1 Tia ankaŭ estas la situacio de tiuj neadantaj la mondon de la Spiritoj, kiam, seniĝinte je sia karna envolvaĵo, ili vidas la horizontojn de tiu mondo sterniĝi antaŭ iliaj okuloj. Tiam ili komprenas la malplenon de la teorioj, per kiuj ili pretendis ĉion ekspliki nur surbaze de la materio. Tamen tiuj horizontoj ankoraŭ kaŝas al ili misterojn, kiuj nur iom post iom senvuali- ĝas, laŭmezure kiel, elpuriĝante, ili spirite altiĝas. Sed ekde iliaj unuaj paŝoj en tiu nova mondo, ili estas devigataj rekoni sian blindecon kaj kiel malproksi- maj de la vero ili estis.
senlime nombraj fortoj disvolviĝis laŭ neimagebla skalo, kies grandecon ni estas tiel nekapablaj taksi, kiel la krustulo, en la fundo de la oceano, por kompreni la universalecon de la surteraj fenomenoj.
Nu, kiel ekzistas nur unu sola substanco simpla, primitiva, generanta ĉiujn korpojn, sed diversigita en siaj kombinoj, tiel same ĉiuj tiuj fortoj dependas de unu universa leĝo diversigita en siaj efikoj, kiu leĝo, laŭ la eternaj decidoj, estis suverene trudita al la kreaĵaro por al ĝi havigi harmonion kaj stabilecon.
11. - La Naturo neniam kontraŭstaras sin mem. Unu solan devizon portas la blazono de la Universo: unueco- diverseco. Laŭirante la skalon de la mondoj, oni trovas unuecon laŭ harmonio kaj kreado, krom ankaŭ senfina diverseco en tiu vastega ĝardeno de steloj. Kiam oni supreniras la ŝtupojn de la vivo, ekde la lasta el la estaĵoj ĝis Dio, eviden- tiĝas la granda leĝo de kontinueco. Konsiderante la fortojn en
1 Cion ni rilatigas al tio, kion ni konas, kaj kio nealireblas por niaj sensoj, tion ni ne komprenas tiel same, kiel denaska blindulo ne komprenas la efikojn de la lumo nek la utilecon de la okuloj. Estas do eble, ke en aliaj medioj la kosma fluido havas aliajn proprecojn, povas sperti kombinojn, pri kiuj ni faras al ni nenian ideon, estigi efikojn alkonformajn al necesoj, kiujn ni ne konas, tiel kaŭzante novajn perceptojn aŭ aliajn perceptmanierojn. Ni ekzemple ne komprenas, ke oni povus vidi sen la korpaj okuloj kaj sen la lumo. Sed kiu povas aserti, ke, krom la lumo, ne ekzistas aliaj agantoj, al kiuj estas konformaj specialaj organismoj ? La somnambula vidado, kiun baras nek la distanco, nek materiaj obstakloj, nek la obskuro, pri tio estas al ni ekzemplo. Ni supozu, ke, en iu ajn mondo, la estuloj normale estas tiaj, kiaj nur escepte estas niaj somnambuloj; bezonante nek nian lumon, nek niajn okulojn, ili vidos, kion ni ne povos vidi. La samo okazas ĉe ĉiuj ceteraj sensacoj. La kondiĉoj de vivipoveco kaj perceptiveco, la sensacoj kaj la bezonoj varias laŭ la medioj.
si mem, oni povas per ĝi formi serion, kies rezultanto, konfuzi- ĝante kun la generanto, estas la universa leĝo.
Vi ne povus taksi tiun leĝon laŭ ties tuta amplekso, ĉar la fortoj, kiuj ĝin reprezentas en la kampo de viaj observoj, estas malvastaj kaj limigitaj. Sed gravito kaj elektro povas esti rigardataj kiel ampleksa apliko de tiu ĉefa leĝo reganta trans la ĉieloj.Ĉiuj tiuj fortoj estas eternaj - tiun vorton ni klarigos - kaj universaj kiel la kreaĵaro. Estante esence propraj al la kosma fluido, ili necese agas ĉie kaj sur ĉion, modifante sian agadon per simultaneco aŭ sinsekveco, superregante ĉi tie, estingiĝan- te aliloke, potencaj kaj aktivaj en unuj punktoj, latentaj aŭ kaŝitaj en aliaj, sed fine preparante, direktante, konservante kaj detruante la mondojn en ties diversaj vivperiodoj, kondu- kante la miregindajn laborojn de la Naturo, kie ajn ili plenumi- ĝas, por ĉiam certigante la eternan splendon de la kreaĵaro.
La primara kreado
- Konsiderinte la Universon el la ĝeneralaj vidpunk- toj de ĝia konsisto, de ĝiaj leĝoj kaj de ĝiaj proprecoj, ni povas etendi niajn studojn al la maniero de kreado, kiu naskis la mondojn kaj la estaĵojn. Ni poste aparte pritraktos la kreadon de la Tero kaj ties nunan staton en la universaleco de la ekzistaĵoj, kaj de tie, prenante tiun globon kiel deirpunkton kaj kiel relativan unuon, ni komencos niajn planedajn kaj siderajn studojn.
- Se ni bone komprenis la rilaton, aŭ, pli ĝuste, la kontraŭecon inter eterneco kaj tempo, se ni alkutimiĝis al tiu ideo, ke la tempo estas nenio alia, ol ia relativa mezuro pri la sinsekvo de pasemaj aferoj, dum la eterneco estas esence unueca, senmova kaj seninterrompa, neniel ajn mezurebla el la vidpunkto de la daŭro, ni komprenos, ke por ĝi estas nek komenco nek fino.
Aliflanke, se ni faras al ni ĝustan ideon - kvankam ja nepre tre malfortan - pri la senlimeco de la dia povo, ni komprenos, kiel estas eble, ke la Universo ĉiam ekzistis kaj ekzistos. De kiam Dio ekzistis, liaj eternaj perfektaĵoj parolis. Antaŭ ol la tempoj estis naskitaj, la nemezurebla eterneco ricevis la dian parolon kaj fekundigis la spacon, eternan kiel ĝi.
- Ekzistante, pro sia naturo, ekde la tuta eterneco, Dio kreis ekde la tuta eterneco, kaj alie ne povus esti, ĉar kiel ajn malproksima troviĝus la epoko, kien per la imago ni retroŝovus la supozatajn limojn de la kreado, ĉiam estos, trans tiu limo, ia eterneco - pripensu bone ĉi tiun ideon - ia eterneco, dum kiu la diaj hipostazoj, la senlimaj voladoj restintus enterigitaj en ia muta letargio, senaga kaj senfrukta, en ia eterneco de ŝajna morto por la eterna Patro, kiu donas vivon al la estaĵoj; de indiferenta muteco por la Vorto, kiu ilin direktas, de sterileco frida kaj egoisma por la Spirito de amo kaj vivigo.
Ni pli bone komprenu la grandecon de la dia agado kaj ties eternecon sub la mano de la absoluta Estaĵo! Dio estas la Suno de la estaĵoj, la Lumo de la mondo. Nu, la apero de la Suno tuj naskas lumondojn, kiuj ĉien disĵetiĝas en la spaco. Tiel same, la Universo, naskita de la Eternulo, originas en la neimageblaj periodoj de la senfina daŭro, en la Fiat lux! de la komenco.
- La absoluta komenco de la ekzistaĵoj estas do en Dio. Iliaj sinsekvaj aperoj en la kampo de la ekzistado konsisti- gas la ordon de la eterna kreado.
Kiu mortemulo povus parolesprimi la grandiozaĵojn nekonatajn kaj majeste vualitajn sub la nokto de la epokoj disvolviĝintaj en tiuj antikvaj tempoj, en kiuj ekzistis neniu el la miregindaĵoj de la nuntempa Universo; en tiu antikva epoko, en kiu, post kiam sonis la voĉo de la Sinjoro, la materialoj, kiuj en la futuro, per si mem kaj simetrie, kunmeti- ĝos por konstrui la templon de la Naturo, subite renkontiĝis en la sino de la senlimaj vakuoj; kiam tiu mistera voĉo, kiun ĉiu kreito respektegas kaj estimas kiel la voĉon de iu patrino, estigis harmonie diversajn notojn, ke ili kune vibradu kaj ludu la koncerton de la vastaj ĉieloj?
La mondo, en sia lulilo, ne montriĝis sidanta sur sia matureco kaj en la pleneco de sia vivo. Ne! La kreiva povo neniam sin kontraŭdiras kaj, kiel ĉiaj ekzistaĵoj, la Universo naskiĝis infano. Sub la direktado de la supre menciitaj leĝoj kaj de la komenca impulso esence propra al sia formiĝo mem, la primitiva kosma materio sinsekve naskis kirlegojn, aglomera- ĵojn el tiu dissemita fluido, amasojn da nebuleca materio, kiuj per si mem dividiĝis kaj senlime ŝanĝiĝis por generi, en la neimageblaj regionoj de la spaco, plurajn centrojn de simulta- naj aŭ sinsekvaj kreadoj.
Pro la fortoj, kiuj superregis ĉe unuj aŭ ĉe aliaj el ili, kaj pro postaj cirkonstancoj, kiuj direktis ilian disvolviĝon, tiuj primitivaj centroj fariĝis fokusoj de ia speciala vivo: unuj, malpli dissemitaj en la spaco kaj pli riĉaj je agantaj principoj kaj fortoj, tuj komencis sian apartan astran vivon; aliaj, okupante senliman spacon, kreskis kun ekstrema malrapideco, aŭ denove dividiĝis en aliajn duarangajn centrojn.
16. - Reen irante nur kelke da milionoj da jarcentoj antaŭ la nuna epoko, ni konstatas, ke nia Tero ankoraŭ ne ekzistas, ke eĉ nia sunsistemo ne komencis la evoluojn de la planeda vivo; sed jam splendaj sunoj lumigas la eteron; jam loĝataj planedoj havigas vivon kaj ekzistadon al amasoj da estaĵoj nin antaŭvenintaj en la homa evoluado; ke la luksaj produktoj de iu nekonata naturo kaj la miregindaj ĉielaj fenomenoj elmetas, sub aliulaj rigardoj, la bildojn de la senlima kreaĵaro. Kion mi diras! jam ne plu ekzistas splendoj, kiuj iam batigis la koron al aliaj mortemuloj sub la penso de la senlima potenco! Kaj ni, povraj estaĵetoj, venintaj post ia eterneco da vivo, ni nin rigardas samtempuloj de la kreado!
Unu fojon ankoraŭ: ni pli bone komprenu la Naturon. Ni sciu, ke, kiel antaŭ ni, tiel ankaŭ post ni etendiĝas la eterneco; ke la spaco estas la scenejo de neimageblaj kreadoj, simultanaj kaj sinsekvaj. Tiaj nebulozoj, kiujn ni apenaŭ distingas en la ĉielaj foraĵoj, estas aglomeraĵoj da formiĝantaj sunoj; tiaj aliaj estas laktaj vojoj el loĝataj mondoj; aliaj, fine, estas okazejoj de kataklismoj aŭ de ruiniĝoj. Ni sciu, ke, kiel ni estas lokitaj en la mezo de senlima nombro da mondoj, tiel same ni troviĝas en la mezo de duobla senlimo da daŭroj, antaŭaj kaj postaj; ke la universa kreado ne limiĝas al ni, ke ni ne povas apliki tiun esprimon al la aparta formado de nia eta globo.
La universa kreado
17. - Irinte, kiom al ni permesis nia malforteco, ĝis la kaŝita fonto, de kiu devenas la mondoj, same kiel, de rivero, la akvogutoj, ni konsideru la marŝon de la sinsekvaj kreadoj kaj de ties seriaj disvolviĝoj.
La primitiva kosma materio entenis la materiajn elementojn, fluidecajn kaj vivipovajn, de ĉiuj universoj parade elmontrantaj siajn pompojn antaŭ la eterneco. Gi estas la fekunda patrino de ĉiuj ekzistaĵoj, la unua praavino, kaj antaŭ ĉio la eterna generantino. Tiu substanco, de kiu devenas la sideraj sferoj, absolute ne malaperis; ne mortis tiu potenco, ĉar ĝi ankoraŭ naskas novajn kreaĵojn kaj senĉese ricevas, rearanĝitaj, la principojn de la mondoj, kiuj forstrekiĝas el la eterna libro.
La etera materio, pli aŭ malpli maldensiĝinta, kiu dissemiĝas en la interplanedaj spacoj; tiu kosma fluido, kiu plenigas la mondon, pli aŭ malpli maldensiĝinta en tiuj vastegaj regionoj riĉaj je stel-aglomeraĵoj; pli aŭ malpli densiĝinta tie, kie la astra ĉielo ankoraŭ ne brilas; pli aŭ malpli ŝanĝita, pro diversaj kombiniĝoj, laŭ la lokoj en la spaco; tiu materio estas nenio alia ol la primitiva substanco, sidejo de la universaj fortoj, el kiu la Naturo ĉerpis ĉiujn ekzistaĵojn.
18. - Tiu fluido penetras la korpojn kiel senlima oceano. En ĝi kuŝas la vitala principo, kiu liveras la vivon al ĉiuj estaĵoj kaj ĝin ĉiamigas sur ĉiu globo laŭ ties kondiĉoj, principo kiu, en latenta stato, restas dormanta, kie ĝin ne vokas la voĉo de iu estaĵo. Ĉia kreito, minerala, vegetala, besta aŭ ajnaspeca - ĉar estas multe da aliaj naturaj regnoj, kies ekziston vi eĉ ne suspektas - scipovas, dank'al tiu univer- sa, vitala principo, proprigi al si la kondiĉojn de sia ekzistado kaj daŭro.
La molekuloj de mineralo havas certan kvanton da tiu vivo, same kiel la semo kaj la embrio, kaj, kiel en organismo, ili grupiĝas laŭ simetriaj figuroj, kiuj konsistigas la individuojn.
1 Se oni demandus, kiu estas la principo de tiuj fortoj kaj kiel ĝi povas troviĝi en la substanco mem, kiu ĝin produktas, ni respondus, ke pri tio la mekaniko liveras al ni multe da ekzemploj. Ĉu la elasteco, kiu igas risorton streĉiĝi, ne troviĝas en la risorto mem, kaj ĉu ĝi ne dependas de la maniero kiel agregiĝas la molekuloj? La korpo, obeanta la centrifugan forton, ricevas sian impulson de la primitiva movo al ĝi komunikita.
Tre gravas al ni akcepti tiun nocion, ke la primitiva kosma materio estis penetrita ne nur de la leĝoj certigantaj la stabilecon de l' mondoj, sed ankaŭ de la universa vivoprinci- po, kiu formas spontanajn generadojn en ĉiu mondo, laŭgrade kiel manifestiĝas la kondiĉoj por la sinsekva ekzistado de la estaĵoj, kaj kiam sonas la horo por apero de la idoj de la vivo dum la krea periodo.
Tiel efektiviĝas la universa kreado. Estas do ĝuste diri, ke ĉar la operacioj de la Naturo esprimas la dian volon, Dio ĉiam kreadis, kreadas senĉese kaj neniam ĉesos kreadi.
19. - Sed ĝis tie ĉi ni silentis pri la spirita mondo, kiu mem estas parto de la kreaĵaro kaj plenumas siajn destinojn laŭ respektegindaj preskriboj de la Sinjoro.
Pri la maniero kiel la Spiritoj estas kreataj mi povas doni nur tre limigitan instruon, tiel pro mia propra nescio, kiel ankaŭ pro tio, ke mi devas ankoraŭ prisilenti certajn deman- dojn, kvankam al mi jam estis permesite ilin pli funde pritrakti.
Al tiuj religie dezirantaj ekscii la temon kaj kiuj sin tenas humilaj antaŭ Dio, mi diros, tamen ilin petegante konstrui neniun antaŭtempan sistemon surbaze de miaj vortoj: la Spirito ricevas la dian lumon, kiu al li havigas, kune kun la libervolo kaj la konscienco, la konscion pri liaj altaj destinoj, nur post kiam li trapasis la die fatalan vicon de la malsuperaj estaĵoj, ĉe kiuj malrapide ellaboriĝas la verko de lia individui- ĝo. Nur depost tiu tago, kiam la Sinjoro stampas al li sur la frunto sian subliman tipon, la Spirito prenas sian lokon en la sino de la homaroj.
Ankoraŭ unu fojon: ne konstruu surbaze de miaj vortoj viajn rezonadojn, tiel bedaŭrinde famajn en la historio de la Metafiziko. Mi milfoje preferus prisilenti demandojn, tiel alte starantajn super niaj ordinaraj meditoj, ol elmeti vin al la ebleco falsi la sencon de mia instruo kaj vin miakulpe enfermi en la nemalimplikeblajn labirintojn de deismo aŭ de fatalismo.
La sunoj kaj la planedoj
- Nu, okazis, ke en iu punkto de la Universo, perdita inter miriadoj da mondoj, la kosma materio densiĝis sub la formo de nemezurebla nebulozo. Ci tiun nebulozon animis la universaj leĝoj regantaj la materion, kaj pro tiuj leĝoj, ĉefe pro tiu de la molekula altirforto, ĝi prenis la formon de sferoido, kiun solan povas preni iu maso da materio izolita en la spaco.
La cirkla movo, ekzakte egala, de ĉiuj molekulaj zonoj direkte al la centro, estigita de la gravito, tuj aliigis la primitivan sferon, celante akceptigi al ĝi, movo post movo, la lensan formon. - Ni parolas pri la nebulozo entute.
- Novaj fortoj aperis sekve de tiu rotacia movo: la fortoj centripeta kaj centrifuga; la unua emis kolekti ĉiujn partojn en la centron, la dua emis ilin de la centro malproksi- migi. Nu, ĉar la movo akceliĝis, laŭgrade kiel la nebulozo densiĝadis, krom ankaŭ ĝia radio grandiĝis laŭmezure kiel ĝi proksimiĝadis al la lensa formo, tial la centrifuga forto, senĉese intensigata de tiuj du kaŭzoj, tuj superpotencis la centran altiron.
Kiel tro rapida movo de la ŝtonĵetilo rompas ties ŝnuron, malproksimen faligante la ĵetaĵon, tiel same la superpotenco de la centrifuga forto deapartigis la ekvatoran cirklon de la nebulozo, kaj el tiu ringo formiĝis nova maso, izolita disde la unua sed tamen submetita al ties potenco. Tiu maso konservis sian ekvatoran movon, kiu, aliiĝinte, transformiĝis en translaci- an movon ĉirkaŭ la Suno. Krom tio, ĝia nova stato havigis al ĝi rotacian movon ĉirkaŭ ĝia centro mem.
- La generinta nebulozo, kiu naskis tiun no van mondon, densiĝis kaj reprenis la sferan formon; sed ĉar la primitiva varmo, kreskigita de ĝiaj diversaj movoj, nur treege malrapide malfortiĝis, tial la ĵus priskribita fenomeno multfoje kaj dum longa periodo ripetiĝos, ĝis la nebulozo estos fariĝinta tre densa, sufiĉe solida por efike rezisti kontraŭ la formoŝanĝoj sinsekve truditaj de ĝia rotacia movo.
Gi do estos naskinta ne nur astron sed ja centojn da mondoj, apartigitaj disde la centra fokuso, el ĝi eliĝintaj per la supredirita proceso de formiĝo. Nu, ĉiu el ĝiaj mondoj, penetrita, kiel la origina mondo, de la naturaj fortoj direktantaj la formadon de la universoj, sinsekve naskos novajn globojn, kiuj de tiam gravitos ĉirkaŭ ĝi tiel same, kiel ĝi, kune kun siaj fratoj, gravitas ĉirkaŭ la fokuso, kiu al ili donis ekziston kaj vivon. Ĉiu el tiuj mondoj estos ia suno, centro de ia kirlo el planedoj sinsekve apartigitaj disde ties ekvatoro. Tiuj planedoj ricevos specialan, apartan vivon, kvankam dependantan de la astro ilin generinta.
- La planedoj estas do formataj el masoj da densiĝinta, tamen ankoraŭ ne solidiĝinta materio, apartigitaj disde la centra maso pro la agado de la centrifuga forto. Tiuj masoj, sub la efiko de la leĝoj de movo, prenas sferoidan, pli malpli elipsan formon, laŭ la grado de fluideco, kiun ili konservis. Unu el tiuj planedoj estos la Tero, kiu antaŭ ol malvarmiĝi kaj tegiĝi per solida krusto, naskos la Lunon per la sama proceso de astra formiĝo, al kiu ĝi ŝuldis sian propran ekziston; la Tero, kiu de nun restos enskribita en la libro de la vivo, lulilo de kreitoj, kies malforteco ricevos protekton sub la flugiloj de la dia Providenco, nova kordo sur la senfina harpo, kiu, sur sia loko, devos vibri en la universa koncerto de l' mondoj.
La satelitoj
- Antaŭ ol la planedaj masoj atingis malvarmo- gradon sufiĉan por ilin solidigi, malpli grandaj masoj, veraj likvaj globetoj, deapartiĝis de kelkiuj ĉe ties ekvatora ebeno, kie pli granda estas la centrifuga forto. Pro la efiko de la samaj leĝoj, ili ricevis translacian movon ĉirkaŭ la origina planedo, same kiel okazis al ĉi tiuj lastaj rilate al la centra astro, de kiu ili originis.
Ja tiel la Tero naskis la Lunon, kies maso, malpli granda, devis suferi pli rapidan malvarmiĝon. Nu, la leĝoj kaj la fortoj, kiuj direktis ĝian apartiĝon de la tera ekvatoro, krom ankaŭ ĝia translacia movo sur tiu sama ebeno, efikis en tia maniero, ke tiu mondo, anstataŭ ricevi formon sferoidan, prenis tiun de ovoida globo, tio estas, la formon pli longan de ovo, kun pezocentro sidanta en la malsupra parto.
- La kondiĉoj, en kiuj efektiviĝis la deapartiĝo de la Luno, apenaŭ permesis al ĝi malproksimiĝi de la Tero kaj ĝin devigis resti eterne pendanta en ties ĉielo, kiel ovoida figuro, kies pli pezaj partoj formis la malsupran surfacon turnitan al la Tero, kaj kies malpli densaj partoj okupis la verton, se oni nomas per tiu vorto la surfacon, kiu, inversflanka rilate al la Tero, estas turnita al la ĉielo. Estas ĝuste pro tio, ke tiu astro ĉiam montras al ni la saman vizaĝon. Oni povas ĝin kompari, por pli bone komprenigi ĝian geologian staton, al korka globo, kies surfaco turnita al la Tero estus formita el plumbo.
Rezulte de tio, du esence distingiĝaj naturoj estas sur la supraĵo de la luna mondo: unu, sen ia ebla analogio kun la nia, ĉar al tiu fremdas la korpoj fluidaj kaj eteraj; la alia, malpeza rilate al la Tero, ĉar ĉiuj malpli densaj substancoj portiĝis sur tiun hemisferon. La unua, konstante turnita al la Tero, sen akvoj kaj sen atmosfero, krom tie ĉi kaj tie en la limoj de tiu kontraŭtera hemisfero; la dua, riĉa je fluidoj, konstante inversflanka rilate al nia mondo.
1 Tiu tute nova teorio pri la Luno eksplikas, per la leĝo de gravito, la kaŭzon, kial tiu astro ĉiam montras la saman surfacon al la Tero. Gia pezocentro, anstataŭ esti en la centro de la sfero, troviĝas en unu el la punktoj de ĝia surfaco kaj sekve estas altirata al la Tero de unu forto pli granda ol tiu altiranta la malpli pezajn partojn. Rezulte de tio, la Luno estigus la saman efikon kiel tiuj nefaligeblaj pupoj, kiuj ĉiam restariĝas sur sia bazo, dum la planedoj, kies pezocentro troviĝas je egalaj distancoj de la surfaco, regule giras ĉirkaŭ sia propra akso. La vivigaj fluidoj, gasaj aŭ likvaj, troviĝus, pro sia specifa malpezeco, akumulitaj en la supra hemisfero, konstante inversflanka rilate al la Tero. La malsupra hemisfero, la sola, kiun ni vidas, malhavus tiujn fluidojn kaj do estus netaŭga por la vivo, kiu tamen regus sur la alia. Se do ĝia supra hemisfero estas loĝata, ĝiaj loĝantoj neniam vidis la Teron, krom se ili ekskursus en la alian hemisferon, kio al ili estus neebla se ĝi ne prezentas la necesajn kondiĉojn por vivipoveco.
Ĉar ĉi tiun teorion, kiel ajn racia kaj scienca ĝi estas, ankoraŭ konfirmis neniu rekta observo, tial nur hipoteze ĝi povas esti akceptata kiel ideo markŝtona por la Scienco. Sed oni ne povas ne konsenti, ke ĝi estas ĝis nun la sola, kiu liveras kontentigan klarigon pri la apartaĵoj de la lunglobo. - Noto de la Brazila Spiritisma Federacio en la 16a eldono portugallingva de 1973: Teorio pri la Luno - ĉe tiu teorio pri la Luno, prezentita en la Ĉapitro VI, n-roj 24 kaj 25, kaj la koncerna komentario de Allan Kardec en la respektiva piednoto, ke tiun teorion oni povas akcepti nur kiel hipotezon, malgraŭ ke ĝis tiam ĝi estis la sola, liveranta kontentigan klarigon pri la lunsfero - al la leganto ni prezentas la konkludojn de nuntempaj scienculoj, en la sekvantaj verkoj, celante faciligi al ili rapidan, sintezan komprenon pri la afero:
a) - A TERRA, OS PLANETAS E AS ESTRELAS (La Tero, la planedoj kaj la steloj), de K. E. Edgeworth, Editorial Verbo, Lisbono, 1964, p. 37/38 kaj 40: "Interesa apartaĵo de la Luno, de ĉiuj tre konata, estas tio, ke ĝi senŝanĝe montras la saman surfacon al la Tero. Alia fakto, malpli konata sed ankaŭ tre interesa kaj ne malpli grava, estas la formo de la luna ekvatoro: anstataŭ
26. - La nombro kaj la stato de la satelitoj de ĉiu planedo variis laŭ la apartaj kondiĉoj, en kiuj ili formiĝis. Kelkaj naskis neniun akcesoran astron, kiel Merkuro, Venuso
cirkla, kiel tiu de la Tero, la luna ekvatoro estas elipsa kaj montras al ni sian pli grandan akson. La ĝenerale akceptita klarigo pri tiu fakto estas, ke en sia origino la korpo de la Luno estis sufiĉe plasteca por akcepti tiun apartan modladon de sia formo, kaj ke tia modlado okazis, kiam la satelito troviĝis multe pli proksima al la Tero ol en la hodiaŭaj tagoj. La nuntempa formo respondus al unu multe malpli longa luntago, ekvivalenta al 3Уг surteraj tagoj, kaj oni supozas, ke la tajda ondo, preskaŭ subite ĉesinta, por ĉiam donis al la Luno ĝian apartan formon." "... la rotacia movo de la Luno malfruiĝadis en tia maniero, ke la luntago koincidis kun la lunmonato; ja pro ĉi tio la Luno ĉiam tenas la saman surfacon turnita al la Tero".
b) - Astronomie, les astres, Г univers (Astronomio, la Astroj, la Universo), de L. Rudaux kaj G. de Vaucouleurs, Librairie Larousse, Parizo, 1948, p. 118/120: La aŭtoroj ekzamenas multe da detaloj, prezentas ilustraĵojn kaj egale konkludas kiel ĉi-supre.
- Astronomia e Astronautica - Dicionario Brasileiro (Astromio kaj Astronaŭtiko - Brazila Vortaro) de Pastro Jorge O'Grady de Paiva, Rio, 1969, p. 145, eldono de la aŭtoro: "... Movoj - 2 ĉefaj: rotacio kaj rivoluo, la unua ĉirkaŭ la akso, la dua ĉirkaŭ la Tero. Karakterizaĵo de tiu duobla movo estas, ke ili plenumiĝas en unu sama periodo de 1 monato, pro kio la lunaj tago kaj nokto preskaŭ daŭras po 1 duonmonato; tio ankaŭ estas la kaŭzo, ke ĝi ĉiam montras al ni la saman surfacon".
- Grande Enciclopedia Delta Larousse (Granda Enciklopedio Delta Larousse), vol. 9, p. 4106, Rio, 1971: "La Luno havas rotacian movon ĉirkaŭ si mem, sur akso klinita je 83°30' super la orbita ebeno. La daŭro de la rotacio ekzakte egalas la daŭron de ĝia rivoluo ĉirkaŭ la Tero. Tial la Luno ĉiam prezentas la saman surfacon al la Tero."
Ce tio supre elvolvita, ni atendu estontajn manifestiĝojn de la Scienco pri tiu teorio enhavata en "La Genezo", de Allan Kardec, en la espero, ke la misioj de la Programo Apolo - surluniĝo de astronaŭtoj- esploristoj - , kiuj sukcese efektiviĝis, kontribuu, post rigora analizo de la tuta kolektita materialo, per aliaj konkludoj por formuli novan aŭ konfirmi unu el la ekzistantaj teorioj pri la luno.
kaj Marso[5], dum aliaj, kiel la Tero, Jupitero, Saturno k.a., formis unu aŭ plurajn el tiuj akcesoraj astroj.
- Krom siaj satelitoj aŭ lunoj, la planedo Saturno prezentas, kiel apartan fenomenon, tiun ringon, kiu, vidate de malproksime, ŝajnas ĝin ĉirkaŭi kiel ia blanka aŭreolo. Efektive, tiu ringo rezultis el deapartiĝo okazinta ĉe la Saturna ekvatoro, ankoraŭ en la primitivaj tempoj, same kiel ekvatora zono deapartiĝis de la Tero kaj formis ĝian sateliton. La diferenco konsistas en tio, ke la saturna ringo formiĝis, en ĉiuj siaj partoj, el homogenaj molekuloj, verŝajne jam en certa stato de densiĝo, kaj tiel povis daŭrigi sian rotacian movon en sama direkto kaj en tempo preskaŭ egala al tiu de la planedo mem. Se unu el la punktoj de tiu ringo fariĝintus pli densa ol alia, tiam unu aŭ multe da aglomeraĵoj de substanco estus subite aperintaj, kaj sekve Saturno havus pli multe da satelitoj. Ekde la tempo de sia formiĝo, tiu ringo solidiĝas same kiel la aliaj planedaj korpoj.
La kometoj
- Erarvagantaj astroj, la kometoj, ankoraŭ pli ol la planedoj, kiuj konservis sian etimologian nomon, estos la gvidantoj, kiuj nin helpos transpasi la limojn de la sistemo, al kiu la Tero apartenas, por nin porti ĝis la foraj regionoj de la sidera spaco.
Sed antaŭ ol ni esploros, kun la helpo de tiuj vojaĝantoj de l' Universo, la ĉielajn regionojn, estos bone konigi, kiom nur eble, ilian internan naturon kaj ilian rolon en la planeda ekonomio.
- Unuj vidis, en tiuj astroj, havantaj hararsimilan trenaĵon, mondojn naskiĝantajn, kie formiĝas en ties primitiva ĥaoso, la kondiĉoj de la vivo kaj de la ekzistado, destinataj al la loĝataj mondoj; aliaj imagis, ke tiuj eksterordinaraj korpoj estas mondoj en stato de ruiniĝo, dum, por multaj, ilia stranga eksteraĵo estis objekto de eraraj opinioj pri ilia naturo, en tia maniero, ke estis neniu, inkluzive ĉe la sortodivena astrologio, kiu ilin ne rigardis kiel aŭguristojn de malfeliĉegoj, senditajn, laŭ providencaj decidoj, al la Tero konsternita kaj tremanta.
- La leĝo de diverseco aplikiĝas tiel vaste en la laboroj de la Naturo, ke oni demandas al si kiel la naturesplo- ristoj, la astronomoj aŭ la filozofoj elpensis tiom da sistemoj por similigi la kometojn al la planedaj astroj kaj por ilin rigardi nur kiel astrojn en pli aŭ malpli alta grado de disvolviĝo aŭ de kadukeco. Tamen la kadroj de la Naturo devus vaste sufiĉi por evitigi al la observanto la zorgon reserĉi rilatojn ne ekzistantajn kaj lasi al la kometoj la modestan sed utilan rolon de erarva- gantaj astroj, kiuj servas kiel esploristoj al la sunaj imperioj. Ĉar ja la ĉi-traktataj ĉielaj korpoj estas tute malsamaj al la planedaj korpoj; ili ne estas destinataj, kiel ĉi tiuj, servi kiel loĝejo al homaroj. Iafoje riĉiĝante, sur sia vojo, per planedaj fragmentoj reduktitaj al la vaporstato, ili iras la sinsekvon de l' sunoj ĉerpi en ties fokusoj la vivigajn kaj renovigajn principojn, por ilin verŝi sur la termondojn. (Ĉap. IX, n-ro 12.)
- Se, kiam unu el tiuj astroj proksimiĝas al nia malgranda globo por trairi ĝian orbiton kaj reveni al sia apogeo situanta je nemezurebla distanco de la Suno, ni ĝin akompanus per la penso por viziti kun ĝi la siderajn regionojn, ni transpasus tiun miregindan etendaĵon da etereca materio, kiu apartigas la Sunon disde la plej najbaraj steloj. Observante la kombinitajn movojn de tiu astro, kiun oni supozus devoji- ĝinta en la dezerta senfino, ni tie ankoraŭ trovus elokventan pruvon pri la universeco de la naturaj leĝoj, kiuj agas je distancoj apenaŭ imageblaj por la plej aktiva menso.
Tie la elipsa formo prenas tiun parabolan kaj la irado tiel forte malakceliĝas, ke la kometo kuras ne pli ol kelke da metroj en la sama tempo, kiun, en sia apogeo, ĝi uzis por kuri plurajn milojn da leŭgoj. Eble ia suno pli potenca, pli grava ol tiu, kiun ĝi ĵus forlasis, efikas sur tiun kometon per supera altirforto kaj ĝin akceptas kiel unu el siaj regatoj. Tiam, sur via malgranda Tero, la timiĝintaj infanoj vane atendos ĝian revenon, kiun oni antaŭdiris surbaze de nekompletaj observoj. Ĉi-okaze, ni, kiu per la penso akompanis la erarvagantan kometon en tiuj nekonataj regionoj, renkontos novan nacion netroveblan por la surteraj okuloj, neimageblan por la Spiritoj loĝantaj sur la Tero, eĉ nekoncepteblan por iliaj mensoj, ĉar tio estas scenejo de neesplorataj miregindaĵoj.
Ni alvenis al la astra mondo, al tiu ravega mondo de l' vastaj sunoj, radiantaj en la senfina spaco, kaj kiuj estas la splendaj floroj en la grandioza ĝardeno de la kreaĵaro. Tie alveninte, ni apenaŭ scios, kio estas la Tero.
La Lakta Vojo
32. - En la belaj, stelplenaj noktoj senlunaj, ĉiu jam povis rimarki tiun lumon, kiu tratranĉas la ĉielon, de unu ekstremo al la alia, kaj kiun la Antikvuloj nomis, pro ties lakteca aspekto, Lakta Vojo. Tiun difuzan lumaĵon la telesko- po, en la modernaj tempoj, longe esploradis; tiu orpulvora vojo, aŭ lakta rojo, de la antikva mitologio, transformiĝis en vastan kampon de neimageblaj miregindaĵoj. La esploroj de la observistoj kondukis al la konado de ties naturo kaj montris tie, kie la erarvaganta rigardo nur trovis palan lumecon, milionojn da sunoj pli brilajn kaj gravajn ol tiu prilumanta la Teron.
- Efektive, la Lakta Vojo estas kampo prisemita per floroj sunaj aŭ planedaj, brilantaj sur ĝia vasta etendaĵo. Nia Suno kaj ĉiuj korpoj, kiuj ĝin akompanas, apartenas al tiuj radilumaj globoj formantaj la Laktan Vojon. Sed malgraŭ ĝiaj gigantaj dimensioj rilate al la Tero, ĝi tamen okupas nur sensignifan lokon en tiu vasta kreaĵo. Oni povas taksi je tridek milionoj la nombron da sunoj, kiuj, kiel ĝi, gravitas en tiu nemezurebla regiono, apartigitaj, unuj disde aliaj, je distancoj centmiloble pli grandaj ol la radio de la tera orbito.
- Oni povas taksi, per tiu aproksima nombro, la longon de tiu sidera regiono kaj la rilaton ekzistantan inter nia sistemo kaj la universaleco de la sistemoj, kiuj tiun regionon okupas. Oni ankaŭ povas taksi la malvastegecon de la suna regno kaj, a fortiori, la neniecon de nia eta Tero. Kio do estus, se oni konsiderus la estaĵojn, kiuj ĝin loĝatigas!
Mi diras - "neniecon" - ĉar niaj taksoj aplikiĝas ne nur al la longo materia, fizika, de la ĉi-studataj korpoj - kio ja prezentus malmulton - sed ankaŭ kaj precipe al ilia morala stato kiel loĝejo kaj al la grado, kiun ili okupas en la eterna hierarkio de la estaĵoj. Tie la kreaĵaro sin montras per sia tuta majesteco, kreante kaj disvastigante ĉirkaŭ la suna mondo kaj en ĉiu el la sistemoj, de ĉiuj flankoj ĝin ĉirkaŭantaj, la manifes- tiĝojn de la vivo kaj de la intelekto.
- Oni tiel ekscias la pozicion, kiun nia Suno aŭ la Tero okupas en la mondo de la steloj. Ankoraŭ pli da graveco ricevos tiuj konsideroj, se ni pripensos la staton mem de la Lakta Vojo, kiu, ĉe la vastegeco de la sideraj kreaĵoj, prezentas, vidate de malproksime, nekonsiderindan kaj nesenteblan punkton, ĉar ĝi efektive estas nenio alia ol unu stelkonsista nebulozo inter tiuj milionoj ekzistantaj en la spaco. Se ĝi ŝajnas al ni pli vasta kaj pli riĉa ol aliaj, tio estas pro la sola kialo, ke ĝi nin ĉirkaŭas kaj etendiĝas laŭ sia tuta longo antaŭ niaj okuloj, dum la aliaj, perdiĝintaj en la nesondeblaj profundaĵoj, apenaŭ lasas sin duonvidi.
- Nu, se oni scias, ke la Tero estas neniaĵo, aŭ preskaŭa neniaĵo, en la sunsistemo; ke ĉi tiu ankaŭ estas preskaŭa neniaĵo, en la Lakta Vojo; ke ĉi tiu, siavice, nenio, aŭ preskaŭ nenio, estas rilate al la universeco de la nebulozoj, kaj ke ĉi tiu universeco mem tre malmulton signifas en la nemezu- rebla senfino, oni tiel komencas kompreni, kia ja estas la terglobo.
La fiksaj steloj
- La steloj, kiujn oni nomas "fiksaj" kaj kiuj plenigas ambaŭ hemisferojn de la firmamento, ne estas, kiel oni ĝenerale supozas, tute liberaj je ĉia ekstera altiro. Tute male, ĉiuj apartenas al unu sama aglomeraĵo da stelaj astroj. Tiu aglomeraĵo estas nenio alia, ol la granda nebulozo, al kiu ni estas ligitaj kaj kies ekvatora zono, projekciita sur la ĉielo, ricevis la nomon Lakta Vojo. Ciuj sunoj, kiuj ĝin konsistigas, estas solidaraj inter si; iliaj multoblaj influoj eterne reagas, unuj sur la aliajn, kaj la universa gravito ilin kunigas en unu saman familion.
38. - La pliparto el tiuj diversaj sunoj estas, kiel la nia, ĉirkaŭitaj de duarangaj mondoj, kiujn ili prilumas kaj fekundi- gas pere de tiuj samaj leĝoj, kiuj direktas la vivon de nia planeda sistemo. Unuj, kiel Siriuso, estas milmilionoble pli grandiozaj, laŭ dimensioj kaj riĉaĵoj, ol la nia, kaj ludas pli gravan rolon en la Universo. Ilin ankaŭ ĉirkaŭas planedoj, sed en pli granda nombro kaj tre superaj al la niaj, dum aliaj tre malsimilas per siaj astraj funkcioj. Tiel, certa nombro da tiuj sunoj, ja veraj ĝemeloj en la sidera ordo, estas akompanataj de siaj samaĝaj fratoj kaj formas, en la spaco, binarajn sistemojn, al kiuj la Naturo komisiis funkciojn tute aliajn, ol tiuj koncernantaj nian Sunon.1
Tie la jaroj ne mezuriĝas per la samaj periodoj, nek la tagoj per la samaj sunoj, kaj tiuj mondoj, prilumataj de duobla torĉo, estas dotitaj per ekzistokondiĉoj neimageblaj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne eliris el ĉi tiu malgranda surtera mondo.
Aliaj astroj, sen akompanantaro, sen planedoj, ricevis elementojn de loĝebleco pli bonajn, ol tiuj havigitaj al ĉiuj ceteraj. La leĝoj de la Naturo diversas en ties senmezura vasteco, kaj, se unueco estas la granda esprimo de la Universo, la senfina diverseco ankaŭ same estas ĝia eterna atributo.
- Malgraŭ la eksterordinara nombro da tiaj steloj kaj ties sistemoj, malgraŭ la nemezureblaj distancoj, kiuj ilin disigas, ili ĉiuj tamen apartenas al unu sama stelkonsista nebulozo, kiun la plej potencaj teleskopoj apenaŭ povas trapenetri, kiun la konceptoj de la plej aŭdaca imago apenaŭ povas atingi, sed kiu simple estas nenio alia ol ia ero en la vico de la nebulozoj konsistigantaj la astran mondon.
- La tiel nomataj fiksaj steloj ne estas senmovaj en la senlimaĵo. La konstelacioj figuritaj sur la firmamenta volbo ne estas realaj kreaĵoj simbolaj. Ilia distanco disde la Tero kaj la perspektivo, en kiu oni mezuras la Universon, de tiu planeda stacio, estas la du kaŭzoj de tiu duobla optika iluzio (ĉap. V, n-ro 12.)
- Ni vidis, ke la totalo de la astroj scintilantaj en la blua kupolo estas enfermita en ia kosma aglomeraĵo, en unu sama nebulozo, kiun vi nomas Lakta Vojo. Sed la aparteno de ĉiuj al sama grupo ne signifas, ke ĉiu el tiuj astroj ne estas animata de propra translacia movo en la spaco. Nenie ekzistas la absoluta ripozo. Ilin regas la universaj leĝoj de gravito, kaj ili ruliĝas en la senlimaĵo senĉese impulsate de tiu senmezura forto. Ili ruliĝas ne sur vojoj strekitaj de l' hazardo, sed en limitaj orbitoj, kies centron okupas supera astro. Por fari miajn vortojn pli kompreneblaj per iu ekzemplo, mi aparte parolos pri via Suno.
- Oni scias, pro la modernaj observoj, ke ĝi estas nek fiksa, nek centra, kiel oni supozis en la unuaj tempoj de la nova astronomio, sed ke ĝi iras tra la spaco, trenante kun si sian vastan sistemon el planedoj, satelitoj kaj kometoj.
Nu, ne hazarda estas ĝia irado, kaj ĝi ne devojigos, erarvagante en la senfinaj malplenaĵoj, siajn filojn kaj regatojn for de tiuj regionoj al ili asignitaj. Ne, ĝia orbito estas difinita, kaj konkure kun aliaj samordaj sunoj, ĉiuj ĉirkaŭitaj de certa nombro da loĝataj mondoj, ĝi gravitas ĉirkaŭ unu centra suno. Gia gravita movado, kiel tiu de ĝiaj suno-fratoj, estas netakse- bla por jaraj observoj, ĉar multenombraj jarcentaj periodoj apenaŭ sufiĉus por mezuri la tempon de unu el tiuj astraj jaroj.
- Tiu centra suno, pri kiu ni ĵus parolis, ankaŭ estas mem globo duaranga rilate al alia ankoraŭ pli grava, ĉirkaŭ kiu ĝi tenas konstantan iradon, malrapidan kaj egalmezuran, en la kompanio de aliaj samordaj sunoj.
Ni povas konstati tiun sinsekvan subordiĝon de sunoj al sunoj ĝis nia imago laciĝos supreniri tian hierarkion, ĉar, ni tion ne forgesu, oni povas rondcifere kalkuli je trideko da milionoj, en la Lakta Vojo, la nombron de la sunoj, kiuj sin subordigas, unuj al aliaj, kvazaŭ gigantaj radoj de senmezura sistemo.
- Kaj tiuj astroj, nombre nekalkuleblaj, vivas solidare inter si. Kiel, en la ekonomio de via tera mondeto, nenio restas en izolo, tiel same okazas en la nemezurebla Universo.
De malproksime, antaŭ la esplorema rigardo de la filozofo, kiu povus ampleksi la bildon prezentatan de la spaco kaj la tempo, tiuj sistemoj el sistemoj ŝajnus ia polvo el orgrajnoj kirle levita de la dia blovo, kiu igas la siderajn mondojn flugi en la ĉieloj same kiel sableroj flugas sur la dorso de l' dezerto.
Nenie senmoveco, nek silento, nek nokto! La granda spektaklo, kiu tiam malvolviĝus antaŭ niaj okuloj, estus ja la reala kreaĵaro, senmezura kaj plena je tiu etera vivo, kies grandiozan tuton la senlima rigardo de la Kreinto ampleksas.
Sed ĝis tie ĉi ni nur parolis pri unu sola nebulozo, kies milionoj da sunoj, da loĝataj mondoj nur konsistigas, kiel ni jam diris, ian insulon en la senlima arkipelago.
La dezertoj de la spaco
- Senmezura, senlima dezerto etendiĝas trans tiu stelaglomeraĵo ĉi-supre priparolita kaj ĝin envolvas. Solecaj vastaĵoj sin sekvas, unu post alia, kaj nemezureblaj regionoj de la malplenaĵo sterniĝas transfore. La amasoj da kosma materio troviĝas izolitaj en la spaco, kvazaŭ flosantaj insuloj de senlima arkipelago, kaj se oni iel volas taksi la enorman distancon disigantan tiun stelamason, al kiu ni apartenas, disde tiuj pli proksimaj aglomeraĵoj, oni sciu, ke tiuj stelinsuloj estas dis- semitaj kaj maloftaj sur la vasta ĉieloceano, kaj ke la distanco, kiu ilin disigas, unuj de aliaj, estas netakseble pli granda ol la longo de iliaj respektivaj dimensioj.
Nu, oni scias, ke la stelkonsista nebulozo rondcifere samlongas la miloblan distancon al la pli proksimaj steloj, distancon ĉi-prenitan kiel unuon, tio estas, kelkcentmil duilionoj da leŭgoj. Ĉar la distanco inter ili estas multe pli granda, ĝi ne povas esprimiĝi per numeroj kompreneblaj por nia spirito. Nur la imago, per siaj pli altaj konceptoj, povas transpasi tiun miregigan senlimaĵon, tiujn solecajn vastaĵojn, silentajn kaj sen ia ŝajno de vivo, kaj iamaniere rekte rigardi la ideon pri tiu relativa senfineco.
- Sed tiu ĉiela dezerto, kiu envolvas nian sideran universon kaj kiu ŝajne sterniĝas kiel la foraj randoj de nia astra mondo, estas ĉirkaŭprenita de la vido kaj de la senfina povo de la Plejalta, kiu, trans tiuj ĉieloj de niaj ĉieloj, teksis la intrigon de sia senlima kreado.
47. - Efektive, trans tiuj solecaj vastaĵoj, same kiel en la regionoj alireblaj por la homa esplorado, mondoj pompe lumradias; trans tiuj dezertoj, vagas en la klara etero splendaj oazoj, kiuj senĉese renovigas la miregindajn scenojn de la ekzistado kaj de la vivo. Tie sinsekve montriĝas la foraj aglo- meraĵoj da kosma substanco, kiujn la fundpenetra rigardo de la teleskopo perceptas en la travidaj regionoj de nia ĉielo, aglomeraĵoj, kiujn vi nomas nesolveblaj nebulozoj kaj kiuj al vi ŝajnas leĝeraj nuboj el blanka polvo, perditaj en iu nekonata punkto de la etera spaco. Tie elmontriĝas kaj disvolviĝas novaj mondoj, kies kondiĉoj, diversaj kaj diferencaj de tiuj propraj al via globo, havigas al ili ian vivon neimageblan por viaj mensoj, nekonstateblan por viaj studoj. Ja tie brilegas, en sia tuta pleneco, la kreiva povo. Al tiu devenanta de la regionoj, kiujn via sistemo okupas, sin montras en agado aliaj leĝoj, kies fortoj regas la manifestiĝojn de la vivo. Kaj la novaj vojoj, kiujn ni iras sur tiuj strangaj regionoj, malfermas al ni nekonatajn perspektivojn.[6]
Eterna sinsekvo de l' mondoj
- Ni vidis, ke unu sola, ĉefa kaj ĝenerala leĝo estis donita al la Universo, por al ĝi certigi eternan stabilecon, kaj ke tiu leĝo percepteblas por niaj sensoj per pluraj apartaj agoj, kiujn ni nomas direktantaj fortoj de la Naturo. Ni nun montros, ke la harmonio de la tuta mondo, rigardata sub la duobla aspekto de la eterneco kaj de la spaco, estas certigita de tiu superega leĝo.
- Efektive, se ni reiros al la praa origino de la primitivaj aglomeraĵoj da kosma substanco, ni rimarkos, ke jam tiam, sub la regado de tiu leĝo, la materio suferas la necesajn transformiĝojn, kiuj ĝin kondukas de la ĝermo ĝis la matura frukto, kaj ke, impulsate de la diversaj fortoj naskitaj de tiu leĝo, ĝi pasas la skalon de la periodaj evoluoj. Komence fluideca centro de movoj, poste generanto de mondoj, fine centra kaj altira kerno de la sferoj naskitaj en ĝia sino.
Ni jam scias, ke tiuj leĝoj direktas la historion de la Kosmo; kio nun gravas scii estas, ke ili ankaŭ direktas la detruon de la astroj, ĉar la morto estas ne nur ia metamorfozo de la vivanta estaĵo, sed ankaŭ ia transformiĝo de la neanimita materio. Kaj, se estas ĝuste diri, laŭ litera senco, ke nur la vivo estas trafebla por la la falĉilo de la morto, ne malpli ĝuste estas aldoni, ke al la substanco nepre necesas suferi la transformi- ĝojn esence proprajn al sia konsisto.
- Jen mondo trapasinta, ekde sia primitiva lulilo, la tutan serion da jaroj, kiun ĝia speciala organizo al ĝi permesis trapasi. Gia interna ekzisto-forto estingiĝis, ĝiaj elementoj perdis la komencan povon; la fenomenoj de la Naturo, kiuj postulis, por manifestiĝi, la ĉeeston kaj agadon de la fortoj al ĝi havigitaj, jam ne povas fariĝi, ĉar la levilo de ilia agado ne plu disponas tiun apogpunkton, kiu al ili ebligis plene potenci.
Nu, ĉu eblas kredi, ke tiu tero, estingiĝinta kaj senviva, daŭre kaj sencele gravitos en la ĉielaj spacoj kaj cirkulos kiel senutila cindro en la ĉielaj kirloj? Cu eblas kredi, ke ĝi restos enskribita en la libro de la universa vivo, post kiam ĝi fariĝis nenio alia ol malviva litero, tute sensenca? Ne. La samaj leĝoj, kiuj ĝin levis super la tenebra ĥaoso kaj kiuj ĝin ornamis per la pompoj de la vivo, la samaj fortoj, kiuj ĝin regis dum ĝiaj adoleskaj jarcentoj, kiuj al ĝi firmigis la unuajn paŝojn en la ekzistado kaj ĝin kondukis al maturaĝo kaj grandaĝo, tiuj leĝoj ankaŭ direktos la diseriĝon de ĝiaj konsistaj elementoj por ilin revenigi al la laboratorio, kie la kreiva potenco senĉese ĉerpas la kondiĉojn de la ĝenerala stabileco. Tiuj elementoj revenos al la komuna maso de la etero, por asimiliĝi al aliaj korpoj aŭ por regeneri aliajn sunojn. Kaj tiu morto ne estos okazaĵo senutila, nek al tiu mondo, nek al ĝiaj fratoj: en aliaj regionoj, ĝi renovigos malsamnaturajn kreaĵojn kaj tie, kie disneniiĝis aliaj mondsistemoj, baldaŭ reaperos nova ĝardeno el pli brilaj kaj pli bonodoraj floroj.
51. - Tiel, la reala, efektiva eterneco de la Universo estas certigita de la samaj leĝoj, kiuj direktas la operaciojn de l' tempo; tiel, mondoj sekvas mondojn, sunoj sekvas sunojn, sen ke la senmezura mekanismo de la vastaj ĉieloj suferus difekton en siaj gigantaj risortoj.
Tie, kie viaj okuloj admiras splendajn stelojn sub la nokta volbo, kie via spirito kontemplas grandiozajn lumradia- dojn, kiuj brilegas en la foraj spacoj, tie jam de longe la fingro de la morto estingis tiujn miregindaĵojn, de longe malpleno anstataŭis tiujn splendojn kaj eĉ akceptis novajn, ankoraŭ nekonatajn kreaĵojn. La nemezurebla distanco, nin disiganta de tiuj astroj, pro kiu la lumo de ili sendata nin atingas post miloj da jaroj, estas la kaŭzo, kial nur nun ni ricevas la radiojn, kiujn ili sendis longe antaŭ la formado de la Tero, kaj kial ni ilin admiros milojn da jaroj post ilia efektiva estingiĝo .Ĉe tiuj jarcentaj periodoj, kio ja estas la sesmiljara ago de la historia homaro? Sekundoj, laŭ viaj jarcentoj. Ĉe la absoluta stato de la mondo, kio ja estas viaj astronomiaj observoj? Ombro neniigita de la Suno.
52. - Ni do agnosku, ĉi tie same kiel en niaj aliaj studoj, ke la Tero kaj la homo estas nenio kompare kun ĉio, kio ekzistas, kaj ke la plej kolosaj operacioj de nia penso ankoraŭ ampleksas nur kampon, kiu nepercepteblas antaŭ la senlimeco kaj la eterneco de ia universo neniam estingiĝonta.
Kaj, kiam tiuj periodoj de nia senmorteco estos pasintaj super niaj kapoj, kiam la aktuala historio de la Tero montriĝos al ni kvazaŭ vaporeca ombro en la fundo de nia memoro; kiam, dum nekalkuleblaj jarcentoj, ni estos loĝintaj tiujn diversajn gradojn de nia kosmologia hierarkio; kiam la plej foraj kampoj de la estontaj aĝoj estos de ni trakuritaj dum nenombreblaj migradoj, tiam ni havos antaŭ ni la senliman sinsekvon de l' mondoj kaj, kiel perspektivon, la senmovan eternecon.
La universa vivo
- Tiu senmorteco de la animoj, kies bazo estas la sistemo de la fizika mondo, ŝajnis imaga al iuj antaŭjuĝaj pensuloj, kiuj ĝin ironie nomis vojaĝanta senmorteco kaj ne komprenis, ke nur ĝi estas vera en la spektaklo de la kreado. Tamen, povas iĝi komprenebla ĝia tuta grandeco, kaj mi preskaŭ dirus: ĝia tuta perfekteco.
- Ke la verkoj de Dio estas kreitaj por la penso kaj la inteligento; ke la mondoj estas loĝejoj de estaĵoj, kiuj ilin kontemplas kaj en ili malkovras, sub ilia vualo, la potencon kaj la saĝon de tiu, kiu ilin formis, jen demandoj, pri kiuj estas jam nenia dubo; sed ke la animoj, kiuj ilin loĝas, estas inter si solidaraj, jen kio ja gravas scii.
- Efektive, al la homa inteligento ne estas facile rigardi tiujn radilumajn globojn, scintilantajn en la vastaĵo, kiel simplajn masojn el inerta kaj senviva materio; al ĝi malfacilas pensi, ke en tiuj foraj regionoj ne estus grandiozaj krepuskoj kaj ravegaj noktoj, sunoj fekundaj kaj lumplenaj tagoj, valoj kaj montoj, kie la multoblaj produktoj de la Naturo disvolviĝas per sia tuta riĉega pompo; al ĝi malfacilas imagi, mi diras, ke tiu dia spektaklo, ĉe kiu la animo povas revigliĝi kiel ĉe sia vivo, ne ekzistus kaj malhavus pensivajn estaĵojn, kiuj ĝin povus koni.
- Sed al tiu treege ĝusta ideo pri la kreado necesas alligi tiun pri la intersolidara homaro, kaj ja en tio konsistas la mistero de la estonta eterneco.
Unu sama homa familio estis kreita en la universa tutaĵo de l' mondoj, al kiuj estis metitaj la ligiloj de unu ankoraŭ por vi netaksebla frateco. Se la astroj, kiuj inter si harmonias en siaj vastaj sistemoj, estas loĝataj de inteligentaj estaĵoj, ĉi tiuj ja ne estas nekonataj unuj al la aliaj, sed male portas, stampita sur la fruntoj, la saman destinon, nepre renkontiĝos, dumtem- pe, laŭ siaj vivfunkcioj, kaj denove renkontiĝos laŭ siaj reciprokaj simpatioj. Tio estas la granda familio de la Spiritoj, loĝantaj la ĉielajn terojn; la granda radiado de la dia Spirito, kiu ampleksas la etendaĵon de la ĉieloj kaj kiu restas kiel primitiva kaj fina tipo de la spirita perfekteco.
- Per kia stranga deflankiĝo de la ideoj oni kredis necesa ne konsenti senmortecon al la vastaj regionoj de la etero, kiam oni ĝin tenadis enfermita en neakcepteblaj limoj kaj en absoluta dualeco? Cu do la vera sistemo de l' mondo devus antaŭveni la veran dogmisman doktrinon, kaj la Scienco antaŭveni la Teologion? Cu tiu ĉi tiele devojiĝos, ke ĝia bazo sidos sur la Metafiziko? Facila estas la respondo, kiu al ni montras, ke la nova filozofio triumfe sidos sur la ruinoj de la antikva, ĉar ĝia bazo venke stariĝos sur la malnovaj eraroj.
Diverseco de l' mondoj
- Akompanante nin en niaj ĉielaj ekskursoj, vi kun ni vizitis la senlimajn regionojn de la spaco. Sub nia rigardo, sunoj venis post sunoj, sistemoj post sistemoj, nebulozoj post nebulozoj; dum nia irado, antaŭ ni elvolviĝis la splendaj panoramoj de la harmonio de l' Kosmo, kaj ni antaŭĝuis la ideon pri la senfino, kiun ni povos kompreni en ties tuta pleneco nur konforme al nia perfektiĝado en la estonteco. La misteroj de la etero al ni malkaŝis sian ĝis nun nedeĉifreblan enigmon, kaj ni almenaŭ konceptis la ideon pri la universeco de la ekzistaĵoj. Gravas nun, ke ni faru paŭzon por pripensi.
- Bele estas, sendube, ke ni rekonis la malsuperege- con de la Tero kaj ties sensignifan gravecon en la hierarkio de la mondoj; estas bele, ke ni faligis la al ni tiel karan homan vantecon kaj humiliĝis antaŭ la absoluta grandeco; sed ankoraŭ pli bele estos moralsence interpreti la spektaklon, kiun ni ĉeestis. Mi aludas la senliman potencon de la Naturo kaj la ideon, kiun ni devas fari al ni pri ĝia agmaniero en ĉiuj kampoj de la vasta Universo.
- Kutimintaj, kiel ni ja estas, juĝi la aferojn laŭ nia modesta, sensignifa loĝejo, ni imagas, ke la Naturo povas, aŭ devis, agi en aliaj mondoj nur laŭ tiuj reguloj de ni konataj sur la Tero. Nu, ĝuste koncerne ĉi tion ni devas ŝanĝi nian juĝon.
Jetu momentan rigardon al ia ajn regiono de via globo kaj sur unu el la produktoj de via Naturo. Ĉu vi tie ne rekonos la stampon de ia senlima diverseco kaj la pruvon de ia senegala aktiveco? Ĉu vi ne vidas en la flugilo de Kanaria birdo, en la petalo de rozburĝono, la imponan fekundecon de tiu bela Naturo?
Viajn studojn direktu al la estaĵoj, kiuj flugas en la aero; turnu ilin malsupren ĝis la kampaj violoj; ilin dronigu en la profundaĵoj de la oceano, kaj en ĉio, en ĉiu loko vi legos ĉi tiun universalan veraĵon: La ĉiopova Naturo agas konforme al la lokoj, la tempoj kaj la cirkonstancoj; ĝi estas unueca laŭ sia ĝenerala harmonio sed multobla laŭ siaj produktoj; ĝi ludas kun sunoj tiel same kiel kun akvogutoj; ĝi loĝatigas vastegan mondon per vivaj estaĵoj same facile kiel ĝi rompas ovon demetitan de papilio.
61. - Nu, se tia estas la diverseco, kiun la Naturo al ni elmontris sur ĉiuj lokoj de ĉi tiu eta mondo, tiel malvasta, tiel limigita, kiom pli ampleksa vi devas rigardi tiun agmanieron, pripensante la perspektivojn proprajn al la grandegaj mondoj! kiom pli evoluinta kaj potenca vi devas rekoni ĝin, ĉe ĝia agado sur tiuj miregindaj mondoj, kiuj, pli ol la Tero, atestas ĝian netakseblan perfektecon!
Vi do ne vidu, ĉirkaŭ ĉiu el la sunoj de la spaco, nur planedajn sistemojn similajn al la via; ne vidu, sur tiuj nekona- taj planedoj, nur la tri regnojn de la Naturo, kiuj paradas ĉirkaŭ vi. Vi male pensu, ke, kiel ne estas unu homa vizaĝo tute simila al alia vizaĝo en la tuta homaro, tiel same potenca, neimagebla diverseco dissemiĝas tra la eterecaj loĝejoj vagantaj en la sino de la spacoj.
El la fakto, ke via animata naturo komenciĝas ĉe la zoofitoj kaj finiĝas ĉe la homo; ke la atmosfero nutras la surteran vivon; ke la likva elemento senĉese renoviĝas; ke viaj sezonoj igas sin sekvi en ĉi tiu vivo la fenomenojn, kiuj ilin karakterizas, vi ne konkludu, ke la milionoj kaj milionoj da teroj vagantaj en la spaco estas similaj al via loĝejo. Tute male, ili diferenciĝas laŭ la diversaj al ili asignitaj kondiĉoj kaj laŭ siaj respektivaj roloj sur la scenejo de l' mondo. Ili estas kvazaŭ diversaj gemoj de ia senmezura mozaiko, bunta floraro de admirinda parko.
CAPITRO VII
GEOLOGIA SKIZO DE LA TERO [7]
Geologiaj epokoj - Primitiva stato de la globo - Primara epoko Transira epoko - Sekundara epoko - Terciara epoko Diluvia epoko - Postdiluvia aŭ nuntempa epoko - Apero de la homo.
Geologiaj epokoj
1. - La Tero konservas en si la evidentajn postsignojn de sia formiĝo, kies fazojn oni sekvas, kun matematika precizeco, en la terenoj, kiuj konsistigas ĝian skeleton. La tutaĵo de tiuj studoj konstituas la sciencon nomatan Geologio, kiu naskiĝis en ĉi tiu jarcento (19-a) kaj ĵetis lumon sur la tiel disputatan demandon pri la origino de la globo kaj de la vivaj estaĵoj, kiuj en ĝi loĝas. Ci tie estas jam nenia hipotezo; temas ja pri la rigora rezultato de la observado de faktoj, kaj antaŭ faktoj praviĝas nenia dubo. La historio de la formiĝo de nia globo estas skribita sur la geologiaj tavoloj en maniero multe pli ĝusta ol en la antaŭjuĝaj libroj, ĉar ja parolas la Naturo mem, kiu sin malkaŝas, ne la homa imago elpensanta siste- mojn. Se oni ie vidas fajrospurojn, oni povas aserti, ke tie certe estis fajro; se vidiĝas spuroj de akvo, oni povas aserti, ne malpli certe, ke tie ja estis akvo; se tiuj estas de bestoj, oni prave asertas, ke tie vivis bestoj.
Geologio estas do entute ia observoscienco; ĝi deduktas nur el tio, kion ĝi vidas; pri dubaj punktoj ĝi nenion asertas: ĝi nur esprimas diskuteblajn opiniojn, kies definitiva solvo devas atendi pli ĝustajn observojn. Sen la eltrovoj tiel de la Geologio, kiel ankaŭ de la Astronomio, la Genezo de la mondo ankoraŭ restus en la mallumoj de la legendo. Dank'al ĝi la homo nun scias la historion de sia loĝejo, kaj ja disfalis, por ne plu releviĝi, la ĉarpentaĵo de la fabeloj, kiuj envolvis ĝian lulilon.
- En ĉiuj terenoj, kie troviĝas fosaĵoj, naturaj aŭ homfaritaj kavaĵoj, oni rimarkas la tiel nomatajn stratumojn, tio estas, tavoloj sinsekve sidantaj, unu sur la alia. La terenoj prezentantaj tian aranĝon ricevas la nomon tavoliĝintaj terenoj. Tiuj tavoloj, kies dikeco varias de kelkaj centimetroj ĝis 100 metroj, kaj eĉ pli, distingiĝas inter si per la koloro kaj per la naturo de la ilin konsistigantaj substancoj. La artlaboroj, la putborado, la ekspluatado de ŝtonejoj kaj precipe de minoj ebligis, ke oni ilin observis ĝis granda profundeco.
tiuj, kiuj formiĝis la unuaj. La lasta, nome tiu kuŝanta sur la supraĵo, estas la tavolo vegetaĵa, kies proprecoj fontas el la malkomponiĝintaj restaĵoj el organikaj materioj devenantaj de plantoj kaj bestoj.
- La malsupraj tavoloj, lokiĝintaj sub la vegetaĵa tavolo, ricevis en la Geologio la nomon rokoj, vorto, kiu ĉi- sence ne ĉiam implicas la ideon de ŝtona substanco sed ja signifas ian kuŝejon aŭ benkon el ajna minerala substanco. Unuj estas formitaj el sablo, el argilo aŭ argilriĉa tero, el marno, el rulŝtonoj; aliaj, el ĝustediraj ŝtonoj, pli aŭ malpli duraj, kiel grejsoj, marmoroj, kreto, kalkoj aŭ kalkoŝtonoj, muelŝtonoj, ŝtonkarboj, asfaltoj, ktp. Oni diras, ke roko estas pli aŭ malpli fortika laŭ tio, ĉu pli aŭ malpli granda estas ĝia dikeco.
Per la esploro de la naturo de tiuj rokoj aŭ tavoloj oni rekonas, pro certaj signoj, ke unuj devenas de materialoj fanditaj kaj, iafoje, vitrigitaj sub la agado de fajro; aliaj, de terecaj substancoj demetitaj de la akvoj; iuj el tiuj substancoj restis diseriĝintaj, kiel la sabloj; aliaj, komence pastecaj, poste malmoliĝis pro la agado de certaj kemiaj agantoj aŭ pro aliaj kaŭzoj kaj kun la tempo alprenis la ŝtonan staton. La benkoj el ŝtonoj, kuŝantaj unu sur la alia, elmontras sinsekvajn demetiĝojn. Fajro kaj akvo do partoprenis en la formiĝo de la materialoj, kiuj konsistigas la solidan strukturon de la terglobo.
certa, ke, en epoko pli aŭ malpli fora, tiuj lokoj longe restis kovritaj de kvietaj akvoj, kiuj, retiriĝinte, lasis kiel sekaĵon la terojn, kiujn ili tien demetis dum sia restado. Post la retiriĝo de la akvoj, tiuj teroj kovriĝis per kreskaĵoj. Se anstataŭ teroj grasaj, ŝlimaj, argilaj aŭ marnaj, do taŭgaj por la asimilado de nutraj principoj, la akvoj nur demetis silikajn neagregiĝintajn sablojn, oni havas tiujn sabloriĉajn ebenaĵojn, kiuj formas la stepojn kaj la dezertojn kaj pri kiuj povas doni malgrandan ideon la demetaĵoj lasitaj de la partaj inundoj, krom ankaŭ tiuj formantaj la aluviojn ĉe la enfluejo de la riveroj.
- Kvankam horizontaleco estas la normala kaj ĝenerala pozicio de la akvodevenaj formacioj, ne malofte vidiĝas, en la montarplenaj landoj aŭ sur tre vastaj regionoj, duraj rokoj, el akvodevena naturo, kiuj dum sia formado ricevis klinan kaj foje eĉ vertikalan pozicion. Nu, ĉar, laŭ la leĝoj de la ekvilibro de l' likvoj kaj de la gravito, la akvodevenaj demetaĵoj povas formiĝi nur horizontale pro la fakto, ke tiuj formiĝantaj sur klinebenoj estas trenataj de la fluoj kaj de sia propra pezo, evidentas do, ke tiujn demetaĵojn levis ia ajn forto, post ilia solidiĝo aŭ transformiĝo en ŝtonojn.
El tiuj konsideroj oni povas konkludi kun certeco, ke ĉiuj ŝtonecaj tavoloj, kiuj, deveninte de akvaj demetaĵoj, troviĝas en perfekte horizontala pozicio, estis formataj, dum jarcentoj, de kvietaj akvoj, kaj ke ĉiuj troviĝantaj en klina pozicio signas terenon skuegitan kaj poste dislokitan de ĝeneralaj aŭ partaj renversadoj pli aŭ malpli ampleksaj.
nepras konkludi, ke la ekzisto de tiuj estaĵoj estas antaŭa al la formiĝo de tiuj ŝtonoj. Nu, se oni konsideras la eksterordinaran nombron da jarcentoj necesaj por ke ili hardiĝu kaj atingu la staton, en kiu ili restas ekde nememorebla tempo, oni nepre venas al la konkludo, ke la apero de la organaj estaĵoj sur la Tero perdiĝas en la nokto de l' tempoj kaj sekve estas tre antaŭa al la dato, kiun pri ĝi difinas la Genezo.
8. - Inter la restaĵoj de plantoj kaj bestoj, estas unuj, kiuj, sen ŝanĝo de formo, montriĝas penetritaj, en ĉiuj partoj de sia substanco, de silikaj aŭ kalkaj materialoj ilin transfor- mintaj en ŝtonojn, el kiuj unuj havas la durecon de marmoro. Tio estas la ĝustediraj organikaj ŝtonaĵoj. Aliaj nur estis envolvitaj de la materio en mola stato; ili troveblas sendifektaj, iuj eĉ integraj, en la plej duraj ŝtonoj. Aliaj fine nur lasis signojn sed ja perfekte netajn kaj delikatajn. Ene de iuj ŝtonoj oni eĉ trovis spurojn, kaj laŭ la formo de la piedo, de la fingroj kaj de la ungoj oni rekonis al kiu bestospecio ili apartenis.
- La bestfosilioj prezentas nur, kaj tio estas facile komprenebla, la solidajn kaj rezistajn partojn, nome ostaron, skvamojn kaj kornojn; temas ne malofte pri kompletaj skeletoj; sed plejofte estas nur disigitaj partoj, kies deveno tamen facile rekoneblas. Ekzamenante makzelon, denton, oni tuj konstatas, ĉu ĝi apartenis al herbovora aŭ al karnovora besto. Car ĉiuj partoj de besto nepre interrespondas, la formo de kapo, de skapolo, de krurosto, de piedo sufiĉas por difini la korpam- plekson, la ĝeneralan formon, la vivmanieron de la besto. La surteraj bestoj havas tian organisman strukturon, kia ne permesas, ke oni ilin konfuzu kun la akvaj bestoj.
Tre multnombraj estas la fosiliaj fiŝoj kaj konkuloj; nur ĉi-lastaj iafoje formas tutajn benkojn de granda diko. Laŭ ilia naturo oni senpene konstatas, ĉu ili estas maraj aŭ riveraj.
- La rulŝtonoj, kiuj en iuj lokoj formas grandegajn rokojn, prezentas senduban signon pri sia origino. Ili estas rondaj kiel la marbordaj silikoj, kio certige atestas ilian interfro- tiĝon pro la agado de la akvoj. La regionojn, kie ili grandama- se estas enterigitaj, nekontesteble okupis la oceano aŭ aliaj akvoj longe aŭ intensege kirliĝantaj.
- Krom tio, la terenoj de la diversaj formacioj estas karakterizitaj per la naturo mem de la fosilioj, kiujn ili enhavas. La plej antikvaj enhavas speciojn de bestoj aŭ vegetaĵoj, kiuj tute malaperis el la supraĵo de la terglobo. Certaj pli novaj specioj ankaŭ malaperis, sed konserviĝis aliaj al ili analogaj, kiuj de tiuj diferenciĝas nur per la alteco kaj per iaj formnuan- coj. Fine, aliaj, kies lastajn reprezentantojn ni ankoraŭ vidas, evidente emas malaperi en pli aŭ malpli proksima estonteco, kiel elefantoj, rinoceroj, hipopotamoj, k.a. Tiel, laŭgrade kiel la tertavoloj proksimas al nia epoko, ankaŭ la tie enhavataj specioj de bestoj kaj vegetaĵoj proksimas al tiuj hodiaŭ ekzistantaj.
La perturboj, la kataklismoj, okazintaj sur la Tero ekde ĝia origino, ŝanĝis al ĝi la kondiĉojn de adekvateco al subtena- do de la vivo kaj malaperigis tutajn generaciojn da vivaj estaĵoj.
- Esplorante la naturon de la geologiaj tavoloj, oni ekscias plej pozitive, ĉu, en la tempo de ilia formiĝo, la regionon, kie ili troviĝas, okupis la maro, la lagoj aŭ arbaroj kaj ebenaĵoj loĝataj de teraj bestoj. Sekve, se en unu sama regiono troviĝas serio da tavoloj sidantaj, unu sur la alia, alterne havantaj fosiliojn el la maro, el la tero kaj el nesala akvo, kaj plurfoje ripetiĝintaj, tio estas nerefutebla pruvo, ke tiu regiono estis plurfoje inundita de la maro, kovrita de lagoj kaj fariĝinta sekaĵo.
Kaj certe kiom da jarcentoj da jarcentoj, eble miloj da jarcentoj necesis por la kompletiĝo de ĉiu periodo! Kia potenca forto estis necesa por deloki kaj reloki la oceanon, por levi la montojn! Kiom da fizikaj renversiĝoj, da violentaj skuegoj la Tero devis trapasi, antaŭ ol fariĝi tia, kia ni ĝin vidas ekde la historiaj tempoj! Kaj oni volas, ke tia verko plenumiĝis en malpli da tempo ol planto necesas por ekĝermi!
- La studo de la geologiaj tavoloj atestas, kiel jam dirite, pri sinsekvaj formacioj, kiuj ŝanĝis la aspekton de la terglobo kaj dividas ĝian historion en multajn epokojn, nomatajn geologiajn epokojn, kies konado estas esenca, por difini la Genezon. La ĉefaj estas en la nombro de ses, nomataj primara, transira, sekundara, terciara, diluvia, postdiluvia aŭ nuntempa. La terenoj formiĝintaj dum ĉiu epoko ankaŭ estas nomataj: terenoj primitivaj, transiraj, sekundaraj, ktp. Oni tiel diras, ke tia aŭ tia tavolo aŭ roko, tia aŭ tia fosilio troviĝas en la terenoj de tia aŭ tia epoko.
- Gravas rimarki, ke la nombro de tiuj epokoj tute ne estas absoluta, ĉar ĝi dependas de la sistemoj de klasifiko. Tiujn ses ĉefajn ĉi-supre menciitajn oni nur komprenu kiel epokojn karakterizitajn per grava ĝenerala ŝanĝo en la stato de la planedo; sed la observado pruvas la estiĝon de multaj sinsekvaj formacioj dum la daŭro de ĉiu el ili. Tial ili estas dividitaj en periodojn, karakterizitajn per la naturo de la koncernaj terenoj, kaj kreskas ĝis 26 la nombro de la ĝenera- laj, nete karakterizitaj formacioj, al kiuj ne estas alkalkulitaj tiuj devenintaj de pure lokaj ŝanĝoj.
Primitiva stato de la terglobo
- La platiĝo de la polusoj, krom ankaŭ aliaj konklu- digaj faktoj, estas certaj signoj, ke la stato de la Tero, en ties origino, devis esti fluida aŭ mola kaŭze de tio, ke la materio troviĝis aŭ likviĝinta pro la fajro aŭ solviĝinta en la akvo.
Oni proverbe asertas: ne ekzistas fumo sen fajro. Tiu propozicio, rigore vera, estas apliko de ĉi tiu principo: ne estas efiko sen ia kaŭzo. Oni povas samkaŭze aserti: ne ekzistas fajro sen ia fokuso. Nu, laŭ la faktoj okazantaj antaŭ niaj okuloj, montriĝas ne nur fumo sed ja plej reala fajro, kiu nepre devas havi ian fokuson. Ĉar tiu fajro venas el la interno de la Tero, ne de la supro, ties fokuso nepre devas esti interna, kaj ĉar la fajro estas konstanta, same konstanta devas esti la fokuso.
La varmo, kiu kreskas laŭgrade kiel oni penetras en la internon de la Tero kaj kiu, je certa distanco de la supraĵo, atingas altegan temperaturon; la termofontoj, des pli varmaj ju pli profunde kuŝas ilia naskiĝejo; la fajroj kaj la masoj el fandiĝinta materio, elŝprucantaj el la vulkanoj kvazaŭ tra enormaj ventolejoj aŭ tra fendoj malfermitaj de iuj tertremoj, ĉio ĉi lasas nenian dubon pri la ekzisto de ia interna fajro.
- Estas eksperimente demonstrite, ke la temperatu- ro altiĝas je 1 grado ĉe ĉiu 30-metra profundiĝo, el kio sekvas, ke en 300-metra profundo ĝi altiĝas je 10 gradoj; en 3000- metra, je 100 gradoj, la temperaturo de bolanta akvo; en 30000-metra, tio estas 7 aŭ 8 leŭgoj, je 1000 gradoj; en 25- leŭga, je pli ol 3300 gradoj, temperaturo, je kiu nenia konata materio povas rezisti al fandiĝo. De tiu punkto ĝis la centro estas la distanco de 1400 leŭgoj, aŭ 2800 leŭgoj diametre, kaj tiun spacon plenigus fandiĝintaj materioj.
Kvankam tio estas nenio alia ol nuraj konjektoj, se oni juĝas la kaŭzon laŭ ties efiko, tamen ĝi prezentas ĉiujn karakterizojn de probableco kaj portas al la konkludo, ke la Tero ankoraŭ restas ia brulanta maso tegita per solida krusto maksimume 25-leŭga, kio ekvivalentas al nura 120-ona parto de ĝia diametro. Proporcie tio malpli longus ol plej maldika oranĝoŝelo.
Cetere, tre varias la dikeco de la terkrusto, ĉar ekzistas regionoj, precipe sur la vulkanaj terenoj, kie la varmo kaj la fleksebleco de la grundo montras, ke ĝi estas ne tre granda. La alta temperaturo de la termofontoj ankaŭ signas proksimecon al la centra fokuso.
- Ce tio, montriĝas evidenta, ke la primitiva stato de fluideco aŭ moleco de la Tero nepre havis kiel kaŭzon la agadon de la fajro, ne de la akvo. Gi do estis, en sia origino, ia brulanta maso. Pro la disradiado de la varmo, fariĝis tio, kio okazas al ĉia fandiĝinta materio: iompostioma malvarmiĝo, memkompreneble komenciĝinta en la supraĵo, kiu tial malmo- liĝis, dum la interno konserviĝis fluida. Oni povas do kompari la Teron kun ia bloko el karbono eliranta ruĝarda el la forno kaj kies supraĵo malruĝiĝas kaj malvarmiĝas ĉe la kontakto kun la aero, sed kiu, rompite, elmontras, ke ĝia interno ankoraŭ brulas.
18. - En la epoko, kiam la Tero ankoraŭ estis ia brulanta maso, ĝi enhavis eĉ ne unu atomon pli aŭ malpli, ol ĝi enhavas nun; nur okazis, ke, sub la influo de la alta temperaturo, pli granda parto el la substancoj, kiuj ĝin konsistigas kaj kiujn ni vidas sub la formo de likvoj aŭ de solidoj, de teroj, de ŝtonoj, de metaloj kaj de kristaloj, troviĝis en tre malsama stato. Ili nur suferis ian transformiĝon. Sekve de la malvarmiĝo kaj de miksiĝoj la elementoj formis novajn kom- binaĵojn. La aero, pleje dilatiĝinta, certe etendiĝis je senmezura distanco; la tuta akvo, neeviteble transformiĝinta en vaporon, estis miksita kun la aero; ĉiuj materioj volatiliĝemaj, kiel la metaloj, sulfuro, karbono, troviĝis en gasa stato. La stato de la tiama atmosfero neniel kompareblis kun la hodiaŭa; la denseco de ĉiuj tiuj vaporoj faris ĝin tiele opaka, ke ĝin ne povis trapasi eĉ unu sunradio. Se tiam povus ekzisti ia viva estaĵo sur la supraĵo de la planedo, ĝin lumigus nur la sinistra helo de la fornego kuŝanta sub ĝiaj piedoj kaj de la flamruĝa atmosfero; ĝi eĉ ne suspektus pri la ekzisto de la Suno.
Primara epoko
- La unua efiko de la malvarmiĝo estis la solidiĝo de la ekstera supraĵo de l' fandiĝinta maso kaj sekva formiĝo de ia rezista krusto, kiu, komence maldika, iom post iom dikiĝis. Tiu krusto konsistas el la ekstreme dura roko granito, tiel nomata pro sia grajneca aspekto. En ĝi distingiĝas tri ĉefaj substancoj: feldspato, kvarco aŭ roka kristalo kaj glimo. Ĉi tiu lasta, kvankam ĝi ne estas metalo, tamen havas metalbrilon.
La granita tavolo estas do tiu, kiu formiĝis la unua sur la terglobo kaj kiu ĝin tutan envolvas, estante, iasence, ĝia osteca strukturo. Tiu tavolo senpere rezultis el la solidiĝo de la fandiĝinta materio. Sur ĝin kaj en la kavojn de ĝia taŭzita supraĵo sinsekve demetiĝis la tavoloj de aliaj terenoj poste formiĝintaj. Kio ĝin distingas de ĉi-lastaj estas la foresto de ĉia ajn tavoliĝo, tio estas, ĝi konsistas el maso kompakta kaj unuforma en sia tuta diko, ne aranĝita laŭ tavoloj. La eferves- ko de la brulanta materio certe estigis en ĝi multenombrajn kaj profundajn fendojn, tra kiuj elverŝiĝis tiu materio.
- La dua efiko de la malvarmiĝo estis la likviĝo de kelkaj materioj, kiu troviĝis vaporstate en la aero kaj kiuj ĵetiĝis sur la terenan supraĵon. Tiam ekestis pluvoj kaj lagoj el sulfuro kaj bitumo, veraj rojoj el fero, kupro, plumbo kaj aliaj fandiĝin- taj metaloj, kiuj, penetrinte tra la fendoj, formis metalajn vejnojn kaj tavolojn.
Sub la potenco de tiuj diversaj agantoj, la granita supraĵo suferis alternajn malkombiniĝojn. Fariĝis miksaĵoj, kiuj formis la ĝustadirajn primitivajn terenojn, distingiĝajn de la granita roko sed en masoj konfuzaj kaj sen regulaj tavoliĝoj.
Poste venis la akvoj, kiuj, falinte sur la brulantan grundon, denove vaporiĝis por refali kiel torentaj pluvoj, kaj tiel sinsekve ĝis la temperaturo permesis al ili resti sur la grundo en likva stato.
Guste la formiĝo de la granitaj terenoj komencas la serion de la geologiaj epokoj, al kiuj konvenus alkalkuli tiun de la primitiva stato, nome la globa brulanteco.
- Tia estis la aspekto de la unua epoko, nome ia vera ĥaoso de ĉiuj interkonfuzitaj elementoj serĉantaj sian ekvilibron, en kiu epoko nenia viva estaĵo povus ekzisti. Guste tial, unu el ĝiaj distingiĝaj karakteroj, en Geologio, estas la foresto de ĉia vestiĝo de vegetaĵa aŭ besta vivo.
Estas neeble determini ĝustan daton al tiu unua epoko, same kiel al la sekvantaj. Sed laŭ la tempo necesa, ke la supraĵo de kuglo kun difinita volumo, varmigita ĝis blankardo, malvarmiĝus ĝis tiu punkto, ke akvoguto povus resti sur ĝi en likva stato, oni kalkulis, ke, se tiu kuglo estus tiel granda kiel la Tero, necesus por tio pli ol miliono da jaroj.
Transira epoko
- En la komenco de la transira epoko, la solida krusto granita ankoraŭ estis nemulte dika kaj havis nur malfortan reziston kontraŭ la efervesko de la brulardaj materi- oj, kiujn ĝi kovris kaj premis. Ekestis ŝveloj, multenombraj fendoj, tra kiuj elverŝiĝis la interna lafo. La grundo nur prezentis ne tre rimarkindajn malglataĵojn.
La akvoj, ne tre profundaj, kovris preskaŭ la tutan supraĵon de la globo, escepte de tiuj partoj leviĝintaj, kiuj formis basajn, ofte subakvajn terenojn.
La aero iom post iom elpuriĝis el la pli pezaj, dumtem- pe gasformaj materioj, kiuj, densiĝinte pro la malvarmiĝo, ĵetiĝis sur la grundosupraĵon kaj estis poste fortrenitaj kaj dissolvitaj de la akvoj.
Parolante pri tiama malvarmiĝo, oni devas kompreni tiun vorton laŭ relativa senco, nome rilate al la primitiva stato, ĉar ankoraŭ nepre arda estis la tiama temperaturo.
La densegaj akvovaporoj, ĉie leviĝantaj el la senmezura likva supraĵo, refalis kiel abundaj, varmaj pluvoj, kiuj malklari- gis la aeron. Sed jam la sunradioj komencis aperi tra tiu bruma atmosfero.
Unu el la lastaj substancoj, el kiuj la aero elpuriĝis, pro ties nature gasa stato, estis la karbonata acido, kiu tiam estis unu el ĝiaj komponantoj.
- En tiu epoko ekformiĝis la tavoloj de la sedimen- taj terenoj, demetiĝintaj de la akvoj riĉaj je ŝlimo kaj je diversaj materioj taŭgaj por la organa vivo.
Tiam aperas la unuaj vivaj estaĵoj de la regnoj vegetaĵa kaj besta. Komence malmultnombre, iliaj signoj troviĝas pli kaj pli ofte laŭgrade kiel oni transiras al la pli supraj tavoloj de tiu formacio. Rimarkindas, ke la vivo manifestiĝas tuj kiam ekestas favoraj kondiĉoj, kaj ke ĉiu specio aperas se nur fariĝas la kondiĉoj taŭgaj por ĝia ekzistado.
- La organaj estaĵoj, kiuj aperis la unuaj sur la Tero, estis la vegetaĵoj kun malpli kompleksa strukturo, nomataj, en Botaniko, kriptogamoj, senkotiledonuloj, unukotiledonuloj, tio estas, likenoj, ĉampinjonoj, muskoj, filikoj kaj herbecaj plantoj. Ankoraŭ tute ne vidiĝas arboj kun ligneca trunko sed nur tiuj el la palmo-genro, kies spongeca tigo analogas al tiu de la herboj.
La bestoj de tiu epoko, kiuj postvenis la unuajn vegeta- ĵojn, estas ekskluzive maraj: unue la polipoj, radiuloj, zoofitoj, nome bestoj kies strukturo simpla kaj, por tiel diri, rudimenta, plej proksimas al la vegetaĵoj. Poste aperas krustuloj krom ankaŭ fiŝoj, kies specioj ne plu ekzistas nuntempe.
- Sub la potenco de varmo kaj humideco kaj pro la efiko de la ekscesa karbonata acido dissemita en la aero, gaso netaŭga por la spirado de la surteraj bestoj sed necesa al la plantoj, la liberaeraj terenoj rapide kovriĝis per fortika vegeta- ĵaro, dum akvaj plantoj multobliĝis en la sino de l' marĉoj. Plantoj el la genro de tiuj, kiuj nuntempe estas simplaj, kelkcentimetraj herboj, atingis altecon kaj dikecon ja miregin- dajn, kaj tiel ekzistis arbaroj el arbformaj filikoj kun 8 ĝis 10- metra alto kaj laŭproporcia diko. Likopodioj (marubio, genro de musko) de sama alteco; ekvizetoj 4 ĝis 5-metraj, kies nuntempa alteco atingas ne pli ol unu metron, kaj sennombra kvanto da nun ne plu ekzistantaj specioj. En la fino de tiu epoko ekaperas kelkaj arboj el la genro konifera, nome la pinoj.
- Sekve de la translokiĝo de la akvoj, la terenoj produktantaj tiun amasan vegetaĵaron subakviĝis, kovriĝis per novaj teraj sedimentoj, dum tiuj elakviĝintaj siavice ornamiĝis per simila vegetaĵaro. Estis do multaj generacioj de plantoj alterne estingitaj kaj renovigitaj. Ne same okazis al la bestoj, ĉar ĉiuj estis akvaj kaj do ne povis sperti tiun alternadon.
Tiuj restaĵoj, akumuliĝintaj dum longa serio da jarcen- toj, formis tre dikajn tavolojn. Sub la agado de varmo, humideco, de la premo farata de la postvenintaj teraj demeta- ĵoj, kaj sendube sub la agado de diversaj kemiaj efikantoj, de gasoj, acidoj kaj saloj produktitaj de la kombiniĝo de la primitivaj elementoj, tiuj vegetaĵaj materioj suferis fermenta- don, kiu ilin transformis en minkarbon aŭ terkarbon. La karbominoj estas do rekta produkto de la malkomponiĝo de la vegetaĵaj masoj, akumuliĝintaj dum la transira epoko. Ja tial ili troviĝas en preskaŭ ĉiuj regionoj.
27. - Car la fosiliaj restaĵoj de la tiuepoka fortika vegetaĵaro troviĝas hodiaŭ tiel sub la glacioj de la polusaj regionoj, kiel ankaŭ en la varmegaj regionoj, oni nepre devas konkludi, ke, se la vegetaĵaro estis unuforma, ankaŭ tia estis la temperaturo. La polusoj ne estis do glacikovritaj kiel nuntem- pe, ĉar tiam la Tero ĉerpis varmon el si mem, el la centra fajro, kiu samgrade varmigis la tutan solidan, sed ankoraŭ ne tre dikan, kruston. Tiu varmo multe superis tiun, kiun povis liveri la sunradioj, cetere malfortigitaj de la atmosfera denseco. Nur poste, kiam la efiko de la centra varmo sur la ekstera supraĵo de la globo fariĝis tre malforta aŭ nula, tiu de la Suno superre- gis, kaj la polusaj regionoj, kiujn trafis nur oblikvaj radioj portantaj tre malmultan varmon, kovriĝis per glacio. Oni komprenas, ke en la priparolata epoko, kaj ankoraŭ longe post ĝi, glacio ne ekzistis sur la Tero.
Tiu epoko devis havi tre longan daŭron, se juĝi laŭ la nombro kaj la dikeco de la minkarbaj tavoloj.[8]
Sekundara epoko
- Ĉe la transira epoko, malaperas la kolosa vegeta- ĵaro kaj la bestoj ĝin karakterizantaj, ĉu pro tio, ke jam ne samaj estis la atmosferaj kondiĉoj, ĉu pro tio, ke serio da kataklismoj pereigis ĉian surteran vivantaĵon. Verŝajne ambaŭ kaŭzoj kunefikis por tiu ŝanĝo tial, ĉar unuflanke la studo de la terenoj signantaj la finon de tiu epoko pruvas la ekeston de grandaj renversoj rezultintaj el leviĝoj kaj erupcioj, kiuj surver- ŝis la grundon per grandaj kvantoj da lafo, kaj ĉar aliflanke rimarkindaj ŝanĝoj fariĝis en la tri regnoj.
- La sekundara epoko estas karakterizita, laŭ minerala aspekto, per multnombraj kaj fortikaj tavoloj, ates- tantaj pri malrapida formiĝo en la sino de la akvoj kaj signan- taj malsamajn, nete karakterizitajn periodojn.
La vegetaĵaro estas malpli nedaŭra kaj malpli kolosa ol en la antaŭa epoko, sendube pro la malpliiĝo de varmo kaj humideco kaj pro la ŝanĝoj okazintaj al la konsistaj elementoj de la atmosfero. Al la plantoj herbecaj kaj pulporiĉaj aldoniĝas tiuj kun ligna trunko kaj la unuaj ĝustediraj arboj.
- La bestoj ankoraŭ estas akvaj, aŭ maksimume amfibiaj; la besta vivo malmulte progresas sur la seka tero. Pro la formiĝo de kalkaj materioj, disvolviĝas en la maro granda kvanto da konkuloj. Naskiĝas novaj fiŝoj kun organismo pli perfekta ol en la antaŭa epoko. Aperas la unuaj cetacoj. La plej karakterizaj bestoj en tiu epoko estas la monstraj reptilioj, el kiuj rimarkindas:
La ifftiosaŭro, iaspeca lacerto-fiŝo, kiu kreskis ĝis 10- metra longo kaj kies makzelojn, ankaŭ tre longajn, garnis 180 dentoj. Gia ĝenerala formo iel memorigas tiun de la krokodilo sed sen ties skvameca karapaco. La volumeno de ĝiaj okuloj egalis tiun de homa kapo, kaj, kiel la balenoj, ĝi havis naĝilojn kaj elŝprucigis akvon tra laŭcelaj aperturoj.
La plesiosaŭro, alia mara reptilio, tiel granda kiel la ifftiosaŭro, kies longega kolo fleksiĝis kiel tiu de cigno kaj al ĝi donis la aspekton de enorma serpento ligita al testuda korpo. Gi havis lacertan kapon kaj krokodilajn dentojn. Gia haŭto devis esti glata kiel tiu de la ĉi-supra besto, ĉar oni trovis nenian postsignon de skvamoj aŭ de konko.
La teleosaŭro, pli simila al la nuntempaj krokodiloj, kiuj verŝajne estas ĝia reduktaĵo. Kiel ĉi lastaj, ĝi havis skvamecan karapacon kaj vivis samtempe en la akvo kaj sur la tero. Gi havis altecon de ĉirkaŭ 10 metroj, el kiuj 3 aŭ 4 ampleksis nur la kapo. Gia larĝega faŭko havis 2-metran aperturon.
La megalosaŭro, granda lacerto, iaspeca krokodilo longa je 14 ĝis 15 metroj, esence karnomanĝa, kiu sin nutris per reptilioj, malgrandaj krokodiloj kaj testudoj. Gia kolosa mandiblo estis garnita per ambaŭtranĉaj, stucilformaj dentoj, retroklinitaj en tia maniero, ke post ilia penetro en kaptaĵon, al ĉi tiu estus neeble elŝiriĝi.
La igvanodonto, la plej granda el la lacertoj aperintaj sur la Tero: ĝi longis 20 ĝis 25 metrojn, de la kapo ĝis la vostfino, kaj havis sur la muzelo ostecan kornon similan al tiu de la nuntempa igvano, de kiu ĝi ŝajne diferencis nur per la grandeco, ĉar ĉi lasta estas nur unu metron longa. La formo de ĝiaj dentoj pruvas, ke ĝi estis herbomanĝa kaj, laŭ la piedformo, terbesto.1
La pterodaktilo, stranga besto, granda kiel cigno, kiu samtempe partoprenis la naturon de reptilio laŭ la korpo, de birdo laŭ la kapo, kaj de vesperto laŭ la karna membrano interliganta al ĝi la eksterordinare longajn fingrojn, kiu mem- brano efikis paraŝute, kiam ĝi sin ĵetis sur predon desupre de arbo aŭ roko. Gi ne havis kornecan bekon, kiel la birdoj, sed la makzelaj ostoj, longaj je duono de ĝia korpo kaj garnitaj per dentoj, finiĝis akrepinte kiel beko.
- Dum tiu epoko, kiu certe tre longe daŭris, kiel ĝin pruvas la nombro kaj la fortikeco de la geologiaj tavoloj, la besta vivo tre vigle disvolviĝis en la akvoj, same kiel okazis al la vegetaĵaro en la ĵus antaŭa epoko. Pli purigita kaj pli favora por la spirado, la aero komencis ebligi al multaj bestoj vivadi sur la seka tero. La maro multfoje delokiĝis sed sen fortegaj renversoj. En tiu epoko, malaperas siavice tiuj specioj de gigantaj marbestoj, kiujn poste anstataŭis analogaj specioj kun malpli misproporciaj formoj kaj malpli granda alteco.
- La orgojlo igis la homon aserti, ke ĉiuj bestoj estis kreitaj pro li kaj por la kontentigo de liaj bezonoj. Sed kiom nombras tiuj lin rekte servantaj, tiuj kiujn li povis subigi al si, kompare kun la nekalkulebla nombro de tiuj, kun kiuj li neniam havis kaj neniam havos ian ajn rilaton? Kiel subteni tian tezon ĉe tiuj nekalkuleblaj specioj, kiuj solaj loĝatigis la Teron dum miloj da miloj da jarcentoj, antaŭ ol li ĉi tie aperis, kaj kiuj fine estingiĝis? Cu oni povus aserti, ke ili estis kreitaj por lia profito? Sed tamen ĉiuj havis sian pravon de ekzisto, sian utilecon. Dio certe ilin kreis ne pro ia simpla kaprico de sia volo nek por fari al si mem la plezuron ilin neniigi, ĉar ĉiuj ja havis vivon, instinktojn, sentivon por la doloro kaj por la bonstato. Por kiu celo li do tiel agis? Por celo ja superege saĝa, kvankam ankoraŭ ne komprenebla por ni. Eble iam estos donite al la homo ĝin koni, por ke lia orgojlo estu konfuzita; sed dum tio ne okazas, kiom vastiĝas la ideoj ĉe tiuj novaj horizontoj, en kiujn al li nun estas permesite ĵeti sian rigardon, antaŭ la impona spektaklo de tiu kreado, tiel majesta en sia lanta irado, tiel admirinda en sia antaŭvidemo, tiel akurata, tiel preciza kaj tiel neŝanĝema en siaj rezultoj!
Terciara epoko
- Ce la terciara epoko komenciĝas nova ordo de la aferoj sur la Tero; tute ŝanĝiĝas laŭaspekte la stato de ĝia supraĵo; la vivkondiĉoj profunde aliiĝas kaj proksimiĝas al la nuntempaj. La unuaj tempoj de tiu epoko karakteriziĝas per ĉeso de la vegetaĵa kaj besta generado; ĉio portas la signojn de ia ĝenerala detruado de la vivaj estaĵoj, post kio sinsekve aperas novaj specioj, kies pli perfekta strukturo estas adaptita al la medio kie ili devas vivi.
- Dum la antaŭaj epokoj, la solida krusto de la globo, pro sia eta dikeco, havis, kiel jam dirite, tre malfortan reziston kontraŭ la agado de la interna fajro. Tiu envolvaĵo, kiu facile rompiĝadis, permesis al la fanditaj materioj libere disverŝiĝi sur la supraĵo de la grundo. Ne same okazis, kiam ĉi tiu fariĝis iom pli dika; la ardantaj, ĉiuflanke kunpremitaj materioj, kiel akvo bolanta en fermita ujo, fine estigis ian eksplodon; la granita maso, forte rompita ĉe multege da lokoj, pleniĝis per fendoj kvazaŭ krevita vazo. Laŭlonge de tiuj fendoj, la solida krusto, levita kaj rearanĝita, formis la pint- montojn, la montoĉenojn kaj ties branĉojn. Certaj partoj ne rompiĝintaj de tiu envolvaĵo apenaŭ altiĝis, dum aliloke fariĝis kavoj kaj fosaĵoj.
Tre malebena fariĝis la supraĵo de la grundo; la akvoj, kiuj ĝis tiam ĝin grandparte kovris preskaŭ unuforme, dispeli- ĝis en la plej malaltajn lokojn kaj lasis sekaj vastajn kontinen- tojn, aŭ izolitajn montosuprojn, kiuj do estigis insulojn.
Tia estis la granda fenomeno, kiu okazis en la terciara epoko kaj ŝanĝis la aspekton de la globo. Gi okazis nek subite nek samtempe en ĉiuj lokoj, sed ja sinsekve kaj en epokoj pli aŭ malpli malproksimaj.
- Unu el la unuaj sekvoj de tiuj leviĝoj estis, kiel dirite, la kliniĝo de la sedimentaj tavoloj, kiuj en sia origino kuŝis horizontale kaj kiuj restis en tia pozicio tie, kie la grundo ne suferis renversojn. Tial tiuj kliniĝoj pli reliefiĝis ĉe la flankoj de la montoj kaj en ties ĉirkaŭaĵoj.
- En la regionoj, kie la sedimentaj tavoloj konservis sian horizontalecon, oni devas, por atingi tiujn primare formiĝintajn, trapasi ĉiujn ceterajn ĝis granda profundo, ĉe kies fino oni nepre trovas la granitan rokon. Sed, kiam tiuj tavoloj leviĝis montoforme, ili estis suprenportitaj super sia normala nivelo, kelkfoje eĉ ĝis granda alteco, en tia maniero, ke se oni faras vertikalan tranĉon ĉe la montoflanko, ili montriĝas laŭ sia tuta dikeco kaj surmetitaj kvazaŭ la brikvicoj de konstruaĵo.
Ja tial troveblas, ĉe grandaj altaĵoj, vastegaj benkoj el konkoj, kiuj primitive formiĝis en la marfundo. Estas hodiaŭ plene pruvite, ke la maro neniaepoke povis atingi tiel altajn nivelojn, ĉar por tio ne sufiĉus ĉiuj akvoj ekzistantaj sur la Tero, eĉ se ilia kvanto estus centoble pli granda. Oni devus do supozi, ke la akvokvanto malpliiĝis, kaj ĉe tio oni prave demandus al si, kio fariĝis el la malaperinta parto. La leviĝoj, kiuj hodiaŭ montriĝas kiel nekontestebla fakto, klarigas logike kaj rigore la ekziston de la maraj demetaĵoj troveblaj en iuj montoj.
- En tiuj lokoj, kie la leviĝo de la primitiva roko estigis kompletan ŝiron en la grundo, ĉu pro la rapideco de la fenomeno, ĉu pro la formo, alteco kaj volumeno de la levita maso, la granito montriĝis nuda kvazaŭ dento eliĝinta tra la gingivo. Levitaj, rompitaj kaj rearanĝitaj, la ĝin envolvantaj tavoloj malkovriĝis: ĝuste tial terenoj, kiuj apartenas al la plej antikvaj formacioj kaj kiuj en sia primitiva pozicio kuŝis plej profunde, konsistigas nuntempe la grundon de certaj regionoj.
- Delokita pro tiuj leviĝoj, la granita maso postlasis en kelkaj lokoj fendojn, tra kiuj eliĝas la interna fajro kaj elfluas la fanditaj materioj; la vulkanoj estas kvazaŭaj kamentuboj de la enorma fajrejo, aŭ, pli ĝuste, savoklapoj, kiuj ebligante eliron al la troo da fajraj materioj, antaŭgardas la globon kontraŭ multe pli teruraj skuoj. El tio, oni povas aserti, ke la aktivaj vulkanoj estas sekurigiloj por la tuta grunda supraĵo.
Oni povas fari al si ideon pri la intenseco de tiu fajro, konsiderante, ke eĉ en la sino de la maroj malfermiĝas vulkanoj kaj ke la akvomaso, kiu ilin kovras kaj penetras, ne sufiĉe potencas por ilin estingi.
39. - La leviĝoj de la solida maso nepre delokis la akvojn kaj ilin puŝis en la kavojn, kiuj jam fariĝis pli fundaj pro la altiĝo de la elakviĝintaj terenoj kaj pro la malaltiĝo de aliaj. Sed ĉi tiuj, siavice altiĝinte jen en unu loko, jen en alia, forpuŝis la akvojn, kiuj plu defluadis en aliajn lokojn ĝis ili povis trovi pli fiksan fluejon.
La sinsekvaj delokiĝoj de la likva maso nepre prilaboris kaj tordis la supraĵon de la grundo. Forfluante, la akvoj kuntrenis parton de la terenoj el antaŭaj formacioj malkovri- ĝintaj pro la leviĝoj, nudigis kelkajn montojn de ili kovritajn kaj malkaŝis ilian bazon, kalkan aŭ granitan. Kaviĝis profundaj valoj, dum aliaj terpleniĝis.
Estas do montoj rekte formitaj de la interna fajro: ĉefe tiuj granitaj; aliaj formiĝis pro la agado de la akvoj, kiuj, fortrenante la malfirmajn terojn kaj la solveblajn materiojn, kavis valojn ĉirkaŭ ia rezista bazo, kalka aŭ alispeca.
La materioj fortrenitaj de la akva fluo formis la tavolojn de la terciara epoko, kiuj facile distingiĝas de tiuj de la antaŭaj epokoj, malpli pro la konsisto, kiu estas preskaŭ la sama, ol pro ilia dispozicio.
La tavoloj de la epokoj primara, transira kaj sekundara, formiĝintaj sur ne tre malebena supraĵo, estas pli-malpli unuformaj sur la tuta Tero; tiuj de la terciara epoko, kiuj male formiĝis sur tre malebena bazo pro la kuntrena agado de la akvoj, prezentas pli lokan karakteron. Ĉie, kie oni prifosas ĝis certa profundo, troveblas ĉiuj antaŭterciaraj tavoloj, laŭvice kiel ili formiĝis, dum ne ĉie troveblas la terciara tereno nek ĉiuj ties tavoloj.
- Dum la grundo-renversoj, okazintaj en la komen- co de ĉi tiu epoko, la organa vivo kompreneble devis suferi dumtempan halton, kio konstateblas per la esploro de senfosi- liaj terenoj. Sed post la ekesto de pli serena stato, reaperis vegetaĵoj kaj bestoj. Pro la ŝanĝo de la vivpovaj kondiĉoj kaj plipuriĝo de la atmosfero, formiĝis novaj specioj pli perfekte organizitaj. La plantoj, el struktura vidpunkto, ne multe diferencas de tiuj nuntempaj.
- Dum la du antaŭaj epokoj, la terenoj ne kovritaj de la akvoj estis ne tre vastaj; krome ili estis marĉaj kaj ofte subakviĝis; jen kial tiam ekzistis nur akvaj aŭ amfibiaj bestoj. La terciara epoko, dum kiu formiĝis vastaj kontinentoj, karakteriziĝis per la apero de la terbestoj.
Kiel la transira epoko vidis la aperon de kolosa vegeta- ĵaro kaj la sekundara la aperon de monstraj reptilioj, tiel la terciara vidis aperi gigantajn mamulojn, kiaj la elefanto, la rinocero, la hipopotamo, la paleoterio, la megaterio, la dinoterio, la mastodonto, la mamuto, ktp. Ci tiuj du lastaj, varioj de la elefanto, estis 5 ĝis 6 metrojn alta kaj iliaj dentegoj atingis 4 metrojn da longo. Tiu epoko ankaŭ vidis la naskiĝon de la birdoj krom ankaŭ de la plimulto el bestospecioj ankoraŭ hodiaŭ ekzistantaj. Kelkaj tiuepokaj specioj supervivis postajn kataklismojn; aliaj, ĝenerale klasitaj kiel antaŭdiluviaj bestoj, tute formalaperis aŭ estis anstataŭitaj de analogaj specioj kun malpli pezaj kaj malpli masivaj formoj, kies unuaj tipoj estis kvazaŭaj skizoj. Tiaj estis la felis speltxa, karnomanĝa, taŭro- granda besto, kun la anatomiaj trajtoj de tigro kaj de leono; la cervus megaceron, vario de cervo, kies kornoj, 3 metrojn longaj, distancis inter siaj ekstremoj je 3 ĝis 4 metroj.
Diluvia epoko
- Tiu epoko estis karakterizita de unu el la plej grandaj kataklismoj, kiuj iam renversis la globon, ŝanĝis ankoraŭfoje la aspekton de ties supraĵo kaj senrevene detruis grandan nombron da vivaj specioj, el kiuj troveblas nur restaĵoj. Ĉie ĝi postlasis signojn atestantajn pri ĝia ĝeneraleco. La akvoj, fortege puŝitaj for de siaj fluejoj, invadis la kontinen- tojn, kuntrenante terojn kaj rokojn, nudigante la montojn kaj elradikigante la jarcentajn arbarojn. La novaj demetaĵoj, kiujn formis la akvoj, estas nomataj, en Geologio, diluviaj terenoj.
- Unu el la plej signifaj postsignoj de tiu granda katastrofo estas la rokoj nomataj translokitaj blokoj. Temas pri granitaj rokoj, kiuj troveblas izolitaj sur la ebenaĵoj kaj sidantaj sur terciaraj terenoj kaj en la mezo de diluviaj terenoj, kelkfoje plurcentojn da leŭgoj for de la montoj, de kiuj ili estis detranĉi- taj. Estas memevidente, ke nur la fortegeco de la torentoj povis ilin transloki je tiel grandaj distancoj.[9]
- Alia fakto, ne malpli karakteriza, kies kaŭzon oni ankoraŭ ne klarigis, estas tio, ke en la diluviaj terenoj troviĝas la unuaj aerolitoj. Ĉar ili komencis fali nur en tiu epoko, sekve antaŭe ne ekzistis la kaŭzo, kiu ilin produktas.
- Ankaŭ dum tiu epoko la polusoj ekkovriĝis per glacio kaj formiĝis la montaraj glaciejoj, kio signas rimarkindan ŝanĝon en la temperaturo de la Tero. Tiu ŝanĝo devis fariĝi subite, ĉar, se ĝi estus laŭgrade okazinta, bestoj, kiel la ele- fantoj, kiuj hodiaŭ vivas nur en varmaj klimatoj kaj kiuj tiel grandnombre troveblas fosilie en la polusaj regionoj, estus havintaj tempon por iom post iom foriri al pli mildtemperaturaj regionoj. Male, ĉio montras, ke ili verŝajne estis subite trafitaj de intensega malvarmo kaj englaciigitaj.
- Tio do estis la vera diluvo. Malsamas la opinioj pri la kaŭzoj, kiuj ĝin estigis. Kiuj ajn tamen ili estas, ĝi ja sendube okazis.
Oni ĝenerale supozas, ke subite okazis la pozici-ŝanĝo de la tera akso kaj de ties polusoj, el kio rezultis ĝenerala ĵetiĝo de la akvoj sur la tersupraĵon. Se la ŝanĝo estintus malrapida, la retiriĝo de la akvoj estus fariĝinta laŭgrade, sen renversoj, sed ĉio signas ian subitan kaj fortegan skuon. Ce la nesciado pri la vera kaŭzo, oni devas resti sur la kampo de la hipotezoj.
Tiu subita delokiĝo de la akvoj ankaŭ okazis pro la leviĝo de certaj partoj de la solida krusto kaj pro la formiĝo de novaj montoj en la sino de l' maroj, kiel okazis en la komenco de la terciara epoko. Sed krom la fakto, ke ĉi-okaze la kataklis- mo ne estintus ĝenerala, tio ja ne klarigus la subitan ŝanĝon de la temperaturo en la polusaj regionoj.
- En la tempesto, kiun kaŭzis la delokiĝo de la akvoj, pereis multege da bestoj; aliaj, por eskapi el la inundo, retiriĝis en altaĵojn, kavernojn kaj fendojn, kie ili amase mortis, ĉu pro malsato, ĉu pro reciproka sinvorado, ĉu eble ankaŭ pro la enverŝiĝo de la akvoj en la lokojn kie ili rifuĝis kaj de kie ili ne povis forsaviĝi. Tio eksplikas la ekziston de grandkvanta ostaro de diversaj bestoj, karnomanĝaj kaj alispecaj, mikse trovitaj en certaj kavernoj, kiuj ĝuste pro tio estas nomataj ostarhavaj fendoj aŭ kavernoj. Ili pli ofte troveblas sub la stalagmitoj. Ĉe kelkaj kavernoj, la ostaroj ŝajne estis tien trenitaj de la akvofluo.
Postdiluvia aŭ nuntempa epoko.
Apero de la homo
- La vivo vegetaĵa kaj besta tuj reprenis sian iradon, post kiam restariĝis la ekvilibro sur la supraĵo de la globo. Plifirmiĝinte, la grundo sidis pli stabile; la aero, elpuriĝinta, adekvatiĝis al pli delikataj organoj. La Suno, plenhele brilanta tra plej klara atmosfero, disradiis, per la lumo, varmon malpli sufokan kaj pli vivigan ol tiu de la interna fornego. La Tero loĝatiĝis de malpli ferocaj kaj pli societemaj bestoj; la vegeta- ĵoj, pli sukulentaj, liveris malpli krudan manĝaĵon; ĉio, fine, estis preta por la nova, ĝin loĝonta gasto. Kaj ekaperis la homo, la laste kreita estaĵo, kiu, mem progresante, kunhelpos per sia inteligento por la ĝenerala progreso.
49. - Cu la homo ekzistis sur la Tero nur post la diluvia epoko aŭ ĉu li aperis jam antaŭ ĝi? Temas pri demando nuntempe tre diskutata, sed kies solvo, kiu ajn ĝi estos, neniel ŝanĝos la jam konstatitan faktaron, nek faros, ke la apero de la homa specio ne estis malpli frua, per multaj miloj da jaroj, ol la dato, kiun al ĝi difinas la biblia Genezo.
Kio igis supozi, ke la apero de la homoj okazis antaŭ la diluvo, tio estis la fakto, ke oni trovis neniun fidindan postsig- non de ilia ekzisto dum la antaŭa epoko. La ostaroj, malkovri- taj en diversaj lokoj kaj kredigintaj pri la ekzisto de ia raso de antaŭdiluvaj gigantoj, estis rekonataj kiel elefantaj ostaroj.
Kion oni tute ne povas pridubi estas tio, ke la homo ne ekzistis en la primara, nek en la transira, nek en la sekundara epoko, ne nur tial, ke oni trovis de li nenian postsignon, sed ankaŭ tial, ĉar tiam ekzistis por li nenia vivipova kondiĉo. Se li aperis dum la terciaro, ĝi nepre okazis en ties fino, kiam li certe tre malmultnombre multobliĝis.
Cetere, pro sia mallonga daŭro, la antaŭdiluvia epoko ne estigis rimarkindajn ŝanĝojn en la atmosferaj kondiĉoj, kaj tion des pli atestas la fakto, ke samaj estis la bestoj antaŭ kaj post ĝi; ne estas do neeble, ke la apero de la homo antaŭis tiun grandan kataklismon; hodiaŭ estas pruvita la ekzisto de la simio en tiu epoko, kaj freŝaj malkovroj ŝajnas konfirmi, ke ankaŭ la homo tiam ekzistis.
Kiel ajn tio estas, ĉu la homo aperis, aŭ ne, antaŭ la granda universala diluvo, kio certas estas, ke lia homkaraktera rolo komencis skiziĝi nur en la postdiluvia epoko. Oni povas do rigardi tiun epokon karakterizita de la ĉeesto de la homo.
ĈAPITRO VIII
TEORIOJ PRI LA TERO [10]
Teorio de la ekĵeto - Teorio de la densiĝo - Teorio de la inkrustado Animo de la Tero
Teorio de la ekĵeto
1. - El ĉiuj teorioj, koncernantaj la originon de la Tero, plej disvastiĝis lastatempe tiu de Buffon, ĉu pro la rango de la aŭtoro en la rondo de la scienculoj, ĉu pro tio, ke ĝin ne superis la tiama sciaro.
Vidante, ke ĉiuj planedoj moviĝas en la sama direkto, de okcidento orienten, sur la sama ebeno, kaj ke la klino de iliaj orbitoj ne superas 7 gradojn kaj duonon, Buffon konkludis el tiu unuformeco, ke ilin movis unu sama kaŭzo. Ĉar, liaopinie, la Suno estis ia bruleganta maso en fandostato, li supozis, ke iu kometo, oblikve koliziinte kontraŭ ĝi, forskrapis el ĝia supraĵo ian parton, kiu, ĵetegite en la spacon pro la violento de la kolizio, dividiĝis en plurajn fragmentojn. Tiuj fragmentoj formis la planedojn, kiuj daŭre rondiradis pro la kombino de la fortoj centripeta kaj centrifuga, laŭ la direkto donita de la primitiva kolizio, tio estas, sur la ekliptika ebeno.
Laŭ tio, la planedoj estus do partoj de la bruleganta substanco de la Suno kaj, sekve, ankaŭ estis brulegantaj en sia origino. Por malvarmiĝi kaj solidiĝi, ili bezonis tempon proporcian al siaj respektivaj volumenoj, kaj, kiam la temperaturo ĝin permesis, la vivo aperis sur ilia supraĵo.
Pro la laŭgrada malfortiĝo de la interna varmo, la Tero atingus, post difinita tempo, staton de kompleta malvarmiĝo; la likva maso tute glaciiĝus, kaj la aero, ĉiam pli kaj pli densa, fine malaperus. La malaltiĝo de la temperaturo, neebligante la vivon, rezultigus la malpliiĝon kaj poste la estingiĝon de ĉiuj organikaj estaĵoj. Komenciĝinte en la polusoj, la malvarmiĝo sinsekve atingus ĉiujn regionojn, ĝis la ekvatoro.
Tia estas, laŭ Buffon, la stato de la Luno, kiu, malpli granda ol la Tero, estus hodiaŭ ia mortinta mondo, el kiu la vivo por ĉiam malaperis. Eĉ la Sunon mem iam trafus la sama sorto. Laŭ liaj kalkuloj, al la Tero estis necesaj ĉirkaŭ 74.000 jaroj por atingi sian nunan temperaturon, kaj post 93.000 jaroj ĉesos ekzisti sur ĝi la organika Naturo.
2. - La teorio de Buffon, kiun kontraŭdiras la novaj malkovroj de la Scienco, estas nun preskaŭ tute forlasita pro jenaj kialoj: kometo, pro violenta kolizio kun ĝi, povus ĵetegi malproksimen parton de ĝia maso.
2a. La bruleganta naturo de la Suno ankaŭ estas ia hipotezo, kiun nenio ĝis nun konfirmas, sed kiun male la observoj ŝajne malkonfirmas. Kvankam oni ankoraŭ ne havas certecon pri ĝia naturo, la potencaj observrimedoj, kiujn la Scienco disponas, tamen permesas, ke oni ĝin pli bone esploru. La Scienco nun ĝenerale akceptas, ke la Suno estas globo konsistanta el solida materio, ĉirkaŭita de ia luma atmosfero, aŭ fotosfero, kiu ne kontaktas ĝian supraĵon.
3a. En la tempo de Buffon, oni nur sciis pri la ekzisto de tiuj ses planedoj konataj de la antikvuloj, nome Merkuro, Venuso, Tero, Marso, Jupitero kaj Saturno. Poste granda nombro da ili estis malkovrita, el kiuj ĉefe tri - Junona, Ceresa kaj Palasa - havas orbitojn klinitajn respektive je 13, 10 kaj 34 gradoj, kio ne akordiĝas kun la hipotezo pri ia unusola movdirekto.
4a. La kalkulojn de Buffon pri la malvarmiĝo oni rigardis tute eraraj, post kiam Fourier malkovris la leĝon pri la malkresko de varmo. La Tero bezonis ne nur 74.000 jarojn por atingi sian nunan temperaturon, sed ja kelke da jarmilio- noj.
5a. Buffon nur konsideris la centran varmon de la Tero, ne prenante en kalkulon tiun de la sunradioj. Nu, estas nun sciate, dank'al rigore precizaj sciencaj donitaĵoj, sidantaj sur la eksperimentado, ke, pro la dikeco de la terkrusto, la interna varmo de la globo de longe tre sensignife efikas sur la tempe- raturon de la ekstera supraĵo. La varioj de tiu temperaturo estas periodaj kaj rezultas precipe el la agado de la suna varmo (ĉap. VII, n-ro 25). Car konstantas la efiko de tiu kaŭzo, dum estas nula, aŭ preskaŭ nula, la efiko de la centra varmo, tial ties malpliiĝo ne povas estigi palpeblajn aliiĝojn en la tersupraĵo. Por ke la Tero faripu neloĝebla pro malvarmiĝo, necesus, ke la Suno estingiĝu.
Teorio de la kondensiĝo
3. - La teorio pri la formiĝo de la Tero el la kondensiĝo de la kosma materio nuntempe regas en la Scienco kiel tiu la plej bone pravigita de la observado, solvanta pli grandan nombron da malfacilaĵoj kaj sin bazanta, pli ol ĉiuj ceteraj, sur la granda principo de la universa unueco. Gin ni ĉi-supre prezentis en la ĉapitro VI: Generala Uranografio.
Tiuj du teorioj, kiel oni vidas, kondukas al unu sama rezultato: primitiva bruleganta stato de la globo; formiĝo de solida krusto pro la malvarmiĝo; ekzisto de ia centra fajro kaj apero de la organika vivo post kiam ĝin permesis la tempera- turo. Ili tamen diferencas inter si per esencaj punktoj, kaj se Buffon vivus nuntempe, li verŝajne havus aliajn ideojn.
La Geologio rigardas la Teron de tie, kie eblas rekta observado. Ne trafebla por la observado, ĝia antaŭa stato nur povas esti konjektata. Nu, ĉe du hipotezoj, la komuna saĝo montras elektinda tiun sankciitan de la logiko kaj plej akor- dantan al la observitaj faktoj.
Teorio de la inkrustiĝo
4. - Nur por ne lasi ĝin ne menciita, ni prezentas tiun teorion, kiu, kvankam absolute ne scienca, tamen lastatempe estigis ian bruon kaj allogis iujn personojn. Gi estas resumita en la jena letero:
"Dio, laŭ la Biblio, kreis la mondon en ses tagoj, kvar mil jarojn antaŭ la kristana erao. Ĉi tiun aserton kontestas la geologoj per la studado de la fosilioj kaj de la miloj da sendu- baj signoj de antikveco, kiuj datas la originon de la Tero je milionoj da jaroj pli frue. Sed la veron asertis tiel la Sankta Skribo kiel ankaŭ la geologoj. Ilin akordigis simpla kampulo,[11]instruante, ke nia globo estas nenio alia ol planedo inkrustfor- mita, tre moderna kaj konsistanta el tre antikvaj materialoj. Post la forporto de la nekonata planedo, kiu atingis sian maturecon, aŭ en harmonio kun tiu ekzistinta en la loko, kiun ni nun okupas, la animo de la Tero ricevis la ordonon unuigi siajn satelitojn por formi la nunan terglobon, laŭ la reguloj de la progreso, en ĉio kaj por ĉio. Nur kvar el tiuj astroj konsentis la proponitan kuniĝon; la Luno sola persistis en sia aŭtonome- co, ĉar la globoj ankaŭ havas sian libervolon. Por efektivigi tiun fandiĝon, la animo de la Tero elsendis al siaj satelitoj magne- taltiran radion, kiu metis en katalepsian staton la tutan ekzis- taĵaron, vegetaĵan, bestan kaj homan, kiujn ili posedis kaj kunportis en la komunumon. La operacion nur ĉeestis la animo de la Tero kaj la grandaj ĉielaj kurieroj, kiuj ĝin helpis por tiu granda entrepreno, malfermante tiujn globojn por komunigi ties internaĵojn. Post la lutado, la akvoj elfluis en la malplenaĵojn kaŭzitajn de la foresto de la Luno. La atmosferoj intermiksiĝis, kaj tiam ekestis la vekiĝo aŭ reviviĝo de la ĝermoj, kiuj restis en katalepsia stato. La homo estis eltirita la lasta el sia hipnota stato kaj sin trovis ĉirkaŭita de la sukriĉa vegetaĵaro de la surtera edeno krom ankaŭ de la bestaro pace paŝtiĝanta ĉirkaŭ li. Cio ĉi tio ja estis farebla en ses tagoj kun la helpo de tiuj tre potencaj laboristoj, al kiuj Dio komisiis tian taskon. La planedo Azio alportis la flavan rason, tiun plej frue civilizitan; Afriko alportis la nigran rason; Eŭropo, la blankan, kaj Ameriko, la ruĝan.
"Tiel, certaj bestoj, el kiuj troveblas nur la restaĵoj, estus neniam loĝintaj en la nuna Tero, sed ja transportitaj el aliaj mondoj, kiuj disruiniĝis pro malnoveco. La fosilioj trovataj en regionoj, sub kies klimatoj ili ne povus ekzisti en ĉi tiu mondo, sendube vivis en tre malsamaj regionoj sur la globoj kie ili naskiĝis. Sur la Tero, tiaj restaĵoj troviĝas en la polusaj regionoj, dum la koncernaj bestoj vivis en la ekvatora regiono de la globoj, al kiuj ili apartenis."
Eŭropo, Ameriko, portis siajn proprajn materialojn, tial ĉiu devus havi aparte malsaman geologion, sed ne tiel estas. Male, oni unue konstatas la unuformecon de la granita kerno, kies konsisto estas homogena en ĉiuj partoj de la globo, sen rompo de kontinueco. Poste, la gelogiaj tavoloj, samformaj, sam- konsistaj, ĉie samvice surmetiĝintaj, kontinue kaj seninterrom- pe etendiĝas de unu flanko al alia tra la maroj, Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko, kaj inverse. Tiuj tavoloj, kiuj ja pruvas la transformiĝojn de la globo, atestas, ke tiuj transformiĝoj okazis sur ties tuta supraĵo, ne nur sur parto de ĝi; montras la periodojn, dum kiuj aperis, ekzistis kaj malaperis samaj animalaj kaj vegetaĵaj specioj egale en la diversaj partoj de la mondo; montras, ke la faŭno kaj la flaŭro de tiuj tre antikvaj periodoj ĉie kaj samtempe disvolviĝis sub la influo de konstan- ta temperaturo kaj ĉie prenis alian karakteron laŭgrade kiel la temperaturo variis. Tia stato de aferoj ne konformas al formiĝo de la Tero per kunmetiĝo de pluraj malsamaj mondoj.
Cetere, oni rajtas demandi, kio fariĝus el la maro, kiu okupas la malplenon lasitan de la Luno, se ĉi tiu ne estus rifuzinta kolektiĝi al siaj fratinoj. Kio fariĝus el la nuna Tero, se iam la Luno kaprice dezirus repreni sian lokon kaj por tio forpuŝus la maron?
tiujn kataklismojn kaj poste trankvile vekiĝi. Se ili estus nuraj ĝermoj, el kio do ili konsistus? Kiel plene formitaj estaĵoj reduktiĝus al la stato de ĝermoj? Restus ĉiam la demando scii kiel tiuj ĝermoj denove disvolviĝis. Tio ankoraŭ signifus, ke la Tero formiĝis per proceso ja mirakla, sed tamen malpli poezia kaj malpli grandioza ol tiu de la biblia Genezo, dum la naturaj leĝoj liveras, pri ĝia formiĝo, klarigon multe pli kompletan kaj, antaŭ ĉio, pli racian, deduktitan el la observado.
Animo de la Tero
7. - La animo de la Tero ĉefrolas en la teorio de la inkrustiĝo. Ni vidu, ĉu tiu ideo sidas sur pli bona fundamento.
La organisma disvolviĝo estas ĉiam proporcia al la disvolviĝo de la spirita principo. La organismo kompletiĝas laŭmezure kiel multobliĝas la fakultoj de la animo. La organisma skalo senŝanĝe akompanas, ĉe ĉiuj estaĵoj, la progresadon de la intelekto, ekde la polipo ĝis la homo, kaj ne alie povus esti pro tio, ke la animo bezonas instrumenton konforman al la graveco de la funkcioj, kiujn ĝi devas plenumi. Kion utilus al la ostro posedi la inteligentecon de la simio, se ĝi ne havus la organojn necesajn al ĝia manifestiĝo? Se do la Tero estis animita estaĵo, servanta kiel korpo al ia speciala animo, tiu animo, pro la konsisto mem de la Tero, devus esti ankoraŭ pli rudimenta ol tiu de la polipo, ĉar la Tero ne havas eĉ la vivoforton de la vegetaĵo, dum, pro la rolo, kiun oni atribuis al tiu animo, oni el la Tero faris ian estaĵon dotitan per prudento kaj per la plej kompleta libera volo, unuvorte ian kvazaŭan superan Spiriton, kio estas neracia, ĉar ja neniu Spirito iam ajn troviĝis tiel malbone provizita, nek tiel forte malliberigita. La ideo pri la animo de la Tero, ĉi-sence komprenata, devas do esti alkalkulita al la nombro de la konceptoj sistemecaj kaj kimeraj.
Kiel animon de la Tero oni povas, pli racie, kompreni la kolektivon de la Spiritoj komisiitaj ellabori kaj direkti ĝiajn konsistajn elementojn, kio jam supozigas certan gradon da intelekta disvolviĝo; aŭ, ankoraŭ pli ĝuste: la Spiriton, al kiu estas konfidita la supera direktado de la moralaj destinoj kaj de la progreso de la surteraj loĝantoj, misio, kiu povas esti donata nur al estaĵo eminente supera laŭ scio kaj saĝo. En ĉi tiu okazo, tiu Spirito ne estas ĝustadire la animo de la Tero, ĉar li ne troviĝas enkarniĝinta en ĝia korpo, nek submetita al ĝia materia stato. Li estas ĉefo komisiita por ĝia regado, same kiel generalo estas komisiita por komandi armeon.
Spirito ŝarĝita per misio tiel grava, kiel la regado de iu mondo, ne povus havi kapricojn, ĉar, ĉi-okaze, Dio agus tre neantaŭzorge, konfidante la aplikadon de siaj leĝoj al estaĵoj, kiuj ilin laŭplaĉe malobservus. Nu, laŭ la doktrino pri la inkrustiĝo, la malvolonto de la Luno estis la kaŭzo de tio, ke la Tero restis nekompleta. Estas ideoj, kiuj sin mem refutas. (Revue de septembro 1868, p. 261).
Capitro IX
A ,
TRANSFORMIGOJ DE LA GLOBO [12]
Generalaj aŭ partaj transformiĝoj - Aĝo de la montoj Biblia diluvo - Periodaj rivoluoj - Estontaj kataklismoj Pligrandiĝo aŭ malpligrandiĝo de la volumeno de la Tero.
Generalaj aŭ partaj transformiĝoj
- La geologiaj epokoj signas la fazojn de la ĝenerala aspekto de la globo, rezultintajn el ties transformiĝo. Sed, escepte de la diluvia epoko, kiun karakterizis subita renverso, ĉiuj ceteraj pasis malrapide, per neabrupta transiro. Dum la tuta tempo, kiun la konsistaj elementoj de la globo uzis por trovi sian ekvilibron, la ŝanĝoj nepre estis generalaj. Post kiam la bazo firme solidiĝis, nur partaj ŝanĝoj devis esti okazintaj en la supraĵo.
- Krom la generalaj transformiĝoj, la Tero suferis grandan nombron da lokaj perturboj, kiuj ŝanĝis la aspekton de iuj regionoj. Kiel por la aliaj, tiel ankaŭ du kaŭzoj efikis por tiuj perturboj: la fajro kaj la akvo.
La fajro efikis: aŭ per vulkanaj erupcioj, kiuj enterigis, sub dikaj tavoloj el cindro kaj lafo, la ĉirkaŭajn terenojn kaj malaperigis urbojn kun ties loĝantoj; aŭ per tertremoj; aŭ per leviĝoj de la solida krusto, kiuj pelis la akvojn en pli malaltajn regionojn; aŭ per pli aŭ malpli vasta enfaliĝo de tiu krusto, en kelkaj lokoj, kie la akvoj enverŝiĝis kaj sekve lasis aliajn terenojn malkovritaj. Tiel ekaperis insuloj sur la oceano, dum aliaj malaperis; partoj de kontinentoj apartiĝis kaj formis insulojn; markoloj, sekiĝinte, interligis insulojn kaj kontinen- tojn.
La akvo efikis: aŭ per marinundoj aŭ marretiriĝo ĉe kelkaj bordoj; aŭ per disfaloj, kiuj baris la akvofluojn kaj formis lagojn; aŭ per superbordiĝoj kaj inundoj; aŭ fine per talusoj ĉe la enfluejo de la riveroj. Tiuj talusoj, repuŝante la maron, kreis novajn regionojn, kaj el tio originis la delto de Nilo, aŭ Mal- supra Egiptujo; la delto de Rodano, aŭ Kamargo.
Ago de la montoj
3. - Esplorante la terenojn, kiujn deŝiris la leviĝo de la montoj kaj de la tavoloj, formantaj ties flankojn, oni povas determini ilian geologian aĝon. Kiel geologian aĝon de la montoj oni komprenu ne la jarnombron de ilia ekzistado, sed la periodon, en kiu ili formiĝis, sekve ilian relativan malnove- con. Estus erare kredi, ke tiun malnovecon difinas ilia alteco aŭ ilia ekskluzive granita naturo, ĉar, leviĝinte, la granita maso eble traboris kaj disigis la surmetiĝintajn tavolojn.
Oni tiel konstatis, per la observado, ke la montoj Vogezaj, Bretonaj kaj de la Cote-d'Or, en Francio, kiuj estas ne tre altaj, viciĝas inter la plej antikvaj formacioj. Ili datiĝas de la transira epoko kaj aperis antaŭ la terkarbaj demetaĵoj. La Juraso formiĝis ĉirkaŭ la mezo de la sekundara epoko kaj samtempas kiel la gigantaj reptilioj. La Pireneoj formiĝis pli malfrue, en la komenco de la terciara epoko. La Monto Blanka kaj la okcidentaj Alpoj aperis post la Pireneoj kaj datiĝas de la mezo de l' terciara epoko. La orientaj Alpoj, konsistantaj el la Tirolaj montoj, estas ankoraŭ pli novaj, ĉar ili formiĝis ĉirkaŭ la fino de tiu sama epoko. Kelkaj montoj en Azio eĉ aperis post la diluvia epoko aŭ samtempas kiel ĝi.
Tiuj leviĝoj certe okazigis lokajn perturbojn kaj pli aŭ malpli vastajn inundojn pro la translokiĝo de la akvoj, pro la baro kaj la ŝanĝo de la fluo de l' riveroj.
Biblia diluvo
4. - La biblia diluvo, ankaŭ konata per la nomo "granda Azia diluvo", estas fakto kies realecon oni ne povas kontesti. Gin verŝajne okazigis, same kiel en Meksiko, la leviĝo de parto el la montaro de tiu regiono. Tiun supozon pravigas la ekzisto de ia interna maro iam etendiĝanta de la Maro Nigra ĝis la Maro Boreala, kiel atestas la geologiaj esploroj. La Azova, la Kaspia maroj, kies akvoj estas salaj, malgraŭ ke ili komunikiĝas kun nenia maro; la Aralo kaj pluraj lagoj dissemi- taj sur la senmezuraj ebenaĵoj de Tartario; krom ankaŭ la stepoj de Rusio, verŝajne estas restaĵoj de tiu antikva maro. Okaze de la leviĝo de la Kaŭkazaj montaroj, kiu postsekvas la universalan diluvon, parto de tiuj akvoj puŝiĝis norden, al la Boreala oceano; alia parto puŝiĝis suden, al la Hindia oceano. La akvoj inundis kaj ruinigis ĝuste Mezopotamion kaj la regionon kie loĝis la prauloj de la Hebrea gento. Kvankam tiu diluvo etendiĝis sur tre vasta areo, estas nuntempe pruvite, ke ĝi havis nur lokan amplekson; ke ĝi ne estis kaŭzita de la pluvo, ĉar, kiel ajn abunda kaj longedaŭra ĝi estis, eĉ se kvardektaga, la kalkuloj pruvas, ke la kvanto de la defalinta akvo ne povus esti sufiĉe granda por kovri la tutan teron, ĝis super la plej altaj montoj.
Por la tiamaj homoj, kiuj konis ne pli ol tre malvastan supraĵon de la globo kaj kiuj havis nenian ideon pri ties formo, la inundo de la konataj landoj signifis la inundon de la tuta Tero. Se al tiu kredo ni aldonas la formon troimagan kaj hiperbolan, karakterize propran al la orienta stilo, tiam nin jam ne surprizos la troeco de la biblia rakonto.
- La Azia diluvo evidente postvenis la aperon de la homo sur la Tero, ĉar la memoro pri ĝi konserviĝis en la tradicio de ĉiuj popoloj de tiu mondparto, kiuj ĝin konfirmis en siaj teogonioj. Gi ankaŭ postvenis la grandan universalan diluvon, kiu signis la komencon de la nuntempa geologia epoko. Kaj kiam oni parolas pri homoj kaj bestoj antaŭdiluvaj, oni aludas tiun unuan kataklismon.
Periodaj rivoluoj
- Krom la jara rondiro ĉirkaŭ la Suno, naskanta la sezonojn, kaj la rotacia movo ĉirkaŭ si mem, kiu estigas tagon kaj nokton, la Tero havas trian movon, kiu kompletiĝas en proksimume 25.000 jaroj (pli ĝuste en 25.868 jaroj) kaj kiu estigas la fenomenon nomatan, en Astronomio, precesio de la ekvinoksoj (ĉap. V, n-ro 11). Ci tiu movo, kiun ne eblas klarigi per malmultaj vortoj sen la helpo de figuroj kaj geometria demonstracio, konsistas en iaspeca cirkla oscilado komparebla kun la oscilado de finturniĝanta turbo. Pro ĝi la akso de la Tero, ŝanĝante sian klinon, desegnas duoblan konuson, kies vertico estas en la centro de la planedo kaj kies bazoj amplek- sas la areon ĉirkaŭlimitan de la polusaj cirkloj, nome iun amplitudon kun 23 gradoj kaj duono.
7. - Ekvinokso estas la momento, kiam la Suno, pasante de unu hemisfero al la alia, pozicias perpendikulare al la ekvatoro, kio okazas dufoje en la jaro, je la 21a de marto, kiam la Suno pasas al la boreala hemisfero, kaj je la 22a de septembro, kiam ĝi revenas al la aŭstrala hemisfero.
Sed pro la laŭgrada ŝanĝo de la aksa oblikveco, kio kaŭzas ŝanĝon en la oblikveco de la ekvatoro sur la ekliptiko, la momento de la ekvinokso plifruiĝas ĉiujare po kelke da minutoj (25 minutoj kaj 7 sekundoj). Ja tiun plifruiĝon oni nomis precesio de la ekvinoksoj (el la latina "prrecedere", antaŭiri, kunmetaĵo el "prre", antaŭe, kaj "cedere", iri).
Kun la tempo, tiuj malmultaj minutoj faras horojn, tagojn, monatojn kaj jarojn, el kio rezultas, ke la printempa ekvinokso, kiu nuntempe okazas en marto, post certa tempo okazos en februaro, poste en januaro, poste en decembro. Tiam la monato decembro havos la temperaturon de marto, la monato marto tiun de junio, kaj tiel plu ĝis la afero revenos al la monato marto kaj denove troviĝos en la nuna stato, kio okazos post 25.868 jaroj, kiam senfine rekomenciĝos la sama rivoluo.
- El tiu konusforma movo de la akso rezultas, ke la polusoj de la Tero ne konstante rigardas la samajn punktojn en la ĉielo; ke la Polusa Stelo ne por ĉiam estos polusa stelo; ke la polusoj grade kliniĝas pli aŭ malpli al la Suno kaj de ĉi tiu ricevas pli aŭ malpli rektajn radiojn, el kio sekvas, ke ekzemple Islando kaj Laponio, kiuj situas sub la polusa cirklo, povos, post certa tempo, ricevi la sunradiojn kiel se ili troviĝus sur la latitudo de Hispanio kaj Italio, kaj ke, sur la ekstreme kontraŭa flanko, Hispanio kaj Italio povos havi la temperaturon de Islando kaj Laponio, kaj tiel plu, ĉe ĉiu renoviĝo de la 25.000- jara periodo.
- Ankoraŭ ne povis esti precize difinitaj la sekvoj de tiu movo, ĉar oni povis observi nur tre malgrandan parton de tiu rivoluo. Estas do pri ĝi nenio alia ol supozoj, el kiuj kelkaj havas ian probablecon.
Jenaj estas tiuj sekvoj:
1a - La alternaj varmiĝo kaj malvarmiĝo de la polusoj, kun sekva fandiĝo de la polusa glaciaro dum duono de la 25.000-jara periodo kaj ilia renoviĝo dum la alia duono de tiu periodo. El tio rezultus, ke la polusoj ne estus kondamnitaj al eterna sterileco, sed ja povus siavice ĝui la bonaĵojn de la fekundeco.
2a - La grada translokiĝo de la maro, kiu iom post iom invadas unujn terpartojn kaj samtempe malkovras aliajn, por denove forlasi la unuajn kaj reveni al sia iama kuŝejo. Tiu perioda movo, senĉese renovigata, prezentus vere universalan, 25.000-jaran tajdon.
La malrapideco de tiu marmovo faras ĝin nepercepte- bla por ĉiu generacio. Sed ĝi rimarkeblas post paso de kelke da jarcentoj. Neniun subitan kataklismon ĝi povas kaŭzi, ĉar la homoj, generacion post generacio, retiriĝas, laŭgrade kiel la maro antaŭeniĝas, dum ili okupadas la teron, de kiu la maro retiriĝas. Guste al tiu kaŭzo, ja pli ol probabla, kelkaj scienculoj atribuas la retiriĝon de la maro el certaj bordoj kaj ĝian invadon en aliajn.
10. - La malrapida, laŭgrada kaj perioda translokiĝo de la maro estas fakto, kiun, en ĉiuj punktoj de la globo, la sperto pruvas kaj multenombraj ekzemploj atestas. Gi havas kiel celon la subtenadon de la produktivaj fortoj de la Tero.
Por la terenoj la longa subakviĝo estas ripoztempo, dum kiu ili rericevas la vivoprincipojn elĉerpiĝintajn pro ne malpli longa produktado. La grandegaj demetaĵoj el organaj materioj, formiĝantaj el la restado de la akvoj dum sinsekvaj jarcentoj, estas naturaj sterkadoj, periode renoviĝintaj, kaj la generacioj sin sekvas, ne perceptante tiajn ŝanĝojn.
Estontaj kataklismoj
11. - La grandaj terskuoj okazis en tiuj epokoj, kiam la solida krusto de la Tero, pro sia negranda dikeco, apenaŭ kontraŭstaris la boladon de la materioj brulegantaj en ĝia interno. Tiaj skuoj malpliiĝadis laŭmezure kiel la krusto plisolidiĝis. Multenombraj vulkanoj nun jam estingiĝis, aliaj restas kovritaj de la terenoj poste formiĝintaj.
Sendube ankoraŭ povos ekesti lokaj perturboj pro vulkanaj erupcioj, apero de novaj vulkanoj, subita inundo de iuj regionoj; el la maro povos eliri iuj insuloj, kaj aliaj en ĝin enabismiĝi; sed jam pasis la tempo de la ĝeneralaj kataklismoj kiel tiuj signintaj la grandajn geologiajn epokojn. La Tero atingis tian stabilecon, kiu, kvankam tute ne estante senŝanĝa, tamen de nun tenas la homan specion ŝirmita kontraŭ ĝeneralaj perturboj, escepte nur tiujn el kaŭzoj nekonataj, fremdaj al ĝi, kiujn oni neniel povus antaŭvidi.
12. - Koncerne la kometojn, ni hodiaŭ estas tute trankvilaj pri ilia influo, ja pli bonfara ol malutila, ĉar ili verŝajne estas destinitaj reprovizi la mondojn, se ni tiel povas diri, al ĉi tiu alportante vivoprincipojn, kiujn ili rikoltas dum sia irado tra la spaco kaj proksimiĝado al sunoj. Ili do estus pli ĝuste fontoj de prospero ol anoncistoj de malfeliĉegoj.
Pro ilia fluideca naturo, nun jam plene pruvita (ĉap. VI, n-roj 28 kaj sekvantaj), praviĝas nenia timo je fortega kolizio, ĉar se unu el ili trafus la Teron, ja ĉi tiu trapasus la kometon kvazaŭ ĝi trairus nebulegon.
Ankoraŭ malpli timinda estas ilia vostforma trenaĵo, ĉar ĝi estas nenio alia ol la reflekto de la sunlumo en la senmezu- ra, ilin envolvanta atmosfero, des pli ke ĝi montriĝas konstante turnita al la flanko kontraŭa al la Suno kaj ŝanĝas sian direkton laŭ ties pozicio. Tiu gasa materio ankaŭ povus, pro la rapideco de ilia irado, formi iaspecan hararon similan al la poststrio de veturanta ŝipo, aŭ al la fumstrio de lokomotivo. Cetere jam multe da kometoj proksimiĝis al la Tero kaj al ĝi kaŭzis nenian difekton. Pro iliaj respektivaj densecoj la altirforto de la Tero efikus sur la kometon pli potence, ol ĉi ties sur ĝin. Nur iaj restaĵoj de malnovaj antaŭjuĝoj povas inspiri timon antaŭ ilia apero.[13]
- Oni ankaŭ devas rigardi kiel kimeran hipotezon la eblecon de kolizio inter la Tero kaj alia planedo. La reguleco kaj neŝanĝebleco de la leĝoj direktantaj la movadon de la ĉielaj korpoj tute senprobabligas unu tian kolizion.
Tamen la Tero iam havos finon. Kiel? Tio ankoraŭ kuŝas en la kampo de la konjektoj; sed ĉar ĝi ankoraŭ tre malproksimas de la atingebla perfekteco kaj de la malnoveco, kiu signus ĝian kadukiĝon, ĝiaj nunaj loĝantoj povas esti certaj, ke tio ne okazos dum ilia tempo (ĉap. VI, n-roj 48 kaj sekvantaj).
- Fizike, la Tero travivis la skuojn de sia infaneco; ĝi nun eniris periodon de relativa stabileco: tiun de senskua progreso, kiu efektiviĝas per la regula ripetiĝo de la samaj fizikaj fenomenoj kaj per la inteligenta kunhelpo de la homo. Gi tamen ankoraŭ troviĝas en plena ellaboriĝo de la morala progreso. En ĉi tio kuŝos la kaŭzo de ĝiaj pli grandaj skuoj. Tiel longe ĝis la homaro estos sufiĉe progresinta en sia perfektiĝado, per la intelekto kaj la observado de la diaj leĝoj, la plej grandajn perturbojn ankoraŭ kaŭzos la homoj, pli ol la Naturo, alivorte ili estos prefere moralaj kaj sociaj ol fizikaj.
Pligrandigo aŭ malpligrandiĝo de la volumeno de la Tero
- Ĉu la volumeno de la Tero pligrandiĝas, malpli- grandiĝas aŭ restas senŝanĝa?
Apoge al sia certeco, ke la volumeno de la Tero pligrandiĝas, kelkaj personoj baziĝas sur tio, ke la plantoj al la grundo pli donas ol de ĝi forprenas, kio estas vera en unu senco, sed en alia ne estas. La plantoj sin nutras tiom, eĉ pli, per la gasaj substancoj ĉerpataj en la atmosfero, kiom per tiuj ensuĉataj de ties radikoj. Nu, la atmosfero ja estas konsista parto de la globo; la gasoj, kiuj ĝin konsistigas, devenas de la malkomponiĝo de la solidaj korpoj, kaj ĉi tiuj, rekomponiĝan- te, reprenas al si, kion ili al ĝi liveris. Temas do pri ia interŝan- ĝo, aŭ prefere ia ĉiama transformiĝo, en tia maniero, ke, malgraŭ la kreskado de la vegetaĵoj kaj bestoj helpe de la konsistaj elementoj de la globo, iliaj restaĵoj tamen, kiel ajn grandaj, eĉ ne per atomo pligrandigas ĝian mason. Se la solida parto de la globo konstante pligrandiĝus pro tiu kaŭzo, tio fariĝus koste de la atmosfero, kiu do sammezure malpligrandi- ĝus kaj fine fariĝus netaŭga por la vivo, se ĝi ne rehavigus al si, pro la malkomponiĝo de la solidaj korpoj, kion ĝi perdas pro ties formiĝo.
En la origino de la Tero, la unuaj geologiaj tavoloj formiĝis el la solidaj materioj, kiuj momente vaporiĝis pro la alta temperaturo kaj kiuj, poste kondensiĝinte pro la malvarmi- ĝo, precipitiĝis. Ili nekontesteble iom altigis la tersupraĵon sed sen aldoni ion ajn al la totala maso, ĉar temis ja pri nenio alia ol translokiĝo de materio. Kiam la atmosfero, seniĝinte je la malpropraj elementoj, en ĝi suspensie miksitaj, atingis sian normalan staton, la aferoj ekprenis tiun regulan kurson, kiun ili poste sekvis. Hodiaŭ la plej malgranda ŝanĝo en la konsisto de la atmosfero nepre rezultigus la detruon de la nunaj surteraj loĝantoj; sed ankaŭ povas esti, ke novaj rasoj formiĝus en aliaj kondiĉoj.
De tiu vidpunkto, la maso de la globo, tio estas, la ĉiomo de la molekuloj konsistigantaj la tutaĵon de ĝiaj partoj solidaj, likvaj kaj gasaj, nekontesteble restas la sama ekde ĝia origino. Se ĝi suferus ian dilatiĝon aŭ ian kondensiĝon, ĝia volumeno pligrandiĝus aŭ malpligrandiĝus, sen ke la maso suferus ian ŝanĝon. Se do la Tero laŭmase pligrandiĝus, tio estus pro la efiko de ia ekstera kaŭzo, ĉar ĝi ne povus ĉerpi en si mem la elementojn necesajn al sia pligrandiĝo.
Laŭ certa opinio, la globo pligrandiĝus laŭ maso kaj volumeno pro la alfluo de la kosma interplaneda materio. Nenio malracia estas en ĉi tiu ideo, sed ĝi estas tro hipoteza, ke oni ĝin principe akceptu. Temas pri nenio alia ol ia sistemo oponata de kontraŭaj sistemoj, pri kiuj la Scienco ankoraŭ nenion formulis. Jen ĉi-koncerna opinio de la eminenta Spirito, kiu diktis la klerajn studojn uranografiajn ĉi-supre prezentitajn en la ĉapitro VI:
"La mondoj elĉerpiĝas pro malnoviĝo kaj emas dissolviĝi por servi kiel elementoj al formiĝo de aliaj universoj. Ili iom post iom redonas al la universa kosma fluidaĵo de la spaco tion, kion ili el ĝi ĉerpis por formiĝi. Krom tio, ĉiuj korpoj eluziĝas de froto; la rapida kaj senĉesa movado de la globo tra la kosma fluidaĵo donas kiel rezulton, ke ĝia maso konstante malpliiĝas kvankam en kvanto senlime malgranda, en iu difinita tempo.
"La ekzisto de l' mondoj povas, miaopinie, esti dividita en tri periodoj. - Unua periodo: kondensiĝo de la materio, dum kiu la volumeno de la Tero tre malpligrandiĝas, tamen konservante la saman mason. Tio estas la infana periodo. - Dua periodo: kuntiriĝo, solidiĝo de la krusto; apero de la ĝermoj, disvolviĝo de la vivo ĝis la apero de pli progresinta tipo. En tiu momento, la globo troviĝas en sia tuta pleneco, en la ago de vigleco; ĝi perdas, sed tre malmulte, siajn konsistajn elementojn. - Laŭmezure kiel ĝiaj loĝantoj progresas spirite, ĝi pasas al la periodo de materiala malpligrandiĝo; ĝi perdas ne nur pro la froto sed ankaŭ pro la malagregiĝo de la molekuloj, same kiel dura ŝtono, kiu, korodita de la tempo, fine redukti- ĝas al polvo. En sia duobla movado, rotacia kaj translacia, ĝi ellasas al la spaco partojn de sia substanco ĝis la momento, kiam estos kompleta ĝia dissolviĝo.
"Sed tiam, ĉar la altirpovo estas proporcia al la maso - mi ne diras al la volumeno -, tial, pro la malgrandiĝo de la globa maso, ĝiaj kondiĉoj de ekvilibro en la spaco ŝanĝiĝas. Pro la reganta influo de pli potencaj planedoj, al kiuj ĝi ne povas fari kontraŭpezon, rezultas devioj en ĝiaj movoj kaj, sekve, ankaŭ profundaj ŝanĝoj en la vivkondiĉoj sur ĝia supraĵo. Tiel, naskiĝo, vivo kaj morto; aŭ infaneco, vigleco, kadukeco estas la tri etapoj, kiujn trapasas ĉia aglomeraĵo da organa aŭ neorgana materio. Nedetruebla nur la Spirito, kiu tute ne estas materio." (Galileo, Pariza Societo, 1868).
ĈAPITRO X
ORGANA GENEZO [14]
Primara formado de la vivaj estaĵoj. - Vivoprincipo.
Spontana generado. Skalo de la organaj estaĵoj. - La korpa homo.
Primara formado de la vivantaj estaĵoj
- Iam estis tempo, kiam bestoj ne ekzistis; ili do havis komencon. Ĉiu specio aperis laŭmezure kiel la globo akiris la kondiĉojn necesajn al ilia ekzistado: jen pozitiva afero. Kiel formiĝis la unuaj individuoj de ĉiu specio? Estas kompreneble, ke, deire de unua paro, la individuoj multiĝis; sed de kie venis tiu unua paro? Tio estas unu el tiaj misteroj, ligitaj al la komenco de la aferoj, kaj pri kiuj oni povas nur formuli hipotezojn. Se la Scienco ankoraŭ ne povis plene solvi la problemon, ĝi povas almenaŭ klarigi ĝin.
- La unua demando, kiu elŝoviĝas, estas jena: ĉu ĉiu besta specio devenis de iu praa paro aŭ de pluraj paroj kreitaj, aŭ, se oni preferas, simultane ekĝermintaj en diversaj lokoj?
Ci tiu lasta supozo estas la plej probabla. Oni povas eĉ diri, ke ĝi fontas el la observado. Efektive, la studo de la geologiaj tavoloj atestas la ekziston, en la samformaciaj terenoj kaj en grandega kvanto, de unu sama specio sur lokoj de la globo plej malproksimaj inter si. Tiu multiĝo, ja tiel ĝenerali- ĝinta kaj iel samtempa, estus neebla per unusola primitiva tipo.
Aliflanke, la vivo de unu individuo, ĉefe de individuo naskiĝanta, estas elmetata al tiom da eventualaĵoj, ke tuta kreaĵaro povus, sen la plureco de tipoj, esti endanĝerigita, kio implicus neakcepteblan neantaŭzorgemon flanke de la superega Kreinto. Cetere, se iu tipo povis formiĝi en unu loko, ĝi ankaŭ povus, pro la sama kaŭzo, formiĝi en diversaj aliaj lokoj. Cio do kunagas por pruvi, ke okazis samtempa kaj multobla kreado de la unuaj paroj de ĉiu specio, besta kaj vegetaĵa.
- La formadon de la unuaj vivaj estaĵoj oni povas dedukti, pro analogio, el tiu sama leĝo, laŭ kiu formiĝis kaj ĉiutage formiĝas ĉiuj organaj korpoj. Laŭmezure kiel oni enprofundiĝas en la leĝojn de la Naturo, oni vidas, ke ĝiaj dentradoaroj, kiuj unuarigarde ŝajnas tiel kompleksaj, simpli- ĝas kaj kunfandiĝas en la grandan leĝon de unueco, kiu direktas la tutan verkon de la kreado. Oni tion pli bone komprenos, kiam estos komprenita la formado de la neorganaj estaĵoj, kiu estas la unua ŝtupo de tiu alia formado.
- La Kemio klasas elementaj iujn substancojn, kiel oksigenon, hidrogenon, azoton, karbonon, kloron, jodon, fluoron, sulfuron, fosforon kaj ĉiujn metalojn. El ilia kombiniĝo formiĝas la kombinitaj korpoj: oksidoj, acidoj, alkaloj, saloj kaj la sennombraj varioj, kiujn ĉi-lastaj komponas.
La kombiniĝo de du korpoj por formado de iu tria postulas apartan kunagadon de cirkonstancoj, nome iu difinita grado da varmo, sekeco aŭ malsekeco; movo aŭ senmovo; ia elektra kurento, ktp. Se ne ekestas tiuj cirkonstancoj, ne okazos la kombiniĝo.
- Post kombiniĝo, la komponitaj korpoj perdas siajn karakterizajn proprecojn kaj la rezultinta komponaĵo akiras proprecojn malsamajn ol tiuj de la unuaj. Tiel, ekzemple, la oksigeno kaj la hidrogeno, kiuj estas nevideblaj gasoj, kemie kombiniĝinte, formas la akvon, kiu estas, laŭ la temperaturo, likva, solida aŭ gasa. En la akvo ĝustadire jam ne plu estas oksigeno nek hidrogeno, sed iu nova korpo. Pro la malkombi- niĝo de la akvo, la du gasoj, denove apartigitaj, reprenas siajn proprecojn, kaj jam ne plu estas akvo. Tiel, la sama kvanto da akvo povas, alterne kaj senfine, esti malkombinata kaj rekombinata.
- La komponiĝo kaj malkomponiĝo de la korpoj okazas laŭ la gradoj de afineco, kiujn la elementaj principoj havas inter si. Ekzemple, la formiĝo de la akvo rezultas el la reciproka afineco inter oksigeno kaj hidrogeno; sed se oni kun la akvo kontaktigas korpon pli afinantan al oksigeno ol ĉi tiu al hidrogeno, tiam la akvo malkomponiĝas; la oksigeno estas sorbita, la hidrogeno ellasiĝas kaj jam ne plu estas akvo.
- La kombinitaj korpoj ĉiam formiĝas laŭ difinitaj proporcioj, tio estas, per la kombiniĝo de difinita kvanto de la konsistaj elementoj. Tiel, por la formado de la akvo necesas unu parto de oksigeno kaj du partoj de hidrogeno. Se du partoj de oksigeno kombiniĝas kun du partoj de hidrogeno, anstataŭ akvon oni havos hidrogenan dioksidon, likvaĵon korodan sed konsistantan el la samaj elementoj de la akvo, kvankam laŭ malsama proporcio.
- Tia estas, per malmultaj vortoj, la leĝo, kiu direktas la formadon de ĉiuj korpoj en la Naturo. La sennombra diverseco de tiuj korpoj rezultas el tre malgranda nombro da elementaj principoj, kombinitaj laŭ malsamaj proporcioj.
Tiel, oksigeno, kombinita laŭ difinitaj proporcioj kun karbono, sulfuro, fosforo, formas la acidojn karbonatan, sulfatan kaj fosforatan; oksigeno kaj fero formas la feroksidon aŭ ruston; oksigeno kaj plumbo, ambaŭ nenocaj, kombinite estigas la plumboksidojn, nome litargiron, ceruzon, minion, kiuj estas venenaj. Oksigeno, kombinite kun la metaloj nomataj kalcio, natrio, kalio, formas respektive kalkon, sodon, potason. Kalko kombinita kun karbonata acido formas la karbonatojn de kalko aŭ la kalkŝtonojn, kiel marmoron, kreton, betonŝtonon kaj la stalaktitojn; kun la sulfurata acido ĝi formas la kalcian sulfaton, aŭ gipson, kaj la alabastron; kun la fosfata acido: la kalkfosfaton, solidan elementon de la ostoj; kloro kaj hidrogeno formas la kloridan aŭ klorhidran acidon; kloro kaj natrio formas la natrian kloridon aŭ marsalon.
- Ciujn tiujn kombinaĵojn kaj milojn da aliaj oni ricevas malgrandkvante, per artaj procedoj, en la kemiaj laboratorioj; ili spontane, larĝaskale fariĝas en la granda laboratorio de la Naturo.
En sia origino, la Tero ne enhavis tiujn materiojn kombinitaj sed nur ties konsistajn principojn en volatila stato. Kiam sur ĝia supraĵo demetiĝis la kalkaj teroj krom ankaŭ aliaj, kiuj kun la tempo fariĝis ŝtonecaj, tiam tiuj materioj ekzistis ankoraŭ ne tute formitaj; sed en la aero troviĝis, en gasa stato, ĉiuj primitivaj substancoj. Precipitiĝinte pro la malvarmiĝo, tiuj substancoj, sub la efiko de favoraj cirkonstancoj, kombiniĝis laŭ la grado de siaj molekulaj afinecoj. Ja tiam formiĝis la diversaj specoj de karbonatoj, sulfatoj, k.a., komence dissolvi- taj en la akvo, poste demetiĝintaj sur la grundsupraĵo.
Ni supozu, ke pro ia ajn kaŭzo la Tero revenus al la primitiva stato de brulanteco; ĉio malkomponiĝus; la elemen- toj disapartiĝus; ĉiuj fandeblaj substancoj fandiĝus; ĉiuj volatiligeblaj volatiliĝus. Poste, alia malvarmiĝo estigus novan precipitiĝon kaj denove ekestus la malnovaj kombinaĵoj.
- Tiuj konsideroj pruvas, kiom necesa estis la Kemio por la kompreno de la Genezo. Antaŭ ol oni konatiĝis kun la leĝoj de la molekula afineco, estis neeble kompreni la forma- don de la Tero. Ĉi tiu scienco klarigis la demandon per tute nova lumo, same kiel la Astronomio kaj la Geologio el aliaj vidpunktoj.
- Ĉe la formado de la solidaj korpoj, unu el la plej rimarkindaj fenomenoj estas la kristaliĝo, konsistanta en la regula formo, kiun prenas certaj substancoj, pasante de la likva aŭ gasa stato al la stato solida. Tiu formo, kiu varias laŭ la naturo de la substanco, ĝenerale prezentas la geometriajn solidojn, kiel la prismon, la romboedron, la kubon, la pirami- don. Ĉiuj konas la kando-kristalojn; la kvarco, aŭ kristaliĝinta siliko, estas sesedra prismo finiĝanta per same heksagona piramido. La diamanto estas pura karbono aŭ kristaliĝinta karbo. La desegnoj, kiuj dumvintre formiĝas sur la fenestraj vitroj, havas kiel kaŭzon la kristaliĝon de la akvovaporo, okaze de la glaciiĝo, sub la formo de prismaj nadloj.
La regula dispozicio de la kristaloj respondas al la aparta formo de la molekuloj de ĉiu korpo.Tiuj partikloj, kiuj por ni estas senfine malgrandaj sed kiuj, eĉ tiaj, nepre okupas ian spacon, interproksimiĝinte, pro la molekula altirforto, sin aranĝas kaj apudmetiĝas laŭ tio, kiel trudas iliaj formoj, en tia maniero, ke ĉiu prenas sian lokon ĉirkaŭ la kerno, aŭ altircen- tro, kaj konsistigas simetrian tutaĵon.
La kristaliĝo estiĝas nur ĉe difinitaj, favoraj cirkonstan- coj, sen kiuj ĝi ne povas okazi. Esencaj kondiĉoj estas la grado da temperaturo kaj la absoluta senmoveco. Estas komprene- ble, ke tre forta varmo, tenanta la molekulojn apartigitaj, al ĉi tiuj ne permesus kondensiĝi, kaj ke la moviĝado, kontraŭagan- ta ilian simetrian aranĝon, al ili ebligus nur la formadon de ia konfuza kaj neregula maso, neniel de ĝustadira kristaliĝo.
12. - La leĝo direktanta la formadon de la mineraloj nature kondukas al la formado de la organaj korpoj.
La kemia analizo montras, ke ĉiuj bestaj kaj vegetaĵaj substancoj konsistas el la samaj elementoj kiel la neorganaj korpoj. El tiuj elementoj, la ĉefan rolon ludas oksigeno, hidrogeno, azoto kaj karbono, dum la ceteraj rolas akcesore. Kiel ĉe la minerala regno, tiel same la diferenco de proporcioj en la kombiniĝo de ĉi tiuj elementoj produktas ĉiujn variojn de organaj substancoj kaj ties diversaj proprecoj, nome muskoloj, ostoj, sango, galo, nervoj, cerba materio, graso, ĉe la bestoj; suko, ligno, folioj, fruktoj, esencoj, oleoj, rezinoj, ktp, ĉe la vegetaĵoj. Tiel, ĉe la formado de bestoj kaj plantoj, eniras en ilian konsiston neniu speciala korpo, kiu ne troveblus ankaŭ en la minerala regno.
1 La ĉi-suba tabelo, prezentanta la analizon de kelkaj substancoj, montras, ke la malsameco inter ties proprecoj rezultas sole nur el la malsame- co inter la proporcioj de la konsistaj elementoj. En rilato al 100 partoj:
13. - Kelke da ordinaraj ekzemploj komprenigos la transformiĝojn, kiuj okazas en la organa regno sole nur per la aliiĝo de la konsistaj elementoj.
En la vinbersuko estas nek vino, nek alkoholo, sed nur akvo kaj sukero. Kiam la suko estas maturiĝinta kaj statas en kondiĉoj favoraj, estiĝas ia intima proceso, nomata fermentiĝo. En tiu proceso, parto de la sukero malkomponiĝas; la oksigeno, la hidrogeno kaj la karbono apartiĝas kaj kombiniĝas laŭ la proporcioj necesaj por produkti alkoholon, pro kio oni, trinkante vinbersukon, efektive ne trinkas alkoholon, ĉar ĉi tiu ankoraŭ ne ekzistas. Gi formiĝas el la konsistaj partoj de akvo kaj de sukero, sen pliiĝo aŭ malpliiĝo je unu sola molekulo.
En la pano aŭ la legomoj, kiujn oni manĝas, certe estas nek karno, nek sango, nek osto, nek galo, nek cerba materio, sed tamen tiuj samaj manĝaĵoj, malkomponiĝante kaj rekom- poniĝante pro la digesta proceso, produktas tiujn malsamajn substancojn sole nur per la transmutacio de iliaj konsistaj elementoj.
Ankaŭ en la semo de arbo estas nek ligno, nek folioj, nek floroj, nek fruktoj, kaj estus ja infana eraro kredi, ke la tuta arbo troviĝas en la grajno en mikroskopa formo. Des malpli, ne ekzistas en la semo sufiĉa kvanto da oksigeno, hidrogeno
Karbono
Hidrogeno
Oksigeno
Azoto
Kansukero
42,470
6,900
50,630
-
Vinber-sukero
36,710
6,780
56,510
-
Alkoholo
51,980
13,700
34,320
-
Oliva oleo
77,210
13,360
9,430
-
Nuksa oleo
79,774
10,570
9,122
0,534
Graso
78,996
11,700
9,304
-
Fibrino
53,360
7,021
19,685
19,934
kaj karbono por formado de unu ties folio. La grajno entenas ĝermon, kiu elburĝonas en favoraj kondiĉoj. Tiu ĝermo disvolviĝas pro la fluidoj, kiujn ĝi ĉerpas en la tero kaj en la gasoj sorbataj el la aero. Tiuj fluidoj, kiuj estas nek ligno, nek folioj, nek floroj, nek fruktoj, infiltriĝas en la planton kaj al ĝi formas la sukon, same kiel la nutraĵoj, ĉe la bestoj, formas la sangon. Portate de la cirkulado al ĉiuj partoj de la vegetaĵo, la suko, laŭ la organo, kiun ĝi atingas kaj en kiu ĝi suferas specialan ellaboriĝon, transformiĝas en lignon, foliojn kaj fruktojn, same kiel la sango transformiĝas en karnon, ostojn, galon, ktp, ktp. Sed tamen tio ĉiam estas la samaj elementoj: oksigeno, hidrogeno, azoto kaj karbono, en diversaj kombi- naĵoj.
- La malsamaj kombinaĵoj de la elementoj, por formado de mineralaj, vegetaĵaj kaj animalaj substancoj, povas do fariĝi nur en la favoraj medioj kaj cirkonstancoj; ekster tiuj cirkonstancoj la elementaj principoj restas en iaspeca inercio. Sed, se la cirkonstancoj montriĝas favoraj, komenciĝas ia ellaboriĝa proceso; la molekuloj ekmoviĝas, skuiĝas, reciproke sin altiras, alproksimiĝas kaj disiĝas pro la leĝo de la afinecoj kaj, per siaj multoblaj kombiniĝoj, estigas la senfinan diversecon de la substancoj. Nur malaperu tiuj kondiĉoj kaj la proceso subite ĉesas, por rekomenciĝi, kiam ili reaperos. Ja tiel la vegetado vigliĝas, malvigliĝas, ĉesas kaj reaktivas sub la efiko de varmo, lumo, humideco, malvarmo kaj sekeco; ankaŭ tiel tia planto prosperas en unu klimato aŭ en unu grundo, sed velkas aŭ pereas en aliaj.
- Kio ĉiutage fariĝas antaŭ niaj okuloj, tio povas meti nin sur la spuron de tio okazinta en la origino de l' tempoj, ĉar la leĝoj de la Naturo estas neŝanĝeblaj.
Tial ke la konsistaj elementoj de la organaj kaj neorga- naj estaĵoj estas la samaj; ke ni ilin vidas, sub la potenco de certaj cirkonstancoj, senĉese formadi ŝtonojn, plantojn kaj fruktojn, oni do povas konkludi, ke la korpoj de la unuaj vivaj estaĵoj formiĝis, kiel la unuaj ŝtonoj, per la kuniĝo de la elementaj molekuloj pro la leĝo de afineco, laŭgrade kiel la vivigaj kondiĉoj de la globo favoris tiun aŭ tiun alian specion.
La simileco, laŭ formo aŭ laŭ koloro, en la reproduktiĝo de la individuoj de ĉiu specio, povas esti komparata kun la formosimileco de ĉiu kristal-speco. Apudmetiĝante sub la efiko de la sama leĝo, la molekuloj estigas analogan tutaĵon.
Vivoprincipo
- La aserton, ke la plantoj kaj la bestoj estas formitaj de la samaj konsistaj elementoj, kiel la mineraloj, oni komprenu en ekskluzive materia senco: ĉi tie temas nur pri la korpo.
Ne parolante pri la inteligenta principo, kio estas aparta demando, ekzistas en la organa materio iu speciala principo, nepalpebla kaj ankoraŭ nedifinebla: la vivoprincipo. Tiu principo, kiu aktivas en la vivanta estaĵo, estingiĝas en tiu mortinta; sed eĉ ne pro tio ĝi ĉesas havigi al la substanco proprecojn, kiuj ĉi tiun distingas de la neorganaj substancoj. La Kemio, kiu malkomponas kaj rekomponas la pliparton el la neorganaj korpoj, ankaŭ sukcesis malkomponi la organajn korpojn, sed ĝi neniam sukcesis rekonstrui eĉ unu mortintan folion, ja evidenta pruvo, ke en ĉi tiuj korpoj io troviĝas, kio ne ekzistas en la aliaj.
- Cu la vivoprincipo estas io aparta, havanta propran ekziston? Aŭ, konforme al la sistemo pri la unueco de la generanta elemento, ĉu ĝi estas nur ia aparta stato, unu el la modifoj de la universa kosma fluido, laŭ kiu tiu fluido fariĝas principo de vivo, same kiel ĝi fariĝas lumo, fajro, varmo, elektro? Ja en ĉi tiu senco la ĉi-supre prezentitaj komunikaĵoj solvas la demandon (ĉap. VI, Generala Uranografio).
Kia ajn tamen estas la ideo, kiun oni al si faras pri la naturo de la vivoprincipo, ĝi nepre ekzistas, ĉar vidiĝas ĝiaj efikoj. Oni povas do logike akcepti, ke ĉe sia formiĝo la organaj estaĵoj asimilis la vivoprincipon necesan al sia destino; aŭ, se oni preferas, ke tiu principo disvolviĝis en ĉiu individuo pro la efiko mem de la kombiniĝo de la elementoj, same kiel disvolviĝas, sub la potenco de certaj cirkonstancoj, la varmo, la lumo kaj la elektro.
18. - Interkombiniĝante sen la vivoprincipo, la oksige- no, hidrogeno, azoto kaj karbono formus nenion alian ol mineralon aŭ neorganan korpon; la vivoprincipo, ŝanĝante la molekulan konsiston de ĉi tiu korpo, havigas al ĝi specialajn proprecojn. Anstataŭ minerala molekulo, oni havas molekulon de organa materio.
La aktiveco de la vivoprincipo estas tenata, dum la vivo, de la funkcia agado de la organoj, same kiel la varmon tenas la rotacia movo de rado. Kiam, pro la morto, tiu funkciado ĉesas, la vivoprincipo estingiĝas, same kiel la varmo, kiam ĉesas la rotacio de la rado. Sed la efiko, kaŭzita de la vivoprincipo sur la molekula stato de la korpo, pludaŭras post la estingiĝo de tiu principo, same kiel daŭras la karbonizado de la ligno post la estingiĝo de la varmo. Ĉe la analizado de la organaj korpoj, la Kemio retrovas iliajn konsistajn elementojn, nome oksigenon, hidrogenon, azoton kaj karbonon, sed ĝi ne povas ilin rekonstitui, ĉar, pro la fakto, ke jam ne ekzistas la kaŭzo, al ĝi estas neeble ree produkti la efikon, malgraŭ ke al ĝi eblas rekonstitui ŝtonon.
- Ni prenis por komparo la varmon, kiu estiĝas pro la movo de rado, ĉar temas pri ordinara efiko, de ĉiuj konata kaj pli facile komprenebla. Sed estus pli ĝuste diri, ke, ĉe la kombiniĝo de la elementoj por formado de la organaj korpoj, estiĝas elektro. La organaj korpoj estus do veraj elektraj piloj, kiuj funkcias dum ties elementoj troviĝas en la necesaj kondiĉoj por produkti elektron: tio estas la vivo; kiuj ĉesas funkcii, kiam malaperas tiuj kondiĉoj: tio estas la morto. Laŭ tio, la vivoprincipo estus nenio alia ol ia aparta speco de elektro, nomata animala elektro, kiu dumvive elliberiĝas pro la agado de la organoj kaj kies produktado ĉesas okaze de la morto pro la ĉeso de tiu agado.
Spontana generado
- Komprenebla estas la demando, kial ne plu formiĝas vivaj estaĵoj sammaniere kiel formiĝis tiuj aperintaj la unuaj sur la Tero.
Kvankam ankoraŭ plurdirekte solvita, la demando pri la spontana generado, kiu nuntempe okupas la Sciencon, ne povas ne ĵeti lumon sur tiun temon. Jena estas la proponita problemo: ĉu nuntempe formiĝas organaj estaĵoj el la nura kuniĝo de ties konsistaj elementoj, sen ĝermoj antaŭe produk- titaj laŭ la ordinara proceso, alivorte sen patroj nek patrinoj?
Jese respondas la adeptoj de la spontana generado, sin bazante sur rektaj, ŝajne konvinkaj observoj. Aliaj pensas, ke ĉiuj vivaj estaĵoj reproduktiĝas, unuj el la aliaj, kaj ili sin apogas sur tiu fakto, konstatita de la sperto, nome ke la ĝermoj de certaj specioj vegetaĵaj kaj animalaj, eĉ se dissemitaj, konservas latentan vivipovecon dum longa tempo ĝis la cirkonstancoj favoros ilian ekburĝonon. Tiu opinio lasas ĉiam nefermita la demandon pri la formado de la pratipoj de ĉiu specio.
- Sen pridiskuti ambaŭ sistemojn, konvenas rimarkigi, ke la principo pri la spontana generado povas aplikiĝi nur al la estaĵoj de la plej malsuperaj ordoj de la regnoj vegetaĵa kaj animala, nome al tiuj, ĉe kiuj la vivo burĝonas kaj kies organismo estas iamaniere rudimenta. Ja tiuj, efektive aperis la unuaj sur la Tero, kaj ilia formiĝo nepre estis sponta- na. Ni tiel ĉeestus ian kreadon konstantan, analogan al tiu okazinta en la unuaj epokoj de la mondo.
- Sed kial do oni ne vidas sammaniere formiĝi la estaĵojn kun pli kompleksa organizo? Ke tiaj estaĵoj ne ĉiam ekzistis, tio estas pozitiva fakto; ili do havis komencon. Se la musko, la likeno, la zoofito, la infuzorio, la intestaj vermoj kaj aliaj povas spontane formiĝi, kial ne same okazas kun la arboj, fiŝoj, hundoj, ĉevaloj?
Ci tie haltas, nun, la esploroj; malaperas la kondukanta fadeno, kaj tiel longe, ĝis ĝi estos retrovita, la kampo restos malfermita al hipotezoj. Estus do neprudente kaj tro frue prezenti sistemojn kiel absolutajn veraĵojn.
- Se la spontana generado estas pruvita fakto, kiel ajn limita, ĝi ne povas ne montriĝi kiel fakto decida, ia markŝto- no indikanta la vojon al novaj observoj. La kompleksaj organaj estaĵoj ja ne tiamaniere formiĝas, sed kiu scias, kiel ili komenciĝis? Kiu scias la sekreton de ĉiuj transformiĝoj? Kiu povas, vidante la kverkon elkreski el la glano, aserti, ke ne ekzistus ia mistera ligilo inter la polipo kaj la elefanto? (N-ro 25).
En la nuna stato de nia sciaro, ni povas starigi la teorion pri la konstanta spontana generado nur kiel hipotezon proba- blan, kiu iam eble prenos lokon inter la nekontesteblaj sciencaj veraĵoj.
Skalo de la organaj estaĵoj
24. - Nenia neta limo ekzistas inter la regnoj vegetaĵa kaj animala. Ce iliaj ekstremoj troviĝas la zoofitoj aŭ besto- plantoj, kies nomo montras, ke ili samtempe apartenas al unu regno kaj al la alia.
Kiel la bestoj, la plantoj naskiĝas, vivas, kreskas, sin nutras, spiras, reproduktiĝas kaj mortas. Kiel tiuj, ili bezonas, por vivi, lumon, varmon kaj akvon; velkas kaj mortas se al ili mankas tiuj elementoj. La sorbado de malpura aero kaj de nocaj substancoj venenas ilin. Ilia plej karakteriza distingiĝa trajto estas tio, ke ili restas fiksitaj al la grundo kaj el ĉi tiu ĉerpas la nutraĵon ne moviĝante.
Zoofito ekstere aspektas kiel planto; kiel planto ĝi restas fiksita al la grundo; kiel besto, la vivo en ĝi pli viglas: sian nutraĵon ĝi ĉerpas el la ĉirkaŭa medio.
Unu ŝtupon supre la besto estas libera kaj serĉas sian nutraĵon: unuavice montriĝas la sennombraj varioj da polipoj, kun gelatenecaj korpoj, sen nete difinitaj organoj, kiuj diferen- cas de la plantoj nur per la kapableco moviĝi; sekvas, viciĝintaj laŭ la disvolviĝo de la organoj, de la vitala aktiveco kaj de la instinkto: la helmintoj aŭ intestaj vermoj; la moluskoj, karnecaj senostaj bestoj, el kiuj unuj estas nudaj kiel la limakoj, polpoj, kaj aliaj konkohavuloj kiel heliko kaj ostro; la krustacoj, kies haŭto estas kovrita de malmola krusto, kiel kankroj, omaroj; la insektoj, ĉe kiuj la vivo montriĝas mireginde aktiva kaj mani-
1 Revue Spirite, julio 1868, p. 201: "Elvolviĝo de la teorio pri la spontana generado".
festiĝas instinkto de laborado, kiel formiko, abelo kaj araneo. Kelkaj suferas ian metamorfozon, kiel la raŭpo, kiu transformi- ĝas en ĉarman papilion. Sekvas la ordo de la vertebruloj, bestoj kun osteca armaturo, kiu ordo ampleksas la fiŝojn, reptiliojn, birdojn; kaj fine la mamuloj, kun pli perfekta strukturo.
25. - Se oni nur konsideras la ekstremaĵojn de la ĉeno, sendube montriĝas nenia laŭeksteraĵa analogeco; sed se oni pasas de unu ĉenero al la sekvanta, sen rompo de la kontinue- co, oni iras, sen abrupta transiĝo, de la planto ĝis la vertebruloj. Oni tiel komprenas la eblecon de tio, ke la bestoj kun kompleksa strukturo estas nenio alia ol ia transformiĝo, aŭ, se oni preferas, ia laŭgrada disvolviĝo, komence ne perceptebla, de la tuj malsupera specio, kaj tiel plu sinsekve, ĝis la primitiva elementa estaĵo. Granda estas la diferenco inter la glano kaj la kverko, sed se oni akompanas paŝo post paŝo la disvolviĝon de la glano, oni atingas la kverkon kaj ne plu miras, ke ĝi devenas de tiel eta semo. Nu, se la glano latente entenas la elementojn necesajn al la formado de giganta arbo, kial ne same okazus de la akaro ĝis la elefanto? (N-ro 23).
Laŭ tio supre dirita, oni komprenas, ke la spontana generado nur okazus ĉe la elementaj organaj estaĵoj; la superaj specioj estus la produkto de la sinsekvaj transformiĝoj de tiuj samaj estaĵoj, laŭgrade kiel ĉi tion favorus la veterkondiĉoj. Kiam ĉiu specio akiris la kapablon reproduktiĝi, la pariĝoj rezultigis sennombrajn variojn. Kaj post kiam unu specio sidis sur favoraj kondiĉoj, kiu scias ĉu la primitivaj ĝermoj, de kiuj ĝi fontis, ne malaperis por ĉiam pro senutileco? Kiu povas aserti, ke nia nuntempa akaro estus identa al tiu, kiu, post sinsekvaj transformiĝoj, estigis la elefanton? Tiel oni klarigus, kial ne estas spontana generado ĉe la bestoj kun kompleksa strukturo.Ci tiu teorio, kvankam ankoraŭ ne definitive akcepti- ta, destiniĝas nuntempe regi en la Scienco. Seriozaj esploristoj ĝin akceptas kiel la plej racian.
La korpa homo
- El la korpa, pure anatomia vidpunkto, la homo apartenas al la klaso de mamuloj, de kiuj li diferencas nur per kelkaj nuancoj eksteraĵaj. Koncerne la ceteron: sama konsisto kiel ĉiuj bestoj, samaj organoj, samaj funkcioj, samaj procesoj de nutrado, spirado, sekreciado, reproduktiĝo. Li naskiĝas, vivas kaj mortas en samaj kondiĉoj, kaj, mortinte, li malkom- poniĝas kiel ĉia vivantaĵo. Ne estas en lia sango, en lia karno, en liaj ostoj, eĉ unu atomo diferenca de tiuj, kiuj troviĝas en la korpo de la bestoj. Kiel ĉi tiuj, okaze de la morto li redonas al la tero la oksigenon, hidrogenon, azoton kaj karbonon, kiuj kombiniĝis por formi lin kaj kiuj, per novaj kombiniĝoj, formos aliajn novajn korpojn, mineralajn, vegetaĵajn kaj bestajn. Tiel granda estas la analogio, ke oni studas liajn organajn funkciojn ĉe certaj bestoj, kiam oni ne povas fari la koncernajn eksperi- mentojn rekte en li mem.
- Ce la klaso de mamuloj, la homo apartenas al la ordo de la dumanuloj. Tuj malsupre viciĝas la kvarmanuloj (bestoj kun kvar manoj), aŭ simioj, el kiuj unuj, kiel la orangu- tango, la ĉimpanzo, faras certajn homajn gestojn en tia maniero, ke oni dum longa tempo ilin nomis homoj de Г arbaroj. Kiel la homoj, tiuj simioj paŝas rekte starantaj, tenas bastonojn, konstruas kabanojn kaj portas per la mano la manĝon al la buŝo: ja karakterizaj signoj.
- Kiel ajn supraĵe oni observas, el la vidpunkto de la organismo, la skalon de la vivaj estaĵoj, oni nepre rekonas, ke de la likeno ĝis la arbo, de la zoofito ĝis la homo, montriĝas ia ĉeno, kiu grade altiĝas, sen rompo de kontinueco, kaj kies ĉiu ĉenero havas punkton de kontakto kun la ĵus antaŭa ĉenero. Akompanante, paŝo postpaŝo, la serion de la estaĵoj, oni dirus, ke ĉiu specio estas ia perfektiĝo, ia transformiĝo de la tuj malsupra specio. Car la kondiĉoj de la homa korpo estas kemie kaj konstitucie identaj al tiuj de aliaj korpoj; ĉar ĝi naskiĝas, vivas kaj mortas sammaniere, ĝi do nepre estas formita en tiuj samaj kondiĉoj.
- Kiel ajn tio ofendas lian fieron, la homo devas rezignacie vidi en sia materia korpo nenion alian ol la lastan ĉeneron de la besta regno sur la Tero. En tio sidas la neflekse- bla argumento de l' faktoj, kontraŭ kiu restus vana ĉia protes- to.
Sed ju malpli valoras la korpo en liaj okuloj, des pli kreskas laŭ graveco la spirita principo. Se la unua lin alniveli- gas al la bruto, la dua lin levas al nemezurebla alteco. Ni vidas la rondon, en kiu enfermiĝas la besto: ni ne vidas la limon atingeblan por la homa spirito.
- Materialismo povas el tio vidi, ke Spiritismo, tute ne timante la malkovrojn de la Scienco kaj ties pozitivismon, male ilin alfrontas kaj defias, ĉar ĝi estas certa, ke la spirita principo, kiu havas propran ekziston, neniom povas suferi de ili.
Spiritismo marŝas kune kun materialismo sur la kampo de la materio, akceptas ĉion, kion ĉi tiu akceptas; sed ĝi transpasas la punkton, kie ĉi tiu haltas. Spiritismo kaj materia- lismo estas kvazaŭ du vojaĝantoj, kiuj kune vojas, deirinte de la sama punkto; alveninte je certa distanco, unu diras: "Mi ne povas iri pli malproksimen"; la dua plu iras sian vojon kaj malkovras novan mondon. Kial do la unua diras, ke la dua frenezas, ĉar ĉi tiu, duonvidante novajn horizontojn, volas transpasi la limon, kie al la alia konvenas halti? Ĉu ankaŭ Kristoforo Kolumbo ne estis alnomata freneza, ĉar li kredis la ekziston de ia transoceana mondo? Kiom multe ne nombras la Historio da tiaj frenezuloj, kiuj antaŭenigis la homaron kaj al kiuj oni plektas kronojn post ol priĵeti ilin per koto?
Nu bone! Spiritismo, tiu frenezaĵo de la dek-naŭa jarcento laŭ la opinio de tiuj, kiuj volas resti ĉeborde, malko- vras al ni tutan mondon, mondon multe pli gravan por la homo ol Ameriko, ĉar ne ĉiuj homoj iras Amerikon, sed ĉiuj senescepte iras la mondon de la Spiritoj, farante senĉesajn migradojn de unu al la alia.
Atinginte la punkton, kie ni troviĝas rilate al la Genezo, materialismo haltas, dum Spiritismo pluigas siajn esplorojn sur la kampo de la spirita Genezo.
Capitro XI
SPIRITA GENEZO
Spirita principo. - Kuniĝo de la spirita principo kun la materio. Hipotezo pri la origino de la homa korpo. - Enkarniĝo de la Spiritoj. Reenkarniĝoj. - Elmigradoj kaj enmigradoj de la Spiritoj. Adama raso. - Doktrino de la falintaj anĝeloj.
Spirita principo
1. - La ekzisto de la spirita principo estas fakto, kiu, por tiel diri, jam ne bezonas demonstron, same kiel la principo materia; ĝi iel estas aksioma veraĵo, kiu pruviĝas per siaj efikoj, same kiel la materio per la siaj.
Laŭ ĉi tiu principo: "ĉar ĉiu efiko havas kaŭzon, tial ĉiu inteligenta efiko nepre havas inteligentan kaŭzon", ekzistas ja neniu, kiu ne farus distingon inter la mekanika movo de sonorilo svingata de la vento kaj la movo de tiu sama sonorilo kiel signalo, avizo, kio per tio sola atestas ies penson, ies intencon. Nu, ĉar al neniu venus la ideo atribui pensokapablon al la sonorila materio, oni nepre devas konkludi, ke ĝin movas iu intelekto, al kiu ĝi servas kiel instrumento por ties manifesti- ĝo.
Samkiale, neniu havos la ideon atribui pensokapablon al la korpo de mortinta homo. Se do la vivanta homo pensas, tio estas tial, ke en li troviĝas io, kio ne plu troviĝas kiam li estas mortinta. La diferenco inter li kaj la sonorilo kuŝas en tio, ke la intelekto, kiu igas ĉi tiun moviĝi, troviĝas ekster ĝi, dum tiu, kiu movas la homon, troviĝas en li mem.
- La spirita principo estas korolario de la ekzistado de Dio; sen tiu principo, al Dio ne estus pravo de ekzisto, ĉar oni ne povus kompreni la superegan intelekton poreterne reĝanta sole nur super la kruda materio, iun surteran monarkon reĝanta dum sia tuta vivo ekskluzive super ŝtonoj. Oni ne povas koncepti Dion sen la esencaj atributoj de la Diaĵo, nome la justeco kaj la boneco, ĉar tiaj ecoj senutilus se ili devus efiki sole nur sur la materion.
- Aliflanke, oni ne povus kompreni iun Dion supere- ge justan kaj bonan, kreanta inteligentajn kaj sentivajn estaĵojn por ilin ĵeti en la nenion post kelkaj tagoj de senkompensa suferado, plezuranta ĉe la vido de tiu senfina sinsekvo de estaĵoj, kiuj naskiĝas ĝin ne petinte, momente pensas por nur sperti doloron kaj por ĉiam estingiĝas post efemera ekzistado.
Sen la postvivo de la pensanta estaĵo, la suferoj dum la vivo ja estus, flanke de Dio, ia sencela kruelaĵo. Jen kial materialismo kaj ateismo estas korolarioj, unu de la alia; neante la kaŭzojn, ili ne povas agnoski la efikon; neante la efikon, ili ne povas agnoski la kaŭzon. Materialismo estas do konsekvenca kun si mem, kvankam ne konsekvenca kun la racio.
- La ideo pri la senmorteco de la spirita estaĵo estas denaska en la homo; ĝi troviĝas en li en la formo de intuicio kaj aspiro. Li komprenas, ke nur tie sidas la kompenso al la mizeraĵoj de la vivo. Jen kial ĉiam estis kaj estos pli da spiritualistoj ol da materialistoj, pli da teistoj ol da ateistoj.
Al la intuicia ideo kaj al la potenco de la rezonado Spiritismo aligas la sankcion de l' faktoj, la materialan pruvon pri la ekzisto de la spirita estaĵo, de ties postvivo, de ties senmorteco kaj de ties individueco. Gi precizigas kaj difinas tion, kio estis svaga kaj abstrakta en tiu ideo. Gi montras la inteligentan estaĵon aganta ekster la materio, tiel dum kiel ankaŭ post la korpa vivo.
5. - Cu la spirita principo kaj la vivoprincipo estas unu sola kaj sama afero?
Deirante, kiel ĉiam, de la observado de l' faktoj, ni diras, ke ja estus ia motivo por ilin ambaŭ interkonfuzi, se la vivoprincipo estus neapartigebla disde la inteligenta principo. Sed tial, ke ja ekzistas estaĵoj, kiuj vivas sed ne pensas, kiel la plantoj; ke estas homaj korpoj ankoraŭ animataj de organa vivo dum en ili montriĝas jam nenia manifestiĝo de la penso; ke en la viva estaĵo ekestas vitalaj movoj nedependaj de ia ajn volado; ke dum la dormo la organa vivo plene aktivas, dum la intelekta vivo ne manifestiĝas per ia ajn ekstera signo, do praviĝas la agnosko, ke la organa vivo sidas en ia principo esence propra al la materio, nedependa de la spirita vivo, kiu estas esence propra al la Spirito. Nu, se la vivipoveco de la materio ne dependas de la Spirito, kaj la vivipoveco de la Spirito ne dependas de la materio, evidentas do, ke tiu duobla vivipoveco sidas en du malsamaj principoj. (Cap. X, n-roj 16 Sis 19.)
- Cu la spirita principo havas kiel fonton la universan kosman elementon? Cu ĝi estas nura transformiĝo, ia modalo de tiu elemento, kiel la lumo, la elektro, la varmo, ktp?
Se tiel estus, la spirita principo suferus la ŝanĝojn de la materio; estingiĝus pro la malagregiĝo, kiel la vivoprincipo; la inteligenta estaĵo havus nur momentan ekzistadon, kiel la korpo, kaj okaze de la morto ĝi revenus en la nenion, aŭ, kio estus la samo, en la universan tutaĵon. Tio estus, unuvorte, la sankcio de la materialismaj doktrinoj.
La proprecoj sui generis, kiujn oni agnoskas ĉe la spirita principo, pruvas, ke ĝi havas propran ekziston, ĉar, se ĝia origino kuŝus en la materio, ĝi ne havus tiujn proprecojn. Car inteligento kaj penso ne povas esti atributoj de la materio, oni venas al la konkludo, irante de la efikoj al la kaŭzo, ke la materia elemento kaj la spirita elemento estas du konsistaj principoj de la Universo. La individuigita spirita elemento konsistigas la estaĵojn nomatajn Spiritoj, kaj la individuigita materia elemento konsistigas la malsamajn korpojn de la Naturo, organajn kaj neorganajn.
- Ce la agnosko de la spirita estaĵo, kiu ja ne povas fonti el la materio, kio do estas ĝia origino, ĝia deirpunkto?
Ci tie absolute mankas la rimedoj de esplorado, same kiel por ĉio koncernanta la originon de la ekzistaĵoj. La homo povas konstati nur tion ekzistantan; pri ĉio cetera li povas nur formuli hipotezojn, kaj, ĉu pro tio, ke tiu scio restas neatinge- bla por lia nuna inteligento, ĉu pro tio, ke ĝi nuntempe estus al li neutila aŭ malutila, Dio al li ne malkaŝas ĝin, eĉ ne per la revelacio.
Kion Dio al li sciigas per siaj kurieroj, kaj kion cetere la homo mem povas dedukti el la principo de la suverena justeco, esenca atributo de la Diaĵo, tio estas, ke ĉiuj havas unu saman deirpunkton; ke ĉiuj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj kun egala kapableco por progresi per sia individua agado; ke ĉiuj atingos la plej altan gradon de perfekteco per siaj personaj klopodoj; ke ĉiuj, estante filoj de la sama Patro, estas objektoj de sama zorgo; ke neniu estas pli favorata aŭ pli bone dotita ol la aliaj, nek sendevigita el la laboro trudita al la ceteraj por atingi la celon.
- Samtempe kiel li kreis materiajn mondojn de la tuta eterneco, Dio ankaŭ kreis spiritajn estaĵojn de la tuta eterneco: se ne tiel estus, la materiaj mondoj havus nenian celon. Oni prefere konceptus la spiritajn estaĵojn sen materiaj mondoj, ol ĉi tiuj sen la spiritaj estaĵoj. Ja la materiaj mondoj devas liveri al la spiritaj estaĵoj elementojn de aktiveco por la disvolviĝo de ties intelekto.
- Progresado estas la normala kondiĉo de la spiritaj estaĵoj, kaj la relativa perfekteco estas la celo, kiun ili devas atingi. Nu, ĉar Dio kreis de la tuta eterneco kaj ja senĉese kreas, ankaŭ de la tuta eterneco ekzistas estaĵoj, kiuj atingis la kulminon de la skalo.
Antaŭ ol la Tero ekzistis, mondoj sinsekve aperis, unuj post aliaj, kaj kiam la Tero eliris el la kaoso de la elementoj, la spaco estis loĝata de spiritaj estaĵoj en ĉiuj gradoj de disvolvi- ĝo, ekde tiuj ĵus naskiĝintaj por la vivo ĝis tiuj, kiuj de la tuta eterneco rangis kiel puraj Spiritoj, vulgare nomataj anĝeloj.
Kuniĝo de la spirita principo kun la materio
- Car la materio devas servi al la Spirito kiel objekto de lia prilaboro, cele al la disvolviĝo de liaj kapabloj, necesis, ke li povu agi sur ĝin. Ja tial li venis loĝi en ĝi, kiel la lignoha- kisto loĝas en la arbaro. Kaj ĉar la materio devis samtempe esti objekto kaj instrumento de laboro, Dio, anstataŭ kunigi la Spiriton kun la rigida ŝtono, kreis, por lia uzado, korpojn organizitajn, flekseblajn, kapablajn ricevi la impulsojn de lia volo kaj plenumi ĉiujn liajn movojn.
La korpo estas do samtempe la envolvaĵo kaj la instrumento de la Spirito, kaj laŭmezure kiel li akiras novajn kapablojn, li sin vestas per envolvaĵo adekvata al la nova speco de laboro, kiun li devas plenumi, same kiel oni liveras al laboristo malpli krudan instrumenton, laŭgrade kiel li kapablas fari pli rafinitan laboron.
- Por esti pli preciza, necesas diri, ke la Spirito mem formas sian envolvaĵon kaj ĝin adaptas al siaj novaj bezonoj; li ĝin perfektigas kaj al ĝi disvolvas kaj kompletigas la organis- mon, laŭgrade kiel li spertas la bezonon manifesti siajn novajn kapablojn; unuvorte, li ĝin alfaras laŭ sia intelekto. Dio al li liveras la koncernajn materialojn: lin koncernas ilia utiligo. Ja tial la progresintaj rasoj havas organismon, aŭ se oni preferas, cerban aparaton pli perfektan ol tiu de la primitivaj rasoj. Ankaŭ tial klariĝas la speciala stampo, kiun la karaktero de la Spirito donas al la fizionomiaj trajtoj kaj al la korpaj teniĝoj. (Cap. VIII, n-ro 7: Animo de la Tero.)
- Naskiĝinte por la spirita vivo, la Spirito devas, por progresi, uzi siajn komence rudimentajn kapablojn; jen kial li surmetas envolvaĵon adekvatan al sia stato de intelekta infaneco, kiun envolvaĵon li forlasas por surmeti alian, laŭgra- de kiel kreskas liaj fortoj. Nu, ĉar en ĉiuj tempoj ekzistis mondoj, kaj tiuj mondoj ebligis la naskiĝon de organizitaj korpoj taŭgaj por loĝigi Spiritojn, en ĉiuj tempoj la Spiritoj, kia ajn la grado de ilia progreso, trovis la elementojn necesajn al sia enkarna vivo.
- Estante ekskluzive materia, la korpo suferas la ŝanĝojn de la materio. Post kelkatempa funkciado ĝi malorga- niziĝas kaj malkomponiĝas. Ne plu disponante elementojn por sia aktiveco, la vivoprincipo estingiĝas kaj la korpo mortas. La Spirito, por kiu la korpo senigita je la vivo estas de nun senutila, ĝin forlasas, kiel oni forlasas ruiniĝintan domon aŭ sentaŭgan vestaĵon.
- La korpo do estas nenio alia ol envolvaĵo destinita enloĝigi la Spiriton. Ĉe ĉi tiu punkto, malmulte gravas ĝia origino kaj la materialoj, el kiuj ĝi estas farita. Ĉu la homa korpo estas, aŭ ne, ia speciala kreaĵo, tio tamen ne malpli veras, nome ke ĝi konsistas el la samaj elementoj kiel tiu de la bestoj, ke ĝin animas la sama vivoprincipo, aŭ, alivorte, ĝin varmigas la sama fajro, same kiel ĝi estas prilumata de la sama lumo kaj submetita al la samaj sortoŝanĝoj kaj bezonoj: jen tute ne kontestebla afero.
Se oni konsideras nur la materion, abstraktante la Spiriton, la homo havas nenion, kio lin distingus de la besto. Ĉio tamen ŝanĝiĝas, se oni faras distingon inter la loĝejo kaj la loĝanto. Ĉu li troviĝas en kabano, ĉu li estas vestita kiel kampulo, nobela sinjoro tute ne ĉesas esti nobela sinjoro. La samo okazas rilate al la homo: ne lia karna vesto lin lokas super la bruto kaj faras el li apartan estaĵon, sed ja lia spirita esto, lia Spirito.
Hipotezo pri la origino de la homa korpo
- El la simileco, laŭ eksteraj formoj, ekzistanta inter la korpo de homo kaj tiu de simio, kelkaj fiziologoj konkludis, ke la unua estas nura transformiĝo de la dua. Neniel neebla estas tio, kaj, se ja tiel estas, ĝi tute ne ofendas la homan dignon. Tre povas esti, ke simiaj korpoj servis kiel vestaĵo al tiuj homaj Spiritoj, ja ankoraŭ nepre malpli progresintaj, kiuj la unuaj enkarniĝis sur la Tero; kaj tiu vestaĵo estis pli konfor- ma al iliaj bezonoj kaj pli adekvata al la utiligo de iliaj kapa- bloj, ol la korpo de iu ajn alia besto. Anstataŭ tio, ke speciala vestaĵo estus farita por la Spirito, ĉi tiu estus trovinta unu jam tute pretan. Li do povis surmeti la simian haŭton, ne ĉesante esti homa Spirito, same kiel la homo iafoje sin vestas per la haŭto de certaj bestoj, ne ĉesante esti homo.
Oni bone komprenu, ke ĉi tie temas ja pri hipotezo tute ne metita kiel principo, sed prezentita nur por montri, ke la origino de la korpo neniel malaltigas la Spiriton, kiu ja estas la ĉefa estaĵo; kaj ke la simileco inter la homa korpo kaj tiu de la simio ne implicas egalecon inter lia Spirito kaj tiu de la simio.
- Akceptinte tiun ĉi hipotezon, oni povas diri, ke sub la influo kaj pro la efiko de la intelekta aktiveco de sia nova loĝanto, la envolvaĵo aliiĝis, plibeliĝis laŭ la detaloj, tamen konservante la formon de la tutaĵo (n-ro 11). Plibonigite, la korpoj, pro la generado, reproduktiĝis en la samaj kondiĉoj kiel ĉe greftitaj arboj. Ili naskis novan specion, kiu iom post iom diferenciĝis de la primitiva tipo laŭgrade kiel la Spirito progresis. La simia Spirito, kiu ne estis estingita, daŭre generis simiajn korpojn por sia uzado, same kiel la frukto de sovaĝa arbo reproduktas sovaĝajn arbojn, kaj la homa Spirito generis homajn korpojn, variaĵojn de la unua muldilo, en kiu li enloĝiĝis. La trunko disduiĝis, produktis branĉon, kiu siavice fariĝis trunko.
Car ne estas abruptaj transiĝoj en la Naturo, verŝajne la homoj, kiuj la unuaj aperis sur la Tero, malmulte diferencis de la simio laŭ la eksteraĵo krom ankaŭ laŭ la intelekto. Nuntem- pe ankoraŭ estas sovaĝuloj, kiuj, pro la longeco de la brakoj kaj piedoj, krom ankaŭ pro la formo de la kapo, havas trajtojn tiel similajn al tiuj de la simio, ke al ili mankas nur esti vilaj por la plena simileco.
Enkarniĝo de la Spirito
17. - Spiritismo malkaŝas, kiamaniere fariĝas la kuniĝo de la Spirito kun la korpo ĉe la enkarniĝo.
Pro sia spirita esenco, la Spirito estas estaĵo nedifinita, abstrakta, kiu ne povas rekte agi sur la materion; li bezonas ian perilon; tiu perilo estas la fluideca envolvaĵo, kiu iel apartenas al li kiel konsista parto. Tiu envolvaĵo estas duonmateria, tio estas, ĝi apartenas al la materio pro sia origino kaj al la spirita principo pro sia etereca naturo. Kiel ĉia materio, ĝi estas variaĵo de la universa kosma fluido, kiu ĉi-rilate akceptas specialan modifon. Tiu envolvaĵo, nomata perispirito, faras el abstrakta estaĵo, el la Spirito, ian estaĵon konkretan, difinitan, ĉirkaŭpreneblan por la penso kaj povantan agi sur la palpe- blan materion, same kiel okazas al ĉiuj nepeseblaj fluidoj, kiuj, kiel sciate, estas la plej potencaj motoroj.
La perispirita fluido estas do la ligilo inter la Spirito kaj la materio. Dum ĝia ligiteco kun la korpo, ĝi servas kiel komunikilo al lia penso por transsendi la movon al la diversaj partoj de la organismo, kiuj agas sub la impulsado de lia volo, krom ankaŭ por igi la sensacojn produktitajn de eksteraj agantoj refrapi en la Spirito. Al ĝi servas kiel kondukfadenoj la nervoj, same kiel, ĉe la telegrafo, la metalfadeno servas kiel konduktilo al la elektra fluido.
18. - Kiam la Spirito devas enkarniĝi en formiĝantan korpon, iu fluideca ligilo, kiu estas nenio alia ol plietendiĝo de lia perispirito, ligas lin al la ĝermo, al kiu li estas altirata, per nekontraŭstarebla forto, ekde la momento de la koncipo. Laŭmezure kiel la ĝermo disvolviĝas, la ligilo kuntiriĝas. Sub la influo de la vital-materiaprincipo de la ĝermo, la perispirito, kiu havas kelkajn proprecojn de la materio, kuniĝas, molekulo post molekulo, kun la formiĝanta korpo, pro kio oni povas aserti, ke la Spirito, pere de sia perispirito, iel enradikiĝas en tiu ĝermo, same kiel planto en la tero. Kiam la ĝermo atingas sian plenan disvolvitecon, la kuniĝo estas kompleta kaj la estaĵo naskiĝas por la ekstera vivo.
Pro kontraŭa efiko, la kuniĝo de la perispirito kun la karna materio, kiu efektiviĝis sub la influo de la vivoprincipo ekzistanta en la ĝermo, ĉesas post kiam tiu principo ne plu agas kaŭze de la malorganiziĝo de la korpo. Kaj tiu kuniĝo, kiu estis tenata de aganta forto, rompiĝas tuj post kiam ĉesas la agado de tiu forto. Tiam la perispirito disiĝas, molekulo post molekulo, tute same kiel ĝi kuniĝis, kaj al la Spirito estas redonita la libereco. Tiel, ne la foriro de la Spirito kaŭzas la morton de la korpo, sed ja ci tiu kaŭzas la foriron de la Spirito.
Car, tuj post la morto, plena estas la integreco de la Spirito, kaj ĉar tiam liaj fakultoj akiras eĉ pli grandan akrecon, dum la vivoprincipo jam estingiĝis en la korpo, restas evidente pruvita, ke la vivoprincipo kaj la spirita principo ja estas du inter si diferencaj aferoj.
- Spiritismo, per la faktoj, kiujn ĝi ebligas observi, konigas al ni la fenomenojn akompanantajn tiun disiĝon, kiu en iuj okazoj estas rapida, facila, milda kaj nesentebla, kaj en aliaj okazoj estas malrapida, malfacila, terure penega, laŭ la morala stato de la Spirito, kaj povanta daŭri tutajn monatojn.
- Aparta fenomeno, ankaŭ registrita de la observa- do, ĉiam akompanas la enkarniĝon de la Spirito. De la momento, kiam li estas kaptita de la fluideca ligilo lin katenan- ta al la ĝermo, perturbo lin ekposedas, kaj tiu perturbo kreskas laŭgrade kiel streĉiĝas la ligilo. En la lastaj momentoj, la Spirito tute perdas la konscion pri si mem, en tia maniero, ke li neniam estas atestanto pri sia naskiĝo. Kiam la infano ekspi- ras, la Spirito komencas reakiri siajn fakultojn, kiuj disvolviĝas laŭgrade kiel formiĝas kaj plene elvolviĝas la organoj, kiuj devos servi al liaj manifestiĝoj.
- Sed, samtempe kiel la Spirito reakiras la konscion pri si mem, li perdas la memoron pri sia pasinteco, sen perdi siajn fakultojn, la kvalitojn kaj la kapablojn antaŭe akiritajn, kiuj kapabloj dumtempe restis en latenta stato kaj kiuj, reaktiviĝante, lin helpos fari pli multe aŭ pli bone, ol kiel li antaŭe faris. Li renaskiĝas tia, kia li sin mem faris per sia antaŭa laborado; tio estas por li ia nova deirpunkto, nova ascendota ŝtupo. Ankoraŭ ĉi tie manifestiĝas la boneco de la Kreinto, ĉar la memoro pri ia ofte aflikta aŭ humiliga pasinte- co, aldoniĝante al la amaraĵoj de lia nova ekzistado, povus lin maltrankviligi kaj malhelpi. Li nur rememoras, kion li lernis, ĉar tio estas al li utila. Se li iafoje konservas svagan intuicion pri la pasintaj okazaĵoj, ĉi tiu aperas kvazaŭ la memoro pri forpasan- ta sonĝobildo. Tio estas do nova homo, kiel ajn maljuna estas lia Spirito. Helpate de siaj pasintaj akiroj, li alprenas novajn procedojn. Reveninte al la spirita vivo, li vidas sian pasintecon malvolviĝi antaŭ liaj okuloj kaj li juĝas, ĉu li bone aŭ malbone uzis sian tempon.
- Ne estas do rompo de kontinueco en la spirita vivo malgraŭ la forgeso pri la pasinteco. La Spirito ĉiam estas li mem antaŭ, dum kaj post la enkarniĝo, kaj ĉi tiu estas nur ia speciala etapo de lia ekzistado. Tiu forgeso okazas ja nur dum la ekstera vivo de interrilato. Dum la dormo, parte liberiĝinte de la karnaj ligiloj kaj redonite al la libereco kaj al la spirita vivo, la Spirito rememoras, ĉar lia vidado ne estas tiel forte nebuligita de la materio.
- Konsiderante la homaron en la plej malalta grado de la intelekta skalo, kiel ĉe la malplej progresintaj sovaĝuloj, oni al si demandas, ĉu tie troviĝas la deirpunkto de la homa animo.
Laŭ la opinio de kelkaj spiritualistaj filozofoj, la intelekta principo, diferenca de la principo materia, individuiĝas kaj ellaboriĝas, trapasante la diversajn gradojn de la besta naturo. Guste tie la animo prepariĝas por la vivo kaj disvolvas, per ekzercado, siajn unuajn fakultojn. Tio prezentus, por tiel diri, ĝian tempon de elkoviĝo. Veninte al la grado de disvolviĝo, kiun ĉi tiu stato akceptas, ĝi ricevas tiujn specialajn fakultojn, kiuj karakterizas la homan animon. Laŭ tio, estus devenrilato spirita inter la besto kaj la homo, same kiel inter ili estas devenrilato korpa.
Tiu sistemo, bazita sur la granda leĝo de unueco direktanta la kreadon, estas konforma, oni nepre konfesu, al la justeco kaj al la boneco de la Kreinto; ĝi donas ian perspek- tivon, ian celon, ian destinon al la bestoj, kiuj tiel ĉesas esti malfavoritoj kaj ja trovas, en la al ili rezervita estonteco, kompenson al siaj suferoj. La esenco de la spirita homo kuŝas ne en lia origino, sed ja en la specialaj atributoj, per kiuj li estas dotita ĉe sia eniro en la homan stadion, kiuj atributoj lin transformas kaj el li faras apartan estaĵon, same kiel la bongus- ta frukto diferencas de la amara radiko, de kiu ĝi devenis. Pro tio, ke li trapasis la bestan vicon, la homo ne ĉesus esti homo; li jam ne estus besto, same kiel la frukto ne estas radiko, la saĝulo ne estas la senforma feto, per kiu li debutis en la mondo.
Sed tiu sistemo elmovas multenombrajn demandojn, kies por kaj kontraŭ estas neoportune ĉi tie pridiskuti, same kiel neoportuna estas la ekzameno de la diversaj hipotezoj formulitaj pri tiu temo. Ne esplorante do pri la origino de la animo, nek pri la vicoj, kiujn ĝi trapasis, ni ĝin prenas ĉe ĝia eniro en la homan stadion, de la punkto kie ĝi, jam dotita per morala sento kaj libera volo, komencas respondi pri siaj agoj.
- La devo de la enkarniĝinta Spirito zorgi pri la nutrado de sia korpo, pri sia sekureco, pri sia bonstato, devigas lin apliki siajn fakultojn al esploroj, ilin ekzerci kaj disvolvi. Lia kuniĝo kun la materio estas do utila al lia progre- so; jen kial la enkarniĝo estas ia neceso. Krom tio, per la intelekta laboro, kiun li, por sia profito, plenumas super la materio, li kunhelpas por la transformiĝo kaj materiala progreso de la globo, kie li loĝas. Tiel, progresante, li kunlabo- ras en la verko de la Kreinto, kiel nekonscia aganto.
- Sed la enkarniĝo de la Spirito estas nek konstanta nek porĉiama; ja nur provizora. Forlasinte unu korpon, li ne tuj reprenas alian. Dum pli aŭ malpli longa tempo, li vivas la spiritan vivon, kiu ja estas lia normala vivo; tiel, la entuta daŭro de liaj enkarniĝoj tre mallongas kompare kun la tempo de lia vivo en la stato de libera Spirito.
En la intertempo de siaj enkarniĝoj, la Spirito ankaŭ progresas en tiu senco, ke li, por antaŭeniĝi, praktikas la sciojn kaj spertojn akiritajn dum la enkorpa vivo; li ekzamenas, kion li faris dum sia surtera migrado, revuas, kion li lernis, rekonas siajn erarojn, skizas siajn planojn kaj prenas decidojn, laŭ kiuj li esperas sin gvidi en nova ekzistado, celante pli bone konduti. Tiel, ĉiu ekzistado ja estas antaŭenpaŝo sur la vojo de l' progreso, iaspeca lernejo por praktikado.
- La enkarniĝoj ne estas ordinare, kiel pensas kelkaj personoj, ia puno por la Spirito, sed ja ia kondiĉo konforma al la malsupereco de la Spirito, krom ankaŭ ia rimedo por progresi. (La Cielo kaj la Infero, ĉap. III, n-ro 8 kaj sekvantaj).
Laŭmezure kiel li morale progresas, la Spirito senmate- riiĝas, tio estas, liberiĝante de la influo de la materio, li elpuri- ĝas; lia vivo pli konformiĝas al la spirita naturo, liaj fakultoj kaj perceptoj ampleksiĝas; estas proporcio inter lia feliĉo kaj la farita progreso. Sed ĉar li agas laŭ sia libervolo, li povas, pro neglekto aŭ malvolonto, malrapidigi sian progreson; kaŭze de tio, li plilongigas la daŭron de siaj materiaj enkarniĝoj, kiuj tiam fariĝas al li ia puno, ĉar pro sia kulpo li restas en la malsupraj rangoj, devigita rekomenci la saman taskon. Depen- das do de la Spirito mallongigi, per sia penado por elpuriĝi, la entutan tempon de la enkarniĝoj.
- La materiala progreso de iu globo akompanas la moralan progreson de ties loĝantoj. Nu, ĉar estas senĉesa la kreado de mondoj kaj Spiritoj kaj ĉar ĉi tiuj progresas pli aŭ malpli rapide laŭ sia libera volo, el tio rezultas, ke estas mondoj pli aŭ malpli malnovaj, en malsamaj gradoj de progreso, fizika aŭ morala, en kiuj la enkarniĝo estas pli aŭ malpli materia, kaj kie, pro tio, la laboro por la Spiritoj estas pli aŭ malpli kruda. El tiu vidpunkto, la Tero estas unu el tiuj malplej progresintaj. Loĝata de Spiritoj relative malsuperaj, sur ĝi la korpa vivo estas pli peniga ol en aliaj mondoj, sed ankaŭ ekzistas aliaj malpli progresintaj, en kiuj la vivo estas ankoraŭ pli peniga ol sur la Tero kaj kompare kun kiuj la nia ja estus mondo relative feliĉa.
28. - Kiam, en unu mondo, la Spiritoj estas akirintaj la tutan progreson, kiun akceptas la stato de tiu mondo, ili ĝin forlasas por enkarniĝi en alia pli progresinta, kie ili akiru novajn sciojn, kaj tiel plu ĝis tiam, kiam, pro la fakto ke enkarniĝo en materia korpo jam portas al ili nenian utilon, ili vivas nur la spiritan vivon, en kiu ili ankoraŭ progresas sed en alia senco kaj per aliaj rimedoj. Atinginte la kulminon de la progreso, ili ĝuas la superegan feliĉon. Enlasite en la konsili- ĝojn de la ĉiopova, ili ekkonas lian penson kaj fariĝas liaj kurieroj, liaj senperaj ministroj en la regado de l' mondoj, havante sub sia ordonpovo ĉiujn Spiritojn en ĉiuj malsamaj gradoj de progreso.
Tiel, kia ajn estas ilia grado en la spirita hierarkio, de la plej malsupera ĝis la plej altranga, ĉiuj Spiritoj, enkarniĝintaj aŭ elkarniĝintaj, havas siajn komisiojn en la granda universa mekanismo; ĉiuj estas utilaj, tiel al la tuto kiel al si mem. Al la malpli progresintaj, kvazaŭ al simplaj servistoj, koncernas la plenumo de ia materiala tasko, komence nekonscie kaj poste ĉiam pli kaj pli inteligente. Cie, en la spirita mondo, la aktive- co, nenie la senutila senfareco.
La tutaĵo de la Spiritoj iasence konsistigas la animon de la Universo. Kio agas ĉie kaj en ĉio, tio estas la spirita elemen- to sub la impulsado de la dia penso. Sen tiu elemento, estas nur la inerta materio, sencela, seninteligenta, sen alia motoro krom la materiaj fortoj, kies unusoleco lasas nesolveblaj grandegan nombron da problemoj. Per la agado de la individuigita spirita elemento, ĉio havas ian celon, ian pravon de ekzisto, ĉio klariĝas. Sen la spirita elemento, oni albatiĝas al nesupereblaj malfacilaĵoj.
- Kiam la Tero sin trovis en la klimataj kondiĉoj taŭgaj por la ekzistado de la homa specio, la homaj Spiritoj enkarniĝis sur ĝi. De kie ili venis? Cu ili estis kreitaj ĝuste en tiu tempo, ĉu ili devenis, tute elformitaj, de la spaco, de la Tero mem, aŭ de aliaj mondoj, ilia ĉeesto sur ĝi, ekde difinita epoko, ja estas fakto, ĉar antaŭ ili ekzistis nur bestoj. Ili surmetis korpojn adekvatajn al siaj specialaj bezonoj, al siaj kapablecoj, kiuj korpoj fiziologie havis la bestan naturon. Sub ilia influo kaj per la ekzercado de iliaj fakultoj, tiuj korpoj suferis modifojn kaj perfektiĝis: tion ja pruvas la observado. Ni do lasu flanke la demandon pri la origino, ankoraŭ nun nesolveblan; ni prenu la Spiriton ne ĉe lia deirpunkto, sed en la momento, kiam, pro la manifestiĝo en li de la unuaj ĝermoj de la libervolo kaj de la morala sento, ni lin vidas ludanta sian homan rolon, tute ne zorgante pri la medio kie li trapasis sian tempon de infaneco, aŭ, se oni preferas, de embriiĝo. Malgraŭ la analogeco inter lia korpo kaj tiu de la bestoj, ni povas lin diferencigi disde ĉi tiuj per la lin karakterizantaj fakultoj, intelektaj kaj moralaj, same kiel ni povas distingi, sub samaj krudaj vestoj, sovaĝulon disde civilizito.
- Kvankam tiuj, venintaj la unuaj, devis ja esti malmulte progresintaj, pro la fakto mem ke ili devis enkarniĝi en tre malperfektaj korpoj, tamen certe ekzistis palpeblaj diferencoj inter iliaj karakteroj kaj kapabloj. La Spiritoj similaj inter si nature grupiĝis pro analogeco kaj simpatio. Tiel la Tero loĝatiĝis per diversklasaj Spiritoj, pli aŭ malpli inklinaj aŭ malemaj al progreso. Car la korpoj estis stampitaj per la karaktero de la Spirito kaj reproduktiĝis laŭ siaj respektivaj tipoj, el tio rezultis la malsamaj rasoj, ĉu el la vidpunkto fizika, ĉu el tiu morala (n-ro 11). Daŭre kaj prefere enkarniĝante inter siaj similuloj, la Spiritoj similaj inter si ĉiamigis la distingiĝan karakteron, fizikan kaj moralan, de la rasoj kaj de la popoloj, kiu karaktero malaperas nur kun la tempopaso, per ilia progreso kaj kunfandiĝo. (Revue Spirite, julio 1860, paĝo 198: "Frenologio kaj fiziognomiko").
- Oni povas kompari la Spiritojn, kiuj venis loĝatigi la Teron, kun tiuj bandoj da diversoriginaj migruloj, kiuj iras por ekloĝi virgan teron. Tie ili trovas lignon kaj ŝtonon por konstrui siajn loĝejojn, kaj ĉiu donas al la sia ian specialan stampon konforman al la grado de sia sciado kaj al sia propra talento. Tiam ili formas grupojn laŭ analogeco de originoj kaj gustoj, kaj tiuj grupoj fine formas tribojn, poste popolojn, el kiuj ĉiu havas proprajn karakteron kaj morojn.
- Ne estis do unuforma la progreso en la tuta homa specio. La pli inteligentaj rasoj memkompreneble antaŭeniris la ceterajn, sen paroli pri tio, ke Spiritoj ĵus naskitaj por la spirita vivo, enkarniĝinte sur la Tero kune kun tiuj venintaj la unuaj sur ĝi, faris ankoraŭ pli sentebla la diferencon pri progreso. Estus ja neeble atribui saman malnovecon, koncerne la kreadon, al la sovaĝuloj, apenaŭ distingiĝantaj disde la simio, kaj al la ĉinoj, kaj ankoraŭ des malpli al la civilizitaj eŭropanoj.
Tamen la Spiritoj de la sovaĝuloj ankaŭ apartenas al la homaro kaj iam atingos la nivelon de siaj pli maljunaj fratoj, kio nepre ne okazos en korpoj de la sama fizika raso, netaŭgaj por certa disvolviteco intelekta kaj morala. Kiam la instrumen- to ne plu estos responda al ilia progreso, ili formigros el tiu medio por enkarniĝi en pli alta ŝtupo, kaj tiel plu, ĝis ili estos konkerintaj ĉiujn surterajn gradojn, post kio ili forlasos la Teron por transiri en pli progresintajn mondojn. (Revue Spirite, Aprilo 1862, p. 97: "Perfektigebleco de la nigra raso".)
Reenkarniĝoj
33. - La principo de reenkarniĝo estas nepra sekvo de la leĝo de progreso. Kiel klarigi, sen la reenkarniĝo, la diferen- con ekzistantan inter la nuntempa socia stato kaj tiu en la tempoj de barbareco? Se la animoj estas kreataj samtempe kiel la korpoj, tiuj nune naskitaj estas tiel novaj, tiel primitivaj kiel tiuj vivintaj antaŭ mil jaroj; ni krome rimarkigu, ke inter ili ekzistus nenia ligiteco, nenia necesa rilato; ke ili estus tute fremdaj, unuj al la aliaj. Kial do la nuntempajn animojn Dio pli bone dotus, ol tiujn, kiuj ilin antaŭvenis? Kial la unuaj havas pli bonan komprenpovon? Kial ili havas pli elpuriĝintajn instinktojn, pli mildajn kutimojn? Kial ili havas intuician konon pri certaj aferoj, ilin ne antaŭe lerninte? Ni defias iun ajn elturni sin el tiuj demandoj, krom se per la akcepto, ke Dio kreas animojn diverskvalitajn laŭ la tempoj kaj la lokoj, kio estus neakordigebla kun la ideo pri superega justeco. (Ĉap. II, n-ro 14.)
Diru, male, ke la nuntempaj animoj jam vivis en foraj epokoj; ke ili ankaŭ estis barbaraj konforme al siatempa jarcento sed ja progresis; ke al ĉiu nova ekzistado ili portas tion, kion ili akiris en pasintaj ekzistadoj; ke, pro tio, la animoj de la civilizitaj epokoj ne estis kreitaj pli perfektaj sed ja sin mem perfektigis kun la tempo, kaj vi havigos la solan akcepte- blan klarigon pri la kaŭzo de la socia progreso. (La Libro de la Spiritoj, 2-a Parto, ĉap. IV kaj V).
34. - Iuj pensas, ke la diversaj ekzistadoj de la animo vice efektiviĝas en malsamaj mondoj, unu post alia, ne en unu sola mondo, kien ĉiu Spirito venus unu solan fojon.
Tiu doktrino estus akceptebla, se nur ĉiuj loĝantoj de la Tero starus sur la sama nivelo, intelekta kaj morala. Tiel ili povus progresi, nur pasante de unu mondo en alian, kaj nenian utilon portus al ili la reenkarniĝo sur la Tero. Nu, Dio faras nenion senutilan. Se tie troviĝas ĉiuj gradoj de inteligen- teco kaj moraleco, ekde la sovaĝeco randumanta la bestan naturon ĝis la plej progresinta civilizacio, ĝi do prezentas vastan kampon por progreso. Oni al si demandus, kial la sovaĝulo devus serĉi aliloke la tuj superan progresogradon, se tiu grado troviĝas apude, kaj tiel plu sinsekve? Kial la progresinta homo devus trapasi siajn unuajn etapojn nur en primiti- vaj mondoj, se ĉirkaŭ li troviĝas estuloj analogaj al la loĝantoj de tiaj mondoj? se oni ja trovas malsamajn gradojn de progreso, ne nur pasante de unu mondo en alian, sed en la sino de unu sama popolo, de unu sama familio? Se tiel estus, Dio estus farinta senutilan verkon, metante, unu apud la alia, senscion kaj scion, barbarecon kaj civilizacion, bonon kaj malbonon, dum ĝuste tia kontakto progresigas la malfruiĝemu- lojn.
Ne estas do necese, ke la homoj transloĝiĝu en alian mondon ĉe ĉiu progreso-etapo, same kiel ne necesas, ke lernejano forlasu sian lernejon ĉe ŝanĝo de klaso. Anstataŭ esti profita al lia progreso, tio ja estus malhelpo, ĉar la Spirito seniĝus ne nur je la ekzemplo, kiun li havigus al si per la vido de la superaj gradoj, sed ankaŭ je la ebleco ripari siajn erarojn en la medio mem, kie li ilin faris, kaj en la ĉeesto de tiuj, kiujn li ofendis, kaj tiu ebleco estas por li la plej potenca rimedo efektivigi sian moralan progreson. Post mallonga kunloĝado, la Spiritoj nepre disiĝus, ja reciproke fremdiĝus, kaj la familio- ligiloj rompiĝus manke de tempo por solidiĝi.
Al la malbonaĵo morala aldoniĝus malbonaĵo materiala. La naturo de la elementoj, la organaj leĝoj, la kondiĉoj de ekzistado diversas laŭ la mondoj; en ĉi tiu rilato ne ekzistas du perfekte identaj. Niaj traktatoj pri Fiziko, Kemio, Anatomio, Medicino, Botaniko, ktp, neniel utilus en aliaj mondoj, sed tamen oni tute ne perdas, kion oni en ili lernas; tio ne nur disvolvas la intelekton sed la ideoj tie ĉerpitaj kunhelpas por akiro de novaj ideoj. (Cap. VI, n-roj 61 kaj sekvantaj.) Se la Spirito aperus en unu mondo nur unu fojon, ja ofte tre mallongan, ĉe ĉiu enmigro li troviĝus en tute malsamaj kondiĉoj; li ĉiufoje laborus super novaj elementoj, per fortoj kaj laŭ leĝoj al li nekonataj, ne havinte tempon por ellabori la konatajn elementojn, ilin studi kaj apliki. Ce ĉiu fojo li devus fari novan lernadon, kaj tiuj senĉesaj ŝanĝoj prezentus baron al la progreso. La Spirito devas do resti en la sama mondo tiel longe ĝis li estos akirinta la tutaĵon de scioj kaj la gradon de perfekteco eblajn en tiu mondo. (N-ro 31.)
La Spiritoj forlasas, celante iun pli progresintan, la mondon, en kiu ili povas jam nenion pli akiri: jen kio devas okazi kaj ja nepre okazas. Tia estas la principo. Se iuj Spiritoj tion faras antaŭtempe, sendube tiel okazas pro individuaj motivoj, kiujn Dio pesas laŭ sia saĝo.Cio en la kreaĵaro havas ian celon, sen kio Dio estus nek prudenta nek saĝa. Nu, se la Tero devus prezenti okazon por unu sola etapo de la progreso de ĉiu individuo, kiel utilus al infanoj, mortintaj en tre frua ago, veni tien por pasigi kelke da jaroj, monatoj, horoj, dum kiuj ili povas nenion ĉerpi? Same okazus koncerne la idiotojn kaj la kretenojn. Teorio estas bona se nur ĝi solvas ĉiujn koncernajn demandojn. La demando pri la tro fruaj mortoj montriĝas kiel ŝtono de falpuŝiĝo por ĉiuj doktrinoj krom por la Spiritisma Doktrino, kiu sola ĝin solvis racie kaj komplete.
Por la progreso de tiuj, kiuj sur la Tero plenumas normalan mision, estas reala avantaĝo reveni al la sama medio por tie daŭrigi la laboron, kiun ili lasis nefinita, ofte en la sama familio aŭ en rilatoj kun la samaj personoj, por ripari la malbonon, kiun ili faris, aŭ por suferi la egalan repunon.
Elmigradoj kaj enmigradoj de la Spiritoj
- En la intertempoj inter siaj enkorpaj ekzistadoj, la Spiritoj troviĝas en stato de vaganteco kaj konsistigas la spiritan loĝantaron ĉirkaŭan al la Tero. Per mortoj kaj naski- ĝoj, ambaŭ loĝantaroj, surtera kaj spirita, senĉese enverŝiĝas, unu en la duan. Ciutage do estas migradoj, tiel el la korpa en la spiritan mondon, kiel ankaŭ el ĉi tiu en la korpan mondon: tia estas la normala stato.
- En certaj epokoj, laŭ decido de la dia saĝo, tiujn elmigradojn kaj enmigradojn partoprenas pli aŭ malpli grandaj amasoj, kaŭze de vastaj transformiĝoj, kiuj estigas ilian samtempan foriron en grandaj kvantoj, tuj kompensatan per samnombra kvanto da enkarniĝoj. Oni do rigardu detruajn plagojn kaj kataklismojn kiel okazojn de kolektivaj alveno kaj foriro, providencajn rimedojn por renovigo de la enkorpa loĝantaro de l' globo, por ĝia refreŝigo per enkonduko de novaj, pli purigitaj spiritaj elementoj. Se, dum tiuj katastrofoj, detruiĝas granda nombro da korpoj, nenio alia ĝi estas krom ia disŝiro de vestoj, sed neniu Spirito pereas; ili nur translokiĝas en alian medion; anstataŭ foriri unuope, ili foriras multope, kaj en ĉi tio kuŝas la sola diferenco, ĉar, ĉu pro unu kaŭzo, ĉu pro alia, ili ne malpli fatale, frue aŭ malfrue, devas foriri.
La rapidaj kaj preskaŭ subitaj renoviĝoj, kiuj efektiviĝas ĉe la spirita elemento de la loĝantaro kaŭze de la detruaj plagoj, akcelas la socian progreson; sen la elmigradoj kaj enmigradoj, kiuj de tempo al tempo al ĝi donas fortegan impulson, nur treege malrapide efektiviĝus tiu progreso.
Rimarkindas, ke ĉiuj grandaj plagoj, kiuj ekstermas la loĝantarojn, ĉiam estas sekvataj de ia tempo de progreso en la sferoj fizika, intelekta aŭ morala, sekve do en la socia stato de la landoj, kiuj ilin suferas. Tiel okazas, ĉar ili havas kiel celon estigi ian rearanĝon ĉe la spirita loĝantaro, kiu ja estas la normala kaj aktiva loĝantaro de la globo.
37. - Tiu reciproka transfluiĝo inter la loĝantaroj enkarniĝinta kaj elkarniĝinta de unu sama globo ankaŭ efek- tiviĝas inter la mondoj, ĉu individue laŭ la normalaj kondiĉoj, ĉu amase en specialaj cirkonstancoj. Estas do elmigradoj kaj enmigradoj kolektivaj de unu mondo al alia, el kio rezultas la enkonduko, en la loĝantaron de unu el ili, de tute novaj elementoj. Novaj rasoj de Spiritoj, kiuj venas miksiĝi kun tiuj ekzistantaj, formas novajn rasojn de homoj. Nu, ĉar la Spiritoj neniam perdas, kion ili akiris, ili do kunportas sian inteligenton kaj la intuicion pri la scioj, kiujn ili posedas. Sekve de tio, ili stampas sian karakteron en la korpa raso, kiun ili estas animontaj. Por tio ili nur bezonas, ke novaj korpoj estu speciale kreataj por ilia uzado. Ĉar ekzistas la korpa specio, ili ĉiam trovas korpojn pretajn por ilin akcepti. Ili do simple estas novaj loĝantoj. Alveninte al la Tero, ili komence apartenas al ties spirita loĝantaro kaj poste enkarniĝas same kiel la ceteraj.
Adama raso
- Laŭ la instruado de la Spiritoj, ĝuste el unu el tiuj grandaj enmigradoj, aŭ, se oni volas, unu el tiuj kolonioj da Spiritoj, veninta de alia sfero, originis la raso simboligita per la persono de Adamo kaj, pro tio, nomita adama raso. Kiam ĝi alvenis, la Tero, ekde nememorebla tempo, jam estis loĝata, same kiel Ameriko, kiam en ĝi alvenis la eŭropanoj.
La adama raso, pli progresinta ol tiuj ĝin antaŭvenintaj sur la Tero, efektive estas la plej inteligenta; estas ĝi, kiu puŝas ĉiujn aliajn al progreso. La Genezo montras ĝin al ni, ekde la origino, laborema, kapabla por la artoj kaj la sciencoj, ne trapasinta spiritan infanecon, kio ne estas karakterizaĵo de la primitivaj rasoj sed akordas kun la opinio, ke ĝi konsistis el Spiritoj jam tre progresintaj. Cio atestas, ke ĝi ne estas antikva sur la Tero, ke ĝi ĉi tie loĝas de antaŭ nur kelke da jarmiloj, kio malakordus nek kun la geologiaj faktoj, nek kun la antropolo- giaj observoj, sed ja prefere ĉi tiujn lastajn konfirmus.
- Ne akcepteblas, en la nuna stato de la homa sciaro, tiu doktrino, laŭ kiu la tuta homa gento devenus de unu sola individuo de antaŭ ses mil jaroj. La ĉefaj ĝin kontraŭ- dirantaj argumentoj, prenitaj tiel en la fizika kiel ankaŭ en la morala kampo, resumiĝas jene:
El la vidpunkto fiziologia, kelkaj rasoj prezentas apar- tajn, karakterizajn tipojn, kiuj ne permesas, ke oni al ili atribuu komunan originon. Estas diferencoj, kiuj evidente ne rezultas el la efiko de la klimato, ĉar blankuloj reproduktiĝantaj en nigrulaj landoj ne fariĝas negroj, kaj inverse. La suna ardo rostas kaj brunigas la epidermon sed neniam transformis blankulon en nigrulon, ne platigis al iu la nazon, aŭ ŝanĝis trajtojn de ies fizionomio, nek faris krispaj kaj lanecaj harojn longajn kaj silkecajn. Oni nuntempe scias, ke la haŭtkoloro de nigrulo fontas el speciala, subhaŭta histo esence propra al tiu raso.
Oni do rigardu la rasojn nigran, mongolan, kaŭkazan kiel havantajn propran originon, naskiĝintajn samtempe aŭ sinsekve en diversaj partoj de la globo. Ilia kruciĝado produktis la miksitajn, malĉefajn rasojn. La fiziologiaj karakteroj de la primitivaj rasoj estas evidenta signo, ke ili devenas de apartaj tipoj. La samaj konsideroj do aplikiĝas tiel al homoj kiel al bestoj koncerne la plurecon de la trunkoj. (Cap. X, n-roj 2 kaj sekvantaj.)
- Adamo kaj liaj idoj estas prezentataj en la Genezo kiel homoj esence inteligentaj, ĉar detempe de la dua genera- cio ili konstruas urbojn, kulturas la teron, prilaboras metalojn. Rapidaj kaj konstante subtenataj estas iliaj progresoj en la artoj kaj en la sciencoj. Oni do ne konsentus, ke tiu trunko estus havinta, kiel branĉojn, multenombrajn popolojn tiel malpro- gresintajn, kun tiel rudimenta inteligenteco, ankoraŭ hodiaŭ randumantajn la bestecon, krom ankaŭ perdintaj ĉiujn trajtojn de siaj prapatroj kaj eĉ la plej malgrandan tradician memoron pri tio, kion ĉi tiuj faris. Tiel radikala diferenco laŭ intelektaj kapabloj kaj morala disvolviteco atestas, ne malpli evidente, ian prioriginan diferencon.
- Krom el la geologiaj faktoj, la pruvon pri la ekzisto de l' homo sur la Tero, antaŭ la epoko difinita de la Genezo, oni ankaŭ tiras el la loĝantaro de la globo.
1 Vidu notojn ĉe la Enkonduko.
Sen paroli pri la ĉina kronologio, laŭdire datiĝanta de antaŭ tridek mil jaroj, pli aŭtentikaj dokumentoj pruvas, ke Egiptujo, Hindujo kaj aliaj landoj jam estis loĝataj kaj floradis almenaŭ tri mil jarojn antaŭ la kristana erao, sekve post la kreo de la unua homo laŭ la biblia kronologio. Freŝdataj dokumen- toj kaj observoj nun allasas nenian dubon pri la rilatoj ekzistin- taj inter Ameriko kaj la antikvaj egiptoj, el kio oni nepre devas konkludi, ke tiu regiono en tiu epoko jam estis loĝata. Oni do nepre devus konsenti, ke en mil jaroj la posteularo de unu sola homo povis loĝatigi plej grandan parton de la Tero. Nu, tiela fekundeco estus kontraŭa al ĉiuj antropologiaj leĝoj.
42. - Tiu neebleco montriĝas ankoraŭ pli evidenta, se oni konsentas, laŭ la Genezo, ke la diluvo ekstermis la tutan homan genton, escepte de Noa kaj lia familio, kiu ne estis multenombra, en la 1656a jaro de la mondo, tio estas, 2348 jarojn antaŭ la kristana erao. La loĝatigo de la globo do nepre datiĝus de Noa. Nu, kiam la hebreoj ekloĝis en Egiptujo, 612 jarojn post la diluvo, tiu lando jam estis potenca imperio, kiun jam antaŭe, en malpli ol ses jarcentoj, loĝatigis la idaro de
1 La Universala Ekspozicio en 1867 prezentis antikvaĵojn el Meksikio, kiuj allasas nenian dubon pri la rilatoj, kiujn la popoloj de tiu lando tenadis kun la antikvaj egiptoj. S-ro Leon Mechedin, per noto alfiksita en la meksika templo ĉe la Ekspozicio, tiel sin esprimis:
"Ne konvenas antaŭtempe publikigi la malkovrojn faritajn, en rilato al la historio de l' homo, de la freŝdata scienca ekspedicio de Meksikio. Nenio tamen malpermesas, ke la publiko jam nun eksciu, ke la esplorado pruvis la ekziston de granda nombro da urboj malaperintaj kun la tempo sed kiujn la pioĉo kaj la brulego povas eltiri el iliaj mortotukoj. La prifosoj ĉie elmetis tri tavolojn el civilizacioj, kiuj verŝajne havigas al la amerika mondo ian eksterordinaran antikvecon." Tiel la Scienco ĉiutage malkonfirmas per faktoj la doktrinon, kiu limigas je 6000 jaroj la aperon de la homo sur la Tero kaj pretendas, ke li devenas de unu sola trunko.