1. Malnova Arbaro
2. Bokelboro
3. Brando-Halo
4. Bokelbora Pramo
5. Brandovina Ponto
Kiam s-ro Bilbo Baginzo el Bag-Endo anoncis, ke li baldaŭ festos sian dekunu-unuan naskiĝdaton per festo aparte impona, okazis multe da babilado kaj ekscitiĝo en Hobiturbo.
Bilbo estis tre riĉa kaj tre stranga, kaj estis la mirindaĵo de la Provinco dum sesdek jaroj, depost lia rimarkinda malapero kaj neatendita reveno. La riĉaĵoj reportitaj de li el la vojaĝado jam fariĝis loka legendo, kaj oni ĝenerale opiniis, kion ajn diru la maljunuloj, ke la Monteto de Bag-Endo plenplenis je tuneloj farĉitaj de trezoraĵo. Kaj se tio ne sufiĉis por famigi lin, oni povis miri ankaŭ pri lia longedaŭra vigleco. La tempo pasis, sed ŝajne ĝi malmulte modifis s-ron Baginzo. Naŭdekjara li pli-malpli samis kiel kvindekjara. Naŭdek-naŭjaran oni komencis nomi lin bone konservita, sed neŝanĝita estintus pli trafa. Troviĝis iuj, kiuj skuis sian kapon kaj opiniis, ke tio estas troabundo; ŝajnis maljuste, ke iu posedu (verŝajne) eternan junecon samtempe kun Gaŭdire) neelĉerpebla riĉaĵo.
— Tio estas pagota, — oni diris. — Estas nenature, kaj sekvos ĝenegoj pro tio!
Sed ĝis nun la ĝenegoj ne alvenis, kaj pro tio, ke s-ro Baginzo estis malavara pri sia mono, la plimultaj personoj volonte pardonis al li liajn strangaĵojn kaj lian feliĉan sorton. Li ankoraŭ vizitadis siajn parencojn (escepte, kompreneble, Retikul-Baginzojn), kaj li havis multajn dediĉitajn admirantojn inter hobitoj en malriĉaj kaj negravaj familioj. Sed li malhavis intimajn amikojn, ĝis kelkaj el liaj pli junaj kuzoj komencis adoltiĝi.
La plej aĝa el tiuj, kaj la plej ŝatata de Bilbo, estis juna Frodo Baginzo. Kiam Bilbo iĝis naŭdek-naŭjara, li adoptis Frodon kiel sian heredonton kaj loĝigis lin en Bag-Endo; kaj la esperoj de Retikul-Baginzoj definitive fiaskis. Bilbo kaj Frodo hazarde havis la saman naskiĝdaton, la 22an de septembro. “Vi prefere venu loĝi ĉi tie, Frodo, junulo, — diris iun tagon Bilbo, — kaj tiam ni povos komforte festi kune nian naskiĝdaton”. Tiutempe Frodo estis ankoraŭ en sia intero, kiel la hobitoj nomas la senrespondecajn dudekajn jarojn inter la infanaĝo kaj la adoltiĝo je tridek tri.
Pasis dek du pluaj jaroj. Ĉiujare la Baginzoj okazigis en Bag-Endo tre viglan kunigitan naskiĝfeston; sed nun estis komprenite, ke io vere elstara estas planata por tiu aŭtuno. Bilbo estiĝos dekunu-unua, 111, cifero iom interesa, kaj tre respektinda aĝo de hobito (ĉar Maljuna Tjuko mem atingis nur 130); kaj Frodo estiĝos tridek tri, 33, grava cifero: la dato de lia “adoltiĝo”.
Langoj komencis klaki en Hobiturbo kaj Apudakvo; kaj onidiroj pri la okazontaĵo disvastiĝis tra la tuta Provinco. La historio kaj karaktero de s-ro Bilbo Baginzo fariĝis denove la ĉefa konversacia temo; kaj la gemaljunuloj subite trovis, ke iliaj rememoroj estas tre bonvenaj.
Neniun oni pli atente aŭskultis ol la maljunan Ham Vato, konatan ĝenerale kiel la Avulo. Li paroladis ĉe L’ Arbusto Hedera, taverneto sur la Apudakva vojo; kaj li parolis iom aŭtoritate, ĉar li prizorgis la ĝardenon ĉe Bag-Endo dum kvardek jaroj, helpis maljunan Holmanon en tiu sama posteno pli frue. Nun, kiam li mem estiĝis maljuna kaj iom rigidartika, la laboron plejparte plenumis lia plej juna filo Sam Vato. La patro kaj filo ambaŭ tre amike interrilatis kun Bilbo kaj Frodo. Ili loĝis sur la Monteto mem, en Numero 3 de Bagŝuta Vico, malsupre de Bag-Endo.
— Tre agrabla rafinita ĝentilhobito estas s-ro Bilbo, kiel mi ĉiam diris, — la Avulo deklaris. Tute vere, ĉar Bilbo ĉiam tre ĝentilumis al li, nomante lin Majstro Hamfasto, kaj konstante konsultante lin pri la kreskigo de legomoj — kiam temis pri “radikoj”, precipe terpomoj, la Avulo estis rekonata de ĉiuj en la najbaraĵo (inkluzive de li mem) kiel la ĉefa aŭtoritato.
— Sed kio pri tiu Frodo, kiu loĝas ĉe li? — demandis Maljuna Nokso de Apudakvo. — Baginzo estas lia nomo, sed li estas pli ol duone Brandoboko, oni diras. Mi ne komprenas, kial iu ajn Baginzo de Hobiturbo serĉis edzinon tie malproksime en Boklando, kie la uloj estas tiel nenormalaj.
— Kaj ne mirinde, ke ili nenormalas, — enŝovis Paĉjo Dupiedo (najbaro de l’ Avulo), — dum ili vivas malĝustaborde de l’ Rivero Brandovino, precize kontraŭ la Malnova Arbarego. Tio estas loko malhela kaj malbona, se duono de la rakontoj veras.
— Vi pravas, Paĉjo, — diris la Avulo. — Brandobokoj fakte ne loĝas en la Malnova Arbarego; sed ili estas nenormala popolo, ŝajnas. Ili klaŭnadas per boatoj sur tiu granda rivero — kaj tio ne estas natura. Ne tre mirinde, ke devenis el tio ĝenoj, laŭ mi. Ĉu tiel aŭ ne, s-ro Frodo estas tiel agrabla juna hobito, kiel oni volus renkonti. Tre simila al s-ro Bilbo, kaj ne nur laŭaspekte. Finfine, lia patro Baginzis. Deca, respektinda hobito estis s-ro Drogo Baginzo; ne multe klaĉindis, ĝis li dronis.
— Dronis? — diris pluraj voĉoj. Ili jam pli frue aŭdis tiun kaj aliajn pli malhelajn onidirojn, kompreneble; sed hobitoj amegas familiajn historiojn, kaj ili pretis ĝin aŭdi denove.
— Nu, tiel oni diras, — diris la Avulo. — Vidu: s-ro Drogo edzinigis kompatindan f-inon Primola Brandoboko. Ŝi estis kuzino de nia s-ro Bilbo flanke de l’ patrino (ŝia patrino estis la plej juna el la filinoj de Maljuna Tjuko); kaj s-ro Drogo estis lia duagrada kuzo. Do s-ro Frodo estas lia nevo unuagrada kaj duagrada, je unu forŝtupo ambaŭflanke, kiel oni diras, se vi komprenas min. Kaj s-ro Drogo loĝis en Brando-Halo ĉe sia bopatro, maljuna Mastro Gorbadoko, kion li ofte faris post sia geedziĝo (ĉar li frandis manĝaĵojn, kaj maljuna Gorbadoko servigis al si en grandaj kvantoj); kaj li iris boate sur la Brandovina Rivero; kaj li kaj la edzino dronis, kaj kompatinda s-ro Frodo estis nur infano, finfine.
— Mi aŭdis, ke ili suriris la akvon en la lunlumo post vespermanĝo, — diris Maljuna Nokso, — kaj la pezo de Drogo subakvigis la boaton.
— Kaj aŭdis mi, ke ŝi puŝis lin, kaj li trenis ŝin post si, — diris Sablomano, la muelisto de Hobiturbo.
— Vi ne devus ripeti ĉion aŭdatan, Sablomano, — diris la Avulo, kiu ne tre ŝatis la mueliston. — Ne konvenas paroli pri puŝo kaj treno. Boatoj jam sufiĉe danĝeras al tiuj, kiuj sidas senmove, sen plia serĉado por la kaŭzo de akcidento. Ĉiuokaze: jen tiu s-ro Frodo restis orfigita kaj senrimeda, kiel oni povas diri, inter tiuj nenormalaj boklandanoj, edukata sensisteme en Brando-Halo. Vera kuniklejo, laŭ la raportoj. Maljuna Mastro Gorbadoko neniam havis malpli ol ducenton da parencoj en la loko. S-ro Bilbo neniam agis pli bonkore, ol kiam li revenigis la knabon por vivi inter decaj personoj.
— Sed laŭ mia opinio tio estis malagrabla bato al tiuj Retikul-Baginzoj. Ili supozis, ke ili ricevos Bag-Endon, tiutempe, kiam li foriris kaj oni supozis lin morta. Kaj poste li revenas kaj ordonas, ke ili foriru; kaj li daŭre vivas, vivadas, kaj neniam aspektas pli aĝa je unu tago, benon al li! Kaj subite li aperigas heredonton, kaj aranĝas korekte pri la dokumentoj. La Retikul-Baginzoj jam neniam vidos la internon de Bag-Endo, aŭ tion ni esperu.
— Konsiderinda monsumo estas tie forfaldita, mi aŭdis, — diris fremdulo, vizitanto priafera el Mult-Fosejo en la Okcidenta Kvarono. — La tuta supro de via monteto estas plena je tuneloj ŝtopitaj de kestoj da oro kaj arĝento, kaj juveloj, laŭ la famo.
— Do vi aŭdis pli, ol mi povas atesti, — respondis la Avulo. — Pri juveloj mi scias nenion. S-ro Bilbo malavaras pri sia mono, kaj ŝajne ĝi neniel mankas; sed mi scias nenion pri tunelfosado. Mi vidis s-ron Bilbo kiam li revenis, pli-malpli antaŭ sesdek jaroj, kiam mi estis knabo. Ne longe mi estis metilernanto de maljuna Holmano (li estis kuzo de mia paĉjo), sed li venigis min al Bag-Endo por kunlabori malhelpante, ke oni tretadu kaj vagadu en la tuta ĝardeno dum okazis la vendo. Kaj meze de ĉio ĉi s-ro Bilbo venas supren laŭ la Monteto kun poneo kaj kelkaj sakegoj kaj duo da kestoj. Mi ne dubas, ke ili plejparte estis plenaj je trezoro akirita en fremdaj lokoj, kie troviĝas montoj da oro, oni diras; sed ne estis sufiĉe por plenigi tunelojn. Sed mia filo Sam certe scias pli pri tio. Li konstante eniras-eliras Bag-Endon. Fervorega pri rakontoj el la malnova tempo li estas, kaj li aŭskultas ĉiujn historiojn de s-ro Bilbo. S~ro Bilbo instruis al li la skribarton — sen misa intenco, vidu, kaj mi esperas, ke ne sekvos el tio misaĵoj.
“Elfoj kaj Drakoj! — mi diras al li. — Pli konvenas al vi kaj mi brasikoj kaj terpomoj. Ne enmiksiĝu en la aferojn de niaj superuloj, aŭ vi troviĝos en kaĉo tro varmega”, — mi diras al li. Kaj tion mi povus diri ankaŭ al aliaj, — li aldonis, ekrigardante al la fremdulo kaj la muelisto.
Sed la Avulo ne konvinkis sian aŭdantaron. La legendo pri la riĉaĵoj de Bilbo estis jam tro firme fiksita en la mensoj de la pli juna hobitgeneracio.
— Ha, li verŝajne aldonadis al tio, kion li unue revenigis, — argumentis la muelisto, voĉigante komunan opinion. — Li ofte forestas de la hejmo. Kaj vidu la fremdulojn, kiuj vizitas lin: gnomoj, kiuj venas nokte, kaj tiu maljuna vagabonda prestidigitisto Gandalfo, kaj ĉiuj. Diru laŭplaĉe, Avulo, sed Bag-Endo estas loko nenormala, kaj ĝiaj uloj estas pli nenormalaj.
— Kaj diru vi laŭplaĉe, pri kio vi ne scias pli, ol vi scias pri boatoj, s-ro Sablomano, — ripostis la Avulo, eĉ pli ol kutime malŝatante la mueliston. — Se tio signifas esti nenormala, utilus iom pli da nenormaleco en tiu ĉi regiono. Troviĝas kelkaj ne malproksime, kiuj ne proponus glason da biero al amiko, se ili vivus en truo havanta orajn murojn. Sed oni agas malavare ĉe Bag-Endo. Nia Sam diras, ke ĉiuj estos invititaj al la festo, kaj estos donacoj, vidu, donacoj por ĉiuj — en tiu ĉi monato nuna.
Tiu monato nuna estis septembro, kaj nesupereble belvetera. Unu-du tagojn poste onidiro (probable lanĉita de la scioplena Sam) estis disvastigita, ke estos artfajraĵoj — artfajraĵoj, kiaj ne estis viditaj en la Provinco jam dum preskaŭ jarcento, depost la morto de l’ Maljuna Tjuko.
Pasis la tempo kaj La Tago pliproksimiĝis. Kuriozaspekta furgono ŝarĝita je kuriozaspektaj pakaĵoj ruliĝis en Hobiturbon iun vesperon kaj pene rampis la Monteton ĝis Bag-Endo. La surprizitaj hobitoj trarigardadis lamplumitajn pordojn por ĝin primiri. Ĝin veturigis fremduloj, kantante strangajn kantojn: gnomoj kun longaj barboj kaj ampleksaj kapuĉoj. Kelkaj el ili restis ĉe Bag-Endo. Fine de la dua septembra semajno alvenis tra Apudakvo el la direkto de Ponto Brandovino en plena taglumo furgono. Maljunulo sola ĝin veturigis. Li vestis altan pintforman bluan ĉapelon, longan grizan mantelon, kaj arĝentan skarpon. Li havis longan blankan barbon kaj brovojn vilajn, kiuj elstaris preter la randaĵo de lia ĉapelo. Etaj hobitidoj postkuris tiun furgonon tra la tuta Hobiturbo kaj ĝis la supro de la monteto. Ĝi enhavis kargon da artfajraĵoj, kiel ili trafe konjektis. Ĉe l’ antaŭpordo de Bilbo la maljunulo komencis malŝarĝi: troviĝis grandaj faskoj da artfajraĵoj ĉiuspecaj kaj ĉiuformaj, unuope etikeditaj per granda ruĝa kaj la elf-runo .
Tio estis la marko de Gandalfo, la sorĉisto, kies konateco en la Provinco ŝuldiĝis ĉefe al lia lerteco pri fajroj, fumoj kaj lumoj. Lia reala okupiĝo estis multe pli malfacila kaj danĝera, sed la provincanoj nenion sciis pri tio. Por ili li estis nur unu el la “allogaĵoj” ĉe la Festo. Pro tio la ekscitiĝo de la hobitidoj. “G por Grandioza!” — ili kriis, kaj la maljunulo ridetis. Ili konis lin laŭaspekte, kvankam li nur de tempo al tempo vidiĝis en Hobiturbo kaj neniam restis longe; sed nek ili nek iu alia krom la plej aĝaj maljunuloj iam vidis unu el liaj elmontroj de artfajraĵoj — tiuj jam apartenis al legenda pasinteco.
Kiam la maljunulo, helpate de Bilbo kaj kelkaj gnomoj, finis malŝargi, Bilbo disdonis kelkajn pencojn; sed eĉ unu kolor- aŭ krakfajraĵo ne rezultiĝis, je la seniluziiĝo de la alrigardantoj.
— Kuru for jam! — diris Gandalfo. — Vi ricevos kontentige je la ĝusta tempo. — Poste li malaperis internen kun Bilbo, kaj la pordo estis fermita. La hobitidoj vane rigardadis la pordon dum kelka tempo, kaj poste foriris, sentante, ke neniam venos la tago de la festo.
Interne de Bag-Endo, Bilbo kaj Gandalfo sidis antaŭ malfermita fenestro de ĉambreto frontanta okcidenten al la ĝardeno. La malfrua posttagmezo helis kaj trankvilis. La floroj ardis ruĝe kaj ore: antirinoj kaj heliantoj, kaj tropeoloj dissterniĝintaj ĉien sur la torfaj muroj kaj engvatantaj ĉe la rondaj fenestroj.
— Kiel bunta aspektas via ĝardeno! — diris Gandalfo.
— Jes, — diris Bilbo. — Mi vere amas ĝin, kaj la tutan karan Provincjon; sed al mi ŝajnas, ke ferio necesas al mi.
— Vi intencas realigi vian planon, do?
— Efektive. Mi definitive decidiĝis antaŭ pluraj monatoj, kaj tion mi ne ŝanĝis.
— Tre bone. Senutilas diri pluon. Fidelu al via plano — al via tuta plano, nepre — kaj mi esperas, ke tio pruviĝos la plej bona por vi kaj por ni ĉiuj.
— Espereble. Ĉiuokaze mi intencas plezuri ĵaŭdon, kaj okazigi mian etan amuzaĵon.
— Kiu ridos, mi scivolas? — diris Gandalfo, skuante sian kapon.
— Ni vidos, — diris Bilbo.
La postan tagon pliaj furgonoj alruliĝis supren laŭ la Monteto, kaj ankoraŭ pliaj furgonoj. Eble aŭdiĝis iom da grumblado pri “loka komercado”, sed en tiu sama semajno komencis elverŝiĝi el Bag-Endo mendoj por ĉiaj proviantoj, produktaĵoj aŭ luksaĵoj, havigeblaj en Hobiturbo aŭ Apudakvo aŭ ie ajn en la najbaraĵo. La hobitoj entuziasmiĝis; kaj ili komencis forstreki la tagojn sur kalendaroj; kaj ili senpacience atendis la poŝtalvenon, esperante ricevi invitojn.
Postnelonge la invitoj komencis disverŝiĝi, kaj la hobiturba poŝtoficejo estis plenŝtopita, kaj la apudakva poŝtoficejo estis inundita, kaj oni alvokis volontulajn poŝthelpantojn. Konstanta sinsekvo da ili supreniris laŭ la Monteto, portante centojn da ĝentilaj variacioj de Dankon, mi certe venos.
Aperis avizo sur la enirejo de Bag-Endo: ENIRO MALPERMESATA KROM FESTRILATE. Eĉ al tiuj, kiuj havis aŭ pretekstis havi festrilaton, estis malofte permesate eniri. Bilbo estis okupata skribante invitojn, registrante respondojn, volvante donacojn, kaj prizorgante kelkajn proprajn privatajn preparojn. Ekde la alveno de Gandalfo li restis kaŝita kaj nevidebla.
Iun matenon la hobitoj vekiĝis kaj trovis, ke la granda kampo, sude de l’ antaŭpordo de Bilbo, estas plenkovrita de ŝnuroj kaj stangoj por tendoj kaj pavilonoj. Speciala enirejo estis fosita en la taluso, kondukanta al la vojo, kaj tie estis konstruitaj larĝaj ŝtupoj kaj granda blanka pordo. La tri hobitfamilioj en Bagŝuta Vico, apud la kampo, estis ege interesitaj kaj ĝenerale enviataj. Maljuna Majstro Vato ĉesis eĉ ŝajnigi laboradon en sia ĝardeno.
La tendoj komencis muntiĝi. Troviĝis aparte granda pavilono, tiel enorma, ke la arbo kreskanta sur la kampo estis tute interne de ĝi, kaj staris fiere proksime al unu ekstremo, malantaŭ la ĉefa tablo. Lanternoj estis pendigitaj sur ĉiuj ĝiaj branĉoj. Eĉ pli promesoplene (laŭ hobita vidpunkto), grandega subĉiela kuirejo estis konstruita en la norda angulo de la kampo. Taĉmento de kuiristoj, el ĉiu taverno kaj manĝejo en plurmejla ĉirkaŭaĵo, alvenis por suplementi la gnomojn kaj aliajn strangulojn loĝigitajn en Bag-Endo. Ekscitiĝo atingis zeniton.
Tiam nubiĝis la vetero. Tio okazis merkredon, la antaŭvesperon de la Festo. Maltrankvilo estis premega. Poste efektive tagiĝis ĵaŭdo, la 22a de septembro.. La suno leviĝis, malaperis la nuboj, flagoj estis hisitaj, kaj komenciĝis la amuzoj.
Bilbo Baginzo nomis tion festo, sed ĝi estis fakte unuigita vario da distraĵoj. Preskaŭ ĉiuj proksime loĝantoj estis invititaj. Tre malmultaj estis hazarde preteratentitaj, sed pro tio, ke ili ĉiuokaze alvenis, tio ne gravis. Multaj personoj el aliaj regionoj de la Provinco ankaŭ estis invititaj; kaj troviĝis eĉ kelkaj el trans la landlimo. Bilbo renkontis persone la gastojn (kaj kromulojn) ĉe la nova blanka pordo. Li faris donacojn al ĉiuj kaj la ceteraj — tiu lasta aludas tiujn, kiuj eliris laŭ malantaŭa vojo kaj denove eniris tra la pordo. Hobitoj faras donacojn al aliaj personoj okaze de l’ propra naskiĝfesto. Ne tre multekostajn, kutime, kaj ne tiel superabunde, kiel en la aktuala okazo; sed tio estis sistemo ne tre malbona. Efektive, en Hobiturbo kaj Apudakvo ĉiu tago en la jaro estis ies naskiĝfesto, tiel ke ĉiu hobito en tiu regiono havis probablecon ricevi donacon almenaŭ unufoje en ĉiu semajno. Sed ili neniam tediĝis pri tio.
Je tiu ĉi okazo la donacoj estis neordinare bonkvalitaj. La hobitidoj estis tiel ekscititaj, ke ili preskaŭ forgesis pri manĝado. Troviĝis ludiloj tiaj, kiajn ili neniam antaŭe vidis, ĉiuj belaj, kaj iuj evidente magiaj. Multaj el ili ja estis menditaj jam antaŭ unu jaro, kaj venis de la Soleca Monto kaj el Valejo, kaj estis malfalse gnom-faritaj.
Kiam ĉiuj gastoj estis bonvenigitaj kaj troviĝis finfine interne de la pordo, okazis kantoj, dancoj, muziko, ludoj, kaj, kompreneble, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tri oficialaj manĝoj estis: tagmanĝo, temanĝo, kaj vespermanĝo (aŭ lastmanĝo). Sed tagmanĝon kaj temanĝon signis ĉefe la fakto, ke tiuokaze ĉiuj gastoj estis kunsidantaj kaj kunmanĝantaj. Aliokaze temis nur, ke multaj personoj manĝas kaj trinkas — daŭre de l’ dek-unua ĝis la sesa kaj duono, kiam komenciĝis la artfajraĵoj.
Pri la artfajraĵoj respondecis Gandalfo: li ne nur alportis ilin, sed li planis kaj fabrikis ilin; kaj la specialaĵoj, koheraj bildoj, kaj flugigoj de raketoj estis funkciigitaj de li. Sed okazis ankaŭ malavara disdonado de petardoj, krakiloj, dissaltaĵoj, flagriloj, torĉoj, gnomaj kandeloj, elfaj fontoj, goblenaj bojiloj kaj tondraĵoj. Ĉiuj estis superbaj. La arto de Gandalfo pliboniĝis kun la tempopaso.
Vidiĝis raketoj similaj al aro da scintilaj birdoj kantantaj per dolĉaj voĉoj. Vidiĝis verdaj arboj kun trunkoj el malhela fumo: iliaj folioj malfermiĝis kiel tuta printempo momente malfaldiĝanta, kaj iliaj brilantaj branĉoj faligis ardajn florojn sur la mirigitajn hobitojn, kaj malaperis kun dolĉa parfumo ĝuste antaŭ ol tuŝi ties suprenturnitajn vizaĝojn. Vidiĝis fontoj da papilioj, kiuj flugis ekglimante en la arbojn; vidiĝis pilastroj da koloraj fajroj, kiuj leviĝis kaj iĝis agloj, aŭ velŝipoj, aŭ falango da flugantaj cignoj; vidiĝis ruĝa tondroŝtormo kaj ŝpruco da flava pluvo; vidiĝis arbarego da arĝentaj lancoj, kiuj saltis subite en la aeron kun kriego kvazaŭ de batalanta armeo, kaj malsupreniĝis denove en la riveron kun siblo kiel de cent varmegaj serpentoj; Kaj vidiĝis ankaŭ unu lasta surprizo, honore al Bilbo, kaj ĝi tre timigis la hobitojn, kiel Gandalfo intencis. Estingiĝis la lumoj. Granda fumnubo leviĝis. Ĝi formis sin al monto de malproksime vidata, kaj komencis ardi ĉe la verto. Ĝi sputis verdajn kaj skarlatajn flamojn. Elflugis ruĝ-ora drako — ne laŭvive granda, sed terure vivsimila; el ties makzeloj venis fajro, ties okuloj rigardis kolere malsupren; aŭdiĝis blekego, kaj ĝi trifoje rapidpasis super la kapoj de la amaso. Ĉiuj ekkaŭris, kaj multaj falis vizaĝaltere. La drako preterpasis kiel rapidvagonaro, transkapiĝis, kaj krevis super Apudakvo kun surdiga eksplodo.
— Jen la signalo por vespermanĝo! — diris Bilbo. La doloro kaj timo tuj malaperis, kaj la kuŝantaj hobitoj salte leviĝis. Troviĝis admirinda vespermanĝo por ĉiuj; por ĉiuj, nome, krom la invititoj al la speciala familia festmanĝo. Tio okazis en la granda arbohava pavilono. La invitoj limiĝis al dek du dekduoj (nombro, kiun la hobitoj nomis ankaŭ unu Groco, kvankam oni juĝis nekonvene uzi tiun vorton pri personoj); kaj la gastoj estis elektitaj el ĉiuj familioj parencaj al Bilbo kaj Frodo, kune kun kelkaj apartaj neparencaj amikoj (kiel ekzemple Gandalfo). Inkluziviĝis multaj junaj hobitoj, kaj ĉeestis laŭ permeso de l’ gepatroj; ĉar hobitoj traktis nerigore siajn infanojn rilate al malfrua enlitiĝo, precipe kiam ekzistis ebleco, ke ili manĝos senkoste. La edukado de hobitidoj postulis multe da nutraĵo.
Ĉeestis multaj Baginzoj kaj Bofinoj, kaj ankaŭ multaj Tjukoj kaj Brandobokoj; ĉeestis diversaj Gruboj (parencoj de l’ avino de Bilbo Baginzo), kaj diversaj Ĉuboj (ligitaj al lia avo Tjuko); kaj elektaĵo de Subfosoj, Bolĝeroj, Bresgirdeloj, Brokhusoj, Bonkorpoj, Kornblovoj kaj Fierfutoj. Kelkaj el tiuj estis nur tre malproksimaj parencoj de Bilbo, kaj iuj preskaŭ neniam antaŭe vizitis Hobiturbon, ĉar ili loĝis en malproksimegaj anguloj de l’ Provinco. La Retikul-Baginzoj ne estis preteratentitaj. Odo kaj ties edzino Lobelia ĉeestis. Ili malŝatis Bilbon kaj abomenis Frodon, sed tiel imponega estis la invitilo, skribita per ora inko, ke ili sentis neeble malakcepti. Krome, ilia kuzo, Bilbo, specialiĝis pri manĝaĵoj dum multaj jaroj kaj lia tabloprezentado ĝuis altan reputacion.
Ĉiuj cent kvardek kvar gastoj atendis agrablan festmanĝon, kvankam ili iom antaŭtimis la postmanĝan paroladon de sia gastiganto (eron neeviteblan). Li emis enŝovi pecojn da tio, kion ili nomis poezio; kaj foje, post unu-du glasoj, kutimis aludi tiujn absurdajn aventurojn de sia mistera vojaĝo. La gastoj ne desapontiĝis: ili ricevis tre agrablan festmanĝon, fakte atentokaptan distradon: riĉan, abundan, varian kaj longedaŭran. Aĉetado de nutraĵoj preskaŭ nuliĝis en la regiono dum la posta semajno; sed pro tio, ke la provizado de Bilbo reduktis la stokojn de l’ plimultaj tenejoj, keloj kaj varejoj tra mejloj ĉirkaŭe, tio ne multe gravis.
Post la manĝado (pli-malpli) okazis la Parolado. La plejparto de la ĉeestantoj, tamen jam havis humoron tolereman, je tiu ŝatinda stadio, kiun ili nomis “plenigo de l’ anguloj”. Ili trinketis siajn plej ŝatatajn trinkaĵojn, kaj mordetis siajn plej ŝatatajn frandaĵojn, kaj iliaj antaŭtimoj estis forgesitaj. Ili pretis aŭskulti ion ajn, kaj hurai post ĉiu interpunkcia signo.
— Miaj karaj Personoj, — komencis Bilbo, stariĝante.
“Aŭdu! Aŭdu! Aŭdu!” — ili kriis, kaj ĥore ripetadis tion, ŝajne malemaj agi laŭ la propra konsilo. Bilbo forlasis sian lokon kaj iris stari sur seĝo sub la iluminita arbo. La lumo de la lanternoj trafis lian ridetantan vizaĝon; la oraj butonoj brilis sur lia brodita veŝto. Ĉiuj povis vidi, ke li staras rekta, svingante unu manon kaj ne eligante la alian el la poŝo.
— Miaj karaj Baginzoj kaj Bofinoj, — li rekomencis; — kaj miaj karaj Tjukoj kaj Brandobokoj, kaj Gruboj, kaj Ĉuboj, kaj Subfosoj, kaj Kornblovoj, kaj Bolĝeroj, Bresgirdeloj, Bonkorpoj, Brokhusoj kaj Fierfutoj.
— FierPIEDOJ! — kriis maljuneta hobito en la fono de la pavilono. Lia nomo, kompreneble, estis Fierfuto, kaj meritite; sed liaj piedoj estis grandaj, pli ol ordinare vilaj, kaj ambaŭ kuŝis sur la tablo.
— Fierfutoj, — ripetis Bilbo. — Ankaŭ miaj bonaj Retikul-Baginzoj, kies finfinan revenon al Bag-Endo mi bonvenigas. Hodiaŭ estas mia cent dek-unua naskiĝdatreveno: mi estas dekunu-unujara hodiaŭ!
— Hura! Hura! Vivu! — ili kriis, kaj ili ĝoje pugnobatis la tablojn. Bilbo rolis bonege. Tian materialon ili ŝatis: mallongan kaj memevidentan.
— Mi esperas, ke vi ĉiuj ĝuas la feston tiom, kiom mi. Surdigaj huraoj. Krioj de Jes (kaj Ne). Bruoj de trumpetoj kaj kornoj, fajfiloj kaj flutoj, kaj aliaj muzikaj instrumentoj. Ĉeestis, kiel dirite, multaj hobitoj junaj. Centoj da muzikaj krakiloj estis distiritaj. Multaj el tiuj surhavis la markon VALEJO; kio malmulton signifis al la plimultaj hobitoj, sed ĉiuj konsentis, ke tiuj estas mirindaj krakiloj. Ili enhavis instrumentojn, malgrandajn, sed perfekte fabrikitajn kaj sorĉtone sonantajn. Efektive, en unu angulo kelkaj el la junaj Tjukoj kaj Brandobokoj, supozante, ke Onklo Bilbo jam finis (ĉar klare li diris ĉion necesan), nun starigis ekstemporalan orkestron, kaj komencis gajan dancarion. Sinjoreto Everardo Tjuko kaj Fraŭlino Melilota Brandoboko surtabliĝis kaj kun sonoriloj en la manoj komencis danci la Printempo-rondon: dancon beletan, sed iom viglan.
Sed Bilbo ankoraŭ ne finis. Ekpreninte kornon de apuda junulo, li aŭdigis tri laŭtajn hupojn. La bruo malpliiĝis.
— Mi ne longe okupos vin, — li kriis. Huraoj el la tuta ĉeestantaro. — Mi kunvokis vin kun Celo. — Iel la maniero de lia elparolo faris impreson. Okazis preskaŭ silento, kaj unu-du el la Tjukoj ekatentis.
— Fakte, pro Tri Celoj! Unuavice, por diri al vi, ke mi treege ŝatas vin ĉiujn, kaj ke dekunu-unu jaroj estas nesufiĉe longa tempo por vivi inter tiom da bonegaj kaj admirindaj hobitoj. — Granda eksplodo de aproboj.
— La duonon el vi mi ne konas duone tiom, kiom mi volus; kaj mi ŝatas malpli ol la duonon el vi duone tiom, kiom vi meritas. — Tio estis neatendita kaj iom malfacile komprenebla. Okazis iom da disa aplaŭdo, sedla plimulto el ili klopodis deĉifri ĝin por konstati, ĉu temis pri komplimento.
— Duavice, por festi mian naskiĝdatrevenon. — Denove huraoj. — Mi devus diri: NIAN naskiĝdatrevenon. Ĉar kompreneble hodiaŭ estas la naskiĝdatreveno ankaŭ de mia heredonto kaj nevo, Frodo. Hodiaŭ li adoltiĝas kaj ricevas sian heredaĵon.
Iom da sporada aplaŭdo far la maljunuloj; kaj kelkaj laŭtaj krioj: “Frodo! Frodo! Brava Froĉjo!” — de la junaj. La Retikul-Baginzoj malridetis, kaj scivolis, kion signifas “ricevas sian heredaĵon”.
— Kune ni sumiĝas je cent kvardek kvar jaroj. Via nombro estis elektita konvene al tiu rimarkinda sumo: Unu Groco, se licas uzi tiun esprimon.
Neniu hurao. Tio estis idiotaĵo. Multaj gastoj, kaj precipe la Retikul-Baginzoj, estis ofenditaj, certiĝante ke ili estis invititaj nur por kompletigi la postulitan nombron, kiel varoj en pakaĵo. “Unu Groco, ĉu? Esprimo triviala”.
— Hodiaŭ estas ankaŭ, se mi rajtas aludi antikvan historion, la datreveno de mia alveno perbarele al Esgarodo sur la Longa Lago; kvankam tiuokaze la fakto, ke temas pri mia naskiĝtago evitis mian memoron. Mi estis tiam nur kvindek-unujara kaj naskiĝdatrevenoj ne ŝajnis tiel gravaj. La bankedo estis vere luksa, tamen, kvankam mi tre malvarmumis tiutempe, mi toemoras, kaj kapablis diri nur “tre korad dadkod”. Tion mi nun ripetas pli korekte: Tre koran dankon pro tio, ke vi venis al mia eta festo.
Obstina silentado. Ĉiuj timis, ke estas tuj okazonta kanto aŭ iom da poezio; kaj ili komencis enuiĝi. Kial li ne volis ĉesigi la paroladon kaj permesi, ke ili tostu je lia sano? Sed Bilbo nek kantis nek deklamis. Li paŭzis momente.
— Trie kaj laste, — li diris, — mi volas fari anoncon. — Li elparolis tiel laŭte kaj subite tiun finan vorton, ke ĉiu, kiu ankoraŭ kapablis tion fari, rektiĝis. — Mi bedaŭras anonci, ke — kvankam, kiel mi diris, dekunu-unu jaroj estas nesufiĉe longa tempo por vivi inter vi — tio ĉi estas la FINO. Mi foriras. Mi forlasas vin NUN. Adiaŭ!
Li paŝis malsupren kaj malaperis. Vidiĝis blindiga ekbrilo da lumo, kaj ĉiuj gastoj palpebrumis. Kiam ili remalfermis siajn okulojn, Bilbo estis nenie videbla. Cent kvardek kvar miregigitaj hobitoj kliniĝis senparole malantaŭen. Maljuna Odo Fierfuto forigis siajn piedojn desur la tablo kaj stamfis. Postsekvis morta silento, ĝis subite, post pluraj profundaj enspiroj, ĉiuj Baginzoj, Bofinoj, Tjukoj, Brandobokoj, Gruboj, Ĉuboj, Subfosoj, Bolĝeroj, Bresgirdeloj, Brokhusoj, Bonkorpoj, Kornblovoj kaj Fierfutoj ekparolis samtempe.
Estis ĝenerale konsentite, ke la ŝerco estis tre misgusta, kaj pli da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj necesis por kuraci la ŝokiĝon kaj ĝeniĝon de la gastoj. “Li frenezas. Tion mi ĉiam asertis”, — estis verŝajne la plej ofta komento. Eĉ la Tjukoj (kun kelkaj esceptoj) opiniis absurda la agadon de Bilbo. Provizore la plimultaj el ili tute ne dubis, ke lia malapero estis nenio pli, ol idiota ŝerco.
Sed maljuna Rorio Brandoboko ne estis tiel certa. Nek lia aĝo nek grandega manĝo nebuligis al li la mensan viglon, kaj li diris al sia bofilino Esmeralda: “En tio ĉi troviĝas io suspektinda, mia kara! Al mi ŝajnas, ke tiu freneza Baginzo ekvojaĝas denove. Maljuna idioto. Sed kial senti ĝenon? Li ne kunportis la nutraĵon”. — Li vokis laŭte al Frodo, ke tiu cirkuligu ankoraŭfoje la vinon.
Frodo estis la sola ĉeestanto, kiu diris nenion. Dum kelka tempo li sidis silente apud la malplena seĝo de Bilbo, kaj ignoris ĉiujn komentojn kaj demandojn. Li ĝuis la ŝercon, kompreneble, malgraŭ tio, ke li antaŭsciis pri ĝi. Nur malfacile li bridis sian ridadon pro la kolereta surpriziĝo de la gastoj. Sed samtempe li estis funde zorgoplena: li subite konstatis, ke li kore amas la maljunan hobiton. La plimultaj gastoj daŭre manĝis kaj trinkis kaj diskutis la nenormalaĵojn, pasintajn kaj nuntempajn, de Bilbo Baginzo; sed la Retikul-Baginzoj jam foriris kolere. Frodo ne volis plu partopreni la feston. Li ordonis, ke estu servata pli da vino; poste li stariĝis kaj eltrinkis sian propran glason, silente je la sano de Bilbo, kaj forŝteliĝis el la pavilono.
Rilate Bilbon Baginzo, eĉ dum la parolado li fingrumis en sia poŝo la oran ringon, pri kiu li sekretis dum tiom da jaroj. Depaŝante li surfingrigis ĝin, kaj li neniam plu estis vidita de iu ajn hobito en Hobiturbo.
Li remarŝis vigle al sia truo kaj staris momente, ridete aŭskultante la bruon en la pavilono kaj la sonojn de gajeco en aliaj partoj de la kampo. Poste li eniris. Li demetis siajn festvestaĵojn, faldis kaj volvis per delikata papero sian broditan silkan veŝton kaj ĝin entirkestigis. Poste li vestis rapide kelkajn malnovajn malordajn vestaĵojn, kaj bukis ĉirkaŭ la talio ĉifitan ledan zonon. Al ĝi li pendigis mallongan glavon en taŭzita nigraleda ingo. El ŝlosita tirkesto, odoranta je kamforo, li elprenis malnovajn mantelon kaj kapuĉon. Ili estis forŝlositaj, kvazaŭ ili estus tre valoraj, tamen ili estis tiel flikitaj kaj vetermakulitaj, ke ilian originan koloron oni apenaŭ povus diveni: tio eble estis malhelverdo. Ili estis iom tro grandfasonaj por li. Tiam li eniris sian kabineton, kaj el kofrego elprenis bulon volvitan per malnovaj ŝtofoj, kaj lede binditan manuskripton, kaj ankaŭ plenŝtopitan kovertegon. La libron kaj bulon li enŝovis en la supron de peza sako tie staranta, jam preskaŭ plena. En la kovertegon li metis sian oran ringon, kaj ties delikatan ĉenon, kaj poste ĝin glufermis kaj adresis al Frodo. Unue li metis ĝin sur la kamenbreton, sed subite li reprenis ĝin kaj ĝin enpoŝigis. Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj Gandalfo rapide envenis.
— Saluton! — diris Bilbo. — Mi scivolis, ĉu vi aperos.
— Mi ĝojas trovi vin videbla, — respondis la sorĉisto, sidiĝante sur seĝon. — Mi volis trafi vin kaj interŝanĝi kelkajn lastajn vortojn. Supozeble vi sentas, ke ĉio plenumiĝis tre kontentige kaj laŭplane?
— Jes, tiel, — diris Bilbo, — kvankam tiu ekbrilo estis surpriza; ĝi vere eksaltigis min, se ne paroli pri l’ aliaj. Eta aldonaĵo viaflanke, mi supozas?
— Ĝuste. Vi saĝe tenis sekreta tiun ringon dum tiel multaj jaroj, kaj ŝajnis al mi necese havigi al viaj gastoj ion alian, kio ŝajnus klarigi vian subitan malaperon.
— Kaj fuŝus mian ŝercon. Vi estas entrudiĝema maljuna ĝenulo, — ridis Bilbo, — sed mi supozas, ke vi scias plej bone, kion fari, kiel kutime.
— Tion mi scias — kiam mi scias ion ajn. Sed mi ne tute certas pri tiu ĉi afero. Ĝi jam atingis sian finan punkton. Vi ĝuis vian ŝercon, timigis aŭ ofendis la plimulton el viaj parencoj, kaj provizis al la Provinco paroltemon naŭtagan, aŭ pli probable naŭdek-naŭtagan. Ĉu vi intencas ion pli?
— Jes, fakte. Mi sentas bezonon ferii, tre longe ferii, kiel mi jam pli frue diris al vi. Probable permanente: mi ne atendas, ke mi revenos. Efektive, mi ne intencas reveni, kaj mi faris ĉiujn necesajn aranĝojn. Mi estas maljuna, Gandalfo. Tia mi ne aspektas, sed tia mi komencas senti min en mia plej intima memo. “Bone-konservita”, ĉu vere! — li tranazis. — Eh, mi sentas min tute maldika, kvazaŭ eltirita, se vi scias, kion mi volas esprimi: kiel butero, kiun oni skrapis sur tro multe da pano. Tio ne povas esti ĝusta. Mi bezonas alternativon, aŭ ion.
Gandalfo rigardis lin scivoleme kaj intense.
— Ne, tio ne ŝajnas ĝusta, — li diris penseme. — Ne, finfine mi opinias, ke via plano probable estas plej bona.
— Nu, mi ĉiuokaze decidiĝis. Mi deziras vidi montojn denove, Gandalfo — montojn; kaj poste trovi lokon, kie mi povu ripozi. Trankvile kaj kviete, sen amaso da gvatantaj parencoj, sen sinsekvo de vizitantaĉoj pendantaj sur la sonorilo. Eble mi trovos lokon, kie mi povos finverki mian libron. Mi elpensis por ĝi tre taŭgan finon: kaj ĉiam poste li vivis feliĉe ĝis la fino de siaj tagoj.
Gandalfo ridis.
— Mi esperas, ke li tion faros. Sed legos la libron neniu, negrave kiel ĝi finiĝos.
— Ho, eble oni legos, en venontaj jaroj. Frodo jam legis iom, ĝis tie, kien ĝi alvenis. Vi okulumos al Frodo, ĉu ne?
— Jes, nepre — duokulumos, tiel ofte, kiel eblos al mi.
— Li akompanus min, kompreneble, se mi tion petus. Fakte, li unufoje proponis tion, tuj antaŭ la festo. Sed tion li ne vere volas, nuntempe. Mi deziras revidi la sovaĝejon antaŭ ol morti, kaj la montaron; sed li ankoraŭ enamiĝis al la Provinco, al arbaroj kaj kampoj kaj etaj riveroj. Li devus senti sin komforta ĉi tie. Mi lasas ĉion al li, kompreneble, krom kelkaj bagatelaĵoj. Mi esperas, ke li estos feliĉa, kiam li kutimiĝos vivi sola. Estas jam tempo, ke li estu la propra mastro.
— Ĉion? — diris Gandalfo. — Ankaŭ la ringon? Vi konsentis pri tio, memoru.
— Nu...mm...jes, supozeble, — balbutis Bilbo.
— Kie ĝi estas?
— En koverto, se vi devas scii, — diris Bilbo senpacience. — Tie, sur la kamenbreto. Nu, ne! Jen ĝi en mia poŝo! — Li hezitis. — Ĉu ne strange? — Li diris mallaŭte al si. — Jes, finfine, kial ne? Kial ĝi ne restu tie?
Gandalfo denove rigardis intense Bilbon, kaj en liaj okuloj vidiĝis ekbrilo.
— Al mi ŝajnas, Bilbo, — li diris kviete, — pli bone postlasi ĝin. Ĉu vi ne volas?
— Nu jes — kaj ne. Nun, kiam venis la momento, al mi ne plaĉas disiĝi de ĝi, necesas diri. Kaj mi vere ne komprenas, kial tio necesu. Kial vi deziras tion? — li demandis, kaj strange ŝanĝiĝis lia voĉo. Ĝi estis akra pro suspektemo kaj kolereto. — Vi ĉiam turmentas min pri mia ringo; sed vi neniam ĝenis min pri la ceteraj aĵoj, kiujn mi akiris dum mia vojaĝo.
— Ne, sed mi devis turmenti vin, — diris Gandalfo. — Mi deziris la veron. Tio estis grava. Magiaj ringoj estas — nu, magiaj; kaj ili estas raraj kaj strangaj. Mi interesiĝis profesie pri via ringo, vi povas diri; kaj mi daŭre interesiĝas. Mi ŝatus scii, kie ĝi estas, se vi denove ekvagados. Mi krome pensas, ke vi jam posedas ĝin sufiĉe longe. Vi ne plu bezonos ĝin, Bilbo, krom se mi tre eraras.
Bilbo ruĝiĝis, kaj en liaj okuloj estis kolera lumo. Lia bonkora vizaĝo malmoliĝis.
— Kial ne? — li kriis. — Kaj cetere, kiel tio vin koncernas, kiel mi disponigas miajn proprajn posedaĵojn? Ĝi estas mia. Mi ja trovis ĝin. Ĝi alvenis min.
— Jes, jes, — diris Gandalfo. — Sed ne necesas koleriĝi.
— Se mi koleriĝas, pri tio kulpas vi, — diris Bilbo. — Ĝi apartenas al mi, mi asertas. Mia propra. Mia trezorego. Jes, mia trezorego.
La vizaĝo de l’ sorĉisto restis seriozmiena kaj atentema, kaj nur ekflagro en liaj profundaj okuloj atestis, ke li estas surprizita kaj fakte timigita.
— Tiel nomis ĝin jam pli frue iu, — li diris, — sed ne vi.
— Sed mi tion diras nun. Kaj kial ne? Eĉ se Golumo iam diris la samon. Ĝi ne plu estas lia, sed mia. Kaj mi konservos ĝin, mi diras.
Gandalfo stariĝis. Li parolis severe.
— Vi agos stulte, se vi tion faros, Bilbo, — li diris, — tion vi igas pli klara per ĉiu dirita vorto. Ĝi multe tro obsedas vin. Liberiĝu de ĝi! Kaj poste vi povos mem iri, kaj esti libera.
— Mi agos laŭ mia elekto, kaj iros laŭ mia plaĉo, — diris Bilbo obstine.
— Trankviliĝu, mia kara hobito! — diris Gandalfo. — Dum via tuta longa vivo ni estas amikoj, kaj vi ŝuldas al mi ion. Vidu! Faru laŭpromese; rezignu pri ĝi!
— Nu, se vi mem deziras mian ringon, diru tion! — kriis Bilbo. — Sed vi ne ricevos ĝin. Mi ne fordonos mian trezoregon. Mi diras tion al vi. — Lia mano vagis ĝis la tenilo de lia glaveto.
La okuloj de Gandalfo ekfulmis.
— Baldaŭ estos mia vico koleriĝi, — li diris. — Se vi tion diros denove, tio okazos. Tiam vi vidos Gandalfon la Grizan senmantelita. — Li faris unu paŝon al la hobito kaj li ŝajnis kreski alta kaj minaca; lia ombro plenigis la ĉambreton. Bilbo retropaŝis ĝis la muro, peze spirante, dum lia mano alkroĉiĝis al lia poŝo. Ili staris dum kelka tempo frontante unu alian, kaj la aero en la ĉambro elektris. La okuloj de Gandalfo restis turnitaj malsupren al la hobito. Malrapide ties manoj malstreĉiĝis, kaj li komencis tremi.
— Mi ne scias, kio okazis al vi, Gandalfo, — li diris. — Vi neniam antaŭe estis tia. Pri kio temas? Ĝi ja estas mia, ĉu ne? Mi ĝin trovis. Kaj Golumo estus mortiginta min, se mi ĝin ne retenintus. Mi ne estas ŝtelinto, kion ajn li diris.
— Mi neniam nomis vin ŝtelinto, — Gandalfo respondis. — Kaj ankaŭ mi ne estas tio. Mi ne klopodas prirabi vin, sed volas vin helpi. Mi volas, ke vi fi,du min, kiel vi kutimis antaŭe.
Li sin forturnis, kaj la ombro forpasis. Li ŝajnis ŝrumpi denove je maljuna grizulo, kurbiĝinta kaj zorgoplena. Bilbo pasigis sian manon trans la okulojn.
— Mi petas pardonon, — li diris. — Sed mi sentas min tiel stranga. Kaj tamen estus iasence malŝarĝiĝo, ne esti plu ĝenata pri ĝi. Lastatempe ĝi pli kaj pli okupis mian menson. Kelkfoje ĝi sentiĝis kvazaŭ okulo min rigardanta. Kaj mi senĉese volas ĝin surfingrigi kaj malaperi, ĉu vi komprenas; aŭ scivolas, ĉu ĝi estas sekura, kaj ĝin elpoŝigas por certiĝi pri tio. Mi provis ĝin forŝlosi, sed mi trovis, ke mi ne povas esti trankvila, se ĝi ne estas en mia poŝo. Mi ne scias la kialon. Kaj ŝajne mi ne kapablas decidiĝi.
— Do fidu min, — diris Gandalfo. — Mi tute decidiĝis. Foriru kaj lasu ĝin malantaŭe. Ĉesu posedi ĝin. Donu ĝin al Frodo, kaj mi gardos lin.
Bilbo staris momente, streĉita kaj sendecida. Poste li suspiris.
— Bone, — li diris nefacile. — Mi tion faros. — Tiam li ŝultrotiris, kaj ridetis iom sinkompate. — Finfine, pri kio temis ĉi festafero, vere: fordoni multajn naskiĝdonacojn, kaj tiamaniere plifaciligi ĝian samtempan fordonon. En la fino ĝi tion ne plifaciligis, sed estus domaĝe malŝpari ĉiujn miajn preparojn. Tio tute fuŝus la ŝercon.
— Efektive, tio forigus la solan pravigon, kiun mi iam ajn rimarkis pri la afero, — diris Gandalfo.
— Tre bone, — diris Bilbo, — ĝi transiras al Frodo kun la cetero. — Li profunde enspiris. — Kaj nun mi nepre devas ekiri, aŭ iu alia trovos min. Mi jam adiaŭis, kaj mi ne tolerus refari tion.
Li levis sian sakon kaj moviĝis al la pordo.
— La ringo ankoraŭ troviĝas en via poŝo, — diris la sorĉisto.
— Nu, vere! — ekkriis Bilbo. — Kaj mia testamento kaj ĉiuj ceteraj dokumentoj. Prefere vi prenu ĝin kaj liveru ĝin mianome. Tiel estos plej sekure.
— Ne, la ringon ne donu al mi, — diris Gandalfo. — Metu ĝin sur la kamenbreton. Tie ĝi estos sufiĉe sekura, ĝis venos Frodo. Mi atendos lin.
Bilbo elprenis la kovertegon, sed ĝuste kiam li estis metonta ĝin apud la horloĝon, lia mano retrosaltis, kaj la pakaĵo falis sur la plankon. Antaŭ ol li povis repreni ĝin, la sorĉisto kliniĝis kaj ĝin kaptis kaj metis ĝin sur ĝian lokon. Kolerspasmo trapasis rapide la vizaĝon de l’ hobito denove. Subite tion anstataŭis mieno de malŝarĝiĝo kaj rido.
— Nu, farite, — li diris. — Nun mi ekalas!
Ili iris en la vestiblon. Bilbo elektis sian plej ŝatatan bastonon el la tenujo; poste li fajfis. Tri gnomoj venis el diversaj ĉambroj, kie ili estis laborintaj.
— Ĉu ĉio preta? — demandis Bilbo. — Ĉio pakita kaj etikedita?
— Ĉio, — ili respondis.
— Nu, ni komencu do! — Li elpaŝis tra la antaŭpordo.
La nokto estis bela, kaj la nigran ĉielon trapunktis steloj. Li suprenrigardis, snufante la aeron.
— Kiel agrable! Kiel agrable denove ekiri laŭ la Vojo kun gnomoj! Jen pri kio mi vere sopiris, jam de jaroj! Adiaŭ! — li diris, rigardante sian antaŭan hejmon kaj riverencante al la pordo. — Adiaŭ, Gandalfo!
— Adiaŭ provizore, Bilbo. Prizorgu vin! Vi estas sufiĉe aĝa, kaj eble sufiĉe saĝa.
— Prizorgi! Mi ne zorgas. Ne ĝenu vin pri mi! Mi estas nun tiel feliĉa, kiel iam ajn, kaj tio estas grandakvante. Sed venis la tempo. Mi estas finfine trudpelata, — li aldonis, kaj poste per murmura voĉo, kvazaŭ al si mem, li kantis mallaŭte en la mallumo:
La Vojo ĉiam plu pilgrimas
ekde la pordo de l’ komenco.
La Vojo jam tre malproksimas,
kaj mi ĝin sekvos, laŭ intenco,
per ritma viglo de l’ paŝadoj,
ĝis en vojegon ĝi devias
ĉe l’ renkontiĝ’ de multaj padoj.
Kaj poste kien? Mi ne scias.
Li paŭzis, momente silenta. Tiam sen plua vorto li sin turnis for de la lumoj kaj voĉoj en la kampoj kaj tendoj, kaj sekvate de siaj tri kunuloj eniris sian ĝardenon, kaj malsuprentrotis laŭ la longa dekliva pado. Li transsaltis malaltan lokon en la heĝo ĉe la subo, kaj eniris la herbokampojn, forpasante en la nokton kiel ventsiblo en la razeno.
Gandalfo restis kelkan tempon, rigardante post li en la mallumon.
— Adiaŭ, kara mia Bilbo — ĝis nia venonta renkontiĝo! — li diris mallaŭte kaj reeniris la domon.
Baldaŭ post tio envenis Frodo, kaj trovis lin sidanta en mallumo, profunde pensanta.
— Ĉu li foriris? — li demandis.
— Jes, — respondis Gandalfo. — Li finfine foriris.
— Mi volus — tio estas, mi esperis ĝis ĉi-vespere, ke tio estu nura ŝerco, — diris Frodo. — Sed mi sciis en mia koro, ke li vere intencas iri. Li ĉiam kutimis ŝerci pri seriozaj aferoj. Mi volis reveni pli frue, nur por vidi lin ekiri.
— Ŝajnas al mi, vere, ke li preferis kviete forŝteliri en la fino, — diris Gandalfo. — Ne estu tro ĝenata. Al li estos bone — jam. Li postlasis por vi pakaĵon. Jen ĝi!
Frodo prenis la kovertegon desur la kamenbreto, kaj ekrigardis ĝin, sed ne malfermis.
— Vi trovos en ĝi lian testamenton kaj ĉiujn ceterajn dokumentojn, mi opinias, — diris la sorĉisto. — Vi mastras nun en Bag-Endo. Kaj krome, mi supozas, vi trovos la oran ringon.
— La ringon! — ekkriis Frodo. — Ĉu li postlasis tion al mi? Mi scivolas, kial. Nu, ĝi eble utilos.
— Eble, eble ne, — diris Gandalfo. — Mi ne utiligus ĝin, se temus pri mi. Sed tenu ĝin sekreta, kaj tenu ĝin sekura! Nun mi iras dormi.
Kiel mastro de Bag-Endo, Frodo opiniis sia malĝoja devo adiaŭi la gastojn. Onidiroj pri strangaj okazintaĵoj jam disvastiĝis tra la tuta kampo, sed Frodo rifuzis diri ion, krom sendube ĉio klariĝos matene. Ĉirkaŭ noktomezo alvenis kaleŝoj por la gravuloj. Unu post unu ili forruliĝis, plenaj je sataj sed tre malkontentaj hobitoj. Ĝardenistoj venis laŭkontrakte kaj en puŝoĉaroj forigis tiujn, kiuj senintence postrestis.
Malrapide pasis la nokto. La suno leviĝis. La hobitoj leviĝis iom pli malfrue. Daŭris la mateno. Oni komencis (laŭmende) forigi la pavilonojn, tablojn, seĝojn, kulerojn kaj tranĉilojn, botelojn kaj pladojn, lanternojn, florarbustojn en ujoj, panerojn kaj krakilpaperon, forgesitajn mansakojn, gantojn, poŝtukojn kaj la nemanĝitan nutraĵon (eron tre malgrandan). Poste venis kvanto da aliaj uloj (senmende): Baginzoj kaj Bofinoj, kaj Bolĝeroj, kaj Tjukoj, kaj aliaj gastoj, kiuj loĝis aŭ tranoktis proksime. Je tagmezo, kiam eĉ la plejmanĝintoj denove funkciis, troviĝis granda amaso ĉe Bag-Endo, seninvita, sed ne neatendita.
Frodo atendis sur la sojlo, ridetanta, sed iom lac- kaj zorg-aspekta. Li bonvenigis ĉiujn vizitantojn, sed havis por diri ne multe pli ol antaŭe. Lia respondo al ĉiuj demandoj estis simple tio:
— S-ro Bilbo Baginzo foriris; laŭ mia scio, senrevene.
Kelkajn el la vizitantoj li invitis en la domon, ĉar Bilbo postlasis por ili mesaĝojn.
Interne, en la vestiblo, amasiĝis granda sortimento da pakaĵoj, pakaĵetoj kaj etaj mebloj. Al ĉiu ero estis ligita etikedo. Troviĝis pluraj etikedoj de jena speco:
Al Adelardo Tjuko, kiel PROPRA POSEDAĴO, de Bilbo; sur pluvombrelo. Adelardo estis forportinta multajn ombrelojn senetikedajn.
Al Dora BAGINZO memore pri longa korespondado, kun amo de Bilbo; sur granda paperkorbo. Dora estis fratino de Drogo kaj la plejaĝa vivanta parencino de Bilbo kaj Frodo; ŝi estis naŭdek-naŭ-jara, kaj skribis rismojn da bonaj konsiloj dum pli ol duonjarcento.
Al Milo Subfoso, esperante ke ĝi estos utila, de B. B.; sur oraj plumo kaj inkujo. Milo neniam respondis al leteroj.
Por uzado de ANĜELIKA, de Onklo Bilbo; sur ronda konveksa spegulo. Ŝi estis Baginzo juna, kaj tro evidente opiniis belforma sian vizaĝon.
Por la kolekto de HUGO Bresgirdelo, de kontribuinto; sur (malplena) librobretaro. Hugo estis fervora prunteprenanto de libroj, kaj pli ol kutime nefidinda pri la redono.
Al Lobelia RETIKUL-BAGINZO, kiel DONACO; sur skatolo da kuleroj arĝentaj. Bilbo opiniis, ke ŝi akiris sufiĉe multnombre liajn kulerojn, dum li antaŭe vojaĝis. Lobelia tre bone sciis tion. Kiam ŝi alvenis pli malfrue dum la tago, ŝi tuj kaptis la nuancon, sed ankaŭ la kulerojn ŝi prenis.
Tio estas nur eta elektaĵo el la amasigitaj donacoj. La loĝejo de Bilbo iomete malordiĝis pro posedaĵoj dum lia longa vivo. Hobitotruoj tendencas malordiĝi: por kio grandparte respondecis la kutimo doni tiom da naskiĝfestaj donacoj. La naskiĝfestaj donacoj, kompreneble, ne ĉiam estis novaj; ekzistis unu-du malnovaj madomoj, kies utiligon oni ne plu memoris, kiuj ĉirkaŭiris la tutan distrikton; sed Bilbo kutimis doni donacojn novajn kaj reteni la ricevitajn. La malnova truo nun estis iomete ordigita.
Ĉiu el la diversaj disiĝdonacoj havis etikedon, persone skribitan de Bilbo, kaj pluraj estis trafaj aŭ ŝercaj. Sed kompreneble la plimultaj estis donacitaj tien, kie ili estus dezirataj kaj bonvenaj. La pli malriĉaj hobitoj, kaj precipe tiuj en Bagŝuta Vico, bone profitis. Maljuna Majstro Vato ricevis du sakojn da terpomoj, novan fosilon, lanan veŝton, kaj botelon da linimento por artikoj doloraj. Maljuna Rorio Brandoboko, kompense al multe da gastigado, ricevis dekduon da boteloj de Malnova Vinberejo: forta ruĝa vino el Sud-kvarono, kaj jam tute matura, ĉar ĝin enkeligis la patro de Bilbo. Rorio komplete pardonis Bilbon, kaj votis lin bonegulo post la unua botelo.
Restis al Frodo sufiĉe da ĉio. Kaj, kompreneble, ĉiuj ĉefaj valoraĵoj, kiel ankaŭ la libroj, pentraĵoj kaj pli ol sufiĉe da mebloj, restis lia posedaĵo. Troviĝis tamen neniu ekvido aŭ mencio pri mono aŭ juvelaro: eĉ unu monero aŭ vitra globeto ne estis fordonacita.
Frodo pasigis tre ĝenatan posttagmezon. Falsa onidiro, ke la tuta domenhavo estas senpage disdonata, disvastiĝis kiel fulmo; kaj postnelonge la loko estis plenŝtopita de uloj, kiuj havis neniun rajton tie, sed kiuj ne estis forbareblaj. Etikedoj estis detorditaj kaj miksitaj, kaj kvereloj eksplodis. Iuj klopodis aranĝi interŝanĝojn kaj komercadojn en la vestiblo; kaj aliaj provis forporti malgrandajn erojn al ili ne adresitajn, aŭ ion ajn, kiu ŝajnis nedezirata aŭ negardata. La vojon al la ĝardenpordo ŝtopis ĉarumoj kaj ĉaretoj.
Meze de la tumulto alvenis la Retikul-Baginzoj. Frodo provizore estis retiriĝinta kaj lasis sian amikon Gaja Brandoboko por kontroli la okazaĵojn. Kiam Odo laŭte postulis renkonti Frodon, Gaja riverencis ĝentile.
— Li fartas ne tute bone, — li diris. — Li ripozas.
— Sin kaŝas, diru prefere, — diris Lobelia. — Ĉiuokaze ni volas renkonti lin kaj intencas renkonti lin. Jam iru diri tion al li!
Gaja lasis ilin iom longe en la vestiblo, kaj ili havis sufiĉan tempon por trovi sian disiĝdonacon da kuleroj. Tio ne pliheligis ilian humoron. Finfine oni kondukis ilin en la kabineton. Frodo sidis ĉe tablo, kun multe da paperoj antaŭ si. Li aspektis misfarta — almenaŭ rilate al Retikul-Baginzoj; sed li stariĝis, fingrumante ion en la poŝo. Sed li parolis tute ĝentile.
La Retikul-Baginzoj estis iom ofendemaj. Ili komencis, proponante al li maltaŭgajn bonprezojn (kiel inter amikoj) por diversaj valoraj kaj neetikeditaj aĵoj. Kiam Frodo respondis, ke nur tiuj aĵoj speciale indikitaj de Bilbo estas fordonacataj, ili diris, ke la tuta afero estas suspektinda.
— Nur unu afero estas klara al mi, — diris Odo, — kaj tio estas, ke vi mem bele profitas el ĉio ĉi. Mi insistas rigardi la testamenton.
Odo estus la heredinto de Bilbo, se ne okazus la adopto de Frodo. Li tre zorge tralegis la testamenton kaj snufegis. Ĝi estis, bedaŭrinde, tre klara kaj korekta (laŭ la juraj moroj de hobitoj, kiuj postulas interalie sep subskribojn per ruĝa inko de atestantoj).
— Denove malhelpate! — li diris al sia edzino. — Kaj post sesdek jaroj da atendado. Ĉu kuleroj? Galimatio!
Li klakigis la fingrojn sub la nazo de Frodo kaj forstamfis. Sed oni ne liberiĝis tiel facile de Lobelia. Iom poste Frodo elvenis el la kabineto por kontroli, kiel progresas la aferoj, kaj trovis ŝin ankoraŭ surloke, priserĉanta flankejojn kaj anguletojn kaj provfrapanta plankojn. Li firme akompanis ŝin eksteren, forpreninte de ŝi plurajn etajn (sed iom valorajn) aĵojn, kiuj iel enfalis ŝian pluvombrelon. Ŝi mienis kvazaŭ pene elpensanta vere detruan disiĝan komenton; sed ŝi sukcesis diri, sin turnante sur la sojlo, nur:
— Vi ĝisvivos bedaŭron, junulo! Kial ankaŭ vi ne foriris? Vi ne apartenas ĉi tie; Baginzo vi ne estas — vi — vi estas Brandoboko!
— Ĉu vi aŭdis tion, Gaja? Jen insulto, ĉu ne vere, — diris Frodo fermante post ŝi la pordon.
— Tio estis komplimento, — diris Gaja Brandoboko, — kaj sekve, kompreneble, malvera.
Poste ili trairis la tutan truon, kaj elĵetis tri junajn hobitojn (du Bofinojn kaj unu Bolĝeron), kiuj tratruis la murojn de unu el la keloj. Frodo ankaŭ luktis kun juna Sanĉo Fierfuto (nepo de Odo Fierfuto), kiu komencis elfosadi en la pli granda manĝaĵejo, kie li pensis trovi eĥon. La legendo pri l’ oro de Bilbo vekis tiel scivolon kiel esperon; ĉar legenda oro (mistere akirita, se ne sendispute kontraŭleĝa) estas, kiel ĉiuj scias, posedaĵo de l’ trovinto — se la serĉo ne estas interrompita.
Venkinte Sanĉon kaj lin elpuŝinte, Frodo kolapsis sur seĝon en la vestiblo.
— Jam tempo fermi la butikon, Gaja, — li diris. — Ŝlosu la antaŭpordon, kaj ne malfermu ĝin plu hodiaŭ por iu ajn, eĉ se tiu alportas ramon.
Tiam li iris revigligi sin per malfrua taso da teo. Apenaŭ li sidiĝis, jen aŭdiĝis mallaŭta frapo ĉe la antaŭpordo. “Lobelia denove, plej verŝajne, — li pensis. — ŝi certe pripensis ion vere abomenan, kaj revenis por tion diri. Tio estas prokrastebla”.
Li daŭrigis trinki sian teon. La frapo ripetiĝis, multe pli laŭte, sed li malatentis. Subite aperis ĉe la fenestro la kapo de l’ sorĉisto.
— Se vi ne enlasos min, Frodo, mi eksplodigos vian pordon tra la tuta truo kaj eksteren tra l’ monteto, — li diris.
— Kara mia Gandalfo! Momenteton! — kriis Frodo, kurante el la ĉambro ĝis la antaŭpordo. — Envenu! Envenu! Mi pensis, ke tio estas Lobelia.
— Do mi pardonas vin. Mi ŝin vidis antaŭ iom da tempo, veturiganta kariolon al Apudakvo kun mieno, kiu acidigus freŝan lakton.
— Ŝi jam preskaŭ acidigis min. Vere, mi preskaŭ surfingrigis la ringon de Bilbo. Mi sopiris malaperi.
— Ne faru tion! — diris Gandalfo, sidiĝante. — Volu singardi pri tiu ringo, Frodo! Fakte, parte pri ĝuste tio mi venis diri lastan vorton.
— Nu, kio pri ĝi?
— Kion vi jam scias?
— Nur tion, kion Bilbo rakontis al mi. Mi aŭdis lian rakonton: kiel li trovis ĝin, kaj kiel li uzis ĝin: dum la vojaĝo, tio estas.
— Kiun rakonton, mi scivolas, — diris Gandalfo.
— Ho, ne tiun, kiun li rakontis al la gnomoj kaj enmetis en sian libron, — diris Frodo. — Li rakontis al mi la veron baldaŭ post kiam mi enloĝiĝis ĉi tie. Li diris, ke vi turmentis lin ĝis li sciigis tion al vi, do pli bone, ke ankaŭ mi sciu. “Manku sekretoj inter ni, Frodo, — li diris, — sed ili ne disvastiĝu aliloken. Ĉiuokaze ĝi estas mia”.
— Interese, — diris Gandalfo. — Nu, kion vi entute pensas pri la afero?
— Se per tio vi aludas, ke li inventis ĉion tion pri ‘donaco’, nu, mi opiniis pli verŝajna la malfalsan rakonton, kaj ne povis kompreni motivon por ĝin entute ŝanĝi. Tia faro estis ĉiuokaze netipe Bilba; kaj mi opiniis tion iom stranga.
— Ankaŭ mi. Sed strangaĵoj povas okazi al uloj, kiuj posedas tiajn valoraĵojn — se tiuj uzas ilin. Estu tio al vi averto, tre singardi pri ĝi. Eble ĝi havas aliajn kapablojn ol nur malaperigi vin, kiam vi tion deziras.
— Mi ne komprenas, — diris Frodo.
— Ankaŭ mi ne, — respondis la sorĉisto. — Mi nur komencis scivoli pri la ringo, precipe depost la pasinta nokto. Ne necesas ĝeniĝi. Sed se vi akceptos mian konsilon vi utiligos ĝin tre malofte, aŭ tute ne. Almenaŭ mi petegas vin ne uzi ĝin laŭ maniero, kiu kaŭzus klaĉojn aŭ vekus suspektojn. Mi diras denove: tenu ĝin sekura, kaj tenu ĝin sekreta!
— Vi parolas tre mistere! Kion vi timas?
— Mi ne certas, do mi diros nenion plu. Mi eble povos diri al vi ion, kiam mi revenos. Mi tuj foriras: do tio ĉi estas provizora adiaŭo. — Li stariĝis.
— Tuj! — kriis Frodo. — Sed mi pensis, ke vi restados dum minimume semajno. Mi antaŭĝojis pri via helpo.
— Tion mi ja intencis — sed mi estas devigita ŝanĝi mian intencon. Mi eble forestos dum kelka tempo; sed mi revenos vidi vin, tiel baldaŭ kiel mi nur povos. Atendu min, kiam vi revidos min! Mi enŝteliĝos kviete. Mi ne ofte vizitos plu la Provincon malkaŝe. Mi trovas, ke mi iĝis iom malpopulara. Oni diras, ke mi estas ĝenulo kaj perturbanto de la trankvilo. Kelkaj eĉ akuzas min, ke mi formagiis Bilbon, aŭ eĉ pli malbone. Se vi volas scii, oni supozas komploton inter vi kaj mi por akiri liajn riĉaĵojn.
— Oni! — ekkriis Frodo. — Vi celas Odon kaj Lobelian. Kiel abomeninde! Mi fordonus al ili Bag-Endon kaj ĉion ceteran, se nur mi povus rehavi Bilbon kaj foriri kun li por travagi la landon. Mi amas la Provincon. Sed ial mi komencas bedaŭri, ke ankaŭ mi ne foriris. Mi scivolas, ĉu mi iam ajn revidos lin.
— Ankaŭ mi, — diris Gandalfo. — Kaj mi scivolas pri multaj aliaj aferoj. Jam adiaŭ! Gardu vin! Atendu min, precipe en tempoj neverŝajnaj! Adiaŭ!
Frodo akompanis lin ĝis la pordo. Li flirtigis lastfoje la manon, kaj ekformarŝis surprize rapidpaŝe; sed al Frodo ŝajnis, ke la maljuna sorĉisto aspektas pli ol kutime kurbigita, preskaŭ kvazaŭ li portus pezan ŝarĝon. Vesperiĝis, kaj lia mantelita figuro rapide malaperis en la krepuskon.
Dum longa tempo Frodo ne revidis lin.
La klaĉo ne formortis post naŭ aŭ eĉ naŭdek naŭ tagoj. La dua malapero de sinjoro Bilbo Baginzo estis diskutata en Hobiturbo, kaj efektive tra la tuta Provinco, dum jaro plus unu tago, kaj oni memoris ĝin multe pli longe. Ĝi fariĝis apudfajruja rakonto por junaj hobitoj; kaj fine Freneza Baginzo, kiu kutimis malaperi en krako kaj fulmo kaj reaperi kun sakoj da juveloj kaj oro, iĝis ŝatata rolanto en legendoj kaj pluvivis longe post kiara la veraj okazintaĵoj estis forgesitaj.
Sed dume, la ĝenerala opinio en la najbaraĵo estis, ke Bilbo, kiu ĉiam estis iom fola, finfine freneziĝis komplete, kaj forkuris en la Neniejon. Tie li sendube falis en lageton aŭ riveron kaj tragike, sed ne antaŭtempe, mortis. La kulpon oni direktis plejparte al Gandalfo.
“Se nur tiu sorĉistaĉo lasos trankvila junan Frodon, eble tiu maturiĝos kaj akiros iom da hobita sagaco”, — oni diris. Kaj laŭ ĉiuj videblaj signoj la sorĉisto ja lasis trankvila Frodon, kaj tiu ja maturiĝis, sed la akirado de hobita sagaco ne tre rimarkeblis. Efektive, li tuj komencis daŭrigi la reputacion de Bilbo pri nenormaleco. Li rifuzis funebri; kaj la postan jaron li aranĝis feston honore al la cent dek-dua naskiĝdatreveno de Bilbo, kiun li nomis Kvintala Festo. Sed tio estis subtakso, ĉar dudek gastoj ja estis invititaj, kaj okazis pluraj manĝoj, dum kiuj neĝadis manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, laŭ hobita esprimo.
Kelkaj iom ŝokiĝis; sed Frodo daŭrigis la kutimon festi la Naskiĝdaton de Bilbo jaron post jaro ĝis oni kutimiĝis al tio. Li diris, ke al li ne plaĉas pensi, ke Bilbo mortis. Kiam oni demandis: “Do, kie li troviĝas?” — li ŝultrotiris.
Li vivis sola, samkiel Bilbo; sed li havis sufiĉe multajn amikojn precipe inter la pli junaj hobitoj (plejparte posteuloj de la Maljuna Tjuko), kiuj infanaĝe amis Bilbon kaj ofte vizitadis Bag-Endon. Folko Bofino kaj Fredegaro Bolĝero estis du el ili; sed liaj plej intimaj amikoj estis Peregrino Tjuko (kutime nomata Grinĉjo), kaj Gaja Brandoboko (lia reala nomo estis Gajadoko, sed tion oni malofte memoris). Frodo trapromenis la Provincon kun ili; sed pli ofte li vagis sola, kaj je la miro de la sagaculoj li estis kelkfoje vidita malproksime de la hejmo, promenanta sur la montetoj kaj en arbaroj sub la lumo de la steloj. Gaja kaj Grinĉjo suspektis, ke tiutempe li vizitas la elfojn, kiel faris Bilbo.
Kun pasado de la tempo oni komencis rimarki, ke ankaŭ Frodo montris signojn de bona “konserviĝo”: ekstere li retenis aspekton de fortika kaj energia hobito ĵus forlasinta la interon. “Kelkiuj bonŝancas”, — oni diris. Sed kiam Frodo proksimiĝis al pli serioza aĝo de kvindek oni komencis opinii tion strangeta.
Frodo mem, post la unua ŝoko, trovis, ke esti la propra mastro kaj la sinjoro Baginzo de Bag-Endo estas iom agrable. Dum pluraj jaroj li estis tute feliĉa kaj ne multe zorgis pri la estonteco. Sed duone sen lia konscio, konstante kreskis en li bedaŭro, ke li ne akompanis Bilbon. Li trovis sin foje, precipe aŭtune, scivolanta pri la sovaĝejoj, kaj venis en liajn sonĝojn strangaj vizioj pri montoj, kiujn li neniam vidis. Li komencis diri al si: “Eble iun tagon mi mem transiros la Riveron”. Al tio ĉiam respondis la alia duono de lia menso: “Ankoraŭ ne”.
Daŭris tiel same, ĝis elĉerpiĝis liaj kvardekaj jaroj, kaj proksimiĝis lia kvindeka naskiĝdatreveno: kvindek estis cifero, kiun li sentis iom signifoplena (aŭ minaca); estis ĉiuokaze tiu aĝo, en kiu al Bilbo subite okazis aventuroj. Frodo eksentis sin netrankvila, kaj la malnovaj vojetoj ŝajnis tro bone konataj. Li rigardis landkartojn, kaj scivolis, kio troviĝas trans iliaj randoj: landkartoj desegnitaj en la Provinco indikis plejparte blankajn spacojn aliflanke de la landlimo. Li komencis vagi pli malproksimen kaj pli ofte sola; kaj Gaja kaj la ceteraj amikoj gvatis lin zorgoplene. Ofte oni vidis lin marŝanta kaj parolanta kun fremdaj vagabondoj, kiuj tiutempe komencis vidiĝi en la Provinco.
Aŭdiĝis onidiroj pri strangaj okazaĵoj en la ekstera mondo; kaj pro tio, ke jam de kelkaj jaroj Gandalfo ne reaperis nek sendis iun mesaĝon, Frodo kolektis ĉiujn eblajn novaĵojn. Elfojn, kiuj pli frue malofte promenis en la Provinco, oni nun vidis pasi okcidenten tra l’ arbaroj vespere, pasi kaj ne reveni; sed ili skuis siajn kapojn kaj foriris kantante malĝoje al si mem. Troviĝis tamen gnomoj en nekutimaj kvantoj. La granda Okcidenta Vojo, kompreneble, trapasis la Provincon trans la Ponton Brandovino, kaj gnomoj ĉiam de tempo al tempo uzadis ĝin. Ili estis la ĉefa fonto por hobitoj de novaĵoj el malproksimaj lokoj — se ili tiujn deziris; kutime la gnomoj diris malmulton kaj hobitoj neniom pli demandis. Sed nun Frodo ofte renkontis fremdajn gnomojn diversspecajn, venantajn el la sudaj landoj. Ili estis zorgoplenaj, kaj iuj parolis flustre pri la Malamiko kaj pri la lando Mordoro.
Tiun nomon la hobitoj konis nur en legendoj pri l’ malhela pasinteco, kiel ombron fone de siaj memoroj; sed ĝi estis minaca kaj maltrankviliga. Ŝajnis, ke la malica potenco en Mornarbaro estis forpelita de la Blanka Koncilio, sed reaperis pli multnombre en la malnovaj fortikaĵoj de Mordoro. La Malhela Turo estis rekonstruita, oni diris. De tie la potenco disvastiĝadis tre larĝe kaj malproksime, kaj en la lontanaj oriento kaj sudo okazis militoj kaj kreskanta timo. Orkoj denove multiĝis en la montaro. Troloj estis aktivaj, ne plu mense malviglaj, sed ruzaj kaj armitaj per timindaj armiloj. Kaj aŭdiĝis murmuraj aludoj pri kreaĵoj eĉ pli teruraj ol tiuj, sed ili malhavis nomon.
El ĉio ĉi malmulto, kompreneble, atingis l’ orelojn de ordinaraj hobitoj. Sed eĉ la plej surdaj kaj plej maleliremaj komencis aŭdi rakontojn strangajn, kaj tiuj, kies aferoj kondukis ilin ĝis la landlimoj, vidis nenormalaĵojn. Konversacio en La Verda Drako en Apudakvo, iun vesperon printempe de l’ kvindeka jaro de Frodo, montris, ke eĉ en la komforta kerno de la Provinco aŭdiĝis famoj, kvankam la plimultaj hobitoj daŭre priridis ilin.
Sam Vato sidis en unu angulo proksime al la fajro, kaj kontraŭ li estis Ted Sablomano, filo de l’ muelisto; kaj diversaj aliaj kamparaj hobitoj aŭskultis ilian interparoladon.
— Strangajn aferojn oni aŭdas nuntempe, ĉu ne vere, — diris Sam.
— Ha, — diris Ted, — aŭdas ja, se oni aŭskultas. Sed mi povas aŭdi kameno-rakontojn kaj porinfanajn historiojn hejme, se mi tion deziras.
— Sendube, — rebatis Sam, — kaj ŝajnas al mi, ke troviĝas en ili pli da vero ol vi supozas. Kiu inventis la rakontojn ĉiuokaze? Pripensu ekzemple drakojn.
— Dankon, ne, — diris Ted, — tion mi ne faros. Mi aŭdis pri ili, kiam mi estis juna, sed ne necesas kredi pri ili nun. Ekzistas nur unu Drako en Apudakvo, kaj tiu estas Verda, — li diris, kaŭzante ĝeneralan ridadon.
— Bone, — diris Sam, ridante kun la aliaj. — Sed kio pri tiuj Arbohomoj, tiuj gigantoj, kiel oni povus nomi ilin? Oni ja diras, ke unu pli granda ol arbo estis vidita malproksime post la Nordaj Erikejoj antaŭnelonge.
— Kiu estas oni?
— Mia kuzo Hal inter aliaj. Li laboras por sinjoro Bofino ĉe Supramonto kaj iras al Nord-kvarono por ĉasi. Li vidis unu.
— Diras tion, eble. Via Hal ĉiam diradas, ke li vidis aferojn; kaj eble li vidas aferojn, kiuj ne troviĝas.
— Sed tiu estis tiel granda kiel ulmo, kaj marŝis — marŝis sep jardojn ĉiupaŝe, minimume.
— Do mi vetas, ke ne minimume. Tio, kion li vidis, estis ulmo, plej verŝajne.
— Sed tiu marŝis, mi insistas; kaj ne troviĝas eĉ unu ulmo sur la Nordaj Erikejoj.
— Sekve Hal ne povis vidi ulmon, — diris Ted.
Okazis iom da ridado kaj aplaŭdado; la aŭskultintoj ŝajnis supozi, ke Ted trafis.
— Malgraŭ ĉio, — diris Sam, — vi ne povas malagnoski, ke aliaj krom nia Halfasto vidis strangulojn transpasi la Provincon — transpasi ĝin, notu; aliaj estas resendataj ĉe la landlimoj. La Limuloj neniam antaŭe estis tiel okupataj. Kaj mi aŭdis famojn, ke la elfoj moviĝas okcidenten. Oni ja diras, ke ili iras la havenojn, malproksimen post la Blankaj Turoj.
Sam gestis per la brako malprecize: nek li nek iu ajn el ili sciis, kiom malproksima estas la maro, aliflanke de l’ malnovaj turoj preter la okcidenta limo de la Provinco. Sed malnova tradicio estis, ke tie malproksime troviĝis la Grizaj Havenoj, de kiuj elfŝipoj kelkfoje ekvelis, kaj neniam revenis.
— Ili velas, velas, veladas trans la maron, ili iras okcidenten kaj forlasas nin, — diris Sam, duonĉantante la vortojn, skuante triste kaj solene la kapon. Sed Ted ridis.
— Nu, nenio nova, se vi kredas la antikvajn rakontojn. Kaj al mi ne estas klare, kiom tio koncernas min aŭ vin. Lasu ilin veli! Sed mi garantias, ke vi ne vidis ilin fari tion; nek iu ajn alia en la Provinco.
— Nu, mi ne scias, — diris Sam penseme. Li kredis, ke unu fojon li vidis elfon en la arbaro, kaj ankoraŭ esperis iam vidi aliajn. El ĉiuj legendoj, kiujn li aŭskultis dum siaj fruaj jaroj, tiuj fragmentoj de rakontoj kaj duonmemoritaj historioj pri la elfoj, kiujn la hobitoj konis, ĉiam emociis lin plej profunde. — Troviĝas iuj, eĉ en tiu ĉi loko, kiuj konas la Helulojn kaj ricevas novaĵojn pri ili, — li diris. — Jen sinjoro Baginzo, ekzemple, por kiu mi laboras. Li diris al mi, ke ili ekvelas, kaj li konas iom pri elfoj. Kaj maljuna sinjoro Bilbo konis eĉ pli: multe mi konversaciis kun li, kiam mi estis eta knabo.
— Ho, al ambaŭ mankas klapo, — diris Ted. — Ĉiuokaze maljuna Bilbo malhavis klapon en la kapo, kaj al Frodo ekmankas. Se de tie vi ricevas viajn novaĵojn, vi neniam malhavos sensencaĵojn. Nu, amikoj, mi hejmeniras. Sanon al vi! — Li eltrinkis sian kruĉon kaj brue foriris.
Sam sidis silente kaj diris nenion pli. Multon li havis por pripensi. Ekzemple, multo estis farenda en la Bag-Enda ĝardeno, kaj morgaŭ estus tago tre okupata, se la vetero pliboniĝus. La herbo kreskis rapide. Sed la menson de Sam okupis ne nur la ĝardeno. Post kelka tempo li suspiris, stariĝis kaj eliris.
Estis frua aprilo, kaj la ĉielo jam sennubiĝis post peza pluvado. La suno subiris, kaj malvarmeta pala vespero kviete noktiĝadis. Li marŝis hejmen sub la fruaj steloj tra Hobiturbo kaj supren laŭ la Monteto, fajfante mallaŭte kaj penseme.
Ĝuste tiutempe reaperis Gandalfo post sia longa foresto. Dum tri jaroj post la Festo li restis malproksime. Poste li vizitis mallonge Frodon, kaj rigardesplorinte lin tre zorge foriris denove. Dum la postaj unu-du jaroj li reaperis relative ofte, alvenante neatendite post la krepusko, kaj forirante senaverte antaŭ la sunleviĝo. Li rifuzis diskuti siajn proprajn aferojn kaj vojaĝojn kaj ŝajnis interesiĝi ĉefe pri etaj informoj rilate la sanon kaj agadon de Frodo.
Tiam subite ĉesis liaj vizitoj. Jam pasis pli ol naŭ jaroj de kiam Frodo vidis lin aŭ aŭdis pri li, kaj li komencis supozi, ke la sorĉisto neniam revenos kaj rezignis interesiĝi pri hobitoj. Sed tiun vesperon, dum Sam marŝis hejmen, kaj krepusko noktiĝis, aŭdiĝis sur la kabineta fenestro la iam konata frapeto.
Frodo bonvenigis surprizite kaj ĝojplene sian malnovan amikon. Ili fikse rigardadis unu la alian.
— Ĉio en ordo, ĉu? — diris Gandalfo. — Vi aspektas same kiel ĉiam, Frodo!
— Ankaŭ vi, — Frodo respondis; sed sekrete li pensis, ke Gandalfo aspektas pli maljuna kaj pli zorgoplena. Li urĝe petis de li novaĵojn pri li kaj pri la vasta mondo, kaj baldaŭ ili profundiĝis en konversacion, kaj ili restis sendormaj dum granda parto de la nokto.
La postan matenon, post malfrua matenmanĝo, la sorĉisto sidis kun Frodo apud la malfermita fenestro de l’ kabineto. Hela fajro estis en la kameno, kvankam la suno estis varma, kaj la vento estis suda. Ĉio aspektis freŝa, kaj la nova verdo de l’ printempo tremadis sur la kampoj kaj sur la pintoj de l’ arbofingroj.
Gandalfo pensis pri printempo, antaŭ preskaŭ okdek jaroj, kiam Bilbo forkuris el Bag-Endo sen eĉ naztuko. Liaj haroj estis eble pli blankaj ol tiam, kaj liaj barbo kaj brovoj estis eble pli longaj, kaj lia vizaĝo pli sulkita pro zorgoj kaj saĝo; sed brilis liaj okuloj same vigle, kaj li fumis kaj blovis fumringojn same energie kaj ĝojplene.
Li fumis en silento, ĉar Frodo sidis senmove, profunde pensante. Eĉ en la matena lumo li sentis la malhelan ombron de la novaĵo alportita de Gandalfo. Fine li rompis la silenton.
— Hieraŭ nokte vi komencis rakonti al mi strangaĵojn pri mia rin~ go, Gandalfo, — li diris. — Kaj poste vi ĉesis, ĉar vi diris, ke tiajn aferojn oni prefere lasu ĝis taglumo. Ĉu vi ne pensas, ke prefere vi finrakontu nun? Vi asertas, ke la ringo estas danĝera, multe pli danĝera ol mi supozas. Kiamaniere?
— Multmaniere, — respondis la sorĉisto. — Ĝi estas multe pli potenca, ol mi riskis supozi unuavide, tiel potenca, ke en la fino ĝi komplete venkos iun ajn mortemulon, kiu posedos ĝin. Ĝi plenregos lin.
» En Eregiono antaŭ longe multaj elfaj ringoj estis fabrikitaj, magiaj ringoj, kiel vi nomas ilin, kaj ili estis, kompreneble, diversspecaj: iuj pli potencaj, iuj malpli. La malpli potencaj ringoj estis nur provaĵoj de la metio antaŭ ol ĝi plenkreskis, kaj laŭ la elfaj metiistoj ili estis nuraj bagatelaĵoj — tamen, laŭ mia opinio, danĝeraj al mortemuloj. Sed la Grandaj Ringoj, la Ringoj de Potenco, ili estis efektive danĝeregaj.
» Mortemulo, Frodo, kiu retenas unu el la Grandaj Ringoj, ne mortas, sed li nek kreskas nek ricevas pli da vivo, li tutsimple daŭras, ĝis fine ĉiu minuto estas tedaĵo. Kaj se li ofte uzas la Ringon por nevidebligi sin, li fadas: finfine li fariĝas nevidebla, kaj marŝas en la krepusko sub rigardo de la malhela potenco, kiu regas la Ringojn. Jes, pli aŭ malpli frue — malpli, se li estas forta aŭ bonintenca komence, sed nek forto, nek bonintenco daŭros eterne — pli aŭ malpli frue la malhela potenco englutos lin.
— Kiel timige! — diris Frodo. Sekvis longa silento. La sono de Sam Vato tondanta la gazonon enpenetris de la ĝardeno.
— Kiom longe vi scias tion? — demandis finfine Frodo. — Kaj ĝis kioma grado Bilbo sciis?
— Bilbo sciis ne pli, ol li sciigis al vi, mi certas, — diris Gandalfo. — Li certe neniam donus al vi ion, kion li supozus danĝero, eĉ kvankam mi promesis prizorgi vin. Li pensis, ke la ringo estas tre bela, kaj laŭbezone tre utila; kaj se io estis malĝusta aŭ nenormala, tio estis li mem. Li diris ke ĝi “pli kaj pli okupis lian menson”, kaj li senĉese zorgis pri ĝi; sed li ne suspektis, ke kulpas la ringo mem. Tamen li rimarkis, ke necesas okupiĝi pri la aĵo; ĝi ne ŝajnis ĉiam samgranda aŭ sampeza; ĝi ŝrumpis aŭ ŝvelis strangmaniere, kaj povis subite forgliti desur fingro, sur kiu ĝi estis strikta.
— Jes, li avertis min pri tio en sia lasta letero, — diris Frodo, — do mi ĉiam konservis ĝin sur ĝia ĉeno.
— Tre saĝe, — diris Gandalfo. — Sed rilate sian longan vivon, Bilbo tute neniam ligis tion al la ringo. Li proprigis al si la tutan meriton de tio, kaj tre fieris pri ĝi. Malgraŭ tio, ke li iĝis malflegma kaj maltrankvila. “Maldika kaj eltirita”, — li diris. Signo, ke ekregas la ringo.
— Kiom longe vi sciis ĉion ĉi? — demandis Frodo denove.
— Sciis? — diris Gandalfo. — Mi sciis multon, kion scias nur la Saĝaj, Frodo. Sed se vi celas diri, “sciis pri tiu ĉi ringo”, nu, mi ankoraŭ ne scias, oni povus diri. Atendas lasta eksperimento. Sed mi ne plu pridubas mian konjekton. Kiam mi unue ekkonjektis? — li meditis, traserĉante sian memoron. — Mi pripensu. — Tio okazis en la jaro, kiam la Blanka Koncilio elpelis la malhelan potencon el Mornarbaro, ĝuste antaŭ la Batalo de Kvin Armeoj, kiam Bilbo trovis sian ringon. Ombro kovris mian koron tiam, kvankam mi ankoraŭ ne sciis, kion mi timas. Mi scivolis ofte, kiel Golumo akiris Grandan Ringon, kia ĝi klare estis — tio, almenaŭ, evidentis jam de la komenco. Poste mi aŭdis la strangan rakonton de Bilbo, kiel li “vetgajnis” ĝin, kaj tion mi ne povis kredi. Kiam mi finfine sukcesis elpremi el li la veron, mi konstatis tuj, ke li klopodis eksterdubigi sian rajton al la ringo. Tre simile al Golumo, kun ties “naskiĝdata donaco”. La mensogoj tro similis unu alian por trankviligi min. Klare la ringo posedis potencon malsanecan, kiu senprokraste ekinfluis ĝian kuratoron. Tio estis la unua reala averto ricevita de mi, ke ne ĉio estas en ordo. Mi diris al Bilbo ofte, ke tiajn ringojn oni prefere lasu neuzitaj; sed tio lin indignigis, kaj li baldaŭ ekkoleris. Malmulton pluan mi povis fari. Mi ne povis forpreni ĝin de li sen kaŭzi pli grandan domaĝon; kaj mi ĉiuokaze tion ne rajtis. Mi povis nur atendi rigardante. Eble mi povintus konsulti Sarumanon la Blankan, sed io ĉiam malhelpis min.
— Kiu li estas? — demandis Frodo. — Mi neniam antaŭe aŭdis pri li.
— Eble ne, — respondis Gandalfo. — Ne koncernas lin, aŭ ne koncernis, la hobitoj. Tamen li estas elstara inter la Saĝaj. Li estas ĉefo de mia ordeno kaj la estro de la Koncilio. Profundas liaj scioj, sed kun ili kreskis lia fiero, kaj al li malplaĉas iaj intervenoj. La tradiciaro de l’ elfaj ringoj, jen lia fako. Li longe studis ilin, serĉante la perditajn sekretojn de ilia fabrikado; sed kiam la Ringoj estis debatitaj en la Koncilio, ĉio, kion li konsentis malkaŝi al ni el sia ringo-kono, kontraŭdiris miajn timojn. Do, mia dubemo dormis — sed netrankvile. Plu mi rigardis kaj atendis.
» Kaj ĉio ŝajnis en ordo ĉe Bilbo. Kaj la jaroj pasis. Jes, ili pasis, kaj ili ŝajnis ne tuŝi lin. Li montris neniajn signojn de pliaĝiĝo. La ombro kovris min denove. Sed mi diris al mi: “Finfine li devenas de l’ patrina flanko de familio longviva. Restas tempo ankoraŭ. Atendu!”
» Kaj mi atendis. Ĝis tiu nokto, kiam li forlasis tiun ĉi domon. Li tiam diris kaj faris aferojn, kiuj plenigis min de timo, kiun ne povis forigi iuj ajn vortoj de Sarumano. Mi sciis finfine, ke io malhela kaj mortiga filaboras. Kaj ekde tiam mi pasigis la pliparton de la jaroj, eltrovante la veron pri ĝi.
— La damaĝo neniel estis permanenta, ĉu? — demandis Frodo netrankvile. — Estis al li bonorde post iom da tempo, ĉu ne? Li povis ripozi en paco, mi volas diri?
— Li tuj sin sentis pli bonfarta, — diris Gandalfo. — Sed ekzistas nur unu Potenco en tiu ĉi mondo, kiu scias ĉion pri la Ringoj kaj ties efikoj; kaj laŭ mia scio ne ekzistas iu ajn Potenco en la mondo, kiu scias ĉion pri la hobitoj. Inter la Saĝaj mi estas la sola, kiu interesiĝas pri la hobitoj: konfako maleminenta, sed surprizoplena. Molaj kiel butero ili povas esti, kaj tamen kelkfoje obstinaj kiel malnovaj arbradikoj. Mi opinias, ke iuj probable kapablus rezisti la Ringojn multe pli longe ol kredas la plimulto el la Saĝaj. Al mi ŝajnas, ke vi ne havu zorgojn pri Bilbo.
» Kompreneble, li posedis la ringon dum multaj jaroj, kaj uzis ĝin, do eble necesos longa tempo ĝis la influo malaperos — ĝis estos sendanĝere se li revidos ĝin, ekzemple. Se ne, li eble pluvivos dum jaroj, tute feliĉe: nur haltos tie, kie li estis, kiam li liberiĝis de ĝi. Ĉar en la fino li rezignis pri ĝi propravole: tre grava punkto. Ne, mi ne ĝenis min plu pri kara Bilbo, kiam li fine malkroĉiĝis de ĝi. Estas ĝuste vi, pri kiu mi sentas respondecon.
» Ekde kiam Bilbo foriris, mi havis profundajn zorgojn pri vi, kaj pri ĉiuj ĉi ĉarmaj, absurdaj, senrimedaj hobitoj. Estus doloriga bato al la mondo, se la Malhela Potenco venkus la Provincon; se ĉiuj viaj bonkoraj, gajaj, stultaj, Bolĝeroj, Kornblovoj, Bofinoj, Bresgirdeloj, kaj la ceteraj, por ne paroli pri la ridindaj Baginzoj, sklaviĝus.
Frodo frostotremis.
— Sed pro kio ni sklaviĝu? — li demandis. — Kaj pro kio li dezirus tiajn sklavojn?
— Se diri la veron, — respondis Gandalfo, — mi kredas, ke ĝis nun — ĝis nun, atentu — li tute preterrimarkis la ekziston de hobitoj. Vi devus esti dankema. Sed via sekureco forpasis. Li vin ne bezonas — li havas multajn servistojn pli utilajn — sed li neniam plu forgesos vin. Kaj hobitoj mizersklavaj multe pli plaĉus al li ol hobitoj feliĉaj kaj liberaj. Ekzistas tiaj fenomenoj, kiaj malico kaj venĝemo!
— Ĉu venĝemo? — diris Frodo. — Venĝemo pro kio? Mi ankoraŭ ne komprenas, kiamaniere ĉio ĉi tuŝas Bilbon kaj min kaj nian ringon.
— Ĉiel ĝi tuŝas vin, — diris Gandalfo. — Vi ankoraŭ ne konscias la veran danĝeregon; sed tion vi konscios. Mi mem ne certis pri ĝi, kiam mi lastfoje estis ĉi tie, sed jam tempo venis por paroli. Donu al mi por momento la ringon.
Frodo elprenis ĝin de sia pantalonpoŝo, kie ĝi estis kroĉita al ĉeno pendanta de l’ zono. Li malkroĉis ĝin kaj transdonis ĝin malrapide al la sorĉisto. Ĝi subite sentiĝis tre peza, kvazaŭ iel ĝi aŭ Frodo mem malemus, ke tuŝu ĝin Gandalfo.
Gandalfo levis ĝin. Ĝi aspektis farita el pura kaj solida oro.
— Ĉu vi povas vidi sur ĝi iujn gravuraĵojn? — li demandis.
— Ne, — diris Frodo. — Malestas tiaj. Ĝi estas tute senornama, kaj neniam ĝi montras grataĵon aŭ signon de foruziĝo.
— Nu bone, rigardu! — Mirigante kaj maltrankviligante Frodon, la sorĉisto subite ĵetis ĝin en la mezon de ardanta fajrangulo. Frodo elpuŝis krion kaj palpserĉis karboprenilon; sed Gandalfo retenis lin.
— Atendu! — li diris ordonvoĉe, ĵetante al Frodo ekrigardon el sub la hirtaj brovoj.
Neniel videble ŝanĝiĝis la ringo. Post kelka tempo Gandalfo stariĝis, fermis la ŝutrojn, kaj kuntiris la kurtenojn. La ĉambro iĝis malluma kaj silenta, kvankam klakado de l’ tondilo de Sam, jam pli proksima al la fenestroj, plu aŭdiĝis mallaŭte el la ĝardeno. La sorĉisto staris momente, rigardante la fajron; poste li klinis sin kaj per la karboprenilo eltiris la ringon ĝis la antaŭkameno, kaj tuj ĝin enmanigis. Frodo spasme respiris.
— Ĝi estas tute malvarmeta, — diris Gandalfo. — Prenu ĝin! — Frodo ricevis ĝin sur sian foriĝeman manplaton: ĝi ŝajnis iĝinta pli ol iam dika kaj peza.
— Levu ĝin! — diris Gandalfo. — Kaj rigardu de proksime! Kiam Frodo tion faris, li jam ekvidis fajnajn liniojn, pli fajnajn ol la plej fajnaj plumstrekoj, etendiĝantajn laŭlonge de l’ ringo, ekstere kaj interne: linioj fajraj, kiuj ŝajnis formi literojn de flua skribmaniero. Ili helis pike brilaj, kaj tamen foraj, kvazaŭ el profundego.
— Mi ne scias legi la fajrajn literojn, — diris Frodo tremvoĉe.
— Ne, — diris Gandalfo, — sed mi scias. La literoj estas elfaj, laŭ la antikva maniero, sed la lingvo estas tiu de Mordoro, kiun mi ne prononcos ĉi tie. Sed en la Komuna Lingvo jen kio estas skribita, sufiĉe fidele:
Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas.
» Tio estas nur du versoj el strofo jam longe konata en elfaj tradicioj:
Tri ringoj por la elfoj sub la hela ĉiel’,
Sep por la gnomoj en salonoj el ŝton’.
Naŭ por la homoj sub la morto-sigel’,
Unu por la Nigra Reĝo sur la nigra tron’
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land’.
Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land’.[6]
Li paŭzis, poste diris malrapide per profunda voĉo:
— Tio ĉi estas la Mastro-ringo, la Unu Ringo por ĉiujn regi. Tio ĉi estas la Unu Ringo, kiun li perdis antaŭ longe-longe, ege malfortiginte sian potencon. Li tre deziras ĝin — sed li nepre ne reakiru ĝin.
Frodo sidis silenta kaj senmova. Timo ŝajnis aletendi larĝegan manon, kiel malhelan nubon leviĝantan en la oriento kaj minacantan engluti lin.
— Tiu ĉi ringo! — li balbutis. — Kiel, kiel povis okazi, ke ĝi alvenis min?
— Ha! — diris Gandalfo. — Tio estas tre longa rakonto. La originoj troviĝas prae en la Nigraj Jaroj, kiujn memoras nun nur la tradicigardantoj. Se mi rakontus al vi tiun tutan historion, ni plu sidadus ĉi tie ĝis kiam la printempo jam vintriĝis. Sed en la pasinta nokto mi rakontis al vi pri Saŭrono la Granda, la Malhela Mastro. La onidiroj, kiujn vi aŭdis, estas veraj: li ja releviĝis kaj lasis sian turon en Mornarbaro kaj revenis al sia antikva fortikaĵo en la Malluma Turo de Mordoro. Tiun nomon eĉ vi hobitoj aŭdis, kiel ombron rande de malnovaj rakontoj. Ĉiam post malvenko kaj ripoztempo, la Ombro aliformiĝas kaj kreskas denove.
— Se nur ĝi ne devis okazi en mia epoko, — diris Frodo.
— Tiel pensas ankaŭ mi, — diris Gandalfo, — kaj tiel pensas ĉiuj, kiuj travivas tiajn epokojn. Sed tion ne ili decidas. Ni rajtas decidi nur tion, kion fari dum la tempo allasita al ni. Kaj jam, Frodo, nia epoko ekaspektas nigra. La Malamiko rapide tre fortiĝas. Liaj planoj, laŭ mia opinio, estas ankoraŭ nematuraj, sed ili maturiĝas. Ni havos grandajn malfacilaĵojn. Ni havus grandajn malfacilaĵojn eĉ sen tiu ĉi terura hazardaĵo. Al la malamiko ankoraŭ mankas unu afero por doni al li forton kaj konojn por frakasi ĉian reziston, rompi la lastajn defendrimedojn, kaj kovri ĉiujn landojn per dua mallumo. Al li mankas la Unu Ringo.
» La Trion, plej belan el ĉiuj, la elfaj mastroj kaŝis al li, kaj tiujn lia mano neniam tuŝis aŭ makulis. Sepon la gnomaj reĝoj posedis, sed el ĝi li rehavigis al si tri, kaj la ceterajn konsumis la drakoj. Naŭ li donis al homoj, fieraj kaj fortaj, kaj tiel enretigis ilin. Antaŭ longe ili venis sub rego de la Unu, kaj ili iĝis Ringfantomoj, ombroj en lia granda Ombro, la plej timindaj el liaj servistoj. Antaŭ longe. Pasis multaj jaroj de kiam la Naŭ marŝis ekstere. Tamen, kiu scias? Dum la Ombro denove kreskas, eble ankaŭ ili marŝos ankoraŭfoje. Sed ĉit! Ni ne parolos pri tiaj aferoj eĉ en la mateno de l’ Provinco.
» Do statas jene: la Naŭon li altiris al si; ankaŭ la Sepon, krom la detruitaj. La Trio restas kaŝita. Sed tio ne plu ĝenas lin. Li bezonas nur la Unu; ĉar li fabrikis mem tiun ringon, ĝi estas lia, kaj li lasis trapasi en ĝin grandan parton de sia antaŭa potenco, tiel ke li povu regi ĉiujn aliajn. Se li reakiros ĝin, tiam li denove estros ĉiujn, kie ajn ili troviĝos, eĉ la Trion, kaj ĉio plenumita per ili malkaŝiĝos, kaj li estos pli ol iam potenca.
» Kaj jen la terura hazardaĵo, Frodo. Li kredis, ke la Unu pereis; ke detruis ĝin la elfoj, kiel devis okazi. Sed li jam scias, ke ĝi ne pereis, ke ĝi estas trovita. Do li serĉas, serĉadas ĝin, kaj lia tuta pensado celas tion. Ĝi estas lia granda espero kaj nia granda timo.
— Kial, kial ĝi ne estas detruita? — ekkriis Frodo. — Kaj kiel okazis, ke la Malamiko perdis ĝin, se tiel potenca li estis, kaj ĝi estis al li tiel valorega? — Li spasme premis la Ringon, kvazaŭ li jam vidus malhelajn fingrojn etendiĝantajn por ĝin forkapti.
— Ĝi estis forprenita de li, — diris Gandalfo. — La rezistoforto de la elfoj pratempe estis pli granda; kaj ne ĉiuj homoj distanciĝis de ili. La homoj el Okcidentio aldonis sian helpon. Tiu estas ĉapitro el la antikva historio, kiun rememori estus eble taŭge; ĉar tiam ekzistis ankaŭ malĝojo, kaj ĉirkaŭvenanta mallumo, sed granda kuraĝo, kaj grandiozaj faraĵoj, kiuj ne tute vanis. Iam, eble, mi rakontos al vi la tutan historion, aŭ vi aŭdos ĝin tutan en rakonto de iu, kiu pli bone konas ĝin.
» Sed intertempe, antaŭ ĉio vi bezonas scii, kiel alvenis al vi tiu ĉi aĵo, kaj tio estas rakonto sufiĉe longa, jen ĉio, kion mi diros. Estis elfreĝo Gil-Galado, kaj Elendilo el Okcidentio, kiuj venkis Saŭronon, kvankam ili mem pereis tion farante; kaj Isilduro, la filo de Elendilo, fortranĉis la Ringon de sur la mano de Saŭrono kaj proprigis ĝin al si. Tiam Saŭrono estis venkita, kaj lia spirito fuĝis kaj estis dum longaj jaroj kaŝita, ĝis lia ombro denove formiĝis en Mornarbaro. Sed la Ringo estis perdita. Ĝi enfalis la Grandan Riveron Anduino, kaj malaperis. Ĉar Isilduro marŝis norden laŭ la orienta bordo de l’ Rivero, kaj proksime de la Iridaj Kampoj lin embuskis la orkoj de l’ Montoj, kaj preskaŭ ĉiuj liaj sekvantoj estis mortigitaj. Li ensaltis la akvon, sed dum li naĝis la Ringo forglitis de lia fingro, kaj poste la orkoj lin ekvidis kaj sage mortigis.
Gandalfo paŭzis.
— Kaj tie en la malhelaj fundaĵoj inter la Iridaj Kampoj, — li diris, — la Ringo forpasis el konateco kaj legendoj; kaj eĉ tiom el ĝia historio estas nun konata nur al malmultaj, kaj la Konsilio de l’ Saĝuloj povis eltrovi neniom pli. Sed finfine ŝajnas al mi, ke mi kapablas daŭrigi la rakonton.
» Longe poste, sed ankoraŭ tre prae, loĝadis borde de la Granda Rivero rande de Sovaĝujo popoleto lertmana kaj kvietpaŝa. Mi konjektas, ke ĝi estis hobiteca, parenca al la patroj de l’ patroj de l’ sturoj, ĉar ĝi amis la Riveron, kaj ofte naĝis en ĝi, aŭ konstruis boatetojn el junkoj. Inter ili troviĝis familio altreputacia, pli multnombra kaj riĉa ol la plimulto, kaj ĝin regis avino de l’ popolo, severa kaj saĝa pri la malnova konaro, tiom, kiom ili posedis ĝin. La plej esplorerna kaj scivolema familiano nomiĝis Smeagolo. Lin interesis radikoj kaj originoj; li plonĝis en profundajn lagetojn; li trafosis sub arboj kaj kreskantaj vegetaĵoj; li tunelis en verdajn teramasojn; kaj li ĉesis suprenrigardi al la montetopintoj, aŭ arbaj folioj, aŭ floroj malfermiĝantaj en la aero; lia kapo kaj liaj okuloj direktiĝis malsupren.
» Li havis amikon similspecan, nomatan Deagolo, pli akrokulan sed ne tiel viglan kaj fortan. Foje ili enboatiĝis kaj aliris la Iridajn Kampojn, kie troviĝis bedegoj da iridoj kaj skirpoj. Tie eliris Smeagolo kaj tranazis la bordon, sed Deagolo sidis en la boato por fiŝkapti. Subite, granda fiŝo surhokiĝis, kaj antaŭ ol li sciis, kio okazas, li estis eltrenita en la akvon ĝis la fundo. Tie li forlasis sian ŝnureton, ĉar ŝajnis al li, ke li vidas ion brilantan sur la riverfundo; kaj retenante la spiron li ekkaptis ĝin.
» Poste li alsurfaciĝis sputante, kun herbaĉoj inter la haroj kaj manpleno da koto; kaj li alnaĝis la bordon. Kaj jen! kiam li forlavis la koton, sur lia mano kuŝis bela ora ringo; kaj ĝi ekbrilis kaj fajreris en la sunlumo, tiel ke lia koro ĝojis. Sed Smeagolo estis gvatinta lin de malantaŭ arbo, kaj dum Deagolo avide okulumis la ringon, Smeagolo mallaŭte alpaŝis lin deposte.
» — Donu tion, Deagolo, mia kara, — diris Smeagolo trans la ŝultron de l’ amiko.
» — Kial? — diris Deagolo.
» — Ĉar hodiaŭ estas mia naskiĝdatreveno, mia kara, kaj mi volas havi ĝin.
» — Al mi ne gravas, — diris Deagolo. — Mi jam donis al vi donacon, pli multekostan ol oportunis al mi. Tion ĉi trovis mi, kaj mi nepre retenas ĝin.
» — Ho, ĉu vere, mia kara, — diris Smeagolo; kaj li kaptis la gorĝon de Deagolo kaj lin strangolis, ĉar la oro aspektis tiel brila kaj bela. Poste li surfingrigis la ringon.
» Neniu iam ajn eltrovis, kio okazis al Deagolo; li estis murdita malproksime de sia hejmo, kaj lia kadavro estis lerte kaŝita. Sed Smeagolo hejmeniris sola; kaj li trovis, ke neniu el la familio povas vidi lin, kiam li portas la ringon. Al li tre plaĉis tiu eltrovo kaj li ĝin kaŝis; kaj li ĝin uzis por elfosi sekretojn, kaj li utiligis ruze kaj malice siajn konojn. Li iĝis akrokula kaj aŭdopreta pri ĉio misefika. La ringo estis doninta al li potencon laŭ lia staturo. Ne mirindas, ke li tre malpopulariĝis kaj estis forpuŝata (kiam videbla) de ĉiuj siaj parencoj. Ili piedbatis lin, kaj li mordis iliajn piedojn. Li komencis ŝteladi, kaj ĉirkaŭiri murmurante al si, kaj gargarante gorĝe. Do ili nomis lin Golumo, malbenis lin, kaj diris, ke li foriru malproksimen; kaj lia avino, dezirante trankvilecon, eksigis lin el la familio kaj forpelis lin el sia truo.
» Li vagis izolite, iomete plorante pro la severeco de la mondo, kaj li vojaĝis apud la Rivero, ĝis li alvenis rojon, kiu defluis el la montoj, kaj tiun vojon li sekvis. Li kaptis per nevideblaj fingroj fiŝojn en profundaj lagetoj kaj manĝis ilin nekuiritajn. Iun tagon estis tre varme, kaj dum li klinis sin al lageto li sentis brulumon ĉe la nuko, kaj blindiga lumo de sur la akvo dolorigis al li la malsekajn okulojn. Li miris pri tio, ĉar pri la suno li preskaŭ forgesis. Poste li suprenrigardis lastfoje kaj skuis kontraŭ ĝi la pugnon.
» Sed mallevante la okulojn, li vidis en malproksimo antaŭ si la vertojn de l’ Nebulecaj Montoj, de kiuj fluis la rojo. Kaj li subite ekpensis: “Estus friske kaj ombrece sub tiuj montoj. Tie ne povus gvati min la Suno. La radikoj de tiuj montoj nepre estas veraj radikoj; certe estas valoraj sekretoj tie entombigitaj, kiuj ne estas malkaŝitaj depost la komenciĝo.
» Do li vojaĝis dumnokte ĝis la altaĵoj, kaj li trovis kaverneton, el kiu fluis la malhela rojo; kaj li serpentumis larvece en la sinon de l’ monteto, kaj tute forpasis el la konateco. Kun li enombriĝis la Ringo, kaj eĉ ties farinto, kiam denove ekkreskis lia potenco, povis ekscii nenion pri ĝi.
— Golumo! — ekkriis Frodo. — Golumo? ĉu vi volas diri, ke tiu estis ĝuste la Golumo renkontita de Bilbo? Kiel abomene!
— Al mi ŝajnas, ke tio estas historio trista, — diris la sorĉisto, — kaj ĝi povis okazi al aliaj, eĉ al iuj hobitoj konitaj de ni.
— Mi ne povas kredi, ke Golumo parencis kun hobitoj, kiom ajn malproksime, — diris Frodo iom indigne. — Kia koncepto abomena!
— Estas tamen vere, — respondis Gandalfo. — Pri la origino de la hobitoj ĉiuokaze, mi scias pli bone, ol ili mem. Kaj eĉ la rakonto de Bilbo supozigas tiun parencecon. Multo en la fono de iliaj mensoj kaj memoroj estis tre simila. Ili komprenis unu la alian rimarkinde bone, multe pli bone ol hobito komprenus, ekzemple, gnomon, aŭ orkon, aŭ eĉ elfon. Pripensu interalie la enigmojn, kiujn ambaŭ konis.
— Jes, — diris Frodo. — Tamen ne nur hobitoj, sed ankaŭ aliaj starigas enigmojn, relative samspecajn. Kaj hobitoj ne trompas. Golumo la tutan tempon intencis trompi. Li nur klopodis igi Bilbon malsingarda. Kaj supozeble amuzis lian malbonecon komenci ludon, kiu eble en la fino havigus al li facilan viktimon, sed se li perdus, tio ne damaĝus al li.
— Tio nepre veras, bedaŭrinde, — diris Gandalfo. — Sed enestas io alia, al mi ŝajnas, kion vi ankoraŭ ne rimarkas. Eĉ Golumo ne estis komplete ruinigita. Li pruviĝis pli fortika, ol povus antaŭvidi eĉ unu el la Saĝuloj — kio eblus al hobito. Anguleto de lia menso ankoraŭ restis al li, kaj lumo trapasis ĝin, kvazaŭ tra fendeto en la mallumo: lumo el la pasinteco. Estis fakte plezure, mi opinias, aŭdi denove voĉon bonkoran, kiu memorigis pri vento, kaj arboj, kaj sunlumo sur la herbo, kaj tiaj forgesitaĵoj.
» Sed tio, kompreneble, en la fino nur plikolerigis lian malvirtan parton — krom se tiu povus esti venkita. Krom se ĝi povus esti kuracita. — Gandalfo ĝemspiris. — Ve, tio por li malmulte espereblas. Tamen espero ne komplete mankas. Ne, malgraŭ tio, ke li posedis tiel longe la Ringon, preskaŭ tiel longe, kiel li kapablis memori. Ĉar jam delonge li ne multe portis ĝin: en la nigra mallumo ĝi malofte estis bezonata. Certe li neniam “forvaporiĝis”. Li plu maldikas kaj fortikas. Sed la afero konsumis lian menson, kompreneble, kaj la turmento iĝis preskaŭ neelportebla.
» Ĉiuj “grandiozaj sekretoj” sub la montoj montriĝis nenio alia ol malplena nokto: nenio plu eltroveblis, nenio farindis, nur singardaĉa manĝado kaj memorado indigna. Li estis tute mizera. Li malamegis la mallumon, kaj la lumon li eĉ pli malamegis: li malamegis ĉion, kaj antaŭ ĉio la Ringon.
— Kion tio signifas? — diris Frodo. — Ĉu la Ringo ne estis lia sole amata trezorego? Ĉar se li ĝin malamegis, kial li ne malakiris ĝin, aŭ ne foriris postlasante?
— Vi devus ekkompreni, Frodo, post ĉio, kion vi aŭdis, — diris Gandalfo. — Li malamis kaj amis ĝin, kiel li malamis kaj amis sin mem. Li ne povis malakiri ĝin. Restis al li neniom da volforto pri la afero.
» La Ringo Potenca prizorgas sin mem, Frodo. Ĝi eble forglitos perfide, sed ĝia posedanto neniam forlasas ĝin. Maksimume li flirtas kun la ideo ĝin transdoni en posedon de iu alia — kaj nur dum frua etapo, kiam ĝi ekkomencas premadi. Sed laŭ mia scio nur Bilbo sola en la historio transpasis flirtadon kaj efektive plenumis tion. Cetere li bezonis mian tutan helpon. Kaj eĉ tiel li neniam estus ĝin forlasinta aŭ flankenĵetinta. Ne estis Golumo, Frodo, sed la Ringo mem, kiu decidiĝis. La Ringo forlasis lin.
— Kio, ĝustatempe por renkontiĝi kun Bilbo? — diris Frodo. — Ĉu ne orko pli taŭgus al ĝi?
— Ne estas mokinde, — diris Gandalfo. — Ne viaflanke. Tio estis la plej stranga okazaĵo en la tuta ĝisnuna historio pri la Ringo: la alveno de Bilbo ĝuste tiumomente, kaj lia surmeto de mano al ĝi blinde en la mallumo.
» Prilaboris la aferon pli ol unu potenco, Frodo. La Ringo klopodis reveni al sia mastro. Ĝi forglitis de la mano de Isilduro kaj lin perfidis; poste, kiam prezentiĝis okazo, ĝi kaptis kompatindan Deagolon, kaj tiu estis murdita; kaj post tio Golumon, kaj lin ĝi konsumis. Ĝi ne plu povis utiligi lin: li estis tro eta kaj malvasta; kaj tiel longe, kiel ĝi restis kun li, li neniam plu forlasis sian profundan lageton. Do nun, kiam ĝia mastro revekiĝis kaj dissendis el Mornarbaro sian malhelan penson, ĝi forlasis Golumon. Nur por esti enmanigita de la persono imageble plej malprobabla: Bilbo el la Provinco!
» Malantaŭ tio funkciis io alia, ekster iu ajn plano de la Ringfarinto. Mi ne povas esprimi tion pli klare, ol diri, ke estis intencite, ke la Ringon trovu Bilbo, sed ne ties farinto. Se tiel estas, ankaŭ vi ricevis ĝin intencite. Kaj tio eble estas penso kuraĝiga.
— Ne estas tia, — diris Frodo. — Kvankam mi ne certas, ke mi komprenas vin. Sed kiel vi eksciis ĉion ĉi pri la Ringo, kaj pri Golumo? Ĉu vi vere scias ĉion, aŭ vi ankoraŭ konjektas?
Gandalfo rigardis Frodon, kaj liaj okuloj ekfajris.
— Mi sciis multon kaj lernis multon, — li respondis. — Sed mi ne intencas raporti ĉiujn miajn agojn al vi. La historio pri Elendilo kaj Isilduro kaj la Unu Ringo estas konata al ĉiuj Saĝuloj. Estas certigite, ke via ringo estas tiu Unu Ringo per la fajrskribado, senkonsidere pri alia atestaĵo.
— Kaj kiam vi eltrovis tion? — interrompis Frodo.
— Ĵus en tiu ĉi ĉambro, kompreneble, — akre respondis la sorĉisto. — Sed mi antaŭvidis trovi ĝin. Mi revenis el malhelaj vojaĝoj kaj longa serĉado por fari tiun finan teston. Ĝi estas la fina pruvo, kaj ĉio jam eĉ tro klaras. Difini la rolon de Golumo kaj plenigi per ĝi la hiaton en la historio postulis iom da pripensado. Povas esti, ke mi komencis per konjektoj pri Golumo, sed mi jam ne plu konjektas. Mi scias. Mi vidis lin.
— Golumon vi vidis? — ekkriis Frodo mirigite.
— Jes. Plej evidenta farindaĵo, kompreneble, se tio eblus. Mi antaŭlonge provis; sed finfine mi sukcesis.
— Do kio okazis, post kiam Bilbo eskapis de li? Ĉu tion vi scias?
— Ne tiel klare. Mi rakontis al vi tion, kion Golumo pretis sciigi — kvankam kompreneble ne tiel, kiel mi ĝin raportis. Golumo estas mensogulo, kaj liajn vortojn oni devas kribri. Ekzemple, li nomis la Ringon sia “naskiĝdata donaco”, kaj li obstinis pri tio. Li diris, ke ĝin donis lia avino, kiu posedis multajn similspecajn belaĵojn. Ridinda pretendo. Mi neniel dubas, ke la avino de Smeagolo estis familiestrino, grava persono siamaniere, sed estis absurde diri, ke ŝi posedis multajn elfajn ringojn, kaj se temas pri fordono, tio estas mensogo. Sed mensogo havanta greneron da vero.
» La murdo de Deagolo hantis Golumon, kaj li elpensis defendon, kiun li ripetadis al sia “trezorego”, dum li mordadis ostojn en la mallumo, ĝis li preskaŭ kredis ĝin. Estis fakte lia naskiĝtago. Deagolo devis donaci al li la ringon. Ĝi evidente malkaŝiĝis precize por esti donaco. Ĝi estis fakte lia naskiĝdata donaco, kaj tiel plu, kaj tiel plu.
» Mi toleris lin laŭeble longe, sed terure gravis la vero, kaj fine mi devis trakti lin severege. Mi timigis lin pri fajro, kaj eltordis el li, iom post iom, la veran historion, kune kun multe da mukado kaj graŭlado. Li kredis sin miskomprenata kaj mistraktata. Sed finfine rakontinte al mi sian historion, ĝis la fino de l’ enigmoludo kaj la eskapo de Bilbo, li rifuzis diri plu, krom malhelaj aludoj. Ion alian li timis pli profunde ol min. Li murmuris, ke li venĝos sin. Oni vidos, ĉu li tolerus esti piedbatita, kaj pelita en truon, kaj poste prirabita. Golumo jam havas bonajn amikojn, amikojn bonajn kaj tre fortajn. Ili helpos lin. Baginzo suferos pro tio. Tio estis lia precipa penso. Li malamis Bilbon kaj malbenis ties nomon. Aldone, li sciis, de kie tiu originis.
— Sed kiel li eltrovis tion? — demandis Frodo.
— Nu, koncerne la nomon, Bilbo tre malsaĝe mem sciigis ĝin al Golumo; kaj post tio ne estus malfacile eltrovi lian landon, kiam Golumo jam elvenis. Ho jes, li elvenis. Lia sopiro pri la Ringo pruviĝis pli forta ol lia timo pri la orkoj, aŭ eĉ pri la lumo. Post unu-du jaroj li forlasis la montaron. Vidu, kvankam lin ankoraŭ influis deziro pri la Ringo, tiu ne plu konsumis lin; li komencis iom reviviĝi. Li sentis sin maljuna, terure maljuna, tamen malpli timema, kaj li morteme malsatis. Lumon, lumon de l’ Suno kaj Luno, li plu timis kaj malamis kaj tio ĉiamos, laŭ mia opinio; sed li estis ruza. Li trovis, ke li povas kaŝiĝi de l’ taglumo kaj lunbrilo, kaj vojaĝi rapide kaj mallaŭte en la senluma nokto per siaj palaj fridaj okuloj, kaj kapti timantajn aŭ malsingardajn kreaĵetojn. Pro l’ freŝa manĝaĵo kaj freŝa aero, li iĝis pli forta kaj riskema. Li trovis la vojon ĝis Mornarbaro, kiel oni atendus.
— Ĉu ĝuste tie vi trovis lin? — demandis Frodo.
— Mi lin vidis tie, — respondis Gandalfo, — sed antaŭ tio li jam malproksimen vagadis, spurante Bilbon. Estis malfacile ekscii ion certan de li, ĉar lian parolon konstante interrompis sakroj kaj minacoj. “Rion ĝi havis en siaj poŝetĉjoj? — li diris. — Mi ne diras, ne, trezorego. Eta trompulo. Ne justa demando. Ĝi la unua trompis, ĝi ja. Ĝi rompis regulojn. Ni devis premadi ĝin, jes trezorego. Kaj ni tion faros, trezorego!”
» Jen specimeno de liaj paroloj. Supozeble vi ne deziras pli. Pro ĝi mi pasigis lacigajn tagojn. Sed pro aludoj metitaj inter la graŭloj mi eksciis, ke liaj plandantaj piedoj finfine portis lin ĝis Esgarodo, kaj eĉ ĝis la stratoj de Dalo, aŭskultantan sekrete kaj gvatantan. Nun, novaĵoj pri gravaj okazaĵoj disvastiĝis larĝe en Sovaĝujo, kaj multaj aŭdis la nomon de Bilbo kaj sciis, de kie li devenis. Ni tute ne kaŝis nian retrovojaĝon al lia hejmo en okcidenton. La akraj oreloj de Golumo certe eksciis baldaŭ tion, kion li volis.
— Kial do li ne daŭrigis spuri Bilbon? — demandis Frodo. — Kial li ne alvenis la Provincon?
— Ha, — diris Gandalfo, — jam, la kerno de l’ afero. Ŝajnas al mi, ke Golumo provis tion fari. Li ekvojaĝis kaj revenis okcidenten, ĝis la Granda Rivero. Sed tiam li flanken turniĝis. Lin ne timigis la distanco, certe. Ne, io alia lin fortiris. Tion pensas miaj amikoj, tiuj, kiuj elserĉis lin por mi.
» Unue la arbarelfoj spuris lin, tasko al ili facila, ĉar tiam lia spuro ankoraŭ freŝis. Tra Mornarbaro kaj reen ĝi kondukis ilin, kvankam ili neniam atingis lin. La arbaron plenigis onidiroj pri li, teruraj rakontoj eĉ inter bestoj kaj birdoj. La arbaristoj diris, ke vagadas ia nova teruraĵo, fantomo, kiu trinkas sangon. Ĝi grimpis arbojn por trovi nestojn; ĝi rampis en truojn por trovi la idojn; ĝi traglitis fenestrojn por trovi lulilojn.
» Sed okcidentrande de Mornarbaro la spuro forturniĝis. Ĝi forvagis suden kaj forpasis el la kompetento de l’ arbaraj elfoj kaj perdiĝis. Kaj tiam mi kulpis eraron. Jes, Frodo, kaj ne la unuan; tamen mi timas, ke ĝi eble montriĝos la plej grava. Mi rezignis pri la afero. Mi lasis lin foriri; ĉar multon mi devis pripensi tiutempe, kaj mi plu fidis Sarumanon.
» Nu, tio okazis antaŭ jaroj. De tiam mi pagis tion per multaj malhelaj kaj danĝeroplenaj tagoj. La spuro jam delonge malvarmiĝis, kiam mi rekomencis la serĉadon, post kiam foriris Bilbo de ĉi tie, kaj mia serĉado estus vana, se ne kunhelpus amiko Aragorno, la plej elstara vojaĝisto kaj ĉasisto en tiu ĉi monda epoko. Kune ni serĉadis Golumon tra la tuta longo de Sovaĝujo, senespere kaj sensukcese. Sed finfine, kiam mi jam rezignis pri la ĉasado kaj iris aliloken, Golumo estis trovita. Mia amiko revenis el grandaj danĝeroj, kuntrenante tiun kreaĵaĉon.
» Kion li faris, li rifuzis diri. Li nur ploris kaj nomis nin kruelaj, kun multe da golum en la gorĝo; kaj kiam ni insistadis, li plendaĉis kaj kaŭris, kaj kunfrotis siajn longajn manojn, lekante la fingrojn kvazaŭ li rememorus iun antaŭan torturon. Sed mi timas, ke dubo ne eblis: li vojaĝis laŭ sia malrapida kaŝiĝema maniero, paŝon post paŝo, mejlon post mejlo, suden, ĝis Mordoro.
Peze silentiĝis la ĉambro. Frodo povis aŭdi sian korbatadon. Eĉ ekstere ĉio ŝajnis senmova. Neniel aŭdiĝis jam sono de l’ tondilo de Sam.
— Jes, ĝis Mordoro, — diris Gandalfo. — Ve! Mordoro altiras al si ĉiujn malvirtulojn, kaj la Malhela Potenco koncentris sian tutan volforton por kunigi ilin tie. Ankaŭ la Ringo de l’ Malamiko certe stampis lin, lasis lin aperta al la alvoko. Kaj ĉiuj personoj tiam flustris pri la nova Ombro en la Sudo, kaj ties malamo al la Okcidento. Tie troveblus liaj bravaj novaj amikoj, kiuj helpus lin pri lia venĝo!
» Mizera stultulo! En tiu lando li povis lerni multon, tro multon por sia bonfarto. Kaj pli aŭ malpli baldaŭ, dum li spionumis kaj gvatis ĉe la limregionoj, oni certe kaptis lin kaj kondukis al enketado. Okazis tiel, mi timas. Kiam oni trovis lin, li jam longe restadis tie, kaj estis elironta. Pro ia fitasko. Sed nun tio ne multe gravas. Lia plej fia tasko jam plenumiĝis.
» Jes, ve! pere de li la Malamiko jam eksciis, ke la Unu estas retrovita. Li scias, kie mortis Isilduro. Li scias, kie Golumo trovis sian ringon. Li scias, ke ĝi ne estas unu el la Tri, ĉar tiuj neniam perdiĝis, kaj ili toleras neniun malvirton. Li scias, ke ĝi ne estas unu el la Sep, aŭ la Naŭ, ĉar ili estas kontrolitaj. Li scias, ke ĝi estas la Unu. Kaj finfine li aŭdis, ŝajnas al mi, pri hobitoj kaj la Provinco.
» La Provinco — eble li nun serĉas ĝin, se li ne ankoraŭ eltrovis, kie ĝi troviĝas. Efektive, Frodo, mi timas, ke eble li jam pensas, ke la longe ignorita nomo Baginzo fariĝis grava.
— Sed estas terure! — ekkriis Frodo. — Multe pli malbone, ol mi imagis pro viaj aludoj kaj avertoj. Ho Gandalfo, plej bona el amikoj, kion mi faru? Ĉar nun mi vere timas. Kion mi faru? Kiel domaĝe, ke Bilbo ne trapikis tiun fian kreaĵon, kiam li havis okazon!
— Domaĝe? Kompato retenis lian manon. Domaĝo, kaj kompato: ne trapiki senbezone. Kaj li estas bone rekompencita, Frodo. Estu certa, ke lin tiel malmulte misefikis la fieco, kaj fine li eskapis, pro tio, ke tiel li iniciatis sian posedon de la Ringo. Per kompato.
— Mi bedaŭras, — diris Frodo. — Sed mi estas timigita; kaj mi sentas al Golumo neniom da kompato.
— Vi lin ne vidis, — intermetis Gandalfo.
— Ne, kaj tion mi ne deziras, — diris Frodo. — Vian sintenon mi ne komprenas. Ĉu vi volas diri, ke vi kaj la elfoj, permesis, ke li plu vivu post tiuj abomenindaj agoj? Li ĉiuokaze estas nun tiel malvirta kiel orko, kaj nura malamiko. Li meritas morton.
— Jes, meritas. Supozeble vi pravas. Multaj vivantoj meritas morton. Kaj iuj mortantoj meritas vivon. Ĉu tion vi povas aranĝi? Do ne tro entuziasme prijuĝu mortkondamnon. Ĉar eĉ la tre saĝaj ne antaŭvidas ĉiujn celojn. Mi ne multe esperas, ke Golumo estas kuracebla antaŭ ol li mortos, sed ekzistas tia ebleco. Kaj li estas ligita al la sorto de la Ringo. En mia koro sentiĝas, ke li ankoraŭ ludos ian rolon, bonan aŭ malbonan, antaŭ la fino; kaj kiam okazos tio, la kompato de Bilbo eble decidos la sorton de multaj — ne malpleje la vian. Ĉiuokaze, ni lin ne mortigis: li estas tre maljuna kaj tre mizera. La arbarelfoj lin tenas en karcero sed ili traktas lin tiel afable, kiel permesas iliaj saĝaj koroj.
— Tamen, — diris Frodo, — eĉ se Bilbo ne povis mortigi Golumon, mi preferus, ke la Ringon li ne retenus. Mi preferus, se li ĝin ne trovus, kaj se mi ne havus ĝin! Kial vi permesas, ke mi konservu ĝin? Kial vi ne devigis min forĵeti ĝin, aŭ ĝin detrui?
— Permesas al vi? Devigis vin? — diris la sorĉisto. — Ĉu vi ne aŭskultis ĉion, kion mi diris? Vi ne pripensis tion, kion vi diras. Sed koncerne forĵeton, tio evidente estus malprava. Tiuj Ringoj havas emon trovatiĝi. En malvirtaj manoj ĝi eble kaŭzus grandan malbonaĵon. Plej malbone, ĝi eble venus en la manojn de l’ Malamiko. Fakte, tio certe okazus; ĉar tiu ĉi estas la Unu, kaj li utiligas sian tutan potencon por trovi ĝin aŭ por altiri ĝin al si.
» Kompreneble, mia kara Frodo, tio estis danĝera al vi; kaj tio min profunde zorgigas. Sed tiom dependis de la afero, ke mi devis iom riski — kvankam, eĉ kiam mi troviĝis malproksime, neniam pasis tago, dum kiu la Provincon ne gardis atentemaj okuloj. Kondiĉe, se vi ne uzus ĝin, ŝajnis al mi, ke la Ringo neniam daŭre efikus al vi, ne mise, nek ĉiuokaze dum longa tempo. Kaj memorindas, ke antaŭ naŭ jaroj, kiam mi lastfoje vidis vin, mi ankoraŭ ne multon sciis certe.
— Sed kial ne detrui ĝin, kiel laŭ via diro vi devis fari antaŭ longe? — kriis denove Frodo. — Se vi avertus min, aŭ eĉ sendus mesaĝon, mi ĝin forigus.
— Ĉu vere? Kiel vi plenumus tion? Ĉu vi iam provis?
— Ne. Sed mi supozas, ke oni povus marteli aŭ fandi ĝin.
— Provu! — diris Gandalfo. — Provu nun!
Frodo elpoŝigis denove la Ringon kaj rigardis ĝin. Ĝi nun aspektis senornama kaj glata, sen stampo aŭ surskribaĵo videblaj. La oro vidiĝis tre hela kaj pura, kaj Frodo pensis, kiel riĉa kaj bela estis ĝia koloro, kiel perfekta estas ĝia rondeco. Ĝi estis tute admirinda trezorego. Kiam li elpoŝigis ĝin, li intencis forĵeti ĝin en la plej ardan parton de la fajro. Sed nun li konstatis, ke tion li ne kapablas, ne sen granda baraktado. Li pesis la Ringon sur sia mano, hezitante, kaj devigante sin memori ĉion rakontitan de Gandalfo; kaj tiam per granda fortostreĉo li moviĝis, kvazaŭ por ĝin forĵeti — sed li trovis, ke li remetis ĝin en la poŝon.
Gandalfo ridis sengaje.
— Vi vidas? Jam ankaŭ vi, Frodo, ne povas facile liberiĝi de ĝi, nek laŭvole domaĝi al ĝi. Kaj mi ne povus “devigi” vin — krom perforte, kio frakasus vian menson... Sed koncerne rompadon de la Ringo, perforto senutilas. Eĉ se vi prenus ĝin kaj frapegus ĝin per peza martelego, tio eĉ ne difektetus ĝin. Ĝi ne estas malfarebla per viaj manoj, aŭ per miaj.
» Via fajreto, kompreneble, ne fandus eĉ ordinaran oron. Tiu Ringo jam trapasis ĝin netuŝite, kaj eĉ ne varmigite. Sed en tiu ĉi Provinco ne estas forĝejo, kiu kapablus entute ĝin ŝanĝi. Eĉ la ambosoj kaj fornoj de la gnomoj ne kapablus tion. Oni diris, ke drakofajro povus fandi kaj konsumi la Ringojn de Potenco, sed ne plu troviĝas sur la tero drako, en kiu la malnova fajro sufiĉe varmegas; kiel ankaŭ neniam ekzistis drako, eĉ ne Ankalagono la Nigra, kiu kapablis malutili al la Unu Ringo, la Rega Ringo, ĉar tiun kreis Saŭrono mem.
» Ekzistas nur unu rimedo: trovi la Fendaĵojn de l’ Destino en la fundaĵoj de Orodruino, la Fajromonto, kaj enĵeti tien la Ringon, se vi vere volas detrui ĝin, aŭ meti ĝin por ĉiam ekster la atingopovon de l’ Malamiko.
— Mi ja vere volas ĝin detrui! — ekkriis Frodo. — Aŭ, nu, igi ĝin detruita. Mi ne estas kreita por danĝeregaj taskoj. Mi volas, ke neniam mi estus vidinta la Ringon. Kial min ĝi alvenis? Kial min oni elektis?
— Tiaj demandoj estas nerespondeblaj, — diris Gandalfo. — Vi rajtas certi, ke tio okazis ne pro ia merito ne posedata de aliaj: ĉiuokaze ne pro via potenco aŭ saĝeco. Sed vi estas elektita, kaj sekve vi devas utiligi tiom da forto, koro kaj sprito, kiom vi havas.
— Sed mi havas tiel malmulte da tiu kaj alia! Potenca kaj saĝa estas vi. Ĉu vi ne volas preni la ringon?
— Ne! — ekkriis Gandalfo, salte stariĝante. — Kun tiu forto mi posedus potencon tro grandan kaj teruran. Kaj super mi la Ringo gajnus potencon eĉ pli grandan kaj pli teruran. — Ekbrilis liaj okuloj, kaj lia vizaĝo eklumis kvazaŭ pro interna fajro. — Ne tentu min! Ĉar mi ne volas iĝi tia, kia la Malhela Mastro mem. La vojo de la Ringo al mia koro estas pere de kompato, kompato al malforteco, kaj de deziro de la fortaj fari bonon. Ne tentu min! Preni ĝin estas por mi neallaseble, eĉ por teni ĝin sendanĝera, neuzata. La deziro utiligi ĝin superos mian forton. Mi tiom bezonos ĝin. Antaŭ mi kuŝas grandaj atencoj.
Li aliris la fenestron kaj flankentiris la kurtenojn kaj ŝutrojn. Sunlumo denove radiis en la ĉambron. Ekstere Sam preterpasis fajfante.
— Kaj nun, — diris la sorĉisto, returnante sin al Frodo, — ĉe vi la decido. Sed mi ĉiam helpos vin. — Li metis sian manon sur la ŝultron de Frodo. — Mi helpos vin porti tiun ĉi ŝarĝon, tiel longe, kiel tio estos via tasko. Sed ion ni devas fari, baldaŭ. La Malamiko moviĝas.
Sekvis longa silento. Gandalfo residiĝis kaj suĉis sian pipon, kvazaŭ enpensiĝinte. Liaj okuloj ŝajnis fermitaj, sed de sub la palpebroj li atente observis Frodon. Frodo fikse rigardis la ruĝan ardaĵon en la fajrujo, ĝis tiu tute okupis lian vidkapablon, kaj li ŝajnis rigardi malsupren en profundajn fajroŝaktojn. Li pensis pri la Fendaĵoj de l’ Destino kaj la teruraĵoj de l’ Fajromonto.
— Nu, — diris Gandalfo finfine. — Pri kio vi pensas? Ĉu vi decidis, kion fari?
— Ne! — respondis Frodo, rekonsciiĝante post la mallumo, kaj trovante surprizite, ke mallume ne estas, kaj ke tra la fenestro li povas vidi la sunluman ĝardenon. — Aŭ eble jes. Laŭ tio, kion mi komprenas el viaj paroloj, mi supozas, ke la Ringon mi devas reteni kaj gardi, almenaŭ provizore, kion ajn ĝi faros al mi.
— Kion ajn ĝi eble faros, tio okazos lante, lante malutilos, se vi retenos ĝin tiucele, — diris Gandalfo.
— Espereble tiel, — diris Frodo. — Sed mi esperas, ke vi trovos baldaŭ iun alian, pli taŭgan, gardanton. Sed dume ŝajnas, ke mi prezentas danĝeron, danĝeron al ĉiuj proksimloĝantoj. Retenante la Ringon, mi ne povas resti ĉi tie. Mi devus forlasi Bag-Endon, forlasi la Provincon, forlasi ĉion kaj foriri. — Li ĝemspiris. — Mi volas savi la Provincon, se eblus al mi — kvankam foje mi taksas la loĝantojn neesprimeble tro stultaj kaj malspritaj, kaj sentis, ke tertremo aŭ invado de drakoj tre utilus por ili. Sed tion mi ne plu sentas. Mi sentas, ke tiel longe, kiel kuŝos malantaŭe la Provinco, sekura kaj komforta, mi trovos vagadon pli tolerebla: mi scios, ke ie troviĝas flrma fundamento, eĉ se sur ĝi ne povos stari denove miaj piedoj.
» Kompreneble, mi kelkfoje pensis pri foriro, sed tion mi imagis kiel ian ferion, serion da aventuroj kiel tiuj de Bilbo aŭ pli bonaj kun feliĉa fino. Sed tiu ĉi signifos ekzilon, fuĝon el danĝero en danĝeron, tirante ĝin post min. Kaj supozeble mi devos vojaĝi sola, se plenumi tion kaj savi la Provincon. Sed mi sentas min tre eta, kaj tre elradikigita, kaj nu — timoplena. La Malamiko estas tiel potenca kaj terura.
Tion li ne sciigis al Gandalfo, sed dum li parolis ekflamis en lia koro granda deziro — sekvi Bilbon, kaj eble eĉ lin retrovi. Tiel forta estis tio, ke ĝi venkis lian timon: preskaŭ li estus povinta elkuri ĝuste tiam, kaj poste laŭ la vojo sen sia ĉapelo, kiel faris Bilbo en simila mateno antaŭ longe.
— Mia kara Frodo! — ekkriis Gandalfo. — Hobitoj efektive estas mirindaj kreaĵoj, kiel mi diris pli frue. Eblas lerni dum monato ĉion koneblan pri iliaj moroj, kaj tamen post cent jaroj ili ankoraŭ kapablas surprizi personon dum krizo. Mi apenaŭ atendis tian respondon, eĉ de vi. Sed ne eraris Bilbo, elektante sian heredonton, kvankam li malmulte antaŭvidis, kiom grava tio pruviĝos. Bedaŭrinde vi pravas. Ne longe plu povos la Ringo resti kaŝita en la Provinco; kaj por sekureco de vi kaj de la aliaj, vi devos foriri, kaj lasi malantaŭe la nomon Baginzo. Ne estos sendanĝere havi tiun nomon, ekster la Provinco aŭ en la Sovaĝujo. Nun mi donos al vi vojaĝnomon. Kiam vi foriros, iru kiel sinjoro Submonto.
» Sed ne ŝajnas al mi, ke vi devos iri sola, se vi konas iun fidindan, kiu pretus akompani vin — kaj kiun vi pretus kunpreni al danĝeroj nekonataj. Sed se vi serĉos kunulon, elektu tre singarde! Kaj gardu vin pri la paroloj, eĉ al plej intimaj amikoj! La malamiko havas multajn spionojn kaj multajn rimedojn por aŭskulti.
Subite li eksilentis kvazaŭ aŭskultante. Frodo konsciiĝis, ke ĉio silentis, interne kaj ekstere. Gandalfo paŝis senbrue ĝis la fenestro. Poste li atingis salte la fenestrobreton, kaj etendis eksteren kaj suben sian longan brakon. Aŭdiĝis kriĉo, kaj supreniĝis, tirite per unu orelo, la krispa kapo de Sam Vato.
— Nu, nu, benu mian barbon! — diris Gandalfo. — Sam Vato, ĉu ne? Nu, kion do vi faras?
— Estu vi benita, sinjoro Gandalfo, moŝto! — diris Sam. — Nenion! Fakte mi ĝuste tondis la gazonon sub la fenestro, se vi komprenas min. — Por pravigi sin, li demonstris la heĝan tondilon.
— Mi ne komprenas vin, — diris Gandalfo severe. — Jam de kelka tempo mi ne aŭdis la sonon de via tondilo. Dum kiom da tempo vi orelumis?
— Relumis, sinjoro? Pardonu, mi ne komprenas vin. Mankas lumoj dumtage, evidente.
— Ne stultulumu! Kion vi aŭdis, kaj kial vi aŭskultis? — La okuloj de Gandalfo ekbrilis kaj liaj brovoj hirtiĝis.
— S-ro Frodo, moŝto! — kriis Sam, tremante. — Ne lasu, ke li malutilu al mi, sinjoro! Ne permesu, ke li aliigu min al io nenatura! Mia maljuna paĉjo tiam perturbiĝos. Nenion malbonan mi celis, honorvorte, sinjoro!
— Li ne malutilos al vi, — diris Frodo, apenaŭ ne ridante, kvankam li mem estis surprizita kaj iom perpleksa. — Li scias, tiel bone kiel mi, ke vi celas nenion malbonan. Sed tuj respondu liajn demandojn, senprokraste!
— Nu, sinjoro, — diris Sam, iom ŝancele. — Mi aŭdis multon, kion mi ne tute komprenis, pri malamiko, kaj ringoj, kaj sinjoro Bilbo, sinjoro, kaj drakoj, kaj fajra monto, kaj — kaj elfoj, sinjoro. Mi aŭskultis ĉar mi ne povis malhelpi min, se vi scias, kion mi volas diri. Dio gardu min, sinjoro, sed al mi tre plaĉas tiaj rakontoj. Kaj mi ankaŭ kredas ilin, diru kion ajn Teĉjo. Elfoj, sinjoro! Mi treege ŝatas vidi ilin. Ĉu vi povos kunpreni min por vidi elfojn, sinjoro, kiam vi foriros? Subite Gandalfo ridis.
— Envenu! — li kriis, kaj per ambaŭ brakoj li levis la mirigitan Samon, kune kun la tondilo kaj herbtondaĵoj, rekte tra la fenestro, kaj starigis lin sur la plankon. — Kunpreni vin por vidi elfojn, ĉu? — li diris, pririgardante tre atente Samon, sed kun ridetflagro sur la vizaĝo. — Do vi aŭdis, ke foriros sinjoro Frodo?
— Jes fakte, sinjoro. Kaj pro tio mi singultis: kion vi aŭdis verŝajne. Mi klopodis malhelpi tion, sinjoro, sed ĝi eksplodis el mi: mi estis tiom maltrankviligita.
— Nenio farebla, Sam, — diris Frodo malgaje. Li subite konstatis, ke fuĝado el la Provinco signifos disiĝojn pli dolorigajn ol nura adiaŭo al la konataj komfortoj de Bag-Endo. — Mi devos iri. Sed, — kaj tiam li severe rigardis Samon, — se vi vere ŝatas min, vi tenos tion tute sekreta. Komprenite? Se ne, se eĉ unu vorton vi elspiros pri tio, kion vi aŭdis ĉi tie, tiam mi esperas, ke Gandalfo aliigos vin al makulita bufo kaj plenigos de kolubroj la ĝardenon.
Sam falis surgenuen, tremante.
— Stariĝu, Sam! — diris Gandalfo. — Mi pripensis ion pli bonan. Ion por fermi vian buŝon, kaj taŭge puni vin pro tio, ke vi aŭskultis. Vi foriros kune kun sinjoro Frodo!
— Mi, sinjoro! — kriis Sam, salte stariĝante kvazaŭ hundo invitita al promeno. — Mi iros kaj vidos elfojn kaj ĉion! Hura! — li kriegis, kaj poste ekploris.
Vi devus iri kviete, kaj vi devus iri baldaŭ, — diris Gandalfo. Jam pasis du aŭ tri semajnoj, kaj ankoraŭ Frodo montris neniun signon, ke li pretiĝas foriri.
— Mi scias. Sed estas malfacile, fari ambaŭ, — li kontraŭdiris. — Se mi nur malaperos samkiel Bilbo, la sciigo disvastiĝos senprokraste tra la tuta Provinco.
— Kompreneble vi ne devas malaperi! — diris Gandalfo. — Tio tute ne taŭgus! Mi diris baldaŭ, ne abrupte. Se vi povos elpensi manieron forgliti el la Provinco sen ĝenerala rimarkigo, tio valorigos iomete da prokrasto. Sed nepre ne prokrastu tro longe.
— Ĉu taŭgos aŭtuno, je Nia Naskiĝdato aŭ poste? — demandis Frodo. — Mi pensas, ke ĝis tiam mi kapablos ion aranĝi.
Verdire, li tre malemis komenci nun, kiam tio aktualiĝis. Bag-Endo ŝajnis loĝloko pli dezirinda, ol dum jaroj ĝi ŝajnis, kaj li volis kiom eble frandi sian lastan someron en la Provinco. Kiam venus aŭtuno, li sciis, ke almenaŭ parto de lia koro inkliniĝus pli volonte al vojaĝado, kiel ĝi ĉiam faris dum tiu sezono. Li ja fakte private jam decidiĝis, ke li ekiros en tiu kvindeka naskiĝtago: la cent dudek-oka de Bilbo. Iel tiu ŝajnis la ĝusta tago por ekiri kaj sekvi lin. Sekvado de Bilbo estis ĉefaĵo en lia menso, kaj ĝi sola igis tolerebla la penson pri foriro. Li pensis kiel eble plej malmulte pri la Ringo, kaj kien ĝi eble kondukus lin en la fino. Sed ne ĉiujn siajn pensojn li sciigis al Gandalfo. Kion divenis la sorĉisto, tio estis malfacile konjektebla.
Li rigardis Frodon kaj ridetis.
— Do bone, — li diris. — Verŝajne tio taŭgos — sed nepre ne pli malfrue. Mi maltrankviliĝas. Dume, gardu vin zorge, kaj ne lasu ekesti iun ajn indiketon pri tio, kien vi celas! Kaj certigu, ke ne babilu Sam Vato. Se li babilos, mi ja vere aliigos lin al bufo.
— Koncerne kien mi celas, — diris Frodo, — estus malfacile malkaŝi tion. Ĉar ĝis nun eĉ mi mem ne havas klaran koncepton.
— Ne absurdu! — diris Gandalfo. — Mi ne avertas kontraŭ tio, ke vi postlasu adreson en la poŝtoficejo! Sed vi forlasos la Provincon — kaj tion oni ne devus konstati, ĝis vi estos malproksime. Kaj vi devos iri, aŭ almenaŭ ekiri, norden, suden, okcidenten aŭ orienten — kaj la direkto nepre ne estu konata.
— Min tiel okupis pensoj pri forlaso de Bag-Endo, kaj adiaŭoj, ke mi neniam eĉ pripensis la direkton, — diris Frodo. — Ĉar kien mi iru? Kaj laŭ kio mi navigu? Kio estu mia celo? Bilbo iris trovi trezoron, tien kaj reen; sed mi iros por perdi ĝin kaj ne reveni, se mi bone komprenas.
— Sed vi ne povas kompreni multon, — diris Gandalfo. — Ankaŭ mi ne. Eble estos via tasko trovi la Fendaĵojn de l’ Destino; sed eble tiu tasko difiniĝos al aliaj: mi ne scias. Ĉiuokaze, vi ankoraŭ ne pretas por tiu longa vojo.
— Vere ne! — diris Frodo. — Sed intertempe, kien mi celu?
— Al danĝero, sed nek tro bravaĉe, nek tro rekte, — respondis la sorĉisto. — Laŭ mia konsilo, direktu vin al Rivendelo. Tiu vojaĝo ne devus esti tro danĝera, kvankam la Vojo malpli glatas ol antaŭe, kaj ĝi malpliboniĝos kun la velko de la jaro.
— Rivendelo! — diris Frodo. — Tre bone: mi iros orienten, kaj mi direktos min al Rivendelo. Mi kunprenos Samon por viziti elfojn; tio tre plaĉos al li. — Li parolis senĝene; sed lian koron subite plenigis deziro vidi la domon de Elrondo Duonelfa, kaj spiri la aeron de tiu profunda valo, kie loĝis en paco ankoraŭ multaj elfoj.
Iun somervesperon atingis l’ Arbuston Hederan kaj la Verdan Drakon miriga novaĵo. Gigantoj kaj aliaj aŭguraĵoj ĉeborde de l’ Provinco estis forgesitaj pro aferoj pli gravaj: s-ro Frodo vendas Bag-Endon, ja fakte jam vendis ĝin — al Retikul-Baginzoj!
— Kontentigapreze, cetere, — diris iuj.
— Kiel bonaĉeton! — diris aliaj, — kaj tio pli probablas, kiam aĉetanto estas sinjorino Lobelia. — (Odo mortis antaŭ kelkaj jaroj, je la matura, sed seniluziiga aĝo de 102). Sed kial vendis s-ro Frodo sian belan truon estis eĉ pli debatinda ol la prezo. Kelkaj teoriumis — subtenite de palpebrumoj kaj aludoj de s-ro Baginzo mem — ke elĉerpiĝis la mono de Frodo: li intencas forlasi Hobiturbon kaj vivteni sin kviete inter siaj brandobokaj parencoj en Boklando per la profito de la vendo. “Laŭeble malproksime de Retikul-Baginzoj”, — aldonis iuj. Sed tiel firme fiksita estiĝis koncepto pri la nemezurebla riĉaĵo de Baginzoj de Bag-Endo, ke pli plimultaj taksis tion apenaŭ kredebla, pli nekredebla ol iu ajn alia kialo aŭ fantaziaĵo proponita de ilia imago; al la plejmulto ĝi pensigis pri malhela kaj ankoraŭ ne malkaŝita komploto de Gandalfo. Malgraŭ tio, ke tiu vivis diskrete kaj ne eliris dumtage, estis bone konate, ke li “sin kaŝas en la Bag-Endo”. Kvankam ne klaris kiel translokiĝo konvenas al la celoj de lia sorĉado, senduba estis la fakto: Frodo Baginzo estis reironta al Boklando.
— Jes, mi translokiĝos ĉi-aŭtune, — li diris. — Gaja Brandoboko serĉas por mi komfortan trueton, aŭ eventuale dometon.
Fakte, helpe de Gaja, li jam elektis kaj aĉetis dometon en Stretkavo, en la kamparo post Bokelboro. Al ĉiuj krom Sam li ŝajnigis, ke li intencas tie loĝadi definitive. La decido ekiri orienten sugestis al li tiun ideon; ĉar Boklando situis apud la orienta limo de la Provinco, kaj pro tio, ke li loĝis tie infanaĝe, lia reiro estus almenaŭ kredebla.
Gandalfo restis en la Provinco dum pli ol du monatoj. Sed iun vesperon fine de junio, baldaŭ post tiam, kiam fine aranĝiĝis la plano de Frodo, li subite anoncis, ke li denove foriros en la venonta mateno.
— Nur por mallonga tempo, espereble, — li diris. — Mi iros trans la sudan landlimon por akiri novajn informojn, se mi povos. Mi maldiligentis pli longe ol mi devis.
Li parolis senĝene, sed al Frodo ŝajnis, ke li aspektas iom zorga.
— Ĉu okazis io? — li demandis.
— Nu, ne; sed mi aŭdis ion, kio maltrankviligis min kaj bezonas esploron. Se ŝajnos al mi necese, ke finfine vi ekvojaĝu senprokraste, mi tuj revenos aŭ almenaŭ sendos sciigon. Dume restu ĉe via plano; sed estu pli ol iam atentema, precipe pri la Ringo. Permesu emfazi ankoraŭfoje: ne utiligu ĝin! Mi revenos tre baldaŭ, — li diris tagiĝe ĉe la foriro. — Plej malfrue mi revenos por la adiaŭa festo. Ŝajnas al mi, ke tamen vi bezonos mian kuneston sur la Vojo.
Komence Frodo estis multe perturbita, kaj ofte scivolis, kion Gandalfo povis aŭdi; sed lia maltrankvilo iom post iom forvaporiĝis, kaj pro la bela vetero li provizore forgesis pri siaj zorgoj. La Provinco malofte spertis someron tiel belan, aŭtunon tiel riĉan: arboj estis pomŝarĝitaj, gutis mielo en la ĉelaroj, kaj tritiko altis kaj plenŝtopiĝis.
Aŭtuno atentinde progresis antaŭ ol Frodo denove komencis zorgi pri Gandalfo. Septembro estis pasanta kaj ankoraŭ ne alvenis novaĵoj pri li. La Naskiĝfesto kaj la transloĝiĝo alproksimiĝis, kaj li daŭre ne venis, nek sendis mesaĝon. Bag-Endo komencis aktiviĝi. Kelkaj amikoj de Frodo venis gaste por helpi lin pri la pakado: inter ili Fredegaro Bolĝero kaj Folko Bofino, kaj kompreneble liaj specialaj amikoj Grinĉjo Tjuko kaj Gaja Brandoboko. Kunlabore ili komplete trabalais la loĝejon.
La 2oan de septembro du kovritaj furgonoj ekiris ŝarĝite al Boklando, transportante al la nova hejmo tiujn meblojn kaj varojn, kiujn Frodo ne vendis, laŭ la vojo al la Brandovina Ponto. La postan tagon Frodo serioze maltrankviliĝis, kaj daŭre atendis Gandalfon. Ĵaŭdo, lia festotago, aŭroris tiel serena kaj kristaleca, kiel estis antaŭlonge por la granda festo de Bilbo. Gandalfo daŭre ne aperis. Vespere Frodo okazigis sian adiaŭan feston: ĝi estis malgranda, nur vespermanĝo por li kaj liaj kvar helpintoj; sed li estis zorgoplena kaj ne en festa humoro. La penso, ke baldaŭ li devos disiĝi de siaj junaj amikoj pezis sur lian koron. Li konsideris, kiel li anoncos tion al ili.
La kvar pli junaj hobitoj tamen havis viglan humoron, kaj la festo baldaŭ gajiĝis, malgraŭ la foresto de Gandalfo. La manĝoĉambro enhavis nenion krom tablo kaj seĝoj, sed la manĝaĵo estis bonega kaj haveblis bona vino: la vino de Frodo ne estis inkluzivita en la vendo al la Retikul-Baginzoj.
— Kio ajn okazos al miaj ceteraj posedaĵoj, kiam enungigos ilin la Retikul-Baginzoj, ĉiuokaze por tio ĉi mi trovis taŭgan hejmon! — diris Frodo, eltrinkante sian glason. Tio estis la lasta guto de Malnovaj Vinberujoj.
Post kantado de multaj kantoj kaj parolado pri multaj faritaĵoj komunaj, ili tostis la naskiĝfeston de Bilbo, kaj ili trinkis je la sano de li kaj de Frodo kune, laŭ la Froda kutimo. Poste ili eliris por snufi iom da aero kaj ekvido de l’ steloj, kaj poste ili enlitiĝis. Finiĝis la festo de Frodo, kaj Gandalfo ne venis.
La postan matenon ili okupiĝis pri pakado de la ceteraj portendaĵoj en alian furgonon. Gaja estris tion, kaj forveturis kun Dikuĉjo (nome Fredegaro Bolĝero).
— Devas iu alveni kaj varmigi la domon antaŭ via alveno, — diris Gaja. — Nu, ĝis revido — postmorgaŭ, se vi ne endormiĝos survoje!
Folko post tagmanĝo hejrnen iris, sed Grinĉjo restis. Frodo estis nervoza kaj ĝenata, vane aŭskultis eventualan sonon de Gandalfo. Li decidis atendi ĝis noktiĝo. Poste, se Gandalfo urĝe bezonus lin, li irus ĝis Stretkavo, kaj eble eĉ venus la unua. Ĉar Frodo piediros. Li planis — pro plezuro kaj lasta pririgardo de la Provinco pli ol alia motivo — marŝi de Hobiturbo ĝis la Pramo de Bokelboro relative malhaste.
— Mi do spertos iom da ekzerciĝo, — li diris, rigardante sin en polvkovrita spegulo en la duonmalplena vestiblo. Jam delonge li ne promenadis energie, kaj aspektis iom molkorpa la spegulaĵo, laŭ lia konstato.
Post tagmanĝo aperis Retikul-Baginzoj: Lobelia kun la rufhara filo Lodo, multe ĝenante Frodon.
— Finfine la nia! — diris Lobelia, enpaŝante. Tio estis nek ĝentila nek absolute vera, ĉar la vendo de Bag-Endo ne efektiviĝos ĝis la noktomezo. Sed al Lobelia eble povas esti pardonate: ŝi devis atendi ĉirkaŭ sepdek sep jarojn pli longe por akiri Bag-Endon, ol ŝi iam esperis, kaj nun ŝi estis centjara. Ĉiuokaze, ŝi venis por kontroli, ke nenio pagita de ŝi estis forportita; kaj ŝi postulis la ŝlosilojn. Necesis longa tempo por kontentigi ŝin, ĉar ŝi alportis kompletan enhavoliston kaj tute trakontrolis ĝin. Fine ŝi foriris kun Lodo kaj la rezerva ŝlosilo kaj promeso, ke la alian ŝlosilon oni lasos ĉe Vato en Bagŝuta Vico. Ŝi snufegis, kaj klare montris, ke laŭ ŝia opinio la Vatoj plenkapablas elrabi la truon dumnokte. Frodo ne proponis al ŝi eĉ tason da teo.
Li mem temanĝis kun Grinĉjo kaj Sam Vato en la kuirejo. Estis oficiale anoncite, ke Sam iros al Boklando “por servi al s-ro Frodo kaj prizorgi ties ĝardeneton”: aranĝo, kiun aprobis la Avulo, kvankam tio ne konsolis lin rilate Lobelian, kiel estontan najbarinon.
— Nia fina manĝo en Bag-Endo! — diris Frodo, retropuŝante sian seĝon. Ili postlasis al Lobelia la lavendaĵon. Grinĉjo kaj Sam ligfermis la tri tornistrojn kaj staplis ilin sur la sojlo. Grinĉjo eliris lastfoje promeni en la ĝardeno. Sam malaperis.
Subiris la suno. Bag-Endo ŝajnis malĝoja, spleneca kaj taŭzita. Frodo travagis la konatajn ĉambrojn, kaj vidis malheliĝi sur la muroj la lumon de l’ sunsubiro, kaj ombrojn elrampi el anguloj. Iom post iom mallumiĝis en la domo. Li eliris kaj promenis ĝis la pordeto fine de l’ pado, kaj poste iomete plu laŭ la Monteta Vojo. Li dume atendis vidi Gandalfon suprenmarŝanta tra l’ krepusko.
Sennubis la ĉielo, kaj la steloj ekbrilis.
— Estos belvetera nokto, — li ekparolis. — Jen bonega komenciĝo. Mi emas marŝi. Mi ne plu toleras prokrastojn. Mi ekiros, kaj Gandalfo devos sekvi min. — Li turnis sin por reiri, kaj poste haltis, ĉar li aŭdis voĉojn ĝuste ĉirkaŭ angulo ĉefine de Bagŝuta Vico. Unu voĉo certe estis de l’ maljuna Avulo; la alia estis fremda, kaj iel malagrabla. Li ne povis klare aŭdi, kion ĝi diris, sed la respondojn de la Avulo li aŭdis, kaj ili estis iom akratonaj. La maljunulo ŝajnis ĝenata.
— Ne, s-ro Baginzo foriris. Iris ĉi-matene, kaj kuniris mia Sam: ĉiuokaze iris lia tuta posedaĵo. Jes, ĉion vendis kaj foriris, mi jam diris. Kial? Kialo ne koncernas min, nek vin. Kien? Tio ne estas sekreta. Li translokiĝis al Bokelboro aŭ io tia, tie malproksime. Jes ja, estas kelka distanco. Mi mem neniam iris tiel malproksimen; stranguloj estas en Boklando. Ne, mesaĝon mi ne povos transdoni. Bonan nokton al vi!
Paŝoj forsoniĝis malsupren. Frodo svage scivolis, kial la fakto, ke ili ne venis supren, ŝajnis granda malŝarĝiĝo. “Al mi plensufiĉis demandoj kaj scivolemo pri miaj faroj, supozeble, — li pensis. — Kia aro scivolema!” — Li duonintencis iri demandi la Avulon, kiu la demandinto estis; sed li preferis (aŭ mispreferis) repensi, kaj turninte sin remarŝis rapide al Bag-Endo.
Grinĉjo estis sidanta sur sia tornistro sur la sojlo. Sam ne ĉeestis. Frodo paŝis tra la malluma pordo.
— Sam! — li vokis. — Sam! Jam temp’ esta!
— Mi venas, sinjoro! — aŭdiĝis respondo de la fora interno, baldaŭ sekvate de Sam mem, kiu viŝis la buŝon. Li estis adiaŭinta al la bierbarelo en la kelo.
— Ek al la vojo, Sam! — diris Frodo.
— Jes, sinjoro. Mi jam travivos dum kelka tempo, sinjoro. Frodo fermis kaj ŝlosis la rondan pordon, kaj donis la ŝlosilon al Sam.
— Kuru kun tio ĉi ĝis via hejmo, Sam! — li diris. — Poste laŭ la Vico, kaj renkontu nin kiel eble plej baldaŭ ĉe la pordeto al la vojeto post la gresejoj. Ni ne trairos la vilaĝon hodiaŭ nokte. Tro multaj oreloj atentas, okuloj spionas.
Sam forkuris laŭeble rapide.
— Nu, finfine ni ekiras! — diris Frodo. Ili surŝultrigis la tornistrojn, prenis la bastonojn, kaj marŝis ĉirkaŭ la angulon ĝis la okcidenta flanko de Bag-Endo.
— Adiaŭ! — diris Frodo, rigardante la mallumajn fenestrojn. Li flirtigis la manon, kaj poste turniĝis (sekvante Bilbon, sed tion li ne sciis) kaj rapidis post Peregrinon laŭ la ĝardenpado. Ili transsaltis la malaltan heĝobreĉon ĉe la subo kaj eniris la kampojn, forpasante en la mallumon kiel susuro en la herbo.
Sube de la Monteto je la okcidenta flanko ili alvenis la pordeton, kiu malfermiĝis al mallarĝa vojeto. Tie ili haltis kaj alĝustigis la rimenojn de siaj tornistroj. Baldaŭ aperis Sam, trotante rapide kaj peze spirante; lia peza tornistro estis levita alten sur la ŝultrojn, kaj li estis surkapiginta altan senforman sakon feltan, kiun li nomis ĉapelo. En la mallumo li tre similis gnomon.
— Mi estas certa, ke vi donis al mi la plej pezajn ŝarĝaĵojn, — diris Frodo. — Mi kompatas la helikojn, kaj ĉiujn, kiuj portas surdorse la hejmojn.
— Mi povus akcepti ankoraŭ multon, sinjoro. Mia pakaĵo sufiĉe malpezas, — diris Sam brave kaj malvere.
— Tute ne, Sam! — diris Grinĉjo. — Tio utilas al li. Li havas nenion krom tio, kion li ordonis al ni paki. Lastatempe li pigris, kaj li malpli sentos la pezon, kiam li estos forŝvitinta iom el la propra.
— Traktu bonkore kompatindan maljunan hobiton! — ridis Frodo. — Mi estos tiel maldika kiel salika vergo, certe, antaŭ ol atingi Boklandon. Sed mi parolis sensencaĵojn. Mi suspektas, ke vi akceptis pli ol vian justan ŝarĝon, Sam, kaj mi kontrolos tion, kiam ni venontfoje pakos. — Li denove prenis sian bastonon. — Nu, al ni ĉiuj plaĉas promeni en la mallumo, do ni lasu post ni kelkajn mejlojn antaŭ ol enlitiĝi.
Dum mallonga tempo ili laŭiris okcidenten la vojeton. Poste, lasinte ĝin, ili turniĝis maldekstren kaj kviete surkampiĝis denove. Ili iris spalire laŭ heĝoj kaj boskorandoj, kaj la nokto nigriĝis ĉirkaŭ ili. En siaj malhelaj manteloj ili estis tiel nevideblaj, kvazaŭ ili ĉiuj posedus magiajn ringojn. Ĉar ili estis hobitoj kaj klopodis iri silente, ili faris neniun bruon aŭdeblan eĉ de hobitoj. Eĉ la sovaĝaj bestetoj en la kampoj kaj boskoj apenaŭ rimarkis ilian trapason.
Post kelka tempo ili transiris la Akvon, okcidente de Hobiturbo, laŭ mallarĝa traboponto. La rivereto tie ne estis pli ol serpentumanta nigra rubando, kiun borderis kliniĝantaj alnoj. Ili nun estis en Tjuklando, irante suden, sed post pluaj du-tri mejloj ili transiris la ĉefvojon de Mult-Fosejo al Apudakvo kaj Brandovina Ponto. Tiam ili ekiris sud-orienten kaj komencis supreniri en la Verdmonteta Regiono sube de Hobiturbo. Ili povis vidi glimbriladon de l’ vilaĝo sube en la malsovaĝa valo de la Akvo. Baldaŭ tio malaperis en la ondadoj de la mallumigita lando, kaj estis sekvata de Apudakvo ĉe ties griza lageto. Kiam la lumo de la lasta farmdomo estis tre malantaŭe, elgvatante inter arboj, Frodo sin turnis kaj mangestis adiaŭe.
— Mi scivolas, ĉu mi iam ajn denove subenrigardos al tiu valo, — li diris kviete.
Marŝinte dum proksimume tri horoj, ili ripozis. La nokto estis klara, malvarmeta, kaj stelplena, sed fumecaj strioj da nebuleto suprenrampis laŭ la deklivo el la riveretoj kaj profundaj gresejoj. Maldensvestitaj betuloj, svingiĝantaj pro malforta venteto super la kapoj, kreis nigran reton kontraŭ la pala ĉielo. Ili manĝis vespermanĝon tre magran (laŭ hobitaj kriterioj), kaj poste pluiris. Baldaŭ ili trafis mallarĝan vojeton, kiu ŝajnis ondiĝi supren-malsupren, paliĝante grize en la mallumon antaŭe: la vojo al Arbohalo, Stoko kaj la Bokelbora Pramo. Ĝi supreniris for de la ĉefvojo en la Akvovalo, kaj serpentumis trans la subaĵon de l’ Verdaj Montetoj en la direkton de Arbarfino, sovaĝa angulo de Orient-kvarono.
Post kelka tempo ili plonĝis en profunde fenditan trairejon inter altaj arboj, kiuj susurigis siajn sekajn foliojn en la nokto. Estis tre mallume. En la komenco ili interparolis, aŭ zumis mallaŭte melodion kune, jam estante tre malproksimaj de scivolemaj oreloj. Poste ili plumarŝis silente, kaj Grinĉjo komencis iom postresti. Fine, kiam ili komencis supreniri apikan deklivon, li haltis kaj oscedis.
— Mi tiel dormemas, — li diris, — ke baldaŭ mi kolapsos sur la vojon. Ĉu vi intencas dormi surkrure? Estas preskaŭ noktomezo.
— Mi pensis, ke al vi plaĉas nokta promenado, — diris Frodo. — Tamen ne tre urĝas. Gaja atendas nin nur postmorgaŭ; sed tio restigas al ni preskaŭ du tagojn plu. Ni haltos ĉe la plej proksima taŭga loko.
— Ventas el la okcidento, — diris Sam. — Se ni venos aliflanken de tiu ĉi monteto, ni trovos lokon sufiĉe ŝirmatan kaj komfortan, sinjoro. Troviĝas ĝuste antaŭe seka abiarbaro, se mi bone memoras. — Sam konis tre bone la terenon je dudek mejloj de Hobiturbo, sed tio limigis lian geografion.
Ĝuste trans la montetosupro ili alvenis la boskon da abioj. Lasinte la vojon, ili eniris la profundan rezinodoran mallumon de l’ arbareto, kaj kunrastis mortajn branĉetojn kaj konusojn por fari fajron. Baldaŭ ili kreis ĝojigan krakadon de flamoj sube de alta abio kaj ili ĉirkaŭsidis ĝin dum kelka tempo, ĝis ili komencis ekdormeti. Tiam, ĉiu en sia angulo de l’ grandarbaj radikoj, ili kovris sin per siaj manteloj kaj lankovriloj kaj senprokraste ekdormis. Ili ne starigis vaĉon; eĉ Frodo ankoraŭ ne timis ajnan danĝeron, ĉar ili plu estis en la Provincocentro. Kelkaj kreitaĵoj venis rigardi ilin post estingiĝo de la fajro. Vulpo trapasanta propracele la boskon haltis dum kelkaj minutoj kaj snufis.
— Hobitoj! — ĝi pensis. — Nu, kio ankoraŭ? Mi aŭdis pri strangaj okazaĵoj en tiu ĉi lando, sed malofte mi aŭdis pri hobito, kiu dormis subĉiele kaj sub arbo, des pli pri tri hobitoj! En tio ĉi enestas io vere stranga.
Ĝi tute pravis, sed neniam poste eksciis ion ajn pri la afero.
Venis la mateno, pala kaj humida. Frodo vekiĝis la unua, kaj konstatis, ke arbradiko enpuŝiĝis en lian dorson, kaj ke rigidas lia kolo. “Marŝado plezurcela! Kial do mi ne veturis? — li pensis, kiel li kutime faris komence de ekspedicio. — Kaj ĉiuj miaj belaj plummatracoj estas venditaj al la Retikul-Baginzoj! Tiuj arbradikoj al ili efikus bonfare”. Li streĉis sin.
— Vekiĝu, hobitoj! — li kriis. — Estas bela mateno.
— Kiel ĝi belas? — diris Grinĉjo, gvatante unuokule trans la randon de sia lankovrilo. — Sam! Pretigu la matenmanĝon por duono post la naŭa. Ĉu vi jam varmigis la banakvon?
Sam saltstariĝis, iom mukokula.
— Ne, sinjoro, tion mi ne faris, sinjoro! — li diris.
Frodo fortrenis la lankovrilojn desur Grinĉjo kaj rultumis lin, kaj poste foriris ĝis la rando de la bosko. En la fora oriento la suno leviĝis ruĝa el la nebulo, kiu dense kovris la mondon. Tuŝitaj je oro kaj ruĝo la aŭtunaj arboj ŝajnis veli senradike sur ombreca maro. Iom sube kaj maldekstre de li la vojo krute malsupreniris en kavaĵon kaj malaperis.
Kiam li revenis, Sam kaj Grinĉjo jam bruligis belan fajron.
— Akvo! — kriis Grinĉjo. — Kie la akvo?
— Akvon mi ne portas en la poŝoj, — diris Frodo.
— Ni supozis, ke tion vi iris trovi, — diris Grinĉjo, kiu dismetadis manĝaĵon kaj tasojn. — Necesas, ke vi iru nun.
— Ankaŭ vi venu, — diris Frodo, — kaj kunportu ĉiujn akvobotelojn.
Troviĝis rivereto sube de la monteto. Ili plenigis siajn botelojn kaj la etan tendarkaldronon ĉe malgranda akvofalo, kie la akvo falis kelkajn futojn trans elstaraĵon de griza ŝtono. Ĝi estis glacie malvarma; kaj lavante siajn vizaĝojn kaj manojn ili sputetis kaj blovis.
Kiam ili finmanĝis, kaj la tornistroj estis denove rimenitaj, estis jam post la deka horo, kaj la tago komencis beliĝi kaj varmetiĝi. Ili malsupreniris laŭ la deklivo kaj transiris la rivereton tie, kie ĝi plonĝis sub la vojon, kaj supreniris la postan deklivon, kaj supren-malsupren laŭ alia altaĵo de l’ montetoj; kaj tiam iliaj manteloj, lankovriloj, akvo, manĝaĵo, kaj ceteraj portaĵoj jam ŝajnis peza ŝarĝo. Ea tuttaga marŝado perspektivis esti laboro varmiga kaj laciga. Post kelkaj mejloj, tamen, la vojo ĉesis ruliĝi supren-malsupren: ĝi atingis la supron de kruta altaĵo laŭ speco de elĉerpita zigzago, kaj poste pretigis sin por lastfoja malsupreniro. Antaŭ si ili vidis la suban terenon trapunktitan de etaj boskoj, kiuj fadiĝis en la foron al bruna arbarloka nebuleto. Ili rigardis trans Arbarfino ĝis Brandovino. La vojo forserpentis antaŭ ili kvazaŭ ŝnuretpeco.
— La vojo daŭras eterne, — diris Grinĉjo, — sed tion ne povas mi sen iom da ripozo. Jam tempo tagmanĝi. — Li sidiĝis sur teron rande de l’ vojo kaj rigardis orienten en la nebuleton, post kiu troviĝis la rivero, kaj la limo de la Provinco, en kiu li pasigis sian tutan vivon. Sam staris apude. Liaj rondaj okuloj estis larĝe malfermitaj — li rigardis trans terenon, kiun li neniam vidis, al nova horizonto.
— Ĉu loĝas elfoj en tiuj boskoj? — li demandis.
— Tion mi neniam aŭdis, — diris Grinĉjo. Frodo silentis. Ankaŭ li rigardadis orienten laŭ la vojo, kvazaŭ li neniam antaŭe vidus ĝin. Subite li laŭte ekparolis, tamen kvazaŭ al si mem, dirante malrapide:
La Vojo ĉiam plu pilgrimas
ekde la pordo de l’ komenco.
La Vojo jam tre malproksimas,
kaj mi ĝin sekvos, laŭ intenco,
per ritma viglo de l’ paŝadoj,
ĝis en vojegon ĝi devias
ĉe l’ renkontiĝ’ de multaj padoj.
Kaj poste kien? Mi ne scias.
— Tio sonas kiel rimpeco de maljuna Bilbo, — diris Grinĉjo. — Aŭ ĉu ĝi estas unu el viaj imitaĵoj? Ĝi ne sonas tre kuraĝige.
— Mi ne scias, — diris Frodo. — Ĝi venis en mian kapon, kvazaŭ mi kreus ĝin; sed eble mi aŭdis ĝin antaŭe. Ĝi certe tre memorigas min pri Bilbo dum la lastaj jaroj, antaŭ ol li foriris. Li kutimis diri ofte, ke troviĝas nur unu Vojo; ke ĝi similas grandan riveron: ĝiaj fontoj troviĝas apud ĉies sojlo, kaj ĉiu pado estas ĝia elfluaĵo. “Estas danĝere, Frodo, eliri tra via pordo, — li kutimis diri. — Vi surpaŝas la Vojon, kaj se vi ne staras surpiede, oni ne povas scii, kien vi estos forbalaita. Ĉu vi konstatas, ke tiu estas precize la pado, kiu trairas la Mornarbaron, kaj ke, se vi tion permesus, ĝi eble kondukus vin ĝis la Soleca Monto aŭ eĉ pli malproksimen kaj al lokoj pli malagrablaj?” Tion li kutimis diri pri la pado ekster la dompordo ĉe Bag-Endo, precipe post kiam li diste promenadis.
— Nu, min la Vojo nenien ajn forbalaos dum almenaŭ unu horo, — diris Grinĉjo, demetante sian tornistron. La aliaj kopiis lian ekzemplon, demetante siajn tornistrojn sur la teron kaj siajn krurojn elmetante direkte al la vojo. Post ripozo ili bone tagmanĝis kaj poste ripozis iom pli.
La suno komencis subiĝi kaj la posttagmeza lumo kovris la terenon, kiam ili malsupreniris la monteton. Ĝis nun ili renkontis neniun sur la vojo. Tiu vojo ne estis multe uzata, ĉar por ĉaroj ĝi apenaŭ taŭgis, kaj nemulte da trafiko iris al la Arbarfino. Ili amblis denove dum horo aŭ pli, kiam Sam haltis momente por aŭskulti. Ili staris sur tero ebena, kaj la vojo post multa serpentumado kuŝis rekte antaŭe tra herbejo kun disaj altaj arboj, avangardo de arbaro, al kiu ili proksimiĝis.
— Mi aŭdas poneon aŭ ĉevalon, kiu venas sekvante nin laŭ la vojo, — diris Sam.
Ili retrorigardis, sed turniĝo de la vojo malhelpis, ke ili vidu malproksimen.
— Mi scivolas, ĉu tiu estas Gandalfo post ni venanta, — diris Frodo; sed eĉ dirante tion li jam eksentis, ke ne estas tiel, kaj subita emo sin kaŝi for de la vido de l’ rajdanto lin inundis. — Eble tio ne multe gravas, — li diris pardonpetece, — sed mi preferas ne esti vidata survoje — de iu ajn. Jam enuigas min rimarkado kaj diskutado de miaj faroj. Kaj se tiu estas Gandalfo, ni povos lin surprizeti por repagi lian malfruiĝon. Ni malaperu!
La aliaj du kuris rapide maldekstren kaj malsupren en etan kavaĵon proksime de la vojo. Tie ili kuŝiĝis plate. Frodo hezitis dum sekundo: scivolemo aŭ alia sento luktis kontraŭ lia deziro kaŝiĝi. La hufsono pli alproksimiĝis. Ĝustatempe li ĵetiĝis suben en iom da alta herbo malantaŭ arbo, kiu superombris la vojon. Poste li levis la kapon kaj gvatis singarde trans unu el la radikegoj.
De la vojturno venis nigra ĉevalo, neniel hobita poneo sed plenkreskinta ĉevalo; kaj sur ĝi sidis granda viro, kiu ŝajnis kaŭri sur la selo, volvita per nigra mantelego kaj kapuĉo, tiel ke montriĝis sube nur liaj botoj en la altaj piedingoj; lia vizaĝo estis ombrita kaj nevidebla.
Kiam ĝi atingis la arbon kaj estis antaŭ Frodo, la ĉevalo haltis. La rajdanto sidis tute senmova kun la klinita kapo, kvazaŭ li aŭskultus. De l’ interno de la kapuĉo aŭdiĝis brueto kvazaŭ iu snufus por trafi odoron malfortan; la kapo turniĝis de flanko al flanko de la vojo.
Subita neracia timo pri malkaŝiĝo kaptis Frodon, kaj li ekpensis pri sia Ringo. Li apenaŭ riskis spiri, kaj tamen la deziro elpoŝigi ĝin iĝis tiel forta, ke li komencis movi malrapide sian manon. Li sentis, ke necesas nur surfingrigi ĝin, kaj tiam li estos sekura. La konsilo de Gandalfo ŝajnis absurda. Bilbo ja uzis la Ringon. “Kaj mi estas plue en la Provinco”, — li pensis, kiam lia mano tuŝis la ĉenon per kiu ĝi pendis. Tiumomente la rajdanto rektiĝis kaj skuis la bridon. La ĉevalo antaŭeniris, unue malrapide, kaj poste ektrotante vigle.
Frodo rampis ĝis la vojrando kaj gvatis la rajdanton, ĝis tiu etiĝis en la malproksimo. Li ne povis esti tute certa, sed ŝajnis al li, ke subite, ĝuste antaŭ ol ĝi malvidiĝis, la ĉevalo flankenturniĝis kaj eniris la arbaron dekstre.
— Nu, tion mi nomas tre stranga kaj efektive perturba, — diris al si Frodo, dum li marŝis al siaj kunuloj. Grinĉjo kaj Sam estis restintaj plataj sur la herbo, kaj vidis nenion; do Frodo priskribis la rajdanton kaj ties strangan agadon.
— Mi ne scias kial, sed mi certas, ke li min serĉis aŭ flaris; kaj mi ankaŭ certe ne deziris, ke li malkovru min. Mi neniam antaŭe vidis aŭ sentis similon en la Provinco.
— Sed kiel nin koncernas iu el la granduloj? — diris Grinĉjo. — Kaj kion li volas en tiu ĉi mondparto?
— Troviĝas en la ĉirkaŭaĵo iuj homoj, — diris Frodo. — Ie en Sud-kvarono oni spertis ĝenojn pro granduloj, mi kredas. Sed mi nenion aŭdis pri io simila al tiu rajdanto. Mi scivolas, de kie li venis.
— Pardonpete, — intermetis subite Sam. — Mi scias, de kie li venis. De Hobiturbo venis tiu ĉi nigra rajdanto, krom se ekzistas pli ol unu. Kaj mi scias, kien li iros.
— Kion signifas tio? — diris Frodo abrupte, mire rigardante lin. — Kial vi ne menciis tion pli frue?
— Mi nur ĵus rememoris, sinjoro. Okazis tiele: kiam mi reiris al nia truo hieraŭ vespere kun la ŝlosilo, mia paĉjo diris al mi: “Hola, Sam! — li diris. — Mi supozis, ke vi foriris kun s-ro Frodo hodiaŭ matene. Stranga ulo enketis pri s-ro Baginzo de Bag-Endo, kaj li nur ĵus foriris. Mi plusendis lin al Bokelboro. Tamen ne plaĉis al mi lia parolmaniero. Li ŝajnis ege malkontenta, kiam mi sciigis al li, ke s-ro Baginzo forlasis por ĉiam sian malnovan hejmon. Siblis al mi, tion li faris. Tio iom tremigis min”. — “Kia ulo li estis?” — diris mi al la Avulo. — “Mi ne scias, — li diris, — sed hobito li ne estis. Li estis altstatura kaj nigreca, kaj li alkurbiĝis super mi. Mi konjektas, ke tiu estas unu el la granduloj el fremdujo. Li parolis strangege”.
» Mi ne povis resti por aŭdi pli, sinjoro, ĉar vi estis atendanta; kaj mi mem ne multe interesiĝis pri tio. La Avulo maljuniĝas, kaj pli ol iomete blindas, kaj certe estis preskaŭ mallume, kiam tiu ulo supreniris la Monteton kaj trovis lin aerumanta sin ĉe la fino de nia Vico. Mi esperas, ke li faris nenion misan, sinjoro, kiel ankaŭ mi.
— La Avulo ne kulpigindas ĉiuokaze, — diris Frodo. — Efektive mi aŭdis lin paroli al fremdulo, kiu ŝajnis enketi pri mi, kaj mi preskaŭ aliris por demandi kiu li estis. Mi bedaŭras, ke mi tion ne faris, kaj ke vi ne sciigis min pli frue. Eble mi estus pli singarda sur la vojo.
— Tamen, eble nenio ligas tiun ĉi rajdanton al tiu fremdulo, — diris Grinĉjo. — Ni forlasis Hobiturbon sufiĉe sekrete, kaj mi ne konstatas kiamaniere li estus sekvinta nin.
— Kio pri la flarado, sinjoro? — diris Sam. — Kaj la Avulo diris, ke li estis ulo nigreca.
— Mi bedaŭras, ke mi ne ĝisatendis Gandalfon, — Frodo murmuris. — Sed eble tio estus malpliboniginta la aferon.
— Do vi konas aŭ divenas ion pri tiu rajdanto? — diris Grinĉjo, kiu aŭdis la vortojn murmuritajn.
— Mi ne konas, kaj mi preferas ne diveni, — diris Frodo.
— En ordo, kuzo Frodo! Vi rajtas konservi vian sekreton dume, se vi emas esti enigma. Intertempe, kion ni faru? Mi ŝatus gluti kaj sorbi iom, sed ial ŝajnas al mi, ke ni prefere formoviĝu. Viaj aludoj al flarantaj rajdantoj kun nevideblaj nazoj min iom perturbis.
— Jes, mi pensas, ke ni pluiru, — diris Frodo, — sed ne laŭ la vojo — pro la ebleco, ke tiu rajdanto revenu, aŭ sekvu lin alia. Ni devus fari paŝegojn plu hodiaŭ. Boklando ankoraŭ mejlojn malproksimas.
La ombroj de la arboj etendiĝis longaj kaj maldikaj sur la herbo, kiam ili ekiris denove. Nun ili iris en distanco de ŝtonĵeto maldekstre de la vojo, kaj restis kiom eble nevideblaj de sur ĝi. Sed tio malhelpis ilin; ĉar la herbo estis densa kaj tufoplena, kaj la tero malebenis, kaj la arboj komencis kunproksimiĝi boske.
La ruĝa suno jam subiris malantaŭ la montetoj dorse de ili, kaj la vespero proksimiĝis, antaŭ ol ili atingis la finon de la longa ebeno, tra kiu la vojo estis rekta. Tiuloke ĝi kurbiĝis iom suden, kaj komencis denove serpentumi, kiam ĝi eniris arbareton da antikvaj kverkoj.
— Ni iru tien, — diris Frodo.
Proksime de l’ vojrando ili alvenis grandegan arbovrakon: ĝi ankoraŭ vivis kaj havis foliojn sur la branĉetoj, kiujn ĝi elmetis ĉirkaŭ la rompitaj stumpoj de siaj longe-falintaj membroj; sed ĝi estis kava, kaj oni povis eniri pere de granda fendo en la flanko forturnita de la vojo. La hobitoj rampis internen, kaj sidiĝis tie sur tavolo el malnovaj folioj kaj putrinta ligno. Ili ripozis kaj manĝetis, parolante mallaŭte kaj de tempo al tempo aŭskultante.
Krepuskis ĉirkaŭ ili, kiam ili denove ŝteliris ĝis la vojo. La okcidenta vento susuris tra la branĉoj. Flustris folioj. Baldaŭ la vojo komencis malabrupte tamen seninterrompe descendi en la krepuskon. Stelo aperis super la arboj en la mallumiĝanta oriento antaŭ ili. Ili marŝis flankalflanke kaj samtakte, por altigi la spiriton. Post kelka tempo, dum la steloj pli densiĝis kaj heliĝis, la maltrankvila sento forlasis ilin, kaj ili ne plu aŭskultis, ĉu aŭdiĝas hufoj. Ili komencis mallaŭte zumkanti, kiel kutimas promenantaj hobitoj, precipe kiam ili proksimiĝas nokte al la hejmo. Ĉe la plimultaj hobitoj tio estas kanto vespermanĝa aŭ enlitiĝa; sed tiuj hobitoj zumis marŝkanton (kvankam, kompreneble, ne sen aludoj al vespermanĝo kaj lito). La vortojn verkis Bilbo Baginzo, laŭ melodio tiel malnova kiel la montetoj, kaj instruis ĝin al Frodo dum ili promenis laŭ la vojetoj de la Akvovalo kaj priparolis la Aventuron.
La fajro en kameno ruĝas,
sub la tegmento lito kuŝas;
sed la piedoj ja ne feblas,
ĉirkaŭ angul’ vidiĝi eblas
al stara ŝton’ aŭ arb’ subita
de sole ni ĝis nun vidita.
Arb’, folio, herbo, flor’,
pasu for! Pasu for!
Akvo, mont’, sub ĉielblu’,
preter plu! Preter plu!
Atendas eble post vojorto
trovota pad’, sekreta pordo,
kaj se hodiaŭ ni ne trovos,
ja morgaŭ ni reveni povos
kaj laŭ vojetoj iri pele,
al Luno aŭ al Suno cele.
Pomo, dorno, nukso, prun’,
iru nun! Iru nun!
Sablo, ŝton’, laget’, irid’,
ĝis revid’! Ĝis revid’!
La hejmo poste, mond’ antaŭe,
tra multaj padoj iri laŭe
en ombroj ĝis la noktorando,
ĝis brilas supre stelgirlando,
kaj mondo poste, hejmo fronte,
reiras mi enlitiĝonte.
Nub’, nebulo, ombroteks’,
iĝos eks! Iĝos eks!
Lampo, manĝo, fajroflam’,
liten jam! Liten jam!
La kanto finiĝis.
— Liten nun! Liten nun! — kantis Grinĉjo altvoĉe.
— Ĉit! — diris Frodo. — Mi pensas aŭdi hufojn denove.
Ili haltis subite kaj staris silentaj kiel arb-ombroj, aŭskultante. Aŭdiĝis sono de hufoj sur la vojo, iom malantaŭe, sed alvenante malrapide kaj klare laŭ la vento. Rapide kaj kviete ili forlasis la vojon, kaj enkuris la pli profundan ombron sub la kverkoj.
— Ne tro malproksimen! — diris Frodo. — Mi ne volas esti vidata, sed mi volas vidi, ĉu temas pri alia Nigra Rajdanto.
— En ordo! — diris Grinĉjo. — Sed ne forgesu la flaradon! Pliproksimiĝis la hufoj. Mankis al ili tempo por trovi kaŝlokon pli taŭgan ol la ĝenerala mallumo sub la arboj; Sam kaj Grinĉjo kaŭris malantaŭ granda arbotrunko, dum Frodo rerampis kelkajn jardojn al la vojo. Tiu montriĝis griza kaj pala linio de malfortiĝanta lumo tra l’ arbaro. Super ĝi la steloj densis sur la malbrila ĉielo, sed luno ne estis.
La sono de la hufoj ĉesis. Frodo pene ekvidis ion malhelan trapasi la pli helan spacon inter du arboj, kaj poste halti. Ĝi aspektis kiel la nigra ombro de ĉevalo, kiun kondukis nigra ombro pli malgranda. La nigra ombro staris proksime al la loko, kie ili forlasis la vojon, kaj ĝi ŝanceliĝis de flanko al flanko. Al Frodo ŝajnis, ke li aŭdas sonon de snufado. La ombro kliniĝis ĝis la tero, kaj poste komencis rampi en lia direkto.
Ankoraŭfoje inundis Frodon deziro surfingrigi la Ringon; sed ĉi-foje tiu pli fortis ol antaŭe. Tiel fortis ke, preskaŭ antaŭ ol li konstatis la faron, lia mano esploris la poŝon. Sed tiumomente aŭdiĝis miksitaj kantado kaj ridado. Klaraj voĉoj altiĝis kaj subiĝis sur la stelluma aero. La nigra ombro stariĝis kaj forkuris. Ĝi rampis sur la ombrecan ĉevalon kaj ŝajnis malaperi trans la vojon en la mallumon aliflanke. Frodo suspiris malŝarĝite.
— Elfoj! — eligis Sam per raŭka flustro. — Elfoj, sinjoro! — Li estus elpafinta sin el inter la arboj kaj forkurinta direkte al la voĉoj, se ili ne retenus lin.
— Jes, estas elfoj, — diris Frodo. — Oni foje renkontas ilin en la Arbarfino. Ili ne loĝas en la Provinco, sed ili envagas ĝin printempe kaj aŭtune, el la propraj terenoj de post la Turmontetoj. Mi dankas pro tio! Vi ne vidis, ke tiu Nigra Rajdanto haltis ĝuste ĉi tie kaj efektive rampis niadirekten, kiam komenciĝis la kanto. Tuj kiam li aŭdis la voĉojn, li forŝteliĝis.
— Kio pri la elfoj? — diris Sam, tro ekscitita por zorgi pri la rajdanto. — Ĉu ni povas iri por vidi ilin?
— Aŭskultu! Ili venas ĉi-direkten, — diris Frodo. — Necesas nur atendi apud la vojo.
La kantado proksimiĝis. Unu klara voĉo leviĝis nun super la ceteraj. Ĝi kantis en la bela elfa lingvo, kiun Frodo sciis nur malmulte kaj la aliaj neniom. Tamen la sono harmonianta kun la melodio ŝajnis formiĝi en ilia pensado per vortoj, kiujn ili nur parte komprenis. Jen la kanto, kiel aŭdis ĝin Frodo:
Neĝblankulin’! Ho klara Damol
Reĝin’ trans Okcidentaj Maroj!
Lumo al nia vaga klano
en mondo plekta de l’ arharoj!
Ho Elberet’! Giltonielo!
Okula klaro, spira helo!
Neĝblankulin’! Al vi ni kantas
en lando, kiun Maro randas.
Ho steloj en Sensuna Jaro,
semaĵ’ de ŝia man’ lumsenda,
ventkampe nun en hel’ kaj klaro
forfalas arbflorar’ arĝenta!
Giltoniel’! Ho Elbereto!
Ni tenas en memorposedo,
en jena lando subarbara,
stellumon sur lontano Mara.
Ĉesis la kanto.
— Tiuj estas Altaj Elfoj! Ili elparolis la nomon de Elbereta! — diris Frodo konsternite. — Mi ne sciis, ke iuj el tiu plej bela popolo iam ajn estas vidataj en la Provinco. Ne multaj nun restas en Mez-Tero, oriente de l’ Granda Maro. Jen fakte hazardo stranga!
La hobitoj sidis en apudvoja ombro. Postnelonge la elfoj descendis laŭ la vojo en la valon. Ili preterpasis malrapide, kaj la hobitoj povis vidi la stellumon brili sur iliaj haroj kaj en la okuloj. Ili portis neniajn lumojn, tamen dum ili marŝis, ekglimo, kiel la lunlumo super la rando de la montetoj antaŭ sunleviĝo, ŝajnis ĉirkaŭbrili iliajn piedojn. Ili nun silentis, kaj, kiam la lasta elfo preterpasis, li sin turnis, rigardis direkte al la hobitoj kaj ridis.
— Saluton, Frodo! — li kriis. — Vi eksterdomas malfrue. Aŭ eble vi maltrafis la vojon? — Poste li laŭte alvokis la ceterajn, kaj la tuta kunularo haltis kaj ĉirkaŭstariĝis.
— Jen io vere miriga! — ili diris. — Tri hobitoj en arbaro dumnokte! Ion similan ni ne vidis, post kiam Bilbo foriris. Kion signifas tio ĉi?
— Tio signifas, beluloj, — diris Frodo, — simple, ke ni ŝajne sekvas la saman vojon kiel vi. Al mi plaĉas promeni sub la steloj. Sed mi bonvenigus vian societon.
— Sed ni ne bezonas alian societon, kaj hobitoj estas tiel malspritaj, — ili ridis. — Kaj kiel vi scias, ke ni iras la saman vojon kiel vi, ĉar vi ne scias, kien ni celas?
— Kaj kiel vi konas mian nomon? — demandis Frodo reciproke.
— Multajn aferojn ni konas, — ili diris. — Ni ofte vidis vin antaŭe kun Bilbo, kvankam vi eble ne rimarkis nin.
— Kiuj vi estas, kaj kiu estas via estro? — demandis Frodo.
— Mi estas Gildoro, — respondis ilia estro, tiu elfo, kiu unue alvokis lin. — Gildoro Ingloriono el la Familio Finroda. Ni estas ekzilitoj, kaj plimultaj niaj parencoj jam delonge foriris, ankaŭ ni restos ci tie nur mallonge, antaŭ ol reiri trans la Grandan Maron. Sed kelkaj niaj parencoj daŭre loĝas pace en Rivendelo. Bonvolu, Frodo, rakonti, kion vi faras? Ĉar ni vidas, ke ombras vin la timo.
— Ho Saĝa Popolo! — interrompis Grinĉjo sciavide. — Klarigu al ni pri la Nigraj Rajdantoj!
— Ĉu Nigraj Rajdantoj? — ili diris malaltvoĉe. — Kial do vi demandas pri Nigraj Rajdantoj?
— Ĉar du Nigraj Rajdantoj hodiaŭ nin preterpasis, aŭ unu faris tion dufoje, — diris Grinĉjo, — nur antaŭ nelonge li forŝteliĝis, kiam vi proksimiĝis.
La elfoj ne tuj respondis, sed mallaŭte interparolis propralingve. Finfine Gildoro sin turnis al la hobitoj.
— Ni ne parolos pri tio en tiu ĉi loko, — li diris. — Ni opinias, ke vi prefere akompanu nin nun. Ne estas nia kutimo, sed ĉi-foje ni kondukos vin laŭ nia vojo, kaj vi restos kun ni hodiaŭ nokte, se vi volas.
— Ho, Beluloj! Jen bona fortuno super miaj esperoj, — diris Grinĉjo. Al Sam mankis vortoj.
— Mi dankas vin tre sincere, Gildoro Ingloriono, — diris Frodo riverencante. — Elen síla lúmenn’ omentielvo: stelo lumigas la horon de nia renkontiĝo, — li aldonis, per la alta elfa lingvo.
— Estu singardaj, amikoj! — ekkriis Gildoro, ridante. — Ne diru sekretojn! Jen klerulo pri la Antikva Lingvo. Bilbo estis bona instruanto. Saluton, elf-amiko! — li diris, riverencante al Frodo. — Venu jam kun viaj amikoj kaj aliĝu al nia rondo! Prefere marŝu en la mezo, ke vi ne forvagu. Vi eble laciĝos antaŭ ol ni haltos.
— Kial? Kien vi iros? — demandis Frodo.
— Por la hodiaŭa nokto ni iros al la arbareto surla montetoj super Arbohalo. Temas pri pluraj mejloj, sed ĉe la fino vi povos ripozi; kaj tio mallongigos vian morgaŭan marŝon.
Nun ili marŝis plu en silento, kaj pasis kvazaŭ ombroj aŭ malhelaj lumoj: ĉar elfoj (eĉ pli ol hobitoj) kapablis marŝi, kiam ili tion volis, sen sonoj aŭ piedbruo. Grinĉjo baldaŭ eksentis dormemon, kaj ŝanceliĝis unu-dufoje; sed ĉiufoje altstatura elfo ĉeflanke elmetis brakon kaj malhelpis, ke li falu. Sam marŝadis flanke de Frodo, kvazaŭ sonĝante, kaj kun vizaĝesprimo duone tima kaj duone subpremite ĝoja.
Plidensiĝis la arbaro ambaŭflanke; jam la arboj estis pli junaj kaj pli densaj; kaj dum la vojo malsupreniris, kondukante suben en faldaĵon de la montetoj, troviĝis multaj profundaj boskoj da avelarboj sur la deklivoj supreniĝantaj ambaŭflanke. Finfine la elfoj forturniĝis de la vojo. Verda rajdejo kuŝis preskaŭ nevidebla tra la densejo dekstre; kaj tiun ili sekvis dum ĝi serpentumis supren denove laŭ la arbarkovritaj deklivoj sur la supron de montetoŝultro, kiu elstaris sur la plisuba tereno de la rivera valo. Subite ili eliris el la ombro de la arboj, kaj antaŭ ili etendiĝis larĝa herbejo, griza en la noktmallumo. Je tri flankoj la arbaro ĝin alpremis; sed oriente la tero subiris abrupte kaj la suproj de l’ malhelaj arboj, kiuj kreskis je la fundo, troviĝis sub iliaj piedoj. Poste la malaltejo kuŝis malklara kaj ebena sub la steloj. Pli proksime ekbrilis kelkaj lumoj en la vilaĝo Arbohalo.
La elfoj sidiĝis sur la herbon kaj interparolis per mallaŭtaj voĉoj; ili ŝajne ne plu atentis la hobitojn. Frodo kaj liaj kunuloj volvis sin per manteloj kaj lankovriloj, kaj dormemo ilin alŝteliris. La nokto pliprofundiĝis, kaj estingiĝis la lumoj en la valo. Grinĉjo ekdormis, kusenata de verda terbuleto.
Alte en oriento svingiĝis Remirado, la Stela Reto, kaj super la nebuloj malrapide leviĝis ruĝa Borgilo, ardante kiel fajrjuvelo. Poste, pro ia moviĝo de l’ aero la tuta nebulo estis fortirita kvazaŭ vualo, kaj suprenkliniĝis, dum li rampis trans la randon de la mondo, la Glavportanto de l’ Ĉielo, Menelvagro kun sia brila zono. La elfoj ekkantis. Subite sub la arboj ekbrulis fajro kun ruĝa lumo.
— Venu! — la elfoj alvokis la hobitojn. — Venu! Jam temp’ esta por paroloj kaj gajeco!
Grinĉjo eksidis kaj frotis la okulojn. Li tremis.
— Troviĝas fajro en la halo, kaj manĝaĵo por malsataj gastoj, — diris elfo staranta antaŭ li.
Ĉe la suda rando de l’ herbejo troviĝis malfermitejo. Tie la verda planko eniris la arbaron, kaj formis larĝan spacon kvazaŭ halon, tegmentitan per branĉoj de la arboj. Ties grandaj trunkoj etendiĝis pilastre laŭ ambaŭ flankoj. Meze flamis lignofajro, kaj sur la arboj-pilastroj brulis senŝancele torĉoj kun oraj kaj arĝentaj lumoj. La elfoj sidis ĉirkaŭ la fajro sur la herbo aŭ sur la segitaj stumpoj de malnovaj trunkoj. Iuj iris tien-reen portante kruĉojn kaj verŝante trinkaĵojn; aliaj alportis manĝaĵojn sur plenplenaj pladoj kaj ujoj.
— Tio ĉi estas nutraĵo nealloga, — ili diris al la hobito, — ĉar ni loĝas en la arbaro malproksime de niaj haloj. Se iam vi estos niaj gastoj hejme, ni traktos vin pli taŭge.
— Tio ĉi ŝajnas al mi sufiĉe taŭga por naskiĝfesto, — diris Frodo. Grinĉjo poste memoris malmulton ĉu pri la manĝaĵo ĉu la trinkaĵo, ĉar lian menson plenigis la lumo sur la elfaj vizaĝoj, kaj la sono de voĉoj tiel variaj kaj tiel belaj, ke li sentis sin en maldorma sonĝo. Sed li memoris, ke troviĝis pano, kiu superis la guston de bela blanka pano proponita al malsatmortonto, kaj fruktoj dolĉaj kiel sovaĝaj beroj kaj pli riĉaj ol kultivitaj ĝardenfruktoj; li eltrinkis tason, kiun plenigis bonodora likvaĵo, malvarmeta kiel monta rivereto, ora kiel somera posttagmezo.
Sam neniam povis vorte priskribi, nek klare bildigi al si tion, kion li sentis aŭ pensis tiunokte, kvankam ĝi restis en lia memoro kiel unu el la ĉefaj travivaĵoj de lia vivo. Plej proksimume li tion foje esprimis: “Nu, sinjoro, se mi povus kreskigi tiajn pomojn, mi nomus min ĝardenisto. Sed ĝuste la kantado trafis mian koron, se vi min komprenas”.
Frodo sidis, ĝoje manĝante, trinkante, kaj parolante; sed lia menso atentis ĉefe la vortojn parolatajn. Li scipovis iomete la elfan lingvon kaj aŭskultis entuziasme. De tempo al tempo li alparolis tiujn, kiuj priservis lin kaj dankis ilin per ilia lingvo. Ili ridetis al li kaj diris ridante: “Jen juvelo el inter hobitoj!”
Post kelka tempo Grinĉjo ekdormis profunde, kaj oni levis lin kaj forportis al laŭbo sub la arboj; tie oni kuŝigis lin sur molan liton, kaj li fordormis la ceteron de la nokto. Sam rifuzis forlasi sian mastton. Post la foriro de Grinĉjo, li kurbiĝis apud la piedoj de Frodo, kie finfine li kapklinis kaj fermis siajn okulojn. Frodo dumlonge restis maldorma, interparolante kun Gildoro.
Pri multaj aferoj ili parolis, malnovaj kaj novaj, kaj Frodo starigis al Gildoro multajn demandojn pri okazaĵoj en la vasta mondo ekster la Provinco. La informoj estis plejparte malgajaj kaj minacaj: pri proksimiĝanta mallumo, la militoj de homoj, kaj forfuĝo de la elfoj. Fine Frodo starigis la demandon plej intiman al sia koro:
— Diru al mi, Gildoro, ĉu vi iam vidis Bilbon, post kiam li forlasis nin?
— Jes, — Gildoro ridetis — Dufoje. Li adiaŭis nin ĝuste en tiu ĉi loko. Sed mi revidis lin unu fojon, malproksime de tie ĉi. — Li volis nenion pli diri pri Bilbo, kaj Frodo eksilentis.
— Vi ne multe demandas aŭ rakontas al mi pri tio, kio koncernas vin, Frodo, — diris Gildoro. — Sed mi jam scias iomete, kaj pli mi povas legi sur via vizaĝo kaj en la pensado malantaŭ viaj demandoj. Vi forlasas la Provincon, kaj tamen vi dubas, ĉu vi trovos tion, kion vi serĉas, aŭ plenumos tion, kion vi intencas, aŭ ke vi iam revenos. Ĉu ne vere?
— Vere, — diris Frodo; — sed mi supozis, ke mia foriro estas sekreto konata nur al Gandalfo kaj mia fidela Sam. — Li subenrigardis al Sam, kiu ronketis.
— Tiu sekreto ne atingos per ni la Malamikon, — diris Gildoro.
— La Malamikon? — diris Frodo. — Do vi scias, kial ni forlasas la Provincon?
— Mi ne scias, kial la Malamiko persekutas vin, — respondis Gildoro, — sed tion mi konstatas — malgraŭ, ke tio ŝajnas al mi stranga. Kaj mi avertas vin, ke danĝero troviĝas nun antaŭ vi kaj malantaŭ vi, kaj ambaŭflanke.
— Vi aludas la Rajdantojn? Mi timis, ke ili estas servantoj de la Malamiko. Kio estas la Nigraj Rajdantoj?
— Ĉu Gandalfo nenion diris al vi?
— Nenion pri tiaj kreitaĵoj.
— Do mi opinias, ke ne konvenas al mi diri pli — por ke teruro ne malhelpu vian vojaĝon. Ĉar al mi ŝajnas, ke vi sukcesis ekiri ĝustatempe, se vi fakte sukcesis. Vi devas nun rapidegi, kaj nek resti, nek retroiri; ĉar la Provinco ne plu protektas vin.
— Mi ne povas imagi, kiaj informoj estus pli timigaj ol viaj aludoj kaj avertoj, — ekkriis Frodo. — Mi sciis, kompreneble, ke danĝero kuŝas antaŭe, sed mi ne atendis renkonti ĝin en nia propra Provinco. Ĉu ne povas hobito pace marŝi ekde la Akvo ĝis la Rivero?
— Sed ne temas pri via propra Provinco, — diris Gildoro. — Aliaj loĝis ĉi tie antaŭ ol hobitoj estis; kaj aliaj loĝos denove ĉi tie, kiam hobitoj ne plu estos. Ĉirkaŭas vin la vasta mondo: vi povas enbarili vin, sed vi ne povas por ĉiam ĝin elbarili.
— Mi scias, kaj tamen ĝi ĉiam ŝajnis tiel sekura kaj intima. Kion mi nun povas fari? Mia plano estis, forlasi sekrete la Provincon, kaj iri al Rivendelo; sed jam miaj paŝoj estas sekvataj, eĉ antaŭ ol mi venis en Boklandon.
— Laŭ mia opinio vi devus daŭrigi tiun planon, — diris Gildoro. — Mi ne supozas, ke la Vojo pruviĝos tro malfacila porvia kuraĝo. Sed se vi deziras konsilon pli klaran, vi devus demandi Gandalfon. Mi ne konas la kialon de via fuĝo, kaj sekve mi ne scias, kiamaniere viaj persekutantoj atakos vin. Tiujn aferojn Gandalfo certe scias. Mi supozas, ke vi vidos lin antaŭ ol forlasi la Provincon?
— Mi esperas, ke jes. Sed tio estas alia afero, kiu maltrankviligas min. Mi jam de multaj tagoj atendis Gandalfon. Li devis alveni Hobiturbon plej malfrue antaŭ du noktoj; sed li ne aperis. Nun mi scivolas, kio povis okazi. Ĉu mi devus lin atendi?
Gildoro silentis momente.
— Ne plaĉas al mi tiu ĉi sciigo, — li diris finfine. — La malfruo de Gandalfo ne bone aŭguras. Sed estas dirite: “Ne enmiksiĝu en sorĉistajn aferojn, ĉar ili estas subtilaj kaj ekkoleriĝemaj”. Al vi la elekto: ĉu iri aŭ atendi.
— Kaj estas dirite krome, — respondis Frodo: “Ne serĉu konsilon ĉe la elfoj, ĉar ili diros kaj jes kaj ne”.
— Ĉu vere? — ridis Gildoro. — Elfoj malofte donas senŝirman konsilon, ĉar konsilo estas donaco danĝera, eĉ de saĝulo al saĝulo, kaj ĉiuj vojoj kapablas konduki mise. Sed kion vi volas? Vi ne sciigis al mi ĉion pri vi; kiel do mi elektu pli trafe ol vi? Sed se vi postulas konsilon, mi ĝin donos pro amikeco. Mi pensas, ke vi devas iri tuj, senprokraste; kaj se Gandalfo ne venos antaŭ via foriro, mi konsilas ankaŭ jenon: ne iru sola. Kunigu amikojn, kiuj estas fidindaj kaj volpretaj. Nun vi devus danki, ĉar tiun konsilon mi ne donas ĝoje. La elfoj havas proprajn laborojn kaj proprajn dolorojn, kaj malmulte koncernas ilin la faroj de hobitoj, aŭ de iuj aliaj kreaĵoj sur la tero. Malofte niaj vojoj renkontas iliajn, ĉu hazarde ĉu intence. En tiu ĉi renkontiĝo eble estas pli ol hazardo; sed la intenco ne klaras al mi, kaj mi timas diri tro multe.
— Mi profunde dankas, — diris Frodo, — sed mi ŝatus, ke vi diru al mi klare, kio estas la Nigraj Rajdantoj. Se mi akceptos vian konsilon, mi eble ne vidos Gandalfon longe, kaj mi devos scii, kio estas la danĝero, kiu persekutas min.
— Ĉu ne sufiĉas scii, ke ili estas servantoj de la Malamiko? — respondis Gildoro. — Fuĝu de ili! Neniun vorton elparolu al ili! Ili estas senkompataj. Nenion pli demandu al mi! Sed mia koro avertas, ke antaŭ ol ĉio finiĝos, vi, Frodo, filo de Drogo, scios pri tiuj mallumaj aferoj pli ol Gildoro Ingloriono. Elbereta protektu vin!
— Sed kie mi trovos la kuraĝon? — demandis Frodo. — Tion mi ĉefe bezonas.
— Kuraĝon oni trovas en lokoj malprobablaj, — diris Gildoro. — Esperu optimisme! Dormu jam! Matene ni estos foririntaj; sed ni sendos niajn mesaĝojn tra la landoj. La Vagantaj Kunularoj ekscios pri via vojaĝo, kaj tiuj, kiuj potencas por la bono, vaĉos. Mi nomas vin elf-amiko; kaj la steloj lumigu la finon de via vojo! Malofte ni tiel plezuriĝis je fremduloj, kaj estas agrable aŭdi vortojn de l’ Antikva Parolo el la lipoj de aliaj vagantoj en la mondo.
Frodo sentis, ke dormo ekkaptas lin, ĝuste dum Gildoro ĉesis paroli.
— Mi dormos nun, — li diris, kaj la elfo kondukis lin ĝis laŭbo apud Grinĉjo, kaj li sinĵetis sur liton kaj tuj eniris sensonĝan dormon.
Matene Frodo vekiĝis refreŝigita. Li estis kuŝanta en laŭbo farita el vivanta arbo kun branĉoj plektitaj kaj atingantaj la teron; lia lito estis el filikoj kaj herboj, profunda kaj mola kaj strange bonodora. La suno trabrilis tremetantajn foliojn, kiuj ankoraŭ verdis sur la arbo. Li saltleviĝis kaj eliris.
Sam estis sidanta sur la herbo proksime al la arborando. Grinĉjo staris studante la ĉielon kaj la veteron. Neniu indiko pri elfoj vidiĝis.
— Ili postlasis por ni fruktojn kaj trinkaĵon, kaj panon, — diris Grinĉjo. — Venu matenmanĝi. La pano gustas preskaŭ tiel bone kiel hieraŭ vespere. Mi ne volis lasi por vi porcion, sed Sam insistis.
Frodo sidiĝis apud Sam kaj ekmanĝis.
— Kia plano por hodiaŭ? — demandis Grinĉjo.
— Marŝi ĝis Bokelboro laŭeble rapide, — respondis Frodo, kaj turnis sian atenton al la manĝaĵoj.
— Ĉu vi supozas, ke ni vidos iujn el tiuj Rajdantoj? — demandis Grinĉjo gaje. Sub la matena suno la ebleco vidi tutan trupon da ili ne ŝajnis al li tre timiga.
— Jes, probable, — diris Frodo, al kiu ne plaĉis la memorigo. — Sed mi esperas transiri la riveron sen tio, ke ili vidu nin.
— Ĉu vi eltrovis ion pri ili de Gildoro?
— Ne multon — nur aludojn kaj enigmojn, — diris Frodo eviteme.
— Ĉu vi demandis pri la snufado?
— Tion ni ne diskutis, — diris Frodo tra plena buŝo.
— Vi devis. Mi certas, ke tio estas grava.
— Tiuokaze mi certas, ke Gildoro rifuzus klarigi ĝin, — diris Frodo akre. — Kaj nun iom lasu min trankvila! Mi ne volas respondi aron da demandoj dum mi manĝas. Mi volas pensi!
— Bona ĉielo! — diris Grinĉjo. — ĉe matenmanĝo? — Li foriris randen de la verdaĵo.
El la menso de Frodo la hela mateno — perfideme hela, li pensis — ne estis foriginta timon pri persekuto; kaj li meditis pri la vortoj de Gildoro. La gaja voĉo de Grinĉjo aŭdiĝis al li. Tiu kuradis sur la verda gresaĵo kaj kantis.
— Ne, tion mi ne povus! — li pensis en si. — Unu afero estas promenigi miajn junajn amikojn kun mi tra la Provinco, ĝis ni nur iomete malsatas kaj lacas, kaj manĝado kaj lito estas dolĉaj. Marŝigi ilin en ekzilon, kie laco kaj malsato eble ne estas kuraceblaj, estas alia afero — eĉ se ili laŭvole pretus kuniri. La heredaĵo estas sole mia. Al mi ŝajnas, ke eĉ Samon mi ne devus kunirigi. — Li rigardis al Sam Vato, kaj konstatis, ke Sam rigardadas lin.
— Nu, Sam! — li diris. — Kion fari? Mi forlasos la Provincon kiel eble plej baldaŭ — fakte mi nun decidiĝis eĉ ne unu tagon resti en Stretkavo, se tio eblos.
— Tre bone, sinjoro!
— Vi ankoraŭ intencas akompani min?
— Efektive.
— Estos tre danĝere, Sam. Estas jam tre danĝere. Tre verŝajne neniu el ni revenos.
— Se ne revenos vi, sinjoro, do ne revenos mi, estas certe, — diris Sam. — “Ne forlasu lin!” ili diris al mi. “Lasu lin! — mi diris. — Tion mi neniam intencis. Mi iros kun li, se li grimpos ĝis la Luno; kaj se iuj el tiuj Nigraj Rajdantoj provos malhelpi lin, ili devos enkalkuli Samon Vato”, mi diris. Ili ridis.
— Kiuj estas ili, kaj pri kio vi parolas?
— La elfoj, sinjoro. Ni iom interparolis hieraŭ vespere; kaj ili ŝajnis scii, ke vi foriros, do mi ne vidis motivon tion nei. Mirindaj kreaĵoj, elfoj, sinjoro! Mirindaj!
— Efektive, — diris Frodo. — Ĉu vi ankoraŭ ŝatas ilin nun, kiam vi pli proksime vidis ilin?
— Ili ŝajnas iom superaj al miaj ŝatoj-malŝatoj, por tiel diri, — respondis Sam malrapide. — Ŝajnas negrava, kion mi opinias pri ili. Ili tute malsimilas tion, kion mi atendis — tiel junaj-maljunaj, kaj tiel gajaj-malgajaj, ĉu ne.
Frodo rigardis Samon iom surprizite, duone atendante vidi ian eksteran signon pri la stranga ŝanĝiĝo, kiu ŝajne okazis al li. Tio ne sonis kiel la voĉo de l’ malnova Sam Vato, kiun li supozis koni. Sed la sidanto aspektis kiel la malnova Sam Vato, krom ke lia vizaĝo estis nekutime pensema.
— Ĉu vi nun sentas bezonon forlasi la Provincon — nun, kiam via deziro vidi ilin realiĝis? — li demandis.
— Jes, sinjoro. Mi ne scias, kiel tion esprimi, sed depost la hieraŭa nokto mi sentas min alia. Mi ŝajnas vidi antaŭen, iele. Mi scias, ke ni sekvos tre longan vojon en mallumon; sed mi scias, ke mi ne povas retroturniĝi. Ne vidi elfojn nun, nek drakojn, nek montojn, mi jam volas — mi ne scias precize, kion mi volas: sed ion mi devas fari antaŭ la fino, kaj tio kuŝas antaŭe, ne en la Provinco. Mi devas ĝisfini ĝin, sinjoro, se vi min komprenas.
— Mi ne tute komprenas. Sed mi komprenas, ke Gandalfo elektis por mi taŭgan kunulon. Mi estas kontenta. Ni iros kune.
Frodo finmanĝis silente. Poste, stariĝinte, li trarigardis la terenon antaŭe kaj vokis Grinĉjon.
— Ĉu preta ekiri? — li diris, kiam Grinĉjo alkuris. — Ni devas tuj ekmarŝi. Ni dormis ĝis malfrue, kaj restas sufiĉe multaj mejloj trairotaj.
— Dormis ĝis malfrue vi, vi volas diri, — diris Grinĉjo. — Mi leviĝis longe antaŭe; kaj ni nur atendis, ke vi finu manĝadon kaj pensadon.
— Ambaŭ jam estas finitaj. Kaj mi celos al Bokelbora Pramo laŭeble rapide. Mi ne devios reen al la vojo, kiun ni forlasis hieraŭ nokte: mi iros rekte de ĉi tie trans la terenon.
— Do vi intencas flugi, — diris Grinĉjo. — Vi ne iros rekte ien ajn en tiu ĉi tereno.
— Ni povas ĉiuokaze iri pli rekte ol la vojo, — respondis Frodo. — La Pramo troviĝas sud-oriente de Arbohalo, sed la vojo kurbiĝas maldekstren — videblas kurbo ĝia tie fornorde. Ĝi ĉirkaŭiras la nordan randon de Mariŝo por trafi la ŝoseon de la Ponto super Stoko. Sed tio kondukas mejlojn el la vojo. Ni ŝparus kvaronon de la distanco, se ni celus al la Pramo de la loko, sur kiu ni staras.
— Pro rapidpadoj, malfruadoj, — argumentis Grinĉjo. — La tereno estas malglata en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo, kaj troviĝas marĉoj kaj ĉiaj malfacilaĵoj sube en Mariŝo — mi konas la terenon ĉi-regione. Kaj se vi zorgas pri Nigraj Rajdantoj, mi ne konstatas, ke estas pli malbone renkonti ilin sur vojo ol en arbaro aŭ sur kampo.
— Malpli facile troveblas personoj en arbaro aŭ sur kampo, — respondis Frodo. — Kaj se oni supozas vin sur vojo, ekzistas ebleco, ke oni serĉos vin sur la vojo kaj ne aliloke.
— En ordo! — diris Grinĉjo. — Mi sekvos vin en ĉiun marĉon kaj fosejon. Sed estas malbonkore! Mi esperis preterpasi la Oran Perkon en Stoko antaŭ la sunsubiro. La plej bona biero en Orient-kvarono, aŭ iam estis; jam delonge mi ne gustumis ĝin.
— Tio decidas! — diris Frodo. — Eble pro rapidpadoj malfruadoj, sed pro trinkejoj pli longaj malfruoj. Ni devas ĉial teni vin for de la Ora Perko. Ni devas alveni Bokelboron antaŭ noktiĝo. Kion vi opinias, Sam?
— Mi iros laŭ vi, s-ro Frodo, — diris Sam malgraŭ privata antaŭtimo kaj profunda bedaŭro pri la plej bona biero en Orientkvarono.
— Do, se necesas trapeni marĉojn kaj dornojn, ni jam ekiru! — diris Grinĉjo.
Estis jam preskaŭ tiel varme, kiel en la antaŭa tago, sed nuboj komencis alproksimiĝi el la okcidento. Alveno de pluvo ŝajnis probabla. La hobitoj rampaĉis malsupren laŭ apika verda deklivo kaj plonĝis en la densan arbaron sube. Ilia direkto estis elektita por lasi Arbohalon maldekstre, kaj por transiri oblikve tra la arboj, kiuj grupiĝis laŭ la orienta flanko de la monteto, ĝis ili atingus la transan ebenaĵon. Tiam ili povus celi rekten al la Pramo sur tereno, kiu estis aperta krom pluraj drenfosaĵoj kaj latbariloj. Frodo kalkulis, ke laŭ rekta linio ili devis iri dek ok mejlojn.
Li baldaŭ trovis, ke la densejo estas pli kunpremita kaj pli interplektita ol ĝi ŝajnis. Mankis vojetoj tra la subpiedaĵo, kaj ili progresis ne tre rapide. Kiam ili baraktis ĝis la deklivosubo, ili trovis rojon, kiu subenfluis de la malantaŭaj montetoj en profunda ravino kun apikaj glitigaj flankoj superkreskitaj de rubusoj. Plej maloportune ĝi transiris la direkton, kiun ili elektis. Ili ne povis transsalti ĝin, nek entute transiri ĝin sen malsekiĝo, gratiĝo kaj koto. Ili haltis, pripensante, kion fari.
— L’ unua malhelpo! — diris Grinĉjo, ridetante malafable. Sam Vato retrorigardis. Tra apertejo de la arboj li ekvidis la supron de l’ verda deklivo, laŭ kiu ili ĵus malsupreniris.
— Vidu! — li diris, kroĉante brakon de Frodo. Ili ĉiuj rigardis, kaj sur la rando alte super ili, ili vidis kontraŭ la ĉielo starantan ĉevalon. Apud ĝi kliniĝis nigra figuro. Ili tuj rezignis pri la penso retroiri. Frodo iris la antaŭa, kaj plonĝis senprokraste en la densajn arbustojn apud la rivereto.
— Fu! — li diris al Grinĉjo. — Ni ambaŭ pravis! La rapidpado jam kurbiĝis; sed ni nur ĝustatempe trovis kaŝejon. Vi havas orelojn akrajn, Sam: ĉu vi aŭdas ion venanta? Ili staris senmovaj, apenaŭ spirante dum ili aŭskultis; sed ne aŭdeblis sono de persekuto.
— Mi ne supozas, ke li provos konduki la ĉevalon suben laŭ tiu deklivo, — diris Sam. — Sed konjekteble li scias, ke ni malsupreniris ĝin. Prefere ni pluiru.
Pluirado ne estis tute facila. Ili devis porti la tornistrojn, kaj la arbustoj kaj rubusoj ne volonte tralasis ilin. Ili estis ŝirmataj de la vento per la malantaŭa deklivo, kaj la aero estis senmova kaj sufoka. Kiam finfine ili traŝovis sin al pli aperta tereno, ili estis varmegaj, lacaj kaj tre gratitaj, kaj ili cetere ne plu certis pri la irata direkto. La bordoj de la rivereto malaltiĝis, kiam ĝi atingis la ebenaĵon kaj plilarĝiĝis kaj malprofundiĝis, kaj forvagis al Mariŝo kaj la Rivero.
— Ha, tio ĉi estas Stok-Rojo! — diris Grinĉjo. — Se ni intencas retrovi nian direkton, ni devas tuj transiri kaj ekiri dekstren.
Ili travadis la rivereton kaj rapidis tra larĝa apertejo aliflanke, junkokovrita kaj senarba. Poste ili renkontis denove zonon da arboj; altaj kverkoj ĉefe, kun ie-tie ulmo aŭ frakseno. La tero estis pli-malpli ebena, kaj troviĝis malmulte da subkreskaĵo, sed la arboj tro proksimis unu alian por ke ili vidu fore antaŭen. La folioj bloviĝis supren pro subitaj ventospasmoj, kaj gutoj da pluvo ekfalis el la nubkovrita ĉielo. Poste la vento formortis kaj la pluvo falis inunde. Ili pluplandis kiel eble plej rapide tra herbobedoj, kaj tra densaj drivaĵoj de malnovaj folioj; kaj ĉie ĉirkaŭ ili la pluvo klakis kaj ruliĝis. Ili ne parolis, sed konstante rigardis malantaŭen kaj ambaŭflanken.
Post duonhoro Grinĉjo diris:
— Espereble ni ne turniĝis tro suden kaj ne marŝas laŭlonge de tiu ĉi arbaro! Ĝi estas zono ne tre larĝa — mi estus dirinta ne pli ol unu mejlon — kaj ni devis jam trapasi ĝin.
— Ne utilas, ke ni ekiru zigzage, — diris Frodo. — Tio neniel helpos. Ni daŭrigu laŭ nia nuna vojo! Mi ne certas, ke mi deziras atingi ankoraŭ la apertejon.
Ili pluiris eble pluan duon da mejloj. Tiam la suno denove ekbrilis inter la ĉifonecaj nuboj, kaj la pluvo malpliiĝis. Estis jam post la tagmezo, kaj ili sentis, ke aktualas tagmanĝi. Ili haltis sub ulmp: ties folioj, kvankam jam flaviĝantaj, tamen ankoraŭ densis, kaj la tero apud ĝia subo estis relative seka kaj ŝirmata. Kiam ili komencis pretigi la manĝon, ili trovis, ke la elfoj plenigis iliajn botelojn per klara trinkaĵo de pale ora koloro: ĝi odoris je mielo farita el multaj floroj kaj estis mirinde freŝiga. Tre baldaŭ ili ridadis kaj fajfis pri la pluvo kaj pri la Nigraj Rajdantoj. La finaj kelkaj mejloj, ili sentis, baldaŭ troviĝos malantaŭe.
Frodo apogis sian dorson al la arbotrunko kaj fermis siajn okulojn. Sam kaj Grinĉjo sidis proksime, kaj ili komencis zumkanti, kaj poste kanti mallaŭte:
Ho! Ho! Ho! ek al botel’
por korkurac’ kaj tristforpel’.
Pluv’ eble falas, blovas vent’,
kaj longas plu la trairend’,
sed kuŝos mi sub arb’ en glor’,
kaj lasos nubojn veli for.
“Ho! Ho! Ho!” — ili komencis pli laŭte. Subite ili eksilentis. Frodo salte stariĝis. Longedaŭra vekrio aŭdiĝis laŭ la vento, kiel krio de iu misintenca kaj soleca kreaĵo. Ĝi ondiĝis kaj finiĝis per alta trapika noto. Kiam ili sidis kaj staris, kvazaŭ subite glaciigite, ĝin respondis alia krio, malpli laŭta kaj pli fora, sed ne malpli sangofridiga. Poste sekvis silento, rompita nur per la sono de la vento inter la folioj.
— Kaj kio estis tio, laŭ via opinio? — Grinĉjo demandis finfine, provante paroli senĝene, sed iom voĉtremante. — Se tio estis birdo, ĝi estis tia, kian mi neniam antaŭe aŭdis en la Provinco.
— Tio estis nek birdo, nek besto, — diris Frodo. — Tio estis alvoko, aŭ signalo — tiu krio enhavis vortojn, kvankam mi ne povis distingi ilin. Sed tian voĉon havas neniu hobito.
Ili diris nenion plu pri la afero. Ĉiuj pensis pri la Rajdantoj, sed neniu menciis ilin. Ili jam hezitis: ĉu resti ĉu pluiri; sed pli aŭ malpli baldaŭ ili devis transiri la apertejon ĝis la Pramo, kaj estis preferinde iri plej baldaŭ kaj en la taga lumo. Post kelkaj momentoj ili surŝultrigis siajn tornistrojn denove kaj ekiris.
Post nelonge la arbaro abrupte finiĝis. Larĝaj herbejoj etendiĝis antaŭ ili. Ili nun vidis, ke efektive ili turniĝis tro suden. Malproksime trans la ebenaĵo ili povis vidi la malaltan monteton de Bokelboro aliflanke de l’ Rivero, sed ĝi nun troviĝis maldekstre de ili. Singarde ŝtelirante el la arbarorando, ili laŭeble rapide ekiris trans la apertan terenon.
Komence ili sentis timon for de l’ arbara ŝirmo. En malproksimo post ili staris la altejo, kie ili matenmanĝis. Frodo duone atendis vidi la foran figureton de ĉevalrajdanto sur la firsto malhela kontraŭ la ĉielo; sed vidiĝis nenia signo pri tiu. La suno eskapanta el la disiĝantaj nuboj, dum ĝi subeniris al la montetoj, kiujn ili postlasis, denove helbrilis. Forlasis ilin la timo, kvankam ili ankoraŭ sentis maltrankvilon. Sed la tereno iĝis ĉiam pli malsovaĝa kaj bonordigita. Baldaŭ ili alvenis bone prizorgitajn kampojn kaj gresejojn, troviĝis heĝoj, dratbariloj kaj drenfosaĵoj. Ĉio ŝajnis trankvila kaj paca, tute kiel ordinara angulo de l’ Provinco. Iliaj humoroj pliboniĝis ĉiupaŝe. La linio de l’ Rivero pliproksimiĝis; kaj la Nigraj Rajdantoj ekŝajnis fantomoj de la arbaro jam longe postlasita.
Ili laŭiris la randon de granda napokampo, kaj alvenis fortikan latpordon, post kiu etendiĝis sulkoplena vojeto inter malaltaj prizorgitaj heĝoj al fora arbogrupo. Grinĉjo haltis.
— Mi konas ĉi tiujn kampojn kaj pordon! — li diris. — Ni estas sur la kampoj de maljuna terkulturisto Larvo. Nepre estas lia farmdomo tie inter la arboj.
— Ĝenoj unu post alia! — diris Frodo, aspektante preskaŭ tiel perturbita, kvazaŭ Grinĉjo ĵus deklarus, ke la vojeto estas fendo kondukanta al la loĝkaverno de drako. La aliaj rigardis lin surprizite.
— Kio ĝenas pri maljuna Larvo? — demandis Grinĉjo. — Li estas bona amiko de ĉiuj Brandobokoj. Kompreneble li terurigas entrudiĝantojn, kaj posedas sovaĝajn hundojn — sed finfine, personoj ĉi tie proksimas la landlimon kaj devas tiom pli gardi sin.
— Mi scias, — diris Frodo. — Tamen, — li aldonis kun hontema rido, — mi timegas lin kaj liajn hundojn. Dum multaj jaroj mi evitis lian bienon. Li plurfoje trovis min entrudiĝanta por agarikoj, kiam mi estis junulo ĉe Brando-Halo. La lastan fojon li batis min, kaj poste vidigis min al siaj hundoj kaj diris: “Vidu, knaboj, kiam la venontan fojon tiu ĉi juna fripono ekpaŝos sur miajn kampojn, vi rajtos manĝi lin. Nun forpelu lin!” Ili persekutis min laŭ la tuta vojo ĝis la Pramo. Mi neniam forskuis la timegon — kvankam probable la bestoj konis sian aferon kaj ne estus efektive tuŝintaj min.
Grinĉjo ridis.
— Nu, jam estas tempo, ke vi amikiĝu. Precipe se vi intencas reveni por loĝadi en Boklando. Maljuna Larvo estas fakte bravulo, se vi ne tuŝas liajn agarikojn. Ni eniru la vojeton, kaj tiam ni ne estos entrudiĝantoj. Se ni renkontos lin, mi estu la parolanto. Li estas amiko de Gaja, kaj iam mi sufiĉe ofte akompanis lin ĉi tien.
Ili marŝis laŭ la vojeto, ĝis ili ekvidis la pajlotegmentojn de granda domo kaj farmokonstruaĵoj elstariĝantaj el la arboj antaŭe. La Larvoj, la Pudipiedoj en Stoko kaj la plimultaj loĝantoj en Mariŝo estis domloĝantoj; kaj lia farmdomo estis fortike konstruita el brikoj kaj havis altan muron ĉirkaŭe. Troviĝis larĝa ligna pordo, kiu malfermiĝis al la vojeto el la muro.
Subite, dum ili proksimiĝis, ekkomenciĝis terura ululado kaj bojado, kaj ili aŭdis laŭtan voĉon, kiu kriis:
— Ten! Dent! Lup! Antaŭen, knaboj!
Frodo kaj Sam tuj haltis, sed Grinĉjo plupromenis kelkajn paŝojn. La pordo malfermiĝis kaj tri hundegoj elkuris sur la vojeton, kaj alsturmis la vojaĝantojn, sovaĝe bojante. Ili tute malatentis Grinĉjon; sed Sam kaŭris kontraŭ la muro, dum du lupsimilaj hundoj snufis lin suspekteme, kaj subbojis se li moviĝis. La plej granda kaj feroca el la trio haltis antaŭ Frodo, hirta kaj graŭla.
Nun tra la pordo aperis larĝa fortika hobito kun ronda ruĝa vizaĝo.
— Halo’! Halo’! Kiu vi estas, kaj kion vi volas? — li demandis.
— Bonan posttagmezon, s-ro Larvo! — diris Grinĉjo. La terkulturisto rigardis lin proksime.
— Nu estas, ĉu ne, sinjoreto Grinĉjo — s-ro Peregrino Tjuko, mi devas diri! — li kriis, ŝanĝante brovumadon al rikaneto. — Jam delonge mi ne vidis vin en tiu ĉi loko. Feliĉe por vi, ke mi konas vin. Mi ĝuste intencis inciti miajn hundojn kontraŭ fremduloj. Okazas hodiaŭ kelkaj kuriozaĵoj. Kompreneble, ja okazas de tempo al tempo, ke fremduloj vagas en ĉi regiono. Tro proksime al la Rivero, — li diris, skuante la kapon. — Sed tiu ulo estis la plej strangaspekta, kiun miaj okuloj iam ajn trafis. Li ne transiros senpermese mian kamparon la duan fojon, se mi kapablos tion malhelpi.
— Kian ulon vi aludas? — demandis Grinĉjo.
— Do lin vi ne vidis? — diris la terkulturisto. — Li laŭiris la vojeton al la ŝoseo antaŭ ne tre longe. Li estis strangulo kaj starigis strangajn demandojn. Sed vi eble eniru la domon, kaj ni interŝanĝos pli komforte la novaĵojn. Mi havas iom da bona elo kranebla, se vi kaj viaj amikoj emas, s-ro Tjuko.
Ŝajnis klare, ke la terkulturisto rakontos pli, se al li estus permesate tion fari propratempe kaj propramaniere, do ĉiuj akceptis la inviton.
— Kio pri la hundoj? — demandis Frodo maltrankvile. La terkulturisto ridis.
— Ili ne ĝenos vin, krom se mi tion ordonos. Jen, Ten! Dent! Alkalkanen! — li kriis. — Alkalkanen, Lup!
Malŝarĝante la mensojn de Frodo kaj Sam, la hundoj formarŝis kaj lasis ilin liberaj. Grinĉjo prezentis la du aliajn al la terkulturisto.
— S-ro Frodo Baginzo, — li diris. — Vi eble ne memoras lin, sed iam li loĝis ĉe Brando-Halo.
Pro la nomo Baginzo la terkulturisto eksurpriziĝis, kaj akre alrigardis Frodon. Momente Frodo ekpensis, ke memoro pri la ŝtelitaj agarikoj estas vekita, kaj ke al la hundoj estos ordonite lin forpeli. Sed Terkulturisto Larvo prenis lian brakon.
— Nu, ĉu tio ne estas eĉ pli stranga? — li ekkriis. — S-ro Baginzo, ĉu? Envenu! Necesas interparoli.
Ili eniris la kuirejon de la terkulturisto kaj eksidis antaŭ la larĝa kameno. S-ino Larvo alportis bieron en granda ujo kaj plenigis kvar grandajn kruĉojn. Ĝi estis bona, kaj Grinĉjo trovis sin pli ol kompensita rilate maltrafon de la Ora Perko. Sam glutetis sian bieron suspekteme. Li nature malfidis loĝantojn en aliaj partoj de la Provinco; kaj cetere li ne emis amikiĝi rapide kun iu, kiu batis lian mastron, negrave antaŭ iom longe.
Post kelkaj komentoj pri la vetero kaj la agrikulturaj probablecoj (kiuj ne pli misaŭguris ol kutime), terkulturisto Larvo demetis sian tasegon kaj rigardis ilin laŭvice.
— Nu, s-ro Peregrino, — li diris, — de kie vi venis, kaj kien vi intencas iri? Ĉu vi venis viziti min? Ĉar, se tiel, vi preterpasis mian pordon sen ke mi rimarkis vin.
— Nu, ne, — respondis Grinĉjo. — Se paroli vere, ĉar tion vi jam divenis, ni suriris la vojeton ĉe la alia finaĵo; ni trapasis viajn kampojn. Sed tio okazis pro hazardo. Ni perdis la vojon en la arbaro, malantaŭe apud Arbohalo, provante trovi rapidpadon ĝis la Pramo.
— Se mankis tempo, la vojo vin servus pli bone, — diris la terkulturisto. — Sed ne tio min koncernis. Vi havas permeson trapasi mian kamparon, se tion vi emas, s-ro Peregrino. Ankaŭ vi, s-ro Baginzo, kvankam probable ankoraŭ plaĉas al vi agarikoj, — li ridis. — Ha jes, la nomon mi rekonis. Mi memoras tempon, kiam la juna Frodo Baginzo estis unu el la plej friponaj junuloj en Boklando. Sed ne pri agarikoj mi pensis. Mi aŭdis la nomon Baginzo ĝuste antaŭ ol vi aperis. Kion, laŭ via supozo, demandis al mi tiu stranga ulo?
Ili atendis maltrankvile ĝis li priparolis.
— Nu, — la terkulturisto daŭrigis, proksimiĝante al sia celo kun lanta antaŭplezuro. — Li venis rajdante grandan nigran ĉevalon tra la pordo, kiu hazarde estis malfermita, kaj antaŭen ĝis mia dompordo.
Tute nigra estis ankaŭ li mem, kaj mantelita kaj kapuĉita, kvazaŭ li ne volus esti rekonata. “Ja kion en la Provinco li povas deziri?” mi pensis private. Ne multajn el la granduloj ni vidas cis la landlimo; kaj ĉiuokaze mi neniam aŭdis pri tia, kia ĉi nigrulo. “Bonan tagon al vi! — mi diras, elirante al M. — Ĉi tiu vojeto kondukas nenien, kaj kien ajn vi intencas iri, plej rapide estos reen al la vojo”. Ne plaĉis al mi lia aspekto; kaj kiam Ten elvenis, ĝi snufis unufoje kaj elpuŝis jelpon, kvazaŭ ĝi estus pikita: ĝi mallevis la voston kaj forkuregis kriĉante. La nigrulo sidis tute senmove.
» “Mi venis de tie, — li diris, malrapide kaj retenite, indikante al la okcidento, trans miaj kampoj, ĉu vi kredas. — Ĉu vi vidis Baginzon?” — li demandis strangavoĉe, kaj kliniĝis al mi. Nenian vizaĝon mi povis vidi, ĉar lia kapuĉo pendis malalten; kaj mi sentis tremeton je mia dorso. Sed mi ne konsentis, ke li trarajdu tiel arogante mian kamparon.
» “Foriru! — mi diris. — Troviĝas ĉi tie neniuj Baginzoj. Vi estas en malĝusta regiono de la Provinco. Prefere reiru okcidenten al Hobiturbo — sed ĉi-foje vi iru laŭ la vojo”.
» “Baginzo foriris, — li respondis flustre. — Li alvenas. Li ne tre malproksimas. Mi volas trovi lin. Se li preterpasos, ĉu vi sciigos min? Mi revenos kun oro”.
» “Tion vi ne faros, — mi diris. — Vi reiros tien, de kie vi venis, rapidege. Mi lasas por vi unu minuton antaŭ ol mi vokos ĉiujn miajn hundojn”.
» Li eligis specon de siblo. Tio eble estis ridado, eble ne. Poste li spronis sian ĉevalon rekte al mi, kaj mi forsaltis lastmomente. Mi vokis la hundojn, sed li forsvingiĝis kaj trarajdis la pordon kaj laŭ la vojeto al la ŝoseo kiel tondroklako. Kion vi opinias pri tio?
Frodo sidis momente, rigardante la fajron, sed li pensis nur kiel diable ili atingu la Pramon.
— Mi ne scias, kion pensi, — li diris fine.
— Do mi sciigos al vi, kion pensi, — diris Larvo. — Vi ne devis intermiksiĝi kun hobiturbanoj, s-ro Frodo. Personoj tie estas strangaj. — Sam ekmoviĝis sur sia seĝo, kaj rigardis la terkulturiston neamike. — Sed vi ĉiam estis knabo senpripensa. Kiam mi aŭdis, ke vi lasis Brandobokojn kaj foriris al tiu maljuna s-ro Bilbo, mi aŭguris, ke vi trafos en malfacilaĵojn. Atentu miajn vortojn, ĉio ĉi devenas de tiuj strangaj faroj de s-ro Bilbo. Sian monon li akiris iel strange en fremdaj lokoj, oni diras. Eble iuj emas eltrovi, kio okazis pri la oro kaj juveloj, kiujn li subterigis sur la monteto en Hobiturbo, kiel mi aŭdis?
Frodo diris nenion: la sagacaj supozoj de la terkulturisto estis iom maltrankviligaj.
— Nu, s-ro Frodo, — Larvo daŭrigis, — mi ĝojas, ke vi tiel saĝe revenis al Boklando. Jen mia konsilo: restu tie! Kaj ne intermiksiĝu kun tiuj strangaj eksteruloj. Ĉi tie vi havos amikojn. Se persekutos vin denove iuj nigruloj, mi pritraktos ilin. Mi diros, ke vi mortis, aŭ forlasis la Provincon, aŭ kion ajn vi volas. Kaj eble tio sufiĉe veros, ĉar tre probable estas maljuna s-ro Bilbo, pri kiu ili serĉas sciigojn.
— Vi eble pravas, — diris Frodo, evitante la okulojn de l’ terkulturisto kaj fikse rigardante la fajron.
Larvo rigardis lin penseme.
— Nu, evidente vi havas proprajn ideojn, — li diris. — Estas tiel evidenta, kiel mia nazo, ke ne hazardo venigis ĉi tien vin kaj tiun rajdanton samtage; kaj eble mia novaĵo finfine ne estis por vi multe nova. Mi ne postulas, ke vi diru al mi ion ajn, pri kio vi preferas silenti; sed mi konstatas, ke vi estas perturbita de io. Eble vi pensas, ke ne estos tro facile atingi la Pramon nekaptite?
— Tion mi ja pensis, — diris Frodo. — Sed ni devas provi tien veni; kaj tion ni ne plenumos sidante kaj pensante. Do bedaŭrinde ni devas foriri. Tre koran dankon pro via bonkoreco! Mi timis vin kaj viajn hundojn jam de pli ol tridek jaroj, terkulturisto Larvo, kvankam aŭdinte tion vi eble emos ridi. Estis domaĝe: ĉar mi maltrafis bonan amikon. Kaj nun mi bedaŭras forlasi vin tiel baldaŭ. Sed mi revenos, eble, iun tagon — se tion la sorto permesos.
— Vi estos bonvena, kiam vi venos, — diris Larvo. — Sed nun mi havas ideon. Estas jam preskaŭ la sunsubiro, kaj ni intencas vespermanĝi; ĉar plejofte ni enlitiĝas baldaŭ post la suno. Se vi kaj s-ro Peregrino kaj ĉiuj povus resti kaj manĝi kun ni, ni estus vere kontentaj!
— Kaj ankaŭ ni! — diris Frodo. — Sed ni devas tuj ekiri, mi timas. Eĉ nun estos mallume antaŭ ol ni alvenos la Pramon.
— Ha! sed atendu momenton! Mi intencis diri, ke post iom da manĝo mi eligos malgrandan furgonon, kaj mi veturigos vin ĉiujn ĝis la Pramo. Tio ŝparos al vi iom da marŝado kaj eble ŝparos al vi ankaŭ alispecajn ĝenojn.
Frodo nun akceptis dankeme la inviton, kio malŝarĝis Grinĉjon kaj Samon. La suno jam estis malantaŭ la okcidentaj montetoj, kaj la lumo ekmalheliĝis. Envenis du filoj de Larvo kaj liaj tri filinoj, kaj malavara vespermanĝo estis surtabligita. La kuirejon lumigis kandeloj kaj la fajro estis hejtita. S-ino Larvo vigle eniris-eliris. Unu-du aliaj hobitoj, kiuj estis bienlaboristoj, envenis. Baldaŭ dekkvaropo sidiĝis por manĝi. Biero abundis, kaj giganta plado de agarikoj kaj ŝinko, krom multaj aliaj solidaj farmbienaj manĝaĵoj. La hundoj kuŝis apudfajre kaj mordis lardhaŭton kaj krakigis ostojn.
Finmanĝinte, la terkulturisto kaj ties filoj eliris kun lanterno kaj pretigis furgonon. Estis mallume en la korto, kiam la gastoj eliris. Ili surĵetis la tornistrojn kaj engrimpis. La terkulturisto sidiĝis sur la gvidbenkon, kaj vipklake irigis siajn du fortajn poneojn. Lia edzino staris en la lumo de la malfermita dompordo.
— Gardu vin bone, Larvo! — ŝi vokis. — Ne disputu kun fremduloj kaj revenu senprokraste!
— Tion mi faros! — li diris kaj forruliĝis tra la pordo. Nun bloviĝis eĉ ne spiro de vento; la nokto daŭris trankvila kaj kvieta, kaj la aero estis frosteta. Ili antaŭeniris senlanterne kaj malrapide. Post unu-du mejloj finiĝis la vojeto, transiranta profundan drenfosaĵon kaj supreniranta laŭ mallonga deklivo ĝis altkonstruita ŝoseo.
Larvo descendis kaj atente observis ambaŭdirekten, norden kaj suden, sed nenio videblis en la mallumo, kaj sur la senmova aero aŭdiĝis neniu sono. Maldensaj strioj da rivernebuleto pendis super la fosaĵoj, kaj rampis tra la kampoj.
— Iĝos dense, — diris Larvo, — sed la lanternojn mi ne lumigos ĝis mi retroiros. Ion sur la vojo ni aŭdos longe antaŭ ol renkonti ĝin hodiaŭ vespere.
Estis kvin mejloj aŭ pli de l’ vojeto de Larvo ĝis la Pramo. La hobitoj ĉirkaŭvolvis sin, sed iliaj oreloj estis streĉitaj por aŭdi iun ajn sonon krom la grinco de l’ radoj kaj la malrapida klako de l’ poneaj hufoj. La furgono ŝajnis al Frodo pli malrapida ol heliko. Apude Grinĉjo kapokline proksimiĝis al dormo, sed Sam fikse rigardis antaŭen en la densiĝantan nebulon.
Finfine ili alvenis la komenciĝon de la prama vojeto. Ĝin signis du altaj blankaj stangoj, kiuj subite ekaperis dekstre. Terkulturisto Larvo haltigis la poneojn kaj la furgono grince senmoviĝis. Ili ĝuste komencis elfurgoniĝi, kiam subite ili aŭdis tion, kion ili la tutan tempon timis: hufojn sur la vojo antaŭe. La sono proksimiĝis al ili.
Larvo desaltis kaj staris tenante la kapojn de la poneoj, kaj fiksrigardis antaŭen en la malhelon. “Klak-klak, klak-klak”, aŭdiĝis la proksimiĝanta rajdanto. La hufoklakoj sonis laŭte en la senmova nebula aero.
— Prefere kaŝu vin, s-ro Frodo, — diris Sam malserene. — Kuŝiĝu en la furgono kaj kovru vin per lankovriloj, kaj ni devigos tiun rajdanton forturniĝi! — Li elgrimpis kaj iris stari apud la terkulturisto. Nigraj Rajdantoj devus transrajdi lin por aliri la furgonon.
“Klak-klak, klak-klak”. La rajdanto preskaŭ atingis ilin.
— Saluton al vi! — vokis terkulturisto Larvo. La proksimiĝantaj hufoj abrupte haltis. Ili supozis vidi malhelan mantelitan formon en la nebulo, du-tri paŝojn antaŭe.
— Atentu! — diris la terkulturisto, ĵetante la gvidrimenojn al Sam kaj paŝante antaŭen. — Ne proksimiĝu eĉ unu paŝon! Kion vi celas, kaj kien vi iras?
— Mi celas s-ron Baginzo. Ĉu vi vidis lin? — diris sordinita voĉo — sed ĝi estis la voĉo de Gaja Brandoboko. Kaŝlanterno estis malkovrita, kaj ties lumo trafis la mirigitan vizaĝon de la terkulturisto.
— S-ro Gaja! — li kriis.
— Jes, kompreneble! Kion vi supozis? — diris Gaja, paŝante antaŭen. Kiam li elnebuliĝis kaj iliaj timoj malkreskis, li ŝajnis subite malgrandiĝi al staturo normale hobita. Li rajdis poneon, kaj skarpo estis volvita ĉirkaŭ la kolo kaj trans la mentono por forteni la nebulon.
Frodo saltis el la furgono por saluti lin.
— Do jen vi finfine! — diris Gaja. — Mi komencis dubi, ĉu vi entute aperos hodiaŭ, kaj mi estis ĝuste reironta por vespermanĝi. Kiam nebuliĝis mi transvenis kaj rajdis direkte al Stoko por vidi, ĉu vi falis en iun drenfosaĵon. Sed mi tute ne scias, laŭ kiu vojo vi alvenis. Kie vi trovis ilin, s-ro Larvo? En via anaslageto?
— Ne, mi kaptis ilin, kiam ili entrudiĝis, — diris la terkulturisto, — kaj preskaŭ igis miajn hundojn ataki ilin; sed ili rakontos mem la tutan historion, sendube. Nun, se vi forpermesos min, s-ro Gaja kaj s-ro Frodo kaj ĉiuj, prefere mi ekiru hejmen. S-ino Larvo certe malsereniĝos, ĉar la nokto dense nebuliĝis.
Li retroirigis la furgonon en la vojeton kaj turnis ĝin.
— Nu, bonan nokton al ĉiuj, — li diris. — Tio estis stranga tago, sen ia dubo. Sed fino bona, ĉio bona; kvankam eble ni prefere ne diru tion ĝis ni atingos proprajn hejmojn. Estas ja vere, ke ankaŭ mi ĝojos tion fari.
Li lumigis siajn lanternojn, kaj surfurgoniĝis. Subite li eltiris korbegon el sub la benko.
— Mi preskaŭ forgesis, — li diris. — S-ino Larvo pakis tion ĉi por s-ro Baginzo, kun siaj bondeziroj. — Li transdonis ĝin kaj formoviĝis, sekvate de abundaj dankesprimoj kaj deziroj pri bona nokto.
Ili rigardis la palajn ringojn de lumo ĉirkaŭ liaj lanternoj dum ili malaperis en la nebulan nokton. Subite Frodo ridis: el la kovrita korbego, kiun li tenis, leviĝis odoro de agarikoj.
Nun ni mem prefere hejmeniĝu, — diris Gaja. — En ĉio ĉi estas io nenormala, mi konstatas; sed tio atendu ĝis ni endomos.
Ili turniĝis sur la Pram-vojeton, kiu estis rekta kaj bone prizorgita kaj randita per blankfarbitaj ŝtonegoj. Post proksimume cent jardoj ĝi kondukis ilin ĝis la riverbordo, kie staris larĝa ligna ĝetkajo. Granda plata pramboato estis alterigita apude. La blankaj bolardoj proksimaj al la akvorando ekbrilis pro lumo de du lanternoj sur altaj fostoj. Malantaŭ tiuj la nebuleto sur la ebenaj kampoj jam supris la heĝojn; sed la akvo antaŭ ili estis malhela, kun nur kelkaj kirliĝantaj strioj kvazaŭ vaporo inter la kanoj apudbordaj. Ŝajnis troviĝi malpli da nebulo kontraŭflanke.
Gaja kondukis la poneon per paŝponto sur la pramboaton, kaj la aliaj sekvis. Gaja poste forpuŝis malrapide per longa stango. Fluis lante kaj larĝe antaŭ ili Brandovino. Ĉe l’ alia bordo la deklivo estis apika, kaj laŭ ĝi supreniris serpentuma vojeto ekde la tiuflanka ĝeto. Tie ekbrilis lanternoj. Malantaŭen baŭmis Bokmonteto; kaj el ĝi, tra maldensaj kovraĵoj da nebuleto, brilis multaj rondaj fenestroj, flavaj kaj ruĝaj. Tiuj estis la fenestroj de Brando-Halo, la antikva hejmo de la Brandobokoj.
Antaŭ longe Gorhendado Oldboko, ĉefo de la familio Oldboko, unu el la plej malnovaj familioj en Mariŝo aŭ efektive en la Provinco, transiris la riveron, kiu estis la origina limo de la lando en la oriento. Li konstruis (kaj elfosis) Brando-Halon, ŝanĝis sian nomon al Brandoboko, kaj tie loĝadis, iĝante mastro de io, kio estis praktike landeto sendependa. Lia familio kreskis-kreskadis, kaj post lia epoko daŭre kreskadis, ĝis Brando-Halo okupis la tutan malalton de la monteto kaj havis tri grandajn dompordojn, multajn flankpordojn kaj ĉirkaŭ cent fenestrojn. La Brandobokoj kaj ties multnombraj dependantoj poste komencis enfosi kaj poste konstrui en la tuta ĉirkaŭaĵo. Tiel originis Boklando, dense loĝata terstrio inter la rivero kaj la Malnova Arbaro, speco de provinca kolonio. Ties ĉefa vilaĝo estis Bokelboro, kiu grupiĝis en la deklivoj malantaŭ Brando-Halo.
La loĝantoj en Mariŝo rilatis amike al la boklandanoj, kaj la obeoteco de la mastro de l’ Halo (kiel oni nomis la ĉefon de la familio Brandoboko) estis daŭre rekonata de la terkulturistoj inter Stoko kaj Raŝeo. Sed la plimultaj personoj en la malnova Provinco taksis la boklandanojn kiel strangulojn, duone fremdajn por tiel diri. Malgraŭ tio, ke ili tamen ne tre malsimilis la ceterajn hobitojn de la Kvar Kvaronoj, krom tio, ke ili ŝatis boatojn, kaj iuj el ili sciis naĝi.
Ilia tereno estis komence nedefendata oriente; sed tiuflanke ili konstruis heĝon: la Alta Fojno. Ĝi estis plantita antaŭ multaj generacioj, kaj nun estis densa kaj alta, ĉar oni konstante prizorgis ĝin. Ĝi etendiĝis la tutan distancon ekde la Brandovina Ponto, laŭ longa kurbiĝo for de la rivero, ĝis Hejsendo (kie Videvindlo fluis el la Arbaro en Brandovinon): multe pli ol dudek mejlojn de unu fino ĝis la alia. Sed kompreneble, tio ne estis kompleta protektaĵo. La Arbaro proksimiĝis al la heĝo multloke. La boklandanoj ŝlosis siajn pordojn post la noktiĝo, kaj tio ne estis kutimo en la Provinco.
La pramboato malrapide transiris la akvon. Proksimiĝis la boklanda bordo. Sam estis la sola grupano, kiu ne transiris pli frue la riveron. Li sentiĝis strange dum la lanta gargara rivereto preterfluis: lia antaŭa vivo kuŝis malantaŭe en la nebulo, antaŭe kuŝis malhelaj aventuroj. Li gratis sian kapon, kaj momente spertis paseman deziron, ke s-ro Frodo daŭre vivu kviete en Bag-Endo.
La kvar hobitoj paŝis elboate. Gaja estis liganta ĝin, kaj Grinĉjo jam kondukis la poneon laŭ la vojeto, kiam Sam (kiu retrorigardis, kvazaŭ por adiaŭi la Provincon) diris per raŭka flustro:
— Rerigardu, s-ro Frodo! Ĉu vi ion vidas?
Sur la aliflanka ĝeto, sub la malproksimaj lanternoj, ili povis ĝuste ekvidi figuron: ĝi aspektis kiel malhela nigra pakaĵo postlasita. Sed dum ili rigardis, ĝi ŝajnis moviĝi kaj balanciĝi tien-reen, kvazaŭ serĉante sur la grundo. Poste ĝi rampis, aŭ iris kaŭre, reen en la malhelon preter la lanternoj.
— Kio en la Provinco estas tio? — ekkriis Gaja.
— Io, kio nin persekutas, — diris Frodo. — Sed ne demandu plu nuntempe! Ni senprokraste foriru! — Ili rapidis supren laŭ la vojeto ĝis la deklivoverto, sed kiam ili rerigardis la alia bordo estis nebulkovrita, kaj nenio estis videbla.
— Vi feliĉe ne lasas boatojn ĉe la okcidenta bordo! — diris Frodo.
— Ĉu ĉevaloj kapablas transiri la riveron?
— Ili povas iri dudek mejlojn norden — aŭ ili eble naĝus, — respondis Gaja. — Kvankam mi neniam aŭdis, ke ĉevalo transnaĝis Brandovinon. Sed kiel ĉevaloj tuŝas la aferon?
— Mi rakontos al vi poste. Prefere ni endomiĝu, kaj tiam ni povos paroli.
— En ordo! Vi kaj Grinĉjo konas la vojon; do mi simple antaŭenrajdos kaj sciigos al Dikulo Bolĝero, ke vi alvenas. Ni prizorgos vespermanĝon kaj tiel plu.
— Ni vespermanĝis frue kun terkulturisto Larvo, — diris Frodo; — sed plia manĝo bonvenus.
— Vi ricevos! Donu al mi tiun korbon! — diris Gaja, kaj rajdis antaŭen en la mallumon.
De Brandovino ĝis la nova domo de Frodo en Stretkavo estis kelka distanco. Ili preterpasis Bokmonteton kaj Brando-Halon je la maldekstro, kaj ĉe la limo de Bokelboro trafis la ĉefstraton de Boklando, kiu iris suden de la ponto. Duonmejlon norde laŭ ĝi ili alvenis komenciĝon de vojeto dekstre. Tiun ili sekvis tra duo da mejloj dum ĝi supren-subeniris en la kamparon. Finfine ili alvenis mallarĝan pordon en densa heĝo. Neniom vidiĝis la domo en la mallumo: ĝi staris for de la vojeto meze de larĝa cirklo da razeno ĉirkaŭita de linio da malaltaj arboj interne de la limheĝo. Frodo estis elektinta ĝin pro tio, ke ĝi staris en nefrekventita angulo de la regiono, kaj neniuj aliaj loĝejoj estis en la proksimo. Oni povis eniri kaj eliri nerimarkite. Ĝi estis konstruita antaŭ longe de la Brandobokoj por uzo de gastoj, aŭ familianoj, kiuj volis eskapi el la multpersona vivo de Brando-Halo dum kelka tempo. Ĝi estis malnovmoda kampareca domo, laŭeble simila al hobit-truo, longa kaj malalta, sen supra etaĝo; kaj ĝi havis tegmenton el torfo, rondajn fenestrojn kaj grandan rondan pordon.
Kiam ili marŝis laŭ la pado, neniu lumo videblis; la fenestroj estis mallumaj kaj ŝutrokovritaj. Frodo frapis la pordon, kaj Dikulo Bolĝero ĝin malfermis. Amikeca lumo trabrilis. Ili enrapidis kaj enfermis sin kaj la lumon. Ili troviĝis en larĝa vestiblo kun pordoj ambaŭflanke; antaŭ ili etendiĝis koridoro tra la mezo de la domo.
— Nu, kion vi opinias pri ĝi? — demandis Gaja, venante laŭ la koridoro. — Ni faris nian plejeblon dum mallonga tempo aspektigi ĝin kiel hejmon. Finfine, Dikulo kaj mi nur hieraŭ alvenis kun la lasta furgono.
Frodo ĉirkaŭrigardis. Ĝi ja aspektis hejmece. Multaj el liaj plej ŝatataj posedaĵoj — aŭ posedaĵoj de Bilbo (ili memorigis akre pri li en sia nova medio) — estis aranĝitaj laŭeble simile, kiel en Bag-Endo. Ĝi estis loko agrabla, komforta, bonveniga; kaj li trovis, ke li deziras efektive veni por enloĝiĝi al kvieta emeriteco. Ŝajnis maljuste, ke li tiom laborigis siajn amikojn; kaj li pripensis denove, kiel li anoncos al ili, ke li devos tre baldaŭ foriri, preskaŭ tuj efektive.
— Ĝi estas admirinda! — li diris, iom pene. — Mi apenaŭ sentas, ke mi entute translokiĝis.
La vojaĝantoj pendigis siajn mantelojn, kaj amasigis sur la planko siajn tornistrojn. Gaja kondukis ilin tra la koridoro kaj ĵetmalfermis pordon ĉe la fino. Elvenis fajrolumo, kaj blovaĵo da vaporo.
— Bankuvo! — kriis Grinĉjo. — Ho benita Gajadoko!
— Laŭ kiu ordo ni eniru? — diris Frodo. — Ĉu unue la plej maljuna, aŭ unue la plej rapida? Ambaŭokaze vi eniros lasta, sinjoreto Peregrino.
— Fidu al mi pli bone aranĝi ol tiel! — diris Gaja. — Ne eblas komenci vivadon en Stretkavo per kverelo pri sinbanoj. En ĉi tiu ĉambro troviĝas tri bankuvoj, kaj kaldrono plena de bolanta akvo. Troviĝas ankaŭ viŝtukoj, matoj kaj sapo. Eniru kaj rapidu!
Gaja kaj Dikulo eniris la kuirejon aliflanke de la koridoro kaj okupiĝis pri finpreparoj por malfrua vespermanĝo. Eroj de konkurantaj kantoj aŭdiĝis el la banĉambro, miksitaj kun sonoj de plaŭdado kaj plonĝado. La voĉo de Grinĉjo subite leviĝis super la ceterajn per unu el la ŝatataj bankantoj de Bilbo.
Ha! Bani sin ĉe l’ tagofino,
forlavi koton de l’ lac-obstino!
Kiu ne kantas, stulte sobras:
ho, Akvo Varma vere noblas!
Ho, pluvosono dolĉ-ekstazas,
kaj rojo, kiu suben saltas; —
ol pluv’ kaj rojo pli valoras
la Akvo Varma, kiu vaporas.
Ha! Fridan akvon ni verŝu foje
al gorĝ’ soifa kaj trinku ĝoje;
prefere Bier’ soifon puŝu,
per Akvo Varma la dorson duŝu.
Ha! Akvo saltanta estas bela
en blanka fontano subĉiela;
sed fontan’ ne dolĉas pli al aŭdo
ol Akvo Varma en vigla plaŭdo!
Aŭdiĝis granda plaŭdego, kaj krio “Halt!” de Frodo. Evidentiĝis, ke granda parto de la banakvo de Grinĉjo imitis fontanon kaj saltiĝis alten.
Gaja aliris la pordon:
— Kio pri vespermanĝo kaj biero en la gorĝo? — li vokis. Frodo elvenis sekigante siajn harojn.
— En la aero estas tiom da akvo, ke mi alvenas la kuirejon por fini, — li diris.
— Ho ve! — diris Gaja, enrigardante. La ŝtona planko estis akvokovrita. — Vi devos forŝvabri tion antaŭ ol ricevi manĝaĵon, Peregrino. Rapide, aŭ ni ne atendos vin.
Ili vespermanĝis en la kuirejo, ĉe tablo proksime al la fajro.
— Supozeble vi tri ne deziros denove agarikojn? — diris Fredegaro sen multe da espero.
— Ni deziros! — kriis Grinĉjo.
— Ili estas miaj! — diris Frodo. — Donitaj al mi de s-ino Larvo, reĝino inter terkulturistedzinoj. Forigu la avidajn manojn, kaj mi disdonos ilin.
Hobitoj pasie frandas agarikojn, eĉ pli ol la granduloj. Tiu fakto parte klarigas la longajn ekspediciojn de juna Frodo ĝis la famaj kampoj de Mariŝo kaj la koleron de la ofendita Larvo. Ĉi-okaze troviĝis sufiĉe por ĉiuj, eĉ laŭ la hobitaj kriterioj. Sekvis ankaŭ multaj aliaj manĝindaĵoj, kaj, kiam ili finmanĝis, eĉ Dikulo Bolĝero suspiris kontente. Ili forpuŝis la tablon kaj aranĝis seĝojn ĉirkaŭ la fajro.
— Ni formetos la manĝilojn poste, — diris Gaja. — Nun rakontu la tuton! Mi konjektas, ke vi spertis aventurojn, kio sen mi ne estis tre justa. Mi postulas plenan rakonton; kaj antaŭ ĉio mi deziras scii, kio ĉagrenis maljunan Larvon, kaj kial li alparolis min tiel. Lia voĉo sonis kvazaŭ timigita, se tio estas ebla.
— Ni ĉiuj estas timigitaj, — diris Grinĉjo post paŭzo, dum kiu Frodo fiksrigardis la fajron kaj ne parolis. — Ankaŭ vi estus, se vin persekutus dum du tagoj Nigraj Rajdantoj.
— Kaj kio estas ili?
— Nigraj figuroj rajdantaj nigrajn ĉevalojn, — respondis Grinĉjo. — Se Frodo ne volas paroli, mi rakontos la tuton ekde la komenco.
Li rakontis la tutan historion pri la vojaĝo, ekde kiam ili forlasis Hobiturbon. Sam de tempo al tempo kapjesis kaj konfirmis. Frodo restis silenta.
— Mi supozus, ke vi inventis ĉion, — diris Gaja, — se mi ne vidus tiun nigran formon sur la ĝetkajo — kaj aŭdus la strangan tonon de la voĉo de Larvo. Kion vi pensas pri ĉio ĉi, Frodo?
— Nia Frodo estis tre enfermita, — diris Grinĉjo. — Sed jam venis tempo, ke li apertiĝu. Ĝis nun ni ricevis neniun indikon pli, ol la diveno de terkulturisto Larvo, ke ĝi iel tuŝas la trezoron de maljuna Bilbo.
— Tio estis nur konjekto, — diris Frodo haste, — Larvo nenion scias.
— Maljuna Larvo estas sagaculo, — diris Gaja. — Multo okazas malantaŭ lia ronda vizaĝo, kio ne eliras per liaj paroloj. Mi aŭdis, ke li iam kutimis eniri la Malnovan Arbaron, kaj laŭreputacie li konas sufiĉe multajn strangaĵojn. Sed vi povas almenaŭ sciigi al ni, Frodo, ĉu vi taksas lian konjekton trafa aŭ maltrafa.
— Mi opinias, — respondis Frodo malrapide, — ke tio estis trafa konjekto, ĝis certa grado. Vere estas ligo kun la praaventuroj de Bilbo, kaj la Rajdantoj esploras, aŭ pli trafe diri serĉas, lin aŭ min. Mi timas ankaŭ, se vi volas scii, ke tio ŝajnas al mi neniel bagatelo; kaj ke mi ne estas sekura ĉi tie aŭ aliloke. — Li ĉirkaŭrigardis al la fenestroj kaj muroj, kvazaŭ timante, ke ili subite cedus. La aliaj rigardis lin silente, kaj interŝanĝis inter si signifoplenajn okulsignojn.
— Ĝi baldaŭ elvenos, — flustris Grinĉjo al Gaja. Gaja kapjesis.
— Nu! ~ diris Frodo finfine, rektigante la dorson, kvazaŭ li ion decidus. — Mi ne plu povas kaŝi tion. Mi havas ion por sciigi al vi. Sed mi entute ne scias, kiel komenci.
— Mi opinias, ke mi povus helpi vin, — diris Gaja kviete, — parton el ĝi rakontante mem.
— Kion vi celas? — diris Frodo, lin rigardante antaŭtime.
— Nur jenon, mia kara olda Frodo: vi estas malĝoja, ĉar vi ne scias, kiel adiaŭi. Vi intencas forlasi la Provincon, kompreneble. Sed danĝero alvenis pli frue, ol vi anticipis, kaj nun vi decidiĝas foriri tuj. Kaj tion vi ne deziras. Ni tre kompatas vin.
Frodo malfermis sian buŝon kaj refermis ĝin. Lia surprizita aspekto estis tiel komika, ke ili ekridis.
— Kara olda Frodo! — diris Grinĉjo. — Ĉu vi vere kredis, ke vi ĵetis al ni polvon en la okulojn? Vi estis nek sufiĉe singarda, nek sufiĉe lerta por tio! Vi evidente planadis kaj adiaŭis al ĉiuj viaj frekventejoj dum la tuta jaro ekde aprilo. Ni konstante aŭdis vian murmuradon: “Ĉu mi iam denove enrigardos tiun valon, mi scivolas”, kaj similajn aferojn. Kaj ŝajnigado, ke vi atingis finon de via mono, kaj eĉ vendado de via amata Bag-Endo al tiuj Retikul-Baginzoj! Kaj ĉiuj tiuj konversacioj kun Gandalfo.
— Bona ĉielo! — diris Frodo. — Mi pensis, ke mi estis samtempe singarda kaj lerta. Mi ne scias, kion dirus Gandalfo. Ĉu do la tuta Provinco diskutas mian foriron?
— Ho ne! — diris Gaja. — Ne ĝenu vin pri tio! La sekreto ne longe restos kaŝita, kompreneble, sed ĉi-momente ĝi estas konata, mi supozas, nur al ni konspirantoj. Finfine, vi devas memori, ke ni tre bone konas vin, kaj ofte estas kun vi. Ni kapablas ĝenerale diveni viajn pensojn. Ankaŭ Bilbon mi konis. Se paroli la veron, mi atentis vin iom zorge ekde lia foriro. Mi pensis, ke vi pli aŭ malpli baldaŭ sekvos lin; efektive, mi atendis, ke vi jam pli frue foriros, kaj lastatempe ni iom timetis. Ni timis, ke vi eble evitos nin kaj foriros subite, tute sola, kiel faris li. Ekde la pasinta printempo ni vigle gvatis, kaj multe planadis proprakonte. Ne tiel facile vi eskapos!
— Sed mi devas iri, — diris Frodo. — Nenio malhelpas, karaj amikoj. Por ni ĉiuj estas domaĝe, sed neniel utilas, ke vi provu min reteni. Tial, ke vi tion divenis, bonvolu helpi min kaj ne malhelpu min!
— Vi ne komprenas! — diris Grinĉjo. — Vi devas iri, kaj sekve ankaŭ ni devas iri. Gaja kaj mi iros kun vi. Sam estas bonegulo kaj por savi vin ensaltus la gorĝon de drako, se li ne stumblus kontraŭ la propraj piedoj, sed vi bezonos pli ol unu kunulon dum via danĝera aventuro.
— Miaj karaj kaj plej amataj hobitoj! — diris Frodo, profunde emociita. — Sed tion mi ne povas permesi. Ankaŭ tion mi decidis antaŭlonge. Vi parolas pri danĝero, sed vi ne komprenas. Tio ĉi estas nenia trezorserĉado, nenia vojaĝo tien-reen. Mi fuĝos el mortiga danĝero al mortiga danĝero.
— Ja ni komprenas, — diris Gaja firme. — Pro tio ni decidis kuniri. Ni scias, ke la Ringo ne estas ridindaĵo, sed ni faros nian plejeblon helpi vin kontraŭ la Malamiko.
— La Ringo? — diris Frodo, jam tute konsternita.
— Jes, la Ringo, — diris Gaja. — Kara olda hobito, vi ne enkalkulas la scivolemon de amikoj. Mi jam de jaroj scias pri ekzisto de la Ringo — fakte de antaŭ la foriro de Bilbo; sed pro tio, ke li evidente taksis tion sekreto, mi tenis en la kapo tiun scion, ĝis ni formis nian konspiron. Bilbon mi kompreneble ne konis tiel bone, kiel vin; mi estis tro juna, kaj li ankaŭ estis pli singarda — sed ne sufiĉe singarda. Se vi deziras scii, kiel mi eltrovis, tion mi rakontos al vi.
— Bonvolu! — diris Frodo malforte.
— Lia stumblilo estis kompreneble la Retikul-Baginzoj, kiel oni eble atendus. Iun tagon, unu jaron antaŭ la Festo, hazarde mi marŝis laŭ la vojo, kiam mi vidis Bilbon antaŭ mi. Subite en la malproksimo vidiĝis la Retikul-Baginzoj, alvenante. Bilbo malrapidigis la paŝojn, kaj poste pum! li malaperis. Mi tiel surpriziĝis, ke mi apenaŭ havis volpreton por min kaŝi laŭ maniero pli normala; sed mi trairis la heĝon kaj marŝis interne laŭ la kampo. Mi tragvatis al la vojo, post paso de la Retikul-Baginzoj kaj rigardis rekte al Bilbo, kiam subite li reaperis. Mi ekvidis brileton de oro, kiam li remetis ion en sian pantalonpoŝon. Poste mi vigle atentis. Fakte, mi konfesas, ke mi spionis. Sed vi devas konfesi, ke tio estis tre interesa, kaj mi estis nur adoleskanto. Certe mi estas la sola en la Provinco krom vi, Frodo, kiu iam vidis la sekretan libron de la oldulo.
— Vi legis lian libron! — kriis Frodo. — Bona ĉielo supre! Ĉu nenio estas sekura?
— Ne tro sekura, laŭ mia opinio, — diris Gaja. — Sed mi sukcesis nur pri unu rapida ekrigardo, kaj tio estis malfacile atingebla. Li neniam lasis kuŝanta la libron. Mi scivolas, kio okazis al ĝi. Mi ŝatus rigardi ĝin denove. Ĉu vi havas ĝin, Frodo?
— Ne. Ĝi ne estis en Bag-Endo. Certe li forportis ĝin.
— Nu, kiel mi diris, — Gaja daŭrigis, — mi tenis sekreta mian scion, ĝis la pasinta printempo, kiam la aferoj serioziĝis. Tiam ni formis nian konspirantaron; kaj ĉar ankaŭ ni estis seriozaj kaj intencis sukcesi, ni ne tro skrupulis. Vi estas nukso ne tro facile rompebla, kaj Gandalfo malpli. Sed se vi volas prezentiĝi al nia ĉefa esploranto, mi povas lin aperigi.
— Kie li estas? — diris Frodo, ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ li atendus, ke maskita kaj minaca figuro venos el iu ŝranko.
— Paŝu antaŭen, Sam! — diris Gaja, kaj Sam stariĝis kun vizaĝo skarlata ĝis la oreloj. — Jen nia informkolektanto! Kaj li multon kolektis, mi povas diri al vi, antaŭ ol li estis fine kaptita. Post tio, estas dirende, li ŝajnis taksi sin honorligita kaj tute silentiĝis.
— Sam! — kriis Frodo, sentante, ke surprizego atingis sian limon, kaj tute ne povante decidiĝi, ĉu li koleriĝas, amuziĝas, malŝarĝitas, aŭ simple sentas sin stulta.
— Jes, sinjoro! — diris Sam. — Pardonpete, sinjoro! Sed mi intencis nenian mison al vi, s-ro Frodo, nek al s-ro Gandalfo, cetere. Al li ne mankas sagaco, vidu; kaj kiam vi volis iri sola, li diris: “Ne! kunprenu iun, kiun vi povas fidi”.
— Sed ŝajnas, ke neniun mi povas fidi, — diris Frodo. Sam rigardis lin malfeliĉe.
— Ĉio dependas de viaj deziroj, — enmetis Gaja. — Vi povas fidi, ke ni subtenos vin tra ĉiuj danĝeroj — ĝis la fina fino. Kaj vi povas fidi, ke tiun vian sekreton ni gardos, pli firme ol vi mem ĝin gardas. Sed vi ne povas fidi, ke ni permesos al vi fronti problemojn sola, aŭ foriri senvorte. Ni estas viaj amikoj, Frodo. Ĉiuokaze, jen la afero. Ni konas la plimulton de tio, kion Gandalfo rakontis al vi. Ni scias multon pri la Ringo. Ni terure timas — sed ni akompanos vin; aŭ sekvos vin kvazaŭ dogoj.
— Kaj finfine, sinjoro, — aldonis Sam, — vi devus akcepti la konsilon de la elfoj. Gildoro diris, ke vi devus kunpreni la volontajn, kaj tion vi ne rajtas nei.
— Tion mi ne neos, — diris Frodo, rigardante al Sam, kiu nun ridetaĉis. — Mi tion ne neos, sed mi neniam plu kredos, ke vi dormas, ĉu aŭ ne vi ronkos. Mi piedbatos vin dolore, por esti certa. Vi estas aro da friponoj komplotemaj! — li diris, turnante sin al la aliaj. — Sed estu benataj! — li ridis, stariĝante kaj flirtigante la brakojn, — mi cedas. Mi sekvos la konsilon de Gildoro. Se la danĝero ne estus tiom malhela, mi dancus pro ĝojo. Malgraŭ ĉio, mi ne povas ne senti feliĉon; pli da feliĉo ol mi jam delonge sentis. Tiun ĉi vesperon mi antaŭtimegis.
— Bone! Jen decidite. Tri huraoj por Kapitano Frodo kaj lia kunularo! — ili kriis; kaj ili ĉirkaŭdancis lin. Gaja kaj Grinĉjo komencis kanton, kiun ili evidente pretigis por la okazo.
Ĝi estis farita laŭ modelo de la gnom-kanto, kiu ekirigis Bilbon al ties aventuro antaŭlonge, kaj havis la saman melodion.
Adiaŭ al kamen’ kaj hal’!
Eĉ malgraŭ vent’ kaj pluvofal’,
ni devas for ĝis tagaŭror’
trans alta monto kaj arbar’.
Ĝis Rivendel’, la elf-kastel’
en maldenset’ nebula de l’
erika vast’, en rajda hast’
kaj kien poste? — jen mister’.
Danĝerproksim’ kaj granda tim’,
ni dormos sub ĉiela lim’,
ĝis ĉesos ĝen’ de nia pen’,
kaj venos ni al vojaĝfin’.
Ni devas for! Ni devas for!
Ni rajdos antaŭ la aŭror’!
— Tre bone! — diris Frodo. — Sed tiukaze restas multaj farotaĵoj antaŭ ol ni enlitiĝos — sub tegmento, almenaŭ hodiaŭ nokte.
— Ho! Tio estis poezio! — diris Grinĉjo. — ĉu vi vere intencas ekvojaĝi antaŭ la aŭroro?
— Mi ne scias, — respondis Frodo. — Mi timas tiujn Nigrajn Rajdantojn, kaj mi certas, ke estas malsekure resti sur unu loko longe, precipe sur loko, pri kiu estas sciate, ke mi iris tien. Cetere Gildoro konsilis, ke mi ne atendu. Sed mi tre ŝatus renkonti Gandalfon. Mi povis vidi, ke eĉ Gildoro estis maltrankviligita, kiam li aŭdis, ke Gandalfo neniam aperis. Vere dependas de du aferoj. Kiel baldaŭ povus la Nigraj Rajdantoj atingi Bokelboron? Kaj kiel baldaŭ povus ni ekiri? Tio postulos multe da preparado.
— La respondo al la dua demando, — diris Gaja, — estas, ke ni povus ekvojaĝi post unu horo. Mi preparis preskaŭ ĉion. En stalo trans la kampoj troviĝas ses poneoj; bezonaĵoj kaj iloj estas ĉiuj pakitaj, krom kelkaj aldonaj vestaĵoj kaj la malfreŝiĝontaj manĝaĵoj.
— Ŝajnas, ke tio estas konspiro tre plenumkapabla, — diris Frodo. — Sed kio pri la Nigraj Rajdantoj? Ĉu estus sekure atendi dum unu tago Gandalfon?
— Dependas de tio, kion farus la Rajdantoj, laŭ via opinio, se ili trovus vin ĉi tie, — respondis Gaja. — Ili povus veni jam nun, kompreneble, se ili ne estus haltigitaj ĉe la Norda Pordego, kie la Heĝo proksimiĝas al la riverbordo, ĝuste ĉi-flanke de la Ponto. La pordogardistoj ne tralasus ilin dumnokte, kvankam ili eble trarompus. Eĉ dumtage oni eble provus haltigi ilin, laŭ mia opinio, almenaŭ ĝis oni sendus mesaĝon al la Estro de la Halo — ĉar ne plaĉus al ili la aspekto de la Rajdantoj, kaj certe oni timus ilin. Sed kompreneble Boklando ne kapablas rezisti longe atakon ferocan. Kaj estas eble, ke matene oni tralasus eĉ Nigran Rajdanton, kiu alrajdus kaj demandus pri s-ro Baginzo. Estas sufiĉe vaste konate, ke vi revenos por loĝadi en Stretkavo.
Frodo sidis pensante dum kelka tempo.
— Mi decidiĝis, — li diris fine. — Mi ekvojaĝos morgaŭ, tuj kiam tagiĝos. Sed mi ne iros sur la vojo: estus pli sekure resti ĉi tie, ol tio. Se mi trairos la Nordan Pordegon, mia foriro el Boklando estos tuj konata, anstataŭ resti sekreta dum almenaŭ kelkaj tagoj, kiel povus okazi. Kaj cetere, la Ponto kaj la Orienta Vojo proksime al la landlimoj estos certe vaĉataj, ĉu aŭ ne iu Rajdanto sukcesos eniri al Boklando. Ni ne scias, kiom multaj ili estas, sed estas almenaŭ du, eble pli. La sola farindaĵo estas forvojaĝi laŭ direkto tute neatendita.
— Sed tio nepre signifas eniri la Malnovan Arbaron! — diris Fredegaro, konsternite. — Vi ne povas tion fari. Ĝi estas almenaŭ tiel danĝera kiel la Nigraj Rajdantoj.
— Ne tute, — diris Gaja. — Tio sonas tre riskoplene, sed mi opinias, ke Frodo pravas. Ĝi estas la sola ebleco ekiri, ne tuj sekvote. Kun bonŝanco ni eble okazigus atentindan interspacon.
— Sed neniom da bonŝanco vi havos en la Malnova Arbaro, — kontraŭdiris Fredegaro. — Neniu iam trovas bonŝancon tie. Vi perdos la direkton. Oni ne eniras tien.
— Nu tamen, oni eniras! — diris Gaja. — La Brandobokoj eniras — de tempo al tempo, kiam tio venas al ili en la kapon. Ni havas privatan enirejon. Frodo eniris unu fojon, antaŭlonge. Mi jam eniris plurfoje: kutime dum taglumo, kompreneble, kiam la arboj estas dormemaj kaj relative kvietaj.
— Nu, faru laŭ via bontrovo! — diris Fredegaro. — Mi timas la Malnovan Arbaron pli ol ion ajn konatan al mi: la rakontoj pri ĝi estas koŝmaraj; sed mia voĉdono apenaŭ enkalkuliĝas, ĉar mi ne partoprenos la vojaĝon. Tamen mi estas tre kontenta, ke iu postrestas, kiu povos rakonti al Gandalfo viajn faraĵojn, kiam li ekaperos, kiel li certe faros post nelonge.
Malgraŭ sia amo al Frodo, Dikulo Bolĝero tute ne emis forlasi la Provincon, nek vidi tion, kio troviĝis ekster ĝi. Lia familio devenis de la Orienta Kvarono, fakte de Buĝfordo en Pontokampoj, sed li neniam estis transirinta la Brandovinan Ponton. Lia tasko, laŭ la origina plano de la konspirintoj, estis postresti kaj pritrakti scivolemulojn kaj daŭrigi kiel eble plej longe la ŝajnigon, ke s-ro Baginzo plu loĝadas en Stretkavo. Li eĉ alportis iujn malnovajn vestaĵojn de Frodo por pli bone ludi tiun rolon. Oni malmulte antaŭvidis, kiel danĝera tiu rolo eble pruviĝos.
— Bonege! — diris Frodo, kiam li komprenis la planon. — Aliel ni ne povus postlasi iun mesaĝon por Gandalfo. Mi ne scias, kompreneble, ĉu tiuj Rajdantoj scias legi, sed mi ne riskus postlasi mesaĝon skribitan, pro la ebleco, ke ili sukcesus eniri kaj traserĉi la domon. Sed se Dikulo volontas gardi la fortikaĵon, kaj mi povas esti certa, ke Gandalfo informiĝos pri nia irdirekto, tio decidigas min. Mi iros al la Malnova Arbaro plej frue morgaŭ.
— Nu, decidite, — diris Grinĉjo. — Mi entute preferas nian taskon ol tiun de Dikulo — atendi ĉi tie ĝis alveno de la Nigraj Rajdantoj.
— Nur atendu ĝis vi troviĝos interne de la Arbaro, — diris Fredegaro. — Vi deziros esti ĉi tie kun mi antaŭ tiu ĉi sama horo morgaŭ.
— Ne valoras plu disputi pri ĉio ĉi, — diris Gaja. — Ankoraŭ necesas ordigi kaj kompletigi la pakadon antaŭ ol enlitiĝi. Mi vekos vin ĉiujn frumatene.
Kiam Frodo fine enlitiĝis, li dum kelka tempo ne povis ekdormi. Liaj kruroj doloris. Li ĝojis, ke matene li rajdos. Fine li dormiĝe eniris svagan sonĝon, dum kiu li ŝajnis elrigardi tra alta fenestro super malhela maro da arboj implikitaj. Sube inter la radikoj aŭdiĝis sono de estaĵoj, rampantaj kaj snufantaj. Li estis certa, ke tiuj pli aŭ malpli baldaŭ flartrovos lin.
Poste li aŭdis bruon en la malproksimo. Unue li supozis tion forta ventego alvenanta trans la foliaro de l’ arbaro. Poste li komprenis, ke tio ne estas foliaro, sed la sono de la malproksima Maro; sono, kiun li neniam aŭdis dum la maldorma vivo, kvankam ĝi ofte perturbis liajn sonĝojn. Subite li trovis sin en senŝirma ekstero. Ne estis arboj finfine. Li staris sur malgranda erikejo, kaj en la aero estis granda salodoro. Rigardante supren, li vidis altan blankan turon, kiu staris sola sur alta firsto. Inundis lin forta deziro grimpi la turon por vidi la maron. Li komencis barakte supreniri la firston al la turo: sed subite lumo ekbrilis en la ĉielo, kaj aŭdiĝis tondrobruo.
Frodo vekiĝis subite. Ankoraŭ estis mallume en la ĉambro. Tie staris Gaja, kun kandelo en unu mano, frapante per la alia la pordon.
— Bone! Kio estas? — diris Frodo, ankoraŭ surprizita kaj misorientita.
— Kio estas! — kriis Gaja. — Estas jam tempo ellitiĝi. Estas duono post la kvara kaj tre nebule. Ek al! Sam jam pretigas matenmanĝon. Eĉ Grinĉjo estas vestita. Mi ĝuste iras seli la poneojn, kaj alvenigi tiun, kiu portos la pakaĵojn. Veku tiun dormemulon Dikulo! Li devas almenaŭ leviĝi kaj adiaŭi nin.
Baldaŭ post la sesa horo la kvin hobitoj estis pretaj ekvojaĝi. Dikulo Bolĝero daŭre oscedis. Ili ŝteliris kviete el la domo. Gaja iris antaŭe, gvidante ŝarĝitan poneon, kaj direktis sin laŭ pado, kiu trairis bosketon malantaŭ la domo kaj poste transiris plurajn kampojn. La folioj sur la arboj ekglimis, kaj ĉiu branĉeto gutadis, la herbo grizis pro malvarma roso. Ĉio senmovis, kaj foraj bruetoj ŝajnis proksimaj kaj klaraj: kokinoj klukantaj en korto, iu fermanta pordon en dista domo.
La poneojn ili trovis en ties konstruaĵo; fortikaj bestetoj tiaj, kiajn ŝatis hobitoj, ne rapidaj, sed kapablaj labori dum longa tago. Ili surseliĝis, kaj baldaŭ ili forrajdis en la nebulon, kiu ŝajnis malfermiĝi nevolonte antaŭ ili kaj fermiĝi minace malantaŭ ili. Rajdinte ĉirkaŭ unu horon malrapide kaj senparole ili ekvidis la Heĝon subite aperi antaŭe. Ĝi estis alta kaj priretita je arĝentaj araneaĵoj.
— Kiel vi trapasos tion? — demandis Fredegaro.
— Sekvu min! — diris Gaja, — kaj vi vidos. — Li turniĝis maldekstren laŭ la Heĝo, kaj baldaŭ ili alvenis punkton, kie ĝi kurbiĝis internen, laŭirante la randon de ravino. Fosaĵo estis iam farita, iom malproksime de la Heĝo, kaj ĝi subeniris malabrupte en la teron. Ĝi havis flanke brikmurojn, kiuj altiĝis grade, ĝis subite ili arkiĝis kaj formis tunelon, kiu plonĝis sub la Heĝon kaj eliris en la ravino aliflanke.
Tie haltis Dikulo Bolĝero.
— Adiaŭ, Frodo! — li diris. — Mi preferas ke vi ne foriru en la Arbaron. Mi nur esperas, ke antaŭ la tagofino vi ne bezonos savanton. Sed bonŝancon al vi — hodiaŭ kaj ĉiutage!
— Se antaŭe ne troviĝos io pli malbona ol la Malnova Arbaro, mi estos bonŝanca, — diris Frodo. — Diru al Gandalfo, ke li rajdu laŭ la Orienta Vojo: ni baldaŭ mem reatingos ĝin kaj laŭiros ĝin kiel eble plej rapide.
— Adiaŭ! — ili kriis, kaj rajdis malsupren sur la deklivo kaj malaperis el la vido de Fredegaro en la tunelon.
Tiu estis malluma kaj humida. Ĉe la alia fino ĝi estis fermita per pordo el dikaj ferfostoj. Gaja elseliĝis kaj malŝlosis la pordon, kaj kiam ili ĉiuj jam trapasis li puŝfermis ĝin denove. Ĝi fermiĝis kun tintego, kaj la seruro klakis. La sono estis misaŭgura.
— Jen! — diris Gaja. — Ni forlasis la Provincon kaj jam troviĝas ekstere, rande de la Malnova Arbaro.
— Ĉu la rakontoj pri ĝi estas veraj? — demandis Grinĉjo.
— Mi ne scias, kiujn rakontojn vi aludas, — Gaja respondis. — Se vi aludas la malnovajn timigrakontojn, kiujn rakontis al Dikulo liaj vartistinoj, pri goblenoj, lupoj kaj tiaj aĵoj, mi juĝas, ke ne. Ĉiuokaze mi ne kredas ilin. Sed la Arbaro estas stranga. Ĉio en ĝi estas multe pli vigla, pli konscia pri okazaĵoj, por tiel diri, ol en la Provinco. Kaj al la arboj ne plaĉas fremduloj. Ili gvatas vin. Ili kutime kontentas nur gvati vin, dum daŭro de la taglumo, kaj faras malmulton. De tempo al tempo la malplej amikecaj eble faligos branĉon, aŭ elpuŝos radikon, aŭ kroĉiĝos al vi per longa pendaĵo. Sed nokte la okazaĵoj povas esti tre timigaj, kiel oni diris al mi. Nur unu-du fojojn mi estis ĉi tie post la noktiĝo, kaj nur proksime al la Heĝo. Ŝajnis al mi, ke ĉiuj arboj interflustris, transdonante novaĵojn kaj komplotojn per lingvo nekomprenebla, kaj la branĉoj svingiĝis kaj palpserĉis tute sen vento. Oni fakte diras, ke la arboj ja efektive moviĝas, kaj kapablas ĉirkaŭfermi fremdulojn. Efektive, antaŭlonge ili atakis la Heĝon: ili alvenis kaj plantis sin tute apud ĝi, kaj kliniĝis trans ĝin. Sed alvenis la hobitoj kaj detranĉis centojn da arboj kaj konstruis grandan fajron en la Arbaro, kaj bruligis la tutan teron laŭ longa strio oriente de la Heĝo. Post tio la arboj rezignis la atakon, sed iĝis tre neamikaj. Ankoraŭ ekzistas larĝa nuda loko ne fore interne, kie oni bruligis la fajron.
— Ĉu nur la arboj estas danĝeraj? — demandis Grinĉjo.
— Loĝas diversaj strangaĵoj profunde en la Arbaro, kaj je la kontraŭa flanko, — diris Gaja, — aŭ almenaŭ tion mi aŭdis; sed mi neniam vidis ion tian. Sed iu konstruas padojn. Kiam ajn oni venas internen, oni trovas liberajn irejojn; sed ili ŝajnas formoviĝi kaj ŝanĝiĝi de tempo al tempo laŭ stranga maniero. Ne malproksime de tiu ĉi tunelo troviĝas, aŭ longe troviĝis, komenciĝo de iom larĝa pado kondukanta al la Fajra Apertejo, kaj poste antaŭen pli-malpli laŭ nia direkto, orienten kaj iom norden. Tiun padon mi klopodos trovi.
Nun la hobitoj forlasis la tunelpordon kaj rajdis trans la larĝan kavon. Aliflanke vidiĝis malklara padeto suprengvidanta ĝis la subaĵo de l’ Arbaro, cent jardojn kaj pli for de la Heĝo; sed ĝi malaperis tuj, kiam ĝi estis kondukinta ilin sub la arbojn. Rerigardante ili povis vidi la malhelan linion de la Heĝo tra la arbotrunkoj, kiuj jam densis ĉirkaŭ ili. Rigardante antaŭen ili povis vidi nur arbotrunkojn de sennombraj grandecoj kaj formoj: rektaj aŭ kurbaj, torditaj, kliniĝantaj, stumpaj aŭ gracilaj, glataj aŭ nodozaj kaj branĉohavaj; ĉiuj trunkoj estis verdaj aŭ grizaj pro musko kaj ŝlimaj vilaj kreskaĵoj.
Sole Gaja ŝajnis sufiĉe kontenta.
— Vi prefere gvidu antaŭen kaj trovu tiun padon, — Frodo diris al li. — Ni ne perdu unu la aliajn, aŭ forgesu la direkton al la Heĝo!
Ili elektis irejon inter arboj, kaj iliaj poneoj obstine antaŭeniris, zorge evitante la multajn tordiĝantajn kaj interplektitajn radikojn. Mankis subkreskaĵo. La tereno grade supreniĝis, kaj dum ili antaŭeniris, ŝajnis, ke la arboj altiĝas, malheliĝas kaj densiĝas. Neniu sono aŭdiĝis, krom okaza malsekaĵo gutanta tra la senmovajn foliarojn. Provizore mankis flustrado kaj moviĝado inter la branĉoj; sed ili ĉiuj spertis maltrankvilan senton, ke ili estas gvatataj malaprobe, kio profundiĝis ĝis malŝate kaj eĉ malamike. Tiu sento po iom kreskis, ĝis ili trovis, ke ili eksuprenrigardis rapidege, aŭ retrorigardis trans la ŝultron, kvazaŭ ili atendus subitan baton.
Ankoraŭ ne vidiĝis signo de pado, kaj la arboj ŝajnis konstante bari al ili la vojon. Grinĉjo subite sentis, ke tion li ne plu povas toleri, kaj senaverte li elpuŝis krion.
— Hej! Hej! — li kriis. — Nenion mi intencas fari. Nur lasu min trapasi!
La aliaj haltis surprizite; sed la krio falis kvazaŭ sordinita per peza kurteno. Venis nenia eĥo aŭ respondo, kvankam ŝajnis, ke la Arbaro iĝis pli densa kaj pli atenta ol antaŭe.
— Sur via loko mi ne krius, — diris Gaja. — Tio pli damaĝas ol utilas.
Frodo komencis pripensi, ĉu estas eble trovi travojon, kaj ĉu li prave devigis la aliajn eniri tiun abomenindan Arbaron. Gaja rigardis de flanko al flanko, kaj jam ŝajnis malcerta pri la irota direkto. Grinĉjo rimarkis tion.
— Vi ne bezonis longe por perdigi al ni la vojon, — li diris. Sed tiumomente Gaja fajfis malŝarĝiĝe kaj indikis antaŭen.
— Nu, nu! — li diris. — Tiuj arboj ja dismoviĝas. Jen antaŭ ni la Fajra Apertejo, mi tion esperas, sed la pado al ĝi ŝajne formoviĝis!
La lumo iĝis pli klara, kiam ili antaŭeniris. Subite ili eliris el inter la arboj kaj trovis sin en larĝa ronda interspaco. Troviĝis ĉielo supre, surprize al ili blua kaj klara, ĉar sub la Arbar-tegmento ili ne povis vidi la leviĝantan matenon kaj la foriron de l’ nebuleto. Tamen la suno ankoraŭ ne estis sufiĉe alta por brili rekte en la interspacon, kvankam ĝia lumo banis la arbosuprojn. Ĉiuj folioj estis pli densaj kaj pli verdaj ĉirkaŭ la rando de la apertejo, enfermante ĝin per preskaŭ solida muro. Neniuj arboj kreskis tie, nur malneta herbo kaj multaj altaj plantaĵoj: tigopuŝaj kaj paliĝintaj konioj kaj arbaraj petroseloj, epilobio semiĝanta je lantugaj cindroj kaj abundaj urtikoj kaj kardoj. Splena loko: sed ĝi ŝajnis ĉarma kaj ĝoja ĝardeno post la enfermita Arbaro.
La hobitoj sentis kuraĝiĝon kaj suprenrigardis esperplene al la larĝiĝanta taglumo sur la ĉielo. Aliflanke de la apertejo troviĝis breĉo en la arbomuro kaj senobstakla pado. Ili povis vidi, ke ĝi eniras en la Arbaron, ie-tie larĝa kaj supre aperta, kvankam en kelkaj lokoj la arboj proksimis kaj superombris ĝin per siaj malhelaj branĉoj. Laŭ tiu pado ili rajdis. Ili ankoraŭ supreniris malabrupte, sed nun ili iris multe pli rapide, kaj pli kuraĝe; ĉar ŝajnis al ili, ke la Arbaro malseveriĝis kaj intencis tralasi ilin finfine nemalhelpante.
Sed post iom da tempo la aero komengis iĝi varma kaj sufoka. Denove la arboj enpremiĝis ambaŭflanke, kaj ili ne plu povis vidi antaŭen. Nun ili sentis pli ol iam forte la malbonintencon de la Arbaro alpremantan al ili. Estis tiel silente, ke la paŝado de la poneaj hufoj, susuranta sur mortintaj folioj kaj foje stumblanta pro kaŝitaj radikoj, ŝajnis batsoni en iliaj oreloj. Frodo provis kanti por kuraĝigi ilin, sed lia voĉo nur murmuris.
Vaguloj en la lando ombra
ne malesperu! Kvankam sombra,
Arbaro devas fine cedi,
kaj vidi sunon pretertredi:
subira suno, suno veka,
la tagofin’, aŭ tago eka.
Arbaroj ĉiuj fine falas...
Falas — sed ĝuste kiam li prononcis tiun vorton, lia voĉo forvelkis mutiĝe. La aero ŝajnis peza kaj la kreado de vortoj laciga. Ĝuste malantaŭ ili branĉego defalis de maljuna transpenda arbo, kraksone sur la padon. La arboj ŝajnis enfermiĝi antaŭ ili.
— Al ili ne plaĉas ĉio ĉi pri finoj kaj faloj, — diris Gaja. — Prefere ne plu kantu intertempe. Atendu ĝis ni ja atingos la randon, kaj tiam ni turnos nin kaj regalos ilin per laŭta kunkanto!
Li parolis ĝojplene, kaj se li spertis iun antaŭtimon, li tion ne evidentigis. La aliaj nenion respondis. Ili estis deprimitaj. Pezo pograde premis la koron de Frodo, kaj li jam bedaŭris kun ĉiu paŝo antaŭen, ke li pensis defii la minacon de la arboj. Li estis fakte ĝuste haltonta kaj propononta reiron (se tio ankoraŭ eblis), kiam okazis io nova. La pado ĉesis supreniri, kaj iĝis dum kelka tempo preskaŭ ebena. La mallumaj arboj flankeniĝis, kaj antaŭe ili povis vidi la padon, kiu etendiĝis preskaŭ sendevie rekten. Antaŭ ili, sed iom fore, staris verda montetoverto, senarba, leviĝanta kvazaŭ kalva kapo el la ĉirkaŭanta Arbaro. La pado ŝajnis konduki rekte al ĝi.
Ili denove ekrapidis antaŭen, ĝojigitaj pro la penso, ke ili elrampos dum kelka tempo super la tegmenton de l’ Arbaro. La pado subeniris, poste komencis denove supreniri, gvidante ilin finfine ĝis la subo de l’ apika montetoflanko. Tie ĝi forlasis la arbojn kaj malaperis en gazonon. La Arbaro tute ĉirkaŭis la monteton kvazaŭ densa hararo, kiu abrupte finiĝis je cirklo ĉirkaŭ la razita verto.
La hobitoj kondukis siajn poneojn supren, rondirante ĝis ili atingis la supron. Tie ili stariĝis kaj rigardis ĉirkaŭen. La aero estis glima kaj sunluma, sed nebuleta; kaj ili ne povis ĝisvidi tre malproksimen. En la proksimo la nebulo jam preskaŭ foriris; tamen ie-tie ĝi kuŝis en kavaĵoj de la Arbaro, kaj sude de ili, el profunda faldaĵo, kiu tute trastrekis la Arbaron, nebulo plu leviĝis kvazaŭ vaporo aŭ strietoj da blanka fumo.
— Tie, — diris Gaja, fingromontrante, — estas la linio de la Videvindlo. Ĝi defluas el la Montetaro kaj fluas sud-okcidenten tra l’ Arbaromezo por aliĝi al Brandovino ĉe Fojnofino. Ne laŭ tiu vojo ni volas iri! La Videvindla valo estas laŭdire la plej stranga parto de la tuta Arbaro — la centro, el kiu venas la tuta strangeco, se tiel diri.
La aliaj rigardis en la direkton indikitan de Gaja, sed ili povis vidi malmulte pli ol nebulon super la malseketa kaj forte-fendita valo; kaj poste la suda duono de l’ Arbaro forfadiĝis el la vidokampo. La suno ĉe la montetosupro jam komencis varmegiĝi. Certe estis ĉirkaŭ la dek-unua horo; sed la aŭtuna malklaro ankoraŭ malhelpis, ke ili multon vidu alidirekten. Okcidente ili ne povis distingi la linion de la Heĝo aŭ la valon de Brandovino post ĝi. Norde, kien ili rigardis plej esperplene, ili vidis nenion, kio povus esti la linio de la Granda Orienta Vojo, al kiu ili celis. Ili troviĝis sur insulo en maro da arboj, kaj la horizonto estis vualita.
Ĉe la sud-orienta flanko, la tero forfalis tre apike, kvazaŭ la deklivoj de la monteto daŭrus profunden sub la arboj, kiel insulstrandoj, kiuj estas efektive montflankoj leviĝantaj el profunda akvo. Ili sidiĝis sur la verda rando kaj elrigardis trans la arbarojn subajn, dum ili maĉis sian tagmanĝon. Dum la suno altiĝis kaj pasis tagmezon, ili ekvidis malproksime en la oriento la grizverdajn liniojn de la Montetaro kuŝanta aliflanke de la Malnova Arbaro. Tio multe ĝojigis ilin, ĉar estis bone vidi ion ajn post la arbarlimoj, kvankam ili ne intencis iri tiudirekten, se iel eblus: la Montetaro estis tiel same misreputacia, kiel la Arbaro mem.
Finfine ili decidis pluiri. La pado, kiu gvidis ilin al la monteto reaperis ĉe la norda flanko; sed ili ne longe laŭiris ĝin antaŭ ol ili konsciiĝis, ke ĝi kurbiĝas seninterrompe dekstren. Baldaŭ ĝi komencis rapide malsupreniri, kaj ili divenis, ke certe ĝi direktiĝis efektive al la Videvindla valo: tute ne la direkto, laŭ kiu ili volis iri. Post iom da diskuto ili decidis forlasi tiun misgvidan padon kaj ekiri norden, ĉar kvankam tion ili ne vidis de la monteta supro, la Vojo devis troviĝi tiudirekte, kaj ne povis malproksimi multajn mejlojn. Cetere, norde kaj maldekstre de la pado, la tereno ŝajnis pli seka kaj pli aperta, suprenirante al deklivoj, kie la arboj estis malpli densaj, kaj la pinoj kaj abioj anstataŭis la kverkojn kaj fraksenojn kaj aliajn fremdajn kaj sennomajn arbojn de la pli densa Arbaro.
Komence tiu elekto ŝajnis bona: ili progresis sufiĉe rapide, kvankam kiam ajn ili ekvidis la sunon en nefermitejo, neklarigeble ŝajnis, ke ili devojiĝis orienten. Sed post iom da tempo la arboj komencis enfermi ilin denove, ĝuste tie, kie ili defore aspektis malpli densaj kaj malpli interplektitaj. Poste profundaj sulkoj estis trovitaj neatendite, kvazaŭ enpremaĵoj de gigantaj radegoj, larĝaj defendfosaĵoj aŭ enfositaj vojetoj delonge neuzitaj kaj ŝtopitaj je dornarbustoj. Tiuj kutime kuŝis laŭlarĝe de ilia irdirekto, kaj oni povis trairi ilin nur per grimpado suben-supren, kio tre ĝenis kaj malfacilis al la poneoj. Ĉiufoje kiam ili subengrimpis, ili trovis, ke la kavon plenigas densaj arbustoj kaj interplektita subkreskaĵo, kiuj iel ne cedis maldekstren, sed nur lasis vojon kiam ili turniĝis dekstren, kaj ili devis iom iri sur la fundo antaŭ ol trovi eliron supren laŭ la kontraŭa deklivo. Ĉiufoje, kiam ili elgrimpis, la arboj ŝajnis pli densaj kaj pli mallumaj; kaj ĉiam estis pli malfacile trovi vojon maldekstren kaj supren, kaj ili estis devigataj iri dekstren kaj suben.
Post unu-du horoj ili jam tute perdis klaran direktosenton, kvankam ili tre bone sciis, ke ili jam delonge ĉesis iri norden. Ili estis misdirektataj kaj simple sekvis vojon elektitan por ili — orienten kaj suden, en la koron de la Arbaro kaj ne el ĝi.
La posttagmezo estis forpasiĝema, kiam ili grimpis kaj stumblis en ravinon pli larĝan kaj pli profundan ol iu ajn pli frue trafita. Ĝiaj randoj estis tiel apikaj kaj altaj, ke pruviĝis neeble elgrimpi, ĉu antaŭen ĉu malantaŭen, ne postlasinte siajn poneojn kaj pakaĵojn. Eblis nur laŭiri la ravinon — malsupren. La tero iĝis mola, foje marĉa; fontoj aperis sur la deklivoj, kaj ili baldaŭ trovis, ke ili laŭiras rojon, kiu fluetas kaj babilas sur lolokovrita bedo. Poste la tero komencis malsupreniri krute, kaj la rojo, iĝante forta kaj brua, fluis kaj saltis rapide suben tra la deklivo. Ili troviĝis en profunda malhela ravineto arkita de arboj alte super iliaj kapoj.
Plustumblinte dum kelka tempo laŭ la rojo, ili tute subite eliris el la mallumo. Kvazaŭ tra pordo ili vidis antaŭ si la sunlumon. Atinginte la aperturon ili trovis, ke ili estas subenirintaj tra fendo en alta apika deklivo, preskaŭ klifo. Ĉe ties subo estis larĝa spaco herba kaj fragmita; kaj malproksime ekvidiĝis alia deklivo preskaŭ same apika. Ora posttagmezo de malfrua sunlumo kuŝis varma kaj dormema sur la kaŝita tero inter ili. Meze de ĝi pigre serpentumis malhela brunakva rivero, borderita de antikvaj salikoj, transarkita de salikoj, malhelpata de falintaj salikoj, kaj punktita per miloj da paliĝintaj salikfolioj. Tiuj densis en la aero, flirtante flavaj de sur la branĉoj, ĉar varma kaj milda venteto blovis softe en la valo, kaj la karikoj siblis, kaj la salikobranĉoj grincis.
— Nu, nun mi almenaŭ konjektas, kie ni troviĝas! — diris Gaja. — Ni venis laŭ preskaŭ kontraŭa direkto ol tiu, kiun ni intencis. Tio estas la Rivero Videvindlo! Mi antaŭeniros esplore.
Li elpaŝis en la sunlumon kaj malaperis en la altajn herbojn. Post iom da tempo li reaperis kaj raportis, ke iom solida tereno situas inter la klifsubo kaj la rivero; en kelkaj lokoj firma razeno ĝisiris la akvorandon.
— Krome, — li diris, — ŝajnas, ke io simila al pado serpentumas laŭ la cisa flanko de la rivero. Se ni turniĝos maldekstren kaj laŭiros ĝin, ni nepre elvenos finfine je la orienta flanko de l’ Arbaro.
— Povas esti! — diris Grinĉjo. — Nome, se la pado etendiĝos tiom, kaj ne simple rekondukos nin en marĉon kaj lasos nin tie. Kiu kreis la padon, laŭ via supozo, kaj kial? Mi certas, ke tio ne okazis por helpi nin. Mi iĝas tre suspektema pri tiu ĉi Arbaro kaj ĉio, kio enestas, kaj mi jam ekkredas ĉiujn onidirojn pri ĝi. Kaj ĉu vi havas koncepton pri la irota distanco orienten?
— Ne, — diris Gaja, — tion mi ne havas. Mi tute ne scias, kiomdistance ni troviĝas laŭ la Videvindlo, aŭ kiu kredeble venus sufiĉe ofte ĉi tien por krei padon. Sed ne ekzistas alia elirvojo, kiun mi povas vidi aŭ imagi.
Ĉar ekzistis neniu alia eblo, ili elspaliris, kaj Gaja gvidis ilin al la pado eltrovita de li. Ĉie la karikoj kaj herboj estis riĉaj kaj altaj, ie-tie eĉ ĝis super iliaj kapoj; sed la trovita pado estis facile irebla tra serpentumoj kaj tordiĝoj, elektanta la pli firman terenon inter marĉoj kaj lagetoj. Ie-tie ĝi transpasis aliajn rojetojn, defluantajn laŭ fendoj ĝis la Videvindlo el la pli altaj firstoj, kaj en tiaj lokoj arbotrunkoj aŭ faskoj da branĉetaro estis zorge transmetitaj.
Al la hobitoj komencis sentiĝi varme. Armeoj da diversspecaj muŝoj zumadis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kaj la posttagmeza suno sentiĝis brule sur la dorsoj. Finfine ili alvenis subite ombrejon maldensan; grizaj branĉegoj etendiĝis trans la padon. Ĉiu paŝo antaŭen iĝis pli malvolonta ol la antaŭa. Dormemo ŝajnis rampi el la tero kaj supren laŭ la kruroj kaj fali malsovaĝe el la aero sur iliajn kapojn kaj okulojn.
Frodo sentis sian mentonon subiri kaj sian kapon kliniĝi. Proksime antaŭe Grinĉjo falis surgenuen. Frodo haltis.
— Senutile, — aŭdiĝis Gaja. — Ne eblas plu paŝi sen ripozo. Necesas dormeti. Estas friske sub la salikoj. Malpli da muŝoj!
Al Frodo ne plaĉis aŭdi tion.
— Ek al! — li kriis. — Ne eblas nun dormeti. Ni devas unue eliri el la Arbaro. — Sed la aliaj jam tro dormemis por lin atenti. Apude staris Sam oscedante kaj palpebrumante stulte.
Subite Frodo mem spertis atakon de la dormemo. Lia kapo kirliĝis. Jam aŭdiĝis en la aero preskaŭ neniu sono. La muŝoj ĉesis zumi. Nur milda bruo rande de l’ aŭdkapablo, mallaŭta flirtado, kvazaŭ kanto duonflustrata, ŝajnis ekmoviĝi inter la brancoj supre. Li levis siajn pezajn okulojn kaj vidis super si kliniĝantan enorman salikon, maljunan kaj prujnecan. Giganta ĝi aspektis, ĝiaj disetendaj branĉoj suprenstreĉiĝis kvazaŭ celantaj brakoj kun multaj longfingraj manoj, ĝia nodoza kaj tordita trunko gapis per larĝaj fendoj, kiuj grincis mallaŭte pro moviĝo de l’ branĉoj. Ties folioj flirtiĝantaj kontraŭ la hela ĉielo blindumis lin, kaj li falis, kaj kuŝiĝis samloke sur la herbo.
Gaja kaj Grinĉjo trenis sin antaŭen kaj kuŝiĝis, apogante la dorsojn per la salikotrunko. Malantaŭ ili la fendegoj larĝe apertis por akcepti ilin, dum la arbo balanciĝis kaj grincis. Ili suprenrigardis al la grizaj kaj flavaj folioj, kiuj milde moviĝis kontraŭ la lumo kaj kantis. Ili fermis siajn okulojn, kaj tiam ŝajnis, ke vortojn ili preskaŭ povis aŭdi, vortojn friskajn, dirantaj ion pri akvo kaj dormo. Ili sin donis al la sorĉo kaj profunde ekdormis piede de la granda griza saliko.
Frodo kuŝis dum kelka tempo luktante kontraŭ la dormo lin venkanta, poste per klopodego li restariĝis. Li spertis regantan soifon por malvarmeta akvo.
— Atendu min, Sam, — li balbutis. — Mi devas lavi piedojn momente.
Duonsonĝe li vagis antaŭen ĝis la riverflanka rando de l’ arbo, kie tordiĝantaj radikegoj etendiĝis en la rivereton, kvazaŭ nodozaj draketoj streĉkliniĝantaj por trinki. Li diskruris super unu el ili, kaj padeligis siajn varmegajn piedojn en la friska bruna akvo; kaj tie ankaŭ li subite endormiĝis dorsapoge kontraŭ la arbo.
Sam sidiĝis kaj gratis al si la kapon, kaj oscedis kavernece. Li havis zorgojn. Estis malfrua posttagmezo, kaj tiu subita dormemo ŝajnis al li nenatura.
— Malantaŭ tio troviĝas pli ol suno kaj varma aero, — li murmuris al si. — Al mi ne plaĉas tiu ĉi arbego. Mi ne fidas ĝin. Aŭskultu, kiel ĝi nun kantas pri dormo! Tio ĉi tute ne taŭgas!
Li pene stariĝis, kaj treniĝis for por konstati, kio okazis al la poneoj. Li trovis, ke du el ili jam sufiĉe forvagis laŭ la vojeto; kaj kiam li ĵus kaptis ilin kaj rekondukis ilin direkte al la aliaj, li aŭdis du bruojn; unu laŭtan kaj la alian mallaŭtan sed tre klaran. Unu estis plaŭdo de io peza, kio falis en la akvon, la alia estis brueto kiel klako de seruro, kiam pordo fermiĝas kviete kaj abrupte.
Li rekuregis al la bordo. Frodo estis en la akvo proksime al la bordo, kaj granda arbradiko ŝajnis esti super li kaj subpremi lin, sed li ne baraktis. Sam kaptis lin jake, kaj trenis lin el sub la radiko, kaj poste malfacile tiris lin sur la bordon. Preskaŭ tuj li vekiĝis, tusis kaj sputis.
— Efektive, Sam, — li diris finfine, — tiu arbaĉo min enĵetis! Tion mi sentis. La granda radiko simple turniĝis kaj enfaligis min!
— Supozeble vi sonĝis, s-ro Frodo, — diris Sam. — Vi ne devus sidi en tia loko, se vi sentus vin dormema.
— Kio pri la aliaj? — Frodo demandis. — Mi scivolas, kiajn sonĝojn ili spektas.
Ili ĉirkaŭiris aliflanken de la arbo, kaj tiam Sam komprenis la klakon, kiun li aŭdis. Grinĉjo estis malaperinta. La fendeto, apud kiu li kuŝiĝis, estis kunfermita, tiel ke eĉ apertureto ne videblis. Gaja estis kaptita: alia fendo fermiĝis ĉirkaŭ lia talio; liaj kruroj kuŝis ekstere, sed lia cetero estis interne de malluma aperturo, kies randoj tenegis kiel pinĉiloj.
Frodo kaj Sam batis unue la arbotrunkon, kie Grinĉjo estis kuŝinta. Poste ili freneze klopodis disigi la makzelojn de la fendo, kiu tenis kompatindan Gajan. Tute senrezulte.
— Kia fatraso! — kriis Frodo senkohere. — Kial ni entute alvenis ĉi teruran Arbaron? Se nur ni ĉiuj estus denove en Stretkavo! — Li piedbatis per sia tuta forto la arbon, ne domaĝante siajn piedojn. Apenaŭ rimarkebla tremeto trakuris la trunkon kaj supren en la branĉaron; la folioj siblis kaj flustris, sed jam kun sono de mallaŭta kaj malproksima ridado.
— Supozeble ne troviĝas hakilo en niaj pakaĵoj, s-ro Frodo? — demandis Sam.
— Mi kunportis hakileton por splitigi brullignon, — diris Frodo. — Tio ne multe utilus.
— Atendu momenton! — kriis Sam, trafite de ideo sugestita de la brulligno. — Eble ni atingus ion per fajro!
— Eble, — diris Frodo dubeme. — Ni eble sukcesus rosti vivantan Grinĉjon interne.
— Komence ni provu dolorigi aŭ timigi la arbon, — diris Sam atakeme. — Se ĝi ne ellasos ilin, mi faligos ĝin, eĉ se necesos tramaĉi ĝin. — Li kuris ĝis la poneoj kaj postnelonge revenis kun du fajrigiloj kaj hakileto.
Rapide ili kunportis sekan herbon, foliojn kaj arboŝelerojn, kaj amasigis rompitajn branĉerojn kaj hakitajn ŝtipojn. Tiujn ili amasigis kontraŭ la trunko ĉe l’ arboflanko malproksima de la kaptitoj. Kiam Sam eligis flagron el la fajrigilo, tuj ĝi ekbruligis la sekan herbon kaj supreniris agitiĝo de flamoj kaj fumo. La branĉeroj krakis. Fajrofingretoj lekis la sekan sulkiĝintan ŝelon de l’ antikva arbo kaj ĝin brulmarkis. Tremo trakuris la tutan salikon. Super iliaj kapoj la folioj ŝajnis sibli laŭ sono de doloro kaj kolero. Kriego eliĝis el Gaja, kaj de la arbinterno aŭdiĝis sordinita ekkrio de Grinĉjo.
— Estingu tion! Estingu! — ekkriis Gaja. — Li premduonigos min, se vi ne. Tion li diras!
— Kiu? Kion? — bruis Frodo, ĉirkaŭkurante aliflanken de l’ arbo.
— Estingu tion! Estingu! — petegis Gaja. La branĉoj de l’ saliko komencis svingiĝi violente. Aŭdiĝis sono kvazaŭ de vento leviĝanta kaj disvastiĝanta ĝis la branĉoj de ĉiuj ĉirkaŭstarantaj arboj, kvazaŭ oni faligus ŝtonon en la trankvilan dormon de la rivera valo kaj kaŭzus ondetojn da kolero, kiuj trakuris la tutan Arbaron. Sam piedbatis la fajreton kaj stamfe estingis la flagraĵon. Sed Frodo, sen klara koncepto pri la kialo, laŭkuris la padon, kriante: “helpon! helpon! helpon!” Ŝajnis al li apenaŭ tolerebla la sono de la propra akratona voĉo: ĝi estis forblovita de li pere de la salikvento kaj dronis en bruego de folioj, tuj kiam la vortoj eliĝis el lia buŝo. Li sentis sin senespera: perdita kaj sensprita.
Subite li haltis. Aŭdiĝis respondo, aŭ tiel ŝajnis al li, sed ĝi ŝajnis origini de malantaŭe, malproksime laŭ la pado, fone de la Arbaro. Li sin turnis kaj aŭskultis, kaj baldaŭ ne plu estis dube; iu kantis, profunda ĝojplena voĉo kantis senzorge kaj feliĉe, sed ĝi kantis sensencaĵon:
Hej dol! gaja dol! ring a dong diljo!
Ring a dong! salta long! laŭ salika triljo!
Tom Bom, vigla Tom, Tom Bombadiljo.
Duone esperplenaj, duone timantaj iun novan danĝeron, Frodo kaj Sam jam staris senmove. Subite el longa sinsekvo da ŝajne galimatiaj vortoj la voĉo fortiĝis laŭta kaj klara kaj ekkantis jenan kanton:
Hej! Venu gaja dol! dol do! Mia luma!
Vigle flugas veter-vent’ kaj la sturno pluma.
Tie sube de la Monto, en sunlumo hela,
sur la sojlo atendante ĝis fridlumo stela,
estas mia belulin’, filin’ Rivervirina,
svelta kiel saliker’, ol akvo pli sublima.
Olda Tom Bombadiljo hejmenire plandas
kun nimfeoj en la mano, aŭdu ke li kantas!
Hej! Venu gaja dol! dol do a dero,
or-bero, or-bero, gajaflava bero!
Kompatinda Salikul’, radikojn jam fortenu!
Tom hastemas. Post la tago, la vespero venu.
Tom rehejmeniras jam, la nimfeoj kvantas.
Hej! venu dero-dol! aŭdu ke li kantas!
Frodo kaj Sam staris kvazaŭ sorĉite. La vento finblovis. Denove staris silente la folioj sur branĉoj rigidaj. Sekvis alia kanteksplodo, kaj tiam subite, saltetante kaj dancante laŭ la pado, aperis super la karikoj malnova trivita ĉapelo kun alta kapingo kaj longa blua plumo ŝovita en la ĉirkaŭrandon. Post alia hopo kaj salto vidiĝis viro, aŭ tiel ŝajnis. Li ĉiuokaze estis tro granda kaj peza por esti hobito, sed ne sufiĉe altkreska por esti Grandulo, kvankam li tiomgrade bruis, plandante antaŭen kun flavaj botegoj sur la dikaj kruroj, kaj trasturmante herbon kaj karikojn kvazaŭ trinkcelanta bovino. Li havis bluan mantelon kaj longan brunan barbon, liaj okuloj bluis kaj helis, kaj lia vizaĝo ruĝis kiel matura pomo, sed centoble sulkumita pro ridado. En la manoj li portis sur foliego, kvazaŭ sur pleto, amaseton da nimfeoj.
— Helpon! — kriis Frodo kaj Sam, alkurante lin kun la manoj alstreĉitaj.
— Halt! Halt! trankviliĝu! — ekkriis la maljunulo, tenante supren unu manon, kaj ili tuj haltis, kvazaŭ rigidiĝintaj. — Nu, miaj etuloj, kien vi celas, blovante tiel balge? Kio ĝenas do? Ĉu vi scias, kiu mi estas? Mi estas Tom Bombadiljo. Sciigu la problemon! Tom hastemas. Ne premegu miajn nimfeojn!
— Miaj amikoj estas kaptitaj en la saliko, — kriis Frodo senspire.
— Premiĝas en fendo Mastro Gaja! — kriis Sam.
— Kio? — kriegis Tom Bombadiljo, saltante en la aeron. — Maljunulo Saliko? Nenio pli malbona, ĉu? Tio estas baldaŭ ĝustigota. Mi konas la taŭgan melodion. Maljuna griza Salikulo! Mi frostigos lian medolon, se li ne kondutos bone. Mi forkantos liajn radikojn. Mi kante alvokos venton kaj forblovigos foliojn kaj branĉaron. Maljunulo Saliko!
Zorge demetinte sur la herbon siajn nimfeojn, li alkuris la arbon. Tie li vidis la piedojn de Gaja ankoraŭ eliĝantaj — la cetero jam estis entirita. Tom almetis sian buŝon al la fendo kaj ekkantis en ĝin mallaŭte. La vortojn ili ne kaptis, sed evidente Gaja estis stimulita. Liaj kruroj komencis batadi. Tom forsaltis, kaj forrompinte pendantan branĉon frapis per ĝi la salikoflankon.
— Reellasu ilin, Maljunulo Saliko! — li diris. — Kion vi supozas? Vi ne devus esti vekiĝinta. Manĝu grundon! Fosu profunden! Trinku akvon! Ekdormu! Jen parolas Bombadiljo!
Poste li kaptis la piedojn de Gaja kaj eltiris lin el la subite larĝiĝanta fendo.
Aŭdiĝis ŝira grinco kaj la alia fendo dissplitiĝis, kaj el ĝi impetis Grinĉjo, kvazaŭ piedbatite. Poste kun laŭta klako fermiĝis ambaŭ fendoj. Tremego trakuris la arbon de radikoj ĝis pinto, kaj komplete silentiĝis ĉio.
— Koran dankon! — diris la hobitoj, unu post alia. Tom Bombadiljo ekridegis.
— Nu, etuloj miaj! — diris li, kliniĝante tiel, ke li rigardis rekte iliajn vizaĝojn. — Vi akompanos min hejmen! La tablon surpezas flava kremo, mielĉelaro, kaj blanka pano kaj butero. Atendas Orbero. Konvenas demandoj dum la vespermanĝo. Sekvu min kiel eble plej rapide!
Dirinte tion li prenis siajn nimfeojn kaj poste kun invita manoflirto iris hope kaj dance laŭ la pado orienten, ankoraŭ kantante laŭte kaj sensencaĵe.
Tro surprizitaj kaj tro malŝarĝitaj por paroli, la hobitoj postsekvis lin laŭeble plej rapide. Sed tio ne estis sufiĉe rapide. Tom baldaŭ malaperis antaŭ ili, kaj la bruo de lia kantado malfortiĝis kaj malproksimiĝis. Subite lia voĉo reflosis al ili per laŭta alkrio!
Hop! antaŭen, amiketoj, laŭ la Videvindlo!
Tom antaŭeniris, ĉar necesas ilumin’, do.
Okcidente sinkas Suno: baldaŭ vi malcertos.
Kiam noktaj ombroj venos, tiam pord’ apertos;
tra l’ fenestrovitroj lum’ ekbrilos flava.
Ne timindas aino! Nek saliko ava!
Branĉon nek radikon timu! Tom nun forrapidos.
Hej nun! gaja dol! Hejme ni vin vidos!
Post tio la hobitoj nenion aŭdis plu. Preskaŭ tuj la suno ŝajnis sinki en la arbojn malantaŭ ili. Ili pensis pri la oblikva vesperlumo ekbrilanta sur la Rivero Brandovino, kaj la fenestroj en Bokelboro, kiuj komencis rebrili pro centoj da lampoj. Antaŭ ili falis ombregoj; trunkoj kaj branĉoj de arboj pendis malhele kaj minace super la pado. Blankaj flokoj da nebulo komencis leviĝi kaj kurbiĝi sur la surfaco de la rivero kaj disvagi inter la radikoj de arboj sur ĝiaj bordoj. El la tero mem sub iliaj piedoj leviĝis ombreca vaporo kaj miksiĝis kun la rapide venanta krepusko.
Iĝis malfacile sekvi la padon, kaj ili estis tre lacaj. Iliaj kruroj ŝajnis plumbecaj. Strangaj kaŝiĝemaj bruoj aŭdiĝis kure inter la ambaŭflankaj arbustoj kaj karikoj, kaj kiam ili suprenrigardis en la palan ĉielon, ili vidis kuriozajn torditajn kaj tuberajn vizaĝojn, kiuj sombris malhele kontraŭ la krepusko kaj rikanis suben al ili desur la alta remparaĵo kaj la randoj de l’ Arbaro. Ili komencis senti, ke tiu ĉi tuta tereno estas nereala, kaj ke ili trastumblas minacan sonĝon, kiu alvenas nenian vekiĝon.
Ĝuste kiam ili sentis, ke la piedoj senmoviĝas, ili rimarkis, ke la tero malabrupte supreniras. La akvo komencis murmuri. En la mallumo ili ekvidis ekblankon de ŝaŭmo, kie la rivero transfluas mallongan akvofalon. Poste la arboj subite finiĝis kaj la nebulo estis lasita malantaŭe. Ili elpaŝis el la Arbaro, kaj trovis larĝan etendaĵon da herbo baŭmanta antaŭ ili. La rivero, jam mallarĝa kaj rapida, gaje saltis renkonte al ili, jen-jen glimante pro la stelolumo, kiu jam ekbrilis surĉiele.
La herbo sub la piedoj estis glata kaj mallonga, kvazaŭ ĝi estus falĉita aŭ razita. La eĝoj de la Arbaro malantaŭe estis tonditaj, kaj netaj kiel heĝo. La pado jam vidiĝis klare antaŭ ili, bone prizorgita kaj borderita per ŝtonoj. Ĝi serpentumis supren sur la pinton de herba teraltaĵeto, jam griza sub la pala steloplena nokto; kaj tie, ankoraŭ pli alte super ili sur posta deklivo, ili vidis la ekbrilajn lumojn de iu domo. Suben denove iris la pado, kaj poste ree supren laŭ longa glata gresdeklivo al la lumo. Subite elfluis larĝa flava lumstrio hele el pordo malfermata. Tie antaŭ ili staris la domo de Tom Bombadiljo, supre, sub monteto. Malantaŭe kuŝis apika terŝultro griza kaj nuda, kaj post ĝi la malhelaj formoj de la Montetaro formarŝis en la orientan nokton.
Ĉiuj hobitoj kaj poneoj rapidis antaŭen. Jam la duono de ilia laco kaj la tuto de iliaj timoj forfalis de ili. Hej! venu gaja dol! elruliĝis la kanto bonvenige.
Hej! Venu deri-dol! Saltu bravaj estoj!
Al hobitoj kaj poneoj ege plaĉas festoj.
Komenciĝu la plezuro! Kantu en komuno!
Poste alia Mara voĉo, tiel juna kaj tiel antikva kiel la Printempo, Mel la kanto de feliĉa akvo defluanta en la nokton el la hela mateno sur la montetoj, alvenis falante kiel arĝento por renkonti ilin:
Komenciĝu la kantad’! Ni kantu en komuno
pri pluv’, nebulo, nubvetero, suno, steloj, luno,
lumo sur foli’ burĝona, roso sur la plumo,
vento sur monteta vast’, tintoj sur la humo,
apudlaga karikar’, lilioj ĉe l’ bordero:
olda Bombadiljo kaj filino de l’ Rivero!
Kaj ĉe tiu kanto la hobitoj staris antaŭ la sojlo, kaj ĉirkaŭbanis ilin ora lumo.
La kvar hobitoj transpaŝis la larĝan ŝtonan sojlon kaj ekstaris senmove, palpebrumante. Ili troviĝis en longa malalta ĉambro, plenigita de lumo per lampoj svingiĝantaj de la tegmentotraboj; kaj sur la tablo el malhela polurita ligno staris multaj kandeloj, altaj kaj flavaj, brulantaj hele.
Sur seĝo aliflanke de la ĉambro fronte al la dompordo, sidis virino. Ŝiaj longaj flavaj haroj ondiĝis laŭ ŝiaj ŝultroj, ŝia robo estis verda, verda kiel junaj karikoj, trastriita de arĝento kiel roseroj, kaj ŝia zono estis el oro, formita kiel ĉeno da iridoj enkrustitaj de l’ palbluaj okuloj de miozotoj. Ĉirkaŭ ŝiaj piedoj en larĝaj ujoj el verda kaj bruna fajenco flosis blankaj nimfeoj, tiel ke ŝi ŝajnis surtronigita meze de lageto.
— Envenu, bonaj gastoj! — ŝi diris, kaj dum la parolo ili konstatis, ke tio estis ŝia klara voĉo, kiun ili aŭdis kantantan. Ili faris kelkajn timemajn paŝojn en la ĉambron, kaj komencis profunde riverenci, sentante sin strange surprizitaj kaj mallertaj, kiel homoj, kiuj, frapinte sur pordo de dometo por peti tason da akvo, ricevis respondon de bela juna elfreĝino vestita per vivantaj floroj. Sed antaŭ ol ili povis ekparoli, ŝi saltis facile super kaj trans la nimfeujojn, kaj kuris ridante al ili; kaj dum la kuro ŝia robo siblis mallaŭte, kiel vento tra la florbordoj de rivero.
— Venu, karaj uloj! — ŝi diris, kaptante la manon de Frodo. — Ridu, gajiĝu! Mi estas Orbero, filino de l’ Rivero. — Tiam ŝi preterpasis ilin kaj, ferminte la pordon, ŝi turnis al ĝi sian dorson, kun la blankaj brakoj dismetitaj trans ĝi. — Ni elfermu la nokton! — ŝi diris. — Ĉar vi ankoraŭ timas, eble, nebulon, arbombrojn, profundan akvon kaj aĵojn sovaĝajn. Timu nenion! Ĉar hodiaŭ nokte vi estas sub la tegmento de Tom Bombadiljo.
La hobitoj ŝin rigardis mirante; kaj ŝi rigardis unuope ilin kaj ridetis.
— Bela damo Orbero! — diris Frodo finfine, sentante sian koron emociiĝi pro ĝojo, kiun li ne komprenis. Li staris kiel li foje staris sorĉite de belaj elfaj voĉoj, sed la nuna sorĉo, kiun li spertis, estis malsama: malpli akra kaj nobla estis la plezuro, sed pli profunda kaj pli proksima al la mortema koro, mirindega kaj tamen ne stranga. — Bela damo Orbero! — li denove diris. — Jam la ĝojo kaŝita en la kantoj, kiujn ni aŭdis, fariĝis klara al mi.
Gracila kiel verg’ salika! Pli ol akvo klara!
Kariko apud viva lag’! Riverfilino rara!
Printempo kaj somero kaj printempo poste plia!
Ho, vent’ sur akvofalo kaj ridado trafolia!
Subite li ĉesis kaj balbutis, venkita de surprizo, ke li aŭdis sin diri tiajn aferojn. Sed Orbero ridis.
— Bonvenon! — ŝi diris. — Mi ja ne sciis, ke la popolo de l’ Provinco estas tiel dolĉparola. Sed mi konstatas, ke vi estas elf-amiko; la lumo en viaj okuloj kaj la sonoro de via voĉo tion atestas. Jen gaja renkontiĝo! Sidiĝu nun, kaj atendu la Mastron de l’ domo! Li ne longe atendigos vin. Li prizorgas viajn lacajn bestojn.
La hobitoj volonte sidiĝis sur malaltajn kariksidilajn seĝojn, dum Orbero vigle okupiĝis pri la tablo, kaj per la okuloj ili sekvis ŝin, ĉar la gracila beleco de ŝia moviĝado plenigis ilin je kvieta ĝojo. De ie malantaŭ la domo aŭdiĝis kantado. De tempo al tempo ili konstatis, inter multaj deri dol kaj gaja dol kaj ring-a-ding-diljo la ripetitajn vortojn:
Olda Bombadiljo gajhumoron havas;
Bluas lia jako, kaj la botoj flavas.
— Bela damo! — diris denove Frodo post iom da tempo. — Diru al mi, se la demando ne ŝajnas al vi malsprita, kiu estas Tom Bombadiljo?
— Li estas, — diris Orbero, ĉesigante siajn rapidajn moviĝojn kaj ridetante.
Frodo ŝin rigardis demandeme.
— Li estas tia, kia vi jam vidis lin, — ŝi diris responde al tiu alrigardo. — Li estas Mastro de l’ arbaroj, akvoj kaj montetoj.
— Do la tuto de tiu ĉi stranga tereno apartenas al li?
— Tute ne! — ŝi respondis, kaj malaperis ŝia rideto. — Tio vere estus ŝarĝo, — ŝi aldonis malaltvoĉe, kvazaŭ al si. — La arboj kaj la herboj kaj ĉio, kio kreskas aŭ vivas ĉi tie, ĉiuj apartenas al si. Tom Bombadiljo estas la Mastro. Neniu iam ajn ekkaptis oldan Tom marŝantan en la arbaro, vadantan en la akvo, saltantan sur la montetoj sub lumo kaj ombro. Timon li malhavas. Tom Bombadiljo estas la Mastro.
Malfermiĝis pordo kaj envenis Tom Bombadiljo. Nun li ne portis ĉapelon kaj lia densa bruna hararo estis kronita per aŭtunaj folioj. Li ridis, kaj irinte al Orbero, ekkaptis ŝian manon.
— Jen mia bela damo! — li diris, riverencante al la hobitoj. — Jen mia Orbero vestita tute en arĝentverdo kun floroj en la zono! Ĉu la tablo estas ŝarĝita? Mi vidas flavan kremon kaj mielĉelaron, kaj blankan panon, kaj buteron; lakton, fromaĝon, verdajn aromherbojn kaj maturajn berojn kolektitajn. Ĉu tio sufiĉas al ni? ĉu la vespermanĝo pretas?
— Pretas, — diris Orbero, — sed eble ne la gastoj? Tom klakigis siajn manojn kaj ekkriis:
— Tom, Tom! viaj gastoj estas lacaj, kaj vi preskaŭ tion forgesis! Venu do, miaj gajaj amikoj, kaj Tom refreŝigos vin! Vi purigos manojn malpurajn, kaj lavos la lacajn vizaĝojn; forĵetos la mantelojn kotŝmiritajn kaj trakombos viajn implikitajn harojn!
Li malfermis la pordon, kaj ili sekvis lin laŭ mallonga pasejo kaj ĉirkaŭ akutan turniĝon. Ili venis ĝis malalta ĉambro kun klinita tegmento (aldonaĵo, ŝajne, konstruita kontraŭ la norda ekstremaĵo de la domo). Ties muroj estis el puraj ŝtonoj, sed plejparte ili estis kovritaj de pendantaj verdaj matoj kaj flavaj kurtenoj. La planko estis pavimita, kaj kovrita de disŝutitaj freŝaj verdaj junkoj. Troviĝis kvar profundaj matracoj, ĉiu kun amaso da blankaj lankovriloj, sternitaj sur la planko apud unu muro. Apud la kontraŭa muro estis longa benko, ŝarĝita de larĝaj fajencaj pelvoj, kaj apude staris brunaj kruĉoj plenaj de akvo, iuj malvarmaj, iuj vaporante varmegaj. Apud ĉiu lito estis prete metitaj molaj verdaj pantofloj.
Post nelonge, lavitaj kaj refreŝigitaj, la hobitoj estis sidantaj ĉe la tablo, po du ambaŭflanke, dum ĉe la du finoj sidis Orbero kaj la Mastro. La manĝo estis longa kaj gaja. Kvankam la hobitoj manĝis tiel, kiel kapablas nur malsategaj hobitoj, manko ne okazis. La trinkaĵo en iliaj pelvetoj ŝajnis esti klara frideta akvo, tamen ĝi efikis al iliaj koroj kvazaŭ vino kaj liberigis iliajn voĉojn. La gastoj subite konstatis, ke ili gaje kantas, kvazaŭ tio estus pli facila kaj pli natura ol parolado.
Finfine Tom kaj Orbero stariĝis kaj rapide forigis la manĝilaron kaj restaĵojn. Al la gastoj estis ordonite, ke ili sidu trankvile, kaj ili estis sidigitaj sur seĝoj kun po tabureto por la lacaj piedoj. Sur la larĝa kameno antaŭ ili brulis fajro, kaj ĝi brulis kun dolĉa odoro, kvazaŭ ĝi estus el pomarbaĵo. Kiam ĉio estis ordigita, oni estingis ĉiujn lumojn en la ĉambro escepte de unu lampo kaj po du kandeloj ambaŭfine de la kamenbreto. Tiam venis Orbero kaj staris antaŭ ili, tenante kandelon, kaj ŝi deziris al ĉiu el ili bonan nokton kaj profundan dormon.
— Havu nur trankvilon, — ŝi diris, — ĝis la mateno! Atentu neniun noktan bruon! ĉar nenio ĉi tie pasas pordon kaj fenestron krom lunlumo kaj stellumo kaj la vento de l’ montetopintoj. Bonan nokton! — Ŝi foriris el la ĉambro kun glimo kaj susuro. La sono de ŝiaj paŝoj similis rivereton forfluantan milde malsupren laŭ deklivo trans friskajn ŝtonojn en la nokta kvieto.
Tom daŭre sidadis apud ili silente, dum ĉiu el ili provis ekhavi kuraĝon por starigi unu el la multaj demandoj, kiujn li intencis starigi dum la vespermanĝo. Dormo komencis premi iliajn palpebrojn. Finfine Frodo ekparolis:
— Ĉu vi aŭdis mian vokadon, Mastro, aŭ nur la hazardo alportis vin tiumomente?
Tom ekmovis sin kvazaŭ viro skue vekita el agrabla sonĝo.
— Ha, kio? — li diris. — ĉu mi aŭdis vian vokadon? Ne, tion mi ne aŭdis: mi tro okupiĝis pri kantado. Nur la hazardo alportis min tiam, se vi nomas tion hazardo. Mi tion neniel planis, kvankam mi vin atendis. Mi sciiĝis pri vi kaj konstatis, ke vi vagadas. Mi divenis, ke vi alvenos postnelonge al la akvo: ĉiuj vojetoj kondukas tien al Videvindlo. Olda Griza Salikulo, jen potenca kantulo, kaj nur malfacile la etuloj eskapas liajn ruzajn labirintojn. Sed Tom havis komision tie, kiun li ne aŭdacis malhelpi. — La kapo de Tom kliniĝis kvazaŭ dormo denove inundus lin, sed li daŭrigis per mallaŭta kantvoĉo:
Mi havis komision tie, la nimfeojn pluki
foliojn verdajn kaj liliojn por la bela damo,
lastajn antaŭ jarofino por dumvintre teni,
por ĉe l’ piedoj belaj flori ĝis la neĝ’ degelos.
ĉiujare somerfine iras mi por serĉi
ĉe larĝa lago klarprofunda laŭ la Videvindlo;
tie la unuaj floroj, tie lastfloradas.
Tiulage antaŭlonge mi Riverfilinon,
Orberon junan, belan trovis inter la karikoj.
Dolĉis ŝia kanto tiam, kaj la koro batis!
Li malfermis siajn okulojn kaj rigardis al ili kun subita ekbrilo da bluo.
Kaj tio por vi falis bone — ĉar mi ne plu vagos
ree profundiĝe laŭ la akvo de l’ arbaro,
dum la jaro oldas. Ankaŭ mi ne pasos preter
la dom’ de Salikulo ĝis revenos la printempo,
ĝis printempo gaja, kiam la Riverfilino
dancos laŭ la pado por sin bani en la akvo.
Denove li silentiĝis; sed Frodo ne povis ne starigi ankoraŭ unu demandon: tiun, kies respondon li plej deziris aŭdi.
— Rakontu al ni, Mastro, — li diris, — pri la Salikulo. Kio ĝi estas? Pri ĝi mi neniam antaŭe aŭdis.
— Ne, tion ne! — diris Gaja kaj Grinĉjo kune, subite rektigante sin. — Ne nun! Ne ĝis la mateno!
— Vi pravas! — diris la maljunulo. — Nun horo estas por ripozi. Kelkajn aferojn estas malbone aŭdi, kiam la mondo estas en ombro. Dormu ĝis la matenlumo! Kapkusenon prenu! Noktan bruon malatentu! Pro Salikul’ ne tremu! — dirinte tion li dekroĉis la lampon kaj ĝin blovestingis, kaj tenante po kandelon en ĉiu mano li gvidis ilin el la ĉambro.
Iliaj matracoj kaj kapkusenoj estis lanuge molaj, kaj la kovriloj estis el blanka lano. Apenaŭ ili kuŝigis sin sur la profundajn litojn kaj tiris sur sin la malpezajn kovrilojn, jam ili ekdormis.
En la profunda nokto, Frodo kuŝis en sonĝo senluma. Poste li vidis leviĝi junan lunon, sub ties maldensa lumo baŭmis antaŭ li nigra rokrnuro, trabreĉita de malhela arkaĵo simila al pordego. Al Frodo ŝajnis, ke li estas levita, kaj transpasante li vidis, ke la rokmuro estas cirklo da montetoj, interne de kiu troviĝas ebenaĵo, kaj meze de tiu ebenaĵo staris pinaklego el ŝtono, kiel larĝa turo ne permane farita. Sur ties supro staris homfiguro. La luno leviĝanta ŝajnis ŝvebi momente super ties kapo kaj ekbrilis en ties blankaj haroj dum la vento ĝin trablovis. Supren el la malhela suba ebenaĵo aŭdiĝis kriado de voĉoj minacaj, kaj la ululado de multaj lupoj. Subite ombro, kiel la formo de flugilegoj, transpasis la lunon. La homfiguro altigis la brakojn kaj lumo ekbrilis el la bastono, kiun li tenis. Potenca aglo subenflugis kaj lin forportis. La voĉoj lamentis kaj la lupoj bojaĉis. Aŭdiĝis bruo simila al forte blovanta vento, kaj sur ĝi portiĝis sono de hufoj, galopantaj, galopantaj, galopantaj el la oriento. “Nigraj Rajdantoj!” — pensis Frodo vekiĝante, dum la sono de la hufoj plu eĥis en lia menso. Li scivolis, ĉu li iam denove posedos sufiĉan kuraĝon por lasi la sekurecon de tiuj ĉi ŝtonmuroj. Li kuŝis senmova, plu aŭskultante; sed jam ĉio silentis, kaj fine li sin turnis kaj reekdormis, aŭ envagis iun alian nememorotan sonĝon.
Ĉe lia flanko kuŝis Grinĉjo agrable sonĝante, sed ekŝanĝiĝis liaj sonĝoj kaj li turniĝis kaj ĝemis. Subite li vekiĝis, aŭ tion li supozis, kaj tamen plu aŭdiĝis en la mallumo la sono, kiu perturbis lian sonĝon: frip-frap, grinc’: la sono similis branĉojn malkvietajn pro la vento, branĉet-fingrojn skrapantajn muron kaj fenestron: grinc’, grinc’, grinc’. Li scivolis, eu salikoj proksimas al la domo, kaj poste li subite spertis teruran senton, ke li tute ne estas en ordinara domo, sed interne de l’ saliko, denove aŭskultante tiun timigan sekan grincan voĉon denove lin primokantan. Li sidiĝis kaj sentis cedon de l’ molaj kapkusenoj sub liaj manoj, kaj kuŝiĝis denove, malŝarĝite. Li ŝajne aŭdis eĥon de vortoj en siaj oreloj: “Timu nenion! Havu trankvilon ĝis la mateno! Atentu neniun noktan bruon!” Poste li reendormiĝis.
Estis sono de akvo, kiun Gaja aŭdis falanta en lian trankvilan dormon; akvo subenfluanta malsovaĝe kaj poste disvastiĝanta, nerezisteble disvastiĝanta ĉirkaŭ la tutan domon je malhela senborda lageto. Ĝi gargaris sub la muroj kaj leviĝis lante sed konstante. “Mi dronos! — li pensis. — Ĝi trovos enirvojon, kaj poste mi dronos”. Al li sentiĝis, ke li kuŝas en mola ŝlima marĉo, kaj saltleviĝe li metis piedon sur angulon de malvarma malmola pavimero. Tiam li memoris, kie li troviĝas, kaj rekuŝiĝis. Li ŝajne aŭdis aŭ memoris aŭdi: “Nenio pasas pordon aŭ fenestron krom lunlumo kaj stellumo kaj la vento de l’ montetopintoj”. Spireto da dolĉa aero movis la kurtenon. Li profunde enspiris kaj reendormiĝis.
Laŭ sia memoro, Sam tradormis la nokton profunde kontenta, se ŝtipoj estas kontentaj.
Ili vekiĝis, ĉiuj kvar samtempe, en la matena lumo. Tom ĉirkaŭmoviĝis en la ĉambro fajfante kiel sturno. Kiam li aŭdis, ke ili ekmovas sin, li kunfrapis la manojn, kaj kriis: — Hej! Venu gaja dol! dero-dol! Bravuloj miaj! — Li transtiris la kurtenojn flavajn, kaj la hobitoj konstatis, ke tiuj estis kovrintaj la fenestrojn, ambaŭfine de la ĉambro, unu frontanta orienten kaj la alia okcidenten.
Ili saltleviĝis refreŝigite. Frodo kuris ĝis la orienta fenestro kaj trovis, ke li rigardas en legomĝardenon grizan pro roso. Li duonatendis vidi herbgrundon apud la muroj, herbgrundon tute makulitan de hufspuroj. Fakte lian vidkampon ekranis alta vico de fazeolujoj sur stangoj; super ili kaj malproksime baŭmis antaŭ la sunleviĝo la griza montosupro. Estis mateno pala: oriente, malantaŭ longaj nuboj similaj al strioj de malpurigita lano rande ruĝmakulitaj, kuŝis glimantaj flavprofundaĵoj. La ĉielo anoncis pluvon venontan; sed la lumo rapide larĝiĝis, kaj la ruĝaj floroj sur la fazeolujoj komencis ardi antaŭ la malsekaj verdaj folioj.
Grinĉjo trarigardis la okcidentan fenestron, suben en lageton de nebulo. La Arbaro estis kaŝita sub nebulego. Tio similis rigardi de supre al dekliva nubtegmento. Vidiĝis faldaĵo aŭ kavo, kie la nebulo dissplitiĝis je multaj plumaroj kaj ŝaŭmejoj; nome, la valo de Videvindlo. La rivereto fluis maldekstre kaj malaperis en la blankajn ombrojn. Proksime estis florĝardeno kaj tondita dornbarilo arĝentretita, kaj poste griza razita razeno pala pro roseroj. Neniu saliko estis videbla.
— Bonan matenon, amikoj gajaj! — kriis Tom, larĝe malfermante la orientan fenestron. Enfluis malvarmeta aero; ĝi havis odoron pluvecan. — Suno ne multe montros sian vizaĝon hodiaŭ, al mi ŝajnas. Mi vaste promenadis, saltante sur la montetosuproj, depost la komenciĝo de l’ griza aŭroro, nazante venton kaj veteron, kun malseka herbo subpiede, malseka ĉielo supre. Mi vekis Orberon per subfenestra kantado, sed nenio vekas hobitojn frumatene. Dum la nokto etuloj vekiĝas en la mallumo, kaj dormas post alveno de la lumo! Ring a ding diljo! Jam vekiĝu, amikoj gajaj! Forgesu bruojn de l’ nokto! Ring a ding diljo del, bravuloj! Se vi venos baldaŭ vi trovos sur la tablo matenmanĝon. Se vi venos malfrue vi ricevos herbon kaj pluvakvon!
Sendiskute — kvankam la minaco de Tom ne ŝajnis tre serioza — la hobitoj venis baldaŭ, kaj forlasis la tablon malfrue, kaj nur kiam ĝi ekaspektis iom senŝarĝa. Ĉeestis nek Tom nek Orbero. Tom aŭdiĝis ie en la domo, klakbruante en la kuirejo, kaj supren-suben laŭ la ŝtuparo, kaj kantante ie-tie ekstere. La ĉambro frontis okcidenten trans la nebuletozan valon, kaj la fenestro estis malfermita. Akvo gutis suben de la pajla tegmentorando supre. Antaŭ ol ili frumanĝis, la nuboj jam kuniĝis je seninterrompa ĉielkovrilo, kaj rekta griza pluvo mole kaj konstante faladis. Malantaŭ ĝia profunda kurteno la Arbaro estis komplete vualita.
Dum ili trarigardis la fenestron, venis desupre, milde kvazaŭ ĝi defluis el la ĉielo laŭ la pluvo, la klara voĉo de Orbero kantanta super iliaj kapoj. Malmultajn vortojn ili kaptis, sed ŝajnis al ili klare, ke tiu kanto estas pluvkanto, dolĉa kiel pluvetoj sur sekajn montetojn, kiu rakontas historion pri rivero ekde la fonto en la montaro ĝis la Maro en la suba malproksimo. La hobitoj aŭskultis ĝojplene, kaj Frodo feliĉis en la koro, kaj benis la afablan veteron, ĉar ĝi malhelpis ilian foriron. Penso pri la foriro pezis sur lin ekde la vekiĝa momento, sed li jam supozis, ke ili nenien plu iros dum tiu tago.
La supra vento ekkonstantis de Okcidento, kaj pli profundaj kaj pli malsekaj nuboj alruliĝis por verŝi sian pluvoŝarĝon sur la nudajn vertojn de la Montetoj. Nenio videblis ĉirkaŭ la domo krom falanta akvo. Frodo staris apud la malfermita pordo kaj vidis la blankan kalkecan padon iĝi laktorivereto kaj foriri bobelante suben en la valon. Venis Tom Bombadiljo trote ĉirkaŭ la domanĝulon, flirtigante siajn brakojn kvazaŭ li forpuŝus la pluvon — kaj efektive kiam li transsaltis la sojlon li ŝajnis tute seka, krom la botoj. Tiujn li demetis kaj lokigis en la kamenangulo. Poste li sidiĝis sur la plej granda seĝo kaj vokis, ke la hobitoj kuniĝu ĉirkaŭ li.
— Hodiaŭ estas la lavtago de Orbero, — li diris, — kaj ŝia aŭtuna dompurigado. Tro malseke por la hobitaro — ili ripozu dum tio eblas! Jen taŭga tago por longaj historioj, por demandoj kaj respondoj, do Tom komencos la paroladon.
Li poste rakontis al ili multajn mirindajn historiojn, jen duone kvazaŭ li parolus al si mem, jen subite rigardante ilin per la helbluaj okuloj sub la profundaj brovoj. Ofte lia voĉo iĝis kantanta, kaj li forlasis la seĝon kaj ĉirkaŭdancadis. Li rakontis pri abeloj kaj floroj, la moroj de arboj, kaj la strangaj kreaĵoj en la Arbaro, pri misaj aferoj kaj bonaj aferoj, aĵoj amikecaj kaj aĵoj neamikecaj, kruelaĵoj kaj bonkoraĵoj, kaj sekretoj kaŝitaj sub rubusoj.
Aŭskultante, ili komencis kompreni la vivojn de la Arbaro, krom si mem, efektive senti sin fremduloj tie, kie ĉio alia sentis sin hejme. Enkaj el-iranta senĉese lian paroladon estis Maljunulo Saliko, kaj Frodo eksciis jam sufiĉe por lin kontentigi, ja pli ol sufiĉe, ĉar tiu konaro ne estis komforta. La vortoj de Tom nudigis la korojn de arboj kaj iliajn pensojn, kiuj estis ofte malhelaj kaj strangaj, kaj plenigitaj de malamo al tio, kio iras libere sur la tero, maĉante, mordante, rompante, hakante, bruligante: detruantoj kaj uzurpantoj. Ne senkaŭze ĝi nomiĝis la Malnova Arbaro, ĉar ĝi efektive estis antikva postvivanto de vastaj forgesitaj arbaroj; kaj en ĝi daŭre vivadis, oldiĝante ne pli rapide ol la montetoj, la patroj de la patroj de arboj, memorante epokojn, kiam ili estis regantoj. La sennombraj jaroj plenigis ilin je fiero, enradika saĝo kaj malico. Sed neniu el ili pli timindis ol la Granda Saliko: ĝia koro estis putra, sed ĝia forto estis verda, kaj ĝi estis ruza, kaj mastris ventojn, kaj ĝiaj kanto kaj pensado trakuris la arbarojn ambaŭflanke de l’ rivero. Ĝia griza soifa spirito suĉis potencon el la tero kaj disvastiĝis kvazaŭ fajnaj radikfadenoj en la tero, kaj nevideblaj branĉet-fingroj en la aero, ĝis sub sia regado ĝi havis preskaŭ ĉiujn arbojn de l’ Arbaro ekde la Heĝo ĝis la Montetoj.
Subite la parolado de Tom forlasis la arbarojn kaj iris saltante supren laŭ la juna rivereto, trans bobelantajn akvofalojn, trans ŝtonetojn kaj trivitajn rokojn, kaj inter floretojn en densa herbaro kaj malsekaj fendetoj, vagante finfine sur la Montetosuprojn. Ili aŭdis pri la Grandaj Dolmenoj, kaj la verdaj tumuloj, kaj la ŝtonringoj sur la montetoj kaj en kavaĵetoj inter la montetoj. Ŝafoj beadis grege. Leviĝis verdaj muroj kaj blankaj muroj. Sur la altaĵoj troviĝis fortikaĵoj. Reĝoj de reĝlandetoj interbatalis, kaj la juna suno brilis fajrece sur la ruĝa metalo de iliaj novaj kaj avidaj glavoj. Okazis venkoj kaj malvenkoj; falis turoj, bruligitaj estis fortikaĵoj, kaj flamoj leviĝis en la ĉielon. Oro estis amasigita sur la mortbrankardojn de reĝoj kaj reĝinoj, kaj teramasoj kovris ilin, kaj la ŝtonaj pordoj estis fermitaj, kaj la herbo surkreskis ĉion. Ŝafoj dum kelka tempo denove vagadis mordante la herbon, sed baldaŭ la montetoj estis ree malplenaj. Ombroj eliĝis el malproksimaj lokoj malhelaj, kaj la ostoj estis movitaj en la teramasetoj. Dolmenuloj promenis en la kavaĵoj laŭ tintado de ringoj sur malvarmaj fingroj kaj oraj ĉenoj pro la vento. Ŝtonaj ringoj rikanis el la tero, kvazaŭ rompitaj dentoj, en la lunlumo.
La hobitoj tremegis. Eĉ en la Provinco estis aŭdita onidiro pri la dolmenuloj de la Dolmenejoj trans la Arbaro. Sed tio ne estis rakonto, kiun la hobitoj ŝatis aŭskulti, eĉ apud komforta kameno malproksime. Tiuj kvar jam subite rememoris tion, kion la ĝojo en tiu ĉi domo forpelis el iliaj mensoj: la domo de Tom Bombadiljo kaŭris sub la ŝultro mem de tiuj timataj montetoj. Ili perdis la fadenon de lia rakonto kaj moviĝetis maltrankvile, flanken rigardante unu al alia.
Kiam ili denove rimarkis liajn vortojn, ili konstatis, ke li jam forvagis en strangajn regionojn preter ilia memoro kaj preter ilia maldorma pensado, en epokon, kiam la mondo estis pli vasta, kaj la maroj fluis rekte al la okcidenta bordo; kaj plu malantaŭen iris Tom kantante en antikvan stellumon, kiam nur la prapatroj de la elfoj estis maldormaj. Poste li subite silentis, kaj ili vidis, ke lia kapo kliniĝis kvazaŭ li ekdormus. La hobitoj daŭre sidis antaŭ li, sorĉite; kaj ŝajnis kvazaŭ, pro la sorĉo en liaj vortoj, la vento forirus, kaj la nuboj sekiĝus, kaj la tago estis forigita, kaj mallumo venis de oriento kaj okcidento, kaj la tutan ĉielon plenigis lumo de blankaj steloj.
Ĉu pasis la mateno kaj la vespero de unu tago aŭ de multaj tagoj Frodo ne povis scii. Li sentis nek malsaton nek laciĝon, nur pleniĝon je miro. La steloj trabrilis la fenestron, kaj ŝajnis ĉirkaŭi la silento de la ĉielo. Li ekparolis finfine pro sia miro kaj subita timo pro tiu silento:
— Kiu vi estas, Mastro? — li demandis.
— Ha, kio? — diris Tom, rektiĝante, kaj liaj okuloj ekbriletis en la malhelo. — Ĉu vi ankoraŭ ne scias mian nomon? Jen la sola respondo. Diru al mi, kiu estas vi, sola, vi mern kaj sennoma? Sed vi estas juna kaj mi maljunas. La plej maljuna, jen kia mi estas. Atentu miajn vortojn, amikoj: Tom estis ĉi tie antaŭ la rivero kaj la arboj; Tom memoras la unuan pluveron kaj la unuan glanon. Li faris padojn antaŭ la granduloj, kaj vidis la alvenon de la malgranduloj. Li estis ĉi tie antaŭ la reĝoj kaj la tomboj kaj la dolmenuloj. Kiam la elfoj foriris okcidenten, Tom jam estis ĉi tie, antaŭ ol la riveroj estis kurbigitaj. Li konis la mallumon sub la steloj kiam tio estis netimiga — antaŭ ol venis de la Ekstero la Malluma Mastro.
Ombro ŝajnis preterpasi la fenestrojn, kaj la hobitoj ekrigardis haste tra la vitroj. Kiam ili denove sin alturnis, Orbero staris ĉe la pordo malantaŭe, kadrita per lumo. Ŝi tenis kandelon, ŝirmante ties flamon kontraŭ la trablovo per sia mano, kaj la lumo trafluis ĝin, kiel sunlumo tra blanka konko.
— Ĉesis pluvi, — ŝi diris, — kaj novaj akvoj fluas suben, sub la steloj. Nun ni ridu kaj ĝoju!
— Kaj ni havu manĝaĵon kaj trinkaĵon! — kriis Tom. — Longaj rakontoj estas soifigaj. Kaj longa aŭskultado estas tasko malsatiga, matenon, tagmezon, kaj vesperon! — Tion dirinte li salte elseĝiĝis, kaj saltinte prenis kandelon desur la kamenbreto kaj fajrigis ĝin per la flamo tenata de Orbero; poste li ĉirkaŭdancis la tablon. Subite li hopis tra la pordo kaj malaperis.
Rapide li revenis, portante grandan ŝarĝitan pleton. Poste Tom kaj Orbero surtabligis ĉion, kaj la hobitoj sidis duone mirante kaj duone ridante: tiel bela estis la gracio de Orbero kaj tiel gaja kaj stranga la saltado de Tom. Tamen iel ili ŝajnis plekti unuopan dancon, neniu malhelpante la alian, en kaj el la ĉambro, kaj ĉirkaŭ la tablon, kaj rapidege manĝaĵoj, vazoj kaj lumoj estis ordigitaj. Sur la tablo flamis kandeloj, blankaj kaj flavaj. Tom riverencis al siaj gastoj.
— Vespermanĝo estas preta, — diris Orbero; kaj nun la hobitoj vidis, ke ŝi estas vestita tute per arĝento kun blanka zono, kaj ŝiaj ŝuoj similis fiŝskvamaron. Sed Tom estis tute, en pura bluo, bluo kiel de pluvlavitaj miozotoj, kaj li portis verdajn ŝtrumpojn.
Tiu ĉi vespermanĝo estis eĉ pli bona ol la antaŭa. La hobitoj sorĉite de la vortoj de Tom eble maltrafis unu manĝon aŭ multajn, sed kiam la manĝaĵoj estis antaŭ ili, jam ŝajnis minimume semajno depost la lasta manĝo. Ili ne kantis nek multe parolis dum kelka tempo, kaj zorge atentis sian taskon. Sed post kelka tempo iliaj koroj kaj animoj denove leviĝis, kaj iliaj voĉoj sonoris gaje kaj ride.
Post la manĝo, Orbero kantis por ili multajn kantojn, kantojn, kiuj komenciĝis gaje sur la montetoj kaj subenfalis softe en silenton, kaj dum la silentoj ili mense vidis lagetojn kaj akvojn pli larĝajn ol ili antaŭe konis, kaj enrigardante ilin ili vidis la ĉielon sube kaj la stelojn kiel juveloj en la profundaĵoj. Poste ŝi denove deziris al ĉiu el ili bonan nokton kaj lasis ilin apud la kameno. Sed Tom jam ŝajnis plene maldorma kaj multe pridemandis ilin.
Aperis, ke li jam sciis multon pri ili kaj iliaj familioj, kaj fakte sciis multon pri la tuta historio kaj okazaĵoj de la Provinco ekde tagoj apenaŭ memorataj inter la hobitoj mem. Tio ne plu surprizis ilin; sed li tute ne kaŝis, ke li ŝuldas sian lastatempan informiĝon grandparte al terkulturisto Larvo, kiun li ŝajne taksis persono pli grava ol ili antaŭsupozis.
— Troviĝas tero sub liaj maljunaj piedoj, kaj argilo sur liaj fingroj, saĝo en liaj ostoj, kaj ambaŭ liaj okuloj estas malfermitaj, — diris Tom. Estis klare ankaŭ, ke Tom havis kontaktojn kun la elfoj, kaj ŝajnis, ke iel lin atingis sciigo de Gildoro pri la forfuĝo de Frodo.
Efektive, tiom sciis Tom, kaj tiel ruza estis lia demandado, ke Frodo trovis sin rakontanta al li pli multon pri Bilbo kaj liaj propraj timoj kaj esperoj, ol li pli frue rakontis eĉ al Gandalfo. Tom pendoligis sian kapon, kaj en liaj okuloj aperis ekbrileto, kiam li aŭdis pri la Rajdantoj.
— Montru al mi la valoran Ringon! — li diris subite meze de la rakonto: kaj Frodo, je propra ekmiro, eltiris la ĉenon el sia poŝo, kaj malliginte la Ringon tuj transdonis ĝin al Tom.
Ĝi ŝajnis pligrandiĝi dum ĝi kuŝis momente sur lia granda brunhaŭta manplato. Tiam subite li almetis ĝin al sia okulo kaj ridis. Dum sekundo vidiĝis al la hobitoj, tiel komike kiel timige, lia helblua okulo glimanta tra cirklo da oro. Poste Tom metis la Ringon sur la finon de sia etfingro kaj etendis ĝin al la kandellumo. Momente la hobitoj rimarkis nenion strangan pri tio. Poste ili spirspasmis. Vidiĝis neniu signo, ke Tom malaperos!
Tom denove ridis, kaj li ĵetis la Ringon en la aeron — kaj ĝi malaperis en ekbrilo. Frodo elpuŝis krion — kaj Tom klinis sin antaŭen kaj ridetante redonis ĝin al li.
Frodo rigardis ĝin de proksime, kaj iom suspekteme (kiel iu, kiu pruntedonis juveleton al ĵonglisto). Ĝi estis la sama Ringo, aspektis same kaj pezis same: ĉar tiu Ringo ĉiam ŝajnis al Frodo iom strange tropeza sur la mano. Sed io devigis lin certiĝi. Li eble iom indigniĝis, ke Tom traktis tiel facilanime tion, kion eĉ Gandalfo supozis tiel danĝere grava. Li atendis eblecon, kiam la parolado rekomenciĝis, kaj Tom rakontis absurdan historion pri meloj kaj ties strangaj moroj — tiam li surglitigis la Ringon.
Gaja sin turnis al li por diri ion, surpriziĝis kaj haltigis ekkrion. Frodo estis ĝojigita (certagrade): ĝi vere estis lia propra Ringo, ĉar Gaja rigardis nekredeme al lia seĝo, kaj evidente ne povis vidi lin. Li stariĝis kaj kviete forŝteliĝis de la kameno al la dompordo.
— Ej-la! — kriis Tom, ekrigardante al li kun tre vidkapabla esprimo en siaj brilaj okuloj. — Hej! Venu, Frodo, vi! Kien vi foriras? Maljuna Tom Bombadiljo ankoraŭ ne tiom blindas. Formetu vian oran ringon! Via mano pli belas sen ĝi. Revenu! Lasu vian ludon kaj sidiĝu apud min! Ni devas paroli ankoraŭ iom, kaj pensi pri la mateno. Tom devas instrui al vi la ĝustan vojon, kaj malhelpi erarvagon de viaj piedoj.
Frodo ridis, klopodante senti kontentiĝon, kaj formetinte la Ringon li venis kaj residiĝis. Tom nun diris al ili, ke laŭ lia opinio la suno brilos morgaŭ, kaj ĝi estos feliĉa mateno, kaj ekiro estos esperiga. Sed estos bone, ke ili ekiru frue, ĉar la vetero en tiu regiono estis afero, pri kiu eĉ Tom ne povis esti certa longtempe, kaj ĝi foje ŝanĝiĝas pli rapide ol li kapablis ŝanĝi sian jakon.
— Mi estas nenia vetermajstro, — li diris, — samkiel ĉio, kio iras dupiede.
Laŭ lia konsilo ili decidis celi preskaŭ rekte norden de lia domo, preter la okcidenta kaj malsupera deklivo de la Montetaro: laŭ tiu vojo ili povis esperi, ke ili trafos la Orientan Vojon per unutaga irado, kaj evitos la Dolmenojn. Li diris, ke ili ne timu — sed okupiĝu nur pri propraj aferoj.
— Iru nur laŭ la verda herbo. Ne rilatu kun malnovaj ŝtonoj, malvarmaj dolmenuloj, kaj ne gvatu en iliajn domojn, krom se vi estas personoj kun koroj neniam hezitemaj!
Pli ol unufoje li diris tion, kaj konsilis, ke ili preterpasu dolmenojn laŭ la okcidenta flanko, se hazarde ili vage proksimiĝus al unu tia. Poste li instruis al ili rimaĵon kantotan se ili malbonŝance trafus en danĝeron aŭ malfacilaĵon dum la venonta tago:
Ho! Torn Bombadil’, Tom Bombadiljo!
Je akvo, arb’, monteto, kariko kaj saliko,
je fajro, sun’ kaj hmo, aŭdu! ni admonas!
Venu, Tom Bombadiljo, ĉar ni vin bezonas!
Kiam ili kunkantis tion laŭ lia ekzemplo, li frapetis ĉiun ŝultre kun rido kaj preninte kandelojn rekondukis ilin al ilia dormoĉambro.
Tiunokte ili aŭdis neniujn sonojn. Sed sonĝe aŭ malsonĝe — li ne povis distingi — Frodo aŭdis dolĉan kantadon, kiu trakuris lian menson: kanton, kiu ŝajnis veni kiel pala lumo malantaŭ griza pluvkurteno, kaj plifortiĝante vitrigi kaj arĝentigi la vualon, ĝis fine ĝi forruliĝis, kaj dista verda tereno malfermiĝis antaŭ li sub rapida sunleviĝo.
La vidaĵo fandiĝis al vekiĝo; kaj Tom jam fajfis kiel arbopleno da birdoj; kaj la suno jam avancis laŭ la dekliva montetoflanko kaj tra la malfermita fenestro. Ekstere ĉio estis verda kaj pale ora.
Post matenmanĝo, kiun denove ili manĝis solaj, ili pretiĝis por adiaŭi, preskaŭ tiel pezkoraj kiel eblis en tia mateno: malvarmeta, hela, kaj pura sub lavita aŭtuna ĉielo el maldensa bluo. La aero alvenis freŝe el la nord-okcidento. Iliaj kvietaj poneoj estis preskaŭ ludemaj, snufante kaj sentrankvile moviĝante. Tom elvenis el la domo, flirtigis sian ĉapelon kaj dancis ĉe la sojlo, instrukciante, ke la hobitoj surseliĝu, ekiru kaj vojaĝu per taŭga rapideco.
Ili forrajdis laŭ vojeto, kiu serpentumis for de la doma malantaŭo, kaj iris deklive supren al la norda finaĵo de la montetoverto, per kiu ĝi estis ŝirmata. Ili ĵus elseliĝis por konduki siajn poneojn supren laŭ la lasta apika deklivo, kiam subite Frodo haltis.
— Orbero! — li kriis. — Mia bela damo, tute vestita per arĝenta verdo! Ni eĉ ne adiaŭis ŝin, nek vidis ŝin depost la vespero! — Li estis tiel malĝojigita, ke li retroturniĝis; sed tiumomente ondiĝetis suben al ili klara alvoko. Tie sur la montetoverto ŝi staris gestante al ili: ŝiaj haroj disbloviĝis malstrikte, kaj trafite de la sunlumo ili ekbrilis kaj glimetis, Lumo simila al akvoglimo sur roskovrita herbo elflagris el sub ŝiaj piedoj dum ŝi dancis.
Ili rapidis supren laŭ la lasta deklivo, kaj ekstaris antaŭ ŝi senspire. Ili riverencis, sed per gesto de la brako ŝi proponis, ke ili rigardu ĉirkaŭen; kaj ili rigardis desur la verto al la vastaĵoj sub la mateno. Ĉio nun estis tiel klara kaj distvidebla, kiel ĝi estis vualita kaj nebuleta kiam ili staris sur la monteto en la Arbaro, kiu nun vidiĝis leviĝanta pala kaj verda el la malhelaj arboj okcidente. Tiudirekte la tereno leviĝis laŭ arbokovritaj firstoj, verdaj, flavaj, rufaj sub la suno, post kiu kuŝis kaŝite la valo de Brandovino. Sube, trans la linio de Videvindlo, vidiĝis malproksima ekbrilo simila al pala vitro, kie la rivero Brandovino kurbegiĝis sur la ebenaĵo kaj forfluadis ekster la scion de la hobitoj. Norde post la malmultiĝantaj montetoj la tereno foretendiĝis laŭ ebenejoj kaj ŝveliĝoj grizaj, verdaj kaj pale terkoloraj, ĝis ĝi forfadis al senkontura kaj ombreca malproksimo. Oriente leviĝis la tumuloj, firsto post firsto en la matenon, kaj malaperis el la vido al konjektejo: tio estis ne pli ol konjektaĵo de bluo kaj distega blanka ekglimo miksiĝantaj kun la orlo de la ĉielo, sed ĝi alparolis ilin, el memoroj kaj malnovaj rakontoj, pri la altaj kaj malproksimaj montoj.
Ili profunde enspiris la aeron, kaj sentis, ke salteto kaj pluraj bravaj paŝoj alportus ilin kien ajn ili dezirus. Ŝajnis malkuraĝe, flankeniri trotete laŭ la taŭzitaj randoj de la montetaro direkte al la Vojo, kiam ili devus salti, viglaj kiel Tom, laŭ ŝtonoj de la montetoj rekte al la Montegaro.
Orbero alparolis ilin kaj revokis iliajn okulojn kaj pensojn.
— Rapidu jam, bonaj gastoj! Kaj obstinu laŭ via celo! Norden kun la vento maldekstre kaj benon al viaj paŝoj! Rapidu dum la Suno brilas! — Kaj al Frodo ŝi diris: — Adiaŭ, elf-amiko, tio estis gaja renkontiĝo!
Sed por respondi Frodo trovis neniujn vortojn. Li profunde riverencis, sidiĝis sur sian poneon kaj sekvate de la amikoj trotetis malrapide suben laŭ la deklivo malantaŭ la monteto. La domo de Tom Bombadiljo, la valo, kaj la Arbaro ne plu vidiĝis. La aero plivarmiĝis inter la verdaj muroj de monteto kaj monteto, kaj la odoro de la herbotero leviĝis forta kaj dolĉa dum ili spiris. Returnante sin, kiam ili atingis la fundon de la verda kavaĵo, ili vidis Orberon, jam etan kaj sveltan kiel sunbanita floro kontraŭ la ĉielo: ŝi staris ankoraŭ rigardante ilin, kaj ŝiaj manoj estis etenditaj al ili. Dum ili rigardis ŝi elpuŝis klaran krion, kaj levante sian manon ŝi turniĝis kaj malaperis post la monteton.
Ilia vojo serpentumis funde de valo, kaj ĉirkaŭ la verda piedo de apika monteto en alian pli profundan kaj pli larĝan valon, kaj poste trans la ŝultron de pliaj montetoj, kaj suben laŭ iliaj longaj membroj, kaj denove supren laŭ iliaj glataj flankoj, supren sur novajn vertojn kaj suben en novajn valojn. Troviĝis neniu arbo nek iu ajn videbla akvo: nur herbo kaj mallonga risorta gazonaĵo, silenta escepte de la fiustro de l’ aero trans la randojn de la tereno kaj altaj solecaj krioj de strangaj birdoj. Dum ili vojaĝis la suno altiĝis kaj varmiĝis. Ĉiufoje kiam ili supreniris firston la venteto ŝajnis malfortiĝinta. Kiam ili ekvidis la terenon okcidente, la malproksima Arbaro ŝajnis fumi, kvazaŭ la falinta pluvo vaporiĝis denove supren el folioj kaj radikoj kaj ŝimo. Ombro jam ĉirkaŭkuŝis la randon de la videbleco, malhela nebuleto, super kiu la supra ĉielo similis bluan ĉapon, varman kaj pezan.
Proksimume tagmeze ili alvenis monteton, kies supraĵo estis larĝa kaj plata, kiel malprofunda telero kun verda ondforma rando. En ĝi neniu aero moviĝis, kaj la ĉielo ŝajnis proksima al iliaj kapoj. Ili alrajdis kaj rigardis norden. Tiam iliaj koroj inspiriĝis, ĉar ŝajnis evidente, ke ili jam pli progresis, ol ili atendis. Vere la distancoj jam fariĝis malprecizaj kaj trompemaj, sed estis sendube, ke la montetaro komencas finiĝi. Longa valo kuŝis sube serpentumante norden, ĝis ĝi atingis trairejon inter du apikaj deklivoj. Poste, ŝajnis, ke ne plu estas montetoj. Rekte norde ili svage ekvidis longan malhelan strion.
— Tio estas vico de arboj, — diris Gaja, — kaj tio nepre signas la Vojon. Laŭlonge de ĝi dum multaj mejloj oriente de la Ponto kreskas arboj. Iuj diras, ke ili estis plantitaj en la malnova tempo.
— Bonege! — diris Frodo. — Se ni progresos tiel kontentige posttagmeze, kiel ni sukcesis ĉi-matene, ni forlasos la Montetaron antaŭ ol la Suno subiĝos, kaj trotetos antaŭen serĉante kampadejon.
Sed parolante li jam ekrigardis orienten, kaj li vidis, ke tiuflanke la montoj estas pli altaj kaj subenrigardas al ili; kaj ĉiujn tiujn montojn kronis verdaj ondaĵoj, kaj sur kelkaj estis starantaj ŝtonoj, kiuj direktiĝis supren kvazaŭ akrangulaj dentoj el verda dentkarno.
Tiu vidaĵo estis ial maltrankviliga; do ili sin turnis de ĝi kaj descendis en la kavan cirklon. Meze de ĝi staris unuopa ŝtono, alta sub la suno supre, kaj tiuhore tute senombra. Ĝi estis senforma kaj tamen signifoplena: kiel vojmontrilo, aŭ gardanta fingro, aŭ prefere averto. Sed ili jam estis malsataj, kaj la suno ankoraŭ ĉe la sentima zenito; do ili apogis siajn dorsojn al la orienta flanko de la ŝtono. Ĝi estis malvarmeta, kvazaŭ la suno ne kapablis varmigi ĝin; sed tiutempe tio ŝajnis agrabla. Tie ili manĝis kaj trinkis, kaj tiel bone regalis sin sub la plena ĉielo, kiel oni povis deziri; ĉar la nutraĵoj devenis de “sube sub-Montete”. Tom provizis pli ol sufiĉe por la taga komforto. Iliaj poneoj malŝarĝitaj vagadis sur la herbo.
Rajdado trans la montetojn, satiga manĝado, la varma suno kaj la gazonodoro, iom tro longa kuŝado, kruretendado kaj ĉielrigardado trans la nazoj: ĉio ĉi, eble, sufiĉas por klarigi tion, kio okazis. Kiel ajn: ili vekiĝis subite kaj malkomforte el dormo, kiun ili neniam intencis. La staranta ŝtono estis malvarma, kaj etendis longan palan ombron orienten super ili. La suno, pale kaj akvece flava, trabrilis nebuleton ĝuste super la okcidenta rando de la kavaĵo, en kiu ili kuŝis; norde, sude kaj oriente, post la muro, nebulo estis densa, malvarma kaj blanka. La aero estis silenta, peza kaj frosta. Iliaj poneoj staris kunpuŝiĝinte kun la kapoj klinitaj.
La hobitoj saltstariĝis timigite kaj alkuris la okcidentan randon. Ili trovis sin sur insulo en la nebulo. Ĝuste dum ili rigardis konsternite al la sinkanta suno, tiu dronis antaŭ iliaj okuloj en maro blanka, kaj malvarma griza ombro aperis malantaŭ ili oriente. La nebulo alruliĝis ĝis la muroj kaj baŭmis super ilin, kaj suprenirante ĝi kurbiĝis super iliaj kapoj kaj tegmentiĝis: ili estis enfermitaj en halo de nebulo, kies centra pilastro estis la staranta ŝtono.
Ili sentiĝis kvazaŭ kaptilo fermiĝas ĉirkaŭ ili; sed ili ne tute perdis kuraĝon. Ili ankoraŭ memoris la esperigan vidaĵon pri la linio de la Vojo antaŭe, kaj ili ankoraŭ sciis, en kiu direkto ĝi troviĝis. Ĉiuokaze, ili jam tiel malamis tiun kavan lokon ĉirkaŭ la ŝtono, ke neniu penso pri restado tie estis en iliaj mensoj. Ili enpakis ĉion tiel rapide, kiel funkciis iliaj frostigitaj fingroj.
Baldaŭ ili kondukis siajn poneojn spalire trans la randon kaj suben laŭ la norda deklivo de la monteto, malsupren en la nebulomaron. Dum ili descendis, la nebulo iĝis pli malvarma kaj pli malseketa, kaj iliaj haroj pendis malkrispaj kaj gutantaj sur la fruntoj. Kiam ili alvenis la fundon, estis tiel malvarme, ke ili haltis kaj elprenis kapuĉojn kaj mantelojn, kiuj baldaŭ kovriĝis de grizaj roseroj. Poste surseliĝinte, ili malrapide pluiris denove, palpante la vojon laŭ altiĝoj kaj malaltiĝoj de la tero. Ili direktis sin, laŭ sia plej bona konjekto, al la pordsimila trairejo ĉe la plej norda fino de la longa valo, kiun ili vidis matene. Kiam ili trairus tiun breĉon, necesus nur daŭrigi laŭ proksimume rekta linio, kaj ili nepre trafus finfine la Vojon. Iliaj pensoj ne preteriris tion, escepte de svaga espero, ke eble ie aliflanke de l’ Montetaro ne plu estos nebulo.
La progreso estis tre malrapida. Por malhelpi disiĝon kaj disvagon diversdirekten ili iris spalire, kun Frodo antaŭe. Post li iris Sam, poste Grinĉjo, kaj fine Gaja. La valo ŝajnis etendiĝi senfine. Subite Frodo vidis esperigan signon. Je ambaŭ flankoj antaŭe komencis baŭmi tra la malhelo iu mallumaĵo; kaj li konjektis, ke ili finfine proksimiĝas al la monteta breĉo, la norda pordo de la Dolmenejo. Se ili tion preterpasus, ili estus liberaj.
— Antaŭen! Sekvu min! — li revokis trans la ŝultron, kaj li rapidis antaŭen. Sed lia espero baldaŭ transformiĝis al konfuziĝo kaj ektimo. La mallumaĵoj pli densiĝis, sed ili ŝrumpis; kaj subite li vidis, baŭmantaj antaŭ li kaj kliniĝantaj unu al alia kvazaŭ pilastroj de sensupraĵa pordo, du grandegajn starantajn ŝtonojn. Li ne memoris ekvidi signon de tiuj en la valo, kiam li rigardis de la montverto matene. Li trapasis inter ili preskaŭ antaŭ ol li konsciis pri tio: kaj ĝuste tiam mallumo ŝajnis estiĝi ĉirkaŭ li. Lia poneo baŭmis kaj snufegis, kaj li defalis. Kiam li rigardis malantaŭen, li estis sola: la aliaj ne sekvis lin.
— Sam! — li vokis. — Grinĉjo! Gaja! Venu! Kial vi ne tenas kontakton?
Respondo ne venis. Timo ekkaptis lin, kaj li rekuris preter la ŝtonojn kriante maltrankvilege:
— Sam! Sam! Gaja! Grinĉjo! — La poneo kuregis en la nebulon kaj malaperis. De malproksime, aŭ tiel ŝajnis, li supozis aŭdi krion: “Oj! Frodo! Oj!” Ĝi estis fora oriente, maldekstre dum li staris sub la ŝtonegoj kaj streĉe enrigardegis la malhelon. Li ekkuris direkte al la voko kaj trovis, ke li iras apike supren.
Dum li baraktis antaŭen li denove vokis kaj daŭre vokadis pli kaj pli frenezece; sed dum kelka tempo li ne aŭdis respondon, kaj poste ĝi ŝajnis mallaŭta kaj malproksima antaŭ li kaj alta super li. “Frodo! Oj!” aŭdiĝis la maldensaj voĉoj el la nebulo; kaj poste krio, kiu sonis kiel “helpon, helpon!” ofte ripetiĝis, finiĝanta per lasta “helpon!”, kiu forfadiĝis al longa lamento subite ekĉesigita. Li stumblis antaŭen laŭeble rapide direkte al la krioj; sed lumo jam foriris, kaj kroĉiĝanta nokto fermiĝis ĉirkaŭ lin, tiel ke estis neeble certiĝi pri iu ajn direkto. Li ŝajnis la tutan tempon grimpadi ĉiam supren.
Nur ŝanĝiĝo de la nivelo de l’ tero sub liaj piedoj sciigis al li, ke li finfine atingis la supron de firsto aŭ monteto. Li estis lacega, ŝvitanta kaj tamen frostigita. Estis komplete mallume.
— Kie vi estas? — li kriis despere.
Mankis respondo. Li staris aŭskultante. Li subite konstatis, ke iĝas tre malvarme, kaj ke tie ĉi supre komencas blovi vento, vento glacia.
Ŝanĝiĝo okazis de l’ vetero. La nebulo jam preterfluis lin ĉifite-ŝirite. Lia spiro fumis, kaj la mallumo estis malpli proksima kaj malpli densa. Li rigardis supren kaj vidis surprizite, ke briletaj steloj aperis super la kapo inter la strioj de rapidantaj nubo kaj nebulo. Vento komencis sibli trans la herbon.
Al li subite ŝajnis, ke li ekaŭdis sordinitan krion, kaj li ekiris tien, kaj ĝuste kiam li antaŭeniris, la nebulo estis volvita kaj flanken puŝita, kaj senvualiĝis la steloza ĉielo. Rigardo vidigis, ke nun li frontas suden kaj troviĝas sur ronda montetoverto, kiun li certe grimpis el la nordo. El oriento blovis la mordanta vento. Dekstre de li baŭmis antaŭ la okcidentaj steloj minaca nigra formaĵo. Staris tie tumulego.
— Kie vi estas? — li kriis denove, tiel kolera kiel timanta.
— Jen mi! — diris voĉo, profunda kaj malvarma, kiu ŝajnis veni el la tero. — Mi vin atendas!
— Ne! — diris Frodo; sed li ne forkuris. Liaj genuoj kolapsis, kaj li falis al la tero. Okazis nenio, kaj neniu sono aŭdiĝis. Tremante li suprenrigardis, ĝustatempe por vidi altan malhelan figuron kiel ombron antaŭ la steloj. Ĝi kliniĝis super li. Ŝajnis al li, ke vidiĝas du okuloj, tre fridaj kvankam lumigitaj per pala lumo, kiu ŝajnis veni el iu foro. Poste teno pli forta kaj pli malvarma ol fero ekkaptis lin. Tiu glacieca tuŝo frostigis liajn ostojn, kaj li nenion plu memoris.
Kiam li rekonsciiĝis, li momente nenion povis memori krom sento de teruriĝo. Poste li sciis subite, ke li estas enkarcerigita, senespere kaptita; li troviĝis sub dolmeno. Dolmenulo kaptis lin, kaj lin probable jam influis la teruraj sorĉaĵoj de l’ dolmenuloj, pri kiuj parolis flustrataj rakontoj. Li ne aŭdacis moviĝi, sed kuŝadis tiel, kiel li sin trovis: plata surdorse sur malvarma ŝtono kun la manoj sur la brusto.
Tamen, kvankam lia timo estis tiel granda, ke ĝi ŝajnis parto de la mallumo mem, kiu ĉirkaŭis lin, li trovis, ke dum la kuŝado li pensas pri Bilbo Baginzo kaj ties rakontoj, dum ili trotetis kune laŭ la vojetoj de la Provinco kaj parolis pri vojaĝoj kaj aventuroj. En la koro de la plej grasa kaj plej timema hobito estas kaŝita (ofte profunde, estas vere) semo de kuraĝo, kiu atendas iun lastan kaj malesperigan danĝeron por kreski. Frodo estis nek tre grasa nek tre timema; efektive, kvankam tion li ne sciis, Bilbo (kaj Gandalfo) taksis lin la plej bona hobito en la Provinco. Al li ŝajnis, ke li alvenis la finon de sia aventuro, kaj finon teruran, sed tiu supozo hardis lin. Li rimarkis, ke li fortiĝas, kvazaŭ por fina salto; li ne plu sentis sin faldiĝema kiel sendefenda predo.
Kuŝante tie, pensante kaj sin ordigante, li rimarkis, ke subite la mallumo lante foriĝas: kreskas ĉirkaŭ li pale verdeca lumo. Tiu unue ne montris al li, en kia loko li troviĝis, ĉar la lumo ŝajnis deveni de li mem kaj el la planko apude, kaj ĝi ankoraŭ ne atingis la tegmenton aŭ muron. Li turnis sin, kaj en la frida glimado li vidis kuŝantaj apud li Samon, Grinĉjon kaj Gajan. Ili kuŝis surdorse, kaj iliaj vizaĝoj aspektis mortece palaj; kaj ili estis blanke vestitaj. Ĉirkaŭ ili kuŝis multaj trezoroj, eble el oro, kvankam en tiu lumo ili aspektis malvarmaj kaj nebelaj. Sur iliaj kapoj estis cirklaĵoj, oraj ĉenoj ĉirkaŭis iliajn taliojn, kaj sur iliaj fingroj estis multaj ringoj. Glavoj kuŝis ĉe iliaj flankoj, kaj ŝildoj ĉe iliaj piedoj. Sed trans iliaj tri koloj kuŝis unuopa longa nuda glavo.
Subite komenciĝis kanto: frida murmuro, leviĝanta kaj falanta. La voĉo ŝajnis tre malproksima kaj ekstreme morna, foje alta en la aero kaj maldensa, foje simila al mallaŭta ĝemo el la tero. El la senforma fluado de tristaj sed terurigaj sonoj, vortfadenoj de tempo al tempo formis sin: vortoj severaj, duraj, malvarmaj, senkoraj kaj melankoliaj. La nokto estis protestanta pri la mateno, de kiu ĝi estis senigita, kaj la frido malbenis la varmon, kiun ĝi soifis. Frodo estis ĝismedole frostigita. Post kelka tempo la kanto iĝis pli klara, kaj kun timego en la koro li konstatis, ke ĝi ŝanĝiĝis al ĉanto sorĉa:
Fridu mano, kor’ kaj osto,
kaj fridu dormo sub ŝtonfosto:
neniam plu vekiĝ’ sur ŝtona lito,
ĝis mortos Lun’, Sun’ estos estingito.
En nigra vent’ la steloj ĉesos brili,
kaj daŭre plu sur oro kuŝos ili,
ĝis manon levos Mastro de l’ mallumo
super mortinta mar’ kaj ter’ sen humo.
Li aŭdis malantaŭ la kapo sonon grincan kaj skrapan. Apogante sin per unu brako li rigardis, kaj nun vidis per la pala lumo, ke ili estas en speco de koridoro, kiu malantaŭ ili turniĝis ĉirkaŭ angulon. Laŭ tiu angulo palpadis longa brako, irante surfingre al Sam, kiu kuŝis plej proksime, kaj al la tenilo de l’ glavo, kiu kuŝis sur li.
Komence Frodo sentis, ke li ŝtoniĝis pro la sorĉa kanto. Poste venis al li en la kapon frenezeca eskapebleco. Li scivolis, ĉu, se li surmetus la Ringon, la dolmenulo eble maltrafus lin, kaj li eble trovus ian elirvojon. Li imagis, ke li kuradas libere sur la herbo, funebrante Grinĉjon, kaj Samon, kaj Gajan, sed mern libera kaj vivanta. Eĉ Gandalfo konsentus, ke nenio alia estis farebla.
Sed la kuraĝo, kiu estis vekita en li, estis jam tro forta; ne tiel facilanime li kapablus forlasi la amikojn. Li ŝanceliĝis, palpante en sia poŝo, kaj poste denove luktis en si; kaj dum li tion faris, la brako rampe proksimiĝis. Subite deeidiĝo fortiĝis en li, kaj li kaptis mallongan glavon, kiu kuŝis apude, kaj surgenuiĝe li klinis sin malalte super la korpoj de siaj kunuloj. Per la havebla forto li hakis la rampantan brakon proksime al la pojno, kaj la mano forfalis; sed sammomente la glavo dissplitiĝis ĝis la tenilo. Aŭdiĝis ŝriko kaj la lumo malaperis. En la mallumo aŭdiĝis bruo mordminaca.
Frodo falis antaŭen sur Gajan, kaj la vizaĝo de Gaja sentiĝis malvarma. Tutsubite revenis en lian menson, el kiu ĝi malaperis kiam unue aperis la nebulo, memoro pri la domo sub la Monteto kaj pri la kanto de Tom. Li rememoris la rimaĵon, kiun Tom instruis al ili. Per malforta senespera voĉo li komencis: “Ho! Torn Bombadiljo!” kaj je tiu nomo lia voĉo ŝajnis fortiĝi: ĝi havis sonon plenan kaj viglan, kaj la malluma ĉambro reeĥis kvazaŭ pro tamburo kaj trumpeto:
Ho! Tom Bombadil’, Tom Bombadiljo!
Je akvo, arb’, monteto, kariko kaj saliko,
je fajro, sun’ kaj luno, aŭdu! ni admonas!
Venu, Tom Bombadiljo, ĉar ni vin bezonas!
Okazis subita profunda silentiĝo, en kiu Frodo povis aŭdi batadon de sia koro. Post longa malrapida momento li aŭdis klare, sed tre malproksime, kvazaŭ ĝi venus suben tra la tero kaj tra dikaj muroj, respondan voĉon, kiu kantis:
Olda Bombadiljo gajhumoron havas;
bluas lia jako, kaj la botoj flavas.
Tom estas mastro, neniu lin insidas:
pli fortas liaj kantoj, la piedoj pli rapidas.
Aŭdiĝis laŭta murmurego, kvazaŭ pro ruliĝado kaj falado de ŝtonoj, kaj subite enfluis lumo, lumo reala, la ordinara taglumo. Malalta pordsimila aperturo vidiĝis en la ĉambrofino apud la piedoj de Frodo; kaj jen estis la kapo de Tom (ĉapelo, plumo kaj ĉio kuna) kadrita antaŭ la lumo de la suno ruĝe leviĝanta malantaŭ li. La lumo trafis la plankon, kaj la vizaĝojn de la tri hobitoj kuŝantaj apud Frodo.
Ili ne ekmoviĝis, sed la malsaneca koloro jam forlasis ilin. Ili nun aspektis kvazaŭ nur tre profunde dormantaj.
Tom kliniĝis, formetis la ĉapelon, kaj venis en la malhelan ĉambron, kantante:
Iru, Oldulaĉo! En sunlumo malaperu!
Ŝrumpu kiel nebuleto, kiel ventoj veu,
al la ter’ senfrukta preter la montaro!
Neniam plu revenu! Lasu la dolmenon!
Perdiĝu, forgesiĝu, malhela pli ol ombro,
kie pord’ fermitas ĝis la mond’ rebonos.
Je tiuj vortoj aŭdiĝis krio kaj parto de la interna fino de la ĉambro enfalis krakege. Sekvis longa tirata ŝriko, forfadiĝanta ĝis nekonebla foro; kaj post tio silento.
— Venu, amiko Frodo! — diris Tom. — Ni eliru sur puran herbon! Vi devas helpi min elporti ilin.
Kune ili elportis Gajan, Grinĉjon kaj Samon. Kiam Frodo lastfoje eliris la dolmenon, li rimarkis detranĉitan manon ankoraŭ skuiĝantan, kvazaŭ vundita araneo, en amaseto da falinta tero. Tom reeniris, kaj aŭdiĝis multe da pistado kaj stamfado. Kiam li elvenis, li portis sur la brakoj grandan amason da trezoro: objektoj oraj, arĝentaj, kupraj kaj bronzaj; multaj bidoj kaj ĉenoj kaj juvelitaj ornamaĵoj. Li surgrimpis la verdan dolmenon kaj kuŝigis ĉion supre sub la sunlumo.
Tie li staris, kun la ĉapelo en la mano kaj vento tra la hararo, kaj rigardis suben al la tri hobitoj, kiuj estis kuŝigitaj surdorse je la okcidenta flanko de la tumulo. Levinte sian dekstran manon li diris per klara kaj ordona voĉo:
Jam vekiĝu, ho bravuloj! Aŭdu mian vokon!
Varmu kor’ kaj membroj nun! Falis frida ŝtono;
Nigra pord’ apertas; morta man’ rompiĝis.
Nokt’ sub Nokton fuĝis, kaj la Pord’ apertas!
Je granda ĝojo de Frodo la hobitoj ekmoviĝis, etendis siajn brakojn, frotis la okulojn, kaj poste subite stariĝis. Ili ĉirkaŭrigardis mirigite, unue al Frodo, kaj poste al Tom staranta vivoplena super ili; kaj poste al si mem en la maldikaj blankaj ĉifonoj, kronite kaj zonite de pala oro, kaj tintante pro ornamaĵoj.
— Kion je la nomo de l’ miro? — komencis Gaja, palpante la oran cirklaĵon, kiu jam deglitis sur unu okulon. Poste li ĉesis, kaj ombro aperis sur lia vizaĝo, kaj li fermis la okulojn. — Kompreneble, jam mi memoras! La viroj de Karn Dum alvenis nokte, kaj ni estis venkitaj. Ha! la lanco en mia koro! — Li kroĉis sian bruston. — Ne! Ne! — li diris, malfermante la okulojn. — Kion mi diras? Mi sonĝis. Kien vi foriris, Frodo?
— Al mi ŝajnis, ke mi perdiĝis, — diris Frodo, — sed pri tio mi ne volas paroli. Ni pensu pri tio, kion ni nun faros! Ni antaŭeniru!
— Tiel vestite, sinjoro? — diris Sam. — Kie estas miaj vestaĵoj? — Li ĵetis sur la herbon siajn cirklaĵon, zonon, kaj ringojn, kaj ĉirkaŭrigardis senhelpe, kvazaŭ li atendus trovi ie apude siajn mantelon, jakon, pantalonon, kaj ceterajn hobitvestaĵojn.
— Vi ne retrovos viajn vestaĵojn, — diris Tom, desaltante de sur la tumulo, kaj ridante dum li dancis ĉirkaŭ ili en la sunbrilo. Oni supozus, ke okazis nenio danĝera aŭ teruriga; kaj fakte la timego foriris el iliaj koroj dum ili rigardis lin kaj vidis la gajan ekbrilon de liaj okuloj.
— Kion vi celas? — demandis Grinĉjo, rigardante lin, duone konfuzite kaj duone amuzite. — Kial ne?
Sed Tom skuis la kapon, dirante:
— Vi retrovis vin, el la profunda akvo. Vestaĵoj signifas nur etan perdon, se vi eskapas droniĝon. Ĝoju, amikoj gajaj, kaj lasu, ke la varma sunbrilo ardigu jam koron kaj membrojn! Forĵetu tiujn malĝojajn ĉifonojn! Kuru nudaj sur la herbo, dum Tom iras ĉasadi!
Li forsaltis suben laŭ la deklivo, fajfante kaj kriante:
Jen do! Venu do! Vi vagadas kien?
Supren, suben, foren, alen, tien ĉi aŭ tien?
Akr-orela, Saĝnaza, Flirtvosta, Fola,
Blankŝtrumpa eta mia, kaj Grasul’ Pendola!
Tiel li kantis, kurante rapide, ĵetante sian ĉapelon kaj ĝin kaptante, ĝis kaŝis lin kurbiĝo de la tero; sed ankoraŭ dum kelka tempo lia “jen do! venu do!” revenis flose laŭ la vento, kiu jam turniĝis suden.
La aero estis denove varmiĝanta. La hobitoj ĉirkaŭkuris kelkan tempon sur la herbo laŭ lia instrukcio. Poste ili kuŝis sunumante sin laŭ la ĝojsento de tiuj, kiuj estas subite transdonitaj el frostega vintro ĝis klimato simpatia, aŭ de homoj, kiuj dumlonge malsanaj kaj enlitaj vekiĝas iun tagon por trovi sin neatendite bonfartaj, kaj la tago estas denove promesplena.
Kiam Tom revenis ili sentiĝis jam fortaj (kaj malsataj). Li reaperis, unue la ĉapelo, el trans la verto de l’ monteto, kaj malantaŭ li venis laŭ obeema spaliro ses poneoj: ilia propra kvino plus ankoraŭ unu. Tiu lasta evidente estis Grasul’ Pendola: ĝi estis pli granda, pli forta, pli grasa (kaj pli aĝa) ol iliaj propraj poneoj. Gaja, al kiu apartenis la aliaj, fakte ne donis al ili tiajn nomojn, sed ili respondis al la novaj nomoj donitaj de Tom dum la tuta cetera vivo. Tom vokis ilin unu post alia kaj ili transgrimpis la verton kaj stariĝis en vico. Poste Tom riverencis al la hobitoj.
— Jen do viaj poneoj! — li diris. — Ili havas pli da sagaco (certamaniere) ol vi vagemaj hobitoj — pli da sagaco en siaj nazoj. Ĉar ili flaras anticipe danĝeron, al kiu vi rekte marŝas; kaj se ili forkuras por savi sin, ili kuras laŭ la ĝusta direkto. Vi devas pardoni al ili ĉiuj; ĉar malgraŭ la fidelaj koroj, por fronti al timo pri la dolmenuloj ili ne estas kreitaj. Vidu, jen ili revenis, kunportante siajn ŝarĝojn!
Gaja, Sam kaj Grinĉjo nun vestis sin per rezervaj vestaĵoj el la pakaĵoj; kaj baldaŭ ili sentis sin tro varmaj, ĉar ili estis devigitaj surmeti kelkajn el la pli dikaj kaj pli varmigaj vestaĵoj, kiujn ili kunportis pro la alproksimiĝo de la vintro..
— Kio pri tiu alia pli aĝa besto, tiu Grasul’ Pendola? — demandis Frodo.
— Ĝi estas mia, — diris Tom. — Mia kvarkrura amiko; tamen mi malofte rajdas ĝin, kaj ĝi vagas ofte malproksimen, libera sur la montetoj. Kiam viaj poneoj estis ĉe mi, ili ekkonis mian Pendolan; kaj ili flaris ĝin en la nokto, kaj kuris rapide renkonte al ĝi. Mi pensis, ke ĝi serĉus ilin kaj per siaj saĝaj vortoj forigus ilian timon. Sed nun, mia gaja Pendola, olda Tom intencas rajdi. Hej! li akompanos vin, nur por ekirigi vin sur la vojon; do li bezonas poneon. Ĉar ne facile oni alparolas hobitojn rajdantajn, kiam per propraj kruroj oni klopodas troti apude.
La hobitoj ĝojis aŭdi tion, kaj multfoje dankis al Tom; sed li ridis, kaj diris, ke ili havas tian talenton perdiĝi, ke li ne estus feliĉa ĝis li vidos ilin sekuraj trans la bordoj de lia tereno.
— Mi havas farendaĵojn, — li diris: — mian kreadon kaj mian kantadon, mian paroladon kaj mian promenadon, kaj mian prizorgon de la tereno. Tom ne povas ĉiam apudi apertajn pordojn kaj saliko-fendetojn. Tom havas domon prizorgendan, kaj Orbero atendas.
Laŭ la suno, estis ankoraŭ sufiĉe frue, ie inter la naŭa kaj la deka, kaj la hobitoj turnis sian atenton al manĝado. Ilia lasta manĝo estis tagmanĝo hieraŭ apud la staranta ŝtono. Nun ili matenmanĝis per la restaĵo de l’ provianto de Tom, intencita por la vespermanĝo, kun aldonaĵoj alportitaj de Tom. Tio ne estis manĝo granda (laŭ hobita kriterio kaj la cirkonstancoj), sed ili sentis sin pli bonaj manĝinte. Dum ili manĝis, Tom iris sur la tumulon, kaj trarigardis la trezorojn. La plimultajn el ili li staplis, kaj ili rebrilis sur la herbo. Li ordonis, ke ili kuŝu tie “je dispono de ĉiuj trovontoj, birdoj, bestoj, elfoj aŭ homoj, kaj ĉiuj bonintencaj kreitaĵoj”; ĉar tiel la sorĉo de la amaseto estus rompita kaj dispelita kaj neniu dolmenulo iam ajn revenus al ĝi. Li elektis por si el la staplo broĉon kun bluaj gemoj, multnuancaj kiel linfloroj aŭ la flugiloj de bluaj papilioj. Li longe rigardis ĝin, kvazaŭ movite pro iu memoro, skuante la kapon, kaj dirante finfine:
— Jen bela bagatelo por Tom kaj por lia damo! Bela estis tiu, kiu antaŭlonge portis ĝin sur la ŝultro. Orbero nun portos ĝin, kaj ŝin ni ne forgesos!
Por la hobitoj li elektis po ponardon, longan, foliforman, kaj akran, mirinde metiecan, damaskenitan je serpentformoj ruĝaj kaj oraj. Ili ekbrilis, kiam li eltiris ilin el la nigraj ingoj, faritaj el iu stranga metalo, peza kaj forta, kaj inkrustitaj de multaj ardaj gemoj. Ĉu pro iu kvalito de tiuj ingoj, ĉu pro la sorĉo, kiu kuŝis sub la tero, la klingoj ŝajnis netuŝitaj de la tempopaso, senrustaj, akraj, brilantaj en la sunlumo.
— Malnovaj tranĉiloj sufiĉe longas kiel glavoj por la hobit-popolo, — li diris. — Estas bone havi akrajn klingojn, se la provincanoj promenadas, orienten, suden, aŭ malproksimen al mallumo kaj danĝero. — Poste li rakontis al ili, ke tiuj klingoj estis forĝitaj antaŭ multaj jaroj de viroj el okcidento: ili estis malamikoj de la Malluma Mastro, sed ilin venkis la malvirta reĝo de Karn Dum en la lando Angmaro.
— Jam malmultaj memoras ilin, — Tom murmuris, — tamen iuj ankoraŭ vagadas, filoj de forgesitaj reĝoj, promenante en soleco, gardante kontraŭ misuloj personojn senatentajn.
La hobitoj ne komprenis liajn vortojn, sed dum li parolis ili spertis vizion kvazaŭ longan jaretendiĝon malantaŭ ili, kiel vasta ombreca ebenaĵo sur kiu marŝas figuroj de viroj, altaj kaj minacaj kun helaj glavoj, kaj kiel lasta venis iu kun stelo sur la frunto. Poste la vizio malaperis, kaj ili troviĝis denove en la sunhela mondo. Estis tempo ekiri denove. Ili pretigis sin, pakante siajn valizojn kaj ŝarĝante siajn poneojn. Siajn novajn armilojn ili pendigis al la ledaj zonoj sub siaj jakoj, sentante ilin tre ĝenaj, kaj scivolante, ĉu ili iam kaj iel utilus. Batalado pli frue ne prezentiĝis al ili kiel unu el la aventuroj, en kiun ilia fuĝo trempos ilin.
Finfine ili ekiris. Ili kondukis siajn poneojn suben laŭ la deklivo; kaj poste surseliĝinte ili trotis rapide tra la valo. Ili retrorigardis kaj vidis la supron de la malnova tumulo, kaj de ĝi la sunlumo sur la oro supreniris kvazaŭ flava flamo. Poste ili ĉirkaŭiris ŝultron de la montetaro kaj ĝi ne plu videblis.
Kvankam Frodo ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken, li tute ne vidis la ŝtonegojn starantajn kiel pordo, kaj postnelonge ili alvenis la nordan trabreĉon kaj rapide trarajdis, kaj antaŭ ili la tereno descendis apike. Tio estis gaja vojaĝo. Tom Bombadiljo trotis bonhumore apud ili aŭ antaŭ ili sur Grasul’ Pendola, kiu kapablis moviĝi multe pli rapide ol supozigis lia dikeco. Tom kantis preskaŭ la tutan tempon, sed estis plejparte sensencaĵo, aŭ eble fremda lingvo nekonata al la hobitoj, lingvo antikva, kies vortoj estis grandparte tiuj de miro kaj ĝojo.
Ili antaŭeniris konstante, sed ili baldaŭ konstatis, ke la Vojo estas pli malproksima ol ili supozis. Eĉ sen nebulo, ilia tagmeza dormo estus malhelpinta, ke ili alvenu ĝin antaŭ la hieraŭa noktiĝo. La malhela linio, kiun ili vidis, ne estis vico da arboj, sed linio da arbustoj kreskantaj rande de profunda fosaĵo kun alta muro aliflanke. Tom diris, ke tio estis iam limo de reĝlando, sed antaŭ tre-tre longe. Li ŝajnis memori pri ĝi ion tristan, kaj ne volis multon diri.
Ili grimpis en kaj el la fosaĵon kaj tra breĉo en la muro, kaj poste Tom turniĝis rekte norden, ĉar ili estis celintaj iom okcidenten. La tereno estis nun aperta kaj sufiĉe ebena, kaj ili rapidigis siajn paŝojn, sed la suno jam sinkis malalten, kiam finfine ili vidis antaŭe vicon da altaj arboj, kaj ili sciis, ke ili revenis al la Vojo post multaj neatenditaj aventuroj. Ili galopigis siajn poneojn trans la lastajn mejlonojn, kaj haltis en la longaj ombroj de la arboj. Ili nun troviĝis supre de dekliva teramaso, kaj la Vojo, jam malhela pro proksimiĝo de l’ vespero, forserpentumis sub ili. Tiuloke ĝi direktiĝis preskaŭ de sud-okcidento nord-orienten, kaj dekstre ĝi descendis apike en larĝan valon. Ĝi estis sulkoplena kaj montris multajn signojn pri la peza lastatempa pluvado; troviĝis lagetoj kaj akvoplenaj truetoj.
Ili rajdis suben laŭ la taluso kaj rigardis ĉiudirekten. Nenio estis videbla.
— Nu, jen ni denove! — diris Frodo. — Supozeble ni ne perdis pli ol du tagojn pro mia kurtvojo tra la Arbaro! Sed eble tiu prokrasto pruviĝos utila — ĝi eble perdigis al ili niajn postsignojn.
La aliaj lin rigardis. Ombro de timo pri la Nigraj Rajdantoj subite inundis ilin denove. Ĉiam depost la eniro en la Arbaron ili pensis ĉefe pri reatingo de la Vojo; nur kiam ĝi kuŝis sub la piedoj ili rememoris la danĝeron, kiu persekutis ilin, kaj plej probable embuskas ilin sur la Vojo mem. Ili retrorigardis maltrankvile al la subiranta suno, sed la Vojo estis bruna kaj malplena.
— Ĉu vi supozas, — demandis Grinĉjo heziteme, — ĉu vi supozas, ke ni estos persekutataj, ĉi-vespere?
— Ne, mi esperas, ke ne ĉi-vespere, — respondis Tom Bombadiljo, — eble ankaŭ ne morgaŭ. Sed ne fidu mian konjekton, ĉar mi ne povas certe antaŭvidi. Oriente miaj konoj velkas. Tom ne mastras Rajdantojn el la Nigra Lando malproksima de lia tereno.
Tamen la hobitoj volis, ke li akompanu ilin. Ili sentis, ke li scius pritrakti la Nigrajn Rajdantojn, se iu kapablus tion. Jam baldaŭ ili venos en landojn tute fremdajn al ili, kaj ekster ĉiuj legendoj de la Provinco, krom la plej svagaj kaj antikvaj, kaj en la krepuskiĝo ili sopiris al sia hejmo. Profunda soleco kaj perdosento inundis ilin. Ili staris silentaj, malemaj okazigi la finan disiĝon, kaj nur malrapide konstatis, ke Tom adiaŭas ilin, dirante, ke ili estu bravaj kaj rajdu senhalte ĝis la mallumiĝo.
— Tom donos al vi bonan konsilon, ĝis la fino de tiu ĉi tago (poste devos vin kuniri kaj gvidi via propra bonŝanco): post kvar mejloj laŭ la Vojo vi venos al vilaĝo Brio sub Brimonteto, kun pordoj frontantaj okcidenten. Tie vi trovos malnovan tavernon, kiu nomiĝas La Pranca Poneo. Barlimano Buterburo estas la bona tavernisto. Tie vi povos tranokti, kaj poste la mateno lanĉos vin survojen. Estu bravaj, tamen singardaj! Vartu viajn gajajn korojn, kaj rajdu renkonten al la fortuno!
Ili petegis, ke li venu almenaŭ ĝis la taverno kaj trinku ankoraŭ unufoje kun ili; sed li ridis kaj malakceptis, dirante:
Tom-tereno jen finiĝas; trans la limon li ne iros.
Tom prizorgu sian domon, kaj atendas lin Orbero!
Poste li sin turnis, suprenĵetis la ĉapelon, saltis sur la dorson de Pendola, kaj rajdis supren trans la taluson kaj foriris kantante en la krepuskon.
La hobitoj grimpis supren kaj postrigardis lin ĝis li forpasis el ilia vidkampo.
— Mi bedaŭras adiaŭi Mastron Bombadiljo, — diris Sam. — Li estas unikulo, sendiskute. Mi opinias, ke ni eble vojos tre malproksimen tamen vidos nenion pli bonan, nek pli strangan. Sed mi ne kontraŭdiros, ke mi ĝojos vidi tiun Pranca Poneo, kiun li menciis. Espereble ĝi similas al la Verda Drako hejme! Kiaj personoj estas en Brio?
— Loĝas hobitoj en Brio, — diris Gaja, — kiel ankaŭ granduloj. Supozeble ĝi estos sufiĉe hejmeca. La Poneo estas bona taverno laŭdire. Miaj amikoj rajdas tien de tempo al tempo.
— Ĝi povas esti ĉio dezirinda, — diris Frodo, — sed ĉiuokaze ĝi troviĝas ekster la Provinco. Ne sentu vin tro hejme! Bonvolu memori — vi ĉiuj — ke lanomo Baginzo devas ne menciiĝi. Mi estas s-ro Submonteto, se nomo estas mencienda.
Ili surseliĝis kaj enrajdis silente la vesperon. Mallumo venis rapide, dum ili plandis malrapide suben-supren laŭ la deklivoj, ĝis fine ili vidis lumojn ekbrilantaj iom antaŭe.
Antaŭ ili leviĝis Brimonteto barante la vojon, malhela amaso antaŭ nebulecaj steloj; kaj sub ties okcidenta flanko kaŭris granda vilaĝo. Tien ili nun rapidis, dezirante nur trovi fajron kaj pordon inter ili kaj la nokto.
Brio estis la ĉefa vilaĝo de Brilando, eta loĝata regiono, kvazaŭ insulo en la malplenaj terenoj ĉirkaŭe. Krom Brio mem estis Tribasio aliflanke de l’ monteto, Kavio en profunda valo iom pli oriente kaj Arketo rande de la Ĉetarbaro. Brimonteton kaj la vilaĝojn ĉirkaŭis malgranda strio da kampoj kaj malsovaĝigita arbetaro larĝa nur kelkajn mejlojn.
La homoj en Brio estis brunharaj, larĝaj, kaj iom malaltaj, bonhumoraj kaj sendependaj: ili apartenis al neniu krom si mem; sed ili estis pli amikemaj kaj familiaraj al hobitoj, gnomoj, elfoj, kaj aliaj loĝantoj en la ĉirkaŭanta mondo, ol estas (aŭ -is) kutime ĉe granduloj. Laŭ la propraj historioj ili estis la originaj loĝantoj kaj estis posteuloj de la unuaj homoj, kiuj iam envagis la okcidenton de la Mez-Tero. Malmultaj transvivis la tumultojn de la Praaj Tagoj; sed kiam la reĝoj revenis trans la Grandaj Maroj, ili trovis ankoraŭ tie la briajn homojn, kaj tie ili plu estadis, kiam memoro pri la malnovaj reĝoj jam fadis en la herbon.
Tiutempe neniuj aliaj homoj posedis daŭrajn loĝejojn tiel okcidente, aŭ malpli ol tricent mejlojn de la Provinco. Sed en la sovaĝejoj aliflanke de Brio estis misteraj vagantoj. Tiujn la bri-homoj nomis disiruloj, kaj sciis nenion pri ties origino. Ili estis pli altaj kaj pli malhelaj ol la homoj de Brio, kaj oni kredis, ke ili havas strangajn vidkaj aŭd-kapablojn kaj komprenas la lingvojn de birdoj kaj bestoj. Ili vagis laŭvole suden kaj orienten eĉ tiel malproksimen kiel la Nebulecaj Montoj; sed nun ili estis malmultaj kaj malofte vidataj. Kiam ili aperis, ili kunportis sciigojn de malproksime, kaj rakontis forgesitajn historiojn, kiujn oni avide aŭskultis; sed la bri-homoj ne amikiĝis kun ili.
Troviĝis ankaŭ multaj hobitaj familioj en Brilando; kaj ili pretendis esti la plej malnova hobita loĝantaro en la mondo, kiu estis starigita longe antaŭ ol eĉ Brandovino estis transirita kaj la Provinco koloniita. Ili loĝis plejparte en Transio, kvankam troviĝis kelkaj en Brio mem, precipe sur la montdeklivoj, super la domoj de la homoj. La granduloj kaj la etuloj (kiel ili nomis unu la alian) rilatis amikece, zorgante pri propraj aferoj propramaniere, sed ambaŭ prave taksis sin kiel necesajn partojn de la bria popolo. Nenie aliloke en la mondo troveblis tiu aparta (sed bonega) aranĝo.
La bria popolo, Granda kaj Eta, mem ne vojaĝis multe; kaj la aferoj de la kvar vilaĝoj ĉefe koncernis ilin. De tempo al tempo hobitoj de Brio iris ĝis Boklando, aŭ Orient-kvarono; sed malgraŭ tio, ke ilia eta tereno situis apenaŭ pli ol je unutaga rajdado oriente de la Brandovina Ponto, la hobitoj de l’ Provinco jam malofte vizitis ĝin. Okaza boklandano aŭ aventurema Tjuko venis pasigi unu-du noktojn en la taverno, sed eĉ tio iĝis ĉiam pli malofta. La provincaj hobitoj nomis tiujn el Brio, kaj ĉiujn aliajn, kiuj loĝis aliflanke de la limoj, eksteruloj, kaj malmulte interesiĝis pri ili, taksante ilin malspritaj kaj krudaj. Probable multe pli da eksteruloj estis dislokitaj en la okcidento de la mondo en tiu epoko, ol imagis la popolo de la Provinco. Iuj, sendube, ne vivis pli bone ol vagabonde, pretaj fosi truon en iu ajn teramaso kaj resti nur tiel longe, kiel oportunis al ili. Sed almenaŭ en Brilando, la hobitoj estis decaj kaj bonstataj, kaj ne pli kamparanecaj ol la neproksimaj parencoj en la Provinco. Ne estis ankoraŭ forgesite, ke iam okazis multe da vojaĝado inter la Provinco kaj Brio. Troviĝis bria sango en la Brandobokoj, laŭfame.
En la vilaĝo Brio estis proksimume cent domoj de la granduloj, plejparte super la Vojo, kaŭrantaj sur la deklivoj kun fenestroj rigardantaj okcidenten. Tiuflanke, formante pli ol duoncirklon de la monteto kaj reen al ĝi, estis profunda fosaĵo kun densa dornbarilo inteme. Transiris ĝin la Vojo pere de digvojo; sed kie ĝi breĉis la dornbarilon, ĝin baris pordego. Alia pordego troviĝis ĉe la suda angulo, kie la Vojo eliris el la vilaĝo. La pordoj estis fermataj je noktiĝo; sed ĝuste interne de ili staris loĝejetoj por la pordistoj.
Sur la Vojo mem, kie ĝi turniĝis dekstren por ĉirkaŭiri la montetosubon, staris granda taverno. Ĝi estis konstruita antaŭlonge, kiam la trafiko sur la vojoj estis pli intensa. Brio situis ĉe malnova vojrenkontiĝo; alia antikva vojo transiris la Orientan Vojon ĝuste apud la fosaĵo ĉe la okcidenta fino de la vilaĝo, kaj en la antaŭaj epokoj homoj kaj aliuloj diversspecaj multe vojaĝis per ĝi. “Stranga kiel novaĵo el Brio”, — ankoraŭ estis popolesprimo en Orient-kvarono, deveninta el tiu tempo, kiam novaĵoj el nordo, sudo kaj oriento estis aŭdeblaj en la taverno, kaj kiam la hobitoj de l’ Provinco iris tien pli ofte por aŭskulti ilin. Sed la nordaj landoj estis jam delonge forlasitaj, kaj la Norda Vojo estis nun malofte uzata: ĝi estis herbokovrita, kaj la brianoj nomis ĝin Verdvojo.
Tamen la bria taverno estis ankoraŭ tie, kaj la posedanto estis persono grava. Lia domo estis renkontejo por la pigraj, parolemaj, kaj scivolemaj loĝantoj, grandaj kaj etaj, de la kvar vilaĝoj; kaj kunvenejo de disiruloj kaj aliaj vagantoj, kaj de tiaj vojaĝantoj (plejparte gnomoj), kiaj daŭre iris laŭ la Orienta Vojo, al kaj de la montoj.
Estis mallume, kaj brilis blankaj steloj, kiam Frodo kaj liaj kunuloj venis finfine al la verdvoja transirejo kaj proksimiĝis al la vilaĝo. Ili alvenis al la okcidenta pordo kaj trovis ĝin fermita, sed antaŭ la pordo de la loĝejo aliflanke sidis homo. Li saltstariĝis kaj alportis lampon kaj rigardis ilin tra la pordego surprizite.
— Kion vi volas, kaj de kie vi venis? — Li demandis malafable.
— Ni celas la tavernon ĉi tie, — respondis Frodo. — Ni vojaĝas orienten kaj ne povas pluiri hodiaŭ vespere.
— Hobitoj! Kvar hobitoj! Kaj cetere, el la Provinco laŭ la parolmaniero, — diris la pordisto mallaŭte, kvazaŭ parolante al si. Li fikse rigardis ilin dum momento mishumore, poste malfermis malrapide la pordegon kaj lasis, ke ili trarajdu.
— Ni malofte vidas provincanojn rajdi nokte laŭ la Vojo, — li daŭrigis, kiam ili haltis momente antaŭ lia pordo. — Pardonu mian scivolon pri la afero, kiu kondukas vin orienten de Brio! Kiel vi nomiĝas, se mi rajtas?
— Niaj nomoj kaj niaj aferoj apartenas al ni, kaj tiu ĉi loko ne ŝajnas oportuna por pridiskutado, — diris Frodo, al kiu ne plaĉis la aspekto de la viro nek lia voĉtono.
— Viaj aferoj apartenas al vi, sendube, — diris la viro, — sed mia afero estas starigi demandojn post la noktiĝo.
— Ni estas hobitoj el Boklando, kaj ni emas vojaĝi kaj ripozi en la taverno ĉi tie, — enmetis Gaja. — Mi estas s-ro Brandoboko. Ĉu tio sufiĉas al vi? La brianoj antaŭe estis ĝentilaj al vojaĝantoj, aŭ tiel mi aŭdis.
— Bone, bone! — diris la viro. — Mi ne intencis ofendi. Sed vi eble trovos, ke pli da homoj ol maljuna Henĉjo ĉe la pordo starigos al vi demandojn. Estas stranguloj en la ĉirkaŭaĵo. Se vi pluiros ĝis La Poneo, vi trovos, ke vi ne estas la solaj gastoj.
Li deziris al ili bonan nokton, kaj oni diris nenion pli; sed Frodo povis vidi per la lampolumo, ke la viro plu rigardas ilin scivoleme. Li estis kontenta aŭdi la bruon de la pordofermo malantaŭ ili, kiam ili rajdis antaŭen.
Li scivolis, kial la viro estas tiel suspektema, kaj ĉu iu jam petis novaĵon pri grupo da hobitoj. Ĉu eble Gandalfo? Li eble alvenis, dum ili estis malhelpataj en la Arbaro kaj sur la Montetaro. Sed io en la mieno kaj la voĉo de la pordisto maltrankviligis lin.
La viro momente postrigardis la hobitojn, kaj poste reeniris sian domon. Tuj kiam li turnis la dorson, malhela figuro enrampis rapide trans la pordegon kaj forvaporiĝis en la ombrojn de l’ vilaĝa strato.
La hobitoj rajdis antaŭen laŭ apika vojo, pasante kelkajn unuopajn domojn, kaj haltis antaŭ la taverno. La domoj aspektis al ili grandaj kaj strangaj. Sam rigardis supren al la taverno kaj ĝiaj tri etaĝoj kaj multaj fenestroj, kaj sentis malbraviĝon en la koro. Li estis imaginta, ke li renkontos gigantojn pli altajn ol arboj, kaj aliajn kreaĵojn eĉ pli timigajn, iam dum la daŭro de la vojaĝo; sed tiumomente la unua ekvido de la Homoj pli ol sufiĉis al li, efektive tro imponis ĉe la malluma fino de laciga tago. Li bildigis al si nigrajn ĉevalojn starantajn selite en la ombroj de l’ taverna korto, kaj Nigrajn Rajdantojn gvatantajn tra mallumaj supraj fenestroj.
— Ni vere ne intencas pasigi ĉi tie la nokton, ĉu, sinjoro? — li ekkriis. — Se loĝas hobit-uloj en tiu ĉi loko, kial ni ne serĉu iujn, kiuj volonte bonvenigus nin? Estus pli hejmece.
— Kio misas pri la taverno? — diris Frodo. — Tom Bombadiljo rekomendis ĝin. Supozeble ĝi estas sufiĉe hejmeca interne.
Eĉ ekstere la taverno aspektis al konantaj okuloj agrabla domo. Ĝi frontis al la Vojo, kaj havis du alojn malantaŭen konstruitajn sur tero parte elfosita el la subaj deklivoj de la monteto, tiel ke malantaŭe fenestroj de la dua etaĝo nivelis kun la tero. Larĝa arkaĵo kondukis al korto inter la du aloj, kaj maldekstre sub la arkaĵo estis granda pordo atingebla per kelkaj larĝaj ŝtupoj. La pordo estis malfermita, kaj lumo eliĝis tra ĝi. Super la arkaĵo estis lampo, kaj sube svingiĝis granda afiŝtabulo: grasa blanka poneo baŭmis sur la malantaŭaj kruroj. Super la pordo estis pentrita per blankaj literoj: LA PRANCA PONEO de BARLIMANO BUTERBURO. Multaj el la teretaĝaj fenestroj montris lumojn malantaŭ dikaj kurtenoj.
Dum ili hezitis ekstere en la malhelo, iu interne komencis kanti gajan kanton, kaj multaj bonhumoraj voĉoj aliĝis laŭte al la refreno.
Ili aŭskultis momente tiun kuraĝigan sonon kaj poste elseliĝis. La kanto finiĝis kaj aŭdiĝis eksplodo de ridoj kaj aplaŭdoj.
Ili kondukis siajn poneojn sub la arkaĵon, kaj lasinte ilin en la korto ili supreniris la ŝtuparon. Frodo iris antaŭen kaj preskaŭ karambolis kun malalta grasulo kun kalva kapo kaj ruĝa vizaĝo. Li vestis blankan antaŭtukon kaj estis rapidanta tra unu pordo en alian, portante pleton ŝarĝitan de plenaj kruĉoj.
— Ĉu ni... — komencis Frodo.
— Momenton, mi petas! — kriis la viro trans la ŝultron, kaj malaperis en tumulton de voĉoj kaj fumonubo. Post momento li reaperis, viŝante la manojn per la antaŭtuko.
— Bonan vesperon, mastreto! — li diris kliniĝante. — Kion vi deziras?
— Litojn por kvar kaj stalojn por kvin poneoj, se tion oni povas havigi. Ĉu vi estas s-ro Buterburo?
— Ĝuste! Barlimano estas mia nomo. Barlimano Buterburo, servoprete! Vi devenas de la Provinco, ĉu ne? — li diris, kaj poste li subite klakigis sian manon sur la frunto, kvazaŭ klopodante memori ion. — Hobitoj! — li kriis. — Nu, pri kio tio memorigas min? Ĉu mi rajtas peti viajn nomojn, sinjoro?
— S-ro Tjuko kaj s-ro Brandoboko, — diris Frodo, — kaj jen Sam Vato. Mia nomo estas Submonteto.
— Jen do! — diris s-ro Buterburo, klakante per la fingroj. — Denove tio foriris! Sed tio revenos, kiam mi disponos tempon por pripensi. Mi estas trookupata; sed mi vidos, kion mi povos aranĝi por vi. Ni malofte ricevas grupon el la Provinco nuntempe, kaj mi bedaŭrus, se mi ne bonvenigus vin. Sed tioma klientaro jam troviĝas en la domo hodiaŭ vespere, kioma ne estis jam de sufiĉe longe. Kiam pluvas, tiam inundas, ni diras en Brio.
— Hej! Nobo! — li kriis. — Kie vi troviĝas, vi lanpieda lantulo? Nobo!
— Venas, sinjoro! Venas! — Gajaspekta hobito elpuŝiĝis tra pordo, kaj, rimarkante la vojaĝintojn, haltis abrupte kaj rigardis ilin tre interesite.
— Kie Bobo? — demandis la tavernestro. — Vi ne scias? Do trovu lin! Rapidege! Mi ne havas ses krurojn, ankaŭ ne ses okulojn! Diru al Bobo, ke kvin poneoj devas esti enstaligitaj. Iel li devas trovi lokon. — Nobo fortrotis rikanante kaj palpebrumante.
— Nun ja, kion mi estis dironta? — diris s-ro Buterburo, frapetante sian frunton. — Unu afero elpelas alian, por tiel diri. Mi estas tiel okupata hodiaŭ vespere, ke mia kapo kirliĝas. Troviĝas grupo, kiu hieraŭ vespere venis laŭ la Verdvojo el la sudo — kaj tio estis jam sufiĉe stranga komenciĝo. Ankaŭ troviĝas vojaĝanta grupo da gnomoj irantaj okcidenten, kiu alvenis hodiaŭ vespere. Kaj nun jen vi. Se vi ne estus hobitoj, estus dubinde ke ni povus vin endomigi. Sed ni havas unu-du ĉambrojn en la norda alo, kiuj estis konstruitaj speciale por hobitoj, kiam oni starigis tiun ĉi domon. Sur la teretaĝo, kiel ili plejofte preferas, kun rondaj fenestroj, kiel plaĉas al ili. Mi esperas, ke vi estos komfortaj. Vi deziros vespermanĝon, sendube. Laŭeble baldaŭ. Venu ĉi tien!
Li kondukis ilin mallonge tra koridoro kaj malfermis pordon.
— Jen agrabla saloneto! — li diris. — Espereble ĝi taŭgos. Nun pardonu min. Mi estas tiel okupata. Mankas tempo por paroli. Mi devas fortroti. Estas dura laboro por du kruroj, sed mi ne malgrasiĝas. Mi enrigardos denove poste. Se vi deziras ion, sonorigu la mansonorilon, kaj Nobo venos. Se li ne venos, sonorigu kaj kriu!
Finfine li foriris, kaj lasis ilin iom spiromankaj. Li ŝajnis kapabla paroladi senfine, kiom ajn li estus okupata. Ili trovis sin en eta kaj agrable varma ĉambro. Iom da hela fajro brulis en la kameno, kaj antaŭ ĝi estis kelkaj malaltaj kaj komfortaj seĝoj. Staris ronda tablo, kun jam sursternita tuko blanka, kaj sur ĝi estis granda mansonorilo. Sed Nobo, la hobita servisto, enpafis sin postnelonge, antaŭ ol venis al ili en la kapon sonorigi. Li alportis kandelojn kaj pleton ŝarĝitan je vazoj.
— Ĉu vi deziras ion trinki, mastroj? — li demandis. — Kaj ĉu mi montru al vi la dormoĉambrojn, dum la vespermanĝo estas preparata?
Ili jam lavis sin kaj trinkis bieron el bonaj tasegoj, kiam revenis s-ro Buterburo kaj Nobo. Senprokraste la tablo estis ŝarĝita. Troviĝis varma supo, malvarmaj viandoj, rubusa torto, novaj panoj, butertranĉoj, kaj duono de matura fromaĝo: bona senpretenda manĝaĵo, same bona kiel en la Provinco, kaj sufiĉe hejmeca por forpeli la lastajn dubojn de Sam (jam multe senzorgigita pro la bonega biero).
La tavernestro ŝvebis dum kelka tempo, kaj poste pretiĝis forlasi ilin.
— Mi ne scias, ĉu eble vi emos aliĝi al la societo, kiam vi finmanĝos, — li diris, starante ĉe la pordo. — Eble vi preferos enlitiĝi. Tamen la societo tre volonte bonvenigos vin, se vi emas. Al ni ne ofte venas eksteruloj — vojaĝantoj el la Provinco, mi devas diri, pardonpete; kaj al ni plaĉas aŭdi iomete da novaĵo, aŭ iun rakonton aŭ kanton, kiun vi havas en la menso. Sed laŭ via deziro! Sonorigu, se io mankos al vi!
Tiel freŝigitaj kaj kuraĝigitaj ili sentis sin post fino de la manĝado (ĉirkaŭ tri kvaronojn da horo de seninterrompa glutado ne malhelpata de nenecesaj paroloj), ke Frodo, Grinĉjo kaj Sam decidis aliĝi al la societo. Gaja diris, ke tie estos tro sufoke.
— Mi sidos ĉi tie kviete antaŭ la fajro dum kelka tempo, kaj eble eliros poste por spiri iom da aero. Kondutu bone kaj ne forgesu, ke via celo estas eskapi sekrete, kaj ni troviĝas ankoraŭ sur la ĉefvojo kaj ne tre malproksime de la Provinco!
— En ordo! — diris Grinĉjo. — Gardu vin! Ne perdiĝu, kaj ne forgesu, ke estas pli sekure en la domo!
La societo estis en la komuna salono de la taverno. La ĉeestantaro estis multnombra kaj varia, kiel Frodo rimarkis, kiam liaj okuloj kutimiĝis al la lumo. Tiu devenis ĉefe de flamanta ŝtipfajro, ĉar la tri lampoj pendantaj de la traboj estis etbrilaj kaj duone vualitaj per fumo. Barlimano Buterburo staris proksime al la fajrujo, parolante al duo da gnomoj kaj unu-du strangaspektaj homoj. Sur la benkoj sidis diversaj uloj: homoj de Brio, grupo de lokaj hobitoj (sidantaj babile kune), kelkaj pliaj gnomoj, kaj aliaj svagaj figuroj malfacile videblaj en la foraj ombroj kaj anguloj.
Tuj kiam eniris la provincaj hobitoj, aŭdiĝis bonveniga alvokado de la brianoj. La fremduloj, precipe tiuj, kiuj alvenis laŭ la Verdvojo, rigardis ilin scivoleme. La tavernestro prezentis la novevenintojn al la brianoj, tiel rapide, ke, kvankam ili aŭdis multajn nomojn, ili malofte certis, kiuj estas la nomitoj. La homoj de Brio ŝajnis ĉiuj havi nomojn iom botanikajn (kaj por la provincanoj iom strangajn), kiel Junkolumo, Kaprofolio, Erikpiedo, Pomodoro, Kardolano kaj Filikĉjo (se ne mencii Buterburon). Kelkaj el la hobitoj havis nomojn similspecajn. La Artemizioj, ekzemple, ŝajnis multnombraj. Sed la plimultaj havis naturajn nomojn, kiel Teramaso, Brokhuso, Longatruo, Sablopelo, kaj Tunelĉjo, el kiuj multaj estis uzataj en la Provinco. Estis kelkaj Submontetoj el Transio, kaj ĉar ili ne povis imagi samnomon sen parenceco, ili prenis Frodon al la koro kiel longeperditan kuzon.
La briaj hobitoj, fakte, estis amikemaj kaj scivolemaj, kaj Frodo baldaŭ trovis, ke estos necese iel klarigi tion, kion li faras. Li sciigis, ke li interesiĝas pri historio kaj geografio (pro kio okazis multe da kapskuado, kvankam neniu el ambaŭ vortoj estis multe uzata en la bria dialekto). Li diris, ke li pripensas verkadon de libro (je kio okazis silenta mirado) kaj ke li kaj liaj amikoj deziras kolekti informojn pri hobitoj loĝantaj ekster la Provinco, precipe en la landoj orientaj.
Je tio eksplodis ĥaoso de voĉoj. Se Frodo vere dezirus verki libron kaj havus multajn orelojn, li estus lerninta sufiĉon por pluraj ĉapitroj dum kelkaj minutoj. Kaj se tio ne estis sufiĉa, al li estis donita tuta listo de nomoj, komence de “jena maljuna Barlimano”, al kiuj li povus iri por pluaj informoj. Sed post kelka tempo, ĉar Frodo ne evidentigis signon, ke li verkos libron en tiu loko, la hobitoj reiris al siaj demandoj pri okazaĵoj en la Provinco. Frodo ne pruviĝis tre komunikema, kaj li baldaŭ trovis sin sidanta sola en angulo, aŭskultanta kaj ĉirkaŭrigardanta.
La homoj kaj gnomoj parolis plejparte pri malproksimaj eventoj kaj diskonigis novaĵojn, kiaj estiĝis eĉ tro konataj. En la sudo estis perturboj, kaj evidentiĝis, kelahomoj, kiuj venis laŭ la Verdvojo, estis nomadaj, serĉante landojn, kie ili povos trovi iom da trankvilo. La brianoj estis kunsentemaj, sed klare ne tre pretis akcepti grandan nombron da fremduloj en sia landeto. Unu el la vojaĝintoj, straba mistrajta ulo, antaŭdiris, ke pli da homoj venos norden en la baldaŭa estonteco.
— Se oni ne trovos por ili lokon, ili mem trovos por si. Ili rajtas vivi, samkiel aliuloj, — li diris laŭte. La lokaj loĝantoj ne aspektis tro kontentaj pri la ebleco.
La hobitoj ne multe atentis ĉion ĉi, kaj ĝi tiumomente ne ŝajnis multe koncerni hobitojn. Granduloj apenaŭ volus peti loĝadon en hobitaj truoj. Ili pli interesiĝis pri Sam kaj Grinĉjo, kiuj jam sentis sin tute hejme kaj babilis gaje pri okazaĵoj en la Provinco. Grinĉjo vekis multe da ridado per priskribo pri kolapso de la tegmento de l’ Urba Truo en Mult-Fosejo: Vilĉjo Vitfuto, la Urbestro, kaj la plej grasa hobito en Okcident-kvarono, estis entombigita en kalko, kaj elvenis kvazaŭ faranita pudingo. Sed kelkaj demandoj iom maltrankviligis Frodon. Unu el la brianoj, kiu verŝajne estis plurfoje en la Provinco, volis scii, kie vivas la Submontetoj kaj al kiuj ili estas parencaj.
Subite Frodo rimarkis, ke ankaŭ strangaspekta veterhardita viro, kiu sidis en ombroj apudmuraj, streĉe aŭskultis la hobitajn parolojn. Antaŭ si li havis altan pokalon, kaj li fumis longtuban pipon nekutime ĉizitan. Liaj kruroj etendiĝis antaŭen, vidigante longajn botojn el fleksiĝema ledo, kiuj bone laŭmezuris sed spertis multe da uzado kaj estis aktuale kototegitaj. Vojaĝe makulita mantelo el peza malhelverda drapo estis strikte volvita ĉirkaŭ li, kaj malgraŭ la ĉambra varmego li portis kapuĉon, kiu superombris lian vizaĝon; sed ekbrilo de liaj okuloj videbliĝis dum li rigardis la hobitojn.
— Kiu estas tiu? — Frodo demandis, kiam li havis okazon flustri al s-ro Buterburo. — ŝajnas, ke vi ne prezentis lin?
— Tiu? — diris la tavernestro per responda flustro, larĝigante unu okulon sen turno de la kapo. — Mi ne scias precize. Li estas unu el la vagularo — ni nomas ilin disiruloj. Li malofte parolas: tamen li bonege rakontas, kiam li emas al tio. Li malaperas dum monato, dum jaro, kaj poste li reaperas. Li venis-iris sufiĉe ofte dum la pasinta printempo; sed mi ne rimarkis lin lastatempe en la ĉirkaŭaĵo. Kio estas lia ĝusta nomo, tion mi neniam aŭdis: sed ĉi tie oni konas lin laŭ Paŝegulo. Li iras tre rapide per siaj longaj tibioj; tamen al neniu diras, kiamotive li devas rapidi. Sed ne klarigeblas oriento kaj okcidento, kiel ni diras en Brio, kio estas la disiruloj kaj la provincanoj, pardonpete. Strange, ke vi enketis pri li. — Sed tiumomente s-ro Buterburo estis forvokita per postulo de plua biero kaj lia lasta komento restis neklarigita.
Frodo trovis, ke Paŝegulo nun rigardas lin, kvazaŭ li aŭdus aŭ divenus ĉion diritan. Baldaŭ per mangesto kaj kapklino li invitis Frodon alveni kaj sidiĝi apude. Kiam Frodo alproksimiĝis, li forpuŝis sian kapuĉon, vidigante vilan malhelan hararon grizmakulitan, kaj sur pala severa vizaĝo paron de akraj grizaj okuloj.
— Mi nomiĝas Paŝegulo, — li diris mallaŭtvoĉe. — Mi tre ĝojas vin renkonti, Mastro Submonteto, se maljuna Buterburo pravis pri via nomo.
— Li pravis, — diris Frodo rigide. Li sentis sin tre malserena rigardate de tiuj akraj okuloj.
— Nu, Mastro Submonteto, — diris Paŝegulo, — sur via loko, mi malhelpus, ke viaj junaj amikoj tro multe parolu. Trinkaĵoj, fajro, kaj hazardaj renkontiĝoj sufiĉe agrablas, sed, nu — ĉi tie ne estas la Provinco. Ĉeestas strangaj personoj. Kvankam ne mi devus diri tion, vi eble pensas, — li aldonis kun memkonscia rideto, vidante ekrigardon de Frodo. — Kaj eĉ pli strangaj vojaĝantoj trapasis Brion lastatempe, — li daŭrigis, rigardante la vizaĝon de Frodo.
Frodo rerigardis sed diris nenion; kaj Paŝegulo montris neniun pluan signon. Lia atento ŝajne fiksiĝis al Grinĉjo. Alarmite, Frodo konsciiĝis, ke la ridinda juna Tjuko, kuraĝigite per la sukceso pri la urbestro de Mult-Fosejo, efektive nun rakontis komike pri la adiaŭa festo de Bilbo. Li jam prezentis imiton de la Parolado, kaj proksimiĝas al la miriga Malapero.
Frodo iĝis kolereta. Tio estis rakonto sufiĉe sendanĝera por la plimultaj lokaj hobitoj, sendube: nur komika rakonto pri tiuj komikuloj trans la Rivero; sed kelkaj (ekzemple maljuna Buterburo) havis iom da scio, kaj probable jam delonge aŭdis onidirojn pri la malapero de Bilbo. Ĝi enmensigus al ili la nomon Baginzo, precipe se jam okazis enketoj en Brio rilate tiun nomon.
Frodo nervoziĝis, pensante kion fari. Grinĉjo evidente multe ĝuis la ricevatan atenton, kaj tute forgesis pri ilia danĝero. Frodo subite ektimis, ke en lia nuna humoro li eble eĉ la Ringon mencius; kaj tio tre povus esti katastrofa.
— Prefere faru ion rapide! — flustris Paŝegulo en lian orelon. Frodo saltstariĝis sur tablon, kaj komencis paroli. La atento de la aŭskultantoj de Grinĉjo estis perturbita. Iuj hobitoj rigardis Frodon, ridis kaj aplaŭdis, pensante, ke s-ro Submonteto jam glutis iom pli ol sufiĉe da biero.
Frodo subite embarasiĝis, kaj trovis, ke (laŭ sia kutimo kiam li faris paroladon) li fingrumas la enhavon de sia poŝo. Li palpis la Ringon sur ĝia ĉeno, kaj tute neklarigeble lin inundis deziro ĝin surmeti kaj malaperi el la stulta situacio. Al li ŝajnis, iel, ke tiu propono alvenis al li de ekstere, de iu aŭ io en la ĉambro. Li firme rezistis la tenton, kaj kroĉis la Ringon en sia mano, kvazaŭ tenegi ĝin kaj malhelpi ĝian eskapon aŭ misfaradon. Ĉiuokaze ĝi havigis al li neniom da inspiro. Li prononcis “kelkajn konvenajn vortojn”, kiel oni dirus en la Provinco:
— Ni estas ĉiuj tre plezurigitaj de la afableco de via akcepto, kaj mi aŭdacas esperi, ke mia mallonga vizito helpos renovigi la amikecajn rilatojn inter la Provinco kaj Brio; — kaj poste li hezitis kaj tusis.
Ĉiu en la ĉambro jam rigardis lin.
— Kanton! — kriis unu el la hobitoj.
— Kanton! Kanton! — kriis ĉiuj aliaj. — Ek al, mastro, kantu al ni ion, kiun ni neniam antaŭe aŭdis!
Dum momento Frodo staris gapante. Tiam despere li komencis ridindan kanton, kiu estis iom plaĉinta al Bilbo (kaj pri kiu li iom fieris, ĉar la vortojn li mem verkis). Temis pri taverno; kaj tial probable ĝi venis al Frodo en la kapon ĝuste tiam. Jen la plena teksto. Nur kelkaj vortoj el ĝi estas nuntempe kutime memorataj.
Troviĝis foje olda, griza
tavern’ montetofunde,
kaj tian bieron oni vendis,
ke l’ Luna Viro mem descendis
por trinki ĝin abunde.
La ĉevalista kat’ posedis
kvinkordan violonon;
kaj supren-suben l’ arĉo kuris,
jen grincis alte, jen murmuris,
jen segis mezan sonon.
Hundeto de la estro ŝatis
spritaĵojn kun admiro;
kiam la gasta gajo multis,
al ĉiuj ŝercoj ĝi aŭskultis
kaj ridis ĝis senspiro.
Bovin’ ilia kornohava
fieris kun superbo;
sed ebriigis ĝin muziko
ĝis kun flirtiga vostotiko
ĝi dancis sur la herbo.
Arĝentaj pletoj kaj kuleroj
valoris preterpreze!
du specialis dum Dimanĉo,
jam poluritaj laŭ aranĝo
Sabaton posttagmeze.
La Luna Viro trinkis ege,
la katmiaŭo strasis;
kuler’ kaj plet’ surtable dancis,
bovino en ĝardeno prancis,
la hund’ la voston ĉasis.
La Luna Viro pluan glutis
kaj de la seĝ’ forglisis,
kaj sonĝis planke pri la elo,
ĝis steloj palis sur ĉielo
kaj la aŭror’ kulisis.
Al kat’ la ĉevalisto diris:
“Ĉevaloj de la Luno
henas kaj la buŝferon mordas,
la mastra menso tre malordas
kaj soros baldaŭ Suno!”
Do violone ludis sprone
la kat’ kun laŭto plia;
per ĝigo vekis ĝi inspiron,
dum l’ estro skuis la Lunan Viron,
dirante: “Post la tria!”
La Viron oni rulis supren
ĝis ree li surlunis,
dum la ĉevaloj karakolis,
kaj la bovino kapriolis,
kaj plet’ kuleron kunis.
De l’ violono laŭtiĝis sono,
la hund’ blekegis flanke;
jen la bovino renversiĝis;
la gastoj el la lit’ verŝiĝis
kaj dancis jam surplanke.
Rompiĝis kordoj violonaj,
bovin’ translunis muĝe,
pro l’ spritoj ridis la hundeto,
forkuris kun Sabata pleto
kuler’ Dimanĉa fuĝe.
La Lun’ ruliĝis postmonteten
kiam la Sun’ suprenis.
Ĝi ion tiam ne imagis,
ĉar ili ĉiuj, kvankam tagis,
al sia lit’ revenis!
Aŭdiĝis longaj laŭtaj aplaŭdoj. Frodo posedis bonan voĉon, kaj la kanto ekplaĉis al ili.
— Kie estas maljuna Barlo? — ili kriis. — Tion li devus aŭdi. Bobo devus lernigi al sia kato la violonon, kaj poste ni povus danci. — Ili postulis pli da biero, kaj komencis krii: — Kantu ĝin denove, mastro! Ek! Bis!
Ili trudis al Frodo alian trinkaĵon, kaj devigis lin rekomenci la kanton, dum multaj el ili kunkantis; ĉar la melodio estis tre konata, kaj ili rapide parkeris tekstojn. Nun estis la vico de Frodo esti kontenta pri si. Li kapriolis sur la tablo; kaj kiam li la duan fojon venis ĝis “bovin’ translunis muĝe”, li saltis en la aeron. Multe tro vigle; ĉar li descendis, krak! sur pleton kovritan de kruĉoj, kaj glitis, kaj ruliĝis de la tablo kun krako, tintoj kaj bum! Ĉiuj aŭdantoj malfermis la buŝojn por ridi kaj ĉesis en gapa silento, ĉar la kantinto malaperis. Li simple malestis, kvazaŭ li trairus tute tra l’ planko, ne postlasinte truon!
La lokaj hobitoj gapis mirigite, kaj poste saltstariĝis kaj kriis por alvoki Barlimanon. La tuta societo formoviĝis de Grinĉjo kaj Sam, kiuj trovis sin solaj en angulo, kaj rigardataj malhele kaj dubeme de fore. Estis klare, ke multaj personoj jam taksis ilin kunuloj de vojaĝanta magiisto kun nekonataj potencoj kaj celoj. Sed ĉeestis unu brunhaŭta brilandano, kiu staris ilin rigardante kun esprimo scioplena kaj duone moka, kiu tre malserenigis ilin. Baldaŭ li glite eliris tra la pordo, sekvate de la straba sudano: tiuj du estis multe interflustrintaj dum la vespero. Henĉjo la pordisto ankaŭ eliris tuj post ili.
Frodo sentis sin stultulo. Ne sciante, kion alian fari, li forrampis sub la tabloj al la malhela angulo apud Paŝegulo, kiu sidis senemocie, donante neniun signon pri siaj pensoj. Frodo apogis sin al la muro kaj formetis la Ringon. Kiel ĝi suriris lian fingron, li tute ne sciis. Li povis supozi nur, ke li palpis ĝin en la poŝo dum li kantis, kaj ke iel ĝi surglitis, kiam li abrupte elpuŝis la manon por sin savi dum la falo. Momente li scivolis, ĉu eble la Ringo mem trompis lin; eble ĝi klopodis riveli sin responde al iu deziro aŭ ordono, kiu senteblis en la ĉambro. Al li ne plaĉis la aspekto de la viroj, kiuj jam eliris el la ĉambro.
— Nu? — diris Paŝegulo, kiam li revidiĝis. — Kial vi faris tion? Pli malbone ol io ajn direbla de viaj amikoj! Vi enkaĉigis la piedon. Aŭ ĉu prefere la fingron?
— Mi ne scias, kion vi celas, — diris Frodo, ĝenite kaj timigite.
— Jes, vi ja scias, — respondis Paŝegulo, — sed ni prefere atendu ĝis trankviliĝos la tumulto. Poste, se plaĉos al vi, s-ro Baginzo, mi deziros kvietan interparolon kun vi.
— Pri kio? — demandis Frodo, ignorante la subitan uzon de sia ĝusta nomo.
— Afero iom grava — al ni ambaŭ, — respondis Paŝegulo, rigardante rekte en la okulojn de Frodo. — Vi eble aŭdos ion por vi avantaĝan.
— Do bone, — diris Frodo, klopodante aspekti senĝena. — Mi parolos kun vi poste.
Dume apud la kameno okazis diskuto. S-ro Buterburo entrotis, kaj li nun klopodis aŭskulti diversajn kontraŭdirajn historiojn de la okazaĵo samtempe.
— Mi vidis lin, s-ro Buterburo, — diris hobito; — aŭ almenaŭ mi ne vidis lin, se vi min komprenas. Li simple malaperis senpostlase, por tiel diri.
— Ĉu vere, s-ro Artemizio! — diris la tavernisto, mienante perplekson.
— Jes, vere! — respondis Artemizio. — Cetere, mi diris, kion mi volis diri.
— Enestas eraro ie, — diris Buterburo, skuante la kapon. — Ekzistis tro multe da tiu s-ro Submonteto, ke li malaperu senpostlase; aŭ kunpostlase, kiel ŝajnas pli probabla en tiu ĉi densaera ĉambro.
— Nu, kie li estas nun? — kriis pluraj voĉoj.
— Ĉu mi scias? Li rajtas iri kien li volas, kondiĉe ke li pagu matene. Jen do s-ro Tjuko: li ne malaperis.
— Nu, mi vidis, kion mi vidis, kaj mi vidis, kion mi ne vidis, — diris Artemizio obstine.
— Kaj diras mi, ke enestas ia eraro, — ripetis Buterburo, prenante la pleton kaj surigante la frakasitajn kruĉojn.
— Kompreneble enestas eraro! — diris Frodo. — Mi ne malaperis. Jen mi! Mi nur interŝanĝis kelkajn vortojn kun Paŝegulo en la angulo.
Li antaŭenpaŝis en la fajrolumon, sed la plejparto de la societo retretis, eĉ pli perturbite ol antaŭe. Ili tute ne estis kontentigitaj per lia klarigo, ke li rapide forrampis sub la tabloj post la falo. La plimultaj hobitoj kaj la homoj de Brio senprokraste foriris ofendite, ne havante emon al plua distriĝo tiuvespere. Unu-duĵetis al Frodo rigardon nigran kaj foriris murmurante inter si. La gnomoj kaj du aŭ tri fremdaj homoj, kiuj plu estis, stariĝis kaj deziris bonan nokton al la tavernestro, sed ne al Frodo kaj ties amikoj. Post nelonge restis neniu krom Paŝegulo, kiu daŭre sidadis, nerimarkite, apud la muro.
S-ro Buterburo ne ŝajnis multe perturbita. Li kalkulis, tre probable, ke lia domo estos denove plena dum multaj estontaj vesperoj, ĝis la aktuala mistero estus plendiskutita.
— Nu, kion vi faris, s-ro Submonteto? — li demandis. — Timigis miajn klientojn kaj frakasis mian vazaron per via gimnastikado!
— Mi tre bedaŭras, ke mi tiel ĝenis, — diris Frodo. — Estis tute senintence, kredu min. Plej misfortuna akcidento.
— En ordo, s-ro Submonteto! Sed se vi intencas denove iom akrobati aŭ prestidigiti, aŭ kio ajn estis, prefere avertu la personaron antaŭe — kaj avertu min. Ni estas ĉi tie iom suspektemaj pri ĉio eksterordinara — mistera, se vi min komprenas; kaj ni ne simpatias subite tion.
— Nenion similan mi denove faros, s-ro Buterburo, mi promesas tion. Kaj nun mi verŝajne enlitiĝos. Ni ekiros frue en la mateno. Ĉu vi certigos, ke niaj poneoj estos pretaj ĝis la oka horo?
— Tre bone! Sed antaŭ ol vi foriros, mi ŝatus interparoli kun vi private, s-ro Submonteto. Io ĵus revenis al mia menso, kion mi devus sciigi al vi. Espereble vi ne misakceptos ĝin. Kiam mi plenumos unu-du aferojn, mi venos al via ĉambro, se vi konsentas.
— Certe! — diris Frodo, sed lia koro peziĝis. Li scivolis, kiom da privataj interparoloj li spertos antaŭ ol enlitiĝi, kaj kion ili rivelos. Ĉu ĉiuj tiuj personoj estas ligitaj kontraŭ lin? Li komencis suspekti, ke eĉ la grasa vizaĝo de maljuna Buterburo kaŝas minacajn planojn.
Frodo, Grinĉjo kaj Sam reiris al la saloneto. Mankis lumo. Gaja ne estis tie, kaj la fajro malardiĝis. Nur reflamiginte balge la cindrojn kaj surĵetinte unu-du ŝtipojn ili eltrovis, ke Paŝegulo estis akompaninta ilin. Jen li sidis trankvile sur seĝo apud la pordo!
— Nu do! — diris Grinĉjo. — Kiu estas vi, kaj kion vi deziras?
— Mi nomiĝas Paŝegulo, — li respondis, — kaj via amiko eble forgesis, ke li promesis kvietan interparolon kun mi.
— Vi diris, ke mi eble aŭdos ion por mi avantaĝan, ŝajnas al mi, — diris Frodo. — Kion vi volas diri?
— Plurajn aferojn, — respondis Paŝegulo. — Sed kompreneble, mi postulos mian pagon.
— Kion signifas tio? — demandis Frodo akre.
— Ne timu! Mi celas ĝuste jenon: Mi diros al vi mian sciaĵon, kaj donos al vi bonan konsilon — sed mi postulos rekompencon.
— Kaj tio estos kia, mi petas? — diris Frodo. Li suspektis, ke li kontaktiĝis kun fripono, kaj li pensis malserene, ke li kunportis nur malmulte da mono. La tuto apenaŭ kontentigus friponon, kaj li ne povis malhavi eĉ parton da ĝi.
— Ne pli ol vi kapablos pagi, — respondis Paŝegulo kun malrapida rideto, kvazaŭ li divenus la pensojn de Frodo. — Nur jenon: vi devos permesi, ke mi akompanu vin, ĝis mi deziros forlasi vin.
— Ĉu vere? — respondis Frodo, surprizite, sed ne multe malŝarĝite. — Eĉ se mi dezirus alian kunulon, mi ne konsentus al tia aranĝo, ĝis mi scius pli multe pri vi kaj viaj aferoj.
— Bonege! — ekkriis Paŝegulo, transigante siajn krurojn kaj komforte rekliniĝante. — ŝajne vi resaĝiĝas, kaj tio estas bona afero. Ĝis nun vi estis tro senzorga. En ordo! Mi diros al vi mian sciaĵon, kaj lasos al vi decidi pri la rekompenco. Vi eble volonte ĝin donos, aŭdinte min.
— Do, ek! — diris Frodo. — Kion vi scias?
— Tro multe; tro multajn ombrajn aferojn, — diris Paŝegulo seriozege. — Sed kiom koncernas vin... — Li stariĝis kaj aliris la pordon, malfermis ĝin abrupte kaj trarigardis. Poste li fermis ĝin kviete kaj residiĝis. — Mi havas akrajn orelojn, — li daŭrigis, mallevante la voĉon, — kaj kvankam mi ne kapablas malaperi, mi ĉasis multajn sovaĝaĵojn kaj singardaĵojn, kaj mi kutime evitas vidiĝon, se mi volas. Nu, mi estis ĉi-vespere malantaŭ la dornbarilo sur la Vojo okcidente de Brio, kiam kvar hobitoj alvenis el la Montetaro. Ne necesas ripeti ĉion, kion ili diris al olda Bombadiljo aŭ unu al alia, sed unu afero interesis min. “Bonvolu memori, — diris unu el ili, — ke la nomo Baginzo devas ne menciiĝi. Mi estas s-ro Submonteto, se nomo estos mencienda”. Tiom interesis min tio, ke mi sekvis ilin ĉi tien. Mi transglitis la pordon ĝuste malantaŭ ili. Eble s-ro Baginzo havas honestan kialon por kaŝi sian nomon; sed se jes, mi volus konsili al li kaj liaj amikoj, ke ili estu pli singardaj.
— Mi ne komprenas, kial devus mia nomo koncerni iun ajn en Brio, — diris Frodo kolere, — kaj la kialo de via interesiĝo pri ĝi restas klarigota. S-ro Paŝegulo eble havas honestan kialon por spioni kaj subaŭskulti; sed se jes, mi konsilas al li konigi ĝin.
— Bone respondite! — diris Paŝegulo ridante. — Sed la klarigo estas simpla: mi serĉis hobiton nomatan Frodo Baginzo. Mi volis lin trovi rapide. Mi sciiĝis, ke li elportas el la Provinco, nu, sekreton, kiu koncernas min kaj miajn amikojn. Nu, ne miskomprenu min! — li kriis, kiam Frodo leviĝis de sia seĝo, kaj Sam saltstariĝis brovumante. — Mi gardos la sekreton pli bone ol vi, kaj singardo estas bezonata! — Li kliniĝis antaŭen kaj alrigardis ilin. — Gvatu ĉiun ombron! Nigraj Rajdantoj trapasis Brion. Lunde unu venis laŭ la Verdvojo de la nordo, oni diras; kaj alia aperis poste, venante laŭ la Verdvojo el la sudo.
Sekvis silento. Finfine Frodo diris al Grinĉjo kaj Sam:
— Mi devis konjekti tion pro la maniero de la pordista saluto. Kaj ŝajnas, ke la tavernestro aŭdis ion. Kial li insistis, ke ni aliĝu al la societo? Kaj kial, je kukolo, ni kondutis tiel stulte: ni estus devintaj resti kviete en tiu ĉi saloneto.
— Estus preferinde, — diris Paŝegulo. — Mi malhelpus vian eniron en la komunan salonon, se mi povus; sed la tavernestro ne volis enlasi min al vi, nek transdoni mesaĝon.
— Ĉu vi supozas, ke li... — komencis Frodo.
— Ne, mi ne pensas ion malbonan pri olda Buterburo. Tamen li ne tute ŝatas misterajn trampojn miaspecajn. — Frodo ĵetis al li rigardon perpleksan. — Nu, mi havas aspekton iom friponecan, ĉu ne? — diris Paŝegulo kun tordiĝo de sia lipo kaj stranga ekbrilo en la okuloj. — Sed espereble ni pli bone konatiĝos. Kiam tio okazos, kredeble vi klarigos, kio okazis fine de via kanto. Pro tiu eta truketo...
— Tio estis kompleta akcidento! — interrompis Frodo.
— Mi scivolas, — diris Paŝegulo. — Akcidento, do. Tiu akcidento danĝerigis vian situacion.
— Apenaŭ pli ol antaŭe, — diris Frodo. — Mi sciis, ke tiuj Rajdantoj persekutas min; sed ĉiuokaze nun ili ŝajne maltrafis min kaj foriris.
— Ne kalkulu pri tio! — diris Paŝegulo akre. — Ili revenos. Kaj alvenos pliaj. Ekzistas aliaj. Mi konas la nombron. Mi konas tiujn Rajdantojn. — Li paŭzis, kaj liaj okuloj iĝis malvarmaj kaj malmolaj. — Kaj iuj personoj en Brio ne estas fidindaj. Ekzemple Vilĉjo Filikĉjo. Li havas misan reputacion en Brilando, kaj stranguloj vizitas lian domon. Vi certe rimarkis lin en la societo: brunvizaĝa rikana ulo. Li estis tre intima kun unu el la sudaj fremduloj, kaj ili elglitis kune tuj post via “akcidento”. Ne ĉiuj sudanoj bonintencas; kaj se temas pri Filikĉjo, li vendus ion ajn al iu ajn; aŭ misfarus por amuziĝi.
— Kion vendos Filikĉjo, kaj kiel mia akcidento koncernas lin? — diris Frodo, obstinante malkompreni la aludojn de Paŝegulo.
— Informojn pri vi, kompreneble, — respondis Paŝegulo. — Priskribo de via prezentiĝo estus tre interesa al certaj personoj. Post tio ili apenaŭ bezonus informiĝi pri via reala nomo. Ŝajnas al mi nur tro probable, ke ili aŭdos pri tio antaŭ ol forpasos tiu ĉi nokto. Ĉu tio sufiĉas? Vi povas fari laŭplaĉe pri la rekompenco, akceptu min kiel gvidiston aŭ ne. Sed mi eble diru, ke mi konas ĉiujn landojn inter la Provinco kaj la Nebulecaj Montaroj, ĉar mi travagis ilin dum multaj jaroj. Mi estas pli aĝa ol mi aspektas. Mi eble pruviĝus utila. Vi devos forlasi la senŝirman vojon post la hodiaŭa nokto; ĉar la Rajdantoj deĵoros sur ĝi tage kaj nokte. Vi eble eskapos el Brio, kaj estos al vi permesate antaŭeniri dum la suno surĉielas, sed vi ne iros tre foren. Ili atingos vin en sovaĝejo, en iu malluma loko, kie helpo mankas. Ĉu vi deziras, ke ili trovu vin? Ili estas teruraj!
La hobitoj alrigardis lin, kaj vidis surprizite, ke lia vizaĝo estas tordita kvazaŭ pro doloro, kaj liaj manoj kroĉegas la brakapogilojn de lia seĝo. La ĉambro estis tre kvieta kaj senmova, kaj la lumo ŝajnis malbriliĝinta. Dum kelka tempo li sidis kun la okuloj nevidantaj kvazaŭ marŝante en fora rememoro aŭ aŭskultante malproksimajn sonojn en la nokto.
— Jen! —li diris post momento, movante la manon sur sia frunto. — Eble mi scias pri tiuj persekutantoj pli multe ol vi. Vi timas ilin, sed vi ankoraŭ ne timas ilin sufiĉe. Morgaŭ vi devos eskapi, se vi povos. Paŝegulo povos konduki vin laŭ padoj tre malofte tretitaj. Ĉu vi akceptos lin?
Sekvis peza silento. Frodo nenion respondis, lia menso estis konfuzita pro dubo kaj timo. Sam paŭtis, rigardis sian mastron kaj finfine li elpuŝis:
— Kun via permeso, s-ro Frodo, mi dirus ne! Tiu ĉi Paŝegulo, li konsilas kaj diras, ke ni gardu nin; kaj mi al tio diras jes!, kaj ni komencu pri li. Li venas el Sovaĝujo, kaj neniam mi aŭdis bonon pri tiaj personoj. Li scias ion, estas evidente, kaj pli ol plaĉas al mi, sed tio ne estas kialo por permesi, ke li konduku nin al iu malluma loko malproksime de helpo, kiel li esprimis tion.
Grinĉjo movetiĝis kaj mienis malserene. Paŝegulo ne respondis al Sam, sed turnis siajn akrajn okulojn al Frodo. Frodo vidis tiun rigardon kaj sin forturnis.
— Ne, — li diris malrapide. — Mi ne konsentas. Mi pensas, mi pensas, ke vi ne estas vere tia, kia vi elektas aspekti. Komence vi parolis al mi kvazaŭ la briano, sed ŝanĝiĝis via voĉo. Tamen Sam ŝajnas prava pri tio ĉi: mi ne komprenas, kial vi konsilas al ni singardon, kaj tamen petas, ke ni akceptu vin fideme. Kial la sinkaŝo? Kiu vi estas? Kion vi fakte scias pri — pri mia afero — kaj kiel vi tion eksciis?
— La leciono pri singardemo estas bone lernita, — diris Paŝegulo kun seriozega rideto. — Sed singardemo estas unu afero kaj ŝanceliĝo estas alia. Vi neniam venos al Rivendelo per propraj rimedoj, kaj fido al mi estas via sola ebleco. Vi devas decidiĝi. Mi respondos iujn viajn demandojn, se tio helpos. Sed kial vi kredu mian historion, se vi ne fidas min ankoraŭ. Tamen jen ĝi...
Tiumomente aŭdiĝis frapo ĉe la pordo. S-ro Buterburo venis kun kandeloj, kaj malantaŭ li estis Nobo kun vazoj da varma akvo. Paŝegulo repaŝis en malhelan angulon.
— Mi venis por diri al vi bonan nokton, — diris la tavernestro, surtabligante la kandelojn. — Nobo! Portu la akvon al la ĉambroj! — Li enpaŝis kaj fermis la pordon.
— Estas tiele, — li komencis, hezitema kaj aspekte ĉagrenita. — Se mi kaŭzis misaĵon, mi ege bedaŭras. Sed unu afero elpelas alian, kiel vi scias, kaj mi estas tre okupata. Sed unu afero post alia vigligis mian memoron ĉi-semajne, Mel oni diras; kaj espereble ne tro malfrue. Vidu, mi estis petita atenti pri hobitoj el la Provinco, kaj precipe pri unu laŭnome Baginzo.
— Kaj kiel tio min koncernas? — demandis Frodo.
— Ha! vi agu laŭvole, — diris la tavernestro implice. — Mi ne malkaŝos vin; sed mi estis informita, ke tiu Baginzo vojaĝos laŭ la nomo Submonteto, kaj al mi estis donita priskribo, kiu sufiĉe taŭgas al vi, se mi rajtas tion diri.
— Ĉu vere? Do konigu ĝin! — diris Frodo, malsaĝe interrompante.
— “Grasuleto ruĝvanga”, — diris s-ro Buterburo solene. Grinĉjo subridis, sed Sam mienis indigniĝon. — “Tio ne multe helpos vin: tiaj estas plimultaj hobitoj, Barlo, — li diris al mi”, — daŭrigis s-ro Buterburo ekrigardante Grinĉjon. “Sed tiu ĉi estas pli alta ol iuj kaj pli bela ol la plimultaj, kaj li havas mentonan fendeton: viglulo kun brilaj okuloj”. Pardonu, sed tion diris li, ne mi.
— Tion diris li? Kaj kiu estis li? — demandis Frodo scivoleme.
— Ha! Tiu estis Gandalfo, se vi scias, al kiu mi aludas. Oni diras, ke li estas sorĉisto, sed, ĉu tiel aŭ ne, li estas mia bona amiko. Sed mi jam ne scias, kion li diros al mi, se mi lin revidos: acidigos mian tutan bieron aŭ igos min ligna ŝtipo, ne mirigus min. Li estas iom malpacienca. Tamen farite ne povas esti malfarite.
— Nu, kion vi faris? — diris Frodo, senpaciencante pri la malrapida disvolvo de liaj pensoj.
— Kien mi alvenis? — diris la tavernestro, paŭzante kaj klakigante la fingrojn. — Ha, jes! Maljuna Gandalfo. Antaŭ tri monatoj li enpaŝis rekte en mian ĉambron, nefrapinte: “Barlo, mi ekiros morgaŭ. Ĉu vi faros al mi komplezon?” — “Necesas ĝin nur nomi”, — mi diris. — “Mi hastas, — diris li, — kaj mi mem ne disponas tempon, sed mi deziras sendi mesaĝon al la Provinco. Ĉu vi konas iun, kiun vi povos sendi, kaj fidi, ke li iru?” — “Mi povas trovi iun, — mi diris, — eble morgaŭ aŭ postmorgaŭ”. — “Estu morgaŭ”, — li diris, kaj poste transdonis al mi leteron. — Ĝi estas adresita sufiĉe klare, — diris s-ro Buterburo, elpoŝigante leteron, kaj laŭtlegante malrapide kaj fiere (li fieris pri sia reputacio de legoscianto) la adreson:
S-ro FRODO BAGINZO, BAG-ENDO, HOBITURBO en la PROVINCO.
— Letero al mi de Gandalfo! — kriis Frodo.
— Ha! — diris s-ro Buterburo. — Do via ĝusta nomo estas Baginzo?
— Tiel estas, — diris Frodo, — sed prefere tuj donu al mi tiun leteron kaj klarigu, kial vi neniam sendis ĝin. Vi ja venis por sciigi tion al mi, supozeble, kvankam vi bezonis longan tempon por atingi la celon.
Kompatinda s-ro Buterburo aspektis ĉagrenita.
— Vi pravas, mastro, — li diris, — kaj mi petas vian pardonon. Kaj mi morte timas tion, kion diros Gandalfo, se el tio venos io misa. Sed ne intence mi retenis ĝin. Mi formetis ĝin sekure. Poste mi trovis neniun, kiu pretis iri al la Provinco la morgaŭan, nek la postan tagon, kaj neniu el miaj propraj servistoj estis malhavebla; kaj poste unu afero post alia forpelis tion el mia menso. Mi estas homo okupata. Mi faros, kion mi povos, por rebonigi la aferon, kaj se mi povos iel helpi, necesas ĝin nur nomi. Flankenigante la leteron, mi promesis al Gandalfo neniom malpli. “Barlo, — li diris al mi, — tiu mia amiko el la Provinco eble venos ĉi tien post nelonge, li kaj alia. Li nomos sin Submonteto. Memoru tion! Sed ne necesas starigi demandojn. Kaj se mi ne akompanos lin, li eble havos problemojn, kaj li eble bezonos helpon. Fam kion vi povos por li, kaj mi estos danka”, — li diris. Kaj jen vi estas, kaj problemoj ne malproksimas verŝajne.
— Kion vi celas? — demandis Frodo.
— Tiuj nigruloj, — diris la tavernestro, mallaŭtigante la voĉon. — Ili serĉas Baginzon, kaj se ili bonintencas, tiam mi estas hobito. Tio estis lunde, kaj ĉiuj hundoj bojis kaj la anseroj kriĉis. Malordinaraĵo, mi nomis tion. Nobo venis kaj diris al mi, ke du nigruloj estas ĉe la pordo demandante pri hobito nomata Baginzo. La haroj de Nobo hirtiĝis. Mi ordonis al la nigruloj foriri kaj klakfermis la pordon antaŭ ili, sed ili starigis la saman demandon tra la tuta vojo ĝis Arketo, mi aŭdis. Kaj ankaŭ tiu disirulo Paŝegulo starigadis demandojn. Li provis eniri ĉi tien al vi, antaŭ ol vi manĝis aŭ trinkis, tion li faris.
— Tion li faris! — diris Paŝegulo subite, enpaŝante en la lumon. — Kaj multe da ĝeno estus ŝparita, se vi enlasus lin, Barlimano.
La tavernestro eksaltis surprizite.
— Vi! — li kriis. — Vi ĉiam enpuŝiĝas. Kion vi nun volas?
— Li ĉeestas laŭ mia permeso, — diris Frodo. — Li venis por proponi al mi helpon.
— Nu, vi regas la propran aferon, eble, — diris s-ro Buterburo, rigardante suspekteme al Paŝegulo. — Sed se mi estus kiel vi perpleksigita, mi ne aliĝus al disirulo.
— Al kiu vi aliĝus do? — demandis Paŝegulo. — Ĉu al grasa tavernestro, kiu memoras sian propran nomon nur pro tio, ke oni kriadas ĝin al li la tutan tagon? Ili ne povas resti eterne ĉe La Poneo, kaj ili ne povas iri hejmen. Antaŭ ili estas longa vojo. Ĉu vi akompanos ilin kaj fortenos la nigrulojn?
— Mi? Forlasi Brion! Tion mi ne faros kontraŭ iom ajn da mono, — diris s-ro Buterburo, mienante vere timigite. — Sed kial vi ne povas resti ĉi tie kviete dum kelka tempo, s-ro Submonteto? Kiaj estas tiuj strangaj okazaĵoj? Kion celas tiuj nigruloj, kaj de kie ili venas, mi volus scii?
— Mi bedaŭras, ke mi ne povas klarigi ĉion, — respondis Frodo. — Mi estas laca kaj tre zorgoplena, kaj la rakonto estas longa. Sed se vi intencas helpi min, mi devas averti vin, ke danĝero vin minacos tiel longe, kiel mi estas en via domo. Tiuj Nigraj Rajdantoj, mi ne certas, sed mi opinias, mi timas, ke ili venis de...
— Ili venis de Mordoro, — diris Paŝegulo per mallaŭta voĉo. — De Mordoro, Barlimano, se tio signifas ion ajn al vi.
— Gardu nin! — kriis s-ro Buterburo, paliĝante; la nomo evidente estis konata al li. — Tio estas la plej malbona novaĵo veninta al Brio dum mia vivo.
— Tia ĝi estas, — diris Frodo. — Ĉu vi ankoraŭ pretas helpi min?
— Mi pretas, — diris s-ro Buterburo. — Pli ol antaŭe. Kvankam mi ne scias kion povas fari tia, kia mi, kontraŭ, kontraŭ... — li hezitis.
— Kontraŭ la Ombro en la Oriento, — diris Paŝegulo kviete. — Ne multe, Barlimano, sed ĉiu malmulto helpas. Vi povas permesi, ke s-ro Submonteto tranoktu ĉi tie hodiaŭ, kiel s-ro Submonteto, kaj vi povas forgesi la nomon Baginzo, ĝis li estos malproksime for.
— Tion mi faros, — diris Buterburo. — Sed ili malkovros, ke li estas ĉi tie, sen mia helpo, mi timas. Estas domaĝe, ke s-ro Baginzo atentigis pri si hodiaŭ vespere, se diri nenion plian. Tiu rakonto pri la foriro de s-ro Bilbo estas aŭdita en Brio antaŭ la hodiaŭa vespero. Eĉ nia Nobo okupiĝis pri konjektado en sia lanta kapo, kaj troviĝas aliaj en Brio pli penskapablaj ol li.
— Nu, ni povas nur esperi, ke la Rajdantoj ne ankoraŭ revenos, — diris Frodo.
— Espereble ne, efektive, — diris Buterburo. — Sed ĉu fantomoj aŭ ne, ili ne tiel facile eniros La Poneon. Ne ĝenu vin ĝis la mateno. Nobo nenion diros. Neniu nigrulo trapasos miajn pordojn, dum mi ankoraŭ kapablas stari. Mi kaj miaj servistoj deĵoros hodiaŭ nokte; sed prefere vi iom dormu, se vi povas.
— Ĉiuokaze necesas, ke oni voku nin frumatene, — diris Frodo. — Ni devos ekiri laŭeble frue. Matenmanĝon je la sesa kaj duono, mi petas.
— Bone! Mi aranĝos la mendon, — diris la tavernestro. — Bonan nokton, s-ro Baginzo — Submonteto, mi devus diri! Bonan nokton — nu, mi estu benita! Kie estas via s-ro Brandoboko?
— Mi ne scias, — diris Frodo, subite ĉagrenite. Ili forgesis pri Gaja, kaj iĝis malfrue. — Mi timas, ke li foriris. Li diris ion pri spiro da freŝa aero.
— Nu, vi ja bezonas prizorgadon, senerare: via grupo agas kvazaŭ feriante! — diris Buterburo. — Mi devas iri kaj ŝlosi la pordojn tuje, sed mi certigos, ke via amiko estu enlasita, kiam li venos. Prefere mi sendu Nobon por lin serĉi. Bonan nokton al vi ĉiuj! — Finfine s-ro Buterburo eliris, post plia dubema rigardo al Paŝegulo kaj skuo de la kapo. Liaj paŝoj forsoniĝis laŭ la koridoro.
— Nu? — diris Paŝegulo. — Ĉu vi intencas malfermi tiun leteron? Frodo zorge ekzamenis la sigelon antaŭ ol rompi ĝin. Ĝi certe ŝajnis de Gandalfo. Interne, skribite per la forta sed eleganta manskribo de la sorĉisto, estis jena mesaĝo:
LA PRANCA PONEO, BRIO.
Jarmeza Tago, Provinca Jaro, 1418.
Kara Frodo,
Atingis min ĉi tie malbona sciigo. Mi devas tuj foriri. Prefere vi forlasu baldaŭ Bag-Endon, kaj forlasu la Provincon plej malfrue fine de julio. Mi revenos kiel eble plej baldaŭ; kaj mi sekvos vin, se mi trovos, ke vi foriris. Lasu mesaĝon por mi ĉi tie, se vi trapasos Brion. Vi povas fidi al la tavernestro (Buterburo). Vi eble renkontos survoje amikon mian: Viro,maldika, malhela, alta, de iuj nomata Paŝegulo. Li konas nian aferon kaj helpos vin. Celu al Rivendelo. Tie mi esperas renkonti vin denove. Se mi ne venos, Elrondo konsilos al vi.
Via haste
PS. NE uzu Ĝin denove, tute nenial! Ne vojaĝu dumnokte!
PPS. Certiĝu, ke tiu estas la malfalsa Paŝegulo. Sur la vojoj estas multaj fremduloj. Lia vera nomo estas Aragorno.
Oro ne ĉiam ekbrilas,
Ne ĉiuj vagantoj paneas;
Forta maljun’ ne senilas,
Profunda radik’ ne pereas.
El cindroj la fajro denovos,
El ombroj la lumo resaltos;
La glavo rompita renovos,
Senkrona la reĝ’ reekzaltos.
PPPS. Mi esperas, ke Buterburo ekspedos tion ĉi senprokraste. Inda homo, sed lia memoro similas al deponejo: aĵo bezonata ĉiam estas superŝutita. Se li forgesos, mi lin rostos.
Ĝis revido!
Frodo legis silente la leteron, kaj poste transdonis ĝin al Grinĉjo kaj Sam.
— Vere, olda Buterburo fuŝegis! — li diris. — Li meritas rostiĝon. Se mi ricevus tion tuj, ni eble ĉiuj estus jam sekuraj en Rivendelo. Sed kio povis okazi al Gandalfo? Li skribas, kvazaŭ li alirus grandan danĝeron.
— Tion li faris jam de multaj jaroj, — diris Paŝegulo.
Frodo sin turnis kaj rigardis lin penseme, scivolante pri la dua postskribo de Gandalfo.
— Kial vi ne diris al mi, ke vi estas amiko de Gandalfo? Tio ŝparigus tempon.
— Ĉu vere? Ĉu iu el vi min kredis ĝis nun? — diris Paŝegulo. — Mi sciis nenion pri tiu letero. Laŭ mia scio mi devis persvadi vin, ke vi fidu al mi sen pravoj, se mi esperis helpi al vi. Ĉiuokaze mi ne intencis tuj rakonti ĉion pri mi. Mi devis studi vin unue, kaj certiĝi pri vi. La Malamiko jam pli frue aranĝis kaptilojn por mi. Tuj kiam mi decidiĝis, mi estis preta respondi kion ajn vi demandos. Sed konfesinde, — li aldonis kun stranga rido, — mi esperis, ke vi akceptos min propramerite. Persekutato foje enuiĝas pri malfido kaj sopiras amikecon. Sed verŝajne mia aspekto malhelpas tion.
— Tio jes — unuavide, almenaŭ, — ridis Grinĉjo pro subita malŝarĝo, leginte la leteron de Gandalfo. — Sed bela faro estas pruva faro, kiel ni diras en la Provinco; kaj sendube ni ĉiuj aspektos iom simile, pasiginte tagojn kuŝe sub heĝoj kaj en fosaĵoj.
— Necesos pli ol kelkaj tagoj, semajnoj aŭ jaroj da vagado en Sovaĝujo por vin aspektigi kiel Paŝegulo, — li respondis. — Kaj pli frue vi mortos, se vi ne estas pli fortikaj ol ŝajnas.
Grinĉjo senentuziasrniĝis; sed Sam ne estis malkuraĝigita, kaj li daŭre rigardis Paŝegulon dubeme.
— Kiel ni sciu, ke vi estas tiu Paŝegulo, pri kiu skribis Gandalfo? — li demandis. — Vi neniam menciis Gandalfon ĝis aperis tiu letero. Eble vi estas aktoranta spiono, laŭ ĉio konata al mi, kiu klopodas persvadi nin al via akompano. Eble vi mortigis la malfalsan Paŝegulon kaj prenis liajn vestaĵojn. Kion vi volas diri pri tio?
— Ke vi estas bravulo, — respondis Paŝegulo; — sed bedaŭrinde mia sola respondo al vi, Sam Vato, estas jena. Se mi mortigus la malfalsan Paŝegulon, mi kapablus mortigi vin. Kaj mi estus jam vin mortiginta sen tiom da parolado. Se mi celus la Ringon, mi povus havi ĝin — jam!
Li stariĝis, kaj ŝajnis subite plialtiĝi. En liaj okuloj brilis lumo, akra kaj komanda. Retropuŝinte sian mantelon, li metis manon al la tenilo de glavo, kiu pendis kaŝite ĉe lia flanko. Ili ne aŭdacis moviĝi. Sam sidis kaj mute gapis lin.
— Sed feliĉe mi estas la malfalsa Paŝegulo, — li diris, subenrigardante al ili kun vizaĝo mildigita de subita rideto. — Mi estas Aragorno filo de Aratorno, kaj se mi povos per vivo aŭ per morto vin savi, mi tion faros.
Sekvis longa silento. Finfine Frodo ekparolis heziteme.
— Mi kredis vin amiko antaŭ ol la letero venis, — li diris, — aŭ almenaŭ mi volis tion. Vi plurfoje timigis min hodiaŭ vespere, sed neniam tiel, kiel timigus servistoj de l’ Malamiko, aŭ tion mi imagas. Al mi ŝajnas, ke iu el ties spionoj — nu, aspektas pli fidinda kaj sentiĝas pli misa, se vi komprenas.
— Mi komprenas, — ridis Paŝegulo. — Mi aspektas mise kaj sentiĝas fidinde. Ĉu tiel? Oro ne ĉiam ekbrilas, ne ĉiuj vagantoj paneas.
— Ĉu do la versoj estas pri vi? — demandis Frodo. — Mi ne povis kompreni, pri kio temas. Sed kiel vi sciis, ke ili estas en la letero de Gandalfo, se vi ĝin neniam vidis?
— Mi ne sciis, — li respondis. — Sed mi estas Aragorno, kaj tiuj versoj konvenas al tiu nomo. — Li elingigis sian glavon, kaj ili vidis, ke la klingo estas efektive rompita unu futon sub la tenilo. — Ne multe utilas, ĉu, Sam? — diris Paŝegulo. — Sed proksimiĝas la tempo, kiam ĝi estos nove forĝita. Sam diris nenion.
— Nu, — diris Paŝegulo, — kun permeso de Sam, mi nomos tion aranĝita. Paŝegulo estos via gvidanto. Ni havos malserenan vojaĝon morgaŭ. Eĉ se estos permesate al ni forlasi Brion sen malhelpoj, ni vere ne povas esperi, ke ni lasos ĝin nerimarkate. Sed mi klopodos perdiĝi laŭeble baldaŭ. Mi konas unu-du vojojn el Brilando krom la ĉefa vojo. Se fine ni forskuos la persekuton, mi celos al Veterverto.
— Ĉu Veterverto? — diris Sarn. — Kio estas tio?
— Ĝi estas monteto, ĝuste norde de la Vojo, proksimume duonvoje de ĉi tie al Rivendelo. Ĝi ebligas larĝan vidkampon ĉiudirekten; kaj tie ni havos eblecon ĉirkaŭrigardi. Gandalfo venos al tiu punkto, se li sekvos nin. Post Veterverto nia vojaĝo plimalfaciliĝos, kaj ni devos elekti inter diversaj danĝeroj.
— Kiam vi lastfoje vidis Gandalfon? — demandis Frodo. — Ĉu vi scias, kie li estas, aŭ kion li faras?
Paŝegulo gravmienis.
— Mi ne scias, — li diris. — Mi akompanis lin okcidenten printempe. Mi ofte deĵoris rande de la Provinco dum la pasintaj kelkaj jaroj, kiam li okupiĝis aliloke. Li malofte lasis ĝin negardita. Ni lastfoje renkontiĝis la unuan de majo: ĉe trapasejo Sarno sur Brandovino. Li diris al mi, ke lia afero kun vi rezultis bone, kaj vi ekiros al Rivendelo en la lasta semajno de septembro. Ĉar mi sciis, ke li apudas vin, mi foriris laŭ propra vojaĝo. Kaj tio pruviĝis misa; ĉar evidente atingis lin ia sciigo kaj mi ne kunestis por helpi.
» Mi havas zorgojn, la unuan fojon de kiam mi ekkonis lin. Ni devus ricevi mesaĝon, eĉ se li ne povis veni mem. Kiam mi revenis, antaŭ multaj tagoj, mi aŭdis malbonan novaĵon. Larĝe disvastiĝis onidiro, ke Gandalfo netroveblas, kaj la Rajdantoj estas viditaj. Tion diris al mi la elfa popolo de Gildoro; kaj poste ili sciigis al mi, ke vi forlasis vian hejmon; sed mankis sciigo, ke vi forlasis Boklandon. Mi gvatis la Orientan Vojon zorgoplene.
— Ĉu vi opinias, ke la Nigraj Rajdantoj estas implikitaj en tio — mi volas diri, en la netrovebleco de Gandalfo? — demandis Frodo.
— Mi scias nenion, kio povis malhelpi lin, krom la Malamiko mem, — diris Paŝegulo. — Sed ne malesperu! Gandalfo estas pli potenca, ol scias vi Provincanoj — kutime vi vidas nur liajn ŝercojn kaj ludilojn. Sed tiu ĉi nia afero estos lia plej peza tasko.
Grinĉjo oscedis.
— Pardonpete, — li diris, — sed mi estas morte laca. Malgraŭ la tuta danĝero kaj zorgo mi devas enlitiĝi, aŭ dormi sur la seĝo. Kie estas tiu folulo, Gaja? Estus la fina bato, se ni devus eliri en la mallumon por serĉi lin.
Ĝuste tiam ili aŭdis klakon de pordo. Poste piedoj kure alvenis laŭ la koridoro. Gaja enkuregis, sekvate de Nobo. Li haste fermis la pordon, kaj apogiĝis al ĝi. Li estis spireganta. Ili fiksrigardis lin timigite dum momento antaŭ ol li elpuŝis:
— Mi vidis ilin, Frodo! Mi vidis ilin! Nigrajn Rajdantojn!
— Nigrajn Rajdantojn! — kriis Frodo. — Kie?
— Ĉi tie. En la vilaĝo. Mi restis endome dum unu horo. Poste, ĉar vi ne revenis, mi eliris por promeni. Mi jam revenis kaj staris ekster la lumo de la lampo rigardante la stelojn. Subite mi ektremis kaj sentis, ke alrampas io horora: troviĝis ia ombro pli profunda inter la ombroj aliflanke de la vojo, ĝuste lime de la lamplumo. Ĝi forglitis tuj en la mallumon sensone. Ĉevalo ne troviĝis.
— Laŭ kiu direkto ĝi foriris? — demandis Paŝegulo subite kaj akre. Gaja surpriziĝis, rimarkante la fremdulon je la unua fojo.
— Daŭrigu! — diris Frodo. — Li estas amiko de Gandalfo. Mi klarigos poste.
— Ĝi ŝajnis foriri laŭ la Vojo, orienten, — daŭrigis Gaja. — Mi provis sekvi. Kompreneble, ĝi malaperis preskaŭ tuj; sed mi ĉirkaŭiris la angulon kaj iris antaŭen ĝis la lasta domo apud la Vojo.
Paŝegulo mire rigardis Gajan.
— Vi havas bravan koron, — li diris, — sed tio estis stulta.
— Mi ne scias, — diris Gaja. — Nek brava, nek stulta, ŝajnas al mi. Mi apenaŭ regis min. Iel mi ŝajnis tiriĝi. Ĉiuokaze, mi iris, kaj subite mi aŭdis voĉojn apud la dornbarilo. Unu murmuris, kaj la alia flustris aŭ siblis. Eĉ unu vorton de la diraĵo mi ne kaptis. Mi ne alrampis pli proksimen, ĉar mi komencis tremi per la tuta korpo. Poste mi ektimegis, kaj mi retroturniĝis, kaj estis ĝuste ekkuronta hejmen, kiam io venis de malantaŭe kaj mi... mi falis.
— Mi trovis lin, sinjoro, — enŝovis Nobo. — S-ro Buterburo sendis min kun lanterno. Mi iris ĝis la Okcidenta pordego, kaj poste revene al la Suda pordego. Tute proksime al la domo de Vilĉjo Filikĉjo, mi pensis vidi ion sur la Vojo. Mi tion ne ĵure atestus, sed ŝajnis al mi, ke du viroj kliniĝas super io, ĝin levante. Mi ekkriis, sed kiam mi atingis la lokon, ili ne videblis, kaj nur s-ro Brandoboko kuŝis apud la vojo. Li ŝajnis dormanta. “Ŝajnis al mi, ke mi falis en profundan akvon”, — li diris al mi, kiam mi skuis lin. Tre stranga li estis, kaj tuj kiam mi vekis Mn, li stariĝis kaj ekkuris denove ĉi tien kvazaŭ leporo.
— Bedaŭrinde tio estas vera, — diris Gaja, — kvankam mi ne scias, kion mi diris. Mi spertis koŝmaron, kiun mi ne povas rememori. Mi kolapsis. Mi ne scias, kio min tuŝis.
— Mi scias, — diris Paŝegulo. — La Nigra Spiro. La Rajdantoj verŝajne lasis ekstere siajn ĉevalojn, kaj trapasis sekrete la Sudan pordegon. Certe ili jam scias la tutan novaĵon, ĉar ili vizitis Vilĉjon Filikĉjon; kaj probable ankaŭ tiu sudano estis spiono. Io eble okazos dum la nokto, antaŭ ol ni forlasos Brion.
— Kio okazos? — diris Gaja. — Ĉu ili atakos la tavernon?
— Ne, mi pensas, ke ne, — diris Paŝegulo. — Ne ĉiuj estas jam ĉi tie. Kaj ĉiuokaze ne tiel ili agas. Ili plej fortas en mallumo kaj soleco; ili ne volas malkaŝe ataki domon, kie estas lumoj kaj multaj homoj — ne ĝis ili estas pelataj, ne dum ankoraŭ kuŝas antaŭ ni la multaj longaj mejloj de Eriadoro. Sed ilia potenco fontas en teruro, kaj jam iuj en Brio estas trafitaj de ili. Ili devigos tiujn mizerulojn fari ion misan: Filikĉjon kaj iujn el la fremduloj, kaj, eble ankaŭ la pordiston. Ili interparolis kun Henĉjo ĉe la Okcidenta pordego lunde. Mi rigardis ilin. Li estis pala kaj tremanta, kiam ili forlasis lin.
— Ŝajnas, ke ni havas malamikojn ĉie, — diris Frodo. — Kion ni faru?
— Restu ĉi tie kaj ne iru al viaj ĉambroj! Ili certe eltrovis pri kiuj ĉambroj temas. La hobito-ĉambroj havas fenestrojn, kiuj rigardas norden kaj proksimas al la tero. Ni restos ĉiuj kune kaj baros tiun ĉi fenestron kaj la pordon. Sed unue Nobo kaj mi alportos viajn pakaĵojn.
Dum Paŝegulo forestis, Frodo rapide rakontis al Gaja pri ĉio okazinta post la vespermanĝo. Gaja ankoraŭ legis kaj pripensis la leteron de Gandalfo kiam Paŝegulo kaj Nobo revenis.
— Nu, Mastroj, — diris Nobo, — mi ĉifis la litotukojn kaj enŝovis kapkusenon en la mezon de ĉiu lito. Kaj mi kreis belan imitaĵon de via kapo per bruna lana mato, s-ro Bag... Submonteto, sinjoro, — li aldonis rikane.
— Tre vivsimila! — ridis Grinĉjo. — Sed kio okazos, kiam ili ekvidos la ŝajnigon?
— Ni vidos, — diris Paŝegulo. — Ni esperu defendi la fortikaĵon ĝis la mateno.
— Bonan nokton al vi, — diris Nobo, kaj foriris por ludi sian rolon en la pordgardado.
Siajn pakaĵojn kaj ilaron ili amasigis sur la salonplanko. Ili puŝis malaltan seĝon kontraŭ la pordon kaj fermis la fenestron. Elgvatante, Frodo vidis, ke la nokto daŭre klaras. La Falĉilo[7] svingiĝis brile super Brimonteto. Li poste fermis kaj riglis la pezajn internajn ŝutrojn kaj kuntiris la kurtenojn. Paŝegulo hejtis la kamenon kaj blovestingis la kandelojn.
La hobitoj kuŝiĝis sur siaj lankovriloj kun la piedoj direktitaj al la kameno, sed Paŝegulo ordigis sin sur la kontraŭporda seĝo. Ili interparolis dum iom da tempo, ĉar Gaja volis ankoraŭ starigi kelkajn demandojn.
— Bovin’ translunis muĝe! — subridis Gaja, volvante sin per sia lankovrilo. — Tre ridinde, Frodo! Sed mi volonte ĉeestus. La bravuloj en Brio ankoraŭ diskutos tion post cent jaroj.
— Espereble, — diris Paŝegulo.
Poste ili ĉiuj silentiĝis, kaj unu post alia la hobitoj endormiĝis.
Dum ili pretiĝis dormi en la taverno en Brio, mallumo kovris Boklandon; nebuleto vagis en la valetoj kaj laŭ la riverbordo. La domo en Stretkavo staris silenta. Dikulo Bolĝero singarde malfermis la pordon kaj elrigardis. Timosento kreskis en li la tutan tagon, kaj li povis nek trankvili nek enlitiĝi: en la senspira noktoaero ŝvebis minaco. Dum li fiksrigardis en la malhelon, nigra ombro moviĝis sub la arboj, la pordo ŝajne propravole malfermiĝis kaj senbrue refermiĝis. Timego ekkaptis lin. Tiam li fermis kaj riglis la pordon.
La nokto plinigriĝis. Aŭdiĝis mallaŭta bruo de ĉevaloj kaŝe kondukataj laŭ la pado. Ekster la ĝardenpordo haltis kaj eniris tri nigraj figuroj, kiel ombroj de la nokto ŝtelirantaj trans la terenon. Unu iris ĝis la pordo, po unu al ambaŭflankaj domanguloj; kaj tie ili staris, senmovaj kiel ombroj de ŝtonoj, dum la nokto malrapide pasis. La domo kaj la kvietaj arboj ŝajnis atendi senspire.
Okazis eta moviĝo en la foliaro, kaj koko kikerikis malproksime. Estis pasanta la frida horo antaŭ la tagiĝo. La apudporda figuro moviĝis. En la mallumo sen luno aŭ steloj ekbrilis elingita ponardo, kvazaŭ estus elingita lumo malvarmega. Aŭdiĝis bato, mallaŭta sed peza, kaj la pordo tremegis.
— Malfermu, je la nomo de Mordoro! — diris voĉo maldensa kaj minaca.
Je la dua bato la pordo cedis kaj malfermiĝis kun rompitaj tabuloj kaj frakasita seruro. La nigraj figuroj rapide eniris.
Tiumomente, inter la apudaj arboj, korno klarionis. Ĝi traŝiris la nokton kvazaŭ incendio ĉe montosupro.
VEKIĜU! TIMU! FAJRO! MALAMIKOJ! VEKIĜU!
Dikulo Bolĝero ne restis senfara. Tuj kiam li vidis la malhelajn formojn ŝteliri el la ĝardeno, li sciis, ke li devas forkuri aŭ perei. Kaj li do kuris, tra la malantaŭa pordo, tra la ĝardeno, kaj tra la kampoj.
Alveninte la plej proksiman domon, pli ol mejlon for, li falis sur la sojlo.
— Ne, ne, ne! — li kriadis. — Ne, ne mi! Ne mi havas ĝin! — Pasis iom da tempo antaŭ ol oni povis kompreni, pri kio li babilas. Finfine ili konstatis, ke malamikoj troviĝas en Boklando, ia stranga invado el la Malnova Arbaro. Kaj tiam ili ne plu perdis tempon.
TIMU! FAJRO! MALAMIKOJ!
La brandobokoj blovis la Korn-alarmon de Boklando, kiu ne estis aŭdigita jam de cent jaroj, depost la alveno de blankaj lupoj, kiam Brandovino estis glaciigita.
VEKIĜU! VEKIĜU!
Fore aŭdiĝis respondaj kornoj. La alarmo disvastiĝis.
La nigraj figuroj fuĝis el la domo. Unu el ili faligis hobitan mantelon sur la ŝtupo dum li kuris. Sur la pado hufobruo eksonis, kaj galopante foriris martelbate en la mallumon. Tra la tuta Stretkavo sonis kornoj klarionantaj, voĉoj kriantaj kaj piedoj kurantaj. Sed la Nigraj Rajdantoj rajdis tempeste al la Norda Pordego. Lasu la etulojn klarioni! Saŭrono pritraktos ilin poste. Intertempe ili havis alian taskon: ili jam sciis, ke la domo estas malplena kaj la Ringo foririnta. Ili surrajdis la gardantojn ĉe la pordego kaj malaperis el la Provinco.
Frue dum la nokto Frodo vekiĝis el profunda dormo, subite, kvazaŭ maltrankviligis lin ia sono aŭ eeesto. Li vidis, ke Paŝegulo sidas vigla sur sia seĝo: ties okuloj ekbrilas pro la lumo de la fajro, kiu estis hejtita kaj hele flamis; sed li nenion signis nek iel moviĝis.
Frodo baldaŭ reendormiĝis; sed liajn sonĝojn denove perturbis bruo de vento kaj galopantaj hufoj. La vento ŝajnis kurbiĝi ĉirkaŭ la domon kaj ĝin skui; kaj malproksime li aŭdis kornon malaplombe klarionantan. Li malfermis siajn okulojn kaj aŭdis viglan kikerikon de koko en la taverna korto. Paŝegulo estis malferminta la kurtenojn kaj repuŝis brue la ŝutrojn. En la ĉambro estis la unua griza taglumo, kaj malvarma aero eniris tra la malfermita fenestro.
Tuj post kiam Paŝegulo vekis ĉiujn, li kondukis ilin al iliaj dormoĉambroj. Kiam ili vidis tiujn, ili ĝojis, ke ili akceptis lian konsilon: la fenestroj estis trudapertitaj kaj svingiĝis, kaj la kurtenoj klakflirtis, la litaĵoj estis disĵetitaj, kaj la kapkusenoj trapikitaj kaj ĵetitaj planken; la bruna mato estis disŝirita.
Paŝegulo tuj iris venigi la tavernestron. Kompatinda s-ro Buterburo aspektis dormema kaj timigita. Li apenaŭ fermis la okulojn dum la tuta nokto (tion li diris), sed sonon li neniam aŭdis.
— Neniam okazis tia afero dum mia vivo! — li kriis, levante terurite la manojn. — Gastoj malhelpataj dormi en la litoj, kaj cetere ruinigitaj bonstataj kapkusenoj! Ĝis kio ni venas?
— Epoko malhela, — diris Paŝegulo. — Sed dume oni eble lasos vin trankvila, post liberiĝo de ni. Ni foriros tuj. Ne zorgu pri matenmanĝo: trinkaĵo kaj mordaĵo dumstare devos sufiĉi. Ni estos pakintaj post kelkaj minutoj.
S-ro Buterburo rapidis for, por certiĝi, ke la poneoj estu pretigitaj, kaj por alporti al ili “mordaĵon”. Sed tre baldaŭ li revenis senespere. La poneoj malaperis! La stalpordoj estis ĉiuj malfermitaj nokte, kaj ĉiuj foriris: ne nur la poneoj de Gaja, sed ankaŭ ĉiuj aliaj ĉevaloj kaj brutoj de la loko.
Frodo estis frakasita pro la sciigo. Kiel ili esperu atingi Rivendelon piede, persekutate de rajdantaj malamikoj? Same sukcese ili celus la lunon. Paŝegulo sidis silente dum kelka tempo, rigardante la hobitojn, kvazaŭ taksante ties forton kaj kuraĝon.
— Poneoj ne helpus eskapi de la Rajdantoj, — li diris finfine, penseme, kvazaŭ li divenis tion, kion Frodo pensas. — Ni ne irus multe malpli rapide piede sur la vojoj, kiujn mi intencas sekvi. Mi intencis ĉiuokaze marŝi. Ĝenas min tamen la nutraĵo kaj provizaĵoj. Ni ne povas kalkuli pri ricevo de manĝaĵoj inter tie ĉi kaj Rivendelo, krom tio, kion ni kunportos; kaj ni devus kunporti multe da rezervaĵo, ĉar ni eble estos malhelpataj aŭ devos ĉirkaŭiri, tre for de la rekta vojo. Kiom vi pretas porti sur viaj dorsoj?
— Tiom, kiom necesas, — diris Grinĉjo kun la koro malĝojiĝa, sed provante montri, ke li estas pli fortika ol li aspektas (aŭ sin sentas).
— Mi povas porti duoblan ŝarĝon, — diris Sam defie.
— Ĉu nenio estas farebla, s-ro Buterburo? — demandis Frodo. — Ĉu ni ne povas akiri paron da poneoj en la vilaĝo, aŭ eĉ nur unu por la pakaĵoj? Supozeble ni ne povus lui ilin, sed ni eble povus aĉeti, — li aldonis, dubeme, scivolante ĉu por tio sufiĉus lia mono.
— Dubinde, — diris la tavernestro malĝoje. — La du-tri rajdponeoj en Brio estis enstalitaj en mia korto, kaj tiuj foriris. Aliaj bestoj, ĉevaloj aŭ poneoj trenkapablaj kaj tiel plu, tre malmultas en Brio, kaj ili ne estos aĉeteblaj. Sed mi faros, kion mi povos. Mi elfosos Bobon kaj elsendos lin laŭeble baldaŭ.
— Jes, — diris Paŝegulo malvolonte, — prefere faru tion. Mi timas, ke necesas provi akiri almenaŭ unu poneon. Sed tiel finiĝas ĉiu espero pri frua ekiro, kaj kvieta forŝteliro! Ni same profite estus blovintaj kornon por anonci nian foriron. Tio estis parto de ilia plano, sendube.
— Troviĝas unu ero da konsolo, — diris Gaja, — kaj pli ol ero, espereble: ni povos matenmanĝi dum ni atendas — kaj por tio sidiĝi. Ni kaptu Nobon!
Fine la prokrasto daŭris pli ol tri horojn. Bobo revenis kun raporto, ke en la najbaraĵo neniu ĉevalo aŭ poneo estas akirebla kontraŭ io ajn — escepte de unu: Vilĉjo Filikĉjo havas unu, kiun li eble vendos.
— Povra maljuna duonnutrita kreito ĝi estas, — diris Bobo, — sed li ne liberiĝos de ĝi kontraŭ malpli ol la trioblo de ĝia valoro, pro via situacio, se mi konas Vilĉjon Filikĉjon.
— Vilĉjo Filikĉjo? — diris Frodo. — Ĉu ne enestas ia truko? Ĉu la bruto ne rekurus al li kun nia tuta posedaĵo, aŭ helpus spuri nin, aŭ io?
— Povas esti, — diris Paŝegulo. — Sed mi ne povas imagi, ke ajna besto rekurus hejmen al li, se ĝi nur eskapus. Al mi ŝajnas, ke tio ĉi estas nura postpensaĵo de l’ afabla Mastro Filikĉjo: simple maniero pligrandigi sian profiton el la afero. Ĉefa danĝero estas, ke tiu povra besto probable estas tuj mortonta. Sed ŝajne mankas elektebleco. Kiom li postulas por ĝi?
La postulo de Vilĉjo Filikĉjo estis dek du arĝentaj moneroj; kaj tio efektive estis minimume trioblo de l’ valoro de la poneo en tiu regiono. Montriĝis, ke ĝi estas osteca, subnutrita, kaj malvigla besto; sed ĝi ne aspektis baldaŭ mortonta. S-ro Buterburo mem pagis ĝin, kaj proponis al Gaja pluajn dek ok monerojn kiel iom da kompensaĵo por la perditaj bestoj. Li estis honestulo kaj bonstata laŭ la kriterioj en Brio, sed tridek arĝentaj moneroj serioze ĝenis lin, kaj trompado far Vilĉjo Filikĉjo igis tion eĉ pli netolerebla.
Efektive li malperdis en la fino. Montriĝis poste, ke nur unu ĉevalo estis efektive ŝtelita. La ceteraj estis forpelitaj aŭ forkuris terurite, kaj oni trovis ilin vagantaj en diversaj anguloj de Brilando. La poneoj de Gaja estis tute eskapintaj, kaj finfine (ĉar ili estis sufiĉe sagacaj) ili ĝisiris la Montetaron por serĉi Grasulon Pendolan. Do ili dum kelka tempo estis prizorgataj de Tom Bombadiljo kaj bonstatis. Sed kiam sciigo pri la okazaĵoj en Brio atingis la orelojn de Tom, tiu ekspedis ilin al s-ro Buterburo, kiu tiel akiris kvin bonajn bestojn je tre favora prezo. En Brio ili devis labori pli diligente, sed Bobo traktis ilin bone; do entute ili bonŝancis: ili malhavis vojaĝon malhelan kaj danĝeran. Sed ili neniam alvenis Rivendelon.
Tamen dume, laŭ la vidpunkto de s-ro Buterburo lia mono estis elspezita, ĉu bone ĉu malbone. Kaj li havis aliajn problemojn. Okazis granda tumulto, tuj kiam la ceteraj gastoj aperis kaj sciiĝis pri la rabatako kontraŭ la taverno. La sudaj vojaĝantoj perdis plurajn ĉevalojn kaj laŭte kulpigis la tavernestron, ĝis iĝis konate, ke unu el ilia propra grupo same malaperis dumnokte — kiu, se ne la straba kunulo de Vilĉjo Filikĉjo. Tiun suspekto tuj trafis.
— Se vi kunuliĝis kun ĉevalŝtelisto, kaj kondukis lin al mia domo, — diris Buterburo kolere, — vi devas mem pagi la tutan domaĝon, kaj ne venu kriantaj al mi. Iru demandi al Filikĉjo, kie troviĝas via belaspekta amiko! — Sed evidentiĝis, ke tiu estas nenies amiko, kaj neniu povis rememori, kiam li aliĝis al ilia grupo.
Post matenmanĝo, la hobitoj devis repaki kaj meti pliajn provizaĵojn por la pli longa vojaĝo, kiun ili nun atendis. Estis preskaŭ la deka horo, kiam finfine ili ekiris. Tiam la tuta Brio jam zumis pro ekscitiĝo. La malapera truko de Frodo; alveno de la Nigraj Rajdantoj; prirabo de la stalaro, kaj ne laste la informiĝo, ke Paŝegulo la disirulo aliĝis al la misteraj hobitoj, kreis tian rakonton, kia daŭris dum multaj seneventaj jaroj. La plimultaj loĝantoj de Brio kaj Transio, kaj multaj eĉ de Kavio kaj Arketo, amasiĝis sur la vojo por vidi la ekiron de l’ vojaĝontoj. La ceteraj tavernaj gastoj staris ĉe la pordoj aŭ elpendis tra la fenestroj.
Paŝegulo ŝanĝis la intencon kaj decidis foriri el Brio laŭ la ĉefa vojo. Iu provo ekiri tuj trans la kamparon nur malplibonigus la situacion: duono el la loĝantaro sekvus ilin por vidi, kion ili celas, kaj malhelpi, ke ili senrajte trairu ien.
Ili adiaŭis al Nobo kaj Bobo kaj forlasis s-ron Buterburo kun multaj dankesprimoj.
— Mi esperas, ke ni renkontiĝos denove iam, kiam la aferoj denove gajos, — diris Frodo. — Nenio pli kontentigus min ol trankvila restado dum kelka tempo en via domo.
Ili formarŝis, zorgoplenaj kaj deprimitaj, rigardate de la amaso. Ne ĉiuj vizaĝoj estis amikecaj, nek ĉiuj el la alkriitaj vortoj. Sed Paŝegulo ŝajnis time admirata de la plimultaj brilandanoj, kaj tiuj, al kiuj li fiksrigardis, fermis la buŝon kaj retropaŝis. Li marŝis antaŭe kun Frodo, poste sekvis Gaja kaj Grinĉjo, kaj laste venis Sam kondukante la poneon, kiu estis ŝarĝita per tiom da pakaĵaro, kiom ilia bonvolo permesis; sed ĝi jam aspektis malpli deprimita, kvazaŭ ĝi aprobus la ŝanĝiĝon de sia sorto. Sam penseme maĉis pomon. Da tiuj li havis poŝplenon: adiaŭa donaco de Nobo kaj Bobo.
— Pomoj marŝante, kaj pipo sidante, — li diris. — Sed ŝajnas al mi, ke mankos al mi ambaŭ postnelonge.
La hobitoj malatentis la scivolajn kapojn, kiuj tragvatis pordojn aŭ ekaperis super muroj kaj bariloj, dum ili preterpasis. Sed kiam ili alproksimiĝis la pli foran pordon, Frodo vidis malhelan nezorgitan domon malantaŭ densa dornbarilo: la lastan domon de la vilaĝo. Post unu el la fenestroj li ekvidis flavecan vizaĝon kun ruzaj, oblikvaj okuloj, sed ĝi tuj malaperis.
“Do tie kaŝas sin tiu sudano! — li pensis. — Li aspektas pli ol duone goblena”.
Trans la barilon alia viro fiksrigardis arogante. Li havis pezajn nigrajn brovojn kaj malhelajn senestimajn okulojn, lia buŝego kurbiĝis rikane. Li fumis mallongan nigran pipon. Kiam ili alproksimiĝis li elbuŝigis ĝin kaj kraĉis.
— Matenon, Longkrurulo! — li diris. — Ĉu frua foriro? Finfine trovis amikojn? — Paŝegulo kapjesis, sed nenion respondis.
— Matenon, amiketoj! — li diris al la ceteraj. — Supozeble vi scias, al kiu vi kuniĝis? Tiu estas Senrezigna Paŝegulo. Kvankam mi aŭdis aliajn nomojn ne tiel agrablajn. Gardu vin hodiaŭ vespere! Kaj vi, Samĉjo, ne mistraktu mian povran maljunan poneon! Pa! — Li kraĉis denove.
Sam returniĝis rapide.
— Kaj vi, Filikĉjo, malaperigu vian malbelan vizaĝon, aŭ ĝi difektiĝos.
Per subita ekĵeto, fulme rapida, pomo forlasis lian manon kaj trafis Vilĉjon rekte sur la nazon. Li evitis tro malfrue, kaj de malantaŭ la dornbarilo aŭdiĝis sakroj.
— Malŝparo de bona pomo, — diris Sam bedaŭreme, kaj paŝis antaŭen.
Finfine ili lasis malantaŭe la vilaĝon. La akompanantaj infanoj kaj vaguloj, kiuj sekvis ilin, enuiĝis kaj returnis sin ĉe la Suda pordego. Trapasinte, ili daŭrigis laŭ la Vojo tra kelkaj mejloj. Ĝi kurbiĝis maldekstren, retroirante al sia orienta linio kiam ĝi ĉirkaŭis la subaĵon de Brimonteto, kaj poste ĝi ekdeklivis rapide malsupren en arbaretan regionon. Maldekstre ili povis vidi kelkajn el la domoj kaj hobit-truoj de Transio sur la malabruptaj flankoj de l’ monteto; profunde en kavaĵo foraorde de la Vojo vidiĝis bukletoj da leviĝanta fumo, kiuj montris la situon de Kavio; Arketo estis kaŝita per la preteraj arboj.
Kiam la Vojo jam deklivis dum kelka distanco kaj postlasis Brimonteton starantan alta kaj bruna malantaŭe, ili alvenis mallarĝan padon, kiu forkondukis norden.
— Jen kie ni forlasas la senŝirmejon kaj ekiras kaŝe, — diris Paŝegulo.
— Espereble ne ia kurtvojo, — diris Grinĉjo. — Nia lasta kurtvojo tra la arbaro finiĝis preskaŭ katastrofe.
— Ha, sed tiam mi ne kuniris, — ridis Paŝegulo. — Miaj vojoj, ĉu kurtaj ĉu longaj, ne miskondukas. — Li rigardis ambaŭdirekten laŭ la Vojo. Neniu vidiĝis, kaj li rapide kondukis ilin suben al la arbokovrita valo.
Lia plano, kiom ili povis kompreni ĝin ne konante la terenon, estis iri unue direkte al Arketo, sed devii dekstren kaj preterpasi ĝin oriente, kaj poste direktiĝi laŭeble rekte trans Sovaĝujon ĝis Veterverta Monto.
Tiamaniere, se ĉio irus glate, ili fortranĉus grandan kurbiĝon de la Vojo, kiu pli fore turniĝis suden por eviti la Kulakvan Marĉon. Sed kompreneble ili mem devos trapasi la marĉon, kaj ties priskribo far Paŝegulo ne estis kuraĝiga.
Tamen dume la marŝado ne estis malagrabla. Efektive, se ne okazus la perturbaj eventoj de la pasinta nokto, ili ĝuus pli bone tiun ĉi parton de la vojaĝo ol iun ajn ĝistiaman. La suno brilis, klare sed ne tro varme. La arboj en la valo havis ankoraŭ foliojn, estis kolorplenaj kaj ŝajnis trankvilaj kaj sanaj. Paŝegulo gvidis ilin senhezite inter la multaj kruciĝantaj padoj, kvankam sen lia ĉeesto ili baldaŭ estus malorientitaj. Li sekvis serpentuman direkton kun multaj turniĝoj kaj retroiroj, por trompi eventualan persekuton.
— Vilĉjo Filikĉjo certe gvatis, kie ni forlasis la Vojon, — li diris, — kvankam mi ne opinias, ke li mem sekvos nin. Li konas sufiĉe bone la terenon ĉi-regione, sed li scias, ke li ne estas mia egalulo en arbaro. Estas tio, kion li eble sciigos al aliaj, kio timigas min. Supozeble ili ne estas tre malproksimaj. Se ili supozas, ke ni celis al Arketo, tiom pli bone.
Ĉu pro la lerto de Paŝegulo aŭ pro alia kialo, ili nek vidis signon, nek aŭdis sonon de alia vivantaĵo dum la tuta tago: nek dupieda, krom birdoj; nek kvarpieda, krom unu vulpo kaj kelkaj sciuroj. La postan tagon ili komencis direktiĝi sendevie orienten; kaj ĉio daŭre estis kvieta kaj trankvila. Je la tria tago for de Brio ili forlasis la Ĉetarbaron. La tereno konstante malaltiĝis post kiam ili forturniĝis de la Vojo, kaj nun ili eniris larĝan ebenaĵon, pli malfacile trakteblan. Ili troviĝis tre malproksime de la limoj de Brilando, sur senpada sovaĝejo, kaj proksimiĝis al la Kulakva Marĉo.
La tero nun iĝis malseketa kaj foje spongeca, kaj ie-tie ili alvenis flakojn, kaj vastajn etendaĵojn da kanoj kaj junkoj plenaj je fajfado de kaŝitaj birdetoj. Ili devis tre zorge elekti paŝejojn por resti sekpiedaj kaj ĝustadirektaj. Komence ili progresis kontentige, sed ju pli ili antaŭeniris, des pli malrapida kaj pli danĝera iĝis la pasado. La marĉo estis konfuza kaj perfida, kaj ne ekzistis permanenta vojo trovebla eĉ de la disiruloj tra ĝiaj translokiĝantaj ŝlimejoj. Ekturmentis ilin muŝoj, kaj aero estis plenplena de nuboj da kuletoj, kiuj enrampis iliajn manikojn kaj iliajn hararojn.
— Mi estas manĝata vive! — kriis Grinĉjo. — Kulakvo! Estas pli da kuloj ol da akvo!
— Per kio ili nutras sin, kiam hobitoj ne haveblas? — demandis Sam, gratante sian nukon.
Ili pasigis tagon mizeran sur tiu soleca kaj malagrabla tereno. Ilia bivako estis malseketa, malvarma, kaj malkomforta, kaj la mordantaj insektoj ne lasis, ke ili dormu. Ĉeestis ankaŭ abomenindaj kreaĵoj, kiuj frekventis la junkojn kaj herbotufojn, kaj laŭsone estis misaj parencoj de griloj. Ili troviĝis milope, kaj ili en la tuta ĉirkaŭaĵo grincis, nik-brik, brik-nik, senĉese dum la tuta nokto, ĝis la hobitoj preskaŭ freneziĝis.
La posta tago, la kvara, ne estis multe pli bona, kaj la nokto preskaŭ same malkomforta. Kvankam la Nikbrikuloj (kiel nomis ilin Sam) estis postlasitaj, la kuloj daŭre persekutis ilin.
Dum Frodo kuŝis laca, tamen ne kapabla fermi la okulojn, al li ŝajnis, ke tre fore vidiĝis lumo sur la orienta ĉielo: ĝi ekfajris kaj malkreskis multfoje. Ne temis pri la aŭroro, ĉar tiu ne okazus dum ankoraŭ pluraj horoj.
— Kio estas la lumo? — li diris al Paŝegulo, kiu estis leviĝinta kaj staris rigardante antaŭen en la nokton.
— Mi ne scias, — Paŝegulo respondis. — Ĝi estas tro malproksima por rekoni. Ĝi similas al fulmo, kiu suprensaltas de la montosuproj.
Frodo rekuŝiĝis, sed li ankoraŭ longe vidis la blankajn flagrojn, kaj antaŭ ili la altan malhelan figuron de Paŝegulo, staranta silente kaj atente. Finfine li eniris maltrankvilan dormon.
Ili ne longe vojaĝis en la kvina tago, kiam ili postlasis la lastajn sporadajn flakojn kaj junkejojn de la marĉo. La tereno antaŭe denove ekdeklivis supren. En la malproksimo oriente ili nun vidis vicon da montetoj. La plej alta el ili troviĝis dekstre kaj iom dise de l’ aliaj. Ĝi havis supron konusforman, iomete platan en la supro.
— Ĝi estas Veterverto, — diris Paŝegulo. — La Malnova Vojo, kiun ni postlasis fore dekstre, aliras ties sudon kaj preterpasas proksime de ĝia subo. Ni eble atingos ĝin morgaŭ tagmeze, se ni celos rekte al ĝi. Al mi ŝajnas, ke ni prefere tion faru.
— Kion vi aludas? — demandis Frodo.
— Mi aludas: kiam ni fakte alvenos, ne estas certe, kion ni trovos. Ĝi estas proksima al la Vojo.
— Sed ĉu ni ne esperas trovi tie Gandalfon?
— Jes, sed la espero estas malforta. Se li entute venos ĉi-direkten, li eble ne trapasos Brion, kaj do li eble ne scios, kion ni faras. Kaj ĉiuokaze, krom se ni bonŝance alvenos preskaŭ samtempe, ni maltrafos unu la alian; ne estos sekure por li aŭ por ni tro longe restadi tie. Se la Rajdantoj malsukcesos trovi nin en Sovaĝujo, ili verŝajne celos al Veterverto mem. Ĝi havigas larĝan ĉirkaŭvideblon. Efektive, en tiu ĉi tereno estas multaj birdoj kaj bestoj, kiuj kapablus vidi de la monteto nin starantajn ĉi tie. Ne ĉiuj birdoj estas fidindaj, kaj troviĝas aliaj spionoj pli misaj ol ili.
La hobitoj alrigardis zorgoplene la distajn montetojn. Sam rigardis supren al la pala ĉielo, timante vidi akcipitrojn aŭ aglojn ŝvebantaj super ili kun helaj neamikaj okuloj.
— Vi ja sentigas al mi solecon kaj malkomforton, Paŝegulo! — li diris.
— Kion vi konsilas? — demandis Frodo.
— Mi opinias, — respondis Paŝegulo malrapide, kvazaŭ ne tute certa, — mi opinias, ke prefere ni iru rekte orienten de ĉi tie kiom eble, cele al la montetovico, ne al Veterverto. Tie ni povos trafi padon, kiu laŭ mia scio pasas je ties subo; ĝi kondukos nin ĝis Veterverto el la nordo kaj malpli videble. Poste ni vidos, kion ni vidos.
Ili plandadis la tutan tagon, ĝis malvarma kaj frua vespero. La tereno iĝis pli seka kaj pli dezerta; sed nebuletoj kaj vaporoj kuŝis malantaŭ ili ĉe la marĉo. Kelkaj melankoliaj birdoj pepis kaj ululis, ĝis la ronda ruĝa suno malrapide subiris en la okcidentajn ombrojn; poste estiĝis vaka silento. La hobitoj pensis pri la mola lumo de sunsubiro enrigardanta tra la gajaj fenestroj de malproksima Bag-Endo.
Je la tagofino ili alvenis rivereton, kiu serpentumis el la montetoj kaj perdiĝis en la stagna marĉtero, kaj ili ascendis laŭ ties bordoj dum sufiĉis la lumo. Jam noktiĝis, kiam fine ili haltis kaj noktumis sub kelkaj alnoj surborde de la rivereto. Antaŭe nun baŭmis kontraŭ la nigreta ĉielo la mornaj kaj senarbaj dorsoj de la montetoj. Tiunokte ili starigis vaĉon, kaj Paŝegulo, ŝajne, tute ne dormis. La luno estis kreska, kaj dum la fruaj noktaj horoj frida griza lumo surkuŝis la terenon.
La postan matenon ili ekiris denove baldaŭ post sunleviĝo. En la aero estis frosteco, kaj la ĉielo estis pale, klare blua. La hobitoj sentis sin refreŝigitaj, kvazaŭ ili pasigis nokton da dormo seninterrompa. Jam ili ekkutimiĝis al multe da marŝado kaj malmulte da manĝaĵo — pli malmulte, ĉiuokaze, ol tiom, kiom en la Provinco ili supozus sufiĉa por ebligi al ili stari surkrure. Grinĉjo deklaris, ke Frodo aspektas duoble pli bonstata ol antaŭe.
— Tre strange, — diris Frodo, striktigante sian zonon, — se oni pripensas, ke fakte da mi ekzistas konsiderinde malpli. Mi esperas, ke la maldikiĝado ne daŭros senfine, aŭ mi estiĝos fantomo.
— Ne parolu pri tiaj aferoj! — diris Paŝegulo rapide, kaj surprize serioze.
La montoj proksimiĝis. Ili formis ondantan spinon, kiu ofte leviĝis ĝis preskaŭ mil futoj, kaj ie-tie refalis al malaltaj fendoj aŭ trapasejoj kondukantaj al la orienta regiono. Sur la verto de la spino la hobitoj vidis ion, kio aspektis kiel restaĵoj de verdaĵkovritaj muroj kaj ŝtonbariloj, kaj en la fendoj ankoraŭ staris ruinoj de malnovaj ŝtonkonstruaĵoj. Je noktiĝo ili atingis la subon de l’ okcidentaj deklivoj, kaj tie ili noktumis. Tio estis nokto de la kvina de oktobro, kaj ili estis je sestaga distanco de Brio.
Matene ili trovis, la unuan fojon de kiam ili forlasis Ĉetarbaron, klare videblan padon. Ili turniĝis dekstren kaj laŭiris ĝin suden. Ĝi direktiĝis ruze, sekvante linion, kiu ŝajnis elektita por laŭeble kaŝiĝi el videbleco, same de la montovertoj supre kaj de la platejoj okcidente. Ĝi plonĝis en valetojn kaj apudis apikajn teramasojn; kaj kie ĝi pasis trans tereno pli ebena kaj pli senŝirma, ambaŭflanke de ĝi troviĝis ŝtonegoj kaj ĉizitaj ŝtonoj, kiuj ekranis la vojaĝantojn preskaŭ kiel barilo.
— Mi scivolas, kiu faris ĉi tiun padon, kaj por kio, — diris Grinĉjo, dum ili promenis laŭ unu el tiuj avenuoj, kie la ŝtonoj estis pli ol kutime grandaj kaj kunmetitaj. — Mi ne certas, ke tio plaĉas al mi: ĝi havas — nu, aspekton iom dolmenulan. Ĉu troviĝas tumulo sur Veterverto?
— Ne. Ne estas tiuj sur Veterverto, nek sur iu ajn el ĉi tiuj montetoj, — respondis Paŝegulo. — La homoj de l’ okcidento ne loĝis ĉi tie; kvankam dum siaj lastaj tagoj ili defendis la montetojn dum kelka tempo kontraŭ la malbonego, kiu alvenis el Angmaro. Ĉi tiu pado estis farita por servi la fortikaĵojn laŭlonge de la muroj. Sed pli antikve, dum la unuaj tagoj de la Norda Reĝlando, ili konstruis grandan vaĉturon supre de Veterverto, Amono Sulo ili nomis ĝin. Ĝi estis bruligita kaj rompita, kaj neniom el ĝi restas nun krom faligita ringo, kiel kruda krono sur la kapo de l’ malnova monteto. Tamen iam ĝi estis alta kaj bela. Estas rakontite, ke tie staris Elendilo atendante la alvenon de Gil-Galado el la Okcidento, en la tagoj de la Lasta Alianco.
La hobitoj fiksrigardis al Paŝegulo. Montriĝis, ke li estas klera pri antikva saĝeco, kiel ankaŭ pri la moroj de la sovaĝejo.
— Kiu estis Gil-Galado? — demandis Gaja; sed Paŝegulo ne respondis, kaj ŝajnis droninta en pensado. Subite malalta voĉo murmuris:
Gil-Galad’ estis elfa reĝo,
pri kiu tristas harp-arpeĝo:
la lasta el liberularo
inter la Montoj kaj la Maro.
La glavo longis, akris lanco,
la kasko brilis el distanco;
la steloj en ĉiela bildo
spegulis sin sur Ha ŝildo.
Li rajdis antaŭlonge for
al kaŝa lok’, ĉar en Mordor’,
la ombra, falis lia stelo
en tristan regnon de l’ malhelo.
La aliaj turniĝis mirigite, ĉar ĝi estis la voĉo de Sam.
— Daŭrigu! — diris Gaja.
— Nur tion mi konas, — balbutis Sam, ruĝiĝante. — Mi lernis ĝin de s-ro Bilbo, kiam mi estis knabo. Li kutimis rakonti al mi tiajn historiojn, ĉar li sciis, ke mi ĉiam emis aŭdi pri elfoj. Estis s-ro Bilbo, kiu instruis al mi legadon kaj skribadon. Li estis tre klera, tiu kara maljuna s-ro Bilbo. Kaj li verkis poezion. Li verkis ĝuste tion, kion mi elparolis.
— Li ne verkis ĝin, — diris Paŝegulo. — Ĝi estas parto de tiu kanto, kiu titoliĝas La Pereo de Gil-Galado, kaj estas en la antikva lingvo. Bilbo verŝajne tradukis ĝin. Tion mi neniam sciis.
— Enestis multe pli, — diris Sam, — tute pri Mordoro. Tiun parton mi ne lernis, ĝi tremetigis min. Mi neniam supozis, ke mi mem iam laŭiros tiun vojon!
— Iros ĝis Mordoro! — kriis Grinĉjo. — Espereble tiel ne okazos!
— Ne elparolu tiel laŭte tiun nomon! — diris Paŝegulo.
Estis jam tagmeze, kiam ili proksimiĝis al la suda fino de la pado, kaj vidis antaŭ si, en la pala klara lumo de l’ oktobra suno, grizverdan deklivon, kiu kvazaŭ ponto kondukis supren sur la nordan montodeklivon. Ili decidis tuj celi al la supro, dum la taga lumo estis hela. Sinkaŝado ne plu eblis, kaj ili povis nur esperi, ke neniu malamiko aŭ spiono observas ilin. Nenio vidiĝis moviĝanta sur la deklivo. Se Gandalfo estis ie en la ĉirkaŭaĵo, mankis signo pri li.
Sur la okcidenta flanko de Veterverto ili trovis ŝirmatan kavaĵon, funde de kiu estis bovloforma valeto kun herbaj flankoj. Tie ili lasis Samon kaj Grinĉjon kun la poneo kaj iliaj tornistroj kaj pakaĵoj. La aliaj tri plueniris. Post duonhoro da laciga grimpado Paŝegulo atingis la supron de la monteto; Frodo kaj Gaja sekvis, lacaj kaj senspiraj. La lasta deklivo estis apika kaj rokoplena.
Supre ili trovis, kiel Paŝegulo antaŭdiris, larĝan ringon de antikva ŝtonĉizaĵo, jam polviĝanta aŭ kovrita de antikva herbo. Sed en la centro amaso de rompitaj ŝtonoj estis staplita. Ili estis nigrigitaj, kvazaŭ per fajro. Ĉirkaŭe la razeno estis ĝisradike bruligita kaj ĉie interne de l’ ringo la herbo estis brulstampita kaj ŝrumpinta, kvazaŭ flamoj inundus la montosupron, sed mankis ĉiu signo pri vivantaĵoj.
Starante rande de l’ ruinigita cirklo, ili vidis ĉie ĉirkaŭe sube larĝan vidkampon, plejparte terojn malplenajn kaj nerimarkindajn, escepte de grupoj da arboj fore en la sudo, post kiuj ili ekvidis ie-tie ekbrilon de malproksima akvo. Sube de ili ĉe tiu suda flanko kuris rubande la Malnova Vojo, venante el la okcidento kaj serpentumante, ĝis ĝi malaperis malantaŭ spino da malhela tero oriente. Sur la Vojo nenio moviĝis. Okule sekvante ĝin orienten ili vidis la Montojn: la pli proksimaj montosuboj estis brunaj kaj sombraj; malantaŭ ili staris pli altaj formoj el grizo, kaj plue sekvis altaj blankaj montopintoj, kiuj glimis inter la nuboj.
— Nu, jen ni alvenis! — diris Gaja. — Kaj tre malagrable kaj forpuŝe ĝi aspektas! Mankas akvo kaj ŝirmaĵo. Kaj neniu indiko pri Gandalfo. Sed mi ne kulpigas lin pro tio, ke li ne atendis — se li entute venis ĉi tien.
— Pripensinde, — diris Paŝegulo, penseme ĉirkaŭrigardante. — Eĉ se li malantaŭis nin du-tri tagojn ĉe Brio, li povus alveni ĉi tien la unua. Li kapablas rajdi tre rapide, kiam urĝas. — Subite li kliniĝis kaj rigardis la plej supran ŝtonon de la ŝtonamaso; ĝi estis pli plata ol la aliaj, kaj pli blanka, kvazaŭ ĝin maltrafis la fajro. Li prenis kaj esploris ĝin, turnante ĝin per la fingroj. — Ĝi estis mantuŝita lastatempe, — li diris. — Kion vi opinias pri ĉi tiuj signoj?
Sur la plata subaĵo Frodo vidis iujn grataĵojn:
— ŝajnas, ke tio estas streko, punkto, kaj tri pliaj strekoj, — li diris.
— La maldekstra streko eble estas runo G kun maldikaj branĉoj, — diris Paŝegulo. — Ĝi povas esti signo postlasita de Gandalfo, kvankam oni ne povas esti certa. La grataĵoj estas fajnaj, kaj ili certe aspektas freŝaj. Sed la signoj eble signifas ion tute alian, kaj tute ne koncernas nin. Disiruloj uzas runojn, kaj ili kelkfoje venas ĉi tien.
— Kion ili povus signifi, eĉ se ilin faris Gandalfo? — demandis Gaja.
— Laŭ mia opinio, — respondis Paŝegulo, — ili signifas G 3, kaj estas indiko, ke Gandalfo estis ĉi tie la trian de oktobro: do jam antaŭ tri tagoj. Tio indikus ankaŭ, ke li hastis kaj danĝero minacis, tiel ke mankis al li tempo kaj li ne kuraĝis skribi ion pli longan aŭ pli klaran. Se estas tiel ni devas esti singardaj.
— Mi volus, ke ni estus certaj, ke faris la signojn li, kio ajn la signifo, — diris Frodo. — Estus tre konsole scii, ke li estas survoje, antaŭ ni aŭ malantaŭe.
— Eble, — diris Paŝegulo. — Persone, mi opinias, ke li estis ĉi tie, kaj danĝero minacis. Ĉi tie estis brulaj flamoj; kaj nun revenas al mia menso la lumo, kiun ni vidis antaŭ tri noktoj sur la orienta ĉielo. Mi konjektas, ke li estis atakata sur tiu ĉi montosupro, sed kiarezulte mi ne povas diveni. Li ne plu ĉeestas, kaj jam ni devas prizorgi nian vojaĝon al Rivendelo laŭ nia bontrovo.
— Kiom malproksima estas Rivendelo? — demandis Gaja, lace ĉirkaŭrigardante. La mondo aspektis sovaĝa kaj vasta desur Veterverto.
— Mi ne scias, ĉu la Vojo estas iam mejle mezurita post la Forlasita Taverno, je unutaga vojaĝo oriente de Brio, — respondis Paŝegulo. — Iuj diras, ke ĝi estas tiomdistanca, aliaj diras alie, Ĝi estas vojo stranga, kaj oni ĝojas alveni la finon, ĉu la daŭro estas longa, ĉu mallonga. Sed mi scias, kiom longe tio daŭrus por mi proprapaŝe, kun bela vetero kaj sen misfortuno: dek du tagoj de ĉi tie ĝis la transpasejo Bruineno, kie la Vojo transiras la Bruakvon, kiu fluas el Rivendelo. Antaŭ ni staras almenaŭ dusemajna vojaĝo, ĉar al mi ŝajnas, ke ni ne povos uzi la Vojon.
— Dusemajna! — diris Frodo. — Multo povas okazi dum tioma tempo.
— Povas, — diris Paŝegulo.
Ili staris kelkan tempon silente sur la montosupro, proksime al ties suda rando. En tiu soleca loko Frodo la unuan fojon plene konstatis sian senhejmecon kaj danĝeron. Li amare deziris, ke lia sorto lasus lin en la kvieta kaj amata Provinco. Li rigardis suben al la abomena Vojo, rekondukanta okcidenten — al lia hejmo. Subite li rimarkis, ke du nigraj makuletoj moviĝas malrapide sur ĝi de la okcidento; kaj rigardante denove li vidis, ke tri aliaj rampas de la oriento renkonte al ili. Li ekkriis kaj kroĉis la brakon de Paŝegulo.
— Rigardu, — li diris, fingromontrante suben.
Tuj Paŝegulo ĵetis sin surteren interne de l’ ruina cirklo, subentrenante Frodon apude. Gaja ĵetiĝis najbare.
— Kio estas? — li flustris.
— Mi ne scias, sed mi timas la plej malbonan, — respondis Paŝegulo.
Malrapide ili alrampis denove la randon de l’ ringo, kaj gvatis tra fendeto inter du akregaj ŝtonoj. La lumo ne plu helis, ĉar la mateno jam nebuliĝis, kaj nuboj malrapidantaj el la oriento jam atingis la sunon, dum tiu komencis subeniri. Ili ĉiuj povis vidi la nigrajn makuletojn, sed nek Frodo nek Gaja povis certe difini iliajn formojn; tamen io sciigis al ili, ke tie, malproksime sube, estis Nigraj Rajdantoj kuniĝantaj sur la Vojo ĉe la montopiedo.
— Jes, — diris Paŝegulo, kies pli akra vidkapablo ne lasis al li dubon. — La malamikoj estas ĉi tie!
Rapide ili forrampis kaj ŝteliris suben laŭ la norda flanko de la monteto por trovi siajn kunulojn.
Sam kaj Peregrino ne estintis pigraj. Ili esploris la valeton kaj la ĉirkaŭajn deklivojn. Ne tre fore ili trovis fonton de klara akvo sur la montoflanko, kaj proksime al ĝi spurojn ne pli ol unu-du tagojn aĝajn. En la valeto mem ili trovis postsignojn de fajro, kaj aliajn indikojn pri rapide starigita bivako. Troviĝis kelkaj falintaj rokoj rande de la valeto proksime al la deklivo. Malantaŭ ili Sam trovis malgrandan provizon da brulligno nete stakita.
— Mi scivolas, ĉu olda Gandalfo estis ĉi tie, — li diris al Grinĉjo. — Kiu ajn metis ĉi tien tiun provizaĵon verŝajne intencis reveni.
Paŝegulo tre interesiĝis pri tiuj trovaĵoj.
— Mi bedaŭras, ke mi ne atendis por esplori la teron ĉi-loke, — li diris, rapidante al la fonto por ekzameni la paŝspuron.
— Estas precize laŭ mia antaŭtimo, — li diris reveninte. — Sam kaj Grinĉjo tramplis la molan teron, kaj la spuroj estas viŝitaj aŭ konfuzitaj. Disiruloj estis ĉi tie lastatempe. Ĝuste ili postlasis la brullignon. Sed vidiĝas ankaŭ pluraj spuroj pli novaj, kiujn ne lasis disiruloj. Minimume unu kompleto estas farita, antaŭ nur unu aŭ du tagoj, per pezaj botoj. Minimume unu. Mi jam ne povas esti certa, sed mi opinias, ke troviĝis multaj piedoj botvestitaj. — Li paŭzis kaj staris zorgoplene pensante.
Ĉiu el la hobitoj mense vidis bildon de la mantelvolvitaj kaj botvestitaj Rajdantoj. Se la Rajdantoj jam trovis la valeton, ju pli baldaŭ ke Paŝegulo forkonduku ilin, des plibone. Sam rigardis la valeton kun granda malŝato nun, sciiĝinte pri iliaj malamikoj sur la Vojo, nur kelkajn mejlojn for.
— Ĉu ni forrapidu, s-ro Paŝegulo? — li demandis senpacience. — Jam malfruiĝas, kaj al mi ne plaĉas tiu ĉi truo: ial ĝi deprimas min.
— Jes, ni certe devas tuj decidi, kion fari, — respondis Paŝegulo, rigardante supren kaj konsiderante la horon kaj la veteron. — Nu, Sam, — li diris fine, — ankaŭ al mi ne plaĉas tiu ĉi loko; sed mi ne sukcesas pensi pri loko pli bona atingebla antaŭ la noktiĝo. Almenaŭ ni estas momente nevideblaj, kaj se ni moviĝus, multe pli probable rimarkus nin spionoj. Nia sola ebleco estas tute devii de nia celvojo ree norden ĉi-flanke de la montetolinio, kie la tereno estas ĉie proksimume sama kiel ĉi tie. La Vojo estas gardata, sed ni devus transiri ĝin, se ni provus kaŝi nin en la sudaj densejoj. Norde de la Vojo trans la montetoj la tereno estas dum mejloj dezerta kaj ebena.
— Ĉu la Rajdantoj kapablas vidi? — demandis Gaja. — Mi volas diri, ke ili kutime ŝajnis uzi la nazon prefere ol la okulojn, flare serĉante nin, se flaro estas la ĝusta vorto, almenaŭ en la taglumo. Sed vi devigis nin kuŝiĝi teren, kiam vi vidis ilin sube; kaj nun vi parolas pri vidiĝo, se ni moviĝus.
— Mi estis tro malzorga sur la montosupro, — respondis Paŝegulo. — Mi tre deziris trovi ian indikon pri Gandalfo; sed estis erare supreniri triope kaj stari tiel longe tie. Ĉar la nigraj ĉevaloj kapablas vidi, kaj la Rajdantoj povas uzi homojn kaj aliajn kreitojn kiel spionojn, kiel ni konstatis en Brio. Ili mem ne vidas tiel la lumomondon kiel ni, sed niaj figuroj estigas ombrojn en iliaj mensoj, kiujn detruas nur la tagmeza suno; kaj en la mallumo ili perceptas multajn signojn kaj formojn, kiuj estas kaŝataj al ni: tiam ili estas plej timindaj. Kaj ĉiam ili flaras la sangon de vivantaĵoj, dezirante kaj malamegante ĝin. Ekzistas ankaŭ sentumoj krom vido aŭ flaro. Ni kapablas senti ilian ĉeeston — tiu ĝenis niajn korojn, tuj kiam ni alvenis ĉi tien, kaj antaŭ ol ni vidis ilin; pli akre ili sentas nian ĉeeston. Cetere, — li aldonis, kaj lia voĉo iĝis flustra, — la Ringo altiras ilin.
— Ĉu do troviĝas neniu ebleco eskapi? — diris Frodo, ĉirkaŭrigardante ekscitite. — Se mi moviĝos mi estos vidata kaj persekutata! Se mi restos mi altiros ilin al mi!
Paŝegulo metis manon sur lian ŝultron.
— Espero restas, — li diris. — Vi ne estas sola. Ni taksu ĉi tiun brullignon prete metitan por la fajro kiel signon. Ĉi tie troviĝas malmulte da ŝirmo aŭ defendebleco, sed fajro servos nin ambaŭmaniere. Saŭrono kapablas uzi fajron por siaj hidaj celoj, kiel ĉion alian, sed tiuj Rajdantoj ne amas ĝin, kaj timas tiujn, kiuj regas ĝin. Fajro estas nia amiko en la sovaĝejo.
— Eble, — murmuris Sam. — Ĝi estas ankaŭ tiel bona maniero diri “jen ni estas”, kiel mi povas imagi, escepte de kriado.
En la plej malalta kaj plej ŝirmata angulo de l’ valeto ili bruligis fajron, kaj pretigis manĝaĵon. Vesperaj ombroj komencis surfali, kaj iĝis malvarme. Ili subite konstatis grandan malsaton, ĉar ili manĝis nenion post la matenmanĝo, sed ili ne kuraĝis pretigi vespermanĝon pli ol ŝpareman. La tereno antaŭ ili estis malplena je ĉio krom birdoj kaj bestoj, malsimpatia loko forlasita de ĉiuj gentoj de la mondo. Disiruloj iris de tempo al tempo tra la montetoj, sed ili estis malmultaj, kaj ne restis longe. Aliaj vagantoj estis maloftaj kaj malbonspecaj: troloj eble deviis kelkfoje el la nordaj valoj de la Nebulecaj Montoj. Nur sur la vojo troveblis vojaĝantoj, plejofte gnomoj, rapidantaj pri propraj aferoj, kaj sen disponebla helpo kaj kun malmultaj vortoj por nekonatoj.
— Mi ne vidas, kiel ni povas konservi nutraĵon ĝis la fino, — diris Frodo. — Ni sufiĉe atentis dum la lastaj kelkaj tagoj, kaj tiu ĉi vespermanĝo tute ne estas festo; sed ni foruzis pli ol ni devis, se restas ankoraŭ du semajnoj de l’ vojaĝo, kaj eble pli.
— Ekzistas nutraĵo en la sovaĝejo, — diris Paŝegulo; — beroj, radikoj, kreskaĵoj; kaj mi sufiĉe lertas pri ĉasado se necese. Ne necesas timi malsatmorton antaŭ alveno de la vintro. Sed kolektado kaj kaptado de nutraĵo estas laboro longa kaj laciga, kaj al ni necesas rapido. Do striktigu la zonojn, kaj pensu pri la tabloj en la domo de Elrondo!
Iĝis pli malvarme kiam alvenis la mallumo. Elgvatante trans randon de la valeto, ili vidis nenion krom griza tereno jam malaperanta rapide en ombron. La ĉielo supre denove klariĝis kaj malrapide pleniĝis de ekbrilaj steloj. Frodo kaj liaj kunuloj kaŭris ĉirkaŭ la fajro, volvite per ĉiuj manteloj kaj lankovriloj posedataj de ili; sed Paŝegulo kontentiĝis per unu mantelo, kaj sidis iom aparte, suĉante penseme sian pipon.
Dum noktiĝis, kaj la fajrolumo komencis hele disradii, li ekrakontis al ili historiojn por forturni iliajn pensojn de la timo. Li konis multajn historiojn kaj legendojn el la pratempo, pri elfoj kaj homoj kaj la bonaj kaj misaj faroj el la Praaj Tagoj. Ili scivolis, kiomaĝa li estas, kaj kie li lernis ĉi tutan folkloron.
— Rakontu al ni pri Gil-Galado, — diris Gaja subite, kiam li paŭzis fine de rakonto pri la elfaj reĝlandoj. — Ĉu vi konas pli da tiu kanto, kiun vi aludis?
— Jes ja, — respondis Paŝegulo. — Scias ankaŭ Frodo, ĉar ĝi intime koncernas lin. — Gaja kaj Grinĉjo rigardis al Frodo, kiu fiksrigardis la fajron.
— Mi konas nur tiun etan parton, kiun rakontis al mi Gandalfo, — diris Frodo malrapide. — Gil-Galado estis la lasta el la grandaj elfaj reĝoj de Mez-Tero. Gil-Galado estas Stellumo en ilia lingvo. Kun Elendilo, elf-amiko, li iris al la lando...
— Ne! — diris Paŝegulo interrompante. — Mi opinias, ke tiu historio ne estu rakontata nun, kiam la servistoj de la Malamiko estas proksimaj. Se ni trabatiĝos ĝis la domo de Elrondo, vi rajtos aŭdi ĝin tie komplete.
— Do rakontu al ni iun alian historion pri la malnova tempo, — petegis Sam; — historion pri la elfoj en la tempo de ilia gloro. Al mi treege plaĉus aŭdi pli pri elfoj; la mallumo ŝajnas tiel strikte alpremiĝi.
— Mi rakontos al vi la historion pri Tinuviela, — diris Paŝegulo, — mallonge, ĉar ĝi estas rakonto longa, kies fino estas nekonata; kaj ekzistas neniu nun, escepte de Elrondo, kiu memoras ĝin ĝuste, kiel ĝi estis rakontita pratempe. Ĝi estas ferakonto, kvankam malĝoja, kiaj estas ĉiuj rakontoj de Mez-Tero, kaj tamen ĝi eble levos viajn korojn. — Li silentis dum kelka tempo, kaj poste li komencis ne paroli, sed ĉantadi mallaŭte:
Foliis, herbo verdkoloris,
konioj floris altgracie,
kaj lumo en arbara kalmo
de l’ steloj glime subenboris.
Tinuviela dancis tie
laŭ melodi’ de ia ŝalmo;
harare lumis steloj strie,
kaj pale sur la rob’ fosforis.
De l’ montoj venis nun Bereno
kaj vagis vane sub folioj,
kaj apud la river’ Elveno
promenis en solec’ kaj sombro.
Li elrigardis tra l’ konioj,
orflorojn vidis en soleno
sur ŝiaj vestaj flulinioj
kaj harojn spurajn kiel ombro.
Piedojn liajn sorĉ’ kuracis
devige vagajn sur la montoj,
kaj forta, vigla,for li hastis,
kroĉiĝis al lunlumo tenta.
Tra Elfalandaj arbaj rondoj
ŝi leĝerpaŝe fuĝe dands,
kaj lasis lin al sopir-ondoj
aŭskultan en arbar’ silenta.
Li aŭdis ofte sonon fuĝe
de piedfrap’ leĝere paŝa,
aŭ sub la ter’ muzikon muĝe
tremantan en kavaĵ’ sekreta.
Jam velkis koniaro maŝa,
kaj falis al la ter’ rifuĝe
la faga krono foliaĵa
dum vintro en arbar’ tremeta.
Li serĉis ŝin de jar’ al jaro,
trans foliar’ sternita tere
sub lun’ kaj stela radiaro
sur la ĉielo frostotrema.
Kvazaŭ sur montovert’ supere,
ŝi dancis en la luna klaro,
kaj sube dissterniĝis tere
arĝenta nebulet’ flirtema.
Postvintre venis ŝi denove,
printempon kante liberigis
laŭ pluvo kaj alaŭdo move,
akvo degela kaj bobeld.
La elfaj floroj resurtigis,
sopir’ inundis lin denove,
kaj kanti, danci, lin instigis
kun ŝi sur herbo senribela.
Ŝi fuĝis plu, sed li rapidis.
Tinuviel’! Tinuviela!
laŭ l’ elfa nom’ li ŝin alstridis
kaj ŝi aŭskulte tie haltis.
ŝi haltis: lia voĉo bela
sorĉis; Bereno alrapidis,
kaj cedis sin Tinuviela,
kaj ŝi en la brakum’ ekzaltis.
Beren’ l’ okulojn enrigardis
sub ombro de hararo ŝia,
kaj vidis, kiel tie ardis
la stela lumo respegule.
Tinuviela, elf-gracia,
kiun la elfa saĝo gardis,
lin volvis per hararo sia
kaj li enbrakis arĝentbrule.
Ilin sur longa voj’ destino
portis en frido de l’ montaro,
tra haloj feraj, morna sino
de beladon-arbar’ oblikve.
Disigis ilin Fenda Maro,
sed ili kunis en la fino,
kaj malaperis en l’ arbaro,
kantante ĝoje, praantikve.
Paŝegulo suspiris kaj paŭzis antaŭ ol paroli denove.
— Tio estas kanto, — li diris, — en tiu modalo, kiu estas nomata ann-thennath inter la elfoj, sed estas malfacile prezenti ĝin per nia Komuna Lingvo, kaj tiu ĉi estas nur ĝia kruda eĥo. Ĝi rakontas pri la renkontiĝo de Bereno filo de Barahiro kaj Lutiena Tinuviela. Bereno estis mortemulo, sed Lutiena estis filino de Tingolo, Reĝo de elfoj sur la Mez-Tero, kiam la mondo estis juna; kaj ŝi estis la plej bela junulino, kiu iam ajn troviĝis inter ĉiuj infanoj de tiu ĉi mondo. Kiel la steloj super la nebuletoj de l’ nordaj landoj estis ŝia beleco, kaj en ŝia vizaĝo estis brilanta lumo. En tiuj tagoj la Granda Malamiko, de kiu Saŭrono de Mordoro estis nura servisto, loĝis en Angbando en la nordo, kaj la elfoj de l’ Okcidento reveninte al Mez-Tero militis kontraŭ li por reakiri la Silmarilojn, kiujn li ŝtelis; kaj la prapatroj de la homoj helpis la elfojn. Sed la Malamiko venkis kaj Barahiro estis mortigita, kaj Bereno, eskapinte tra danĝeregoj, venis trans la Montojn de Teruro en la kaŝitan reĝlandon de Tingolo en la arbaro Neldoredo. Tie li vidis Lutienan kantanta kaj dancanta en maldensejo apud la sorĉita rivero Esgalduino; kaj li nomis ŝin Tinuviela, tio estas Najtingalo en la lingvo de l’ pratempo. Multaj malĝojaĵoj okazis al ili poste, kaj ili estis longe disigitaj. Tinuviela liberigis Berenon el la karceroj de Saŭrono, kaj kune ili travivis multajn gravajn danĝerojn, kaj detronigis eĉ la Grandan Malamikon, kaj prenis de ties fera krono unu el la tri Silmariloj, plej brilaj el ĉiuj juveloj, por esti la kompensa donaco pro Lutiena al ŝia patro Tingolo. Tamen en la fino Bereno estis mortigita de la Lupego, kiu venis tra la pordoj de Angbando, kaj li mortis en la brakoj de Tinuviela. Sed ŝi elektis mortivecon kaj forlason de l’ mondo, por povi sekvi lin; kaj laŭ la kanto, ili renkontiĝis denove trans la Fenda Maro, kaj post mallonga periodo de nova viva promenado en la verdaj arbaroj, kune ili pasis, antaŭlonge, el la limoj de tiu ĉi mondo. Tiel estas, ke Lutiena Tinuviela sola el la elfaro mortis efektive kaj forlasis la mondon, kaj ili perdis tiun, kiun ili plej amis. Sed post ŝi la deveno de la pratempaj elfestroj daŭris inter homoj. Ankoraŭ vivas tiuj, de kiuj Lutiena estis la prapatrino, kaj oni diras, ke ŝia posteularo neniam finiĝos. Elrondo de Rivendelo apartenas al tiu parenceco. Ĉar de Bereno kaj Lutiena naskiĝis Dioro, la heredonto de Tingolo; kaj de li Elvinga la Blanka kiun Erendilo edzinigis, kiu navigis sian ŝipon el la nebuletoj de la mondo sur la marojn de paradizo kun la Silmarilo sur sia frunto. Kaj de Erendilo devenis la Reĝoj de Numenoro, do Okcidentio.
Dum Paŝegulo parolis, ili rigardis lian strangan viglan vizaĝon, malhele lumigatan de l’ ruĝa ardo de la ŝtipfajro. Liaj okuloj brilis, kaj lia voĉo estis profunda kaj riĉa. Super li estis nigra stelplena ĉielo. Subite aperis super la krono de Veterverto malantaŭ li pala lumo. La kreskanta luno grimpis malrapide super la monteton, kiu superombris ilin, kaj la steloj super la monteto fadis.
La historio finiĝis. La hobitoj moviĝis kaj sin streĉis.
— Vidu! — diris Gaja. — La Luno leviĝas: devas esti malfrue. La aliaj suprenrigardis. Ĝuste tion farante, ili vidis supre de l’ monto ion etan kaj malhelan fone de la lunleviĝo. Tio eble estis nur ŝtonego aŭ elstaranta roko vidigita per la pala lumo.
Sam kaj Gaja stariĝis kaj foriris de la fajro. Frodo kaj Grinĉjo restis sidantaj en silento. Paŝegulo streĉe rigardis la lunlumon sur la monteto. Ĉio ŝajnis kvieta kaj senmova, sed Frodo sentis fridan timon enrampi en sian koron, kiam Paŝegulo jam ne parolis. Li kaŭris pli proksimen al la fajro. Tiumomente Sam revenis kurante de l’ valeta rando.
— Mi ne scias pri kio temas, — li diris, — sed subite mi ektimis. Mi ne kuraĝus forlasi tiun ĉi valeton kontraŭ kiom ajn da mono; mi sentis, ke io alrampas laŭ la deklivo.
— Ĉu ion vi vidis? — demandis Frodo, salte stariĝante.
— Ne, sinjoro. Nenion mi vidis, sed mi ne restis por rigardi.
— Mi vidis ion, — diris Gaja; — aŭ tion mi supozis — forokcidente, kie la lunlumo surfalis la ebenaĵon post la ombro de la montetovertoj. Mi pensis, ke vidiĝis du aŭ tri nigraj figuroj. Ili ŝajnis moviĝi ĉi tien.
— Restu proksime al la fajro, kun la vizaĝoj al la ekstero! — kriis Paŝegulo, — Pretiĝu kun iuj pli longaj ŝtipoj en la manoj!
Senspire ili sidis tie kelkan tempon, silentaj kaj agopretaj, kun la dorsoj turnitaj al la ŝtipfajro, ĉiu rigardante en la ombrojn, kiuj ĉirkaŭis ilin. Nenio okazis. En la nokto estis nek sono nek moviĝo. Frodo ekmoviĝis, sentante ke li devas rompi la silenton: li sopiris krii laŭte.
— Ĉit! — flustris Paŝegulo.
— Kio estas tio? — elspiris Grinĉjo sammomente.
Trans la rando de la valeto, sur la flanko for de la monteto, ili pli sentis, ol vidis, unu aŭ kelkajn ombrojn leviĝi. Ili streĉis siajn okulojn, kaj la ombroj ŝajnis kreski. Baldaŭ ne plu estis dubeble: tri aŭ kvar altaj nigraj figuroj staris tie sur la deklivo, rigardante al ili. Tiel nigraj ili estis, ke ili ŝajnis nigraj truoj en la profunda ombro malantaŭ ili. Al Frodo ŝajnis, ke li aŭdis mallaŭtan siblon, kvazaŭ de venena spiro, kaj sentis maldensan trapikan frostiĝon. Poste la figuroj malrapide paŝis antaŭen.
Timego venkis Grinĉjon kaj Gajan, kaj ili ĵetis sin plate sur la teron. Sam retiris sin al la flanko de Frodo. Frodo apenaŭ malpli timegis ol la kunuloj; li tremegis kvazaŭ li treege frostus, sed lian timon superis subita tento surmeti la Ringon. La deziro tion fari ekkaptis lin, kaj li povis pensi pri nenio alia. Li ne forgesis pri la dolmenuloj, nek pri la mesaĝo de Gandalfo; sed io ŝajnis devigi lin malatenti ĉiujn avertojn, kaj li sopiris cedi. Ne pro espero pri eskapo, nek pro ia agado, ĉu bona ĉu malbona: li simple sentis, ke li devas preni la Ringon kaj surfingrigi ĝin. Li ne povis paroli. Li sentis, ke Sam rigardas lin, kvazaŭ li scius, ke la mastro spertas ian zorgegon, sed li ne povis turniĝi al li. Li fermis siajn okulojn kaj baraktis dum kelka tempo; sed rezisto iĝis netolerebla, kaj fine li eltiris malrapide la ĉeneton, kaj ŝovis la Ringon sur la montrofingron de sia maldekstra mano.
Tuj, kvankam ĉio alia restis kiel antaŭe malklara kaj malhela, la figuroj iĝis terure klaraj. Li povis vidi sub iliajn nigrajn volvaĵojn. Estis kvin altaj figuroj: du starantaj rande de la valeto, tri alvenantaj. Sur iliaj blankaj vizaĝoj brulis akraj senkompataj okuloj; sub iliaj manteloj estis longaj grizaj roboj; sur iliaj grizaj haroj estis kaskoj el arĝento; en iliaj ostecaj manoj estis glavoj ŝtalaj. Iliaj okuloj trafis kaj trapikis lin, kaj ili alkuris al li. Senespere li elingigis la propran glavon, kaj al li ŝajnis, ke ĝi flagras ruĝe, kvazaŭ ĝi estus incendiilo. Du figuroj haltis. La tria estis pli alta ol la aliaj; liaj haroj estis longaj kaj brilantaj kaj sur lia kasko estis krono. Per unu mano li tenis longan glavon, kaj per la alia ponardon. La ponardo kaj la mano tenanta ĝin ardis je pala lumo. Li saltis antaŭen kaj alkuris Frodon.
Tiumomente Frodo ĵetis sin antaŭen sur la tero, kaj li aŭdis sin krii laŭte: “Ho Elberet’! Giltoniel’!” Samtempe li frapis al la piedoj de sia malamiko. Akra krio sonoris en la nokto; kaj li sentis doloron kvazaŭ sageto da venenita glacio trapikus lian maldekstran ŝultron. Svenante li ekvidis Paŝegulon saltanta el la mallumo kun flamanta brulligno en ambaŭ manoj. Per lasta fortostreĉo Frodo defingrigis la Ringon kaj fermis tenace ĉirkaŭ ĝin sian dekstran manon.
Kiam Frodo rekonsciiĝis li ankoraŭ tenegis furioze la Ringon. Li estis kuŝanta apud la fajro, kiu nun estis alte amasigita kaj brile brulanta. Liaj tri kunuloj kliniĝis al li.
— Kio okazis? Kie estas la pala reĝo? — li demandis frenezece. Ili estis tro feliĉaj aŭdinte lin paroli por tuj respondi; ili ankaŭ ne komprenis lian demandon. Fine li sciiĝis de Sam, ke ili vidis nenion krom la svagajn ombrecajn figurojn venintajn al ili. Subite, terurite, Sam rimarkis, ke lia mastro malaperis; kaj sammomente preterkuregis lin nigra ombraĵo, kaj li falis. Li aŭdis la voĉon de Frodo, sed ĝi ŝajnis alveni de tre malproksime, aŭ de sub la tero, kriante strangajn vortojn. Ili vidis nenion pli, ĝis ili falpuŝiĝis kontraŭ la korpo de Frodo, kuŝanta kvazaŭ mortinto vizaĝalherbe. Paŝegulo ordonis, ke ili levu lin kaj kuŝigu proksime al la fajro, kaj poste li malaperis. Tio okazis jam antaŭ sufiĉe longe.
Sam evidente komencis denove dubi pri Paŝegulo; sed dum ili parolis tiu aperis subite el la ombroj. Ili timtikis, kaj Sam elingigis sian glavon kaj ekstaris super Frodo; sed Paŝegulo surgenuiĝis rapide ĉe lia flanko.
— Mi ne estas Nigra Rajdanto, Sam, — li diris milde, — nek kunligita kun ili. Mi klopodis ion eltrovi pri iliaj moviĝoj, sed mi trovis nenion. Mi ne komprenas, kial ili foriris kaj ne atakas denove. Sed mankas ĉia sento pri ilia ĉeesto en la proksimeco.
Kiam li aŭdis tion, kion Frodo povis rakonti, li konsterniĝis plene, skuis la kapon kaj suspiris. Poste li ordonis, ke Grinĉjo kaj Gaja varmigu tiom da akvo kiom eblis per iliaj kaldronetoj, kaj lavu per ĝi la vundon.
— Hejtu daŭre la fajron, kaj varmigu senĉese Frodon! — li diris. Poste li stariĝis, forpaŝis kaj alvokis al si Samon. — Verŝajne mi komprenas jam pli bone la aferon, — li diris per mallaŭta voĉo. — Ŝajnas, ke ĉeestis nur kvin malamikoj. Kial ne ĉiuj ĉeestas, mi ne scias, sed mi pensas, ke ili ne atendis reziston. Ili provizore retroiris. Sed mi timas, ke ne tre foren. Ili revenos en alia nokto, se ni ne sukcesos eskapi. Ili atendas nur, ĉar ili supozas sian celon preskaŭ plenumita, kaj ke la Ringo ne povos multe pli foren fuĝi. Mi timas, Sam, ke ili supozas, ke via mastro ricevis venenan vundon, kiu subigos lin al ilia deziro. Ni vidos!
Sam larmsingultis.
— Ne malesperu! — diris Paŝegulo. — Nun vi devas fidi al mi. Via Frodo estas pli fortike konstruita ol mi divenis, kvankam Gandalfo sugestis, ke verŝajne tiel pruviĝos. Li ne estas mortigita, kaj mi opinias, ke li rezistos la mispotencon de la vundo pli longe ol liaj malamikoj atendas. Mi faros ĉion eblan por lin helpi kaj kuraci. Gardu lin zorge, dum mi forestos! — Li forrapidis kaj denove malaperis en la mallumon.
Frodo dormetis, kvankam la doloro de l’ vundo lante pliiĝis, kaj venena frido disvastiĝis de lia ŝultro ĝis la brako kaj flanko. Liaj amikoj prizorgis lin, varmigante lin kaj banante lian vundon. La nokto pasis malrapide kaj treniĝe. Aŭroro kreskis sur la ĉielo, kaj la valeto pleniĝadis je griza lumo, kiam Paŝegulo fine revenis.
— Vidu! — li kriis; kaj kliniĝinte li levis de la tero nigran mantelon, kiu kuŝis tie kaŝite de la mallumo. Je unu futo super la suba orlo vidiĝis tratranĉo. — Tion kaŭzis la bato per la glavo de Frodo. La sola domaĝo kaŭzita al lia malamiko, mi timas; ĉar ĝi estas netuŝita, kaj pereas ĉiuj klingoj, kiuj trapikas tiun teruran Reĝon. Pli minaca al li estis la nomo Elbereta. Kaj pli minaca al Frodo estis tiu ĉi!
Li kliniĝis denove kaj levis longan maldikan ponardon. En ĝi estis frida brilo. Kiam Paŝegulo levis ĝin, ili vidis, ke proksime al la fino ĝia eĝo estis noĉita, kaj la pinto estis forrompita. Sed ĝuste kiam li alte tenis ĝin en la kreskanta lumo, ili rigardis mirigite, ĉar la klingo ŝajnis fandiĝi, kaj malaperis kiel fumo en la aero, lasante en la mano de Paŝegulo nur la tenilon.
— Ve! — li kriis. — Estis tiu ĉi malbenita ponardo, kiu kaŭzis la vundon. Malmultaj nuntempe posedas la lerton pri kuracado por kontraŭefiki tiajn fiarmilojn. Sed mi faros, kion mi povos.
Li sidigis sin sur la teron kaj, preninte la ponardotenilon, kuŝigis ĝin sur siajn genuojn, kaj li kantis super ĝi kanton malrapidan en stranga lingvo. Poste li metis ĝin flanken, turnis sin al Frodo, kaj per mallaŭta tono parolis vortojn, kiujn la aliaj ne distingis. El la saketo ĉe sia zono li elprenis longajn foliojn de ia kreskaĵo.
— Por trovi tiujn ĉi foliojn, — li diris, — mi longe marŝis, ĉar tiu ĉi planto ne kreskas sur la dezertaj montetoj; sed en densejoj sude de la Vojo mi trovis ĝin en la mallumo pro la parfumo de ĝiaj folioj. — Li premĉifis folion per siaj fingroj, kaj ĝi eligis dolĉan kaj pikan odoron. — Estas bonŝance, ke mi sukcesis trovi ĝin, ĉar ĝi estas kuraca planto, kiun la homoj el Okcidentio kunportis al Mez-Tero. Atelaso ili nomis ĝin, kaj nun ĝi kreskas nur malabunde kaj nur proksime al lokoj, kie ili loĝis aŭ kampadis pratempe; kaj ĝi ne estas konata en la Nordo, krom al kelkaj el tiuj, kiuj travagas Sovaĝujon. Ĝi havas gravajn ecojn, sed ĝia kuracpovo je tia ĉi vundo eble estos malgranda.
Li ĵetis la foliojn en bolantan akvon kaj lavis la vunditan ŝultron de Frodo. La bonodoro de l’ vaporo estis refreŝiga, kaj la nevunditoj sentis en la mensoj trankviliĝon kaj klarecon. La planto havis ankaŭ iom da bonefiko al la vundo, ĉar Frodo sentis malpliiĝi la doloron kaj ankaŭ la fridecon en sia flanko; sed lia brako ne reviviĝis, kaj li ne kapablis levi aŭ uzi la manon. Li profunde bedaŭris sian stultecon, kaj sin riproĉis pro malforteco de la volo; ĉar nun li konstatis, ke surmetante la Ringon li obeis ne la propran deziron sed la ordonan deziron de siaj malamikoj. Li scivolis, ĉu li restos dumvive kripligita, kaj kiel ili sukcesos daŭrigi la vojaĝon. Li sentis sin tro malforta por stariĝi.
Ĝuste tiun demandon diskutis la aliaj. Ili rapide decidis foriri laŭeble baldaŭ el Veterverto.
— Mi nun opinias, — diris Paŝegulo, — ke la malamikoj gvatis tiun ĉi lokon jam de kelkaj tagoj. Se Gandalfo efektive venis ĉi tien, li do nepre estis devigata forrajdi, kaj li ne revenos. Ĉiuokaze ni estos grave endanĝerigitaj ĉi tie post la noktiĝo, post la atako en la hieraŭa vespero, kaj apenaŭ eblas, ke ni trafos danĝeron pli grandan, kien ajn ni iros.
Tuj kiam la taglumo estis plena, ili rapide manĝis kaj pakis. Estis neeble, ke Frodo marŝu, do ili dispartigis la plimulton el sia portaĵo inter la kvaropo, kaj surponeigis Frodon. Dum la lastaj kelkaj tagoj la kompatinda besto mirinde bonfartiĝis; ĝi jam aspektis pli grasa kaj pli forta, kaj komencis vidigi amon al siaj novaj mastroj, precipe al Sam. La traktado far Vilĉjo Filikĉjo certe estis tre malbona, se la vojaĝo en Sovaĝujo ŝajnis al ĝi pli agrabla ol la antaŭa sorto.
Ili ekiris laŭ direkto suda. Tio devigus transiri la Vojon, sed ĝi estis la plej rapida vojo al tereno pli arbohava. Kaj ili bezonis brulaĵon, ĉar Paŝegulo diris, ke Frodo devas esti daŭre varmigata, precipe nokte, kaj fajro iom protektus ilin ĉiujn. Li ankaŭ planis mallongigi la vojaĝon per transiro de alia kurbiĝego de la Vojo: oriente post Veterverto ĝi ŝanĝis la direkton kaj larĝe kurbiĝis norden.
Ili malrapide kaj singarde ĉirkaŭiris la sud-okcidentajn deklivojn de l’ monteto, kaj venis post kelka tempo ĝis la rando de la Vojo. Mankis indikoj pri la Rajdantoj. Sed ĝuste kiam ili rapidis transen, ili aŭdis malproksime du kriojn: frida voĉo kriis, kaj frida voĉo respondis. Tremante ili saltis antaŭen kaj celis la densejojn, kiuj troviĝis antaŭe. La tereno antaŭ ili deklivis al la sudo, sed ĝi estis sovaĝa kaj senvoja; arbustoj kaj nealtaj arboj kreskis en densaj grupiĝoj kun larĝaj dezertaj spacoj inter ili. La herbo estas malabunda, malfajna kaj griza; kaj la folioj en la densejoj estis palaj kaj falaj. Ĝi estis tereno senĝoja, kaj la vojaĝo estis malrapida kaj morna. Ili parolis malmulte dum la paŝado. La koro de Frodo iĝis malgaja, kiam li rigardis ilin marŝantajn apud li kun la kapoj pendantaj kaj la dorsoj kurbigitaj sub la ŝarĝoj. Eĉ Paŝegulo ŝajnis laca kaj pezkora.
Antaŭ ol finiĝis la marŝado de l’ unua tago la doloro de Frodo pliiĝis, sed tion li longe ne priparolis. Kvar tagoj pasis, sen multa ŝanĝiĝo de la tereno aŭ la pejzaĝo, krom ke malantaŭ ili Veterverto iom post iom malaltiĝis, kaj antaŭe la malproksimaj montoj baŭmis pli proksime. Tamen post tiu dista krio ili ne vidis nek aŭdis indikon, ke la malamikoj rimarkis ilian fuĝon aŭ persekutas ilin. Ili antaŭtimis la horojn mallumajn, kaj vaĉis duope dum la nokto, ĉiumomente atendante ekvidi nigrajn figurojn avancantaj en la griza nokto, malhele lumigata de la nubvualita lumo; sed ili vidis nenion, kaj aŭdis neniun sonon escepte de la susuro de velkaj folioj kaj herbo. Eĉ unufoje ili ne havis tiun senton de ĉeesta miseco, kiu alfluis ilin antaŭ la atako en la valeto. Ŝajnis tro optimisme esperi, ke la Rajdantoj denove maltrafis la spuron. Eble ili atendis por iel embuski en loko mallarĝa?
Fine de l’ kvina tago la tereno komencis denove plialtiĝi malrapide el la larĝa malprofunda valo en kiun ili estis descendintaj. Paŝegulo nun direktis ilin nord-orienten, kaj en la sesa tago ili atingis la supron de longa malrapide altiĝanta deklivo, kaj vidis malproksime antaŭe grupon de arbokovritaj montetoj. Fore sub ili, ili povis vidi la Vojon ĉirkaŭantan la montetosubon; kaj dekstre rivero griza ekbrilis pale en la maldensa sunlumo. Malproksime ili ekvidis ankoraŭ alian riveron en ŝtona valo duone nebuletvualita.
— Mi timas, ke ĉi tie ni devos reiri al la Vojo por kelka tempo, — diris Paŝegulo. — Ni verŝajne alvenis la riveron Prujnelo, kiun la elfoj nomas Miteitelo. Ĝi fluas el Etenerikejoj, la trol-altaĵoj norde de Rivendelo, kaj aliĝas al Bruakvo fore en la sudo. Iuj nomas ĝin la Grizinundo post tio. Ĝi estas granda rivero antaŭ ol trafi la maron. Ne estas transirejo sub ĝiaj fontoj en Etenerikejoj, krom la Lasta Ponto, per kiu la Vojo transiras.
— Kiu estas tiu alia rivero, kiun ni vidas tie malproksime? — demandis Gaja.
— Tiu estas Bruakvo, la Bruineno apud Rivendelo, — respondis Paŝegulo. — La Vojo iras laŭlonge de montetoj tra multaj mejloj de la Ponto ĝis la Transpasejo de Bruineno. Sed mi ankoraŭ ne elpensis, kiel ni transiru la akvon. Unu rivero en unu fojo! Ni estos ja bonŝancaj, se ni ne trovos, ke la Lasta Ponto estas gardata kontraŭ nin.
La postan tagon, frue en la mateno, ili denove iris suben al la rando de la Vojo. Sam kaj Paŝegulo iris antaŭen, sed ili trovis neniun indikon pri iuj vojaĝantoj aŭ rajdantoj. Ĉi tie sub ombro de la montetoj estintis iom da pluvo. Paŝegulo taksis, ke ĝi falis antaŭ du tagoj, kaj forlavis ĉiujn piedspurojn. Post tio pasis neniu rajdanto, laŭ lia prijuĝo.
Ili pluiris laŭeble rapide, kaj post unu-du mejloj ili vidis antaŭ si la Lastan Ponton, sube de mallonga apika deklivo. Ili antaŭtimis vidi nigrajn figurojn tie atendantajn, sed neniun ili rimarkis. Paŝegulo igis ilin kaŝiĝi en densejo apud la Vojo, dum li antaŭeniris por esplori. Postnelonge li revenis rapidante.
— Mi vidas neniun signon pri la malamikoj, — li diris, — kaj mi tre scivolas, kion signifas tio. Sed mi trovis ion tre strangan.
Li etendis sian manon, kaj montris palverdan juvelon.
— Mi ĝin trovis en la koto meze de la Ponto, — li diris. — Ĝi estas berilo, elf-gemo. Ĉu ĝi estis tie metita, aŭ hazarde faligita, mi ne scias, sed ĝi alportas al ni esperon. Mi taksas ĝin signo, ke ni povas transpasi la Ponton; sed post ĝi mi ne riskos resti sur la Vojo, manke de ia pli klara signo.
Tuj ili pluiris. Ili transiris sendanĝere la Ponton, aŭdante neniun sonon krom la akvo kirliĝanta kontraŭ ĝiaj tri grandaj arkaĵoj. Je unu mejlo poste ili alvenis mallarĝan ravinon, kiu kondukis norden tra la apika tereno maldekstre de l’ Vojo. Tie Paŝegulo turniĝis flanken, kaj baldaŭ ili vagis en sombra loko de malhelaj arboj serpentumantaj ĉe la piedoj de malbonvenigaj montetoj.
La hobitoj ĝojis postlasi la malgajajn terenojn kaj la danĝeran Vojon; sed tiu ĉi nova loko ŝajnis minaca kaj neamika. Dum ili pluiris, la ĉirkaŭaj montetoj iom post iom altiĝis. Ie-tie sur altaĵoj kaj firstoj ili ekvidis antikvajn ŝtonmurojn kaj ruinaĵojn de turoj: tiuj aspektis malbonaŭgure. Frodo, kiu ne marŝis, disponis tempon por rigardadi antaŭen kaj pensadi. Li rememoris la rakonton de Bilbo pri ties vojaĝo kaj la minacantaj turoj sur la montetoj norde de l’ Vojo, en la tereno proksime al la trola arbaro, kie okazis lia unua grava aventuro. Frodo konjektis, ke ili nun troviĝas en tiu sama regiono, kaj scivolis, ĉu hazarde ili pasos proksime al tiu loko.
— Kiu loĝas en tiu ĉi regiono? — li demandis. — Kaj kiu konstruis tiujn turojn? Ĉu ĝi estas trola lando?
— Ne! — diris Paŝegulo. — Troloj ne konstruas. Neniu loĝas en tiu ĉi lando. Iam homoj loĝis ĉi tie, antaŭlonge; sed jam neniu restas. Ili iĝis popolo misa, laŭ la legendoj, ĉar ili falis sub la ombron de Angmaro. Sed ĉiuj estis detruitaj dum la milito, kiu kondukis al la fino la Nordan Reĝlandon. Sed tio okazis tiel prae, ke la montetoj forgesis ilin, kvankam ombro ankoraŭ surkuŝas la landon.
— Kie vi lernis tiajn rakontojn, se la tuta tereno estas malplena kaj forgesema? — demandis Grinĉjo. — La birdoj kaj bestoj ne rakontas tiajn historiojn.
— La posteuloj de Elendilo ne forgesas la tutan pasintaĵon, — diris Paŝegulo, — kaj multe pli ol mi kapablas rakonti estas memorata en Rivendelo.
— Ĉu vi estis ofte en Rivendelo? — diris Frodo.
— Ofte, — diris Paŝegulo. — Iam mi loĝis tie, kaj daŭre mi revenas, kiam tio estas ebla. Tie troviĝas mia koro, sed ne estas mia sorto sidi trankvile eĉ en la bela domo de Elrondo.
La montetoj nun komencis ĉirkaŭbari ilin. La Vojo kurbiĝis denove al la Rivero, sed ambaŭ jam estis forkaŝitaj de la vido. La vojaĝantoj eniris longan valon — mallarĝan, profunde fenditan, malhelan kaj silentan. Arboj kun malnovaj kaj torditaj radikoj pendis de klifoj, kaj amasiĝis malantaŭe kiel altiĝantaj deklivoj da pinoj.
La hobitoj ege laciĝis. Ili iris malrapide, ĉar ili devis trovi vojon tra senpada tereno, malhelpate de falintaj arboj kaj faligitaj rokoj. Laŭeble longe, pro Frodo, ili evitis grimpadon, ankaŭ ĉar estis fakte malfacile trovi iun ajn eblecon supreniri el la mallarĝaj valetoj.
Ili jam pasigis du tagojn en tiu tereno, kiam la vetero iĝis pluva. La vento komencis blovi konstante el la okcidento kaj verŝi la akvon de la malproksimaj maroj sur la malhelajn kapojn de l’ montetoj kiel fajnan saturan pluvon. Vespere ili ĉiuj estis tramalsekaj, kaj la noktumado estis senĝoja, ĉar ili ne sukcesis bruligi fajron.
La postan tagon la montetoj leviĝis pli alte kaj apike antaŭ ili, kaj ili estis devigataj turniĝi norden for de la celo. Paŝegulo ŝajnis iĝi zorgoplena: ili estis jam preskaŭ dek tagojn for de Veterverto, kaj ilia stoko da provizaĵoj komencis malmultiĝi. La pluvo daŭris.
Tiun nokton ili pasigis sur ŝtonbreto kun roka muro malantaŭ ili, en kiu estis malprofunda kaverno, nura ĉerpo el la klifo. Frodo estis senripoza. La malvarmo kaj la malseko eĉ pli dolorigis lian vundon, kaj la doloro kaj sento de mortiga frido tute forpelis dormon. Li kuŝis tikante kaj turniĝante kaj aŭskultante timeme la ŝtelmanierajn noktobruojn: vento tra rokfendetoj, akvogutado, krako, subita klaka falo de ŝtono malkroĉiĝinta. Li sentis, ke nigraj figuroj alvenas por sufoki lin; sed kiam li eksidis, li vidis nenion krom la dorson de Paŝegulo, kiu kaŭris side, fumante sian pipon kaj vaĉante. Li kuŝiĝis denove kaj eniris maltrankvilan sonĝon, en kiu li promenis sur sia razeno en la Provinco, sed tio ŝajnis malklara kaj malhela, malpli klara ol la altaj nigraj ombroj, kiuj staris rigardante trans la dornbarilon.
Matene li vekiĝis kaj konstatis, ke la pluvo ĉesis. La nuboj ankoraŭ densis, sed ili diseriĝis, kaj palaj bluaj strioj aperis inter ili. La vento denove ŝanĝis direkton. Ne frue ili ekiris. Tuj post ilia malvarma kaj senkomforta matenmanĝo Paŝegulo foriris sola, ordoninte ke la aliaj restu sub ŝirmo de la klifo, ĝis li revenos. Li intencis suprengrimpi, se eble, kaj ekrigardi la konturojn de l’ tereno.
Reveninte li ne estis trankviliga.
— Ni venis tro multe norden, — li diris, — kaj ni devas trovi rimedojn turniĝi denove suden. Se ni pluiros ĉi-direkten ni trafos en la Etenerikejojn fornorde de Rivendelo. Tiu estas trola teritorio, malmulte konata al mi. Ni eble sukcesus trairi kaj atingi Rivendelon de la nordo; sed tio postulus tro multe da tempo, kaj nia nutraĵo ne sufiĉus. Do iel aŭ aliel ni devas trovi la Transpasejon de Bruineno.
La restaĵon de tiu tago ili pasigis stumblante trans rokan terenon. Ili trovis pasejon inter du montetoj, kiu kondukis ilin en valon direktiĝantan sud-orienten, la direkton, kiun ili volis iri; sed proksime al la tagofino ili trovis, ke la vojon baras denove alta verto, kies malhela eĝo estis disrompita je multaj nudaj pintoj kiel dentoj de malakrigita segilo. Ilia elekto estis reiri aŭ transgrimpi.
Ili decidis provi la grimpadon, sed ĝi pruviĝis tre malfacila. Postnelonge Frodo devis elseliĝi kaj pluldopodi surpiede. Eĉ tiel ili ofte malesperis suprenigi la poneon, aŭ efektive trovi irejon por si tiel ŝarĝite. La lumo preskaŭ malaperis, kaj ili estis ĉiuj elĉerpitaj, kiam fine ili alvenis la supron. Ili estis grimpintaj sur mallarĝan rokselon inter du pli altaj lokoj, kaj la tereno denove descendis apike, nur mallongan distancon antaŭe. Frodo subenĵetis sin, kaj kuŝis tremetante sur la tero. Lia maldekstra brako estis senviva, kaj liaj flanko kaj ŝultro sentiĝis kvazaŭ ilin surkuŝus glaciecaj ungegoj. La arboj kaj rokoj ĉirkaŭ li aspektis ombrecaj kaj malbrilaj.
— Ni ne povas iri plu, — diris Gaja al Paŝegulo. — Mi timas, ke tio ĉi elĉerpis Frodon. Mi terure zorgas pri li. Kion ni faru? Ĉu vi supozas, ke ili kapablos lin kuraci en Rivendelo, se ni iam alvenos tien?
— Ni vidos, — respondis Paŝegulo. — Nenion pli mi povas fari en la sovaĝejo; kaj ĉefe pro lia vundo mi tiom deziras persisti. Sed mi konsentas, ke ni ne povos pluiri hodiaŭ vespere.
— Kio estas al mia mastro? — demandis Sam per mallaŭta voĉo, rigardante petege Paŝegulon. — Lia vundo estas eta, kaj ĝi jam fermiĝis. Nenio videblas krom frosta blanka cikatro sur lia ŝultro.
— Frodo estas tuŝita de l’ armiloj de la Malamiko, — diris Paŝegulo, — kaj efikas iu veneno aŭ misaĵo, kiun mia lerto ne kapablas elpeli. Sed ne rezignu la esperon, Sam!
La nokto estis malvarma sur la alta verto. Ili bruligis malgrandan fajron sub la torditaj radikoj de malnova pino, kiu pendis super malprofunda kavaĵo: ŝajnis, ke tie oni iam elminis ŝtonojn. Ili sidis kunpremite. La vento trablovis froste la pasejon, kaj ili aŭdis ĝemi kaj susuri sube la arbokapojn. Frodo kuŝis duonsonĝe, imagante ke senfinaj malhelaj flugiloj preterglisas super li, kaj ke per la flugiloj rajdas persekutantoj, kiuj serĉas lin en ĉiuj kavaĵoj de la montetoj.
La mateno aŭroris hela kaj bela; la aero estis pura, kaj la lumo pala kaj klara en pluvlavita ĉielo. Iliaj koroj estis kuraĝigitaj, sed ili sopiris, ke la suno varmigu iliajn malvarmajn rigidajn membrojn. Tuj kiam lumiĝis, Paŝegulo kunprenis Gajan kaj iris ekzameni la altaĵon oriente de l’ pasejo. La suno jam leviĝis kaj brilis hele, kiam li revenis kun novaĵo pli konsola. Ili nun iras pli aŭ malpli ĝustadirekten. Se ili pluirus malsupren laŭ la alia flanko de la firsto, la Montoj estus maldekstre de ili. Paŝegulo denove ekvidis iom antaŭe Bruakvon, kaj li sciis, ke, kvankam ĝi estis kaŝita al la vido, la Vojo al la Transpasejo situas ne malproksime de la rivero kaj kuŝas sur la bordo pli proksima al ili.
— Ni devas celi denove la Vojon, — li diris. — Ni ne povas esperi trovi irejon tra ĉi tiuj montetoj. Kiom ajn da danĝero ĝi prezentas, la Vojo estas nia sola aliro al la Transpasejo.
Manĝinte, ili tuj ekmarŝis denove. Ili subengrimpis malrapide laŭ la suda flanko de l’ verto, sed la vojo estis pli facila ol ili antaŭvidis, ĉar la deklivo estis ĉi-flanke multe malpli apika, kaj post nelonge Frodo povis ekrajdi denove. La kompatinda maljuna poneo de Vilĉjo Filikĉjo evoluigis neatenditan talenton pri trovado de padoj kaj pri ŝparado de laŭeble multaj skuoj al la rajdanto. Iliaj animoj revigliĝis. Eĉ Frodo sentis sin pli bonfarta en la matena lumo, sed de tempo al tempo nebulo ŝajnis blindigi lin, kaj li viŝis per sia mano la okulojn.
Grinĉjo iom antaŭis la aliajn. Subite li turniĝis kaj alvokis ilin.
— Ĉi tie estas pado! — li kriis.
Kiam ili atingis lin, ili vidis, ke li ne eraris: klare vidiĝis la komenco de pado, kiu supreniris kun multaj serpentumoj el la subaj arboj kaj malaperis sur la montosupro malantaŭe. En kelkaj lokoj ĝi estis jam malklara kaj superkreskita, aŭ ŝtopita de falintaj ŝtonoj kaj arboj; sed ĝi ŝajnis iam multe uzita. Ĝi estis pado kreita per fortaj brakoj kaj pezaj piedoj. Ie-tie arboj estis faligitaj aŭ falintaj, kaj grandaj rokoj estis fenditaj aŭ flankenmovitaj por lasi trairon.
Ili laŭiris la padon dum kelka tempo, ĉar ĝi proponis la plej facilan vojon suben, sed ili iris singarde, kaj ilia zorgemo pliiĝis, kiam ili alvenis la malhelajn arbojn, kaj la pado iĝis pli klare videbla kaj pli larĝa. Subite elirinte el zono da pinoj ĝi subeniris apike laŭ deklivo, kaj turniĝis abrupte maldekstren ĉirkaŭ rokecan ŝultron de la monteto. Kiam ili alvenis la angulon, ili ĉirkaŭrigardis ĝin kaj vidis, ke la pado antaŭeniris sur ebena striaĵo sub la frunto de malalta klifo superpendita de arboj.
En la ŝtona muro estis malfermita pordo, pendanta malrekte de la sola granda ĉarniro.
Antaŭ la pordo ili haltis. Trae estis kaverno aŭ roka ĉambro, sed pro la interna malhelo nenio estas videbla. Paŝegulo, Sam kaj Gaja, puŝante per sia tuta forto, sukcesis malfermi iom pli larĝe la pordon, kaj poste eniris Paŝegulo kaj Gaja. Ili ne eniris tre longen, ĉar sur la planko kuŝis multaj malnovaj ostoj, kaj nenio alia videblis proksime al la enirejo krom iuj grandaj malplenaj vazoj kaj rompitaj potoj.
— Sendube tio ĉi estas trol-truo, se entute ekzistas tiaj! — diris Grinĉjo. — Elvenu, vi du, kaj ni foriru. Jam ni scias, kiu kreis la padon — kaj prefere ni rapide forlasu ĝin.
— Ne necesas, ŝajnas al mi, — diris Paŝegulo, elvenante. — Ĝi certe estas trol-truo, sed ŝajnas, ke ĝi estas jam delonge forlasita. Laŭ mia opinio ne necesas timi. Sed ni descendu singarde, kaj ni vidos.
La pado denove iris antaŭen for de la pordo kaj, turniĝinte dekstren trans la ebenejon, denove plonĝis suben laŭ dense arbokovrita deklivo. Grinĉjo, ne volante vidigi al Paŝegulo, ke li ankoraŭ timas, antaŭiris kun Gaja. Sam kaj Paŝegulo venis malantaŭe, po unu ambaŭflanke de l’ poneo de Frodo, ĉar la pado estis nun sufiĉe larĝa por ke kvar aŭ kvin hobitoj marŝu unu apud aliaj. Sed ili ne progresis tre longe antaŭ ol Grinĉjo revenis kurante, sekvate de Gaja. Ambaŭ aspektis teruritaj.
— Ja estas troloj! — Grinĉjo anhelis. — Sube en maldensejo inter la arboj, ne malproksime sube. Ni ekvidis ilin preter la arbotrunkoj. Ili estas grandegaj!
— Ni venos rigardi ilin, — diris Paŝegulo, enmanigante bastonon. Frodo diris nenion, sed Sam aspektis timigita.
La suno estis jam alta, ĝi brilis tra la duone senfoliigitan branĉaron de l’ arboj kaj lumigis la maldensejon per helaj makuloj da lumo. Ili haltis subite ĉe la rando, kaj gvatis preter la arbotrunkojn, retenante sian spiron. Tie staris la troloj: tri grandaj troloj. Unu estis kliniĝinta, kaj la aliaj du staris rigardante lin fikse.
Paŝegulo senĝene paŝis antaŭen.
— Rektiĝu, olda ŝtono! — li diris, kaj rompis sian bastonon per bato al la kliniĝinta trolo.
Nenio okazis. La hobitoj eligis spiregon da mirego, kaj poste ridis eĉ Frodo.
— Nu! — li diris. — Ni jam forgesas nian familian historion! Ĉi tiuj certe estas la trio, kiun trafis Gandalfo kverelantan pri la ĝusta metodo kuiri dek tri gnomojn kaj unu hobiton.
— Mi tute ne sciis, ke ni proksimas al tiu loko! — diris Grinĉjo. Li bone konis la rakonton. Bilbo kaj Frodo jam ofte rakontis ĝin; sed efektive li neniam pli ol duone kredis ĝin. Eĉ nun li rigardis la trolojn suspekteme, scivolante, ĉu ia magio eble subite revivigos ilin.
— Vi forgesas ne nur vian familian historion, sed ankaŭ ĉion, kion vi iam sciis pri troloj, — diris Paŝegulo. — Estas plena taglumo kun brila suno, kaj tamen vi revenis provante timigi min per rakonto pri vivantaj troloj nin atendantaj en tiu ĉi maldensejo! Ĉiuokaze vi devis rimarki, ke unu el ili havas malnovan birdneston malantaŭ sia orelo. Tio estus vere nekutima ornamaĵo sur vivanta trolo!
Ili ĉiuj ridis. Frodo sentis revigliĝi sian animstaton: la memorigo pri l’ unua sukcesa aventuro de Bilbo estis kuraĝiga. Ankaŭ la suno estis varma kaj konsola, kaj la nebulo antaŭ liaj okuloj ŝajnis iomete malpliiĝi. Ili ripozis kelkan tempon en la maldensejo, kaj manĝis sian tagmanĝon rekte en la ombro de l’ grandaj kruroj de la troloj.
— Ĉu iu aŭdigu al ni iom da kantado, dum la suno altas? — diris Gaja, kiam ili finmanĝis. — Jam de kelkaj tagoj ni ne aŭdis kanton aŭ rakonton.
— Ne depost Veterverto, — diris Frodo. La aliaj rigardis lin. — Ne ĝenu vin pri mi! — li aldonis. — Mi sentas min multe pli bonfarta, sed al mi ŝajnas, ke mi ne povus kanti. Eble Sam povus elfosi ion el sia memoro.
— Antaŭen, Sam! — diris Gaja. — En via kapo estas pli da stokaĵo, ol vi konigas.
— Pri tio mi ne scias, — diris Sam. — Sed ĉu eble taŭgas tio ĉi? Ĝi ne estas tio, kion mi nomas akceptinda poezio, se vi min komprenas: nur iom da sensencaĵo. Sed tiuj malnovaj statuoj revenigis ĝin en mian kapon.
Stariĝinte kun la manoj malantaŭ la dorso, kvazaŭ li estus lernejano, li komencis kanti laŭ malnova melodio.
Trol’ sidis sola sur seĝ’ malmola,
je olda osto estis vora;
li jam multjare ĝin mordis knare
ĉar viando ne troveblis.
Koveblis! Moveblis!
En monta kavern’ li loĝis sola,
kaj viando ne troveblis.
Jen malebrie Tom venis krie.
Li diris: “Kio vidiĝas tie?
Ĉu ost’ tibia de onklo mia,
supoze en la tombejo?
Aplombejo! Pompejo!
Li jam delonge iris pie,
supoze al la tombejo”.
Trol’ diris, “Knabo, ĝi estis rabo,
sed kiom valoras ost’ sub trabo?
La onklo mortis kaj fin-de-sortis
antaŭ ol perdi tibion.
Amfibion! Alibion!
Pri l’ utiligo ne indas strabo:
li ne bezonas tibion”.
Tom diris: “Aĉe, ke vi laŭplaĉe
kaj senpermese traktas maĉe
pri osto krura de l’ onklo nura;
redonu do tiun oston!
La Voston! La Koston!
Al li ĝi mankas tre domaĝe —
redonu do tiun oston!”
“Se vi ne zorgas”, — la trol’ fivortas, —
“mi vin kaj viajn surojn mordos.
Freŝa viando estos frando!
Mi vin gustumos dente.
Silente! Prudente!
Malnovaj ostoj tedas, tordas;
mi vin jam provos dente”.
Sed kiam ŝajnis, ke manĝon ĝi gajnis,
en kroĉa man’ nenioajnis.
Kvazaŭriposte, Tom deposte
lin piedbatis averte.
Tre certe! Konverte!
Laŭ Tom, postaĵa bot’ verŝajne
efikus al li averte.
Sed tre malmola estas la trola
karno sur mont’ sidinta sola,
kaj samas diko de l’ montradiko:
la trola pug’ ne doloris.
Valoris! Koloris!
Kaj Tom ĉagrenis senkonsola,
ĉar lia pied’ doloris.
Tom hejme jamas, la kruro flamas
kaj lia piedo daŭre lamas;
sed trol’ nur ridas, kaj tie sidas
kun sia ost’ ŝtelita.
Celita! Pelita!
La trola pug’ ankoraŭ samas,
kaj ankaŭ la ost’ ŝtelita!
— Nu, jen averto al ni ĉiuj! — ridis Gaja. — Bone, ke vi uzis bastonon, sed ne vian manon, Paŝegulo!
— Kie vi akiris tion, Sam? — demandis Grinĉjo. — Mi neniam antaŭe aŭdis tiujn vortojn.
Sam murmuris ion neaŭdeblan.
— Ĝin naskis lia propra kapo, kompreneble, — diris Frodo. — Mi ekscias multon pri Sam Vato dum tiu ĉi vojaĝo. Unue li estis konspiranto, nun li estas spritulo. En la fino li estos sorĉisto aŭ militisto!
— Mi esperas, ke ne, — diris Sam. — Nek unu nek l’ alia mi deziras esti!
Posttagmeze ili pluiris tra la arboj. Ili probable laŭiris la saman padon, kiun uzis Gandalfo, Bilbo kaj la gnomoj antaŭ multaj jaroj. Post kelkaj mejloj ili alvenis sur la supron de alta teramaso super la Vojo. Tiuloke la Vojo estis turniĝinta for de l’ rivero en ĝia mallarĝa valeto, kaj nun apudis la subaĵojn de l’ montetoj, ruliĝante kaj serpentumante norden inter arboj kaj erikokovritaj deklivoj al la Transpasejo kaj la Montoj. Ne malproksime de l’ bordo Paŝegulo fingromontris al ŝtono en la herbo. Sur ĝi krude tranĉite kaj jam multe veterdifektite ankoraŭ vidiĝis gnom-runoj kaj sekretaj indikoj.
— Jen! — diris Gaja. — Tio certe estas la ŝtono, kiu indikis la lokon, kie estis kaŝita la oro de l’ troloj. Kiom restas el la porcio de Bilbo, mi scivolas, Frodo?
Frodo rigardis la ŝtonon, kaj pensis, ke estus bone, se Bilbo hejmenportus neniun trezoron tiel danĝeroplenan kaj malfacile fordoneblan.
— Tute neniom, — li diris. — Bilbo disdonis la tuton. Li diris al mi, ke li ne sentas, ke ĝi estas lia, ĉar ĝi venis de rabistoj.
La Vojo kuŝis kviete sub la longaj ombroj de fruvespero. Vidiĝis neniu signo pri aliaj vojaĝantoj. Ĉar ne plu restis alternativo, ili subengrimpis laŭ la teramaso kaj, turniĝinte maldekstren, ekiris laŭeble rapide. Baldaŭ supro de monteto forkaŝis la lumon de la rapide okcidentiĝanta suno. Malvarma vento fluis renkonte al ili el la montoj antaŭe.
Ili komencis serĉi lokon apud la Vojo, kie ili povus halti por la nokto, kiam ili aŭdis sonon, kiu rekreis subitan timiĝon denove en iliaj koroj: hufobruo malantaŭ ili. Ili rerigardis, sed ili ne povis vidi tre foren pro la multaj serpentumoj kaj ondiĝoj de la Vojo. Laŭeble rapide ili kroĉiĝeme forlasis la tretitan vojon supren en la densan erikon kaj mirtelan vepraĵon sur la supraj deklivoj, ĝis ili alvenis etan grapon da dense kreskintaj avelujoj. Elrigardante el la arbustoj, ili povis vidi la Vojon, malklaran kaj grizan en la fadanta lumo, ĉirkaŭ tridek futojn sube de ili. La hufsonoj pliproksimiĝis. Ili progresis rapide, per malpeza klipeklipeklop. Tiam mallaŭtege, kvazaŭ forblovate de ili far la venteto, ili ŝajnis ekaŭdi mallaŭtan tintadon, kvazaŭ de sonoriletoj.
— Tio ne sonas kiel ĉevalo de Nigra Rajdanto! — diris Frodo, aŭskultante atente. La aliaj hobitoj konsentis espereme, ke tia ĝi ne estas, sed ĉiuj restis daŭre suspektemaj. Ili tiom longe timis persekuton, ke iu ajn sono de malantaŭe ŝajnis minaca kaj neamika. Sed Paŝegulo nun kliniĝis antaŭen, kurbiĝinte ĝis la tero, kun mano apudorele, kaj ĝojmieno vizaĝe.
La lumo forfadis, kaj folioj sur la arbustaro susuris softe. Pli kaj pli klare jam la sonoriletoj tintis, kaj klipeti-klip venis la rapide trotantaj piedoj, Subite vidiĝis sube blanka ĉevalo, glimante en la ombroj, rapide kurante. En la krepusko ĝiaj mordaĵo kaj brido ekbrilis kaj flagris, kvazaŭ ĝi estus inkrustita de gemoj similaj al vivaj steloj. La mantelo de l’ rajdanto elflirtis malantaŭ li, kaj lia kapuĉo estis malantaŭen puŝita; liaj oraj haroj fluis muare pro la vento de lia rapido. Al Frodo ŝajnis, ke blanka lumo trabrilas la formon kaj vestaĵon de l’ rajdanto, kvazaŭ tra maldensa vualo.
Paŝegulo saltis el sia kaŝloko kaj kuregis suben al la Vojo, altpaŝante tra la eriko; sed eĉ antaŭ ol li moviĝis aŭ vokis, la rajdanto per tiro de l’ gvidrimeno haltigis sian ĉevalon, rigardante supren al la densejo, en kiu ili staris. Vidinte Paŝegulon, li elseliĝis kaj kuris al li renkonte, kriante: “Ai na vedui Dúnadan! Mae govannen!”
Liaj parolo kaj klara sonoranta voĉo tute forigis dubon el iliaj koroj: la rajdanto estis elfo. Neniuj aliaj loĝantoj en la vasta mondo havis voĉojn tiel bele aŭdindajn. Sed en lia voko ŝajnis esti tono de hastemo aŭ timo, kaj ili vidis, ke li nun parolas rapide kaj urĝe al Paŝegulo.
Baldaŭ Paŝegulo fingre alvokis ilin, kaj la hobitoj lasis la arbustojn kaj rapidis suben ĝis la Vojo.
— Li estas Glorfindelo, kiu loĝas en la domo de Elrondo, — diris Paŝegulo.
— Saluton, kaj bone renkontite finfine! — diris la nobela elfo al Frodo. — Mi estas sendita el Rivendelo por vin serĉi. Ni timis, ke vi troviĝas en danĝero survoje.
— Do Gandalfo alvenis Rivendelon? — kriis Frodo ĝojplene.
— Ne. Ankoraŭ ne, kiam mi foriris; sed tio estis antaŭ naŭ tagoj, — respondis Glorfindelo. — Elrondo ricevis novaĵon, kiu zorgigis lin. Iuj el miaj parencoj, vojaĝante en via lando post Baranduino, eksciis, ke io misas, kaj sendis informon kiel eble plej rapide. Tiuj diris, ke la Naŭo eliris, kaj ke vi forvagis portante gravan ŝarĝon senkonsile, ĉar Gandalfo ankoraŭ ne revenis. Eĉ en Rivendelo tre malmultaj kapablas rajdi malkaŝe kontraŭ la Naŭo; sed tiujn, kiuj kapablas, Elrondo sendis norden, okcidenten kaj suden. Oni pensis, ke vi eble devius malproksimen por eviti persekuton, kaj perdiĝus en la sovaĝejo. Estis mia tasko laŭiri la Vojon, kaj mi atingis la Ponton de Miteitelo, kaj lasis tie signon, antaŭ preskaŭ sep tagoj. Tri el la servistoj de Saŭrono estis sur la Ponto, sed ili retiriĝis kaj mi persekutis ilin okcidenten. Mi trovis ankaŭ du aliajn, sed ili forturniĝis suden. Depost tiam, mi serĉis vian spuron. Antaŭ du tagoj mi trovis ĝin, kaj sekvis ĝin trans la Ponton; kaj hodiaŭ mi notis la lokon, kie vi denove subiĝis de la montetoj. Sed ek! Mankas tempo por pliaj informoj. Tial ke vi estas ĉi tie, ni devas riski la danĝeron de l’ Vojo kaj ekiri. Troviĝas kvin malantaŭ ni, kaj kiam ili trovos vian spuron sur la Vojo, ili postrajdos nin ventorapide. Kaj ili ne estas solaj. Kie povas esti la ceteraj kvar, mi ne scias. Mi timas, ke ni eble trovos, ke la Transpasejo estas jam gardata kontraŭ ni.
Dum Glorfindelo parolis la vesperaj ombroj plinigriĝis. Frodo sentis, ke lin inundas granda laceco. Ekde kiam la suno komencis subiri, la nebulo antaŭ liaj okuloj plidensiĝis, kaj li sentis, ke ombro intervenas inter li kaj la vizaĝoj de liaj amikoj. Nun doloro lin atakis, kaj li spertis malvarmon. Li ŝanceliĝis, kroĉante sin al la brako de Sam.
— Mia mastro estas malsana kaj vundita, — diris Sam kolere. — Li ne povas daŭre rajdadi post la noktiĝo. Li bezonas ripozon.
Glorfindelo kaptis Frodon, kiam li eksinkis al la tero, kaj malsovaĝe brakuminte lin, li rigardis en lian vizaĝon kun serioza perturbiteco.
Paŝegulo mallonge rakontis pri la atako kontraŭ ilia ripozejo sub Veterverto, kaj pri la timinda ponardo. Li elprenis la tenilon, kiun li retenis, kaj transdonis ĝin al la elfo. Glorfindelo ektremis akceptante ĝin, sed li rigardis ĝin esplore.
— Sur tiu ĉi tenilo estas misaĵoj skribitaj, — li diris, — kvankam eble viaj okuloj ne povas vidi ilin. Retenu ĝin, Aragorno, ĝis ni alvenos la domon de Elrondo! Sed estu singarda, kaj tuŝu ĝin kiel eble plej malmulte! Ve! la vundoj de tiu ĉi armilo estas pli gravaj ol mia sperto ebligas kuraci. Mi faros laŭpove, sed tiom pli urĝe mi insistas, ke vi nun antaŭeniru sen ripozo.
Li fingresploris la vundon sur la ŝultro de Frodo, kaj lia mieno serioziĝis, kvazaŭ tio, kion li eksciis, maltrankviligus lin. Sed Frodo sentis malpliiĝi la malvarmon en siaj flanko kaj brako; iomete da varmo rampis de la ŝultro ĝis la mano, kaj la doloro mildiĝis. La vesperkrepusko ŝajnis pliheliĝi ĉirkaŭ li, kvazaŭ nubo estus fortirita. Li vidis denove la vizaĝojn de l’ amikoj pli klare, kaj iom da nova espero kaj forto revenis.
— Vi rajdos mian ĉevalon, — diris Glorfindelo. — Mi mallongigos la piedingojn ĝis la selorandoj, kaj vi devos sidi laŭeble plej senmove. Sed ne necesas timi: mia ĉevalo ne lasos fali rajdanton, pri kiu mi ordonis, ke ĝi portu. Ĝiaj paŝoj estas malpezaj kaj glataj; kaj se danĝero troproksimiĝos, ĝi vin forportos laŭ rapideco, kiun eĉ la nigraj ĉevaloj de l’ malamikoj ne povas egali.
— Ne, tion li ne faros! — diris Frodo. — Mi ne rajdos ĝin, se mi estos forportata al Rivendelo aŭ alia loko, lasante miajn amikojn malantaŭe en danĝero.
Glorfindelo ridetis.
— Mi tre dubas, — li diris, — ke viaj amikoj frontus danĝeron, se vi ne kunestus ilin! La persekuto sekvos vin kaj lasos nin en trankvilo, mi pensas. Ĝuste vi, Frodo, kaj tio, kion vi portas, endanĝerigas nin.
Al tio Frodo ne povis respondi, kaj oni persvadis lin, ke li suriĝu la blankan ĉevalon de Glorfindelo. La poneo estis ŝarĝita anstataŭe per granda parto de l’ alies ŝarĝoj, tiel ke ili nun marŝis pli senĝene, kaj dum kelka tempo progresis rapide; sed la hobitoj komencis trovi malfacile imiti la rapidajn senlacajn piedojn de la elfo. Antaŭen li kondukis ilin, en la faŭkon de l’ mallumo, kaj daŭre antaŭen sub la profunde nubkovrita nokta ĉielo. Nek stelo nek luno estis. Nur kiam griziĝis la aŭroro, li permesis, ke ili haltu. Grinĉjo, Gaja kaj Sam ĝis tiu tempo preskaŭ dormis sur siaj stumblaj kruroj, kaj eĉ Paŝegulo ŝajnis laŭ la malrigidiĝo de siaj ŝultroj tre laca. Frodo sidis sur la ĉevalo en malhela sonĝo.
Ili subenĵetis sin sur la erikon kelkajn paŝojn de la vojrando, kaj tuj endormiĝis. Ŝajnis, ke ili apenaŭ fermis siajn okulojn, kiam Glorfindelo, kiu taskis sin vaĉi, dum ili dormis, revekis ilin. La suno jam alte suprengrimpis en la matenon, kaj foririntaj estis la nuboj kaj nebuloj de la nokto.
— Trinku jenon! — diris al ili Glorfindelo, verŝante por ĉiuj po iomete da likvoro el sia arĝent-ornamita leda flakono. Ĝi estis klara kiel fontakvo kaj malhavis guston, kaj en la buŝo ĝi sentiĝis nek friska nek varma; sed forto kaj viglo ŝajnis enflui ĉiujn iliajn membrojn dum ili trinkis ĝin. Manĝate post tiu ensorbo, la malfreŝa pano kaj sekigitaj fruktoj (kiuj estis ĉio, kio restis nun al ili) ŝajnis satigi ilin pli trafe ol multaj plenaj matenmanĝoj en la Provinco.
Ili ripozis iom malpli ol kvin horojn, kiam ili denove ekiris laŭ la Vojo. Glorfindelo daŭre urĝis ilin, kaj permesis nur du mallongajn haltojn dum la taga marŝado. Tiumaniere ili trairis preskaŭ dudek mejlojn antaŭ la noktiĝo kaj alvenis lokon, kie la Vojo turniĝis dekstren kaj subeniris krute al la fundo de la valo, celante la riveron. Ĝis tiam ne estis indiko aŭ sono de persekuto videbla aŭ aŭdebla de la hobitoj; sed ofte Glorfindelo haltis kaj aŭskultis momente, se ili postrestis, kaj zorgmieno ombris lian vizaĝon. Unu-du fojojn li alparolis Paŝegulon en la elfa lingvo.
Sed kiom ajn zorgoplenaj estis iliaj gvidantoj, estis klare, ke la hobitoj ne kapablis pluiri tiun nokton. Ili stumblis antaŭen kapturnaj pro laceco, kaj nepovantaj pensi pri io krom siaj kruroj kaj piedoj. La doloro de Frodo estis duobliĝinta, kaj dum la tago ĉirkaŭantaj lin objektoj fadis al ombroj el fantomeca grizo. Li preskaŭ bonvenigis la alvenon de la nokto, ĉar tiam la mondo ŝajnis malpli pala kaj malplena.
La hobitoj estis ankoraŭ lacaj, kiam ili ekiris frue la postan matenon. Multaj mejloj estis ankoraŭ trapasotaj inter ili kaj la Transpasejo, kaj ili lamiris antaŭen laŭpove plej rapide.
— Nia danĝero estos maksimuma ĝuste antaŭ ol ni alvenos la riveron, — diris Glorfindelo, — ĉar mia koro avertas min, ke la persekuto okazas rapide malantaŭ ni, kaj alia danĝero eble jam atendas ĉe la Transpasejo.
La vojo ankoraŭ subiris konstante, kaj nun troviĝis ambaŭflanke multe da herbo ie-tie, sur kiu la hobitoj marŝis, kiam tio eblis, por helpi al siaj lacaj piedoj. En la malfrua posttagmezo ili alvenis lokon, kie la Vojo subite pasis sub la ombro de altaj pinoj, kaj poste plonĝis en profundan ravinon kun apikaj malsekaj muroj el ruĝaj ŝtonoj. Eĥoj trakuris dum ili rapidis antaŭen, kaj ŝajnis aŭdiĝi multaj paŝosonoj sekvantaj iliajn proprajn. Tute abrupte, kvazaŭ tra pordo de lumo, la Vojo elpasis denove el la fino de l’ tunelo en la apertejon. Tie, funde de apika deklivo, ili vidis antaŭ si longan ebenan mejlon, kaj preter tiu la Transpasejon de Bruineno. Aliflanke estis apika bruna teramaso, tredita de serpentuma pado; kaj malantaŭ tio altiĝis montegoj, ŝultro super ŝultro, kaj verto preter verto, en la fadiĝantan ĉielon.
Aŭdiĝis plu eĥo kvazaŭ de sekvantaj piedoj en la ravino malantaŭ ili; sibla sono kvazaŭ vento ekestus kaj verŝiĝus tra l’ branĉoj de la pinoj. Unu momenton Glorfindelo turnis sin kaj aŭskultis, poste li saltis antaŭen kun laŭta krio:
— Fuĝu! — li kriis. — Fuĝu! La malamikoj!
La blanka ĉevalo saltis antaŭen. La hobitoj kuris suben laŭ la deklivo. Glorfindelo kaj Paŝegulo sekvis kiel postgardantoj. Ili nur duone transiris la ebenaĵon, kiam subite aŭdiĝis bruo de galopantaj ĉevaloj. El la pordo inter la ĵus lasitaj arboj rajdis Nigra Rajdanto. Li bridis sian ĉevalon, pendolante sur sia selo. Alia sekvis lin, poste alia; poste ankoraŭ du.
— Rajdu antaŭen! Rajdu! — kriis Glorfindelo al Frodo.
Tiu ne obeis tuj, ĉar stranga malvolonto kaptis lin. Lantigante la ĉevalon, li turnis sin kaj rerigardis. La Rajdantoj sidis sur siaj ĉevalegoj kiel minacaj statuoj sur monfeto, malhelaj kaj solidaj, dum ĉiuj arboj kaj tereno ĉirkaŭ ili malaperis kvazaŭ en nebuleton. Subite li sciis en sia koro, ke ili silente ordonas, ke li atendu. Tiam tuj vekiĝis en li timo kaj malamo. Lia mano lasis fali la bridon kaj kaptis la tenilon de lia glavo, kaj kun ruĝa flagro li elingigis ĝin.
— Rajdu plu! Rajdu plu! — kriis Glorfindelo, kaj poste laŭte kaj klare li alvokis la ĉevalon en la elfa lingvo: — Noro lim, noro lim, Asfaloth!
Tuj la blanka ĉevalo forsaltis kaj kuris ventrapide laŭ la lasta stadio de la Vojo. Sammomente la nigraj ĉevaloj saltis suben sur la deklivo persekute, kaj de la Rajdantoj aŭdiĝis terura kriego tia, kian Frodo aŭdis kun hororo en la arbaro de Orient-kvarono malproksime for. Ĝi estis respondita, kaj konsterne al Frodo kaj ties amikoj aperis rapidante el inter la arboj kaj rokoj maldekstre kvar aliaj Rajdantoj. Du rajdis al Frodo, du galopis frenezece al la Transpasejo por malebligi lian eskapon. Ŝajnis al li, ke ili kuras ventrapide kaj daŭre pligrandiĝas kaj pliheliĝas dum iliaj vojoj konverĝis kun la lia.
Frodo retrorigardis momente trans la ŝultro. Li ne plu povis vidi siajn amikojn. La Rajdantoj malantaŭe postrestis: eĉ iliaj ĉevalegoj ne povis konkurenci la rapidecon de la blanka elfa ĉevalo de Glorfindelo. Li denove rigardis antaŭen, kaj espero velkis. Ne ŝajnis eble, ke li atingos la Transpasejon antaŭ ol lin frontos la aliaj, kiuj estis embuskintaj. Li povis vidi klare ilin nun: ŝajnis, ke ili jam forĵetis siajn kapuĉojn kaj nigrajn mantelojn kaj estis vestitaj per blanko kaj grizo. Glavoj nudis en iliaj palaj manoj, kaskoj estis sur iliaj kapoj. Iliaj malvarmaj okuloj ekbrilis, kaj ili alvokis lin per mortminacaj vortoj.
Timo tute plenigis la menson de Frodo. Li ne plu pensis pri sia glavo. Li eligis neniun krion. Li fermis siajn okulojn kaj kroĉiĝis al la kolharoj de l’ ĉevalo. La vento fajfis en liaj oreloj, kaj la sonoriloj sur la jungilaro tintis sovaĝe kaj akre. Ekblovo de terura frido trapikis lin kvazaŭ lanco, dum per lasta plirapidiĝo, kiel flagro de blanka fajro, la elfa ĉevalo, hastante kvazaŭ per flugiloj, pasis ĝuste antaŭ la vizaĝo de la antaŭa Rajdanto.
Frodo aŭdis plaŭdon de akvo. Ĝi ŝaŭmis ĉirkaŭ liaj piedoj. Li sentis subitan puŝiĝon kaj akceliĝon, dum la ĉevalo eliĝis el la rivero kaj baraktis supren laŭ la apika bordo. Li jam transiris la Transpasejon.
Sed la persekutantoj estis proksimaj malantaŭe. Supre de l’ bordo la ĉevalo haltis kaj retroturniĝis henante atakeme. Ĉe rando de l’ akvo sube estis Naŭ Rajdantoj, kaj la animo de Frodo ŝrumpis antaŭ la minaco de iliaj suprenturnitaj vizaĝoj. Li sciis pri nenio, kio malhelpus ilin transiri tiel facile kiel li, kaj al li ŝajnis senutila klopodo eskapi per la longa malcerta pado de la Transpasejo al la limo de Rivendelo, se la Rajdantoj sukcesus transiri. Ĉiuokaze li sentis, ke al li estas urĝe ordonite halti. Denove malamo ekmoviĝis en li, sed li jam ne havis sufiĉan forton por rezisto.
Subite la plej proksima Rajdanto spronis antaŭen sian ĉevalon. Ĝi haltis antaŭ la akvo kaj baŭmis. Per granda fortostreĉo Frodo sidiĝis rekte kaj svingis sian glavon.
— Retroiru! — li kriis. — Reiru al la lando Mordoro, kaj ne plu sekvu min! — Lia voĉo aŭdiĝis maldensa kaj tranĉa en liaj propraj oreloj. La Rajdantoj haltis, sed Frodo ne havis la potencon de Bombadiljo. Liaj malamikoj mokis lin per maldolĉa kaj fridiga ridado.
— Revenu! Revenu! — ili vokis. — Al Mordoro ni kunprenos vin!
— Reiru! — li flustris.
— La Ringon! La Ringon! — ili kriis per mortminacaj voĉoj; kaj tuj ilia ĉefo urĝis sian ĉevalon antaŭen en la akvon, proksime sekvate de du aliaj.
— Je Elbereta kaj Lutiena la Bela, — diris Frodo per lasta klopodo, levante sian glavon, — nek la Ringon nek min vi havos!
Tiam la ĉefo, kiu jam duone transiris la Transpasejon, stariĝis minace sur la piedingoj, kaj levis sian manon. Frodo estis mutigita. Li sentis, ke lia lango gluiĝas al la buŝosupro kaj lia koro forte batadas. Lia glavo rompiĝis kaj falis el lia tremanta mano. La elfa ĉevalo baŭmis kaj snufis. La unua el la nigraj ĉevaloj jam preskaŭ surpaŝis la bordon.
Tiumomente aŭdiĝis bruado kaj flusado: sono de laŭta torento rulanta multajn ŝtonojn. Malklare Frodo vidis, ke la rivero sube leviĝis, kaj laŭ ĝia fluado venis plumkresta ondoĉevalaro. Ŝajnis al Frodo, ke sur la krestoj flagras blankaj flamoj kaj li duone supozis, ke li vidas en la akvo blankajn rajdantojn sur blankaj ĉevaloj kun ŝaŭmantaj kolharoj. La tri Rajdantoj ankoraŭ meze de la Transpasejo estis inunditaj: ili malaperis, subite superonditaj sub kolera ŝaŭmo. La malantaŭaj retrotis konsternite.
Per la lastaj velkantaj sensoj Frodo aŭdis kriojn, kaj al li ŝajnis, ke li vidas, post la Rajdantoj hezitantaj ĉeborde, brilantan figuron el blanka lumo; kaj malantaŭ ĝi kuris multaj ombraj formoj svingantaj flamojn, kiuj flagris ruĝe en la griza nebulo, kiu inundis la mondon.
La nigrajn ĉevalojn plenigis frenezeco, kaj terurite saltante antaŭen ili portis siajn rajdantojn en la rapidan fluson. Ties akraj krioj estis dronigitaj per la bruado de l’ rivero dum ĝi forportis ilin. Poste Frodo sentis sin falanta, kaj la bruo kaj konfuzo ŝajnis leviĝi kaj inundi lin kune kun la malamikoj. Li nenion plu aŭdis aŭ vidis.