LA TRIA LIBRO

1. Travadejoj de Iseno

2. Profundaĵo de Helmo

3. Dunharo

4. Osgiliado

5. Minaso Morgui

1 La forpaso de Boromiro

Aragorno rapidis supren laŭ la deklivo. De tempo al tempo li kliniĝis al la tero. Hobitoj paŝas malpeze, kaj iliajn piedsignojn eĉ disirulo ne sekvas facile, sed proksime al la supro la padon transfluis rojeto, kaj sur la malseka tero li vidis tion, kion li serĉis.

— Mi legis la signojn ĝuste, — li diris al si. — Frodo kuris ĝis la deklivosupro. Mi scivolas, kion li tie vidis? Sed li reiris laŭ la sama vojo, kaj denove malsupreniris.

Aragorno hezitis. Li deziris mem iri al la alta sidloko, esperante tie vidi ion, kio konsilus al li pri la perpleksaĵoj, sed la tempo urĝis. Subite li saltis antaŭen kaj kuris ĝis la verto, laŭ la grandaj pavimslaboj, kaj supren laŭ la ŝtuparo. Poste, sidante sur la alta seĝo li forrigardis. Sed la suno ŝajnis ombriĝinta kaj la mondo malklara kaj fora. Li turniĝis de l’ nordo reen ĝis la nordo, kaj vidis nenion krom la malproksimajn montojn, kun escepto de tio, ke tre fore li povis denove vidi en la alto grandan birdon aglosimilan, kiu malrapide descendis laŭ larĝaj cirkloj teren.

Dum li rigardadis, liaj sentemaj oreloj ekaŭdis sonojn en la suba arbaro, sur la okcidenta bordo de l’ Rivero. Li rigidiĝis. Aŭdiĝis krioj, kaj inter ili, li terurite rimarkis raŭkajn voĉojn de orkoj. Tiam subite per basvoĉa voko blovis kornego, kaj ties blekoj trafis la montetojn kaj eĥis en la kavoj, laŭtiĝante je kriego pli forta ol la akvofala bruego.

— Jen la korno de Boromiro! — li ekkriis. — Li bezonas helpon! — Li salte malsuprenkuris la ŝtuparon, kuregis laŭ la pado. — Ve! Plagas min hodiaŭ sorto malbona, kaj ĉiu mia faro misas. Kie estas Sam?

Dum lia kuro la krioj laŭtiĝis, sed jam pli mallaŭte kaj senespere blovis la korno. Feroce kaj akrasone leviĝis la krioj de la orkoj, kaj subite la kornovokoj ĉesis. Aragorno trakuris la lastan deklivon, sed antaŭ ol li atingis la montosubon, la sonoj estingiĝis; kaj kiam li sin turnis maldekstren kaj kuris direkte al ili, ili retiriĝis, ĝis fine li ne plu povis aŭdi ilin. Elingiginte sian helan glavon kaj kriante “Elendilo! Elendilo!” li trakrakegis la arbojn.

Je ĉirkaŭ unu mejlo de Part Galeno en maldensejeto li trovis Boromiron. Tiu sidis, apoginte sian dorson per granda arbo, kvazaŭ li ripozus. Sed Aragorno vidis, ke li estas trapikita per multaj nigraplumaj sagoj; lia glavo plu restis en lia mano, sed ĝi estis rompita ĉe la tenilo; lia korno fendita je duonoj estis apud li. Multaj orkoj kuŝis mortigitaj, amasigitaj ĉirkaŭ li kaj antaŭ liaj piedoj.

Aragorno genuiĝis apud li. Boromiro malfermis siajn okulojn kaj klopodis paroli. Finfine aŭdiĝis lantaj vortoj:

— Mi provis forpreni de Frodo la Ringon. Mi bedaŭras. Mi jam pagis. — Lia rigardo turniĝis al la falintaj malamikoj; minimume dudek kuŝis tie. — Ili estas foririntaj, la duonuloj, la orkoj kaptis ilin. Mi opinias, ke ili ne estas mortintaj. Orkoj ligis ilin. — Li paŭzis kaj liaj okuloj fermiĝis lace. Post momento li ekparolis denove. — Adiaŭ, Aragorno! Iru al Minaso Tirit kaj savu mian popolon! Mi malsukcesis.

— Ne! — diris Aragorno, kaptante lian manon kaj kisante lian frunton. — Vi venkis. Malmultaj plenumis similan venkon. Trankviliĝu! Minaso Tirit nepre ne falos.

Boromiro ridetis.

— Kien ili iris? Ĉu Frodo ĉeestis? — diris Aragorno. Sed Boromiro ne plu parolis.

— Ve! — diris Aragorno. — Tiel forpasis la heredonto de Denetoro, Mastro de l’ Turego Garda! Jen fino amara. Nun la Kunularo estas ruinigita. Estas mi la malsukcesinto. Vane Gandalfo fidis min. Kion mi nun faru? Boromiro ŝarĝis min per irado al Minaso Tirit, kaj mia koro tion deziras; sed kie estas la Ringo kaj la Portanto? Kiel mi trovu ilin kaj ŝparu al la Serĉo katastrofon?

Li surgenuis kelkan tempon, kurbiĝinta pro ploroj, ankoraŭ tenante la manon de Boromiro. Tia trovis lin Legolaso kaj Gimlio. Ili venis de la okcidentaj deklivoj de l’ monteto, silente, rampante tra la arboj, kvazaŭ ili ĉasus. Gimlio tenis sian hakilon en la mano, kaj Legolaso sian longan tranĉilon; ĉiuj liaj sagoj estis uzitaj. Kiam ili atingis la maldensejon, ili haltis mirigite; kaj poste ili stans momenton kun dolore klinitaj kapoj, ĉar ŝajnis al ili evidente, kio okazis.

— Ve! — diris Legolaso, irinte al Aragorno. — Ni persekutis kaj mortigis multajn orkojn en la arbaro, sed ni pli utilus ĉi tie. Ni venis aŭdinte la kornon, sed tro malfrue, videble. Timeble vi grave vundiĝis.

— Boromiro estas mortinta, — diris Aragorno. — Mi estas netuŝita, ĉar mi ne ĉeestis kun li. Li mortis defendante la hobitojn, dum mi estis sur la monteto.

— La hobitojn! — ekkriis Gimlio. — Do kie ili estas? Kie estas Frodo?

— Mi ne scias, — lace respondis Aragorno. — Antaŭ la morto Boromiro diris, ke la orkoj ligis ilin; laŭ lia opinio ili ne estis mortintaj. Mi sendis lin sekvi Gajan kaj Grinĉjon; sed mi ne demandis, ĉu Frodo aŭ Sam ĉeestis, ĝis tro malfrue. Ĉiu mia hodiaŭa faro rezultis misa. Kion fari nun?

— Unue necesas prizorgi la falinton, — diris Legolaso. — Ne konvenas lasi lin kuŝanta kvazaŭ bestkadavro inter tiuj fiaj orkoj.

— Sed ni devas rapidi, — diris Gimlio. — Li ne volus, ke ni restu longe. Ni devas sekvi la orkojn, se restas espero, ke iuj el nia Kunularo estas vivaj kaptitoj.

— Tamen ni ne scias, ĉu la Ringoportanto estas kun ili aŭ ne, — diris Aragorno. — Ĉu indas forlasi lin? Ĉu ni ne serĉu unue lin? Antaŭ ni estas aĉa elekto!

— Do ni faru unue tion, kion nepras fari, — diris Legolaso. — Mankas al ni tempo kaj laboriloj por taŭge entombigi nian kamaradon aŭ starigi super li tumulon. Eble ŝtonamason ni povus konstrui.

— Tia laboro estus longa kaj malfacila: mankas ŝtonoj uzeblaj pli proksime ol apudrivere, — diris Gimlio.

— Do, ni kuŝigu lin en boato kune kun liaj armiloj, kaj la armiloj de liaj venkitaj malamikoj, — diris Aragorno. — Ni sendu lin al la Raŭrosa akvofalo kaj donu lin al Anduino. La Gondora Rivero almenaŭ zorgos, ke neniu fikreaĵo malhonoru liajn ostojn.


Ili rapide traserĉis la kadavrojn de la orkoj, amasigante ties glavojn, fenditajn kaskojn kaj ŝildojn.

— Vidu, — ekkriis Aragorno. — Jen ni trovas signojn! — El la amaso da minacaj armiloj li levis du tranĉilojn, foliklingajn, damaskenitajn per oro kaj ruĝo; kaj post plua serĉado li trovis ankaŭ la nigrajn ingojn, ornamitajn per etaj ruĝaj gemoj. — Ne orkaj iloj! Tiujn portis hobitoj. Sendube la orkoj prirabis ilin, sed timis reteni la tranĉilojn, ĉar ili sciis, kio ili estas: laboraĵoj de Okcidentio, envolvitaj per sorĉaĵoj por misfartigi Mordoron. Nu, do, se ili ankoraŭ vivas, niaj amikoj estas senarmilaj. Mi prenos la jenaĵon, firme esperante redoni ilin.

— Kaj mi, — diris Legolaso, — kunprenos ĉiujn sagojn troveblajn, ĉar mia sagujo malplenas. — Li traserĉis la amason kaj la ĉirkaŭan teron kaj trovis multajn, kiuj estis nedifektitaj kaj stange pli longaj ol la sagoj, kiujn la orkoj kutimis uzi. Li rigardis tre proksime ilin.

Aragorno rigardis la mortigitojn kaj diris:

— Ĉi tie kuŝas multaj nemordoranoj. Iuj venis el la nordo, el la Nebulecaj Montoj, se mi konas iom la orkojn kaj ties specojn. Kaj jen estas aliaj nekonataj al mi. Ilia ekipaĵo tute ne estas orkeca.

Troviĝis kvar goblenaj soldatoj stature pli grandaj, malpalaj, oblikv-okulaj, kun dikaj kruroj kaj grandaj manoj. Ili estis armitaj per mallongaj larĝklingaj glavoj, ne per la kurbaj scimitaroj kutimaj ĉe orkoj; kaj ili havis pafarkojn taksusajn laŭ longo kaj laŭ formo similajn al pafarkoj de la homoj. Sur iliaj ŝildoj vidiĝis stranga blazono: blanka mano meze de nigra fono; sur la antaŭo de iliaj feraj kaskoj estis metita runo “S” forĝita el iu blanka metalo.

— Tiajn signojn mi neniam antaŭe vidis, — diris Aragorno. — Kion ili signifas?

— “S” signifas Saŭrono, — diris Gimlio. — Tion oni facile legas.

— Ne! — diris Legolaso. — Saŭrono ne uzas elfajn runojn.

— Li ankaŭ ne uzas sian propran nomon, nek permesas ĝin uzi skribe aŭ parole, — diris Aragorno. — Kaj blankon li ne uzas. Orkoj servantaj al Baraduro uzas la signon de la Ruĝa Okulo. — Momente li staris pensante. — “S” signifas Sarumano, mi supozas, — li diris finfine. — En Isengardo okazas misaĵoj, kaj la okcidento ne plu sekuras. Estas tiel, kiel Gandalfo timis: iel la perfidulo Sarumano sciiĝis pri nia vojaĝo. Tre verŝajne li ankaŭ scias pri la falo de Gandalfo. Persekutantoj el Morio eble evitis la atenton de Lorieno, aŭ eble ili ne trapasis tiun landon kaj venis al Isengardo laŭ aliaj vojoj. Orkoj vojaĝas rapide. Kaj Sarumano havas multajn rimedojn por ekkoni novaĵojn. Ĉu vi memoras la birdojn?

— Nu, mankas al ni tempo solvi enigmojn, — diris Gimlio. — Ni forportu Boromiron!

— Sed poste ni devos solvi la enigmojn, se ni volas elekti ĝuste nian farotaĵon, — respondis Aragorno.

— Eble ne troviĝas elekto ĝusta, — diris Gimlio.


Per sia hakilo la gnomo tranĉis plurajn branĉojn. Tiujn oni kunligis per pafarkaj ŝnuroj kaj sternis siajn mantelojn sur la framon. Sur tiu kruda kadavroportilo ili portis la korpon de sia kunulo ĝis la bordo kune kun elektitaj trofeoj de lia lasta batalo forsendotaj kun li. Kvankam la vojo estis mallonga, ili trovis la taskon nefacila, ĉar Boromiro estis homo tiel alta kiel forta.

Aragorno restis apud la akvofluo, gardante la portilon, dum Legolaso kaj Gimlio rapidis perpiede reen al Part Galeno. Temis pri mejlo aŭ pli, kaj pasis iom da tempo antaŭ ol ili revenis, rapide padelante du boatojn laŭlonge de la bordo.

— Stranga afero estas rakontenda! — diris Legolaso. — Troviĝis nur du boatoj sur la bordo. Ni trovis neniun postsignon de la tria.

— Ĉu orkoj estintis tie? — demandis Aragorno.

— Ni vidis neniun signon pri ili, — respondis Gimlio. — Kaj orkoj forprenus aŭ detruus ĉiujn boatojn, kaj krome la pakaĵojn.

— Mi esploros la teron, kiam ni venos tien, — diris Aragorno. Ili kuŝigis Boromiron meze de l’ boato, kiu lin forportos. La grizan kapuĉon kaj la elfan mantelon ili faldis kaj metis sub lian kapon. Ili kombis liajn longajn malblondajn harojn kaj aranĝis ilin ĉe liaj ŝultroj. La ora zono de Lorieno ekbrilis ĉirkaŭ lia talio. Lian kaskon ili metis apude, kaj sur lia sino ili metis la fenditan kornon kaj la tenilon kaj splitojn de lia glavo; sub liajn piedojn ili metis la glavojn de liaj malamikoj. Poste, liginte la pruon al la poŭpo de l’ alia boato, ili trenis lin sur la akvon. Triste ili remis laŭ la bordo, kaj enirinte la rapidan fluon ili pasis la verdan herbejon de Part Galeno. La abruptaj deklivoj de Tol Brandiro ardis: estis jam meze de l’ posttagmezo. Dum ili iris suden, la fumo de Raŭroso leviĝis kaj tremetis antaŭ ili, ora nebuleto. La impeto kaj tondro de la akvofalo skuis la senventan aeron.

Malĝoje ili liberigis la sepultan boaton: tie kuŝis Boromiro, trankvila, paca, glisante sur la sino de la fluanta akvo. La rivero akceptis lin, dum ili retenis la propran boaton per la remiloj. Li pasis ilin flose, kaj malrapide foriris lia boato, velkante kiel malhela punkto antaŭ la ora lumo, kaj poste ĝi malaperis subite, Raŭroso plu muĝis senŝanĝe. La Rivero akceptis Boromiron, filon de Denetoro, kaj oni ne plu vidis lin en Minaso Tirit, staranta kiel li antaŭe staris sur la Blanka Turego matene. Sed dum postaj tagoj en Gondoro estis dumlonge dirite, ke la elfa boato trarajdis la akvofalojn kaj la ŝaŭmantan lageton, kaj portis lin tra Osgiliado, trans la multbuŝan Anduinon, ĝis nokte sur la Grandan Maron sub la steloj.


Dum kelka tempo la tri kunuloj restis silentaj, postrigardante lin. Tiam ekparolis Aragorno:

— De la Blanka Turego oni elrigardos por li, — li diris, — sed li revenos nek de l’ montaro nek de la maro. — Poste li ekkantis malrapide:

Tra l’ kampoj de Rohano, kie longa herb’ sin trovas,

la okcidenta vent’ promenas, ĉirkaŭ muroj blovas.

“Kia novaĵ’, ho vaga vent’, el okcidento nuna?

Ĉu Boromiron vidis vi per stela lum’ aŭ luna?” —

“Mi vidis lin rajdantan tra sep larĝaj grizaj rojoj;

mi vidis lin marŝantan laŭ senhomaj terovojoj

en ombrojn de la nordo. Poste pasis li de l’ vido.

Ĉu kornon aŭdis norda vent’ de l’ Denetora ido?” —

“Ho Boromir’, mi okcidenten gvatis for de l’ muroj,

sed vi ne venis el la vaka land’ sen homaj spuroj”.

Poste kantis Legolaso:

De l’ ŝtonaj dunoj de la mar’ la suda vento fuĝas;

ĝi aŭdas kriĉojn de l’ mevar’, kaj ĉe la pordo muĝas.

“Kiaj novaĵoj el la sud’, ho vent’, vespere listas?

Kie la bela Boromir’? Li tardas, kaj mi tristas”. —

“Min ne demandu, kie li — la ostoj ja tro multas

sur la malhelaj bordoj, kie la ĉiel’ tumultas;

tiom trapasis Anduinon cele al la maro.

Demandu al la norda vent’ pri ties senditaro!” —

“Ho Boromir’! De l’ pord’ la voj’ kondukas al la sudo,

sed vi ne venis kun la mevoj de la mar-elsputo”.

Poste kantis denove Aragorno:

De l’ Reĝa Pord’ nordvento rajdas preter akvofalo;

kaj fride ĉirkaŭ la tureg’ aŭdiĝas korna knalo.

“Kiajn novaĵojn el la nord’ hodiaŭ vent’ atestas?

Kio pri brava Boromiro? Longe li forestas”. —

“Mi aŭdis lin sub Amon Hen. Li pruvis sian bravon.

Ĝisakven oni portis la rompitajn ŝildon, glavon.

La membrojn en fiera bel’ sepultis oni ĝuste;

Kaj ora Raŭros-akvofalo portis lin surbruste”. —

“Ho Boromir’! La Garda Tur’ rigardos kun obstino

al ora Raŭros-akvofalo ĝis la tempofino”.

Tiel ili finis. Poste ili turnis sian boaton kaj pelis ĝin laŭeble rapide kontraŭ la fluo reen ĝis Part Galeno.

— Vi lasis al mi la orientan venton, — diris Gimlio, — sed nenion mi diros pri ĝi.

— Tiel estas konvene, — diris Aragorno. — En Minaso Tirit oni toleras la orientan venton, sed oni ne petas de ĝi novaĵojn. Sed jam Boromiro laŭiris sian vojon, kaj ni devas senprokraste elekti la propran.

Li rigardesploris la verdan herbejon, rapide, sed konscience, ofte kliniĝante teren.

— Neniuj orkoj pasis sur tiu ĉi grundo. Krom tio, nenio estas kun certo videbla. Ĉiuj niaj paŝoj troviĝas, transire kaj retroire. Mi ne povas konkludi, ĉu iuj hobitoj revenis post kiam komenciĝis la serĉo por Frodo. — Li revenis al la bordo, proksime al kie la flueto el la fonto likiĝis en la riveron. — Ĉi tie estas kelkaj klaraj spuroj. Hobito paŝis en la akvon kaj returnen; sed mi ne povas konkludi, antaŭ kiom da tempo.

— Kiel do vi solvas ĉi enigmon? — demandis Gimlio. Aragorno ne tuj respondis, sed reiris al la kampadejo kaj rigardis la pakaĵojn.

— Du tornistroj mankas, — li diris, — kaj unu el ili certe estas tiu de Sam: ĝi estis iom granda kaj peza. Jen do la respondo: Frodo foriris boate, kaj akompanis lin lia servisto. Frodo certe revenis, dum ni ĉiuj forestis. Mi renkontis Samon suprenirantan kaj diris, ke li sekvu min; sed evidente li tion ne faris. Li divenis la intencon de sia mastro kaj revenis ĉi tien antaŭ ol Frodo ekiris. Tiu ne trovis facile postlasi Samon!

— Sed kial li nin postlasis, kaj senmesaĝe? — diris Gimlio. — Jen, stranga faro!

— Kaj faro kuraĝa, — diris Aragorno. — Sam pravis, ŝajnas al mi. Frodo ne volis konduki kun si amikon al morto en Mordoro. Sed li sciis, ke li devas iri mem. Okazis io post kiam li forlasis nin, kio venkis liajn timon kaj dubon.

— Eble ĉasantaj orkoj trovis lin kaj li fuĝis, — diris Legolaso.

— Li fuĝis, certe, — diris Aragorno, — sed mi opinias, ke ne de orkoj. — Sian opinion pri la kaŭzo de l’ subitaj decidiĝo kaj fuĝo de Frodo Aragorno ne esprimis. La lastajn vortojn de Boromiro li longe tenis sekretaj.

— Nu, almenaŭ tiom nun klaras, — diris Legolaso. — Frodo ne plu troviĝas ĉi-flanke de l’ rivero: preni la boaton povis nur li. Kaj Sam estas kun li; sian tornistron preni volus nur li.

— Nia elekto do estas, — diris Gimlio, — aŭ preni la restantan boaton kaj sekvi Frodon, aŭ sekvi la orkojn perpiede. Ĉu tiel aŭ aliel, restas malmulte da espero. Ni jam perdis valorajn horojn.

— Lasu min pensi! — diris Aragorno. — Kaj nun, ke mi elektu ĝuste, kaj ŝanĝu la misan sorton de tiu ĉi malfeliĉa tago! — Momente li staris silenta, kaj finfine diris: — Mi sekvos la orkojn. Mi gvidus Frodon al Mordoro kaj akompanus lin ĝis la fino; sed se mi nun serĉos lin en la sovaĝejo, necesos forlasi la kaptitojn al turmentado kaj morto. Mia koro fine parolas klare: la sorto de l’ Portanto ne plu troviĝas en miaj manoj. La Kunularo finludis sian rolon. Tamen ni la restantoj ne rajtas forlasi niajn kunulojn dum restas al ni forto. Venu! Ni foriros nun. Postlasu ĉion nenecesan! Ni urĝe iros antaŭen tage kaj nokte!


Ili eltrenis la lastan boaton kaj portis ĝin al la arboj. Ili metis sub ĝin ĉiujn posedaĵojn nebezonatajn kaj neporteblajn. Poste ili forlasis Parton Galenon. La posttagmezo jam velkis, dum ili revenis al la verdejo, kie pereis Boromiro. Tie ili retrovis la spurojn de la orkoj. Trovi ilin ne postulis multe da lerto.

— Neniu alia popolo kulpas tian trampladon, — diris Legolaso. — ŝajnas, ke ili ĝuas tranĉi kaj disbati kreskaĵojn, kiuj eĉ ne baras al ili la vojon.

— Malgraŭ tio ili iras tre rapide, — diris Aragorno, — kaj ili ne laciĝas. Kaj poste ni eble devos trovi la vojon sur terenoj malmolaj kaj nudaj.

— Nu, ni sekvu ilin! — diris Gimlio. — Ankaŭ gnomoj kapablas iri rapide, kaj ili ne laciĝas pli frue ol orkoj. Sed estos longa ĉasado, ili longe avantaĝas.

— Jes, — diris Aragorno, — ni bezonos la tutan eltenemon de la gnomoj. Sed ek! Kun aŭ sen espero ni sekvu la spurojn de niaj malamikoj. Kaj ve al ili, se ni pruviĝos la pli rapidaj! Ni plenumos tian persekuton, kian oni taksos mirindaĵo inter la tri rasoj: elfoj, gnomoj kaj homoj. Antaŭen la tri ĉasantoj!

Cervece li saltiris. Inter la arbojn li rapidis. Ĉiam antaŭen li gvidis ilin, senlaca kaj rapidega, ĉar lia menso jam estis senhezita. La arbaron ĉirkaŭ la lago ili postlasis. Longajn deklivojn ili supreniris, malhelajn, duregajn kontraŭ la ĉielo jam sunsubire ruĝa. Venis la krepusko. Ili forpasis, grizaj ombroj en ŝtonoza lando.

2 La rajdistoj el Rohano

La krepusko profundiĝis. Nebuleto postkuŝis ilin inter la subaj arboj, kaj mornis sur la palaj randoj de Anduino, sed la ĉielo estis klara. Steloj ekaperis. La kreskanta luno estis en okcidento, kaj la ombroj de l’ rokoj nigris. Ili alvenis la subon de ŝtonozaj deklivoj, kaj ilia iro pli lantis, ĉar la spuroj ne plu facile sekveblis. Ĉi tie la altaĵoj de Emin Muilo direktiĝis el la nordo suden laŭ du longaj spinoj falintaj. La okcidenta flanko de ambaŭ spinoj apikis kaj malfacilis, sed la orientaj flankoj malpli abruptis, sulkitaj de abundaj ravinetoj kaj mallarĝaj fendegaĵoj. La tutan nokton la tri kunuloj skrablis sur tiu osteca tero, grimpante ĝis la supro de l’ unua kaj pli alta spino, kaj suben denove en la mallumon de profunda serpentumanta valo aliflanke. Tie dum la senmova friska horo antaŭ la aŭroro ili ripozis mallongan tempon. La luno jam delonge subeniris antaŭ ili, la steloj briletis supre; la unua taga lumo ankoraŭ ne alvenis trans la malhelajn montetojn malantaŭe. Provizore Aragorno ne sciis, kion fari: la orkaj spuroj malsupreniris en la valon, sed tie malaperis.

— Kien ili turniĝis, laŭ via opinio? — diris Legolaso. — Ĉu norden por sekvi vojon pli rektan al Isengardo, aŭ Fangorno, se tien ili celas laŭ via supozo? Aŭ suden por trafi Entvaŝon?

— Ili ne direktiĝis al la rivero, kie ajn ilia celo, — diris Aragorno. — Kaj krom se multo misas en Rohano, kaj multe plifortiĝis la potenco de Sarumano, ili sekvos la plej mallongan vojon troveblan trans la kampojn de l’ rohananoj. Ni serĉu norde!


La valeto direktiĝis kvazaŭ ŝtonoza trogo inter la firstitaj montetoj, kaj malabunda rojo fluis inter la rokoj ĉefunde. Klifo brovumis dekstre; maldekstre leviĝis grizaj deklivoj, malklaraj kaj ombrecaj en la malfrua nokto. Ili progresis norden tra mejlo aŭ pli. Aragorno serĉadis, klinite al la tero inter la faldaĵoj kaj ravinetoj kondukantaj supren al la okcidenta spino. Legolaso troviĝis iom antaŭe. Subite la elfo ekkriis kaj la aliaj venis al li kurante.

— Ni jam atingis kelkajn el la ĉasatoj, — li diris. — Rigardu! — Li fingromontris, kaj ili vidis, ke tio, kion ili pli frue supozis rokoj kuŝantaj ĉe la subo de l’ deklivo, estis kunpremiĝantaj kadavroj. Tie kuŝis kvin mortaj orkoj. Ili estis hakitaj per multaj kruelaj batoj, kaj du estis senkapigitaj. La tero malsekis pro ilia malhela sango.

— Jen alia enigmo! — diris Gimlio. — Sed por ĝi necesas la taga lumo, kaj ĝis tiam ni ne povas atendi.

— Nu tamen, kiel ajn oni interpretas ĝin, tio ŝajnas ne malesperiga, — diris Legolaso. — Malamikoj de la orkoj tre verŝajne estas amikoj niaj. Ĉu loĝas iuj personoj en tiuj ĉi montoj?

— Ne, — diris Aragorno. — La rohananoj malofte venas ĉi tien, kaj tre malproksime estas de Minaso Tirit. Povas esti, ke ĉasis ĉi tie iu homgrupo pro kialoj al ni nekonataj. Tamen ŝajnas al mi, ke ne.

— Kion vi opinias? — diris Gimlio.

— Mi opinias, ke la malamikoj kunportis kun si proprajn malamikojn, — respondis Aragorno. — Ĉi tiuj estas nordaj orkoj de tre malproksime. Inter la mortigitoj troviĝas neniu el la grandaj orkoj kun la strangaj insignoj. Okazis kverelo, mi konjektas: tio ne maloftas ĉe tiu ĉi fispecio. Eble okazis disputo pri la sekvota vojo.

— Aŭ pri la kaptitoj, — diris Gimlio. — Ni esperu, ke ne finis la vivon ĉi tie ankaŭ ili.


Aragorno priserĉis la teron tra larĝa cirklo, sed ne troveblis pluaj spuroj de la lukto. Ili pluiris. Jam la orienta ĉielo ekpaliĝis; la steloj velkis, kaj griza lumo malrapide plifortiĝis. Iom pli norde ili alvenis terfaldaĵon, en kiu eta rojo, fale kaj serpentume, estis tranĉinta ŝtonozan padon suben en la valon. En tiu kreskis arbustoj, kaj sur la flankoj estis bedoj da herbo.

— Fine! — diris Aragorno. — Jen la spuroj serĉitaj! Supren laŭ tiu ĉi rojo: tiun vojon sekvis la orkoj post sia debato.

Rapide la ĉasantoj nun sin turnis kaj laŭiris la novan padon. Kvazaŭ freŝaj post tutnokta ripozo ili saltis de ŝtono al ŝtono. Fine ili atingis la supron de l’ griza monteto, kaj subita vento trablovis iliajn harojn kaj movigis iliajn mantelojn: frida aŭrora vento.

Returniĝinte ili vidis trans la rivero la malproksimajn montojn ĉenditaj. Tago ensaltis la ĉielon. La ruĝa rando de l’ suno leviĝis super la ŝultrojn de l’ malhela lando. Antaŭ ili en la okcidento la mondo kuŝis senmova, senforma kaj griza: sed, jam dum ili rigardis, la ombroj de l’ nokto velkis, la koloroj de la vekiĝanta tero revenis: verdo trafluis la larĝajn herbejojn de Rohano, muaris la blankaj nebuletoj en la akvovaletoj; kaj fore maldekstre, je tridek leŭgoj aŭ pli, blua kaj purpura staris la Blanka Montaro, leviĝanta al pintoj gagataj kaptuŝitaj de briletaj neĝoj, tinkturitaj de la matena ruĝo.

— Gondoro! Gondoro! — kriis Aragorno. — Se nur mi rigardus vin denove en horo pli feliĉa! Ankoraŭ ne kuŝas mia vojo suden al viaj helaj riveretoj.

Gondor’! Gondoro, kie blovis vento okcidenta,

ĉe l’ montoj kaj la maro; la lum’ sur Arb’ Arĝenta

falis kiel hela pluvo al la Reĝ-gazono.

Fieraj muroj! Blankaj turoj! Oraj kron’ kaj trono!

Ho Gondor’! ĉu iam plu vidiĝos Arb’ Arĝenta,

aŭ al mont’ kaj maro blovos vento okcidenta?

— Jam ni iru! — li diris, fortrenante siajn okulojn de la sudo, kaj elrigardante okcidenten kaj norden al la vojo devige plandota.


La firsto, sur kiu staris la kunuloj, descendis apike antaŭ iliaj piedoj. Sub ĝi je pli ol dudek klaftoj, troviĝis breto larĝa kaj malglata, kiu subite finiĝis je la rando de apika klifo: la Orienta Muro de Rohano. Tiel finiĝis Emin Muilo, kaj antaŭ ili etendiĝis la verdaj herbejoj de la rohananoj ĝis la ekstremo de vidivo.

— Rigardu! — kriis Legolaso, indikante supren en la palan ĉielon. — Jen denove la aglo! Ĝi estas tre alte. Ĝi ŝajnas forflugi nun, el tiu ĉi lando norden denove. Ĝi iras rapidege. Rigardu!

— Ne, eĉ miaj okuloj ne povas vidi ĝin, bona Legolaso, — diris Aragorno. — Ĝi ja devas esti tre alte. Mi scivolas, kia estas ĝia komisio, se temas pri la sama birdo, kiun mi vidis pli frue. Sed vidu! mi povas vidi ion pli proksiman kaj pli urĝan; io moviĝas trans la ebenaĵon!

— Multo, — diris Legolaso. — Ĝi estas multnombra piedirantaro; sed nenion plian mi povas diri, nek vidi, kia specio ili estas. Ili foras multajn leŭgojn: dek du, mi konjektas, sed la plateco de la ebenaĵo malfacile mezureblas.

— ŝajnas al mi tamen, ke ni jam ne bezonas spurojn por indiki la irotan vojon, — diris Gimlio. — Ni trovu vojon suben al la kampoj laŭeble rapide.

— Dubinde, ke vi trovos padon pli rapidan ol tiu de la orkoj elektita, — diris Aragorno.

Nun ili sekvis la malamikojn en la klara taglumo. Ŝajnis, ke la orkoj urĝe progresis kiel eble plej haste. De tempo al tempo la persekutantoj trovis aĵojn faligitajn aŭ forĵetitajn: nutraĵsakoj, ŝeloj kaj krustoj de malmola griza pano, ŝirita nigra mantelo, peza fernajla ŝuo rompita pro la ŝtonoj. La spuroj gvidis ilin norden laŭ la supro de la klifego, kaj finfine ili alvenis profundan fendaĵon tranĉitan en la rokaĵo per rojo, kiu plaŭdis laŭte malsupren. En la mallarĝan ravinon descendis kruda pado ŝtuparece ĝis la ebenaĵo.

Sube ili alvenis strange subite al la herbejo de Rohano. Tiu ŝvelis verdmare ĝis la piedo mem de Emin Muilo. La falanta rojo malaperis en profundan kreskaĵon el kresoj kaj akvo-plantaĵoj, kaj ili povis aŭdi ĝin fortinti en verdaj tuneloj, laŭ longaj malabruptaj deklivoj al la marĉejoj de la malproksima Entvaŝa Valo. Ili ŝajnis esti lasintaj la vintron kroĉiĝanta al la malantaŭaj montetoj. Ĉi tie la aero estis pli malmola kaj pli varma, kaj sentrude parfumanta, kvazaŭ la printempo jam estiĝus kaj la suko denove ekfluus en plantaĵoj kaj folioj. Legolaso profunde enspiris, kvazaŭ iu kiu trinkus ampleksan glutaĵon post longa soifado en malfekundaj lokoj.

— Ha! la odoro verda! — li diris. — Pli profitas ol multe da dormado. Ni kuru!

— Malpezaj kruroj povas kuri rapidege ĉi tie, — diris Aragorno. — Pli rapide, eble, ol ferŝuitaj orkoj. Nun ni havas eblon malpliigi ties avantaĝon!

Ili iris spalire, kurante kvazaŭ dogoj pro forta aromo, kaj en iliaj okuloj estis arda lumo. Preskaŭ rekte okcidenten la larĝa falĉvojo de la marŝantaj orkoj tramplis sian malbelan fendon; la dolĉa herbo de Rohano estis kontuzita kaj nigrigita pro ilia pasado. Baldaŭ Aragorno eligis krion kaj turniĝis flanken.

— Atendu! — li kriis. — Ankoraŭ ne sekvu min!

Li kuris rapide dekstren, for de la ĉefvojo; ĉar li ekvidis piedsignojn, kiuj iris tiudirekten, disbranĉiĝintaj de la aliaj, signoj de etaj senŝuaj piedoj. Tiuj tamen ne diste iris antaŭ ol ilin surtretis orkaj spuroj, kiuj ankaŭ lasis la ĉefvojon antaŭe kaj malantaŭe, kaj poste ili rekurbiĝis abrupte kaj perdiĝis en la tramplado. Ĉe la plej malproksima limo Aragorno kliniĝis kaj kaptis ion en la herbo; poste li retrokuris.

— Jes, — li diris, — ili estas tute klaraj: piedsignoj de hobito. De Grinĉjo, mi opinias. Li pli etas ol la alia. Kaj vidu jenon! — Li levis ion, kio ekbriletis en la sunlumo. Ĝi aspektis kiel nove-aperta folio de fago, bela kaj stranga en tiu senarba ebenaĵo.

— Broĉo de elfa mantelo! — ekkriis kune Legolaso kaj Gimlio.

— Ne sencele falas la folioj de Lorieno, — diris Aragorno. — Tio ĉi ne falis hazarde: ĝi estis forĵetita kiel signo al eventualaj sekvontoj. Mi opinias, ke tiucele Grinĉjo forkuris de l’ ĉefrojo.

— Tiuokaze li almenaŭ estis viva, — diris Gimlio. — Kaj li povis utiligi sian spriton kaj ankaŭ siajn krurojn. Tio estas kuraĝiga. Ne vane ni persekutas.

— Ni esperu, ke li ne tro kare pagis sian aŭdacon, — diris Legolaso. — Ek! Ni pluiru! La penso, ke tiuj gajaj junuloj estas pelataj kvazaŭ brutoj, bruligas mian koron.


La suno grimpis ĝis la zenito kaj poste iris malrapide suben sur la ĉielo. Malpezaj nuboj supreniĝis el la maro en la malproksima sudo kaj forbloviĝis per venteto. La suno sinkis. Ombroj leviĝis malantaŭe kaj etendis longajn brakojn al la oriento. Daŭre la persekutantoj eltenis. Pasis jam unu tago, depost kiam Boromiro venkiĝis, kaj la orkoj daŭre troviĝis tre antaŭe. Ili ne plu vidiĝis sur la plataj ebenaĵoj.

Kiam noktombro envolvis ilin, Aragorno haltis. Nur dufoje dum la taga marŝo ili estis mallonge ripozintaj, kaj dek du leŭgoj nun apartigis ilin de tiu orienta murego, sur kiu ili staris tagiĝe.

— Ni venis finfine al elekto malfacila, — li diris. — Ĉu ni ripozu nokte, aŭ ni pluiru, dum eltenas niaj volo kaj forto?

— Krom se ripozos ankaŭ niaj malamikoj, ili nin postlasos tre malproksime, se ni haltos por dormi, — diris Legolaso.

— Ĉu eĉ orkoj devas ripozi dum marŝado? — diris Gimlio.

— Malofte orkoj vojaĝas nekaŝite sub la suno, tamen tiuj faras tion, — diris Legolaso. — Certe ili ne ripozos nokte.

— Sed se ni marŝos nokte, ni ne povos sekvi iliajn spurojn, — diris Gimlio.

— La vojo estas rekta kaj turniĝas nek dekstren nek maldekstren, kiom kapablas vidi miaj okuloj, — diris Legolaso.

— Eble mi povus gvidi vin konjekte en la mallumo kaj teni la linion, — diris Aragorno, — sed se ni devius, aŭ ili turniĝus flanken, poste kiam venus la lumo, eble okazus multe da prokrasto, antaŭ ol la spuroj estus retrovitaj.

— Kaj pripensindas ankaŭ jeno, — diris Gimlio: — nur tage ni povos vidi, ĉu iuj spuroj flanken iras. Se eskapus kaptito, aŭ se unu estus forportita, ni diru orienten al la Granda Rivero, al Mordoro, ni eble preterpasus la spurojn senscie.

— Tio veras, — diris Aragorno. — Sed se mi senerare interpretas tiujn jam pasitajn signojn, la orkoj de la Blanka Mano venkis, kaj la tuta bando nun direktiĝas al Isengardo. Ilia aktuala direkto konfirmas tion.

— Sed estus malprudente certi pri iliaj interkonsiliĝoj, — diris Gimlio. — Kaj kio pri eskapo? En mallumo ni preterpasus la spurojn, kiuj gvidis vin al la broĉo.

— La orkoj duoble atentos post tio, kaj la kaptitoj pli lacos, — diris Legolaso. — Ne plu okazos eskapo, krom se ni ĝin aranĝos. Kiel fari tion estas nekonjekteble, sed unue ni devos atingi ilin.

— Tamen eĉ mi, gnomo multe vojaĝinta kaj ne la malplej hardita el mia raso, ne povas kuri la tutan vojon ĝis Isengardo senpaŭze, — diris Gimlio. — Ankaŭ en mi brulegas la koro, kaj mi estus ekirinta pli frue; sed nun mi devas iom ripozi por poste kuri pli bone. Kaj se ni ripozu, la blinda nokto plej konvenas por tio.

— Mi ja diris, ke la elekto estas malfacila, — diris Aragorno. — Kiel ni finu ĉi diskuton?

— Vi estas nia gvidanto, — diris Gimlio, — kaj vi lertas pri ĉasado. Elektu vi.

— Mia koro ordonas pluiri, — diris Legolaso. — Sed necesas, ke ni agu komune. Mi faros laŭ via decido.

— Vi donas la elekton al mallerta elektanto, — diris Aragorno. — De kiam ni trapasis Argonaton, ĉiuj miaj elektoj misis. — Li silentiĝis, rigardante longtempe norden kaj okcidenten en la densiĝantan nokton. — Ni ne marŝos en la mallumo, — li diris finfine. — La danĝero maltrafi la vojon aŭ signojn de alies venado-irado ŝajnas al mi granda. Se la luno havigus sufiĉe da lumo ni utiligus ĝin, sed ve! ĝi malleviĝas frue kaj ankoraŭ junas kaj palas.

— Kaj hodiaŭ nokte ĝi estas ĉiuokaze vualita, — Gimlio murmuris. — Se nur la Damo donintus al ni lumon, tian donacon, kian ŝi donis al Frodo!

— Ĝi pli necesos tie, kie ĝi estas donita, — diris Aragorno. — Ĉe li troviĝas la aŭtentika serĉo. La nia estas bagatela inter la aktualaj faroj. Vana persekuto ekde la komenco, eble, kiun neniu mia elekto povas fuŝi aŭ fliki. Nu, mi elektis. Do, ni uzu la tempon laŭeble plej trafe!


Li sin ĵetis teren kaj tuj endormiĝis, ĉar li ne dormis post ilia nokto sub la ombro de Tol Brandiro. Antaŭ ol aŭroro estis surĉiela li vekiĝis kaj stariĝis. Gimlio plu dormis profunde, sed Legolaso staris rigardante norden en la mallumon, pensema kaj silenta kiel juna arbo en senventa nokto.

— Ili estas tre tre malproksimaj, — li diris malĝoje, sin turnante al Aragorno. — Mi scias en la koro, ke ili ne ripozos ĉi-nokte. Nur aglo povus atingi ilin nun.

— Malgraŭ tio ni daŭre persekutos laŭ niaj kapabloj, — diris Aragorno. Kliniĝante li vekis la gnomon. — Ek! Ni devas iri, — li diris. — La postaromo forvelkiĝas.

— Sed estas ankoraŭ mallume, — diris Gimlio. — Eĉ Legolaso sur montopinto ne povus vidi ilin ĝis la suno leviĝos.

— Timeble ili preterpasis mian vidivon de sur monto aŭ ebenaĵo, sub luno aŭ suno, — diris Legolaso.

— Kie vidivo ne kapablas, la tero eble havigos al ni informojn, — diris Aragorno. — La tero nepre ĝemas sub iliaj malmolaj plandoj. — Li etendis sin sur la teron kun la orelo premita al la herbaĵo. Li kuŝis tie senmove, tiel longe, ke Gimlio scivolis, ĉu li svenis aŭ reendormiĝis. Aŭroro venis muare, kaj malrapide kreskis ĉirkaŭ ili griza lumo. Finfine li stariĝis, kaj nun la amikoj povis vidi lian vizaĝon: ĝi estis pala kaj streĉita, kaj li aspektis ĝenata.

— La tera rumoro estas malklara kaj konfuzita, — li diris. — Sur ĝi marŝas nenio en ĉirkaŭaĵo de multaj mejloj. Mallaŭtaj kaj foraj estas la piedoj de niaj malamikoj. Sed laŭtas hufoj de ĉevaloj. Venas en mian kapon, ke mi aŭdis tiujn, eĉ dum mi kuŝis dormante sur la tero, kaj ili ĝenis miajn sonĝojn: ĉevaloj galopantaj, pasante en la okcidento. Sed jam ili pli malproksimiĝas de ni rajdante norden. Mi scivolas, kio okazas en tiu ĉi lando!

— Ni ekiru! — diris Legolaso.


Tiel komenciĝis la tria tago de ilia persekutado. Dum longaj horoj sub nuboj kaj intermita sunlumo ili apenaŭ paŭzis, jen paŝegante, jen kurante, kvazaŭ nenia laceco povis estingi la ardon, kiu brulis en ili. Ili malofte parolis. Tra la vasta soleco ili pasis, kaj iliaj elfaj manteloj fadis kontraŭ fono de la grize verdaj kampoj; eĉ en la friska sunlumo tagmeza malmultaj krom elfaj okuloj rimarkus ilin, ĝis ili proksimus. Ofte en la koro ili dankis al la Damo de Lorieno pro la donacitaj lembasoj, ĉar tion ili povis manĝi kaj trovi freŝan forton eĉ dum la kurado.

La tutan tagon la spuroj de la malamikoj direktiĝis rekte antaŭen, irante nord-okcidenten seninterrompe kaj sendevie. Kiam denove la tago proksimiĝis al sia fino, ili alvenis longajn senarbajn deklivojn, kie la tero leviĝis, ŝvelante supren al linio de malaltaj ĝibaj altaĵetoj antaŭe. La orkaj spuroj iĝis malpli klaraj, kiam ili kurbiĝis norden direkte al ili, ĉar la tero pli malmoliĝis kaj la herbo pli mallongiĝis. Fore maldekstre serpentumis Entvaŝo, arĝenta fadeno sur verda planko. Nenio moviĝanta videblis. Ofte Aragorno miris, ke ili vidis nenian signon pri bestoj aŭ homoj. La loĝejoj de la rohananoj plejparte troviĝis multajn leŭgojn for en la sudo, sub la arbarumitaj tegmentorandoj de la Blankaj Montoj, nun kaŝitaj en nebulo kaj nuboj. Tamen la ĉevalmastroj antaŭe paŝtigis multajn gregojn kaj virĉevalojn en la Orientujo, ĉi tiu orienta regiono de ilia regno, kaj tie la paŝtistoj multe vagadis, loĝante en kampadejoj kaj tendoj eĉ vintre. Sed nun la tuta lando estis senhoma, kaj regis silento, kiu ne ŝajnis la kvieto de paco.


En la krepusko ili denove haltis. Jam duoble dek du leŭgojn ili trapasis sur la ebenaĵoj de Rohano, kaj la muro de Emin Muilo estis malaperinta en la ombroj de l’ oriento. La juna luno briletis sur nebuleca ĉielo, sed ĝi havigis malmulte da lumo, kaj la steloj estis vualitaj.

— Nun mi plej bedaŭras ripoztempon aŭ ĉiun halton dum nia ĉasado, — diris Legolaso. — La orkoj forkuris antaŭ ni, kvazaŭ la vipoj de Saŭrono mem estus malantaŭ ili. Timeble ili jam atingis la arbaregon kaj la malhelajn montetojn, kaj jam nun eniras en la ombrojn de la arboj.

Gimlio grincigis siajn dentojn.

— Jen amara fino de nia espero kaj de nia tuta penado! — li diris.

— De espero eble, sed ne de penado, — diris Aragorno. — Ni ne returniĝos ĉi tie. Tamen mi lacegas. — Li retrorigardis al la vojo trapasita, al la nokto oriente pliprofundiĝanta. — Io stranga influas en tiu ĉi lando. Mi malfidas la silenton. Mi malfidas eĉ la palan lunon. La steloj apenaŭ videblas; kaj mi estas tiel lacega, kiel mi malofte estis antaŭe, lacega kiel neniu disirulo devus esti, kiam klaraj spuroj sekvendas. Ia volo subtenas rapidige niajn malamikojn kaj starigas antaŭ ni nevideblan barilon: lacego pli en la koro ol en la membroj.

— Vere! — diris Legolaso. — Tion mi scias ekde kiam ni descendis de Emin Muilo. Ĉar tiu volo estas ne malantaŭ ni, sed antaŭ ni. — Li fingromontris foren tra la lando Rohano en la malheliĝantan okcidenton sub la falĉilforma luno.

— Sarumano! — murmuris Aragorno. — Sed li ne retroenigos nin! Halti ni devos ankoraŭ unufoje; ĉar vidu! eĉ la luno enfalas densiĝantan nubon. Sed norde kuŝas nia vojo inter monteto kaj marĉo kiam la tago revenos.


Kiel antaŭe Legolaso estis la unua stariĝinto, se efektive li eĉ dormis.

— Vekiĝu! Vekiĝu! — li kriis. — Estas ruĝaŭrore. Strangaj aferoj atendas nin apud la arbarega rando. Ĉu bonaj, ĉu misaj, tion mi ne scias; sed ni estas vokitaj. Vekiĝu!

La aliaj saltleviĝis, kaj preskaŭ tuj ili ekvojaĝis. Lante proksimiĝis la montetoj. Ankoraŭ mankis unu horo antaŭ la tagmezo, kiam ili ĝisvenis ilin: verdaj deklivoj leviĝantaj al nudaj firstoj, kiuj etendiĝis en linio rekte norden. Sube la tero estis seka kaj la herbo mallonga, sed longa strio de sinkinta grundo, proksimume dek mejlojn larĝa, kuŝis inter ili kaj la rivero vaganta profunde en malklaraj densejoj fragmitaj kaj junkaj. Ĝuste okcidente de l’ plej suda deklivo troviĝis granda ringo, kie la grundo estis ŝirita kaj batita de multaj tramplaj piedoj. El ĝi etendiĝis denove la orkaj spuroj, turniĝante norden laŭ la sekaj orloj de l’ montetoj. Aragorno haltis kaj proksime ekzamenis la signojn.

— Ili ripozis ĉi tie kelkan tempon, — li diris, — sed eĉ la antaŭeniraj signoj estas jam malnovaj. Timeble via koro parolis veron, Legolaso: jam pasis trioble dek du horoj, laŭ mia konjekto, de kiam staris la orkoj, kie ni nun staras. Se ili pluiris samrapide, ili do hieraŭ je sunsubiro alvenis la bordon de Fangorno.

— Mi vidas nenion norde kaj okcidente krom herbon fadiĝantan en nebulon, — diris Gimlio. — Ĉu ni povus vidi la arbaregon se ni grimpus la montetojn?

— Ĝi ankoraŭ tre malproksimas, — diris Aragorno. — Se mi ĝuste memoras, tiuj montoj etendiĝas ok leŭgojn aŭ pli al la nordo, kaj poste nord-oriente al la elfluejo de Entvaŝo ankoraŭ etendiĝas larĝa tereno, ankoraŭ dek kvin leŭgojn eble.

— Nu, ni pluira, — diris Gimlio. — Miaj kruroj devos forgesi la leŭgojn. Ili tion farus des pli volonte se mia koro estus malpli peza.


La suno estis sinkanta, kiam finfine ili proksimiĝis al la montetlinio. Dum multaj horoj ili marŝis senripoze. Nun ili progresis malrapide, kaj la dorso de Gimlio estis kurbiĝinta. Rokduraj estas la gnomoj laborantaj aŭ vojaĝantaj, sed tiu senfina ĉasado komencis elĉerpi lin, dum espero tute velkis en lia koro. Aragorno marŝis malantaŭ li, morna kaj silenta, kliniĝante de tempo al tempo por ekzameni iun signon aŭ skrapaĵon sur la grundo. Nur Legolaso paŝis kiel ĉiam malpeze, liaj piedoj ŝajne apenaŭ premis la herbon, postlasante neniujn spurojn, dum li pasis; sed el la vojpano de la elfoj li ĉerpis tiom da nutraĵo, kiom li bezonis, kaj li povis dormi, se tion povas nomi dormo la homoj, ripozigante sian menson laŭ la strangaj padoj de elfaj sonĝoj, eĉ dum li marŝis apertokule en la lumo de la mondo.

— Ni supreniru sur tiun ĉi verdan monteton! — li diris. Lacege ili sekvis lin, grimpante la longan deklivon, ĝis ili alvenis la supron. Tiu estis ronda monteto glata kaj nuda, staranta aparte, la plej norda el la montetaro. La suno sinkis, kaj la vesperaj ombroj falis kurtenece. Ili troviĝis solaj en griza senforma mondo sen signo aŭ mezuro. Nur malproksime nord-okcidente estis mallumo pli profunda kontraŭ la velkanta lumo: la Nebulecaj Montoj kaj la suba arbarego.

— Nenion ni povas vidi por gvidi nin tien, — diris Gimlio. — Nu, denove ni devas halti kaj foruzi la nokton. Iĝas malvarme!

— Ventas el nordo elde la neĝo, — diris Aragorno.

— Kaj antaŭ la mateno ventos el la oriento, — diris Legolaso. — Sed ripozu, se tio necesas al vi. Tamen ne forĵetu ĉian esperon. Morgaŭ estas nekonata. Konsilo ofte troveblas ĉe la sunleviĝo.

— Tri sunoj jam leviĝis dum nia ĉasado kaj neniun konsilon alportis, — diris Gimlio.


La nokto pli kaj pli fridiĝis. Aragorno kaj Gimlio dormis intermite, kaj kiam ajn ili vekiĝis, ili vidis Legolason staranta apude, aŭ marŝanta tien-reen, mallaŭte kantante al si en sia propra lingvo, kaj dum li kantis la blankaj steloj ekaperis sur la malmola nigra volbo supre. Tiel pasis la nokto. Kune ili rigardis la tagiĝon malrapide kreskantan sur la ĉielo, nun nuda kaj sennuba, ĝis finfine okazis la sunleviĝo. Tiu estis pala kaj klara. La vento blovis el la oriento, kaj ĉiuj nebuletoj estis forruliĝintaj; larĝaj terenoj kuŝis ĉirkaŭ ili en la amara lumo.

Antaŭe kaj oriente ili vidis la ventoplenajn altejojn de la Rohana montetaro, kiun ili jam ekvidis antaŭ multaj tagoj de apud la Granda Rivero. Nord-okcidente embuskis la malhela arbarego Fangorno; malproksimaj ankoraŭ dek leŭgojn staris ĝiaj ombrecaj randoj, kaj ĝiaj pli malproksimaj deklivoj forfadis en la distan bluon. Post ĝi ekbriletis tre malproksime, kvazaŭ flosanta sur griza nubo, la blanka supro de alta Metedraso, la lasta pinto de la Nebulecaj Montoj. El la arbarego fluis renkonte al ili Entvaŝo, ties fluo nun estis rapidega kaj streta, kaj la bordoj profunde fenditaj. La orkaj spuroj turniĝis de la montetaro tiudirekten.

Sekvante per siaj akraj okuloj la vojon al la rivero kaj poste la riveron retro al la arbarego, Aragorno vidis ombron sur la malproksima verdo, malhelan rapidhastan malprecizaĵon. Li ĵetis sin sur la teron kaj denove aŭskultis atente. Sed Legolaso staris apud li, ombrante siajn helajn elfajn okulojn per sia longa gracila mano, kaj li vidis ne ombron, nek malprecizaĵon, sed malgrandajn rajdantajn figurojn, multajn rajdistojn, kaj matena ekbrilo sur iliaj lancopintoj similis ekbrilon de etegaj steloj ekster la rando de mortemula vidivo. Tre fore malantaŭ ili leviĝis malhela fumo je maldensaj bukliĝantaj fadenoj.

Silento regis en la dezertaj kampoj, kaj Gimlio povis aŭdi la aeron moviĝanta inter la herboj.

— Rajdistoj! — kriis Aragorno saltstariĝante. — Multaj rajdistoj sur rapidegaj ĉevaloj alvenas nin!

— Jes, — diris Legolaso, — cent kvin da ili. Flavaj estas ties hararoj, kaj brilaj estas ties lancoj. Ilia ĉefo estas tre alta.

Aragorno ridetis:

— Akravidas l’ okuloj de la elfoj.

— Ne! La rajdistoj malproksimas ne multe pli ol kvin leŭgojn, — diris Legolaso.

— Ĉu kvin leŭgojn aŭ unu, — diris Gimlio, — ni ne povas eskapi de ili en tiu ĉi nuda lando. Ĉu ni atendu ilin ĉi tie aŭ pluiru sur nia vojo?

— Ni atendu, — diris Aragorno. — Mi lacegas, kaj nia ĉaso malsukcesis. Aŭ almenaŭ aliaj devancis nin; ĉar tiuj rajdistoj retrorajdas laŭ la orkaj postsignoj. Eble ni ricevos de ili informojn.

— Aŭ lancojn, — diris Gimlio.

— Tri seloj malplenas, sed hobitojn mi ne vidas, — diris Legolaso.

— Mi ne diris, ke ni ricevos informojn bonajn, — diris Aragorno. — Sed ĉu malbonajn aŭ bonajn, ni ilin atendos ĉi tie.

La tri kunuloj nun lasis la montetosupron, kie ili eble prezentus facilan celon kontraŭ la pala ĉielo, kaj ili marŝis malrapide suben laŭ la norda deklivo. Iom supre de la deklivpiedo ili haltis, kaj volvinte sin per siaj manteloj ili side kunkaŭris sur la senkoloriĝinta herbo. La tempo pasis lante kaj peze. La vento malfortis kaj penetremis. Gimlio estis maltrankvila.

— Kion vi scias pri tiuj rajdistoj, Aragorno, — li diris. — ĉu ni sidas ĉi tie atendante subitan morton?

— Mi foje estis inter ili, — respondis Aragorno. — Ili estas fieraj kaj obstinaj, sed ili estas lojalaj, pense kaj fare malavaraj; aŭdacaj sed ne kruelaj; saĝaj sed malkleraj, librojn ne verkante, sed kantante multajn kantojn, laŭ maniero de la homidoj antaŭ la Jaroj Malhelaj. Sed mi ne scias, kio okazis ĉi tie lastatempe, nek kia eble estas la animstato de la rohananoj nun inter la perfidulo Sarumano kaj la minaco de Saŭrono. Ili jam delonge estas amikoj de la gondora popolo, kvankam ili ne parencas ilin. Okazis dum la forgesitaj jaroj de la pratempo, ke Eorlo la Juna kondukis ilin el la nordo, kaj ili parencas pli vere al la Bardidoj de Dalo, kaj al la Beornidoj de l’ Arbaro, inter kiuj ankoraŭ videblas multaj homoj altaj kaj belaj, kiaj estas la rajdistoj el Rohano. Almenaŭ ili ne amas la orkojn.

— Sed Gandalfo parolis pri onidiro, ke ili pagas tributon al Mordoro, — diris Gimlio.

— Tion mi ne pli ol Boromiro kredas, — respondis Aragorno.

— Vi baldaŭ ekscios la veron, — diris Legolaso. — Jam ili proksimiĝas.


Fine eĉ Gimlio povis aŭdi la lontanan baton de galopantaj hufoj. La rajdistoj, sekvante la postsignojn, turniĝis disde la rivero kaj proksimiĝis la montetojn. Ili rajdis ventrapide.

Nun la krioj de klaraj fortaj voĉoj aŭdiĝis sonore tra la kampoj. Subite ili alimpetis kun tondrosimila bruo, kaj la plej antaŭa rajdisto flankeniris, preterpasante la subon de l’ monteto kaj retrogvidante la trupon suden laŭ la okcidentaj orloj de l’ montetoj. Sekvante lin ili rajdis: longa linio da armaĵitoj rapidaj, brilaj, minacaj kaj belaspektaj.

Iliaj ĉevaloj grandstaturis, fortaj kaj longkruraj; iliaj grizaj feloj glimis, iliaj longaj vostoj bloviĝis pro la vento, iliaj kolharoj estis plektitaj sur la fieraj nukoj. La viroj rajdantaj ilin tre konvenis al ili: altaj kaj longmembraj; iliaj hararoj, line palaj, ondis sub la malpezaj kaskoj kaj striiĝis malantaŭe je longaj plektaĵoj; iliaj vizaĝoj estis severaj kaj viglaj. En iliaj manoj estis longaj lancoj fraksenlignaj, farbitaj ŝildoj estis dorse pendigitaj, longaj glavoj troviĝis ĉezone, iliaj poluritaj maŝkirasoj pendis ĝis la genuoj.

Po duope ili pretergalopis, kaj malgraŭ tio, ke de tempo al tempo iu el ili stariĝis surpiedinge kaj gvatis antaŭen kaj ambaŭflanken, ili ŝajnis ne rimarki la tri fremdulojn sidantajn silente kaj ilin rigardantajn. La trupo preskaŭ jam pasis, kiam subite Aragorno stariĝis kaj vokis per laŭta voĉo:

— Kiaj informoj el la nordo, rajdistoj el Rohano?


Kun mirigaj rapido kaj lerto ili bremsis siajn ĉevalojn, ronde turniĝis, kaj kurege proksimiĝis. Baldaŭ la tri kunuloj trovis sin en ringo da rajdistoj moviĝantaj en kura cirklo, supren laŭ la deklivo malantaŭ ili kaj malsupren, ĉiam denove ĉirkaŭ ilin kaj ĉiam pli proksimiĝantaj. Aragorno staris silente, kaj la du aliaj sidis senmove, scivolante kiel elturniĝos la afero.

Sen vorto aŭ krio, la rajdistoj subite haltis. Densaĵo da lancoj direktiĝis al la fremduloj; kaj iuj el la rajdistoj tenis en la mano pafarkojn, kaj la sagoj estis jam noĉitaj al la ŝnuretoj. Poste unu rajdis antaŭen, altulo, pli alta ol la ceteraj; de lia kasko fluis blanka ĉevalvosto kiel kresto. Li antaŭeniris ĝis la pinto de lia lanco preskaŭ tuŝis la bruston de Aragorno. Aragorno ne moviĝis.

— Kiu vi estas, kaj kion vi faras en tiu ĉi lando, — diris la rajdisto, uzante la komunan lingvon de la okcidento, laŭ maniero kaj tono similaj al la parolo de Boromiro, viro el Gondoro.

— Mi nomiĝas Paŝegulo, — respondis Aragorno. — Mi venis el la nordo. Mi ĉasas orkojn.

La rajdisto saltis de sia ĉevalo. Transdoninte sian lancon al aliulo kiu alrajdis kaj elseliĝis apude, li elingigis sian glavon kaj staris vizaĝ-al-vizaĝe kun Aragorno, esplorante lin atente kaj ne senmire. Fine li parolis denove.

— Komence mi supozis vin mem orkoj, — li diris, — sed nun mi vidas, ke tiel ne estas. Efektive vi scias malmulton pri orkoj, se vi ĉasas ilin tiamaniere. Ili estas rapidaj kaj bone armitaj, kaj ili estis multaj. Vi ŝanĝiĝus de ĉasantoj al predoj se vi ĝisatingus ilin. Sed io estas stranga pri vi, Paŝegulo. — Li direktis ree siajn klarajn brilajn okulojn al la disirulo. — Tio ne estas nomo konvena al homo, kiun vi anoncis. Kaj stranga estas ankaŭ via vestaĵo. Ĉu vi elsaltis la herbon? Kiel vi evitis nian vidivon? ĉu vi estas elfpopolaj?

— Ne, — diris Aragorno. — Nur unu el ni estas elfo, Legolaso el la Arbara Regno en malproksima Mornarbaro. Sed ni trapasis Lotlorienon, kaj la donacoj kaj favoro de la Damo akompanas nin.

La rajdisto rigardis ilin kun renovigita miro, sed liaj okuloj malmoliĝis:

— Do troviĝas Damo en la Ora Arbaro, kiel rakontas la malnovaj historioj! — li diris. — Malmultaj evitas ŝiajn retojn, oni diras. Ĉi tagoj strangas! Sed se vi havas ŝian favoron, do eble ankaŭ vi estas retplektantoj kaj sorĉistoj. — Li subite ĵetis fridan rigardon al Legolaso kaj Gimlio. — Kial vi ne parolas, silentuloj? — li demandis.

Gimlio stariĝis kaj firme dismetis siajn piedojn: lia mano premtenis la tenilon de lia hakilo, kaj liaj malhelaj okuloj fajreris.

— Sciigu al mi vian nomon, ĉevalmastro, kaj mi sciigos al vi la mian kaj multon krome, — li diris.

— Rilate al tio, — diris la rajdisto, fiksrigardante de supre la gnomon, — fremdulo devus sin deklari unue. Tamen mi nomiĝas Eomero, filo de Eomundo, kaj mia rango estas la Tria Marŝalo de Rajdmarkio.

— Do, Eomero, filo de Eomundo, Tria Marŝalo de Rajdmarkio, avertu vin la gnomo Gimlio, filo de Gloino, kontraŭ malsaĝaj vortoj. Vi parolas mise pri tio, kio estas bela super la atingopovo de via pensado, kaj povas senkulpigi vin nur manko de sprito.

La okuloj de Eomero fajris, kaj la viroj el Rohano murmuris kolere kaj proksimiĝis, antaŭenŝovante siajn lancojn.

— Mi fortranĉus vian kapon, inkluzive la barbon, se ĝi troviĝus nur iom pli malproksime de la tero, — diris Eomero.

— Ne sola li staras, — diris Legolaso, kurbigante sian pafarkon kaj almetante sagon per manoj, kiuj moviĝis pli rapide ol la vido. — Vi mortus antaŭ ol la bato trafus.

Eomero levis sian glavon, kaj la afero eble elfalus mise, sed Aragorno saltis inter ilin kaj levis sian manon.

— Pardonpete, Eomero! — li kriis. — Sed kiam vi scios pli, vi komprenos kial vi kolerigis miajn kunulojn. Ni intencas nenion malbonan al Rohano, nek al ties popolo, nek al homoj nek al ĉevaloj. Ĉu vi ne volas aŭdi nian historion antaŭ ol vi batos?

— Mi volas, — diris Eomero, mallevante sian glavon. — Sed vagantoj en Rajdmarkio pli saĝe estu malpli orgojlaj en ĉi duboplenaj tagoj. Unue sciigu al mi vian ĝustan nomon.

— Unue sciigu al mi, kiun vi servas, — diris Aragorno. — Ĉu vi estas amiko aŭ malamiko de Saŭrono, la Malhela Mastro de Mordoro?

— Mi servas nur la Mastron de Markio, Teodenon filon de Tengelo, — respondis Eomero. — Mi ne servas la Potencon de l’ malproksima Nigra Lando, tamen ni ankaŭ ne ankoraŭ malkaŝe militas kontraŭ ĝin; kaj se vi fuĝas de ĝi, prefere forlasu tiun ĉi landon. Okazas malordo nun ĉe ĉiuj niaj limoj, kaj ni estas minacataj; sed ni nur deziras esti liberaj kaj vivi kiel ni vivis, retenante la propran kaj servante neniun fremdan mastron, ĉu bonan, ĉu malbonan. Ni bonkore bonvenigis gastojn dum l’ epoko pli bona, sed nuntempe la neinvititaj fremduloj trovas nin rapidaj kaj duraj. Ek! Kiu vi estas? Kiun vi servas? Laŭ kies ordono vi ĉasas orkojn en nia lando?

— Mi servas neniun, — diris Aragorno; — sed la servantojn de Saŭrono mi persekutas kien ajn ili iras. Malmultaj inter la mortemuloj scias pli pri orkoj; kaj mi ne persekutas ilin tiel laŭ propra elekto. La orkoj, kiujn ni ĉasis, kaptis du el miaj amikoj. Pro tia neceso homo senĉevala iros piede, kaj li ne petos permeson sekvi la spurojn. Li ankaŭ ne kalkulos la kapojn malamikajn krom per glavo. Mi ne estas senarmila.

Aragorno retroĵetis sian mantelon. La elfa ingo ekbriletis kiam li kaptis ĝin kaj la brila klingo de Andurilo fajris kiel subita flamo kiam li elingigis ĝin.

— Elendilo! — li kriis. — Mi estas Aragorno, filo de Aratorno, kaj oni nomas min Elesaro, la Elfŝtono, Dunadano, heredonto de Isilduro, la filo de Elendilo el Gondoro. Jen la Glavo kiu estis Rompita kaj estas reforĝita! Ĉu vi helpos aŭ malhelpos min? Elektu rapide!

Gimlio kaj Legolaso rigardis mirigite sian kunulon, ĉar ili neniam antaŭe vidis lin en tia humoro. Li ŝajnis stature kreskinta, dum Eomero ŝrumpis; kaj sur lia viva vizaĝo ili trafis kurtan vizion pri la potenco kaj majesteco de la reĝoj el ŝtono. Momente ŝajnis al la okuloj de Legolaso, ke blanka flamo flagras sur la frunto de Aragorno kvazaŭ brilanta krono.

Eomero retropaŝis kaj sur lia vizaĝo estis mieno imponiĝa. Li mallevis siajn fierajn okulojn.

— Jen efektive estas tagoj strangaj, — li murmuris. — Sonĝoj kaj legendoj ekvivas el la herbo. Diru al mi, mastro, — li diris, — kio venigis vin ĉi tien? Kaj kion signifas la malhelaj vortoj? Jam delonge Boromiro, filo de Denetoro, iris serĉi respondon, kaj la ĉevalo, kiun ni pruntedonis al li, revenis senrajdiste. Kian sorton vi venigas el la nordo?

— La sorton de elekto, — diris Aragorno. — Vi povas diri jenon al Teodeno, filo de Tengelo: malkaŝa milito kuŝas antaŭ li, kun Saŭrono aŭ kontraŭ li. Jam neniuj rajtas vivi kiel ili vivis, kaj malmultaj retenos tion, kion ili nomas propra. Sed pri tiuj gravaj aferoj ni parolos poste. Se hazardo permesos, mi venos mem al la reĝo. Nun mi havas grandan bezonon kaj mi petas helpon aŭ almenaŭ informojn. Vi aŭdis, ke ni persekutas ork-bandon, kiu forportis niajn amikojn. Kion vi povas sciigi al ni?

— Ke ne necesas plu persekuti ilin, — diris Eomero. — La orkoj estas detruitaj.

— Kaj niaj amikoj?

— Ni trovis nur orkojn.

— Sed tio estas vere stranga, — diris Aragorno. — Ĉu vi traserĉis la mortigitojn? Ĉu ne estis kadavroj ne-orkaj? Tiuj estus malgrandaj, laŭ via takso nur infanoj, senŝuaj sed grize vestitaj.

— Troviĝis nek nanoj, nek infanoj, — diris Eomero. — Ni nombris la mortintojn kaj prirabis ilin, kaj poste ni amasigis la kadavrojn kaj bruligis ilin laŭ nia kutimo. La cindroj ankoraŭ fumas.

— Ni ne parolas pri nanoj aŭ infanoj, — diris Gimlio. — Niaj amikoj estis hobitoj.

— Hobitoj? — diris Eomero. — Kaj kio estas ili? Estas stranga nomo.

— Stranga nomo de stranga popolo, — diris Gimlio. — Sed tiuj estas al ni tre karaj. Ŝajnas, ke en Rohano vi aŭdis pri la vortoj, kiuj ĝenis Minason Tirit. Ili parolis pri la duonuloj. Tiuj hobitoj estas duonuloj.

— Ĉu duonuloj! — ridis la rajdisto staranta apud Eomero. — Duonuloj! Sed tiuj estas nur eta popolo en malnovaj kantoj kaj infanaj rakontoj el la nordo. Ĉu ni promenas en legendoj aŭ sur la verda tero en taglumo?

— Eblas fari ambaŭ, — diris Aragorno. — Ĉar ne ni sed la posteuloj kreos la legendojn pri nia epoko. La verda tero, ĉu vi diras? Tio estas potenca afero legenda, kvankam vi surpaŝas ĝin en la taga lumo!

— La tempo urĝas, — diris la rajdisto, ne atentante Aragornon. — Ni devas rapidi suden, mastro. Ni lasu ĉi sovaĝulojn al iliaj fantaziaĵoj. Aŭ ni ligu ilin kaj konduku ilin al la reĝo.

— Silentu, Eotano! — diris Eomero propralingve. — Lasu nin provizore. Diru al la eoredo, ke ĝi aranĝu sin sur la pado, kaj pretiĝu rajdi al la Entvaŝo.


Murmurante Eotano retiriĝis kaj alparolis la aliajn. Baldaŭ ili retroiris kaj lasis Eomeron sola kun la tri kunuloj.

— Ĉio kion vi diras estas stranga, Aragorno, — li diris. — Tamen vi diras la veron, tio estas klara: la homoj de Markio ne mensogas, kaj sekve ne estas facile trompeblaj. Sed ne ĉion vi rakontis. Ĉu vi ne volas nun paroli pli detale pri via komisio, tiel ke mi povu juĝi kion fari?

— Mi ekvojaĝis el Imladriso, kiel oni nomas ĝin en la rimaĵo, antaŭ multaj semajnoj, — respondis Aragorno. — Kun mi iris Boromiro el Minaso Tirit. Mia komisio estis iri al tiu urbo kun la filo de Denetoro por helpi lian popolon en la milito kontraŭ Saŭrono. Sed la Kunularo, kun kiu mi vojaĝis, havis alian aferon. Pri ĝi mi ne povas paroli nun. Gandalfo la Griza estis nia estro.

— Gandalfo! — Eomero ekkriis. — Gandalfo Grizmantelo estas konata en Markio; sed lia nomo, mi avertas vin, ne plu estas pasvorto al la reĝa favoro. Li gastis en la lando multfoje laŭ la homa memoro, veninte laŭvole, post sezono aŭ post multaj jaroj. Li ĉiam heroldas pri strangaj okazaĵoj: Misheroldo, diras nun iuj.

» Efektive depost lia lasta alveno en la somero al ĉiuj aferoj okazis mise. Tiam komenciĝis nia problemo pri Sarumano. Ĝis tiam ni taksis Sarumanon nia amiko, sed Gandalfo venis tiam kaj avertis nin, ke subita milito prepariĝas en Isengardo. Li diris, ke li mem estis enkarcerigita en Ortanko kaj nur malfacile eskapis, kaj li petegis helpon. Sed Teodeno ne volis aŭskulti lin, kaj li foriris. Ne parolu laŭte la nomon Gandalfo al la oreloj de Teodeno! Li koleras. Ĉar Gandalfo prenis la ĉevalon, kiu nomiĝas Ombrofakso, la plej valoran el ĉiuj ĉevaloj de la reĝo, ĉefo de l’ Mearasoj, kiun rajtas rajdi nur la Mastro de Markio. Ĉar la patro de ilia raso estis la granda ĉevalo de Eorlo, kiu scipovis la lingvon de la homoj. Antaŭ sep noktoj Ombrofakso revenis; sed la reĝa kolero ne malpliiĝis, ĉar la ĉevalo estas nun sovaĝa kaj perraesas al neniu tuŝi ĝin.

— Do Ombrofakso sola trovis sian vojon el malproksima nordo, — diris Aragorno, — ĉar tie disiĝis li kaj Gandalfo. Sed ve! Rajdos Gandalfo ne plu. Li falis en mallumon en la Minejoj de Morio kaj ne plu eliros.

— Tio estas peza informo, — diris Eomero. — Almenaŭ al mi kaj al multaj; kvankam ne al ĉiuj, kiel vi eble konstatos, se vi alvenos la reĝon.

— Ĝi estas informo pli doloriga, ol iu ajn en tiu ĉi lando povas kompreni, kvankam ĝi eble efikos ilin severe antaŭ ol la jaro multe pli aĝiĝos, — diris Aragorno. — Sed kiam falas la grandaj, malpli grandaj devas gvidi. Mia parto estis gvidi nian Kunularon sur la longa vojo el Morio. Tra Lorieno ni venis — pri kio estus bone, ke vi ekkonu la veron antaŭ ol priparoli ĝin denove — kaj de tie laŭ la leŭgoj de la Granda Rivero ĝis la akvofaloj de Raŭroso. Tie Boromiron mortigis tiuj samaj orkoj, kiujn vi detruis.

— Ĉiuj viaj informoj estas veindaj! — ekkriis Eomero konsternite. — Granda domaĝo estas tiu morto al Minaso Tirit, kaj al ni ĉiuj. Tiu estis meritplena viro! Ĉiuj laŭdis lin. Li venis malofte al Markio, ĉar lin ĉiam okupis la militoj ĉe la orientaj landlimoj, sed mi vidis lin. Pli simila al la rapidaj filoj de Eorlo ol al la severaj viroj de Gondoro li ŝajnis al mi, kaj verŝajne montriĝonta kiel grandioza estro de sia popolo en konvena tempo. Sed ni ricevis neniun sciigon el Gondoro pri tiu ĉi doloraĵo. Kiam li falis?

— Jam estas la kvara tago de kiam li estis mortigita, — respondis Aragorno, — kaj ekde la vespero de tiu tago ni vojaĝis el la ombro de Tol Brandiro.

— Ĉu piede? — ekkriis Eomero.

— Jes, precize kiaj vi vidas nin.

Vasta miro envenis la okulojn de Eomero.

— Paŝegulo estas nomo tro povra, filo de Aratorno, — li diris. — Flugpieda mi nomas vin. Tiun faraĵon de la tri amikoj devus oni prikanti en multaj haloj. Kvardek leŭgojn plus kvin vi tramezuris antaŭ fino de la kvara tago! Fortika estas la raso Elendila! Sed nun, mastro, kion vi volas, ke mi faru? Mi devas reiri haste al Teodeno. Mi parolis singarde antaŭ miaj homoj. Estas vere, ke ni ankoraŭ ne militas malkaŝe kontraŭ la Nigra Lando, kaj troviĝas kelkaj, proksimaj al la reĝa orelo, kiuj esprimas poltronajn konsilojn; sed milito venas. Ni ne forlasos nian malnovan aliancon kun Gondoro, kaj dum ili batalos ni helpos ilin: tion diras mi kaj ĉiuj kiuj konsentas kun mi. Orient-markio estas mia komandejo, la respondeco de la Tria Marŝalo, kaj mi forigis tute niajn gregojn kaj paŝtistojn, retirinte ilin trans Entvaŝon kaj lasinte surloke nur gardistojn kaj rapidajn skoltojn.

— Do vi ne pagas tributon al Saŭrono? — diris Gimlio.

— Ni tion ne faras nek iam ajn faris, — diris Eomero kun ekfajro de l’ okuloj, — kvankam venis al miaj oreloj, ke tiu mensogo estas disvastigita. Antaŭ kelkaj jaroj la mastro de l’ Nigra Lando volis aĉeti de ni ĉevalojn je alta prezo, sed ni tion rifuzis, ĉar la bestojn li misutiligas. Poste li sendis kaperantajn orkojn, kaj ili forkondukis tiom, kiom ili povis, elektante ĉiam ĉevalojn nigrajn: malmultaj el tiuj jam restas. Tiukiale nia malpaco kun la orkoj estas severa.

» Sed aktuale nin ĉefe koncernas Sarumano. Li pretendis mastrecon de tiu ĉi tuta lando, kaj okazis milito inter ni dum multaj monatoj. Li prenis orkojn por servi lin, kaj luprajdantojn, kaj misajn homojn, kaj li fermis kontraŭ nin la Breĉon, tiel ke ni probable estas atakotaj tiel oriente kiel okcidente.

» Estas malfacile trakti tian malamikon: li estas sorĉisto tiel ruza kiel kaŝiĝe lerta, ĉar li havas multajn aspektojn. Li iras tien-reen, oni diras, kiel maljunulo en kapuĉo kaj mantelo, tre simile al Gandalfo, kiel multaj nun memoras. Liaj spionoj trapasas ĉiujn retojn, kaj liaj birdoj misaŭguraj flugas libere sur la ĉielo. Mi ne scias, kiel ĉio finiĝos kaj mia koro dubemas; ĉar ŝajnas al mi, ke ne ĉiuj liaj amikoj loĝas en Isengardo. Sed se vi venos al la reĝa domo, vi vidos mem. Ĉu vi volas veni? Ĉu mi vane esperas, ke vi estas sendita al mi kiel helponto dum dubo kaj bezono?

— Mi venos, kiam mi povos, — diris Aragorno.

— Venu nun! — diris Eomero. — La Heredonto de Elendilo vere estus forto por la Filoj de Eorlo en tiu ĉi misa sezono. Okazas ĝuste nun batalo ĉe la Okcidentujo, kaj mi timas, ke tio finiĝos malbone por ni.

» Efektive, al tiu ĉi rajdado norden mi iris sen permeso de la reĝo, ĉar dum mia foresto lia domo estas lasita kun malmulte da gardado. Sed skoltoj avertis min antaŭ tri noktoj pri la ork-bando alvenanta el la Orienta Muro, kaj ili raportis, ke kelkaj inter ili portis la blankan insignon de Sarumano. Do suspektante tion, kion mi plej timas, nome ligon inter Ortanko kaj la Nigra Turego, mi forkondukis mian eoredon, virojn de mia propra sekvantaro; kaj ni ĝisvenis la orkojn je noktiĝo antaŭ du tagoj, proksime al la limoj de la Entarbaro. Tie ni ĉirkaŭis ilin, kaj ekbatalis hieraŭ je la tagiĝo. Dek kvin el miaj viroj mi perdis kaj dek du ĉevalojn, ve! Ĉar la orkoj estis pli multaj ol ni anticipis. Aliaj aliĝis al ili, veninte el la oriento el trans la Granda Rivero: iliaj spuroj estas klare videblaj iom norde de ĉi loko. Kaj ankaŭ aliaj venis el la arbaro. Grandaj orkoj, kiuj ankaŭ portis la Blankan Manon de Isengardo: tiu speco estas pli forta kaj pli danĝera ol ĉiuj aliaj.

» Malgraŭ tio ni detruis ilin. Sed ni tro longe forestas. Oni bezonas nin sude kaj okcidente. Ĉu vi ne volas veni? Troviĝas aldonaj ĉevaloj, kiel vi vidas. Estas farota laboro por la Glavo. Jes, kaj ni povus utiligi la hakilon de Gimlio kaj la pafarkon de Legolaso, se ili volos pardoni miajn hastajn vortojn pri la Damo de l’ Arbaro. Mi nur parolis, kiel parolas ĉiuj homoj en mia lando, kaj mi volonte lernus pli bonan.

— Mi dankas vin pro viaj afablaj vortoj, — diris Aragorno, — kaj mia koro deziras akompani vin; sed mi ne povas forlasi miajn amikojn, dum restas espero.

— Espero ne restas, — diris Eomero. — Viajn amikojn vi ne trovos ĉe la nordaj limoj.

— Tamen miaj amikoj ne estas malantaŭe. Ni trovis klaran atestaĵon ne malproksime de la Orienta Muro, ke almenaŭ unu el ili ankoraŭ estis tie vivanta. Sed inter la muro kaj la montetoj ni trovis neniun alian postsignon de ili, kaj neniuj spuroj deviis tien aŭ alien, se mia lerto ankoraŭ ne forlasis min.

— Do kio okazis al ili laŭ via opinio?

— Mi ne scias. Eble ili estas murditaj kaj forbruligitaj inter la orkoj; sed vi diris, ke tio ne povas esti, kaj mi ne timas tion. Mi povas nur supozi, ke oni forportis ilin en la arbaron antaŭ la batalo, eble eĉ antaŭ ol vi ringis viajn malamikojn. Ĉu vi povas ĵuri, ke neniu eskapis tiamaniere el via reto?

— Mi pretus ĵuri, ke neniu orko eskapis post kiam ni ekvidis ilin, — diris Eomero. — Ni atingis la arbarorandon antaŭ ili, kaj se post tio iu alia vivanto trabreĉis nian ringon, tiu estis nenia orko kaj posedis ian elfan potencon.

— Niaj amikoj estas vestitaj precize kiel ni, — diris Aragorno; — kaj vi preterpasis nin en plena taglumo.

— Tion mi forgesis, — diris Eomero. — Estas malfacile certi pri io ajn inter tiom da mirindaĵoj. La mondo tute strangiĝis. Elfo kaj gnomo kunule promenas en niaj ĉiutagaj kampoj; kaj oni parolas kun la Damo de l’ Arbaro kaj tamen travivas; kaj revenas al milito la Glavo kiu estis rompita dum la longaj epokoj, antaŭ ol la patroj de niaj patroj enrajdis en Markion! Kiel juĝu homo kion fari en tia epoko?

— Kiel li juĝis ĉiam, — diris Aragorno. — Bono kaj miso ne ŝanĝiĝis depost la praepoko; kiel ili ankaŭ ne estas tiaj inter elfoj kaj gnomoj kaj aliaj inter homoj. Estas la devo de homo konstati ilin, tiom en la Ora Arbaro kiom en lia propra domo.

— Ja vere, — diris Eomero. — Sed vin mi ne pridubas, nek la faron kiun mia koro volas fari. Tamen mi ne rajtas libere fari ĉion laŭ mia volo. Kontraŭas nian leĝaron permesi, ke fremduloj vagu laŭvole en nia lando, ĝis la reĝo mem cedas al ili tiun rajton, kaj la ordono pli severas dum ĉi tagoj de danĝero. Mi petegis, ke vi revenu volonte kun mi, kaj tion vi ne volas. Mi malemas komenci batalon de cent kontraŭ tri.

— Mi ne opinias, ke via leĝaro estas kreita por tia hazardo, — diris Aragorno. — Kaj efektive mi ne estas fremdulo; ĉar mi estis en tiu ĉi lando pli frue, pli ol unufoje, kaj rajdis kun la armeo de rohananoj, kvankam kun alia nomo kaj en alia aspekto. Vin mi ne vidis pli frue, ĉar vi estas juna, sed mi kunparolis kun Eomundo, via patro, kaj kun Teodeno filo de Tengelo. Neniam en antaŭa epoko iu ajn alta mastro de tiu ĉi lando devigis homon forlasi serĉon kia la mia. Almenaŭ mia devo estas klara: pluiri. Vidu jam, filo de Eomundo, oni devas finfine elekti. Helpu nin, aŭ plej malbone lasu nin liberaj. Aŭ provu apliki vian leĝon. Se tion vi faros, troviĝos malpli multaj por reiri al via milito aŭ al via reĝo.

Eomero silentis momente, poste li parolis.

— Al ni ambaŭ necesas urĝo, — li diris. — Mia aro jukas foriri, kaj ĉiu horo malpliigas vian esperon. Jen mia elekto. Vi rajtas iri; kaj cetere mi pruntedonos al vi ĉevalojn. Nur tion ĉi mi petas: kiam via serĉo estos plenumita, aŭ pruviĝos vana, revenu kun la ĉevaloj trans Entvaŝon al Meduseldo, la alta dorao en Edoraso, kie Teodeno nun sidas. Tiel vi pruvos al li, ke mi ne misjuĝis. Tiel mi metas min, kaj eble eĉ mian vivon, en la kuratorecon de via fidindeco. Ne neglektu.

— Mi ne neglektos, — diris Aragorno.


Vidiĝis granda miro kaj multaj ombraj kaj dubemaj gvatoj inter la viroj de Eomero, kiam tiu ordonis, ke la kromĉevaloj estu pruntedonitaj al la fremduloj; sed nur Eotano aŭdacis paroli malkaŝe:

— Tio eble konvenas por tiu mastro de la raso el Gondoro, laŭ lia pretendo, sed kiu aŭdis pri ĉevalo de Markio donita al gnomo?

— Neniu, — diris Gimlio. — Kaj ne ĝenu vin: neniu iam aŭdos pri tio. Mi preferas marŝi ol sursidi la dorson de ajna besto tiom granda, donita ĉu sen, ĉu kun bedaŭro.

— Sed nun vi devos rajdi, aŭ vi malhelpos nin, — diris Aragorno.

— Venu, vi sidos malantaŭ mi, amiko Gimlio, — diris Legolaso. — Tiam ĉio estos en ordo, kaj al vi necesos nek pruntepreni ĉevalon, nek esti ĝenata per ĉevalo.

Oni kondukis al Aragorno grandan malhelgrizan ĉevalon, kaj li surseliĝis.

— Ĝi nomiĝas Hasufelo, — diris Eomero. — Ke ĝi portu vin taŭge kaj al fortuno pli prospere ol spertis Garulfo, ĝia antaŭa mastro.

Ĉevalo pli malgranda kaj malpli peza, sed agitiĝema kaj arda, estis kondukita al Legolaso. Arodo ĝi nomiĝis. Sed Legolaso petis, ke oni forprenu la selon kaj bridon. “Tion mi ne bezonas”, — li diris kaj malpeze sursaltis, kaj je ĉies miro Arodo estis malsovaĝa kaj agopreta sub li, moviĝante tien kaj reen pro nuraj vortoj: tia estis la elfa metodo ĉe ĉiuj bonaj bestoj. Gimlion oni suprenlevis malantaŭ lian amikon, al kiu li kroĉiĝis, apenaŭ pli senĝena ol Sam Vato en boato.

— Adiaŭ, kaj vi trovu kion vi serĉas! — kriis Eomero. — Revenu laŭeble baldaŭ, kaj niaj glavoj poste brilu kune!

— Mi venos, — diris Aragorno.

— Kaj ankaŭ mi venos, — diris Gimlio. — La afero de la Damo Galadriela daŭre kuŝas inter ni. Mi ankoraŭ devos instrui al vi parolojn ĝentilajn.

— Ni vidos, — diris Eomero. — Tiom da strangaĵoj hazardis, ke lerni laŭdon al bela sinjorino sub la amaj frapoj de gnoma hakilo ne ŝajnos granda mirindaĵo. Adiaŭ!


Tion dirinte ili disiĝis. Tre rapidaj estis la ĉevaloj de Rohano. Kiam post kelka tempo Gimlio rigardis reen, la trupo de Eomero estis jam eta kaj malproksima. Aragorno ne rigardis reen: li rigardis la postsignojn dum la rapida antaŭeniro, klinante la kapon apud la kolo de Hasufelo. Post nelonge ili alvenis la bordon de Entvaŝo, kaj tie ili renkontis la aliajn spurojn, pri kiuj Eomero aludis, venantajn suben el la oriento de sur la montaro.

Aragorno elseliĝis kaj esploris la teron, poste saltis denove selen kaj forrajdis iom orienten, restante unuflanke kaj zorgante ne surrajdi la spurojn. Poste li denove elseliĝis kaj esploris la teron, piedirante jen antaŭen jen malantaŭen.

— Malmulto troveblas, — li diris reveninte. — La ĉefaj spuroj estas tute konfuzitaj pro l’ trapaso de la rajdistoj, kiam ili revenis; ilia unua vojo certe kuŝis pli proksime al la rivero. Sed tiu ĉi vojo orienten estas freŝa kaj klara. Neniu spuro troviĝas tie de piedoj irantaj la kontraŭan direkton, reen al Anduino. Nun ni devos rajdi malpli rapide kaj certiĝi, ke neniuj spuroj devias ambaŭflanke. La orkoj ekde ĉi tie certe konstatis, ke ili estas ĉasataj; ili eble provis iel forigi siajn kaptitojn antaŭ ol oni alvenis ilin.


Dum ili rajdis antaŭen, la tago estis nuboplena. Malaltaj grizaj nuboj venis trans la Montaron. Nebuleto vualis la sunon. Ĉiam pli proksime superombris la arbvestitaj deklivoj de Fangorno, malrapide malheliĝantaj dum la suno iris okcidenten. Ili vidis neniujn spurojn dekstre kaj maldekstre, sed jen kaj jen ili pasis unuopajn orkojn, falhaltigitajn dum la forkuro, kun grizplumaj sagoj eniĝintaj dorse aŭ gorĝe.

Finfine, dum la posttagmezo estis forvelkanta, ili alvenis la randon de la arbarego, kaj en aperta maldensejo ili trovis la lokon de la granda bruligado: la cindroj ankoraŭ varmegis kaj fumis. Apude troviĝis amasego da kaskoj kaj maŝkirasoj, fenditaj ŝildoj kaj rompitaj glavoj, pafarkoj kaj sagoj, kaj aliaj armaĵoj. Sur fosto en la mezo estis muntita granda goblena kapo: sur ties frakasita kasko plu videblis la blanka signo. Pli fore, apud la rivero, kie ĝi elfluis el la arbarorando, troviĝis tumulo. Ĝi estis nove kreita; la kruda tero estis kovrita de freŝe tranĉitaj herbgrunderoj: ĉirkaŭe estis starigitaj dek kvin lancoj.

Aragorno kaj ties kunuloj esploris larĝe ĉirkaŭ la batalkampo, sed la lumo forvelkis kaj la vespero baldaŭ malheliĝis malklara kaj nebuleca. Ĝis noktiĝo ili trovis neniun spuron de Gaja kaj Grinĉjo.

— Ni povas neniom pli, — diris Gimlio triste. — Ni frontis multajn enigmojn de kiam ni venis al Tol Brandiro, sed tiu ĉi estas plej malfacile solvebla. Mi konjektas, ke la bruligitaj ostoj de la hobitoj estas jam miksitaj kun tiuj de la orkoj. Tio estos peza informo por Frodo, se li ĝisvivos aŭdi ĝin; kaj peza ankaŭ por tiu maljuna hobito, kiu atendas en Rivendelo. Elrondo kontraŭis ilian vojaĝon.

— Sed Gandalfo ne, — diris Legolaso.

— Sed Gandalfo elektis mem vojaĝi, kaj li la unua perdiĝis, — respondis Gimlio. — Lia aŭgurado perfidis lin.

— La konsiloj de Gandalfo ne fondiĝis sur antaŭscio pri sekureco, por li aŭ por aliaj, — diris Aragorno. — Ekzistas aferoj prefere komencotaj ol rifuzotaj, eĉ se la finrezulto estas neklara. Sed mi ankoraŭ ne forlasos tiun ĉi lokon. Ĉiuokaze ni devas atendi ĉi tie la mateniĝon.

Iom ekster la batalkampo ili bivakis sub larĝa arbo: tiu aspektis kiel kaŝtanarbo, kaj tamen ĝi plu portis multajn larĝajn brunajn foliojn el antaŭa jaro, kvazaŭ sekaj manoj kun longaj disigitaj fingroj; tiuj klakis morne pro la nokta venteto.

Gimlio ektremis. Ili kunportis nur po unu lankovrilon.

— Ni ĉendu fajron, — li diris. — Mi jam ne zorgas pri la danĝero. La orkoj venu tiel dense kiel someraj tineoj ĉirkaŭ kandelo!

— Se tiuj malfeliĉaj hobitoj disvagas en la arbaro, tio eble logus ilin ĉi tien, — diris Legolaso.

— Kaj ĝi eble logus aliaĵojn, nek orkajn nek hobitajn, — diris Aragorno. — Ni proksimas al la montaj limregionoj de l’ perfidulo Sarumano. Cetere ni troviĝas je la eĝo mem de Fangorno, kaj oni diras, ke estas danĝere tuŝi ties arbojn.

— Sed la rohananoj kreis grandan bruladon ĉi tie hieraŭ, — diris Gimlio, — kaj ili faligis arbojn por la fajro, kiel videblas. Tamen ili pasigis poste la nokton ĉi tie sendomaĝe, kiam finiĝis ilia laboro.

— Ili estis multaj, — diris Aragorno, — kaj ilin ne ĝenas la kolero de Fangorno, ĉar ili malofte venas ĉi tien, kaj ili ne iras sub la arbojn. Sed niaj vojoj verŝajne kondukos nin en la arbaron mem. Do gardu vin! Tranĉu neniom da viva ligno!

— Ne necesas, — diris Gimlio. — La rajdistoj postlasis sufiĉe da splitoj kaj branĉoj, kaj morta ligno kuŝas abunde. — Li foriris por kolekti brulaĵon, kaj sin okupis per konstruo kaj ĉendo de fajro; sed Aragorno sidis silenta, dorse apogita per la granda arbo, profunde pensante; kaj Legolaso staris sola en la maldensejo, rigardante la profundan ombron de la arbaro, kliniĝante antaŭen, kiel aŭskultanto al voĉoj defore alvokantaj.

Kiam la gnomo bruligis malgrandan helan fajron, la tri kunuloj proksimiĝis al ĝi kaj sidiĝis kune, kovrante ĝian lumon per siaj kapuĉitaj figuroj. Legolaso suprenrigardis al la branĉoj de la arbo etendiĝantaj super ili.

— Vidu! — li diris. — La arbo estas kontenta pri la fajro!

Eble temis pri tio, ke la dancantaj ombroj trompis iliajn okulojn, sed certe al ĉiu el la kunuloj ŝajnis, ke la branĉoj kurbiĝas tien aŭ alien por alveni supre de la flamoj, dum la superaj branĉoj kliniĝas; la brunaj folioj nun elstaris rigide, kaj kunfrotiĝis kiel multaj malvarmaj sulketaj manoj spertantaj komforton pro la varmo.

Estis silento, ĉar subite la malhela kaj nekonata arbaro, tiel proksima, sentigis sin kiel granda minaca ĉeestaĵo plena de ia sekreta intenco. Post kelka tempo denove parolis Legolaso.

— Celeborno avertis, ke ni ne iru profunden en Fangornon, — li diris. — Ĉu vi scias kial, Aragorno? Kiaj estas la arbaraj fabeloj, pri kiuj Boromiro aŭdis?

— Mi aŭdis multajn rakontojn en Gondoro kaj aliloke, — diris Aragorno, — sed sen la vortoj de Celeborno mi taksus ilin nur fabeloj kreitaj de la homoj dum velko de vera scio. Mi pensis demandi vin pri la tiuafera aŭtentikeco. Kaj se elfo de l’ arbaro ne scias, kiel povu homo respondi?

— Vi pli vojaĝis ol mi, — diris Legolaso. — Mi aŭdis nenion pri ĝi en mia propra lando, krom nur kantoj kiuj rakontas kiel la onodroj, kiujn la homoj nomas entoj, tie loĝis antaŭ longe. Ĉar Fangorno estas malnova, malnova eĉ laŭ elfaj kriterioj.

— Jes, ĝi estas malnova, — diris Aragorno, — tiel malnova kiel la arbaro apud la Dolmenejo, kaj ĝi estas multe pli granda. Elrondo diris, ke la du estas parencaj, la lastaj fortikaĵoj de la potencaj arbaroj de la pratempo, en kiuj vagis la unuenaskitoj, dum la homoj ankoraŭ dormis. Tamen Fangorno tenas ian propran sekreton. Kia ĝi estas, mi ne scias.

— Kaj mi ne volas scii, — diris Gimlio. — Nenio loĝanta en Fangorno estu ĝenata miakonte!

Ili lotumis pri la vaĉoj, kaj la loto de la unua vaĉo falis al Gimlio. La aliaj kuŝiĝis. Preskaŭ tuj dormo envolvis ilin.

— Gimlio! — diris Aragorno dormeme. — Memoru, ke estas danĝere tranĉi branĉon aŭ branĉeton de vivanta arbo en Fangorno. Sed ne vagu tro malproksimen serĉante mortan lignon. Prefere lasu, ke la fajro estingiĝu! Voku min laŭbezone!

Je tio li endormiĝis. Legolaso jam kuŝis senmova, la belaj manoj estis falditaj sur lia brusto, la okuloj nefermitaj, kunfandante vivan nokton kaj profundan sonĝon laŭ la elfa maniero. Gimlio sidis kurbiĝinte apud la fajro, movante sian dikfingron mediteme laŭ la eĝo de sia hakilo. La arbo susuris. Mankis aliaj sonoj.

Subite Gimlio levis la kapon, kaj jen ĝuste rande de la fajrolumo staris kurbiĝinta maljunulo, apogante sin per bastono kaj volvite en vasta mantelo; lia larĝranda ĉapelo estis surtirita ĝis liaj okuloj. Gimlio saltstariĝis, momente tro konsternita por ekkrii, kvankam tuj fulmis en lia menso supozo ke alvenis al ili Sarumano. Aragorno kaj Legolaso, vekitaj per lia subita ekmovo, sidiĝis kaj rigardegis. La maljunulo nek parolis nek signis.

— Nu, oĉjo, kiel ni servu vin? — diris Aragorno, saltstariĝinte. — Venu varmiĝi, se vi fridas! — Li paŝis antaŭen, sed la maljunulo estis jam for. Neniu lia spuro troveblis proksime, kaj ili ne riskemis iri foren. La luno jam subiris, kaj la nokto tre mallumis.

Subite Legolaso ekkriis:

— La ĉevaloj! La ĉevaloj!

La ĉevaloj estis foririntaj. Ili eltrenis siajn ligaĵojn kaj malaperis. Dum kelka tempo la tri kunuloj staris silente kaj senmove, ĉagrenitaj pro tiu nova frapo de misfortuno. Ili estis ĉe la rando de Fangorno, kaj multegaj leŭgoj kuŝis inter ili kaj la viroj de Rohano, iliaj solaj amikoj en tiu ĉi vasta kaj danĝera lando. Dum ili senmovis, ŝajnis al ili, ke ili aŭdas, malproksime en la nokto, sonon de ĉevaloj henantaj kaj blekantaj. Poste ĉio denove silentiĝis, krom la frida susuro de la vento.

— Nu, ili foriris, — diris Aragorno finfine. — Ni ne povas trovi ilin nek kapti ilin; do se ili ne revenos propravole, necesas ke ni malhavu ilin. Ni ekiris per la piedoj kaj tiujn ni ankoraŭ posedas.

— Piedoj! — diris Gimlio. — Sed ni ne povos manĝi ilin, same kiel marŝi per ili. — Li ĵetis iom da brulaĵo sur la fajron kaj ekkaŭris apude.

— Antaŭ nur kelkaj horoj vi ne volis sidi sur ĉevalo de Rohano, — ridis Legolaso. — Iam vi iĝos rajdemulo.

— Neverŝajnas, ke mi havos la okazon, — diris Gimlio.

— Se vi volas scii mian penson, — li rekomencis post kelka tempo, — mi opinias, ke tiu estis Sarumano. Kiu alia? Memoru la vortojn de Eomero: “Li iras tien-reen kiel maljunulo en kapuĉo kaj mantelo”. Per tiuj vortoj. Li foriris kun niaj ĉevaloj aŭ fortimigis ilin, kaj jen ni estas. Venos al ni pli da problemoj, atentu miajn vortojn!

— Mi atentas ilin, — diris Aragorno. — Sed mi rimarkis ankaŭ, ke tiu maljunulo surhavis ĉapelon anstataŭ kapuĉo. Tamen mi ne dubas, ke vi konjektas prave, kaj ĉi tie ni estas en danĝero, ĉu nokte ĉu tage. Sed dume nenio alia fareblas ol ripozi, dum tio eblas. Nun vaĉos mi dum iom da tempo, Gimlio. Mi bezonas pli mediton ol dormon.

La nokto pasis malrapide. Legolaso sekvis Aragornon, kaj Gimlio sekvis Legolason, kaj iliaj vaĉoj trenpasis. Sed okazis nenio. Ne reaperis la maljunulo, kaj la ĉevaloj ne revenis.

3 La Uruk-Hajoj

Grinĉjo kuŝis en malhela maltrankvila sonĝo: ŝajnis, ke li aŭdas la propran voĉeton reeĥanta en nigraj tuneloj, vokantan: “Frodo, Frodo!” Sed anstataŭ Frodo centoj da hidaj orkaj vizaĝoj rikanis al li el la ombroj, centoj da hidaj brakoj kroĉiĝis al li ĉiuflanke. Kie estis Gaja?

Li vekiĝis. Malvarma aero blovis al lia vizaĝo. Li kuŝis surdorse. Vespero proksimiĝis, kaj la ĉielo supre malheliĝis. Li turnis sin kaj konstatis, ke la sonĝo estis apenaŭ pli malagrabla ol la vekiĝo. Liaj pojnoj, kruroj kaj maleoloj estis ŝnure ligitaj. Apude kuŝis Gaja, blankvizaĝa, kun malpura ĉifono volvita sur la frunto. Ĉie ĉirkaŭ ili sidis aŭ staris multnombra bando da orkoj.

Malrapide en la dolora kapo de Grinĉjo memoroj kunplektiĝis kaj disiĝis de l’ sonĝ-ombroj. Kompreneble: li kaj Gaja estis forkurintaj en la arbaron. Kio influis ilin? Kial ili forkuris tiel, malatentante oldan Paŝegulon? Ili kuris grandan distancon kriante — li ne povis memori kiomdistance nek kiomtempe; kaj jen subite ili karambolis ĝuste kun grupo da orkoj: tiuj staris aŭskultante, kaj verŝajne ili ne vidis Gajan kaj Grinĉjon ĝis tiuj preskaŭ trafis en iliajn brakojn. Tiam ili kriegis, kaj dekoj da aliaj goblenoj saltis el la arboj. Gaja kaj li elingigis siajn glavojn, sed la orkoj ne volis batali, kaj nur provis kapti ilin, eĉ kiam Gaja jam fortranĉis plurajn brakojn kaj manojn. Brave, Gaja!

Poste Boromiro venis saltante inter la arboj. Li devigis ilin batali. Li mortigis multajn el ili, kaj la cetero fuĝis. Sed ili ne longe reiris, kiam ilin denove atakis minimume cent orkoj, kelkaj tre grandaj, kaj tiuj pafis hajlon da sagoj: ĉiam kontraŭ Boromiron. Boromiro blovis sian kornegon, ĝis la arbaro sonoris, kaj komence la orkoj estis maltrankvilaj kaj retiriĝis; sed kiam ne aŭdiĝis la respondo krom la eĥoj, ili atakis pli sovaĝe ol antaŭe. Grinĉjo ne memoris multon pli. Lia lasta memoro estis Boromiro sin apoganta al arbo, elplukanta sagon; poste subite mallumiĝis.

“Supozeble oni batis mian kapon, — li diris al si. — Mi scivolas, ĉu Gaja estas grave vundita. Kio okazis al Boromiro? Kial la orkoj ne mortigis nin? Kie ni estas, kaj kien ni iras?”

Li ne povis respondi la demandojn. Li sentis sin maljuna kaj malsana. “Mi volas, ke Gandalfo neniam persvadus Elrondon permesi nian partoprenon, — li pensis. — Kion mi kontribuis? Nura ĝeno: pasaĝero, peco da pakaĵo. Kaj nun mi estas rabaĵo kaj mi estas nura peco da pakaĵo por la orkoj. Mi esperas, ke Paŝegulo aŭ iu venos postuli nin! Sed ĉu mi devus tion esperi? ĉu tio ne misgvidus la planojn? Se nur mi povus liberiĝi!”


Li baraktis iomete, tute senutile. Unu el la orkoj apude sidantaj ekridis kaj diris ion per sia abomeninda lingvo al kunulo.

— Ripozu dum vi povas, stultuleto! — li poste diris al Grinĉjo per la Komuna Lingvo, kiun li preskaŭ tiom hidigis, kiom lia propra lingvo. — Ripozu dum vi povas! Ni trovos uzon por viaj kruroj postnelonge. Vi volos, ke vi neniom havus antaŭ ol ni alhejmigos vin.

— Se estus mia elekto, vi jam nun volus vin morta, — diris la alia. — Mi kvikigus vin, mizera rato. — Li kliniĝis super Grinĉjon, proksimigante al ties vizaĝo siajn flavajn dentaĉojn. En la mano li havis nigran tranĉilon kun longa noĉita klingo. — Kuŝu kviete, aŭ mi tiklos vin per tio ĉi, — li siblis. — Ne tiru al vi atenton, aŭ mi eble forgesos miajn ordonojn. Malbenon al la isengarduloj! Uglúk u bagronk ŝa puŝdug Saruman-glob búbhoŝ skaj: — li transiris al longa kolera parolado en la propra lingvo, kiu malrapide forfadis al murmurado kaj graŭlado.

Terurite Grinĉjo senmoviĝis, kvankam plifortiĝis doloro ĉe liaj pojnoj kaj maleoloj, kaj la subaj ŝtonoj boris lian dorson. Por forgesi pri si li aŭskultis silente ĉion, kion li povis aŭdi. Ĉirkaŭe aŭdiĝis multaj voĉoj, kaj kvankam la orka lingvo ĉiam sonis plena de malamo kaj kolero, ŝajnis evidente, ke io kverelsimila jam komenciĝis kaj pliardiĝis.

Grinĉjo trovis surprizite, ke multo el la paroloj estis komprenebla: multaj orkoj uzis la komunan lingvon. Evidente ĉeestis anoj el du aŭ tri malsamaj triboj, kaj ili ne komprenis la orkan lingvon unu de la aliaj. Okazis kolera debato pri la tuja farotaĵo: la irota vojo kaj kion fari pri la kaptitoj.

— Mankas tempo por mortigi ilin ĝuste, — diris unu. — Mankas ludotempo dum tiu ĉi vojaĝo.

— Tio ne eviteblas, — diris alia. — Sed kial ne mortigi ilin rapide, mortigi ilin jam nun? Ili estas malbeninda ĝeno, kaj al ni urĝas. Proksimiĝas vespero, kaj ni devus ekhasti.

— Ordonoj, — diris tria voĉo per profunda graŭlo. — “Mortigu ĉiujn, sed NE la duonulojn: ili estas alportendaj VIVANTAJ laŭeble baldaŭ”. Jen miaj ordonoj.

— Por kio oni deziras ilin? — demandis pluraj voĉoj. — Kial vivantaj? Ĉu ili provizas bonan amuzon?

— Ne! Mi aŭdis, ke unu el ili posedas ion, ion necesan por la milito, iun elfan kompleton aŭ alian. Ĉiuokaze ili ĉiuj estos pridemanditaj.

— Ĉu nur tion vi scias? Kial ni ne priserĉu ilin kaj malkovru? Ni eble trovus ion de ni mem uzindan.

— Tio estas komento tre interesa, — rikanis voĉo, malpli laŭta ol la aliaj, sed pli malvirta. — Mi eble devos raporti tion. La kaptitoj estas NE priserĉotaj, nek prirabotaj: jen miaj ordonoj.

— Ankaŭ la miaj, — diris la profunda voĉo. — “Vivantaj kaj kiel kaptitaj; neniom da priŝtelado”. Jen miaj ordonoj.

— Ne niaj ordonoj! — diris unu el la pli fruaj voĉoj. — Ni venis ĉi longan vojaĝon el la Minejoj por mortigi, kaj venĝi niajn popolanojn. Mi volas mortigi kaj poste reiri norden.

— Do vi devas repensi la volon, — diris la graŭla voĉo. — Mi estas Ugluko. Mi estras. Mi reiras al Isengardo laŭ la plej mallonga vojo.

— Ĉu Sarumano estas la mastro aŭ la Granda Okulo? — diris la malvirta voĉo. — Ni devus reiri tuj al Lugburzo.

— Se ni povus transiri la Grandan Riveron, tio eblus, — diris alia voĉo. — Sed ni ne estas sufiĉe multaj por riski subeniron al la pontoj.

— Mi venis transen, — diris la malvirta voĉo. — Flugilhava nazgulo atendas nin norde sur la orienta bordo.

— Eble, eble! Poste vi forflugos kun niaj kaptitoj kaj ricevos la tutajn monkompenson kaj laŭdojn en Lugburzo, kaj lasos nin piediri laŭhazarde tra la Ceval-lando. Ne, ni devas resti kune. Ĉi lokoj estas danĝeraj: plenaj je fiaj ribelantoj kaj kaperistoj.

— Ja, ni devas resti kune, — graŭlis Ugluko. — Mi ne fidas al vi, etaj porkaĉoj. Mankas al vi medolo ekster la propraj stinkejoj. Sen ni vi ĉiuj estus forkurintaj. Ni estas batalemaj uruk-hajoj! Ni mortigis la grandan militestron. Ni kaptis la kaptitojn. Ni estas la servistoj de Sarumano la Saĝa, la Blanka Mano: tiu Mano, kiu provizas al ni por manĝi homkarnon. Ni venis el Isengardo kaj gvidis vin ĉi tien, kaj ni regvidos vin laŭ vojo de ni elektita. Mi estas Ugluko. Mi diris.

— Vi diris pli ol sufiĉe, Ugluko, — rikanis la malvirta voĉo. — Mi scivolas kiel tio impresus ilin en Lugburzo. Eble ili konkludus, ke la ŝultroj de Ugluko bezonas malŝarĝiĝon je kapo ŝvelinta. Oni eble demandus, de kie venis liaj strangaj ideoj. Ĉu ili eble venis de Sarumano? Kiu li supozas sin, memstariĝante kun siaj makulitaj blankaj insignoj? Ili eble konsentus kun mi, kun Griŝnaĥo, ilia fidata komisiito. Kaj mi, Griŝnaĥo, diras jenon: Sarumano estas stultulo, kaj stultulo fie perfidema. Sed la Granda Okulo gvatas lin. “Porkaĉoj”, ĉu vere? Kiel plaĉas al vi nomiĝi “porkaĉoj” per la fekrastuloj de makulita sorĉisteto? Orkan karnon manĝas ili, mi garantias.

Multaj kriegoj en orka lingvo respondis, kaj la sonora siblego de elingigataj armiloj. Singarde Grinĉjo ĉirkaŭruliĝis, esperante vidi la okazontaĵon. Liaj gardintoj iris partopreni la lukton. En la krepusko li vidis grandan nigran orkon, verŝajne Uglukon, staranta fronte al Griŝnaĥo, mallonga kurbkrura kreaĵo, tre larĝa kaj havanta longajn brakojn, kiuj pendis preskaŭ ĝis la tero. Ĉirkaŭ ili estis multaj goblenoj pli malgrandaj. Grinĉjo supozis ilin tiuj el la nordo. Ili havis elingigitajn tranĉilojn kaj glavojn, sed hezitis ataki Uglukon.

Ugluko kriis, kaj nombro de aliaj orkoj, preskaŭ same grandaj kiel li, alkuris. Tiam subite, senaverte, Ugluko saltis antaŭen kaj per du rapidaj batoj fortranĉis la kapojn de du el siaj kontraŭuloj. Griŝnaĥo paŝis flanken kaj malaperis en la ombrojn.

La aliaj cedis, kaj unu paŝis malantaŭen kaj sakre stumblofalis pro la kuŝanta korpo de Gaja. Tamen tio verŝajne savis lian vivon, ĉar la kunuloj de Ugluko transsaltis lin kaj distranĉis alian per siaj larĝklingaj glavoj. Tiu estis la flavdentaĉa gardinto. Lia korpo falis rekte sur Grinĉjon ankoraŭ tenante la longan noĉklingan tranĉilon.

— Eningigu la armilojn! — kriis Ugluko. — Kaj neniom pli da idiotaĵo! Ni iros rekte okcidenten de ĉi tie kaj suben laŭ la ŝtuparo. De tie rekte al la montetoj, poste laŭlonge de la rivero ĝis la arbaro. Kaj ni marŝos tage kaj nokte. Ĉu klare?

“Nu, — pensis Grinĉjo, — se nur tiu malbelulo bezonos iom da tempo por ekregi sian trupon, mi havas eblecon”, — venis al li ekbrilo da espero. Eĝo de la nigra tranĉilo tranĉetis lian brakon, poste glisis ĝis lia pojno. Li konsciis pri flueto de sango sur sia mano, sed li ankaŭ sentis fridan tuŝon de ŝtalo sur sia haŭto.

La orkoj pretiĝis marŝi denove, sed iuj el la norduloj estis daŭre malemaj, kaj la isengardanoj mortigis ankoraŭ du antaŭ ol la ceteraj estis timigitaj. Okazis multe da sakrado kaj konfuziĝo. Provizore Grinĉjo estis negardata. Liaj kruroj estis firme ligitaj, kaj liaj manoj kunligitaj pojne estis antaŭ li. Li povis movi ilin samtempe, kvankam la ligaĵo estis kruele strikta. Li flanken puŝis la mortintan orkon, poste apenaŭ riskante spiri li frotis la nodon de l’ pojnligaĵo supren-suben laŭlonge de la tranĉila klingo. Tiu estis akra, kaj la mano de l’ mortinto tenis ĝin rigida. La ŝnuro estis tranĉita! Rapide Grinĉjo tenis ĝin per siaj fingroj kaj nodis ĝin denove kiel malstriktan brakringon el du maŝoj kaj pasigis ĝin trans la manojn. Poste li kuŝis tre senmove.


— Levu tiujn kaptitojn! — kriis Ugluko. — Ne faru trukojn per ili! Se ili ne estos vivaj, kiam ni venos hejmen, mortos ankaŭ iu alia.

Orko kaptis Grinĉjon kvazaŭ sakon, metis sian kapon inter la ligitajn manojn kaj trenis ilin suben, ĝis la vizaĝo de Grinĉjo estis premegita al la orka nuko; poste la orko skue ekmarŝis. Alia simile traktis Gajan. La grifeca mano de la orko kroĉiĝis kiel fero al la brakoj de Grinĉjo; la ungoj pikegis lin. Li fermis siajn okulojn kaj reglisis en sonĝojn turmentajn.

Subite li estis denove ĵetita al ŝtona planko. Estis frue en la nokto, sed la korna luno jam descendis okcidenten. Ili troviĝis rande de klifo, kiu ŝajnis elrigardi al maro da pala nebuleto. Aŭdiĝis en la proksimo sono de falanta akvo.

— Finfine la skoltoj revenis, — diris proksima orko.

— Nu, kion vi eltrovis? — graŭlis la voĉo de Ugluko.

— Nur unu rajdanton, kaj li fuĝis okcidenten. La vojo estas senobstakla nun.

— Nun, tre povas esti. Sed kiom longe? Idiotoj! Vi devis mortpafi lin. Li alarmos. La damnindaj ĉevalbredantoj aŭdos pri ni antaŭ la mateno. Jam ni devos vojaĝi duoble rapide.

Ombro kliniĝis super Grinĉjo. Tiu estis Ugluko.

— Sidiĝu! — diris la orko. — Miaj knaboj tediĝas portaĉi vin. Necesas, ke ni subengrimpu, kaj vi devos utiligi la krurojn. Estu kunlaborema nun. Nenia kriado, nenia provo eskapi. Ni scias kompensi trukojn laŭ maniero malagrabla, kvankam tio ne lezos vian valoron por la Mastro.

Li tranĉis la ŝnurojn ĉirkaŭ la kruroj kaj maleoloj de Grinĉjo, levis lin per lia hararo kaj starigis lin surpieden. Grinĉjo falis kaj Ugluko ree levstarigis lin per la haroj. Pluraj orkoj ridis. Ugluko premis flakonon inter liajn dentojn kaj verŝis en lian gorĝon iom da bruna likvaĵo: li sentis transflui lin varmegan sovaĝan ardon. Malaperis la doloroj en liaj kruroj kaj maleoloj. Li povis stari.

— Nun la alian! — diris Ugluko. Grinĉjo vidis, ke li iris al Gaja, kiu kuŝis proksime, kaj piedbatis lin. Gaja ĝemis. Kaptante lin malmilde Ugluko trenis lin al sidpozicio kaj deŝiris la bandaĝon de lia kapo. Poste li ŝmiris la vundon per ia malhela ungvento el ligna skatoleto. Gaja elpuŝis krion kaj energie baraktis.

La orkoj manklakis kaj kriaĉis.

— Ne akceptas sian kuracilon, — ili mokis. — Ne scias, kio estas bona al li. Aj! Poste ni ĝuos amuzaĵojn.

Sed tiumomente Ugluko ne okupiĝis pri amuzaĵoj. Necesis rapidi kaj pacigi la maleman sekvantaron. Li kuracis Gajan orkmaniere; kaj la rimedo efikis rapide. Kiam li trudis trinkaĵon el sia flakono en la gorĝon de l’ hobito, tranĉis la krurŝnurojn kaj trenlevis lin, Gaja stariĝis, aspekte pala sed seriozmiena, defia kaj ege vigla. La surfrunta vundo jam ne ĝenis lin, sed li havis brunan cikatron ĝis la vivofino.

— Saluton, Grinĉjo! — li diris. — Do ankaŭ vi partoprenas tiun etan ekspedicion, ĉu? Kie ni dormos-matenmanĝos?

— Atentu! — diris Ugluko. — Tio manku! Ligu la langojn. Neniom da interparolo. Malhelpoj estos raportitaj ĉe la celo, kaj Li scios, kiel rekompenci vin. Vi ja ricevos dormon-matenmanĝon: pli ol vi povos gluti.


La orka bando komencis malsupreniri laŭ streta ravino kondukanta ĝis la suba nebuleta ebenaĵo. Gaja kaj Grinĉjo, disigitaj de dek orkoj aŭ pli, subengrimpis kune. Ĉe la fundo ili surpaŝis herbon, kaj la koroj de la hobitoj plikuraĝiĝis.

— Jam rekte antaŭen! — kriis Ugluko. — Okcidenten kaj iomete norden. Sekvu Lugduŝon.

— Sed kion ni faros je tagiĝo? — diris iuj el la nordanoj.

— Daŭrigi la kuradon, — diris Ugluko. — Kion vi supozas? Ĉu sidi surherbe kaj atendi ĝis la blankhaŭtuloj aliĝos al la pikniko?

— Sed ni ne povas kuri en la sunlumo.

— Vi kuros kun mi malantaŭe, — diris Ugluko. — Kuros! Aŭ vi neniam plu revidos viajn amatajn loĝtruojn. Je la Blanka Mano! Kiom utilas sendi por vojaĝo montajn larvojn, nur duone trejnitajn. Kuru, damninduloj! Kuru dum la nokto daŭras!

Tiam la tuta grupo komencis kuri per la longaj saltaj paŝegoj de orkoj. Ili observis nenian ordon, puŝante, ŝovante kaj sakrante; tamen ilia rapido estis tre granda. Ĉiun hobiton gardis triopo. Grinĉjo troviĝis tre malantaŭe en la spaliro. Li scivolis kiom longe li kapablos progresi tiapaŝe: manĝaĵon li ne havis depost la mateno. Unu el liaj gardantoj havis vipon. Sed aktuale la orka likvoro ankoraŭ ardis en li. Ankaŭ lia cerbo estis vigla.

De tempo al tempo venis al lia menso vizio pri la entuziasrna vizaĝo de Paŝegulo kliniĝanta al malhela postsignaro kaj kuranta, kuranta malantaŭe. Sed kion povus vidi eĉ disirulo krom konfuzitaj spuroj de orkaj piedoj? Liaj propraj spuretoj kaj tiuj de Gaja estis forigitaj per la tramplado de la ferplandaj ŝuoj antaŭ ili kaj malantaŭ ili kaj ĉirkaŭ ili.

Ili progresis nur proksimume unu mejlon for de la klifo, kiam la tereno deklivis suben al larĝa malprofunda konkavejo, kie la grundo molis kaj malsekis. Tie kuŝis nebuleto pale ekluma sub la lastaj radioj de la koma luno. La malhelaj figuroj de la orkoj antaŭe malklariĝis kaj poste estis englutitaj.

— Aj! Estu singardaj! — kriis Ugluko de malantaŭe.

Subita penso alsaltis al Grinĉjo en la menson, kaj li tuj ekagis. Li deviis dekstren kaj plonĝis el atingo de sia kroĉiĝema gardanto, celante kapantaŭen en la nebuleton; li alteriĝis sur la herbon diskuŝe.

— Haltu! — kriegis Ugluko.

Sekvis momenta malordo kaj konfuziĝo. Grinĉjo saltleviĝis kaj ekkuris. Sed la orkoj persekutis lin. Iuj subite abruptis rekte antaŭ li.

“Ne espereblas eskapo! — pensis Grinĉjo. — Sed espereblas, ke mi lasis kelkajn proprajn signojn netuŝitaj sur la malseka tero”. Li palpis ĉe la kolo per siaj du ligitaj manoj, kaj malkroĉis la broĉon de sia mantelo. Ĝuste kiam kaptis lin longaj brakoj kaj duraj krifoj li lasis ĝin fali. “Tie ĝi kuŝos supozeble ĝis la fino de tempo, — li pensis. — Mi ne scias kial mi faris tion. Se eskapis la aliaj, ili verŝajne iris ĉiuj kun Frodo”.

Vipo volviĝis ĉirkaŭ liaj kruroj kaj li subpremis krion.

— Sufiĉe! — kriis Ugluko alkurante. — Li ankoraŭ devos kuri longan vojon. Kurigu ilin ambaŭ! Uzu la vipon nur kiel memorigilon.

— Sed tio ne finiĝas, — li minacis, sin turninte al Grinĉjo. — Mi ne forgesos. Pago estas nur prokrastita. Ek al.


Nek Grinĉjo nek Gaja multe memoris pri la posta parto de l’ vojaĝo. Misaj sonĝoj kaj misaj vekiĝoj kunfandiĝis en longa mizertunelo, kun espero ĉiam pli velkanta malantaŭe. Ili kuris, kuradis, klopodante atingi la rapidecon starigitan de l’ orkoj, frapite de tempo al tempo per kruela vipŝnuro ruze manipulita. Kiam ili haltis aŭ stumblis, oni kaptis kaj trenis ilin kelkan distancon.

La varmo de la orka trinkaĵo jam malaperis. Grinĉjo denove sentis sin malvarma kaj vomema. Subite li falis vizaĝaltere. Duraj manoj kun ŝirantaj ungegoj alkroĉiĝis kaj levis lin. Li estis portata denove kvazaŭ sako, kaj mallumo ekestis: ĉu mallumo de alia nokto aŭ blindeco de la okuloj, li ne povis scii.

Malklare li ekkonstatis pri voĉoj bruegantaj: ŝajne multaj orkoj postulis halton. Ugluko kriegis. Li sentis sin teren ĵetita, kaj li kuŝis ĝis nigraj sonĝoj envolvis lin. Sed ne longe li eskapis el doloroj; baldaŭ la fera kroĉiĝo de senkompataj manoj trafis lin denove. Dum longa tempo li estis frapetita kaj skuita, kaj poste la mallumo malrapide cedis kaj li revenis al la vekiĝanta mondo kaj konstatis, ke estas matene. Ordonoj estis kriataj, kaj li estis krude ĵetita sur la herbon.

Tie li kuŝis kelkan tempon luktante kontraŭ malespero. Lia kapo turniĝis, sed pro la ardo en la korpo li divenis, ke oni havigis al li plian glutaĵon. Orko kliniĝis super li kaj ĵetis al li iom da pano kaj strion da nekuirita sekigita karno. Li avide manĝis la malfreŝan grizan panon, sed ne la viandon. Li estis malsatega, sed ankoraŭ ne tiom malsatega, ke li manĝus viandon ĵetitan al li de orko, karnon de estaĵo kies naturon li ne volis konjekti.

Li sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Gaja troviĝis proksime. Ili estis ĉe la bordo de rapidega mallarĝa rivero. Antaŭe baŭmis montoj: iu alta pinto ricevis la unuajn radiojn de la suno. Ombra makulo da arbarego kuŝis antaŭ ili sur la subaj deklivoj.

Okazis multe da kriado kaj debatado inter la orkoj; kverelo ŝajnis denove komenciĝonta inter la nordanoj kaj la isengardanoj. Iuj indikis retroen al la sudo kaj iuj indikis orienten.

— Nu, bone, — diris Ugluko. — Lasu ilin al mi do! Nenia mortigado, kiel mi diris al vi pli frue; sed se volas forĵeti ĉion, kion ni venis la tutan vojon akiri, forĵetu ĝin! Mi prizorgos tion, la batalemaj uruk-hajoj faru la laboron kiel kutime. Se vi timas la blankhaŭtulojn, kuru! Kuru! Jen la arbarego, — li diris, indikante antaŭen. — Atingu ĝin! Tio estas la plej favora ebleco. Iru jam! Kaj rapide, antaŭ ol mi forbatos ankoraŭ kelkajn kapojn por iom saĝigi la ceterajn.

Okazis iom da sakrado kaj interpuŝiĝo kaj poste plimulto el la nordanoj forŝiriĝis kaj forkuris, pli ol cento da ili, kurante malorde laŭ la riverbordo al la montoj. La hobitoj postrestis kun la isengardanoj: malhela minaca trupo, minimume okdeko da grandaj malpalaj oblikv-okulaj orkoj kun grandaj arkpafiloj kaj mallongaj larĝklingaj glavoj. Kelkaj el la pli grandaj kaj pli kuraĝaj nordanoj restis kun ili.

— Nun ni traktos pri Griŝnaĥo, — diris Ugluko; sed eĉ kelkaj el liaj propraj sekvantoj rigardis maltrankvile suden.

— Mi scias, — graŭlis Ugluko. — La damnindaj ĉevalknaboj konstatis pri ni. Pri tio tute kulpas vi, Snago. Oni devus fortranĉi al vi kaj al la aliaj skoltoj la orelojn. Sed ni estas batalistoj. Ni jam festmanĝos ĉevalkarnon, aŭ ion pli bonan.

Tiam Grinĉjo vidis, kial kelkaj trupanoj indikis orienten. De tiu direkto nun venis raŭkaj krioj, kaj jen estis denove Griŝnaĥo, kaj dorse de li kvardeko da similuloj: longbrakaj kurbakruraj orkoj. Sur iliaj ŝildoj estis pentrita po ruĝa okulo. Ugluko antaŭen paŝis renkonte al ili:

— Do vi revenis? — li diris. — Repensis la aferon, ĉu?

— Mi revenis por certigi, ke la ordonoj estu plenumitaj kaj la kaptitoj estu sekuraj, — respondis Griŝnaĥo.

— Ĉu vere! Malŝparo de energio. Mi certigos, ke la ordonoj estu plenumitaj sub mia komando. Kaj por kio cetera vi revenis? Vi haste foriris. Ĉu vi ion postlasis?

— Mi postlasis stultulon, — grincvoĉis Griŝnaĥo. — Sed akompanis lin kelkaj bravuloj tro valoraj por perdi. Mi sciis, ke vi gvidos ilin en fatrason. Mi venis por helpi ilin.

— Bonege! — ridis Ugluko. — Sed krom se vi havas medolon por batali, vi elektis malĝustan vojon. Lugburzen estis prefere via celo. Venas la blankhaŭtuloj. Kio okazis al via trezora nazgulo? Ĉu oni mortpafis sub li alian rajdbeston? Vidu, se vi kunportus lin, tio eble estus utila — se tiuj nazguloj estas tiaj, kiaj oni pretendas.

Nazgulo, nazgulo, — diris Griŝnaĥo, tremetante kaj lekante siajn lipojn, kvazaŭ tiu vorto posedus fetoran guston, kiun li gustumas senplezure. — Vi priparolas tion, kio estas profunda ekster atingo de viaj kotecaj sonĝoj, Ugluko. Nazguloj! Ha! Tiaj, kiaj oni pretendas! Venos tago, kiam vi volos, ke tion vi ne diris. Simio! — li grincvoĉis atakeme. — Vi devus scii, ke ili estas la pupiloj de l’ Granda Okulo. Sed ankoraŭ ne la flugilhavaj nazguloj: ankoraŭ ne, ankoraŭ ne. Li ankoraŭ ne volas permesi, ke ili montru sin vivaj trans la Granda Rivero, ne tro baldaŭ. Ili estas por la Milito — kaj aliaj celoj.

— Vi ŝajnas bone informita, — diris Ugluko. — Pli ol konvenas al vi, mi konjektas. Eble tiuj en Lugburzo interesiĝos pri la kielo kaj kialo. Sed dume la uruk-hajoj el Isengardo rajtas kiel kutime fari la taskaĉojn. Ne staru tie bavante! Kunordigu vian kanajlaron! La aliaj porkaĉoj forkuras al la arbarego. Prefere vi sekvu. Vi ne reatingus vivaj la Grandan Riveron. Jam komencu! Tuj! Mi estos ĉekalkane.

La isengardanoj denove kaptis Gajan kaj Grinĉjon kaj pendigis ilin ĉedorse. Poste la trupo ekiris. Horon post horo ili kuradis, paŭzante de tempo al tempo por ĵeti la hobitojn al aliaj portantoj. Ĉu pro tio, ke ili estis pli rapidaj kaj pli fortikaj, ĉu pro iu alia plano de Griŝnaĥo, la isengardanoj iom post iom trapasis la orkojn el Mordoro, kaj la trupanoj de Griŝnaĥo kunamasiĝis malantaŭe. Baldaŭ ili pliproksimiĝis al la antaŭaj nordanoj. La arbarego komencis malforiĝi.

Grinĉjo estis kontuzita kaj gratita, lian doloran kapon rastis la malpuraĉa nuko kaj haroza orelo de la orko lin tenanta. Tuj antaŭe estis kurbigitaj dorsoj kaj fortikaj dikaj kruroj moviĝantaj supren-suben, supren-suben senripoze, kvazaŭ ili estus konstruitaj el dratoj kaj kornaĵoj, eltaktantaj la koŝmarajn sekundojn de senfina tempo.

Posttagmeze la trupo de Ugluko atingis la nordanojn. Tiuj ekvelkis sub la radioj de l’ hela suno, kvankam vintra suno brilanta en pala friska ĉielo; iliaj kapoj estis malaltaj kaj iliaj langoj pendolis.

— Larvaĉoj! — mokis la isengardanoj. — Vi estas kuiritaj. La blankhaŭtuloj kaptos vin kaj manĝos vin. Ili venas.

Ekkrio de Griŝnaĥo montris, ke tio ne estis nura ŝerco. Ja rajdantoj rapidege estis ekviditaj: ankoraŭ en malproksimo sed malforiĝantaj al la orkoj, malforiĝantaj al ili, kiel tajdo surplateja al homoj vagantaj en movsablo.

La isengardanoj komencis kuri duoble rapide, kio mirigis Grinĉjon, terura akceliĝo tio ŝajnis je fino de vetkuro. Poste li vidis, ke la suno sinkas, descendante malantaŭ la Nebulecajn Montojn; ombroj etendiĝis tra la tereno. Ankaŭ la soldatoj el Mordoro levis siajn kapojn kaj ekkuris pli rapide. La arbarego estis malluma kaj proksima. Ili jam preterpasis kelkajn disajn arbojn. La tereno komencis deklivi supren, ĉiam pli krute; sed la orkoj ne haltis. Ugluko kaj Griŝnaĥo ambaŭ kriegis, spronante ilin al lasta peno.


“Ili tamen sukcesos. Ili eskapos”, — pensis Grinĉjo. Kaj poste li sukcesis tordi sian kolon por retrorigardi per unu okulo trans la ŝultron. Li vidis, ke rajdistoj fore oriente jam paralelas la orkojn galopante trans la ebenaĵon. La sunsubiro origis ties lancojn kaj kaskojn kaj ekbriletis sur iliaj fluaj haroj. Ili enbaris la orkojn malhelpante ties diskuron kaj pelante ilin laŭlonge de la rivero.

Li tre scivolis, kiaj personoj ili estas. Li jam bedaŭris, ke li ne lernis pli en Rivendelo nek pli ofte rigardis mapojn kaj tiajn aferojn; sed tiutempe la vojaĝplanoj ŝajnis troviĝi en manoj pli kompetentaj, kaj li neniam antaŭvidus distranĉiĝon de Gandalfo aŭ Paŝegulo aŭ eĉ Frodo. Pri Rohano li memoris nur, ke la ĉevalo de Gandalfo, Ombrofakso, devenis de tiu lando. Tio ŝajnis esperiga ĝis certa grado.

“Sed kiel ili scios, ke ni ne estas orkoj? — li pensis. — Supozeble ili neniam aŭdis pri hobitoj ĉi-regione. Supozeble mi devus ĝoji, ke la fiaj orkoj verŝajne estas detruotaj, sed mi prefere saviĝu mem”. Plej probable li kaj Gaja estos mortigitaj kune kun siaj kaptintoj antaŭ ol la rohananoj eĉ sciiĝus pri ili.

Kelkaj rajdistoj ŝajnis esti pafarkistoj, lertaj pafadi desur kuranta ĉevalo. Rajdinte rapide ĝis celdistanco ili pafis sagojn kontraŭ la orkojn kiuj postrestis, kaj pluraj el tiuj falis; poste la rajdistoj forturniĝis el celdistanco de l’ respondaj pafarkoj de la malamikoj, kiuj pafis malorde ne riskante halti. Tio okazis multfoje, kaj unufoje sagoj trafis inter la isengardanoj. Unu el ili, ĝuste antaŭ Grinĉjo, stumblofalis kaj ne plu leviĝis.


Noktiĝis sen tio, ke la rajdistoj proksimiĝis por batalo. Multaj orkoj jam falis, tamen restis almenaŭ ducent. En la frua mallumo la orkoj alvenis teraltaĵeton. La rando de l’ arbarego tre proksimis, verŝajne ne pli ol tri okonojn da mejlo, sed ili ne kapablis pluiri. La rajdistoj ĉirkaŭis ilin. Grupeto malobeis la ordonon de Ugluko kaj kuris plu al la arbarego: nur tri revenis.

— Nu, jen ni estas, — ĉikanis Griŝnaĥo. — Bela estreco! Espereble la granda Ugluko elkondukos nin denove.

— Demetu tiujn duonulojn! — ordonis Ugluko malatentante Griŝnaĥon. — Vi, Lugduŝo, nomu du aliajn kaj gardostaru apud ili. Ili estas ne mortigotaj, krom se la fiaj blankhaŭtuloj trabreĉos. Ĉu komprenite? Dum mi vivas, mi volas ilin. Sed ili ne elkriu kaj ili ne estu elsavitaj. Ligu iliajn krurojn!

La lasta parto de tiu ordono estis senkompate plenumita. Sed Grinĉjo konstatis, ke la unuan fojon li proksimas al Gaja. La orkoj kreis grandan bruon, kriante kaj klakante per siaj armiloj, kaj la hobitoj sukcesis interflustri dum kelka tempo.

— Tion ĉi mi ne alte taksas, — diris Gaja. — Mi sentas min preskaŭ elĉerpita. Ŝajnas al mi, ke mi ne povus rampi pli multe, eĉ se mi estus libera.

Lembaso! — flustris Grinĉjo. — Lembaso. Mi havas iom. Ĉu vi? Al mi ŝajnas, ke ili nenion prenis escepte de niaj glavoj.

— Jes, mi havis paketon en mia poŝo, — respondis Gaja, — sed ĝi verŝajne eretiĝis. Ĉiuokaze mi ne kapablas enpoŝigi mian buŝon!

— Tio ne necesos. Mi... — sed tiumomente sovaĝa piedbato avertis Grinĉjon, ke la bruo sordiniĝis, kaj la gardantoj atentas.


La nokto estis malvarma kaj senmova. Ĉie ĉirkaŭ la altaĵeto, sur kiu amasiĝis la orkoj, ekbrulis gardfajretoj ore ruĝaj en la mallumo, kompleta ringo da ili. Ili estis pafarke atingeblaj, sed la rajdistoj ne montris sin kontraŭ la lumo, kaj la orkoj malŝparis multajn sagojn alpafante la fajrojn, ĝis Ugluko ĉesigis tion. La rajdistoj aŭdigis neniun sonon. Pli poste dum la nokto, kiam la luno aperis el la nebuleto, de tempo al tempo ili vidiĝis, ombrecaj figuroj foje briletantaj en la blanka lumo, dum ili moviĝis en senĉesa patrolado.

— Ili atendos la sunon, damnu ilin! — graŭlis unu el la gardantoj. — Kial ni ne kuniĝas kaj traimpetas? Kion olda Ugluko supozas sin faranta, mi ŝatus scii.

— Verŝajne vi ŝatus, — grincis Ugluko, alpaŝante de poste. — Ĉu vi asertas, ke mi tute ne pensas, ha? Damnu vin! Vi samas la alian kanajlaron: la larvaĉojn kaj la simiojn de Lugburzo. Ne utilas impeti kun ili. Ili simple kvikus kaj forkurus, kaj troviĝas pli ol sufiĉe el tiuj fiaj ĉevalknaboj por balai nian trupon sur la ebenaĵo. Nur unu aferon kapablas tiuj larvaĉoj: ili vidas kiel gufoj en la mallumo. Sed tiuj blankhaŭtuloj havas pli kapablajn nokt-okulojn ol la plimultaj homoj, laŭ miaj informoj; kaj ne forgesu iliajn ĉevalojn! Tiuj povas vidi la nokt-venteton, aŭ tiel oni diras. Tamen unu aferon la bravuloj ne scias: Maŭhuro kaj ties knaboj estas en la arbarego kaj pli-malpli tuje prezentiĝos.

La vortoj de Ugluko sufiĉis verŝajne por trankviligi la isengardanojn; sed la ceteraj orkoj estis samtempe senkuraĝigitaj kaj ribelemaj. Ili postenigis kelkajn gardantojn, sed la plimulto kuŝis sur la tero ripozante en la agrabla mallumo. Efektive, iĝis denove tre mallume; ĉar la luno pasis okcidenten en densan nubaron, kaj Grinĉjo povis vidi nenion pli ol kelkpaŝe malproksimen. La fajroj havigis neniom da lumo al la altaĵeto. Tamen la rajdistoj ne kontentis nur atendi ĝis la aŭroro kaj permesi, ke la malamikoj ripozu. Subita tumulto oriente de la altaĵeto montris, ke io misas. Ŝajnis ke iuj homoj rajdis proksimen, glisis desur la ĉevaloj, rampis al la rando de l’ bivakejo kaj mortigis plurajn orkojn, kaj poste malaperis denove. Ugluko alkuris por malhelpi fuĝegon.

Grinĉjo kaj Gaja eksidis. Iliaj gardintoj isengardaj jam akompanis Uglukon. Sed se la hobitoj pensis eskapi, tiu plano baldaŭ ruiniĝis. Longa haroza brako kaptis ambaŭ ĉe la nuko kaj kuntrenis ilin. Ili malklare konstatis inter si la kapegon kaj hidan vizaĝon de Griŝnaĥo; ties fetora spiro tuŝis iliajn vangojn. Li komencis palpi kaj esploraĉi ilin. Grinĉjo tremetis, kiam duraj fridaj fingroj palpserĉis laŭ lia dorso.

— Nu, miaj etuloj! — flustris Griŝnaĥo. — ĉu ĝuas belan ripozon? Aŭ ne? Iom malagrable lokite, eble: glavoj kaj vipoj unuflanke kaj timindaj lancoj aliflanke! Etuloj devus ne enmiksiĝi en aferojn por ili tro grandajn. — Liaj fingroj daŭre palpserĉis. Vidiĝis lumo kvazaŭ de pala tamen varmega fajro profunde en liaj okuloj.

Subite venis ekpenso en la menson de Grinĉjo, kvazaŭ rekte perita el la urĝa pensado de lia malamiko: “Griŝnaĥo scias pri la Ringo! Li serĉas ĝin, dum Ugluko estas okupata: li probable deziras ĝin por si”. Malvarma timo estis en la koro de Grinĉjo, tamen samtempe li pripensis, kiel profiti el la deziro de Griŝnaĥo.

— Al mi ŝajnas, ke vi ne trovos ĝin tiamaniere, — li flustris. — Ĝi ne estas facile trovebla.

Trovos ĝin? — diris Griŝnaĥo: liaj fingroj ĉesis rampi kaj kaptis la ŝultron de Grinĉjo. — Trovos kion? Pri kio vi parolas, etulo?

Momente Grinĉjo silentis. Poste en la mallumo li subite kreis sonon en la gorĝo:

Golum’, golum’. Pri nenio, mia trezorego, — li aldonis. La hobitoj sentis tiki la fingrojn de Griŝnaĥo.

— Oh ho! — siblis la gobleno mallaŭte. — Tion li celas, ĉu? Oh ho! Ege eg-e danĝere, etuloj miaj.

— Eble, — diris Gaja, jam vigla kaj konscia pri la konjekto de Grinĉjo. — Eble, kaj ne nur al ni. Tamen vi pli bone scias gvidi la proprajn aferojn. Ĉu vi deziras ĝin aŭ ne? Kaj kion vi donus por ĝi?

— Ĉu mi deziras ĝin? Ĉu mi deziras ĝin? — diris Griŝnaĥo kvazaŭ perpleksa, sed liaj brakoj tremetis. — Kion mi donos por ĝi? Kion signifas tio?

— Signifas, — diris Grinĉjo, elektante zorge siajn vortojn, — ke senutilas palpi en la mallumo. Ni povus ŝpari al vi tempon kaj ĝenojn. Sed unue malligu niajn krurojn, aŭ ni faros nenion kaj diros nenion.

— Miaj karaj vundeblaj etaj stultuloj, — siblis Griŝnaĥo, — ĉion, kion vi havas kaj ĉion kion vi scias, oni eligos el vi ĝustatempe: ĉion! Vi volos, ke vi konu pli por rakonti satige al la Demandisto, ja vere: tre baldaŭ. Ni ne rapidigu la enketon. Ho ve ne! Kial, laŭ via opinio, ni tenas vin vivaj? Miaj karaj etuloj, bonvolu kredi, ke tio ne estas pro bonkoreco: tiun malvirton eĉ Ugluko ne havas.

— Tion mi facile kredas, — diris Gaja. — Sed vi ankoraŭ ne hejmigis vian predon. Kaj aferoj ŝajnas ne evolui laŭ viaj deziroj, kio ajn okazas. Se ni alvenos Isengardon, profitos ne la granda Griŝnaĥo: Sarumano prenos ĉion troveblan. Se vi volas ion por vi mem, nun estas la tempo marĉandi.

Griŝnaĥo komencis perdi sian prudenton. Precipe la nomo Sarumano ŝajnis kolerigi lin. La tempo pasis kaj la tumulto sordiniĝis. Ugluko aŭ la isengardanoj povus reveni ajnmomente.

— Ĉu vi ĝin havas — unu aŭ alia? — li grincvoĉis.

Golum’, golum’! — diris Grinĉjo.

— Malligu niajn krurojn! — diris Gaja.

Ili sentis la brakojn de l’ orko tremi malmilde.

— Damnu vin, vi fiaj bestaĉoj! — li siblis. — Ĉu malligi viajn krurojn? Mi malligos ĉiun tendenon en viaj korpoj. Ĉu vi supozas, ke mi ne kapablas priserĉi vin ĝis la ostoj? Priserĉi vin! Mi distranĉos vin ambaŭ ĝis tremantaj ĉifonoj. Mi ne bezonas helpon de viaj kruroj por forigi vin — kaj havi vin por mi mem!

Subite li kaptis ilin. La forto de liaj longaj brakoj kaj ŝultroj estis timegiga. Li enŝovis ilin sub po unu akselon, kaj premegis ilin sovaĝe al siaj flankoj; granda sufoka manego klakfermis iliajn buŝojn. Poste li saltis antaŭen, kliniĝante suben. Rapide kaj silente li iris, ĝis li venis al la rando de la altaĵeto. Tie, elektinte breĉon inter la orkaj gardantoj, li pasis kiel misa ombro en la nokton, suben laŭ la deklivo kaj okcidenten al la rivero, kiu elfluis el la arbarego. Tiudirekte estis larĝa apertejo kun unusola fajro.

Irinte dekon da paŝoj li haltis, gvatante kaj aŭskultante. Nenio estis videbla aŭ aŭdebla. Li pluiris malrapide, klinita preskaŭ kunfalde. Poste li kaŭris kaj denove aŭskultis. Poste li stariĝis kvazaŭ riskonte subitan kuregon. Guste tiumomente, malhela figuro de rajdanto aperis antaŭ li. Ĉevalo snufis kaj baŭmis. Viro ekkriis.

Griŝnaĥo ĵetiĝis teren, trenante la hobitojn sub sin; poste li elingigis sian glavon. Sendube li intencis mortigi la kaptitojn, prefere ol lasi ilin eskapi aŭ saviĝi; sed tio detruis lin. La glavo tintis mallaŭte kaj iom briletis pro la lumo de fajro fora maldekstre. Sago venis fajfe el la mallumo: ĝi estis lerte celita aŭ sorte gvidita, kaj ĝi trapikis lian dekstran manon. Li lasis fali la glavon kaj kriĉis. Aŭdiĝis rapidaj hufobatoj, kaj ĝuste kiam Griŝnaĥo saltleviĝis kaj ekkuris, li estis alrajdita kaj lin trapikis lanco. Li elpuŝis hidan treman kriegon kaj kuŝis senmova.

La hobitoj restis premitaj al la tero kiel lasis ilin Griŝnaĥo. Alia rajdisto venis senprokraste por helpi sian kamaradon. Ĉu pro speciala vidpovo aŭ pro iu alia sentumo, la ĉevalo saltis leĝere trans ilin; sed ties rajdanto ne vidis ilin kuŝantajn, kovritajn de siaj elfaj manteloj, tro premitajn momente kaj tro timplenajn por moviĝi.


Finfine Gaja ekmoviĝis kaj flustris mallaŭte:

— Ĝis tio en ordo, sed kiel ni evitu trapikiĝon?

La respondo venis preskaŭ tuj. La krioj de Griŝnaĥo avertis la orkojn. Pro la krioj kaj kriĉoj venantaj de la altaĵeto, la hobitoj konjektis, ke ilia malapero estas rimarkita: Ugluko probable forhakis ankoraŭ kelkajn kapojn. Tiam subite aŭdiĝis respondaj krioj de orkaj voĉoj de dekstre, ekster la cirklo de gardfajroj, el direkto de l’ arbarego kaj la montoj. Maŭhuro evidente venis kaj atakis la sieĝantojn. Aŭdiĝis galopantaj ĉevaloj. La rajdistoj ringe proksimiĝis al la altaĵeto, riskante la orksagojn por malhelpi eblan ekimpeton, dum trapo forrajdis por trakti la novajn venintojn. Subite Gaja kaj Grinĉjo konstatis, ke nemoviĝinte ili jam troviĝas ekster la cirklo: nenio staris inter ili kaj eskapo.

— Nun, — diris Gaja, — se nur estus liberaj niaj kruroj kaj manoj, ni eble sukcesus forkuri. Sed mi ne povas tuŝi la nodojn kaj mordi ilin mi ne povas.

— Ne necesas provi, — diris Grinĉjo. — Mi intencis diri al vi, ke mi sukcesis liberigi miajn manojn. Jenaj maŝoj funkcias nur ŝajnige. Prefere vi manĝu unue iom da lembaso.

Li forigis la ŝnurojn de siaj pojnoj kaj elfosis paketon. La kukoj estis rompitaj sed bonstataj, ankoraŭ en la folivolvaĵoj. La hobitoj manĝis du-tri pecojn. Ties gusto revokis al ili memorojn pri belaj vizaĝoj kaj ridado kaj saniga nutraĵo dum kvietaj tagoj jam malproksimaj. Kelktempe ili maĉis penseme, sidante en la malhelo, senatente pri la krioj kaj sonoj de la apuda batalo. Grinĉjo la unua rekonsciis pri la aktualo.

— Necesas ekiri, — li diris. — Duonmomenton! — La glavo de Griŝnaĥo kuŝis proksime, sed ĝi estis tro peza kaj mallerta por li, do li rampis antaŭen kaj trovinte la kadavron de l’ gobleno li elingigis longan akran tranĉilon. Per ĝi li rapide tratranĉis iliajn ligaĵojn.

— Jam temp’ esta! — li diris. — Varmiĝinte iomete ni eble povos ekstari denove kaj marŝi. Sed ĉiuokaze ni preferu komenci rampe.

Ili rampis. La herbaĵo estis profunda kaj cedema kaj tio helpis ilin; sed ĝi ŝajnis longa lanta sperto. Ili larĝe evitis la gardofajron, kaj serpentumis antaŭen iom post iom, ĝis ili atingis randon de l’ rivero ade gluglanta en la nigraj ombroj sub siaj profundaj bordoj. Tiam ili retrorigardis.

La sonoj forvelkis. Evidente Maŭhuro kaj ties “knaboj” estis mortigitaj aŭ forpelitaj. La rajdantoj reiris al sia silenta minaca vigilado. Tio ne daŭros multe pli longe. Jam la nokto estis longe daŭrinta. Oriente, kie restis sennube, la ĉielo komencis paliĝi.

— Ni devas trovi kaŝejon, — diris Grinĉjo, — aŭ oni vidos nin. Tute ne konsolos nin, se tiuj rajdantoj rimarkos post nia morto, ke ni estis ne orkoj. — Li stariĝis kaj terenbatis la piedojn. — Tiuj ŝnuroj tranĉis min kvazaŭ dratoj; sed miaj piedoj komencas revarmiĝi. Mi jam povus marŝi ŝanceliĝe. Kiel statas vi, Gaja?

Gaja stariĝis.

— Jes, — li diris, — mi kapablas. Lembasoj vere kuraĝigas! Pli sana sento, cetere, ol la ardo de tiu orka likvaĵo. Mi scivolas el kio ĝi estis farita. Prefere ne scii, supozeble. Ni glutu iom da akvo por forlavi pensojn pri ĝi.

— Ne ĉi tie, la bordo tro abruptas, — diris Grinĉjo. — Antaŭen! Ili turniĝis kaj marŝis unu apud la alia malrapide laŭlonge de la rivero. Malantaŭ ili la lumo en la oriento plifortiĝis. Marŝante ili komparis spertojn, babilante hobitmaniere leĝere pri la okazaĵoj post ilia kaptiĝo. Aŭskultanto ne divenus pro iliaj vortoj, ke ili travivis kruelon kaj spertis mortminacan danĝeron irante senespere al turmento kaj morto; nek eĉ ke ĉi-momente, kiel ambaŭ bone sciis, la eblo estis malgranda, ke ili iam retrovos amikojn aŭ sekurecon.

— ŝajnas, ke vi faris sufiĉe bone, mastro Tjuko, — diris Gaja. — Al vi estos dediĉita preskaŭ ĉapitro en la libro de olda Bilbo, se mi iam havos eblecon raporti al li. Bona laboro: precipe la diveno pri l’ ludeto de tiu haroza kanajlo kaj via instigo al li. Sed mi scivolas, ĉu oni iam rimarkos viajn postsignojn kaj trovos tiun broĉon? Mi malŝatus perdi la mian, sed mi timas, ke la via estas por ĉiam mankonta.

» Mi devos laborigi miajn piedojn, se mi volos atingi vin. Efektive, kuzo Brandoboko nun devancas. Jen lia enirpunkto. Mi supozas, ke vi apenaŭ scias, kie ni troviĝas; sed mi pasigis la tempon en Rivendelo pli utile. Ni marŝas okcidenten laŭlonge de Entvaŝo. Antaŭ ni estas la finaĵo de l’ Nebulecaj Montoj kaj Arbarego Fangorno.

Ĝuste kiam li parolis, baŭmis rekte antaŭe la malhela rando de l’ arbarego. La nokto ŝajnis fuĝinta sub ĝiajn arbegojn, rampante for de l’ venonta aŭroro.

— Gvidu antaŭen, mastro Brandoboko! — diris Grinĉjo. — Aŭ gvidu retro! Ni estas avertitaj pri Fangorno. Sed tia klerulo certe ne forgesis tion.

— Ja ne, — respondis Gaja, — sed la arbaro ŝajnas al mi preferinda ol returniĝo en la mezon de l’ batalo.


Li engvidis sub la grandajn branĉojn de l’ arbegoj. Preterdivene maljunaj ili ŝajnis. Grandaj treniĝaj likenbarboj pendis de ili, bloviĝante kaj balanciĝante pro la venteto. Tra la ombroj gvatis la hobitoj, retrorigardante laŭ la deklivo: etaj kaŝiĝemaj figuroj, kiuj en la malbrila lumo aspektis kiel elfaj infanoj en la tempoprofundo, mire gapantaj el la Sovaĝa Arbaro pro sia unua tagiĝo.

Fore trans la Granda Rivero kaj la Brunaj Terenoj, foraj je pluraj mejloj, venis la aŭroro, ruĝa kiel flamo. Laŭte sonoris la ĉaskornoj salute al ĝi. La rajdistoj el Rohano subite aktiviĝis. Korno revokis denove al korno.

Gaja kaj Grinĉjo aŭdis, klaran en la frida aero, henadon de batalĉevaloj kaj subitan kantadon de multaj homoj. La rando de l’ suno estis leviĝinta, fajra arko, super la marĝenon de l’ mondo. Tiam la rajdistoj kun kriego impetis el la oriento; la ruĝa lumo ekardis sur maŝkirasoj kaj lancoj. La orkoj ekkriis kaj pafis ĉiujn sagojn restintajn al ili. La hobitoj vidis falon de pluraj rajdantoj; sed ilia linio eltenis supren laŭ la altaĵeto kaj transen, kaj retroturniĝis kaj denove alimpetis. La plimultaj kaperuloj ankoraŭ vivaj disiĝadis kaj disfuĝis, persekutataj unuope ĝis la morto. Sed unu grupo, kunteniĝante en nigra kojno, rezolute impetis direkte al la arbarego. Rekte supren laŭ la deklivo ili elanis al la rigardantoj. Jam ili proksimiĝis, kaj ŝajnis certe, ke ili eskapos: ili jam trahakis tri rajdantojn, kiuj baris la vojon.

— Ni rigardis tro longe, — diris Gaja. — Jen Ugluko! Mi ne volas renkonti lin denove. — La hobitoj turniĝis kaj fuĝis profunden en la ombrojn de la arbaro.

Pro tio ili ne vidis la lastan defion, kiam Ugluko estis atingita kaj devigita stari reziste ĉe la rando mem de Fangorno. Tie lin finfine mortigis Eomero, la Tria Marŝalo de Markio, kiu deseliĝis kaj kontraŭbatalis lin per glavo kontraŭ glavo. Kaj tra la larĝaj kampoj la akr-okulaj rajdistoj mortige persekutis tiujn malmultajn orkojn, kiuj eskapis kaj ankoraŭ fortis sufiĉe por fuĝi.

Poste, amasiginte siajn falintajn kamaradojn kaj kantinte laŭde al ili, la rajdistoj bruligis fajregon kaj disĵetis la cindrojn de siaj malamikoj. Tiel finiĝis la rabinvado, kaj pri ĝi neniam venis informoj al Mordoro kaj Isengardo, sed la fumo de la bruligo leviĝis alte en la ĉielon kaj estis vidita de multaj atentemaj okuloj.

4 Arbobarbo

Dume la hobitoj progresis tiel rapide, kiel permesis la malhela kaj implikita arbaro, laŭlonge de la fluanta rojo okcidenten kaj supren al la montdeklivoj, pli kaj pli funden en Fangornon. Iom post iom formortis ilia timo pri la orkoj, kaj ilia irado malstreĉiĝis. Stranga sento de sufokiĝo trafis ilin, kvazaŭ la aero estus tro maldensa aŭ tro nesufiĉa por spirado. Finfine haltis Gaja.

— Ni ne povos daŭrigi tiel, — li anhelis. — Mi bezonas iom da aero.

— Ni trinku ĉiuokaze, — diris Grinĉjo. — Mi plensekiĝis. — Li surgrimpis grandan arbradikon kiu kurbiĝis en la rojon, kaj kliniĝante levis iom da akvo per siaj kavigitaj manoj. Ĝi estis klara kaj frida, kaj li glutis multfoje. Gaja sekvis lin. La akvo refreŝigis ilin kaj ŝajnis feliĉigi iliajn korojn; dum kelka tempo ili sidis kune ĉerande de la rojo trempante siajn dolorajn piedojn kaj krurojn kaj ĉirkaŭrigardante al la arboj, kiuj staris silente en la proksimo, vic-post-vice ĝis ili malaperis en grizan krepuskon ĉiudirekte.

— Supozeble vi ne jam perdigis al ni la vojon? — diris Grinĉjo apogante sin al granda arbotrunko. — Ni povos almenaŭ sekvi la fluejon de tiu ĉi rivereto, Entvaŝo, aŭ kiel vi nomas ĝin, kaj reeliri tie, kie ni eniris.

— Tion ni povus se niaj kruroj kapablus, — diris Gaja, — kaj se ni povus spiri senĝene.

— Jes, ĉi tie estas tre malhele kaj sufoke, — diris Grinĉjo. — Ĝi iel memorigas min pri la malnova ĉambro en la Granda Domo de Tjukoj malantaŭe inter la smialoj ĉe Tjukboro: grandega loko, kie dum generacioj la mebloj estis nek movitaj nek ŝanĝitaj. Oni diras, ke la Olda Tjuko loĝadis en ĝi jaron post jaro, dum li kaj la ĉambro kune plioldiĝis kaj pli kadukiĝis — kaj ĝi estas neniam ŝanĝita depost lia morto, antaŭ jarcento. Kaj Olda Geronto estis mia prapraavo, kio distancigas tion. Sed tio neglektindas kompare kun la maljuneca sento de tiu ĉi arbaro. Vidu tiujn plorajn treniĝajn barbojn kaj hararojn da likeno! Kaj la plimultaj arboj ŝajnas duonkovritaj de ĉifonaj sekaj folioj neniam falintaj. Malnete. Mi ne povas imagi kiel aspektus ĉi tie printempo, se ĝi iam venus, des malpli printempa purigado.

— Sed almenaŭ la suno devas engvati kelkfoje, — diris Gaja. — Ĝi tute ne aspektas aŭ sentiĝas kiel la priskribo pri la Mornarbaro de Bilbo. Tiu estis tute malluma kaj nigra kaj la hejmo de sombraj nigraĵoj. Tiu ĉi nur malhelas kaj estas ege arbeca. Oni tute ne povas imagi, ke bestoj loĝadus ĉi tie aŭ restus longe.

— Ne, ankaŭ ne hobitoj, — diris Grinĉjo. — Kaj ankaŭ ne plaĉas al mi la supozo, ke ni provu trairi ĝin. Nenio manĝebla tra cent mejloj, mi emas kredi. Kiel statas nia provianto?

— Malabunde, — diris Gaja. — Ni forkuris kun nenio krom du-tri pakaĵoj da lembaso, kaj ĉion alian ni postlasis. — Ili rigardis la restaĵon de la elfaj kukoj: sufiĉe da rompitaj eroj por ĉirkaŭ kvin magraj tagoj, jen ĉio. — Kaj nenia volvtuko aŭ lankovrilo, — diris Gaja. — Ni sentos nin malvarmaj ĉi-nokte, kien ajn ni iros.

— Nu, prefere ni nun decidu pri la vojo, — diris Grinĉjo. — La mateno certe ekoldiĝas.

Ĝuste tiam ili konsciiĝis pri flava lumo aperinta iom pli funde en la arbaro: strioj da sunlumo ŝajnis subite penetrintaj la arbaran supron.

— Atentu! — diris Gaja. — La suno verŝajne kovriĝis de nubo dum ni estis sub ĉi arboj, kaj nun reaperis; aŭ alternative ĝi supreniĝis sufiĉe alte por trarigardi suben iun breĉon. Ne estas malproksime — ni iru esplori!


Ili trovis tion pli malproksima ol ili supozis. La tereno ankoraŭ leviĝis apike, kaj fariĝis ĉiam pli ŝtonoza. La lumo plilarĝiĝis, dum ili pluiris kaj baldaŭ ili vidis antaŭ si rokmuron: flanko de monteto aŭ abrupta ekstremo de iu longa radiko elpuŝita de la distaj montoj. Neniu arbo kreskis sur ĝi, kaj la suno plentrafis ĝian ŝtonan frunton. La arbaj branĉeretoj ĉe ĝia subaĵo estis etenditaj rigide kaj senmove, kvazaŭ streĉante sin al la varmo. Tie ĉio antaŭe aspektis tiom malfreŝa kaj griza, la arbaro jam ekbrilis je riĉaj brunoj kaj la glataj griznigroj de arboŝelo kiel polurita ledo. La arbotrunkoj ardis malmolverde kiel juna herbo: fruprintempo aŭ provizora vizio pri ĝi ĉirkaŭis ilin.

Surfrunte de la ŝtona muro troviĝis io ŝtuparsimila: eble natura kaj kreita per la vetero kaj fendiĝo de la rokoj, ĉar ĝi estis kruda kaj malebena. Altsupre, preskaŭ samnivele kun la suproj de l’ arboj, estis malgranda breto sub klifo. Nenio kreskis tie escepte de kelkete da herbo kaj loloj ĉe ĝia rando kaj unusola maljuna arbostumpo, al kiu restis nur du kurbaj branĉoj: ĝi aspektis preskaŭ kiel figuro de tuberoza maljunulo staranta tie, palpebrumante en la matena lumo.

— Do supren! — diris Gaja ĝojplene. — Atendas spirebla aero kaj videbla tereno!

Ili grimpis kaj surkrablis la rokon. Se la ŝtuparo estis artefarita, ĝi celis piedojn pli grandajn kaj krurojn pli longajn ol la iliaj. Ili tro entuziasmis por miri pri la rimarkinda kuraciĝo de l’ vundetoj kaj kontuzoj pro ilia kaptiteco kaj pri la reveno de ilia viglo. Ili venis finfine al la eĝo de la breto preskaŭ sube de l’ maljuna arbotrunko. Tiam ili supren saltis kaj turniĝis prezentante siajn dorsojn al la deklivo, profunde spirante kaj rigardante orienten. Ili konstatis, ke ili penetris en la arbaron nur tri aŭ kvar mejlojn: la arbopintoj etendiĝis suben al la ebenaĵo. Tie apud la franĝo de l’ arbaro altaj spiraloj da serpentuma nigra fumo leviĝis, ŝanceliĝante kaj flosante al ili.

— La vento ŝanĝas direkton, — diris Gaja. — Ĝi denove turniĝis orienten. Ĉi tie sentiĝas freŝe.

— Jes, — diris Grinĉjo, — mi timas, ke temas pri nura pasema ekbrilo kaj poste ĉio denove griziĝos. Kiel domaĝe! Tiu ĉi vila maljuna arbaro aspektis tiel malsame en la sunlumo. Mi preskaŭ sentis, ke mi ŝatas ĝin.


— Preskaŭ sentis, ke vi ŝatas la Arbaregon! Tre bone! Vi ekstreme ĝentilas, — diris nekonata voĉo. — Turnu vin kaj permesu, ke mi rigardu viajn vizaĝojn. Mi preskaŭ sentas, ke mi malŝatas vin ambaŭ, sed ni ne tro impetu. Turnu vin! — Granda nod-artika mano estis metita al ŝultro de ambaŭ, kaj ili estis ĉirkaŭturnitaj malsovaĝe tamen nerezisteble, poste du grandaj brakoj levis ilin supren.

Ili konstatis, ke ili rigardas vizaĝon eksterordinaran. Ĝi apartenis al granda homsimila, preskaŭ trolsimila, figuro alta almenaŭ dek kvar futojn, tre fortika kun alta kapo kaj preskaŭ nenioma kolo. Ĉu ĝi estis vestita en ŝtofo simila al verda kaj griza arboŝelo, aŭ ĉu tio estis ĝia felo, estis malfacile juĝebla. Ĉiuokaze la brakoj proksime al la trunko estis ne sulketitaj, sed kovritaj per bruna glata haŭto. La piedegoj havis po sep fingroj. La suban parton de la longa vizaĝo kovris abunda griza barbo, hirta, preskaŭ branĉeteska ĉeradike, maldensa kaj muska ĉefine. Sed tiumomente la hobitoj rimarkis malmulton krom la okuloj. Tiuj profundaj okuloj nun esploris ilin, lante kaj gravmiene, sed tre penetre. Ili estis brunaj, muaraj je verda lumo. En posta tempo Grinĉjo ofte provis priskribi sian unuan impreson pri ili.

“Oni sentis, ke post ili estas enorma puto plena da eonoj da memoro kaj longa malrapida senŝancela pensado; sed ilia surfaco ekbriletis je la estanteco: kiel sunlumo tremanta ĉe la eksteraj folioj de vasta arbo, aŭ sur la ondetiĝo de tre profunda lago. Mi ne scias, sed sentiĝis kvazaŭ io kreskinta en la tero — dormanta eble aŭ nur sentanta sin io inter radikopinto kaj foliopinto, inter profunda tero kaj ĉielo, subite vekiĝis kaj esploras onin per la sama malrapida zorgemo, kian ĝi dediĉis dum senfinaj jaroj al siaj propraj internaj aferoj”.

Hrum, hum, — murmuris la voĉo, voĉo profunda kiel tre basa ligna blovinstrumento. — Vere tre strange! Ne hastu, jen mia devizo. Sed se mi vidus vin antaŭ ol aŭdi viajn voĉojn — ili plaĉis al mi: agrablaj etaj voĉoj, ili pensigis min pri io, kion mi ne povas memori — se mi vidus vin antaŭ ol aŭdi vin mi surtretus vin, supozante vin malgrandaj orkoj, kaj poste konstatus mian eraron. Tre strangaj vi estas efektive! Je radiko kaj branĉeto, tre strangaj!

Grinĉjo, kvankam ankoraŭ mirigita, ne plu sentis timon. Antaŭ tiuj okuloj li spertis kuriozan necertecon, sed ne timon.

— Mi petas, — li diris, — kiu vi estas? Kaj kio vi estas? Stranga mieno aperis en tiuj maljunaj okuloj, speco de singardemo; la profundaj putoj kovriĝis.

Hrum, do, — respondis la voĉo, — nu, mi estas ento, aŭ tiel oni nomas min. Jes, ento estas la vorto. Mi estas la ento, vi povus diri laŭ via parolmaniero. Fangorno estas mia nomo laŭ iuj, aliaj faras ĝin Arbobarbo. Arbobarbo konvenos.

— Ĉu ento? — diris Gaja. — Kio estas tio? Sed kiel vi nomas vin mem? Kio estas via reala nomo?

— Hu nu! — respondis Arbobarbo. — Hu! Rivele nebele! Ne tiom haste. Kaj estas mi, kiu starigas demandojn. Vi troviĝas en mia tereno. Kio estas vi, mi scivolas. Mi ne povas identigi vin. Vi ŝajnas ne aperi sur la malnovaj listoj, kiujn mi parkeris kiam juna. Sed tio estis antaŭ tre tre longe, kaj eble oni kompilis novajn listojn. Mi pripensu! Kiel tio elfalis?

Lernu la veron pri la Vivantoj!

Listu la kvaron, la liberulojn:

ege prapraaj, la elf-infanoj;

gnomoj-fosantoj, sombras la domoj;

entoj elteraj, monte maljunaj;

homoj mortemaj, mastroj ĉevalaj:

Hm, hm, hm.

Konstrua kastoro, cervo saltema,

Urs’ abelĉasa, apro ataka;

hundo malsatas, timas leporo...

hm, hm.

Aglo en alto, bov’ en paŝtejo,

damao kornkrona; ek! akcipitro,

cigno plej blankas, fridas serpento...

Hum, hm; hum, hm, kia ĝi estis? Rum tam, rum tam, rume tum tam. Ĝi estis listo longa. Sed vi ĉiuokaze ŝajnas ne enlistiĝi!

— Ni ŝajnas ĉiam ellasitaj el la malnovaj listoj kaj rakontoj, — diris Gaja. — Tamen ni ekzistas jam sufiĉe longe. Ni estas hobitoj.

— Kial ne verki novan verson? — diris Grinĉjo:

Duonulaj hobitoj en truaj domoj.

Inkluzivu nin inter la kvaro, apud la homoj (la granda popolo), kaj tio trafas.

— Hm! Ne malbone, ne malbone, — diris Arbobarbo. — Tio sufiĉus. Do vi loĝas en truoj, ĉu? Tio sonas tre juste kaj ĝuste. Tamen kiu nomas vin hobitoj? Tio ne sonas al mi elfe. Elfoj kreis ĉiujn malnovajn vortojn, ili komencigis ĉion.

— Aliuloj ne nomas nin hobitoj; ni mem nomas nin tiel, — diris Grinĉjo.

— Hum, hm! Atentu! Ne tiom haste! Vi nomas vin mem hobitoj, ĉu? Sed vi ne devus sciigi tion al ĉiu nekonato. Vi rivelos la proprajn realajn nomojn, se vi ne gardos vin.

— Ni ne gardas nin pri tio, — diris Gaja. — Efektive mi estas Brandoboko, Gajadoko Brandoboko, kvankam kutime oni alinomas min Gaja.

— Kaj mi estas Tjuko, Peregrino Tjuko, sed oni ĝenerale nomas min Grinĉjo.

— Hm, sed vi estas popolo hasta, mi konstatas, — diris Arbobarbo. — Honoras min via konfido, sed vi devus ne esti tiom malkaŝaj senrezerve. Ekzistas entoj kaj aliaj entoj, sciu; aŭ estas entoj kaj aĵoj aspektantaj kiel entoj, sed ne estas, oni povas diri. Mi nomos vin Gaja kaj Grinĉjo, se vi permesas — agrablaj nomoj. Ĉar mi ne intencas sciigi al vi mian noraon, nu ĉiuokaze ankoraŭ ne. — Stranga duonsagaca duonhumura mieno aperis kun verda ekflagro en liaj okuloj. — Ekzemple, tio postulus tre longan tempon: mia nomo plilongiĝas la tutan tempon, kaj mi tre tre longe vivis; do mia nomo similas rakonton. En mia lingvo realaj nomoj rakontas la historion de tiu al kiu ili apartenas, en la praenta, kiel oni povas diri. Tio estas lingvo aminda, sed okupas longan tempon diri ion per ĝi, ĉar ni ne diras en ĝi ion, krom se valoras okupi longan tempon per la dirado kaj por la aŭskultado.

» Sed nun, — la okuloj iĝis tre helaj kaj estantecaj, ŝajne plietiĝantaj kaj preskaŭ akriĝantaj, — kio okazas? Kiel vi rolas en la tuto? Mi povas vidi kaj aŭdi (kaj flari, kaj senti) de sur jena, de sur jena, de sur jena a-lalla-lalla-rumba-kamanda-lind-or-burúmë. Pardonu min: tio estas parto de mia nomo por ĝi; mi ne konas la vorton en la eksteraj lingvoj: vi scias, tio kion ni suras, kie mi staras kaj elrigardas en belaj matenoj kaj pensas pri la suno, kaj la herbo ekster la arbaro, kaj la ĉevaloj, kaj la nuboj, kaj la disvolviĝo de la mondo. Kio okazas? Kion faras Gandalfo? Kaj tiuj — burárum, — li eligis basan murmuregan sonon kiel misagordon ĉe orgenego, — tiuj orkoj, kaj juna Sarumano en Isengardo? Mi ŝatas informojn. Sed ne tro haste jam.

— Okazas sufiĉe multe, — diris Gaja, — kaj eĉ se ni klopodus hasti, necesus longa tempo por rakonti ĝin. Sed vi diris, ke ni ne hastu. Ĉu ni devas sciigi al vi ion ajn tiel baldaŭ? Ĉu vi taksus malĝentile, se ni demandus, kion vi intencas fari pri ni, kaj kiun flankon vi subtenas? Kaj ĉu vi konis Gandalfon?

— Jes, mi konas lin: la solan sorĉiston, kiu vere zorgas pri arboj, — diris Arbobarbo. — Ĉu vi konas?

— Jes, — diris Grinĉjo malĝoje, — ni konas. Li estis bonega amiko, kaj li estis nia gvidanto.

— Do mi povas respondi viajn aliajn demandojn, — diris Arbobarbo. — Mi ne intencas fari ion ajn pri vi: nome se per tio vi volas diri “fari ion al vi” sen via permeso. Ni eble faros kelkajn aferojn kune. Mi nenion scias pri flankoj. Mi sekvas propran vojon, sed eble via vojo koincidos dum kelka tempo kun la mia. Sed vi parolas pri Mastro Gandalfo, kvazaŭ li estus en historio finiĝinta.

— Jes, tion ni faras, — diris Grinĉjo malĝoje. — La historio verŝajne daŭras, sed bedaŭrinde Gandalfo elfalis el ĝi.

— Ha, atentu! — diris Arbobarbo. — Hu hm, nu ja. — Li paŭzis, longe rigardante la hobitojn. — Hu hm, ha, ja mi ne bone scias kion diri. Atentu!

— Se vi emas aŭdi pli, — diris Gaja, — ni rakontos. Sed tio daŭros kelkan tempon. Ĉu vi ne volas demeti nin? Ĉu ni ne povus sidi ĉi tie en la sunlumo dum ĝi daŭras? Vi verŝajne laciĝas alte tenante nin.

— Hm, laciĝas? Ne, mi ne laciĝas. Ne facile mi laciĝas. Kaj mi ne sidiĝas. Mi ne tre, hm, klineblas. Sed vidu, la suno jam foriras. Ni forlasu tiun ĉi — ĉu vi diris kiel vi nomas ĝin?

— Monteto? — sugestis Grinĉjo.

— Breto? ŝtupo? — sugestis Gaja. Arbobarbo penseme ripetis la vortojn.

Monteto. Jes, jen ĝi. Sed tio estas hasta vorto por io, kio staris ĉi tie ekde kiam tiu ĉi mondparto estis formita. Ne gravas. Ni forlasu ĝin, ni iru.

— Kien ni iru? — demandis Gaja.

— Al mia hejmo, aŭ unu el miaj hejmoj, — respondis Arbobarbo.

— Ĉu ĝi malproksimas?

— Mi ne scias. Eble vi dirus ĝin malproksima. Sed kiom tio gravas?

— Nu, vidu, ni perdis ĉiujn niajn posedaĵojn, — diris Gaja. — Ni havas nur malmulte da nutraĵo.

— O! Hm! Ne necesas ĝeniĝi pri tio, — diris Arbobarbo. — Mi povas havigi al vi trinkaĵon, kiu tenos vin verda kaj kreskanta dum tre tre longa tempo. Kaj se ni decidos disiĝi, mi kapablos demeti vin ekster mia tereno ie ajn laŭ via elekto. Ni iru!


Tenante la hobitojn milde sed firme po unu sur siaj antaŭbrakoj, Arbobarbo levis unue unu piedegon kaj poste la alian, kaj movis ilin ĝis la rando de l’ breto. La radiksimilaj piedfingroj kaptis la rokojn. Tiam zorge kaj gravmiene li paŝis suben de ŝtupo al ŝtupo kaj atingis la subaĵon de l’ Arbarego.

Tuj li ekmarŝis tra la arboj per longaj konsciaj paŝoj, ĉiam pli profunden en la arbaron, neniam tre fore de la rivereto, suprenirante sendevie al la montaj deklivoj. Multaj arboj ŝajnis dormantaj, aŭ same nekonsciaj pri li kiel pri ajna alia estaĵo, kiu simple preterpasis; sed kelkaj ektremis kaj kelkaj levis siajn branĉojn super lian kapon kiam li proksimiĝis. La tutan tempon, dum li marŝis, li parolis al si per longa senĉesa fluo de muzikecaj sonoj.

La hobitoj silentis dum kelka tempo. Ili sentis sin, iom strange, sekuraj kaj komfortaj, kaj ili havis multon pripensindan kaj mirindan. Fine Grinĉjo riskis paroli denove.

— Mi petas, Arbobarbo, — li diris, — ĉu mi rajtas starigi demandon? Kial Celeborno avertis nin kontraŭ via arbarego? Li diris, ke ni ne risku enplektiĝi en ĝi.

— Hmm, ĉu tion li diris? — murmuregis Arbobarbo. — Kaj mi eble dirus proksimume la samon, se vi irus inverse. Ne risku enplektiĝi en la arbarego Laŭrelindorenanol Tiel nomis ĝin siatempe la elfoj, sed nun ili mallongigas la nomon: Lotlorieno ili nomas ĝin. Eble ili pravas: eble ĝi velkas, ne kreskas. Lando de l’ Valo de Kantanta Oro, tia ĝi estis iam. Nun ĝi estas la Sonĝfloro. Ha do! Sed ĝi estas loko stranga kaj ne de ĉiu ajn enirinda. Surprizas min, ke vi sukcesis eliri, sed multe pli surprizas min, ke vi sukcesis eniri: tiel ne okazis al fremduloj jam de multaj jaroj. Ĝi estas lando stranga. Kaj strangas ankaŭ tiu ĉi. Personoj ĉi tie paneis. Jes, tiel, paneis. Laurelindórenan lindelorendor malinornélion ornemalin, — li zumis al si. — Tie oni iom postlamas la mondon, verŝajne. Nek tiu ĉi lando, nek io ajn ekster la Ora Arbaro estas tia, kia ĝi estis, kiam Celeborno junis. Tamen:

Taurililómëa-tumbalemorna Tumbaletaurëa Lómëanor,

tion ili kutimis diri. Ŝanĝiĝis aferoj, sed tio ankoraŭ veras en iuj lokoj.

— Kion vi celas? — diris Grinĉjo. — Kio veras?

— La arboj kaj la entoj, — diris Arbobarbo. — Mi mem ne komprenas ĉion, kio okazas, do mi ne povas tion klarigi al vi. Iuj el ni ankoraŭ estas veraj entoj kaj sufiĉe viglaj niamaniere, sed multaj ekdormemas, iĝas arbecaj, oni povus diri. La plimultaj arboj estas nur arboj, kompreneble; sed multaj duone maldormas. Iuj estas vere maldormaj, kaj kelkaj, nu, ha, nu, ekiĝas entaj. Tio okazas la tutan tempon. Kiam tio okazas al arboj, rimarkeblas, ke iuj havas korojn malbonajn. Ne temas pri ilia ligno: tion mi ne volas diri. Vidu, mi konis kelkajn bonajn oldajn salikojn apud Entvaŝo, delonge forpasintajn, ve! Ili estis tute kavaj, efektive ili dispeciĝis, tamen tiel kvietaj kaj dolĉparolaj kiel juna folio. Kaj aliflanke troviĝas iuj arboj en la valoj kaj sub la montoj, tute fortikaj kaj interne komplete malbonaj. Tia afero ŝajnas vastiĝema. Pli frue estis kelkaj partoj de tiu ĉi tereno tre danĝeraj. Ankoraŭ restas kelkaj tre nigraj lokoj.

— Samkiel la Maljuna Arbaro en la fora nordo, ĉu vi volas diri? — demandis Gaja.

— Jes, jes, iom simila, sed multe pli malbona. Sendube ankoraŭ kuŝas en la fora nordo ia ombro de l’ Granda Mallumo; kaj misaj memoroj herediĝas. Sed en tiu ĉi lando ekzistas kavaj valetoj ĉe kiuj neniam estis forigita la Mallumo, kaj la arboj estas pli maljunaj ol mi. Tamen ni faras, kion ni povas. Ni forbaras fremdulojn kaj senprudentulojn; kaj ni trejnas kaj instruas, ni marŝas kaj forigas lolojn.

» Ni estas arbo-prizorgantoj, ni maljunaj entoj. Restas tro malmultaj el ni nuntempe. Ŝafoj eksimilas paŝtiston, kaj paŝtistoj ŝafojn, oni diras; sed malrapide, kaj neniu el ambaŭ longe vivas en la mondo. Okazas pli rapide kaj pli paralele ĉe arboj kaj entoj, kaj ili tramarŝas la epokojn kune. Ĉar entoj pli similas elfojn: malpli egoismaj ol la homoj kaj pli kapablaj trafi alies internon. Kaj tamen entoj pli similas la homojn, pli ŝanĝiĝemaj ol elfoj kaj pli rapide ekhavas la koloron de l’ ekstero, oni povus diri. Aŭ pli bonas ol ambaŭ, ĉar ili estas pli fidindaj kaj pli longe atentas aferojn.

» Iuj el miaj parencoj jam aspektas tute kiel arboj kaj bezonas ion grandan por veki ilin; kaj ili parolas nur flustre. Sed iuj el niaj arboj estas membre viglaj, kaj multaj povas paroli al mi. Elfoj komencigis tion, kompreneble, vekante arbojn kaj instruante al ili la parolkapablon kaj lernante ilian arblingvon. Ili ĉiam deziris alparoli ĉion, la pratempaj elfoj. Sed tiam venis la Granda Mallumo, kaj ili foriris trans la maron aŭ fuĝis en forajn valojn, kaj sin kaŝis kaj kreis kantojn pri tagoj neniam plu revenontaj. Neniam plu. Jes, jes, iam estis nur unusola arbaro de ĉi tie ĝis la Montoj de Ljuno, kaj tiu ĉi estis nur la orienta ekstremo.

» Tiuj estis la tagoj larĝaj! Estis tempo, kiam mi povis marŝi kaj kanti tra la tuta tago kaj aŭdi nenion krom la eĥon de mia propra voĉo en la kavaj montoj. La arbaro similis la arbaron de Lotlorieno, sed pli densis, pli fortis, pli junis. Kaj la odoro de l’ aero! Mi kutimis pasigi semajnon nur spirante.

Arbobarbo eksilentis, daŭre marŝante kaj tamen apenaŭ bruante per siaj grandaj piedoj. Poste li komencis denove zumi, kaj transiris al murmura ĉantado. Iom post iom la hobitoj konstatis, ke li ĉantas al ili:

Inter salikaroj de Tasarinan mi promenis printempe.

Ha! l’ aspekto kaj l’ odoro printempaj en Nan-tasarion!

Kaj mi diris, ke tio bonas.

Mi vagis somere en ulmarbaroj de Ossiriand.

Hal la lum’ kaj muziko someraj apud Sep Riveroj de Ossir!

Kaj mi taksis plej bona tion.

Al fagoj de Neldored’ mi venis aŭtune.

Ha! la oro kaj ruĝo, foliosopiro aŭtune en Taur-na-neldor!

Tio superis mian deziron.

Al pinoj sur la altaĵo de Dorthonion mi grimpis en vintro.

Ha! la vento kaj blanko kaj nigraj vintraj branĉoj sur Orod-na-Thôn!

Mia voĉo leviĝis kaj kantis en la ĉielo.

Kaj nun ĉi landoj kuŝas sub la ondaro,

kaj mi marŝas en Ambarono, en Tauremorno, en Aldalomo,

en la propra lando, tereno de Fangorno,

kie longas radikoj,

kaj la jaroj kuŝas pli dense ol la folioj

en Taŭremornalomo.

Li ĉesis kaj marŝis antaŭen silente, kaj en la tuta arbaro ĝis povis atingi l’ orelo aŭdiĝis neniu sono.

La tago velkis, kaj krepusko plektiĝis ĉirkaŭ la arbotrunkojn. Finfine la hobitoj vidis svage leviĝanta antaŭ ili apikan malhelan terenon: ili venis al la montosuboj kaj verdaj radikoj de alta Metedraso. Malsupren laŭ la deklivo la juna Entvaŝo, saltante de siaj fontoj altsupre, fluis brue de ŝtupo al ŝtupo renkonte al ili. Dekstre de la fluo troviĝis longa deklivo herbvestita, nun griza en la krepusko. Tie kreskis neniuj arboj, kaj ĝi estis aperta sub la ĉielo; steloj jam brilis lagece inter bordoj da nuboj.

Arbobarbo marŝis supren laŭ la deklivo, apenaŭ lantigante sian paŝadon. Subite la hobitoj ekvidis antaŭ si larĝan trairejon. Du grandaj arboj staris tie po unu ambaŭflanke kiel vivaj pordfostoj; sed mankis pordo krom iliaj transiraj kaj interplektitaj branĉaroj. Kiam la maljuna ento proksimiĝis, ili levis siajn branĉojn kaj ĉiuj folioj vibris kaj susuris. Ĉar ili estis arboj ĉiamverdaj, kaj iliaj folioj estis malhelaj kaj poluritaj kaj briletis en la krepusko. Trans ili estis larĝa ebeno, kvazaŭ la planko de granda halo estus eltranĉita el la montflanko. Ambaŭflanke la muroj deklivis supren, ĝis ili altis kvindek futojn aŭ pli, kaj laŭlonge de ĉiu muro staris flanknavo da arboj, kiuj same plialtiĝis, kiam ili etendiĝis enen.

Ĉe la fora ekstremo la rokmuro apikis, sed ĉe la subo ĝi estis retrokavigita al malprofunda golfeto kun arka tegmento: la sola tegmento de la halo krom la arbobranĉoj, kiuj ĉe la ena ekstremo superombris la tutan teron lasante nur larĝan apertan padon en la mezo. Rojeto eskapis el la supraj fontoj, kaj lasinte la ĉeffluon falis tinte laŭ la apika mursupraĵo, verŝiĝante kiel arĝentaj gutoj kvazaŭ maldensa kurteno antaŭ la arka golfeto. La akvo denove kolektiĝis en ŝtona baseno en la planko inter la arboj, kaj de tie ĝi elverŝiĝis kaj forfluis apud la aperta pado, elen por realiĝi al Entvaŝo por ties vojaĝo tra la arbarego.


— Hm! Jen ni estas! — diris Arbobarbo ĉesigante sian longan silenton. — Mi gvidis vin tra proksimume sepmil entpaŝoj, sed kioma estas tio laŭ vialanda mezursistemo, mi ne scias. Ĉiuokaze ni estas proksimaj al la radikoj de la Lasta Monto. Parto de l’ nomo de tiu ĉi loko estas Putohalo, tradukite en vian lingvon. Ĝi plaĉas al mi. Hodiaŭ nokte ni ripozos ĉi tie.

Li demetis ilin sur la herbon inter la flanknavoj da arboj, kaj ili sekvis lin al la granda arko. La hobitoj nun rimarkis, ke dummarŝe li apenaŭ kurbigis siajn genuojn, sed liaj kruroj malfermiĝis grandpaŝe. Li metis unue siajn grandajn piedfingrojn (kaj tiuj ja estis grandaj kaj tre larĝaj) sur la teron antaŭ ol alian parton de la piedo.

Momente Arbobarbo staris sub la pluvo de l’ falanta fontakvo kaj profunde enspiris; poste li ridis kaj trapasis. Staris tie granda ŝtona tablo, sed neniuj seĝoj. Fone de la haleto estis jam sufiĉe mallume. Arbobarbo levis du ujegojn kaj starigis tiujn sur la tablon. Ili ŝajnis akvoplenaj, sed li etendis siajn manojn super ili kaj tuj ili komencis lumiĝi, unu ore kaj la alia riĉverde; kaj kunfandiĝo de la du lumoj heligis la golfeton kvazaŭ somera suno trabrilus tegmenton da junaj folioj. Rerigardante, la hobitoj vidis, ke ankaŭ la arboj en la korto eklumas, unue malforte, sed daŭre plifortiĝante ĝis ĉiun folion randis lumo: iuj verdaj, iuj oraj, iuj ruĝaj kiel kupro, dum la arbotrunkoj similis pilastrojn mulditaj el fosforeska ŝtono.

— Nun, nu, nun ni povas paroli denove, — diris Arbobarbo. — Vi estas soifaj, mi supozas. Eble vi estas ankaŭ lacaj. Trinku jenon! — Li iris al la angulo, kaj ili ekvidis, ke tie staras pluraj altaj ŝtonaj vazoj kun pezaj kovriloj. Li formetis unu el la kovriloj kaj enmetis ĉerpilegon kaj per ĝi plenigis tri bovlojn, unu grandan kaj du malgrandajn.

— Tiu ĉi estas enta domo, — li diris, — kaj mankas seĝoj, bedaŭrinde. Sed vi rajtas sidi sur la tablo. — Levinte la hobitojn li metis ilin sur la grandan ŝtonplaton, ses futojn super la tero, kaj tie ili sidis svingante siajn krurojn kaj glutante la trinkaĵon.

La trinkaĵo similis akvon, efektive tre similis la guston de la akvo, glutita el Entvaŝo apud la arbarorando, kaj tamen enestis ia parfumo aŭ spicaĵo, kiun ili ne povis priskribi: ĝi estis malforta, sed ĝi memorigis ilin pri la odoro de fora arbareto, kiun alportas de fore friska nokta venteto. La efiko de l’ trinkaĵo komenciĝis ĉe la piedfingroj kaj leviĝis senhalte tra ĉiuj membroj, provizante freŝecon kaj viglon, dum ĝi fluis supren ĝis la ekstremoj mem de la haroj. Efektive, la hobitoj sentis kvazaŭ la kapharoj vere hirtiĝus ondiĝante, bukliĝante kaj kreskante. Kiom koncernis Arbobarbon, li unue lavis siajn piedojn en la baseno post la arko kaj poste li unuglute eltrinkis sian bovlon per sola longa lanta gluto. Al la hobitoj ŝajnis, ke li neniam ĉesos. Finfine li remetis la bovlon.

— Ha-ha, — li ĝemspiris. — Hm, hum, jam ni pli facile povos interparoli. Vi povos sidi sur la planko, kaj mi kuŝiĝos. Tio malhelpos, ke tiu trinkaĵo atingu mian kapon kaj endormigu min.


Dekstraflanke troviĝis litego kun malaltaj kruroj, alta ne pli ol du futojn, profunde kovrita de sekigita herbo kaj filikoj. Arbobarbo sin mallevis malrapide sur ĝin (kun nur plej eta indiko pri kurbiĝo en la mezo) ĝis li kuŝis plene etendite, kun la brakoj malantaŭ la kapo, rigardante la plafonon sur kiu flagris lumoj kvazaŭ ludado de folioj en la sunlumo. Gaja kaj Grinĉjo eksidis apud li sur kusenoj da herbo.

— Nun rakontu vian historion kaj ne rapidu! — diris Arbobarbo. La hobitoj komencis rakonti al li la historion de siaj aventuroj de kiam ili forlasis Hobiturbon. Ili progresis ne tre klarorde, ĉar ili senĉese interrompis unu la alian, kaj Arbobarbo ofte haltigis parolanton kaj reiris al iu pli frua punkto, aŭ saltis antaŭen demandante pri postaj okazaĵoj. Ili tute nenion diris pri la Ringo kaj ne sciigis al li, kial ili ekvojaĝis, nek kien ili iras, kaj li ne petis kialojn.

Lin ege interesis ĉio: la nigraj rajdantoj, Elrondo kaj Rivendelo, la Malnova Arbaro kaj Tom Bombadiljo, la minejoj de Morio, Lotlorieno kaj Galadriela. Li devigis ilin ĉiam denove priskribi la Provincon kaj ties terenon. Tiupunkte li diris ion strangan:

— Vi neniam vidas iujn, hm, iujn entojn en tiu regiono, ĉu? — li demandis. — Nu, ne entojn, mi prefere devus diri entedzinojn.

Entedzinojn? — diris Grinĉjo. — Ĉu ili entute similas vin?

— Jes, hm, nu ne: mi jam ne vere scias, — diris Arbobarbo penseme. — Sed ili ŝatus vian landon, do mi nur scivolis.

Arbobarbo tamen aparte interesiĝis pri ĉio koncerne Gandalfon; kaj plej interesiĝis pri la faroj de Sarumano. La hobitoj tre bedaŭris, ke ili sciis tiel malmulte pri ili: nur iom malprecizan raporton de Sam pri tio, kion Gandalfo diris al la Konsiliĝo. Sed ili almenaŭ sciis klare, ke Ugluko kaj ties trupo devenis de Isengardo kaj parolis pri Sarumano kiel pri sia mastro.

— Hm, hum! — diris Arbobarbo, kiam fine ilia historio serpentumis kaj alvagis ĝis la batalo inter la orkoj kaj la rajdistoj de Rohano. — Nu, nu! Jen amaso da novaĵoj tute sendube. Vi ne sciigis al mi ĉion, vere ne, nur proksimume. Sed mi ne dubas, ke vi faras tion, kion dezirus Gandalfo. Okazas io tre grava, tion mi povas kompreni, kaj kio ĝi estas, mi eble ekscios ĝustatempe, aŭ malĝustatempe. Je radiko kaj branĉeto, sed tio estas stranga afero: ekŝosas eta popolo, kiu ne estas sur la malnovaj listoj, kaj jen! reaperas la Naŭ forgesitaj Rajdantoj por persekuti ilin, kaj Gandalfo gvidas ilin dum longa vojaĝo, kaj Galadriela gastigas ilin en Karas Galadono, kaj orkoj persekutas ilin tra ĉiuj mejloj de Sovaĝlando: efektive ili ŝajnas trafitaj de ŝtormego. Mi esperas, ke ili travivos ĝin!

— Kaj kio pri vi mem? — demandis Gaja.

— Hum, hm, mi ne ĝenis min pri la Grandaj Militoj, — diris Arbobarbo, — tiuj plejparte koncernas elfojn kaj homojn. Tio estas okupiĝo de sorĉistoj: sorĉistoj ĉiam zorgas pri la estonteco. Al mi ne plaĉas zorgi pri la estonteco. Mi ne tute troviĝas je ies flanko, ĉar neniu tute troviĝas je mia flanko, se vi min komprenas: neniu zorgas pri la arbaroj tiom, kiom mi prizorgas ilin, eĉ ne elfoj nuntempe. Tamen mi pli simpatias kun elfoj ol kun aliaj: ĝuste la elfoj kuracis nian mutecon antaŭlonge, kaj tio estis granda komplezo neniam forgesinda, kvankam niaj vojoj disiĝis intertempe. Kaj ekzistas kompreneble aferoj je kies flanko mi tute ne estas; mi tute kontraŭas ilin: tiuj burárum, — li denove eligis profundan murmuregon de abomeno, — tiuj orkoj kaj ties mastroj.

» Mi siatempe maltrankvilis, kiam la ombro kuŝis sur Mornarbaro, sed kiam ĝi translokiĝis al Mordoro, mi dum kelka tempo ne zorgis: Mordoro estas tre malproksime. Sed ŝajnas, ke la vento turniĝas el la oriento kaj eble proksimiĝas la ŝrumpado de ĉiuj arbaroj. Nenion povas fari maljuna ento por rezisti tiun ŝtormon: li devas aŭ travivi ĝin aŭ dissplitiĝi.

» Sed nun Sarumano! Sarumano estas najbaro: mi ne povas preteratenti lin. Ion mi devas fari, supozeble. Mi ofte scivolis lastatempe, kion fari pri Sarumano.

— Kiu estas Sarumano? — demandis Grinĉjo. — Ĉu vi scias ion pri lia historio?

— Sarumano estas sorĉisto, — respondis Arbobarbo. — Pli ol tion mi ne povas diri. Mi ne konas la historion de sorĉistoj. Ili unue aperis post kiam la grandaj ŝipoj venis el trans la maro; sed ĉu ili venis kun la ŝipoj, mi neniam povis decidi. Sarumano kredeble estis alte taksata inter ili. Li ĉesis disvagadi kaj okupiĝi pri la aferoj de homoj kaj elfoj antaŭ iom da tempo — vi taksus tion antaŭ tre longa tempo; kaj li establiĝis en Angrenosto, aŭ Isengardo, kiel nomas ĝin la homoj el Rohano. Komence li estis tre kvieta, sed lia famo komencis kreski. Oni elektis lin ĉefo de la Blanka Konsilio, laŭdire; sed tio ne elturniĝis tre bone. Mi nun scivolas, ĉu eĉ tiam Sarumano ekturnis sin al misagado. Sed ĉiuokaze li tiam ne ĝenis siajn najbarojn. Mi kutimis paroli al li. Siatempe li ĉiam trapromenis miajn arbarojn. En tiuj tagoj li estis ĝentila, ĉiam petante mian permeson (almenaŭ kiam li renkontis min); kaj ĉiam aŭskultis entuziasme. Mi sciigis al li multajn aferojn kiujn li neniam malkovrus proprapene; sed li neniam repagis al mi per similaĵoj. Mi ne memoras, ke li iam sciigis al mi ion ajn. Kaj tia li ĉiam pli iĝis; lia vizaĝo, kiel mi ĝin memoras — ĉar jam delonge mi ne vidis ĝin — eksimilis fenestrojn sur ŝtona muro: fenestrojn kun ŝutroj interne.

» Mi opinias nun kompreni kiel li okupiĝas. Li komplotas fariĝi Potenco. Li havas menson el metalo kaj radoj; kaj li ne zorgas pri kreskaĵoj krom tiugrade, ke ili momente servas al li. Kaj jam estas klare, ke li estas nigra perfidulo. Li kunuliĝis kun naŭzuloj, kun la orkoj. Brm, hum! Eĉ pli malbone: li faris ion al ili, ion danĝeran. Ĉar tiuj isengardanoj pli similas misajn homojn. Estas trajto de misaĵoj venintaj dum la Granda Mallumo, ke ili ne toleras la sunlumon; sed la orkoj de Sarumano kapablas toleri ĝin malgraŭ tio, ke ili malamas ĝin. Mi scivolas, kion li faris? Ĉu ili estas homoj, kiujn li ruinigis, aŭ ĉu li kunfandis la rasojn orkan kaj homan? Tio estus nigra malvirtaĵo!

Arbobarbo grumblis momente, kvazaŭ li prononcus profundan subteran entan malbenon.

— Antaŭ kelka tempo mi komencis scivoli, kiel orkoj aŭdacis tiel senĝene trapasi miajn arbarojn, — li daŭrigis. — Nur lastatempe mi konjektis, ke kulpas Sarumano, kaj ke antaŭlonge li elspionis ĉiujn vojojn kaj malkovris miajn sekretojn. Li kaj lia fia popolo jam kreas ĥaoson. Tie ĉe la randoj ili faligas arbojn, bonajn arbojn. Iujn el la arboj ili nur detranĉas kaj lasas putri — jen orka misfaro; sed la plimultaj estas dishakitaj kaj forportitaj por nutri la fajrojn de Ortanko. Ĉiam leviĝas fumo el Isengardo nuntempe.

» Damnu lin je radiko kaj branĉo! Multaj el tiuj arboj estis miaj amikoj, kreitoj, kiujn mi konis ekde nukso kaj glano; multaj posedis proprajn voĉojn, kiuj jam perdiĝis por ĉiam. Kaj vidiĝas dezertoj kun stumpoj kaj rubusoj, kie iam troviĝis kantantaj boskoj. Mi maldiligentis. Mi malatentis aferojn. Tio devas ĉesi!

Arbobarbo abrupte levis sin de sia lito, stariĝis kaj batis per sia mano la tablon. La lumujoj tremis kaj eligis du ŝprucojn da flamo. En liaj okuloj estis flagro kvazaŭ verda fajro, kaj lia barbo hirtiĝis rigida kiel granda balailo.

— Mi ĉesigos tion! — li muĝis. — Kaj vi akompanos min. Vi eble povos helpi min. Tiel vi helpos ankaŭ la proprajn amikojn; ĉar se Sarumano ne estos haltigita, Rohano kaj Gondoro havos malamikon tiel malantaŭe, kiel antaŭe. Niaj vojoj koincidas — al Isengardo!

— Ni akompanos vin, — diris Gaja. — Ni faros laŭ nia povo.

— Jes! — diris Grinĉjo. — Plaĉus al mi vidi pereigon de l’ Blanka Mano. Plaĉus al mi ĉeesti, eĉ se mi ne multe utilus: mi neniam forgesos Uglukon kaj la transiron de Rohano.

— Bone! Bone! — diris Arbobarbo. — Sed mi parolis haste. Ni devas ne hasti. Mi iĝis tro varma. Mi devas friskigi min kaj pensi, ĉar pli facile oni krias “ĉesu!” ol ĉesas.

Li paŝis al la arko kaj staris kelkan tempon sub la falanta pluvo de l’ fonto. Poste li ridis kaj skuis sin, kaj kie ajn la akveroj falis flagrete de li al la tero, ili ekbrilis kiel ruĝaj kaj verdaj flameroj. Li revenis kaj rekuŝiĝis sur la liton kaj silentis.


Post iom da tempo la hobitoj aŭdis lin denove murmuranta. Li ŝajnis kalkuli per siaj fingroj.

— Fangorno, Finglaso, Fladrifo, jes, jes, — li suspiris. — Problemo estas, ke tiel malmultaj el ni postrestas, — li diris, turniĝante al la hobitoj. — Restas nur tri el la unuaj entoj, kiuj promenis en la arbaroj antaŭ la Mallumo: nur mi mem, Fangorno, kaj Finglaso kaj Fladrifo — se doni al ili la elfajn nomojn; vi rajtas nomi ilin Folikluzo kaj Haŭtŝelo, se tio pli plaĉas al vi. Kaj el ni tri Folikluzo kaj Haŭtŝelo ne multe utilas por tiu ĉi afero. Folikluzo iĝis dormema, preskaŭ arbeca, oni povus diri: li jam kutimas stari izolite duondorme tra la tuta somero kun la densa herbo de la gresejoj ĉirkaŭ la genuoj. Kovrita de foliecaj haroj li estas. Antaŭe li vigliĝis en la vintro; sed lastatempe li tro dormemis por marŝi longdistance eĉ tiam. Haŭtŝelo loĝis sur la montdeklivoj okcidente de Isengardo. Tie okazis la plej seriozaj perturboj. Lin vundis orkoj, kaj multaj el lia popolo kaj liaj arbgregoj estas murditaj kaj detruitaj. Li supreniris sur la altaĵojn, inter la betuloj, kiujn li plej amas, kaj li rifuzas descendi. Tamen mi verŝajne povus kunigi bravan grupon de niaj pli junaj personoj — se mi sukcesus komprenigi al ili la neceson; se mi sukcesus vigligi ilin: ni ne estas popolo hastema. Kiel domaĝe, ke ni estas tiel malmultaj!

— Kial ekzistas tiel malmultaj, dum vi vivis tiom longe en tiu ĉi lando? — demandis Grinĉjo. — Ĉu tre multaj mortis?

— Ho ne! — diris Arbobarbo. — Neniuj mortis de interne, kiel oni eble dirus. Iuj falis pro la misaj hazardoj de la longaj jaroj, kompreneble; kaj pli multaj iĝis arbecaj. Sed ni neniam estis multaj, kaj ni ne plimultiĝis. Estis neniom da entidoj — neniom da infanoj, oni povus diri, jam de terure longa jarkalkulo. Vidu, ni perdis la entedzinojn.

— Kiom vere triste! — diris Grinĉjo. — Kiel okazis, ke ili ĉiuj mortis?

— Ili ne mortis! — diris Arbobarbo. — Mi ja ne diris mortis. Ni perdis ilin, mi diris. Ni perdis ilin, kaj ni ne povas retrovi ilin. — Li ĝemspiris. — Mi supozis, ke la plimulto scias tion. Oni kantis kantojn pri la serĉado de la entoj por la entedzinoj inter elfoj kaj homoj de Mornarbaro ĝis Gondoro. Ne povas esti, ke tiuj estas tute forgesitaj.

— Bedaŭrinde la kantoj ne venis okcidenten trans la Montaron ĝis la Provinco, — diris Gaja. — Ĉu vi ne volos rakonti pli, aŭ kanti al ni unu el la kantoj?

— Jes, tion mi certe faros, — diris Arbobarbo, verŝajne kontenta pri la peto. — Sed mi ne povos rakonti ĝin ĝuste, nur resume; kaj poste ni devos ĉesigi nian interparolon: morgaŭ ni devos konsiliĝon kunvoki, kaj laboron fari, kaj eble komenci vojaĝon.


— Ĝi estas historio stranga kaj malĝoja, — li daŭrigis post paŭzo. — Kiam la mondo estis juna, kaj la arbaroj estis larĝaj kaj sovaĝaj, la entoj kaj la entedzinoj — kaj tiam estis entvirgulinoj: ha! la belo de Fimbretila, de Vergmembra la leĝerpieda, dum la epoko de nia juneco! — ili promenis kune, kaj ili loĝis kune. Sed niaj koroj ne kreskis sammaniere: la entoj donis sian amon al aĵoj, kiujn ili renkontis en la mondo, kaj entedzinoj direktis siajn pensojn al aliaj aferoj, ĉar la entoj amis la grandajn arbojn, sovaĝajn arbarojn, kaj la deklivojn de l’ altaj montoj; kaj ili trinkis el la montaraj rojoj kaj manĝis nur tiajn fruktojn, kiajn la arboj lasis fali sur la padon; kaj ili lernis de la elfoj kaj interparolis kun la arboj. Sed la entedzinoj direktis siajn mensojn al la arboj pli malgrandaj kaj al la herbkampoj en la sunlumo trans la subo de l’ arbaroj; kaj ili vidis la prunelojn en la densejoj kaj la sovaĝajn pomojn kaj la ĉerizojn florantajn en la printempo kaj la verdajn plantaĵojn en la akvejoj somere kaj la semantajn herbojn en la aŭtunaj kampoj. Ili ne deziris interparoli kun tiuj aĵoj; sed ili volis, ke tiuj aŭskultu kaj obeu tion, kio estis al ili dirita. La entedzinoj ordonis, ke ili kresku laŭ ilia volo kaj elpuŝu foliojn kaj fruktojn laŭ ilia plaĉo; ĉar la entedzinoj deziris ordon, abundon kaj pacon (per kio ili intencis, ke la aĵoj restu tie, kie ili lokis ilin). Do la entedzinoj kreis ĝardenojn por enloĝado. Sed ni entoj daŭre vagadis, kaj nur de tempo al tempo ni venis al la ĝardenoj. Poste, kiam venis la Mallumo en la nordo, la entedzinoj transiris la Grandan Riveron kaj kreis novajn ĝardenojn kaj kultivis novajn kampojn, kaj ni vidis ilin malpli ofte. Post la forigo de la Mallumo la lando de la entedzinoj riĉe burĝonis, kaj iliaj kampoj estis plenaj de tritiko. Multaj homoj lernis la metiojn de la entedzinoj kaj ege honoris ilin; sed ni estis por ili nura legendo, sekreto en la kerno de l’ arbaro. Tamen jen ni ankoraŭ ĉi tie, dum la ĝardenoj de la entedzinoj estas dezertigitaj: la homoj nun nomas tion la Brunaj Terenoj.

» Mi memoras, ke okazis antaŭ tre longe — en la epoko de la milito inter Saŭrono kaj la homoj de l’ Maro — trafis min deziro denove vidi Fimbretilan. Tre bela ŝi ankoraŭ ŝajnis, kiam mi lastfoje vidis ŝin, kvankam malmulte simila al la iama entvirgulino. Ĉar la entedzinoj estis kurbaj kaj brunigitaj pro la laboro; la haroj sekigitaj de la suno ĝis koloro de matura tritiko kaj la vangoj kvazaŭ ruĝaj pomoj. Tamen iliaj okuloj estis daŭre la okuloj de nia popolo. Ni transiris Anduinon kaj venis en ilian landon; sed ni trovis ĝin dezerto: ĝi estis tute bruligita kaj elradikita, ĉar milito trapasis ĝin. Sed la entedzinoj ne estis tie. Longe ni vokis kaj longe ni serĉis; kaj ni demandis al ĉiuj renkontitoj, laŭ kiu vojo foriris la entedzinoj. Iuj diris, ke ili ne vidis ilin; kaj iuj diris, ke ili vidis ilin promenantaj okcidenten, kaj iuj diris orienten, kaj aliaj suden. Sed kien ajn ni iris, ni ne trovis ilin. Nia malĝojo estis tre profunda. Tamen vokis la sovaĝaj arbaroj kaj tien ni reiris, ĉar dum tre multaj jaroj ni kutimis de tempo al tempo eliri kaj serĉi la entedzinojn, marŝante vaste kaj larĝe kaj vokante ilin laŭ iliaj belaj nomoj. Sed dum la tempopasado ni iris pli malofte kaj vagis malpli foren. Kaj nun la entedzinoj estas por ni nuraj memoraĵoj kaj niaj barboj estas longaj kaj grizaj. La elfoj verkis multajn kantojn pri la Serĉado de la entoj kaj kelkaj kantoj transiris sur la langojn de homoj. Sed ni ne verkis kantojn tiuteme, ĉar sufiĉis al ni ĉanti iliajn belajn nomojn, kiam ni pensis pri la entedzinoj. Ni kredas, ke ni eble renkontiĝos denove en venonta tempo, kaj eble ni trovos ie landon, kie ni povos vivi kune kaj esti ambaŭ kontentaj. Sed estas aŭgurite, ke tio okazos nur kiam ni ambaŭ perdos ĉion, kion ni nun posedas. Kaj tre povas esti, ke tiu tempo finfine proksimiĝas. Ĉar se la praa Saŭrono detruis la ĝardenojn, ŝajnas probable, ke la hodiaŭa Malamiko velkigos ĉiujn arbarojn.

» Ekzistis elfa kanto, kiu priparolis tion, aŭ tiel mi komprenas ĝin. Ĝi kutime estis kantata ie-tie laŭlonge de la Granda Rivero. Tio neniam estis kanto enta, vidu: ĝi estus tre longa kanto en la enta lingvo! Sed ni konas ĝin parkere kaj zumas ĝin de tempo al tempo. Jen kiel ĝi sonas en via lingvo:

Ento:

Kiam printempo fagojn vekas, kaj en la branĉoj sukas,

kiam sovaĝa rojo lumas, kaj fruntojn vent’ viŝtukas

en temp’ longpaŝa, projundspira, kaj akras mont-aero,

revenu al mi! Venu diri, ke belas mia tero!

Entedzino:

Kiam printempas la kamparo, kaj oni semas grenon,

kiam majfloroj neĝobrile surkuŝas frukt-terenon,

kiam la suno kaj pluvetoj parfumas en l’ aero,

mi restos kaj ne venos mi, ĉar belas mia tero.

Ento:

Kiam surmondas la somero kaj en tagmez’ orplonĝa

por arboj disvolviĝas subfolie sorĉo sonĝa

en verdaj haloj, kaj la vent’ el okcidento fonas:

revenu al mi! Venu diri, ke mia ter’ plej bonas!

Entedzino:

Kiam somer’ varmigas fruktojn, kaj bruniĝas beroj,

kaj blankas spikoj, oras pajlo, vendiĝas rikolteroj:

miel’ kaj pomoj, kvankam vent’ el okcidento fonas

mi sub la sun’ ĉi tie restos, ĉar mia ter’ plej bonas!

Ento:

Kiam sovaĝa vintro venos, kiu l’ arbaron tranĉas,

kaj falas arboj, kaj la tagon senstela nokt’ formanĝas,

kiam el oriento ventas, tiam en pluv’ seneje

mi serĉos vin kaj vokos vin kaj al vi venos ree!

Entedzino:

Kiam kantfine en malhelo estos vintra veno,

kiam rompiĝis nuda branĉ’ kaj pasis lum’ kaj peno,

mi serĉos vin, atendos vin, ĝis ni kuniĝos ree

kaj kune iros laŭ la vojo tra la pluv’ seneje.

Ambaŭ:

Ni kune iros laŭ la vojo al la okcidento,

kaj malproksime trovos landon de la korkontento.

Arbobarbo finis sian kanton.

— Tia ĝi estas, — li diris. — Ĝi estas elfa kompreneble: malpezkora, hastvorta, kaj baldaŭ finita. Mi supozas, ke ĝi estas sufiĉe bela. Sed la entoj povus diri pli siaflanke, se ili disponus la tempon! Sed nun mi intencas stariĝi kaj dormi iom. Kie vi staros?

— Ni kutimas kuŝiĝi por dormi, — diris Gaja. — Ni fartos bone, kie ni estas.

— Ĉu kuŝiĝi por dormi! — diris Arbobarbo. — Nu kompreneble tiel! Hm, hum: mi forgesis: kantado de tiu kanto memorigis min pri malnovaj epokoj; mi preskaŭ supozis ke mi alparolas junajn entidojn, fakte. Nu, vi povos kuŝi sur la lito. Mi iras stari sub la pluvo. Bonan nokton!

Gaja kaj Grinĉjo grimpis sur la liton kaj kurbe kuŝiĝis inter la molaj herboj kaj filikoj. Tie estis freŝe kaj dolĉarome kaj varme. La lumoj malfortiĝis kaj la ardo de l’ arboj fadis; sed ekstere sub la arko ili vidis maljunan Arbobarbon staranta senmove kun la brakoj levitaj super la kapon. La helaj steloj rigardis desur la ĉielo kaj lumigis la falantan akvon verŝiĝantan sur liajn fingrojn kaj kapon kaj gutis, gutetis per centopaj arĝentaj akveroj al liaj piedoj. Aŭskultante la tintadon de l’ akveroj la hobitoj endormiĝis.


Ili vekiĝis trovante friskan sunon, kiu brilis en la grandan korton kaj sur la fundon de la golfeto. Ĉifonoj de alta nubo estis supre drivantaj laŭ forteta orienta vento. Arbobarbo estis nenie videbla; sed dum Gaja kaj Grinĉjo banis sin en la apudarka baseno, ili aŭdis lin zumi kaj kanti suprenvenante laŭ la pado inter la arboj.

— Hu, ho! Bonan matenon, Gaja kaj Grinĉjo! — li muĝis vidinte ilin. — Vi dormas longe. Mi jam iris plurcent paŝojn hodiaŭ. Nun ni trinkos iom kaj iros al Entmuteo.

Li verŝis por ili el ŝtona vazo du plenajn bovlojn, sed el malsama vazo. La gusto ne estis tia, kia ĝi estis la antaŭan vesperon: ĝi estis pli tereca kaj riĉa, pli nutra kaj manĝaĵsimila, por tiel diri. Dum la hobitoj trinkis sidante ĉe la litrando kaj mordetante pecetojn da elfa kuko (pli pro tio, ke ili sentis, ke manĝado estas necesa parto de la matenmanĝo, ol ĉar ili estis malsataj), Arbobarbo staris zumante en la enta aŭ la elfa aŭ iu fremda lingvo kaj rigardis la ĉielon.

— Kie estas Entmuteo? — Grinĉjo riskis demandi.

— Hu, he? Ĉu Entmuteo? — diris Arbobarbo sin turnante. — Ĝi estas ne loko, ĝi estas kunveno de entoj — kio ne okazas ofte nuntempe. Sed mi sukcesis persvadi sufiĉe grandan aron promesi, ke ili venos. Ni renkontiĝos tie, kie ni ĉiam renkontiĝis: Derndinglo nomas ĝin la homoj. Ĝi estas fore suda de ĉi tie. Ni devas alveni antaŭ la tagmezo.

Postnelonge ili ekiris. Arbobarbo portis la hobitojn sur siaj brakoj kiel pasinttage. Ĉe la elirejo de la korto li turniĝis dekstren, transpaŝis la rojon, kaj paŝegis suden ĉesube de grandaj falintaj deklivoj, kie arboj maloftis. Supre de tiuj la hobitoj vidis densejojn betulajn kaj sorpujajn, kaj post tiuj malhelajn suprenirantajn pinarbarojn. Baldaŭ Arbobarbo sin turnis iomete for de la montetoj kaj plonĝis en densajn boskojn, kie la arboj estis pli grandaj, pli altaj kaj pli densaj ol la arboj, kiujn la hobitoj vidis iam antaŭe. Dum kelka tempo ili malforte spertis tiun senton de sufokiĝo, kiun ili rimarkis, kiam ili la unuan fojon eniris Fangornon, sed tio baldaŭ pasis. Arbobarbo ne parolis al ili. Li zumis al si profunde kaj penseme, sed Gaja kaj Grinĉjo aŭdis neniujn efektivajn vortojn: tio sonis kiel bum, bum, rumbum, burar, bum bum, darar bum bum, darar bum, kaj tiel plu kun konstanta ŝanĝiĝo de notoj kaj ritmo. De tempo al tempo ŝajnis al ili, ke ili aŭdas respondon, ian zumon aŭ vibron de sono, kiu ŝajnis veni el la tero, aŭ el la branĉoj super iliaj kapoj, aŭ eble el la trunkoj de la arboj; sed Arbobarbo nek haltis nek turnis sian kapon flanken.


Ili vojaĝis longe — Grinĉjo provis kalkuli la “ent-paŝojn”, sed malsukcesis, perdiĝinte ĉirkaŭ tri mil — kiam Arbobarbo komencis malrapidigi siajn paŝojn. Subite li haltis, demetis la hobitojn kaj levis siajn kavigitajn manojn al la buŝo tiel, ke ili formis kavan tubon; poste li blovis aŭ vokis tra ili. Granda hum hom elsonoris kvazaŭ profundgorĝa korno en la arbaro kaj ŝajnis reeĥi de la arboj. De malproksime venis el pluraj direktoj simila hum hom, kiu estis ne eĥo, sed respondo.

Arbobarbo sidigis Gajan kaj Gringon sur siajn ŝultrojn kaj denove ekpaŝegis, de tempo al tempo eligante novan kornovokon, kaj ĉiufoje la respondoj estis pli laŭtaj kaj pli proksimaj. Tiamaniere ili finfine venis al io, kio aspektis kiel nepenetrebla muro de malhelaj ĉiamverdaj arboj, kiajn la hobitoj neniam antaŭe vidis: tiuj branĉiĝis jam de la radikoj kaj estis dense vestitaj per malhelaj glaceaj folioj kvazaŭ sendornaj ileksoj, kaj ili havis multajn rigidajn rekte starantajn florpintojn kun grandaj brilaj olivkoloraj burĝonoj.

Turniĝinte maldekstren kaj laŭirinte tiun heĝegon Arbobarbo venis post kelkaj paŝoj al mallarĝa enirejo. Tra ĝi pasis trivita pado kiu subite plonĝis laŭ longa apika deklivo. La hobitoj vidis, ke ili descendas al granda kavaĵo, ronda preskaŭ kiel bovlo, tre larĝa kaj profunda, kronita ĉe la rando per la alta malhela ĉiamverda heĝego. Interne ĝi estis glata kaj herbvestita, kaj malestis arboj krom tri tre altaj kaj belaj arĝent-betuloj, kiuj staris funde de la bovlo. Du aliaj padoj kondukis en la kavaĵon de l’ okcidento kaj de la oriento.

Pluraj entoj estis jam alvenintaj. Pliaj venis sur la aliaj padoj kaj kelkaj jam sekvis Arbobarbon. Dum ili proksimiĝis, la hobitoj gvatis ilin. Ili atendis vidi nombron da kreitoj tiel similaj al Arbobarbo, kiel unu hobito similas alian (almenaŭ laŭ okulo de fremdulo); kaj ili tre surpriziĝis vidante nenion tian. La entoj tiom malsimilis unu alian, kiom arboj arbojn: iuj tiom malsimilaj inter si, kiom unu arbo malsimilas alian kun sama nomo, sed tute aliaj kreskiĝo kaj historio; kaj iuj tiom diferencaj, kiom unu arbospeco de alia, kiel betulo de fago, kverko de abio. Estis kelkaj entoj pli maljunaj, barbohavaj kaj tuberozaj kiel arboj sanaj sed antikvaj (kvankam neniu el ili aspektis tiom antikva kiom Arbobarbo); kaj estis altaj fortaj entoj junmembraj kaj glathaŭtaj kiel vivzenitaj arbaranoj; sed mankis junaj entoj, mankis arbidoj. Entute ĉirkaŭ dudek kvar staris sur la larĝa herba fundo de la kavaĵo, kaj tiom multaj aliaj enmarŝadis.

Komence Gajan kaj Grinĉjon impresis ĉefe la varieco, kiun ili vidis: la multaj formoj kaj koloroj, la diferencoj de zonmezuro kaj alteco, la longeco de kruroj kaj brakoj, la nombro de fingroj sur la manoj kaj piedoj (iom inter tri ĝis naŭ). Kelkaj ŝajnis pli-malpli parencaj al Arbobarbo kaj memorigis al ili betulojn aŭ kverkojn. Sed estis alispecaj. Iuj revokis kaŝtanarbon: brunhaŭtaj entoj kun larĝaj disfingraj manoj kaj mallongaj dikaj kruroj. Iuj revokis fraksenon: altaj rektaj grizaj entoj kun multfmgraj manoj kaj longaj kruroj; iuj abion (la plej altaj entoj), kaj aliaj betulon, sorpujon kaj tilion. Sed kiam la entoj ĉiuj ĉirkaŭstaris Arbobarbon, iomete klinante siajn kapojn, murmurante per siaj lantaj muzikaj voĉoj, kaj rigardante longe kaj atente la fremdulojn, tiam la hobitoj vidis, ke ili estas ĉiuj samspecaj kaj ĉiuj havas samajn okulojn, ne ĉiuj tiel oldaj aŭ profundaj kiel tiuj de Arbobarbo, sed ĉiuj kun tiu sama lanta sendevia pensema esprimo kaj la sama verda flagro.

Tuj kiam la tuta trupo kunvenis en larĝa cirklo ĉirkaŭ Arbobarbo, komenciĝis stranga kaj nekomprenebla konversacio. La entoj komencis murmuri malrapide: jen unu aliĝis, poste alia, ĝis ĉiuj kune ĉantis laŭ longa ritmo leviĝanta kaj subiranta, jen pli laŭte unuflanke de la ringo, jen tie formortante kaj leviĝante al muĝego aliflanke. Kvankam li povis nek distingi nek kompreni la vortojn — li supozis, ke la lingvo estas la enta — Grinĉjo komence trovis la sonon tre agrable aŭskultinda; sed iom post iom lia atentemo ekvelkis. Post longa tempo (kaj la ĉantado ne donis signon pri ĉesemo) li konstatis sin scivolanta, ĉu pro tio ke la enta estas tia “malhasta” lingvo ili jam progresis post Bonan matenon; kaj se Arbobarbo volus nomumi ĉiujn, kiom da tagoj necesus por kanti ĉiujn nomojn. “Mi scivolas kiel oni diras entlingve jes kaj ne”, — li pensis. Li oscedis. Arbobarbo tuj atentis lin.

Hm, ha, hej, Grinĉjo mia! — li diris, kaj la ceteraj entoj ĉesigis sian ĉantadon. — Vi estas popolo hastema, tion mi forgesis; kaj ĉiuokaze estas lacige aŭskulti parolon, kiun vi ne komprenas. Vi rajtas nun alteriĝi. Mi sciigis al la Entmuteo viajn nomojn, kaj ili vidis vin, kaj ili konsentis, ke vi ne estas orkoj, kaj ke nova verso estu inkluzivita en la malnovaj listoj. Ni ankoraŭ ne progresis pli, sed tio estas rapida laboro en Entmuteo. Vi kaj Gaja rajtas ĉirkaŭpromeni en la kavaĵo, se vi volas. Troviĝas puto da bona akvo, se vi bezonas refreŝiĝon, tie fore ĉe la norda deklivo. Ankoraŭ parolotas kelkaj vortoj, antaŭ ol la Entmuteo vere komenciĝos. Mi venos vidi vin denove kaj rakontos, kiel progresas la aferoj.

Li demetis la hobitojn. Antaŭ ol formarŝi ili profunde riverencis. Tiu faro ŝajnis amuzi tre multe la entojn, se juĝi laŭ ties murmuroj kaj la flagrado de la okuloj; sed ili baldaŭ reiris al la propraj aferoj. Gaja kaj Grinĉjo supreniris la padon venantan el la okcidento kaj trarigardis la apertaĵon en la heĝego. Longaj arbokovritaj deklivoj leviĝis de la rando de l’ kavaĵo, kaj malproksime super la abioj de l’ plej fora firsto leviĝis akra kaj blanka pinto de alta monto. Sude maldekstre ili povis vidi la arbaron descendi al griza malproksimo. Tie fore estis pala verda briletaĵo, kiu laŭ konjektoj de Gaja estis ekvido de l’ ebenaĵoj de Rohano.


— Mi scivolas, kie estas Isengardo? — diris Grinĉjo.

— Mi ne tute certas, kie ni estas, — diris Gaja; — sed tiu monto estas probable Metedraso, kaj, se mi bone memoras, la ringo de Isengardo kuŝas en forkejo aŭ profunda fendaĵo je la ekstremo de l’ montaro. Ĝi estas probable sube post tiu ĉi granda firsto. Ŝajnas troviĝi ia fumo aŭ nebuleto tie, maldekstre de la pinto, ĉu vi ne opinias?

— Kia estas Isengardo? — diris Grinĉjo. — Mi scivolas, kion kapablas entoj fari pri ĝi ĉiuokaze.

— Ankaŭ mi, — diris Gaja. — Isengardo estas ia ringo el rokoj aŭ montoj, mi kredas, kun ebena loko interne kaj insulo aŭ pilastro el roko meze, nomita Ortanko. Sur ĝi Sarumano havas turegon. Troviĝas pordo, eble pli ol unu, en la ĉirkaŭa muro, kaj mi opinias, ke trafluas ĝin rivereto; ĝi venas el la montaro kaj fluadas plu tra la Breĉo de Rohano. Ĝi ne ŝajnas loko, kiun entoj kapablas trakti. Sed mi strange sentas pri ĉi entoj: ial mi ne kredas, ke ili estas tiel sendanĝeraj kaj, nu, ridindaj, kiel ili ŝajnas. Ili ŝajnas lantaj, kuriozaj kaj paciencaj, preskaŭ tristaj; kaj tamen mi kredas, ke ili povus agitiĝi. Se tio okazus, mi preferus ne esti inter la kontraŭuloj.

— Jes, — diris Grinĉjo. — Mi scias, kion vi celas diri. Eble temus pri diferenco inter maljuna bovino kuŝanta kaj penseme remaĉanta kaj taŭro impetiĝanta; kaj la ŝanĝiĝo povus okazi subite. Mi scivolas, ĉu Arbobarbo agitos ilin. Mi certas, ke li intencas provi. Sed al ili ne plaĉas agitiĝi. Arbobarbo mem agitiĝis hieraŭ vespere, kaj poste subpremis tion.

La hobitoj returniĝis. La voĉoj de la entoj daŭre leviĝis kaj subeniĝis en ilia konklavo. La suno jam supreniris sufiĉe alten por transrigardi la heĝegon: ĝi brilis sur la suproj de la betuloj kaj lumigis la nordan flankon de la kavaĵo per friska flava lumo. Tie ili vidis etan ekbrilan fonton. Ili marŝis laŭ la rando de l’ bovlego sube de l’ ĉiamverdaĵoj — estis agrable senti denove malvarmetan herbon ĉirkaŭ la piedfingroj kaj ne rapidemi — kaj poste ili degrimpis al la sputanta akvo. Ili trinkis iomete puran malvarman akran gluton, kaj sidiĝis sur muskokovritan ŝtonon rigardante la sunlumerojn sur la herbo kaj la ombrojn de l’ velantaj nuboj pasantajn sur la fundo de la kavaĵo. La murmurado de la entoj daŭradis. Tiu loko ŝajnis tre stranga kaj izolita, ekster ilia mondo kaj malproksime de ĉio okazinta al ili. Envolvis ilin granda sopiro pri la vizaĝoj kaj voĉoj de iliaj kunuloj, precipe pri Frodo kaj Sam, kaj pri Paŝegulo.

Finfine okazis paŭzo de la entaj voĉoj; kaj levante la kapojn ili vidis Arbobarbon venanta al ili kun alia ento ĉeflanke.

— Hm, hum, jen mi denove, — diris Arbobarbo. — Ĉu vi laciĝis aŭ spertas senpacienciĝon, hmm, ha? Nu bedaŭrinde vi devas ankoraŭ ne senpacienciĝi. Ni jam kompletigis la unuan stadion, sed mi ankoraŭ devas reklarigi aferojn al tiuj, kiuj loĝas malproksime de Isengardo, kaj al tiuj, kun kiuj mi ne povis kontaktiĝi antaŭ la Entmuteo, kaj poste ni devos decidi kion fari. Tamen decido pri kion fari ne okupas la entojn tiel longe kiel rakonti la faktojn kaj okazaĵojn, laŭ kiuj ili devas decidiĝi. Sed ne havas sencon nei, ke ni restos ĉi tie iom longe: tre verŝajne du tagojn. Do mi venigis al vi kunulon. Li havas entan domon proksime. Bregalado estas lia elfa nomo. Li diras, ke li jam decidiĝis, kaj al li ne necesas resti ĉe la Entmuteo. Hm, hm, li estas plej simila inter ni al ento hastema. Vi sekve devus bone akordiĝi. Adiaŭ. — Arbobarbo turniĝis kaj forlasis ilin.

Bregalado staris kelkan tempon rigardante gravmiene la hobitojn; kaj ili rigardis lin, scivolante kiam li montros signojn de “hasteco”. Li estis alta kaj ŝajnis esti unu el la pli junaj entoj; li havis sur la brakoj kaj kruroj haŭton glatan kaj briletan; liaj lipoj estis ruĝecaj, kaj lia hararo estis grizverda. Li povis kliniĝi kaj balanciĝi kiel svelta arbo pro la vento. Finfine li ekparolis, kaj lia voĉo, kvankam sonora, estis pli alta kaj pli klara ol tiu de Arbobarbo.

— Ha, hmm, miaj amikoj, ni iru promeni! — li diris. — Mi estas Bregalado, kio estas Rapidtrunko vialingve. Sed tio estas nur kromnomo, kompreneble. Oni tiel nomas min, de kiam mi diris jes al pliaĝulo, antaŭ ol li kompletigis sian demandon. Cetere, mi trinkas rapide kaj foriras, dum iuj ankoraŭ malsekigas siajn barbojn. Venu kun mi!

Li streĉis suben la du belformajn brakojn kaj donis po longfingran manon al la hobitoj. La tutan tagon ili kunpromenis en la arbaro, kantante kaj ridante; ĉar Rapidtrunko ofte ridis. Li ridis kiam aperis la suno de post nubo, li ridis kiam ili alvenis rojon aŭ fonton: tiam li kliniĝis kaj malsekigis plaŭde siajn piedojn kaj kapon per akvo; li ridis kelkfoje pro ia bruo aŭ flustro inter arboj. Kiam ajn li vidis sorpujon li haltis kelkan tempon elstreĉinte siajn brakojn, kantis kaj balanciĝis dumkante.

Je noktiĝo li kondukis ilin al sia enta domo: nenio krom muskokovrita ŝtono starigita sur gazoneroj sub verda teramaso. Sorpujoj kreskis cirkle ĉirkaŭ ĝi, kaj troviĝis akvo (kiel en ĉiuj entaj domoj), fonto bobelanta el la teramaso. Ili interparolis kelkan tempon, dum mallumo kovris la arbaron. Ne malproksime la voĉoj de la Entmuteo estis ankoraŭ aŭdeblaj; sed nun tiuj ŝajnis pli profundaj kaj malpli lakonaj, kaj de tempo al tempo iu granda voĉo leviĝis en alta kaj rapidiĝanta muzikeco dum la aliaj forvelkis. Sed apud ili Bregalado parolis milde en ilia propra lingvo, preskaŭ flustre; kaj ili sciiĝis, ke li estas popolano de Haŭtŝelo, kaj la tereno, en kiu ili loĝis, estis perfortita. Tio ŝajnis al la hobitoj tute sufiĉe klarigi lian “rapidecon” almenaŭ rilate la orkojn.

— En mia hejmo estis sorpujoj, — diris Bregalado, mallaŭte kaj malĝoje, — sorpujoj, kiuj enradikiĝis kiam mi estis entido, antaŭ multaj multaj jaroj en la kvieto de la mondo. La plej maljunaj estis plantitaj de la entoj en provo komplezi la entedzinojn, sed tiuj rigardis ilin, ridetis kaj diris, ke ili scias, kie kreskas floraro pli blanka kaj fruktoj pli riĉaj. Tamen neniuj arboj el tiu raso, la popolo de la Rozo, tiom belas laŭ mi. Kaj tiuj arboj kreskis, kreskadis ĝis ĉies ombro similis verdan halon, kaj iliaj ruĝaj beroj en la aŭtuno estis ŝarĝo, belo kaj mirindaĵo. Birdoj kutimis veni tien multnombre. Mi ŝatas birdojn, eĉ kiam ili babilaĉas; kaj la sorpujoj disponas pli ol sufiĉe da beroj. Sed la birdoj iĝis neamikecaj kaj avidaj kaj ŝiris la arbojn, teren ĵetis la fruktojn kaj ne manĝis ilin. Poste venis orkoj kun hakiloj kaj fortranĉis miajn arbojn. Mi venis kaj vokis ilin laŭ iliaj longaj nomoj, sed ili ne vibris, ili nek aŭdis nek respondis: ili kuŝis mortintaj.

Ho Orofarna, Lasemista, Karnemirja!

Ho sorpoarbo, ĉe la hararo la floroj kiom blankis!

Ho aorpoarb, mi vin vidis ĉarmi, kiam somer’ ne mankis,

la ŝelo helis,folioj belis, tre mildis voĉa sono:

kaj jen surkape kiom tre frape or-ruĝis via krono!

Ho sorpoarboj, jam mortaj haroj sekas kaj grizas lame;

la kron’ kaputas, la voĉo mutas, silenta porĉiame.

Ho Orofarna, Lasemista, Karnemirja!

La hobitoj endormiĝis aŭdante la mallaŭtan kantadon de Bregalado, kiu ŝajnis lamenti multlingve pri la pereo de la arboj, kiujn li amis.


Ankaŭ la postan tagon ili pasigis en lia societo, sed ili ne vagis malproksime de lia “domo”. La pliparton de la tempo ili sidis silente sub ŝirmo de la teramaso, ĉar la vento pli malvarmis, kaj la nuboj estis pli densaj kaj pli grizaj; malmultis la sunlumo, kaj malproksime la voĉoj de la entoj ĉe la Entmuteo plu leviĝis kaj subeniĝis, foje laŭtaj kaj fortaj, foje malaltaj kaj malĝojaj, foje pli rapidaj, foje malrapidaj kaj solenaj kiel mortkanto. Venis la dua nokto, kaj daŭre la entoj konklavis sub hastaj nuboj kaj intermitaj steloj.

La tria tago aŭroris malbela kaj ventoplena. Je sunleviĝo la entaj voĉoj leviĝis bruege kaj poste fordampiĝis denove. Kun pasado de la mateno, la vento malfortiĝis, kaj la aero iĝis atendeme peza. La hobitoj povis vidi, ke Bregalado aŭskultas atente, kvankam por ili en la kavaĵo de lia enta domo la sono de la Entmuteo mallaŭtis.

Venis la posttagmezo, kaj la suno, irante okcidenten al la montaro, elsendis longajn flavajn radiojn inter la fendetoj kaj truetoj de la nuboj. Subite ili konstatis, ke ĉio tre kvietas; staris la tuta arbaro en aŭskulta silento. Kompreneble, la entaj voĉoj ĉesis. Kion tio signifis? Bregalado estis staranta rekte kaj streĉite, rerigardante norden al Derndinglo.

Tiam aŭdiĝis krake kriego sonora: ra-hum-ra! La arboj vibris kaj kurbiĝis kvazaŭ ventobato trafus ilin. Sekvis alia paŭzo, kaj poste marŝmuziko komenciĝis kiel solenaj tamburoj, kaj super la ruliĝantaj taktoj kaj batoj ŝveliĝis voĉoj kantantaj alte kaj forte.

Ni venas kure kuntambure: ta-runda runda runda rure!

La entoj venis: ĉiam pli proksime kaj pli laŭte leviĝis ilia kanto:

Ni venas korne kaj tambure: ta runa-runa runa rure!

Bregalado levis la hobitojn kaj elpaŝis el sia domo.


Postnelonge ili vidis alproksimiĝi la marŝantan linion: la entoj svingiĝis antaŭen al ili grandpaŝe suben laŭ la deklivo. Arbobarbo antaŭis, kaj proksimume kvindek kunuloj sekvis lin po du egalpaŝe piede, batante la takton sur la koksoj per siaj manoj. Kiam ili alproksimiĝis, videblis la ekbriloj kaj flagroj en iliaj okuloj.

— Hum, hom! Jen ni venas kun eksplodo, jen ni venas finfine! — vokis Arbobarbo ekvidante Bregaladon kaj la hobitojn. — Venu, aliĝu al la Entmuteo! Ni ekiras. Ni ekiras al Isengardo!

— Al Isengardo! — la entoj kriis multvoĉe.

— Al Isengardo!

Al Isengardo! malgraŭ gardo de l’ ĉirkaŭaj ŝtonaj pordoj;

al Isengard’ enforta ard’ dum ŝtone nudas ĝiajfortoj,

ni iras, iras al milito, disfaligi ĝin kun spito;

ĉar brulas trunk’ kaj branĉoj brulas,forno muĝas — al milito!

Al land’ agaca marŝ’ minaca, ni tambure venas, venas;

al Isengard’ minace venas!

Minace kaj milite venas!

Tiel ili kantis marŝante suden.

Bregalado brilokule aliĝis apud Arbobarbo. La maljuna ento nun reprenis la hobitojn kaj surŝultrigis ilin, kaj tiel ili rajdis fiere antaŭ la kantanta trupo kun batantaj koroj kaj kapoj alte tenataj. Kvankam ili atendis, ke okazos io finfine, mirigis ilin la ŝanĝiĝo envolvinta la entojn. Tio ŝajnis nun tiel subita, kiel la elverŝiĝo de tajdo delonge barita de digo.

— La entoj finfine decidiĝis iom rapide, ĉu ne? — Grinĉjo riskis diri post kelka tempo, kiam la kantado momente ĉesis kaj aŭdiĝis nur la batado de manoj kaj piedoj.

— Ĉu rapide? — diris Arbobarbo. — Hum! Jes ja. Pli rapide ol mi atendis. Efektive mi ne vidis ilin tiel agititaj jam treege longe. Ni entoj ne ŝatas agitiĝi; kaj ni neniam agitiĝas, krom se estas al ni klare, ke niaj arboj kaj niaj vivoj troviĝas en granda danĝero. Tio ne okazis en la Arbarego depost la militoj inter Saŭrono kaj la Homoj de l’ Maro. Estas la orka agado, la malrespondeca hakado — rárum — sen eĉ la malinda senkulpigo de fajronutrado, kiu kolerigis nin; kaj la perfido far la najbaro, kiu devus helpi nin. Sorĉistoj devus kompreni pli bone: ili ja komprenas pli bone. Ekzistas neniu malbeno en la elfa, la enta, aŭ en la lingvoj de homoj sufiĉe severa por tia perfido. Bas Sarumano!

— Ĉu vi efektive rompos la pordegon de Isengardo? — demandis Gaja.

— Ho, hm, nu, ni ja povus, vidu! Vi eble ne scias, kiom ni estas fortaj. Eble vi aŭdis pri troloj? Ili estas potence fortaj. Sed troloj estas nur surogatoj, kreitaj de la Malamiko en la Granda Mallumo, moke je la entoj, kiel orkoj estas surogataj elfoj. Ni estas pli fortaj ol troloj. Ni estas kreitaj el la ostoj de la tero. Ni povas disspliti ŝtonon samkiel arbradikoj, nur pli rapide, multe pli rapide, se niaj mensoj agitiĝis! Se ni ne estos dehakitaj aŭ fajre detruitaj aŭ sorĉitaj, ni povos disfendi Isengardon je splitoj kaj fende diserigi ĝiajn murojn.

— Sed Sarumano klopodos malhelpi vin, ĉu ne?

— Hm, ha, jes, tiel estas. Tion mi ne forgesis. Efektive mi longe pripensis tion. Sed, vidu, multaj entoj estas pli junaj ol mi, je multaj arbovivoj. Nun ili ĉiuj estas agititaj, kaj ilia menso direktiĝas al unusola afero: disrompo de Isengardo. Sed baldaŭ ili komencos pensi denove: ili trankviliĝos iom, kiam ni sorbos nian vesperan trinkaĵon. Kian soifon ni havos! Sed lasu ilin nun marŝi kaj kanti! Longa vojo estas irota kaj antaŭ ni estas tempo por pensado. Valoras, ke ni ekiris.

Arbobarbo marŝis plu, kantante kelkan tempon kun la aliaj. Sed post iom da tempo lia voĉo murmuriĝis kaj denove silentiĝis. Grinĉjo povis vidi, ke lia maljuna frunto estas sulketita kaj nodoza. Finfine li rigardis supren, kaj Grinĉjo povis vidi en liaj okuloj esprimon malĝojan, malĝojan, sed ne malfeliĉan. En ili estis lumo, kvazaŭ la verda flamo sinkus pli profunden en la malhelajn putojn de lia pensado.

— Kompreneble, karaj amikoj, estas sufiĉe probable, — li malrapide diris, — ke ni iras al la propra finsorto: la lasta marŝado de la entoj. Sed se ni restus hejme kaj farus nenion, la finsorto ĉiuokaze trafus nin, pli aŭ malpli baldaŭ. Tiu penso delonge kreskis en niaj koroj; kaj tial ni marŝas nun. Tio ne estis hasta decido. Nun finfine la lasta marŝado de la entoj valoros kanton. Jes, — li suspiris, — ni eble helpos la ceterajn popolojn, antaŭ ol ni forpasos. Tamen mi ŝatus vidi realiĝon de la kantoj pri la entedzinoj. Mi kore ŝatus revidi Fimbretilan. Sed vidu, miaj amikoj, kantoj kiel arboj fruktas nur siatempe kaj siamaniere: kaj kelkfoje ili velkas maloportune.


La entoj paŝadis rapidpaŝe. Ili descendis en longan faldaĵon de la tero, kiu deklivis suden. Jam ili komencis supren grimpi, kaj supren, al la alta okcidenta firsto. La arboj maloftiĝis, kaj ili venis al disaj bosketoj da betuloj, kaj poste al nudaj deklivoj kie kreskis nur malmultaj magraj pinoj. La suno sinkis post la malhelan montodorson antaŭ ili. Grize krepuskiĝis.

Grinĉjo retrorigardis. La entoj estis plimultiĝintaj — aŭ kio okazis? Kie devus kuŝi la malklaraj nudaj deklivoj, kiujn ili trapasis, tie li pensis vidi boskojn da arboj. Sed tiuj moviĝis! Ĉu eblis, ke la arboj de Fangorno vekiĝis, kaj la arbaro leviĝas marŝante transmonten al la milito? Li viŝis siajn okulojn scivolante, ĉu dormo aŭ ombroj trompis lin; sed la grandaj grizaj formoj moviĝis senĉese antaŭen. Aŭdiĝis bruo kiel vento tra multaj branĉoj. La entoj jam proksimiĝis al la verto de la firsto, kaj kantado tute ĉesis. Noktiĝis, kaj sekvis silento: nenio aŭdeblis krom mallaŭta vibrado de la tero sub la piedoj de la entoj kaj susuro, ombro de flustro, kvazaŭ pro multaj drivantaj folioj. Fine ili ekstaris sur la supro kaj rigardis suben en malhelan puton: la grandan fendaĵon ĉe la montekstremo: Nan Kuruniro, la valo de Sarumano.

— Nokto envolvas Isengardon, — diris Arbobarbo.

5 La blanka rajdanto

Frostas eĉ miaj ostoj, — diris Gimlio, frapante per siaj brakoj kaj batante teron per siaj piedoj. La tago finfine venis. Je tagiĝo la kunuloj matenmanĝis tiel kiel eblis; nun en la kreskanta lumo ili pretiĝis esplori denove la terenon por postsignoj de la hobitoj.

— Kaj ne forgesu pri tiu maljunulo! — diris Gimlio. — Mi estus pli kontenta, se mi vidus spuron de boto.

— Kial tio kontentigus vin? — diris Legolaso.

— Ĉar maljunulo kies piedoj postlasis spurojn eble ne estus alia ol li ŝajnas esti, — respondis la gnomo.

— Eble, — diris la elfo, — sed peza boto eble ne lasus ĉi tie spurojn: la herbo estas profunda kaj resaltema.

— Tio ne perpleksus disirulon, — diris Gimlio. — Kurbiĝinta herbero sufiĉas, por ke Aragorno interpretu ĝin. Sed mi ne atendas, ke li trovos spurojn. Tio estis misa fantomo de Sarumano, kion ni hieraŭ nokte vidis. Mi certas, eĉ en la matena lumo. Eĉ nun liaj okuloj rigardas nin de Fangorno, eble.

— Estas tre verŝajne, — diris Aragorno, — tamen mi ne estas certa. Mi pensas pri la ĉevaloj. Vi diris hieraŭ nokte, Gimlio, ke ili estis fortimigitaj. Sed al mi ŝajnis, ke ne. Ĉu vi aŭdis ilin, Legolaso? Ĉu laŭ via opinio ili sonis kiel bestoj teruritaj?

— Ne, — diris Legolaso. — Mi klare aŭdis ilin. Se ne efikus la mallumo kaj nia propra timo, mi konjektus, ke temas pri bestoj ardaj pro ia subita ĝojo. Ili parolis laŭ maniero de ĉevaloj, renkontintaj amikon longe mankintan.

— Tion pensis mi, — diris Aragorno, — sed mi ne povos solvi la enigmon krom se ili revenos. Ek! La lumo rapide plifortiĝas. Unue mi rigardu kaj poste konjektu! Ni devas komenci ĉi tie, proksime al nia bivako, zorge serĉante la ĉirkaŭaĵon kaj progresante supren laŭ la deklivo al la arbaro. Trovi la hobitojn estas nia celo, kion ajn ni pensas pri nia nokta vizitinto. Se ili hazarde eskapis, ja ili nepre kaŝiĝis en la arboj aŭ ili estus vidataj. Se ni trovos nenion inter ĉi tie kaj la randoj de l’ arbarego, poste ni plenumos lastan serĉon sur la batalkampo kaj inter la cindroj. Sed tie troviĝas malmulte da espero: la rajdistoj de Rohano faris sian laboron tro diligente.


Dum kelka tempo la kunuloj rampis kaj palpis sur la tero. La arbo staris morne super ili, ties sekaj folioj jam pendantaj malrigide, klakis pro la malvarmega orienta vento. Aragorno malrapide formoviĝis. Li venis al la cindroj de la gardofajro apud la riverbordo, kaj poste komencis spuri la teron retro al la teramaseto, kie okazis la batalo. Subite li kliniĝis kaj proksimigis sian vizaĝon preskaŭ en la herbon. Poste, li alvokis la aliajn. Ili alkuris.

— Jen finfine ni trovas informon! — diris Aragorno. Li levis rompitan folion por ke ili vidu ĝin, grandan palan folion orkoloran, jam velkantan kaj bruniĝantan. — Jen folio de malorno el Lorieno, kaj jen sur ĝi nutraĵeretoj kaj ankoraŭ kelkaj pliaj nutraĵeretoj en la herbo. Kaj vidu! Apude kuŝas kelkaj pecoj de tranĉita ŝnureto!

— Kaj jen la tranĉilo, kiu tranĉis ilin! — diris Gimlio. Li kliniĝis kaj eltiris el herbotufo, en kiun premis ĝin ies peza piedo, mallongan segecan klingon. La tenilo, de kiu ĝi estis forrompita, kuŝis apude. — Ĝi estas orka armilo, — li diris, singardeme tenante ĝin kaj rigardante kun abomeno ĝian ĉizitan tenilon: oni formis ĝin kiel hidan kapon kun strabaj okuloj kaj rikanaĉa buŝo.

— Nu, jen la plej stranga enigmo, kiun ni ĝis nun trovis! — ekkriis Legolaso. — Ligita kaptito eskapas de la orkoj kaj ankaŭ de la ĉirkaŭaj rajdistoj. Li tiam haltas, dum ankoraŭ senŝirma, kaj tranĉas siajn ligaĵojn per orka tranĉilo. Sed kiel kaj kial? Ĉar se la kruroj estis ligitaj, kiel li marŝis? Kaj se liaj brakoj estis ligitaj, kiel li uzis la tranĉilon? Kaj se neniu el ambaŭ estis ligita, kial entute tranĉi la ŝnuretojn? Kontenta pri sia lerto li poste sidiĝis kaj manĝis kviete iom da vojpano! Tio en si mem sufiĉas por indiki, ke li estis hobito, sen la malorna folio. Post ĉio ĉi, supozeble, li flugiligis siajn brakojn kaj forbirdis ĉirpante en la arbojn. Devus esti facile trovi lin: necesos nur havi proprajn flugilojn!

— Okazis sorĉado ĉi tie, efektive, — diris Gimlio. — Kion faris tiu maljunulo? Kion vi diras, Aragorno, pri la interpreto de Legolaso? Ĉu vi povas superi ĝin?

— Eble jes, — diris Aragorno ridetante. — Troviĝas kelkaj aliaj signoj en la proksimo, kiujn vi ne pripensis. Mi konsentas, ke la kaptito estis hobito kaj certe havis liberajn krurojn aŭ manojn antaŭ ol veni ĉi tien. Mi konjektas, ke temis pri la manoj, ĉar tiuokaze la enigmo plifaciliĝas, kaj ankaŭ ĉar laŭ mia interpreto de la signoj li estis portita ĉi tien de orko. Sango elverŝiĝis tie for kelkajn paŝojn, ja orka sango. Ĉirkaŭ tiu ĉi loko estas profundaj spuroj de hufoj kaj indikoj, ke io peza estis fortrenita. La orkon mortigis rajdantoj, kaj poste la kadavro estis trenita al la fajro. Sed la hobito estis nevidita: li ne estis senŝirma, ĉar estis nokte, kaj li ankoraŭ havis sian elfan mantelon. Li estis elĉerpita kaj malsata, kaj ne estas mirinde, ke tranĉinte siajn ligaĵojn per la tranĉilo de sia falinta malamiko, li ripozis kaj manĝis iomete antaŭ ol forrampi. Sed estas konsole konstati, ke en la poŝo li havis iom da lembaso, eĉ se li forkuris sen havaĵo aŭ tornistro; tio, eble, estas tre hobitece. Mi diras li, kvankam mi esperas kaj konjektas, ke Gaja kaj Grinĉjo estis kune ĉi tie ambaŭ. Troviĝas tamen nenio, kio pruvas tion eksterdube.

— Kaj kiel laŭ via opinio okazis, ke unu aŭ alia el niaj amikoj hazarde havis liberan manon? — demandis Gimlio.

— Mi ne scias, kiel tio okazis, — respondis Aragorno. — Mi ankaŭ ne scias, kial orko forportis ilin. Certe ne por helpi ilian eskapon. Ne, prefere mi pensas, ke mi jam ekkomprenas ion, kio perpleksis min ekde la komenco. Kial, kiam Boromiro estis falinta, la orkoj kontentis pri kapto de Gaja kaj Grinĉjo? Ili ne serĉis la ceterajn, nek atakis nian bivakon; anstataŭe ili iris kiel eble plej rapide al Isengardo. Ĉu ili supozis, ke ili jam kaptis la Ringoportanton kaj ties fidelan kamaradon? Mi opinias, ke ne. Iliaj mastroj ne riskus doni tian klaran ordonon al orkoj, eĉ se ili scius tion mem; ili ne parolus malkaŝe al ili pri la Ringo: tiuj ne estas fidindaj servantoj. Sed mi opinias, ke al la orkoj estis ordonite kapti hobitojn vivantajn je ĉia kosto. Oni klopodis formalaperi kun la altvaloraj kaptitoj antaŭ la batalo. Eble okazis perfido, sufiĉe probabla ĉe tia popolo; iu granda kaj aŭdaca orko eble provis eskapi sola kun la rabaĵo propracele. Jen, tia estas mia rakonto. Aliajn oni povus elpensi. Sed pri tio ĉi ni rajtas kalkuli ĉiuokaze: almenaŭ unu el niaj amikoj eskapis. Nia tasko estas trovi kaj helpi lin antaŭ ol ni reiros al Rohano. Ni devas ne esti fortimigitaj de Fangorno, ĉar neceso pelis lin en tiun malhelan lokon.

— Mi ne scias, kiu fortimigas min pli: Fangorno aŭ penso pri longa vojo tra Rohano perpiede, — diris Gimlio.

— Do, ni iru en la arbaregon, — diris Aragorno.

Post nelonge Aragorno trovis aliajn signojn. Ĉe unu loko proksime al la bordo de Entvaŝo li alvenis spurojn de hobitoj, tro malpezaj por konstati per ili multon. Poste denove sub trunko de granda arbo ĉe la rando mem de l’ arbaro estis trovitaj pliaj indikoj. La tero estis nuda kaj seka kaj ne vidigis multon.

— Almenaŭ unu hobito staris ĉi tie kelkan tempon kaj retrorigardis; kaj poste li sin forturnis en la arbaron, — diris Aragorno.

— Do ankaŭ ni devas eniri, — diris Gimlio. — Sed al mi ne plaĉas la aspekto de tiu ĉi Fangorno; kaj oni avertis nin kontraŭ ĝi. Mi preferus, ke la ĉaso konduku al iu ajn alia loko!

— Laŭ mi, la arbaro ne sentiĝas misa, kion ajn diras la rakontoj, — diris Legolaso. Li staris rande de l’ arbaro, Miniĝante antaŭen, kvazaŭ li aŭskultus, kaj rigardante larĝokule en la ombrojn. — Ne, ĝi ne estas malvirta; aŭ la malvirto en ĝi estas tre malproksima. Mi kaptas nur la plej mallaŭtajn eĥojn de malhelaj lokoj, kie la koroj de la arboj nigras. Ne troviĝas malico proksime al ni; sed troviĝas gardemo kaj kolero.

— Nu, ĝi ne havas motivon koleri pri mi, — diris Gimlio. — Mi neniel damaĝis ĝin.

— Tre feliĉe, — diris Legolaso. — Tamen ĝi suferis damaĝon. Io okazas interne, aŭ estas okazonta. Ĉu vi ne sentas la streĉitecon? Ĝi rabas al mi la spiron.

— La aero sentiĝas al mi sufokeca, — diris la gnomo. — La arbaro pli helas ol Mornarbaro, sed ĝi estas mucida kaj malneta.

— Ĝi estas maljuna, tre maljuna, — diris la elfo. — Tiel maljuna, ke mi preskaŭ sentas min denove juna, kion mi ne spertis de kiam mi ekvojaĝis kun vi, infanoj. Ĝi estas maljuna kaj memorplena. Mi povus esti feliĉa ĉi tie, se mi venus en tagoj pacaj.

— Mi volonte kredas tion, — snufis Gimlio. — Vi estas arbara elfo ĉiuokaze, kvankam ĉiaj elfoj estas stranguloj. Tamen vi konsolas min. Kien vi iros, tien iros ankaŭ mi. Sed tenu la pafarkon preta al la mano, kaj mi tenos mian hakilon malstrikta en la zono. Ne por uzo kontraŭ arboj, — li haste aldonis, rigardante supren al la arbo, sub kiu ili staris. — Mi ne volas renkonti tiun maljunulon senaverte sen preta argumento, jen ĉio. Ni iru!


Tion dirinte, la tri ĉasantoj plonĝis en la arbaron de Fangorno. Legolaso kaj Gimlio lasis la spuradon al Aragorno. Troviĝis malmulto videbla. La arbara subo estis seka kaj kovrita de folia drivaĵo; sed konjektante, ke la fuĝintoj preferus resti proksimaj al la akvo, li ofte reiris al la bordoj de la rivereto. Tial okazis, ke li venis al la loko, kie Gaja kaj Grinĉjo trinkis kaj banis siajn piedojn. Tie, klare videblaj al ĉiuj, estis la piedsignoj de du hobitoj, unuj iom pli malgrandaj ol la aliaj.

— Bona novaĵo, — diris Aragorno. — Tamen la spuroj jam aĝas du tagojn. Kaj ŝajnas, ke de ĉi tie la hobitoj forlasis la akvobordon.

— Do kion ni faru nun? — diris Gimlio. — Ni ne povas serĉi ilin tra la tuta fortikaĵo Fangorno. Ni venis malbone ekipitaj. Se ni ne trovos ilin baldaŭ, ni neniom utilos al ili krom por sidiĝi kun ili kaj pruvi nian amikecon per kuna malsatado.

— Se vere nur tion ni povas fari, tion ni do devas fari, — diris Aragorno. — Ni iru pluen.

Ili fine venis al la apika abrupta ekstremaĵo de l’ Monto de Arbobarbo kaj suprenrigardis al la roka muro kun ties krudaj ŝtupoj kondukantaj ĝis la alta breto. Ekbriloj da sunlumo trapafis la rapidantajn nubojn, kaj la arbaro jam ŝajnis malpli griza kaj morna.

— Ni supreniru kaj ĉirkaŭrigardu! — diris Legolaso. — Mi ankoraŭ spertas mankon de spiro. Mi ŝatus gustumi dum kelka tempo aeron pli liberan.

La kunuloj grimpis supren. Aragorno venis lasta, moviĝante malrapide: li rigardis tre atente la ŝtupojn.

— Mi preskaŭ certas, ke la hobitoj supreniris ĉi tie, — li diris. — Sed troviĝas aliaj signoj, signoj tre strangaj, kiujn mi ne komprenas. Mi scivolas, ĉu ni vidos ion de tiu ĉi breto, kio helpos nin diveni kiun vojon ili sekvis poste?

Li stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis, sed li vidis nenion utilan. La breto frontis suden kaj orienten; sed nur oriente la videbleco apertis. Tie li vidis la arbosuprojn vice descendantajn al la ebenaĵo, kiun ili ĵus transiris.

— Ni vojaĝis laŭ pli longa vojo, — diris Legolaso. — Ni povus sendanĝere veni ĉi tien ĉiuj kune, se ni forlasus la Grandan Riveron je la dua aŭ tria tago kaj ekirus okcidenten. Malmultaj kapablas antaŭvidi, kien ilia vojo kondukos ilin, ĝis ili atingas ties finon.

— Sed ni ne volis veni al Fangorno, — diris Gimlio.

— Tamen ĉi tie ni estas — kaj bele enretigitaj, — diris Legolaso. — Vidu!

— Vidu kion? — diris Gimlio.

— Tie inter la arboj.

— Kie? Elfajn okulojn mi ne havas.

— Ĉit! Parolu malpli laŭte! Rigardu! — diris Legolaso fingromontrante. — Sube en la arbaro, retro laŭ la vojo, kiun ni ĵus trapasis. Estas li. Ĉu vi ne povas vidi lin irantan de arbo al arbo?

— Mi vidas, jam mi vidas! — siblis Gimlio. — Rigardu, Aragorno! Ĉu mi ne avertis vin? Jen la maljunulo. Vestita tute per malpuraj grizaj ĉifonoj: pro tio mi ne vidis lin komence.

Aragorno rigardis, kaj vidis kurban figuron, kiu moviĝis malrapide. Ĝi ne tre malproksimis. Ĝi aspektis kiel maljuna almozulo marŝanta lace, apoganta sin per kruda marŝbastono. Lia kapo estis klinita, kaj li ne rigardis al ili. Alilande ili salutus lin per afablaj vortoj, sed nun ili staris silentaj, ĉiu sentis strangan anticipon: alvenas io, kio posedas kaŝitan potencon — aŭ minacon.

Gimlio rigardis larĝokule dum iom da tempo, dum paŝon post paŝo la figuro proksimiĝis. Tiam subite, ne plu povante bridi sin, li ekkriis:

— Vian pafarkon, Legolaso! Streĉu ĝin! Pretiĝu! Estas Sarumano. Ne lasu lin paroli, aŭ trafi nin per sorĉaĵo! Pafu anticipe!

Legolaso prenis sian pafarkon kaj streĉis ĝin, malrapide kaj kvazaŭ rezistus alies volo. Li tenis sagon en la mano loze, sed ne metis ĝin al la kordo. Aragorno staris silenta, kun la vizaĝo atentema kaj koncentriĝa.

— Kial vi atendas? Kio estas al vi? — diris Gimlio per sibla flustro.

— Legolaso pravas, — diris Aragorno kviete. — Ni ne rajtas pafi maljunulon tiamaniere, nekonscian kaj ne alparolitan, kia ajn timo aŭ dubo envolvas nin. Rigardu kaj atendu!


Tiumomente la maljunulo rapidigis siajn paŝojn kaj venis laŭ surpriza rapideco ĝis la subo de la roka muro. Tie li subite rigardis supren, dum ili staris senmove rigardante suben. Aŭdiĝis neniu sono.

Lian vizaĝon ili ne povis vidi: li estis kapuĉita, kaj super la kapuĉo li portis larĝrandan ĉapelon, tiel, ke ĉiuj liaj trajtoj estis ombritaj, krom la pinto de lia nazo kaj lia griza barbo. Tamen al Aragorno ŝajnis, ke li ekvidas brileton de okuloj akraj kaj helaj el la ombro de la kapuĉita frunto.

Fine la maljunulo rompis la silenton:

— Ja feliĉe renkontite, miaj amikoj, — li diris mallaŭte. — Mi volas alparoli vin. Ĉu vi descendu aŭ mi algrimpu? — Ne atendante respondon li komencis grimpi.

— Nun! — kriis Gimlio. — Haltigu lin, Legolaso!

— Ĉu mi ne diris, ke mi volas alparoli vin? — diris la maljunulo. — Formetu tiun pafarkon, mastro elfo!

La pafarko kaj sago falis el la manoj de Legolaso, kaj liaj brakoj ekpendis loze ĉe liaj flankoj.

— Kaj vi, mastro gnomo, bonvolu forpreni la manon de via hakiltenilo ĝis mi venos supren! Tiujn argumentojn vi ne bezonos.

Gimlio abrupte tikis kaj poste staris senmova kiel ŝtono dum la maljunulo suprensaltis laŭ la ŝtuparo tiel lerte kiel kapro. La tuta laceco ŝajnis forlasinta lin. Kiam li surpaŝis la ŝtupon, okazis ekbrilo, tro mallonga por esti certa, subita ekapero de blanko, kvazaŭ estus momente vidigita vestaĵo kaŝita sub la grizaj ĉifonoj. La enspiro de Gimlio aŭdiĝis kiel laŭta siblo en la silento.


— Bone renkontite, mi diras denove! — diris la maljunulo, proksimiĝante al ili. Kiam li foris kelkajn paŝojn, li stariĝis klinite al sia marŝbastono, kun la kapo puŝita antaŭen, rigardante ilin el sub la kapuĉo. — Kaj kion vi faras en tiu ĉi loko? Elfo, homo kaj gnomo, ĉiu vestita elfmaniere. Sendube malantaŭ tio estas aŭskultinda rakonto. Tiajn aferojn oni malofte vidas ĉi tie.

— Vi parolas, kiel iu, kiu bone konas Fangornon, — diris Aragorno. — Ĉu ne vere?

— Ne tre bone, — diris la maljunulo: — tio estas studaĵo multviva. Sed mi venas ĉi tien de tempo al tempo.

— Ĉu mi rajtas scii vian nomon kaj poste aŭdi tion, kion vi volas diri al ni? — diris Aragorno. — La mateno pasas, kaj ni havas komision, kiu ne prokrastiĝu.

— Koncerne tion, kion mi volis diri, mi jam diris ĝin: Kion vi faras kaj kiun historion vi povas rakonti pri vi? Koncerne mian nomon! — Li abrupte malparolis, ridante longe kaj mallaŭte. Pro la sono Aragorno sentis tratremon, strangan fridan ekvibron; kaj tamen nek timon, nek teruron li spertis: prefere ĝi similis subitan gluton de akra aero, aŭ la vangofrapon de malvarma pluvo, kiu vekas maltrankvilan dormanton.

— Mian nomon! — rediris la maljunulo. — Ĉu vi ne jam divenis ĝin? Vi aŭdis ĝin antaŭe, ŝajnas al mi. Jes, vi aŭdis ĝin antaŭe. Sed ek do, kio pri via rakonto?

La tri kunuloj staris silentaj kaj tute ne respondis.

— Ekzistas kelkaj, kiuj ekdubis ĉu via komisio taŭgas por la rakonto, — diris la maljunulo. — Feliĉe mi scias iom pri ĝi. Vi spuras la piedsignojn de du junaj hobitoj, mi kredas. Jes, hobitoj. Ne gapu, kvazaŭ vi ne aŭdus antaŭe tiun strangan nomon. Vi aŭdis kaj ankaŭ mi aŭdis. Nu, ili grimpis ĉi tien antaŭhieraŭ; kaj ili renkontis iun, kiun ili ne atendis. Ĉu tio konsolas vin? Kaj nun vi ŝatus scii, kien oni kondukis ilin? Nu, nu, eble mi povas havigi al vi informon tiurilate. Sed kial ni staradas? Via komisio, vi komprenas, jam ne tiom urĝas, kiom vi supozis. Ni sidiĝu kaj estu malpli streĉitaj.

La maljunulo forturnis sin kaj aliris amaseton da falintaj ŝtonoj kaj rokoj sube de la malantaŭa klifo. Tuj, kvazaŭ sorĉo estus nuligita, la aliaj malstreĉiĝis kaj ekmoviĝis. La mano de Gimlio iris al la hakiltenilo. Aragorno elingigis sian glavon. Legolaso prenis sian pafarkon.

La maljunulo tute ne atentis, sed kliniĝis kaj sidigis sin sur malalta ebena ŝtono. Tiam lia griza mantelo disiĝis kaj ili vidis preterdube, ke li estas sube vestita tute blanke.

— Sarumano! — kriis Gimlio saltante al li hakil-en-mane. — Parolu! Diru al ni, kie vi kaŝis niajn amikojn! Kion vi faris pri ili? Parolu, aŭ mi fendos vian ĉapelon tiel, ke eĉ sorĉisto malfacile scios trakti tion!


La maljunulo estis tro agopreta. Li salte stariĝis kaj alsaltis la supron de granda roko. Tie li staris, subite altiĝinte, baŭmante super ili. Liaj kapuĉo kaj grizaj ĉifonoj estis forĵetitaj. Liaj blankaj vestaĵoj brilis. Li levis sian bastonon kaj la hakilo de Gimlio saltis el lia mano kaj falis sonore al la tero. La glavo de Aragorno, rigida en lia senmova mano, ekflamis per subita fajro. Legolaso elpuŝis laŭtan krion kaj pafis sagon alten en la aeron: ĝi malaperis en flama flagro.

— Mitrandiro! — li kriis. — Mitrandiro!

— Bone renkontite, mi rediras al vi, Legolaso! — diris la maljunulo.

Ili ĉiuj gapis al li. Liaj haroj estis blankaj kiel la neĝo en la sunlumo; kaj brile blanka estis lia robo; la okuloj sub liaj profundaj brovoj estis brilaj, pikantaj kiel la sunradioj; lia mano estis potencoplena. Mirigite, ĝoje kaj timplene ili staris kaj trovis neniujn direblajn vortojn.

Fine Aragorno ekmoviĝis.

— Gandalfo! — li diris. — Super nia espero vi revenas al ni en nia bezono! Kio vualis mian vidpovon? Gandalfo!

Gimlio diris nenion, sed lante genuiĝis, ombrumante siajn okulojn.

— Gandalfo, — la maljunulo rediris, kvazaŭ revokante el malnova memoro vorton longe neuzitan. — Jes, tio estis la nomo. Mi estis Gandalfo.

Li paŝis de sur la roko kaj, preninte sian grizan mantelon, volvis sin per ĝi: ŝajnis kvazaŭ la suno brilus, sed nun denove estis kaŝita en nubo.

— Jes, vi rajtas ankoraŭ nomi min Gandalfo, — li diris, kaj la voĉo estis la voĉo de ilia malnova amiko kaj gvidinto. — Stariĝu, mia bona Gimlio! Ne kulpas vi, kaj nenio malbona okazis al mi. Efektive, miaj amikoj, neniu el vi havas armilon, kiu kapablus damaĝi min. Estu gajaj! Ni renkontiĝis denove. Ĉe alterniĝo de la tajdo. Venas la granda ŝtormo, sed la tajdo alterniĝis.

Li metis sian manon sur la kapon de Gimlio, kaj la gnomo rigardis supren kaj subite ekridis:

— Gandalfo! — li diris. — Sed vi estas tute blankvestita!

— Jes, nun mi estas blanka, — diris Gandalfo. — Efektive mi estas Sarumano, oni preskaŭ povus diri, Sarumano tia, kia li devintus esti. Sed ek jam, sciigu min pri vi! Mi trapasis fajron kaj profundan akvon de kiam ni disiĝis. Mi forgesis multon, kion mi supozis scii, kaj lernis multon, kion mi forgesis. Mi povas vidi multajn aferojn en la foro, sed multajn aferojn proksimajn mi ne povas vidi. Rakontu al mi pri vi!


— Kion vi deziras scii? — demandis Aragorno. — Ĉio okazinta post nia disiĝo sur la ponto estus rakonto longa. Ĉu vi ne volas unue sciigi nin pri la hobitoj? Ĉu vi trovis ilin, kaj ĉu ili estas sekuraj?

— Ne, mi ne trovis ilin, — diris Gandalfo. — Super la valoj de Emin Muilo estis mallumo, kaj mi ne sciis pri ilia kaptiteco ĝis informis min la aglo.

— La aglo! — diris Legolaso. — Mi vidis aglon alte kaj fore: la lasta fojo estis antaŭ tri tagoj super Emin Muilo.

— Jes, — diris Gandalfo, — tiu estis Gvajhiro la Ventmastro, kiu savis min el Ortanko. Mi sendis lin antaŭen por gvati la riveron kaj kolekti informojn. Li vidas akre, sed li ne povas vidi ĉion okazantan sub montoj kaj arboj. Iujn aferojn li ja vidis kaj iujn aliajn mi mem vidis. La Ringo jam pasis ekster mian helpivon aŭ la helpivon de iu ajn el la Kunularo, kiu ekvojaĝis el Rivendelo. Ĝi preskaŭ riveliĝis al la Malamiko, sed ĝi eskapis. Mi iom partoprenis tion: ĉar mi sidis en alta loko, kaj mi luktis kontraŭ la Malhelan Turegon, kaj la Ombro forpasis. Tiam mi estis lacega, vere lacega; kaj mi longe promenis malhele pensante.

— Sekve vi scias pri Frodo! — diris Gimlio. — Kiel iras liaj aferoj?

— Mi ne scias. Li estis savita el granda danĝero, sed multaj aliaj ankoraŭ troviĝas antaŭ li. Li decidis iri sola al Mordoro kaj li ekvojaĝis: jen ĉio, kion mi scias.

— Ne sola, — diris Legolaso. — Ni opinias, ke Sam akompanis lin.

— ĉu vere? — diris Gandalfo, kaj aperis ekbrilo en liaj okuloj kaj rideto sur lia vizaĝo. — Ĉu efektive? Tio estas novaĵo al mi, tamen ĝi ne surprizas min. Bone! Tre bone! Vi malpezigis mian koron. Vi devas rakonti al mi pli. Nun sidiĝu apud mi kaj rakontu al mi la historion de via vojaĝo.


La kunuloj sidiĝis surtere apud liaj piedoj kaj Aragorno komencis la rakonton. Dum longa tempo Gandalfo diris nenion, kaj li starigis neniujn demandojn. Liaj manoj estis disfingre metitaj sur liaj genuoj, kaj liaj okuloj estis fermitaj. Fine, kiam Aragorno parolis pri la morto de Boromiro kaj pri ties lasta vojaĝo sur la rivero, la maljunulo suspiris.

— Vi ne rakontis ĉion, kion vi scias aŭ divenas, amiko mia Aragorno, — li diris kviete. — Kompatinda Boromiro! Mi ne povis vidi, kio okazis al li. Ĝi estis malfacila peno por tia viro: batalanto kaj mastro de homoj. Galadriela informis min, ke li estis en danĝero. Sed li eskapis en la fino. Mi ĝojas. Ne vane la junaj hobitoj akompanis nin, se nur pro la destino de Boromiro. Sed tio ne estas ilia sola rolo. Ili estis gviditaj al Fangorno kaj ilia alveno similis tian faladon de ŝtonetoj, kia kaŭzas lavangon en montaro. Eĉ dum ni interparolas ĉi tie, mi aŭdas ties fruan murmuradon. Plej bone Saramano ne estu for de la hejmo kiam rompiĝos la digo!

— Unu via trajto ne ŝanĝiĝis, kara amiko, — diris Aragorno: — vi daŭre parolas enigme.

— Kio? Ĉu enigme? — diris Gandalfo. — Ne! ĉar mi laŭtparolis al mi mem. Kutimo de maljunuloj: ili elektas la plej saĝan ĉeestanton por alparolo; la longaj klarigoj necesaj al la junuloj estas lacigaj. — Li ridis, sed la sono jam ŝajnis varma kaj bonkora kiel ekbrilo da sunlumo.

— Mi ne plu estas juna, eĉ laŭ kalkulo de la homoj el la antikvaj domoj, — diris Aragorno. — Ĉu vi ne volas pli klare malfermi vian penson al mi?

— Kion do mi diru? — diris Gandalfo kaj iomete paŭzis pensante. — Jen mallonge kiel mi nun vidas la aferojn, se vi volas ricevi pecon kiel eble plej klaran de mia menso. La Malamiko kompreneble jam delonge scias, ke la Ringo ien vagas kaj ke ĝin portas hobito. Li scias la nombron de nia Kunularo kiu ekvojaĝis el Rivendelo, kaj kiaj ni estas unuope. Sed li ankoraŭ ne perceptas klare nian celon. Li supozas, ke ni ĉiuj volis iri al Minaso Tirit; ĉar tion farus li mem sur nia loko. Kaj laŭ lia saĝo tio estus grava bato al lia potenco. Efektive, li forte timas, ne sciante kia potenculo povas subite aperi, utiligante la Ringon kaj atakante lin milite, celante subenĵeti kaj anstataŭi lin. Ke ni volus suben ĵeti lin kaj havi neniun sur lia loko, estas penso, kiu ne venas en lian kapon. Ke ni volus detrui la Ringon mem, ankoraŭ ne penetris lian plej malluman sonĝon. En tio sendube vi konstatos nian bonan fortunon kaj nian esperon. Ĉar imaginte militon, li ekirigis militon, kredante, ke li devas ne malŝpari la tempon; ĉar tiu kiu batas la unua, se li batas sufiĉe forte, eble ne devos bati plu. Do la fortojn, kiujn li longe preparis, li nun funkciigas, pli frue ol li intencis. Saĝa stultulo. Ĉar se li uzus sian tutan potencon por gardi Mordoron, tiel ke neniu povu eniri, kaj direktus sian tutan ruzon al ĉasado de la Ringo, tiam efektive espero forvelkus: nek la Ringo nek ties portanto povus longe eviti lin. Sed nun liaj okuloj rigardas malproksimen anstataŭ hejmproksimen; kaj plejparte li rigardas al Minaso Tirit. Jam tre baldaŭ lia forto atakos ĝin kvazaŭ ŝtormo.

» Ĉar li jam scias, ke la komisiitoj, kiujn li sendis embuski la Kunularon, denove malsukcesis. La Ringon ili ne trovis. Ili ankaŭ ne forportis ostaĝe iujn hobitojn. Se ili eĉ farus tiom malmulte, tio estus al ni peza bato, kaj eble mortiga. Sed ni ne mornigu niajn korojn, imagante testadon de ilia milda lojaleco en la malluma Turego. Ĉar la Malamiko malsukcesis — ĝis nun. Dank’ al Sarumano.

— Ĉu Sarumano ne estas perfidulo? — demandis Gimlio.

— Li ja estas, — diris Gandalfo. — Duoble. Kaj ĉu tio ne estas stranga? Nenio suferita de ni lastatempe ŝajnis tiel grava kiel la perfido far Isengardo. Taksata eĉ kiel estro kaj komandanto, Sarumano iĝis ege forta. Li minacas la homojn el Rohano kaj fortirigas ilian helpon el Minaso Tirit, ĝuste kiam la ĉefa bato proksimiĝas el la oriento. Tamen nefidinda armilo ĉiam endanĝerigas la manon. Ankaŭ Sarumano emas akiri mem la Ringon por si, aŭ almenaŭ kapti iujn hobitojn por siaj malvirtaj celoj. Do inter ili, niaj malamikoj nur sukcesis venigi Gajan kaj Grinĉjon mirinde rapide al Fangorno, kien ili alie neniam venus!

» Cetere, ili plenigis sin per novaj duboj, kiuj perturbas iliajn planojn. Neniu informo pri la batalo atingos Mordoron, dank’ al la rajdistoj el Rohano; sed la malhela Mastro scias, ke du hobitoj estis kaptitaj en Emin Muilo kaj forportitaj al Isengardo kontraŭ la volo de liaj propraj servistoj. Li jam devas timi tiel Isengardon kiel Minason Tirit. Se falos Minaso Tirit, estos malbone al Sarumano.

— Estas domaĝe, ke niaj amikoj troviĝas inter la du, — diris Gimlio. — Se neniu tereno disigus Isengardon kaj Mordoron, ili ja povus interbatali, dum ni spektus kaj atendus.

— La venkinto travivus pli forta ol ambaŭ kaj libera je duboj, — diris Gandalfo. — Sed Isengardo ne povas batali kontraŭ Mordoro, krom se Sarumano pli frue akirus la Ringon. Tion li jam neniam faros. Li ankoraŭ ne scias pri sia danĝero. Ja multon li ne scias. Tiel avide li volis kapti sian predon, ke li ne povis resti hejme, kaj li elvenis por renkonti kaj spioni siajn komisiitojn. Sed li venis tro malfrue, iom escepte, kaj la batalo finiĝis kaj estis ekster lia helpivo antaŭ ol li atingis ĉi tiun terenon. Li ne longe restis ĉi tie. Mi enrigardis lian menson kaj vidis lian dubemon. Mankas al li natura klereco. Li opinias, ke la rohananoj mortigis kaj bruligis ĉiujn sur la batalkampo; sed li ne scias, ĉu aŭ ne la orkoj alportis iujn kaptitojn. Kaj li ne scias pri la kverelo inter liaj servistoj kaj la orkoj de Mordoro, kiel li ankaŭ ne scias pri la Flugilhava Kuriero.

— Ĉu la Flugilhava Kuriero! — kriis Legolaso. — Tiun mi pafis per la pafarko de Galadriela super Sarn Gebiro, kaj mi faligis lin el la ĉielo. Li timplenigis nin. Kia nova teruraĵo estas tio ĉi?

— Tia, kian vi ne povas mortigi per sagoj, — diris Gandalfo. — Vi mortigis nur lian rajdbeston. Tio estis taŭga faro, sed la Rajdanto baldaŭ denove surseliĝis. Ĉar li estas nazgulo, unu el la naŭ, kiuj rajdas nun ĉevalojn flugilhavajn. Baldaŭ ilia teruro superombros la lastajn armeojn de niaj amikoj, forbarante la sunon. Sed al ili ankoraŭ ne estas permesate transiri la Riveron, kaj Sarumano ne konas tiun novan formon, en kiu la ringofantomoj estas vestitaj. Li pensadas ĉiam pri la Ringo. Ĉu ĝi ĉeestis dum la batalo? ĉu ĝi estis trovita? Kiel se Teodeno, Mastro de Markio, trovus ĝin kaj ekscius pri ĝia potenco? Tio estas la danĝero, kiun li perceptas, kaj li refuĝis al Isengardo por duobligi kaj triobligi sian atakon kontraŭ Rohano. Kaj la tutan tempon ekzistas alia danĝero, tre proksima, kiun li ne perceptas okupate de siaj ardaj pensoj. Li forgesis pri Arbobarbo.

— Nun vi denove alparolas vin mem, — diris Aragorno ridetante. — Arbobarbo ne estas konata al mi. Kaj mi divenis parton de la duobla perfido de Saramano; tamen mi ne vidas, kiel servas la alveno de la du hobitoj al Fangorno, krom kaŭzi al ni longan kaj senfruktan ĉasadon.

— Atendu momenton! — kriis Gimlio. — Alian aferon mi ŝatus scii unue. Ĉu tiu estis vi, Gandalfo, aŭ Sarumano, kiun ni vidis hieraŭ nokte?

— Tutcerte min vi ne vidis, — respondis Gandalfo, — sekve mi devas konjekti, ke vi vidis Sarumanon. Konstateble ni tiom similas unu la alian, ke oni devas pardoni vian deziron nekuraceble fendi mian ĉapelon.

— Bone, bone! — diris Gimlio. — Mi ĝojas, ke temis ne pri vi. Gandalfo ridis denove:

— Jes, mia bona gnomo, — li diris, — estas agrable ne erari ĉiupunkte. Tion mi ja scias mem tre bone! Sed kompreneble mi neniam kulpigis vin pro via bonvenigo de mi. Kiel povus fari tion mi, kiu tiel ofte konsilis al miaj amikoj, ke ili suspektu eĉ la proprajn manojn intertraktante kun la Malamiko. Benon al vi, Gimlio, filo de Gloino! Eble iutage vi vidos nin ambaŭ kune kaj juĝos inter ni!

— Sed la hobitoj! — Legolaso intermetis. — Ni longe vojaĝis serĉante ilin kaj ŝajnas, ke vi scias, kie ili estas. Kie ili nun estas?

— Kun Arbobarbo kaj la entoj, — diris Gandalfo.

— La entoj! — ekkriis Aragorno. — Do troviĝas vero en la malnovaj legendoj pri la loĝantoj en la arbarprofundoj kaj la gigantaj paŝtistoj de l’ arboj, ĉu? Ĉu ankoraŭ troviĝas entoj en la mondo? Mi supozis ilin nur memoraĵo el la tagoj praaj, se entute ili iam estis pli ol legendo el Rohano.

— Legendo el Rohano! — kriis Legolaso. — Ne, ĉiu elfo en Sovaĝujo kantis kantojn pri la maljunaj onodroj kaj ties longa malĝojo. Tamen eĉ inter ni ili estas nur memoraĵo. Se mi renkontus tian ankoraŭ promenantan en tiu ĉi mondo, tiam mi efektive denove sentus min juna! Sed Arbobarbo: tio estas nur traduko de Fangorno en la Komunan Lingvon; tamen vi parolas pri persono. Kiu estas tiu ĉi Arbobarbo?

— Ha, nun vi postulas multon, — diris Gandalfo. — Tiu malmulto, kiun mi scias pri lia longa lanta historio, fariĝus rakonto, por kiu ni ne disponas tempon. Arbobarbo estas Fangorno, la gardisto de l’ arbarego. Li estas la plej maljuna el la entoj, la plej maljuna vivanto, kiu ankoraŭ promenas sub la suno sur tiu ĉi Mez-Tero. Mi vere esperas, Legolaso, ke vi eble iam renkontos lin. Gaja kaj Grinĉjo estis bonŝancaj: ili renkontis lin ĉi tie, ĝuste kie ni sidas. Li venis ĉi tien antaŭ du tagoj kaj forportis ilin al sia loĝejo en la foro ĉe la radikaro de la montoj. Li ofte venas ĉi tien, precipe kiam lia menso estas maltrankvila kaj ĝenas lin onidiroj el la ekstera mondo. Mi vidis lin antaŭ kvar tagoj paŝeganta inter la arboj, kaj mi opinias, ke li vidis min, ĉar li paŭzis; sed mi ne parolis, ĉar mi estis peza pro la pensoj kaj laca post mia lukto kontraŭ la Okulo de Mordoro; kaj ankaŭ li ne parolis, nek vokis mian nomon.

— Eble ankaŭ li supozis vin Sarumano, — diris Gimlio. — Sed vi parolas pri li kvazaŭ pri amiko. Mi supozis, ke Fangorno estas danĝera.

— Ĉu danĝera! — kriis Gandalfo. — Kaj ankaŭ mi, tre danĝera: pli danĝera ol iu ajn renkontota de vi, krom se vi estos vive trenata antaŭ la seĝon de la Malluma Mastro. Kaj Aragorno estas danĝera, kaj Legolaso estas danĝera. Vi estas ĉirkaŭita de danĝeroj, Gimlio filo de Gloino; ĉar vi mem estas danĝera viamaniere. Certe la arbarego Fangorno estas danĝeroplena — ne malpleje por tiuj, kiuj tro agopretas hakile; kaj Fangorno mem, ankaŭ li estas danĝeroplena; tamen malgraŭ tio li estas saĝa kaj bonfarema. Sed nun lia longa lanta kolero ekelverŝiĝas kaj plenigas la tutan arbaregon. La alveno de l’ hobitoj kaj la informoj, kiujn ili alportis, igis ĝin elverŝiĝi: baldaŭ ĝi fluos inunde; sed ĝia tajdo estas direktita kontraŭ Sarumanon kaj la hakilojn de Isengardo. Io estas okazonta, kiu ne okazis depost la Praaj Tagoj: la entoj vekiĝos kaj trovos, ke ili estas fortaj.

— Kion ili faros? — demandis Legolaso mirigite.

— Mi ne scias, — diris Gandalfo. — Mi opinias, ke ili mem ne scias. Mi scivolas. — Li silentiĝis, kun la kapo penseme klinita.


La aliaj rigardis lin. Ekbrilo de sunlumo tra nuboj pasantaj trafis liajn manojn, kiuj nun kuŝis polmosupre sur lia sino: ili ŝajnis plenigitaj de lumo kiel tason plenigas akvo. Finfine li suprenrigardis rekte al la suno.

— La mateno foruziĝas, — li diris. — Baldaŭ ni devos ekiri.

— Ĉu ni iros trovi niajn amikojn kaj vidi Arbobarbon? — demandis Aragorno.

— Ne, — diris Gandalfo. — Ne tiun vojon vi devos iri. Mi parolis vortojn esperoplenajn. Sed nur esperoplenajn. Espero ne estas venko. Milito atencas nin kaj ĉiujn niajn amikojn, milito, en kiu nur uzado de la Ringo kapablus certigi nin pri venko. Tio plenigas min de granda malĝojo kaj granda timo: ĉar multo estas detruota kaj ĉio eble perdiĝos. Mi estas Gandalfo, Gandalfo la Blanka, sed Nigra eĉ pli potencas.

Li stariĝis kaj forrigardis orienten, mane ombrumante la okulojn, kvazaŭ li vidus aferojn malproksimajn, kiujn neniu el ili povis vidi. Poste li skuis sian kapon.

— Ne, — li diris mallaŭte, — tio progresis trans nian atingopovon. Almenaŭ pri tio ni ĝoju. Ne plu eblas tentiĝi al uzado de l’ Ringo. Ni devas malsupreniri fronte al danĝero preskaŭ malesperiga, sed tiu lasta mortminaco estas forigita. — Li turniĝis. — Atentu, Aragorno, filo de Aratorno! Ne bedaŭru vian elekton en la valo de Emin Muilo, nek nomu tion vana persekutado. Vi elektis inter duboj la vojon, kiu ŝajnis ĝusta: la elekto estis prava kaj ĝi estas pravigita. Ĉar tiel ni renkontiĝis ĝustatempe, kaj alie eble ni renkontiĝus tro malfrue. Sed la serĉado por viaj kunuloj finiĝis. Via venonta vojaĝo estas signita per via donita promeso. Vi devos iri al Edoraso kaj aliri Teodenon en ties halo. Ĉar vi estas bezonata. La lumon de Andurilo oni jam devas malkovri en la batalo jam delonge atendita. Ekzistas milito en Rohano, kaj pli grava misaĵo: Teodeno statas malbone.

— Do mi ne plu revidos la gajajn junajn hobitojn, ĉu? — diris Legolaso.

— Tion mi ne diris, — diris Gandalfo. — Kiu scias? Paciencu. Iru kien vi devas iri, kaj esperu! Al Edoraso! Ankaŭ mi iras tien.

— Longa marŝo estas tio por viro, ĉu juna ĉu maljuna, — diris Aragorno. — Mi timas, ke la batalo finiĝos longe antaŭ ol mi venos tien.

— Ni vidos, ni vidos, — diris Gandalfo. — Ĉu vi venos nun kun mi?

— Jes, ni ekiros kune, — diris Aragorno. — Sed mi ne dubas, ke vi venos tien antaŭ mi, se vi volos. — Li stariĝis kaj longe rigardis Gandalfon. La aliaj silente rigardis ilin starantajn tie fronte unu al la alia. La griza figuro de la viro, Aragorno filo de Aratorno, estis alta kaj ŝtone severa, kun la mano sur la tenilo de la glavo; li aspektis kvazaŭ reĝo el la maraj nebuloj surpaŝus la bordojn de homoj malpli grandiozaj. Antaŭ li ĝibiĝis la maljunula figuro, blanka, nun brilanta pro ia lumo ĉendita interne, kurba, ŝarĝita de jaroj, sed posedanta potencon pli grandan ol la potenco de reĝoj.

— Ĉu mi ne prave diris, Gandalfo, — diris Aragorno finfine, — ke vi povus iri kien ajn vi volus pli rapide ol mi? Kaj ankaŭ tion ĉi mi diras: vi estas nia estro kaj nia standardo. La Malluma Mastro havas Naŭ. Sed ni havas Unu, pli potencan ol ili: la Blankan Rajdanton. Li trapasis la fajron kaj la abismon, kaj lin ili timos. Ni iros tien, kien li gvidos.

— Jes, kune ni sekvos vin, — diris Legolaso. — Sed unue, malŝarĝus mian koron, Gandalfo, aŭdi, kio okazis al vi en Morio. Ĉu vi ne volas rakonti al ni? ĉu vi ne povas paŭzi eĉ por sciigi al viaj amikoj, kiel vi saviĝis?

— Mi jam paŭzis tro longe, — respondis Gandalfo. — Tempo urĝas. Sed se jaro estus disponebla, mi ne rakontus al vi la tuton.

— Do rakontu al ni, kion vi volas kaj la tempo permesas! — diris Gimlio. — Ek, Gandalfo, sciigu al ni, kion vi spertis kun la balrogo.

— Tiun ne nomu! — diris Gandalfo, kaj momente ŝajnis, ke dolornubo trapasis lian vizaĝon, kaj li sidis silenta, aspektante morte maljuna. — Longe mi falis, — li diris finfine, malrapide, kvazaŭ nur malfacile repensante. — Mi falis longe, kaj li falis kun mi. Lia fajro ĉirkaŭis min. Mi estis brulvundita. Tiam ni plonĝis en profundan akvon kaj ĉio estis senluma. Frida tio estis kiel la tajdo de morto: ĝi preskaŭ glaciigis mian koron.

— Profunda estas la abismo, kiun traarkas la Durina Ponto, kaj neniu iam sondis ĝin, — diris Gimlio.

— Tamen ĝi havas fundon, preter lumo kaj scio, — diris Gandalfo. — Tien mi finfine venis ĝis la plej fora ŝtona fundamento. Li daŭre akompanis min. Lia fajro estis estingita, sed jam li estis io ŝlima, pli forta ol strangola serpento. Ni luktis fore sub la viva tero, kie la tempon oni ne kalkulas. Ĉiam denove li ekkaptis min kaj ĉiam denove mi hakis lin, ĝis fine li fuĝis en la senlumajn tunelojn. Ilin ne konstruis la popolo de Durino, Gimlio filo de Gloino. Forege sub la plej profunda fosado de la gnomoj la mondon maĉas aĵoj sennomaj. Eĉ Saŭrono ne konas ilin. Ili estas pli aĝaj ol li. Nun mi promenis tie, sed mi alportos neniun raporton, kiu malheligu la tagan lumon. En tiu malespero mia sola espero estis mia malamiko, kaj mi persekutis lin kaptinte lian kalkanon. Tiel li gvidis min finfine ĝis la sekretaj vojoj de Ĥazad-Dumo: tro bone li konis ilin ĉiujn. Ĉiam supren ni jam iris, ĝis ni venis la Senfinan ŝtuparon.

— Longe tiu estis perdita, — diris Gimlio. — Multaj diradis, ke neniam ĝi estis konstruita krom legende, sed aliaj diris, ke ĝi estis detruita.

— Ĝi estis konstruita, kaj ĝi ne estas detruita, — diris Gandalfo. — Ekde la plej funda kelego ĝis la plej alta pinto ĝi supreniris, ascendante laŭ seninterrompa spiralo de multmilaj ŝtupoj, ĝis ĝi eliris fine en la Durina Turo ĉizita el la viva roko de Zirak-Zigilo, pinaklo de Silvertino.

» Tie sur Celebdilo estis soleca fenestro en la neĝo, kaj antaŭ ĝi troviĝis malvasta spaco, kapturniga aglonesto super la nebuletoj de l’ mondo. Tie la suno brilis arde, sed ĉio sube estis nubvolvita. Li elsaltis, kaj ĝuste kiam mi venis malantaŭe, li denove ekflamis. Ĉeestis neniu atestanto, alie eble en postepoko oni ankoraŭ kantus pri la Lukto sur la Pinto. — Subite Gandalfo ridis. — Sed kion oni dirus kante? Tiuj, kiuj rigardis de fore supozis, ke la monton kronas ŝtormado. Tondron ili aŭdis, kaj fulmo, ili diris, batis al Celebdilo kaj resaltis diserigita je fajrolangoj. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉirkaŭ ni leviĝis granda fumo, nebuleca kaj vapora. Glacio falis kvazaŭ pluvo. Mi deĵetis mian malamikon, kaj li falis el la alta loko kaj frakasis la montflankon, kie li trafis ĝin en sia ruiniĝo. Poste mallumo envolvis min kaj mi forvagis el pensado kaj tempo kaj mi suriris longe vojojn, pri kiuj mi ne rakontos.

» Nuda mi estis resendita — por mallonga tempo ĝis mia tasko estos finita. Kaj nuda mi kuŝis sur la montosupro. La turo malantaŭe estis polviĝinta, la fenestro malaperinta; la ruina ŝtuparo estis ŝtopita per bruligitaj kaj rompitaj ŝtonoj. Mi estis sola, forgesita, sen eskapebleco sur la malmola korno de la mondo. Tie mi kuŝis gapante supren dum la steloj preterradis, kaj ĉiu tago estis tiel longa kiel vivepoko de la tero. Mallaŭte al miaj oreloj venis la akumulita murmurado de ĉiuj landoj: la ekestiĝo kaj la mortado, la kantoj kaj la ploroj, kaj la malrapida ĉiamdaŭra ĝemado de troŝarĝita ŝtono. Kaj fine Gvajhiro la Ventmastro denove trovis min, kaj li levis min kaj forportis min.

» — Mia ĉiama sorto estas ŝarĝi vin, amiko dumbezona, — mi diris.

» — Ŝarĝo vi foje estis, — li respondis, — sed nun ne tia. Malpeza kiel cigna plumo vi estas en mia krifo. La suno trabrilas vin. Efektive al mi ŝajnas, ke vi ne plu bezonas min: se mi lasus vin fali, vi nur flosus laŭ la vento.

» — Ne lasu min fali! — mi elpuŝis, ĉar mi sentis denove en mi vivon. — Portu min al Lotlorieno!

» — Tiel ja ordonis la Damo Galadriela, kiu sendis min serĉi vin, — li respondis.

» Tiel okazis, ke mi venis al Karas Galadono kaj konstatis, ke vi nur antaŭ nelonge foriris. Mi restis tie en la senaĝa tempo de tiu lando, kie la tagoj alportas kuracon, ne kadukiĝon. Kuracon mi trovis, kaj mi estis vestita per blanko. Konsilojn mi donis kaj konsilojn prenis. El tie laŭ strangaj vojoj mi venis, kaj mesaĝojn mi portas al iuj el vi. Al Aragorno mi laŭordone devas diri:

Dunadanoj nun kie, Elesar’, Elesaro?

Kial disvagas via parencaro?

Nun la perditoj jam devas eltajdi,

kaj la Griza Korpuso el nordo alrajdi.

Sed mallumas la pado de via fatalo:

mortintoj spionas pri l’ voj’ al la maro.

Al Legolaso ŝi sendis jenon:

Legolas’ Verdfolio, jam en la arbaro

vi vivis en ĝoĵo. Vin gardu de l’ maro!

Se borde vi aŭdos la kriĉon de l’ mevo,

prosperos ne plu en arbar’ via revo.

Gandalfo eksilentis kaj fermis siajn okulojn.

— Do neniun mesaĝon ŝi sendis al mi? — diris Gimlio kaj klinis sian kapon.

— Malklaraj estas ŝiaj vortoj, — diris Legolaso, — kaj malmulton ili signifas al la ricevintoj.

— Tio ne konsolas, — diris Gimlio.

— Kio do? — diris Legolaso. — Ĉu vi volas, ke ŝi parolu al vi malkaŝe pri via morto?

— Jes, se nenio alia dirindus.

— Kio estas tio? — diris Gandalfo, malfermante siajn okulojn. — Jes, mi opinias, ke mi kapablas diveni, kion signifas ŝiaj vortoj. Mi pardonpetas, Gimlio! Mi meditis denove pri la mesaĝoj. Sed efektive ŝi sendis al vi vortojn kaj nek malklarajn, nek malĝojajn.

» — Al Gimlio, filo de Gloino, — ŝi diris, — transdonu saluton de lia Damo. Portanto de miaj haroj, kien ajn vi iras, mia penso akompanas vin. Sed zorgu almeti vian hakilon al la arbo ĝusta!

— En feliĉa horo vi revenis al ni, Gandalfo, — kriis la gnomo, kapriolante dum li laŭte kantis en la stranga gnoma lingvo. — Ek, ek! — li kriis, svingante sian hakilon. — Ĉar la kapo de Gandalfo estas jam dankata, ni trovu kapon prave fendendan!

— Tia ne estos longe serĉata, — diris Gandalfo, stariĝante de sur la seĝo. — Venu! Ni jam eluzis la tutan tempon, permesatan al kunveno de disestintaj amikoj. Jam necesas rapidi.


Li volvis sin denove per sia malnova ĉifona mantelo, kaj gvidis ilin sur la vojon. Sekvante lin ili subeniris rapide de la alta breto kaj reiris tra la arbaro laŭ la bordo de Entvaŝo. Ili neniun plian vorton parolis ĝis ili staris denove sur la herbo for de la rando de Fangorno. Iliaj ĉevaloj tute ne estis videblaj.

— Ili ne revenis, — diris Legolaso. — La marŝo estos laciga!

— Mi ne marŝos. La tempo urĝas, — diris Gandalfo. Poste, levante sian kapon li eligis longan fajfon. Tiel klara kaj penetra estis la noto, ke la aliaj staris mirigitaj, aŭdante tian sonon el tiuj maljunaj barbaj lipoj. Trifoje li fajfis; kaj tiam ŝajnis al ili, ke ili aŭdas mallaŭtan kaj foran henon de ĉevalo alportita de la ebenaĵo per la orienta vento. Ili atentis scivolante. Post nelonge aŭdiĝis sono de hufoj, komence apenaŭ pli ol tremeto de la tero perceptebla nur de Aragorno, dum li kuŝis sur la herbo, poste pli kaj pli laŭtiĝanta kaj klariĝanta ĝis rapida takto.

— Venas pli ol unu ĉevalo, — diris Aragorno.

— Certe, — diris Gandalfo. — Ni estas tro peza ŝarĝo por unu ĉevalo.

— Ili estas tri, — diris Legolaso, rigardante al la ebenaĵo. — Vidu kiel ili kuras! Jen Hasufelo, kaj jen apud ĝi mia amiko Arodo. Sed estas alia, kiu kuregas antaŭe: ĉevalo tre granda. Ties similulon mi neniam antaŭe vidis.

— Kaj neniam vidos denove, — diris Gandalfo. — Tiu estas Ombrofakso. Ĝi estas la ĉefa en la Mearasoj, princo de l’ ĉevaloj, kaj eĉ Teodeno, reĝo de Rohano, neniam vidis pli grandiozan. Ĉu ĝi ne brilas kiel arĝento kaj kuras tiel flue, kiel rapida rojo? Ĝi venis por mi: la ĉevalo de la Blanka Rajdanto. Ni iros kune al batalo.

Ĝuste dum parolis la maljuna sorĉisto, la granda ĉevalo paŝegis al ili supren laŭ la deklivo; ĝia felo brilis kaj ĝiaj kolharoj fluis pro la vento de ĝia rapideco. La du aliaj sekvis ne tre malantaŭe. Tuj kiam Ombrofakso vidis Gandalfon, ĝi bridis sian kuradon kaj henis laŭte; poste ĝi trotis milde antaŭen, klinis sian fieran kapon kaj frotis siajn grandajn naztruojn sur la nuko de la maljunulo.

Gandalfo karesis ĝin.

— Longas la vojo el Rivendelo, mia amiko, — li diris, — sed vi estas saĝa kaj rapida kaj venas laŭ la bezono. Malproksimen ni rajdu jam kune, kaj neniam denove disiĝu en tiu ĉi mondo!

Baldaŭ la aliaj ĉevaloj alvenis kaj staris kviete apude, kvazaŭ atendante ordonojn.

— Ni iros tuj al Meduseldo, la halo de via mastro Teodeno, — diris Gandalfo, alparolante ilin seriozmiene. Ili klinis siajn kapojn. — La tempo urĝas, do kun via permeso, miaj amikoj, ni ekrajdos. Mi petagas, ke vi tiom rapidu, kiom vi povas. Hasufelo portos Aragornon kaj Arodo Legolason. Gimlio sidiĝos antaŭ mi, kaj laŭ sia konsento Ombrofakso portos nin ambaŭ. Ni atendos nun nur por iom trinki.

— Jam mi komprenas parton de la pasintnokta enigmo, — diris Legolaso leĝere sursaltante la dorson de Arodo. — Eble niaj ĉevaloj komence fuĝis pro timo, sed poste ili renkontis Ombrofakson, sian ĉefon, kaj salutis ĝin ĝoje. Ĉu vi sciis, ke ĝi estas proksime, Gandalfo?

— Jes, mi sciis. Mi turnis miajn pensojn al ĝi, ordonante ĝin rapidi; ĉar hieraŭ ĝi estis fora en la sudo de tiu ĉi lando. Rapide ĝi portu min reen!


Gandalfo parolis nun al Ombrofakso, kaj la ĉevalo ekiris sufiĉe rapide, sed ne pli rapide ol kapablis la aliaj. Post iomete da tempo ĝi subite sin turnis kaj elektinte lokon, kie la bordoj malpli altis, ĝi travadis la riveron kaj poste kondukis ilin rekte suden sur ebenan terenon, senarban kaj larĝan. La vento pasis grizonde tra la senfinaj mejloj da herbo. Vidiĝis nenia indiko pri vojo aŭ pado, sed Ombrofakso nek haltis nek hezitis.

— Ĝi direktiĝas nun rekte al la haloj de Teodeno sub deklivoj de la Blankaj Montoj, — diris Gandalfo. — Estos pli rapide tiel. La tero estas pli firma en la Orientujo, kie kuŝas la ĉefa vojo norden, trans la rivero, sed Ombrofakso konas la vojon tra ĉiu marĉejo kaj kavaĵo.

Dum multaj horoj ili plurajdis tra la herbejoj kaj riverterenoj. Ofte la herbo tiel altis, ke ĝi atingis ĝis super la genuoj de la rajdantoj, kaj iliaj ĉevaloj ŝajnis naĝi en grizverda maro. Ili alvenis multajn kaŝitajn lagetojn kaj larĝajn areojn de kareksoj balanciĝantaj super malsekaj kaj perfidemaj marĉoj; sed Ombrofakso trovis la vojon kaj la aliaj ĉevaloj sekvis ĝian falĉopaŝadon. Malrapide la suno sinkis el la ĉielo en la okcidenton. Rigardante trans la grandan ebenaĵon, la rajdantoj momente vidis ĝin kvazaŭ ruĝan fajron sinkantan en la herbon. Malalte ĉe rando de l’ vidkapablo ŝultroj de la montoj glimis ruĝe ambaŭflanke. Fumo ŝajnis leviĝi kaj malheligi la sunan diskon ĝis koloro de sango, kvazaŭ ĝi ĉendus la herbon subirante sub la randon de la tero.

— Tie kuŝas la Breĉo de Rohano, — diris Gandalfo. — Ĝi estas nun preskaŭ rekte okcidente de ni. Tiudirekte kuŝas Isengardo.

— Mi vidas grandan fumon, — diris Legolaso. — Kio estas tio?

— Batalo kaj milito! — diris Gandalfo. — Rajdu plu!

6 La Reĝo de l’ Ora Halo

Ili daŭre rajdis tra sunsubiro, lanta krepusko kaj densiĝanta nokto. Kiam fine ili haltis kaj elseliĝis, eĉ Aragorno estis malsupla kaj lacega. Gandalfo permesis al ili nur kelkajn horojn da ripozo. Legolaso kaj Gimlio dormis, kaj Aragorno kuŝis plata, etendita surdorse; sed Gandalfo staris apogante sin per sia bastono, rigardante en la mallumon, orienten kaj okcidenten. Ĉio silentis, kaj malestis signo kaj sono de ajna vivantaĵo. La nokton striis longaj nuboj rapidantaj pro malvarmega vento, kiam ili denove leviĝis. Sub la frida lumo ili denove ekiris, rapidaj kiel la taga lumo.

Pasis horoj kaj senhalte ili plurajdis. Gimlio ekdormis kaj falus de la sidloko, se Gandalfo ne kaptus kaj skuus lin. Hasufelo kaj Arodo, lacaj sed fieraj, sekvis sian senlacan estron, grizan ombron apenaŭ videblan antaŭ ili. Pasis la mejloj. La kreskanta luno sinkis en la nuboplenan okcidenton.


Amara frido eniris la aeron. Malrapide en la oriento la mallumo fadis al malvarma grizo. Ruĝaj lumstrioj saltis super la nigraj muroj de Emin Muilo fore maldekstre. Tagiĝo venis klara kaj hela; vento transblovis ilian vojon, rapidanta tra la kurbiĝintaj herboj. Subite Ombrofakso haltis kaj henis. Gandalfo fingromontris antaŭen.

— Vidu! — li kriis, kaj ili levis siajn lacajn okulojn. Antaŭ ili staris la montoj de la sudo: blankpintaj kaj nigre striitaj. La herbejoj ruliĝis kontraŭ la montetojn kiuj ariĝis ĉe la subo kaj fluis en multajn valojn ankoraŭ malklarajn kaj malhelajn, netuŝitajn per la aŭrora lumo, serpentumantajn en la koron de l’ grandaj montoj. Ĝuste antaŭ la vojaĝantoj la plej larĝa el tiuj valoj malfermiĝis kvazaŭ longa golfo inter la montetoj. Fore interne ili ekvidis kunfalintan mont-amason kun unusola alta pinto; ĉe l’ enirejo de la valo sentinelis soleca altaĵo. Ĉirkaŭ ties subo fluis kiel arĝenta fadeno, la rivereto kiu eliris el la valo; sur ties supro ili ekvidis, ankoraŭ tre fore, brileton de la leviĝanta suno, ekbrilon de oro.

— Parolu, Legolaso! — diris Gandalfo. — Sciigu al ni, kion vi vidas tie antaŭ ni!

Legolaso rigardadis antaŭen, ombrumante siajn okulojn kontraŭ la ebenaj strioj de l’ nove supreniĝinta suno.

— Mi vidas blankan rivereton, kiu malsupreniĝas de la neĝoj, — li diris. — Kie ĝi eliras el la ombreco de la valo, leviĝas verda monteto oriente, ĉirkaŭas ĝin barilo kaj forta muro kaj dorna palisaro. Interne leviĝas tegmentoj de domoj; kaj meze, starigita sur verda teraso, troviĝas granda palaco de homoj. Kaj ŝajnas al miaj okuloj, ke ĝi estas ore tegmentita. Ties lumo brilas malproksimen tra la lando. Oraj estas ankaŭ la fostoj de ĝia pordego. Tie staras homoj en brila armaĵo; sed ĉio alia interne de la kortoj ankoraŭ dormas.

— Edoraso nomiĝas tiuj kortoj, — diris Gandalfo, — kaj Meduseldo estas tiu ora palaco. Tie loĝas Teodeno, filo de Tengelo, reĝo de Rohana Markio. Ni venas kun la tagleviĝo. Jam la vojo etendiĝas klare videbla antaŭ ni. Sed ni devos rajdi pli singarde; ĉar milito disvastiĝas, kaj la rohananoj — la ĉevalmastroj — ne dormas eĉ se tiel ŝajnas de fore. Elingigu neniun armilon, parolu neniun vorton orgojlan, mi konsilas al vi ĉiuj, ĝis ni alvenos antaŭ la seĝon de Teodeno.


La mateno estis hela kaj klara ĉirkaŭ ili, kaj kantis birdoj, kiam la vojaĝantoj venis al la rivereto. Tiu subenfluis rapide sur la ebenaĵon, kaj preter la montetosuboj turniĝis trans ilian vojon laŭ larĝa kurbiĝo, fluante orienten por aldoniĝi al Entvaŝo fore en ties karikŝtopitaj fluejoj. La tero estis verda: en la malsekaj herbejoj kaj laŭlonge de la herbkovritaj bordoj de la rivereto kreskis multaj salikoj. Jam en tiu ĉi suda lando ili ekruĝiĝis ĉe la fingropintoj, sentante alproksimiĝon de la printempo. Tra la rivereto estis pasejo inter malaltaj bordoj multe tramplita pro transiro de ĉevaloj. La vojaĝantoj transiris kaj alvenis larĝan sulkoplenan padon, kondukantan al la altejoj.

Sube de la murhava monteto la pado iris sub la ombron de multaj altaĵetoj altaj kaj verdaj. Sur ties okcidentaj flankoj la herbo estis blanka kvazaŭ pro driva neĝo: etaj floroj kreskis tie kvazaŭ sennombraj steloj inter la herberoj.

— Vidu! — diris Gandalfo. — Kiom belas la helaj okuloj en la herbo! Ĉiamgardo ili nomiĝas, simbelmyne en tiu ĉi lando de homoj, ĉar ili burĝonas en ĉiu jarsezono kaj kreskas kie mortintoj ripozas. Jen! Ni venis al la grandaj dolmenoj, kie la prauloj de Teodeno dormas.

— Sep tumuloj maldekstre kaj naŭ dekstre, — diris Aragorno. — Multaj longaj homvivoj pasis de kiam la ora halo estis konstruita.

— Kvincent-foje falis la ruĝaj folioj en Mornarbaro en mia hejmo post tiam, — diris Legolaso, — kaj nur mallonga tempo tio ŝajnas al ni.

— Sed al la rajdantoj de Rohano tio ŝajnas tiel antaŭlonga, — diris Aragorno, — ke la konstruo de tiu ĉi domo estas nur memoro en kanto, kaj la jaroj antaŭ ni estas perditaj en la nebulo de la tempo. Nun ili nomas tiun ĉi landon sia propra hejmo, kaj ilia lingvo estas disigita de ilia norda parencaro. — Poste li ekĉantis en lanta lingvo nekonata al la elfo kaj la gnomo, tamen ili aŭskultis, ĉar enestis forta muzikeco.

— Mi supozas, ke tio estas la lingvo de la rohananoj, — diris Legolaso, — ĉar ĝi similas tiun ĉi landon mem; parte riĉa kaj ruliĝanta, kaj cetere malmola kaj severa kiel la montoj. Sed mi ne konjektas, kion ĝi signifas, krom ke ĝin ŝarĝas la malĝojo de mortemaj homoj.

— Tion ĝi signifas en la Komuna Lingvo, — diris Aragorno, — proksimume tiel mi kapablas traduki:

Kie ĉeval’ kaj rajdanto? Kie la korn’ sonoranta?

Kie la kask’ kaj armaĵo, kaj hela hararo soranta?

Kie la mano sur harpo, kaj ruĝa fajro brulanta?

Kie printemp’ kaj rikolto, kaj alta gren’ maturanta?

Kiel pluv’ sur montet’ ili pasis, kiel enherbeja vento;

tagoj postmonte en ombron sinkis al okcidento.

Kiu rikoltos la fumon de l’ ligna brul’ mortsvenanta,

aŭ vidos fluantan jararon de l’ maro revenanta?

Tiel parolis forgesita poeto antaŭlonge en Rohano, memorigante, kiel alta kaj bela estis Eorlo la Juna, kiu rajdis el la nordo; kaj sur la piedoj de lia ĉevalo Felarofo, patro de la ĉevaloj, estis flugiloj. Tiel homoj ankoraŭ kantas en vespero.

Kun tiuj vortoj la vojaĝantoj preterpasis la silentajn tumulojn. Sekvante la serpentuman padon supren laŭ la verdaj ŝultroj de la montetoj, ili fine venis ĝis la larĝaj ventblovitaj muroj kaj la pordego de Edoraso.

Tie sidis multaj viroj en helaj maŝkirasoj, kiuj tuj salte stariĝis kaj baris la vojon per lancoj.

— Haltu, fremduloj ĉi tie nekonataj! — ili kriis en la lingvo de Rajdmarkio, postulante la nomojn kaj celon de la nekonatoj. Miro vidiĝis en iliaj okuloj sed malmulte da amikemo, kaj ili rigardis sombre al Gandalfo.

— Mi bone komprenas vian parolon, — li respondis en la sama lingvo, — tamen tion kapablas malmultaj fremduloj. Kial do vi ne parolas en la Komuna Lingvo laŭ la kutimo de la Okcidento, se vi deziras respondon?

— La volo de reĝo Teodeno estas, ke neniu eniru lian pordegon krom tiuj, kiuj scipovas nian lingvon kaj estas niaj amikoj, — respondis unu el la gardistoj. — Neniuj estas bonvenaj ĉi tie dum tagoj de milito krom niaj propraj homoj kaj tiuj, kiuj venas de Mundburgo en la lando Gondoro. Kiuj vi estas, venintaj senĝene trans la ebenaĵon tiel strange vestitaj, rajdante ĉevalojn tiel similajn al niaj propraj ĉevaloj? Longe ni gardis ĉi tie, kaj ni gvatis vin defore. Neniam ni vidis aliajn rajdantojn tiel strangajn, nek alian ĉevalon pli fieran ol tiu, kiu portas vin. Ĝi estas unu el la Mearasoj, krom se niajn okulojn envultas la sorĉo. Diru, ĉu vi ne estas sorĉisto, spiono de Sarumano, aŭ fantomoj liametiaj? Parolu jam kaj rapide!

— Ni neniel estas fantomoj, — diris Aragorno, — nek trompas vin viaj okuloj. Ĉar efektive tiuj ĉi estas viaj propraj ĉevaloj, kiujn ni rajdas, kiel vi bone sciis antaŭ ol vi demandis laŭ mia opinio. Sed malofte ŝtelinto rajdas hejmen al la stalo. Jen estas Hasufelo kaj Arodo, kiujn Eomero, la Tria Marŝalo de Markio, pruntedonis al ni antaŭ nur du tagoj. Ni revenigas ilin nun ĝuste kiel ni promesis al li. Ĉu Eomero do ne jam revenis kaj avertis pri nia alveno?

Esprimo ĝenata aperis en la okuloj de la gardisto.

— Pri Eomero mi nenion havas por diri, — li respondis. — Se tio, kion vi diras al mi, estas vero, sendube Teodeno jam aŭdis pri ĝi. Eble via alveno estis ne tute neantaŭvidita. Antaŭ nur du noktoj Vermlango venis al ni kaj diris, ke laŭ la volo de Teodeno neniu fremdulo trapasu jenan pordon.

— Vermlango? — diris Gandalfo, abrupte rigardante la gardiston. — Diru nenion pli! Mia komisio celas ne Vermlangon, sed la Mastron mem de Markio. Mi hastas. Ĉu vi iros aŭ sendos iun por diri, ke ni venis? — Liaj okuloj ekbriletis sub liaj profundaj brovoj dum li turnis sian rigardon al la viro.

— Jes, mi iros, — tiu respondis malrapide. — Sed kiujn nomojn mi raportu? Kaj kion mi diru pri vi? Maljuna kaj laca vi ŝajnas nun, kaj tamen vi estas danĝera kaj severa interne, mi taksas.

— Bone vi vidas kaj parolas, — diris la sorĉisto. — ĉar mi estas Gandalfo. Mi revenis. Kaj jen! Ankaŭ mi revenigas la ĉevalon. Jen estas Ombrofakso la Granda, kiun povas kvietigi neniu alia mano. Kaj jen apud mi estas Aragorno, filo de Aratorno, heredinto de reĝoj, kaj ĝuste al Mundburgo li celas. Jen estas ankaŭ elfo Legolaso kaj gnomo Gimlio, niaj kamaradoj. Iru jam kaj diru al via mastro, ke ni estas ĉe lia pordo kaj volas alparoli lin, se li permesos al ni veni en lian halon.

— Strangajn nomojn vi donas efektive! Sed mi raportos ilin laŭ via ordono kaj ekkonos la volon de mia mastro, — diris la gardisto. — Atendu ĉi tie iomete kaj mi reportos al vi tian respondon, kia plaĉos al li. Ne tro esperu! Jen estas tagoj mallumaj. — Li rapide foriris, lasante la fremdulojn sub atenta prizorgo de siaj kamaradoj.

Post kelka tempo li revenis.

— Sekvu min! — li diris. — Teodeno permesas al vi eniri; sed ĉiun armilon portatan de vi, eĉ se nur bastonon, vi devos lasi ĉe la sojlo. La pordistoj retenos ilin.


Oni svinge malfermis la malhelan pordegon. La vojaĝantoj eniris, marŝante spalire malantaŭ sia gardanto. Ili trovis larĝan padon pavimitan per elhakitaj ŝtonoj, jen serpentumantan supren jen grimpantan laŭ mallongaj aroj da metie metitaj ŝtupoj. Multajn domojn konstruitajn el ligno kaj multajn sombrajn pordojn ili preterpasis. Apud la pado en ŝtona kanelo fluis rojo da klara akvo brilanta kaj tintanta. Fine ili alvenis la verton de la deklivo. Tie staris alta podio super verda teraso, sube de kiu hela fonto elsputiĝis el ŝtono ĉizita laŭ formo de ĉevala kapo; sube estis larĝa baseno, el kiu verŝiĝis la akvo kaj plenigis la falantan rojon. Supren laŭ la verda teraso kondukis ŝtuparo ŝtona, alta kaj larĝa, kaj ambaŭflanke de la plej supra ŝtupo estis ŝtonhakitaj seĝoj. Tie sidis pliaj gardistoj kun elingigitaj glavoj sur siaj genuoj. Ties oraj hararoj estis plektitaj sur iliaj ŝultroj; la suno estis blazonita sur iliaj verdaj ŝildoj, iliaj longaj maŝkirasoj estis hele poluritaj, kaj kiam ili stariĝis, ili ŝajnis pli altaj ol la mortemaj homoj.


— Jen antaŭ vi estas la pordo, — diris la gvidinto. — Mi devos nun reiri al mia ĉeporda deĵoro. Adiaŭ! Kaj la Mastro de Markio traktu vin favore!

Li returnis sin kaj rapide reiris laŭ la pado. La aliaj grimpis la longan ŝtuparon rigardate de la altaj pordistoj. Ili nun staris supre en silento kaj diris neniun vorton, ĝis Gandalfo elpaŝis sur la pavimitan terason supre de la ŝtuparo. Tiam subite per klaraj voĉoj ili prononcis ĝentilan saluton en la propra lingvo.

— Saluton, venintoj el la malproksimo! — ili diris kaj turnis la tenilojn de siaj glavoj al la vojaĝantoj kiel signon de paco. Verdaj gemoj ekflagris en la sunlumo. Poste unu el la gardantoj paŝis antaŭen kaj parolis en la Komuna Lingvo.

— Mi estas la pordogardisto de Teodeno, — li diris. — Hamo mi nomiĝas. Nun mi devas ordoni, ke vi lasu viajn armilojn antaŭ ol eniri.

Legolaso enmanigis al li sian arĝenttenilan stileton, sian sagujon, kaj sian pafarkon.

— Konservu ilin zorge, — li diris, — ĉar ili devenas de la Ora Arbaro, kaj donis ilin al mi la Damo de Lotlorieno.

Miro aperis en la okuloj de la viro, kaj li rapide kuŝigis la armilojn apud la muron, kvazaŭ li timus tuŝi ilin.

— Neniu tuŝos ilin, mi promesas, — li diris. Aragorno staris dum kelka tempo hezitante.

— Ne estas mia volo, — li diris, — flankenmeti mian glavon aŭ enmanigi Andurilon al ajna aliulo.

— Estas la volo de Teodeno, — diris Hamo.

— Ne estas al mi klare, ke la volo de Teodeno, filo de Tengelo, kvankam li estas mastro de Markio, devus superi la volon de Aragorno, filo de Aratorno, heredonto de Elendilo el Gondoro.

— Tiu ĉi domo estas de Teodeno, ne de Aragorno, eĉ se tiu estus reĝo de Gondoro en la sidejo de Denetoro, — diris Hamo, rapide paŝante antaŭ la pordon kaj barante la vojon. Lia glavo jam estis en lia mano kun la pinto direktita al la fremduloj.

— Jen parolo superflua, — diris Gandalfo. — Ne necesas la postulo de Teodeno, sed senutilas rifuzi. Reĝo trudas sian volon en sia propra halo, ĉu fole ĉu saĝe.

— Vere, — diris Aragorno. — Kaj mi farus laŭ ordono de dommastro, eĉ se tio ĉi estus kabano de arbhakisto, se mi portus iun ajn glavon krom Andurilon.

— Kiel ajn ĝi nomiĝas, — diris Hamo, — ĉi tie vi demetos ĝin, se vi ne volas lukti sola kontraŭ la viroj de Edoraso.

— Ne sola! — diris Gimlio, fingrumante la klingon de sia hakilo kaj sombre rigardante supren al la gardisto, kvazaŭ tiu estus arbido, kiun Gimlio emus faligi. — Ne sola!

— Trankviliĝu! — diris Gandalfo. — ĉi tie ni ĉiuj estas amikoj. Aŭ devus esti, ĉar la ridado de Mordoro estos nia sola rekompenco, se ni kverelos. Mia komisio urĝas. Jen almenaŭ glavo mia, bonulo Hamo. Gardu ĝin zorge. Glamdringo ĝi nomiĝas, ĉar la elfoj kreis ĝin antaŭlonge. Nun lasu min trapasi. Venu, Aragorno!

Malrapide Aragorno malbukis sian zonon kaj mem lokis sian glavon vertikale kontraŭ la muron.

— Ĉi tien mi lokas ĝin, — li diris, — sed mi ordonas al vi ne tuŝi ĝin, nek permesi ke iu alia almetu manon sur ĝin. En tiu ĉi elfa ingo loĝas la Glavo-Kiu-Estis-Rompita kaj estas refarita. Telĉaro unue kreis ĝin en la profundo de la tempo. Morto trafos iun ajn, kiu elingigas la glavon de Elendilo, krom la Elendila heredonto.

La gardisto retropaŝis kaj mire rigardis Aragornon.

— Ŝajnas, ke vi venis per la flugiloj deiukanto elforgesitaj tagoj, — li diris. — Okazos, mastro, laŭ via ordono.

— Nu, — diris Gimlio, — se ĝi havos la societon de Andurilo, mia hakilo povos sen honto resti ĉi tie, — kaj li kuŝigis ĝin sur la plankon.

— Nu do, se ĉio estas laŭ via deziro, ni iru paroli kun via mastro. La gardisto plu hezitis.

— Via bastono, — li diris al Gandalfo. — Pardonu min, sed ankaŭ ĝi devus esti lasita ĉe la pordo.

— Sensencaĵo! — diris Gandalfo. — Prudento estas inda, sed malĝentilo estas malinda. Mi maljunas. Se mi ne rajtas apogi min per mia bastono dumire, mi sidos ĉi tie ekstere, ĝis plaĉos al Teodeno ellamiri mem por interparoli kun mi.

Aragorno ridis:

— Ĉiu havas ion tro valoran por esti fidata al aliulo. Sed ĉu vi volos disigi maljunulon de ties marŝbastono? Vidu, ĉu vi ne permesos al ni eniri?

— Bastono en la manoj de sorĉisto eble estas pli ol maljunula apogilo, — diris Hamo. Li intense rigardis la fraksenan bastonon per kiu Gandalfo sin subtenis. — Tamen malgraŭ duboj viro brava fidos sian propran saĝon. Mi kredas, ke vi estas amikoj kaj personoj honorplenaj, kiuj malhavas celon malvirtan. Vi rajtas eniri.


Nun la gardistoj levis la pezajn bartrabojn de la pordo kaj svingis malrapide internen la grumblantajn pordoklapojn sur grandaj ĉarniroj. La vojaĝantoj eniris. La interno ŝajnis malhela kaj varma post la klara aero sur la deklivo. La halo estis longa kaj larĝa kaj plena je ombroj kaj duonlumoj; fortikaj pilastroj subtenis ĝian altan tegmenton. Sed kelkloke brilaj subradioj enfalis laŭ glimaj strioj el la orientaj fenestroj, altaj sub la profundaj tegmentorandoj. Tra luko sur la tegmento, super maldensaj bukletoj da eliranta fumo la ĉielo montriĝis pala kaj blua. Kiam iliaj okuloj kutimiĝis, la vojaĝantoj konstatis, ke la plankon pavimas ŝtonoj multkoloraj; disbranĉaj runoj kaj strangaj blazonoj interplektiĝis subpiede. Ili vidis nun, ke la pilastroj estas riĉe ĉizitaj, glimante pale je oro kaj duonvidataj koloroj. Multaj teksitaj tolaĵoj pendis sur la muroj, kaj trans ties larĝajn spacojn marŝis figuroj el antikvaj legendoj, iuj palaj pro jarpasado, iuj nigretiĝaj en la ombro. Sed sur unu figuron falis la sunlumo: junulo sur blanka ĉevalo. Li blovis grandan kornon, kaj liaj flavaj haroj disbloviĝis pro la vento. La ĉevala kapo estis levita, kaj ties naztruoj estis larĝaj kaj ruĝaj dum ĝi henis, flarante batalon fore. Ŝaŭma akvo, verda kaj blanka, fluis kaj kurbiĝis ĉirkaŭ ties genuoj.

— Vidu Eorlon la Junan! — diris Aragorno. — Tiel li elrajdis el la nordo al la batalo de la kampo de Celebranto.

Nun la kvar kunuloj antaŭeniris, preter la klara lignofajro brulanta sur la longa fajrejo meze de la halo. Poste ili haltis. Ĉe l’ fora ekstremo de la domo, aliflanke de la fajrejo kaj frontante norden al la pordo, estis podio triŝtupa, kaj meze de la podio estis granda orumita trono. Sur ĝi sidis viro tiel kurbiĝinta, ke li ŝajnis preskaŭ nano; sed lia blanka hararo estis longa kaj densa kaj descendis grandplektaĵe el sub maldika ora cirklaĵo metita sur lia kapo. Centre sur lia frunto brilis unuopa blanka diamanto. Lia barbo kuŝis kvazaŭ neĝo sur liaj genuoj; sed liaj okuloj daŭre brulis je brila lumo, ekflagrante dum li rigardis la fremdulojn. Malantaŭ la trono staris virino blankvestita. Ĉe liaj piedoj sur la ŝtupoj sidis ŝrumpinta virfiguro kun pala saĝa vizaĝo kaj pezpalpebraj okuloj.

Okazis silento. La maljunulo ne moviĝis sur sia seĝo. Finfine Gandalfo ekparolis:

— Saluton, Teodeno, filo de Tengelo! Mi revenis. Ĉar jen! La ŝtormo venas, kaj nun ĉiuj amikoj devus kunveni por eviti, ke ĉiu unuope detruiĝu.

Malrapide la maljunulo stariĝis, peze apogante sin per mallonga nigra bastono kun tenilo el blanka osto; kaj nun la fremduloj vidis, ke malgraŭ sia kurbiĝo li ankoraŭ estas alta kaj dum juneco certe estis vere alta kaj fiera.

— Mi salutas vin, — li diris, — kaj eble vi atendas bonvenigon. Sed efektive via bonvenigo ĉi tie estas dubinda, Mastro Gandalfo. Vi ĉiam estas heroldo de mizero. Perturboj sekvas vin kvazaŭ korvoj, kaj ĉiam ju pli ofte des pli malbone. Mi ne misinformos vin: kiam mi aŭdis, ke Ombrofakso revenis senrajdiste, mi ĝojis pro l’ reveno de la ĉevalo, sed eĉ pli pro la manko de l’ rajdinto; kaj kiam Eomero alportis la informon, ke vi finfine foriris al via lasta hejmo, mi ne funebris. Sed informoj el malproksimo malofte fidindas. Jen vi denove venis! Kaj akompanas vin pli fiaj malbonoj ol antaŭe, kiel antaŭsupozeble. Kial mi bonvenigu vin, Gandalfo Ŝtormkorvo? Klarigu al mi tion. — Li malrapide residiĝis sur sian seĝon.

— Vi parolas prave, mastro, — diris la palulo sidanta sur la ŝtupoj de la podio. — Ankoraŭ ne pasis kvin tagoj de kiam venis la amara sciigo, ke via filo Teodredo estas mortigita sur la okcidentaj terenoj: via dekstra mano, la Dua Marŝalo de Markio. Eomero estas malmulte fidinda. Malmultaj viroj restus por gardi viajn murojn se al li estus permesate regi. Kaj ĝuste nun ni ekscias el Gondoro, ke la Malluma Mastro ekmoviĝas en la oriento. Tia estas la horo en kiu elektas reveni jena vagulo. Kial efektive ni bonvenigu vin, Mastro Ŝtormkorvo? Láthspell mi nomas vin, Misheroldo; kaj misheroldo estas misa gasto, oni diras. — Li ridis senamuze, dum li levis momente siajn pezajn palpebrojn kaj rigardis malhelokule la fremdulojn.

— Oni taksas vin saĝa, mia amiko Vermlango, kaj sendube vi forte subtenas vian estron, — respondis Gandalfo per mola voĉo. — Tamen dumaniere oni povas veni kun malagrablaj novaĵoj. Oni povas veni kiel misfaranto; aŭ povas esti tia, kia ne enmiksiĝas, kaj venas nur por havigi helpon en tempo de krizo.

— Tio estas vera, — diris Vermlango, — sed ekzistas tria speco: ronĝantoj de ostoj, enmiksiĝemuloj en alies mizeron, karnomanĝaj birdoj kiuj dikiĝas pro la milito. Kian helpon vi iam ajn alportis, Ŝtormkorvo? Kaj kian helpon vi alportas nun? Nian helpon vi serĉis, kiam vi lastfoje estis ĉi tie. Tiam mia mastro ordonis, ke vi elektu iun ajn ĉevalon laŭ via plaĉo kaj foriru; kaj mirige al ĉiuj vi insolente forprenis Ombrofakson. Mia estro profunde malĝojis; sed al iuj ŝajnis, ke por rapidigi vin el la lando la prezo ne estis tro alta. Mi konjektas, ke tre verŝajne okazos ankoraŭfoje same: vi serĉos helpon prefere ol liveri ĝin. Ĉu vi kunportis virojn? Ĉu vi alportis ĉevalojn, glavojn, lancojn? Tion mi nomus helpo; tion ni bezonas nuntempe. Sed kiuj estas jenaj, kiuj sekvas vian voston? Tri ĉifonaj vaguloj grizvestitaj, kaj vi mem la plej almozul-aspekta el la kvar!

— La ĝentileco en via halo lastatempe iom reduktiĝis, Teodeno, filo de Tengelo, — diris Gandalfo. — Ĉu la mesaĝisto ĉe via pordo ne raportis la nomojn de miaj kunuloj? Malofte ricevis tri tiajn gastojn iu mastro de Rohano. Ili lasis ĉe via pordo armilojn, kiuj samvaloras kiel multaj mortemuloj, eĉ plej potencaj. Grizas iliaj vestaĵoj, ĉar vestis ilin la elfoj, kaj tiel ili trapasis la ombron de grandaj danĝeroj ĝis via halo.

— Do estas vere, kiel raportis Eomero, ke vi ligiĝis kun la Sorĉistino de la Ora Arbaro, ĉu? — diris Vermlango. — Tio ne estas miriga: araneaĵoj da trompo ĉiam estis teksitaj en Dvimordeno.

Gimlio faris unu paŝon antaŭen, sed subite li sentis la manon de Gandalfo kroĉiĝi al lia ŝultro, kaj li haltis starante rigida kiel ŝtono:

En Dvimorden’, en Lorieno

maloftis homa trapromeno,

malofte mortemuloj vidis

la lumon kies bril’ egidis.

Galadriel’! Galadriela!

Tre klaras akve via ŝvelo;

la stel’ en via mano blankas;

folioj, tero, ja senmankas

en Dvimorden’, en Lorieno

pli bele ol la homkompreno.

Tiel Gandalfo mallaŭte kantis, kaj poste li subite ŝanĝiĝis. Flankenĵetinte sian ĉifonan mantelon li stariĝis kaj ne plu apogis sin per sia bastono; kaj li parolis per voĉo klara kaj malvarma.

— Saĝuloj parolas nur pri tio, kion ili konas, Grimo, filo de Galmodo. Malsprita vermo vi fariĝis. Sekve silentu kaj retenu vian forkan langon malantaŭ la dentoj. Mi trapasis fajron kaj morton ne por vortskermi per ruzaĵoj kun servisto ĝis la fulmo trafos.

Li levis sian bastonon. Aŭdiĝis tondrobato. La sunlumo estingiĝis ĉe la orientaj fenestroj; la tuta halo iĝis malluma kiel nokto. La fajro malardis je sordinita braĝo. Nur Gandalfo estis videbla, staranta blanka kaj alta antaŭ la nigrigita fajrujo.

En la malhelo oni aŭdis la siblon de l’ voĉo de Vermlango:

— Ĉu mi ne konsilis al vi, mastro, malpermesi lian bastonon? Tiu stultulo Hamo perfidis nin!

Vidiĝis flagro, kvazaŭ fulmo trabreĉus la tegmenton. Poste ĉio estis silenta. Vermlango dissterniĝis survizaĝe.


— Nun Teodeno, filo de Tengelo, ĉu vi aŭskultos min? — diris Gandalfo. — Ĉu vi petas helpon? — Li levis sian bastonon kaj indikis altan fenestron. Tie la mallumo ŝajnis heliĝi, kaj tra la fendo videblis, alte kaj fore, peco da brila ĉielo. — Ne ĉio estas malluma. Trovu kuraĝon, Mastro de Markio; ĉar pli bonan helpon vi ne trovos. Nenian konsilon ni havas por malesperantoj. Tamen konsilon mi povus doni kaj vortojn mi povus diri al vi. Ĉu vi volas aŭdi ilin? Ili ne estas por ĉies oreloj. Mi ordonas, ke vi venu eksteren antaŭ vian pordon kaj rigardu ĉirkaŭen. Tro longe vi sidadis en ombroj kaj fidis al torditaj rakontoj kaj oblikvaj instigoj.

Malrapide Teodeno lasis sian tronon. Malforta lumo ekkreskis denove en la halo. La virino hastis al la flanko de la reĝo, kaptante lian brakon, kaj per hezitemaj paŝoj la maljunulo depodiiĝis kaj trapaŝis mutece la halon. Vermlango restis kuŝanta sur la planko. Ili alvenis la pordon kaj Gandalfo frapis:

— Malfermu! La Mastro de Markio elvenas!

La pordoklapoj malferme ruliĝis kaj enfajfis akra aero. Vento blovis ĉe la monteto.

— Sendu viajn gardistojn al la ŝtupara subo, — diris Gandalfo. — Kaj vi, damo, lasu lin por iom da tempo kun mi. Mi prizorgos lin.

— Iru, Eovina, fratina filino! — diris la maljuna reĝo. — La tempo de timo jam pasis.

La virino turniĝis kaj reiris malrapide en la domon. Trapasante la pordon ŝi retrorigardis. Serioza kaj pensema estis ŝia rigardo, dum ŝi rigardis la reĝon kun friska kompato en la okuloj. Tre bela estis ŝia vizaĝo, kaj ŝiaj longaj haroj similis riveron el oro. Gracila kaj alta ŝi estis en sia blanka robo ĉirkaŭita de arĝento; sed forta ŝi ŝajnis kaj senceda kiel ŝtalo, filino de reĝoj, Tiel Aragorno la unuan fojon en plena taglumo vidis Eovinan, damon de Rohano, kaj taksis ŝin belega, belega kaj frida, kiel mateno de pala printempo, ankoraŭ ne viriniĝinta. Kaj ŝi nun subite konsciiĝis pri li: alta heredanto de reĝoj, saĝa pro multaj vintroj, grizmantela, kaŝanta potencon kiun ŝi tamen sentis. Dum momento ŝtone senmova ŝi staris, poste turniĝinte rapide ŝi estis for.

— Nun, mastro, — diris Gandalfo, — rigardu vian landon! Spim denove la liberan aeron!

El la portiko supre de la alta teraso ili povis vidi post la rojo la verdajn kampojn de Rohano fadantaj al dista grizo. Kurtenoj da ventblovata pluvo suben oblikvis. La ĉielo supre kaj okcidente ankoraŭ malhelis pro tondro, kaj fora fulmo flagris inter la pintoj de kaŝitaj montetoj. Sed la vento jam blovis el la nordo, kaj la ŝtormo veninta el la oriento estis forpasanta, forruliĝanta suden al la maro. Subite tra ŝirtruo en la nuboj malantaŭ ili strio da sunlumo ponardis malsupren.

La falantaj pluvoj glimis arĝente, kaj malproksime la rivero ekbriletis kiel muara vitro.

— Ne estas tiel mallume ĉi tie, — diris Teodeno.

— Ne, — diris Gandalfo. — Kiel ankaŭ maljuneco ne ŝarĝas viajn ŝultrojn tiom peze, kiom deziras iuj, ke vi sentu. Forĵetu vian apogilon!

El la mano de l’ reĝo la nigra bastono falis klake sur la ŝtonojn. Li rektigis sin, malrapide kiel homo rigida pro longa kurbiĝo al teda tasko. Jam alta kaj rekta li staris, kaj liaj okuloj bluis, dum li rigardis la malfermiĝintan ĉielon.

— Malhelaj estis miaj revoj lastatempe, — li diris, — sed mi sentas min kvazaŭ nove vekiĝinta. Mi jam volas, ke vi venintus pli frue, Gandalfo. Ĉar mi timas, ke vi venis tro malfrue, nur por spekti la lastajn tagojn de mia domo. Ne longe jam staros la alta halo, konstruita de Brego, filo de Eorlo. Fajro voros la altan sidejon. Kion fari?

— Multon, — diris Gandalfo. — Sed unue venigu Eomeron. Ĉu mi ne prave konjektas, ke vi enkarcerigis lin laŭ konsilo de Grimo, kiun ĉiuj krom vi nomas Vermlango?

— Vere, — diris Teodeno. — Li ribelis kontraŭ miaj ordonoj kaj mortminacis Grimon en mia halo.

— Oni povas ami vin kaj tamen ne ami Vermlangon aŭ ties konsilojn, — diris Gandalfo.

— Povas esti. Mi agos laŭ via peto. Voku Hamon al mi. Ĉar li pruviĝis nefidinda kiel pordgardisto, li fariĝu mesaĝisto. Kulpulo venigos al juĝado kulpulon, — diris Teodeno, kaj lia voĉo estis severa, tamen li rigardis Gandalfon kaj ridetis, kaj kiam li tion faris multaj zorgosulketoj forglatiĝis kaj ne revenis.


Kiam Hamo estis vokita kaj foriris, Gandalfo gvidis Teodenon al ŝtona seĝo kaj poste sidigis sin antaŭ la reĝo sur la plej supra ŝtupo. Aragorno kaj ties kunuloj staris proksime.

— Mankas tempo rakonti ĉion, kion vi devus aŭdi, — diris Gandalfo. — Tamen se mia espero ne estos trompita, venos okazo postnelonge kiam mi povos paroli pli abunde. Vidu! Vi eniris danĝeron pli grandan eĉ ol la ruzo de Vermlango kapablus teksi en viajn revojn. Sed jen! Vi ne plu revas. Vi vivas. Gondoro kaj Rohano ne staras solaj. La malamiko estas pli forta ol ni scias taksi, tamen ni havas esperon kiun li ne divenis.

Rapide nun Gandalfo paroladis. Lia voĉo estis mallaŭta kaj kaŝema, kaj neniu krom la reĝo aŭdis tion, kion li diris. Sed ĉiam dum li parolis, lumo brilis pli hele en la okuloj de Teodeno, kaj fine li stariĝis de la seĝo ĝis sia plena kresko, kaj Gandalfo estis apud li, kaj kune ili elrigardis de tiu alta loko orienten.

— Vere, — diris Gandalfo, jam per la voĉo laŭta, akra kaj klara, — tiuvoje troviĝas nia espero, kie sidas nia plej granda timo. La sorto ankoraŭ pendas per fadeno. Tamen ankoraŭ restas espero, se nur ni povos stari nevenkitaj dum iomete da tempo.

Nun ankaŭ la aliaj turnis sian rigardon orienten. Trans la disigajn leŭgojn da tero, tre foren ili rigardis ĝis la rando de l’ vidpovo, kaj espero kaj timo pluportis iliajn pensojn trans malhelajn montojn ĝis la Lando de la Ombro. Kie nun estis la Ringoportanto? Kiel maldika estis la fadeno, per kiu la sorto ankoraŭ pendis! ŝajnis al Legolaso, streĉanta siajn forvidajn okulojn, ke li ekvidas ekbrilon de blanko: eble tre malproksime la sunlumo flagretas sur pinaklo de la Turego Garda. Kaj eĉ pli fore, senfine neatingebla kaj tamen aktuala minaco, estis eta flamlango.

Malrapide Teodeno residiĝis, kvazaŭ laceco ankoraŭ baraktus por regi lin kontraŭ la volo de Gandalfo. Li turniĝis kaj rigardis sian domegon.

— Ve! — li diris, — ĉar jenaj misaj tagoj estas miaj, kaj venas dum mia maljunaĝo anstataŭ tiu trankvilo, kiun mi meritas. Ve pri Boromiro la brava! La junaj pereas kaj la maljunaj restadas, velkantaj. — Li kroĉis siajn genuojn per siaj faltitaj manoj.

— Viaj fingroj pli bone memorus sian iaman potencon, se ili kroĉus glavtenilon, — diris Gandalfo.

Teodeno stariĝis kaj metis manon al sia flanko; sed neniu glavo pendis ĉe lia zono. — Kien Grimo formetis ĝin? — li murmuris subvoĉe.

— Akceptu tiun ĉi, kara estro! — diris klara voĉo. — Ĝi estis ĉiam je via servo. — Du viroj estis malantaŭe, venintaj supren laŭ la ŝtuparo kaj nun staris je kelkaj paŝoj de la supro. Eomero estis tie. Neniu kasko estis sur lia kapo, mankis maŝkiraso sur lia brusto, sed en la mano li tenis elingigitan glavon; kaj genuante li proponis la tenilon al sia mastro.

— Kiel okazas tio ĉi? — diris Teodeno severe. Li turnis sin al Eomero, kaj la viroj mire rigardis lin, starantan jam fiere kaj rekte. Kie estis la maljunulo, kiun ili lasis kaŭranta sur sia seĝo aŭ apoganta sin per la bastono?

— Jen mia faro, mastro, — diris Hamo tremante. — Mi komprenis, ke Eomero estis liberigota. Tiom da ĝojo plenigis mian koron, ke eble mi eraris. Tamen, ĉar li estis denove libera kaj estas Marŝalo de Markio, mi alportis lian glavon laŭ lia ordono.

— Por meti ĝin ĉe viajn piedojn, mia mastro, — diris Eomero. Dum momenta silento Teodeno staris rigardante suben al Eomero, dum tiu plu genuis antaŭ li. Neniu el ambaŭ moviĝis.

— Ĉu vi ne volas akcepti la glavon? — diris Gandalfo. Malrapide Teodeno etendis sian manon. Kiam liaj fingroj kroĉis la tenilon, ŝajnis al la rigardantoj, ke firmo kaj forto revenis al lia maldika brako. Subite li levis la klingon kaj svingis ĝin briletantan kaj fajfantan en la aero. Poste li eligis laŭtan krion. Lia voĉo sonoris klare, kiam li ĉantis en la lingvo de Rohano vokon al sinarmado:

Leviĝu, leviĝu, Teodenaj rajdantoj!

Bravo vekiĝas, morn’ oriente.

Selu ĉevalojn, sonu la kornoj!

Ek, Eorlidoj!

La gardistoj, supozante sin alvokitaj, suprensaltis laŭ la ŝtuparo. Ili rigardis mirigite sian mastron, kaj poste samtempe elingigis siajn glavojn kaj kuŝigis ilin antaŭ liaj piedoj.

— Ordonu al ni! — ili diris.

Westu Théoden hál! — kriis Eomero. — Ĝojigas nin vidi, ke vi reeniras vian propraĵon. Neniam plu estos dirate, Gandalfo, ke vin akompanas nur malbono!

— Reprenu vian glavon, Eomero, fratina filo! — diris la reĝo. — Iru, Hamo, serĉi mian propran glavon! Grimo havas ĝin en sia prizorgo. Aligu ankaŭ lin al mi. Nu, Gandalfo, vi diris, ke vi havas konsilon transdonotan. Kion vi konsilas?

— Vi mem jam plenumis ĝin, — respondis Gandalfo. — Fidi al Eomero prefere ol al homo kurbmensa. Forĵeti bedaŭron kaj timon. Fari agon necesan. Ĉiu viro rajdkapabla estu tuj sendita okcidenten, kiel Eomero konsilis: ni devos unue pereigi la minacon de Sarumano dum restas tempo. Se ni malsukcesos, ni venkiĝos. Se ni sukcesos — tiam ni frontos la postan taskon. Dume via popolo postlasata, la virinoj, infanoj kaj gemaljunuloj, devus fuĝi al la rifuĝejoj, kiujn vi havas en la montaro. Ĉu tiuj ne estis pretigitaj ĝuste por tia misa tago, kia la jena? Ili kunprenu provianton, sed ne prokrastu nek ŝarĝu sin per trezoroj egaj aŭ etaj. Iliaj vivoj estas minacataj.

— Tiu konsilo nun ŝajnas al mi bona, — diris Teodeno. — Mia tuta popolo pretiĝu! Sed vi, miaj gastoj — vere vi diris, Gandalfo, ke la ĝentileco de mia halo reduktiĝis. Vi rajdis tra la nokto, kaj la mateno triviĝas. Vi havis nek dormon, nek nutraĵon. Gastodomo estos pretigita: tie vi dormos post manĝado.

— Ne, reĝo, — diris Aragorno. — Ankoraŭ ne ripozos la lacegaj. La viroj de Rohano devos elrajdi hodiaŭ, kaj ni rajdos kun ili: hakilo, glavo kaj pafarko. Ni kunportis ilin ne por apogi al via muro, Mastro de Markio. Kaj mi promesis al Eomero, ke lia kaj mia glavoj estos elingigitaj kune.

— Jam efektive venko espereblas! — diris Eomero.

— Espereblas, jes, — diris Gandalfo. — Sed Isengardo fortas. Kaj aliaj danĝeroj ĉiam proksimiĝas. Ne prokrastu, Teodeno, post nia foriro. Gvidu viajn homojn rapide al la sekurejo Dunharo en la montaro!

— Ne, Gandalfo! — diris la reĝo. — Vi subtaksas vian kuraclerton. Ne okazos tiele. Mi mem iros al la milito, por perei se necese ĉe la batalfronto. Tiel mi dormos pli kontente.

— Tial eĉ malvenko de Rohano estos glora en la kantoj, — diris Aragorno. La apudstarantaj armitoj kunligis siajn armilojn, kriante:

— La Mastro de Rohano rajdos! Ek Eorlidoj!

— Sed via popolo devos ne esti samtempe sen armiloj kaj sen paŝtisto, — diris Gandalfo. — Kiu gvidos ilin kaj regos ilin anstataŭ vi?

— Mi pripensos tion antaŭ ol foriri, — respondis Teodeno. — Jen venas mia konsilisto.


Tiumomente Hamo revenis el la halo. Malantaŭ li, timvringate inter du viroj, venis Grimo la Vermlanga. Lia vizaĝo tre blankis. Liaj okuloj palpebrumis pro la sunlumo. Hamo genuis kaj etendis al Teodeno longan glavon en ingo ore agrafita kaj inkrustita je verdaj gemoj.

— Mastro, jen Herugrimo, via antikva glavo, — li diris. — Ĝi estas trovita en lia kesto. Malvolonte li transdonis la ŝlosilojn. Multaj aliaj aferoj enestas, kiujn perdis aliuloj.

— Vi mensogas, — diris Vermlango. — Tiun ĉi glavon transdonis al mia prizorgo via mastro.

— Kaj nun li repostulas ĝin de vi, — diris Teodeno. — Ĉu tio malplaĉas al vi?

— Certe ne, mastro, — diris Vermlango. — Mi zorgas pri vi kaj la viaj laŭ mia kapablo. Sed ne lacigu vin, nek trostreĉu vian forton. Permesu al aliaj pritrakti tiujn ĉi ĝenajn gastojn. Via manĝaĵo estas surtabligota. Ĉu vi ne volas iri tien?

— Mi volas, — diris Teodeno. — Kaj manĝaĵo por miaj gastoj estu surtabligota apud mi. La armeo rajdos hodiaŭ. Elsendu la heroldojn! Ili kunvoku ĉiujn, kiuj loĝas ĉirkaŭe! Ĉiuj viroj kaj fortaj junuloj kapablaj porti armilojn, ĉiuj ĉevalposedantoj estu pretaj sursele ĉe la pordo antaŭ la dua horo post tagmezo!

— Kara mastro! — kriis Vermlango. — Ĝuste tion mi antaŭtimis. Tiu sorĉisto envultis vin. Ĉu neniu postrestos por defendi la Oran Palacon de viaj prapatroj kaj ĉiujn viajn trezorojn? Neniu por gardi la Mastron de Markio?

— Se tio estas envulto, — diris Teodeno, — ĝi ŝajnas al mi pli sana ol via flustrado. Via medicina arto postnelonge marŝigus min kvarpiede kvazaŭ besto. Ne, eĉ unu ne postrestos, eĉ ne Grimo. Ankaŭ Grimo rajdos. Iru! Vi ankoraŭ disponas tempon por senrustigi vian glavon.

— Kompatu min, mastro! — plorplendis Vermlango, peteme kuŝante sur la tero. — Kompatu tiun, kiu triviĝis servante vin. Ne sendu min for de via flanko! Almenaŭ mi apogos vin, kiam foriros ĉiuj aliaj. Ne forsendu vian fidelan Grimon!

— Vi havas mian kompaton, — diris Teodeno. — Kaj mi ne forsendas vin de mia flanko. Mi mem iros militi kun miaj viroj. Mi ordonas, ke vi akompanu min kaj pruvu vian fidindecon.

Vermlango rigardis po unu la vizaĝojn. En liaj okuloj vidiĝis mieno de persekutata besto serĉanta breĉon en ringo de malamikoj. Li lekis siajn lipojn per longa pala lango.

— Tian decidon oni eble atendus de reĝo el la domo de Eorlo, malgraŭ lia maljuneco, — li diris. — Sed tiuj, kiuj sincere amas lin, volus malŝarĝi liajn velkajn jarojn. Tamen mi konstatas, ke tro malfrue mi venis. Aliaj, kiujn la morto de mia mastro eble malpli dolorigus, jam persvadis lin. Sed mi ne povas malfari ties faron, aŭskultu min almenaŭ ĉi-rilate, mastro! Iu konanta vian menson kaj honoranta viajn ordonojn devus resti en Edoraso. Nomu fidindan kuratoron. Permesu, ke via konsilisto Grimo prizorgu ĉiujn aferojn ĝis via reveno; kaj mi preĝas, ke tion ni vidu, kvankam neniu saĝulo taksos ĝin probabla.

Eomero ridis:

— Kaj se tiu pledo ne liberigos vin de la milito, plej nobla Vermlango, — li diris, — kiu posteno malpli honora estus akceptebla de vi? Ĉu porti sakon da farano supren en la montaron, se iu konfidus tion al vi?

— Ne, Eomero, vi ne plene komprenas la menson de mastro Vermlango, — diris Gandalfo, direktante sur lin sian pikan rigardon. — Li estas aŭdaca kaj ruza. Ankaŭ nun li ludas danĝeran ludon kaj gajnas poentojn. Horojn de mia valora tempo li jam malŝparis. Suben, serpento! — li subite diris per terura voĉo. — Suben sur la ventron! Kiom da tempo pasis, post kiam Sarumano vin aĉetis? Kio estis la prezo promesita? Kiam ĉiuj viroj estus mortaj, vi estus elektonta vian porcion de la trezoro kaj ricevonta la virinon, kiun vi deziras, ĉu? Tro longe vi rigardis ŝin el sub la palpebroj kaj hantis ŝiajn paŝojn.

Eomero kroĉis sian glavon.

— Tion mi jam sciis, — li murmuris. — Pro tio mi pli frue mortigus lin, malatentante la leĝon de la halo. Sed ekzistas aliaj kialoj. — Li paŝis antaŭen, sed Gandalfo haltigis lin mansigne.

— Eovina estas jam sufiĉe sekura, — li diris. — Sed vi, Vermlango, faris vian eblon por via vera mastro. Almenaŭ iom da kompenso vi meritas. Tamen Sarumano emas preteratenti siajn interkonsentojn. Mi konsilas, ke vi iru rapide kaj memorigu lin antaŭ ol li forgesos vian fidelan servon.

— Vi mensogas, — diris Vermlango.

— Tiu vorto aŭdiĝas tro ofte kaj tro facile ĉe viaj lipoj, — diris Gandalfo. — Mi ne mensogas. Vidu, Teodeno, jen estas serpento! Sendanĝere vi ne povos kunpreni ĝin, nek vi povos lasi ĝin malantaŭe. Mortigi ĝin estus juste. Sed ĝi ne estis ĉiam tia, kia ĝi nun estas. Iam ĝi estis homo kaj servis vin siamaniere. Donu al li ĉevalon kaj li iru tuj, kien ajn li elektos. Laŭ lia elekto vi juĝos lin.

— Ĉu vi aŭdas tion, Vermlango? — diris Teodeno. — Jen via elekto: rajdi kun mi al la milito, kaj ni vidu en batalo, ĉu vi estas lojala; aŭ iri tuj kien ajn vi deziras. Sed poste, se iam ni rerenkontiĝos, mi ne estos kompatema.

Malrapide Vermlango stariĝis. Li rigardis ilin per siaj duonfermitaj okuloj. Laste li trarigardis la vizaĝon de Teodeno kaj malfermis sian buŝon kvazaŭ parolonte. Sed subite li rektigis sin. Liaj manoj moviĝis. Liaj okuloj ekflagris. En ili estis tia malico, ke homoj forpaŝis de li. Li nudigis siajn dentojn; poste kun sibla spiro li kraĉis antaŭ la piedojn de la reĝo kaj, saltinte flanken, li fuĝis malsupren laŭ la ŝtuparo.

— Sekvu lin! — diris Teodeno. — Atentu, ke li al neniu malutilu, sed nek vundu, nek malhelpu lin. Donu al li ĉevalon, se li deziros.

— Kaj se iu konsentos porti lin, — diris Eomero.

Unu el la gardistoj kuris suben laŭ la ŝtuparo. Alia iris al la puto funde de la teraso kaj plenigis per akvo sian kaskon. Per ĝi li purigis la ŝtonojn, kiujn Vermlango fimakulis.


— Nu, miaj gastoj, venu! — diris Teodeno. — Venu akcepti tiun refreŝigaĵon, kiun permesas la neceso rapidi.

Ili reiris en la domegon. Jam ili aŭdis sube en la urbo kriadon de la heroldoj kaj blovadon de militaj kornoj. Ĉar la reĝo estis elrajdonta tiel baldaŭ, kiel povis armiĝi kaj kunveni la viroj de la urbo kaj proksimaj loĝantoj.

Ĉe la reĝa tablo sidis Eomero kaj la kvar gastoj, kaj ankaŭ tie servis la reĝon la damo Eovina. Ili manĝis kaj trinkis rapide. La aliaj silentis, dum Teodeno pridemandis Gandalfon pri Sarumano.

— Kiu povas diveni, kiam komenciĝis liaj perfidoj? — diris Gandalfo. — Li ne ĉiam estis malbonema. Mi ne dubas, ke iam li estis amiko de Rohano; kaj eĉ kiam lia koro pli malardiĝis, li trovis vin ankoraŭ utila. Sed jam delonge li komplotis por ruinigi vin, portante maskon de amikeco, ĝis li estos preta. Dum tiuj jaroj la tasko de Vermlango facilis, kaj ĉio, kion vi faris, estis senprokraste konata en Isengardo; ĉar via lando estis malfermita kaj fremduloj venis-iris. Kaj ĉiam la flustrado de Vermlango estis en viaj oreloj venenante viajn pensojn, fridigante vian koron, malfortigante viajn membrojn, dum aliaj spektis kaj povis fari nenion, ĉar via volo estis sub lia kuratoreco.

» Sed kiam mi eskapis kaj avertis vin, tiam ŝiriĝis la masko antaŭ tiuj, kiuj kapablis vidi. Post tio Vermlango ludis danĝere, ĉiam klopodante prokrastigi vin, por malhelpi amasigon de via plena potenco. Li estis ruza: malakrigante la homan singardemon, aŭ prilaborante la homajn timojn, laŭ postuloj de la okazaĵo. Ĉu vi memoras, kiel avide li urĝis, ke neniu estu sendota por sencela ĉasado norden, ĉar la tuja danĝero estis en la okcidento? Li persvadis vin malpermesi al Eomero persekuti la kaperantajn orkojn. Se Eomero ne malobeus la voĉon de Vermlango parolantan per via buŝo, tiuj orkoj jam atingus Isengardon, alportinte grandan valoraĵon. Efektive, ne tiun valoraĵon, kiun Sarumano deziras antaŭ ĉio, sed almenaŭ du anojn de mia kunularo, partoprenantojn en sekreta espero pri kiu eĉ al vi, mastro, mi ne povas ankoraŭ paroli malkaŝe. Ĉu vi kuraĝas pensi pri tio, kion ili eble nun suferus, aŭ pri kio Sarumano eble nun lernus por detrui nin?

— Mi ŝuldas multon al Eomero, — diris Teodeno. — Fidela koro povas havi impulsan langon.

— Diru ankaŭ, — diris Gandalfo, — ke laŭ kurbaj okuloj la vero povas vidigi vizaĝon torditan.

— Efektive miaj okuloj estis preskaŭ blindaj, — diris Teodeno. — Pleje mi ŝuldas al vi, mia gasto. Denove vi venis ĝustatempe. Mi volas doni al vi donacon antaŭ ol ni iros, laŭ via propra elekto. Necesas nur nomi ion ajn, kio estas mia. Mi rezervas nur mian glavon.

— Ĉu mi venis ĝustatempe aŭ ne, estas ankoraŭ konstatota, — diris Gandalfo. — Sed rilate vian donacon, mastro, mi elektos tiun, kiu konvenas al mia bezono: rapida kaj fidinda. Donu al mi Ombrofakson! Antaŭe ĝi estis nur pruntedonita, se tion oni rajtas nomi pruntedono. Sed nun mi rajdos ĝin en grandan danĝeron, direktante arĝenton kontraŭ nigron: mi ne volus riski ion, kio ne estus mia. Kaj jam ekzistas ama ligo inter ni.

— Vi elektas bone, — diris Teodeno, — kaj mi donacas ĝin nun kun plezuro. Tamen ĝi estas granda donaco. Neniu ekzistas simila al Ombrofakso. En ĝi revenis unu el la potencaj rajdbestoj de la pratempo. Neniu tia revenos estonte. Kaj al vi, miaj ceteraj gastoj, mi proponos tiajn aĵojn, kiaj troveblas en mia armilejo. Glavojn vi ne bezonas, sed troviĝas kaskoj kaj maŝkirasoj lerte kreitaj, donacoj al miaj prapatroj el Gondoro. Elektu inter ili antaŭ ol ni iros, kaj ili servu vin bone!


Nun venis viroj portante militvestaĵojn el la reĝa provizo, kaj ili vestis Aragornon kaj Legolason per brilaj maŝkirasoj. Ankaŭ kaskojn ili elektis kaj rondajn ŝildojn: iliaj bosoj estis kovritaj de oro kaj geminkrustitaj, verdaj, ruĝaj kaj blankaj. Gandalfo prenis neniun armaĵon; kaj Gimlio ne bezonis maŝkirason eĉ se estus trovebla unu konvena al lia staturo, ĉar inter la provizoj de Edoraso troveblis neniu kiraso farita pli bone ol lia mallonga brustarmaĵo, forĝita sub la Monto en la Nordo. Sed li elektis ĉapon el fero kaj ledo, kiu bone alĝustiĝis al lia ronda kapo; kaj ankaŭ malgrandan ŝildon li prenis. Ĝi surhavis la kurantan ĉevalon, blankan sur verdo, kiu estis la emblemo de la domo de Eorlo.

— Ĝi gardu vin bone! — diris Teodeno. — Ĝi estas farita por mi en la tempo de Tengelo, dum mi estis ankoraŭ knabo.

Gimlio riverencis.

— Mi fieras, Mastro de Rohano, porti vian insignon, — li diris. — Efektive, mi preferus porti ĉevalon ol esti ĉevale portata. Mi pli ŝatas miajn piedojn. Sed eble mi alvenos ĝustatempe tien, kie mi povos stari kaj batali.

— Povos esti tiel, — diris Teodeno.

Nun la reĝo stariĝis, kaj tuj Eovina venis antaŭen portante vinon.

Ferthu Théoden Hál! — ŝi diris. — Ricevu nun tiun ĉi pokalon kaj trinku en feliĉa horo. Sanon al vi iranta kaj venonta!

Teodeno trinkis el la pokalo kaj poste ŝi proponis ĝin al la gastoj. Starante antaŭ Aragorno ŝi subite paŭzis kaj rigardis lin, kaj ŝiaj okuloj brilis. Li subenrigardis al ŝia bela vizaĝo kaj ridetis; sed kiam li prenis la pokalon, lia mano tuŝis la ŝian, kaj li sciis, ke ŝi tremetas pro la tuŝo.

— Saluton, Aragorno, filo de Aratorno! — ŝi diris.

— Saluton, Damo de Rohano! — li respondis, sed lia vizaĝo estis jam zorgoplena kaj li ne ridetis.

Kiam ĉiuj estis trinkintaj, la reĝo trairis la halon ĝis la pordo. Tie la gardistoj atendis lin kaj staris heroldoj, kaj ĉiuj princoj kaj ĉefoj estis kunvenintaj, kiuj restis en Edoraso aŭ loĝis proksime.

— Vidu! Mi eliras kaj ŝajnas probable, ke ĝi estos mia lasta elrajdo, — diris Teodeno. — Infanon mi ne havas. Teodredo, mia filo, estas mortigita. Mi nomas Eomeron, filon de mia fratino, mia heredonto. Se neniu el ambaŭ revenos, tiam elektu novan reĝon laŭplaĉe. Sed al iu mi nun devas konfidi mian popolon postlasotan, por regi ĝin sur mia loko. Kiu el vi konsentos resti?

Neniu viro parolis.

— Ĉu neniun vi volas nomi? Al kiu fidas mia popolo?

— Al la domo de Eorlo, — respondis Hamo.

— Sed Eomeron mi ne povas malhavi, kaj li ankaŭ ne konsentos resti, — diris la reĝo. — Kaj li estas la lasta el tiu domo.

— Eomeron mi ne diris, — respondis Hamo. — Kaj li ne estas la lasta. Ekzistas Eovina, filino de Eomundo, lia fratino. Ŝi estas sentima kaj bravkora. Ĉiuj amas ŝin. Ŝi agu kiel mastro de la eorlidoj, dum ni estos for.

— Estu tiel, — diris Teodeno. — La heroldoj anoncu al la popolo, ke ilin gvidos damo Eovina!

Poste la reĝo sidiĝis sur seĝon antaŭ la pordo, kaj Eovina genuis antaŭ li kaj ricevis de li glavon kaj belforman brustarmaĵon.

— Adiaŭ, fratina filino! — li diris. — Malluma estas la horo, tamen eble ni revenos al la Ora Halo. Sed en Dunharo la popolo povos longe defendi sin, kaj se la batalo iros mise tien venos ĉiuj eskapintoj.

— Ne parolu tiel! — ŝi respondis. — Jaron mi suferos dum ĉiu tago, kiu pasos antaŭ via reveno. — Sed dumparole ŝiaj okuloj direktiĝis al Aragorno staranta proksime.

— La reĝo revenos, — li diris. — Ne timu! Ne okcidente, sed oriente atendas nin nia sorto.


La reĝo descendis laŭ la ŝtuparo kun Gandalfo apude. La aliaj sekvis. Aragorno rerigardis, kiam ili proksimiĝis al la pordo. Eovina staris sola antaŭ la pordo de la domo supre de la ŝtupoj; la glavo estis metita vertikale antaŭ ŝi kaj ŝiaj manoj estis metitaj al la tenilo. Ŝi estis jam kirase vestita kaj brilis kiel arĝento en la sunlumo.

Gimlio marŝis apud Legolaso kun hakilo sur sia ŝultro.

— Nu, finfine ni ekiras! — li diris. — Homoj bezonas multajn vortojn antaŭ la agoj. Mia hakilo senpaciencas en miaj manoj. Tamen mi ne dubas, ke ĉi tiuj rohananoj estas durmanaj, kiam ili ekagas. Malgraŭ tio, jen ne estas tia milito, kia konvenas al mi. Kiel mi atingos la batalon? Mi volus marŝi kaj ne skuiĝi kiel sako antaŭ la selantaŭaĵo de Gandalfo.

— Sidloko pli sendanĝera ol multaj, mi supozas, — diris Legolaso. — Sed sendube Gandalfo volonte submetos vin surpieden, kiam komenciĝos la batoj; aŭ Ombrofakso mem. Hakilo ne estas taŭga armilo por rajdanto.

— Kaj gnomo ne estas rajdisto. Ork-nukojn mi volas haki, ne razi la kapojn de homoj, — diris Gimlio, frapetante la tenilon de sia hakilo.

Ĉe la pordo ili renkontis grandan viramason, junajn kaj maljunajn, ĉiujn prete surselajn. Pli ol milo tie kunvenis. Iliaj lancoj estis kiel kreska arbareto. Laŭte kaj ĝoje ili kriis, kiam Teodeno venis. Iuj tenis preta la reĝan ĉevalon Neĝkolaĵo, kaj aliaj tenis la ĉevalojn de Aragorno kaj Legolaso. Gimlio staris ĝenate, malridante, sed Eomero venis al li kondukante sian ĉevalon.

— Saluton, Gimlio, filo de Gloino! — li kriis. — Mi ankpraŭ ne disponis tempon por lerni ĝentilajn parolojn sub via draŝo, kiel vi promesis. Sed ĉu ni ne flankenmetu nian kverelon? Mi almenaŭ ne parolos denove mise pri la Damo de la Arbaro.

— Mi forgesos mian koleron por kelka tempo, Eomero, filo de Eomundo, — diris Gimlio, — sed se iam vi hazarde vidos la Damon Galadriela propraokule, tiam vi devos agnoski ŝin la plej bela el la virinoj, aŭ nia amikeco ĉesos.

— Tiel estu! — diris Eomero. — Sed ĝis tiam pardonu min, kaj kiel signo de pardono rajdu kun mi, mi petas. Gandalfo estos ĉe la kapo kun la Mastro de Rohano; sed Fajrpiedo, mia ĉevalo, portos nin ambaŭ, se vi konsentas.

— Mi dankas vin tre varme, — diris Gimlio ege kontenta. — Mi ĝoje kuniros vin, se Legolaso, mia kamarado, rajtos rajdi apud ni.

— Estos tiel, — diris Eomero. — Legolaso maldekstre kaj Aragorno dekstre, kaj neniu aŭdacos kontraŭstari nin!

— Kie estas Ombrofakso? — demandis Gandalfo.

— Kuranta sovaĝe sur la herbo, — ili respondis. — Ĝi permesas al neniu homo tuŝi sin. Jen ĝi iras, fore apud la vadejo, kiel ombro inter la salikoj.

Gandalfo fajfis kaj vokis laŭte la nomon de l’ ĉevalo, kaj tiu en malproksimo flirtigis la kapon kaj henis, kaj, sin turninte, sage rapidis al la homamaso.

— Se la spiro de la okcidenta vento plenigus korpon videblan, ĝuste tia ĝi aspektus, — diris Eomero dum la ĉevalego alkuris ĝis ĝi ekstaris antaŭ la sorĉisto.

— La donaco ŝajnas jam donacita, — diris Teodeno. — Sed aŭskultu ĉiuj! Jen ĉi tie mi nomas mian gaston Gandalfon Grizmantelo, la plej saĝan el konsilistoj, la plej bonvenan el vagantoj, princo de Markio, ĉefo de la eorlidoj, dum vivas mia parencaro; kaj mi donacas al li Ombrofakson, nobelon inter ĉevaloj!

— Mi dankas vin, reĝo Teodeno, — diris Gandalfo. Poste li subite ŝovis malantaŭen sian grizan mantelon kaj flankenĵetis sian ĉapelon kaj saltis surseliĝe. Li vestis nek kaskon, nek maŝkirason. Liaj neĝecaj haroj flirtis libere en la vento; lia blanka robo brilis blindige en la sunlumo.

— Vidu la Blankan Rajdanton! — kriis Aragorno, kaj ĉiuj ripetis la vortojn.

— Nia Reĝo kaj la Blanka Rajdanto! — ili kriis. — Ek, eorlidoj! La kornoj sonoris. La ĉevaloj baŭmis kaj henis. Lancoj klakegis kontraŭ ŝildoj. Poste la reĝo levis sian manon, kaj kun impeto, kiel la subita ekblovo de forta vento, la lasta armeo de Rohano ekrajdis tondre al la okcidento.

Malproksiman sur la ebenaĵo vidis Eovina la ekbrilon de iliaj lancoj, dum ŝi staris senmove, sola antaŭ la pordoj de la silenta domo.

7 Profundaĵo de Helmo

La suno jam turniĝis okcidenten, kiam ili elrajdis el Edoraso, kaj ĝia lumo trafis iliajn okulojn, volvante ĉiujn sinsekvajn kampojn de Rohano en ora nebuleto. Ekzistis plandumita vojo nord-okcidenten laŭ la antaŭmontetoj de la Blankaj Montoj, kaj tiun ili laŭiris supren-suben en verda tereno, transirante etajn rapidajn rojojn per multaj travadejoj. Fore antaŭe kaj dekstre baŭmis la Nebulecaj Montoj; ĉiam pli malhelaj kaj pli altaj ili iĝis kun trapaso de la mejloj. La suno malrapide sinkis antaŭ ili. Vespero postsekvis.

La armeo plu rajdis. Neceso pelis ilin. Timante alveni tro malfrue, ili rajdis laŭpove rapide, malofte paŭzante. Rapidaj kaj eltenemaj estis la rajdbestoj de Rohano, sed restis multaj leŭgoj irendaj. Kvardek leŭgoj kaj pli estis la distanco, laŭ flugvojo de birdo, de Edoraso ĝis la Travadejoj de Iseno, kie ili esperis trovi la reĝajn soldatojn, kiuj baris la hordojn de Sarumano.

Nokto envolvis ilin. Fine ili haltis por bivaki. Ili jam rajdis kvin horojn kaj estis fore sur la okcidenta ebenaĵo, tamen pli ol la duono de la vojaĝo ankoraŭ kuŝis antaŭ ili. En granda cirklo sub la stelplena ĉielo kaj kreskanta luno ili starigis sian bivakon. Ili bruligis neniujn fajrojn, ĉar ili malcertis pri la okazaĵoj; sed ili postenigis ringon da surĉevalaj sentineloj, kaj skoltoj rajdis fore antaŭen, pasante kvazaŭ ombroj en la faldaĵoj de la tero. Pasis la malrapida nokto sen informoj aŭ alarmoj. Je l’ aŭroro sonoris la kornoj, kaj en malpli ol unu horo ili denove ekvojaĝis.


Ankoraŭ ne estis nuboj superkape, sed pezo estis en la aero; estis varmege pli ol kutime tiusezone. La supreniranta suno estis vualita, kaj malantaŭ ĝi, sekvante ĝin lante supren sur la ĉielo, vidiĝis kreskanta mallumo mornanta ĉirkaŭ la suboj de la Nebulecaj Montoj, ombro kiu subenrampis malrapide el la Sorĉista Valo.

Gandalfo retrovenis ĝis kie Legolaso rajdis apud Eomero.

— Vi havas akran vidpovon de via brava parencaro, Legolaso, — li diris, — kaj vi kapablas distingi paseron dis de fringo en leŭga malproksimo. Diru al mi, ĉu vi vidas ion tie fore en la direkto de Isengardo?

— Multaj leŭgoj kuŝas intere, — diris Legolaso, tien rigardante kaj ombrumante la okulojn per sia longa mano. — Mi vidas mallumon. En ĝi moviĝas figuroj, grandaj figuroj tre malproksime sur la riverbordo; sed kio ili estas, tion mi ne povas rekoni. Nek nebuleto nek nuboj venkas miajn okulojn: troviĝas ia vualanta ombro kiun iu potenco metas sur la landon, kaj ĝi progresas malrapide malfonten. Estas kvazaŭ krepusko sub senfinaj arboj fluus malsupren el la montoj.

— Kaj malantaŭ ni venas ŝtormo mem el Mordoro, — diris Gandalfo. — La nokto estos nigrega.


Dum ilia dua rajdotago progresis, la pezo en la aero pliiĝis. Posttagmeze la malhelaj nuboj komencis ĝisatingi ilin: sombra baldakeno kun grandaj ondantaj randoj makulitaj je blindiga lumo. La suno malsupreniris, sangruĝa en fuma nebuleto. La lancojn de la rajdistoj pintigis fajro, dum la lastaj lumstrioj ĉendis la apikajn fruntojn de la montovertoj de Trihirno: jam tre proksimaj ili staris sur la plej norda brako de la Blankaj Montoj, tri akr-angulaj kornoj rigardantaj al la sunsubiro. Per la lasta ardo ruĝa viroj en la antaŭo vidis nigran punkteton, rajdiston rajdantan al ili. Ili haltis atendante lin.

Li venis, viro lacega kun fendita kasko kaj fendita ŝildo. Malrapide li elseliĝis kaj staris tie iom da tempo anhelante. Finfine li parolis.

— Ĉu ĉeestas Eomero? — li demandis. — Finfine vi venas, sed tro malfrue, kaj kun tro malgranda potenco. La aferoj iris malbone, de kiam falis Teodredo. Hieraŭ ni estis retropuŝitaj trans Isenon kun grandaj perdoj; multaj pereis dum la transiro. Poste dumnokte novaj fortoj venis trans la riveron kontraŭ nian bivakon. La tuta Isengardo certe estas malplenigita; kaj Sarumano armis la sovaĝajn montaranojn kaj paŝtistojn el Dunlando trans la riveroj, kaj ankaŭ tiujn li malligis kontraŭ nin. Ni estas venkitaj. La ŝildmuro estis breĉita. Erkenbrando el Ŭestfaldo forprenis la virojn, kiujn li povis kunigi, al sia fortikaĵo en la Profundaĵo de Helmo. La ceteraj estas dispelitaj. Kie estas Eomero? Sciigu lin, ke antaŭe estas nenia espero. Li devus reiri al Edoraso antaŭ ol la lupoj de Isengardo alvenos tien.

Teodeno estis sidinta silente, kaŝita al la viro malantaŭ siaj gardistoj; nun li urĝis antaŭen sian ĉevalon.

— Venu, staru antaŭ min, Keorlo! — li diris. — Mi estas ĉi tie. La lasta armeo de la eorlidoj elrajdis. Ĝi ne reiros sen batalo.

La vizaĝo de l’ viro heliĝis pro ĝojo kaj miro. Li rektigis sin. Poste li genuis, proponante sian noĉitan glavon al la reĝo.

— Ordonu min, mastro! — li kriis. — Kaj pardonu min! Mi supozis...

— Vi supozis, ke mi restis en Meduseldo kurbigite kvazaŭ maljuna arbo sub vintra neĝo. Tiel estis, kiam vi elrajdis al milito. Sed okcidenta vento skuis la branĉojn, — diris Teodeno. — Donu al tiu ĉi viro freŝan ĉevalon! Ni rajdu por helpi Erkenbrandon!


Dum Teodeno parolis, Gandalfo rajdis iomete antaŭen, kaj tiel li sidis sola, rigardante norden al Isengardo kaj okcidenten al la subiranta suno. Nun li revenis.

— Rajdu, Teodeno! — li diris. — Rajdu al la Profundaĵo de Helmo! Ne iru al la Travadejoj de Iseno, kaj ne prokrastu sur la ebenaĵo! Mi devas lasi vin provizore. Ombrofakso devas nun porti min pro hasta komisio. — Turninte sin al Aragorno, Eomero kaj la viroj de la reĝa domanaro, li kriis: — Gardu bone la Mastron de Markio ĝis mi revenos. Atendu min ĉe la Pordo de Helmo! Adiaŭ!

Li diris vorton al Ombrofakso, kaj kiel sago el pafarko la granda ĉevalo forsaltis. Ĝuste dum oni rigardis li estis for: flagro de arĝento en la sunsubiro, vento tra la herbaro, ombro kiu foriris kaj pasis el la vidkapablo. Neĝkolaĵo snufis kaj baŭmis, avida por sekvi; sed nur rapide fluganta birdo povus ĝin ĝisatingi.


— Kion signifas tio? — diris unu el la gardistoj al Hamo.

— Ke Gandalfo Grizmantelo devas hasti, — respondis Hamo. — Ĉiam li iras-venas neatendite.

— Vermlango, se tiu ĉeestus, ne trovus malfacile klarigi, — diris la alia.

— Sufiĉe vere, — diris Hamo, — sed miaflanke mi atendos ĝis mi vidos denove Gandalfon.

— Eble vi longe atendos, — diris la alia.


La armeo nun forturnis sin de la vojo al la Travadejoj de Iseno kaj direktis siajn paŝojn al la sudo. Noktiĝis, kaj daŭre ili rajdis. La montetoj proksimiĝis, sed la altaj pintoj de Trihirno jam malklaris kontraŭ la malheliĝanta ĉielo. Ankoraŭ plurajn mejlojn for, aliflanke de la Ŭestfalda Valo, kuŝis verda kavaĵo, granda golfo en la montaro, el kiu malfermiĝis inter la montetoj interkrutejo. La tiulandaj homoj nomis ĝin la Profundaĵo de Helmo, laŭ heroo de l’ antikvaj militoj kiu starigis tie sian rifuĝejon. Ĉiam pli apike kaj pli mallarĝe ĝi serpentumis enen el la nordo sub la ombro de Trihirno, ĝis la korvhantataj klifoj leviĝis kvazaŭ potencaj turegoj ambaŭflanke, forbarante la lumon.

Ĉe la Pordo de Helmo, antaŭ la enirejo de la Profundaĵo, estis roka kalkano elŝovita de la norda klifo. Tie sur la supraĵo staris altaj muroj da antikva ŝtono, kaj ene de ili estis altega turo. La homoj diris, ke en la prapasintaj tagoj de la Gondora gloro la transmaraj reĝoj konstruis tie la fortikaĵon per manoj de gigantoj. Kornburgo ĝi nomiĝis, ĉar korno sonorigita sur la turo eĥis en la profundaĵo malantaŭe, kvazaŭ armeoj longe forgesitaj militiras el kavernoj sub la montetoj. Ankaŭ muron konstruis la prahomoj de Kornburgo ĝis la suda klifo, barantan la enirejon al la interkrutejo. Sub ĝi per larĝa subirejo elfluis la Profundaĵa Rojo. Ĉirkaŭ la subaĵojn de la Kornroko ĝi serpentumis kaj poste fluis en ravineto tra la mezo de larĝa verda ebenaĵo malabrupte deklivanta suben de la Pordo de Helmo ĝis la ŝtonmuro de Helmo. De tie ĝi falis en la Profundan Kavaĵon kaj el tie al la Ŭestfalda Valo. Tie en Kornburgo ĉe la Pordo de Helmo nun loĝis Erkenbrando — mastro de Ŭestfaldo ĉe la limo de Markio. Dum la tagojn malheligis militminaco li, estante saĝa, riparis la muron kaj fortigis la fortikaĵon.

La rajdantoj estis ankoraŭ en la malalta valo antaŭ la enirejo de la Kavaĵo, kiam aŭdiĝis krioj kaj kornsonoro de iliaj skoltoj, kiuj estis antaŭe. El la mallumo fajfis sagoj. Rapide skolto retrorajdis kaj raportis, ke lupaj rajdantoj estis en la valo, kaj ke hordo da orkoj kaj sovaĝuloj rapidadas suden el la Travadejoj de Iseno kaj ŝajnas celi al la Profundaĵo de Helmo.

— Ni trovis multajn niajn homojn kuŝantaj mortigitaj dum ili fuĝis tien, — diris la skolto. — Kaj ni renkontis dispelitajn kompaniojn irantaj tien-reen senestre. Kio okazis al Erkenbrando, neniu ŝajne scias. Estas tre verŝajne, ke li estos ĝisatingita antaŭ ol li povos alveni la Pordon de Helmo, se li ankoraŭ ne pereis.

— Ĉu vidiĝis io rilate al Gandalfo? — demandis Teodeno.

— Jes, mastro. Multaj vidis maljunulon blankvestitan sur ĉevalo pasantan tien-reen tra la ebenaĵo kvazaŭ vento tra la herbaro. Iuj supozis lin Sarumano. Oni diras, ke antaŭ la noktiĝo li foriris direkte al Isengardo. Aliaj diras, ke ankaŭ Vermlango estis pli frue vidita irante norden kun bando da orkoj.

— Okazos malbone al Vermlango, se Gandalfo trovos lin, — diris Teodeno. — Tamen mankas al mi nun ambaŭ miaj konsilistoj, la malnova kaj la nova. Sed en tiu ĉi krizo ni ne povas pli bone elekti ol pluiri, kiel diris Gandalfo, ĝis la Pordo de Helmo, ĉu aŭ ne Erkenbrando estas tie. Ĉu estas konate, kiom granda estas la hordo venanta el la nordo?

— Ĝi estas tre granda, — diris la skolto. — Fuĝanto nombras ĉiun malamikon duoble, tamen mi alparolis virojn bravkorajn, kaj mi ne dubas, ke la ĉefa fortaĵo de la malamikoj estas multoble pli granda ol ĉiuj, kiujn ni havas ĉi tie.

— Do ni agu rapide, — diris Eomero. — Ni trabreĉu tiujn malamikojn, kiuj jam troviĝas inter ni kaj la fortikaĵo. Ekzistas kavernoj en la Profundaĵo de Helmo, kie centoj povas kaŝi sin; kaj sekretaj pasejoj kondukas el tie sur la montetojn.

— Ne fidu al sekretaj pasejoj, — diris la reĝo. — Sarumano jam delonge spionesploris tiun ĉi landon. Tamen tiuloke nia defendo povos daŭri longe. Ni iru!


Aragorno kaj Legolaso nun iris kun Eomero en la antaŭo. Plu tra la malluma nokto ili rajdis, ĉiam pli malrapide, dum la mallumo profundiĝis kaj ilia vojo supreniris suden, pli kaj pli alten en la malklarajn faldaĵojn ĉirkaŭ la suboj de la montoj. Jen kaj jen ili trafis vagantajn bandojn da orkoj; sed tiuj fuĝis antaŭ ol la rajdistoj povis kapti aŭ mortigi ilin.

— Ne pasos tre longe, mi timas, — diris Eomero, — ĝis la alveno de la reĝa armeo estos konata al la estro de niaj malamikoj, ĉu Sarumano aŭ kiu ajn komandanto sendita de li.

La rumoro de milito kreskis malantaŭ ili. Nun ili povis aŭdi ŝvebantan tra la mallumo sonon de raŭka kantado. Ili plugrimpis foren en la Profundan Kavaĵon kiam ili rerigardis. Tiam ili vidis torĉojn, sennombrajn punktojn de fajra lumo sur la nigraj kampoj malantaŭe, disigitajn kvazaŭ ruĝaj floroj, aŭ serpentumantajn supren el la malaltejo laŭ longaj flagrantaj linioj. Ie-tie suprensaltis bruloj pli grandaj.

— Tio estas hordo granda kaj sekvas nin proksime, — diris Aragorno.

— Ili alportas fajron, — diris Teodeno, — kaj ili bruligas survoje fojnaĵojn, kabanojn kaj arbojn. Tiu ĉi valo estis fekunda kaj havis multajn domojn. Ve por mia popolo!

— Se nur la tago estus kaj ni povus rajdi kontraŭ ilin kiel ŝtormo el la montaro! — diris Aragorno. — Dolorigas min fuĝi antaŭ ili.

— Ne necesos fuĝi multe pluen, — diris Eomero. — Antaŭe ne malproksime jam kuŝas la ŝtonmuro de Helmo, antikva fosaĵo kaj remparo strekitaj trans la kavaĵon, kvaronmejlon sub la Pordo de Helmo. Tie ni povos turniĝi kaj proponi batalon.

— Ne, ni estas tro malmultaj por defendi la Ŝtonmuron, — diris Teodeno. — Ĝi longas unu mejlon aŭ pli, kaj la breĉo en ĝi estas larĝa.

— Ĉe la breĉo devos stari nia ariergardo, se ni estos premitaj, — diris Eomero.


Nek steloj nek luno estis, kiam la rajdantoj alvenis la breĉon en la ŝtonmuro, kie la rojo el supre elfluis kaj apud ĝi pado descendis de Kornburgo. La remparo baŭmis subite antaŭ ili, alta ombro post malluma puto. Kiam ili alrajdis, alvokis ilin sentinelo.

— La Mastro de Markio rajdas al la Pordo de Helmo, — Eomero respondis. — Mi, Eomero, filo de Eomundo, parolas.

— Jen feliĉa novaĵo pli ol niaj esperoj, — diris la sentinelo. — Rapidu! La malamiko proksime persekutas vin.

La armeo trairis la breĉon kaj haltis supre sur la dekliva herbaĵo. Ili nun sciiĝis ĝoje, ke Erkenbrando postlasis multajn virojn por defendi la Pordon de Helmo, kaj pli multaj poste eskapis tien.

— Eble ni havas milon kapablan batali surpiede, — diris Gamlingo, maljunulo, la estro de la ŝtonmuraj defendantoj. — Sed plimulto el ili, kiel mi, spertis tro multajn vintrojn aŭ tro malmultajn kiel la jena filo de mia filo. Kia novaĵo pri Erkenbrando? Sciigo alvenis hieraŭ ke li retretas ĉi tien kun ĉiuj restantaj el la plej bonaj rajdistoj de Ŭestfaldo. Sed li ne venis.

— Mi timas, ke li jam ne venos, — diris Eomero. — Niaj skoltoj akiris neniom da informoj pri li, kaj la malamikoj plenigas la tutan valon malantaŭ ni.

— Mi volus ke li estu eskapinta, — diris Teodeno. — Li estas potenculo. En li revivis la braveco de Helmo la Martelmana. Sed ni ne povas atendi lin ĉi tie. Ni devos nun reloki nian tutan forton malantaŭ la murojn. Ĉu vi estas bone provizitaj? Ni kunportas malmulte da provizaĵo, ĉar ni elrajdis al aperta batalo, ne al sieĝo.

— Malantaŭ ni en la kavernoj de l’ Profundaĵo estas tri kvaronoj el la popolo Ŭestfalda, maljunaj kaj junaj, infanoj kaj virinoj, — diris Gamlingo. — Sed ankaŭ granda kvanto da nutraĵo, kaj multaj bestoj kaj ties furaĝo, estas tie kunmetitaj.

— Estas bone, — diris Eomero. — Oni bruligas aŭ forrabas ĉion restintan en la valo.

— Se ili venos marĉandi pri niaj varoj ĉe la Pordo de Helmo, ili pagos altan prezon, — diris Gamlingo.


La reĝo kaj ties rajdistoj pluiris. Antaŭ la digvojo, kiu transiris la rojon, ili elseliĝis. En longa spaliro ili kondukis siajn ĉevalojn supren laŭ la taluso kaj eniris tra l’ pordoj de Kornburgo. Tie oni bonvenigis ilin kun ĝojo kaj renoviĝinta espero; ĉar jam ĉeestis sufiĉaj viroj por postenigi kaj la burgon kaj la barilon.

Rapide Eomero starigis pretaj siajn virojn. La reĝo kaj ties domanaro estis en Kornburgo, kaj tie estis ankaŭ multaj Ŭestfaldaj viroj. Sed sur la Profundaĵa Muro kaj ties turo, kaj malantaŭ ĝi, Eomero starigis la pliparton de la batalontoj kiujn li disponis, ĉar tie la defendo ŝajnis pli dubinda, se la atako estus obstina kaj multnombra. La ĉevalojn oni kondukis foren tra la Profundaĵo kun tia gardo kia eblis.

La Profundaĵa Muro altis dudek futojn, kaj estis tiel dika ke kvar homoj povis marŝi flankon ĉe flanko sur ĝia supro, ŝirmitaj de parapeto trans kiun povis rigardi nur homoj tre altaj. Ie-tie estis fendaĵoj en la ŝtono tra kiuj povus pafi la homoj. Tiu ĉi remparo estis atingebla per ŝtuparo descendanta de pordo en la ekstera korto de Kornburgo; ankaŭ tri unuopaj ŝtuparoj kondukis supren sur la muron el la profundaĵo malantaŭe; sed antaŭe ĝi estis glata, kaj ĝiaj ŝtonegoj estis metitaj tiel lerte, ke ne troveblis piedapogo kie ili kuniĝis, kaj supre ili kliniĝis eksteren kiel klifo mar-fosita.


Gimlio staris apogite per la brustarmaĵo sur la muro. Legolaso sidis supre sur la parapeto, fingrumante sian pafarkon kaj rigardante en la sombron.

— Tio ĉi pli plaĉas al mi, — diris la gnomo, piedbatante la ŝtonojn. — Ĉiam mia koro soras kiam mi proksimiĝas al montoj. Ĉi tie estas bonkvalita roko. Tiu ĉi tereno havas ostojn fortikajn. Mi sentis ilin per miaj piedoj dum ni supreniris de la ŝtonmuro. Havigu al mi jaron kaj centon el mia parencaro kaj mi farus el tio ĉi lokon, kie armeoj rompiĝus kiel akvo.

— Tion mi ne dubas, — diris Legolaso. — Sed vi estas gnomo, kaj gnomoj estas stranguloj. Mi ne ŝatas tiun ĉi lokon, kaj mi ne ŝatos ĝin pli en la taga lumo. Sed vi konsolas min, Gimlio, kaj mi ĝojas ke vi staras apude kun viaj fortikaj kruroj kaj via dura hakilo. Mi volus ke estu pli el via parencaro inter ni. Sed eĉ pli mi donus por cent bonaj arkpafistoj el Mornarbaro. Ni bezonos ilin. La rohananoj havas bonajn arkpafistojn, sed ĉi tie estas tre malmultaj, tro malmultaj.

— Estas mallume por arkpafado, — diris Gimlio. — Efektive estas jam tempo dormi. Dormi! Mi tion bezonas, kiom mi neniam supozis gnomon dormema. Rajdado estas laciga tasko. Tamen mia hakilo senpaciencas en mia mano. Havigu al mi vicon da orkaj nukoj kaj spacon por svingi kaj mia tuta laciĝo forfalos de mi!

Tempo pasis lante. Fore en la valo ankoraŭ brulis disaj fajroj. La armeo de Isengardo nun pluiris silente. Iliaj torĉoj estis videblaj serpentumante multspalire supren laŭ la kavaĵo.

Subite de la Ŝtonmuro eksplodis krioj kaj kriĉoj kaj la ferocaj batalsloganoj de homoj. Flamantaj torĉoj aperis super la rando kaj rapide amasiĝis ĉe la breĉo. Poste ili disiris kaj malaperis. Homoj revenis galopante tra la kampo kaj supren laŭ la deklivo ĝis la pordo de Kornburgo. La ariero de l’ ŭestfaldanoj estis enpelita.

— La malamiko ĉeestas! — ili kriis. — Ni pafis ĉiun sagon, kiun ni havis, kaj plenigis je orkoj la Fosaĵon. Sed tio ne longe haltigos ilin. Jam ili grimpas la remparon multloke, densaj kiel marŝantaj formikoj. Sed ni instruis al ili ne porti torĉojn.


Estis jam post la noktomezo. La ĉielo estis tute malluma kaj la senmovo de la peza aero antaŭsignis ŝtormon. Subite la nuboj estis bruligitaj per blindiga flagro. Forka fulmo frapis suben al la orientaj montetoj. Dum fiksrigarda momento la surmuraj gvatantoj vidis la tutan spacon inter si kaj la ŝtonmuro lumigita per blanka lumo: ĝi bolis kaj svarmis je nigraj figuroj, iuj stumpaj kaj larĝaj, iuj altaj kaj minacaj, kun altaj kaskoj kaj nigraj ŝildoj. Pliaj centoj kaj centoj verŝiĝis el trans la Ŝtonmuro kaj tra la breĉo. La malhela tajdo fluis al la muroj de klifo al klifo. Tondro ruliĝis en la valo. Pluvo plaŭdadis suben.

Sagoj densaj kiel la pluvoj venis fajfe trans la krenelaĵon kaj falis tinte kaj resalte sur la ŝtonojn. Iuj trafis sian celon. Komenciĝis atako kontraŭ la Profundaĵon de Helmo, sed neniu sono aŭ defio aŭdiĝis interne; venis neniuj respondaj sagoj.

La atakantaj trupoj haltis, malhelpataj per la silenta minaco de rokoj kaj muro. Ĉiam denove fulmo traŝiris la mallumon. Poste la orkoj kriĉis, kirligante lancojn kaj glavojn kaj pafante amason da sagoj al iuj starantaj vidataj sur la krenelaĵo; kaj la viroj de Rohano mirigite elrigardis, kiel ŝajnis al ili, al granda kampo de malhela greno perturbita de milita tempesto, kaj ĉiu grenero ekbrilis je pintigita lumo.

Latunaj kornoj sonoris. La malamikoj ondis antaŭen, iuj kontraŭ la Profundaĵan Muron, aliaj al la digvojo kaj la deklivo kondukantaj al la Kornburga pordego. Tie kolektiĝis la plej enormaj orkoj kaj la sovaĝuloj de la Dunlandaj altaĵoj. Momente tiuj hezitis kaj poste antaŭeniris. La fulmo flagris, kaj videblis blazonite sur ĉiuj kaskoj kaj ŝildoj la terura mano de Isengardo. Ili alvenis la pinton de la rokoj; ili impetis al la pordo.

Tiam finfine venis respondo: ilin renkontis ŝtormo da sagoj kaj hajlo da ŝtonoj. Ili ŝanceliĝis, rompiĝis kaj retrofuĝis; kaj poste impetis denove, rompiĝis kaj reimpetis; kaj ĉiufoje, kiel flusanta maro, ili haltis ĉe loko pli alta. Denove sonoris trumpetoj, kaj alpremiĝo de muĝantaj dunlandanoj antaŭen saltis. Ili tenis siajn grandajn ŝildojn supre kiel tegmenton, dum en sia mezo ili portis du trunkojn de fortaj arboj. Malantaŭ ili amasiĝis orkaj pafistoj, sendantaj hajlon da ĵetlancoj kontraŭ la pafistoj sur la muroj. Ili atingis la pordegon. La arboj, svingataj de fortaj brakoj, bategis la lignaĵon kun ŝira bruego. Se iu viro falis premegita de ŝtono impetanta de supre, du aliaj saltis por anstataŭi lin. Ĉiam denove la grandaj ramoj svingiĝis kaj bategis.

Eomero kaj Aragorno staris kune sur la Profundaĵa Muro. Ili aŭdis la muĝadon de voĉoj kaj la batadon de la ramoj; kaj poste per subita flagro de lumo ili vidis la danĝeron al la pordego.

— Venu! — diris Aragorno. — Venas la horo kiam ni elingigu la glavojn kune!

Kurante kvazaŭ fajro, ili rapidis laŭlonge de la muro kaj supren laŭ la ŝtupoj kaj pasis en la eksteran korton sur la Roko. Kurante ili kunvenigis manplenon da bravaj glavbatalistoj. Troviĝis malgranda klappordo, kiu malfermiĝis en angulo de la burgomuro okcidente, kie la klifo etendiĝis renkonte. Ĉe tiu flanko ĉirkaŭiris mallarĝa pado al la granda pordo, inter la muro kaj la apika rando de la Roko. Eomero kaj Aragorno trasaltis la pordon kun siaj kunuloj proksime malantaŭe. La du glavoj fulme elingiĝis samtempe.

— Gutvineo! — kriis Eomero. — Gutvineo por Markio!

— Andurilo! — kriis Aragorno. — Andurilo por la Dunadanoj! Deflanke ili impete ĵetis sin kontraŭ la sovaĝulojn. Andurilo leviĝis, descendis, ardante je blanka fajro. Krio ascendis el muro kaj turo:

— Andurilo! Andurilo ekmilitas. La Klingo Rompita brilas denove!

Konsternite la ramistoj lasis fali la arbojn kaj turniĝis por lukti; sed ilia ŝildmuro estis rompita kvazaŭ per fulmobato, kaj ili forbalaiĝis, dehakitaj aŭ ĵetitaj trans la Rokon en la ŝtonozan rivereton sube. La orkaj arkpafistoj pafis sencele kaj poste fuĝis.


Momente Eomero kaj Aragorno haltis antaŭ la pordego. La tondro murmuris jam malproksime. La fulmo ankoraŭ flagris, fore inter la montoj en la sudo. Akra vento denove bloviĝis el la nordo. La nuboj estis ŝiritaj kaj drivantaj, kaj steloj elpalpebrumis; kaj super la montetoj apud la Kavaĵo ŝvebis luno okcidentema, flave briletanta en la ŝtorm-postlasaĵo.

— Ne tro frue ni alvenis, — diris Aragorno, rigardante la pordegon. Ties grandaj ĉarniroj kaj feraj bariloj estis torditaj kaj kurbigitaj; multaj lignaĵoj estis fenditaj.

— Tamen ni ne povas resti ĉi tie ekster la muroj por defendi ilin, — diris Eomero. — Vidu! — li indikis la digvojon. Jam granda amaso de orkoj kaj homoj ekkuniĝis aliflanke de l’ rivereto. Sagoj fajfis kaj resaltetis sur la ŝtonoj ĉirkaŭ ili. — Venu! Ni devas reiri kaj vidi, kion ni povos fari por amasigi ŝtonojn kaj trabojn trans la pordo interne. Venu tuj!

Ili turniĝis kaj kuris. Tiumomente ĉirkaŭ dek du orkoj, kiuj kuŝis senmove inter la mortigitoj, salte stariĝis kaj venis silente kaj rapide malantaŭe. Du ĵetis sin teren ĉe l’ kalkanoj de Eomero, faligis lin kaj tuj surkuŝis lin. Sed eta malhela figuro rimarkita de neniu saltis el la ombroj kaj eligis raŭkan krion: “Baruk Khazad! Khazad ai-menu!” Svingiĝis hakilo kaj resvingiĝis. Du orkoj falis senkapigitaj. La ceteraj fuĝis.

Eomero barakte stariĝis, ĝuste kiam Aragorno rekuris por helpi lin.


La klappordo estis denove fermita, la fera pordego estis barita kaj ŝtonoj estis amasigitaj interne. Kiam ĉiuj estis sekuraj ene, Eomero sin turnis:

— Mi dankas vin, Gimlio, filo de Gloino! — li diris. — Mi ne sciis, ke vi partoprenis la eliratakon. Sed ofte gasto neinvitita pruviĝas la plej valora ĉeestanto. Kiel okazis, ke vi venis tien?

— Mi sekvis vin por forskui la dormemon, — diris Gimlio; — sed mi rigardis la montaranojn kaj ili ŝajnis iom tro grandaj kompare al mi, do mi sidiĝis apud ŝtono por spekti vian glavludon.

— Ne estos facile por mi repagi la ŝuldon, — diris Eomero.

— Eble prezentiĝos multaj eblecoj antaŭ ol finiĝos la nokto, — ridis la gnomo. — Sed mi estas kontenta. Ĝis nun mi hakis nur lignon de kiam mi forlasis Morion.

— Du! — diris Gimlio, frapetante sian hakilon. Li jam reokupis sian lokon sur la muro.

— Ĉu du? — diris Legolaso. — Mi faris pli bone, kvankam nun mi devas palpserĉi pafitajn sagojn; la miaj forsendiĝis. Tamen mi kalkulis, ke mia sumo estas minimume dudek. Sed tio estas nur kelkaj folioj en arbaro.


La ĉielo nun rapide klariĝadis kaj la sinkanta luno brilis hele. Sed la lumo alportis malmulte da espero al la rajdistoj de Markio. La malamikaro antaŭ ili ŝajnis plimultiĝinta anstataŭ male, kaj ankoraŭ aliaj impetis supren el la valo tra la breĉo. La eliratako sur la Roko gajnis nur mallongan prokraston. La atako kontraŭ la pordegon duobliĝis. Kontraŭ la Profundaĵan Muron la trupoj de Isengardo muĝis kvazaŭ maro. Orkoj kaj montaranoj svarmis ĉirkaŭ ties subo de unu flanko al alia. Ŝnuregoj kun kroĉhokoj estis ĵetitaj trans la parapeton pli rapide ol homoj povis tratranĉi ilin aŭ ilin reĵeti. Centoj da longaj eskaloj estis starigitaj. Multaj estis reĵetitaj ruinige sed multaj aliaj anstataŭis ilin, kaj orkoj rapide grimpis kiel simioj en la malhelaj arbaroj de la sudo. Antaŭ la mura subaĵo la mortintoj kaj frakasitoj estis amasigitaj kiel ŝtonetoj en ŝtormo; ĉiam pli alten kreskis la hidaj amasoj, kaj daŭre avancis la malamikoj.

La rohananoj eklaciĝis. Ĉiuj sagoj estis pafitaj kaj ĉiuj lancoj estis ĵetitaj; iliaj glavoj estis noĉitaj, kaj iliaj ŝildoj estis fenditaj. Trifoje Aragorno kaj Eomero kuraĝigis ilin, kaj trifoje Andurilo flamis en furioza impeto kiu forpelis la malamikojn de la muro.

Tiam aŭdiĝis bruego en la Profundaĵo malantaŭe. Orkoj rampis kiel ratoj tra la subirejo per kiu la rojo elfluis. Tie ili kuniĝis en ombro de la klifoj ĝis la atako supre estis plej arda kaj preskaŭ ĉiuj defendantoj kuregis al la mura supraĵo. Tiam ili elsaltis. Jam kelkaj enpasis la makzelojn de la Profundaĵo kaj troviĝis inter la ĉevaloj, luktante kun la gardistoj.

Suben desur la muro saltis Gimlio kun feroca krio kiu eĥis inter la klifoj. “Khazâd! Khazâd!” — Li baldaŭ havis sufiĉe da laboro.

— Aj-oj! — li kriegis. — La orkoj estas malantaŭ la muro. Aj-oj! Venu, Legolaso! Sufiĉas por ni ambaŭ. Khazad ai-menu!

Gamlingo la Maljuna suben rigardis de Kornburgo, aŭdante la fortan voĉon de la gnomo malgraŭ la tuta tumulto.

— La orkoj en la Profundaĵo! — li kriis. — Helm! Helm! Ek Helmidoj! — li elpuŝis subensaltante laŭ la ŝtuparo de la Roko kun multaj viroj el Ŭestfaldo ĉedorse.

Ilia atako estis feroca kaj subita, kaj la orkoj cedis antaŭ ili. Post nelonge ili estis kunpremitaj en la ravinaj stretejoj, kaj ĉiuj estis mortigitaj aŭ pelitaj kriĉe en la abismon de la Profundaĵo por fali antaŭ la gardistoj de l’ kaŝitaj kavernoj.

— Dudek unu! — kriis Gimlio. Li faris dumanan hakon kaj faligis la lastan orkon antaŭ siaj piedoj. — Nun mia kalkulo denove superas tiun de mastro Legolaso.

— Ni devas ŝtopi tiun ĉi ratotruon, — diris Gamlingo. — Onidire gnomoj estas lertuloj pri ŝtono. Aldonu vian helpon, mastro!

— Ŝtonojn ni ne formas per niaj hakiloj, nek per niaj fingrungoj, — diris Gimlio. — Sed mi kunlaboros laŭpove.

Ili kunrastis tiajn etajn rokojn kaj rompitajn ŝtonojn, kiajn ili trovis ĉemane, kaj direktataj de Gimlio la ŭestfaldanoj baris la internan ekstremaĵon de la subirejo ĝis nur mallarĝa trafluejo restis. Tiam la Profundaĵa Rojo, ŝveligita de la pluvo, kirlis kaj ĝeniĝis en sia ŝtopita pado, kaj disvastiĝis malrapide laŭ fridaj flakoj de klifo al klifo.

— Estos pli seke supre, — diris Gimlio. — Venu, Gamlingo, ni vidu kiel aferoj progresas sur la muro!

Li grimpis supren kaj trovis Legolason apud Aragorno kaj Eomero. La elfo akrigis sian longan tranĉilon. Okazis provizora paŭzo en la atako, post kiam malsukcesis la klopodo eniri tra la subirejo.

— Dudek unu! — diris Gimlio.

— Bone! — diris Legolaso. — Sed mia kalkulo estas jam dudek kvar. Okazis ĉi tie tranĉila laboro.


Eomero kaj Aragorno lace apogis sin per siaj glavoj. Fore maldekstre la kunfrapiĝo kaj bruego de la batalo sur la Roko laŭtiĝis denove. Sed Kornburgo daŭre rezistis, kiel insulo en la maro. Ĝia pordo kuŝis ruinigite; sed trans la barilon el traboj kaj ŝtonoj interne neniu malamiko ĝis nun pasis.

Aragorno rigardis la palajn stelojn, kaj la lunon nun descendantan malantaŭ la okcidentajn montetojn, kiuj enfermis la valon.

— Tiu ĉi nokto longas kiel jaroj, — li diris. — Kiom longe prokrastiĝos la tago?

— Tagiĝo ne malproksimas, — diris Gamlingo, kiu jam grimpis ĝis apud li. — Sed tagiĝo ne helpos nin, mi timas.

— Tamen tagiĝo estas ĉiam espero de la homoj, — diris Aragorno.

— Sed jenaj kreaĵoj de Isengardo, ĉi duonorkoj kaj goblenoj breditaj per la filerto de Sarumano, ne ŝanceliĝos pro la suno, — diris Gamlingo. — Ankaŭ ne la sovaĝuloj el la montaro. Ĉu vi ne aŭdas iliajn voĉojn?

— Mi aŭdas, — diris Eomero; — sed por miaj oreloj tio estas nura kriĉado de birdoj kaj muĝado de bestoj.

— Tamen troviĝas multaj, kiuj krias en la Dunlanda lingvo, — diris Gamlingo. — Tiun lingvon mi konas. Ĝi estas antikva homa lingvo, kaj iam estis parolata en multaj okcidentaj valoj de Markio. Aŭdu! Ili malamegas nin kaj ĝojas, ĉar nia pereo ŝajnas al ili certa. “La reĝon, la reĝon! — ili krias. — Ni kaptos ilian reĝon. Morton al la Forgoj! Morton al la Pajlokapuloj! Morton al la rabistoj el la nordo!” Tiel ili foje nomas nin. Dum duonmilo da jaroj ili ne forgesas sian ofendon pro tio, ke la mastroj de Gondoro donis Markion al Eorlo la Juna kaj alianciĝis al li. Tiun pramalamon Sarumano flamigis. Ili estas popolo feroca kiam agitita. Ili ne cedos jam pro vesperkrepusko aŭ tagiĝo ĝis Teodeno estos kaptita aŭ ili mem estos mortigitaj.

— Malgraŭe, taglumo alportos esperon al mi, — diris Aragorno. — Ĉu ne estas dirite, ke neniu malamiko iam ajn kaptis Kornburgon, se homoj ĝin defendis?

— Tion diras la menestreloj, — diris Eomero.

— Do ni defendu ĝin kaj esperu! — diris Aragorno.


Ĝuste dum ili parolis, aŭdiĝis fanfaro de trumpetoj. Poste okazis frakaso kaj flagro da flamoj kaj fumo. La akvoj de la Profundaĵa Rojo elverŝiĝis siblante kaj ŝaŭmante: ili ne plu estis malhelpataj, gapa truo estis eksplode farita en la muro. Amaso da malhelaj figuroj enverŝiĝis.

— Demonaĵo de Sarumano! — kriis Aragorno. — Ili enrampis denove la subfluejon dum ni parolis kaj ili bruligis la fajron de Ortanko sub niaj piedoj. Elendilo, Elendilo! — li kriis saltante suben en la breĉon; sed ĝuste kiam li tion faris, cento da eskaloj estis starigitaj al la krenelaro. Trans la muron kaj sub la muron la lasta atako venis balae kiel malhela ondo sur sablaltaĵon. La defendantoj estis forpuŝitaj. Iuj el la rajdantoj estis retropelitaj, pli kaj pli funden en la Profundaĵon, falante kaj luktante dum ili cedis paŝon post paŝo al la kavernoj. Aliaj hakis vojon reire al la citadelo.

Larĝa ŝtuparo supreniris de la Profundaĵo ĝis la Roko kaj la malantaŭa pordo de Kornburgo. Proksime al la subo staris Aragorno. En lia mano plu brilis Andurilo, kaj teruro pro la glavo dum kelka tempo prokrastigis la malamikojn, dum ĉiuj, kiuj povis alveni la ŝtuparon, pasis supren al la pordo. Malantaŭe sur la supraj ŝtupoj genuis Legolaso. Lia pafarko estis streĉita, sed restis al li nur unu trovita sago, kaj li nun elgvatis, preta pafi la unuan orkon kiu aŭdacus proksimiĝi al la ŝtuparo.

— Ĉiuj kiuj povas jam sekuras ene, Aragorno, — li vokis. — Retrovenu!

Aragorno sin turnis kaj rapidis supren laŭ la ŝtuparo, sed kurante li stumblis pro laceco. Tuj liaj malamikoj saltis antaŭen. Supren venis la orkoj, kriante, kun la longaj brakoj etenditaj por kapti lin. La plej antaŭa falis kun la lasta sago de Legolaso en sia gorĝo, sed la ceteraj transsaltis lin. Tiam granda rokego ĵetita de sur la ekstera muro supre subenkrakegis sur la ŝtuparon kaj reĵetis ilin en la Profundaĵon. Aragorno atingis la pordon, kaj rapide ĝi gonge fermiĝis malantaŭ li.

— La aferoj iras malbone, miaj amikoj, — li diris, viŝante la ŝviton de sia frunto per la brako.

— Sufiĉe malbone, — diris Legolaso, — sed ankoraŭ ne senespere, dum vi estas ĉe ni. Kie estas Gimlio?

— Mi ne scias, — diris Aragorno. — Mi lastfoje lin vidis batalanta surtere malantaŭ la muro, sed la malamikoj disbalais nin.

— Ve! Tio estas misa novaĵo, — diris Legolaso.

— Li estas brava kaj forta, — diris Aragorno. — Ni esperu, ke li eskapos al la kavernoj. Tie li estos sekura dum kelka tempo. Pli sekura ol ni. Tia rifuĝejo plaĉos al gnomo.

— Tio devas esti mia espero, — diris Legolaso. — Sed mi volus, ke li venu ĉi tien. Mi volus sciigi al Mastro Gimlio, ke mia kalkulo estas jam tridek naŭ.

— Se li sukcesos reatingi la kavernojn, li denove superos vian kalkulon, — ridis Aragorno. — Neniam mi vidis hakilon tiom svingitan.

— Mi devas iri por serĉi kelkajn sagojn, — diris Legolaso. — Se nur finiĝus tiu ĉi nokto tiel, ke mi havu pli bonan lumon por pafado.


Aragorno nun eniris la citadelon. Tie li sciiĝis konsternate, ke Eomero ne atingis Kornburgon.

— Ne, li ne venis al la Roko, — diris unu el la ŭestfaldanoj. — Mi lastfoje vidis lin kunvokanta ĉirkaŭ sin siajn virojn kaj luktanta ĉe la enirejo al la Profundaĵo. Gamlingo estis kun li kaj la gnomo; sed mi ne sukcesis alveni ilin.

Aragorno plupaŝis tra la ena korto kaj supreniris ĝis alta ĉambro en la turego. Tie staris la reĝo, malhela kontraŭ mallarĝa fenestro, elrigardante al la valo.

— Kia novaĵo, Aragorno? — li diris.

— La Profundaĵa Muro estas kaptita, mastro, kaj la tuta defendantaro forbalaita; sed multaj eskapis ĉi tien al la Roko.

— Ĉu Eomero ĉeestas?

— Ne, mastro. Sed multaj el viaj viroj retiriĝis en la Profundaĵon; kaj iuj diras, ke inter ili estis Eomero. En la stretejoj ili povos eble forbari la malamikojn kaj aliri en la kavernojn. Kian esperon ili eble havos tiam, mi ne scias.

— Pli ol ni. Bona provizaĵo, laŭdire. Kaj la aero estas freŝa tie pro truoj per fendaĵoj en la roko forsupre. Neniu povas perforte eniri kontraŭ viroj obstinaj. Ili eble eltenos longe.

— Sed la orkoj alportis demonaĵojn el Ortanko, — diris Aragorno. — Ili havas eksplodigan fajron kaj per ĝi ili kaptis la Muron. Se ili ne sukcesos eniri la kavernojn, ili eble ensigelos tiujn interne. Sed nun ni devas turni nian tutan penson al nia propra defendo.

— Mi turmentiĝas en tiu ĉi karcero, — diris Teodeno. — Se mi povus celigi lancon, rajdante antaŭ miaj viroj sur la batalkampo, eble mi sentus denove la batalĝojon kaj tiel pereus. Sed ĉi tie mi malmulte utilas.

— Almenaŭ ĉi tie vi estas gardata en la plej forta fortikaĵo de Markio, — diris Aragorno. — Pli da espero defendi vin ni havas en Kornburgo ol en Edoraso, aŭ eĉ ĉe Dunharo en la montaro.

— Oni diras, ke Kornburgo neniam malvenkiĝis atakite, — diris Teodeno; — sed nun mia koro estas dubema. La mondo ŝanĝiĝas, kaj ĉio antaŭe forta jam pruviĝas malcerta. Kiel iu ajn turego kontraŭstaru tian multnombron kaj tian senbridan malamon? Se mi scius ke la forto de Isengardo tiel pligrandiĝis, mi eble ne estus tiel malzorge elrajdinta renkonte al ĝi, malgraŭ ĉiuj lertoj de Gandalfo. Lia konsilo jam ne ŝajnas tiom inda, kiom sub la matena suno.

— Ne prijuĝu la konsilon de Gandalfo ĝis ĉio finiĝos, mastro, — diris Aragorno.

— Finiĝos postnelonge, — diris la reĝo. — Sed mi ne pereos ĉi tie, kaptite kiel maljuna melo en kaptilo. Neĝkolaĵo kaj Hasufelo kaj la ĉevaloj de miaj gardistoj estas en la interna korto. Kiam venos la aŭroro, mi ordonos ke oni sonorigu la kornon de Helmo, kaj mi elrajdos. Ĉu vi rajdos kun mi, filo de Aratorno? Eble mi trahakos vojon, aŭ alvenos tian morton kia meritos prikantadon — se restos poste iuj por kanti pri ni.

— Mi rajdos kun vi, — diris Aragorno.

Adiaŭinte li reiris ĝis la muroj kaj ĉirkaŭiris ties tutan periferion, kuraĝigante la homojn kaj helpante kie ajn la atako plej severis. Legolaso akompanis lin. Eksplodoj da fajro suprensaltis elsube, tremigante la ŝtonojn. Ŝnurhokojn oni ĵetis kaj eskalojn starigis. Ĉiam denove la orkoj atingis la supraĵon de la ekstera muro, kaj ĉiam denove la defendantoj malsuprenigis ilin.


Fine Aragorno ekstaris super la granda pordego ignorante la ĵetlancojn de l’ malamikoj. Elrigardante li vidis paliĝon de la orienta ĉielo. Tiam li levis malplenan manon polmantaŭe kiel signon de interparolemo.

La orkoj kriegis kaj mokridis:

— Descendu! Descendu! Se vi emas paroli kun ni, descendu! Elvenigu vian reĝon! Ni estas batalantaj uruk-hajoj. Ni eligos lin el lia truo se li ne venos. Elvenigu vian reĝon sinkaŝan.

— La reĝo venas aŭ iras propravole, — diris Aragorno.

— Do kion vi celas ĉi tie? — ili respondis. — Kial vi elrigardas? Ĉu vi volas konstati la grandecon de nia armeo? Ni estas batalantaj uruk-hajoj.

— Mi elrigardis por vidi la aŭroron, — diris Aragorno.

— Kio pri la aŭroro? — ili mokridis. — Ni estas uruk-hajoj: ni ne ĉesigas bataladon pro nokto aŭ tago, pro bela vetero aŭ pro ŝtormo. Ni venas por mortigi, sub suno aŭ luno. Kio pri la aŭroro?

— Neniu scias, kion alportos nova tago, — diris Aragorno. — Iru for, antaŭ ol ĝi iĝos misa por vi.

— Descendu aŭ ni depafos vin de la muro, — ili kriis. — Tio ĉi neniel estas interparolo. Nenion vi havas por diri.

— Mi ankoraŭ havas jenon por diri, — respondis Aragorno. — Ĝis nun neniu malamiko breĉis Kornburgon. Foriru, aŭ eĉ unu el vi ne estos indulgita. Eĉ unu ne restos por reporti informojn al la nordo. Vian endanĝeriĝon vi ne rekonas.

Tiom fortaj estis la potenco kaj reĝeco rivelitaj en Aragorno dum li staris sola super la ruinigita pordego antaŭ la amaso de siaj malamikoj, ke multaj el la sovaĝuloj paŭzis kaj retrorigradis trans la ŝultron al la valo, kaj iuj supren rigardis dubeme al la ĉielo. Sed la orkoj ridis laŭtvoĉe; kaj hajlo da ĵetlancoj kaj sagoj fajfis trans la muron, dum Aragorno saltis suben.

Okazis blekego kaj fajreksplodo. La arkaĵo de l’ pordego, sur kiu li antaŭ momento staris, diseriĝis kaj falis en fumo kaj polvo. La barikado estis dispelita kvazaŭ per fulmosago. Aragorno kuris al la turego de l’ reĝo.

Sed ĝuste kiam falis la pordego kaj la ĉirkaŭantaj ĝin orkoj kriegis prepare al sturmado, leviĝis murmuro malantaŭ ili kvazaŭ fora vento, kaj tio iĝis bruego de multaj voĉoj kriantaj strangajn novaĵojn en la aŭroro. La orkoj sur la Roko, aŭdante la indikon pri konsterniĝo, hezitis kaj retrorigardis. Kaj tiam, subita kaj terura, el la turego supre sonoris la sono de la granda korno de Helmo.


Ĉiuj aŭdintaj tiun sonon tremis. Multaj orkoj alteriĝis survizaĝen kaj kovris per la ungegoj siajn orelojn. Denove el la Profundaĵo venis la eĥoj, skualon post skualo, kvazaŭ sur ĉiuj klifoj kaj montetoj starus potenca heroldo. Sed sur la muroj homoj suprenrigardis, mire aŭskultante; ĉar la eĥoj ne formortis. Ĉiam la kornskualoj alproksimiĝis inter la montetoj; jam pli proksimaj kaj pli laŭtaj ili respondis unu alian, blovante feroce kaj libere.

— Helmo! Helmo! — la rajdistoj kriis. — Helmo leviĝis kaj revenas al la milito. Helmo por reĝo Teodeno!

Kaj post tiu krio la reĝo venis. Lia ĉevalo estis neĝe blanka, ora estis lia ŝildo, kaj lia lanco estis longa. Dekstre de li estis Aragorno, heredanto de Elendilo, malantaŭ li rajdis la princoj de la Domo de Eorlo la Juna. Lumo saltis surĉielen. Foriris la nokto.

— Ek Eorlidoj!

Kun krio kaj granda bruo ili sturmis. Suben el la pordego ili rapidis, trans la digvojon ili galopis, kaj ili trafendis la Isengardajn amasojn kvazaŭ vento la herbon. Malantaŭ tiuj el la Profundaĵo venis la senkompataj krioj de homoj eliĝantaj el la kavernoj, elpelante la malamikojn. Elverŝiĝis ĉiuj homoj restintaj sur la Roko. Kaj ĉiam la sono de blovataj kornoj eĥis en la montetaro.

Plu ili rajdis, la reĝo kaj ties kunuloj. Estroj kaj fortuloj falis aŭ fuĝis antaŭ ili. Nek orko nek homo kontraŭstaris ilin. Iliaj dorsoj turniĝis al la glavoj kaj lancoj de la rajdistoj kaj iliaj vizaĝoj al la valo. Ili kriis kaj ululis, ĉar timo kaj mirego trafis ilin ĉe la sunleviĝo.

Do reĝo Teodeno elrajdis de la Pordo de Helmo kaj trafendis sian vojon al la granda Ŝtonmuro. Tie la grupo haltis. Lumo ekheliĝis ĉirkaŭ ili. Lumstrioj de la suno flagris super la orientaj montetoj kaj ekbrilis sur iliaj lancoj. Sed ili sidis silente sur siaj ĉevaloj kaj ili rigardadis suben al la Profundaĵa Kavaĵo.

La lando estis ŝanĝita. Kie antaŭe kuŝis la verda valeto kun herbaj deklivoj randantaj la ĉiamaltiĝajn montetojn, nun baŭmis arbarego. Grandaj arboj nudaj kaj silentaj staris, vicon post vico, kun implikitaj branĉoj kaj prujnaj kapoj; iliaj torditaj radikoj estis subigitaj per la longa verda herbo. Mallumo estis sub ili. Inter la ŝtonmuro kaj la rando de tiu sennoma arbaro kuŝis nur kvaronmejlo aperta. Tie jam kaŭris la fieraj amasoj de Sarumano, teruritaj pro la reĝo kaj teruritaj pro la arboj. Ili subenfluis de la Pordo de Helmo ĝis ĉie super la barilo ili malestis, sed sube de ĝi ili estis kunpremitaj kvazaŭ svarmantaj muŝoj. Vane ili rampis kaj grimpis ĉirkaŭ la flankojn de la kavejo, klopodante eskapi. Oriente tro apika kaj ŝtonoza estis la flanko de la valo; maldekstre, el la okcidento, ilia finsorto proksimiĝis.

Tie subite sur firsto aperis rajdanto blanke vestita, brilanta en la leviĝanta sunlumo. Trans la malaltaj montetoj aŭdiĝis la kornoj. Malantaŭ li, rapidante suben laŭ la longaj deklivoj, estis mil piedsoldatoj; en iliaj manoj estis glavoj. Inter ili paŝis viro alta kaj forta. Ties ŝildo estis ruĝa. Atinginte la randon de la valo li albuŝigis grandan nigran kornon kaj sonigis sonoran blovon.

— Erkenbrando! — la rajdistoj kriis. — Erkenbrando!

— Vidu la Blankan Rajdanton! — kriis Aragorno. — Gandalfo revenis!

— Mitrandiro, Mitrandiro! — diris Legolaso. — Jen vera sorĉaĵo! Venu! Mi volas rigardi tiun arbaron antaŭ ol ŝanĝiĝos la envulto.

La amasoj de Isengardo blekis, balanciĝante tien kaj reen, turnante sin de timo al timo. Denove sonoris la korno el la turego. Suben tra la breĉo de la Ŝtonmuro sturmis la reĝa grupo. Suben de la monteto saltis Erkenbrando, mastro de Ŭestfaldo. Suben saltis Ombrofakso kvazaŭ cervo kiu kuras senstumble sur la montoj. La Blanka Rajdanto estis veninta, kaj teruro pro ties alveno plene frenezigis la malamikojn. La sovaĝuloj falis survizaĝen antaŭ li. La orkoj kirliĝis, kriĉis kaj forĵetis la glavojn kaj lancojn. Kvazaŭ nigra fumo pelata per fortiĝanta vento ili fuĝis. Ululante ili pasis en la atendantan ombron de la arboj; kaj el tiu ombro neniu el ili iam reaperis.

8 La vojo al Isengardo

Tiel okazis ke en la lumo de bela mateno Reĝo Teodeno kaj Gandalfo la Blanka Rajdanto renkontiĝis denove sur la verda herbo apud la Profundaĵa Rojo. Tie estis ankaŭ Aragorno, filo de Aratorno, kaj Legolaso la elfo, kaj Erkenbrando el Ŭestfaldo, kaj la princoj de la Ora Domo. Ĉirkaŭ ili kuniĝis la rohananoj, la rajdistoj de Markio: miro venkis ilian ĝojon pro la venko kaj iliaj okuloj turniĝis al la arbaro. Subite aŭdiĝis laŭta krio kaj descendis de la ŝtonmuro tiuj, kiuj estis retropelitaj en la Profundaĵon. Venis Gamlingo la Maljuna kaj Eomero filo de Eomundo, kaj apud ili marŝis la gnomo Gimlio. Tiu havis neniun kaskon, kaj ĉirkaŭis lian kapon lina bandaĝo sangomakulita, sed lia voĉo laŭtis kaj fortis.

— Kvardek du, mastro Legolaso! — li kriis. — Ve! Mia hakilo estas noĉita: la kvardek-dua portis feran kolumon ĉe la gorĝo. Kaj kiel ĉe vi?

— Vi superis per unu mian sumon, — respondis Legolaso. — Sed mi ne domaĝas al vi la ludon, ĉar mi tiom ĝojas revidi vin surkruran!

— Bonvenon, Eomero, fratina filo! — diris Teodeno. — Nun vidante vin sekura mi vere tre ĝojas.

— Saluton, Mastro de Markio! — diris Eomero. — La malluma nokto jam pasis, kaj la taglumo revenis. Sed tiu tago alportis novaĵojn strangajn. — Li turnis sin kaj rigardadis mire unue la arbaron kaj poste Gandalfon. — Ankoraŭfoje vi venis en la horo de bezono, neatendite, — li diris.

— Ĉu neatendite? — diris Gandalfo. — Mi diris, ke mi revenos kaj renkontos vin ĉi tie.

— Sed la horon vi ne difinis, nek antaŭdiris la kielon de via alveno. Helpon strangan vi kunvenigis. Vi estas sorĉiste potenca, Gandalfo la Blanka!

— Povas esti. Sed se jes, mi ankoraŭ ne montris tion. Mi nur havigis bonan konsilon en danĝera momento kaj utiligis la rapidecon de Ombrofakso. Pli multon faris via propra kuraĝo kaj la fortaj kruroj de la ŭestfaldanoj tramarŝintaj la nokton.

Tiam ĉiuj rigardis Gandalfon eĉ pli funde mirantaj. Iuj ekrigardis sombre la arbaron, kaj pasigis siajn manojn trans la fruntojn kvazaŭ ili supozus, ke iliaj okuloj vidas malsame kiel liaj.

Gandalfo ridis longe kaj gaje:

— Ĉu la arboj? Nu, mi vidas tiel klare kiel vi la arbaron. Tio estas neniu faro mia. Tio estas afero ekster la kompetento de saĝuloj. Pli bona ol mia intenco kaj pli bona eĉ ol mia espero pruviĝis la evento.

— Do se ne via, kies la envulto? — demandis Teodeno. — Ne de Sarumano, tio estas evidenta. Ĉu ekzistas la saĝulo pli potenca pri kiu ni ankoraŭ ne sciiĝis?

— Ne temas pri envulto sed pri potenco multe pli malnova, — diris Gandalfo: — potenco, kiu trapromenis la teron antaŭ ol elfoj kantis aŭ marteloj sonoris.

Ol elmuldiĝis arb’ aŭ fero,

sublune junis monta tero;

ol ringo aŭ dolor’ maŝatis,

arbarojn prae ĝi paŝadis.

— Kaj kio estas la solvo de via enigmo? — diris Teodeno.

— Se vi volas ekscii tion, vi devus akompani min al Isengardo, — respondis Gandalfo.

— Ĉu al Isengardo? — ili ekkriis.

— Jes, — diris Gandalfo. — Mi reiros al Isengardo, kaj kiuj volas, tiuj povos akompani min. Tie ni eble vidos strangajn aferojn.

— Sed ne troviĝas sufiĉaj viroj en Markio, eĉ se ili ĉiuj estus kunvokitaj kaj kuracitaj je l’ vundoj kaj laceco, por ataki la fortikaĵon de Sarumano, — diris Teodeno.

— Tamen al Isengardo mi iros, — diris Gandalfo. — Ne longe mi restos tie. Mia vojo jam troviĝas orienten. Atendu min en Edoraso antaŭ la lunmalkresko!

— Ne! — diris Teodeno. — En la malluma horo antaŭ la tagiĝo mi dubis, sed ni jam ne disiĝos. Mi akompanos vin, se tion vi konsilas.

— Mi volas interparoli kun Sarumano kiel eble plej baldaŭ, — diris Gandalfo, — kaj pro tio ke li faris al vi grandan malutilon, estus inde se vi ĉeestus. Sed kiel baldaŭ kaj kiel rapide vi ekrajdos?

— Miaj viroj lacas pro la batalo, — diris la reĝo, — kaj ankaŭ mi estas laca. Ĉar mi longe rajdis kaj dormis malmulte. Ve! Mia maljuneco ne estas ŝajnigata nek rezultas de la flustroj de Vermlango. Ĝi estas malsano, kiun povas forigi neniu kuracisto, eĉ ne Gandalfo.

— Do ripozu nun ĉiuj, kiuj rajdos kun mi, — diris Gandalfo. — Mi ekvojaĝos sub ombro de la vespero. Tio estos konvena; ĉar mia konsilo estas, ke ekde nun niaj venoj kaj iroj estu laŭeble sekretaj. Sed ne ordonu, ke multaj akompanu vin, Teodeno. Ni iras por interparoli, ne por batali.

La reĝo elektis virojn, kiuj estis nevunditaj kaj posedis ĉevalojn rapidajn, kaj li forsendis ilin kun raporto pri la venko al ĉiu valo de Markio; kaj ili kunportis ankaŭ lian alvokon ordonantan, ke ĉiuj viroj, tiel junaj kiel maljunaj, venu haste al Edoraso. Tie la Mastro de Markio starigos kunvenon de ĉiuj kapablaj porti armilojn, je la dua tago post la plenluno. Por rajdi kun li al Isengardo la reĝo elektis Eomeron kaj dudek virojn el sia domanaro. Kun Gandalfo iros Aragorno, Legolaso kaj Gimlio. Malgraŭ sia vundo la gnomo ne konsentis postresti.

— Tio estis bato nur febla kaj la kasko flankenigis ĝin, — li diris. — Necesas pli ol tia orka grateto por deteni min.

— Mi prizorgos ĝin, dum vi ripozos, — diris Aragorno.


La reĝo nun reiris al Kornburgo kaj dormis tian trankvilan dormon, kian li dum multaj jaroj ne spertis, kaj ankaŭ la cetero de lia elektita grupo ripozis. Sed la aliaj, ĉiuj kiuj ne vundiĝis, komencis grandan taskon; ĉar multaj falis dum la batalo kaj kuŝis mortaj sur la batalkampo aŭ en la Profundaĵo.

Neniuj orkoj restis vivantaj; iliaj kadavroj ne estis kalkulitaj. Sed tre multaj el la montaranoj estis kapitulaciintaj; kaj tiuj timis kaj petegis indulgon.

La viroj de Markio forprenis ties armilojn kaj laborigis ilin.

— Helpu nun ripari la mison en kiu vi partoprenis, — diris Erkenbrando, — kaj poste vi ĵuros neniam plu transpasi armite la Travadejojn de Iseno, nek marŝi kun la malamikoj de l’ homoj; kaj poste vi reiros liberaj al via lando. Ĉar vin trompis Sarumano. Multaj el vi ricevis la morton kiel rekompencon por via fido je li; sed se vi venkus, apenaŭ pli agrabla estus via salajro.

La viroj el Dunlando estis mirigitaj, ĉar Sarumano diris al ili, ke la rohananoj estas kruelaj kaj bruligas siajn kaptitojn vivantaj.

Meze de la kampo antaŭ Kornburgo du tumuloj estis kreitaj, kaj sub ili oni kuŝigis ĉiujn rajdistojn de Markio, kiuj falis en la defendo, tiujn el la Orientaj Valoj unuflanke kaj aliflanke tiujn el Ŭestfaldo. Sola en tombo sub ombro de Kornburgo kuŝis Hamo, estro de la reĝaj gvardianoj. Li mortis antaŭ la Pordego.

La orkojn oni staplis grandamase, for de la homaj teramasoj, ne malproksime de la arbarorando. Kaj la popolo mense ĝeniĝis; ĉar la amasoj da karnaĵo estis tro grandaj por enterigo aŭ bruligo. Malmulte da ligno ili havis por bruligi, kaj neniu aŭdacus ekhaki la strangajn arbojn, eĉ se Gandalfo ne avertus, ke ili domaĝu nek al arboŝelo nek al branĉoj pro la granda danĝero.

— Lasu kuŝi la orkojn, — diris Gandalfo, — Mateno eble alportos freŝan konsilon.


Posttagmeze la reĝa trupo pretiĝis foriri. La enteriga laboro nur komenciĝis; kaj Teodeno funebris pro la perdo de Hamo, lia kapitano, kaj ĵetis la unuan teron sur lian tombon.

— Grandan malutilon ja faris al mi Sarumano kaj al tiu ĉi tuta lando, — li diris, — kaj tion mi rememoros kiam ni renkontiĝos.

La suno jam proksimiĝis al la montetoj okcidente de la plataĵo, kiam finfine Teodeno kaj Gandalfo kaj iliaj kunuloj ekrajdis malsupren de la Ŝtonmuro. Malantaŭ ili staris kune granda homamaso, tiel el rajdistoj kiel el la popolo Ŭestfalda, maljunaj kaj junaj, virinoj kaj infanoj, kiuj venis el la kavernoj. Kanton pri venko ili kantis per klaraj voĉoj; kaj poste ili silentiĝis, scivolante kio okazos, ĉar iliaj okuloj direktiĝis al la arboj kaj tiujn ili timis.

La rajdistoj alvenis la arbaron kaj ili haltis; ĉevaloj kaj homoj ne volis eniri. La arboj estis grizaj kaj minacaj kaj ĉirkaŭis ilin ia ombro aŭ nebuleto. La ekstremoj de iliaj longaj disetenditaj branĉoj pendis suben kvazaŭ fingroj serĉemaj, iliaj radikoj elstaris sur la tero kvazaŭ membroj de strangaj monstroj, kaj malhelaj kavernoj apertis sub ili. Sed Gandalfo iris antaŭen, kondukante la kunularon, kaj kie la vojo el Kornburgo renkontis la arbojn, tie ili nun vidis malfermaĵon kiel arkan pordon sub fortegaj branĉoj; kaj tra ĝi pasis Gandalfo, kaj ili sekvis lin. Tiam mirigite ili konstatis, ke la vojo pluiras kaj apudas la Profundaĵa Rojo; kaj supre la ĉielo estis aperta kaj plena je ora lumo. Sed krepusko jam envolvis ambaŭflanke la grandajn flanknavojn de la arbaro, etendiĝantajn en nepenetreblajn ombrojn. Kaj tie oni aŭdis grincadon kaj ĝemadon de branĉoj, kaj forajn kriojn, kaj koleran murmuron de voĉoj senvortaj. Neniu orko aŭ alia vivantaĵo videblis.

Legolaso kaj Gimlio nun rajdis kune sur unu ĉevalo; kaj ili restis proksime al Gandalfo, ĉar Gimlio timis la arbaron.

— Estas varmege ĉi tie, — diris Legolaso al Gandalfo. — Mi sentas ĉirkaŭ mi koleregon. Ĉu vi ne sentas en viaj oreloj pulsadon de la aero?

— Jes, — diris Gandalfo.

— Kio okazis al la mizeraj orkoj? — demandis Legolaso.

— Tion, laŭ mia opinio, neniu iam scios, — diris Gandalfo.


Ili rajdis silente dum kelka tempo; sed Legolaso senĉese ekrigardis de flanko al flanko, kaj ofte haltus por aŭskulti la arbarajn sonojn, se tion permesus Gimlio.

— Jen estas la plej strangaj arboj, kiujn mi iam vidis, — li diris; — kaj mi vidis multajn kverkojn kreski de glanoj ĝis ruiniga maljuneco. Mi volas ke nun estu malhasto, ke mi povu promeni inter ili: ili havas voĉojn, kaj post kelka tempo mi eble ekkomprenus ilian pensadon.

— Ne, ne! — diris Gimlio. — Ni lasu ilin! Mi jam divenis ilian pensadon: malamegon al ĉio, kio marŝas dukrure; kaj ili parolas pri premado kaj strangolado.

— Ne al ĉio, kio marŝas dukrure, — diris Legolaso. — Pri tio mi opinias, ke vi malpravas. La orkojn ili malamegas. Ĉar ili ne indiĝenas ĉi tie kaj scias malmulton pri elfoj kaj homoj. Tre malproksimaj estas la valoj kie ili naskiĝis. El la profundaj valoj de Fangorno, Gimlio, de tie ili venis laŭ mia supozo.

— Sekve tio estas la plej danĝeroplena arbaro en Mez-Tero, — diris Gimlio. — Mi devus esti dankema pro la rolo ludita de ili, sed mi ne amas ilin. Vi eble taksas ilin mirindaj, sed pli grandan mirindaĵon mi vidis en tiu ĉi lando, pli belan ol iu ajn bosko aŭ arbara maldensejo iam ajn kreskintaj: mia koro estas ankoraŭ plena pro ĝi.

» Strangaj estas la moroj de la homoj, Legolaso! Ĉi tie oni havas unu el la mirindaĵoj de la Norda Mondo, kaj kion ili diras pri ĝi? Kavernoj, ili diras! Kavernoj! Truoj alfuĝindaj en milita tempo, en kiuj oni stoku furaĝon! Bona mia Legolaso, ĉu vi scias, ke la kavernoj en la Profundaĵo de Helmo estas vastaj kaj belaj? Okazus senfina pilgrimado de gnomoj, nur por rigardi ilin, se tiaj aferoj estus konataj. Jes, efektive, oni pagus per pura oro por mallonga ekrigardo!

— Kaj mi pagus per oro por esti forpermesata, — diris Legolaso, — kaj duoble tiom por esti liberigita, se mi hazarde envagus tien!

— Vi tion ne vidis, do mi pardonas vian ŝercon, — diris Gimlio. — Sed vi parolas stultulece. Ĉu vi taksas belaj tiujn halojn, en kiuj loĝas via reĝo sub la monteto en Mornarbaro, kies konstruadon kunhelpis antaŭ longe gnomoj? Ili estas nuraj domaĉoj kompare kun la kavernoj, kiujn mi vidis ĉi tie: haloj nemezureblaj, plenigitaj de ĉiama muziko akva kiu tintas en lagetojn, tiel bela kiel Ĥeled-Zaram en stela lumo.

» Kaj, Legolaso, kiam torĉoj estas ĉenditaj kaj homoj promenas sur la sablaj plankoj sub la eĥantaj kupoloj, ha! tiam, Legolaso, gemoj kaj kristaloj kaj vejnoj en valora erco ekbrilas en la poluritaj muroj; kaj lumo traardas tra falditaj marmoroj, konksimilaj, diafanaj kiel la vivaj manoj de reĝino Galadriela. Troviĝas kolonoj blankaj kaj safranaj kaj aŭrororuĝetaj, Legolaso, kanelitaj kaj torditaj je sonĝecaj formoj; ili abruptas supren de multkoloraj plankoj renkonte al la glimantaj pendaĵoj de la plafono: aloj, ŝnuroj, kurtenoj delikataj kiel glaciiĝintaj nuboj; lancoj, standardoj, pinakloj de pendigitaj palacoj! Senmovaj lagoj spegulas ilin: glima mondo suprenrigardas el malhelaj lagetoj kovritaj per klara vitro; tiaj urboj, kiajn la menso de Durino apenaŭ kapablus imagi dumdorme, plu etendiĝas tra avenuoj kaj pilastraj kortoj ĝis en nigrajn alkovojn, kien povas atingi neniom da lumo. Kaj tint! Falas arĝenta akvero, kaj la rondaj sulketoj en la vitro kurbigas kaj tremigas ĉiujn turojn kvazaŭ lolojn kaj koralojn en mara groto. Poste venas vespero: ili velkas kaj brilete estingiĝas; la torĉoj pluiras en alian ĉambron kaj alian revon. Ekzistas ĉambro post ĉambro, Legolaso; halo apertanta el halo, kupolo post kupolo, ŝtuparo post ŝtuparo; kaj daŭre la serpentumantaj padoj kondukadas en la kernon de la montego. Kavernoj! La Kavernoj de la Profundaĵo de Helmo! Feliĉa estis la hazardo, kiu pelis min tien! Plorigas min la forlaso.

— Do, mi deziras por vi jenan sorton por via konsolado, Gimlio, — diris la elfo, — ke vi eliru sendomaĝe el la milito kaj revenu por denove vidi ilin. Sed ne sciigu al via parencaro! Ŝajnas, ke restas malmulto kiun ili povas fari, laŭ via rakonto. Eble la homoj ĉi-landaj saĝe diras malmulton: unu familio da laboremaj gnomoj kun marteloj kaj ĉiziloj eble detnms pli ol ĝi kreus.

— Ne, vi ne komprenas, — diris Gimlio. — Neniu gnomo povus resti neemociita pro tia beleco. Neniu el la Durina raso minus tiujn kavernojn por ŝtonoj aŭ ercoj, eĉ ne se diamantoj kaj oro estus haveblaj tie. Ĉu vi detranĉas boskojn da florantaj arboj en la printempo por brulligno? Ni kulturus tiujn maldensejojn da floranta ŝtono, ne elhakus ilin. Per singarda lerto, frapeto post frapeto — rokereto kaj neniom pli, eble, dum tuta maltrankvila tago — tiel ni laborus, kaj kun paso de la jaroj ni aperigus novajn vojetojn kaj eksponus forajn ĉambrojn kiuj ankoraŭ mallumas, ekvideblaj nur kiel malplenaĵoj post fendetoj sur la roko. Kaj lumoj, Legolaso! Ni kreus lumilojn, tiajn lampojn, kiaj iam brilis en Ĥazad-Dumo; kaj kiam ni volus, ni forpelus la nokton, kiu regas tie de kiam estis kreitaj la montoj; kaj kiam ni dezirus ripozi, ni permesus al la nokto reveni.

— Vi emocias min, Gimlio, — diris Legolaso. — Mi neniam antaŭe aŭdis vin tiel paroli. Vi preskaŭ igas min bedaŭri, ke tiujn kavernojn mi ne vidis. Ek! Ni interkonsentu — se ni ambaŭ revenos sendomaĝe el la danĝeroj nin atendantaj, ni vojaĝos dum kelka tempo kune. Vi vizitos kun mi Fangornon kaj poste mi akompanos vin por vidi la Profundaĵon de Helmo.

— Tiun revenvojon mi ne elektus, — diris Gimlio. — Sed mi tolerus Fangornon, se mi havus vian promeson reveni al la kavernoj kaj dividi kun mi ties mirindaĵojn.

— Vi havas mian promeson, — diris Legolaso. — Sed ve! Ni jam devos postlasi tiel la arbojn kiel la kavernojn dum kelka tempo. Vidu! Ni proksimiĝas al la fino de la arboj. Kiom longa vojo ĝis Isengardo, Gandalfo?

— Proksimume dek kvin leŭgoj, kiel flugas la korvoj de Sarumano, — diris Gandalfo: — kvin de la enirejo de Profundaĵa Platejo ĝis la Trapasejoj; kaj de tie dek pluaj ĝis la pordo de Isengardo. Sed ni ne rajdos la tutan vojon hodiaŭ nokte.

— Kaj kiam ni alvenos tien, kion ni vidos? — demandis Gimlio. — Vi eble scias, sed mi ne povas konjekti.

— Mi mem ne scias certe, — respondis la sorĉisto. — Mi estis tie hieraŭ je la noktiĝo, sed eble okazis multo depost tiam. Tamen mi opinias, ke vi ne taksos la vojaĝon vana — eĉ ne kvankam la briletaj Kavernoj de Aglarondo estas postlasitaj.


Finfine la trupo elpasis el la arbaro kaj konstatis, ke ili venis ĝis la fundo de la altaĵo, kie la vojo el Profundaĵo de Helmo disduiĝis: unuvoje orienten al Edoraso, alivoje norden al la Travadejoj de Iseno. Kiam ili rajdis el sub la arborando Legolaso haltis kaj bedaŭre rerigardis. Tiam li eligis subitan ekkrion:

— Troviĝas okuloj! Okuloj elrigardas el la ombroj de la branĉoj! Mi neniam antaŭe vidis tiajn okulojn.

La aliaj, surprizitaj de lia krio, haltis kaj turniĝis; sed Legolaso komencis retrorajdi.

— Ne, ne! — kriis Gimlio. — Faru laŭplaĉe en via frenezeco, sed unue lasu min elseliĝi! Neniajn okulojn mi volas vidi!

— Restu, Legolaso Verdfolio! — diris Gandalfo. — Ne reiru en la arbaron. Ankoraŭ ne! Nun ne estas via tempo.

Ĝuste dum li parolis, venis antaŭen el inter la arboj tri strangaj figuroj. Tiel altaj kiel troloj ili estis, dek du futojn aŭ pli ilia alto; iliaj fortaj korpoj, fortikaj kiel junaj arboj, ŝajnis vestitaj per robo aŭ felo el dense alĝustigitaj grizo kaj bruno. Iliaj membroj estis longaj, kaj iliaj manoj estis multfingraj; iliaj haroj estis rigidaj kaj iliaj barboj estis muskece grizverdaj. Ili elrigardis per okuloj gravmienaj, sed ne la rajdistojn ili rigardis; iliaj okuloj turniĝis norden. Subite ili levis siajn longajn manojn al la buŝoj kaj eligis sonorajn kriojn, klarajn kiel notoj de korno, sed pli muzikaj kaj variaj. La krioj estis responditaj; kaj returniĝinte la rajdistoj vidis pliajn kreaĵojn samspecajn proksiraiĝi, paŝantajn tra la herbo. Ili venis rapide el la nordo, paŝante simile al vadantaj ardeoj, sed ne samrapide; ĉar la longpaŝaj kruroj taktis pli rapide ol ardeaj flugiloj. La rajdistoj pro miro laŭte ekkriis, kaj kelkaj metis manon al siaj glavteniloj.

— Armilojn vi ne bezonas, — diris Gandalfo. — Tiuj estas nuraj paŝtistoj, efektive ili tute ne interesiĝas pri ni.

Ŝajnis esti tiel; ĉar dum li parolis, la altuloj sen ekrigardo al la rajdistoj enpaŝis la arbaron kaj malaperis.

— Paŝtistoj! — diris Teodeno. — Kie estas iliaj gregoj? Kio ili estas, Gandalfo? Ĉar estas klare, ke almenaŭ al vi ili ne estas nekonataj.

— Ili estas paŝtistoj de la arboj, — respondis Gandalfo. — Ĉu pasis tiom da tempo, de kiam vi aŭskultis rakontojn apudfajruje? Troviĝas en via lando infanoj, kiuj el torditaj rakontofadenoj scius elpinĉi la respondon al via demando. Entojn vi ĵus vidis, ho reĝo, entojn el la Fangorna Arbarego, kiun vialingve oni nomas la Entarbaro. Ĉu vi supozis tiun nomon donita nur pro sencela fantazio? Ne, Teodeno, estas alie: por ili vi estas nur la pasema historio; ĉiuj jaroj de Eorlo la Juna ĝis Teodeno la Maljuna malmulte kalkuliĝas por ili; kaj ĉiuj faroj de via domo estas negrava afero.

La reĝo silentis.

— Entoj! — li diris finfine. — El la ombroj de legendo mi komencas iomete kompreni la mirindaĵon de l’ arboj, ŝajnas al mi. Mi ĝisvivis tagojn strangajn. Jam longe ni paŝtigis niajn bestojn kaj kultivis niajn kampojn, konstruis niajn domojn, faris niajn laborilojn, aŭ forrajdis por helpi pri la militoj de Minaso Tirit. Kaj tion ni nomis la vivo de l’ homoj, la moraro de la mondo. Nin malmulte koncernis tio, kio ekzistis ekster la limoj de nia lando. Kantojn ni havas, kiuj pritraktas tiajn aferojn, sed tiujn ni forgesas, instruante ilin nur al infanoj laŭ malzorga kutimo. Kaj nun descendis la kantoj inter nin el strangaj lokoj kaj iras videblaj sub la suno.

— Vi devus ĝoji, reĝo Teodeno, — diris Gandalfo. — Ĉar ne nur la eta vivo de la homoj estas nun endanĝerigita, sed ankaŭ la vivo de tiuj kreaĵoj, kiujn vi supozis legenda afero. Vi ne malhavas aliancanojn, eĉ se tiujn vi ne konas.

— Tamen mi devus ankaŭ tristi, — diris Teodeno. — Ĉar kiel ajn rezultiĝos la milita fortuno, ĉu ĝi eble ne tiel finiĝos, ke multo antaŭe bela kaj miriga, jam por ĉiam forpasos el Mez-Tero?

— Povas esti, — diris Gandalfo. — La malvirto de Saŭrono ne povas esti komplete rebonigita, nek farita kvazaŭ neniam estinta. Sed al tiaj tagoj ni estas kondamnitaj. Ni nun daŭrigu la komencitan vojaĝon!


La trupo tiam forturniĝis de la plataĵo kaj de la arbaro kaj sekvis la vojon direkte al la Travadejoj. Legolaso sekvis malvolonte. La suno estis for, jam sinkinta malantaŭ la randon de la mondo, sed kiam ili elrajdis el la ombro de la montetoj kaj rigardis okcidenten al Breĉo de Rohano la ĉielo ankoraŭ ruĝis, kaj sub la flosantaj nuboj estis brulanta lumo. Malhelaj kontraŭ ĝi fluge rondiris multaj nigrafluĝilaj birdoj. Iuj preterpasis supre kun mornaj krioj, reirante al siaj hejmoj inter la rokoj.

— La karnomanĝantoj okupiĝis en la batalkampo, — diris Eomero. Ili nun rajdis malurĝe, kaj mallumo volvis ĉirkaŭ ili la ebenaĵon.

La lanta luno supreniris, jam kreskinta al la pleno, kaj en ties frida arĝenta lumo la ŝvelaj herbejoj leviĝis kaj falis kvazaŭ larĝa griza maro. Ili rajdis proksimume kvar horojn ekde la voja disduiĝo kiam ili proksimiĝis al la Travadejoj. Longaj deklivoj descendis rapide ĝis kie la rivero larĝiĝis en ŝtonozaj malprofundaĵoj inter altaj herbaj terasoj. Portatan per la vento ili aŭdis ululadon de lupoj. Iliaj koroj estis pezaj pro memoro pri la multaj homoj, kiuj batalpereis ĉi-loke.

La vojo subeniris inter supreniĝaj torfaroj, tranĉe penetrante la terasojn ĝis rando de l’ rivero kaj denove supren aliflanke. Troviĝis tri vicoj da plataj pasoŝtonoj tra la fluo, kaj inter ili vadejoj por ĉevaloj, kiuj kondukis de ambaŭ randoj ĝis meza insuleto. La rajdistoj rigardis suben al la transirejoj, kaj ŝajnis al ili strange; ĉar la Travadejoj ĉiam estis loko plena je rapido kaj babilo de transŝtona akvo; sed nun ili estis silentaj. La fundoj de la rivereto estis preskaŭ sekaj, nuda dezertejo el rulŝtonetoj kaj griza sablo.

— Ĝi jam iĝis loko senĝoja, — diris Eomero. — Kia malsano trafis la riveron? Multajn belaĵojn detruis Sarumano: ĉu li ankaŭ voris la fontojn de Iseno?

— Ŝajnas, ke jes, — diris Gandalfo.

— Ve! — diris Teodeno. — Ĉu ni devas iri ĉi-voje, kie la karnomanĝantoj voras tiom da bravaj rajdistoj el Markio?

— Ĝi estas nia vojo, — diris Gandalfo. — Plorinda estas la pereo de viaj viroj; sed vi vidos almenaŭ ke la montaraj lupoj ne voras ilin. Per siaj amikoj, la orkoj, ili aranĝas sian feston: tia fakte estas la amikeco de ilia specio. Venu!

Ili descendis al la rivero, kaj kiam ili venis, la lupoj ĉesigis sian ululadon kaj forŝteliĝis. Timo trafis ilin, kiam ili vidis Gandalfon en la lunlumo kaj lian ĉevalon Ombrofakso brilanta kiel arĝento. La rajdistoj transpasis ĝis la insuleto, kaj ekbrilaj okuloj rigardis ilin pale el la ombroj de la bordoj.

— Vidu! — diris Gandalfo. — Ĉi tie laboris amikoj.

Kaj ili vidis, ke meze de la insuleto estis teramaso ĉirkaŭita per ŝtonoj kaj ĉirkaŭfermita per multaj lancoj.

— Ĉi tie kuŝas ĉiuj viroj de Markio, kiuj pereis apude, — diris Gandalfo.

— Ĉi tie ili ripozu! — diris Eomero. — Kaj kiam iliaj lancoj estos putrintaj kaj rustiĝintaj, ilia teramaso longe staru gardante la Travadejojn de Iseno!

— Ĉu tiu ĉi faro ankaŭ estas via, Gandalfo mia amiko? — demandis Teodeno. — Vi multon plenumis dum unu vespero kaj unu nokto!

— Per helpo de Ombrofakso... kaj de aliaj, — diris Gandalfo. — Mi rajdis fore kaj longe. Sed ĉi tie apud la teramaso mi volas diri jenon por via konsolo: multaj pereis dum la bataloj ĉe la Travadejoj, sed malpli ol onidiroj kalkulis. Pli multaj estis disigitaj ol mortigitaj; mi kunigis ĉiujn, kiujn mi sukcesis trovi. Iujn mi sendis kun Grimboldo el Ŭestfaldo aliĝe al Erkenbrando; iujn mi ordonis al tiu ĉi laboro kiun vi vidas, kaj tiuj jam reiris kape kun via marŝalo Elfhelmo al Edoraso. Ankaŭ multajn aliajn mi pli frue sendis tien por gardi vian domon. Mi sciis, ke Sarumano sendis kontraŭ vin sian tutan forton, kaj liaj servantoj deviis de ĉiuj ceteraj taskoj kaj iris al la Profundaĵo de Helmo; la landoj ŝajnis malplenaj de malamikoj; tamen mi timis, ke luprajdistoj kaj kaperistoj malgraŭ tio rajdos al Meduseldo, dum ĝi estas nedefendata. Sed jam laŭ mia opinio ne necesas, ke vi timu! Vi trovos vian domon bonveniganta vian revenon.

— Kaj ĝoja mi estos revidante ĝin, — diris Teodeno, — kvankam jam mallonga estos mia restado tie, sendube.

Tiam la trupo adiaŭis la insuleton kaj la teramason, kaj transiris la riveron kaj supreniris la kontraŭan bordon. Poste ili rajdis plu, feliĉaj ke ili forlasis la mornajn Travadejojn. Post ilia foriro reaŭdiĝis la ululado de la lupoj.

Ekzistis antikva ĉefvojo kondukanta de Isengardo al la Travadejoj. Dum kelka tempo ĝi akompanis la riveron, kurbiĝante apud ĝi orienten kaj poste norden; sed finfine ĝi forturniĝis kaj kondukis rekte al la pordego de Isengardo; kaj tiu troviĝis sub la montoflanko okcidente de la valo, dek ses mejlojn aŭ pli de ĝia elirejo. Tiun vojon ili sekvis, sed ili ne rajdis sur ĝi; ĉar la apuda tero estis firma kaj ebena, kovrita multmejle de mallonga resalta herbo. Ili rajdis jam pli rapide, kaj je noktomezo la Travadejoj estis je preskaŭ kvin leŭgoj malantaŭe. Tiam ili haltis, kompletigante la tiunoktan vojaĝon, ĉar la reĝo estis laca. Ili atingis la subon de la Nebulecaj Montoj, kaj la longaj brakoj de Nan Kuruniro etendiĝis suben renkonte al ili. Senluma kuŝis la valeto antaŭ ili, ĉar la luno jam pasis okcidenten kaj ties lumon kaŝis la montetoj. Sed el la profunda ombro de la valo leviĝis larĝa spiralo el fumo kaj vaporo; supreniĝante ĝi allogis la radiojn de l’ sinkanta luno kaj disvastiĝis laŭ muaraj ondoj, nigraj kaj arĝentaj, sur la stelplena ĉielo.

— Kion vi opinias pri tio, Gandalfo? — demandis Aragorno. — Oni supozus, ke la tuta Sorĉista Valo brulas.

— Nuntempe ĉiam estas nebulaĵo super tiu valo, — diris Eomero: — sed mi neniam antaŭe vidis ion tian. Tiuj estas pli vaporoj ol fumoj. Sarumano pretigas ian demonaĵon por saluti nin. Eble li boligas la tutan akvon de Iseno kaj tial la rivero forsekiĝas.

— Eble tion li faras, — diris Gandalfo. — Morgaŭ ni ekscios, kion li ja faras. Nun ni ripozu iom, se ni povos.

Ili bivakis apud la fluejo de l’ Isena rivero; ĝi estis ankoraŭ silenta kaj malplena. Kelkaj el ili dormis iomete. Sed malfrue en la nokto la sentineloj ekkriis, kaj ĉiuj vekiĝis. La luno estis for. Steloj brilis supre; sed super la tero rampis mallumo pli nigra ol la nokto. Ambaŭflanke de l’ rivero ĝi ruliĝis al ili, irante norden.

— Restu kie vi estas! — diris Gandalfo. — Neniun armilon elingigu! Atendu! Kaj ĝi preterpasos vin.

Nebuleto ĉirkaŭvolvis ilin. Supre kelkaj steloj plu brilis malforte; sed ambaŭflanke leviĝis muroj el nepenetrebla morno; ili estis en mallarĝa koridoro inter moviĝantaj ombroturoj. Voĉojn ili aŭdis, flustrojn, ĝemojn kaj senfinan siblan suspiradon; la tero skuiĝis sube. Ŝajnis al ili longe, dum ili sidis kaj timis; sed finfine la mallumo kaj la rumoro pasis, kaj malaperis inter la brakojn de la monto.


En la sudo ĉe Kornburgo noktomeze la homoj aŭdis grandan bruon, kaj neniu riskis eliri. Sed matene ili eliris kaj estis mirigitaj; ĉar la mortigitaj orkoj estis for, kaj ankaŭ la arboj. Malproksime sube en la valo de la Profundaĵo la herbo estis depremita kaj trample brunigita, kvazaŭ gigantaj paŝtistoj tie paŝtintus gregojn da bovoj; sed unu mejlon sube de la ŝtonmuro, truego estis fosita en la tero, kaj sur ĝi ŝtonoj estis alte amasigitaj. La homoj kredis, ke la mortigitaj orkoj estis enterigitaj tie; sed ĉu tiuj kiuj fuĝis en la arbaron estis kun ili, neniu povis diri, ĉar neniu iam ajn metis piedon sur tiun ŝtonamason. La Morta Monteto oni poste nomis ĝin, kaj neniu herbo kreskis tie. Sed la strangaj arboj neniam plu estis viditaj en la Profunda Kavaĵo; ili reiris nokte kaj marŝis malproksimen ĝis la malhelaj montetoj de Fangorno. Tiel ili venĝis sin kontraŭ la orkoj.


La reĝo kaj lia trupo tiunokte ne plu dormis; sed neniun alian strangaĵon ili vidis kaj aŭdis, krom unu: la voĉo de l’ apuda rivero subite vekiĝis. Okazis fluado de akvo rapidanta suben inter la ŝtonoj; kaj kiam tiu pasis, Iseno fluis kaj bobelis denove en sia fluejo, kiel ĝi kutimis.

Je tagiĝo ili pretigis sin pluiri. La lumo venis griza kaj pala, kaj ili ne vidis la leviĝon de la suno. La aero supre estis peze nebula, kaj fumaĵo kuŝis sur la ĉirkaŭa tero. Ili iris malrapide, rajdante jam sur la ĉefvojo. Tiu estis larĝa kaj malmola, kaj bone prizorgita. Malklare tra la nebulo videblis la longa montobrako leviĝanta maldekstre. Ili pasis en Nan Kuruniron, la Sorĉistan Valon. Ĝi estis valo ĉirkaŭmurita, aperta nur al la sudo. Iam ĝi estis bela kaj verda, kaj tra ĝi fluis Iseno, jam profunda kaj forta antaŭ ol trovi la ebenaĵon; ĉar ĝin nutris multaj fontoj kaj rojetoj inter la pluvumitaj montetoj, kaj ĉie ĉirkaŭe kuŝis agrabla fekunda tereno.

Ne plu estis tiel. Sub la muroj de Isengardo ankoraŭ estis akreoj kultivataj de la Sarumanaj sklavoj; sed la plejparto de la valo iĝis sovaĝejo el loloj kaj dornoj. Rubusoj etendiĝis sur la tero aŭ transgrimpinte sur veprejoj kreis hirtajn kavetojn kie loĝis bestetoj. Tie kreskis neniuj arboj; sed inter la mucidaj herboj plu videblis la bruligitaj kaj hakitaj stumpoj de antikvaj boskoj. Tiu estis tereno trista, nun silenta krom la ŝtona bruo de hastaj akvoj. Fumoj kaj vaporoj drivis morozanube kaj kaŭris en kavetoj. La rajdistoj ne parolis. Multaj dubemis en la koro, scivolante ĝis kia mizera fino kondukas la vojaĝo. Post kiam ili rajdis kelkajn mejlojn, la vojo iĝis larĝa strato pavimita per grandaj plataj ŝtonoj kvadrataj kaj sperte almetitaj; neniu herbero vidiĝis ĉe ajna junto. Profundaj defluiloj plenaj je malrapida akvo subeniris ambaŭflanke. Alta pilastro subite baŭmis antaŭ ili. Ĝi estis nigra, kaj sur ĝi estis metita ŝtonego ĉizita kaj pentrita laŭ formo de longa blanka mano. Ties fingro indikis norden. Ili sciis, ke jam ne malproksime devas stari la pordo de Isengardo, kaj iliaj koroj estis pezaj; sed iliaj okuloj ne povis trapiki la nebuletojn antaŭe.


Sub la montobrako en la Sorĉista Valo dum nekalkuleblaj jaroj situis tiu antikva loko kiun la homoj nomas Isengardo. Parte ĝin formis la kreado de la montoj, sed grandiozajn laboraĵojn pratempe faris tie la homoj de Okcidentio, kaj longe loĝadis tie Sarumano kaj ne maldiligentis.

Jen estas ĝia fasono, dum superregis Sarumano, de multaj taksata la ĉefo de sorĉistoj. Granda ringmuro el ŝtono kvazaŭ turecaj klifoj elstaris el la ŝirmo de la montflanko, de kiu ĝi etendiĝis kaj poste revenis. Nur unu enirejon oni faris en ĝi, grandan arkaĵon elfositan en la suda muro. Tie tra la nigra rokaĵo tunelo longa estis elhakita, fermita ambaŭflanke per fortikaj pordegoj el fero. Ili estis tiel konstruitaj kaj pendigitaj sur la grandaj ĉarniroj, ŝtalaj fostoj enbatitaj en la vivan ŝtonon, ke malbaritajn oni povis movi ilin per malforta puŝo per la brakoj, senbrue. Tiu, kiu enpaŝis kaj finfine eliĝis el la eĥoplena tunelo, vidis ebenaĵon, grandan cirklon, iomete kavigitan kvazaŭ vasta malprofunda kuvo: mejlon ĝi mezuris de rando al rando. Iam ĝi estis verda kaj plena je aleoj kaj boskoj da fekundaj arboj, akvumitaj per rojoj fluantaj de la montoj en lagon. Sed tie kreskis neniu verdaĵo dum la lastaj tagoj de Sarumano. La vojojn pavimis slaboj, malhelaj kaj duraj; kaj apud ili anstataŭ arboj sinsekvis longaj linioj de pilastroj, iuj marmoraj, iuj kupraj aŭ feraj, kunligitaj per pezaj ĉenoj.

Multaj domoj estis, ĉambroj, haloj kaj koridoroj, elhakitaj kaj tunelitaj en la muroj internaflanke, tiel ke la tutan apertan cirklon alfrontis sennombraj fenestroj kaj malhelaj pordejoj. Miloj povis loĝi tie, laboristoj, servistoj, sklavoj kaj militistoj kun granda stoko de armiloj; lupojn oni manĝigis kaj enstaligis en profundaj bestejoj sube. Ankaŭ la ebenaĵo estis traborita kaj fosita. Ŝaktoj estis boritaj profunde en la teron; ties suprajn ekstremojn kovris malaltaj teramasoj kaj ŝtonaj domoj, tiel ke en lunlumo la Ringo de Isengardo aspektis kiel tombejo de malmortaj mortintoj. Ĉar la tero tremis. La ŝaktoj descendis laŭ multaj deklivoj kaj spiralaj ŝtuparoj ĝis kavernoj en la suba subo; tie Sarumano havis trezorejojn, konservejojn, armilejojn, forĝejojn kaj fornegojn. Feraj radoj senĉese turniĝadis tie kaj marteloj batsonis obtuze. Dumnokte plumaroj da vaporo eliĝis tra la aperturoj, desube lumigitaj de lumo ruĝa, blua aŭ venene verda.

Al la centro ĉiuj vojoj direktiĝis inter siaj ĉenaroj. Tie staris turo mirinde formita. Ĝin konstruis la metiistoj en pratempo, kiuj glatigis la Ringon de Isengardo, kaj tamen ĝi ŝajnis aĵo ne farita per la lerto de la homoj, sed ŝirita el ostoj de la tero dum la antikva turmentado de la montetoj. Pinto kaj insulo el roko ĝi estis, nigra kaj glime dura: kvar fortikaj pilieroj el multflanka ŝtono estis velde unuigitaj, sed proksime al la supro ili malfermiĝis al gapaj kornoj, kies pinakloj akris kiel pintoj de lancoj, akreĝis kiel tranĉiloj. Inter tiuj estis mallarĝa spaco, kaj tie sur planko el polurita ŝtono, surskribita je strangaj signoj, oni povis stari je kvincent futoj super la ebenaĵo. Ĝi estis Ortanko, la citadelo de Sarumano, kies nomo havis (intence aŭ hazarde) duoblan signifon; ĉar en la elfa lingvo ortank signifas Monto Dentego, sed en la praa lingvo de Markio: Ruza Menso.

Loko forta kaj mirinda estis Isengardo, kaj longe ĝi estis bela; kaj tie iam loĝis gravaj mastroj, kuratoroj de Gondoro okcidente, kaj saĝuloj kiuj observis la stelojn. Sed Sarumano malrapide formis ĝin laŭ siaj ŝanceliĝaj celoj, kaj plibonigis ĝin laŭ sia supozo, estante trompita — ĉar ĉiuj artoj kaj subtilaj rimedoj, por kiuj li rezignis pri sia antaŭa saĝeco, kaj kiujn li trompite supozis propraj, nur venis el Mordoro; do tio kion li kreis estis nulaĵo, nur eta kopio, infana ludilo aŭ sklava flato, de tiu giganta fortikejo, armilejo, karcero, forno de granda potenco Baraduro, la Malhela Turego, kiu permesis neniun rivalon kaj priridis flatadon, atendante propran momenton, sekura en sia fiero kaj sia nemezurebla forto.

Tio estis la fortikejo de Sarumano laŭ onidira raporto; ĉar en memoro de la vivantoj la homoj el Rohano ne eniris ĝian pordon, krom eble kelkaj, ekzemple Vermlango, kiuj venis sekrete kaj sciigis al neniu, kion ili vidis.

Nun Gandalfo rajdis al la granda pilastro de la Mano kaj preterpasis ĝin; kaj kiam li faris tion, la mirigitaj rajdistoj vidis, ke la Mano jam ne aspektas blanka. Ĝi estis makulita kvazaŭ de sekiĝinta sango; kaj pli proksimen rigardante ili konstatis, ke ĝiaj ungoj estas ruĝaj. Senatente Gandalfo plu rajdis en la nebuleton, kaj malvolonte ili sekvis lin. Nun ĉirkaŭ ili, kvazaŭ okazus subita inundo, kuŝis larĝaj flakoj apud la ŝoseo, plenigante la kavaĵojn, kaj rojetoj defluis inter la ŝtonoj.

Finfine Gandalfo haltis kaj fingrovokis ilin; kaj ili alvenis kaj vidis, ke post li foriĝis la nebuletoj kaj brilis pala sunlumo. Jam pasis la tagmeza horo. Ili jam atingis la pordegon de Isengardo.

Sed la pordego kuŝis ĵetegita kaj tordita sur la tero. Kaj ĉie ĉirkaŭe ŝtono, fendita kaj diserigita en formo de sennombraj akrangulaj pecoj, estis diserigita foren aŭ amasigita ruine. Ankoraŭ staris la granda arkaĵo, sed ĝi nun malfermiĝis al senplafona abismo: la tunelo estis vidigita, kaj en la klifsimilaj muroj ambaŭflanke estis elŝiritaj fendegoj kaj breĉoj; ties turoj estis polvigitaj. Se la Granda Maro kolere leviĝus kaj ŝtorme falus sur la montetojn, tio ne kaŭzus pli grandan ruiniĝon.

La antaŭa ringo estis plena je vaporanta akvo: bobela kaldrono, en kiu ondiĝis kaj flosis vrakaĵo el traboj kaj stangoj, kestoj kaj bareloj kaj rompitaj varoj. Torditaj kaj kliniĝantaj pilastroj levis siajn rompitajn pintojn super la inundo, sed ĉiuj vojoj estis dronigitaj. Malproksime, ŝajne duonvualite per ondumanta nubo, baŭmis la insula roko. Ankoraŭ malhela kaj alta, nerompita per la ŝtormo, staris la turego Ortanko. Palaj akvoj plaŭdis ĉirkaŭ ĝia subo.

La reĝo kaj ties tuta trupo sidis silentaj sur siaj ĉevaloj, mirante, konstatante, ke la potenco de Sarumano estas renversita; sed la kielon ili ne povis konjekti. Kaj nun ili turnis la rigardon al la arkaĵo kaj la ruinigita pordego. Tie ili vidis apude grandan rubamason; kaj subite ili konsciiĝis pri du etaj figuroj senzorge kuŝantaj sur ĝi, grize vestitaj, apenaŭ videblaj inter la ŝtonoj. Apud ili estis boteloj kaj bovloj kaj pletoj demetitaj, kvazaŭ ili ĵus bone manĝis kaj nun ripozis post la laboro. Unu ŝajnis dormanta; la alia kun krucmetitaj kruroj kaj brakoj postmetitaj al la kapo apogis sian dorson per rompita roko kaj sendis el la buŝo longajn striojn kaj etajn ringojn da fumo maldense blua.


Momente Teodeno, Eomero kaj ĉiuj viroj mire rigardadis ilin. El la tuta ruiniĝo de Isengardo tio ŝajnis al ili la plej stranga vidaĵo. Sed antaŭ ol la reĝo povis ekparoli, la eta fumspira figuro subite konsciiĝis pri ili, dum ili sidis tie silente je rando de la nebuleto. Li salte stariĝis. Li aspektis junule aŭ junulsimile, kvankam laŭ staturo nemulte pli ol duonhome alta; lia kapo kun bruna bukla hararo estis nekovrita, sed li estis vestita per vojaĝmakulita mantelo samkolora kaj samfasona kian portis la kunuloj de Gandalfo, kiam ili rajdis al Edoraso. Li tre malalten riverencis, metante manon al sia brusto. Poste, ŝajnante ne rimarki la sorĉiston kaj ties amikojn, li turnis sin al Eomero kaj la reĝo.

— Bonvenon, mastroj, al Isengardo! — li diris. — Ni estas la pordogardistoj. Gajadoko, filo de Saradoko, estas mia nomo. Kaj mia kunulo, kiu ve! cedis al laceco, — tiam li piedpuŝis la alian, — estas Peregrino, filo de Paladino, el la domo de Tjuko. Malproksima en la nordo estas nia hejmo. Mastro Sarumano estas interne; se ĉimomente li ne estus enfermita kun iu Vermlango, sendube li estus ĉi tie por bonvenigi tiel honorindajn gastojn.

— Sendube tiel! — ridis Gandalfo. — Kaj ĉu estis Saramano kiu ordonis, ke vi gardu lian damaĝitan pordegon kaj atendu la alvenon de gastoj, kiam vian atenton vi povus forturni de pletoj kaj boteloj?

— Ne, bona sinjoro, tiun aferon li forgesis, — respondis Gaja seriozmiene. — Li estas multe okupita. Niaj ordonoj venis de Arbobarbo, kiu transprenis prizorgon de Isengardo. Li ordonis, ke mi bonvenigu la Mastron de Rohano per konvenaj vortoj. Mi faris mian plejeblon.

— Kaj kio pri viaj kunuloj? Kio pri Legolaso kaj mi? — kriis Gimlio, ne povante sin reteni pli longe. — Friponoj, vi lanpiedaj kaj lankapaj forvagintoj! Belan persekuton vi trudis al ni! Ducent leŭgojn tra marĉoj kaj arbaro, batalo kaj morto, por elsavi vin! Kaj jen ni trovas vin bankedantaj kaj pigrumantaj — kaj fumantaj! Fumantaj! Kie vi akiris la pipherbon, kanajloj? Je martel’ kaj amboso! Mi estas tiel ŝirita pro kolero kaj ĝojo, ke estos mirinde se mi ne krevos!

— Vi parolas ankaŭ mianome, Gimlio, — ridis Legolaso. — Tamen mi prefere sciiĝus, kiel ili akiris la vinon.

— Unu aferon vi ne trovis dum via persekutado, kaj tio estas pli trafa spriteco, — diris Grinĉjo malfermante unu okulon. — Jen vi trovas nin sur venka batalkampo inter la kaperaĵo de armeoj, kaj vi scivolas kiel ni akiris kelkajn merititajn konsolaĵojn!

— Ĉu merititajn? — diris Gimlio. — Tion mi ne kredas! La rajdistoj ridis.

— Ne dubeblas, ke ni ĉeestas renkontiĝon de karaj amikoj, — diris Teodeno. — Do tiuj estas la perditoj el via kunularo, Gandalfo, ĉu? La sorto de la tagoj estas pleniĝi je mirindaĵoj. Mijam vidis multajn, post kiam mi forlasis mian domon; kaj jen jam antaŭ miaj okuloj staras ankoraŭ unu el la popoloj legendaj. Ĉu tiuj ne estas la duonuloj, kiujn kelkaj inter ni nomas holbitloj?

— Hobitoj, mi petas, mastro, — diris Grinĉjo.

— Ĉu hobitoj? — diris Teodeno. — Via lingvo strange ŝanĝiĝis; sed la nomo sonas tiel ne maltaŭga. Hobitoj! Neniu raporto aŭdita de mi traktas juste la veron.

Gaja riverencis; kaj Grinĉjo stariĝis kaj profunde riverencis.

— Vi bonvolas, mastro; aŭ espereble mi rajtas tiel interpreti viajn vortojn, — li diris. — Kaj jen alia mirindaĵo! Mi vagis en multaj landoj post la forlaso de mia hejmo kaj mi neniam ĝis nun trovis popolon konantan iun ajn historion pri la hobitoj.

— Mia popolo antaŭ tre longe elvenis el la nordo, — diris Teodeno. — Sed mi ne trompos vin: ni konas neniujn rakontojn pri hobitoj. Inter ni estas dirate, ke nur tre malproksime, trans multaj montetoj kaj riveroj, estas duonula popolo loĝanta en truoj en sablodunoj. Sed mankas legendoj pri ties faroj, ĉar oni diras, ke ili faras malmulton, evitas vidiĝi al la homoj, ĉar ili kapablas malaperi palpebrum-rapide; kaj ili povas ŝanĝi siajn voĉojn por simili la ĉirpadon de birdoj. Sed ŝajnas, ke pli estas direbla.

— Vere tiel estas, mastro, — diris Gaja.

— Ekzemple, — diris Teodeno, — mi ne aŭdis, ke ili sputas fumon el siaj buŝoj.

— Ne surprize, — respondis Gaja, — ĉar tio estas arto kiun ni praktikas dum ne pli ol kelkaj generacioj. Estis Toboldo Kornblovulo el Longfundo en la Sud-kvarono, kiu la unua kultivis la malfalsan pip-herbon en siaj ĝardenoj ĉirkaŭ la jaro 1070 laŭ nia datumo. Kiel maljuna Toĉjo akiris la plantaĵon...

— Vi ne komprenas vian endanĝeriĝon, Teodeno, — interrompis Gandalfo. — Tiuj hobitoj pretas sidi rande de ruino kaj diskuti la plezurojn de la manĝotablo, aŭ la bagatelajn agojn de siaj patroj, avoj, praavoj kaj gekuzoj ĝis la naŭa grado, se vi kuraĝigas ilin per troa pacienco. Iu alia tempo estus pli konvena por la historio de fumado. Kie estas Arbobarbo, Gaja?

— Fore ĉe la norda flanko, laŭ mia supozo. Li iris trovi trinkon — da pura akvo. La pli multaj aliaj entoj estas kun li, ankoraŭ farante sian laboron — jen tie. — Gaja gestis per sia mano al la vaporanta lago; kaj rigardante ili aŭdis foran murmuradon kaj klakadon, kvazaŭ lavango falus de la montflanko. Malproksime aŭdiĝis hum-hum, kvazaŭ de kornoj triumfe blovataj.

— Kaj ĉu do Ortanko estas sengarde lasita? — demandis Gandalfo.

— Estas la akvo, — diris Gaja. — Sed Rapidtrunko kaj kelkaj aliaj privaĉas ĝin. Ne ĉiuj ĉi fostoj kaj pilastroj sur la ebenaĵo estas starigitaj de Saramano. Rapidtrunko, mi opinias, estas apud la roko proksime al la ŝtupara subo.

— Jes, alta griza ento troviĝas tie, — diris Legolaso, — sed liaj brakoj apudas la flankojn kaj li staras senmova kiel pordofosto.

— Estas post la tagmezo, — diris Gandalfo, — kaj ni, almenaŭ, ne manĝis post la frumateno. Tamen mi volas laŭeble baldaŭ interparoli kun Arbobarbo. Ĉu li ne lasis por mi mesaĝon, aŭ ĉu pletoj kaj boteloj forpelis ĝin el via menso?

— Mesaĝon li postlasis, — diris Gaja, — kaj mi intencis diri ĝin, sed malhelpis min multaj aliaj demandoj. Mi devis diri ke, se la Mastro de Markio kaj Gandalfo rajdos ĝis la norda muro, ili tie trovos Arbobarbon, kaj li bonvenigos ilin. Mi rajtas aldoni, ke ili trovos ankaŭ plej altkvalitan nutraĵon tie, ĉar ĝin trovis kaj elektis viaj humilaj servantoj. — Li riverencis.

Gandalfo ridis:

— Jam pli bone! Nu, Teodeno, ĉu vi rajdos kun mi por trovi Arbobarbon? Ni devas ĉirkaŭiri, sed ne estas malproksime. Kiam vi vidos Arbobarbon, vi lernos multon. Ĉar Arbobarbo estas Fangorno, la plej aĝa kaj ĉefa el la entoj, kaj interparole kun li vi aŭdos la parolon de la plej maljuna el ĉiuj vivantoj.

— Mi akompanos vin, — diris Teodeno. — Adiaŭ, miaj hobitoj! Ni renkontiĝu denove en mia domo! Tie vi sidos apud mi kaj rakontos al mi ĉion kion deziros viaj koroj: la farojn de viaj avoj ĝis la limoj de via kalkulo; kaj ni parolos ankaŭ pri Toboldo la Maljuna kaj ties plantaĵo-klero. Adiaŭ!

La hobitoj profunde riverencis.

— Do tiu estas la Reĝo de Rohano! — diris Grinĉjo subvoĉe. — Brava maljunulo! Tre ĝentila.

9 Rubo kaj forĵetaĵo

Gandalfo kaj la reĝa trapo forrajdis, turnante sin orienten por ĉirkaŭiri la ruinigitajn murojn de Isengardo. Sed Aragorno, Gimlio kaj Legolaso ne iris. Lasinte Arodon kaj Hasufelon vagi serĉante herbon, ili venis kaj sidiĝis apud la hobitoj.

— Nu, nu! Finiĝis la ĉasado kaj finfine ni rerenkontiĝas tie, kien neniu el ni iam supozis alveni, — diris Aragorno.

— Kaj nun kiam la gravuloj iris diskuti aferojn altnivelajn, — diris Legolaso, — la ĉasintoj povas eble ekscii la respondojn al siaj propraj rebusetoj. Ni spuris vin ĝis la arbaro, sed ekzistas ankoraŭ multaj aferoj pri kiuj mi ŝatus scii la veron.

— Kaj ekzistas ankaŭ multo, kion ni volas scii pri vi, — diris Gaja. — Kelkajn aferojn ni eksciis per Arbobarbo, la maljuna ento, sed tiom tute ne sufiĉas.

— Ĉio siatempe, — diris Legolaso. — Ni estis la ĉasantoj, kaj vi devus unue liveri historion pri vi mem.

— Aŭ due, — diris Gimlio. — Tio irus pli glate post manĝo. Mia kapo doloras min kaj estas post la tagmezo. Vi foririntoj povus reguligi la konton trovante por ni iom el la priparolita kaperaĵo. Manĝaĵo kaj trinkaĵo repagus iom el via ŝuldo al mi.

— Do vi ricevos ilin, — diris Grinĉjo. — Ĉu vi prenos ĝin ĉi tie, aŭ pli komforte en la restaĵo de l’ gardistejo Sarumana — jen tie, sub la arkaĵo? Ni devus pikniki ĉi tie ekstere por gvati la vojon.

— Duongvati! — diris Gimlio. — Sed mi eniros neniun orkan domon, nek tuŝos orkan manĝaĵon aŭ ion ajn pripalpitan de ili.

— Tion ni ne postulus de vi, — diris Gaja. — Sufiĉas al ni orkoj por unu vivodaŭro. Sed multaj aliaj popoloj estis en Isengardo. Sarumano retenis sufiĉe da saĝo por ne fidi al siaj orkoj. Li havis homojn por gardi siajn pordojn; verŝajne iuj el la plej fidelaj servantoj. Ĉiuokaze ili estis favoritaj kaj ricevis bonan provianton.

— Kaj pip-herbon? — demandis Gimlio.

— Ŝajnas al mi, ke ne, — Gaja ridis. — Sed tio estas alia historio, kiu povas atendi ĝis post la tagmanĝo.

— Nu, ni iru tagmanĝi do! — diris la gnomo.


La hobitoj gvidis antaŭen; kaj ili pasis sub la arkaĵo kaj alvenis larĝan pordon maldekstre, supre de ŝtuparo. Ĝi malfermiĝis rekte al granda ĉambro kun alia malpli granda pordo ĉe la fora ekstremo kaj kameno kaj fumtubo unuflanke. La ĉambro estis elhakita el la ŝtono; kaj certe ĝi iam estis malhela, ĉar ĝiaj fenestroj elrigardis nur en la tunelon. Sed lumo nun envenis tra la rompita tegmento. En la kameno brulis ligno.

— Mi bruligis iom da fajro, — diris Grinĉjo. — Ĝi plezurigis nin en la nebuloj. Malmultaj branĉofaskoj haveblis, kaj la pliparto de la trovitaj lignaĵoj estis malseka. Sed en la fumtubo estas forta trablovo; ĝi ŝajnis serpentumi supren tra la roko kaj feliĉe ĝi ne estas ŝtopita. Fajro utilas. Mi faros por vi iom da rostita pano. La pano aĝas tri aŭ kvar tagojn, bedaŭrinde.

Aragorno kaj liaj kunuloj sidiĝis ĉe la tablo kaj la hobitoj malaperis tra la interna pordo.

— Varĉambro tie kaj feliĉe super la inundo, — diris Grinĉjo kiam ili revenis ŝarĝitaj je pletoj, bovloj, tasoj, tranĉiloj kaj ĉiaspeca nutraĵo.

— Kaj ne necesas grimaci pri la provianto, Mastro Gimlio, — diris Gaja. — Tio ĉi ne estas orka fatraso, sed homnutraĵo, laŭ esprimo de Arbobarbo. Ĉu vi preferas vinon aŭ bieron? Barelo troviĝas tie interne — tre akceptinda. Kaj tio ĉi estas unuagrada porkaĵo salita. Aŭ mi povas tranĉi por vi kelkajn pecojn da lardo kaj tiujn rosti se vi volas. Mi bedaŭras, ke mankas verdaĵo: la liveroj estis iom interrompitaj lastatempe! Mi ne povas proponi ion poste krom butero kaj mielo por via pano. Ĉu vi kontentas?

— Vere jes, — diris Gimlio. — La ŝuldo estas multe reduktita. La triopo baldaŭ okupiĝis pri sia manĝaĵo; kaj la du hobitoj senĝene ekmanĝis la duan fojon.

— Ni devas imiti la gastojn, — ili diris.

— Vi tre ĝentilas hodiaŭ matene, — ridis Legolaso. — Sed eble, se ni ne alvenus, vi jam imitus denove unu la alian.

— Eble; kaj kial ne? — diris Grinĉjo. — Ni manĝis fiaĵon ĉe la orkoj kaj sufiĉe malmulte dum tagoj antaŭe. Ŝajnas longa tempo de kiam ni povis satmanĝi kontentige.

— ŝajnas ke tio ne malutilis al vi, — diris Aragorno. — Efektive vi aspektas impone bonsanaj.

— Jes, tio estas fakto, — diris Gimlio rigardante atente ilin trans la randon de sia kruĉo. — Vidu, via hararo estas duoble pli densa kaj bukla ol ĉe nia disiĝo; kaj mi ĵurus ke vi ambaŭ iom kreskis, se tio eblas al hobitoj viaaĝaj. Tiu Arbobarbo ĉiuokaze ne lasis vin malsataj.

— Tion li ne faris, — diris Gaja. — Sed entoj nur trinkas, kaj trinkaĵo ne sufiĉas por kontentigi. La pocioj de Arbobarbo eble nutras, sed oni sentas neceson pri io solida. Kaj eĉ lembaso ne malindas alternativojn.

— Vi trinkis la akvon de la entoj, ĉu? — diris Legolaso. — Ha, supozeble la okuloj de Gimlio ne trompas lin. Strangaj kantoj estis kantitaj pri la pocioj de Fangorno.

— Multaj strangaj historioj estas rakontitaj pri tiu lando, — diris Aragorno. — Mi neniam eniris tien. Ek, rakontu pli pri ĝi kaj pri la entoj!

— Entoj, — diris Grinĉjo, — entoj estas — nu ekzemple, entoj ĉiuj malsimilas inter si. Sed pri la okuloj, vidu, iliaj okuloj estas tre strangaj. — Li provis kelkajn malcertajn vortojn kiuj forvelkis al silento. — Nu bone, — li daŭrigis, — vi jam vidis kelkajn demalproksime — almenaŭ ili vidis vin kaj raportis, ke vi proksimiĝas — kaj multajn aliajn supozeble vi vidos antaŭ ol foriri de ĉi tie. Vi devos formi proprajn konceptojn.

— Nu, nu! — diris Gimlio. — Vi komencas rakonti ĉe la mezo. Mi ŝatus historion laŭordan, komence de tiu stranga tago, kiam nia kunuleco interrompiĝis.

— Tion vi ricevos, se disponiĝos sufiĉe da tempo, — diris Gaja. — Sed unue — se vi finmanĝis — plenŝtopu kaj fajrigu viajn pipojn. Kaj tiam dum kelka tempo ni povos ŝajnigi, ke ni ĉiuj reiris sekuraj al Brio aŭ Rivendelo. — Li aperigis etan ledan sakon tabakoplenan. — Ni havas amason da ĝi, — li diris; — kaj vi povos ĉiuj paki tiom, kiom vi volos, kiam ni ekvojaĝos. Ni plenumis iom da elakva savado hodiaŭ matene, Grinĉjo kaj mi. Multaj aferoj disflosas. Ĝuste Grinĉjo trovis du bareletojn, supozeble elflosintajn el iu kelo aŭ varejo. Kiam ni malfermis ilin, ni trovis ilin plenigitaj je tio ĉi: tiel bonkvalita pip-herbo kiel oni dezirus, kaj tute ne difektita.

Gimlio prenis iom kaj frotis ĝin inter la manplatoj kaj snufis ĝin.

— Ĝi sentiĝas bona kaj ĝi odoras bona, — li diris.

— Ĝi ja estas bona! — diris Gaja. — Kara Gimlio, ĝi estas Longfunda Folio! Vidiĝis la Kornblovulaj varmarkoj sur la bareletoj, kiel eble plej klare. Kiel ĝi alvenis ĉi tien, mi ne povas imagi. Por persona uzo de Saramano, mi supozas. Mi ne sciis, ke ĝi eksportiĝas tiel foren. Sed ĉu ĝi uzindas nun?

— Nepre, — diris Gimlio, — se kune mi disponus pipon. Ve, mi perdis la mian en Morio aŭ pli frue. Ĉu ne troviĝas pipo inter ĉiuj viaj kaperaĵoj?

— Bedaŭrinde ne, — diris Gaja. — Eĉ unu mi ne trovis, ankaŭ ne ĉi tie en la gardistejo. Sarumano rezervis al si tiun ĉi frandaĵon, verŝajne. Kaj laŭ mia opinio ne utilas frapi la pordon de Ortanko por peti de li pipon! Ni devos dividi la pipojn, kiel konvenas al bonaj amikoj en okazoj de neceso.

— Duonmomenton! — diris Grinĉjo. Metinte manon en la bruston de sia jako li eltiris etan malmolan saketon sur ŝnuro. — Mi portas unu-du trezorojn apud mia haŭto, tiel valorajn kiel Ringoj al mi. Jen unu: mia malnova ligna pipo. Kaj jen alia: pipo neuzita. Mi longe kunportis ĝin, kvankam la kialon mi ne scias. Mi vere neniam atendis pip-herbon dum la vojaĝo post elĉerpiĝo de mia stoko. Sed nun ĝi finfine utilas. — Li levis etan pipon kun larĝa platigita brulingo, kaj transdonis ĝin al Gimlio. — Ĉu tio nuligas la ŝuldon inter ni? — li diris.

— Ĉu nuligas? — ekkriis Gimlio. — Plej nobla hobito, tio profunde enŝuldigas min al vi.

— Nu, mi iras denove en la plenan aeron por vidi, kion faras la vento kaj la ĉielo! — diris Legolaso.

— Mi akompanos vin, — diris Aragorno.

Ili eliris kaj sidiĝis sur la amasigitajn ŝtonetojn antaŭ la pordejo. Ili povis jam vidi malproksimen en la valon; la nebuletoj leviĝis kaj forflosis laŭ venteto.

— Nun ni ripozu ĉi tie dum kelka tempo! — diris Aragorno. — Mi sidos rande de la ruino kaj parolos, kiel Gandalfo diras, dum li forestas okupate. — Li volvis sin per sia griza mantelo, kaŝante sian maŝkirason, kaj etendis siajn longajn krurojn. Poste li kliniĝis malantaŭen kaj blovis el siaj lipoj maldensan fumostrion.

— Vidu! — diris Grinĉjo. — Revenis Paŝegulo la disirulo!

— Li neniam forestis, — diris Aragorno. — Mi estas Paŝegulo kaj ankaŭ dunadano, kaj mi apartenas tiel al Gondoro kiel al la nordo.


Dum kelka tempo ili fumis silente, kaj la suno brilis al ili, oblikvante en la valon el inter blankaj nuboj alte en la okcidento. Legolaso kuŝis senmova, rigardante al la suno kaj ĉielo per la okuloj senŝancelaj kaj kantante mallaŭte al si. Fine li rektiĝis.

— Ek jam! — li diris. — Pasas la tempo, kaj la nebuletoj forbloviĝas, aŭ farus tion, se vi stranguloj ne volvus vin per fumo. Kio pri la historio?

— Nu, mia historio komenciĝas per vekiĝo en mallumo por konstati min tute ĉirkaŭligita en la orka bivako, — diris Grinĉjo. — Mi pripensu, kio estas hodiaŭ?

— La kvina de marto laŭ la Provinca kalkulo, — diris Aragorno. Grinĉjo iom kalkulis per la fingroj.

— Antaŭ nur naŭ tagoj! — li diris[9]. — Ŝajne pasis jaro post nia kaptiĝo. Nu, kvankam la duono similis koŝmaron, mi kalkulas ke sekvis tri tre teruraj tagoj. Gaja korektos min, se mi forgesos ion gravan: mi ne detaligos: la vipoj kaj la putraĵo kaj la fetoro kaj ĉio tia; ne tolereblas memori tion. — Dirinte tion li plonĝis en rakonton pri la lasta lukto de Boromiro kaj la orka marŝado de Emin Muilo ĝis la Arbarego. La aliaj kapjesis kiam la diversaj punktoj kompariĝis al iliaj supozoj.

— Jen kelkaj trezoroj, kiujn vi faligis, — diris Aragorno. — Ĝojigos vin rehavi ilin. — Li malligis sian zonon el sub la mantelo kaj elprenis la du eningigitajn tranĉilojn.

— Nu! — diris Gaja. — Mi neniam atendis revidi tiujn! Mi cikatrigis kelkajn orkojn per la mia; sed Ugluko forprenis ilin de ni. Kiel li furioze rigardis nin! Komence mi pensis, ke li trapikos min, sed li forĵetis la aĵojn kvazaŭ ili brulumus lin.

— Kaj jen ankaŭ via broĉo, Grinĉjo, — diris Aragorno. — Mi tenis ĝin sekura, ĉar ĝi estas io tre valora.

— Mi scias, — diris Grinĉjo. — Estis malfacile rezigni pri ĝi, sed kion alian mi povis fari?

— Nenion alian, — respondis Aragorno. — Tiu kiu ne kapablas forĵeti trezoron, kiam necesas, estas katenita. Vi agis ĝuste.

— Tranĉo de la manradikaj ligiloj, tio estis lerta faro! — diris Gimlio. — Bonŝanco servis vin tiam; sed vi kaptis la okazon ambaŭmane, oni povus diri.

— Kaj starigis al ni belan problemon, — diris Legolaso. — Mi scivolis, ĉu vi kreskigis flugilojn!

— Bedaŭrinde ne, — diris Grinĉjo. — Sed vi ne sciis pri Griŝnaĥo. — Li ektremegis kaj diris nenion pli, lasante al Gaja rakonton pri tiuj lastaj teruraj momentoj: la palpantaj manoj, la varmega spiro kaj la terura forto de la harozaj brakoj de Griŝnaĥo.

— Ĉio ĉi pri la orkoj de Mordoro, aŭ Lugburzo laŭ ilia terminaro, maltrankviligas min, — diris Aragorno. — La Malluma Mastro jam sciis tro multe kaj ankaŭ liaj servistoj; kaj evidente Griŝnaĥo sendis trans la riveron ian mesaĝon post la kverelo. La Ruĝa Okulo nepre rigardas al Isengardo. Sed ĉiuokaze Sarumano estas en forka vergo propramane eltranĉita.

— Jes, kiu ajn partio venkos, lia antaŭvido malfavoras, — diris Gaja. — La aferoj komencis malfavori lin ekde la momento kiam liaj orkoj enpaŝis Rohanon.

— Ni ekvidis la maljunan kanajlon, aŭ tiel aludas Gandalfo, — diris Gimlio. — Rande de l’ Arbarego.

— Kiam okazis tio? — demandis Grinĉjo.

— Antaŭ kvin noktoj, — diris Aragorno.

— Ni kalkulu, — diris Gaja: — antaŭ kvin noktoj — nun ni alvenas parton de la historio, pri kiu vi scias nenion. Ni renkontis Arbobarbon tiumatene post la batalo; kaj tiunokte ni estis en Putohalo, unu el liaj entaj domoj. La postan matenon ni iris al Entmuteo, tio estas renkontiĝo de entoj, kaj afero la plej stranga, kiun mi vidis dumvive. Ĝi daŭris tiun tutan tagon kaj la postan; kaj ni pasigis la nokton ĉe ento nomita Rapidtrunkto. Kaj frue en la posttagmezo de la dua tago la entoj subite eksplodis. Estis mirige. La arbarego sentiĝis streĉa kvazaŭ prepariĝus en ĝi tondroŝtormo; poste ĝi senaverte eksplodis. Mi volas ke vi aŭdu ties kanton dum la marŝo.

— Se Sarumano aŭdus ĝin, li jam troviĝus cent mejlojn for, eĉ se li devus utiligi la proprajn krurojn, — diris Grinĉjo.

Se Isengardo fortas, duras, ŝtone frida, oste dura,

ni militiras por ke pordon breĉu nia rompo truda!

Ĝi estis multe pli. Al granda parto de la kanto mankis vortoj kaj similis muzikon de kornoj kaj tamburoj. Ĝi estis tre ekscita. Sed mi supozis ĝin nur marŝmuziko kaj ne pli, nura kanto, ĝis ni alvenis la celon. Mi jam scias pli bone.

» Ni subiris trans la lastan firston en Nan Kuruniron post la noktiĝo, — Gaja daŭrigis. — Ĝuste tiam mi sentis unue, ke la arbarego mem moviĝas post ni. Mi supozis, ke mi spertas entan sonĝon, sed ankaŭ Grinĉjo rimarkis tion. Ni ambaŭ timiĝis; sed ni ne eltrovis pli pri tio ĝis poste.

» Tio estis la huornoj, aŭ tiel nomas ilin la entoj en la “kurta lingvaĵo”. Arbobarbo ne volas diri multon pri ili, sed mi opinias, ke ili estas entoj, kiuj preskaŭ arbiĝis, almenaŭ aspekte. Ili staras ie-tie en la arbaro aŭ sub ties randoj, silente, senĉese rigardante super la arboj; sed profunde en la valoj plej malhelaj troviĝas plurcentoj da ili, ŝajnas al mi.

» En ili estas granda potenco, kaj ili ŝajnas kapablaj volvi sin en ombroj; estas malfacile vidi ilin moviĝi. Sed ili moviĝas. Ili kapablas moviĝi tre rapide, se ili koleras. Oni staras senmove rigardante eble la veteron aŭ aŭskultante la sibladon de la vento, kaj poste vi subite konstatas, ke vi estas en la mezo de arbaro kun grandaj palpantaj arboj ĉie ĉirkaŭe. Ili havas ankoraŭ voĉojn kaj povas interparoli kun la entoj — pro tio oni nomas ilin huornoj, diras Arbobarbo — sed ili fariĝis strangaj kaj sovaĝaj. Danĝeraj. Mi teruriĝus renkontante ilin, se ne ĉeestus veraj entoj por prizorgi ilin.

» Nu, en la frua nokto ni ŝteliris suben laŭ longa ravino el la supra ekstremo de l’ Sorĉista Valo kun la entoj kaj ties susuraj huornoj malantaŭe. Ni ne povis vidi ilin kompreneble, sed la tuta aero plenplenis de grincado. Estis tre mallume en la nokto nubokovrita. Ili moviĝis rapidege tuj kiam ili forlasis la montetojn kaj faris bruon kiel forta vento. La luno ne aperis tra la nuboj, kaj ne longe post la noktomezo troviĝis alta arbaro ĉie ĉirkaŭ la norda flanko de Isengardo. Mankis indikoj pri malamikoj kaj ajna defio. Vidiĝis lumo glimanta tra alta fenestro en la turo, jen ĉio.

» Arbobarbo kaj kelkaj aliaj entoj ŝteliris antaŭen, ĉirkaŭire ĝis viddistanco de l’ grandega pordego. Grinĉjo kaj mi akompanis lin. Ni sidis sur la ŝultroj de Arbobarbo, kaj mi povis senti en li treman streĉitecon. Sed eĉ kiam ili agitiĝas, entoj povas agi tre singarde kaj pacience. Ili staris senmovaj kiel ĉizitaj ŝtonoj, spirante kaj aŭskultante.

» Tiam subite okazis grandega tumulto. Trumpetoj blekis kaj la muroj de Isengardo eĥis. Ni supozis nin rimarkitaj kaj ke komenciĝos batalo. Sed tute ne. La tuta popolo de Sarumano formarŝis. Mi ne scias multon pri tiu ĉi milito, nek pri la rajdistoj el Rohano, sed ŝajnas ke Sarumano intencis detrui la reĝon kaj ties tutan armeon unufrape. Li malplenigis Isengardon. Mi vidis la malamikojn foriri: senfinaj vicoj da marŝantaj orkoj; kaj trupoj da ili rajdantaj sur lupegoj. Kaj estis ankaŭ batalionoj da homoj. Multaj el ili portis torĉojn, kaj per la flagrado mi povis vidi la vizaĝojn. La plimultaj estis ordinaruloj, sufiĉe altaj kaj malblondharaj, severaj sed ne aparte malvirtaspektaj. Sed troviĝis iuj aliaj kiuj estis hidaj: home altaj sed kun goblenaj vizaĝoj, flavpalaj, rikanaj, strabaj. Ĉu vi scias, ili tuj memorigis min pri tiu sudano en Brio; nur ke li ne estis tiel evidente orksimila kiel la plimulto el ĉi tie.

— Ankaŭ mi pensis pri li, — diris Aragorno. — Ni devis trakti multajn el tiuj duonorkoj ĉe la Profundaĵo de Helmo. Ŝajnas jam klare, ke tiu sudano estis spiono de Sarumano; sed mi ne scias, ĉu li agis kune kun la Nigraj Rajdantoj, aŭ nur por Sarumano. Estas malfacile ĉe tiuj malvirtuloj scii, kiam ili kunlaboras, kaj kiam ili trompas unu la alian.

— Nu, da ĉiuj specoj kune estis minimume dek mil, — diris Gaja. — Ili bezonis horon por trapasi la pordegon. Iuj foriris laŭ la ĉefvojo al la Travadejoj, kaj iuj turniĝis orienten. Ponto estas konstruita tie, proksimume unu mejlon for, kie la rivero fluas en kanelo tre profunda. Vi povus nun vidi ĝin se vi stariĝus. Ili ĉiuj kantis raŭkvoĉe kaj ridis, kaŭzante hidan bruon. Al mi ŝajnis, ke la estonteco por Rohano estas tre sombra. Sed Arbobarbo ne moviĝis. Li diris: “Mia afero ĉi-nokte koncernas Isengardon, rokojn kaj ŝtonojn”.

» Sed, kvankam mi ne povis vidi kio okazas en la mallumo, mi opinias, ke huornoj komencis moviĝi suden tuj kiam la pordego refermiĝis. Ilin koncernis la orkoj, ŝajnas al mi. Matene ili troviĝis en la fora valo; aŭ ĉiuokaze estis tie ombro tra kiu oni ne povis vidi.

» Tuj post kiam Sarumano forsendis sian armeon, venis nia vico. Arbobarbo demetis nin, aliris la pordegon kaj komencis frapadi ĝin, alvokante Sarumanon. Malestis respondo, krom sagoj kaj ŝtonoj de la muroj. Sed sagoj estas senutilaj kontraŭ entoj. Ili doloras, kompreneble, kaj furiozigas ilin: kiel pikaj muŝoj. Sed ento povas esti tiel komplete sagopikita kiel pinglokuseneto kaj ne vundiĝi grave. Ekzemple, oni ne povas veneni ilin; kaj ilia haŭto ŝajnas tre dika kaj pli fortika ol arboŝelo. Necesas tre peza hakilbato por grave vundi ilin. Ili ne ŝatas hakilojn. Sed necesus tre multaj hakistoj kontraŭ unuopa ento: homo kiu unufoje hakas al ento neniam havas okazon bati duan fojon. Entpugna bato ĉifas feron kvazaŭ maldikan ladon.

» Kiam en Arbobarbo jam estis kelkaj sagoj, li komencis ardiĝi, fariĝi pozitive “hasta”, kiel li dirus tion. Li eligis laŭtegan hum-hom, kaj dekduo da aliaj entoj alpaŝis. Ento kolera teruras. Ties man- kaj piedfingroj simple kroĉiĝas al roko, kaj ili disŝiras ĝin kvazaŭ pankruston. Tio similis rigardi centjaran laboron de grandaj arboradikoj enpakitan en kelkajn momentojn.

» Ili ŝovis, trenis, ŝiris, skuis kaj martelis; kaj pum-frap, krak-klak, post kvin minutoj ili simple lasis tiun pordegon kuŝanta ruinigite; kaj kelkaj jam komencis mordi en la murojn kvazaŭ kunikloj en sablejo. Mi ne scias, kiel Sarumano interpretis la okazaĵon; sed ĉiuokaze li ne sciis, kiel trakti ĝin. Lia sorĉivo eble velkis lastatempe, kompreneble; sed ĉiuokaze ŝajnas al mi, ke li havas malmulte da medolo, ne multe da ordinara kuraĝo, kiam sola en malfacila situacio sen amaso da sklavoj kaj maŝinoj kaj tiaĵoj, se vi komprenas min. Tre malsimile al maljuna Gandalfo. Mi scivolas, ĉu lia famo ne ĉiam devenis grandparte de lia lerto enloĝiĝi en Isengardo.

— Ne, — diris Aragorno. — Iam li estis tiel grandioza kiel lia famo. Lia klero estis profunda, li pensis subtile, kaj liaj manoj estis mirinde lertaj; kaj li povis regi la mensojn de aliuloj. Saĝulojn li sciis persvadi, kaj pli malgravajn homojn li sciis timigi. Tiun kapablon li certe retenas. Ne troviĝas multaj en Mez-Tero kiujn mi taksus sekuraj se ili unuope devus interparoli kun li, eĉ nun kiam li spertis malvenkon. Gandalfo, Elrondo kaj Galadriela, eble, nun kiam lia malvirto estas malkaŝita, sed tre malmultaj aliaj.

— La entoj estas sekuraj, — diris Grinĉjo. — Ŝajnas ke li iam persvadis ilin, sed neniam plu. Kaj ĉiuokaze li ilin ne komprenis; kaj li kulpis grandan eraron, ke li neglektis ilin en sia kalkulado. Li ne havis planon kontraŭ ili, kaj mankis tempo por plani, kiam ili jam eklaboris. Tuj post komenciĝo de nia atako ĉiuj restantaj ratoj en Isengardo ekfuĝis tra ĉiu truo farita de la entoj. La entoj permesis al la homoj foriri, post kiam ili priesploris ilin, nur dudek-tridek el ili ĉe tiu ĉi ekstremo. Laŭ mia opinio ne multaj el la orka popolo, ĉu grandaj ĉu malgrandaj, eskapis. Ne de la huornoj: arbaro da ili ĝis tiam ĉirkaŭis Isengardon, krom tiuj, kiuj subeniris en la valon.

» Kiam la entoj rubigis grandan parton de la sudaj muroj, kaj la restaĵo de lia popolo fuĝis kaj dizertis, Sarumano forkuris panike. Ŝajnas ke li estis ĉe la pordo, kiam ni alvenis: atendeble li venis por spekti la formarŝon de sia grandioza armeo. Kiam la entoj trarompis, li haste foriris. Ili ne tuj rimarkis lin. Sed la nokto apertiĝis kaj vidiĝis forta stelolumo, tute sufiĉe por ke la entoj vidu, kaj subite puŝis krion Rapidtrunko: “La arbomortiginto! La arbomortiginto!” Rapidtrunko estas kreaĵo milda, sed li malamas Sarumanon tiom pli feroce pro tio, ke lia popolo kruele suferis pro la orkaj hakiloj. Li saltis de la interna pordo laŭ la pado, kaj li povas moviĝi kiel vento kiam li estas agitita. Pala figuro videblis forrapidanta en kaj el la pilastraj ombroj, kaj ĝi preskaŭ alvenis la ŝtuparon al la turpordo. Sed estis preskaŭ-preskaŭe. Tiel arde postkuris lin Rapidtrunko, ke li nur dupaŝe evitis kaptiĝon kaj strangoliĝon antaŭ ol li englitis tra la pordo.

» Ne longe post kiam Sarumano denove sekuris en Ortanko li funkciigis iom el sia amata maŝinaro. Ĝis tiam troviĝis multaj entoj interne de Isengardo: iuj sekvis Rapidtrunkon, kaj aliaj eksplode eniĝis el la nordo kaj oriento; ili disvagis kaj kaŭzis multe da malutilo. Subite elleviĝis fajroj kaj haladzaj fumoj: la lukoj kaj ŝaktoj tra la tuta ebenaĵo komencis sputi kaj rukti. Pluraj entoj ekbrulis kaj vezikiĝis. Unu el ili, ŝajne lia nomo estis Fagosto, ento tre alta kaj bela, estis trafita de ŝpruco da ia likva fajro kaj brulis kvazaŭ torĉo: terura vidaĵo.

» Tio frenezigis ilin. Mi antaŭe supozis ilin vere agititaj; sed mi malpravis. Mi vidis finfine la realaĵon. Estis miregige. Ili blekis, bumis kaj trumpetis, ĝis ŝtonoj komencis fendiĝi kaj fali pro ties nura bruo. Gaja kaj mi kuŝis surtere kaj ŝtopis la orelojn per niaj manteloj. Ĉiam denove ĉirkaŭ la rokon de Ortanko la entoj paŝegis kaj ŝtormis kvazaŭ hurlanta tempesto, rompante pilastrojn, ĵetegante rokegojn en ŝaktojn, suprenpelante grandegajn ŝtonblokojn en la aeron kvazaŭ foliojn. La turego troviĝis meze de kirlovento. Mi vidis ferajn fostojn kaj blokojn da masonaĵo raketi plurcent futojn en la aeron kaj bategi la fenestrojn de Ortanko. Sed Arbobarbo restis prudenta. Feliĉe li estis neniom bruligita. Li deziris, ke lia popolo ne malutilu al si pro sia furiozo, kaj li deziris, ke Sarumano ne eskapu tra iu truo dum la konfuzeco. Multaj entoj ĵetadis sin kontraŭ la Ortankorokon; sed tiu venke kontraŭstaris. Ĝi estas tre glata kaj malmola. Eble troviĝas en ĝi ia sorĉaĵo, pli malnova kaj pli forta ol tiu de Saramano. Ĉiuokaze ili ne povis kroĉiĝi al ĝi, nek fendi ĝin; kaj ili sin kontuzis kaj vundis kontraŭ ĝi.

» Do Arbobarbo eliris en la ringon kaj kriegis. Lia fortega voĉo aŭdiĝis malgraŭ la granda bruo. Ekestis mortsilento subite. Dum ĝi ni aŭdis kriĉan ridadon el alta fenestro de la turego. Tio strange efikis al la entoj. Ili antaŭe bole eruptis; nun ili iĝis fridaj, glacie severaj kaj kvietaj. Ili forlasis la ebenaĵon kaj ĉirkaŭstaris Arbobarbon tute senmove. Li alparolis ilin dum kelka tempo sialingve; mi opinias, ke li sciigis al ili planon antaŭlonge elpensitan en lia maljuna kapo. Poste ili simple formalaperis silente tra la griza lumo. Tiam la tago jam aŭroris.

» Ili starigis vaĉon pri la turego, ŝajnas al mi, sed la vaĉantoj estis tiel kaŝitaj en ombroj kaj restis tiel senmovaj, ke mi ne povis vidi ilin. La ceteraj foriris norden. La tutan tagon ili estis okupataj, nevideble.

Tio estis tago morna; kaj ni ĉirkaŭvagis iom, kvankam ni evitis videblon de la fenestroj de Ortanko tiom kiom ni povis: ili alrigardis nin tiel minace. Signifan parton de la tempo ni pasigis serĉante ion manĝeblan. Kaj ni ankaŭ sidis kaj interparolis, scivolante kio okazas forsude en Rohano, kaj kio okazis al la restaĵo de nia Kunularo. De tempo al tempo ni aŭdis en malproksimo la klakadon kaj faladon de ŝtonoj kaj obtuzan batbruon eĥantan inter la montetoj.

» Posttagmeze ni promenis ĉirkaŭ la cirklo, kaj iris rigardi la okazantaĵojn. Troviĝis granda ombreca arbaro da huornoj ĉe l’ eniro de la valo kaj alia ĉirkaŭ la norda muro. Ni ne kuraĝis eniri. Sed aŭdiĝis interne rompa ŝira laborbruo. Entoj kaj huornoj fosadis grandajn putojn kaj tranĉeojn kaj kreis grandajn lagetojn kaj baraĵojn, kunigante ĉiujn akvojn de Iseno kaj ĉiu alia fonto kaj rojo, kiun ili trovis. Ni lasis ilin laborantaj.

» Je krepusko Arbobarbo revenis al la pordego. Li zumis kaj muĝis subvoĉe, kaj ŝajnis kontenta. Li staris etendante siajn brakegojn kaj kruregojn kaj spiris profunde. Mi demandis, ĉu li estas laca.

» — Ĉu laca? — li diris, — laca? Nu ne, ne laca, sed nefleksiĝema. Mi bezonas ampleksan trinkaĵon el Entvaŝo. Ni multe laboris; ni plenumis pli da ŝtonfendado kaj termaĉado hodiaŭ ol ni plenumis dum multaj longaj jaroj antaŭe. Sed ĝi preskaŭ kompletiĝis. Kiam noktiĝos, ne restadu proksime al tiu ĉi pordego aŭ en la malnova tunelo! Akvo eble trafluos, kaj tio estos dum kelka tempo akvo malpurega, ĝis la tuta fiaĵo de Sarumano estos forlavita. Poste Iseno povos flui denove pura. — Li komencis deŝiri iom pli da muro, laŭ malurĝa maniero, simple por sin distri.

» Ni ĝuste ekscivolis, kie estos sendanĝere kuŝi kaj iom dormi, kiam okazis la plej mirinda el ĉiuj okazaĵoj. Aŭdiĝis sono de rajdanto proksimiĝanta rapide sur la vojo. Gaja kaj mi kuŝis kviete, kaj Arbobarbo sin kaŝis en la ombroj sub la arkaĵo. Subite alpaŝegis granda ĉevalo, kvazaŭ ekflagro de arĝento. Ekmallumiĝis, sed mi povis vidi klare la vizaĝon de l’ rajdanto: ĝi ŝajnis brila, kaj ĉiuj liaj vestaĵoj estis blankaj. Mi simple sidiĝis rekta, gapante kun la malfermita buŝo. Mi provis voki kaj ne sukcesis.

» Tio ne necesis. Li haltis ĝuste apud ni kaj subenrigardis. “Gandalfo!” — mi diris fine, sed mia voĉo nur flustris. Ĉu li diris: “Saluton, Grinĉjo! Jen agrabla surprizo!”? Ne, fakte! Li diris: “Stariĝu, idiota Tjuko! Kie, je l’ kukolo, en tiu ĉi tuta ruinaĵo troviĝas Arbobarbo? Mi bezonas lin. Ek!”

» Arbobarbo aŭdis lian voĉon kaj tuj venis el la ombroj; kaj okazis stranga renkontiĝo. Mi surpriziĝis, ĉar neniu el ambaŭ ŝajnis entute surprizita. Gandalfo evidente atendis trovi Arbobarbon tie; kaj Arbobarbo preskaŭ ŝajnis ŝvebumanta apud la pordego ĝuste por renkonti lin. Tamen ni rakontis al la maljuna ento ĉion pri Morio. Sed poste mi memoris strangan rigardon, kiun li ĵetis al ni tiutempe. Supozeble li jam vidis Gandalfon aŭ ricevis novaĵon pri li, sed ne volis tro rapide diri ion. “Ne hastu” — estas lia devizo; sed neniu, eĉ ne elfoj, povas multon diri pri la irado de Gandalfo, kiam li ne ĉeestas.

» — Hum! Gandalfo! — diris Arbobarbo. — Mi ĝojas, ke vi venis. Lignon kaj akvon, trunkon kaj rokon, tion mi scias pritrakti, sed ĉi tie sorĉisto estas traktenda.

» — Arbobarbo, — diris Gandalfo. — Necesas al mi via helpo. Vi plenumis multon, sed mi bezonas pli. Ĉirkaŭ dek mil orkojn mi devas pritrakti.

» Poste tiuj du foriris kaj interkonsiliĝis en iu angulo. Verŝajne ŝajnis al Arbobarbo tre haste, ĉar Gandalfo ege urĝiĝis kaj jam paroladis rapidege, antaŭ ol ili pasis for de aŭskultebleco. Ili forestis nur dum kelkaj minutoj, eble dum kvaronhoro. Poste Gandalfo revenis al ni, kaj li ŝajnis malŝarĝita, preskaŭ gaja. Tiam li efektive diris, ke li ĝojas revidi nin.

» — Sed Gandalfo, — mi ekkriis, — kie vi estadis? Kaj ĉu vi vidis la aliajn?

» — Kie ajn mi estis, mi jam revenis, — li respondis laŭ la malfalsa Gandalfa maniero. — Jes, mi vidis kelkajn el la aliaj. Sed sciigoj devas prokrastiĝi. Tiu ĉi estas nokto danĝeroplena, kaj mi devas rajdi rapide. Sed la aŭroro eble pli helos; kaj se jes ni renkontiĝos denove. Gardu vin, kaj restu for de Ortanko! Adiaŭ!

» Arbobarbo estis tre pensema post la foriro de Gandalfo. Li evidente eksciis multon dum mallonga tempo kaj tion analizis. Li rigardis nin kaj diris: “Hm, nu, mi konstatas, ke vi ne estas tiel hasta popolo kiel mi supozis. Vi diris multe malpli ol vi povis kaj ne pli ol vi devis. Hm, jen amaso da novaĵo sendube! Nu, jam devas Arbobarbo okupiĝi denove”.

» Antaŭ lia foriro ni sukcesis ellogi el li iomete pli da novaĵo; kaj tio tute ne ĝojigis nin. Sed intertempe ni pensis pli pri via triopo ol pri Frodo kaj Sam aŭ pri kompatinda Boromiro. Ĉar ni komprenis, ke granda batalo okazas, aŭ baldaŭ okazos, kaj ke vi partoprenas kaj eble neniam travivos ĝin.

» — Huornoj helpos, — diris Arbobarbo. Poste li foriris kaj ni ne revidis lin ĝis hodiaŭ matene.


» Estis profunde en la nokto. Ni kuŝis sur ŝtonamaso kaj nenion povis vidi post ĝi. Nebuleto aŭ ombroj estingis ĉion kvazaŭ granda lankovrilo ĉirkaŭ ni. La aero ŝajnis varmega kaj peza; kaj ĝi estis plena de susuroj, grincoj, kaj murmurado kvazaŭ de pasantaj voĉoj. Mi opinias, ke centoj da huornoj certe preterpasis por helpi dum la batalo. Poste aŭdiĝis granda muĝo de tondro en la fora sudo, kaj vidiĝis fulmoflagroj malproksime trans Rohano. De tempo al tempo ni povis vidi montopintojn en multmejla malproksimo elpiki subite, nigre-blanke, kaj poste malaperi. Kaj malantaŭ ni aŭdiĝis tondrosimilaj bruoj en montoj, sed alispecaj. De tempo al tempo la tuta valo eĥadis.

» Verŝajne estis ĉirkaŭ noktomezo, kiam la entoj rompis la barilojn kaj verŝis la tutan kolektitan akvon tra breĉo en la norda muro, suben en Isengardon. La huorn-mallumo jam pasis, kaj la tondro jam forruliĝis. La luno sinkis malantaŭ la okcidentajn montojn.

» Isengardo komencis pleniĝi je nigraj rampantaj rojoj kaj lagetoj. Ili ekbrilis en la lasta lumo de la luno disvastiĝante sur la ebenaĵo. De tempo al tempo la akvoj trovis vojon malsupren en iun ŝakton aŭ sputotruon. Grandaj blankaj vaporoj siblis supren. Fumo leviĝis ondege. Okazis eksplodoj kaj fajroblovaĵoj. Unu granda vaporovolvaĵo kirliĝis supren, tordiĝante ĉiam denove ĉirkaŭ Ortankon, ĝis ĝi aspektis kvazaŭ alta nubomonteto sube arda kaj supre lunlumigita. Kaj ankoraŭ pli da akvo enverŝiĝis, ĝis fine Isengardo aspektis kiel granda plata pato tute vaporanta kaj bobelanta.

— Ni vidis nubon el fumo kaj vaporo el la sudo hieraŭ nokte, kiam ni alvenis la elirejon de Nan Kuruniro, — diris Aragorno. — Ni timis, ke Sarumano preparas ian novan demonaĵon por ni.

— Ne li! — diris Grinĉjo. — Li probable sufokiĝis kaj ne plu ridis. Ĝis la mateno, hieraŭa mateno, la akvo jam subensinkis en ĉiujn truojn kaj estiĝis densa nebulo. Ni ŝirmiĝis en la gardistejo; kaj ni spertis iom da timo. La lago komencis transbordiĝi kaj elverŝiĝi tra la malnova tunelo, kaj la akvo rapide leviĝis laŭ la ŝtuparo. Ni pensis, ke ni estas kaptotaj kiel orkoj en truo; sed ni trovis rondiran ŝtuparon fine de l’ varĉambro kiu kondukis nin ĝis la supro de l’ arkaĵo. La eliro estis stringa, ĉar la koridoroj estis rompitaj kaj duone baritaj per falintaj ŝtonoj apud la supro. Tie ni sidis alte super la inundo kaj spektis la droniĝon de Isengardo. La entoj daŭre enverŝis pli da akvo, ĝis ĉiuj fajroj estis estingitaj kaj ĉiuj kavernoj plenigitaj. La nebuloj malrapide kuniĝis kaj vaporis supren je ombrelego nuba: ĝi verŝajne altis unu mejlon. Vespere aperis ĉielarkego super la orientaj montetoj; kaj poste la sunsubiron kovris densa pluvetaĉo sur la montflankoj. Ĉio tre kvietiĝis. Kelkaj lupoj morne ululis en malproksimo. La entoj haltigis la enfluon dum la nokto, kaj resendis Isenon al ties antaŭa flupado. Kaj tiel finiĝis ĉio.

» Ekde tiam la akvo denove sinkadis. Devas esti ellasejoj ie el la subaj kavernoj laŭ mia opinio. Se Sarumano elgvatas el iu sia fenestro, tio devas aspekti malneta morna konfuzaĵo. Ni sentis nin tre solecaj. Eĉ ne videbla ento alparolebla en la tuta ruinaĵo; kaj mankis informoj. Ni pasigis la nokton tie super la arkaĵo, kaj tie estis fride kaj malsekete kaj ni ne dormis. Ni sentis ĉiumomente, ke povos okazi io ajn. Sarumano estas daŭre en sia turego. Aŭdiĝis dum la nokto bruo, kvazaŭ vento alvenanta tra la valo. Mi opinias, ke la foririntaj entoj kaj huornoj tiam revenis; sed kien ili nun iris, tion mi ne scias. Estis mateno nebuleta malseketa, kiam ni subengrimpis kaj denove ĉirkaŭrigardis, kaj neniu vidiĝis. Kaj tio pli-malpli kompletigas la rakonton. Jam ŝajnas preskaŭ trankvile post la tuta tumulto. Kaj iel pli sekure, post la reveno de Gandalfo. Mi dormemas!


Ĉiuj silentis dum kelka tempo. Gimlio reŝtopis sian pipon.

— Pri unu afero mi scivolas, — li diris dum li fajrigis ĝin per siaj siliko kaj tindro: — Vermlango. Vi diris al Teodeno, ke li estas ĉe Sarumano. Kiel li atingis tien?

— Ho jes, pri li mi forgesis, — diris Grinĉjo. — Li ne atingis ĉi tien ĝis hodiaŭ matene. Ni ĝuste ekbruligis la fajron kaj iom manĝis, kiam reaperis Arbobarbo. Ni aŭdis lin zumi kaj voki niajn nomojn ekstere.

» — Mi venis nur por konstati, kiel vi fartas, knaboj, — li diris, — kaj por sciigi al vi kelkajn novaĵojn. Huornoj revenis. Ĉio enordas; jes, vere tre enordas! — li ridis kaj manfrapis siajn femurojn. — Ne plu orkoj en Isengardo, ne plu hakiloj! Kaj venos kelkaj personoj el la sudo antaŭ ol la tago maljuniĝos; iuj kiujn vi eble ĝojos vidi.

» Apenaŭ li diris tion, jam ni aŭdis sonon de hufbatoj sur la vojo. Ni elkuris antaŭ la pordegon, kaj mi staris fikse rigardante, duonatendante vidi Paŝegulon kaj Gandalfon rajdantajn antaŭ armeo. Sed el la nebulo elrajdis homo sur maljuna lacega ĉevalo; kaj li mem aspektis ia stranga tordita kreaĵo. Venis neniu alia. Kiam li elvenis el la nebulo kaj subite vidis antaŭ si la tutan ruinon kaj rompaĵon, li sidis gapante kaj lia vizaĝo iĝis preskaŭ verda. Li estis tiel konfuzita, ke komence li ŝajne ne rimarkis nin. Kiam li ekvidis nin, li elpuŝis krion, kaj provis turni sian ĉevalon kaj forrajdi. Sed Arbobarbo faris tri paŝojn, etendis longan brakon kaj levis lin de la selo. Lia ĉevalo forkuris terurite, kaj li kaŭris sur la tero. Li diris, ke li estas Grimo, amiko kaj konsilanto de la reĝo, kaj estis sendita kun gravaj mesaĝoj de Teodeno al Sarumano.

» — Neniu alia aŭdacus rajdi tra la neŝirmita lando tiom plena je fiaj orkoj, — li diris, — do oni sendis min. Kaj mi spertis vojaĝon danĝeroplenan kaj mi estas malsata kaj laca. Mi fuĝis tre norden for de mia vojo, persekutate de lupoj.

» Mi rimarkis la strabajn rigardojn, kiujn li direktis al Arbobarbo, kaj mi diris al mi: “mensogulo”. Arbobarbo rigardis lin laŭ sia longa lanta maniero dum kelkaj minutoj, ĝis la mizerulo tordiĝis sur la planko. Poste li diris finfine: “Ha, hm, mi atendis vin, mastro Vermlango. — Pro tiu nomo la viro eksaltetis. — Gandalfo pli frue alvenis ĉi tien. Do mi scias pri vi tiom, kiom mi bezonas, kaj mi scias kion fari pri vi. Metu ĉiujn ratojn en unu kaptilon, diris Gandalfo; kaj tion mi faros. Nun mi estas la mastro de Isengardo, sed Sarumano estas enŝlosita en sia turego; kaj vi povos iri tien kaj transdoni al li ĉiujn mesaĝojn kiujn vi kapablas elpensi”.

» — Permesu iri, permesu iri! — diris Vermlango. — Mi konas la vojon.

» — Ke vi konis la vojon, tion mi ne dubas, — diris Arbobarbo. — Sed ŝanĝiĝis iomete la aferoj ĉi tie. Iru vidi!

» Li permesis al Vermlango iri, kaj tiu lamiris tra la arkaĵo, dum ni lin sekvis, ĝis li venis internen de la ringo kaj povis vidi la inundon kuŝantan inter li kaj Ortanko. Tiam li sin turnis al ni.

» — Permesu, ke mi foriru! — li plorplendis. — Permesu, ke mi foriru! Miaj mesaĝoj jam senutilas.

» — Ili ja, — diris Arbobarbo. — Sed vi havas nur du elekteblecojn: resti kun mi ĝis venos Gandalfo kaj via mastro, aŭ transiri la akvon. Kiun vi elektas?

» La viro tremetis pro mencio pri sia mastro, kaj enakvigis piedon, sed li retropaŝis. “Mi ne scias naĝi”, — li diris.

» — La akvo ne profundas, — diris Arbobarbo. — Ĝi ja malpuras, sed tio ne malutilos al vi, mastro Vermlango. Eniru jam!

» Tiam la mizerulo forplaŭdis en la inundon. Tiu leviĝis preskaŭ ĝis lia kolo antaŭ ol li tro malproksimis pro ke mi vidu lin. Mi laste vidis lin kroĉiĝanta al iu malnova barelo aŭ peco da ligno. Sed Arbobarbo vade sekvis lin kaj gvatis lian progreson.

» — Nu, li eniris, — li diris reveninte. — Mi vidis lin rampi laŭ la ŝtupoj supren kvazaŭ tramalseka rato. Ankoraŭ restas iu en la turego: mano etendiĝis kaj entrenis lin. Do tie li troviĝas, kaj mi esperas, ke la bonvenigo plaĉos al li. Nun mi devas iri purigi min de la ŝlimo. Mi estos fore ĉe la norda flanko, se iu deziros alparoli min. Ĉi tie ne troviĝas pura akvo taŭga por enta trinkaĵo aŭ sinbanado. Do junuloj, mi petas vin du gvati ĉe la pordo atende la venontojn. Ili inkluzivos la Mastron de l’ Kampoj Rohanaj, atentu! Vi devos bonvenigi lin tiel taŭge kiel vi scipovas: lia sekvantaro travivis grandan batalon kontraŭ la orkoj. Eble vi scias la ĝustan homan vortformon por tia reĝo pli bone ol entoj. Dum mia vivo estis multaj reĝoj en la verdaj kampoj, kaj mi neniam lernis ties parolon aŭ ties nomojn. Ili deziros homnutraĵon kaj pri tio vi ĉion scias laŭ mia supozo. Do trovu tion, kio taŭgas kiel reĝa manĝaĵo, se vi povos. — Kaj tie finiĝis la historio. Tamen mi ŝatus scii, kiu estas tiu Vermlango. Ĉu li vere estis konsilanto de la reĝo?

— Tio li estis, — diris Aragorno; — kaj ankaŭ spiono kaj servisto de Sarumano en Rohano. La sorto ne traktis lin pli favore ol li meritis. Ekvidi la ruinon de ĉio, kion li supozis tiel fortika kaj admirinda, estis verŝajne puno sufiĉa. Sed mi timas, ke atendas lin io eĉ pli malbona.

— Jes, mi ne supozas, ke Arbobarbo sendis lin al Ortanko pro bonkoreco, — diris Gaja. — Li ŝajnis iom severe ĝojigita de la afero, kaj private ridis, kiam li iris sin bani kaj trinki. Post tio ni estis tre okupataj, esplorante la rubojn kaj ĉirkaŭpalpe serĉante. Ni trovis dutri konservejojn en diversaj apudaj lokoj, super la nivelo de l’ inundo. Sed Arbobarbo alsendis kelkajn entojn, kaj ili forportis sufiĉe multajn varojn.

» — Ni bezonas homnutraĵon por dudek kvin, — la entoj diris, do vi konstatas, ke iu zorge nombris vian aron antaŭ via alveno. Evidente via triopo laŭ la intenco devis akompani la gravulojn. Sed tie vi ne fartus pli bone. Ni retenis tiom bonkvalitajn, kiom ni sendis, mi promesas al vi. Eĉ pli bone, ni sendis neniom da trinkaĵo.

» — Kio pri trinkaĵoj? — mi diris al la entoj.

» — Troviĝas isena akvo, — ili diris, — kaj tio sufiĉas al entoj kaj homoj. — Sed espereble la entoj disponis tempon por brasi siajn pociojn el la montetaj fontoj, kaj ni vidos bukliĝi la barbon de Gandalfo, kiam li revenos. Post foriro de la entoj ni sentis nin lacaj kaj malsataj. Sed ni ne grumblis — niaj laboroj estis taŭge kompensitaj. Pro nia serĉado por homnutraĵo Grinĉjo malkovris la plej valoran el ĉiuj forĵetaĵoj, tiujn barelojn de Kornblovulo. “Pip-herbo plibonas postmanĝe”, — diris Grinĉjo; tiel okazis la situacio.

— Mi jam perfekte komprenas ĉion, — diris Gimlio.

— Ĉion kun unu escepto, — diris Aragorno: — folioj el Sud-kvarono en Isengardo. Ju pli mi pripensas tion, des pli stranga mi trovas ĝin. Mi neniam antaŭe estis en Isengardo, sed mi vojaĝis en tiu ĉi lando, kaj mi bone konas la vakajn landojn kuŝantajn inter Rohano kaj la Provinco. Nek varoj nek personoj trapasis tiun regionon dum multaj longaj jaroj, ne malkaŝe. Sarumano sekrete traktis kun iu en la Provinco, konjekteble. Vermlangoj estas troveblaj en aliaj domoj krom tiu de la reĝo. Ĉu sur la bareloj estis dato?

— Jes, — diris Grinĉjo. — Tio estis rikoltaĵo de la jaro 1417, nome la pasinta jaro; ne, la jaro antaŭpasinta kompreneble jam: bona jaro.

— Aĥ do, jam finiĝis kia ajn misaĵo okazinta, espereble; aŭ ĉiuokaze ĝi estas aktuale ekster nia atingo, — diris Aragorno. — Tamen mi opinias, ke mi mencios tion al Gandalfo, eĉ se ĝi ŝajnas bagatelo inter liaj gravaj aferoj.

— Mi scivolas, kion li faras, — diris Gaja. — La posttagmezo progresas. Ni iru ĉirkaŭesplori! Vi povas jam eniri Isengardon ĉiuokaze, Paŝegulo, se tion vi volas. Sed ĝi estas vidaĵo ne tre gaja.

10 La voĉo de Sarumano

Ili trapasis la ruinigitan tunelon kaj staris sur ŝtonamaseto rigardante la malhelan rokon de Ortanko kaj ties multajn fenestrojn, ankoraŭ minacan en la dezerto ĉirkaŭanta ĝin. La akvo jam preskaŭ tute foriĝis. Ie-tie restis mornaj flakoj kovritaj de skorio kaj rompitaĵo; sed la plejparto de la larĝa cirklo estis denove nuda, sovaĝejo de ŝlimo kaj faligita rokaĵo, variolmarkita de nigrigitaj truoj kaj trapunktita de stangoj kaj pilastroj ebriece kliniĝantaj ien kaj tien. Rande de l’ frakasita bovlo kuŝis grandaj deklivoj kaj amasiĝoj kiel rulŝtonetoj alpuŝitaj de ŝtormego; kaj malantaŭ ili la verda implikita valo etendiĝis en la longan ravinon inter la malhelaj brakoj de l’ montaro. Trans la dezertejo ili vidis rajdantojn, kiuj serĉis vojon; tiuj venis de la norda flanko, kaj ili jam proksimiĝis al Ortanko.

— Jen Gandalfo, Teodeno kaj ties homoj! — diris Legolaso. — Ni iru renkonti ilin!

— Marŝu singarde! — diris Gaja. — Troviĝas lozaj slaboj, kiuj eble kliniĝos kaj subenĵetos vin en puton, se vi ne zorgemos.


Ili laŭiris la restaĵon de la vojo de la pordoj ĝis Ortanko, marŝante malrapide, ĉar la slaboj estis fendetitaj kaj ŝlimaj. La rajdantoj, vidante ilian proksimiĝon, haltis en ombro de la rokego kaj atendis ilin. Gandalfo rajdis antaŭen por renkonti ilin.

— Nu, Arbobarbo kaj mi havis kelkajn interesajn diskutojn kaj pretigis iujn planojn, — li diris; — kaj ni ĉiuj ĝuis iom da tre necesa ripozo. Nun ni jam devas pluiri. Mi esperas, ke vi, kunuloj, ankaŭ ĉiuj ripozis kaj freŝigis vin?

— Ni tion faris, — diris Gaja. — Sed niaj diskutoj komenciĝis kaj finiĝis en fumo. Tamen ni sentas nin malpli mishumoraj pri Sarumano ol pli frue.

— Ĉu vere? — diris Gandalfo. — Nu, tion ne sentas mi. Nun plenumendas lasta tasko de mi antaŭ ol mi foriros: mi devas adiaŭe viziti Sarumanon. Danĝere, kaj verŝajne senutile; sed estas farende. Kiu el vi volas, tiu rajtas akompani min — sed gardu vin! Kaj ne ŝercu! Por tio la tempo ne oportunas.

— Mi venos, — diris Gimlio. — Mi volas vidi lin kaj sciiĝi, ĉu li aspektas kiel vi.

— Kaj kiel vi tion ekscios, mastro Gnomo? — demandis Gandalfo. — Sarumano kapablus aspekti kiel mi antaŭ viaj okuloj, se tio konvenus al lia celo rilate vin. Kaj ĉu vi estas jam sufiĉe saĝa por konstati ĉiujn liajn strasaĵojn? Nu, ni vidos, eble. Li eble hezitos montri sin antaŭ tiom da malsimilaj okuloj samtempe. Sed mi ordonis, ke ĉiuj entoj ekstervidigu sin, do eble ni persvados lin elveni.

— Kio minacas? — demandis Grinĉjo. — Ĉu li pafos kontraŭ nin aŭ verŝos fajron tra la fenestroj; aŭ ĉu li kapablas envulti nin de malproksime?

— Tiu lasta plej probablas, se vi alrajdos lian pordon kun la koro leĝera, — diris Gandalfo. — Sed ne antaŭvideblas tio, kion li kapablos, aŭ eble elektos provi. Sovaĝbesto barita ne alireblas senriske. Kaj Sarumano posedas potencon, kiun vi ne divenas. Gardu vin de lia voĉo!


Ili venis al la subo de Ortanko. Ĝi estis nigra, kaj la rokaĵo ekbrilis, kvazaŭ ĝi estus malseka. La multaj ŝtonfacoj havis akrajn eĝojn, kvazaŭ ili estus nove ĉizitaj. Kelkaj strekoj kaj pluraj floksimilaj splitaĵoj proksimaj al la bazo estis la solaj postsignoj pri la furiozo de la entoj.

Orientflanke, inter angulo de du pilieroj, troviĝis pordego alte super la tero; kaj super ĝi estis ŝutrokovrita fenestro kun balkono frontita per ferstangoj. Supren ĝis la sojlo de l’ pordo kondukis dudek sep larĝaj ŝtupoj, hakitaj laŭ iu nekonata metiarto el la sama nigra ŝtono. Tio estis la unika enirejo al la turego; sed multaj altaj fenestroj estis eltranĉitaj kun profundaj embrazuroj en la altaj baŭmantaj muroj: tre alte ili gvatis kvazaŭ etaj okuloj sur la apikaj facoj de la kornoj.

Ĉe la subo de l’ ŝtuparo Gandalfo kaj la reĝo elseliĝis.

— Mi supreniros, — diris Gandalfo. — Mi jam estis en Ortanko kaj mi konas la danĝeron.

— Ankaŭ mi supreniros, — diris la reĝo. — Mi estas maljuna kaj ne plu timas ajnan danĝeron. Mi deziras alparoli tiun malamikon, kiu tiom mistraktis min. Eomero akompanos min kaj certigos, ke miaj maljunaj piedoj ne stumblu.

— Laŭ via plaĉo, — diris Gandalfo. — Aragorno akompanos min.

La aliaj atendu min sube de la ŝtuparo. Ili aŭdos kaj vidos sufiĉe, se io aŭdindos aŭ vidindos.

— Ne! — diris Gimlio. — Legolaso kaj mi deziras vidi de pli proksime. Nur ni reprezentas ĉi tie niajn popolojn. Ankaŭ ni venos malantaŭe.

— Do venu! — diris Gandalfo kaj supreniris la ŝtuparon, kaj Teodeno iris kune.

La rajdistoj de Rohano sidis maltrankvile sur siaj ĉevaloj ambaŭflanke de l’ ŝtuparo kaj morne rigardis la turegon, timante anticipe pri la sorto de sia mastro. Gaja kaj Grinĉjo sidis sur la ŝtupo plej malsupra, sentante sin tute negravaj kaj malsekuraj.

— Duona kota mejlo de ĉi tie ĝis la pordo! — murmuris Grinĉjo. — Se nur mi povus forŝteliĝi nerimarkite al la gardistejo! Kial ni alvenis? Oni ne volas nin.

Gandalfo staris antaŭ la pordo de Ortanko kaj batis ĝin per sia bastono. Ĝi resonoris kavece.

— Sarumano, Sarumano! — Gandalfo kriis per laŭte ordona voĉo. — Elvenu Sarumano!

Dum kelka tempo mankis respondo. Finfine malbariĝis la fenestro super la pordo, sed neniu figuro estis videbla ĉe ties malhela truo.

— Kiu estas? — diris voĉo. — Kion vi volas? Teodeno tremeris.

— Tiun voĉon mi konas, — li diris, — kaj mi malbenas la tagon, kiam mi la unuan fojon aŭskultis ĝin.

— Iru alvoki Sarumanon, tial ke vi iĝis ties lakeo, Grimo Vermlango! — diris Gandalfo. — Kaj ne malŝparu nian tempon!

La fenestro fermiĝis. Ili atendis. Subite ekparolis alia voĉo, malalta kaj melodia, ties sono mem envulta. Kiuj aŭskultis malsingarde tiun voĉon, tiuj malofte povis raporti la vortojn aŭskultitajn; kaj se jes, ili miris, ĉar malmulte da potenco restis en ili. Pleje oni memoris nur, ke estis agrable aŭskulti la parolantan voĉon, ĉio dirita ŝajnis saĝa kaj racia, kaj vekiĝis onia deziro laŭ tuja konsentemo ŝajni mem saĝaj. Kiam parolis aliaj, tiuj ŝajnis kontraste akraj kaj krudaj; kaj se oni kontraŭdiris la voĉon, kolero ĉendiĝis en la koroj de la envultitoj. Ĉe iuj la envulto daŭris nur dum parolis al ili la voĉo, kaj kiam ĝi alparolis aliulon, ili ridetis, kiel ridetas homoj, kiuj travidas trukon de ĵonglisto, dum aliaj gapas pro ĝi. Ĉe multaj la nura sono de la voĉo sufiĉis por sorĉi ilin; sed ĉe tiuj, kiujn ĝi venkis, la sorĉo daŭris kiam ili estis malproksimaj, kaj ĉiam ili aŭdis la flustradon kaj instigadon de tiu mallaŭta voĉo. Sed neniuj estis netuŝitaj; neniuj rifuzis sen streĉo de menso kaj volo ties pledojn kaj ordonojn, dum la mastro regis ĝin.

— Nu? — ĝi nun diris mildademande. — Kial necesas al vi perturbi mian ripozon? Ĉu vi tute ne lasos min trankvila dumtage aŭ nokte? — Ĝia tono estis kvazaŭ de bonfarema koro ĝenita de vundoj nemerititaj.

Ili suprenrigardis surprizite, ĉar ili aŭdis neniun sonon de lia alveno; kaj ili ekvidis figuron, kiu staris ĉe la barilo kaj rigardis al ili: maljunulo volvita en mantelego kies koloro estis malfacile konstatebla, ĉar ĝi ŝanĝiĝis se ili movis siajn okulojn aŭ se li ekmoviĝis. Lia vizaĝo estis longa, kun alta frunto, li havis okulojn profundajn kaj ombrecajn, malfacile sondeblajn, kvankam ties nuna esprimo estis serioza, bonkora kaj iom laca. Liaj haroj kaj barbo estis blankaj, sed eroj nigraj ankoraŭ montriĝis ĉirkaŭ liaj lipoj kaj oreloj.

— Similas, kaj tamen malsimilas, — murmuris Gimlio.

— Tamen vidu, — diris la mallaŭta voĉo. — Almenaŭ du el vi mi konas laŭnome. Gandalfon mi tro bone konas por multe esperi, ke ĉi tie li serĉas helpon aŭ konsilon. Sed vi, Teodeno, Mastro de lando Rohano, estas distingita per viaj nobelaj blazonoj, kaj eĉ pli per la honorinda aspekto de la domo Eorla. Ho, inda filo de Tengelo la Trioble Fama! Kial vi ne venis pli frue, kaj kiel amiko? Multe mi deziris vidi vin, plej potencan reĝon en la okcidento, kaj precipe dum la lastaj jaroj por savi vin de la nesaĝaj kaj misaj konsiloj vin afliktintaj! Ĉu jam tro malfrue? Malgraŭ la vundoj al mi kaŭzitaj, kiujn la homoj de Rohano, ve! partoprenis, mi tamen volas savi vin kaj vin protekti de la ruino, kiu neeviteble proksimiĝas, se vi plu rajdos laŭ la vojo, kiun vi entreprenis. Efektive jam nur mi kapablas helpi vin.

Teodeno malfermis sian buŝon, kvazaŭ ekparolonte, sed nenion li diris. Li supren rigardis al la vizaĝo de Sarumano kies malhelaj solenaj okuloj turniĝis suben al li, poste al Gandalfo, kaj li ŝajnis heziti. Gandalfo donis nenian signon, sed staris ŝtone silenta kvazaŭ iu, kiu atendas pacience alvokon ankoraŭ ne okazintan. La rajdistoj komence ekmoviĝis, aprobe murmurante pri la vortoj de Sarumano; kaj poste ili silentis kiel homoj sorĉitaj. Al ili ŝajnis, ke Gandalfo neniam alparolis tiel konvene kaj inde ilian mastron. Krudaj kaj orgojlaj nun ŝajnis liaj traktadoj kun Teodeno. Kaj sur iliajn korojn rampis ombro, timo pri iu granda danĝero: finiĝo de Markio en mallumo, al kiu pelas ilin Gandalfo, dum Sarumano staras apud pordo eskapa, tenante ĝin duonaperta tiel ke lumradio trapasas. Estiĝis peza silento.

Estis la gnomo Gimlio, kiu subite interrompis:

— La vortoj de tiu sorĉisto staras kap-al-piede, — li graŭlis, premtenante la tenilon de sia hakilo. — En la lingvo de Ortanko helpo signifas ruinon, kaj savado signifas mortigadon, tio estas evidenta. Sed ni venis ĉi tien ne por peti almozon.

— Silentu! — diris Sarumano, kaj dum momenteto lia voĉo estis malpli miela, kaj lumo ekflagris en liaj okuloj kaj malaperis. — Mi ankoraŭ ne volas alparoli vin, Gimlio, filo de Gloino. Malproksima estas via hejmo kaj malmulte koncernas vin la problemoj de tiu ĉi lando. Sed ne laŭ propra intenco vi enmiksiĝis en ili, kaj sekve mi ne kulpigos tiun rolon, kiun vi ludis — brave, mi tute ne dubas. Sed mi petas vin, permesu, ke mi unue interparolu kun la Reĝo de Rohano, mia najbaro, mia iama amiko.

» Kion vi volas diri, Reĝo Teodeno? Ĉu vi volas akcepti pacon kun mi kaj la tutan helpon, kiun miaj konoj, bazitaj sur longaj jaroj, kapablas alporti? Ĉu ni kune konsiliĝu kontraŭ misaj tagoj, kaj riparu niajn ofendojn tiel bonkore, ke niaj posedaĵoj ekfloru eĉ pli bele ol antaŭe?

Ankoraŭ ne respondis Teodeno. Ĉu li luktis kontraŭ kolero aŭ dubo, povis diri neniu. Eomero parolis.

— Mastro, aŭdu min! — li diris. — Nun ni spertas la danĝeron, pri kiu ni estis avertitaj. Ĉu ni elrajdis al venko nur por fine stari konsternitaj pro maljuna mensogulo kun mielo sur la forka lango? Tiel parolus kaptota lupo al la dogoj, se ĝi kapablus. Kian helpon li povas havigi al vi, verdire? Nur eskapi el sia plago li deziras. Sed ĉu vi interparolu kun tiu ĉi peristo de perfido kaj murdo? Rememoru Teodredon ĉe la Travadejoj kaj la tombon de Hamo en la Profundaĵo de Helmo!

— Se paroli pri langoj venenaj, kion ni diru pri la via, juna serpento? — diris Sarumano, kaj ekflagro de lia kolero estis jam klare videbla. — Sed vidu, Eomero, filo de Eomundo! — li denove daŭrigis per sia mallaŭta voĉo. — Al ĉiu ties rolo. Via rolo estas armita braveco, kaj tiel vi akiras grandan honoron. Mortigu tiujn, kiujn via mastro nomas malamikoj, kaj estu kontenta. Ne intermiksiĝu en politikon, kiun vi ne komprenas. Sed eble, se vi iĝos reĝo, vi konstatos, ke tiu devas tre zorge elekti siajn amikojn. La amikecon de Sarumano kaj la potencon de Ortanko oni ne povas facilanime ĵeti flanken, negrave kiaj plendmotivoj eble kuŝas malantaŭe. Vi venkis en batalo, ne en milito — kaj nur per helpo, pri kiu vi ne povas kalkuli alian fojon. Vi eble trovos la Ombron de l’ Arbaro poste ĉe via propra pordo: ĝi estas kaprica kaj sensenca kaj ne amas la homaron.

» Sed, mastro de Rohano, ĉu oni nomu min murdinto pro tio, ke kuraĝuloj mortis dumbatale? Se vi ekmilitos, senbezone ĉar tion mi ne deziras, homoj estos mortigitaj. Sed se mi estas pro tio murdisto, tiuokaze la tuta domanaro de Eorlo estas murdmakulita: ĉar tiu ofte militis, kaj atakis multajn defiintojn. Tamen kun iuj ili poste paciĝis, ne malpli valore tial ke ĝi estis politika. Mi diras, Reĝo Teodeno: ĉu ni paciĝu kaj amikiĝu, vi kaj mi? Tion ni rajtas ordoni.

— Ni havos pacon, — diris Teodeno finfine, malklare kaj pene. Pluraj rajdistoj ĝoje ekkriis. Teodeno levis sian manon. — Jes, ni havos pacon, — li diris jam klarvoĉe, — ni havos pacon, kiam vi kaj ĉiuj viaj faraĵoj estos pereintaj, kiel ankaŭ la faraĵoj de via malhela mastro, al kiu vi volas liveri nin. Vi estas mensogulo, Sarumano, kaj koruptanto de la homaj koroj. Vi etendas al mi vian manon kaj mi perceptas nur fingron el la krifaro de Mordoro. Kruela kaj malvarma! Eĉ se via milito kontraŭ min estus justa — kia ĝi ne estis, ĉar eĉ se vi estus dekoble pli saĝa, vi ne rajtus regi min kaj la miajn por via propra profito, kiel vi deziris — eĉ tiam, kion vi dirus pri viaj torĉoj en Ŭestfaldo kaj la infanoj morte kuŝantaj tie? Kaj oni dishakis la korpon de Hamo antaŭ la pordego de Kornburgo post kiam li estis mortinta. Kiam vi, pendos de pendumilo ĉe via fenestro por distri la proprajn korvojn, mi havos pacon kun vi kaj kun Ortanko. Tiom pri la domanaro de Eorlo. Malpli granda filo de grandaj prapatroj mi estas, sed al mi ne necesas leki viajn fingrojn. Turnu vin aliterenen. Sed mi timas, ke via voĉo perdis sian ĉarmon.

La rajdistoj gapis supren al Teodeno kvazaŭ homoj abrupte elrevigitaj. Malglata kiel la voĉo de maljuna korako sonis en iliaj oreloj la voĉo de ilia mastro post la muziko de Sarumano. Sed Sarumano dum kelka tempo estis tordita de kolero. Li apogis sin trans la barilon, kvazaŭ li volus bati la reĝon per sia bastono. Al iuj subite ŝajnis, ke ili vidas serpenton streĉantan sin por frapmordi.

— Pendumiloj kaj korvoj! — li siblis, kaj ili ektremis pro la hida ŝanĝiĝo. — Kadukulo! Kio estas la domaro de Eorlo, se ne pajlotegmenta stokejo, kie banditoj drinkas en la stinkaĉo kaj iliaj bubaĉoj rampaĉas sur la planko inter la hundoj? Tro longe ili mem eskapis pendumilon. Sed venas la maŝnodo, malrapide tirota, strikta kaj dura en la fino. Pendumiĝu, se vi volas! — Nun lia voĉo ŝanĝiĝis, dum li malrapide reregis sin. — Mi ne scias, kial mi paciencis paroli al vi. Ĉar vin mi ne bezonas, ankaŭ ne vian etan bandon da galopuloj tiel rapide fuĝantaj kiel antaŭenirantaj, ĉevalmastro Teodeno. Antaŭlonge mi proponis al vi staton, kiun vi ne meritas, nek spiritas. Mi jam denove proponis al vi tion, tiel ke tiuj, kiujn vi trompis, povu klare vidi la elekton inter la vojoj. Vi havigis al mi fanfaronojn kaj insultojn. Estu tiel. Reiru al viaj kabanoj.

» Sed vi, Gandalfo! Almenaŭ pri vi mi malĝojas, simpatiante vian honton. Riel povas esti, ke vi toleras tian societon? Ĉar vi estas fiera, Gandalfo, kaj ne senkiale, ĉar vi havas menson noblan kaj okulojn, kiuj rigardas tiel profunden kiel foren. Eĉ nun vi ne atentos miajn konsilojn, ĉu?

Gandalfo ekmoviĝis kaj rigardis supren.

— Ĉu vi volas diri ion, kion vi ne diris dum nia pli frua renkontiĝo? — li demandis. — Aŭ eble vi volas maldiri ion?

— Ĉu maldiri? — Sarumano paŭzis kaj meditis, kvazaŭ konfuzite. — Ĉu maldiri? Mi klopodis konsili vin viaprofite, sed vi apenaŭ aŭskultis. Vi estas fiera kaj ne ŝatas konsilojn, ĉar vi ja havas stokon da propra saĝo. Sed tiuokaze vi eraris, laŭ mia opinio, intence miskomprenante miajn celojn. Mi timas, ke pro mia entuziasmo persvadi vin, mi perdis paciencon. Kaj vere mi tion bedaŭras. Ĉar mi sentis al vi nenian malbonvolon; kaj eĉ nun mi neniel sentas tion, malgraŭ tio, ke vi revenas al mi en societo de perfortuloj kaj malkleruloj. Kial senti tion? ĉu ni ne estas ambaŭ membroj de grava kaj antikva ordeno, tre elstara en Mez-Tero? Nia amikeco same profitus al ni ambaŭ. Multon ni povus ankoraŭ atingi kune por kuraci la malordaĵojn de la mondo. Ni komprenu unu la alian kaj forigu el la pensoj jenajn malpli gravajn personojn. Ili atendu niajn decidojn! Por la komuna bono mi pretas rebonigi la pasintecon kaj akcepti vin. Ĉu vi ne volas interkonsiliĝi kun mi? Ĉu vi ne venu supren?

Tiom granda estis la potenco, uzita de Saramano dum tiu ĉi lasta provo, ke neniu staranto en aŭdodistanco estis neemociita. Sed nun la envulto estis tute alia. Oni aŭdis admonon de bonkora reĝo al erarinta sed multe amata ministro. Sed oni estis forfermitaj, aŭskultante de malantaŭ pordo vortojn ne direktitajn al ili: misedukitaj infanoj aŭ stultaj servistoj subaŭskultantaj la malfacile kompreneblajn interparolojn de siaj superuloj, kaj scivolantaj kiel tiuj efikos al ilia sorto. El pli alta modlilo estis tiuj du: respektindaj kaj saĝaj. Neeviteble ili kreus aliancon. Gandalfo certe supreniros en la turegon por diskuti aferojn profundajn kaj eksterkomprenajn en la altaj ĉambroj de Ortanko. La pordo estos fermita, kaj oni lasos ilin ekstere, forsenditajn por atendi taskojn aŭ punojn. Eĉ en la menso de Teodeno formiĝis tiu penso kiel ombro de dubo: “Li perfidos nin; li iros — ni estos perditaj”.

Tiam Gandalfo ridis. Malaperis la fantazio kvazaŭ fumblovaĵo.

— Sarumano, Sarumano! — diris Gandalfo ankoraŭ ridante. — Sarumano, vi maltrafis vian vivovojon. Vi devus esti reĝa pajaco perlaboranta vian panon, kaj ankaŭ vipobatojn, per mokimitado de liaj konsilistoj. Ha nu! — li paŭzis, regante sian amuziĝon. — Ĉu kompreni unu la alian? Mi timas, ke mi estas ekster via komprenivo. Sed vin, Sarumano, mi eĉ tro bone nun komprenas. Mi, pli klare ol vi supozas, mernoras viajn argumentojn kaj viajn farojn. Kiam mi lastfoje vizitis vin, vi estis provoso de Mordoro, kaj tien mi estis sendota. Vidu, tiu gasto kiu eskapis de la tegmento, pensos dufoje antaŭ ol reeniri tra la pordo. Ne, al mi ŝajnas, ke mi ne supreniru. Sed aŭskultu, Sarumano, la lastan fojon! Ĉu vi ne volas veni ĉi tien? Isengardo pruviĝis malpli fortika ol kredis ĝin viaj espero kaj fantazio. Eble tiel estos pri aliaj aferoj, kiujn vi ankoraŭ fidas. Ĉu ne estus bone forlasi ĝin por kelka tempo? Turniĝi al novaj aferoj, eble? Pensu bone, Sarumano! Ĉu vi ne volas veni suben?

Ombro trapasis la vizaĝon de Sarumano; poste ĝi morte blankiĝis. Antaŭ ol li povis tion kaŝi, oni vidis malantaŭ la angormasko menson duboplenan, malŝatantan resti kaj timantan forlasi sian rifuĝejon. Dum sekundo li hezitis, kaj neniu spiris. Poste li parolis, kaj lia voĉo estis kriĉa kaj malvarma, fiero kaj malamego ekregis lin.

— Ĉu mi venu suben? — li mokis. — Ĉu homo senarmila descendas por paroli kun rabistoj en plena aero? Mi povas aŭdi vin sufiĉe bone de ĉi tie. Stultulo mi ne estas, kaj mi ne fidas vin, Gandalfo! Tiuj ne staras malkaŝe sur mia ŝtuparo, sed mi scias, kie embuskas la sovaĝaj arbardemonoj sub via komando.

— Perfiduloj ĉiam malfidemas, — respondis Gandalfo lace. — Sed pri via haŭto ne necesas al vi timi. Mi ne deziras mortigi aŭ difekti vin, kiel vi scius, se vi vere komprenus min. Kaj mi kapablas protekti vin. Mi proponas al vi lastan ŝancon. Vi rajtos forlasi Ortankon libere, se vi tion elektos.

— Tio sonas bele, — rikanis Sarumano. — Tute laŭ la maniero de Gandalfo la Griza: tiel degna kaj treege bonkora. Mi ne dubas, ke vi trovus Ortankon ampleksa kaj mian foriron oportuna. Sed kial mi volu foriri? Kaj kion signifas ĉe vi “libera”? Ekzistas kondiĉoj, mi supozas.

— Kialojn por foriro vi povas vidi tra viaj fenestroj, — respondis Gandalfo. — Aliaj venos al vi en la kapon. Viaj servistoj estas detruitaj kaj dispelitaj; viajn najbarojn vi igis malamikaj; kaj vi trompis vian novan mastron, aŭ provis tion fari. Kiam lia okulo turniĝos ĉi tien, ĝi estos ruĝa okulo de kolero. Sed kiam mi diras “libera”, mi celas diri “libera”: libera el ĉenoj aŭ ordonoj: iru kien vi volas, Sarumano, eĉ al Mordoro, se tion vi deziras. Sed unue vi cedos al mi la ŝlosilon de Ortanko kaj vian bastonon. Ili estos garantiaĵoj por via konduto, redonotaj pli poste, se vi meritos ilin.

La vizaĝo de Sarumano griziĝis, tordiĝis pro kolerego, kaj ruĝa lumo ĉendiĝis en liaj okuloj. Li ridis sovaĝe.

— Pli poste! — li kriis, kaj lia voĉo altiĝis kriĉe. — Pli poste! Jes, kiam vi havos ankaŭ la ŝlosilojn de Baraduro mem, mi supozas; kaj la kronojn de sep reĝoj, kaj la bastonojn de la Kvin Sorĉistoj, kaj aĉetos por vi paron da botoj multe pli grandaj ol tiuj, kiujn vi portas nun. Jen plano modesta. Apenaŭ plano, por kiu necesas mia helpo! Mi havas aliajn farotaĵojn. Ne estu stultulo. Se vi volas trakti kun mi dum vi havas okazon, foriru kaj revenu malebria! Kaj lasu malantaŭe tiujn gorĝotranĉulojn kaj bagatelajn ĉifonulojn, kiuj pendas ĉe via vosto! Bonan tagon! — li sin turnis kaj forlasis la balkonon.

— Revenu, Sarumano! — diris Gandalfo per komanda voĉo. Mirigante la aliajn, Sarumano returniĝis, kaj kvazaŭ trenite kontraŭvole li revenis malrapide al la fera barilo, sin apogante al ĝi, anhelante. Lia vizaĝo estis sulka kaj ŝrumpinta. Lia mano grifece krampis la pezan nigran bastonon. — Mi ne permesis al vi foriri, — diris Gandalfo severe. — Mi ne finparolis. Vi iĝis stultulo, Sarumano, kaj tamen kompatinda. Vi ankoraŭ povis forturniĝi de malsaĝaĵo kaj misagado kaj servi. Sed vi elektis resti kaj maĉi la finaĵojn de viaj malnovaj komplotoj. Do restu! Sed mi avertas vin, ke ne facile vi denove eltiriĝos. Krom se la malhelaj manoj de la oriento elstreĉiĝos por preni vin. Sarumano! — li vokis, kaj lia voĉo kreskis potence kaj aŭtoritate. — Vidu, mi ne estas Gandalfo la Griza, kiun vi perfidis. Mi estas Gandalfo la Blanka, kiu revenis el la morto. Vi ne plu havas koloron, kaj mi forĵetas vin el la ordeno kaj el la Konsilio.

Li levis sian manon, kaj parolis malrapide per klara malvarma voĉo:

— Sarumano, via bastono estas rompita.

Aŭdiĝis krako, kaj la bastono dissplitiĝis en la mano de Sarumano, kaj ĝia kapaĵo falis suben al la piedoj de Gandalfo.

— Iru! — diris Gandalfo. Kriante, Sarumano retrofalis kaj rampis for. Tiumomente peza brilaĵo subenĵetiĝis desupre. Ĝi resaltis de la fera barilo, ĝuste kiam Sarumano lasis ĝin, kaj proksime pasante la kapon de Gandalfo, ĝi frapis la ŝtupon, sur kiu li staris. La barilo sonoris kaj rompiĝis. La ŝtupo fendiĝis kaj splitiĝis brilsparke. Sed la bulo estis nedifektita: ĝi ruliĝis plu laŭ la ŝtuparo, globo kristala, malhela, sed ardanta je fajra kerno. Dum ĝi forsaltis al flako, Grinĉjo postkuris kaj levis ĝin.

— Murdema kanajlo! — kriis Eomero. Sed Gandalfo estis senemocia.

— Ne, tion ĵetis ne Sarumano, — li diris; — eĉ ne laŭ lia ordono, ŝajnas al mi. Ĝi venis el fenestro tre supra. Disiĝa pafo de mastro Vermlango, mi konjektas, sed maltrafe celita.

— Eble la celo maltrafis, ĉar li ne povis decidi, kiun li pli malamas, vin aŭ Sarumanon, — diris Aragorno.

— Eble estas tiel, — diris Gandalfo. — Malmulte da komforto havos tiuj du per sia kunuleco: ili maĉos vorte unu la alian. Sed la puno estas justa. Se iam Vermlango forlasos Ortankon viva, tio estos pli ol li meritis. Hej, junulo, tion prenos mi! Mi ne petis, ke vi prenu ĝin, — li kriis, abrupte sin turnante kaj vidante Grinĉjon suprenveni laŭ la ŝtuparo, malrapide, kvazaŭ li portus grandan pezaĵon. Li descendis renkonten kaj haste prenis la malhelan globon de la hobito, volvante ĝin per la faldaĵoj de sia mantelo. — Mi prizorgos tion ĉi, — li diris. — Ĝi ne estas io, kion Sarumano elektus forĵeti.

— Sed eble li havos aliajn objektojn por ĵeti, — diris Gimlio. — Se jam finiĝis la debato, ni almenaŭ reiru el la ĵetdistanco!

— Ĝi finiĝis, — diris Gandalfo. — Ni iru.


Ili turnis la dorsojn al la pordo de Ortanko kaj descendis. La rajdistoj ĝoje vivuis la reĝon kaj salutis Gandalfon. La sorĉo de Sarumano estis rompita; ili vidis lin veni vokite, kaj forrampi forsendite.

— Nu, dirite-farite, — diris Gandalfo. — Nun mi devas trovi Arbobarbon kaj sciigi al li, kiel progresis la aferoj.

— Certe li jam divenis? — diris Gaja. — Ĉu estis verŝajne, ke ili finiĝu alimaniere?

— Ne tre verŝajne, — respondis Gandalfo, — kvankam ili venis al ekvilibro harpeza. Sed mi havis motivojn por provi, iujn indulgemajn, aliajn malpli. Unue al Sarumano estis montrite, ke la potenco de lia voĉo velkas. Li ne povas esti samtempe tirano kaj konsilanto. Kiam komploto maturiĝas, ĝi ne plu restas sekreta. Tamen li enfalis en kaptilon, kaj provis trakti unuope siajn viktimojn, dum aliaj aŭskultis. Poste mi donis al li lastan ŝancon tute justan: rezigni tiel pri Mordoro kiel pri siaj privataj planoj kaj kompensi per helpo al ni, kiam ni tion bezonis. Li konas niajn bezonojn, neniu pli bone. Multe li povus servi nin. Sed li elektis tion malakcepti kaj reteni la potencon de Ortanko. Li ne volas servi, nur komandi li volas. Li vivas nun terurite de Mordoro kaj tamen li ankoraŭ revas travivi la ŝtormon. Malfeliĉa stultulo! Li estos vorita, se la potenco de la oriento etendos siajn brakojn al Isengardo. Mi ne povas detrui Ortankon de ekstere, sed kiu scias, kion Saŭrono povas fari?

— Sed se Saŭrono ne venkos? Kion vi faros al li? — demandis Grinĉjo.

— Mi? Nenion! — diris Gandalfo. — Nenion mi faros al li. Mi ne deziras mastrecon. Kio okazos al li? Mi ne scias. Mi funebras, ĉar tiom da estinta bono nun putras en la turego. Tamen por ni la aferoj progresis ne malbone. Strangaj estas la turniĝoj de la sorto! Ofte ja difektas sin malamego! Mi opinias, ke eĉ se ni enirus ni povus trovi en Ortanko malmultajn trezorojn pli valorajn ol tio, kion Vermlango ĵetis al ni.

Akra kriĉo, subite haltigita, aŭdiĝis tra aperta tre alta fenestro.

— Ŝajnas, ke ankaŭ Sarumano same opinias, — diris Gandalfo. — Ni lasu ilin!


Nun ili reiris al la pordegoruino. Apenaŭ ili trapasis sub la arkaĵo, el inter la ombroj de l’ amasigitaj ŝtonoj, kie ili staris, elpaŝis Arbobarbo kaj dekduo da aliaj entoj. Aragorno, Gimlio kaj Legolaso mire gapis al ili.

— Jen tri el miaj kunuloj, Arbobarbo, — diris Gandalfo. — Mi parolis pri ili, sed vi ankoraŭ ne vidis ilin. — Li nomis ilin unuope.

La maljuna ento rigardis ilin longe kaj esplbre, kaj alparolis ilin laŭvice. Laste li turnis sin al Legolaso:

— Do, vi venis la longan vojon de Momarbaro, bona elfo? Tre granda arbarego ĝi iam estis!

— Kaj plu estas, — diris Legolaso. — Sed ne tiom granda, ke ni ĝiaj loĝantoj tediĝas vidante novajn arbojn. Mi tre ŝatus vojaĝi en la Fangorna Arbaro. Mi apenaŭ pasis ties randon, kaj mi ne volis retroiri.

La okuloj de Arbobarbo ekglimis plezure.

— Mi esperas, ke via deziro realiĝos antaŭ ol la montoj multe pliaĝiĝos, — li diris.

— Mi venos, se tion permesos la sorto, — diris Legolaso. — Mi interkonsentis kun mia amiko, ke se ĉio iros bone, ni vizitos kune Fangornon — laŭ via permeso.

— Iu ajn elfo, kiu akompanos vin, estos bonvena, — diris Arbobarbo.

— La menciita amiko estas ne elfo, — diris Legolaso. — Temas pri Gimlio, filo ne Gloino, jene. — Gimlio profunde riverencis, kaj hakilo glitis el lia zono kaj klakis surtere.

— Hum, hm! Ha nu, — diris Arbobarbo, rigardante lin malhelokule. — Gnomo kaj hakilportanto! Hum! Mi bonvolas al elfoj; sed vi petas multon. Jen stranga amikeco.

— Stranga ĝi eble ŝajnas, — diris Legolaso, — sed dum Gimlio vivos, mi ne venos sola al Fangorno. Lia hakilo ne celas arbojn, sed orkajn nukojn, ho Fangorno, mastro de l’ Fangorna Arbaro. Kvardek du li hakis en la batalo.

— Hu! Vidu! — diris Arbobarbo. — Jen rakonto pli agrabla! Nu, nu, la aferoj progresu laŭvole; kaj ne necesas hasti renkonte al ili. Sed jam ni devas provizore disiĝi. La tago proksimiĝas al la fino, tamen Gandalfo diras, ke vi devas foriri antaŭ la noktiĝo, kaj la Mastro de Markio forte deziras la propran hejmon.

— Jes, ni devas iri, kaj jam nun, — diris Gandalfo. — Mi timas, ke mi devas forpreni de vi viajn pordgardistojn. Sed vi sufiĉe bone travivos sen ili.

— Eble jes, — diris Arbobarbo. — Sed ili mankos al mi. Ni tiel rapide amikiĝis, ke ŝajnas al mi, ke mi iĝas hastema — retroirante al la juneco, eble. Sed vidu, ili estas la unua novaĵo sub la suno kaj luno, kiun mi rimarkis dum longa, longa tempo. Mi ne forgesos ilin. Mi inkluzivis iliajn nomojn en la Longan Liston. Entoj tion memoros:

Entoj elteraj, monte maljunaj,

vaste vagantaj, akuotrinkemaj;

ĉasule malsataj, infanoj-hobitoj,

rida popolo, etaj estuloj,

ili daŭre amikos tiom longe, kiom renoviĝos la folioj. Fartu bone! Sed se vi aŭdos novaĵojn tie en via agrabla lando, en la Provinco, sendu al mi informon! Vi scias, kion mi celas: informo aŭ ekvido de la entedzinoj. Venu mem, se tio eblos!

— Ni tion faros! — diris Gaja kaj Grinĉjo kune, kaj ili forturniĝis rapide. Arbobarbo rigardis ilin kaj silentis kelkan tempon, skuante penseme sian kapon. Poste li sin turnis al Gandalfo.

— Do, Sarumano ne volis foriri, ĉu? — li diris. — Tion mi supozis. Lia koro tiel putras, kiel koro de nigra huorno. Tamen, se mi estus venkita kaj se estus detruitaj ĉiuj miaj arboj, mi ne elvenus, dum restus al mi unusola malhela kaŝtruo.

— Ne, — diris Gandalfo. — Sed vi ne komplotis kovri la tutan mondon per viaj arboj kaj sufoki ĉiujn aliajn vivantaĵojn. Sed jen vi havas, Sarumano restas por dorloti sian malamegon kaj teksi denove tiajn araneaĵojn, kiajn li povas. Li havas la ŝlosilon de Ortanko. Sed nepre oni ne permesu, ke li eskapu.

— Efektive, ne! Entoj tion aranĝos, — diris Arbobarbo. — Sarumano ne metos sian plandon for de la roko, sen mia permeso. Entoj lin priatentos.

— Bone! — diris Gandalfo. — Tion mi esperis. Nun mi povos iri kaj reveni al aliaj aferoj kun unu zorgo malpli. Sed vi devas esti singardaj. La akvoj jam malinundis. Ne sufiĉos nur postenigi sentinelojn ĉirkaŭ la turego, mi timas. Sendube estis elfositaj profundaj pasejoj sub Ortanko, kaj Sarumano esperas iri kaj reveni nerimarkite, post nelonge. Se vi entreprenos la taskon, mi petas vin enverŝi denove la akvojn kaj daŭrigi ĝis Isengardo estos stagna lago, aŭ vi eltrovos la elirejojn. Kiam ĉiuj subteraj lokoj estos dronintaj kaj la elirejoj blokitaj, tiam Sarumano devos resti supraetaĝe kaj trarigardi la fenestrojn.

— Fidu la entojn! — diris Arbobarbo. — Mi traserĉos la valon de kapo ĝis piedoj kaj rigardos sub ĉiun ŝtoneton. Arboj revenos por loĝi ĉi tie, arboj maljunaj, arboj sovaĝaj. Mi nomos ĝin Gardarbaro. Eĉ sciuro ne eniros tien sen mia scio. Fidu la entojn. Ĝis pasos sepoble tiom da jaroj, dum kiuj li turmentis nin, ni ne laciĝos pri la gardo.

11 La palantiro

La suno estis sinkanta malantaŭ la longan okcidentan branĉon de la montoj, kiam Gandalfo kaj liaj kunuloj, kaj la reĝo kun liaj rajdistoj, ekiris denove el Isengardo. Gandalfo sidigis Gajan malantaŭ si, kaj Aragorno Grinĉjon. Du reĝaj soldatoj antaŭeniris rajdante rapide kaj baldaŭ forpasis el la vido malsupre en la valon. La ceteraj sekvis facilpaŝe.

Entoj en solena vico staris statuece ĉe la pordego kun la longaj brakoj suprenlevitaj, sed ili eligis neniun sonon. Gaja kaj Grinĉjo retrorigardis, kiam ili jam trairis iom la serpentumitan vojon. Sunlumo ankoraŭ brilis sur la ĉielo, sed longaj ombroj etendiĝis super Isengardo: grizaj ruinoj jam falantaj en mallumon. Tie staris Arbobarbo sola nun, kiel malproksima stumpo de maljuna arbo: la hobitoj pensis pri la unua renkontiĝo, sur la sunumita breto ĉeborde de Fangorno.

Ili alvenis la pilastron de la Blanka Mano. La pilastro plu staris, sed la gravurita mano estis deĵetita kaj diserige frakasita. Ĝuste en la mezo de la vojo kuŝis la longa montrofingro, blanka en la krepusko, ĝia ruĝa ungo estis nigre malheliĝanta.

— La entoj priatentas ĉiujn detalojn! — diris Gandalfo. Ili rajdis plu, kaj la vespero profundiĝis en la valo.


— Ĉu ni rajdos tre longe hodiaŭ vespere, Gandalfo? — demandis Gaja post iom da tempo. — Mi ne scias, kiel vi sentas vin kun bagatela ĉifonulo pendanta malantaŭ vi; sed la ĉifonulo laciĝis kaj volonte ĉesos pendi kaj kuŝiĝos.

— Do tion vi aŭdis, ĉu? — diris Gandalfo. — Ne lasu, ke tio estigu rankoron! Estu dankema, ke vortoj pli longaj ne estis celitaj al vi. Li neniam antaŭe renkontis hobiton kaj ne sciis kiel vin alparoli. Sed li atentis vin. Se tio malkuspos vian fieron, mi povas diri, ke ĉi-momente vi kaj Grinĉjo pli okupas liajn pensojn ol ĉiuj ni aliaj. Kiuj vi estas; kiel vi venis tien, kaj kial; ĉu vi estis kaptitaj kaj, se jes, kiel vi eskapis kiam pereis ĉiuj orkoj — ĝuste tiaj problemetoj ĝenas la grandan menson de Sarumano. Rikano de li, Gajadoko, estas komplimento, se vi sentas vin honorita pro lia interesiĝo.

— Dankon! Sed pli honore estas pendi ee via vosto, Gandalfo. Ekzemple, en tiu situacio oni havas eblecon duan fojon starigi demandon. Ĉu ni rajdos longe ĉi-nokte?

Gandalfo ridis.

— Hobito plej nedampebla! Ĉiuj sorĉistoj devus zorgi pri unu-du hobitoj, kiuj instruu al ili la signifon de la vortoj kaj korektu ilin. Mi petas vian pardonon. Sed mi dediĉis penson eĉ al tiaj simplaj aferoj. Ni rajdos dum kelkaj horoj, malhaste, ĝis ni alvenos la finon de la valo. Morgaŭ ni devos rajdi pli rapide. Kiam ni venis, ni intencis iri rekte de Isengardo al la reĝa domo en Edoraso tra la ebenaĵo, rajdo kelktaga. Sed ni pripensis kaj ŝanĝis la planon. Kurieroj iris antaŭen al la Profundaĵo de Helmo, por averti, ke la reĝo revenos morgaŭ. De tie li rajdos kun multaj soldatoj al Dunharo laŭ vojetoj sur la montetoj. Ekde nun ne pli ol du aŭ tri samtempe rajtas iri malkaŝite tra la ebenaĵo, ĉu tage ĉu nokte, kiam tio estas evitebla.

— Aŭ neniom aŭ duobla porcio, jen via maniero! — diris Gaja. — Mi timas, ke mi rigardas ne pli malproksimen ol ĝis la hodiaŭa kuŝejo. Kie kaj kio estas la Profundaĵo de Helmo kaj ĉio cetera? Mi scias nenion pri tiu ĉi tereno.

— Do prefere lernu iom, se vi volas kompreni la okazaĵojn. Sed ne ĝuste nun, kaj ne per mi: premas min tro multaj pripensendaĵoj.

— En ordo, mi demandos al Paŝegulo apud la bivaka fajro: li estas malpli kaŝema. Sed pro kio tiu ĉi sekureco? Mi kredis, ke la batalon ni gajnis!

— Jes, ni venkis, sed nur en la unua batalo, kaj tio per si mem pligrandigas nian danĝeron. Ekzistis ia ligiteco inter Isengardo kaj Mordoro, kiun mi ĝis nun ne sondis. Kiel ili interŝanĝis informojn, mi ne tute certas; sed tion ili faris. La Okulo de Baraduro certe rigardas senpacience al la Sorĉista Valo, ŝajnas al mi, kaj al Rohano. Ju malpli ĝi vidas, des pli bone.


La vojo pasiĝis malrapide, serpentumante tra la valo. Jen pli fore, jen pli proksime, Iseno fluis sur sia ŝtonoza fundo. Nokto malsupreniris de la montaro. Ĉiuj nebuletoj jam malaperis. Blovis vento malvarma. La luno, jam kreske rondiĝanta, plenigis la orientan ĉielon per pala malvarma brileto. La ŝultroj de l’ montoj dekstre deklivis al la nudaj montetoj. Grize antaŭ ili apertiĝis la larĝa ebenaĵo.

Finfine ili haltis. Poste ili deflankiĝis postlasinte la ĉefvojon kaj denove iris laŭ la dolĉa supra herbaro. Irinte okcidenten post ĉirkaŭ unu mejlo ili alvenis valon. Tiu apertiĝis suden, retrokliniĝante al la deklivo de ronda Dol Barano, la lasta monto de la nordaj montaroj, verdsuba, kronita de eriko. La valflankoj hirtis je la pasintjara filiko, meze de kiu la strikte volvitaj printempofrondoj ekpuŝiĝis tra la dolĉaroma tero. Dornarbustoj kreskis dense sur la malaltaj teramasoj, kaj sub tiuj ili bivakis, proksimume du horojn antaŭ la mezo de la nokto. Ili ĉendis fajron en kavaĵo, inter la radikoj de diskreska kratago, arbece alta, tordita pro maljuneco sed ĉiumembre sana. Burĝonoj ŝveliĝis sur ĉiu branĉeta ekstremo.

Sentineloj estis postenigitaj, po du ĉiun vaĉperiodon. La aliaj, vespermanĝinte, volvis sin per manteloj kaj dormis. La hobitoj kuŝis en angulo senakompane sur amaso de malnova filiko. Gaja estis dormema, sed Grinĉjo nun ŝajnis strange senripoza. La filikoj krakis kaj siblis dum li tordiĝis kaj turniĝis.

— Kio estas al vi? — demandis Gaja. — Ĉu vi surkuŝas formikejon?

— Ne, — diris Grinĉjo, — sed mi ne estas komforta. Mi scivolas, kiom da tempo pasis de kiam mi lastfoje dormis en lito?

— Kalkulu perfingre! — oscedis Gaja. — Sed vi certe scias, de kiam ni forlasis Lorienon.

— Aĥ, tiom! — diris Grinĉjo. — Mi aludis realan liton en dormoĉambro.

— Nu, do Rivendelo, — diris Gaja. — Sed mi povus dormi kie ajn hodiaŭ.

— Vi bonŝancis, Gaja, — diris Grinĉjo mallaŭte, post paŭzo. — Vi rajdis kun Gandalfo.

— Nu, do kio?

— Ĉu vi informiĝis aŭ ekkonis ion pere de li?

— Jes, sufiĉe multe. Pli ol kutime. Sed vi aŭdis ĉion aŭ la plejparton; vi estis tute proksime, kaj ni ne interŝanĝis sekretojn. Sed vi rajtos iri kun li morgaŭ, se vi opinias plimulte melki lin — kaj se li konsentos havi vin.

— Ĉu vere? Bone! Sed li estas tiel nekomunikema, ĉu ne? Tute ne ŝanĝiĝis.

— Ho, male! — diris Gaja, iomete vigliĝante kaj ekscivolante pri tio, kio ĝenas lian kunulon. — Li pligrandiĝis, aŭ io. Li kapablas esti kiel bonkora tiel timiga pli ol antaŭe, ŝajnas al mi. Li ŝanĝiĝis; sed mi ankoraŭ ne havis okazon konstati ĝis kioma grado, Sed pensu pri la lasta parto de tiu afero kun Sarumano! Memoru, ke Saramano iam estis superulo de Gandalfo; estro de l’ Konsilio, kio ajn tiu estas precize. Li estis Sarumano la Blanka. Gandalfo estas nun la Blanka. Sarumano venis laŭordone, kaj lia bastono estis forprenita; kaj poste estis ordonite, ke li iru, kaj li iris.

— Nu, se Gandalfo entute ŝanĝiĝis, nun li estas pli ol antaŭe nekomunikema, jen ĉio, — Grinĉjo argumentis. — Ekzemple, tiu vitra globo. Ĝi ŝajnis tre plaĉi al li. Ion li scias aŭ konjektas pri ĝi. Sed ĉu li sciigis tion al ni? Eĉ ne unuvorte. Tamen levis ĝin mi, kaj mi malhelpis, ke ĝi ruliĝu en flakon. “Hej, junulo, tion prenos mi”, — jen ĉio. Mi scivolas, kio ĝi estas? Ĝi sentiĝis tre peza. — La voĉo de Grinĉjo tre mallaŭtiĝis, kvazaŭ li parolus al si.

— Hej, — diris Gaja. — Do ĝuste tio ĝenas vin, ĉu? Nu, knabo Grinĉjo, ne forgesu la sentencon de Gildoro, kiun Sam kutimis citi: “Ne enmiksiĝu en sorĉistajn aferojn, ĉar ili estas subtilaj kaj ekkoleriĝemaj”.

— Sed nia tuta vivo jam dum monatoj estis unu longa enmiksiĝo en la aferojn de sorĉistoj, — diris Grinĉjo. — Mi ŝatus iom da informoj kune kun la danĝero. Mi ŝatus rigardi tiun globon.

— Endormiĝu! — diris Gaja. — Vi sufiĉe informiĝos pli aŭ malpli baldaŭ. Kara mia Grinĉjo, neniu Tjuko iam ajn superis Brandobokon rilate scivolemon, sed ĉu la tempo konvenas, mi demandas?

— En ordo! Kiel domaĝas, ke mi diras al vi, ke mi ŝatus rigardi tiun ŝtonon? Mi scias, ke mi ne povas havi ĝin, dum maljuna Gandalfo kovas ĝin kiel ovon kokino. Sed ne multe helpas ricevi de vi ne pli ol iu vi-ne-povas-havi-ĝin-do-endormiĝu!

— Nu, kion alian mi povus diri? — diris Gaja. — Mi bedaŭras, Grinĉjo, sed vi vere devas atendi la matenon. Mi estos tiom scivola, kiom vi volos post la matenmanĝo, kaj mi helpos laŭ mia kapablo pri iom da sorĉisto-kaĵolado. Sed mi ne plu povas maldormi. Se mi ankoraŭ pli oscedos, mi splitiĝos interorele. Bonan nokton!


Grinĉjo ne respondis. Nun li kuŝis senmove, sed dormo daŭre forestis; kaj lin ne kuraĝigis la sono de Gaja spiranta mallaŭte, ekdorminta kelkajn minutojn post la nokta saluto. Penso pri la malhela globo ŝajnis plifortiĝi, dum ĉio kvietiĝis. Grinĉjo sentis denove ties pezon en siaj manoj, kaj ree vidis la misterajn ruĝajn profundojn, en kiujn li momente rigardis. Li tordiĝis kaj turniĝis kaj klopodis pensi pri io alia.

Finfine li ne plu kapablis toleri tion. Li stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Estis malvarme, kaj li volvis sin per sia mantelo. La luno brilis frida kaj blanka, rekte en la valon, kaj la ombroj de la arbustoj nigris. Ĉie ĉirkaŭe kuŝis dormaj figuroj. La du sentineloj ne videblis: ili supris sur la montflanko, eble, aŭ kaŝiĝis en la filiko. Pelite de ia impulso, kiun li ne komprenis, Grinĉjo paŝis singarde ĝis la kuŝejo de Gandalfo. Li subenrigardis al li. La sorĉisto ŝajnis dormanta, sed kun palpebroj ne plene fermitaj: vidiĝis okulbrileto sub liaj longaj okulharoj. Grinĉjo haste retropaŝis. Sed Gandalfo donis neniun indikon; kaj antaŭentrenite ankoraŭfoje, duone kontraŭvole, la hobito ree alrampis de malantaŭ la kapo de la sorĉisto. Tiu estis volvita per lankovrilo kun la mantelo supre sternita; kaj proksime apud li, inter la dekstra flanko kaj la fleksita brako, estis elstaraĵo, io ronda volvita per malhela tuko; lia mano ŝajnis ĵus forglitinta de ĝi al la tero.

Apenaŭ spirante, Grinĉjo rampis pli proksimen, futon post futo. Fine li surgenuiĝis. Poste li etendis kaŝe la manojn kaj malrapide levis la globon; ĝi ŝajnis ne tiel peza kiel li antaŭvidis. “Nur ia fasko da diversaĵoj eble, finfine”, — li pensis kun stranga sento de malŝarĝiĝo; sed li ne remetis la globon. Li staris momente, tenante ĝin. Tiam venis en lian menson ideo. Li foriris piedpinte, trovis grandan ŝtonon, kaj revenis.

Li rapide forprenis la tukon, volvis en ĝin la ŝtonon kaj surgenuiĝe remetis ĝin apud la manon de la sorĉisto. Poste li finfine rigardis tion, kion li malkovris. Jen ĝi: glata kristala globo, nun malhela kaj morta, kuŝanta nude antaŭ liaj genuoj. Grinĉjo levis ĝin, haste kovris ĝin per la propra mantelo, kaj duone turniĝis por reiri al sia lito. Tiumomente Gandalfo turniĝis dumdorme kaj murmuris kelkajn vortojn: ili ŝajnis en fremda lingvo; lia mano elpalpis kaj ektenis la volvitan ŝtonon, poste li suspiris kaj ne plu moviĝis.

— Idiota stultulo! — Grinĉjo murmuris al si. — Vi estas tremponta vin en teruran malagrablaĵon. Tuj remetu ĝin! — Sed li nun konstatis, ke tremas liaj genuoj, kaj li ne aŭdacas sufiĉe proksimiĝi al la sorĉisto por atingi la pakaĵon. “Mi jam ne povos remeti ĝin sen veki lin, — li pensis, — almenaŭ ĝis mi estos pli trankvila. Do egale se mi unue ekrigardos ĝin. Tamen ne ĉi tie!” Li forŝteliĝis kaj eksidis sur verda teramaseto ne malproksime de sia lito. La luno enrigardis trans la randon de la valo.

Grinĉjo sidis kun la genuoj alfleksitaj kaj la globo inter ili. Li kurbiĝis proksime al ĝi, aspektante kiel avida infano antaŭ bovlo da manĝaĵo en angulo for de la aliuloj. Li flankentiris sian mantelon kaj rigardis al ĝi. La aero ĉirkaŭ li ŝajnis senmova kaj streĉita. Komence la globo estis malhela, kun lunlumo glimanta sur ĝia surfaco. Poste vidiĝis malforta ardo kaj ekmoviĝo en la kerno, kaj ĝi fiksis liajn okulojn tiel ke li jam ne povis forrigardi. Baldaŭ la tuta interno ŝajnis fajranta; la globo ekgiris, aŭ la lumoj internaj estis turniĝantaj. Subite la lumoj estingiĝis. Li eligis spirospasmon kaj baraktis; sed li restis kurbiĝinta, premtenante per ambaŭ manoj la globon. Pli kaj pli proksimen li kurbiĝis, kaj poste rigidiĝis; dum kelka tempo liaj lipoj moviĝis sensone. Poste kun strangolita krio li falis dorsen kaj kuŝis senmova.

La krio estis trapika. La sentineloj alsaltis de sur la deklivoj. La tuta bivako baldaŭ vigliĝis.


— Do jen la ŝtelinto! — diris Gandalfo. Li haste ĵetkovris per sia mantelo la globon kie ĝi kuŝis. — Sed vi, Grinĉjo! Jen tre bedaŭrinda elturniĝo de l’ aferoj! — Li surgenuiĝis apud la korpo de Grinĉjo: la hobito kuŝis surdorse rigida kun senvidaj okuloj, gapantaj al la ĉielo. — Demonaĵo! Kian malbonon li faris al si mem kaj al ni ĉiuj? — La vizaĝo de l’ sorĉisto iĝis malloza kaj marasma.

Li kaptis la manon de Grinĉjo kaj kurbiĝis al lia vizaĝo, aŭskultante ĉu li spiras; poste li metis siajn manojn sur lian frunton. La hobito tremegis. Liaj okuloj fermiĝis. Li ekkriis kaj sidiĝis, gapante mirigite al ĉiuj ĉirkaŭaj vizaĝoj, palaj en la lunlumo.

— Ĝi ne estas por vi, Sarumano! — li kriis per alta sentona voĉo, retiriĝante disde Gandalfo. — Mi tuj sendos por ĝi. Ĉu vi komprenas? Diru ĝuste tion! — Poste li baraktis por stariĝi kaj fuĝi, sed Gandalfo retenis lin milde kaj firme.

— Peregrino Tjuko! — li diris. — Revenu!

La hobito malstreĉiĝis kaj retrofalis, tenegante la manon de l’ sorĉisto.

— Gandalfo! — li kriis. — Gandalfo! Pardonu min!

— Ĉu pardoni vin? — demandis la sorĉisto. — Unue diru al mi, kion vi faris.

— Mi, mi prenis la globon kaj rigardis ĝin, — balbutis Grinĉjo, — kaj mi vidis aferojn, kiuj timigis min. Kaj mi deziris foriri, sed tion mi ne povis. Kaj poste li venis kaj starigis al mi demandojn; kaj li min rigardis, kaj jen ĉio, kion mi memoras.

— Tio ne sufiĉas, — diris Gandalfo severe. — Kion vi vidis, kaj kion vi diris?

Grinĉjo fermis siajn okulojn kaj tremis, sed diris nenion. Ĉiuj rigardis lin silente, krom Gaja, kiu sin forturnis. Sed la vizaĝo de Gandalfo plu severis.

— Parolu! — li diris.

Per mallaŭta hezita voĉo Grinĉjo rekomencis, kaj liaj vortoj malrapide iĝis pli klaraj kaj pli fortaj.

— Mi vidis malhelan ĉielon, altajn remparojn kaj etajn stelojn. Tio ŝajnis tre malproksima kaj antaŭ tre longe, tamen dura kaj klara. Poste la steloj spasme estingiĝis; ilin forbaris aĵoj flugilhavaj. Vere tre grandaj, ŝajnas al mi; sed en la vitraĵo ili similis gigantajn vespertojn, girantaj ĉirkaŭ la turego. Mi pensis, ke ili estas naŭ. Unu el ili ekflugis kontraŭ min, pli kaj pli grandiĝante. Tiu havis teruran... ne, ne! Tion mi ne povas diri. Mi klopodis fuĝi, ĉar mi pensis, ke ĝi elflugos; sed kiam ĝi kovris la tutan globon, ĝi malaperis. Poste venis li. Li ne parolis tiel, ke mi povu aŭdi vortojn. Li nur rigardis, kaj mi komprenis.

» — Do, vi revenis? Kial vi neglektis raporti dum tiom da tempo?

» Mi ne respondis. Li diris: “Kiu vi estas?” Mi ankaŭ tiam ne respondis, sed tio terure doloris al mi; kaj li insistis, do mi diris: “Hobito”.

» Poste li subite ŝajnis ekvidi min, kaj li priridis min. Estis kruele. Estis kvazaŭ pikiĝi per tranĉiloj. Mi baraktis. Sed li diris: “Atendu momenton! Baldaŭ ni renkontiĝos denove. Diru al Sarumano, ke tiu ĉi frandaĵo ne estos lia. Mi tuj sendos por ĝi. Ĉu vi komprenas? Diru ĝuste tion!”

» Poste li rikanis al mi. Mi sentis ke mi dispeciĝas. Ne, ne! Nenion plu mi povas diri. Mi nenion alian memoras.

— Rigardu min! — diris Gandalfo.

Grinĉjo rigardis al li rekte en la okulojn. La sorĉisto kroĉis momente lian rigardon en silento. Tiam lia vizaĝo iĝis pli milda, kaj spureto de rideto aperis. Li metis sian manon malpreme sur la kapon de Grinĉjo.

— En ordo! — li diris. — Diru nenion pli! Vi ne difektiĝis. En viaj okuloj mankas mensogemo laŭ mia antaŭtimo. Sed ne longe li parolis al vi. Stultulo, sed honesta stultulo vi restas, Peregrino Tjuko. Uloj pli saĝaj farus eventuale pli maltrafe en tia krizo. Sed atentu jenon! Vin savis, kaj ankaŭ ĉiujn viajn amikojn, favora sorto, kiel oni ĝin nomas. Vi ne povas kalkuli pri tio duafoje. Se li demandus al vi ĝuste tie kaj tiam, preskaŭ certe vi dirus ĉion el viaj scioj, pereigante nin ĉiujn. Sed li tro avidis. Li ne volis nur informojn: li volis vin rapide, tiel ke li povu trakti vin malrapide en la Malhela Turego. Ne tremegu! Se vi enmiksiĝis en la aferojn de sorĉistoj, vi devas esti preta pripensi tiajn aferojn. Sed ek! Mi pardonas vin. Estu konsolita! La aferoj ne elfalis tiel malbone, kiel eblis.

Li levis Grinĉjon milde kaj reportis lin al lia lito. Gaja sekvis, kaj sidiĝis apude.

— Kuŝu tie kaj ripozu, se vi povas, Grinĉjo! — diris Gandalfo. — Fidu min. Se vi denove sentos juki viajn manplatojn, sciigu min! Tiaj aferoj estas kuraceblaj. Sed ĉiuokaze, kara hobito, ne metu denove pecon da roko sub mian kubuton! Nun mi lasos vin du kune dum kelka tempo.

Tion dirinte Gandalfo reiris al la aliaj, kiuj plu staradis apud la ortanka ŝtono en ĝena meditado.

— Danĝero venis nokte, kiam malplej atendita, — li diris. — Ni apenaŭ eskapis!

— Kiel fartas la hobito Grinĉjo? — demandis Aragorno.

— Al mi ŝajnas, ke ĉio jam estos en ordo, — respondis Gandalfo. — Ne longe li estis tenata, kaj hobitoj posedas mirindan kapablon refortiĝi. La memoro, aŭ ties hororo, verŝajne velkos rapide. Eble tro rapide. Ĉu vi, Aragorno, prenu la ortankan ŝtonon por gardi? Ĝi estas tasko danĝera.

— Ja danĝera, sed ne al ĉiuj, — diris Aragorno. — Ekzistas iu, kiu rajtas pretendi ĝin. Ĉar tiu certe estas la palantiro de Ortanko el la trezorejo de Elendilo, tien metita de la reĝoj de Gondoro. Jam proksimiĝis mia horo. Mi prenos ĝin.

Gandalfo rigardis Aragornon kaj poste, surprizante la aliajn, levis la kovritan ŝtonon kaj riverencis ĝin prezentante.

— Ricevu ĝin, mastro! — li diris, — kiel garantiaĵon pri aliaj aferoj redonotaj. Sed se mi rajtas konsili al vi pri uzado de via propraĵo, ne uzu ĝin — ankoraŭ! Estu singarda!

— Ĉu mi agis haste aŭ malsingarde, atendante kaj prepariĝante dum tiom da longaj jaroj? — demandis Aragorno.

— Neniam ĝis nun. Do ne stumblu ĉe la vojfino, — respondis Gandalfo. — Sed almenaŭ tenu sekreta tiun ĉi aĵon. Vi kaj ĉiuj aliaj, kiuj staras ĉi tie! Antaŭ ĉio la hobito Peregrino ne sciu kie ĝi estas lokita. La mishumoro eble trafos lin denove. Ĉar ve! li mantuŝis kaj enrigardis ĝin, kio devis neniam okazi. Li devis ne tuŝi ĝin en Isengardo, kaj tie mi devis pli rapidi. Sed mia menso direktiĝis al Sarumano, kaj mi divenis la naturon de la ŝtono tro malfrue. Nur nun mi certiĝis pri ĝi.

— Jes, ne povas esti dubo, — diris Aragorno. — Finfine ni konas la ligon inter Isengardo kaj Mordoro, kaj kiel tiu funkciis. Multo estas klarigita.

— Strangajn potencojn havas niaj malamikoj, kaj strangajn malfortaĵojn! — diris Teodeno. — Sed delonge estas dirite: “ofte miso difektas mison”.

— Tio multfoje estis spertita, — diris Gandalfo. — Sed ĉi-foje ni estis strange bonŝancaj. Eble min savis de granda eraro tiu ĉi hobito. Mi pripensis, ĉu mi mem esploru tiun ŝtonon por eltrovi ties utilojn. Se mi farus tion, mi mem estus rivelita al li. Mi ne pretas por tia defio, se entute mi iam pretos. Sed eĉ se mi trovus la forton por min eligi, estus katastrofe, se li vidus min jam nun, ĝis venos la horo, kiam sekreteco ne plu helpos.

— Jam venis tiu horo laŭ mia opinio, — diris Aragorno.

— Ne ankoraŭ, — diris Gandalfo. — Restas mallonga periodo de dubo, kiun ni devas utiligi. Klare la Malamiko supozis, ke la ŝtono estas en Ortanko. Kial ne? Kaj ke sekve la hobito estas kaptito tie, devigita enrigardi la vitron, turmentate de Sarumano. Tiu malhela menso certe jam pleniĝis de la voĉo kaj vizaĝo de la hobito bonanticipe: eble necesos sufiĉe da tempo antaŭ ol li konstatos sian eraron. Ni devas kapti tiun tempon. Ni tro malhastis. Ni devas formoviĝi. La ĉirkaŭaĵo de Isengardo ne plu estas loko por restado. Mi tuj rajdos antaŭen kun Peregrino Tjuko. Estos por li pli bone ol kuŝi en la mallumo, dum aliaj dormas.

— Mi retenos Eomeron kaj dek rajdistojn, — diris la reĝo. — Ili rajdos kun mi matene. La ceteraj povos akompani Aragornon kaj rajdi tiel frue, kiel plaĉos al ili.

— Laŭ via plaĉo, — diris Gandalfo. — Sed hastu kiel eble plej rapide al la ŝirmo de la montetoj, al la Profundaĵo de Helmo!


Tiumomente kovris ilin ombro. La hela lunlumo ŝajnis abrupte forigita. Kelkaj rajdistoj ekkriis kaj kaŭris, tenante la brakojn super la kapoj, kvazaŭ por flankenturni baton de supre: blinda timego kaj morteca malvarmo inundis ilin. Kaŭrante ili rigardis supren. Grandega flugila figuro trapasis la lunon kvazaŭ nigra nubo. Ĝi giris kaj iris norden, flugante pli rapide ol ajna vento de Mez-Tero. Antaŭ ĝi la steloj velkis. Ĝi estis jam for.

Ili stariĝis rigidaj kiel ŝtonoj. Gandalfo rigardadis supren, kun la brakoj etenditaj suben malloze, la manoj pugnigitaj.

— Nazgulo! — li kriis. — Kuriero de Mordoro. La ŝtormo venas. La nazguloj jam trapasis la Grandan Riveron! Rajdu, rajdu! Ne atendu la tagiĝon! La rapiduloj ne atendu la lantulojn! Rajdu!

Li forsaltis, vokante Ombrofakson dum li kuris. Aragorno sekvis lin. Veninte al Grinĉjo, Gandalfo levis lin en brakojn.

— Vi akompanos min ĉi-foje, — li diris. — Ombrofakso montros al vi, kiel ĝi scias galopi. — Poste li kuris al sia dormloko. Ombrofakso jam staris tie. Ĵetinte la etan sakon, kiu estis lia sola pakaĵo, sur la ŝultrojn, la sorĉisto sursaltis la dorson de la ĉevalo. Aragorno levis Grinĉjon kaj metis lin en la brakumon de Gandalfo, volvitan per mantelo kaj lankovrilo.

— Adiaŭ! Sekvu rapide! — kriis Gandalfo. — Ek, Ombrofakso! La granda ĉevalo suprenĵetis la kapon. Ĝia flua vosto tikegis en la lunlumo. Poste ĝi saltis antaŭen, repuŝante la teron, kaj foriris kvazaŭ la norda vento el la montaro.


— Jen bela ripozplena nokto! — diris Gaja al Aragorno. — Iuj ĝuas bonŝancon mirindan. Tiu ne volis dormi, kaj li deziris rajdi kun Gandalfo. Kaj jen li iras! Anstataŭ esti ŝtonigita mem por eterne stari ĉi tie kiel avertilo.

— Se vi la unua levus la ortankan ŝtonon, sed ne li, kiel estus nun? — diris Aragorno. — Vi eble farus pli malbone. Kiu scias? Sed nun vi ŝancas akompani min, mi timas. Senprokraste. Iru pretiĝi kaj kunportu ĉion postlasitan de Grinĉjo. Rapide!


Trans la ebenaĵon rapidegis Ombrofakso, bezonante nek urĝon nek gvidon. Pasis malpli ol unu horo, kaj ili alvenis la Trapasejojn de Iseno kaj transiris ilin. La Monto de la Rajdistoj kaj ties fridaj lancoj kuŝis grizaj malantaŭ ili.

Grinĉjo plifortiĝis. Li sentis sin varma, sed la vento sur lia vizaĝo estis akra kaj freŝiga. Li estis kun Gandalfo. La hororo de la ŝtono kaj de la hida ombro antaŭ la luno velkis, aferoj postlasitaj en la montaj nebuletoj aŭ en pasema sonĝo. Li profunde enspiris.

— Mi ne sciis, ke vi rajdas sensele, Gandalfo, — li diris. — Nek selon nek bridon vi havas!

— Mi ne rajdas elfe krom sur Ombrofakso, — diris Gandalfo. — Sed Ombrofakso rifuzas jungaĵon. Oni ne rajdas Ombrofakson: ĝi volonte portas vin, aŭ ne portas. Se ĝi volas, tio sufiĉas. Tiam estas ĝia tasko certigi, ke vi restas sur ĝia dorso, krom se vi elsaltas en la aeron.

— Kiel rapide ĝi iras? — demandis Grinĉjo. — Rapide laŭ la trablovo, sed tre senperturbe. Kaj kiom malpezaj estas ĝiaj hufobatoj!

— Ĝi kuras nun tiel rapide, kiel kapablas la ĉevalo plej rapida galopi, — respondis Gandalfo, — sed tio ne estas rapida laŭ ĝia kriterio. La tereno iom supreniras ĉi tie, kaj estas pli malglata ol estis aliflanke de l’ rivero. Sed vidu, kiel la Blankaj Montoj proksimiĝas sub la steloj! Jen estas la Trihirnaj montopintoj kvazaŭ nigraj lancoj. Postnelonge ni alvenos la disiĝajn vojojn kaj atingos la Profundan Kavaĵon, kie okazis la batalo antaŭ du noktoj.

Grinĉjo denove silentis kelkan tempon. Li aŭdis Gandalfon kanti al si, murmurantan mallongajn rimfragmentojn en multaj lingvoj, dum pasis sub ili la mejloj. Finfine la sorĉisto komencis kanton, kies vortojn la hobito komprenis: kelkaj versoj venis klare al liaj oreloj malgraŭ la siblado de la vento:

Altaj ŝipoj, altaj reĝoj,

tri-trioblo kvanta,

kion portis el la lando

trans la mar’ fluanta?

Sep stelojn, sep ŝtonojn,

kaj unu arbon blankan.

— Kion vi recitas, Gandalfo? — demandis Grinĉjo.

— Mi nur ripetis mense kelkajn el la Sciorimoj, — respondis la sorĉisto. — Hobitoj supozeble forgesis ilin, eĉ tiujn, kiujn ili neniam konis.

— Ne, ne tute, — diris Grinĉjo. — Kaj ni havas multajn proprajn, kiuj eble ne interesus vin. Sed mi neniam aŭdis tiun ĉi. Pri kio temas: la sep steloj kaj sep ŝtonoj?

— Pri la palantiroj de la antikvaj reĝoj, — diris Gandalfo.

— Kaj kio ili estas?

— La nomo signifas tio, kio rigardas malproksimen. La ortanka ŝtono estis unu el ili.

— Do ĝin ne kreis, ne kreis... — Grinĉjo hezitis, — la Malamiko, ĉu?

— Ne, — diris Gandalfo. — Ankaŭ ne Sarumano. Ĝi superas lian arton kaj ankaŭ tiun de Saŭrono. La palantiroj devenas el ekster Okcidentio, el Eldamaro. Noldoroj kreis ilin. Mem Feanoro eble ellaboris ilin antaŭ tiom longe, ke la tempo ne estas mezurebla per jaroj. Sed ekzistas nenio, kion ne povas Saŭrono misuzi. Ve al Sarumano! Tio pereigis lin, kiel mi nun perceptas. Danĝeraj al ni ĉiuj estas la verkoj de arto pli profunda ol ni mem posedas. Tamen estas li, kiu devas akcepti la kulpigon. Stultulo! kiu tenis ĝin sekreta por sia propra profito. Neniun vorton li iam ajn diris pri ĝi al iu ajn el la Konsilio. Ne estis konate al ni, ke iu el la palantiroj eskapis el la ruinoj de Gondoro. Ekster la Konsilio oni eĉ ne memoris inter elfoj aŭ homoj, ke tiaj aĵoj iam ekzistis, krom nur en la Sciorimoj, konservitaj inter la popolo de Aragorno.

— Riel ilin utiligis la antikvaj homoj? — demandis Grinĉjo, ĝoja kaj mirigata, ĉar li ricevas respondojn al tiom da demandoj, kaj scivolanta, kiom longe tio daŭros.

— Por vidi malproksimen, kaj por pense komunikiĝi unu kun alia. Tiel ili longe konservis kaj unuigis la regnon Gondoro. Ili starigis ŝtonojn en Minaso Anor kaj en Minaso Itil, kaj en Ortanko en la cirklo de Isengardo. La ĉefo kaj mastro de tiuj estis sub la Kupolo de Steloj en Osgiliado antaŭ ties ruiniĝo. La aliaj estis tre fore. Malmultaj nun scias kie, ĉar neniu rimo tion diras. Sed en la domo de Elrondo oni rakontas, ke ili estis en Anuminaso, Amono Sul, kaj la ŝtono de Elendilo estis sur la Turmontetoj, kiuj frontas al Mitlondo en la Ljuna Golfo, kie kuŝas la grizaj ŝipoj.

» Ĉiu palantiro parolis al ĉiuj aliaj, sed en Osgiliado oni povis trarigardi ĉiujn samtempe. Nun evidentiĝis, ke ĉar Ortanko kontraŭstaris la ŝtormojn de la tempo, sekve nur la palantiro de tiu turego restis. Sed sola ĝi povis nenion fari krom vidigi etajn bildojn pri aferoj malproksimaj kaj tagoj antaŭlongaj. Tio sendube estis tre utila al Sarumano, sed ŝajnas, ke li ne estis kontenta. Pli kaj pli malproksimen li rigardis ĝis lia rigardo trafis Baraduron. Tiam li estis kroĉita.

» Kiu scias, kie nun kuŝas ĉiuj aliaj ŝtonoj, frakasitaj, subterigitaj aŭ profunde dronigitaj? Sed almenaŭ unu Saŭrono verŝajne havigis al si kaj regis por siaj celoj. Mi konjektas ke tiu estas la Itila ŝtono, ĉar li antaŭlonge kaptis Minason Itil kaj igis ĝin loko misa: Minaso Morgul ĝi fariĝis.

» Estas jam facile diveni, kiel rapide la vaganta okulo de Sarumano estis kroĉita kaj retenita; kaj kiel ekde tiam li estas persvadita de fore, kaj timigita kiam persvado ne sufiĉis. La mordinto mordita, akcipitro sub krifo de aglo, araneo en ŝtala araneaĵo! Kiom longe, mi scivolas, li estas devigita veni ofte al sia vitraĵo por inspektado kaj instrukciado, kaj la ortanka ŝtono tiel kliniĝis al Baraduro, ke se iu, krom fortega volo, nun enrigardas ĝin, ĝi portas ties menson kaj vidkapablon tien rapide? Kaj kiel ĝi tiras al si! Ĉu mi ne spertis tion? Eĉ nun mia koro deziras provi per ĝi mian volforton por konstati, ĉu mi povus forkapti ĝin de li kaj turni ĝin laŭ mia volo: por rigardi trans la larĝajn marojn da akvo kaj da tempo al Tiriono la Bela, kaj percepti la neimageblajn manojn kaj menson de Feanoro kaj ties laborantoj, dum floris la Blanka kaj la Ora Arboj! Gandalfo suspiris kaj silentiĝis.

— Mi domaĝas, ke mi ne sciis anticipe ĉion ĉi, — diris Grinĉjo. — Mi tute ne konceptis tion, kion mi faris.

— Ho jes, vi konceptis, — diris Gandalfo. — Vi sciis, ke vi agas mise kaj stulte; kaj tion vi diris al vi, kvankam vi ne aŭskultis. Mi ne sciigis al vi pli frue ĉion ĉi, ĉar nur per meditado pri la okazintaĵoj mi fine ekkomprenis, ĝuste dum ni rajdis kune. Sed se mi parolus pli frue, tio ne malpliigus vian deziron, nek igus ĝin pli rezistema. Male! Ne, instruas plej trafe la mano bruligita. Post tio la konsilo pri fajro iras rekte ĝis la koro.

— Vere, — diris Grinĉjo. — Se ĉiuj sep ŝtonoj estus dismetitaj nun antaŭ mi, mi fermus miajn okulojn kaj enpoŝigus miajn manojn.

— Bone! — diris Gandalfo. — Tion mi esperis.

— Sed mi ŝatus scii... — Grinĉjo komencis.

— Indulgon! — kriis Gandalfo. — Se liverado de informoj estu la kuracilo de via scivolemo, mi pasigos la ceteron de miaj tagoj respondante al vi. Kion pli vi volas scii?

— La nomojn de ĉiuj steloj kaj de ĉio vivanta, kaj la tutan historion de Mez-Tero kaj Super-Ĉielo kaj la Disigantaj Maroj, — ridis Grinĉjo. — Kompreneble! Kion malpli? Sed mi ne hastemas ĉi-nokte. Ĉi-momente mi scivolis nur pri la nigra ombro. Mi aŭdis vin krii: “Kuriero de Mordoro”. Kio estis tio? Kion ĝi povus fari ĉe Isengardo?

— Tiu estis Nigra Rajdanto flugilhava, nazgulo. Ĝi povus forkapti vin al la Malhela Turego.

— Sed ĝi ne venis pro mi, ĉu? — hezitis Grinĉjo. — Mi volas scii, ĝi ne sciis, ke mi...

— Kompreneble ne, — diris Gandalfo. — Temas pri ducent leŭgoj aŭ pli en rekta flugo de Baraduro ĝis Ortanko, kaj eĉ nazgulo bezonas kelkajn horojn por flugi de unu al la alia. Sed Sarumano certe enrigardis la ŝtonon post la orka invado, kaj pli el liaj sekretaj pensoj, mi ne dubas, estas legita, ol li intencis. Kuriero estas sendita por konstati, kion li faras. Kaj post tio, kio okazis hodiaŭ nokte, venos alia, ŝajnas al mi, kaj rapide. Do Sarumanon atingos la fina premo de la ŝraŭbtenilo, en kiun li metis sian manon. Li ne havas kaptiton sendeblan. Li ne havas ŝtonon per kiu vidi, kaj ne povas respondi al la alvoko. Saŭrono nur kredos, ke li forkaŝas la kaptiton kaj rifuzas utiligi la ŝtonon. Ne helpos Sarumanon sciigi la veron al la kuriero. Kvankam Isengardo estas ruinigita, tamen li plu restas sekura en Ortanko. Do ĉu li volas aŭ ne, li ŝajnos ribelulo. Tamen li rifuzis nin ĝuste por eviti tion! Kion li faros en tia problemo, mi ne scias. Li ankoraŭ kapablas, miaopinie, dum en Ortanko, rezisti la naŭ Rajdantojn. Li eble provos tion fari. Li eble provos kapti la nazgulon aŭ almenaŭ mortigi la aĵon, sur kiu li nun rajdas en la aero. Tiuokaze Rohano gardu siajn ĉevalojn! Sed mi ne scias, kiel tio elfalos, ĉu bone aŭ malbone por ni. Povos esti ke la projektoj de la Malamiko estos konfuzitaj, aŭ malhelpataj de lia kolero kontraŭ Sarumano. Povos esti, ke li ekscios, ke mi estis tie kaj staris sur la ŝtuparo de Ortanko kun hobitoj ĉevoste. Aŭ li ekscios, ke la heredanto de Elendilo estas viva kaj staris apud mi. Se Vermlangon ne trompis la rohanaj armoj, li rekonos Aragornon kaj la titolon, kiun tiu pretendas. Tion mi plej timas. Kaj sekve ni fuĝas ne for el danĝero, sed en danĝeron pli grandan. Ĉiu paŝo de Ombrofakso proksimigas vin al la Lando de Ombro, Peregrino Tjuko.

Grinĉjo nenion respondis, sed kaptis sian mantelon, kvazaŭ trafus lin subita frosto. Griza tereno pasis sub ili.

— Vidu jam! — diris Gandalfo. — La ŭestfaldaj valoj malfermiĝas antaŭ ni. Ĉi tie ni revenas al la vojo orienten. Tiu malhela ombro estas la enirejo de la Profundaĵo de Helmo. Tiuvoje kuŝas Aglarondo kaj la Ekbrilaj Kavernoj. Pri ili ne demandu min. Demandu Gimlion, se vi renkontiĝos denove, kaj la unuan fojon vi eble ricevos respondon pli longan ol vi deziras. Vi ne vidos mem la kavernojn ĉi-vojaĝe. Baldaŭ ili longe malantaŭos.

— Mi pensis, ke vi intencas halti ĉe la Profundaĵo de Helmo! — diris Grinĉjo. — Kien vi do iros?

— Al Minaso Tirit, antaŭ ol la militŝtormoj ĉirkaŭos ĝin.

— Ho! Kaj kiom malproksima estas tio?

— Leŭgoj post leŭgoj, — respondis Gandalfo. — Trioble pli malproksime ol la loĝejoj de reĝo Teodeno, kaj tiuj situas pli ol cent mejlojn oriente de ĉi tie, laŭ la flugvojo de la kurieroj de Mordoro. Ombrofakso devos kuri laŭ vojo pli longa. Kiu pruviĝos pli rapida?

» Ni rajdos nun ĝis tagiĝo, kaj tio estos nur post kelkaj horoj. Tiam eĉ Ombrofakso devos ripozi, en iu kavaĵo sur la montetoj: ĉe Edoraso, mi esperas. Dormu, se vi povas! Vi eble vidos la unuan ekbrilon de aŭroro sur la ora tegmento de la domo de Eorlo. Kaj du tagojn poste vi vidos la purpuran ombron de Monto Mindoluino kaj la murojn de la turego de Denetoro, blankaj en la mateno.

» Jam ek, Ombrofakso! Kuru, bravkora, kuru tiel, kiel vi neniam antaŭe kuris! Nun ni alvenas la terenon, kie vi naskiĝis, kaj ĉiun ŝtonon vi konas. Kuru jam! En rapideco estas espero!

Ombrofakso suprenĵetegis la kapon kaj henis laŭte, kvazaŭ trumpeto vokus ĝin al batalo. Poste ĝi saltis antaŭen. Flagroj bloviĝis de liaj piedoj; nokto ĝin preterhastis.

Dum li malrapide endormiĝis, Grinĉjo spertis strangan senton: li kaj Gandalfo estis ŝtone senmovaj, sidantaj sur statuo de kuranta ĉevalo, dum la mondo forruliĝis sub liaj piedoj kun forta bruo de vento.

Загрузка...