La mediumoj ordinare estas multe pli serĉataj por elvokoj kun privata intereso, ol por komunikiĝoj kun intereso ĝenerala; ĉi tio estas komprenebla pro la ja na- tura deziro, kiun ĉiu havas, konversacii kun siaj karuloj. Mi pensas, ke en ĉi tiu rilato mi devas fari al la me­diumoj kelke da gravaj rekomendoj. Unue, konsenti tiun deziron nur singarde antaŭ personoj, pri kies sincereco ili ne estas tute konvinkitaj, kaj vigli kontraŭ retoj, ki­ujn malbonintencaj homoj povus teksi, por ilin enkapti. Due, sub nenia preteksto volonti fari elvokon, se ili vid­as, ke la peto celas la kontentigon de scivolo kaj inte- reso, sed ne seriozan intencon de la elvokanto; rifuzi fari ĉian demandon senutilan aŭ ne apartenantan al la kadro de tiuj, kiujn oni racie povas fari al la Spiritoj. La demandoj devas esti formulataj klare, precize kaj sen kaŝita penso, se nur oni volas kategoriajn respondojn. Estas do necese forpuŝi ĉiujn, kiuj havas insidan karak- teron, ĉar oni scias, ke al la Spiritoj ne plaĉas tiuj, kies celo estas ilin provi; insisti pri tiaj demandoj estas voli esti trompata. La elvokinto devas iri al la celo senhe- zite kaj malkaŝe, sen artifikoj kaj deturniĝoj; se li timas klarigi sian penson, li preferinde sin detenu de ĉia de­mando.

Estas ankaŭ konsilinde fari nur tre prudente elvok- ojn en la foresto de la personoj, kiuj ilin petis, kaj ofte estas preferinde ilin tute ne fari, ĉar nur tiuj personoj kapablas kontroli la respondojn, juĝi pri la identeco, el- movi klarigojn, se oportune, kaj elmeti incidentajn de- mandojn, naskitajn de la cirkonstancoj. Krom tio, la ĉeesto de tiuj personoj estas ia ligilo, kiu altiras la Spi- riton, ofte ne inklinan komunikiĝi kun nekonatoj, por kiuj li havas nenian simpation. Unuvorte, la mediumo devas eviti ĉion, kio povus turni lin en konsultiston, kio, en la okuloj de multaj homo j, estas sinonimo de antaŭ- diristo de la destino.

Spiritoj, kiujn oni povas elvoki

274. Oni povas elvoki ĉiajn Spiritojn, al kiu ajn ŝtupo de la hierarkio ili apartenas: kiel la bonajn, tiel la malicajn; tiujn, kiuj forlasis la Teron antaŭ nelonge, kiel ankaŭ tiujn, kiuj faris sian migradon en plej mal- proksima tempo; kiel homojn klerajn, tiel la plej sen- famajn; niajn parencojn, niajn amikojn, kiel ankaŭ ti­ujn, por kiuj ni estas indiferentaj; sed tio ne signifas, ke ili ĉiam volus aŭ povus kontentigi ian elvokon; ne parolante pri ilia propra volo aŭ pri la permeso, kiun ia supera potenco ne donis al ili, povas okazi, ke ili ne hav- as la eblon tion fari pro motivoj, pri kiuj ne ĉiam estas al ni konsentite, ilin penetri. Mi volas diri, ke ne ek­zistas absoluta neebleco, kiu kontraŭus la komunikiĝojn, escepte de tio, pri kio mi tuj parolos. La baroj, kiuj povas malhelpi iun Spiriton manifestiĝi, estas preskaŭ ĉiam individuaj kaj ofte originas el la cirkonstancoj.

El la kaŭzoj, kiuj povas malhelpi la manifest- iĝon de iu Spirito, unuj estas al li personaj kaj aliaj eksterpersonaj. Inter la unuaj oni loku liajn okupojn aŭ la misiojn, kiujn li plenumas kaj de kiuj li ne povas detiriĝi, por cedi al niaj deziroj; en ĉi tiu okazo lia vi- zito estas nur prokrastita.

Oni devas konsideri ankaŭ lian propran situacion. Kvankam la reenkarniĝo ne estas absoluta baro, ĝi ta­men povas esti malhelpo ĉe iuj momentoj, precipe tiam, se la enkarniĝo fariĝis en malsuperaj mondoj kaj se la Spirito mem estas malmulte elmateriiĝinta. En la super­aj mondoj, kie la ligiloj de la Spirito kun la materio estas tre malfortikaj, la manifestiĝo estas preskaŭ tiel facila, kiel en la vaganta stato, kaj ĉiaokaze pli facila, ol en tiuj, kie la korpa materio estas pli kompakta.

La eksterpersonaj kaŭzoj kuŝas precipe en la na- turo de la mediumo, en tiu de la elvokanto, en la medio, kie la elvoko estas farata, kaj fine en la trafota celo. Iuj mediumoj ricevas komunikaĵojn plej precipe de siaj familiaraj Spiritoj, kiuj povas esti pli aŭ malpli altrang- aj; aliaj taŭgas kiel perantoj de ĉiaj Spiritoj; tio de­pendas de la simpatio aŭ antipatio, de la altiro aŭ repuŝo de la persona Spirito de la mediumo rilate al la libera Spirito, kiu povas preni lin kiel sian interpretanton ple- zure aŭ naŭze. Tio dependas ankaŭ, flanken metante la intimajn ecojn de la mediumo, de la grado da disvolviĝo de la mediumeco. La Spiritoj venas pli volonte, kaj pre- cipe pli vaste esprimas sian penson, al tia mediumo, kiu antaŭmetas al li nenian materialan baron. Cetere, en egalaj moralaj kondiĉoj, ju pli facile iu mediumo skribas aŭ parolas, des pli ĝeneraliĝas liaj rilatoj kun la mondo de la Spiritoj.

Oni prenu en kalkulon ankaŭ la facilecon, kiun devas havigi la kutimo komunikiĝi kun tia aŭ tia Spirito; kun la tempo la libera Spirito identiĝas kun tiu de la mediumo kaj ankaŭ kun tiu de la vokanto. Flanken met- ante la demandon pri simpatio, ekestas inter ili fluid- aĵaj rilatoj, kiuj faras la komunikiĝojn pli tujaj. Tial unu sola intervidiĝo ne ĉiam estas tiel kontentiga, kiel dezirinde, kaj la Spiritoj mem ofte petas ankoraŭ unu elvokon. Spirito, kutime venanta, troviĝas tie kvazaŭ en sia domo; li familiariĝis kun siaj aŭdantoj kaj interpret- antoj; li parolas kaj agadas pli libere.

Resume, el tio, kion mi ĵus diris, rezultas jeno: la kapablo elvoki ĉian ajn Spiriton ne kuntrenas por tiu Spirito la devon troviĝi al nia dispono; li povas veni ĉe unu momento kaj ne ĉe alia, per tia mediumo aŭ tia elvokanto, kiu plaĉas al li, sed ne per alia; li povas diri tion, kion li volas, ne povante esti devigata diri tion, kion li ne povas; li povas foriri ĉiam, kiam li ĝin trovas oportuna; fine, el kaŭzoj, dependantaj, aŭ ne, de lia volo, konstante veninte dum kelka tempo, li povas subite ĉes- igi siajn vizitojn.

Pro ĉiuj ĉi kaŭzoj, kiam oni deziras voki ian novan Spiriton, oni devas demandi sian gvidanton-protektanton, ĉu tia elvoko estas farebla; en la okazo, se ĝi estas ne farebla, li plej ofte sciigas la kaŭzojn, kaj tiam oni sen- utile insistus.

Grava demando ĉi tie elmoviĝas, nome scii, ĉu estas aŭ ne estas malbone elvoki malicajn Spiritojn. Ĉi tio dependas de la celo, al kiu oni strebas, kaj de la aŭ- toritato, kiun oni povas havi super ili. La malbonaĵo estas nenia, kiam oni vokas ilin por celo serioza, instrua kaj por ilin korekti; kontraŭe, ĝi estas tre granda, se el nura scivolo aŭ amuzo, aŭ se oni sin metas sub ilian ŝuon, petante de ili ian servon. La bonaj Spiritoj, en ĉi tiu okazo, ja povas doni al ili sian konsenton plenumi tion, kion oni petas de tiuj Spiritoj, sed poste severe pun- os la trobravulon, kiu kuraĝis voki ties helpon kaj kredi pli je ties potenco, ol je Dio. Oni vane promesus al si estonte fari bonan uzon el tiu helpo kaj maldungi la servanton post lia servo; tiu servo mem, kiun oni petis, kia ajn malgranda, estas efektiva interligo kun la ma- lica Spirito, kaj ĉi tiu ne facile delasas sian kaptiton. (Vd. § 212.)

Aŭtoritaton super la malsuperaj Spiritoj havas nur la morala supereco. La malicaj Spiritoj sentas, ke la virtuloj ilin mastras; kontraŭ iu, kiu kontraŭmetas al ili nur la forton de sia volo, ian brutalan forton, ili luktas kaj ofte estas la venkintoj. Al homo, kiu penis trudi obeon al ribelema Spirito nur per sia volo, la Spi- rito respondis: Lasu min en paco, vi kun viaj afektaĵoj de bravaĉulo, vi, kiu ne valoras pli ol mi; be, ŝtelisto, kiu predikus moralon al alia ŝtelisto...

Oni miras, ke la nomo de Dio, alvokita kontraŭ ili, nenion helpas; la kaŭzon de ĉi tiu fakto sciigis Sankta Ludoviko per la sekvanta respondo:

"La nomo de Dio havas influon sur la neperfektajn Spiritojn nur tiam, se ĝin eldiras iu, kiu pro siaj virtoj povas ĝin aŭtoritate uzi; el la buŝo de tiu, kiu super la Spirito havas nenian moralan aŭtoritaton, ĝi estas tia vorto, kiel ĉia alia. Same okazas pri la sanktaj aferoj, kiujn oni kontraŭmetas al ili. La plej terura armilo far- iĝas sendanĝera en manoj mallertaj en ĝia uzado aŭ ne- kapablaj manovri kun ĝi."

Maniero de parolado al la Spiritoj

La grado da supereco aŭ malsupereco de la Spirito nature indikas la tonon, kiu decas al la parolado al ili. Estas evidente, ke ju pli altrangaj, des pli ili rajt- as nian respekton, nian konsideron kaj nian submetiĝon. Ni devas tributi al ili ne malpli profundan estimon ol tian, kian ni estus tributintaj al ili ankoraŭ sur la Tero, sed pro aliaj motivoj: sur la Tero ni estus konsiderintaj ilian rangon kaj socian pozicion; en la mondo de la Spi- ritoj nia respekto sin turnas nur al la supereco morala. Ilia altrangeco mem starigas ilin super la vantaĵoj de niaj flataj formuloj. Ne per vortoj oni povas ricevi ilian bonvolemon, sed per la sincereco de sentoj. Estus do ridinde doni al ili titolojn, kiujn niaj moroj alprenis, por distingi inter si la rangojn, kaj kiuj, sur la Tero, povus esti flatintaj ilian indon. Se ili estas efektive superaj, ne nur ili alligas al tiaj titoloj nenian gravecon, sed eĉ tia titolado malplaĉas al ili. Bona penso estas al ili pli agrabla ol la plej laŭdaj epitetoj; alie ili ne starus super la homaro. La Spirito de respekteginda ekleziulo, kiu sur la Tero estis kardinalo, homo virta, praktikanta la doktrinon de Jesuo, unu tagon respondis al persono, kiu lin vokis titolante lin monsinjoro: "Vi devus diri alme- naŭ "eks-monsinjoro", ĉar ĉi tie Sinjoro estas unu sola, nome Dio; sciu, ke mi vidas tiajn, kiuj sur la Tero star- iĝadis genue antaŭ mi, sed antaŭ kiuj mi mem hodiaŭ min klinas." ()

Koncerne la malsuperajn Spiritojn, ilia karaktero in- dikas al ni la manieron, en kiu ni devas paroli al ili. El ili unuj, kvankam nedanĝeraj kaj eĉ bonintencaj, estas frivolaj, malkleraj, senkonsideraj; trakti ilin egale, kiel la seriozajn Spiritojn, kion faras iuj homoj, estus tio sama, kiel klini sin antaŭ iu lernejano aŭ iu azeno rid- inde ornamita per doktora bireto. La familiara tono, per kiu oni ilin traktus, ne estus malĝustaloka, kaj ili ne sentas sin pikitaj de ĝi; kontraŭe, ili ĝin volonte akceptas.

Inter la malsuperaj Spiritoj ekzistas tiaj, kiuj estas malfeliĉaj. Kiaj ajn la kulpoj, kiujn ili elaĉetas, iliaj su- feroj estas titoloj des pli valoraj por nia kompatemo, ĉar neniu povas flati al si, ke lin ne trafas ĉi tiu parolo de la Kristo: "Kiu el vi estas senpeka, tiu una ĵetu sur ŝin ŝtonon" (**). La bonvolemo, kiun ni montras por ili estas fadiligo por ilia koro; ĉe manko de simpatio, ili devas trovi tian saman indulgon, kian ni volus por ni.

La Spiritoj, kiuj elmontras sian malsuperecon per la cinikeco de sia parolo, siaj mensogoj, la malsuperecon de siaj sentoj, la perfideco de siaj konsiloj, sendube estas malpli indaj je nia intereso ol tiuj, kies parolo atestas penton; al ili ni ŝuldas almenaŭ la kompaton, kiun ni sentas por la plej grandaj krimuloj. La rimedo por ilin silenti estas montri sin supera ol ili: ili sin fordonas nur al tiuj homoj, pri kiuj ili opinias, ke de tiuj ili havas

(,) En la franca lingvo "monsinjoro" estas "monsei- gneur", vorto kunmetita el "mon" (mia) kaj "seigneur" (sin­joro). — La Trad.

(**) Johano, 8: 7. — La Trad.

nenion por timi, ĉar la malicaj Spiritoj sentas, ke la virt- uloj, kiel la Superaj Spiritoj, ilin superregas.

Resume, tiel senrespekte estus trakti kiel samrangul- ojn la Superajn Spiritojn, kiel ridinde estus havi egalan konsideron por ĉiuj senescepte. Ni respektegu tiujn, kiuj meritas respektegon, ni estu dankaj al tiuj, kiuj nin pro- tektas kaj helpas, ni portu por ĉiuj ceteraj tian bonvolon kiun ni mem iam eble bezonos. Penetrante en la sen- korpan mondon, ni lernas koni ĝin, kaj tiu konado ja gvidas nin en niaj rilatoj kun ĝiaj loĝantoj. La antikv- uloj, en sia nesciado de la vero, starigis al ili altarojn; en niaj okuloj ili estas nuraj kreitoj pli aŭ malpli per- fektaj, kaj altarojn ni starigas nur al Dio.

Utileco de la apartaj elvokoj

281. La komunikajoj, kiujn oni ekhavas de tre alt- klasaj Spiritoj aŭ de tiuj, kiuj animis la eminentajn per- sonojn de la antikvaj tempoj, estas grandvaloraj pro la profundaj instruoj, kiujn ili enhavas. Tiuj Spiritoj akiris al si tian gradon da perfekteco, kiu ebligas al ili ĉirkaŭ- preni pli ampleksan sferon da ideoj, penetri en mister- ojn, kiuj translimas la ordinaran komprenpovon de la homaro, kaj sekve, pli bone ol aliaj, ensekretigi nin en iajn aferojn. El tio ne sekvas, ke la komunikiĝoj de Spi­ritoj el malpli alta ordo estas senutilaj: el tiuj obser- vemo ĉerpas pli ol unu instruon. Por ekkoni la morojn de ia popolo, oni devas studi ĉiujn ĝiajn rangojn; iu ajn, kiu vidis nur unu ĝian flankon, ĝin apenaŭ konus. La historio de iu popolo ne estas tiu de ĝiaj reĝoj kaj soci- aj eminentuloj; por ĝin taksi, oni devas vidi ĝin en ĝia intima vivado, en ĝiaj apartaj kutimoj. Nu, la Superaj Spiritoj estas la lumoj de la transtomba mondo; ilia al- teco mem lokas ilin tiel super ni, ke nin teruras la dis- tanco inter ili kaj ni. Spiritoj pli burĝaj (oni pardonu al mi ĉi tiun esprimon) faras por ni palpeblaj la cir- konstancojn de sia nova ekzistado. Ce tiuj la interrilato inter la vivo enkorpa kaj la vivo de Spirito estas pli in­tima, ni ĝin pli klare komprenas, ĉar ĝi tuŝas nin pli proksime. Eksciinte de ili mem, kio fariĝis, kion pensas, kion spertas la homoj de ĉiaj sociaj rangoj kaj kun ĉiaj karakteroj, la virtaj kaj la malvirtaj, la grandaj kaj la malgrandaj, la feliĉaj kaj la malfeliĉaj de la mondo, unuvorte, la homoj, kiuj vivis inter ni, tiuj, kiujn ni vidis kaj konis, kies realan vivon, virtojn kaj mizeraĵojn ni konas, tiam ni komprenas iliajn ĝojojn kaj suferojn, ni kunsentas al ili kaj el tio ne ĉerpas moralan instruon des pli profitan, ju pli intimaj la rilatoj inter ili kaj ni. Pli facile ni metas nin sur la lokon de iu, kiu estis nia egal- ulo, ol sur tiun de iu, kiun ni vidas nur tra miraĝo de ia ĉiela gloro. La ordinaraj Spiritoj montras al ni la praktikan aplikadon de la grandaj kaj superbelaj ver- aĵoj, kies teorion instruas al ni la Superaj Spiritoj. Ce- tere, en la studado de ĉia scienco nenio estas senutila: Neŭtono eltrovis la leĝon pri la fortoj de la Univero en la plej simpla fenomeno.

La elvoko de la ordinaraj Spiritoj havas ankaŭ tiun bonaĵon, ekrilatigi nin kun suferantaj Spiritoj, kies do- loron oni povas mildigi kaj kies progreson ni povas fa- ciligi per utilaj konsiloj. Oni povas do fariĝi utila, sam- tempe instruante sin mem. Estas egoismo en la homo, kiu en siaj konversacioj kun la Spiritoj strebas nur al sia persona plezuro, kaj tiu, kiu rifuzas etendi helpan manon al la malfeliĉuloj, samtempe elmontras fieron. Kion utilas al li ricevi belajn rekomendojn de la eminentaj Spiritoj, se tio ne faras lin pli bona por si mem, pli ka- ritema kaj pli bonvolema por siaj fratoj en ĉi tiu mondo kaj en la alia? Kio estus kun la kompatindaj malsanuloj, se la kuracistoj rifuzus tuŝi iliajn vundojn?

Demandoj pri la elvokoj

282. I. Ĉu iu povas elvoki la Spiritojn, ne estante mem mediumo?

"Ĉiu povas elvoki la Spiritojn, kaj se tiuj, kiujn li vokas, ne povas manifestiĝi materiale, ili ja staras apud li kaj lin aŭskultas."

II. Ĉu la elvokita Spirito ĉiam kontentigas la vok- on, al li faritan?

"Tio dependas de la kondiĉoj, en kiuj li troviĝas, ĉar ekzistas cirkonstancoj, en kiuj li ne povas tion fari."

Kiaj estas la kaŭzoj, kiuj povas malhelpi iun Spiriton veni ĉe nia voko?

"Unue, lia volo; ankaŭ lia enkorpa stato, se li estas en la karno, la misioj, per kiuj li eble estas komisiita, aŭ ankaŭ tio, ke li ne ricevis permeson por tien iri.

"Ekzistas Spiritoj, kiuj neniam povas komunikiĝi, nome tiuj, kiuj pro sia naturo mem ankoraŭ apartenas al la mondoj malsuperaj ol la Tero. Ankaŭ ne povas tiuj, kiuj troviĝas en punsferoj, krom per supera perme- so donata nur por ia celo de ĝenerala utileco. Por ke iu Spirito povu komunikiĝi, estas necese, ke li estu ating- inta la gradon da progreso de la mondo, kien li estas vokita, alie, fremda al la ideoj de tiu mondo, li tie hav- as nenian punkton de komparo. Ne same fariĝas kun tiuj, senditaj por misio aŭ elaĉeto en la malsuperajn mondojn: tiuj havas la ideojn necesajn por respondi de- mandojn."

Pro kiaj motivoj povas esti rifuzata al iu Spi­rito permeso komunikiĝi?

"Tio povas esti provo aŭ puno por li aŭ por la vok- into."

Kiel Spiritoj, dise troviĝantaj en la Spaco aŭ en la diversaj mondoj, povas aŭdi la elvokojn, al ili far- atajn el ĉiuj punktoj de la Universo?

"Ili ofte ricevas avizon de viaj familiaraj Spiritoj, sed ĉi tie okazas fenomeno, kiun estas malfacile klarigi al vi, ĉar vi ne povas ankoraŭ kompreni, kiel la penso transiras inter la Spiritoj. Kion mi povas diri al vi, est­as tio, ke la Spirito, kiun vi elvokas, kiel ajn malprok- sime li staras, ricevas, por tiel diri, frapon de la penso kvazaŭ elektran afekcion, kiu turnas lian atenton al la flanko, de kiu venas la al li direktita penso. Oni povas diri, ke li aŭdas la penson, tiel same, kiel vi sur la Tero aŭdas la voĉon."

— Ĉu la universa fluidaĵo estas la portilo de la pen­so, same kiel la aero rilate la sonon?

"Jes, kun ĉi tiu diferenco, ke la sono povas aŭdiĝi nur en tre limita radio, dum la penso atingas ĝis la sen- fineco. La Spirito, en la Spaco, similas vojaĝanton sur vasta ebenaĵo: tiu homo, subite aŭdinte sian nomon, sin turnas al la flanko, de kiu oni lin vokis."

Ni scias, ke distancoj malmulte signifas por la Spiritoj; tamen estas mirige, ke ili iafoje respondas al elvoko tiel rapide, kvazaŭ ili estus streĉe pretaj por tio.

"Efektive, ili iafoje tiaj estas. Se la elvoko estas antaŭdecidita, la Spirito estas antaŭe avizata kaj ofte tie sin trovas antaŭ la momento de la elvoko."

Cu la penso de la elvokanto estas pli aŭ mal­pli aŭdata, laŭ iaj cirkonstancoj?

"Sen ia dubo; Spirito, vokita de sento de simpatio kaj bondeziro, estas pli forte tuŝita; tio estas kvazaŭ ia amika voĉo, kiun li rekonas; sen tio la elvoko ofte nenion donas. La penso, elŝprucinta el la elvoko, frapas la Spiriton; se ĝi estas misdirektata, ĝi trafas la mal- plenaĵon. Fariĝas kun la Spiritoj tiel same, kiel kun la homoj: se la vokinto estas por ili indiferenta aŭ anti­patia, tiam, kvankam lin aŭdinte, ili ofte ne venas al li."

Cu la elvokita Spirito venas volonte aŭ de- vigite?

"Li obeas la volon de Dio, t. e. la ĝeneralan leĝon, kiu prezidas en la Universo. Tamen "devigite" ne estas ĉi tie la ĝusta vorto, ĉar li pesas mem, ĉu veni estas utile: ankaŭ en ĉi tiu rilato li uzas sian liberan volon. Supera Spirito venas ĉiam, kiam vokita por utila celo; li rifuzas respondon nur en rondoj da homoj malmulte se- riozaj aŭ pritraktantaj ĉi tiujn aferojn kiel amuzon."

Cu iu Spirito povas rifuzi kontentigi la elvok- on, al li faritan?

"Sendube; alie, por kio do lia libera volo? Cu vi pensas, ke ĉiuj estuloj de la Universo estas al via dis - pono? Vi mem, ĉu vi opinias, ke vi ja estas devigataj respondi al ĉiu, kiu ajn eldiras vian nomon? Dirante, ke li povas rifuzi veni, mi parolas pri la peto de la el- vokinto, ĉar malsupera Spirito povas esti devigita veni laŭ la ordono de iu Supera Spirito."

Cu la elvokanto disponas ian rimedon, por de- vigi iun Spiriton veni kontraŭvole?

"Neniam, se iu Spirito estas al li egala aŭ supera pri moraleco; mi diras "pri moraleco", sed ne pri inteli- genteco, alie la elvokinto havas nenian aŭtoritaton super li. Se li estas malsupera ol la elvokinto, ĉi tiu povas sukcesi, se ĝi estas por lia bono, ĉar tiam aliaj Spiritoj vin helpos." (§ 279.)

Ĉu estas iel malutile elvoki malsuperajn Spi­ritojn, kaj ĉu, vokante ilin, oni povas timi, ke oni sin metus sub ilian potencon?

"Ili potencas nur tiujn, kiuj lasas sin potenci. Kiu estas helpata de bonaj Spiritoj, tiu havas nenion por timi; li imponas al la malsuperaj Spiritoj, sed ne ĉi tiuj al li. En soluleco la mediumoj, plej precipe la komenc- antoj, devas deteni sin de tiaj elvokoj." (§ 278.)

Ĉu estas necesaj iaj specialaj disponoj por la elvokoj?

"La plej nepre necesa el ĉiaj disponoj estas la en- memiĝo, kiam oni volas havi aferon al seriozaj Spiritoj. Kun la fido kaj la deziro al bono oni havas pli da forto por elvoki la Superajn Spiritojn. Dum kelkaj momentoj da enmemiĝo altigante sian animon, oni identiĝas kun la bonaj Spiritoj kaj inklinigas ilin veni."

Ĉu la fido estas necesa por la elvokoj?

"La fido al Dio, jes; por la ceteraĵo la fido iam ven- os, se vi volas bonon kaj havas la deziron vin instrui."

Ĉu, kolektiĝinte kun komuneco de pensoj kaj intencoj, la homoj havas pli da povo, por elvoki Spi- ritojn?

"Kiam ĉiuj estas kolektiĝintaj por karito kaj bono, ili atingas grandajn aferojn. Nenio estas pli malutila al la rezultato de la elvokoj, ol la diverseco de pensoj."

Ĉu estas utila la antaŭzorgo formi ĉenon, mano en mano, dum kelke da minutoj ĉe la komenco de la kunsidoj?

"Ĉeno estas materiala rimedo, kiu ne starigas unu- igon inter vi, se ĉi tiu ne ekzistas en la penso; pli utile ol ĉio ĉi estas, ke ĉiuj unuiĝu per unu sola penso, sam- tempe kiel ĉiu de sia flanko voku bonajn Spiritojn. Vi ne scias ĉion, kion povus atingi serioza kunsido, el kiu estus forigita ĉiu sento de fiero kaj egoismo, kaj kie regus perfekta sento de reciproka koreco."

Cu estas preferindaj la elvokoj en fiksaj tag- oj kaj horoj?

"Jes, kaj, se eble, en unu sama loko: la Spiritoj tien venas pli volonte; tio estas via konstanta deziro, kio help- as la Spiritojn ekkomunikiĝi kun vi. La Spiritoj havas siajn okupojn, kiujn ili ne povas forlasi subite por via persona kontentiĝo. Mi rekomendas en unu sama loko, sed ne pensu, ke tio estas absoluta devo, ĉar la Spiritoj iras ĉien; mi volas diri, ke unu loko, difinita pro tio, est­as preferinda, ĉar tie la enmemiĝo estas pli perfekta."

Cu iuj objektoj, kiel medaloj kaj talismanoj, havas la povon altiri aŭ forpuŝi la Spiritojn, laŭ la kredo de kelkaj homoj?

"Ci tiu demando estas superflua, ĉar vi ja scias, ke la materio neniel agas sur la Spiritojn. Estu certaj, ke iu bona Spirito neniam konsilas tiajn sensencaĵojn. La efiko de la talismanoj, kiaj ajn ili estas, neniam ekzistis, krom en la imagemo de kredemuloj."

Kion pensi pri la Spiritoj, kiuj difinas ren- devuojn en terurvekaj lokoj kaj por malfruegaj horoj?

"Tiuj Spiritoj sin amuzas pri la homoj, kiuj ilin aŭs- kultas. Estas ĉiam senutile kaj ofte danĝere cedi al si- milaj sugestoj: senutile, ĉar oni el tio gajnas nenion, krom esti mistifikita; danĝere, ne pro la malbono, kiun la Spiritoj povas fari, sed pro la influo, kiun tio povas havi sur malfortajn cerbojn."

Cu ekzistas tagoj kaj horoj pli favoraj por elvokoj?

"Por la Spiritoj tio estas tute indiferenta, kiel ĉio materia, kaj estus superstiĉo kredi la influon de tagoj kaj horoj. La plej favoraj momentoj estas tiuj, en kiuj la elvokanto povas esti malplej absorbita de siaj kutim- aj okupoj, kiam lia korpo kaj lia spirito troviĝas en la plej trankvila stato."

Cu la elvoko estas por la Spiritoj io agrabla aŭ ĝena: Cu ili venas volonte, kiam oni ilin vokas?

"Ci tio dependas de ilia karaktero kaj de la motivo, por kiu ili estas vokataj. Kiam la celo estas laŭdinda kaj la medio estas simpatia por ili, tio estas por ili io agrabla, eĉ altiranta; la Spiritoj ĉiam sentas sin feliĉaj pro la korinklino, kiun oni montras al ili. Por kelkaj estas granda feliĉo komunikiĝi kun la homoj, kaj tial ili suferas de la forgeso, en kiun ili falas. Sed, kiel mi dir- is, tio dependas de ilia karaktero; inter la Spiritoj ek- zistas ankaŭ mizantropoj, al kiuj ne plaĉas esti ĝenataj kaj kies respondoj travidigas ilian galhumoron, precipe tiam, kiam ilin vokas homoj por ili indiferentaj, por kiuj ili sin ne interesas. Iu Spirito ofte havas nenian mo- tivon, por veni, vokite de ia nekonato, por kiu li estas indiferenta kaj kiun preskaŭ ĉiam instigas nura scivolo; se li venas, li ordinare restas nelonge, escepte se la el- voko havas seriozan kaj instruan celon."

Rimarko. Estas homoj, kiuj elvokas siajn parencojn, sole nur por demandi ilin pri la plej ordinaraj aferoj de la mate- riala vivo, ekzemple: unu, por scii, ĉu li luigos aŭ vendos sian domon; alia, por scii, kian gajnon li ricevus de sia ko- mercaĵo, la lokon, kie mono estas kaŝita, ĉu tia afero donos aŭ ne donos al li ian profiton. Niaj transtombaj parencoj sin interesas pro ni nur pro la korinklino, kiun ni portas por ili. Se nia tuta penso limiĝas je la kredo, ke ili estas sorĉ- istoj, se ni pensas pri ili, nur por peti de ili informojn, ili ja ne povas porti por ni grandan simpation, kaj ni ne devas miri la malmultan bonanimecon, kiun ili montras al ni.

XXI. Ĉu ekzistas ia diferenco inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj rilate al ilia servema rapideco por la kon- tentigo de nia elvoko?

"Ekzistas unu tre granda: la malicaj Spiritoj venas volonte nur tiam, se ili esperas superregi kaj trompi; ili forte incitiĝas, kiam devigitaj veni, por konfesi siajn erarojn, kaj nenion alian sopiras, ol foriri, simile al ler- nejano, kiun oni venigas, por lin korekti. Ili povas esti al tio devigataj de Superaj Spiritoj, por puno kaj por ins- truiĝo de la enkarnuloj. La elvoko estas ĝena por la bonaj Spiritoj, kiam ili estas senutile vokataj por vanaĵ- oj; tiam ili aŭ ne venas aŭ foriras.

"Vi povas diri, ke, en principo, la Spiritoj, kiaj ajn ili estas, ne amas, same kiel vi, servi kiel amuzilo por scivoluloj. Vi ofte, elvokante iun Spiriton, havas nenian alian celon, ol vidi, kion li diros al vi, aŭ demandi lin pri apartaj okazaĵoj de lia vivo, kiujn ne koncernas vin koni, ĉar li havas nenian motivon, por fari al vi konfi- dencojn; ĉu vi pensas, ke li eksidus ĉe la pilorio, nur por fari al vi plezuron? Tion forbatu de via kapo: kion li ne estus farinta ankoraŭ sur la Tero, tion li des pli ne farus kiel Spirito."

Rimarko. La sperto efektive pruvas, ke la elvoko estas ĉiam agrabla al la Spiritoj, kiam farita por serioza kaj utila celo. La bonaj plezure venas, por nin instrui; tiuj suferantaj trovas faciligon por ilia doloro ĉe la simpatio, kiun oni mon- tras al ili; tiuj, kiujn ni konis, estas feliĉaj, ke ni ilin me- moras. La frivolaj Spiritoj amas esti elvokataj de ventanim- aj homoj, ĉar tio havigas al ili okazon sin amuzi pri tiuj; ili sentas sin malbone ĉe seriozaj homoj.

Cu, por manifestiĝi, la Spiritoj ĉiam bezonas elvokon?

"Ne, ili tre ofte sin prezentas nevokite, kio montras, ke ili venas volonte."

Kiam iu Spirito sin prezentas propravole, ĉu oni estas pli certa pri lia identeco?

"Tute neniel, ĉar la trompemaj Spiritoj ofte uzas ĉi tiun rimedon, por pli efike mistifiki."

Kiam oni per la penso elvokas ies Spiriton, ĉu tiu Spirito venas, eĉ tiam, se ne okazas manifestiĝo per skribado aŭ alimaniere?

"La skribado estas materiala rimedo, kiun la Spirito uzas, por atesti sian ĉeeston; altiras lin la penso, sed ne la emo skribi."

Kiam iu malsupera Spirito manifestiĝas, ĉu oni povas devigi lin foriĝi?

"Jes, ne atentante lin. Sed, kiel vi volus, ke li for- iĝu, se vi amuzus vin ĉe liaj fiaĵoj? La malsuperaj Spi­ritoj alligas sin al tiuj homoj, kiuj ilin plezure aŭskult- as, kiel la stultuloj inter vi."

Cu elvoko, farita en la nomo de Dio, estas garantio kontraŭ la ensoviĝo de la malicaj Spiritoj?

"La nomo de Dio ne estas brido por ĉiuj malicaj Spiritoj, sed ĝi retenas multajn; per ĉi tiu rimedo vi ĉiam forigus kelke da ili, kaj des pli efike, se vi farus la el- vokon el la fundo de la koro, sed ne kiel ian banalan formulon."

XVII. Cu oni povus laŭnome elvoki samtempe plurajn Spiritojn?

"Estas en tio nenia malfacilaĵo, kaj se vi havus tri aŭ kvar manojn, por skribi, tri aŭ kvar Spiritoj respond- us al vi unutempe; ĉi tio okazas tiam, kiam oni disponas plurajn mediumojn."

Kiam pluraj Spiritoj estas elvokitaj sam- tempe, sed oni havas nur unu solan mediumon, kiu el ili respondas?

"Unu el ili respondas por ĉiuj, esprimante la kole- ktivan penson."

Cu unu sama Spirito povus, dum seanco, komunikiĝi samtempe per du mediumoj?

"Tiel facile, kiel inter vi ekzistas homoj, kiuj diktas samtempe plurajn leterojn."

Rimarko. Mi vidis Spiriton samtempe per du mediumoj respondi la demandojn, kiujn oni faradis al li, per unu en la angla lingvo, per alia en la franca lingvo; la respondoj estis inter si identaj laŭ la senco, kelkaj eĉ la laŭvorta traduko unu de alia.

Du Spiritoj, elvokitaj samtempe de du mediumoj, povas tenadi inter si konversacion; ĉi tiu maniero de komunikiĝado ne estas por ili necesa, ĉar ili legas la penson unu de la alia, tamen ili iafoje volontas tion fari por nia instruado. Se ili estas malsuperaj Spiritoj, ĉar ili estas ankoraŭ penetritaj de la surteraj pasioj kaj de la enkorpaj ideoj, tial povas okazi, ke ili kverelas unu kun la dua kaj interŝanĝas fiparolojn, al si reciproke riproĉas la mizeraĵojn, kaj eĉ ĵetas krajonojn, korbojn, tabuletojn k. a. unu kontraŭ la duan.

Cu iu Spirito, elvokita samtempe al pluraj lokoj, povas en sama tempo respondi al demandoj, farataj al li?

"Jes, se li estas altklasa Spirito."

— En ĉi tiu okazo, ĉu la Spirito disdividiĝas aŭ ĉu li gŭas la kapablon de ĉieestado?

"La suno estas unu sola, tamen ĝi disradias cirkaŭen, portante malproksimen siajn radiojn, ne disdividiĝante: same estas kun la Spiritoj. La penso de la Spirito si- milas ian fajreron, kiu malproksimen disĵetas sian he- lecon, kaj povas esti vidata el ĉiuj punktoj de la hori- zonto. Ju pli pura estas la Spirito, des pli lia penso radias kaj disvastiĝas, kiel la lumo. La malsuperaj Spi­ritoj estas treege materiaj; ili povas respondi nur al unu homo ĉiufoje kaj ne povas veni al iu loko, se ili estas vokitaj al alia.

"Vokite samtempe al du lokoj, iu Supera Spirito res- pondos ambaŭ elvokojn, se ĉi tiuj estas egale seriozaj kaj varmaj, alie li preferos la plej seriozan."

Rimarko. Tiel estas kun homo, kiu, ne delokiĝante, pov­as transsendi sian penson per signoj, vidataj en diversaj lokoj.

Dum kunsido de la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj, kie estis diskutita la demando pri la ĉieestado, iu Spirito pro- pramove diktis la sekvantan komunikaĵon:

"Vi ĉi tiun vesperon demandis, kian rangon okupas la Spiritoj en sia hierarkio, rilate la ĉieestadon. Komparu nin kun ia aerostato, iom post iom altiĝanta en la aero. Dum ĝi rampas sur la tero, povas vidi ĝin nur tre malmultaj homoj ĉirkaŭe; laŭgrade kiel ĝi altiĝas, tiu rondo plivastiĝas rilate al ĝi, kaj kiam ĝi atingas certan alton, ĝi aperas al grandega nombro da homoj. Tiel estas kun ni; malica Spirito, ankoraŭ alkroĉita al la Tero, staradas en limita rondo, inter la homoj, kiuj lin vidas. Li altiĝu en la favorkoreco de Dio, li pli- boniĝu, kaj li povos konversacii kun pluraj personoj samtem­pe; kaj kiam li fariĝis Supera Spirito, li povas disradii simile al la lumo de la suno, sin montri samtempe al pluraj per­sonoj kaj en pluraj lokoj.

CHANNING."

Ĉu oni povas elvoki la purajn Spiritojn, ti­ujn, kiuj elfinis la serion de siaj enkarniĝoj?

"Jes, sed ili tre malofte venas; ili komunikiĝas nur kun la puraj kaj sinceraj koroj, sed ne kun la fieraj kaj la egoistaj. Oni tial devas dubi, ĉu ne malsuperaj Spi­ritoj afektas tiun kvaliton, por pozi pli altajn gravulojn en viaj okuloj."

Kiel klarigi, ke la Spiritoj de la plej glor- nomaj homoj venas tiel facile kaj familiare ĉe la elvoko de la homoj plej senfamaj?

"La homoj taksas la Spiritojn laŭ sia propra mezuro, kio estas eraro. Post la morto de la korpo la surteraj rangoj forviŝiĝas; distingo inter ili ekzistas nur pri bon­eco, kaj la bonaj iras ĉien, kie oni devas fari bonon."

Kiom da tempo devas pasi post la morto, por ke oni povu elvoki iun Spiriton?

"Oni povas tion fari en la momento mem de la mor­to, sed, ĉar en tiu momento la Spirito ankoraŭ troviĝas konfuzita, tial li nur neperfekte respondas."

Rimarko. Ĉar la daŭro de la konfuziteco diversas laŭ la Spirito, nenia tempo povas esti fiksita por elvokoj; tamen malofte post ok tagoj la Spirito ne konscias sian staton su- fiĉe, por povi respondi; kelkafoje li povas tion tre bone fari du aŭ tri tagojn post la morto. Ĉiaokaze oni povas provi kun mezurateco.

Ĉu la elvoko estas pli peniga por la Spi- rito en la momento de la morto, ol iom poste?

"Jes, iafoje; tio estas kvazaŭ oni elŝirus vin el la dormo, antaŭ ol vi tute vekiĝis. Kelkaj tamen tute ne ĉagreniĝas pro tio, kaj tio eĉ helpas ilin eltiriĝi el la konfuziteco."

Kiel la Spirito de infano, mortinta tre juna, povas doni plensciajn respondojn, se, kiam sur la Tero, li ankoraŭ ne konsciis sin mem?

"La animo de infano estas Spirito ankoraŭ en la vindaĵoj de la materio; liberiĝinte el la materio, li ĝuas la kapablojn de Spirito, ĉar la Spirito ne havas aĝon, kio pruvas, ke la infano jam antaŭe vivis. Tamen ĝis li troviĝos tute liberiĝinta, li povos konservi en sia pa- rolo kelkajn trajtojn de la karaktero de la infanaĝo."

Rimarko. La influon de la korpo, kiun pli aŭ malpli longe sentas la Spirito de infano, kelkafoje sentas ankaŭ la Spirito de homoj, kiuj mortis frenezaj. La Spirito mem ne estas freneza, sed oni scias, ke iuj Spiritoj dum kelka tempo pensas, ke ili ankoraŭ troviĝas en ĉi tiu mondo. Ne estas do mirige, ke, ĉe frenezulo, la Spirito ankoraŭ suferas de la mal- helpoj, kiuj dum sia surtera migrado baris la liberan mani- festiĝadon de siaj pensoj, ĝis li estos tute ekster la mate­rio. Ĉi tiu efiko diversas laŭ la kaŭzoj de la frenezeco, ĉar kelkaj frenezuloj plene regajnas sian mensklarecon tuj post sia morto.

Elvoko de bestoj

283. XXXVI. Cu oni povas elvoki la Spiriton de iu besto?

"Post la morto de besto la inteligenta principo, kiu ekzistis en ĝi, troviĝas en latenta stato kaj estas tuj util- igata de iuj Spiritoj, por tio komisiitaj, por animi novajn estaĵojn, ĉe kiuj ĝi daŭrigas sian ellaboriĝadon. Sekve, en la mondo de la Spiritoj ne ekzistas vagantaj bestoj, sed nur Spiritoj de homoj. Ci tio respondas vian de- mandon."

— Kiel do vere estus, ke, elvokinte bestojn, iuj hom- oj ricevis respondon?

"Elvoku rokon kaj ĝi respondos al vi. Multego da Spiritoj estas ĉiam pretaj preni la parolon por ĉio ajn."

Rimarko. El la sama motivo, se oni elvokos ian miton aŭ alegorian personon, ĝi respondos, t.e. iu respondos por ĝi, kaj la Spirito, kiu sin prezentos, ekprenos ĝian karakteron kaj manierojn. Unu tagon iu ekpensis elvoki Tartufon, kaj Tartufo tuj venis; eĉ plue: li parolis pri Orgono, Elmira, Da- misa kaj Valerio, pri kiuj li donis sciigojn; li imitis la hipo- kritulon tiel lerte, kvazaŭ Tartufo estis efektive ekzistinta kiel reala persono. Li poste diris, ke li estas la Spirito de aktoro, kiu ludis tiun rolon. La frivolaj Spiritoj ĉiam eks- pluatas la nespertecon de siaj demandantoj, sed ili sin deten- as havi aferon al tiuj, pri kiuj ili scias, ke tiuj havas sufiĉan kapablecon, por senmaskigi iliajn mistifikojn, kaj kiuj ne fid- us ilian parolaĵon. Same okazas inter la homoj.

Unu sinjoro havis en sia ĝardeno neston de kardeloj, por kiuj li sin tre interesis. Unu tagon la nesto malaperis. Cert- iĝinte, ke neniu el liaj samdomanoj kulpas tiun delikton, kaj ĉar li mem estis mediumo, li ekpensis elvoki la patrinon de la etuloj; ŝi venis kaj diris al li en tre bona franca lingvo: "Akuzu neniun kaj estu trankvila pri la sorto de miaj idetoj; okazis tio, ke la kato, saltante, renversis la neston; vi trovos ĉi tiun sub la herbaĵo kaj ankaŭ la birdetojn, kiujn la kato ne manĝis." Li iris kaj konstatis, ke la dirita estas vero. Cu oni el tio konkludu, ke tio estis la birdo, kiu respondis? Ne, certe, sed, simple, iu Spirito, kiu konis tiun okazaĵon. Ci tio montras, kiel oni devas malfidi ŝajnaĵojn kaj kiel ĝusta estas la supre donita respondo: "Elvoku rokon kaj ĝi res- pondos al vi." (Vd. antaŭe la ĉapitron Pri la mediumeco de la bestoj, § 234.)

Elvoko de vivantoj

284. XXXVII. Cu la enkarneco de la Spirito estas abso­luta malhelpo al lia elvoko?

"Ne, sed estas necese, ke la stato de la korpo ebligu al la Spirito liberiĝi en tiu momento. Enkarniĝinta Spi- rito venas tiom pli facile, kiom pli altklasa estas la mon­do, kie li staras, ĉar tie la korpoj estas malpli materiaj."

Cu oni povas elvoki la Spiriton de viv- anto?

"Jes, ĉar oni povas elvoki enkarniĝintan Spiriton. La Spirito de vivanto povas, en siaj momentoj de libereco, prezenti sin ankaŭ ne elvokite; ĉi tio dependas de lia sim- patio por la homoj, kun kiuj li komunikiĝas." (Vd. en la § 116 la historion pri la sinjoro kun la flartabakujo.)

En kia stato restas la korpo de la homo, kies Spirito estas elvokita?

"Gi dormas aŭ nur dormetas; tiam la Spirito estas ja libera."

— Cu la korpo povus vekiĝi dum la forestado de la Spirito?

"Ne; la Spirito estas devigita eniri en sian loĝejon; se en tiu momento li konversacias kun vi, li disiĝas de vi kaj ofte diras al vi la motivon de sia foriro."

XL. Kiel la Spirito ekster sia korpo estas avizata, ke lia ĉeesto estas necesa?

"La Spirito de vivanta homo neniam estas tute apart- iĝinta de la korpo; kiel ajn malproksimen li foriĝis, li sin tenadas ĉe la korpo per ia fluidaĵa ligilo, kiu servas por alvoki lin, kiam necese; ĉi tiu ligilo rompiĝas nur ĉe la morto."

Rimarko. Vidivaj mediumoj ofte vidis ĉi tiun fluidaĵan ligilon. Gi estas ia fosforeska trenaĵo, kiu de la Spirito iras en la direkto al la korpo, disfluiĝante en la aero. Kelkaj Spi­ritoj diris, ke per ĝi ili scias, kiuj ankoraŭ troviĝas alkroĉ- itaj al la enkorpa mondo.

XLI. Kio okazus, se, dum la dormo, kaj en la for- estado de la Spirito, la korpo estus morte frapita?

"La Spirito estus avizita kaj revenus, antaŭ ol la morto plene efektiviĝus."

Sekve ne povus okazi, ke la korpo mortus en la forestado de la Spirito kaj ke, ĉe sia reveno, ĉi tiu ne povus eniri: ĉu tiel?

"Jes; tio malobeus la leĝon pri la kuniĝo de la animo kun la korpo."

Sed se la frapo estus subita kaj ne antaŭvidita?

"La Spirito estus avizita, antaŭ ol la morta frapo estus donita."

Rimarko. Demandite pri ĉi tiu fakto, la Spirito de iu vivanto respondis: "Se la korpo povus morti en la forestado de la Spirito, tio estus tro oportuna rimedo pro fari hipokrit- ajn memmortigojn."

XLII. Ĉu la Spirito de iu homo, elvokita dum sia dormo, estas tiel libera komunikiĝi, kiel tiu de homo mortinta?

"Ne; la materio ĉiam pli aŭ malpli influas tiun Spi- riton."

Rimarko. Unu homo, kiu sin trovis en tiu stato kaj al kiu estis farita ĉi tiu demando, respondis: Mi estas ĉiam ka- tenita al la ferglobo, kiun mi trenas post mi.

Ĉu en tiu stato la Spirito povus esti malhelpata veni, ĉar li troviĝas aliloke?

"Jes, povas okazi, ke la Spirito troviĝas en iu loko, kie plaĉas al li resti, kaj tiam li ne kontentigas la elvok- on, precipe tiam, se la elvokon faris homo, kiu lin ne interesas."

XLIII. Ĉu estas tute ne eble elvoki la Spiriton de homo ne dormanta?

"Kvankam malfacila, tamen tio ne estas absolute ne ebla, ĉar, se la elvoko efikas, povas esti, ke tiu homo en- dormiĝos; sed la spirito povas komunikiĝi, kiel Spirito, nur en tiuj momentoj, kiam lia ĉeesto ne estas necesa por la inteligenta aktiveco de la korpo."

Rimarko. La sperto montras, ke elvoko, farita dum maldormo, povas naski dormon aŭ almenaŭ ian malvigliĝon proksiman al dormo, sed tia efiko povas fariĝi nur per tre energia volo kaj se ekzistas simpatioligiloj inter la du homoj, alie la elvoko nenion donas. Eĉ en tiu okazo, kiam la elvoko povus naski dormon, se la momento estas neoportuna, la per­sono, ne volante dormi, antaŭmetus reziston, kaj, se li pereas, lia Spirito konfuziĝus de tio kaj malfacile respondus. El tio sekvas, ke la momento plej oportuna por elvoko de vivanto estas tiu de lia natura dormado, ĉar tiam, estante libera, lia Spirito povas veni al tiu, kiu lin vokas, tiel same, kiel li pov- us iri aliloken.

Kiam la elvoko estas farata kun la konsento de la per­sono, kaj ĉi tiu penas endormiĝi por tio, povas okazi, ke tiu absorba zorgo malfruigas la dormon kaj perturbas la Spi­riton; tial ankoraŭ preferinda estas la dormo ne trudita.

XLIV. Ĉu vivanto, kiu estis elvokita dormante, konscias tion ĉe sia vekiĝo?

"Ne; vi mem estas elvokataj pli ofte, ol kiom vi pensas. Nur lia Spirito ĝin scias kaj iafoje povas post- lasi ĉe la persono ian malprecizan impreson, kvazaŭ de sonĝo."

— Kiu povas elvoki nin, senfamajn estulojn?

"Vi eble en antaŭaj ekzistadoj estis personoj famaj en ĉi tiu aŭ en aliaj mondoj; povas elvoki vin ankaŭ viaj parencoj kaj amikoj en ĉi tiu mondo aŭ en aliaj. Ni pre- zentu al ni, ke via Spirito animis la korpon de la patro de alia persono: nu, kiam tiu persono elvokos sian pa­tron, kiu estos elvokita kaj respondos, tiu estos via Spirito."

XLV. Ĉu, elvokite, la Spirito de vivanto respondas kiel Spirito aŭ laŭ la pensoj, kiujn li havas en maldormo?

"Ĉi tio dependas de lia grado en la hierarkio, sed li juĝas pli saĝe kaj havas malpli da antaŭjuĝoj, tute same, kiel la somnambuloj; tiu estas iom simila stato."

XL VI. Se la Spirito de somnambulo en magnetiza dormo estus elvokita, ĉu li estus pli klarmensa, ol tiu de alia persono?

"Li sendube respondus pli facile, ĉar li tiam troviĝ- as pli libera; ĉio estas kondiĉita al la grado da sende- pendeco de la Spirito rilate al la korpo."

— Cu la Spirito de somnambulo povus respondi al unu persono, kiu lin elvokus de malproksime, samtempe kiel li respondus buŝe al alia persono?

"La kapablecon komunikiĝi samtempe sur du mal- samaj lokoj havas nur la Spiritoj tute liberiĝintaj el la materio."

XLVII. Cu oni povus modifi la ideojn de iu perso- no en maldormo, agante sur lian Spiriton dum la dormo?

"Jes, iafoje; ne estante tiel forte ligita al la ma­terio, li tiam estas pli sentema por la moralaj impresoj, kaj tiuj impresoj povas influi sur lian manieron rigardi la aferojn en lia ordinara stato. Bedaŭrinde ofte okazas, ke ĉe la vekiĝo la korpa naturo lin superregas kaj igas lin forgesi la bonajn intencojn, kiujn li eble prenis."

XL VIII. Cu la elvokita Spirito de vivanto estas li­bera diri aŭ ne diri tion, kion li volas?

"Li posedas siajn kapablojn de Spirito, sekve sian liberan volon, kaj ĉar li tiam havas pli da sagaceco, tial li estas ja pli saĝa, ol en maldormo."

XLIX. Cu, elvokinte lin, oni povus devigi iun per- sonon diri tion, pri kio li dezirus silenti?

"Mi diris, ke la Spirito havas sian liberan volon, sed povas okazi, ke, kiel Spirito, la persono atribuas malpli da graveco al iaj aferoj, ol en sia ordinara stato; lia konscienco povas tiam paroli pli libere. Cetere, se li ne volas paroli, li ĉiam povas deturniĝi de la tedaĵoj for- irante, ĉar oni ne povas reteni lian Spiriton, kiel oni re- tenus lian korpon.

L. Cu la Spiriton de vivanto iu alia Spirito ne pov- us devigi veni kaj paroli, tiel same, kiel fariĝas kun la liberaj Spiritoj?

"Ce la Spiritoj, ĉu de mortintoj, ĉu de vivantoj, ek- zistas superregado nur kiel sekvo de supereco morala, kaj vi ja komprenas, ke iu Supera Spirito neniam sub- tenas mallojalan maldiskretaĵon."

Rimarko. Ci tiu konfidekspluato estus efektiva malbon- ago, kiu ja nenion donus, ĉar oni ne povas elpreni sekreton al Spirito, kiu volus ĝin gardi, escepte se, instigite de ia sen­to de justeco, li konfesus tion, kion en aliaj cirkonstancoj li prisilentus.

Unu virino ekvolis per ĉi tiu rimedo scii de unu sia pa- renco, ĉu ties testamento ŝin favoras. La Spirito respondis: "Jes, mia kara nevino, kaj la pruvon pri tio vi baldaŭ havos." Tio estis ja vera, sed post kelke da tagoj la parenco nuligis sian testamenton kaj estis sufiĉe malica, por sciigi ŝin pri tio, tamen ne sciante, ke ŝi lin antaŭe elvokis. Sendube ia instinkta sento instigis lin plenumi la decidon, kiun lia Spi­rito prenis laŭ la al li farita demando. Estas mallojalaĵo demandi la Spiriton de mortinto aŭ de vivanto pri tio, pri kio oni ne kuraĝus demandi lian personon, kaj tiu mallojalaĵo eĉ ne havas kiel kompenson la rezultaton, kiun oni celas.

LI. Ĉu oni povas elvoki iun Spiriton, kies korpo ankoraŭ kuŝas en la patrina sino?

"Ne; vi ja scias, ke en tiu momento la Spirito trov- iĝas en absoluta perturbostato."

Rimarko. La enkarniĝo elplenumiĝas definitive nur en la momento, kiam la infano ekspiras; sed jam de post la embri- igo la Spiriton, destinitan por animi la infanon, kaptas per­turbo, kiu fariĝas ĉiam pli granda laŭmezure kiel proksim- iĝas la naskiĝo kaj kiu prenas al li la memkonscion kaj sekve la kapablon respondi. (Vd. en La Libro de la Spiritoj: "Reveno al la enkorpa vivo; Kuniĝo de animo kun korpo", § 344.)

LII. Ĉu iu trompema Spirito povus substituiĝi al tiu de iu vivanto, kiun oni elvokus?

"Ĉi tio ne estas duba kaj tre ofte okazas precipe tiam, kiam la intenco de la elvokinto ne estas pura. Efe- ktive, la elvoko de vivantoj prezentas intereson nur kiel psikologia studo; estas konsilinde deteni sin de ĝi ĉiam, kiam ĝi ne povas doni pozitivan rezultaton."

Rimarko. Se la elvoko de la liberaj Spiritoj ne ĉiam efikas — mi uzas ilian esprimon —, multe pli ofte tiel estas pri tiuj enkarniĝintaj; precipe en ĉi tiu okazo trompemaj Spi­ritoj ekokupas ties lokon.

LIII. Ĉu la elvoko de vivanto estas iel malutila?

"Gi ne ĉiam estas sendanĝera; tio dependas de la stato de la persono, ĉar se li estas malsana, oni povas per ĝi pliakrigi liajn suferojn."

LIV. En kia okazo la elvoko de vivanto povas esti plej malutila?

"Oni devas deteni sin elvoki tre junajn infanojn, an- kaŭ serioze malsanajn homojn kaj kadukajn maljunul- ojn. Unuvorte, ĝi povas esti malutila ĉiam, kiam la korpo estas tre malfortiĝinta."

Rimarko. Ankaŭ la abrupta ĉeso de la intelektaj ka- pabloj dum maldormo povus esti danĝera, se la persono en tiu momento bezonus sian plenan spiritoĉeeston.

LV. Cu dum la elvokiteco de vivanto lia korpo spertas laciĝon kiel sekvon de la laboro, al kiu, kvankam forestanta, sin donas lia Spirito?

Unu persono, kiu troviĝis en tiu stato kaj kiu pens- is, ke lia korpo laciĝas, respondis ĉi tiun demandon jene:

"Mia Spirito estas ia nelibera balono, ligita al fosto; mia korpo estas la fosto, ŝancelata de la skuoj de la balono."

LVI. Car la elvoko de vivantoj povas esti iel mal­utila, se farita ne prudente, ĉu tial ne estas danĝere el­voki iun Spiriton, pri kiu oni ne scias, ĉu li estas enkarn- iĝinta, kaj kiu povus ne troviĝi en favoraj kondiĉoj?

"Ne, la cirkonstancoj ne estas tiaj samaj; li venos nur, se li havos la kondiĉojn tion fari. Cetere, ĉu mi ne diris al vi, ke vi demandu, antaŭ ol fari ian elvokon, ĉu ĝi estas efektivigebla?"

LVII. Kiam, en la malplej oportunaj momentoj, ni eksentas nerezisteblan dormemon, ĉu ĝin kaŭzas tio, ke ni estas ie elvokataj?

"Tiel sendube povas esti, sed plej ofte ĝi estas pure fizika efiko, ĉu tial, ke la korpo bezonas ripozon, ĉu tial, ke la Spirito bezonas sian liberecon."

Rimarko. Unu mia konatino, mediumino, unu tagon ek- pensis elvoki la Spiriton de sia nepo, dormanta en la sama ĉambro. La identeco estis konstatita laŭ la parolo, la kutim- aj esprimoj de la infano kaj la tre ĝusta raporto pri diversaj aferoj, kiuj okazis al li en la lernejo; ankoraŭ unu cirkons- tanco ĝin konfirmis. La mano de la mediumino subite haltis meze de frazo kaj nenion plu ŝi povis skribi. En tiu mo- mento la infano, duonvekiĝinta, sin ekturnadis sur sia lito; post kelke da momentoj li reendormiĝis kaj tiam la mano denove ekmoviĝis, daŭrigante la interrompitan konversacion. Farita en bonaj kondiĉoj, la elvoko de vivantoj pruvas, en la malplej kontestebla maniero, la apartan agadon de la Spi­rito kaj de la korpo, kaj sekve la ekziston de iu inteligenta principo ne dependanta de la materio. (Vd. en la Revue Spi- rite, de 1860, pĝ. 11 kaj 81, plurajn rimarkindajn ekzemplojn de elvokado de vivantoj.) (*'

285. Homa telegrafio

LVIII. Ĉu, sin reciproke elvokante, du homoj povus transsendi siajn pensojn unu al la dua kaj do interparoli?

"Jes, kaj ĉi tiu homa telegrafio estos iam universala rimedo por interparolo."

— Kial ĝi ne estus praktikata jam nun?

"Gi estas praktikebla por iuj homoj, sed ne por ĉiuj; estas necese, ke la homoj elpuriĝu, por ke iliaj Spiritoj liberiĝu el la materio, kaj tio estas ankoraŭ unu motivo, pro kiu oni faru elvokojn en la nomo de Dio. Gis tiam ĝi estas apartaĵo de la elitaj animoj, iel liberaj de la ma­terio, da kiaj estas tre malmulte sur la Tero, ĉe la ho- diaŭa stato de ties loĝantoj."

(,) Pri la elvokado de vivantoj la eminenta politikisto kaj mediumo William Thomas Stead (1849 - 1912) postlasis al la mondo la plej rimarkindan dokumentaron. — La Trad.

Capitro xxvi

PRI LA DEMANDOJ, KIUJN ONI POVAS FARI AL LA SPIRITOJ

Enkondukaj rimarkoj. Demandoj simpatiaj aŭ antipatiaj al la Spiritoj. Demandoj pri la estonteco. Pri la pasintaj kaj estontaj ekzistadoj. Pri la moralaj kaj materialaj interesoj. Pri la sorto de la Spiritoj. Pri la sano. Pri la inventoj kaj eltrovoj. Pri la kasitaj trezoroj. Pri la aliaj mondoj

Enkondukaj rimarkoj

286. Neniel superflua estus la graveco, kiun oni atribuus al la maniero formuli la demandojn kaj des pli al la konsisto de la demandoj. Du aferoj estas konsi- derendaj en tiuj, kiunj oni faras al la Spiritoj: la formo kaj la fundo. Koncerne la formon, ili devas esti formul- ataj klare kaj precize: neniom da demandoj kompleksaj. Sed estas ankoraŭ unu ne malpli grava punkto, nome la ordo en ilia aranĝo. Kiam iu temo postulas serion da demandoj, tiam estas plej grave, ke ili sinsekve inter- ligiĝu metode, en tia maniero, ke unu nature elfluu de alia; tiam la Spiritoj respondas multe pli facile kaj kla- re, ol se ili estas prezentataj hazarde, abrupte pasante de unu objekto al alia. Tial estas ĉiam tre utile ilin antaŭe prepari, escepte de tio, se, dum la kunsido, oni intermetas aliajn, diktitajn de la cirkonstancoj. Krom tio, ke la redaktado certe estas pli bona, se farita tran- kvile, tiu prepara laboro estas, kiel mi jam diris, ia an- taŭa elvokado, ĉe kiu la Spirito eble ĉeestis kaj kiu lin inklinigas respondi. Estas rimarkinde, ke la Spirito tre ofte anticipe respondas iujn demandojn, kio montras, ke li ilin jam antaŭe konis.

La fundo de la demando postulas ankoraŭ pli serioz- an atenton, ĉar ofte respondo, ĝusta aŭ malĝusta, ja dependas de la demando. Kelkajn la Spiritoj ne povas aŭ ne devas respondi pro motivoj al ni nekonataj: estas do senutile insisti; sed tio, de kio oni precipe devas sin deteni, estas demandoj, celantaj provi ilian sagacecon. Kiam io ekzistas, oni diras, ili devas ĝin scii; nu, ĝuste tial, ĉar tiun ion vi ja konas aŭ havas mem la rimedojn konstati ĝian verecon, ili ne donas al si la penon res­pondi; tiu suspekto ilin pikas, kaj do oni ricevas nenion kontentigan. Cu ni ĉiutage ne havas pri tio ekzemplojn inter ni? Cu homoj superaj, konsciantaj sian valoron, plezurus respondante ĉiajn sensencajn demandojn, celant- ajn submeti ilin al ia ekzameno, kvazaŭ lernejanojn? La deziro fari adepto tian aŭ tian homon ne estas por la Spiritoj motivo por atenti vanan scivolon; ili ja scias, ke la konvinkiĝo pli aŭ malpli frue venos, kaj la ri- medoj, kiujn ili uzas, por ĝin venigi, ne ĉiam estas tiuj, ki­ujn ni supozas.

Prezentu al vi iun gravan sinjoron, okupitan de util- aj kaj seriozaj aferoj, senĉese turmentatan de la baga- telaĵaj demandoj de iu infano, kaj vi faros al vi ideon pri tio, kion la Superaj Spiritoj devas pensi pri ĉiaj ne- niaĵoj, kiujn oni rakontas al ili. El tio ne sekvas, ke oni ne povas ekhavi de la Spiritoj utilajn klarigojn kaj precipe tre bonajn konsilojn, sed ili respondas pli aŭ malpli bone laŭ sia scio mem, laŭ la intereso, kiun ni de ili meritas kaj la korligiteco, kiun ili portas por ni, kaj fine laŭ la celo, al kiu oni strebas, kaj la utileco, kiun ili vidas en la afero. Sed se nia tuta penso limiĝas je tio, konsideri ilin pli kapablaj, ol aliaj, utile informi nin pri la aferoj de ĉi tiu mondo, tiam ili ne povas havi por ni profundan simpation; ili do faras tre mallongajn vi- zitojn kaj ofte, laŭ la grado de sia neperfekteco, el- montras sian malbonhumoron, ke ili estis senutile ĝenitaj.

287. Iuj homoj pensas, ke estas preferinde deteni sin de demandoj kaj konsilinde atendi la instruon de la

Spiritoj, ĝin ne elmovante mem: tio estas eraro. La Spi­ritoj sendube donas spontaneajn vastampleksajn instru- ojn, pri kiuj oni farus malbone, se oni ilin malŝatus; sed kelkajn klarigojn oni ofte atendus tre longe, se oni ilin ne petus. Sen la demandoj, kiujn mi faris, La Libro de la Spiritoj kaj La Libro de la Mediumoj estus ankoraŭ verkotaj aŭ almenaŭ estus multe malpli kompletaj, kaj multego da tre gravaj problemoj estus ankoraŭ solvotaj. Anstataŭ ke ili eĉ la plej malmulte estus malutilaj, la demandoj estas tre utilaj el la vidpunkto de instruado, kiam oni scias ilin tenadi en la dezirataj limoj. Ili havas ankoraŭ unu bonaĵon, nome helpi senmaskigi la trom- pemajn Spiritojn, kiuj, pli fanfaronaj ol kleraj, malofte eltenas la pro von de demandoj, farataj per streĉa logiko, per kiuj oni ilin repuŝas ĝis ilia lasta reduto. Havante nenion por timi ĉe tia kontrolado, la efektive superaj Spiritoj mem donas klarigojn pri malklaraj punktoj; la aliaj, kontraŭe, timante rilati kun pli forta partio, tre zorgas ilin eviti; tial tiuj Spiritoj ordinare rekomendas al la mediumoj, kiujn ili volas superpotenci kaj al kiuj ili volas akceptigi siajn utopiojn, deteni sin de ĉia dis - kutado pri iliaj instruoj.

Se oni bone komprenis tion, kion mi ĝis ĉi tie diris en ĉi tiu verko, oni jam povas fari al si ian ideon pri la rondo, en kiu estas konsilinde enfermi la demandojn, kiujn oni povas adresi al la Spiritoj; tamen, por pli da certeco, mi konigas malsupre la respondojn, donitajn pri la ĉefaj temoj, pri kiuj la malpli spertaj homoj ordinare inklinas demandi la Spiritojn.

288. Demandoj simpatiaj aŭ antipatiaj al la Spiritoj

I. Ĉu la Spiritoj volonte respondas la demandojn, faritajn al ili?

"Tio dependas de la demandoj. La seriozaj Spiritoj ĉiam plezure respondas tiujn, kiuj celas bonon kaj la rimedojn, por vin progresigi. La bagatelajn demandojn ili ne atentas."

Ĉu sufiĉas, ke iu demando estas serioza, por ricevi seriozan respondon?

"Ne, tio dependas de la Spirito, kiu respondas."

Sed ĉu iu serioza demando ne forigas la frivol- ajn Spiritojn?

"Ne la demando forigas la frivolajn, sed la karak- tero de la demandanto."

Kiaj demandoj estas plej antipatiaj al la bonaj Spiritoj?

"Ĉiaj, kiuj estas senutilaj aŭ faritaj el scivolo aŭ por provo; tiam ili ne respondas kaj foriras."

Ĉu iuj demandoj estas antipatiaj al la neperfekt- aj Spiritoj?

"Nur tiaj, kiuj povas meti en lumon ilian senkler- econ aŭ mistifikon, kiam ili penas trompi; alie ili res­pondas ĉion, ne zorgante pri la vero."

Kion pensi pri tiaj homoj, kiuj vidas en la ko- munikiĝoj de la Spiritoj sole nur ian distrilon kaj tem- popasigilon aŭ ian rimedon akiri al si malkaŝojn pri tio, kio ilin interesas?

"Tiuj homoj forte plaĉas al la malsuperaj Spiritoj, kiuj, kiel ili, volas sin amuzi kaj kiuj estas kontentaj, kiam ili mistifikis tiujn homojn."

Kiam la Spiritoj ne respondas iajn demandojn, ĉu tiel estas pro ilia volo aŭ tial, ke ia supera potenco malpermesas iajn malkaŝojn?

"Pro ambaŭ motivoj; ekzistas tiaj aferoj, kiuj ne povas esti malkaŝitaj, tiaj aliaj, kiujn la Spirito mem ne konas."

Ĉu per forta insistado la Spirito fine respondus?

"Ne; al la Spirito, kiu ne volas respondi, estas ĉiam facile foriri. Tial vi devas atendi, kiam oni diras al vi, ke vi ĝin faru, kaj precipe ne voli obstine devigi nin respondi. Insisti, por ekhavi ian respondon, kiun oni ne volas doni al vi, estas trafa rimedo, por esti trompita."

Ĉu ĉiuj Spiritoj kapablas kompreni la demand- ojn, kiujn oni faras al ili?

"Tute kontraŭe: la malsuperaj Spiritoj estas neka- pablaj kompreni iujn demandojn, kio ne malhelpas ilin respondi bone aŭ malbone, tute same, kiel okazas ĉe vi."

Rimarko. En iuj okazoj, kaj kiam utile, ofte iu pli ins- truita Spirito venas helpe al la nescianta Spirito kaj inspiras al li tion, kion ĉi tiu devas diri. Oni facile konstatas ĉi tiun fakton laŭ la kontrasto de iuj respondoj kaj ankaŭ tiel, ke la malpli klera Spirito mem ĝin ofte konfesas. Ci tion faras nur la sinceraj malkleraj Spiritoj, sed ne tiuj, kiuj paradas per pseŭdo-klereco.

289. Demandoj pri la estonteco

Cu la Spiritoj povas konatigi al ni la estont- econ?

"Se la homo konus la estontecon, li malzorgus la nunecon.

"Ci tiu estas ankoraŭ unu afero, pri kiu vi ĉiam in­sistas, por ekhavi precizan respondon; tio estas granda eraro, ĉar la manifestiĝo de la Spiritoj ne estas ia diven- rimedo. Se vi nepre volas ian respondon, ĝin donos iu pe- tolema Spirito: tion ni diras al vi ĉiumomente." (Vd. en La Libro de la Spiritoj: "Konado de la estonteco", § 868.)

Cu tamen iafoje estontaj okazoj ne estas spon- tanee antaŭdirataj de la Spiritoj, kaj ili ja efektiviĝas?

"Povas esti, ke iu Spirito antaŭvidas aferojn, kiujn li opinias utile konigi, aŭ kiujn li havas la komision sci- igi al vi; sed oni malkonfidu la trompemajn Spiritojn, kiuj sin amuzas farante antaŭdirojn. Nur la tuto de la cirkonstancoj ebligas taksi la gradon da fido, kiun me- ritas tiaj paroloj."

Kiajn antaŭdirojn oni plej multe malfidu?

"Ciujn, kiuj ne celas ĝeneralan utilecon. La person- aj antaŭdiroj povas preskaŭ ĉiam esti konsiderataj kiel apokrifaj."

Kion celas la Spiritoj, kiuj propramove antaŭ- diras okazaĵojn, kiuj ne efektiviĝas?

"Ili tion faras ofte, por sin amuzi pri la homa kred- emo, aŭ pri la teruro aŭ la ĝojo, kiun ili kaŭzas, kaj poste ili ridas pro la desapontiĝo. Tiuj mensogaj antaŭ- diroj iafoje havas tamen pli seriozan celon, nome provi la homon, kiun ili koncernas, por ke oni vidu, kiel li ilin akceptas, kaj ĉu bonajn aŭ malbonajn sentojn ili vek- as ĉe li."

Rimarko. Tia estas ekzemple la antaŭdiro pri io, kio povas flati la profitamon aŭ ambicion, kiel la morto de iu homo, la perspektivo pri ia heredaĵo k. a.

Kial la seriozaj Spiritoj, kiam ili antaŭsentigas iun okazaĵon, ordinare ne difinas la daton de ĉi tiu? ĉu pro nepovado aŭ pro volo?

"Pro ambaŭ motivoj. En iaj okazoj ili povas antaŭ- sentigi iun fariĝon: ĝi tiam estas averto, kiun ili donas al vi. Pri la difinado de la tempo, ofte ili ne devas tion fari; ankaŭ ofte ili ĝin ne povas, ĉar ili ja ne scias mem. Iu Spirito povas antaŭvidi, ke io okazos, sed la ĝusta momento povas dependi de okazaĵoj, kiuj ankoraŭ ne fariĝis kaj kiujn nur Dio scias. La frivolaj Spiritoj, kiuj ne faras al si skrupulon trompi vin, difinas tagojn kaj horojn, ne zorgante pri la sukceso. Tial ĉia detala an- taŭdiro devas esti por vi nefidinda.

"Ankoraŭ unu fojon: nia misio estas igi vin pro- gresi; ni helpas vin tiom, kiom ni povas. Kiu petas la Superajn Spiritojn pri saĝo, tiu neniam estos trompita; sed ne pensu, ke ni perdus nian tempon aŭskultante ĉi- ujn viajn bagatelaĵojn kaj antaŭdirante vian sorton: ĉi tion ni lasas en la manoj de la frivolaj Spiritoj, kiuj ple- zuras ĉe tiaj aferoj, kvazaŭ petolaj infanoj.

"La Providenco strekis limojn al la malkaŝoj, kiuj povas esti farataj al la homo. La seriozaj Spiritoj pri- silentas ĉion, kion estas al ili malpermesite konigi. In- sistante pri ia respondo, oni elmetas sin al la mistifikoj de la malsuperaj Spiritoj, ĉiam pretaj ekkapti okazojn por insidi kontraŭ via kredemo."

Rimarko. La Spiritoj, per indukto, vidas aŭ antaŭsent- as la estontajn okazaĵojn; ili tiujn vidas plenumiĝi dum tempo, kiun ili ne mezuras same, kiel ni; por precizigi ties momenton, ili devas alkonformiĝi al nia maniero kalkuli la tempon, kion ili opinias ne ĉiam necesa; el tio ofte naskiĝas kaŭzo de ŝajnaj eraroj.

Ĉu ne ekzistas homoj, naturdotitaj per ia spe- ciala kapablo, kiu ebligas al ili duonvidi la estontecon?

"Tiaj ja ekzistas, t. e. tiuj, kies animo liberiĝas el la materio; tiam kiu vidas, tiu estas la Spirito; kaj kiam utile, Dio permesas al ili malkaŝi iajn aferojn por la bono; sed ankoraŭ ekzistas pli da trompistoj kaj ĉarla- tanoj. Ci tiu kapablo estos iam pli ordinara."

Kion pensi pri la Spiritoj, por kiuj estas ple- zuro antaŭdiri al iu la tagon kaj horon de lia morto?

"Ili estas triviale spritaj, ja forte triviale spritaj Spi­ritoj, havantaj nenian celon, ol plezuri ĉe la timo, kiun ili kaŭzas. Neniu maltrankviliĝu pro tio."

Kiel do iuj homoj per ia antaŭsento estas avizataj pri la tempo de sia morto?

"Plej ofte tion ekscias iliaj Spiritoj mem dum siaj momentoj de libereco kaj, vekiĝinte, konservas pri tio ian intuicion. Preparitaj por tiu okazaĵo, la diritaj homoj do ne ricevas de tio teruron aŭ emocion. En tiu disiĝo de la animo for de la korpo ili vidas nur ŝangon de si- tuacio, aŭ, se vi preferas, en pli vulgara lingvo, la for- ĵeton de vesto el maldelikata drapo kaj surmeton de vesto el silko. La timo antaŭ la morto malpliiĝos, laŭ- grade kiel plivastiĝos la spiritisma kredo."

290. Demandoj pri la pasintaj kaj estontaj ekzistadoj

Cu la Spiritoj povas al ni konatigi niajn pas- intajn ekzistadojn?

"Dio iafoje permesas, ke ili estu malkaŝitaj, laŭ la celo; se por via edifo kaj instruo, tiam ili estas veraj, kaj, en ĉi tiu okazo, la malkaŝo estas farata preskaŭ ĉiam spontanee kaj tute neatendite; sed Li tion neniam permesas, por la kontentigo de vana scivolemo."

— Kial iuj Spiritoj neniam rifuzas fari tiajn mal- kaŝojn?

"Tio estas petolemaj Spiritoj, kiuj sin amuzas pri vi. Generale vi devas rigardi kiel malverajn, aŭ almenaŭ suspektindajn, ĉiujn tiaspecajn malkaŝojn, kiuj ne havas treege seriozan kaj utilan celon. La mokemaj Spiritoj plezuras flatante la memestimon per supozataj originoj. Kelkaj mediumoj kaj kredantoj akceptas kiel kontantan monon tion, kion oni diras al ili pri ĉi tiu afero, ne vid- ante, ke la nuna stato de iliaj Spiritoj nenion pravigas la rangon, pri kiu ili pretendas, ke ili ĝin iam okupis: negrava vantamo, pri kiu sin amuzas kiel la homoj, tiel ankaŭ la petolemaj Spiritoj. Estus pli logike kaj pli konforma al la iom-post-ioma irado de la estuloj, se ili estus suprenirintaj, ol malsuprenirintaj, kio estus por ili pli honora. Por ke oni povu fidi tiajn malkaŝojn, estus necese, ke ili estu farataj memvole per diversaj medium- oj fremdaj unu al alia, kaj nesciantaj pri tio, kio estis antaŭe malkaŝita; tiam ja ekzistus evidenta motivo por kredo."

— Se ni ne povas ekscii nian antaŭan individuecon, ĉu tiel same estus do pri la speco de ekzistado, kiun ni travivis, pri la socia pozicio, kiun ni okupis, pri la bonaj kaj malbonaj kvalitoj, kiuj plej distingiĝis ĉe ni?

"Ne, tio povas esti malkaŝata, ĉar el tio vi povas ĉerpi profiton por via pliboniĝo; cetere, esplorante vian nunecon, vi mem povas el ĝi konkludi vian pasintecon." (Vd. en La Libro de la Spiritoj: "Forgeso pri la pas- inteco", § 392.)

Ĉu io povas esti malkaŝita al ni pri niaj est- ontaj ekzistadoj?

"Ne; ĉio, kion iuj Spiritoj diros al vi pri tio, estas nura ŝerco, kaj ĉi tion oni komprenas: via estonta ek­zistado ne povas esti anticipe difinita, ĉar ĝi estos tia, kiel vi mem ĝin estos preparintaj per via konduto sur la Tero kaj per la decidoj, kiujn vi estos farintaj, kiam vi estos liberaj Spiritoj. Ju pli malmulte vi devas elpagi, des pli feliĉaj vi estos. Sed scii, kie kaj kia estos tiu ekzistado, ni ripetas, estas ne eble, escepte de la speciala kaj malofta okazo de tiuj Spiritoj, kiuj troviĝas sur la Tero nur por plenumi gravan mision, ĉar tiam ilia vojo estas iamaniere antaŭe difinita."

291. Demandoj pri la moralaj kaj materialaj interesoj

Ĉu oni povas peti la Spiritojn pri konsiloj?

"Jes, sendube; la bonaj Spiritoj neniam rifuzas helpi ĉiun, kiu ilin fidplene elvokas, precipe koncerne la anim-

on; sed ili forpuŝas la hipokritulojn, tiujn, kiuj, ŝajnante peti pri lumo, tamen plezuras en mallumo."

Cu la Spiritoj povas doni konsilojn pri afer- oj de privata intereso?

"Iafoje, laŭ la motivoj; ĝi dependas ankaŭ de la Spiritoj, al kiuj oni sin turnas por tio. La konsiloj, kon- cernantaj la privatan vivon, estas pli ekzakte donataj de la familiaraj Spiritoj, ĉar ili alligiĝas al la persono kaj sin interesas por liaj aferoj: ili estas la amikoj, tiuj al kiuj vi konfidencas viajn plej sekretajn pensojn; sed vi ofte tiel lacigas ilin per bagatelaĉaj demandoj, ke ili vin forlasas. Estus tiel absurde, se vi demandus pri in- timaj aferoj Spiritojn por vi fremdajn, kiel se vi turnus vin al homo, kiun vi unue renkontus sur via vojo. Vi devus neniam forgesi, ke la bagateleco de la demandoj estas neakordigebla kun la supereco de la Spiritoj. Oni prenu en kalkulon ankaŭ la kvalitojn de la familiara Spirito, kiu povas esti bona aŭ malbona, laŭ sia simpatio por la homo, al kiu li ligiĝas. La familiara Spirito de malbona homo estas malica Spirito, kies konsiloj povas esti pereigaj, sed kiu foriĝas kaj cedas sian lokon al iu pli bona Spirito, se la homo mem pliboniĝas. Similaj kun similaj kuniĝas."

Cu la familiaraj Spiritoj povas favori la ma- terialajn interesojn per malkaŝoj?

"Jes, ili povas kaj iafoje ĝin faras laŭ la cirkons- tancoj, sed estu certaj, ke la bonaj Spiritoj neniam vo- lontas servi al la profitamo. La malicaj briligas antaŭ viaj okuloj multegon da logaĵoj, por stimuli vian profi- tamon kaj poste mistifiki vin per elreviĝo. Eksciu an- kaŭ, ke se via elprovaĵo estas sperti tian aŭ tian traviv- aĵon, viaj protektantaj Spiritoj povas helpi vin elporti ĝin pli rezignacie, eĉ kelkafoje ili povas ĝin mildigi; sed en la intereso mem de via estonteco, ne estas al ili per- mesite deŝarĝi vin de ĝi. Tiel same, bona patro ne kon- sentas al sia infano ĉion, kion ĉi tiu deziras."

Rimarko. Niaj protektantaj Spiritoj, en multe da cir- konstancoj, povas indiki al ni la plej bonan vojon, tamen ne gvidante nin per ia kondukŝnuro, ĉar tiel ni jam havus nen- ian iniciativon kaj ne kuragŭs fari eĉ unu paŝon, ne petante ilian helpon, malprofite por nia perfektiĝo. Por progresi, la homo ofte bezonas havigi al si sperton per sia propra kosto- pago; tial la saĝaj Spiritoj donas al ni konsilojn, sed lasas nin konduti laŭ niaj propraj fortoj, kiel agas lerta edukisto rilate siajn disĉiplojn. En la ordinaraj cirkonstancoj de la vivo ili konsilas nin per inspiro kaj tiel ili lasas en niaj man- oj la tutan meriton de la bono, kiel ankaŭ la tutan respond- econ por la malbono, kiun ni faras.

Estus trouzi la indulgemon de la familiaraj Spiritoj kaj tute erari pri ilia misio ĉiumomente demandi ilin pri la plej ordinaraj aferoj, kiel faras iuj mediumoj. Kelkaj mediumoj por ia "jes" aŭ "ne", ekprenas la krajonon kaj petas pri konsilo por la plej simpla ago. Tia manio signas malvast- econ de ideoj kaj ankaŭ la pretendon pensi, ke ni ĉiam aŭ- toritate disponus pri iu Spirito, havanta nenion alian por fari, ol zorgi pri ni kaj pri niaj bagatelaj interesoj. Krom tio, per tia konduto oni nuligus sian juĝokapablon kaj limigus sin al pasiva rolo sen profito por la nuna vivo kaj tute certe kun malprofito por la estonta progresado. Se infanaĵo estas demandi la Spiritojn por senvaloraj aferoj, ne malpli granda infanaĵo estas tiu de kelkaj Spiritoj, kiuj propramove sin okupas pri tio, kion oni povus nomi mastrumaj detaloj: tiuj povas esti bonaj, sed sendube ili estas ankoraŭ forte ter- mensaj.

XX. Se iu homo, ĉe sia morto, lasis siajn aferojn embarasitaj, ĉu oni povus peti lian Spiriton helpi malim- pliki ilin; kaj ankaŭ, ĉu oni povus demandi lin pri la efektiva havaĵo, kiun li postlasis, en la okazo, se tiu hav- aĵo ne estus konata, se tio estas en la intereso de la justeco?

"Vi forgesas, ke la morto estas la liberiĝo el la sur- teraj zorgoj; ĉu vi do pensas, ke la Spirito, kiu estas feliĉa de sia libereco, volonte venus rekroĉiĝi al sia ka- teno kaj okupi sin pri aferoj, kiuj lin jam ne koncernas, por kontentigi la profitamon de siaj heredintoj, kiuj eble ekĝojis pro lia morto, esperante, ke ĝi portu al ili pro- fiton? Vi parolas pri justeco, sed justeco montriĝos en la disreviĝo de ilia avideco: tio estas la komenco de la punoj, kiujn Dio destinas por la avideco je la surteraj posedaĵoj. Cetere, la embarasoj, kiujn ies morto iafoje postlasas al aliaj homoj, estas parto de la elprovaĵoj de la vivo, kaj neniu Spirito povas liberigi vin el ili, ĉar ili troviĝas en la dekretoj de Dio."

Rimarko. La supre donita respondo sendube desapontos tiujn homojn, kiuj imagas al si, ke la Spiritoj havas por fari nenion, krom servi al ni kiel klarvidaj helpantoj, por gvidi nin, ne al la ĉielo, sed sur la Tero. Ankoraŭ unu konsidero subtenas ĉi tiun respondon. Se iu homo, pro malzorgo dum sia vivo, lasis en malordo siajn aferojn, verŝajne post sia morto li ilin ne pli atente prizorgos, ĉar li sendube estas fe- liĉa, ke li liberiĝis el la klopodoj, kiujn ili trudis al li, kaj kiel ajn malaltranga li estas, li atribuas al ili ankoraŭ malpli da graveco kiel Spirito, ol kiel homo. Rilate al la nekonata posedaĵo, kiun li eble postlasis, li havas nenian motivon por sin interesi por avidaj heredintoj, kiuj probable ne pensus plu pri li, se ili ne esperus profiti ion el ĝi; kaj se lin an- koraŭ okupas la homaj pasioj, li ja povas fari al si malican plezuron el la desapontiĝo de la heredintoj.

Se en la intereso de la justeco kaj de siaj karuloj iu Spirito opinias utile fari tiajn malkaŝojn, li ilin faras mem- vole, kaj por tio oni ne bezonas esti mediumo, nek sin turni al ia mediumo. La Spirito mem konatigas la aferojn per akci- dentaj cirkonstancoj, sed neniam dank'al la peto, kiun oni faris al li, ĉar tiu peto ne povas ŝanĝi la specon de la provoj, kiun oni devas travivi; ĝi prefere kunhelpus por ĉi tiujn pli - pezigi, ĉar ĝi ĉiam estas signo de profitamo kaj montras al la Spirito, ke oni pensas pri li pro intereso. (Vd. § 295.)

292. Demandoj pri la sorto de la Spiritoj

Ĉu oni povas peti la Spiritojn pri klarigoj, rilataj al ilia situacio en la mondo de la Spiritoj?

"Jes, kaj ili volonte donas tiujn klarigojn, se la pet- on diktis simpatio aŭ la deziro esti utila, sed ne nura scivolemo."

Ĉu la Spiritoj povas priskribi la naturon de siaj suferoj aŭ de sia feliĉo?

"Jes, tute ĝuste, kaj tiaj malkaŝoj estas granda ins­truo por vi, ĉar ili ensekretigas vin en la veran naturon de la estontaj punoj kaj rekompencoj; disbatante la mal- verajn ideojn, kiujn vi kreis al vi pri ĉi tiu subjekto, ili celas revigligi vian fidon kaj vian konfidon al la boneco de Dio. La bonaj Spiritoj estas feliĉaj priskribi al vi la feliĉegon de la elektitaj animoj; la malicaj povas esti devigataj pentri siajn suferojn, por ke ilin tuŝu la pento, kaj en tio ili kelkafoje eĉ trovas ian mildigon de la do- loroj: ili estas kiel malfeliĉulo, kiu ellasas sian lament- adon, esperante rivevi kompaton.

"Ne forgesu, ke la esenca, la sola celo de Spiritismo estas via pliboniĝo, kaj ĝuste por trafi tiun celon, estas permesite al la Spiritoj ensekretigi vin en la estontan vivon, prezentante al vi ekzemplojn, el kiuj vi povas tiri ian profiton. Ju pli vi identiĝos kun la mondo, vin atend- anta, des malpli vi resopiros tiun, en kiu vi nun staras. Jen, resume, la efektiva celo de la revelacio."

XXIII. Ĉu, elvokante iun homon, kies sorton oni ne konas, oni povas ekscii de li mem, ĉu li ankoraŭ troviĝas sur la Tero?

"Jes, se la necerteco pri lia morto ne estas ia neceso aŭ provo por tiuj, al kiuj estas interese tion ekscii."

— Se li jam mortis, ĉu li povas konatigi la cirkons- tancojn de sia morto en tia maniero, ke oni povu ĝin kontroli?

"Se li rigardas tiun sciigon kiel ion gravan, li ĝin faros; alie li malmulte zorgos pri tio."

Rimarko. La sperto montras, ke en ĉi tiu okazo la Spi- riton neniel tuŝas la motivoj de la intereso, kiun oni povas havi, ekkoni la cirkonstancojn de lia morto. Se li ja forte deziras ilin malkaŝi, li ĝin faras mem, ĉu per iu mediumo, ĉu per vidaĵoj aŭ aperaĵoj, kaj tiam li povas doni la plej pre- cizajn sciigojn; se ne, iu trompema Spirito povas tute bone mistifiki siajn demandantojn kaj amuziĝi, kondukante ilin al senutilaj esploroj.

Ofte okazas, ke la malapero de iu homo, kies morton oni ne povas oficiale konstati, alportas embarasojn al la fa- miliaj aferoj. Nur en tiaj tre maloftaj kaj esceptaj okazoj mi vidis la Spiritojn montri la ĝustan vojon, plenumante la petojn, al ili faritajn. Se ili volus, ili sendube povus tion fari, sed tio ofte ne estas permesita al ili, se tiuj embarasoj estas provoj por tiuj homoj, kiujn interesus formovi tiujn barojn.

Estus do luli sin en ia himera espero per ĉi tiu rimedo strebi al la ekposedo de heredaĵoj, ĉar ties pozitiva flanko estas la mono, kiun oni por tio elspezas.

Ne mankas Spiritoj pretaj flati similajn esperojn kaj far- antaj al si nenian skrupulon instigi la homojn al klopodoj, el kiuj oni ofte estas tre feliĉa saviĝi interŝanĝe kontraŭ iom da ridindeco.

293. Demandoj pri la sano

Cu la Spiritoj povas doni konsilojn por la sano?

"La sano estas kondiĉo necesa por la laboro, kiun oni devas plenumi sur la Tero; tial la Spiritoj sin volonte okupas pri ĝi; sed, ĉar inter ili ekzistas kleruloj kaj mal- kleruloj, ne estas konsilinde por tio, same kiel por ĉio alia, sin turni al tiu unue veninta."

Cu, turnante sin al la Spirito de iu medicina famulo, oni estas pli certa pri la ricevo de bona konsilo?

"La surteraj famuloj ne estas neeraremaj kaj ofte portas sistemajn ideojn, ne ĉiam ĝustajn, el kiuj la mor­to ilin ne tuj liberigas. La surtera scio estas preskaŭ nenio kompare kun la scio ĉiela. Nur la Superaj Spiritoj posedas ĉi tiun lastan scion; ne havante nomojn konat- ajn al vi, ili povas scii pri ĉio multe pli ol viaj scienculoj. Ne nur la scio faras superaj la Spiritojn, kaj vi forte mirus pri la rango, kiun iuj scienculoj okupas ĉe ni. La Spirito de iu scienculo povas do ne scii pli multe ol tiam, kiam li troviĝis sur la Tero, se li ne progresis kiel Spirito."

Cu scienculo, fariĝinte Spirito, rekonas si­ajn sciencajn erarojn?

"Se li atingis gradon sufiĉe altan, por esti liberiĝinta el sia vantamo kaj kompreni, ke lia disvolviĝo ne estas kompleta, li ilin rekonas kaj humile konfesas; sed se li ankoraŭ ne estas sufiĉe libera el la materio, tiam li pov- as konservi kelkajn el la antaŭjuĝoj, pri kiuj li estis konvinkita sur la Tero."

Cu iu kuracisto, elvokante tiujn siajn kli- entojn, kiuj mortis, povus ricevi de ili klarigojn pri la kaŭzo de ilia morto, pri la eraroj, kiujn li eble faris dum la kuracado, kaj tiel havigi al si iom pli da sperto?

"Jes, li povas, kaj tio estus por li utila, precipe tiam, se li petus la helpon de instruitaj Spiritoj, kiuj ansta- taŭus la mankon de scioj de iuj malsanuloj. Sed por tio li devas fari tiun studadon serioze, konstante, por humana celo, sed ne kiel rimedon por senpene akiri scion kaj riĉecon."

294. Demandoj pri la inventoj kaj eltrovoj

Cu la Spiritoj povas gvidi la homojn en la sciencaj esploroj kaj en la eltrovoj?

"La scienco estas verko de la genio; ĝi devas esti akirita nur per laboro, ĉar nur per laboro la homo iras antaŭen sur sia vojo. Kian meriton li havus, se sufiĉus al li demandi la Spiritojn, por ĉion scii? Por ĉi tiu prezo ĉiu ajn stultulo povus turniĝi en scienculon. Same estas kun la inventoj kaj eltrovoj en la industrio. Ankoraŭ unu konsidero: ĉiu afero devas veni en sia tempo kaj kiam la ideoj estas maturaj por ĝin ricevi. Se la homo havus tiun povon, li renversus la ordon de la aferoj, aper- igante la fruktojn antaŭ la ĝusta sezono.

"Dio diris al la homo: "En la ŝvito de via vizaĝo vi manĝados panon" (-1: admirinda figuro, kiu pentras la kondiĉon de la homo en ĉi tiu mondo. La homo devas progresi en ĉio per la penado de la laboro; se oni donas al li ĉion preta, por kio servus lia inteligento? Li estus kvazaŭ lernejano, kies taskon farus alia."

Cu la scienculo kaj la inventisto neniam estas helpataj de la Spiritoj en siaj esploroj?

"Ho, ĉi tio estas ja io tute alia. Kiam venis la tem­po de ia eltrovo, la Spiritoj, komisiitaj por direkti ĝian iradon, serĉas la homon kapablan por konduki ĝin al sukceso kaj inspiras al li necesajn ideojn, sed, tiel, ke li havu la tutan meriton de sia laboro, ĉar tiujn ideojn li devas mem ellabori kaj konkretigi. Tiel estas kun ĉiuj grandaj laboroj de la homa inteligento. La Spiritoj lasas ĉiun homon en lia sfero; el tiu, kiu taŭgas nur por plugeti la teron, ili ne farus depongardanton de la se-

Genezo, 3: 19. — La Trad.

kretoj de Dio; sed ili scias preni el la senfameco la homon kapablan por helpi la plenumon de iliaj planoj. Ne lasu vin do treni de scivolemo aŭ ambicio sur vojo, kiu ne estas la celo de Spiritismo kaj kiu finiĝus por vi per la plej ridindaj mistifikoj."

Rimarko. La pli profunda konado de Spiritismo kviet- igis la febron de la inventoj, kiujn oni komence flatis al si fari per ĉi tiu rimedo. Oni eĉ iris ĝis la ekstremo peti la Spiritojn pri receptoj por tinkturi kaj elkreskigi la harojn, por kuraci kalojn sur la piedoj k. t. p. Mi vidis multe da homoj, kiuj kredis, ke ili per tio estas jam riĉaj, sed kiuj venis nur al pli aŭ malpli ridindaj procedoj. Tio sama okazas tiam, kiam oni volas kun la helpo de la Spiritoj penetri la misteron de la origino de ĉiuj ekzistaĵoj; pri ĉi tiuj aferoj iuj Spiritoj havas sian sistemon, kiu ofte ne valoras pli, ol tiu de la homoj, kaj pri kiu estas prudente ĝin ricevi nur kun la plej granda diskreteco.

295. Demandoj pri kaŝitaj trezoroj

Ĉu la Spiritoj povas fari, ke oni eltrovu tre- zorojn?

"La Superaj Spiritoj sin ne okupas pri tiaj aferoj, sed la Spiritoj mokemaj ofte indikas neekzistantajn tre- zorojn aŭ ankaŭ povas vidigi iun trezoron en unu loko, dum ĝi kuŝas en alia rekte kontraŭa; ĉi tio estas ja utila, nome por montri, ke la vera riĉeco venas el laboro. Se la Providenco destinas kaŝitajn riĉaĵojn por iu homo, ĉi tiu ilin trovos nature; alie, ne."

Kion pensi pri la kredo al Spiritoj, gard- antaj kaŝitajn trezorojn?

"La Spiritoj, ankoraŭ ne tute liberiĝintaj el la ma­terio, alkroĉiĝas al la aĵoj. Avaruloj, kiuj kaŝis siajn trezorojn, povas ilin plu vigle observi kaj gardi post sia morto; kaj la perplekseco, kiun ili spertas, vidante, ke oni forprenas ilian riĉaĵon, estas unu el iliaj punoj, ĝis ili komprenos, ke tiuj trezoroj estas jam senutilaj por ili. Ekzistas ankaŭ Spiritoj de la Tero, komisiitaj por direkti ties internajn transformiĝojn kaj el kiuj, kiel alegorion, oni faris la gardantojn de la naturaj riĉaĵoj."

Rimarko. La demando pri la kaŝitaj trezoroj troviĝas en tia sama kategorio, kiel tiu pri la nekonataj heredaĵoj; tre malsaĝa estus tiu, kiu kalkulus je la supozataj malkaŝoj, kiujn povas fari al li la ŝercemuloj de la nevidebla mondo. Mi jam diris, ke kiam la Spiritoj volas aŭ povas fari tiajn malkaŝojn, ili agas propramove, kaj por tio ili ne bezonas mediumojn. Jen pri tio unu ekzemplo:

Unu sinjorino, post tridek jaroj da geedza vivo, vidvin- iĝis kaj jen ektroviĝis en la danĝero esti baldaŭ elpelita el sia hejmo, sen iaj rimedoj, de siaj vicfiloj, al kiuj ŝi estis anstataŭinta la patrinon. Sia malespero jam atingis la su- pron, kiam unu vesperon ŝia edzo ekaperis al ŝi kaj diris, ke ŝi iru kun li en lian kabineton; tie li montris al ŝi sian paperŝrankon, kiu ankoraŭ estis sub la leĝaj sigeloj, kaj per efiko de duobla vidado li igis ŝin vidi ĝian internon; li montr- is al ŝi sekretotirkeston, kiun ŝi ne konis kaj kies mekan- ismon li instruis al ŝi, kaj diris: "Mi antaŭvidis, kio nun okazas, kaj volis asekuri vian sorton; en ĉi tiu tirkesto kuŝas miaj lastaj disponoj; mi transdonas al vi la fruktuzon de ĉi tiu domo kaj rento de...". Tuj poste li malaperis. En la tago, kiam la sigeloj estis forprenitaj, neniu povis malfermi tiun tirkeston; la sinjorino tiam sciigis, kio al ŝi okazis. Si malfermis ĝin laŭ la instruo de sia edzo kaj trovis la testa- menton, kiel li informis al ŝi.

296. Demandoj pri la aliaj mondoj

XXXII. Kiom da konfido oni povas havi al la pri- skriboj, kiujn la Spiritoj faras pri la diversaj mondoj?

"Tio dependas de la grado da efektiva progreso de la Spiritoj, kiuj faras tiujn priskribojn, ĉar vi ja kom- prenas, ke ordinaraj Spiritoj estas tiel nekapablaj por informi vin pri tio, kiel, ĉe vi, iu malklerulo por pri- skribi ĉiujn landojn de la Tero. Vi ofte prezentas pri tiuj mondoj sciencajn demandojn, kiujn tiuj Spiritoj ne povo- scias solvi. Se ili estas sinceraj, ili parolas pri tiuj mond­oj laŭ siaj personaj ideoj; se frivolaj Spiritoj, ili amuz- iĝas farante ekstravagancajn kaj fantaziajn priskribojn, des pli, ĉar tiuj Spiritoj, ne malpli provizitaj per imag- emo en sia nuna vagado, ol iam sur la Tero, ĉerpas el tiu kapablo la rakonton pri multe da aferoj, kiuj havas nenion realan. Vi tamen ne pensu, ke estas tute ne eble ekhavi kelkajn klarigojn pri tiuj mondoj; la bonaj Spi- ritoj ja plezuras priskribante iliajn loĝantojn, kiel ins- truon destinitan por via pliboniĝo, kaj admonas vin iri la vojon, kiu povas konduki vin al tiuj mondoj. Tio estas rimedo, por fiksi viajn ideojn pri la estonteco kaj por ne restigi vin en necerteco."

— Kiel oni povas kontroli la ĝustecon de tiuj pri- skriboj?

"La plej bona kontrolo estas la akordo, kiu povas ekzisti inter ili; sed memoru, ke ili celas vian moralan pliboniĝon kaj ke, sekve, vi povas esti la plej bone in- formataj, ne pri la fizika aŭ geologia mieno de tiuj mond­oj, sed ja pri la morala stato de iliaj loĝantoj. Ce viaj nunaj scioj vi efektive ne povus tion kompreni; ĉi tiu studado neniom utilus al via progresado sur la Tero; ĝin vi havos ĉiun eblecon fari, kiam vi tie troviĝos."

Rimarko. La demandoj pri la fizika konsisto kaj pri la elementoj de la astroj trovas lokon en la kadro de la sciencaj esploroj, pri kiuj la Spiritoj ne devas ŝparigi al ni la klo- podon ilin fari; alie iu astronomo trovus tre oportune peti la Spiritojn fari la kalkulojn anstataŭ li, kion li sendube sin detenus konfesi. Se la Spiritoj povus, per ia malkaŝo, ŝpar- igi al ni la klopodojn por iu eltrovo, ili probable tion farus favore al iu scienculo sufiĉe modesta, por sincere rekoni ĝian originon, prefere ol por la profito de la fieruloj, kiuj ilin forneas kaj al kies memestimo ili, kontraŭe, ofte ŝparas dis- reviĝojn.

ĈAPITRO XXVII

PRI LA MALAKORDOJ KAJ PRI LA MISTIFIKOJ

Pri la malakordoj

La kontraŭuloj de Spiritismo ne ĉesas opozicii al ĝi, dirante, ke ĝiaj adeptoj ne akordas inter si, ke ili ne havas la samajn kredojn; unuvorte, ke ili sin reci- proke kontraŭdiras. Se, ili argumentas, la instruado est­as donata al vi de la Spiritoj, kiel do ĝi ne estas unu sama? Nur serioza kaj profunda studado de ĉi tiu scien­co povas redukti tian argumenton al ĝia ĝusta valoro.

Mi rapidu driri, antaŭ ĉio, ke tiuj malakordoj kiujn iuj homoj parade elmontras, ordinare estas pli ŝajnaj, ol realaj, ke ofte ili kuŝas prefere sur la supraĵo, ol sur la fundo de la aferoj, kaj ke sekve ili estas neniel gravaj. Tiuj malakordoj fluas el du fontoj, nome la homoj kaj la Spiritoj.

La malakordoj el homa fonto estis sufiĉe klar- igitaj en la ĉapitro Pri la sistemoj, § 36, al kiu mi faras referencon. Ĉiu certe komprenas, ke en la komenco, kiam la observoj estis ankoraŭ nekompletaj, aperis opinioj, ne akordantaj pri la kaŭzoj kaj sekvoj de la spiritismaj fenomenoj, opinioj, kies tri kvaronoj jam falis ĉe pli se­rioza kaj profunda studado. Ekster malmulte da escept- oj kaj ne konsiderante iajn kelke da homoj, kiuj ne facile rezignas la ideojn, kiujn ili karesadis aŭ naskis, oni pov- as diri, ke hodiaŭ ekzistas konsento inter la grandega plimulto el la spiritistoj, almenaŭ rilate la ĝenerelajn principojn, krom, eble, pri kelke da sensignifaj detaloj.

Por kompreni la kaŭzon kaj la valoron de la malakordoj, venantaj de la Spiritoj, oni devas identiĝi kun la naturo de la nevidebla mondo kaj esti studinta ĉiujn flankojn de tiu mondo. Ce la unua rigardo povas ŝajni mirige, ke la Spiritoj ne pensas ĉiuj same, sed tio povas surprizi neniun, kiu scias la senliman nombron de la ŝtupoj, kiujn ili devas iradi, antaŭ ol atingi la supron de la ŝtuparo. Supozi, ke ili egale taksas la aferojn, estus imagi, ke ili ĉiuj staras sur unu sama nivelo; pensi, ke ili ĉiuj devas vidi ĝuste, estus akcepti, ke ili ĉiuj ven- is al la perfekteco, kio ne estas, kio ja ne povas esti, se nur oni konsideras, ke ili estas nenio alia ol la homaro, demetinta sian korpan envolvaĵon. Car Spiritoj, aparten- antaj al ĉiuj kategorioj, povas manifestiĝi, tial sekvas, ke iliaj komunikajoj portas la stampon de ilia senkler- eco aŭ klereco, de ilia morala malsupereco aŭ supereco. Konduki al la distingo inter tio vera kaj tio malvera, inter tio bona kaj tio malbona, jen la celo de la instruoj, kiujn mi donis.

Oni ne forgesu, ke inter la Spiritoj, kiel inter la homoj, ekzistas pseŭdo-kleraj kaj duonkleraj, fieraj, tro- memfidaj kaj sistememaj. Car nur la Superaj Spiritoj kapablas ĉion koni, tial por la ceteraj, same kiel por ni, ekzistas misteroj, kiujn ili klarigas laŭ sia maniero, laŭ siaj ideoj, kaj pri kiuj ili povas fari al si pli aŭ malpli ĝustan opinion, kiun ili rigardas kiel aferon de memes- timo, klopodante por ĝin starigi super ĉiuj aliaj, kaj kiun ili amas ripeti en siaj komunikajoj. La eraro venas de tio, ke kelkaj el iliaj interpretantoj tro ventanime al- prenis opiniojn kontraŭajn al la natura saĝo kaj tiujn opiniojn disvastigis sub sia respondeco. La malakordoj, venantaj de la Spiritoj, havas do nenian alian kaŭzon, ol la malsamecon de inteligento, de scioj, de juĝokapablo kaj de moraleco de iuj Spiritoj, ankoraŭ nekapablaj ĉion koni kaj ĉion kompreni. (Vd. en La Libro de la Spiritoj: "Enkonduko", § XIII; "Konkludo", § IX.)

300. Kion do helpas la instruado de la Spiritoj, iuj diros, se ĝi he havigas al ni pli da certeco, ol la instru­ado de la homoj? La respondo pri ĉi tiu demando estas facila. Ni ne kun sama konfido ricevas la instruadon de ĉiuj homoj, kaj inter du doktrinoj ni preferas tiun, kies aŭtoro ŝajnas al ni la pli klarvida, la pli kompetenta, la pli saĝa, la malpli influebla por la pasioj; same oni agu kun la Spiritoj. Se inter ili ekzistas tiaj, ne star- antaj super la homaro, multe da aliaj ĝin superas, kaj ĉi tiuj lastaj povas doni al ni instruojn, kiujn ni vane serĉus ĉe la plej instruitaj homoj. Distingi inter tiu elito kaj la amaso de la malsuperaj Spiritoj, jen, pri kio oni devas diligenti, se oni volas instruiĝi, kaj ĝuste al ĉi tiu distingo kondukas la ĝisfunda konado de Spirit­ismo. Sed tiuj instruoj estas ja ĉirkaŭlimitaj, kaj se ne estas konsentite al la Spiritoj scii ĉion, des pli prave tiel devas esti kun la homoj. Ekzistas do aferoj, pri kiuj oni ilin vane demandus, ĉu tial, ke estas al ili mal- permesite malkaŝi tiajn aferojn, ĉu tial, ĉar ili mem ĉi tiujn ne scias kaj pri kiuj ili povas doni nur sian per- sonan opinion; nu, tiujn personajn opiniojn la fieraj Spi­ritoj prezentas kvazaŭ absolutajn veraĵojn. Precipe pri tio, kio devas resti kaŝita, kiel la estonteco kaj la origino de la ekzistaĵoj, ili plej obstine insistas, por ŝajnigi po- sedon de la sekretoj de Dio; tial ĝuste pri ĉi tiuj punkt- oj oni trovas la plej grandan nombron da malakordoj. (Vd. la antaŭan ĉapitron.)

301. Jen la respondoj, kiujn la Spiritoj donis al la sekvantaj demandoj rilataj al la malakordoj:

Cu unu sama Spirito, komunikiĝante en du grup- oj, povas pri unu sama objekto doni al ili interkontraŭ- ajn respondojn?

"Se la opinioj kaj pensoj en tiuj grupoj estas mal- samaj, tiam la respondo povas veni kripligita, ĉar ili trov- iĝas sub la influo de malsamaj aroj da Spiritoj: la res­pondoj ne estas do interkontraŭaj, sed memkontraŭa la maniero respondi."

Oni komprenas, ke iu respondo povas esti krip­ligita; sed kiam la kvalitoj de la mediumo esceptas ĉiun ideon pri ia malbona influo, kiel do Superaj Spiritoj uzas esprimojn malsamajn kaj malakordajn pri unu sama ob­jekto antaŭ tute seriozaj homoj?

"La efektive superaj Spiritoj sin mem neniam kon- traŭdiras, kaj ilia parolo estas ĉiam sama antaŭ samaj homoj. Gi povas esti alia laŭ la homoj kaj la lokoj; sed oni atentu, ke la malakordo estas ofte nur ŝajna: ĝi kuŝas prefere en la vortoj, ol en la penso, ĉar, pesante la aferon, oni vidas, ke la fundamenta ideo estas unu sama. Krom tio unu sama Spirito povas respondi mal- same pri la sama temo, laŭ la grado da perfekteco de la elvokintoj, ĉar ne ĉiam estas konsilinde, ke ĉiuj ricevu la saman respondon, dank'al la neegaleco de ilia pro- greso. Gi estas ĝuste tiel, kiel se iu infano kaj iu klerulo farus al vi unu saman demandon: vi sendube respondus al la unua kaj al la dua en tia maniero, ke ili komprenus kaj estus kontentaj; kvankam vorte ne samaj, la res- pondoj tamen en la fundo estus unu sama.

Por kia celo seriozaj Spiritoj ŝajnas kreditigi ĉe unuj homoj ideojn kaj eĉ antaŭjuĝojn, kiujn ili dis- kreditas ĉe aliaj?

"Estas necese, ke ni fariĝu kompreneblaj. Se iu homo havas neŝanceleblan konvinkon pri ia doktrino, eĉ se malvera, estas necese, ke ni deturnu lin de tiu kon- vinko, sed iom post iom; tial ni ofte uzas liajn esprim- ojn kaj ŝajnigas dividi liajn ideojn, por ke li subite ne konfuziĝu kaj ne ĉesu instruiĝi ĉe ni.

"Cetere ne estas bone tro abrupte vundi la antaŭ- juĝojn; ĉi tio estas la plej bona rimedo ne esti aŭskult- ata; tial la Spiritoj ofte parolas laŭ la opinio de siaj aŭdantoj, por ilin iom post iom konduki al la vero. Ili alkonformigas sian parolon al la homoj, kiel vi mem agas, se vi estas iom lerta oratoro; tial ili ne parolas al ĉino aŭ al mahometano same, kiel al franco aŭ krist- ano, ĉar ili estus tute certaj, ke ili estus repuŝitaj.

"Oni ne konsideru malakordo tion, kio ofte estas nur parto de la ellaborado de la vero. Ĉiuj Spiritoj havas sian taskon, difinitan de Dio; ili ĝin plenumas laŭ la kon- diĉoj, kiujn ili opinias alkonformaj al la bono de tiuj, kiuj ricevas iliajn komunikaĵojn."

La malakordoj, eĉ se ŝajnaj, povas ĵeti dubojn en la Spiriton de iuj homoj; kian kontrolon oni povas fari, por ekkoni la veron?

"Por distingi inter eraro kaj veraĵo, oni devas funde esplori tiujn respondojn kaj pri ili longe kaj serioze me- ditadi; ĝi estas tuta studado, kiun oni devas fari. Por tio tempo estas necesa, kiel por la studado de ĉiuj aferoj.

"Studu, komparu, funde esploru; ni senĉese diras al vi, ke la konado de la vero kostas ĉi tiun prezon. Kiel vi volas veni al la vero, se vi signifoklarigas ĉion laŭ viaj malvastaj ideoj, kiujn vi prenas kiel grandajn ide- ojn? Sed ne malproksima estas la tago, kiam la ins- truado de la Spiritoj estos ĉie unuforma, kiel pri la ĉefaj aferoj, tiel ankaŭ pri la detaloj. Ilia misio estas detrui la eraron, sed tio nur grade povas veni."

Ekzistas homoj, kiuj havas nek la tempon, nek la talenton necesajn por serioza kaj ĝisfunda studado kaj kiuj sen ia ekzameno akceptas ĉion, kion oni instruas al ili. Ĉu ne estas por ili malutile kreditigi erarojn?

"Ke ili faru bonon kaj ne faru malbonon estas la plej ĉefa afero; por ĉi tio ne ekzistas du doktrinoj. Bono estas ĉiam bono, ĉu vi faru ĝin en la nomo de Alaho, ĉu de Javeh, ĉar ekzistas nur unu sola Dio por la Universo."

Kiel Spiritoj, kiuj ŝajnas progresintaj pri in­teligento, povas havi evidente malverajn ideojn pri iaj aferoj?

"Ili havas sian propran doktrinon. Tiuj, kiuj ne est­as sufiĉe progresintaj, sed kiuj pensas, ke ili tiaj estas, prenas siajn ideojn por la vero: tute same kiel inter vi."

Kion pensi pri la doktrinoj, laŭ kiuj nur unu sola Spirito povus komunikiĝi, kaj ke tiu unu Spirito estas Dio aŭ Jesuo?

"La Spirito, kiu tion instruas, estas Spirito, kiu vol­as superpotenci kaj tial li penas kredigi, ke li estas la sola, kiu povas komunikiĝi; sed tiu malfeliĉa, kiu ku- raĝas alpreni la nomon de Dio, kare elpagos sian fier- econ. Koncerne tiujn doktrinojn, ili refutas sin mem, ĉar ili kontraŭas la plej bone konstatitajn faktojn. Nenian seriozan ekzamenon ili meritas, ĉar radikojn ili ne havas.

"La prudento diras al vi, ke bono fluas el bona fonto kaj malbono el fonto malbona; kiel do vi volus, ke bona arbo donu malbonajn fruktojn? Ĉu vi iam ŝiris vinber- ojn el pomarbo? La malsameco de la komunikaĵoj est- as la plej evidenta pruvo pri la diverseco de ilia origino. Cetere tiuj Spiritoj, kiuj pretendas, ke nur ili povas ko- munikiĝi, forgesas diri, kial la ceteraj ne povus tion fari. Ilia pretendo estas la neigo de tio, kion Spiritismo havas plej belan kaj plej konsolan: la rilatoj inter la mondo videbla kaj la mondo nevidebla, inter la homoj kaj la estuloj, kiuj estas por ili karaj kaj kiuj do estus por ili senrevene perditaj. Tiuj rilatoj estas tio, kio alkonform- igas la homon al lia estonteco, tio, kio disigas lin de la materia mondo; forigi tiujn rilatojn estas redronigi lin en la dubon, kiu estas lia turmento, estas nutri lian egoismon. Zorge esplorante la doktrinon de tiaj Spirit­oj, oni en ĝi sur ĉiu paŝo konstatas nepravigeblajn mal- akordojn, stampon de ilia nesciado pri la plej evidentaj aferoj kaj sekve sendubajn signojn de ilia malsupereco.

La SPIRITO DE VERO."

El ĉiuj malakordoj, kiujn oni rimarkas en la komunikaĵoj de la Spiritoj, unu el la plej frapantaj est­as tiu rilata al la reenkarniĝo. Se la reenkarniĝo estas neceso de la vivo de Spirito, kial do ne ĉiuj Spiritoj ĝin instruas?

"Cu vi do ne scias, ke ekzistas Spiritoj, kies ideoj troviĝas ankoraŭ enfermitaj en la nuneco, tute same, kiel estas kun multe da homoj sur la Tero? Ili pensas, ke ilia nuna stato devas daŭri ĉiam; ili ne vidas trans la rondon de sia perceptado kaj ne zorgas pri tio, de kie ili venis kaj kien ili iras, kaj tamen ili devas sperti la agadon de la leĝo de neceso. La reenkarniĝo estas por ili neceso, pri kiu ili pensas nur en la momento, kiam ĝi venas. Ili ja scias, ke la Spirito progresas, sed kia- maniere? jen problemo por ili. Sekve, se vi ilin demand- os pri tio, ili parolos pri la sep ĉieloj, kuŝantaj unu super alia kvazaŭ etaĝoj; kelkaj eĉ parolos al vi pri ia fajra sfero, pri ia sfero el steloj, ankaŭ pri la urbo de la flor- oj, pri la urbo de la elektitaj animoj."

Mi konceptas, ke la malmulte progresintaj Spi- ritoj povas ne kompreni ĉi tiun demandon; sed kiel do Spiritoj, kies morala kaj intelekta malsupereco estas al ĉiuj konata, propramove parolas pri siaj diversaj ekzist- adoj kaj pri sia deziro reenkarniĝi, por elaĉeti sian pas- intecon?

"En la mondo de la Spiritoj okazas aferoj, kiujn por vi estas tre malfacile kompreni. Ĉu en via mondo ne ekzistas homoj, apenaŭ sciantaj pri unuj aferoj, sed havantaj klaran kapon pri aliaj; tiaj homoj kun pli da prudento, ol da instruo, kaj aliaj pli spritaj ol juĝoka- pablaj? Ĉu vi ne scias ankaŭ, ke iuj Spiritoj plezuras tenante la homojn en nesciado, tamen tute ŝajnigante, ke ili tiujn instruas, kaj kiuj profitas el la facileco, kun kiu oni fidas iliajn parolojn? Ili povas allogi tiujn, kiuj ne iras gis la fundo de la aferoj, sed kiam oni ilin al- premas al la muro per rezonado, tiam ili nelonge tenadas sian rolon.

"Oni krom tio konsideru la singardon, kun kiu la Spiritoj ordinare proklamas la veron: tro viva kaj tro subita lumo blindigas, anstataŭ prilumi. Ili do povas, en iuj okazoj, opinii utile ĝin disverŝi nur grade, laŭ la tempoj, la lokoj kaj la homoj. Moseo ne instruis ĉion, kion instruis la Kristo kaj la Kristo mem diris multe da aferoj, kies kompreno estis antaŭdestinita por la ven- ontaj generacioj. Vi parolas pri la reenkarniĝo, kaj mir­as, ke ĉi tiu principo ne estas instruata en iuj landoj; sed memoru, ke en iu lando, kie reĝas la antaŭjuĝo pri haŭtkoloro, kie la sklaveco estas enradikiĝinta en ĝiaj moroj, oni repuŝus Spiritismon pro ĉi tio sola, ke ĉi tiu Doktrino proklamis la reenkarniĝon, ĉar la ideo, ke iu, kiu nun estas mastro, povus fariĝi sklavo, kaj inverse ŝajnus monstra. Ĉu ne estus pli bone akceptigi unue la ĝeneralan principon, por poste tiri ĝiajn konsekvenc- ojn? Ho homoj, kiel tro proksime vi vidas, ke vi ne pov­as taksi la planojn de Dio! Sciu, ke nenio okazas sen Lia permeso kaj sen ia celo, kiun vi ofte ne kapablas pentri. Mi diris al vi, ke unueco fariĝos en la kredo al la Spiritoj; estu certa, ke ĝi fariĝos kaj ke la mal- konsentoj, jam nun malpli profundaj, iom post iom for- viŝiĝos, laŭgrade kiel la homoj instruiĝos, kaj ke ili tute malaperos, ĉar tia estas la volo de Dio, kiun la eraro ne povas superforti.

La SPIRITO DE VERO."

X. Cu la eraraj doktrinoj, kiujn iuj Spiritoj povas instrui, ne havas kiel efikon malfruigi la progreson de la vera sciado?

"Vi volus ekhavi ĉion senpene; sciu do, ke ekzistas nenia kampo, kie ne kreskus fiherbo, kiun la plugisto devas elsarki. Tiaj eraraj doktrinoj estas frukto de la malsupereco de via mondo; se la homoj estus perfektaj, ili do akceptus nur tion veran; la eraroj similas la fals - ajn ŝtonojn, kiujn nur iu sperta okulo scias distingi de la veraj. Vi devas do ricevi instruadon, por distingi tion veran de tio malvera; nu, la malveraj doktrinoj havas la utilon ekzercadi vin en la distingo inter la vero kaj la eraro."

— Cu tiuj, kiuj sekvas la eraron, ne malfruiĝas en sia progresado?

"Se ili sekvas la eraron, ili do ne estas sufiĉe pro- gresintaj, por kompreni la veron."

302. Atendante ĝis fariĝos unueco, ĉiu pensas, ke li havas la veron kun si kaj asertas, ke vera estas nur tio, kion li scias, iluzio, kiun la trompemaj Spiritoj ja subtenas; sur kio do homo senpartia kaj sen kaŝita in- tereso povas sin bazi, por fari al si ian opinion pri la afero?

"Nenia nubo ombras la plej puran lumon; la plej valora diamanto estas tiu senmakula; juĝu do la Spirit­ojn laŭ la pureco de iliaj instruoj. Unueco fariĝos sur la flanko, kie bono estis neniam miksita kun malbono; sur ĉi tiu flanko la homoj konsentos inter si sub la po- tenco de la faktoj, ĉar ili konvinkiĝos, ke la vero trov- iĝas ĝuste tie. Rimarku ankaŭ, ke la fundamentaj prin- cipoj estas ĉie la samaj kaj devas kunigi vin en unu komunan penson: la amon al Dio kaj la faradon de bono. Kia ajn do la maniero de progresado, kian oni imagas pri la animoj, la fina celpunkto estas unu kaj la rimedo, por ĝin trafi, estas ankaŭ unu: fari bonon; nu, ne ek­zistas du manieroj fari bonon. Se leviĝas plej ĉefaj mal- konsentoj rilate al la principo mem de la Doktrino, vi disponas regulon certan por ilin taksi, nome: la plej bona doktrino estas tiu, kiu plej bone kontentigas la koron kaj la prudenton, tiu, kiu havas la plej multajn element- ojn, por konduki la homojn al bono: tiu, mi certigas vin, la venkonta doktrino.

La SPIRITO DE VERO."

Rimarko. La malakordoj, konstatitaj en la komunikaĵoj de la Spiritoj, povas origini el jenaj kaŭzoj: el la neklereco de iuj Spiritoj; el la trompemo de malsuperaj Spiritoj, kiuj el petolemo aŭ malicemo diras la malon de tio, kion ie diris la Spirito, kies nomon ili uzurpas; el la volo de la Spirito mem, kiu parolas laŭ la tempoj, la lokoj kaj la homoj, kaj kiu povas opinii utile ne ĉion diri al ĉiuj; el la nesufiĉeco de la homa lingvo, por esprimi la aferojn de la senkorpa mondo; el la nesufiĉeco de la komunikrimedoj, kiuj ne ĉiam ebligas al la Spirito konigi sian tutan penson; laste, el la signifo, kiun ĉiu povas atribui al iu vorto aŭ klarigo, laŭ siaj ideoj, siaj antaŭjuĝoj aŭ la vidpunkto, laŭ kiu li rigardas la aferon. Nur la studado, la observado, la sperto kaj la ofero de ĉiu sento de memestimo povas instrui la homon dis- tingi inter si tiujn diversajn nuancojn.

Pri la mistifikoj

303. Se estas malagrable esti trompata, des pli esti mistifikata; sed la mistifikado estas unu el la malbon- aĵoj, kontraŭ kiu oni la plej facile sin antaŭgardas. La rimedoj, por fiaskigi la ruzaĵojn de la trompemaj Spirit­oj elfluas el ĉiuj antaŭaj instruoj; tial pri la mistifikado mi diros malmulte. Jen la respondoj de la Spiritoj pri ĉi tiu afero:

I. La mistifikoj estas unu el la plej malagrablaj rifoj de la praktika Spiritismo; ĉu ekzistas ia rimedo, por sin antaŭgardi kontraŭ ili?

"Sajnas al mi, ke vi povas mem trovi la respondon en ĉio, kion oni instruas al vi. Jes, certe, por tio ekzist- as simpla rimedo, nome peti Spiritismon nur pri tio, kion ĝi povas kaj devas doni al vi. Gia celo estas la morala plibonigo de la homaro; tiel longe, kiel vi ne forkliniĝas de tiu celo, vi neniam estos trompataj, ĉar ne ekzistas du manieroj, por kompreni la veran moralon, tiun, kiun povas akcepti ĉiu saĝa homo.

"La Spiritoj venas vin instrui kaj gvidi sur la vojo de bono, sed ne sur la vojo de la honoraĵoj kaj de la riĉeco, aŭ por kontentigi viajn mizerajn pasiojn. Se oni neniam petus de ili ian vanaĵon aŭ ion ekster la kadro de iliaj fakoj, oni donus nenian oportunan okazon al la trompemaj Spiritoj. El ĉi tio vi devas konkludi, ke kiu estas mistifikata, tiu ricevas nenion alian ol tion, kion li meritas.

"La rolo de la Spiritoj estas ne tio, informi vin pri la aferoj de ĉi tiu mondo, sed vin sekure gvidi pri tio, kio povas utili al vi por la transtomba. Kiam ili parolas pri la ĉi tieaj aferoj, tiel estas, ĉar ili ĝin opinias necesa, sed ne kontentigante ian peton de vi. Se vi vidas en la Spiritoj la anstataŭantojn de la divenistoj kaj sorĉistoj, tiam vi estos ja trompataj.

"Se al la homoj sufiĉus turni sin al la Spiritoj, por ĉion scii, ili jam ne havus sian liberan volon kaj deturn- iĝus de la vojo, difinita de Dio al la homaro. La homo devas agadi per si mem; Dio sendas la Spiritojn, ne por ebenigi al la homo la materialan vojon de la vivo, sed por prepari al tiu la vojon de la estonteco."

— Sed kelkaj homoj demandas nenion, tamen ili estas malnoble trompataj de Spiritoj, kiuj venas mem- vole, ne alvokite.

"Ili ja demandas nenion, tamen konsente aŭdas, afer- oj, kiuj ambaŭ estas unu. Se ili kun rezervo kaj mal- konfido akceptus ĉion, kio dekliniĝas de la plej ĉefa ob­jekto de Spiritismo, la frivolaj Spiritoj ne tiel facile pren- us ilin por iaj stultuloj."

II. Kial Dio permesas, ke sinceraj homoj, kiuj bo- nafide akceptas Spiritismon, estu mistifikataj? Cu tio ne estas tiel malutile, ke ĝi povus ŝanceli ilian kredon?

"Se tio ŝancelus ilian kredon, ilia fido ne estus do tre solida. Kiuj rezignus Spiritismon pro simpla desa- pontiĝo, tiuj montrus, ke ili ĝin ne komprenas kaj ne in- klinas al ĝia serioza parto. Dio permesas la mistifikojn, por elprovi la persistemon de la veraj adeptoj kaj puni tiujn, kiuj el Spiritismo faras ian amuzilon.

La SPIRITO DE VERO."

Rimarko. La ruzeco de la mistifikemaj Spiritoj iafoje translimas ĉion, kion oni povas nur imagi. La arto, kun kiu ili teksas siajn insidojn kaj kombinas la rimedojn por pers- vadi, estus io kurioza, se la afero estus ĉiam nur pri sen- kulpaj petolaĵoj; sed tiuj mistifikoj povas porti malagrablajn sekvojn al homoj, kiuj sin ne tenas garde kontraŭ ili. Mi estas tre feliĉa, ke mi povis ĝustatempe malfermi la okulojn al pluraj homoj, kiuj bonvolis peti mian opinion, kaj ŝparigi al ili ridindajn kaj kompromitantajn agojn. El la rimedoj, uzataj de tiuj Spiritoj, oni devas loki sur la unua vico, kiel la plej oftajn, tiujn, kiuj celas tenti la profitamon, ekzemple konigon pri supozataj kaŝitaj trezoroj, la anoncon de heredoj aŭ aliajn fontojn de riĉeco. Oni krom tio rigardu kiel sus- pektindajn precipe la antaŭdirojn por fiksa tempo kaj ankaŭ ĉiajn precizajn indikojn rilatajn al materialaj interesoj; de- teni sin de ĉiu paŝo preskribita aŭ konsilita de la Spiritoj, kiam la celo ne estas eminente racia; neniam lasi sin blindigi per la nomoj, kiujn la Spiritoj alprenas, por iom ŝajnigi ver- aj siajn parolojn; malfidi trokuraĝajn sciencajn teoriojn kaj sistemojn, unuvorte, ĉion, kio deflankiĝas de la morala celo de la manifestiĝoj. Mi kunmetus tutan plej kuriozan volum- on el la historio pri ĉiuj mistifikoj, kiuj fariĝis konataj al mi.

ĈAPITRO XXVIII

PRI TROMPOJ KAJ ARTIFIKOJ. PRI ĈARLA- TANISMO KAJ ĴONGLADO

Profitamaj mediumoj. Trompoj en la spiritismaj fenomenoj

Profitamaj mediumoj

Ĉar ĉio povas fariĝi objekto de ekspluatado, nenio miriga estus tio, se oni volus ekspluati ankaŭ la Spiritojn; restas ekscii, kiel ili akceptus la aferon, se oni iam provus fari tian ekspluaton. Mi antaŭ ĉio diru, ke nenio taŭgus pli por la ĉarlatanismo kaj ĵonglado, ol tia metio. Se ekzistas falsaj somnambuloj, multe pli ekzist- us da falsaj mediumoj, kaj ĉi tiu sola fakto estus fun- damentita motivo por suspekto. La neprofitamo, kon- traŭe, estas la plej kategoria respondo, kiun oni povas kontraŭmeti al tiuj homoj, kiuj vidas en la faktoj nen­ion alian ol ian lertan manovron. Ne ekzistas ĉarlatan- ismo neprofitama; kia estus do la celo de homoj, kiuj mistifikus sen ia profito, des pli prave tiam, kiam ilia ĉiekonata honorindeco starigas ilin super ĉiu suspekto?

Se la gajno, kiun iu mediumo rikoltus el sia kapablo, povas esti objekto de suspekto, tio ne estus atesto, ke tia suspekto havus ian bazon; li povus do havi efektivan kapablon kaj tre sincere konduti, postulante pagon. Ni vidu, ĉu en ĉi tiu okazo oni laŭracie povas atendi ian kontentigan rezultaton.

Se oni klars komprenis tion, kion mi diris pri la kondiĉoj necesaj, por ke iu servu kiel interpretanto de la bonaj Spiritoj, pri la multenombraj kaŭzoj, kiuj povas ĉi tiujn forigi, pri la cirkonstancoj, ne dependantaj de ties volo, kiuj ofte malebligas ilian venon, unuvorte pri ĉiuj moralaj kondiĉoj, kiuj povas influi la konsiston de la komunikaĵoj, kiel do oni povas supozi, ke iu Spi­rito, kiel ajn malmulte altranga, estus en ĉiu momento al la dispono de iu entreprenisto de seancoj kaj submet- ita al liaj postuloj, por kontentigi la scivolemon de la unue veninta homo? Oni scias la abomenon de la Spi- ritoj kontraŭ ĉio, kio odoras profitamon kaj egoismon, ilian malŝaton al la materialaj aferoj, kaj oni volus, ke ili helpu komerci per ilia ĉeesto! Naŭzas pensi pri tio, kaj oni ja devus tre malmulte koni la naturon de la mondo de la Spiritoj, por opinii, ke tio estas ebla. Sed, ĉar la frivolaj Spiritoj estas malpli skrupulemaj kaj ĉiam serĉas al si okazojn, por sin amuzi pri ni, tial sekvas el tio, ke se oni ne estas mistifikata de malvera mediumo, estas tre probable, ke oni estus trompata de kelkaj el tiaj Spiritoj. Ĉi tiuj konsideroj sufiĉas, por mezuri la gradon da fido, kiun oni devus konsenti al tiaj komunik- aĵoj. Cetere, kion hodiaŭ helpus pagataj mediumoj, se, en la okazo, se iu ne estas mem mediumo, li povas trovi tiun kapablon en sia familio, ĉe siaj amikoj aŭ konatoj?

Profitamaj mediumoj estas ne nur tiuj, kiuj povus postuli fiksan pagon; la intereso ne ĉiam konsist- as en la espero de ia materiala gajno, sed ankaŭ en la ĉiaspecaj ambiciaj rigardoj, sur kiuj oni povas funda- menti personajn esperojn. Ĉi tio estas ankoraŭ unu mal- bonaĵo, kiun la mokemaj Spiritoj tre bone scias kapti kaj el kiu ili profitas kun efektive rimarkindaj lerteco kaj ruzeco, lulante per trompaj iluzioj la homojn, kiujn tiel ili metas sub sian ŝuon. Resume, la mediumeco est­as kapableco, konsentita por bono, kaj la bonaj Spiritoj foriĝas de ĉiu ajn, kiu pretendus fari el ĝi ian saltota- bulon, por trafi ĉion ajn, kio ne respondus al la planoj de la Providenco. Egoismo estas kancero de la socio; la bonaj Spiritoj batalas kontraŭ ĝi, tial oni ne povas pensi, ke ili ĝin helpus. Ĉi tio estas tiel racia, ke sen- utile estus insistadi plu pri ĉi tiu afero.

La mediumoj por fizikaj efikoj ne apartenas al ĉi tiu kategorio; ĉi tiujn efikojn ordinare okazigas malpli skrupulemaj malsuperaj Spiritoj. Mi ne diras, ke tiuj Spiritoj pro tio estas necese malbonaj: iu povas esti ŝarĝoportisto kaj tre honesta homo. Tia mediumo, kiu volus ekspluati sian kapablecon, povus do disponi plur- ajn Spiritojn, kiuj helpus lin sen tro da malvolonto; sed tie montriĝas ankoraŭ unu malbonaĵo. La mediumo por fizikaj efikoj, same kiel tiu por inteligentaj komunikiĝoj, ricevis sian kapablon ne por sia plezuro; ĝi estas al li konsentita sub la kondiĉo, ke li faru el ĝi bonan uzon; se li ĝin ekspluatas, ĝi povas esti forprenita for de li aŭ turniĝi en lian malprofiton, ĉar efektive la malsuperaj Spiritoj estas subuloj de la Superaj.

La malsuperaj Spiritoj tre amas mistifiki, sed ne amas esti mistifikataj. Se ili volonte konsentas je ŝerc- ado, je scivolaferoj, ĉar ili amas amuziĝi, ili kiel la aliaj, ne amas esti ekspluatataj, nek servi kiel kunludantoj, por pligrandigi la enspezon, kaj ĉiumomente montras, ke ili havas sian propran volon, ke ili agas, kiam kaj kiel ŝajnas al ili bone, el kio rezultas, ke la mediumo por fizikaj efikoj estas ankoraŭ malpli certa pri la reguleco de la manifestiĝoj, ol la skribiva mediumo. Pretendi okazigi fenomenojn en difinitaj tagoj kaj horoj estus el- montri la plej profundan nesciadon de la aferoj. Kion do li faru, por gajni sian monon? Sajnigi la fenomenojn. Tio estas ja rimedo, kiun uzas ne nur tiuj, kiuj el ĝi faras konfesitan metion, sed eĉ laŭŝajne simplanimaj homoj, kiuj opinias ĉi tiun rimedon pli facila kaj opor­tuna, ol laboro. Se la Spirito donas nenion, tiam li plen- igas la mankon: la imagemo estas tiel fekunda, kiam la afero estas pri gajno de mono! Kiel laŭrajta motivo de suspekto, la intereso rajtigas rigoran ekzamenon, pro kiu oni ne povus ofendiĝi, ne vekante suspekton. Sed tiel laŭrajta estas la suspekto en ĉiu tiu okazo, kiel ofenda kontraŭ honorindaj kaj neprofitamaj homoj.

308. La mediumeco, eĉ limigita al fizikaj manifest- iĝoj, ne estas konsentita, por ke iu parade elmontru ĝin en foiraj teatroj, kaj kiu ajn pretendus mastri la Spirit­ojn, por ilin prezenti antaŭ la publiko, tiu povas tute juste esti suspektata kiel ĉarlatano aŭ kiel pli aŭ malpli lerta prestidigitatoro. Tiel oni komprenu la aferon ĉiam, kiam oni vidos anoncojn de supozataj seancoj de Spirit­ismo aŭ de Spiritualismo kontraŭ pokapa pago; kaj oni memoru la rajton, kiu oni havigas al si ĉe la eniro (-1.

El ĉio antaŭa ni konkludas, ke la plej solida garantio kontraŭ ĉarlatanismo estas la plej absoluta neprofitamo; se ĉi tiu ne ĉiam certigas la bonecon de la inteligentaj komunikaĵoj, ĝi tamen senigas la malicajn Spiritojn je po- tenca agrimedo kaj fermas la buŝon al iuj kalumniantoj.

Restus tio, kion oni povus nomi la "amatoraj ĵonglaĵoj", t. e. la senkulpaj trompoj de iuj trivialaj ŝercemuloj. Oni sendube povus ilin fari kvazaŭ tempo- pasigilon, en amuzaj kaj frivolaj kunvenoj, sed ne en seriozaj kunsidoj, en kiujn oni akceptas nur seriozajn homojn. Cetere ĉiu ajn povas fari al si plezuron el mo­menta mistifiko; sed oni devus havi eksterordan pacienc- on, por ludi tian rolon dum tutaj monatoj kaj jaroj, kaj ĉiufoje dum pluraj sinsekvaj horoj. Nur ia intereso pov­us havigi tiun persistadon, kaj la intereso, mi ripetas, vekas suspekton pri ĉio.

Oni eble diros, ke iu mediumo, kiu oferas al la publiko sian tempon por la intereso de la afero, ne povas oferi ĝin kontraŭ nenio, ĉar li bezonas vivi. Sed ĉu li ĝin oferas por la afero aŭ por si mem, kaj ĉu ne tial, ke li vidas en tio ian enspezigan metion? Por ĉi tiu prezo ĉiam ekzistas sindonaj homoj. Ĉu li do disponas nur tian mongajnilon? Ni ne forgesu, ke la Spiritoj, kia ajn ilia supereco aŭ malsupereco, estas ja la animoj de la mortintoj, kaj ke, se la moralo kaj la religio trud- as kiel devon la respekton al ties restaĵoj, ankoraŭ pli granda estas la devo respekti ties Spiritojn.

Kion oni dirus pri iu, kiu eltirus iun korpon el ĝia tombo kaj ĝin publike elmontrus kontraŭ mono, ĉar tiu

Tiu rajto, tiu "qu'on achиte en entrant", estas tiu, kiun ĉiu "aĉetas al si" ĉe la eniro en teatron, aŭ similan ejon, nome aplaŭdi aŭ prifajfi. — La Trad.

korpo estus tia, ke ĝi vekus la vidamon? Cu elmontri la Spiriton estas malpli malrespekta ol la korpon, sub la preteksto, ke estas kurioze vidi, kiel iu Spirito agas? Kaj ja rimarku, ke la prezo de la seĝoj estus proporcia al la lertaĵoj, kiujn li povus fari, kaj al la allogo de la spektaklo. Certe, eĉ se sur la Tero li estus komediisto, li neniam ekpensus, ke post sia morto li trovus ian entre - preniston, kiu por sia sola profito igus lin senpage ludi komedion.

Oni ne forgesu, ke kiel la inteligentaj, tiel ankaŭ la fizikaj manifestiĝoj estas permesitaj de Dio sole nur por nia instruado.

Flanken metante ĉi tiujn moralajn konsider- ojn, mi neniel kontestas, ke povas ekzisti honorindaj kaj konsciencaj profitamaj mediumoj, ĉar ekzistas honestuloj en ĉiuj medioj; mi parolas nur pri ekspluato. Sed oni ja konsentas, pro la motivoj, kiujn mi montris, ke la eks- plutato estas pli pravigebla ĉe la pagataj mediumoj, ol ĉe tiuj, kiuj, rigardante sian kapablon kiel gracon, uzas ĝin nur por fari servon al aliulo.

La grado da konfido aŭ da malkonfido, kiun oni pov- as konsenti al pagata mediumo, dependas antaŭ ĉio de la estimo, kiun postulas lia karaktero kaj moraleco, kaj ankaŭ de la cirkonstancoj. Mediumon, kiu por ia emi­nente serioza kaj utila celo estus malhelpata uzi sian tempon en alia maniero, kaj, pro ĉi tiu motivo, sen ia laboro, oni ne povas miksi kun elprofitanta mediumo, tiu, kiu intence farus el la mediumeco pandonan arbon. Laŭ la motivo kaj la celo la Spiritoj povas do kondamni, absolvi aŭ favori; ili juĝas la intencon prefere ol la materialan fakton.

Ne same estas pri la somnambuloj, kiuj uzas sian kapablon por enspezo. Kvankam tiu ekspluatado est­as elmetita al trouzoj kaj la neprofitamo estas pli granda garantio de sincereco, tamen ilia sintenado estas alia, ĉar agas iliaj propraj Spiritoj; ĉi tiuj do ĉiam troviĝas al ilia dispono, kaj efektive ili ekspluatas sin mem, ĉar ili estas liberaj disponi siajn personojn laŭvole, dum la eks- pluatemaj mediumoj ekspluatas la animojn de la forpas- intoj. (Vd. § 172, Somnambulaj mediumoj.)

Mi ja scias, ke mia severeco kontraŭ la pro- fitamaj mediumoj alamasigas kontraŭ min ĉiujn, kiuj ekspluatas aŭ estas tentataj ekspluati tiun novan enspez- ilon, kaj faras ilin, kiel ankaŭ iliajn amikojn, kiuj aliĝis al ilia partio, miaj nerepacigeblaj malamikoj; mi konsol- iĝas rememorante, ke la vendistoj, elpelitaj de Jesuo el la templo, certe ne rigardis lin per simpatiaj okuloj. Mi havas kontraŭ mi ankaŭ tiujn homoj n, kiuj ne konsi- deras la aferon kun tia sama seriozeco, kiel mi; tamen mi pensas, ke mi rajtas havi opinion kaj ĝin eldiri, kaj tiun opinion mi devigas neniun alpreni. Se grandega pli- multo ĝin akceptis, ŝajnas do, ke oni trovis ĝin ĝusta, ĉar mi efektive ne vidas, kiel oni povus pruvi, ke ne ek­zistas pli da ŝancoj trovi trompojn kaj trouzojn ĉe la ekspluatado, ol ĉe la neprofitamo. Rilate al mi, se miaj skribaĵoj kunhelpis por diskrediti en Franclando kaj en aliaj landoj la profitaman mediumecon, mi pensas, ke tio ne estis unu el la plej malgrandaj servoj, kiujn ili faris al la serioza Spiritismo.

Trompoj en la spiritismaj fenomenoj

La homoj, kiuj ne akceptas la realecon de la fizikaj manifestiĝoj, ordinare atribuas la estigitajn efik- ojn al trompoj. Ili sin bazas sur tio, ke la lertaj pres- tidigitatoroj faras aferojn, kiuj ŝajnas miregindaĵoj al tiu, kiu ne konas ties sekretojn; el tio ili konkludas, ke la mediumoj estas nuraj ĵonglistoj. Mi jam refutis ĉi tiun argumenton, aŭ pli bone, ĉi tiun opinion, precipe en miaj artikoloj pri S-ro Home kaj en la numeroj de la Revue, de Januaro kaj Februaro 1858; ĉi tie do mi diros pri tio iajn kelke da vortoj, antaŭ ol paroli pri io pli serioza.

Estas cetere atentinda unu konsidero, kiun ne pre- terlasos iu ajn, kiu iom pripensos la aferon. Ekzistas, sendube, miregige lertaj prestidigitatoroj, sed tiuj estas tre malmultaj. Se ĉiuj mediumoj farus ĵonglaĵojn, oni ja devus konfesi, ke ĉi tiu arto en malmulte da tempo plej eksterordinare progresis kaj subite fariĝis plej vul- gara, ĉar ĝi estus kunnaskiĝinta kun homoj, kiuj ĝin tute ne imagis en si, eĉ kun infanoj.

Cu el tio, ke ĉarlatanoj vendas drogojn sur publikaj lokoj kaj ke eĉ kuracistoj, ne irante sur la promenej- ojn, trompas la konfidon de siaj klientoj, sekvas, ke ĉiuj kuracistoj estas ĉarlatanoj kaj estas vundita la respekto, kiun meritas la kuracis ta klaso? Cu el tio, ke homoj vendas tinkturojn por vino, sekvas, ke ĉiuj vinkomerc- istoj estas falsistoj kaj ne ekzistas vino pura? Oni eks- pluatas ĉion, eĉ la plej respektindajn aferojn, kaj oni povas diri, ke ankaŭ la trompo havas sian genion. Sed la trompo ĉiam havas ian celon, ian materialan intereson: kie ekzistas nenio por gajni, tie ekzistas nenia intereso trompi. Tial mi diris, parolante pri la pagataj medium- oj, ke la plej bona el ĉiaj garantioj estas absoluta ne- profitamo.

315. El ĉiuj spiritismaj fenomenoj tiuj, kiuj plej taŭgas por trompo, estas la fenomenoj fizikaj, pro mo- tivoj, kiujn estas utile konsideri. Unue tial, ke, direkt- iĝante al la okuloj pli frapante, ol al la inteligento, ili estas tiuj, kiujn la prestidigitatoro la plej facile povas imiti. Due, tial, ke, ekscitante, pli ol la aliaj, la scivol- emon, ili pli taŭgus por allogi la vulgarularon, kaj se- kve estas ja pli fruktodonaj. El ĉi tiu duobla punkto de vidado la ĉarlatanoj do havas ĉiun intereson ŝajnigi tia- specajn manifestiĝojn; la spektatoroj, pleje fremdaj al ĉi tiu scienco, tien ordinare venas, por serĉi al si ian amuzon prefere, ol seriozan instruon, kaj oni ja scias, ke oni ĉiam pagas pli malavare amuzanton, ol instru- anton. Sed krom tio ekzistas ankoraŭ ne malpli kate- goria motivo. Se la prestidigitarto povas imiti material- ajn efikojn, por kiuj estas necesa nur lerteco, mi ĝis ho- diaŭ ne vidis en ĝi la kapablon improvizi, kiu postulas ne ordinaran dozon da inteligento, kaj ankaŭ ne tiun kapablon verki tiujn belajn kaj altegajn diktatojn, ofte plenajn de oportunaj paroloj, kiujn la Spiritoj donas en siaj komunikaĵoj. Ci tio rememorigas al mi la sekvantan fakton.

Unu tre konata beletristo unu tagon venis al mi kaj diris, ke li estas tre bona skribiva mediumo intuicia kaj ke li sin metas al la dispono de la Spiritisma Societo. Kutimante akcepti en la Societon nur tiujn mediumojn, kies kapablojn mi mem konas, tial mi petis lin bonvoli antaŭe submeti sin al provoj en aparta kunsido. Li efe- ktive venis; tie pluraj spertaj mediumoj donis unuj di- sertaciojn, aliaj rimarkinde precizajn respondojn pri pro- ponitaj demandoj kaj objektoj, nekonataj al ili. Kiam venis la vico al tiu sinjoro, li skribis iajn kelke da sen- signifaj vortoj, diris, ke li tiun tagon ne estas en taŭga humoro, kaj poste ni lin plu neniam vidis. Li sendube trovis, ke la rolo de mediumo por inteligentaj efikoj est­as pli malfacile ludebla, ol kiel li kredis.

En ĉio la plej facile trompeblaj homoj estas tiuj, ne apartenantaj al la ofico. Tiel same okazas en Spiritismo: tiuj, kiuj ĝin ne konas, estas facile tromp­ataj de ŝajnaĵoj, dum antaŭa atenta studado ilin inicas ne nur pri la kaŭzo de la fenomenoj, sed ankaŭ pri la normaj kondiĉoj, en kiuj povas okazi tiuj faktoj, kaj tia- maniere havigas al ili la rimedojn, por malkovri ian trompon, se ĝi ekzistas.

La friponaj mediumoj estas forte riproĉataj, kiel ili ja meritas, en jena letero, kiun mi publikigis en la Revue, de Aŭgusto 1861:

"Parizo, la 21-an de Julio 1861.

"Sinjoro,

"Oni povas malkonsenti pri iuj punktoj kaj tute kon- senti pri aliaj. Mi ĵus legis, sur la pĝ. 213 de la lasta numero de via revuo, konsiderojn pri la trompo en spiri- tualismaj (aŭ spiritismaj) eksperimentoj, konsiderojn, ki­ujn mi estas feliĉa dividi per ĉiuj miaj fortoj. Tie ĉia malakordo koncerne teoriojn kaj doktrinojn disfumiĝas kvazaŭ per sorĉa frapo.

"Mi ne estas tiel severa, kiel vi, kontraŭ mediumoj, kiuj digne kaj dece akceptas ian pagon kiel kompenson por la tempo, kiun ili dediĉas al ofte longedaŭraj kaj lac- igaj eksperimentoj; sed severa mi estas tiel, kiel vi — kaj tia severeco neniel estas tro granda —, kontraŭ tiuj, kiuj tiam anstataŭigas, ĉe okazo, per friponaĵo kaj trom- po la mankon aŭ nesufiĉecon de la promesitaj kaj atend- itaj rezultatoj.

"Miksi tion falsan kun tio vera, kiam la afero estas pri fenomenoj, ricevitaj kun la kunhelpo de la Spiritoj, estas litere fiaĵo, kaj forviŝiĝus la konscienco de iu me­diumo, kiu pensus, ke li povas ĝin senskrupule fari. Kiel vi perfekte rimarkigis, tio estas diskreditigi la aferon ĉe la spirito de sendecidaj homoj, se la trompo estas kons- tatita. Mi aldiras, ke tio estas plej bedaŭrinde kompro- miti la honorindajn homojn, kiuj donas al la mediumoj la abnegacian helpon de siaj scioj kaj kompetenteco, ga- rantiantoj de ilia sincereco, kaj kiuj iamaniere patronas la mediumojn; tio estas fari kontraŭ tiuj homoj efekti- van mallojalaĵon.

"Ĉiu mediumo, kiun oni pruvus kulpa pri trompaj manovroj, kiu — mi uzas iom trivialan esprimon — est- us surprizita kun la mano en la sako, meritus esti for- pelita de la spiritualistoj aŭ spiritistoj en la tuta mon­do, por kiuj estus rigora devo ilin senmaskigi aŭ sen- honorigi.

"Se estos por vi interese, sinjoro, enmeti ĉi tiujn kelkajn liniojn en vian revuon, ili estas al via dispono.

"Akceptu, k. t. p. — Mathieu."

318. La spiritismaj fenomenoj ne estas ĉiuj same facile imiteblaj, kaj ekzistas tiaj, kiuj klare spitas la tutan lertecon de la prestidigitarto; tiaj estas plej pre­cipe la senkontakta movado de objektoj, la levo de pezaj korpoj en la aeron, la frapoj, sonantaj el diversaj flank- oj, la aperaĵoj k. a., escepte se oni uzas artifikojn kaj koluzion. Tial mi diras, ke kion oni devas fari en tia okazo, tio estas atente observadi la cirkonstancoj n kaj precipe preni en kalkulon la karakteron kaj la socian rangon de la homoj, kaj ilian celon kaj intereson pri trompado: ĉi tiu estas la plej bona el ĉiaj kontroloj, ĉar ekzistas cirkonstancoj, kiuj forigas ĉiun motivon por sus- pekto. Mi do pensas, principe, ke oni devas malkonfidi ĉiun ajn, kiu farus el tiuj fenomenoj ian spektaklon aŭ objekton de scivolo aŭ amuzo, kaj kiu pretendus ilin laŭ- plaĉe kaj en la ĝusta momento okazigi, kiel mi jam klar- igis. Mi opinias ne superflue ripeti, ke la nevideblaj in- teligentoj, kiuj manifestiĝas al ni, havas tre delikatajn sentojn kaj nepre volas montri al ni, ke ankaŭ ili hav­as sian liberan volon kaj sin ne submetas al niaj ka- pricoj. (§ 38.)

Sufiĉos al mi atentigi pri kelkaj artifikoj uzataj, aŭ uzeblaj en iuj okazoj, por igi sin gardi kontraŭ la trompo la sincerajn observantojn. Pri tiuj homoj, kiuj obstine juĝas sen funda esplorado, estas perdo de peno klopodi por ilin forkonvinki de ilia eraro.

319. Unu el la plej ordinaraj fenomenoj estas la frapoj en la interno mem de la ligno, kun aŭ sen movado de la tablo aŭ de alia uzata objekto. Ĉi tiu efiko estas unu el tiuj plej facile imiteblaj, ĉu per la kontakto de la piedoj, ĉu per kraketigado en la meblo; sed estas utile konigi aparte karakteran ruzeton. Sufiĉas apogi ambaŭ manojn plate sur la tablo, tiel proksimajn unu al la dua, ke la ungoj de la dikfingroj firme kuntuŝiĝu; tiam, per tute ne rimarkebla muskolagado oni interfrotas la ung- ojn, aŭdigante sekan brueton, tre similan al tiuj de la interna tiptologio. Tiu brueto resonas en la ligno, nask- ante perfektan iluzion. Neniel malfacile estas tiamaniere aŭdigi tiom da frapoj, kiom dezirate, tamburadon k. a., respondi demandojn per "jes" aŭ "ne", per nombroj aŭ eĉ per montrado de alfabetaj literoj.

Se oni estas antaŭavertita, estas tre facile konstati la trompon. Gi estas ne ebla, se la manoj ne kuntuŝiĝas kaj se oni estas certa, ke nenia alia kontakto povos okaz- igi la brueton. Cetere la realaj frapoj havas tiun kara- kterizaĵon, nome ke ili laŭplaĉe ŝanĝas sian lokon kaj tembron, kio ne povas okazi, kiam ili venas de la citita kaŭzo aŭ de alia simila; ke ili forlasas la tablon, por aŭdiĝi en alia meblo, kiun neniu tuŝas, sur la muroj, la plafono k. a., kaj respondas improvizitajn demandoj. (Vd. § 41.)

La senpera skribado estas ankoraŭ pli facile imitebla. Ne parolante pri la bone konataj ĥemiaĵoj, por aperigi skribon post kelka tempo sur blanka papero, kion oni povas malhelpi per plej simplaj antaŭzorgoj, povus okazi, ke per lerta ĵonglado oni anstataŭigus unu paper- on per alia. Povus okazi ankaŭ, ke tiu, kiu volas trompi, estus tiel lerta, ke li deturnus la atenton de la ĉeestant- oj, dum li skribus iajn kelke da vortoj. Iu diris al mi, ke li eĉ vidis tiel skribi per peceto da grafito kaŝita sub la ungo.

La alportado de objektoj ne malpli taŭgas por ĵonglado, kaj oni povas esti facile trompata de iu pli aŭ malpli lerta ĵonglanto, eĉ se tiu ne estas profesia pres- tidigitatoro. En la § speciala, kiun mi skribis pri tio (§ 96), la Spiritoj mem difinis la esceptajn kon- diĉojn, en kiuj ĝi povas fariĝi; el tio oni do povas kon- kludi, ke ĝia facila kaj laŭplaĉa ricevo estas almenaŭ sus- pektinda. Kun la senpera skribado estas tute same.

En la ĉapitro pri la Specialaj mediumoj mi

menciis, laŭ la Spiritoj, tiujn mediumajn kapablojn or- dinarajn kaj maloftajn. Oni do malfidu tiujn medium- ojn, kiuj flatus al si, ke ili tre facile disponas ĉi tiujn lastajn aŭ kiuj ambicias multe da tiaj kapabloj, preten­do, kiu nur tre malofte estas efektvia.

La inteligentaj manifestiĝoj estas, laŭ la cir­konstancoj, tiuj plej fidindaj, tamen ankaŭ ili ne estas liberaj de imitado, almenaŭ tiuj banalaj kaj vulgaraj. Oni pensas, ke ili havas pli grandan garantion, se la me­diumoj estas mekanikaj, ne nur pro la sendependeco de la ideoj, sed ankaŭ kontraŭ artifikoj; tial kelkaj per­sonoj preferas la perilojn materialajn. Nu, ĉi tio estas eraro. La trompo enŝoviĝas ĉien: ni ja scias, ke lerte oni povas laŭplaĉe direkti eĉ korbon aŭ tabulon skrib- antan, tute ŝajnigante memvolajn movojn. Kio forigas ĉian dubon, tio estas la esprimitaj pensoj, ĉu ili venas de mediumo mekanika, intuicia, aŭdiva, paroliva aŭ vid­iva. Iuj komunikajoj troviĝas tiel ekster la ideoj, la scioj kaj eĉ la inteligenteco de la mediumo, ke oni strange devus iluzii sin mem, por kredi, ke ili venis de li. Mi rekonas en la ĉarlatanismo grandan lertecon kaj fekund- ajn rimedojn, sed mi ankoraŭ ne rekonas en ĝi la kapa- blon havigi scion al malklerulo aŭ spritecon al stultulo.

Resume, mi ripetas, la plej bona garantio kuŝas en la konata moraleco de la mediumoj kaj en la neekzist- ado de ĉiaj kaŭzoj de materiala intereso aŭ de memes- timo, kiuj povus stimuli ĉe ili la praktikadon de siaj mediumaj kapabloj, ĉar ja tiaj samaj kaŭzoj povas ins- tigi ilin ŝajnigi la havadon de tiaj kapabloj, kiujn ili ne posedas.

Capitro xxix

PRI LA GRUPOJ KAJ SOCIETOJ DE SPIRITISTOJ

Pri la grupoj ĝenerale. Pri la ĝustasencaj societoj.

Studotemoj. Konkurado inter la societoj

Pri la grupoj ĝenerale

La spiritistaj grupoj povas esti tre utilaj pro tio, ke ili ebligas instruadon per interŝanĝo de pensoj, per demandoj kaj rimarkoj, kiujn ĉiu povas fari kaj el kiuj ĉiu profitas; sed por ĝuigi ĉiujn dezirindajn fruktojn, ili postulas specialajn kondiĉojn, kiujn mi nun pririgardos, ĉar estus eraro similigi ilin al la ordinaraj societoj. Ce­tere, ĉar tiaj grupoj estas ja kolektivoj, tio, kio ilin kon- cernas, estas la natura sekvo de la supre donitaj ins- truoj; ili devas preni al si la samajn antaŭzorgojn kaj antaŭgardi sin kontraŭ tiaj samaj malfacilaĵoj, kiel la individuo. Tial mi faris ĉi tiun ĉapitron la lasta.

La spiritistaj grupoj havas diversan karakteron laŭ la celo atingota, kaj tial la esenco de unu ankaŭ devas esti malsama, ol tiu de alia. Laŭ sia speco ili povas esti frivolaj, eksperimentaj instruaj.

La frivolaj grupoj estas kolektiĝoj de homoj, vidantaj nur la amuzan flankon de la manifestiĝoj kaj plezurantaj ĉe la ŝercoj de malseriozaj Spiritoj, al kiuj forte plaĉas tiaj kunvenoj, kie ili agas tute libere kaj ki­ujn ili ĉiam ĉeestas. Tie oni demandas pri ĉiaj banalaĵoj, oni petas la Spiritojn antaŭdiri homajn sortojn, oni el- provas ilian sagacecon pri diveno de aĝoj aŭ de tio, kion oni havas en la poŝo, pri malkaŝo de sekretetoj kaj pri multego da aliaj samvaloraj aferoj.

Tiaj grupoj havas nenian gravecon, tamen, ĉar kel­kaj frivolaj Spiritoj estas tre inteligentaj kaj ili ĝenerale estas senkonsideraj kaj gajhumoraj, tie ofte okazas tre kuriozaj aferoj, el kiuj iu observema homo povas ĉerpi al si kelkan profiton. Kiu vidis nur tion kaj juĝus la mondon de la Spiritoj laŭ ĉi tiu montro, tiu farus al si pri ĝi ideon tiel malĝustan, kian farus tiu, kiu juĝus la tutan loĝantaron de iu granda urbo laŭ tiu de iaj kvar- taloj. La sola simpla saĝo diras, ke altklasaj Spiritoj ja ne povas veni al tiaj kunvenoj, kie la spektatoroj ne est­as pli seriozaj ol la aktoroj. Se oni volas sin okupi pri frivolaĵoj, oni ja elvoku Spiritojn senkonsiderajn, same kiel oni invitus histrionojn, por amuzi iun societon; est- us profanado tien inviti respektegatajn estulojn, miksi sanktaĵon kun profanaĵo.

La eksperimentaj grupoj celas pli speciale la okazigon de fizikaj manifestiĝoj. En la okuloj de mult­aj, ili estas spektaklo pli ĝuste kurioza ol instrua; la ne- kredemaj foriras de tie pli mirante, ol konvinkite, se ili vidis neniajn aliajn fenomenojn, kaj ilia penso sin turn- as tute al la serĉado de friponaĵoj, ĉar, komprenante nenion el tiuj faroj, ili volonte imagas al si la ekzistadon de iaj artifikoj. Alie estas kun tiuj, kiuj studis; tiuj jam antaŭe akceptas la eblecon de la fenomenoj, kaj pozi- tivaj faktoj poste alportas aŭ kompletigas al ili la konvinkon. Se fariĝas artifikoj, ili estas kapablaj tiujn malkaŝi.

Malgraŭ tio, tiaj eksperimentoj prezentas utilan flankon, kiun neniu povus ignori, ĉar ĝuste ili ebligis la eltrovon de la leĝoj, kiuj kontrolas la nevideblan mondon, kaj, laŭ la opinio de multaj homoj, ili nekontesteble est­as grava motivo de konvinko; sed mi asertas, ke nur per si mem ili ne kapablas ensekretigi iun en la spiritisman sciencon, tiel same, kiel la sola vido je iu sprita meka- nismo ne povas lernigi Meĥanikon al iu, ne konanta ĝi- ajn leĝojn. Se tamen tiuj kunsidoj estus kondukataj metode kaj saĝe, ili donus multe pli bonajn rezultatojn. Mi post momento revenos al ĉi tiu objekto.

La instruaj grupoj havas tute alian karakter- on, kaj ĉar ili estas tiuj, el kiuj oni povas ĉerpi la veran instruon, mi tial pli insistos pri la kondiĉoj, kiujn oni devas kontentigi.

La unua estas tiu, ke ili estu ĉiam seriozaj en la plena senco de la vorto. Oni devas konvinkiĝi, ke la Spiritoj, al kiuj oni volas paroli, havas tute apartan na- turon; ke, ĉar majesta ne povas kuniĝi kun triviala kaj ankaŭ ne bono kun malbono, tial se oni volas ricevi bon- ajn aferojn, oni devas sin turni al bonaj Spiritoj. Sed ne sufiĉas elvoki bonajn Spiritojn: nepre necese estas troviĝi en kondiĉoj favoraj al tio, ke ili bonvolu veni; nu, Superaj Spiritoj ne venas al kunvenoj de ventkapaj kaj supraĵemaj homoj, tute same, kiel ili tien ne venus, kiam ili vivis sur la Tero.

Societo estas vere serioza nur tiam, se ĝi sin okupas pri aferoj utilaj, esceptinte ĉiujn ceteraj n; se ĝi celas ricevi eksterordinarajn fenomenojn el scivolemo aŭ por amuziĝo, eble venos tiuj Spiritoj, kiuj okazigas tiajn fe­nomenojn, sed la ceteraj foriĝas. Unuvorte, kia ajn est­as la karaktero de iu kunsido, al ĉi tiu ĉiam venas Spi- ritoj pretaj kunhelpi ĝiajn intencojn. Cia serioza kun- sido deflankiĝas do de sia celo, se ĝi forlasas instruon por amuzo. La fizikaj manifestiĝoj, kiel mi diris, estas iel utilaj; kiuj volas vidi, tiuj ĉeestu eksperimentajn kun- sidojn; kiuj volas kompreni, tiuj ĉeestu studokunsidojn; tiel ĉiuj povos kompletigi sian spiritisman instruitecon, same kiel, en la studado de la medicino, unuj sekvas kurs- ojn, aliaj vizitadas klinikojn.

328. La instruado pri Spiritismo ne konsistas nur en la morala instruado, donata de la Spiritoj, sed ankaŭ en la studado de la faktoj; koncernas ĝin la teorio de ĉiaj fenomenoj, la serĉado de la kaŭzoj kaj, kiel sekvo, la konstato de tio ebla kaj de tio neebla; unuvorte, la observado de ĉio, kio povas progresigi la sciencon. Nu, estus absoluta eraro pensi, ke la faktoj limiĝus al feno­menoj eksterordinaraj; ke atentindaj estas sole nur tiuj, plej frapantaj la sentumojn. Faktoj sur ĉiu paŝo montr- iĝas en la inteligentaj komunikaĵoj kaj ne povus esti ignorataj de homoj, kunvenintaj por studado. Tiuj fakt- oj, kiujn estas ne eble elkalkuli, ŝprucas el multego da okazaj cirkonstancoj; kvankam malpli reliefaj, ili tamen estas plej interesaj por iu observanto, kiu en ili trovas aŭ la jesigon de iu konata principo aŭ la malkaŝon de iu principo nova, kiu ebligas al li iom pli profunde penetri en la misterojn de la nevidebla mondo. Ankaŭ ĉi tio est­as filozofio.

329. La studokunsidoj, krom tio, estas treege utilaj al la mediumoj por inteligentaj manifestiĝoj, precipe al tiuj, kiuj serioze deziras perfektiĝi kaj tien ne venas kun stulta pretendo al neeraremo. Grandaj rifoj de la me- diumeco estas, kiel mi diris, la obsedo kaj la fascinado; tiuj mediumoj povas do tre bonfide fari al si iluzion pri la merito de tio, kion ili ricevas, kaj oni komprenas, ke la trompemaj Spiritoj povas agadi tute libere, kiam ili traktas nur kun iu blindulo. Tial ili forigas la medium- on for de ĉia kontrolo kaj, se necese, ili igas lin abome- ni ĉiun ajn, kiu povus lin klerigi. Dank'al la soluligo kaj fascinado, ili povas igi lin akcepti ĉion, kion ajn ili volas.

Ne estus superflue ripeti: ĉi tie leviĝas ne ia simpla malhelpo, sed pereigilo; jes, mi diras, efektiva pereigilo. La sola rimedo, kiun havas la mediumo, por ĝin eviti, estas tio, ke la de li ricevitajn komunikaĵojn analizu hom­oj sen kaŝita intereso kaj bondezirantaj, kiuj, tion far- ante flegme kaj senpartie, povas malfermi al li la okul- ojn kaj igi lin vidi tion, kion li mem ne povas rimarki. Nu, ĉiu mediumo, kiu timas tian juĝon, jam iras la vojon de obsedo; tiu, kiu pensas, ke la lumo estas farita nur por li, troviĝas tute sub tiu jugo; se li rigardas kiel ofendajn la rimarkojn, se li ilin repuŝas, se li ilin koleras, ne dubebla estas do la malica naturo de la Spirito, kiu lin inspiras.

Mi jam diris, ke iu mediumo povas ne havi la sciojn necesajn, por kompreni erarojn; li povas lasi sin trompi per patosaĵoj kaj pretendema parolado, esti delogata per sofismoj, ĉio ĉi plej bonfide. Tial, manke de propra lumo, li devas modeste peti aliajn pri helpo, laŭ jenaj proverb- oj, nome: "pli da okuloj, pli da certeco" kaj " pri propra afero neniu juĝas libere". Guste en ĉi tiu rilato la kun- sidoj estas por mediumo tre utilaj, se nur li estas sufiĉe saĝa, pro elaŭdi opiniojn, ĉar tie troviĝas homoj pli ins- truitaj, ol li, kaj kiuj kaptas la ofte tiel subtilajn nuanc- ojn, per kiuj la Spirito elperfidas sian malsuperecon.

Ciu mediumo, kiu sincere deziras ne esti mokataĵo de mensogo, devas do peni labori en kunsidoj seriozaj kaj tien alporti tion, kion li aparte ricevas, kaj danke akcepti, eĉ peti la kritikan ekzamenon de la komunik- aĵoj, kiujn li ricevas. Se lin ĉikanas trompemaj Spiritoj, ĉi tio estas la plej certa rimedo, por ke li liberiĝu de ili, montrante al ili, ke ili ne povas lin trompi. Cetere mediumo, kiu koleras pro la kritikado, estas des malpli prava ĉe tiu kolero, ke lia memestimo estas tie neniel tuŝita, ĉar ja tio, kion li diras, ne estas lia frukto, kaj por ĝi li ne respondas pli, ol kiel li respondus, se li voĉ- legus versojn de ia poetaĉo.

Mi insistis pri ĉi tiu punkto, ĉar malhelpo ĝi estas kiel por la mediumoj, tiel ankaŭ por tiuj kunvenoj, kie estas grave ne konfidi ventanime ĉiajn perantojn de la Spiritoj. La kunhelpo de ĉiu obsedita aŭ fascinita me­diumo estus por ili pli malutila ol utila; ili do tiajn ne akceptu. Mi pensas, ke mi jam sufiĉe elvolvis ĉi tiun temon, por ke estu al ili ne eble erari pri la karakteroj de la obsedo, se la mediumo mem ne povas ĝin rekoni; unu el la plej frapantaj estas sendube la pretendo esti la sole prava kontraŭ ĉiuj. La obseditaj mediumoj, kiuj ne volas konfesi tiun sian staton, similas tiajn malsanul- ojn, kiuj faras al si iluzion pri sia malsaneco kaj pereas, ĉar ili rifuzas submetiĝi al saniga kuracado.

330. Serioza grupo devas havi kiel celon forigi la mensogemajn Spiritojn; ĝi erarus, opiniante sin ŝirmita kontraŭ ili dank'al sia celo kaj la kvalito de siaj me­diumoj: tion ĝi ne atingos tiel longe, ĝis ĝi troviĝos en favoraj kondiĉoj.

Por la klara kompreno de tio, kio okazas en ĉi tiu cirkonstanco, mi petas la leganton bonvolu releti tion diritan en la § 231, pri la Influo de la medio. Oni pre- zentu al si ĉiun homon kvazaŭ ĉirkaŭitan de kelke da nevideblaj kompaniuloj, kiuj identiĝas kun li pro sia ka- raktero, siaj gustoj kaj siaj inklinoj; sekve ĉiu homo, veninta en iun grupon, estas akompanata de Spiritoj, simpatiantaj kun li. Laŭ sia nombro kaj karaktero tiuj akompanantoj povas fari sur la kunsidantojn kaj la ko- munikaĵojn bonan aŭ malbonan influon. Perfekta estus tiu grupo, kies ĉiuj anoj, portante egalan amon al bono estus akompanataj nur de bonaj Spiritoj; se perfekteco estas ne ebla, la plej bona kunveno estas tiu, en kiu bono superas malbonon. Ĉi tiu aserto estas tro logika, ke mi bezonu insisti pri ĝi.

331. Grupo estas kolektiva estaĵo, kies kvalitoj kaj propraĵoj estas la rezultanto de ĉiuj tiuj de ĝiaj anoj, formante kvazaŭ faskon; nu, tia fasko estas des pli for- tika, ju pli homogena ĝi estas. Se oni bone komprenis tion diritan (§ 282, demando V) pri la maniero, kiel la Spiritoj estas avizataj pri nia elvoko, oni facile kompren- as la potencon de la asociado de la pensoj de la ĉeest- antoj. Se Spiriton iamaniere frapas la penso, kiel nin la voĉo, dudek homoj, kuniĝinte en unu sama intenco, nepre havas pli multe da forto, ol unu sola; sed por ke ĉiuj pensoj kunhelpu por unu sama celo, ili devas vibri uni- sone, kunfandiĝi, por tiel diri, en unu solan, kio ne pov­as okazi sen agordiĝo.

Aliflanke, veninte en tute simpatian medion, iu Spi­rito sentas sin pli senĝena; trovante tie nur amikojn, li tien venas pli volonte kaj pli volonte respondas la de- mandojn. Kiu ajn atente sekvis inteligentajn manifest- iĝojn de Spiritoj, tiu povis konvinkiĝi pri ĉi tiu veraĵo. Se la pensoj kontraŭas unu alian, el tio rezultas inter- frapiĝo de ideoj malagrabla por la Spirito kaj sekve malutila al la manifestiĝo. Same fariĝas al homo, pa- rolanta antaŭ kunvenantaro: se li sentas, ke ĉiuj pensoj estas por li simpatiaj kaj bondeziraj, la impreso, kiun li ricevas de ili, reagas sur liajn proprajn ideojn kaj hav- igas al ĉi tiuj pli da vervo. La unuanimeco de tiu kun- helpo faras sur lin ian magnetizan agadon, kiu pligrand- igas liajn rimedojn, dum la indiferenteco aŭ la malamik- emo lin konfuzas kaj paralizas: tiamaniere la aplaŭdoj elektras la geaktorojn; nu, la Spiritoj, multe pli impres­eblaj, ol la homoj, devas esti multe pli forte influataj de la medio.

Ĉia spiritista grupo devas do inklini al la kiel eble plej granda homogeneco; oni ja komprenu, ke mi pa- rolas pri tiuj, kiuj volas atingi seriozajn kaj vere util- ajn rezultatojn; se oni volas simple ricevi komunikaĵojn ĉiajn ajn, ne zorgante pri la kvalitoj de tiuj, kiuj ilin donas, ĉiuj ĉi tiuj antaŭrimedoj estas ne necesaj, sed tiam oni ne plendu pri la kvalito de la produkto.

Ĉar enmemiĝo kaj komuneco de pensoj estas esencaj kondiĉoj de ĉia serioza kunsido, oni ja kompren- as, ke tro granda nombro da ĉeestantoj devas esti unu el la kaŭzoj, plej kontraŭantaj la homogenecon. Certe tiu nombro havas nenian absolutan limon, kaj oni kon- sentas, ke cent homoj, sufiĉe enmemiĝintaj kaj atentaj, troviĝas en pli bonaj kondiĉoj, ol dek senatentaj kaj bruantaj; sed evidente estas ankaŭ, ke ju pli granda tiu nombro, des pli malfacile oni plenumas tiujn kondiĉojn. Cetere la sperto pruvas, ke intimaj rondetoj ĉiam estas pli favoraj al belaj komunikaĵoj, pro la motivoj, kiujn mi ĵus donis.

Estas ankoraŭ unu konsiderenda kondiĉo, nome la akurateco de la kunsidoj. En ĉiuj ĉiam staras Spiritoj, kiujn oni povus nomi kutimaj vizitantoj, esprimo, en kiun mi ne enkalkulas tiujn Spiritojn, kiuj troviĝas ĉie kaj en ĉion sin enmiksas; tiuj kutime vizitantaj estas pro- tektantaj Spiritoj kaj tiuj, kiujn oni plej ofte demandas. Oni ne pensu, ke tiuj Spiritoj havas nenion alian por fari, ol aŭskulti nin; ili havas siajn okupojn kaj, krom tio, eble ili en la momento troviĝas en kondiĉoj ne fa­voraj por elvokado. Kiam la kunsidoj okazas en ĉiam samaj tagoj kaj horoj, ili pretiĝas por ti en veni kaj mal- ofte tie ne estas. Kelkaj eĉ ekstremigas la akuratecon; ili ofendiĝas ĉe malfruiĝo de horkvarono, kaj se ili mem difinas la momenton de la kunsido, oni vane ilin vokus kelkajn minutojn pli frue. Mi tamen aldonu, ke kvan- kam la Spiritoj preferas akuratecon, tiuj efektive super- aj ne estas tiel ĝisfunde detalemaj. La postulo de rigora akurateco estas signo de malsupereco, kiel ĉio infaneca. Ekster la interkonsentitaj horoj ili sendube povas veni, kaj ja ili volonte venas, se la celo estas utila; sed nenio estas pli malutila al bonaj komunikaĵoj, ol ilin elvoki nek al teksto, nek al preteksto, kiam tia fantazio venas al ni en la kapon kaj precipe sen ia serioza motivo; ĉar ili ne estas devigataj submeti sin al kapricoj, povas tial okazi, ke ili ne faras al si la klopodon veni al ni, kaj precipe tiam aliaj eble ekprenas ilian lokon kaj nomon.

Pri la ĝustasencaj societoj

334. Cio, kion mi diris pri la grupoj ĝenerale, aplik- iĝas nature al la regule starigitaj societoj; ĉi tiuj tamen devas bataladi kontraŭ iaj specialaj malfacilaĵoj, nask- itaj de la ligiloj mem inter iliaj anoj. Car mi ricevis plurajn petojn pri ilia organizado, mi donos ĉi tie la koncernan klarigon per kelke da vortoj.

Spiritismo, apenaŭ naskiĝinta (), estas ankoraŭ tre diverse pririgardata, en sia esenco tro malmulte kom- prenata de granda nombro da adeptoj, por havigi for- tikan ligilon inter la anoj de tio, kion oni povas nomi ia asocio. Tia ligilo povas ekzisti nur inter tiaj homoj, kiuj vidas en ĝi la moralan celon, ĝin komprenas kaj ĝin alp renas al si mem. Inter tiaj, kiuj vidas en Spiritismo nur faktojn pli aŭ malpli kuriozajn, ne povus ekzisti serioza ligilo; se ili starigas la faktojn super la princip- oj, ia simpla malkonsento pri la maniero rigardi la fakt­ojn povas ilin dividi. Same ne estas koncerne la unuajn, ĉar pri la morala demando ne povas ekzisti du vidma- nieroj; tial estas rimarkinde, ke ĉie, kie ili renkontas unu alian, ia reciproka konfido altiras unu al alia; la reciproka bondeziremo, reganta inter ili, forigas la ĝe- natecon kaj sindevigon, kiuj naskiĝas el la ofendiĝemo, el la fiero, kiu sentas sin pikita ĉe la plej malgranda kontraŭdiro, el la egoismo, kiu rilatigas ĉion al si.

Iu societo, kie ĉiuj egale portus tiujn bonajn sentojn,

(,) Ci tion la Aŭtoro skribis en 1860. — La Trad.

kie ĝiaj anoj kolektiĝus, celante kleriĝi per la instruoj de la Spiritoj, sed ne esperante ĉeesti pli aŭ malpli inte- resajn aferojn, aŭ por superstarigi sian personan opi­nion, tia societo, mi diras, estus ne nur efektivigebla, sed eĉ nerompebla. La ankoraŭ granda malfacileco kolekti multenombrajn elementojn, homogenajn el ĉi tiu vid- punkto, igas min diri, ke, por la intereso de la studoj kaj por la bono de la afero mem, la spiritistoj devus sin organizi prefere en malgrandajn, ol en grandajn kolekt- iĝojn. Korespondante inter si, vizitante unu alian, in- terkonigante siajn observojn, tiaj grupoj povas jam nun estigi la kernon de la granda spiritista familio, kiu iam kunligos ĉiujn opiniojn kaj kunigos la homojn en unu solan senton de frateco, sigelitan de la kristana karito.

335. Ni jam vidis, kiel grava estas por la ricevo de bonaj rezultatoj la sameco de sentoj; tiu sameco estas necese des pli malfacile atingebla, ju pli granda la nom- bro da kunsidantoj. En malgrandaj grupoj la anoj pli bone konas unu alian, oni estas pli certa pri la element- oj, aliĝintaj al la rondo; tie la silento kaj la koncentriĝo estas pli facilaj kaj ĉio okazas kvazaŭ en familio. La multenombraj kolektiĝoj ne akordas kun intimeco pro la diverseco de siaj anoj; ili postulas specialajn kunvenej- ojn, monrimedojn kaj administran mehanismon neneces- ajn en la malgrandaj grupoj; la malsameco de karakteroj, ideoj kaj opinioj tie pli frapante pentriĝas kaj plifacil- igas al la tumultemaj Spiritoj tie dissemi malkonkordon. Ju pli multenombra la kolektiĝo, des pli malfacile kon- tentigi ĉiujn; ĉiu volus, ke la laboroj estu kondukataj laŭ lia plaĉo, ke oni prefere pritraktu aferojn, kiuj plej multe lin interesus; kelkaj pensas, ke la titolo de societ- ano havigas al ili la rajton trudi sian manieron vidi la aferojn, kaj de tio kvereletoj, kaŭzo de maltrankvilo, kiu pli aŭ malpli frue naskas malkonkordon, poste la forfiniĝon, sorton de ĉiaj societoj, kia ajn ilia celo. La malgrandaj grupoj ne estas elmetataj al similaj variad- oj. La pereo de iu granda societo estus ŝajna malsukceso por la afero Spiritismo, kaj la malamikoj de ĉi tiu ĝin certe profitus por siaj atakoj; la estingiĝo de malgranda grupo forpasas nerimarkite, kaj cetere se unu malaperas, aliaj dudek naskiĝas; nu, dudek grupoj, enkalkulantaj po dek kvin ĝis dudek homoj, pli multe atingos kaj multe pli faros por la propagando, ol unu societo el tricent ĝis kvarcent anoj.

Oni sendube diros, ke la anoj de iu societo, kiuj agus tiel, kiel mi ĵus diris, ne estus veraj spiritistoj, ĉar la unua devo, kiun la Doktrino trudas al siaj adeptoj, estas karito kaj bonvolemo. Jes, tute ĝuste, kaj tial homoj, kiuj tiel kondutas, estas spiritistoj prefere laŭnome, ol fakte; ili certe ne apartenas al la tria kategorio (Vd. § 28) kaj tute ne meritas la nomon spiritistoj. Ĉi tie sin prezentas unu konsidero ne malgrava.

336. Ni ne forgesu, ke Spiritismo havas malamik- ojn, kiujn interesas bari ĝian iradon kaj kiuj strabe ri- gardas ĝiajn sukcesojn; la plej danĝeraj estas ne tiuj, kiuj atakas ĝin malkaŝe, sed tiuj, kiuj agadas en la om- broj, tiuj, kiuj per unu mano ĝin karesas kaj per la dua ĝin disŝiras. Tiuj maliculoj enŝoviĝas ĉien, kie ili esper­as fari malbonon; sciante, ke "unueco estas forteco", ili penas detrui ĝin, ĵetante malpacigilojn en la medion. Kiu scias do, ĉu tiuj, kiuj en la grupoj semas konfuzon kaj malkonkordon, ne estas provokantaj agentoj, kiujn interesas malordo? Sendube ili ja estas nek veraj nek bonaj spiritistoj; bonon ili neniam povas fari kaj da mal- bono ili povas fari multe. Oni komprenas, ke multe pli facile estas por ili enŝoviĝi en grandnombrajn kolektiĝ- ojn, ol en malgrandajn grupojn, kie ĉiuj sin reciproke konas. Dank'al surdaj intrigoj, rimarkataj de neniu, ili dissemas dubon, malkonfidon kaj malamikecon; sub la masko de hipokrita intereso por la afero ili kritikas ĉion, ili starigas kaŝitajn interkonsiliĝojn kaj koteriojn, kiuj baldaŭ rompas la harmonion de la tuto: jen kion ili in- tencas. Rilate tiajn homojn, apelacii al iliaj sentoj de karito kaj frateco estas paroli al memvolaj surduloj, ĉar ilia celo estas ja disbati tiujn sentojn, kiuj estas la plej grandaj baroj kontraŭ iliaj intrigoj. Tia situacio, mal- agrabla en ĉiaj societoj, ankoraŭ pli tia estas en la societ- oj de spiritistoj, ĉar, se ĝi ne naskas rompon, ĝi tamen kaŭzas maltrankvilon, neakordigeblan kun enmemiĝo kaj atento.

Se la grupo iras malbonan vojon, oni eble diros, ĉu saĝaj kaj bonintencaj homoj ne ĝuas la rajton de kritiko kaj lasu vivi la malbonon, dirante nenion, aprobu ĝin per sia silento? Sendube tio estas ilia rajto: pli ol tio, devo; sed se ilia intenco estas bona, ili eldiras sian opinion konvene kaj bonvoleme malkaŝe, sed ne duonvorte; se neniu sekvas ilin, ili foriras, ĉar oni ne komprenus, ke iu, havante nenian kaŝitan penson, obsti­ne restadus en societo, kie oni farus aferojn, kiujn li konsiderus nekonvenaj.

Oni povas do starigi kiel principon, ke ĉiu ajn, kiu en iu societo de spiritistoj instigas al malordo aŭ mal- konkordo, ĉu malkaŝe, ĉu kaŝite, per ĉiaj ajn rimedoj, estas aŭ provokanta agento aŭ almenaŭ malbona spirit- isto, kiun oni devas plej baldaŭ elpeli el la societo; sed tion ofte kontraŭas la ligiloj mem, kune tenantaj ĉiujn anojn, kaj tial estas konsilinde sin deteni de nerompeblaj ligiloj: la virtuloj estas ĉiam sufiĉe ligitaj inter si, la malbone intencantaj estas tiaj ĉiam tro multe.

Krom tiuj homoj, konataj kiel malicemaj, kiuj enŝoviĝas en la kunvenojn, estas ankaŭ tiaj, kiuj pro sia karaktero mem kunportas maltrankvilon ĉien, kie ili troviĝas; oni do estu plej prudenta, enlasante novajn anojn. Tiuj plej ĝenaj, en ĉi tiu okazo, estas ne tiuj fremdaj al la afero, eĉ ne tiuj ĝin ne kredantaj: kon- vinkiĝon oni ricevas nur per sperto, kaj ekzistas homoj, kiuj bonafide deziras instruiĝi. Tiuj, kontraŭ kiuj oni precipe devas sin gardi, estas tiuj homoj kun antaŭe pre­ta sistemo, la obstinaj nekredemuloj, kiuj dubas ĉion, eĉ evidentaĵojn; la fieruloj, kiuj pretendas posedi solaj la senlernan lumon, volas ĉie trudi sian opinion kaj mal- ŝate rigardas ĉiun ajn, kiu ne pensas tiel, kiel ili. Ne lasu vin trompi de ilia laŭŝajna deziro instruiĝi; pli ol unu forte sin ĝenus devi konfesi, ke li eraras. Gardu vin precipe kontraŭ tiuj tedaj parolistoj, kiuj ĉiam volas el- diri la lastan vorotn, kaj kontraŭ tiuj, al kiuj plaĉas nur kontraŭdiremo: unuj kaj aliaj igas perdi tempon sen ia profito, eĉ ne por ili mem. La Spiritoj ne amas vortojn senutilajn.

Car estas necese antaŭforigi ĉian kaŭzon de konfuzo kaj distro, tial iu sin organizanta societo de spi­ritistoj devas plej atente zorgi pri la disponoj taŭgaj por forpreni de la instigantoj de malorodo la rimedojn mal- utili kaj por plej faciligi ties forigon. La malgrandaj grupoj bezonas nur tre simplan disciplinan regularon por la ordo de la seancoj; la regule starigitaj societoj pos­tulas pli kompletan organizon; la plej bona estas tiu, kiu havas la malplej komplikitan radaron. Ciaj ajn pov­os ĉerpi tion, kio estas al ili aplikebla, aŭ tion, kion ili opinias utila, el la regularo de la Pariza Societo por Spi- ritismaj Studoj, kiun mi malsupre represas.

La societoj, ĉu malgrandaj, ĉu grandaj, kaj ĉiaj grupoj, kiel ajn gravaj ili estas, havas antaŭ si alian malhelpon. La instigantoj de konfuzo troviĝas ne nur en ilia medio, sed ankaŭ en la nevidebla mondo. Kiel ekzistas Spiritoj protektantaj asociojn, urbojn kaj popol- ojn, tiel ankaŭ malicaj Spiritoj alligiĝas al grupoj, kiel al la homoj; ili ligiĝas unue al tiuj pli malfortaj, pli alir- eblaj, el kiuj ili penas fari ilojn, kaj iom post iom ili pen­as ĉirkaŭsieĝi la homamasojn, ĉar ilia malica ĝojo estas proporcia al la nombro de la homoj sub ilia jugo. Ciam do, kiam en iu grupo iu falas en ian reton, oni rekonu, ke malamiko troviĝas en la tendaro, ke lupo iras en la ŝaf- ejo, kaj oni devas sin tenadi garde, ĉar ja tre probable tiu multigos siajn provojn; se oni tion ne senkuraĝigos per energia kontraŭstaro, obsedo fariĝos kvazaŭ infekta malsano, kiu montriĝas ĉe la mediumoj per la malordo de la mediumeco kaj ĉe aliaj per la malamikemo de la sentoj, la perverseco de la konscienco kaj la detruo de la harmonio. Car la plej potenca kontraŭrimedo de ĉi tiu veneno estas karito, tial ĝuste kariton ili penas su- foki. Oni do ne restu senfare, ĝis ĉi tiu malbonaĵo far- iĝos neforviŝebla; oni eĉ ne atendu la unuajn simptom- ojn, sed precipe oni penu ĝin antaŭforigi. Por ĉi tio ekzistas du rimedoj, kiuj estas efikaj, se bone uzataj: la preĝado el tuta koro kaj la atenta studado de la plej malgrandaj signoj, elmontrantaj la ĉeeston de trompemaj Spiritoj; la unua altiras la bonajn Spiritojn, kiuj ame helpas nur tiujn, kiuj ilin helpas per sia fido al Dio; la dua montras al la malicaj, ke ili havas aferon al homoj sufiĉe klarvidantaj kaj saĝaj, ke tiuj ne lasas sin trompi. Se iu el la anoj fariĝos kaptaĵo de obsedo, ĉiuj penoj devas jam de la unuaj montroj celi la malfermon de liaj okuloj, ĉe la timo, ke tiu malbonaĵo fariĝos pli serioza por havigi al li la konvinkon, ke li estas trompata, kaj la deziron kunhelpi tiujn, kiuj penas lin liberigi.

341. La influo de la medio estas sekvo de la naturo de la Spiritoj kaj de ties maniero agi sur la estulojn vivantajn sur la Tero; el tiu influo ĉiu povas mem de- dukti la kondiĉojn plej favorajn por iu societo, kiu as­piras gajni la simpation de la bonaj Spiritoj kaj ricevi nur bonajn komunikaĵojn, forpelante tiujn malicajn. Tiuj kondiĉoj kuŝas ĉiuj en la morala humoro de la ĉeestantoj kaj resume konsistas en la jenaj punktoj:

Perfekta interkonsento de vidpunktoj kaj sentoj; reciproka bonvolemo inter ĉiuj membroj; rezigno pri ĉia sento kontraŭa al la vera kristana karito;

unu sola deziro, nome, instruiĝi kaj pliboniĝi per la instruado de la bonaj Spiritoj kaj profitado el iliaj kon- siloj. Kiu estas konvinkita, ke la Superaj Spiritoj ma- nifestiĝas por nia progresigo, sed ne por nia plezuro, tiu komprenas, ke ili ja foriĝas de tiuj homoj, kiuj limas sin per admirado de ilia stilo, kolektante el tio nenian frukton, kaj kiuj altiriĝas al la seancoj nur laŭ la pli aŭ malpli granda intereso, kiun la kunsidoj povas pre- zenti konforme al ĉies aparta gusto;

forigo de ĉio, kio en la komunikajoj, pri kiuj oni petis la Spiritojn, celus nur la kontentigon de scivolo;

respektaj enmemiĝo kaj silento dum la konversacioj kun la Spiritoj;

kuniĝo, per la penso, de ĉiuj ĉeestantoj ĉe la elvoko de Spiritoj;

kunlaborado de la mediumoj de la kunsido pri rezig- no de ĉia sento de fiero, de memestimo kaj de superstaro, kaj kun la sola deziro esti utilaj.

Ĉu ĉi tiuj kondiĉoj estas tiel malfacile plenumeblaj, ke oni povas trovi neniun, kiu ilin alfrontus? Mi tion ne pensas; mi kontraŭe esperas, ke la efektive seriozaj grupoj, kiaj ekzistas jam en pluraj lokoj, multiĝos, kaj mi ne hezitas diris, ke ĝuste al ili Spiritismo devos danki sian pli viglan disvastiĝon; kunigante la honestajn kaj konsciencajn homojn, ili silentigos la kritikantojn, kaj ju pli puraj estos iliaj intencoj, des pli respektataj ili estos de siaj kontraŭuloj: kiam mokado atakas bonon, ĝi jam ne igas ridi, sed fariĝas malŝatinda. En similaj grupoj, sub la potenco de la faktoj, ekestos efektiva sim- patioligilo kaj reciproka solidareco, kiuj kunutilos por la ĝenerala progresado.

342. Estus eraro pensi, ke tiuj grupoj, kie oni sin okupas pli speciale pri fizikaj manifestiĝoj, troviĝas eks- ter tiu frata interkonsento kaj esceptas ĉian seriozan penson; se ili ne postulas tiel rigorajn kondiĉojn, tamen ne senriske oni ilin ĉeestus ventanime, kaj oni erarus, kredante, ke la kunhelpo de la ĉeestantoj estas tute nula; pruvas la kontraŭon la fakto, ke tiaj manifestiĝoj, eĉ pere de potencaj mediumoj, ne povas okazi en certaj me- dioj. Ankaŭ por tio ekzistas do kontraŭstarantaj influoj, kaj tiuj influoj povas kuŝi nur en la malsameco aŭ mal- amikemo de la sentoj, kiuj paralizas la klopodojn de la Spiritoj.

La fizikaj manifestiĝoj, kiel mi diris, estas tre util­aj; ili malfermas al observanto vastan kampon, ĉar ili estas tuta speco de eksternormaj fenomenoj, kiuj mon- triĝas antaŭ niaj okuloj kaj kies sekvoj estas nekalkul- eblaj. Iu grupo povas do okupi sin pri ili por tre serioz­aj celoj, sed ĝi ne povus trafi sian celon, ĉu kiel studon, ĉu kiel rimedon por konvinko, se ĝi ne prenus al si fa- vorajn kondiĉojn: la unua estas ne la fido de la ĉeest- antoj, sed ilia deziro instruiĝi sen kaŝita penso, sen jam antaŭe preta decido repuŝi eĉ ion evidentan; la dua estas la limigo de ilia nombro, por eviti la miksiĝon de hete- rogenaj elementoj. Se la fizikajn manifestiĝojn okazig- as ordinare malpli progesintaj Spiritoj, ili tamen havas celon ne malpli providencan, kaj la bonaj Spiritoj ilin favoras ĉiam, kiam ili povas doni utilan rezultaton.

Studotemoj

Kiam oni elvokas siajn parencojn kaj amikojn, aŭ iun faman homon, por kompari iliajn opiniojn en la transtombo kun tiuj, kiujn ili havis sur la Tero, oni ofte renkontas kelkan embarason, por tenadi konversaciojn, escepte se oni kontentigas sin per banalaĵoj kaj frivol- aĵoj. Multaj pensas, ke La Libro de la Spiritoj elĉerpis la serion de la demandoj pri moralo kaj filozofio: tio estas eraro, tial eble estas utile indiki la fonton, el kiu oni povas ĉerpi studotemojn, por tiel diri, senlimajn.

Se la elvoko de gloraj homoj kaj de la Su- peraj Spiritoj estas treege utila pro la instruo, kiun ili povas doni al ni, tiu de la vulgaraj Spiritoj tamen ne estas malpli profita, kvankam ili ne kapablas solvi grandampleksajn demandojn; pro sia malsupereco mem ili klopodas, kaj ju pli malgranda la distanco inter ili kaj ni, des pli da rilatoj ni trovas inter nia propra kaj ilia situacio, jam ne enkalkulante tion, ke ili ofte prezentas al ni plej interesajn karakterizajn trajtojn, kiel mi klar- igis supre, § 283, parolante pri la apartaj elvokoj. Tio estas do neelĉerpebla fonto de observoj, eĉ se oni kon- sideras nur tiujn homojn, kies vivo prezentas kelkan apartaĵon koncerne la manieron de ilia morto, la aĝon, bonajn aŭ malbonajn ecojn, ilian feliĉan aŭ malfeliĉan pozicion sur la Tero, kutimojn, mensan staton, k. a.

Ĉe la altklasaj Spiritoj plivastiĝas la kadro de la studoj; krom la psikologiaj demandoj, kiuj estas limitaj, oni povas proponi al ili ankaŭ senfinan multegon da mo - ralaj problemoj pri ĉiaj situacioj en la vivo, pri la plej bona konduto en tia aŭ tia cirkonstanco, pri niaj reci- prokaj devoj k. a. La valoro de la instruo, kiun oni ri- cevas pri ia ajn subjekto: morala, historia, filozofia aŭ scienca, dependas tute de la stato de la Spirito demand- ata; koncernas nin la juĝo.

Krom la ĝuste nomataj elvokoj ankaŭ la spon- taneaj diktatoj prezentas senliman nombron da studob- jektoj; por tiaj diktatoj estas necese atendi la temon kiun la Spiritoj volos pritrakti. En ĉi tiu okazo povas labori samtempe pluraj mediumoj. Iafoje oni povas el- voki ian difinitan Spiriton; plej ofte oni atendas tiujn, kiuj volos sin prezenti, kio okazas ofte en la plej ne- antaŭvidita maniero. Tiuj diktatoj povas poste doni motivon por multego da demandoj, kies temoj estas tia- maniere antaŭe preparitaj. Ili devas esti zorge komen- tariataj por la studado de ĉiuj pensoj, kiujn ili enhavas, kaj por la konstato, ĉu ili havas stampon de vereco. Severe farata, tiu ekzameno estas, kiel mi diris, la plej bona garantio kontraŭ la enŝoviĝo de trompemaj Spi­ritoj. Pro tio, kiel ankaŭ por la instruado de ĉiuj, oni povos diskonigi la ricevitajn komunikaĵojn ekster la kun- sidon. Kiel oni vidas, tie ekzistas neĉesanta fonto de treege seriozaj kaj instruaj elementoj.

La laboroj de ĉiu seanco povas obei la sekv- antan programon:

e: Legado de la nete kopiitaj komunikajoj de la Spiritoj, ricevitaj en la antaŭa seanco.

e: Diversaj raportoj. Korespondaĵoj. Legado de komunikajoj, ricevitaj ekster la seancoj. Rakontado pri faktoj, interesantaj Spiritismon.

e: Studolaboroj. Spontaneaj diktatoj. Diversaj de­mandoj kaj moralaj problemoj, proponataj al la Spiritoj. Elvokoj.

e: Diskutado. Kritika kaj analiza studado de la komunikajoj. Diskutado pri la diversaj punktoj de la spiritisma scienco.

La nove fonditaj grupoj kelkafoje spertas la ĉeson de siaj laboroj pro manko de mediumoj. Certe la mediumoj estas unu el la esencaj elementoj de la spirit- istaj grupoj, sed ne ia nepre necesa elemento; oni erarus, se oni opinius, ke sen mediumoj oni povas fari nenion. Sendube homoj, kiuj kunsidas nur por eksperimentoj, povas sen mediumoj fari nenion alian ol kiel en koncerto muzikistoj sen instrumentoj; sed tiuj, kiuj celas seriozan studon, havas antaŭ si multegon da temoj, kiuj ilin okup- us, tiel utilaj kaj profitaj, kiel se ili povus agadi per si mem. Cetere la societoj, kiuj havas mediumojn, povas okaze troviĝi sen ili, kaj estus bedaŭrinde, se ili pensus, ke tiam ili devas estingiĝi. La Spiritoj mem povas iam kaj iam konduki ilin en tian situacion, por instrui ilin forlasi la mediumojn. Mi diras plue: tiel estas tial, ke, por profiti el la ricevitaj instruoj, estas necese dediĉi kelkan tempon al la meditado pri tiuj instruoj.

La sciencaj societoj ne ĉiam disponas ilojn por ob- servoj, tamen tio ne malhelpas, ke ili havu temojn por diskutado; ĉe manko de poetoj kaj oratoroj la beletraj societoj legas kaj komentarias verkojn de antikvaj kaj modernaj aŭtoroj; la religiaj societoj meditas pri la Sankta Skribo; la societoj de spiritistoj devas same agi kaj ili ĉerpos grandan profiton por sia progreso aranĝ- ante kunsidojn, en kiuj oni legus kaj komentarius ĉion, kio koncernas Spiritsmon, por aŭ kontraŭ ĝi: el tia diskutado, en kiun ĉiu alportas la kontingenton de siaj meditadoj, elŝprucas lumradioj, kiujn ne rimarkas indi- vidua legado.

Krom la specialaj verkoj ankaŭ la gazetoj svarmas per faktoj, rakontoj, okazaĵoj, trajtoj de virtoj aŭ mal- virtoj, kiuj starigas gravajn moralajn problemojn, kies solvon nur Spiritismo povas doni; tio estas ankoraŭ alia rimedo, por montri, ke Spiritismo rilatas al ĉiuj branĉoj de la socio.

Mi asertas, ke iu societo de spiritistoj, kiu organizus siajn laborojn laŭ ĉi tiu programo, elserĉante al si la necesajn materialojn, ne trovus tempon sufiĉan por sen- peraj komunikiĝoj de la Spiritoj; tial mi turnas sur ĉi tiun punkton la atenton de la vere seriozaj societoj, de tiuj, kiuj interesiĝas pli pri sininstruado, ol pri serĉado de ia tempopasigilo. (Vd. § 207, en la ĉap. Pri la form­ado de la mediumoj.)

Konkurado inter la societoj

La grupoj, kiuj sin okupas sole nur pri inte- ligentaj manifestiĝoj, kaj tiuj, kiuj sin donas al la stud­ado de fizikaj manifestiĝoj, havas ĉiu sian apartan mi- sion. Nek la unuaj nek la duaj enhavus la veran spi- riton de Spiritismo, se ili sin reciproke rigardus strabe, kaj tiu, kiu unua ĵetus ŝtonon sur la alian, per tio sola montrus la malbonan influon, kiu ĝin regus. Ĉiuj devas kunagi, kvankam per vojoj malsamaj, por la komuna celo, nome por la serĉado kaj la propagando de la vero; ilia antagonismo, nura efiko de superekscitita fiero, hav- igante armilojn al la nigrigantoj, povus nur malutili la aferon, kiun ili penas defendi.

Ĉi tiuj lastaj konsideroj aplikiĝas same al ĉiaj grupoj, kiuj povus ne interkonsenti pri kelkaj punktoj de la Doktrino. Kiel mi diris en la ĉapitro pri la Mal­akordoj, la plej multaj el tiaj nekonsentoj rilatas nur al akcesoraĵoj, eĉ ofte al nuraj vortoj; tio estus do in- fanaĵo, se iuj apartiĝus de aliaj, ĉar ili ne tute same opinius. Ankoraŭ pli malbone ol tio estus, se la divers­aj grupoj aŭ societoj de unu urbo sin reciproke rigardus envie. Oni komprenas envion inter homoj interkonkur- antaj kaj povantaj materiale malutili unu alian, sed se spekulacio ne ekzistas, tiam la envio povas esti nenio alia, ol malnobla konkurado de memamo. Ĉar, ĉion kon- siderante, nenia societo povas ja kolekti en sin ĉiujn adeptojn, tiuj, portantaj efektivan deziron disvastigi la veron kaj kies celo estas ekskluzive morala, devas ple- zure vidi multiĝi grupojn, kaj se fariĝas konkurado inter ili, ĝi devas esti por la farado de la plej granda bono. Tiuj, kiuj pretendus havi la privilegion de la vero escept- ante la ceterajn, devus ĝin pruvi, prenante kiel devizon: Amo kaj Karito, ĉar tia estas la devizo de ĉiu vera spi- ritisto. Ĉu ili volas fanfaroni pri la supereco de la ilin helpantaj Spiritoj? ili ĝin pruvu per la supereco de la ricevataj instruoj kaj per la uzo, kiun ili faras el tiuj paroloj: jen nefiaskanta kriterio por distingi tiujn, kiuj iras la plej bonan vojon.

Iuj Spiritoj, pli tromemfidaj ol prudentaj, iafoje provas altrudi stangajn kaj nepraktikeblajn sistemojn, en la ombro de respektegataj nomoj, per kiuj ili paradas. La simpla saĝo baldaŭ faras juston al tiuj utopioj, sed dume ĉi tiuj povas dissemi dubon kaj necertecon inter la adeptoj; de tio ofte venas ia kaŭzo de momentaj mal- konsentoj. Krom la rimedoj, kiujn mi indikis por juĝi tiujn sistemojn, ekzistas ankoraŭ unu kriterio, kiu taks- as ilian valoron: tiu estas la nombro da adeptoj, kiujn ili varbas. La prudento diras, ke el ĉiuj sistemoj tiu, kiun la homamasoj renkontas plej simpatie, devas trov- iĝi pli proksime de la vero, ol tiu, kiun la plimulto re- puŝas kaj kies vicoj ĉiam plimalmultiĝas. Estu do cert- aj, ke, kiam la Spiritoj ne konsentas, ke oni diskutu iliajn instruojn, tiel estas tial, ke ili komprenas ties mal- fortecon.

350. Se Spiritismo, kiel anoncite, devas prosperigi la aliiĝon de la homaro, tio povas okazi nur per la pli- boniĝo de la homamasoj, pliboniĝo, kiu siavice fariĝos grade, iom post iom, nur dank'al la pliboniĝo de la in- dividuoj. Kion helpas kredi la ekziston de la Spiritoj, se tiu kredo ne faras la homon pli bona, pli bonvolema kaj pli indulgema por siaj similuloj, pli humila kaj pli paciencema ĉe la sortobatoj? Kion utilas al avarulo esti spiritisto, se li estas ĉiam ankoraŭ avara; al fierulo, se li estas ĉiam tromemfida; al enviulo, se li estas plue en- viema? Ĉiuj homoj povus do kredi la manifestiĝojn de Spiritoj, sed la homaro tamen plue staradus; sed tiaj ne estas la decidoj de Dio. Nur al la providenca celo devas strebi ĉiuj seriozaj societoj de spiritistoj, enkolektante ĉiujn, kiuj portas samajn sentojn; tiam inter ili ekzistas unuiĝo, simpatio, frateco, sed ne ia vana kaj infaneca antagonismo de memestimo, de vortoj prefere ol faktoj; tiam ili estos fortikaj kaj potencaj, ĉar ili sin apogos sur neŝancelebla bazo: la bono por ĉiuj; tiam ili estos respektataj kaj silentigos la stultan mokadon, ĉar ili pa- rolos en la nomo de la evangelia moralo, kiun ĉiuj res- pektas.

Tia estas la vojo, pri kiu mi klopodas, por igi Spi- ritismon iri ĝin. La standardo, kiun mi alte levas, estas tiu de la kristana kaj humana Spiritismo, ĉirkaŭ kiu mi estas feliĉa vidi jam tiom da homoj en ĉiuj lokoj de la Tero, ĉar ili komprenas, ke tie troviĝas la tabulo de savo, la protekto de la publika ordo, la signo de epoko nova por la homaro. Mi invitas ĉiujn societojn de spiritistoj kunhelpi por tiu granda afero; de unu al la alia fino de la mondo ili eletendu fratajn manojn, kaj ili laĉos la malbonon en nemalimplikeblaj maŝoj.

CAPITRO XXX

REGULARO DE LA PARIZA SOCIETO POR SPIRITISMAJ STUDOJ

fondita la 1-an de Aprilo 1858

kaj permesita per ordono de S-ro Polica Prefekto de la 13-an de Aprilo 1858, laŭ la letero de Lia Ekscelenco la Ministro por Internaj Aferoj kaj ъenerala Sekureco

Noto. Kvankam ĉi tiu regularo estas frukto de la sperto, mi ĝin donas ĉi tie ne kiel ian absolutan leĝon, sed nur por faciligo de fondado de societoj, kiuj el ĝi povos ĉerpi dis­po n o j n, kiujn ili trovos utilaj kaj aplikeblaj al iliaj propraj cirkonstancoj. Kiel ajn simpligita la organizado de societoj, ĝi tamen povas esti ankoraŭ multe pli simpligita en la okazo, se tiuj estas ne regule starigitaj societoj, sed simplaj intim- aj kolektiĝoj, kiuj bezonas nur preni disponojn pri ordo, an- taŭzorgo kaj reguleco en la laboroj.

Mi prezentas ĝin ankaŭ por la orientiĝo de tiuj homoj, kiuj volus ekrilati kun la Pariza Societo, ĉu kiel korespond- antoj, ĉu kiel anoj de ĉi tiu Societo.

Capitro I — Celo kaj konsistigo de la Societo

Art. 1-a. La Societo celas la studadon de ĉiaj fenomen­oj, rilatantaj al la manifestiĝoj de Spiritoj, kaj ilian aplik- adon al la moralaj, naturaj, historiaj kaj psikologiaj sciencoj. Estas malpermesite pritrakti en ĝi demandojn politikajn, re- ligiopolemikajn kaj pri socia ekonomiko.

Gi prenas al si la titolon: Pariza Societo por Spiritismaj Studoj.

Art. 2-a. La Societo konsistas el anoj titolaj, liberaj kaj korespondantaj.

Gi povas asigni la titolon de honora membro al tiuj hom­oj, loĝantaj en Franclando aŭ en la eksterlando, kiuj pro sia pozicio aŭ laboroj povas fari al ĝi eminentajn servojn.

La honoraj membroj estas ĉiujare submetataj al reelekto.

Art. 3-a. La Societo akceptas nur tiujn homojn, kiuj simpatias ĝiajn principojn kaj la celon de ĝiaj laboroj, tiujn, jam inicitajn en la fundamentajn principojn de la spiritisma scienco aŭ serioze portantajn la deziron instruiĝi. Sekve, ĝi esceptas ĉiun ajn, kiu povus porti malpacigilojn en la sinon de ĝiaj kunsidoj, ĉu el malamikemo aŭ sistema kontraŭemo, ĉu el ĉia alia kaŭzo, kaj tiel fari, ke oni perdu tempon en senutilaj diskutoj.

Ciuj anoj ŝuldas unu al alia bonvolon kaj bonkonduton, kaj en ĉiaj cirkonstancoj ili devas loki la ĝeneralan bonon super la demandoj personaj kaj de memestimo.

Art. 4-a. Por esti akceptita kiel libera ano oni devas adresi al la Prezidanto skriban peton, rekomende subskribit- an de du titolaj anoj, kiuj fariĝas garantiantoj de la intencoj de la petanto.

La petletero devas mallonge informi: 1-e, ĉu la petanto jam posedas iajn konojn pri Spiritismo; 2-e, la staton de lia konvinko pri la fundamentaj punktoj de ĉi tiu scienco; 3-e, lian sindevigon absolute alkonfomiĝi al ĉi tiu regularo.

La peto estas submetata al Komitato, kiu ĝin ekzame- nos kaj ĉe okazo proponos la akcepton, prokraston aŭ mal- akcepton.

La prokrasto estas severe necesa pri ĉiu kandidato, kiu ankoraŭ nenion scias pri la spiritisma scienco kaj ne simpa­tias la principojn de la Societo.

La liberaj anoj rajtas ĉeesti ĉiujn kunsidojn, partopreni en la laboroj kaj diskutoj, celantaj studadon, sed en nenia okazo ili havas decidan voĉon koncerne la aferojn de la Societo.

La liberaj anoj estas tiaj nur por la jaro, en kiu ili est­as akceptitaj, kaj ilia restado kiel membro de la Societo devas esti konfirmata ĉe la fino de tiu unua jaro.

Art. 5-a. Por esti titola ano, la persono devas esti est- inta, almenaŭ dum unu jaro, libera ano, esti ĉeestinta pli ol la duonon de la nombro de la kunsidoj, kaj esti doninta, dum tiu tempo, sendubajn pruvojn pri siaj scioj kaj konvinkoj rilate Spiritismon, sian konsenton pri la principoj de la So­cieto kaj sian deziron en ĉiaj cirkonstancoj konduti kontraŭ siaj kolegoj laŭ la principoj de la karito kaj de la spiritista moralo.

La liberaj anoj, kiuj regule ĉeestis, dum ses monatoj, la kunsidojn de la Societo, povos esti akceptataj kiel titolaj anoj, se ili kontentigas la ceterajn kondiĉojn.

La akcepto estas proponata de la Komitato mem, kun la konsento de la ano, se krom tio ĝin apogas tri aliaj titol­aj anoj. Poste ĝi estas anoncata de la Societo, se aprobita per sekreta baloto, post buŝa raporto de la Komitato.

Nur la titolaj anoj havas decidan voĉon kaj ĝuas la rajt- on konsentitan per la Art. 25-a.

Art. 6-a. La Societo, se ĝi opinios tion oportuna, lim- igos la nombron de la liberaj anoj kaj de la titolaj anoj.

Art. 7-a. Korespondantaj anoj estas tiuj, kiuj, ne loĝ- ante en Parizo, tenadas rilatojn kun la Societo kaj havigas al ĝi dokumentojn utilajn por ĝiaj studoj. Ili povas fariĝi membroj per propono de unu sola titola ano.

Ĉapitro II — Administrado

Art. 8-a. La Societo estas administrata de Prezidanto- direktoro, helpata de la anoj de la estraro, kaj de Komitato.

Art. 9-a. La estraro konsistas el: 1 Prezidanto, 1 Vic- prezidanto, 1 Ĉefsekretario, 2 Helpsekretarioj kaj 1 Kasisto.

Krom tiuj povas esti nomata unu aŭ pli ol unu honora Prezidanto.

Ĉe foresto de la Prezidanto kaj de la Vicprezidanto la kunsidoj povas esti prezidataj de unu el la anoj de la Ko­mitato.

Art. 10-a. La Prezidanto-direktoro devas plej zorge sin doni al la interesoj de la Societo kaj de la spiritisma scienco. Koncernas lin la ĝenerala direktado kaj la alta kontrolado de la administrado, kiel ankaŭ la konservado de la arkivoj.

La Prezidanto estas elektata por tri jaroj kaj la ceteraj anoj de la Komitato por unu jaro, senlime elekteblaj.

Art. 11-a. La Komitato konsistas el la anoj de la estr­aro kaj el aliaj kvin titolaj anoj, elektitaj prefere el inter tiuj, kiuj efike kunhelpis en la laboroj de la Societo, plen- umis servojn al la afero Spiritismo aŭ elmontris bonvolan kaj akordigan spiriton. Tiuj kvin anoj estas, kiel la estraran- oj, elektataj por unu jaro kaj reelekteblaj.

La Komitato estas laŭrajte prezidata de la Prezidanto- direktoro aŭ, ĉe ties foresto, de la Vicprezidanto aŭ de tiu el ĝiaj anoj, difinita por tiu prezido.

La Komitato havas la taskon antaŭe ekzameni ĉiajn ad- ministrajn kaj aliajn demandojn kaj proponojn, submetotajn al la Societo; ĝi kontrolas la enspezojn kaj elspezojn de la Societo kaj la kontojn de la Kasisto, permesas la ordinarajn elspezojn kaj faras ĉiajn ordodisponojn, kiujn ĝi opinias ne­cesaj.

Krom tio, ĝi ankaŭ ekzamenas la laboraĵojn kaj studo- temojn, proponitajn de la societanoj, ilin preparas mem, kaj difinas la tagordon de la kunsidoj, konsente kun la Prezid- anto.

La Prezidanto ĉiam povas malhelpi, ke iaj temoj estu pritraktataj kaj enmetataj en la tagordon, escepte se li vol­as ilin submeti al la Societo, kiu laste decidos.

La Komitato regule kunvenas antaŭ la malfermo de la kunsidoj, por ekzameni kurantajn aferojn, kaj ankaŭ en ĉia alia momento, kiun ĝi opinios oportuna.

La anoj de la estraro kaj de la Komitato, kiuj senavize forestis dum tri sinsekvaj monatoj, estas konsiderataj kiel rezignintaj siajn funkciojn, kaj oni devas fari la necesajn paŝojn por ilin anstataŭigi.

Art. 12-a. La decidoj, ĉu de la Societo, ĉu de la Ko­mitato, estas farataj laŭ la absoluta plimulto el la ĉeestant- aj anoj; ĉe egaleco de voĉoj, decidos la voĉo de la Prezidanto.

La komitato povas fari decidon ĉe la ĉeesto de kvar el siaj anoj.

La sekreta baloto estas deviga, se tion postulas kvin anoj.

Art. 13-a. Ĉiujn tri monatojn ses anoj, elektitaj el in­ter la titolaj aŭ liberaj anoj, estas difinitaj por la funkcio

de komisaroj.

La komisaroj havas la taskon prigardi la ordon kaj bon- an iradon de la kunsidoj kaj kontroli la rajton de eniro de ĉia fremda homo, kiu sin prezentas, por ĉeesti la kunsidon. Por ĉi tio la difinitaj anoj aranĝiĝos tiamaniere, ke unu el ili ĉeestu la malfermon de la kunsidoj.

Art. 14-a. La societa jaro komenciĝas la 1-an de Aprilo.

La nomado de la estraranoj kaj komitatanoj okazas en la unua kunsido de Majo. La funkciantaj anoj daŭrigas si­ajn funkciojn ĝis tiu tempo.

Art. 15-a. Por la elspezoj de la Societo la titolaj anoj pagas ĉiujare 24 fr., kaj tiuj liberaj, 20 fr.

La titolaj anoj, ĉe sia akcepto, pagas per unu fojo la kromsumon de 10 fr.

La kotizo estas pagata tuta por la kuranta jaro.

La anoj, akceptitaj en la daŭro de la jaro, devas pagi, en tiu unua jaro, nur por la trimestroj ĝis la fino de la jaro, inkluzive tiun, en kiu ili estas akceptitaj.

Se edzo kaj ekzino estas akceptataj kiel liberaj aŭ titol­aj anoj, estas postulataj por ambaŭ nur unu kotizo kaj duono.

Ĉiujn ses monatojn, la 1-an de Aprilo kaj la 1-an de

Oktobro, la kasisto donas al la Komitato kalkulan raporton pri la uzado de la mono kaj la financa stato de la Societo.

Paginte la kurantajn elspezojn por luado kaj aliajn de- vigajn ŝuldojn, la Societo, se restas saldo, difinos la uzon de ĉi tiu.

Art. 16-a. Al ĉiuj akceptitaj anoj, liberaj aŭ titolaj, estas donata akceptokarto, mencianta ilian kategorion. Tiu karto restas en la manoj de la Kasisto, de kiu la nova ano povas ĝin preni, pagante sian kotizon kaj la enirsumon. La nova ano povas ĉeesti la kunsidojn nur post la elpreno de sia kar­to. Se li tion ne faris ĝis post unu monato post sia akcepto, li estas konsiderata kiel eksiĝinta.

Estos konsiderata kiel eksiĝinta ankaŭ ĉiu ano, kiu ne pagis sian jaran kotizon en la unua monato de la renov- iĝo de la societa jaro, post kiam estis vana iu avizo de la Kasisto.

Capitro III — Pri la kunsidoj

Art. 17-a. La kunsidoj de la Societo okazos ĉiun ven- dredon je la oka horo vespere, esceptante ian ŝanĝon se necese.

La kunsidoj estas privataj aŭ ĝeneralaj; ili neniam estas publikaj.

Ciu, kiu en ia ajn rolo estas parto de la Societo, devas en ĉiu kunsido enskribi sian nomon en liston de la ĉeestantoj.

Art. 18-a. Silento kaj enmemiĝo estas severe postul- ataj dum la kunsidoj kaj precipe dum la studoj. Neniu povas preni la parolon, ne ricevinte ĝin de la Prezidanto.

Ciaj demandoj al la Spiritoj devas esti farataj pere de la Prezidanto, kiu povas rifuzi ilin meti, laŭ la cirkonstancoj.

Estas speciale malpermesitaj ĉiaj demandoj frivolaj, kun persona intereso, el nura scivolemo aŭ celantaj elprovi la Spiritojn, kiel ankaŭ ĉiuj, kiuj ne celas ĝeneralan utilecon el la vidpunkto de la studoj.

Estas malpermesitaj ankaŭ ĉiaj diskutoj, kiuj deturnus la kunsidon for de ĝia pritraktata speciala temo.

Art. 19-a. Ciu ano rajtas postuli, ke estu admonata ĉiu ajn, kiu translimus la konvenecon en la diskutoj aŭ en ia maniero malordigus la kunsidojn. La admono estas tuj sub- metata al voĉdonado; se aprobita, ĝi estas registrata en la protokolo.

Tri admonoj en la daŭro de unu jaro laŭrajte kuntrenas la elsocietigon de la koncerna ano, kia ajn lia kategorio.

Art. 20-a. Nenia komunikaĵo de Spirito, ricevita ekster la Societo, povas esti legata, antaŭ ol ĝi estis submetita, ĉu al la Prezidanto, ĉu al la Komitato, kiu povas konsenti aŭ rifuzi ĝian legadon.

Devas esti konservata en la arkivoj kopio de ĉiu ekster- societa komunikaĵo, kies legado estis permesita.

Ciuj komunikajoj, ricevitaj dum la kunsidoj, apartenas al la Societo; la mediumoj, kiuj ilin ricevis, povas preni al si kopion el ili.

Art. 21-a. La privataj kunsidoj estas rezervataj al la societanoj kaj okazas en la unua, en la tria kaj, eventuale, en la kvina vendredo de ĉiu monato.

La Societo rezervas por la privataj kunsidoj ĉiujn demand- ojn, kiuj koncernas ĝiajn administrajn aferojn, kaj ankaŭ la studotemojn, kiuj postulas pli grandajn trankvilecon kaj kon- centriĝon, aŭ kiujn ĝi opinias utile esplori pli profunde, an- taŭ ol ilin pritrakti en la ĉeesto de fremduloj.

Rajtas ĉeesti la privatajn kunsidojn, krom la titolaj kaj liberaj anoj, ankaŭ la korespondantaj anoj, tiam troviĝantaj en Parizo, kaj la mediumoj, servantaj al la Societo.

Nenia homo fremda al la Societo estas enlasata en la privatajn kunsidojn, krom esceptaj okazoj kaj kun antaŭa konsento de la Prezidanto.

Art. 22-a. La ĝeneralaj kunsidoj okazas en la dua kaj en la kvara vendredo de ĉiu monato.

En la ĝeneralajn kunsidojn la Societo permesas la en- lason de fremdaj aŭdantoj, kiuj povas ilin ĉeesti kiel gast- oj, ne partoprenante en ili. Tiun permeson ĝi povas forpreni ĉiam, kiam ĝi trovos tion oportuna.

Neniu povas ĉeesti la kunsidojn kiel aŭdanto, antaŭe ne prezentite de iu societano al la Prezidanto, ano, kiu fariĝas garantianto de lia zorgo nek malordigi, nek interrompi la laborojn.

La Societo akceptas kiel aŭdantojn nur tiujn homojn, kiuj aspiras fariĝi ĝiaj anoj aŭ simpatias ĝiajn laborojn, kaj su- fiĉe inicitajn en la spiritisman sciencon, por ilin kompreni. La akcepto devas esti absolute rifuzata al ĉiu ajn, kiu estus altirata de tiuj laboroj el scivolemo aŭ kies opinioj estus malamikaj al la Societo aŭ la Spiritismo.

Al la aŭdantoj la parolo estas malpermesita, krom la esceptaj okazoj laŭ la juĝo de la Prezidanto. Kiu iel ajn malaranĝus la ordon aŭ elmontrus malbonvolon kontraŭ la laboroj de la Societo, tiun oni povus inviti foriri, kaj, en ĉiu okazo, la fakto estus menciita en la listo de la akceptitoj kaj lia eniro estus malpermesita en estonta tempo.

Car la nombro de la aŭdantoj devas esti limita laŭ la disponeblaj lokoj, tiuj, kiuj povos ĉeesti la kunsidojn, devas esti antaŭe enskribitaj en registron, difinitan por tio, kun mencio de ilia adreso kaj de la ano, kiu ilin rekomendas. Sekve, ĉia enirpeto devas, plurajn tagojn antaŭ la kunsido, esti adresita al la Prezidanto, kiu sola ekspedas la akcepto- kartojn, ĝis la listo estos kompleta.

La enirkartoj povas utili nur por la indikita tago kaj por la nomitaj personoj.

La eniro ne povas esti konsentata al la sama aŭdanto por pli ol du kunsidoj, escepte de permeso de la Prezidanto kaj ĉe esceptaj okazoj. Unu sama ano ne povas samtempe prezenti pli ol du personojn. La eniroj, konsentitaj de la Prezidanto, ne havas limon.

La aŭdantoj ne estas enlasataj post la malfermo de la kunsido.

Ĉapitro IV — Diversaj disponoj

Art. 23-a. Ĉiuj anoj de la Societo ŝuldas al ĝi sian kun- laboron. Sekve, ili estas invitataj kolekti en siaj kampoj de observoj tiujn malnovajn aŭ novajn faktojn, kiuj povas rilati al Spiritismo, kaj ilin noti. Ili bonvolu ankaŭ informiĝi, laŭ sia povo, pri la konateco de tiuj faktoj.

Ili estas invitataj ankaŭ konatigi al ĝi ĉiajn publikigaĵ- ojn, kiuj povas pli aŭ malpli rekte rilati al la objekto de ĝiaj laboroj.

Art. 24-a. La Societo, kiam ĝi opinios tion oportuna, submetos al kritika ekzameno la diversajn verkojn, publik- igitajn pri Spiritismo. Por tio, ĝi komisios unu el siaj anoj, liberan aŭ titolan, por fari al ĝi raporton, kiu ĉe okazo est­os presita en la Revue Spirite.

Art. 25-a. La Societo aranĝos al si specialan biblio - tekon el verkoj, kiuj estos al ĝi donacitaj aŭ kiujn ĝi mem akiros.

La titolaj anoj povos en la sidejo de la Societo legi ĝiajn librojn aŭ esplori ĝiajn arkivojn, en por tio difinitaj tagoj kaj horoj.

Art. 26-a. Ĉar la Societo konsideras, ke ĝia respond­eco povas esti morale kompromitita de privataj publikaĵoj de ĝiaj anoj, tial neniu, en ĉia ajn skribaĵo, povas uzi la titolon de ano de la Societo, sen ties antaŭa permeso kaj antaŭ ol ĝi legos la manuskripton. La Komitato prenos sur sin la far- adon de raporto pri tio. Se la Societo juĝos la skribaĵon neakordigebla kun ĝiaj principoj, tiam la aŭtoro, aŭdite, est­os invitata, ĉu modifi ĝin, ĉu rezigni ĝian publikigon, ĉu, fine, sin ne konatigi kiel anon de la Societo. Se li sin ne sub- metos al la farota decido, li povos esti elpelita el la Societo.

Ĉia skribaĵo, kiun iu ano de la Societo publikigos ano- nime kaj sen ia montro, laŭ kiu oni povus rekoni lin kiel ĝian aŭtoron, estos enkalkulata en la ordinarajn publikigaĵ- ojn, kies juĝon la Societo rezervas al si. Tamen, ne dezirante malhelpi la liberan eldiron de personaj opinioj, la Societo in- vitas ĉiujn siajn membrojn, kiuj intencus eldoni tiajn publik- igaĵojn, antaŭe peti ĝian duonoficialan opinion, en la intereso de la scienco.

Art. 27-a. Dezirante tenadi en sia sino la unuecon de principoj kaj la reciprokan bonvolemon, la Societo povos el- peli el si ĉian anon, kiu estus kaŭzo de malkonkordo aŭ mal- kaŝe ekbatalus kontraŭ ĝi per skribaĵoj, kompromitantaj la Doktrinon, per revoluciaj opinioj aŭ per konduto, kiun ĝi ne povus aprobi. La elpelo estos tamen decidita nur post sen- efika duonoficiala avizo kaj post kiam estos aŭdita la akuz- ita ano, se li opinios utile klarigi sian konduton. La decido estos farita almenaŭ de tri kvaronoj de la ĉeestantaj anoj, per sekreta baloto.

Art. 28-a. Iu ano, kiu memvole foriĝos en ĉiu ajn tago de la jaro, ne povos repostuli la diferencon de la kotizoj, ki­ujn li pagis; tiu diferenco estos redonata en la okazo de el- pelo, decidita de la Societo.

Art. 29-a. Ĉi tiu regularo povos esti modifita, se por tio estos motivo. La proponoj por modifoj povos esti farataj al la Societo nur per la organo de ĝia Prezidanto, al kiu ili devos esti trandonataj kaj en la okazo, se ili estas akcept- itaj de la Komitato.

La Societo povas, ne modifante sian regularon rilate ties esencajn punktojn, fari ĉiajn aldonajn disponojn, kiujn ĝi opinios utilaj.

CAPITRO XXXI

DISERTACIOJ DE SPIRITOJ

Mi kunigis en ĉi tiu ĉapitro kelke da spontaneaj dikt- atoj, kiuj povas kompletigi kaj konfirmi la principojn, enhavatajn en ĉi tiu verko. Mi povus esti prezentinta multe pli grandan nombron da ili, sed mi limigis min je tiuj, pli speciale rilatantaj al la estonteco de Spiritismo, al la mediumoj kaj al la kunsidoj. Mi donas ilin ankaŭ kiel instruon kaj kiel tipojn de efektive seriozaj komu- nikaĵoj. Mi finas la ĉapitron per kelke da apokrifaj komunikaĵoj, sekvataj de la rimarkoj taŭgaj por ilia rekonigo.

Pri Spiritismo

I

Fidu la bonecon de Dio kaj estu sufiĉe klarvidaj, por kompreni la preparojn de la nova vivo, kiun Li destinas por vi. Ne estos al vi donite, estas vere, ĝui tiun vivon en la nuna ekzistado, sed ĉu vi ne estos feliĉa, se vi ne vivos denove sur ĉi tiu planedo, rigardante de supre la verkon, kiun vi estos komencinta kaj kiu disvolviĝos antaŭ viaj okuloj? Sur vi estu la kiraso de firma fido, senhezita kontraŭ la baroj, kiuj, ŝajnas, leviĝos kontraŭ la konstruaĵon, kies fundamentojn vi metas. La bazo, sur kiu ĝi staras, estas solida: la unuan ŝtonon metis la Kristo. Kuraĝon do, arkitektoj de la dia Majstro! La­bora, konstruu, kaj Dio kronos vian laboraĵon, sed me- moru, ke la Kristo malkonfesas kiel sian disĉiplon ĉiun ajn, kiu portas kariton nur sur la lipoj. Ne sufiĉas kre- di: estas necese precipe doni ekzemplon de boneco, bon- volemo kaj abnegacio, sen kio via fido estos senfrukta por vi.

SANKTA AŬGUSTENO.


La Kristo mem prezidas en ĉiaspecaj nun plenumataj laboroj, por malfermi al vi la tempon de renoviĝo kaj perfektiĝo, antaŭdiratan de viaj spiritaj Gvidantoj. Se, efektive, vi direktos la okulojn, ekster la manifestiĝoj de la Spiritoj, al la nuntempaj okazaĵoj, vi senhezite re- konos la anoncantajn signojn, kiuj nerefuteble montros, ke estas alvenintaj la antaŭdiritaj tempoj. Ekestas ko­munikoj inter ĉiuj popoloj; post la disbato de la materiaj baroj la moralaj malhelpoj, kiuj kontraŭstaras la unu- iĝon de la popoloj, la politikaj kaj religiaj antaŭjuĝoj rapide forviŝiĝos, kaj la regado de frateco fine stariĝos solide kaj daŭre. Rimarku, ke jam hodiaŭ la suveren- oj mem, pelate de ia nevidebla mano, prenas — io antaŭe neaŭdita de vi! — la iniciativon de reformoj, kaj reform- oj, venantaj de supre kaj spontanee, estas multe pli ra- pidaj kaj daŭraj ol tiuj, venantaj de malsupre kaj el- prenitaj per forto. Malgraŭ antaŭjuĝoj de infaneco kaj edukado, malgraŭ la kulto al memoro, mi antaŭsentis la nunan tempon; mi pro tio estas feliĉa kaj ankoraŭ pli feliĉa, ke mi venas, por diri al vi: Fratoj, kuraĝon! La­bora por vi kaj por la estonteco de viaj karuloj; laboru precipe por via persona pliboniĝo, kaj vi ĝuos, en via unua ekzistado, feliĉon, kiun vi apenaŭ povus imagi kaj pri kiu estus por mi malfacile ĝin komprenigi al vi.

CHATEAUBRIAND.


Mi pensas, ke Spiritismo estas tute filozofia studo de la sekretaj kaŭzoj, de la internaj movoj de la animo, ĝis hodiaŭ malmulte aŭ neniom difinitaj. Gi prefere klar- igas, ol ĝi malkaŝas novajn horizontojn. La reenkarniĝo kaj la elprovaĵoj, kiujn la Spirito travivas, antaŭ ol atin- gi la plej altan celon, estas ne malkaŝoj, sed grava konfirmo. Frapas min la veraĵoj, kiujn ĉi tiu rimedo konigas; mi diras "rimedo" intence, ĉar, laŭ mia sento Spiritismo estas ilo, kiu disbatas la barojn de la blind- eco. La zorgo pri la moralaj demandoj estas ankoraŭ tute kreota; oni diskutas pri politiko, kiu agitas la ĝe- neralajn interesojn, oni diskutas pri la privataj interesoj aŭ flamas ĉe la atakado aŭ la defendo de personoj; la sistemoj havas siajn partianojn aŭ siajn misfamigantojn, sed la moralaj veraĵoj, tiuj, kiuj estas la pano de la animo, la pano de la vivo, estas forlasitaj en la amas- iĝinta polvo de la jarcentoj. En la okuloj de la popol- amaso ĉiaj perfektigoj estas utilaj, escepte de tiu de la animo; ties edukado, ties altigo estas ĥimeroj taŭgaj, la plej multe, por okupi la liberajn horojn de la pastroj, de la poetoj, de la virinoj, ĉu kiel modo, ĉu kiel instru- objekto.

Se Spiritismo revivigas Spiritualismon, ĝi do havigos al la socio la impeton, kiu donas al unuj la internan dignon, al aliaj rezignacion, al ĉiuj la neceson altiĝi al la Superega Estulo, forgesita kaj ne konata de Siaj sen- dankaj kreitoj.

J.-J. ROUSSEAU.

IV

Se Dio sendas Spiritojn, por instrui la homojn, tiel estas por klarigi al ĉi tiuj iliajn devojn, por al ĉi tiuj montri la vojon, kiu povas malplilongigi iliajn elprovaĵ- ojn kaj sekve plirapidigi ilian progresadon; nu, kiel la frukto atingas maturecon, tiel ankaŭ la homo venos al perfekteco. Sed krom la bonaj Spiritoj, kiuj deziras vian feliĉon, ekzistas ankaŭ la Spiritoj neperfektaj, kiuj de­ziras vian malfeliĉon; dum unuj vin pelas antaŭen, aliaj tiras vin malantaŭen. Via atento devas tute sin turni al la distingo inter unuj kaj aliaj, kaj la rimedo estas facila: nur penu kompreni, ke nenio, venanta de iu bona Spirito, povas malutili iun ajn, kaj ke ĉio malbona pov- as veni nur de iu malica Spirito. Se vi ne aŭskultas la saĝajn konsilojn de la Spiritoj, kiuj deziras vian feliĉon, se vi ofendiĝas ĉe la veraĵoj, kiujn ili povas diri, estas do evidente, ke konsilas vin malicaj Spiritoj. Nur la fiero sola povas malhelpi, ke vi vidu vin tiaj, kiaj vi est­as; sed se vi ĝin ne vidas mem, aliaj vidas ĝin anstataŭ vi, kaj tial vin mallaŭdas ne nur la homoj, kiuj ridas vin post via dorso, sed ankaŭ la Spiritoj.

FAMILIARA SPIRITO.


Via Doktrino estas bela kaj sankta; la unua signilo estas starigita, kaj solide starigita. Nun vi devas nur ekmarŝi; la vojo antaŭ vi estas granda kaj majesta. Fe- liĉa tiu, kiu venos al la haveno; ju pli da prozelitoj li estos farinta, des pli multe estos al li kalkulite, sed por tio estas necese alpreni al si la Doktrinon ne malvarme: estas necese enporti flamon kaj tiu flamo duobliĝos, ĉar Dio estas kun vi ĉiam, kiam vi faras bonon. Ĉiuj, kiujn vi enkondukos, estos aliaj ŝafoj, revenintaj en la ŝafejon; kompatindaj iom devojiĝintaj ŝafoj! Kredu ja, ke tiu plej skeptika, plej ateista, fine, plej nekredema, nepre havas en la koro anguleton, kiun li volonte kaŝus antaŭ si mem. Nu, tian anguleton estas necese serĉi, estas ne­cese trovi; ĝuste tiun vundeblan flankon estas necese ata- ki; ĝi estas breĉeto, kiun Dio intence lasas malfermita, por faciligi al Sia kreito la rimedon reveni en Lian sinon.

SANKTA BENEDIKTO.


Ne senkuraĝiĝu antaŭ iaj baroj, iaj kontraŭdiroj.

Neniun turmentu per ia ajn insisto; la konvinko ven- os al la nekredemaj nur per via abnegacio, per via to- leremo kaj per via karitemo por ĉiuj senescepte.

Gardu vin precipe, ke vi ne perfortu ies opinion, eĉ ne per via parolo aŭ per publikaj manifestadoj. Ju pli modestaj vi estos, des pli facile vi sukcesos fari vin esti- mataj. Nenia persona instigilo agigu vin, kaj vi tro vos en viaj konsciencoj ian altiran forton, kiun nur bono havigas.

Laŭ la ordono de Dio la Spiritoj laboras por la progresado de ĉiuj senescepte; vi, spiritistoj, tion saman faru.

SANKTA LUDOVIKO.


Kia institucio homa, eĉ dia, ne renkontis barojn ven- kendajn, skismojn, kontraŭ kiuj ĝi devis batali? Se via ekzistado estus nur ia ekzistado malgaja kaj mortanta, oni vin ne atakus, sciante, ke vi nepre pereos de unu momento al alia; sed ĉar via vivipovo estas vigla kaj aktiva, ĉar la spiritisma arbo havas fortikajn radikojn, tial oni supozas, ke ĉi tiu povas vivi longe kaj oni provas ĝin haki. Kion atingos tiuj enviuloj? Ili dehakos mak- simume iajn kelke da branĉoj, kies stumpoj reburĝonos kun nova suko kaj estos pli fortaj ol iam.

CHANNING.


Mi nun parolos al vi pri la firmeco, kiun vi devas havi en viaj spiritismaj laboroj. Citaĵo pri ĉi tiu temo estas al vi jam farita; mi konsilas al vi ĝin kore studi kaj apliki al vi ĝian spiriton, ĉar, kiel Sankta Paŭlo, tiel ankaŭ vi estos persekutataj, ne en karno kaj osto, sed en spirito. La nekredemuloj, la viatempaj fariseoj vin insultos, vin mokos, sed vi timu nenion, tio estos provo, kiu vin plifortikigos, se vi scios konfidi vin al Dio, kaj iam vi vidos viajn klopodojn sukcesintaj. Tio estos por vi granda venko en la tago de la eterno, sed ne forgesu, ke en ĉi tiu mondo ĝi estas jam konsolo por tiuj, al kiuj mortis parencoj kaj amikoj; scii, ke ili estas feliĉaj, ke oni povas komunikiĝi kun ili, estas feliĉo. Marŝu do antaŭen; plenumu la mision, kiun Dio donas al vi, kaj ĝi estos al vi kalkulita en la tago, en kiu vi venos antaŭ la Ĉiopovan.

CHANNING.

IX

Mi venas, kiel iam, al la devojiĝintaj filoj de Izrael, alporti al vi veron kaj disbati la mallumon. Aŭskultu min. Spiritismo, kiel iam mia parolo, devas atentigi la nekredantojn al tio, ke super ili regas la neŝanĝebla vero: la Dio bona, la Dio granda, kiu ĝermigas la plant- on kaj levas la ondegojn. Mi revelacias la dian dok- trinon; kiel rikoltisto, mi ligis en garbojn la bonon dis- semitan en la homaro, kaj mi diris: Venu al mi, vi ĉiuj, kiuj suferas!

Загрузка...