la Kristo.
Por etendi sian prizorgon al ĉiuj kreitoj, Dio do ne bezonas ĵeti sian rigardon desupre de la senfinaĵo; por esti de li aŭskultataj, niaj preĝoj ne bezonas trakuri la spacon, nek esti dirataj per tondra voĉo, ĉar, pro tio ke li ĉiam apudas al ni, niaj pensoj eĥas en li. Niaj pensoj estas kvazaŭ la sonoj de sonorilo, kiuj vibrigas la ĉirkaŭan medion.
- Ni tute ne pensas materiigi Dion; la bildo pri ia universa, inteligenta fluido evidente estas nenio alia, ol komparo taŭga por doni pri Dio ideon pli ĝustan ol tiu de la pentraĵoj, kiuj lin prezentas sub la formo de homa figuro. Gi celas komprenigi la eblon, kiun havas Dio ĉie esti kaj pri ĉio okupiĝi.
- Ni konstante havas antaŭ la okuloj iun ekzem- plon, kiu povas doni al ni ideon pri la maniero, kiel la agado de Dio povas efiki sur la plej internajn partojn de ĉiuj estaĵoj kaj, sekve, pri la maniero, kiel venas al li la plej subtilaj impresoj de nia animo. Tiun ekzemplon ni ĉerpis el instruo, kiun Spirito liveris pri la temo.
- "La homo estas malgranda mondo, en kiu la Spirito direktas kaj la korpo estas direktata. En ĉi tiu universo, la korpo prezentas ian kreaĵon, kies Dio estas la Spirito. (Komprenu, ke ĉi tie temas nur pri analogio, ne pri identeco). La membroj de tiu korpo, la diversaj organoj, kiuj ĝin konsisti- gas, la muskoloj, la nervoj, la artikoj prezentas aliajn materiajn individuojn, se oni tiel povas diri, lokitajn en apartaj punktoj de la korpo. Kvankam estas granda la nombro de ĝiaj konsisti- gaj partoj, tiel malsamaj kaj variaj laŭ ilia naturo, tamen neniu pridubas, ke ne povas ekesti movoj nek impresoj, ie ajn en tiu korpo, sen ke la Spirito tion konscius. Cu okazas diversaj sensacoj samtempe en pluraj lokoj? La Spirito ĉiujn sentas, distingas, analizas, al ĉiu difinas la koncernan kaŭzon kaj ties lokon de agado pere de la perispirita fluido.
"Analoga fenomeno okazas inter la kreaĵaro kaj Dio. Dio estas ĉie en la Naturo, same kiel la Spirito estas ĉie en la korpo. Ciuj elementoj de la kreaĵaro estas en konstanta rilato kun li, same kiel la ĉeloj de la homa korpo estas en senĉesa kontakto kun la spirita estaĵo. Neniu motivo do ekzistas, por ke samklasaj fenomenoj ne fariĝu sammaniere, en unu kazo kaj en la dua.
"Iu membro moviĝas: la Spirito ĝin sentas; iu kreito pensas: Dio ĝin scias. Ciuj membroj moviĝas, la diversaj organoj ekvibras: la Spirito sentas ĉiun manifestiĝon, ilin distingas kaj lokalizas. La diversaj kreaĵoj, la diversaj kreitoj sin ekmovas, pensas, diversmaniere agas: Dio ekscias ĉion okazantan kaj al ĉiu difinas tion, kio al li koncernas.
"El tio oni povas indukti la solidarecon inter la materio kaj la inteligento, la solidarecon inter ĉiuj estaĵoj de unu mondo, inter ĉiuj mondoj kaj, fine, inter ĉiuj kreaĵoj kaj Dio." (Quinemant, Pariza Societo, 1867.)
28. - Ni komprenas la efikon: tio jam signifas multon. De la efiko ni iras ĝis la kaŭzo, kies grandecon ni taksas laŭ la grandeco de la efiko. Sed al ni nealireblas tiel ĝia intima esenco kiel ankaŭ la esenco de nekalkulebla kvanto da fenomenoj. Ni konas la efikojn de elektro, varmo, lumo, gravito; ni ilin kalkulas, sed tamen ni ne konas la intiman naturon de la principo, kiu ilin estigas. Cu do estus pli racia la neado de la dia principo tial, ĉar ni ĝin ne komprenas?
- Nenio malhelpas, ke oni agnosku, kiel principon de la superega inteligento, unu ĉefan fokuson, kiu senĉese radius, inundante la Universon per siaj emanaĵoj, kiel la Suno per sia lumo. Sed kie troviĝas tiu fokuso? Jen kion povas diri neniu. Verŝajne ĝi ne estas fiksita en difinita punkto, kiel ankaŭ ne estas ĝia agado, kaj same verŝajne ĝi konstante trakuras la regionojn de la senfina spaco. Se simplaj Spiritoj estas nature dotitaj per la kapablo de ĉieestado, en Dio do tiu kapablo nepre devas esti senlima. Car Dio plenigas la Universon, oni ankaŭ povus akcepti, kiel hipotezon, ke tiu fokuso ne bezonas translokiĝi, ke ĝi formiĝas ĉie, kie ajn la superega volo rigardas konvena tiun formiĝon, pro kio oni povas aserti, ke ĝi troviĝas ĉie kaj nenie.
- Antaŭ tiaj nesondeblaj problemoj, nia racio devas sin teni humiliĝe. Dio ekzistas: tion ni ne povas pridubi. Li estas senfine justa kaj bona: jen lia esenco. Al ĉio li etendas sian prizorgon: ni tion komprenas. Nur nian bonon do li povas deziri, el kio sekvas, ke ni devas konfidi lin: jen la esenca afero. Koncerne la ceteron, ni atendu, ke ni indu lin kompreni.
La vido de Dio
31. - Se Dio estas ĉie, kial ni ne vidas lin? Cu ni lin vidos, forlasinte la Teron? Tiajn demandojn oni ĉiutage elmovas.
La unua estas facile solvebla: niaj materiaj vidorganoj havas limitajn perceptojn, kiuj ilin nekapabligas por la vido de certaj aferoj, eĉ se materiaj. Jen kial certaj fluidoj tute netrafe- blas por nia vidkapablo kaj por niaj esploraj instrumentoj, sed tamen ni ne pridubas ilian ekziston. Ni vidas la efikojn de la pesto, kaj tamen ni ne vidas la fluidon, kiu ĝin transportas; ni vidas la korpojn moviĝantaj sub la efiko de la gravita forto, sed ni ne vidas tiun forton.
- La spiritesencaj aferoj ne povas esti perceptataj de materiaj organoj; nur per la spirita vidkapablo ni povas vidi la Spiritojn kaj la aferojn de la nemateria mondo; nur nia animo do povas percepti Dion. Cu ĝi vidas lin tuj post la morto? Nur la transtombaj komunikaĵoj povas tion al ni instrui. Laŭ ili, ni ekscias, ke la vido de Dio estas privilegio de la plej elpurigitaj animoj kaj ke por tio tre malmultaj posedas, forlasinte sian materian envolvaĵon, la necesan gradon de senmateriiĝo. Ia banala komparo tion facile komprenebligos.
- Kiu troviĝas en la fundo de valo, droninta en densa nebulo, tiu ne vidas la Sunon. Sed ĉe la difuza lumo li konkludas, ke la Suno brilas. Se li supreniras la monton, tiam laŭmezure kiel li altiĝas, la nebulo fariĝas pli klara, la lumo ĉiam pli kaj pli viva, sed li ankoraŭ ne vidas la Sunon. Nur post kiam li altiĝis super la nebultavolo kaj ektrovas sin ene de perfekte pura aero, li vidas ĝin en ties tuta brilego.
Same okazas al la animo. La perispirita envolvaĵo, kvankam por ni nevidebla kaj nepalpebla, tamen estas, por la animo, efektiva materio, ankoraŭ tro maldelikata por certaj perceptoj. Tiu envolvaĵo malmateriiĝas laŭmezure kiel la animo morale altiĝas. La neperfektaĵoj de la animo kvazaŭ estas nebultavoloj neebligantaj al ĝi klaran vidon. La seniĝo je ĉiu neperfektaĵo signifas unu malplian makulon, sed nur post sia kompleta elpuriĝo, ĝi plene ekĝuas siajn fakultojn.
- Car Dio estas la plej altgrada spirita esenco, lin povas percepti, en ties tuta splendo, nur tiuj Spiritoj, kiuj atingis la plej altan gradon de senmateriiĝo. La fakto, ke la neperfektaj Spiritoj ne vidas lin, ne signifas, ke ili estas de li pli distancaj ol la aliaj; kiel la ceteraj Spiritoj, kiel ĉiuj estaĵoj de la Naturo, ili dronas en la dia fluido, same kiel ni dronas en la lumo; la sola kaŭzo estas, ke iliaj neperfektaĵoj efikas kvazaŭ vaporoj, kiuj lin kaŝas antaŭ ilia vidado. Kiam la nebulo fordisiĝos, ili vidos lian brilegon. Por tio, ili ne bezonos ascendi, nek serĉi lin en la profundaĵoj de la senfino. Post kiam la spirita vidado liberiĝos de la moralaj nebuloj, kiuj ĝin malklarigis, ili lin vidos ĉiuloke kie ajn ili troviĝos, eĉ sur la Tero, ĉar Dio estas ĉie.
- La Spirito elpuriĝas nur kun la la tempo, kaj la diversaj enkarniĝoj estas kvazaŭ alambikoj, en kies fundo li, en ĉiu fojo, restigas kelke da malpuraĵoj. Forlasinte sian korpan envolvaĵon, li ne tuj seniĝas je siaj neperfektaĵoj, kaj tio estas la kaŭzo, kial li postmorte ne vidas Dion pli ol dumvive; sed laŭmezure kiel ili elpuriĝas, ili havas pli klaran intuicion pri li. Ili ne vidas lin, sed lin pli bone komprenas: la lumo estas malpli difuza: Kiam iuj Spiritoj diras, ke Dio al ili malpermesas respondi al iu demando, tio ne signifas, ke Dio aperas al ili aŭ al ili direktas la parolon por preskribi aŭ malpermesi tiun aŭ tiun alian aferon, ne; sed ili sentas lin, ricevas la vibrojn de lia penso, same kiel okazas al ni koncerne la Spiritojn, kiuj nin envolvas en siaj fluidoj, kvankam ni ilin ne vidas.
- Sekvas do, ke neniu homo povas vidi Dion per la karnaj okuloj. Se tiu favoro estus konsentita al iuj, ĝi nur efektiviĝus en stato de ekstazo, kiam la animo sin trovas tiele liberiĝinta el la materiaj ligiloj, ke tia afero eblus dum la enkarniĝo. Cetere, unu tia privilegio ekskluzive apartenus al elitaj animoj, enkarniĝintaj por misio, ne por kulpelpago. Sed ĉar la Spiritoj el la plej altaj ordoj splendas per blindiga brilego, povas okazi, ke malpli progresintaj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, ege ravitaj de la brilego, kiu tiujn ĉirkaŭas, supozas, ke ili vidas Dion mem. Ja tiel same kiel iu, kiu, vidante ministron, lin prenas por la suvereno mem.
37. - Sub kia eksteraĵo Dio sin montras al tiuj, kiuj fariĝis indaj vidi lin? Cu sub ia formo? Laŭ homa bildo aŭ kiel lumsplenda fokuso? La homa lingvo estas nekapabla ĝin vortigi, ĉar por ni ekzistas nenia komparo taŭga por havigi al ni ian koncernan ideon. Ni estas kvazaŭ denaskaj blinduloj, al kiuj oni vane provus komprenebligi la sunbrilon. Nia lingvo estas limita de niaj bezonoj kaj de la rondo de niaj ideoj; tiu de la sovaĝaj popoloj ne povus priskribi la mirindaĵojn de la civilizacio; tiu de la pli civilizitaj popoloj estas treege malriĉa por priskribi la belegaĵojn de la ĉieloj, nia inteligento estas tre malvasta por ilin kompreni, kaj nia vidado, estante tre mal- forta, de ili certe blindiĝus.
ĈAPITRO III
BONO KAJ MALBONO
Origino de bono kaj malbono - Instinkto kaj inteligento Reciproka sindetruado de la vivaj estaĵoj
Origino de bono kaj malbono
- Ĉar Dio estas la principo de ĉiuj ekzistaĵoj, kaj ĉar li havas la tutan saĝon, la tutan bonecon, la tutan justecon, sekve ĉio de li devenanta nepre posedas liajn atributojn, ĉar, kio estas senfine saĝa, justa kaj bona, povas produkti nenion malinteligentan, malbonan kaj maljustan. La malbono, kiun ni vidas, ne povas do deveni de li.
- Se malbono estus atributo de ia aparta estaĵo, ĉu oni lin nomas Arimano, ĉu Satano, tiam el du aferoj unu: aŭ tiu estaĵo estus egala al Dio kaj, sekve, tiel potenca kiel li, de la tuta eterna tempo, aŭ li estus malsupera al Dio.
En la unua okazo, ekzistus du konkurantaj potencoj en senĉesa luktado, unu provanta malfari, kion faris la dua, ambaŭ sin reciproke kontraŭstarantaj. Tiu hipotezo ne konfor- mas al la plan-unueco montriĝanta en la strukturo de la Universo.
En la dua okazo, tiu estaĵo, ĉar malsupera al Dio, estus al li subordigita. Ne povante esti ekzistinta, kiel Dio, de la tuta eterna tempo, sen esti al li egala, tiu estaĵo estus iam havinta komencon. Se li estis kreita, lin kreis neniu alia krom Dio, kiu do estus kreinta la Spiriton de malbono, kio implicus la neadon de la senfina boneco. (Vidu: La ĉielo kaj la Infero, ĉap. X, "La Demonoj".)
- Tamen, malbono ekzistas kaj havas ian kaŭzon.
La malbonoj ĉiuspecaj, fizikaj aŭ moralaj, kiuj turmen-
tas la homaron, prezentas du kategoriojn, kiujn nepras distingi: tiun de la malbonoj, kiujn la homo povas eviti, kaj tiun de la malbonoj ne dependantaj de ilia volo. Inter la unuaj intervici- ĝas la natur-katastrofoj.
La homo, kies fakultoj ja estas limitaj, ne povas penetri nek ampleksi la tutaĵon de la planoj de la Kreinto; li taksas la aferojn laŭ la vidpunkto de sia personeco, de siaj interesoj fiktivaj kaj konvenciaj, kiujn li kreis al si kaj kiuj ne apartenas al la Naturo; jen kial li ofte rigardas malbona kaj maljusta, kion li opinius justa kaj admirinda, se li vidus ties kaŭzon, celon kaj definitivan rezultaton. Se li serĉos la ekzisto-pravon kaj la utilon de ĉiu afero, li rekonos, ke ĉio portas la stampon de la senfina saĝeco, kaj li sin klinos antaŭ tiu saĝeco, eĉ rilate al aferoj por li nekompreneblaj.
- La homo ricevis, kiel dividitaĵon, inteligenton, kun kies helpo li povas deturni, aŭ almenaŭ mildigi, la efikojn de ĉiuj natur-katastrofoj. Ju pli li akiras scion kaj progresas laŭ la civilizacio, des malpli ruinigaj fariĝas tiaj katastrofoj. Per saĝa
1 Jam esperantigita kaj eldonita de la Brazila Spiritisma Federacio. - Noto de la Trad.
kaj antaŭzorga sociala organizo, li eĉ sukcesos nuligi iliajn sekvojn, en la okazo se ili ne povos esti tute evitataj. Tiel, koncerne eĉ tiujn katastrofojn, kiuj havas sian utilon por la ĝenerala ordo de la Naturo kaj por la estonteco, sed kiuj damaĝas en la nuno, Dio havigis al la homo, en la fakultoj per kiuj li dotis ties Spiriton, la rimedojn por haltigi iliajn efikojn.
Tiamaniere li rebonigas nesalubrajn regionojn, imunigas kontraŭ pestodonaj miasmoj, igas fekundaj nekultivitajn terojn kaj lernas kiel ilin antaŭgardi kontraŭ inundoj; li ankaŭ konstruas siajn loĝejojn pli salubraj, pli solidaj por rezisti kontraŭ la ventoj tiel necesaj por la purigo de la atmosfero, kaj tiel li sin ŝirmas kontraŭ la malbonaj veteroj. Kaj tiel, fine, la neceso igis lin iom post iom krei la sciencojn, per kiuj li plibonigas la loĝeblecon de la mondo kaj pligrandigas sian propran bonstaton.
- Car la homo devas progresi, la malbonoj, al kiuj li estas elmetata, lin stimulas por la ekzercado de sia intelekto, de ĉiuj siaj fizikaj kaj moralaj kapabloj, lin instigante al serĉado de rimedoj por ilin eviti. Se li nenion devus timi, nenia bezono igus lin serĉi la plibonon; lia spirito malvigliĝus en la senfareco; li nenion elpensus nek eltrovus. La doloro estas la pikilo, kiu puŝas la homon antaŭen, sur la vojon de la progreso.
- Sed la plimulton el la malbonoj estigas la homo mem per siaj malvirtoj, kaj ili do fontas el lia orgojlo, egoismo, ambicio, avidemo, el liaj ekscesoj en ĉiuj aferoj: tie sidas la kaŭzo de la militoj kaj katastrofoj, kiujn ili kuntrenas, de la malpaciĝoj, de la opreso de l' fortaj kontraŭ la malfortaj, fine de la pliparto el la malsanoj.
Dio starigis leĝojn plenajn de saĝeco, kies sola celo estas la bono. La homo trovas en si mem ĉion necesan por ilin sekvi. La konscienco al li difinas la vojon, la dia leĝo estas gravurita en lia koro, kaj cetere Dio senĉese memorigas pri ili pere de siaj mesioj kaj profetoj, per ĉiuj enkarniĝintaj Spiritoj, kiuj ricevis la mision lin instrui, moraligi, plibonigi, kaj, en la lastaj tempoj, per la amaso da elkarniĝintaj Spiritoj, kiuj ĉie manifestiĝas. Se la homo skrupule submetiĝus al la diaj leĝoj, li sendube evitigus al si la plej akrajn malbonojn kaj vivus feliĉa sur la Tero. Se li tiel ne kondutas, tion li ŝuldas al sia libervolo, kaj li tiam suferas ties sekvojn. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. V, n-roj 4, 5, 6 kaj sekvantaj.)
- Sed Dio Plejbona metis la kuracilon apud la malsanon, tio estas, el la malbono li eltiras la bonon. Venas momento, kiam la eksceso de la morala malbono fariĝas netolerebla kaj trudas al la homo la bezonon ŝanĝi sian direkton. Instruita de la sperto, li estas devigita serĉi la kuracilon en la bono, ĉiam laŭ sia libera volo. Prenante pli bonan direkton, li agas laŭ sia volo kaj kaŭze de tio, ke li rekonis la malbonaĵojn de la alia direkto. La neceso do premdevigas lin morale pliboniĝi, por ke li estu pli feliĉa, same kiel ĝi ankaŭ lin devigis plibonigi la materialajn kondiĉojn de sia ekzistado (n-ro 5).
- Oni povas diri, ke malbono estas neesto de bono, same kiel malvarmo estas neesto de varmo. Kiel malvarmo ne estas ia aparta fluido, tiel same malbono ne estas aparta atributo; unu estas la negativo de la dua. Kie bono ne estas, tie nepre estas malbono. Ne fari malbonon jam estas la komenco de bono. Dio volas nur bonon; nur de l' homo venas malbono. Se en la kreaĵaro ekzistus ia estaĵo ekskluzive destinita al malbono, neniu povus gin eviti; sed ĉar la homo havas EN SI
MEM la kaŭzon de malbono, krome sian libervolon kaj, kiel gvidilon, la diajn leĝojn, li gin evitos kiam ajn li volos.
Ni prenu, por komparo, ordinaran fakton. Bienmastro scias, ke en la ekstremaĵoj de sia kampo estas danĝera loko, kie povus perei aŭ vundiĝi tiu, kiu riskus tien iri. Kion li faras por antaŭforigi akcidentojn? Li sendas meti, proksiman al la loko, avizon malpermesantan, ke oni iru transen, pro la risko de danĝero. Jen tie la leĝo, saĝa kaj antaŭgarda. Se, malgraŭ tio, senprudentulo malobeas la avizon, ĝin transpasas kaj trafiĝas de damaĝo, kontraŭ kiu li plendu se ne kontraŭ si mem?
Tiel same okazas rilate al malbono: la homo ĝin evitus, se li obeus la diajn leĝojn. Ekzemple: Dio difinis limon al la kontentigo de bezonoj; sateco lin atentigas pri tiu limo; se li ĝin transpasas, tion li ja volonte faras. La malsanoj, la difektoj, la morto, kiuj el tio povas rezulti, devenas do de lia neantaŭzor- gemo, ne de Dio.
9. - Ĉar malbono rezultas el la neperfektaĵoj de la homo, kiu ja estas kreita de Dio, oni diros, Dio kreis nenion alian ol malbonon, aŭ almenaŭ ties kaŭzon; se li estus kreinta la homon perfekta, malbono ne ekzistus.
Se la homo estus kreita perfekta, li fatale inklinus al bono; nu, pro sia libera volo, li ne fatale inklinas al bono, nek al malbono. Dio volis, ke li submetiĝu al la leĝo de progreso kaj ke tiu progreso estu la frukto de lia laboro mem, por ke li ĝin meritu, same kiel li devas respondi pri la malbono, kiun li libervole faris. La demando do konsistas en tio, nome ekscii, kio estas la origino, en la homo, de lia inklino al malbono.
1 La eraro kuŝas en la kredo, ke la animo eliris perfekta el la manoj de la Kreinto, dum, kontraŭe, li volis, ke la perfekteco rezultu el la laŭgrada puriĝado de la Spirito kaj ja estu ties verko mem. Dio volis, ke la animo, laŭ
10. - Studante ĉiujn pasiojn, eĉ ĉiujn malvirtojn, oni konstatas, ke iliaj radikoj kuŝas en la instinkto de memkonser- vado. Tiu instinkto plene potencas en la bestoj kaj en tiuj primitivaj estuloj plej proksimaj al la besta naturo, en kiuj ĝi absolute regas sen la kontraŭpezo de la morala senso, ĉar ili ankoraŭ ne vekiĝis por la intelekta vivo. La instinkto malforti- ĝas laŭmezure kiel disvolviĝas la intelekto, ĉar ĉi tiu ja regas la materion.
La Spirito estas destinita por la spirita vivo, sed en la unuaj etapoj de sia korpa ekzistado li devas kontentigi nur materiajn bezonojn. Por tiu celo, kaj ni parolas el materiala vidpunkto, la spertiĝo per la pasioj estas necesa por la konser- vado de la specio kaj de la individuoj. Sed, elirinte el tiu etapo, li renkontas aliajn bezonojn, komence duonmoralajn kaj duonmateriajn, kaj poste ekskluzive moralajn. Tiam la Spirito ekregas la materion. Se li forskuas ĝian jugon, li antaŭeniras sur la vojo al li strekita de la Providenco kaj proksimiĝas al sia fina destino. Se, male, li lasas, ke la materio lin potencu, li malfruas kaj similiĝas al la bruto. En ĉi tiu okazo, kio iam estis ia bono, kiel bezono de lia naturo, tio aliiĝas en malbonon, ne nur tial, ke ĝi ne plu estas necesa, sed ankaŭ ĉar ĝi fariĝas malutila al la spiritiĝo de la estaĵo. Tiel same, kio estas kvalito ĉe infano, tio fariĝas riproĉindaĵo ĉe plenkreskulo. Malbono estas do relativa, kaj la koncerna prirespondeco estas konfor- ma al la grado de progreso.
Ciuj pasioj do havas sian providencan utilecon. Se tiel ne estus, Dio estus farinta aferojn senutilajn, eĉ nocajn.
sia libera volo, povu elekti inter bono kaj malbono, kaj ke ĝi atingu siajn lastajn celojn proprapene kaj kontraŭstarante malbonon. Se li estus kreinta la animon tiel perfekta kia li mem kaj, post ĝia eliro el liaj manoj, igus ĝin partopreni en lia eterna beateco, li ja farus ĝin ne laŭ sia bildo, sed simila al li. (Bonnamy: La Praveco de Spiritismo, ĉap. VI.)
Malbono kuŝas en la misuzo, kaj la homo misuzas pro sia libera volo. Poste, instruite de sia intereso mem, li libere elektas inter bono kaj malbono.
Instinkto kaj intelekto
11. - Kia diferenco estas inter instinkto kaj intelekto? Kie unu finiĝas kaj komenciĝas la dua? Cu la instinkto estas ia rudimenta inteligento aŭ ia aparta fakulto, ia atributo ekskluzi- va de la materio?
La instinkto estas tiu kaŝita forto instiganta la organajn estaĵojn al spontanaj, nevolaj agoj celantaj ilian konservadon. En la instinktaj agoj estas nek pripenso, nek planado, nek intenco. Estas pro ĝi, ke la planto serĉas la aeron, sin turnas al la lumo, direktas siajn radikojn al la akvo kaj al la nutra grundo; ke la floro alterne sin malfermas kaj fermas laŭbezone; ke la grimpoplantoj volviĝas ĉirkaŭ ia apogilo aŭ al ĝi alkroĉi- ĝas per siaj ciroj. Per la instinkto la bestoj estas avertitaj pri tio, kio ilin povas utili aŭ noci; serĉas, laŭ la sezono, la favorajn klimatojn; konstruas, sen antaŭa lernado, pli aŭ malpli arte, laŭ la specioj, molajn kuŝejojn kaj ŝirmejojn por sia idaro, kaptilojn por kapti la predon, per kiu ili sin nutras; lerte uzas la atakajn aŭ defendajn armilojn, per kiuj ili estas dotitaj. Pro la instinkto, la seksoj sin reciproke altiras; la ino kovas siajn idojn kaj ĉi tiuj serĉas la patrinan sinon. Ce la homo, la instinkto superregas nur en la komenco de la vivo; la infano instinkte faras siajn unuajn movojn, prenas sian manĝon, krias por esprimi siajn bezonojn, imitas la voĉsonon, provas paroli kaj paŝi. Eĉ ĉe la plenkreskuloj certaj agoj estas instinktaj: nome la nevolaj movoj por eviti ian riskon, por eskapi ian danĝeron, por teni la korpan ekvilibron, same kiel la palpebrumo por malpliintensigi la lumbrilon, la nevola malfermo de la buŝo por enspiri, ktp.
- La intelekto elmontriĝas per agoj memvolaj, pripensitaj, antaŭdeciditaj, intencitaj, laŭ la cirkonstancaj oportunoj. Gi nekontesteble estas ekskluziva atributo de la animo.Cia maŝineca ago estas instinkta; sed tiu, kiu elmontras pripenson, intencon, decidon, estas intelekta. Unu estas libera, tia ne estas la alia.
La instinkto estas fidinda gvidanto, kiu neniam eraras; la intelekto, pro tio, ke gi estas libera, iafoje povas erari.
Se la instinkta ago ne havas la karakteron de la ago intelekta, ĝi tamen elmontras ian kaŭzon intelektan, esence antaŭvideman. Se oni akceptas, ke la instinkto originas el la materio, oni devas do nepre akcepti, ke la materio estas inteligenta, efektive eĉ pli inteligenta kaj antaŭvidema ol la animo, ĉar la instinkto ja ne eraras, dum la intelekto trompi- ĝas.
Se oni rigardas la instinkton kiel ian rudimentan intelekton, kiel klarigi, ke, en certaj okazoj, ĝi estas supera al la rezon-kapabla intelekto? ke ĝi ebligas fari agojn, kiujn la intelekto ne povas plenumi?
Se ĝi estas atributo de ia specialnatura principo, kio ja estas tiu principo? Car la instinkto estingiĝas, ĉu tio signifas, ke tiu principo forneniiĝos? Se la bestoj estas dotitaj nur per la instinkto, ilia estonteco estas do senelira, iliaj suferoj havas nenian kompenson, kio ne konformus al la justeco, nek al la boneco de Dio (ĉap. II, n-ro 19).
- Laŭ aliaj sistemoj, instinkto kaj intelekto originas el unu sola principo: atinginte certan evolugradon, tiu principo, kiu en la komenco havis nur la ecojn de la instinkto, spertus transformiĝon, kiu al ĝi donus la kvalitojn de la intelekto.
Se tiel estus, ĉe la inteligenta homo, kiu perdus la prudenton kaj estus gvidata nur de la instinkto, la intelekto revenus al sia primitiva stato, kaj, kiam li reakirus sian pruden- ton, la instinkto denove fariĝus intelekto, kaj tiel okazus alterne, ĉe ĉiu kriza atako, kio estas neakceptebla.
Cetere, intelekto kaj instinkto ofte elmontriĝas simultane en la sama ago. Ĉe marŝado, ekzemple, la movo de la gamboj estas instinkta; la homo maŝine metas unu piedon antaŭ la duan sen ia pripenso; sed kiam li volas rapidigi aŭ malrapidigi siajn paŝojn, levi la piedon aŭ sin deturni por eviti ian obstak- lon, tiam estas kalkulo, decido; li agas laŭ decidita intenco. La nevola impulso de la movo estas la instinkta ago; la antaŭdeci- dita direkto de la movo estas la inteligenta ago. La karnoman- ĝa besto estas pelata de la instinkto sin nutri per karno, sed la antaŭzorgoj, kiujn ĝi faras kaj kiuj diversas laŭ la cirkonstancoj, por ke ĝi kaptu sian predon, krom ankaŭ ĝia antaŭvido pri la eventualaĵoj, estas agoj de la intelekto.
14. - Iu alia hipotezo, kiu krome perfekte kongruas kun la ideo pri unueco de principo, elfluas el la esence antaŭvide- ma karaktero de la instinkto kaj akordas kun tio, kion al ni instruas Spiritismo koncerne la rilatojn inter la spirita kaj la korpa mondoj.
Oni nun scias, ke, inter la elkarniĝintaj Spiritoj, iuj havas la mision prigardi la enkarnulojn, kies protektantoj kaj gvidan- toj ili estas; ke ili envolvas la enkarnulojn en siajn fluidecajn emanaĵojn; ke la homo multfoje agas nekonscie, sub la efiko de tiuj emanaĵoj.
Oni krome scias, ke la instinkto, kiu per si mem estigas nekonsciajn agojn, superregas ĉe la infanoj kaj, ĝenerale, ĉe la homoj kun malforta prudento. Nu, laŭ tiu hipotezo, la instinkto estus atributo nek de la animo, nek de la materio; ĝi propre ne apartenus al la vivanta estaĵo, ĝi ja estus ia efiko de la senpera agado de la nevideblaj protektantoj, kiuj helpus la nesufiĉecon de la intelekto, mem estigante la nekonsciajn agojn necesajn al la konservado de la estaĵo. Gi estus kvazaŭ paŝlernilo, per kiu oni subtenas la infanojn ankoraŭ ne sciantajn paŝi. Kaj kiel oni iom post iom forlasas la uzon de la paŝlernilo laŭmezure kiel la infano mem sin tenas, tiel same la protektantaj Spiritoj lasas siajn protektatojn agi per si mem, laŭmezure kiel ĉi tiuj povas sin gvidi per sia propra intelekto.
Tiel, anstataŭ ke ĝi estus la efiko de ia rudimenta kaj nekompleta intelekto, la instinkto ja estus la frukto de ia fremda inteligento en la pleneco de sia forto, inteligento protektanta, helpanta la nesufiĉecon, ĉu de iu inteligento pli juna, kiun la unua devigus fari, senkonscie, por sia bono, kion tiu ankoraŭ ne kapablus mem fari, ĉu de iu inteligento matura sed momente neebligita uzi siajn fakultojn, kiel ĉe la homo dum la infanaĝo kaj en la okazoj de idioteco kaj mensaj afekcioj.
Oni proverbe diras, ke ekzistas unu dio por la infanoj, frenezuloj kaj ebriuloj, kaj tiu proverbo estas pli vera ol oni supozas. Tiu dio estas neniu alia, ol la protektanta Spirito, kiu prigardas la estulon nekapablan sin mem protekti per la propra prudento.
15. - En ĉi tiu klaso de ideoj, oni povas iri ankoraŭ pli malproksimen. Tiu teorio, kiel ajn racia ĝi estas, ne solvas ĉiujn malfacilaĵojn de la demando.
Se oni observas la efikojn de la instinkto, oni unue rimarkas ian unuecon laŭ la planado kaj laŭ la tuto, ian certecon pri rezultoj, kiuj ĉesas, kiam la instinkton anstataŭas la libera intelekto. Krom tio, profunda saĝeco estas rekonata en la tiel perfekta kaj tiel konstanta alkonformiĝo de la instinktaj fakultoj al la bezonoj de ĉiu specio. Tia unueco de planado ne povus ekzisti sen la unueco de pensado, kaj ĉi tiu estas neakordigebla kun la diverseco de la individuaj kapabloj; nur ĝi povus estigi tiun tutaĵon tiel perfekte harmonian, kiu manifestiĝas ekde la origino de l' tempoj kaj en ĉiuj regionoj, kun reguleco kaj precizeco matematikaj, ne forestante iam ajn. La unuformeco en tio, rezultanta el la instinktaj fakultoj, estas karakteriza fakto, kiu nepre kuntrenas la unuecon de la kaŭzo. Se tiu kaŭzo estus esence propra al ĉiu individuo, ekzistus tiom da diversaj instinktoj, kiom da individuoj, ekde la vegetaĵo ĝis la homo. Efiko ĝenerala, unuforma kaj konstanta nepre devas havi kaŭzon ĝeneralan, unuforman kaj konstantan; efiko atestanta saĝon kaj antaŭvidon nepre devas havi kaŭzon saĝan kaj antaŭvidan. Nu, ĉar ia kaŭzo saĝa kaj antaŭvida nepre devas esti inteligenta, ĝi do tute ne povas esti ekskluzive materia.Car ne troviĝas en la kreitoj, enkarniĝintaj aŭ elkarni- ĝintaj, la kvalitoj necesaj por estigi tian rezultaton, tial oni devas iri pli supren, nome ĝis la Kreinto mem. Se oni denove legas la klarigon donitan pri tio, kiel oni povas koncepti la providencan agadon (ĉap. II, n-ro 24); se oni imagas ĉiujn ekzistaĵojn penetritaj de la dia, superege inteligenta fluido, oni komprenos la antaŭvidan saĝecon kaj la unuecon de planado, kiuj direktas ĉiujn instinktajn movojn por la bono de ĉiu individuo. Des pli aktiva estas tiu prizorgo, ju malpli da rimedoj la individuo havas en si mem kaj en sia intelekto. Jen kial ĝi sin montras pli granda kaj absoluta ĉe la bestoj kaj la malsuperaj estaĵoj, ol ĉe la homo.
Laŭ tiu teorio, oni komprenas, ke la instinkto ĉiam estas fidinda gvidanto. La patrina instinkto, el ĉiuj la plej nobla, sed kiun materialismo mallevas ĝis la nivelo de la altirfortoj de la materio, gajnas reliefon kaj noblecon. Pro siaj sekvoj, ĝi ne devus resti forlasita al la kapricaj eventualaĵoj de la intelekto kaj de la libervolo. Pere de la patrino, Dio mem prigardas siajn naskiĝantajn kreitojn.
- Tiu teorio neniel nuligas la rolon de la protektan- taj Spiritoj, kies kunhelpado estas fakto efektiva, pruvita de la sperto; sed rimarkindas, ke ilia agado estas esence individua; ke ĝi aliiĝas, laŭ la esence propraj kvalitoj de l' protektanto kaj ties protektato, kaj ke nenie ĝi prezentas la unuformecon kaj la ĝeneralecon de la instinkto. Dio, laŭ sia saĝeco, kondukas, li mem, la blindulojn, sed li konfidas al liberaj intelektoj la zorgon gvidi la klarvidulojn, por ke ĉiu havu la respondecon pri siaj agoj. La misio de la protektantaj Spiritoj estas devo, kiu al ili havigas rimedon por progresi, depende de la maniero kiel ili tiun devon plenumas.
- Ciuj tiuj manieroj konsideri la instinkton nepre estas hipotezaj, kaj neniu el ili posedas sufiĉan verecon por esti rigardata kiel definitiva solvo. Certe la demando iam solviĝos, kiam kolektiĝos la ankoraŭ mankantaj elementoj de observado. Dume ni devas limiĝi al tio, ke ni submetu la diversajn opiniojn al la provilo de la racio kaj de la logiko, atendante, ke la lumo fariĝu. La solvo plej proksima al la vero nepre estas tiu, kiu plej bone konformiĝas al la atributoj de Dio, nome al la superega boneco kaj al la superega justeco. (Cap. II, n-ro 19.)
- Car la animo havas, en la komenca fazo de sia disvolviĝo, la instinkton, kiel gvidanton, kaj la pasiojn, kiel instigantojn, kelkfoje unu kaj aliaj interkonfuziĝas ĉe siaj efikoj.
Estas tamen, inter ambaŭ principoj, diferencoj, kiujn oni nepre devas konsideri.
La instinkto estas fidinda, ĉiam bona gvidanto, kiu post certa tempo povas ja fariĝi senutila, sed kiu tamen neniam nocos. Gi malfortiĝas pro la superregado de la intelekto.
En la unuaj aĝoj de la animo, la pasioj havas tion komunan kun la instinkto, nome ke la estaĵoj tiam estas instigataj de egale nekonsciaj fortoj. La pasioj ĉefe originas el la korpaj bezonoj kaj pli dependas de la organismo ol kiel la instinkto. Distingas ilin de la instinkto ĉefe tio, ke ili estas individuaj kaj ne naskas, kiel ĉi tiu lasta, efikojn ĝeneralajn kaj unuformajn; male ili diversas, per la intenseco kaj per la naturo, laŭ la individuoj. Kiel stimuliloj, ili utilas ĝis la ekapero de la morala senso, kiu, el pasiva, faras racian estaĵon; en ĉi tiu momento la pasioj fariĝas ne nur senutilaj sed ja nocaj al la progreso de la Spirito, kies liberiĝon el la materio ili malfrui- gas; ili mildiĝas kun la disvolviĝo de la racio.
- La homo, kiu ĉiam agus nur laŭ la instinkto, povus ja esti tre bona, sed li tenus dormanta sian inteligenton; li similus infanon, kiu, ne forlasante la paŝlernilojn, ne scius uzi siajn membrojn. Kiu ne regas siajn pasiojn, tiu povas esti tre inteligenta sed samtempe tre malbona. La instinkto per si mem neniiĝas; la pasiojn oni povas bridi nur per la forto de la volo.
Reciproka sindetruado de la vivantaj estaĵoj
- La reciproka sindetruado de la vivantaj estaĵoj estas unu el la leĝoj de la Naturo, kiuj unuavide ŝajnas malplej konformiĝi al la boneco de Dio. Oni sin demandas, kial li starigis al ili la neceson sin reciproke detrui, por ke unuj sin nutru koste de la vivo de la aliaj.
Por tiu, kiu vidas nenion pli krom la materio kaj limigas sian vidon al la nuna vivo, tio efektive ŝajnas esti ia neperfek- taĵo en la dia verko. Tiel okazas, ĉar la homoj ĝenerale taksas la perfektecon de Dio laŭ sia propra vidpunkto; laŭ sia propra juĝo ili mezuras lian saĝon kaj tiel pensas, ke Dio ne povus fari pli bone, ol kiel ili mem farus. Car ilia limita vido ne permesas al ili taksi la tuton, ili tial ne komprenas, ke reala bono povus rezulti el ŝajna malbono. Nur la konado de la spirita principo, laŭ ties vera esenco, kaj de la granda leĝo de unueco, el kiu fontas la harmonio de la kreaĵaro, povas havigi al la homo la ŝlosilon de tiu mistero kaj al li montri la providencan saĝecon kaj la harmonion ĝuste tie, kie li nur vidas anomalion kaj kontraŭdiron.
21. - La vera vivo, kiel de la homo, tiel ankaŭ de la besto, ne estas en la korpa envolvaĵo, kiel ankaŭ ne en la vestaro; ĝi troviĝas en la inteligenta principo, kiu antaŭekzistas kaj postvivas la korpon. Tiu principo bezonas la korpon por disvolviĝi per la laboro, kiun ĝi devas fari super la kruda materio; la korpo konsumiĝas ĉe tiu laboro sed la Spirito ne eluziĝas; tute male, la Spirito ĉiufoje el ĝi eliras pli forta, pli klarmensa, kaj pli kapabla. Kio do gravas, ke la Spirito pli aŭ malpli ofte ŝanĝas sian envolvaĵon?! Gi pro tio ne ĉesas esti Spirito. Okazas absolute tiel same, kiel se homo ŝanĝus siajn vestojn centfoje en jaro. Li pro tio ne ĉesus esti homo. Per la senĉesa spektaklo de la detruado, Dio instruas al la homoj, ke ili atribuu malmultan gravecon al la materia envolvaĵo, kaj vekas en ili la ideon pri la spirita vivo, igante ilin deziri tiun vivon kiel ian kompenson. Oni obĵetos: ĉu Dio ne povus atingi la saman rezultaton per aliaj rimedoj, ne altrudante al la vivantaj estaĵoj la reciprokan sindetruadon? Se ĉio en lia verko elmontras saĝecon, ni sekve devas supozi, ke tiu saĝeco nepre ne mankas ĉe tiu punkto, same kiel ĉe ĉiuj ceteraj; se ni tiel ne komprenas, tion ja kaŭzas nia malmulta progreso. Ni tamen povas provi la esploradon pri la kialo de la nekomprenataĵo, nin orientante laŭ la jena principo: Dio nepre estas senfine justa kaj saĝa; ni do en ĉio serĉu lian justecon kaj lian saĝecon kaj nin klinu antaŭ tio, kio translimas nian komprenon.
- La utilo, kiu unua elmontriĝas ĉe tia detruado - utilo sendube pure fizika - estas jena: la organaj korpoj konserviĝas nur helpe de la organikaj substancoj, kiuj solaj enhavas la nutrajn elementojn necesajn al ties transformiĝo. Car la korpoj, kiel instrumentoj por la agado de la inteligenta principo, bezonas konstante renoviĝi, tial la Providenco igas ilin servi al sia propra reciproka sinkonservado. Jen kial la estaĵoj sin nutras, unuj per la aliaj; ĉi-okaze estas la korpo, kiu sin nutras per la korpo, sed la Spirito ne estingiĝas nek ŝanĝi- ĝas; ĝi nur seniĝas je sia envolvaĵo.
- Cetere, estas moralaj konsideroj de pli alta nivelo.
La lukto necesas por la disvolviĝo de la Spirito. Ja en la
lukto li agigas siajn kapablojn. Kiu atakas por al si havigi nutraĵon, kaj kiu sin defendas por konservi la propran vivon, tiuj ekzercas sin al ruzo kaj inteligento kaj sekve pligrandigas siajn intelektajn fortojn. Unu el ambaŭ pereas; sed efektive kion la pli forta aŭ pli lerta forprenis de la malpli forta? Nenion alian ol la karnan veston; poste, la Spirito, kiu ne mortis, surmetos alian.
1 Vidu: Revue Spirite, Aŭgusto 1864, p. 241, "Estingiĝo de la rasoj".
24. - Ce la malsuperaj estaĵoj de la kreaĵaro, nome tiuj, en kiuj la morala sento ne ekzistas kaj la inteligento ankoraŭ ne anstataŭis la instinkton, la lukton nur povas motivi la kontentigo de iu materia bezono. Nu, unu el la plej kontenti- gendaj bezonoj estas tiu de sinnutrado. Ili do luktas ekskluzive por la vivteno, nome por kapti aŭ defendi iun predon, ĉar pli alta motivo ne povus ilin impulsi. Dum tiu unua evolufazo la animo ellaboriĝas kaj sin preparas por la vivo.Ce la homo, estas iu transira fazo, en kiu li apenaŭ distingiĝas de la bruto. En la unuaj aĝoj superregas la besta instinkto, kaj la lukton ankoraŭ motivas la kontentigo de la materialaj bezonoj. Poste ekestas ekvilibro inter la besta instinkto kaj la morala sento; tiam la homo luktas ne plu por sin nutri sed por kontentigi la ambicion, la orgojlon, la strebon al superregado. Por tiu celo li ankoraŭ bezonas detrui. Sed, laŭmezure kiel lin pli influas la morala sento, disvolviĝas la sentemo, malfortiĝas la bezono de detruado, kiu fine malaperas pro tio, ke ĝi fariĝas abomena. Tiam la homo eksentas abomenon antaŭ sango.
Tamen, la lukto ĉiam estas necesa al la disvolviĝo de la Spirito, ĉar, eĉ atinginte tiun punkton, kiu al ni ŝajnas kulmina, li ankoraŭ estas tre malproksima de la perfekteco. Ne alie ol koste de sia aktiveco li akiras sciadon, sperton kaj seniĝas je la lastaj postsignoj de la besteco. Sed de tiam la lukto, kiu estis kruda kaj sanga, fariĝas pure intelekta. La homo luktas kontraŭ la malfacilaĵoj, ne plu kontraŭ siaj similuloj.
1 Ne antaŭjuĝante la sekvojn, kiujn oni povus tiri el tiu principo, ni nur volis elmontri, per ĉi tiu klarigo, ke la reciproka sindetruado de la vivantaj estaĵoj neniel malkonfirmas la dian saĝecon kaj ke ĉio enĉeniĝas en la leĝoj de la Naturo. Tiu enĉeniĝo nepre rompiĝas se oni flanken metas la spiritan principon. Multaj demandoj restas nesolveblaj, se oni prenas en kalkulon nur la materion. La materialismaj doktrinoj portas en si memdetruan principon. Kontraŭ si ili havas ne nur la antagonismon al la universalismaj aspiroj de l'
ĈAPITRO IV ROLO DE LA SCIENCO EN LA GENEZO
1. - La historio de la origino de preskaŭ ĉiuj antikvaj popoloj miksiĝas kun la historio de ilia religio, el kio rezultis, ke iliaj unuaj libroj estis religiaj; kaj ĉar ĉiuj religioj estas ligitaj al la principo de la ekzistaĵoj, kiu same estas la principo de la homaro, ili donis pri la formiĝo kaj strukturo de la Universo klarigojn konformajn tiel al la siatempaj scioj, kiel ankaŭ al la scioj de siaj fondintoj. El tio rezultis, ke la unuaj sanktaj libroj estis siatempe ne nur la unuaj sciencaj libroj, sed ankaŭ, dum longa tempo, la sola kodo de civilaj leĝoj.
2. - Ĉar en la primitivaj tempoj la rimedoj de observa- do neeviteble estis tre neperfektaj, la unuajn teoriojn pri la mondsistemo nepre difektis krudaj eraroj; sed eĉ se tiuj rimedoj estus tiel kompletaj kiel la hodiaŭaj, la tiamaj homoj
homoj kaj ties moralaj sekvoj, kiuj igos ilin esti repuŝataj kiel socikoruptantaj, sed ankaŭ la bezonon, kiun la homo spertas, ekscii ĉion rezultantan el la progreso. La intelekta disvolviĝo kondukas la homon al la esplorado pri la kaŭzoj. Nu, kiel ajn malmulte li pripensus, li ne malfrue rekonos kiel senpova estas materialismo por ĉion klarigi. Kiel eblus, ke venkus tiaj doktrinoj, kiuj kontentigas nek la koron, nek la racion, nek la intelekton; kiuj restigas problemaj la plej esencajn demandojn? La progreso de la ideoj mortigos materialismon, samkiel ĝi mortigis la fanatikecon.
ne scius ilin utiligi; cetere ili povus esti nenio alia ol la frukto de la disvolviĝo de la inteligento kaj de la konsekvenca konado pri la naturaj leĝoj. Laŭmezure kiel la homo progresis en la konado de tiuj leĝoj, li ankaŭ penetris la misterojn de la kreitaro kaj ĝustigis la ideojn, kiujn li faris pri la origino de la ekzistaĵoj.
3. - La homo restis senpova por solvi la problemon pri la kreado ĝis la Scienco al li donis la ŝlosilon. Necesis atendi, ĝis la Astronomio malfermis la pordojn de la senfina spaco kaj permesis al li tien penetrigi sian rigardon; ĝis li povis, per la potenco de l' kalkulado, precizigi, kun rigora ekzakteco, la movon, la pozicion, la volumenon, la naturon kaj la rolon de la ĉielaj korpoj; ĝis la Fiziko al li malkaŝis la leĝojn pri la gravito, la varmo, la lumo kaj la elektro; ĝis la Kemio al li montris la transformiĝojn de la materio kaj la Mineralogio la materialojn konsistigantajn la globsupraĵon; ĝis la Geologio instruis lin legi, en la surteraj tavoloj, la laŭgradan formiĝon de la globo. La Botaniko, la Zoologio, la Paleontologio, la Antropologio devis inici lin en la devenon kaj en la sinsekvon de la organaj estaĵoj; per la Arkeologio li povis spuri la postsignojn de la homaro tra la aĝoj; unuvorte, ĉiuj sciencoj, sin reciproke kompletigante, alportis sian kontribuaĵon nepre necesan por la konado de la monda historio. Manke de tiuj kontribuaĵoj la homo havis kiel gvidon nur siajn unuajn hipotezojn.
Tial, antaŭ ol la homo ekhavis tiujn rimedojn de observado, ĉiuj komentariintoj pri la Genezo, kies racio renkontis la baron de materialaj neeblecoj, turniĝadis en unu sama cirklo kaj el ĝi ne povis eliri. Ili sukcesis nur tiam, kiam la Scienco malfermis la vojon, farante breĉon en la malnova konstruaĵo de la kredoj. De tiam ĉio ŝanĝiĝis: eltroviĝis la kondukanta fadeno kaj tuj glatiĝis la malfacilaĵoj. Anstataŭ ia imaga Genezo, stariĝis Genezo pozitiva kaj iagrade eksperi- menta; la kampo de la Universo etendiĝis ĝis la senfino; oni ekvidis la Teron kaj la astrojn grade formiĝi laŭ leĝoj eternaj kaj neŝanĝeblaj, kiuj pli bone atestas pri la grandeco kaj la saĝeco de Dio ol ia mirakla kreaĵaro, unufrape elirinta el la nenio, kvazaŭ tuj videbla ŝanĝiĝo, pro ia subita ideo de la Dia Estaĵo post eterna nenifarado. Car estas neeble koncepti la Genezon sen la donitaĵoj liverataj de la Scienco, oni povas laŭ la tuta vero aserti, ke: la Sciencon koncernas starigi la veran Genezon, laŭ la leĝoj de la Naturo.
- Ce la punkto, kiun ĝi atingis en la dek-naŭa jarcento, ĉu la Scienco solvis ĉiujn malfacilaĵojn de la proble- mo pri la Genezo?
Certe ne; sed estas nekontesteble, ke ĝi definitive disbatis ĉiujn ĉefajn erarojn kaj al ĝi starigis la esencajn fundamentojn surbaze de nerefuteblaj donitaĵoj. La ankoraŭ dubaj punktoj estas ĝustadire nenio alia ol pridetalaj aferoj, kies solvo, kia ajn ĝi estos en la estonteco, ne povos malutili al la tuto. Krom tio, malgraŭ la rimedoj, kiujn ĝi disponis, grava elemento al ĝi mankis ĝis nun, sen kiu la verko neniam povus kompletiĝi.
- El ĉiuj antikvaj Genezoj, la plej proksima al la modernaj sciencaj donitaĵoj, malgraŭ ĝiaj nun evidentigitaj eraroj, sendube estas tiu de Moseo. Kelkaj el tiuj eraroj estas eĉ pli ŝajnaj ol realaj kaj ja devenas, ĉu de malĝusta interpreta- do de certaj vortoj, kies primitiva signifo perdiĝis ĉe ilia pertraduka transpaso de unu lingvo al alia, aŭ kies senco ŝanĝiĝis kun la moroj de l' popoloj, ĉu ankaŭ de la alegoria formo esence propra al la orienta stilo, kiun oni prenis laŭlitere anstataŭ serĉi ties spiriton.
- La Biblio evidente enhavas faktojn, kiujn la racio, disvolvita de la Scienco, ne povus hodiaŭ akcepti, krom ankaŭ aliaj, kiuj impresas strange kaj abomene, pro tio, ke ili fontas el moroj, kiujn ni ne plu sekvas. Sed, krom tio, estus partiece ne agnoski, ke ĝi entenas grandajn kaj belajn aferojn. La alegorio tie okupas rimarkindan spacon kaj kaŝas sub sia vualo sublimajn veraĵojn, kiuj elmontriĝas se oni serĉas la fundon de la penso, ĉar tiam tuj malaperas la absurdaĵo.
Kial do oni ne pli frue levis tiun vualon? De unu flanko, pro la manko de lumoj, kiujn povus havigi nur la Scienco kaj ia sana filozofio, kaj, de alia flanko, pro la principo de la absoluta neŝanĝebleco de la fido, bazita sur tro blinda respekto al la litero, antaŭ kiu la racio devis sin klini, sekve do pro la timo kompromiti la strukturon de la kredoj, sidigitan sur la laŭlitera senco. Car tiuj kredoj deiris de unu primitiva punkto, oni timis, ke, en la okazo se rompiĝus la unua ero de la ĉeno, fine malligiĝus ĉiuj maŝoj de la reto; jen kial oni obstine tenis fermitaj la okulojn; sed oni ne evitas danĝeron fermante antaŭ ĝi la okulojn. Kiam konstruaĵo kliniĝas, ĉu ne estas pli pruden- te tuj anstataŭigi la malbonajn ŝtonojn per bonaj, prefere ol atendi, pro respekto al la malnoveco de la konstruaĵo, ke la malbono iĝu neriparebla kaj ke tiel oni estu devigita ĝin tute rekonstrui?
- Kondukante siajn esplorojn ĝis la internaĵoj de la Tero kaj la profundaĵoj de la ĉieloj, la Scienco nerefuteble elmontris la erarojn de la mosea Genezo, prenita laŭlitere, kaj la materian neeblecon, ke la aferoj okazis ĝuste tiel, kiel ili estas tie laŭvorte rakontitaj. Ja per tio ĝi donis fundan baton al jarcentaj kredoj. La ortodoksa fido ektremis, kredante vidi elmovita sian fundamentan ŝtonon. Sed kiu ja pravis: ĉu la Scienco, kiu marŝis prudente kaj progresive sur la solida tereno de la ciferoj kaj de la observado, nenion asertante antaŭ ol ekhavi la pruvon, aŭ ĉu rakonto skribita en epoko, kiam absolute mankis rimedoj de observado? Kiu fine nepre venkos: ĉu tiu, kiu diras, ke 2 kaj 2 faras 5, kaj rifuzas ĉian kontrolon, aŭ ĉu tiu, asertanta, ke 2 kaj 2 faras 4, kaj ĝin pruvas?
8. - Sed ĉi-okaze, oni diras, se la Biblio estas dia revelacio, ĉu Dio trompiĝis? Se ĝi ne estas ia dia revelacio, ĝi ne plu havas aŭtoritaton, kaj do la religio disfalas manke de bazo.
El du aferoj, unu: aŭ la Scienco eraris, aŭ ĝi pravas. Se ĝi pravas, ĝi ne povas fari vera opinion, kiu ĝin kontraŭdiras. Ne estas revelacio, kiu povus superstari la aŭtoritatecon de la faktoj.
Nekontesteble Dio, estante mem la tuta vero, ne povas konduki la homojn, scie aŭ senscie, en eraron, ĉar kontraŭe li ne estus Dio. Se do la faktoj kontraŭdiras la vortojn al li atribuatajn, nepras logike konkludi, ke li ilin ne eldiris, aŭ ke ili estis prenitaj kontraŭ sia propra senco.
Se, pro tiuj kontraŭdiroj, la religio suferas difektojn, kulpas ne la Scienco, kiu ne povas neestigi tion, kio estas; kulpas ja la homoj, kiuj antaŭtempe starigis absolutajn dogmojn, kies tenadon ili faris afero pri vivo kaj morto, surbaze de hipotezoj, kiujn la sperto povus malkonfirmi.
Estas aferoj, pri kies rezigno ni devas, vole aŭ nevole, rezignacii, kiam ni ilin ne povas eviti. Se la mondo marŝas, nehaltigebla por la volo de kelkiuj, estas do pli saĝe akompani la mondon kaj adaptiĝi al la nova stato de la aferoj, anstataŭ alkroĉiĝi al la disfalanta pasinteco, riskante fali kun ĝi.
- Cu oni devus, pro respekto al tekstoj rigardataj kiel sanktaj, trudi silenton al la Scienco? Tio estus tiel neebla kiel haltigi la giradon de la Tero. La religioj, kiuj ajn ili estas, neniam gajnis iom ajn subtenante evidentajn erarojn. La misio de la Scienco estas malkovri la leĝojn de la Naturo. Nu, ĉar tiujn leĝojn faris Dio, ili ne povas kontraŭdiri la religiojn, kiuj sin bazas sur la vero. Anatemi la progreson kiel atencanton kontraŭ la religio estas anatemi la verkon mem de Dio. Cetere, tio estas vana peno, ĉar eĉ ne ĉiuj anatemoj de la mondo kapablus neebligi, ke la Scienco antaŭeniĝu kaj la vero brilu. Se la Religio rifuzas marŝi kun la Scienco, ĉi tiu marŝos sola.
- Nur la senŝanĝaj religioj povas timi la malkovrojn de la Scienco, kiuj estas pereigaj nur al tiuj, kiuj lasas sin apartigi pro la progresigaj ideoj, senmoviĝante en la absolute- co de siaj instruoj. Ili ĝenerale faras al si tiel mizeran ideon pri la Dia Estaĵo, ke ili ne komprenas, ke asimili la leĝojn de la Naturo malkaŝitajn de la Scienco ja estas glori Dion en liaj verkoj. Sed pro sia blindeco ili preferas omaĝi la Spiriton de malbono. Religio, kiu, eĉ per unu punkto, ne kontraŭdirus la leĝojn de la Naturo, ja neniel devus timi la progreson kaj estus do neatingebla.
- La Genezo entenas du partojn: la historion pri la formado de la materia mondo kaj la historion de la homaro, el la vidpunkto de ties duobla principo, nome la korpa kaj la spirita. La Scienco limigis sin al la esplorado pri la leĝoj regantaj la materion. Koncerne la homon mem ĝi nur studis la karnan envolvaĵon. Ci-rilate ĝi atingis la konadon, kun nekontestebla ekzakteco, de la ĉefaj partoj de la mekanismo de l' Universo kaj de la homa organismo. Gi tiel povis, koncerne tiun gravan punkton, kompletigi la Genezon de Moseo kaj korekti ties erarojn.
Sed la historio de la homo, rigardata kiel spirita estaĵo, estas ligita al aparta klaso de ideoj, kiuj ne apartenas al la ĝustasenca Scienco kaj kiujn, pro tio, ĝi ne faris objekton de sia esplorado. La Filozofio, kies celado pli aparte entenas tiun klason de studoj, formulis pri tiu punkto nur kontraŭdirajn sistemojn, ekde la pura spiriteco ĝis la neado de la spirita principo kaj de Dio mem, sin bazante sur nenio alia krom la personaj ideoj de ties aŭtoroj. Gi do lasis la aferon nesolvita manke de sufiĉa kontrolo.
- Tiu demando tamen estas la plej grava por la homo, ĉar temas pri la problemo de lia pasinteco kaj de lia estonteco. Tiu pri la materia mondo nur nerekte lin tuŝas. Antaŭ ĉio gravas al li scii, de kie li venis, kien li iras, ĉu li ankoraŭ vivos, kia sorto estas al li rezervita. Pri ĉiuj ĉi punktoj la Scienco daŭre silentas. La Filozofio, nur liverante opiniojn, kies konkludoj montras al diametre kontraŭa direkto, tamen almenaŭ permesas la diskuton, kio igas multajn personojn al ĝi alflankiĝi prefere ol resti ĉe la Religio, kiu diskuton ja ne ebligas.
- Ciuj religioj estas en akordo pri la principo de la ekzisto de la animo, sed tion ne elmontras. Ili tamen ne interakordas koncerne ties originon, pasintecon, estontecon, nek precipe - kaj tio ja estas esenca afero -, koncerne la kondiĉojn, de kiuj dependas ĝia estonta sorto. Ili pliparte prezentas pri ĝia estonteco bildon, kiun ili trudkredigas al siaj adeptoj kaj kiun nur la blinda fido povas akcepti, ĉar ĝi ja ne eltenas seriozan ekzamenon. Ligita, laŭ iliaj dogmoj, al la ideoj, kiujn, en la primitivaj tempoj, oni havis pri la materia mondo kaj pri la mekanismo de la Universo, la destino, kiun ili difinis por la animo, estas neakordigebla kun la nuntempa nivelo de la homa sciaro. Devante do nur perdi ĉe la ekza- meno kaj la diskutado, la religioj trovas pli simpla ambaŭ proskribi.
- De tiuj malkonsentoj koncernantaj la estontecon de la homo naskiĝis dubo kaj nekredemo. Sed la nekredemo postlasas mornan vakuon. La homo angore rigardas la nekonataĵon, en kiun li, pli aŭ malpli frue, devas fatale eniri. Frostigas lin la ideo pri la nenio. La konscienco diras al li, ke io, trans la nuno, estas al li rezervita. Sed kio? Lia racio, jam disvolviĝinta, ne permesas al li kredi la historiojn, per kiuj oni luladis lin en la infaneco, nek preni alegorion por la realo. Kiun sencon havas tiu alegorio? La Scienco deŝiris anguleton de la vualo, sed ĝi ne malkaŝis al li, kion plej gravan li devas scii. Vane li demandas, ĉar ĝi nenion respondas en maniero kategoria kaj taŭga por kvietigi lian maltrankvilon. Ĉie li trovas la aserton kolizianta kun la neado, sen pozitivaj pruvoj, nek de unu flanko, nek de la alia. De tio venas la necerteco, kaj la necerteco pri la estonta vivo igas la homon sin ĵeti, kun iaspeca frenezo, al la aferoj de la materia vivo.
Tiu ja estas la neevitebla efiko de la transiraj epokoj: disfalas la konstruaĵo de la pasinteco dum ankoraŭ ne stariĝis tiu de la estonteco. La homo similas adoleskanton, kiu, ne plu havante la naivan kredon de siaj unuaj jaroj, tamen ankoraŭ ne posedas la sciojn proprajn al la matura ago. Li nur eksentas svagajn aspirojn, kiujn li ne scias difini.
- Se la demando pri la spirita homo restis ĝis nun kiel teorio, tio ĉi estas tial, ke mankis rimedoj por rekta observado, kiajn oni disponis por konstati la staton de la materia mondo, pro kio tiu kampo restis aperta al la konceptoj de la homa spirito. Dum la homo ne konis la leĝojn regantajn la materion kaj ne povis apliki la eksperimentan metodon, li eraris de sistemo al sistemo koncerne la mekanismon de la Universo kaj la formiĝon de la Tero. Kaj kiel okazis en la fizika, tiel same fariĝis en la morala sfero. Mankis, por la fiksado de la ideoj, la esenca elemento, nome la konado de la leĝoj, al kiuj submetiĝas la spirita principo. Tiu konado estis rezervita al nia epoko, kiel la konado de la leĝoj pri la materio estis la konkero de la du lastaj jarcentoj.
- Gis nun, la studo pri la spirita principo, enfermita en la limoj de Metafiziko, estis pure spekulativa kaj teoria. Ce Spiritismo ĝi estas tute eksperimenta. Helpe de la mediuma kapablo, nuntempe pli disvolviĝinta kaj pli funde studita, la homo ekdisponis novan instrumenton de esplorado. La mediumeco estis por la spirita mondo tio sama kiel la telesko- po por la astra mondo kaj la mikroskopo por la mondo de la malgrandegaĵoj. Gi ebligis, ke oni, por tiel diri de visu, esploru, studu la rilatojn inter tiu mondo kaj la korpa mondo; ke ĉe la vivanta homo oni apartigu la intelektan disde la materia estaĵo kaj observu ilin ambaŭ malkune agantaj. Post kiam efektiviĝis la interrilatoj kun la loĝantoj de la spirita mondo, oni povis sekvi la animon en ties ascenda marŝo, en ties migradoj, en ties transformiĝoj; fine, oni povis studi la spiritan elementon. Jen kio mankis al la antaŭaj komentariantoj pri la Genezo por ĝin kompreni kaj korekti ĝiajn erarojn.
- Estante en senĉesa kontakto, la spirita kaj la materia mondoj estas reciproke solidaraj; ambaŭ partoprenas per sia agado en la Genezo. Sen la konado de la leĝoj regantaj la unuan, starigi kompletan Genezon estus tiel same neeble, kiel al statuisto havigi vivon al statuo. Nur nun, kvankam nek la materia scienco, nek la spirita scienco, diris sian lastan vorton, la homo posedas la du elementojn taŭgajn por prilumi tiun vastegan problemon. Tiuj du ŝlosiloj estis al li nepre necesaj por ke li venu al ia solvo, eĉ se nur proksimuma.
Capitro V
ANTIKVAJ KAJ MODERNAJ SISTEMOJ DE LA MONDO
- La unua ideo, kiun la homoj faris al si pri la Tero, pri la movado de la astroj, pri la konsisto de la Universo nepre estis, en la komenco, ekskluzive bazita sur la atesto de la sensoj. Neniom sciante pri la plej elementaj leĝoj de la Fiziko kaj pri la fortoj de la Naturo, kaj nur disponante sian limigitan vidadon kiel rimedon de observado, la homoj povis juĝi nur laŭ la ŝajnoj.
Vidante la Sunon matene aperi sur unu flanko de la horizonto kaj vespere malaperi sur la flanko kontraŭa, ili nature konkludis, ke ĝi rondiras ĉirkaŭ la Tero dum ĉi tiu restas senmova. Se oni tiam asertus al ili, ke okazas ĝuste la malo, ili kontraŭdirus, ke tio ja ne eblas, kaj ili obĵetus: ni vidas la Sunon delokiĝi kaj ni ne sentas, ke la Tero moviĝas.
- La nelongdistancaj vojaĝoj, kiuj tiam ne transpasis la limojn de la tribo aŭ de la valo, ne permesis, ke oni konstatu la sferecon de la Tero. Cetere, kiel supozi, ke la Tero povus esti ia bulo? La homoj nur povus sin teni sur ties plej alta punkto, kaj ĝin supozante tutsupraĵe loĝata, kiel ili vivus sur la kontraŭa hemisfero, la kapon malsupren kaj la piedojn supren? Tio ŝajnus ankoraŭ malpli ebla ĉe la okazo de ia rotacia movo. Kiam oni vidas ankoraŭ en la nunaj tagoj, en kiuj ja estas konata la leĝo de gravito, ke personoj relative instruitaj ne perceptas tiun fenomenon, oni devas ne surpriziĝi de tio, ke la homoj vivintaj en la unuaj epokoj eĉ ne suspektis gin.
La Tero estis do por ili ia ebenaĵo, ronda kiel muelŝto- no, horizontale etendiĝanta ĝis nevidebliĝo. De tio venas la ankoraŭ uzata esprimo: iri ĝis la fino de la mondo. Al ili estis nekonataj ĝiaj limoj, dikeco, interno, ĝia malsupra surfaco kaj tio, kio estis sub ĝi.
3. - Montriĝante konkava, la ĉielo, laŭ la vulgara kredo, estis rigardata kiel reala volbo, kies malsupraj randoj sidis sur la Tero kaj difinis ties limojn; ia vasta kupolo, kies internon la aero tute plenigis. Neniom sciante pri la senfina spaco, estante ja nekapablaj ĝin koncepti, la homoj imagis, ke tiu volbo konsistas el solida materio, de kio venas la nomo firmamento,
1 "La hinda mitologio instruis, ke ĉe vesperiĝo la astro de la tago seniĝas je sia lumo kaj kun malluma vizaĝo dumnokte trairas la ĉielon. La greka mitologio prezentis la ĉaron de Apolono tirata de kvar ĉevaloj. Laŭ Plutarko, Anaksimandro el Mileto asertadis, ke la Suno estas ia ĉaro plena de tre viva fajro, kiu elŝprucas tra ronda aperturo. Laŭ unuj, Epikuro eldiris la opinion, ke la Suno eklumas matene kaj mallumiĝas dum la nokto en la akvoj de la oceano; laŭ aliaj, li rigardis tiun astron ia pumiko varmigita ĝis la inkandesko. Anaksagoro ĝin prenis por ardeganta feraĵo granda kiel la Peloponezo. Kurioza rimarkindaĵo! la antikvuloj estis tiel nerezisteble instigataj kredi reala la ŝajnan grandecon de tiu astro, ke ili persekutis tiun temeraran filozofon, kiu atribuis tielan volumon al la torĉo de la tago, pro kio necesis la tuta aŭtoritato de Periklo por lin savi de mortkondamno kaj indulge ŝanĝi tiun punon en ekzilon." (Flammarion, Studoj kaj legaĵoj pri Astronomio, p. 6.)
Ce tiaj ideoj, eldiritaj en la kvina jarcento antaŭ la Kristo, en la tempo kiam Grekujo plene floradis, oni ne povas miri pro tiuj, kiujn la homoj de la unuaj epokoj faris pri la sistemo de la mondo.
nomo transvivinta tiun kredon kaj signifanta: firma, rezista (el la latina firmamentum, derivita el firmus, kaj el la greka herma, hermatos, firma, subtenilo, subapogilo, apogpunkto).
- La steloj, pri kies naturo ili ne povis suspekti, estis simplaj lumaj punktoj, pli aŭ malpli volumenaj, alfiksitaj al la volbo kvazaŭ pendantaj lampoj, dismetitaj sur unusola surfaco, kaj konsekvence situantaj je sama distanco de la Tero, kiaj oni ilin prezentas en la interno de certaj kupoloj, blue farbitaj kiel refiguraĵo de la kupolo ĉiela.
Kvankam tute aliaj estas la hodiaŭaj ideoj, tamen daŭre restis la uzado de la antikvaj esprimoj. Oni ankoraŭ diras, por komparo: la stelplena volbo, sub la ĉiela kupolo.
- Same nekonata estis tiam la formiĝo de la nuboj el la vaporiĝo de la surteraj akvoj. Al neniu povus veni la ideo, ke la pluvo, falanta de la ĉielo, havas sian originon sur la Tero, de kie ja neniu vidis la akvon supreniri. De tio venas la kredo je la ekzisto de akvoj supraj kaj akvoj malsupraj, de fontoj ĉielaj kaj fontoj surteraj, de akvujoj starantaj en altaj regionoj, kaj tiu supozo perfekte akordas kun la ideo de ia solida volbo kapabla ĉion ĉi subteni. La supraj akvoj, eliĝante tra la fendoj de la volbo, faladis pluvoforme kaj, laŭ tio, ĉu la fendoj estis pli aŭ malpli larĝaj, la pluvo estis modera, torenta aŭ diluva.
- La absoluta nesciado pri la Universo kiel tutaĵo, pri la leĝoj ĝin regantaj, pri la naturo, konsisto kaj celo de la astroj, kiuj cetere ŝajnis tiel malgrandaj kompare kun la Tero, nepre kaŭzis, ke ĉi tiun oni rigardu la ĉefaĵo, la sola celo de la kreado, kaj ke oni rigardu la astrojn kiel akcesoraĵojn kreitajn ekskluzive por ties loĝantoj. Tiu eraro daŭre restis ĝis hodiaŭ malgraŭ la malkovroj de la Scienco, kiuj ŝanĝis, por la homo, la vizaĝon de la mondo. Kiom multaj ankoraŭ kredas, ke la steloj estas ornamaĵoj de la ĉielo destinitaj plezurigi la okulojn de la surteraj loĝantoj!
- Sed pasis ne longa tempo ĝis oni perceptis la ŝajnan movon de la steloj, kiuj amase translokiĝas de la oriento al la okcidento, leviĝante ĉe la vesperiĝo, kaŝiĝante en la mateno, ĉiam restante ĉe siaj respektivaj pozicioj. Sed tiu observo longatempe havis ne alian sekvon, ol konfirmi la ideon pri ia solida volbo kuntrenanta la stelojn en sia rotacia movo.
Tiuj unuaj naivaj ideoj konsistigis, dum longaj jarcentaj periodoj, la fundamenton de la religiaj kredoj kaj servis kiel bazo al ĉiuj antikvaj kosmogonioj
- Poste, pro la direkto de la movo de la steloj kaj pro ilia perioda reveno laŭ la sama vico, oni komprenis, ke la ĉiela volbo simple ne povas esti ia duonsfero metita sur la Tero, sed ja tuta malplena sfero , en kies centro troviĝas la Tero, ĉiam plata, aŭ maksimume konveksa, kaj loĝata nur sur la supra surfaco. Tio jam prezentis ian progreson.
Sed sur kio sidis la Tero? Estus senutile raporti ĉiujn ridindajn supozojn, naskitajn de la imago, ekde tiuj de la hindoj, kiuj ĝin asertis tenata de kvar blankaj elefantoj staran- taj sur la flugiloj de enorma vulturo. La plej saĝaj konfesis, ke pri tio ili scias nenion.
- Sed ia opinio, ĝenerale dissemita ĉe la paganaj teogonioj, tamen situigis en la malaltaj lokoj, alivorte en la profundaĵoj de la Tero, aŭ sub ĝi, oni tion ne precize sciis, la loĝejon de la damnitoj, nomatan infero, tio estas, malsupraj lokoj, kaj en la altaj lokoj, trans la regiono de la steloj, la loĝejon de la beatuloj. La vorto infero restis ĝis la hodiaŭaj tagoj, kvankam ĝi perdis sian etimologian signifon depost kiam la Geologio fortiris el la internaĵo de la Tero la lokon de la eternaj turmentoj, kaj la Astronomio elmontris, ke en la senfina spaco estas nek supro nek malsupro.
10. - Sub la pura ĉielo de Haldeujo, Hindujo kaj Egiptujo, lulilo de la plej antikvaj civilizacioj, oni povis observi la movon de la astroj kun tiom da precizeco, kiom ĝin perme- sis la manko de specialaj instrumentoj. Oni unue rimarkis, ke certaj steloj havas propran movon, ne dependan de la maso, kio ne allasis la supozon, ke ili estas fiksitaj al la volbo. Tiujn oni nomis vagantaj steloj aŭ planedoj, por ilin distingi de la fiksaj steloj. Oni kalkulis iliajn movojn kaj periodajn revenojn. Ce la diurna movo de la stelplena sfero, oni rimarkis la senmovecon de la Polusa Stelo, ĉirkaŭ kiu la aliaj strekis, en dudek kvar horoj, paralelajn, oblikvajn cirklojn, pli aŭ malpli grandajn laŭ la distancoj, kiuj ilin apartigis de la centra stelo. Ci tio prezentis la unuan paŝon al la konado de la oblikveco de la monda akso. Pli longaj vojaĝoj permesis, ke oni observu kiel inter si diferencas la aspektoj de la ĉielo laŭ la latitudoj kaj la sezonoj. La konstato, ke la alteco de la Polusa Stelo super la horizonto varias laŭ la latitudo, malfermis la vojon al la ekscio pri la rondeco de la Tero. Estis ja tiel, ke oni iom post iom faris al si ideon pli ĝustan pri la sistemo de la mondo.Cir- kaŭ la jaro 600 antaŭ la Kristo, Taleso, el Mileto (Malgranda- zio) malkovris la sferecon de la Tero, la oblikvecon de la ekliptiko kaj la kaŭzon de la eklipsoj.
Unu jarcenton poste, Pitagoro, el Samoso, malkovras la diurnan movon de la Tero ĉirkaŭ sia akso, ĝian jaran movon ĉirkaŭ la Suno, kaj alligas la planedojn kaj la kometojn al la sunsistemo.
160 jarojn antaŭ Kristo, Hiparko, el Aleksandrio (Egiptujo), inventas la astrolabon, kalkulas kaj antaŭdiras la eklipsojn, observas la sunajn makulojn, determinas la tropikan jaron, la daŭron de la lunaj rivoluoj.
Kiel ajn valoraj estis tiuj malkovroj por la progreso de la Scienco, ili tamen devis atendi ĉirkaŭ 2000 jarojn por popula- riĝi. Tiam disponante, por disvastiĝi, nenion alian krom raraj manuskriptoj, la novaj ideoj restis posedaĵo de kelkaj filozofoj, kiuj ilin instruadis al privilegiitaj disĉiploj. La amasoj, pri kies klerigo oni apenaŭ zorgis, el ili neniom profitis kaj daŭre sin nutradis per la malnovaj kredoj.
11. - Cirkaŭ la jaro 140 de la kristana erao, Ptolemeo, unu el la plej eminentaj figuroj de la Aleksandria Skolo, kombinante siajn proprajn ideojn kun la vulgaraj kredoj kaj kun kelkaj el la tiamaj freŝaj astronomiaj malkovroj, formis sistemon, portantan lian nomon, kiun oni povas klasigi kiel mikskonsistan kaj kiu, dum preskaŭ dek-kvin jarcentoj, restis la sola adoptita de la civilizita mondo.
Laŭ la sistemo de Ptolemeo, la Tero estas sfero situanta en la centro de la Universo kaj konsistanta el kvar elementoj: tero, akvo, aero kaj fajro. Ci tio prezentis la unuan regionon, nomatan elementa. La dua regiono, nomata etera, ampleksis dek-unu ĉielojn, aŭ samcentrajn sferojn, kiuj rondiris ĉirkaŭ la Tero, nome la ĉielo de la Luno, tiuj de Merkuro, de Venuso, de la Suno, de Marso, de Jupitero, de Saturno, de la fiksaj steloj, de la unua kristalino, ia solida, travidebla sfero; de la dua kristalino kaj, laste, de la unua movilo, kiu komunikis movon al ĉiuj malsupraj ĉieloj kaj igis ilin fari unu rivoluon en dudek kvar horoj. Transe de tiuj dek-unu ĉieloj troviĝis la Empireo, loĝejo de la beatuloj. Tiu nomo devenis de la greka pyr aŭ pur, kiu signifas fajron, ĉar oni kredis, ke tiu regiono lumbrilegis kiel la fajro.
Longan tempon regis la kredo je pluraj supermetitaj ĉieloj, kies nombro tamen variadis. La sepa ĉielo estis ĝenerale rigardata kiel la plej supera, kaj de tio venas la esprimo: esti levita en la sepan ĉielon. Sankta Paŭlo diris, ke li estis levita ĝis en la trian ĉielon.
Krom la ordinara movo, la astroj havis, laŭ Ptolemeo, proprajn movojn, pli aŭ malpli vastajn konforme al siaj distancoj de la centro. La fiksaj steloj faris kompletan rivoluon en 25.816 jaroj. Ĉi tiu kalkulo elmontras la konadon de la ekvinoksa precesio, kiu efektive kompletiĝas en 25.868 jaroj.
12. - En la komenco de la dek-sesa jarcento, Koperni- ko, mondfama astronomo naskita en Thorn (Prusujo), en 1472, kaj mortinta en 1543, reprenis la ideojn de Pitagoro kaj publikigis sistemon, kiu, ĉiutage konfirmata de novaj observoj, renkontis favoran akcepton kaj baldaŭ renversis tiun de Ptolemeo. Laŭ la Kopernika sistemo, la Suno lokiĝas en la centro, la planedoj laŭiras cirklajn orbitojn ĉirkaŭ ĝi, kaj la Luno estas satelito de la Tero.
Post unu jarcento, en 1609, Galileo, naskita en Floren- co, inventas la teleskopon; en 1610, li malkovras la kvar[3]satelitojn de Jupitero kaj kalkulas ties rivoluojn; li konstatas, ke la planedoj, diference de la steloj, ne havas propran lumon sed estas prilumataj de la Suno; ke ili estas sferoj similaj al la Tero; li observas iliajn fazojn kaj determinas la daŭron de ilia rotacio ĉirkaŭ la propraj aksoj, tiel liverante, per materiaj pruvoj, definitivan sankcion al la sistemo de Koperniko.
De tiam disfalis la konstruo de la supermetitaj ĉieloj; oni rekonis, ke la planedoj estas mondoj similaj al la Tero kaj, same kiel ĝi, sendube loĝataj; ke la steloj estas sennombraj sunoj, verŝajnaj centroj de aliaj planedsistemoj, dum la Sunon oni rekonis kiel stelon, centron de ia kirlo el planedoj al ĝi submetitaj.
La steloj ne plu estas enfermitaj en iu regiono de la ĉiela sfero sed troviĝas dissemitaj en la senlima spaco; tiuj, ŝajne kuntuŝiĝantaj, ja malproksimas inter si je nemezureblaj distancoj; la ŝajne malplej grandaj estas tiuj plej fore distancaj de ni, dum la plej grandaj estas tiuj plej proksimaj, kvankam, eĉ tiel, ili foras je centoj da miliardoj da leŭgoj.
La grupoj, kiujn oni nomis konstelacioj, estas nenio alia, ol ŝajnaj agregaĵoj estigitaj de la distanco; iliaj figuroj rezultas el la efiko de la perspektivo, similaj al tiuj, kiujn la lumoj dissemitaj en vasta ebenaĵo, aŭ la arboj en arbaro, prezentas al la vido de iu lokita en fiksa punkto. Sed efektive tiuj grupoj ne ekzistas. Se al ni eblus transportiĝi en la regionon de unu el tiuj konstelacioj, ties formo, laŭmezure kiel ni proksimiĝus al ĝi, malaperus, dum novaj grupoj desegniĝus al nia vido.
Se tiaj grupoj ne ekzistas, krom laŭŝajne, do la signifo, kiun vulgara, superstiĉa kredo al ili atribuas, estas iluzia, kaj ilia influo ne povas ekzisti krom en la imago.
Por distingi la konstelaciojn, unujn de la aliaj, oni al ili donis tiajn nomojn, kiel jenaj: Leono, Taŭro, Gemeloj, Virgo, Pesilo, Kaprikorno, Kankro, Oriono, Herkulo, Granda Ursino aŭ ĉaro de Davido, Malgranda Ursino, Liro, ktp, kaj oni ilin reprezentis per figuroj, plejparte fantaziaj, kiujn tiuj nomoj memorigas, figuroj neniel respondaj, en ĉiuj kazoj, al la ŝajna formo de tiuj stelgrupoj. Estus ja vane serĉi tiajn formojn en la ĉielo.
La kredo je la influo de la konstelacioj, precipe de tiuj formantaj la dek-du signojn de la zodiako, devenis de la ideo ligita al iliaj nomoj. Se tiun, nomatan leono, oni nomintus azeno aŭ ŝafino, oni certe al ĝi estus atribuinta tute alian influon.
- De post Koperniko kaj Galileo, la malnovaj kosmogonioj por ĉiam malaperis: la Astronomio povis nur antaŭeniĝi, neniel regresi. La Historio atestas pri la luktoj, kiujn tiuj genioj devis tenadi kontraŭ la antaŭjuĝoj kaj, precipe, kontraŭ la sektismo, kiun interesis subteni erarojn, sur kiuj stariĝis kredoj laŭŝajne sidantaj sur neskueblaj bazoj. Sufiĉis la invento de optika instrumento por renversi multjarmilan konstruon. Nenio povus superforti veraĵon, kiel tia rigardatan. Dank'al la tipografio, la publiko, inicita en la novajn ideojn, komencis ne lasi sin luli de iluzioj kaj ekpartoprenis la lukton; jam necesis batali ne kontraŭ kelkaj individuoj sed kontraŭ la ĝenerala opinio, kiu partianiĝis al la vero.
Kiel grandiozas la Universo antaŭ la mizeraj proporcioj, kiujn al ĝi atribuis niaj prapatroj! Kiel sublima montriĝas la verko de Dio, kiam ni vidas ĝin plenumiĝi laŭ la eternaj leĝoj de la Naturo! Sed ankaŭ kiom da tempo, da geniaj penadoj, da sinoferoj necesis por al ĉiuj malfermi la okulojn kaj fine deŝiri la vualon de nesciado!
- De tiam malfermiĝis la vojo, kiun multenombraj, eminentaj scienculoj estis enirontaj por kompletigi la skizitan verkon. Kepler, en Germanujo, malkovras la famajn leĝojn, kiuj portas lian nomon kaj per kiuj li rekonas, ke la planedoj laŭiras ne cirklajn sed ja elipsajn orbitojn, en kies unu el la fokusoj estas la Suno. Neŭtono, en Anglujo, malkovras la leĝon de la universala altirforto. Laplace, en Francujo, elpen- sas la ĉielmekanikon. Fine, la Astronomio ne plu estas ia sistemo fondita sur konjektoj aŭ probabloj sed fariĝas scienco sidanta sur la plej rigoraj bazoj, nome tiuj de kalkulo kaj de geometrio. Estas tiel metita unu el la fundamentaj ŝtonoj de la Genezo, ĉirkaŭ 3.300 jarojn post Moseo.
ĈAPITRO VI
А ,
GENERALA URANOGRAFIO[4]
Spaco kaj tempo - La materio - La leĝoj kaj la fortoj - La primara kreado La universala kreado - La sunoj kaj la planedoj - La satelitoj La kometoj - La Lakta Vojo - La fiksaj steloj La dezertoj de la spaco - Eterna sinsekvo de l' mondoj La universa vivo - Diverseco de l' mondoj.
Spaco kaj tempo
1. - Jam estas donitaj pluraj difinoj de spaco, el kiuj la ĉefa estas jena: spaco estas la etendaĵo apartiganta du korpojn. El tio certaj sofistoj konkludis, ke, kie ne estas korpoj, tie spaco ne ekzistas. Surbaze de tio kelkaj doktoroj pri teologio asertis, ke la spaco nepre estas finhava, argumentan- te, ke difinita nombro da limhavaj korpoj ne povus formi senfinan serion, kaj ke, kie finiĝus la korpoj, tie ankaŭ finiĝus la spaco. Oni ankoraŭ jene difinis spacon: loko, kie moviĝas la mondoj, la malpleno, kie agas la materio, ktp. Ni lasu ĉiujn ĉi difinojn, kiuj ja nenion difinas, kuŝantaj en la koncernaj traktatoj.
Spaco estas unu el tiuj vortoj prezentantaj primitivan, aksioman ideon, evidentan per si mem, pri kiu la diversaj difinoj, kiujn oni povas doni pri ĝi, servas nur por ĝin malklari- gi. Ni ĉiuj scias, kio estas spaco, kaj mi nur volas pruvi ĝian senfinecon, por ke niaj postaj studoj renkontu nenian baron, kiu malhelpus la esplorojn de nia rigardo.
Nu, mi diras, ke spaco estas senfina pro la fakto, ke ne eblas imagi por ĝi ian ajn limon, kaj ke, malgraŭ la malfacileco koncepti la senfinon, estas al ni pli facile, per la penso, eterne trairi la spacon, ol halti ĉe iu ajn loko, post kiu ni ne plu trovus traireblan etendaĵon.
Por prezenti al ni - kiom al ni ebligas niaj limitaj fakultoj - la senfinecon de la spaco, ni supozu, ke, foririnte de la Tero, perdita en la sino de la senfino, direkte al iu ajn punkto de la Universo, kun la mireginda rapideco de la elektra fajrero, kiu iras milojn da leŭgoj en unu sekundo, ni apenaŭ forlasis ĉi globon; ke, trakurinte milionojn da leŭgoj, ni nin trovas en iu loko, de kiu ni vidas la Teron aspektanta kiel palbrila stelo. Post momento, ĉiam irante la saman direkton, ni atingas tiujn forajn stelojn, kiujn vi apenaŭ distingas de via surtera stacio. De tie, tute malaperas el nia vido, en la ĉielaj profundaĵoj, ne nur la Tero, sed ankaŭ via Suno mem, eklipsita, kun sia tuta brilego, de la etendaĵo, kiu disde ĝi nin apartigas. Ĉiam impulsataj de la sama fulma rapideco, ni transpasas, ĉe ĉiu paŝo antaŭen en la etendaĵo, sistemojn de mondoj, insulojn el etera lumo, stelplenajn vojojn, luksajn regionojn, kiujn Dio prisemis per mondoj samabunde kiel li, per plantoj, prisemis la surterajn herbejojn.
Nu, antaŭ nur kelke da minutoj ni ekiris kaj jam centoj da milionoj da leŭgoj nin apartigas disde la Tero, miliardoj da mondoj preterpasis antaŭ niaj okuloj, sed tamen atentu! ni efektive ne antaŭeniĝis eĉ unu solan paŝon en la Universo.
Se ni plu iros dum jaroj, jarcentoj, miloj da jarcentoj, milionoj da centoble jarcentaj periodoj kaj ĉiam kun la rapideco de la fulmo, ni jam neniom estos irintaj antaŭen, de kiu ajn flanko ni nin turnis, al kiu ajn punkto ni nin direktis, deire de tiu nevidebla grajneto, kiun ni forlasis kaj kiu estas nomata Tero!
Jen kio ja estas spaco!
2. - Tempo, same kiel spaco, estas vorto per si mem difinebla. Pri ĝi oni faras pli ĝustan ideon, ĝin rilatigante al la senfina tuto.
La tempo estas la sinsekvo de la aferoj. Gi estas ligita al la eterneco same kiel la aĵoj estas ligitaj al la senfino. Ni imagu nin en la origino de nia mondo, en tiu epoko primitiva, kiam la Tero ankoraŭ ne moviĝis sub la dia impulsado: unuvorte, en la komenco de la Genezo. Tiam la tempo ankoraŭ ne eliris el la mistera lulilo de la Naturo kaj neniu povas diri, en kiu jarcenta epoko ni troviĝas, ĉar la balanciero de la jarcentoj ankoraŭ ne ekmoviĝis.
Sed, silenton! per la eterna sonorilo sonas la unua horo de iu izolita Tero, la planedo ekmoviĝas en la spaco, kaj de tiam estas vespero kaj mateno. Transe de la Tero la eterneco restas indiferenta kaj senmova, kvankam la tempo marŝas rilate al multaj aliaj mondoj. Sur la Tero, la tempo ĝin anstata- ŭas kaj dum difinita sinsekvo da generacioj oni kalkulos la jarojn kaj la jarcentojn.
Ni nun transportiĝu al la lasta tago de ĉi tiu mondo, al tiu horo, kiam, kurbigita sub la pezo de profundaĝo, la Tero forviŝiĝos el la libro de la vivo, kie ĝi ne plu reaperos. Ne plu estas la sinsekvo de la eventoj, ĉesas la planedaj movoj, kiuj mezuris la tempon, kaj kun ili la tempo finiĝas.Ci tiu simpla prezento de la naturaj aferoj, kiuj naskas la tempon, kiuj ĝin nutras kaj lasas ĝin estingiĝi, sufiĉas por montri, ke, vidate de la punkto kie ni devas lokiĝi por niaj studoj, la tempo estas kvazaŭ akvoguto falanta el nubo en la maron kaj kies falo estas mezurata.
Kiom da mondoj en la vasta etendaĵo, tiom da tempoj, diversaj kaj inter si neakordigeblaj. Ekster la mondoj nur la eterneco substituiĝas al tiuj efemeraj sinsekvoj kaj serene plenigas, per sia senmova lumo, la ĉielan senlimaĵon. Vastege- co sen limoj kaj eterneco sen limoj, jen la du grandaj proprecoj de la universa naturo.
La rigardo de la observanto, kiu trakuras, neniam renkontante baron, la nemezureblajn distancojn de la spaco, kaj tiu de la geologo, kiu iras trans la limojn de la epokoj, aŭ kiu malsupreniras en la profundaĵojn de la faŭkanta eterneco, kie ambaŭ iam dronos, agas akorde, ĉiu laŭ sia direkto, por akiri tiun duoblan nocion pri la senfino: longo kaj daŭro.
Nu, ĉe tiu ordo de ideoj, estos al ni facile kompreni, ke, konsiderante la tempon nura rilato inter aferoj pasemaj kaj sole dependanta de aferoj mezurataj, se ni prenus la surterajn jarcentojn kiel unuon kaj ilin milope amasigus por formi kolosan numeron, tiu numero ĉiam prezentus nenion alian ol ian punkton en la eterneco, same kiel miloj da leŭgoj, aldonitaj al miloj da leŭgoj, formas nenion alian ol punkton en la spaco.
Tiel, por ekzemplo, ĉar la jarcentoj troviĝas ekster la etera vivo de la animo, ni povus skribi numeron tiel longan kiel la tera ekvatoro kaj imagi nin maljuniĝintaj je tiu nombro da jarcentoj, kaj tamen nia animo pliaĝus eĉ ne unu solan tagon. Kaj, aldonante al ĉi neesprimebla nombro da jarcentoj serion da similaj numeroj, longdistancan kiel de ĉi tie ĝis la Suno, aŭ eĉ da pli grandaj numeroj, se ni imagus nin vivantaj dum tiu mireginda sinsekvo da jarcentaj periodoj, esprimata per la adicio de tielaj numeroj, kiam ni atingus la finon, tiu nekon- ceptebla amaso da jarcentoj, kiu pezus sur niaj kapoj, aperus kvazaŭ ĝi ne ekzistus: antaŭ ni ĉiam starus la tuta eterneco.
La tempo estas nenio alia ol relativa mezuro de la sinsekvo da pasemaj aferoj; la eterneco per nenio mezureblas, el la vidpunkto de la daŭro; por ĝi ekzistas nek komenco nek fino: ĉio por ĝi estas nuno.
Se jarcentoj da jarcentoj estas malpli ol unu sekundo rilate la eternecon, kio do ja estas la daŭro de la homa vivo?!
La materio
3. - Unuavide, nenio ŝajnas tiel profunde varia, tiel esence distingiĝa, ol la diversaj substancoj, kiuj konsistigas la mondon. Inter la objektoj, kiujn la Arto aŭ la Naturo pasigas antaŭ niaj okuloj, ĉu estas du montrantaj perfektan identecon aŭ, almenaŭ, egalkonsistecon? Kia malsimilo, sub la aspektoj de solideco, de kunpremebleco, de pezeco kaj de la multoblaj proprecoj de l' korpoj, inter la atmosferaj gasoj kaj orfadeneto, inter la akva molekulo de nubo kaj tiu de mineralo formanta la skeleton de la globo! kiela diverseco inter la kemia histo de la multspecaj plantoj ornamantaj la vegetalan regnon kaj tiu de la reprezentantoj, ne malpli nombraj, de la surtera besta regno!
Ni tamen povas starigi, kiel absolutan principon, ke ĉiuj substancoj, konataj kaj nekonataj, kiel ajn inter si malsimilaj ili ŝajnas, ĉu el la vidpunkto de la interna konsisto, ĉu koncerne ilian agadon, unuj sur la aliajn, efektive estas nenio alia ol diversaj modeloj, laŭ kiuj la materio sin montras; varioj, en kiujn ĝi transformiĝas sub la direkto de la sennombraj fortoj ĝin regantaj.
4. - La Kemio, tiel rapide progresanta depost mia epoko, en kiu aliaj adeptoj mem ankoraŭ ĝin forpuŝis en la sekretan kampon de magio; tiu scienco, kiun oni povas juste rigardi kiel idon de la jarcento de observado kaj kiel sole bazitan, multe pli solide ol siaj pli antikvaj fratoj, sur la eksperimenta metodo; la Kemio, mi diras, forpuŝe ignoris la kvar primitivajn elementojn, kiujn la antikvuloj konsente agnoskis en la Naturo; ĝi elmontris, ke la tera elemento estas nenio alia ol la kombiniĝo de diversaj substancoj senfine variaj; ke la aero kaj la akvo ankaŭ estas malkomponeblaj kaj produktoj de certa nombro da gasaj ekvivalentoj; ke la fajro, anstataŭ esti ia ĉefa elemento, ja estas nura stato de la materio, rezultanta el la universa movado, al kiu ĝi estas submetata, kaj el ia sensebla aŭ latenta brulo.
Kompense, ĝi aperigis rimarkindan nombron da principoj ĝis tiam nekonataj, kiuj al ĝi ŝajnis formi, per difinitaj kombinoj, la diversajn korpojn, kiujn ĝi studis kaj kiuj simulta- ne agas laŭ certaj leĝoj kaj en difinitaj proporcioj, ĉe la laboroj efektiviĝantaj en la granda laboratorio de la Naturo. Tiujn principojn ĝi nomis simplaj korpoj, kaj per tio ĝi montris, ke ĝi ilin rigardas primitivaj kaj nemalkomponeblaj, kaj ke ĝis nun nenia procedo povas ilin redukti al eroj pli simplaj, ol ili mem estas.
1 La ĉefaj simplaj korpoj estas: inter la metaloidoj, oksigeno, hidrogeno, azoto, kloro, karbono, fosforo, sulfuro, jodo; inter la metaloj, oro, arĝento, plateno, hidrargo, plumbo, stano, zinko, fero, kupro, arseno, natrio, kalio, kalcio, aluminio, ktp. - Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia
- Sed kie ne plu eblas la taksadoj de l' homo, eĉ se lin helpas la plej impresaj artefaritaj sensoj, tie kontinuas la verko de la Naturo; kie la vulgara homo prenas la ŝajnon por la realo, kie la praktikulo levas la vualon kaj distingas la komencon de la aferoj, tie la rigardo de tiu, kiu povas kompreni la agmanieron de la Naturo, vidas en la mondkonsistaj materialoj nenion alian ol la primitivan kosman materion, simplan kaj unuecan, diversigitan en certaj regionoj en la tempo de ĉi-ties apero, dividitan en korpojn dumvive solida- rajn inter si, sed kiuj unu tagon dismembriĝas pro sia malkom- poniĝo en la tenejo de la spaco.
- Estas demandoj, kiujn ni mem, Spiritoj, amantaj la Sciencon, ne povas profundigi kaj pri kiuj ni povas eldiri nur personajn opiniojn, pli aŭ malpli hipotezajn. Pri tiuj demandoj mi silentos aŭ pravigos mian vidmanieron. Sed tiu ĵus pritrakti- ta ne apartenas al tiu klaso. Al tiuj, do, kiuj estus tentataj rigardi mian parolon nur kiel aŭdacan teorion, mi diros: ampleksu, se eble, per esplora rigardo, la multoblecon de la operacioj de la Naturo, kaj vi konsentos, ke se oni ne akceptas la unuecon de la materio, ne eblos ekspliki ne nur la sunojn kaj la sferojn, sed ja, ne irante tiel malproksimen, la ĝermadon de semo en la tero, aŭ la formiĝon de insekto.
portugallingva eldono, 1973: Koncerne la simplajn korpojn, aluditajn de Allan Kardec, konvenas, por pli detalaj informoj, konsulti la "naturan periodan klasigon de la elementoj", de Mendelejev (Grande Enciclopedia Delta Larousse, p. 2.361, Rio, 1971). Kaj por interesaj kompletigaj konkludoj tre utilos legi la ĉapitrojn XV (La evoluo de la materio per kemiaj individuiĝoj - La hidrogeno kaj la nebulozoj), XVI (La serio de la kemiaj individuiĝoj, de H ĝis U, laŭ atoma pezo kaj periodaj izovalentoj) kaj XVII (La stekiogenezo kaj la nekonataj kemiaj specioj) de La Granda Sintezo, mediuma verko de Pietro Ubaldi, tradukita de Guillon Ribeiro, eldonita de BSF en 1939.
- Se ekzistas tiela diverseco en la materio, tion kaŭzas la fakto, ke, ĉar estas senlima la nombro, tiel de la fortoj direktintaj ĝiajn transformiĝojn, kiel ankaŭ de la kondi- ĉoj, en kiuj ili okazis, tial la diversaj kombinoj de la materio ankaŭ ne povis ne esti nombre senlimaj.
Sekve, ĉu la koncernata substanco apartenas al la ĝustediraj fluidoj, tio estas, al la senpezaj korpoj, ĉu ĝi havas la karakterojn kaj la ordinarajn proprecojn de la materio, ekzistas en la tuta Universo nenio alia, krom unu sola primitiva substanco: la kosmo aŭ kosma materio de la uranografoj.
La leĝoj kaj la fortoj
- Se unu el tiuj nekonataj estaĵoj, kiuj konsumas sian efemeran vivon en la fundo de la tenebraj oceanaj regionoj; se unu el tiuj poligastruloj, unu el tiuj nereoj - mizeraj bestetoj, kiuj pri la Naturo konas nenion, krom la iĥtiofagaj fiŝoj kaj la submaraj arbaroj - subite ricevus kiel doton la intelekton, la kapablon studi sian mondon kaj bazi sur siaj observoj ian konjektan rezonadon, kiu ampleksus la universan tuton, kiun ideon ĝi farus al si pri la vivanta naturo disvolviĝanta en la medio, kie ĝi loĝas, kaj pri la surtera mondo ne apartenanta al la kampo de ĝiaj observoj?
Se nun, pro mireginda efiko de sia nova povo, tiu sama estaĵo leviĝus super siajn eternajn tenebrojn kaj atingus la marsupraĵon, ne malproksime de la grasaj bordoj de ia insulo kun luksa vegetaĵaro, lumbanata de la fekundiga Suno disdonanta bonfaran varmon, kiel ĝi rigardus siajn antaŭe pretajn teoriojn pri la universa kreado? Cu ĝi ilin ne tuj forĵetus kaj anstataŭigus per rigardo pli ampleksa, kvankam relative tiel nekompleta kiel la unua? Tia estas, ho homoj!, la bildo de via tute spekulativa scienco.
- Veninte do ĉi tien pritrakti la demandon pri la leĝoj kaj fortoj regantaj la Universon, mi, kiu, samkiel vi, nur estas relative nescia pri la reala scienco, malgraŭ la ŝajna supereco, kiun, rilate al miaj surteraj fratoj, al mi havigas la ebleco studi naturajn problemojn ankoraŭ al ili malpermesatajn, mi portas la solan celon al vi doni ian ĝeneralan nocion pri la universaj leĝoj, sen detale ekspliki la agadmanieron kaj la naturon de tiuj specialaj fortoj al ili submetitaj.
- Ekzistas ia etera fluido, kiu plenigas la spacon kaj penetras la korpojn. Tiu fluido estas la etero aŭ primitiva kosma materio, generinto de la mondoj kaj de la estaĵoj. Al la etero estas esence propraj la fortoj, kiuj direktis la metamorfo- zojn de la materio, kaj la leĝoj, necesaj kaj neŝanĝeblaj, regantaj la mondon. Tiuj multoblaj fortoj, senfine variaj laŭ la kombiniĝoj de la materio, lokitaj laŭ la masoj, diversigitaj en siaj agmanieroj laŭ la cirkonstancoj kaj medioj, estas konataj sur la Tero sub la nomoj gravito, kohero, afineco, altiro, magnetismo, aktiva elektro. La vibraj movoj de la aganto estas konataj sub la nomoj sono, varmo, lumo, ktp. En aliaj mondoj, ili montriĝas sub aliaj aspektoj, havas aliajn karakterojn nekonatajn sur la Tero, kaj, en la senmezura ĉiela vastaĵo,