Noa, sen paroli pri aliaj landoj, kio ja estas tute neakceptebla. Ni flanke rimarku, ke la egiptoj akceptis la hebreojn kiel fremdulojn. Tre mirigus, ke ili estus perdintaj la memoron pri tiel proksima komuna origino, dum ili tamen religie konservis la monumentojn de sia historio.
Rigora logiko, konfirmita de la faktoj, elmontras do, ke la homo troviĝas sur la Tero ekde nedifinita tempo tre antaŭa al la epoko indikita de la Genezo. Same okazas ĉe la diverseco de la primitivaj trunkoj, ĉar demonstri la neeblecon de propozicio estas demonstri la propozicion kontraŭan. Se la Geologio malkovras aŭtentajn postsignojn de la ekzisto de la homo antaŭ la granda diluvia epoko, sekve pli absoluta fariĝas la demonstrado.
Doktrino pri la defalintaj angeloj kaj pri la perdita paradizo
43. - La mondoj progresas fizike per la ellaboriĝado de la materio, morale per la elpuriĝado de la Spiritoj en ili loĝantaj. La tiea feliĉo estas rekte proporcia al la superregado de bono super malbono, kaj la superregado de bono rezultas el la morala progreso de la Spiritoj. Ne sufiĉas nur intelekta progreso, ĉar per la intelekto ili povas fari malbonon.
Kiam iu mondo estas atinginta unu el la stadioj de sia transformiĝo, kiu ĝin altigos en la hierarkio, ekestas ŝanĝoj en ĝia loĝantaro, enkarniĝinta kaj elkarniĝinta. Guste tiam okazas la grandaj elmigradoj kaj enmigradoj (n-roj 34 kaj 35). Kiuj, malgraŭ siaj inteligenteco kaj sciado, obstinis en malbonfarado kaj en sia ribelemo kontraŭ Dio kaj ties leĝoj, tiuj de tiam fariĝus ia malhelpo al la posta progreso, ia konstanta kaŭzo de perturbo kontraŭ la trankvileco kaj la feliĉo de la bonaj; pro tio ili estos elpelitaj kaj elsenditaj en malpli progresintajn mon- dojn, kie ili utiligos sian intelekton kaj la intuicion pri siaj akiritaj scioj profite al la progreso de tiuj, inter kiuj ili nun devas vivi; krome ili samtempe elpagos, dum serio da dolor- plenaj ekzistadoj kaj per tre peniga laborado, siajn pasintajn kulpojn kaj sian memvolan obstiniĝon. Kio ili estos inter tiuj por ili novaj loĝantaroj ankoraŭ en la komenco de la barbare- co, krom ja anĝeloj aŭ defalintaj Spiritoj tien senditaj por kulpelpago? Cu la tero, el kiu ili estis elpelitaj, ne estas ia perdita paradizo? Cu ĝi ne estis por ili ia plezurejo kompare kun la sendanka medio, kie ili restos elpelitaj dum miloj da jarcentoj, ĝis ili meritos la liberiĝon? La svaga, intuicia reme- moro, kiun ili konservas pri ĝi, aperas kvazaŭ fora miraĝo ilin rememoriganta pri tio, kion ili perdis per sia kulpo.
- Sed dum la malbonaj foriĝas el la mondo, en kiu ili loĝis, pli bonaj Spiritoj ilin tie anstataŭas, venintaj, ĉu de la spiritaj sferoj apartenantaj al tiu mondo, ĉu de malpli progre- sinta mondo, kiun ili meritis forlasi; por ĉi tiuj la nova loĝejo ja estas ia rekompenco. Post kiam la spirita loĝantaro estas tiamaniere renovigita kaj elpurigita el siaj plej malbonaj elementoj, pasas kelka tempo kaj la morala stato de la mondo troviĝas plibonigita.
Tiuj ŝanĝoj iafoje estas partaj, tio estas, limiĝas al unu popolo, al unu raso; alifoje ili estas ĝeneralaj, kiam al tiu globo estas veninta la tempo de renoviĝo.
- La adama raso prezentas ĉiujn karakterojn de ia elpelita raso. La Spiritoj al ĝi apartenantaj estis ekzilitaj sur la Tero, tiam jam loĝata sed de primitivaj homoj dronantaj en senscieco, kiujn homojn la unuaj estis komisiitaj progresigi, al ili portante la lumojn de jam disvolviĝinta intelekto. Cu efektive ne tian rolon ludas tiu raso ĝis nun? Gia intelekta supereco pruvas, ke la mondo, de kiu foriris la Spiritoj, al ĝi apartenantaj, estis pli progresinta ol la Tero. Car tiu mondo devis eniri novan etapon de progreso, kaj ĉar tiuj Spiritoj ne volis, pro obstineco, indigi sin al tiu progreso, ili tie nepre sentis sin fremdaj kaj starus kiel malhelpo al la providenca irado de la aferoj. Ja tial ili estis el tie elpelitaj, dum aliaj meritis ilin anstataŭi.
Elpelinte tiun rason en tiun teron de laboroj kaj suferoj, Dio prave al ĝi admonis: "En la ŝvito de via frunto vi el la tero prenos vian manĝon". Laŭ sia mildeco, li promesis sendi al ĝi iun Savonton, tio estas tiun, al ĝi instruontan pri la vojo, kiun ĝi devus sekvi por eliri el tiu loko de mizero, el tiu infero, kaj akiri la feliĉon de la elektitoj. Tiun Savonton li efektive sendis al ĝi en la persono de la Kristo, kiu al ĝi instruis pri la leĝo de amo kaj karitato, kiun leĝon ĝi ne konis kaj kiu al ĝi devus esti vera ankro de savo.
Egale celante, ke la homaro antaŭeniru en difinita direkto, superaj Spiritoj, kvankam ne havante la kvalitojn de la Kristo, de tempo al tempo enkarniĝas sur la Tero por plenumi specialajn misiojn, kiuj samtempe profitos al ilia persona progreso, se tiujn misiojn ili plenumos konforme al la decidoj de la Kreinto.
46. - Sen la reenkarniĝo, tiel la misio de la Kristo, kiel ankaŭ la promeso farita de Dio estus sensencaĵo. Ni supozu, ke fakte la animo de ĉiu homo estas kreita samtempe kun la naskiĝo de lia korpo kaj ke ĝi nur devas aperi kaj malaperi sur la Tero; nenia rilato ekzistas do inter tiuj aperintaj detempe de Adamo ĝis Jesuo Kristo, nek inter tiuj, kiuj aperis poste; ĉiuj estas fremdaj, unuj al aliaj. La promeso de Dio pri ia Savonto ne povus aplikiĝi al la idaro de Adamo, ĉar ties animoj ankoraŭ ne estis kreitaj. Por ke la misio de la Kristo povu rilati al la vortoj de Dio, necesus, ke tiuj vortoj aplikiĝu al samaj animoj. Se tiuj animoj estas novaj, ili do ne povas esti makuli- taj pro la kulpo de la unua patro, kiu estas nur patro karna, ne spirita. Se ne tiel okazis, Dio estus do kreinta animojn makuli- taj de ia kulpo, kiu ne povus forviŝiĝi tial, ke ili tute ne ekzistis. La vulgara doktrino pri la origina peko sekve neprigas ian rilaton inter la animoj, kiuj vivis en la tempo de Jesuo, kaj tiuj vivintaj en la tempo de Adamo; ĝi neprigas do la reenkarni- ĝon.
Diru tamen, ke ĉiuj tiuj animoj apartenis al tiu kolonio da Spiritoj ekzilitaj sur la Tero en la tempo de Adamo kaj ke ili troviĝas makulitaj de malvirtoj, kiuj al ili rezultigis elpelon el pli bona mondo, kaj vi havos la solan racian interpreton de la origina peko, peko ja propra al ĉiu individuo, ne rezultinta el la respondeco pri kulpo de alia homo, kiun li neniam konis. Diru, ke tiuj animoj aŭ Spiritoj plurfoje reenkarniĝas sur la Tero por la enkorpa vivo, celante progresi, elpuriĝi; ke la Kristo venis instrui tiujn samajn animojn ne nur pri ties ekzistadoj pasintaj, sed ankaŭ pri la estontaj, kaj nur tiam vi donos al lia misio realan kaj seriozan celon, akcepteblan por la racio.
47. - Iu ekzemplo, familia sed frapanta pro sia analoge- co, ankoraŭ pli komprenebligos la ĵus prezentitajn principojn:
La 24-an de majo 1861, la fregato Ifigenia transportis al Nov-Kaledonio disciplinan kompanion konsistantan el 291 viroj. Ce la alveno, la komandanto adresis al ili tagordon jene tekstantan:
"Metante la piedojn sur tiun foran regionon, vi certe jam komprenis la rolon, kiu al vi estas rezervita.
"Laŭ la ekzemplo de la bravaj soldatoj de la mararmeo, servantaj antaŭ viaj okuloj, vi helpos nin brile porti la torĉon de la civilizacio al miloj da triboj de Nov-Kaledonio. Cu ĝi ne estas - mi demandas al vi - bela kaj nobla misio? Vi ĝin ja inde plenumos.
"Aŭskultu la voĉon kaj la konsilojn de viaj ĉefoj. Mi estras super ili, kaj miajn vortojn vi bone komprenu.
"La elekto de via komandanto, de viaj oficiroj, de viaj suboficiroj kaj kaporaloj prezentas certan garantion pri ĉiuj klopodoj, kiuj estos efektivigataj por el vi fari bonegajn soldatojn; kaj mi plue diras: por altigi vin al la rango de bonaj civitanoj kaj vin transformi en honorindajn kolonianojn, se tion vi volos.
"Severa estas via disciplino; tia ĝi devas esti. Metita en niaj manoj, vi bone sciu, ĝi estos firma kaj nefleksebla; sed, justa kaj patreca, ĝi scios distingi eraron disde malvirto kaj malnobleco..."
Jen homoj elpelitaj, pro sia malbona konduto, el civilizita lando kaj puncele senditaj en la sinon de barbara popolo. Kion diras al ili la estro? - "Vi malobeis la leĝon de via lando; en ĝi vi fariĝis kaŭzo de malordo kaj skandalo, kaj pro tio oni vin elpelis; ĉi tien oni vin sendis, sed en ĉi tiu loko vi povos elpagi vian pasintecon; vi povos, per laborado, havigi al vi ĉi tie honoran pozicion kaj fariĝi honestaj civitanoj. Belan mision vi devas plenumi: porti la civilizacion al ĉi tiuj sovaĝaj triboj. La disciplino estos severa sed justa, kaj ni scios distingi tiujn, kiuj bone kondutos. Vian sorton vi tenas en viaj manoj; vi ĝin povos plibonigi, se vi deziros, ĉar vi havas vian liberan volon."
Por tiuj homoj, elpelitaj en la sinon de la sovaĝularo, ĉu la naskolando ne estas kvazaŭ ia paradizo, kiun ili perdis pro siaj kulpoj kaj pro sia ribelo kontraŭ la leĝo? Ĉu ili ne estas, en tiu fora regiono, kvazaŭ defalintaj anĝeloj? Ĉu la parolo de la estro ne egalas tiun, kiun Dio adresis al la Spiritoj ekzilitaj sur la Tero: "Vi malobeis miajn leĝojn, tial mi vin elpelis el la mondo, kie vi povus vivi feliĉaj kaj en paco; ĉi tie vi estos kondamnitaj al penado, sed per via bona konduto vi povos meriti pardonon kaj reakiri la patrolandon, kiun vi perdis pro via kulpo, nome la ĉielon?"
- Unuavide, la ideo pri defalo ŝajnas kontraŭdiri la principon, laŭ kiu la Spirito ne povas retropaŝi. Oni devas tamen konsideri, ke ne temas pri ia regreso en la primitivan staton. La Spirito, eĉ se li troviĝas en malsupera pozicio, perdas neniom el tio, kion li akiris; lia disvolviteco morala kaj intelekta konserviĝas la sama, kia ajn estas la medio, en kiu li troviĝas. Li statas en la situacio de homo kondamnita pro siaj deliktoj al enkarcerigo. Certe tiu homo estas senhonorigita, defalinta, el la socia vidpunkto, sed li pro tio fariĝis nek pli stulta nek pli malklera.
- Cu ni nun kredu, ke tiuj homoj forsenditaj en Nov-Kaledonion subite transformiĝos en modelojn de virte- mo? ke ili subite forlasos siajn pasintajn erarojn? tion supozus nur tiu, kiu ne konus la homaron. Pro la sama kaŭzo, la Spiritoj de la adama raso, unu fojon transplantitaj sur la teron de ekzilo, ne momente seniĝis je sia orgojlo kaj je siaj malbonaj instinktoj; ankoraŭ longe ili konservis la originajn inklinojn, ian restaĵon el la malnova fermento. Nu, ĉu ne tio estas la origina peko?
Capitro XII
MOSEA GENEZO
La ses tagoj - La perdita paradizo.
La ses tagoj
1. - Capitro I. - 1. En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. - 2. Kaj la tero estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo; kaj la spirito de Dio ŝvebis super la akvo. - 3. Kaj Dio diris: Estu lumo; kaj fariĝis lumo. - 4. Kaj Dio vidis la lumon, ke ĝi estas bona; kaj Dio apartigis la lumon de la mallumo. - 5. Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago.
6. Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. - 7. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel. - 8. Kaj Dio nomis la firmaĵon ĉielo. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.
9. Kaj Dio diris: Kolektiĝu la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperu la sekaĵo; kaj fariĝis tiel. - 10. Kaj Dio nomis la sekaĵon Tero, kaj la kolektiĝojn de la akvo Li nomis Maroj. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. - 11. Kaj Dio diris: Kreskigu la Tero verdaĵon, herbon, kiu naskas semon, fruktar- bon, kiu donas laŭ sia speco frukton, kies semo estas en ĝi mem, sur la tero; kaj fariĝis tiel. 12. Kaj la tero elkreskigis verdaĵon, herbon, kiu naskas semon laŭ sia speco, kaj arbon, kiu donas frukton, kies semo estas en ĝi mem laŭ sia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. - 13. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.
14. Kaj Dio diris: Estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por apartigi la tagon de la nokto, kaj ili prezentu signojn, tempojn, tagojn kaj jarojn; - 15. kaj ili estu lumaĵoj en la ĉiela firmaĵo, por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. - 16. Kaj Dio faris la du grandajn lumaĵojn: la pli grandan lumaĵon, por regi la tagon, kaj la malpli grandan lumaĵon, por regi la nokton, kaj la stelojn. - 17. Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, - 18. kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. 19. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.
20. Kaj Dio diris: La akvo aperigu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn, kaj birdoj ekflugu super la tero, sub la ĉiela firmaĵo. 21. Kaj Dio kreis la grandajn balenojn, kaj ĉiujn vivajn estaĵojn moviĝantajn, kiujn aperigis la akvo, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn flugilhavajn birdojn laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. - 22. Kaj Dio ilin benis, dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la akvon en la maroj, kaj la birdoj multiĝu sur la tero. - 23. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.
24. Kaj Dio diris: La tero aperigu vivajn estaĵojn, laŭ ilia speco, brutojn kaj rampaĵojn kaj surterajn bestojn, laŭ ilia speco; kaj fariĝis tiel. - 25. Kaj Dio kreis la bestojn de la tero, laŭ ilia speco, kaj la brutojn, laŭ ilia speco, kaj ĉiujn rampaĵojn de la tero, laŭ ilia speco. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona.
26. Kaj Dio diris: Ni kreu homon laŭ Nia bildo, similan al Ni; kaj ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero. - 27. Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin. - 28. Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero. - 29. Kaj Dio diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn herbojn, kiuj semas semon, kiuj troviĝas sur la tuta tero, kaj ĉiujn arbojn, kiuj havas en si arban frukton, kiu semas semon; tio estu por vi manĝaĵo. - 30. Kaj al ĉiuj bestoj de la tero kaj al ĉiuj birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj rampaĵoj sur la tero, kiuj havas en si vivan animon, la tutan verdan herbaĵon kiel manĝaĵon. Kaj fariĝis tiel. - 31. Kaj Dio rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.
CAPITRO II. - 1. Kaj estis finitaj la ĉielo kaj la tero kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. - 2. Kaj Dio finis en la sepa tago Sian laboron, kiun Li faris, kaj Li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. - 3. Kaj Dio benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis de Sia tuta laboro, kiun Li faris kreante. - 4. Tia estas la naskiĝo de la ĉielo kaj la tero, kiam ili estis kreitaj, kiam Dio la Eternulo faris la teron kaj la ĉielon. - 5. Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. - 6. Sed nebulo leviĝadis de la tero kaj donadis malsekecon al la tuta supraĵo de la tero.
7. Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero, kaj Li enblovis en lian nazon spiron de vivo, kaj la homo fariĝis viva animo.
- Post la elvolvoj, en la supraj ĉapitroj, pri la origino kaj la konsisto de la Universo, laŭ la scioj liveritaj de la Scienco, koncerne al la parto materiala, kaj laŭ Spiritismo, koncerne al la parto spirita, utilas ĉion kontraŭmeti al la teksto mem de Moseo, por ke ĉiu povu fari komparon kaj plenkons- cie juĝi. Kelke da komplementaj eksplikoj sufiĉos por kompre- nigi tiujn partojn bezonantajn apartajn klarigojn.
- Pri kelkaj punktoj sendube estas rimarkinda akordo inter la mosea Genezo kaj la scienca doktrino; sed estus erare kredi, ke sufiĉas anstataŭigi la ses dudekkvar-horajn tagojn de la kreado per ses nedeterminitaj periodoj por starigi kompletan analogecon. Ne malpli erare estus kredi, ke, krom la alegoria senco de kelkaj vortoj, la Genezo kaj la Scienco paŝas flanko ĉe flanko kaj ke ambaŭ sin parafrazas, unu la duan.
- Ni unue rimarku, kiel jam dirite (ĉap. VII, n-ro 14), ke la nombro de ses geologiaj epokoj estas laŭvola, ĉar kalkuliĝas al pli ol dudek kvin la nombro da nete karakterizitaj formacioj. Tiu nombro determinas nur la grandajn ĝeneralajn periodojn, kaj oni en la komenco ĝin adoptis nur celante kiel eble plej konformigi la sciojn al la biblia teksto, en tempo, cetere ne multe fora, kiam oni opiniis, ke la Scienco devas esti kontrolata de la Biblio. Guste tial la aŭtoroj de la pliparto el la kosmogoniaj teorioj, celante ties pli facilan akcepton, klopodis por ilin akordigi kun la sankta skribo. Kiam la Scienco sinapogis sur la eksperimenta metodo, ĝi eksentis sin pli forta kaj emancipiĝis. Nuntempe estas ja ĝi, kiu kontrolas la Biblion.
Aliflanke, la Geologio, prenante kiel deirpunkton nur la formiĝon de la granitaj terenoj, ne ampleksas, en la nombrado de siaj epokoj, la primitivan staton de la Tero, ne okupas sin pri la Suno, pri la Luno kaj la steloj, nek pri la tutaĵo de la Universo, kio ja apartenas al la Astronomio. Por ĉion enkadrigi en la Genezon, necesas aldoni ian unuan epokon, kiu amplek- sus tiun ordon de fenomenoj kaj kiun oni povus nomi - astronomia epoko. Krom tio, ne ĉiuj geologoj rigardas la diluvan kiel apartan periodon, sed ja kiel transiran, nedaŭran fakton, kiu ne rimarkinde ŝanĝis la klimaton de la globo, nek signis novan fazon por la vegetaĵaj kaj bestaj specioj, ĉar, kun malmultaj esceptoj, tiuj samaj specioj troveblas antaŭ kaj post la diluvo. Oni povas do, sen malkonsideri la veron, preterlasi tiun periodon.
GENEZO
1-a Tago. - La ĉielo kaj la Tero. - La lumo.
5. - La ĉi-suba kompara tabelo, en kiu estas resume prezentitaj la fenomenoj karakterizantaj ĉiun el la ses epokoj, permesas ampleksi la tuton kaj pritaksi la rilatojn kaj la diferencojn ekzistantajn inter tiuj epokoj kaj la biblia Genezo.
SCIENCO (Vidu notojn ĉe Enkonduko)
I. Astronomia Epoko. - Aglomeriĝo de la universa kosma materio, ĉe iu punkto de la spaco, en nebulozon, kiu naskis, pro plurloka kondensiĝo de la materio, la stelojn, la Sunon, la Teron, la Lunon kaj ĉiujn planedojn.
Primitiva, fluideca, inkandeska stato de la Tero. - Vastega atmosfero ŝarĝita per la tuta akvo en vapora stato kaj per ĉiuj volatiligeblaj materioj.
II. Primara Epoko. - Rigidiĝo de la Ter-supraĵo pro la malvarmiĝo; formiĝo de la granitaj tavoloj. - Densa kaj ardanta atmosfero nepenetrebla por la sunradioj. - Laŭgrada demetiĝo de la akvo kaj de la solidaj materioj volatiligitaj en la aero. - Neekzisto de ĉia organa vivo.
III. Transira Epoko. - La akvo kovras la tutan 3-a Tago. -
supraĵon de la globo. - Unuaj sedimentaj demetaĵoj La akvo, kiu estas
formitaj de la akvo. - Humida varmo. - La Suno komen- sub la firmaĵo,
cas trairi la nebulan atmosferon. - Unuaj plej rudimente kolektiĝas; aperas
strukturitaj organaj estaĵoj. - Likenoj, muskoj, fetoj, la sekaĵo. - La
likopodioj, herbecaj plantoj. Kolosa vegetaĵaro. - Unuaj tero kaj la maroj.
marestaĵoj: zoofitoj, polipoj, krustacoj. - Stonkarbaj - La kreskaĵoj. demetaĵoj.
IV. Sekundara Epoko. - Tersupraĵo ne multe 4-a Tago. - malebena; akvoj marĉaj kaj ne tre profundaj. Malpli arda La Suno, la Luno temperaturo; pli elpuriĝinta atmosfero. Grandaj kalkaj kaj la steloj. demetaĵoj portitaj de la akvoj. - Malpli kolosa vegetaĵaro; novaj specioj; lignecaj kreskaĵoj; unuaj arboj. - Fiŝoj; cetacoj; konkhavaj bestoj; grandaj akvaj reptilioj kaj amfibioj.
V. Terciara Epoko. - Grandaj ŝvelleviĝoj de la 5-a Tago. - solida krusto; formiĝo de la kontinentoj. Retiriĝo de la Fiŝoj kaj birdoj. akvoj en malaltaĵojn; formiĝo de la maroj. - Elpuriĝinta atmosfero; nuntempa temperaturo estigita de la suna varmo. - Gigantaj surteraj bestoj. Nuntempaj vegetaĵoj kaj bestoj. Birdoj.
UNIVERSA DILUVO
VI. Kvaternara aŭ Postdiluva Epoko. - Aluviaj 6-a Tago. - terenoj. - Nuntempaj vegetaĵoj kaj bestoj. La homo. La surteraj bestoj.
2-a Tago. - La Firmaĵo. - Apartiĝo de la akvo, kiu estas super la firmaĵo, de la akvo, kiu estas sub ĝi.
La homo.
- En la supra tabelo elstaras kiel unua la fakto, ke la laboro en ĉiu el la ses tagoj ne rigore respondas, kiel multaj ĝin kredas, al ĉiu el la ses geologiaj epokoj. La plej rimarkinda akordo montriĝas en la intersekvo de la organaj estaĵoj, kiu, kun eta diferenco, preskaŭ samas, kaj en la apero, kiel lasta, de la homo; nu, tio estas grava fakto.
Estas ankaŭ koincido, ne koncerne la laŭnumeran ordon de la epokoj sed koncerne la fakton mem, en la loko kie estas dirite, ke, en la tria tago, "kolektiĝis la akvo de sub la ĉielo en unu lokon, kaj aperis la sekaĵo", kio esprimas la bildon de tio okazinta dum la terciara epoko, kiam la leviĝoj de la solida krusto aperigis la kontinentojn kaj repuŝis la akvojn, kiuj formis la marojn. Nur tiam ekaperis la surteraj bestoj laŭ la Geologio kaj laŭ Moseo.
- Dirinte, ke la kreado fariĝis en ses tagoj, ĉu Moseo volis paroli pri dudekkvarhoraj tagoj aŭ uzis tiun vorton en la senco de periodo, daŭro? La unua hipotezo estas pli probabla, se oni konsideras la tekston mem; unue, ĉar tia estas la propra senco de la hebrea vorto iom, kies signifo estas tago; krom tio, la difino de vespero kaj mateno kiel limoj de ĉiu el la ses tagoj pravigas la supozon, ke li volis paroli pri ordinaraj tagoj. Oni ja tute ne povas tion pridubi, ĉar estas dirite en la paragrafo 5- a: "Kaj Dio nomis la lumon Tago, kaj la mallumon Li nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, unu tago". Ĉi tio evidente povas rilati nur al la dudekkvarhora tago, kiun dividas la lumo kaj la mallumo. Ankoraŭ pli preciziĝas la senco, kiam li asertas, en la paragrafo 17, parolante pri la Suno, la Luno kaj la steloj: "Kaj Dio starigis ilin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ili lumu sur la teron, kaj por ke ili regu la tagon kaj la nokton kaj faru diferencon inter la lumo kaj la mallumo. Kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago."
Cetere, ĉio en la kreado estis mirakla, kaj se oni eniras la vojon de la mirakloj, oni ja povas kredi, ke la Tero estis farita en ses dudekkvarhoraj tagoj, precipe kiam oni ne konas la unuajn naturajn leĝojn. Ciuj civilizitaj popoloj komune akceptis tiun kredon tiel longe, ĝis la Geologio venis por pruvi ĝian maleblecon.
8. - Unu el la plej kritikataj punktoj en la Genezo estas la kreado de la Suno post la lumo. Oni provis ĝin klarigi, helpe de la donitaĵoj mem liveritaj de la Geologio, asertante, ke la surtera atmosfero, en la unuaj tempoj de sia formiĝo, estis ŝarĝita per vaporoj densaj, netravideblaj, kaj tial ne permesantaj, ke oni vidu la Sunon, kiu do tiam ne ekzistis por la Tero. Akcepteblus tia klarigo, se en tiu tempo jam troviĝus loĝantoj, kiuj povus konstati la ekziston aŭ neekziston de la Suno. Nu, laŭ Moseo mem tiam ekzistis nur vegetaĵoj, kiuj tamen ne povintus kreski kaj reproduktiĝi sen la suna varmo.
Estas do evidente anakronisma la ordo, kiun Moseo difinas por la kreado de la Suno; sed, pretervole aŭ ne, li ne eraris, asertante, ke la lumo antaŭvenis la Sunon.
La Suno ne estas la principo de la universa lumo, sed ja ia koncentriĝo de la luma elemento en iu punkto, ĝustadire de la fluido, kiu, en difinitaj cirkonstancoj, akiras la lumajn proprecojn. Tiu fluido, kiu estas kaŭzo, nepre devis antaŭveni la Sunon, kiu nenio alia estas ol efiko. La Suno estas kaŭzo rilate al la lumo, kiun ĝi disradias, sed efiko rilate al tiu, kiun ĝi ricevis.
En obskura ĉambro, brulanta kandelo estas eta suno. Kion oni faris por bruligi la kandelon? Oni disvolvis la heligan proprecon de la luma fluido kaj oni ĉi tiun koncentris sur iun punkton. La kandelo estas la kaŭzo de la lumo disradianta en la ĉambro, sed se la luma principo ne ekzistus antaŭ la kan- delo, ĉi tiun oni ne povus bruligi.
La samo okazas kun la Suno. La eraro devenas de la falsa, longe akceptata ideo, laŭ kiu la tuta Universo komenciĝis kun la Tero, kaj pro tio oni ne komprenas, ke la Suno povis esti kreita post la lumo. Oni nun scias, ke, antaŭ nia Suno kaj nia Tero, ekzistis milionoj da sunoj kaj da Teroj, kiuj sekve ĝuis la lumon. La aserto de Moseo estas do principe ekzakta; ĝi falsas, kredigante, ke la Tero estis kreita pli frue ol la Suno. Estante, pro sia translacia movo, submetita al la Suno, la Tero nepre estis formita post ĝi. Ci tion Moseo ne povus scii, ĉar li ne konis la leĝon de gravito.
Tiun saman ideon oni trovas en la Genezo de la antikvaj Persoj. En la unua ĉapitro de la Vendedad, Ormuzdo, rakontante la originon de la mondo, diras: "Mi kreis la lumon, heligontan la Sunon, la Lunon kaj la stelojn." (Vortaro pri Universala Mitologio.) Ci tie la formo certe estas pli klara kaj pli scienca, ol ĉe Moseo, kaj ne bezonas komentariojn.
9. - Moseo evidente konfesis la plej primitivajn kosmogoniajn kredojn. Kiel siaj samtempuloj, li kredis la solidecon de la ĉiela volbo kaj la ekziston de supraj rezervujoj por la akvoj. Tiu ideo nealegorie kaj neambigue esprimiĝis en ĉi tiu loko (paragrafoj 6 kaj sekvantaj): "Kaj Dio diris: Estu firmaĵo inter la akvo, kaj ĝi apartigu akvon de akvo. Kaj Dio kreis la firmaĵon, kaj apartigis la akvon, kiu estas sub la firmaĵo, de la akvo, kiu estas super la firmaĵo; kaj fariĝis tiel." (Vidu: ĉap. V, Antikvaj kaj modernaj sistemoj pri la mondo, n-roj 3, 4 kaj 5.)
Laŭ antikva kredo, la akvo estis rigardata kiel primitiva principo, genera elemento, kaj pro tio Moseo ne parolas pri la kreado de la akvoj, kiuj ŝajne jam antaŭe ekzistis. "Mallumo estis super la abismo", nome super la profundegaĵoj de la spaco, kiun la imago svage prezentis al si okupita de la akvoj kaj en mallumo antaŭ la kreado de la lumo. Jen kial Moseo diras: "La Spirito de Dio portiĝis (aŭ ŝvebis) super la akvo." ĉar oni rigardis la Teron formita en la sino de la akvoj, necesis apartigi ĝin. Oni tial supozis, ke Dio faris la firmaĵon, ian solidan volbon, por apartigi la akvojn, kiuj troviĝis en la supro, de tiuj, kiuj estis sur la Tero.
Por kompreni certajn partojn de la Genezo, nepre necesas, ke oni lokiĝu sur la vidpunkto de la kosmogoniaj ideoj de la tempo, kiun la Genezo reflektas.
- Ce la progreso de la Fiziko kaj Astronomio, ne plu defendeblas simila doktrino. Moseo tamen atribuas tiujn vortojn al Dio mem. Nu, ĉar ili esprimas efektive falsan okazaĵon, el du aferoj unu: aŭ Dio trompiĝis en la rakontado de sia verko, aŭ tiu rakonto ne estas dia revelacio. Car ne akcepteblas la unua hipotezo, nepras konkludi, ke Moseo esprimis siajn proprajn ideojn. (Cap. I, n-ro 3.)
- Moseo pli proksimas al la vero, dirante, ke Dio faris la homon el la ŝlimo de la tero. Efektive, la Scienco montras (ĉap. X), ke la homa korpo konsistas el elementoj ĉerpitaj en la organa materio, alivorte en la ŝlimo de la tero.
Malgraŭ la kruda eraro de tia kredo, tamen oni per ĝi ĉiam ankoraŭ lulas la infanojn, kvazaŭ temus pri sankta veraĵo. La edukistoj nur tremante riskas ian nekuraĝan interpreton. Kiel do voli, ke tio poste ne estigu nekredan- tojn?
La hebrea vorto haadam, homo, de kiu devenis Adamo, kaj la vorto haadama, tero, havas saman radikon.
La formado de la virino el unu ripo de Adamo, ŝajne infaneca alegorio se prenita laŭlitere, estas tamen ja profunda laŭ la senco. Gi celas montri, ke la virino estas samnatura kiel la viro, sekve egala al li antaŭ Dio, tute ne ia aparta kreaĵo destinita al servuteco, al traktado kiel sklavo. Ĉar ŝi eliris el lia karno mem, la figuro de egaleco montriĝas pli signifoplena, ol se ŝi estus aparte formita el la sama ŝlimo. Gi estas la samo, kiel diri al la viro, ke ŝi egalas al li kaj tute ne estas ŝia sklavino, ke li devas ami ŝin kiel parton de si mem.
12. - Por malkleraj spiritoj, havantaj nenian ideon pri la ĝeneralaj leĝoj, nekapablaj ĉirkaŭpreni la tuton kaj koncepti la senfinon, tiu mirakla, momenta kreado prezentis ion fantastan, kiu frapis la imagon. La bildo de la Universo naskita el la nenio en kelke da tagoj, per nura ago de la kreanta volo, estis por ili la plej evidenta montro de la povo de Dio. Kia figuro efektive prezentus pli sublime kaj poezie tiun povon ol jenaj vortoj: "Dio diris: Estu lumo, kaj fariĝis lumo!" Kreante la Universon per la malrapida, laŭgrada agado de la naturaj leĝoj, Dio ŝajnus al ili malpli granda, malpli pova. Al ili nepre necesus io mirakleca, ekster la naturaj kadroj, ĉar alimaniere ili dirus, ke Dio ne estas pli lerta ol la homoj. Ia scienca, racia teorio pri la kreado lasus ilin malvarmaj kaj indiferentaj.
Ni do ne forĵetu la biblian Genezon; male, ni ĝin studu kiel oni studas la historion pri la infaneco de la popoloj. Tio estas epoko riĉa je alegorioj, kies kaŝitan sencon oni devas esplori; kiujn oni nepre komentu kaj klarigu helpe de la lumoj de la racio kaj de la Scienco. Reliefigante ĝiajn poeziajn belaĵojn kaj la instruojn vualitajn de la imaga formo, oni tamen klare montru la erarojn, en la intereso mem de la religio. Ĉi tiun oni pli respektos, kiam ĝiaj eraroj ne plu estos trudataj al la fido kiel veraĵoj, kaj Dio aspektos pli granda kaj pli potenca, kiam lia nomo ĉesos esti ligita al pure elpensitaj faktoj.
La perdita paradizo[15]
- CAPITRO II. - 8. Kaj Dio la Eternulo plantis ĝardenon en Eden en la Oriento, kaj Li metis tien la homon, kiun Li kreis. - 9. Kaj Dio la Eternulo elkreskigis el la tero [min haadama] ĉiun arbon ĉarman por la vido kaj bonan por la manĝo, kaj la arbon de vivo [vehetz hachayim] en la mezo de la ĝardeno , kaj la arbon de sciado pri bono kaj malbono.
15. Kaj Dio la Eternulo prenis la homon kaj enloĝigis lin en la ĝardeno Edena, por ke li prilaboradu ĝin kaj gardu ĝin. - 16. Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo [hal haadam], dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno [hagan] vi manĝu; - 17. sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono [oumehetz hadaat tob vara] vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi mangos de ĝi, vi mortos.
- Capitro III. - 1. Kaj la serpento [nahasch] estis pli ruza, ol ĉiuj kampaj bestoj, kiujn kreis Dio la Eternulo. Kaj ĝi diris al la virino [el haischa] : ĉu Dio diris, ke vi ne manĝu de ĉiuj arboj de la ĝardeno? - 2. Kaj la virino diris al la serpento: La fruktojn [miperi] de la arboj de la ĝardeno ni povas manĝi; - 3. sed pri la fruktoj de la arbo, kiu estas en la mezo de la ĝardeno, Dio diris: Ne manĝu ion de ili kaj ne tuŝu ilin, por ke vi ne mortu. - 4. Kaj la serpento diris al la virino: Ne, vi ne mortos; - 5. sed Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio, vi scios bonon kaj malbonon.
6. Kaj la virino vidis, ke la arbo estas bona por manĝi kaj ĝi estas ĉarma por la okuloj, kaj la arbo estas dezirinda por saĝiĝi [/easki/j; kaj ŝi prenis de ĝiaj fruktoj, kaj ŝi manĝis, kaj ŝi donis kune ankaŭ al sia edzo, kaj li manĝis.
Kaj ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago; kaj Adam kaj lia edzino kaŝiĝis de Dio la Eternulo inter la arboj de la ĝardeno.
Kaj Dio la Eternulo vokis Adamon, kaj diris al li: Kie vi estas? - 10. Kaj tiu diris: Vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda; kaj mi kaŝis min. - 11. Kaj Dio diris: Kiu diris al vi, ke vi estas nuda? Cu vi ne manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, ke vi ne manĝu de ĝi? - 12. Kaj Adam diris: La edzino, kiun vi donis al mi kiel kunulinon, ŝi donis al mi de la arbo, kaj mi manĝis. - 13. Kaj Dio la Eternulo diris al la virino: Kial vi tion faris? Kaj la virino diris: La serpento tromplogis min, kaj mi manĝis.
14. Kaj Dio la Eternulo diris al la serpento: ĉar vi tion faris, tial estu malbenita inter ĉiuj brutoj kaj inter ĉiuj bestoj de la kampo; sur via ventro vi irados kaj teron vi manĝados dum via tuta vivo. - 15. Kaj Mi metos malamikecon inter vi kaj la virino kaj inter via idaro kaj ŝia idaro; ĝi frapados vian kapon, kaj vi pikados ĝian kalkanon.
Al la virino Li diris: Mi multigos viajn suferojn dum via gravedeco; en doloro vi naskados infanojn; kaj al via viro vi vin tiros, kaj li regos super vi.
Kaj al Adam Li diris: ĉar vi obeis la voĉon de via edzino, kaj vi manĝis de la arbo, pri kiu Mi ordonis al vi, dirante, ke vi ne manĝu de ĝi, tial malbenita estu la tero pro vi; kun suferoj vi manĝados de ĝi dum via tuta vivo. - 18. Kaj dornojn kaj pikaĵojn ĝi kreskigos por vi, kaj vi manĝados herbojn de kampo. - 19. En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon, ĝis vi revenos en la teron, el kiu vi estas prenita; ĉar vi estas polvo kaj refariĝos polvo.
Kaj Adam donis al sia edzino la nomon Eva, ĉar ŝi estis patrino de ĉiuj vivantoj.
Kaj Dio la Eternulo faris por Adam kaj por lia edzino vestojn el felo, kaj Li vestis ilin. - 22. Kaj Dio la Eternulo diris: Jen Adam fariĝis kiel unu el Ni, sciante bonon kaj malbonon; nun eble li etendos sian manon kaj prenos ankaŭ de la arbo de vivo [ vesta pen ischlachyado velakach mehetz hachayimj kaj mangos kaj vivos eterne.
23. Kaj Dio la Eternulo eligis lin el la Edena ĝardeno, por ke li prilaboradu la teron, el kiu li estis prenita. - 24. Kaj Li elpelis Adamon, kaj lokis antaŭ la Edena ĝardeno la kerubon[16] kaj la turniĝantan flaman glavon, por gardi la vojon al la arbo de vivo.
- Sub infaneca kaj iafoje ridinda imago, se oni alligiĝas al la formo, la alegorio ofte kaŝas plej grandajn veraĵojn. Ĉu estas, unuavide, fabelo pli absurda ol tiu pri Saturno, la dio, kiu voradis ŝtonojn, ilin prenante por siaj filoj? Sed tamen, kio ja estas pli profunde filozofia kaj vera ol tiu figuro, se oni serĉas ties moralan sencon! Saturno estas la personigo de la tempo; ĉar ĉiuj ekzistaĵoj estas verko de la tempo, li do estas patro de ĉio ekzistanta; sed ankaŭ ĉio detruiĝas kun la tempo. Saturno manĝeganta ŝtonojn simbolas la detruadon, far la tempo, de la plej duraj korpoj, kiuj ja estas liaj filoj, ĉar ili formiĝis kun la tempo. Kaj kiu, laŭ tiu sama alegorio, eskapas el tiu detruado? Ja Jupitero, simbolo de la supera inteligenteco, de la spirita principo, kiu estas ne- detruebla. Tiel natura montriĝas tiu imago, ke en la moderna lingvo, sen aludo al la antikva fabelo, oni diras, parolante pri io fine ruiniĝinta, ke ĝi estis vorita de la tempo, ronĝita, ruinigita de la tempo.
La tuta pagana mitologio efektive estas nenio alia, ol vasta alegoria bildo pri la diversaj flankoj, bonaj kaj malbonaj, de la homaro. Por tiu, kiu serĉas ĝian spiriton, ĝi estas kompleta kurso de plej alta filozofio, same kiel niaj modernaj fabeloj. La absurdo kuŝis en tio, ke oni prenis la formon por la fundo.
- La samo estas kun la Genezo, kie oni devas duonvidi grandajn moralajn veraĵojn sub materialaj figuroj, kiuj, prenite laŭlitere, estus tiel absurdaj kiel se, en niaj fabeloj, oni ankaŭ laŭlitere prenus la scenojn kaj la dialogojn atribuitajn al la bestoj.
Adamo personigas la homaron; lia kulpo individuigas la malfortecon de la homo, en kiu superregas la materiaj instinktoj, kiujn li ne scias kontraŭstari.
La arbo, kiel arbo de vivo, prezentas la emblemon de la spirita vivo; kiel arbo de la Sciado, ĝi estas la emblemo de la konscio, kiun la homo akiras pri bono kaj malbono per la disvolviĝo de sia intelekto kaj de la libera volo, laŭ kiu li elektas inter ambaŭ. Gi difinas la punkton, kie la homa animo, ĉesante esti gvidata sole nur de la instinktoj, ekposedas sian liberecon kaj fariĝas respondeca pri siaj agoj.
La frukto de la arbo simbolas la celon de la materialaj deziroj de la homo; ĝi alegorias avidon kaj volupton, konkretigas, per unu sola figuro, la motivojn de forlogiĝo en malbonon. Gin manĝi signifas cedi al la tento. La arbo staras en la mezo de la plezurĝardeno por montri, ke la logo troviĝas en la sino mem de la ĝuoj, kaj por atentigi, ke, sin fordonante al la materiaj ĝuoj, la homo alkroĉiĝas al la Tero kaj deflankiĝas for de sia spirita destino.
La morto, pri kiu li estas minacata en la okazo se li ne obeos la malpermeson al li faritan, estas averto pri la neeviteblaj sekvoj, fizikaj kaj moralaj, kiujn kuntrenas la malobeo de la diaj leĝoj, gravuritaj de Dio en lia konscienco. Klare evidentas, ke ĉi tie ne temas pri la korpa morto, ĉar, post sia kulpo, Adamo ankoraŭ longe vivis; temas ja pri la spirita morto, aŭ, alivorte, pri la perdo de la bonaĵoj rezultantaj el la morala progreso, perdo bildigita de lia forpelo el la plezur- ĝardeno.
17. - La serpento hodiaŭ estas tre malproksime de tio, ke ĝi estus rigardata kiel la tipo de ruzeco. Gi do ĉi tie rolas pli pro sia formo, ol pro sia karaktero, ja kiel aludo al la perfideco de la malbonaj konsiloj, kiuj, subŝoviĝante kiel serpento, ofte ne estas suspektataj de la homo. Krom tio, se la serpento, pro la trompo kontraŭ la virino, estis kondamnita rampadi sur la ventro, oni devas kompreni, ke en la komenco tiu besto havis krurojn kaj do ne estis ia serpento. Kial do trudi al la naiva kaj kredema fido de la infanoj, kiel veraĵon, tiel evidentajn alegoriojn, per kio oni erarigas ilian juĝon kaj igas ilin poste rigardi la Biblion kiel ian plektaĵon el absurdaj fabeloj?
Oni devas krome rimarki, ke la hebrea vorto nahasch, kies traduko estas serpento, devenas de la radiko nahasch, kiu signifas fari sorĉojn, diveni kaŝitaĵojn, kaj kiu do povas havi la signifon: sorĉisto, divenisto. Gi troviĝas, kun tiu signifo, en la Genezo mem, ĉap. XLIV, par. 5 kaj 15, rilate al la pokalo, kiun Jozef ordonis meti en la sakon de Benjamen: "Gi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, kaj li ankaŭ aŭguras (nahasch).[17] - ĉu vi ne scias, ke tia homo, kiel mi, facile divenos (nahasch)?" - En la libro Nombroj, ĉap. XXIII, par. 23: "ĉar ne ekzistas sorĉado (nahasch) en Jakob, nek aŭgurado en Izrael." De tio venis, ke la vorto nahasch ankaŭ prenis la signifon de serpento, rampulo, kiun la sorĉistoj pretendis sorĉi, aŭ kiun ili uzis en siaj sorĉoj.
Ne aliloke krom en la traduko de la Sepdek - kiuj, laŭ Hutcheson, multloke mistradukis la hebrean tekston, - redaktita en la greka lingvo dum la dua jarcento de la kristana erao, la vorto nahasch estas tradukita kiel serpento. La malĝustaĵoj de tiu traduko sendube rezultis el la modifoj, kiujn la hebrea lingvo intertempe spertis, ĉar la hebrea en la tempo de Moseo estis morta lingvo, kiu diferencis de la vulgara hebrea tiel same, kiel la antikva greka kaj la literatura araba diferencas de la modernaj greka kaj araba.
Estas do verŝajne, ke Moseo komprenis, kiel deloganton de la virino, la nesinĝenan deziron ekkoni la kaŝitaĵojn, deziron instigatan de la Spirito de divenado, kio konformas al la primitiva senco de la vorto nahasch, nome diveni, krom ankaŭ, aliflanke, al tiuj vortoj: "Dio scias, ke en la tago, en kiu vi mangos ion de ili, malfermiĝos viaj okuloj kaj vi estos kiel Dio. - Kaj la virino vidis, ke la arbo estas dezirinda por saĝiĝi (leaskil), kaj ŝi prenis de ŝiaj fruktoj." Oni nepre ne forgesu, ke Moseo volis malpermesi ĉe la Hebreoj la arton de divenado praktikata ĉe la Egiptoj, kiel ĝin atestas lia malpermeso, ke tiuj konsultu la mortintojn kaj la Spiriton de Piton. (La Cielo kaj la Infero, laŭ Spiritismo, ĉap. XII.)
- La loko, kie estas dirite: "La Eternulo, (...) marŝis en la ĝardeno dum la malvarmeto de la tago", estas naiva, iom infaneca bildo, kiun la kritiko ne preterrimarkis; sed ĝi neniel mirigas, se oni konsideras la ideon, kiun la Hebreoj de la primitivaj tempoj faris al si pri Dio. Por tiuj krudaj inteligentoj, nekapablaj koncepti abstraktaĵojn, Dio nepre havus konkretan formon, kaj ili ĉion rilatigis al la homaro kiel al sola konata afero. Tial Moseo parolis al ili, kiel al infanoj, pere de senseblaj imagoj. En la ĉi-traktata okazo, la superega Potenco estas personigita tiel same kiel la paganoj personigis, per alegoriaj figuroj, la virtojn, malvirtojn kaj abstraktajn ideojn. Pli poste la homoj senigis la ideon je la formo tiel same kiel infano, plenkreskinte, serĉas la moralan sencon de la rakontoj, per kiuj oni lin luladis. Oni devas do rigardi tiun lokon kiel ian alegorion de la Diaĵo, persone prizorganta siajn kreitaĵojn. La granda rabeno Wogue ĝin jene tradukis: "Ili aŭdis la voĉon de Dio la Eternulo, kiu marŝis en la ĝardeno, sur la flanko kie naskiĝas la tago."
- Se la kulpo de Adamo litere konsistis en la manĝo de frukto, ĝi nekontesteble ne povus, pro sia preskaŭ infaneca naturo, pravigi la rigorecon, kun kiu ĝi estis punita. Oni ne povus, ankaŭ ne malpli racie, konsenti, ke la fakto estis ĝuste tia, kian oni ĝenerale supozas; alie Dio, ĝin juĝante ne- pardoninda krimo, estus kondamninta sian propran verkon, ĉar ja por ties disvastigo li kreis la homon. Se Adamo en ĉi senco komprenus la malpermeson tuŝi la frukton de la arbo kaj ĝin skrupule obeus, kio fariĝus el la homaro kaj el la decidoj de la Kreinto?
Dio kreis Adamon kaj Evan ne por tio, ke ili restu solaj sur la Tero; tion pruvas la parolo mem, kiun li diras al ili tuj post ilia formado, kiam ili ankoraŭ troviĝis en la surtera paradizo: "Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la Teron kaj submetu ĝin al vi." (Genezo, ĉap. I, par. 28.) Ĉar la multiĝado estis leĝo jam detempe de la surtera paradizo, ilia forpelo ne povus havi, kiel kaŭzon, tiun supozitan fakton.
Kio kreditigis tiun supozon, tio estis la sento de honto, kiu regis Adamon kaj Evan antaŭ la rigardo de Dio kaj kiu igis ilin sin kaŝi. Sed tiu honto mem estas komparfiguro: ĝi simbolas la konfuzon, kiun ĉiu kulpinto suferas en la ĉeesto de tiu, kiun li ofendis.
- Kia do, definitive, estis tiu kulpo, tiel grava, ke ĝi povis frapi per eterna kondamno la tutan idaron de tiu, kiu ĝin faris? Kain, la fratmurdinto, ne estis tiel severe traktita. Neniu teologo povas ĝin logike difini, ĉar ĉiuj, alkroĉitaj al la litero, turniĝadis en senelira rondo. Ni hodiaŭ scias, ke tiu kulpo ne estas izolita ago de individuo, sed ja ampleksas, kadre de unu sola alegoria fakto, la aron da devodekliniĝoj, kiujn la surtera homaro, ankoraŭ neperfekta, povas kulpi, kaj kiuj resumiĝas jene: malobeo al la lego de Dio. Jen kial la kulpo de la unua homo, kiu simbolas la homaron, estas simbolita de malobea ago.
- Dirante al Adamo, ke en la ŝvito de sia vizaĝo li prenos manĝon el la tero, Dio simboligas la devigecon de laboro; sed kial el laboro li faris punon? Kia estus la homa inteligento, se li ne disvolvus ĝin per laboro? Kio fariĝus el la Tero, se ĝi ne estus fekundigita, transformita, sanigita per la inteligenta laboro de la homo?
Estas dirite (Genezo, ĉap. II, par. 5 kaj 7): "Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron (...) kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron. Kaj Dio la Eternulo kreis la homon el polvo de la tero." Tiuj vortoj, apudmetitaj al ĉi tiuj: Plenigu la Teron, pruvas, ne nur, ke la homo, ekde sia origino, estis destinita okupi la tutan Teron kaj gin kultivi, sed ankaŭ ke la paradizo ne estis ia loko limigita en iu angulo de la globo. Se la prilaboro de la tero devus esti rezulto el la kulpo de Adamo, sekvus do, ke, se Adamo ne pekus, la Tero restus nekulturita kaj ne plenumiĝus la decidoj de Dio.
Kial li diris al la virino, ke pro ŝia kulpo ŝi naskados en doloro? Kial la akuŝdoloro povas esti puno, se ĝi estas organa efiko krom ankaŭ fiziologie pruvita neceso? Kiel povas esti puno io apartenanta al la leĝoj de la Naturo? Guste tion la teologoj absolute ne povis klarigi kaj ja ne povos tiel longe dum ili ne forlasos la vidpunkton, sur kiu ili lokiĝis. Kaj tamen tiuj vortoj, ŝajne tiel kontraŭdiraj, povas esti pravigitaj.
22. - Ni antaŭ ĉio rimarku, ke se, en la momento de la kreado de Adamo kaj Eva, iliaj animoj venis, kiel instruate, el la nenio, ambaŭ ja novicis pri ĉio kaj do nepre ne sciis, kion signifas morti. Estante solaj sur la Tero dum ili vivis en la paradizo, ili tial vidis la morton de neniu. Kiel ili do povis kompreni, en kio konsistas la minaco de morto, kiun Dio faris al ili? Kiel Eva povus kompreni, ke naskado en doloro estos puno, se, ĵus naskite por la vivo, ŝi neniam naskis filojn kaj estis la sola virino ekzistanta en la mondo?
La vortoj de Dio estus do tute sensencaj por Adamo kaj Eva. Apenaŭ tirite el la nenio, ili nepre ne sciis, kiel kaj kial ili de tie eliris; ili povis kompreni nek la Kreinton nek la motivon de lia malpermeso al ili. Tute senspertaj pri la kondiĉoj de la vivo, ili pekis kiel infanoj, kiuj agas senscie, kio faras ankoraŭ pli nekomprenebla la teruran respondecon, per kiu Dio ŝarĝis ilin kaj la tutan homaron.
23. - Sed kio estas senelirejo por la Teologio, tion Spiritismo facile kaj racie klarigas pere de la antaŭekzisto de la animo kaj plureco de la ekzistadoj, sen kiu leĝo ĉio estas mistero kaj anomalio en la homa vivo. Efektive, ni konsentu, ke Adamo kaj Eva jam antaŭe vivis, kaj jen ĉio klariĝas: Dio al ili parolas ne kiel al infanoj sed kiel al estuloj kapablaj lin kompreni kaj kiuj ja lin komprenas, kio evidente pruvas, ke ambaŭ portas antaŭe faritajn akirojn. Ni krom tio konsentu, ke ili estis vivintaj en mondo pli progresinta kaj malpli materia ol la nia, en kiu mondo la spirita laboro anstataŭas la korpan; ke pro sia ribelo kontraŭ la leĝo de Dio, figurita per malobeo, ili estis de tie forpelitaj kaj punekzilitaj sur la Tero, kie la homo, pro la naturo de la globo, estas devigita al korpa laboro, kaj ni rekonos, ke Dio pravis, dirante al ili: En la mondo, kie de nun vi logos, "vi prilaboros la teron kaj el ĝi prenos manĝon en la ŝvito de via vizaĝo"; kaj al la virino: "En doloro vi naskados infanojn", ĉar tia estas la kondiĉo de tiu mondo. (Cap. XI, n-roj 31 kaj sekvantaj.)
La surtera paradizo, kies postsignojn oni vane serĉadas sur la Tero, estis do la refiguraĵo de tiu feliĉa mondo, en kiu iam loĝis Adamo, aŭ, pli ĝuste, tiu raso de Spiritoj, kies personigo li estas. La elpelo el la paradizo signas tiel la momenton, kiam tiuj Spiritoj venis enkarniĝi inter la loĝantoj de nia mondo, kiel ankaŭ la sekvantan aliiĝon de situacio. La anĝelo, kiu, tenante flaman glavon, malpermesas eniron en la paradizon, simbolas la neeblon, por Spiritoj el malprogresintaj mondoj, eniri la mondojn progresintajn antaŭ ol ĝin meriti pro sia elpuriĝo. (Vidu ĉi-sube: ĉap. XIV, n-roj 8 kaj sekvantaj.)
- Kaj Kain (post la murdo de Habel) diris al la Eternulo: Pli granda estas mia puno, ol kiom mi povos elporti. - Jen Vi forpelis min hodiaŭ de sur la tero, kaj mi devas min kaŝi de antaŭ Via vizaĝo, kaj mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min. - Kaj la Eternulo diris al li: Sciu, ke al iu, kiu mortigos Kainon, estos venĝite sepoble. Kaj la Eternulo faris sur Kain signon, ke ne mortigu lin iu, kiu lin renkontos.
Kaj Kain foriris de antaŭ la Eternulo, kaj loĝiĝis en la lando Nod, oriente de Eden. - Kaj Kain ekkonis sian edzinon, kaj ŝi gravediĝis, kaj ŝi naskis HanoRon. Kaj li konstruis (vaiehi bone; laŭlitere: estis konstruanta) urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ nomo de sia filo: HanoH (Enochia). (Genezo, ĉap. IV, par. 13 ĝis 16).
- Se oni sin kroĉas al la litero de la Genezo, oni venas al jenaj sekvoj: Adamo kaj Eva estis solaj en la mondo post sia elpelo el la surtera paradizo; nur poste ili havis siajn filojn Kain kaj Habel. Nu, Kain, murdinte sian fraton, loĝiĝis en alia lando kaj ne plu revidis sian patron kaj sian patrinon, kiuj denove restis solaj. Nur post tre longa tempo, en la ago de cent tridek jaroj, Adamo havis trian filon, kiu ricevis la nomon Set. Post la naskiĝo de Set, li ankoraŭ vivis, laŭ la biblia genealogio, okcent jarojn kaj havis pliajn filojn kaj filinojn. Kiam Kain do iris por loĝiĝi oriente de Edeno, nur tri personoj ekzistis sur la Tero: lia patro, lia patrino kaj li sola kun ambaŭ. Sed Kain havis edzinon kaj filon. Kiu povus esti tiu virino kaj kie li ŝin prenis kiel edzinon? Estas dirite en la hebrea teksto: Li estis konstruanta urbon, kaj ne li konstruis, kio indikas agon duman, ne postan. Sed urbo supozigas loĝantojn, ĉar ne imageblas, ke Kain ĝin konstruis por si, sia edzino kaj sia filo, nek ke li sola povus ĝin konstrui.
Oni do, el tiu rakonto mem, devas konkludi, ke tiu lando nepre jam havis loĝantaron, kiu tute ne povus esti idaro de Adam, ĉar tiam ĝi limiĝis al unu sola filo, nome Kain.
La ekzisto de aliaj loĝantoj ankaŭ estas atestata de jenaj vortoj de Kain: "Mi estos vaganto kaj forkuranto sur la tero, kaj iu ajn, kiu min renkontos, mortigos min", krom ankaŭ de la respondo de Dio al li. Kiun li timus, ke ĉi tiu lin mortigos, kaj kiel utilus la signo, kiun Dio faris sur li por lin antaŭgardi, se li ja neniun renkontos? Se do ekzistis sur la Tero aliaj homoj krom la familio de Adamo, tio estas tial, ke ili tie jam troviĝis antaŭ Adamo, kaj de tio oni deduktas ĉi tiun konkludon, tiritan el la teksto mem de la Genezo, nome ke Adamo estas nek la unua nek la sola patro de la homa genro. (Cap. XI, n-ro 34.)
26. - Necesis la scioj, kiujn Spiritismo alportis pri la rilatoj inter la spirita principo kaj la principo materia, pri la naturo de la animo, ties kreado en stato de simpleco kaj senscieco, ties kuniĝo kun la korpo, ties senĉesa progresa marŝo tra sinsekvaj ekzistadoj kaj tra la mondoj, kiuj prezentas aliajn ŝtupojn sur la vojo de l' perfektiĝo, ties laŭgrada liberiĝo de la influo de la materio per la uzado de sia libera volo, pri la kaŭzo de ties bonaj aŭ malbonaj inklinoj kaj de ties kapablecoj, pri la fenomeno de naskiĝo kaj morto, pri la situacio de la Spirito en la vaganteco, kaj fine pri la estonteco kiel premio al ĝiaj klopodoj por pliboniĝi kaj al ĝia persistado en la bono, por ke lumo verŝiĝu sur ĉiujn partojn de la spirita Genezo.
Dank' al tiu lumo, la homo de nun scias, de kie li venas, kien li iras, kial li troviĝas sur la Tero kaj kial li suferas. Li scias, ke sian estontecon li tenas en siaj manoj kaj ke la daŭro de lia mallibereco sur ĉi tiu mondo nur de li mem dependas. Senigita je la mizera kaj malvasta alegorio, la Genezo montriĝas al li grandioza kaj inda je la majesto, boneco kaj justeco de la Kreinto. Rigardata el ĉi tiu vidpunkto, la Genezo konfuzos la nekredemon kaj ĝin venkos.
LA MIRAKLOJ
LAŬ SPIRITISMO
ĈAPITRO XIII
KARAKTEROJ DE LA MIRAKLOJ
La mirakloj en la teologia senco - Spiritismo ne faras miraklojn Cu Dio faras miraklojn? - Tio supernatura kaj la religioj.
La mirakloj en la teologia senco
1. - En sia etimologia senco, la vorto miraklo (de mirari, miri) signifas: mirinda, afero miriga, eksterordinara. La Akademio difinis ĝin jene: Ago de la dia povo kontraŭa al la konataj leĝoj de la Naturo.
En sia ordinara senco, tiu vorto perdis, kiel tiom da aliaj, sian primitivan signifon, kiu, el karaktero ĝenerala, havis sian uzadon limigita al aparta ordo de faktoj. Laŭ la kompreno de la amasoj, miraklo entenas la ideon pri eksterordinara fakto; en la teologia senco, ĝi estas nuligo de la leĝoj de la Naturo, per kiu Dio manifestas sian povon. Tia estas efektive ĝia vulgara signifo, kiu fariĝis ĝia propra senco, kaj oni nur por komparo kaj metafore aplikas la vorton al la ordinaraj cirkons- tancoj de la vivo.
Unu el la karakteroj de la ĝustasenca miraklo estas ĝia neeksplikebleco kaŭze ĝuste de tio, ke ĝi efektiviĝas ekster la naturaj leĝoj. Kaj ĝuste tian ideon oni tiel forte ligas al ĝi, ke, se iu mirakleca fakto trovas sian klarigon, oni diras, ke jam ne temas pri miraklo, kiel ajn miriga ĝi estas. Por la Eklezio, la valoro de la mirakloj troviĝas ĝuste en ties supernatura origino kaj en ties neeksplikebleco, kaj ĝi tiel fortike fiksiĝis sur tiu punkto, ke ĉian similigon de la mirakloj al la fenomenoj de la Naturo ĝi rigardas herezo, atenco kontraŭ la fido; ke ĝi ekskomunikis kaj eĉ ŝtiparumis multe da personoj pro tio, ke ili ne volis kredi certajn miraklojn.
Ankoraŭ alian karakteron havas miraklo, nome ĝi estas eksterkutima, unuopa, escepta. Se iu fenomeno refariĝas, ĉu spontane, ĉu per ago de la volo, tio signifas, ke ĝi estas submetita al ia leĝo, kaj tiam, ĉu tiu leĝo estas konata aŭ ne, ĝi ne povas esti ia miraklo.
oni rigardos dotita per diabla povo. Sed se Josuo estus haltiginta la movon de la Suno, aŭ, prefere, de la Tero, jen oni tie havus la veran miraklon, ĉar ekzistas nenia magnetizisto sufiĉe pova por estigi tielan miregindaĵon.
La jarcentoj de malklereco estis riĉaj je mirakloj, ĉar oni tiam rigardis supernatura ĉion, kies kaŭzon oni ne konis. Laŭmezure kiel la Scienco malkaŝis novajn leĝojn, malvastiĝis la rondo de tio mirakleca; sed ĉar la Scienco ne estis esplorinta la tutan kampon de la Naturo, tial ankoraŭ unu ties larĝa parto restis sub la regado de tio mirakleca.
- Elpelite de la Scienco el la kampo de la materio, tio mirakleca retretis en la kampon de la spiriteco, kie ĝi trovis sian lastan ŝirmejon. Demonstrante, ke la spirita elemento estas unu el la vivaj fortoj de la Naturo, - forto senĉese konkuranta kun la materia forto - Spiritismo revenigas ties fenomenojn en la rondon de la naturaj efikoj, ĉar kiel la aliaj, ankaŭ tiuj efikoj estas submetitaj al leĝoj. Se tio mirakleca estos elpelita el la spirita kampo, ĝi ne plu havos pravon de ekzisto, kaj nur tiam oni povos aserti, ke jam forpasis la tempo de la mirakloj. (Cap. I, n-ro 18.)
Spiritismo ne faras miraklojn
- Spiritismo venas do siavice, fari, kion ĉiu Scienco faris ĉe sia alveno: malkaŝi novajn leĝojn kaj sekve klarigi la fenomenojn ampleksatajn de tiuj leĝoj.
Estas vere, ke tiuj fenomenoj estas ligitaj al la ekzisto de la Spiritoj kaj ties agado en la materia mondo; nu, jen, oni diras, en kio konsistas tio supernatura. Sed tiam necesus pruvi, ke la Spiritoj kaj ties manifestiĝoj estas kontraŭaj al la leĝoj de la Naturo; ke tie ne plenumiĝas nek povas plenumiĝi iu el tiuj leĝoj.
Spirito estas nenio alia, ol la animo, kiu postvivas la korpon; li estas la ĉefa estaĵo, ĉar li ne mortas, dum la korpo estas nura pereema akcesoraĵo. Lia ekzisto do estas tute natura, kiel dum la enkarniĝo, tiel ankaŭ post ĝi; li estas submetita al la leĝoj regantaj la spiritan principon, kiel la korpo estas submetita al tiuj, kiuj regas la principon materian, sed ĉar ambaŭ principoj havas inter si ian necesan afinecon kaj senĉese reagas unu sur la duan; ĉar el ilia samtempa agado fontas la movo kaj la harmonio de la tuto, el tio rezultas, ke spiriteco kaj materieco estas du partoj egale naturaj de unu sama tutaĵo, kaj ke la unua ne estas ia escepto, ia anomalio en la ordo de la aferoj
- Dum sia enkarniĝo, la Spirito agas sur la materion pere de sia fluideca korpo aŭ perispirito, kio same fariĝas dum la neenkarniĝa stato. Kiel Spirito kaj en la limo de siaj kapable- coj, li faras, kion li faris kiel homo; ĉar li ne plu disponas la karnan korpon kiel instrumenton, li nur utiligas, kiam necese, la materiajn organojn de iu enkarnulo, kiu tiam iĝas tio, kion oni nomas mediumo. La Spirito tiam agas kiel iu, kiu, ne povante mem skribi, utiligas la manon de sekretario; aŭ kiu, ne scipovante iun lingvon, helpas sin per interpretisto. Sekreta- rio kaj interpretisto estas la mediumoj por enkarnulo, dum mediumo estas la sekretario aŭ la interpretisto por iu Spirito.
manifestiĝoj okazas laŭ certaj leĝoj, estas do en ili nenio supernatura aŭ mirakleca. Antaŭ ol estis konataj la proprecoj de la elektro, la elektraj fenomenoj estis rigardataj de certaj personoj kiel miregindaĵoj; de kiam la kaŭzo konatiĝis, malaperis tio mirakleca. Same okazas kun la spiritismaj fenomenoj, kiuj estas ne malpli fremdaj al la naturaj leĝoj, ol la fenomenoj elektraj, akustikaj, lumaj kaj alispecaj, kiuj estis la fonto de amaso da superstiĉaj kredoj.
- Sed, oni demandos, ĉu vi konsentas, ke Spirito povas levi tablon kaj teni ĝin pendanta en la spaco sen apogpunkto; ĉu en tio ne estas nuligo de la leĝo de gravito? - Jes, de la leĝo konata; sed ĉu oni tamen konas ĉiujn leĝojn? Antaŭ ol oni eksperimentis pri la levoforto de certaj gasoj, kiu asertus, ke peza maŝino, portanta multe da homoj, povus superi la altiran forton? Cu tio ne devus ŝajni, en la okuloj de la vulgarularo, mirakleca, diabla? Kiu sin proponus, antaŭ jarcento, por transsendi mesaĝon je distanco de kvincent leŭgoj kaj ricevi respondon post kelke da minutoj, tiu estus rigardata kiel frenezulo; se li tion plenumus, oni kredus, ke li havas la diablon sub siaj ordonoj, ĉar tiam nur la diablo kapablus tiel rapide translokiĝi; tio tamen hodiaŭ estas rigardata kiel ne nur ebla sed ankaŭ tute natura afero. Kial do ia nekonata fluido ne havus la proprecon kontraŭpezi, en difinitaj cirkonstancoj, la efikon de la gravito, kiel hidrogeno senefikigas la pezon de balono? Jen kio efektive okazas ĉe la ĉi-pritraktata afero. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. IV.)
Scienco, ili tial restis, multe pli longe ol aliaj, en la regiono de tio supernatura, el kie Spiritismo nun ilin elirigas.
Bazita sur neklarigeblaj ŝajnoj, tio supernatura lasas liberan kuron al la imago, kiu, erarvagante en la nekonataĵo, naskas la superstiĉajn kredojn. Racia klarigo, bazita sur la leĝoj de la Naturo, rekondukas la homon sur la kampon de la realo kaj tiel metas baron al la ekscesoj de la imago, krom ankaŭ detruas la superstiĉojn. Anstataŭ vastigi la terenon de tio supernatura, Spiritismo ĝin restriktas ĝis ties ekstremaj limoj kaj ĝin elpelas el ĝia lasta ŝirmejo. Se Spiritismo kredigas la eblecon de certaj faktoj, ĝi tamen neebligas, ke oni kredu multajn aliajn, ĉar ĝi demonstras, sur la kampo spirita, same kiel la Scienco sur la materia kampo, tion, kio eblas, kaj tion, kio neeblas. Sed, ĉar ĝi ne pretendas eldiri la lastan vorton pri ĉiuj aferoj, eĉ ne pri siaj propraj objektoj, ĝi ne sin prezentas kiel absolutan regulatoron de tio ebla kaj flanke lasas la sciojn, kiuj estas rezervitaj por la estonteco.
- La spiritismaj fenomenoj konsistas en la malsamaj manieroj, kiel manifestiĝas la animo aŭ Spirito, ĉu dum la enkarniĝo, ĉu dum la elkarniĝa stato. Guste per siaj manifesti- ĝoj la animo malkaŝas sian ekziston, sian supervivon, sian individuecon; pri ĝi oni juĝas laŭ ties efikoj; ĉar la kaŭzo estas natura, tia ankaŭ estas la efiko. Ja tiaj efikoj konsistigas la specialan objekton de la esploroj kaj studoj pri Spiritismo, cele al tio, ke oni akiru sciadon kiel eble plej kompletan, tiel pri la naturo kaj la atributoj de la animo, kiel ankaŭ pri la leĝoj regantaj la spiritan principon.
- Por tiuj, kiuj neas la ekziston de la memstara spirita principo kaj kiuj sekve neas la animon individuan kaj postvivantan, la tuta Naturo enteniĝas en la palpebla materio;
ĉiuj fenomenoj rilataj al la spiriteco estas, en iliaj okuloj, supernaturaj kaj do kimeraj. Ne konsentante la kaŭzon, ili ne povas konsenti ties efikojn, kaj kiam tiuj efikoj estas evidentaj, ili atribuas ilin al imagemo, iluzio, halucino, kaj rifuzas ilian profundigon. El tio fontas, ĉe ili, ia antaŭjuĝa opinio, kiu ilin nekapabligas por justa taksado de Spiritismo, ĉar tiu opinio deiras de la principo, kiu neas ĉion, kio ne estas materia.
- Sed el tio, ke Spiritismo akceptas tiujn efikojn rezultantajn el la ekzisto de la animo, ne sekvas, ke ĝi akceptas ĉiujn efikojn kvalitigitajn kiel miraklecaj kaj ke ĝi pretendas ilin pravigi kaj kreditigi; ke ĝi fariĝos la ĉampiono de ĉiuj viziuloj, de ĉiuj utopioj, de ĉiuj sistemaj strangaĵoj, de ĉiuj miraklecaj legendoj. Necesus ĝin tre supraĵe koni, por tiele pensi. Giaj kontraŭuloj pretendas kontraŭmeti al ĝi nerefuteblan argu- menton, kiam, farinte erudiciajn esplorojn pri la konvulsiuloj de Saint-Medard, pri la Cevenaj kamizardoj aŭ pri la Loudun- aj religiuloj, ili sukcesis trovi evidentajn, por neniu konteste- blajn trompaĵojn. Sed ĉu tiaj historioj prezentas la evangelion de Spiritismo? Cu ĝiaj adeptoj iam neis, ke ĉarlatanismo profitcele ekspluatis certajn faktojn; ke la imago ilin elpensis; ke fanatikeco ilin pleje troigis? Spiritismo rilatas tiel same malfavore al la ekstravagancoj, kiujn oni faras en ĝia nomo, kiel la Scienco rilate al la misuzoj de la malklereco, kaj kiel la vera religio rilate al la ekscesoj de fanatikeco. Multaj kritikistoj taksas Spiritismon nur laŭ la ferakontoj kaj la popollegendoj, kiuj estas ties fikciaĵoj. Same valorus juĝi la Historion laŭ la historiaj romanoj aŭ laŭ la tragedioj.
- La spiritismaj fenomenoj estas ofte spontanaj kaj ekestas sen antaŭe farita ideo flanke de tiuj personoj, kiuj la plej malmulte pensas pri ili. Estas iuj, kiuj en certaj cirkonstan- coj, povas esti okazigataj de agantoj nomataj mediumoj. En la unua okazo, la mediumo ne konscias tion, kio fariĝas pro lia perado; en la dua, li agas plenscie, kaj de tio venas la distingi- ĝo inter mediumoj konsciaj kaj mediumoj preterkonsciaj. Ĉi tiuj estas pli multnombraj kaj ofte troveblas inter la plej obstinaj nekredantoj, kiuj do praktikas Spiritismon senscie kaj nevole. Guste pro tio la spontanaj fenomenoj havas ĉefan gravecon, ĉar oni ne povas rigardi suspektinda la sincerecon de tiuj, per kiuj ili okazas. Estas ĉi tie same kiel ĉe somnambu- lismo, kiu, ĉe unuj personoj estas natura kaj nevola, dum ĉe aliaj estas kaŭzata de magneta agado.
Sed egale ĉu tiuj fenomenoj rezultas, aŭ ne, de vola ago, ilia primara kaŭzo estas ja unu sama kaj neniel malproksi- miĝas de la naturaj leĝoj. La mediumoj do estigas absolute nenion supernaturan kaj sekve faras nenian miraklon. Eĉ la subitaj resanigoj ne estas pli miraklaj ol la aliaj efikoj, ĉar ili rezultas el la agado de ia fluideca aganto, kiu rolas kiel terapeŭtika aganto, kies proprecoj ne estas malpli naturaj pro tio, ke ili ĝis nun restis nekonataj. Estas do tute malĝusta la nomo miraklistoj, kiun la kritikistoj, nesciantaj la principojn de Spiritismo, donas al certaj mediumoj. La karaktero de mirakloj, donita, por komparo, al tiu speco de fenomenoj, nur povas erarigi pri ilia vera karaktero.
13. - La partopreno de nevideblaj inteligentoj en la spiritismaj fenomenoj ne faras ĉi tiujn pli miraklaj ol ĉiuj ceteraj fenomenoj kaŭzataj de nevideblaj agantoj, ĉar tiuj nevideblaj estaĵoj, kiuj loĝas la spacojn, estas unu el la potencoj de la
Naturo, potenco kies agado estas senĉesa, kiel sur la materian, tiel ankaŭ sur la moralan mondon.
Klarigante tiun potencon, Spiritismo havigas al ni la ŝlosilon de amaso da aferoj neklarigitaj kaj ja neklarigeblaj per aliaj rimedoj, kiuj aferoj, en tre foraj tempoj, estis rigardataj kiel mirakloj. Same kiel magnetismo, ĝi malkaŝas leĝon, se ne nekonatan, almenaŭ miskomprenatan; aŭ, por pli ĝuste diri, oni konis la efikojn, ĉar en ĉiuj tempoj ili okazis, sed oni ne konis la koncernan leĝon, kaj ja la nescio pri tiu leĝo naskis la superstiĉon. El la konado de tiu leĝo rezultas la malapero de tio mirakleca, kaj la fenomenoj eniras la vicon de la naturaj aferoj. Jen kial ne agas pli mirakle spiritistoj, kiuj igas tablon turniĝi aŭ forpasintojn skribi, ol kuracisto, kiu revivigas agonianton, aŭ fizikisto, kiu faligas fulmon. Kiu pretendus, helpe de tiu scienco, fari miraklojn, estus aŭ nekonanto pri tiu objekto, aŭ trompanto de stultuloj.
14. - Car Spiritismo repuŝas ĉian ekzisteblon al mirakle- caĵoj, ĉu ekster ĝi ekzistas mirakloj en la ordinara senco de ĉi tiu vorto?
Ni unue diru, ke inter la faktoj rigardataj kiel miraklaj, okazintaj antaŭ la alveno de Spiritismo kaj ankoraŭ nun okazantaj, la pliparto, se ne la tutaĵo, trovas sian klarigon en la novaj leĝoj, kiujn ĝi venis malkaŝi. Tiuj faktoj do enviciĝas, kvankam kun alia nomo, en la ordon de la spiritismaj fenome- noj, kaj kiel tiaj ili havas nenion supernaturan. Oni tamen bone komprenu, ke ĉi tie temas pri aŭtentaj faktoj, ne pri tiuj, kiuj, sub la nomo mirakloj, estas fruktoj de malnobla ĉarlatana- do, celanta ekspluati la kredemon. Ni des malpli aludas certajn legendajn faktojn, kiuj eble havis, en sia origino, ian verecon, sed kiujn la superstiĉo troigis ĝis absurdo. Guste sur tiujn faktojn Spiritismo ĵetas lumon, havigante la rimedojn apartigi eraron de vero.
Cu Dio faras miraklojn?
15. - Koncerne la ĝustasencajn miraklojn, Dio, ĉar al li nenio neeblas, sendube povas ilin fari. Cu li tamen ja ilin faras? aŭ, alivorte, ĉu li nuligas la leĝojn, kiujn li mem starigis? Ne apartenas al la homo antaŭjuĝi la agojn de la Dia Estaĵo, nek ilin subordigi al sia malforta komprenpovo. Ni tamen, koncerne la diajn aferojn, havas, kiel kriterion por nia juĝado, la atributojn mem de Dio. Al la superega povo aldoniĝas la superega saĝeco, el kio oni devas konkludi, ke li faras nenion neutilan.
Kial li do farus miraklojn? Por elmontri sian povon, oni diras. Sed ĉu la povo de Dio ne pli impone manifestiĝas per la grandioza tutaĵo de la verkoj de la kreaĵaro, per la antaŭvida saĝeco direktanta kiel ties plej etajn, tiel ankaŭ ties plej grandajn partojn, kaj per la harmonio de la leĝoj regantaj la mekanismon de la Universo, ol per iaj malgrandaj kaj infane- caj nuligoj, kiujn ĉiuj iluziistoj scipovas imiti? Kion oni dirus pri lerta mekanikisto, kiu, por pruvi sian lertecon, malmuntus la horloĝon, sciencan majstroverkon, kiun li mem konstruis, por pruvi, ke li povas malfari, kion li faris? Cu lia sciado, male, ne pli elmontriĝas per la reguleco kaj precizeco de ĝia movo?
Ne koncernas do Spiritismon la demando pri la mirak- loj; sed, surbaze de tiu rezono, ke Dio faras nenion neutilan, Spiritismo formulas jenan opinion: car mirakloj ne estas necesaj por la glorado de Dio, nenio en la Universo okazas ekster la ĝeneralaj leĝoj. Dio ne faras miraklojn tial, ke liaj leĝoj estas perfektaj kaj li do ne bezonas nuligi ilin. Se estas faktoj, kiujn ni ne komprenas, tio estas tial, ke al ni ankoraŭ mankas la necesa sciado.
16. - Akceptite, ke Dio povis, pro motivoj, kiujn ni ne kapablas taksi, okaze nuligi leĝojn de li starigitajn, tiuj leĝoj do ne estas neŝanĝeblaj; sed estas almenaŭ racie pensi, ke nur li havas tiun povon. Oni ne povus akcepti, sen al Dio nei la ĉiopovecon, ke al la Spirito de malbono estas konsentite malfari la verkon de Dio kaj de sia flanko estigi miregindaĵojn, kiuj forlogus eĉ la elektitojn, kio kuntrenus la ideon pri ia povo egala al la povo de Dio. Tamen ja ĉi tion oni instruas. Se Satano havas la povon interrompi, sen la permeso de Dio, la plenumiĝon de la diaj leĝoj, kiuj ja estas verko de Dio, li estas pli potenca ol Dio, kiu do ne havas la ĉiopovecon. Kaj se Dio, kiel oni pretendas, komisias al Satano tiun povon, por ke ĉi tiu pli facile konduku la homojn en la malbonon, Dio do ne havas la superegan bonecon. Ambaŭ okazoj prezentas la neadon de unu el la atributoj, sen kiuj Dio ne estus Dio.
Pro tio la Eklezio distingas la bonajn miraklojn, kiuj fontas el Dio, disde la malbonaj mirakloj, kiuj fontas el el Satano. Sed kiel diferencigi inter ili?
Cu satana aŭ dia, miraklo ĉiam estos nuligo de leĝoj, kiuj emanas el unu sola Dio. Se iu persono estas, por tiel diri, mirakle resanigita, ĉu de Dio aŭ de Satano, lia resaniĝo ja nepre okazis. Necesas fari al si tre mizeran ideon pri la homa inteligento por pretendi, ke tiaj doktrinoj povas hodiaŭ esti akceptataj.
Se oni agnoskas la eblecon de kelkaj faktoj rigardataj kiel miraklaj, oni nepre devas konkludi, ke, kia ajn estus la origino al ili atribuata, ili ja estas naturaj efikoj, kiujn enkarni- ĝintaj aŭ elkarniĝintaj Spiritoj povas utiligi, tiel same kiel ili utiligas ĉion, sian propran inteligenton, siajn sciencajn sciojn, tiel por la bono kiel por la malbono, laŭ sia boneco aŭ sia maliceco. Malicegulo, uzante sian sciadon, povas do efektivigi farojn, kiuj aspektos kiel miregindaĵoj en la okuloj de malkleru- loj; sed kiam tiuj efikoj rezultigas ajnan bonon, estus mallogike al ili atribui diablan originon.
- Sed la religio, laŭdire, sidas sur faktoj nek klarigi- taj, nek klarigeblaj. Eble neklarigitaj; ĉu neklarigeblaj? jen tute alia demando. Ĉu al la homoj estas konataj la malkovroj kaj scioj, kiujn la estonteco rezervas al ni? Ne parolante pri la miraklo de la kreado, nekontesteble la plej granda el ĉiuj, jam nun apartenanta al la kadro de la universa leĝo, ĉu ni ne vidas hodiaŭ refariĝi, en la kampoj de magnetismo, somnambulis- mo, Spiritismo, la ekstazojn, la viziojn, la aperojn, la transvida- dojn, la subitajn resanigojn, la levojn, la komunikiĝojn parolajn kaj alispecajn kun la estaĵoj de la nevidebla mondo, ja fenomenojn konatajn de nememoreblaj tempoj, iam rigarda- tajn kiel miraklaj kaj pri kiuj oni nuntempe demonstras, ke ili apartenas al la ordo de la naturaj aferoj, laŭ la leĝo pri la konsisto de la estaĵoj? La sanktaj libroj estas plenaj de tiaspe- caj faktoj, kvalitigitaj kiel supernaturaj; sed ĉar aliaj, analogaj kaj ankoraŭ pli miregindaj, troviĝas en ĉiuj paganaj religioj de la antikveco, tial, se la vereco de iu religio dependus de la nombro kaj de la naturo de tiaj faktoj, oni ne scius montri, kiu la pli vera.
Tio supernatura kaj la religioj
- Pretendi, ke tio supernatura konsistigas la funda- menton de la tuta religio, ke ĝi estas la volbŝlosilo de la kristana konstruaĵo, estas subteni danĝeran tezon. Se oni sidigas la veraĵojn de Kristanismo sole nur sur la bazo de tio mirakleca, oni al ĝi starigas malfortikan fundamenton, de kiu la ŝtonoj kun ĉiu tago defalas. Tiu tezo, kiun defendas eminen- taj teologoj, rekte kondukas al la konkludo, ke post certa tempo ne eblos la ekzisto de religio, eĉ de la kristana religio, se oni demonstros natura tion, kion oni rigardis supernatura. Car, kiom ajn oni alamasigos argumentojn, oni ne sukcesos subteni la kredon, ke iu fakto estas mirakla post kiam oni pruvis, ke ĝi tia ne estas. Nu, la pruvo, ke iu fakto ne estas escepta en la kadro de la naturaj leĝoj montriĝas tiam, kiam ĝi povas esti eksplikita per tiuj samaj leĝoj, kaj ke, povante refariĝi per la volo de iu ajn persono, ĝi ĉesas esti privilegio de la sanktuloj. Ne tio supernatura estas necesa al la religioj, sed ja la spirita principo, kiun oni erare kutimas konfuzi kun tio mirakleca kaj sen kiu religio ne eblas.
Spiritismo rigardas la kristanan religion de pli alta vidpunkto; starigas al ĝi bazon pli solidan ol la mirakloj: la neŝanĝeblajn leĝojn de Dio, kiuj regas tiel la spiritan kiel ankaŭ la materian principon. Tia bazo spitas la tempon kaj la Sciencon, ĉar ja la tempo kaj la Scienco ĝin iam sankcios. Dio ne estas malpli inda je nia admiro, je nia danko, je nia respekto pro tio, ke li ne nuligis siajn leĝojn, kiuj grandiozas ĉefe pro sia neŝanĝebleco. Ne necesas tio supernatura, por ke ni honoru Dion per inda adoro. Cu la Naturo ne estas per si mem tiel impona, ke oni al ĝi devus ion ajn aldoni por pruvi la superegan povon? La religio renkontos des malpli da nekredantoj, ju pli la racio ĝin sankcios koncerne ĉiujn ĝiajn punktojn. Kristanismo neniom perdos pro tia sankcio; ĝi male nur gajnos. Se io ĝin malutilis ĉe la opinio de certaj homoj, tio estis ĝuste la eraroj de tio mirakleca kaj de tio supernatura.
19. - Se oni prenas la vorton miraklo en ties etimologia senco, nome en la senco de mirindaĵo, oni senĉese havos miraklojn antaŭ siaj okuloj; oni ilin spiros en la aero kaj premos sub la piedoj, ĉar ĉio en la Naturo estas miraklo.
Cu vi volas doni al la popolo, al la malkleruloj, al la malriĉaj en spirito ian ideon pri la povo de Dio? Montru ĝin en la senlima saĝo ĉion reganta, en la admirinda organismo de ĉio vivanta, en la fruktado de la plantoj, en la konformigo de ĉiuj partoj de ĉiu estaĵo al ties bezonoj, laŭ la medio, kie li devas vivi. Montru al ili la agadon de Dio en la tigo de la herbo, en la floro elvolviĝanta, en la Suno, kiu ĉion vivigas. Montru lian bonecon en la zorgado pri ĉiuj kreitaĵoj, kiel ajn malgrandaj ili estas, lian antaŭzorgon en la pravo de ekzisto de ĉiuj ekzistaĵoj, el kiuj neniu estas neutila, en la bono, kiu ĉiam rezultas el ŝajna kaj nedaŭra malbono. Precipe komprenigu al ili, ke la efektiva malbono estas verko de la homo, ne de Dio; ne provu ilin terurigi per la bildo de la eternaj flamoj, kiujn ili fine ne plu kredas kaj kiuj igas ilin pridubi la bonecon de Dio; prefere kuraĝigu ilin per la certigo, ke ili iam povos sin elaĉeti kaj ripari la faritan malbonon. Montru al ili la malkovrojn de la Scienco kiel malkaŝon de la diaj leĝoj, ne kiel verkon de Satano. Fine lernigu al ili kiel legi en la libro de la Naturo, konstante malfermita antaŭ ili; en tiu neelĉerpebla libro, kie la saĝeco kaj la boneco de la Kreinto estas enskribitaj sur ĉiu paĝo. Kaj ili tiel komprenos, ke unu tiel granda Estaĵo, kiu pri ĉio sin okupas, pri ĉio zorgas, ĉion antaŭvidas, nepre havas la superegan povon. La terkulturisto lin vidos, fosante sian sulkon, kaj la malfeliĉulo lin gloros en siaj afliktoj, dirante: Se mi estas malfeliĉa, tio estas pro mia kulpo. Tiam la homoj estos vere religiaj, precipe racie religiaj, multe pli ol se ili kredus je ŝtonoj sangoŝvitantaj aŭ je statuoj, kiuj palpebrumas kaj verŝas larmojn.
Capitro XIV
LA FLUIDOJ
I. Naturo kaj proprecoj de la fluidoj: Fluidecaj elementoj. - Formado kaj proprecoj de la perispirito. Agado de la Spiritoj sur la fluidojn; fluidecaj kreaĵoj; fotografio de la penso.
Kvalitoj de la fluidoj.
II. Klarigo de kelkaj fenomenoj rigardataj kiel supernaturaj:
Spirita aŭ psika vidado; duobla vidado; somnambulismo.
Sonĝoj. - Katalepsio; reviviĝoj. - Resanigoj.
Aperaĵoj; transfiguriĝoj. - Materiaj manifestiĝoj; mediumeco.
Obsedoj kaj posedoj.
2. - La kosma universa fluido, kiel jam demonstrite, estas la elementa primitiva materio, kies modifoj kaj transfor- miĝoj konsistigas la sennombran diversecon de la korpoj en la Naturo. (Ĉap. X.) Kiel universa elementa principo, ĝi prezentas du distingiĝajn statojn: tiun de etereco aŭ senpezeco, kiun oni povas rigardi kiel la primitivan normalan staton, kaj tiun de materieco aŭ pezeco, kiu sekvas la unuan. La transiĝa punkto troviĝas tie, kie la fluido transformiĝas en palpeblan materion. Sed eĉ tie ne estas abrupta transiĝo, ĉar oni povas rigardi niajn senpezajn fluidojn kiel interan staton inter tiuj du ekstremaj. (Ĉap. IV, n-roj 10 kaj sekvantaj.)
Ĉiu el ambaŭ statoj necese estigas specialajn fenome- nojn: al la dua apartenas tiuj de la videbla mondo, kaj al la unua tiuj de la nevidebla mondo. Unuj, nomataj materiaj fenomenoj, troviĝas en la kadro de la ĝustedira Scienco; la aliaj, kvalitigitaj kiel spiritaj, aŭ psikaj fenomenoj, pro tio, ke ili speciale ligiĝas al la ekzisto de la Spiritoj, troviĝas en la sfero de kompetenteco de Spiritismo. Sed ĉar estas senĉesa kontak- to inter la vivo spirita kaj la korpa vivo, tial la fenomenoj de ambaŭ klasoj ofte okazas samtempe. Dum la enkarniĝa stato, la homo povas percepti nur tiujn psikajn fenomenojn, kiuj ligiĝas al la korpa vivo; tiuj ekskluzive apartenantaj al la spirita sfero estas netrafeblaj por la materiaj sentumoj kaj povas esti perceptataj nur en la spirita stato.
- En la etereca stato, la kosma fluido ne estas unuforma; ne ĉesante esti etereca, ĝi suferas modifojn tiel diversajn laŭ aliaj specoj kaj eble pli multenombrajn ol en la stato de palpebla materio. Tiuj modifoj konsistigas malsamajn fluidojn, kiuj, kvankam devenantaj de la sama principo, estas dotitaj per specialaj proprecoj kaj okazigas la fenomenojn proprajn al la nevidebla mondo. Car ĉio estas relativa, tiuj fluidoj havas por la Spiritoj, kiuj ankaŭ estas fluidecaj, aspek- ton tiel materian, kiel la palpeblaj objektoj por la enkarnuloj, kaj do estas por ili, kio por ni estas la substancoj de la surtera mondo. Ili prilaboras tiujn fluidojn kaj ilin kombinas por estigi difinitajn efikojn, kiel la homoj faras kun siaj materialoj, kvankam per malsamaj procedoj.
Sed tie, same kiel sur ĉi tiu mondo, nur la pli kleraj Spiritoj scias kompreni la rolon de la konsistaj elementoj de sia mondo. La malkleruloj de la nevidebla mondo estas tiel nekapablaj klarigi al si la fenomenojn, kiujn ili atestas kaj por kiuj ili ofte kunhelpas, kiel la surteraj malkleruloj por klarigi tiel la efikojn de la lumo aŭ de la elektro, kiel ankaŭ la manieron kiel ili vidas kaj aŭdas.
oni same povas akiri pri ilia naturo iel ekzaktajn sciojn. Tiu studo estas esenca, ĉar ĝi liveras la ŝlosilon de amaso da fenomenoj neklarigeblaj sole nur per la leĝoj de la materio.
- La deirpunkto de la universa fluido estas ĝia absoluta pureco, pri kiu nenio povas doni al ni ian ideon; la kontraŭa punkto estas ĝia transformiĝo en palpeblan materi- on. Inter tiuj du ekstremoj estas sennombraj transformiĝoj, pli aŭ malpli proksimaj de unu aŭ de la alia. La fluidoj pli najbaraj al materieco, sekve malpli puraj, konsistigas tion, kion oni povas nomi spirita surtera atmosfero. Guste en ĉi tiu medio, kie ankaŭ troviĝas diversaj gradoj de pureco, la enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj Spiritoj ĉerpas la elementojn necesajn al la ekonomio de sia ekzistado. Tiuj fluidoj, kiel ajn subtilaj kaj nepalpeblaj ili estas por ni, ankoraŭ estas krudnaturaj kompare kun la eterecaj fluidoj de la superaj regionoj.
Same okazas sur la supraĵo de ĉiuj mondoj, rezerve de la diferencoj laŭ konsisto kaj de la vivdonaj kondiĉoj propraj al ĉiu el ili. Ju malpli materia estas la vivo sur ili, des malpli la spiritaj fluidoj afinas al la ĝustasenca materio.
La kvalifiko spiritaj fluidoj ne estas rigore ĝusta, ĉar efektive ĉiam temas pri materio, pli aŭ malpli kvintesenca. Reale spirita estas nur la animo aŭ inteligenta principo. Oni ilin tiel nomas nur por komparo kaj, ĉefe, pro ilia afineco al la Spiritoj. Oni povas diri, ke ili konsistigas la materion de la spirita mondo, kaj ja tial ili estas nomataj spiritaj fluidoj.
Car ĝi havas kiel primitivan elementon la eterecan kosman fluidon, la palpebla materio, malagregiĝante, certe povas reveni al la etereca stato, same kiel la diamanto, la plej dura el ĉiuj korpoj, povas volatiliĝi en nepalpeblan gason. Efektive, la solidiĝo de la materio estas nenio alia, krom transiĝa stato de la universa fluido, kiu povas reveni al sia primitiva stato, kiam ĉesas ekzisti la kondiĉoj de kohereco.
Kiu ja scias, ĉu, en stato de palpebleco, la materio ne akceptas iaspecan eterecon, kiu al ĝi donus apartajn propre- cojn? Certaj fenomenoj, kiuj ŝajnas aŭtentaj, supozigas pri tio. Ni ankoraŭ staras ĉe la sojlo de la nevidebla mondo, kaj la estonteco sendube rezervas al ni la konadon de novaj leĝoj, kiuj al ni permesos kompreni tion, kio ankoraŭ kuŝas en la regiono de l' mistero.
Formado kaj proprecoj de la perispirito
- La perispirito, aŭ fluideca korpo de la Spiritoj, estas unu el la plej gravaj produktoj de la kosma fluido; ĝi estas ia kondensiĝo de tiu fluido ĉirkaŭ iu inteligenta fokuso aŭ animo. Ni vidis, ke la karna korpo ankaŭ havas sian principon en tiu sama fluido, kondensiĝinta kaj transformiĝinta en palpeblan materion. Ce la perispirito, la molekula transformiĝo malsame fariĝas, ĉar la fluido konservas sian malpezecon kaj siajn eterecajn kvalitojn. La perispirita korpo kaj la karna korpo havas do sian originon en la sama primitiva elemento; ambaŭ konsistas el materio, kvankam en du malsamaj statoj.
Jupitero estas mondo tre progresinta, kompare kun la Tero, en kiu la korpa vivo ne prezentas tian materiecon, kiel la nia, la tieaj perispiritaj envolvaĵoj devas esti el naturo multe pli kvintesenca ol sur la Tero. Nu, kiel ni ne povus vivi sur tiu mondo kun nia karna korpo, tiel same niaj Spiritoj ne povus tien eniri kun sia surtera perispirito. Foririnte de la Tero, la Spirito tie forlasas sian fluidecan envolvaĵon kaj surmetas alian konforman al la mondo, kien li devas iri.
9. - La naturo de la fluideca envolvaĵo ĉiam havas rilaton kun la grado de morala progreso de la Spirito. La malsuperaj Spiritoj ne povas laŭplaĉe ŝanĝi ĝin kaj sekve ne povas laŭvole transportiĝi de unu mondo al alia. Estas unuj, kies fluideca envolvaĵo, kvankam etereca kaj senpeza rilate al la palpebla materio, tamen ankoraŭ estas tro peza, se ni tiel povas diri, en rilato al la spirita mondo, por al ili permesi la eliron el sia medio. Al tiu klaso oni devas alkalkuli tiujn, kies perispirito estas tiel maldelikata, ke ili ĝin konfuzas kun sia karna korpo kaj kredas, pro tio, ke ili ankoraŭ vivas. Tiaj Spiritoj, kies nombro estas granda, restas sur la supraĵo de la Tero same kiel la enkarnuloj, kredante, ke ili plenumas siajn surterajn okupojn. Aliaj, kvankam iom pli liberiĝintaj de la materio, tiaj ankoraŭ ne sufiĉe estas, por altiĝi super la surteraj regionoj. La superaj Spiritoj, kontraŭe, povas veni en la malsuperajn mondojn kaj eĉ tie enkarniĝi. El la konsistaj elementoj de la mondo, kien ili eniras, ili ĉerpas la materialojn de la fluideca aŭ karna envolvaĵo konforma al la medio, en kiu ili troviĝas. Ili agas kiel la grandsinjoro, kiu demetas siajn belajn vestojn por provizore surmeti la plebanan kitelon, tamen ne ĉesante pro tio esti grandsinjoro.
Ja tiel Spiritoj plej altrangaj povas manifestiĝi al la surteraj loĝantoj aŭ misiocele enkarniĝi inter ili. Tiaj Spiritoj portas kun si ne la envolvaĵon sed la intuician memoron pri la regionoj, de kiuj ili venas kaj kiujn ili vidas per la penso. Ili estas vidantoj inter blinduloj.
10. - La tavolo da spiritaj fluidoj ĉirkaŭanta la Teron povas esti komparata kun la malsupraj tavoloj de la atmosfero, pli pezaj, pli densaj, malpli puraj ol la supraj tavoloj. Tiuj fluidoj ne estas homogenaj; ili prezentas ian miksaĵon de diverskvalitaj molekuloj, inter kiuj nepre troviĝas la elementaj molekuloj, formantaj ties bazon sed pli aŭ malpli aliiĝintaj. La efikoj estigataj de tiuj fluidoj estos proporciaj al la sumo de la puraj partoj, kiujn ili entenas. Tia estas, por komparo, la alkoholo rektifikita aŭ miksita, en malsamaj proporcioj, kun akvo aŭ kun aliaj substancoj: ĝia specifa pezo kreskas efike de tia miksado, dum samtempe malkreskas ĝiaj forto kaj brulive- co, kvankam en la tutaĵo ĉiam ankoraŭ estas pura alkoholo.
La Spiritoj, devantaj vivi en tiu medio, en ĝi ĉerpas sian perispiriton; sed laŭ tio, ĉu la Spirito estas pli aŭ malpli elpurigita, lia perispirito formiĝas el la pli puraj aŭ el la pli maldelikataj partoj de la fluido propra al la mondo, en kiu li enkarniĝas. La Spirito tie estigas, kaj ni tiel nin esprimas ĉiam por komparo, ne por identigo, la efikon de ia kemia reakciilo, kiu altiras al si tiujn molekulojn asimileblajn pro sia naturo.
El tio rezultas ĉi tiu grava fakto: la konsisto de la perispirito ne estas egala ĉe ciuj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, loĝantaj la Teron aŭ la spacon cirkaŭan al gi. Ne same okazas kun la karna korpo, kiu, kiel jam montrite, konsistas el samaj elementoj, kiel ajn supera aŭ malsupera estus la Spirito. Tial, ĉe ĉiuj la efikoj estigataj de la korpo estas la samaj, la bezonoj estas similaj, dum ili inter si diferencas en ĉio rilata al la perispirito.
El tio ankoraŭ rezultas, ke: la perispirita envolvaĵo de la Spirito aliiĝas kun lia morala progreso en ciu enkarniĝo, kvankam li enkarniĝas en la sama medio; ke la superaj Spiritoj, escepte enkarniĝante por misio en iu malsupera mondo, havas perispiriton malpli krudan ol tiu de la indiĝenoj de tiu mondo.
- La medio ĉiam troviĝas en rilato kun la estaĵoj, kiuj devas vivi en ĝi; la fiŝoj, en la akvo; la teraj estaĵoj, en la aero; la spiritaj estaĵoj, en la spirita aŭ etereca fluido, eĉ se ili estas sur la Tero. La etereca fluido rilatas al la bezonoj de la Spirito, kiel la atmosfero al la bezonoj de la enkarnuloj. Nu, kiel la fiŝoj ne povas vivi en la aero, kaj la teraj bestoj ne povas vivi en atmosfero tre maldensa por iliaj pulmoj, tiel ankaŭ la malsuperaj Spiritoj ne povas elporti la brilon kaj la impreson de la pli eterecaj fluidoj. Ili tie ne mortus, ĉar Spirito ne mortas, sed ia instinkta forto tenas ilin malproksime de tie, same kiel oni malproksimiĝas de tro arda flamo aŭ de tro hela lumo. Jen kial ili ne povas eliri el la medio konforma al sia naturo; por ŝanĝi la lokon, ili antaŭe devas ŝanĝi sian naturon, seniĝi je la materiaj instinktoj, kiuj ilin retenas en la materiaj medioj; unuvorte, ili devas elpuriĝi kaj morale transformiĝi. Tiam ili laŭgrade identiĝas kun pli elpurigita medio, kiu al ili fariĝas ia bezono, ia neceso, same kiel la okuloj de iu, longe vivinta en mallumo, apenaŭ senteble kutimiĝas al la taglumo kaj al la sunhelo.
- Tiel ĉio sin interligas, ĉio sin interĉenas en la Universo; ĉio estas submetita al la granda kaj harmonia leĝo de unueco, de la plej kompakta materieco ĝis la plej pura spiriteco. La Tero estas kiel vazo, el kie eliĝas densa fumo, kiu klariĝas laŭmezure kiel ĝi altiĝas kaj kies maldensaj partoj perdiĝas en la senlima spaco.
La dia povo brilegas en ĉiuj partoj de tiu grandioza tutaĵo, kaj oni tamen volas, ke por pli bone pruvi sian povon, Dio, ne kontenta pri sia faritaĵo, venu rompi tiun harmonion! ke li malaltiĝu al la rolo de magiisto, estigante infanecajn efikojn indajn je prestidigitatoro! Kaj oni, krom tio, kuraĝas starigi Satanon mem kiel lian rivalon pri lerteco! Vere, oni neniam pleje malaltigis la dian majeston, kaj oni miras la kreskadon de nekredemo!
Vi pravas, dirante: "Foriĝas la fido!", sed ja foriĝas la fido je ĉio ofendanta la komunan saĝon kaj la racion; la fido egala al tiu, kiu iam igis la homojn diri: "La dioj foriĝas!" Sed la fido je seriozaj aferoj, la fido je Dio kaj je la senmorteco, tiu fido estas ĉiam vigla en la homa koro, kaj kvankam ĝi estis sufokita sub la infanecaj historioj, per kiuj oni ĝin superŝarĝis, ĝi tamen releviĝos pli forta se ĝi nur estos liberigita, same kiel premita planto releviĝas se ĝi nur revidas la Sunon!
Jes, ĉio estas miraklo en la Naturo, ĉar ĉio estas admirinda kaj atestas la dian saĝon! Tiuj mirakloj montriĝas al la tuta mondo, al ĉiuj, kiuj havas okulojn por vidi kaj orelojn por aŭdi, kaj ne profite al nur kelkaj! Ne! ne estas mirakloj en la senco, kiun oni ordinare ligas al tiu vorto, ĉar ĉio rezultas el la eternaj, ja perfektaj leĝoj de la kreado.
Agado de la Spiritoj sur la fluidojn.
Fluidecaj kreaĵoj. Fotografio de la penso
13. - La spiritaj fluidoj, kiuj prezentas unu el la statoj de la kosma universa fluido, estas ĝustadire la atmosfero de la spiritaj estaĵoj; la elemento, kie ili ĉerpas la materialojn, sur kiujn ili agas; la medio, kie okazas tiuj specia- laj fenomenoj, percepteblaj por la vidado kaj la aŭdado de la Spirito, sed ne trafeblaj por la karnaj sensoj, sentivaj nur al la palpebla materio; la medio kie estiĝas la lumo propra al la spirita mondo, kiu diferencas de la ordinara lumo pro sia kaŭzo kaj siaj efikoj; fine la transigilo de la penso, same kiel la aero estas la transigilo de la sono.
14. - La Spiritoj agas sur la spiritajn fluidojn, ne ilin manipulante kiel la homoj manipulas la gasojn, sed uzante la penson kaj la volon. La penso kaj la volo estas por la Spiritoj tio sama, kiel la mano por la homo. Per la penso ili komunikas al tiuj fluidoj tian aŭ alian direkton; ilin aglomeras, kombinas aŭ disigas; estigas tutaĵojn kun difinita aspekto, formo kaj koloro; ŝanĝas iliajn proprecojn, same kiel kemiisto ŝanĝas tiujn de la gasoj aŭ de aliaj korpoj, ilin kombinante laŭ certaj leĝoj. Tio estas la granda laborejo aŭ laboratorio de la spirita vivo.
Kelkfoje tiuj transformiĝoj rezultas el ia intenco; ofte ili estas la rezultato de senkonscia penso. Sufiĉas al la Spirito pensi ion, por ke ĝi ekestu, same kiel sufiĉas kanti arion, ke ĉi tiu resonu en la atmosfero.
Ja tiel, ekzemple, iu Spirito videbliĝas al enkarnulo, dotita per la psika vidado, kun la aspekto, kiun li havis dumvive en la tempo, kiam oni lin konis, eĉ se li poste spertis plurajn enkarniĝojn. Li prezentiĝas kun la vestoj, la eksteraj signoj - kriplaĵoj, cikatroj, stumpoj, ktp - kiujn li tiam havis; senkapigito sin montros sen la kapo. Tio tute ne signifas, ke li konservis tian ŝajnon, ĉar kiel Spirito li estas nek lama, nek brakstumpa, nek unuokula, nek senkapigita; sed ĉar lia penso revenas al la tempo, kiam li tia estis, tuj lia perispirito alprenas la koncernan ŝajnon, kiun li same tuje delasas kun la ĉeso de la ĉi-rilata pensado. Se do li foje estis nigra kaj alifoje estis blanka, li sin prezentos kiel nigrulo aŭ kiel blankulo laŭ tiu enkarniĝo, kiun celas lia elvoko kaj al kiu lin venigos lia penso.
Per analoga efiko, la penso de la Spirito fluidece kreas la objektojn, kiujn li kutime uzadis; avarulo flegados oron per la manoj, militisto portos siajn armilojn kaj sian uniformon, fumanto sian pipon, terkulturisto sian plugilon kaj siajn brutojn, maljunulino sian ŝpinbastonon. Por la Spirito, kiu mem ankaŭ estas fluideca, tiuj fluidecaj objektoj estas tiel realaj, kiel ili estis, en la materia stato, por vivanta homo; sed pro la fakto mem, ke ili estas kreaĵoj de la penso, ilia ekzisto estas tiel pasema kiel la penso.
15. - Car la fluidoj estas la transigilo de la penso, ĉi tiu agas sur la fluidojn tiel same, kiel la sono sur la aeron; ili transsendas al ni la penson tiel same kiel la aero al ni transsen- das la sonon. Oni povas do diri, konforme al la pura vero, ke en tiuj fluidoj estas ondoj kaj radioj da pensoj, kiuj senkonfuze kruciĝas, tiel same kiel en la aero estas ondoj kaj radioj sonoraj.
Ankoraŭ pli: Kreante fluidecajn imagojn, la penso rebildiĝas en la perispirita envolvaĵo kvazaŭ en spegulo; tie ĝi korpiĝas kaj iel fotografiĝas. Al iu venas la penso murdi alian homon: kiel ajn inerta restas lia materia korpo, tamen lia fluideca korpo estas ekscitata de la penso, kies ĉiujn nuancojn ĝi rebildigas, kaj fluidece efektivigas la geston, la agon, kiun li intencas plenumi. La penso kreas la imagon de la viktimo, kaj la tuta sceno estas pentrita, kvazaŭ en bildo, tia, kia ĝi elvolvi- ĝas en lia spirito.
Estas ja tiamaniere, ke la plej sekretaj movoj de la animo resonas en la fluideca envolvaĵo; ke iu animo povas legi en alia animo kvazaŭ en libro kaj vidi, kion al la korpaj okuloj ne eblas percepti. Sed, vidante la intencon, la animo povas antaŭsenti la efektiviĝon de la rezultonta ago, sed la tempon de ties plenumo ĝi ne povas antaŭdifini, ties detalojn ĝi ne povas precizigi, eĉ ne certigi, ke ĝi okazos, ĉar postaj cirkons- tancoj povas aliigi la starigitajn planojn kaj ŝanĝi la dispozici- ojn. Gi ne povas vidi tion, kio ankoraŭ ne ekzistas en alies penso; kion ĝi vidas, tio estas la kutima zorgo de aliulo, ties deziroj, ties projektoj, ties bonaj aŭ malbonaj decidoj.
Kvalitoj de la fluidoj
16. - La agado de la Spirito sur la spiritajn fluidojn havas gravajn kaj rektajn sekvojn por la enkarnuloj. Ĉar tiuj fluidoj estas la transigilo de la penso, kaj ĉar ĉi tiu povas modifi iliajn proprecojn, tial estas evidente, ke ili sorbiĝas de la bonaj aŭ malbonaj pensoj, kiuj ilin vibrigas, kaj aliiĝas de la pureco aŭ malpureco de la sentoj. La malbonaj pensoj difektas la spiritajn fluidojn, tiel same kiel la malsanigaj miasmoj difektas la spireblan aeron. La fluidoj ĉirkaŭantaj la malbonajn Spiritojn, aŭ kiujn tiaj Spiritoj elĵetas, estas do difektitaj, dum tiuj ricevantaj la influon de la bonaj Spiritoj estas tiel puraj kiel ebligas ties grado de morala perfekteco.
- Estus neeble fari nombradon aŭ klasadon de la bonaj kaj malbonaj fluidoj, nek specifi iliajn respektivajn kvalitojn pro tio, ke ili tiel multe diversas kiel la pensoj.
La fluidoj ne havas proprajn kvalitojn sed nur tiujn, kiujn ili akiras en la medio kie ili ellaboriĝas; ili aliiĝas pro la efluvoj de tiu medio, same kiel la aero pro la elspiraĵoj, la akvo pro la salo de la tavoloj, kiujn ĝi trafluas. Konforme al la cirkonstancoj, ĝiaj kvalitoj, same kiel tiuj de la akvo kaj de la aero, estas nedaŭraj aŭ konstantaj, kio faras la fluidojn tre speciale taŭgaj por la estigo de tiaj aŭ aliaj efikoj.
La fluidoj ankaŭ malhavas apartajn nomojn. Kiel la odoroj, ili estas nomataj laŭ siaj proprecoj, siaj efikoj kaj siaj originaj tipoj. En rilato morala, ili estas stampitaj per la sentoj de malamo, envio, ĵaluzo, orgojlo, egoismo, violento, hipokri- teco, boneco, bonvolemo, amo, karitato, dolĉeco, ktp; en rilato fizika ili estas ekscitaj, kvietigaj, penetremaj, adstringaj, iritaj, mildigaj, dormigaj, narkotaj, toksaj, revigligaj, elĵetaj; ili fariĝas fortoj de transsendo, de propulsado, ktp. La bildo de la fluidoj estus do la bildo de ĉiuj pasioj, de la virtoj kaj malvirtoj de la homaro, kaj de la proprecoj de la materio respondaj al la efikoj, kiujn ili estigas.
- Estante enkarniĝintaj Spiritoj, la homoj partopre- nas en la spirita vivo, ĉar tian vivon ili vivas, tiel same kiel la korpan vivon: ĉefe dum la dormo kaj multfoje dum la maldor- ma stato. Enkarniĝinte, la Spirito konservas, kun ties propraj kvalitoj, sian perispiriton, kiu, kiel sciate, ne estas ĉirkaŭita de la korpo sed disradias ronde ĉirkaŭ ĝi kaj ĝin envolvas kvazaŭ en ia fluideca atmosfero.
Pro sia intima kuniĝo kun la korpo, la perispirito ludas ĉefinfluan rolon en la organismo. Pro sia ekspansiivo, ĝi metas la Spiriton en pli rekta rilato tiel kun la liberaj Spiritoj kiel ankaŭ kun tiuj enkarniĝintaj.
La penso de la enkarniĝinta Spirito agas sur la spiritajn fluidojn tiel same, kiel la penso de la elkarniĝintoj, kaj trans- sendiĝas de Spirito al Spirito per la samaj vojoj, kaj, konforme al tio, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona, ĝi purigas aŭ difektas la ĉirkaŭajn fluidojn.
Se la ĉirkaŭaj fluidoj ŝanĝiĝas pro la pensoj elsenditaj de la Spirito, lia perispirita envolvaĵo, kiu estas konsista parto de lia memo kaj kiu rekte kaj konstante ricevas la impreson de liaj pensoj, des pli devas porti la stampon de ties bonaj aŭ malbonaj kvalitoj. La fluidoj difektitaj de la efluvoj de la malbonaj Spiritoj povas puriĝi per la forigo de ĉi tiuj, sed iliaj perispiritoj ĉiam restos tiaj samaj, dum la Spirito ne sin mem aliigos.
Car la perispirito de la enkarnuloj havas saman naturon kiel tiu de la spiritaj fluidoj, ĝi ilin facile asimilas, kiel spongo sorbiĝas de ia likvaĵo. Tiuj fluidoj agas sur la perispiriton des pli rekte, ju pli, pro sia ekspansiivo kaj disradiado, la perispirito kun ili konfuziĝas.
Tiuj fluidoj agas sur la perispiriton, kiu siavice reagas sur la materian organismon, al kiu ĝi sin ligas per molekula kontakto. Se la efluvoj havas bonan naturon, la korpo ricevas bonefikan impreson; se ilia naturo estas malbona, la impreso efikas penige; se konstantaj kaj energiaj, la malbonaj efluvoj povas estigi fizikajn malordojn: ne alia estas la kaŭzo de certaj malsanoj.
La medioj kie svarmas la malbonaj Spiritoj estas do saturitaj de malbonaj fluidoj, kiujn oni sorbas per ĉiuj perispiri- taj poroj, same kiel oni sorbas la pestajn miasmojn per la poroj de la korpo.
- Tiel estas klarigataj la efikoj, kiuj estiĝas en la kunvenejoj. Kunvenantaro estas ia fokuso de disradiado de diversaj pensoj, kvazaŭ ia orkestro, ia koruso da pensoj, kie ĉiu elsendas sian noton. El tio rezultas abundo da fluidecaj fluoj kaj efluvoj, kies impreson ĉiu ricevas per la spirita senso, same kiel en muzika koruso ĉiu ricevas la sonan impreson per la aŭdado.
Sed kiel ekzistas sonradioj harmoniaj aŭ disonancaj, tiel same estas pensoj harmoniaj aŭ malakordaj. Se la tuto estas harmonia, la impreso estas agrabla; se malharmonia, la impreso estas ĉagrena. Nu, por tio ne nepre necesas, ke la penso estu vortigata: tute egale, ĉu ĉi tiu estas esprimata, aŭ ne, la disradiado ĉiam ankoraŭ ekzistas.
En tio kuŝas la kaŭzo de la plezuro, kiun oni spertas en simpatia kunveno, animata de bonaj kaj bonvolemaj pensoj; en ĝi regas kvazaŭ ia salubra morala atmosfero, en kiu oni komforte spiras; el ĝi oni eliras renovigita, ĉar oni saturiĝis per sanigaj fluidecaj efluvoj. Sed se tie enmiksiĝas iuj malbonaj pensoj, ili estigas la efikon de glacia aerfluo en varmeta medio, aŭ de malĝusta noto en koncerto. Ankaŭ tiel estas klarigata la angoro, la nedifinebla misfarto, kiun oni spertas en malsimpa- tia kunveno, kie malbonvolaj pensoj estigas kvazaŭajn fluojn da naŭza aero.
- La penso do estigas ian specon de fizika efiko, kiu reagas sur la moralan staton, kaj ĉi tion nur Spiritismo povas komprenebligi. La homo ĝin instinkte sentas, ĉar li serĉas la kunvenojn homogenajn kaj simpatiajn, pri kiuj li scias, ke li tie povos ĉerpi novajn moralajn fortojn, kaj oni povas diri, ke en tiuj kunvenoj li kompensas al si la fluidecajn perdojn, kiujn li ĉiutage suferas pro la disradiado de la penso, same kiel li kompensas per la nutraĵoj la perdojn de la materia korpo. Tiel okazas, ĉar efektive la penso estas elsendo kaŭzanta realan perdon ĉe la spiritaj fluidoj kaj, sekve, ĉe la materiaj fluidoj, en tia maniero, ke la homo bezonas refreŝiĝi per la efluvoj, kiujn li ricevas de ekstere.
Kiam oni diras, ke kuracisto resanigas sian pacienton per bonaj paroloj, oni esprimas absolutan veron, ĉar bonvola penso kunportas rebonigajn fluidojn, kiuj agas tiel sur la fizikan kiel ankaŭ sur la moralan staton.
21. - Sen ia dubo, oni diras, estas eble eviti tiujn homojn, pri kiuj oni ja scias, ke ili estas malbonintencaj, sed kiel evitigi al si la influon de la malicaj Spiritoj, kiuj svarmas ĉirkaŭ ni kaj ĉien enŝoviĝas nevidate?
La rimedo estas tre simpla, ĉar ĝi dependas de la volo de la homo mem, kiu portas kun si necesan antaŭgardilon. La fluidoj kuniĝas pro la simileco de siaj naturoj; la malsimilaj sin reciproke repuŝas; same kiel inter oleo kaj akvo, estas nekom- patibileco inter la bonaj kaj la malbonaj fluidoj
Kion oni faras, kiam la aero estas malpura? Oni ĝin salubrigas, elpurigas, detruante miasmajn fokusojn, forpelante la malsanigajn efluvojn per pli fortaj fluoj da salubra aero. Al la invado de la malbonaj fluidoj oni devas do kontraŭmeti la bonajn fluidojn; kaj ĉar ĉiu havas en sia perispirito konstantan fluidecan fonton, oni do portas en si mem la kuracilon. Temas nur pri tio, ke oni purigu tiun fonton kaj al ĝi havigu tiajn kvalitojn, kiuj efiku sur la malbonajn influojn kiel ia repuŝilo, anstataŭ fariĝi ia altirforto. La perispirito estas do ia kiraso, kiun oni devas kiel eble plej forte hardi. Nu, ĉar ĝiaj kvalitoj rilatas al la kvalitoj de la animo, necesas, ke oni penadu por ĉi ties plibonigo, ĉar ja la neperfektaĵoj de la animo altiras la malbonajn Spiritojn.
La muŝoj flugas, kien ilin altiras fokusoj de putrado; detruu tiujn fokusojn kaj la muŝoj malaperos. Tiel same la malbonaj Spiritoj iras, kien ilin altiras la malbono; detruu la malbonon, kaj ili foriĝos. La vere bonaj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, ja neniom timas la influon de la malbonaj Spiritoj.
II. KLARIGO DE KELKAJ FENOMENOJ RIGARDATAJ KIEL SUPERNATURAJ
Spirita aŭ psika vidado; duobla vidado; somnambulismo; songoj.
22. - La perispirito estas la ligilo inter la korpa vivo kaj la vivo spirita, kaj ja per ĝi la enkarniĝinta Spirito tenas konstantan rilaton kun la elkarniĝintoj. Per ĝi, unuvorte, estiĝas ĉe la homo specialaj fenomenoj, kies ĉefa kaŭzo tute ne sidas en la palpebla materio kaj kiuj, pro tio, ŝajnas supernatu- raj.
Ja en la proprecoj kaj en la radiado de la perispirita fluido oni nepre serĉu la kaŭzon de la duobla vidado, aŭ spirita vidado, kiun oni povas ankaŭ nomi psika vidado, per kiu multaj homoj estas dotitaj, ofte malgraŭvole, krom ankaŭ per la somnambula vidado.
La perispirito estas la sentiva organo de la Spirito kaj per ĝi la enkarniĝinta Spirito perceptas spiritajn aĵojn netrafe- blajn por la korpaj sensoj. Pro la korpaj organoj, la vidado, la aŭdado kaj la diversaj sensacoj estas lokitaj kaj limigitaj al la perceptado de la materiaj aferoj; pro la senso spirita, aŭ psika, ili ĝeneraliĝas: la Spirito vidas, aŭdas kaj sentas, per sia tuta memo, ĉion, kio troviĝas en la sfero de radiado de lia perispiri- ta fluido.
Tiuj fenomenoj konstituas, ĉe la homo, la manifestiĝon de la spirita vivo; temas pri la animo aganta ekster la organis- mo. Ce la duobla vidado, aŭ perceptado per la psika senso, li ne vidas per la korpaj okuloj, kvankam ofte, pro la kutimo, li direktas la okulojn al tiu punkto, al kiu sin turnas lia atento. Li vidas per la okuloj de la animo, kaj la pruvo kuŝas en tio, ke li tute bone vidas kun la okuloj fermitaj kaj trans la atingo de lia rigardo; li legas la penson figuritan en la fluideca radio (n-ro 15). [18]
23. - Kvankam, dum la vivo, la Spirito estas alĉenita al la korpo per la perispirito, li tamen tia ne troviĝas en tiel sklava maniero, ke li ne povus plilongigi sian ĉenon kaj transportiĝi malproksimen, kiel sur la Tero, tiel ankaŭ sur iu ajn loko en la spaco. La Spirito ja kontraŭvole estas ligita al sia korpo, ĉar lian normalan vivon karakterizas libereco, dum la korpa vivo egalas tiun de servutulo ligita al la tero.
La Spirito do sentas sin feliĉa, lasante sian korpon, same kiel la birdo, lasanta sian kaĝon, kaj pro tio li kaptas ĉiujn okazojn por liberiĝi, tiucele profitante ĉiujn momentojn, kiam lia ĉeesto ne estas necesa por la interrilata vivo. Tiel ekestas la fenomeno nomata liberiĝo de la animo, kiu ĉiam okazas dum la dormo. Ciufoje, kiam la korpo ripozas kaj la sensoj restas neaktivaj, la Spirito elliberiĝas. (La Libro de la Spiritoj, 2-a Parto, ĉap. VIII.)
En tiuj momentoj, la Spirito vivas la spiritan vivon, dum la korpo vivas nur vegetan vivon; li parte troviĝas en tiu stato, en kiu li sin trovos post la morto: li trakuras la spacon, komuni- kiĝas kun la amikoj kaj aliaj Spiritoj, liberaj aŭ, kiel li, ankaŭ enkarniĝintaj.
La fluideca ligilo lin altenanta al la korpo definitive ŝiriĝas nur okaze de la morto; la kompleta disiĝo efektiviĝas nur ĉe la absoluta estingiĝo de la vivoprincipo. Dum la korpo vivas, la Spirito, kiel ajn distanca li sin trovas, estas tuj vokita, se nur lia ĉeesto estas necesa; tiam li revenas al la ekstera, interrilata vivo. Kelkfoje, ĉe la vekiĝo, li konservas pri siaj migradoj ian memoron, ian pli aŭ malpli precizan imagon, kio konstituas la sonĝon. Ciuokaze li kunportas intuiciojn, kiuj al li sugestas novajn ideojn kaj pensojn kaj pravigas la prover- bon: Post dorma trankvilo, venas bona konsilo.
Tiel same estas klarigataj certaj fenomenoj karakterizan- taj la naturan kaj la magnetan somnambulismon, la letargion, la ekstazon, ktp, kiuj estas nenio alia ol manifestiĝoj de la spirita vivo.[19]
24. - Car la spirita vidado ne fariĝas per la korpaj okuloj, sekvas, ke la percepto de la aferoj ne efektiviĝas helpe de la ordinara lumo: fakte, la materia lumo estas farita por la materia mondo; por la spirita mondo ekzistas speciala lumo, kies naturo estas al ni nekonata sed kiu sendube prezentas unu el la proprecoj de la etereca fluido, konforma al la vidperceptoj de la animo. Ekzistas do materia lumo kaj spirita lumo. La unua havas siajn fokusojn limigitaj en la lumaj korpoj; la fokuso de la dua estas ĉie: ja tial ekzistas nenia baro al la spirita vidado, kiun malhelpas nek la distanco, nek la opakeco de la materio; por ĝi ne ekzistas obskuro. La spiritan mondon do lumigas la spirita lumo, kiu estigas proprajn efikojn, same kiel la sunlumo lumigas la materian mondon.
- Envolvita en sia perispirito, la animo do kunportas sian luman principon. Pro sia etereca esenco, la animo penetras la materion, kaj tio estas la kaŭzo kial ne estas korpoj opakaj por ĝia vidado.
Tamen, ne sama estas la spirita vidado, ĉu laŭ atingo- povo, ĉu laŭ penetriveco, ĉe ĉiuj Spiritoj; nur la puraj Spiritoj ĝin plenpove posedas. Ĉe la malsuperaj, ĝi estas malfortigita de la relativa maldelikateco de la perispirito, kiu sin intermetas kvazaŭ ia nebulego.
Gi manifestiĝas en malsamaj gradoj, ĉe la enkarniĝintaj Spiritoj, per la fenomeno de la duobla vidado, ĉu ĉe la natura aŭ magneta somnambulismo, ĉu en stato de maldormo. Laŭ la grado de potenco de tiu kapablo, oni diras, ke la klarvideco estas pli aŭ malpli granda. Ja helpe de tiu kapablo certaj personoj vidas la internon de la homa organismo kaj priskribas la kaŭzojn de la malsanoj.
- La spirita vidado havigas do specialajn percep- tojn, kiuj, ne havante kiel sidejon la materiajn organojn, fariĝas en kondiĉoj tre diferencaj de tiuj propraj al la korpa vivo. Pro tio, oni ne povas, rilate al ĝi, atendi identajn efikojn nek eksperimenti per la samaj procedoj. Fariĝante ekster la organismo, ĝi havas ian moviĝemon, kiu vanigas ĉiajn antaŭvi- dojn. Nepre necesas ĝin studi en ĝiaj efikoj kaj en ĝiaj kaŭzoj, kaj ne per similigo al la ordinara vidado, kiun ĝi ne estas destinita anstataŭi, krom nur en esceptaj okazoj, kiujn oni ne povus preni kiel regulon.
27. - Ce la enkarniĝintaj Spiritoj la spirita vidado nepre estas neperfekta, kaj sekve povas sperti aberaciojn. Car la spirita vidado havas sian sidejon en la animo mem, ĉi ties stato devas do influi la perceptojn, kiujn ĝi liveras. Laŭ la grado de disvolviĝo, la cirkonstancoj kaj la morala stato de la individuo, ĝi povas doni, ĉu dum la dormo, ĉu dum maldorma stato: 1-e la percepton de certaj faktoj, materialaj kaj realaj, kiel la konado de okazaĵoj, kiuj fariĝas malproksime, la detala priskribo de iu loko, la kaŭzoj de malsano kaj konvenaj medikamentoj; 2-e la percepton de same realaj aferoj de la spirita mondo, kiel la vido de la Spiritoj; 3-e fantaziajn bildojn kreitajn de la imago, analogajn al la fluidecaj kreaĵoj de la penso (Vidu ĉi-supre, n-ro 14). Tiuj kreaĵoj ĉiam estas en rilato kun la moralaj dispozicioj de la Spirito, kiu ilin estigas. Ja tiel la penso de personoj forte penetritaj kaj absorbitaj de certaj religiaj kredoj prezentas al ili la inferon, ties fornegojn, ties torturojn kaj ties demonojn, nome ĝuste tiaj, kiaj tiuj personoj ilin imagas. Kelkfoje temas pri tuta epopeo. La paganoj vidis la Olimpon kaj la Tartaron, same kiel la kristanoj vidas la inferon kaj la paradizon. Se, ĉe la vekiĝo aŭ ĉe la eliro el la ekstazo, tiuj personoj konservas precizan memoron pri siaj vizioj, ili prenas ĉi tiujn por realaĵoj konfirmantaj iliajn kredojn, dum efektive ĉio estas nenio alia krom ia produkto de iliaj propraj pensoj . Necesas do fari rigoran distingon inter la ekstazaj vizioj, antaŭ ol akcepti ilin. Ci-rilate, la rimedo kontraŭ trokredemo estas la studado de la leĝoj direktantaj la spiritan mondon.
- La ĝustediraj sonĝoj prezentas la karakterojn de la ĉi-supre priskribitaj vizioj. Al la du unuaj apartenas la sonĝoj antaŭvidaj, antaŭsentaj kaj avertaj ; ĉe la tria, nome ĉe la fluidecaj kreaĵoj de la penso, ja troviĝas la kaŭzo de certaj fantaziaj imagoj, kiuj kvankam neniel realaj rilate al la materia vivo, tamen iafoje prezentiĝas al la Spirito kun tiela realeco, ke la korpo suferas ilian refrapon, ke en iuj okazoj oni vidis la harojn blankiĝi sub la impreso de iu sonĝo.Tiajn kreaĵojn povas estigi: la ekzaltiteco de la kredoj; retrospektivaj rememo- roj; inklinoj, deziroj, pasioj, timo, rimorsoj; kutimaj zorgoj; bezonoj de la korpo aŭ ia misfunkcio de la organismo; kaj fine aliaj Spiritoj kun bonfara aŭ malbonfara celo laŭ ties naturo.
Katalepsio. - Revivigoj
- La inerta materio estas sensenta, kaj ankaŭ tia estas la perispirita fluido, sed ĉi tiu transigas la sensacon al la sentiva centro, kia ja estas la Spirito. La doloraj lezoj de la korpo refrapas do en la Spirito, kvazaŭ ia elektra malŝargo, pere de la perispirita fluido, kies konduktiloj verŝajne estas la nervoj. Gi estas la nerva fluo de la fiziologoj, kiuj, ne konante la rilatojn inter tiu fluido kaj la spirita principo, ankoraŭ ne povis klarigi ĉiujn efikojn.
La interrompo povas okazi pro la apartigo de iu membro aŭ pro la sekcado de iu nervo, sed ankaŭ, parte aŭ tute kaj sen ia lezo, en la momentoj de liberiĝo, de granda supereksciteco aŭ de absorba zorgo de la Spirito. En tiu stato, la Spirito ne pensas pri la korpo kaj, en sia febra aktiveco, li altiras al si, por tiel diri, la perispiritan fluidon, kiu, retiriĝinte de la supraĵo, tie estigas momentan nesentivecon. Oni ankaŭ povus akcepti, ke, en certaj cirkonstancoj, ekzistas en la perispirita fluido mem ia molekula ŝanĝo, kiu ĝin nedaŭre senigas je la propreco de transigado. Jen kial ofte, en la ardo de batalo, militisto ne konscias, ke li estas vundita; kial iu, kies atento estas koncentrita sur iun laboron, ne aŭdas la ĉirkaŭan bruadon. Analoga, sed pli okulfrapa efiko fariĝas ĉe iuj somnambuloj, en okazoj de letargio kaj katalepsio. Fine, ankaŭ tiel oni povas klarigi la nesentivecon de la konvulsiuloj kaj de iuj martiroj. (Revue Spirite, januaro 1868: "Studo pri la Aissaouas".)
Paralizo absolute ne havas la saman kaŭzon: tie la efiko estas tute organa; ja la nervoj mem, nome la konduktiloj, fariĝas netaŭgaj por la fluideca cirkulado; la kordoj de la instrumento aliiĝis.
30. - Ce certaj patologiaj statoj, kiam la Spirito forlasis la korpon kaj la perispirito al ĝi restas ligita nur per kelkaj punktoj, tiam la korpo prezentas ĉiujn eksterajn signojn de la morto kaj oni asertas absolutan veraĵon dirante, ke la vivo pendas sur nura fadeno. Tia stato povas daŭri pli aŭ malpli longe; certaj partoj de la korpo povas eĉ sperti malkomponi- ĝon, sen ke la vivo estus definitive estingiĝinta. Dum ne ankoraŭ rompiĝis la lasta ligilo, la Spirito povas, aŭ per energia agado de sia propra volo, aŭ per fremda, same potenca fluideca influo, esti revokita en la korpon. Tiel estas klarigitaj certaj plidaŭrigoj de la vivo kontraŭ ĉia probableco, krom ankaŭ certaj supozataj reviviĝoj. Gi estas kvazaŭ la planto, kiu sin elpuŝas iafoje havante unu solan radikan fibreton. Sed kiam disiĝis de la karna korpo la lastaj molekuloj de la korpo fluideca, aŭ kiam ĉi tiu troviĝas en stato de neriparebla konsumiĝo, tiam reveno al la vivo fariĝas absolute neebla.
Resanigoj
- Kiel oni vidis, la universa fluido estas la primitiva elemento de la karna korpo kaj de la perispirito, kiuj de tiu fluido estas nuraj transformiĝoj. Pro la identeco de sia naturo, tiu fluido, kondensita en la perispirito, povas liveri rebonigajn principojn al la korpo; la Spirito, enkarniĝinta aŭ elkarniĝinta, estas la propulsa aganto, kiu sorbigas al konsumiĝinta korpo parton el la substanco de sia fluideca envolvaĵo. La resaniĝo fariĝas per substituo de sana molekulo al molekulo malsana. La resaniga povo do rilatas al la pureco de la sorbigita substanco; sed ĝi ankaŭ dependas de la energio de la volo, kiu estigas pli abundan elĵeton de fluido, al ĉi tiu donante pli grandan penetran forton; fine ĝi ankaŭ dependas de la intencoj de tiu, kiu volas resanigi, cu li estas homo aŭ Spirito. La fluidoj emanantaj de malsupera fonto efikas kvazaŭ difektitaj medikamentaj substancoj.
- La efikoj de la fluideca agado sur la malsanojn treege varias laŭ la cirkonstancoj. Tiu agado kelkfoje estas malrapida kaj postulas longan kuracadon, kiel ĉe la ordinara magnetismo; aliajn fojojn ĝi estas rapida kiel elektra fluo. Ekzistas personoj dotitaj per tiela povo, ke ili ĉe kelkaj malsa- nuloj estigas subitajn resaniĝojn per la nura surmetado de manoj aŭ eĉ per sola ago de la volo. Inter ambaŭ ekstremoj de tiu kapablo senfine diversas la nuancoj. Ĉiuj ĉi-specaj resanigoj estas varioj de la magnetismo kaj diferencas inter si nur per la potenco kaj la rapideco de la agado. La principo restas ĉiam la sama, nome la fluido, kiu rolas kiel terapia aganto kaj kies efiko dependas de ĝia kvalito kaj de specialaj cirkonstancoj.
- La magneta agado povas fariĝi plurmaniere:
e Per la fluido mem de la magnetizanto; ĝi estas la ĝustasenca magnetismo, aŭ homa magnetismo, kies agado dependas de la potenco kaj ĉefe de la kvalito de la fluido;
e Per la fluido de la Spiritoj, agantaj rekte kaj sen ia peranto sur enkarnulon, ĉu por kuraci aŭ kvietigi ian sufera- don, ĉu por estigi la spontanan somnambulan dormon, ĉu por efiki sur la individuon per ia fizika aŭ morala influo. Gi estas la spirita magnetismo, kies kvalito rekte rilatas al la kvalitoj de la Spirito.[20]
e Per la fluido, per kiu la Spiritoj surverŝas la magneti- zanton, kiu al ĝi servas kiel konduktilo. Gi estas la magnetismo miksa, duonspirita aŭ, se oni volas, homa-spirita. La spirita fluido, kombinita kun la homa fluido, havigas al ĉi tiu la al ĝi mankantajn kvalitojn. La helpo de la Spiritoj, en tiuj cirkons- tancoj, estas iafoje spontana, sed plejofte ĝin venigas la alvoko de la magnetizanto.
- La kapablo resanigi per la fluideca influo estas tre ordinara kaj povas disvolviĝi per la praktikado; sed la subita resanigo per la surmetado de manoj estas malofta kaj ĝian apogeon oni povas rigardi escepta. Aperis tamen, en diversaj epokoj kaj preskaŭ ĉe ĉiuj popoloj, individuoj, kiuj ĝin posedis en eminenta grado. Lastatempe oni vidis plurajn rimarkindajn ekzemplojn, kies aŭtenteco ne povas esti kontestata. Car tiaspecaj resanigoj sidas sur natura principo, kaj la povo ilin estigi ne konstituas ian privilegion, tial sekvas, ke ili ne fariĝas ekster la Naturo kaj estas miraklaj nur laŭŝajne.[21]
Aperaĵoj. - Transfigurigoj
35. - La perispirito, en sia normala stato, estas al ni nevidebla, sed, ĉar ĝi konsistas el etereca materio, la Spirito povas, en certaj okazoj, per ago de sia volo, igi ĝin ricevi ian molekulan ŝanĝon, kiu ĝin momente videbligas. Ja tiel fariĝas la aperajoj, kiuj, same kiel aliaj fenomenoj, ne troviĝas ekster la leĝoj de la Naturo. Ci tiu estas ne pli eksterordinara, ol la fenomeno de vaporo, kiu nevidebliĝas, kiam ĝi estas tre maldensa, sed kiu fariĝas videbla pro kondensiĝo.
Laŭ la grado de densiĝo de la perispirita fluido, la aperaĵo kelkfoje estas svaga kaj vaporeca; iujn fojojn, ĝi montriĝas pli nete difinita; aliajn fojojn, fine, ĝi havas ĉiujn eksterajn signojn de la palpebla materio; ĝi eĉ povas atingi realan tuŝeblecon, ĝis tia grado, ke oni povas trompiĝi pri la naturo de la estulo staranta antaŭ li.
Estas oftaj la vaporecaj aperaĵoj, kaj multaj homoj postmorte prezentiĝas en tia formo al la personoj, kiujn ili amas. Pli maloftaj estas la palpeblaj aperaĵoj, kvankam pri ili estas multnombraj ekzemploj perfekte aŭtentaj. Se la Spirito volas rekonigi sin, li donas al sia envolvaĵo ĉiujn eksterajn signojn, kiujn ĝi havis dum lia vivo.
36. - Rimarkindas, ke la palpeblaj aperaĵoj havas nur la ŝajnon de la karna materio; ili ne povus havi ties kvalitojn. Pro sia fluideca naturo, ili ne povas havi ties saman kohere- con, ĉar efektive ili ne estas karno. Ili formiĝas subite kaj same subite malaperas, aŭ aerdisiĝas, pro la malagregiĝo de la fluidecaj molekuloj . La estuloj, kiuj prezentiĝas en tiaj kondiĉoj, ne naskiĝas, nek mortas, kiel la aliaj homoj. Ili jen estas vidataj, jen ĉesas esti vidataj, sen ke oni scius, de kie ili venis, kiel ili venis, kien ili iros! Oni ne povus ilin mortigi, nek katenligi, nek enkarcerigi, ĉar ili ne havas karnan korpon. Frapus la malplenon la batoj, kiujn oni al ili donus.
Tia estas la karaktero de la ageneruloj, kun kiuj oni povas esti en rilatoj, ne suspektante, kiaj ili estas, sed kiuj neniam longe restadas ĉe la homoj, ne povas fariĝi ordinara kunvivanto en iu domo, nek alkalkuliĝi al la membroj de iu familio.[22]
Cetere, en ilia tuta memeco, en ĉiuj iliaj teniĝoj, vidiĝas io stranga kaj neordinara, kiu devenas samtempe de materieco kaj spiriteco: ilia rigardo, samtempe vaporeca kaj penetranta, ne havas la klarecon de la rigardo per la karnaj okuloj; ilia parolo, mallonga kaj preskaŭ ĉiam sentenca, neniom havas el la brilo kaj ŝanĝiĝemo de la homa parolo; ilia alproksimiĝo kaŭzas strangan, nedifineblan impreson de surprizo, kiu inspiras iaspecan timon, kaj kvankam ilin prenante por individuoj egalaj al ĉiuj aliaj, oni tamen nevole diras: Jen neordinara estulo.
- Car sama estas la perispirito tiel ĉe la enkarnuloj, kiel ankaŭ ĉe la elkarniĝintoj, iu enkarniĝinta Spirito, pro tute identa efiko, povas aperi, en momento de libereco, en loko alia ol tiu, en kiu lia korpo ripozas, kun siaj kutimaj trajtoj kaj kun ĉiuj signoj de sia identeco. Guste tiu fenomeno, kies multaj okazoj estas konataj, naskis la kredon je la duoblaj homoj.
- Karakteriza efiko ĉe tiaspecaj fenomenoj estas tio, ke la aperaĵoj vaporecaj, kaj eĉ tiuj palpeblaj, ne percepteblas por ĉiuj sendistinge; la Spiritoj sin montras nur kiam ili volas, kaj al kiuj ili volas. Iu Spirito povus do aperi ĉe iu kunsidantaro al unu aŭ al multaj ĉeestantoj kaj ne esti vidata de la ceteraj. Tiel okazas tial, ke tiaj perceptoj efektiviĝas per la spirita, ne per la karna vidado, ĉar la spirita vidado ne nur ne estas donita al ĉiuj homoj, sed ankaŭ povas, se necese, esti forpreni- ta, laŭ la volo de la Spirito, el tiu, al kiu li ne volas sin montri, krom ankaŭ esti de li por momento donita, se li tion rigardas necesa.
La kondensiĝo de la perispirita fluido ĉe la aperaĵoj, eĉ se ĝi atingas la tuŝeblecon, ne havas do la proprecojn de la ordinara materio: se ne estus tiel, la aperaĵoj, iĝante percepte- blaj por la korpaj okuloj, estus vidataj de ĉiuj ĉeestantaj personoj.
39. - Ĉar la Spirito povas estigi transformiĝojn en la strukturo de sia perispirita envolvaĵo, kaj ĉar tiu envolvaĵo disradias ĉirkaŭ la korpo kvazaŭ ia fluideca atmosfero, tial ĉe la supraĵo mem de la korpo povas estigi ia fenomeno analoga al la aperaĵoj. La reala bildo de la korpo povas pli aŭ malpli komplete malaperi sub la fluideca tavolo kaj preni aliajn trajtojn; aŭ, vidate tra la modifita fluideca tavolo kvazaŭ tra ia prismo, la primitivaj trajtoj povus preni alian aspekton. Se la enkarniĝinta Spirito, liberiĝinte el la trivialeco, identiĝas kun la aferoj de la spirita mondo, tiam la esprimo de malbela vizaĝo povas fariĝi bela, radianta kaj eĉ luma; se, male, la Spirito estas regata de malbonaj pasioj, tiam bela vizaĝo povas preni hidan aspekton.
Guste tiel estiĝas la transfiguriĝoj, kiuj ĉiam reflektas kvalitojn kaj sentojn superregantajn en la Spirito. Tiu fenomeno rezultas do el ia fluideca transformiĝo, estas iaspeca perispirita aperaĵo, kiu ekestas sur la vivanta korpo mem kaj kelkfoje en la momento de la morto, anstataŭ fariĝi malproksi- me kiel la ĝustasencaj aperaĵoj. Kio distingas tiaspecajn aperaĵojn estas tio, ke ili ĝenerale percepteblas por ĉiuj ĉeestantoj kaj per la korpaj okuloj, ĝuste tial, ke ili havas kiel bazon la videblan karnan materion, dum ĉe la pure fluidecaj aperaĵoj tute ne estas palpebla materio.[23]
Fizikaj manifestigoj. - Mediumeco
- La fenomenoj de la turniĝantaj kaj parolantaj tabloj, de la etereca leviĝo de pezaj korpoj, de la mediuma skribo, tiel antikvaj kiel la mondo sed vulgaraj en la nuntempo, liveras la ŝlosilon de kelkaj aliaj, analogaj kaj spontanaj, al kiuj oni atribuadis, pro la nescio pri la leĝo ilin reganta, karakteron supernaturan kaj miraklecan. Tiaj fenomenoj havas kiel bazon la proprecojn de la perispirita fluido, ĉu de la enkarnuloj, ĉu de la liberaj Spiritoj.
- Per sia perispirito la Spirito agadis sur sian vivantan korpon, kaj ankoraŭ per tiu sama fluido li manifesti- ĝas agante sur la inertan materion, estigas bruojn, movojn de tabloj aŭ aliaj objektoj, kiujn li levas, renversas aŭ transportas. Neniel miriga estas tiu fenomeno, se oni konsideras, ke ĉe ni la pli potencaj motoroj troviĝas en la plej maldensaj kaj eĉ senpezaj fluidoj kiel la aero, la vaporo kaj la elektro.
Same per sia perispirito la Spirito igas la mediumojn skribi, paroli aŭ desegni. Ne havante palpeblan korpon por malkaŝe agadi en la okazoj, kiam li volas manifestiĝi, la Spirito uzas la korpon de la mediumo, kies organojn li al si pruntas, kaj tiun korpon li agigas, kvazaŭ ĝi estus sia propra, per la fluideca efluvo, kiun li verŝas sur ĝin.
- Per ĉi tiu sama procedo la Spirito agas sur la tablon, ĉu por al ĝi komuniki movon sen difinita signifo, ĉu por igi ĝin doni inteligentajn frapojn, kiuj, indikante la literojn de la alfabeto, formos vortojn kaj frazojn, tiel estigante la fenome- non nomatan tiptologio. Ci tie la tablo rolas nuran instrumen- ton, kiun la Spirito utiligas tiel same, kiel oni uzas krajonon por skribi. Tiucele li havigas al ĝi momentan vivoforton per la fluido, kiun li penetrigas en ĝin, sed li tute ne identiĝas kun gi.
Tiuj personoj, kiuj, regataj de emocio pro la manifestiĝo de iu karulo, brakumas la tablon, faras ja ridindan agon, ĉar estus tute same kiel se ili brakumus la bastonon, kiun amiko uzus por doni frapojn. Same agas tiuj, kiuj alparolas la tablon, kvazaŭ la Spirito estus enfermita en la ligno, aŭ kvazaŭ la ligno fariĝis Spirito.
Kiam okazas komunikiĝoj per ĉi tiu rimedo, oni prezen- tu al si, ke la Spirito troviĝas ne en la tablo, sed apud gi, kiel li ja estus se ankoraŭ vivanta kaj kiel oni lin vidus, se en tiu momento li povus videbliĝi. Same okazas ĉe la skribaj komuni- kaĵoj: oni vidus la Spiriton apudestanta la mediumon, direk- tanta lian manon aŭ al li transsendanta sian penson pere de fluideca fluo.
- Kiam la tablo leviĝas de la planko kaj ŝvebas en la spaco sen apogpunkto, la Spirito ne levas ĝin per brakforto; li ĝin envolvas kaj penetrigas per iaspeca fluideca atmosfero, kiu nuligas la graviton, same kiel la aero efikas sur balonoj kaj kajtoj. La fluido, per kiu ĝi estas penetrigita, momente havigas al la tablo pli grandan specifan malpezecon. Kiam ĝi restas fikse kroĉita al la planko, ĝi troviĝas en stato analoga al tiu de la pneŭmata kloŝo, en kiu oni faris vakuon. Ci tie estas nenio alia ol simplaj komparoj celantaj montri analogecon de efikoj, ne ian absolutan similecon de kaŭzoj (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. VI).
Oni komprenas, sekve de tio, ke por Spirito ne pli malfacilas levi personon ol levi tablon, transporti objekton de unu loko al alia, ol ĵeti ĝin ien ajn. Tiuj fenomenoj efektiviĝas laŭ la sama leĝo.
Kiam la tablo persekutas iun personon, tio ne signifas, ke la Spirito kuras, sed ja ke li, povante trankvile resti sur la sama loko, donas al ĝi impulson per ia fluideca fluo, helpe de kiu li ĝin laŭvole movas.
Kiam la frapoj aŭdiĝas en la tablo aŭ aliloke, tiam ne la Spirito frapas per sia mano aŭ per ia ajn objekto. Li nur alsendas sur la punkton, de kiu venas la bruo, fluidan ŝprucon, kiu estigas la efekton de elektra malŝargo. Li modifas la bruon tiel same kiel oni povas modifi la sonojn estigatajn de la aero.
44. - Fenomeno tre ofta en la mediumeco estas la kapablo de certaj mediumoj por skribi en fremda lingvo; por elvolvi, parole aŭ skribe, temojn, kiuj translimas ilian instruite- con. Ne malofta estas la fakto, ke iuj flue skribas, neniam antaŭe lerninte tiun kapablon; ke aliaj, kiuj neniam dum la vivo kapablis verki unu verson, skribas poeziaĵojn; ke fine aliaj desegnas, pentras, skulptas, komponas muzikon, ludas ian muzikilon, sen antaŭa sciado pri desegnarto, pentrarto, skulpturo aŭ muziko. Ofte okazas, ke skribiva mediumo perfekte reproduktas la skribon kaj la subskribon, kiujn la Spiritoj per li komunikiĝantaj havis dum sia vivo, kvankam li neniam antaŭe konis tiajn karakterizaĵojn.
Sed nenio pli miregindas ĉe tiu fenomeno, ol vidi, ke oni igas infanon skribi, direktante al li la manon; oni povas ĉi- maniere igi lin plenumi ĉion, kion oni volas. Oni povas igi iun ajn skribi en iu ajn lingvo, al li diktante la vortojn litero post litero. Oni komprenas, ke la samo povas okazi ĉe la mediumeco, se oni konsideras la manieron, kiel la Spiritoj komunikiĝas kun la mediumoj, kiuj por ili efektive estas nenio alia ol nuraj pasivaj instrumentoj. Sed se la mediumo posedas la mekanis- mon, se li venkis la praktikajn malfacilaĵojn, se la esprimoj al li estas familiaraj, se li fine disponas en sia cerbo la elementojn de tio, kion la Spirito volas igi lin plenumi, tiam li statas kiel homo, kiu scias flue legi kaj skribi; la laboro iĝas pli facila kaj pli rapida; al la Spirito restas nur transsendi sian penson, kiun lia interpretanto reproduktas per la rimedoj al li disponeblaj.
La kapableco de mediumo por aferoj al li fremdaj ankaŭ ofte radikas en scioj, kiujn li posedis en iu alia ekzistado kaj kiujn lia Spirito intuicie konservis. Se ekzemple li estis poeto aŭ muzikisto, al li estos pli facile asimili la poezian aŭ muzikan penson, kiun oni volas igi lin reprodukti. Tiu lingvo, kiun li hodiaŭ ne scias, eble estis al li familiara en alia ekzista- do, de kio venas lia pli granda kapableco por mediume skribi en tiu lingvo.[24]
Obsedoj kaj posedoj
45. - La malbonaj Spiritoj svarmas ĉirkaŭ la Tero, sekve de la morala malsupereco de ĝiaj loĝantoj. Ilia malica agado estas unu el la plagoj, al kiuj la homaro estas elmetata sur ĉi tiu mondo. La obsedo, kiu estas unu el la efikoj de tiu agado, devas do esti rigardata, same kiel la malsanoj kaj ĉiuj ĉagrenoj de la vivo, kiel provo aŭ kiel elaĉeto, kaj tiel akcepta- ta.
Obsedo estas la persista agado de malbona Spirito sur iun homon. Gi prezentas tre malsamajn karakterojn, ekde de la simpla morala influo, sen eksteraj senteblaj signoj, ĝis plena malordo de la organismo kaj de la mensaj kapabloj. Gi konfuzas ĉiujn mediumajn kapablojn; en la aŭdiva kaj en la skribiva mediumeco ĝi manifestiĝas per la obstineco de unu sola Spirito, kiu komunikiĝas esceptante ĉiujn aliajn.
46. - Same kiel la malsanoj estas rezultato de korpaj malperfektaĵoj, kiuj faras la korpon atingebla por la eksteraj pereigaj influoj, la obsedo ĉiam rezultas el morala malperfekta- ĵo, kiu ebligas la influon de malbona Spirito. Al fizika kaŭzo oni kontraŭmetas fizikan forton; al morala kaŭzo estas necese kontraŭstari per morala forto. Por eviti la malsanojn, oni fortikigas la korpon; por sin ŝirmi kontraŭ la obsedo, oni devas fortikigi la animon; tial la obsedato bezonas labori por sia propra pliboniĝo, kio ofte sufiĉas por liberigi lin de la obsedan- to, sen helpo de fremdaj personoj. Tiu helpo fariĝas necesa, kiam la obsedo degeneras en subjugigon aŭ en posedon, ĉar tiam la turmentato iafoje perdas sian energion kaj liberan volon.
La obsedo estas preskaŭ ĉiam venĝo de iu Spirito, kaj plejofte havas sian fonton en la rilatoj de la obsedato kun tiu Spirito en antaŭa ekzistado.
En la okazoj de grava obsedo, la obsedato estas kvazaŭ envolvita kaj saturita de noca fluido, kiu, nuligante la agadon de la bonefikaj fluidoj, ĉi tiujn repuŝas. Ja de tia fluido necesas lin liberigi; nu, malbona fluido ne povas esti repuŝata de alia malbona fluido. Per agado simila al tiu de sanigiva mediumo en la okazoj de malsano, nepre necesas forpeli la malbonan fluidon per helpo de fluido pli bona.
Tia estas la agado mekanika, kiu tamen ne ĉiam sufiĉas; estas necese ankaŭ kaj precipe agi sur la inteligentan estulon, al kiu oni devas havi la rajton paroli kun aŭtoritateco, kiun havas nur la morala supereco; ju pli granda la morala supere- co, des pli granda la aŭtoritateco.
Tio tamen ne estas ĉio; por certigi la liberigon, oni devas admoni la malican Spiriton rezigni siajn malbonajn intencojn; necesas aperigi en li la penton kaj la deziron je bono, per instruoj lerte direktataj, en privataj seancoj celantaj lian moralan edukon; tiam oni povas ricevi la duoblan ĝojon liberigi enkarnulon kaj konverti malperfektan Spiriton.
La tasko fariĝas pli facila, kiam la obsedato, kompre- nante sian situacion, kunhelpas per sia volo kaj preĝado; ne estas same, kiam ĉi tiu, ensorĉite de la trompema Spirito, iluziiĝas pri la kvalitoj de tiu, kiu lin mastras, kaj plezuras en la eraro, en kiu tenas lin la obsedanto; ĉar tiam, anstataŭ helpi, li forpuŝas ĉian helpon. Tiu estas la okazo de fascinado, ĉiam treege pli malfacile kuracebla, ol la plej tirana subjugigo. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. XXIII.)
47. - Ce la obsedo, la Spirito agas ekstere helpe de sia perispirito, kiun li identigas kun tiu de la enkarnulo; ĉi tiu sin trovas kvazaŭ kaptita en iu reto kaj devigita agi kontraŭ sia volo.
Ce la posedo, anstataŭ agi ekstere, la libera Spirito sin substituas, por tiel diri, al la enkarniĝinta Spirito, kies korpon li prenas kiel loĝejon, sen ke ĝi tamen estus forlasita de sia mastro, ĉar nur ĉe la morto tio povas fariĝi. Posedo ĉiam estas do kelkatempa kaj intermita, ĉar elkarniĝinta Spirito ne povas definitive okupi la lokon de enkarniĝinta Spirito pro tio, ke la molekula kuniĝo de la perispirito kun la korpo povas estiĝi nur okaze de la embriigo. (Cap. XI, n-ro 18.)
Momente posedante la korpon de la enkarnulo, la Spirito uzas ĝin kvazaŭ sian propran: li parolas per ĝia buŝo, vidas per ĝiaj okuloj, agas per ĝiaj brakoj, kiel li farus dum sia vivo. Ne estas same, kiel ĉe la paroliva mediumeco, ĉe kiu la enkarniĝinta Spirito parolas, transigante la penson de elkarni- ĝinta Spirito; ĉe la posedo, estas la Spirito mem, kiu parolas kaj agas, kaj se oni lin konis dum lia vivo, oni lin rekonas laŭ la parolo, voĉo, gestoj kaj eĉ la esprimo de lia vizaĝo.
- La obsedo ĉiam estas ago de malicaj Spiritoj. La posedo povas esti ago de bona Spirito, kiu volas paroli kaj kiu, por pli forte impresi siajn aŭskultantojn, pruntas la korpon de enkarnulo, kiu ĝin volonte al li pruntedonas, kiel oni pruntedo- nas sian veston. Tio fariĝas sen ia malordo aŭ ĝeno, kaj dume la Spirito troviĝas ekstere, kiel ĉe la stato de libereco, ofte restante apud sia anstataŭanto por ĉi tiun aŭskulti.
Kiam la posedanta Spirito estas malbona, fariĝas alimaniere; li prenas la korpon ne prunte, sed perforte, se ĝia mastro ne havas moralan forton por al li kontraŭstari. Li tiel agas pro malico kontraŭ ĉi tiu, kiun li ĉiamaniere turmentegas kaj martirigas, ĝis la deziro lin pereigi, ĉu per strangolado, ĉu per puŝado en la fajron aŭ en aliajn danĝerajn lokojn. Uzante la membrojn kaj la organojn de la malfeliĉa turmentato, li blasfemas, insultas kaj malbontraktas tiujn, kiuj lin ĉirkaŭas; li sin fordonas al strangaĵoj kaj al agoj prezentantaj ĉiujn karakterojn de la furioza frenezo. Tiaspecaj faktoj, en diversaj gradoj de intenseco, estas tre multenombraj, kaj ne alian kaŭzon havas multaj okazoj de frenezo. Ĉi-rilate ofte aldoniĝas patologiaj perturboj, kiuj nenio alia estas ol nuraj sekvoj kaj kontraŭ kiuj la medicinaj kuracadoj montriĝas senefikaj dum restas la primara kaŭzo. Malkaŝante tiun fonton de parto de la homaj mizeroj, Spiritismo indikas la rimedon por ĝin kuraci: agadi sur la aŭtoron de la malbono, kiu, estante inteligenta estulo, devas esti traktata per la inteligento.
- Obsedo kaj posedo ofte estas individuaj, sed iafoje ili fariĝas epidemiaj. Kiam aro da malbonaj Spiritoj svarme sin ĵetas sur iun lokon, tio estas kvazaŭ malamika
trupo ĝin invadus. Tiuokaze, tre granda povas esti la nombro de la atakataj individuoj.
Capitro XV
LA MIRAKLOJ DE LA EVANGELIO
Supereco de la naturo de Jesuo. - Sonĝoj. - Stelo de l' magoj. Duobla vidado. - Resanigoj. - Poseditoj. - Reviviĝoj. Jesuo iras sur la maro. - Transfiguriĝo. - Kvietigita ventego. Edziĝo en Kana. - Multobligo de panoj. - Tento de Jesuo. Miregindaĵoj okaze de la morto de Jesuo. - Postmortaj aperoj de Jesuo. Malapero de la korpo de Jesuo.
Supereco de la naturo de Jesuo
refariĝas en egalaj kondiĉoj, sufiĉas por pruvi, ke ĝi estas ebla kaj submetita al iu leĝo, do tute ne mirakla.
La principo de la psikaj fenomenoj sidas, kiel oni vidis, sur la proprecoj de la perispirita fluido, kiu konsistigas la magnetan aganton; sur la manifestiĝoj de la spirita vivo dum la korpa vivo kaj post la morto: fine sur la esenca konsisto de la Spiritoj kaj ilia rolo kiel aganta forto de la Naturo. La konado de tiuj elementoj kaj la konstato de ties efikoj rezultigis la akcepton pri la ebleco de certaj faktoj, neataj dum oni al ili atribuis supernaturan originon.
2. - Ne antaŭjuĝante la naturon de la Kristo, kies ekzameno ne apartenas al la kadro de ĉi tiu verko, kaj lin hipoteze rigardante nur kiel superan Spiriton, oni ne povas ne rekoni en li unu el tiuj plej altrangaj, staranta, pro siaj virtoj, multege pli alte ol la surtera homaro. Pro siaj senmezure ampleksaj rezultoj, lia enkarniĝo en ĉi tiu mondo nepre estis unu el tiuj misioj, kiujn Dio komisias nur al siaj senperaj kurieroj, por plenumado de siaj decidoj. Supozante, ke li ne estis Dio mem, sed ja sendito de Dio por transigi ties parolon, li certe estus pli ol ia profeto, ĉar li estus iu dia Mesio.
Kiel homo, la havis la konstruon de la karnaj estuloj; sed kiel pura Spirito, liberigita el la materio, li certe pli vivis la spiritan, ol la korpan vivon, por kies malfortaĵoj li tute ne estis trafebla. La supereco de Jesuo antaŭ la homoj tute ne fontis el apartaj kvalitoj de lia korpo, sed el tiuj de lia Spirito, kiu absolute superregadis la materion, kaj el la kvalitoj de lia perispirito, formita el la plej kvintesenca parto de la surteraj fluidoj (ĉap. XIV, n-ro 9). Lia animo certe estis altenita al la korpo nur per la nepre necesaj ligiloj; ĉiam en libereco, ĝi certe havigis al li ian duoblan vidadon ne nur konstantan sed ankaŭ escepte penetrivan kaj multe superan al tiu trovata ĉe la ordinaraj homoj. Same estis ĉe li koncerne ĉiujn fenomenojn dependantajn de la perispiritaj aŭ psikaj fluidoj. La kvalito de tiuj fluidoj havigis al li senliman magnetan forton, subtenatan de la konstanta deziro fari bonon.
Cu li agis kiel mediumo ĉe la resanigoj, kiujn li estigis? Cu oni povas lin rigardi kiel potencan sanigivan mediumon? Ne, ĉar mediumo estas ia peranto, ia instrumento uzata de la elkarniĝintaj Spiritoj. Ne, la Kristo ne bezonis helpon, ĉar ja li mem helpis la aliajn. Li do agadis per si mem, dank'al sia persona povo, kiel povas fari, ĉe certaj okazoj, la enkarnuloj, en la limo de siaj fortoj. Cetere, kiu Spirito kuraĝus blovi al li siajn pensojn kaj al li komisii ilian transigon? Se ian fremdan influon li ricevis, ĝi certe venis nur de Dio. Laŭ difino donita de iu Spirito, li estis mediumo de Dio.
Sonĝoj
3. - Estas dirite en la Evangelio, ke Jozef estis avertita de iu anĝelo, kiu aperis al li en sonĝo kaj al li konsilis fuĝi kun la Infano en Egiptujon. (Sankta Mateo, ĉap. II, par. 19-23.)
La personĝaj avizoj ludas gravan rolon en la sanktaj libroj de ĉiuj religioj. Eĉ se ni ne certigas la ekzaktecon de ĉiuj raportitaj fenomenoj, nek ilin pridiskutas, la fenomeno en si mem tute ne estas nenormala, ĉar oni ja scias, ke ĝuste dum la dormo la Spirito, liberiĝinte el la materiaj ligiloj, momente eniras la spiritan vivon, kie li renkontiĝas kun siaj konatoj. La superaj Spiritoj ofte uzas tiun okazon por manifestiĝi al siaj protektatoj kaj al ili doni pli rektajn konsilojn. Multenombraj estas la aŭtentaj okazoj de personĝaj avertoj, sed el tio oni ne devas konkludi, ke ĉiuj sonĝoj estas avertoj, nek, des malpli, ke ĉio, kion oni vidas en sonĝo, havas ian signifon. Necesas meti en la vicon de la superstiĉaj kaj absurdaj kredoj la arton interpreti la sonĝojn. (Ĉap. XIV, n-roj 27 kaj 28.)
Stelo de l' magoj
- Estas dirite, ke unu stelo aperis al la magoj, kiuj venis por adorkliniĝi al Jesuo, ke ĝi antaŭiris ilin por al ili montri la vojon, kaj ke ĝi haltis, kiam ili alvenis. (Sankta Mateo, ĉap. II, par. 1 ĝis 12.)
Temas ne pri tio, ĉu la fakto rakontita de Sankta Mateo estas reala aŭ nenio alia krom ia figuro montranta, ke la magoj estis mistere gvidataj al la loko, kie troviĝis la Infano, ĉar ja disponeblas nenia rimedo por ĝin kontroli; temas ja pri tio, ĉu estas ebla unu tiaspeca fakto.
Certa estas nur tio, ke en tiu cirkonstanco la lumo ne povus esti ia stelo. Oni povus tion kredi en tempo, kiam oni pensis, ke la steloj estas lumaj punktoj fiksitaj sur la firmamen- to, povantaj fali sur la Teron; sed ne nuntempe, kiam la naturo de la steloj estas konata.
Sed, eĉ ne havante la kaŭzon, kiun oni al ĝi atribuas, la apero de lumo kun stela aspekto ja estas ebla. Iu Spirito povas aperi en luma formo, aŭ transformi parton de sia perispirita fluido em lumfokuson. Multaj tiaspecaj faktoj, freŝaj kaj perfekte aŭtentaj, ne fontas el alia kaŭzo, kiu havas nenion supernaturan. (Ĉap. XIV, n-roj 13 kaj sekvantaj.)
Duobla vidado
Eniro de Jesuo en Jerusalemon
- Kaj kiam ili alproksimiĝis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du disĉiplojn, - dirante al ili: Iru en la vilaĝon, kiu estas kontraŭ vi, kaj vi tuj trovos azeninon ligitan, kaj azenidon kun ĝi. Ilin malligu kaj alkonduku al mi. - Kaj se iu diros ion al vi, respondu: La Sinjoro bezonas ilin; kaj tuj li sendos ilin. - Kaj ĉi tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: - Diru al la filino de Cion: Jen via Reĝo iras al vi, humila kaj rajdanta sur azeno, kaj azenido, filo de ŝarĝobesto. (ZeRarja, ĉap. IX, par. 9 kaj 10.)
Kaj la disĉiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, - kaj alkondukis la azeninon kaj la azenidon, kaj surmetis sur ilin siajn vestojn; kaj li sidis sur tion. (Sankta Mateo, ĉap. XXI, par. 1 ĝis 7.)
Kiso de Judas
- Leviĝu, ni iru; jen mia perfidanto alproksimiĝas. - Kaj dum li ankoraŭ parolis, jen venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li granda homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la ĉefpastroj kaj pliaĝuloj de la popolo. - Kaj lia perfidanto jam aranĝis kun ili signon, dirante: Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu lin. - Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris: Saluton, Rabeno; kaj kisis lin. - Kaj Jesuo diris al li: Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin. (Sankta Mateo, ĉap. XXVI, par. 46 ĝis 50).
Mirakla fiŝkaptado
- Kaj dum la homamaso ĉirkaŭpremis lin kaj aŭskultis la vorton de Dio, li staris apud la lago Genesaret; - kaj li vidis du ŝipetojn starantajn apud la lago, sed la fiŝkaptistoj ĵus eliris el ili, kaj lavis la retojn. - Kaj li eniris en unu el la ŝipetoj, kiu apartenis al Simon, kaj petis, ke li forŝovu iom for de la bordo. Kaj li sidiĝis, kaj instruis la homamason el la ŝipeto. - Kaj kiam li ĉesis paroli, li diris al Simon: Forŝovu ĝis la profundo, kaj mallevu la retojn por akirado. - Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen laŭ via diro mi mallevos la retojn. - Kaj tion farinte, ili enfermis grandan amason da fiŝoj, kaj iliaj retoj ekrompiĝis; - kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia ŝipeto, ke ili venu kaj helpu ilin. Kaj ili venis, kaj plenigis ambaŭ ŝipetojn, ĝis ekprofundiĝo. (Sankta Luko, ĉap. V, par. 1 ĝis 7).
Alvokiĝo de Petro, Andreo, Jakobo, Johano kaj Mateo
- Kaj piedirante apud la maro de Galileo, li vidis du fratojn, Simonon, kiu estis nomata Petro, kaj Andreon, lian fraton, ĵetantajn reton en la maron, ĉar ili estis fiŝkaptistoj. - Kaj li diris al ili: Venu post mi, kaj mi faros vin kaptistoj de homoj. - Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
Kaj antaŭenirinte de tie, li vidis aliajn du fratojn, Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, en la ŝipeto kun ilia patro Zebedeo, riparantajn siajn retojn; kaj li vokis ilin. - Kaj ili tuj forlasis la ŝipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin. (Sankta Mateo, ĉap. IV, par. 18 ĝis 22.)
Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo; kaj li diris al li: Sekvu min. Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 9.)
9. - Neniom surprizaj estas tiuj faktoj, se oni nur konas la povon de la duobla vidado kaj la tre naturan kaŭzon de tiu kapablo. Jesuo ĝin posedis en plej alta grado, kaj oni povas diri, ke ĝi prezentis lian normalan staton, kion atestas multe- nombraj agoj de lia vivo, kiuj nuntempe estas klarigitaj de la magnetismaj fenomenoj kaj de Spiritismo.
La fiŝkaptado, rigardata kiel mirakla, ankaŭ ricevas klarigon per la duobla vidado. Jesuo ne estigis spontanan aperon de fiŝoj tie, kie ili ne troviĝis; li vidis, per la vidado de la animo, same kiel povas fari nedormanta klarvidulo, la lokon, kie troviĝas la fiŝoj, kaj povis kun certeco admoni la fiŝistojn, ke ili tien ĵetu siajn retojn.
La penetriveco de la penso kaj sekve certaj antaŭdiroj rezultas el la spirita vidado. Vokinte al si Petron, Andreon, Jakobon, Johanon kaj Mateon, Jesuo nepre devis koni iliajn intimajn dispoziciojn kaj scii, ke ili lin sekvos kaj kapablos plenumi la mision, kiun li komisios al ili. Necesis ankaŭ, ke ili mem, por sin fordoni al Jesuo, havu intuicion pri tiu misio. Same okazis, kiam, dum la Sankta Manĝo, li sciigas, ke unu el la dek du lin perfidos, kaj tiun li montras, dirante, ke li estas tiu, kiu trempis kun li la manon en la pladon; same fariĝis en la okazo, kiam li antaŭdiris, ke Petro malkonfesos lin.
En multaj lokoj de la Evangelio estas dirite: "Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris...". Nu, kiel li povus koni iliajn pensojn, krom per la fluideca radiado de tiuj pensoj kaj per la spirita vidado, kiu ebligis al li legi en la konscienco de la homoj?
Ofte, kredante, ke iu penso estas enfermita en la faldoj de la animo, la homo ne suspektas, ke li portas en si ian spegulon, reflektantan tiun penson, ian rivelilon en sia propra fluideca radiado, saturita de tiu penso. Se oni vidus la meka- nismon de la nin ĉirkaŭanta nevidebla mondo, la disbranĉi- ĝojn de la fadenoj, kiuj konduktas la pensojn interligantajn ĉiujn inteligentajn estulojn, enkorpajn kaj senkorpajn, la fluidecajn efluvojn ŝarĝitajn per la impresoj de la morala mondo, kiuj, same kiel la aerfluoj, trairas la spacon, oni malpli surpriziĝus de certaj efikoj, kiujn la nescieco atribuas al la hazardo. (Cap. XIV, n-roj 15, 22 kaj sekvantaj.)
Resanigoj
Sangelfluo
10. - Kaj virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, - kaj multe suferis pro multaj kuracistoj, kaj elspezis sian tutan havon, kaj estis neniel helpita, sed kontraŭe eĉ pli malsaniĝis, - aŭdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaŭ lin, kaj tuŝis lian mantelon. - ĉar ŝi diris: Se mi nur tuŝos lian mantelon, mi estos sanigita. - Kaj tuj la fonto de ŝia sango sekiĝis, kaj ŝi korpe sentis, ke ŝi resaniĝis el sia malsano.
Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris: Kiu tuŝis mian veston? - Kaj liaj disĉiploj diris al li: Vi vidas la homamason, premantan vin, kaj ĉu vi diras: Kiu min tuŝis? - Kaj li ĉirkaŭrigardis, por vidi tiun, kiu tion faris.
Sed la virino, timigita kaj tremanta, sciante, kio fariĝis al ŝi, venis kaj falis antaŭ li, kaj diris al li la tutan veron. - Kaj li diris al ŝi: Filino, via fido vin savis; iru en paco, kaj estu sana el via malsano. (Sankta Marko, ĉap. V, par. 25 ĝis 34.)
- Signifoplenaj estas tiuj vortoj: "Tuj sentante en si, ke la potenco eliris"; ili esprimas la fluidan movon, kiu ekestis en Jesuo ĉe la malsana virino; ambaŭ eksentis la ĵus fariĝintan agon. Rimarkindas, ke la efikon estigis neniu vola ago de Jesuo; ne okazis magnetizado, nek surmetado de manoj. Sufiĉa estis la normala fluideca radiado por kaŭzi la resanigon.
Sed kial la radiado direktiĝis al tiu virino kaj ne al aliaj personoj, se Jesuo ne pensis pri ŝi kaj estis ĉirkaŭita de la homamaso?
Pro tre simpla kialo. Estante terapeŭtika materio, la fluido devas atingi la organan malordon por ĝin ripari; ĝi povas esti direktata sur la perturbon laŭ la volo de la resani- ganto, aŭ altirata de arda deziro, de konfido, unuvorte de la fido de la malsanulo. Koncerne la fluidan fluon, la unua agas kiel puŝpumpilo, kaj la dua kiel suĉpumpilo. Kelkfoje necesas samtempa ambaŭefika agado; alifoje nur unu sufiĉas. Ĉi tiu lasta kazo fariĝis en la ĉi-traktata cirkonstanco.
Jesuo do pravis dirante: "Via fido vin savis." Oni komprenas, ke ĉi tie la fido ne estas ia mistika virto, kia ĝin rigardas certaj personoj, sed ja ia vera altirforto; kiu do ĝin ne posedas, tiu kontraŭstaras la fluidan fluon per ia repuŝa forto, aŭ almenaŭ per ia inercia forto, kiu paralizas la agadon. Tiel, oni komprenas, ke, el du malsanuloj, kiuj sin prezentas al resaniganto trafitaj de unu sama malsano, unu povas esti resanigita kaj la alia ne. Ĉi tiu estas unu el la plej gravaj principoj de la sanigiva mediumeco, kaj tiu principo klarigas, per tre natura kaŭzo, certajn ŝajnajn anomaliojn. (Ĉap. XIV, n-roj 31, 32 kaj 33.)
La blindulo el Betsaida
- Kaj ili alvenis al Betsaida. Kaj oni alkondukis al li blindulon, kaj petegis, ke li tuŝu lin. - Kaj preninte la manon de la blindulo, li elkondukis lin ekster la vilaĝon; kaj kraĉinte sur liajn okulojn, kaj surmetinte la manojn sur lin, li demandis lin: ĉu vi vidas ion? - Kaj li ekrigardis, kaj diris: Mi vidas homojn, ĉar mi vidas kvazaŭ arbojn irantajn. - Tiam denove li metis la manojn sur liajn okulojn; kaj li fikse rigardis, kaj resaniĝis, kaj vidis ĉion klare. - Kaj li forsendis lin al lia domo, dirante: Nepre ne eniru en la vilaĝon. (Sankta Marko, ĉap. VIII, par. 22 ĝis 26.)
- Ci tie evidentas la magnetisma efiko; la resanigo estis ne subita sed laŭgrada kaj rezultinta el daŭra, ripetata ago, kvankam pli rapida ol ĉe la ordinara magnetizado. La unua sensaco de tiu homo estis ĝuste tiu, kiun spertas blindu- loj, reakirante la vidpovon. Pro optika efiko, la objektoj aspektas al ili tro grandaj.
Paralizulo
- Kaj enirinte en ŝipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon. - Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kuŝantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo: Kuraĝu, filo, viaj pekoj estas pardoni- taj.
Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si: ĉi tiu blasfemas. - Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris: Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? - ĉar kio estas pli facila, diri: Viaj pekoj estas pardonitaj; aŭ diri: Leviĝu kaj piediru? - Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas aŭtoritaton sur la tero pardoni pekojn - tiam li diris al la paralizulo: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
Kaj li leviĝis, kaj iris al sia domo. - Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian aŭtoritaton al homoj. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 1 ĝis 8.)
- Kion povus signifi tiuj vortoj: "Viaj pekoj estas pardonitaj", kaj per kio ili povis kunhelpi por la resanigo? Spiritismo liveras pri ili la ŝlosilon, kiel ankaŭ pri sennombraj aliaj vortoj ĝis nun ne komprenataj. Per la plureco de la ekzistadoj, ĝi al ni instruas, ke la malbonoj kaj afliktoj de la vivo ofte estas pago de kulpoj el la pasinteco, kaj ke ni suferas dum la nuna vivo la sekvojn de la eraroj, kiujn ni faris en antaŭa ekzistado: tiel estos ĝis ni pagos la ŝuldojn pro niaj neperfektaĵoj, ĉar ĉiuj ekzistadoj estas inter si solidaraj.
Se la malsano de tiu homo estis elpago de kulpo, kiun li iam faris, do diri al li: "Viaj pekoj estas pardonitaj" estis la samo , kiel diri: "Vi pagis vian ŝuldon; via nuna fido elviŝis la kaŭzon de via malsano; vi sekve meritas esti liberigita el via malsano". Tial Jesuo diris al la skribistoj: "Tiel facile estas diri: Viaj pekoj estas pardonitaj, kiel: Leviĝu kaj piediru". Se la kaŭzo ĉesis, la efiko ja devas ĉesi. Gi estas la sama okazo de malliberulo, al kiu oni dirus: "Via krimo estas pagita kaj pardonita"; tio samvalorus kiel diri al li: "Vi povas eliri el la malliberejo".
La dek lepruloj
- Kaj dum ili vojiris al Jerusalem, li trapasis tra la mezo de Samario kaj de Galileo. - Kaj kiam ili eniris en unu vilaĝon, renkontis lin dek lepruloj, kiuj staris malproksime; - kaj ili levis sian voĉon, dirante: Jesuo, estro, kompatu nin. - Kaj vidinte ilin, li diris al ili: Iru, kaj montru vin al la pastroj. Kaj dum ili iris, ili fariĝis puraj.
Kaj unu el ili, vidinte, ke li resaniĝis, revenis, glorante Dion per laŭta voĉo, - kaj falis sur sian vizaĝon ĉe liaj piedoj kaj dankis lin; kaj li estis Samariano.
Kaj Jesuo responde diris: ĉu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naŭ? - ĉu ne troviĝis revenantoj, por doni gloron al Dio, krom ĉi tiu fremdulo? - Kaj li diris al li: Leviĝu kaj iru; via fido vin savis. (Sankta Luko, ĉap. 17, par. 11 ĝis 19.)
- La samarianoj estis skismuloj, iel simile al protes- tantoj en rilato al katolikoj, kaj la judoj ilin malŝatis kiel herezulojn. Sendistinge resanigante samarianojn kaj judojn, Jesuo samtempe donis lecionon kaj ekzemplon de toleremo; kaj reliefigante, ke nur la samariano revenis por doni gloron al Dio, li montris, ke en li estas pli da vera fido kaj da vera danko ol ĉe tiuj, kiuj sin prezentis kiel ortodoksuloj. Aldonante: "Via fido vin savis", li vidigas, ke Dio rigardas la fundon de la koro, ne la eksteran formon de adorado. Sed ankaŭ la aliaj estis resanigitaj; necesis tio, por ke li povu doni la koncernan lecionon kaj evidentigi ilian nedankemon. Kiu tamen scias, kio al ili rezultis el tio? Kiu scias, ĉu ili estis bonfaritaj per la favoro, kiu estis donita al ili? Dirante al la samariano: "Via fido vin savis", Jesuo komprenigas, ke ne same okazis al la aliaj.
Velkinta mano
- Kaj denove li eniris en la sinagogon, kaj tie estis viro, havanta manon velkintan. - Kaj oni observis lin, ĉu en la sabato li lin sanigos, por ke ili povu lin akuzi. - Kaj li diris al la viro, kiu havis la velkintan manon: Stariĝu en la mezo. - Kaj li diris al ili: ĉu estas permesate bonfari en sabato, aŭ malbonfari? savi vivon, aŭ mortigi? Sed ili silentis. - Kaj kiam kun kolero li ĉirkaŭrigardis ilin, ĉagrenite pro la obstiniĝo de ilia koro, li diris al la viro: Etendu vian manon. Kaj li etendis ĝin, kaj lia mano resaniĝis.
Kaj la Fariseoj eliris, kaj tuj konsiliĝis kun la Herodanoj kontraŭ li, kiamaniere lin pereigi. - Kaj Jesuo kun siaj disĉiploj foriris ĝis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo - kaj el Jerusalem kaj el Edom kaj el Transjordano kaj el ĉirkaŭ Tiro kaj Cidon, grandnombra homamaso, aŭdinte ĉion, kion li faris, venis al li. (Sankta Marko, ĉap. III, par. 1 ĝis 8.)
La kurbiĝinta virino
- Kaj li instruadis en unu el la sinagogoj en la sabato. - Kaj jen virino, kiu dum dek ok jaroj havis spiriton de malforteco; kaj ŝi estis kunkurbi- ta kaj neniel povis leviĝi. - Kaj vidinte ŝin, Jesuo vokis ŝin, kaj diris: Virino, vi estas liberigita el via malforteco. - Kaj li metis sur ŝin la manojn, kaj ŝi tuj rektiĝis kaj gloris Dion.
Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso: Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.
Sed la Sinjoro respondis al li kaj diris: Ho hipokrituloj! ĉu ne ĉiu el vi en la sabato malligas sian bovon aŭ sian azenon el la stalo, kaj forkondukas ĝin, por trinkigi? - Kaj ĉu ne devis ĉi tiu virino, estante filino de Abraham, ligite de Satano jen dek ok jarojn, esti malligita el ĉi tiu kateno en la sabata tago?
Kaj kiam li tion diris, ĉiuj liaj kontraŭuloj hontiĝis; kaj la tuta homamaso ĝojis pro ĉiuj gloraj agoj, faritaj de li. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 10 ĝis 17.)
- Ĉi tiu fakto pruvas, ke en tiu epoko la plejparto el la malsanoj estis atribuata al la demono, kaj ke oni konfuzis, kiel nuntempe, la poseditojn kun la malsanuloj, sed en inversa senco, tio estas, kiuj hodiaŭ ne kredas je malbonaj Spiritoj, tiuj konfuzas la obsedojn kun la patologiaj statoj.
La paralizulo de la lageto
- Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem. - En Jerusalem apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto[25], nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn. - En tiuj kuŝis amaso da malsanuloj, blinduloj, lamuloj, velkintoj, kiuj atendis la ekmovon de la akvo;
ĉar anĝelo de la Eternulo malsupreniris iafoje en la lageton kaj movis la akvon; kiu ajn do unua post la movado de la akvo enpaŝis, tiu resaniĝis, tute egale, de kia malsano li suferis.
Kaj tie estis unu viro, kiu estis tridek ok jarojn en sia malforteco. - Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li: ĉu vi volas fariĝi sana? - La malsanulo respondis: Sinjoro, mi ne havas iun por enĵeti min en la lageton, kiam la akvo moviĝis; sed dum mi venas, alia paŝas malsupren antaŭ mi; - Jesuo diris al li: Leviĝu, prenu vian liton, kaj iru.
Kaj la viro tuj fariĝis sana, kaj prenis sian liton, kaj iris. Kaj estis la sabato en tiu tago.
La Judoj do diris al la resanigito: Estas la sabato, kaj al vi ne konvenas porti vian liton. - Li respondis: Tiu, kiu min sanigis, diris al mi: Prenu vian liton, kaj iru. - Ili demandis lin: Kiu estas tiu homo, kiu diris al vi: Prenu kaj iru? - Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; ĉar Jesuo jam formoviĝis pro la tiea homamaso.
Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li: Jen vi fariĝis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.
La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis. - Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato. - Sed Jesuo respondis al ili: Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras. (Sankta Johano, ĉap. V, par. 1 ĝis 17.)
22. - "Piscine"[26] [= fiŝujo] (el la latina vorto piscis, fiŝo), estis nomataj la rezervujoj aŭ tenejoj, en kiuj oni bredis fiŝojn. Poste la signifo de tiu vorto etendiĝis al la akvujoj destinitaj por komunaj banoj.
La lageto de Betesda, en Jerusalem, estis ia baseno apud la Templo, nutrata de natura fonto, kies akvo verŝajne havis kuracajn proprecojn. Temis sendube pri intermita fonto, kiu, de tempo al tempo, forte ekŝprucis kaj agitis la akvon. Laŭ la vulgara kredo, tiu momento estis la plej favora por la resanigoj. Povas esti, efektive, ke, en la momento de la ŝpruco, la proprecoj de la akvo estis pli aktivaj, aŭ ke la agitiĝo estigita de la ŝprucanta akvo eklevis la ŝlimon sanige efikan kontraŭ certaj malsanoj. Tiuj efikoj estas tre naturaj kaj perfekte konataj nuntempe; sed tiam la sciencoj estis malmulte progre- sintaj, kaj al la plimulto el la nekomprenataj fenomenoj oni atribuadis ian supernaturan kaŭzon. La judoj do atribuadis la agitiĝon de la akvo al la ĉeesto de anĝelo, kaj des pli prava tiu kredo montriĝis al ili, ĉar en tiu momento la akvo fariĝis pli saniga.
Resaniginte tiun homon, Jesuo diris al li: "Ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi". Per tiuj vortoj, li komprenigis, ke lia malsano estis ia puno, kaj ke, se li ne pliboniĝos, li povos denove, kaj ankoraŭ pli rigore, esti punata. Tiu doktrino perfekte akordas kun tiu instruata de Spiritismo.
- Sajnis, ke Jesuo nepre volis resanigi en la sabato, celante ian oportunon por protesti kontraŭ la rigoreco de la fariseoj koncerne la observon de tiu tago. Li volis montri al ili, ke la vera pieco ne konsistas en la plenumado de eksteraj agoj kaj de formalaĵoj; sed ke ĝi ja kuŝas en la sentoj de la koro. Li pravigis sin, dirante: "Mia Patro ĝis nun laboras, kaj mi laboras"; tio estas, Dio ne interrompas siajn verkojn, nek sian agadon super la aferoj de la Naturo en la sabato. Li ne ĉesas estigi tion, kio necesas al via nutrado kaj al via sano, kaj mi sekvas lian ekzemplon.
Denaska blindulo
- Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo. - Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?
Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li. - Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori. - Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo, - kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de SiloaR (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn? - Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas. - Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis? - Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al SiloaR, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon. - Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.
Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron. - Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas. - Unuj do el la Fariseoj diris: ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto. - La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon, kaj demandis ilin, - dirante: ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas? - Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda; - sed kiel li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos.
Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo. - Tial la gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin.
Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo. - Li do respondis: ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas. - Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? - kiamaniere li malfermis viajn okulojn? - Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? Ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj? - Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo. - Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas.
La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn. - Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas. - De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda. - Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren. (Sankta Johano, ĉap. IX, par. 1 ĝis 34.)
25. - Ĉi tiu rakonto, tiel simpla kaj tiel naiva, portas en si evidentan karakteron de vereco. En ĝi estas nenio fantazia, nek mirakleca. Temas pri ia freŝe kaptita sceno de la reala vivo. La parolo de la blindulo estas ĝuste tia sama kiel la parolo de tiuj simplaj homoj, ĉe kiuj la komuna saĝo kompen- sas la mankon de klereco, kaj kiuj refutas la argumentojn de siaj kontraŭuloj kun korsimpleco, prezentante klarigojn, al kiuj mankas nek praveco, nek oportuneco. Ĉu la tono de la fariseoj ne samas kiel tiu de la orgojlaj homoj, kiuj akceptas nenion superan al sia inteligento kaj kiuj indignas ĉe la sola penso, ke plebano povus al ili fari rimarkojn? Escepte de la loka koloro de l' nomoj, oni kredus la fakton nuntempa.
Esti forigita el la sinagogo egalis forpelon el la eklezio, ian ekskomunikon. La spiritistoj, kies doktrino estas sama kiel tiu de la Kristo, interpretata laŭ la nuna progreso de la lumoj, estas same traktataj kiel la Judoj, kiuj en Jesuo rekonis la Mesion. Per ekskomuniko, la Eklezio forigas ilin el sia sino, same kiel la skribistoj kaj fariseoj faris kun la sekvantoj de Jesuo. Kaj jen tiel homo estas forpelita, ĉar li ne povas kredi, ke tiu, kiu lin resanigis, estas demonhavanto, kaj ĉar li gloras Dion pro sia resaniĝo!
Cu ne same oni faras kun la spiritistoj? Kion ili atingas, nome saĝajn konsilojn de la Spiritoj, revenon al Dio kaj al la bono, resanigojn, ĉio tio estas verko de la diablo, kaj sur ilin oni ĵetas anatemon. Cu oni ne vidis pastrojn deklari, de sur la predikseĝo, ke preferindas resti senkreda, ol reakiri la fidon per Spiritismo? Kaj unujn diri al malsanuloj, ke ili ne devis serĉi kuracadon ĉe la spiritistoj posedantaj tiun doton, ĉar ĝi estas doto satana? Kaj aliajn prediki, ke la senhavuloj devas ne akcepti la panon disdonatan de la spiritistoj, ĉar tiu pano venas de la diablo? Kion alian diradis kaj faradis la judaj pastroj kaj la fariseoj? Cetere, estas dirite, ke nun devas same okazi kiel en la tempo de la Kristo.
Tiu demando de la disĉiploj: ĉu ĉi tiu viro pekis, ke li naskiĝis blinda? indikas la intuicion pri iu antaŭa ekzistado; se ne tiel, al ĝi mankus senco, ĉar peko, kiu kaŭzus denaskan malsanon, nepre estus farita antaŭ la naskiĝo, sekve en antaŭa ekzistado. Se Jesuo en tio vidus falsan ideon, li dirus al ili: "Kiel tiu homo povus peki antaŭ ol esti naskita?" Sed, anstataŭ tio, li asertas, ke tiu homo estas blinda ne pro tio, ke li pekis, sed por tio, ke en li manifestiĝu la povo de Dio, tio estas, ke li servu kiel instrumento por manifestiĝo de la povo de Dio. Se ĝi ne estis kulpelpago el la pasinteco, ĝi estis provo taŭga por lia progreso, ĉar Dio, kiu estas justa, ne trudus al li senkom- pensan suferadon.
Koncerne la rimedon uzitan por lia resanigo, estas evidente, ke tiu speco de koto, farita el salivo kaj tero, povus havi nenian potencon, krom pro la agado de la resaniga fluido, per kiu ĝi estis saturita. Ja tiel la plej sensignifaj substancoj, kiel ekzemple la akvo, povas akiri potencajn kaj efektivajn kvalitojn sub la agado de la spirita aŭ magneta fluido, al kiu ili servas kiel perilo, aŭ, se oni preferas, kiel rezervujo.
Multenombraj resanigoj faritaj de Jesuo
- Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante ĉian malsanon kaj ĉian malfortaĵon inter la popolo. - Kaj lia famo disvastiĝis en la tuta Sirio; kaj oni alkondukis al li ĉiujn malsanulojn, malfortigitajn de diversaj malsanoj kaj turmentoj, demonhavantojn, epilepsiulojn, kaj paralizulojn, kaj li resanigis ilin. - Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan. (Sankta Mateo, ĉap. IV, par. 23, 24, 25.)
- El ĉiuj faktoj atestantaj la povon de Jesuo, ne kontesteble la plejmultaj estas la resanigoj. Li per tio volis pruvi, ke la vera povo apartenas al tiu, kiu faras la bonon; ke lia celo estas fariĝi utila, kaj neniel kontentigi la scivolon de la indiferentuloj pere de mirindaĵoj.
Mildigante la suferojn, li ligis al si la personojn per la koro kaj varbis pli multenombrajn kaj pli sincerajn prozelitojn, ol se li ilin nur impresus per okulfrapantaj spektakloj. Tiamani- ere li fariĝis amata, dum se li sin limigus estigi mirigajn, materialajn efikojn, laŭ la volo de la fariseoj, la plimultaj personoj rigardus lin kiel nuran sorĉiston, lertan ĵongliston, kiun senokupuloj irus spekti por sin amuzi.
Pro tio, kiam Johano Baptisto sendas al li siajn disĉi- plojn, por demandi, ĉu li estas la Kristo, li ne diras: "Mi estas", kiel ja povus respondi ĉia trompisto. Li ne parolas al ili pri miregindaĵoj, nek pri miraklecaj faroj, sed li simple respondas al ili: "Iru kaj sciigu al Johano tion: blinduloj ricevas vidpovon, malsanuloj resaniĝas, surduloj aŭdas, al malriĉuloj evangelio estas predikata." Gi estis la samo, kiel diri: "Rekonu min laŭ miaj faroj; juĝu arbon laŭ ties frukto", ĉar tio estis la vera karaktero de lia dia misio.
28. - Same per la bono, kiun ĝi faras, Spiritismo pruvas sian providencan mision. Gi kuracas fizikajn malsanojn, sed ĝi precipe kuracas la malsanojn moralajn, kaj ja el ĉi tio konsistas la plej grandaj mirindaĵoj, per kiuj ĝi imponas. Giaj plej sinceraj adeptoj ne estas tiuj, tuŝitaj nur de la vido je eksteror- dinaraj fenomenoj, sed ja tiuj, kies korojn tuŝis konsolado; kiujn ĝi liberigis el la turmentoj de la dubo; kies kuraĝon ĝi relevis en la afliktoj; kiuj ĉerpis forton en la certeco, kiun ĝi al ili portis, pri la estonteco, per la konado de ilia spirita esteco kaj de ilia destino. Ja tiuj portas la neskueblan fidon, ĉar ili sentas kaj komprenas.
Kiuj en Spiritismo nur vidas materialajn efikojn, tiuj ne povas kompreni ĝian moralan forton. Tiel same, la nekredan- toj, kiuj ĝin konas nur laŭ fenomenoj, kies primaran kaŭzon ili ne agnoskas, rigardas la spiritistojn ne alie, ol kiel nurajn ĵonglistojn kaj ĉarlatanojn. Ne do per miregindaĵoj Spiritismo triumfos super nekredemo, sed ja per multobligo de siaj moralaj bonfaroj, ĉar se la nekredemuloj ne konsentas la miregindaĵojn, ili tamen, kiel ĉiuj aliaj homoj, konas la suferon kaj la afliktojn, kaj neniu ekzistas, kiu rifuzus mildigon kaj konsolon.
Poseditoj
- Kaj ili iris en Kapernaumon, kaj tuj en la sabato li eniris en la sinagogon kaj instruis. - Kaj oni miris pro lia instruado; ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton, kaj ne kiel la skribistoj.
Kaj en ilia sinagogo estis viro kun malpura spirito; kaj li ekkriis, - dirante: Kio estas inter vi kaj ni, Jesuo Nazaretano? Cu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas: la Sanktulo de Dio. - Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante: Silentu, kaj eliru el li. - Kaj la malpura spirito konvulsiigis lin, kaj, laŭte kriinte, eliris el li.
Kaj ĉiuj miregis tiom, ke ili diskutis inter si, dirante: Kio estas ĉi tio? jen nova instruado! kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj, kaj ili obeas lin. (Sankta Marko, ĉap. I, par. 21 ĝis 27.)
- Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton.
Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante: Neniam tia afero estas vidita en Izrael.
Sed la Fariseoj diris: Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn. (Sankta Mateo, ĉap. IX, par. 32, 33, 34.)
- Kaj veninte al la disĉiploj, li vidis grandan homamason ĉirkaŭ ili, kaj skribistojn diskutantajn kun ili. - Kaj tuj la homamaso, vidante lin, forte miris, kaj alkuris, kaj salutis lin.
Kaj li demandis ilin: Pri kio vi diskutas kun ili? - Kaj unu el la amaso respondis al li: Majstro, mi venigis al vi mian filon, kiu havas mutan spiriton;
kaj kie ajn ĝi kaptas lin, ĝi ŝiras lin, kaj li ŝaŭmas kaj grincigas la dentojn kaj kadukiĝas; kaj mi parolis al viaj disĉiploj, ke ili elpelu ĝin; kaj ili ne povis.
Kaj li respondis al ili, dirante: Ho senfida generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi. - Kaj ili venigis lin al li; kaj vidinte lin, tuj la spirito konvulsiigis lin, kaj li falis teren kaj ruliĝis ŝaŭmanta.
Kaj li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas ĉi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. - Kaj ofte ĝi ĵetis lin en fajron kaj en akvon, por pereigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin.
Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! ĉio estas ebla por kredanto. - Tuj ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon.
Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la spiriton, dirante al ĝi: Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi: Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin. - Kaj ekkriinte, kaj multe konvulsiiginte lin, ĝi eliris; kaj li fariĝis kvazaŭ mortinto, tiel ke la plimulto diris: Li mortis. - Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li stariĝis.
Kaj kiam li eniris en la domon, liaj disĉiploj aparte demandis lin: Kial ni ne povis elpeli ĝin? - Kaj li diris al ili: ĉi tiu speco neniel povas eliri, krom per preĝado. (Sankta Marko, ĉap. IX, par. 14 ĝis 29.)
- Tiam oni kondukis al li demonhavanton, blindan kaj mutan; kaj li sanigis lin, tiel ke la mutulo parolis kaj vidis. - Kaj miris ĉiuj homamasoj, kaj diris: ĉu ĉi tiu estas la filo de David?
Sed la Fariseoj, aŭdinte, diris: ĉi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.
Kaj sciante iliajn pensojn, li diris al ili: ĉiu regno dividita kontraŭ si dezertiĝas, kaj ĉiu urbo aŭ domo dividita kontraŭ si ne starados; - kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraŭ si; kiel do staros lia regno? - Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj juĝantoj. - Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. (Sankta Mateo, ĉap. XII, par. 22 ĝis 28.)
- La liberigoj de poseditoj troviĝas, kune kun la resanigoj, inter la plej multenombraj faroj de Jesuo. El inter tiaspecaj faktoj, estas unuj, kiel la ĉi-supre rakontita sub n-ro 30, ĉe kiu la posedo ne estas evidenta. Verŝajne, en tiu epoko, same kiel ankoraŭ nuntempe, oni atribuadis al la demona influo ĉiujn malsanojn, kies kaŭzo estis nekonata, ĉefe muteco, epilepsio kaj katalepsio. Sed estas aliaj, ĉe kiuj neniel duba montriĝas la agado de la malicaj Spiritoj; ili havas tiel frapan- tan analogecon kun tiuj, pri kiuj ni estas atestantoj, ke en ili oni rekonas ĉiujn simptomojn de tiuspeca afekcio. Tiuokaze, la pruvo de la partopreno de kaŝita inteligento elfluas el materia- la fakto: la multenombraj radikalaj resanigoj en kelkaj spiritis- maj centroj estas ricevataj per la sola elvoko kaj moraligo de la obsedantaj Spiritoj, sen magnetizado nek medikamentoj, kaj ofte en la foresto kaj malproksimeco de la paciento. La senmezura supereco de la Kristo havigis al li tielan aŭtoritaton super la neperfektaj Spiritoj, tiam nomataj demonoj, ke al li sufiĉis ordoni ilian foriĝon, por ke ili ne povu ĝin kontraŭstari. (Cap. XIV, n-ro 46.)
- Kontraŭas ĉian probablecon la fakto, ke iuj malicaj Spiritoj estis forsenditaj en korpojn de porkoj. Cetere, malfacile klarigeblus la ekzisto de tiel multenombra grego da porkoj en lando, kie tiu besto vekis abomenegon kaj estis neniel utila por manĝado. Malica Spirito ĉiam ankoraŭ estas homa Spirito, kvankam tiel neperfekta, ke li postmorte daŭre faras malbonon, kiel li antaŭe ĝin faris, kaj estas kontraŭ la leĝoj de la Naturo, ke li povus animi la korpon de besto. Necesas do vidi en tio unu el tiuj trograndigoj tiel oftaj en la tempoj de nesciado kaj superstiĉo, aŭ eble ian alegorion por karakterizi la malpurajn inklinojn de certaj Spiritoj.
- Sajnas, ke en la tempo de Jesuo tre multenombraj estis, en Judujo, obsedatoj kaj poseditoj, kio al li donis la okazon resanigi multajn personojn. La malicaj Spiritoj sendube invadis tiun landon kaj kaŭzis epidemion de posedoj. (Cap. XIV, n-ro 49.)
Ne prezentante epidemian karakteron, la individuaj obsedoj estas tre oftaj kaj montriĝas sub tre diversaj aspektoj, kiujn oni facile rekonas per pli funda konado de Spiritismo. Ili ofte povas rezultigi malutilajn sekvojn por la sano, ĉu gravigan- te jam ekzistantajn organajn afekciojn, ĉu ilin estigante. Ili iam nekontesteble estos alkalkulitaj al la patologiaj kaŭzoj postu- lantaj, pro sia aparta naturo, specialajn kuracrimedojn. Malkaŝante la kaŭzon de la malbono, Spiritismo malfermas novan vojon al la kuracarto kaj liveras al la Scienco rimedon por atingi sukceson tie, kie ĝis nun la Scienco ĉiam fiaskas nur tial, ke ĝi ne atakas la ĉefan kaŭzon de la malbono. (La Libro de la Mediumoj, ĉap. XXIII.)
- La Fariseoj akuzadis Jesuon, ke li elpelas demo- nojn per la demonoj; laŭ ili, la bono, kiun li faris, estis verko de Satano; ili ne pripensis, ke Satano, sin mem elpelante, agas tre malsaĝe. Rimarkindas, ke la tiamaj Fariseoj jam pretendis, ke ĉia kapablo transcenda, kaj pro tio rigardata kiel supernatu- ra, estas verko de la demono, ĉar, laŭ ilia opinio, ja de la demono Jesuo ricevis sian povon. Ci tio prezentas plian elementon de simileco kun la nuna epoko, kaj tian doktrinon la Eklezio provas superforti kontraŭ la spiritismaj manifestiĝoj.
Reviviĝoj
La filino de Jairo
- Kaj kiam Jesuo retransiris en la ŝipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektiĝis al li; kaj li estis apud la maro. - Kaj venis unu el la sinagogestroj, nomata Jairo, kaj ekvidinte lin, falis antaŭ liaj piedoj, - kaj insiste lin petegis, dirante: Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.
Kaj li iris kun li, kaj granda homamaso sekvis lin kaj premis lin.
Dum li (Jairo) ankoraŭ parolis, oni venis el la domo de la sinagoges- tro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankoraŭ ĝenas la instruiston? - Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu. - Kaj li ne permesis al iu sekvi kun li, krom Petro kaj Jakobo, kaj Johano, frato de Jakobo.
Kaj ili venis al la domo de la sinagogestro, kaj li vidis tumulton, kaj homojn plorantajn kaj funebre ĝemantajn. - Kaj enirinte, li diris al ili: Kial vi tumultas kaj ploras? la infanino ne mortis, sed dormas. - Kaj ili mokridis lin. Tamen, foriginte ĉiujn, li kondukis la patron de la infanino kaj la patrinon, kaj tiujn, kiuj estis kun li, kaj eniris tien, kie estis la infanino. - Kaj preninte la manon de la infanino, li diris al ŝi: Talita kumi; tio estas: Knabineto, mi diras al vi: Leviĝu. - Kaj tuj leviĝis la knabineto kaj piediris; kaj ŝi estis dekdujara. Kaj ili miris kun granda mirego. - Kaj li severe admonis ilin, ke neniu sciiĝu pri tio; kaj li ordonis doni al ŝi manĝi. (Sankta Marko, ĉap. V, par. 21 ĝis 24, kaj 35 ĝis 43.)
La filo de la vidvino el Nain
- Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj disĉiploj kaj granda homamaso. - Kaj kiam li alproksimiĝis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj ŝi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun ŝi. - Kaj kiam la Sinjoro ŝin vidis, li kortuŝiĝis pri ŝi, kaj diris al ŝi: Ne ploru. - Kaj li alproksimiĝis, kaj tuŝis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris: Junulo, mi diras al vi: Leviĝu. - Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.
Kaj timo kaptis ĉiujn; kaj ili gloris Dion, dirante: Granda profeto leviĝis inter ni; kaj: Dio vizitis Sian popolon. - Kaj ĉi tiu famo pri li eliris tra la tuta Judujo, kaj tra la tuta ĉirkaŭaĵo. (Sankta Luko, ĉap. VII, par. 11 ĝis 17.)
- La reveno de efektive mortinta individuo en la korpan vivon estus kontraŭa al la leĝoj de la Naturo kaj sekve ja mirakla. Nu, ne necesas sin helpi per tia ordo de faktoj, por klarigi la reviviĝojn, kiujn Jesuo okazigis.
Se inter ni la ŝajnoj iafoje trompas eĉ profesiulojn, tiaspecaj akcidentoj certe estis pli oftaj en lando, kie oni faris nenian antaŭgardon kontraŭ ili kaj kie tujaj estis la entombigoj.[27] Estas do tute probable, ke ĉe la du ĉi-supraj ekzemploj, nur okazis sinkopo aŭ letargio. Jesuo mem asertas, koncerne la filinon de Jairo: La infanino, li diras, ne mortis, sed dormas.
Se oni konsideras la fluidecan povon de Jesuo, neniom miregiga estas tio, ke tiu viviga fluido, direktata de forta volo, revigligis la torporigitajn sensojn; ke ĝi eĉ revenigis en la korpon la Spiriton, ĝin baldaŭ forlasontan, ĉar la perispirita ligilo ankoraŭ ne definitive rompiĝis. Por la tiamaj homoj, kiuj rigardis mortinta individuon, kies spiro ĉesis, tiaj okazoj prezentis reviviĝon, kion ili tre bonafide asertis; sed efektive okazis resanigo, ne reviviĝo laŭ la ĝusta senco de ĉi tiu vorto.
40. - La reviviĝo de Lazaro, kion ajn oni dirus, neniel malkonfirmas ĉi tiun principon. Li jam restis, laŭdire, kvar tagojn en la tombo; sed oni scias, ke estas letargioj, kiuj daŭras ok tagojn, eĉ pli. Oni aldonas, ke jam odoris malbone, kio estas signo de malkomponiĝo. Ankaŭ ĉi tiu argumento nenion pruvas, ĉar ĉe certaj individuoj okazas parta malkomponiĝo, eĉ antaŭ la morto, kun odoro de putrado. La morto efektiviĝas nur tiam, kiam estas atingitaj la organoj nepre necesaj al la vivo.
Kaj kiu povus scii, ĉu Lazaro jam malbonodoras? Tion diris lia fratino Maria, sed kiel ŝi tion eksciis? Car, laŭ ŝia supozo, Lazaro estis enterigita de post kvar tagoj; sed pri tio ŝi povus havi nenian certecon. (Cap. XIV, n-ro 29.)
Jesuo iras sur la akvo
- Kaj tuj li devigis la disĉiplojn eniri en la ŝipeton kaj iri antaŭ li al la alia bordo, ĝis li forsendos la homamason. - Kaj forsendinte la homama- son, li supreniris sur la monton sola, por preĝi; kaj kiam vesperiĝis, li estis tie sola.
Sed la ŝipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; ĉar la vento estis kontraŭa. - Kaj en la kvara gardoparto de la nokto li venis al ili, irante sur la maro. - Sed la disĉiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrank- viliĝis, dirante: Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo. - Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante: Kuraĝu; ĝi estas mi; ne timu.
Kaj responde al li Petro diris: Sinjoro, se ĝi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo. - Kaj li diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la ŝipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo. - Sed vidante la venton, li timis, kaj komencan- te subakviĝi, li ekkriis, dirante: Sinjoro, savu min. - Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li: Ho malgrandfidulo, kial vi dubis? - Kaj kiam ili supreniris en la ŝipeton, la vento ĉesiĝis. - Kaj tiuj, kiuj estis en la ŝipeto, adorkliniĝis al li, dirante: Vere vi estas Filo de Dio. (Sankta Mateo, ĉap. XIV, par. 22 ĝis 33.)
- Ci tiu fenomeno ricevas naturan klarigon en la ĉi- supre prezentitaj principoj, ĉapitro XIV, n-ro 43.
Analogaj ekzemploj pruvas, ke ĝi estas nek malebla nek mirakla, ĉar ĝi troviĝas en la leĝoj de la Naturo. Gi povas fariĝi laŭ du manieroj.
Kvankam vivanta, Jesuo povis aperi sur la akvo sub palpebla formo, dum aliloke troviĝis lia karna korpo. Ci tiu estas la plej probabla hipotezo. Oni eĉ povas rekoni en la rakonto iujn karakterizajn signojn de la palpeblaj aperoj. (Cap. XIV, n-roj 35 ĝis 37.)
Aliflanke, lia korpo povus esti subtenata kaj lia pezo nuligita de tiu sama fluideca forto, kiu tenas tablon pendanta en la spaco sen apogpunkto. La sama efiko plurfoje fariĝis ĉe homaj korpoj.
Transfigurigo
43. - Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton[28] aparte; kaj li estis aliformita antaŭ ili; - kaj liaj vestoj fariĝis brilantaj, treege blankaj, kiel fulisto sur la tero ne povas blankigi. - Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.
Kaj Petro responde diris al Jesuo: Rabeno, estas bone por ni esti ĉi tie; kaj ni faru tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija. Car li ne sciis, kion respondi, ĉar ili tre timiĝis.
Kaj nubo superombris ilin; kaj elvenis voĉo el la nubo: Ci tiu estas Mia Filo, la amata; aŭskultu lin.
Kaj subite, ĉirkaŭrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.
Kaj dum ili malsupreniris de la monto, li admonis ilin, ke al neniu ili rakontu tion, kion ili vidis, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj. Kaj ili konservis la diron, demandante inter si, kion signifas la releviĝo el la mortintoj. (Sankta Marko, ĉap. IX, par. 2 ĝis 10.)
- Ankoraŭ en la proprecoj de la perispirita fluido oni trovas la kaŭzon de tiu fenomeno. La transfiguriĝo, klarigita en la ĉapitro XIV, n-ro 39, estas tre ordinara fakto, laŭ kiu la aspekto de iu individuo povas aliiĝi per la fluideca radiado; sed la pureco de la perispirito de Jesuo permesis al lia Spirito doni al li esceptan brilegon. Koncerne la aperon de Moseo kaj Elija, ĝi tute apartenas al la kadro de ĉiuj samspecaj fenomenoj. (Ĉap. XIV, n-roj 35 kaj sekvantaj.)
El ĉiuj fakultoj, manifestiĝintaj en Jesuo, estas neniu, kiu troviĝus ekster la homeco kaj kiun oni ne renkontus ĉe la ordinaraj homoj, ĉar tiuj fakultoj ja apartenas al la Naturo. Sed pro la supereco de lia morala esenco kaj de liaj fluidecaj kvalitoj, tiuj fakultoj atingis ĉe li proporciojn superajn ol ĉe la vulgarularo. Aparte de lia karna envolvaĵo, li prezentis al ni la staton de la puraj Spiritoj.
Kvietigita ventego
- Kaj en unu el tiuj tagoj eniris en ŝipeton li kaj liaj disĉiploj; kaj li diris al ili: Ni transiru al la alia bordo de la lago; kaj ili surmariĝis. - Sed dum ili veturis, li endormiĝis; kaj falis ventego sur la lagon; kaj ili tute pleniĝis de akvo, kaj estis en danĝero. - Kaj ili venis al li, kaj vekis lin, dirante: Estro, estro, ni pereas. Kaj li leviĝis, kaj admonis la venton kaj la furiozon de la akvo; kaj ili ĉesiĝis, kaj fariĝis sereno. - Kaj li diris al ili: Kie estas via fido? Kaj ili timis kaj miris, dirante unu al la alia: Kiu do estas ĉi tiu? Ĉar li ordonas eĉ al la ventoj kaj al la akvo, kaj ili obeas al li. (Sankta Luko, ĉap. VIII, par. 22 ĝis 25.)
- Ni ankoraŭ ne sufiĉe konas la sekretojn de la Naturo por aserti, ĉu estas, aŭ ne, kaŝitaj inteligentoj direktan- taj la agadon de la elementoj. Ĉe la jesa hipotezo, la fenome- no povus esti la rezulto de iu aŭtoritata ago sur tiujn inteligen- tojn kaj atestus ian povon, kiun al neniu homo estas konsenti- te disponi.
Kiel ajn la afero estas, Jesuo, trankvile dormante dum la ventego, atestas senton de sekureco klarigeblan per la fakto, ke lia Spirito vidas la eblon de nenia danĝero kaj la baldaŭan kvietiĝon de la ventego.
Edziĝo en Kana
47. - Tiu miraklo, kiun mencias nur la Evangelio laŭ Sankta Johano, estas prezentita kiel la unua farita de Jesuo, kaj kiel tia ĝi certe estis unu el la plej konataj. Sed ĝi ŝajne estigis tre malfortan impreson, ĉar pri ĝi parolis neniu el la aliaj evangeliistoj. Unu tiel eksterordinara fakto devus plej altgrade miregigi la invititojn kaj ĉefe la domomastron, kiuj tamen ŝajne eĉ ne rimarkis ĝin.
Konsiderata en si, tiu fakto malmulte gravas kompare kun tiuj, kiuj vere atestas la spiritajn kvalitojn de Jesuo. Se oni konsentas, ke ĉio okazis laŭ la rakonto, ja rimarkindas, ke tiu fenomeno estas la sola, kiu, en sia speco, tiam fariĝis. Jesuo havis superege altan naturon por limiĝi al pure materialaj efikoj, taŭgaj nur por akrigi la scivolon de la amaso, kiu lin prenus por iu magiisto. Li sciis, ke la utilaj faroj akirigus al li pli da simpatio kaj al li altirigus pli da adeptoj, ol tiuj, kiuj, ŝajnan- te ĵongladon, tute ne tuŝus la koron. (n-ro 27).
Kvankam, ĝustadire, la fakto estas klarigebla, ĝis ioma grado, per ia fluideca agado, kiu estus ŝanĝinta, same kiel multaj ekzemploj liveritaj de la magnetismo, la proprecojn de la akvo, donante al ĝi la guston de vino, tamen ĉi tiu hipotezo estas tre malprobabla, ĉar tiuokaze la akvo, havante nur la guston de vino, estus konservinta sian koloron, kio nepre estus rimarkita. Estas pli racie vidi en tio unu el tiuj paraboloj tiel oftaj en la instruoj de Jesuo, kiel tiu de la erarinta filo, de la edziĝa festo, de la malbona riĉulo, de la forvelkinta figarbo kaj tiom multe da aliaj, kiuj tamen havas la karakteron de okazin- taj faktoj. Dum la festeno, li verŝajne faris aludon al la vino kaj akvo, kaj el ambaŭ li tiris ian instruon. Pravigas tiun opinion la vortoj, kiujn pri la afero la festenestro adresas al la fianĉo: "Ciu homo prezentas unue la bonan vinon, kaj kiam oni jam drinkis, tiam la malpli bonan; sed vi rezervis la bonan vinon ĝis nun."
El tiuj du hipotezoj, oni devas elekti la pli racian, kaj la spiritistoj estas nek tiel kredemaj, ke ili ĉie vidas manifestiĝojn, nek tiel radikalaj en siaj opinioj, ke ili pretendas ĉion klarigi per la fluidoj.
Multobligo de panoj
48. - La multobligo de panoj estas unu el la mirakloj, kiuj plej ekscitas la scivolon de komentariistoj kaj samtempe nutras la vervon de nekredantoj. Ne donante al si la penon sondi ĝian alegorian sencon, ĉi-lastaj vidis en ĝi nenion alian krom ia porinfana rakonto. Sed la plimulto el la seriozaj personoj rigardis tiun rakonton, kvankam sub formo malsama ol la ordinara, kiel ian parabolon, en kiu la spirita nutraĵo estas komparata kun la korpa nutraĵo.
Oni povas tamen vidi en ĝi pli ol ian figuron kaj akcepti, el certa vidpunkto, la realecon de iu materiala fakto, sen la neceso, por tio, ĝin prezenti kiel miregindaĵon. Oni scias, ke forta spirita zorgo, ke streĉa atento al iu afero, forgesigas la malsaton. Nu, tiuj, kiuj akompanis Jesuon, estis homoj avidantaj aŭskulti lin; nenio miriga do estis en tio, ke, fascinate de lia parolo, krom ankaŭ eble de la potenca magneta influo, kiun li havis sur ilin, ili ne sentis la materialan bezonon manĝi.
Antaŭvidante tiun rezultaton, Jesuo do povis trankviligi siajn disĉiplojn kaj al ili diri, laŭ sia kutime figura parolo - kaj se nur ili efektive kunportis kelke da panoj -, ke ĉi tiuj sufiĉos por satigi la homamason. Li samtempe donis lecionon al tiuj disĉiploj, dirante al ili: "Vi donu al ili manĝi". Li per tio al ili instruis, ke ankaŭ ili povos nutri pere de la parolo.
Tiamaniere, krom la morala, alegoria senco, fariĝis efiko fiziologia, natura kaj tre konata. La miregindaĵo, en tiu okazo, troviĝas en la aŭtoritateco de la parolo de Jesuo, sufiĉe potenca por kapti la atenton de sennombra amaso en tia grado, ke ĝi forgesigis al ili la bezonon manĝi. Tiu morala povo pruvas la superecon de Jesuo, multe pli ol tiu pure materiala okazo de multobligo de panoj, kiun oni devas rigardi kiel ian alegorion.
Cetere, ĉi tiun klarigon Jesuo mem konfirmas en la du sekvantaj lokoj:
La fermentaĵo de la Fariseoj
- Kaj la disĉiploj, transirinte al la alia bordo, forgesis preni panojn. - Sed Jesuo diris al ili: Zorgu, kaj gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj. - Kaj ili diskutis inter si, dirante: ĉar ni ne prenis panojn.
Sed Jesuo, eksciante tion, diris: Kial vi diskutas inter vi, ho malgrand- fiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn? - ĉu vi ankoraŭ ne konscias, nek memoras la kvin panojn de la kvin mil, kaj kiom da korboj vi kolektis? - Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis? - Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?
Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraŭ la fermentaĵo de panoj, sed kontraŭ la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj. (Sankta Mateo, ĉap. XVI, par. 5 ĝis 12.)
La ĉiela pano
- La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia ŝipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la disĉiploj en la ŝipon, sed la disĉiploj solaj veturis - (venis tamen ŝipetoj el Tiberias proksime al la loko, kie oni manĝis la panon, post kiam la Sinjoro donis dankon) - kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj disĉiploj, ili ankaŭ eniris la ŝipetojn kaj veturis al Kapernaum, serĉante Jesuon. - Kaj trovinte lin trans la maro, ili diris al li: Rabeno, kiam vi venis ĉi tien?
Jesuo respondis al ili kaj diris: Vere, vere, mi diras al vi: Vi min serĉas, ne ĉar vi vidis signojn, sed ĉar vi manĝis el la panoj kaj satiĝis.
Laboru ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi; ĉar lin Dio, la Patro, sigelis.
Ili do diris al li: Kiel ni agu, por ke ni faru la farojn de Dio? - Jesuo respondis kaj diris al ili: Jen la faro de Dio: kredi al tiu, kiun Li sendis.
Ili do diris al li: Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras? - Niaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kiel estas skribite: Li donis al ili ĉielan panon por manĝi.
Jesuo do diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi: Ne Moseo donis al vi tiun ĉielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran ĉielan panon. - ĉar la pano de Dio estas tiu, kiu malsupreniras de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo.
Ili do diris al li: Sinjoro, ĉiam donu al ni tiun panon.
Jesuo diris al ili: Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos. - Sed mi diris al vi, ke vi min vidis, kaj tamen vi ne kredas.
Vere, vere, mi diras al vi: Kiu kredas, tiu havas vivon eternan. - Mi estas la pano de vivo. - Viaj patroj manĝis la manaon en la dezerto, kaj mortis. - Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo, por ke oni manĝu el ĝi kaj ne mortu. (Sankta Johano, ĉap. VI, par. 22 ĝis 36 kaj 47 ĝis 50.)
51. - En la unua loko, Jesuo, memorigante la antaŭe okazintan efikon, klare komprenigas, ke tute ne temis pri materiala pano, ĉar alie al lia komparo kun la fermentaĵo de la Fariseoj mankus objekto: "Cu vi ankoraŭ ne konscias, li diras, nek memoras, ke kvin panoj sufiĉis por kvar mil homoj, kaj ke sep panoj sufiĉis por kvar mil homoj? Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi: Gardu vin kontraŭ la fermentaĵo de la Fariseoj?" Tiu komparo havus nenian pravon de ekzisto en la okazo de ia materiala multobligo. La fakto estintus sufiĉe eksterordinara por forte impresi la imagon de liaj disĉiploj, kiuj tamen ŝajne ne plu ĝin memoris.
Tio ne malpli klare elfluas el la parolado de Jesuo pri la ĉiela pano, per kiu li penas komprenigi la veran sencon de la spirita nutraĵo. "Laboru, li diras, ne por la pereema nutraĵo, sed por la nutraĵo, kiu restas ĝis eterna vivo, kiun la Filo de homo donos al vi". Tiu nutraĵo estas lia parolo, pano, kiu malsupreniris de la ĉielo kaj donas vivon al la mondo. "Mi estas, li diras, la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos".
Sed tiaj distingoj estis tro subtilaj por tiuj krudnaturaj homoj, kiuj nur komprenis palpeblajn aferojn. Por ili, la manao, kiu nutris la korpojn de iliaj prauloj, estis la vera ĉiela pano; ja tie troviĝis la miraklo. Se do la multobligo de panoj materiale okazis, kiel tiuj homoj, por kies bono ĝi fariĝis antaŭ kelke da tagoj, tre malforte impresiĝis de ĝi en tia grado, ke ili demandis Jesuon: "Kian signon vi montras, por ke ni vidu kaj kredu al vi? kion vi faras?" Ili komprenis, kiel miraklojn, la miregindaĵojn petatajn de la Fariseoj, tio estas, signoj, kiuj laŭordone aperus en la ĉielo, same kiel per magiista vergeto. Kion Jesuo faris, tio estis tre simpla kaj ne troviĝis ekster la leĝoj de la Naturo; eĉ la resanigoj ne havis tre strangan, nek tre eksterordinaran karakteron. Ne tre impresaj montriĝis al ili la spiritaj mirakloj.
Tento de Jesuo
52. - Jesuo, portita de la diablo sur la tegmentan pinton de la Templo, poste sur la supron de monto por esti tentata -
ĉi tio prezentas unu el tiuj paraboloj, kiuj estis al li familiaraj kaj kiujn la popola kredemo transformis en konkretajn faktojn.
53. - "Jesuo ne estis suprenlevita. Li nur volis kompre- nigi al la homoj, ke la homaro estas erarema kaj ke ĝi devas ĉiam esti singarda kontraŭ la malbonaj inspiroj, al kiuj ĝia malforta naturo igas cedi. La tento de Jesuo estas do ia figuro, kaj necesus esti blinda por ĝin preni laŭlitere. Kiel vi kredus, ke la Mesio, la Vorto de Dio enkarniĝinta, estis submetita dum kelka tempo, kiel ajn mallonga ĝi estus, al la sugestoj de la demono, kaj ke, laŭ la Evangelio de Luko, la demono foriris de li dum kelka tempo, kio supozigus, ke la Kristo ankoraŭ restos submetita al lia povo? Ne; komprenu pli ĝuste la instruojn, kiuj al vi estis donitaj. La Spirito de malbono neniom potencus super la esenco de bono. Neniu asertis esti vidinta Jesuon sur la monto nek sur la tegmenta pinto de la Templo. Certe, unu tiela fakto disvastiĝus ĉe ĉiuj popoloj. La tento do ne estis ia ago materiala kaj fizika. Koncerne la moralan agon, ĉu vi povus konsenti, ke la Spirito de mallumo diris al tiu, kiu konsciis sian originon kaj povon: "Adorkliniĝu antaŭ mi, kaj mi donos al vi ĉiujn regnojn de la Tero?" La demono do ne konus tiun, al kiu li faris tiajn proponojn, kio ne estus probabla. Se li konis Jesuon, liaj proponoj estis sensen- caj, ĉar li nepre sciis, ke li estos repuŝita de tiu, kiu venis detrui lian regadon super la homoj.
"Komprenu do la sencon de tiu parabolo, ĉar ja tio ĝi estas, tiel same kiel tiuj de la Erarinta filo kaj de la Bona Samariano. Unu montras al ni la danĝerojn, kiujn la homoj riskas, se ili ne kontraŭstaras tiun intiman voĉon, kiu al ili krias senĉese: "Ci povas esti pli, ol kia ci estas; ci povas posedi pli, ol kiom ci posedas; ci povas grandiĝi, multon akiri; cedu al la voĉo de la ambicio, kaj ĉiuj ciaj deziroj estos kontentigitaj." Gi montras al vi la danĝeron kaj la rimedon, ke vi evitu ĝin, dirante al la malbonaj inspiroj: Foriru, Satano! alivorte: For la tento!
"La du aliaj paraboloj, kiujn mi memorigis, montras al vi, kion povas ankoraŭ atendi tiu, kiu, tro malforta por forpeli la demonon, cedis al lia tentado. Ili montras al vi la korfavoron de la patro de familio, metanta sian manon sur la frunton de la pentinta filo kaj al li donanta, kun amo, la petegatan pardonon. Ili montras al vi la kulpinton, la skismulon, la homon repuŝitan de siaj fratoj, pli valorantan, en la okuloj de la Superega Juĝisto, ol tiuj, kiuj lin malŝatis pro tio, ke li praktikas la virtojn predikatajn de la leĝo de amo.