"Bone taksu la instruojn donitajn de la Evangelio; sciu distingi en ĝi tion proprasencan de tio figursenca, kaj la eraroj, kiuj vin longatempe blindigis, iom post iom malaperos kaj cedos lokon al la brila lumo de la Vero". - Johano Evangeliis- to, Bordozo, 1862.

Miregindaĵoj okaze de la morto de Jesuo

- Kaj de post la sesa horo fariĝis mallumo sur la tuta lando ĝis la naŭa horo.

Kaj jen la kurteno de la sanktejo disŝiriĝis en du pecojn de supre ĝis malsupre; kaj la tero tremis; kaj la rokoj diskrevis; - kaj la tomboj malfermiĝis, kaj multaj korpoj de dormantaj sanktuloj leviĝis, - kaj elirinte el la tombo post lia releviĝo, ili eniris en la sanktan urbon kaj aperis al multaj. (Sankta Mateo, ĉap. XXVII, par. 45, 51, 52, 53.)

- Estas strange, ke tiaj miregindaĵoj, okazante en la momento mem, kiam la tuta urbo atentis la martirigon de Jesuo, ja la plej gravan fakton en tiu tago, pasis nerimarkite, ĉar neniu historiisto ilin mencias. Sajnas neebla, ke tertremo kaj la dronado de la tuta Tero en mallumo dum tri horoj, en lando kie la ĉielo ĉiam estas perfekte klara, pasis nerimarkite.

La daŭro de tiu obskuro estas preskaŭ sama kiel tiu de suneklipso, sed tiaj eklipsoj fariĝas nur ĉe novluno, kaj la morto de Jesuo okazis dum la plenluna fazo, la 14-an de la monato Nisan, tago de la Pasko Juda.

La obskuriĝo de la Suno povas esti kaŭzata de la makuloj, kiujn oni vidas sur ĝia supraĵo. Tiaokaze la lumbrilo senteble malfortiĝas, sed neniam ĝis tia grado, ke ĝi estigus obskuron kaj mallumon. En la supozo, ke unu tiaspeca fenomeno okazis en tiu tempo, ĝi nepre estus rezultinta el perfekte natura kaŭzo.

Koncerne la mortintojn, kiuj reviviĝis, povas esti, ke iuj personoj havis viziojn aŭ vidis aperaĵojn, kio tute ne estas esceptokaza. Sed ĉar en tiu tempo oni ne konis la kaŭzon de tiu fenomeno, oni supozis, ke la vidataj figuroj eliris el la tomboj.

La disĉiploj de Jesuo, kortuŝitaj de la morto de sia Majstro, sendube ligis al ĝi kelkajn apartajn faktojn, kiujn aliokaze ili neniel atentus. Estis sufiĉe, ke rokfragmento deapartiĝis en tiu momento, por ke personoj inklinaj al tio mirakleca vidu en tiu fakto ian miregindaĵon kaj, ĝin trograndi- gante, diru, ke la ŝtonoj fendiĝis.

Jesuo estas granda pro siaj faroj, ne pro la fantaziaj bildoj, kiujn ia malpli sobra entuziasmo kredis utila ligi al lia persono.

Postmortaj aperoj de Jesuo

- Sed Maria (Magdalena) staris ekstere apud la tombo, plorante; kaj dum ŝi ploris, ŝi kliniĝis, kaj enrigardis en la tombon; - kaj ŝi vidis du anĝelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu ĉe la kaploko kaj unu ĉe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antaŭe kuŝis. - Kaj ili diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? Si respondis: ĉar oni forprenis mian Sinjoron, kaj mi ne scias, kien oni lin metis.

Dirinte tion, ŝi sin turnis malantaŭen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. - Jesuo diris al ŝi: Virino, kial vi ploras? kiun vi serĉas? Si, supozante, ke li estas la ĝardenisto, diris al li: Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.

Jesuo diris al ŝi: Maria. Si sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve: Raboni; tio estas Majstro. - Jesuo diris al ŝi: Ne tuŝu min; ĉar mi ankoraŭ ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili: Mi supreniras al mia Patro kaj Via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

Maria Magdalena venis al la disĉiploj, sciigante: Mi vidis la Sinjoron; kaj ke li tion diris al ŝi. (Sankta Johano, ĉap. XX, par. 11 ĝis 18.)

- Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn. - Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis. - Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili. - Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis. - Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis kun malgaja mieno.

Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj? - Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo; - kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis. - Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis. - Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo, - kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas. - Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.

Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis! - ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron? - Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.

Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros. - Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili. - Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili. - Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.

Kaj ili diris unu al alia: ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn? - Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj: - La Sinjoro vere leviĝis, kaj aperis al Simon. - Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.

Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi. - Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.

Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj? - Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta. - Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.

Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie? - Kaj ili donis al li pecon de rostita fiŝo. - Kaj li prenis, kaj manĝis antaŭ ili. - Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.

Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn; - kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon; - kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem. - Vi estas atestantoj pri tio. - Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre. (Sankta Luko, ĉap. XXIV, par. 13 ĝis 49.)

58. - Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne ĉeestis kun ili, kiam Jesuo venis. - La aliaj disĉiploj do diris al li: Ni vidis la Sinjoron. Sed li diris al ili: Se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj, kaj se mi ne metos mian fingron en la lokon de la najloj, kaj ne metos mian manon en lian flankon, mi tute ne kredos.

Kaj post ok tagoj la disĉiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris: Paco al vi.

Tiam li diris al Tomaso: Etendu ĉi tien vian fingron kaj vidu miajn manojn; kaj etendu vian manon kaj enmetu ĝin en mian flankon; kaj ne estu nekredema, sed estu kredanta. - Tomaso respondis al li kaj diris: Mia Sinjoro kaj mia Dio. - Jesuo diris al li: ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. (Sankta Johano, ĉap. XX, par. 24 ĝis 29.)

- Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.

Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. - Simon Petro diris al ili: Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li: Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon; kaj tiun nokton ili nenion kaptis.

Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. - Tiam Jesuo diris al ili: Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon? Ili respondis al li: Ne. - Kaj li diris al ili: Jetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni.

Tiu disĉiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro: Gi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro aŭdis, ke ĝi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (ĉar li estis nuda) kaj ĵetis sin en la maron. - Sed la aliaj disĉiploj venis en la ŝipeto (ĉar ili estis ne malproksime de la tero, sed nur ĉirkaŭ ducent ulnoj), trenante la reton plenan de fiŝoj. (Sankta Johano, ĉap. XXI, par. 1 ĝis 8.)

- Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin. - Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenporti- ta en la ĉielon.

Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo; kaj estis konstante en la templo, glorante Dion. (Sankta Luko, ĉap. XXIV, par. 50 ĝis 53.)

- La postmortaj aperoj de Jesuo estas rakontitaj de ĉiuj evangeliistoj kun riĉeco de detaloj, kiuj allasas nenian dubon pri ilia fakta realeco. Cetere, ilin perfekte klarigas la leĝoj pri la fluidoj kaj la proprecoj de la perispirito, kaj nenion nenormalan ili prezentas rilate al samspecaj fenomenoj, kies historio, antikva kaj nuntempa, liveras multenombrajn ekzemplojn, ne mankigante eĉ ties palpeblecon. Se oni atentas la cirkonstancojn, kiuj akompanis liajn kelkajn aperojn, oni rekonos ĉe li, en tiuj okazoj, ĉiujn karakterojn de la fluideca estaĵo. Li neatendite ekaperas, kaj sammaniere malaperas; unuj lin vidas, sed aliaj ne, sub aspektoj, kiuj lin ne rekonigas eĉ al liaj disĉiploj; li sin montras en fermitaj lokoj, kien karna korpo ne povus penetri; al lia parolo mem mankas la vervo de la parolo de korphava estaĵo; iliaj esprimoj havas karakteron malmultvortan kaj sentencan, propran al la Spiritoj, kiuj sammaniere manifestiĝas; ĉiuj liaj teniĝoj, unuvorte, vidigas ion ne apartenantan al la surtera mondo. Lia ĉeesto kaŭzas samtempe surprizon kaj timon; vidante lin, liaj disĉiploj ne alparolas lin kun la iama libereco; ili sentas, ke li ne plu estas homo.

Jesuo do sin montris kun sia perispirita korpo, kio klarigas, ke lin vidis nur tiuj, al kiuj li volis sin videbligi. Se li portus sian karnan korpon, lin estus vidinta, kiel vivulon, tiu, kiu la unua lin renkontus. Ne konante la primaran kaŭzon de tiu fenomeno, nome la aperaĵoj, liaj disĉiploj ne rimarkis tiajn apartaĵojn, kiujn ili verŝajne ne atentis. Vidante Jesuon kaj lin tuŝante, ili certe kredis, ke tio estas lia reviviĝinta korpo. (Ĉap. XIV, n-roj 14, kaj 35 ĝis 38.)

62. - Dum la nekredemo repuŝas ĉiujn faktojn estigitajn de Jesuo pro ilia supernatura ŝajno, kaj ilin senescepte rigardas kiel legendajn, Spiritismo liveras naturan klarigon pri ilia pliparto. Gi pruvas ilian eblecon ne nur laŭ la teorio de la prifluidaj leĝoj sed ankaŭ laŭ ilia identeco kun analogaj faktoj estigitaj de sennombraj personoj en la plej ordinaraj kondiĉoj.

Car tiaj faktoj iel estas publike konataj, ili do principe pruvas nenion koncerne la esceptan naturon de Jesuo.[29]

63. - La plej granda miraklo farita de Jesuo; tiu, kiu vere atestas lian superecon, estis la revolucio, kiun liaj instruoj naskis en la mondo, malgraŭ liaj tre limigitaj rimedoj de agado.

Efektive, Jesuo, obskura, malriĉa, naskita en plej humila kondiĉo ĉe malgranda popolo preskaŭ nekonata kaj sen ia politika, artisma aŭ literatura influo, nur tri jarojn predikas sian doktrinon; dum tiu mallonga tempo, li estas nekomprenata kaj persekutata de siaj samurbanoj, kalumniata kaj traktata kiel trompisto; por ne suferi ŝtonumadon li estas devigita fuĝi; unu el liaj apostolo lin perfidas, alia lin forneas, kaj ĉiuj lin forlasas, kiam li falas en la manojn de siaj malamikoj. Li nur faradis bonon, kaj tio ne ŝirmis lin de la malbonvolemo, kiu kontraŭ li akuzocele turnis liajn servojn mem. Kondamnite al turmento destinata nur por krimuloj, li mortas, kaj la mondo ĝin ne scias, ĉar la tiama Historio nenion diras pri li. Li nenion skribis; tamen, kun la helpo de kelkaj homoj tiel obskuraj kiel li, lia parolo estis sufiĉa por regeneri la mondon; lia doktrino mortigis la ĉiopovan paganismon kaj fariĝis la torĉo de la civilizacio. Li havis kontraŭ si ĉion, kio povas fiaskigi la homojn, pro kio ni asertas, ke la triumfo de lia doktrino estis la plej granda el liaj mirakloj kaj samtempe pruvas la dian originon de lia misio. Se, anstataŭ sociaj, regeneraj principoj, fonditaj sur la spirita estonteco de la homo, li nur postlasus kelkajn miregindajn faktojn al la posteularo, eble oni hodiaŭ apenaŭ konus lin laŭnome.

Malapero de la korpo de Jesuo

- La malapero de la korpo de Jesuo, post lia morto, estis objekto de sennombraj komentarioj. Pri tio atestas la kvar evangeliistoj, surbaze de la rakontoj de la virinoj, kiuj, irinte al la tombo en la tria tago post la krucumo, ĝin tie ne trovis. Unuj vidis miraklan fakton en tiu malapero, aliaj ĝin supozis ia kaŝita forpreno.

Laŭ alia opinio, Jesuo havis ne karnan, sed nur fluidecan korpon; li estus, dum sia tuta vivo, nenio alia krom ia palpebla aperaĵo; unuvorte: iaspeca agenerulo. Lia naskiĝo, lia morto kaj ĉiuj materialaj agoj de lia vivo estus nura ŝajno. Pro tio, laŭdire, lia korpo, reveninte al la fluideca stato, povis malaperi for de la tombo, kaj kun tiu sama korpo li sin montris post sia morto.

Sendube tian fakton oni ne povas rigardi kiel absolute neeblan, laŭ tio, kion oni nuntempe scias pri la proprecoj de la fluidoj; sed ĝi almenaŭ estus tute escepta kaj formale kontraŭa al la karaktero de la ageneruloj. (Ĉap. XIV, n-ro 36.) La demando do estas scii, ĉu unu tia hipotezo estas akcepte- bla, ĉu la faktoj ĝin konfirmas aŭ malkonfirmas.

- La restado de Jesuo sur la Tero prezentas du periodojn: antaŭmortan kaj postmortan. En la unua, ekde la koncipiĝo ĝis la naskiĝo, ĉio fariĝas, koncerne lian patrinon, tiel same kiel en la ordinaraj kondiĉoj de la vivo.[30] De lia naskiĝo ĝis lia morto, ĉio en liaj agoj, en lia parolo kaj en la diversaj cirkonstancoj de lia vivo prezentas la nedubeblajn karakterojn de la korpeco. La psikaj fenomenoj, fariĝantaj ĉe li, estas akcidentaj kaj prezentas nenion nenormalan, ĉar ilin klarigas la proprecoj de la perispirito, kaj ĉe aliaj individuoj ili okazas laŭ diversaj gradoj. Male, post lia morto ĉio en li vidigas la fluidecan estulon. La diferenco inter ambaŭ statoj estas tiel frapanta, ke ne eblas similigi unu al la alia.

La karna korpo havas proprecojn intime ligitajn al la ĝustasenca materio, kiuj proprecoj esence diferencas de tiuj de la eterecaj fluidoj; en la unua, la malorganizon kaŭzas la rompiĝo de la molekula kohero. Penetrante en materian korpon, tranĉa instrumento dividas al ĝi la histojn; se estas atakitaj la organoj nepre necesaj al la vivo, tiam ili ĉesas funkcii kaj okazas la morto, tio estas, la morto de la korpo. Car tia kohero ne ekzistas en la fluidecaj korpoj, la vivo en ili ne sidas sur la funkciado de specialaj organoj, pro kio en ĝi ne povas ekesti analogaj malordoj. Tranĉa aŭ alispeca instrumen­to penetras fluidecan korpon kvazaŭ ĝi penetrus en vaporon, farante al ĝi nenian lezon. Jen kial tiaspecaj korpoj ne povas morti, kaj kial la fluidecaj estuloj nomataj ageneruloj ne povas esti mortigitaj.

Post la turmento de Jesuo, lia korpo konserviĝis inerta kaj senviva; ĝi estis entombigita tiel same kiel la ordinaraj korpoj, kaj ĉiu povis ĝin vidi kaj tuŝi. Post lia releviĝo, kiam li volis forlasi la Teron, li ne mortis; lia korpo leviĝis, disneniiĝis kaj malaperis, lasante nenian postsignon, kio evidente pruvas, ke tiu korpo havis alian naturon ol tiu de la korpo pereinta sur la kruco; kaj el tio ja trudiĝas la konkludo, ke se estis eble al Jesuo morti, li do nepre havis korpon el karno.

Pro ĝiaj materiaj proprecoj, la karna korpo estas la sidejo de la sensacoj kaj de la fizikaj doloroj, kiuj refrapas en la sentiva centro, aŭ Spirito. Ne la korpo suferas, sed ja la Spirito, kiu ricevas la reefikojn de la lezoj aŭ aliiĝoj de la organaj histoj. Ce korpo sen Spirito, absolute nula estas la sensaco; samkiale, la Spirito sen materia korpo ne povas sperti la suferojn, kiuj rezultas el la aliiĝo de la materio, el kio nepre trudiĝas la konkludo, ke, se Jesuo materiale suferis, kion oni ne povas pridubi, li do havis materian korpon de naturo simila al tiu de la korpo de ĉiuj homoj.

66. - Al la materialaj faktoj aldoniĝas fortegaj moralaj konsideroj.

Se Jesuo, dum sia vivo, troviĝis en la stato de la fluidecaj estuloj, li do ne estus spertinta doloron, nek korpajn bezonojn. Supozi, ke tiel okazis, estas senhavigi lin je la merito de vivo plena de necesbezonoj kaj suferoj, kiun li elektis, kiel ekzemplon de rezignacio. Se ĉio ĉe li estus ŝajna, do ĉiuj agoj de lia vivo, la ripetata antaŭdiro pri lia morto, la dolora sceno sur la Monto Olivarba, lia preĝo al Dio, ke estu forportita de li la kaliko de amaraĵoj, lia suferado, lia agonio, ĉio, ĝis lia lasta ekkrio en la momento, kiam li ellasas sian Spiriton, estus nenio alia krom vana ŝajnigo, celanta trompi pri lia naturo kaj kredigi pri ia iluzia ofero de lia vivo, per komedio malinda je simple honesta homo, do des pli prave malinda je tiel supera estulo. Unuvorte: li estus ekspluatinta la konfidon de siaj samtempuloj kaj de la posteularo. Tiaj estas la logikaj sekvoj de tiu sistemo, sekvoj ja ne akcepteblaj, ĉar, anstataŭ lin altigi, ili lin morale malaltigus.

67. - Ne estas nova tiu ideo pri la naturo de la korpo de Jesuo. En la kvara jarcento, Apolinario el Laodikeo, estro de la sekto de apolinaristoj, predikis, ke Jesuo ne prenis al si korpon kiel la nia, sed korpon nesensivan, kiu malsuprenvenis de la ĉielo en la sinon de la sankta Virgulino, kaj ne estis de ŝi naskita; ke, pro tio, Jesuo naskiĝis, suferis kaj mortis nur ŝajne. La apolinaristoj estis anatemitaj de la Koncilio en Aleksandrio, en 360; de tiu en Romo, en 374; kaj de tiu en Konstantinopo- lo, en 381.

La saman kredon konfesis la Docetistoj (el la greka dokein, ŝajni), multnombra sekto el la Gnostikuloj, kiu ekzistis dum la tri unuaj jarcentoj.

Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: ĉe la komunikiĝoj kaj fenomenoj aperintaj post la forpaso de Kardec, oni konkludis, ke efektive ne estis vana ŝajnigo, krom ankaŭ ne estis vana ŝajnigo fare de Jesuo, kiam li, post sia morto, eldiras jenajn vortojn, registritajn de Luko (24:39): - "Gi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar Spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta."

Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: - Estis anatemitaj ne nur la apolinaristoj sed ankaŭ la kredantoj en la reenkarniĝo kaj tiuj, kiuj komunikiĝas kun la mortintoj.

LA ANTAŬDIROJ

LAŬ SPIRITISMO

CAPITRO XVI TEORIO DE LA ANTAŬSCIO

1. - Kiel eblas la konado de la estonteco? Oni kompre- nas la antaŭvidon de okazaĵoj, kiuj rezultus el la nuntempo, sed ne de tiuj, kiuj havus nenian rilaton al ĝi, des malpli de tiuj, kiujn oni atribuas al la hazardo. La estontaĵoj, oni diras, ne ekzistas; ili ankoraŭ troviĝas en la nenio; kiel do scii, ke ili okazos? Sed la ekzemploj de efektiviĝintaj antaŭdiroj estas tre multenombraj, el kio oni nepre devas konkludi, ke temas pri fenomeno, kies ŝlosilon oni ne havas, ĉar ja ne estas efiko sen ia kaŭzo. Tiun kaŭzon ni provos serĉi, kaj estas ankoraŭ Spiritismo, en si mem la ŝlosilo de tiom multe da misteroj, kiu al ni ĝin liveros kaj krome montros al ni, ke eĉ la antaŭdiroj ne okazas ekster la naturaj leĝoj.

Ni prenu, por komparo, ekzemplon ĉe la ordinaraj aferoj. Gi helpos nin kompreni la principon, kiun ni devos elvolvi.

- Ni supozu, ke homo staras sur la supro de alta monto, observante la vastan etendaĵon de la ebeno. En tiu pozicio, unuleŭga spaco montriĝos malgranda al li, kiu povos facile, per unu ekrigardo, ĉirkaŭpreni ĉiujn malebenaĵojn de la tereno, inter ambaŭ ekstremoj de la vidata vojo. La vojaĝanto, kiu la unuan fojon iras sur tiu vojo, scias, ke, marŝante, li atingos la celon, kio estas nura antaŭvido de la sekvoj de lia marŝo. Sed la malebenaĵoj de la tereno, la supreniroj kaj malsupreniroj, la riveroj, kiujn li devos transpasi, la arbaretoj, kiujn li devos trairi, la krutegaĵoj, en kiujn li povos fali, la banditoj gvatantaj por lin prirabi, la gastamaj domoj, en kiuj li povos ripozi, ĉio tio ne dependas de lia persono, estas por li la nekonataĵo, la estonteco, ĉar lia vido ne atingas trans la malgrandan rondon ĉirkaŭ li. Koncerne la daŭron, li ĝin mezuras laŭ la tempo, kiun li uzas por trapasi la vojon. Forprenu de li la referencajn punktojn, kaj malaperos la daŭro. Al homo, staranta sur la montsupro kaj akompananta la vojaĝanton per la rigardo, ĉio tio montriĝas kiel nuno. Ni supozu, ke tiu homo malsupreniras apud la vojaĝanton kaj diras al li: "En tiu tempo vi renkontos tiaĵon, vi estos atakata kaj helpata." Li do antaŭdiras la estontecon; sed ĝi estas estonteco por la vojaĝanto; por la homo sur la monto la estonteco estas nuno.

- Se ni nun eliras el la rondo de la pure materialaj aferoj kaj eniras, per la penso, en la sferon de la spirita vivo, ni vidos tiun fenomenon okazi en pli granda skalo. La senma- teriiĝintaj Spiritoj estas kiel la homo sur la monto; spaco kaj daŭro ne ekzistas por ili. Sed la atingpovo kaj la penetrivo de ilia rigardo estas proporciaj al ilia pureco kaj al ilia rango en la spirita hierarkio. Rilate al la malsuperaj Spiritoj ili estas kvazaŭ homo provizita per potenca teleskopo apud alia homo disponanta nur siajn okulojn. Ce la malsuperaj Spiritoj la vidado estas limita ne nur tial, ke ili tre malfacile povas foriĝi de la globo, al kiu ili estas ligitaj, sed ankaŭ ĉar la krudeco de iliaj perispiritoj al ili vualas la malproksimajn objektojn, same kiel nebulego ilin kaŝas antaŭ korpaj okuloj.

Oni komprenas do, ke, laŭ sia grado de progreso, iu Spirito povus ĉirkaŭpreni kelkjaran, kelkjarcentan, eĉ plurjar- milan periodon, ĉar kio ja estas jarcento antaŭ la senfino? La okazaĵoj ne sinsekve elvolviĝas antaŭ li, kiel la survojaj incidentoj antaŭ la vojaĝanto; li samtempe vidas la komencon kaj la finon de la periodo; ĉiuj okazaĵoj, kiuj, en tiu periodo, prezentas la estontecon por la surtera homo, montriĝas kiel nuno por la Spirito, kiu do povos veni diri al ni kun certeco: Tio okazos en tiu tempo, ĉar li vidas ĝin, same kiel la homo sur la monto vidas tion, kio atendas la vojaĝanton sur la vojo. Se li ne tiel agas, tio estas tial, ke la konado de la estonteco povus malutili la homon; ĝi povus malhelpi al li la liberan volon, lin paralizi ĉe la laboro, kiun li devas plenumi por progresi. Restante nekonataj, la bono kaj la malbono, kiuj lin atendas, konsistigas al li provon.

Se tia kapableco, eĉ limita, povas alkalkuliĝi al la atributoj de kreito, kian gradon de potenco ĝi povas atingi ĉe la Kreinto, kiu ĉirkaŭprenas la senfinon? Por la Kreinto tempo ne ekzistas: la komenco kaj la fino de la mondoj montriĝas al li kiel nuno. En tiu senmezura panoramo, kio ja estas la vivodaŭro de homo, de generacio, de popolo?

- Sed ĉar la homo devas kunagi por la ĝenerala progreso, kaj certaj faktoj devas rezulti el lia kunlaboro, tial povas esti utile, ke, en apartaj okazoj, li antaŭsentu tiujn faktojn, por al ĉi tiuj prepari la vojon kaj mem esti preta agi, kiam alvenos la momento. Jen kial Dio iafoje permesas, ke unu anguleto de la vualo estu levita; sed ĉiam por nepre utila celo, neniam por kontentigi vanan scivolemon. Tia misio povas do esti komisiata ne al ĉiuj Spiritoj, ĉar estas multaj, kiuj konas la estontecon ne pli ol la homoj, sed al kelkaj Spiritoj sufiĉe progresintaj por ĝin plenumi. Nu, estas rimarkinde, ke tiaspecaj revelacioj ĉiam estas spontane faritaj, sed neniam, aŭ almenaŭ tre malofte, kiel respondo al rekta demando.

- Tiu misio ankaŭ povas esti komisiata al certaj homoj ĉi-maniere:

Tiu, al kiu estas konfidita la tasko revelacii kaŝitaĵon, povas pretervole ricevi pri ĝi la inspiron de la Spiritoj, ĝin konantaj, kaj ĝin maŝine kaj preterkonscie transigi. Oni cetere scias, ke tiel dum dormo kiel dum maldormo, ĉe la ekstazoj de duobla vidado, la animo liberiĝas kaj ekhavas, en pli aŭ malpli alta grado, la kapablojn de libera Spirito. Se li estas progresin- ta Spirito, se li precipe, same kiel la profetoj, ricevis mision speciale koncernantan tiun celon, li, en la momentoj de anima libereco, ĝuos la kapablon per si mem ĉirkaŭpreni pli aŭ malpli longan periodon, kaj vidos, kiel nunaĵon, la okazaĵojn de tiu periodo. Li tiam povas sammomente ilin revelacii, aŭ konservi ties memoron ĉe la vekiĝo. Se tiuj okazaĵoj devas konserviĝi en sekreto, li ne tenos memoron pri ili aŭ restos ĉe li nur ia svaga intuicio, sufiĉa por lin instinkte gvidi.

- Kaj tial oni vidas, ke tiu kapablo providence disvolviĝas en certaj okazoj, nome ĉe tuja danĝero, grandaj katastrofoj, revolucioj, kaj ke la pliparto el la persekutataj sektoj ekhavas multnombrajn antaŭvidistojn. Ankaŭ tial oni vidas grandajn kapitanojn senhezite marŝi kontraŭ la malami- kon kun certeco pri la venko; geniulojn, kiel ekzemple Kristofo- ro Kolumbo, strebi al ia celo, antaŭanoncante, por tiel diri, la momenton, en kiu ili ĝin atingos. Tiel fariĝis, ĉar ili ja vidis tiun celon, kiu ne estis nekonataĵo por iliaj Spiritoj.

La kapablo por antaŭdiro neniel estas do supernatura, ne pli ol amaso da aliaj fenomenoj. Gi baziĝas sur la proprecoj de la animo kaj sur la leĝo reganta la rilatojn inter la videbla kaj la nevidebla mondo, kiun leĝon Spiritismo venis konigi.

La teorio de la antaŭscio eble ne solvas, en absoluta maniero, ĉiujn okazojn de antaŭdiro de la estonteco, sed oni ne povas ne konsenti, ke al ĉi tiu ĝi starigas la fundamentan principon.

7. - Ofte, la personoj dotitaj per la kapablo antaŭvidi, ĉu en stato ekstaza, ĉu en stato somnambula, vidas la okaza- ĵojn desegniĝi kvazaŭ sur bildo, kion ankaŭ povus klarigi la fotografio de la penso. Ĉar la penso trairas la spacon, same kiel la sonoj trairas la aeron, tial iu okazontaĵo, kiu troviĝas en la penso de la Spiritoj laborantaj por ĝia efektiviĝo, aŭ en la penso de la homoj, kies agoj devas ĝin estigi, povas, tiu okazontaĵo, formi ian imagon por la antaŭvidanto; sed ĉar ĝia efektiviĝo povas esti plifruigita aŭ prokrastita de ia kuntrafiĝo de cirkonstancoj, la antaŭvidanto vidas la fakton, ne povante precizigi la momenton, en kiu ĝi fariĝos. Tiu penso iafoje estas nenio alia krom ia projekto, ia deziro, kiuj eble ne konkretiĝos, kaj de tio venas la oftaj eraroj pri faktoj kaj datoj ĉe la antaŭ- diroj. (Ĉap. XIV, n-ro 13 kaj sekvantaj.)

8. - Por kompreni la spiritajn aferojn, tio estas, por al si fari pri ili ideon tiel klaran kiel tiu, kiun oni faras pri pejzaĝo antaŭ siaj okuloj, efektive mankas al la homo ia senso, tute same kiel al blindulo mankas la senso necesa por tio, ke li senkontakte komprenu la efikojn de la lumo, de la koloroj kaj de la vidado. El tio rezultas, ke tiun komprenon ni atingos nur per penado de la imago kaj helpe de komparoj kun aferoj al ni familiaraj. Sed materialaj aferoj povas doni pri spiritaj aferoj nur tre neperfektajn ideojn, pro kio tiujn komparojn oni devas ne preni laŭlitere, kaj do ne kredi, ekzemple, ke la amplekso de la perceptaj kapabloj de la Spiritoj dependas de ilia efektiva leviĝo kaj ke ili bezonas stari sur monto aŭ super la nuboj por ĉirkaŭpreni la tempon kaj la spacon.

Tia kapablo estas esence propra al la stato de spiritiĝo, aŭ, se oni volas, de senmateriiĝo, tio estas, la spiritiĝo estigas efikon, kiun oni povas kompari, kvankam tre neperfekte, kun la ĉirkaŭprena vido de homo staranta sur montsupro. Tiu komparo nur celis montri, ke okazaĵoj, kiuj por unuj apartenas al la estonteco, tamen por aliaj troviĝas en la nuno kaj povas do esti antaŭdirataj, kio ne signifas, ke la efiko sammaniere fariĝas.

Por ĝui tiun percepton, la Spirito do ne bezonas translokiĝi al iu punkto en la spaco. Povas ĝin havi, en ties tuta pleneco, tiu, kiu sur la Tero apudestas al ni, tiel same kiel se li troviĝus mil leŭgojn malproksime, dum ni nenion vidas trans la videbla horizonto. Car la vido ĉe la Spiritoj ne fariĝas sammaniere nek per samaj elementoj kiel ĉe la homo, tial tute alia estas ilia videbla horizonto. Nu, ĝuste tiu senso al ni mankas, por ke ni ĝin prezentu al ni. Spirito apud enkarnulo estas kvazaŭ vidanto apud blindulo.

- Krom tio, ni devas konsideri, ke tiu percepto ne limiĝas al la etendaĵo, sed ampleksas la penetradon de ĉiuj aferoj. Gi estas, ni ripetas, kapablo esence propra kaj propor- cia al la stato de senmateriiĝo. La enkarniĝo ĝin malakrigas sed ne tute nuligas, ĉar la animo ne estas enfermita en la korpo kvazaŭ en kesto. La enkarniĝinto ĝin posedas kvankam ĉiam en malpli alta grado ol tiam, kiam li troviĝas tute liberi- ĝinta; ja ĉi tio havigas al certaj homoj ian penetrivon, kiu tute mankas ĉe aliaj, ian pli grandan akrecon de la morala vidado, pli facilan komprenon de la ekstermateriaj aferoj.

La enkarniĝinta Spirito ne nur perceptas sed ankaŭ memoras, kion li vidis en stato de libera Spirito, kaj tiu memoro estas kvazaŭ bildo, kiu redesegniĝas en lia menso. Dum la enkarniĝo, li vidas, sed malprecize, kvazaŭ tra ia vualo; en stato de libereco, li klare vidas kaj konceptas. La principo de la vidado ne estas ekstera al li, sed en li; jen kial li ne bezonas nian eksteran lumon. Pro la morala disvolviĝo, vastiĝas la rondo de la ideoj kaj de la konceptado; pro la laŭgrada senmateriiĝo de la perispirito, ĉi tiu puriĝas el la krudaj elementoj, kiuj malhelpis la delikatecon de la perceptoj, kio faciligas la komprenon pri tio, ke la ampleksiĝo de ĉiuj kapabloj akompanas la progreson de la Spirito.

- Estas ĝuste la grado de amplekseco de liaj fakultoj, kiu, dum la enkarniĝo, faras la Spiriton pli aŭ malpli kapabla por koncepti la spiritajn aferojn. Sed tiu kapableco ne estas nepra sekvo de la disvolviĝo de la intelekto; la vulgara scienco ne havigas ĝin; ja pro tio oni vidas homojn kun vasta sciado tiel same blindajn rilate al spiritaj aferoj, kiel aliaj tiaj estas rilate al materialaj aferoj; ili emas kontraŭstari, ĉar tiajn aferojn ili ne komprenas kaŭze de tio, ke ilia progreso ankoraŭ ne kompletiĝis en ĉi tiu rilato, dum oni vidas personojn kun vulgaraj instruiteco kaj inteligenteco, kiuj ilin kaptas kun granda facileco, kio pruvas, ke pri tiuj aferoj ili jam antaŭe havis ian intuicion. Gi estas, ĉe ili, ia retrospektiva memoro pri tio, kion ili vidis kaj sciis, ĉu en la spirita vaganteco, ĉu dum siaj antaŭaj ekzistadoj, same kiel ĉe aliaj estas intuicio pri la lingvoj kaj sciencoj, kiujn ili antaŭe sciis.

- Koncerne la estontecon de Spiritismo, la Spiritoj, kiel oni scias, unuanime asertas ĝian proksiman triumfon, malgraŭ la baroj, kiujn oni kontraŭmetas al ĝi. Facile estas al ili ĝin antaŭdiri, unue ĉar ĝia disvastigo estas ilia persona verko: kunhelpante por tiu movado, aŭ ĝin direktante, ili sekve scias, kion ili devas fari; due, al ili sufiĉas ĉirkaŭpreni mallong- daŭran periodon, en kiu ili vidas la plej povajn helpantojn, kiujn Dio estigas al ili kaj kiuj baldaŭ manifestiĝos.

Kvankam ne estante Spiritoj, la spiritistoj sin transportu je nur tridek jarojn antaŭen, en la sinon de la nun leviĝanta generacio; de tie, ili konsideru tion, kio nuntempe okazas kun Spiritismo; ili akompanu ĝian progresan iradon, kaj ili vidos konsumiĝi en vanaj klopodoj tiujn, kiuj kredas esti vokitaj por ĝin renversi. Ili vidos tiujn iom post iom malaperi el la scenejo kaj samtempe kreskadi la arbon, kies radikoj kun ĉiu tago ĉiam pli etendiĝas.

- La vulgaraj okazaĵoj de la privata vivo ofte estas sekvo de la maniero kiel ĉiu agas: unu, per siaj kapabloj, lerteco, persistado, prudento kaj energio sukcesos tie, kie alia fiaskos pro sia malkapableco; tial oni povas diri, ke ĉiu estas mem la konstruanto de sia estonteco, kiu neniam estas submetita al ia blinda fatalo ne dependa de lia personeco. Konante la karakteron de iu individuo, oni povas facile antaŭdiri la sorton, kiu lin atendas sur la vojo, kiun li sekvas.

- La okazaĵoj koncernantaj ĝeneralajn interesojn de la homaro estas direktataj de la Providenco. Kiam io troviĝas en la projektoj de Dio, ĝi malgraŭ ĉio nepre plenumiĝos, per tia aŭ alia rimedo. Kvankam la homoj kunhelpas por ĝia efektiviĝo, tamen neniu estas por tio nepre necesa, ĉar alie Dio mem troviĝus sub la dependeco de siaj kreitoj. Se mankos tiu, kiun koncernas la misio plenumi ĝin, iu alia estos komisiita. Ne ekzistas fatala misio; la homo ĉiam havas la liberecon plenumi, aŭ ne, tiun, kiu al li estis komisiita kaj kiun li volonte akceptis. Se li ĝin ne plenumas, li perdas ĝian bonon kaj respondas pri la prokrastoj, kiuj povus rezulti el lia neglektado aŭ el lia malvolonto. Se li stariĝas kiel baro al ĝia plenumiĝo, Dio povas lin forblovi.

- Certa povas do esti la elplenumiĝo de ia okazaĵo, ĉar ĝi troviĝas en la planoj de Dio; sed ĉar la detaloj kaj la manieroj de plenumado dependas de la cirkonstancoj kaj de la libera volo de l' homoj, tial la vojoj kaj la rimedoj povas esti eventualaj. La Spiritoj povas, se utile al ni, antaŭsentigi la tuton; sed, por precizigi lokon kaj daton, necesus al ili antaŭe koni la decidon prenotan de tiu aŭ tiu alia individuo. Nu, se tiu decido ankoraŭ ne troviĝas en lia menso, ĝi povos, laŭ sia direkto, rapidigi aŭ prokrasti la efektiviĝon, aliigi la neĉefajn manierojn de agado, tamen ĉiam kondukante al sama rezultato. Tiel, ekzemple, la Spiritoj povas, laŭ la tutaĵo de la cirkonstancoj, antaŭdiri, ke iu milito pli aŭ malpli frue okazos, ke ĝi estas neevitebla, tamen ne povante antaŭdiri la tagon de ĝia komenco, nek la detalajn incidentojn, kiujn la homa volo povus ŝanĝi.

- Por precizigi la tempon de estontaj okazaĵoj, estos krome necese preni en kalkulon iun cirkonstancon esence ligitan al la naturo mem de la Spiritoj.

La tempo, same kiel la spaco, ne povas esti mezurata alie, ol helpe de punktoj por komparo aŭ por signado, kiuj ĝin dividu en kalkuleblajn periodojn. Sur la Tero, la natura divido de la tempo en tagojn kaj jarojn estas signata de la leviĝo kaj subiro de la Suno, krom ankaŭ de la daŭro de la planeda translacio. La mezurunuoj de tempo nepre diversas laŭ la mondoj, ĉar malsamaj estas la astronomiaj periodoj. Tiel, ekzemple, en Jupitero la tagoj daŭras dek surterajn horojn, kaj la jaroj pli ol dek du niamondajn.

Ciu mondo havas do diversan manieron kalkuli la daŭron, laŭ la naturo de siaj rivoluoj. Ci tio jam prezentus malfacilaĵon por Spiritoj, kiuj, ne konante nian mondon, volus difini surterajn datojn. Krom tio, ekster la mondoj ne ekzistas tiaj rimedoj de kalkulado. Por Spirito, en la spaco, ne estas leviĝo nek subiro de la Suno por signi tagojn, nek perioda rivoluo por signi jarojn; por li nur estas daŭro kaj spaco senfinaj. (Cap. VI, n-roj 1 kaj sekvantaj.) Kiu do neniam estus veninta sur la Teron, tiu nenion scius pri niaj kalkuloj, kiuj, cetere, al li estus absolute senutilaj. Ankoraŭ pli: kiu neniam enkarniĝus en iu ajn mondo, tiu havus nenian konon pri frakcioj de daŭro. Kiam Spirito fremda al la Tero ĉi tien venas por manifestiĝi, li povas difini datojn al okazaĵoj nur se li alkonformiĝas al niaj kutimoj, kio sendube estas al li ebla, sed kion li tre ofte rigardas neutila.

- La Spiritoj, konsistigantaj la nevideblan loĝanta- ron de nia globo, en kiu ili jam vivis kaj ĉiam ankoraŭ vivas inter ni, estas nature alkonformiĝintaj al niaj kutimoj, kies memoron ili konservas en la spirita mondo. Ili sekve pli facile povos difini datojn al estontaj okazaĵoj, se nur ili scias pri ili; sed krom la fakto, ke tio ne ĉiam estas al ili permesata, ilin ankaŭ neebligas alia kaŭzo, nome: ĉiufoje, kiam detalaj cirkonstancoj dependas de libera volo kaj de eventuala homa decido, nenia preciza dato efektive ekzistas, krom nur tiam, post kiam la okazaĵo plenumiĝis.

Jen kial detalaj antaŭdiroj ne povas havigi ian certecon kaj devas esti akceptataj nur kiel probablaj, eĉ se ili ne portus ian stampon de efektiva suspektindeco. Guste tial la vere saĝaj Spiritoj neniam antaŭdiras por difinitaj epokoj; ili limigas sin per antaŭsentigo al ni pri la irado de la aferoj, kiujn al ni konvenas scii. Insisti por ekhavi precizajn detalojn estas sin elmeti al mistifikado de frivolaj Spiritoj, kiuj antaŭdiras ĉion, kion oni deziras, ne atentante la veron, amuziĝante per la timegoj kaj elreviĝoj, kiujn ili kaŭzas.

17. - La formo ĝis nun ĝenerale uzata por la antaŭdiroj faras el ili vere nedeĉifreblajn enigmojn. Tiu formo mistera kaj kabaleca, kies plej kompletan tipon liveras Nostradamus, donas al ili ian prestiĝon en la okuloj de la vulgarularo, kiu des pli valoraj ilin rigardas, ju pli nekompreneblaj ili montriĝas. Pro sia ambigueco ili taŭgas por tre malsamaj interpretoj, en tia maniero, ke, laŭ la senco atribuata al certaj vortoj alegoriaj aŭ konvenciaj, laŭ la maniero fari la strange komplikan kalkulon de datoj, kaj, krome, kun ia bonvolo, oni en ili trovas preskaŭ ĉion, kion oni volas.

Kiel ajn tamen la afero estas, oni ne povas ne konsenti, ke iuj havas seriozan karakteron kaj konfuzas pro sia vereco. Verŝajne la vualita formo iam havis sian pravon de ekzisto kaj eĉ estis necesa.

Hodiaŭ aliaj estas la cirkonstancoj; la pozitiveco de la jarcento apenaŭ tolerus la orakolan lingvon. Tial la nuntempaj antaŭdiroj ne plu prenas tiajn strangajn formojn; tiuj farataj de la Spiritoj havas nenion mistikan; ili uzas la lingvon de ĉiuj homoj, same kiel ili faris dum ili vivis surtere, ĉar ili ne ĉesis aparteni al la homaro. Ili antaŭsentigas al ni pri la estontaĵoj, personaj aŭ generalaj, kiam ĉi tio povas esti utila, laŭ la mezuro de ilia sagaceco, same kiel agus konsilantoj aŭ amikoj. Iliaj antaŭvidoj estas do pli ĝuste avertoj, nenion deprenantaj de la libera volo, ol propre antaŭdiroj, kiuj kuntrenus absolu- tan fatalecon. Krom tio, ilia opinio estas preskaŭ ĉiam motivi- ta, ĉar ili ne volas, ke la homoj nuligu sian racion sub ia blinda fido, kio al ĉi tiuj permesas taksi ĝian ĝustecon.

18. - La nuntempa homaro ankaŭ havas siajn profe- tojn. Pli ol unu verkisto, poeto, literatoro, historiisto aŭ filozofo antaŭsentis, en siaj skriboj, la estontan iradon de la aferoj, kies efektiviĝon ni nun spektas.

Tiu kapablo sendube ofte fontas el la ĝusteco de juĝado, kiu deduktas la logikajn sekvojn de la estanteco; sed ankaŭ ofte ĝi rezultas el speciala senkonscia klarvidado, aŭ de ia ekstera inspiro. Kion tiaj homoj faris dum sia vivo, tion ili des pli prave kaj ĝuste povas fari en la stato de liberaj Spiritoj, kiam la spirita vidado ne plu estas nebuligita de la materio.

ĈAPITRO XVII

ANTAŬDIROJ DE LA EVANGELIO

Neniu estas profeto en sia lando. - Morto kaj pasiono de Jesuo. Persekutado al la apostoloj. - Senpentaj urboj. Ruinigo de la Templo kaj de Jerusalem. - Malbeno kontraŭ la fariseoj. Miaj vortoj ne forpasos. - La bazangula ŝtono. Parabolo de la murdintaj vinberistoj. - Unu grego, unu paŝtisto. Veno de Elija. - Anonco de la Konsolanto. - Dua veno de la Kristo. Antaŭsignoj. - Viaj filoj kaj filinoj profetos. - Lasta juĝo.

Neniu estas profeto en sia lando

- Kaj veninte en sian patrujon, li instruis ilin en ilia sinagogo, tiel ke ili miris, kaj diris: De kie ĉi tiu viro havas tian saĝecon kaj la potencaĵojn? - ĉu ĉi tiu ne estas la filo de la ĉarpentisto? Ĉu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Jozefo kaj Simon kaj Judas? Kaj ĉu liaj fratinoj ne estas ĉiuj ĉe ni? De kie do li ĉion tion havas? Kaj ili ofendiĝis pro li. Sed Jesuo diris al ili: Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo. - Kaj pro ilia nekredemo li faris tie ne multajn potencaĵojn. (Sankta Mateo, ĉap. XIII, par. 54 ĝis 58.)

- Tiel Jesuo eldiris veron, kiu fariĝis proverbo, kiu validas en ĉiuj tempoj kaj al kiu oni povus doni pli vastan sencon, dirante, ke neniu estas profeto dum sia vivo.

En la komunuza lingvo, tiu maksimo aludas la kredin- decon, kiun homo ĝuas ĉe la siaj kaj ĉe tiuj, inter kiuj li vivas; la konfidon, kiun al ĉi tiuj li inspiras pro la supereco de sia sciado kaj inteligento. Giaj esceptoj estas maloftaj kaj neniam absolutaj. La principo de tiu vero estas natura sekvo de la homa malforteco kaj povas esti jene klarigita:

La kutimo sin vidi, ekde la infaneco, en la ordinaraj cirkonstancoj de la vivo, estigas inter la homoj ian materialan egalecon, kiu ofte igas ilin ne rekoni moralan superecon en tiu, kies kompanoj kaj kunmanĝantoj ili estis, kiu eliris el la sama medio kiel ili kaj kies unuajn malfortaĵojn ili ĉeestis: suferas ilia orgojlo, ke ĝi devas rekoni ies superecon. Kiu ajn staras super la komuna nivelo, tiun ĉiam celas ĵaluzo kaj envio. Kiuj sentas sin nekapablaj atingi lian altecon, tiuj klopodas lin malaltigi per misfamigo, klaĉado kaj kalumnio; ili des pli forte kriadas, ju malpli valoraj ili sin rigardas, kredante, ke ili sin altigas kaj lin eklipsas per sia bruado. Tia estis kaj estos la historio de la homaro tiel longe, ĝis la homoj estos komprenintaj sian spiritan naturon kaj vastigintaj sian moralan horizonton. Kaj ja tial tiu antaŭjuĝo estas karakterizaĵo de la etmensaj, vulgaraj spiritoj, kiuj ĉion rilatigas al sia persono.

Aliflanke, oni ĝenerale faras el la homoj, konataj nur laŭ ilia spirito, ian idealon, kiu kreskas kun la malproksimiĝo de la tempoj kaj lokoj. Oni deprenas de ili preskaŭ la tutan home- con; ŝajnas, ke ili ne parolis, nek sentis kiel la ceteraj homoj; ke ilia parolo kaj pensoj devis esti konstante agorditaj al sublime- co, kaj, kiuj tiel imagas, ne memoras, ke spirito ne povus resti en stato de konstanta streĉiteco kaj senĉesa supereksciteco. Ce la ĉiutaga kontakto en la privata vivo, oni tre ofte vidas, ke la materiala homo per nenio distingiĝas de la homo vulgara. La korpa homo, tuŝanta la sensojn, preskaŭ forviŝas la homon spiritan, kiu frapas nur la spiriton. De malproksime, oni apenaŭ vidas la fulmobrilojn de la genio; de proksime, oni vidas la paŭzojn de la spirito.

Post la morto, kiam komparo ne plu eblas, nur restas la spirita homo, kiu ŝajnas des pli granda, ju pli malproksimas la memoro pri la korpa homo. Ja tial la homoj, markintaj sian pason sur la Tero per efektive valoraj verkoj, estas pli estimataj postmorte ol dumvive. Oni ilin juĝas pli senpartie, ĉar, pro la malapero de enviuloj kaj ĵaluzuloj, ne plu ekzistas personaj antagonismoj. La posteularo estas senpartia juĝisto, kiu taksas la verkon de la spirito, ĝin aprobas sen blinda entuziasmo se ĝi estas bona, ĝin malaprobas sen malbonvolo se ĝi estas malbona, flankelasante la individuon, kiu ĝin produktis.

Des malpli povis Jesuo eskapi el la sekvoj de ĉi tiu principo, esence propra al la homa naturo, ĉar ja malmulte klera estis la medio, en kiu li vivis, inter homoj tute dediĉitaj al la materiala vivo. Liaj samlandanoj vidis en li nur la filon de la ĉarpentisto, la fraton de homoj tiel malkleraj kiel ili, kaj ili sin demandis pri tio, kio povus fari lin supera al ili kaj doni al li la rajton ilin riproĉi. Vidante do, ke lia parolo havas malpli da fidindeco ĉe la siaj, kiuj lin malŝatis, ol ĉe la fremduloj, li iris prediki al tiuj, kiuj lin aŭskultos kaj ĉe kiuj li trovos simpation.

Oni povas prezenti al si, kiajn sentojn liaj parencoj havis por li, laŭ la fakto, ke liaj fratoj mem, en akompano de lia patrino, iris al kunveno, en kiu li troviĝis, por kapti lin, dirante, ke li freneziĝis. (Sankta Marko, ĉap. III, par. 20, 21 kaj 31 ĝis 35. - La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XIV.)

Tiel, de unu flanko, la pastroj kaj la fariseoj akuzis Jesuon, ke li agas per la demono; de alia flanko, liaj pli proksimaj parencoj nomis lin frenezulo. Cu ne tiel same oni nuntempe agas kun la spiritistoj? Kaj ĉu ĉi tiuj devas plendi, ke iliaj samurbanoj traktas ilin ne pli bone, ol oni traktis Jesuon? Kaj kio estis neniel surpriza, antaŭ du mil jaroj, ĉe malklera popolo, tio sama, ja tre strange, okazas en la dek-naŭa jarcento ĉe civilizitaj nacioj.

Morto kaj pasiono de Jesuo

- (Post la resanigo de la lunatiko). - Kaj ĉiuj miregis pro la majesto de Dio. - Sed dum ĉiuj miris pri ĉio, kion li faris, li diris al siaj disĉiploj: - Penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn: ĉar la Filo de homo estos transdoni- ta en la manojn de homoj. - Sed ili ne komprenis tiun diron, kaj ĝi estis kaŝita for de ili, por ke ili ne sciu ĝian signifon; kaj ili timis demandi al li pri tiu diro. (Sankta Luko, ĉap. IX, par. 44, 45.)

- De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj disĉiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi ĉe la pliaĝuloj kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon releviĝi. (Sankta Mateo, ĉap. XVI, par. 21.)

- Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj; - kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis. (Sankta Mateo, ĉap. XVII, par. 22, 23.)

- Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du disĉiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili: - Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj la Filo de homo estos transdonita al la ĉefpastroj kaj skribistoj; kaj ili kondamnos lin al morto, - kaj transdonos lin al la nacianoj, por moki kaj skurĝi kaj krucumi; kaj la trian tagon li releviĝos. (Sankta Mateo, ĉap. XX, par. 17, 18, 19.)

- Kaj preninte al si la dek du, li diris al ili: Jen ni supreniras al Jerusalem; kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo.

ĉar li estos transdonita al la nacianoj, kaj mokita kaj perfortita kaj surkraĉita;

kaj ili skurĝos kaj mortigos lin; kaj la trian tagon li releviĝos.

Kaj ili komprenis nenion el tio, kaj ĉi tiu parolo estis kaŝita for de ili, kaj ili ne sciis la dirojn. (Sankta Luko, ĉap. XVIII, par. 31 ĝis 34.)

8. - Kaj kiam Jesuo finis ĉiujn tiujn vortojn, li diris al siaj disĉiploj: Vi scias, ke post du tagoj okazos la Pasko, kaj la Filo de homo estos transdonita, por esti krucumita.

Tiam kunvenis la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj de la popolo, en la korto de la ĉefpastro, kies nomo estis Kajafas; - kaj ili konsiliĝis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin. - Sed ili diris: Ne dum la festo, por ke ne leviĝu tumulto ĉe la popolo. (Sankta Mateo, ĉap. XXVI, par. 1 ĝis 5.)

- En tiu sama horo alvenis iuj Fariseoj, kaj ili diris al li: Eliru kaj foriru de ĉi tie, ĉar Herodo volas mortigi vin. - Kaj li diris al ili: Iru, kaj diru al tiu vulpo: Jen mi elpelas demonojn kaj faras sanigojn hodiaŭ kaj morgaŭ, kaj la trian tagon mi estos perfektigita. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 31, 32.)

Persekutado al la apostoloj

- Sed gardu vin kontraŭ la homoj; ĉar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurĝos; - kaj antaŭ provincestrojn kaj reĝojn vi estos kondukitaj pro mi, por atesto al ili kaj al la nacianoj. (Sankta Mateo, ĉap. X, par. 17, 18.)

- Ili forpelos vin el la sinagogoj; eĉ venas la horo, kiam iu, kiu mortigos vin, opinios, ke li faras servon al Dio. - Kaj tion ili faros pro tio, ke ili ne konis la Patron, nek min. - Sed tion mi parolis al vi, por ke vi rememoru, kiam ĝia tempo venos, ke mi ĝin antaŭdiris al vi. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 2 ĝis 4.)

- Sed vi estos transdonitaj eĉ de gepatroj kaj fratoj kaj parencoj kaj amikoj; kaj iujn el vi oni mortigos. - Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo. - Kaj eĉ unu haro de via kapo ne pereos. - Per via pacienco vi akiros viajn animojn. (Sankta Luko, ĉap. XXI, par. 16 ĝis 19.)

- (Martirigo de Sankta Petro). Vere, vere, mi diras al vi: Kiam vi estis juna, vi zonis vin, kaj iris, kien vi volis; sed kiam vi maljuniĝos, vi etendos viajn manojn, kaj alia vin zonos, kaj portos vin, kien vi ne volos. - Tion li diris, montrante per aludo, per kia morto li gloros Dion. (Sankta Johano, ĉap. XXI, par. 18, 19.)

Senpentaj urboj

- Tiam li komencis riproĉi la urbojn, en kiuj estis faritaj la plej multaj el liaj potencaj faroj; ĉar ili ne pentis.

Ve al vi, Horazin! Ve al vi, Betsaida! Kaj se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, antaŭ longe ili jam pentus en sakaĵo kaj cindro. - Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por Tiro kaj Cidon en la tago de juĝado, ol por vi.

Kaj vi, Kapernaum! ĉu vi estos altigita ĝis la ĉielo? vi malsupreniĝos ĝis Hades; ĉar se en Sodom estus faritaj tiuj potencaĵoj, kiuj estas faritaj en vi, ĝi restus ĝis hodiaŭ. - Tamen mi diras al vi: Estos pli elporteble por la lando de Sodom en la tago de juĝado, ol por vi. (Sankta Mateo, ĉap. XI, par. 20 ĝis 24.)

Ruiniĝo de la Templo kaj de Jerusalem

- Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj disĉiploj venis al li, por montri al li la konstruaĵojn de la templo. - Sed li responde diris al ili: ĉu vi ne vidas ĉion tion? vere mi diras al vi: Ne estos lasita ĉi tie ŝtono sur ŝtono, kiu ne estos deĵetita. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 1, 2.)

- Kaj kiam li alproksimiĝis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro ĝi, - dirante: Ho, se vi mem scius en ĉi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kaŝitaj for de viaj okuloj. - ĉar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj ĉirkaŭbaros vin per palisaro, kaj ronde ĉirkaŭos vin, kaj ĉiuflanke premos vin, - kaj detruos ĝis la tero, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi ŝtonon sur ŝtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado. (Sankta Luko, ĉap. XIX, par. 41 ĝis 44.)

- Sed mi devas iradi hodiaŭ kaj morgaŭ kaj postmorgaŭ, ĉar ne povas esti, ke profeto pereos ekster Jerusalem.

Ho Jerusalem, Jerusalem, kiu pereigas la profetojn kaj ŝtonmortigas tiujn, kiuj estas senditaj al ĝi! kiom ofte mi deziris kolekti viajn infanojn, kiel kokino kolektas sian idaron sub la flugilojn, kaj vi ne volis! - Jen via domo estas lasita al vi dezerta; kaj mi diras al vi: Vi min ne vidos, ĝis vi diros: Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo. (Sankta Luko, ĉap. XIII, par. 33, 34, 35.)

- Sed kiam vi vidos Jerusalemon ĉirkaŭitan de armeoj, tiam sciu, ke ĝia ruiniĝo alproksimiĝis. - Tiam, kiuj estas en Judujo, tiuj forkuru al la montoj; kaj kiuj estas en ĝia mezo, tiuj elmigru; kaj kiuj estas sur la kamparo, tiuj ne eniru tien. - ĉar tiuj estas tagoj de punado, por ke plenumiĝu ĉio, kio estas skribita. - Ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! ĉar estos granda manko sur la tero, kaj kolero kontraŭ ĉi tiu popolo. - Kaj ili falos per tranĉrando de glavo, kaj forkaptiĝos en ĉiujn naciojn; kaj Jerusalem estos piedpremata de la nacianoj, ĝis plenumiĝos la tempoj de la nacianoj. (Sankta Luko, ĉap. XXI, par. 20 ĝis 24.)

- (Jesuo iranta al turmento). Kaj sekvis lin granda amaso de la popolo, kaj de virinoj, kiuj ĝemis kaj lamentis pro li. - Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris: Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj. - ĉar jen venas tagoj, kiam oni diros: Feliĉaj estas la senfruktaj, kaj la ventroj ne naskintaj, kaj la mamoj ne nutrintaj. - Tiam oni komencos diri al la montoj: Falu sur nin; kaj al la montetoj: Kovru nin. - ĉar se oni tiel agas en la suka ligno, kiel oni agos en la seka? (Sankta Luko, ĉap. XXIII, par. 27 ĝis 31.)

- La kapablo antaŭsenti la estontaĵojn estas unu el la atributoj de la animo, kies klarigon donas la teorio de la antaŭscio. Jesuo ĝin posedis kiel ĉiuj ceteraj homoj, sed en eminenta grado. Li povis do antaŭvidi la okazaĵojn sekvontajn lian morton, kaj tiu fakto prezentis nenion supernaturan, ĉar ni vidas ĝin refariĝi antaŭ niaj okuloj en la plej ordinaraj kondiĉoj. Ne malofte iuj individuoj antaŭsciigas kun precizeco la momenton de sia morto, kaj tiel estas, ĉar ilia animo, en stato de libereco, sin trovas kvazaŭ la homo sur la monto (ĉap. XVI, n-ro1); ĝi superrigardas la irotan vojon, kies finon ĝi vidas.

- Des pli prave tiel devis okazi kun Jesuo, ĉar, konsciante la mision, kiun li venis plenumi, li ja sciis, ke la morto per turmento nepre estos ĝia sekvo. Tiel la spirita vidado, kiu en li estis konstanta, kiel ankaŭ la penetrivo de lia penso certe montris al li ties cirkonstancojn kaj la fatalan momenton. Pro la sama kialo, li povis antaŭvidi la ruiniĝon de la Templo, tiun de Jerusalem, la malfeliĉojn frapontajn ĝiajn loĝantojn kaj la disiĝon de la judoj.

Malbeno kontraŭ la fariseoj

- (Johano Baptisto). Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili: Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero? - Donu do fruktojn taŭgajn por pento; - kaj ne pensu diri en vi: Ni havas Abrahamon kiel patron; ĉar mi diras al vi, ke Dio povas el ĉi tiuj ŝtonoj starigi idojn al Abraham. - Kaj jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arboj; tial ĉiu arbo, kiu ne donas bonan frukton, estas dehakata, kaj ĵetata en fajron. (Sankta Mateo, ĉap. III, par. 7 ĝis 10.)

- Sed ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ŝlosas la regnon de la ĉielo kontraŭ la homoj; ĉar vi mem ne eniras, nek lasas al la enirantoj eniri.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi formanĝas domojn de vidvinoj, kaj por preteksto vi longe preĝas; tial vi ricevos pli severan kondamnon.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi ĉirkaŭiras maron kaj teron, por varbi unu prozeliton; kaj kiam li tia fariĝis, vi lin faras filo de Gehena, duoble kiom vi mem.

Ve al vi, blindaj gvidantoj! kiuj diras: Se iu ĵuras per la sanktejo, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la oro de la sanktejo, tiu estas ŝuldanto. - Vi malsaĝaj kaj blindaj! ĉar kio estas pli granda, la oro, aŭ la sanktejo, kiu sanktigas la oron? - Kaj: Se iu ĵuras per la altaro, tio estas nenio; sed kiu ĵuras per la ofero, kuŝanta sur ĝi, tiu estas ŝuldanto. - Vi blinduloj! ĉar kio estas pli granda, la ofero, aŭ la altaro, kiu sanktigas la oferon? - Tiu do, kiu ĵuras per la altaro, ĵuras per ĝi, kaj per ĉio, kuŝanta sur ĝi. - Kaj tiu, kiu ĵuras per la sanktejo, ĵuras per ĝi, kaj per Tiu, kiu loĝas en ĝi. - Kaj tiu, kiu ĵuras per la ĉielo, ĵuras per la trono de Dio, kaj per Tiu, kiu sidas sur ĝi.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi pagas dekonaĵojn de mento kaj de anizo kaj de kumino, kaj forlasis la pli gravajn aferojn de la leĝo: juĝon kaj kompaton kaj fidon. Sed ĉi tiujn vi devus fari, kaj la aliajn ne preterlasi. - Vi blindaj gvidantoj! kiuj elkribras la kulon kaj glutas la kamelon.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi purigas la eksteron de la kaliko kaj de la plado; sed interne ili estas plenaj de rabado kaj malmodereco. - Vi blinda Fariseo! purigu unue la internon de la kaliko kaj de la plado, por ke ilia ekstero ankaŭ fariĝu pura.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi similas al tomboj blankigitaj, kiuj ekstere ŝajnas belaj, sed interne estas plenaj de ostoj de mortintoj kaj de ĉia malpureco. - Tiel ankaŭ vi ekstere ŝajnas justaj antaŭ homoj, sed interne vi estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco.

Ve al vi, skribistoj kaj Fariseoj, hipokrituloj! ĉar vi konstruas la tombojn de la profetoj kaj ornamas la monumentojn de la justuloj, kaj diras: - Se ni vivus en la tagoj de niaj patroj, ni ne partoprenus kun ili en la sango de la profetoj. - Tial vi atestas pri vi mem, ke vi estas filoj de tiuj, kiuj mortigis la profetojn. - Vi do plenigu la mezuron de viaj patroj. - Serpentoj, vipuridoj! kiel vi povos eviti la juĝon de Gehena? - Jen do mi sendas al vi profetojn kaj saĝulojn kaj skribistojn; iujn el ili vi mortigos kaj krucumos, kaj aliajn el ili vi skurĝos en viaj sinagogoj kaj persekutos de urbo al urbo; - por ke venu sur vin la tuta justa sango elverŝita sur la teron, de la sango de la justulo Habel ĝis la sango de ZeRarja, filo de BereRja, kiun vi mortigis inter la sanktejo kaj la altaro. - Vere mi diras al vi: ĉio tio venos sur ĉi tiun generacion. (Sankta Mateo, ĉap. XXIII, par. 13 ĝis 36.)

Miaj vortoj ne forpasos

- Tiam veninte, la disĉiploj diris al li: ĉu vi scias, ke la Fariseoj ofendiĝis, kiam ili aŭdis tiun diron? - Sed li responde diris: ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita. - Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaŭ falos en fosaĵon. (Sankta Mateo, ĉap. XV, par. 12, 13, 14.)

- La ĉielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 35.)

- La vortoj de Jesuo ne forpasos, ĉar ili estos veraj en ĉiuj tempoj. Eterna estos lia morala kodo, ĉar ĝi enhavas la kondiĉojn de la bono, kiu kondukas la homon al sia eterna destino. Sed ĉu liaj vortoj venis al ni puraj de ĉia makulo kaj de falsaj interpretoj? Ĉu ĉiuj kristanaj sektoj kaptis ilian spiriton? Ĉu neniu ilin deturnis de la vera senco pro antaŭjuĝoj kaj nescio pri la leĝoj de la Naturo? Ĉu neniu faris el ili ian instrumenton de superregado, kiu servus al iliaj ambicio kaj materialaj interesoj, ian ŝtupon ne por leviĝi al la ĉielo, sed por leviĝi sur la Tero? Cu ĉiuj prenis, kiel regulon de konduto, la praktikadon de la virtoj, kiun Jesuo starigis kiel nepran kondiĉon de savo? Cu ĉiuj estas liberaj de la riproĉoj, kiujn li adresis siatempe al la fariseoj? Cu ĉiuj fine estas, teorie kaj praktike, pura esprimo de lia doktrino?

Estante unusola, la vero ne povas troviĝi en interkontra- ŭaj asertoj, kaj Jesuo ne volis doni duoblan sencon al siaj vortoj. Se do la diversaj sektoj sin kontraŭdiras; se unuj rigardas vera, kion aliaj kondamnas kiel herezon, neeble estas, ke ĉiuj esprimas la veron. Se ĉiuj estus kaptintaj la veran sencon de la evangelia instruado, ĉiuj estus kolektiĝintaj sur la saman terenon kaj ne ekzistus sektoj.

Kio ne forpasos, tio estas la vera senco de la vortoj de Jesuo; kio forpasos, tio estas la konstruaĵo, kiun la homoj starigis sur la falsa senco de ili donita al tiuj samaj vortoj.

Car la misio de Jesuo estas porti al la homoj la penson de Dio, nur lia pura doktrino povas esti la esprimo de tiu penso. Jen kial li diris: ĉiu kreskaĵo, kiun mia ĉiela Patro ne plantis, estos elradikigita.

La bazangula ŝtono

- Jesuo diris al ili: ĉu vi neniam legis en la Skriboj: Stono, kiun malŝatis la konstruantoj, fariĝis ŝtono bazangula: De la Eternulo ĉi tio fariĝis, kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj? - Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn. - Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.

Kaj la ĉefpastroj kaj la Fariseoj, aŭdinte liajn parabolojn, komprenis, ke li parolas pri ili. - Kaj celante kapti lin, ili timis la popolon, ĉar oni opiniis lin profeto. (Sankta Mateo, ĉap. XXI, par. 42 ĝis 46.)

- La vorto de Jesuo fariĝis la bazangula ŝtono, tio estas, la ŝtono de plifirmigo de la nova konstruaĵo de la leĝo, starigita sur la ruinoj de la malnova. Car la judoj, la ĉefpastroj kaj la fariseoj malŝatis tiun vorton, ĝi ilin polvigis, same kiel ĝi polvigos tiujn, kiuj poste ignoris ĝin, aŭ falsis ĝian sencon profite al sia ambicio.

Parabolo de la murdintaj vinberistoj

- Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis.

Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. - Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian. - Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. - Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon. - Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon. - Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin.

Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? - Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj. (Sankta Mateo, ĉap. XXI, par. 33 ĝis 41.)

- La dommastro estas Dio; la vinberĝardeno, kiun li plantis, estas la leĝo, kiun li starigis; la kultivistoj, al kiuj li luigis la vinberĝardenon, estas la homoj, kiuj devas instrui kaj praktiki la leĝon; la sklavoj, kiujn li sendis al ili, estas la profetoj, kiujn ili pereigis; lia filo, kiun li laste sendis, estas Jesuo, kiun ili same pereigis. Kiel do la Sinjoro traktos siajn komisiitojn, rompintojn de la leĝo? Li traktos ilin tiel same, kiel ili traktis liajn senditojn, kaj li sendos voki aliajn luontojn, kiuj donu al li pli bonan kalkulon pri lia havo kaj pri la kondukado de lia grego.

Tiel okazis al la skribistoj, ĉefpastroj kaj fariseoj; tiel estos, kiam li venos por denove peti de ĉiu kalkulon pri tio, kion ĉiu faris el lia doktrino; li forprenos aŭtoritaton de ĉiu, kiu

ĝin misuzis, ĉar li deziras, ke lia kultivejo estu administrata konforme al lia volo.

Post dek ok jarcentoj, atinginte la plenaĝon, la homaro estas sufiĉe matura, por kompreni tion, kion la Kristo apenaŭ tuŝis, ĉar tiam, kiel li mem diris, ili ĝin ne komprenus. Nu, al kiu rezultato venis tiuj, kiuj dum tiu longa periodo, estis ŝarĝitaj per la edukado de la homaro? Al tiu, nome ke la indiferento anstataŭis fidon kaj nekredemo stariĝis kiel doktrino. En neniu alia epoko, efektive, skeptikismo kaj neado estis pli dissemitaj en ĉiuj klasoj de la socio.

Sed se kelkaj vortoj de la Kristo troviĝas sub la vualo de alegorio, tamen koncerne kondutregulon, interhomajn rilatojn, moralajn principojn, el kiuj li faris nepran kondiĉon de savo, liaj instruoj estas klaraj, eksplicitaj, tute ne ambiguaj. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XV.)

Kion oni faris el liaj maksimoj pri karitato, amo kaj toleremo? el la rekomendoj, kiujn li faris al siaj apostolo, ke ili konvertu la homojn per mildeco kaj persvado; el la simpleco, humileco, neprofitemo kaj el ĉiuj virtoj, kiujn li ekzemplis? En lia nomo, la homoj sin reciproke anatemas kaj malbenas; ili sin ekzekutis en la nomo de tiu, kiu diris: ĉiuj homoj estas fratoj. El Dio senfine justa, bona kaj indulgema, oni faris ian Dion ĵaluzan, kruelan, venĝeman kaj partian; al tiu Dio de paco kaj vero oni oferis sur ŝtiparoj, per torturoj kaj persekutoj, multe pli granda nombro da viktimoj, ol en ĉiuj tempoj la paganoj oferis al siaj falsaj dioj; oni vendis preĝojn kaj ĉielajn favorojn en la nomo de tiu, kiu forpelis la vendantojn el la Templo kaj kiu diris al siaj disĉiploj: Donace vi ricevis, donace donu.

Kion dirus la Kristo, se li hodiaŭ vivus inter ni? Se li vidus siajn reprezentantojn avidantaj honorojn, riĉaĵojn, la povon kaj lukson de la mondaj princoj, dum li, estante reĝo pli ĝuste ol ĉiuj surteraj reĝoj, eniris Jerusalemon, rajdante sur azeno? Cu li ne rajtus diri al ili: Kion vi faris el miaj instruoj, vi, kiuj incensas al la ora bovido, kiuj dediĉas la pliparton de viaj preĝoj al la riĉuloj kaj nur magran parton al la malriĉuloj, kvankam mi ja diris al vi: La unuaj estos la lastaj, kaj la lastaj estos la unuaj en la regno de la ĉielo? Sed, se ne en karno, li estas inter ni en Spirito, kaj, kiel la dommastro de la parabolo, li venos peti kalkulon de la kultivistoj pri la frukto de sia vinberejo, kiam alvenos la tempo de la rikolto.

Unu grego, unu paŝtisto

- Kaj aliajn ŝafojn mi havas, kiuj ne estas de ĉi tiu gregejo; ilin ankaŭ mi devas alkonduki, kaj ili aŭskultos mian voĉon; kaj estos unu grego, unu paŝtisto. (Sankta Johano, ĉap. X, par. 16.)

- Per tiu vortoj, Jesuo klare anoncas, ke la homoj iam kolektiĝos en unu solan kredon. Sed kiel povos efektiviĝi tiu kolektiĝo? Gi ŝajnas malfacila afero, se oni konsideras la diferencojn inter la religioj, la antagonismon, kiujn ili nutras inter siaj adeptoj, ilian obstinon sin rigardi ekskluzivaj pose- dantoj de la vero. Ciuj volas la unuecon, sed ĉiu flatas al si, ke tiu unueco fariĝos por ĝia sola profito, kaj neniu konsentas fari cedojn koncerne siajn kredojn.

Sed la unueco fariĝos en religio tiel same kiel ĝi emas fariĝi socie, politike, komerce, pro la disfalo de la baroj apartigantaj la popolojn, per la asimiliĝo de la kutimoj, moroj kaj lingvoj.[31] La popoloj de la tuta mondo jam interfratiĝas, same kiel provincoj de unu sama imperio. Oni antaŭsentas tiun unuecon, oni deziras ĝin. Gi efektiviĝos pro la forto de la aferoj, ĉar ĝi ja fariĝos necesa, por ke streĉiĝu la frateco-ligiloj inter la nacioj; ĝi plenumiĝos per la disvolviĝo de la homa racio, kiu vidigos la bagatelecon de tiuj malkonsentoj; per la progreso de la sciencoj, kiu ĉiutage elmontras la materialajn erarojn, sur kiuj sidas tiuj malkonsentoj, kaj kiu iom post iom deigas la koroditajn ŝtonojn de ties vicoj. Disbatante tion, kio en la religioj estas homa verko, frukto de ilia nescio pri la leĝoj de la Naturo, la Scienco tamen, malgraŭ la opinio de kelkaj homoj, ne povas detrui tion, kio estas verko de Dio kaj ja eterna veraĵo. Formetante la akcesoraĵojn, ĝi preparas la vojon al unueco.

Por atingi la unuecon, la religioj devos kolektiĝi sur terenon neŭtralan sed komunan al ĉiuj; por tiu celo ĉiuj devos fari cedojn kaj pli aŭ malpli grandajn oferojn laŭ la multobleco de siaj apartaj dogmoj. Sed pro la principo de neŝanĝebleco, de ĉiuj konfesata, la iniciato de la cedoj ne povus deveni de la oficiala kampo; anstataŭ deiri de supre, ĝi venos de malsupre pere de individua iniciato. De antaŭ kelka tempo, estiĝas ia malcentraliza movado, kies forto emas fariĝi nerezistebla. La principo de neŝanĝebleco, kiun la religioj ĝis nun rigardis kiel konservativan egidon, fariĝos detrua elemento, ĉar, dum la socio antaŭeniras, la kultoj, rigidiĝante, estos preterpasataj kaj poste sorbitaj de la fluo de l' progresigaj ideoj.

La neŝanĝebleco, anstataŭ esti forto, fariĝas ja kaŭzo de senfortigo kaj ruino al tiu, kiu ne sekvas la ĝeneralan mova- don; ĝi rompas la unuecon, ĉar tiuj, volantaj antaŭeniri, disiĝas de tiuj, kiuj obstine volas resti senmovaj.

En la nuna stato de la opinio kaj de la scioj, la religio, kiu iam devos kolekti ĉiujn homojn sub sama standardo, nepre estos tiu, kiu plej bone kontentigos la racion kaj la verajn aspirojn de la koro kaj de la spirito; kiun la pozitiva scienco ne kontraŭdiros pri iu ajn punkto; kiu, anstataŭ senmoviĝi, akompanos la homaron en ties progresa marŝo, neniam lasante, ke oni ĝin preterpasu; kiu estos nek ekskluzivisma nek maltolerema; kiu estos liberiganto de la inteligento, nur akceptante la rezonatan fidon; kies morala kredo estos la plej pura, la plej logika, la plej harmonia kun la sociaj bezonoj, la plej taŭga, fine, por fondi sur la Tero la regnon de Bono per la praktikado de la karitato kaj frateco universalaj.

Kio nutras la antagonismon inter la religioj, tio estas ilia komuna ideo, ke ĉiu havas sian apartan dion, kaj la pretendo, ke ĉi tiu sola estas la vera kaj la plej potenca, en konstanta batalo kontraŭ la alikultaj dioj kaj okupita per kontraŭstarado al ilia influo. Kiam la religioj konvinkiĝos pri tio, ke nur unu sola Dio ekzistas en la Universo, kaj ke li nepre estas tiu sama, kiun ili adoras sub la nomoj Jehovo, Alaho Dio; kiam ili interkonsentos pri liaj esencaj atributoj, tiam ili ekkomprenos, ke unusola estulo povas havi nur unu solan volon; ili donos al si la manojn, unuj al la aliaj, kiel servantoj de unu sama Majstro kaj filoj de unu sama Patro, kaj estos farintaj grandan paŝon al la unueco.

Veno de Elija

- Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe? - Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion.

Sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.

Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto. (Sankta Mateo, ĉap. XVII, par. 10 ĝis 13.)

- Elija jam revenis en la persono de Johano Baptisto. Lia nova veno estas eksplicite anoncita. Nu, ĉar li ne povas reveni alie, ol kun nova korpo, ni tial havas la formalan konfirmon de la principo de la plureco de la ekzistadoj. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. IV, n-ro 10.)

Anonco de la Konsolanto

- Se vi min amas, vi observos miajn ordonojn. - Kaj mi petos la Patron, kaj Li donos al vi alian Parakleton, por ke li restadu kun vi por ĉiam; - tiu estas la Spirito de la vero, kiun la mondo ne povas akcepti, ĉar ĝi lin ne vidas nek ekkonas; vi lin konas, ĉar li restadas kun vi kaj estos en vi. - Sed la Parakleto, la Sankta Spirito, kiun la Patro sendos en mia nomo, instruos vin pri ĉio, kion mi diris al vi. (Sankta Johano, ĉap. XIV, par. 15, 16, 17, 28. - La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. VI.)

- Tamen mi diras al vi la veron: Estas bone por vi, ke mi foriros; ĉar se mi ne foriros, la Parakleto ne venos al vi; sed se mi foriros, mi sendos lin al vi. - Kaj kiam li alvenos, li pruvos la mondon kulpa rilate pekon kaj justecon kaj juĝon: - rilate pekon, ĉar ili ne kredas al mi; - rilate justecon, ĉar mi foriras al la Patro, kaj vi jam ne rigardas min; - rilate juĝon, ĉar la estro de ĉi tiu mondo estas juĝita.

Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun

elporti.

Tamen kiam venos li, la Spirito de la vero, li gvidos vin en ĉian veron; ĉar li parolos ne de si mem; sed kion ajn li aŭdos, tion li parolos; kaj li anoncos al vi venontajn aferojn.

Li gloros min, ĉar li ricevos el miaj kaj anoncos al vi. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 7 ĝis 14.)

- Nekontesteble, tiu antaŭdiro estas unu el la plej gravaj el la religia vidpunkto, ĉar ĝi malplej dube pruvas, ke Jesuo ne diris ĉion, kion li havis por diri, tial, ke oni lin ne komprenus, eĉ ne liaj apostoloj mem, ĉar ja al ĉi tiuj li sin turnis. Se al ili li estus doninta sekretan instruadon, ili estus ĝin menciintaj en la Evangelio. Se li ne ĉion diris al siaj apostoloj, ties posteuloj ne povis scii pli ol ili kaj do eble trompiĝis koncerne la sencon de liaj vortoj, misinterpretis liajn pensojn, ofte vualitajn sub la parabola formo. La religioj fonditaj sur la

Evangelio ne povas do sin prezenti kiel posedantojn de la tuta vero, ĉar li rezervis al si la postan kompletigon de sia instrua­do. Ilia principo de neŝanĝebleco estas neo de la vortoj mem de la Kristo.

Li anoncas, sub la nomo Konsolanto kaj Spirito de Vero, tiun, kiu instruos ĉiujn aferojn kaj rememorigos tion, kion li diris. Nekompleta, do, estis lia instruado. Krom tio, li antaŭvidas, ke oni ne nur forgesos sed ankaŭ kripligos tion, kion li diris, ĉar la Spirito de Vero devos ĉion rememorigi kaj, interkonsente kun Elija, restarigi ĉiujn aferojn, tio estas, ilin akordigi kun la vera penso de Jesuo.

- Kiam devos veni tiu nova revelacianto? Estas evidente, ke, se en la tempo kiam Jesuo predikis, la homoj ne kapablis kompreni la aferojn, kiujn li ankoraŭ havis por diri, do ne post nur kelke da jaroj ili povus akiri la por tio necesajn lumojn. Por la kompreno de certaj partoj de la Evangelio, escepte de la moralaj instruoj, nepre necesis konoj, kiujn nur la progreso de la sciencoj povus havigi kaj kiuj devus rezulti el la agado de l' tempo kaj de multaj generacioj. Se do la nova Mesio venus ne longe post la Kristo, li ankaŭ trovus tre malfavoran terenon kaj farus ne pli, ol la Kristo mem. Nu, depost la Kristo ĝis la nunaj tagoj ekestis neniu granda revelacio, kiu kompletigus la Evangelion kaj klarigus ties obskurajn partojn, kio estas certa signo, ke ankoraŭ ne aperis la Sendito.

- Kiu estas tiu Sendito? Dirante: "Kaj mi petos la Patron kaj Li donos al vi alian Parakleton", Jesuo klare indikas, ke ne li estos tiu Konsolanto, ĉar kontraŭe li estus dirinta: "Mi revenos por kompletigi tion, kion mi instruis al vi." Poste li aldonas: "Por ke li restadu kun vi por ĉiam, kaj li estos en vi." ĉi tio certe ne estis aludo al enkarniĝinta individuo, kiu ne povas resti por ĉiam kun ni, kaj des malpli esti en ni; sed temas ja pri ia doktrino, kiu, post kiam oni ĝin asimilos, povos efektive esti por ĉiam en ni. La Konsolanto estas do, laŭ la penso de Jesuo, la personigo de ia superege konsolanta doktrino, kies inspiranto nepre estas la Spirito de Vero.

- Spiritismo plenumas, kiel estas demonstrite, ĉiujn kondiĉojn de la Konsolanto promesita de Jesuo. Gi ne estas individua doktrino, ia homa koncepto: neniu povas sin deklari ties kreinto. Gi estas frukto de la kolektiva instruado de la Spiritoj, kiun direktas la Spirito de Vero. Nenion ĝi forprenas de la Evangelio, kiun ĝi, kontraŭe, kompletigas kaj klarigas. Helpe de la leĝoj, kiujn ĝi malkaŝas, kunigitaj kun tiuj de la Scienco, ĝi komprenebligas tion, kio estis nekomprenebla, kaj akceptigas la eblecon de tio, kion nekredemo rigardis neakcep- tebla. Gi havis siajn pionirojn kaj siajn profetojn, kiuj antaŭsen- tis ĝian alvenon. Per sia moraliga forto, ĝi preparas la regnon de bono sur la Tero.

La doktrino de Moseo, ne kompleta, restis limigita inter la juda popolo; tiu de Jesuo, pli kompleta, disvastiĝis sur la tuta Tero, per la Kristanismo, sed ne konvertis la tutan mondon; Spiritismo, ankoraŭ pli kompleta, kun radikoj en ĉiuj kredoj, konvertos la homaron.

- Dirante al siaj apostoloj: "Poste venos alia, kiu instruos al vi tion, kion mi nun ne povas instrui", Jesuo ja

1 Ciuj doktrinoj, filozofiaj kaj politikaj, portas la nomon de sia fondinto. Oni diras: Moseismo, Kristanismo, Mahometismo, Budhismo, Kartezianismo, Fourierismo, Sansimonismo, ktp. La vorto Spiritismo, kontraŭe, memorigas neniun personon; ĝi enhavas ĝeneralan ideon samtempe indikantan la karakteron kaj la multoblan fonton de la doktrino.

proklamis la necesecon de la reenkarniĝo. Kiel tiuj homoj povus profiti el pli kompleta instruado, kiu nur poste estos donata; kiel ili kapabliĝos por ĝin kompreni, se ili ne denove vivos? Jesuo estus dirinta ion nekonsekvencan, se, laŭ la vulgara doktrino, la estontaj homoj devus esti novaj homoj, animoj elirintaj el la nenio okaze de sia naskiĝo. Konsentu, kontraŭe, ke la apostoloj kaj iliaj samtempuloj poste vivis; ke ili ankoraŭ nuntempe revivas, kaj tial estas pravigita la promeso de Jesuo. Ilia inteligento, disvolviĝinte ĉe la kontakto kun la socia progreso, povas nun akcepti, kion ĝi antaŭe ne povis. Sen la reenkarniĝo, la promeso de Jesuo estus iluzia.

- Se oni dirus, ke tiu promeso plenumiĝis en la tago de Pentekosto, per la malsupreniro de la Sankta Spirito, oni povus respondi, ke la Sankta Spirito ilin inspiris, malfermis ilian menson, disvolvis en ili mediumajn kapablojn faciligon- tajn iliajn misiojn, sed nenion alian li instruis al ili krom tio, kion Jesuo jam estis instruinta, ĉar ĉe ili oni trovas neniun signon de ia speciala instruado. La Sankta Spirito do ne plenumis tion, kion Jesuo anoncis pri la Konsolanto: alie, la apostoloj estus dumvive klarigintaj tion, kio en la Evangelio ĝis nun restis obskura kaj kies memkontraŭdira interpreto naskis sennombrajn sektojn, kiuj dividis la Kristanismon ekde la unuaj jarcentoj.

Dua veno de la Kristo

- Tiam Jesuo diris al siaj disĉiploj: Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min; - ĉar kiu volos savi sian animon, tiu ĝin perdos; kaj kiu perdos sian animon pro mi, tiu ĝin trovos.

Car kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aŭ kion homo donu interŝanĝe por sia animo? - ĉar la Filo de homo venos en la gloro de sia Patro kun siaj anĝeloj, kaj tiam li redonos al ĉiu laŭ liaj faroj.

Vere mi diras al vi: Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno. (Sankta Mateo, ĉap. XVI, par. 24 ĝis 28.)

- Kaj la ĉefpastro stariĝis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante: ĉu vi respondas nenion? kion atestas ĉi tiuj kontraŭ vi? - Sed li silentadis kaj respondis nenion. Denove la ĉefpastro demandis lin, kaj diris al li: ĉu vi estas la Kristo, la Filo de la Benato? - Kaj Jesuo diris: Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la ĉielo.

Kaj la ĉefpastro disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Pro kio ni plu bezonas atestantojn? (Sankta Marko, ĉap. XIV, par. 60 ĝis 63.)

- Jesuo anoncas sian duan venon, sed li ne diras, ke li revenos sur la Teron kun karna korpo, nek ke li estos la personigo de la Konsolanto. Li sin prezentas, kiel venonton en Spirito, en la gloro de sia Patro, por juĝi meriton kaj malmeri- ton kaj doni al ĉiu laŭ liaj faroj, kiam la tempo estos alveninta.

Ci tiuj vortoj: "Inter la ĉi tie starantaj estas iuj, kiuj neniel gustumos morton, antaŭ ol ili vidos la Filon de homo venantan en sia regno" ŝajnas ia kontraŭdiro, ĉar certe estas, ke li ne venis dum ankoraŭ vivis iu ajn el tiuj ĉeestantaj. Jesuo tamen ne povus trompiĝi ĉe tiela antaŭvido, kaj ĉefe rilate al io siatempa kaj lin persone koncernanta. Necesas unue demandi, ĉu liajn vortojn oni ĉiam fidele esprimis. Oni povas ĝin pridubi, se oni konsideras, ke li nenion skribis; ke tiujn vortojn oni registris nur post lia morto; ke la saman paroladon ĉiu evangeliisto preskaŭ ĉiam reproduktis per malsamaj vortoj, kio evidente pruvas, ke ili ne prezentis laŭvortajn esprimojn de Jesuo. Krom tio, estas verŝajne, ke la senco suferis ŝanĝojn, trapasante sinsekvajn tradukojn.

Aliflanke, estas sendube, ke se Jesuo dirus ĉion, kion li povus, li sin esprimus pri ĉiuj aferoj en klara kaj preciza maniero, kiu ebligus nenian eraron, kiel li ja faris koncerne la moralajn principojn, dum li devis vualigi sian penson koncerne temojn, kies profundigon li trovis nekonvena. Konvinkite, ke la generacio, al kiu ili apartenas, devos atesti lian anoncon, la apostoloj estis instigitaj interpreti la penson de Jesuo laŭ sia ideo kaj sekve ĝin redaktis el siatempa vidpunkto, en maniero pli absoluta ol kiel li mem eble farus. Kiel ajn ĝi estas, la afero efektive ne okazis tiel, kiel ili supozis.

46. - La granda kaj grava leĝo de reenkarniĝo estis ĉefa punkto, kiun Jesuo ne povis disvolvi, ĉar la tiamaj homoj ne estis sufiĉe preparitaj por tia klaso de ideoj kaj por ties sekvoj. Sed li starigis ĝian principon, kiel li ja faris rilate al ĉiuj ceteraj aferoj. La leĝo de reenkarniĝo, kiun Spiritismo nuntempe studas kaj diskonigas, estas la ŝlosilo por kompreno de multaj lokoj de la Evangelio, kiuj sen ĝi ŝajnus efektivaj sensencaĵoj. Ce tiu leĝo oni trovas racian klarigon de la ĉi-supraj vortoj, se oni ilin akceptas kiel laŭtekstajn. Car oni ne povas ilin apliki al la apostoloj, estas do evidente, ke ili rilatas al la estonta regno de la Kristo, tio estas, al la tempo, kiam lia doktrino, pli ĝuste komprenata, estos universala leĝo. Lia diro, ke iuj ĉi tie starantaj vidos lian venon, povus havi nur tiun sencon, nome ke ili denove vivos en tiu tempo. Sed la judoj imagis, ke ili vidos ĉion, kion Jesuo anoncis, kaj ili prenis laŭlitere liajn alegoriajn esprimojn.

Cetere, kelkaj el liaj antaŭdiroj siatempe plenumiĝis, kiel la ruiniĝo de Jerusalem, la ĝin sekvantaj malfeliĉegoj kaj la disiĝo de la judoj. Sed Jesuo pli foren etendis sian vidon, kaj, parolante pri la nuno, li ofte aludis la estontecon.

Antaŭsignoj

- Kaj vi aŭdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviliĝu; ĉar tio devas okazi; sed ankoraŭ ne estas la fino. - ĉar leviĝos nacio kontraŭ nacion, kaj regno kontraŭ regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj. - Sed ĉio tio estas komenco de suferoj. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 6, 7, 8.)

- Kaj frato transdonos fraton al morto, kaj patro filon; kaj leviĝos gefiloj kontraŭ gepatroj kaj mortigos ilin. - Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo; sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. (Sankta Marko, ĉap. XIII, par. 12, 13.)

- Kiam do vi vidos la abomenindaĵon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu), - tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj; - kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo; - kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon. - Sed ve al la gravedulinoj kaj al la suĉigantinoj en tiuj tagoj! - Kaj preĝu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato; - ĉar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo ĝis nun, nek iam estos. - Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 15 ĝis 22.)

- Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumiĝos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la ĉielo, kaj la potencoj de la ĉielo ŝanceliĝos;

Kaj tiam aperos sur la ĉielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros ĉiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la ĉielo kun potenco kaj granda gloro.

1 Ci tiu esprimo: abomenindaĵo de dezerteco ne nur malhavas sencon sed ankaŭ ridindas. La traduko de Osterwald tekstas: "La abomenindaĵo, kiu kaŭzas dezertecon", kio estas tre malsama. Tiel la senco fariĝas perfekte klara, ĉar oni komprenas, ke la abomenindaĵoj devas kuntreni la dezertecon, kiel punon. Kiam, diras Jesuo, la abomenindaĵo venos en la sanktan lokon, tiam ankaŭ tien venos la dezerteco, kaj tio estos signo, ke la tempoj estas proksimaj.

Kaj li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo ĝis limo de la ĉielo.

De la figarbo lernu ĝian parabolon: kiam ĝia branĉo jam moliĝis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima; - tiel same vi, kiam vi vidos ĉion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, ĉe la pordoj.

Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, ĝis ĉio tio plenumi- ĝos. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 29 ĝis 34.)

Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. - ĉar kiel dum la tagoj, kiuj estis antaŭ la diluvo, oni manĝis kaj trinkis, edziĝis kaj edziniĝis, ĝis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon. - kaj oni ne eksciis, ĝis la diluvo venis kaj forprenis ĉiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 37, 38, 39.)

- Sed pri tiu tago kaj la horo scias neniu, eĉ ne la anĝeloj en la ĉielo, nek la Filo, sed nur la Patro. (Sankta Marko, ĉap. XIII, par. 32.)

- Vere, vere, mi diras al vi, ke vi ploros kaj lamentos, sed la mondo ĝojos; vi estos malĝojaj, sed via malĝojo fariĝos ĝojo. - Virino, kiam ŝi akuŝas, havas malĝojon, ĉar ŝia horo venis; sed kiam ŝi naskis la infaneton, ŝi jam ne memoras sian doloregon, pro ĝojo, ĉar homo naskiĝis en la mondon. - Vi do ankaŭ havas nun malĝojon; sed mi revidos vin, kaj via koro ĝojos, kaj neniu forprenos de vi vian ĝojon. (Sankta Johano, ĉap. XVI, par. 20, 21, 22.)

- Kaj multaj falsaj profetoj leviĝos, kaj forlogos multajn. - Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmiĝos. - Sed kiu persistos ĝis la fino, tiu estos savita. - Kaj ĉi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al ĉiuj nacioj; kaj tiam venos la fino. (Sankta Mateo, ĉap. XXIV, par. 11 ĝis 14.)

- Evidente alegoria estas tiu bildo de la fino de l' tempoj, same kiel la pliparto de la ceteraj prezentitaj de Jesuo. Pro sia energio, la imagoj en ĝi entenataj celas impresi anko- raŭ krudajn inteligentojn. Por frapi tiujn ne subtilajn mensojn, necesis viglaj pentraĵoj kun vivaj koloroj. Jesuo precipe sin turnis al la popolo, al malpli kleraj homoj, nekapablaj kompre- ni metafizikajn abstraktaĵojn kaj kapti la delikatecon de la formoj. Por atingi la koron, li devis paroli al la okuloj per materialaj signoj, kaj al la oreloj per la viglo de la lingvaĵo.

Kiel natura sekvo de tiu stato de la spiritoj, la superega plejpotenculo ne povus manifestiĝi, laŭ la tiama kredo, krom per eksterordinaraj, supernaturaj faktoj; ju pli neeblaj ĉi tiuj montriĝus, des pli facile oni ilin rigardus probablaj.

La Filo de homo venanta sur la nuboj, kun granda majesto, ĉirkaŭita de siaj anĝeloj kaj ĉe sonado de trumpetoj ŝajnis al ili multe pli impona ol ia estulo nur portanta moralan povon. Guste tial la judoj, kiuj kiel Mesion atendis ian surteran reĝon, pli potencan ol ĉiuj ceteraj reĝoj, destinitan meti ilian nacion sur la unuan rangon kaj relevi la tronon de David kaj Salomono, ne volis tiun rekoni en la humila filo de ĉarpentisto, havanta nenian moralan aŭtoritatecon.

Tamen tiu malriĉa proleto el Judujo fariĝis la plej granda inter la grandaj; li submetis al sia suvereneco pli da regnoj ol kiel faris la plej povaj potenculoj; nur per sia parolo kaj helpe de kelke da mizeraj fiŝistoj li revoluciis la mondon, kaj ĝuste al li la judoj ŝuldos sian rehonorindiĝon. Li do diris la veron, kiam al ĉi tiu demando de Pilato: "ĉu vi do estas reĝo?", li respondis: "Vi ĉi tion diras".

55. - Rimarkindas, ke ĉe la antikvuloj la tertremoj kaj la obskurigo de la Suno estis nepra akompano al ĉiuj okazaĵoj kaj al ĉiuj sinistraj aŭguroj; ni ilin renkontas ĉe la morto de Jesuo, ĉe tiu de Cezaro kaj ĉe sennombraj aliaj cirkonstancoj en la historio de paganismo. Se tiaj fenomenoj estus okazintaj tiel ofte kiel oni ilin rakontas, ŝajnus neeble, ke la homoj konservis en sia tradicio nenian rememoron pri ili. Ci tie aldoniĝas la falo de steloj el la ĉielo, kiel atesto al la estontaj generacioj, ke temas pri nura fikcio, ĉar oni nun scias, ke la steloj ne povas fali.

- Tamen, sub tiuj alegorioj kaŝiĝas grandaj veraĵoj. Unue estas la ĉiaspecaj malfeliĉegoj, kiuj frapos la homaron kaj ĝin pereigos, malfeliĉegoj rezultontaj el la ekstrema batalo inter bono kaj malbono, inter fido kaj nekredemo, inter progresigaj kaj malprogresigaj ideoj. Due estas la disvastigo, sur la tuta Tero, de la Evangelio restarigita en ties unuatempa pureco. Poste, la regno de bono, kiu estos la regno de paco kaj frateco universalaj kaj kiu naskiĝos el la kodo de la evangelia moralo praktikata de ĉiuj popoloj. Ci tiu estos vere la regno de Jesuo, ĉar li direktos ĝian establon, kaj la homoj vivos sub la egido de lia leĝo. Gi estos la regno de feliĉo, ĉar, li diras, - "post la tagoj de aflikto venos la tagoj de ĝojo".

- Kiam plenumiĝos tiaj aferoj? "Neniu ĝin scias, diras Jesuo, ne la Filo". Sed kiam venos la horo, la homoj estos avertitaj per antaŭsignoj, kiuj tamen montriĝos nek en la Suno, nek en la steloj, sed ja en la socia stato kaj en fenome­noj de naturo prefere morala ol fizika, kiujn oni parte povas dedukti el liaj aludoj.

Tutcerte tiu ŝanĝo ne povus estiĝi dum la vivo de la apostoloj, ĉar alie Jesuo ne povus ne scii ĝian horon. Cetere unu tia transformiĝo ne povus plenumiĝi en kelke da jaroj. Li tamen parolas al ili pri ĝi, kvazaŭ ili devus ĉeesti ĝin; tiel estas ĉar ili ja povos revivi dum tiu epoko kaj mem kunlabori por ĝia efektiviĝo. Li jen parolas pri la proksima sorto de Jerusalem, jen prenas tiun fakton kiel komparpunkton antaŭ la estonteco.

- Kiam li antaŭdiras sian novan venon kaj diras: "Kiam la Evangelio estos predikita tra la tuta Tero, tiam venos la fino", ĉu Jesuo anoncas la finon de la mondo?

Ne estas racie supozi, ke Dio detruus la mondon ĝuste tiam, kiam ĝi enirus la vojon de la morala progreso per la praktikado de la evangeliaj instruoj. Cetere, nenio en la vortoj de la Kristo indikas universalan detruon, kiu, en tiaj kondiĉoj, ne praviĝus.

Car la ĝenerala praktikado de la Evangelio alportos plibonigon al la morala stato de la homoj, ĝi per si mem alportos la regnon de bono kaj rezultigos la falon de la regno de malbono. Estas do la fino de malnova mondo, nome tiu regata de antaŭjuĝoj, orgojlo, egoismo, fanatikeco, nekrede­mo, profitamo kaj ĉiuj malbonaj pasioj, kion la Kristo aludas, kiam li diras: "Kiam la Evangelio estos predikita tra la tuta Tero, tiam venos la fino." Sed tiu fino alportos ian lukton, kaj ĝuste el tiu lukto fontos la malbonoj, kiujn li antaŭvidis.

Viaj filoj kaj filinoj profetos

- Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos; kaj viaj junuloj havos viziojn, kaj viaj maljunuloj havos sonĝojn. - Kaj eĉ sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elverŝos Mian spiriton, kaj ili profetos. (La Agoj, ĉap. II, par. 17, 18. - Joel, ĉap. II, par. 28, 29.)

- Se oni konsideras la nunan staton de la fizika kaj de la morala mondoj, la tendencojn, aspirojn kaj antaŭsentojn de la amasoj, la dekadencon de la malnovaj ideoj, kiuj de antaŭ jarcento vane luktas kontraŭ la novaj ideoj, oni ne povas dubi, ke prepariĝas nova ordo de aferoj kaj ke la malnova mondo venas al sia fino.

Se, nun, prenante en kalkulon la alegorian formon de iuj bildoj, kaj esplorante la profundan sencon de la vortoj de Jesuo, oni komparas la nuntempan situacion kun la tempoj, kiujn li priskribis kiel signontajn la epokon de renoviĝo, oni ne povas ne konsenti, ke multaj el liaj antaŭdiroj plenumiĝas en la hodiaŭaj tagoj; el tio oni devas konkludi, ke ni atingas la anoncitajn tempojn, kion konfirmas, en ĉiuj lokoj de la globo, la manifestiĝantaj Spiritoj.

- Kiel vidite (ĉap. I, n-ro 32), koincide kun aliaj cirkonstancoj, la apero de Spiritismo realigas unu el la plej gravaj antaŭdiroj de Jesuo, pro la influo, kiun ĝi nepre devas havi sur la ideojn. Cetere, ĝi estas klare anoncita en La Agoj de la Apostoloj: "Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elverŝos Mian spiriton sur ĉiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos."

Gi estas la senduba antaŭdiro pri la vulgarigo de la mediumeco, kiu nuntempe montriĝas ĉe personoj de ĉiuj aĝoj, de ambaŭ seksoj kaj de ĉiuj klasoj; ĝi sekve estas la antaŭdiro pri la universala manifestiĝo de la Spiritoj, ĉar sen Spiritoj ne ekzistus mediumoj. Tio, kiel dirite, ekestos en la lasta tempo; nu, ĉar ni ne venis al la fino de l' mondo, sed, kontraŭe, al la epoko de ĝia regeneriĝo, tial ni devas jene kompreni tiujn vortojn: la lasta tempo de la finiĝanta mondo. (La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XXI.)

Lasta juĝo

- Sed kiam la Filo de homo venos en sia gloro, kaj ĉiuj anĝeloj kun li, tiam li sidos sur la trono de sia gloro; - kaj antaŭ li kolektiĝos ĉiuj nacioj, kaj li apartigos ilin unu de alia, kiel paŝtisto apartigas la ŝafojn for de la kaproj; - kaj li starigos la ŝafojn dekstre de li, kaj la kaprojn maldekstre. - Tiam diros la Reĝo al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, vi benataj de mia Patro, ktp. (Sankta Mateo, ĉap. XXV, par. 31 ĝis 46. - La Evangelio laŭ Spiritismo, ĉap. XV.)

- Ĉar la bono devas regi sur la Tero, necesas, ke el ĝi estu elpelitaj la Spiritoj, kiuj, hardiĝinte en la malbono, povas porti malordon al ĝi. Dio konsentis al ili la tempon necesan por ilia pliboniĝo; sed ĉar estas veninta la tempo, kiam la globo devas altiĝi en la hierarkio de la mondoj per la morala progreso de ĝiaj loĝantoj, tial la restado sur ĝi, kiel loĝantoj, estos malpermesata tiel al Spiritoj, kiel ankaŭ al enkarnuloj, ne profitintaj la instruojn, kiujn ili povis tie ricevi. Ili estos ekzilitaj en malsuperajn mondojn, kiel iam estis, en la Teron, tiuj apartenintaj al la adama raso, dum ilin anstataŭos pli bonaj Spiritoj. Tiun apartigon, direktotan de Jesuo, figuras jenaj vortoj pri la lasta juĝo: "La bonaj sidos dekstre de mi, kaj la malbonaj maldekstre." (Cap. XI, n-roj 31 kaj sekvantaj.)

- La doktrino pri ia lasta, unusola kaj universala juĝo, kiu por ĉiam metus finon al la homaro, kaŭzas abome- non al la racio, en tiu senco, ke ĝi implicas la neaktivecon de Dio dum la eterna tempo antaŭa al la kreado de la Tero kaj dum la eterneco, kiu sekvos ties detruon. Oni al si demandas, por kio do utilis la Suno, la Luno kaj la steloj, kiuj, laŭ la Genezo, estis faritaj por lumigi nian mondon? Oni miregas, ke tiel supermezura verko estis starigita por tiel mallonga tempo kaj profite al estaĵoj anticipe destinitaj, en ties pliparto, al eternaj turmentoj.

- El materia vidpunkto, la ideo de unusola juĝo estus, ĝis certa grado, akceptebla por tiuj indiferentaj antaŭ la ekzistopravo de la aferoj, kiam oni kredis, ke la tuta homaro estas limigita sur la Tero kaj ke ĉio en la Universo estis farita por ties loĝantoj. Gi tamen estas neakceptebla, kiam oni scias, ke ekzistas miliardoj da mondoj, kiuj ĉiamigas la homarojn dum la eterneco kaj el kiuj la Tero montriĝas kiel malpli rimarkinda, neperceptebla punkto.

Oni vidas, per ĉi tiu sola fakto, ke Jesuo pravis, dirante al siaj disĉiploj: "Mi havas ankoraŭ multon por diri al vi, sed vi ne povas ĝin nun elporti", ĉar la progreso de la sciencoj estis nepre necesa por ĝusta interpreto de iuj el liaj vortoj. Sendube la apostoloj, Sankta Paŭlo kaj la unuaj disĉiploj estus tute alie starigintaj certajn dogmojn, se ili disponus la sciojn astronomi- ajn, geologiajn, fizikajn, kemiajn, fiziologiajn kaj psikologiajn, kiujn oni nuntempe posedas. Tial Jesuo prokrastis la kompleti- gon de siaj instruoj kaj anoncis, ke ĉiuj aferoj nepre estos restarigitaj.

- El morala vidpunkto, senapelacia kaj definitiva juĝo estas neakordigebla kun la senfina boneco de la Kreinto, kiun Jesuo senĉese prezentas al ni kiel bonan Patron, ĉiam lasantan nefermitan vojon al pento kaj ĉiam pretan etendi siajn brakojn al erarinta filo. Se Jesuo komprenus la juĝon laŭ tiu senco, li forneus siajn proprajn vortojn.

Krom tio, se la lasta juĝo devus surprize kapti virojn dum iliaj ordinaraj laboroj kaj virinojn en graveda stato, oni al si demandas, kiacele Dio, kiu faras nenion senutilan kaj maljustan, naskigus infanojn kaj kreus novajn animojn en tiu ekstrema momento, ĉe la fatala fino de la homaro, por ilin submeti al juĝo ĉe la eliro el la patrina ventro, antaŭ ol ili havus konscion pri si mem, kiam aliaj ricevis milojn da jaroj por sin mem rekoni? Kiun flankon, dekstran aŭ maldekstran, irus tiuj animoj, kiuj ankoraŭ ne estas bonaj, nek malbonaj, kaj al kiuj restus de tiam fermita ĉia plua vojo de progreso, ĉar ja ne plu ekzistus la homaro? (Cap. II, n-ro 19.)

Kiuj kontentiĝas per similaj kredoj, tiuj ilin konservu, ĉar tion ili rajtas kaj neniu povas ĝin malpermesi; sed ili ne rigardu malbona, ke ne ĉiuj ilin konsentas.

- La juĝo per la vojo de elmigrado, kiel ĉi-supre difinita (n-ro 63), estas laŭracia; ĝi sidas sur la plej rigora justeco, ĉar ĝi por ĉiam lasas al la Spirito ties liberan volon; ĝi havigas privilegion al neniu; al ĉiuj siaj kreitoj, senescepte, Dio havigas saman liberecon de agado por progresi; eĉ la detruo de iu mondo, kuntrenanta la detruon de la korpo, nenia interrompo kaŭzos al la progresa marŝo de la Spirito. Tiaj estas la sekvoj de la plureco de la mondoj kaj de la plureco de la ekzistadoj.

Laŭ tiu interpreto, ne ĝusta estas la nomo lasta juĝo, ĉar la Spiritoj trapasas similajn juĝojn ĉe ĉiu renoviĝo de l' mondoj, kiujn ili loĝas, ĝis ili estos atingintaj difinitan gradon da perfekteco. Ne estas do, ĝustadire, lasta juĝo, sed ja ĝeneralaj juĝoj en ĉiuj epokoj de renoviĝo, parta aŭ tuta, de la loĝantaro de la mondoj, pro kiuj fariĝas la enmigroj kaj elmigroj de Spiritoj.

ĈAPITRO XVIII

LA TEMPOJ ESTAS VENINTAJ

Signoj de l' tempoj. - La nova generacio Signoj de l' tempoj

- Ĉie estas al ni dirate, ke venis jam la tempoj difinitaj de Dio, en kiuj grandaj eventoj efektiviĝos por la regenerado de la homaro. En kiu senco oni komprenu tiujn profetajn vortojn? Por la nekredantoj ili havas nenian grave- con; en iliaj okuloj ili nur prezentas la esprimon de infaneca, senfundamenta kredo. Por la plimulto el la kredantoj ili havas ion mistikan kaj supernaturan, kio al ili ŝajnas aŭguri la renverson de la leĝoj de la Naturo. Ambaŭ interpretoj estas eraraj; la unua pro tio, ke ĝi implicas la neadon de la Provi- denco; la dua tial, ke tiuj vortoj ne anoncas perturbon al la leĝoj de la Naturo sed ja ilian plenumiĝon.

- Ĉio estas harmonio en la kreaĵaro; ĉio elmontras ian antaŭzorgon, kiu ne malkonfirmiĝas tiel ĉe la plej malgran- daj, kiel ankaŭ ĉe la plej grandaj aferoj. Ni devas do unue formeti ĉian ideon pri kaprico, kiel ne akordigeblan kun la dia saĝeco. Due, se nia epoko estas difinita por la plenumiĝo de certaj aferoj, tiel estas ĉar ili havas sian pravon de ekzisto en la irado de la tuto.

Ce tio, ni diras, ke nia globo, kiel ĉio ekzistanta, estas submetita al la leĝo de progreso. Gi progresas fizike per la transformiĝo de la ĝin konsistigantaj elementoj, kaj morale per la puriĝo de la Spiritoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, kiuj ĝin loĝatigas. Ambaŭ progresoj disvolviĝas paralele, ĉar la perfekteco de loĝejo estas en proporcia rilato kun tiu de ties loĝanto. Fizike, la globo suferis transformiĝojn, kiujn la Scienco konstatis kaj kiuj ĝin sinsekve loĝebligis por estuloj ĉiam pli kaj pli progresintaj. Morale, la homaro progresas per la disvolviĝo de la intelekto, de la morala sento kaj per la mildigo de la moroj. Samtempe kiel la globo pliboniĝas sub la agado de materiaj fortoj, la homoj samcele kunagas per la klopodoj de sia intelekto, bonigante nesalubrajn regionojn, faciligante la interkomunikojn kaj pliproduktivigante la teron.

Tiu duobla progreso estiĝas per du manieroj: unu, malrapida, laŭgrada kaj nesentebla; la alia, per subitaj ŝanĝoj, ĉe ĉiu el kiuj ekestas ia pli rapida supreniĝa movo, signanta, per frapantaj trajtoj, la progresajn periodojn de la homaro.

Tiuj movoj, subigitaj, koncerne la detalojn, al la homa libera volo, estas iasence fatalaj en sia tuto, ĉar ili estas regataj de leĝoj, same kiel tiuj okazantaj ĉe la ĝermado, kreskado kaj maturiĝado de la plantoj. Jen kial la progresa movo iafoje estas parta, tio estas, limigita al unu raso aŭ al unu lando, kaj alifoje ĝenerala.

La progreso de la homaro efektiviĝas do laŭ iu lego. Nu, ĉar ĉiuj leĝoj de la Naturo estas eterna verko de la diaj saĝeco kaj antaŭzorgo, tial ĉia efiko de tiuj leĝoj rezultas el la volo de Dio, ne el akcidenta kaj kapricema volo, sed el neŝanĝema volo. Kiam do la homaro estas matura por supreniri unu ŝtupon, oni povas diri, ke estas venintaj la tempoj difinitaj de Dio, same kiel oni ankaŭ povas diri, ke en tia sezono ili venas por la maturiĝo de l' fruktoj kaj ties rikolto.

- El la fakto, ke la progresa movo de la homaro estas neevitebla, ĉar ĝi troviĝas en la Naturo, ne sekvas, ke Dio indiferentas al ĝi kaj ke, stariginte leĝojn, li retiriĝis en senfare- con kaj lasis la aferojn iri solaj per si mem. Liaj leĝoj sendube estas eternaj kaj neŝanĝemaj ĝuste tial, ke lia volo mem estas eterna kaj konstanta kaj ke lia penso senĉese animas ĉiujn ekzistaĵojn. Lia penso,ĉion penetranta, estas la forto inteligenta kaj konstanta, kiu subtenas en ĉio la harmonion. Se tiu penso eĉ por momento ĉesus agadi, la Universo fariĝus kiel horloĝo sen reguliga pendolo. Dio do senĉese prizorgas la plenumiĝon de siaj leĝoj, kaj la Spiritoj, kiuj loĝatigas la spacon, estas liaj ministroj, ŝarĝitaj pri la detaloj laŭ komisioj respondaj al ilia grado da progreso.

- La Universo estas samtempe ia supermezura mekanismo, direktata de same nekalkulebla nombro da inteligentoj, ia senmezura regno, kie ĉiu inteligenta estulo havas sian parton en la agado, sub la okuloj de la suverena Mastro, kies unusola volo ĉie tenadas la unuecon. Sub la potenco de tiu vasta reguliga povo, ĉio moviĝas, ĉio funkcias en perfekta ordo. Kio al ni ŝajnas perturboj, tio estas partaj kaj izolitaj movoj, kiuj al ni aspektas neregulaj nur tial, ke limigita estas nia vidado. Se el ili ni povus ĉirkaŭpreni la tuton, ni vidus, ke tiuj neregulaĵoj estas nur ŝajnaj kaj ja harmonias kun la tuto.

- La homaro ĝis nun plenumis nekontesteblajn progresojn. Per sia intelekto, la homoj venis al rezultatoj neniam antaŭe atingitaj, el la vidpunkto de la sciencoj, de la artoj kaj de la materiala bonstato. Al ili ankoraŭ restas, por fari, senmezura progreso, nome: igi regadi inter si karitaton, fratecon, solidarecon, kiuj al ili certigu la moralan bonstaton. Ili ne povas tion atingi per siaj kredoj, nek per siaj malnoviĝin- taj institucioj, restaĵoj de alia tempo, bonaj por certa epoko, sufiĉaj por ia transira stato, sed kiuj, doninte tion, kio al ili nur eblis, starus hodiaŭ kiel ia malhelpo. Necesas al la homoj jam ne nur la disvolviĝo de la intelekto, sed ja la altiĝo de la sentoj, kaj por tio necesas detrui ĉion, kio povas supereksciti en ili egoismon kaj orgojlon.

Tian periodon ili de nun eniros, kaj ĝi signos unu el la ĉefaj etapoj de la homaro. Tiu etapo, kiu nun ellaboriĝas, estas la necesa sekvo de la antaŭa stato, same kiel plenaĝo estas sekvo de junaĝo. Gi do povis esti antaŭvidita kaj antaŭdirita, kaj ja tial oni diras, ke estas venintaj la tempoj difinitaj de Dio.

- Sed, koncerne ĉi tempojn, ne temas pri ia parta ŝanĝo, ia renoviĝo limigita al unu regiono, al unu popolo, al unu raso. Temas ja pri universala movado, estiĝanta cele al la morala progreso. Ia nova ordo de aferoj emas stariĝi, kaj la homoj, kiuj ĝin plej kontraŭas, por ĝi malgraŭvole laboras. La estonta generacio, liberiĝinta el la feĉoj de la malnova mondo kaj konsistanta el pli puraj elementoj, estos animata de ideoj kaj sentoj tre malsamaj ol tiuj de la nuna generacio, kiu forpasas per gigantaj paŝoj. La malnova mondo estos mortinta kaj pluvivos en la Historio, same kiel nun la tempoj de la Mezepoko kun siaj barbaraj moroj kaj superstiĉaj kredoj.

Cetere, ĉiuj scias, kiel ankoraŭ tute ne kontentiga estas la nuna ordo de la aferoj. Iel plenĝuinte la materialan bonsta- ton, kiu estas produkto de la intelekto, oni venas al la kompre- no, ke la sekvo de tiu bonstato povas troviĝi nur en la morala disvolviĝo. Ju pli oni antaŭeniras, des pli oni sentas, kio mankas, tamen ne povante ankoraŭ ĝin klare difini: tio estas la efiko de interna laboro elvolviĝanta por la regenerado; oni havas dezirojn, aspirojn, kiuj kvazaŭ estus la antaŭsento pri ia pli bona stato.

- Sed tiel radikala ŝanĝo, kiel tiu ellaboriĝanta, ne povas fariĝi sen skuoj. Neeviteble ekestas ia batalo inter la ideoj. De tiu konflikto nepre naskiĝos nedaŭraj perturboj, ĝis la tereno estos ebenigita kaj la ekvilibro restarigita. Estas do el la batalo inter la ideoj, ke aperos la gravaj, antaŭdiritaj eventoj, ne el kataklismoj aŭ pure materiaj katastrofoj. La ĝeneralaj kataklismoj estis sekvo de la stato de formiĝo de la Tero: hodiaŭ ne plu skuiĝas la internaĵoj de la globo, sed ja tiuj de la homaro.

- Se la Tero jam ne devas timi la ĝeneralajn kataklis- mojn, ĝi tamen ankoraŭ devas suferi periodajn transformiĝojn, kies kaŭzoj estas klarigitaj, el scienca vidpunkto, en la jenaj instruoj donitaj de du eminentaj Spiritoj:

"Ĉiu ĉiela korpo, krom la simplaj leĝoj, kiuj direktas la apartigon inter tagoj kaj noktoj, inter la sezonoj, ktp, spertas transformiĝojn, bezonantajn milojn da jarcentoj por plene efektiviĝi, sed kiuj, kiel la malpli daŭraj transformiĝoj, trapasas ĉiujn periodojn, ekde la komenca ĝis tiu kun maksimuma

1 Ekstrato el du komunikaĵoj donitaj en la Pariza Societo kaj publikigitaj en la Revue Spirite de oktobro 1868, p. 313. Ili estas la korolario de tiuj de Galileo, prezentitaj en la Ĉapitro VI, kaj ia kompletigaĵo al la Ĉapitro IX pri la transformiĝoj de la globo.

efiko, post kiu ekestas la malkresko ĝis la ekstrema limo, por ke denove rekomenciĝu la paso tra la samaj fazoj.

"La homo ampleksas nur tiujn fazojn de relative mallonga daŭro, kies periodecon li povas konstati. Sed estas iuj ampleksantaj longdaŭrajn generaciojn, kaj eĉ sinsekvajn rasojn, kies efikoj, pro tio, aperas al li kun la ŝajno de noveco kaj spontaneco, dum, se lia rigardo povus retroiri kelkajn milojn da jarcentoj, li vidus, ke inter tiuj samaj efikoj kaj ties kaŭzoj estas ia interrespondeco, pri kiu li tute ne suspektis.

"En unu sama planeda sistemo, ĉiuj korpoj, kiuj al ĝi apartenas, reagas unuj sur la aliajn; en ĝi ĉiuj fizikaj influoj estas solidaraj, kaj el tiuj efikoj, kiujn vi nomas grandaj perturboj, estas neniu, kiu ne rezultus el la komponanto de la influoj de la tuta sistemo.

"Mi iras pluen: mi diras, ke la planedaj sistemoj reagas, unuj sur la aliajn, pro la proksimeco aŭ malproksimeco rezultantaj el ilia translacia movo tra la miriadoj da sistemoj, kiuj konsistigas nian nebulozon. Kaj ankoraŭ pluen: mi asertas, ke nia nebulozo, - kiu kvazaŭ estas ia arkipelago en la senlimaĵo kaj kiu ankaŭ faras sian translacion tra la miriadoj da nebulozoj -, suferas la influon de tiuj, al kiuj ĝi alproksimi- ĝas.

"Tiel do nebulozoj reagas sur nebulozojn, sistemoj sur sistemojn, kaj same planedoj reagas sur planedojn, kiel ankaŭ la elementoj de ĉiu planedo reagas, unuj sur la aliajn, kaj tiel plu ĝis la atomo. De tio venas, en ĉiu mondo, lokaj aŭ ĝeneralaj transformiĝoj, kiuj ne ŝajnas perturboj tial, ĉar la mallongeco de la vivo permesas, ke oni nur vidu iliajn partajn efikojn.

"La organa materio ne povus eskapi tiujn influojn; la perturboj, kiujn ĝi spertas, povas do aliigi la fizikan staton de la vivantaj estaĵoj kaj estigi iujn el tiuj malsanoj, kiuj ĝenerale atakas plantojn, bestojn kaj homojn. Tiuj malsanoj, kiel ĉiuj malfeliĉegoj, havigas al la homa intelekto ian stimulon, kiu ĝin pelas, per la premo de neceseco, al serĉado de rimedoj por ilin kontraŭbatali kaj al malkovro de naturaj leĝoj.

"Sed la organa materio siavice reagas sur la Spiriton, kiu, pro sia kontakto kaj intima ligiteco kun la materiaj elementoj, ankaŭ suferas influojn, kiuj ŝanĝas liajn inklinojn, tamen ne senigante lin je la libera volo, kiuj superekscitas aŭ moderigas lian aktivecon, kaj kiuj, ĝuste pro tio, kunhelpas por lia disvolviĝo. La bolado, kiu iafoje ekestas ĉe unu tuta popolo, inter la homoj de unu sama raso, ne estas io hazarda, nek rezulto de ia kaprico; ĝi havas sian kaŭzon en la leĝoj de la Naturo. Komence nekonscia kaj estanta nenio pli ol ia svaga deziro, ia nepreciza aspiro al io pli bona, ia bezono de ŝanĝo, tiu bolado manifestiĝas per ia surda agitiĝo, poste per agoj kondukantaj al sociaj transformiĝoj, kiuj, kredu ĝin, ankaŭ havas sian periodecon kiel la fizikaj transformiĝoj, ĉar ĉio sin interĉenas. Se la spirita vidado ne estus nebuligita de la materia vualo, vi vidus la fluidecajn fluojn, kiuj, kvazaŭ miloj da konduktantaj fadenoj, interligas la aferojn de la mondoj spirita kaj materia.

"Kiam oni diras al vi, ke la homaro alvenis al periodo de transformiĝo, kaj ke la Tero devas altiĝi en la hierarkio de l' mondoj, en tiuj vortoj vidu nenion mistikan sed, male, la plenumiĝon de unu el la grandaj, fatalaj leĝoj de la Universo, kontraŭ kiuj disrompiĝas ĉia homa malbonvolo."

ARAGO.

9. - "Jes, certe, la homaro transformiĝas, same kiel ĝi jam transformiĝis en aliaj epokoj, kaj ĉiun transformiĝon signis ia krizo, kiu estas por la homa genro tio sama kiel la kreskokri- zoj por la individuoj; krizoj ja surprizaj, doloraj, kiuj kuntrenas generaciojn kaj instituciojn, sed kiujn ĉiam sekvas fazo de materiala kaj morala progreso.

La surtera homaro, veninte al unu el tiuj periodoj de kreskado, troviĝas, post preskaŭ unu jarcento, en plena laboro de transformiĝo, pro kio ĝi ĉiuflanke agitiĝas, kaptita de ia speco de febro kaj kvazaŭ pelata de nevidebla forto; kaj tiel estos ĝis ĝi reekvilibriĝos sur novaj bazoj. Tiam, kiu ĝin observos, trovos ĝin tre sanĝita laŭ ĝiaj moroj, ĝia karaktero, ĝiaj leĝoj, ĝiaj kredoj, unuvorte laŭ ĝia tuta socia stato.

"Estas afero, kiu, kvankam ĝi ŝajnos al vi stranga, tamen estas nepra vero: la mondo de la Spiritoj, kiu vin ĉirkaŭas, suferas la reefikon de ĉiuj skuegoj trafantaj la mondon de la enkarnuloj; mi eĉ asertas, ke ĝi aktive partopre- nas en ili. Ci tio estas neniel surpriza al tiu, scianta, ke la Spiritoj apartenas al la homaro; ke ili venas de ĝi kaj al ĝi devas reveni, pro kio estas kompreneble, ke ili interesiĝu pri la movadoj, kiuj fariĝas ĉe la homoj. Estu do certaj pri tio, ke, kiam socia revolucio ekestas sur la Tero, ĝi ankaŭ skuas la nevideblan mondon, en kiu ĉiuj bonaj kaj malbonaj pasioj akriĝas, kiel ĉe vi. Tiam neesprimebla bolado ekregas inter la Spiritoj, kiuj ankoraŭ apartenas al via mondo kaj kiuj atendas la momenton por reeniri en ĝin.

"Al la agitiĝado de enkarnuloj kaj elkarnuloj iafoje, eĉ ofte, aldoniĝas la perturboj de la fizikaj elementoj, ĉar ĉio ja interligiĝas en la Naturo. Tiam, dum kelka tempo, ekestas ia ĝenerala konfuzo, kiu tamen pasas kvazaŭ uragano, post kiu la ĉielo resereniĝas kaj la homaro, restarigita sur novaj bazoj, penetrita de novaj ideoj, ekpaŝas novan etapon de progreso.

"Ja en la nun komenciĝanta periodo oni vidos Spiritis- mon floradi kaj doni siajn fruktojn. Vi do laboras pli por la estonteco, ol por la nuno. Sed necesis, ke tiuj laboroj estu antaŭe preparitaj, ĉar ili malfermas la vojojn al la regenerado per la unuecigo kaj raciigo de la kredoj. Feliĉaj estas tiuj, kiuj jam de nun profitas el ili, ĉar tiom da ĉagrenoj ili al si ŝparos, kiom da bonoj ili ĉerpos el tiuj laboroj."

Doktoro BARRY.

10. - El tio supre dirita sekvas, ke pro sia translacia movo tra la spaco la ĉielaj korpoj havas, unuj sur la aliajn, pli aŭ malpli grandan influon, laŭ sia interproksimeco kaj respekti- va pozicio; ke tiu influo povas estigi momentan perturbon en iliaj konsistaj elementoj kaj aliigi la kondiĉojn de vivipoveco de iliaj loĝantoj; ke la reguleco de la movoj devas rezultigi la periodan revenon de la samaj kaŭzoj kaj efikoj; ke, se la daŭro de certaj periodoj estas tre mallonga, por ke la homoj povu ilin percepti, tamen aliaj vidas pasi generaciojn kaj rasojn, kiuj ilin ne perceptas kaj al kiuj la stato de la aferoj ŝajnas normala. Male, la generacioj samtempaj kiel la transiĝo suferas ties frapon, kaj al ili ĉio ŝajnas ekster la ordinaraj leĝoj. Tiuj generacioj vidas supernaturan, miregindan, miraklecan kaŭzon en tio, kio efektive estas nenio alia ol la plenumiĝo de la leĝoj de la Naturo.

Se, pro la interĉeno kaj solidareco de kaŭzoj kaj efikoj, la periodoj de morala renoviĝo de la homaro - kiel ĉio kredigas - koincidas kun la fizikaj transformiĝoj de la globo, do tiujn periodojn povas akompani aŭ antaŭveni naturaj fenome­noj, eksterordinaraj por tiuj al ili ne kutimintaj; aŭ meteoroj, kiuj ŝajnas strangaj kaj manifestiĝas per akregeco kaj intenseco nenormalaj ĉe detruaj malfeliĉegoj. Tiuj malfeliĉegoj estas nek kaŭzo nek aŭguroj supernaturaj, sed ja sekvo de la ĝenerala movado, kiu fariĝas en la mondoj fizika kaj morala.

Antaŭdirante la eraon de renoviĝo malfermiĝonta por la homaro kaj difinonta la finon de la malnova mondo, Jesuo povis do diri, ke ĝi estos karakterizita per eksterordinaraj fenomenoj, tertremoj, diversaj malfeliĉegoj, signoj en la ĉielo, kiuj estas nenio alia ol meteoroj tute ne troviĝantaj ekster la naturaj leĝoj. Sed la malklera vulgarularo vidis en tiuj vortoj la anoncon de miraklecaj faktoj.

- La antaŭvido de la progresaj movadoj de la homaro prezentas nenion surprizan al la senmateriiĝintaj estuloj, kiuj vidas la celon kien iras ĉiuj aferoj, kaj el kiuj kelkaj senpere konas la penson de Dio. Laŭ la partaj movadoj, ĉi tiuj estuloj vidas la tempon, kiam povos ekesti ia ĝenerala mova- do, same kiel oni antaŭe scias la tempon, kiun arbo bezonos por doni fruktojn, aŭ same kiel astronomoj kalkulas la epokon de ia astronomia fenomeno laŭ la tempo, kiun astro uzas por fari sian rivoluon.

- La homaro estas kolektiva estaĵo, ĉe kiu fariĝas samaj moralaj transformiĝoj, kiel ĉe ĉiu individuo, kun la diferenco, ke unuj plenumiĝas ĉiun jaron, kaj la aliaj ĉiun jarcenton. Oni sekvu la homaron en ties evoluoj tra la tempoj kaj oni vidos la vivon de la diversaj rasoj signita de periodoj, kiuj donas al ĉiu epoko ian apartan fizionomion.

- En du manieroj fariĝas, kiel ni jam diris, la progresa irado de la homaro: unu, - se oni konsideras la

1 La terura epidemio, kiu, de 1866 ĝis 1868, disfalĉis la popolon de Maŭricio, estis antaŭirita de tiel eksterordinara kaj tiel abunda pluvo da falantaj steloj, en novembro 1866, ke ĝi timegigis la loĝantojn de tiu insulo. Ekde tiu momento, la malsano, kiu de antaŭ kelke da monatoj tre benigne disvastiĝis, aliiĝis en vere detruantan malfeliĉegon. Tio estis senduba surĉiela signo, kaj eble ĉi-sence oni devas kompreni la esprimon - steloj falantaj el la ĉielo, pri kiu parolas la Evangelio, kiel unu el la signoj de l' tempoj (Detalaj informoj pri la Maŭricia epidemio: Revue Spirite, julio 1867, p. 208, novembro 1868, p.321).

sinsekvajn epokojn -, laŭgrada, malrapida, neperceptebla, kiu montriĝas per sinsekvaj pliboniĝoj ĉe moroj, leĝoj, kutimoj, pliboniĝoj rimarkeblaj nur kun la kreskado de l' tempo, kiel la ŝanĝoj estigataj de la akvofluoj sur la globsupraĵo; la alia, per relative subitaj movoj, similaj al tiuj de torento rompanta siajn digojn, movoj kiuj igas la homaron transpasi en kelke da jaroj la spacon, kiun ĝi laŭirus dum jarcentoj. Gi estas ia morala kataklismo, englutanta, en kelke da momentoj la instituciojn de la pasinteco, kaj kiun postvenas nova ordo de aferoj, kiu iom post iom stabiliĝas laŭgrade kiel sereneco reestiĝas por definitive regi.

Al tiu, kiu vivus sufiĉe longe por ĉirkaŭpreni la du fluojn de la nova fazo, ŝajnos, ke ia nova mondo eliris el la ruinoj de la malnova; la karaktero, la moroj, la kutimoj, ĉio estas ŝanĝita. Tiel estas, ĉar efektive novaj, aŭ pli bone, regeneriĝin- taj homoj aperis; la ideoj, kiujn la forpasinta generacio portis kun si, cedis lokon al novaj ideoj ĉe la leviĝanta generacio.

14. - Maturiĝinte, la homaro havas novajn bezonojn, pli vastajn kaj pli altajn aspirojn; ĝi komprenas la malplenon de la ideoj, per kiuj ĝi estis lulata, la nesufiĉecon de siaj institucioj por fari ĝin feliĉa; ĝi ne plu trovas en la stato de la aferoj tiujn decajn plezurojn, al kiuj ĝi sentas sin altirata; tial ĝi formetas de si la vindojn kaj sin ĵetas, pelate de nekontraŭstarebla forto, al nekonataj bordoj serĉe de novaj, malpli limigitaj horizontoj.

Guste al unu el tiuj periodoj de transformiĝo, aŭ, se oni volas, de morala kreskado, la homaro venis. El la adoleska ĝi venas en la plenkreskan aĝon. La pasinteco ne plu kontentigas siajn novajn aspirojn, siajn novajn bezonojn; ĝi jam ne povas esti kondukata per la samaj rimedoj; ĝi ne plu kontentigas per iluzioj kaj magiaĵoj: ĝia maturiĝinta racio postulas pli kernecajn nutraĵojn. La nuneco estas tro efemera; ĝi sentas, ke ĝia destino estas pli vasta kaj ke la korpa vivo estas tro malvasta por tiun enteni; pro tio ĝi dronigas sian rigardon en la pasinte- co kaj en la estonteco, por malkovri la misteron de sia ekzista- do kaj tie ĉerpi konsolan certecon.

Kaj estas ĝuste en la momento, kiam ĝi troviĝas tro malvaste en la materia sfero, kiam ĝia intelekta vivo superbor- diĝas, kiam en ĝi burĝonas la spirita sento, ke homoj, kiuj sin deklaras filozofoj, esperas ŝtopi la malplenon per la doktrinoj de negativismo kaj materialismo! Stranga anomalio! Tiuj samaj homoj, kiuj intencas peli ĝin antaŭen, klopodas por ĝin enfermi en la malvastan rondon de la materio, el kiu ĝi strebas eliri. Ili vualas al ĝi la vidon de la senfina vivo kaj, montrante al ili la tombon, ili asertas: Nec plus ultra!

15. - Kiu ajn meditis pri Spiritismo kaj ties sekvoj kaj ĝin ne limigas en la estigado de kelkaj fenomenoj, tiu kompre- nas, ke al la homaro ĝi malfermas novan vojon kaj senvualigas la horizontojn de la senfino. Inicante ĝin pri la misteroj de la nevidebla mondo, Spiritismo montras al ĝi ĝian veran rolon en la kreaĵaro, ja eterne aktivan, tiel en la spirita, kiel ankaŭ en la korpa stato. La homo jam ne iras blinde: li scias, de kie li venas, kien li iras kaj kial li troviĝas sur la Tero. La estonteco montriĝas al li en sia realeco, senigita je la antaŭjuĝoj de la senscieco kaj de la superstiĉo. Temas ne pri ia svaga espero, sed ja pri palpebla veraĵo, tiel certa por li kiel la alterno de tago kaj nokto. Li scias, ke lia esto ne limiĝas al kelkaj momen­toj de ia efemera ekzistado; ke la spiritan vivon ne ĉesigas la morto; ke li jam vivis, ke li ankoraŭ revivos, kaj ke neniom li perdos el ĉio, kion li akiris en perfekteco per sia laboro; en siaj antaŭaj ekzistadoj li trovas la kialon de tio, kio li estas nun, kaj rekonas ke: el tio, kia la homo hodiaŭ sin faris, li povas konkludi, kia li mem iam estos.

- Kun la penso, ke la individuaj agado kaj kunlabo- rado por la ĝenerala laboro de la civilizo limiĝas al la nuna vivo, kaj ke oni antaŭe estis nenio kaj ja nenio estos poste, kio ja interesas la homon la posta progreso de la homaro? Per kio lin tuŝas, ke en la estonteco la popoloj estos pli bone regataj, pli feliĉaj, pli kleraj, pli bonaj, unuj al la aliaj? Car neniun frukton li rikoltos el ĝi, ĉu tiu progreso ne tute perdiĝos por li? Kiel utilos al li labori por tiuj, venontaj post li, se tiujn li neniam konos, se ili estos novaj kreitoj, kiuj post ne longe revenos en la nenion? Sub la influo de la neado de l' individua estonteco, ĉio nepre reduktiĝas al la mizeraj proporcioj de la momento kaj de la personeco.

Sed, kontraŭe, kian amplekson donas al la homa penso la certeco pri la ĉiamdaŭreco de lia spirita memo! Kio pli racia, pli grandioza, pli inda je la Kreinto, ol tiu leĝo, laŭ kiu la spirita vivo kaj la materia vivo estas nenio alia krom du modaloj de ekzistado, kiuj alternas por la efektivigo de la progreso! Kio pli justa kaj pli konsola ol la ideo, ke samaj estuloj senĉese progresas, unue tra generacioj en unu sama mondo, poste de mondo al mondo ĝis la perfekteco, sen rompo de kontinueco! Ciuj agoj havas do ian celon, ĉar, laborante por ĉiuj, oni laboras por si, kaj reciproke, kaj tial neniam estas senfruktaj tiel la individua kiel la kolektiva progreso. El ambaŭ profitos la venontaj generacioj kaj individuoj, kiuj estos nenio alia ol la estintaj generacioj kaj individuoj en pli alta grado da progreso.

- La frateco estos la angulŝtono de la nova socia ordo; sed ne ekzistas frateco reala, solida, efektiva, se ĝi ne sidas sur neskuebla bazo. Tiu bazo estas la fido, ne la fido al tiaj aŭ aliaj apartaj dogmoj, kiuj ŝanĝiĝas kun la tempoj kaj popoloj kaj kiuj ĵetas ŝtonojn, unuj kontraŭ la aliajn, ĉar, sin reciproke anatemante, ili nutras la antagonismon; sed ja la fido al la fundamentaj principoj, kiujn ĉiu persono povas akcepti: Dio, la animo, la estonteco, la senfina, individua progreso, la ĉiameco de la rilatoj inter la estuloj. Kiam ĉiuj homoj estos konvinkitaj, ke Dio estas unu sama por ĉiuj; ke tiu Dio, superege justa kaj bona, nenion maljustan povas deziri; ke la malbono venas de la homoj, ne de li, tiam ĉiuj sin rigardos filoj de unu sama Patro kaj sin reciproke donos la manojn.

Tia estas la fido, kiun Spiritismo havigas, kaj kiu de nun fariĝos la akso, ĉirkaŭ kiu turniĝos la homa gento, kiaj ajn estos la manieroj de adorado kaj la apartaj kredoj.

- La intelekta progreso farita ĝis nun, laŭ plej vastaj proporcioj, estas granda paŝo kaj signas la unuan fazon de la homaro, sed sola ĝi estas senpova por la homaron regeneri. Tiel longe dum orgojlo kaj egoismo lin potencos, la homo uzos sian inteligenton kaj siajn sciojn profite al siaj pasioj kaj personaj interesoj, kaj ja tial li ilin utiligas por perfektigi rimedojn por malbonfari kaj pereigi siajn similulojn.

- Nur la morala progreso povas certigi al la homoj la surteran feliĉon, metante bridon al la malbonaj pasioj; nur tia progreso povas fari, ke inter la homoj regu konkordo, paco, frateco.

Gi sola faligos la interpopolajn barojn, forigos la antaŭjuĝojn pri kasto kaj silentigos la sektajn antagonismojn, instruante la homojn rigardi sin, unuj la aliajn, kiel fratojn, vokitajn al reciproka helpado kaj ne al tio, ke unuj vivu koste de la aliaj.

Estos ankoraŭ la morala progreso, tiam helpata de la progreso intelekta, kiu intermiksos la homojn en unu sama kredo bazita sur la eternaj veraĵoj, ne elvokantaj diskutadon kaj, ĝuste pro tio, akcepteblaj por ĉiuj.

La unueco de kredoj estos la plej potenca ligilo, la plej solida fundamento de la universala frateco, ĉiam rompata de la religiaj antagonismoj, kiuj dividas la popolojn kaj familiojn kaj kiuj igas vidi disidentojn kiel malamikojn nepre evitendajn, atakendajn, ekstermendajn, anstataŭ amindajn fratojn.

- Unu tia stato de aferoj kondiĉas radikalan ŝangon en la sento de la amasoj, ĝeneralan progreson, kiu povos efektiviĝi nur ekster la rondo de la malvastaj kaj trivialaj ideoj, kiuj nutras egoismon. En diversaj epokoj, elitaj homoj provis peli la homaron sur tiun vojon, sed, ankoraŭ tro juna, la homaro restis surda, kaj iliaj instruoj estis kvazaŭ la bona grajno falinta sur ŝtonon.

Nuntempe, la homaro estas matura por ĵeti sian rigardon pli alten, ol kiel ĝi iam ajn faris, kaj tiel sin nutri per pli vastaj ideoj kaj kompreni, kion ĝi ne komprenis antaŭe.

La forpasanta generacio portos kun si siajn antaĵuĝojn kaj erarojn; la generacio, kiu leviĝas, refreŝiĝinta ĉe pli pura fonto, penetrita de pli sanaj ideoj, komunikos al la mondo supreniran movon en la senco de la morala progreso, kiu signos novan fazon de la homaro.

- Tiu fazo jam montriĝas per sendubaj signoj, per klopodoj por utilaj reformoj, per grandaj kaj noblaj ideoj, kiuj elkrepuskiĝas kaj ektrovas resonon. Ja tial oni vidas fondiĝi amason da institucioj protektaj, civilizaj kaj emancipaj, sub la influo kaj pro la iniciato de homoj evidente antaŭdestinitaj por la regenera agado; ke la kriminalaj leĝoj kun ĉiu tago penetri- ĝas de pli humanaj sentoj. La antaŭjuĝoj pri raso malfortiĝas, la popoloj komencas sin reciproke rigardi kiel anojn de unu granda familio; pro la unuformeco kaj facileco de la rimedoj por siaj interŝanĝoj, la popoloj forigas la ilin apartigantajn barojn, kaj el ĉiuj partoj de la mondo ili kolektiĝas en universa- laj kunvenoj por la pacaj turniroj de la intelekto.

Sed al tiuj reform oj mankas ia bazo por disvolviĝi, kompletiĝi kaj plifirmiĝi; ia morala elano pli ĝenerala, por ke ili fruktiĝu kaj akceptiĝu de la amasoj. Temas pri nenio alia ol karakteriza signo de la epoko, ja preludo de tio, kio efektiviĝos en pli granda skalo, laŭmezure kiel la tereno fariĝos pli favora.

- Alia ne malpli karakteriza signo de la periodo, kiun ni nun eniras, estas la evidenta reago estiĝanta en la direkto al la spiritualismaj ideoj; ia instinkta abomeno manifes- tiĝas kontraŭ la ideoj materialismaj. La nekredemo, kiu iam posedis la amasojn, sensciajn aŭ klerajn, kaj igis ilin forpuŝi la formon kaj eĉ la fundon de ĉia kredo, ŝajne estis ia dormo, el kiu oni vekiĝas sentante la bezonon spiri pli vivigan aeron. Kaj tie, kie ekestis la vakuo, oni pretervole serĉas ion, ian apog- punkton, ian esperon.

- Se oni supozas la plimulton de la homoj penetrita de tiaj sentoj, oni povas facile imagi la ŝanĝojn, kiujn ili portos al la sociaj rilatoj: ilia devizo estos karitato, frateco, bonvolemo al ĉiuj, toleremo al ĉiuj kredoj. Al tia celo evidente iras la homaro, tio estas la objekto de ĝiaj aspiroj, de ĝiaj deziroj, kvankam ĝi neklare konscias la rimedojn por ties efektivigo. Gi provas, palpas, sed estas retenata de aktivaj kontraŭstaroj, aŭ de la inercia forto de antaŭjuĝoj, de kredoj stagnantaj kaj malinklinaj al progreso. Ja tiajn kontraŭstarojn necesas venki, kaj en tio konsistos la verko de la nova generacio; se oni sekvos la nunan fluon de la aferoj, oni rekonos, ke ĉio ŝajnas antaŭdestinita por malfermi al ĝi la vojon; ĝin favoros la duobla potenco de nombro kaj de ideoj, kaj aldone la sperto de la pasinteco.

- La nova generacio irados do al la realigo de ĉiuj homamaj ideoj konformaj al la progresogrado, kiun ĝi estos atinginta. Kun sama strebado kaj plenumante siajn celojn, Spiritismo renkontiĝos kun la nova generacio sur la sama tereno. La progresemaj homoj trovos, en la spiritismaj ideoj, potencan levilon, kaj Spiritismo trovos, en la novaj homoj, spiritojn tute inklinajn ĝin akcepti. Ce tia stato de aferoj, kion povos fari tiuj, kiuj provos bari al ĝi la vojon?

- Ne Spiritismo estigas la socian renoviĝon, sed ja la matureco de la homaro faras tian renoviĝon ia neceso. Pro sia moraliga povo, pro siaj progresigaj tendencoj, pro la vasteco de siaj celoj, pro la ĝeneraleco de la demandoj, kiujn ĝi ampleksas, Spiritismo kapablas, pli ol ia ajn doktrino, helpi la regeneran movadon, kaj ja tial ĝi estas samtempa kiel tiu movado. Gi aperis ĝuste tiam, kiam ĝi povus esti utila, ĉar ankaŭ por ĝi la tempoj estas alvenintaj. Se ĝi venus pli frue, ĝi estus renkontinta nesupereblajn obstaklojn kaj neeviteble pereus, ĉar la homoj, kontentaj pri tio, kion ili havas, ankoraŭ ne sentus bezonon de tio, kion ĝi portas. Nuntempe, naskiĝin- ta kune kun la ideoj, kiuj fermentas, Spiritismo trovas la terenon preparita por ĝin akcepti; la spiritoj, lacaj de la dubo kaj necerteco, teruritaj de la abismo, kiu faŭkas antaŭ ili, ĝin akceptas kiel tabulon de savo kaj superegan konsolon.

- La nombro de la malfruiĝintoj sendube ankoraŭ estas granda, sed kion ili povos fari kontraŭ la leviĝanta ondo, krom nur ĵetadi al ĝi kelkajn ŝtonojn? Tiu ondo estas la generacio, kiu leviĝas, dum ili formalaperas kun la generacio, kiu kun ĉiu tago larĝapaŝe foriras. Sed ĝis la fino ili paŝo post paŝo defendos la terenon; okazos do neevitebla batalo, sed batalo neegala, ĉar ĝi estos batalo de la kadukiĝinta pasinteco, kiu disŝiriĝas en ĉifonojn, kontraŭ la juneca estonteco; de stagno kontraŭ progreso; de la kreito kontraŭ la volo de Dio, ĉar ja estas venintaj la tempoj de li difinitaj.

La nova generacio

27. - Por ke la homoj estu feliĉaj sur la Tero, necesas ke ĝin loĝu nur bonaj Spiritoj, enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj, kiuj ekskluzive strebu al bono. Car la tempo alvenis, tial granda migrado ekestas nun inter ĝiaj loĝantoj. Kiuj faras malbonon pro malbono, ankoraŭ ne tuŝitaj de la sento de bono kaj, pro tio, ne plu indaj je la transformiĝinta planedo, tiuj estos elpelitaj, ĉar ili sur ĝi denove kaŭzus malordon kaj konfuzitecon kaj obstaklus la progreson. Ili elpagos la hardite- con de siaj koroj, unuj en malsuperaj mondoj, aliaj ĉe malpro- gresintaj surteraj rasoj, kiuj ja egalus tiajn mondojn, kaj al kiuj ili portos siajn akiritajn sciojn, plenumante la mision progresigi tiujn rasojn. Al ili substituiĝos pli bonaj Spiritoj, kiuj starigos inter si la regadon de justeco, paco kaj frateco.

Laŭ la Spiritoj, la Tero ne transformiĝos pere de ia kataklismo, kiu subite neniigus tutan generacion. La nuna generacio grade malaperos, kaj la nova sammaniere ĝin postvenos, sen ia ŝanĝo en la natura ordo de la aferoj.

Cio do ekstere fariĝos kiel ordinare, kun la sola sed gravega diferenco, ke parto de la Spiritoj, kiuj enkarniĝadis sur la Tero, tie ne plu enkarniĝos. En ĉiu naskiĝonta infano, anstataŭ ke ĝin animus Spirito malprogresinta, inklina al malbono, ja logos Spirito pli progresinta kaj inklina al bono.

Temas do ne pri nova enkorpa generacio, sed ja pri ia nova generacio da Spiritoj, kaj sendube en tiu senco Jesuo tion komprenis, kiam li diris: "Vere mi diras al vi: ĉi tiu generacio ne forpasos, antaŭ ol ĉio tio fariĝos." Kiuj do esperas vidi la transformiĝon okazanta per miraklecaj kaj supernaturaj fenomenoj, tiuj nepre elreviĝos.

28. - Transira estas la nuna epoko, intermiksiĝas la elementoj de la du generacioj. Starantaj sur la mezo, ni ĉeestas la foriron de unu kaj la alvenon de alia, kaj ĉiu jam montriĝas en la mondo kun siaj aparte propraj karakteroj.

Ambaŭ sin intersekvantaj generacioj havas ideojn kaj vidpunktojn inter si kontraŭajn. Laŭ la naturo de la moralaj dispozicioj, sed ĉefe laŭ la intuiciaj kaj denaskaj inklinoj, estas facile distingi, al kiu el ambaŭ apartenas ĉiu individuo.

Ĉar ĝin koncernas fondi la eraon de la morala progreso, la nova generacio distingiĝas per ordinare frumaturaj inteligen- to kaj prudento, ligitaj al denaska sento pri bono kaj al spiritualismaj kredoj, kio konstituas senduban signon de certa grado da antaŭa progreso. Gi ne konsistos ekskluzive el pleje superaj Spiritoj, sed el tiuj, kiuj, jam progresinte, inklinas asimili ĉiujn progresigajn ideojn kaj kapablas kunhelpi por la regenera movado.

Kio, male, igas distingi la malfruiĝintajn Spiritojn, tio estas unue la ribelo kontraŭ Dio per la rifuzo agnoski ian ajn povon superan al la homaro; la instinkta inklino al malnoblaj pasioj, al la nefrataj sentoj de egoismo, orgojlo, envio, ĵaluzo; fine la alkroĉiteco al ĉio materiala: sensamo, avideco, avareco.

Ja el tiuj malvirtoj la Tero devas esti elpurigita, per la forigo de tiuj, kiuj rifuzas sin rebonigi, ĉar tiuj malvirtoj estas nekonformaj al la regado de frateco kaj ĉar la virtuloj ĉiam suferos de ilia kontakto. Kiam la Tero liberiĝos de tiuj malvir­toj, la homoj irados sen malhelpoj al la pli bona estonteco, kiu al ili estas rezervita, eĉ en ĉi tiu mondo, kiel premio al ilia penado kaj persistado, dum ili atendas, ke ankoraŭ pli kompleta elpuriĝo al ili permesu eniron en superajn mondojn.

- Tiun elmigradon de Spiritoj oni ne tiel komprenu, ke ĉiuj Spiritoj malfruiĝintaj estos elpelitaj el la Tero en malsuperajn mondojn. Multaj, kontraŭe, al ĝi revenos, ĉar ili cedis al la forlogo de la cirkonstancoj kaj de la ekzemplo; ĉe tiuj la ŝelo estis pli malbona ol la kerno. Unu fojon elirinte el la influo de la materio kaj de la antaŭjuĝoj de la korpa mondo, ili plejparte rigardos la aferojn tute alie ol kiel dumvive, kaj pri tio ni havas multenombrajn ekzemplojn. Por tio, ili estas helpataj de bonvolemaj Spiritoj, kiuj pri ili interesiĝas kaj rapidas ilin instrui kaj al ili montri, kiel erara estas la vojo de ili sekvata. Per niaj preĝoj kaj admonoj, ni mem povas kunhelpi por ilia pliboniĝo, ĉar ekzistas ĉiama solidareco inter mortintoj kaj vivantoj.

Tre simpla estas la maniero, kiel fariĝas la transformiĝo, kaj, kiel vidate, ĝi estas tute morala kaj neniel okazas ekster la leĝoj de la Naturo.

- Tute egale, ĉu la novan generacion konsistigas novaj pli bonaj Spiritoj, ĉu malnovaj, kiuj pliboniĝis, la rezultato estas unu sama: se ili portas pli bonajn inklinojn, nepre estas renoviĝo. La enkarniĝintaj Spiritoj formas do du kategoriojn, laŭ siaj naturaj inklinoj: unuflanke, la malfruiĝin- toj, kiuj foriras; aliflanke, la progresemaj, kiuj alvenas. La stato de la moroj, de la socio ĉe iu popolo, ĉe iu raso, aŭ en la tuta mondo rilatos do kun tiu, el ambaŭ kategorioj, kiu superregos.

- Vulgara komparo ankoraŭ pli bone komprenigos, kio okazas tiurilate. Ni imagu reĝimenton, kiun plejmulte konsistigas tumultemaj, sendisciplinaj homoj: ili tie okazigos konstantan malordon, kiun la severeco de la punleĝaro devos, ofte kun malfacileco, subpremi. Tiaj homoj estas la plej fortaj, ĉar pli nombraj ol la ceteraj. Ili sin reciproke subtenas, kuraĝi- gas kaj stimulas per la ekzemplo. La kelke da bonaj estigas nenian influon; iliaj konsiloj estas malŝatataj; ili suferas de la kontakto de la malbonaj, kiuj ilin mokadas kaj malbontraktas. Cu ne tia estas la bildo de la nuntempa socio?

Ni supozu, ke tiaj homoj, po unu, po dek, po cent, estas forigataj el la reĝimento kaj laŭgrade, egalnombre anstataŭiga- taj per bonaj soldatoj, eĉ per tiuj, kiuj, iam forigite, tamen sin korektis: post kelka tempo, ĉiam ankoraŭ ekzistos la sama reĝimento, sed transformita; bona ordo estos sekvinta la malordon. Tiel estiĝos la regenerita homaro.

- La grandaj kolektivaj foriroj havas kiel celon ne nur akceli la elmigrojn, sed ankaŭ pli rapide transformi la spiriton de la amaso, ĝin liberigante de la malbonaj influoj, kaj havigi pli da aŭtoritateco al la novaj ideoj.

Jen kial multaj, kiuj, malgraŭ siaj neperfektaĵoj, estas jam maturaj por la transformiĝo, foriras por refreŝiĝi ĉe pli pura fonto. Restante en la sama medio kaj sub la samaj influoj, ili persistus en siaj opinioj kaj en sia maniero rigardi la aferojn. Restado en la mondo de la Spiritoj sufiĉos por al ili malfermi la okulojn, ĉar tie ili vidos, kion ili ne povis vidi sur la Tero. Nekredanto, fanatikulo, absolutisto povos do reveni kun denaskaj ideoj pri fido, toleremo kaj libereco, kaj ĉe la reveno ili trovos la aferojn ŝanĝitaj kaj ricevos la influon de la nova medio, en kiu ili naskiĝos. Anstataŭ kontraŭstari, ili kunhelpos la novajn ideojn.

- La regenerado de la homaro ne nepre bezonas do la kompletan renoviĝon de la Spiritoj: sufiĉas ia ŝanĝo de iliaj moralaj dispozicioj. Tiu ŝanĝo fariĝas ĉe ĉiuj, kiuj inklinas al ĝi, se nur ili estas fortiritaj el la ruiniga influo de la mondo. Tiel, ne ĉiam la revenantoj estas aliaj Spiritoj: ili ofte estas la samaj Spiritoj, tamen pensantaj kaj sentantaj alimaniere.

Kiam tiu pliboniĝo fariĝas izole kaj individue, ĝi pasas nerimarkate sen ia videbla influo sur la mondon. Tute alia estas la efiko, kiam ĝi fariĝas samtempe ĉe grandaj amasoj, ĉar tiam, laŭ ĝiaj proporcioj en unu generacio, la ideoj de unu popolo aŭ de unu raso povas profunde ŝanĝiĝi.

Tion oni preskaŭ ĉiam rimarkas post la grandaj skuoj, kiuj disfalĉas la loĝantarojn. La detruantaj malfeliĉegoj pere- igas nur korpojn, ne atingas la Spiriton, intensigas la iro-reiran movadon inter la korpa kaj la spirita mondoj, sekve la progre- san movadon de enkarniĝintaj kaj elkarniĝintaj Spiritoj. Rimarkindas, ke en ĉiuj epokoj de la Historio la grandajn sociajn krizojn sekvis erao de progreso.

- Nuntempe okazas unu el tiuj ĝeneralaj movadoj, kiuj devas estigi ian reformon de la homaro. La multeco de detruaj kaŭzoj prezentas karakterizan signon de la tempoj, ĉar ili devos akceli la burĝonadon de la novaj ĝermoj. Tio estas kvazaŭ folioj falantaj en aŭtuno, kiujn sekvos novaj folioj, plenaj de vivo, ĉar la homaro havas siajn sezonojn, same kiel la individuoj havas siajn aĝojn. La velkintaj folioj de la homaro falas pro la puŝoj kaj batoj de la vento, por renaskiĝi pli viglaj sub la sama vivoblovo, kiu ne estingiĝas sed ja puriĝas.

- Por materialisto, la detruantaj malfeliĉegoj estas senkompensaj plagoj, sen utilaj rezultatoj, ĉar iliaopinie tiuj malfeliĉegojpor ĉiam neniigas la estulojn. Sed por tiu, scianta, ke la morto nur detruas la envolvaĵon, tiaj malfeliĉegoj ne rezultigas la samajn sekvojn kaj ne kaŭzas al li la plej etan timon; li komprenas ties celon kaj ankaŭ scias, ke la homoj ne pli perdas, mortante kunaj, ol mortante solaj, ĉar per unu aŭ alia maniero ili ĉiuj nepre tien iros.

La nekredantoj priridos tiajn aferojn kaj ilin rigardos kimeraj; sed, kion ajn ili diros, ili ne eskapos la komunan leĝon; kiel la ceteraj, ili siavice falos, kaj tiam kio ili fariĝos? Ili diras: Nenio! Ili tamen vivos, spite al si mem, kaj iam estos devigitaj malfermi siajn okulojn.

APENDICO Spiritismo aŭ Spiritisma Doktrino

Fundamentaj instruoj

Dio estas la superega intelekto, unua kaŭzo de ĉiuj estaĉoj. Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.

La Universo estas kreaĉo de Dio kaj ampleksas ĉiujn estaĉojn, raciajn kaj neraciajn, animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn.

Krom la korpa mondo, kie loĝas la enkarniĝintaj Spiritoj, t.e., la homoj, ekzistas la spirita mondo, loĝejo de la elkarniĝintaj Spi- ritoj.

En la Universo estas aliaj loĝataj mondoj, kun estaĉoj en malsa­maj gradoj de progreso: egalaj, pli evoluintaj kaj malpli evolu- intaj ol la homoj.

Ciuj naturaj leĝoj estas diaj, ĉar Dio estas ilia aŭtoro. Ili ample­ksas tiel la fizikajn kiel ankaŭ la moralajn leĝojn.

La homo estas Spirito enkarniĝinta en materia korpo. La peri­spirito estas la duonmateria envolvaĉo, liganta la Spiriton al la fizika korpo.

La Spiritoj estas la intelektaj estaĉoj de la kreaĉaro. Ili konsistigas la mondon de la Spiritoj, kiu antaŭekzistas kaj al ĉio postvivas.

La Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante de malsupera ordo al sekvanta supera ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon.

La Spiritoj konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo.

La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pli- boniĝo.

La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.

La Spiritoj apartenas al diversaj ordoj, laŭ la atingta grado de perfekteco: Puraj Spiritoj, kiuj atingis la maksimuman perfekte- con; Bonaj Spiritoj, ĉe kiuj regas la deziro al bono; Neperfektaj Spiritoj, kiujn karakterizas neklereco deziro al malbono kaj mal- superaj pasioj.

La rilatoj inter la Spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj kaj ĉiam ekzistis. La Bonaj Spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi tiujn brave kaj rezig- nacie. La Malbonaj Spiritoj pelas nin en malbonon.

Jesuo estas la gvidanto kaj la modelo por la tuta homaro, kaj la Doktrino, kiun Li instruis kaj praktikis, estas la plej pura esprimo de la leap de Dio.

La moralo de la Kristo, enhavata en la Evangelio, estas la gvidilo por la firma evoluo de ĉiuj homoj, kaj ĝ^a praktikado estas la sol- vo por ĉiuj homaj problemoj kaj la celo atingota de la homaro.

La homo havas liberan volon por agadi, sed li respondas pri la sekvoj de sia agado.

La estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konfor- majn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.

La preĝo estas ago de adorado al Dio. Gi troviĝas en la natura leĝo kaj rezultas el sento kunnaskita kun la homo, same kiel de- naska estas la ideo pri la ekzisto de la Kreinto.

La preĝo plibonigas la homon. Tiu, kiu preĝas kun fervoro kaj fido, fariĝas pli forta kontraŭ la tentoj de la malbono, kaj Dio sendas al li bonajn Spiritojn por lin helpi. Tiu estas helpo neniam rifuzata, kiam petata sincere.

Praktikado

La spiritismaj servoj estas tute senpagaj, kiel preskribas jena evangelia instruo: "Donace vi ricevis, donace vi donu".

La praktikado de Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto, laŭ tiu kristana instruo, ke Dio devas esti adorata en spirito kaj vero.

Spiritismo ne havas sacerdotojn, ne adoptas nek uzas en siaj kunvenoj kaj praktikoj: altarojn, ikonojn, portilojn, kandelojn, procesiojn, sakramentojn, indulgencojn, ornatojn, alkoholajn halucinogenajn trinkaĉojn, incensojn, tabakon, talismanojn, amu- letojn, horoskopojn, kartdivenadon, piramidojn, kristalojn aŭ iajn ajn objektojn, ritarojn aŭ formojn de ekstera kulto.

Spiritismo ne trudas siajn principojn. Gi invitas interesatojn en ĝia konado pasigi ĝiajn instruojn tra la kribrilo de la racio, antaŭ ol akcepti ilin.

La mediumeco, kiu permesas al la Spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj kunportas denas- ke, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj prin- cipoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.

Spiritisma praktikado de mediumeco estas nur tiu, kiu estas fara- ta surbaze de la principoj de la Spiritisma Doktrino kaj laŭ la kristana moralo.

Spiritismo respektas ĉiuj religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de raso, haŭtkoloro, naci- eco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Gi krome rekonas, ke "la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco".

"Naskiĝi, morti, renaskiĝi ankoraŭ kaj ĉiam progresi, tia estas la lego.

"Neskuebla fido estas nur tiu, kiu povas rekte rigardi la racion en ĉiuj aĝoj de la homaro".

(Parto el teksto titolita "Konatiĝu kun SPIRITISMO, Nova Erao por

la Homaro", presfolie disdonata sub la aŭspicioj de la Internacia

Spiritisma Konsilio).

1 La Libro de la Spiritoj, la verko, kiu unua igis Spiritismon eniri la filozofian vojon, induktante el la faktoj ties moralajn sekvojn; kiu pritraktis ĉiujn partojn de la doktrino, tuŝante la plej gravajn demandojn de ĝi proponatajn, estis, ekde sia apero, la punkto, al kiu spontanee konverĝis la individuaj laboroj. Estas al ĉiuj konate, ke de la publikigo de tiu libro datiĝas la erao de la filozofia Spiritismo, kiu ĝis nun restis en la limoj de la kuriozaj eksperimentoj. Tiu libro konkeris la simpation de la plejmulto ja tial, ke ĝi esprimis la sentojn de tiu plejmulto, respondis al ties aspiroj, krom ankaŭ tial, ke ĉiu en ĝi trovis la konfirmon kaj la racian klarigon pri tio, kion ĉiu private ricevis. Se ĝi malakordus kun la ĝenerala instruado de la Spiritoj, ĝi falintus en nefidindecon kaj en forgeson. Nu, kio estis tiu punkto de konverĝo? certe ne la homo, kiu per si mem neniom valoras, kiu mortas kaj malaperas; sed ja la ideo, kiu ne pereas se ĝi emanas el fonto supera al la homo.

Tiu spontanea koncentriĝo de disigitaj fortoj estigis vastegan kores- pondadon, unikan monumenton en la mondo, vivantan bildon de la vera historio de la moderna Spiritismo, kie samtempe reflektiĝas la partaj laboroj, la multoblaj sentoj naskitaj de la doktrino, la moralaj rezultatoj, la sindediĉoj, la senfortiĝoj; altvaloraj arkivoj por la posteularo, kiu povos juĝi homojn kaj aferojn surbaze de aŭtentikaj dokumentoj. Ce tiaj nekontesteblaj atestoj, kio fariĝos, kun la tempo, el ĉiuj falsaj asertoj, el ĉiuj misfamoj de la envio kaj de la ĵaluzo?...

1 Signifoplena atesto, tiel rimarkinda kiel kortuŝa, pri la komuneco de ideoj, kiu ekestis ĉe la spiritistoj pro la akordo inter iliaj kredoj, estas la petoj pri preĝoj, venantaj al ni de la plej foraj landoj, de Peruo ĝis la ekstremoj de Azio, kiujn adresas personoj de diversaj naciecoj kaj religioj kaj kiuj al ni estas tute nekonataj. Cu tio ne estas ia preludo al la prepariĝanta granda unuiĝo? La pruvo, ke Spiritismo ĉie etendas fortajn radikojn?

Ankaŭ notindas, ke el ĉiuj grupoj, kiuj estis fonditaj kun la antaŭe preta decido krei skismojn, proklamante malkonsentajn principojn, aŭ kiuj, pro memamaj aŭ alispecaj motivoj kaj por ne ŝajni, ke ili sin submetas al la komuna leĝo, rigardis sin sufiĉe fortaj por iri unuope, sufiĉe sciaj por mal- bezoni konsilojn, - neniu sukcesis estigi ideon, kiu estus influa kaj efektivige- bla; ĉiuj estingiĝis aŭ vegetis en ombro. Kiel povus okazi alie, se, anstataŭ klopodi por havigi pli grandan kvanton da bonoj, ili, por sin mem altigi, forpuŝadis principojn de la doktrino, ĝuste tion, kio en ĝi estas pli forte alloga, pli konsola, pli kuraĝiga kaj pli racia. Se ili estus komprenintaj la potencon de la moralaj elementoj, kiuj formis ĝian unuecon, ili ne lasus sin luli de ia kimera iluzio. Sed, prenante por la Universo sian malvastan rondon, ili vidis en la

1 Ĝuste tion celas niaj publikigaĵoj, kiuj povas esti rigardataj kiel la rezultato de tiu kontrolo. En ili ĉiuj opinioj estas pridiskutataj, sed la demandoj estas prezentataj kiel principoj nur post kiam ili ricevis la aprobon de ĉiuj kontroloj, kiuj solaj povas doni al ili leĝoforton kaj permesi asertojn. Jen kial ni ne senpripense diskonigas iun teorion, kaj ĝuste en tio kuŝas la fakto, ke nia doktrino, rezultanta el la ĝenerala instruado, ne estas la produkto de antaŭe preta sistemo; tio ankaŭ havigas al ĝi forton kaj garantias ĝian estontecon.

1 Latinaĵo: Funde konante la demandon.

Vidu en La Evangelio laŭ Spiritismo, "Enkonduko", n-ro II, kaj Revue Spirite, aprilo, 1864, p. 99: "Aŭtoritateco de la spiritisma doktrino; universala kontrolo de la instruado de la Spiritoj".

Ce tiel klaraj kaj tiel kategoriaj asertoj, kiaj tiuj entenataj en ĉi tiu ĉapitro, terenfalas ĉiuj akuzoj pri tendencoj al absolutismo kaj al aŭtokrateco de principoj, aŭ pri asimiloj, kiujn antaŭjuĝaj aŭ misinformitaj personoj atribuas al la doktrino. Cetere, tiuj asertoj ne estas novaj; ni ilin tre ofte ripetis en niaj skriboj, por lasi pri tio nenian dubon. Krome, ili atentigas pri la vera

rolo, kiu nin koncernas, la sola, kiun ni aspiras, nome tiu de nura laboristo.

1 Tio rezultas el la tempo, kiun la lumo uzas por trairi la spacon. Ĉar ĝia rapido estas 70.000 leŭgoj en sekundo, ĝi atingas nin deire de la Suno en

3. - Tiuj tavoloj ĝenerale estas homogenaj, tio estas, formitaj el unu sama substanco, aŭ de diversaj substancoj, kiuj, kunmetiĝinte, konsistigis kompaktan tutaĵon. La limlinio, kiu ilin apartigas, unu de la alia, estas nete strekita simile al la brikvicoj de konstruaĵo. Nenie oni ilin vidas intermiksiĝintaj aŭ kaŝe eniĝintaj, unu en alian, ĉe siaj respektivaj limoj, kiel male okazas kun la koloroj de prismo aŭ de la ĉielarko.

Pro tiuj karakterizoj, oni rekonas, ke ili sinsekve formi- ĝis, demetiĝante unu sur la alian, en malsamaj kondiĉoj kaj pro malsamaj kaŭzoj. La pli profundaj memkompreneble estas

5. - La normala pozicio de la terecaj aŭ ŝtonriĉaj tavoloj, devenintaj de la akvaj demetaĵoj, estas horizontaldi- rekta. Kiam oni rigardas tiujn senmezurajn ebenojn, iafoje etendiĝantajn ĝis perdo el la vido, perfekte horizontalajn, glatajn kvazaŭ oni ilin nivelis per ŝoserulilo; aŭ tiujn profun- dajn valojn, tiel ebenajn kiel la supraĵo de lago, oni povas esti

7. - Karakteriza kaj plej grava fakto, pro la nerefutebla atesto, kiun ĝi liveras, estas la fosiliaj restaĵoj de bestoj kaj vegetaĵoj troveblaj, en grandega kvanto, ene de la diversaj tavoloj. Ĉar la restaĵoj troviĝas eĉ en la plej duraj ŝtonoj,

1 Fosilio, el la latina fossilia, fossilis, derivita el fossa, fosse, kaj el fodere, fosi, fosi la teron. Per ĉi tiu vorto oni nomas, en Geologio, organajn korpojn, aŭ restaĵojn de korpoj, de estaĵoj vivintaj antaŭ la historiaj tempoj. Pro sencovastigo, ĝi ankaŭ signifas tiujn mineralajn substancojn, kiuj portas signojn de la ekzisto de organaj estaĵoj, kiaj la spuroj lasitaj de vegetaĵoj aŭ de bestoj.

La vorto ŝtoniĝo rilatas nur al la korpoj, kiuj transformiĝis en ŝtonon pro la infiltriĝo de silikaj aŭ kalkaj materialoj en la organajn histojn. Ciuj organikaj ŝtonaĵoj nepre estas fosilioj, sed ne ĉiuj fosilioj estas organikaj ŝtonaĵoj.

La objektoj, kiuj, trempite en certajn akvojn saturitajn de kalkaj substancoj, kiel tiuj de la rojo de Saint Allyre, apud Clermont, kovriĝas per ia ŝtoneca tavolo, ne estas ĝustediraj organikaj ŝtonaĵoj sed ja simplaj kalktega- ĵoj.

La monumentoj, enskribaĵoj kaj objektoj homfaritaj apartenas al la Arkeologio.

1 Ce la grado, al kiu Georgo Cuvier progresigis la paleontologian sciencon, ofte sufiĉas unu nura osto por determini la genron, la specion, la formon de ia besto, ties kutimojn kaj por ĝin tutan rekonstrui.

1 Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: Al ni ŝajnas, ke Kardec aludis ekskluzive la Teron mem, ne prenante en kalkulon la aerolitojn kaj la kosman pulvon, kiuj aldoniĝas al la Tero.

1 Marĉa planto, vulgare konata kiel ĉevalvosto.

1 La torfo formiĝis sammaniere, nome per la malkomponiĝo de la vegetaĵaj amasoj en marĉaj terenoj; sed kun tiu diferenco, ke, estante multe pli nova kaj formiĝante sendube en aliaj kondiĉoj, ĝi ne havis tempon por karbiĝi.

2 En la golfo de Fundy (Nova-Skotio), S-ro M. Lyell trovis, en minkarbo 400 metrojn dika, 68 malsamajn nivelojn, kiuj prezentis la evidentajn signojn de multe da arbaraj grundoj, en kiuj la arbotrunkoj

ol 400 funtojn (200 kilogramojn). Gia skeleto troviĝas en la muzeo de Sankta Petersburgo. En la insuloj kaj ĉe la bordoj de la glacia maro troviĝas tiel granda kvanto da dentegoj, ke ili estas objekto de vigla komerco sub la nomo fosilia aŭ Siberia eburo.

1 Estas konata granda nombro da tiaj kavernoj, el kiuj kelkaj estas tre longaj. En Meksiko ekzistas pluraj, longaj je multaj leŭgoj. Tiu apud Aldesberg, en Karniolo (Aŭstrujo) havas longon je ne malpli ol tri leŭgoj. Unu el la plej famaj estas tiu apud Gailenreuth, en Wurtemberg. Estas multaj en Francujo, Anglujo, Germanujo, Italujo (Sicilio) kaj aliaj landoj en Eŭropo.

1 Vidu: La antaŭdiluva homo, de Boucher de Perthes.- La ŝtonaj iloj, same. - Parolado pri la terglobaj rivoluoj, de Georges Cuvier, prinotita de D-ro Hoefer.

1a. Longtempe oni kredis, ke la kometoj estas solidaj korpoj, kaj ke ilia kolizio kun planedo povos kaŭzi ties detruon. Ce tiu hipotezo, la supozo de Buffon neniel malprobablus. Sed oni scias nun, ke ili konsistas el gasa materio, tamen sufiĉe maldensa, ke oni povas vidi mezgrandajn stelojn tra ilia kerno. Neeblas do, ke en tia stato, estante malpli solida ol la Suno, ia

1 Kompleta disertacio, responda al la moderna Scienco, pri la naturo de la Suno kaj de la kometoj troviĝas en la Studoj kaj legaĵoj pri Astronomio, de Camille Flammarion.

2 Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al siaportugallingva eldono: La asteroidoj Junona, Ceresa kaj Palasa, krom ankaŭ multaj aliaj, cirkulas inter la orbitoj de Jupitero kaj Marso.

1 M. Michel, el Figagneres (Var), aŭtoro de La Ŝlosilo de la Vivo.

5. - Tiu teorio renkontas kontraŭ si la plej pozitivajn atingojn de la eksperimenta Scienco, kaj krome ĝi lasas tute netuŝita la demandon mem, kiun ĝi pretendas solvi, nome la demandon pri la origino. Gi efektive priskribas kiel la Tero estus formiĝinta, sed ĝi ne klarigas kiel formiĝis tiuj kvar mondoj, kiuj kunmetiĝis por ĝin konstitui.

Se tiel okazis, kiel klarigi la fakton, ke oni nenie trovas postsignojn de tiuj enormaj juntoj, kiuj longus ĝis la internaĵoj de la globo? Car ĉiu el tiuj mondoj, nome Azio, Afriko,

6. - Tiu sistemo logis kelkajn personojn, ĉar ĝi ŝajnis klarigi la ekziston kaj la lokiĝon de la malsamaj surteraj homrasoj. Sed, se tiuj rasoj povis disvolviĝi en apartaj mondoj, kial ili ne povus la samon en diversaj lokoj de unu sola globo? Tio estas solvi malfacilaĵon per ankoraŭ pli granda malfacilaĵo. Efektive, kiel ajn rapide kaj lerte fariĝus tiu kunmeto, ĝi ne povus okazi sen violentaj skuoj, kaj ju pli rapide ĝi efektiviĝus, des pli katastrofaj nepre estus la kataklismoj. Sajnas do neebla, ke estaĵoj nur falintaj en katalepsian dormon povus supervivi

1 Kiam sur tia sistemo sidas tuta kosmogonio, oni rajtas al si demandi, sur kia racia bazo povas sidi la cetero.

La akordo, kiun, per tia sistemo, oni intencas starigi inter la biblia Genezo kaj la Scienco, estas tute iluzia, ĉar ĝin kontraŭdiras la Scienco mem.

La aŭtoro de la ĉi-supra letero, ja tre klera homo, kiu por momento logiĝis de tiu teorio, tuj rimarkis ties malfortajn flankojn kaj ne prokrastis ĝin kontraŭbatali per la armiloj de la Scienco.

1 La hinda legendo pri la diluvo rakontas, laŭ la Vedoj, ke Bramo, transformiĝinte en fiŝon, sin turnis al la kompatema monarko Vaivaswata kaj diris: "Venis la momento, kiam pereos la Universo; baldaŭ ĉio ekzistanta sur la Tero estos detruita. Necesas, ke vi konstruu ŝipon kaj, enŝipiginte semojn de ĉiuj vegetaĵoj, vi ankaŭ enŝipiĝu. Atendu min, ĉar mi venos al vi, portante sur la kapo kornon, laŭ kiu vi rekonos min." La sanktulo obeis: konstruis ŝipon, enŝipiĝis kaj ligis ĝin per tre fortika kablo al la korno de la fiŝo. La ŝipo estis trenata kun pleja rapideco dum multaj jaroj tra la tenebroj de terura tempesto kaj fine albordiĝis al la pinto de la monto Himawat (Himalajo). Bramo poste ordonis al Vaivaswata, ke li kreu ĉiujn estaĵojn kaj per ili loĝatigu la Teron.

Estas okulfrapa la analogio de tiu legendo kun la biblia rakonto de Noa. El Hindio, ĝi pasis al Egiptio same kiel multego da aliaj kredoj. Nu, ĉar la Vedaj libroj antaŭas tiun de Moseo, la rakonto pri la diluvo, kiu en tiuj troviĝas, ne povas esti kopio el ĉi tiu lasta. Verŝajne Moseo, kiu lernis la doktrinojn de la egiptaj pastroj, prenis de ili sian priskribon.

1 La precesio de la ekvinoksoj estigas alian ŝanĝon, nome tiun de la pozicio de la zodiakaj signoj. Car la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno en unu jaro, tial, laŭgrade kiel ĝi moviĝas, la Suno ĉiun monaton troviĝas antaŭ unu konstelacio. Ci tiuj nombras dek du, nome: Arieso, Taŭro, Gemeloj, Kankro, Leono, Virgo, Pesilo, Skorpio, Sagitario, Kaprikorno, Amforo, Fiŝoj. Ili estas nomataj zodiakaj konstelacioj, aŭ signoj de la Zodiako, kaj formas cirklon sur

la ebeno de la tergloba ekvatoro. Laŭ la naskiĝmonato de iu, oni diras, ke li naskiĝis sub tiu aŭ tiu alia signo, kaj de tio venas la Astrologiaj prognozoj. Sed, pro la precesio de la ekvinoksoj, okazas ke la monatoj jam ne respondas al la samaj konstelacioj. Iu naskiĝinta en la monato julio jam ne troviĝas sub la signo de Leono, sed de Kankro. Tiel falas la superstiĉa ideo pri la influo de l' signoj. (Ĉap. V, n-ro 12.)

1 La laŭgrada translokiĝo de la izotermaj linioj, kiun la Scienco agnoskas tiel pozitive kiel la translokiĝon de la maro, estas materia fakto apoganta tiun teorion.

1 El inter la plej freŝaj faktoj, pruvantaj la translokiĝon de la maro, menciindas jenaj:

En la Gaskonia Golfo, inter la malnova Soulac kaj la Turo de Cordouan, kiam la maro estas kvieta videblas en la fundo pecoj de murego: tio estas restaĵoj de la antikva kaj granda urbo Noviomagus, kiun la ondoj

invadis en 580. La rokmonto Cordouan, kiu tiam estis ligita al la marbordo, nun troviĝas malproksima je 12 kilometroj.

Sur la Manika Maro, ĉe la Havra marbordo, la akvo kun ĉiu tago invadas la teron kaj subfosas la klifojn de Sainte-Adresse, kiuj iom post iom disfalas. Je 2 kilometroj de la marbordo, inter Sainte-Adresse kaj la Kabo Heve, estas benko nomata Eclat, kiu iam estis seka kaj ligita al la firma tero. Malnovaj dokumentoj atestas, ke en tiu loko, super kiu oni hodiaŭ navigas, ekzistis la vilaĝo Saint-Denis-chef-de-Caux. La maro inundis la terenon en la dek-kvara jarcento kaj la preĝejo estis subakvigita en 1378. Laŭdire, ĉe bona vetero ĝiaj restaĵoj videblas en la marfundo.

Sur preskaŭ la tuta longo de la Nederlanda marbordo, la maro estas retenata de digoj, kiuj iam kaj iam rompiĝas. La malnova lago Flevo, kiu ligiĝis al la maro en 1225, hodiaŭ formas la golfon Zuyderzee.

Laŭ tio, la teritorio de Parizo kaj de la tuta Francio estos iam denove kovrita de la maro, kiel jam multfoje okazis laŭ la atesto de la geologiaj observoj. Tiam la montaraj regionoj formos insulojn, kiaj nun estas Jerzejo, Gernezejo kaj Anglio, kiuj iam estis ligitaj al la kontinento.

Oni navigos super regionoj, kiujn oni hodiaŭ traveturas fervoje; la ŝipoj albordiĝos ĉe Monmartro, ĉe la monto Valerien, ĉe la montetoj Saint- Cloud kaj Meudon; la boskoj kaj arbaroj, kiuj nun estas promenejoj, subakviĝos, ŝlimkovriĝos kaj loĝatiĝos per fiŝoj, kiuj anstataŭos la birdojn.

La biblia diluvo certe ne havis tiun kaŭzon, ĉar la inundo de la akvoj estis subita kaj ilia restado mallongdaŭra. Alie, tiu restado estus daŭrinta multajn jarmilojn kaj ankoraŭ nun ĝi daŭrus, sen ke la homoj tion konscius.

1 En ties translacia movo ĉirkaŭ la Suno, la rapido de la Tero estas 400 leŭgoj en minuto. Car ĝia cirkonferenco longas 9.000 leŭgojn, tial ĉiu punkto de la ekvatoro, dum ĝia rotacia movo ĉirkaŭ ĝia akso, trakuras 9.000 leŭgojn en 24 horoj, aŭ 6,3 leŭgojn en unu minuto.

1 El la hebrea cherub, keroub, bovo, charab, plugi: anĝelo de la dua Roro de la unua hierarkio, kiun oni figuris kun kvar flugiloj, kvar vizaĝoj kaj bovaj piedoj.

2 En neniu teksto estas specifite, ke la frukto estas pomo; tiun vorton oni trovas nur ĉe porinfanaj versioj. La vorto en la hebrea teksto estas peri, kiu havas samajn signifojn kiel en la franca, sen difino pri la specio, kaj povas esti prenita laŭ la sencoj materiala, morala, alegoria, krom ankaŭ propra aŭ figura. Ce la Izraelidoj, ne estas deviga interpreto; kiam iu vorto havas plurajn signifojn, ĉiu ĝin laŭvole komprenas, se nur lia interpreto ne kontraŭus la gramatikon. La vorto peri estas tradukita en la latinan per malum, kiu respondas tiel al pomo kiel ankaŭ al ĉiaspeca frukto. Gi devenas de la greka

melon, participo de la verbo melo, interesi, prizorgi, altiri.

2 La vorto nahasch ekzistis en la egipta lingvo kun la signifo nigrulo, verŝajne tial, ke la nigruloj estis dotitaj per sorĉpovo kaj divenpovo. Eble ankaŭ tial la asiri-devenaj sfinksoj havis la figuron de nigrulo.

1 Ne estas nova ĉi tiu ideo. La Peyrere, klera teologo de la dek-sepa jarcento, en sia libro Preadamitas, verkita en la latina kaj publikigita en 1655, eltiris el la originala teksto mem de la Biblio, ŝanĝita de la tradukoj, la evidentan pruvon pri tio, ke la Tero estis loĝata antaŭ la veno de Adamo. Ci tiun opinion hodiaŭ konsentas multaj kleraj ekleziuloj.

1 La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. V. - Revue Spirite; ekzemploj: decembro 1865, p. 370; aŭgusto 1865, p. 231.

2. - Antaŭ la okuloj de nekleruloj, la Scienco ĉiutage faras miraklojn. Se homo efektive mortinta estos revekita en la vivon, tio estos vera miraklo, ĉar ĝi estos fakto kontraŭa al la leĝoj de la Naturo. Sed se ĉe tiu homo estas nur ŝajnoj de morto, se en li ankoraŭ restas ia latenta vivoforto, kaj la Scienco, aŭ ia magneta ago, sukcesas lin reanimi, tiam por kleraj homoj okazis natura fenomeno, sed de la malklera vulgarularo tiu fakto estos rigardata kiel miraklo. Fizikisto suprenigu elektran kajton el la mezo de certaj herbokampoj, faligu fulmon sur arbon, kaj sendube tiun novan Prometeon

6. - Ĉar ne samas, kiel en la stato de enkarniĝo, la medio, en kiu agas la Spiritoj, nek ties manieroj de agado, tial malsamaj estas la koncernaj efikoj. Tiuj efikoj ŝajnas superna- turaj nur tial, ke ili ekestas helpe de agantoj diferencaj de tiuj, kiujn ni uzas. Sed se tiuj agantoj troviĝas en la Naturo kaj se la

8. - Car ili troviĝas en la Naturo, la spiritismaj fenome­noj okazis do en ĉiuj tempoj; sed ĝuste ĉar ili ne povis esti studataj per la materialaj rimedoj disponeblaj por la ordinara

I. NATURO KAJ PROPRECOJ DE LA FLUIDOJ Fluidecaj elementoj

1. - La Scienco liveris la ŝlosilon de la mirakloj, kiuj pli aparte fontas el la materia elemento, aŭ ilin klarigante, aŭ demonstrante ilian neeblecon per la leĝoj regantaj la materion. Sed la fenomenoj, en kiuj superregas la spirita elemento kaj kiuj ne povas esti klarigataj sole nur per la leĝoj de la materio, ne trafeblas por la esploroj de la Scienco. Jen kial ili, pli ol la ceteraj, prezentas la ŝajnajn karakterojn de tio mirakleca. Troveblas do nur en la leĝoj, regantaj la spiritan vivon, la ŝlosilo de tiaspecaj mirakloj.

1 La esprimo psika fenomeno pli ekzakte vortigas la penson ol la esprimo spirita fenomeno pro tio, ke tiuj fenomenoj sidas sur la proprecoj kaj atributoj de la animo, aŭ pli ĝuste, sur la perispiritaj fluidoj, kiuj estas neapartigeblaj disde la animo. Tiu kvalitigo ilin pli intime rilatigas al la ordo de la naturaj faktoj regataj de leĝoj; oni povas do ilin akcepti kiel psikajn efikojn, sen akcepti ilin kiel miraklojn.

4. - La fluidecaj elementoj de la spirita mondo ne trafeblas por niaj analizaj instrumentoj nek por la perceptado de niaj sensoj, sentivaj por la palpebla, ne por la etereca materio. Estas iuj, apartenantaj al medio tiele diferenca de la nia, ke pri ili ni povas fari al ni ideon nur per komparoj, ja tiel neperfektaj kiel tiuj, per kiuj denaska blindulo provas fari al si ideon pri la teorio de la koloroj.

Sed inter tiuj fluidoj kelkaj estas intime ligitaj al la korpa vivo kaj, pro tio, iel apartenas al la surtera medio. Manke de rekta observado, oni povas rimarki iliajn efikojn same kiel oni rimarkas tiujn de la magneta fluido, kiun oni neniam vidis, kaj

6. - Kiu cetere konas la intiman konsiston de la palpe- bla materio? Gi eble estas kompakta nur rilate al niaj sensoj, kion ja pruvus la facileco, kun kiu ĝin trairas la spiritaj fluidoj kaj la Spiritoj, kontraŭ kiuj ĝi ne pli obstaklas ol kiel la travide- blaj korpoj kontraŭ la lumo.

8. - La Spiritoj elprenas sian perispiriton el la medio, en kiu ili troviĝas, tio estas, tiun envolvaĵon ili formas el la ĉirkaŭaj fluidoj, kaj el tio rezultas, ke la konsistaj elementoj de la perispirito certe varias laŭ la mondoj. Se, kiel akceptate,

1 Ekzemploj de Spiritoj, kiuj kredas ankoraŭ aparteni al ĉi tiu mondo: Revue Spirite, decembro 1859, p. 310; novembro 1864, p. 339; aprilo 1865, p. 117.

1 Revue Spirite, julio 1859, p. 184. - La Libro de la Mediumoj, ĉap.

VIII.

2 Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al la 16-a portugallingva eldono de 1973: "Kiel tekstas en la franca originalo. Ni prefere uzus la vorton vibroj, klare difinitan en la modernaj vortaroj kaj plene akceptatan en nia spiritisma literaturo".

1 Oni tiel povas klarigi la viziojn de fratino Elmerich, kiu, raportante pri la tempo de la pasiono de la Kristo, asertas esti vidinta materialajn aferojn, kiuj neniam ekzistis krom en la libroj, kiujn ŝi legis; tiujn de S-rino Cantamille (Revue Spirite, aŭgusto 1866, p. 240) kaj parton de tiuj de Swedenborg.

1 Vidu ĉi-sube la ĉap. XVI, "Teorio pri la antaŭscio", n-roj 1, 2 kaj 3.

2 Revue Spirite, junio 1866, p. 172; septembro 1866, p. 284; - La Libro de la Spiritoj, ĉap. VIII, n-ro 400.

1 Ekzemploj: RevueSpirite: "Doktoro Cardon", aŭgusto 1863, p. 251; - "La Korsika virino", majo 1866, p. 134.

1 La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. VI kaj VII.

2 Noto de la Eldonejo de Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono de 1973: "Tiam ankoraŭ ne estis konataj la longedaŭraj materiiĝoj, kiajn poste kontrolis William Crookes".

1 Ekzemploj de vaporecaj aŭ palpeblaj aperaĵoj kaj de ageneruloj: Revue Spirite, januaro 1858, p. 24; oktobro, p. 291; februaro 1859, p. 38; marto 1859, p. 80; januaro 1859, p. 11; novembro 1859, p. 303; aŭgusto 1859, p. 210; aprilo 1860, p. 117; majo 1860, p. 150; julio 1861, p. 199; aprilo 1866, p. 120; - "La Laboristo Marteno, prezentita al Ludoviko XVIII, kompletaj detaloj", decembro 1866, p. 353.

2 Ekzemploj de aperaĵoj de vivantaj personoj: Revue Spirite, decembro 1858, p. 329 kaj 331; februaro 1859, p. 41; aŭgusto 1859, p. 197; novembro 1860, p. 356.

1 Ekzemplo kaj teorio de la transfiguriĝo. Revue Spirite, marto 1859, p. 62. (La Libro de la Mediumoj, 2-a Parto, ĉap. VII.)

1 Sur tia principo sidas la fenomeno de alporto, kiun, kvankam tre reala, konvenas akcepti nur kun ekstrema rezervo, ĉar ĝi estas unu el tiuj plej taŭgaj por imitado kaj ĵonglado. Oni devas preni en seriozan konsideron la nekontesteblan honorindecon de tiu, kiu ilin okazigas, lian absolutan mal- profitemon, materialan kaj moralan, kaj la kunhelpon de la akcesoraj cirkonstancoj. Gravas precipe sin gardi kontraŭ la tro granda facileco, kun kiu tiaj efikoj fariĝas, krom ankaŭ suspekti tiujn, kiuj tro ofte kaj, por tiel diri, laŭvole ripetiĝas; la prestidigitatoroj okazigas plej eksterordinarajn aferojn.

La levo de iu persono estas fakto ne malpli pozitiva sed eble multe pli malofta, ĉar malfacile imitebla. Estas al ĉiuj sciate, ke S-ro Home pli ol unu fojon leviĝis ĝis la plafono kaj rondiris en la ĉambro. Laŭdire Sankta Kuperteno havis tiun saman kapablon, sed tio ne sekvigas, ke la fakto estas pli mirakleca ĉe unu ol ĉe la alia.

Ekzemploj de materiaj manifestiĝoj kaj de perturboj estigitaj de la Spiritoj: Revue Spirite, "La junulino de la panoramoj", januaro 1858, p. 13; - "Fraŭlino Clairon", februaro 1858, p. 44; - "Frapanta Spirito de Bergza- bern" (kompleta raporto), majo, junio, julio 1858, p. 125, 153, 184; - "Dibbelsdorf", aprilo 1858, p. 219; - "Panisto de Dieppe", marto 1860, p. 76; - "Komercisto de Sankta Petersburgo", aprilo 1860, p. 115; - "Strato de l' Juglandarboj", aŭgusto 1860, p. 236; - "Frapanta Spirito de Aube", januaro 1861, p. 23; - Same, en la 16-a jarcento, januaro 1864, p. 32; - "Poitiers", majo 1864, p. 156, kaj majo 1865, p. 134; - "Fratino Maria", junio 1864, p. 185; - "Marsejlo", aprilo 1865, p. 121; - "Fives", aŭgusto 1865, p. 225; - "La musoj de Equihem", februaro 1866, p. 55.

1 Okazoj de kuracado de obsedoj kaj posedoj: Revue Spirite, decembro 1863, p. 373; januaro 1864, p. 11; junio 1864, p. 168; januaro 1865, p. 5; junio 1865, p. 172; februaro 1868, p. 38; junio 1867, p. 174.

1 Ĝuste unu tiaspeca epidemio antaŭ kelke da jaroj trafis la vilaĝon Morzine, en Savojo. Vidu la kompletan raporton pri tiu epidemio en la Revue Spirite de decembro 1862, p. 353; januaro, februaro, aprilo kaj majo 1863, p. 1, 33, 101, 133.

1. - La faktoj, kiujn la Evangelio raportas kaj kiujn oni ĝis nun rigardas miraklaj, plejparte apartenas al la ordo de la psikaj fenomenoj, nome de tiuj havantaj kiel primaran kaŭzon la kapablojn kaj la atributojn de la animo. Ilin komparante kun tiuj priskribitaj kaj klarigitaj en la ĵus antaŭa ĉapitro, oni senpene rekonos, ke estas ĉe ili identeco de kaŭzo kaj efiko. La Historio raportas pri analogaj fenomenoj, en ĉiuj tempoj kaj ĉe ĉiuj popoloj, ĉar, se estas animoj enkarniĝintaj kaj elkarniĝin- taj, do nepre fariĝis la samaj efikoj. Efektive oni povas kontesti, koncerne ĉi tiun punkton, la verecon de la Historio; sed ili hodiaŭ fariĝas sub niaj okuloj, por tiel diri laŭvole, kaj pere de individuoj neniel esceptaj. La sola fakto, ke iu fenomeno

1 Ne ĉiuj teologoj konsentas tiel absolutajn opiniojn pri la demona doktrino. Jen unu, de iu ekleziulo, kies valoron la pastraro ne povas kontesti. La sekvanta teksto troviĝas en la Konferencoj pri la religio, de Monsinjoro Freyssinous, episkopo de Hermopolis, 2-a volumo, p. 341 (Parizo, 1825):

"Se Jesuo faris siajn miraklojn per la povo de la demono, ĉi tiu do estus klopodinta por la detruo de sia regno kaj uzinta sian povon kontraŭ sin mem. Efektive, iu demono, kiu penus detrui la regnon de la malvirto por fondi tiun de la virto, ja estus ia stranga demono. Jen kial Jesuo, por rebati la absurdan akuzon de la Judoj, diris al ili: "Se mi estigas miregindaĵojn en la nomo de la demono, la demono estas dividita en si mem kaj sekve klopodas por sin mem detrui!", respondo ja permesanta nenian replikon.

Guste ĉi tiun argumenton la spiritistoj kontraŭmetas al tiuj, kiuj atribuas al la demono la bonajn konsilojn, al ili donitajn de la Spiritoj. La demono agus kiel profesia rabisto, kiu redonus ĉion, kion li rabis kaj klopodus, por ke la ceteraj rabistoj fariĝu honestaj personoj.

1 Pruvo de tiu kutimo troviĝas en "La Agoj de la Apostoloj", Cap. V, par. 5 kaj sekvantaj:

"Kaj aŭdante ĉi tiujn vortojn, Ananias falis kaj senspiriĝis; kaj granda timo venis sur ĉiujn aŭdantojn. Kaj la junuloj leviĝis, kaj lin ĉirkaŭvindis, kaj forportis kaj enterigis. Kaj post paso de ĉirkaŭ tri horoj eniris lia edzino, ne sciante, kio okazis. Kaj Petro ŝin demandis... ktp. Kaj ŝi tuj falis apud liaj piedoj kaj senspiriĝis; kaj la junuloj eniris, kaj trovis ŝin mortinta, kaj ŝin forportis kaj enterigis apud ŝia edzo."

2 La lago Genezareto aŭ Tiberiado.

1 La sekvanta klarigo estas laŭteksta reprodukto de instruo, kiun Spirito donis pri la temo.

1 Sur la supraĵo de la Suno ĉiam troviĝas fiksaj makuloj, kiuj akompanas ĝian rotacion kaj pro tio servas por determini la daŭron de tiu movo. Sed iafoje tiuj makuloj kreskas, laŭ nombro, amplekso kaj intenseco. Guste tiam ekestas malfortiĝo de la sunaj lumo kaj varmo. Tiu kresko de la nombro de makuloj ŝajnas koincidi kun certaj astronomiaj fenomenoj kaj kun la relativa pozicio de iuj planedoj, kio rezultigas ilian periodan reaperon. Tre varias la daŭro de tiu obskureco; kelkfoje ne pli ol du aŭ tri horojn, sed en la jaro 535 okazis unu, kiu daŭris dek kvar monatojn.

2 Pri li parolas, cetere tre malmulte, nur la historiisto Flavio Jozefo.


[1] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al siaportugallingva eldono: Tiel komprenante, la Brazila Spiritisma Federacio iniciatis la eldonadon de spiritismaj verkoj en la internacia lingvo - Esperanto.

adeptaro nenion alian ol ian koterion facile renverseblan por alia koterio. Tio estis kurioza trompiĝo pri la esencaj karakteroj de la doktrino, kaj tia eraro ne povis ne kuntreni elreviĝojn; anstataŭ la unuecon, ili ja rompis la solan ligilon, kiu povus al ili certigi forton kaj vivon. (Vidu Revue Spirite, aprilo, 1866, paĝoj 106 kaj 111: "Spiritismo sen Spiritoj; sendependa Spiritismo".)

[3] Ĝis nun estas jam malkovritaj 16 Jupiteraj satelitoj. - Noto de la

Trad.

[4] Ĉi tiu ĉapitro estas laŭteksta reprodukto de serio da komunikaĵoj diktitaj al la Spiritisma Societo el Parizo, en 1862 kaj 1863, sub la titolo Uranografiaj Studoj kaj subskribitaj de Galileo; mediumo C.F. - Noto de la tradukinto en la portugallingva eldono de Brazila Spiritisma Federacio: ĉi tiuj estas la komencliteroj de la nomo Camille Flammarion. - Noto de la eldonistoj en la franclingva eldono de Editions de L' Union Spirite (Belgio) - 1952: Vidu: Enkondukon, paragrafojn 7a-n kaj sekvantajn, krom ankaŭ la tuta kolekto de la fundamentaj spiritismaj verkoj, de Allan Kardec.

[5]Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: En 1877, estis malkovritaj du satelitoj de Marso: Foboso kaj Dejmoso.

[5] Pli ol 3 duilionoj kaj 4 miliardoj da leŭgoj.

[5] Tion oni nomas, en Astronomio, "duoblaj steloj". Temas pri du sunoj, el kiuj unu rondiras ĉirkaŭ la alia, same kiel planedo ĉirkaŭ sia suno. Kian neordinaran kaj grandiozan spektaklon certe ĝuas la loĝantoj de la mondoj apartenantaj al tiuj sistemoj prilumataj de ia duobla suno! Sed ankaŭ kiel, en tiuj mondoj, malsamaj devas esti la kondiĉoj por la vivipoveco!

En komunikaĵo, poste diktita, la Spirito Galileo aldonis: "Eĉ ekzistas sistemoj ankoraŭ pli kompleksaj, en kiuj diversaj sunoj ludas, unuj rilate al aliaj, la rolon de satelitoj. Tiam montriĝas miregindaj lumefektoj al la loĝantoj de la globoj prilumataj de tiuj sunoj, des pli ke, malgraŭ ilia ŝajna proksimeco, loĝataj mondoj povas cirkuli inter ili kaj alterne ricevi la diverskolorajn lumondojn, kies kuniĝo rekonsistigas la blankan lumon."

[5] En Astronomio, oni nomas nesolveblaj tiujn nebulozojn, kies konsistigajn stelojn oni ankoraŭ ne povis distingi. Komence, oni ilin rigardis kiel amasojn da kosma materio, densiĝantajn por formado de mondoj. Sed nun oni ĝenerale pensas, ke tiun ŝajnon kaŭzas ilia malproksimeco, kaj ke, helpe de sufiĉe potencaj instrumentoj, ĉiuj fariĝus solveblaj.

Iu ordinara komparo povas doni ideon, kvankam tre neperfektan, pri la nesolveblaj nebulozoj: temas pri la aroj da fajreroj elĵetataj de la eksplodan- taj krakfajraĵoj. Ĉiu fajrero figuras iun stelon kaj ilia tuto figuras la nebulozon, aŭ la aron de la steloj kolektiĝintaj en iu punkto de la spaco kaj submetitaj al komuna leĝo de altiro kaj de movo. Vidate de certa distanco, tiuj fajreroj apenaŭ distingiĝas, kaj ilia kolekto aspektas kiel fuma nubeto. Tiu komparo ne estus ĝusta, se temus pri masoj el densiĝinta kosma materio.

Nia Lakta Vojo estas unu el tiaj nebulozoj. Gi enkalkulas ĉirkaŭ 30 miliardojn da steloj aŭ sunoj, okupantaj spacon ne malpli longan ol kelkcent duilionojn da leŭgoj, sed ĝi tamen ne estas la plej granda. Ni supozu, ke average nur 20 loĝataj planedoj rondiras ĉirkaŭ ĉiu suno: tio donus nur al nia grupo la ĉirkaŭan nombron da 600 milionoj da mondoj.

Se ni povus transportiĝi de nia nebulozo en iun alian, tie ni troviĝus kvazaŭ en la mezo de nia Lakta Vojo, sed sub stelplena ĉielo kun tute malsama aspekto; kaj tiu nebulozo, malgraŭ siaj kolosaj dimensioj, aperus al ni en la malproksimo kiel lensoforma fokuso perdita en la senlimaĵo. Sed antaŭ ol atingi la novan nebulozon, ni status kiel la vojaĝanto, kiu forlasas urbon kaj trairas vastan neloĝatan regionon ĝis li atingos alian urbon. Ni estus transpasintaj nemezureblajn spacojn senigitajn je steloj kaj mondoj, kion Galileo nomis la dezertoj de la spaco. Laŭgrade kiel ni antaŭenirus, ni vidus nian nebulozon foriĝi post ni, malpligrandiĝante al nia vido, dum antaŭ ni aperus tiu, al kiu ni nin direktus, ĉiam pli kaj pli neta, simila al la fajrera maso de la krakfajraĵo. Transportiĝante per la penso en la regionojn de la spaco, situantajn trans la arkipelago de nia nebulozo, ni vidos ĉirkaŭ ni milionojn da similaj arkipelagoj kaj da diversaj formoj enhavantaj po milionojn da sunoj kaj centmilionojn da loĝataj mondoj.

Cio, kio povas nin alkonformigi al la senlimeco de la spaco kaj al la strukturo de la Universo, estas utila al la plivastigo de la ideoj ja tiel malvastigi- taj de la vulgaraj kredoj. Dio grandiĝas antaŭ niaj okuloj laŭmezure kiel ni pli bone komprenas la grandiozecon de liaj verkoj kaj nian malsuperegecon. Kiel oni vidas, ni staras malproksime de tiu kredo enplantita de la mosea Genezo, kiu faras el nia eta, neperceptebla Tero la ĉefan kreaĵon de Dio kaj el ĝiaj loĝantoj la solajn objektojn de lia prizorgado. Ni komprenas la vantecon de tiuj homoj kredantaj, ke ĉio en la Universo estas farita por ili, kaj ankaŭ de tiuj aliaj, kiuj kuraĝas kontesti la ekziston de la Superega Estaĵo. Post kelke da jarcentoj oni forte miros, ke iu religio, kiu devus glori Dion, lin tamen malaltigis ĝis tiel mizeraj proporcioj kaj repuŝis, kiel kreaĵon de la Spirito de l' Malbono, tiujn eltrovojn, kiuj kontraŭe nur pligrandigis nian admiron al lia ĉiopoveco, nin inicante en la grandiozajn misterojn de la kreado. Ankoraŭ pli forta estos la mirego, kiam oni ekscios, ke ili estis repuŝitaj pro tio, ke ili emancipus la homan spiriton kaj estingus la superregadon de tiuj sin deklarantaj reprezentantoj de Dio sur la Tero.

[7] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

ankoraŭ estis garnitaj per siaj radikoj (L.Figuier).

Atribuante ne pli ol mil jarojn al la formiĝo de ĉiu el tiuj niveloj, ni jam havus 68.000 jarojn nur por tiu minkarba tavolo.

[8] La unuan fosilion de tiu ĉi besto oni malkovris en Anglujo, en 1823. Poste oni malkovris aliajn en Francujo kaj Germanujo.

[8] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia 16a eldono portugal- lingva, en 1973: Nur post la elkarniĝo de la aŭtoro, en 1869, estis malkovritaj, en Anglujo, fragmentoj sufiĉaj por muntado de kompleta specimeno, fare de paleontologoj, kio permesis klarigi detalojn de la priskribo de tiu dinosaŭro. Tiam fariĝis senduba la fakto, ke ĝi havis ostecan kalaĵon sur la muzelo, ian dornan kreston sur la dorso, kiel la igvanedoj, sed ne havis kornojn, kiuj tamen klare evidentiĝis ĉe aliaj monstroj, kiel la saŭropodoj.

[8] Tavolojn el konkeca kalko oni trovis en la Andoj, Ameriko, 5.000 metrojn super la oceannivelo.

[9] Unu el tiuj blokoj, kiu evidente devenis, pro sia konsisto, de norvegaj montaroj, servas kiel piedestalo al la statuo de Petro, la Granda, en Sankta Petersburgo.

1 En 1771, la rusa naturscienculo Pallas trovis en la Nordiaj glaciaroj tutan korpon de mamuto ankoraŭ felhava kaj havanta parton de sia karno. En 1799, oni malkovris alian, same enfermitan en grandega glacibloko, ĉe la enfluejo de la rivero Lena, en Siberio, kiun mamuton priskribis la naturscien- culo Adams. La tie loĝantaj Jakutoj disŝiradis al ĝi la karnon por nutri siajn hundojn. Gian felon kovris nigraj haroj kaj la kolo estis garnita de densa kolhararo. La kapo, jam sen la dentegoj, kiuj longis pli ol 4 metrojn, pezis pli

[10] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

[11] Vidu, por pliaj detaloj pri tiu temo kaj pri la leĝo pri la malkresko de varmo: Leteroj pri la transformiĝoj de la globo, de D-ro Bertrand, ekslernanto de la Politeknika Lernejo en Parizo, letero II. - Tiu verko, konforma al la moderna Scienco, skribita kun simpleco kaj sen spirito de sistemo, enhavas grandinteresan geologian studon.

[12] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

[12] La lasta jarcento donas rimarkindan ekzemplon de tiaspeca fenomeno. Ekzistis en 1750, je sestaga piediro de la urbo Meksiko, iu fruktodona, bone kultivata regiono, kie abunde kreskadis rizo, maizo kaj bananoj. En junio, la grundo estis skuegata de teruraj tertremoj, kiuj senĉese ripetiĝadis du plenajn monatojn. En la nokto inter la 28a kaj la 29a de septembro, la tero suferis fortegan renverson: multleŭga tereno iom post iom leviĝis kaj atingis la altecon de 500 futoj sur 10 kvadrataj leŭgoj. La tereno ondadis kvazaŭ marakvaj masoj blovataj de la tempesto, miloj da montetoj alterne leviĝis kaj enfalis; fine ekfaŭkis abismo je proksimume 3 leŭgoj, el kiu ŝprucis mireginde alten fumo, fajro, ruĝardaj ŝtonoj kaj cindroj. El tiu oscedanta abismo leviĝis ses montoj, inkluzive de la vulkano, kiun oni nomis Jorullo kaj kiu nun altas je 550 metroj super la malnova ebenaĵo. En la momento, kiam komenciĝis la terskuo, la du riveroj Kuitimba kaj Sankta Petro kontraŭfluis kaj inundis la tutan ebenaĵon, kiun hodiaŭ okupas la vulkano Jorullo; sed en la tereno, senĉese leviĝanta, ekfaŭkis alia profundegaĵo, kiu ambaŭ riverojn englutis. Tiuj riveroj poste reaperis okcidente en loko tre malproksima de siaj iamaj fluejoj. (Louis Figuier, La Tero antaŭ la diluvo, p. 370.)

[13] La kometo de 1861 trapasis la orbiton de la Tero je dudekhora distanco de nia planedo, kiu do certe dronis en ĝia atmosfero, sed el tio rezultis nenia akcidento.

[14] Vidu notojn ĉe la Enkonduko.

[15] Apud kelkaj paragrafoj troviĝas la laŭlitera traduko de la hebrea teksto, kiu, pli fidele esprimante la primitivan penson, pli klare reliefigas la alegorian sencon. - Noto de la tradukinto: Car ni ĉi tie uzis la Esperantan tekston de la Malnova Testamento, kiun Zamenhof tradukis ĝuste el la hebrea originalo, tial ni opiniis nenecesa sekvi tiun zorgon de Kardec koncernantan la franclingvan tradukon de la Biblio. Ni nur konservis, apud la koncernaj esprimoj, la hebrelingvajn tekstojn.

[16] Estas hodiaŭ plene rekonate, ke la hebrea vorto haadam ne estas propra nomo kaj signifas: la homoj entute, la homaro, kio disbatas la tutan konstruaĵon starigitan sur la personeco de Adamo.

[17] Cu el tiu fakto oni konkludu, ke la mediumeco per glaso kun akvo estis konata al la Egiptoj? (Revue Spirite, de junio 1868, p. 161).

[18] Faktoj pri duobla vidado kaj somnambulisma klarvideco, raportitaj en la Revue Spirite: januaro 1858, p. 25; novembro 1858, p. 213; Julio 1861, p. 197; novembro 1865, p. 352.

[19] Okazoj de letargio kaj katalepsio: Revue Spirite: "Sinjorino Schwabenhaus", septembro 1858, p. 255; - "La juna katalepsiulino de Svabujo", januaro 1866, p. 18.

[20] Ekzemploj: Revue Spirite, februaro 1863, p. 64; aprilo 1865, p. 113; septembro 1865, p. 264.

[21] Ekzemploj de subitaj resanigoj raportitaj en la Revue Spirite: "La princo de Hohenlohe", decembro 1866, p. 368; - "Jakobo", oktobro kaj novembro 1866, p. 312 kaj 345; oktobro kaj novembro 1867, p. 306 kaj 339;

"Simonet", aŭgusto 1867, p. 232; - "Caid Hassan", oktobro 1867, p. 303;

"Parokestro Gassner", novembro 1867, p. 331.

[22] Same: "Laŭ la Biblio, tiu fakto okazis ĉe la familio de Tobija". (Vidu "La Libro de Tobija".)

[23] Oni devas akcepti kun ekstrema rezervo la rakontojn pri pure individuaj aperaĵoj, kiuj, en certaj okazoj, povus esti efiko de ia superekscitita imagemo kaj profitcela elpenso. Konvenas do skrupule pesi la cirkonstancojn, la honorindecon de la koncernata persono kaj krome lian eventualan intereson, ekspluati la kredemon de tro konfidemaj individuoj.

[24] La kapableco de certaj personoj por lingvoj, kiujn ili scias, ne farinte, por tiel diri, antaŭan lernadon, havas ne alian kaŭzon krom ia intuicia memoro pri tio, kion ili sciis en alia ekzistado. La ekzemplo de la poeto M. Mery, raportita en la Revue Spirite de novembro 1864, p. 328, tion atestas. Estas evidente, ke, se M. Mery estus mediumo dum sia juneco, li skribus en la latina tiel facile kiel en la franca, kaj oni tion rigardus kiel miregindaĵon.

[25] Piscine en la franclingva teksto de la Evangelio, kaj Piscina en la portugallingva. - Noto de la trad.

[26] Vidu antaŭan noton. - Noto de la trad.

[27] Ĉi tiu fakto pruvas, ke kelkfoje la malkomponiĝo antaŭas la morton. En la monaRinejo Bona Paŝtisto, fondita en Tulono de pastro Marin, kapelano de la malliberejoj, kaj destinita por pentintaj pekulinoj, troviĝis juna virino, kiu elportis plej terurajn suferojn kun la trankvileco kaj sereneco de elaĉeta viktimo. Droninta en siaj doloroj, ŝi ŝajnis rideti al ĉiela vizio. Kiel Sankta Tereza, ŝi petis pri plua suferado, kvankam ŝiaj karnoj estis disŝiritaj kaj la gangreno jam trafis ŝiajn membrojn. Laŭ saĝa antaŭzorgo, la kuracistoj rekomendis entombigi la korpon tuj post la forpaso. Sed, stranga afero! Apenaŭ ŝi faris sian lastan spiron, tute ĉesis la malkomponiĝa proceso; malaperis la kadavraj haladzoj; ŝi restis elmetita por la preĝoj kaj respektega honorado de la komunumo.

[28] Monto Tabor, sudokcidente de lago Tiberiado kaj 11 kilometrojn sudoriente de Nazareto, 561 metrojn alta.

[29] La nuntempaj, sennombraj okazoj de resanigoj, aperoj, posedoj, duobla vidado kaj aliaj, raportitaj en la Revue Spirite kaj memoritaj ĉi-supre, liveras, eĉ koncerne detalojn, tiel frapantan analogecon kun tiuj raportitaj en la Evangelio, ke la simileco de kaŭzoj kaj efikoj montriĝas evidenta. Oni tial sin demandas, kial unu sama fakto fontus nuntempe el natura kaŭzo kaj iam havus kaŭzon supernaturan; kaŭzo diabla ĉe unuj kaj dia ĉe aliaj. Se estus eble ĉi tie kontraŭmeti unujn al la aliaj, pli facila estus la komparo, sed tion ne permesas ilia nombro nek la elvolvoj, kiujn la pliparto postulas.

[30] Ni ne parolas pri la mistero de la enkarniĝo, kiun ne koncernas nin ĉi tie pritrakti kaj kiun ni poste ekzamenos. - Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono: Kardec ne povis dumvive plenumi ĉi tiun promeson, ĉar en la jaro sekvinta la publikigon de ĉi tiu verko li revenis en la Spiritan Patrolandon.

[31] Noto de la Brazila Spiritisma Federacio al sia portugallingva eldono - Kardec antaŭsentis la forigon de la lingvaj baroj dudek jarojn antaŭ la apero de Esperanto, kiam Zamenhof havis nur sep jarojn. Tiu profetaĵo nun plenumiĝas antaŭ niaj okuloj ĉe la konstanta progreso de Esperanto.

Загрузка...