"Generale dirite, la alportoj estas nun kaj plue est­os treege maloftaj. Mi ne bezonas pruvi al vi, kial ili estas kaj estos malpli oftaj, ol aliaj fenomenoj de tuŝebleco: el tio, kion mi diras, vi povos mem tiri kon- kludon. Cetere tiuj fenomenoj estas tiaspecaj, ke ne sole ne ĉiuj mediumoj taŭgas por kunhelpi al ili, sed ankaŭ ne ĉiuj Spiritoj mem povas ilin okazigi. Efektive, inter la Spirito kaj la influata mediumo devas ekzisti kelka afineco, kelka analogeco, unuvorte, kelka simileco, kiu ebligus al la ekspansia parto de la perispirita fluidaĵo () de la enkarnulo sin miksi, sin kunigi, kombiniĝi kun tiu de la Spirito, kiu volas fari la alporton. Ĉi tiu kun- fandiĝo devas esti tia, ke la rezultinta forto fariĝu, por tiel diri, unu, tute same kiel, agante sur karbon, elektra fluo naskas unu solan lumfonton. Kial tiu kuniĝo, kial tiu kunfandiĝo, vi demandus? Tial, ĉar por tiu feno­menoj estas necese, ke la esencaj proprecoj de la aganta Spirito ricevu la aldonon de kelkaj el tiuj de la tranc- anto; ĉar la vivofluidaĵo, nepre necesa por la efektivigo de ĉiaj mediumaj fenomenoj estas ekskluziva propraĵo de la enkarnuloj, kaj tial la aganta Spirito nepre devas esti sorbigita de ĝi. Nur tiam li povas, dank'al iaj de vi nekonataj proprecoj de via medio, izoli, nevidebligi kaj movi materiajn objektojn, eĉ enkarniĝintojn.

"Nunmomente ne estas al mi permesite senvualigi antaŭ vi tiujn apartajn leĝojn, kiujn obeas la gasoj kaj aliaj fluidaĵoj, vin ĉirkaŭantaj; sed antaŭ ol kelke da jaroj estos forpasintaj, antaŭ ol forkonsumiĝos unu ek- zistado de homo, la klarigo de tiuj leĝoj kaj de tiuj

(,) Oni vidas, ke kiam oni devas esprimi tiun novan ideon, por kiu la lingvo ne havas terminon, la Spiritoj tute bone scias krei neologismojn. Tiujn vortojn elektromediuma kaj perispirita ne mi ilin elpensis. Tiuj, kiuj riproĉis min, ke mi kreis la vortojn spiritisma, spiritisto, Spiritismo, pe- rispirito, kiuj ne havis analogaĵojn, povus same severe kri- tiki la Spiritojn. — Noto de la Aŭtoro .

fenomenoj estos al vi revelaciita, kaj vi vidos ekaperi kaj naskiĝi no van tipon de mediumoj, homoj, kiuj venas en ian katalepsian staton, se nur ili estas ektranciĝintaj.

"Vi do vidas, kun kiom da malfacilaĵoj estas ligita la okazigo de la alportoj; vi povas el tio tre logike kon- kludi, ke tiaj fenomenoj estas treege maloftaj, kiel mi jam diris, kaj des pli, ke la Spiritoj ne volonte kon- sentas ilin okazigi, ĉar tio trudas al ili kvazaŭmaterian penon, kio ilin tedas kaj lacigas. Aliflanke okazas an- koraŭ, ke tre ofte, malgraŭ ilia energio kaj volo, la stato de la mediumo mem kontraŭstarigas al ili netranspas- eblan baron.

"Estas do evidente, kaj, mi ĝin ne dubas, via re- zonado tion jesigas, ke la tuŝeblaj faktoj, kiel frapoj, movoj kaj levado, estas fenomenoj simplaj, okazantaj pro la densiĝo kaj dilatiĝo de iuj fluidaĵoj kaj povantaj esti okazigataj kaj atingataj per la volo kaj la laboro de la mediumoj kapablaj al tio, kiam ĉi tiuj estas help- ataj de amikaj kaj bondezirantaj Spiritoj; dum la al­portoj estas multoblaj, komplikitaj, postulas kuntrafiĝ- on de specialaj cirkonstancoj, povas fariĝi nur per unu sola Spirito kaj unu sola mediumo, kaj necesigas, ekster la postuloj de la tuŝebleco, tute specialan kombiniĝon, por izoli kaj nevidebligi la objekton aŭ objektojn, mate- rialon de la alporto.

"Vi ĉiuj, spiritistoj, komprenas miajn klarigojn kaj tute klare prezentas al vi tiun koncentriĝon de specialaj fluidaĵoj por la delokiĝo kaj palpebleco de la inerta ma- terio; vi tion kredas same tiel, kiel vi kredas la elektr- ajn kaj la magnetismajn fenomenojn, al kiuj la medium- aj faktoj estas tre proksime parencaj kaj de kiuj tiuj faktoj estas jesigo kaj disvolviĝo. Pri la nekredemuloj kaj la kleruloj — ĉi tiuj pli obstinaj ol tiuj —, ne mia afero estas ilin konvinki kaj pri ili mi ne zorgas; ilin iam konvinkos la forto de la evidenteco, ĉar ili ja devos kliniĝi antaŭ la unuanima atesto de la spiritismaj faktoj tiel same, kiel ili estis devigitaj cedi ĉe tiom da aliaj faktoj, kiujn ili komence forpuŝis de si.

"Resume: la faktoj de tuŝebleco estas oftaj, sed la alportoj estas tre maloftaj, ĉar tre malfacile kontent- igeblaj estas la kondiĉoj, postulataj de ĉi tiuj lastaj; sekve nenia mediumo povas diri: "Je la tioma horo, en tia aŭ tia momento mi venigos alporton", ĉar ofte la Spirito mem estas malhelpata tion fari. Mi devas aldiri, ke tiuj fenomenoj estas duoble malfacilaj antaŭ la pu- bliko, ĉar preskaŭ ĉiam tie troviĝas forte rezistemaj ele- mentoj, kiuj paralizas la penojn de la Spirito kaj tiom pli la agadon de la mediumo. Estu, kontraŭe, certaj, ke tiuj fenomenoj okazas preskaŭ ĉiam en intima rondo, spontanee, plej ofte sen la scio de la mediumoj kaj sen antaŭpenso, kaj fine tre malofte, kiam la mediumoj est­as avizitaj pri ili. El ĉi tio vi konkludu, ke ekzistas efektiva motivo de suspekto ĉiam, kiam iu mediumo flat- as al si, ke li okazigas tiujn fenomenojn laŭplaĉe, aŭ alivorte, ke li donas ordonojn al la Spiritoj tiel bone, kiel al siaj servistoj, kio estas simple absurdo. Rigardu ankaŭ kiel ĝeneralan regulon, ke la spiritismaj feno­menoj ne fariĝas, por esti prezentataj kiel spektakloj aŭ por amuzi vidamulojn. Se kelkaj Spiritoj volonte faras tiajn aferojn, ĉi tiuj povas esti nur simplaj fenomenoj, sed ne tiuj, kiuj postulas esceptajn kondiĉojn, kiel la alportoj kaj similaj.

"Memoru, vi spiritistoj, ke se estas absurdo sisteme repuŝi ĉiajn transtombajn fenomenojn, ne estas saĝe ilin ĉiujn akcepti blinde. Kiam iu okazo de tuŝebleco, apero, videbleco aŭ alporto prezentiĝas spontanee kaj momente, akceptu ĝin; sed, mi ĉiam ankoraŭ ripetas, akceptu ne­nion blinde. Ĉiu fakto estu submetita al detala, pro­funda, severa ekzameno, ĉar, kredu, Spiritismo, tiel riĉa per superbelaj kaj grandiozaj fenomenoj, neniom gajnus de tiuj sensignifaj manifestiĝoj, kiujn lertaj prestidigi- tatoroj povas imiti.

"Mi ja scias, kion vi diros al mi: tiuj fenomenoj utilas, por konvinki la nekredemajn; sed eksciu, ke se vi ne disponus aliajn konvinkrimedojn, vi hodiaŭ ne nom- brus eĉ la centonon de la ekzistantaj spiritistoj. Parolu al la koro: jen la vojo, per kiu vi atingos la plej mult- ajn seriozajn konvertiĝojn. Se vi opinios utile, ĉe iuj personoj, agadi per materialaj faktoj, prezentu ĉi tiujn almenaŭ ĉe tiaj cirkonstancoj, ke ili povus allasi nenian falsan interpreton, kaj plej precipe ne flankiĝu de la normalaj kondiĉoj de tiuj faktoj, ĉar, misprezentite, ili liveras kontraŭargumentojn al la nekredemaj, anstataŭ ĉiujn konvinki.

ERASTO."

99. Ci tiu fenomeno havas la kuriozan trajton, nome tion, ke iuj mediumoj ĝin efektivigas nur en la somnam- bula stato, kio estas facile klarigebla. Ce somnambulo fariĝas ia natura malligiĝo, ia izoliĝo de la Spirito kaj perispirito for de la korpo, deapartiĝo, kiu certe facil- igas la interkombiniĝon de la necesaj fluidaĵoj. Tiel est­is kun la alportoj, kiujn mi ĉeestis.

La sekvantaj demandoj estis direktitaj al la Spirito, kiu faris tiujn alportojn, sed liaj respondoj ie kaj ie suferas je la nesufiĉeco de liaj scioj; mi ilin submetis al la Spirito Erasto, teorie multe pli instruita, kiu al- plenigis ilin per tre saĝaj rimarkoj. Unu estas la me- tiisto, la dua estas la klerulo, kaj la komparado mem de tiuj du intelektoj estas instrua studo, ĉar ĝi montras, ke ne sufiĉas esti Spirito, por ĉion scii.

Bonvolu diri al ni, mi petas, kial la alportoj, kiujn vi faras, okazas nur dum la magneta dormo de la mediumo?

"Tio rilatas kun la naturo de la mediumo; la fakt- ojn, kiujn mi okazigas, kiam mia mediumo dormas, mi povus ilin okazigi ankaŭ per ne dormanta mediumo."

Kial vi tiel longe malfruigas la alporton de la objektoj kaj kial vi ekscitas la avidemon de la mediumo, vigligante lian deziron ekhavi la promesitan objekton?

"Tiun tempon mi bezonas, por prepari la fluidaĵojn, kiuj servas por la alporto; koncerne la ekscitadon, tiu ofte celas nur amuzi la ĉeestantojn kaj la somnambulon."

Rimarko de Erasto. La respondanta Spirito ne scias pli ol tion; li ne faras al si ĝustan ideon pri la motivo de tiu avidemo, kiun li instinkte ekscitas, ne komprenante la efikon de tiu ekscitado; li pensas, ke li amuzas la personojn, sed en la realeco li preterkonscie elvokas pli fortan ellason de fluidaĵo. Tio estas sekvo de la malfacileco de la fenomeno, malfacileco, kiu ĉiam estas pli granda, kiam tiu fenomeno ne estas spontanea, precipe per certaj mediumoj.

Ĉu la okazigo de tiu fenomeno dependas de la speciala naturo de la mediumo kaj ĉu tiu fenomeno povus okazi pli facile kaj rapide per aliaj mediumoj?

"La okazigo dependas de la naturo de la mediumo, kaj la fenomeno povas efektiviĝi nur per interrespondaj naturoj; koncerne la rapidecon, la kutimo, kiun ni akir- as, ofte komunikiĝi per la unu sama mediumo, estas por ni granda helpo."

Ĉu la ĉeestantoj iel influas la fenomenon?

"Kiam inter ili ekzistas nekredemo, kontraŭemo, ili povas nin forte ĝeni; ni preferas labori antaŭ kredantoj kaj homoj profunde konantaj Spiritismon; tamen mi sub tio ne diras, ke malbonvolo povus nin tute paralizi."

Kie vi elprenis la florojn kaj la bombonojn, ki­ujn vi alportis?

"La florojn mi deŝiras en la ĝardenoj, tie, kie ili plaĉas al mi."

Kaj la bombonojn? la komercisto certe kons- tatis ilian mankon.

"Mi ilin prenas tie, kie ĝi plaĉas al mi; la komerc­isto tion tute ne rimarkis, ĉar mi tiujn anstataŭigis per aliaj."

Sed la fingroringoj estas iom valoraj: kie vi ilin prenis? Ĉu tio ne malprofitigis la homon, de kiu vi ilin prenis?

"Mi ilin prenis en lokoj nekonataj al ĉiuj kaj en tia maniero, ke neniu povu de tio ricevi malprofiton."

Rimarko de Erasto. Mi pensas, ke tiu fakto estas ne- sufiĉe klarigita dank'al la neplena kapableco de la respond- inta Spirito. Jes, fakte povas el tio rezulti efektiva malpro- fito, sed la Spirito ne volis esti akuzita, ke li ion forprenis. Iun objekton oni povas anstataŭigi nur per alia identa ob­jekto, samforma kaj samvalora; sekve, se iu Spirito kapablus anstataŭigi tiun objekton, kiun li forprenas, per iu simila objekto, li do ne havus motivon por tiun forpreni kaj devus doni tiun alian.

Ĉu estas eble alporti florojn el iu alia pla- nedo?

"Ne, por mi ĝi ne estas ebla."

— (Al Erasto) Ĉu tion povus fari aliaj Spiritoj?

"Ne, tio ne estas farebla pro la malsameco de la medioj.

Ĉu vi povus alporti florojn de la alia hemis- fero, ekzemple el la tropikoj?

"Se nur sur la Tero, mi povas."

Ĉu la objektojn, kiujn vi alportis, vi povus mal- aperigi de antaŭ ni kaj returne forporti?

"Kiel mi ilin venigis, tiel ankaŭ mi povas ilin laŭ- plaĉe forporti returne."

Ĉu la alportado de objektoj ne estas por vi iom peniga, ne kaŭzas al vi kelkan embarason?

"Gi estas por ni neniom peniga, se nur ni havas la permeson ĝin okazigi; tre peniga ĝi povus esti por ni tiam, se ni volus fari tian laboron sen la necesa rajtigo."

Rimarko de Erasto. Le ne volas konfesi sian penon, kvan- kam efektivan, ĉar li estas devigita fari kvazaŭ materialan laboron.

Kiajn malfacilaĵojn vi renkontas?

"Nenian, krom malinklinaj fluidaĵoj, kiuj povas nin kontraŭi."

Kiel vi alportas la objekton? ĉu en la manoj?

"Ne, ni ĝin envolvas en nin mem."

Rimarko de Erasto. Li ne kontentige klarigas sian la­boron: li ne tegas la objekton per sia persono. Kio okazas estas tio, ke, ĉar lia persona fluidaĵo estas dilatebla kaj pe- netripova, tial li kombinas parton de tiu fluidaĵo kun parto de la animaligita fluidaĵo de la mediumo, kaj ĝustadire en tiu kombinaĵo li kaŝas kaj transportas la prieksperimentan objekton. Ne estas do ĝuste diri, ke li envolvas la objekton en si mem.

Ĉu vi same facile alportus multepezan ob- jekton, ekzemple de kvindek kilogramoj?

"Pezo al ni tute ne gravas; ni alportas florojn, ĉar tio eble plaĉas pli, ol grandvolumena maso."

Rimarko de Erasto. Guste; li povas alporti cent aŭ du- cent kilogramojn da objektoj, ĉar la pezoforto, ekzistanta por vi, ne ekzistas por li; sed ankaŭ ĉi tie li ne faras al si klaran ideon pri la okazaĵo. La maso de la interkombinitaj fluid- aĵoj estas proporcia al la maso de la objektoj; alivorte, la forto devas rilati rekte al la rezisto. El tio sekvas, ke se la Spirito alportas nur floron aŭ malpezan objekton, tiel estas ofte, ĉar li ne trovas ĉe la mediumo, aŭ en si mem, la ele- mentojn necesajn por pli granda peno.

Ĉu oni atribuu al Spiritoj la malaperon de objektoj, kelkafoje okazantan, oni ne scias kiel?

"Tio tre ofte okazas, pli ofte, ol kiel vi pensas, sed tion oni povus rebonigi petante la Spiriton porti returne la malaperintan objekton."

Rimarko de Erasto. Vere, sed iafoje kio estas forpren- ita, tio restas plue forprenita, ĉar tiaj objektoj, kiujn oni nen- iam retrovas, estas ofte forportataj tre malproksimen. Ta­men, ĉar la forpreno de objektoj postulas preskaŭ tiajn sam- ajn fluidaĵajn kondiĉojn, kiel la alportoj, tial ĝi povas okazi nur pere de mediumoj, dotitaj per specialaj kapabloj; tial la malapero de iu objekto estas pli probable sekvo de via mal- zorgo, ol ago de Spiritoj.

Ĉu faktoj, rigardataj kiel naturaj fenomenoj, estas efektive faroj de iuj Spiritoj?

"Viaj tagoj estas plenaj de tiaj faktoj, kiujn vi ne komprenas, ĉar vi neniam pensis pri ili, sed kiujn iom da meditado igus vin klare vidi."

Rimarko de Erasto. Ne alkalkulu al Spiritoj tion, kio estas faro de homo, sed kredu ilian kaŝitan, konstantan in- fluon, kiu naskas ĉirkaŭ vi multegon da cirkonstancoj, mult- egon da incidentoj necesaj por la plenumo de viaj agoj, de via ekzistado.

Ĉu el la objektoj, alportataj de la Spiritoj, kelkaj ne povas esti preparataj de ĉi tiuj, t. e. ĉu ili ne povas estiĝi mem per la modifoj, kiujn la Spiritoj ka- pablas ricevigi al la fluidaĵo aŭ al la universa elemento?

"Tion fari mi mem ne povas, ĉar por tio mi ne hav­as la permeson; tion povas nur altklasa Spirito."

Kiel vi antaŭ kelke da tagoj enportis tiujn objektojn, se la ĉambro estis fermita?

"Mi ilin venigis kun mi, por tiel diri, envolvitajn en mian substancon; mi pli ne povas diri, ĉar tio estas neklarigebla."

Kiel vi procedis, por videbligi tiujn objekt- ojn, kiuj antaŭ momento estis nevideblaj?

"Mi deprenis la materion, kiu ilin envolvis."

Rimarko de Erasto. Kio ilin envolvas, tio estas ne la ĝustasenca materio, sed fluidaĵo, ĉerpita duone el la peris- pirito de la mediumo, duone el la perispirito de la aganta Spirito.

(Al Erasto) Cu iu objekto povas esti enport- ata en absolute fermitan lokon, alivorte: ĉu iu Spirito povas fluidecigi iun materian objekton, ke ĉi tiu povus penetri en la materion?

"Ci tiu demando estas komplikita. La alportatajn objektojn la Spirito povas fari nevideblaj, sed ne pene- tripovaj; li ne povas rompi la agregatiĝon de la materio, kio estus la detruiĝo de la objekto. Farinte nevidebla tiun objekton, li povas alporti ĝin, kiam li tion volas, kaj ellasi ĝin nur en la momento oportuna, por ĝin re- aperigi. Alie okazas pri tiuj, kiujn ni kunmetas; ĉar en ĉi tiujn ni enmetas nur la elementojn de la materio kaj tiuj elementoj estas esence penetripovaj, kaj ĉar ni penetras mem kaj trapasas eĉ la plej densajn korpojn tiel facile, kiel la sunradioj trairas vitroplataĵojn, tial ni ja povas diri, ke ni enkondukas la objekton en eĉ hermetike fermitan lokon; sed tio nur en ĉi tiu okazo."

NOTO. Pri la spontanea estiĝo de la objektoj vidu pos­te la ĉapitron titolitan: Laborejo de la nevidebla mondo.

ĈAPITRO VI

PRI LA VIDMANIFESTIĜOJ

Demandoj pri la aperoj. Teoria disertacio pri la aperoj.

Spirito-globetoj. Teorio de la halucino.

100. El ĉiaj manifestiĝoj de Spiritoj la plej inte- resaj estas nekontesteble tiuj, en kiuj la Spiritoj pov­as fariĝi videblaj. El la klarigo de ĉi tiu fenomeno oni konstatos, ke ĝi estas ne pli supernatura ol la ceteraj. Mi unue prezentos la respondojn, kiujn la Spiritoj donis pri ĉi tiu temo.

Ĉu la Spiritoj povas fariĝi videblaj?

"Jes, precipe dum la dormo; tamen iuj homoj vidas ilin ne dormante, sed malofte."

Rimarko. Dum la korpo ripozas, la Spirito deŝiriĝas de la materiaj ligiloj; li tiam estas pli libera kaj povas pli faci­le vidi la aliajn Spiritojn, kun kiuj li ekrilatas. Sonĝo estas nur rememoro de tiu stato; kiam oni nenion memoras, oni diras, ke oni ne sonĝis, sed la animo tamen ja ion vidis kaj ĝuis sian liberecon. Ĉi tie ni pritraktas pli speciale la aper- ojn dum maldormo (>).

Ĉu la Spiritoj, kiuj manifestiĝas al la okuloj, apartenas pli al unu klaso, ol al alia?

"Ne; ili povas aparteni al ĉiuj klasoj, kiel al la pli altaj, tiel ankaŭ al la pli malaltaj."

Ĉu estas konsentite al ĉiuj Spiritoj manifest- iĝi videble?

(,) Vd., por pli da detaloj pri la stato de la Spirito dum la dormo, La Libron de la Spiritoj, ĉap. Liberiĝo de la animo, paragrafo 409. — Noto de la Aŭtoro.

"Ciuj ĝin povas, sed ili por tio ne ĉiam havas la permeson nek deziron."

Kion celas la Spiritoj, kiuj manifestiĝas vid- eble?

"Tio dependas; laŭ ilia naturo, la celo povas esti bona aŭ malbona."

Kiel do oni povas doni al ili la permeson por tio, kiam la celo estas malbona?

"En ĉi tiu okazo tio estas por elprovi tiujn homojn, antaŭ kiuj ili aperas. La intenco de la Spirito povas esti malbona, sed la rezulto povas esti bona."

Kio povas esti la celo de Spiritoj, kiuj fariĝas videblaj en malbona intenco?

"Timigi kaj ofte venĝi."

— Kion celas tiuj Spiritoj, kiuj portas bonan in- tencon?

"Konsoli la homojn, kiuj ilin resopiras; pruvi, ke ili ankoraŭ ekzistas kaj staras apud vi; doni konsilojn kaj iafoje peti helpi ilin mem."

Kia malbonaĵo tio estus, se la ebleco vidi Spi- ritojn estus konstanta kaj ĝenerala ĉe la homoj? Cu tio ne estus rimedo, por forigi la dubojn de la plej fortaj nekredemuloj?

"La homo estas ja ĉiam ĉirkaŭita de Spiritoj, sed ilin senĉese vidi konfuzus lin, ĝenus liajn agojn kaj en la plej multaj okazoj forprenus lian iniciativon, dum pensante, ke li troviĝas sola, li agas pli libere. Koncerne la nekredemulojn, tiuj disponas multe da rimedoj por konvinkiĝi, se nur ili volas profiti tiujn rimedojn kaj ne estas blindigitaj de la fiero. Vi ja scias, ke ekzistas hom­oj, kiuj vidis, sed kiuj tamen ne kredas, ĉar ili diras, ke ĉio tio estas iluzioj. Ne faru al vi zorgon pro tiaj hom­oj: pri ili zorgas Dio."

Rimarko. Tiel nebone estus senĉese vidi la Spiritojn, kiel vidi la aeron, kiu nin ĉirkaŭas, aŭ la miriadojn da mikros- kopaj bestetoj, kiuj svarmas ĉirkaŭ kaj sur ni. El ĉi tio ni devas konkludi, ke ĉia faritaĵo de Dio estas perfekta kaj ke Li pli bone ol ni scias, kio al ni estas utila.

Se vidi la Spiritojn estas malutile, kial do tio estas permesita ĉe iuj okazoj?

"Tiel estas, por pruvi al la homo, ke ne ĉio mortas kune kun la korpo kaj ke la animo konservas sian indi- viduecon post la morto. Tiu nedaŭra vidado sufiĉas, por tion pruvi kaj atesti la ĉeeston de viaj amikoj apud vi, sed ĝi ne havas la malbonaĵojn de la konstanta vidado."

Ĉu en la mondoj, pli progresintaj ol nia, la Spiritoj estas pli ofte vidataj, ol ĉe ni?

"Ju pli multe la homo alproksimiĝas al la spirita naturo, des pli facile li ekrilatas kun la Spiritoj; tio est­as la malsubtileco de via envolvaĵo, kio faras pli mal- facila kaj pli malofta la vidadon je la eterecaj estuloj."

Ĉu estas racia la terursento ĉe la apero de iu Spirito?

"Kiu havas klaran kapon, tiu certe komprenas, ke iu Spirito, kiu ajn li estas, estas malpli danĝera ol ĉiu vivanto. Cetere la Spiritoj iras ĉien, kaj oni ne bezonas vidi ilin, por scii, ke oni povas havi ilin apud si. Spirito, kiu volus malbonagi, povas tion fari nevidate kaj eĉ pli senriske; li estas danĝera ne tial, ke li estas Spirito, sed pro la influo, kiun li povas havi sur la menson, de- turnante la homon for de la bono kaj lin instigante al la malbono."

Rimarko. La personoj, kiuj en soleco aŭ en mallumo eksentas timon, malofte klarigas al si la kaŭzon de sia timo; ili ne povus diri, kion ili timas, sed certe ili devus pli timi renkonti homojn ol Spiritojn, ĉar malbonfaranto estas pli danĝera, kiam vivanta, ol post sia morto. Unu sinjorino, kon- ata al mi, ekvidis unu vesperon, en sia ĉambro, tiel klare difinitan aperaĵon, ke ŝi havis la impreson, kvazaŭ staras antaŭ ŝi iu homo, kaj ŝia unua sento estis de teruro. Cert- iĝinte, ke tie neniu troviĝas, ŝi diris al si mem: "Sajnas, ke tio estas nur iu Spirito; mi povas do dormi trankvile".

Ĉu iu, antaŭ kiu aperis Spirito, povas ekpa- roli al li?

"Jes, certe, kaj ja tion oni ĉiam devas fari en si

milaj okazoj, demandante la Spiriton, kiu li estas, kion

li deziras kaj per kio oni povas esti al li utila. Se li

estas malfeliĉa kaj suferanta Spirito, la kompato, kiun

oni montras al li, faciligas lian staton; se li estas bon- deziranta Spirito, li venas eble en la intenco doni bon- ajn konsilojn."

— Kiel, en ĉi tiu okazo, la Spirito povas respondi?

"Li tion faras kelkafoje per artikitaj sonoj same, kiel iu vivanto; plej ofte fariĝas transiĝo de pensoj."

Ĉu la Spiritoj, aperantaj kun flugiloj, ilin efek- tive portas, aŭ ĉu tiuj flugiloj estas nur simbola ŝajnaĵo?

"La Spiritoj portas neniajn flugilojn, kaj ja nenion similan ili bezonas, ĉar ili povas iri ĉien kiel Spiritoj. Ili aperas en tia formo, kiel ili volas impresi la per- sonon, antaŭ kiu ili sin prezentas: unuj aperas en la ordinaraj vestoj, aliaj en drapiraĵoj, triaj kun flugiloj, atributo de la kategorio da Spiritoj, kiujn ili reprezentas.

Ĉu la homoj, kiujn oni vidas en sonĝo, estas ĉiam tiuj samaj, kiel ili aspektas?

"Ili estas preskaŭ ĉiam tiuj homoj mem, al kiuj via Spirito iras aŭ kiuj venas al vi renkonte."

Ĉu la mokemaj Spiritoj ne povus preni sur sin la aspekton de niaj karuloj, por konduki nin en eraron?

"Falsajn aspektojn ili prenas sur sin nur por sin amuzi pri vi; sed ekzistas aferoj, pri kiuj ili ne havas la permeson sin amuzi."

Ĉar la penso estas ia elvoko, tial estas kom- preneble, ke ĝi venigus la koncernatan Spiriton; sed kiel klarigi, ke ofte tiuj personoj, pri kiuj ni plej streĉe pens­as, kiujn ni plej varme deziras vidi, neniam sin montras al ni en sonĝo, dum tamen ni vidas homojn, kontraŭ kiuj ni estas indiferentaj kaj pri kiuj ni tute ne pensas?

"La Spiritoj ne ĉiam havas la eblon manifestiĝi vid- eble, eĉ en sonĝo, kaj malgraŭ via deziro ilin vidi; tion povas malhelpi kaŭzoj ne dependantaj de ilia volo. Gi ofte estas ankaŭ elprovo, el kiu eĉ la plej varmega de­ziro ne sukcesas liberiĝi. Koncerne tiujn homojn, kon- traŭ kiuj vi estas indiferentaj, eble ili pensas pri vi. Cetere vi ne povas imagi al vi la societajn rilatojn en la mondo de la Spiritoj: tie vi renkontas multegon da intimaj konatoj, iamaj aŭ freŝdataj, pri kiuj vi faras al vi nenian ideon, kiam vi ne dormas."

Rimarko. Kiam oni disponas nenian rimedon, por cert- iĝi pri vizioj aŭ aperaĵoj, oni povas ilin sendube alkalkuli al halucinoj; sed kiam okazoj ilin konfirmas, tiam oni ilin ne povus atribui al imagemo, ekzemple: la apero, kiun oni vidas en sonĝo aŭ maldormo, de homoj, pri kiuj oni tute ne pensas, venantaj, en la momento de sia morto, per diversaj signoj sciigi la tute neatenditajn cirkonstancojn de sia fino. Oni ofte vidis ĉevalojn baŭmi kaj rifuzi iri pluen antaŭ aper- aĵoj, kiuj ekteruris siajn rajdantojn (>). Se la imagemo ludas ian rolon ĉe la homoj, ĝi certe ludas nenian ĉe la best- oj. Cetere, se la figuroj, kiujn oni vidas en sonĝo, estus ĉiam efiko de la antaŭaj zorgoj, ne estus do klarigeble, kial ofte okazas, ke oni neniam sonĝas pri aferoj, pri kiuj oni la plej multe pensas.

Kial iuj vizioj estas pli oftaj dum malsaneco?

"Ili same okazas dum perfekta saneco, sed ja dum malsaneco la materiaj ligiloj malstreĉiĝas; la malfortik- eco de la korpo havigas pli da libereco al la Spirito, kiu do pli facile ekkomunikiĝas kun la aliaj Spiritoj."

Sajnas, ke la spontaneaj manifestiĝoj estas pli oftaj en certaj landoj. Ĉu iuj popoloj havas pli taŭg- ajn naturdotojn, ol aliaj, por la ricevo de tiaj mani- festiĝoj?

"Ĉu vi protokolas ĉiun aperon de Spiritoj? La aperoj, la bruoj, unuvorte, ĉiaj manifestiĝoj de Spiritoj okazas egale ĉie sur la Tero, sed ili havas distingiĝajn karakterojn laŭ la popoloj, ĉe kiuj ili fariĝas. Ĉe tiuj, ekzemple, kiuj ne multe uzas la skribadon, ne ekzistas skribivaj mediumoj; ĉe aliaj, tiaj mediumoj abundas; aliloke fariĝas prefere bruoj kaj movoj, ol inteligent- aj komunikaĵoj, ĉar ĉi tiuj estas malpli ŝatataj kaj de- zirataj."

Kial la aperoj estas pli oftaj nokte? Ĉu tio ne ŝajnas efiko de la silento kaj de la mallumo sur la imagpovo?

"Tiel estas pro tiu sama motivo, kiu al vi ebligas vidi nokte la stelojn, kiujn vi ne vidas en hela tago. Forta lumeco povas forvelkigi palan aperaĵon, sed estus

(,) Vd. la epizodon de la azenino de Bileam: Nombroj, 22: 21 - 33. — La Trad.

eraro supozi, ke la nokto havas kun tio ion komunan. Demandu la homojn, kiuj vidis aperaĵojn, kaj vi kons- tatos, ke la plej multaj ilin vidis tage."

Rimarko. La aperoj estas multe pli oftaj kaj ĝeneralaj, ol kiom oni pensas, sed multaj homoj ilin ne konfesas pro moktimo kaj aliaj atribuas ilin al iluzio. Se ili ŝajnas pli multenombraj ĉe iuj popoloj, tiel okazas, ĉar tiuj popoloj pli zorge konservas la tradiciojn, verajn aŭ malverajn, preskaŭ ĉiam pligrandigitajn de la logpovo de ĉio mirakleca, por kio taŭgas la aspekto de la lokoj. La kredemo igas tiam vidi supernaturajn faktojn en la plej ordinaraj fenomenoj: la si- lento de la soleco, la kruteco de la ravinoj, la muĝado de la arbaro, la ventopuŝoj de la tempesto, la eho de la montaroj, la fantomeca formo de la nuboj, la ombroj, la miraĝoj, ĉio donas materialon por iluzio al simplaj kaj naivaj mensoj, kiuj bonafide rakontas tion, kion ili vidis aŭ laŭ sia kredo vidis. Sed flanke de la fikcio ekzistas la realeco; al la li- berigo de la realeco el ĉiuj ridindaj akcesoraĵoj de la su- perstiĉo kondukas ĝuste la serioza studado de Spiritismo.

Cu oni vidas Spiritojn en sia normala stato aŭ en ia stato ekstaza?

"Oni vidas ilin en sia tute normala stato; tamen tiuj personoj, kiuj ilin vidas, tre ofte troviĝas en ia sta- to neordinara, proksima al ekstazo, kiu havigas al ili kvazaŭ duoblan vidadon." (La Libro de la Spiritoj, § 447)

Cu tiuj personoj, kiuj vidas Spiritojn, vidas ilin per siaj okuloj mem?

"Ili tiel pensas, sed Spiritojn efektive vidas la ani­mo: ĝin pruvas tio, ke oni tiujn estulojn vidas kun okul- oj fermitaj."

Kiel iu Spirito povas fariĝi videbla?

"La principo de tio estas tiu sama, kiel tiu de ĉiaj manifestiĝoj: ĝi kuŝas en la proprecoj de la perispirito, kiu povas sperti plurajn modifojn laŭ la plaĉo de la Spirito."

Cu la Spirito povas fariĝi videbla mem aŭ ĉu nur kun la helpo de la perispirito?

"En via materia stato la Spiritoj povas manifestiĝi nur kun la helpo de sia duonmateria envolvaĵo: ĉi tiu estas la perilo, per kiu ili agas sur viajn sentumojn.

Guste en tiu envolvaĵo ili kelkafoje aperas sub homa aŭ tute alia formo, aŭ en la sonĝoj, aŭ eĉ dum maldormo, kiel en lumo, tiel ankaŭ en mallumo."

Ĉu oni povus diri, ke iu Spirito fariĝas vid- ebla per la densiĝo de la fluidaĵo de la perispirito?

"Densiĝo ne estas la ĝusta vorto; ĝi esprimus pre­fere ian similigon, kiu povas helpi, por ke vi komprenu la fenomenon, ĉar ne fariĝas efektiva densiĝo. Per la interkombiniĝo de la fluidaĵoj ekestas en la perispirito ia tute propra strukturo, kiu ĉe vi ne havas analogaĵon, strukturo, kiu ĝin videbligas."

Ĉu la aperantaj Spiritoj estas ĉiam nekapt- eblaj kaj nepalpeblaj?

"En sia normala stato ili estas nekapteblaj, kiel en sonĝo, tamen ili povas impresi la palposenson kaj post- lasi signojn de sia ĉeesto, eĉ, en iuj okazoj, fariĝi mo- mente tuŝeblaj, kio pruvas, ke inter ili kaj vi ekzistas io materia."

Ĉu ĉiuj kapablas vidi Spiritojn?

"Dum la dormo, jes, sed ne en maldormo. Dum la dormo la animo vidas senpere; en maldormo ĝi estas ĉiam pli aŭ malpli influata de la organoj. Tial ne tute samaj estas la kondiĉoj en la du okazoj."

En kio kuŝas la kapableco vidi Spiritojn en maldormo?

"Ĉi tiu kapableco dependas de la homa strukturo; ĝi kuŝas en la pli aŭ malpli granda facileco de la fluid- aĵo de la vidanto, kombiniĝi kun tiu de la Spirito. Tial ne sufiĉas, ke la Spirito volas montriĝi, sed estas ne- cese, ke li trovu en la homo, al kiu li volas sin vidigi, la necesan kapablecon."

— Ĉu ĉi tiu kapableco povas kreski per ekzerc- iĝado?

"Jes, kiel ĉiuj aliaj kapablecoj, sed ĝi estas unu el tiaj, kies naturan kreskadon oni prefere atendu, ansta- taŭ instigi, por ne riski supereksciti la imagemon. La ĝenerala kaj konstanta vidado je la Spiritoj estas es- cepta kapableco kaj ne troviĝas en la normalaj kondiĉoj de la homo."

Ĉu oni povas aperigi Spiritojn?

"Ĉi tion oni povas iafoje, sed tre malofte; tiu apero estas preskaŭ ĉiam spontanea. Por tio estas necesa spe- ciala kapableco."

Ĉu la Spiritoj povas fariĝi videblaj sub alia aspekto, ol la formo homa?

"La formo normala estas la formo homa; la Spirito povas ŝanĝi ĝian aspekton, sed ĝi ĉiam alkonformiĝas al la homa tipo."

Ĉu ili ne povas manifestiĝi sub la formo de flamo?

"Ili povas naski flamojn, lumetojn, kiel ĉiajn aliajn efikojn, por elmontri sian ĉeeston; sed tio estas ne la Spiritoj mem. La flamo estas ofte nura miraĝo aŭ eman- aĵo de la perispirito; ĉiaokaze ĝi estas nur parto de la perispirito: ĉi tiu aperas tuta nur en la vizioj."

Kion pensi pri la kredo, kiu atribuas la vaglumojn al la ĉeesto de animoj aŭ Spiritoj?

"Superstiĉo, naskita de senklereco. Estas bone kon- ata la kaŭzo fizika de la vaglumoj."

Ĉu la blua flamo, kiu, laŭ la famo, ekaperis super la kapo de Servio Tulio, en lia infaneco, estas fabelo aŭ ĉu ĝi estis reala?

"Gi estis reala; estigis ĝin familiara Spirito, kiu de- ziris averti lian patrinon pri io. Kiel vidipova medium- ino, tiu patrino ekrimarkis disradiadon de la Spirito, protektanto de ŝia infano. Kiel viaj skribivaj medium­oj ne skribas ĉiuj unu saman aferon, tiel ankaŭ la vi- divaj mediumoj ne vidas en sama grado. Tiu patrino vidis nur flamon, dum alia mediumo povus esti vidinta la korpon mem de la Spirito."

Ĉu la Spiritoj povus prezenti sin sub la for­mo de bestoj?

"Ĉi tio povas ja okazi, sed tian aspekton prenas sur sin ĉiam nur tre malsuperaj Spiritoj. Tio estus ĉia- okaze nur momenta eksteraĵo, ĉar estus absurdo kredi, ke ĉia ajn vera besto povus esti la enkarniĝinta figu­ro de iu Spirito. Bestoj estas ĉiam nur bestoj, nenio alia."

Tiun respondon oni komprenu en la senco de "homa

Rimarko. Nur la supersiĉo povas kredigi, ke iuj bestoj estas animitaj de Spiritoj; oni devas havi tre komplezeman aŭ forte afekciitan imagemon, por vidi ion supernaturan en la iom strangaj cirkonstancoj, en kiuj la Spiritoj iafoje sin prezentas; sed timo foje vidigas tion, kio ne ekzistas. Ne ĉiam timo naskas tian ideon. Mi konis sinjorinon, cetere tre inteligentan, kiu supermezure amis grandan nigran katon, ĉar ŝi kredis, ke ĝi havas naturon superbestan; tamen ŝi antaŭe neniam aŭdis pri Spiritismo; se ŝi ĉi tiun konus, ĝi igus ŝin kompreni la ridindecon de la kaŭzo de ŝia amo, pruvante al ŝi la neeblecon de tia metamorfozo.

Teoria disertacio pri la aperoj

La plej ordinaraj aperantaj manifestiĝoj okaz- as dum la dormo, per sonĝoj: ili estas la vidaĵoj. La kadro de ĉi tiu mia studo ne povas enteni la ekzamenon de ĉiuj apartaĵoj, kiujn la sonĝoj povas prezenti; tial mi mallonge diras, ke ili povas esti: aktuala vidaĵo de ĉeestantaj aŭ forestantaj aferoj; retrospektiva vidaĵo de la pasinteco; kaj, en kelkaj esceptaj okazoj, antaŭsento de la estonteco. Ili estas ofte ankaŭ alegoriaj bildoj, kiujn la Spiritoj preterpasigas antaŭ niaj okuloj, por fari al ni utilajn avizojn kaj doni al ni edifajn konsil- ojn, se ili estas bonaj Spiritoj; aŭ por konduki nin en eraron kaj flati niajn pasiojn, se neperfektaj Spiritoj. La tuj sekvanta teorio aplikiĝas kiel al sonĝoj, tiel an- kaŭ al ĉiuj ceteraj okazoj de aperado de Spiritoj. (Vd. La Libron de la Spiritoj, § 400 k. sekv.)

Mi opinias, ke mi ofendus la saĝon de miaj legantoj, refutante, kiom da absurda kaj ridinda ekzistas en tio, kion oni ordinare nomas la signifoklarigo de la sonĝoj.

La ĝustadiraj aperoj okazas en maldormo, tiam, kiam oni plene kaj tute libere ĝuas sian mensan kapablecon. La aperaĵoj ordinare montriĝas sub vapor- eca kaj diafana formo, iafoje malpreciza kaj nedifinita; ofte tio estas komence duonblanka lumeto, kies konturoj bildiĝas iom post iom. Ĉe aliaj okazoj la formoj estas

spirito", ĉar ankaŭ la bestoj havas spiriton: ili ja ne estas nur materio. — La Trad.

klare difinitaj kaj oni distingas la plej etajn trajtojn de la vizaĝo en tia grado, ke oni povas ĝin tre precize pri- skribi. La sintenado, la aspekto estas similaj al tiuj de la Spirito, kiam sur la Tero.

Povante preni ĉiajn eksteraĵojn, la Spirito sin pre- zentas en tiu, kiu la plej bone faras lin rekonebla, se tia estas lia deziro. Tial, kvankam kiel Spirito li havas nenian korpan difekton, li sin montras kripla, lama, ĝiba, vundita, kun cikatroj, se tio estas necesa por la pruvo de lia identeco. Ezopo, ekzemple, kiel Spirito ne estas misforma, sed se oni elvokos lin kiel Ezopon, eĉ se li hav- is plurajn ekzistadojn post tiam, kiam li estis tiel nom- ata, li aperos malbela kaj ĝiba, en siaj tradiciaj vestoj.

Rimarkinde estas, ke, esceptinte specialajn cirkons- tancojn, la malplej netaj partoj estas la malsupraj mem- broj, dum la kapo, la trunko, la brakoj kaj la manoj ĉiam precize bildiĝas; tial la Spiritojn oni vidas preskaŭ neniam paŝi, sed gliti kiel ombroj. Koncerne la veston, ĝi plej ordinare konsistas en drapiraĵo, finiĝanta per longaj ondantaj faldoj. Tiuj Spiritoj, kiuj neniun kon- servis el la surteraj aferoj, aperas almenaŭ kun onda kaj gracia hararo; sed la ordinaraj Spiritoj, tiuj, kiujn oni konis, portas plej ofte tiun veston, kiun ili uzadis dum la lasta fazo de sia ekzistado.

Ili ofte kunportas la atributojn, kiuj karakterizas ili- an hierarkian ŝtupon, kiel aŭreolon, aŭ flugilojn ĉe tiuj, kiujn oni povas rigardi kiel anĝelojn, dum aliaj havas ĉe si la signojn, kiuj memorigas iliajn iamajn surterajn okupojn; tiel, militisto povos aperi kun sia armaĵo, kler- ulo kun siaj libroj, murdisto kun sia ponardo, k. t. p. La Superaj Spiritoj havas figuron belan, noblan kaj se- renan; la pli malaltaj mienas iel sovaĝe kaj bestie, kaj iuj ankoraŭ portas la postesignojn de la faritaj krimoj aŭ de la travivitaj turmentoj. La demando pri la vesto kaj pri ĉiuj akcesoraj objektoj estas eble tiu, kiu plej forte mirigas; mi ĝin repritraktos en speciala ĉapitro, ĉar ĝi estas ligita kun aliaj tre gravaj faktoj.

103. Mi diris, ke la aperaĵoj havas ion vaporecan. Ce certaj okazoj oni povus kompari ilin al bildoj sur vi- troplato, bildoj, kiuj malgraŭ sia neteco ne malhelpas travidi ion malantaŭ ili. Tiel la vidivaj mediumoj ordi- nare vidas la aperaĵojn; ili vidas ĉi tiujn iradi tien kaj reen, eniri en iun ĉambron aŭ eliri el tie, pasadi inter la amaso de la vivantoj, ŝajnante, almenaŭ rilate al la ordinaraj Spiritoj, aktive partopreni en ĉio, kio okazas ĉirkaŭ ili, interesiĝi pri ĉio ĉi kaj aŭskulti, kion oni diras. Oni ilin ofte vidas alproksimiĝi al iu homo, blovi en lin pensojn, influi lin, konsoli lin, se ili estas bonaj, moki lin, se ili estas malicaj, montriĝi malĝojaj aŭ kontentaj de la rezultatoj, kiujn ili atingas. Tio estas unuvorte la duoblaĵo de la enkorpa mondo.

Tia estas tiu kaŝita mondo, nin ĉirkaŭanta, en kiu ni senkonscie vivas, tiel same, kiel ni, ankaŭ senkonscie, vivas meze de miriadoj da estaĵoj de la mikroskopa mon­do. La mikroskopo malkaŝis al ni la mondon de la su- permezure malgrandaj estaĵoj, pri kiuj ni tute ne kon- jektis; Spiritismo, helpata de la vidivaj mediumoj, mal- kaŝis al ni la mondon de la Spiritoj, kiu ankaŭ estas unu el la agantaj fortoj de la Naturo. Per la helpo de la vidivaj mediumoj ni povis studi la nevideblan mondon, ekkoni ĝiajn morojn same tiel, kiel popolo el blinduloj povus studi la videblan mondon per la helpo de kelke da vidantoj. (Vd. poste, en la ĉapitro pri la mediumoj, la artikolon rilatan al la vidivaj mediumoj.)

104. La Spirito, kiu volas aŭ povas aperi, iafoje prenas ankoraŭ pli netan formon, kun ĉiuj ŝajnoj de so­lida korpo, en tia grado, ke li faras absolutan iluzion kaj kredigas, ke oni havas antaŭ si enkorpan estulon. Ĉe kelkaj okazoj fine, kaj en iaj cirkonstancoj, la tuŝ- ebleco povas fariĝi reala, t. e. oni povas tuŝi, palpi, senti tian saman reziston, tian saman varmecon, kiel ĉe viv- anta korpo, kio ne malhelpas ĝin fulmrapide disneniiĝi. Tiam la aperaĵon oni konstatas ne sole per la vidado, sed ankaŭ per la palpado.

Se oni povus atribui al iluzio aŭ al ia fascinado la simple videblan aperaĵon, nenia dubo estas konsentebla tiam, kiam ni povas ĝin ekpreni kaj palpi, kiam ĝi mem nin ekprenas kaj ĉirkaŭbrakas.

La tuŝeblaj aperoj estas tiuj plej mal oftaj, sed tiuj, kiuj okazis en la laste pasinta tempo per la influo de kelkaj potencaj mediumoj (' kaj kiujn aŭtentikigas ne- rifuzeblaj atestantoj, pruvas kaj klarigas tiujn, kiujn la Historio rakontas pri homoj, post sia morto sin mon- trintaj kun ĉiuj signoj de realeco. Tamen, kiel mi diris, kiel ajn eksterordinaraj estas tiaj fenomenoj, ĉio mira­kleca disfumiĝas, se nur oni scias, kiel ili fariĝas, kaj oni komprenas, ke, anstataŭ nuligo de la leĝoj de la Na- turo, ili estas aplikaĵo de tiuj leĝoj.

105. Laŭ sia naturo kaj en sia normala stato la perispirito estas nevidebla; tian saman karakteron hav­as multego da fluidaĵoj, kies ekziston ni scias, sed kiujn ni tamen neniam vidis. Sed same, kiel iaj fluidaĵoj, ĝi povas sperti modifojn, kiuj ĝin videbligas, aŭ per ia densiĝo, aŭ per ŝanĝo de ĝia molekula aranĝo: tiam ĝi aperas al ni sub vaporeca formo. La densiĝo (oni ne prenu ĉi tiun vorton laŭlitere; mi uzas ĝin manke de alia kaj kiel komparon), la densiĝo, mi diras, povas esti tia, ke la perispirito havigas al si la proprecojn de solida kaj tuŝebla korpo, kun la kapablo momente repreni sian eterecan kaj nevideblan staton. Ni povas kompreni ĉi tion per komparo kun la vaporo, kiu povas transiri de sia nevidebla stato en la staton nebulecan, poste en la likvan, fine en la solidan, kaj returne.

Tiuj diversaj statoj de la perispirito rezultas el la volo de la Spirito, sed ne el ia fizika kaŭzo ekstera, kiel okazas al niaj gasoj. Kiam la Spirito aperas antaŭ ni, tiel estas tial, ke li transigis sian perispiriton en la sta- ton necesan, por fari ĝin vedebla; sed por tio lia volo sola ne sufiĉas, ĉar la modifo de la perispirito fariĝas per ties kombiniĝo kun la propra fluidaĵo de la mediu­mo; nu, ĉi tiu kombiniĝo ne ĉiam estas efektivigebla, kio klarigas, kial la videbleco de la Spiritoj ne estas ĝene- rala. Sekve ne sufiĉas, ke la Spirito volu sin montri; ankaŭ ne sufiĉas, ke iu homo volu vidi lin; estas nece- se, ke ambaŭ fluidaĵoj povu interkombiniĝi, ke inter ili ekzistu ia reciproka inkliniĝo, eble ankaŭ ke la elverŝo de la fluidaĵo de la persono estu sufiĉe granda, por fari la transformiĝon de la perispirito, kaj probable necesaj

(,) Inter aliaj S-ro Home. — Noto de la Aŭtoro.

estas ankoraŭ aliaj kondiĉoj, kiujn ni ne konas; fine, estas necese, ke la Spirito havu la permeson vidigi sin al iu difinita persono, kio ne ĉiam estas al li konsentita aŭ nur en certaj cirkonstancoj, por motivoj, kiujn ni ne povas prijuĝi.

Ankoraŭ unu propreco de la perispirito, kiu ĝin havas dank'al sia etereca strukturo mem, estas la penetripovo. Nenia materio baras ĝian vojon: ĝi tra- pasas ĉion same facile, kiel la lumo trairas la diafanajn korpojn. Tial nenia ĉirkaŭfermejo povas kontraŭstari la eniron de la Spiritoj; ili vizitas malliberulon en lia karcero tiel facile, kiel homon en la kamparo.

La aperoj en maldormo estas nek maloftaĵo, nek novaĵo; ili okazis en ĉiuj tempoj; la Historio ra- portas grandan nombron da ili; sed, ne irante returne tiel malproksimen, en la nuna tempo ili estas tre oftaj, kaj multe da homoj ilin vidis, sed prenis ilin, en la unua momento, kiel tion, kion oni interkonsente nomis halu- cinoj. Ili estas oftaj precipe ĉe la morto de forestantaj homoj, kiuj venas viziti siajn parencojn aŭ amikojn. Ili ofte havas nenian difinitan celon, sed oni povas diri, ke la aperantaj Spiritoj estas ordinare altirataj de simpa- tio. Se ĉiu sondos sian memoron, tiam oni konstatos, ke ne malmultaj homoj eksciis pri kelke da tiaj faktoj, kies aŭtentikecon neniu povus dubi.

Al la supraj konsideroj mi nun aldonos la ek- zamenon de kelkaj optikefikoj, kiuj naskis la kuriozan sistemon de la Spiritoj-globetoj.

La aero ne ĉiam estas absolute klara, kaj en certaj cirkonstancoj oni okulvideble konstatas ĝian fluadon kaj agitiĝadon kiel efikon de la varmo. Iuj homoj prenis tion kvazaŭ amason da Spiritoj, agitiĝantaj en la spaco; la sola elmontro de ĉi tiu opinio ĝin kondamnas. Sed ĉi tie fariĝas alispeca ne malpli stranga iluzio, kontraŭ kiu estas bone sin gardi.

La akva humoro de la okulo prezentas apenaŭ ri- markeblajn punktojn, kiuj perdis iom de sia travidebleco. Tiuj punktoj estas kvazaŭ maldiafanaj korpoj, suspens- antaj en la likvaĵo, kies movojn ili sekvas. Dank'al pli- grandigo kaj refrakto ili aspektas, en la ĉirkaŭa aero kaj de malproksime, kvazaŭ disketoj de unu ĝis dek mi- limetroj en la diametro, ŝajnantaj ŝvebi en la atmosfero. Mi vidis homojn, kiuj prenis tiujn diskojn por Spiritoj, ilin ĉien sekvantaj kaj akompanantaj, kaj kiuj, en sia entuziasmo, rigardis kiel figurojn la nuancojn de la iriz- ado de la lumo, kio estas pli aŭ malpli tiel racia, kiel vidi figuron en la luno. Simpla observado de la flanko de tiuj homoj mem ilin rekondukos sur la terenon de la realeco.

Tiuj diskoj aŭ medalionoj, ili diras, ne nur akom- panas ilin, sed sekvas ĉiujn iliajn movojn: tiuj iras deks- tren, maldekstren, supren, malsupren, aŭ haltas, laŭ la movoj de la kapo. Tio ne estas miriga: ĉar la ŝajno sidas sur la okulglobo, tial ĝi devas sekvi la movojn de la okulo. Se tio estus Spiritoj, oni devus ja konsenti, ke ili estus limigitaj al rolo tro mekanika por inteli- gentaj kaj liberaj estuloj, rolo tre teda eĉ por malsu- peraj Spiritoj kaj, des pli prave, neakordigebla kun la ideo, kiun ni faras al ni pri la Superaj Spiritoj. Kelkaj homoj, estas vero, prenas por malbonaj Spiritoj la ni- grajn punktojn aŭ amaŭrozajn makulojn.

Tiuj diskoj, kiel ankaŭ la nigraj makuloj, havas os- cilan movadon, kiu neniam translimas la amplitudon de certa angulo, kaj kunhelpas al la iluzio tiu fakto, ke ili ne abrupte sekvas la movojn de la vidlinio. La kaŭ- zo de ĉi tio estas ja tre simpla. La maldiafanaj punktoj de la akva humoro, kiel mi diris, kvazaŭ suspensas kaj ĉiam inklinas malsupreniri; ili supreniras instigite de la movo de la okulo de malsupre supren, sed kiam ili ating- as certan alton, se oni ne plu movas la okulon, tiam oni konstatas, ke la diskoj malsupreniras mem kaj poste haltas. Ilia moviĝemo estas grandega, ĉar sufiĉas plej malgranda movo de la okulo, por igi ilin ŝanĝi sian di- rekton kaj rapide laŭiri la tutan arkon en la spaco, kie fariĝas la bildo. Tiel longe ĝis ne estos pruvite, ke iu bildo havas propran, spontanean kaj inteligentan mov- adon, oni ne povas vidi en tio ion alian, ol nuran optikan aŭ fiziologian fenomenon.

Same estas kun la stelumaĵoj, kiuj iafoje ekaperas kun la aspekto de iom kompaktaj garboj aŭ faskoj, dank'al la kuntiriĝo de la okulmuskoloj, kaj kiuj ordi­nare ne translimas la rondon de la iriso.

Tiaj iluzioj povas esti nenio krom la rezultato de ne- kompleta observado. Kiu ajn serioze studis la naturon de la Spiritoj per ĉiaj rimedoj, kiujn la praktika scienco disponigas al la homo, tiu komprenas, kiom da infaneca enhavas tiuj iluzioj. Kiel ni kontraŭbatalas la senpri- pensajn teoriojn, per kiuj oni atakas la manifestiĝojn, kiam tiuj teorioj baziĝas sur la nekonado de la faktoj, tiel same ni devas peni detrui la malverajn ideojn, kiuj elmontras pli da entuziasmo, ol da konsideremo, kaj kiuj, pro tio mem, pli malutilas, ol utilas, rilate la nekredem- ulojn, jam mem inklinantajn elserĉi la ridindan flank- on de ĉio.

La perispirito, kiel oni vidas, estas la principo de ĉiaj manifestiĝoj. De kiam oni ĝin ekkonis, oni ek- havis la ŝlosilon de multego da fenomenoj. Tiu konado ebligis al la spiritisma scienco fari grandegan paŝon kaj kondukis ĉi tiun novan vojon, liberigante ĝin el ĉiu supernatura karaktero. De la Spiritoj mem, ĉar bone notu al vi, ke tio estis ili, kiuj indikis al mi la vojon, mi ricevis la klarigon de la agado de la Spiritoj sur la materion, de la movado de la inertaj korpoj, de la bruoj kaj de la aperoj. Tie oni trovas ankaŭ la klarigon de pluraj aliaj fenomenoj, kiujn mi ankoraŭ devas ekza- meni, antaŭ ol transiri al la studado de la ĝustadiraj komunikaĵoj. Ĉi tiujn oni komprenos des pli klare, ju pli bone oni konos la unuajn kaŭzojn. Kiu ĝuste kom- prenis tiun principon, tiu facile ĝin aplikos al la diversaj faktoj, kiuj povos sin prezenti al lia observado.

For de mi estas la pretendo rigardi la ĵus pre- zentitan teorion kiel absolutan kaj kiel la lastan vorton; ĝin sendube kompletigos aŭ korektos kun la tempo nov- aj studoj, sed, kiel ajn nekompleta aŭ neperfekta ĝi est­as ankoraŭ hodiaŭ, ĝi tamen povas kunhelpi al la ekscio pri la ebleco de la faktoj el kaŭzoj, kiuj havas nenion supernaturan. Se ĝi estas hipotezo, oni tamen ne povas ne rekoni en ĝi la meriton de racieco kaj probableco, kaj

ĝi ja valoras tiom, kiom ĉiuj klarigoj, kiujn donas la

neigantoj, por pruvi, ke en la spiritismaj fenomenoj ĉio estas nur iluzio, fantasmagorio kaj artifiko.

Teorio de la halucino

Kiuj ne konsentas la ekziston de la senkorpa kaj nevidebla mondo, tiuj pensas, ke ili klarigas ĉion per la vorto halucino. La difino de ĉi tiu vorto estas konata al ĉiu, nome: eraro, iluzio de iu homo, kiu kredas, ke li havas perceptojn, kiujn li efektive ne havas. La ori­gina vorto estas la latina hallucinari (erari), kiu siavice venas de ad lucem. Sed, kiom mi scias, la scienculoj ĝis hodiaŭ ne eldiris ĝian fiziologian kaŭzon.

Se, kiel ŝajnas, ili malkaŝis ĉiujn sekretojn de la optiko kaj de la fiziologio, kial do ili ankoraŭ ne klarigis la naturon kaj la fonton de la bildoj, kiuj montriĝas al la spirito en iaj cirkonstancoj?

Ili volas klarigi ĉion laŭ la leĝoj de la materio: nu, bone; ili do, laŭ tiuj samaj leĝoj, starigu ian teorion de la halucino: ĉu bona, ĉu malbona, ĝi estus tamen ia klarigo.

La kaŭzon de la sonĝoj la scienco neniam el­diris; la scienco atribuas la sonĝojn al ia efiko de la imagemo, sed ĝi ne difinas la imagemon kaj ankaŭ ne, kiel ĉi tiu formas tiujn tiel klarajn kaj tiel netajn bild- ojn, kiuj iafoje sin montras al ni. Tio estas klarigo de unu nekonata afero per alia same nekonata: la demando restas do ĉe la sama staro. La sonĝoj, oni diras, estas rememoraĵo el la hieraŭaj zorgoj; sed eĉ se oni ak- ceptus ĉi tiun solvon, kiu solvo ja ne estas, restus an- koraŭ ekscii, kio estas tia magia spegulo, kiu tiele kon- servas la stampon de la aferoj; kiel klarigi precipe tiujn vidojn de aĵoj realaj, kiujn oni neniam vidis en mal- dormo kaj pri kiuj oni neniam antaŭe pensis? Nur Spi- ritismo povis doni al ni la ŝlosilon de tiu kurioza fenome­no, kiun ni tute ne atentas ĝuste dank'al ĝia ordinareco mem, kiel ĉiujn mirindaĵojn de la Naturo, kiujn ni mal- ŝate taŭzas.

La scienculoj konsideris la halucinon ne inda je ilia atento; ĉu reala, ĉu ne, ĝi estas tamen fenomeno, kiun la fiziologio devas kapabli klarigi, ĉar alie ĝi konfesus sian nesufiĉan kompetentecon. Se iu scienculo iam en- treprenos doni de la halucino ne ian difinon, ni nin in- terkomprenu, sed fiziologian klarigon, ni vidos, ĉu lia teorio solvas ĉiajn okazojn; li ne prisilentu precipe la tiel ordinarajn aperojn de homoj ĉe la momento de ties morto; li diru, kial kuntrafiĝas la apero kun la morto de la homo.

Se tio estus ia unuopa fakto, oni povus alkalkuli ĝin al hazardo, sed ĝi estas tro ofta, ke oni atribuu ĝin al la hazardo, kiu ja ne faras tiajn ripetojn. Se alme- naŭ la imagemon de tiu, kiu vidas aperaĵon, ekfrapus la penso, ke tiu homo estis tuj mortonta, konsentite; sed la aperanto estas plej ofte tiu homo, pri kiu oni la plej malmulte pensas: sekve la imagemo neniel parto- prenas en tio. Ankoraŭ malpli kontentige oni povas klar- igi per la imagemo la tute nekonatajn cirkonstancojn de ies morto.

La halucinismanoj eble diros, ke la animo (se nur ili akceptas la ekziston de ia animo) travivas moment- ojn de superekscitiĝo, kiam ĝiaj kapabloj estas ekzalt- itaj: mi konsentas; sed kiam tio, kion ĝi vidas, estas reala, tiam ĝi jam ne estas iluzio. Se en sia ekzaltiteco la animo vidas ion forestantan, ĝi do transportiĝas tien; sed se nia animo povas transportiĝi al forestanta homo, kial do la animo mem de ĉi tiu ne povus transportiĝi al ni? En sia teorio de la halucino ili bonvolu konsideri ĉi tiujn faktojn kaj ne forgesi, ke iu teorio, kontraŭ kiu oni povas prezenti neigantajn faktojn, estas nepre mal- vera aŭ nekompleta.

Atendante de ili la necesan klarigon, mi nun provos eldiri kelke da ideoj en ĉi tiu rilato.

113. La faktoj pruvas, ke okazas efektivaj aperoj de Spiritoj, kiujn la spiritisma teorio perfekte klarigas kaj kiujn povas nei nur tiuj homoj, kiuj akceptas nenion ekster la organa korpo; sed, krom la efektivaj vidoj, ĉu okazas ankaŭ halucinoj laŭ la ordinara senco de ĉi tiu vorto? Ili estas eksterdubaj. Kia estas ilia fonto? La

Spiritoj mem ja kondukas nin sur la ĝustan vojon, ĉar la klarigo, ŝajnas al mi, troviĝas tuta en la respondoj, donitaj al la jenaj demandoj:

Cu la vidaĵoj estas ĉiam realaj? Cu iafoje ili ne estas efiko de halucino? Kiam, en sonĝo aŭ en alia oka- zo, oni vidas ekzemple la diablon aŭ aliajn neekzistant- ajn fantaziaĵojn, ĉu tio ne estas ia kreaĵo de la imagemo?

"Gi estas tia kreaĵo kelkafoje; kiam la menson frap­as iaj impresaj legaĵoj aŭ rakontoj pri sorĉaĵoj, tiam oni ilin rememoras kaj kredas, ke oni vidas tion, kio ja ne ekzistas. Sed ni jam diris ankaŭ, ke la Spirito, en sia duonmateria envolvaĵo, povas preni sur sin ĉiajn form- ojn, por manifestiĝi. Ia mokŝercema Spirito povas do aperi kun kornoj kaj ungegoj, se tio plaĉas al li, por sin amuzi pri la homa kredemeco, tiel same, kiel bona Spi- rito povas montriĝi kun flugiloj kaj brilradia aspekto."

Cu oni povas rigardi kiel aperaĵojn la figurojn kaj aliajn bildojn, ofte montriĝantajn en nia duondormo aŭ simple tiam, kiam ni fermas la okulojn?

"De la momento, kiam la sentumoj malvigliĝas, la Spirito liberiĝas kaj povas vidi, malproksime aŭ proksi- me, tion, kion li ne povus vidi per la okuloj mem. Tiuj bildoj estas ofte vidaĵoj, sed ili povas esti ankaŭ efiko de la impresoj, kiujn la vidado de iaj objektoj postlasis en la cerbo, kiu konservas iliajn postesignojn tiel same, kiel ĝi konservas tiujn de la sonoj. Liberiĝinte, la Spi­rito tiam vidas en sia propra cerbo tiujn stampojn, kiuj tie fiksiĝis kvazaŭ sur dagerotipa plato. Ilia diverseco kaj konfuziteco formas strangajn kaj nedaŭrajn tutaĵ- ojn, kiuj preskaŭ tuj disfumiĝas, malgraŭ la penoj, kiujn oni faras, por ilin reteni. Al iu simila kaŭzo oni devas atribui iajn fantaziajn aperaĵojn, kiuj estas neniel realaj kaj ofte sin prezentas dum malsaneco."

Estas konstatite, ke la memoro estas la rezultato de la impresoj konservataj de la cerbo; sed per kia stranga fenomeno tiuj impresoj, tiel diversaj, tiel multe - formaj, ne intermiksiĝas? Jen mistero nepenetrebla, sed ne pli stranga, ol tiu de la sonondoj, kiuj kruciĝas en la aero, tamen ne fariĝante malpli klare aŭdeblaj. En sana kaj bone organizita cerbo tiuj impresoj estas netaj kaj precizaj; ĉe malpli favora stato ili paliĝas kaj inter- miksiĝas: el tio rezultas ilia perdo el la memoro aŭ la konfuziteco de la ideoj. Ĉi tio aspektas ankoraŭ malpli eksterordinara, se oni akceptas, kiel en la frenologio, ke al ĉiu parto, eĉ al ĉiu fibro de la cerbo, estas destinita ia speciala funkcio.

Veninte en la cerbon tra la okuloj, la vidaĵoj tie postlasas impreson, dank'al kiu oni memoras iun bildon, kvazaŭ oni havus ĝin antaŭ si; sed tio estas ĉiam nur demando de memoro, ĉar oni ĝin ne vidas. Nu, en certa stato de liberiĝo la animo rigardas en la cerbon kaj tie ĝi retrovas tiujn vidaĵojn, precipe tiujn, kiuj ĝin plej forte frapis, laŭ la naturo de la zorgoj aŭ la inklinoj de la spirito. Gi tiele retrovas la stampon de scenoj religiaj, diablaj, dramaj, mondaj, de la figuroj de strang- aj bestoj, kiujn ĝi iam vidis en pentraĵoj aŭ eĉ en ra- kontoj, ĉar ja ankaŭ la rakontoj postlasas premsignojn. La animo do vidas reale, sed ĝi vidas nur bildon, stamp - itan en la cerbo. En normala stato tiuj bildoj estas forpasemaj kaj efemeraj, ĉar ĉiuj partoj de la cerbo funkcias libere; dum malsaneco la cerbo ĉiam estas iom senfortiĝinta, jam ne ekzistas ekvilibro inter ĉiuj organ- oj: nur kelkaj konservas sian aktivecon, dum aliaj estas iel paralizitaj. El tio originas la persistado de iaj bild- oj, kiujn jam ne forviŝas la zorgoj de la ekstera vivo, kiel en la normala stato. Jen la vera halucino kaj la unua kaŭzo de la fiksaj ideoj.

Kiel oni vidas, mi klarigis ĉi tiun anomalion per tre konata principo tute fiziologia, nome tiu pri la cerbaj stampoj, sed mi devis ĉiam partoprenigi en tio la ani- mon; nu, la materialistoj ankoraŭ ne povis prezenti kon- tentigan solvon por ĉi tiu fenomeno, ĉar ili ne volas konsenti la ekziston de la animo; tial ili diros, ke mia klarigo estas malbona, ĉar mi levis ĝis principo ion kon- testatan. De kiu ĝi estas kontestata? De ili, sed akcept- ita de la grandega plimulto de la homoj, de kiam homoj ekzistas sur la Tero; la neado de kelkaj ne povas fari leĝon.

Ĉu mia klarigo estas bona? Mi donas ĝin laŭ ĝia ebla valoro manke de alia kaj, se oni preferas, oni pov- as ĝin preni kiel nuran hipotezon en atendo de io pli bona. Ĉu tia, kia ĝi estas, ĝi donas pravon de ekzisto al ĉiaj okazoj de tia vidado? Certe ne; tamen mi spite invitas ĉiujn fiziologojn prezenti eĉ unu solan, kiu laŭ ilia ekskluziva vidpunkto solvus ilin ĉiujn, ĉar, dirinte siajn ritajn vortojn "superekscitiĝo" kaj "ekzaltiteco", ili ja diris nenion. Sekve, se ĉiuj teorioj de la halucino estas nesufiĉaj, por klarigi ĉiujn faktojn, ekzistas do io alia ol la halucino mem. Mia teorio estus malvera, se mi aplikus ĝin al ĉiaj okazoj de vidado, ĉar kelkaj ĝin kontraŭdiras; se limigita al iuj efikoj, ĝi povas esti ĝusta.

ĈAPITRO VII

PRI LA DUKORPECO KAJ LA TRANSFIGURIĜO

Aperoj de Spiritoj de vivantoj. Duoblaj homoj. Sankta Alfonso el Liguori kaj Sankta Antono el Padovo.

Vespaziano. Transfiguriĝo. Nevidebleco

Ĉi tiuj du fenomenoj estas variaĵoj de la vid- manifestiĝoj, kaj kiel ajn miraklecaj ili ĉe la unua ek- rigardo povas ŝajni, oni facile konstatas laŭ la klarigo, kiun oni povas doni pri ili, ke ili troviĝas en la kadro de la naturaj fenomenoj. Ambaŭ baziĝas sur la prin- cipo, ke ĉio, dirita pri la proprecoj de la perispirito post la morto, aplikiĝas al la perispirito de la vivantoj. Ni scias, ke dum la dormo la Spirito parte rericevas sian liberecon, t. e. apartiĝas de la korpo, kaj ĝuste en ĉi tiu stato mi ofte havis okazon lin observi. Sed la Spi- rito, ĉu la homo estas mortinta, ĉu vivanta, ĉiam portas sian duonmaterian envolvaĵon, kiu, pro la samaj kaŭzoj, pri kiuj mi parolis, povas fariĝi videbla kaj tuŝebla. Efektive pozitivaj faktoj allasas nenian dubon en ĉi tiu rilato. Mi citos nur kelkajn, kiujn mi mem konas kaj kies verecon mi povas garantii; ĉiu povas mem rikolti similajn el la arkivo de sia memoro.

La edzino de unu mia amiko plurfoje vidis nok- te eniri en ŝian ĉambron, ĉu estis lume aŭ ne, frukto- vendistinon el la najbaraĵo, virinon, kiun ŝi konis nur vizaĝe, al kiu ŝi do neniam antaŭe parolis. Tiu aperaĵo ŝin ekteruris, des pli forte, ĉar ŝi tiam tute ne konis Spiritismon kaj tiu fenomeno multajn fojojn ripetiĝis. Nu, tiu vendistino estis ja vivanta kaj en tiu tempo de la nokto kredeble dormis; tiel do, dum ŝia materia korpo ripozis en ŝia domo, ŝia Spirito kun sia fluidaĵa korpo troviĝis en la domo de tiu sinjorino: kiakaŭze? tion oni ne scias. En tia okazo ĉiu spiritisto, bone konanta ti- ajn aferojn, estus eldemandinta la aperaĵon, sed pri tio la sinjorino ne ekpensis. Ĉiufoje la aperaĵo eklipsiĝis, sed ŝi ne sciis kiel, kaj ankaŭ ĉiufoje, post la disfumiĝo, ŝi iradis al ĉiuj pordoj, por certiĝi, ke ili estas ja ŝlos- itaj kaj tiel neniu homo povis esti penetrinta en ŝian ĉambron. Ĉi tiu antaŭzorgo pruvis al ŝi, ke ŝi tiam tute ne dormas kaj ne estas trompata de ia sonĝo.

Aliajn fojojn ŝi en sama maniero ekvidis sinjoron, kiun ŝi ne konis, sed unu tagon ŝi vidis sian fraton, kiu tiam loĝis en Kalifornio; li havis tian aspekton de reala persono, ke en la unua momento ŝi kredis, ke li revenis, kaj ekdeziris paroli al li, sed li malaperis, ne ebliginte al ŝi tion fari. Letero, kiun ŝi post kelka tempo ricev­is, pruvis, ke li ne estas mortinta. Tiu sinjorino estis tio, kion oni povas nomi natura vidiva mediumino, sed tiam, kiel mi diris, ŝi antaŭe neniam aŭdis pri iaj me­diumoj.

116. Alia sinjorino, loĝanta en provinco, estante se- rioze malsana, ekvidis unu vesperon, ĉirkaŭ la deka horo, maljunan sinjoron, kiu loĝis en la sama urbo kaj kiun ŝi kelkafoje renkontis en societaj rondoj, sed sen ia in- timeco inter ambaŭ. Tiu sinjoro ekaperis sidanta sur brakseĝo ĉe la pieda parto de ŝia lito kaj de tempo al tempo ekflaradis preneton da tabako; li aspektis, kva- zaŭ li ŝin prizorgas. Mirante pro tia vizito en tia tempo de la tago, ŝi ekvolis demandi lin, kial li tie troviĝas, sed li faris geston, ke ŝi ne parolu kaj dormu; ŝi plur- ajn fojojn volis direkti al li la parolon, sed ĉiun fojon tiu sama rekomendo. Si fine ekdormis. Post kelke da tagoj, jam resaniĝinte, ŝin vizitis tiu sama sinjoro, sed en pli oportuna tempo, kaj ĉi tiun fojon tio estis li mem: li portis tiun saman veston, tenis tiun saman flartaba- kujon kaj havis tute tiujn samajn manierojn. Konvink- ite, ke li venis al ŝi dum ŝia malsaneco, ŝi dankis lin por tiu lia klopodo; forte surprizite, la sinjoro diris al ŝi, ke li jam de longe ne havis la plezuron ŝin vidi. La sinjorino, kiu konis la spiritismajn fenomenojn, ekkom- prenis la aferon, sed, ne dezirante ĝin klarigi al li, diris nur, ke ŝi kredeble sonĝis. Jen, kio estas probabla, dir­us la nekredemuloj, la "fortaspirituloj", kio, laŭ ilia opi­nio, estas sinonimo de sprituloj; sed estas konstatite, ke ĉi tiu sinjorino tute ne dormis, tiel same, kiel tiu alia, antaŭe priparolita. — Nu, tiam ŝi sonĝis, tute ne dorm- ante; alivorte, si spertis halucinon. — Jen la savanta vorto, la universala klarigo de ĉio, kion oni ne kom- prenas. Car mi jam sufiĉe refutis ĉi tiun kontraŭdiron, tial mi daŭrigos miajn konsiderojn, turnante min al tiuj homoj, kiuj povas min kompreni.

117. Jen nun ankoraŭ unu fakto, ĉi tiu pli trafa, kaj mi estas scivola ekscii, kiel oni povus ĝin klarigi per la sola elturniĝo de la imagemo.

Unu provincano neniam volis edziĝi, spite la insist- adon de sia familio, precipe en rilato al junulino, kiu loĝis en najbara urbo kaj kiun li neniam antaŭe vidis. Unu tagon, en sia ĉambro, li estis forte frapita de la surprizo vidi antaŭ si junulinon, blanke vestitan kaj kun florkrono ĉirkaŭ la kapo. Si diris al li, ke si estas lia fianĉino, kaj eletendis al li la manon, kiun li ekprenis en la sian; sur unu el ties fingroj li vidis ringon. Post kelke da sekundoj ĉio ĉi malaperis. Miregante tiun aper- aĵon kaj certiĝinte, ke li tute ne dormis, li informiĝis, ĉu iu venis en la domon dum tiu tago; oni repondis al li, ke oni vidis neniun. Post unu jaro, cedinte al pluaj petoj de iu parencino, li decidiĝis vidi tiun junulinon, kiun oni al li proponis. Li venis en ŝian urbon en la tago de la Kristokorpa festo; oni estis revenanta post la procesio, kaj unu el la unuaj homoj, kiuj montriĝis antaŭ liaj okuloj, enirante en la domon, en kiu li gastis, estis junulino, kiun li tuj rekonis kiel tiun, kiu iam aperis al li; ŝi estis same vestita, ĉar la tago de la apero estis ankaŭ la tago de tiu festo. Li perpleksiĝis, kaj siaflanke la junulino ellasis krion de surprizo kaj ek- sentis sin nebone. Rekonsciiĝinte, ŝi diris, ke ŝi jam vid­is tiun sinjoron en egala tago de la pasinta jaro. Oni intertraktis ilian geedziĝon. Tio okazis ĉirkaŭ la jaro 1835, kiam ankoraŭ ne ekzistis ia demando pri Spiritoj;

cetere ili ambaŭ estas ekstreme pozitivaj homoj, havant- aj la malplej ekzaltitan imagemon en la mondo.

Oni eble diros, ke la spiritoj de ambaŭ estis frapitaj de la penso pri la proponita ligiĝo kaj ke tiu absorba zorgo kaŭzis halucinon; sed oni ne forgesu, ke la edzo estis tiel indiferenta por tia ligiĝo, ke li pasigis unu jaron, ne irante al sia estonta edzino. Eĉ akceptante ĉi tiun hipotezon, restus klarigi la duoblan aperon, la samecon de la du vestoj: de la aperaĵo kaj de la fraŭl- ino mem, kaj fine la reciprokan materialan rekonadon de homoj, neniam antaŭe vidintaj unu la duan, cirkons- tancoj, kiuj ne povas esti kreaĵo de la imagemo.

Antaŭ ol iri pluen, mi devas tuj respondi iun demandon, kiun oni certe faros, nome, kiel la korpo pov- as vivi, se la Spirito estas for de ĝi. Mi povus diri, ke la korpo povas vivi la organan vivon, kiu ne dependas de la ĉeesto de la Spirito, kaj la pruvo de tio estas, ke la vegetaĵoj vivas kaj tamen ne havas spiriton; sed mi devas aldiri, ke dum sia surtera vivo la Spirito neniam tute apartiĝas de la korpo. Kiel iuj vidivaj mediumoj, tiel same la Spiritoj rekonas la Spiriton de vivanta homo laŭ luma strio, kiu kuntuŝiĝas kun ties korpo; tio ne­niam okazas, kiam la korpo estas mortinta, ĉar tiam la disiĝo estas kompleta. Guste per tia komunikilo la Spirito de homo, kiel ajn malproksime li troviĝas, ri- cevas tuj an avizon, ke la korpo bezonas lian ĉeeston, kaj tiam li al ĝi revenas fulmrapide (*). El ĉi tio sekv- as, ke la korpo neniel povas morti dum tiu kelkatempa foresto de la Spirito kaj ke neniam povas okazi, ke ĉi tiu, reveninte, trovus la pordon fermita, kiel asertas kelkaj romanistoj en historioj, verkitaj por plezurigo. (La Libro de la Spiritoj, §§ 400 k. sekv.)

Ni reprenu nian temon. Izoliĝinte de la korpo, la Spirito de vivanto povas, kiel tiu de mortinto, aperi

(,) La "spirita distanco" estus ĝustadire "vibra distan- co", sekve malsama ol la "spaca distanco", de la klasika Fi- ziko. Pri tia "distanco" oni legu la verkon "Nia Hejmo", pĝ. 219, 220. — La Trad.

kun la plena aspekto de realeco; krom tio, pro tiuj sam- aj kaŭzoj, kiujn mi prezentis, li povas fariĝi momente tuŝebla. Ĉi tiu fenomeno, konata sub la nomo dukor- peco, estis tio, kio donis materialon por la historioj pri la duoblaj homoj, t. e. homoj, kies ĉeesto estis kons- tatita samtempe en du malsamaj lokoj. Jen du ekzempl- oj, ĉerpitaj ne el la popolaj legendoj, sed el la eklezia historio.

Sankta Alfonso el Liguori estis kanonizita antaŭ la difinita tempo, ĉar li sin montris samtempe en du mal­samaj lokoj, kion oni konsideris miraklo.

Sankta Antono el Padovo (-1 estis predikanta en Italujo, kiam lia patro, en Lisbono, akuzita pri murdo, estis torturota. Ĉe la momento de la ekzekuto Sankta Antono ekaperis, pruvis la senkulpecon de sia patro kaj denuncis la efektivan kriminton, kiu poste ricevis la punon. Estis konstatite, ke ĉe tiu momento Sankta An- tono ne estis forlasinta Italujon ( -1.

De ni elvokite kaj demandite pri ĉi tiu fakto, Sankta Alfonso respondis jene:

Ĉu vi povus klarigi ĉi tiun fenomenton?

"Jes. Kiam pro sia virteco la homo sukcesis kvazaŭ tute formeti de si la krudan materion kaj altigis sian animon ĝis Dio, li povas aperi samtempe en du lokoj: jen kiel. Sentante, ke la dormo jam venas, la enkarna Spirito povas peti de Dio la permeson iri al tiu aŭ tiu loko. Lia Spirito, aŭ lia animo, kiel vi volas nomi tiun estaĵon, tiam forlasas sian korpon kune kun parto de sia perispirito kaj restigas la malpuran materion en sta­to proksima al morto. Mi diras proksima al morto, ĉar en la korpo estas plu ia ligilo, kiu tenadas la perispi- riton kaj la animon ĉe la materio, ligilo, kiu ne povas esti difinita. La korpo do aperas en la pripetita loko. Mi pensas, ke ĉi tio estas ĉio, kion vi deziras scii."

Tio ne klarigas al ni la videblecon kaj la tuŝ- eblecon de la perispirito.

( ' Nomata ankaŭ "Sankta Antono el Lisbono". — La Trad.

(**' La Aŭtoro diras resp. "Hispanujo" kaj "Padovo", sed ni trovis nian devon regŭstigi la faktojn. La Trad.

"Troviĝante for de la materio, laŭ sia ŝtupo en la hierarkio, la Spirito povas fariĝi tuŝebla por la materio."

Ĉu la dormo de la korpo estas nepre necesa, por ke la Spirito aperu en aliaj lokoj?

"La animo povas dividiĝi, kiam ĝi sin sentas port- ata al iu loko alia ol tiu, en kiu ĝia korpo troviĝas. Povas okazi, ke la korpo tiam ne dormas, kvankam ĉi tio estas tre malofta; en ĉi tiu okazo la korpo neniam troviĝas en tute normala stato, sed ĉiam en stato pli aŭ malpli ekstaza."

Rimarko. La animo ne dividiĝas, laŭ la litera senco de la vorto: ĝi disradias en plurajn flankojn, tial ĝi povas ma- nifestiĝi en pluraj lokoj, ne dividiĝinte. Estas kun ĝi tiel same, kiel kun la lumo, kiu povas rebrili de pluraj speguloj.

Kio okazus, se oni subite vekus homon dorm- antan, dum lia Spirito sin montras aliloke?

"Ĉi tio ne okazus; se iu intencus veki lin, la Spirito

flugus returne al la korpo kaj antaŭiĝus al ties intenco, ĉar la Spirito legas en la menso."

Tute egalan klarigon plurfoje donis al mi la Spi­ritoj de mortintoj aŭ vivantoj. Sankta Alfonso klarigas la duoblan ĉeeston, sed ne donas la teorion de la vid- ebleco kaj de la tuŝebleco.

120. Tacito raportas analogan fakton:

Dum la monatoj, kiujn Vespaziano pasigis en Alek- sandrio, atendante la periodan revenon de la someraj ventoj kaj de la tempo, kiam la maro fariĝas sendan- ĝera, okazis pluraj miregindaĵoj, per kiuj montriĝis la favoreco de la ĉielo kaj la intereso, kiun la dioj laŭŝajne havis por tiu imperiestro...

Tiuj miregindaĵoj pligrandigis ĉe Vespaziano la de- ziron viziti la sanktan loĝejon de la dio, por konsulti lin pri aferoj de la imperio. Li ordonis fermi la tem- plon kontraŭ ĉiu ajn; enirinte kaj kun la atento streĉe turnita al tio, kion parolos la orakolo, jen li ekvidis post si unu el la plej eminentaj egiptoj, nomatan Ba- zilido, pri kiu li sciis, ke tiun retenas malsaneco en loko kelke da tagoj malproksima de Aleksandrio. Li demand- is la pastrojn, ĉu Bazilido tiun tagon venis en la tem- plon; ankaŭ de preterpasantoj li petis la informon, ĉu ili vidis tiun eminentulon en la urbo; fine li sendis rajd- antojn, kaj certiĝis, ke en tiu momento de la apero Ba­zilido troviĝis en la distanco de okdek mejloj. Tiam li jam ne dubis, ke la vidaĵo estis supernatura kaj la no- mon de Bazilido li konsideris orakolo. (Tacito: Histo- rioj, Parto IV, ĉap. 81 kaj 82. Traduko de Burnouf.)

La homo, kiu sin montras samtempe en du lokoj, havas do du korpoj n, sed el tiuj du korpoj nur unu estas reala, la dua estas nura ŝajnaĵo. Oni povas diri, ke la unua vivas la vivon organan kaj la dua la vivon de la animo; ĉe la vekiĝo de la homo ambaŭ korp­oj kuniĝas kaj la vivo de la animo revenas en la ma- terian korpon. Gi ne ŝajnas al mi ebla — almenaŭ mi pri tio havas nenian ekzemplon kaj la racio, kiom mi komprenas, tion pruvas —, ke, kiam ili troviĝas unu for de la dua, la du korpoj povas samtempe kaj en egala grado ĝuadi aktivan kaj inteligentan vivon. Krom tio, el tio, kion mi ĵus diris, rezultas, ke la korpo reala ne povus morti, dum la korpo ŝajna restus videbla, ĉar la alproksimiĝo de la morto ĉiam revokas la Spiriton al la korpo, eĉ se por momento. El tio rezultas ankaŭ, ke la ŝajna korpo ne povus esti mortigita, ĉar ĝi ne havas organojn, ne konsistas el karno kaj ostoj: ĝi malaperus en tiu sama momento, kiam oni volus ĝin mortigi (*).

Mi nun pritraktos la duan fenomenon, nome la transfiguriĝon: ĝi konsistas en la aliaspektiĝo de vi- vanta korpo. Jen pri tio fakto, kies aŭtentikecon mi povas garantii, okazinta en la jaroj 1858 kaj 1859, en la ĉirkaŭaĵo de Sankt-Stefano.

Unu junulineto, aĝanta ĉirkaŭ dek kvin jarojn, havis la strangan kapablon transfiguriĝi, t. e. ĉe iuj moment- oj ekpreni la plenan aspekton de tiu aŭ alia mortinta homo; la iluzio estis tiel perfekta, ke ĉiu kredis, ke li havas antaŭ si tiun homon mem, tiel similaj estis la trajt- oj de la vizaĝo, la rigardo, la sono de la voĉo, eĉ la ĵargono. Si plurajn fojojn ekprenis la aspekton de sia frato, mortinta antaŭ kelke da jaroj: ŝi rebildigis ne nur lian vizaĝon, sed ankaŭ lian staturon kaj korpo- dikecon. Unu tiea kuracisto, kiu plurajn fojojn ĉeestis tiujn strangajn faktojn, dezirante certiĝi, ĉu li ne estas trompata de ia iluzio, faris jenan provon. Tiujn fakt­ojn mi eksciis de li mem, de la patro de la junulino kaj de pluraj aliaj alte estimindaj kaj fidindaj vidintoj. Li elpensis la ideon pesi la junulinon en ŝia normala stato, poste dum ŝia transfiguriĝo, tiam, kiam ŝi aspektis kva- zaŭ sia frato, mortinta dudekkelk-jara, junulo multe pli alta kaj pli fortika ol ŝi. Nu, li konstatis, ke en tiu dua stato la pezo estis preskaŭ duobla. La provo estis kon- kludiga, kaj ne eble estis atribui tiun aspekton al simpla optika iluzio.

Mi provu klarigi ĉi tiun fakton, kiun oni iam ri- gardis kiel miraklon, sed kiun mi nomas tute simple fenomeno.

123. La transfiguriĝo, en iuj okazoj, povas havi kiel kaŭzon simple ian muskolan kuntiriĝon, kiu povas tute alimienigi la fizonomion ĝis tia grado, ke ĝi faras la homon preskaŭ nerekonebla. Mi ofte konstatis trans- figuriĝon ĉe iuj somnambuloj, sed ĉe tiu okazo la trans- figuriĝo ne estas radikala; ekzemple, iu virino povas as- pekti juna aŭ maljuna, bela aŭ malbela, sed ŝi estas ĉiam ankoraŭ virino kaj precipe ŝia pezo ne pligrandiĝas nek malpligrandiĝas. En la afero, kiun mi nun pritraktas, estas ankoraŭ io; la teorio de la perispirito kondukos nin al ĝia kompreno.

Estas konsentite en principo, ke la Spirito kapablas havigi al sia perispirito ĉiajn aspektojn; ke, modifante la molekulan aranĝon, li povas fari ĝin vedebla, tuŝebla kaj sekve opaka; ke la perispirito de vivanto, kiam ĝi estas apartiĝinta de la korpo, povas sperti tiajn samajn aliiĝojn; ke ĉi tiu statoŝanĝiĝo fariĝas per interkombin- iĝo de la fluidaĵoj. Ni nun prezentu al ni, ke la peris - pirito de iu vivanto ne estas for de la korpo, sed dis - radias ĉirkaŭ ĉi tiun en tia maniero, ke ĝi envolvas la korpon kvazaŭ vaporo; en ĉi tiu stato ĝi povas ricevi tiajn samajn modifojn, kiajn ĝi ricevus, se ĝi troviĝus for de la korpo; se ĝi perdas sian travideblecon, la kor­po povas malaperi, fariĝi nevidebla kaj esti vualita, kva- zaŭ ĝi dronus en nebulego. Gi povas eĉ ŝanĝi sian as- pekton, fariĝi brilanta, se tion volas aŭ kapablas la Spirito. Alia Spirito, kombinante sian propran fluidaĵon kun tiu de la unua, povas havigi al ĉi tiu kombinaĵo sian propran aspekton en tia maniero, ke la reala korpo malaperas sub ekstera fluidaĵa tego, kies aspekto povas varii laŭ la plaĉo de la Spirito. Jen, ŝajnas, la vera kaŭzo de la stranga kaj, estas necese diri, malofta feno­meno nomata transfiguriĝo.

Koncerne la ŝanĝiĝon de la pezo, ĝi estas ĉi tie klar- igata tiel same, kiel pri la inertaj korpoj. La pezo pro- pra de la korpo ne ŝanĝiĝis, ĉar ankaŭ la kvanto da materio ne ŝanĝiĝis. La korpo ricevas la influon de eks- tera aganto, kiu povas pligrandigi aŭ malpligrandigi la pezon relativan, kiel mi klarigis supre, §§ 78 k. sekv. Estas do kredeble, ke se la transfiguriĝo fariĝus kun la aspekto de infano, la pezo estus proporcie malpliiĝinta.

124. Estas imageble, ke la korpo povas preni eks- teraĵon pli aŭ same grandan; sed kiel ĝi povus prezenti malpli grandan, ekzemple de infano, kiel mi ĵus diris? Ĉu en ĉi tiu okazo la korpo reala ja ne translimus la amplekson de la korpo ŝajna? Tial mi ne diras, ke tiu fakto ja okazis; mi nur volis montri, menciante la teo- rion de la specifa pezo, ke la ŝajna pezo eble malpliiĝis. Rilate la fenomenon mem, mi asertis nek ĝian fareblecon, nek ĝian nefareblecon; sed en la okazo, se ĝi fariĝus, de tio, ke oni ne povus pri ĝi doni kontentigan solvon, ne sekvŭ, ke ĝi ne okazas. Oni ja ne forgesu, ke ni apenaŭ ekpaŝis en ĉi tiun sciencon kaj ke ankoraŭ multe mankas, ĝis ĝi diros sian lastan vorton. Cetere la elstar- antaj partoj povus tute bone fariĝi nevidelaj.

La teorio de la nevidebleco elfluas tute nature el la antaŭaj klarigoj kaj el tiuj, donitaj pri la alportoj, §§ 96 k. sekv.

125. Restus al ni paroli pri la stranga fenomeno de la ageneruloj, kiu, kiel ajn eksterordinara ĝi povas ŝajni ĉe la unua ekrigardo, tamen ne estas pli superna- tura ol la ceteraj. Sed, ĉar mi klarigis ĝin en la Revue Spirite (Februaro 1859), tial mi pensas senutile ĉi tie represi ĝiajn detalojn. Mi diras nur tion, ke ĝi estas variaĵo de la tuŝebla aperaĵo; ĝi estas la stato de iaj Spiritoj, kiuj momente povas preni sur sin la formojn de vivanta homo en tia grado, ke ili faras perfektan iluzion. (El la greka lingvo: seniga prefikso a kaj ver­bo geine, geinomai, generi: kiu ne estas generita.)

ĈAPITRO VIII

PRI LA LABOREJO DE LA NEVIDEBLA MONDO

Vestoj de la Spiritoj. Spontanea formiĝo de tuseblaj objektoj. Modifo de la proprecoj de la materio.

Kuraca magneta agado.

126. Mi diris, ke la Spiritoj sin prezentas en tunik- oj, en drapiraĵoj aŭ eĉ en tiaj ordinaraj vestoj, kiajn ili iam portis sur la Tero. Laŭŝajne la drapiraĵoj estas la ĝenerala vesto en la mondo de la Spiritoj; sed oni demandas sin, kie ili ekprenas vestojn tute similajn al tiuj iamaj, kun ĉiuj akcesoraĵoj de la tualeto. Estas eksterdube, ke ili ne kunportis tiujn aĵojn, ĉar la realaj aĵoj ankoraŭ troviĝas antaŭ niaj okuloj; el kie do venas tiuj, kiujn ili portas sur si en la Transmondo? Ĉi tiu afero ĉiam forte vekis scivolon, sed por multaj ĝi estas simpla kuriozaĵo; ĝi tamen konfirmis tre gravan deman- don de principo, ĉar ĝia solvo kondukis nin sur la vojon de ĝenerala leĝo, aplikebla ankaŭ al nia enkorpa mondo. Pluraj faktoj poste komplikis ĝin kaj pruvis la nesu- fiĉecon de la teorioj, per kiuj oni provis ĝin klarigi.

Gis ioma grado oni povus komprenigi al si la veston, ĉar oni povas konsideri ĝin kiel ielan parton de la homo, sed ne same estas pri la akcesoraj objektoj, kiel ek- zemple la flartabakujo de tiu sinjoro, kiu vizitis la mal- sanan sinjorinon, pri kio mi parolis en la § 117. Ni rimarku, en ĉi tiu rilato, ke tie la afero estis ne pri mortinto, sed pri vivanto, kaj ke tiu sinjoro, kiam li re- venis en propra persono, tenis tute similan flartabak- ujon. Kie do lia spirito trovis tiun objekton, kiun li tenis tiam, kiam li sidis ĉe la pieda parto de la lito de la malsanulino? Mi povus citi grandan nombron da okazoj, kiam Spiritoj de mortintoj aŭ de vivantoj aperis kun diversaj objektoj, kiel bastonoj, armiloj, pipoj, lanternoj, libroj k.a.

Tiam mi ekhavis unu ideon, nome, ke la inertaj korp- oj havus eterecajn analogaĵojn en la nevidebla mondo; ke la densa materio, kiu konsistigas la objektojn, havus ian kvintesencan parton, ne trafeblan por niaj sentumoj. Ĉi tiu teorio ne estis tute neverŝajna, sed ne kapablis pravigi ciajn faktojn: ekzistas unu, kiu laŭŝajne nepre fiaskigus ĉiujn interpretojn. Gis tiam la afero estis nur pri bildoj aŭ ŝajnaĵoj. Ni ja vidis, ke la perispirito pov­as ricevi la proprecojn de la materio kaj fariĝi tuŝebla, sed tiu tuŝebleco estas nur momenta, kaj la solida korpo disfumiĝas kiel ia ombro. Tio estas jam eksterordinara fenomeno, sed multe pli eksterordinaraj estas la ellabor- ado de daŭra solida materio, kion pruvas multenombraj aŭtentikaj faktoj, kaj precipe la senpera skribo, kiun mi detale pritraktos en speciala ĉapitro. Tamen, ĉar ĉi tiu lasta fenomeno intime rilatas kun la nuna temo kaj est­as unu el ties plej pozitivaj aplikaĵoj, tial mi inversigos la ordon kaj tuj pritraktos ĉi tiun fenomenon.

127. La senpera skribo, aŭ pneŭmatografio, estas tiu, kiu fariĝas spontanee, sen la helpo de la mano de mediumo aŭ de krajono. Sufiĉas preni blankan folion da papero, kion oni povas fari kun ĉiuj necesaj antaŭ- zorgoj, por certiĝi, ke oni ne povos esti trompita de ia artifiko, ĝin faldi kaj lasi en ia ajn loko, en iu tirkesto aŭ simple sur iu meblo. Tiam, se ekzistas la konvenaj kondiĉoj, post kelka, pli aŭ malpli longa tempo, oni trov­as sur la papero literojn, diversajn signojn, vortojn, fraz- ojn, eĉ disertaĵojn, plej ofte per grizeta substanco, simila al grafito, aliajn fojojn per ruĝa krajono, ordinara inko, eĉ presa inko.

Jen la fakto en sia tuta simpleco, kies okazigo, kvankam nemulte ordinara, tamen ne estas malofta, ĉar ĝin tre facile atingas pluraj personoj. Se oni almetus krajonon al la papero, oni povus supozi, ke la Spirito estus ĝin uzinta, por skribi; sed se apud la papero, kuŝas nenio alia, estas do evidente, ke la skribon iu faris per ia substanco surmetita: kie la Spirito ekprenis tiun subs- tancon? Jen la demando, al kies solvo min kondukis la tabakujo, pri kiu mi antaŭ nelonge parolis.

128. Tiun solvon donis al mi la Spirito Sankta Lu- doviko per la sekvantaj respondoj:

Mi citis okazon de apero de la Spirito de viv- anto. Tiu Spirito havis kun si flartabakujon kaj snufis la tabakon. Cu el tio li ĝuis tian saman sensaĵon, kiel homo, tion faranta?

"Ne."

Tiu flartabakujo havis tian saman formon, kiel tiu, kiun li ordinare uzadis kaj kiu ja troviĝis en lia domo. Kio estis tiu flartabakujo en la manoj de la aperaĵo?

"Sajnaĵo. Tiel estis, por ke tiu cirkonstanco estu rimarkita, kiel ĝi ja estis, kaj la aperaĵo ne estu rigard- ata, kiel ia halucino el la sanstato de la vidantino. La Spirito volis, ke tiu sinjorino kredu la realecon de lia ĉeesto kaj tial li prenis sur sin la plenan aspekton de la realeco."

Vi diras, ke tio estis ŝajnaĵo, sed ŝajnaĵo hav­as nenion realan, ĝi estas kvazaŭ optika iluzio. Mi de- zirus ekscii, ĉu tiu flartabakujo estis nura nereala bildo, aŭ ĉu en ĝi troviĝis io materia?

"Certe; ĝuste per la helpo de tiu materia principo la perispirito prenas sur sin la ŝajnon de vestoj similaj al tiuj, kiujn la homo portadis sur la Tero."

Rimarko. Estas evidente, ke la vorton "ŝajnaĵo" oni ĉi tie devas kompreni en la senco de "aspekto, imitaĵo". La reala flartabakujo ne tie troviĝis; tiu, kiun la Spirito tenis, estis nura reprezentaĵo: ĝi estis do, rilate la originalon, simpla ŝajnaĵo, kvankam el materia principo.

La sperto intruas nin, ke ni devas ne ĉiam konsideri laŭlitere iujn esprimojn, uzatajn de la Spiritoj; interpretante ilin laŭ niaj ideoj, ni riskas grandajn erarojn. Tial estas ne- cese profunde esplori la sencon de iliaj paroloj ĉiam, kiam ĝi estas eĉ plej malmulte duba; ĉi tio estas rekomendo, kiun senĉese faras al ni la Spiritoj mem. Sen tiu klarigo, kiun mi elvokis, la vorto ŝajnaĵo, ĉiumomente uzata en analogaj okazoj, povus naski malĝustan interpreton.

Ĉu la inerta materio dupartiĝas? Ĉu en la nevidebla mondo ekzistas ia esenca materio, kiu prenus sur sin la formon de la objektoj, kiujn ni vidas? Unu- vorte, ĉu tiuj objektoj havas sian eterecan duoblaĵon en la nevidebla mondo simile, kiel la homoj estas tie re- prezentataj de la Spiritoj?

"Ne tiel okazas la aferoj. Sur la materiaj element- oj, dissemitaj ĉie en la spaco, en via atmosfero, la Spi­rito havas tian potencon, kian vi tute ne suspektas. Li povas do laŭplaĉe plidensigi tiujn elementojn kaj doni al ili la ŝajnan formon, taŭgan por liaj projektoj.

Rimarko. Ĉi tiu demando, kiel oni vidas, estis la vortigo de mia penso, t. e. de la ideo, kiun mi estis al mi kreinta pri la naturo de tiuj objektoj. Se la respondoj de la Spiritoj estus, kiel kelkaj pretendas, ĉiam la rebildiĝo de la homa penso, mi estus ricevinta la konfirmon de mia teorio ans- tataŭ teorio kontraŭa al mia.

Ĉe okazo, ĉu tiu sinjorino povus preni ĝin en la manojn, kredante, ke ŝi tenas veran tabakujon?

"Jes."

Se ŝi malfermus ĝin, ŝi kredeble trovus tie ta- bakon; se ŝi flarus ĉi tiun, ĉu la tabako igus ŝin terni?

"Jes."

Ĉu do Spirito povas ne sole formi objekton, sed ankaŭ havigi al ĝi specialajn proprecojn?

"Se nur li tion volas; ĝuste el ĉi tiu principo mi res- pondis jese la antaŭajn demandojn. Vi ricevos pruvojn de la potenca agado de Spiritoj sur la materion, agado, kiun vi tute ne suspektas, kiel mi jam diris al vi."

Ni do prezentu al ni la okazon, ke li volus kunmeti venenan substancon kaj ke iu homo glutus iom da ĝi: ĉu tiu estus venenita?

"Li tion povus, sed li ne farus; tio ne estus perme- sita al li."

Ĉu li havus la povon fari kuracan substancon, kiu efikus kiel resanigilo? Ĉu tio jam okazis?

"Jes, tre ofte."

Li povus do tute bone fari nutran substan- con; ni do imagu, ke li faris frukton, ian ajn manĝaĵon: ĉu iu povus ĝin manĝi kaj satiĝi?

"Jes ja; sed vi ne faru al vi tiom da klopodoj en serĉado, por trovi tion, kio estas tiel facile komprenebla. Sufiĉas unu radio de la suno, por fari percepteblaj por viaj maldelikataj organoj tiujn materiajn eretojn, kiuj plenigas la spacon, en kiu vi, homoj, vivas. Ĉu vi ne scias, ke la aero enhavas akvovaporon? Kondensu tiun vaporon kaj vi revenigos ĝin en ĝian naturan staton; forte malvarmigu ĝin, kaj jen tiuj nepalpeblaj kaj ne- videblaj gutetoj kunaranĝiĝos en solidan, ja tre solidan korpon; kaj tiel estas kun multaj aliaj substancoj, el kiuj la kemiistoj ellaboras al vi ankoraŭ pli ravantajn mireg- indaĵojn. Sed la Spirito disponas ilojn pli perfektajn ol viaj: la volon kaj la permeson de Dio."

Rimarko. La demando pri la sateco estas tre grava. Kiel iu substanco, kies ekzistado kaj proprecoj estas momentaj kaj kvazaŭ konvenciaj, povas satigi homon? Tiel, ke per sia kontakto kun la stomako tiu substanco naskas la sensaĵon de sateco, sed ne la satecon mem, rezultantan el la pleneco de la stomako. Se tia substanco povas efiki sur la ekonomio kaj modifi iun malsanecon, ĝi do tute same povas agi sur la stomakon kaj tie fari impreson de sateco. Mi tamen pet­as sinjorojn apotekistojn kaj mastrojn de restoracioj ne ek- senti pro tio ĵaluzon pri siaj interesoj kaj ne pensi, ke la Spiritoj intencas konkurenci kontraŭ ili: ĉi tiuj okazoj estas maloftaj, esceptaj kaj neniam dependas de la homa volo; alie oni sin nutrus kaj sin resanigus plej malkarege.

Ĉu la objektoj, kiuj per la volo de Spirito fariĝis videblaj, povus esti daŭraj kaj stabilaj, ke ili est­us uzeblaj?

"Tio povus esti, sed tion oni ne faras: ĝi troviĝas ekster la leĝoj."

Ĉu la Spiritoj havas ĉiuj egalan kapablecon, por fari tuŝebaljn objektojn?

"Estas certe, ke ju pli alte sidanta, des pli facile la Spirito sukcesas en tio, sed ankaŭ tio dependas de iaj cirkonstancoj: tian kapablecon povas posedi ankaŭ mal- superaj Spiritoj."

Ĉu Spirito ĉiam konscias pri la maniero, kiel li faras, ĉu siajn vestojn, ĉu la objektojn, kies aspekton li prezentas?

"Ne; li kunhelpas por ilia farado ofte per instinkta ago, kiun li mem ne komprenas, se li ne estas sufiĉe kler- igita pro tio."

Se Spirito povas ĉerpi el la universa elemen­to la materialojn, por fari ĉion ĉi, kaj havigi al tiuj aĵoj kelkatempan realecon kune kun iliaj proprecoj, li tute same povas ĉerpi el tiu elemento ankaŭ tion neces­an por skribado, kaj sekve tio laŭŝajne donas al ni la ŝlosilon de la senpera skribado. Ĉu tiel?

"Jen vi fine trafis la celon."

Rimarko. Ĉi tien efektive mi volis veni per ĉiuj miaj antaŭaj demandoj. Ĉi tiu respondo pruvas, ke la Spirito leg- is mian penson.

Se la materio, kiun Spirito uzas, estas ne- daŭrema, kiel do la strekoj el la senpera skribado ne forviŝiĝas?

"Ne disfendu harojn; mi komence ne diris "neniam". Tie la afero estis pri grandmasa materia objekto; ĉi tie tio estas strekoj, kiujn estas utile konservi, kaj oni ja ilin konservas. Mi volis diri, ke la objektoj, tiel faritaj de Spirito, ne povas fariĝi objektoj uzeblaj, ĉar en ili ne ekzistas agregatiĝinta materio, kiel en viaj solidaj korpoj."

La supre elvolvitan teorion oni povas resumi jene. La Spirito agas sur la materion; el la kosma ma- terio li ĉerpas la elementojn necesajn, por laŭplaĉe fari objektojn kun la aspekto de la diversaj surteraj korpoj. Li povas ankaŭ, per sia volo, spertigi al la elementa materio intiman transformiĝon, kiu havigas al ĝi difin- itajn proprecojn. Tia kapablo estas esence propra al la naturo de la Spirito, kiu ĝin ofte agigas en instinkta maniero, kiam necese, tion ne konsciante. La objektoj, faritaj de la Spirito, havas kelkatempan ekzistadon, de- pendantan de la volo aŭ de la bezono; li povas ilin fari kaj malfari laŭplaĉe. Ce iuj okazoj tiuj objektoj povas antaŭ la okuloj de la vivantoj havi la tutan aspekton de realaĵoj, t. e. momente fariĝi videblaj kaj eĉ tuŝeblaj. Okazas farado, sed ne kreado, ĉar Spirito kapablas ne- nion eltiri el la nenio.

La ekzisto de unu sola elementa materio estas hodiaŭ preskaŭ ĝenerale akceptita de la scienco kaj, kiel ni vidis, estas konfirmita de la Spiritoj. Ciuj korpoj de la Naturo naskiĝas el tiu materio, kiu, per la trans- formoj, kiujn ĝi ricevas, rezultigas ankaŭ la diversajn proprecojn de tiuj korpoj; saniga substanco povas tial fariĝi venena dank'al simpla modifo: pri ĉi tio la Hemio prezentas al ni multenombrajn ekzemplojn. Ciu scias, ke du nemalutilaj substancoj, interkombinitaj laŭ difinita proporcio, povas kunmeti alian, kiu estas malsaniga. Unu atomo de oksigeno kaj du atomoj de hidrogeno, element- oj sendanĝeraj, estigas la akvon; per aldono de unu ato­mo de oksigeno oni ricevas korodan likvaĵon. Sen ŝanĝo de la reciproka proporcio, sufiĉas ofte simpla ŝanĝo de la molekula aranĝo, por ke la proprecoj aliiĝu; ekzem- ple, opaka korpo povas fariĝi travidebla, kaj inverse.

Ĉar la Spirito, per sia sola volo, faras tian fortan agon sur la elementan materion, tial estas imageble, ke li povas ne nur estigi substancojn, sed ankaŭ ŝanĝi ties proprecojn: por ĉi tio lia volo efikas kvazaŭ ia reakciilo.

131. Ĉi tiu teorio donas al ni la solvon de fakto tre konata en la magnetizarto, sed ĝis hodiaŭ ne klar- igita, nome la ŝanĝiĝo de la proprecoj de la akvo per la ago de la volo. La aganta Spirito estas tiu de la mag- netizanto, plej ofte helpata de fremda Spirito. Li faras la ŝanĝon pere de la magnetiza fluidaĵo, kiu, kiel dirite, estas la substanco plej simila al la kosma materio, aŭ uni versa elemento. Se li povas iel modifi la proprecojn de la akvo, li do povas ankaŭ agadi simile sur la fluid- aĵojn de la homa organismo, el kio sekvas la saniga efi- ko de la magnetiza agado, konvene direktata.

Oni scias, kian gravegan rolon ludas la volo en ĉiuj fenomenoj de la magnetizarto; sed kiel klarigi la mate- rian agadon de tia subtila aganto? La volo ne estas ia estaĵo, ia substanco, eĉ ne ia propreco de la plej etereca materio, ie ajn ekzistanta; la volo estas la esenca eco de la Spirito, t. e. de la pensokapabla estulo. Per ĉi tiu ilo li agas sur la elementan materion, kaj, per sinsekva agado, li agas sur ties komponaĵojn, kies plej internaj proprecoj tiele povas esti ŝanĝitaj.

La volo estas atributo kiel de la Spirito libera, tiel ankaŭ de la Spirito enkarniĝinta; de tio la povo de la magnetizanto, povo, kiu, kiel sciate, rilatas rekte al la forto de la volo. Povante agi sur la elementan mate- rion, la enkarniĝinta Spirito povas do ankaŭ aliigi ĝiajn proprecojn en certaj limoj; tiel estas klarigata la kapa- bleco por resanigo per la kontakto kaj surmeto de la manoj, kapableco, kiun kelkaj homoj en grado pli aŭ mal­pli granda posedas. (Vd. en la ĉapitro pri la Mediumoj la artikolon rilatan al la Kuracivaj mediumoj. Vd. ankaŭ la Revue Spirite, de Julio 1859, paĝ. 184 kaj 189: La zua- vo en Magenta; Unu oficiro de la armeo de Italujo.)

ĈAPITRO IX

PRI LA HANTATAJ LOKOJ

132. La spontaneaj manifestiĝoj de Spiritoj, okaz­intaj en ĉiuj tempoj, kaj la persistado de kelkaj Spiritoj, donadi malkaŝajn signojn de sia ĉeesto en iuj lokoj, est­is la fonto de la kredo pri hantataj lokoj. La sekvantaj respondoj estis donitaj pri demandoj en ĉi tiu rilato.

Ĉu la Spiritoj alligiĝas nur al homoj aŭ ankaŭ al aĵoj?

"Tio dependas de ilia hierarkia ŝtupo. Iuj Spiritoj povas alkroĉiĝi al surteraj objektoj; ekzemple avaruloj, kiuj kaŝis siajn trezorojn kaj kiuj ankoraŭ ne sufiĉe li- beriĝis el la materio, povas plue vigli super ili kaj ĉe ili gardostari."

Ĉu la liberaj Spiritoj inklinas prefere al iuj lokoj?

"Ankaŭ al ĉi tio la sama principo estas aplikebla. Tiuj Spiritoj, kiuj jam ne estas alkroĉitaj al la Tero, iras tien, kie ili havas la oportunan okazon elmontri sian amon. Ilin al tiras pli bone la homoj, ol la materiaj ob­jektoj; tamen eventuale iuj dum kelka tempo preferas certajn lokojn, sed tio ĉiam estas malsuperaj Spiritoj."

Ĉar la alligiĝo de Spiritoj al iu loko estas signo de malsupereco, ĉu tial ĝi estas ankaŭ pruvo, ke ili estas malicaj Spiritoj?

"Certe ne; iu Spirito povas esti nemulte progresinta, tamen ne malica. Ĉu tio sama ne estas inter la homoj?"

Ĉu la kredo, ke la Spiritoj vizitadas prefere la ruinojn, havas ian fundamenton?

"Nenian; la Spiritoj vizitas tiujn lokojn, kiel ĉiajn ajn. Nur la homa imagemo, frapita de la terurveka mieno de iuj lokoj, atribuas al la ĉeesto de Spiritoj tion, kio plej ofte estas nur tre natura fakto. Kiel ofte la timemo faris el la ombro de arbo fantomon, el la krio de iu besto aŭ el la blovado de la vento spektrojn! La Spiritoj amas la societon de la homoj, kaj tial ili pli volonte vizitas lokojn loĝatajn, ol lokojn senhomajn."

— Tamen, kiom mi scias pri la diverseco de karak- tero de la Spiritoj, kelkaj el ili kredeble estas mizan- tropoj, kiuj preferus la solulecon.

"Pro tio mem mi ne respondis en maniero absoluta ĉi tiun demandon. Mi diris, ke ili povas viziti senhom- ajn lokojn, kiel ĉiajn ajn, kaj estas evidente, ke, se kel- kaj sin tenas for de ĉia societo, tiel estas, ĉar tio plaĉas al ili; sed tio ne estas motivo, ke la ruinoj nepre estus lokoj, kiujn ili preferus: certe ekzistas da Spiritoj multe pli multe en la urboj kaj palacoj, ol en la fundo de la arbaroj."

La popolaj kredoj havas, ĝenerale, ian fundon de vereco: kio eble elkovis la kredon pri la hantataj lokoj?

"La fundo de vereco estas la manifestiĝo de la Spi­ritoj, pri kiu la homo instinkte kredis de nememorebla tempo; sed, kiel mi diris, la mieno de la terurvekaj lokoj frapas lian imagemon kaj nature starigas tie la estul- ojn, kiujn li rigardas kiel supernaturajn. Tiun super- stiĉan kredon, krom tio, nutras la rakontoj de la poetoj kaj la fabeloj, per kiuj oni lulas lian infanaĝon."

Ĉu la Spiritoj, kiuj kutime kolektiĝas, preferas por tio iajn tagojn kaj horojn?

"Ne; la tagoj kaj la horoj estas kontroliloj de la tempo, por la uzado de la homoj kaj por la enkorpa vivo: tiajn la Spiritoj ne bezonas nek prizorgas."

El kio kreiĝis la ideo, ke la Spiritoj venas prefere nokte?

"El la impreso, kiun sur la imagemo faras silento kaj mallumo. Ĉiuj tiuj kredoj estas superstiĉoj, kiujn la racia konado de Spiritismo certe disbatos. Tio sama estas rilate la tagojn kaj la horojn, kiujn oni kredas pli oportunaj por la Spiritoj; kredu ja, ke la influo de nokto- mezo neniam ekzistis, escepte en la rakontoj."

Se tiel estas, kial do iuj Spiritoj anoncas sian venon kaj siajn manifestiĝojn por tiu tempo kaj por di- finitaj tagoj, ekzemple vendredo?

"Tio estas Spiritoj, kiuj ekspluatas la homan krede- mon kaj pri tio sin amuzas. El tiu sama kaŭzo kelkaj diras, ke ili estas la diablo aŭ donas al si mem inferajn nomojn. Komprenigu al ili, ke vi ne estas ilia mokataĵo, kaj ili ne plu faros tion."

Cu la Spiritoj revenas prefere apud la tomb- ojn, kie kuŝas iliaj korpoj?

"La korpo estis nenio alia ol vesto; tiun envolvaĵon, kiu igis ilin suferi, ili ne rigardas kiel pli ŝatindan, ol kiel malliberulo siajn katenojn. La memoro de iliaj kar- uloj estas la sola, kio valoras en iliaj okuloj."

Cu la preĝoj, kiujn oni faras ĉe la tomboj de iliaj korpoj pli plaĉas al ili kaj altiras ilin tien prefere, ol al alia loko?

"La preĝo, vi ja scias, estas elvoko, kiu altiras la Spiritojn. Des pli efika la preĝo estas, ju pli varma kaj sincera; nu, apud respektata tombo oni estas pli profun­de enmemiĝinta, kaj la konservado de piaj relikvoj estas atesto pri amo, kiun oni faras al la Spirito kaj kiu lin ĉiam tuŝas. Kio agas sur la Spiriton, tio estas ĉiam la penso, sed ne materiaj objektoj; pli ol la Spiriton, tiuj objektoj influas la preĝanton, fiksante ties atenton."

Laŭ ĉi tio ŝajnas, ke la kredo pri hantataj lokoj estas ne tute malvera.

"Ni diris, ke iuj Spiritoj povas esti altirataj de ma­teriaj aĵoj; povas ilin altiri ankaŭ iuj lokoj, kie ili laŭ- ŝajne prenas al si loĝejon tiel longe, ĝis ĉesos la cir- konstancoj, kiuj kondukis ilin tien."

Kiaj cirkonstancoj povas konduki ilin al tiuj lokoj?

"Ilia simpatio por kelkaj el la vizitantoj de tiuj lok- oj aŭ la deziro komunikiĝi kun tiuj homoj. Tamen iliaj intencoj ne ĉiam estas tiel laŭdindaj; se ili estas malicaj Spiritoj, ili eble volas fari venĝon kontraŭ iuj homoj, kontraŭ kiuj ili portas motivon por ia resento. La rest­ado en iu difinita loko povas esti ankaŭ, rilate kelkajn, puno, al ili trudita, precipe tiam, se ili tie krimis, por

ke tiun krimon ili konstante havu antaŭ siaj okuloj ().

Ĉu tiujn lokojn hantas ĉiam iamaj loĝantoj de tiuj ejoj?

"Kelkafoje, sed ne ĉiam, ĉar se la iama loĝanto est­as progresinta Spirito, li tiel malmulte da zorgoj faras al si pro sia surtera loĝejo, kiel pro sia korpo. La Spi­ritoj, hantantaj iujn lokojn, ofte havas por tio nenian alian motivon, ol kapricon, escepte se ilin altiras simpa- tio por iuj homoj."

Ĉu ili povas restadi en iu loko por la celo pro- tekti iun homon aŭ ties familion?

"Jes, certe, se nur ili estas bonaj Spiritoj, sed en ĉi tiu okazo ili neniam manifestas sian ĉeeston per mal- agrablaj rimedoj."

Ĉu ekzistas io reala en la historio pri la Blan- ka Sinjorino?

"Tio estas rakonto, verkita el multego da faktoj veraj."

Ĉu estas racia la sento de teruro en hantataj lokoj?

"Ne; tiuj Spiritoj, kiuj hantas iujn lokojn kaj tie bruegas, celas prefere amuziĝon pri la homa kredemo kaj malkuraĝeco, ol fari ian malbonon. Cetere memoru, ke Spiritoj sin trovas ĉie kaj ke, kie ajn vi troviĝas, ili senĉese staras apud vi, eĉ en la plej pacaj domoj. Ofte ili hantas iujn loĝejojn nur tial, ke ili trovas okazon elmontri tie sian ĉeeston."

Ĉu ekzistas ia rimedo, por ilin elpeli el tie?

"Jes, sed tio, kion oni faras por tiu celo, plej ofte ilin altiras, anstataŭ ilin forigi. La plej bona rimedo, forpeli malicajn Spiritojn, estas altiro al si de la bonaj. Altiru do la bonajn Spiritojn, farante kiel eble plej multe da bono, kaj la malicaj foriĝos: bono kaj malbono ne akordas. Estu ĉiam bonaj, kaj nur bonaj Spiritoj star- os apud vi."

Tamen kelkaj tre bonanimaj homoj turmentiĝas en klopodoj kun ĉikanoj de malicaj Spiritoj: kial?

(,) Vd. en la Revue Spirite, de Februaro 1860: "His­torio de damnito". — Noto de la Aŭtoro .

"Se tiuj homoj estas efektive bonanimaj, tio eble estas elprovo, por ekzerci ilian paciencon kaj instigi ilin esti ankoraŭ pli bonaj; sed estu certa, ke ne tiuj, kiuj trumpetas pri sia virteco, estas la plej virtaj. Kiu po- sedas realajn bonajn ecojn, tiu ilin nescias mem aŭ pri ili ne parolas."

XIV. Kion oni pensu pri la efikeco de ekzorcado, por forpeli la malicajn Spiritojn el la hantataj lokoj?

"Ĉu vi jam ofte vidis la sukceson de ĉi tiu rimedo? Ĉu vi ne vidis, kontraŭe, ke la bruegado fariĝas pli te- rura post la ekzorcaj ceremonioj? Tiel estas, ĉar tiuj turmentantaj Spiritoj sin amuzas, ke oni prenas ilin por la diablo.

"La Spiritoj, kiuj venas ne en malbona intenco, pov­as sciigi pri sia ĉeesto ankaŭ per bruoj kaj eĉ fariĝante videblaj, sed ili neniam faras ĝenan tumulton. Tio ofte estas suferantaj Spiritoj, kies aflikton vi povas faciligi, preĝante por ili; aliaj estas eĉ bondezirantaj Spiritoj, kiuj volas montri, ke ili staras apud vi; aliaj estas fri- volaj Spiritoj, kiuj nur gaje petolas. Ĉar tiuj, kiuj mal- trankviligas la ripozon per bruado, preskaŭ ĉiam estas sin amuzantaj Spiritoj, tial la plej bona, kion oni farus, estas ridi la okazaĵon; ili laciĝas, konstatinte, ke ili suk- cesas nek teruri, nek senpaciencigi." (Vd. antaŭe la Ĉap. V: Pri la spontaneaj fizikaj manifestiĝoj.)

El la supre donitaj klarigoj sekvas, ke iuj Spiritoj alligiĝas al certaj lokoj, en kiuj ili prefere restadas, sed ili tamen ne bezonas sciigi pri sia ĉeesto per senseblaj efikoj. Ia ajn loko povas esti la trudita aŭ preferata restadejo de iu Spirito, eĉ malica, kaj tamen tie nenia manifestiĝo iam okazis.

Neniu el la Spiritoj, kiuj alteniĝas al lokoj aŭ al la materiaj aĵoj, estas el la Superaj Spiritoj; tamen, ne estante superaj, eble ili ne estas malicaj kaj neniel port­as malbonan intencon; kelkaj estas eĉ kunvivantoj pli utilaj ol malutilaj, ĉar se ili interesiĝas pri la tieaj per- sonoj, ili do povas tiujn protekti.

ĈAPITRO X

PRI LA KARAKTERO DE LA KOMUNIKAĴOJ

Maldelikataj, frivolaj, seriozaj, instruaj komunikaĵoj

133. Mi diris, ke ĉia efiko, elmontranta en sia kaŭ- zo ian agon de libera volo, kiel ajn sensignifa estas tiu ago, atestas pro tio mem ian inteligentan kaŭzon. Ek- zemple, simpla movo de tablo, kiu respondas al nia penso aŭ prezentas intencan karakteron, povas esti konsider- ata kiel inteligenta manifestiĝo. Se la rezultato devus limiĝi je tio, ĝi havus por ni nur flankan intereson: ta­men ĝi estus jam io, kio pruvus al ni, ke en tiuj feno- menoj ekzistas io alia, ol pure materia ago, sed la el tio veninta praktika utilo estus por ni nula aŭ almenaŭ tre limita. Tute alia estas la okazo, se tiu inteligento ri- cevas tian amplekson, kiu ebligas regulan kaj kontinuan interŝanĝon de pensoj: tiam tio estas jam ne nuraj in- teligentaj manifestiĝoj, sed efektivaj komunikaĵoj. La rimedoj, kiujn ni hodiaŭ disponas, ebligas ricevi komu- nikaĵojn tiel longajn, tiel klarajn kaj tiel rapidajn, kiel tiuj inter la homoj.

Kiu, laŭ la spirita hierarkio ("La Libro de la Spi­ritoj", § 100), bone scias pri la senlima diverseco de la Spiritoj en la duobla rilato al inteligenteco kaj moral- eco, tiu facile imagas al si, ke devas ekzisti diferenco en iliaj komunikaĵoj; ke ĉi tiuj devas travidigi la no- blecon aŭ la malnoblecon de iliaj pensoj, ilian klerecon aŭ senklerecon, iliajn virtojn aŭ malvirtojn; ke, unu- vorte iliaj konmunikaĵoj ja ne estus pli similaj inter si, ol la lingvoj de la homoj, ekde la sovaĝulo ĝis la plej klera eŭropano. La nuancoj de tiuj komunikaĵoj povas grupiĝi en kvar ĉefajn kategoriojn; laŭ siaj plej reliefaj trajtoj, ili estas: maldelikataj, frivolaj, seriozaj, instruaj.

La maldelikataj komunikaĵoj estas tiuj, formu- litaj per esprimoj, kiuj vundas la decregulojn. Ili povas veni nur de feĉklasaj Spiritoj, ankoraŭ makulitaj de ĉiuj malpuraĵoj de la materio, kaj neniom diferencas de tiuj, kiujn donus malvirtaj kaj vulgaraj homoj. Ili naŭzas ĉiun homon, kiu havas, eĉ la plej malmulte, delikatecon de sentoj, ĉar, laŭ la karaktero de la Spirito, ili estas trivialaj, malĉastaĉaj, obscenaj, insolentaj, arogantaj, malicaj kaj eĉ malpiaj.

La frivolaj komunikaĵoj venas de ventanimaj, de mokemaj aŭ de petolemaj Spiritoj, pli malicetaj, sed ne ja malicaj, neniel zorgantaj pri tio, kion ili diras. Entenante nenion maldecan, iliaj komunikaĵoj plaĉas al iuj homoj, kiuj sin amuzas ĉe ili kaj kiuj plezuras ĉe tiaj bagatelaj konversacioj, en kiuj oni multe parolas, dir- ante nenion. Tiuj Spiritoj kelkafoje elpaŝas kun spritaj kaj mordaj atikaĵoj, kaj inter banalaj ŝercoj ili ofte pa­rolas krudajn veraĵojn, kiuj preskaŭ ĉiam trafas ilian celon. Tiuj frivolaj Spiritoj svarmas apud ni. Ili uzas ĉiajn okazojn, por enŝoviĝi en la komunikaĵoj; la vero, jen kio ilin la plej malmulte zorgigas, kaj tial ili malicete plezuras, mistifikante tiujn homojn, kiuj estas sufiĉe cedemaj kaj iafoje sufiĉe pretendemaj por ilin fidplene kredi. La homoj, kiuj plezuras ĉe tiaj komunikaĵoj, na­ture allasas al si frivolajn kaj trompemajn Spiritojn. La serozaj Spiritoj sin tenas for de ili same, kiel ĉe ni la seriozaj homoj staras malproksime de la societo de ventkapuloj.

La seriozaj komunikaĵoj estas solidaj, kiel laŭ la temo, tiel ankaŭ pri la formo. Cia komunikaĵo, en kiu forestas frivoleco kaj maldelikateco, kaj kiu havas utilan celon, eĉ se kun privata intereso, estas, pro tio mem, serioza; tamen, eĉ pro tio, ĝi ne ĉiam estas libera de eraroj. La seriozaj Spiritoj ne estas egale kleraj; ekzistas multaj aferoj, kiujn ili ne scias kaj pri kiuj ili povas bonafide erari; tial la vere Superaj Spiritoj sen- ĉese rekomendas al ni submeti ĉiajn komunikaĵojn al la kontrolado de la prudento kaj de la plej severa logiko.

Estas do necese distingi inter la seriozaj-veraj kaj la seriozaj-malveraj komunikaĵoj, kio ne ĉiam estas fa- cila, ĉar sub la masko mem de la seriozeco de la parolo iuj vantamaj aŭ pseŭdo-kleraj Spiritoj penas trudi la plej malverajn ideojn kaj la plej absurdajn sistemojn; kaj por doni al si pli da fidindeco kaj da graveco, ili ne sentas skrupulon paradi per la plej respektindaj kaj eĉ plej respektegataj nomoj. Ĉi tio estas unu el la plej grandaj rifoj de la praktika scienco; mi en oportuna tempo revenos al ĉi tiu temo, donante al ĝi la tutan el- volviĝon, kiun postulas tiel grava afero, kaj samtempe mi konigos la rimedojn, per kiuj oni sin antaŭgardu kon- traŭ la danĝereco de la malveraj komunikaĵoj.

137. La instruaj komunikaĵoj estas tiuj seriozaj komunikaĵoj, havantaj kiel ĉefan celon ian instruon, don- itan de la Spiritoj pri la natursciencoj, la moralo, la filozofio k. a. Ili estas pli aŭ malpli profundaj, laŭ la hierarkia rango kaj la grado da liberiĝo el la materio de la Spirito. Por ke el tiuj komunikaĵoj oni kolektu real- ajn fruktojn, ili devas esti regulaj kaj persiste kontinuaj. La seriozaj Spiritoj alligiĝas al tiuj homoj, kiuj volas kleriĝi, kaj al tiuj ili helpas, kaj lasas al la frivolaj Spi- ritoj la taskon amuzi tiujn homojn, kiuj en tiuj mani- festiĝoj vidas nur kelkatempan distrilon. Nur laŭ la reguleco kaj ofteco de tiuj komunikaĵoj oni povas taksi la moralan kaj intelektan valoron de la Spiritoj, kun kiuj oni rilatas, kaj la tiomon da fidindeco, kiun ili me- ritas. Se sperto estas necesa, por juĝi la homojn, kred- eble ankoraŭ pli multe da ĝi estas necesa, por juĝi la Spiritojn.

Kvalitigante tiujn komunikaĵojn kiel instruajn, ni supozas, ke ili estas veraj, ĉar io ne vera ne povus esti instrua, eĉ se dirata per la plej imponaj paroloj. Al ĉi tiu kategorio ni do ne povus alkalkuli iajn instruojn, kiuj da serioza ofte havas nenion krom ŝvelaĉa kaj em- faza formo, per kiu la Spiritoj, pli tro memfidaj ol kler- aj, kiuj ilin diktas, esperas mistifiki la homojn; sed, ne povante havigi al siaj komunikaĵoj la mankantan fund- on, tiuj Spiritoj ne povus longe ludadi sian rolon: ili baldaŭ elperfidas sian malfortan flankon, se eĉ plej mul­te da interligo havas iliaj komunikaĵoj, aŭ se oni scios ilin repuŝi ĝis iliaj lastaj redutoj.

138. La komunikrimedoj estas tre diversaj. Agante sur niajn organojn kaj sur ĉiujn niajn sentumojn, la Spiritoj povas manifestiĝi al la okuloj kiel aperaĵoj, al la palpado per tuŝeblaj impresoj, ĉu kaŝitaj, ĉu videblaj, al la orelo per bruoj, al la flarado per odoroj sen ia konata kaŭzo. Ĉi tiu lasta maniero de manifestiĝo, kvan- kam ja reala, estas nekontesteble la malplej certa pro la multenombraj kaŭzoj, kiuj povas konduki en eraron; tial mi kun ĝi ne perdos tempon. Kion ni devas zorge ekzameni, tio estas la diversaj rimedoj, por ricevi ko- munikaĵojn, t. e. regulan kaj kontinuan interŝanĝon de pensoj. Tiuj rimedoj estas: frapoj, parolo kaj skribado. Mi ilin elvolvos en specialaj ĉapitroj.

ĈAPITRO XI

PRI LA SEMATOLOGIO KAJ LA TIPTOLOGIO

Lingvo de la signoj kaj de la frapoj. Alfabeta tiptologio

139. La unuaj inteligentaj manifestiĝoj okazis per frapoj, t. e. per la "tiptologio". Ĉi tiu primitiva rimedo, kiu suferis de la infanaĝo de la arto, donadis nur tre limitan helpon; ĉe la komunikaĵoj la respondoj estis sim- plaj unusilabaj vortoj, nome "jes" aŭ "ne", laŭ konven- cia nombro da frapoj. Oni poste plibonigis ĝin, kiel mi diris.

La frapoj fariĝas en du manieroj, per specialaj me­diumoj; por ĉi tiu plenumado estas ordinare necesa certa kapableco por fizikaj manifestiĝoj. La unua maniero, kiu povus esti nomata baskula tiptologio, konsistas en la moviĝo de la tablo, kiu leviĝas ĉe unu flanko kaj poste falas returne, frapante la plankon per unu piedo. Sufiĉas pro tio, ke la mediumo metu la manojn sur la randon de la tablo; se li deziras konversacii kun iu di- finita Spirito, estas necese elvoki ĉi tiun; se ne, mani- festiĝas tiu, kiu venis la unua, aŭ kiu kutimas aperi. Per la interkonsento, ke ekzemple unu frapo signifas jes kaj du frapoj ne, aŭ inverse, tute egale, oni direktas al la Spirito la deziratajn demandojn; ni vidos poste, de kiaj demandoj estas saĝe sin deteni. La malbonaĵo kuŝas en la mallongeco de la respondoj kaj en la malfacileco formuli tian demandon, kiu kuntrenos "jes" aŭ "ne". Ek- zemple, se oni demandus la Spiriton: "Kion vi deziras?", li povus respondi nur per frazo; oni devas do deman- di: "Ĉu vi deziras tian aferon?" "Ne." "Ĉu tian alian?" "Jes." Kaj tiel plu.

Estas rimarkinde, ke ĉe la praktikado de ĉi tiu rimedo la Spirito aldonas al la frapoj ian mimikon, t. e. li esprimas la energion de la jesado aŭ de la neado per la forteco de la frapoj. Li esprimas ankaŭ la ka­rakteron de la sentoj, kiuj lin instigas: malmoderecon per la krudeco de la movoj; koleron kaj senpaciencon, per ripetata forta frapado, kiel homo, ekscitite frapanta per la piedo, kaj iafoje li ĵetas teren la tablon. Se li estas bonanima kaj ĝentila, li ĉe la komenco kaj ĉe la fino de la seanco klinas la tablon, kvazaŭ salutante la ĉeestantojn. Se li volas sin turni aparte al iu el tiu rondo, li direktas al tiu la tablon dolĉe aŭ malmilde, laŭ tio, ĉu li deziras elmontri al tiu korinklinon aŭ antipa- tion. Tio estas, ĝustadire, la sematologio, aŭ signolingvo, kiel la tiptologio estas la fraplingvo. Jen rimarkinda ekzemplo de la spontanea praktikado de la sematologio.

Unu tagon, en sia salono, kie pluraj homoj sin okup- is pri manifestiĝoj de Spiritoj, iu mia konato ricevis de mi leteron. Dum li ĝin legis, la tableto, uzata en la eksperimentoj, subite kuris apud lin. Fininte la legadon de la letero, li iris al la alia fino de la salono, por meti la leteron sur tablon, tie starantan; la tableto sekvis lin kaj direktiĝis al la tablo, kie nun kuŝis la letero. Mir- egante tiun koincidon, li ekpensis, ke ekzistas ia rilato inter tiu movado kaj la letero; li demandis la Spiriton kaj ĉi tiu respondis, ke li estas unu el miaj familiaraj Spiritoj. Informite de la sinjoro pri tiu okazaĵo, mi mia- vice petis tiun Spiriton eldiri la motivon de la vizito, kiun li faris al la sinjoro; li respondis: "Estas nature ke mi vizitas viajn konatojn, por ke, ĉe okazo, mi povu doni al vi, kiel ankaŭ al ili, la necesajn avizojn".

Estas do evidente, ke la Spirito volis turni sur sin la atenton de tiu sinjoro kaj serĉis al si oportunan okaz- on, por sciigi al tiu, ke li tie estas. Mutulo ne pli bone estus al s i helpinta.

Ne longe daŭris, kaj la tiptologio perfektiĝis kaj pliriĉiĝis per pli efika komunikrimedo, nome la alfa­beta tiptologio, kiu konsistas en tio, ke oni signigas la literojn de la alfateto per frapoj; oni tiam povis ricevi vortojn, frazojn, eĉ tutajn paroladojn. Laŭ tiu metodo la tablo frapas tiom da fojoj, kiom necese por ĉiu lite- ro, t. e. unu frapo signifas a, du signifas b, k. t. p.: dum tio iu skribas la literojn, laŭgrade kiel ili estas signataj. La Spirito sentigas, ke li finis sian laboron, uzante ian interkonsentitan signalon.

Kiel oni vidas, ĉi tiu procedo estas tre malrapida kaj postulas tro multe da tempo por iom longaj komu - nikaĵoj; tamen kelkaj homoj estis sufiĉe paciencaj kaj uzis ĝin, ricevante plurpaĝajn diktatojn; sed la praktiko kondukis al la elpenso de mallongigaj rimedoj, kiuj ebl- igis pli grandan rapidecon. Tiu plej uzata konsistas en tio, ke oni tenas antaŭ si tutan alfabeton kaj la serion de la ciferoj. Dum la mediumo sidas ĉe la tablo, alia homo sinsekve montras al la literoj, se temas pri iu vor- to, aŭ al la ciferoj, se pri iu nombro. Kiam oni venas al la koncerna litero, la tablo frapas mem kaj oni skrib- as tiun literon; poste oni rekomencas la procedon por la dua, la tria k. t. p. Se oni eraris pri iu litero, la Spi- rito avertas per pluraj frapoj aŭ per movo de la ta- blo, kaj oni rekomencas. Per la praktikado oni atingas grandan rapidecon; sed oni ŝparas multe da tempo, pre- cipe konjektante la finon de iu komencita vorto, kiun konigas la senco de la frazo; se oni estas en dubo, oni demandas la Spiriton, ĉu ja tian vorton li volis dikti, kaj li respondas "jes" aŭ "ne".

142. Ciujn efikojn, kiujn mi ĵus pritraktis, oni pov­as ricevi en ankoraŭ pli simpla maniero, nome per frap- oj, kiuj aŭdiĝas en la ligno mem de la tablo, sen ia movado, procedo, kiun mi jam priskribis en la ĉapitro pri la fizikaj manifestiĝoj, § 64: tio estas la interna tiptologio. Ne ĉiuj mediumoj taŭgas por ĉi tiu maniero de komunikado; kelkaj ricevas la frapojn nur per la bas- kulado; tamen per ekzerciĝado la plimulto el ili fine suk- cesos. Ci tiu maniero havas la duoblan plibonecon, ke ĝi estas pli rapida kaj malpli facile allasas suspekton, ol la baskulado, kiun oni povas atribui al vola premo. Estas vero, ke ankaŭ la internaj frapoj povas esti imit- ataj per trompemaj mediumoj. La plej bonaj aferoj pov­as esti falsataj, kio tamen neniel atestas kontraŭ ili.

(Vd. en la fino de ĉi tiu verko la ĉapitron titolitan: Trompoj kaj artifikoj Carlatanismo kaj ĵonglado.)

Kiaj ajn la plibonigoj, kiujn oni sukcesi fari en ĉi tiu procedo, ĝi neniel povas atingi la rapidecon kaj fa- cilecon de la skribado, kaj tial hodiaŭ oni ĝin tre mal- multe uzas; ĝi tamen estas kelkafoje tre interesa rilate la fenomenon mem, precipe por la novuloj, kaj antaŭ ĉio havas la meriton nerefuteble pruvi la absolutan sende- pendecon de la pensado de la mediumo. En ĉi tiu ma- niero oni ofte ricevas tiel neatenditajn, tiel ĝustatempe trafajn respondojn, ke estus necesa klare difinita antaŭ- juĝo, por ke oni ne cedu antaŭ la evidenteco; cetere, kvankam ĝi estas por multaj forta motivo por konvink- iĝo, tamen per ĉi tiu rimedo, kiel per la ceteraj, la Spi­ritoj ne volontas servi al la kapricoj de sciemuloj, kiuj volas ilin elprovi per malkonvenaj demandoj.

Por pli bone garantii la sendependecon de la penso de la mediumo, oni elpensis diversajn instrument- ojn similajn al ciferplatoj, sed sur kiuj oni skribas la li- terojn, laŭ la maniero de la elektraj telegrafoj. Movebla nadlo, kiun la influo de la mediumo movas per drato kaj rulbloko, montras sur la literojn. Tiajn instrument- ojn mi konas nur per la desegnaĵoj kaj priskriboj, pu- blikigitaj en Ameriko, tial mi povas doni pri ilia indo nenian opinion; tamen mi pensas, ke ilia komplikiteco mem estas maloportunaĵo; ke la sendependecon de la mediumo tute bone atestas la internaj frapoj, kaj ke an- koraŭ pli bone, ol ĉiaj materiaj rimedoj, konfirmas ĝin la neantaŭvidita flanko de la respondoj. Krom tio, la nekredemuloj, ĉiam inklinaj vidi ĉie artifikojn kaj aranĝ- ojn, ankoraŭ pli volontas supozi ties ekziston en ia spe- ciala mekanismo, ol en la unue renkontita tablo sen ia akcesoraĵo.

Aparato pli simpla, sed kiun la trompistoj povas misuzi, kiel ni vidos en la ĉapitro pri la trompoj, estas tiu, kiun mi nomas Girardin'a tablo, memore de la uzado, kiun el ĝi faris la edzino de S-ro Emilo Girardin ĉe la multenombraj komunikaĵoj, kiujn ŝi ricevadis kiel mediumino; ĉar S-ino Girardin, kvankam sprita virino, havis la malfortan flankon kredi la Spiritojn kaj iliajn manifestiĝojn. Tiu aparato konsistas el movebla plataĵo de tableto, de tridek ĝis kvardek centimetroj en la dia- metro, libere kaj facile turniĝanta ĉirkaŭ sia akso simile al ruleto. Sur ĝia supraĵo, ĉe la cirkonferenco, estas strekitaj, kiel sur ciferplato, la literoj, la ciferoj kaj la vortoj jes kaj ne. En la centro troviĝas fiksa nadlo. La mediumo apogas siajn fingrojn sur la rando de la tableto, kaj tiam la plataĵo turniĝas kaj haltas, kiam la dezirita litero troviĝas sub la nadlo. Oni notas la montr- itajn literojn kaj tiel oni tre rapide kunmetas vortojn kaj frazojn.

Estas rimarkinde, ke la plataĵo ne glitas sub la fin- groj de la mediumo; tenante sin apogitaj sur ĝi, la fingr- oj sekvas ĝian movadon. Eble al iu potenca mediumo povus prosperi sendependa movado; mi kredas ĝin ebla, sed mi ĝin neniam ĉeestis. Se la eksperimento povus esti farata en ĉi tiu maniero, ĝi estus multege pli kon- kludiga, ĉar ĝi forigus ĉiun eblon de artifiko.

145. Restas al mi nuligi tre disvastiĝintan eraron, nome tion, intermiksi ĉiujn Spiritojn, kiuj komunikiĝas per frapoj, kun la frapantaj Spiritoj. La tiptologio est­as komunikrimedo, kiel ĉia alia, kaj ne malpli inda je la Superaj Spiritoj, ol la skribado aŭ la parolo. Ĉiuj Spi­ritoj, ĉu bonaj, ĉu malbonaj, povas do uzi ĝin tute same, kiel la ceterajn manierojn. Kio karakterizas la Super- ajn Spiritojn, tio estas la nobleco de la penso, sed ne la ilo, kiun ili uzas, por ĝin konigi. Sendube ili preferas la plej oportunajn rimedojn kaj precipe tiujn plej ra- pidajn; sed manke de krajono kaj papero ili ne sentas skrupulon uzi la ordinaran parolantan tablon, kaj tion pruvas la ricevo, per ĝi, de la plej superbelaj diktaĵoj. Ĉi tiun procedon mi do ne uzas mem ne tial, ĉar mi kon- siderus ĝin malŝatinda, sed ja nur tial, ke, kiel fenome­no, ĝi jam instruis min pri ĉio, kion mi povus scii, ke do ĝi povus nenion aldoni al miaj konvinkoj kaj ke la longeco de la komunikaĵoj, kiujn ni ricevas, postulas ra- pidecon, kiun la tiptologio ne povas kontentigi.

Ne ĉiuj Spiritoj, kiuj manifestiĝas per frapoj, estas do ĝustadiraj "frapantaj" Spiritoj; ĉi tiu kvalitigo devas esti rezervata por tiuj, kiujn oni povas nomi "profesiaj frapantoj", kaj kiuj, en ĉi tiu maniero, plezuras ĉe petol- aĵoj, por amuzi aŭ per sia tedado inciti iujn personojn. De ili oni povas atendi kelkafoje spritajn diraĵojn, sed neniam profundajn parolojn; estus do perdo de tempo direkti al ili demandojn kun iagrada graveco naturscien- ca aŭ filozofia. Pro sia senklereco kaj malsupereco ili tute prave ricevis de aliaj Spiritoj la alnomon histrionoj aŭ foiraj ĵonglistoj de la mondo de la Spiritoj. Mi al- diru, ke ili ofte ne nur agadas, dependante de neniu, sed ankaŭ estas iloj, kiujn uzas la Superaj Spiritoj, kiam ĉi tiuj volas okazigi materiajn efikojn.

CAPITRO XII

PRI LA PNEŬMATOGRAFIO AŬ SENPERA SKRIBADO. PRI LA PNEŬMATOFONIO

Senpera skribado

146. La pneŭmatografio estas la skribado farata rekte de Spirito sen ia peranto; ĝi diferencas de la psi- kografio per tio, ke ĉi tiu lasta estas la transiĝo de la penso de Spirito ankaŭ per skribado, sed kun la helpo de la mano de mediumo.

La senpera skribado estas neneigeble unu el la plej eksterordinaraj fenomenoj en Spiritismo; sed, kiel ajn anomalia ĝi ŝajnas ĉe la unua ekrigardo, ĝi hodiaŭ estas fakto konstatita kaj nekontestebla. Se ia teorio estas necesa, por ke oni komprenigu al si la eblecon de la spiritismaj fenomenoj estute, des pli ĝi estas necesa en ĉi tiu okazo, unu el la plej strangaj iam ajn aperintaj, sed ne plu ŝajnanta supernatura, se nur oni komprenas ĝian principon.

Ce la unua fariĝo de ĉi tiu fenomeno la superstar- anta impreso estis dubo; en la kapon de ĝiaj ĉeestantoj venis tuj la ideo de ia artifiko; efektive, ĉiu konas la proprecon de la tiel nomataj "sekretaj" inkoj, kies strek- oj, komence tute nevideblaj, ekaperas sub la efiko de taŭgaj agantoj. Oni eble uzadis tiun procedon, por eks- pluati la homan kredemon, kaj mi ne asertas, ke oni ĝin neniam uzis; mi eĉ estas konvinkita, ke iuj homoj, ĉu por mono, ĉu nur pro memestimo kaj por kredigi pri sia kapableco, uzadis artifikojn. (Vd. la ĉapitron pri trompoj.)

Sed el tio, ke oni povas imiti ion, estus absurdo kon- kludi, ke tio ne ekzistas. Ĉu en la lasta tempo oni ne elpensis rimedon por imiti la somnambulan klarvidecon en tia grado, ke ĝi kaŭzis iluzion? Kaj el tio, ke tiaj ĵonglaĵoj montriĝis en ĉiuj foiroj, oni devus konkludi, ke ne ekzistas veraj somnambuloj? Ĉar iuj komercistoj vendas falsitajn vinojn, ĉu tial ne ekzistas vino pura? Tio sama estas kun la senpera skribado; la antaŭzorgoj por la certiĝo pri la realeco de la fakto estis cetere tre simplaj kaj tre facilaj, kaj dank'al tiuj antaŭzorgoj ĝi hodiaŭ ne estas objekto de eĉ la plej malgranda dubo.

147. Ĉar la eblo skribi sen ia peranto estas unu el la atributoj de la Spirito; ĉar Spiritoj ekzistas de ĉiam kaj ankaŭ de ĉiam okazigadas la diversajn fenomenojn al ni konatajn, ili do kredeble ankaŭ faris la senperan skribadon kiel en la antikveco, tiel en la nuneco; kaj tial oni povas klarigi la aperon de la tri vortoj en la banked- salono de Belŝacar. La Mezepoko, tiel riĉa per mireg- indaĵoj kaŝitaj, sed sufokataj per la fajro de la ŝtiparoj, ankaŭ certe konis la senperan skribadon, kaj eble en la teorio pri la modifoj, kiujn la Spiritoj povas ricevigi al la materio, teorio, kiun mi pritraktis en la Ĉapitro VIII, sin trovas la principo de la kredo pri la transmu- tacio de la metaloj.

Kiaj ajn la rezultatoj, atingitaj en diversaj tempoj, nur de post la vulgarigo de la manifestiĝoj de la Spiritoj oni serioze rigardis la demandon pri la senpera skribado. Laŭŝajne la unua homo, kiu ĝin konigis en la lastaj jar­oj en Parizo, estis sinjoro barono de Guldenstubbe, kiu pri ĉi tiu temo publikigis tre interesan verkon, kiu en- havas grandan nombron da faksimiloj de la skribaĵoj, kiujn li ricevis (*-[2]. Ĉi tiu fenomeno jam de kelka tempo estis konata en Ameriko. La socia pozicio de S-ro de Guldenstubbe, lia sendependeco, la estimo, kiun li ĝuas en la plej alta mondumo nekontesteble forigas ĉiun sus- pekton pri memvola trompo, ĉar nenia intereso povas instigi lin al tio. Plej volonte konsentite, oni povus kredi, ke li mem estis trompita de ia iluzio, sed tion formale rebatas unu fakto, nome, ke aliaj homoj atingis tiun saman fenomenon, armante sin per ĉiaj zorgoj necesaj, por antaŭforigi ĉiun artifikon kaj ĉiun kaŭzon de eraro.

148. La senperan skribadon oni ricevas, kiel gene- rale la plimulton el la ne spontaneaj manifestiĝoj de Spiritoj, per enmemiĝo, per preĝado kaj per elvoko. Ili ofte okazis en preĝejoj, sur tomboj, ĉe la piedo de statu- oj aŭ de la figuroj de personoj elvokitaj. Sed estas evidente, ke la loko mem havas nenian influon, krom naski pli grandan enmemiĝon kaj pli profundan koncen- triĝon de la pensado, ĉar estas konstatite, ke tiu feno­meno okazas sen tiaj akcesoraĵoj kaj en la plej ordinaraj lokoj, sur simpla meblo, se oni troviĝas en la postulataj moralaj kondiĉoj kaj oni posedas la necesan mediumecon.

En la unua tempo oni pensis, ke oni tien devas meti krajonon kune kun la papero; tiel la fakto povus esti iel klarigita. Oni scias, ke la Spiritoj movas kaj delokas objektojn, ilin kelkafoje ekprenas kaj ĵetas tra la aero; ili do ankaŭ povus ja ekpreni la krajonon kaj uzi ĝin, por streki literojn; ĉar ili movas ĝin per la mano de mediumo, per tabuleto k. a., ili povus tute same tion fari senpere. Sed oni baldaŭ konstatis, ke krajono estas ne bezona kaj sufiĉas nura peco da papero, faldita aŭ ne: post kelke da minutoj oni tie trovas literojn. Nun la fenomeno ricevas tute alian aspekton kaj kondukas nin en tute novan klason da aferoj. Tiuj literoj estas strek- itaj per ia substanco; nu, ĉar neniu havigis tiun subs­tanco al la Spirito, li do mem ĝin faris, ĝin kunmetis: kie li ĝin ĉerpis? Jen la problemo.

Kiu bonvolos turni sin al la klarigoj, donitaj en la Ĉapitro VIII, §§ 127 kaj 128, tiu trovos tie la kompletan teorion de ĉi tiu fenomeno. Por tia skribado la Spirito uzas nek niajn substancojn, nek niajn ilojn: li faras mem la materion kaj la ilojn, kiujn li bezonas, prenante siajn materialojn el la universa primitiva elemento, kiun li per sia volo tiele modifas por la celata efiko. Li do povas ankaŭ fari ruĝan krajonon, presan inkon aŭ ordinaran inkon tute same, kiel nigran krajonon, eĉ tipografiajn literojn sufiĉe solidajn, por reliefigi premsignojn, kiel pri tio mi vidis ekzemplojn. La filino de unu sinjoro el mi- aj konatoj, knabino kun la aĝo de 12 ĝis 13 jaroj, ri- cevis tutajn paĝojn, skribitajn per ia substanco simila al paŝtelo.

Ci tio estas la rezultato, al kiu kondukis nin tiu fenomeno pri la flartabakujo, kiun mi raportis en la Capitro VII, § 116, kaj kiun mi longe pritraktis, ĉar ni tie havis la okazon profunde esplori unu el la plej gravaj leĝoj de Spiritismo, leĝon, kies konado povas klar­igi pli ol unu misteron eĉ de la videbla mondo. Jen kiel el iu fakto, laŭŝajne ordinara, povas elŝpruci lumo; la tuta demando konsistas en zorga observado, kaj ĉi tion ĉiu povas mem fari, kiel mi, se nur oni ne kontent- igas sin vidi la efikojn, ne elserĉante iliajn kaŭzojn. Se mia fido kun ĉiu tago plifortikiĝas, tiel estas tial, ke mi komprenas: igu do kompreni, se vi volas gajni se- riozajn prozelitojn. La kompreno de la kaŭzoj havas ankoraŭ unu rezulton, nome streki dividlinion inter vero kaj superstiĉo.

Rigardante la senperan skribadon laŭ la profitoj, kiujn ĝi povas havigi, mi diras, ke ĝis hodiaŭ ĝia plej ĉefa utileco estis la materia konstato de grava fakto: la partopreno de ia kaŝita potenco, kiu per ĝi trovas novan rimedon por manifestiĝi. Tamen tiaj komunikaĵoj malofte estas longaj: ili ordinare estas spontaneaj kaj limiĝas je vortoj, sentencoj, ofte je nekompreneblaj sign- oj. Oni ilin ricevis en ĉiuj lingvoj: greka, latina, siria, per hieroglifaj figuroj k. a., sed ili ankoraŭ ne taŭgis por kontinuaj kaj rapidaj disertacioj, kiujn ebligas la psikografio, t. e. skribado per mediumoj.

Pneŭmatofonio

Povante okazigi bruojn kaj frapojn, la Spiritoj povas ankaŭ aŭdigi ĉiaspecajn kriojn, voĉajn sonojn, kiuj imitas la homan voĉon, ĉu apud ni, ĉu en la vastaĵo de la aero; ĉi tiun fenomenon oni nomas pneŭmatofonio. Laŭ tio, kion ni konas pri la naturo de la Spiritoj, ni povas supozi, ke iuj el ili, se el malsupera klaso, faras al si ilu- zion, kredante, ke ili parolas same, kiel iam sur la Tero. (Vd. en Revue Spirite, Februaro 1858: Historio de la fantomo de F-ino Clairon.)

Oni tamen devus sin gardi preni kiel kaŝitajn voĉ- ojn ĉiajn sonojn sen ia konata kaŭzo, aŭ nurajn tintad- ojn en la oreloj, kaj precipe doni ian valoron al la po- pola kredo, ke tintanta orelo avertas nin, ke oni tiam ie parolas pri ni. Tiuj tintadoj, kies kaŭzo estas pure fiziologia, havas ja nenian signifon, dum la pneŭmato- foniaj sonoj esprimas pensojn, kaj nur pro tio oni povas konstati, ke ili havas ne okazan, sed inteligentan kaŭzon. Oni povas starigi kiel principon, ke la evidente inteli- gentaj efikoj estas la solaj, kiuj povas atesti la parto- prenon de Spiritoj; koncerne la ceterajn, ekzistas mini- mume cent ŝancoj kontraŭ unu, ke ili havas akcidentan kaŭzon.

151. Tre ofte okazas, ke en duondormo oni klare aŭdas vortojn, nomojn, eĉ kelkafoje tutajn frazojn, tiel nete, ke oni vekiĝas forte emociita. Kvankam en iuj okaz- oj tio povas efektive esti ia manifestiĝo, tamen ĉi tiu fenomeno havas nenion sufiĉe pozitivan, por ke oni povu alkalkuli ankaŭ ĝin al kaŭzo analoga al tiu, kiun ni vas- te pritraktis en la teorio de la halucino, Ĉap. VI, §§ 111 k. sekv. Kion oni tiel aŭdas, tio cetere havas nenian sekvon. Tute alia estas la okazo, se oni tute ne dormas, ĉar tiam, se tio estas iu Spirito, kiu parolas, oni preskaŭ ĉiam povas kun li interŝanĝi ideojn kaj tenadi regulan konversacion.

La spiritismaj, aŭ pneŭmatofoniaj, sonoj okazas en du klare diferencaj manieroj: kelkafoje tio estas ia voĉo interna, kiu resonas en nia konscienco; sed, kvankam klaraj kaj netaj, la paroloj tamen havas nenion mate- rialan; aliajn fojojn ili venas el ekstere kaj estas tiel distingiĝe artikitaj, kiel se ilin eldirus iu apud ni.

Kiel ajn ĝi fariĝas, la pneŭmatofonia fenomeno est­as preskaŭ ĉiam spontanea kaj nur tre malofte povas esti okazigita.

ĈAPITRO XIII

PRI LA PSIKOGRAFIO

Nerekta psikografio: korboj kaj tabuletoj. Rekta aŭ mana psikografio

La spiritisma scienco progresis, kiel ĉiuj ceter- aj, kaj pli rapide ol ili, ĉar ja nur kelke da jaroj for- pasis de tiu tempo, kiam estis uzataj tiuj primitivaj kaj nesufiĉaj rimedoj, vulgare nomataj "parolantaj tabloj", kaj jam nun oni povas komunikiĝi kun la Spiritoj tiel facile kaj rapide, kiel la homoj inter si, kaj per samaj rimedoj: skribado kaj parolo. La skribado havas pre- cipe la plibonecon pli materiale atesti la partoprenon de ia kaŝita potenco kaj postlasi strekojn, kiujn oni povas konservi, kiel ni faras pri niaj propraj korespondaĵoj. La unua rimedo uzata konsistis el tabuletoj kaj korboj, provizitaj per krajono. Jen ilia aranĝo.

Mi jam diris, ke homo, dotita per ia speciala kapablo, povas komuniki rotacian movon al tablo aŭ ia ajn objekto. Anstataŭ tablo ni prenu korbeton de dek kvin gis dudek centimetroj en la diametro, tute egale ĉu el ligno aŭ el vimeno; la substanco ne gravas. Se tra la fundo de tiu korbo oni trapasigas krajonon, kiun oni tie solide fiksas, kun la pinto turnita eksteren kaj malsupren; se tiun tutaĵon oni tenas en ekvilibro sur la pinto de la krajono, kiu tuŝas folion da papero, kaj se nun oni apogas la fingrojn sur la randoj de la korbo, ĉi tiu ekmoviĝas; sed anstataŭ turniĝi, ĝi kondukas la krajonon en diversajn flankojn sur la papero, farante sensignifajn strekojn aŭ literojn. Se oni elvokas iun Spi­riton, kaj se li volas komunikiĝi, li respondas, jam ne per frapoj, kiel en la tiptologio, sed per skribaj vortoj. La movado de la korbo jam ne estas aŭtomata, kiel ĉe la turniĝantaj tabloj, sed fariĝas inteligenta. Per ĉi tiu aranĝo la krajono, veninte al la ekstremo de la linio, ne revenas al la antaŭa rando de la papero, por komenci novan linion, sed ĝi ĉiam ankoraŭ moviĝas ronde en tia maniero, ke la skriblinio formas spiralon, kaj tial oni devas plurfoje turni la paperon, por legi tion skribitan. La tiel ricevita skribaĵo ne ĉiam estas tre legebla, ĉar la vortoj estas kunligitaj, sed la mediumo, per ia intui- cio, ĝin facile deĉifras. Por ŝpari materialon, oni povas anstataŭigi la paperon per ardezplato kaj la krajonon per grifelo. Tian korbon mi nomas korbo-turbo. Iafoje, anstataŭ la korbo oni uzas kartonon tre similan al tiu de la bombonujoj; la krajono prezentas ĝian akson, kiel en la turnoludilo.

Plurajn aliajn aranĝojn oni elpensis, por trafi ĉi tiun celon. La plej oportuna, kiun mi nomas beko- korbo, estas tiel konstruita, ke oni almetas al la kor- bo klinitan lignan stangeton, kiu elstaras dek ĝis dek kvin centimetroj unuflanke, en la pozicio de busprito. Tra truo, borita ĉe la fino de tiu stangeto, aŭ beko, oni trametas krajonon sufiĉe longan, por ke ĝia pinto tuŝu la paperon. La mediumo metas la fingrojn sur la randon de la korbo, kaj jen la tuta aparato ekagitiĝas kaj la krajono skribas, kiel en la antaŭa okazo, kun tiu dife- renco, ke la skribaĵo ordinare estas pli legebla, la vortoj estas nekunigitaj kaj la linioj jam ne faras spiralojn, sed sekvas unu alian, kiel en la ordinara skribado, ĉar la mediumo povas facile konduki la krajonon de sur unu linio sur la suban. En tia maniero oni ricevas plurpaĝ- ajn disertaciojn tiel rapide, kiel se oni manskribus.

La aganta inteligento ofte manifestiĝas per aliaj nedubasencaj signoj. Veninte al la fino de la folio, la krajono spontanee faras ekmovon por ĝin turni; se la estulo deziras referenci al iu antaŭa peco de la skrib- aĵo, sur la sama aŭ alia folio, li ĝin serĉas per la pinto de la krajono tiel same, kiel oni agus per la fingro, kaj substrekas ĝin. Se, fine, la Spirito volas sin turni al iu el la ĉeestantoj, la fino de la ligna stangeto direktiĝas al tiu persono. Por malplilongigi sian parolon, li ofte esprimas la vortojn jes kaj ne per signoj resp. de jesado aŭ neado, kiujn ni faras per la kapo. Se li volas es- primi koleron aŭ senpaciencon, li brutale frapadas la pa- peron per la pinto de la krajono kaj ne malofte rompas tiun pinton.

Anstataŭ korbo kelkaj personoj uzas ian ta- bleton, faritan speciale, longan dek du ĝis dek kvin cen- timetrojn kaj larĝan kvin ĝis ses centimetrojn, kun tri piedoj, al unu el kiuj oni adaptas krajonon; la du ce- teraj estas rondformaj aŭ provizitaj per ebura sfereto, por facile gliti sur la papero. Aliaj personoj uzas sim­ple tabuleton de dek kvin ĝis dudek kvadrataj centime- troj, triangulan, oblongan aŭ ovalan; ĉe unu punkto de la rando ekzistas oblikva truo, por trameti la krajonon. Lokita por la skribado, ĝi staras nerekte kaj apogas sur la papero unu el siaj flankoj; ĉi tiu flanko iafoje havas du rulilojn por faciligo de la movado. Oni cetere kom- prenas, ke ĉiuj ĉi aranĝoj havas neniel absolutan ka- rakteron: la plej bona estas tiu plej oportuna.

Uzante ĉiun ajn el ĉi tiuj aranĝoj, oni devas agadi preskaŭ ĉiam duope, sed ne estas necese, ke la dua homo havu mediumecon: tiu simple helpas, tenante la ekvili- bron kaj ŝparigante al la mediumo tro da laciĝo.

Mi nomas nerekta psikografio la skribadon, efektivigatan per unu el la supre prezentitaj aranĝoj, kontraŭe al la rekta psikografio, plenumata de la me- diumo mem. Por kompreni ĉi tiun lastan procedon, oni devas fari al si klaran ideon pri tio, kiel fariĝas la unua: jen kiel. La komunikiĝanta Spirito agas sur la medium- on; ĉi tiu, sub tiu influo, maŝine ekmovas la brakon kaj la manon, por skribi, tute ne konsciante, kion li skribas (ĉi tiu estas almenaŭ la ordinara okazo); la mano agas sur la korbon, kaj la korbo sur la krajonon. Tiel do la korbo ne fariĝas inteligenta, sed ja estas nura ilo, direktata de iu inteligento; ĝi efektive estas nenio krom ia krajoningo, ia aldono al la mano, ia perilo inter la mano kaj la krajono. Oni forigu tiun perilon kaj metu la krajonon inter la fingrojn, kaj oni ricevos tian saman rezultaton per multe pli simpla meĥanismo, ĉar la me­diumo tiam skribas tiel, kiel li skribas ordinare. Sekve ĉiu, kiu skribas kun la helpo de korbo, tabuleto aŭ alia objekto, povas skribi rekte.

El ĉiuj komunikrimedoj la manskribado, kiun kelkaj nomas pretervola skribado, estas sendube la plej simpla, la plej facila kaj la plej oportuna, ĉar ĝi postulas nenian preparadon kaj taŭgas, kiel la fluanta skribado, por la plej vastaj elvolviĝoj. Mi ankoraŭ pritraktos ĝin, kiam mi parolos pri la mediumoj.

158. En la unua tempo de la manifestiĝoj de Spi­ritoj, tiam, kiam oni pri ĉi tiu afero faradis al si malpli precizan ideon, multe da skribaĵoj estis publikigitaj sub titoloj, kiel: Komunikaĵoj de korbo, Komunikajoj de ta- buleto, Komunikajoj de tablo k. s. Hodiaŭ oni kompren- as, kiom da nesufiĉa aŭ erara havas tiuj esprimoj, jam ne parolante pri ilia malmulte serioza karaktero. Efek- tive, kiel ni ĵus vidis, la tabloj, tabuletoj kaj korboj estas nuraj iloj neinteligentaj, kvankam momente anim- itaj per nenatura vivo, kiuj nenion povas komuniki per si mem; alie tio estus, kiel preni la efikon por la kaŭzo, la instrumenton por la principo; tio estus, kiel se iu aŭ- toro deklarus sur la titolpaĝo de sia libro, ke ĉi tiun verkis metala aŭ anasa plumo. Tiuj iloj cetere ne es- ceptas aliajn; unu mia konato anstataŭ la korbo-turbo uzadis funelon, tra kies kolo li trametis la krajonon; oni do povus ricevi komunikaĵojn de funelo, kaj tute same de kaserolo aŭ de salatujo. Se ili fariĝas per frapoj kaj por tiuj frapoj oni uzus seĝon aŭ bastonon, oni havus jam ne ian parolantan tablon, sed ian seĝon aŭ bastonon parolantan. Estas grave koni ne la strukturon mem de la ilo, sed la manieron ricevi la komunikaĵojn: se ĉi tiuj fariĝas per skribado, kia ajn estas la krajoningo, tio est­as laŭ ni psikografio; se per frapoj, ĝi estas tiptologio. Ricevante la amplekson de scienco, Spiritismo ja bezon- as scencan terminaron.

ĈAPITRO XIV

PRI LA MEDIUMOJ

Mediumoj por fizikaj efikoj. Elektraj homoj. Sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj. Aŭdivaj mediumoj. Parolivaj mediumoj. Vidivaj mediumoj. Somnambulaj mediumoj.

Sanigivaj mediumoj. Mediumoj-pneŭmatografoj

Ĉiu homo, kiu iagrade sentas la influon de la Spiritoj, estas pro tio mem mediumo. Ĉi tiu kapablo est­as propra al la homo, sekve ĝi estas nenies privilegio; tial malmultaj estas tiuj homoj, kiuj ĝin ne posedas eĉ en rudimenta stato. Oni do povas diri, ke ĉiuj estas, en pli aŭ malpli forta grado, mediumoj; tamen ĉi tiu kvalitigo aplikiĝas, en la ordinara parolo, nur al tiuj homoj, ĉe kiuj la mediumeco elmontriĝas nete kaj ma- nifestiĝas per evidentaj, iom intensaj efikoj, kio do de­pendas de pli aŭ malpli sensiva organa strukturo. Krom tio estas rimarkinde, ke ĉi tiu kapablo ne en sama ma- niero elaperas ĉe ĉiuj; la mediumoj ordinare havas unu kapablon specialan por tia aŭ tia el la specoj de feno- menoj; el kio rezultas, ke ekzistas tiom da variaĵoj de mediumoj, kiom da specoj de manifestiĝoj. La ĉefaj klasoj estas: mediumoj por fizikaj efikoj; sensivajimpreseblaj mediumoj; aŭdivaj; parolivaj; vidivaj; som­nambulaj; sanigivaj; pneŭmatografaj; skribivaj psi- kografaj.

1. Mediumoj por fizikaj efikoj

La mediumoj por fizikaj efikoj estas pli spe- ciale kapablaj por okazigi materiajn fenomenojn, kiel movadoj de inertaj korpoj, bruoj k. a. Oni povas ilin di­vidi en memagantajn mediumojn kaj pretervolajn me- diumojn. (Vd. la 2-an Parton, Ĉap. II kaj IV.)

La memagantaj mediumoj estas tiuj, kiuj konscias pri sia povo kaj okazigas spiritismajn fenomenojn per la agado de sia volo. Kvankam propra al la homa genro, kiel mi jam diris, ĉi tiu kapablo tute ne en egala grado ekzistas ĉe la mediumoj; sed se ekzistas malmulte da homoj, ĉe kiuj ĝi estas absolute nula, tamen ankoraŭ pli malmultenombraj estas tiuj kapablaj okazigi grand- ajn efikojn, kiel levo de pezaj korpoj en la aeron, trans­porto tra la aero kaj precipe aperaĵoj. La plej simplaj efikoj estas la turnado de objekto, frapoj, fariĝantaj pro la levo de tiu objekto aŭ en ĝia substanco mem. Kvankam mi ne rigardas tiujn fenomenojn kiel plej grav- ajn, mi admonas, ke oni ilin ne flanken metu; ili povas havigi oportunajn okazojn por interesaj observoj kaj kunhelpi por konvinko. Sed estas rimarkinde, ke la ka- pableco okazigi materiajn efikojn malofte ekzistas ĉe tiuj mediumoj, kiuj disponas pli perfektajn rimedojn por ko- munikado, kiel skribado aŭ parolo. La mediumeco ordi- nare malfortiĝas sur unu flanko laŭgrade, kiel ĝi kres- kas sur alia.

161. La pretervolaj naturaj mediumoj estas tiuj, kies influo efektiviĝas sen ilia konscio. Ili tute ne kons­cias sian kapablecon, kaj kio anomalia okazas ĉirkaŭ ili, tio ofte neniel ŝajnas al ili eksterordinara; tio estas parto de ili mem, tute tiel, kiel la duobla vidado ĉe hom- oj, kiuj eĉ ne suspektas, ke ili ĝin posedas. Tiaj homoj estas tre indaj je observado, kaj oni ne devas sin deteni rikolti kaj studi tiaspecajn faktojn, kiuj eventuale kon- atiĝas al ĉiu. Tiaj faktoj efektiviĝas en ĉiu aĝo kaj ofte ĉe tre junaj infanoj. (Vd. supre, en la Ĉap. V: Pri la spontaneaj manifestiĝoj.)

Tia kapableco, per si mem, ne estas signo de ia pa­tologia stato, ĉar ĝi ne estas neakordigebla kun perfekta saneco. Se ĝia posedanto suferas ian malsanon, ĉi tiu havas kaŭzon tute alian, kaj tial terapeŭtikaj rimedoj estas senpovaj kontraŭ ĝi. Tiu kapableco povas, en iuj okazoj, esti sekvo de ioma organa malforteco, sed ĝi neniam estas efika kaŭzo. Ne estus do saĝe fari el ĝi mo- tivon por maltrankviliĝo el la higiena vidpunkto; ĝi est­us malutila nur en tiu okazo, se la homo, fariĝinte mem- aganta mediumo, ĝin trouzus, ĉar tiam el li elverŝiĝus tro multe da vitala fluidaĵo kaj sekve malfortiĝus liaj organoj.

162. La prudento indignas ĉe la penso pri la mo- ralaj kaj korpaj torturoj, al kiuj la scienco iafoje sub- metis malfortikajn kaj delikatajn homojn, por certiĝi, ĉu tiuj uzas iajn artifikaĵojn. Tiaj eksperimentoj, plej ofte farataj malbonintence, ĉiam malutilas al sensivaj organ- ismoj; el ili povus rezulti gravaj malordoj en la organa ekonomio; fari tiajn elprovojn estas ludi kun la vivo. Bonafida observanto ne bezonas tiajn rimedojn; kiu pro­funde konas tiajn fenomenojn, tiu cetere scias, ke ili apartenas prefere al la morala sfero, ol al la kampo fi- zika, kaj ke oni vane elserĉus ilian solvon en niaj ekzakt- aj sciencoj.

Guste pro tio, ke tiaj fenomenoj rilatas kun la mo- rala sfero, oni devas kun skrupula zorgo eviti ĉion, kio povus supereksciti la imagemon. Oni scias, kiajn akci- dentojn la timo povas kaŭzi, kaj oni estus malpli mal- prudenta, se oni konus ĉiujn okazojn de frenezo kaj epi- lepsio, kiuj originis el rakontoj pri lupkoboldoj kaj in- fanmanĝantoj; kio do estus, se oni konvinkiĝus, ke tio estas la diablo? Kiuj enblovas tiajn ideojn, tiuj ne scias la respondecon, per kiu ili sin ŝarĝas: ili povas mortigi. Nu, la danĝero ne pendas nur super li, sed ankaŭ super ĉiuj ĉirkaŭ li, homoj, kiujn povas teruri la penso, ke ilia domo fariĝis ia nestego de demonoj. Tiu pereiga kon- vinko estis ja la kaŭzo de tiom da kruelegaĵoj en la tempoj de senklereco; tamen kun iom pli da kriterio oni ja devus esti pensinta, ke, bruligante la korpon, kiun oni supozis posedita de la diablo, oni la diablon mem ne bruligus; ĉar oni volis liberiĝi de la diablo, ja lin, ne alian, estis necese mortigi. Klarigante al ni la veran kaŭzon de ĉiuj tiuj fenomenoj, la Spiritisma Doktrino donas al la diablo sian finofaran baton. Anstataŭ do el-

kovi tian penson, oni devas — kaj ĝi estas ja devo de moraleco kaj humaneco — ĝin kontraŭbatali ĉie, kie ĝi ekzistas.

Kion oni devas fari, kiam tia kapablo spontanee dis - volviĝas ĉe iu homo, tio estas lasi la fenomenon iradi sian naturan vojon: la Naturo estas pli prudenta ol la homoj; cetere la Providenco havas siajn planojn kaj ĝi- ajn plej grandajn projektojn povas plenumi la plej mal- granda el la homoj. Sed, oni konfesu, ĉi tiu fenomeno kelkafoje rivevas amplekson lacigan kaj neoportunan por ĉiuj . Jen do, kion oni devas fari en ĉiuj okazoj. En la Capitro V — Pri la spontaneaj fizikaj manifest- iĝoj — mi jam donis kelke da konsiloj en ĉi tiu rilato dirante, ke oni devas peni komunikiĝi kun la Spirito, por de li ekscii, kion li volas. La sekvanta rimedo ankaŭ baziĝas sur observado.

La nevideblaj estuloj, kiuj elmontras sian ĉeeston per senseblaj efikoj, ordinare estas Spiritoj, apartenantaj al malsupera klaso kaj kiujn oni povas superregi per mo-

(,) Unu el la plej eksterordinaraj tiaspecaj faktoj, pro la diverseco kaj strangeco de la fenomenoj, estas nekontest- eble tiu, kiu okazis en 1852, en Palatinato (rejna Baviero), en Bergzabern, proksime de Vesemburgo. Gi estas des pli ri- markinda, ĉar ĝi montras ĉe unu sama homo ĉiujn specojn de spontaneaj manifestiĝoj: bruegoj, skuegantaj la domon, renversado de mebloj, ĵetado de objektoj el malproksime fare de nevideblaj manoj, vidaĵoj kaj aperaĵoj, somnambulismo, ekstazo, katalepsio, elektra altiro, krioj kaj sonoj tra la aero, senkontakta ludado de instrumentoj, inteligentaj komunikaj­oj k. a., kaj, ne malplej grave, tio, ke tiujn faktojn konstatis dum ĉirkaŭ du jaroj multenombraj vidintoj, fidindaj pro sia klereco kaj socia rango. La aŭtentika raporto estis en tiu tem­po publikigita de pluraj germanaj gazetoj kaj precipe en bro- ŝuro, hodiaŭ elĉerpita kaj tre malofta. En la Revue Spirite, de 1858, oni legas la kompletan tradukon de tiu broŝuro, kune kun la necesaj komentarioj kaj klarigoj. Tiu, kiom mi scias, estas la sola franclingva publikigaĵo de tiu broŝuro. Krom la pasiiga intereso, kiun tiuj fenomenoj vekas, ili estas treege instruaj el la vidpunkto de la praktika studado de Spiritismo. Noto de la Aŭtoro .

rala aŭtoritateco; ĝuste tian aŭtoritatecon oni devas peni havigi al si.

Por atingi tian aŭtoritatecon, estas necese transirigi la individuon de la stato de mediumo natura en la staton de mediumo memaganta. Estiĝas tiam efiko analoga al tiu, kiu okazas en somnambulismo. Oni scias, ke la som- nambulismo natura ordinare ĉesas tiam, kiam ĝin ansta- taŭas la somnambulismo magnetiza. Oni ne forprenas la liberiĝan kapablon de la animo: oni donas al ĝi alian direkton. Ĉi tio sama estas kun la mediuma kapableco. Por tio, anstataŭ malhelpi la fenomenojn, kion oni mal- ofte atingas kaj kio ne ĉiam estas sendanĝera, estas ne- cese instigi la mediumon ilin laŭplaĉe okazigi, impon- ante al la Spirito; en ĉi tiu maniero li sukcesas regi la Spiritojn kaj el iafoje superpotencanta tirano li faras sub- metiĝeman kaj ofte tre obeeman estulon. Notinda fakto, konfirmita de la sperto, estas tio, ke, en tia okazo, in- fano havas tiom kaj ofte pli da aŭtoritato ol plenaĝulo: ankoraŭ unu pruvo, subtenante ĉi tiun plej ĉefan punkt- on de la Doktrino, nome, ke la Spirito estas infano nur laŭ la korpo kaj ke li mem posedas disvolviĝon nepre antaŭan rilate sian nunan enkarniĝon, disvolviĝon, kiu povas havigi al li aŭtoritatecon super Spiritoj, starantaj sur ŝtupo pli malalta ol lia.

La moralinstruo de Spirito per la konsiloj de krom- persono influhava kaj sperta, se nur la mediumo ĝin ne kapablas fari, ofte estas tre efika rimedo. Mi poste re- pritraktos ĉi tiun temon.

163. Povus ŝajni, ke al ĉi tiu kategorio da medium­oj apartenus homoj, dotitaj per ioma natura elektro, efektivaj homaj torpedoj, farantaj per nura kontakto ĉi- ujn efikoj n de altirado kaj repuŝado. Sed eraro estus rigardi ilin kiel mediumojn, ĉar la vera mediumeco im­plicas la rektan partoprenon de iu Spirito; nu, en la nuna okazo konkludigaj eksperimentoj pruvas, ke la sola aganto en tiuj fenomenoj estas la elektro. Tia stranga kapablo, kiun oni tolereble povas kvalitigi ia malsano, povas iafoje aliĝi al la mediumeco, kiel oni facile vidas en la historio de la Bergzabern'a frapanta Spirito; sed ĝi ofte tute ne dependas de ia mediumeco. Kiel mi diris, la sola pruvo pri la partopreno de la Spiritoj estas la inteligenta karaktero de la manifestiĝoj; ĉiam, kiam ne ekzistas tia karaktero, oni havas fundamenton, por ilin alskribi al ia kaŭzo pure fizika. La demando kuŝas en tio, scii, ĉu la elektraj homoj estus pli kapablaj fariĝi mediumoj por fizikaj efikoj; mi tiel pensas, sed nur la sperto dirus la lastan vorton.

2. Sensivaj aŭ impreseblaj mediumoj

Oni tiel nomas tiujn homojn, kapablajn eksenti la ĉeeston de la Spiritoj per nepreciza impreso, per ia tuŝeto sur ĉiujn membrojn, sensaĵo, kiun ili ne povas klarigi al si. Ĉi tiu variaĵo ne havas absolute difinitan karakteron. Ĉiuj mediumoj estas nepre impreseblaj, kaj tial la impresebleco estas kvalito prefere ĝenerala, ol spe- ciala: ĝi estas la plej elementa kapablo, nepre necesa al la disvolviĝado de ĉiuj ceteraj. Gi estas malsama ol la pure fizika kaj nerva impresebleco, kun kiu oni ne devas ĝin intermiksi, ĉar ekzistas homoj, kiuj, ne hav- ante delikatajn nervojn, tamen pli aŭ malpli forte sentas la efikon de la ĉeesto de Spiritoj, kaj, kontraŭe, aliaj tre incitiĝemaj ilin tute ne sentas.

Ĉi tiu kapablo disvolviĝas per la kutimo kaj povas ekhavi tian subtilecon, ke ĝia posedanto, laŭ la impreso, kiu lin trafis, scias ne nur pri la bona aŭ malbona na- turo de la Spirito apud li, sed ankaŭ pri ties individueco, tute same, kiel blindulo per ia nekaptebla "io" kons- tatas la alproksimiĝon de tia aŭ tia homo: li do, rilate la Spiritojn, fariĝas efektiva sensitivo. Bona Spirito far- as ĉiam mildan kaj agrablan impreson; la impreso de malbona Spirito, kontraŭe, estas aflikta, angora kaj mal- agrabla: oni kvazaŭ sentas odoron de ia malpuraĵo.

3. Aŭdivaj mediumoj

Ĉi tiuj aŭdas la voĉon de la Spiritoj. Tio est­as, kiel mi diris, traktante pri la pneŭmatofonio, kelkajn fojojn ia interna voĉo, kiu aŭdiĝas el la profundo de la animo; aliajn fojojn ĝi estas voĉo ekstera, klara kaj neta, kiel de vivanto. La aŭdivaj mediumoj povas tiel ekkonversacii kun la Spiritoj. Kiam ili kutimas komu - nikiĝi kun certaj Spiritoj, ili tiujn tuj rekonas per la karaktero de ties voĉo. Kiam oni mem ne estas dotita per ĉi tiu kapablo, oni ankaŭ povas komunikiĝi kun iu Spirito pere de aŭdiva mediumo, kiu tiam plenumas la rolon de interpretanto.

Ĉi tiu kapablo estas tre agrabla, kiam la mediumo aŭdas nur bonajn Spiritojn aŭ sole tiujn, kiujn li el- vokas; sed tiel same ne estas tiam, kiam ia malbona Spi­rito alkroĉiĝas al li kaj ĉiumomente aŭdigas al li la afer- ojn plej malagrablajn kaj iafoje plej nekonvenajn. Li devas tiam peni liberiĝi de tia Spirito per la rimedoj, kiujn mi indikos en la ĉapitro pri la Obsedo.

4. Parolivaj mediumoj

166. La aŭdivaj mediumoj, kiuj faras nenion, krom transdiri tion, kion ili aŭdis, ne estas ĝustadire parolivaj mediumoj. Ĉi tiuj lastaj tre ofte aŭdas nenion; ĉe ili la Spirito agas sur la parolorganojn same, kiel li agas sur la manon de la skribivaj mediumoj. Dezirante ko- munikiĝi, la Spirito uzas tiun organon, kiun li trovas plej fleksebla ĉe la mediumo: de unu li prenas la manon; de alia, la parolorganojn; de tria, la orelon. La paroliva mediumo parolas ordinare ne konsciante, kion li diras, kaj ofte li diras aferojn, starantajn tute ekster lia ku- timaj pensoj, for de liaj scioj kaj eĉ trans la limoj de lia inteligenteco. Eĉ se li tute ne dormas kaj troviĝas en sia normala stato, li malofte konservas memoron pri tio, kion li diris. Unuvorte, la parolo estas ĉe li ia ilo, kiun uzas la Spirito, kun kiu alia homo povas komu - nikiĝi, kiel pere de aŭdiva mediumo.

La pasiveco de la paroliva mediumo ne ĉiam estas tiel absoluta; iuj el tiuj mediumoj havas la intuicion pri tio, kion ili diras, ĝuste en la momento, kiam ili eldiras la vortojn. Mi revenos al ĉi tiu speco de me­diumoj, kiam mi traktos pri la intuiciaj mediumoj.

5. Vidivaj mediumoj

La vidivaj mediumoj estas dotitaj per la ka- pablo vidi la Spiritojn. Estas tiaj, kiuj ĝuas ĉi tiun kapablon en sia normala stato, tute ne dormante, kaj konservas perfektan memoron pri tio, kion ili vidis; aliaj havas tiun kapablon nur en stato somnambula aŭ pres- kaŭ somnambula. Ĉi tiu kapablo estas malofte seninter- rompa; preskaŭ ĉiam ĝi estas efiko de momenta krizo. Oni povas alkalkuli al la kategorio da vidivaj mediumoj ĉiujn homojn, dotitajn per duobla vidado. La ebleco vidi Spiritojn en sonĝo sendube rezultas el ia mediumeco, sed tia homo ne estas ĝustadire vidiva mediumo. Mi klar- igis ĉi tiun fenomenon en la Ĉapitro VI: Pri la vidma- nifestiĝoj.

La vidiva mediumo pensas, ke li vidas per la okuloj same, kiel tiuj dotitaj per duobla vidado; sed, en efektiv- eco, tio estas la animo, kiu vidas, kaj tial ili vidas egale per okuloj fermitaj, kiel per okuloj malfermitaj; el tio oni konkludas, ke blindulo povas vidi Spiritojn tiel bone, kiel sendifekta vidanto. Pri ĉi tiu lasta demando kon- venus fari interesan studon, nome scii, ĉu tiu kapablo estas pli ofta ĉe la blinduloj. Spiritoj, kiuj sur la Tero estis blinduloj, diris al mi, ke tiam ili per la animo per- ceptis iujn objektojn kaj do ili ne dronis en ia nigra mallumo.

Estas necese distingi inter la vido de okazaj kaj spontaneaj aperoj, unuflanke, kaj la ĝustasenca ka- pablo vidi Spiritojn, aliflanke. La unua estas ofta, pre­cipe ĉe la momento de la morto de homoj, kiujn oni amis aŭ konis, venintaj, por sciigi, ke ili jam ne apartenas al ĉi tiu mondo. Sennombraj estas la ekzemploj de tiaspec- aj faktoj, jam ne parolante pri vidaĵoj dum la dormo. Povas okazi ankaŭ, ke tio estas parencoj aŭ amikoj, kiuj, kvankam de pli aŭ malpli longe mortintaj, aperas, ĉu por averti pri ia danĝero, ĉu por doni ian konsilon aŭ peti ian komplezon. Tia komplezo, kiun Spirito povas peti, estas ordinare la plenumo de iu afero, kiun li ne povis fari, kiam sur la Tero, aŭ la helpo de preĝoj. Tiuj aperaĵoj estas unuopaj faktoj, kiuj ĉiam havas indivi- duan, personan karakteron kaj kiuj ne kuntrenas la po- sedon de ia ĝustasenca kapableco. Tiu kapableco kon- sistas en la ebleco, se ne konstanta, almenaŭ tre ofta, vidi iun ajn Spiriton aperintan, eĉ se tute fremdan al la vidanto. Guste en tiu kapableco propre konsistas la vidiva mediumeco.

El la vidivaj mediumoj kelkaj vidas nur la elvok- itajn Spiritojn, kies figuron ili povas priskribi kun deta- la ekzakteco; ili plendetale pentras ties gestojn, la es- primon de la mieno, la trajtojn de la vizaĝo, la veston, eĉ la sentojn, kiujn laŭŝajne tiuj Spiritoj portas. Ce aliaj tiu kapableco estas ankoraŭ pli ampleksa: ili vidas la tutan ĉirkaŭan aron da Spiritoj, irantaj tien kaj reen kaj, oni povus diri, okupitaj pri siaj aferoj.

169. Unu vesperon mi ĉeestis la ludadon de la opero Obйron en kompanio de tre bona vidiva mediumo. Estis en la salono tre granda nombro da vakantaj lokoj, sed el kiuj multaj estis okupitaj de Spiritoj, kiuj mienis, kvazaŭ ili partoprenas en la spektaklo; kelkaj iradis apud iujn spektatorojn kaj ŝajnis aŭdi ilian konversacion. Sur la scenejo okazis alia sceno: malantaŭ la geaktoroj plur- aj gajhumoraj Spiritoj amuzis sin, moke imitante ilin per groteska kopiado de iliaj gestoj; aliaj, pli seriozaj, ŝajnis inspiri la gekantantojn kaj klopodi, por enblovi en ilin energion. Unu el ili senĉese staradis apud unu el la ĉefaj kantistinoj; ni pensis, ke liaj intencoj estas iom neseriozaj kaj tial post la falo de la kurteno ni al- vokis lin; li venis kaj iom severe riproĉis nian senfun- damentan juĝon: "Mi ne estas tio, kion vi pensas — li diris —; mi estas ŝia Gvidanto kaj Protektanta Spirito; al mi estas komisiita ŝia direktado." Post kelke da mi- nutoj da tre serioza konversacio li foriris de ni, dirante: "Adiaŭ; ŝi estas en sia buduaro; mi devas zorgi pri ŝi." Ni tuj poste alvokis la Spiriton Weber, la aŭtoro de tiu opero, kaj demandis lin, kiel ŝajnas al li la ludado de lia verko. "Ne tute malbona — li respondis —, sed sen- energia; la geaktoroj kantas, jen ĉio; inspiro ne estas. Atendu — li aldonis —, mi penos havigi al ili iom de la sankta fajro." Post nelonge oni vidis lin en la scenejo,

ŝvebantan super la geaktoroj; ia efluvo kvazaŭ elfluis

el li kaj disverŝiĝis sur ilin; tiam ĉe ili fariĝis sentebla pliintensiĝo de energio.

Jen ankoraŭ unu fakto, kiu pruvas la influon de la Spiritoj sur la homoj sen ties scio. Mi ĉeestis, kiel en tiu vespero, teatran ludadon kune kun alia vi- diva mediumo. Dum konversacio kun iu Spirito-spek- tatoro, ĉi tiu diris al ni: "Vi ja vidas tiujn du solajn sinjorinojn en tiu unuavica loĝio; nu, mi klopodas por igi ilin forlasi la salonon." Tuj poste la mediumo ekvid- is lin iri sin loki en tiu loĝio kaj paroli al la du sinjor- inoj; subite ĉi tiuj, kiuj streĉe atendadis la spektaklon, rigardis unu la duan, kvazaŭ sin reciproke konsultis, poste foriris kaj ne plu reaperis. La Spirito tiam faris al ni komikan geston, por montri, ke li plenumis sian parolon; sed ni lin plu ne vidis, por peti de li pli detalan klarigon pri la afero. Jen kiel mi plurajn fojojn ĉeestis la rolon de la Spiritoj inter la homoj. Mi ilin observis en diversaj kunvenejoj, en baloj, en koncertoj, dum pre- dikoj, dum enterigoj, dum edziĝoj k. a., kaj ĉie mi vidis ilin ekscitantaj malnoblajn pasiojn, enblovantaj malkon- kordon, instigantaj al malpaco kaj ĝojantaj pri siaj fiaj faroj; aliaj, kontraŭe, kontraŭbataladis tiun pereigan in­fluon, sed tiujn oni nur malofte elaŭdis.

La kapablo vidi la Spiritojn povas sendube disvolviĝi, sed ĝi estas unu el tiuj, pri kiuj estas kon- silinde atendi ilian naturan evoluadon, sen perforto, se nur oni ne volas elmeti sin al la risko esti ludilo de sia propra imagemo. Kiam ekzistas la ĝermo de iu kapablo, tiam ĉi tiu manifestiĝas per si mem; en principo ni dev­as kontentiĝi per tiuj, kiujn Dio al ni konsentis, ne serĉ- ante neeblaĵon, ĉar tiam, avidante tro multe, ni riskas perdi tion havatan.

Kiam mi diris, ke la okazoj de spontaneaj aperoj estas oftaj (§ 107), mi ne intencis diri, ke ili estas tre ordinaraj. Rilate la ĝustasencajn vidivajn mediumojn, tiuj estas ankoraŭ pli malmultaj, kaj oni devas ja forte mal- fidi tiujn, kiuj flatas al si, ke ili ĝuas tian kapablon: estas prudente fidi ilin nur per pozitivaj pruvoj. Mi eĉ iomete ne parolas pri tiuj, kiuj faras al si la ridindan iluzion, kvazaŭ ili vidas la Spiritoj n-globetojn, kiujn mi menciis en la § 108, sed mi parolas nur pri tiuj, kiuj pretendas vidi la Spiritojn en racia maniero. Iuj homoj sendube povas erari bonafide, sed aliaj povas ŝajnigi tian kapablecon pro memestimo aŭ pro intereso. En ĉi tiu okazo oni devas speciale preni en kalkulon la karak- teron, la moralecon kaj la kutiman sincerecon; sed pre- cipe en la cirkonstancoj de detaloj oni povas trovi la plej certan kontrolon, ĉar ekzistas cirkonstancoj, kiuj ne povas allasi dubon, kiel ekzemple la ĝusteco de la por- treto de Spiritoj, kiujn la mediumo neniam antaŭe konis kiam ili vivis sur la Tero. La sekvanta fakto apartenas al ĉi tiu kategorio.

Unu vidvino, kies edzo ofte komunikiĝas kun ŝi, troviĝis foje kune kun vidiva mediumo, kiu ŝin ne konis kaj des malpli ŝian familion; ĉe unu momento la me­diumo diris al ŝi: — Mi vidas Spiriton apud vi. — Ha! — rediris la sinjorino —; tio sendube estas mia edzo, kiu min preskaŭ neniam forlasas. — Ne — respondis la mediumo —, tio estas grandaĝa virino; ŝi portas stran- gan hararanĝon; ŝi havas blankan platan harfaskon sur la frunto.

Laŭ ĉi tiu apartaĵo kaj aliaj priskribaj detaloj la sinjorino, sen ia eblo de eraro, rekonis sian avinon, pri kiu ŝi en tiu momento tute ne pensis. Se la mediumo volus ŝajnigi tiun kapablecon, estus al li facile konfir- mi la opinion de la sinjorino, dum anstataŭ la edzo, kiu okupis ŝian menson, li vidis virinon kun tute pro- pra hararanĝo, kiun nenio povus sugesti al li. Ĉi tiu fakto pruvas ankoraŭ unu aferon, nome, ke la vidaĵo, ĉe tiu mediumo, estis rebildo de nenia fremda penso. (Vd. § 102.)

6. Somnambulaj mediumoj

172. La somnambulismo povas esti rigardata kiel ia variaĵo de la mediumeco, aŭ pli bone dirite, ili estas du specoj de fenomenoj, kiuj ofte troviĝas kunigitaj.

La somnambulo agas sub la influo de sia propra Spi­rito; ĝi estas lia animo, kiu, en la momentoj de sia li- bereco, vidas, aŭdas kaj perceptas ekster la limoj de liaj sentumoj; kion li esprimas, tion li ĉerpas el si mem; liaj ideoj ordinare estas pli ĝustaj, ol en lia normala stato, liaj scioj estas pli ampleksaj, ĉar lia animo trov- iĝas libera; unuvorte, li anticipe vivas la vivon de la Spiritoj. La mediumo, kontraŭe, estas ilo de fremda in- teligento; li estas pasiva, kaj kion li diras, tio ne de li venas. Resume, la somnambulo esprimas sian propran penson, kaj la mediumo esprimas penson aliulan. Sed Spi­rito, kiu komunikiĝas per ordinara mediumo, tute same povas tion fari per somnambulo; eĉ ofte la libereco de la animo, dum la somnambulismo, plifaciligas tiun kon- munikiĝon. Multe da somnambuloj vidas la Spiritojn perfekte kaj ilin priskribas tiel precize, kiel la vidivaj mediumoj; ili povas konversacii kun tiuj estuloj kaj transdiri al ni ties penson; kion ili diras ekster la kadro de siaj personaj scioj, tio ofte estas al ili inspirata de aliaj Spiritoj. Jen rimarkinda ekzemplo, en kiu la duopa agado de la Spirito de la somnambulo kaj de la fremda Spirito elmontriĝas en la plej senduba maniero:

173. Unu mia amiko havis kiel somnambulon ju- nuleton en la aĝo de 14 ĝis 15 jaroj, kun tre ordinara inteligenteco kaj ekstreme limita instruiteco; tamen en la somnambula stato, li donis pruvojn pri eksterordinara klarvideco kaj granda sagaceco. Li montriĝis plej lerta precipe en la arto de kuracado kaj sukcesis ĉe granda nombro da malsanoj, kies resanigo estis konsiderata ne- farebla. Unu tagon, kiam lin konsultis malsanulo, li plej ĝuste priskribis ties malsanon. — Tio ne sufiĉas — oni diris al li —, nun vi devus indiki la medikamenton. — Mi ne povas — li rediris — mia anĝelo-kuracisto ne est­as ĉi tie. — Kiun vi komprenas sub via "anĝelo-kurac- isto"? — Tiun, kiu diktas al mi la medicinaĵojn. — Ĉu do ne vi ja vidas la medicinaĵojn? — Ho ne; mi ja diras al vi, ilin al mi diktas mia anĝelo-kuracisto.

Tiel do, ĉe tiu somnambulo la ago vidi la malsanon estis afero de lia propra Spirito, kiu por tio bezonis nenian helpon; sed la medikamentojn al li indikis alia: se tiu alia ne troviĝus tie, li do povus diri nenion. Sola, li estis nur somnambulo; helpata de tiu, kiun li nomis sia anĝelo-kuracisto, li estis somnambulo-mediumo.

La somnambula klarvideco estas kapablo, kiu havas sian radikon en la organismo kaj kiu tute ne de­pendas de la rango, de la progreso kaj eĉ de la moraleco de la individuo. Somnambulo povas do esti tre klar- vida, sed nekapabla solvi iajn demandojn, se lia Spirito estas nemulte progresinta. Tiu, kiu parolas per li, pov­as do diri bonajn aŭ malbonajn, ĝustajn aŭ malĝustajn aferojn, uzi pli aŭ malpli da delikateco kaj da skrupulo en siaj procedoj, laŭ la grado da supereco aŭ da mal- supereco de sia propra Spirito. La helpado de iu frem- da Spirito povas plenigi liajn mankojn. Sed somnambulo, kiel same la mediumoj, povas havi apud si Spiriton men- sogeman, frivolan, eĉ malican; precipe en ĉi tiu okazo la moralaj ecoj havas grandan influon, por altiri la bon- ajn Spiritojn. (Vd.: La Libro de la Spiritoj, "Somnam- bulismo", § 425, kaj, ĉi tie, la ĉapitron "Pri la morala influo de la mediumo".)

7. Sanigivaj mediumoj

Nur por ĝin ne tute prisilenti, mi ĉi tie paro­las pri ĉi tiu speco de mediumoj, ĉar ĉi tiu temo postulus traktadon tro grandan por la kadro de ĉi tiu libro; ce- tere mi scias, ke unu mia amiko, kuracisto, intencas pri- trakti ĝin en speciala verko pri la intuicia Medicino. Mi diras sole nur, ke ĉi tiu speco de mediumeco konsistas precipe en la naturdoto de iuj homoj, resanigi per nura ektuŝo, per la rigardo, eĉ per gesto, sen la helpo de ia ajn medikamentado. Oni sendube diros, ke tio estas nenio alia, ol magnetizarto. Evidente la magneta fluid- aĵo ĉi tie ludas gravan rolon, sed, zorge ekzamenante ĉi tiun fenomenon, oni senpene rekonas, ke en ĝi ekzistas ja io pli.

La ordinara magnetizarto estas efektiva kuracado kontinua, regula kaj metoda; en la nuna okazo la aferoj fariĝas tute alie. Ĉiuj magnetizistoj estas pli aŭ malpli kapablaj sanigi, se nur ili scias konvene helpi al si, dum ĉe la sanigivaj mediumoj la kapableco estas spontanea, kaj eĉ kelkaj ĝin posedas, neniam antaŭe aŭdinte pri ia magnetizarto. La partopreno de ia kaŝita potenco, tio, en kio ja konsistas la mediumeco, evidentiĝas ĉe iuj cir­konstancoj, precipe tiam, se oni konsideras, ke la plej multaj homoj, kiujn oni prave povas kvalitigi sanigivaj mediumoj, helpas al si per la preĝo, kiu estas efektiva elvoko. (Vd. supre, § 131.)

176. Jen la respondoj, kiujn la Spiritoj donis al la demandoj, kiujn mi adresis al ili pri ĉi tiu temo.

Ĉu oni povas konsideri la homojn, dotitajn per magneta forto, ia variaĵo de mediumoj?

"Tion vi ne povas dubi."

Tamen mediumo estas peranto inter la Spiritoj kaj la homo; nu, ĉu ne ŝajnas, ke, ĉerpante sian forton el si mem, la magnetizanto estas peranto de nenies frem- da potenco?

"Tio estas eraro; la magneta forto sendube kuŝas en la homo, tamen ĝi kreskas per la agado de la Spirit­oj, kiujn li helpe alvokas. Se vi magnetizas, ekzemple, por iun resanigi, kaj vi elvokas bonan Spiriton, kiu in- teresiĝas por vi kaj por via malsanulo, li pligrandigas vian forton kaj volon, li direktas vian fluidaĵon kaj hav- igas al ĉi tiu la necesajn kvalitojn."

Ĉu tamen ekzistas tre bonaj magnetizistoj, kiuj ne kredus la Spiritojn?

"Ĉu do vi pensas, ke la Spiritoj agas nur sur tiujn homojn, kiuj ilin kredas? Tiuj, kiuj magnetizas por bono, estas helpataj de bonaj Spiritoj. Ĉiu homo, kiu portas la deziron de bono, preterkonscie elvokas bonajn Spi- ritojn, tiel same, kiel, el la deziro de malbono kaj por malbonaj intencoj, li elvokas la malicajn."

Ĉu iu, kiu, havante magnetan forton, kredus la partoprenon de la Spiritoj, agus pli efike?

"Li farus aferojn, kiujn vi konsiderus mirakloj."

Ĉu iuj homoj efektive havas la naturdoton resanigi per nura ektuŝo, ne uzante magnetajn man- movojn?

"Certe; ĉu vi ne havas pri tio grandnombrajn ek- zemplojn?"

Ĉu en tiu okazo ekzistas magneta agado aŭ nur influo de la Spirito?

"Ambaŭ. Tiaj homoj estas efektivaj mediumoj, ĉar ili agas sub la influo de la Spiritoj, sed tio ne signifas, ke ili estas kvazaŭ skribivaj mediumoj, kiel vi tiajn komprenas."

Ĉu tiu povo estas transigebla?

"Ne la povo, sed la konado de la aferoj necesaj por ĝin efektivigi, se oni ĝin posedas. Ekzistas tiaj, kiuj ne konscius, ke ili havas tiun povon, se ili ne kredus, ke ĝi estas al ili transigita."

Ĉu oni povas rebonigi la sanon per sola preĝado?

"Jes, kelkafoje, se Dio ĝin permesas; sed eble la bono de la malsanulo konsistas en plua suferado, kaj tiam vi pensas, ke via preĝo ne estas aŭdita."

Ĉu por tio ekzistas iaj preĝoformuloj pli efikaj ol aliaj?

"Nur superstiĉo povas alligi ian efikecon al certaj paroloj, kaj nur malkleraj aŭ mensogemaj Spiritoj pov- as nutri tiajn ideojn, preskribante formulojn. Tamen povas okazi, ke, ĉe homoj ne instruitaj kaj nekapablaj kompreni la pure spiritajn aferojn, la uzo de iu formulo kunhelpas, por havigi al ili pli da konfido; en ĉi tiu okazo ne la formulo estas efika, sed la fido, kiu pligrand- iĝas dank'al la ideo ligita kun la uzo de la formulo."

8. Mediumoj-pneŭmatografoj

177. Oni tiel nomas tiujn mediumojn kapablajn ri- cevi rektan skribadon, kio ne estas konsentita al ĉiuj skribivaj mediumoj. Ĉi tiu kapableco ĝis hodiaŭ estas tre malofta; ĝi kredeble disvolviĝas per ekzerciĝado; sed, kiel mi diris, ĝia praktika utileco limiĝas je evidenta konstato de la partopreno de iu kaŝita potenco en la manifestiĝoj. Nur la sperto povas sciigi iun, ĉu li ĝin posedas; oni do povas provi kaj cetere oni povas pri tio demandi iun protektantan Spiriton per la aliaj komunik- rimedoj. Laŭ la pli aŭ malpli granda povo de la me­diumo oni ricevas nurajn strekojn, literojn, vortojn, fraz- ojn, eĉ tutajn paĝojn. Ordinare sufiĉas kuŝigi falditan folion da papero sur ia ajn loko aŭ alia, difinita de la Spirito, dum dek minutoj aŭ kvaronhoro, iafoje pli longe. Preĝo kaj enmemiĝo estas esencaj kondiĉoj; tial oni pov- as konsideri ne eble ricevi ion en kunsido de homoj ne- multe seriozaj aŭ ne portantaj simpatiajn kaj favorajn sentojn. (Vd. la teorion de la rekta skribado, Ĉapitro VIII, Pri la laborejo de la nevidebla mondo, §§ 127 k. sekv., kaj Ĉapitron XII, Pneŭmatografio.)

Mi en speciala maniero traktos pri la skribivaj me­diumoj en la sekvantaj ĉapitroj.

Capitro xv

PRI LA SKRIBIVAJ AŬ PSIKOGRAFAJ MEDIUMOJ

Mediumoj mekanikaj, intuiciaj, duonmekanikaj, inspir- ataj aŭpretervolaj, antaŭsentemaj.

El ĉiuj komunikrimedoj la manskribado estas la plej simpla, la plej oportuna kaj precipe la plej kom- pleta. Al ĝi devas ja strebi ĉiuj klopodoj, ĉar ĝi eblig- as starigi kun la Spiritoj rilatojn tiel konstantajn kaj regulajn, kiel tiuj ekzistantaj inter ni. Al ĝi oni devas sin doni des pli diligente, ĉar ĝuste per ĝi la Spiritoj la plej bone elmontras sian naturon kaj la gradon de sia perfekteco aŭ malsupereco. Pro la facileco esprimi sin per ĝi, ili konigas al ni siajn intimajn pensojn kaj eblig- as al ni juĝi ilin kaj taksi ilian indon. Krom tio la kapableco skribi estas la plej facile disvolvebla por me­diumo per ekzerciĝado.

Mekanikaj mediumoj

Kiu ekzamenas iujn efikojn, okazantajn en la movadoj de la tablo, de la korbo aŭ de la tabuleto, tiu ne povas dubi pri ia rekta agado de Spirito sur tiujn objektojn. La korbo iafoje agitiĝas tiel forte, ke ĝi de- liberiĝas de la manoj de la mediumo; aliajn fojojn ĝi direktiĝas al certaj ĉeestantoj, por ilin bati; aliajn foj­ojn ĝiaj movoj elmontras aman senton. Tio sama okaz­as al la krajono, tenata de la mano: ĝi ofte estas krude ĵetata malproksimen, aŭ la mano, kiel la korbo, kon- vulsie agitiĝas kaj kolere frapas la tablon, eĉ tiam, kiam la mediumo estas plej trankvila, mirante, ke li sin ne regas. Mi preterpase diru, ke tiaj efikoj ĉiam signas la ĉeeston de neperfektaj Spiritoj; la efektive superaj Spi­ritoj estas konstante trankvilaj, dignaj kaj bondezirant- aj; se ili ne estas konvene aŭskultataj, tiam ili foriras, kaj aliaj ilin anstataŭas. La Spirito povas do rekte es- primi sian penson, ĉu per la movado de iu objekto, al kiu la mano de la mediumo servas nur kiel apogpunkto, ĉu per sia agado sur la manon mem.

Rekte agante sur la manon, la Spirito donas al ĝi impulson, tute ne dependantan de la volo de la mediumo. Gi moviĝas seninterrompe kaj malgraŭ la mediumo tiel longe, kiel la Spirito havas ion dirotan, kaj haltas, kiam la Spirito diris sian lastan vorton.

Kio en ĉi tiu okazo karakterizas la fenomenon, tio estas, ke la mediumo absolute ne konscias, kion li skrib- as; en ĉi tiu okazo la absoluta senkonscio difinas la tiel nomatajn pasivajn mekanikajn mediumojn. Ĉi tiu kapableco estas altvalora pro tio, ĉar ĝi povas allasi nenian dubon pri la sendepenceco de la menso de la skribanto.

Intuiciaj mediumoj

180. La transsendo de la penso fariĝas ankaŭ per la Spirito de la mediumo, aŭ pli bone, per lia animo, ĉar tiel ni nomas la Spiriton enkarniĝintan. La fremda Spirito, en ĉi tiu okazo, ne agas sur la manon, por igi ĝin skribi; li ĝin ne ekprenas, ĝin ne direktas: li agas sur la animon, kun kiu li identiĝas. La animo, sub tiu instigo, direktas la manon, kaj la mano direktas la kra- jonon. Ni ĉi tie rimarku gravan aferon, nome, ke la fremda Spirito ne substituiĝas al la animo, ĉar li ĝin ne povas deloki: li ĝin superregas sen ĝia scio, li trudas al ĝi sian volon. En ĉi tiuj kondiĉoj la rolo de la animo ne estas absolute pasiva: ĝi ricevas la penson de la fremda Spirito kaj ĝin vortigas. En ĉi tiu situacio la mediumo konscias tion, kion li skribas, kvankam tio ne estas lia propra penso. Jen kion oni nomas intuicia mediumo.

Se tiel estas, oni diros, nenio pruvas, ke tio estas ia fremda Spirito, kiu skribas, sed ne tiu de la mediumo. Efektive, la distingo estas iafoje tre malfacila, sed okaz- eble tio estas nemulte grava. Oni povas tamen rekoni la inspiritan penson per tio, ke ĝi neniam estas antaŭ- teksita: ĝi elkrepuskiĝas sammomente kiel la skribado, kaj ofte estas kontraŭa al la antaŭa ideo, kiun oni faris al si; ĝi eĉ povas troviĝi ekster la scioj kaj la kapabloj de la mediumo.

La rolo de mekanika mediumo estas tiu de maŝino; intuicia mediumo agas same, kiel interpretisto. Ĉi tiu, efektive, por transigi la penson, devas ĝin kompreni, ĝin iel alproprigi al si, por ĝin fidele vortigi, kaj tamen tiu penso estas ne lia: ĝi faras nenion, krom trapasi lian cerbon. Jen, ĝuste, la rolo de intuicia mediumo.

Duonmekanikaj mediumoj

Ĉe la pure mekanika mediumo la movado de la mano ne dependas de lia volo; ĉe la intuicia mediumo tiu movado estas vola. La duonmekanika mediumo hav- as samtempe ambaŭ karakterojn: li sentas, ke lia mano estas impulsata kontraŭ lia volo, sed li samtempe kons- cias tion, kion li skribas laŭgrade, kiel la vortoj kun- metiĝas. Ĉe la unua la penso sekvas la skribadon; ĉe la dua ĝi ĉi tiun antaŭas; ĉe la tria, ĝi ĉi tiun akompanas. Ĉi tiuj lastaj mediumoj estas la plej multenombraj.

Inspirataj mediumoj

Ĉiu, kiu, ĉu en sia normala stato, ĉu en eks- tazo, ricevas tra la menso komunikaĵojn fremdajn al liaj antaŭaj ideoj, povas esti enkalkulita en la katego- rion de inspirataj mediumoj. Ĉi tio estas, kiel oni vidas, variaĵo de la intuicia mediumeco, kun tiu diferenco, ke la partopreno de ia kaŝita potenco tie estas ankoraŭ multe malpli sentebla, ĉar, ĉe la inspirato, estas ankoraŭ pli malfacile distingi la penson propran de la penso su- gestita. Kio karakterizas la inspiritan penson, tio estas precipe ĝia spontaneeco. La inspiro venas al ni de la

Spiritoj, kiuj influas nin por bono aŭ malbono, sed ĝi prefere estas faro de tiuj, kiuj deziras nian bonon kaj kies konsilojn ni tre ofte erare ne sekvas. Gi aplikiĝas al ĉiaj cirkonstancoj de la vivo, ĉiam, kiam oni volas fari ian decidon. Laŭ ĉi tiu aspekto oni povas diri, ke ĉiuj estas mediumoj, ĉar neniu ekzistas, kiu ne havas siajn protektantajn kaj familiarajn Spiritojn, kiuj ĉion eblan faras, por enblovi en la menson de siaj protekt- atoj edifajn pensojn. Se ĉiu estus profunde konvinkita pri ĉi tiu veraĵo, li pli ofte petus la inspiron de sia gardanta anĝelo en la momentoj, kiam li ne scias, kion diri aŭ kion fari. Oni do fervore kaj konfide lin el- voku en okazoj de bezono, kaj oni plej ofte miros pri la pensoj, kiuj kvazaŭ sorĉe elŝprucas, ĉu la afero estas pri ia farenda decido, ĉu pri io, kion oni devas verki. Se nenia penso ekaperas, tiel estas, ĉar oni devas atendi. La pruvo, ke la veninta penso estas ja ne de la persono mem, estas tio, ke se ĝi jam troviĝus en lia menso, li do ĝin ĉiam mastrus, kaj motivo ne ekzistus, kial ĝi ne manifestiĝus laŭ la volo de tiu persono. Kiu ne est­as, blinda, tiu bezonas nur malfermi la okulojn, por vidi ĉiam, kiam li volas; same, kiu havas ideojn proprajn, tiu ilin ĉiam disponas; se ili ne venas al li laŭ lia volo, tiel estas tial, ke li ja devas ilin ĉerpi aliloke, ol en la profundo de sia "mi".

Oni povas alkalkuli al ĉi tiu kategorio ankaŭ tiujn homojn, kiuj, ne dotitaj per ia eksterordinara inteligent- eco kaj ne elirante el sia normala stato, ekhavas fulm- brilojn de intelekta klarvideco, kiu momente donas al ili nekutiman facilecon de konceptado kaj parolado, kaj, en iuj okazoj, la antaŭsenton de okazaĵoj. Ĉe tiuj mo­mentoj, kiujn oni prave nomas de inspiro, la pensoj abundas, sekvas unuj post aliaj, interligiĝas, por tiel diri, per si mem, per pretervola, kvazaŭ febra impulsado. Sajnas al ni, ke ia supera inteligento venas helpi nin kaj ke nia spirito estas libera de ia ŝarĝo.

183. La ĉiaspecaj geniuloj: artistoj, scienculoj, li- teratoroj, estas sendube progresintaj Spiritoj, kapablaj mem kompreni kaj koncepti grandajn aferojn; nu, gŭste tial, ke ili estas juĝataj kapablaj, la Spiritoj, kiuj volas la plenumon de iuj laboraĵoj, inspiras al ili la necesajn pensojn; kaj tiel ili plej ofte estas nekonsciaj mediumoj. Ili tamen havas ian neklaran intuicion pri ia fremda helpo, ĉar ja kiu vokas inspiron, tiu faras nenion alian, ol elvokon: se li ne esperus, ke li estus aŭskultata, kial do li tiel ofte ekkrius: "Mia bona genio, venu helpe al mi!"?

La sekvantaj respondoj konfirmas ĉi tiun aserton.

Kio estas la unua kaŭzo de la inspiro?

"Spirito, kiu komunikiĝas per la pensado."

Cu la inspiro ne celas nur la malkaŝon de grand- aj aferoj?

"Ne, ĝi ofte rilatas kun la plej ordinaraj cirkons- tancoj de la vivo. Ekzemple, vi volas iri ien: ia sekreta voĉo diras al vi, ke vi ne iru, ĉar danĝero vin spionas; aŭ ĝi konsilas al vi fari ion, pri kio vi ne pensis: tio estas inspiro. Tre malmulte da homoj ne estis pli aŭ malpli inspiritaj ĉe iuj momentoj."

Cu iu verkisto, aŭ pentristo, iu muzikisto, ek- zemple, ĉe la momentoj de inspiro povus esti rigardata kiel mediumo?

"Jes, ĉar ĉe tiuj momentoj lia animo estas pli libera, kvazaŭ malligiĝinta de la materio; ĝi reakiras parton de siaj kapabloj de Spirito kaj pli facile ricevas la komu- nikaĵojn de aliaj Spiritoj, ĝin inspirantaj."

Antaъsentemaj mediumoj

184. Antaŭsento estas malpreciza intuicio pri est- ontaj okazaĵoj. Ci tiu kapablo ekzistas ĉe iuj homoj en pli aŭ malpli forta grado. Gi povas origini el ia duobla vidado, kiu ebligas al tiuj homoj duonvidi la sekvojn de la nuntempaj aferoj kaj la interrilaton de la okaz- aĵoj; sed ĝi ofte estas ia formo de kaŝitaj komunikajoj, kaj precipe en ĉi tiu okazo oni povas nomi tiujn, kiuj ĝin posedas, antaъsentemaj mediumoj, kiuj estas variaĵo de la inspirataj mediumoj.

ĈAPITRO XVI

PRI LA SPECIALAJ MEDIUMOJ

Specialaj kapablecoj de la mediumoj. Sinoptika tabelo de la diversaj specoj de mediumoj

185. Krom la kategorioj da mediumoj, kiujn mi ĵus denombris, la mediumeco prezentas senlimajn nuancojn, al kiuj apartenas la tiel nomataj "specialaj mediumoj", kun ankoraŭ ne difinitaj kapablecoj, ne enkalkulante la ecojn kaj la sciojn de la manifestiĝanta Spirito.

La karaktero de la komunikaĵoj ĉiam rilatas al la naturo de la Spirito kaj portas la stampon de lia altrang- eco aŭ malsupereco, de lia klereco aŭ senklereco; sed ĉe egaleco de meritoj, el la hierarkia vidpunkto, nekon- testeble ekzistas en li ia inklino okupi sin pri iu afero prefere, ol pri alia, ekzemple: la frapantaj Spiritoj nen- iam eliras el la rondo de fizikaj manifestiĝoj; kaj inter tiuj, kiuj donas intelektajn manifestiĝojn, ekzistas Spi­ritoj poetoj, muzikistoj, desegnistoj, moralistoj, scienc- uloj, kuracistoj k. a. Mi parolas pri mezklasaj Spiritoj, ĉar, kiam ili atingas certan ŝtupon, la kapablecoj kun- iĝas en la unueco de la perfekteco. Sed, krom la ka­pableco de la Spirito, ekzistas ankaŭ tiu de la mediumo, kiu estas por la manifestiĝanto ilo pli aŭ malpli opor­tuna, pli aŭ malpli fleksebla, en kiu li trovas specialajn ecojn, kiujn ni ne povas taksi.

Ni faru komparon. Tre lerta muzikisto havas en sia dispono plurajn violonojn, kiuj ĉiuj, por la vulgara homo, estas bonaj instrumentoj, sed tre diferencaj inter si por sperta artisto; ĉi tiu kaptas ĉe ili ekstreme deli- katajn nuancojn, laŭ kiuj li elektas unujn kaj flanken metas aliajn, nuancojn, kiujn li perceptas intuicie pre­fere, ol kiel li povus ilin difini.

Tio sama okazas rilate la mediumojn. Ĉe egalaj kon- diĉoj koncerne la mediuman potencon, la Spirito pre- feras unu aŭ alian, laŭ la speco de komunikaĵo, kiun li volas fari. Tiel ekzemple kelkaj homoj skribas, kiel mediumoj, mirindajn poeziaĵojn, kvankam, en normalaj kondiĉoj, ili neniam povis aŭ sciis verki du versojn; aliaj, kontraŭe, estas poetoj, sed, kiel mediumoj, neniam povis skribi alie, ol en prozo, malgraŭ sia deziro skribi poezi- aĵojn. Same fariĝas pri desegno, muziko k. a. Kelkaj, ne posedante mem sciencajn sciojn, ĝuas kapablecon pli specialan por ricevi sciencajn komunikaĵojn: aliaj taŭgas por historiaj temoj; ankoraŭ aliaj pli facile servas kiel interpretantoj al moralinstruaj Spiritoj. Unuvorte, kia ajn la fleksebleco de mediumo, la komunikaĵoj, kiujn li la plej facile ricevas, ordinare portas stampon specialan; kelkaj eĉ ne foriĝas de certa rondo da ideoj, kaj kiam ili ĝin forlasas, ili ricevas nur nekompletajn, lakonajn, ofte mensogajn komunikaĵojn. Ekster la kaŭzoj de ka- pableco la Spiritoj komunikiĝas ankaŭ, pli aŭ malpli vo- lonte, per tia aŭ tia peranto, laŭ siaj simpatioj; tiel, ĉe egalaj kondiĉoj, la sama Spirito sin multe pli klare esprimas per iuj mediumoj sole nur tial, ke tiuj pli bone konvenas al li.

186. Oni do erarus, se, nur pro tio, ke oni disponas bonan mediumon, eĉ se ĉi tiu plej facile skribus, oni pre- tendus ricevi per li bonajn komunikaĵojn ĉiaspecajn. La unua kondiĉo nekontesteble estas certiĝi pri la fonto, el kiu ili originas, t. e. pri la ecoj de la inspiranta Spirito; sed ne estas malpli necese konsideri la kvalitojn de la ilo, kiun oni donas al la Spirito. Estas do necese es- plori la naturon de la mediumo same, kiel oni esploras la naturon de la Spirito, ĉar tio estas la du elementoj esencaj por la atingo de kontentiga rezultato. Ekzistas tria elemento, kiu ludas egale gravan rolon: tiu estas la intenco, la intima penso, la pli aŭ malpli laŭdinda sento de la eldemandanto, kaj ĉi tion oni ja komprenas, t. e.: Por ke iu komunikaĵo estu bona, estas necese, ke ĝi venu de bona Spirito; por ke tiu bona Spirito POVU dikti ĝin, li bezonas bonan perilon; por ke li VOLU dikti ĝin, estas necese, ke la celo konvenu al li. Legante en la penso, la Spirito pesas, ĉu la proponita demando indas seriozan respondon kaj ĉu la proponinto indas ricevi ĝin; alie li ne perdas sian tempon, ĵetante bonajn semojn sur ŝtonojn, kaj tiam frivolaj kaj mokemaj Spiritoj en- paŝas, ĉar, malmulte zorgante pri la vero, ili ĝin ne ri- gardas tiel respekte kaj estas sufiĉe senskrupulaj, ĉu pri la celo, ĉu pri la rimedoj.

Mi ĉi tie resumos la ĉefajn specojn de mediumeco, iamaniere aranĝante sinoptikan tabelon de ĉiuj, inkluzive de tiuj, kiujn mi pritraktis en la antaŭaj ĉapitroj, kaj indikante la paragrafojn, en kiuj ili estis detale pre- zentitaj.

Mi grupigis la diversajn specojn de mediumoj laŭ la analogeco de kaŭzoj kaj efikoj, sed tia klasigo havas nenion absolutan. Kelkaj renkontiĝas ofte; aliaj, kon- traŭe, estas mal oftaj kaj eĉ esceptaj, kion mi havos la zorgon mencii. Ĉiujn ĉi tiujn lastajn informojn donis al mi la Spiritoj mem, kiuj ja tiun tabelon reviziis kun aparta skrupulo kaj kompletigis per multenombraj ri- markoj kaj novaj kategorioj en tia maniero, ke tiu ta­belo estas, por tiel diri, verko de ili. Kiam mi opiniis, ke mi devas reliefigi iliajn tekstajn rimarkojn, mi ĉi tiujn signigis per citiloj. Tiujn rimarkojn pleje faris Erasto kaj Sokrato.

187. Oni povas dividi la mediumojn en du grand- ajn kategoriojn:

Mediumoj por fizikaj efikoj: tiuj, kiuj havas la ka­pablon okazigi materiajn efikojn aŭ videblajn manifest- iĝojn. (§ 160.)

Mediumoj por intelektaj efikoj: tiuj, kiuj taŭgas pli speciale por ricevi kaj konigi intelektajn komunikaĵojn. (§§ 65 k. sekv.)

Ĉiuj ceteraj specoj pli aŭ malpli rekte rilatas kun ĉi tiuj du kategorioj; kelkaj apartenas al ambaŭ. Se oni analizos la diversajn fenomenojn, okazantajn sub la mediuma influo, oni vidos, ke en ili ĉiuj ekzistas ia fi- zika efiko kaj ke, samtempe kiel la fizikaj efikoj, plej ofte fariĝas iu inteligenta efiko. La limo inter la du kategorioj kelkafoje estas malfacile strekebla, sed tio est­as neniel grava. Sub la nomo mediumoj por intelektaj efikoj mi komprenas tiujn, kiuj povas pli speciale servi kiel perantoj por la regulaj kaj kontinuaj komunikajoj. (§ 133.)

188. Variaĵoj komunaj al ĉiuj specoj de mediumeco

Mediumoj sensivaj: homoj kapablaj senti la ĉeeston de Spiritoj per impreso ĝenerala aŭ loka, malpreciza aŭ materia. La plimulto el ili distingas inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj laŭ la kvalito de la impreso. (§ 163.)

"La delikataj kaj tre sensivaj mediumoj devas de- teni sin de komunikiĝo kun Spiritoj krudmanieraj aŭ far- antaj malagrablan impreson, pro la el tio rezultanta laciĝo."

Mediumoj naturaj preterkonsciaj: tiuj, per kiuj la fenomenoj okazas spontanee, sen ia partopreno de ilia volo, kaj plej ofte sen ilia konscio.

Mediumoj memagantaj: tiuj, kiuj havas la povon okazigi la fenomenojn per agado de sia volo. (§ 160.)

"Eĉ se tre forta tiu volo, ili povas fari nenion, se la Spiritoj rifuzas sian partoprenon, kio pruvas la kun- helpon de ia fremda potenco."

189. Variaĵoj specialaj por la fizikaj efikoj

Mediumoj-tiptologoj: tiuj, sub kies influo okazas bruoj kaj frapoj. Tre ordinara variaĵo, kun aŭ sen la partopreno de la volo.

Mediumoj-motoroj: tiuj, kiuj okazigas la movadon de inertaj korpoj. Tre ordinaraj. (§ 61.)

Mediumoj por transportoj kaj levoj: tiuj, kiuj okaz­igas transportojn tra la aero kaj levojn de inertaj korp- oj en la aeron sen apogo. Kelkaj povas levi sin mem. Pli aŭ malpli maloftaj, laŭ la amplekso de la fenomeno;

tre malmultaj tiuj, kiuj sin levas mem. (§§ 75 k. sekv.; § 80.)

Mediumoj por muzikaj efikoj: ĉi tiuj okazigas lud- adon sur iuj muzikaj instrumentoj sen ia kontakto. Tre malmultaj. (§ 74, demando 24.)

Mediumoj por aperoj: tiuj, kiuj povas okazigi fluid- ecajn aŭ tuŝeblajn aperaĵojn, videblajn por la ĉeestantoj. Tre esceptaj. (§ 100, demando 27; § 104.) ^

Mediumoj por alportoj: tiuj, kiuj povas servi kiel helpantoj al la Spiritoj, por alporti materiajn objektojn. Variaĵo de la mediumoj-motoroj kaj de la mediumoj por delokado. Esceptaj. (§ 96.)

Mediumoj en mallumo: tiuj, per kiuj certaj fizikaj efikoj fariĝas nur en mallumo. Jen la respondo de Spi- rito al la demando scii, ĉu oni povas konsideri ĉi tiujn mediumojn ia variaĵo:

"Oni povas sendube fari el ili ian specialaĵon, sed ĉi tiu fenomeno rilatas prefere kun la kondiĉoj de la ejo, ol kun la naturo de la mediumo aŭ de la Spiritoj; mi devas aldiri, ke kelkaj mediumoj estas liberaj de tiu in­fluo de la medio kaj ke la plimulto el la mediumoj, agantaj en mallumo, povus per ekzerciĝado atingi la ka­pablon agi tiel bone en lumo, kiel en mallumo. Ĉi tiu variaĵo de mediumoj estas nemultenombra. Kaj, estas necese ja diri, dank'al ĉi tiu kondiĉo, kiu plene ebligas la uzadon de artifikoj, de la ventroparolado kaj de akus- tikaj tuboj, ĉarlatanoj tre ofte ekspluatis la homan kre- demon, farante sin rigardataj kiel mediumoj, por rikolti iaj kelke da groŝoj. Sed kio do grava ĝi estas? la ĉambraj ĵonglistoj, same kiel la placaj ĵonglistoj, estos kruele senmaskigitaj, kaj la Spiritoj montros al ili, ke ne bona afero estas sin enmiksi en iliajn laborojn. Jes ja, mi ripetas, iuj ĉarlatanoj ricevos sufiĉe severan pun- on, por igi ilin abomeni la oficon de malveraj mediumoj. Cetere ĉio ĉi nelonge daŭros.

ERASTO."

(,) Tiaj mediumoj estas hodiaŭ nomataj "mediumoj por materiigoj". — La Trad.

Mediumoj-pneŭmatografoj: tiuj, per kiuj fariĝas la rekta skribado. Fenomeno tre malofta kaj precipe tre facile imitebla per ĵonglado. (§ 177.)

Rimarko. La Spiritoj, kontraŭ mia opinio, insistis, ke la rekta skribado apartenas al la fizikaj fenomenoj, ĉar, ili diris: "La inteligentaj efikoj estas tiuj, por kiuj la Spirito uzas cerbajn materialojn de la mediumo, kio ne estas la okazo ĉe la rekta skribado; la agado de la mediumo ĉi tie estas tute materia, dum ĉe la skribiva mediumo, eĉ se tute mekanika, la cerbo ĉiam ludas aktivan rolon."

Mediumoj sanigivaj: tiuj, kiuj havas la povon san- igi aŭ malplisuferigi malsanulojn per la sola surmeto de la manoj aŭ per preĝado.

"Ĉi tiu kapableco ne estas esence mediuma: posedas ĝin ĉiaj veraj kredantoj, ĉu mediumoj aŭ ne; ĝi ofte estas nur ekzaltiĝo de la magneta forto, plipotencigita, ĉe bezono, de la kunhelpo de bonaj Spiritoj." (§ 175.)

Mediumoj ekscitantaj: homoj, havantaj la povon per sia influo kreskigi ĉe aliaj la kapablon skribi.

"Tio estas prefere ia magnetiza efiko, ol okazo de ĝustasenca mediumeco, ĉar nenio pruvas la partoprenon de iu Spirito. Ĉiuokaze ĝi apartenas al la kadro de la fizikaj efikoj. (Vd. la ĉapitron Pri la formado de me­diumoj.)

190. Mediumoj specialaj por intelektaj efikoj.

Diversaj kapablecoj

Mediumoj aŭdivaj: tiuj, kiuj aŭdas la Spiritojn. Tre ordinaraj. (§ 165.)

"Multaj prezentas al si, ke ili aŭdas tion, kio estas nur en ilia imagemo."

Mediumoj parolivaj: tiuj, kiuj parolas sub la influo de la Spiritoj. Tre ordinaraj. (§ 166.)

Mediumoj vidivaj: tiuj, kiuj, ne dormante, vidas Spi­ritojn. La okaza vidado je iu Spirito en ia aparta cir- konstanco estas tre ofta, sed vidi Spiritojn kutime aŭ laŭvole, sendistinge, estas escepta afero. (§ 167.)

"Tio estas kapableco, kiun kontraŭas la nuna stato de la organoj; tial estas saĝe ne ĉiam plenfide kredi tiujn, kiuj asertas, ke ili vidas Spiritojn."

Mediumoj inspirataj: tiuj, en kiujn, plej ofte sen ilia konscio, la Spiritoj enblovas pensojn, ĉu pri la ordi- naraj aferoj de la vivo, ĉu pri la grandaj verkoj de la intelekto. (§ 182.)

Mediumoj antaŭsentemaj: homoj, kiuj en iuj cirkons­tancoj havas ian malprecizan intuicion pri ordinaraj est- ontaj okazaĵoj. (§ 184.)

Mediumoj-profetoj: variaĵo de la mediumoj inspirat­aj aŭ antaŭsentemaj; kun la permeso de Dio ili ricevas, pli precize ol la antaŭsentemaj mediumoj, la revelacion de estontaj ĝeneralinteresaj aferoj, por kies diskonigo al la homoj ili estas komisiitaj, celante ties instruadon.

"Ekzistas ja profetoj veraj, sed multe pli da mal- veraj, kiuj prenas la revojn de sia imagemo kiel reve- laciojn, se nur ili ne estas trompistoj, kiuj volas esti rigardataj kiel tiaj el ambicio." (Vd. en "La Libro de la Spiritoj", § 624: Kia estas la vera profeto ?)

Mediumoj somnambulaj: tiuj, kiuj en somnambul- isma stato estas helpataj de Spiritoj. (§ 172.)

Mediumoj ekstazantaj: tiuj, kiuj en ekstazo ricevas revelaciojn de la Spiritoj.

"Multe da ekstazuloj estas ludilo de sia propra imag- emo kaj de mokemaj Spiritoj, kiuj ekspluatas ilian ek- zaltiĝon. Tre malmultaj estas tiuj, kiuj meritas abso- lutan konfidon.

Mediumoj-pentristoj kaj mediumoj-desegnistoj: tiuj, kiuj pentras, aŭ desegnas, sub la influo de Spiritoj. Mi parolas pri tiuj, kiuj ricevas aferojn seriozajn, ĉar oni ne povus tiel nomi iujn mediumojn, kiujn mokemaj Spi­ritoj igas verki groteskajn fuŝaĵojn, kiuj diskreditus la plej mallertan lernejanon.

La frivolaj Spiritoj estas imitemaj. En la tempo, kiam aperis la rimarkindaj desegnaĵoj pri Jupitero, mon- triĝis granda nombro da sin titolantaj mediumoj-desegn- istoj, pri kiuj mokemaj Spiritoj sin amuzis, instigante ilin fari la plej ridindajn bildojn. Unu el ili, inter aliaj, dezirante eklipsi la desegnojn pri Jupitero, almenaŭ laŭ la amplekso, se ne laŭ la kvalito, igis mediumon desegni monumenton, kiu okupis sufiĉe grandan nombron da fo- lioj da papero, por atingi la altecon de du etaĝoj. Multe da aliaj instigis fari supozatajn portretojn, kiuj estis efektivaj karikaturoj. (Revue Spirite, Aŭgusto 1858.)

Mediumoj-muzikistoj: tiuj, kiuj ludas, komponas aŭ skribas muzikaĵojn sub la influo de la Spiritoj. Ekzistas mediumoj-muzikistoj mekanikaj, duonmekanikaj, intuiciaj kaj inspirataj, kiaj ekzistas por literaturaj komunikajoj. (Vd.: Mediumoj por muzikaj efikoj.)

VARIAĴOJ DE LA SKRIBIVAJ MEDIUMOJ 191. 1-e: Laъ la maniero de plenumado

Mediumoj skribivaj psikografaj: tiuj, kiuj havas la kapablon skribi mem sub la influo de la Spiritoj.

Mediumoj skribivaj mekanikaj: tiuj, kies mano ri­cevas pretervolan impulson kaj kiuj tute ne konscias tion, kion ili skribas. Tre malmultaj. (§ 179.)

Mediumoj duonmekanikaj: tiuj, kies mano moviĝas pretervole, sed kiuj tuj konscias la vortojn kaj frazojn, laŭgrade kiel ili skribas. La plej multaj. (§ 181.)

Mediumoj intuiciaj: tiuj, kun kiuj la Spiritoj ko- munikiĝas per la pensado kaj kies mano estas direktata laŭ la volo de la mediumo. Ili diferencas de la inspir- ataj mediumoj per tio, ke ĉi tiuj lastaj ne bezonas skribi, dum la intuicia mediumo tuj skribas la penson, al li su- gestitan, pri iu difinita kaj elektita temo.

"Ili estas tre ordinaraj, sed ankaŭ tre elmetitaj al eraroj, ĉar ili ofte ne povas distingi tion, kio venas de la Spiritoj, de tio, kio estas ilia propra kreaĵo."

Mediumoj diverseskribaj: tiuj, kies skribo ŝanĝiĝas laŭ la komunikiĝanta Spirito aŭ kapablaj reprodukti la skriban karakteron de la Spirito, kiam homo. La unua okazo estas tre ordinara; la dua, tiu de la identeco de skribo, estas pli malofta. (§ 219.)

Mediumoj-poliglotoj: tiuj, kiuj kapablas paroli aŭ skribi en lingvoj fremdaj por ili. Tre malmultaj.

Mediumoj analfabetaj: tiuj, kiuj kiel mediumoj, skri- bas, ne sciante legi nek skribi en la ordinara stato.

"Pli malmultaj ol la antaŭaj: estas pli granda ma- teriala malfacileco por venki."

192. 2-e: Laŭ la disvolvo de la kapableco

Mediumoj novicaj: tiuj, kies kapableco ankoraŭ ne estas tute elvolviĝinta kaj al kiuj mankas la necesa sperto.

Mediumoj neproduktivaj: tiuj, kiuj sukcesas ricevi nur sensignifajn aferojn, unusilabajn vortojn, strekojn aŭ literojn sen interligo. (Vd. la ĉapitron Pri la formado de mediumoj.)

Mediumoj maturaj plenlertaj: tiuj, kies mediuma kapableco estas plene elvolviĝinta kaj kiuj facile, rapide kaj senhezite transsciigas la komunikiĝojn. Oni kompren- as, ke ĉi tiun rezultaton la mediumo povas atingi nur per la kutimo, dum ĉe la novicaj mediumoj la komunik- aĵoj estas malrapidaj kaj malfacilaj.

Mediumoj lakonaj: tiuj, kies komunikaĵoj, kvankam facile ricevataj, estas mallongaj kaj sen disvolvado.

Mediumoj plenelvolvantaj: la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas la tutan amplekson kaj la tutan vastecon, kiujn oni povas atendi de perfekta verkisto.

"Ĉi tiu kapableco rezultas el la ekspansio kaj el la facileco de interkombiniĝo de la fluidaĵoj. La Spiritoj ilin serĉas, por pritrakti aferojn, kiuj ebligas vastan pri- paroladon."

Mediumoj spertaj: La facileco de skribado estas de­mando pri la kutimo, kiun oni ofte atingas post nelon- ge, dum la sperto estas la rezulto de serioza studado de ĉiuj malfacilaĵoj, kiuj montriĝas en la praktikado de Spiritismo. La sperto havigas al la mediumo la takton necesan, por taksi la naturon de la manifestiĝantaj Spi­ritoj, juĝi iliajn bonajn aŭ malbonajn ecojn laŭ la plej detalaj signoj, malkovri la ruzecon de la trompemaj Spi­ritoj, kiuj sin maskas per ŝajno de vereco. Oni facile komprenas la gravecon de ĉi tiu kvalito, sen kiu ĉiuj ceteraj havas nenian realan utilecon. Malbone estas, ke multaj mediumoj intermiksas sperton, frukton de stu- dado, kun kapableco, produkto de la fizika strukturo; ili opinias sin jam majstroj, ĉar ili skribas facile; ili re- puŝas de si ĉiujn konsilojn kaj fariĝas do kaptaĵo de mensogemaj kaj hipokritaj Spiritoj, kiuj ilin enlogas al si, flatante ilian fierecon. (Vd. Poste la ĉapitron Pri la obsedo.)

Mediumoj flekseblaj: tiuj, kies kapableco facile adaptiĝas al la diversaj specoj de komunikaĵoj kaj per kiuj ĉiuj aŭ preskaŭ ĉiuj Spiritoj povas manifestiĝi, ĉu memvole, ĉu per elvoko.

"Ĉi tiu variaĵo de mediumoj estas tre proksima al tiu de la sensivaj mediumoj."

Mediumoj ekskluzivaj: tiuj, per kiuj manifestiĝas pre­fere unu sola Spirito, eĉ esceptante ĉiujn ceterajn kaj respondante por ĉiuj, vokitaj per la helpo de la mediumo.

"Ĉi tion ĉiam kaŭzas manko de fleksebleco. Se la Spirito estas bona, li povas ligiĝi al la mediumo pro sim- patio kaj en laŭdinda intenco; se malbona, li ĉiam celas subigi la mediumon. Tio estas prefere malbonaĵo, ol bonaĵo, kaj tre proksima al obsedo." (Vd. la ĉapitron Pri la obsedo.)

Загрузка...