Mediumoj por elvokoj: la flekseblaj mediumoj estas nature la plej taŭgaj por ĉi tiu speco de komunikado kaj por la demandoj pri detaloj, kiujn oni povas fari al la Spiritoj. En ĉi tiu rilato ekzistas tute specialaj mediumoj.
"Iliaj respondoj preskaŭ ĉiam enteniĝas en limita kadro, neakordigebla kun la elvolviĝado de la ĝeneralaj temoj."
Mediumoj por spontaneaj diktaĵoj: ĉi tiuj ricevas prefere spontaneajn komunikiĝojn de Spiritoj, sin pre- zentantaj nevokite. Kiam ĉi tiu kapableco estas speciala ĉe iu mediumo, tiam estas malfacile, iafoje eĉ ne eble, fari per li elvokon.
"Tamen ili estas pli bone ilprovizitaj, ol tiuj el la antaŭa klaso. Komprenu, ke tia ilaro signifas ĉi tie cer- bajn materialojn, ĉar estas necesa ofte — mi eĉ diras ĉiam — pli granda kapitalo da inteligento por la spontaneaj diktaĵoj, ol por la elvokoj. Komprenu ĉi tie sub "spontaneaj diktaĵoj" tiujn, kiuj efektive meritas ĉi tiun nomon, sed ne iajn kelke da nekompletaj frazoj aŭ da banalaj pensoj, nuraj stereotipaĵoj, ekzistantaj en ĉiuj homaj paperkolektoj."
193. 3-e: Laъ la speco kaj la specialeco de la komunikajoj
Mediumoj-versistoj: pli facile, ol aliaj, ili ricevas versajn komunikaĵojn. Tre ordinaraj por malbonaj ver- saĵoj; tre malmultaj por la bonaj.
Mediumoj poetaj: ne estante mem versaĵoj, la komunikajoj, kiujn ili ricevas, havas ion vaporecan, senti- mentalan; nenio tie elspiras krudecon. Pli ol aliaj, ili taŭgas por la esprimado de karesaj kaj koraj sentoj. Cio tie estas nebula; estus senutile peti ilin pri precizaj ideoj. Tre ordinaraj.
Mediumoj pozitivaj: iliaj komunikajoj ordinare havas stampon de neteco kaj precizeco, kiu tre taŭgas por plej etaj detaloj, por tute ĝustaj raportoj. Tre malmultaj.
Mediumoj-literatoroj: iliaj komunikajoj havas nek la malprecizecon de tiuj de la poetaj mediumoj, nek la vul- garecon de tiuj de la pozitivaj mediumoj, sed ili skribas sagace; ilia stilo estas korekta, eleganta kaj ofte rimark- inde elokventa.
Mediumoj malkorektaj: ili povas ricevi bonegajn aferojn, pensojn kun neriproĉinda moraleco, sed ilia stilo estas tedlonga, malkorekta, superŝarĝita per ripetoj kaj malĝustaj terminoj.
"La materia malkorekteco de la stilo estas ordinare ligita kun la manko de intelekta kulturo de la mediumo, kiu por la Spirito ne estas bona ilo en ĉi tiu rilato. Al tio la Spirito atribuas malmulte da graveco; por li la esenca afero estas ja la penso: li komisias al vi la kon- venan formon. Tio sama ne okazas pri la malveraj kaj senlogikaj ideoj, kiujn iu komunikaĵo povas enteni; tiaj ideoj ĉiam estas signo de malsupereco de la manifest- iĝanta Spirito."
Mediumoj-historiistoj: tiuj, kiuj havas kapablecon specialan por historiaj disertacioj. Ci tiu kapableco, kiel ĉiuj ceteraj, ne dependas de la scioj de la mediumo, ĉar oni renkontas seninstruajn homojn, eĉ infanojn, kiuj pri- traktas temojn super ilia komprenpovo. Malofta variaĵo de la pozitivaj mediumoj.
Mediumoj sciencaferaj: mi ne diras mediumoj-scienc- uloj, ĉar ili povas esti tre malkleraj, sed malgraŭ tio ili tre speciale taŭgas por sciencrilataj komunikaĵoj.
Mediumoj-receptistoj: ilia specialaĵo estas pli facile servi kiel interpretantoj al la Spiritoj por medicinaj pre- skriboj. Oni ilin ne intermiksu kun la sanigivaj mediumoj, ĉar ili sole nur sciigas la penson de la Spirito, nen- iom influante en tio. Tre ordinaraj.
Mediumoj religiaj: ĉi tiuj ricevas prefere komunik- aĵojn kun religia karaktero aŭ rilatajn al religiaj de- mandoj, malgraŭ siaj kredoj aŭ kutimoj.
Mediumoj-filozofoj kaj mediumoj-moralistoj: la ko- munikaĵoj, kiujn ili ricevas, havas kiel temon ordinare demandojn pri moralo kaj alta filozofio. Tre ordinaraj koncerne la moralon.
"Ĉiuj ĉi nuancoj estas variaĵoj de kapablecoj de bonaj mediumoj. Rilate tiujn, kiuj havas kapablecon spe- cialan por sciencaj, historiaj, medicinaj aŭ aliaj komu- nikiĝoj, super ilia nuna komprenpovo, konvinkiĝu, ke ili posedis tiujn sciojn en iu alia ekzistado, sciojn, kiuj rest- is ĉe ili en latenta stato, kiel parto de la cerbaj mate- rialoj, necesaj al la manifestiĝanta Spirito; tiuj scioj estas la elementoj, kiuj al la Spirito faciligas la vojon por la komunikado de liaj propraj pensoj, ĉar ĉi tiuj me- diumoj estas por li iloj pli inteligentaj kaj pli flekseblaj ol ia senklerulo.
ERASTO."
Mediumoj, ricevantaj trivialajn kaj obscenajn komu- nikaĵojn: ĉi tiuj vortoj montras la specon de komunik- aĵoj, kiujn kelkaj mediumoj kutime ricevas, kaj la na- turon de la Spiritoj, kiuj ilin enblovas. Kiu ajn studis la mondon de la Spiritoj sur ĉiuj ŝtupoj de ilia hierar- kio, tiu scias, ke ekzistas Spiritoj, kies perverseco egal- as tiun de la plej fiaj homoj kaj kiuj plezuras ĉe la esprimado de siaj pensoj per la plej krudaj vortoj. Aliaj, malpli abomenindaj, kontentiĝas per trivialaj esprimoj.
Estas kompreneble, ke tiuj mediumoj sopiras formeti de
si la preferon de tiaj Spiritoj por ili kaj ke ili certe
envias tiujn, kiuj en la ricevataj komunikaĵoj neniam
skribas ian maldecan vorton. Estus necesaj stranga de-
flankiĝo de ideoj kaj fremdiĝo for de la natura saĝo,
por ke oni kredu, ke tia esprimomaniero povus esti pa- rolo de bonaj Spiritoj.
4-e: Laŭ la fizikaj ecoj de la mediumo
Mediumoj trankvilaj: ili ĉiam skribas iom malrapi- de kaj sentante nenian agitiĝon.
Mediumoj rapidaj: ili skribas pli rapide, ol kiel ili memvole povus skribi en sia ordinara stato. La Spiritoj komunikiĝas per ili fulmrapide, kvazaŭ en tiuj mediumoj ekzistus ia superabundeco de fluidaĵo, kiu ebligas al ili tuj identiĝi kun la Spirito. Ĉi tiu kvalito iafoje pre- zentas malbonaĵon, nome, ke la rapideco de la skribado faras ĉi tiun tre malfacile legebla por alia persono, ol la mediumo mem.
"Gi estas eĉ tre laciga, ĉar ĝi senutile foruzigas tro multe da fluidaĵo."
Mediumoj konvulsiaj: ĉi tiuj sin tenas en kvazaŭ febra stato de superekscitiĝo; ilia mano kaj iafoje ilia tuta korpo agitiĝas en tremado, kiun ili ne povas regi. La nuna kaŭzo de ĉi tiu fakto sendube troviĝas en la organismo de la mediumoj, sed ĝi multe dependas ankaŭ de la naturo de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per ili: la bonaj kaj favoraj Spiritoj faras impreson ĉiam mildan kaj agrablan; la malicaj, kontraŭe, impresas ĝene.
"Ĉi tiuj mediumoj nur malofte devas uzi sian me- diuman kapablecon, kies tro ofta uzado povus afekcii ilian nervan sistemon." (Ĉapitro Pri la identeco de la Spiritoj, distingo inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj.)
5 -e: Laŭ la moralaj ecoj de la mediumo
Mi ilin sendetale mencias, nur por ilin ne prisilenti kaj por kompletigi la tabelon, ĉar ili estos plene pri- traktataj poste, en la ĉapitroj: Pri la morala influo de la mediumo, Pri la obsedo, Pri la identeco de la Spiritoj kaj aliaj, sur kiujn mi turnas apartan atenton de la leganto. Tie oni vidos la influon, kiun la bonaj ecoj kaj la strangaĵoj de la mediumoj povas fari sur la ga- rantion de la komunikaĵoj, kaj kiajn oni povas prave konsideri neperfektaj mediumoj aŭ bonaj mediumoj.
196. Neperfektaj mediumoj
Mediumoj obseditaj: tiuj, kiuj ne povas liberiĝi de tedaj kaj trompemaj Spiritoj, sed ne iluziiĝas.
Mediumoj fascinitaj: tiuj, kiuj estas iluziataj de trompemaj Spiritoj kaj iluziiĝas pri la karaktero de la komunikaĵoj, kiujn ili ricevas.
Mediumoj subjugigitaj: tiuj, kiuj suferas moralan, ofte materialan, superpotencadon de malicaj Spiritoj.
Mediumoj frivolaj: tiuj, kiuj ne prenas serioze sian kapablecon, kaj uzas ĝin nur kiel amuzilon aŭ por baga- telaĵoj.
Mediumoj indiferentaj: tiuj, kiuj ĉerpas nenian moralan profiton el la instruoj, kiujn ili ricevas, kaj neniel modifas sian konduton kaj siajn kutimojn.
Mediumoj tromemfidaj: tiuj, kiuj flatas al si, ke nur ili solaj rilatas kun Superaj Spiritoj. Ili kredas sian ne- eraremon kaj rigardas kiel malsuperan kaj eraran ĉion, kio ne de ili venas.
Mediumoj fie raj: tiuj, kiuj sin gloras pro la komu- nikaĵoj, kiujn ili ricevas; ili opinias, ke ili jam nenion havas por lerni en Spiritismo, kaj ne prenas por si la lecionojn, kiujn ili ofte ricevas de la Spiritoj. Ili ne kon- tentiĝas per la kapabloj, kiujn ili jam posedas: ili volas havi ilin ĉiujn.
Mediumoj ofendiĝemaj: variaĵo de la fieraj mediumoj. Ili ofendiĝas ĉe la kritikoj, kies objekto povas esti iliaj komunikaĵoj; ili koleras ĉe la plej malgranda kon- traŭparolo, kaj, se ili montras tion, kion ili ricevis, tiel ili agas, por ke oni ĝin admiru, sed ne petante pri ĝi juĝon. Generale ili abomenas la homojn, kiuj ilin ne aplaŭdas senkondiĉe, kaj evitas kunvenojn, kie ili ne povas imponi kaj superregi.
"Lasu, ke ili pavu aliloke kaj serĉu pli komplezem- ajn orelojn aŭ retiriĝu en solulecon; la kunvenoj, al kiuj ili rifuzas sian ĉeeston, ne multe perdas per tio.
ERASTO."
Mediumoj ekspluatemaj: tiuj, kiuj ekspluatas sian kapablecon.
Mediumoj ambiciaj: tiuj, kiuj, ne komercante per sia kapableco, tamen esperas ian profiton el ĝi.
Mediumoj trompemaj: tiuj, kiuj, posedante efektiv- ajn kapablojn, tamen ŝajnigas tiujn kapablojn, kiujn ili ne posedas, por afekti ian gravecon. Oni ne povas nomi mediumo homon, kiu, havante nenian mediuman kapa- blon, okazigas fenomenojn nur per ĵonglado.
Mediumoj egoistaj: tiuj, kiuj uzas sian kapablecon nur por sia persona intereso kaj konservas por si la ko- munikaĵojn, kiujn ili ricevas.
Mediumoj enviemaj: tiuj, kiuj strabe rigardas aliajn mediumojn, kiuj estas pli estimataj kaj ja superaj ol ili.
Ciuj ĉi malbonaj ecoj necese havas sian kontraŭaĵon en bono.
197. Bonaj mediumoj
Mediumoj seriozaj: tiuj, kiuj uzas sian kapablecon nur por bono kaj por efektive bonaj aferoj; ili opinias, ke ili ĝin profanus, uzante ĝin por kontentigi sciemajn kaj indiferentajn homojn aŭ por bagatelaĵoj.
Mediumoj modestaj: tiuj, kiuj tute sin ne gloras pri la komunikajoj, kiujn ili ricevas, kiel ajn belaj tiuj estas; ili sin konsideras fremdaj al tiuj skribaĵoj kaj ne pensas, ke ili, mediumoj, estas liberaj de mistifikoj. Ili tute ne evitas opiniojn sen kaŝita intereso, sed, kontraŭe, ili petas kritikon.
Mediumoj abnegaciaj: tiuj, kiuj komprenas, ke la vera mediumo havas plenumendan mision kaj devas, kiam necese, oferi siajn gustojn, kutimojn, plezurojn, tempon, eĉ materiajn interesojn, por aliula bono.
Mediumoj fidindaj: tiuj, kiuj krom facile skribi, an- kaŭ meritas plenan konfidon dank'al sia propra karak- tero kaj la alta kategorio de la Spiritoj, ilin helpantaj; ili do malplej riskas trompojn. Ni vidos poste, ke tia sekureco tute ne dependas de la pli aŭ malpli respekt- indaj nomoj, sub kiuj la Spiritoj sin prezentas.
"Estas nekontesteble, vi ĝin bone komprenas, ke, resume prezentante la bonajn ecojn kaj strangaĵojn de la mediumoj, kiel farite, tio vekos ĉe kelkaj kontraŭpa- rolojn kaj eĉ antipation; sed kio da grava ĝi estas? La mediumeco kun ĉiu tago pli kaj pli disvastiĝas, kaj me- diumo, kiu rigardus kiel ofendajn ĉi tiujn konsiderojn, montrus unu aferon, nome, ke li ne estas bona mediumo, t. e. ke apud li staras malicaj Spiritoj. Cetere, kiel mi diris, ĉio ĉi estas forpasema, kaj la malbonaj mediumo, tiuj, kiuj ekspluatas aŭ misuzas siajn kapablojn, suferos el tio bedaŭrindajn sekvojn, kiel jam okazis al kelkaj; ili je sia propra kalkulo lernos, kiom kostas turni al la profito de siaj surteraj pasioj naturdoton, kiun Dio al ili konsentis por ilia morala progresado. Se vi ne povas ilin rekonduki sur la bonan vojon, bedaŭru ilin, ĉar, mi povas diri, Dio ilin juĝos.
ERASTO."
"Ĉi tiu tabelo estas tre grava, ne nur por la sincer- aj mediumoj, kiuj, legante ĝin, bonafide penas sin ŝirmi kontraŭ la rifoj, al kiuj ili estas elmetitaj, sed ankaŭ por ĉiuj, kiuj uzas la servemon de mediumoj; ĉar ĝi donas al ili la mezuron de tio, kion ili povas racie de ĝi atendi. Gi devus troviĝi konstante antaŭ la okuloj de ĉiu, kiu ajn sin okupas pri manifestiĝoj de Spiritoj, tiel same, kiel la hierarkio de la Spiritoj, kies komple- mento ĝi estas. Tiuj du tabeloj entenas ĉiujn princip- ojn de la Doktrino kaj kunhelpos, pli multe, ol kiel vi imagas, por konduki Spiritismon sur ĝian veran vojon.
SOKRATO."
198. Ĉiuj ĉi variaĵoj de mediumoj prezentas sen- limajn gradojn koncerne sian intensecon; pluraj, ĝusta- dire, estas nuraj nuancoj, sed, eĉ tiaj, ili ja estas efiko de specialaj kapablecoj. Oni komprenas, ke ja tre mal- ofte la kapableco de iu mediumo limiĝus je unu sola speco; unu sama mediumo sendube povas havi plurajn kapablecojn, sed unu el tiuj superstaras, kaj tiun unu li devas diligente praktikadi, se nur ĝi estas utila. Grava eraro estas voli spite ĉion pliampleksigi neekzistant- an kapablon. Oni devas kulturi ĉiujn, kies ĝermon oni konstatas en si; sed peni ekhavi la ceterajn estas unue perdi sian tempon kaj due eble perdi, certe malfortigi tiujn, per kiuj oni estas dotita.
"Kiam ekzistas la principo, la ĝermo de iu kapablo, ĉi tiu ĉiam elmontriĝas per sendubaj signoj. Limigante sin je sia specialeco, la mediumo povas esti bonega kaj ricevi grandajn kaj belajn komunikaĵojn; okupante sin pri ĉio, li nenion bonan atingas. Rimarku preterpase, ke la deziro senfine vastigi la rondon de siaj kapabloj estas impertinenta pretendo, kiun la Spiritoj neniam sin detenas puni; la bonaj ĉiam forlasas tromemfidan me- diumon, kiu do fariĝas ludilo de mensogemaj Spiritoj. Bedaŭrinde oni malofte vidas mediumojn, kiuj kontent- iĝas per la naturdotoj, kiujn ili ricevis, kaj kiuj aspiras, el memestimo, aŭ ambicio, posedi esceptajn kapablojn, kiuj ilin rimarkindigus; tia pretendo senigas ilin je la plej altvalora eco, nome tiu de fidindaj mediumoj.
SOKRATO."
199. La studado de la specialeco de la mediumoj estas necesa ne nur por ili, sed ankaŭ por la elvokanto. Laŭ la naturo de la Spirito, kiun oni deziras elvoki, kaj la demandoj, kiujn oni volas fari al li, oni devas elekti tiun mediumon plej taŭgan por la koncernata afero; ek- preni tiun unuan renkontitan estas elmeti sin al nekom- pletaj aŭ eraraj respondoj. Ni faru komparon el inter la kutimaj faktoj. Neniu konfidus la redaktadon de iu afero, eĉ nuran kopiadon, al la unua homo, kiu sin pre- zentis, nur tial, ke tiu povoscias skribi. Muzikisto volas ludigi kantopecon el unu sia komponaĵo; li disponas plurajn kantistojn, el kiuj ĉiuj estas lertaj; tamen li ne hazarde ilin prenas, sed elektas kiel sian interpret- anton tiun, kies voĉo, sento, unuvorte tiun, kies kvalitoj respondas ĉiuj plej bone al la speco de tiu peco. La Spiritoj same agas pri la mediumoj, kaj niaflanke ni devas konduti kiel la Spiritoj.
Oni krom tio rimarku, ke la nuancoj, kiujn la me- diumeco prezentas kaj al kiuj oni povus aldoni aliajn, ne ĉiam rilatas kun la karaktero de la mediumo; ek- zemple, iu nature gajhumora, sangvina mediumo povas kutime ricevi gravajn, eĉ severajn komunikaĵojn, kaj inverse. Ĉi tio estas ankoraŭ unu pruvo, ke li agas sub la impulso de ia fremda influo. Mi repritraktos ĉi tiun temon en la ĉapitro Pri la morala influo de la mediumo.
ĈAPITRO XVII
PRI LA FORMADO DE LA MEDIUMOJ
Disvolvado de la mediumeco. ŝanĝiĝo de la skribkara- ktero. Perdo kaj interrompo de la mediumeco.
Mi ĉi tie parolos speciale pri la skribivaj mediumoj, ĉar ĉi tiu estas la plej multenombra speco de mediumeco, kaj ankaŭ tial, ke ĝi estas samtempe la plej simpla, la plej oportuna, tiu, kiu havigas la plej kon- tentigajn kaj kompletajn rezultatojn; ĝi estas ankaŭ tiu, kiun ĉiuj aspiras. Bedaŭrinde ĝis hodiaŭ ekzistas nenia procedo, kiu povus eĉ priksimume montri, ke iu posed- as ĉi tiun kapablon; la fizikaj signoj, laŭ kiuj iuj homoj pensis, ke ili estas iaj indikaĵoj, havas nenion certan. Gi ekzistas ĉe infanoj kaj maljunuloj, ĉe viroj kaj virin- oj, kiaj ajn la temperamento, la sanstato, la grado da intelekta kaj morala evoluo. Ekzistas nur unu rimedo por konstati ĝian ĉeeston, nome provi.
Oni povas ricevi skribaĵon, kiel ni vidis, per korboj kaj tabuletoj, aŭ rekte per la mano; estante la plej fa- cila kaj, oni povas diri, la sola, hodiaŭ uzata, ĉi tiu lasta maniero estas tiu, kiun mi rekomendas al la prefero de ĉiuj. Ĉi tiu estas el la plej simplaj: ĝi konsistas sole nur en tio, ekpreni krajonon kaj paperon, sidante kiel iu, kiu skribas, sen ia alia preparo; tamen por sukcesa rezultato estas necesaj pluraj rekomendoj.
Kiel materian aranĝon mi rekomendas eviti ĉion, kio povas ĝeni la liberan movadon de la mano; eĉ preferinde la mano ne tute sin apogu sur la papero. La pinto de la krajono devas tuŝi sufiĉe por streki, sed ne tiel peze, ke ĝi renkontus kontraŭstaron. Ĉiuj ĉi antaŭzorgoj fariĝas senutilaj, kiam oni jam flue skribas, ĉar tiam nenia baro povas haltigi la manon; tio estas nur preparaj elementoj por komencanto.
Estas indiferente uzi plumon aŭ krajonon. Iuj mediumoj preferas la plumon, sed ĝi povas konveni nur al tiuj maturaj kaj kiuj skribas kviete; kelkaj skribas tiel rapide, ke la uzado de plumo estus preskaŭ ne ebla aŭ almenaŭ tre maloportuna. Tio sama okazas tiam, kiam la skribado estas intermita kaj neregula aŭ kiam oni rilatas kun krudmanireraj Spiritoj, kiuj frapas la pa- peron per la pinto de la plumo, rompante la pinton kaj ŝirante la paperon.
La natura deziro de ĉiu, kiu aspiras al me- diumeco, estas povi konversacii kun la Spiritoj de siaj karuloj; sed li devas moderigi sian senpaciencon, ĉar la komunikado kun iu difinita Spirito ofte prezentas ma- teriajn malfacilaĵojn, kiuj faras ĝin ne ebla por komenc- anto. Por ke iu Spirito povu komunikiĝi, estas necese, ke ekzistu inter li kaj la mediumo interrilatoj de fluidaĵoj, kiuj ne ĉiam stariĝas momente; nur laŭmezure, kiel la kapableco kreskas, la mediumo iom post iom akiras la lertecon necesan, por ekrilati kun iu ajn veninta Spirito. Povas do okazi, ke tiu, kun kiu la mediumo deziras ko- munikiĝi, ne troviĝas en la kondiĉoj favoraj por tio, kvankam li tie staras, kiel ankaŭ povas okazi, ke al li estas ne eble aŭ ne permesite kontentigi la elvokinton. Tial estas konsilinde, ke oni komence ne obstinu en la elvoko de iu difinita Spirito, esceptante ĉiun alian, ĉar ofte okazas, ke ne kun tiu la interrilatoj de la fluidaĵoj pli facile stariĝas, kiel ajn granda la simpatio, kiun oni portas por li. Antaŭ ol ekpensi rice vi mesaĝojn de tia aŭ tia Spirito, la komencanto devas do disvolvi sian kapablecon, kaj por tio li devas fari ĝeneralan elvokon kaj turni sin precipe al sia gardanta anĝelo.
Por tio ekzistas nenia rita formulo; kiu ajn pre- tendus rekomendi iajn parolojn, tiun oni povas sentime alnomi ĉarlatano, ĉar por la Spiritoj formo estas nenio. Tamen la elvoko devas ĉiam esti farata en la nomo de Dio. Oni povas ĝin fari per jenaj vortoj aŭ samvaloraj:
Mi petas Dion ĉiopovan permesi al iu bona Spirito ko- munikiĝi kun mi kaj ebligi al mi skribi; mi petas ankaŭ mian anĝelon-gardanton volonti helpi min kaj forigi la malicajn Spiritojn. Oni tiam atendas la manifestiĝon de iu Spirito, kiu igus skribi ion. Povas okazi, ke li estas tiu dezirata aŭ ankaŭ iu nekonata Spirito aŭ la zorganta anĝelo; ĉiuokaze li ordinare rekonigas sin, skribante sian nomon. Nun prezentiĝas la demando pri la identigo, unu el tiuj, kiuj postulas plej grandan spert- on, ĉar ne malmultaj novuloj riskas esti trompataj. Tiun demandon mi pritraktos poste, en speciala ĉapitro.
Kiam oni volas elvoki difinitajn Spiritojn, estas ja esence, en la komenco, turni sin nur al tiuj, pri kiuj oni scias, ke ili estas bonaj kaj simpatiaj, kaj kiuj povus havi ian motivon por veni, kiel parencoj aŭ amikoj. En ĉi tiu okazo la elvokon oni povas formuli jene: En la nomo de Dio ĉiopova mi petas la Spiriton de tia perso- no komunikiĝi kun mi; aŭ: Mi petas Dion ĉiopovan permesi al la Spirito de tia persono komunikiĝi kun mi; aŭ alia povas esti la formulo, respondanta al sama penso. Ne malpli necese estas, ke la unuaj demandoj tekstu tiel, ke la respondo estu simple jes aŭ ne, ekzemple: — Cu vi estas ĉi tie? — Cu vi volas respondi al mi? — Cu vi povas igi min skribi? k. a. Kun la tempo ĉi tiu zorgo fariĝas senutila. En la komenco la afero estas starigo de rilatoj. Esenca punkto estas, ke la demando ne estu frivola, ke ĝi havu nenian montron de privata intereso kaj precipe, ke ĝi estu la esprimo de bonvola kaj simpatia sento por la Spirito, al kiu oni sin turnas. (Vd. poste la ĉapitron specialan pri la Elvokoj.)
204. Io, kion oni devas observi ankoraŭ pli streĉe, ol la maniero de elvoko, tio estas la trankvileco kaj la enmemiĝo kune kun varma deziro kaj solida volo suk- cesi. Sub "volo" mi komprenas ĉi tie ne ian volon efe- meran, agantan intermite kaj ĉiuminute interrompatan de aliaj zorgoj, sed volon seriozan, persistan, kontinuan, sen senpacienco kaj febreca deziro. La enmemiĝon fa- voras la soluleco, la silento kaj la foriĝo for de ĉio, kio povas kaŭzi distriĝon. Tiam restas fari nur unu aferon, nome, ĉiutage refari sian provon maksimume dek minut- ojn aŭ kvaronhoron, ĉiufoje, dum dek kvin tagoj, unu monato, du monatoj kaj pli, se necese. Mi konas me- diumojn, kiuj fariĝis lertaj nur post ses monatoj da ek- zerciĝado, dum aliaj skribas flue tuj je la unua fojo.
Por ne fari senutilajn provojn, oni povas per alia mediumo konsulti seriozan kaj altklasan Spiriton; sed oni rimarku, ke kiam oni demandas la Spiritoj n, ĉu oni estas aŭ ne estas mediumo, ili preskaŭ ĉiam respondas jese, kio ne malhelpas, ke la provoj ofte estas sen- fruktaj. Ĉi tio havas naturan klarigon. Oni adresas al la Spirito demandon ĝeneralan; li do respondas ankaŭ ĝenerale; nu, kiel sciate, nenio estas pli elasta ol la mediumeco, ĉar ja ĝi povas prezentiĝi sub la plej diversaj formoj kaj en tre diversaj gradoj. Oni do povas esti mediumo, ĝin ne sciante kaj en iu senco alia, ol tiu, pri kiu oni pensas. Al ĉi tiu malpreciza demando: — Ĉu mi estas mediumo? la Spirito povas respondi: — Jes; al ĉi tiu, pli preciza: — Ĉu mi estas mediumo skribiva? li eble respondos: — Ne.
Oni devas preni en kalkulon ankaŭ la naturon de la Spirito, kiun oni pridemandas; ekzistas Spiritoj tiel frivolaj kaj senkleraj, ke ili respondas trafe aŭ maltrafe, kiel efektivaj ventkapuloj. Tial mi konsilas turni sin al klarmensaj Spiritoj, kiuj ordinare respondas volonte al tiuj demandoj kaj indikas la plej bonan vojon sekvend- an, se nur ekzistas ia eblo sukcesi.
Rimedo, kiu tre ofte donas bonan rezultaton, konsistas en tio, preni bonan skribivan mediumon, fleks- eblan, spertan, kiel ĉeokazan helpanton. Se tiu mediumo apogos la manon aŭ la fingrojn sur la mano de tiu, kiu deziras skribi, malofte ĉi tiu ne komencos tuj skribi. Oni komprenas, kio okazas en ĉi tiu cirkonstanco: la mano, tenanta la krajonon, iamaniere fariĝas aldono al la mano de la mediumo, kia estus korbo aŭ tabuleto. Sed ĉi tio ne malhelpas, ke tiu ekzerciĝado estas tre utila, kiam oni povas uzi ĝin, ĉar, ofte kaj regule ripet- ata, ĝi kunhelpas por venki la materian kontraŭaĵon kaj estigas la disvolviĝon de la kapablo. Iafoje sufiĉas forte magnetizi, en ĉi tiu intenco, la brakon kaj la ma- non de tiu, kiu volas skribi; eĉ ofte la magnetizanto nur apogas la manon sur ties ŝultro: mi vidis tiun sen- prokraste skribi sub tiu influo. Saman efikon oni povas atingi sen ia kontakto, nur el la volo de la helpanto. Oni facile komprenas, ke la fido de la magnetizanto je sia propra povo, por sukcesi, devas ĉi tie ludi grandan rolon, kaj ke ne fidanta magnetizanto malmulte, eĉ nen- iom helpus.
La helpo de sperta gvidanto estas, krom tio, tre utila, por ke la komencanto observu multegon da detal- aj antaŭzorgoj, kiujn li ofte ne atentas je la malprofito de la rapideco de sia progresado; ĝi celas precipe instrui lin pri la konsisto de la unuaj demandoj kaj pri la maniero ilin fari. La rolo de tiu gvidanto estas tiu de instruanto, kiun la komencanto ne plu bezonas, kiam li estas jam sufiĉe lerta.
207. Ankoraŭ unu rimedo, kiu ankaŭ povas kun- helpi por la disvolviĝo de tiu kapablo, konsistas en tio, kolekti kelke da homoj, kiuj ĉiuj portus saman deziron kaj saman intencon; nun ĉiuj samtempe, en absoluta si- lento kaj religia enpensiĝo, provu skribi, post kiam ĉiu elvokis sian gardantan anĝelon aŭ iun ajn simpatian Spiriton. Aŭ unu el ili povas, sen speciala elekto kaj por ĉiuj kunsidantoj, fari ĝeneralan elvokon al bonaj Spiritoj, dirante ekzemple: En la nomo de Dio ĉiopova ni petas bonajn Spiritojn volonti komunikiĝi per ĉi tieaj personoj. Malofte el ĉi tiuj kelkaj ne donas tuj montron de mediumeco aŭ eĉ ne skribas flue post nelonge.
Oni facile komprenas, kio fariĝas en ĉi tiu okazo. Personoj, kuniĝintaj per sama intenco, konsistigas tut- aĵon, kies potenco kaj sensiveco estas pligrandigitaj de ia magneta influo, kiu helpas al la disvolviĝo de la kapablo. Inter la Spiritoj, altiritaj de tiu kolekto da voloj, kelkaj estas, kiuj trovos ĉe la ĉeestantoj la ilon kon- venan al ili; se ne ĉe tiu, tiam ĉe tiu alia, kaj ili uzos ties servemon.
Ĉi tiu rimedo devas esti uzata precipe en tiuj spi- ritistaj grupoj, kiuj ne havas mediumoj n aŭ da ili havas ne sufiĉe.
Oni de longe serĉas procedojn por la formado de mediumoj, kiel ankaŭ signojn de mediumeco, sed ĝis hodiaŭ mi konas neniun pli efikan ol tiuj, kiujn mi in- dikis. Konvinkite, ke la baro al la disvolviĝo de tiu ka- pablo estas tute materia rezisto, iuj homoj pretendas superi ĝin per ia gimnastiko, kiu preskaŭ senartikigas brakojn kaj kapon. Mi ne priskribos ĉi tiun procedon, venintan al mi el trans Atlantiko, ne nur tial, ke mi havas nenian pruvon pri ĝia efikeco, sed ankaŭ pro mia konvinko, ke ĝi povas esti danĝera por delikataj kom- pleksioj pro la afekcio de la nerva sistemo. Se ne ekzistas eĉ rudimentoj de tiu kapablo, nenio povus ĝin havigi, eĉ ne elektrizo, kiun oni sensukcese uzis por ĉi tiu celo.
Ce la mediumo-lernanto la fido ne estas ne- pra kondiĉo; ĝi sendube helpas liajn penojn, sed ne estas absolute necesa: sufiĉas pureco de intenco, deziro kaj bonvolo. Oni vidis tute nekredemajn homojn, miregant- ajn, ke ili skribas, ne sciante kiel, dum sinceraj kredant- oj tute ne sukcesas: ĉi tio pruvas, ke ĉi tiu kapablo dependas de organa antaŭinklino.
La unua signo pri inklino skribi estas ia trem- eto de la brako kaj de la mano; iom post iom la mano estas trenata de impulso, kiun ĝi ne povas regi. Ofte ĝi en la komenco faras nur sensignifajn strekojn; poste la literoj ĉiam pli nete desegniĝas, kaj la skribado fine ricevas la rapidecon de la fluanta skribado. Ciaokaze oni devas lasi la manon moviĝi nature, ĝin ne kontraŭ- starante aŭ antaŭenpuŝante.
Kelkaj mediumoj skribas flue kaj facile tuj de la komenco, eĉ iafoje jam ĉe la unua seanco, kio estas tre malofta; aliaj dum tre longa tempo faras strekojn kaj efektivajn skribekzercojn; la Spiritoj klarigas tion dir- ante, ke ĝi estas por malrigidigi ilian manon. Se tiuj ekzercoj tro daŭras aŭ fariĝas ridindaj signoj, oni ne dubu, ke tio estas sin amuzanta Spirito, ĉar la bonaj Spiritoj neniam igas iun fari ion senutilan; en ĉi tiu okazo oni devas pli fervore alvoki la helpon de ĉi tiuj. Se, malgraŭ tio, la irado ne ŝanĝiĝas, oni devas halti, konstatinte, ke nenio serioza estas atingebla. Oni povas rekomenci la provon ĉiutage, sed estas konsilinde ĝin ĉes- igi ĉe la unuaj suspektindaj signoj, por ne fari tiun ple- zuron al la mokemaj Spiritoj.
Al ĉi tiuj observoj unu Spirito aldonas: "Ekzistas mediumoj, kies kapableco ne povas translimi tiujn sign- ojn. Kiam post kelke da monatoj ili sukcesas fari nur sensignifajn aferojn, nur jes aŭ ne, aŭ literojn sen interligo, ili senutile ŝmirus plu paperon; ili estas ja mediumoj, sed mediumoj neproduktivaj. Cetere, la unuaj ricevitaj komunikaĵoj devas esti konsiderataj kiel ekzerc- oj, por kiuj oni komisias ne altklasajn Spiritojn; tial oni devas atribui al ili negrandan gravecon, en vido de la Spiritoj, kiuj ricevas la taskon, tiel diri, de skribins- truantoj, por malkrudigi la komencantan mediumon. Efektive, ne kredu, ke altklasaj Spiritoj iam penus, ke iu mediumo faru tiajn preparajn ekzercojn; okazas nur tio, ke se la mediumo ne celas ion seriozan, tiuj ne altklasaj Spiritoj restadas plu kaj ligiĝas al li. Preskaŭ ĉiuj mediumoj trapasis tiun hardfornon, por lertiĝi; estas ilia afero fari tion necesan, por havigi al si la sim- pation de la vere superaj Spiritoj."
211. La rifo, kiun la plimulto el la komencantaj mediumoj renkontas, estas ilia afero kun malsuperaj Spi- ritoj, kaj ili devas konsideri sin feliĉaj, se tiuj ne estas frivolaj Spiritoj. Ilia tuta atento devas celi ne lasi tiujn Spiritojn preni starejon apud ili, ĉar se tiuj jam alkroĉ- iĝis, ne ĉiam facile oni liberiĝas de ili. Ĉi tio estas tiel gravega punkto, precipe en la komenco, ke sen la ne- cesaj antaŭzorgoj oni povas perdi la frukton de la plej belaj kapabloj.
La unua kondiĉo estas, ke la mediumo kun sincera fido sin metu sub la protekton de Dio kaj petu la helpon de sia gardanta anĝelo; ĉi tiu estas ĉiam bona, dum la familiaraj Spiritoj, simpatiante la bonajn aŭ la malbon- ajn ecojn de la mediumo, povas esti frivolaj aŭ eĉ malicaj.
La dua kondiĉo estas kun skrupula zorgo diligenti por ekscii per ĉiuj signoj, kiujn la sperto havigas, la naturon de la unuaj komunikiĝantaj Spiritoj, al kiuj estas ĉiam prudente malkonfidi. Se tiuj signoj estas sus- pektindaj, oni devas fari varman alvokon al sia gardanta anĝelo kaj per ĉiuj siaj fortoj repuŝi la malican Spiriton, montrante al li, ke oni ne estas lia mokataĵo, por lin senkuraĝigi. Jen kial oni nepre devas antaŭ ĉio studi la teorion, se oni volas eviti la nedisigeblajn malbonaĵ- ojn de la sensperteco; pri ĉi tiu temo oni trovos tre vas- te elvolvitajn instrukciojn en la ĉapitroj Pri la obsedo kaj Pri la identeco de la Spiritoj. Mi ĉi tie diras sole nur, ke krom la parolo povas esti rigardataj kiel nepraj pruvoj pri la malsupereco de la Spiritoj ankaŭ jenaj: ĉiaj signoj, figuroj, senutilaj aŭ infanecaj emblemoj; ĉia skribo stranga, intermita, tordita, kvazaŭ desegnita, tro granda, aŭ prenanta ridindajn kaj eksterkutimajn form- ojn. La skribo povas esti tre malbona, eĉ apenaŭ leg- ebla, kio estas neniel eksterordinara, ĉar ĝi estas afero de la mediumo, sed ne de la Spirito. Mi vidis medium- ojn kun tiaj falsaj ideoj, ke ili taksadis la superecon de la Spiritoj laŭ la grandeco de la literoj kaj atribuadis grandan gravecon al literoj formitaj kiel presliteroj, in- fanaĵo evidente neakordigebla kun efektiva supereco.
212. Se estas grave pretervole ne fali sub la po- tencon de la malicaj Spiritoj, ankoraŭ pli grave estas sin memvole ne meti sub ilian manon. Estas necese, ke iu senbrida deziro skribi ne kredigu, ke estas indiferente sin turni al la unua veninta Spirito, escepte se tio estas, por poste sin liberigi de li, se ĝi ne konvenas, ĉar oni ne senpune petas la helpon, por kio ajn, de malica Spi- rito, kiu povas kare pagigi siajn servojn.
Kelkaj homoj, en la senpacienca sopiro vidi la dis- volviĝon de sia mediumeco, laŭ ilia opinio tro malra- pidan, ekpensas elvoki, por ilin helpi, ian ajn Spiriton, eĉ malican, esperante lin tuj forpeli. Pluraj estis ja ple- ne kontentigitaj kaj tuj skribis; sed la Spirito, ne zorg- ante pri tio, ke li estas akceptita, ĉar neniu pli bona aperis, montriĝis malpli cedema por foriri, ol por veni. Mi konas mediumojn, punitajn pro sia vanta pretendo kredi sin sufiĉe fortaj, por laŭvole forpeli tiajn Spirit- ojn, per jaroj da ĉiaspecaj obsedoj, per la plej ridindaj mistifikoj, per persista fascinado kaj eĉ per materiaj malfeliĉoj kaj la plej kruelaj disreviĝoj. La Spirito mon- triĝis komence tute malkaŝe malica, poste hipokrita, por igi kredi aŭ lian konvertiĝon aŭ la pseŭdopovon de lia subjugigito, lin laŭvole forpuŝi.
213. La skribaĵo estas kelkafoje tre legebla, la vortoj kaj la literoj tute disligitaj unu de alia, sed ĉe iuj mediumoj estas malfacile por alia, ol ili mem, deĉifri, kion ili skribis, ĝis oni alkutimiĝis al ilia skribo. Gi ofte estas formata el grandaj strekoj: la Spiritoj ne kutimas ŝpari paperon. Kiam iu vorto aŭ frazo estas apenaŭ legebla, oni petas la Spiriton bonvoli rekomenci, kion li ordinare faras volonte. Kiam la skribo estas kutime nelegebla, eĉ por la mediumo, ĉi tiu preskaŭ ĉiam suk- cesas skribi pli nete per oftaj kaj longedaŭraj ekzercoj, oferante al ili fortan volon kaj varme petante la Spi- riton agi pli laŭregule. Kelkaj Spiritoj ofte alprenas kon- venciajn signojn, kiuj fariĝas uzaĵoj en la kutimaj seanc- oj. Por esprimi, ke iu demando malplaĉas al ili kaj ke ili tiujn ne volas respondi, ili faras ekzemple longan strekon aŭ ion alian samsignifan.
Kiam la Spirito finis tion dirotan aŭ ne volas respondi plu, la mano senmoviĝas kaj la mediumo, kiel ajn grandaj lia povo kaj lia volo, eĉ ne unu vorton plue ricevas. Kontraŭe, tiel longe ĝis la Spirito ne finis, la krajono moviĝas sen ia eblo por la mano sin deteni. Se iu Spirito volas proprainiciate diri ion, la mano konvul- sie ekprenas la krajonon kaj komencas skribi, ne pov- ante tion kontraŭstari. Cetere la mediumo preskaŭ ĉiam sentas en si tion, kio diras al li, ĉu la halto estas mo - menta aŭ ĉu la Spirito venis al la fino. Malofte li ne sentas la momenton, kiam la Spirito foriris.
Jen la plej ĉefaj klarigoj, kiujn mi devis doni, tuŝ- ante la disvolviĝon de la psikografio. La sperto konigos, en la praktiko, iujn detalojn, kiujn estus senutile elvolvi ĉi tie kaj por kiujn koni oni sin gvidos laŭ la ĝeneralaj principoj. Multaj provu, kaj oni trovos pli da mediumoj, ol kiel oni pensas.
Cio, kion mi ĵus diris, aplikiĝas al la meka- nika skribado. Gi estas tiu, kiun ĉiuj mediumoj prave penas ekhavi, sed la mekanikeco pura estas tre malofta: kun ĝi tre ofte miksiĝas pli aŭ malpli da intuicio. Kon- sciante, kion li skribas, la mediumo nature ekdubas pri sia kapableco; li ne scias, ĉu tio venas de li aŭ de alia Spirito. Li tute ne maltrankviliĝu pro tio kaj eĉ tiel iru pluen. Se li sin zorge observos, li facile konstatos en sia skribaĵo multegon da aferoj, kiuj ne troviĝis en lia menso kaj kiuj estas eĉ kontraŭaj al ĝi: ĉi tio estas evidenta pruvo, ke tiuj aferoj ne de li venis. Li do daŭrigu sian laboron, kaj la dubo disfumiĝos per la sperto.
Se al mediumo ne estas konsentite, ke li estu ekskluzive mekanika, ĉiaj provoj por ĉi tiu rezultato estos senfruktaj, kaj tamen li malprave pensus, ke li ne ricevis kapablon por skribi. Se li estas dotita nur per intuicia mediumeco, li ja devas kontentiĝi per ĝi, kaj ĝi certe faros al li eminentajn servojn, se li scios ĝin utile profiti kaj ĝin ne forpuŝos.
Se post senutilaj provoj, sinsekve farataj dum kelka tempo, vidiĝas nenia montro de pretervola movo aŭ se tiuj movoj estas tre malfortaj, por doni ian rezultaton, la mediumo ne hezitu skribi la unuan enblovitan penson, ne farante al si zorgon, ĉu ĝi venas de li mem aŭ el alia fonto: la sperto instruos lin distingi. Cetere tre ofte okazas, ke la mekanika movado disvolviĝas post iom da tempo.
Mi supre diris, ke estas okazoj, en kiuj estas indiferente scii, ĉu la penso venas de la mediumo aŭ de alia Spirito; tiel estas precipe tiam, kiam iu pure intuicia aŭ inspirata mediumo faras ian imagoverkon por si mem. Ne multe gravas, ke li atribuas al si iun penson, kiu estus sugestita al li: se venas al li bonaj pensoj, li danku por tio sian bonan genion, kaj aliaj estos al li ankoraŭ alportataj. Tia estas la inspiro de la poetoj, filozofoj kaj scienculoj.
Ni nun prezentu al ni la mediumecon tute dis- volviĝinta; ke la mediumo skribas facile, ke li estas, unu- vorte, tio, kion oni nomas matura mediumo. Li forte erar- us pensante, ke li bezonas jam nenian pluan instruon: li nur transpasis materian kontraŭstaron; jen tiam ko- menciĝas por li la efektivaj malfacilaĵoj kaj li pli ol ĉiam bezonas konsilojn de la prudento kaj sperto, se li ne volas enkaptiĝi en la multego de la retoj, kiujn oni metos kontraŭ li. Se li pretendos tro frue flugi per siaj propraj flugiloj, li baldaŭ fariĝos ludilo de mensogemaj Spiritoj, kiuj penos ekspluati lian tromemfidon.
Kiam la mediumeco estos plene disvolviĝinta, estas plej ĉefa afero, ke la mediumo ĝin ne trouzu. La plezuro, kiun ĝi havigas al iuj novuloj, naskas ĉe ili tian entuziasmon, kiun estas tre grave moderigi. Ili devas memori, ke ĝi estas donita al ili por la bono, sed ne por la kontentigo de ia vanta sciemo. Ili do uzu ĝin nur en la oportunaj okazoj, sed ne ĉiumomente; la Spirit- oj ne estas konstante je ilia ordono, kaj tial ili riskas trompon de mistifikantoj. Estas rekomendinde por tio difini tagojn kaj horojn, ĉar tiel ili donas sin al la laboro en humoro de pli profunda enpensiĝo kaj la Spiritoj, kiuj volas veni, estas avizitaj kaj sekve faras por tio siajn disponojn.
Se malgraŭ ĉiaj provoj, la mediumeco tute ne montriĝas, oni devas ja rezigni ĝin, simile kiel oni re- zignas kanti, se oni ne havas voĉon por tio. Kiel tiu, kiu ne povoscias iun lingvon, uzas la servemon de tra- dukanto, tiel same tiu, kiu ne estas mediumo, petas la helpon de mediumo. Ĉe manko de mediumo oni tamen ne opiniu sin ne helpata de la Spiritoj. La mediumeco estas por ĉi tiuj esprimrimedo, sed ne ekskluziva rime- do, per kiu ili estus altirataj; tiuj, kiuj amas nin, staras apud ni, ĉu ni estas aŭ ne estas mediumoj. Patro ne forlasas sian infanon, ĉar ĉi tiu, surda kaj blinda, ne povas lin aŭdi kaj vidi, sed lin ĉirkaŭigas per sia pri- zorgado. Tiel same agas la Spiritoj: se ili ne povas materie komuniki al ni sian penson, ili helpas al ni per inspiro.
Ŝanĝiĝo de la skribkaraktero
Tre ordinara fenomeno ĉe la skribivaj mediumoj estas la ŝanĝiĝo de la skribkaraktero laŭ la komu- nikiĝantaj Spiritoj; kaj la plej rimarkinda estas tio, ke unu skribkaraktero konstante refariĝas ĉe la sama Spirito kaj ĉe kelkaj okazoj estas tiu sama, kiun li havis sur la Tero. Ni poste vidos la konsekvencojn, kiujn oni povas ĉerpi el tio koncerne la identecon de la Spiritoj. La ŝanĝiĝo de la skribkaraktero okazas nur ĉe la me- kanikaj aŭ duonmekanikaj mediumoj, ĉar ĉe tiuj la mov- ado de la mano estas pretervola kaj direktata de la Spirito. Ĉi tio ne fariĝas ĉe la pure intuiciaj mediumoj, ĉar ĉe tiuj la Spirito agas sole nur sur la menson kaj la mano estas direktata de la volo de la mediumo, kiel en la ordinaraj cirkonstancoj. Sed la unuformeco de la skribkaraktero, eĉ ĉe iu mekanika mediumo, tute neniel atestas kontraŭ lia kapableco, ĉar la dirita ŝanĝiĝo ne estas ia absoluta kondiĉo en la manifestiĝo de la Spiritoj; ĝi estas ligita kun speciala kapableco, per kiu ne ĉiuj mediumoj, eĉ ne la plej mekanikaj, estas dotitaj. Tiujn, kiuj posedas tian kapablecon, mi nomas diverseskribaj mediumoj.
Perdo kaj interrompo de la mediumeco
La mediumeco estas elmetita al iom longaj in- termitoj kaj interrompoj, ĉu por la fizikaj manifestiĝoj, ĉu por la skribado. Jen la respondoj de la Spiritoj al kelkaj demandoj pri ĉi tiu afero:
Ĉu la mediumoj povas perdi sian kapablecon?
"Ĉi tio ofte okazas, kia ajn la speco de tiu kapableco; sed ĝi ofte estas ankaŭ nur kelkatempa interrompo, kiu ĉesas kune kun sia kaŭzo."
Ĉu la kaŭzo de la perdo de la mediumeco kuŝas en la elĉerpiĝo de la fluidaĵo?
"Kia ajn estas la kapablo, kiun la mediumo havas, li povas fari nenion sen la simpatia kunlhelpo de la Spiritoj; kiam li plu nenion ricevas, ne ĉiam tiel estas, ĉar la kapableco mankus al li, sed ofte tial, ke la Spiritoj ne plu volas aŭ ne plu povas uzi lian servemon."
Kio povas kaŭzi, ke la Spiritoj forlasas iun me- diumon?
"Kio plej forte influas la bonajn Spiritojn, tio estas la uzado, kiun la mediumo faras el sia kapableco. Ni povas forlasi lin, kiam li uzas ĝin por frivolaĵoj aŭ por ambiciaj celoj; aŭ kiam li rifuzas dissciigi pri nia parolo aŭ niaj faroj la enkarniĝintojn, kiuj sin turnas al li aŭ kiuj bezonas vidi, por konvinkiĝi. Ĉi tiun naturdoton Dio konsentas al mediumo ne por ties plezuro kaj des mal- pli por servi al ties ambicio, sed celante ties propran pliboniĝon kaj por konigi la veron al la homoj. Se la Spirito konstatas, ke la mediumo jam ne respondas al liaj deziroj kaj ne profitas de liaj instruoj kaj avertoj, li sin retiras, por iri al pli inda protektato."
Ĉu la Spirito, kiu sin retiras, ne povas esti anstataŭita, kaj, en ĉi tiu okazo, oni ne komprenus la interrompon de la mediumeco?
"Ne mankas Spiritoj, kiuj nenion pli bonan deziras, ol komunikiĝi, kaj kiuj estas ĉiam pretaj anstataŭi tiujn, kiuj sin retiras; sed kiam la mediumon forlasas iu bona Spirito, povas okazi, ke ĉi tiu lin forlasas nur momente, por kelkatempe senigi lin je ĉia komunikaĵo, por ke ĉi tio servu al li kiel leciono kaj por pruvi al li, ke lia kapableco ne dependas de li, mediumo, kaj do, ke li ne sin gloru pro ĝi. Tiu kelkatempa nepovado celas ankaŭ pruvi al la mediumo, ke li skribas sub aliula influo, ĉar, se ne tiel ne fariĝus interrompoj.
"Cetere interrompo de la kapableco ne ĉiam signifas punon; ĝi iafoje estas signo de la zorgado de la Spirito pri la mediumo, kiun li amas; li deziras ĝuigi al tiu iom da materia ripozo, kiun li opinias necesa, kaj tiam li ne permesas al aliaj Spiritoj lin anstataŭi."
Oni tamen vidas mediumojn, morale parolante, tre meritajn, kiuj sentas nenian bezonon ripozi kaj tial forte ĉagreniĝas pri tiuj interrompoj, kies celon ili ne komprenas.
"Tiel estas, por elprovi ilian paciencon kaj por taksi ilian persistemon; tial la Spiritoj ordinare ne difinas lim- tempon al tiu interrompo: ili volas vidi, ĉu la mediumo senkuraĝiĝas. Gi ofte estas ankaŭ por konsenti al la mediumoj tempon, por mediti pri la instruoj, al ili donitaj; laŭ tiu meditado pri niaj instruoj ni ja rekonas la vere seriozajn spiritistojn. Tiel nomi ni ne povas tiujn, kiuj en la realeco estas nuraj amantoj de komunikajoj."
Cu do, en ĉi tiu okazo, la mediumo ja devas daŭrigi siajn provojn skribi?
"Se la Spirito tion konsilas al li, jes; se la Spirito diras al li, ke li sin detenu de tio, ne."
Cu ekzistas ia rimedo, por malplidaŭrigi tian elprovon?
"Rezignacio kaj preĝo. Cetere, sufiĉas fari ĉiutage pro von dum kelke da minutoj, ĉar estus senutile perdi tempon en senfruktaj provoj. La provo havas nenian ali- an celon, ol sciiĝi, ĉu la kapableco estas jam rericevita.
Cu la interrompo de la kapableco kuntrenas la forestadon de tiuj Spiritoj, kiuj kutime komunikiĝas?
"Tute neniel. La mediumo tiam sin trovas en la si- tuacio de iu homo, kiu kelkatempe perdis la vidadon: tiu havas ankoraŭ siajn amikojn apud si, kvankam li ne povus ilin vidi. La mediumo povas do, eĉ devas, kon- versaciadi plu, per la penso, kun siaj familiaraj Spiritoj kaj esti konvinkita, ke li estas de ili aŭskultata. Se la interrompo de la mediumeco povas senigi lin de la mal- kaŝaj komunikoj kun iuj Spiritoj, ĝi tamen lin ne povas senigi de la mensaj komunikoj."
Cu do la interrompo de la mediumeco ne ĉiam signifas ian riproĉon de la Spiritoj?
"Sendube, ĉar ĝi povas esti montro de bonvolemo."
Laŭ kia signo oni povas vidi ian riproĉon en tiu interrompo?
"La mediumo pridemandu sian konsciencon kaj de- mandu sin mem pri la uzado, kiun li faris el sia kapablo, pri la bono, kiu venis el ĝi por liaj proksimuloj, pri la profito, kiun li ĉerpis de la konsiloj, al li donitaj, kaj
li ricevos la respondon."
Cu la mediumo, kelkatempe ne povanta skribi, ne povas peti la helpon de alia mediumo?
"Ĉi tio dependas de la kaŭzo de la interrompo; ĉi tiu ofte havas kiel motivon fari, ke vi kelkatempe ne ricevu komunikaĵojn, post kiam oni donis al vi konsilojn, por ke vi ne kutimiĝu ĉion fari nur per ni; en ĉi tiu okazo la mediumo ne havas pli grandan ŝancon sukcesi, pet- ante la helpon de alia mediumo. Tio havas ankoraŭ unu celon, nome montri, ke la Spiritoj estas liberaj kaj ke ne de vi dependas, ke ili kondutus laŭ via plaĉo. Ankaŭ pro ĉi tiu sama motivo homoj ne-mediumoj ne ĉiam ricevas ĉiajn komunikaĵojn, kiujn ili deziras."
Rimarko. Oni efektive rimarku, ke iu, kiu petas la help- on de krompersono, por ricevi komunikaĵojn, kvankam li mem estas mediumo, ofte ekhavas nenion kontentigan, dum aliajn fojojn la respondoj estas tre eksplicitaj. Ĉi tio tiel multe dependas de la volo de la Spirito, ke oni gajnas nenion, ŝanĝ- ante la mediumon; ŝajnas, ke en ĉi tiu rilato la Spiritoj hav- as ian interkonsenton, ĉar kion oni ne ricevas de unu, tion oni ankaŭ ne ricevas de alia. Oni tiam sin detenu insisti kaj senpacienciĝi, se oni ne volas fariĝi mokataĵo de trompemaj Spiritoj, kiuj respondos, se oni tion volas por ĉiu prezo, kaj la bonaj Spiritoj lasas tiujn fari ĝin, por nin puni pro nia insistado.
Por kia celo la Providenco dotis iujn homojn per la mediumeco en speciala maniero?
"Tio estas misio, por kiu ili estas komisiitaj kaj pri kiu ili estas feliĉaj. Ili estas la interpretantoj inter la Spiritoj kaj la homoj."
Al iuj mediumoj tamen nur naŭzas la prak- tikado de sia kapableco.
"Tiuj estas mediumoj neperfektaj; ili ne scias la va- loron de tiu favoro, al ili konsentita."
Se tio estas misio, kiel do klarigi, ke ĝi ne estas privilegio de la virtaj homoj kaj ke tian kapablon ricevas homoj, kiuj meritas nenian estimon kaj kiuj povas ĝin misuzi?
"Tiaj homoj ricevas ĝin, ĉar ili ĝin bezonas por sia propra pliboniĝo, por ke ili havu la eblon ricevi bonajn instruojn; se ili ne profitos de ĝi, ili do suferos la sekv- ojn de tiu sia konduto. Ĉu Jesuo ne adresis sian parolonprefere al pekuloj, dirante, ke "ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj"? (-1
Ĉu la homoj, forte dezirantaj skribi kiel mediumoj, sed ne sukcesantaj, povas konkludi el tio ion, kio ilin mem kondamnus, tuŝante la bonvolemon de la Spiritoj por ili?
"Ne, ĉar eble Dio rifuzis al ili tiun kapablon, simile kiel la talenton por poezio aŭ muziko; se ili ne ĝuas tiun favoron, ili eble ricevis aliajn."
Kiamaniere iu homo povas perfektiĝi per la instruado de la Spiritoj, kiam li havas nek per si mem, nek per mediumoj, la rimedoj n por senpere ricevi tiun instruadon?
La Trad.
"Ĉu li ne disponas la librojn, kiel kristano la Evan- gelion? Por praktiki la moralon de Jesuo, la kristano ne bezonas esti aŭdinta liajn parolojn, elirantajn el lia buŝo."
Mateo, 9: 12; Marko, 2: 17. —
ĈAPITRO XVIII
PRI LA MALBONAĵOJ KAJ DANĜEROJ DE LA MEDIUMECO
Influo de la praktikado de la mediumeco sur la sanon.
Same sur la cerbon. Same sur la infanojn.
221. I. Ĉu la mediumeco estas indikaĵo de ia patologia aŭ nur anomalia stato?
"Anomalia kelkafoje, sed ne patologia; ekzistas mediumoj kun fortika sano; tiuj malsanaj tiaj estas el aliaj kaŭzoj."
Ĉu la praktikado de la mediumeco povas kaŭzi laciĝon?
"La tro daŭra praktikado de ĉia kapablo kuntrenas laciĝon; la mediumeco apartenas ĉi tien, precipe tiu ri- lata al fizikaj efikoj; ĝi necese naskas elspezon de fluid - aĵo, kio kaŭzas laciĝon, sed kion oni rebonigas per ripozo."
Ĉu la praktikado de la mediumeco povas, per si mem, enhavi malbonaĵojn el la higiena vidpunkto, flan- ke lasante ĝian trouzadon?
"Ĉe iuj okazoj estas prudente, eĉ necese, deteni sin de ĝi aŭ almenaŭ ĝin moderigi; tio dependas de la fizika kaj morala stato de la mediumo. Cetere la mediumo ordinare sentas tiun neceson, kaj kiam li konstatos lac- iĝon, li devas reteniĝi."
Ĉu al iuj homoj tiu praktikado alportas pli da malprofitoj, ol al aliaj?
"Mi jam diris, ke tio dependas de la fizika kaj mo - rala stato de la mediumo. Ekzistas homoj, al kiuj oni devas ŝparigi ĉian kaŭzon de superekscitiĝo, kaj tiu praktikado estas unu el tiuj kaŭzoj." (§§ 188 kaj 194.)
Ĉu la mediumeco povas okazigi frenezon?
"Ne pli ol ĉia alia afero, se nur oni ne antaŭinklin- as al tio, danke cerban malfortecon. La mediumeco ne okazigas frenezon, se ties ĝermo jam antaŭe ne ekzistas; sed se ĝi ekzistas, kion oni facile konstatas laŭ la mo- rala stato, la natura saĝo diras, ke oni devas konduti prudente en ĉiuj rilatoj, ĉar ĉia kaŭzo de afekcio povas esti malutila."
Cu estas malutile disvolvi la mediumecon ĉe infanoj?
"Jes, sendube, kaj mi ja asertas, ke tio estas tre danĝera, ĉar tiuj malfortikaj kaj delikataj organismoj estus tro afekciitaj kaj la junaj imagemoj estus tro su- perekscititaj. Tial iliaj saĝaj gepatroj devas forbati de ili tiajn ideojn aŭ almenaŭ paroli al ili pri tio nur el la vidpunkto de la moralaj sekvoj."
Iuj infanoj tamen estas de naturo mediumoj, ĉu por fizikaj efikoj, ĉu por skribado kaj vidado: ĉu tio estas same malkonsilinda?
"Ne; kiam la mediumeco estas denaska ĉe infano, tiam ĝi apartenas al ties naturo, kaj ties strukturo taŭg- as por tio; sama ne estas la okazo, se ĝi estas vekita kaj superekscitita. Rimarku, ke infano, kiu vidas Spi- ritojn, ordinare ne estas impresita de tio; ĝi ŝajnas al li tute natura afero, al kiu li apenaŭ ligas ian gravecon kaj kiun li ofte forgesas; poste, kiam li estas pli aĝa, la fakto revenas en lian memoron kaj li ĝin facile klar- igas, se li konas Spiritismon."
En kia aĝo oni povas, sen malutilo, okupi sin pri mediumeco?
"Ne ekzistas ia difinita aĝo; ĉi tio tute dependas de la fizika disvolviteco kaj ankoraŭ pli multe de la dis - volviteco morala; dekdujaraj infanoj, ekzemple, povas esti malpli afekciitaj de tio, ol iuj maturaj homoj. Mi parolas pri la mediumeco entute; tiu por fizikaj efikoj estas pli laciga koncerne la korpon; la skribado havas alian malbonaĵon, kiu rilatas kun la sensperteco de la infano en la okazo, se li sen la helpo de iu sperta volus doni sin al tiu afero kaj el ĝi fari ian amuzaĵon."
222. La praktikado de Spiritismo, kiel ni vidos poste, postulas grandan takton, por vanigi la ruzaĵojn de la trompemaj Spiritoj; se maturaj homoj povas fariĝi ilia mokataĵo, des pli ankoraŭ infanoj kaj junuloj, pro sia sensperteco, riskas enkaptiĝi en iliajn retojn. Oni krom tio scias, ke la anima koncentriĝo estas kondiĉo, sen kiu oni ne povas havi aferon al seriozaj Spiritoj; la elvokoj, ventkape kaj ŝerce fariaj, estas efektiva profanado, kiu malfermas facile traireblan pordon al la mok- emaj aŭ malicaj Spiritoj; ĉar oni ne povas atendi de infano la seriozecon necesan al tia akto, tial estas tim- inde, ke li farus el ĝi ian amuzilon, se li estus forlasita al si mem. Eĉ en la plej favoraj kondiĉoj estas dezir- inde, ke infano, dotita per mediumeco, praktiku ĝin nur sub la kontrolanta rigardo de spertaj homoj, kiuj lin instruus ekzemple pri la respekto, kiun oni ŝuldas al la animoj de tiuj, kiuj vivis en la mondo. Oni el tio vidas, ke la demando pri aĝo dependas de la cirkonstancoj, kiel koncerne la temperamenton, tiel ankaŭ rilate al la karaktero. Kio tamen klare rezultas el la supre donitaj respondoj, estas tio, ke oni ne devas vigligi la disvolv- iĝon de tiu kapablo ĉe la infanoj, kiam ĉi tiu ne estas spontanea, kaj ke, en ĉiaj okazoj, oni devas uzi ĝin tre prudente; ankaŭ tio, ke oni devas ĝin nek eksciti, nek vigligi ĉe malfortikaj homoj. Estas necese per ĉiaj eblaj rimedoj deteni de ĝia praktikado ĉiun, kiu montrus eĉ la plej malgrandajn simptomojn de ekscentreco de pens- oj aŭ malfortiĝon de la mensaj fakultoj, ĉar ĉe tiuj homoj ekzistas evidenta antaŭinklino al frenezo, kiun ĉia superekscitanta kaŭzo povas kreskigi. En ĉi tiu rilato la spiritismaj ideoj ne havas pli grandan influon, ol aliaj, sed, elrompiĝinte, la frenezo ekprenus la karakteron de superreganta absorba zorgo, simile kiel ĝi ekprenus religian karakteron, se la persono sin superme- zure fordonus al la praktikado de piaj aferoj, sed oni tamen respondigus por tio Spiritismon. La plej bona, kion oni faru kun ĉiu homo, kiu montrus inklinon al fiksa ideo, tio estas forturni liajn zorgojn en alian flank- on, por havigi ripozon al liaj malfortiĝintaj organoj.
Pri ĉi tiu temo mi petas la atenton de miaj legant- oj al la § XII de la "Enkonduko" de la Libro de la Spiritoj.
ĈAPITRO XIX
PRI LA ROLO DE LA MEDIUMOJ EN LA KOMUNIKIĜOJ DE LA SPIRITOJ
Influo de la persona Spirito de la mediumo. Sistemo de la inertaj mediumoj. Kapableco de iuj mediumoj por aferoj, kiujn ili ne konas: lingvoj, muziko, desegno k. a.
Disertacio de du Spiritoj pri la rolo de la mediumoj.
223. I. Ĉu en la momento de la praktikado de sia kapablo la mediumo troviĝas en sia normala stato?
"Li iafoje troviĝas en pli aŭ malpli forta krizo: jen kio lin lacigas kaj jen kial li bezonas ripozon; sed lia stato pleje ne diferencas senteble de lia normala stato, precipe ĉe la skribivaj mediumoj."
II. Ĉu la skribaj aŭ voĉaj komunikaĵoj povas de- veni de la Spirito mem, enkarniĝinta en la mediumon?
"La animo de la mediumo povas komunikiĝi tiel same, kiel ĉiu alia; se ĝi ĝuas ioman gradon da libereco, ĝi reakiras siajn ecojn de Spirito. Vi havas pruvon pri tio en la vizitoj, kiujn faras al vi la animoj de vivantoj, komunikiĝante kun vi per skribado, ofte ne vokite de vi. Ĉar, eksciu, inter la Spiritoj, kiujn vi elvokas, kelkaj estas enkarniĝintaj sur la Tero; ili tiam parolas al vi kiel Spiritoj, sed ne kiel homoj. Kial ne same estus kun la mediumo?"
— Ĉu ne ŝajnas, ke ĉi tiu klarigo konfirmas la opinion de tiuj homoj, kiuj pensas, ke ĉiaj komunikaĵoj fontas el la Spirito de la mediumo, sed ne de aliaj Spi- litoj?
"Tiuj malpravas nur tial, ke ili parolas en senco absoluta, ĉar sendube la Spirito de la mediumo povas agi memstare; sed tio ne estas motivo, ke aliaj ne agus an- kaŭ per li."
Kiel scii, ĉu la Spirito, kiu respondas, estas tiu de la mediumo aŭ iu alia Spirito?
"Laŭ la konsisto de la komunikaĵoj. Esploru la cir- konstancojn kaj la parolon, kaj vi distingos unu de la dua. La Spirito de la mediumo manifestiĝas precipe en stato de somnambulismo aŭ de ekstazo, ĉar tiam li estas pli libera; en la normala stato estas pli malfacile. Cetere iujn respondojn oni ne povas atribui al li. Tial mi konsilas al vi studi kaj observi."
Rimarko. Kiam iu persono al ni parolas, ni facile dis- tingas tion, kio venas de li, de tio, kion li nur ripetas de alia; same okazas rilate la mediumojn.
Ĉar la Spirito de la mediumo eble akiris, dum antaŭaj ekzistadoj, sciojn, kiujn li forgesis en sia korpa envolvaĵo, sed kiujn li memoras kiel Spirito, ĉu tial li ne povas ĉerpi el sia propra profundo la ideojn, kiuj laŭŝajne troviĝas ekster la limoj de lia instruiteco?
"Tio ofte okazas en la somnambula aŭ ekstaza sta- to, sed ankoraŭ ĉi tie estas cirkonstancoj, kiuj allasas nenian dubon: studu longe kaj meditu."
Ĉu la komunikaĵoj, venantaj de la Spirito de la mediumo, estas ĉiam malsuperaj ol tiuj, kiujn povus doni aliaj Spiritoj?
"Ne ĉiam, ĉar alia Spirito povas esti el klaso mal- supera ol tiu de la mediumo kaj do paroli malpli saĝe. Tion oni vidas en somnambulismo, ĉar tie, plej ofte, ĝuste la Spirito de la somnambulo manifestiĝas, iafoje parol- ante tamen tre bonajn aferojn."
Ĉu la Spirito, kiu komunikiĝas per mediumo, konigas sian penson rekte aŭ ĉu tiu penso havas kiel peranton la Spiriton, enkarniĝintan en la mediumon?
"La interpretanto estas la Spirito de la mediumo, ĉar li estas ligita al la korpo, uzata por la parolo, kaj ĉar estas necesa ia ĉeno inter vi kaj la komunikiĝant- aj Spiritoj, same kiel necesa estas tiu elektra drato, por transsendi malproksimen iun sciigon, kaj ĉe la ekstrem- aĵo de la drato iu inteligenta homo, kiu ĝin ricevus kaj diskonigus ( -1."
Cu la Spirito, enkarniĝinta en la mediumon, iel influas la komunikaĵojn, kiujn li devas konigi, venint- ajn de aliaj Spiritoj?
"Jes, ĉar se li ne simpatias kun ili, li povas ŝanĝi iliajn respondojn kaj identigi ĉi tiujn kun siaj propraj ideoj kaj inklinoj, sed li ne influas la Spiritojn mem: li estas nur misinterpretanto."
Cu tio estas la kaŭzo, kial la Spiritoj pre- feras tiajn aŭ tiajn mediumojn?
"Nenia alia estas; la Spiritoj serĉas tian interpret- anton, kiu plej simpatias kun ili kaj kiu plej ĝuste es- primus ilian penson. Ce neekzistado de reciproca sim- patio, la Spirito de la mediumo estas antagonisto, kiu iom rezistas al ili, kaj fariĝas malbonkvalita kaj ofte ne- fidela interpretanto. Same okazas inter vi, homoj, kiam la opinio de scienculo estas konigita per la voĉo de vent- kapa aŭ malsincera homo."
Oni tion komprenas pri la mediumoj intuiciaj, sed ne pri tiuj mekanikaj.
"Vi ne tute ĝuste prezentas al vi la rolon de la mediumo; ekzistas leĝo, kiun vi ankoraŭ ne enprenis al vi. Memoru, ke por movi inertan korpon, la Spirito bezonas iom da animala fluidaĵo, kiun li ĉerpas el la mediumo, por momente animi tiun korpon, por ke ĉi tiu obeu lian volon. Nu, komprenu ankaŭ, ke por komunikaĵo inteli- genta li bezonas peranton inteligentan, kaj ke tia per- anto estas la Spirito de la mediumo."
— Ci tio ne ŝajnas aplikebla al tio, kion oni nomas "parolantaj tabloj", ĉar, kiam objektoj inertaj kiel ta- bloj, tabuletoj kaj korboj, donas inteligentajn respondojn, tiam ŝajnas, ke la Spirito de la mediumo neniel par- toprenas en tio.
"Tio estas eraro; la Spirito povas havigi al la inerta korpo momentan nenaturan vivon, sed ne inteligenton;
(*) Memkompreneble, en la tempo de Kardec ankoraŭ ne ekzistis la sendrataj rimedoj de elektra komunikado. — La Trad.
neniam ajn inerta korpo estis inteligenta. Tio estas do la Spirito de la mediumo, kiu preterkonscie ricevas la penson kaj ĝin grade transigas kun la helpo de diversaj periloj."
El ĉi tiuj klarigoj, ŝajnas, rezultas, ke la Spi- rito de la mediumo neniam estas absolute pasiva.
"Li estas pasiva, kiam li ne miksas siajn proprajn ideojn kun tiuj de la komunikiĝanta Spirito, sed li nen- iam estas ia absoluta nulo; lia kunhelpo estas ĉiam ne- cesa kiel peranto, eĉ ĉe tiuj, kiujn vi nomas mekanikaj.
Ĉu ne ekzistas pli granda garantio de sende- pendeco ĉe la mediumo mekanika, ol ĉe la mediumo in- tuicia?
"Sendube tia ekzistas, kaj por iaj komunikaĵoj estas preferinda iu mekanika mediumo; sed kiam oni konas la kapablojn de intuicia mediumo, tio estas indiferenta, laŭ la cirkonstancoj. Mi volas diri, ke iuj komunikiĝoj postulas malpli grandan precizecon."
Inter la diversaj sistemoj, prezentitaj por klar- igi la spiritismajn fenomenojn, unu konsistas en la su- pozo, ke la efektivan mediumecon havas tute inerta kor- po, ekzemple korbo aŭ kartono, kiu servas kiel ilo; ke la manifestiĝanta Spirito identiĝas kun tiu objekto, far- ante ĝin ne nur vivanta, sed ankaŭ inteligenta; el tio venas la nomo inertaj mediumoj, donita al tiuj objektoj. Kiel ŝajnas al vi tia sistemo?
"Pri ĝi mi diras sole nur tion, ke se la Spirito estus enblovinta inteligenton en la kartonon, kune kun vivo, la kartono skribus memstare, sen la kunhelpo de la mediumo. Estus ja strange, se la homo, inteligenta estulo, fariĝus maŝino kaj se iu inerta objekto ricevus inteli- genton. Tio estas unu el tiuj multenombraj sistemoj, elkovitaj de antaŭjuĝoj kaj kiuj fiaskas ĉe la sperto kaj la observado."
Tre konata fenomeno povus pravigi la opinion, ke la animitaj inertaj korpoj havas pli ol vivon, t. e. ankaŭ inteligenton, nome tiu de la tabloj, korboj k. a., kiuj per siaj movoj esprimas koleron aŭ amon: ĉu tiel?
"Kiam iu homo kolere svingas bastonon, ne la bas- tono koleras, ankaŭ ne la mano, kiu tenas la bastonon, sed ja la penso, kiu direktas la manon. La tabloj kaj la korboj ne estas pli inteligentaj ol la bastono; ili hav- as neniom da inteligenta sento, sed ja obeas ian inteli- genton. Unuvorte, la Spirito ne transformiĝas en korb- on kaj ankaŭ ne enloĝiĝas en ĝin."
Se ne estas racie atribui inteligenton al tiuj objektoj, ĉu oni povas konsideri ilin ia variaĵo de mediumoj, nomante ilin inertaj mediumoj?
"Ĉi tio estas demando pri vortoj, kiu al ni ne multe gravas, se nur vi interkompreniĝas. Vi estas sufiĉe li- beraj, por doni la nomon homo al marioneto."
La Spiritoj posedas nur la lingvon de la penso, ne disponas la artikitan parolon; tial por ili ekzistas nur unu sola lingvo ( -1. Ĉu do iu Spirito povus per mediumo esprimi sian penson en lingvo, kiun li neniam parolis, kiam sur la Tero, kaj, en ĉi tiu okazo, kie li ĉerpus la vortojn, kiujn li uzas?
"Vi mem ĵus respondis vian demandon dirante, ke la Spiritoj posedas nur unu solan lingvon, nome la penson; ĉi tiun lingvon ĉiu komprenas, kiel la Spiritoj, tiel an- kaŭ la homoj. Libera Spirito, turnante sin al la en- karniĝinta Spirito de mediumo, parolas al li nek france, nek angle, sed en la universala lingvo, nome en tiu de la penso. Por esprimi siajn pensojn en artikita, trans- igebla lingvo, li ĉerpas siajn vortojn el la vortoprovizo de la mediumo."
Se tiel estas, la Spirito certe ne povus es- primi siajn pensojn en lingvo alia, ol la lingvo de la me- diumo; tamen kelkaj skribas en lingvoj nekonataj al la mediumo. Ĉu en tio ne estas ia memkontraŭdiraĵo?
"Rimarku unue, ke la mediumoj ne estas egale taŭg- aj por ĉi tiu speco de ekzerciĝado, kaj due, ke la Spiritoj nur okaze estas pretaj tion fari, kiam ili opinias, ke tio povas esti iel utila. Por la komunikiĝoj ordinaraj kaj
Tiel estas nur inter la Superaj Spiritoj; la malpli altaj parolas inter si, ankaŭ al ni, per efektivaj vortoj. —
La Trad.
iom longaj ili prefere uzas iun lingvon familiaran al la mediumo, ĉar ĝi antaŭmetas al ili malpli grandan mate- rialan kontraŭstaron."
Ĉu la kapableco de iuj mediumoj, por skribi en lingvo por ili fremda, ne venus de tio, ke tiu lingvo estis al ili familiara en alia ekzistado kaj ke ili konserv- as pri ĝi ian memoron?
"Tio sendube povas okazi, sed ĝi ne estas ĝeneral- aĵo; la Spirito povas kun iom da peno momente superi la materialan kontraŭstaron, kiun li renkontos. Same okazas, kiam la mediumo skribas, en sia propra lingvo, vortojn, kiujn li ne konas."
Ĉu analfabeto povus skribi kiel mediumo?
"Jes, sed tiam, kompreneble, leviĝas ankoraŭ pli granda mekanika baro, ĉar al la mano mankas la kuti- mo necese moviĝi por streki la literojn. Tio sama estas kun la mediumoj-desegnistoj, kiuj ne povoscias desegni."
Ĉu iu tre malmulte inteligenta mediumo pov- us transsciigi komunikiĝojn de alta kategorio?
"Jes, pro tiu sama kaŭzo, kial mediumo povas skribi en lingvo, nekonata al li. La mediumeco mem ne dependas de la inteligenteco, kiel ankaŭ ne de la moralaj ecoj; ĉe manko de pli bona ilo la Spirito povas uzi tiun, kiun li tiam disponas; tamen estas kompreneble, ke, por komunikiĝoj de certa kategorio, li ja preferas tian me- diumon, ĉe kiu li renkontas malplej da materialaj baroj. Eĉ plue: idioto ofte estas idioto nur pro la neperfekteco de siaj organoj, sed lia Spirito povas esti pli progresinta, ol kiel vi kredas; pri ĉi tio vi havas pruvon ĉe iaj el- vokoj de idiotoj, ĉu mortintaj, ĉu vivantaj."
Rimarko. Ĉi tio estas fakto, konstatita de la sperto. Mi kelkafoje elvokis vivantajn idiotojn, kiuj donis klarajn pruvojn pri sia identeco kaj en maniero tre saĝa kaj eĉ alt- nivela. Tia stato estas puno por la Spirito, kiu suferas de la ĝeno, en kiu li troviĝas. Idiota mediumo povas do iafoje liveri al la Spirito, kiu volas manifestiĝi, pli multe da rimed- oj, ol kiel oni kredas. (Vd., en Revue Spirite, Julio 1860, artikolojn pri la Frenologio kaj pri la Fiziognomiko).
El kio venas la kapableco de iuj mediumoj,
skribi versaĵojn, kvankam ili nenion scias pri poezio?
"Poezio estas lingvo. Ili povas skribi verse tiel same, kiel en lingvo, kiun ili ne konas; krom tio, ili eble estis poetoj en alia ekzistado, kaj, kiel mi jam diris al vi, la akiritajn sciojn la Spirito neniam perdas, ĉar li devas atingi perfektecon en ĉiaj aferoj. Kion do ili iam sciis, tio havigas al ili preterkonscie facilecon, kiun ili ne dis - ponas en sia ordinara stato."
Ĉu tio sama okazas al tiuj, kiuj havas ka- pablecon specialan por desegno kaj por muziko?
"Jes; ankaŭ desegno kaj muziko estas manieroj es- primi la penson. La Spiritoj uzas tiujn ilojn, kies manipulado estas por ili la plej facila."
Ĉu la esprimo de la penso per poezio, de- segno aŭ muziko dependas sole nur de la speciala ka- pableco de la mediumo aŭ de tiu de la komunikiĝanta Spirito?
"Jen de la mediumo, jen de la Spirito. La Superaj Spiritoj havas ĉiajn kapablecojn; la malsuperaj Spiritoj havas limitajn sciojn."
Kial homo de eksterordinara talento en unu ekzistado ĝin plu ne havas en iu sekvanta ekzistado?
"Ne ĉiam tiel estas, ĉar ofte li plibonigas en unu ekzistado tion, kion li komencis en iu antaŭa; povas okazi, ke iu eksterordinara kapablo kelkan tempon dormetas, por lasi alian libere disvolviĝi. Tiu estas kvazaŭ latenta ĝermo, kiu poste reaperos kaj el kiu ĉiam restas iuj pos- tesignoj aŭ almenaŭ ia malpreciza intuicio."
224. La libera Spirito sendube komprenas ĉiujn lingvojn, ĉar la lingvo estas la esprimo de la penso kaj la Spirito komprenas per la penso; sed por konigi tiun penson, li bezonas ian ilon: tia ilo estas la mediumo. La animo de la mediumo, kiu ricevas ies komunikaĵon, povas transkonigi ĝin nur per la organoj de la korpo; nu, tiuj organoj ne povas esti por iu nekonata lingvo egale flekseblaj, kiel por tiu lingvo familiara al ili. Me- diumo, povoscianta nur la francan lingvon, ja okaze pov- as doni respondon ekzemple en la angla, se tio plaĉas al la Spirito; sed la Spiritoj, kiuj ja trovas la homan parolon tro malrapida kompare kun la rapideco de la penso — des pli vere, ke ili ĝin kiom eble mallongigas —, senpacienciĝas pro la mekanika kontraŭstaro, kiun ili renkontas; tial ili ne ĉiam tion faras. Ankaŭ tial iu komencanta mediumo, kiu skribas malfacile kaj malra- pide, eĉ en sia propra lingvo, ordinare ricevas nur mal- longajn kaj ne disvolvitajn respondojn; tial la Spiritoj rekomendas fari per tia mediumo nur demandojn simpl- ajn. Por demandoj profundaj estas necesa iu matura me- diumo, ĉe kiu la Spirito trovus nenian mekanikan mal- facilaĵon. Neniu prenus por sia antaŭleganto ian lern- ejanon, kiu nur silabus. Bona metiisto ne volonte uzas malbonajn ilojn.
Mi aldonu ankoraŭ unu konsideradon tre gravan kon- cerne la fremdajn lingvojn. Tiaj provoj estas ĉiam far- ataj el scivolemo kaj por eksperimentado; nu, nenio estas pli antipatia al la Spiritoj ol la eksperimentoj, al kiuj oni provas ilin submeti. La Superaj Spiritoj ĉiam ri- fuzas esti elprovataj kaj forlasas tian medi on tuj, kiam oni volas ekiri tiun vojon. Kiel ili plezuras ĉe aferoj utilaj kaj seriozaj, tiel ili abomenas okupi sin pri aferoj frivolaj kaj sencelaj. Tiuj provoj, diros la nekredemuloj, celas konvinki nin, kaj tiu celo estas utila, ĉar ĝi povas varbigi adeptojn al la afero de la Spiritoj. Al ĉi tio la Spiritoj respondas: "Nia afero ne bezonas homojn sufiĉe fierajn, ke ili opinias sin nepre necesaj; ni vokas al ni tiujn, kiujn ni volas, kaj tiuj estas ofte la plej malgrand- aj kaj plej humilaj. Cu Jesuo faris la miraklojn, pri kiuj la skribistoj petis lin? Kaj per kiaj homoj li helpis al si, por ŝanĝi la ordon de la mondo? Se vi volas kon- vinkiĝi, vi disponas rimedojn aliajn, ol perfortaĵoj; an- taŭ ĉio submetu vin: tio ne estas laŭ la natura ordo, ke instruato trudus sian volon al sia instruanto."
El tio sekvas ke, ekster kelkaj esceptoj, la mediumo esprimas la penson de la Spirito per la mekanikaj rimed- oj, kiujn li disponas, kaj ke la esprimado de tiu penso povas, eĉ devas ofte suferi de la neperfekteco de tiuj rimedoj. Ekzemple, neklerulo, kamparano, povas diri la plej belajn aferojn, esprimi la plej altajn, la plej filo- zofiajn pensojn, parolante kiel kamparano, ĉar, kiel ja sciate, laŭ la Spiritoj la penso superregas ĉion. Ĉi tio respondas al la kontraŭdiro de iuj kritikantoj rilate la malkorektaĵojn de stilo kaj ortografio, pri kiuj oni povas riproĉi la Spiritojn, sed kiujn povas fari kiel la Spirito, tiel ankaŭ la mediumo mem. Alkroĉiĝi al tiaj aferoj estas montri ventkapecon. Ne malpli infanece estas doni al si la penon kun detala ekzakteco transskribi tiujn mal- korektaĵojn, kiel mi kelkafoje vidis. Oni do povas ilin sen ia skrupulo rebonigi, escepte se ili karakterizas la komunikiĝantan Spiriton, okazo en kiu estas bone ilin restigi, kiel pruvon de identeco. Tiel ekzemple, mi vidis, ke iu Spirito ĉiam skribis Jule (sen la fina "s"), parol- ante al sia nepo, ĉar kiel homo lin ĝin tiel skribadis, kvan- kam la nepo, kiu servis kiel mediumo, perfekte sciis skribi sian nomon.
225. La sekvanta disertacio, memvole donita de du Superaj Spiritoj, kiuj manifestiĝis per plej altnivelaj ko- munikaĵoj, plej klare kaj komplete resumas la demandon pri la rolo de la mediumo:
"Kia ajn estas la speco de la skribivaj mediumoj, ĉu mekanikaj, ĉu duonmekanikaj, ĉu simple intuiciaj, niaj procedoj de komunikiĝado per ili ne esence diversas. Efektive, ni komunikiĝas kun la enkarniĝintaj Spiritoj mem tiel same, kiel kun la ĝustasencaj Spiritoj, per la sola disradiado de nia penso.
"Niaj pensoj ne bezonas la vestaĵon de la parolo, por esti komprenataj de la Spiritoj, kaj ĉiuj Spiritoj kaptas la penson, kiun ni deziras komuniki al ili, per tio sola, ke ni direktas al ili tiun penson, kaj tio dank'al iliaj intelektaj fakultoj; t. e. tia penso povas esti kom- prenata de tiaj aŭ tiaj Spiritoj, laŭ ilia progreso, dum por tiaj aliaj ĝi ne estas perceptebla, ĉar ĝi ĉe tiaj vekas nenian memoron, nenian scion, dormantan en la profundo de ilia koro aŭ cerbo. En ĉi tiu okazo la enkarn- iĝinta Spirito, kiu servas al ni kiel mediumo, pli taŭgas por transigi nian penson al la aliaj enkarniĝintaj, kvan- kam li ĝin ne komprenas, ol iu elkarniĝinta kaj malmulte progresinta, se ni estus devigitaj nin turni al ties helpo;
tiel estas, ĉar terano metas sian korpon, kiel ilon, al nia dispono, kion fari libera Spirito ne povas.
"Kiam do ni trovas en iu mediumo la cerbon pro- vizita per scioj, akiritaj dum lia nuna ekzistado, kaj lian Spiriton riĉa per latentaj antaŭaj scioj, taŭgaj por facil- igi niajn komunikaĵojn, ni prefere uzas lian kapablecon, ĉar per li la komunikiĝo estas por ni multe pli facila, ol per iu mediumo, kies inteligenteco estas malvasta kaj kies antaŭaj scioj atingis nur malaltan gradon. Ni kom- prenigos nin per kelke da klaraj kaj precizaj vortoj.
"Per mediumo, kies nuna aŭ iama inteligenteco estas disvolviĝinta, nia penso tuj komunikiĝas de Spirito al Spirito, per kapablo propra al la esenco de la Spirito mem. En ĉi tiu okazo ni trovas en la cerbo de la mediumo la elementojn taŭgajn, por havigi al nia penso la vestaĵon de la parolo, respondanta al tiu penso, kaj tio ĉu la mediumo estas intuicia, ĉu duonmekanika, ĉu pure mekanika. Tial, kia ajn la diverseco de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per mediumo, la diktaĵoj, kiujn li ricevas, kvankam venintaj de diversaj Spiritoj, portas pri formo kaj koloro la stampon personan de la mediumo. Efek- tive, kvankam la penso estas al li tute fremda, kvankam la temo ne apartenas al la medio, kie li havas sian or- dinaran aktivecon, kvankam tio, kion ni volas diri, tute ne venas de li, tamen li ja influas la formon pro la ecoj propraj al lia individueco. Gi estas tute sama fakto, kiel tiu, se vi rigardas diversajn lokojn per okulvitroj nuanc- aj, verdaj, senkoloraj aŭ bluaj; kvankam la rigardataj lokoj aŭ objektoj troviĝas sur tute kontraŭaj flankoj kaj tute ne dependas unu de alia, ili tamen ja ĉiam ri- cevas la nuancon, naskitan de la koloro de la koncerna vitro. Aŭ pli bone, ni komparu la mediumojn kun tiuj bokaloj plenaj de travideblaj koloraj likvaĵoj, kiujn oni vidas en la montroŝrankoj de la apotekaj laborejoj. Nu, ni estas kvazaŭ lumoj, kiuj prilumas iajn moralajn, fi- lozofiajn aŭ internajn lokojn per bluaj, verdaj aŭ ruĝaj mediumoj, tiamaniere, ke niaj lumradioj, devigite trairi vitrojn pli aŭ malpli bone facetitajn, pli aŭ malpli travid- eblajn, t. e. pli aŭ malpli inteligentajn mediumojn, venas al tiuj objektoj, kiujn ni volas prilumi, nur preninte la koloron, aŭ pli bone, la apartan formon propran al tiuj mediumoj. Ni finu per lasta komparo: ni, Spiritoj, estas kvazaŭ muzikokomponistoj, kiuj verkis aŭ volas improvizi arion kaj kiuj disponas nur aŭ pianon aŭ vio- lonon aŭ fluton aŭ fagoton aŭ ducendan fajfilon. Sen- konteste sur la piano, la fluto aŭ la violono ni ludos nian pecon en maniero tre komprenebla por niaj aŭdantoj; kvankam la sonoj el la piano, la fagoto kaj la fluto estas esence diferencaj unu de alia, nia komponaĵo tamen estas ja idente la sama, ne parolante pri la sononuancoj. Sed se ni disponas nur ducendan fajfilon aŭ tubistan funelon, jen staras antaŭ ni io malfacila.
"Efektive, kiam ni devas servigi al ni nelertajn me- diumojn, nia laboro fariĝas multe pli longa kaj peniga, ĉar tiam ni devas uzi nekompletajn esprimojn, kio estas komplikaĵo por ni; tiam ni ja devas diserigi niajn pens- ojn kaj dikti vorton post vorto, literon post litero, kio estas enuiga kaj laciga por ni kaj efektiva kontraŭstaro al la rapideco kaj elvolviĝo de niaj manifestaĵoj.
"Tial ni estas feliĉaj tro vi mediumoj n ĝuste alkon- formajn, taŭge alpreparitajn, provizitajn per materialoj pretaj funkcii, unuvorte, bonajn instrumentojn, ĉar tiam nia perispirito, agante sur la perispiriton de tiu, kiun ni ektrancigas, sole nur impulsas la manon, kiu servas al ni kiel plumingo aŭ krajoningo; kontraŭe, per nesufiĉe lertaj mediumoj ni estas devigataj fari laboron analogan al tiu, kiun ni faras, kiam ni komunikiĝas per frapoj, t. e. kunmetante, litero post litero, vorto post vorto, ĉiun el la frazoj, esprimantaj la pensojn, kiujn ni volas ko- muniki.
"Guste pro ĉi tiuj motivoj ni prefere nin turnis al la klarmensaj kaj instruitaj klasoj por la disvastigo de Spiritismo kaj por la disvolvado de la mediumaj skribo- kapabloj, kvankam ĝuste al tiaj klasoj apartenas la homoj plej nekredemaj, plej ribelemaj kaj plej malmoralaj. Tiel estas tial, ke, kiel ni hodiaŭ lasas al la ĵonglemaj kaj malmulte progresintaj Spiritoj la plenumadon de la materialaj komunikiĝoj per frapoj kaj alportoj, tiel same la nemulte seriozaj homoj inter vi preferas la spekta- klon de la fenomenoj, kiuj frapas al ili la okulojn kaj orelojn, ol la pure spiritajn, pure psikologiajn feno- menojn.
"Kiam ni volas procedi per meminiciataj diktatoj, ni agas sur la cerbon, sur la arkivojn de la mediumo, kaj kunmetas niajn materialojn el la elementoj, kiujn li liveras al ni, kaj tio tute sen lia konscio; tio estas, kva- zaŭ ni prenus el lia monujo la tie ekzistantajn sumojn kaj aranĝus la monerojn laŭ la ordo, kiu ŝajnus al ni la plej konvena.
"Sed kiam la mediumo mem volas pridemandi nin en tia aŭ tia maniero, estas bone, ke li serioze meditu pri tiu paŝo, por fari siajn demandojn metode, tiel facil- igante nian penon respondi al ili. Tiel estu, ĉar, kiel ni diris al vi en antaŭa instruo, en via cerbo ofte regas terure implika malordo, kaj por ni estas ne nur malfa- cile, sed ankaŭ penige, moviĝi en la labirinto de viaj pensoj. Kiam demandojn faros krompersonoj, estas bone, estas utile, ke la serio de la demandoj estu antaŭe kon- igita al la mediumo, por ke ĉi tiu identiĝu kun la Spirito de la elvokonto kaj, por tiel diri, estu sorbigita per li; por ni tiam estos multe pli facile respondi, dank'al la agordeco inter nia perispirito kaj la perispirito de la me- diumo, servanta al ni kiel interpretanto.
"Sendube ni povas paroli pri matematiko per mediumo, ĝin tute ne scianta; sed ofte la Spirito de tiu mediumo posedas sciojn pri tiu afero en latenta stato, t. e. kiel propraĵon ne de la enkarniĝinta estulo, sed de la estulo fluidaĵa, ĉar lia nuna korpo estas ilo malvo- lontema aŭ kontraŭa al tiuj scioj. Tiel same estas pri astronomio, poezio, medicino kaj la diversaj lingvoj, kiel ankaŭ pri ĉiuj ceteraj scioj propraj al la homa genro.
"Fine, ni disponas ankoraŭ la rimedon de la peniga ellaborado, uzatan en la okazo de mediumoj tute fremd- aj al la koncerna afero, nome la kunmetadon de la literoj kaj vortoj, kiel en tipografio.
"Kiel ni diris, la Spiritoj ne bezonas vesti siajn pens- ojn; ili kaptas kaj komunikas la penson pro tio sola, ke ĝi ekzistas en ili. La enkorpaj estuloj, kontraŭe, pov- as kapti la penson, se nur ĉi tiu portas ian veston. Dum litero, vorto, substantivo, verbo, unuvorte, la frazo, est- as al vi necesaj, por ke vi eĉ mense perceptu la ideojn, por ni estas necesa nenia videbla aŭ tuŝebla formo.
ERASTO kaj TIMOTEO."
Rimarko. Ĉi tiu analizo de la rolo de la mediumoj kaj de la procedoj, per kiuj la Spiritoj komunikiĝas, estas tiel klara, kiel logika. El ĝi sekvas tiu principo, ke la Spirito ĉerpas ne siajn ideojn, sed la materialojn necesajn por ilin esprimi, el la cerbo de la mediumo, kaj ke ju pli riĉa per materialoj estas tiu cerbo, des pli facila estas la komunikiĝo. Kiam la Spirito esprimas sian penson en lingvo familiara al la mediumo, li trovas en ĉi tiu tute pretaj la vortojn, por vesti la ideon; se en lingvo fremda al la mediumo, li en ĉi tiu trovas ne la vortojn, sed nur la literojn; tial la Spirito estas devigata dikti, por tiel diri, literon post litero, ĝuste same, kiel se iu volus, ke skribu germane homo, scianta de ĉi tiu lingvo eĉ ne unu vorton. Se la mediumo scias nek legi, nek skribi, li eĉ la literojn ne posedas; estas do necese kon- duki lian manon, kiel oni agas kun novica lernejano, kaj jen ankoraŭ pli granda baro, kiun la Spirito devas formovi. Ĉi tiuj fenomenoj povas do fariĝi kaj pri ili estas multenombraj ekzemploj; sed oni komprenas, ke tia procedo ne tre alkon- formiĝas al la amplekso kaj rapideco de komunikaĵoj kaj ke la Spiritoj devas preferi la plej facilajn ilojn, aŭ, kiel ili diras, tiujn mediumojn bone alpreparitajn al ilia celo.
Se tiuj, kiuj postulas ĉi tiujn fenomenojn kiel konvink- rimedon, estus antaŭe studintaj la teorion, ili do scius, en kiaj esceptaj kondiĉoj okazas tiuj faktoj.
ĈAPITRO XX
PRI LA MORALA INFLUO DE LA MEDIUMO
Diversaj demandoj. Disertacio de Spirito pri la morala influo
226. I. Ĉu la disvolviteco de la mediumeco iel ri- latas kun la morala nivelo de la mediumo?
"Ne; la kapablo mem dependas de la organismo, sed ne de la morala nivelo de la mediumo; ne same estas pri ĝia uzado, kiu povas esti bona aŭ malbona, laŭ la ecoj de la mediumo."
Oni ĉiam diras, ke la mediumeco estas ia do- naco de Dio, ia graco, ia favoro; kial do ĝi ne estas privilegio de la virtaj homoj kaj kial oni vidas homojn mal- noblajn, kiuj ĝin plej altgrade havas, sed misuzas?
"Ĉiaj kapabloj estas favoroj, por kiuj oni devas danki Dion, ĉar ekzistas homoj, kiuj ilin ne ricevis. Vi povus demandi ankaŭ, kial Dio donas bonan vidadon al malbonfarantoj, lertecon al friponoj, elokventecon al homoj, kiuj ĝin uzas por malica parolo. Tiel same pri la mediumeco: malestimindaj homoj ĝin ricevis, ĉar pli ol la ceteraj ili bezonas ĝin, por sin korekti. Ĉu vi pensas, ke Dio rifuzas savrimedojn al la kulpuloj? Li ilin mal- avare disĵetas sur ties vojon; Li ilin metas en ties manojn, kaj tiujn koncernas profiti de ili. Ĉu Judas, la per- fidinto, ne faris miraklojn kaj ne resanigis malsanulojn kiel apostolo? Dio permesis, ke li havu tiun kapablecon, por fari lian perfidon pli abomeninda."
Ĉu la mediumoj, kiuj misuzas sian kapablon, kiuj ne uzas ĝin por bono aŭ kiuj rikoltas el ĝi nenian profiton por sia klereco, suferas la sekvojn de tia konduto?
"Se ili ĝin misuzas, ili do estos duoble punitaj, ĉar ili havas ankoraŭ unu rimedon por sin instrui, sed pro- fitas de ĝi neniom. Homo klare vidanta, kiu stumblas, estas pli riproĉinda ol blindulo, kiu falas en foson."
Per kelkaj mediumoj estas nepetite kaj pres- kaŭ konstante donataj komunikaĵoj pri unu sama temo, ekzemple pri iuj moralaj demandoj, pri iuj malbonaĵoj: ĉu tio havas ian celon?
"Jes, kaj tia celo estas instrui ilin pri iu ofte ripet- ata objekto aŭ korekti al ili iajn malbonaĵojn; tial al unu la Spiritoj senĉese parolas pri fiero, al alia pri ka- rito; nur ĝissata tamburado povas fine malfermi al ili la orelojn. Nenia mediumo, kiu misuzas sian kapablon, ĉu el ambicio, ĉu el intereso, aŭ kiu kompromitas ĝin pro iu gravega malperfektaĵo, kiel fiero, egoismo, vent- animeco k. a., iam kaj iam ne ricevas de la Spiritoj kel- ke da admonoj; malbone estas, ke ili tiujn admonojn pleje ne rilatigas al si mem."
Rimarko. La Spiritoj ofte uzas takton en siaj lecionoj; ĉi tiujn ili donas nerekte, por ke havu pli da merito tiu, kiu scias apliki kaj profiti el iliaj instruoj; sed iuj homoj estas sufiĉe blindaj kaj fieraj, por ne rekoni, ke ili apartenas al la kadro antaŭ siaj okuloj. Eĉ plue: se la Spirito kompren- igas al ili, ke pri ili mem estas la afero, ili koleras kaj kva- litigas lin mensogulo aŭ triviala ŝercemulo. Ĉi tio sufiĉas por pruvi, ke la Spirito pravas.
Ĉu en la lecionoj, diktitaj al la mediumo en maniero ĝenerala, sen ia persona aplikado, la mediumo ne agas kiel pasiva ilo, por instruado de aliulo?
"Tiuj avertoj kaj konsiloj estas ofte diktataj, cel- ante ne lin persone, sed ja aliajn, al kiuj ni povas nin turni sole per tiu mediumo; li tamen devas el ili preni sian parton, se memestimo lin ne blindigas.
"Ne pensu, ke mediumeco estas donata, por korekti nur unu aŭ du homojn; ho ne! La celo estas pli am- pleksa: temas pri la homaro. Mediumo estas ilo tro mal- multe grava kiel individuo; tial, kiam ni donas instru- ojn, kiuj devas utili al ĉiuj homoj, ni uzas la servemon de tiuj, kiuj posedas la necesan ekzercitecon. Sed estu certa, ke venos tempo, kiam bonaj mediumoj ekzistos en tia granda nombro, ke la bonaj Spiritoj ne bezonos uzi netaŭgajn ilojn."
Car la moralaj ecoj de la mediumo tenas mal- proksime la neperfektajn Spiritojn, kiel do mediumo, dot- ita per bonaj ecoj, transdiras malverajn aŭ maldelikat- ajn respondojn?
"Cu vi konas ĉiujn faldojn de lia animo? Cetere, eĉ se li ne estas malvirta, li eble estas ventanima kaj fri- vola; krom tio li iafoje devas lerni lecionon, por tenadi sin garde."
Kial la Superaj Spiritoj permesas, ke homoj, dotitaj per potenca mediumeco kaj kiuj povus fari multe da bono, estu iloj de eraro?
"Ili penas influi tiujn homojn, sed kiam tiuj konsent- as esti kondukataj sur malbona vojo, ili lasas tiujn iradi. Tial ili kun naŭzo uzas ties servemon, ĉar vero ne povas esti interpretata de mensogo."
Cu estas absolute ne eble ricevi bonajn ko- munikaĵojn per neperfekta mediumo?
"Neperfekta mediumo povas iafoje ricevi bonajn aferojn, ĉar, se li posedas belan kapablon, bonaj Spiritoj en speciala okazo povas helpi al si per li manke de alia; sed tio estas ciam por momento, ĉar tuj kiam ili trovas iun pli taŭgan, ili tiun preferas."
Rimarko. Estas rimarkinde, ke kiam la bonaj Spiritoj konstatas, ke iu mediumo jam ne ricevas bonan influon kaj per siaj malperfektaĵoj fariĝas havo de trompemaj Spiritoj, ili preskaŭ ĉiam estigas cirkonstancojn, kiuj senvualigas li- ajn mizeraĵojn kaj forigas lin for de la seriozaj kaj bon- intencaj homoj, kies bonfidon li povus ekspluati. En ĉi tiu okazo, kiaj ajn liaj kapabloj, lia foriĝo ja ne estas bedaŭr- inda.
Kia la mediumo, kiun oni povus nomi perfekta?
"Perfekta, ho ve! vi ja scias, ke perfekteco ne ekzistas sur la Tero, alie vi ĉi tie ne estus; diru do "bona mediumo", kaj tio jam estas multe, ĉar tiajn oni mal- ofte trovas. Perfekta mediumo estus tiu, kiun malicaj Spiritoj estus neniam kuraĝintaj provi trompi. La plej bona estas tiu, kiu, simpatiante nur kun la bonaj Spiritoj, estas la malplej ofte trompita."
Se li simpatias nur kun bonaj Spiritoj, kiel do ili povas permesi, ke li estu trompata?
"La bonaj Spiritoj iafoje permesas, ke tio okazu eĉ al la plej bonaj mediumoj, por ekzerci ilian juĝadon kaj instrui ilin distingi tion veran de tio malvera; plue, kiel ajn bona estas mediumo, li neniam estas tiel perfekta, ke li ne povus esti atakita ĉe ia malforta flanko: tio devas servi al li kiel leciono. La malveraj komunikaĵoj, kiujn li de tempo al tempo ricevas, estas avertoj, por ke li ne kredu sin neerarema kaj ne fieriĝu, ĉar ja mediumo, kiu ricevas la plej rimarkindajn komunikaĵojn, havas nenian motivon por sin glori per ili, tiel same, kiel gurdisto, kiu sonigas belajn ariojn, turnante la krankon de sia instrumento."
Kiaj la kondiĉoj necesaj, por ke la parolo de la Superaj Spiritoj venu al ni libera de ĉia ŝanĝo?
"Voli bonon; forpuŝi egoismon kaj fieron: ambaŭ kondiĉoj estas ja necesaj."
Se la parolo de la Superaj Spiritoj venas al ni nur en malfacile haveblaj kondiĉoj, ĉu do tio ne estas baro al la diskonigo de la vero?
"Ne, ĉar la lumo ĉiam atingas ĉiun, kiu volas ĝin ricevi. Ĉiu ajn, kiu volas ricevi lumon, devas foriĝi de mallumo, kaj mallumo sidas en la malpureco de la koro.
"Tiuj Spiritoj, kiujn vi rigardas kiel la personiĝon de bono, ne volonte alkuras al la voko de homoj, kies koron makulas fiero, profitamo kaj manko de karito.
"Ĉiu do, kiu volas instruiĝi, demetu de si ĉian homan vantamon kaj humiligu sian prudenton antaŭ la senlima potenco de la Kreinto: ĉi tio estas la plej bona pruvo de lia sincereco, kaj ĉi tiun kondiĉon ĉiu povas plenumi."
227. Se la mediumo, koncerne la plenumadon, estas nenio krom ia ilo, li tamen en rilato morala havas tre grandan influon. Ĉar, por komunikiĝi, la libera Spirito identiĝas kun la Spirito de la mediumo, tial tiu identiĝo povas fariĝi nur en la okazo, se inter ili ekzistas sim- patio kaj, se tiel diri, agordiĝemo. La animo agas sur la liberan Spiriton, lin iel altirante aŭ repuŝante, laŭ la grado de ilia simileco aŭ malsimileco: nu, la bonaj agord- as kun la bonaj, kaj la malbonaj kun la malbonaj; el tio sekvas, ke la moralaj ecoj de la mediumo havas plej ĉefan influon sur la specon de la Spiritoj, kiuj komu- nikiĝas per li. Se li estas malvirta, la malsuperaj Spiritoj alamasiĝas ĉirkaŭ lin kaj ĉiam estas pretaj okupi la lokon de la bonaj Spiritoj, kiujn oni elvokis. Tiuj ecoj, kiuj prefere altiras la bonajn Spiritojn, estas: boneco, bonvolo, simpleco de koro, amo al la proksimulo, indiferenteco pri la materiaj aferoj; la malbonaĵoj, kiuj ilin repuŝas, estas: fiero, egoismo, envio, ĵaluzo, malamo, profitamo, voluptemo kaj ĉiuj pasioj, kiuj sklavigas la homon al la materio.
228. Ĉiuj moralaj malperfektaĵoj estas iaj aliaj pordoj, malfermitaj al la malicaj Spiritoj; sed tiu, kiun ili la plej lerte ekspluatas, estas fiero, ĉar ĉi tiun oni la malplej volonte konfesas al si mem. Fiero jam pereigis multe da mediumoj, posedantaj la plej belajn kapablojn kaj kiuj, sen ĝi, povus fariĝi rimarkindaj kaj tre utilaj iloj; ĉe ilia falo sub la potencon de mensogemaj Spiritoj, iliaj kapabloj unue difektiĝis, poste nuliĝis, kaj pli ol unu el tiaj mediumoj estis humiligitaj de la plej amaraj disreviĝoj.
Fiero ĉe la mediumoj elmontriĝas per sendubaj sign- oj, sur kiujn estas des pli necese turni la atenton, ĉar ĝi estas unu el la malvirtoj, kiuj plej forte devas inspiri malkonfidon al la vereco de iaj komunikaĵoj. La unua signo estas blinda konfido al la supereco de tiuj komu - nikaĵoj kaj al la neeraremo de la Spirito, kiu ilin donas; el tio sekvas ia malŝato al ĉio, kio ne per ili venas, ĉar ili opinias sin la privilegiuloj de la vero. La prestiĝo de la laŭtaj nomoj, per kiuj paradas la Spiritoj, iliaj su- pozataj protektantoj, ilin blindigas, kaj ĉar ilian mem- estimon vundas la konfeso, ke ili estas trompataj, tial ili repuŝas ĉian konsilon; ili eĉ evitas ĝin, foriĝante de siaj amikoj kaj de ĉiu, kiu ajn povus malfermi al ili la okulojn; se ili bonvolas aŭskulti iun, ili neniel atentas ties opinion, ĉar dubi la superecon de la Spirito, kiu per ili manifestiĝas, estus kvazaŭ profanado. Ili ofendetiĝas ĉe la plej malgranda kontraŭparolo, ĉe simpla kritika observo, kaj eĉ ekmalamas tiujn homojn mem, kiuj faris al ili servojn. Profitante tiun apartiĝon, estigitan de la Spiritoj, kiuj ne volas antaŭ si kontraŭparolantojn, tiuj samaj Spiritoj povas facile nutri iliajn iluziojn kaj igi ilin preni kiel superegajn aferojn la plej frapantajn ab- surdaĵojn. Sekve, absoluta konfido al la supereco de tio, kion ili ricevas, malŝato al ĉio, kio ne per ili venas, sen- pripensa graveco, atribuata al laŭtaj nomoj, forpuŝo de konsiloj, malica rilato al ĉia kritiko, foriĝo for de tiuj, kiuj povas eldiri opiniojn sen kaŝita intereso, kredo je sia lerteco malgraŭ nesufiĉa sperto: tiaj la karakteriz- aĵoj de la fieraj mediumoj.
Oni konsentu ankaŭ, ke la fieron ĉe mediumo ofte vekas lia kutima ĉirkaŭantaro. Se li posedas iom eksterordi- narajn kapablojn, li estas serĉata kaj gloregata; li opi- nias sin nepre necesa kaj baldaŭ afektas memsufiĉecon kaj malŝaton, kiam li kunlaboras. Pli ol unu fojon mi havis kaŭzon por bedaŭri miajn laŭdojn al iuj mediumoj, en la intenco ilin kuraĝigi.
229. Flanke de tio, mi elmontru la bildon de la efek- tive bona mediumo, de tiu, al kiu oni povas konfidi. Mi antaŭ ĉio imagas, ke li havas sufiĉe grandan facilecon de laborado, por ebligi al la Spiritoj komunikiĝi libere, renkontante nenian materialan baron. Plue, kion plej multe gravas konsideri, tio estas la naturo de la Spiritoj, kiuj lin kutime influas, kaj pri tio ne al la nomo, sed al la parolo li devas atenti. Li devas neniam forgesi, ke la simpatio, kiun li akiros al si inter inter la bonaj Spiritoj, estas en rekta rilato al tio, kion li faros por forpeli la malicajn. Konvinkite, ke lia kapablo estas naturdoto, donacita al li por bono, li neniel penas profiti el ĝi, tute ne sin gloras per ĝi. Li akceptas la bonajn komunik- aĵojn, al li donitajn, kiel favoron, pri kiu li devas peni fariĝi inda je ĝi per sia boneco, bonvolo kaj modesteco. La unua fieras pro siaj rilatoj kun la Superaj Spiritoj; ĉi tiu humiliĝas ĉe tio, ĉar li opinias sin tro malalta ri- late tiun favoron.
230. La sekvantan instruon pri ĉi tiu temo donis al mi unu Spirito, de kiu mi jam konigis plurajn komu- nikaĵojn:
"Ni jam diris: la mediumoj, nur kiel mediumoj, havas sur la komunikiĝojn de la Spiritoj influon nur dua- rangan; ilia rolo estas tia sama, kiel tiu de elektra aparato, kiu transsendas telegrafajn depeŝojn el unu loko al alia malproksima sur la Tero. Tiel, kiam ni volas dikti komunikaĵon, ni agas sur la mediumon same, kiel la telegrafisto manipulas sian aparaton; t. e. kiel la tik- tako de la telegrafo desegnas, en la distanco de miloj da mejloj sur paperstrio, la signojn, kiuj reproduktas la depeŝon, same, tra la grandegaj distancoj inter la mond- oj videbla kaj nevidebla, inter la mondoj senmateria kaj enkarna, ni komunikas tion, kion ni volas instrui al vi, per la mediuma aparato. Sed ankaŭ, kiel la atmosferaj influoj agas kaj iafoje malhelpas la transsendojn de la elektra telegrafo, same la morala influo de la mediumo agas kaj iafoje malhelpas la transsendon de niaj trans- tombaj depeŝoj, ĉar ni estas devigataj igi ilin trapasi medion, kiu ilin kontraŭas. Tamen tian influon plej ofte nuligas nia energio kaj volo, kaj montriĝas nenia mal- helpa ago. Efektive, la diktaĵoj kun alta filozofia signifo, la komunikiĝoj kun perfekta moraleco, estas iafoje trans- igataj per mediumoj ne tute taŭgaj por tiaj superaj ins- truoj, dum, aliflanke, malmulte edifaj komunikiĝoj venas ankaŭ iafoje per mediumoj, kiuj forte hontas, ke ili servis kiel kondukilo al tiaj paroloj.
"Kiel ĝeneralan tezon oni povas aserti, ke la Spi- ritoj altiras al si la Spiritojn similajn al ili kaj ke la Spiritoj el la altaj plejadoj malofte komunikiĝas per malbonaj kondukiloj, se ili disponas bonajn aparatojn, alivorte, bonajn mediumojn.
"La ventanimaj kaj nemulte seriozaj mediumoj altiras do samnaturajn Spiritojn; tial iliajn komunikaĵojn stampas banalaĵoj, frivolaĵoj, ideoj sen intersekvo kaj ofte forte heterodoksaj, spiritisme parolante. Sendube ili povas diri, kaj iafoje diras, ion utilan, sed precipe en ĉi tiu okazo estas necesa severa kaj skrupula ekzameno, ĉar inter tiujn utilajn aferojn iuj hipokritaj Spiritoj lerte kaj kun antaŭplanita perfidemo enŝovas pure fantaziajn faktojn, mensogajn asertojn, por trompi la bonfidon de siaj aŭskultantoj. Oni tiam devas senindulge forstreki ĉian vorton, ĉian frazon dubasencajn kaj el la diktaĵo konservi nur tion, kion la logiko akceptas aŭ kion la Doktrino jam instruis. Tiaj komunikaĵoj estas timindaj nur rilate la spiritistojn, kiuj laboras solaj, kaj la grup- ojn nove fonditajn aŭ nemulte instruitajn pri la afero, ĉar en medioj, kie la adeptoj estas pli progresintaj kaj akiris al si sperton, la korniko vane paradas per la plum- oj de la pavo: ĝi ĉiam estas senkompate elpelata el tiu medio.
"Mi ne parolos pri tiaj mediumoj, kiuj plezuras pet- ante kaj aŭskultante obscenajn komunikiĝojn: ni lasu ilin ĝuadi la societon de la cinikaj Spiritoj. Cetere iaj ko- munikiĝoj serĉas mem al si solulecon kaj izolitecon; ĉia- okaze ili povus veki nur malŝaton kaj naŭzon ĉe la anoj de la filozofiaj kaj seriozaj grupoj. Sed la morala influo de la mediumo fariĝas efektive sentebla tiam, kiam la mediumo anstataŭigas per siaj personaj ideoj la ideojn de la Spiritoj, kiuj penas ilin enblovi en lin, kaj ankaŭ tiam, kiam li ĉerpas el sia imagpovo fantaziajn teoriojn, pri kiuj li mem bonafide kredas, ke ili estas rezultato de ia intuicia komunikiĝo. Tiam oni ofte povas veti mil kontraŭ unu, ke tio estas nura rebildiĝo de la persona Spirito de la mediumo; eĉ okazas ĉi tiu kurioza fakto, ke la mano de la mediumo iafoje moviĝas preskaŭ me- kanike, pelata de ia duaranga mokema Spirito. Jen kon- traŭ ĉi tiun provilon rompiĝas la ardaj imagemoj, ĉar, trenataj de la impetiĝo de siaj propraj ideoj, de la fals- brileco de siaj literaturaj scioj, la mediumoj ignoras la modestan diktaton de tiu saĝa Spirito kaj, forlasante la kaptitaĵon por ĝia ombro, anstataŭigas tiun parolon per ŝvelaĉa parafrazo. Ankaŭ ĉe tia timeginda rifo fiask- as ambiciaj personoj, kiuj, manke de komunikiĝoj, kiujn la bonaj Spiritoj al ili rifuzas, prezentas siajn proprajn verkojn kiel verkon de tiuj Spiritoj mem. Jen kial la estroj de spiritistaj grupoj devas havi delikategan takton kaj eksterordinaran sagacecon, por distingi la aŭtentik- ajn komunikaĵojn de tiuj, kiuj tiaj ne estas, kaj por ne vundi la mediumojn, kiuj mem faras al si iluzion.
"Ĉe dubo, detenu vin, diras unu el viaj malnovaj proverboj; akceptu do nenion, kio en viaj okuloj ne estas evidente certa. Se aperas nova opinio, kiel ajn malmulte dubinda ĝi ŝajnas al vi, provu ĝin en la fandujo de la racio kaj logiko; kion la racio kaj la natura saĝo mal- aprobas, tion decideme forĵetu: pli bone estas rifuzi dek veraĵojn, ol akcepti eĉ unu solan mensogon, eĉ unu solan malveran teorion. Efektive, sur tia teorio vi povus konstrui tutan sistemon, kiu falegus ĉe la unua blovo de la vero, simile kiel monumento, starigita sur moviĝ- ema sablo, dum se vi hodiaŭ malakceptos iujn veraĵojn, ĉar ili ne logike kaj ne klare estas pruvitaj al vi, post kelka tempo iu forte frapanta fakto aŭ iu nerefutebla pruvo jesigos ilian aŭtentikecon.
"Memoru tamen, ho spiritistoj, ke ne eblaj por Dio kaj por la bonaj Spiritoj estas sole nur maljusteco kaj malbonago.
"Hodiaŭ Spiritismo estas sufiĉe disvastiĝinta inter la homoj kaj jam sufiĉe moraligis la sincerajn adeptojn de sia sankta doktrino, por ke la Spiritoj ne estu devig- itaj uzi malbonajn ilojn, neperfektajn mediumojn. Se do nun iu mediumo, kia ajn li estas, donas, pro sia konduto aŭ moroj, pro sia fiereco, pro sia manko de amo kaj de karito, veran temon por suspekto, forpuŝu, forpuŝu liajn komunikaĵojn, ĉar ia serpento kaŝiĝas en la herbejo. Jen mia konkludo pri la morala influo de la mediumoj.
ERASTO."
ĈAPITRO XXI
PRI LA INFLUO DE LA MEDIO
231. I. Ĉu la medio, kie troviĝas la mediumo, havas ian influon sur la manifestiĝojn?
"Ĉiuj Spiritoj, starantaj apud la mediumo, helpas lin kiel por bono, tiel ankaŭ por malbono."
Ĉu la Superaj Spiritoj ne povas superforti la malbonvolon de la enkarna Spirito, kiu servas al ili kiel interpretanto, kaj de tiuj Spiritoj, starantaj apud la me- diumo?
"Ili tion povas, kiam ili trovas ĝin utila kaj laŭ la intenco de la persono, kiu sin turnas al ili. Ni jam diris: la pli altrangaj Spiritoj iafoje povas komunikiĝi el spe- ciala favoro, malgraŭ la neperfekteco de la mediumo kaj de la medio, sed tiam ĉi tiuj tute ne partoprenas en la okazaĵoj."
Ĉu la Superaj Spiritoj klopodas por konduki la frivolajn kunsidojn al pli serioza ideoj?
"La Superaj Spiritoj ne venas al tiaj kunsidoj, pri kiuj ili scias, ke ilia ĉeesto estas tie senutila. Al la me- dioj nemulte instruitaj, sed en kiuj ekzistas sincereco, ni volonte venas, eĉ tiam, se ni tie trovus nur nemulte taŭgajn ilojn; sed al la instruitaj medioj, kie regas iro- nio, ni ne venas. En ĉi tiuj lastaj estas necese paroli al la okuloj kaj al la oreloj: tio estas la rolo de la frap- antaj kaj trompemaj Spiritoj. Estas bone, ke homoj, kiuj pavas pro sia klereco, estu humiligitaj de Spiritoj malpli instruitaj kaj malpli progresintaj."
Ĉu la veno al seriozaj kunsidoj estas malper- mesita al la malsuperaj Spiritoj?
"Ne, ili iafoje tie staras, por profiti de la instruoj,
al vi donataj; sed ili silentas, simple kiel stultuloj en kun- veno de saĝuloj."
Estus eraro pensi, ke iu devas esti mediumo, por altiri al si la estulojn el la nevidebla mondo. La spaco estas plena de ili: sendisiĝe ili staras ĉirkaŭ kaj apud ni, ili nin vidas, nin observas, sin enmiksas en ni- ajn kunvenojn, nin sekvas aŭ foriĝas de ni, laŭ tio, ĉu ni ilin altiras aŭ repuŝas. La mediumeco ne partoprenas en tio: ĝi estas nenio krom komunikrimedo. El tio, kion ni vidis pri la kaŭzoj de simpatio aŭ antipatio de la Spiritoj, oni facile komprenus, ke sendube ni estas ĉirkaŭ- itaj de tiuj, kiuj agordas kun nia propra Spirito, laŭ tio, ĉu ĉi tiu estas nobla aŭ malnobla. Ni nun konsideru la moralan staton de nia planedo, kaj oni komprenos, kia speco de Spiritoj el tiuj liberaj certe estas la plej multe- nombraj apud ni. Se ni konsideros ĉiun popolon aparte, ni povos, laŭ ilia superreganta karaktero, iliaj okupoj, iliaj pli aŭ malpli moralaj kaj homamaj sentoj, diri, al kiaj klasoj apartenas la plimulto el la Spiritoj inter ni.
Deirante de ĉi tiu principo, ni imagu kolektiĝon de homoj ventanimaj, senkonsideraj, okupitaj de siaj ple- zuroj: kiaj Spiritoj tie troviĝas en plej granda nombro? Tiuj sendube ne estus Superaj Spiritoj, tiel same, kiel niaj scienculoj kaj filozofoj tien ne irus, por pasigi sian tempon. Tiel, kie ajn homoj kolektiĝas, tie sin trovas kaŝita aro da estuloj, kiuj simpatias iliajn bonajn aŭ malbonajn ecojn, kaj tio ekster ĉia penso pri elvokado. Ni nun akceptu, ke ili havas la eblon konversacii kun la estuloj de la nevidebla mondo pere de iu interpret- anto, t. e. per iu mediumo: kiaj respondos al ilia elvoko? Evidente tiuj, kiuj tie staras, tute pretaj, kaj kiuj elserĉ- as al si ĉian okazon, por komunikiĝi. Se en frivola so- cieto oni elvokos iun Superan Spiriton, li eble venos kaj eĉ diros kelke da saĝaj vortoj, same kiel bona paŝtisto alkuras al la alvoko de siaj devojiĝintaj ŝafoj; sed se li konstatas, ke li tie ne estas komprenata, nek aŭskultata, li foriras, same, kiel farus ĉiu el ni, kaj la aliaj povas agi tute libere.
Ne ĉiam sufiĉas, ke iu societo estas serioza, por ricevi altajn komunikaĵojn; ekzistas homoj, kiuj ne- niam ridas, kaj tamen ilia koro ne estas pura; nu, la bonajn Spiritojn altiras precipe la koro. Nenia morala kondiĉo esceptas la komunikiĝojn de la Spiritoj, sed se ies kondiĉo estas malbona, tiu komunikiĝas kun la Spiritoj, siaj similuloj, kaj tiuj sin ne detenas trompi lin kaj karesi liajn antaŭjuĝojn.
Oni el tio vidas la grandegan influon de la medio sur la konsiston de la inteligentaj manifestiĝoj; sed tiu influo ne fariĝas tiel, kiel pretendis kelkaj homoj tiam, kiam oni ankoraŭ ne konis, kiel hodiaŭ, la mondon de la Spiritoj, kaj antaŭ ol pli konkludigaj eksperimentoj klar- igis la dubojn. Kiam komunikaĵoj akordas kun la opinio de la ĉeestantoj, tiel estas ne tial, ke tiu opinio rebild- iĝus en la Spirito de la mediumo, kvazaŭ sur ia spegulo, sed tial, ĉar apud la ĉeestantoj staras Spiritoj, simpati- antaj kun ili kiel por bono, tiel por malbono, kaj tute same opiniantaj kiel ili. Pruvas ĝin tio, ke se ili havas sufiĉan forton por altiri al si aliajn Spiritojn, ol tiuj, starantaj apud ili, tiu sama mediumo sin turnos al ili per tute alia parolo kaj diros al ili aferojn, kiuj havas nenian rilaton kun iliaj ideoj kaj konvinkoj.
Resume: la kondiĉoj de la medio estas des pli bonaj, ju pli da interkonsenteco ekzistas por bono, ju pli da puraj kaj noblaj sentoj, ju pli da sincera deziro instruiĝi sen kaŝita penso.
ĈAPITRO XXII
PRI LA MEDIUMECO DE LA BESTOJ
234. Ĉu la bestoj povas esti mediumoj? Ĉi tiu demando estas ofte farata, kaj iaj faktoj laŭŝajne respondas jese. Kio precipe povis konfirmi ĉi tiun opinion, tio estas la rimarkindaj signoj de inteligento ĉe kelkaj dres- itaj birdoj, kiuj ŝajnas diveni la penson, prenante el amaso da kartoj tiujn, kiuj povas ĝuste respondi al pro- ponita demando. Mi observis kun aparta atento tiujn eksperimentojn, kaj kion mi plej forte admiris, tio estis la arto, kiu certe devis esti uzita por la dresado de tiuj birdoj.
Oni sendube ne povas nei ĉe ili kelkan relativan in- teligentecon, sed oni devus konsenti, ke, en ĉi tiu cirkons- tanco, ilia sagaceco tre superus tiun de la homo, ĉar neniu homo povus flati al si, ke li farus tion, kion ili faras; oni eĉ devus, por iaj eksperimentoj, supozi ĉe ili ian duan vidadon, pli fortan ol tiu de la plej klarvidaj somnambuloj. Efektive, oni scias, ke la klarvideco estas mem ŝanĝiĝema kaj elmetita al oftaj intermitoj, dum ĉe la birdoj ĝi estus konstanta kaj funkcius ĉe la oportuna momento kun tiaj reguleco kaj precizeco, kiajn oni vidas en nenia somnambulo. Unuvorte, ĝi ĉe la birdoj neniam mankus.
La plej multaj eksperimentoj, kiujn mi ĉeestis, estas el tiaj, farataj de la prestidigitatoroj, kaj povis ĉe mi postlasi nenian dubon pri la uzado de kelkaj el ties ri- medoj, precipe de tiu de la devigitaj kartoj. La presti- digitarto konsistas en la maskado de tiuj rimedoj, sen kio la efekto perdus sian sorĉan karakteron. Eĉ redukt- ita ĝis ĉi tiu proporcio, la fenomeno tamen estas tre interesa, kaj ĉiam estas admirindaj kiel la talento de la instruanto, tiel ankaŭ la inteligenteco de la instruato, ĉar la ĉi tie venkenda malfacilaĵo estas multe pli granda, ol se la birdo agus nur dank'al siaj propraj kapabloj. Nu, igi ĝin fari aferojn, kiuj translimas tion eblan por la homa inteligento, estas pruvi, per tio sola, la uzadon de ia sekreta procedo. Cetere unu fakto ĉiam okazas, nome, ke la birdoj atingas tiun gradon da lerteco nur post kelka tempo kaj per specialaj kaj persistaj zorgoj, kio ne estus necesa, se tiujn aferojn prenus sur sin ilia inteligenteco sola. Ne estas pli eksterordinare instrui ilin elpreni kartojn, ol kutimigi ilin ripetadi ariojn aŭ vortojn.
Same okazis, kiam la prestidigitado volis imiti la duan vidadon; oni devigis la subjekton iri ĝis la eks- tremeco, por ke la iluzio longe daŭru. De la unua fojo, kiam mi ĉeestis tiaspecan seancon, mi vidis nenion alian, ol tre neperfektan imitadon de somnambulismo, imitadon, kiu montris nekonadon de la plej esencaj kondiĉoj de tiu kapablo.
Kiel ajn estas koncerne la supre diritajn eks- perimentojn, la ĉefa demando restas tia, kia ĝi estas, el alia vidpunkto, ĉar kiel la imitado de somnambulismo ne malhelpas, ke la kapablo ekzistas, tiel ankaŭ la imitado de la mediumeco per birdoj neniom pruvas kontraŭ la ebleco de ia analoga kapablo ĉe tiuj aŭ aliaj bestoj. La demando estas, ĉu la bestoj taŭgas, simile al la homoj, kiel perantoj de la Spiritoj por ties inteligentaj komu- nikiĝoj. Sajnas eĉ tre logike supozi, ke iu vivanta est- aĵo, havanta iom da inteligento, estus pli taŭga por tiu efiko, ol ia inerta, senviva korpo, kiel ekzemple iu tablo; ne tio tamen okazas.
La demando pri la mediumeco de la bestoj troviĝas plene solvita en la sekvanta disertacio, farita de unu Spirito, kies profundecon kaj sagacecon la leganto povis konstati el la citado, kiun mi faris, de iuj liaj ins- truoj. Por ke oni bone komprenu la valoron de lia de- monstracio, estas plej grave rememorigi al si la klarigon, kiun li donis pri la rolo de la mediumo kaj kiun mi supre reproduktis. § 225).
Tiun komunikaĵon li donis post diskutado, okazinta pri ĉi tiu objekto en la Pariza Societo por Spiritismaj Studoj.
"Mi hodiaŭ pritraktos la demandon pri la mediumeco de la bestoj, levita kaj defendata de unu el viaj plej fer- voraj samdoktrinanoj. Laŭ ĉi tiu aksiomo: Kiu riveron tranaĝas, tiu rivereton travadas, li pretendas, ke ni povas ektrancigi la birdojn kaj la ceterajn bestojn kaj uzi ilin ĉe niaj komunikiĝoj kun la homa genro. Gi estas tio, kion vi nomas en Filozofio, aŭ plibone, en Logiko, pure kaj simple sofismo. "Vi animas — li diras — la inertan materion, t. e. tablon, seĝon, pianon; des pli vi devas povi animi la materion jam animitan kaj precipe birdojn". Nu, en la normala stato de Spiritismo, ne tiel estas, tio esti ne povas.
"Antaŭ ĉio ni ĝuste interkonsentu pri niaj faroj. Kio estas ja mediumo? Tio estas tiu estulo, tiu individuo, kiu servas kiel kunigilo al la Spiritoj, por ke ĉi tiuj povu facile komunikiĝi kun la homoj, la enkarniĝintaj Spiritoj. Sekve, sen mediumo fariĝas neniaj komunikaĵoj tuŝeblaj, mensaj, skribaj, fizikaj, unuvorte neniaj ajn.
"Ekzistas unu principo, kiun, mi estas certa, ĉiuj spi- ritistoj akceptas, nome, ke similuloj agas kune kun siaj similuloj kaj kiel iliaj similuloj. Nu, kiaj estas la simil- uloj de la Spiritoj, se ne la Spiritoj enkarniĝintaj aŭ ne enkarniĝintaj? Ĉu ĉi tion ni devus al vi senĉese ripet- adi? Nu, mi ĝin ankoraŭ unu fojon ripetos al vi: via pe- rispirito kaj la nia estas prenitaj el unu sama medio, estas laŭnature identaj, estas, unuvorte, similaj unu al la dua; ili posedas kapablecon por pli aŭ malpli disvolv- iĝinta asimilado, por pli aŭ malpli forta magnetigo, kiu ebligas al ni, elkarniĝintaj kaj enkarniĝintaj Spiritoj, tre rapide kaj tre facile ekinterrilati kun aliaj. Fine, kio estas propra al la mediumoj, kio estas apartenaĵo de la esenco mem de ilia individueco, tio estas ia speciala agordiĝemo kaj samtempe ia tute persona ekspansiofor- to, kiuj nuligas ĉe ili ĉiun rezistemon kaj estigas inter ili kaj ni ian ĉenon, ian kunfandiĝon, kiu faciligas niajn komunikiĝojn. Cetere, ne alia, ol tiu rezistemo de la materio, malhelpas la disvolviĝon de la mediumeco ĉe la plimulto el la ne-mediumoj.
"La homoj montriĝas ĉiam inklinaj troigi ĉion: unuj — mi ĉi tie ne parolas pri la materialistoj — neas la ekziston de ia animo ĉe la bestoj; aliaj asertas, ke la bestoj tian havas, por tiel diri, similan al nia. Kial voli tiel intermiksi tion perfekteblan kun tio neperfekteblan? Ne, ho ne, konvinkiĝu: la fajro, kiu animas la bestojn, la blovo, kiu igas ilin agi, moviĝi, paroli en sia lingvo, havas, laŭ la ĝisnuna kompreno, nenian kapablecon por miksiĝi, unuiĝi, kunfandiĝi kun la dia blovo, kun la eter- eca animo, unuvorte kun la Spirito, kiu animas la esen- ce perfekteblan estulon, nome la homon, la reĝon de la kreitaĵaro. Nu, ĉu ne en tiu fundamenta kondiĉo de per- fektebleco konsistas la supereco de la homa genro kon- traŭ la ceteraj estaĵoj de la Tero? Konfesu do, ke oni povas similigi al la homo, kiu sola kapablas perfektigi sin mem kaj siajn verkojn, nenian alian surteran indi- viduon.
"Cu la hundo, kiu dank'al sia supera inteligenteco fariĝis la amiko kaj kunvivanto de la homo, estas per- fektebla propravole kaj el sia individua iniciativo? Tion neniu kuraĝus aserti, ĉar hundo ne progresigas hundon; kaj eĉ la plej lerta estis ja dresita de sia mastro, kiel ĉiuj aliaj. De la komenco de la mondo la lutro ĉiam konstruis sian neston ĉe la akvoj laŭ la samaj ampleksoj kaj senŝanĝaj reguloj; la najtingaloj kaj la hirundoj neniam alie faris siajn nestojn, ol iliaj prapatroj. Nesto de antaŭdiluvaj paseroj, same kiel nesto de paseroj nun- tempaj, estas ĉiam nesto de paseroj, konstruita laŭ la samaj kondiĉoj kaj la sama procedo de interplektado de herberoj kaj rompitaĵoj, kolektitaj en printempo, en la tempo de pariĝo. La abeloj kaj la formikoj, kiuj formas mastrumaĵajn regnetojn, neniam ŝanĝis siajn kutim- ojn de sinprovizado, sian konduton, siajn morojn, siajn produktaĵojn. Fine, la araneo ĉiam sammaniere teksis sian reton.
"Aliflanke, se vi serĉos la kabanojn el foliaro kaj la tendojn de la unuaj epokoj de la Tero, vi trovos ansta- taŭe la palacojn kaj kastelojn de la moderna civilizacio; la vestojn el kruda felo sekvis la oraj kaj la silkaj vestoj; unuvorte, sur ĉiu paŝo vi trovas la elmontron de tiu senĉesa irado de la homaro al la progreso.
"El tiu konstanta, nevenkebla, nerefutebla progres- ado de la homa genro kaj el tiu senfina starado de la bestoj konkludu kun mi, ke se ja ekzistas principoj ko- munaj al ĉio, kio vivas kaj sin movas sur la Tero, nome la blovo kaj la materio, ne malpli vere estas, ke nur vi, enkarniĝintaj Spiritoj, estas submetitaj al tiu senŝanĝa leĝo de progreso, kiu vin nepre pelas antaŭen kaj ĉiam antaŭen. Dio lokis la bestojn apud vi kel helpantojn, por ke ili vin nutru, liveru al vi vestaĵojn, al vi servu. Li donis al ili kelkan inteligenton, ĉar, por helpi vin, ili devis kompreni, kaj Li proporciigis tiun inteligenton al la servoj, al kiuj ili estas vokataj; sed laŭ Sia saĝo Li ne volis, ke ili estu submetataj al la sama leĝo de progreso; kiaj ili estas kreitaj, tiaj ili restis kaj restos ĝis sia plena estingiĝo.
"Oni diris: la Spiritoj ektrancigas kaj igas moviĝi la inertan materion: seĝojn, tablojn, pianojn; ili igas mov- iĝi, jes, sed ektrancigas, ne, ĉar, ni ankoraŭ unu fojon diras, sen ia mediumo neniu el tiuj fenomenoj povas far- iĝi. Kio eskterordinara tio estas, ke ni per la helpo de unu aŭ pluraj mediumoj igas moviĝi la inertan, pasivan materion, kiu, ĝuste danke sian inertecon, sian pasiv- econ, taŭgas por ricevi la movojn kaj impulsojn, kiujn ni deziras doni al ili? Por ĉi tio ni ja bezonas medium- ojn, estas pozitive; sed ne estas necese, ke la mediumo troviĝu apude aŭ estu konscia, ĉar ni povas labori per la elementoj, kiujn li preterkonscie kaj de ekstere hav- igas al ni, precipe por faroj de tuŝebleco kaj alportado. Nia fluidaĵa envolvaĵo, pli malpeza kaj subtila, ol la plej malpeza kaj subtila el viaj gasoj, unuiĝante, kunfand- iĝante, kombiniĝante kun la fluidaĵa, sed animaligita en- volvaĵo de la mediumo, envolvaĵo, kies kapablecon por etendiĝi kaj penetri viaj malsubtilaj sentumoj ne povas percepti kaj kiu estas apenaŭ klarigebla por vi, eblig- as al ni movi meblojn kaj eĉ ilin rompi en neloĝataj ĉambroj.
"Sendube la Spiritoj povas fariĝi videblaj kaj tuŝebl- aj por bestoj, kaj ofte la subitan teruron, kiu ilin atakas kaj kiu ŝajnas al vi senkaŭza, ĝin naskas la vido je unu aŭ pli multe da Spiritoj, portantaj malican intencon kon- traŭ ĉeestantaj homoj aŭ kontraŭ la mastroj de la best- oj. Tre ofte ĉevaloj rifuzas iradi pluen aŭ posteniĝi, aŭ baŭmas antaŭ ia imaga baro; nu, estu certaj, ke tia ima- ga baro ofte estas iu Spirito aŭ grupo da Spiritoj, kiuj plezuras malhelpante ilin sin movi. Rememorigu al vi la azeninon de Bileam (-1, tiun beston, kiu, ekvidinte antaŭ si anĝelon kaj timante lian elingigitan glavon, for- turniĝis de la vojo; tiel estis tial, ĉar, antaŭ ol videble manifestiĝi al Bileam, la anĝelo volis fariĝi videbla nur por la besto. Sed, mi ripetas, ni ektrancigas rekte nek la bestojn, nek la inertan materion; ni ciam bezonas la konscian aŭ nekonscian kunhelpon de iu homa mediumo, ĉar estas por ni necesa la unuiĝo de fluidaĵoj inter si si- milaj, kion ni trovas nek ĉe la bestoj, nek en la senviva materio.
"S-ro T., li diris, magnetizis sian hundon; al kio li venis? Li ĝin mortigis: la kompatinda besto mortis, fal- inte en ian atonion, ian konsumitecon, sekvon de ĝia magnetiziĝo. Efektive, saturinte ĝin per fluidaĵo, ĉerpita el esenco supera, ol la esenco propra al besto, li ĝin fra- kasis kaj agis sur ĝin, kvankam pli malrapide, simile al fulmo. Sekve, ĉar tute ne eble estas por la fluidaĵa en- volvaĵo de la bestoj asimili nian perispiriton, tial ni ilin tuj frakasus, se ni ilin ektrancigus.
"Ĉe tiu ĉi konstato, mi ja konfesas, ke ĉe la bestoj ekzistas diversaj kapablecoj; ke ĉe ili disvolviĝas certaj sentoj, certaj pasioj, identaj al la homaj pasioj kaj sent- oj; ke ili estas sentemaj kaj dankemaj, venĝemaj kaj malamemaj, laŭ tio, ĉu oni kondutas kontraŭ ili bone aŭ malbone. Tiel estas, ĉar Dio, kiu faras nenion nekom- pletan, konsentis al la bestoj, kunuloj aŭ servantoj de la homo, societemajn inklinojn, kiuj tute ne ekzistas ĉe la sovaĝaj bestoj, vivantaj en solulejoj. Sed inter tiu
(*' Vd. en Nombroj, 22: 21 - 33. — La Trad.
ilia karaktero kaj tio, ke ili povus servi kiel perantoj, por transigi la planon de la Spiritoj, oscedas abismo: la malsameco de materioj.
"Vi scias, ke ni ĉerpas el la cerbo de la mediumo la elementojn, kiujn ni bezonas, por havigi al nia penso formon senteblan kaj kapteblan por vi; ĝuste per la ma- terialoj, kiujn li posedas, mediumo tradukas nian penson en la vulgaran lingvon; nu, kiajn elementojn ni trovus en la cerbo de besto? Cu tie ekzistas vortoj, nombroj, literoj, iaj ajn signoj similaj al tiuj ĉe la homo, eĉ ĉe la homo malplej inteligenta? Tamen, vi diros, la bestoj komprenas la penson de la homo; ili eĉ divenas ĝin; jes, la dresitaj bestoj komprenas iujn pensojn, sed ĉu vi iam konstatis, ke ili reproduktas tiujn pensojn? Ne; el ĉi tio vi devas do konkludi, ke la bestoj ne kapablas servi al ni kiel interpretantoj.
"Resume: la mediumaj faktoj ne povas manifestiĝi sen la konscia aŭ preterkonscia kunhelpo de la medium- oj; kaj sole nur ĉe la enkarnuloj, Spiritoj kiel ni, ni povas trovi tiujn, kiuj povus servi al ni kiel mediumoj. Dresi hundojn, birdojn aŭ aliajn bestojn, ke ili plenumu tiajn aŭ tiajn ekzercojn, tio estas via, ne nia afero.
ERASTO."
NOTO. En la Revue Spirite, de Septembro 1861, estas detale priskribita unu procedo, uzata de la dresistoj de ins- truitaj birdoj, por igi ĉi tiujn preni el amaso da kartoj tiujn deziratajn.
ĈAPITRO XXIII
PRI LA OBSEDO
Simpla obsedo. Fascinado. Subjugigo. Kaŭzoj de la obsedo. Rimedojpor kontraŭbatali la obsedon.
Al la rifoj, kiujn prezentas la praktikado de Spiritismo, oni devas antaŭ ĉiuj alkalkuli la obsedon, t. e. la superregadon, kiun iuj Spiritoj scias havi super iuj homoj. Gi ĉiam fariĝas nur de la flanko de malsuperaj Spiritoj, kiuj strebas al superregado. La bonaj Spiritoj faras nenian perforton; ili konsilas, kontraŭbatalas la in- fluon de la malicaj kaj, se oni ilin ne aŭskultas, ili for- iĝas. La malicaj, kontraŭe, alkroĉiĝas al tiuj homoj, kiujn ili povos fari siaj potencatoj; se ili sukcesas superregi iun, ili identiĝas kun ties Spirito kaj kondukas lin kva- zaŭ infanon.
La obsedo prezentas diversajn flankojn, kiujn estas tre necese distingi unu de alia, rezultantajn el la grado de la ĝeno kaj el la naturo de ĝiaj efikoj. La vorto obsedo estas iele ĝenerala termino, per kiu oni nomas ĉi tiun specon de fenomeno, kies plej ĉefaj variaĵoj estas: la simpla obsedo, la fascinado kaj la subjugigo.
La simpla obsedo okazas tiam, kiam iu mal- bonfarema Spirito imponas al mediumo, sin enmiksas, kontraŭ lia volo, en la komunikaĵojn, kiujn li ricevas, neebligas al li komunikiĝi kun aliaj Spiritoj kaj substi- tuiĝas al tiuj, kiujn li elvokas.
Iu ne estas obsedita pro tio sola, ke lin trompas mensogema Spirito; eĉ la plej bona mediumo estas el- metita al tio, precipe en la unua tempo, kiam ankoraŭ mankas al la novulo la necesa sperto, tiel same, kiel inter ni la plej honestaj homoj povas esti moktrompataj de friponoj. Oni do povas esti trompata, sed ne ĝustadire obsedita; obsedo kuŝas en la persisteco de Spirito, de kiu oni ne povas liberiĝi.
Ĉe la simpla obsedo la mediumo ja scias, ke li trakt- as kun trompema Spirito, kaj ĉi tiu sin ne kaŝas antaŭ li, tute ne maskas siajn malicajn intencojn kaj sian de- ziron ĉikani. La mediumo senpene rekonas tiun friponan agadon kaj, ĉar li sin tenadas garde, tial li mal ofte estas trompata. Ĉi tiu speco de obsedo estas do nur mal- agrabla kaj havas nenian alian malbonaĵon, ol starigi baron al la komunikiĝoj, kiujn oni dezirus tenadi kun seriozaj Spiritoj aŭ kun tiuj, por kiuj oni portas kor- inklinon.
Oni povas alkalkuli al ĉi tiu kategorio la okazojn de fizika obsedo, t. e. tiu, kiu konsistas en la bruaj kaj obstinaj manifestiĝoj de iuj Spiritoj, kiuj memvole aŭd- igas frapojn aŭ aliajn bruojn. Pri ĉi tiu fenomeno mi parolis en la ĉapitro Pri la spontaneaj fizikaj manifest-
iĝoj. (§ 82.)
239. La fascinado naskas multe pli gravajn sekv- ojn. Gi estas iluzio, kaŭzita de la rekta agado de iu Spi- rito sur la menson de mediumo kaj iamaniere paralizanta lian juĝokapablon rilate la komunikaĵojn. Mediumo fas- cinita ne kredas, ke li estas trompata; la Spirito estas tiel lerta kaj inspiras blindan konfidon al li, konfidon, kiu malhelpas la mediumon vidi la friponaĵon kaj kompreni la absurdecon de siaj skribaĵoj, eĉ tiam, kiam ĝi ĵetiĝas en la okulojn de ĉiuj; la iluzio povas eĉ atingi ĝis tia grado, ke ĝi igas la mediumon trovi superbela la plej ridindan parolon. Estus eraro pensi, ke ĉi tiu speco de obsedo povas trafi nur simplanimajn, senklerajn kaj sensaĝajn homojn; ĝin evitas eĉ ne la homoj plej sprit- aj, plej instruitaj kaj plej inteligentaj en aliaj rilatoj, kio pruvas, ke tia eksternormaĵo estas efiko de ia kaŭzo ekstera, kies influon ili suferas.
Mi diris, ke la sekvoj de la fascinado estas multe pli gravaj; efektive, profitante de tiu iluzio, kiu el ĝi re- zultas, la Spirito kondukas la mediumon, kiun li sukcesis superregi, kvazaŭ blindulon, kaj povas igi tiun akcepti la plej ekstravagancajn doktrinojn, la plej malverajn teo- riojn, kvazaŭ la solan esprimon de la vero; eĉ plue, li povas instigi la mediumon al ridindaj, kompromitantaj kaj eĉ danĝeraj paŝoj.
Oni facile komprenas la absolutan diferencon inter la simpla obsedo kaj la fascinado; oni komprenas ankaŭ, ke la Spiritoj, kiuj okazigas ĉi tiujn du efikojn, devas diferenci inter si per sia karaktero. Ce la unua, la Spi- rito, kiu alligiĝis al la mediumo, estas nur ia estulo, kiu tedas pro sia persistemo kaj pri kiu la mediumo ardas de senpacienco por liberiĝi de li. Ce la dua okazas tute alie; por trafi tian celon, la Spirito devas esti lerta, ruza kaj ekstreme hipokrita, ĉar li povas trompi kaj esti akceptita nur pro la masko, kiun li scias surmeti, kaj per falsa mieno de virtulo. La altaj vortoj: karito, hu- mileco kaj amo al Dio servas al li kvazaŭ kreditleteroj, sed tra ĉio ĉi li tralasas signojn de malsupereco, pri kiuj oni devas ja esti fascinita, por ilin ne rimarki; tial, kion li plej multe timas, tio estas la homoj, kiuj vidas tro klare, ke ili estu trompitaj. Lia taktiko estas do preskaŭ ĉiam inspiri al sia interpretanto la ideon eviti ĉiun ajn, kiu povus malfermi al la mediumo la okulojn; en tia maniero forigante ĉian kontraŭparolon, li estas certa, ke li ĉiam pravas.
240. La subjugigo estas ia ĉirkaŭpremo, kiu para- lizas la volon de la homo, kiu ĝin suferas, devigante lin
agadi kontraŭvole. Li troviĝas, unuvorte, sub efektiva jug°.
La subjugigo povas esti morala aŭ korpa. Ce la unua okazo, la subjugigito estas devigata fari ofte absurdajn kaj kompromitantajn decidojn, kiujn per ia iluzio li opi- nias saĝaj: ĝi estas kvazaŭa fascinado. Ce la dua okazo, la Spirito agas sur la materiajn organojn kaj estigas pretervolajn movojn. Gi elmontriĝas ĉe skribiva mediumo per senĉesa bezono skribi, eĉ en la malplej oportunaj momentoj. Mi vidis mediumojn, kiuj, manke de plumo aŭ krajono, ŝajnigis kvazaŭ ili skribas per fingro ĉie, kie
ajn ili troviĝis, eĉ en la stratoj, sur pordoj, sur muroj.
La korpa subjugigo kelkafoje iras pli malproksimen; ĝi povas instigi la mediumon al la plej ridindaj agoj. Mi konis sinjoron, nek junan nek belan, kiu, sub la poten- co de tiaspeca obsedo, estis devigata de ia nerezistebla forto genuiĝi antaŭ junulino, por kiu li nutris nenian senton, kaj peti pri ŝia mano. Aliajn fojojn li eksentis sur la dorso kaj genukavoj fortan premon, kiu devigis lin, malgraŭ lia kontraŭstaro, stariĝi genue kaj kisi la teron sur publikaj lokoj kaj antaŭ la popolamaso. La konatoj de tiu homo rigardis lin kiel frenezulon, sed mi estas konvinkita, ke freneza li tute ne estis, ĉar li plene konsciis la ridindecon de tio, kion li kontraŭvole faradis, kaj de tio li terure suferadis.
Oni iam nomadis posedo la superregadon de malicaj Spiritoj, kiam ilia influo atingas ĝis la misfunkci- ado de la fakultoj. La posedo estus, laŭ mia opinio, si- nonimo de la subjugigo. Mi ne uzas tiun terminon pro du motivoj: unue, ĉar ĝi kuntrenas la kredon al estuloj, kreitaj por malbono kaj eterne sin donantaj al malbono, dum ekzistas nur estuloj pli aŭ malpli neperfektaj, kiuj ĉiuj povas pliboniĝi; due, ĉar ĝi entenas ankaŭ la ideon, ke iu fremda Spirito ekposedas la korpon, ideon pri ia kuneloĝado, dum efektive ekzistas nur subpremo. La vor- to subjugigo perfekte esprimas la penson. Sekve, laŭ mia kompreno, ekzistas ne poseditoj, en la vulgara senco de la vorto, sed ja obseditoj, fascinitoj kaj subjugigitoj.
La obsedo, kiel mi diris, estas unu el la plej grandaj rifoj de la mediumeco kaj ankaŭ unu el la plej oftaj; tial nenia klopodo estus troa, por ĝin kontraŭba- tali, ĉar krom la personaj malutiloj, kiuj povas el ĝi rezulti, ĝi estas absoluta baro kontraŭ la boneco kaj vereco de la komunikaĵoj. Ĉar la obsedo, en kia ajn grado ĝi estas, ĉiam estas la efiko de ia subpremo, kaj ĉar tiun subpremon neniam faras bona Spirito, tial ĉia komunik- aĵo, veninta per obsedita mediumo, fontas el suspekt- inda origino kaj meritas nenian fidon. Se okaze ĝi en- havas ion bonan, oni tion akceptu, sed oni forĵetu ĉion simple dubindan.
Oni rekonas la obsedon laŭ la sekvantaj ka- rakteroj:
a: Persistado de iu Spirito komunikiĝi, ĉu la mediumo volas aŭ ne, per skribado, aŭdado, tiptologio k. a., neebligante al aliaj tion fari.
a: Iluzio, kiu, malgraŭ la inteligenteco de la mediumo, malhelpas lin konfesi la malverecon kaj ridind- econ de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas.
a: Kredo al la neeraremeco kaj al la absoluta identeco de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas kaj kiuj, sub estimindaj kaj respektindaj nomoj, eldiras malveraĵojn aŭ absurdojn.
a: Konfido de la mediumo al la laŭdoj de la Spiritoj, kiuj komunikiĝas per li.
a: Inklino de la mediumo foriĝi de homoj, kiuj povas doni al li utilajn opiniojn.
a: Ofendetiĝo de la mediumo pro la kritiko de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas.
a: Senĉesa kaj maloportuna bezono skribi.
a: Ĉia fizika premo, superreganta la volon de la mediumo kaj deviganta lin agi aŭ paroli kontraŭvole.
a: Persistaj bruoj kaj tumultoj ĉirkaŭ la mediumo, faktoj, kies kaŭzo aŭ objekto li estas.
Ĉe la danĝero de la obsedo oni demandus, ĉu la mediumeco ne estas io bedaŭrinda; ĉu ĝuste ĉi tiu kapableco ĝin ne naskas; unuvorte, ĉu ĝi ne estas pruvo pri la malutileco de la komunikiĝoj kun la Spiritoj? Mia respondo estas facila, kaj mi petas ĝin atente pripensi.
Ne la mediumoj kaj ne la spiritistoj elpensis la Spi- ritojn, sed ja la Spiritoj faris, ke ekzistu spiritistoj kaj mediumoj. Ĉar la Spiritoj estas nenio alia, ol la animoj de la homoj, tial ekzistas Spiritoj, de kiam ekzistas homoj; sekve de tio ili en ĉiuj tempoj havis utilan aŭ pereigan influon sur la homaron. La mediumeco estas por ili nur rimedo por manifestiĝo; ĉe manko de ĉi tiu kapableco ili manifestiĝas en multego da aliaj pli aŭ malpli kaŝitaj manieroj. Estus do eraro pensi, ke la Spiritoj influas nur per skribaj aŭ voĉaj komunikiĝoj; ilia influo estas ĉiumomenta, kaj tiuj homoj, kiuj sin ne okupas pri Spiritoj, aŭ eĉ ilin ne kredas, estas elmetitaj al tiu influo, kiel la ceteraj, kaj eĉ pli ol la ceteraj, ĉar tiuj disponas nenion, kio ĝin kompensus. La medium- eco estas por la Spirito rimedo, por fari sin konata; se li estas malica, li sin ĉiam perfigas, kiel ajn hipokrita li estas. Oni do povas diri, ke la mediumeco ebligas vidi la malamikon vizaĝo kontraŭ vizaĝo, se tiel oni povas paroli, kaj batali kontraŭ li per liaj propraj armiloj; sen tiu kapablo li agas en la ombro kaj, profitante sian ne- videblecon, li povas fari kaj efektive faras multe da mal- bono. Kiom da agoj, al sia propra malfeliĉo, la homo estas devigata fari, kaj kiujn li ne farus, se li havus ian rimedon, por instruiĝi! La nekredemaj ne pensas, ke ili parolas tiel vere, kiam ili diras pri iu, kiu obstine misvojas: "Lia malbona genio lin pereigas." Sekve, la konado de Spiritismo, anstataŭ ebligi superregadon al la malicaj Spiritoj, devas doni kiel rezulton, en pli aŭ malpli proksima tempo kaj kiam ĝi estos disvastiĝinta, dis- bati tiun superregadon, havigante al ĉiu homo la rimed- ojn, por sin gardi kontraŭ iliaj sugestoj; kiu subfalos al tiuj enblovoj, tiu ja plendu kontraŭ si mem.
Generala regulo: kiu ajn ricevas malbonajn komu- nikaĵojn de Spiritoj, ĉu skribajn, ĉu parolajn, tiu trov- iĝas sub malbona influo; tiu influon la persono ricevas, ĉu li skribas aŭ ne skribas, t. e. ĉu li estas aŭ ne estas mediumo, ĉu li kredas aŭ ne kredas la ekziston de iaj Spiritoj. La skribo havigas al li rimedon por certiĝi pri la naturo de la Spiritoj, kiuj agas sur lin, kaj por ilin kontraŭbatali, se ili estas malicaj, kio pli bone prosperas al li, se li sukcesas ekscii la motivon, kiu instigas ilin tiel agadi. Se li estas tiel blindigita, ke li mem ĝin ne komprenas, tiam aliaj personoj povas malfermi al li la okulojn.
Resume: la danĝero kuŝas ne en Spiritismo mem, ĉar ĉi tiu povas, kontraŭe, servi kiel kontrolilo kaj an- taŭgardi kontraŭ tiu danĝero, kiun ni senĉese kaj preter- konscie riskas, sed en la fiera pretendemo de iuj medium- oj, tro ventanime opinii sin ekskluzivaj iloj de Superaj Spiritoj, kaj en tiu kvazaŭa fascinado, kiuj ne ebligas al ili kompreni la stultaĵojn, kies peranto ili estas. Eĉ ne-mediumoj povas enkaptiĝi en tian reton. Mi faru kom- paron. Iu viro havas sekretan malamikon, kiun li ne konas kaj kiu kontraŭ li kaŝite distrumpetas kalumniojn kaj ĉion, kion la plej nigra malicemo povas elpensi. Li vidas sian riĉecon perdiĝi, siajn amikojn foriĝi, sian in- ternan feliĉon renversita. Ne povante malkovri la manon, kiu lin frapas, li ne povas defendi sin kaj falas venkite; sed unu tagon tiu sekreta malamiko skribas ion al li kaj malgraŭ sia ruzeco sin perfidas: jen do malkaŝita lia malamiko, kaj nun li povas tiun konfuzi kaj rehonoriĝi. Tia sama estas la rolo de la malicaj Spiritoj, pri kiuj Spi- ritismo ebligas al ni ilin ekkoni kaj vanigi iliajn agojn.
245. La kaŭzoj de la obsedo diversas laŭ la karaktero de la Spirito; ĝi kelkafoje estas venĝo, kiun li faras al iu homo, kontraŭ kiu li portas resenton de sia lasta aŭ de iu antaŭa ekzistado; ofte, ankaŭ, li havas nenian alian motivon, ol la deziron fari malbonon: ĉar li su- feras, tial li volas igi aliajn suferi; li sentas ian plezuron ilin turmentante, ilin ĉikanante; tial la senpacienco, kiun oni elmontras ĉe tio, ekscitas lin, ĉar tia estas lia celo, dum oni lacigas lin per pacienco; incitiĝante, kolerante, oni faras ĝuste tion, kion li volas. Tiuj Spiritoj iafoje agas el malamo kaj envio al bono, tial ili ĵetas sian ma- lican rigardon sur la plej honestajn homojn. Unu el ili alkroĉiĝis kiel lapo al honorinda familio, al mi konata, kiun cetere li ne havis la plezuron trompi; pridemandita pri la motivo, kial li alligiĝis al tiaj bonkoraj homoj, anstataŭ al homoj malicaj kiel li, li respondis: Ci tiuj lastaj ne vekas ĉe mi envion. Aliajn kondukas ia fia ko- vardeco (*-1, kiu instigas ilin ekspluati la moralan mal- fortecon de iuj homoj, pri kiuj ili scias, ke tiuj estas nekapablaj kontraŭstari al ili. Unu el ĉi tiuj, kiu sub- jugigis tre malmulte inteligentan junulon, demandite pri la motivo de tiu elekto, respondis al mi: Mi forte bezonas turmeti iun; prudenta persono min repuŝus, tial mi
Vd. la sglosaron en la fino de ĉi tiu verko. —La
Trad.
alkroĉiĝas al idioto, kiu neniom da forto kontraŭmet- as al mi.
Ekzistas obsedantaj Spiritoj sen malico, kiuj eĉ havas ian bonan flankon, sed kiuj fieras pri ia pseŭdo- klereco; ili havas apartajn ideojn, apartajn sistemojn koncerne la sciencojn, la socian ekonomion, la moralon, la religion, la Filozofion, kaj volas, ke iliaj opinioj pezu pli ol ĉiuj aliaj. Por tio ili serĉas mediumojn sufiĉe kred- emajn, por ilin akcepti kun fermitaj okuloj, kaj kiujn ili fascinas por neebligi al tiuj distingi veron de malvero. Ili estas la plej danĝeraj, ĉar la sofismoj kostas al ili neniom kaj povas kreditigi la plej ridindajn utopiojn. Sciante la prestiĝon de la laŭtaj nomoj, ili sentas nenian skrupuloj paradi per tiuj, antaŭ kiuj la homoj sin klinas, kaj sin ne retenas ĉe la sakrilegio nomi sin Jesuo, la Sankta Virgulino aŭ iu respektegata sanktulo. Ili penas imponi per ŝvelparolo, pli afekta ol profunda, traplektita per teknikaj terminoj kaj ornamita per la altaj nomoj "karito" kaj "moralo". Ili sin gardas doni malbonan konsilon, ĉar ili ja scias, ke ili estus elpelitaj; tial, la homoj, kiujn ili ekspluatas, ilin per ĉiuj siaj fortoj defendas, dirante: "Vi klare vidas, ke ili ja diras nenion malbonan." Sed la moralo por tiuj Spiritoj estas nura kreditletero kaj ilin la plej malmulte zorgigas; kion ili super ĉio volas, tio estas superregi kaj trudi siajn ideojn, kiel ajn kontraŭraciaj tiuj estas.
La sistememaj Spiritoj, en granda plimulto, amas kilometrajn skribojn kaj tial serĉas mediumojn, kiuj skribas facile kaj kiujn ili penas fari manipuleblaj kaj precipe entuziasmaj iloj, tiujn fascinante. Ili pres- kaŭ ĉiam estas ŝvelparolemaj, tre multevortemaj, pen- ante kompensi kvaliton per kvanto. Ili amas dikti al siaj interpretantoj dikajn skribojn misdisgesteblajn kaj ofte apenaŭ kompreneblajn, kiuj feliĉe havas kiel kontraŭri- medon la materialan neeblecon esti legataj de la vulgar- ularo. La vere superaj Spiritoj estas parolmoderaj; ili diras multe per malmultaj vortoj; el tio sekvas, ke tiu miregiga troabundeco de vortoj devas esti ĉiam sus- pektata.
Oni neniam estas tro singardema ĉe la publikigo de tiaj skribaĵoj; la utopioj kaj ekscentraĵoj, per kiuj ili ofte svarmas kaj kiuj pikas la komunan saĝon, faras tre malagrablan impreson sur novulojn, naskante en ĉi tiuj malveran ideon pri Spiritismo, ne enkalkulante tion, ke ili estas armiloj, kiujn ĝiaj malamikoj uzas, por turni ĝin en ion ridindan. El tiuj publikigaĵoj kelkaj, kvan- kam ne malbonaj kaj ne venintaj el ia obsedo, povas esti rigardataj kiel malprudentaj, malĝustatempaj aŭ mal- lertaj.
Tre ofte okazas, ke iu mediumo povas komu- nikiĝi nur kun unu sola Spirito, kiu alligiĝas al li kaj respondas anstataŭ tiuj, kiujn oni elvokas per li. Tio ne ĉiam estas obsedo, ĉar ĝin eble kaŭzas ia manko de fleks- ebleco de la mediumo kaj lia aparta agordiĝemo rilate tian aŭ tian Spiriton. Obsedo mem ekzistas nur tiam, kiam la Spirito sin trudas kaj per sia volo forigas la aliajn, kion neniam faras bona Spirito. Ordinare la Spi- rito, kiu ekposedas mediumon por lin superregi, ne toleras la kritikan ekzamenon de liaj komunikaĵoj; kiam li konstatas, ke ili ne estas akceptataj kaj estas diskut- ataj, li ne foriĝas, sed inspiras al la mediumo la penson izoliĝi kaj eĉ ofte ĝin ordonas. Ĉiu mediumo, kiu ofend- iĝas pro la kritikado de la komunikaĵoj, kiujn li ricevas, estas la eĥo de la Spirito, lin superreganta, kaj tiu Spirito ne povas esti bona, ĉar li inspiras al la mediumo nelogikan penson, t. e. rifuzi ekzameniĝi. La izoliĝo de mediumo estas ĉiam io bedaŭrinda por li, ĉar la komu - nikaĵoj, kiujn li ricevas, jam ne estas kontrolataj. Li devas ne nur lumigi al si la menson per aliulaj opinioj, sed studi ĉiajn komunikaĵojn, por kompari ilin inter si; enfermiĝante en tiujn, kiujn li ricevas, kiel ajn bonaj ili al li ŝajnas, li riskas fari al si iluzion pri ilia valoro, jam ne parolante pri tio, ke li ne povas ĉion koni kaj ke iliaj konsistoj preskaŭ neniam translimas unu saman rondon. (§ 192: Mediumoj ekskluzivaj.)
La rimedoj por kontraŭbatali la obsedon diversas laŭ la karaktero, kiun ĝi prenas sur sin. Efektiva danĝero ne ekzistas por ĉiu mediumo, firme konvinkita, ke li havas aferon al mensogema Spirito, kiel okazas ĉe la simpla obsedo: tio estas por li nur io malagrabla. Sed ĝuste pro tio, ke ĝi estas io malagrabla, la Spirito havas ankoraŭ unu motivon por furiozi kontraŭ lin, celante lin turmentadi. En ĉi tiu okazo oni devas uzi du plej ĉef- ajn rimedojn: unue, klare montri al la Spirito, ke oni ne estas lia mokataĵo kaj ke por li estas ne eble trompi la personon; due, lacigi lian paciencon, montriĝante pli pacienca ol li; se li profunde konvinkiĝos, ke li perdas sian tempon, li fine foriĝos, same kiel la tedeguloj, kiujn neniu aŭskultas.
Sed ĉi tio ne ĉiam sufiĉas kaj povas daŭri longe, ĉar kelkaj Spiritoj estas persistemaj, kaj por tiuj nenion signifas monatoj kaj jaroj. Krom tio la mediumo devas fari varman alvokon al sia bona anĝelo kaj al la bonaj Spiritoj, kun kiuj li simpatias, kaj peti ilin helpi lin. La obsedantan Spiriton, kiel ajn malica li estas, la mediumo devas trakti severe, sed bonanime, kaj venki lin, preĝante por li. Se li estas efektive perversa, li unue primokos tiujn klopodojn, sed, per konstanta moraligado, li fine sin korektas. Gi estas entreprenenda konvertado, tasko ofte peniga, sendanka, eĉ naŭza, sed kies merito kuŝas en la malfacileco kaj kiu, se ĝuste farita, ĉiam havigas al la mediumo la plezuron esti plenuminta devon de karito kaj ofte tiun, ke li rekondukis erarintan anim- on sur la virtan vojon.
Estas prudente ankaŭ interrompi ĉiun skriban ko- munikadon, tuj kiam oni konstatas, ke oni havas aferon al malica Spirito, kiu volas cedi al nenia admono, por ne fari al li la plezuron esti aŭskultata. Ĉe iuj okazoj povas eĉ esti utile ĉesi skribi dum kelka tempo; oni kon- dutos laŭ la cirkonstancoj. Sed se la skribiva mediumo povas eviti tiujn rilatojn, detenante sin skribi, ne same estas kun la mediumo aŭdiva, kiun la obsedanta Spirito persekutas iafoje ĉiumomente per krudaj kaj obscenaj paroloj kaj kiu eĉ ne havas la savrimedon ŝtopi al si la orelojn. Cetere oni konfesu, ke iuj homoj amuziĝas ĉe la triviala parolo de tiaj Spiritoj, kiujn ili vigligas kaj al kiuj ili pikas la langon, ridante ties malsaĝaĵojn, ans- tataŭ trudi al ili silenton kaj ilin moraligi. Miaj kon- siloj ne povas taŭgi por homoj, kiuj volas mem droni.
Ne do danĝere, sed nur malagrable estas al ĉiu mediumo, kiu ne lasas sin trompi, ĉar trompata li ne povas esti; alie okazas ĉe fascinado, ĉar tiam la po- tencado de la Spirito super la homo, kiun li ekposedis, estas senlima. La sola, kion oni povas fari kun tiu homo, estas peni konvinki lin, ke li estas trompata, kaj turni lian obsedon en obsedon simplan, sed tio estas ne ĉiam facila, eĉ iafoje ne ebla. La influo de la Spirito povas esti tiel forta, ke ĝi faras la fasciniton surda por ĉia rezonado, kaj, kiam la Spirito inspiras iun krudan scienc- an herezon, li iras ĝis la ekstremo igi la fasciniton dubi, ĉu ne la scienco eraras. Kiel mi diris, la fascinito ordi- nare tre malvolonte akceptas konsilojn; la kritiko lin pikas, lin incitas kaj igas lin abomeni tiujn, kiuj kun li ne dividas lian admiron. Suspekti lian inspiranton estas en liaj okuloj kvazaŭ profanado, kaj ĝuste tion la Spirito postulas, ĉar kion li volas, tio estas ja, ke ĉiuj kliniĝu antaŭ lia parolo.
Unu el ili eksterordinare fascinadis unu mian kon- aton; mi elvokis lin, kaj post kelke da fanfaronaĵoj vid- ante, ke li ne povas trompi min pri sia identeco, li fine konfesis, ke li ne estas la persono, kies nomon li ekpren- is. Demandite, kial li tiel trompas tiun personon, li res- pondis per jenaj vortoj, kiuj ĝuste pentras la karakteron de tiaj Spiritoj: — Mi serĉadis homon, kun kiu mi povus manovri: mi lin trovis kaj mi lin ne delasos. Sed se oni klare montras al li la aferon, li kontraŭmetas: — Tion ni ja vidos! Ĉar neniu estas pli blinda ol tiu, kiu ne volas vidi, kiam oni konstatas la senutilecon de ĉia provo mal- fermi la okulojn al la fascinito, la plej bona, kion oni farus, tio estas forlasi lin kun liaj iluzioj. Oni ne povas resanigi malsanulon, kiu obstinas en la pluigado de sia malsano kaj plezuras en ĝi.
La korpa subjugigo ofte forprenas de la ob- sedito la energion necesan por superregi la malican Spi- riton; tial iu krompersono devas enpaŝi en la aferon, agante ĉu per magnetismo, cŭ per la potenco de sia volo.
Se la obsedito ne kunhelpas, tiam tiu persono devas trudi aŭtoritaton super la Spirito; sed, ĉar tiu aŭtoritato povas esti nur morala, tial povas ĝin havi nur iu estulo morale supera ol la Spirito, kaj lia povo estas des pli efika, ju pli granda lia morala supereco, ĉar tiel li imponas al tiu Spirito, kiu do estas devigita kliniĝi antaŭ li. Jen kial Jesuo estis tiel potenca kaj elpeladis estulojn, kiujn en tiu tempo oni nomadis demonoj, t. e. obsedantajn ma- licajn Spiritojn.
Mi ĉi tie povas doni nur ĝeneralajn konsilojn, ĉar ekzistas nenia materiala procedo, precipe nenia formulo, nenia formala parolo, kiu havus la povon elpeli obsedantajn Spiritojn. Kio iafoje mankas al obsedito, tio estas ia sufiĉa fluidaĵa forto; en ĉi tiu okazo la magneta agado de bona magnetizanto povas tre utili al li. Estas tamen ĉiam konsiderinde, ke oni, per fidinda mediumo, petu la konsilojn de iu Supera Spirito aŭ de lia gardanta anĝelo.
252. La moralaj neperfektaĵoj de la obsedito iafoje estas baro al lia liberiĝo. Jen notinda ekzemplo, kiu povas servi kiel instruo al ĉiuj:
Jam de kelke da jaroj pluraj fratinoj estis viktimoj de tre malagrablaj vandalaĵoj. Iliaj vestoj estis senĉese disĵetataj en ĉiujn angulojn de la domo kaj eĉ sur la tegmentojn, tondataj, disŝirataj kaj distruataj, kia ajn ilia zorgo ilin tenadi enŝlosite. For de la mondo, en ia pro vinca vilaĝeto, tiuj sinjorinoj antaŭe neniam aŭdis pri Spiritismo. Ilia unua ekpenso nature estis supozi, ke trivialaj ŝercemuloj ilin ĉikanadas, sed tia persistado kaj iliaj antaŭzorgoj forbatis de ilia kapo tiun ideon. Nur post longa tempo dank'al kelkaj indikoj, ili opiniis, ke ili devas veni al mi, por ekscii la kaŭzon de tiuj difektoj kaj la rimedojn, kiuj rebonigus la ordon, se nur eble. La kaŭzo ne estis duba; la rimedoj estis pli malfacilaj. Tiu Spirito, kiu manifestiĝis per tiaj agoj, evidente estis malica. Elvokite, li montriĝis terure perversa kaj ne- atingebla por ĉiu bona sento. La preĝo tamen laŭŝajne efikis utile, sed post kelka tempo da interrompo la van- dalaĵoj rekomenciĝis. Jen la konsilo, kiun Supera Spirito donis al mi pri ĉi tiu demando:
"La plej bona, kion tiuj sinjorinoj faru, estas peti siajn protektantajn Spiritojn ilin ne forlasi; miaflanke, mi ne donus al ili konsilon pli bonan ol tion, ke ili es- ploru la profundon de sia konscienco, por tie al si mem konfesi siajn kulpojn kaj zorge rigardi, ĉu ili ĉiam prak- tikadis la amon al la proksimulo kaj la kariton. Mi pa- rolas ne pri la karito, kiu donas kaj disdonas, sed pri la karito de la lango, ĉar ili bedaŭrinde ne retenas la sian, kaj ne pravigas per siaj piaj agoj sian deziron li- beriĝi de sia turmentanto. Ili tro multe amas klaĉadi pri sia proksimulo, kaj la ilin obsedanta Spirito nun far- as venĝon kontraŭ ili, ĉar, kiam sur la Tero, li estis ilia propeka kapro. Ili nur serĉfosu en sia memoro, kaj ili tuj vidos, kun kiu ili traktas.
"Tamen, se ili sukcesos pliboniĝi, iliaj gardanĝeloj denove alproksimiĝos al ili kaj ties sola ĉeesto forpelos la malican Spiriton, kiu aparte alkroĉiĝis al unu el ili precipe tial, ĉar ŝia anĝelo-gardanto devis foriĝi pro iaj ŝiaj riproĉindaj faroj aŭ malnoblaj pensoj. Kion ili devas fari, tio estas varmaj preĝoj por la suferantoj kaj, super ĉio, praktikado de la virtoj, kiujn Dio ordonas al ĉiu laŭ lia stato."
Ce mia rimarko, ke ĉi tiuj vortoj ŝajnas al mi iom severaj kaj ke eble estas konsilinde ilin mildigi, por ke mi ilin sciigu al la sinjorinoj, la Spirito rediris:
"Mi devas diri tion, kion mi diras kaj kiel mi diras, ĉar tiuj personoj kutimas pensi, ke ili ne faras malbonon per la lango, kaj tamen ili multe da malbono faras. Tial estas necese frapi ilian spiriton en tia maniero, ke tio estu por ili serioza averto."
El tio dirita rezultas sekvoriĉa instruo, nome, ke la moralaj neperfektaĵoj estas motivoj por la agado de obsedantaj Spiritoj kaj ke la plej trafa rimedo por ilin forpeli estas la altiro de la bonaj per la farado de bono. La bonaj Spiritoj sendube estas pli potencaj ol la malicaj, kaj ilia volo sufiĉas, por forigi ĉi tiujn lastajn; sed ili helpas nur tiujn homojn, kiuj ilin helpas per siaj klopodoj por pliboniĝi, alie ili foriĝas, lasante la kamp- on libera al la malicaj Spiritoj, kiuj tiamaniere, ĉe iuj okazoj, fariĝas puniloj, ĉar la bonaj lasas ilin agadi por tiu celo.
Oni tamen ne atribuu al la rekta agado de la Spiritoj ĉiajn ĉagrenojn, kiuj povas okazi; tiaj malagra- blaĵoj estas ofte sekvoj de malzorgo aŭ neantaŭvidemo. Unu bredisto foje skribigis al mi, ke jam de dek du jaroj ĉiaspecaj malfeliĉoj frapadis lian brutaron: jen liaj bov- inoj mortis aŭ ne plu liveris lakton, jen ia akcidento trafis liajn ĉevalojn, ŝafojn aŭ porkojn. Li faris multe da naŭtagaj preĝoj, kiuj ja nenion helpis, kiel ankaŭ nenion donis la mesoj kaj ekzorcaĵoj, kiujn li farigis. Tiam, laŭ la antaŭjuĝo de la kamparanoj, li konvinkiĝis, ke oni sorĉis liajn bestojn. Sendube opiniante, ke mi po- sedas sorĉelpelan povon pli fortan, ol tiu de la paroĥ- estro de lia vilaĝo, li petis mian opinion. Jen la respondo, kiun mi ricevis:
"La mortado aŭ la malsanoj de la brutaro de tiu homo rezultas el tio, ke liaj staloj estas infektitaj, kaj li ilin ne riparigas, ĉar tio kostas kelkan monon."
Mi finos ĉi tiun ĉapitron per la respondoj, kiujn la Spiritoj donis al kelke da demandoj kaj kiuj apog- as tion, kion mi diris.
a: Kial iuj mediumoj ne sukcesas liberiĝi de malicaj Spiritoj, kiuj alkroĉiĝas al ili, kaj kial la bonaj Spiritoj, kiujn ili elvokas, ne havas sufiĉan povon por malproksime tenadi tiujn aliajn kaj por mem komuni- kiĝi?
"Vere estas ne, ke mankas povo al la bona Spirito, sed ofte, ke la mediumo ne estas sufiĉe forta, por kun- klopodi; lia naturo pli taŭgas pro certaj rilatoj; lia fluid - aĵo identiĝas prefere kun unu Spirito, ol kun alia. Jen kio havigas tian grandan superregadon al tiuj, kiuj volas lin trompi."
a: Sajnas al mi tamen, ke iuj homoj tre meritaj, kun neriproĉinda moraleco, estas, malgraŭ tio, malhelp- ataj komunikiĝi kun la bonaj Spiritoj.
"Tio estas elprovo; cetere, ĉu vi scias, ĉu ilian koron ne makulas iom da malbono? ĉu fiero iom ne superregas lian ŝajnan bonecon? Montrante al la obsedito lian mal- fortan flankon, tiuj provoj devas instigi lin al humileco.
"Ĉu ekzistas sur la Tero iu homo, kiu povus esti rigardata kiel perfekta? Iu, kun plena ŝajno de virtulo, povas havi ankoraŭ multe da kaŝitaj difektoj, ian mal- novan fermenton de neperfekteco. Ekzemple, vi diras pri iu, kiu ne faras malbonon, kiu estas lojala koncerne siajn sociajn rilatojn: "li estas brava, digna homo"; sed ĉu vi scias, ĉu liajn bonajn ecojn ne nigrigas fiero; ĉu ĉe li ne estas ia fundo de egoismo; ĉu li ne estas avara, ĵa- luza, rankora, klaĉema, havanta multegon da aliaj mizer- aĵoj, kiujn vi ne rimarkas, ĉar viaj rilatoj kun li ne donis al vi la oportunan okazon, por ilin malkovri? La plej potenca rimedo, por kontraŭbatali la influon de la malicaj Spiritoj, estas kiel eble plej alproksimiĝi al la naturo de la bonaj."
a: Ĉu la obsedo, kiu malhelpas mediumon ricevi la komunikaĵojn, kiujn li deziras, ĉiam estas signo de lia senindeco?
"Mi ne diris, ke tio estas signo de senindeco, sed ke ia baro povas malhelpi certajn komunikaĵojn; formovi tiun baron, troviĝantan en li, jen tio, pri kio li devas klopodi, alie liaj preĝoj, liaj petegoj nenion atingos. Ne sufiĉas al malsanulo diri al sia kuracisto: "havigu al mi sanon, mi volas farti bone"; kuracisto povas nenion, se malsanulo ne faras tion necesan."
a: Ĉu do la neebleco komunikiĝi kun iuj Spiritoj estus ia puno?
"Ĉe iaj okazoj ĝi povas esti efektiva puno, tiel same, kiel la ebleco komunikiĝi kun ili estas rekompenco, pri kiu vi devas klopodi, por ĝin meriti." (Vd. Perdo kaj interrompo de la mediumeco, § 220.)
a: Ĉu oni ne povas kontraŭbatali la influon de la malicaj Spiritoj ankaŭ moraligante ilin?
"Oni povas, sed tion oni ne faras kaj tion oni devas ne forgesi fari, ĉar ĝi ofte estas tasko, al vi donita kaj kiun vi devas karite kaj pie plenumi. Per saĝaj konsiloj oni povas instigi ilin al pento kaj plirapidigi ilian pro- greson."
— Kiel iu homo povas, en ĉi tiu rilato, havi pli grandan influon, ol la Spirito mem?
"La malicaj Spiritoj alproksimiĝas prefere al la homoj, kiujn ili intencas turmenti, ol al la Spiritoj mem, de kiuj ili kiom eble foriĝas. Ce ĉi tiu alproksimiĝo al la homoj, kiam ili trovas kelkajn, kiuj ilin moraligas, ili ko- mence tiujn ne aŭskultas kaj ridas; poste, se oni scias ilin kapti, ili fine lasas sin kortuŝi. La altrangaj Spiritoj povas paroli al ili nur en la nomo de Dio, kaj tio ilin teruras. Sendube la homo ne havas pli grandan povon ol la Superaj Spiritoj, sed lia parolo pli bone identiĝas kun la naturo de tiuj aliaj Spiritoj, kaj, vidante la aŭto- ritaton, kiun li povas havi super la malsuperaj Spiritoj, li pli klare komprenas la solidarecon inter la Ciela kaj la Tero.
"Cetere la aŭtoritato, kiun la homo povas havi super la Spiritoj, estas rekte proporcia al lia morala supereco. Li ne mastras la Superajn Spiritojn, eĉ ne tiujn, kiujn, ne estante superaj, estas tamen bonaj kaj helpemaj, sed li povas mastri la Spiritojn malsuperajn ol li pri moral- eco." (Vd. § 279.)
a: Cu pelita ĝis certa grado, la subjugigo povus rezultigi frenezon?
"Jes, ian frenezon, kies kaŭzo estas nekonata en la mondo, sed kiu havas nenian rilaton al la ordinara fre- nezo. Inter homoj, iujn oni konsideras frenezuloj, multaj estas nuraj obseditoj; ili bezonus moralan prizorgadon, dum per korpa kuracado oni faras ilin absolutaj frenezuloj. Kiam la kuracistoj bone konos Spiritismon, ili scios fari tiun distingon kaj resanigos pli da malsanuloj per ĝi, ol per duŝoj." (§ 221.)
a: Kion pensi pri homoj, kiuj, vidante ian danĝer- on en Spiritismo, opinias, ke la rimedo por antaŭforigi tian danĝeron estus malpermesi la komunikiĝojn kun la Spiritoj?
"Se ili povas malpermesi al iuj homoj komunikiĝi kun la Spiritoj, ili tamen ne povas malhelpi spontaneajn ma- nifestiĝojn antaŭ tiuj samaj homoj, ĉar ja ili ne povas nuligi la Spiritojn, nek neebligi ties kaŝitan influon. Ili similas tiajn infanojn, kiuj kovras al si la okulojn kaj tiam pensas, ke neniu ilin vidas. Estus frenezaĵo voli elĵeti aferon, kiu donas grandajn utilojn, tial, ĉar sen- prudentuloj povas ĝin misuzi; la rimedo por antaŭfor- igi tiujn malbonaĵojn estas, kontraŭe, fari ĝin funde konata."
ĈAPITRO XXIV
PRI LA IDENTIGO DE LA SPIRITOJ
Eblaj pruvoj de identeco. Distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj. Demandoj pri la naturo kaj la identeco de la Spiritoj
Eblaj pruvoj de identeco
255. La demando pri la identigo de la Spiritoj estas unu el la plej diskutataj, eĉ inter la adeptoj de Spiritismo; tiel estas, efektive, ĉar la Spiritoj alportas al ni neniajn legitimaĵojn, kaj oni scias, kiel facile iuj el ili prenas al si malproprajn nomojn; tial, krom la obsedo, tio ankaŭ estas unu el la plej grandaj malfacilaĵoj de la praktika Spiritismo. Cetere, ĉe multe da okazoj, la absoluta identigo estas demando akcesora kaj sen reala graveco.
La identigo de la Spiritoj de antikvaj personoj estas la plej malfacila, eĉ ofte ne ebla, kaj tiam oni devas li- migi sin per pure morala konsiderado. Oni juĝas la Spi- ritojn, kiel la homojn, laŭ ilia parolo; se iu Spirito sin prezentas sub la nomo, ekzemple, de Fйnelon, sed diras trivialaĵojn aŭ infanaĵojn, tiu evidente ne povas esti li; sed se li diras aferojn indajn de Fйnelon, kiujn ĉi tiu ne rifuzus rekoni kiel siajn, tiam ekzistas, se ne ia ma- teriala pruvo, almenaŭ ĉiu probableco morala, ke tiu estas ja li. Precipe en ĉi tiu okazo la reala identeco estas flanka demando; se la Spirito diras nur bonajn aferojn, malmulte gravas la nomo, sub kiu ili estas prezentataj.
Oni sendube kontraŭdiros, ke Spirito, kiu alprenus falsan nomon, eĉ nur por ia bona parolo, ja farus mis- tifikon, sekve li ne povus esti bona Spirito. Ĉi tie estas iaj subtilaĵoj tre malfacile kapteblaj, kiujn mi nun prov- os elvolvi.
256. Laŭgrade kiel la Spiritoj puriĝas kaj supren- iras en la hierarkio, la distingigaj karakteroj de ilia per- soneco iamaniere elviŝiĝas en la unuformeco de la per- fekteco, sed ili tamen konservas sian individuecon; ĉi tio fariĝas kun la superaj kaj la puraj Spiritoj. En ĉi tiu situacio la nomo, kiun ili havis sur la Tero, dum unu el la multegaj efemeraj enkorpaj ekzistadoj, kiujn ili tra- vivis, estas io absolute sensignifa. Ni rimarku ankaŭ, ke la Spiritoj estas altirataj unuj al aliaj pro la simileco de siaj karakteroj, kaj tiel ili estigas intersimpatiantajn grupojn aŭ familiojn. Aliflanke, se oni konsideros la grandegan nombron da Spiritoj, kiuj ekde la origino de la tempoj certe atingis la unuajn rangojn, kaj se oni komparos tiun nombron kun la tiel malgranda nombro de la homoj, kiuj postlasis laŭtan nomon sur la Tero, tiam oni komprenos, ke el la Superaj Spiritoj, kiuj povas komunikiĝi kun ni, la plej multaj probable havas nom- ojn nekonatajn al ni; sed ĉar ni bezonas nomojn, por fiksi niajn ideojn, tial ili povas alpreni tiun de iu kon- ata persono, kies naturo plej bone identiĝus kun la ilia; tial niaj gardanĝeloj plej ofte faras sin konataj sub la nomo de iu el la sanktuloj, kiujn ni respektegas, kaj ordinare sub la nomo de tiu, kun kiu ni plej kore simpatias. El tio sekvas, ke se ies gardanta anĝelo nomas sin Sankta Petro, nenio materiale pruvas, ke li estas ĝuste la apostolo kun ĉi tiu nomo: li povas esti tiu aŭ iu tute nekonata Spirito, apartenanta al familio de Spiritoj, el kiuj unu estas Sankta Petro. El tio sekvas ankaŭ, ke, kia ajn estas la nomo, per kiu oni elvokas sian gard- anĝelon, li venas, ĉar lin altiras la penso: la nomo estas por li indiferenta.
Tio sama okazas ĉiam, kiam iu Supera Spirito pro- pravole komunikiĝas sub la nomo de konata persono. Nenio pruvas, ke li estas ĝuste la Spirito de tiu perso- no; sed se li diras nenion, kio malkonfirmus la noblecon de ties karaktero, tiam ekzistas la probablaĵo, ke li estas ja tiu, kaj ĉiaokaze oni povas diri, ke, se ne tiu mem, li ja estas iu samranga Spirito aŭ eĉ eble iu ties sendito. Resume: la demando pri la nomo estas akcesora; nomo povas esti konsiderata kiel nura signo de la rango, kiun la Spirito okupas en la hierarkio de tiuj estuloj.
Alie mienas la afero en la okazo, se iu Spirito el pli malalta ordo sin pave ornamas per respektinda nomo, por kreditigi sian parolon; ĉi tiu okazo estas tiel ofta, ke oni neniam troigus sian antaŭgardon kontraŭ tiaj substituiĝoj, ĉar, profitante el tiuj malpropraj nomoj kaj precipe uzante fascinadon, iuj sistememaj Spiritoj, pli fieraj ol kleraj, penas kredindigi la plej ridindajn ideojn.
La demando pri la identeco estas do, kiel mi diris, pli-malpli indiferenta, kiam la afero estas pri ĝeneralaj instruoj, ĉar la pli altaj Spiritoj povas anstataŭi unu alian sen ia konsekvenco. La Superaj Spiritoj konsist- igas, por tiel diri, tutaĵon, kies anoj, kun malmultaj esceptoj, estas al ni tute ne konataj. Interesas nin ne ilia persono, sed ilia instruado; nu, se tiu instruado estas bona, ne gravas do, ke tiu, kiu ĝin donas, nomas sin Petro aŭ Paŭlo: oni taksas ĝin ne laŭ ĝia ŝildo, sed laŭ ĝia kvalito. Se iu vino estas malbona, la etiketo ne farus ĝin bona. Alie okazas ĉe intimaj komunikaĵoj, ĉar inte- resas nin la individuo, la persono mem; en ĉi tiu cirkons- tanco estas pravigeble, ke oni penu certiĝi, ĉu la Spirito, veninta al ni vokite, estas ja tiu, kiun ni deziras.
257. La identigo estas multe pli facila en la okazo de nuntempaj Spiritoj, kies karakteron kaj kutimojn oni konas, ĉar ĝuste per tiuj kutimoj, de kiuj ili ankoraŭ ne havis la tempon por seniĝi, ili rekonigas sin, kaj mi tuj diru, ke tio estas ja unu el la plej certaj signoj de ident- eco. La Spirito sendube povas pruvi sian identecon, kon- tentigante la peton, kiun oni pri tio faris al li, sed li tiel agas nur tiam, se tio interesas lin mem; tiu peto lin ordinare ĉagrenas, kaj tial oni devas ĝin ne fari. For- lasinte sian korpon, la Spirito ne rezignas sian ofend- iĝemon; vundas lin ĉiu demando, celanta lin elprovi. Iajn demandojn oni ne kuraĝus adresi al li, se li sin prezentus kun karno kaj ostoj, pro la timo atenci la decregulojn; kial do lin malpli respekti post lia elkarniĝo? Ĉu iun sinjoron, kiu sin prezentas en salono, eldirante sian nom- on, oni abrupte petus, ke li per legitimaĵoj pruvu, ke li estas ja tiu, sub la preteksto, ke ekzistas trompistoj? Tiu sinjoro sendube havus la rajton rememorigi al sia de- mandinto la regulojn de bonedukiteco. Guste tiel la Spiritoj kondutas, ne respondante aŭ forirante. Ni prenu ekzemplon por komparo. Ni prezentu al ni, ke la astro- nomo Arago, ankoraŭ sur la Tero, sin prezentis en ia domo, kie lia persono ne estis konata, kaj ke oni lin impertinente alparolis jene: "Vi diras, ke vi estas Arago, sed, ĉar ni vin ne konas, tial bonvolu tion pruvi al ni, respondante kelkajn demandojn: solvu tian pro- blemon de Astronomio; diru al ni vian patronomon, vian antaŭnomon, la nomojn de viaj infanoj, tion, kion vi faris en tia tago, je la tioma horo k. t. p." Kion, li res- pondus? Nu, kiel Spirito li faros same, kiel iam sur la Tero, kaj same kondutas la ceteraj Spiritoj.
Kvankam ili rifuzas respondi al infanecaj kaj ekstravagancaj demandoj, pri kiuj oni farus al si skru- pulon tiujn adresi al ilia enkarna persono, tamen la Spi- ritoj ofte donas memvole nerefuteblajn pruvojn pri sia identeco per sia karaktero, kiu elmontriĝas el ilia parolo, per la uzado de vortoj, kiuj estis al ili kutimaj, per la citado de iuj faktoj, de apartaj aferoj en sia vivo, iafoje nekonataj al la ĉestantoj, travivaĵoj, kies verecon oni povis konstati. La pruvoj pri identeco elfluas, krom tio, el multego da neatenditaj cirkonstancoj, kiuj ne ĉiam sin prezentas per unu fojo, sed dum la serio de la inter- paroloj. Estas do konsilinde ilin atendi, sed ne elmovi, zorge observante ĉiujn, kiuj povas rezulti el la konsisto de la komunikajoj. (Vd. la fakton raportitan en la § 70.)
Unu rimedo, kiun iafoje oni sukcese uzas, por certiĝi pri la identeco de iu komunikiĝanta Spirito, kiam li estas suspektinda, konsistas en tio, igi lin aserti, en la nomo de Dio ĉiopova, ke li ja estas tiu, pri kiu li dir- as, ke li estas. Ofte okazas, ke tiu, kiu sin prezentas sub malpropra nomo, ŝanceliĝas ĉe la sakrilegio kaj, ko- mencinte skribi: Mi asertas, en la nomo de ..., li haltas kaj kolere ekfaras sensignifajn strekojn sur la papero aŭ rompas la krajonon. Se li estas pli hipokrita, tiam li sin elturnas de la demando per mensa limigo, skrib- ante ekzemple: Mi certigas vin, ke mi diras la veron, aŭ: Mi asertas, en la nomo de Dio, ke tiu estas ja mi mem, kiu parolas al vi, aŭ alie. Sed kelkaj ne estas tiel skru- pulemaj kaj ĵuras ĉion, kion oni volas. Unu el tiaj ko- munikiĝis kun iu mediumo nomante sin Dio, kaj la mediumo, forte honorita per tia alta favoro, ne hezitis kredi lin. Elvokite de mi, li ne kuraĝis daŭrigi sian fri- ponaĵon kaj diris: "Mi ne estas Dio, sed mi estas Lia filo." — Ĉu vi do estas Jesuo? ĉi tio estas ne probabla, ĉar Jesuo tro alte sidas, ke li uzus ian artifikon. Ĉu vi do kuraĝas aserti, en la nomo de Dio, ke vi estas la Kristo? "Mi ne diras, ke mi estas Jesuo; mi diras, ke mi estas filo de Dio, ĉar mi estas unu el Liaj kreitoj."
Oni devas el ĉi tio konkludi, ke la rifuzo de iu Spi- rito, certigi sian identecon en la nomo de Dio, estas ĉiam evidenta pruvo, ke la nomo, kiun li alprenis, estas fri- ponaĵo, sed lia certigo estas ne senduba pruvo, sed nur probablaĵo.
Oni povas alkalkuli al la pruvoj pri identeco la similecon de la skribo kaj de la subskribo, sed, krom tio, ke ne ĉiuj mediumoj kapablas atingi tiun rezultaton, ĝi ne estas sufiĉa garantio; falsistoj ekzistas en la mondo de la Spiritoj, tiel same, kiel en ĉi tiu; ĝi estas do nur probablaĵo de identeco, kiu ricevas valoron nur dank'al la cirkonstancoj, kiuj ĝin akompanas. Tio sama fariĝas kun ĉiaj materialaj signoj, kiujn kelkaj homoj kredigas kvazaŭ talismanojn neimiteblajn por la mensogemaj Spiritoj. Por tiuj, kiuj kuraĝas trompe ĵuri en la nomo de Dio aŭ falsi subskribon, ia materiala signo ne povas esti baro. La plej bona el ĉiaj pruvoj pri identeco kuŝas en la parolo kaj en okazaj cirkonstancoj.
Oni sendube diros, ke se iu Spirito povas imiti subskribon, li do tue same povas imiti la parolon. Jes, ĝuste; mi vidis kelkajn, kiuj senhonte alprenis la nomon de la Kristo kaj kiuj, por kredigi la mistifikon, ŝajnigis la evengelian stilon kaj, nek al teksto nek al preteksto, malavare disĵetadis jenajn tre konatajn vortojn: Vere, vere mi diras al vi; sed, ekzameninte la tuton sen antaŭ- juĝo, esplorinte la fundon de la pensoj, vidinte apud bel- aj maksimoj pri karito infanecajn kaj ridindajn reko- mendojn, oni devus ja esti fascinita, por erari pri tio. Efektive, kelkaj partoj de la materiala formo de la pa- rolo povas esti imitataj, sed ne la penso; senklereco neniam imitos la veran klerecon, kaj malvirto neniam imitos la veran virton; la azeno ne povas longe kaŝi sian voston sub la felo de la leono. Tiam la mediumo kaj ankaŭ la elvokinto bezonas ja sian tutan sagacecon kaj sian tutan juĝokapablon, por malimpliki la veron for de la mensogo. Ili devas konvinkiĝi, ke la malicaj Spiritoj estas kapablaj je ĉiaj ruzaĵoj kaj ke ju pli alta estas la nomo, sub kiu iu Spirito sin prezentas, des pli da mal- konfido li devas veki. Kiom da mediumoj ricevis apo- krifajn komunikaĵojn kun la subskribo Jesuo, Maria aŭ de iu adorata sanktulo!
Distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj
La absoluta identigo de la Spiritoj estas, en multe da okazoj, flanka, malgrava demando, sed ne tia estas la distingo inter la bonaj kaj la malbonaj Spiritoj; ilia individueco povas esti por ni indiferenta, sed ilia est- eco mem, neniam. En ĉiuj instruaj komunikaĵoj ĝuste sur ĉi tiu punkto devas do koncentriĝi nia atento, ĉar nur ĝi povas havigi al ni la gradon de nia konfido al la manifestiĝanta Spirito, kia ajn la nomo, sub kiu li ma- nifestiĝas. Ĉu la manifestiĝanta Spirito estas bona aŭ malbona? Al kiu rango de ilia hierarkio li apartenas? Jen la plej ĉefaj demandoj. (Vd.: "Spirita hierarkio", en La Libro de la Spiritoj, § 100.)
Oni juĝas la Spiritojn, mi diris, same kiel oni juĝas la homojn, nome laŭ ilia parolo. Ni prezentu al ni, ke iu homo ricevis dudek leterojn de personoj, al li nekonataj; laŭ la stilo, laŭ la pensoj, unuvorte laŭ mult- ego da signoj, li konkludas, kiuj estas instruitaj aŭ mal- kreraj, ĝentilaj aŭ malbone edukitaj, supraĵemaj, pro- fundapensaj, frivolaj, fieraj, seriozaj, ventkapaj, senti- mentalaj k. t. p. Same okazas koncerne la Spiritojn: oni devas rigardi ilin kiel korespondantojn, kiujn oni neniam antaŭe vidis, kaj demandi sin, kion oni pensus pri la sciaĵaro kaj la karaktero de iu homo, kiu dirus aŭ skrib- us tiajn aferojn. Oni povas preni kiel neŝanĝeman kaj senesceptan regulon, ke la parolo de la Spiritoj estas ĉiam proporcia al la grado de ilia alteco. La efektive superaj Spiritoj ne sole diras nur bonajn aferojn, sed ankaŭ tiujn diras per vortoj plej absolute liberaj de ĉia trivialeco. Kiel ajn bonaj estas tiuj aferoj, se eĉ unu sola esprimo, kiu montrus malnoblecon, ĝin makulas, tio estas senduba signo de malsupereco, kaj des pli prave, se la tuto de la komunikaĵo per sia maldelikateco vund- as la decregulojn. La parolo ĉiam malkaŝas sian origin- on, ĉu per la penso, kiun ĝi esprimas, ĉu per la formo, kaj tial, eĉ se iu Spirito volus trompi nin pri sia pseŭdo- supereco, sufiĉas iom longe konversacii kun li, por lin taksi.
Ankaŭ boneco kaj bonvolemo estas esencaj pro- praĵoj de la elpuriĝintaj Spiritoj; ili portas malamon nek kontraŭ la homoj, nek kontraŭ la ceteraj Spiritoj; ili bedaŭras la malfortaĵojn, kritikas la erarojn, sed ĉiam modere, sen galo kaj sen ofendemo. Se oni akceptas, ke la efektive bonaj Spiritoj povas voli sole nur bonon kaj diri sole nur bonajn aferojn, oni el tio konkludos, ke ĉio, kio en la parolo de la Spiritoj elmontras mankon de boneco kaj de bonvolemo, ne povas veni de iu bona Spirito.
La inteligenteco tute ne estas senduba signo de supereco, ĉar inteligenteco kaj moralo ne ĉiam iras duope. Iu Spirito povas esti bona, bonvolema, sed havi limitajn sciojn, dum iu inteligenta kaj klera Spirito povas esti tre malsupera pri moralo.
Multaj pensas, ke, demandante la Spiriton de iu, kiu estis kompetenta pri sia specialeco sur la Tero, oni pli certe ricevos la veron; ĉi tio estas logika, sed ne ĉiam vera. La sperto montras, ke la scienculoj, same kiel la aliaj homoj, precipe tiuj, kiuj elkarniĝis antaŭ nelonge, ankoraŭ troviĝas sub la regado de la antaŭjuĝoj de sia enkorpa vivo: ili ne tuj liberiĝas de sia sistememeco. Povas do okazi, ke sub la influo de la ideoj, kiujn ili portis, kiam sur la Tero, kaj el kiuj ili faris al si titolon de gloro, ili vidas malpli klare, ol kiel ni pensas. Mi ne prezentas ĉi tiun principon kiel regulon, multe mankas gis tio; mi diras nur tion, ke oni ĝin konstatas kaj ke sekve ilia homa scio ne ĉiam estas pruvo pri ilia neerar- emo kiel Spiritoj.
Submetante ĉiujn komunikaĵojn al skrupula ekzameno, profunde esplorante kaj analizante la penson kaj la esprimojn, kiel oni faras juĝante literaturan verk- on, senhezite foĝetante ĉion, kio pekus kontraŭ la lo- giko kaj la komuna saĝo, ĉion, kio neigus la karakteron de la Spirito, kies manifestiĝon oni supozas, oni senku- raĝigas la trompemajn Spiritojn, kiuj fine foriras, intime konvinkite, ke ili ne povas nin trompi. Mi ripetas: ĉi tiu estas la sola rimedo, sed nepre efikanta, ĉar nenia mal- bona komunikaĵo povas rezisti al rigora kritiko. La bonaj Spiritoj neniam ofendiĝas pro tia kritiko, ĉar ili mem ĝin konsilas kaj neniel timas ĝin; nur la malicaj sentas sin de ĝi pikitaj kaj de ĝi dekonsilas, ĉar ili ĉion perdus, kaj per tio ili elmontras, kio ili estas.
Jen la konsilo, donita de Sankta Ludoviko en ĉi tiu rilato:
"Kiel ajn prava la konfido, kiun al vi inspiras la Spiritoj, kiuj prezidas en viaj laboroj, ni faras rekomend- on, kiun neniam estas superflue ripetadi kaj kiun vi devus ĉiam tenadi en la memoro, kiam vi donas vin al viaj studoj, nome pesi kaj mature pripensi, submeti al la kontrolado de la plej severa prudento ĉiajn komunik- aĵojn, kiujn vi ricevas; se iu punkto ŝajnas al vi sus- pektinda, duba aŭ malklara, nepre petu pri la necesaj klarigoj, por fari al vi firman opinion pri la afero."
Oni povas resumi la rimedojn por ekkoni la naturon de la Spiritoj en la sekvantaj principoj:
1-a: Nenia alia kriterio ekzistas por la taksado de la valoro de la Spiritoj, ol la komuna saĝo. Cia formulo, kiun por tio donas la Spiritoj mem, estas absurda kaj ne povas veni de Superaj Spiritoj.
a: Oni taksas la Spiritojn laŭ ilia parolo kaj iliaj agoj. La agoj de la Spiritoj estas la sentoj, kiujn ili enblovas en nin, kaj la konsiloj, kiujn ili al ni donas.
a: Se oni akceptas, ke la bonaj Spiritoj povas diri kaj fari nur bonon, ĉio malbona ne povas veni de iu bona Spirito.
a: La parolo de la Superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, alta, miksita kun nenia trivialaĵo; ili ĉion diras simple kaj modeste, neniam sin gloras, neniam paradas per sia klereco nek per sia pozicio inter la ceteraj. La parolo de la malsuperaj aŭ vulgaraj Spiritoj ĉiam iom spegulas la homajn pasiojn; ĉia esprimo, kiu odor- as malnoblecon, tromemfidon, arogantecon, fanfaronadon, galecon, estas karakteriza signo de malsupereco, aŭ de trompo en la okazo, se la Spirito sin prezentas sub res- pektinda kaj adorata nomo.
a: Oni ne juĝu la Spiritojn laŭ la materiala formo kaj la korekteco de ilia stilo, sed oni sondu ilian intiman estecon, oni zorge esploru iliajn parolojn, oni ĉi tiujn pesu malvarme, mature kaj sen antaŭjuĝo. Ĉia deklin- iĝo pri logiko, prudento kaj saĝo povas allasi nenian dubon pri ilia origino, kia ajn la nomo, per kiu la Spirito sin ridinde vestas. (§ 224.)
a: La parolo de la altrangaj Spiritoj estas ĉiam unu sama, se ne laŭ la formo, almenaŭ laŭ la fundo. La pensoj estas samaj, kiuj ajn la tempo kaj la loko. Tiuj pensoj povas ricevi pli aŭ malpli vastan elvolvadon, laŭ la cirkonstancoj, la bezonoj kaj la facileco de komunik- iĝo, sed ili ne kontraŭdiras sin mem. Se du komunik- aĵoj, subskribitaj de la sama nomo, kontraŭas unu la duan, unu el ili estas evidente apokrifa, kaj la vera estas tiu, kiu NENIOM neigas la konatan karakteron de tiu persono. Inter du komunikaĵoj, subskribitaj, ekzem- ple, de Sankta Vincento de Paŭlo, kaj el kiuj unu pre- dikus unuiĝon kaj kariton, dum la dua celus dissemadon de malkonkordo, nenia prudenta homo povus erari.
a: La bonaj Spiritoj diras nur tion, kion ili scias; pri tio, kion ili ne scias, ili silentas aŭ konfesas sian nekompetentecon. La malicaj parolas pri ĉio kun mem- certeco, neniel zorgante pri la vero. Ĉia okulfrapanta scienca herezo, ĉia principo, kiu vundas la naturan saĝon, elmontras la trompon, se la Spirito pretendas esti rigard- ata kiel klerulo.
a: Oni rekonas la frivolajn Spiritojn ankaŭ laŭ la facileco, kun kiu ili antaŭdiras la estontecon kaj precize sciigas faktojn, pri kiuj ne estas al ni konsentite ilin koni. La bonaj Spiritoj povas antaŭsentigi estontajn okazaĵojn tiam, kiam ĉi tiu sciiĝo estas utila, sed ili neniam difinas datojn. Ĉia antaŭsciigo pri iu okazaĵo por fiksa tempo estas signo de mistifiko.
a: La Superaj Spiritoj esprimas sian penson simple, malmultvorte; ilia stilo estas konciza, ne flanken metante la poezion de la ideoj kaj de la esprimoj, klara, komprenebla por ĉiuj, ne postulanta penon por esti kom- prenata; ili havas la lertecon diri multe da aferoj per malmulte da vortoj, ĉar ĉiu vorto havas sian apartan celon. La malsuperaj Spiritoj, aŭ pseŭdo-kleruloj, kaŝas sub la ŝvelparolo kaj emfazo la senenhavecon de sia penso. Ilia parolo estas ofte pretendema, ridinda aŭ mal- klara pro la granda klopodo, por ŝajni profunda.
a: La bonaj Spiritoj neniam ordonas: ili ne im- ponas, sed nur konsilas, kaj, se oni ilin ne aŭskultas, ili foriras. La malicaj estas ordonemaj; ili donas ordonojn, volas esti obeataj kaj restas spite ĉion. Ĉiu sin trud- anta Spirito elperfidas sian originon. Ili estas eksklu- zivemaj kaj absolutaj pri siaj opinioj kaj pretendas la privilegion de la vero. Ili postulas blindan kredon kaj ne konsilas la prudenton, ĉar ili ja scias, ke la prudento ilin senmaskigus.
a: La bonaj Spiritoj ne flatas; ili aprobas bon- faritaĵon, sed ĉiam kun mezurateco. La malicaj disverŝas troajn laŭdojn, stimulas fieron kaj vantamon, kvankam predikante humilecon, kaj penas ekzalti la personan grav- econ de tiuj, kiujn ili volas enlogi al si.
a: La Superaj Spiritoj, en ĉiaj aferoj, sidas pli alte, ol la infanaĵoj de la formo. Nur la vulgaraj Spiritoj povas alligi gravecon al bagatelaĉaj detaletoj, ne- akordigeblaj kun efektive altaj ideoj. Cia zorgega pre- skribo estas senduba signo de malsupereco kaj mistifiko de Spirito, kiu prenas al si imponan nomon.
a: Oni malfidu eksterkutimajn kaj ridindajn nom- ojn, kiujn prenas al si iuj Spiritoj, volantaj imponi al la kredemo; estus ekstrema absurdo preni serioze tiujn nomojn.
a: Oni malfidu ankaŭ Spiritojn, kiuj tro facile sin prezentas sub aparte respektegataj nomoj, kaj iliajn parolojn oni akceptu nur plej singarde; precipe en ĉi tiu okazo estas necesa severa kontrolo, ĉar tio ofte estas masko, kiun ili surmetas, por kredigi je supozataj intim- aj rilatoj kun superegaj Spiritoj. Per ĉi tiu rimedo ili flatas la vantamon de la mediumo kaj tiun malvirton uzas, por ofte instigi lin al bedaŭrindaj aŭ ridindaj kondutoj.
a: La bonaj Spiritoj estas tre skrupulaj pri la kondutoj, kiujn ili povas konsili; en ĉiaj okazoj tiuj kondutoj havas ĉiam seriozan kaj treege utilan celon. Oni do devas rigardi kiel suspektindajn ĉiajn kondutojn, kiuj ne havas ĉi tiun karakteron aŭ estus kondamnitaj de la racio, kaj mature pripensi, antaŭ ol ilin preni, ĉar oni riskus malagrablajn mistifikojn.
a: Oni rekonas la bonajn Spiritojn ankaŭ per ilia saĝa mezurateco pri ĉio, kio povus kompromiti iun; profunde malplaĉas al ili senvualigo de malbono. Por la frivolaj aŭ malicaj Spiritoj estas plezuro reliefigi tiujn aferojn. Dum la bonaj Spiritoj penas mildigi erarojn kaj predikas indulgon, la malicaj ilin troigas kaj dissem- as malamikiĝon per perfidaj duondiroj.
a: La bonaj Spiritoj konsilas nur bonon. Ĉia maksimo, ĉia konsilo ne strikte konforma al la pura evan- gelia karito ne povas esti faro de bonaj Spiritoj.
a: La bonaj Spiritoj neniam konsilas ion krom tute raciaj aferoj; ĉia rekomendo, kiu dekliniĝus de la rekta linio de la natura saĝo aŭ de la senŝanĝaj leĝoj de la Naturo, elmontras fermitkapan kaj sekve ne multe fidindan Spiriton.
a: La malicaj, aŭ simple neperfektaj, Spiritoj el- perfidas sin ankaŭ per materialaj signoj, pri kiuj neniu povus erari. Ilia agado sur la mediumon estas iafoje bruteca, estigante ĉe li krudajn kaj spasmajn movojn, ian febrecan kaj konvulsian agitiĝadon, kiu kontrastas kun la kvietanimeco kaj mildeco de la bonaj Spiritoj.
a: La neperfektaj Spiritoj ofte profitas komunik- rimedojn, kiujn ili disponas, por inspiri fiajn konsilojn; ili ekscitas malkonfidon kaj malfavoremon kontraŭ ĉiuj, kiujn ili antipatias; la plej ĉefa objekto de ilia malamo estas tiuj homoj, kiuj povas malkaŝi iliajn friponaĵojn. La malfortanimaj homoj estas ilia celo por la kondukado en malbonon. Uzante alterne sofismojn, sarkasmojn, in- sultojn kaj eĉ materiajn signojn de sia kaŝita potenco, por pli bone konvinki, ili penas tiajn homojn deklini de la vojo de vero.
a: La Spiritoj de la homoj, kiuj sur la Tero hav- is unu solan absorban zorgon, ĉu materian, ĉu moralan, se ili ne liberiĝis de la influo de la materio, ankoraŭ troviĝas sub la potenco de la surteraj ideoj kaj kunport- as parton el la antaŭjuĝoj, el la preferoj, eĉ la manioj, kiujn ili ĉi tie nutradis. Ci tio estas facile konstatebla el ilia parolo.
a: La scioj, per kiuj iuj Spiritoj sin ornamas ofte kun ia sinmontrado, ne estas signo de ilia supereco. La vera provilo, en ĉi tiu rilato, estas la senŝanĝa pureco de la moralaj sentoj.
a: Ne sufiĉas demandi iun Spiriton, por ekkoni la veron. Estas necese antaŭ ĉio scii, al kiu oni havas aferon, ĉar la malsuperaj Spiritoj, senkleraj estuloj, pri- traktas frivole la plej seriozajn demandojn. Ankaŭ ne sufiĉas, ke iu Spirito estis granda homo sur la Tero, por ke li en la mondo de la Spiritoj havu la plej altegan sciaĵaron. Nur la virto povas, lin purigante, alproksim- igi lin al Dio kaj plivastigi liajn sciojn.
a: La ŝerca parolo de la Superaj Spiritoj estas ofte subtila kaj pikanta, sed neniam triviala. Ce la mo - kemaj, sed ne malĝentilaj Spiritoj, la mordanta satiro estas ofte tute ĝustatempa.
a: Zorge esplorante, precipe koncerne la moralon, la karakteron de la sin prezentantaj Spiritoj, oni ekkon- as ilian naturon kaj ekscias la gradon da konfido, kiun oni povas havi al ili. La natura saĝo ne povus erarigi.
26-a: Por juĝi la Spiritojn, tiel same, kiel por juĝi la homojn, ĉiu devas unue scii juĝi sin mem. Bedaŭr- inde multaj homoj ekzistas, kiuj rigardas sian personan opinion kiel ekskluzivan mezuron de tio bona kaj de tio malbona, de tio vera kaj de tio malvera; ĉio, kio kon- traŭdiras ilian manieron vidi la aferojn, iliajn ideojn, la sistemon, kiun ili kreis al si aŭ alprenis, estas malbona en iliaj okuloj. Al tiaj homoj evidente mankas la plej ĉefa kvalito por justa taksado, nome la ĝusteco de juĝ- ado, sed tion ili tute ne imagas al si; tio estas la mal- bonaĵo, pri kiu oni faras al si la plej grandan iluzion.
Ĉiuj ĉi instruoj elfluas el la sperto kaj el la ins- truado de la Spiritoj; mi ilin nun kompletigos per la res- pondoj mem, kiujn ili donis pri la plej gravaj punktoj.
268. Demandoj pri la naturo kaj la identeco de la Spiritoj
Laŭ kiaj signoj oni povas ekkoni la superecon aŭ malsuperecon de la Spiritoj?
"Laŭ ilia parolo, tiel same, kiel vi distingas vent- kapulon de saĝulo. Ni jam diris: la Superaj Spiritoj neniam kontraŭdiras sin mem kaj parolas nur bonajn aferojn. Ili volas nur bonon: jen ilia absorba zorgo.
"La malsuperaj Spiritoj ankoraŭ troviĝas sub la po- tenco de la materiaj ideoj; iliaj paroloj spegulas ilian senklerecon kaj neperfektecon. Nur la Superaj Spiritoj kapablas koni ĉiujn aferojn kaj ilin senpasie taksi."
Ĉu la klereco estas ĉiam senduba signo de la altrangeco de iu Spirito?
"Ne, ĉar se li ankoraŭ troviĝas sub la influo de la materio, li eble havas viajn malvirtojn kaj antaŭjuĝojn. Iuj homoj, en ĉi tiu mondo, estas enviemaj kaj fieraj: ĉu vi opinias, ke, forlasinte ĝin, ili seniĝus je tiuj malbonaj oj? Foririnte de ĉi tie, la Spiritoj, precipe tiuj, kiuj portis tre profundajn pasiojn, restas ankoraŭ envolvitaj en ia atmosfero, kiu konservas ĉiujn tiujn malbonaĵojn.
"Tiuj nur kleraj Spiritoj estas pli timindaj ol la malicaj, ĉar la plej multaj kunigas ruzecon kaj fieron kun inteligenteco. Dank'al sia pseŭdo-klereco ili imponas al la simpluloj kaj al la sensciuloj, kiuj senkontrole akcept- as iliajn absurdajn kaj mensogajn teoriojn. Kvankam tiaj teorioj ne povas superforti la veron, ili tamen ja faras momentan malbonon, ĉar ili malhelpas la marŝon de Spiritismo, kaj la mediumoj sin mem volonte blindigas pri la indo de tio, kio estas al ili komunikata. Ĉi tiu estas afero, kiu postulas tre profundan studadon de la flanko de klarmensaj spiritistoj kaj de la mediumoj; dis- tingi inter tio vera kaj tio malvera, jen demando, sur kiun oni metu sian tutan atenton."
Multe da protektantaj Spiritoj donas al si nom- ojn de sanktuloj aŭ de konataj personoj: kion oni pensu pri tio?
"Ĉiuj nomoj de la sanktuloj kaj de la konataj per- sonoj ne sufiĉus, por doni unu protektanton al ĉiu homo. El la Spiritoj malmultaj havas nomon konatan sur la Tero, tial ili tre ofte donas al si neniun. Sed vi ordi- nare volas ian nomon; tiam, por kontentigi vin, ili al- prenas tiun de tiu homo, kiun vi konas kaj respektas."
Ĉu tiu alpreno de malpropra nomo ne povas esti rigardata kvazaŭ mistifiko?
"Gi estus mistifiko, se ĝin farus iu malica Spirito, kiu volus trompi, sed se tio estas por bono, Dio permesas, ke tio okazu inter samkategoriaj Spiritoj, ĉar ekzistas inter ili solidareco kaj analogeco de pensoj."
Sekve, se iu protektanta Spirito diras, ke li estas ekzemple Sankta Paŭlo, ne estas certe, ke tiu estas ja la Spirito mem aŭ la animo de la apostolo kun tiu nomo.
"Vi pravas, ĉar ekzistas miloj da homoj, al kiuj estas dirite, ke ilia gardanĝelo estas Sankta Paŭlo, aŭ iu alia; tamen kio grava tio estas, se la protektanta Spirito estas tiel altranga kiel Sankta Paŭlo? Mi diris al vi: ia nomo estas bezona, ili do alprenas iun ajn, por esti alvokataj kaj rekonataj, tiel same, kiel vi prenas bapto- nomojn, por diferenci de la ceteraj samfamilianoj. Ili ja povas alpreni ankaŭ tiujn de la ĉefanĝeloj Rafael, Miĥael k. a., kio estas tute malgrava.
"Krom tio, ju pli altranga estas la Spirito, des pli multobla estas la potenco de lia disradiado; kredu do, ke iu protektanta Spirito, apartenanta al tre alta ordo, povas prizorgi centojn da enkarnuloj. Ĉe vi, sur la Tero, kelkaj notarioj prenas sur sin la aferojn de cent aŭ du- cent familioj; kial do vi volus, ke ni, spirite parolante, estu malpli kapablaj por la morala direktado de la homoj, ol tiuj notarioj koncerne la materialan direktadon de iliaj interesoj?
Kial la komunikiĝantaj Spiritoj ofte alprenas nomojn de sanktuloj?
"Ili identiĝas kun la kutimoj de la homoj, al kiuj ili parolas, kaj alprenas tiajn nomojn, kiuj farus sur la homojn la plej multe da impreso, konsidere al ties kredoj."
Ĉu, elvokite, iuj Superaj Spiritoj ĉiam venas mem, aŭ, kiel kelkaj homoj pensas, ĉu venas nur send- itoj de ili, komisiite por transdiri ilian penson?
"Kial do ili ne venus mem, se ili povas tion fari? Sed se la elvokita Spirito ne povas veni, tiu, kiu sin prezentas, nepre estas unu lia sendito."
Ĉu la sendito estas ĉiam sufiĉe instruita por respondi tiel, kiel respondus la Spirito, kiu lin venigis?
"La Superaj Spiritoj scias, al kiu ili konfidas la zorgon ilin anstataŭi. Cetere, ju pli altklasaj estas la Spiritoj, des pli ili kunfandiĝas per komuneco de pensoj, tiamaniere, ke en iliaj okuloj la personeco estas io indi- ferenta, kaj same devas esti ĉe vi. Ĉu vi do pensas, ke en la mondo de la Superaj Spiritoj ekzistas nur tiuj, kiujn vi konis sur la Tero kiel kapablajn vin instrui? Vi tiel forte inklinas rigardi vin kiel la tipojn de la Universo, ke vi ĉiam opinias, ke ekster via mondo nenio alia ekzistas. Vi efektive similas tiujn sovaĝulojn, kiuj, neniam forlasinte sian insulon, pensas, ke la mondo ne etendiĝas ĝis trans ĝia bordo."
Mi komprenas, ke tiel estas en la okazo de serioza instruo; sed kial altrangaj Spiritoj permesas al malaltŝtupaj Spiritoj sin pave ornami per respektindaj nomoj, por konduki la homojn en eraron per ofte malicaj maksimoj?
"Ne kun la permeso de la altrangaj Spiritoj tiuj aliaj tiel kondutas; ĉu same ne okazas en via medio? Tiuj, kiuj tiamaniere trompas la homojn, estos punitaj pro sia fiaĵo, estu certa, kaj ilia puno estos proporciigita al la graveco de la mistifiko. Cetere, se vi ne estus neper- fektaj, vi havus apud vi nur bonajn Spiritojn, kaj se vi estas trompataj, vi devas plendi nur kontraŭ vi mem. Dio permesas, ke tio okazu, por provi vian persistemon kaj vian juĝokapablon, kaj instrui vin distingi veron de eraro. Se vi ĝin ne faras, vi do ne sidas sufiĉe alte kaj ankoraŭ bezonas la lecionojn de la sperto."
Cu Spiritoj nemulte evoluintaj, sed portantaj bonajn intencojn kaj la deziron progresi, iafoje ne estas komisiataj por anstataŭi iun Superan Spiriton, por ke ili havu okazon sin ekzerci en instruadon?
"Neniam en la grandaj grupoj, mi volas diri: en la grupoj seriozaj, kaj por ĝenerala instruado. Tiuj, kiuj tie sin prezentas, ĝin ĉiam faras meminiciate kaj, kiel vi diras, por sin ekzerci; tial iliaj komunikajoj, kvankam bonaj, ĉiam portas la stampon de ilia malsupereco. Ili estas komisiataj nur por nemulte gravaj komunikajoj kaj por tiuj, kiujn oni povas nomi personaj."
La ridindaj komunikiĝoj de la Spiritoj estas iafoje traplektitaj per tre bonaj maksimoj; kiel klarigi ĉi tiun anomaliaĵon, kiu ŝajnas elmontri la samtempan ĉeeston de bonaj kaj de malicaj Spiritoj?
"La malicaj aŭ frivolaj Spiritoj ekkuraĝas ankaŭ el- diri sentencojn, ne ĝuste vidante ilian profundecon aŭ signifon. Cu, ĉe vi, ĉiuj, kiuj ilin eldiras, estas superaj homoj? Ne; la bonaj kaj la malicaj Spiritoj ne iras flanko ĉe flanko; vi konstatas la ĉeeston de la bonaj Spiritoj el la konstanta unuformeco de la bonaj komu - nikaĵoj."
Cu la Spiritoj, kiuj kondukas en eraron, faras tion ĉiam konscie?
"Ne; bonaj, sed malkleraj, Spiritoj povas erari bona- fide; kiam ili konscias sian nesufiĉecon de scioj, ili tion konfesas kaj diras nur tion, kion ili scias."
Kiam iu Spirito faras malveran komunikiĝon, ĉu li tion faras ĉiam en malica intenco?
"Ne; se li estas frivola Spirito, li sin amuzas ĉe mis - tifikado sen ia alia celo."
Povante trompi per sia parolo, ĉu iuj Spiritoj povas ankaŭ, antaŭ la okuloj de vidiva mediumo, ekpreni malveran aspekton?
"Tio fariĝas, sed pli malfacile. Ĉiaokaze tio estas nur por celo, kiun la malicaj Spiritoj mem ne konas. Ili servas kiel instrumentoj por iu leciono. La vidiva me- diumo povas vidi frivolajn kaj mensogemajn Spiritojn, tiel same, kiel aliaj tiujn aŭdas aŭ sub ties influo skrib- as. La frivolaj Spiritoj povas profiti de tiu humoro, por trompi lin per ŝajnaj aspektoj; tio dependas de la ecoj de la Spirito de la mediumo mem."
Ĉu por ne esti trompita, sufiĉas al iu porti bonajn intencojn? kaj ĉu ankaŭ la seriozaj homoj, kiuj tute ne makulas siajn studojn per ia sento de vanta sci- volemo riskas trompon?
"Evidente malpli ol aliaj, sed ĉiu homo havas iajn malfortajn flankojn, kiuj altiras la mokemajn Spiritojn: li sin opinias forta kaj ofte tia ne estas; li devas do mal- fidi la malfortecon, kiu naskiĝas el fiero kaj antaŭjuĝoj. Oni ne sufiĉe prenas en kalkulon ĉi tiujn du kaŭzojn, el kiuj la Spiritoj profitas; flatante la maniojn, ili estas certaj pri sia sukceso."
Kial Dio permesas, ke malicaj Spiritoj komu- nikiĝu kaj parolu malbonajn aferojn?
"Eĉ en tio plej malbona ekzistas instruo; ĉi tiun kon- cernas vin ĉerpi el tio. Estas ja necesaj ĉiaspecaj ko- munikiĝoj, por lernigi vin distingi inter la bonaj kaj la malicaj Spiritoj kaj servi al vi kiel via propra spegulo."
Ĉu la Spiritoj, per skribaj komunikaĵoj, povas inspiri malpravajn malkonfidojn kontraŭ iuj homoj kaj malpacigi amikojn inter si?
"Malicaj kaj enviemaj Spiritoj povas fari sur la kam- po de malbono tion, kion faras la homoj mem; tial estas necese tenadi sin garde kontraŭ ili. Kiam la Superaj Spiritoj havas ion por riproĉi, ili estas ĉiam saĝaj kaj moderaj; ili diras nenion malbonan; ili admonas delikate. Se ili volas, ke, en sia intereso, du homoj ne plu vidu unu la duan, ili okazigos incidentojn, kiuj tiujn tute nature disigos. Ĉia parolo, kiu nepre dissemus malkonkord- on kaj malkonfidon, estas ja faro de iu malica Spirito, kia ajn la nomo, per kiu li sin ornamus. Vi do nur sin- garde akceptu la malbonon, kiun iu Spirito povas diri pri unu el vi, kaj malkonfidu ankaŭ vin mem kaj viajn antaŭjuĝojn. El la komunikiĝoj de la Spiritoj prenu nur tion bonan, grandan, racian kaj tion, kion via konscienco aprobas."
El la facileco, kun kiu la malicaj Spiritoj sin enmiksas en la komunikiĝojn, ŝajnas, ke oni neniam estas certa, ke oni havas la veron.
"Ho ne, ĉar vi havas prudenton, por juĝi tiujn ko- munikiĝojn. Legante leteron, vi bone scias vidi, ĉu ĝin skribis krudulo aŭ bonedukito, stultulo aŭ klerulo; kial do vi ne povus same agi, kiam skribas al vi Spiritoj? Se vi ricevas leteron de forestanta amiko, kio pruvas al vi, ke ĝi estas ja de li? Lia skriba karaktero, vi diros; sed ĉu ne ekzistas falsitoj, kiuj imitas ĉiajn skribkarak- terojn, friponoj, kiuj povas koni viajn aferojn? Tamen laŭ iaj signoj vi ne erarus. Same estas rilate al la Spiritoj. Prezentu do al vi, ke tiu estas iu amiko, kiu skribas al vi, aŭ ke vi legas la libron de iu verkisto, kaj juĝu laŭ sama procedo."
Ĉu la Superaj Spiritoj povus malhelpi la ma- licajn Spiritojn alpreni malverajn nomojn?
"Tion fari ili sendube povas; sed ju pli malicaj, des pli obstinegaj estas la Spiritoj, kaj ofte ili kontraŭstaras al ĉiaj ordonoj. Vi ja devas scii ankaŭ, ke por iuj homoj la Superaj Spiritoj sin interesas pli ol por aliaj, kaj kiam ili trovas tion necesa, ili scias antaŭgardi tiujn kontraŭ la trafo de la mensogo; kontraŭ tiuj homoj la trompemaj Spiritoj estas senpovaj.
Kia estas la motivo de tia partieco?
"Tio estas ne partieco, sed justeco; la bonaj Spiritoj sin interesas por tiuj homoj, kiuj tiras profiton el iliaj konsiloj kaj serioze klopodas por sia propra pliboniĝo. Tiuj estas iliaj preferatoj, kaj ili tiujn helpas, sed pri tiuj, kun kiuj ili perdas sian tempon kun belaj paroloj, ili nemulte zorgas."
Kial Dio permesas al la Spiritoj fari la sa- krilegion false alpreni respektegatajn nomojn?
"Vi povas demandi ankaŭ, kial Dio permesas al la homoj mensogi kaj blasfemi. La Spiritoj, same kiel la homoj, havas sian liberan volon, kiel por bono, tiel ankaŭ por malbono, sed unujn kaj aliajn la justeco de Dio nepre trafos."
Ĉu ekzistas iaj efikaj formuloj por forpeli la mokemajn Spiritojn?
"Formulo estas materio; pli valoras bona penso al Dio."
Iuj Spiritoj diris, ke ili havas neimiteblajn grafiksignojn, kvazaŭajn emblemojn, kiuj povas fari ilin rekoneblaj kaj ilin identigi: ĉu tio estas vera?
"La Superaj Spiritoj havas neniajn aliajn signojn, por fari sin rekoneblaj, ol la altecon de siaj ideoj kaj de sia parolo. Ĉiu Spirito povas imiti materialan signon. Koncerne la malsuperajn Spiritojn, ili sin elperfidas en tiom multe da manieroj, ke oni devas esti blinda, por lasi sin trompi."
Ĉu la trompemaj Spiritoj ne povas ankaŭ falsi la penson?
"Ili falsas la penson, tiel same, kiel la scendekoraci- istoj falsas la Naturon."
Sajnas do, ke estas ĉiam facile trovi la tromp- on per atenta studado.
"Tion ne dubu. La Spiritoj trompas nur tiujn, kiuj lasas sin trompi; sed oni devas havi okulojn de diamant- isto, por distingi la veran ŝtonon de la falsa; nu, kiu ne scias distingi inter la pura kaj la falsita ŝtono, tiu sin turnas al gemisto."
Kelkaj homoj lasas sin allogi per emfaza parolo, kontentiĝas per vantaj vortoj, eĉ prenas malver- ajn kaj vulgarajn ideojn por ideoj superbelaj; kiel tiuj homoj, kiuj ne kapablas juĝi eĉ verkojn de siaj similuloj, povas juĝi tiujn de la Spiritoj?
"Se tiuj homoj estas sufiĉe modestaj, por rekoni sian nekompetentecon, ili ne konfidas al si mem; se pro fiero ili opinias sin pli kapablaj, ol kiel ili estas, ili su- feras punon por ilia stulta vantamo. La trompemaj Spi- ritoj bone scias, al kiuj ili venas. Ekzistas simplanimaj kaj malmulte instruitaj homoj, pli malfacile trompeblaj, ol aliaj sagacaj kaj kleraj. Flatante la pasiojn, ili faras el la homo ĉion, kion ili volas."
Ĉu skribante, la malicaj Spiritoj sin iafoje elperfidas per pretervolaj materialaj signoj?
"Tiuj lertaj, ne; tiuj mallertaj konfuziĝas. Ĉia sen- utila kaj infaneca signo estas senduba montro de mal- supereco; la Superaj Spiritoj faras nenion senutilan."
Multaj mediumoj ekkonas la bonajn kaj la malicajn Spiritojn laŭ la agrabla aŭ ĝena impreso, kiun ili ricevas ĉe ties alproksimiĝo. Mi demandas, ĉu la malagrabla impreso, la konvulsia agitiĝo, unuvorte la per- turbostato, estas ĉiam signoj de la malbona naturo de la manifestiĝantaj Spiritoj.
"La mediumo spertas la sensaciojn el la stato, en kiu troviĝas la Spirito, venanta al li. Se feliĉa, la Spirito estas trankivla, facila, kvieta, saĝa; se malfeliĉa, li estas malkvieta, ekscitita, kaj tiu agitiĝo nature trans- iĝas en la nervan sistemon de la mediumo. Cetere, tia estas la homo sur la Tero: la bona estas flegma kaj trankvila, la malica estas konstante ekscitita."
Rimarko. Ekzistas mediumoj kun pli aŭ malpli granda nerva impresebleco; tial la agitiĝado ne povus esti rigardata kiel absoluta regulo; oni devas ĉi tie, kiel en ĉiaj aferoj, kon- sideri la cirkonstancojn. La ĝenanta kaj malagrabla karaktero de la impreso estas efiko de kontrasto, ĉar se la Spirito de la mediumo simpatias kun la manifestiĝanta malica Spirito, li malmulte aŭ neniom estas afekciata de ĉi tiu lasta. Oni tamen ne intermiksu la rapidecon de la skribado, dank'al la ekstrema manlerteco de iuj mediumoj, kaj la konvulsian agitiĝon, kiun povas sperti eĉ la mediumoj, malplej rapide skribantaj, ĉe la kontakto de neperfektaj Spiritoj.
CAPITRO XXV
PRI LA ELVOKOJ
ъeneralaj konsideradoj. Spiritoj, kiujn oni povas elvoki. Maniero de parolado al la Spiritoj. Utileco de la apartaj elvokoj. Demandoj pri la elvokoj. Elvokoj de bestoj.
Elvokoj de vivantoj. Homa telegrafio
Ĝeneralaj konsideradoj
269. La Spiritoj povas komunikiĝi propravole aŭ kontentigante nian peton, t. e. per elvoko. Kelkaj homoj pensas, ke oni devas sin deteni elvoki tian aŭ tian Spiriton kaj ke estas preferinde atendi tiun, kiu ja volas komu- nikiĝi. Ili sin bazas sur tiu opinio, ke, vokante unu difinit- an Spiriton, oni ne estas certa, ke tiu, kiu sin prezentas, estas li mem, dum tiu, veninta memvole, je sia propra impulso, pli bone pruvas sian identecon, ĉar li tiamaniere esprimas sian deziron konversacii kun ni. Laŭ mia opinio ĉi tio estas eraro: unue, ĉar apud ni ĉiam staras Spiritoj, plej ofte malaltklasaj, kiuj nenion alian volas, ol komunikiĝi; due, kaj el ĉi tiu lasta motivo mem, ne voki iun difinitan Spiriton estas malfermi la pordon al ĉiuj, kiuj volos eniri. En kunsido, doni la parolon al neniu estas permesi ĝin al ĉiu ajn, kaj oni scias, kio el tio rezultas. La rekta alvoko al iu difinita Spirito estas ia ligilo inter li kaj ni: ni elvokas lin pro nia deziro kaj tiel ni starigas ian baron al la enŝoviĝemuloj. Sen ia rekta elvoko iu Spirito ofte havas nenian motivon, por veni al ni, escepte se li estas nia familiara Spirito.
Ciu el ĉi tiuj du kondutoj havas siajn preferindajn flankojn, kaj malbone estus nur tute forigi unu el ili. La spontaneaj komunikiĝoj portas nenian malutilon, kiam oni mastras la Spiritojn kaj estas certa, ke oni ne lasas la malicajn superregi; se ne tiel, estas ofte utile atendi la bonvolon de tiuj, kiuj deziras manifestiĝi, ĉar ilia penso suferas nenian ĝenon kaj tiam oni povas ricevi mir- indajn parolojn, dum la Spirito, kiun oni elvokas, eble ne estas preta paroli aŭ kapabla paroli laŭdezire. La skrupula ekzameno, kiun mi konsilis, estas cetere garan- tio kontraŭ malbonaj komunikiĝoj. En la regulaj kun- sidoj, precipe en tiuj, en kiuj oni faras kontinuan labor- on, ĉiam ĉeestas kutimaj Spiritoj, kiuj tie staras nevokite, ĉar dank'al la reguleco mem de la seancoj ili estas aviz- itaj. Tiam ili ofte prenas mem la parolon, por pritrakti ian temon, elvolvi iun proponon aŭ rekomendi tion, kion oni devas fari: oni ilin facile rekonas, ĉu laŭ la formo de ilia parolo, kiu estas ĉiam sama, ĉu laŭ ilia skribo, ĉu laŭ iuj kutimoj propraj al ili.
Dezirante komunikiĝi kun iu difinita Spirito, oni nepre devas elvoki lin (§ 203). Se li povas veni, oni ordinare ricevas kiel respondon: Mi , aŭ: Jen mi, aŭ an- kaŭ: Kion vi volas de mi ? Iafoje li rekte ekpritraktas la temon, anticipe respondante la demandojn, kiujn oni intencis fari al li.
Kiam iu Spirito estas elvokita la unuan fojon, estas konsilinde lin iom precize nomi. En la demandoj, farataj al li, oni sin detenu de sekaj kaj ordonaj formoj, kiuj estus por li motivo de foriro. Tiuj formoj devas esti ka- resaj aŭ respektaj, laŭ la Spirito, kaj ĉiaokaze elmontri bonvolemon de la elvokinto.
Oni ofte miras la pretecon, kun kiu sin prezentas iu elvokita Spirito, eĉ je la una fojo, kvazaŭ li estis avizita; tiel estas efektive tiam, kiam oni de antaŭe fikse pensas pri lia elvoko. Tiu penso estas ia anticipa elvoko, kaj ĉar apud ni ĉiam staras niaj familiaraj Spiritoj, kiuj identiĝas kun nia penso, tial ili preparas la vojon en tia maniero, ke, se nenio malhelpas, la Spirito, kiun oni volas voki, jam tie staras. Se ne tiel fariĝas, la familiara Spirito de la mediumo aŭ tiu de la demand- onto aŭ tiu de unu el la kutimaj kunsidantoj lin venigas kaj por tio ne multe da tempo estas necesa. Se la el- vokita Spirito ne povas veni tuj, la kuriero (la idolanoj dirus Merkuro) difinas limtempon, iafoje de kvin minut- oj, kvaronhoro, unu horo, eĉ kelke da tagoj. Kiam la kuriero alvenis, li diras: Li estas ĉi tie, kaj tiam oni pov- as komenci fari la demandojn, kiujn oni volas adresi al li.
La kuriero ne ĉiam estas necesa peranto, ĉar la Spi- rito povas aŭdi rekte la voĉon de la elvokanto, kiel dirite en la § 282, demando V, pri la maniero de transsendo de la penso.
Dirante, ke oni faru elvokon en la nomo de Dio, mi intencas diri, ke mian rekomendon oni devas preni serio- ze, sed ne ventanime; tiuj, kiuj en ĝi vidus nenion krom ia senkonsekvenca formulo, farus plej bone detenante sin de tiela elvoko.
La elvokoj ofte prezentas al la mediumoj pli grandajn malfacilaĵojn, ol la spontaneaj diktatoj, precipe tiam, kiam oni deziras ekhavi precizajn respondojn al detalaj demandoj. Por tio estas necesaj specialaj mediumoj, samtempe flekseblaj kaj pozitivaj, kaj oni vidis (§ 193), ke ĉi tiuj lastaj estas tre malmultaj, ĉar, kiel mi diris, la fluidaĵaj rilatoj ne ĉiam tuj fariĝas kun la unue veninta Spirito. Tial estas utile, ke la mediumoj sin donu al detalaj elvokoj, nur certiĝinte pri la disvolv- iteco de sia kapableco kaj pri la naturo de la Spiritoj, kiuj ilin protektas, ĉar per mediumoj, malbone influataj, la elvokoj povas havi nenian aŭtentikecon.