1. Golfo de Ljuno
2. Grizaj Havenoj
3. La Provinco
4. Malnova Arbaro
5. Veterverto
6. Rivendelo
7. Pordo de Morio
8. Isengardo
9. Iridaj Kampoj
10. Lorieno
11. Dol Gulduro
12. Minaso Tirit
13. Minaso Morgul
14. Breĉo de Rohano
Sam levis sin dolorplene de sur la tero. Momente li scivolis, kie li estas, kaj poste revenis al li la tutaj mizero kaj senespero. Li estis en la profunda malhelo antaŭ la suba enirejo de la orka fortikaĵo; ties latuna pordo estis fermita. Verŝajne li falis senkonscia, kiam li ĵetis sin kontraŭ ĝin; sed kiom longe li kuŝis tie, li ne sciis. Tiam li estis arda, senespera kaj furioza; nun lin tremigis la malvarmo. Li ŝteliris al la pordo kaj premis al ĝi sian orelon.
Forinterne li povis aŭdi mallaŭte la voĉojn de orkoj bruegantaj, sed baldaŭ ili ĉesis aŭ forpasis el aŭdodistanco, kaj ĉio silentiĝis. Lia kapo doloris, kaj liaj okuloj vidis fantomajn lumojn en la malhelo, sed li baraktis por sin ordigi kaj pensi. Estis ĉiuokaze klare, ke mankas espero pri eniro al la orka fortikaĵo tra tiu pordo; li eble atendus tie dum tagoj antaŭ ol ĝi estus malfermita, kaj atendado ne eblis: la tempo estis terure valora. Li jam ne plu dubis pri sia devo: li devos savi sian mastron aŭ perei klopodante.
— La pereo pli probablas, kaj ĉiuokaze estos pli facila, — li diris serioze al si, dum li eningigis Pikilon kaj forturnis sin de la latuna pordo. Li malrapide palpserĉis vojon en la mallumo tra la tunelo, ne riskante uzi la elfan lumon; kaj dumire li provis kunligi la okazaĵojn post kiam Frodo kaj li forlasis la krucvojon. Li scivolis, kioma horo estas. Ie inter unu tago kaj alia, li supozis, sed eĉ pri la tagoj li jam perdis la kalkulon. Li estis en malluma lando, kie la tagoj de la mondo ŝajnis forgesitaj, kaj kie ankaŭ ĉiuj enirintoj estis forgesataj.
— Mi scivolas, ĉu ili entute pensas pri ni, — li diris, — kaj kio okazas al ili ĉiuj tie fore. — Li gestis malprecize per sia mano en la aero; sed li fakte nun frontis suden, revenante al la tunelo de Ŝeloba, ne okcidenten. Fore okcidente en la mondo proksimiĝis la tagmezo de la dek-kvara tago de marto laŭ la Provinca kalkulo, kaj ĝuste nun Aragorno rekondukis el Pelargiro la nigran ŝiparon, kaj Gaja rajdis kun la rohananoj tra la Ŝtonfurgona Valo, dum en Minaso Tirit flamoj leviĝis kaj Grinĉjo vidis la frenezecon plifortiĝi en la okuloj de Denetoro. Tamen inter ĉiuj zorgoj kaj timoj la pensoj de iliaj amikoj konstante direktiĝis al Frodo kaj Sam. Ili ne estis forgesitaj. Sed ili estis fore ekster la helpatingo, kaj neniu penso povis havigi helpon al Samsaĝo, filo de Hamfasto. Li estis tutege sola.
Li revenis finfine al la ŝtona pordo de la orka koridoro, kaj plu ne kapablis trovi la klinkon aŭ riglilon, kiu fermtenis ĝin, li kiel antaŭe transgrimpis ĝin kaj falis malkrude al la tero. Poste li vojis kaŝeme al la elirejo de la tunelo de Ŝeloba, kie la ĉifonoj de ŝia granda araneaĵo daŭre disbloviĝis kaj ŝanceliĝis en la malvarma aero. Ĉar malvarma ĝi ŝajnis al Sam post la fetora mallumo malantaŭe; sed ties spiro refreŝigis lin. Li ŝteliris singarde eksteren.
Ĉio estis misaŭgure kvieta. La lumo ne pli fortis ol tiu de krepusko je fino de malhela tago. La vastaj vaporoj, kiuj leviĝis en Mordoro kaj fluis okcidenten, pasis malalte super lia kapo, granda konfuzaĵo el nuboj kaj fumo, jam denove prilumata per malvigle ruĝa ardo.
Sam rigardis supren al la orka turego, kaj subite tra ties mallarĝaj fenestroj lumoj gapis eksteren kvazaŭ ruĝaj okuletoj. Li scivolis, ĉu ili estas iaspeca signalo. Lia timo pri la orkoj, provizore forgesita pro lia kolero kaj lia senesperiĝo, nun revenis. Laŭ lia supozo nur unu proceduro eblis al li: pluiri kaj trovi la ĉefpordon de la terura turego, sed liaj genuoj sentiĝis feblaj, kaj li konstatis, ke li tremas. Tirante suben siajn okulojn de la turego kaj la kornoj de la fendaĵo antaŭ li, li obeigis siajn malvolontajn piedojn, kaj malrapide, plenstreĉe aŭskultante, gapante en densajn ombrojn de la apudvojaj rokegoj, li postsekvis siajn paŝojn, preter la loko, kie Frodo falis kaj daŭre la odoraĉo de Ŝeloba postrestis, kaj poste supren plu, ĝis li staris denove en la fendego mem, kie li surmetis la Ringon kaj vidis pasi la trupon de Ŝagrato.
Tie li haltis kaj sidiĝis. Provizore li ne plu povis peli sin antaŭen. Li sentis, ke post kiam li pasos la verton de la pasejo kaj faros unu paŝon vere suben al la lando Mordoro, tiu paŝo estos nerevokebla. Li neniam povus reveni. Sen klara celo li elprenis la Ringon kaj denove surmetis ĝin. Li tuj spertis la ŝarĝegon de ĝia pezo, kaj sentis freŝe, sed jam pli forte kaj urĝe ol iam, la malicon de la Mordora Okulo, serĉanta, klopodanta trapiki la ombrojn, kiujn ĝi kreis sindefende, sed kiuj nun malhelpis ĝin dum ĝia maltrankvilo kaj dubemo.
Kiel antaŭe Sam konstatis, ke lia aŭdkapablo akriĝis, sed laŭ lia vido la ĉi-mondaj aferoj ŝajnis maldensaj kaj malprecizaj. La rokmuroj de la vojo estis palaj, kvazaŭ vidataj tra nebuleto, sed ankoraŭ li aŭdis fore la bobeladon de Ŝeloba en ties mizero; akre, klare kaj tre proksime tio ŝajnis, li aŭdis kriojn kaj interfrapon de metalo. Li saltstariĝis, kaj premis sin al la apudvoja muro. Lin ĝojigis la Ringo, ĉar jen estis alia trupo da orkoj marŝanta. Aŭ tiel li unue supozis. Tiam subite li konstatis, ke ne estas tiel, lia aŭdado trompis lin: la orkaj krioj venis el la turego, kies plej alta korno estis nun rekte super li, maldekstre de la fendego.
Sam horortremis kaj klopodis devigi sin moviĝi. Klare estis iu fimagio. Eble malgraŭ ĉiuj ordonoj la krueleco de la orkoj superregis ilin, kaj ili turmentas Frodon, aŭ eĉ sovaĝe dishakas lin. Li aŭskultis; kaj al li venis ekbrilo de espero. Ne multe dubeblis: okazas luktado en la turego, la orkoj evidente batalas inter si, Ŝagrato kaj Gorbago venis al interbatiĝo. Malgraŭ malforto de la espero alportita de lia konjekto, ĝi sufiĉis por vigligi lin. Eble troviĝis eta ebleco. Lia amo al Frodo leviĝis super ĉiujn aliajn pensojn, kaj forgesinte sian danĝeron li kriis laŭte:
— Mi venas, sinjoro Frodo!
Li kuris antaŭen ĝis la verto de la suprenira pado kaj transiris ĝin. Tuj la vojo turniĝis maldekstren kaj plonĝis krute suben. Sam jam transiris en Mordoron.
Li demetis la Ringon, motivita eble per iu profunda antaŭvido de danĝero, kvankam interne li pensis nur, ke li deziras vidi pli klare.
— Prefere rigardi la plej malbonan, — li murmuris. — Ne utilas ĉirkaŭstumbli en nebulo!
Malmola kaj kruela kaj amara estis la lando, kiun trafis lia rigardo. Antaŭ liaj piedoj la plejalta firsto de Efelo Duad apike subiris laŭ grandaj klifoj en malluman kavon, aliflanke de kiu leviĝis alia firsto, malpli alta, kies randon noĉis kaj zigzagis rokoj dentaĉsimilaj, kiuj elstaris nigre kontraŭ la ruĝa lumo malantaŭa: tio estis la morna Morgajo, la interna ringo de la bariloj de la lando. Malproksime poste, sed preskaŭ rekte antaŭe, trans larĝa lago da mallumo punktita je etaj fajroj, vidiĝis granda brulardo; kaj de ĝi leviĝis laŭ enormaj kolonoj kirliĝa fumo, bistre ruĝa ĉe la radikoj, supre nigra, kie ĝi mergiĝis kun la ondeganta baldakeno, kiu tegmente kovris la tutan malbenitan landon.
Sam estis rigardanta Orodruinon, la Fajromonton. Ĉiam denove la fornoj malproksimaj sub ĝia cindra konuso ardiĝis kaj kun grandaj ŝveliĝoj kaj pulsadoj elverŝis riverojn da fandita rokaĵo el abismoj en ĝiaj flankoj. Iuj fluis flamante al Baraduro tra enormaj kaneloj; iuj serpentumis sur la ŝtonozan ebenaĵon, ĝis ili malvarmiĝis kaj kuŝis kvazaŭ torditaj drakformoj vomitaj el la turmentita tero. En ĝuste tia naskturmenta horo Sam ekvidis la Monton de Sorto, kaj ties lumo, barita per la alta ekrano de Efelo Duad disde tiuj, kiuj grimpis la vojon el la okcidento, nun ekflagris sur la nudaj rokfacoj, tiel ke ili ŝajnis saturiĝi je sango.
En tiu terura lumo Sam staris konsternite, ĉar nun, rigardante maldekstren, li povis vidi la turegon de Cirito Ungol en ties tuta forto. La korno, kiun li vidis de la alia flanko, estis nur ties plej supra tureto. Ĝia orienta faco baŭmis laŭ tri grandaj ŝtupoj desur breto en la monta muro fore sube; ĝia dorso estis turnita al klifego malantaŭe, de kiu ĝi elstaris je pintaj bastionoj, unu super alia, malgrandiĝantaj dum la supreniro, kun krutaj flankoj el lerta masonaĵo, kiu frontis nord-orienten kaj sud-orienten. Super la plej malalta ŝtupo, je ducent futoj sub la loko, kie Sam nun staris, troviĝis muro krenela, kiu enfermis mallarĝan korteton. Ties pordo, je la pli proksima sud-orienta flanko, malfermiĝis al larĝa vojo, kies ekstera randmuro laŭiris eĝon de krutegaĵo, ĝis ĝi deviis suden kaj serpentumis suben en la mallumon por aliĝi al la vojo venanta tra la Morgula Pasejo. Poste ĝi daŭris tra segildenta fendo en Morgajo eksteren al la valo de Gorgoroto kaj plu al Baraduro. La mallarĝa supra vojeto, kie staris Sam, saltis rapide suben por renkontiĝi kun la ĉefvojo sub la brovumantaj muroj proksime al la turega pordego.
Rigardante ĝin Sam subite komprenis, preskaŭ ŝokite, ke tiu ĉi fortikaĵo estis konstruita ne por bari eksterajn malamikojn, sed por reteni ilin interne. Ĝi estis efektive laboraĵo de Gondoro antaŭ longege, orienta antaŭposteno de la defendaĵoj de Itilio, kreita kiam post la Lasta Alianco la homoj el Okcidentio gardis la misan landon de Saŭrono, kie ankoraŭ kaŝiĝis liaj kreaĵoj. Sed simile al Narĥosto kaj Karĥosto, la Turegoj de la Dentoj, ankaŭ ĉi tie la vigilado malsukcesis, kaj perfido transdonis la turegon al la Mastro de la Ringofantomoj, kaj jam dum multaj jaroj ĝi estis okupata de misuloj. Post la reveno al Mordoro Saŭrono trovis ĝin utila; ĉar li havis malmultajn servistojn, sed multajn timigitajn sklavojn, kaj daŭre ĝia celo estis kiel pratempe malhelpi eskapon el Mordoro. Tamen se malamikoj aŭdacus provi la sekretan eniron al tiu lando, tiam ĝi estus ankaŭ lasta sendorma gardo kontraŭ iuj, kiuj eble preterpasus la vigiladon de Morgulo kaj Ŝeloba.
Tro klare Sam vidis kiel senespere estus, se li kaŝe descendus sub tiuj multokulaj muroj por pasi la gardatan pordon. Kaj eĉ se li farus tion, li ne povus longe iri laŭ la gardata vojo; eĉ la nigraj ombroj, profunde kuŝantaj ekster atingo de la ruĝa ardo, ne longe ŝirmus lin de la noktokulaj orkoj. Sed kvankam tiu vojo estus senespera, lia tasko jam pli malbonis: ne eviti kaj eskapi la pordon, sed eniri tra ĝi, senakompane.
Lia penso turniĝis al la Ringo, sed tie konsolo mankis, ĉeestis nur timego kaj danĝero. Tuj post kiam li ekvidis en la foro la brulantan Monton de Sorto, li konstatis ŝanĝiĝon en sia ŝarĝo. Dum ĝi proksimiĝis al la fornegoj, kie en la fundoj de la tempo ĝi estis formita kaj forĝita, la potenco de la Ringo kreskis, kaj ĝi fariĝis pli danĝera, neregebla krom per iu fortega volo. Dum Sam staris tie, kvankam la Ringon li ne havis surfingre, kaj ĝi pendis sur sia ĉeno ĉirkaŭ lia kolo, li sentis sin pligrandigita, kvazaŭ li estus vestita en enorma distordita ombro de si mem, vasta kaj misaŭgura minaco haltigita sur la muroj de Mordoro. Li sentis, ke de tiam li havas nur du elekteblojn: rifuzi la Ringon, kvankam ĝi turmentus lin; aŭ pretendi ĝin kaj defii la Potencon sidantan en ĝia malhela fortikaĵo post la valo de ombroj. Jam la Ringo tentis lin, mordante liajn volon kaj racion. Nekredeblaj fantaziaĵoj leviĝis en lia menso; kaj li vidis Samsaĝon la Fortan, Heroon de la Epoko, paŝeganta kun flamanta glavo tra la sombriĝa lando, kaj armeojn entuziasme kuniĝantaj laŭ lia alvoko, kiam li marŝis por renversi Baraduron. Kaj poste ĉiuj nuboj forruliĝis, kaj blanka suno leviĝis, kaj pro lia ordono la valo de Gorgoroto estiĝis ĝardeno de floroj kaj arboj kaj naskis fruktojn. Necesis nur ke li surfingrigu la Ringon kaj pretendu ĝin por si, kaj ĉi ĉio povus okazi.
En tiu horo tenta, ĝuste la amo al la mastro plej helpis lin plu esti firma; sed ankaŭ en lia fundo vivis ankoraŭ nevenkite lia ordinara hobita sagaco: li sciis en la kora kerno, ke li ne sufiĉe grandas por toleri tian ŝarĝon, eĉ se tiaj vizioj ne estus nura trompo por perfidi lin. Unu ĝardeneto de libera ĝardenisto estis lia tuta bezono kaj rajto, ne ĝardeno ŝvelinta al regno; la propraj manoj uzotaj, ne la manoj de aliuloj ordonotaj.
— Kaj ĉiuokaze nur truko estas ĉi tiuj ideoj, — li diris al si. — Li ekvidos min kaj senkuraĝigos min, antaŭ ol mi povos eĉ ekkrii. Li ekvidos min sufiĉe rapide, se mi surmetos la Ringon nun, en Mordoro. Nu, jen mia tuta konkludo: la aferoj ŝajnas tiel senesperaj kiel frosto en printempo. Ĝuste kiam nevidebleco estus vere utila, la Ringon mi ne povas uzi! Kaj se mi iam sukcesos pluiri, ĝi estos nenio alia ol trenaĵo kaj ŝarĝo ĉiupaŝe. Do, kion mi faru?
Li ne vere dubis. Li sciis, ke li devos subeniri al la pordego kaj ne plu prokrasti. Skuinte la ŝultrojn, kvazaŭ por forskui la ombron kaj forigi la fantomojn, li komencis malrapide subiri. Je ĉiu paŝo li ŝajnis plietiĝi. Li ne multe progresis ĝis li jam reŝrumpis al tre malgranda kaj timigita hobito. Li nun preterpasis sub la muroj mem de la turego, kaj la krioj kaj sonoj de batalado estis aŭdeblaj al liaj senhelpaj oreloj. Ĉi-momente la bruo ŝajnis veni el la korto malantaŭ la ekstera muro.
Sam estis proksimume duonvoje laŭ la pado, kiam el la malhela enirejo en la ruĝan ardon enkuris du orkoj. Ili ne turniĝis liadirekten. Ili celis la ĉefvojon; sed dum la kurado ili stumblis kaj falis teren kaj kuŝis senmove. Sam vidis neniujn sagojn, sed li supozis, ke la orkoj estas pafitaj de aliaj sur la remparo aŭ kaŝitaj en la ombro de la pordego. Li pluiris, premiĝante al la muro maldekstre. Unu suprenrigardo konvinkis lin, ke ne eblas ĝin grimpi. La masonaĵo leviĝis tridek futojn, sen fendeto aŭ breto, al superpendaj tavoloj similaj al renversitaj ŝtupoj. La pordo estis la sola vojo.
Li ŝteliris pluen; kaj dumire li scivolis, kiom da orkoj loĝas en la turego kun Ŝagrato, kaj kiom havas Gorbago, kaj pri kio ili kverelas, se tia estas la afero. La trupo de Ŝagrato pli frue ŝajnis ĉirkaŭ kvardeko, kaj tiu de Gorbago pli ol duoble tioma; sed kompreneble la patrolo de Ŝagrato estis nur parto de lia garnizono. Preskaŭ certe ili kverelis pri Frodo kaj la rabaĵo. Momente Sam haltis, ĉar subite la aferoj ŝajnis al li klaraj, preskaŭ kvazaŭ li vidus ilin propraokule. La kiraso mitrila! Kompreneble Frodo ĝin portas, kaj certe ili trovis ĝin. Kaj laŭ tio, kion Sam aŭdis, Gorbago certe avidas ĝin. Sed la ordonoj el la Malhela Turego estis tiutempe la sola protektaĵo de Frodo, kaj se oni ignorus ilin, Frodo povus esti iam ajn mortigita.
— Ek al, mizera pigrulo! — Sam kriis al si. — Nun tempas agi!
Li elingigis Pikilon kaj kuris al la malfermita pordo. Sed ĝuste kiam li estis enironta sub la arkaĵegon li spertis ŝokon: li kvazaŭ karambolus kun ia araneaĵo simila al tiu de Ŝeloba, sed nevidebla. Neniun obstaklon li povis vidi, sed io tro fortika kontraŭ plenumo de lia volo baris al li la vojon. Li ĉirkaŭrigardis, kaj tiam en la ombro de la pordego li vidis la Du Gardantojn.
Ili similis figuregojn sidantaj sur tronoj. Ĉiu el ili havis po tri ligitaj korpoj, kaj po tri kapoj frontantaj eksteren, internen kaj trans la enirejon. La kapoj havis vizaĝojn vulturajn, kaj sur iliaj genuegoj kuŝis krifsimilaj manoj. Ili ŝajnis ĉizitaj el grandaj ŝtonblokoj, nemoveblaj, kaj tamen ili konsciis: iu terura spirito de fia vigileco loĝis en ili. Ili rekonas malamikojn. Ĉu videbla, ĉu nevidebla, neniu povis preteri nerimarkite. Ili malpermesus lian eniron aŭ eskapon.
Hardante sian volon Sam denove puŝis sin antaŭen kaj haltis abrupte, ŝanceliĝante kvazaŭ pro bato al liaj brusto kaj kapo. Poste, multe riskante, ĉar nenion alian fareblan li povis elpensi, responde al subita penso veninta al li, li malrapide eligis la flakoneton de Galadriela kaj alte tenis ĝin. Ĝia blanka lumo rapide viviĝis, kaj la ombroj sub la malhela arkaĵo fuĝis. La monstraj Gardantoj sidis tie fridaj kaj senmovaj, rivelitaj laŭ sia tuta hida formo. Momente Sam ekvidis brileton en la nigraj ŝtonoj de iliaj okuloj, kies malico mem timigis lin; sed malrapide li sentis ilian volon ŝanceliĝi kaj diseriĝi en timon.
Li pretersaltis ilin; sed ĝuste dum li faris tion, reŝovante la flakoneton en sian sinon, li konsciis klare, kvazaŭ ŝtala stango klakfermiĝus malantaŭ li, ke ilia vigileco renoviĝis. Kaj el tiuj fiaj kapoj eliĝis alta akra krio, kiu eĥis en la baŭmaj muroj antaŭ li. Forsupre, kvazaŭ responda signalo, raŭka sonorilo sonigis unuopan baton.
— Jen farite! — diris Sam. — Mi sonorigis ĉe la dompordo! Nu, venu jam, iu ajn! Diru al komandanto Ŝagrato, ke la granda elfa batalisto vizitas, ankaŭ kun sia elfa glavo!
Aŭdiĝis neniu respondo. Sam paŝis antaŭen. Pikilo briletis blue en lia mano. La korto kuŝis en profunda ombro, sed li vidis, ke sur la pavimo estis dissternitaj multaj kadavroj. Ĝuste antaŭ liaj piedoj estis du orkaj arkpafistoj kun ponardoj en la dorsoj. Poste kuŝis multaj aliaj: iuj unuope, morthakitaj aŭ pafitaj; aliaj duope, ankoraŭ kroĉantaj unu la alian, mortigitaj dum la pika lukto mem, strangolantaj, mordantaj. La ŝtonoj estis glitige kovritaj de malhela sango.
Sam rimarkis du livreojn, unu signitan je la Ruĝa Okulo, la alian je luno misformita laŭ hidega vizaĝo de la morto, sed li ne haltis por rigardi de pli proksime. Trans la korto, pordego sube de l’ turego estis duone malfermita, kaj trairis ruĝa lumo: granda orko kuŝis morta sur la sojlo. Sam transsaltis la kadavron kaj eniris; kaj poste li ĉirkaŭgapis ne sciante kion fari.
Larĝa kaj eĥanta koridoro direktiĝis malantaŭen de la pordo al la montoflanko. Ĝin malhele lumigis torĉoj flagrantaj en krampoj sur la muroj, sed ĝia fora ekstremo perdiĝis en sombro. Multaj pordoj kaj trairejoj estis videblaj ambaŭflanke sporadaj; sed ĝi estis malplena escepte de du-tri pliaj kadavroj dissternitaj sur la planko. Pro tio, kion li aŭdis en la parolo inter la du trupestroj, Sam sciis, ke la morta aŭ viva Frodo plej verŝajne troviĝas en ĉambro alte en la turo tre supre; sed li eble devus serĉi dum tuta tago antaŭ ol trovi la vojon.
— Ĝi proksimas la malantaŭon, laŭ mia konjekto, — murmuris Sam. — La tuta turego supreniras kvazaŭ malantaŭen. Kaj ĉiuokaze mi prefere sekvu jenajn lumojn.
Li antaŭeniris laŭ la koridoro, sed jam malrapide, ĉiupaŝe malpli volonte. Teruro komencis denove kroĉi lin. Aŭdiĝis neniu sono krom la batado de liaj piedoj, kiu ŝajnis kreski al eĥanta bruo, kiel la frapado de manegoj sur la ŝtonoj. La kadavroj, la malpleno, la humidaj nigraj muroj kiuj en la torĉa lumo ŝajnis guti sangon, la timo pri subita morto embuskanta en iu pordejo aŭ ombro; kaj malantaŭ lia tuta menso la atendata gvata malicaĵo ĉe la pordego: ĉio ĉi estis preskaŭ pli ol li povis devigi sin fronti. Lukto estis al li pli bonvena — kontraŭ ne tro multaj malamikoj samtempe — ol tiu ĉi hida kovanta necerteco. Li devigis sin pensi pri Frodo kuŝanta ligite aŭ dolorante aŭ mortinte ie en tiu timiga loko. Li pluiris.
Li jam pasis ekster la torĉlumon, preskaŭ ĝis granda arkaĵa pordo fine de la koridoro, la interna flanko de la suba pordo, laŭ lia prava konjekto, kiam aŭdiĝis de supre tre alte terura sufokiĝa kriĉo. Li haltis abrupte. Poste li aŭdis proksimiĝantajn piedojn. Iu kuris hastege malsupren laŭ eĥanta ŝtuparo super lia kapo.
Lia volo tro malfortis kaj malrapidis por malhelpi lian manon. Ĝi tiris la ĉeneton kaj kaptis la Ringon. Sed Sam ankoraŭ ne surfingrigis ĝin; ĉar ĝuste kiam li premis ĝin al sia brusto, venis suben klakanta orko. Elsaltinte tra senluma trairejo dekstre, li alkuris. Li estis for ne pli ol ses paŝojn, kiam, levante sian kapon, li ekvidis Samon; kaj Sam povis aŭdi lian anhelan spiradon kaj vidi la furiozon en liaj sangostriaj okuloj. Konsternite li haltis abrupte. Ĉar tio, kion li vidis, ne estis eta timigita hobito provanta teni firme la glavon: li vidis grandan silentan figuron, mantelitan per griza ombro, baŭmantan antaŭ la ŝanceliĝaj malantaŭaj lumoj; per unu mano ĝi tenis glavon kies lumo mem estis forte doloriga, per la alia ĝi kroĉis sian bruston, sed tenis kaŝite iun sennoman minacon de potenco kaj destino.
Momente la orko kaŭris, kaj poste kun hida timojelpo li turniĝis kaj refuĝis tien, de kie li venis. Neniam estis iu hundo pli kuraĝigita, kiam ĝia malamiko forkuris, ol Sam pro tiu neatendita fuĝo. Kun krio li postkuris.
— Jes! La elfa batalisto estas libera! — Li kriis.— Mi venas. Nur montru al mi la vojon supren, aŭ mi senhaŭtigos vin!
Sed la orko estis sur propra tereno, vigla kaj bone nutrita. Sam estis fremdulo, malsata kaj lacega. La ŝtuparo estis alta kaj kruta kaj serpentuma. La spiro de Sam komencis anheliĝi. La orko baldaŭ malaperis, kaj nun nur feble aŭdiĝis la frapado de liaj piedoj, dum li pluiris supren. De tempo al tempo li eligis krion, kaj ties eĥo trakuris la murojn. Sed iom post iom ties tuta bruo formortis.
Sam plandis plu. Li sentis, ke li estas sur la ĝusta vojo, kaj lia animstato jam sufiĉe fortiĝis. Li forŝovis la Ringon kaj striktigis sian zonon.
— Nu, nu! — li diris. — Se ĉiuj simile malŝatos min kaj mian Pikilon, tio ĉi eble finiĝos pli bone ol mi esperis. Kaj ĉiuokaze ŝajnas, ke Ŝagrato, Gorbago kaj kompanio preskaŭ elfaris mian taskon. Krom tiu timigita rateto, neniu restas vivanta en tiu ĉi loko mi ja kredas!
Kaj tion dirinte li haltis, abrupte bremsita, kvazaŭ li frapus sian kapon kontraŭ la ŝtonan muron. La plena signifo de tio, kion li diris, trafis lin kvazaŭ bato. Neniu restas vivanta! Kies estis tiu terura sufokiĝa kriĉo?
— Frodo, Frodo! Mastro! — li kriis duonsingulte. — Se ili jam mortigis vin, kion mi faru? Nu, mi venas finfine, al la supraĵo mem, por vidi ĉion videndan.
Li daŭre supreniris. Estis senlume, escepte de okazaj torĉoj flagrantaj ĉe vojturniĝoj aŭ apud iuj trairejoj, kiuj kondukis en la pli altajn etaĝojn de la turego. Sam provis kalkuli la ŝtupojn, sed post ducento li perdis orientiĝon. Li nun movis sin kviete; ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas voĉojn parolantajn ankoraŭ iom supre. Pli ol unu rato restis viva, ŝajne.
Tute subite, kiam li jam supozis neebla pluan elpumpon de spiro aŭ kurbigon de la genuoj, la ŝtuparo finiĝis. Li staris senmova. La voĉoj estis nun laŭtaj kaj proksimaj. Sam ĉirkaŭrigardis. Li ja grimpis ĝis la plata tegmento de la tria kaj plej alta ŝtupo de la turego: malfermita spaco, larĝa je ĉirkaŭ dudek paŝoj, kun malalta parapeto. Tie la ŝtuparon kovris eta kupolita ĉambro en la mezo de la tegmento, kun malalta pordo frontanta orienten kaj okcidenten. Oriente Sam povis vidi la ebenaĵon de Mordoro vasta kaj malhela sube, kaj la brulantajn montojn en la foro. Freŝa perturbego ŝvelis en ĝiaj profundaj putoj, kaj la fajroriveroj flamis tiel feroce, ke eĉ je tia multmejla distanco lumo heligis la tursupron per ruĝa ardo. Okcidente la vidon baris la bazo de l’ granda turo, kiu staris ĉe la malantaŭo de tiu ĉi supera korto kaj altigis sian kornon super la kreston de la ĉirkaŭantaj montetoj. Lumo ekbrilis en mallarĝa fenestro. Ĝia pordo staris apenaŭ dek paŝojn de kie troviĝis Sam. Ĝi estis malfermita sed senluma, kaj tuj el ĝia ombro venis la voĉoj.
Komence Sam ne aŭskultis; li faris unu paŝon tra la orienta pordo kaj ĉirkaŭrigardis. Li tuj vidis, ke ĉi tie supre la luktado estis plej feroca. La tuta korto estis ŝtopita de mortaj orkoj, de ties forhakitaj kapoj kaj membroj. Tiu loko fetoris je morto. Kolera murmurego sekvata de bato kaj krio igis lin retrosalti en kaŝejon. Leviĝis kolere voĉo orka, kaj li tuj rekonis ĝin, raŭkan, brutan, fridan. Parolis Ŝagrato, la komandanto de la turego.
— Vi ne iros denove, ĉu vi diras? Estu malbenita, Snago, aĉa vermeto! Se vi supozas min tiel vundita, ke vi povas sendanĝere malobei min, vi eraras. Venu ĉi tien, kaj mi elpremos viajn okulojn, kiel mi faris al Radbugo ĝuste nun. Kaj kiam venos novuloj, mi pritraktos vin: mi sendos vin al Ŝeloba.
— Tiuj ne venos, almenaŭ ne antaŭ via morto, — respondis Snago malafable. — Mi jam dufoje diris al vi, ke la porkoj de Gorbago atingis la pordegon la unuaj, kaj neniu el la niaj sukcesis eliri. Lagdufo kaj Muzgaŝo trakuris, sed ili estas pafitaj. Mi tion vidis tra fenestro, mi diras al vi. Kaj ili estis la lastaj.
— Do devos iri vi. Ĉiuokaze mi devas resti ĉi tie. Sed mi estas vundita. La Nigraj ŝaktoj prenu tiun fian ribelinton Gorbagon! — La voĉo de Ŝagrato deviis al listo de finomoj kaj sakroj. — Mi donis al li pli ol mi ricevis, sed li ponardis min, tiu fekulo, antaŭ ol mi sufokis lin. Vi devas iri, aŭ mi voros vin. Informo devas atingi Lugburzon, aŭ ni ambaŭ trafos en la Nigrajn ŝaktojn. Jes, ankaŭ vi. Vi ne eskapos per kaŝiĝo ĉi tie.
— Mi ne descendos denove tiujn ŝtuparojn, — graŭlis Snago, — ĉu vi estas estro aŭ ne. Ne! For la manoj de via tranĉilo, aŭ mi sendos sagon en vian ventraĉon. Vi ne longe restos estro, post kiam oni aŭdos pri tiuj okazaĵoj. Mi batalis por la turego kontraŭ tiuj fetoraj morgulratoj, sed belan fatrason faris vi, du estroj, kverelante pri la rabaĵo.
— Jam sufiĉe de vi, — mordminacis Ŝagrato. — Al mi estis ordonite. Komencis tion ĝuste Gorbago, provante ŝtelaĉi tiun beletan ĉemizon.
— Nu, vi kuspis lin, estante tiel arogante ordonema; Kaj li ĉiuokaze havis pli da sagaco ol vi. Li sciigis vin pli ol unufoje, ke la plej danĝera el tiuj spionoj daŭre liberas, sed vi ne volis aŭskulti. Kaj ankaŭ nun vi ne volas aŭskulti. Gorbago pravis, mi diras al vi. Apudas granda batalisto, unu el tiuj sangmanaj elfoj, aŭ unu el la fiaj tarkoj[11]. Li venas ĉi tien, mi diras al vi. Vi aŭdis la sonorilon. Li preterpasis la Gardistojn, kaj tio estas plenumo tarka. Li troviĝas sur la ŝtuparo. Kaj ĝis li forlasos ĝin, mi ne iros suben. Eĉ se vi estus nazgulo, mi ne konsentus.
— Do, jen la afero, ĉu? — kriis Ŝagrato.— Vi tion faros, aŭ vi tion ne faros, ĉu? Kaj kiam li ja venos, vi fuĝos kaj forlasos min, ĉu? Ne, vi tion ne faros! Pli frue mi aperigos ruĝajn vermtruojn en via ventro.
Tra la tura pordo la pli malgranda orko venis fuĝante. Malantaŭ li venis Ŝagrato, orko pli granda kun la longaj brakoj, kiuj, dum li kuris kaŭre, atingis la teron. Sed unu brako pendis malrigida kaj ŝajnis esti sanganta; la alia kroĉis nigran pakaĵegon. En la arda ruĝo Sam, kaŭranta malantaŭ la ŝtupara pordo, ekvidis fivizaĝon pasantan: ĝi estis striita kvazaŭ per ŝiraj krifoj kaj sangoŝmirita; bavo gutis de ĝiaj elstaraj dentegoj; la buŝo mordminacis bestece.
Kiom povis vidi Sam, Ŝagrato persekutis Snagon ĉirkaŭ la tegmenton, ĝis kaŭrante kaj evitante lin la pli malgranda orko kun jelpo rekuris en la tureton kaj malaperis. Tiam Ŝagrato haltis. Tra la orienta pordo Sam povis vidi lin apud la parapeto, anhelantan dum lia maldekstra krifaro feble kroĉiĝis kaj malkroĉiĝis. Li surterigis la pakaĵegon kaj per la dekstra krifaro eltiris longan ruĝan ponardon kaj kraĉis sur ĝin. Irinte al la parapeto li kliniĝis transen, rigardante suben al la ekstera korto fore. Dufoje li kriis, sed neniu respondo aŭdiĝis.
Subite, dum Ŝagrato kliniĝis sur la parapeto dorse al la tegmentosupro, Sam vidis mirigite, ke unu el la diskuŝaj kadavroj moviĝas. Li rampis. Li etendis krifaron kaj kaptis la pakaĵon. Li ŝanceliĝe stariĝis. En la alia mano li tenis larĝklingan lancon kun mallonga rompita tenilo. Li pretis por pika puŝo. Sed ĝuste tiumomente siblo eskapis tra liaj dentoj, eksplodo dolora aŭ malama. Serpente rapide Ŝagrato glitis flanken, tordiĝe turnis sin, kaj per sia ponardo trapikis la gorĝon de sia malamiko.
— Jen al vi, Gorbago! — li kriis. — Ĉu ne tute mortinta? Nu, mi jam kompletigos mian taskon. — Li saltis al la falinta korpo, kaj furioze piedfrapis kaj stamfis ĝin, kliniĝante de tempo al tempo por piki kaj tranĉi ĝin per sia ponardo. Fine kontentigite, li ĵetis malantaŭen sian kapon kaj eligis hidan gargaran krion de triumfo. Poste li lekis sian tranĉilon, kaj metis ĝin inter la dentojn, kaj enmaniginte la pakaĵon li salte kuris al la pli proksima pordo de la ŝtuparejo.
Al Sam mankis tempo por pripensado. Li eble povis elgliti tra la alia pordo, sed apenaŭ nevidate; kaj li ne longe povus kaŝludi kun tiu hida orko. Li faris tion, kio probable estis la plej prudenta faro. Kriante li elsaltis renkonte al Ŝagrato. Li jam ne tenis la Ringon, sed ĝi estis tie, potenco kaŝita, kaŭra minaco al la sklavoj de Mordoro; kaj en lia mano estis Pikilo, kaj ties lumo trafis la okulojn de l’ orko kvazaŭ ekbrilo de kruelaj steloj en la teruraj elflandoj, sonĝo pri kiu signifis malvarman timon al ĉiuj liarasanoj. Kaj Ŝagrato ne povis samtempe lukti kaj tenadi sian trezoron. Li haltis, graŭlante, nudigante siajn dentegojn. Tiam ankoraŭfoje, orkmaniere, li saltis flanken, kaj kiam Sam alsaltis li utiligis la pakaĵegon samtempe kiel ŝildon kaj armilon kaj puŝis ĝin al la vizaĝo de sia kontraŭulo. Sam ŝanceliĝis, kaj antaŭ ol li povis ekvilibriĝi, Ŝagrato preterpafiĝis kaj malsupreniris la ŝtuparon.
Sam postkuris lin sakrante, sed li ne iris tre longe. Baldaŭ la penso pri Frodo revenis al li, kaj li memoris, ke la alia orko reiris en la tureton. Jen alia terura elekto, kaj mankis al li tempo por pripensi ĝin. Se Ŝagrato eskapus, li baldaŭ trovus helpon kaj revenus. Sed se Sam persekutus lin, la alia orko eble plenumus iun hidan faron tie supre. Kaj ĉiuokaze Sam eble maltrafus Ŝagraton aŭ estus mortigita de li. Li turnis sin rapide kaj rekuris supren.
— Denove malprave, mi supozas, — li suspiris. — Sed mia tasko estas unue supreniri al la altejo, kio ajn okazos poste.
Forsube Ŝagrato iris saltante tra la ŝtuparo kaj eksteren sur la korton kaj tra la pordego, kroĉante sian valoran ŝarĝon. Se Sam povus vidi lin kaj scius la doloron, alportotan de lia eskapo, li eble senkuraĝiĝus. Sed nun lia menso estis komplete direktita al la lasta etapo de la serĉo. Li venis singarde al la tura pordo kaj trapaŝis. Ĝi malfermiĝis al mallumo. Sed baldaŭ liaj gapaj okuloj konstatis malhelan lumeton dekstre. Tiu venis tra malfermaĵo, kiu kondukis al alia ŝtuparo, senluma kaj mallarĝa: ĝi ŝajne iris serpentume supren en la tureto laŭ la interno de ties ronda ekstera muro. Ekbriletis torĉo de ie supre.
Mallaŭte Sam komencis grimpi. Li venis al la ekbraĝa torĉo, fiksita super pordo maldekstre frontanta al fenestra fendeto, kiu elrigardis okcidenten: unu el la ruĝaj okuloj, kiujn li kaj Frodo vidis desube apud la elirejo de l’ tunelo. Rapide Sam pasis la pordon kaj hastis al la dua etaĝo, ĉiumomente timante esti atakata kaj senti sufokajn fingrojn kapti lian gorĝon de malantaŭe. Li venis poste al fenestro frontanta orienten kaj alia torĉo super la pordo al koridoro tra la mezo de la tureto. La pordo estis aperta, la koridoro mallumis escepte de la ekbrilo de la torĉo kaj la ruĝa ardo de ekstere filtriĝanta tra la fenestra fendeto. Sed tie la ŝtuparo ĉesis kaj ne plu supreniris. Sam ŝteliris en la koridoron. Ambaŭflanke troviĝis po malalta pordo; ambaŭ estis fermitaj kaj ŝlositaj. Neniu sono entute aŭdiĝis.
— Sakvojo, — murmuris Sam, — kaj tio post mia longa grimpado! Tio ĉi ne povas esti la supro de la turo. Sed nun kion mi povos fari?
Li reiris al la pli malalta etaĝo kaj provis la pordon. Ĝi rifuzis moviĝi. Li denove suprenkuris, kaj ŝvito komencis flueti sur lia vizaĝo. Li sentis, ke ĉiu minuto valoras, sed unu post alia ili forpasis; kaj li povis fari nenion. Li ne plu zorgis pri Ŝagrato aŭ Snago aŭ iu ajn alia orko iam naskita. Li sopiris nur sian mastron, unu ekvidon de ties vizaĝo aŭ unu tuŝon de ties mano.
Finfine, lacega kaj sentanta sin fine venkita, li sidiĝis sur ŝtupo sub la nivelo de la koridora planko kaj klinis sian kapon sur siajn manojn. Estis kviete, hide kviete. La torĉo, kiu jam ĉe lia alveno brulis malalte, sputetis kaj estingiĝis; kaj li sentis la mallumon kovri lin tajdece. Kaj tiam mallaŭte, je sia propra surprizo, tie en la vana fino de lia longa vojaĝo kaj lia malĝojo, motivite de nekonebla penso en la koro, Sam komencis kanti.
Lia voĉo sonis maldensa kaj tremeta en la malvarma senluma turo: la voĉo de hobito forlasita kaj laca, kiun neniu aŭskultanta orko povus iel ajn erare supozi klara kanto de elfa princo. Li murmuris malnovajn infanecajn melodiojn el la Provinco kaj fragmentojn de l’ rimaĵoj de sinjoro Bilbo, kiuj venis al lia menso kvazaŭ pasemaj ekvidoj de la lando de lia hejmo. Kaj subite leviĝis en li nova forto, kaj lia voĉo sonoris, dum vortoj propraj venis nevokite, konvenaj al la simpla melodio.
En okcident’ la suno vojas
printempe, floroj plantas,
burĝonas arboj, akvoj rojas,
la gajaj fringoj kantas.
Aŭ eble noktas klarĉiele,
kaj portas fagoj franĝaj
la elfajn stelojn blankjuvele
inter la haroj brancaj.
Kvankam mi venis al vojfino,
al nigra entombigo
malantaŭ tura fortkulmino,
malantaŭ mont-apiko,
la suno super ombroj riĉas
kaj steloj ĉiam laŭas:
ne diras mi, ke l’ tag’ finiĝas,
nek stelojn adiaŭas.
— Post ĉiuj turoj fortaj, altaj, — li rekomencis, kaj poste li abrupte silentiĝis. Li pensis, ke li aŭdis respondi al li mallaŭtegan voĉon. Sed nun li povis aŭdi nenion. Jes, li aŭdis ion, sed ne voĉon. Paŝoj proksimiĝis. Nun pordo estis kviete malfermata en la koridoro supre; la ĉarniroj grincis. Sam kaŭris aŭskultante. La pordo fermiĝis kun obtuza bato; kaj poste kriiĝis mordminaca orkvoĉo.
— Ho la! Vi tie supre, sterkeja rato! Ĉesigu la pepadon aŭ mi venos pritrakti vin. Ĉu vi aŭdas?
Neniu respondis.
— Bone, — graŭlis Snago. — Sed mi ĉiuokaze venos rigardi vin kaj konstatos pri kio vi okupiĝas.
La ĉarniroj denove grincis, kaj Sam, nun gvatante trans angulon de la koridora sojlo, vidis lumflagron en aperta pordejo, kaj la malklaran figuron de venanta orko. Li ŝajnis porti eskalon. Subite la klarigo aŭroris en Sam: la plej supra ĉambro estis alirebla tra klappordo en la koridora tegmento. Snago ŝovis la eskalon supren, stabiligis ĝin, kaj poste grimpis ekster vidatingon. Sam aŭdis la retiron de riglilo. Poste li aŭdis la hidan voĉon denove:
— Kuŝu kviete vi, aŭ vi pagos tion! Vi ne disponas longan tempon por vivi trankvile, mi konjektas; sed se vi ne volas, ke la amuziĝo komenciĝu jam nun, tenu fermita la faŭkon, komprenite? Jen memorigilo al vi! — Aŭdiĝis sono simila al vipkrako.
Je tio kolerego ekflamis en la koro de Sam furioziĝe. Li saltstariĝis, kuris kaj grimpis katece la eskalon. Lia kapo eliĝis meze de la planko de granda ronda ĉambro. Ruĝa lanterno pendis de la plafono; la okcidenta fenestrofendeto estis alta kaj senluma. Io kuŝis sur la planko apud la muro sub la fenestro, sed super ĝi diskruris nigra orkfiguro. Tiu duafoje levis vipon, sed la bato neniam falis.
Kun krio Sam saltis trans la plankon kun Pikilo en la mano. La orko ĉirkaŭturniĝis, sed antaŭ ol li povis manovri Sam fortranĉis la vipmanon de lia brako. Hurlante pro doloro kaj timo la furioza orko impetis kapantaŭe kontraŭ lin. La posta bato de Sam larĝe maltrafis, kaj malekvilibre li falis malantaŭen, kroĉante la orkon dum tiu stumblis transe. Antaŭ ol li povis stariĝi, li aŭdis krion kaj falbaton. La orko en sovaĝa hasto karambolis kun la eskala supro kaj trafalis la apertan klappordon. Sam ne plu pensis pri li kaj kuris al la figuro kuntirita sur la planko. Tiu estis Frodo.
Li estis nuda, kuŝanta kvazaŭ sveninte sur amaso da malpuraj ĉifonoj: lia brako estis ŝovita supren, gardante la kapon, kaj sur lia flanko etendiĝis malbela vipcikatro.
— Frodo! Sinjoro Frodo, mia kara! — kriis Sam, dum larmoj preskaŭ blindigis lin. — Jen Sam, mi venis! — Li duonlevis sian mastron kaj premis lin al sia brusto. Frodo malfermis la okulojn.
— Ĉu mi plu sonĝas? — li murmuris. — Sed la aliaj sonĝoj estis hororaj.
— Vi tute ne sonĝas, mastro, — diris Sam. — Estas reale. Estas mi. Mi venis.
— Mi apenaŭ povas kredi, — diris Frodo, kroĉante lin. — Troviĝis orko kun vipo, kaj poste ĝi fariĝas Sam! Do mi fakte ne sonĝis, kiam mi aŭdis tiun kantadon sube, kaj mi provis respondi? Ĉu tiu estis vi?
— Vere jes, sinjoro Frodo. Mi preskaŭ rezignis pri espero. Mi ne povis trovi vin.
— Nu, vi jam trovis, Sam, kara Sam, — diris Frodo, kaj li kliniĝis en la mildaj brakoj de Sam, fermante siajn okulojn, kiel infano ripozanta kiam noktaj timoj estas forpelitaj de iu amata voĉo aŭ mano.
Sam sentis, ke li povus sidi tiel en feliĉo senfina; sed ne estis permesate. Ne sufiĉis trovi la mastron, li devis ankoraŭ provi lin savi. Li kisis la frunton de Frodo.
— Ek! Vekiĝu, sinjoro Frodo! — li diris, klopodante soni tiel gaja, kiel li estis, kiam li malfermis la kurtenojn ĉe Bag-Endo en somera mateno.
Frodo suspiris kaj rektigis sin.
— Kie ni estas? Kiel mi venis ĉi tien?
— Ne restas tempo por rakontoj, ĝis ni estos aliloke, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Sed ni estas en la supro de tiu turego, kiun vidis vi kaj mi defore apud la tunelo, antaŭ ol la orkoj kaptis vin. Antaŭ kiom da tempo estis tio, mi ne scias. Pli ol tago, mi supozas.
— Ĉu nur tiom? — diris Frodo. — Tio ŝajnas semajnoj. Vi devos rakonti al mi la tuton, se ni havos eblecon. Io frapis min, ĉu ne? Kaj mi falis en mallumon kaj fiajn sonĝojn, kaj vekiĝis kaj trovis, ke vekiĝo pli malbonas. Orkoj ĉirkaŭis min ĉie. Mi opinias, ke ili ĵus ĉesis verŝi iun aĉan bruligan trinkaĵon tra mia gorĝo. Mia kapo klariĝis, sed mi doloris kaj lacis. Ili senigis min je ĉio; kaj poste venis du brutegoj kaj pridemandis min, pridemandis min ĝis mi pensis freneziĝi, starante super mi, ĝojaĉante, fingrumante siajn tranĉilojn. Mi neniam forgesos tiujn krifarojn kaj okulojn.
— Vi ne forgesos, se vi priparolos ilin, sinjoro Frodo, — diris Sam.
— Kaj se vi ne volas revidi ilin, ju pli baldaŭ ni ekiros des pli bone. Ĉu vi kapablas marŝi?
— Jes, mi kapablas marŝi, — diris Frodo, malrapide stariĝante. — Mi ne estas vundita, Sam. Nur mi sentas min tre laca, kaj doloras ĉi tie.
— Li metis sian manon al la kolo super la maldekstra ŝultro. Li stariĝis, kaj al Sam ŝajnis kvazaŭ li estus vestita en flamo: lia nuda haŭto skarlatis pro la lumo de la lanterno supre. Dufoje li trapasis la plankon.
— Jam pli bone! — li diris, kun iomete leviĝanta animstato. — Mi ne aŭdacis moviĝi, kiam oni lasis min sola, aŭ venis unu el la gardantoj. Ĝis komenciĝis la kriado kaj batalado. La du brutegoj: ili kverelis, ŝajnas al mi. Pri mi kaj miaj posedaĵoj. Mi kuŝis ĉi tie terurite. Kaj poste ĉio morte silentiĝis, kaj tio estis eĉ pli malbona.
— Jes, ili kverelis, verŝajne, — diris Sam. — Certe estis du centoj da kreitaĉoj en tiu loko. Iom tro multe por Sam Vato, kiel oni povus diri. Sed ili plenumis mem la tutan mortigadon. Tio estas feliĉa, sed ĝi tro longas por prikantado, ĝis ni estos for de tie ĉi. Nu, kio estas farota? Vi ne povos promenadi en la Nigra Lando en nenio krom via haŭto, sinjoro Frodo.
— Ili forprenis ĉion, Sam, — diris Frodo. — Ĉion, kion mi havis. Ĉu vi komprenas? Ĉion! — Li kaŭris denove sur la planko kun la klinita kapo, kiam la propraj vortoj rivelis al li la kompletecon de la katastrofo, kaj malespero inundis lin. — La komisio malsukcesis, Sam. Eĉ se ni eliros el ĉi tie, ni ne povos eskapi. Nur elfoj kapablos eskapi. Foren, foren el Mez-Tero, fore malproksimen trans la maron. Se eĉ ĝi estas sufiĉe larĝa por bari la Ombron.
— Ne, ne ĉion, sinjoro Frodo. Kaj ĝi ne malsukcesis, ankoraŭ ne. Prenis ĝin mi, sinjoro Frodo, pardonpete. Kaj mi tenis ĝin sekura. Ĝi pendas nun sur mia kolo, kaj terura ŝarĝo ĝi estas cetere. — Sam palpserĉis la Ringon kaj ties ĉeneton. — Sed supozeble vi devas nun repreni ĝin. — Kiam nun venis la momento, Sam malvolontis transdoni la Ringon kaj per ĝi denove ŝarĝi la mastron.
— ĉu vi havas ĝin? — anhelis Frodo. — Vi havas ĝin ĉi tie, ĉu? Sam, vi estas mirindulo! — Subite kaj strange lia tono ŝanĝiĝis. — Donu ĝin al mi! — li kriis, stariĝante, etendante sian treman manon.
— Tuj redonu ĝin al mi! Vi ne rajtas havi ĝin!
— En ordo, sinjoro Frodo, — diris Sam, iom konsternite. — Jen ĝi!
— Malrapide li eltiris la Ringon kaj pasigis la ĉeneton trans sian kapon. — Sed vi estas nun en Mordoro, sinjoro, kaj kiam vi eliros vi vidos la Fajran Monton kaj tiel plu. Vi trovos la Ringon jam tre danĝera kaj malfacile portebla. Se la tasko estas tro malfacila, mi eble povus dividi ĝin, ĉu?
— Ne, ne! — kriis Frodo, kaptante la Ringon kaj ĉeneton el la manoj de Sam. — Ne, tion vi ne faros, ŝtelinto! — Li anhelis, fiksrigardante Samon per la okuloj larĝaj pro timo kaj malamikeco. Tiam subite, tenante la Ringon en unu mano pugnigita, li staris konsternite. Nebuleto ŝajnis foriĝi de sur liaj okuloj, kaj li pasigis manon sur sia doloranta frunto. La hida vizio ŝajnis al li tiom reala, ĉar li estis ankoraŭ duone perpleksigita pro vundiĝo kaj timo. Sam antaŭ liaj okuloj estis refariĝinta orko, gapaĉanta kaj palpanta lian trezoron, fia kreito kun la avidaj okuloj kaj bavanta buŝo. Sed jam la vizio forpasis. Jen estis Sam genuanta antaŭ li, kun la dolortordita vizaĝo, kvazaŭ li estus kore trapikita; larmoj ekfluis el liaj okuloj.
— Ho Sam! — kriis Frodo. — Kion mi diris? Kion mi faris? Pardonu min! Post ĉio, kion vi faris. Jen la horora potenco de la Ringo. Mi volus, ke ĝi neniam, neniam estus trovita. Sed ne atentu min, Sam. La ŝarĝon mi devos porti ĝis la fino. Tio ne estas ŝanĝebla. Vi ne povas interveni inter mi kaj ĉi tiu sorto.
— En ordo, sinjoro Frodo, — diris Sam, viŝante manike siajn okulojn. — Mi komprenas. Sed mi povos ankoraŭ helpi, ĉu ne? Mi devas elirigi vin el ĉi tiu loko. Tuj, ĉu ne? Sed unue vi bezonas vestaĵojn kaj ekipaĵon, kaj poste iom da nutraĵo. Plej facile estos pri la vestaĵoj. Ĉar ni estas en Mordoro, prefere ni vestu nin mordormaniere; kaj ĉiuokaze elektebleco mankas. Necesos esti orka por vi, sinjoro Frodo, bedaŭrinde. Kaj ankaŭ por mi. Se ni iros kune, prefere ni akordu. Nun volvu vin per tiu ĉi!
Sam malagrafis sian grizan mantelon kaj ĵetis ĝin sur la ŝultrojn de Frodo. Poste, demetinte sian tornistron, li kuŝigis ĝin sur la plankon. Li elingigis Pikilon. Flagro apenaŭ vidiĝis sur ĝia klingo.
— Mi forgesis pri ĉi tiu, sinjoro Frodo, — li diris. — Ne, ne ĉion ili akiris! Vi pruntedonis al mi Pikilon, se vi memoras, kaj la vitraĵon de l’ Damo. Mi ankoraŭ havas ilin ambaŭ. Sed pruntedonu ilin al mi iomete pli longe, sinjoro Frodo. Mi devas iri por vidi, kio estas trovebla. Restu ĉi tie. Iom ĉirkaŭmarŝu kaj malrigidigu la krurojn. Mi ne longe forestos. Ne necesos iri tre malproksimen.
— Estu singarda, Sam! — diris Frodo. — Kaj rapidu! Eble vivas ankoraŭ orkoj embuskantaj.
— Tion mi devas riski, — diris Sam.
Li paŝis al la klappordo kaj subeniris per la eskalo. Post minuto lia kapo reaperis. Li ĵetis longan tranĉilon sur la plankon.
— Jen io eble utila, — li diris. — Li estas mortinta: tiu kiu vipis vin. Rompis al si la kolon, ŝajne, pro la hasto. Nun suprentiru la eskalon, se vi povas, sinjoro Frodo, kaj ne subenigu ĝin, ĝis vi aŭdos min diri la pasvorton. Mi vokos: “Elbereta”. Tion diras la elfoj. Neniu orko dirus tion.
Frodo sidis dum kelka tempo kaj tremetis, dum teruraj timoj persekutis unu alian en lia menso. Poste li stariĝis, kuntiris ĉirkaŭ sin la grizan elfan mantelon, kaj por okupi sian menson komencis marŝi tien-reen, strabante kaj ŝovante la nazon en ĉiun angulon de sia karcero.
Post ne tre longe, kvankam la timo ŝajnigis ĝin minimume unu horo, li aŭdis la voĉon de Sam, vokanta mallaŭte desube: “Elbereta, Elbereta”. Frodo mallevis la eskalon. Supreniĝis Sam, anhelante, portante pezan pakaĵegon sur la kapo. Li surterigis ĝin falbrue.
— Rapidu jam, sinjoro Frodo! — li diris. — Mi devis iom serĉi por trovi ion sufiĉe malgrandan por niaspecaj uloj. Ni devos adaptiĝi. Sed necesas rapidi. Mi renkontis nenion vivan, kaj nenion mi vidis, sed mi ne estas trankvila. Al mi ŝajnas, ke tiu ĉi loko estas gvatata. Mi ne povas klarigi tion, sed nu: sentiĝas al mi, kvazaŭ unu el tiuj naŭzaj flugantaj Rajdantoj ĉirkaŭumas, supre en la mallumo, kie li estas nevidebla.
Li malfermis la pakaĵon. Frodo rigardis malestime la enhavon, sed elekto ne estis: li devis surmeti tiujn aĵojn, aŭ resti nuda. Troviĝis longa vila pantalono el malpura bestfelo, kaj tuniko el malpura ledo. Li surmetis ilin. Super la tunikon iris kiraso kun fortika fermaŝo, mallonga por plenkreska orko, tro longa kaj peza por Frodo. Ĉirkaŭ ĝin li ligis zonon, de kiu pendis mallonga ingo enhavanta larĝidingan pikglavon. Sam alportis plurajn orkajn kaskojn. Unu el ili sufiĉe bone laŭmezuris por Frodo, nigra ĉapo kun fera rando, kaj feraj ringoj ledkovritaj sur kiuj estis pentrita ruĝe la Misa Okulo super la beksimila nazprotektilo.
— La morgulaĵoj, ekipaĵo de Gorbago, mezuris pli taŭge kaj estis pli bone farita, — diris Sam; — sed ne estus konvene, mi konjektas, portadi ties insignojn en Mordoro post la okazintaĵoj ĉi tie. Nu jen, sinjoro Frodo. Perfekta orketo, se mi rajtas kuraĝi — almenaŭ vi estus tia, se ni povus kovri vian vizaĝon per masko, havigi al vi brakojn pli longajn, kaj igi vin kurbkrura. Tio ĉi kaŝos iom el la perfidaĵoj. — Li metis grandan nigran mantelon ĉirkaŭ la ŝultrojn de Frodo. — Jam vi pretas! Vi povos preni ŝildon dumire.
— Kio pri vi, Sam? — diris Sam. — Ĉu ni ne intencas akordi?
— Nu, sinjoro Frodo, mi pripensis, — diris Sam. — Prefere mi ne postlasu iom el miaj aĵoj, kaj ni tion ne povas detrui. Kaj mi ne povos surmeti orkan maŝkirason sur mian tutan vestaĵon, ĉu? Mi simple devos kovri min.
Li surgenuiĝis kaj zorge faldis sian elfan mantelon. Ĝi ampleksis surprize malgrandan rulaĵon. Tiun li metis en sian tornistron kuŝantan sur la planko. Stariĝinte, li pendigis ĝin surdorse, surkapigis orkan kaskon kaj ĵetis alian nigran mantelon sur la ŝultrojn.
— Jen! — li diris. — Jam ni akordas, sufiĉagrade. Kaj nun ni ekiru!
— Mi ne povos kuri la tutan vojon, Sam, — diris Frodo kun tordita rideto. — Mi esperas, ke vi enketis pri tavernoj sur la vojo? Aŭ ĉu vi forgesis pri nutraĵoj?
— Gardu min, mi ja forgesis! — diris Sam kaj konsternite fajfis. — Benu min, sinjoro Frodo, sed vi sukcesis igi min malsata kaj soifa! Mi ne scias, kiam lastfoje guto aŭ manĝaĵero trapasis miajn lipojn. Mi forgesis pri tio, klopodante trovi vin. Sed mi pripensu! Kiam mi lastfoje rigardis, mi havis proksimume sufiĉon da tiu vojpano, kaj da tio, kion donis al ni komandanto Faramiro, por teni min surkrura dum du semajnoj prudentaj. Sed se restas guto en mia botelo, ne estas pli ol tiom. Tio ne sufiĉos por du, neniel. Ĉu ne manĝas orkoj, kaj ĉu ili ne trinkas? Aŭ ĉu ili vivas nur per naŭza aero kaj veneno?
— Ne, ili manĝas kaj trinkas, Sam. La Ombro, kiu bredis ilin, kapablas nur kripligi, ĝi ne povas krei: ne realajn proprajn aĵojn. Mi opinias, ke ĝi ne vivigis la orkojn, ĝi nur ruinigis kaj tordis ilin; kaj se ili entute vivu, necesas ke ili vivu kiel aliaj vivantaĵoj. Fiajn akvojn kaj naŭzajn viandojn ili ensorbas se nenio pli bona estas akirebla, sed ne venenon. Ili manĝigis min, do mi statas pli kontentige ol vi. Devas esti ie en tiu ĉi loko manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.
— Sed mankas tempo por serĉi ilin, — diris Sam.
— Nu, la aferoj statas pli bone ol vi supozas, — diris Frodo. — Mi spertis iom da bonŝanco dum vi forestis. Efektive ili ne prenis ĉion. Mi trovis mian manĝosakon inter ĉifonoj sur la planko. Ili taŭzis tra ĝi, kompreneble. Sed mi konjektas, ke ili malŝatis mem la aspekton kaj odoron de la lembaso, eĉ pli ol Golumo. Ĝi estis disĵetita, kaj iom el ĝi estis surtretita kaj rompita, sed mi kunrastis ĝin. Ne estas multe malpli ol vi havas. Sed ili forprenis la nutraĵojn de Faramiro, kaj ili distranĉis mian akvujon.
— Nu, ne plu restas dirotaĵo, — diris Sam. — Ni havas sufiĉe por komenci. Sed pri la akvo estos maloportune. Sed ek, sinjoro Frodo! Ni ekiru, aŭ tuta lago ne utilos al ni!
— Ne ĝis vi plenigos vian buŝon, Sam, — diris Frodo. — Mi ne moviĝos. Jen, prenu ĉi elfan kukon, kaj trinku vian lastan guton en via botelo! La tuta afero estas komplete senespera, do ne helpas zorgoj pri la morgaŭo. Ĝi verŝajne ne alvenos.
Finfine ili ekiris. Suben per la eskalo ili grimpis, kaj poste Sam prenis kaj kuŝigis ĝin en la koridoro apud la kuntirita kadavro de la falinta orko. La ŝtuparo estis malluma, sed sur la tegmento estis ankoraŭ videbla la brilego de la Monto, kvankam ĝi nun formortadis al malafabla ruĝo. Ili levis du ŝildojn por kompletigi sian aliveston kaj poste pluiris.
Suben laŭ la ŝtuparego ili plandis. La alta ĉambro malantaŭe, kie ili rerenkontiĝis, ŝajnis preskaŭ hejmeca: nun ili estis denove neŝirmitaj, kaj teruro laŭiris la murojn. Ĉiuj eble estis mortintaj en la turego de Cirito Ungol, sed ĝi estis ankoraŭ trempita en timo kaj miso.
Finfine ili atingis la pordon al la ekstera korto, kaj tie ili haltis. Eĉ de tie, kie ili staris, ili sentis la malicon de la Gardantoj bati sur ilin, nigraj silentaj figuroj ambaŭflanke de la pordo tra kiu vidiĝis malklare la brilo de Mordoro. Dum ili tredis sian vojon inter la hidaj kadavroj de la orkoj, paŝado iĝis pli malfacila. Eĉ antaŭ ol ili alvenis la arkaĵon ili estis haltigitaj. Plu moviĝi unu colon estis doloro kaj laceco de volo kaj membroj.
Frodo malhavis forton por tia batalo. Li sinkis sur la teron kaj murmuris:
— Mi ne kapablas pluiri, Sam. Mi estas svenonta. Mi ne scias, kio okazas al mi.
— Mi scias, sinjoro Frodo. Regu vin jam! Temas pri la pordo. Tie troviĝas ia fimagio. Sed mi trairis, kaj mi intencas eliri. Ne povas esti pli danĝere ol antaŭe. Ek antaŭen!
Sam eltiris denove la elfan vitraĵon. Kvazaŭ por honori lian bravecon, kaj ornami grandioze lian fidelan brunan hobitan manon, kiu plenumis tiajn bravajn farojn, la flakoneto disbrilis subite, tiel ke la tuta ombreca korto estis lumigita per blindiga radiado fulmsimila; sed ĝi restis senŝancele kaj ne forpasis.
— Gilthoniel, A Elbereth! — Sam kriis. Ĉar, li ne sciis kial, lia penso resaltis subite al la elfoj en la Provinco kaj al la kanto, kiu forpelis la Nigrajn Rajdantojn inter la arboj.
— Aiya elenion ancalima! — kriis Frodo denove de malantaŭe. La volo de la Gardantoj estis rompita tiel subite, kiel rompiĝas ŝnureto, kaj Frodo kaj Sam stumblis antaŭen. Poste ili kuris. Tra la pordo kaj preter la sidantaj figuregoj kun la ekbrilaj okuloj. Aŭdiĝis krako. La arkaĵa ĉefŝtono falegis preskaŭ sur iliajn kalkanojn, kaj la supra muro diseriĝis kaj falis ruiniĝante. Nur harlarĝe ili eskapis. Sonorilo tintegis; kaj de la Gardantoj leviĝis alta kaj timiga lamento. Fore supre en la mallumo ĝi estis respondita. El la nigra ĉielo venis, falante kiel sago, figuro flugilhava, ŝirante la nubojn kun hidega kriĉego.
Al Sam restis sufiĉe da sagaco, ke li reŝovu la flakoneton sur sian bruston.
— Kuru, sinjoro Frodo! — li kriis. — Ne, ne tien! Trans la muro estas kruta falejo. Sekvu min!
Sur la vojo for de la pordo ili fuĝis. Post kvindek paŝoj, post rapida kurbiĝo ĉirkaŭ elstaran bastionon de la klifo, ĝi forgvidis ilin el vid~ ebleco de la turego. Ili provizore eskapis. Kliniĝante malantaŭen kontraŭ la roko, ili enspiris, kaj poste ili kroĉis siajn korojn. Sidante jam sur la muro apud la ruiniĝinta pordo la nazgulo elpuŝis siajn terurajn kriojn. Ĉiuj klifoj reeĥis.
Timigite ili stumblis antaŭen. Baldaŭ la vojo kurbiĝis orienten de~ nove, kaj dum horora momento ĝi videbligis ilin de la turego. Transkurante ili retrorigardis kaj vidis la grandan nigran figuron sur la krenelaro; poste ili plonĝis suben inter altaj rokmuroj en tratranĉejo, kiu iris suben apike al la Morgula Vojo. Ili venis al la vojrenkontiĝo. Ankoraŭ mankis signoj de orkoj kaj respondo al la krio de l’ nazgulo; sed ili sciis, ke la silento ne longe daŭros. Iumomente la ĉasado komenciĝos.
— Tio ne taŭgas, Sam, — diris Frodo. — Se ni estus realaj orkoj, ni devus rekuri al la turego, ne forkuri. La unua renkontota malamiko rekonos nin. Ni devas iel forlasi ĉi tiun vojon.
— Sed ni ne povas, sen flugiloj, — diris Sam.
La orientaj facoj de Efelo Duad estis apikaj, falante klife kaj krutegaĵe al la nigra kavo kuŝanta inter ili kaj la interna firsto. Mallonge post la vojrenkontiĝo, post alia apika kliniĝo, fluganta ŝtonponto transsaltis la abismon kaj portis la vojon transen al la malglataj deklivoj kaj valetoj de Morgajo. Per senespera akcelego Frodo kaj Sam trakuris la ponton; sed apenaŭ ili atingis ties transan ekstremon, ili jam aŭdis la persekuton komenciĝi. Fore malantaŭ ili, jam alte super la montoflanko, baŭmis la turego Cirito Ungol, kies ŝtonoj malhele ardis. Subite ĝia malmiela sonorilo denove tintegis, kaj poste frakasige kariljonis.
Aŭdiĝis kornoj. Kaj nun de antaŭ la ponto venis respondaj krioj. Sube en la malhela kavo, forbarite de la kaduka brilego de Orodruino, Frodo kaj Sam ne povis vidi antaŭen, sed jam ili aŭdis stamfadon de feramitaj piedoj, kaj sur la vojo sonis la rapida klakado de hufoj.
— Rapide, Sam! Ni transiru! — kriis Frodo. Ili surgrimpis la malaltan parapeton de l’ ponto. Feliĉe ne plu estis terura falebleco abismen, ĉar la deklivoj jam leviĝis preskaŭ ĝis la nivelo de la vojo; sed estis tro mallume por ke ili divenu la profundon.
— Nu, jen la okazo, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Adiaŭ!
Li malkroĉiĝis. Frodo sekvis lin. Kaj ĝuste dumfale ili aŭdis tumulton de rajdistoj transkurantaj la ponton kaj klakadon de orkaj piedoj postkurantaj. Sed Sam ridus, se li riskemus. Duontiminte frakasan plonĝon sur nevidatajn rokojn, la hobitoj surteriĝis, post falo ne pli ol dek-du-futa, kun batbruo kaj kraksono, al la lasta atenditaĵo: plektiĝo de dornaj arbustoj. Tie Sam kuŝis senmova, kviete suĉante la gratitan manon. Kiam forpasis la bruo de hufoj kaj piedoj, li riskis flustron:
— Mi estu benata, sinjoro Frodo, sed mi tute ne sciis, ke kreskas io en Mordoro! Sed se mi ja scius, ĝuste ion tian mi serĉus. Jenaj dornoj certe longas unu futon, laŭ ilia sentiĝo; ili trapikis ĉion, kion mi surmetis. Se nur mi surmetus tiun maŝkirason!
— Orka kiraso ne forbaras tiujn dornojn, — diris Frodo. — Eĉ leda brustovesto ne efikas.
Nur barakte ili sukcesis forlasi la densejon. La dornoj kaj ĉiroj estis ferdrate fortikaj kaj krifare kroĉemaj. Iliaj manteloj estis ŝiritaj kaj ĉifitaj antaŭ ol ili fine liberiĝis.
— Nun ni iros suben, Sam, — Frodo flustris. — Suben rapide en la valon, kaj poste norden kiel eble plej baldaŭ.
Tago estis revenanta en la mondo ekstere, kaj fore preter la mornoj de Mordoro la suno grimpis trans la orientan randon de Mez-Tero; sed ĉi tie ĉio estis ankoraŭ nokte malhela. La Monto subbrulis kaj ĝiaj fajroj estingiĝis. La brilo forvelkis de la klifoj.
La orienta vento, blovinta de kiam ili lasis Itilion, nun ŝajnis mortinta. Malrapide kaj dolore ili grimpis suben, palpante, stumblante, rampante inter rokoj kaj dornarbustoj kaj malviva lignaĵo en la blindaj ombroj, suben kaj suben ĝis ili ne povis plu iri. Finfine ili haltis, kaj sidiĝis flank-al-flanke, dorse al rokego. Ambaŭ ŝvitis.
— Se Ŝagrato mem proponus al mi glason da akvo, mi premus lian manon, — diris Sam.
— Ne diru tiajn aferojn! — diris Frodo. — Tio nur mise influas. — Poste li etendis sin, turnkapan kaj lacegan, kaj kelkan tempon li ne plu parolis. Poste li barakte restariĝis. Mirigite li konstatis, ke Sam dormas. — Vekiĝu, Sam! — li diris. — Ek al! Jam tempo klopodi denove.
Sam stumble stariĝis.
— Jen surprizo! — li diris. — Verŝajne mi ekdormis. Jam delonge, sinjoro Frodo, mi ne dormis normale, kaj miaj okuloj simple fermiĝis propravole.
Frodo nun gvidis, norden laŭ lia konjekto, inter la ŝtonoj kaj rokoj dense kuŝantaj sur la fundo de la ravinego. Sed baldaŭ li haltis denove.
— Ne funkcias, Sam, — li diris. — Mi ne povas toleri ĝin. Jenan maŝkirason mi aludas. Ne en mia nuna stato. Eĉ mia mitrila vesto ŝajnis peza, kiam mi estis laca. Tiu ĉi multe pli pezas. Kaj kiel ĝi utilas? Mi ne sukcesos trapasi per batalado.
— Sed eble ni devos iom batali, — diris Sam. — Kaj ekzistas ponardoj kaj vagemaj sagoj. Tiu Golumo ne mortis, ekzemple. Al mi ne plaĉas pensi pri vi kun nur peco da ledo inter vi kaj trapiko en mallumo.
— Aŭskultu, kara knabo Sam, — diris Frodo: — mi estas laca, lacega, al mi espero ne restas. Sed mi devas daŭre klopodi por alveni la Monton, tiel longe, kiel mi kapablas moviĝi. Sufiĉas la Ringo. Tiu ĉi aldonita pezo mortigas min. Ĝi devas rifuziĝi. Sed ne supozu min maldanka. Mi malamas pensi pri la fia laboro, kiun vi certe plenumis inter la kadavroj por trovi ĝin por mi.
— Ne priparolu tion, sinjoro Frodo. Estu benita! Mi portus vin sur la dorso, se mi povus. Forigu ĝin do!
Frodo flankenmetis sian mantelon, demetis la orkan kirason kaj forĵetis ĝin. Li tremetis.
— Kion mi fakte bezonas, tio estas io varma, — li diris. — Fariĝis froste, aŭ eble mi malvarmumis.
— Vi rajtas havi mian mantelon, sinjoro Frodo, — diris Sam, demetis sian tornistron kaj elprenis la elfan mantelon. — Ĉu plaĉas, sinjoro Frodo? Volvu vin strikte per tiu orka ĉifono, kaj ligu la zonon ekstere. Poste tio ĉi povos kovri la tuton. Ĝi ne aspektas tute orkeca, sed ĝi varmigos vin; kaj mi opinias, ke ĝi gardos vin kontraŭ difektiĝo pli bone ol ajna alia kostumo. Ĝin faris la Damo.
Frodo akceptis la mantelon kaj agrafis la broĉon.
— Jam pli bone, — li diris. — Mi sentas min multe malpli peza. Jam mi povos pluiri. Sed tiu ĉi blindiga mallumo ŝajnas tuŝi mian koron. Kuŝante en la prizono mi provis rememori Brandovinon kaj la Arbarfinon, kaj la Akvon trapasanta la muelilon ĉe Hobiturbo. Sed ilin mi ne povas nun vidi.
— Vidu jam, sinjoro Frodo, ĝuste vi ĉi-foje parolas pri akvo! Se nur la Damo povus vidi aŭ aŭdi nin, mi dirus al ŝi: “Moŝtino, nia tuta bezono estas lumo kaj akvo: nur akvo pura kaj taglumo klara, pli bonaj ol juveloj, pardonpete”. Sed longa estas la vojo ĝis Lorieno.
Sam suspiris kaj gestis per sia mano al la altaĵoj de Efelo Duad, nun nur diveneblaj kiel nigreco pli profunda kontraŭ la nigra ĉielo.
Ili ekiris denove. Ili ne longe iris, kiam Frodo paŭzis kaj diris:
— Nigra Rajdanto troviĝas super ni. Mi sentas tion. Prefere ni senmoviĝu por kelka tempo.
Kaŭrante sub rokego ili sidis retrofrontante okcidenten kaj dum kelka tempo ne parolis. Poste Frodo eligis malŝarĝiĝan suspiron.
— Ĝi pasis, — li diris.
Ili stariĝis, kaj ambaŭ gapis mirigite. Fore maldekstre, sude, kontraŭ ĉielo, kiu griziĝis, la pintoj kaj altaj firstoj de la granda montaro komencis vidiĝi malhelaj kaj nigraj, formoj videblaj. Lumo kreskis malantaŭ ili. Malrapide ĝi rampis norden. Okazis batalo forsupre en la altaj spacoj de la aero. La ondantaj nuboj de Mordoro estis retropuŝataj, iliaj randoj ĉifiĝis, kiam vento el la viva mondo alvenis kaj balais la haladzojn kaj fumojn al la malhela lando de ilia hejmo. Sub la leviĝantaj orloj de la morna baldakeno malforta lumo likiĝis en Mordoron kvazaŭ pala mateno tra la polvoŝmirita fenestro de karcero.
— Rigardu tion, sinjoro Frodo! — diris Sam. — Rigardu tion! La vento deviis. Io okazas. Ne ĉio prosperigas lin. Lia mallumo diseriĝas tie ekstere en la mondo. Mi volus vidi la okazantaĵon!
Estis la mateno de la dek-kvina de marto, kaj super la valo de Anduino la suno leviĝis super la orienta ombro, kaj sud-okcidenta vento blovis. Teodeno kuŝis mortanta sur la Pelenora Kampo.
Dum Frodo kaj Sam staris rigardante, la lumrando etendiĝis tra la tuta linio de Efelo Duad, kaj poste ili vidis formon moviĝantan rapidege el la okcidento, komence nur nigran makuleton antaŭ la brileta strio super la montpintoj, sed kreskantan, ĝis ĝi plonĝis kiel sago en la malhelan baldakenon kaj pasis alte super ili. Dumire ĝi eligis longan akran krion, sed tiu krio ne plu teruris ilin: ĝi estis krio de veo kaj konsterniĝo, misaŭgura informo por la Malhela Turego. La Mastro de l’ Ringofantomoj jam plenumis sian sorton.
— Ĉu mi ne diris al vi? Io okazas! — kriis Sam. — “La milito bone progresas”, diris Ŝagrato, sed Gorbago ne certis. Kaj ankaŭ li tie estis. La aferoj heliĝas, sinjoro Frodo. Ĉu vi nun ne havas iom da espero?
— Nu, ne, fakte ne multon, — Frodo suspiris. — Tio okazas fore ekster la montaro. Ni iras orienten, ne okcidenten. Kaj mi tiom lacas. Kaj la Ringo tiom pezas, Sam. Kaj mi komencas vidi ĝin per mia menso la tutan tempon, kiel grandan fajroradon.
La mallonga entuziasmiĝo de Sam tuj resinkis. Li rigardis zorgoplene sian mastron kaj kaptis ties manon.
— Vidu, sinjoro Frodo! Mi jam havas unu el miaj deziraĵoj: iom da lumo. Sufiĉe por helpi nin, kaj tamen supozeble ĝi estas ankaŭ danĝera. Provu iom pli antaŭen, kaj poste ni kuŝos unu apud la alia kaj iom ripozos. Sed nun glutu ereton, iometon el la elfa nutraĵo, tio eble kuraĝigos vin.
Dividinte oblaton da lembaso, kaj maĉante ĝin laŭeble en la sekegaj buŝoj, Frodo kaj Sam plandis antaŭen. La lumo, kvankam ne pli ol griza krepusko, jam sufiĉis por ke ili vidu, ke ili troviĝas profunde en la valo inter la montoj. Ĝi deklivis malabrupte norden, kaj ĉe ĝia fundo estis la kuŝejo de rivereto nun seka kaj velkinta. Trans la ŝtonoza fluejo ili vidis piedkreitan padon, kiu serpenturnis ĉe la subo de l’ okcidentaj klifoj. Se ili scius, ili povus atingi ĝin pli rapide, ĉar ĝi estis pado, kiu forlasis la ĉefan Morgulan Vojon ĉe la okcidenta pontekstremo kaj subeniris per ŝtuparo tranĉita en la roko ĝis la vala fundo. Ĝin uzis patroloj aŭ kurieroj irantaj rapide al malpli gravaj postenoj kaj fortikaĵoj norde, inter Cirito Ungol kaj la stretoj de Isenbuŝo, la feraj makzeloj de Karaĥo Angren.
Estis al la hobitoj danĝere utiligi tiun padon, sed rapideco necesis al ili, kaj Frodo sentis, ke li ne povos fronti la strebon stumbliri inter la rokegoj aŭ en la senpadaj valoj de Morgajo. Kaj li taksis, ke norden estus, eble, la vojo, kiun iliaj ĉasantoj malplej atendus, ke ili iru. La vojo orienten al la ebenaĵo, aŭ la pasejo okcidenten, tiujn ili unue traserĉus plej ĝisfunde. Nur kiam li estos sufiĉe norde de la turego laŭintence li turnos sin kaj serĉos iun vojon por iri orienten, orienten dum tiu lasta malfacilega stadio de la vojaĝo. Do nun ili transiris la ŝtonozan fluejon kaj laŭiris la orkan padon, kaj dum kelka tempo ili marŝis laŭlonge de ĝi. La klifoj maldekstre superkliniĝis, kaj oni ne povis vidi ilin desupre; sed la pado ofte deviis, kaj je ĉiu devio ili kaptis la glavtenilojn kaj pluiris singarde.
La lumo ne plifortiĝis, ĉar Orodruino daŭre elsputis fumegon kiu, supren batite de la kontraŭaj aeroj, pli kaj pli altiĝis, ĝis ĝi alvenis regionon super la vento kaj disetendiĝis je senmezura tegmento, kies centra pilastro leviĝis el la ombroj ekster ilia vidkampo. Ili jam plandis dum pli ol unu horo, kiam ili aŭdis sonon, kiu haltigis ilin. Nekredeble, sed nemiskompreneble — akvo fluetis. El ravineto maldekstre, tiel akra kaj mallarĝa, ke ĝi aspektis kvazaŭ la nigra klifo estus fendita per granda hakilo, akvo subengutis; la lasta restaĵo, eble, de iu dolĉa pluvo rikoltita el sunlumaj maroj, sed mise destinita fali finfine sur la murojn de la Nigra Lando kaj vagi senutile suben en la polvon. Ĉi tie ĝi venis el la rokaĵo per eta falanta rojeto, kaj fluis trans la padon, kaj turniĝinte suden ĝi forfluis rapide por perdiĝi inter la mortaj ŝtonoj. Sam alsaltis ĝin.
— Se mi iam denove vidos la Damon, mi rakontos al ŝi! — li ekkriis. — Lumon kaj nun akvon! — Li ĉesis. — Lasu, ke mi trinku la unua, sinjoro Frodo.
— Bone, sed spaco sufiĉas por du.
— Ne tion mi celis. Mi volis diri: se ĝi estas veneno, aŭ io kio vidigos sian malutilon rapide, nu, prefere mi ol vi, mastro, se vi komprenas min.
— Mi komprenas. Sed mi opinias, ke ni kune fidu nian bonŝancon, Sam; aŭ nian benatecon. Tamen estu singarda nun, se ĝi tre malvarmas!
La akvo estis malvarmeta sed ne glacia, kaj ĝi havis guston malagrablan, samtempe amaran kaj oleecan, aŭ tiel oni dirus hejme. Ĉi tie ĝi ŝajnis pli ol laŭdinda kaj ekster timo aŭ prudento. Ili sattrinkis, kaj Sam replenigis sian botelon. Poste Frodo sentis sin pli kontenta, kaj ili pluiris kelkajn mejlojn, ĝis larĝiĝo de la vojo kaj la komenciĝo de kruda muro apud ĝia rando avertis, ke ili proksimiĝas al alia orka fortikaĵo.
— Ĉi tie ni turniĝu flanken, Sam, — diris Frodo. — Kaj ni devas direktiĝi orienten. — Li ĝemspiris rigardante la mornajn firstojn trans la valo. — Restas al mi ĝuste sufiĉe da forto por trovi ian truon tie supre. Kaj poste mi devos ripozi iomete.
La riverfundo estis nun iom sub la padnivelo. Ili stumbliris suben al ĝi kaj komencis transiri. Surprizite ili trovis malhelajn flakojn nutritaj de akvofadenoj fluantaj de iu monto pli alte en la valo. Ĉe ties randoj sub la montoj okcidente Mordoro estis lando mortanta, sed ĝi ankoraŭ ne estis morta. Kaj ĉi tie ankoraŭ kreskis aĵoj raspaj, torditaj, amaraj, baraktantaj por vivi. En la valoj de Morgajo aliflanke de la valo embuskis vepraj arboj kaj kroĉiĝis, maldelikataj grizaj herbotufoj luktis kontraŭ la ŝtonoj, kaj velkaj muskoj rampis sur ili; ĉie diskuŝis grandaj tordiĝantaj dornplektaĵoj. Iuj havis longajn pikajn dornojn, iuj hokajn pikilojn, kiuj ŝiris tranĉilece. La malviglaj ŝrumpintaj folioj de la pasinta jaro pendis sur ili, grincante kaj klakante en la malgajaj aeroj, sed ties vermtrafitaj burĝonoj nur nun komencis malfermiĝi. Muŝoj, grizbrunaj, grizaj, aŭ nigraj, markitaj kiel orkoj per ruĝa okulforma makulo, zumis kaj pikis; kaj super la dornplektaĵoj nuboj da malsataj kuloj dancis kaj giris.
— Orka ekipaĵo ne taŭgas, — diris Sam svingante siajn brakojn. — Mi ŝatus havi la felon de orko!
Finfine Frodo ne povis pluiri. Ili jam grimpis supren laŭ mallarĝa dekliva ravineto, sed ankoraŭ necesis longa vojo ĝis ili povos eĉ ekvidi la lastan rokecan firston.
— Mi devos nun ripozi, Sam, kaj laŭeble dormi, — diris Frodo. Li ĉirkaŭrigardis, sed ŝajnis troviĝi nenio, kien povus besto rampi en tiu malagrabla regiono. Finfine elĉerpite, ili ŝteliris sub dornaĵkurtenon, kiu pendis kvazaŭ mato sur malalta rokfaco.
Tie ili sidis kaj manĝis tiom, kiom ili povis. Rezervante la valoran lembason por la misaj tagoj venontaj, ili manĝis duonon da tio, kio restis en la sako de Sam el la provianto de Faramiro: kelkajn sekajn fruktojn kaj peceton da sekigita viando; kaj ili glutetis iom da akvo. Ili jam trinkis denove el la valaj lagetoj, sed refoje ili tre soifis. En la aero de Mordoro estis amara odoro, kiu sekigis la buŝon. Kiam Sam pripensis akvon, eĉ lia optimisma spirito kuntiriĝis. Trans Morgajo estis transirenda la terura ebenaĵo Gorgoroto.
— Nu, vi ekdormu la unua, sinjoro Frodo, — li diris. — Jam denove malheliĝas. Mi kalkulas, ke tiu ĉi tago preskaŭ finiĝis.
Frodo ĝemspiris kaj jam endormiĝis preskaŭ antaŭ ol tiuj vortoj estis parolitaj. Sam luktis kontraŭ la propra laco, kaj li prenis la manon de Frodo; kaj tie li sidis silente ĝis la nokto nigre profundiĝis. Tiam finfine, por teni sin maldorma, li elrampis el la kaŝejo kaj elrigardis. La tereno ŝajnis plena je grincado kaj krakado kaj kaŝemaj bruoj, sed mankis sono de voĉoj aŭ piedoj. Forsupre super Efelo Duad en la okcidento la nokta ĉielo estis ankoraŭ malklara kaj pala. Tie, gvatantan inter la nubĉifonoj super alta pinto inter la montoj, Sam vidis ekbrili dum kelka tempo blankan stelon. Ties beleco emociis lian koron, dum li rigardis supren el la forlasita lando, kaj espero revenis al li. Ĉar kvazaŭ sago, klara kaj malvarma, lin trapikis la penso, ke finfine la Ombro estas nur malgranda kaj pasema afero: ekzistas lumo kaj alta belo eterne ekster ĝia atingo. Lia kanto en la turego estis pli defia ol espera; sed tiam li pensis pri si. Nun, momente, lia sorto, kaj eĉ tiu de lia mastro, ĉesis ĝeni lin. Li rampis denove sub la dornkreskaĵon kaj kuŝiĝis flanke de Frodo, kaj forpelinte la tutan timon, li ĵetis sin en profundan malzorgan dormon.
Ili vekiĝis samtempe, man-en-mane. Sam estis preskaŭ freŝa, preta por nova tago; sed Frodo ĝemspiris. Lia dormo estis maltrankvila, plena je sonĝoj pri fajro, kaj la vekiĝo havigis al li neniom da konsolo. Tamen al lia dormo ne tute mankis kuraca efiko: li estis pli forta, pli kapabla porti sian ŝarĝon tra ankoraŭ unu stadio. Ili ne konis la horon, nek kiom longe ili dormis; sed post mordeto da manĝaĵo kaj gluteto da akvo ili pluiris laŭ la ravino, ĝis tiu finiĝis per abrupta deklivo el ŝtonsplitoj kaj forglitaj ŝtonoj. Tie la lastaj vivantaĵoj rezignis pri sia lukto; la supraĵo de Morgajo estis senherba, nuda, akrangula, senviva kiel ardezo.
Post multe da vagado kaj serĉado ili trovis lokon, kie ili povos grimpi, kaj tra lastaj cent futoj da rampa stumbliro ili troviĝis supre. Ili venis al fendaĵo inter du malhelaj rokegoj, kaj trapasinte ili trovis sin ĉe la rando mem de la lasta barilo de Mordoro. Sube, funde de altaĵo proksimume mil-kvincent-futa, kuŝis la interna ebenaĵo etendiĝanta foren en senforman sombron ekster ilia vidkampo. La vento blovis nun el la okcidento, kaj la nubegoj estis levitaj alten, forflosante orienten; sed ankoraŭ nun griza lumo atingis la sensukajn kampojn de Gorgoroto. Tie fumoj serpentumis sur la tero kaj embuskis en kavaĵoj, kaj fetoroj likiĝis el fendetoj en la tero.
Ankoraŭ malproksime, post minimume kvardek mejloj, ili vidis la Monton de Sorto, kies subo estis starigita en cindra ruino, kies konusego leviĝis je granda alto, kie ĝia fetora pinto estis volvita en nuboj. Ĝiaj fajroj jam malardiĝis, kaj ĝi staris subbrule dormanta, tiel minaca kaj danĝera kiel dormanta besto. Malantaŭ ĝi pendis malhela ombro, misaŭgura kiel tondronubo, la vualo de Baraduro, kiu naskiĝis malproksime sur longa elstaraĵo de la Cindraj Montoj el la nordo elmetita. La Malhela Potenco profunde meditadis, kaj la Okulo turniĝis internen, pripensante informojn duboplenajn kaj danĝerajn: brilan glavon kaj severan reĝecan vizaĝon ĝi vidis, kaj dum kelka tempo ĝi malmulte atentis ion alian; kaj ĝia tuta granda fortikaĵo, pordon post pordo, estis volvita en miskova sombro.
Frodo kaj Sam elrigardis kun miksitaj abomeno kaj miro al tiu malaminda lando. Inter ili kaj la fumanta monto, kaj ĉirkaŭ ĝi norde kaj sude, ĉio ŝajnis ruina kaj morta, dezerto bruligita kaj sufokita. Ili scivolis kiel la mastro de tiu regno vivtenis kaj nutris siajn sklavojn kaj siajn armeojn. Tamen armeojn li havis. Tra ilia tuta vidkampo, laŭ la subaĵo de Morgajo kaj fore suden, troviĝis bivakoj, iuj tende, iuj urbetece ordigitaj. Unu el la plej grandaj el ili troviĝis rekte sub ili. Apenaŭ mejlon for sur la ebenaĵo ĝi amasiĝis kiel ia nestego insekta, kun rektaj mornaj stratoj da kabanoj kaj longaj malaltaj senkoloraj konstruaĵoj. Ĉirkaŭ ĝi la tero estis svarma je personoj irantaj tien-reen; larĝa vojo etendiĝis de ĝi sud-orienten por aliĝi al la Morgula Vojo, kaj sur ĝi multaj linioj da etaj nigraj figuroj rapidadis.
— Al mi ne plaĉas la aspekto de la aferoj entute, — diris Sam. — Sufiĉe senespera mi nomas tion, krom ke kie troviĝas tiom da personoj, tie devas esti putoj aŭ akvo, por ne paroli pri manĝaĵoj. Kaj tiuj estas homoj, ne orkoj, aŭ miaj okuloj misfunkcias.
Nek li nek Frodo sciis pri la grandaj sklavkulturitaj kampoj forsude en tiu vasta regno, post la fumoj de la Monto apud la malhelaj tristaj akvoj de lago Nurneno, nek pri la grandaj vojoj, kiuj etendiĝis orienten kaj suden al landoj tributaj, el kiuj la soldatoj de la Turego venigis longajn furgonarojn da varoj kaj rabaĵo kaj novaj sklavoj. Ĉi tie en la nordaj regionoj estis la minejoj kaj forĝejoj, kaj la kolektiĝoj por milito longe planita; kaj ĉi tie la Malhela Potenco, movante siajn armeojn, kvazaŭ ŝakpecojn sur tabulo, kunigis ilin. Ĝiaj unuaj movoj, la unuaj provoj de ĝia forto, estis haltigitaj sur ĝia okcidenta linio, sude kaj norde. Provizore ĝi reprenis ilin, kaj antaŭenigis novajn fortojn, amasigante ilin ĉirkaŭ Cirito Gorgor por venĝa bato. Kaj se ĝi intencis ankaŭ defendi la Monton kontraŭ ĉiu alproksimiĝo, ĝi apenaŭ povis fari pli ol ĝi ja faris.
— Nu! — Sam daŭrigis. — Kion ajn ili havas manĝeblan kaj trinkeblan, ni ne povas akiri ĝin. Troviĝas neniu vojo suben videbla al mi. Kaj ni ne povus transiri tiun tutan apertan regionon plenplenan de malamikoj, eĉ se ni sukcesus subiri.
— Tamen ni devos provi, — diris Frodo. — Ĝi ne estas pli malbona ol mi antaŭvidis. Mi neniam esperis transiri. Ankaŭ nun mi ne vidas tian esperon. Sed mi devas ankoraŭ fari mian plejeblon. Aktuale tio signifas eviti kiel eble plej longe kaptiĝon. Do ni devos ankoraŭ iri norden, laŭ mia opinio, kaj vidi kiel estas, kie la aperta ebenaĵo estas pli mallarĝa.
— Mi antaŭvidas, kia ĝi estos, — diris Sam. — Kie ĝi estas pli mallarĝa la orkoj kaj homoj nur pli dense kunpremiĝos. Vi vidos, sinjoro Frodo.
— Verŝajne ni tion vidos, se ni entute atingos tiel malproksimen, — diris Frodo kaj forturnis sin.
Ili baldaŭ konstatis, ke estis neeble trovi vojon laŭ la kresto de Morgajo, aŭ ie ajn ĉe ĝiaj pli malaltaj niveloj, ĉar ili estis senpadaj kaj trastrekitaj je profundaj ravinetoj. Fine ili estis devigitaj retroiri tra la ravino, kiun ili jam grimpis, kaj serĉi vojon laŭlonge de la valo. Malfacilis la irado, ĉar ili ne riskis transiri al la pado ĉe la okcidenta flanko. Post mejlo aŭ eble pli ili vidis, kaŭrantan en kavo funde de la klifo, la orkan fortikaĵon, kies proksimecon ili supozis: muron kaj grapolon da ŝtonaj kabanoj starigitaj ĉirkaŭ la malhela aperturo de kaverno. Neniu moviĝo videblis, sed la hobitoj ŝtele pasis ĝin singarde, laŭeble restante en la dornarbustoj, kiuj kreskis dense tiuloke je ambaŭ flankoj de la malnova akvofluejo.
Post du aŭ tri mejloj la orka fortikaĵo iĝis nevidebla malantaŭ ili; sed apenaŭ ili komencis spiri denove pli libere, ili aŭdis raŭkajn kaj laŭtajn orkajn voĉojn. Ili rapide nevidebligis sin malantaŭ bruna kaj naneca arbusto. La voĉoj proksimiĝis. Baldaŭ vidiĝis du orkoj. Unu estis vestita per ĉifita brunaĵo kaj estis armita per pafarko el korno; li estis eta, nigrahaŭta, kun larĝaj snufaj naztruoj: evidente iaspeca spuristo. La alia estis granda batal-orko, kiel tiuj en la trupo de Ŝagrato, portanta la insignon de l’ Okulo. Ankaŭ li havis pafarkon surdorse kaj portis mallongan larĝklingan lancon. Kiel kutime ili kverelis, kaj estante malsamspecaj ili uzis la Komunan Lingvon laŭ sia maniero.
Apenaŭ dudek paŝojn de kie sin kaŝis la hobitoj, la eta orko haltis.
— Ne! — li murmuregis. — Mi iros hejmen. — Li fingromontris trans la valon al la orka fortikaĵo. — Ne valoras trivi mian nazon plu kontraŭ ŝtonoj. Nenia postsigno restas, mi diras. Mi perdis la spurodoron pro tio, ke mi cedis al vi. Ĝi supreniris sur la montaron, ne tra la valo, mi insistas.
— Ne multe utilas vi snufistetoj, ĉu? — diris la granda orko. — Laŭ mi, okuloj pli utilas ol viaj mukaj nazoj.
— Do kion vi vidis per ili? — murmuregis la alia. — Aĉ! Vi eĉ ne scias, kion vi serĉas.
— Kiu kulpas pri tio? — diris la soldato. — Ne mi. Tio devenas de la ĉefoj. Komence ili diras, ke temas pri granda elfo en hela armaĵo, poste ĝi estas speco de eta nanhomo, poste devas esti hordo da uruk-hajaj ribelintoj; aŭ eble temas pri ĉiuj kune.
— Pa! — diris la spuristo. — Ili perdis la prudenton, jen la klarigo. Kaj iuj el la estroj perdos ankaŭ la haŭtojn, mi konjektas, se veras tio, kion mi aŭdas: la turego atakita kaj tiel plu, kaj centoj el viaj knaboj mortigitaj, kaj kaptito eskapinta. Se tiel kondutas vi, batalantoj, ne mirindas, ke malbonas la novaĵoj pri la bataloj.
— Kiu diras, ke ekzistas malbonaj novaĵoj? — kriis la soldato.
— Pa! Kiu diras, ke ne?
— Tio estas sakrinda ribela parolo, kaj mi trapikos vin, se vi ne fermos la faŭkon, ĉu komprenite?
— Bone, bone! — diris la spuristo. — Mi nenion plu diros kaj daŭre pensados. Sed kial enmiksiĝas la nigra kaŝirulo? Tiu glutegulo kun la manoj oscilantaj?
— Mi ne scias. Nenial, eble. Sed li celas nenion bonan, ĉirkaŭnazumante, mi vetas. Li estu malbenita! Tuj post kiam li evitis nin kaj forkuris, venis informo, ke li estas necesa vivanta, urĝe necesa.
— Nu, mi esperas, ke oni kaptos lin kaj suferigos lin, — graŭlis la spuristo. — Li fuŝis la spurodoron tie malantaŭe, ŝtelinte tiun forĵetitan maŝkirason, kiun li trovis, kaj ĉirkaŭpadelante tra la tuta loko antaŭ ol mi povis atingi la lokon.
— Ĝi ĉiuokaze savis lian vivon, — diris la soldato. — Vidu, antaŭ ol mi sciis, ke li estas serĉato, mi pafis lin nete-netege, je kvindek paŝoj ĝuste en la dorson, sed li plu kuris.
— Pa! Vi maltrafis lin. Komence vi pafas sencele, poste vi kuras tro malrapide, kaj fine vi alvokas la kompatindajn spuristojn. Al mi jam sufiĉas pri vi. — La spuristo forpaŝegis.
— Revenu, — kriis la soldato, — aŭ mi raportos pri vi!
— Al kiu? Ne al via ŝatata Ŝagrato. Li ne plu estos trupestro.
— Mi donos viajn nomon kaj numeron al la nazguloj, — diris la soldato sible mallaŭtigante sian voĉon. — Unu el ili komandas nun ĉe la turego.
La alia haltis, kaj lia voĉo estis plenplena de timo kaj kolerego.
— Vi malbeninda denuncema etŝtelisto! — li kriegis. — Vi ne kapablas je via tasko, kaj vi eĉ ne povas lojali al la propra popolo. Iru al viaj fiaj kriĉistoj, kaj ili glaciigu al vi la karnon! Se la malamikoj ne trovis ilin anticipe. Oni mortigis Numeron Unu, mi aŭdis, kaj mi esperas, ke tio estas vera’.
La granda orko, lanc-en-mane, saltis post lin. Sed la spuristo, saltinte post ŝtonegon, pafis sagon en lian okulon, dum li alkuris, kaj li falis bruege. La alia forkuris tra la valo kaj nialaperis.
Kelkan tempon la hobitoj sidis silente. Finfine Sam ekmoviĝis.
— Nu, mi nomas tion nete netega, — li diris, — se tiu ĉi afabla amikiĝemo disvastiĝus tra Mordoro, duono de niaj problemoj estus solvita.
— Kviete, Sam, — Frodo flustris. — Eble aliaj proksimas. Ni evidente tre bonŝance eskapis, kaj la persekuto pli arde spuris nin, ol ni supozis. Sed tia ja estas la spirito de Mordoro, Sam; kaj ĝi disvastiĝis al ĉiuj ties popoloj. Orkoj ĉiam kondutis tiel, aŭ tion diras la rakontoj, kiam ili estas solaj. Sed ne eblas ĉerpi multe da espero el tio. Ili malamas nin multe pli, komplete kaj la tutan tempon. Se tiuj du vidus nin, ili ĉesigus sian kverelon, ĝis ni estus mortaj.
Sekvis plia longa silento. Sam denove rompis ĝin, sed ĉi-foje flustre:
— Ĉu vi aŭdis, kion ili diris pri tiu glutegulo, sinjoro Frodo? Mi ja diris al vi, ke Golumo ankoraŭ ne mortis, ĉu ne?
— Jes, mi memoras. Kaj mi scivolis, kiel vi sciis tion. Nu, sufiĉe! Mi opinias, ke ni prefere ne formoviĝu de ĉi tie, ĝis iĝos tute mallume. Diru al mi, kiel vi scias, kaj ĉion, kio okazis. Se tion vi kapablas kviete.
— Mi provos, — diris Sam, — sed kiam mi pensas pri tiu fetorulo, mi tiom varmiĝas, ke mi volas kriegi.
Tie la hobitoj sidis sub ŝirmo de la dornarbusto, dum la morna lumo de Mordoro velkis malrapide al profunda kaj senstela nokto; kaj Sam diris en la orelon de Frodo ĉion, por kio li povis trovi vortojn pri la perfidema atako de Golumo, la hororo de Ŝeloba, kaj liaj propraj aventuroj kun la orkoj. Kiam li finis, Frodo diris nenion, sed kaptis la manon de Sam kaj premis ĝin. Finfine li ekmoviĝis.
— Nu, supozeble ni devas ekpluiri, — li diris. — Mi scivolas, kiom longe daŭros antaŭ ol ni efektive estos kaptitaj, kaj la tuta penado kaj la ŝtelirado estos finitaj, kaj vane. — Li stariĝis. — Estas mallume, kaj ni ne povas utiligi la vitron de la Damo. Gardu ĝin sekure por mi, Sam. Nun mi ne povas reteni ĝin krom en mia mano, kaj mi bezonos ambaŭ manojn en la blinda nokto. Sed Pikilon mi donas al vi. Mi havas orkan klingon, sed mi ne opinias, ke mia rolo iam denove postulos bati glave.
Estis malfacile kaj danĝere moviĝi nokte en la senpada regiono; sed malrapide kaj tre stumble la du hobitoj penis norden horon post horo laŭ la orienta rando de l’ ŝtonoza valo. Kiam griza lumo revenis rampe super la okcidentaj altaĵoj, longe post kiam la tago komenciĝis en la transaj landoj, ili kaŝiĝis denove kaj dormis iom laŭvice. Dum siaj maldormaj horoj Sam okupiĝis pensante pri nutraĵoj. Finfine, kiam Frodo vekis sin kaj parolis pri manĝado kaj preparado por ankoraŭ unu plia penado, li starigis la demandon, kiu plej perturbis lin.
— Pardonpete, sinjoro Frodo, — li diris, — sed ĉu vi entute scias, kia distanco estas ankoraŭ trairota?
— Ne, tute ne klare, Sam. En Rivendelo antaŭ ol mi ekvojaĝis, oni montris al mi mapon de Mordoro, kiu estis farita antaŭ ol la Malamiko revenis ĉi tien; sed nur malprecize mi memoras ĝin. Plej klare mi memoras, ke en la nordo estis loko, kie la okcidenta montaro kaj la norda montaro etendas membrojn, kiuj preskaŭ renkontiĝas. Tio certe estas dudek leŭgojn minimume de la ponto retro apud la turego. Tio eble estus bona loko transiri. Sed kompreneble, se ni alvenus tien, ni troviĝos pli distance ol antaŭe de la Monto, sesdek mejlojn de ĝi, mi opinias. Mi konjektas, ke ni jam iris ĉirkaŭ dek du mejlojn norden de la ponto. Eĉ se ĉio iros glate, mi apenaŭ atingos la Monton post unu semajno. Mi timas, Sam, ke la ŝarĝo fariĝos ege peza, kaj mi iros des pli malrapide ju pli ni proksimiĝos.
Sam ĝemspiris.
— Ĝuste tion mi timis, — li diris. — Nu, se nenion diri pri akvo, ni devos malpli manĝi, sinjoro Frodo, aŭ alternative marŝi pli rapide, almenaŭ dum ni estos en tiu ĉi valo. Ankoraŭ unu mordo kaj finiĝos la tuta manĝaĵo krom la elfa vojpano.
— Mi klopodos iri iom pli rapide, Sam, — diris Frodo, profunde enspirinte. — Ek do! Ni rekomencu la marŝadon!
Ne tute mallumiĝis denove. Ili plandis plu, antaŭen en la nokton. La horoj pasis per laca stumbla progreso kun malmultaj mallongaj haltoj. Je la unua averto pri la griza lumo sub la rando de la ombra baldakeno ili sin kaŝis denove en malhela kavo sur superpendanta ŝtonego.
Malrapide plifortiĝis la lumo, ĝis ĝi estis pli klara ol ĝi estis ĝis tiam. Forta vento el la okcidento nun forpelis la fumojn de Mordoro el la supraj aeroj. Post nelonge la hobitoj povis vidi la formon de la tereno je kelkaj mejloj ĉirkaŭe. La kavo inter la montoj kaj Morgajo grade malpliiĝis dum ĝi supreniris, kaj la interna firsto estis jam ne pli ol breto sur la krutaj facoj de Efelo Duad; sed oriente ĝi descendis tiel apike, kiel antaŭe, suben en Gorgoroton. Antaŭe la akvofluejo finiĝis per rompitaj ŝtupoj da roko; ĉar alsaltis el la ĉefa montaro alta senherba elstaraĵo, nurece ŝoviĝanta orienten. Renkonte al ĝi etendiĝis el la griza kaj nebuleca norda montaro de Eredo Litui longa elstara brakaĵo; kaj inter la ekstremoj estis mallarĝa breĉo: Karaĥo Angren, la Isenbuŝo, post kiu kuŝis la profunda valo Uduno. En tiu valo malantaŭ Moranono estis tuneloj kaj profundaj armilejoj, kiujn la servistoj de Mordoro faris por defendo de la Nigra Pordego de sia lando. Kaj tie nun ilia mastro amasigis haste grandajn armeojn por renkonti la sturmadon de la komandantoj de la okcidento. Sur la elpuŝitaj terlangoj estis konstruitaj fortikaĵoj kaj turoj, kaj flamis gardfajroj; kaj tra la tuta breĉo estis starigita grunda muro, kaj fosita estis profunda fosaĵo, kiu estis transirebla nur pere de sola ponto.
Kelkajn mejlojn norde, altsupre en la angulo, kie la okcidenta terlango branĉiĝis for de la ĉefa montaro, staris la malnova kastelo Dartango, nun unu el la multaj orkaj fortikaĵoj, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ la valo de Uduno. Vojo, jam videbla en la plifortiĝanta lumo, serpentumis suben de ĝi, ĝis nur unu-du mejloj de kie kuŝis la hobitoj ĝi turniĝis orienten kaj laŭiris breton tranĉitan flanke de la terlango, kaj tiel suben al la ebenaĵo, kaj pluen al Isenbuŝo.
Al la elrigardantaj hobitoj ŝajnis, ke ilia tuta vojaĝo norden estis senfrukta. La ebenaĵo dekstre estis malklara kaj fumeca, kaj tie ili povis vidi nek bivakojn nek moviĝantajn soldatojn; sed tiu tuta regiono estis observata de la fortikaĵoj de Karaĥo Angren.
— Ni alvenis sakvojon, Sam, — diris Frodo. — Se ni pluiros, ni nur atingos tiun orkan turon, sed la sola irota vojo estas tiu, kiu descendas de ĝi, krom se ni retroiros. Ni povas nek grimpi okcidenten, nek descendi orienten.
— Do necesas laŭiri la vojon, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Ni devas sekvi ĝin kaj fidi nian bonŝancon, se bonŝanco ekzistas en Mordoro. Cedi nin utilas same kiel ĉirkaŭvagadi plu, aŭ provi retroiri. Nia nutraĵo ne sufiĉus. Ni devas alkuradi!
— Bone, Sam, — diris Frodo. — Konduku min! Tiel longe kiel restas al vi espero. Foriĝis la mia. Sed kuri mi ne kapablas, Sam. Mi simple plandados malantaŭ vi.
— Antaŭ komenci pluan plandadon, vi bezonas dormon kaj manĝaĵon, sinjoro Frodo. Venu preni da ili tiom, kiom vi povas akiri!
Li donis al Frodo akvon kaj aldonan oblaton da vojpano, kaj el sia mantelo li faris kusenon por la kapo de sia mastro. Frodo estis tro laca por debati la aferon, kaj Sam ne sciigis al li, ke li glutis la lastan guton de ilia akvo kaj manĝis la panporcion de Sam kune kun la propra. Kiam Frodo jam dormis, Sam kliniĝis al li kaj aŭskultis lian spiradon kaj observis lian vizaĝon. Tiu estis faltita kaj malgrasa, kaj tamen dumdorme ĝi aspektis kontenta kaj sentima.
— Nu, jen komenciĝas, mastro! — Sam murmuris al si. — Mi devos por kelka tempo lasi vin kaj fidi la bonŝancon. Akvon ni devos havi, aŭ ni ne sukcesos pluiri.
Sam ŝteliris eksteren, kaj rapidante de ŝtono al ŝtono laŭ singardemo pli ol hobita, li subiris al la akvofluejo, kaj poste laŭiris ĝin kelkan tempon, dum ĝi supreniris norden, ĝis li venis al rokaj ŝtupoj, kie antaŭlonge sendube ĝia fonto suben impetis kiel akvofaleto. Ĉio nun ŝajnis seka kaj silenta; sed rifuzante malesperi Sam kliniĝis kaj aŭskultis, kaj ĝojigate ekaŭdis sonon de fluetado. Grimpinte kelkajn ŝtupojn supren li trovis etan rojon da malhela akvo, kiu eliris el la montoflanko kaj plenigis malgrandan flakon, el kiu ĝi denove verŝiĝis kaj poste malaperis sub la malfekundajn ŝtonojn.
Sam gustumis la akvon, kaj ĝi ŝajnis sufiĉe bona. Poste li profunde trinkis, replenigis la botelon, kaj turniĝis por reiri. Tiumomente li ekvidis nigran figuron aŭ ombron moviĝanta inter la rokoj fore apud la kaŝejo de Frodo. Englutinte krion, li desaltis de la fonto kaj kuris, saltante de ŝtono al ŝtono. Tiu estis singardema kreaĵo, malfacile videbla, sed Sam malmulte dubis pri ĝi: li sopiris mankapti ĝian kolon. Sed tiu aŭdis lian proksimiĝon kaj kviete forglitis. Al Sam ŝajnis, ke li laste ekvidas tiun retrogvatanta trans la rando de la orienta krutegaĵo, antaŭ ol ĝi subenŝovis la kapon kaj malaperis.
— Nu, la bonŝanco ne perfidis min, — murmuris Sam, — sed tio estis kriza momento! Ĉu ne sufiĉas havi orkojn pomile sen ke tiu fetora fiulo venu nazumante? Mi volus, ke li estu pafita!
Li sidiĝis apud Frodo kaj ne vekis lin; sed li ne riskis mem endormiĝi. Finfine, kiam li sentis fermiĝi la okulojn kaj sciis, ke lia klopodo resti maldorma ne daŭros plu longe, li vekis Frodon milde.
— Tiu Golumo denove proksimas, mi timas, sinjoro Frodo, — li diris. — Ĉiuokaze, se estis ne li, li ekzistas duope. Mi foriris por trovi iom da akvo kaj rimarkis lin ĉirkaŭnazumanta ĝuste kiam mi ekrevenis. Mi opinias, ke ne estas sendanĝere por ni dormi samtempe, kaj pardonpete, sed mi ne povos multe pli longe teni apertaj la palpebrojn.
— Estu benata, Sam! — diris Frodo. — Kuŝiĝu kaj akceptu vian vicon! Sed mi prefere havus Golumon ol orkojn. Li ĉiuokaze ne perfidos nin al ili — kondiĉe ke li ne estu mem kaptita.
— Sed li eble faros iom da rabado kaj murdo proprainiciate, — graŭlis Sam. — Tenu la okulojn malfermitaj, sinjoro Frodo! Jen botelo plena da akvo. Trinku profunde. Ni povos replenigi ĝin, kiam ni pluiros. — Dirinte tion Sam plonĝis en dormadon.
La lumo denove ekvelkis, kiam li vekiĝis. Frodo sidis apogite al la malantaŭa roko, sed li endormiĝis. La botelo estis malplena. Estis neniu indiko pri Golumo.
La Mordora mallumo revenis, kaj la gardofajroj sur la altaĵoj brulis akre kaj ruĝe, kiam la hobitoj ekiris denove al la plej danĝera stadio de sia vojaĝo. Ili iris unue al la fonteto, kaj poste grimpis singarde supren al la vojo ĉe tiu loko, kie ĝi turniĝis orienten al Isenbuŝo dudek mejlojn for. Ĝi ne estis vojo larĝa, kaj ĝi havis nek muron, nek parapeton ĉe la rando, kaj dum ĝi progresis, la apika krutaĵo ĉe ĝia rando pli kaj pli profundiĝis. La hobitoj povis aŭdi neniujn moviĝojn, kaj aŭskultinte dum iom da tempo, ili ekiris ordmarŝe orienten.
Post ĉirkaŭ dek du mejloj ili haltis. Iomete pli frue la vojo kurbiĝis certagrade norden, kaj tiu etendiĝo kiun ili trapasis, jam estis barita al la vido. Tio pruviĝis katastrofa. Ili ripozis kelkajn minutojn kaj poste pluiris; sed post nur kelkaj paŝoj ili subite en la nokta trankvilo aŭdis la sonon, kiun la tutan tempon ili sekrete antaŭtimis: la bruon de piedoj marŝantaj. Tio estis ankoraŭ iom malantaŭ ili, sed retrorigardante ili vidis la ekbrilon de torĉoj venantaj ĉirkaŭ la kurbiĝon malpli ol unu mejlon for, kaj tiuj moviĝis rapide: tro rapide, por ke Frodo eskapu fuĝante laŭ la vojo antaŭe.
— Tion mi timis, Sam, — diris Frodo. — Mi fidis nian bonŝancon, kaj ĝi perfidis nin. Ni estas enŝlositaj. — Li rigardis agitite supren al la brovumanta muro, kie la vojkonstruintoj en pratempo krutigis la rokaĵon je multaj klaftoj super iliaj kapoj. Li kuris al la alia flanko kaj transrigardis la randon en malhelan mornoputon.
— Ni estas finfine enŝlositaj! — li diris kaj sinkis teren sub la rokmuro kaj klinis sian kapon.
— Ŝajnas tiel, — diris Sam. — Nu, eblas nur atendi la okazaĵon. — Kaj tion dirinte li sidiĝis apud Frodo sub la ombro de la klifo.
Ne necesis longe atendi. La orkoj vojaĝis hastpaŝe. Tiuj en la avangardo portis torĉojn. Ili venis antaŭen, ruĝaj flamoj en la mallumo, rapide plifortiĝantaj. Nun ankaŭ Sam klinis la kapon, esperante, ke tiel kaŝiĝos lia vizaĝo, kiam la torĉoj atingos ilin; kaj li metis iliajn ŝildojn antaŭ la genuojn por kaŝi iliajn piedojn.
“Se nur ili urĝos kaj lasos duopon da lacaj soldatoj en paco kaj pluiros”, — li pensis.
Kaj ŝajnis, ke ili tion faros. La avangardaj orkoj venis saltpaŝe, anhelante, klinante siajn kapojn. Ili estis hordo de la specoj malgrandaj malvolonte pelataj al la milito de sia Malhela Mastro; interesis ilin nur kompletigo de la marŝado kaj evito de vipo. Apud ili, kurante tien-reen laŭ la linio, iris du el la grandaj sovaĝaj urukoj, klakigante vipojn kaj kriante. Spaliro post spaliro pasis, kaj la riveliga torĉlumo estis jam iom antaŭe. Sam retenis sian spiron. Jam pli ol duono de la trupo preterpasis. Tiam subite unu el la sklavpelantoj rimarkis la du figurojn apud la vojo. Li frapetis per vipo al ili kaj kriis:
— Ha vi! Stariĝu!
Ili ne respondis, kaj per krio li haltigis la trupon.
— Ek al, limakoj! Ne estas tempo por sidado. — Li faris unu paŝon al ili, kaj eĉ en la malhelo li rekonis la insignojn sur iliaj ŝildoj. — Dizertantoj, ĉu? — li mordminacis. — Aŭ pripensas tion? Via tuta popolo devis esti en Uduno jam antaŭhieraŭ vespere. Tion vi scias. Stariĝu kaj enviciĝu, aŭ mi notos viajn numerojn kaj raportos pri vi.
Ili barakte stariĝis, kaj ankoraŭ kliniĝante, lamante kiel piede lacaj soldatoj, ili treniĝis direkte al la spalirofino.
— Ne, ne lastvice! — la sklavpelanto kriis. — Antaŭen je tri vicoj. Kaj restu tie, aŭ vi spertos, kiam mi revenos laŭ la linio! — Li igis sian longan vipvoston klaki super iliaj kapoj; poste per alia klako kaj krio li reirigis la trupon je rapida troto.
Estis sufiĉe malfacile por kompatinda Sam, kiu estis laca; sed por Frodo tio estis turmento, kaj baldaŭ koŝmaro. Li kunpremis siajn dentojn kaj klopodis malebligi pensadon en sia menso, kaj li baraktis antaŭen. La fetoro de la ŝvitantaj orkoj ĉirkaŭ li estis sufoka, kaj li komencis anheli soifege. Daŭre ili pluiris, kaj li direktis sian tutan volpovon al spirado kaj movo de la kruroj; kaj tamen al kiu fia celo li penegas kaj suferas, li ne riskis pripensi. Elviciĝo nevidata ne espereblis. De tempo al tempo la orka pelanto revenis kaj mokis ilin.
— Jen do! — li ridis, frapetante iliajn krurojn. — Kie vipo estas, volo estas, limakoj miaj. Ne falu! Mi havigus al vi belan freŝigilon nun, sed vi ricevos tiom da vipado kiom toleros viaj haŭtoj, kiam vi alvenos malfrue al via bivako. Bonefikos al vi. Ĉu vi ne scias, ke ni jam militas?
Ili jam iris kelkajn mejlojn, kaj la vojo finfine direktiĝis suben laŭ longa deklivo al la ebenaĵo, kiam la forto de Frodo komencis elĉerpiĝi kaj lia volpovo ŝanceliĝis. Li skuiĝis kaj stumblis. Sam streĉe provis helpi kaj subteni lin, kvankam li sentis, ke li mem apenaŭ plu eltenos. Li sciis, ke la fino venos preskaŭ tuj: lia mastro svenos aŭ falos, kaj ĉio estos malkovrita, kaj iliaj teruraj penoj estos vanaj. “Mi ĉiuokaze finos pri tiu sklavpela ulaĉo”, — li pensis.
Tiam ĝuste, kiam li elmetis sian manon al la tenilo de sia glavo, venis neatendita faciligo. Nun ili estis sur la ebenaĵo proksimiĝante al la enirejo de Uduno. Iom antaŭ ĝi, antaŭ la pordo ĉe la pontekstremo, la vojo el la okcidento aliĝis al aliaj venantaj el la sudo kaj el Baraduro. Laŭ ĉiuj vojoj soldatoj moviĝis; ĉar la komandantoj de l’ okcidento marŝis antaŭen, kaj la Malhela Mastro ekspedis norden siajn trupojn, Do hazarde pluraj trupoj venis samtempe al la vojrenkontiĝo, en la mallumo ekster la lumo de la gardfajroj sur la muro. Tuj okazis multe da interpuŝiĝo kaj sakrado, dum ĉiu trupo klopodis veni la unua al la pordo kaj la fino de sia marŝado. Kvankam pelantoj kriis kaj vipadis, interbatiĝoj ekestis, kaj kelkaj glavoj estis elingigitaj. Trupo de pezarmitaj urukoj el Baraduro impetis en la Dartangan trupon kaj kaŭzis konfuzon.
Kvankam li estis sensobtuzigita pro doloro kaj laceco, Sam vigliĝis, trafis rapide la eblecon, kaj ĵetis sin teren, subentrenante samtempe Frodon. Orkoj stumblis sur ili, mordminace kaj sakre. Malrapide per la manoj kaj genuoj la hobitoj forrampis el la konfuziĝo, ĝis fine ili nerimarkite transfalis la foran randon de la vojo. Tiu havis altan trotuarrandon per kiu trupestroj povis sin gvidi en nigra nokto aŭ nebulo, kaj ĝi estis amasigita je kelkaj futoj super la nivelo de la aperta tereno.
Ili kuŝis senmove dum kelka tempo. Estis tro mallume por serĉi ŝirmejon, se entute tia estis trovebla; sed Sam opiniis, ke ili devus minimume pli malproksimiĝi de la ŝoseoj kaj de la torĉluma atingo.
— Venu, sinjoro Frodo! — li flustris. — Unu plua rampo kaj poste vi povos kuŝi senmove.
Per lasta senespera peno Frodo levis sin per la brakoj kaj baraktis pluen je eble dudek paŝoj. Tiam li falegis en malprofundan kavaĵon, kiu neatendite malfermiĝis antaŭ ili, kaj tie li kuŝis kvazaŭ mortinto.
Sam metis sian ĉifitan orkan mantelon sub la kapon de sia mastro kaj kovris sin kaj lin per la griza robo de Lorieno; kaj kiam li faris tion, liaj pensoj direktiĝis al tiu bela lando kaj al la elfoj, kaj li esperis, ke la tolo, kiun ili teksis, eble havos iom da kapablo teni ilin kaŝitaj preterespere en tiu sovaĝejo de timo. Li aŭdis la interbatiĝon kaj kriojn formorti, kiam la trupoj trapasis al Isenbuŝo. Ŝajnis, ke dum la konfuzo kaj la intermiksiĝo de multaj trupoj diversspecaj ilia foresto ne rimarkiĝis, ĉiuokaze ne ĝis tiam.
Sam sorbetis gluton da akvo, sed insistis, ke Frodo trinku, kaj kiam lia mastro refortiĝis iomete, li donis al li tutan oblaton da valorega vojpano kaj devigis lin manĝi ĝin. Poste, tro elĉerpitaj por sperti eĉ iom da timo, ili etendis sin kuŝe. Ili dormis iom en maltrankvilaj periodetoj; ĉar ilia ŝvito frostiĝis sur ili, kaj la malmolaj ŝtonoj mordis ilin, kaj ili frostotremetis. El la nordo tra la Nigra Pordego kaj Cirito Gorgor fluis flustre laŭ la tero maldensa malvarma aero.
Matene venis denove lumo griza, ĉar en la altaj regionoj ankoraŭ blovis la okcidenta vento, sed sube sur la ŝtonoj malantaŭ la bariloj de la Nigra Lando la aero ŝajnis preskaŭ mortinta, malvarmega tamen sufoka. Sam supren rigardis el la kavo. La tero ĉie ĉirkaŭe estis morna, plata kaj grizbruna. Sur la proksimaj vojoj nenio nun moviĝis; sed Sam timis pri la vaĉaj okuloj sur la muro de Isenbuŝo, je ne pli ol mejlokono norde. Sud-oriente, malproksima kiel malhela elstara ombro, baŭmis la Monto. Fumoj verŝiĝis el ĝi, kaj dum tiuj kiuj leviĝis en la supran aeron forflosis orienten, grandaj ruliĝantaj nuboj descendis sur ĝiaj flankoj kaj disvastiĝis tra la lando. Kelkajn mejlojn nord-oriente la subaj montetoj de la Cindraj Montoj staris kiel sombraj grizaj fantomoj, malantaŭ kiuj leviĝis la nebulecaj nordaj altaĵoj kvazaŭ linio da fora nubo apenaŭ pli malhela ol la malaltiĝanta ĉielo.
Sam provis diveni la distancojn kaj decidi kiun vojon ili devus sekvi.
— Tio ŝajnas minimume kvindek mejloj, — li murmuris malfeliĉe, gapante al la minaca monto, — kaj tio daŭros tutan semajnon, ne unu tagon, pro la sanstato de sinjoro Frodo.
Li skuis la kapon, kaj dum li analizis la aferon, kreskis en lia menso nova malhela penso. Neniam tre longe espero mortis en lia brava koro, kaj ĉiam ĝis nun li konservis iom da pensado pri la revena vojo. Sed la malagrabla vero trafis lin finfine: plej bonokaze ilia provianto subtenos ilin ĝis la celo; kaj post kompletigo de la tasko ili finiĝos, solaj, sendomaj, sennutraĵaj meze de terura dezerto. Reveno ne povos esti.
“Do tio estis la tasko, kiun mi sentis farota, kiam mi komencis, — pensis Sam: — helpi sinjoron Frodo ĝis la lasta paŝo kaj poste morti kun li, ĉu? Nu, se tio estas la tasko, mi devas plenumi ĝin. Sed mi tre volonte volus vidi denove Apudakvon, kaj Rozinjon Kotono kaj ties fratojn, kaj la Avulon kaj Kalendulon kaj tiel plu. Ial mi ne povas supozi, ke Gandalfo sendus sinjoron Frodo plenumi tiun ĉi komision, se ne ekzistus ajna espero pri lia iama reveno. Ĉio misiris, kiam li falis en Morio. Se nur tio ne okazus. Li estus ion farinta”.
Sed ĝuste dum la espero mortis en Sam, aŭ ŝajnis morti, tio fariĝis nova forteco. La sendistinga hobita vizaĝo de Sam iĝis severa, preskaŭ minaca, dum la volpovo en li hardiĝis, kaj li sentis en ĉiuj membroj vibron, kvazaŭ li fariĝus ŝtona kaj ŝtala kreaĵo, kiun nek malespero nek lacego de senfinaj dezertaj mejloj kapablus subpremi.
Kun nova sento de respondeco li revenigis sian rigardon al la proksima tero, studante la postan moviĝon. Dum la lumo iom plifortiĝis, li vidis surprizate, ke tio, kio ŝajnis defore larĝaj kaj sendistingaj platejoj, estas fakte tute rompitaj kaj malordigitaj. Efektive, la tuta supraĵo de la Gorgorotaj ebenaĵoj estis tramarkita per truegoj, kvazaŭ, dum ĝi ankoraŭ estis dezerto da mola koto, ĝin trafis pluvego da sagoj kaj enormaj ĵetŝtonoj. La plej grandaj el tiuj truegoj estis randitaj per krestoj el rompitaj rokaĵoj, kaj larĝaj fendaĵoj etendiĝis de ili ĉiudirekten. Ĝi estis tereno, sur kiu estus eble rampi de kaŝejo al kaŝejo, nevidate de ĉiuj okuloj krom la plej atentaj: eble almenaŭ por iu kiu estis forta kaj al kiu ne necesis hasto. Por la malsataj kaj la elĉerpitaj, kiuj devis iri longe antaŭ ol forvelkus la vivo, ĝi aspektis fie.
Pripensante ĉion ĉi, Sam reiris al sia mastro. Ne necesis veki lin. Frodo kuŝis surdorse kun la malfermitaj okuloj, gapante al la nuboplena ĉielo.
— Nu, sinjoro Frodo, — diris Sam, — mi iom ĉirkaŭrigardis kaj pensadis iom. Nenio troviĝas sur la vojoj, kaj prefere ni foriru, dum tio eblas. Ĉu vi kapablas tion?
— Mi kapablas, — diris Frodo. — Mi devas.
Ankoraŭ unufoje ili ekiris, rampante de kavo al kavo, saltante malantaŭ la malmulto da ŝirmaĵo, kiun ili trovis, sed moviĝante ĉiam oblikve al la subo de la norda montaro. Sed kie ili iris, la plej orienta el la vojoj akompanis ilin, ĝis ĝi deviis premiĝante al la orloj de la montaro, foren al muro da nigra ombro tre antaŭe. Nek homoj nek orkoj nun moviĝis laŭ ĝiaj plataj grizaj etendiĝoj; ĉar la Malhela Mastro jam kompletigis movadon de siaj armeoj, kaj eĉ en la sekureco de la propra regno li celis la sekretecon de la nokto, timante la ventojn de la mondo, kiu turniĝis kontraŭ lin flankenŝirante liajn vualojn, kaj ĝenate de informoj pri kuraĝaj spionoj trapasintaj liajn barilojn.
La hobitoj progresis jam kelkajn lacigajn mejlojn, kiam ili haltis. Frodo ŝajnis preskaŭ elĉerpita. Sam konstatis, ke li ne povos multe pli progresi tiumaniere, rampante, kliniĝante, jen elektante dubindan vojon tre malrapide, jen stumblokore hastante.
— Ni reiru al la vojo, dum lumo restos, sinjoro Frodo, — li diris. — Denove fidu la bonŝancon! Ĝi preskaŭ perfidis nin lastfoje, sed ne tute. Sendevia rapidado dum kelkaj pliaj mejloj, kaj poste ripozo.
Li riskis multe pli ol li sciis; sed Frodo estis tro okupata pri sia ŝarĝo kaj pri sia mensa luktado por debati, kaj preskaŭ tro senespera por zorgi. Ili grimpis sur la ŝoseon kaj plandis antaŭen laŭ la malmola kruela vojo, kiu kondukis al la Malhela Turego mem. Sed ilia bonŝanco eltenis, kaj dum la resto de tiu tago ili renkontis nenion vivan aŭ moviĝantan; kaj kiam noktiĝis, ili malaperis en la mallumon de Mordoro. La tuta lando nun kovadis kvazaŭ pro la proksimiĝo de granda ŝtormo; ĉar la Komandantoj el la Okcidento jam pasis la Krucvojon kaj kreis flamojn sur la mortigaj kampoj de Imlado Morgul.
Tiel daŭris la senespera vojaĝo, dum la Ringo iris suden, kaj la standardoj de la reĝoj rajdis norden. Al la hobitoj ĉiu tago, ĉiu mejlo, pli malagrablis ol la antaŭa, dum ilia forto malpliiĝis kaj la lando iĝis pli fia. Ili renkontis neniujn malamikojn tage. Nokte kelkfoje, dum ili kaŭris aŭ maltrankvile dormis en iu apudvoja kaŝejo, ili aŭdis kriojn, bruon de multaj piedoj aŭ rapidan trapason de kruele pelata rajdbesto. Sed multe pli malbona ol ĉiuj tiuj danĝeroj estis la ĉiam proksimiĝanta minaco, kiu premis ilin dum la irado: la terura minaco de la Potenco, kiu atendis, kovante en profunda pensado kaj sendorma malico malantaŭ la malhela vualo ĉirkaŭ ĝia Trono. Ĉiam pli proksimen ĝi venis, pli nigre baŭmante, kiel la venonta noktomuro ĉe la lasta fino de la mondo.
Venis finfine noktiĝo terura; kaj ĝuste kiam la Komandantoj el la Okcidento proksimiĝis al la fino de la loĝataj landoj, la du vagantoj alvenis horon de kompleta senespero. Kvar tagoj jam pasis, de kiam ili eskapis de la orkoj, sed la tempo kuŝis malantaŭe, kvazaŭ daŭre nigriĝanta sonĝo. Dum la tuto de tiu ĉi lasta tago Frodo nenion parolis, sed marŝis duonklinite, ofte stumblante, kvazaŭ liaj okuloj ne plu vidus la vojon antaŭ liaj piedoj. Sam konjektis, ke el ĉiuj iliaj doloroj la plej malbonan suferis li, la kreskantan pezon de la Ringo, ŝarĝon al la korpo kaj turmenton en la menso. Malkviete Sam notis, kiel la maldekstra mano de lia mastro ofte leviĝis kvazaŭ por malhelpi baton aŭ por ŝirmi liajn retiriĝemajn okulojn kontraŭ iu terura Okulo, kiu klopodis enrigardi ilin. Kaj kelkfoje lia dekstra mano ŝteliris al la brusto, kroĉante, kaj poste malrapide, kiam la volo rehavis mastrecon, ĝi estis reprenita.
Nun kiam revenis la nokta nigro, Frodo sidis kun la kapo inter siaj genuoj kaj la brakoj lace pendantaj ĝis la tero, kie kuŝis liaj manoj feble tikantaj. Sam rigardis lin, ĝis la nokto kovris ilin ambaŭ kaj kaŝis ilin unu de la alia. Li ne plu trovis vortojn direblajn, kaj li sin turnis al la propraj malhelaj pensoj. Kiom koncernis lin, kvankam lacan kaj sub ombro de timo, al li restis ankoraŭ iom da forto. La lembaso havis karakterizon, sen kiu ili antaŭ longe estus kuŝiĝintaj por morti. Deziron ĝi ne kontentigis, kaj kelkfoje la menso de Sam pleniĝis je memoroj pri manĝaĵoj kaj je sopiro al simplaj pano kaj viando. Kaj tamen tiu vojpano de la elfoj havis potencon, kiu plifortiĝis, kiam vojaĝantoj dependis sole de ĝi sen miksiĝo kun aliaj manĝaĵoj. Ĝi nutris la volon, kaj ĝi havigis forton por elteni kaj por estri tendenojn kaj membrojn netakseble laŭ homa mezuro. Sed nun nova decido necesis. Ili ne plu povis laŭiri tiun ĉi vojon; ĉar ĝi pluiros orienten en la Ombregon, sed la Monto jam baŭmis dekstre, preskaŭ rekte sude, kaj ili devos turniĝi al ĝi. Tamen daŭre antaŭ ĝi etendiĝis larĝa regiono de fuma, senkreskaĵa, cindrokovrita tero.
— Akvon, akvon! — murmuris Sam.
Li jam limigis sin, kaj en lia sekega buŝo lia lango ŝajnis dika kaj ŝvelinta; sed malgraŭ lia tuta zorgado restis al ili nun tre malmulto, eble duono da lia botelo, kaj eble kelkajn tagojn ankoraŭ ili devos pluiri. Jam delonge la tuto estus fortrinkita, se ili ne riskus laŭiri la orkan vojon. Ĉar je longaj interspacoj sur tiu ŝoseo cisternoj estis konstruitaj por uzado de armeoj urĝe senditaj tra la senakvaj regionoj. En unu el ili Sam trovis iom da postrestanta akvo malfreŝa, kotigita de la orkoj, sed tamen ankoraŭ taŭga en ilia malespera situacio. Tamen tio okazis antaŭ unu tago. Ne estis espero pri pli.
Finfine lacigita de siaj zorgoj Sam ekdormetis, rezigninte pri la morgaŭo ĝis ties alveno; li povis fari nenion pli. Sonĝo kaj vekiĝo intermiksiĝis malserene. Li vidis lumojn kiel ĝojaĉajn okulojn, kaj malhelajn rampajn formojn, kaj li aŭdis bruojn kvazaŭ de sovaĝbestoj aŭ terurajn kriojn de torturatoj; kaj li saltleviĝis por konstati la mondon tute malluma kaj ĉirkaŭe nur malplenan nigrecon. Nur unufoje, dum li staris sovaĝe ĉirkaŭgapante, ŝajnis al li, kvankam li jam estis maldorma, ke li povis plu vidi palajn lumojn okulsimilajn; sed baldaŭ tiuj estingiĝis kaj malaperis.
La malaminda nokto pasis malrapide kaj nevolonte. La taglumo kiu sekvis estis malbrila; ĉar ĉi tie pro la proksimiĝo de la Monto la aero ĉiam nebulecis, dum el la Malhela Turego rampis la ombrovualoj, kiujn Saŭrono teksis ĉirkaŭ sin. Frodo estis senmove kuŝanta surdorse. Sam staris apud li, malema paroli, kaj tamen scianta, ke nun la parolo estis lia; li devas funkciigi la mastran volon por plua klopodo. Finfine, kliniĝante kaj karesante la frunton de Frodo, li diris en ties orelon:
— Vekiĝu, mastro! La tempo rekomenci.
Kvazaŭ vigligite de subita sonoro, Frodo leviĝis rapide, kaj staris rigardante suden; sed kiam liaj okuloj vidis la Monton kaj la dezerton, li denove retiriĝis.
— Mi ne kapablas, Sam, — li diris. — Ĝi estas tia pezego portenda, tia pezego.
Sam sciis antaŭ paroli, ke estos vane, kaj tiaj vortoj eble pli misefikos ol bonfaros, sed pro kompato li ne povis silenti.
— Do, permesu, ke portu ĝin iomete mi, mastro, — li diris. — Vi scias, ke mi tion farus, kaj feliĉe tiel longe kiel mi havus forton.
Sovaĝa lumo aperis en la okuloj de Frodo.
— Staru for! Ne tuŝu min! — li kriis. — Ĝi estas mia, mi diras. Foriru! — Lia mano vagis al la glavtenilo. Sed poste lia voĉo rapide ŝanĝiĝis kaj li diris triste: — Ne, ne, Sam. Sed vi devas kompreni. Ĝi estas mia ŝarĝo, kaj neniu alia povas porti ĝin. Estas jam tro malfrue, kara Sam. Vi ne povos plu helpi min tiumaniere. Mi estas jam preskaŭ sub ĝia potenco. Mi ne povas rezigni pri ĝi, kaj se vi provus preni ĝin, mi freneziĝus.
— Mi komprenas, — Sam kapjesis. — Sed mi pripensis, sinjoro Frodo, ke ekzistas aliaj aferoj, sen kiuj ni ne suferus. Kial ne malpezigi iom la ŝarĝon? Ni iru nun tien tiel sendevie, kiel ni povos. — Li indikis la Monton. — Ne valoras kunpreni ion, kion ni certe ne bezonos.
Frodo denove rigardis al la Monto.
— Ne, — li diris, — ne multon ni bezonos sur tiu vojo. Kaj ĉe la fino nenion.
Levinte sian orkan ŝildon li forĵetis ĝin kaj poste sian kaskon. Demetinte la grizan mantelon li malligis la pezan zonon kaj lasis ĝin fali al la tero, kaj kun ĝi la eningan glavon. La ĉifonojn de la nigra mantelo li forŝiris kaj disĵetis.
— Jen, mi ne plu estu orko, — li kriis, — kaj neniun armilon mi portos, ĉu bonan ĉu misan. Oni kaptu min, se tiel estos!
Sam faris same kaj flankenmetis sian orkan ekipaĵon, kaj li eligis ĉiujn aĵojn el sia tornistro. Ial ĉiu el ili iĝis al li kara, se nur pro tio, ke li portis ilin tiom pene tiom longe. Plej malfacile estis formeti lian kuirilaron. Larmoj aperis en liaj okuloj pro la penso pri forĵeto.
— Ĉu vi memoras tiun pecon da kuniklo, sinjoro Frodo? Kaj nian lokon sub la varma teramaso en la lando de komandanto Faramiro, dum la tago, kiam mi vidis olifonton?
— Ne, bedaŭrinde ne, Sam, — diris Frodo. — Almenaŭ, mi scias, ke okazis tiaj aferoj, sed mi ne povas vidi ilin. Neniu gusto manĝaĵa, sento pri akvo, bruo de vento, memoro pri arbo aŭ herbo aŭ floro, imago pri luno aŭ stelo restas al mi. Mi estas nuda en la mallumo, Sam, kaj neniu vualo estas inter mi kaj la rado de fajro. Mi komencas vidi tiun per miaj vekiĝantaj okuloj, kaj ĉio alia forvelkas.
Sam aliris kaj kisis lian manon.
— Do ju pli baldaŭ ni liberiĝos de ĝi, des pli baldaŭ ni ripozos, — li diris heziteme, trovinte neniujn preferindajn vortojn por diri. — Parolado nenion riparos, — li murmuris al si, dum li kunmetis ĉion, kion li elektis forĵeti. Li ne volis lasi ilin kuŝantaj malkaŝe en la sovaĝejo videblaj de ajnaj okuloj. — Fetorulo akiris tiun orkan ĉemizon, ŝajne, kaj li ne aldonu al tio glavon. Liaj manoj sufiĉe misfaras kiam malplenaj. Kaj li ne okupiĝu pri miaj kuiriloj!
Dirinte tion, li forportis la tutan ekipaĵon al unu el la gapaj fendaĵoj, kiuj trastrekis la regionon, kaj enĵetis ilin. La klakado de liaj amataj kuiriloj, falantaj en la mallumon, similis al lia koro mortsonoron. Li revenis al Frodo, kaj tiam el la elfa ŝnuro li tranĉis mallongan pecon por zoni sian mastron kaj ligi la grizan mantelon firme ĉirkaŭ ties talion. La ceteron li zorge volvis kaj remetis en sian tornistron. Krom tiu li retenis nur la restaĵon de ilia vojpano, akvobotelon, kaj Pikilon plu pendantan ĉe lia zono, kaj la flakoneton de Galadriela forkaŝitan en poŝo de sia tuniko proksime al sia brusto, kaj la skatoleton, kiun ŝi donis al li por li mem.
Nun finfine ili turnis siajn vizaĝojn al la Monto kaj ekiris, ne plu pensante pri kaŝiĝo, celante sian lacecon kaj malfortiĝantajn volojn nur al la tasko iri antaŭen. En la malhelo de ĝia morna tago, malmultaj kreitoj eĉ en tiu lando atentema povus ekvidi ilin, krom de tre proksime. El ĉiuj sklavoj de la Malhela Mastro, nur la nazguloj povus averti lin pri la danĝero, kiu rampis eta sed netimigebla en la kernon mem de lia gardata regno. Sed la nazguloj kaj ties nigraj flugiloj estis for pro alia komisio: ili estis kuniĝintaj en foro, sekvante la marŝadon de la Komandantoj el la Okcidento, kaj tien la pensado de la Malhela Turego estis turnita.
Tiutage ŝajnis al Sam, ke lia mastro trovis ian novan forton, pli ol povus klarigi la malgranda malpeziĝo de la ŝarĝo, kiun li devis porti. En la komenco ili iris pli foren kaj pli rapide, ol ili anticipe esperis. La tereno estis malglata kaj malfavora, kaj tamen ili multe progresis, kaj ĉiam la Monto proksimiĝis. Sed dum la tago pasis, kaj nur tro baldaŭ la malhela lumo ekforvelkis, Frodo denove kliniĝis kaj ŝanceliĝis, kvazaŭ la renovigita peno disipis lian restantan forton.
Ĉe ilia lasta halto li sinkis teren kaj diris:
— Mi soifas, Sam, — kaj ne plu parolis.
Sam donis al li buŝplenon da akvo; restis nur ankoraŭ unu buŝpleno. Li mem detenis sin; kaj kiam la nokto de Mordoro denove enfermis ilin, tra ĉiuj liaj pensoj venis memoro pri akvo; kaj ĉiu rojo aŭ rivereto aŭ fonto iam ajn de li viditaj, sub verdaj salikombroj aŭ briletantaj en la suno, dancis kaj ondetis turmente al li malantaŭ la blindo de liaj okuloj. Li sentis la malvarmetan koton sur la piedfingroj, dum li vadis en la lageto ĉe Apudakvo kun Ĝoja Kotono kaj Tomĉjo kaj Nibĉjo kaj ilia fratino Rozinjo.
— Sed tio estis antaŭ jaroj, — li suspiris, — kaj tre malproksime. La vojo returnen, se tia ekzistas, preterpasas la Monton.
Li ne povis dormi kaj li interne debatis kun si.
— Nu vidu, ni faris pli bone ol vi esperis, — li diris bravule. —
Bona komenco ĉiuokaze. Mi kalkulas, ke ni trairis duonon de la distanco antaŭ ol halti. Ankoraŭ unu tago sufiĉos. Kaj tiam li paŭzis.
— Ne estu stultulo, Sam Vato, — venis responde lia propra voĉo.
— Li ne trairos simile ankoraŭ unu tagon, se li entute moviĝos. Kaj vi ne povos same daŭrigi, donante al li la tutan akvon kaj plejparton el la manĝaĵo.
— Mi tamen povos daŭrigi sufiĉe longe, kaj tion mi faros.
— Kien?
— Al la Monto, kompreneble.
— Sed kio poste, Sam Vato, kio poste? Kiam vi alvenos tien, kion vi faros? Li ne kapablos mem fari ion.
Konsternite Sam konstatis, ke li ne scias respondon al tio. Li tute ne havis klaran koncepton. Frodo ne multe parolis al li pri sia komisio, kaj Sam nur sciis malprecize, ke la Ringo estas iel enmetota en la fajron.
— La Fendaĵoj de l’ Destino, — li murmuris, kiam la malnova nomo leviĝis en lian menson. — Nu, se la mastro scias, kie trovi ilin, mi nenscias.
— Jen vi havas! — venis la respondo. — Ĉio tute senutilas. Li mem diris tion. La stultulo estas vi, kiu daŭre esperas kaj penadas. Vi povus kuŝiĝi kaj endormiĝi kune jam antaŭ tagoj, se vi ne estus tiom obstina. Sed vi mortos ĉiuokaze same, aŭ pli malbone. Egale vi povas kuŝiĝi nun kaj rezigni. Vi neniam atingos la supron ĉiuokaze.
— Mi atingos ĝin, eĉ se mi lasos malantaŭe ĉion krom miaj ostoj, — diris Sam. — Kaj mi portos sinjoron Frodo supren, eĉ se tio rompos mian dorson kaj mian koron. Do ĉesigu la diskutadon!
Sam sentis skuiĝon de la tero sube, kaj li aŭdis aŭ sentis profundan foran bruon kvazaŭ de tondro enkarcerigita sub la tero. Mallonga ruĝa flamo ekflagris sub la nuboj kaj formortis. La Monto dormis tro maltrankvile.
La lasta stadio de ilia vojaĝo al Orodruino venis, kaj ĝi estis turmento pli severa, ol Sam iam ajn pensis toleri. Li estis doloranta, kaj tiel soifega, ke li ne plu povis gluti eĉ buŝplenon da manĝaĵo. La mallumo daŭris, ne nur pro la fumoj de la Monto: ŝajnis, ke ŝtormo proksimiĝas, kaj fore en la sud-oriento vidiĝis ekbrilo de fulmoj sub la nigra ĉielo. Plej malbone, la aero plenplenis je fetoroj; spirado estis doloriga kaj malfacila, kaj kapturniĝo trafis ilin, tiel, ke ili ŝanceliĝis kaj ofte falis. Kaj tamen iliaj volfortoj ne konsentis cedi, kaj ili baraktis antaŭen.
La Monto rampis ĉiam pli proksimen, ĝis, se ili levis la pezajn kapojn, ĝi plenigis la tutan vidkampon, baŭmante enorme antaŭ ili: grandega amaso da cindroj kaj skorio kaj bruligitaj ŝtonoj, el kiuj krutflanka konuso leviĝis en la nubojn. Antaŭ ol finiĝis la taglonga krepusko kaj revenis nokto vera, ili rampis kaj stumblis ĝis ties subo mem.
Kun ĝemspiro Frodo ĵetis sin teren. Sam sidiĝis apud li. Surprizite li sentis sin laca, tamen pli malpeza, kaj lia kapo ŝajnis denove klara. Neniuj pliaj diskutoj perturbis lian menson. Li konis ĉiujn argumentojn pri malespero kaj rifuzis aŭskulti ilin. Lia volo estis determinita, kaj nur morto rompus ĝin. Li sentis ne plu deziron aŭ bezonon dormi, sed prefere atentemon. Li sciis, ke ĉiuj hazardoj kaj danĝeroj jam kuniĝas al pinto: la posta tago estos tago destina, la tago de fina strebo aŭ katastrofo, la lasta spirego.
Sed kiam ĝi venos? La nokto ŝajnis senfina kaj ekstertempa; minuto post minuto falis morta, kaj adiciis al neniu pasa horo, alportante neniun ŝanĝiĝon. Sam komencis scivoli, ĉu dua mallumo jam komenciĝis kaj neniu tago iam reaperos. Finfine li palpserĉis la manon de Frodo. Tiu estis malvarma kaj tremetanta. Lia mastro frostotremis.
— Mi ja ne devis postlasi mian lankovrilon, — murmuris Sam; kaj kuŝiĝinte li provis konsoli Frodon per siaj brakoj kaj korpo. Tiam dormo okupis lin, kaj la malhela lumo de ilia lasta serĉtago trovis ilin flank-apud-flankaj. La vento malfortiĝis dum la antaŭa tago deviante el la okcidento, kaj nun ĝi venis el la nordo kaj ekplifortiĝis; kaj malrapide la lumo de la nevidata suno filtriĝis suben en la ombrojn, kie kuŝis la hobitoj.
— Jam temp’ está! Jam ek al la lasta peno! — diris Sam, barakte stariĝante. Li klinis sin al Frodo, vekante lin delikate. Frodo ĝemis; sed per granda vola klopodo li stariĝis ŝanceliĝe kaj poste falis denove surgenuen. Li levis malfacile siajn okulojn al la malbelaj deklivoj de la Monto de Sorto turantaj super li, kaj poste ekgrimpis kompatoveke antaŭen per la manoj.
Sam rigardis lin kaj ploris en sia koro, sed venis neniuj larmoj al liaj sekaj kaj brulsentaj okuloj.
— Mi diris, ke mi portos lin eĉ se tio rompos mian dorson, — li murmuris, — kaj tion mi ja faros!
— Venu, sinjoro Frodo! — li kriis. — Mi ne povas porti ĝin anstataŭ vi, sed mi povas porti vin kaj samtempe ĝin. Do stariĝu! Venu, sinjoro Frodo kara! Sam rajdigos vin. Nur diru al li, kien iri, kaj li iros.
Dum Frodo kroĉiĝis al lia dorso kun la brakoj malstrikte ĉirkaŭ lia kolo kaj la kruroj firme tenitaj sub liaj brakoj, Sam ŝancele stariĝis; kaj mirigite trovis la ŝarĝon malpeza. Li antaŭtimis, ke li apenaŭ sufiĉe fortos por levi sian mastron, kaj krom tio li atendis dividi la teruran stumbligan pezon de la malbenita Ringo. Sed tiel ne estis. Ĉu pro tio, ke Frodo estis tiel trivita per siaj longaj doloroj, tranĉila vundo, venena pikiĝo, kaj malĝojo, timo kaj senhejma vagado, aŭ pro tio, ke al li estis donita iu donaco de lasta forto, Sam levis Frodon ne pli malfacile ol se li portus iun hobitan infanon surdorse dum ludado sur razenoj aŭ grenkampoj en la Provinco. Li faris profundan spiron kaj ekiris.
Ili alvenis la subon de la Monto ĉe ties norda flanko, kaj iomete okcidente; tie ĝiaj longaj grizaj deklivoj, kvankam rompitaj, ne estis krutaj. Frodo ne parolis, kaj tial Sam klopodis antaŭen laŭ sia kapablo, sen alia gvidado ol la obstino grimpi laŭeble plej alten antaŭ ol lia forto elĉerpiĝos kaj lia volo cedos. Antaŭen li penis, supren kaj pli supren, turniĝante tien kaj tien por malpliigi la deklivon, ofte stumblante antaŭen, kaj fine rampante kiel heliko kun peza ŝarĝo sur la dorso. Kiam lia volo ne povis peli lin pluen, kaj liaj membroj rezignis, li haltis kaj milde kuŝigis sian mastron.
Frodo malfermis siajn okulojn kaj profunde enspiris. Estis pli facile spiri ĉi tie super la fetoroj, kiuj volviĝis kaj drivis tie sube.
— Dankon, Sam, — li diris per rompita flustro. — Kiom longas la vojo ankoraŭ?
— Mi ne scias, — diris Sam, — ĉar mi ne scias, kien ni iras.
Li retrorigardis, kaj poste li rigardis supren; mirigis lin, kiom distance lia lasta klopodo trairigis lin. La Monto, starante minaca kaj izolita, aspektis pli alta ol ĝi efektive estis. Sam vidis nun, ke ĝi estas malpli impona ol la altaj trapasejoj de Efelo Duad, kiujn li kaj Frodo pli frue grimpis. La konfuzitaj kaj rompitaj ŝultroj de ĝia granda fundamento leviĝis eble tri mil futojn super la ebenaĵo, kaj super ili duone pli alten baŭmis ĝia alta centra konuso, kiel vasta lupolsekigejo aŭ kameno ĉapelita per zigzaga kratero. Sed Sam estis jam pli ol duonvoje supre sur la fundamento, kaj la ebenaĵo de Gorgoroto estis malklara sub li, volvita en fumo kaj ombro. Rigardante supren li eligus krion, se tion permesus al li la sekega gorĝo; ĉar inter la malebenaj ĝiboj kaj ŝultroj super li, li klare vidis padon aŭ vojon. Tiu leviĝis kvazaŭ suprenira zono el la okcidento kaj serpentece ĉirkaŭumis la Monton, ĝis antaŭ ol forpasi el la vidkampo ĝi atingis la subon de la konuso ĉe ties orienta flanko.
Sam ne povis vidi la irejon tuj super li, kie ĝi plej malaltis, ĉar kruta deklivo supreniĝis de lia starloko; sed li konjektis, ke se ili povus barakti iomete pli supren, ili trafus tiun padon. Ekbrilo de espero revenis al li. Eble ili tamen venkos la Monton.
— Nu, estas kvazaŭ oni intence metis la vojon ĉi tie! — li diris al si. — Se ĝi ne estus tie, mi devus deklari min venkita ĉe la fino.
La pado ne estis metita por la celoj de Sam. Li tion ne sciis, sed li rigardis la Saŭronan Vojon de Baraduro al Samato Naŭr, la Ĉambroj de Fajro. Tra la enorma okcidenta pordo de la Malhela Turego ĝi transiris profundan abismon per granda ponto el fero, kaj poste pasinte sur la ebenaĵon ĝi pluiris tra leŭgo inter du fumantaj fendegaĵoj, kaj tiel atingis longan deklivan vojon, kiu kondukis supren al la orienta flanko de la Monto. De tie, serpentumante kaj ĉirkaŭante ĝian tutan larĝan mezuron de la sudo al la nordo, ĝi grimpis fine, alte sur la supra konuso, sed ankoraŭ malproksime de la fetoranta kresto, al malhela enirejo, kiu retrorigardis orienten rekte al la Fenestro de la Okulo en la ombrumita fortikaĵo de Saŭrono. Ofte barita aŭ detruita per la tumultoj de la Montaj fornoj, ĉiam tiu pado estis riparata kaj reliberigata per la laboro de sennombraj orkoj.
Sam profunde enspiris. Ekzistis pado, sed kiel li supreniros la deklivon al ĝi, li ne sciis. Unue li devos ripozigi sian doloran dorson. Li kuŝis plate apud Frodo dum kelka tempo. Neniu el ambaŭ parolis. Malrapide la lumo plifortiĝis. Subite sento de urĝeco, kiun li ne komprenis, venis al Sam. Estis preskaŭ, kvazaŭ li estus vokita: “Nun, nun, aŭ estos tro malfrue!” Li pretigis sin kaj stariĝis. Ŝajnis, ke ankaŭ Frodo sentis la alvokon. Li baraktis surgenuen.
— Mi rampos, Sam, — li anhelis.
Do futon post futo, kvazaŭ grizaj insektetoj, ili rampis supren sur la deklivo. Ili atingis la padon kaj trovis, ke ĝi estas larĝa, pavimita per rompitaj ŝtonruboj kaj pistitaj cindroj. Frodo grimpis sur ĝin, kaj poste, kvazaŭ motivita de iu devigo, li turniĝis malrapide por fronti al la oriento. Fore pendis la ombroj de Saŭrono; sed ŝiritaj de iu ekblovo de vento el la mondo, aŭ eble movitaj de iu granda interna malkvieto, la nubmantelo kirliĝis kaj por momento tiriĝis flanken, kaj tiam li vidis, leviĝantajn nigre, pli nigre kaj pli malhele ol la vastaj ombroj inter kiuj ĝi staris, la kruelajn pinaklojn kaj feran kreston de la plej supera turo de Baraduro. Nur dum momento ĝi vidiĝis, sed kvazaŭ tra iu fenestrego nemezureble alta pikiĝis norden ruĝa flamo, la flagro de la trapika Okulo. Poste la ombroj ferliĝis denove, kaj la terura vidaĵo malaperis. La Okulo ne estis turnita al ili: ĝi rigardis norden, kie la Komandantoj el la Okcidento staris defie, kaj tien turniĝis nun ĝia tuta malico, kiam la Potenco moviĝis por efektivigi sian mortigan baton; sed Frodo pro tiu terura ekvido falis kvazaŭ mortvundito. Lia mano serĉis la ĉenon ĉirkaŭ la kolo.
Sam genuiĝis apud li. Mallaŭte, preskaŭ neaŭdeble, li aŭskultis la flustron de Frodo:
— Helpu min, Sam! Helpu min, Sam! Tenu mian manon! Mi ne povas malhelpi ĝin.
Sam prenis la manojn de sia mastro kaj kunmetis ilin polm-al-polme, kaj kisis ilin; kaj poste li tenis ilin kompateme inter la siaj. Subite venis al li la penso: “Li rimarkis nin! Estas finite, aŭ baldaŭ estos. Jen, Sam Vato, jen estas la fina fino”.
Denove li levis Frodon kaj subentiris liajn manojn sur la propran bruston, lasante pendi la mastrajn krurojn. Poste li klinis la kapon kaj penis plu laŭ la suprenira vojo. La vojo ne estis tiel facila kiel unuavide ŝajnis. Bonŝance la fajroj, kiuj elverŝiĝis dum la grandaj perturbiĝoj, kiam Sam staris sur Cirito Ungol, subenfluis plejparte sur la suda kaj okcidenta deklivoj, kaj la ĉi-flanka vojo ne estis barita. Tamen ĝi estis multloke diseriĝinta aŭ ĝin transis gapaj ŝiraĵoj. Rampinte orienten dum kelka tempo, ĝi retrokurbiĝis akrangule kaj kelktempe celis okcidenten. Tie ĉe la kurbiĝo ĝi estis profunde tranĉita tra amaso da malnovaj veterumitaj ŝtonoj, antaŭlonge vomitaj el la fornoj de la Monto. Anhelante pro sia ŝarĝo, Sam ĉirkaŭiris la kurbon; kaj ĝuste kiam li tion faris, li okulangule ekvidis ion falantan de sur la ŝtonamaso, kvazaŭ peceto de nigra ŝtono defalis, dum li pasis.
Subite pezaĵo frapis lin, kaj li falegis antaŭen, ŝirante la dorsojn de la manoj, kiuj plu tenis tiujn de lia mastro. Kaj li eksciis, kio okazis, ĉar kuŝante li aŭdis super si voĉon malamatan.
— Missa masstro! — ĝi siblis. — Missa masstro trompas nin; trompas Smeagolon, golum. Li devass ne iri tiuvoje. Li devass ne damaĝi la Trezoron. Donu ĝin al Smeagolo, jesss, donu ĝin al ni! Donu ĝin al ni!
Per forta puŝo Sam stariĝis. Tuj li elingigis sian glavon; sed li povis fari nenion. Golumo kaj Frodo estis kunkroĉitaj. Golumo ŝiradis lian mastron, klopodante atingi la ĉenon kaj la Ringon. Probable nenio alia ol tio povus stimuli la velkantan ardon en la koro kaj volo de Frodo: atako, provo perforte senigi lin de lia trezoro. Li kontraŭluktis laŭ subita furiozo, kiu mirigis Samon kaj ankaŭ Golumon. Eĉ tiel la afero eble rezultiĝus tute alie, se Golumo mem estus neŝanĝita; sed la teruraj vojoj, kiujn li sola kaj malsata kaj senakva tramarŝis, pelite de konsuma deziro kaj timego, lasis sur li dolorajn postsignojn. Li estis kreito magra, malsatigita, marasma, tute osteca, kun streĉita flaveca haŭto. Furioza lumo flamis en liaj okuloj, sed lian malicon ne plu egalis lia malnova tenega forto. Frodo forĵetis lin kaj leviĝis tremetante.
— Suben, suben! — li anhelis, kroĉante sian manon al sia brusto, tiel ke sub sia ledĉemiza kovraĵo li kaptis la Ringon. — Suben, rampulo, kaj for el mia vojo! Via tempo finiĝis. Vi jam ne povas min perfidi aŭ mortigi.
Tiam subite, kiel antaŭe sub la randoj de Emin Muilo, Sam vidis tiujn du rivalojn laŭ alia vizio. Kaŭra figuro, apenaŭ pli ol ombro de vivantaĵo, kreito nun tute ruinigita kaj venkita, tamen plenigita de hida avidego kaj kolero; sed antaŭ tiu staris severa, jam netuŝebla de kompato, figuro blankvestita, sed ĉe la brusto ĝi tenis radon fajran. El la fajro parolis komanda voĉo:
— Foriru, kaj ne plu ĝenu min! Se vi iam ajn tuŝos min denove, vi mem estos ĵetita en la Fajron de Destino.
La kaŭra figuro retromoviĝis kun teruro en la palpebrumantaj okuloj, kaj tamen samtempe kun nesatigebla deziro.
Poste la vizio pasis, kaj Sam vidis Frodon staranta kun mano ĉebruste; lia spiro venis anhelege, kaj Golumo estis antaŭ liaj piedoj, apogite sur siaj genuoj kaj kun la manoj larĝe dismetitaj sur la tero.
— Gardu vin! — kriis Sam. — Li alsaltos! — Li paŝis antaŭen, svingante sian glavon. — Rapide, mastro! Iru! Iru! La tempo urĝas. Lin mi pritraktos. Iru jam!
Frodo rigardis lin kvazaŭ iun tre malproksiman.
— Jes, mi devas pluiri. Adiaŭ, Sam! Jen fine la fino. Sur la Monto de Sorto la sorto plenumiĝos. Adiaŭ! — Li turnis sin kaj pluiris, marŝante malrapide sed senkliniĝe, laŭ la suprenira pado.
— Nun! — diris Sam. — Finfine mi povas pritrakti vin! — Li saltis antaŭen kun elingigita glavo preta por batalo. Sed Golumo ne saltis. Li kuŝis plata sur la tero kaj ploretis.
— Ne mortigu nin, — li plorĝemis. — Ne damaĝu nin per fia kruela ŝŝtalo! Lasu nin vivi, jesss, vivi nur iomete pli longe. Perditaj, perditaj! Ni estas perditaj. Kaj kiam la Trezoro foriros, ni mortos, jesss, mortos en la polvon. — Li trarastis la cindrojn de la pado per siaj longaj senkarnaj fingroj. — Jess, polvo! — Li siblis.
La mano de Sam hezitis. Lia menso estis arde kolera pro memoro pri la misado. Estus juste mortigi tiun perfideman murdeman kreaĵon, juste kaj multfoje meritite; kaj tio ankaŭ ŝajnis la sola sekura faro. Sed profunde en lia koro io bremsis lin: li ne kapablis bati tiun kreaĵon kuŝantan en la polvo, forlasitan, ruiniĝintan, komplete mizeran. Li mem, kvankam nur mallonge, iam portis la Ringon, kaj nun li malklare divenis la agonion en la Golumaj ŝrumpintaj menso kaj korpo, sklavigitaj de tiu Ringo, senkapablaj iam ajn denove en la vivo trovi trankvilon aŭ malŝarĝiĝon. Sed Sam malhavis vortojn por esprimi sian senton.
— Ho, estu malbenita, fetorulo! — li diris. — Foriru! For! Mi ne fidas vin, eĉ tiom fore, kiom mi kapablas piedbati vin; sed foriru. Aŭ mi ja damaĝos vin, jes, per fia kruela ŝtalo.
Golumo ekstaris kvarpiede kaj retroiris kelkajn paŝojn, kaj poste li turnis sin, kaj dum Sam celis al li piedbaton li fuĝis laŭ la pado. Sam ne plu atentis lin. Li subite rememoris pri sia mastro. Li suprenrigardis laŭ la pado kaj ne povis vidi lin. Kiel eble plej rapide li plandis laŭ la vojo supren. Se li retrorigardus, li eble vidus, ke ne malproksime sube Golumo returnis sin denove, kaj poste kun sovaĝa lumo de frenezo en la okuloj, rapide tamen singarde, plurampis malantaŭe, kiel ŝtelira ombro inter la ŝtonoj.
La pado plu iris supren. Baldaŭ ĝi denove kurbiĝis, kaj laŭ la lasta direktiĝo orienten, ĝi pasis tra fendaĵo laŭ la faco de l’ konuso kaj alvenis la malhelan pordon en la Monta flanko, la pordon de Samato Naŭr. Jam fore la suno, leviĝinta en la sudo, breĉante la fumojn kaj nebuleton, brulis misaŭgure, malbrila ŝmirita disko ruĝa; sed la tuta Mordoro kuŝis ĉirkaŭ la Monto kiel lando morta, silenta, enfaldita per ombro, atendanta iun teruran baton.
Sam alvenis la gapan enirejon kaj enrigardis. Estis malhele kaj varmege, kaj profunda bruado skuis la aeron.
— Frodo! Mastro! — li vokis. Venis neniu respondo. Momente li staris, dum lia koro batis pro konsternaj timoj, kaj poste li enplonĝis. Ombro sekvis lin.
Komence li povis vidi nenion. Pro la granda bezono li elprenis ankoraŭfoje la flakoneton de Galadriela, sed ĝi estis pala kaj malvarma en lia trema mano kaj ĵetis neniom da lumo en tiun sufokan malhelon. Li venis al la kerno de la regno de Saŭrono kaj al la forĝejoj de lia antikva potenco, plej granda en Mez-Tero. Ĉiuj ceteraj potencoj estis ĉi tie superitaj. Timeme li faris kelkajn malcertajn paŝojn en la mallumo, kaj tiam tute subite vidiĝis mĝa flagro, kiu saltis supren kaj frapis la altan nigran plafonon. Tiam Sam konstatis, ke li estas en longa kaverno aŭ tunelo, kiu boris la fumantan konuson de la Monto. Sed nur mallonge antaŭe ĝia planko kaj la muroj ambaŭflankaj estis dispartigitaj de granda fendaĵo, el kiu venis la mĝa flagro, jen saltanta supren, jen formortanta en mallumon; kaj la tutan tempon forsube aŭdiĝis rumoro kaj tumulto kvazaŭ maŝinegoj pulsus kaj laborus.
Denove la lumo saltis supren, kaj ĉe la rando de la abismo, ĉe la Fendaĵo de Destino, staris Frodo, nigra antaŭ la brilo, streĉita, malkliniĝa, sed senmova kvazaŭ ŝtonigita.
— Mastro! — kriis Sam.
Frodo moviĝis kaj parolis per klara voĉo, efektive per voĉo pli klara kaj pli forta ol Sam iam ajn aŭdis lin uzi, kaj ĝi soris super la pulsado kaj perturbiĝo de Monto de Sorto, sonorante ĉe la plafono kaj muroj.
— Mi venis, — li diris. — Sed nun mi ne elektas fari tion, kion mi venis por fari. Tion ĉi mi ne faros. La Ringo estas mia! — Kaj subite, kiam li surfingrigis ĝin, li malaperis de la vido de Sam. Sam ĝemspiris, sed li ne havis eblecon ekkrii, ĉar tiumomente okazis multaj aferoj.
Io frapegis la dorson de Sam, liaj kruroj estis forbatitaj de sub li, kaj li estis ĵetita flanken, frapante sian kapon al la ŝtona planko, kiam malhela figuro transsaltis lin. Li kuŝis senmove, kaj momente ĉio nigriĝis al li.
Kaj tre malproksime, kiam Frodo surfingrigis la Ringon kaj pretendis ĝin por si en Samato Naŭr, la kerno mem de lia regno, la Potenco en Baraduro estis skuita, kaj la Turego tremis de la fundamento ĝis la fera pinto. La Malhela Mastro subite konsciiĝis pri li, kaj lia Okulo breĉanta ĉiujn ombrojn, rigardis trans la ebenaĵon al la pordo kiun li kreis; kaj la grandeco de la propra stulteco riveliĝis al li en fulma ekbrilo, kaj ĉiuj planoj de liaj malamikoj estis finfine malkaŝitaj. Lia kolerego ekfajris en konsuma flamo, sed lia timo leviĝis kvazaŭ vasta nigra fumo por sufoki lin. Ĉar li konstatis sian mortdanĝeron kaj la fadenon, sur kiu nun pendis lia sorto.
El ĉiuj liaj politikoj kaj araneaĵoj de timo kaj perfido, el ĉiuj liaj strategioj kaj militoj lia menso skuiĝis liberiĝe; kaj tra lia tuta regno kuris tremo, liaj sklavoj kuntiriĝis, kaj liaj armeoj haltis, kaj liaj komandantoj estis subite senstirilaj, senigitaj je volo, hezitadis kaj malesperis, ĉar ili estis forgesitaj. La menso kaj intenco de la Potenco, kiu regis ilin, estis jam direktitaj tute plenforte al la Monto. Pro lia alvoko, girinte kun ŝira kriĉo, en lasta fervorega vetkuro flugis pli rapide ol la ventoj la nazguloj, la ringofantomoj, kaj kun ŝtormo de flugiloj ili impetegis suden al Monto de Sorto.
Sam stariĝis. Li estis konfuzita, kaj sango fluanta de lia kapo, gutis en liajn okulojn. Li palpiris antaŭen, kaj poste li vidis ion strangan kaj teruran. Golumo sur la rando de l’ abismo luktis frenezece kontraŭ malamiko nevidebla. Tien-reen li balanciĝis, jen tiel proksima al la rando, ke li preskaŭ enfalis, jen treniĝante retro, falante kaj restariĝante. Kaj la tutan tempon li siblis, sed diris neniun vorton.
La fajroj sube vekiĝis kolere, la ruĝa lumo ekflamis, kaj la tutan kavernon plenigis forta brilo kaj granda varmo. Subite Sam vidis la longajn manojn de Golumo supreniri al lia buŝo; liaj blankaj dentegoj brilis kaj poste kunfermiĝis morde. Frodo ekkriis, kaj jen li aperis, falinta surgenuen ĉe la rando de l’ abismo. Sed Golumo, dancante frenezule, tenis alte la Ringon kun fingro ankoraŭ traŝovita interne de ĝia cirklo. Ĝi brilis nun kvazaŭ vere ĝi estus farita el viva fajro.
— Trezoro, trezoro, trezoro! — Golumo kriis. — Mia Trezoro! Ho mia Trezoro! — Kaj tion dirinte, ĝuste kiam liaj okuloj estis levitaj por triumfi pri la predo, li mispaŝis, kliniĝis, balanciĝis momente ĉe la rando, kaj poste li falis kriĉante. El la profundaĵo venis lia lasta lamento “Trezoro”, kaj li estis for.
Sekvis rumoro kaj granda brukonfuziĝo. Fajroj saltis supren kaj lekis la plafonon. La pulsado iĝis granda tumulto, kaj la Monto skuiĝis. Sam kuris al Frodo, levis lin kaj portis lin eksteren ĝis la pordo. Kaj tie sur la malhela sojlo de Samato Naŭr, alte super la ebenaĵoj de Mordoro, tia mirego kaj teruro trafis lin, ke li, forgesinte ĉion alian, senmove staris kaj gapis kvazaŭ ŝtoniĝinto.
Mallonge li vidis kirliĝantan nubaron, kaj en ties mezo turojn kaj remparojn, montece altajn, fonditajn sur grandioza montotrono super nemezureblaj putoj; grandajn kortojn kaj karcerojn, senokulajn prizonojn klife apikajn, kaj gapajn pordojn el ŝtalo kaj diamantoj: kaj poste ĉio forpasis. Turegoj falis kaj montoj glitis suben; muroj diseriĝis kaj fandiĝis falegante; vastaj fumspiraloj kaj sputantaj vaporoj ondiĝis supren, supren, ĝis ili falis kiel ondo inundanta, kaj ties sovaĝa kresto kurbiĝis kaj falis ŝaŭmante sur la teron. Kaj poste finfine tra la mejloj intere venis murmurego, fortiĝante al surdigaj krako kaj muĝo; la tero skuiĝis, la ebenaĵo supren puŝiĝis kaj fendiĝis, kaj Orodruino ŝanceliĝis. Fajro ruktis el ĝia fendita supraĵo. La ĉielo ektondris bruligate de fulmoj. Kiel draŝantaj vipoj falis torento da nigra pluvo. Kaj en la kernon de la ŝtormo, kun kriĉo, kiu superis ĉiujn aliajn bruojn, disŝirante la nubojn, venis la nazguloj, pafiĝante kiel flamsagoj, sed kaptitaj per fajra ruino de montoj kaj ĉielo ili krakis, ŝrumpis kaj malaperis.
— Nu, tio estas la fino, Sam Vato, — diris voĉo apude. Kaj jen estis Frodo, pala kaj elĉerpita, kaj tamen denove si mem; kaj en liaj okuloj nun estis paco, nek vola streĉiteco, nek frenezo, nek ajna timo. Lia ŝarĝo estis forigita. Jen estis la kara mastro el la dolĉaj tagoj de la Provinco.
— Mastro! — ekkriis Sam, kaj falis surgenuen. En tiu tuta ruiniĝo de la mondo, momente li spertis nur ĝojon, grandan ĝojon. La ŝarĝo estis for. Lia mastro estis savita; li estis denove si mem, li estis libera. Kaj tiam Sam ekvidis la vunditan kaj sangantan manon.
— Via kompatinda mano! — li diris. — Kaj mi havas nenion por vindi aŭ komfortigi ĝin. Mi prefere rezignus al li tutan manon el la miaj. Sed li jam foriris ekster revokeblon, foriris por ĉiam.
— Jes, — diris Frodo. — Sed ĉu vi memoras la vortojn de Gandalfo: Eble eĉ Golumo havas ankoraŭ ionfarotan? Sen li, Sam, mi ne povus detrui la Ringon. La Komisio estintus vana, eĉ en la fina fino. Do ni pardonu lin! Ĉar la Komisio estas plenumita, kaj nun finiĝis ĉio. Mi ĝojas, ke vi estas kun mi. Ĉi tie, je la fino de ĉio, Sam.
Ĉie ĉirkaŭ la montetoj ŝtormis la armeoj de Mordoro. La Komandantoj el la Okcidento ekdronis en amasiĝinta maro. La suno brilis ruĝe, kaj sub la flugiloj de la nazguloj la ombroj de morto falis malhele sur la teron. Aragorno staris sub sia standardo, silenta kaj severa, kvazaŭ perdita en pensoj pri pasintaĵoj aŭ foraĵoj; sed liaj okuloj brilis kiel steloj, kiuj des pli helas, ju pli la nokto profundiĝas. Sur la montetosupro staris Gandalfo, kaj li estis blanka kaj malvarma kaj falis sur lin neniu ombro. La atako de Mordoro alteriĝis ondsimile sur la sieĝataj montetoj, voĉoj muĝis kvazaŭ tajdo inter la vrako kaj klakego de armiloj.
Gandalfo ekmoviĝis, kvazaŭ al liaj okuloj estus liverita ia vizio; kaj li turnis sin, retrorigardante norden, kie la ĉielo estis pala kaj klara. Tiam li levis siajn manojn kaj kriis per forta voĉo sonoranta super la bruego:
— La agloj venas!
Kaj multaj voĉoj respondis kriante:
— La agloj venas! La agloj venas!
La armeoj de Mordoro suprenrigardis kaj scivolis pri la signifo de tiu signo.
Venis Gvajhiro la Ventmastro, kaj ĝia frato Landrovalo, plej elstaraj el ĉiuj agloj de la nordo, plej potencaj el la posteuloj de maljuna Torondoro, kiu konstruis siajn nestejojn sur la nealireblaj montpintoj de la Ĉirkaŭantaj Montoj, kiam junis Mez-Tero. Malantaŭ ili en longaj rapidaj linioj venis ĉiuj iliaj vasaloj el la norda montaro, hastante laŭ plifortiĝanta vento. Rekte suben kontraŭ la nazguloj ili direktiĝis, plonĝante subite el la plialta aero kaj la reblovo de iliaj larĝaj flugiloj, kiam ili trapasis, similis uraganon.
Sed la nazguloj turniĝis kaj fuĝis, kaj malaperis en la ombrojn de Mordoro, aŭdinte subitan teruran alvokon el la Malhela Turego; kaj ĝuste tiumomente tremegis ĉiuj armeoj de Mordoro, dubemo kroĉis iliajn korojn, ilia ridado ĉesis, iliaj manoj skuiĝis, kaj iliaj membroj malrigidiĝis. La Potenco, kiu pelis ilin antaŭen kaj plenigis ilin de malamo kaj furiozo, ŝanceliĝis, ĝia volo estis forigita el ili; kaj nun rigardante en la okulojn de siaj malamikoj, ili vidis lumon mortminacan kaj ektimis.
Tiam ĉiuj Komandantoj el la Okcidento laŭte kriis, ĉar iliajn korojn plenigis nova espero meze de la mallumo. El la sieĝataj montetoj, kavaliroj de Gondoro, rajdistoj de Rohano, dunadanoj el la nordo, dense ordigitaj trupoj, peliĝis kontraŭ siajn ŝanceliĝajn kontraŭulojn, breĉante la premadon per la ŝovado de koleraj lancoj. Sed Gandalfo levis siajn brakojn kaj vokis denove per la klara voĉo:
— Haltu, Batalantoj de l’ Okcidento! Haltu atende! Jen estas la horo de l’ destino.
Kaj ĝuste dum li parolis, la tero balanciĝis sub iliaj piedoj. Poste, altiĝante rapide, fore super la Turegoj de l’ Nigra Pordego, alte super la montoj, granda soranta mallumo saltis en la ĉielon, fajre flagrante. La tero ĝemegis kaj tremis. La Turegoj de la Dentoj balanciĝis, ŝanceliĝis kaj falis; la fortika remparo diseriĝis; la Nigra Pordego ĵetite ruiniĝis; kaj de fore, jen mallaŭte, jen plifortiĝante, jen suprenirante al la nuboj venis tambura murmurego, muĝo, longa eĥanta ruliĝo de pereiga bruo.
— La regno de Saŭrono estas finita! — diris Gandalfo. — La Ringoportanto plenumis sian Komision.
Kiam la Komandantoj rigardis suden al Mordoro, al ili ŝajnis, ke, nigra antaŭ la nuba mortotuko, leviĝis enorma ombrofiguro, nepenetrebla, fulmkronita, pleniganta la tutan ĉielon. Grandega ĝi baŭmis super la mondo, kaj etendis al ili vastan minacan manon, teruran sed senfortan: ĉar dum ĝi kliniĝis super ili, trafis ĝin forta vento, kaj ĝi estis tute forblovita, kaj ĝi forpasis; kaj poste ĉio silentiĝis.
La Komandantoj klinis siajn kapojn; kaj kiam ili denove suprenrigardis, jen! Iliaj malamikoj fuĝadis, kaj la potenco de Mordoro disiĝadis kvazaŭ polvo en la vento. Samkiel kiam morto trafas la ŝvelintan kovantaĵon, kiu loĝas en ilia rampa teramaso kaj subpremas ilin ĉiujn, formikoj ekvagas sensence kaj sencele kaj poste feble mortas, tiel la kreitoj de Saŭrono, ĉu orko aŭ trolo aŭ besto ensorĉita, kuris tien-reen malracie; kaj iuj mortigis sin, aŭ ĵetis sin en putojn, aŭ fuĝis ululante reen por kaŝiĝi en truoj kaj malhelaj senlumejoj malproksimaj de la espero.
Sed la homoj el Rhuno kaj el Harado, orientuloj kaj suduloj, vidis la ruiniĝon de sia milito kaj la grandajn majestecon kaj gloron de la Komandantoj el la Okcidento. Kaj tiuj, kiuj plej profunde kaj plej longe servadis la mison, malamegante la Okcidenton, kaj kiuj tamen estis homoj fieraj kaj kuraĝaj, siavice nun kunigis sin por lasta kontraŭstaro en senespera batalo. Sed la plejparto fuĝis orienten laŭ la eblecoj; kaj iuj ĵetis teren siajn armilojn kaj petis indulgon.
Tiam Gandalfo, lasante ĉiujn batalaferojn kaj komandadon al Aragorno kaj aliaj estroj, stariĝis sur la montetopinto kaj vokis; kaj suben al li venis la granda aglo, Gvajhiro la Ventmastro, kaj staris antaŭ li.
— Dufoje vi jam portis min, mia amiko Gvajhiro, — diris Gandalfo. — Trifoje pagos la tuton, se vi pretas. Vi ne trovos min ŝarĝo pli peza ol kiam vi portis min el Zirak-Zigilo, kie mia malnova vivo forbrulis.
— Mi portus vin, — respondis Gvajhiro, — kien ajn vi volas, eĉ se vi estus kreita el ŝtono.
— Do venu, kaj via frato akompanu nin, kaj iu alia el via popolo, kiu plej rapidas! Ĉar ni bezonas rapidecon pli fortan ol iu ajn vento, superantan la flugilojn de la nazguloj.
— Blovas la norda vento, sed ni devancos ĝin, — diris Gvajhiro. Kaj ĝi levis Gandalfon kaj forrapidis suden, kaj kun ĝi iris Landrovalo kaj Meneldoro juna kaj rapidega. Kaj ili pasis super Uduno kaj Gorgoroto kaj vidis la tutan landon en ruino kaj tumulto sube, kaj antaŭ ili la Monton de Sorto flamanta, elverŝanta sian fajron.
— Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie kun mi, — diris Frodo. — Ĉi tie je la fino de ĉiuj aferoj, Sam.
— Jes, mi kunestas, mastro, — diris Sam, metante milde la vunditan manon de Frodo sur sian bruston. — Kaj vi kunestas kun mi. Kaj la vojaĝo finiĝis. Sed veninte laŭ tiu longa vojo, mi ne volas ankoraŭ rezigni. Tio ne karakterizas min, se vi komprenas.
— Eble ne, Sam, — diris Frodo, — sed ĝi karakterizas la mondajn aferojn. Esperoj velkas. Venas fino. Ni devos nun atendi nur tre mallonge. Ni estas perditaj en ruino kaj falado, kaj eskapo ne eblas.
— Nu, mastro, ni povus almenaŭ malproksimiĝi de ĉi tiu loko danĝera, de ĉi Fendaĵo de Destino, se tiel ĝi nomiĝas. Ĉu ne? Venu, sinjoro Frodo, ni subeniru per la pado, almenaŭ!
— En ordo, Sam. Se vi volas iri, ankaŭ mi venos, — diris Frodo; kaj ili stariĝis kaj iris malrapide suben laŭ la serpentuma vojo; kaj ĝuste kiam ili pasis al la trema subo de la Monto, fumego kaj vaporo elruktiĝis el Samato Naŭr, kaj la flanko de la konuso estis ŝirmalfermita, kaj grandega fajra vomaĵo ruliĝis en lanta tondra kaskado suben sur la orienta montoflanko.
Frodo kaj Sam ne plu povis iri. La lasta forto de iliaj mensoj kaj korpoj rapide malflusis. Ili atingis malaltan cindran monteton amasigitan ĉe la subo de la Monto; sed el tie ne plu estis eskapa vojo. Ĝi estis jam insulo, ne longe daŭronta, en la turmento de Orodruino. Ĉie ĉirkaŭe la tero gapis, kaj el la profundaj fendaĵoj kaj putoj suprensaltis fumo kaj fetoroj. Grandaj ŝiraĵoj malfermiĝis sur ĝia flanko. Lantaj riveroj da fajro subeniris la longajn deklivojn direkte al ili. Baldaŭ ili estos inunditaj. Faladis pluvo da varmegaj cindroj.
Ili staris nun; kaj Sam ankoraŭ tenante la manon de Frodo karesis ĝin. Li suspiris.
— Kian rakonton ni partoprenis, sinjoro Frodo, ĉu ne? — li diris. — Mi tre ŝatus aŭskulti ĝian rakontadon! Ĉu vi opinias, ke oni diros: “Nun venas la rakonto pri Naŭfingra Frodo kaj la Ringo de l’ Destino”? Kaj tiam ĉiuj silentiĝos, kiel ni silentiĝis, kiam en Rivendelo oni rakontis al ni la historion pri Unumana Bereno kaj la Juvelego. Mi ŝatus aŭdi tion! Kaj mi scivolas, kiel ĝi daŭros post nia parto.
Sed ankaŭ dum li parolis tiel, por forbari timon ĝis la lasta momento, liaj okuloj plu vagadis norden, norden rekte kontraŭ la vento, ĝis kie la fora ĉielo estis klara, dum la malvarma blovado, fortiĝante al uragano, retropelis la mallumon kaj la ruiniĝon de la nuboj.
Kaj Gvajhiro ekvidis ilin per siaj akraj forvidaj okuloj, kiam laŭ la ventodirekto ĝi venis, kaj riskante la grandan danĝeron de la ĉielo ĝi cirkloflugis en la aero: du etajn malhelajn figurojn, forlasitajn, man-en-mane sur monteto, dum la mondo skuiĝis sub ili, kaj anhelis, kaj riveroj da fajro proksimiĝis. Kaj ĝuste kiam ĝi ekvidis ilin kaj zomis suben, ĝi vidis ilin fali, elĉerpitajn, aŭ sufokitajn de fumoj kaj varmego, aŭ finfine faligitajn de malespero, kaŝantajn de morto siajn okulojn.
Flank-al-flanke ili kuŝis; kaj suben plonĝis Gvajhiro, kaj suben venis Landrovalo kaj rapida Meneldoro; kaj dumsonĝe, ne sciante pri la sorto, kiu trafis ilin, la vagantoj estis levitaj kaj portitaj malproksimen el la mallumo kaj la fajro.
Kiam Sam vekiĝis, li konstatis, ke li kuŝas sur mola lito, sed super li milde balanciĝis larĝaj fagobranĉoj, kaj tra ties junaj folioj ekbrilis sunlumo, verdo kaj oro. La tuta aero estis plena de dolĉa intermiksita parfumo.
Li memoris tiun aromon: la dolĉodoro de Itilio. “Mi estu benata! Kiom longe mi dormis?” — li pensis, ĉar la aromo reportis lin al la tago, kiam li bruligis sian etan fajron sub la sunumita herbamaso; kaj momente ĉio alia el la intertempo foris de la vekiĝa memoro. Li streĉis sin kaj profunde enspiris.
— Vidu, kiun sonĝon mi spertis! — li murmuris. — Mi ĝoje vekiĝas! Li eksidis, kaj tiam li vidis, ke Frodo kuŝas apude kaj dormas trankvile kun unu mano malantaŭ la kapo, kaj la alia ripozanta sur la litkovrilo. Tiu estis la dekstra mano, kaj mankis la longa fingro. Plena rememoro inundis Samon, kaj li kriis laŭte:
— Ne temas pri sonĝo! Do kie mi estas? Kaj voĉo mallaŭte parolis malantaŭ li:
— En la lando Itilio, kaj sub zorgo de la Reĝo; kaj tiu atendas vin.
— Gandalfo stariĝis antaŭ li, blankvestita, kun barbo brilanta kiel pura neĝo en la palpebrumado de la folia sunlumo. — Nu, sinjoro Samsaĝo, kiel vi sentas vin? — li demandis.
Sed Sam kliniĝis malantaŭen, kaj gapis kun la buŝo malfermita, kaj momente, inter miro kaj ĝojego, li ne povis respondi. Fine li eligis:
— Gandalfo! Mi supozis vin morta! Sed tiam mi supozis min mem morta. Ĉu ĉio trista estas malveriĝonta? Kio okazis al la mondo?
— La Granda Ombro foriris, — diris Gandalfo, kaj poste li ridis, kaj la sono similis muzikon, aŭ akvon en lando malsekega; kaj kiam li aŭskultis, penso venis al Sam en la kapon, ke ridadon, la puran sonon de gajeco, li ne aŭdis jam dum tagoj nekalkuleblaj. Ĝi trafis liajn orelojn kiel eĥo de ĉiuj ĝojoj, kiujn li iam ajn spertis. Sed li mem abunde eklarmis. Poste, kiel dolĉa pluvo preterpasas sur printempa vento kaj la suno pli klare ekbrilas, lia larmado ĉesis, kaj lia ridado fontanis, kaj ridante li salte ellitiĝis.
— Kiel mi sentas min? Nu, mi ne scias, kiel diri tion, — li flirtigis siajn brakojn en la aero. — Mi sentas min kiel printempo post la vintro, kaj sunlumo sur la folioj; kaj kiel trumpetoj kaj harpoj kaj ĉiuj kantoj, kiujn mi iam ajn aŭdis! — Li ĉesis kaj returnis sin al sia mastro.
— Sed kiel fartas sinjoro Frodo? ĉu ne domaĝe pri lia kompatinda mano? Sed espereble li bonfartas rilate la ceteron. Li travivis tempon kruelan.
— Jes, mi bonfartas rilate la ceteron, — diris Frodo, sidiĝante kaj siavice ridante. — Mi reendormiĝis atendante vin, Sam, vi dormema kapo. Mi vekiĝis frue hodiaŭ matene, kaj jam devas esti tagmezo.
— Ĉu tagmezo? — diris Sam, provante kalkuli. — Mezo de kiu tago?
— La dek-kvara de la Nova Jaro, — diris Gandalfo, — aŭ, se vi volas, la oka tago de aprilo laŭ la Provinca kalkulo[12]. Sed en Gondoro la Nova Jaro ĉiam komenciĝos je la dudek-kvina de marto, kiam falis Saŭrono, kaj kiam vi estis eligita el la fajro al la Reĝo. Li vartis vin, kaj nun li vin atendas. Vi manĝos kaj trinkos ĉe li. Kiam vi estos pretaj, mi kondukos vin al li.
— Ĉu la Reĝo? Kiu reĝo, kaj kiu li estas?
— La Reĝo de Gondoro kaj Mastro de la Okcidentaj Landoj. Li reprenis sian tutan antikvan regnon. Li rajdos baldaŭ al sia kronado, sed li atendas vin.
— Kiel ni vestos nin? — diris Sam, ĉar li povis vidi nur la malnovajn kaj ĉifitajn vestaĵojn, en kiuj li vojaĝis, kuŝantajn faldite sur la tero apud iliaj litoj.
— En la vestaĵoj de via vojaĝo, — diris Gandalfo. — Neniuj silkaĵoj kaj linaĵoj, nek ajna armaĵo aŭ heraldiko, povus esti pli honorindaj. Sed poste ni vidos.
Kiam la hobitoj estis lavitaj kaj vestitaj, kaj manĝis iomete, ili sekvis Gandalfon. Ili elpaŝis el la faglaŭbo, en kiu ili kuŝadis, kaj pasis al longa verda razeno, ardanta en la sunlumo, borderita de majestaj malhelfoliaj arboj ŝarĝitaj je skarlataj floroj. Malantaŭe ili aŭdis la sonon de falanta akvo, kaj antaŭ ili subenfluis rivereto inter florantaj teramasetoj, ĝis ĝi atingis verdan boskon ĉe la razena ekstremo kaj poste pluiris sub arkaĵo de arboj, tra kiu ili vidis la ekbrilon de akvo en la foro.
Kiam ili alvenis la malfermejon en la bosko, ili vidis surprizite kavalirojn en hela maŝarmaĵo kaj altajn gardistojn en arĝento kaj nigro, kiuj salutis ilin honore kaj riverencis antaŭ ili. Kaj tiam iu blovis longan trumpeton, kaj ili pluiris tra la arbokoridoro apud la lirlanta rivereto. Tiel ili venis ĝis vasta verda tereno, kaj post ĝi estis larĝa rivero en arĝenta nebuleto, el kiu leviĝis longa arbokovrita insuleto, kaj multaj ŝipoj estis apud ties bordoj. Sed sur la kampo, sur kiu ili nun staris, granda homamaso estis ordigita, laŭ vicoj kaj trupoj ekbrilantaj en la sunlumo. Kaj kiam la hobitoj proksimiĝis, glavoj estis elingigitaj, kaj lancoj estis skuataj, kaj kornoj kaj trumpetoj sonoris, kaj oni kriis multvoĉe kaj multlingve:
Vivu la duonuloj! Laŭdu ilin laŭdege!
Cuio i Pheriain anann! Aglar’ni Pheriannath!
Laŭdu ilin laŭdege, Frodon kaj Samsaĝon!
Daur a Berhael, Conin en Annûn! Eglerio!
Laŭdu ilin!
Eglerio!
A laita te, laita te! Andave laituvalmet!
Laŭdu ilin!
Cormacolindor, a laita tárienna!
Laŭdu ilin! La Ringoportintojn, laŭdu ilin laŭdege!
Kaj tiel kun sange ruĝiĝantaj vizaĝoj kaj mirbrilaj okuloj, Frodo kaj Sam antaŭeniris kaj vidis ke meze de la klama homamaso estis metitaj tri altaj seĝoj konstruitaj el verda gazono. Malantaŭ la dekstra seĝo flosis, blanka sur verdo, ĉevalego libere kuranta; maldekstre estis standardo, arĝenta sur bluo, ŝipo cignoprua naviganta surmare; sed malantaŭ la plej alta trono meze de ĉio, granda standardo estis dismontrata en la venteto, kaj tie floris blanka arbo sur kampo zibelkolora sub brila krono kaj sep briletantaj steloj. Sur la trono sidis viro maŝkirase vestita; granda glavo estis metita sur liaj genuoj, sed neniun kaskon li portis. Kiam ili proksimiĝis, li stariĝis. Kaj tiam ili rekonis lin malgraŭ la ŝanĝiĝo, tiel altan kaj belvizaĝan, reĝecan mastron de homoj, nigraharan kun la okuloj grizaj.
Frodo kuris renkonte al li, kaj Sam tuj sekvis.
— Nu, ĉu tio ne kronas ĉion! — li diris. — Jen Paŝegulo, aŭ mi daŭre dormas!
— Jes, Sam, estas Paŝegulo, — diris Aragorno. — Estas longa vojo, ĉu ne, de Brio, kie mia aspekto ne plaĉis al vi? Longa vojo por ĉiuj, sed la plej malluma vojo estis via.
Kaj tiam, surprizante kaj tute konfuzante Samon, li genufleksis antaŭ ili; kaj, preninte ilin je la manoj, li kondukis ilin al la trono, kaj sidiginte ilin sur ĝin li turnis sin al la homoj kaj komandantoj apudaj kaj kriis tiel, ke lia voĉo sonoris tra la tuta amaso:
— Laŭdu ilin laŭdege!
Kaj post kiam krisaluto laŭtiĝis kaj formortis, je la lasta kaj kompleta kontentiĝo kaj pura ĝojo de Sam, menestrelo de Gondoro paŝis antaŭen, surgenuiĝis kaj petis permeson kanti. Kaj jen! tiu diris:
— Jen, estroj kaj kavaliroj kaj kuraĝuloj nehontigitaj, reĝoj kaj princoj, kaj bela popolo de Gondoro, kaj rajdistoj de Rohano, kaj vi filoj de Elrondo kaj dunadanoj el la nordo, kaj elfoj kaj gnomoj, kaj grandkoruloj el la Provinco, kaj ĉiuj liberuloj en la okcidento, jam aŭskultu mian kanton. Ĉar mi kantos al vi pri Frodo Naŭfingra kaj la Ringo de l’ Destino.
Aŭdinte tion, Sam ridis laŭte pro pura ĝojo, kaj li stariĝis kaj kriis:
— Ho, grandaj gloro kaj majesto! Kaj ĉiuj miaj deziroj realiĝis! — kaj poste li ekploris.
Kaj la tuta amaso ridis kaj ploris, kaj meze de la ĝojo kaj larmoj aŭdiĝis la klara voĉo de la menestrelo, kiu leviĝis arĝente kaj ore, kaj ĉiuj personoj silentiĝis. Kaj li kantis al ili, jen en la elfa lingvo, jen en la lingvo de la okcidento, ĝis iliaj koroj, vunditaj per dolĉaj vortoj, tropleniĝis, kaj ilia ĝojo similis glavojn, kaj ili pasis enpense al regionoj, kie doloro kaj feliĉo fluas kune, kaj larmoj estas la vino mem de beniteco.
Kaj finfine, dum la suno dekliniĝis de tagmezo kaj la arbaj ombroj plilongiĝis, li ĉesis.
— Laŭdu ilin laŭdege! — li diris kaj surgenuiĝis.
Kaj tiam Aragorno stariĝis, kaj la tuta homamaso stariĝis, kaj ili pasis al pavilonoj pretigitaj, por manĝi kaj trinki kaj jubili dum la restaĵo de la tago.
Frodo kaj Sam estis kondukitaj aparte al tendo, kaj tie iliaj malnovaj vestaĵoj estis formetitaj, sed falditaj kaj honore formetitaj; kaj puraj subvestoj estis donitaj al ili. Poste venis Gandalfo kaj en liaj brakoj, mirige al Frodo, li portis la glavon kaj la elfan mantelon kaj la mitrilan tunikon, forpenitajn de li en Mordoro. Por Sam li alportis kirason el ommitaj maŝoj, kaj lian elfan mantelon tute riparitan post la suferitaj makuloj kaj difektoj, kaj li metis antaŭ ili du glavojn.
— Mi deziras neniun glavon, — diris Frodo.
— Sed ĉi-vespere vi devos porti almenaŭ unu, — diris Gandalfo. Tiam Frodo prenis la malgrandan glavon de Sam, kiu prenis ĝin en Cirito Ungol.
— La Pikilon mi donis al vi, Sam, — li diris.
— Ne, mastro! Sinjoro Bilbo donis ĝin al vi kune kun sia arĝenta maŝkiraso; li ne ŝatus se iu alia nun portus ĝin.
Frodo cedis; kaj Gandalfo, kvazaŭ li estus ilia eskviro, genuiĝis kaj zonis ilin per glavbalteoj, kaj poste li leviĝis kaj surkapigis al ili arĝentajn cirkletojn. Kaj kiam ili estis bele vestitaj, ili iris al la festeno de la Reĝo, kaj ili sidiĝis ĉe ties tablo kun Gandalfo, kaj Eomero Reĝo de Rohano, kaj Princo Imrahilo kaj ĉiuj ĉefaj komandantoj; kaj tie estis ankaŭ Gimlio kaj Legolaso.
Sed kiam, post la Silenta Starado, vino estis alportita, envenis du eskviroj por servi al la reĝoj; aŭ tiaj ili ŝajnis. Unu estis vestita en la arĝento kaj zibelkoloro de la gardistoj de Minaso Tirit, kaj la alia en blanko kaj verdo. Sed Sam scivolis, kion faras knaboj tiel junaj en armeo de forteguloj. Tiam subite, kiam ili proksimiĝis kaj li povis klare vidi ilin, li ekkriis:
— Nu vidu, sinjoro Frodo! Rigardu tien! Nu, ĉu ne estas Grinĉjo, mi devus diri, sinjoro Peregrino Tjuko, kaj sinjoro Gaja! Kiom ili kreskis! Mi estu benata! Sed mi vidas, ke pli da historioj estas rakontotaj ol la nia.
— Tiel ja estas, — diris Grinĉjo, turniĝante al li. — Kaj ni baldaŭ komencos rakonti ilin, tuj post la fino de tiu ĉi festeno. Intertempe provu ĉe Gandalfo. Li ne estas tiel kaŝema, kiel antaŭe, kvankam nun li ridas pli ol li parolas. Provizore Gaja kaj mi estas okupataj. Ni estas kavaliroj de la Urbo kaj de Markio, kiel espereble vi rimarkis.
Finfine la ĝoja tago finiĝis; kaj kiam la suno estis for kaj la ronda luno rajdis malrapide super la nebuletoj de Anduino kaj traflagris la tremetantajn foliojn, Frodo kaj Sam sidis sub la flustrantaj arboj meze de la parfumo de bela Itilio kaj interparoladis ĝis profunda nokto kun Gaja, Grinĉjo kaj Gandalfo, kaj post kelka tempo aliĝis al ili Legolaso kaj Gimlio. Tie Frodo kaj Sam eksciis multon pri ĉio, kio okazis al la Kunularo post kiam ilia kunuleco estis rompita dum la misa tago ĉe Part Galeno apud la akvofalo Raŭroso; kaj daŭre estis multo demandinda kaj rakontinda.
Orkoj, parolantaj arboj, leŭgoj da herbo, galopaj rajdantoj, ekbrilantaj kavernoj, blankaj turegoj kaj oraj haloj, bataloj kaj velantaj ŝipegoj — ĉiuj ĉi pasis antaŭ la menso de Sam ĝis li perpleksiĝis. Sed meze de ĉiuj ĉi mirindaĵoj li revenis ĉiam al sia mirego pri la mezuro de Gaja kaj Grinĉjo; kaj li igis ilin stari dors-al-dorse kun Frodo kaj si mem. Li gratis sian kapon.
— Mi ne komprenas tion, ĉe via aĝo! — li diris. — Sed jen vi havas: vi estas je tri coloj pli altaj, ol vi devus esti, aŭ mi estas gnomo.
— Tio vi certe ne estas, — diris Gimlio. — Sed kion mi antaŭdiris? Mortemuloj ne povas trinkadi entajn trinkaĵojn kaj atendi neniom pli da rezulto ol okazas post glaso da biero.
— Ĉu entajn trinkaĵojn? — diris Sam. — Jen vi denove babilas pri entoj; sed kio ili estas mistifikas min. Vidu, necesos semajnoj por taksi ĉion ĉi!
— Semajnoj efektive, — diris Grinĉjo. — Kaj poste oni devos enŝlosi Frodon en la turego de Minaso Tirit por skribe registri la tuton. Sen tio, li forgesos la duonon, kaj kompatinda maljuna Bilbo terure seniluziiĝos.
Finfine Gandalfo stariĝis.
— La manoj de la reĝo estas manoj kuracaj, karaj amikoj, — li diris. — Sed vi iris ĝis la sojlo de l’ morto antaŭ ol li revokis vin, uzante sian tutan potencon, kaj sendis vin en la dolĉan dorman forgeson. Kaj malgraŭ tio, ke vi ja dormis longe kaj benite, tamen jam estas tempo dormi denove.
— Kaj ne nur Sam kaj Frodo, — diris Gimlio, — sed ankaŭ vi, Grinĉjo. Mi amas vin, se nur pro la penoj, kiujn vi trudis al mi, kiujn mi neniam forgesos. Mi ankaŭ ne forgesos, ke mi trovis vin sur la monteto de la lasta batalo. Sen la gnomo Gimlio vi estus perdita. Sed almenaŭ mi nun konas la aspekton de hobita piedo, eĉ kiam nur ĝi videblas sub amaso da kadavroj. Kaj kiam mi trenis de sur vi tiun kadavregon, mi estis certa, ke vi estas mortinta. Mi pretis elŝiri mian barbon. Kaj pasis nur unu tago, de kiam vi unuafoje ellitiĝis kaj ekpromenis. Al la lito nun vi iru. Kaj ankaŭ mi.
— Sed mi, — diris Legolaso, — promenos en la arbaroj de tiu ĉi bela lando, kio estos sufiĉa ripozo. En venontaj tagoj, se permesos mia elfa mastro, iuj el nia popolo translokiĝos ĉi tien; kaj post nia veno ĝi estos benata, dum kelka tempo. Dum kelka tempo: monato, vivdaŭro, cent homaj jaroj. Sed Anduino proksimas, kaj Anduino kondukas al la maro. Al la maro!
Al la mar’, al la Maro! La mevoj nun kriĉas,
blovas la vento, kaj ŝaŭm’ disflugiĝas.
En okcidento la suno sepultas.
Griza ŝip’, griza ŝipo, ĉu nun vi aŭskultas
la voĉojn de mia jam fora samspeco?
l’ arbaron mi lasos de mia juneco;
finiĝas la tagoj, kadukas la jaroj.
Velante mi solos sur vasto de l’ maroj.
Longas la ondoj ĉe l’ Lasta Marbordo,
dolĉas sur Fora Insul’ voĉagordo,
en elfa hejmo, kiu la homojn forfermas,
kie folioj ne falas: elfa lando eternas!
Kaj tiel kantante Legolaso foriris suben laŭ la deklivo.
Poste foriris ankaŭ la aliaj, kaj Frodo kaj Sam iris al siaj litoj kaj ekdormis. Kaj en la mateno ili leviĝis denove en espero kaj trankvilo; kaj ili pasigis multajn tagojn en Itilio. Ĉar la Kampo de Kormaleno, kie la armeo nun bivakis, estis proksima al Heneto Anun, kaj la rivereto, kiu fluis de ties akvofaloj estis aŭdebla nokte, inundanta suben tra ĝia rokpordo, kaj trapasis la florkovritajn herbokampojn en la tajdojn de Anduino apud la insulo Kairo Andros. La hobitoj vagis ie-tie vizitante denove la lokojn tra kiuj ili antaŭe pasis; kaj Sam esperis ekvidi, eble, en iu ombrejo de la arbaro aŭ sekreta maldensejo, la grandan olifonton. Kaj kiam li eksciis, ke ĉe la sieĝo de Gondoro tiuj bestoj estis multaj, sed ke ili estas ĉiuj detruitaj, li taksis tion ega perdo.
— Nu, oni ne povas okupi samtempe du lokojn, supozeble, — li diris. — Sed ŝajne mi multon maltrafis.
Dume la armeo pretigis sin por reiri al Minaso Tirit. Laculoj ripozis, kaj vunditoj estis kuracataj. Ĉar iuj multe batalis kontraŭ la restaĵon de la orientuloj kaj suduloj, ĝis ĉiuj estis subpremitaj. Kaj, plej laste el ĉiuj, revenis tiuj, kiuj foriris en Mordoron kaj detruis la fortikaĵojn en la nordo de tiu lando.
Sed fine, kiam proksimiĝis majo, la Komandantoj el la Okcidento ekvojaĝis denove; kaj ili surŝipiĝis kun ĉiuj siaj soldatoj, kaj ili navigis el Kairo Andros laŭ Anduino ĝis Osgiliado; kaj tie ili restis unu tagon; kaj la postan tagon ili venis al la verdaj kampoj de Pelenoro kaj ekvidis denove la blankajn turojn sub la alta Mindoluino, la ĉefurbo de la homoj de Gondoro, lasta memoraĵo de Okcidentio, kiu trapasis la mallumon kaj fajron al nova tago.
Kaj tie meze de la kampoj ili starigis siajn pavilonojn kaj atendis la matenon; ĉar estis la antaŭvespero de majo, kaj ĉe sunleviĝo la Reĝo eniros tra sia pordego.
Super la ĉefurbo de Gondoro estis pendanta dubemo kaj granda timego. Bela vetero kaj klara sunlumo ŝajnis nur moki homojn, kies tagoj enhavis malmulte da espero, kaj kiuj atendis ĉiumatene novaĵojn pri misa sorto. Ilia mastro estis mortinta kaj enterigita, morta kuŝis la Reĝo de Rohano en ilia Citadelo, kaj la nova Reĝo veninta al ili nokte estis denove for al milito kontraŭ potencoj tro malhelaj kaj teruraj por konkero far ajna forto aŭ kuraĝo. Kaj neniu novaĵo venis. Post kiam la armeo forlasis la Morgulan Valon kaj laŭiris la vojon norden sub ombro de la montaro, neniu kuriero revenis, nek ajna onidiro pri tio, kio okazas en la kovanta oriento.
Kiam la Komandantoj estis for du tagojn, Damo Eovina ordonis, ke la virinoj, kiuj servis ŝin, alportu ŝian robaron, kaj ŝi rifuzis kontraŭdirojn, sed ellitiĝis; kaj kiam ili jam vestis ŝin kaj subtenis per lina skarpo ŝian brakon, ŝi iris al la estro de la Domoj de Kuracado.
— Sinjoro, — ŝi diris, — mi estas tre maltrankvila, kaj mi ne plu povas kuŝi nenion farante bradipe.
— Damo, — li respondis, — vi ankoraŭ ne resaniĝis, kaj al mi estis ordonite, ke mi flegu vin elstare zorgeme. Vi ne devis ellitiĝi dum ankoraŭ sep tagoj, aŭ tiel oni ordonis. Mi petas vin reiri.
— Mi estas kuracita, — ŝi diris, — kuracita almenaŭ korpe, escepte de mia maldekstra brako, kaj tiu estas ripozanta. Sed mi malsaniĝos denove, se nenio estas de mi farota. Ĉu ne venis militaj novaĵoj? La virinoj nenion povas sciigi al mi.
— Mankas novaĵoj. Krom ke la Mastroj rajdis al la Morgula Valo; kaj oni diris, ke la nova estro el la nordo komandas. Granda princo li estas, kaj kuraculo; kaj por mi estas ege strange, ke mano kuraca ankaŭ svingas glavon. Ne estas tiel nun en Gondoro, kvankam iam estis tiel, se veras la malnovaj rakontoj. Sed dum multaj jaroj ni, kuracistoj, celis nur fliki la ŝirojn faritajn de viroj glavaj. Tamen eĉ sen ili ni ankoraŭ havus sufiĉe da okupiĝo: la mondo sufiĉe plenas je damaĝoj kaj akcidentoj sen ke militoj plinombrigu ilin.
— Necesas nur unu malamiko por krei militon, ne du, sinjoro kuracestro, — respondis Eovina. — Kaj tiuj, kiuj ne posedas glavojn, povas tamen morti per ili. Ĉu vi volus, ke la homoj de Gondoro rikoltu por vi nur kuracherbojn, kiam la Malhela Mastro kunvokas armeojn? Kaj ne ĉiam estas bone kuraciĝi korpe. Ankaŭ ne estas ĉiam mise morti en batalo, eĉ tre dolore. Se estus permesate al mi, en tiu ĉi malluma horo mi elektus tiun lastan.
La kuracestro rigardis ŝin. Alta ŝi staris, kun la okuloj brilaj en ŝia blanka vizaĝo, kaj mano pugnigita, kiam ŝi turnis sin kaj elrigardis tra lia fenestro, kiu malfermiĝis al la oriento. Li suspiris kaj skuis sian kapon. Post paŭzo ŝi turnis sin al li denove.
— Ĉu neniu tasko farendas? Kiu komandas en tiu ĉi Urbo?
— Mi ne scias precize. Tiuj aferoj ne estas miaj zorgoj. Iu marŝalo komandas la rajdistojn de Rohano, kaj Mastro Hurino, oni diris al mi, komandas la gondoranojn. Sed Mastro Faramiro estas laŭrajte la Reganto de la Urbo.
— Kie mi povos trovi lin?
— En tiu ĉi domo, damo. Li estas grave vundita, sed nun li progresas al sano. Sed mi ne scias...
— Ĉu vi ne volas konduki min al li? Tiam vi scios.
Mastro Faramiro promenis sola en la ĝardeno de la Domoj de Kuracado, kaj la sunlumo varmigis lin, kaj li sentis, ke nova vivo trakuras liajn vejnojn; sed lia koro estis peza, kaj li elrigardis orienten trans la murojn. Kaj veninte, la kuracestro prononcis lian nomon, kaj li turnis sin kaj ekvidis Eovinan, la Damon de Rohano; kaj kompato emociis lin, ĉar li vidis, ke ŝi estas vundita, kaj lia klarvido perceptis, ke ŝi malĝojas kaj maltrankvilas.
— Sinjoro, — diris la kuracestro, — jen estas Damo Eovina el Rohano. Ŝi rajdis kun sia reĝo kaj estis grave vundita, kaj loĝas nun sub mia prizorgo. Sed ŝi ne estas kontenta, kaj ŝi volas alparoli la Reganton de la Urbo.
— Ne miskomprenu min, sinjoro, — diris Eovina. — Malĝojigas min ne manko de prizorgo. Neniuj domoj povus esti pli belaj por tiuj, kiuj deziras kuraciĝon. Sed mi ne kapablas kuŝi bradipe, senokupe, enkaĝigite. Mi atendis morton en batalo. Sed mi ne mortis, kaj la batalo daŭras.
Pro gesto de Faramiro la kuracestro riverencis kaj foriris.
— Kion vi deziras, ke mi faru, damo? — demandis Faramiro. — Ankaŭ mi estas enkarcerigito de la kuracistoj. — Li rigardis ŝin, kaj ĉar li estis homo, kiun kompato profunde emociis, al li ŝajnis, ke ŝia belo kaj ŝia malĝojo trapikos lian koron. Kaj ŝi rigardis lin kaj vidis la serenan teneron en liaj okuloj, kaj tamen ŝi sciis, ĉar ŝi estis edukita inter militemaj viroj, ke jen estis iu, kiun neniu rohana rajdanto povus superi en batalo.
— Kion vi deziras? — li diris denove. — Mi faros tion, kion mi kapablas.
— Mi volas, ke vi ordonu al tiu kuracestro, ke li permesu al mi foriri, — ŝi diris; sed kvankam ŝiaj vortoj estis daŭre fieraj, ŝia koro hezitis, kaj por la unua fojo ŝi dubis pri si mem. Ŝi konjektis, ke tiu altulo, samtempe severa kaj milda, eble taksos ŝin nur kaprica, kiel infanon al kiu mankas la mensa firmeco necesa por finplenumi taskon seninteresan.
— Mi mem estas sub lia prizorgo, — respondis Faramiro. — Mi ankaŭ ankoraŭ ne akceptis mian regantecon en la Urbo. Sed eĉ se mi tion farus, mi plu aŭskultus liajn konsilojn kaj ne kontraŭdirus lian volon pri liaj metiaj aferoj, krom pro iu forta bezono.
— Sed kuraciĝon mi ne deziras, — ŝi diris. — Mi deziras rajdi al la milito kiel mia frato Eomero, aŭ prefere kiel Reĝo Teodeno, ĉar li mortis kaj havas samtempe honoron kaj pacon.
— Estas tro malfrue, damo, por sekvi la Komandantojn, eĉ se vi disponus sufiĉan forton. Sed morto en batalo eble venos iam al ni ĉiuj, vole aŭ nevole. Vi estos pli bone preparita por fronti ĝin laŭ via maniero, se dum restas ankoraŭ tempo, vi faros laŭ la ordono de la kuracisto. Vi kaj mi, ni devas toleri pacience la horojn de atendado.
Ŝi ne respondis, sed kiam li rigardis ŝin, al li ŝajnis, ke io en ŝi moliĝis, kvazaŭ severa frosto cedus pro unua febla aŭguro de la printempo. Larmo aperis en ŝia okulo kaj ruliĝis laŭ ŝia vango, kvazaŭ brileta pluvero. Ŝia fiera kapo iomete kliniĝis. Poste mallaŭte, kvazaŭ ŝi pli parolus al si ol al li, ŝi diris:
— Sed la kuracistoj volas, ke mi kuŝu en la lito ankoraŭ sep tagojn. Kaj mia fenestro ne frontas orienten.
Nun ŝia voĉo estis tiu de fraŭlino juna kaj malĝoja. Faramiro ridetis, kvankam lian koron plenigis kompato.
— Ĉu via fenestro ne frontas orienten? — li diris. — Tion oni povas korekti. Tiurilate mi ordonos al la kuracestro. Se vi restos en tiu ĉi domo sub nia prizorgo, sinjorino, kaj ripozos, tiam vi promenos en tiu ĉi ĝardeno en la sunlumo, laŭ via volo; kaj vi rigardos orienten, kien iris ĉiuj niaj esperoj. Kaj ĉi tie vi trovos min promenanta kaj atendanta, kaj ankaŭ rigardanta orienten. Faciligus miajn zorgojn, se vi parolus al mi, aŭ promenus kun mi de tempo al tempo.
Tiam ŝi levis sian kapon kaj rigardis denove en liajn okulojn; kaj ŝia pala vizaĝo koloriĝis.
— Kiel mi faciligos viajn zorgojn, sinjoro? — ŝi demandis. — Kaj mi ne deziras la parolon de vivaj homoj.
— Ĉu vi volas akcepti mian malkaŝan respondon?
— Mi volas.
— Do, Eovina de Rohano. Mi diras al vi, ke vi estas bela. En la valoj de niaj montetoj estas floroj belaj kaj helaj, kaj fraŭlinoj eĉ pli belaj; sed ĝis nun mi vidis en Gondoro nek floron nek fraŭlinon tiom belan kaj tiom malĝojan. Eble nur kelkaj tagoj restas antaŭ ol mallumo trafos nian mondon, kaj kiam ĝi venos, mi esperas fronti ĝin senŝancele; sed faciligus mian koron, se dum la suno ankoraŭ brilas, mi povus plu vidi vin. Ĉar vi kaj mi ambaŭ pasis sub la flugilojn de la Ombro, kaj la sama mano nin retiris.
— Ve, ne min, moŝto! — ŝi diris. — Ombro ankoraŭ kovras min. Ne atendu de mi kuracon! Mi estas ŝildoportantino kaj mia mano estas malmilda. Sed mi dankas vin almenaŭ pro tio, ke mi ne devos resti en mia ĉambro. Mi promenos libere dank’ al la bonkoreco de la Reganto de la Urbo. — Kaj ŝi genufleksis antaŭ li kaj reiris en la domon. Sed Faramiro dum longa tempo promenis sola en la ĝardeno, kaj lia rigardo jam turniĝis prefere al la domo ol al la orientaj muroj.
Reveninte al sia ĉambro, li alvokis la kuracestron kaj aŭdis ĉion pri la Damo de Rohano, kion tiu povis rakonti.
— Sed sendube, mastro, — diris la kuracestro, — vi ekscius pli multe de la duonulo, kiu estas ĉe ni; ĉar li partoprenis la rajdadon de Reĝo Teodeno kaj estis kun la Damo en la fino, oni diras.
Kaj tiel Gaja estis sendita al Faramiro, kaj dum la tuta tago ili longe interparolis, kaj Faramiro eksciis multon, eĉ pli multon ol Grinĉjo vortigis; kaj li pensis, ke li jam iomete komprenas la malĝojon kaj maltrankvilon de Eovina el Rohano. Kaj dum la bela vespero Faramiro kaj Grinĉjo promenis en la ĝardeno, sed ŝi ne venis.
Sed matene, kiam Faramiro venis el la Domoj, li vidis ŝin, dum ŝi staris sur la muroj, kaj ŝi estis tute blankvestita, kaj brilis en la sunlumo. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi venis suben, kaj ili promenis sur la herbo aŭ sidis kune sub verda arbo, jen silente, jen parolante. Kaj ĉiun postan tagon ili faris simile. Kaj la kuracestro, rigardante tra sia fenestro, ĝojis en sia koro, ĉar li estis kuracisto, kaj liaj zorgoj malpeziĝis; kaj estis certe, ke, malgraŭ pezo de la timo kaj misaŭguro en la homaj koroj, tiu duopo el liaj vartatoj plu prosperis kaj ĉiutage plifortiĝis.
Kaj venis la kvina tago, post kiam Damo Eovina unuafoje iris al Faramiro; kaj ili denove staris kune sur la urba muro kaj rigardis. Ankoraŭ ne venis informoj, kaj ĉiuj koroj malhelis. Ankaŭ la vetero ne plu helis. Estis fride. Vento, kiu nokte estiĝis, jam akre blovis el la nordo, kaj ĝi plifortiĝadis; sed la ĉirkaŭaj terenoj aspektis grizaj kaj mornaj.
Ili estis vestitaj per varmaj roboj kaj pezaj manteloj, kaj super ĉio Damo Eovina portis bluan mantelegon el koloro de profunda somernokto, kaj ĉirkaŭ la orlo kaj la kolo sur ĝi estis arĝentaj steloj. Faramiro alportigis tiun robon kaj volvis ŝin per ĝi; kaj li opiniis, ke ŝi aspektas efektive bele kaj reĝinece, kiam ŝi staris tie apude. Tiu mantelego estis teksita por lia patrino, Finduilasa el Amroto, kiu mortis juna, kaj por li ĝi estis nur memoro pri belo antaŭlonga kaj pri lia unua funebro; kaj ŝia robo ŝajnis al li vestaĵo taŭga por la belo kaj malĝojo de Eovina.
Sed nun ŝi frostotremis sub la stela mantelego, kaj ŝi rigardis norden, trans la grizaj proksimaj teroj, en la okulon de la malvarma vento, kie fore la ĉielo estis malmola kaj klara.
— Kion vi serĉas, Eovina? — demandis Faramiro.
— Ĉu ne la Nigra Pordego troviĝas tie fore? — ŝi diris. — Kaj ĉu ne li jam devis alveni tien? Pasis sep tagoj, de kiam li forrajdis.
— Sep tagoj. Sed ne pensu malbone pri mi, se mi diras al vi: ili havigis al mi samtempe ĝojon kaj doloron, kiujn mi ne supozis iam sperti. Ĝojon, vidante vin; sed doloron, ĉar nun la timo kaj dubo en tiu ĉi misa tempo iĝis efektive malhelaj. Eovina, mi ne volas, ke tiu ĉi mondo finiĝu nun, nek perdi tiel baldaŭ tion, kion mi trovis.
— Ĉu perdi tion, kion vi trovis, sinjoro? — ŝi respondis; sed ŝi rigardis lin serioze, kaj ŝiaj okuloj estis bonkoraj. — Mi ne scias, kion dum tiuj tagoj vi trovis, kion vi povus perdi. Sed vidu, amiko mia, pri tio ni ne parolu! Ni tute ne parolu! Mi staras ĉe iu terura rando, kaj en la abismo antaŭ miaj piedoj estas komplete mallume, sed ĉu estas ia lumo malantaŭ mi, mi ne povas scii. Ĉar mi ankoraŭ ne kapablas turniĝi. Mi atendas iun baton de la sorto.
— Jes, ni atendas sortobaton, — diris Faramiro. Kaj ili diris nenion plu; kaj ŝajnis al ili, starantaj sur la muro, ke la vento ĉesis, kaj la lumo forvelkis, kaj la suno estis malakrigita, kaj silentiĝis ĉiuj bruoj en la Urbo kaj en la ĉirkaŭa regiono: nek vento, nek voĉo, nek birda trilo, nek folia susuro, nek ilia propra spirado estis aŭdebla; la batado de iliaj koroj senmoviĝis. La tempo haltis.
Kaj dum ili staris tiel, iliaj manoj renkontiĝis kaj tenis sin reciproke, kvankam tion ili ne sciis. Kaj daŭre ili atendis nekonatan. Post iom da tempo ŝajnis al ili, ke super la firstoj de la foraj montoj leviĝis vasta montego da mallumo, baŭmante kiel ondo inundonta la mondon, kaj ĉirkaŭ ĝi fulmoj flagris; kaj poste tremego trakuris la teron, kaj ili sentis ŝanceliĝon de la muroj de la Urbo. Suspireca sono leviĝis el ĉiuj ĉirkaŭaj terenoj; kaj iliaj koroj subite ekbatis denove.
— Tio memorigas min pri Numenoro, — diris Faramiro, kaj miris aŭdante sin paroli.
— Ĉu pri Numenoro?
— Jes, pri la lando Okcidentio, kiu dronis, kaj pri la malhela ondego grimpanta super la verdajn landojn kaj super la montojn, kaj proksimiĝanta, mallumo neeskapebla. Mi ofte sonĝas pri tio.
— Do vi opinias, ke la Mallumo venas? Mallumo neeskapeblas? — diris Eovina kaj subite proksimiĝis al li.
— Ne, — diris Faramiro, rigardante ŝian vizaĝon. — Tio estis nur bildo en la menso. Mi ne scias, kio okazas. La racio de mia maldorma menso sciigas al mi, ke okazis granda misaĵo, kaj ni staras ĉe la fino de tagoj. Sed mia koro diras, ke ne; kaj ĉiuj miaj membroj malpezas, kaj venas al mi espero kaj ĝojo, kiujn neniu racio povas malakcepti. Eovina, Blanka Damo de Rohano, en tiu ĉi horo mi ne kredas, ke iu ajn mallumo estos daŭra!
Li kliniĝis kaj kisis ŝian frunton.
Kaj tiel ili staris sur la muroj de la ĉefurbo de Gondoro, kaj ventego ekestis kaj blovis, kaj iliaj haroj, korvokoloraj kaj oraj, elstriis intermiksiĝe en la aero. Kaj la Ombro foriris, kaj la suno senvualiĝis, kaj la lumo elsaltis; kaj la akvo de Anduino ekbrilis kiel arĝento, kaj en ĉiuj doraoj de la Urbo la homoj ekkantis pro la ĝojo, kiu leviĝis en iliaj koroj el kiu fonto, ili ja ne sciis.
Kaj antaŭ ol la suno multe posttagmezis, el la oriento alflugis granda aglo, kiu alportis novaĵojn preteresperajn de la Mastroj de l’ Okcidento, kriante:
Kantu jam, popolo de l’ Turego Anoro,
ĉar la Regno de Saŭrono finiĝis por ĉiam,
kaj la Malhela Turego estas detruita.
Kantu kaj ĝoju, popolo de l’ Turego Garda,
ĉar via vaĉado ne estis vana,
kaj rompitas la Nigra Pordego,
via Reĝo trapasis,
kaj li estas venkinta.
Kantu ĝojplene, infanoj de l’ okcidento,
ĉar via Reĝo venos denove,
kaj li loĝados inter vi
ĉiujn tagojn de via vivo.
Kaj la Arbo velkinta estos renovigita,
kaj li plantos ĝin en la lokoj altaj,
kaj la Urbo estos benita.
Kantu la tuta popolo!
Kaj la homoj kantis sur ĉiuj vojoj de la Urbo.
La sekvintaj tagoj estis oraj, kaj printempo kaj somero kuniĝis kaj jubilis kune sur la kampoj de Gondoro. Kaj informoj jam venis per rapidaj rajdantoj el Kairo Andros pri ĉio farita, kaj la Urbo pretiĝis por la alveno de la Reĝo. Grinĉjo estis alvokita kaj forrajdis kun la furgonoj, kiuj portis varprovizojn al Osgiliado kaj de tie al Kairo Andros. Sed Faramiro ne iris, ĉar jam kuracita li surprenis sian aŭtoritatecon kaj la regantecon, kvankam nur por mallonga daŭro, kaj lia devo estis prepari por iu, kiu anstataŭos lin.
Ankaŭ Eovina ne foriris, kvankam ŝia frato sendis mesaĝon, kun peto ke ŝi venu al la kampo de Kormaleno. Kaj Faramiro miris pro tio, sed li malofte vidis ŝin, estante okupata pri aliaj aferoj; kaj ŝi plu loĝis en la Domoj de Kuracado kaj promenis sola en la ĝardeno, kaj ŝia vizaĝo denove paliĝis, kaj ŝajnis, ke en la tuta Urbo nur ŝi malsanetas kaj malĝojas. Kaj la kuracestro estis ĉagrenita, kaj li rakontis pri tio al Faramiro.
Poste Faramiro venis serĉante ŝin, kaj ankoraŭfoje ili staris kune sur la muro; kaj li diris al ŝi:
— Eovina, kial vi prokrastas ĉi tie, kaj ne iras al la jubilado en Kormaleno post Kairo Andros, kie via frato atendas vin?
— Ĉu vi ne scias? — ŝi diris. Sed li respondis:
— Povas esti du kialoj, sed mi ne scias, kiu el ili estas vera.
— Mi ne emas ludi per enigmoj, — ŝi diris. — Parolu pli rekte.
— Do se tion vi volas, damo, — li diris, — vi ne foriras, ĉar alvokis vin nur via frato, kaj rigardi Mastron Aragorno, heredinton de Elendilo, dum lia triumfo jam ne havigus al vi ĝojon. Aŭ ĉar ne foriris mi, kaj vi plu deziras esti proksima al mi. Kaj eble pro ambaŭ tiuj kialoj, kaj vi mem ne scias elekti inter ili. Eovina, ĉu vi ne amas min, aŭ ne volas tion?
— Mi volis esti amata de alia, — ŝi respondis. — Sed mi deziras kompaton de neniu.
— Tion mi scias. Vi deziris la amon de Mastro Aragorno. Ĉar li estis alta kaj potenca, kaj vi volis havi renomon kaj gloron kaj esti levita super la mizerulojn kiuj rampas sur la tero. Kaj li ŝajnis al vi admirinda, kiel granda komandanto eble ŝajnas al juna soldato. Ĉar tia li estas, sinjoro inter la batalantoj, la plej granda nun ekzistanta. Sed kiam li donis al vi nur komprenemon kaj kompaton, tiam vi deziris havi nenion, escepte de kuraĝa morto en batalo. Rigardu min, Eovina!
Kaj Eovina rigardis Faramiron longe kaj senŝancele; kaj Faramiro diris:
— Ne malestimu kompaton, kiu estas donaco de milda koro, Eovina! Sed mi ne proponas al vi mian kompaton. Ĉar vi estas damo alta kaj brava kaj mem akiris renomon, kiu ne estas forgesota; kaj vi estas damo bela, mi opinias, kion eĉ la vortoj de la elfa lingvo ne sufiĉe priskribas. Kaj mi amas vin. Iam mi kompatis vian malĝojon. Sed nun, eĉ se vi estus sentrista, sen timo aŭ ajna manko, se vi estus la feliĉa reĝino de Gondoro, mi ankoraŭ amus vin. Eovina, ĉu vi ne amas min?
Tiam la koro de Eovina ŝanĝiĝis, aŭ eble ŝi finfine komprenis ĝin. Kaj subite forlasis ŝin vintro, kaj la suno brilis al ŝi.
— Mi staras en Minaso Anor, la Turego de la Suno, — ŝi diris. — Kaj jen! La Ombro foriris! Mi ne plu estos ŝildoportantino, nek konkuros kun la grandaj rajdistoj, nek ĝojos nur pri kantoj de mortigo. Mi estos kuracistino, kaj amos ĉion, kio kreskas kaj ne estas malfekunda. — Ŝi denove rigardis Faramiron. — Mi ne plu deziras esti reĝino.
Tiam Faramiro ridis gaje.
— Tio estas bona, — li diris, — ĉar Reĝo mi ne estas. Sed mi edzinigos la Blankan Damon de Rohano, se tion ŝi volos. Kaj se ŝi tion volas, ni do transiru la riveron kaj en tagoj pli feliĉaj ni loĝu en la bela Itilio kaj kreu tie ĝardenon. Ĉio kreskos en ĝojo tie, se venos la Blanka Damo.
— Ĉu do mi devos forlasi mian propran popolon, viro el Gondoro? — ŝi demandis. — Kaj ĉu vi volas, ke via fiera popolo diru pri vi: “Jen iras princo, kiu malsovaĝigis furiozan ŝildoportantinon el la nordo! Ĉu ne troviĝis elektinda virino el la Numenora raso?”
— Mi volas, — diris Faramiro kaj brakumis ŝin kaj kisis ŝin sub la sunluma ĉielo, kaj li tute ne ĝeniĝis pro tio, ke ili staras alte sur la muro kaj estas videblaj de multaj. Kaj multaj efektive vidis ilin kaj la lumon, kiu ĉirkaŭis ilin, kiam ili venis suben de la muroj kaj iris man-en-mane ĝis la Domoj de Kuracado.
Kaj al la kuracestro Faramiro diris:
— Jen Eovina, la Damo el Rohano, kaj nun ŝi estas kuracita. Kaj la kuracestro diris:
— Do mi liberigas ŝin el mia prizorgo kaj adiaŭas ŝin, kaj ŝi neniam denove suferu doloron aŭ malsanon. Mi rekomendas ŝin al prizorgo de la Reganto de la Urbo, ĝis revenos ŝia frato.
Sed Eovina diris:
— Tamen nun, havante permeson foriri, mi volas resti. Ĉar tiu ĉi Domo iĝis por mi la plej benita el ĉiuj loĝejoj.
Kaj ŝi restis tie, ĝis venis Reĝo Eomero.
Ĉio estis nun pretigata en la Urbo; kaj formiĝis granda homamaso, ĉar la novaĵo disvastiĝis en ĉiuj regionoj de Gondoro, de Min-Rimono ĝis eĉ Pinato Gelin kaj la malproksimaj marbordoj. Kaj ĉiuj, kiuj povis veni al la Urbo, venis rapide. Kaj la Urbo denove pleniĝis de virinoj kaj belaj infanoj, kiuj reiris al siaj domoj ŝarĝite de floroj; kaj el Dol Amroto venis harpistoj, kiuj plej lerte harpis en la tuta lando; kaj troviĝis ludantoj de vjoloj kaj de flutoj kaj de arĝentaj trumpetoj kaj klarvoĉaj kantistoj el la valoj de Lebenino.
Finfine venis vespero, dum kiu de la muroj videbliĝis la pavilonoj, kaj tra la tuta nokto lanternoj lumis, dum la homoj atendis la tagiĝon. Kaj kiam la suno leviĝis en la klara mateno super la orientajn montojn, sur kiuj ne plu kuŝis ombroj, tiam ĉiuj sonoriloj sonoris, kaj ĉiuj standardoj malvolviĝis kaj flirtis en la vento; kaj sur la Blanka Turo de la Citadelo la standardo de la Regantoj, hele arĝenta kiel neĝo en la sunlumo, surhavante nek blazonon nek devizon, estis lastfoje hisita super Gondoro.
Nun la Komandantoj de l’ Okcidento kondukis sian armeon al la Urbo, kaj la homoj vidis ilin avancantaj vicon post vico, flagrantaj kaj ekbrilantaj en la sunleviĝo kaj arĝente muarantaj. Kaj tiel ili alvenis antaŭ la Pordegon kaj haltis je mejl-okono antaŭ la muroj. Ĝis nun neniu pordoklapo estis restarigita, sed barilo estis metita trans la enirejoj de la Urbo, kaj tie staris armitoj en arĝento kaj nigro kun elingigitaj longaj glavoj. Antaŭ la barilo staris Reganto Faramiro kaj Hurino, Gardisto de la Ŝlosiloj, kaj aliaj komandantoj de Gondoro, kaj Damo Eovina el Rohano kun marŝalo Elfhelmo kaj multaj kavaliroj de Markio; kaj ambaŭflanke de la Pordego estis granda amaso da belaj homoj en buntaj vestaĵoj kaj florgirlandoj.
Do nun estis larĝa spaco antaŭ la muroj de Minaso Tirit, kaj ĝin enfermis ĉiuflanke la kavaliroj kaj soldatoj de Gondoro kaj Rohano, kaj la popolo de la Urbo kaj el ĉiuj landopartoj. Ĉiuj silentiĝis, kiam el la amaso enpaŝis la dunadanoj en arĝento kaj grizo; kaj antaŭ ili venis malrapide Mastro Aragorno. Li estis vestita en nigra maŝarmaĵo ornamita per arĝento, kaj li portis longan mantelon el pura blanko agrafita ĉe la gorĝo per verda juvelo defore brilanta; sed lia kapo estis nekovrita. Kun li estis Eomero el Rohano, kaj Princo Imrahilo, kaj Gandalfo tute blankvestita, kaj kvar etaj figuroj, pri kiuj miris multaj homoj.
— Ne, kuzino! Ili ne estas knaboj, — diris Joreta al sia parencino el Imloto Melui, kiu staris apude. — Ili estas Perianoj el la fora lando de la Duonuloj, kie ili estas laŭdire tre famaj princoj. Tion mi scias, ĉar mi vartis unu el ili en la Domoj. Ili estas malgrandaj, sed ili estas bravaj. Vidu, kuzino, unu el ili iris kun nur sia eskviro en la Nigran Landon kaj batalis tie sola kontraŭ la Malhela Mastro mem, kaj fajrigis ties Turegon, se tion vi povas kredi. Almenaŭ tion oni rakontas en la Urbo. Temas verŝajne pri tiu, kiu marŝas kun nia Elfŝtono. Ili estas koraj amikoj, mi aŭdis. Nu, li estas mirindulo, Mastro Elfŝtono: ne tro molparola, certe, sed li havas koron oran, kiel oni diras, kaj li havas manojn kuracajn. “La manoj de la Reĝo estas manoj de kuracisto”, mi diris; kaj tiamaniere ĉio estis retrovita. Kaj Mitrandiro diris al mi: “Joreta, la homoj longe memoros viajn vortojn”, kaj...
Sed al Joreta ne estis permesate daŭrigi la klarigon al la kampara parencino, ĉar sonoris trumpeto, kaj sekvis kompleta silento. Tiam el la Pordego venis Faramiro kaj Hurino kun la Ŝlosiloj, kaj neniuj aliaj, krom ke malantaŭ ili marŝis kvar viroj en la altaj kaskoj kaj armaĵo de la Citadelo, kaj tiuj portis grandan keston el nigra lebetrono ligita per arĝento.
Faramiro renkontis Aragornon meze de la kunvenintoj, kaj li genuiĝis, kaj diris:
— La lasta Reganto de Gondoro petas permeson transdoni sian oficon.
Li etendis blankan bastoneton, sed Aragorno akceptis la bastoneton kaj redonis ĝin, dirante:
— Tiu ofico ne finiĝis, kaj ĝi estos via kaj posedaĵo de viaj heredontoj, tiel longe, kiel daŭros mia nasklinio. Plenumu do vian oficon!
Faramiro stariĝis kaj parolis klarvoĉe:
— Homoj de Gondoro, aŭdu nun la Reganton de la Regno! Jen! Finfine venis iu por pretendi la reĝecon. Jen estas Aragorno, filo de Aratorno, ĉefo de la Dunadanoj el la Nordo, Komandanto de la Armeo de l’ Okcidento, portanto de la Glavo Reforĝita, venkinto en batalo, kies manoj havigas kuracadon, la Elfŝtono, Elesaro el la linio de Valandilo, filo de Isilduro, Elendila filo el Numenoro. Ĉu li estu la Reĝo kaj eniru en la Urbon kaj loĝadu tie?
Kaj la tuta homamaso kaj la tuta popolo kriis jes kvazaŭ unuvoĉe. Kaj Joreta diris al sia parencino:
— Tio ĉi estas nur ceremonio tia, kian ni havas en la Urbo, kuzino; ĉar li jam eniris, kiel mi klarigis al vi; kaj li diris al mi... — Kaj ŝi denove devis silentiĝi, ĉar Faramiro denove ekparolis.
— Homoj el Gondoro, la analistoj diras, ke en la malnova tempo la reĝo kutime ricevis la kronon de sia patro, antaŭ ol tiu mortis; aŭ se tio ne eblis, li iris sola kaj akceptis ĝin el la manoj de sia patro en la tombo, kie tiu estis kuŝigita. Sed pro tio, ke nun la aferoj devas esti alimaniere aranĝitaj, per la aŭtoritato de la Reganto mi hodiaŭ portigis ĉi tien el Rat Dineno la kronon de Earnuro, la lasta Reĝo, kies tagoj pasis dum la epoko de niaj prapatroj antaŭ longe.
La gardistoj paŝis antaŭen, kaj Faramiro malfermis la keston kaj levis la antikvan kronon. Ĝi estis formita simile al la kaskoj de la citadelaj gardistoj, sed ĝi estis pli impona, kaj ĝi estis tute blanka, kaj la aloj ambaŭflanke estis faritaj el perlamoto kaj arĝento simila al marbirdaj flugiloj, ĉar ĝi estis la emblemo de la reĝoj, kiuj venis transmaren. Sep gemoj diamantaj estis enfiksitaj en la cirkleto, kaj sur ĝia supro estis fiksita unu juvelo, kies lumo supreniris kvazaŭ flamo.
Tial Aragorno prenis la kronon, levis ĝin alte kaj diris:
— Et Eärello Endorenna utúlien. Sinome maruvan ar Hildinyar tenn’ Ambar-metta!
Kaj tiuj estis la vortoj, kiujn Elendilo parolis, kiam li alvenis el la maro sur flugiloj de la vento: “El la Granda Maro al Mez-Tero mi venis. En tiu ĉi loko loĝados mi kaj miaj heredontoj, ĝis la fino de la mondo”.
Poste, mirigante multajn, Aragorno ne surkapigis la kronon, sed redonis ĝin al Faramiro kaj diris:
— Per la penado kaj kuraĝo de multaj mi ricevas mian heredaĵon. Rekone de tio, mi deziras, ke la Ringoportinto alportu la kronon, kaj Mitrandiro metu ĝin sur mian kapon, se li konsentas; ĉar li estis la instiginto de ĉio plenumita, kaj lia estas tiu ĉi venko.
Tiam Frodo paŝis antaŭen kaj prenis de Faramiro la kronon kaj portis ĝin al Gandalfo; kaj Aragorno genuiĝis, kaj Gandalfo metis la Blankan Kronon sur lian kapon kaj diris:
— Nun venas la tagoj de la Reĝo, kaj ili estu benitaj, dum daŭros la regado de la valaroj!
Sed kiam Aragorno stariĝis, ĉiuj spektantoj rigardis lin silente, ĉar ŝajnis al ili, ke li estas rivelita al ili nun la unuan fojon. Alta kiel la pratempaj maraj reĝoj, li superis ĉiujn apudulojn. Multjarulo li ŝajnis, kaj tamen en la zenito de sia vivo; kaj saĝecon indikis lia frunto, kaj en liaj manoj estis forto kaj kuracemo, kaj lumo ĉirkaŭis lin. Kaj tiam Faramiro kriis:
— Vidu la Reĝon!
Kaj tiumomente ĉiuj trumpetoj estis blovataj, kaj Reĝo Elesaro eliris kaj alvenis la barilon, kaj Hurino kun la Ŝlosiloj forŝovis ĝin; kaj meze de la muziko de harpoj, vjoloj kaj flutoj kaj kantado de klaraj voĉoj la Reĝo trairis la florkovritajn vojojn kaj venis al la Citadelo kaj eniris; kaj la standardo de la Arbo kaj la Steloj estis malvolvita sur la plej alta turo, kaj komenciĝis la regado de Reĝo Elesaro, pri kiu rakontis multaj kantoj.
Dum lia epoko la Urbo estis pli ol iam ajn beligita, eĉ pli ol dum la tagoj de ĝia unua gloro; kaj ĝin plenigis arboj kaj fontanoj, kaj ĝiaj pordoj estis forĝitaj el mitrilo kaj ŝtalo, kaj ĝiaj stratoj estis pavimitaj je blanka marmoro; kaj la popolo de la Monto laboris en ĝi, kaj la popolo de l’ Arbaro ĝojis veni tien; kaj ĉio estis kuracita kaj riparita, kaj domoj estis plenigitaj de viroj kaj virinoj kaj la ridado de infanoj, kaj neniu fenestro estis blinda, nek iu ajna korto malplena; kaj post la fino de la Tria Epoko de la mondo en la nova tempo ĝi konservis la memoron kaj la gloron de la forpasintaj jaroj.
Dum la tagoj, kiuj sekvis lian kronadon, la Reĝo sidis sur sia trono en la Halo de la Reĝoj kaj anoncis siajn juĝojn. Kaj ambasadoroj venis de multaj landoj kaj popoloj, de l’ oriento kaj de la sudo, kaj de la limoj de Mornarbaro, kaj de Dunlando en la okcidento. Kaj la Reĝo pardonis tiujn orientulojn, kiuj kapitulaciis, kaj forsendis ilin liberigitaj, kaj paciĝis kun la popoloj de Harado; kaj la sklavojn de Mordoro li liberigis kaj donis al ili ĉiujn terojn ĉirkaŭ lago Nurneno por ilia propra uzado. Kaj multaj estis kondukitaj al li por ricevi liajn laŭdojn kaj kompensaĵon pro la kuraĝeco; kaj laste la estro de la gardistoj kondukis al li por prijuĝo Beregondon. Kaj la reĝo diris al Beregondo:
— Beregondo, per via glavo estis verŝita sango en la Sanktejo, kie tio estas malpermesita. Krome, vi forlasis vian postenon sen permeso de la Reganto aŭ de via komandanto. Pro tiuj aferoj en pratempo la puno estis morto. Nun mi devas anonci vian sorton.
» Ĉiu puno estas nuligita pro via kuraĝo en batalo, kaj eĉ pli pro tio, ke ĉio farita de vi rezultis pro amo al la mastro Faramiro. Malgraŭ tio, vi devas forlasi la gardistaron de la Citadelo, kaj vi devos foriri el la Urbo Minaso Tirit.
La sango forlasis la vizaĝon de Beregondo, kaj li estis dolorigita en la koro kaj klinis sian kapon. Sed la Reĝo diris:
— Tiel devas okazi, ĉar vi estas postenigota en la Blanka Trapo, la gardistaro de Faramiro, Princo de Itilio, kaj vi estos la trupestro kaj loĝos en Emino Arnen honore kaj pace, servante tiun, por kiu vi riskis ĉion, por savi lin el la morto.
Kaj tiam Beregondo, perceptante la indulgon kaj justecon de la Reĝo, iĝis ĝoja, kaj genuinte kisis lian manon kaj foriris feliĉa kaj kontenta. Kaj Aragorno donis al Faramiro Itilion kiel ties princlandon, kaj ordonis ke li loĝadu en la montaro Emino Arnen en la vidkampo de la Urbo.
— Ĉar, — li diris, — Minaso Itil en la Morgula Valo estos komplete detruita kaj, kvankam ĝi eble kun paso de la tempo estos purigita, neniu povos loĝi tie dum multaj longaj jaroj.
Kaj lastan el ĉiuj Aragorno salutis Eomeron de Rohano, kaj ili brakumis sin, kaj Aragorno diris:
— Inter ni ne povas esti parolo pri donado aŭ ricevado, nek pri kompensaĵo; ĉar ni estas fratoj. En horo feliĉa Eorlo rajdis el la Nordo, kaj neniam estis ligateco de popoloj pli benita, tiel ke neniu iam ajn malplenumis la dezirojn de l’ alia, nek tion iam faros. Nu, kiel vi scias, ni kuŝigis Teodenon la Faman en tombo en la Sanktejo, kaj tie li kuŝos por ĉiam inter la Reĝoj de Gondoro, se vi volas. Aŭ se vi deziros tion, ni venos al Rohano kaj reportos lin por ripozi inter lia propra popolo.
Kaj Eomero respondis:
— Ekde tiu tago, kiam vi leviĝis antaŭ mi el la verda herbaro de la montetoj, mi vin amas, kaj tiu amo ne velkos. Sed nun mi devos foriri por kelka tempo al mia propra regno, kie multo estas kuracenda kaj ordigenda. Sed koncerne la Falinton, kiam ĉio estos pretigita, ni revenos por li; sed intertempe li dormu ĉi tie. Kaj Eovina diris al Faramiro:
— Nun mi devas reiri al mia propra lando kaj rigardi ĝin ankoraŭ unufoje, kaj helpi mian fraton en lia laboro; sed kiam tiu, kiun mi longe amis kiel patron, estos entombigita, mi revenos.
Tiel pasis la ĝojaj tagoj; kaj la okan tagon de majo la rajdistoj de Rohano pretigis sin kaj forrajdis laŭ la Norda Vojo, apud kiu staris homoj honorantaj kaj laŭdantaj ilin, de la Pordego de la Urbo ĝis la muroj de Pelenoro. Kaj ĉiuj aliaj, kiuj loĝadis malproksime, reiris jubile al siaj hejmoj; sed en la Urbo estis laboro de multaj manoj entuziasmaj por rekonstrui kaj renovigi, kaj forigi ĉiujn militcikatrojn kaj la memoron pri la mallumo.
La hobitoj plu restadis en Minaso Tirit kun Legolaso kaj Gimlio, ĉar Aragorno ne volis, ke la kunularo malligiĝu.
— Fine ĉio simila devos ĉesi, — li diris, — sed mi preferus, ke vi restu iomete pli longe: ĉar la kompletiĝo de ĉiuj faroj partoprenitaj de vi ankoraŭ ne okazis. Proksimiĝas tago, kiun mi antaŭvidis dum ĉiuj jaroj de mia vireco, kaj kiam tiu venos, mi deziras ke miaj amikoj estu kun mi.
Sed pri tiu tago li rifuzis diri ion plian.
Dum tiuj tagoj la Kunularanoj de la Ringo loĝis kune en bela domo kun Gandalfo, kaj ili iris laŭvole ien-tien. Kaj Frodo diris al Gandalfo:
— Ĉu vi scias, kia estos tiu tago, pri kiu parolas Aragorno? Ĉar ni estas feliĉaj ĉi tie, kaj ne sopiras foriri; sed la tagoj forkuras, kaj Bilbo atendas; kaj la Provinco estas mia hejmo.
— Ankaŭ Bilbo, — diris Gandalfo, — atendas tiun saman tagon, kaj li scias, kio prokrastigas vin. Kaj koncerne la pasadon de la tagoj, nun estas nur majo, kaj ankoraŭ ne komenciĝis la somero; kaj kvankam ĉio ŝajnas ŝanĝita, kvazaŭ forpasus monda epoko, tamen laŭ la arboj kaj la herbo pasis malpli ol jaro post kiam vi ekvojaĝis.
— Grinĉjo, — diris Frodo, — ĉu vi ne diris, ke Gandalfo estas malpli sekretema ol antaŭe? Li tiam laciĝis pro siaj laboroj, ŝajnas al mi. Nun li refortiĝas.
Kaj Gandalfo diris:
— Multaj ŝatas scii anticipe, kio estas metota sur la tablon; sed tiuj, kiuj laboris pretigante la feston ŝatas teni sian sekreton, ĉar miro plilaŭtigas la laŭdvortojn. Kaj Aragorno mem atendas signon.
Venis tago, en kiu Gandalfo ne estis trovebla, kaj la kunuloj scivolis, kio estas okazonta. Sed Gandalfo kondukis Aragornon el la Urbo nokte al la suda subo de la monto Mindoluino; kaj tie ili trovis padon faritan praepoke, sur kiu malmultaj nun aŭdacis paŝi. Ĉar ĝi kondukis supren sur la monton al alta sanktejo, kien kutimis iri nur la reĝoj. Kaj ili supreniris laŭ kruta vojo, ĝis ili venis al alta kampo sub la neĝoj, kiuj vestis la imponajn montopintojn, kaj ĝi rigardis trans la krutegaĵon, kiu staris malantaŭ la Urbo. Kaj starante tie ili esploris la terenojn, ĉar venis la mateno; kaj ili vidis la turojn de la Urbo forsube kiel blankajn krajonojn tuŝitajn de la sunlumo, kaj la tuta valo de Anduino similis ĝardenon, kaj la Ombrajn Montojn vualis ora nebuleto. Unuflanke ilia vidkampo etendiĝis ĝis la griza Emin Muilo, kaj la ekbrilo de Raŭroso similis stelon flagrantan en malproksimo. Kaj aliflanke ili vidis la Riveron kiel rubandon kuŝigitan ĝis Pelargiro, kaj poste estis lumo sur la orlo de la ĉielo, kiu indikis la maron.
Kaj Gandalfo diris:
— Jen via regno kaj la kerno de pli granda regno estonta. La Tria Epoko de la mondo finiĝis, kaj la nova epoko komenciĝis; kaj via tasko estas ordigi ĝian komenciĝon kaj konservi tion, kio meritas konserviĝon. Ĉar, kvankam multo estas savita, multo devas nun forpasi; kaj ankaŭ la potenco de la Tri Ringoj finiĝis. Kaj ĉiuj landoj, kiujn vi vidas, kaj tiuj ĉirkaŭantaj ilin, estos loĝataj de Homoj. Ĉar venas la tempo de la Homa Superregado, kaj la Pliaĝa Parencaro velkos aŭ foriros.
— Mi bone scias tion, kara amiko, — diris Aragorno, — sed mi volas plu havi vian konsiladon.
— Jam ne tre longe, — diris Gandalfo. — La Tria Epoko estis mia epoko. Mi estis la Malamiko de Saŭrono; kaj mia laboro ĉesis. Baldaŭ mi foriros. La ŝarĝo devas nun pezi sur vin kaj vian parencaron.
— Sed mi mortos, — diris Aragorno. — Ĉar mi estas mortemulo, kaj kvankam pro tio, kio mi estas, kaj de la raso Okcidenta nemiksita, mi eble havos vivon pli longan ol aliaj, tamen tio estos nur tempeto; kaj kiam tiuj, kiuj estas en la virinaj uteroj, naskiĝos kaj maljuniĝos, ankaŭ mi maljuniĝos. Kaj kiu tiam regos Gondoron kaj tiujn, kiuj fidas tiun ĉi Urbon, kvazaŭ sian reĝinon, se mia deziro ne estos plenumita. La Arbo en la Korto de l’ Fontano ankoraŭ estas velkinta kaj malfekunda. Kiam mi vidos signon, ke iam estos alie?
— Forturnu vian vizaĝon de la verda mondo, kaj rigardu tien, kie ĉio ŝajnas malfekunda kaj malvarma!
Tiam Aragorno turnis sin, kaj malantaŭ li estis ŝtonoza deklivo subeniranta de la randoj de la neĝo; kaj rigardante li konsciiĝis, ke tie sola en la dezerta lando staris kreskaĵo. Kaj li supreniris al ĝi kaj ekvidis, ke el la rando de la neĝo leviĝis arbido alta ne pli ol tri futojn. Jam ĝi eligis junajn foliojn longajn kaj belformajn, malhelajn supre kaj arĝentajn sube, kaj sur sia svelta pinto ĝi portis florgrapoleton, kies blankaj petaloj brilis kiel la sunluma neĝo.
Tiam Aragorno kriis:
— Yé! utúvienyes! Mi trovis ĝin! Jen! Ĉi tie estas ido de la Plejaĝa el la Arboj! Sed kiel ĝi kreskas ĉi tie? Ĉar ĝi mem ankoraŭ ne estas sep jarojn aĝa.
Kaj Gandalfo alirinte rigardis ĝin kaj diris:
— Vere ĝi estas arbido el la linio de la bela Nimloto, kaj tiu estis plantido de Galatiliono, kaj tiu estis frukto de Telperiono multnoma, la Plejaĝa el la Arboj. Kiu povas diri, kiel ĝi venas ĉi tien en la difinita horo? Sed tie ĉi estas antikva sanktejo, kaj frukto estis semita ĉi tie nepre antaŭ ol la reĝoj falis kaj la Arbo velkis en la korto. Ĉar oni diras, ke kvankam la frukto de la Arbo malofte maturiĝas, tamen la vivo en ĝi povas poste kuŝi dormanta tra multaj longaj jaroj, kaj neniu povas antaŭdiri la tempon, kiam ĝi vekiĝos. Memoru tion. Ĉar se iam frukto maturiĝos, ĝi devos esti plantita, por eviti, ke la linio formortu el la mondo, same kiel la raso de Elendilo kuŝis kaŝite en la dezertoj de la nordo. Tamen la linio de Nimloto estas multe pli aĝa ol via linio, Reĝo Elesaro.
Poste Aragorno metis sian manon milde al la arbido, kaj jen! Ĝi ŝajnis kroĉiĝi nur malforte al la tero, kaj ĝi estis elterigita sendamaĝe; kaj Aragorno reportis ĝin al la Citadelo. Poste la velkinta arbo estis elradikigita, sed kun respektego; kaj oni ne bruligis ĝin, sed kuŝigis ĝin en la silento de Rat Dineno. Kaj Aragorno plantis la novan arbon en la korto apud la fontano, kaj rapide kaj ĝoje ĝi komencis kreski; kaj kiam alvenis junio, ĝi estis ŝarĝita je arbofloroj.
— La signo estas donita, kaj la tago ne malproksimas, — diris Aragorno kaj starigis sentinelojn sur la muroj.
Estis la tago antaŭ la Somermezo, kiam kurieroj venis el Amono Din al la Urbo kaj diris, ke rajdas el la nordo hela popolo, kiu nun proksimiĝas al la muroj de Pelenoro. Kaj la Reĝo diris:
— Finfine ili venas. La tuta Urbo estu pretigata!
En la antaŭvespero de la Somermezo, kiam la ĉielo estis safirkolora kaj blankaj steloj malfermiĝis en la oriento, sed la okcidento ankoraŭ oris, kaj la aero estis friska kaj belodora, la rajdantoj venis laŭ la Norda Vojo al la pordego de Minaso Tirit. La unuaj rajdis Elrohiro kaj Eladano kun arĝenta standardo, poste venis Glorfindelo kaj Erestoro kaj la tuta domanaro de Rivendelo, post ili venis Damo Galadriela kaj Celeborno, la Mastro de Lotlorieno, sur blankaj ĉevaloj kaj kun ili multaj bonuloj de ilia lando grizmantelitaj kun blankaj gemoj en la haroj; kaj la lasta venis Mastro Elrondo, potenca inter elfoj kaj homoj, kun sceptro de Anuminaso, kaj apud li sur griza pordama rajdĉevalo rajdis lia filino Arvena — la vespera stelo de sia popolo.
Kaj Frodo, vidinte ŝin veni briletanta en la vespero kun steloj sur la frunto kaj dolĉa parfumo ĉirkaŭanta, emociiĝis miregante, kaj li diris al Gandalfo:
— Fine mi komprenas, kial ni atendis! Jen la finalo! Jam ne nur la tago estos amata, sed ankaŭ la nokto estos bela kaj benata kaj ĝia tuta timo forpasos!
Tiam la Reĝo bonvenigis siajn gastojn, kaj ili elseliĝis; kaj Elrondo transdonis la sceptron, kaj metis la manon de sia filino en la manon de la Reĝo, kaj kune ili supreniris en la Altan Urbon, kaj ĉiuj steloj ekfloris sur la ĉielo. Kaj Aragorno, Reĝo Elesaro, edziĝis kun Arvena Undomiela en la Urbo de la Reĝo en la tago de la Somermezo, kaj la rakonto pri ilia longa atendado kaj penado atingis plenumiĝon.
Kiam la tagoj de jubilado fine ĉesis, la kunuloj pripensis reiron al la propraj hejmoj. Kaj Frodo iris al la Reĝo, dum tiu sidis kun la Reĝino Arvena apud la fontano, kaj ŝi kantis kanton de Valinoro, dum la Arbo kreskis kaj floris. Ili bonvenigis Frodon kaj stariĝis salute; kaj Aragorno diris:
— Mi scias, kion vi venis diri, Frodo: vi volas reiri al via propra hejmo. Nu, plej kara amiko, arbo plej bone kreskas en la lando de siaj prapatroj; sed vi en ĉiuj landoj de la Okcidento ĉiam estos bonvena. Kaj kvankam via popolo havis malmulte da famo en la legendoj de la grandiozuloj, ĝi jam havos pli da renomo ol multaj vastaj regnoj ne plu ekzistantaj.
— Vere estas, ke mi deziras reiri al la Provinco, — diris Frodo. — Sed unue mi devos iri al Rivendelo. Ĉar se io povus manki en tempo tiel benita, mankis al mi Bilbo; kaj mi malĝojis, kiam mi vidis, ke el la domanaro de Elrondo ne venis li.
— Ĉu tio mirigis vin, Ringoportinto? — diris Arvena. — Vi ja konas la potencon de tiu aĵo, kiu estas nun detruita; kaj ĉio farita de tiu potenco jam forpasas. Sed via parenco posedis ĝin pli longe ol vi. Li aĝe nun maljunas, laŭ sia speco; kaj li atendas vin, ĉar li ne plu faros longajn vojaĝojn, krom unu.
— Do mi petas permeson foriri baldaŭ, — diris Frodo.
— Post sep tagoj ni iros, — diris Aragorno. — Ni rajdos longe kun vi sur la vojo ĝis Rohano. Post tri tagoj Eomero revenos ĉi tien por reporti Teodenon al ripozo en Markio, kaj ni rajdos kun li por honori la falintojn. Sed nun antaŭ ol vi iros, mi konfirmas tiujn vortojn, kiujn diris al vi Faramiro, kaj vi por ĉiam estos liberulo en la regno Gondoro; kaj same ĉiuj viaj kunuloj. Kaj se estus donacoj doneblaj konforme al viaj faroj, vi ricevus ilin; sed kion ajn vi deziras, tion vi kunportos kun vi, kaj vi rajdos honorate kaj vestite kiel princoj de la lando.
Sed Reĝino Arvena diris:
— Donacon mi donos al vi. Mi estas la filino de Elrondo. Mi ne iros kun li, kiam li foriros al la Havenoj; ĉar mia elekto estas tiu de Lutiena, kaj kiel ŝi, tiel ankaŭ mi elektis la dolĉan kaj la amaran. Sed anstataŭ mi foriros vi, Ringoportinto, kiam venos la tempo, kaj se vi deziros tion. Se viaj doloroj ankoraŭ ĉagrenos vin, kaj la memoro pri via ŝarĝo plu pezos, tiuokaze vi rajtos iri en la Okcidenton, ĝis ĉiuj viaj vundoj kaj lacecoj kuraciĝos. Sed portu nun ĉi tion memore pri Elfŝtono kaj Vesperstelo, kun kiuj via vivo interplektiĝis!
Kaj ŝi prenis blankan gemon stelsimilan, kiu kuŝis sur ŝia brusto pende de arĝenta ĉeno, kaj ŝi metis la ĉenon ĉirkaŭ la kolon de Frodo.
— Kiam memoro pri la timo kaj la mallumo ĉagrenos vin, — ŝi diris, — tio ĉi havigos al vi helpon.
Post tri tagoj, kiel diris la Reĝo, el Rohano venis rajde Eomero, kaj kun li venis eoredo el la plej belaj kavaliroj de Markio. Oni bonvenigis lin; kaj kiam ili ĉiuj sidis ĉe tablo en Meretrondo, la Granda Halo de la Festenoj, li vidis la belon de la ĉeestantaj damoj, kaj mirego plenigis lin. Kaj antaŭ ol li iris ripozi, li alvokis la gnomon Gimlio kaj diris al tiu:
— Gimlio, filo de Gloino, ĉu via hakilo pretas?
— Ne, sinjoro, — diris Gimlio, — sed mi povas rapide ekhavi ĝin, se estos necese.
— Vi juĝos, — diris Eomero. — Ĉar ankoraŭ kuŝas inter ni iuj malprudentaj vortoj pri la damo de la Ora Arbaro. Kaj nun mi vidis ŝin propraokule.
— Nu, sinjoro, — diris Gimlio, — kion vi nun diras?
— Ve! — diris Eomero. — Mi ne diros, ke ŝi estas la plej bela damo vivanta.
— Do, mi devos alporti mian hakilon, — diris Gimlio.
— Sed unue mi devas proponi jenan senkulpiĝon, — diris Eomero. — Se mi vidus ŝin en alia societo, mi dirus ĉion, kion vi deziras. Sed mi taksas la unua Reĝinon Arvena Vesperstelo, kaj mi estas preta miaparte batali kontraŭ iu ajn, kiu defias min. Ĉu mi havigu al mi mian glavon?
Tiam Gimlio malalten riverencis.
— Ne, vi estas pardonita miaflanke, sinjoro, — li diris. — Vi elektis la vesperon, sed mia amo estas direktita al la mateno. Kaj mia koro anticipe timas, ke baldaŭ ĝi forpasos por ĉiam.
Fine venis la tago de foriro, kaj granda bela grupo pretigis sin por rajdi norden el la Urbo. Tiam la reĝoj de Gondoro kaj Rohano iris al la Sanktejo kaj ili venis ĝis la tomboj en Rat Dineno, kaj ili forportis Reĝon Teodeno sur ora kadavroportilo, kaj trapasis silente la Urbon. Poste ili metis la portilon sur grandan ĉaron, kiun ĉirkaŭis rajdistoj de Rohano kun sia standardo antaŭe; kaj Gaja, kiel eskviro de Teodeno, veturis sur la ĉaro kaj gardis la armilojn de la Reĝo.
Al la aliaj kunuloj estis havigitaj ĉevaloj konforme al ilia staturo; kaj Frodo kaj Samsaĝo rajdis apud Aragorno, kaj Gandalfo rajdis sur Ombrofakso, kaj Grinĉjo rajdis kun la kavaliroj de Gondoro; kaj Legolaso kaj Gimlio kiel ĉiam rajdis duope sur Arodo.
En tiu rajdado partoprenis ankaŭ Reĝino Arvena, kaj Celeborno kaj Galadriela kun siaj popolanoj, kaj Elrondo, kaj liaj filoj; kaj la princoj de Dol Amroto kaj de Itilio, kaj multaj trupestroj kaj kavaliroj. Neniam iu ajn reĝo de Markio havis tian akompanon, kia iris kun Teodeno, filo de Tengelo, al lia hejmlando.
Senhaste kaj trankvile ili pasis en Anorienon, kaj ili alvenis la Grizan Arbaron sub Amono Din; kaj tie ili aŭdis sonojn, kvazaŭ de tamburoj batantaj en la montaro, kvankam neniu vivanto estis videbla. Tiam Aragorno sonorigis la trumpetojn; kaj heroldoj kriis:
— Vidu, Reĝo Elesaro estas veninta! La arbaron Druadano li donas al Gan-Buri-Gano kaj al ties popolo, ke ĝi estu por ĉiam ilia posedaĵo; kaj ekde nun neniu eniru ĝin sen ilia permeso!
Poste la tamburoj laŭte tondregis kaj silentiĝis.
Fine post dek kvin tagoj da vojaĝado la ĉaro de Reĝo Teodeno trapasis la verdajn kampojn de Rohano kaj venis al Edoraso; kaj tie ĉiuj ripozis. La Ora Halo estis ornamita per belaj drapaĵoj, kaj ĝi estis lumoplena, kaj tie okazis la plej elstara festo, kiun ĝi konis ekde la tagoj de ĝia konstruado. Ĉar post tri tagoj la rohananoj pretigis la entombigon de Teodeno; kaj li estis kuŝigita en ŝtona domo kune kun siaj armiloj kaj multaj aliaj belaĵoj poseditaj de li, kaj super li estis starigita granda teramaso, kovrita de verda herbo kaj de blankaj miozotoj. Kaj nun estis ok teramasoj sur la orienta flanko de la Tumulkampo.
Poste la rajdistoj de la Reĝa Domo sur blankaj ĉevaloj ĉirkaŭrajdis la tumulon kaj kantis kune kanton pri Teodeno, filo de Tengelo, kiun kreis lia menestrelo Gleovino, kaj li neniam poste kreis kanton. La malrapidaj voĉoj de la rajdistoj emociis la korojn eĉ de tiuj, kiuj ne scipovis la lingvon de tiu popolo; sed la vortoj de la kanto lumigis la okulojn de la rohananoj: aŭdante denove en foro la tondron de la hufoj de la nordo kaj la voĉon de Eorlo, krianta super la batala bruo sur la kampo de Celebranto; kaj la rakonto pri la reĝoj daŭris, kaj la korno de Helmo laŭtis en la montaro, ĝis venis la Mallumo, kaj Reĝo Teodeno leviĝis kaj rajdis tra la Ombro ĝis la fajro, kaj mortis grandioze, ĝuste kiam la suno, reveninte eksterespere, ekbrilis al Mindoluino en la mateno.
El dubo, el mallumo, al tagleviĝo
li rajdis subsune kantante kun glavo nuda.
Esperon li ĉendis ree, en espero finiĝis;
super morton, timon, missorton levita
el perdo, el vivo, al longa glorado.
Sed Gaja staris sube de la verda teramaso, kaj li ploris, kaj kiam ĉesis la kanto, li stariĝis kaj kriis:
— Reĝo Teodeno, Reĝo Teodeno! Adiaŭ! Kvazaŭ patro vi estis al mi dum iom da tempo. Adiaŭ!
Kiam la entombigo finiĝis, kaj la plorado de virinoj ĉesis, kaj Teodeno fine estis lasita sola en sia tumulo, tiam oni venis al la Ora Halo por la granda festeno kaj flankenmetis malĝojon, ĉar Teodeno vivis ĝis maljuniĝo kaj mortis ne malpli glore ol liaj prapatroj. Kaj kiam la tempo venis, kiam laŭmore ili estis trinkontaj je memoro de la reĝoj, Eovina, Damo de Rohano, elpaŝis, ora kiel la suno kaj blanka kiel la neĝo, kaj ŝi portis plenan pokalon al Eomero.
Tiam stariĝis menestrelo-analisto kaj nomis ĉiujn nomojn de la Mastroj de Markio laŭvice: Eorlo la Juna; kaj Brego konstruinto de la Halo; kaj Aldoro frato de la malfeliĉa Baldoro; kaj Freo, kaj Freovino, kaj Orvino, kaj Deoro, kaj Gremo; kaj Helmo, kiu kuŝis en Profundaĵo de Helmo kiam Markio estis okupita; kaj tiel finiĝis la naŭ tumuloj de la okcidenta flanko, ĉar tiutempe la linio estis rompita, kaj poste venis la tumuloj de la orienta flanko: Frealafo, filo de la fratino de Helmo, kaj Leofo, kaj Valdo, kaj Folko, kaj Folkvino, kaj Fengelo, kaj Tengelo, kaj Teodeno la plej lasta. Kaj kiam Teodeno estis nomita, Eomero eltrinkis la pokalon. Poste Eovina ordonis, ke la servantoj replenigu la tasojn, kaj ĉiuj ĉeestantoj stariĝis kaj tostis la novan reĝon, kriante:
— Saluton, Eomero, Reĝo de Markio!
Finfine, kiam la festo proksimiĝis al sia fino, Eomero stariĝis kaj diris:
— Nu, tiu ĉi estas la entombiga festo de Reĝo Teodeno; sed mi parolos antaŭ ol ni foriros pri ĝojaj novaĵoj, ĉar li ne domaĝus, ke mi tion faru, ĉar li ĉiam estis patro por Eovina, mia fratino. Do aŭdu ĉiuj gastoj, belaj popoloj el multaj regnoj, neniam antaŭe tiome kuniĝintaj en tiu ĉi halo! Faramiro, Reganto de Gondoro kaj Princo de Itilio, petas, ke Eovina, Damo de Rohano, estu lia edzino, kaj ŝi tion konsentas plenvolonte. Tial ili estos gefianĉigitaj antaŭ vi ĉiuj.
Kaj Faramiro kaj Eovina elpaŝis kaj metis manon en manon; kaj ĉiuj ĉeestantoj tostis ilin kaj ĝojis.
— Tiel, — diris Eomero, — la amikeco inter Markio kaj Gondoro estas ligita per nova ligilo, kaj tiom pli mi ĝojegas.
— Nenia avarulo estas vi, Eomero, — diris Aragorno, — tiel donacante al Gondoro la plej belan valoraĵon de via regno!
Tiam Eovina rigardis en la okulojn de Aragorno, kaj ŝi diris:
— Deziru por mi ĝojon, mia feŭdmastro kaj kuracinto! Kaj li respondis:
— Mi deziris por vi ĝojon depost kiam mi la unuan fojon vidis vin. Kuracas mian koron jam vidi vin feliĉa.
Kiam finiĝis la festo, la forirontoj adiaŭis Reĝon Eomero. Aragorno kun siaj kavaliroj kaj la popolanoj de Lorieno kaj Rivendelo, pretigis sin por forrajdi; sed Faramiro kaj Imrahilo restis en Edoraso; kaj ankaŭ Arvena Vesperstelo restis, kaj ŝi adiaŭis siajn fratojn. Neniu vidis ŝian lastan renkontiĝon kun ŝia patro Elrondo, ĉar ili supreniris en la montaron kaj tie longe interparolis, kaj malĝoja estis ilia disiĝo, kiu daŭros ĝis la fino de la mondo.
Laste antaŭ ol la gastoj ekvojaĝis, Eomero kaj Eovina venis al Gaja, kaj ili diris:
— Adiaŭ jam, Gajadoko de la Provinco kaj Holdvino de Markio! Rajdu al bona fortuno, kaj rajdu baldaŭ retro al nia bonvenigo!
Kaj Eomero diris:
— En la pratempo reĝoj ŝarĝintus vin per donacoj, kiujn ĉaro ne eltenus, pro viaj faroj sur la kampoj de Mundburgo; kaj tamen vi akceptos nenion, vi diras, krom la armiloj donitaj al vi. Tion mi permesas, ĉar efektive mi ne posedas donacon, kiu indas; sed mia fratino petegas, ke vi ricevu tiun etaĵon, kiel memoron pri Dernkasko kaj la kornoj de Markio je mateniĝo.
Tiam Eovina donacis al Gaja antikvan kornon, etan sed rare faritan el bela arĝento kun verda balteo; kaj metiistoj gravuris sur ĝi rapidajn rajdantojn en spaliro, kiu ĉirkaŭvolvis ĝin de la kloŝo ĝis la buŝpeco; kaj tie estis metitaj grandsignifaj runaĵoj.
— Tio estas heredaĵo de nia domlinio, — diris Eovina. — Ĝin faris la gnomoj, kaj ĝi devenis el la provizo de la drako Skato. Eorlo la Juna alportis ĝin el la nordo. Kiu blovas ĝin pro neceso, tiu timigos la korojn de siaj malamikoj kaj ĝojigos la korojn de siaj amikoj, kaj tiuj aŭdos lin kaj venos al li.
Do Gaja akceptis la kornon, ĉar ĝi estis nerifuzebla, kaj li kisis la manon de Eovina; kaj ili brakumis lin, kaj tiel ili disiĝis tiutempe.
Nun la gastoj estis pretaj, kaj ili eltrinkis la forirtason, kaj kun grandaj laŭdoj kaj amikeco ili disiĝis kaj venis finfine al la Profundaĵo de Helmo, kaj tie ili restis du tagojn. Tiam Legolaso plenumis sian promeson al Gimlio kaj akompanis lin al la Ekbrilaj Kavernoj; kaj reveninte li silentis, kaj volis diri nur, ke Gimlio sola povus trovi vortojn taŭgajn por priparoli ilin:
— Neniam antaŭe gnomo povis venki elfon en vortkonkurso, — li diris. — Nun do ni iru al Fangorno kaj ĝustigu la kalkulon!
El Profunda Kavaĵo ili rajdis al Isengardo, kaj vidis pri kio okupas sin entoj. La tuta ŝtoncirklo estis deĵetita kaj forigita, kaj la grundo interne estis ĝardenigita, plena je hortoj kaj arboj, kaj tra ĝi fluis rojo; sed meze de ĉio estis lago el klara akvo, kaj el ĝi leviĝis ankoraŭ la Turego de Ortanko, alta kaj nevenkebla, kaj ĝia nigra roko estis spegulata en la lageto.
Dum kelka tempo la vojaĝantoj sidis, kie iam staris la malnova pordego de Isengardo, kaj tie nun estis du arboj altaj kiel sentineloj ĉe la komenciĝo de verdranda pado kondukanta al Ortanko; kaj ili rigardis mire la faritan laboron, sed nenion vivantan ili povis vidi, ĉu fore, ĉu proksime. Sed baldaŭ ili aŭdis voĉon: “hum-hom, hum-hom”; kaj venis Arbobarbo paŝeganta laŭlonge de la pado por saluti ilin kun Rapidtrunko apude.
— Bonvenon al la Arbejo de Ortanko! — li diris. — Mi sciis, ke vi venas, sed mi laboris en la fora valo; multo estas ankoraŭ farenda. Sed ankaŭ vi ne maldiligentis fore en la sudo kaj oriento, mi aŭdas; kaj ĉio, kion mi aŭdas, estas bona, tre bona.
Poste Arbobarbo laŭdis ĉiujn iliajn farojn, pri kiuj li ŝajnis plene informita; kaj finfine li ĉesis kaj longe rigardis Gandalfon.
— Nu, vidu! — li diris. — Vi pruviĝis la plej potenca, kaj prosperis ĉiuj viaj penoj. Kien vi nun volas iri? Kaj kial vi venis ĉi tien?
— Por vidi, kiel progresas via laboro, amiko mia, — diris Gandalfo, — kaj por danki vin pro via helpo en ĉio, kio estas plenumita.
— Hum, nu tio estas sufiĉe justa, — diris Arbobarbo, — ĉar efektive entoj ludis rolon. Kaj ne nur traktante tiun, hum, tiun malbenitan arbomortiginton, kiu loĝis ĉi tie. Ĉar okazis granda inundo far tiuj, burarum, tiuj malicokulaj-nigramanaj-kurbakruraj-salikokoraj-krifofingraj-fetorventraj-sangsoifaj, morimaite-sincahonda, hum, nu, vi estas raso rapidema, kaj ilia plena nomo estas tiel longa kiel jaroj da turmento, tiuj orkaj fibestoj; kaj ili venis trans la riveron kaj suden el la nordo kaj ĉie ĉirkaŭ la arbaro Laŭrelindorinano, kiun ili ne povis penetri, dank’ al la potenculoj, kiuj troviĝas tie. — Li riverencis al la gemastroj de Lorieno. — Kaj tiuj samaj fikreaĵoj estis pli ol surprizitaj renkontante nin ekstere sur la montetaro, ĉar ili ne aŭdis pli frue pri ni; kvankam tion oni povas diri ankaŭ pri popoloj pli valoraj. Kaj ne multaj memoros nin, ĉar ne multaj vivante eskapis nin, kaj la rivero ricevis la plejmulton el tiuj. Sed tio profitis al vi, ĉar se ili ne renkontus nin, tiuokaze la reĝo de la herblando ne rajdus malproksimen, kaj se li tamen jes, ne ekzistus hejmo, al kiu li revenus.
— Mi bone scias tion, — diris Aragorno, — kaj neniam tio estos forgesita en Minaso Tirit kaj en Edoraso.
— Neniam estas vorto tro longa eĉ por mi, — diris Arbobarbo. — Ne dum la daŭro de viaj reĝlandoj, vi intencas diri; sed tiuj devos daŭri vere tre longe por ŝajni longaj al entoj.
— La Nova Epoko komenciĝas, — diris Gandalfo, — kaj en tiu ĉi epoko eble pruviĝos, ke la regnoj de la homoj pretervivos vin, mia amiko Fangorno. Sed jam diru al mi: kio pri la tasko, kiun mi Starigis al vi? Kiel fartas Sarumano? Ĉu li ankoraŭ ne tediĝis pri Ortanko? Ĉar mi ne supozas, ke li taksos plibonigita la elrigardon tra siaj fenestroj.
Arbobarbo longe rigardis Gandalfon, rigardis preskaŭ ruze, pensis Gaja.
— Ha! — li diris. — Mi supozis, ke ĝis tie vi venos. Ĉu li tediĝis pri Ortanko? Tre tediĝis fine, sed ne tiom tediĝis pri sia turego, kiom pri mia voĉo. Hum! Mi havigis al li kelkajn longajn rakontojn, aŭ almenaŭ kiujn oni taksus longaj en via lingvo.
— Kial do li restis por aŭskulti? Ĉu vi iris en Ortankon? — demandis Gandalfo.
— Hum, ne, ne en Ortankon! — diris Arbobarbo. — Sed li venis al sia fenestro kaj aŭskultis, ĉar novaĵojn li ne povis akiri alimaniere, kaj kvankam li malŝategis la novaĵojn, li avidis ilin; kaj mi certigis, ke li aŭdu ĉion. Sed mi aldonis tre multajn aferojn al la novaĵoj, kiujn estis bone por li aŭskulti. Li fariĝis treege tedita. Li ĉiam estis hastema. Tio minigis lin.
— Mi rimarkas, mia bona Fangorno, — diris Gandalfo, — ke tre atente vi diras is, is, is. Kio pri as? Ĉu li estas mortinta?
— Ne, ne mortinta, laŭ mia scio, — diris Arbobarbo. — Sed li foriris. Jes, li foriris. Mi permesis, ke li iru. Malmulto restis en li, kiam li elrampis, kaj lia vermulo similis palan ombron. Nu, ne diru al mi, Gandalfo, ke mi promesis reteni lin sekure, ĉar mi scias tion. Sed la aferoj ŝanĝiĝis post tiam. Kaj mi retenis lin ĝis li estis sekura, sekura je plia misfarado. Vi devus scii, ke antaŭ ĉio mi malŝatas enkarcerigon de vivantaĵoj, kaj mi ne konsentas reteni enkaĝe eĉ tiajn kreaĵojn, kiaj tiuj, pli longe ol devigas la neceso. Sendenta serpento rajtas rampi, kie ĝi volas.
— Vi eble pravas, — diris Gandalfo; — sed tiu serpento ankoraŭ posedas unu denton, al mi ŝajnas. Li havis la venenon de sia voĉo, kaj mi konjektas, ke li persvadis vin, eĉ vin, Arbobarbon, konante la molan lokon en via koro. Nu, li foriris, kaj nenio pli dirindas. Sed la Turego de Ortanko nun reiras al la Reĝo, al kiu ĝi apartenas. Kvankam eble li ne bezonos ĝin.
— Tio vidiĝos poste, — diris Aragorno. — Sed mi donos al la entoj tiun ĉi tutan valon por trakti tiel, kiel ili volas, kondiĉe ke ili vaĉu Ortankon kaj certigu, ke neniu eniru ĝin sen mia permeso.
— Ĝi estas ŝlosita, — diris Arbobarbo. — Mi devigis Sammanon ŝlosi ĝin kaj doni al mi la ŝlosilojn. Rapidtrunko havas ilin.
Rapidtrunko riverencis kvazaŭ arbo kliniĝanta en la vento kaj transdonis al Aragorno nigrajn ŝlosilegojn komplike formitajn, kunigitaj per ŝtala ringo.
— Mi dankas vin ankoraŭfoje, — diris Aragorno, — kaj mi adiaŭas vin. Ke via arbaro kresku pace. Kiam ĉi tiu valo estos plenigita, troviĝos pli ol sufiĉa loko okcidente de la montoj, kie iam antaŭ longe vi promenis.
La vizaĝo de Arbobarbo malĝojiĝis.
— Arbaroj eble kreskos, — li diris. — Arboj eble disvastiĝos. Sed ne entoj. Mankas entidoj.
— Tamen eble jam estas pli da espero en via serĉado, — diris Aragorno. — Oriente al vi estos malfermitaj landoj, kiuj estis longe fermitaj.
Sed Arbobarbo skuis la kapon kaj diris:
— Tio estas tre malproksima. Kaj tie troviĝas nun tro multaj homoj. Sed mi forgesas mian bonkonduton! ĉu vi ne volos resti ĉi tie kaj iom ripozi? Kaj eble ĉeestas iuj, kiuj ŝatus trapasi la arbaron Fangorno por mallongigi la vojon al siaj hejmoj? — Li rigardis al Celeborno kaj Galadriela.
Sed ĉiuj krom Legolaso diris, ke ili devos nun adiaŭi kaj foriri suden aŭ okcidenten.
— Venu, Gimlio! — diris Legolaso. — Nun laŭ permeso de Fangorno mi vizitos la profundejojn de la Entarbaro kaj vidos tiajn arbojn, kiaj ne estas troveblaj aliloke en Mez-Tero. Vi akompanos min kaj plenumos vian promeson; kaj tiel ni plu vojaĝos kune en Mornarbaron kaj pluen.
Gimlio konsentis pri tio, kvankam ŝajne ne tre entuziasme.
— Jen do finfine okazas la finiĝo de la Kunularo de la Ringo, — diris Aragorno. — Tamen mi esperas, ke post nelonge vi revenos al mia lando kun la helpo promesita.
— Ni venos, se permesos niaj propraj mastroj, — diris Gimlio. — Nu, adiaŭ, miaj hobitoj! Vi devos jam atingi sendanĝere la proprajn hejmojn, kaj min ne tenos maldorma timo pri via endanĝeriĝo. Mi sendos informojn, kiam mi povos, kaj kelkaj el ni eble renkontiĝos de tempo al tempo; sed mi timas, ke neniam plu ni ĉiuj kuniĝos samloke.
Poste Arbobarbo adiaŭis ilin laŭvice, kaj li riverencis trifoje malrapide kaj kun respektego al Celeborno kaj Galadriela kaj diris:
— Pasis longa, longa tempo de kiam ni renkontiĝis ĉe stumpo aŭ ŝtono, A vanimar vanimálion nostari! Estas malĝoje, ke ni renkontiĝis nur tiel ĉe la fino. Ĉar la mondo ŝanĝiĝas; tion mi sentas en la akvo, mi sentas en la tero, kaj mi flaras tion en la aero. Al mi ŝajnas, ke ni neniam plu renkontos unu alian.
Kaj Celeborno diris:
— Mi ne scias, Plejaĝa.
Sed Galadriela diris:
— Ne en Mez-Tero, nek ĝis la landoj submaraj denove estos levitaj. Tiam en la salikejoj de Tasarinano ni eble renkontiĝos printempe. Adiaŭ!
Plejlaste Gaja kaj Grinĉjo adiaŭis la maljunan enton, kaj tiu pligajiĝis rigardante ilin:
— Nu, miaj ĝojuloj, ĉu vi trinkos kun mi plian gluton antaŭ ol foriri?
— Volontege, — ili respondis, kaj li kondukis ilin flanken en la ombron de unu el la arboj, kaj tie ili vidis, ke granda ŝtona vazo estas metita. Kaj Arbobarbo plenigis tri bovlojn, kaj ili trinkis; kaj ili vidis liajn strangajn okulojn rigardantaj ilin trans la rando de lia bovlo.
— Gardu vin, gardu vin! — li diris. — Ĉar vi jam kreskis, post kiam mi lastfoje vidis vin.
Ili ridis kaj eltrinkis siajn bovlojn.
— Nu, adiaŭ! — li diris. — Kaj ne forgesu sendi al mi sciigon, se vi aŭdos en via lando novaĵojn pri entedzinoj. — Li flirtigis siajn manegojn al la tuta societo kaj foriris inter la arbojn.
La vojaĝantoj nun rajdis pli rapide, kaj ili vojis al la Breĉo de Rohano; kaj Aragorno adiaŭis ilin finfine proksime al tiu loko, kie Grinĉjo enrigardis la Ŝtonon de Ortanko. La hobitoj malĝojis pro tiu ĉi disiĝo; ĉar Aragorno neniam perfidis ilin, kaj li estis ilia gvidinto tra multaj danĝeroj.
— Mi ŝatus havi ŝtonon, en kiu ni povus vidi ĉiujn niajn amikojn, — diris Grinĉjo, — kaj ke ni povu alparoli ilin de malproksime!
— Jam restas nur unu, kiun vi povus utiligi, — respondis Aragorno, — ĉar vi ne volus vidi, kion montrus al vi la Ŝtono de Minaso Tirit. Sed la palantiron de Ortanko la Reĝo retenos por vidi, kio okazas en lia regno, kaj kion faras liaj servistoj. Ĉar ne forgesu, Peregrino Tjuko, ke vi estas kavaliro de Gondoro, kaj mi ne liberigas vin el via servado. Nun vi iros forpermese, sed mi eble revokos vin. Kaj memoru, karaj amikoj el la Provinco, ke mia regno troviĝas ankaŭ en la nordo, kaj iun tagon mi venos tien.
Poste Aragorno adiaŭis Celebornon kaj Galadrielan, kaj la Damo diris al li:
— Elfŝtono, tra mallumo vi venis al via espero, kaj jam vi posedas vian tutan deziron. Uzu bone la tagojn!
Sed Celeborno diris:
— Adiaŭ, parenco! Via sorto estu alia ol la mia, kaj via trezoro restu kun vi ĝis la fino!
Tion dirinte, ili disiĝis, kaj tiam estis la horo de sunsubiro; kaj kiam post kelka tempo ili turnis sin kaj retrorigardis, ili vidis la Reĝon de la Okcidento sidanta sur sia ĉevalo, ĉirkaŭita de siaj kavaliroj; kaj la falanta suno brilis sur ilin kaj briligis ilian armaĵon ruĝore, kaj la blanka mantelo de Aragorno estis iĝinta flamo. Tiam Aragorno prenis la verdan ŝtonon kaj tenis ĝin alte, kaj de la mano venis verda fajro.
Baldaŭ la malmultiĝinta grupo venis al Iseno, transiris ĝin, kaj venis al la transrivera dezertejo, kaj tiam ili turniĝis norden kaj transpasis la limojn de Dunlando. Kaj la dunlandanoj fuĝis kaj kaŝis sin, ĉar ili timis la elfan popolon, kvankam efektive tre malmultaj iam venis ilian landon. Sed la vojaĝantoj malatentis ilin, ĉar ili estis ankoraŭ granda grupo kaj estis bone provizitaj je ĉio bezonata; kaj ili pluiris malurĝe, starigante siajn tendojn, kiam tio eblis; kaj dum ili iris, la somero forpasadis.
Post kiam ili preterpasis Dunlandon kaj venis al lokoj, kie loĝis malmultaj personoj, kaj eĉ birdoj kaj bestoj malofte vidiĝis, ili vojaĝis tra arbaro descendanta el la Nebulecaj Montoj, kiuj nun etendiĝis je ilia dekstro. Veninte denove en nefermitan terenon ili atingis maljunulon, kiu apogis sin per bastono, kaj li estis vestita en ĉifonoj grizaj aŭ malpure blankaj, kaj post liaj kalkanoj iris alia almozulo malrekta kaj plendanta.
— Nu, Sarumano! — diris Gandalfo. — Kien vi iras?
— Kiel tio koncernas vin? — li respondis. — Ĉu vi ankoraŭ volas aranĝi miajn aferojn, kaj ĉu vi ne estas kontenta pri mia ruiniĝo?
— Vi scias la respondojn: ne kaj ne, — diris Gandalfo. — Sed ĉiuokaze la tempo de miaj laboroj jam proksimiĝas al la fino. La Reĝo surprenis la ŝarĝon. Se vi atendus en Ortanko, vi vidus lin, kaj li traktus vin saĝe kaj indulge.
— Do tiom pli da motivo estas por foriri pli frue, — diris Sarumano, — ĉar de li mi deziras nek unu, nek l’ alian. Fakte, se vi deziras respondon al via unua demando, mi serĉas vojon el lia reĝlando.
— Do vi denove iras malĝustan vojon, — diris Gandalfo, — kaj en via vojaĝo mi vidas neniun esperon. Sed ĉu vi rifuzas nian helpon? Ĉar tion ni proponas al vi.
— Ĉu al mi? — diris Sarumano. — Ne, volu ne rideti al mi! Mi preferas viajn brovumojn. Kaj koncerne la jenan Damon, mi ne fidas ŝin: ŝi ĉiam malamis min kaj planis viaparte. Mi ne dubas, ke ŝi kondukis vin laŭ tiu ĉi vojo por havi la plezuron jubili pro mia malriĉeco. Se mi estus avertita pri via persekuto, mi rifuzus al vi tiun plezuron.
— Sarumano, — diris Galadriela, — ni havas aliajn komisiojn kaj zorgojn, kiuj ŝajnas al ni pli urĝaj ol persekuto de vi. Diru prefere, ke vi estas atingita de bona fortuno, ĉar nun vi havas la lastan eblecon.
— Se vere ĝi estas la lasta, mi ĝojas, — diris Sarumano, — ĉar ne ĝenos min la peno denove rifuzi ĝin. Ĉiuj miaj esperoj estas ruinigitaj, sed la viajn mi ne volas partopreni. Se tiajn vi havas. — Liaj okuloj por momento ekardis. — Iru. Ne por nenio mi longe studadis tiujn aferojn. Vi kondamnis vin mem, kaj tion vi scias. Kaj havigos al mi iom da konsolo dum la vagado la penso, ke vi faligis vian propran domon, kiam vi detruis la mian. Kaj nun, kiu ŝipo vin reportos trans la vastan maron? — li mokis. — Ĝi estos ŝipo griza kaj fantomplena. — Li ridis, sed lia voĉo estis krakanta kaj hida.
— Stariĝu, idioto! — li kriis al la alia almozulo, kiu sidiĝis sur la teron; kaj li batis tiun per sia bastono. — Turnu vin! Se ĉi gloraj personoj iras sur nia vojo, ni iros alian. Stariĝu, aŭ mi donos al vi neniun pankruston por via vespermanĝo!
La almozulo turnis sin kaj pretermalrektis plorvoĉante:
— Kompatinda Grimĉjo! Kompatinda Grimĉjo! Ĉiam batata kaj malbenata. Kiom mi malamas lin! Mi ŝatus forlasi lin!
— Do forlasu lin! — diris Gandalfo.
Sed Vermlango nur direktis rigardon per la ŝmiritaj okuloj timoplenaj al Gandalfo, kaj poste pretertreniĝis malantaŭ Sarumano. Pasante la trupon, la mizera paro alvenis la hobitojn, kaj Sarumano haltis kaj gapis al ili, sed ili rigardis lin kompate.
— Do ankaŭ vi venis jubili, miaj bubetoj, ĉu? — li diris. — Al vi estas indiferentaj la mankaĵoj de almozulo, ĉu ne? Ĉar vi havas ĉion deziratan, manĝaĵon kaj belajn vestaĵojn, kaj la plej bonan pipherbon por viaj pipoj. Ho jes, mi scias! Mi scias, de kie ĝi venas. Vi ne donos pipoplenon al almozulo, ĉu?
— Mi donus, se mi havus, — diris Frodo.
— Vi povas ricevi tion, kio restas al mi, — diris Gaja, — se vi atendos momenton. — Li deĉevaliĝis kaj serĉis en la sako ĉe la selo. Poste li enmanigis al Sarumano ledan saketon. — Prenu tiom, kiom estas. Via akcepto estas bonvena, ĝi devenas de la ruboj en Isengardo.
— La mia, la mia, jes, kaj altpreze aĉetita! — kriis Sarumano, kroĉante la saketon. — Tio ĉi estas nur nominala repago; ĉar vi prenis pli, mi ĵuras. Nu, almozulo devas esti danka, se ŝtelinto redonas al li eĉ ereton de lia propraĵo. Nu, estos juste, kiam vi venos hejmen kaj trovos la aferojn en Sud-kvarono malpli agrablaj ol vi preferus. Longe en via lando estu manko de fumaĵo!
— Dankon! — diris Gaja. — Tiuokaze mi rehavu mian saketon, kiu ne estas via, kaj kiu longe kunvojaĝis kun mi. Volvu la fumherbon en vian ĉifonon.
— Unu ŝtelisto meritas alian, — diris Sarumano, turnis al Gaja la dorson kaj piedbatis Vermlangon, kaj foriris al la arbaro.
— Nu, tio plaĉas efektive! — diris Grinĉjo. — Ŝtelisto, ĉu! Rio pri nia pretendo pro embuskado, vundado kaj orka trenado de ni tra Rohano.
— Ha! — diris Sam. — Kaj li diris “aĉetita”. Kiel, mi scivolas? Kaj ne plaĉis al mi tio, kion li diris pri Sud-kvarono. Jam estas tempo, ke ni revenu.
— Certe jes, — diris Frodo. — Sed ni ne povas iri pli rapide, se ni volas vidi Bilbon. Mi iros unue al Rivendelo, malgraŭ ĉio okazebla.
— Jes, mi opinias, ke vi prefere faru tion, — diris Gandalfo. — Sed ve pri Sarumano! Mi timas, ke nenio pli estas farebla pri li. Li tute velkis. Tamen mi ne certas, ke Arbobarbo pravis; mi konjektas, ke li kapablas ankoraŭ ion misan fari laŭ maniero eta kaj malica.
Sekvatage ili venis en la nordan Dunlandon, neloĝatan sed verdan kaj agrablan terenon. Septembro komenciĝis per oraj tagoj kaj arĝentaj noktoj, kaj ili rajdis kviete ĝis ili atingis la riveron Cignorojo, kie troviĝis malnova travadejo oriente de la akvofaloj, abrupte subiĝantaj al la ebenaĵoj. Forokcidente en la nebuleto vidiĝis lagetoj kaj insuloj, kiuj serpentume vojis al Grizinundo, kie en kanoj nestis nenombreblaj cignoj.
Tiel ili venis en Eregionon, kaj finfine bela tago aŭroris, muaranta super brilaj nebuletoj; kaj rigardante de sia bivako sur malalta monteto la vojaĝantoj vidis fore en la oriento la sunon trafanta tri montopintojn, kiuj baŭmis en la ĉielon tra flosaj nuboj: Karadraso, Celebdilo kaj Fanuidolo. Ili estis proksimaj al la Pordo de Morio.
Tie ili prokrastis dum sep tagoj, ĉar alvenis la tempo de alia disiĝo, kiun ili malemis realigi. Baldaŭ Celeborno, Galadriela kaj iliaj popolanoj turniĝos orienten por iri tra la Ruĝkorna Pordo kaj suben laŭ la Dimrila Ŝtuparo al Arĝentvejno kaj al sia propra lando. Ili vojaĝis ĝis nun laŭ la okcidentaj vojoj, ĉar multo parolindis kun Elrondo kaj Gandalfo, kaj ĉi tie ili restadis interparolante kun siaj amikoj. Multfoje longe post kiam la hobitoj volviĝis en dormo, ili sidadis kune sub la steloj, revokante foririntajn epokojn kaj ĉiujn siajn ĝojojn kaj penojn en la mondo, aŭ konsiliĝante pri la tagoj venontaj. Se iu vaganto hazarde preterpasus, tiu vidus kaj aŭdus malmulton, kaj al li ŝajnus nur, ke li vidas grizajn figurojn ĉizitajn el ŝtono, memoraĵojn pri forgesitaj aferoj jam perditaj en landoj senhomaj. Ĉar ili ne moviĝis, nek parolis buŝe, rigardante de menso al menso; kaj nur iliaj briletaj okuloj moviĝis kaj ardiĝis, dum iliaj pensoj iris tien kaj reen.
Sed finfine ĉio estis dirita, kaj provizore ili denove disiĝis, ĝis estos tempo de la forpaso de la Tri Ringoj. Rapide malaperinte en la ŝtonarojn kaj la ombrojn, la grizmantelaj lorienanoj rajdis al la montaro; kaj la irontoj al Rivendelo sidis sur la monteto kaj rigardis, ĝis venis el la kreskanta nebuleto ekflagro; kaj poste ili vidis nenion pli. Frodo sciis, ke Galadriela tenis alte sian ringon en signo de adiaŭo. Sam forturnis sin kaj suspiris:
— Mi ŝatus reiri al Lorieno!
Finfine iuvespere ili venis trans la altajn erikejojn, subite, kiel ĉiam ŝajnas al vojaĝantoj, al la rando de la profunda valo de Rivendelo kaj vidis forsube la lampojn brilantajn en la domo de Elrondo. Kaj ili subeniris kaj transiris la ponton kaj alvenis la pordegon, kaj la tutan domon plenigis lumo kaj ĝoja kantado pro la hejmenveno de Elrondo.
La hobitoj unuavice, antaŭ ol manĝi, lavi sin aŭ demeti siajn mantelojn, iris serĉi Bilbon. Ili trovis lin tute solan en lia eta ĉambro. Ĝin plenigis malordaĵo da papero kaj plumoj kaj krajonoj; sed Bilbo sidis sur seĝeto antaŭ malgranda hela fajro. Li aspektis tre maljuna, sed trankvila kaj dormema.
Li malfermis siajn okulojn kaj supren rigardis, kiam ili eniris.
— Saluton, saluton! — li diris. — Do vi revenis, ĉu? Kaj morgaŭ estos mia naskiĝdatreveno, cetere. Kiom vi lertas! Ĉu vi scias, ke mi estos cent-dudek-naŭ-jara? Kaj post ankoraŭ unu jaro, se mi travivos, mi egalos al la Maljuna Tjuko. Mi ŝatus superi lin, sed ni vidos.
Post la festado de la naskiĝtago de Bilbo la kvar hobitoj restis en Rivendelo plurajn tagojn, kaj ili multe sidis kun sia maljuna amiko, kiu pasigis la plimulton de sia tempo nun en sia ĉambro, krom por manĝi. Por tio li kutime estis tre akurata, kaj por tio li malofte ne vekiĝis ĝustatempe. Sidante ĉirkaŭ la fajro ili rakontis al li laŭvice ĉion, kion ili memoris, pri siaj vojaĝoj kaj aventuroj. Komence li ŝajnigis fari notojn, sed li ofte endormiĝis; kaj vekiĝinte li kutimis diri:
— Kiel grandioze! Kiel mirinde! Sed kie ni troviĝis?
Tiam ili daŭrigis la rakonton ekde la punkto, kie li ekdormis. La nura parto, kiu ŝajnis vere vigligi lin kaj reteni lian atenton, estis la priskribo pri la kronado kaj geedziĝo de Aragorno.
— Mi estis invitita al la edziĝfesto, kompreneble, — li diris. — Kaj mi atendis ĝin sufiĉe longe. Sed iel, kiam venis la momento, mi konstatis, ke mi havis ĉi tie multon farendan; kaj pakado estas tia ĝeno.
Kiam pasis preskaŭ du semajnoj, Frodo rigardis tra sia fenestro kaj vidis, ke nokte venis frosto, kaj la araneaĵoj similis blankajn retojn. Tiam subite li komprenis, ke li devas iri kaj adiaŭi Bilbon. La vetero estis plu trankvila kaj favora, post unu el la plej viglaj someroj laŭ memoro de la homoj. Sed venos oktobro, kaj la vetero nepre ŝanĝiĝos baldaŭ, kaj komenciĝos denove pluvo kaj ventoj. Kaj ankoraŭ estis longa vojo trairota. Tamen ne la penso pri la vetero vere agitis lin. Li sentis, ke jam estas tempo reiri al la Provinco. Ankaŭ Sam sentis tion. Ĝuste la antaŭan vesperon li diris:
— Nu, sinjoro Frodo, ni multe vojaĝis kaj multon vidis, kaj tamen mi opinias, ke ni ne trovis lokon pli bonan ol tiu ĉi. Ĉi tie troviĝas iom el ĉio, se vi min komprenas: la Provinco, kaj la Ora Arbaro, kaj Gondoro, kaj reĝodomoj, kaj tavernoj, kaj herbokampoj, kaj montoj ĉiuj intermiksitaj. Kaj tamen, ial, mi sentas, ke ni devus foriri baldaŭ. Mi zorgas pro mia avulo, se diri la veron.
— Jes, iom el ĉio, Sam, escepte de la maro, — Frodo respondis, kaj li nun ripetis tion al si: “Escepte de la maro”.
Tiun saman tagon Frodo interparolis kun Elrondo, kaj estis interkonsentite, ke ili foriru la postan matenon. Ĝojigante ilin Gandalfo diris:
— Mi opinias, ke ankaŭ mi kuniru. Minimume ĝis Brio. Mi volas vidi Buterburon.
Vespere ili iris adiaŭi Bilbon.
— Se necesas iri, vi devas, — li diris. — Mi bedaŭras tion. Vi mankos al mi. Estas agrable nur scii, ke vi troviĝas en la loko. Sed mi iĝas tre dormema.
Poste li donacis al Frodo sian mitrilan tunikon kaj Pikilon, forgesinte, ke li jam faris tion; kaj li donacis al li ankaŭ kelkajn librojn pri tradicioj, kiujn li diversokaze verkis, skribitajn en la araneaĵa manskribo, kaj etikedis ilin surkovrile: Tradukis el la elfa B. B.
Al Sam li donacis saketon da oro.
— Preskaŭ la lasta el la Smaŭga rikolto, — li diris. — Eble tio utilos, se vi pensas pri edziĝo, Sam.
Sam ruĝiĝis.
— Ne multon doneblan al vi, junuloj, mi havas, — li diris al Gaja kaj Grinĉjo, — krom bonaj konsiloj. — Kaj donacinte al ili sufiĉajn ekzemplojn de tio, li aldonis lastan eron provinc-maniere: — Ne lasu, ke viaj kapoj iĝu tro grandaj por viaj ĉapeloj! Se vi baldaŭ ne ĉesos kreski, vi konstatos, ke ĉapeloj kaj vestaĵoj multekostas.
— Sed se vi volas superi la Maljunan Tjukon, — diris Grinĉjo, — mi ne vidas, kial ni ne provu superi la Bovblekulon.
Bilbo ridis kaj elpoŝigis du belajn pipojn kun perlamotaj buŝpecoj kaj ligitaj per delikata arĝento.
— Pensu pri mi, kiam vi fumos ilin. La elfoj kreis ilin por mi, sed mi ne plu fumas. — Li subite klinis la kapon kaj endormiĝis por iom da tempo, kaj revekiĝinte li diris: — Nu, kie ni troviĝas? Jes, kompreneble, donacante. Kio memorigas min: kio okazis al mia ringo, Frodo, kiun vi forportis?
— Mi perdis ĝin, kara Bilbo, — diris Frodo. — Mi liberiĝis de ĝi, vi scias.
— Kiel domaĝe! — diris Bilbo. — Mi ŝatus ĝin revidi. Sed ne, kiel mi stultas! Ĝuste por tio vi iris, ĉu ne: por liberiĝi de ĝi? Sed estas tiel konfuze, ĉar tiom da aliaj aferoj ŝajnas enmiksiĝi kun tio: la aferoj de Aragorno, kaj la Blanka Konsilio, kaj Gondoro, kaj la rajdistoj, kaj suduloj, kaj olifontoj — ĉu vi vere vidis tian, Sam? — kaj kavernoj, kaj turoj, kaj oraj arboj, kaj kiu scias kio cetere. Mi evidente revenis laŭ vojo multe tro rekta el mia vojaĝo. Al mi ŝajnas, ke Gandalfo devis cirkuligi min iomete. Sed tiuokaze la aŭkcio finiĝus antaŭ ol mi revenus, kaj min trafus eĉ pli da ĝenoj. Ĉiel, estas jam tro malfrue; kaj mi vere opinias, ke estas pli komforte sidi ĉi tie kaj aŭdi pri la tuto. La fajro tre varmkaresas ĉi tie, kaj la nutraĵoj ege bongustas, kaj troviĝas elfoj, kiam oni bezonas ilin. Kion plian oni povus deziri?
La Vojo ĉiam plu pilgrimas
suben de l’ pordo de l’ komenco.
La Vojo jam tre malproksimas,
aliaj sekvu, laŭ intenco!
Ili vojaĝon novan iru,
sed mi finfine lacpiede
jam al taverno luma stiru,
ripoz’ vespera dormoscede.
Kaj dum Bilbo murmuris la lastajn vortojn, lia kapo kliniĝis al lia brusto kaj li profunde endormiĝis.
La vespero profundiĝis en la ĉambro, kaj la fajrolumo brulis pli hele; kaj ili rigardis la dormantan Bilbon kaj vidis, ke lia vizaĝo ridetas. Dum kelka tempo ili sidis silente; kaj poste Sam, ĉirkaŭrigardante en la ĉambro kaj al la ombroj flagrantaj sur la muroj, diris mallaŭte:
— Al mi ŝajnas, sinjoro Frodo, ke li ne multe verkis, dum ni forestis. Li jam neniam skribos nian historion.
Tiumomente Bilbo malfermis unu okulon, kvazaŭ li aŭdintus. Poste li vekis sin kaj diris:
— Vidu, mi tiom dormemiĝas. Kaj kiam mi disponas tempon por skribi, mi vere ŝatas nur verki poezion. Mi scivolas, mia kara Frodo, ĉu multe vin ĝenus ordigi iom la aferojn antaŭ ol foriri? Kolektu miajn notojn kaj paperojn kaj kunprenu ilin, se vi konsentas. Komprenu, ke mi ne disponas multe da tempo por elektado kaj aranĝado kaj tiel plu. Petu helpon de Sam, kaj revenu ordiginte ĉion, kaj mi trarigardos ĝin. Mi ne tro kritikemos.
— Kompreneble mi tion faros! — diris Frodo. — Kaj kompreneble mi baldaŭ revenos: ne plu estos danĝere. Reala reĝo nun estas, kaj li baldaŭ ordigos la vojojn.
— Dankon, karulo! — diris Bilbo. — Tio vere malŝarĝas mian menson.
Dirinte tion li denove profunde endormiĝis.
La postan tagon Gandalfo kaj la hobitoj adiaŭis Bilbon en lia ĉambro, ĉar ekstere estis froste; kaj poste ili adiaŭis Elrondon kaj ties tutan domanaron.
Dum Frodo staris ĉesojle, Elrondo deziris al li bonan vojaĝon, benis lin kaj diris:
— Mi opinias, Frodo, ke eble ne necesos, ke vi revenu, krom se vi revenos tre baldaŭ. Ĉar ĉirkaŭ la sama jarsezono, kiam la folioj oros antaŭfale, serĉu Bilbon en la arbaroj de la Provinco. Mi estos kun li.
Tiujn vortojn aŭdis neniu alia, kaj Frodo konservis ilin al si.
Finfine la vizaĝoj de la hobitoj estis turnitaj al la hejmo. Ili avidis nun vidi denove la Provincon; sed komence ili rajdis malrapide, ĉar Frodo estis maltrankvila. Kiam ili alvenis la Transpasejon de Bruineno li haltis kaj ŝajnis malema rajdi en la fluon; kaj ili rimarkis, ke dum kelka tempo liaj okuloj ŝajne ne vidis ilin aŭ ĉirkaŭajn aferojn. La tuton de tiu tago li silentis. Estis la sesa de oktobro.
— Ĉu al vi doloras, Frodo? — demandis Gandalfo kviete, dum li rajdis apud Frodo.
— Nu jes, fakte, — diris Frodo. — Temas pri mia ŝultro. La vundo doloras, kaj memoro pri la mallumo pezas sur min. Tio okazis antaŭ unu jaro de hodiaŭ.
— Ve! Ekzistas vundoj, kiuj ne estas komplete kuraceblaj.
— Mi timas, ke pruviĝos tiel ĉe la mia. Oni ne povas vere reiri. Kvankam mi eble revenos en la Provincon, ĝi ne ŝajnos sama. Mi estas vundita per tranĉilo, pikilo, dentoj kaj longedaŭra ŝarĝo. Kie mi trovos ripozon?
Gandalfo ne respondis.
Fine de la sekva tago la doloro kaj maltrankvilo estis forpasintaj, kaj Frodo denove estis gaja, tiel gaja kvazaŭ li ne memorus la nigron de la antaŭa tago. Post tio la vojaĝo progresis bone, kaj la tagoj rapide pasis; ĉar ili rajdis malstreĉe, kaj ofte ili prokrastis en la belaj arbaretoj, kie la folioj ruĝis kaj flavis en la aŭtuna sunlumo. Finfine ili atingis Veterverton; kaj tiam ekvesperiĝis, kaj la ombro de la monteto kuŝis sombre sur la vojo. Tiam Frodo petis, ke ili hastu, kaj li ne volis rigardi al la monto, sed trarajdis ĝian ombron kun la klinita kapo kaj mantelo dense surtirita. Tiunokte la vetero ŝanĝiĝis, kaj el la okcidento venis vento pluvŝarĝita, kaj tiu blovis akre kaj malvarme, kaj la flavaj folioj kirliĝis birdece en la aero. Kiam ili alvenis la Ĉetarbaron, la branĉoj estis jam preskaŭ senfoliaj, kaj kurtenego da pluvo forvualis antaŭ ili la Brian Monteton.
Tiel estis, ke proksime al la fino de sovaĝa kaj malseka vespero en la lastaj tagoj de oktobro la kvin vojaĝantoj suprenrajdis laŭ la ascenda vojo kaj alvenis la sudan enirejon de Brio. Ĝi estis firme ŝlosita; kaj la pluvo blovis sur iliajn vizaĝojn, kaj sur la malheliĝinta ĉielo preterrapidis malaltaj nuboj, kaj iliaj koroj iomete deprimiĝis, ĉar ili atendis pli entuziasman bonvenigon.
Post kiam ili kriis multfoje, finfine elvenis pordisto, kaj ili rimarkis, ke li portas bastonegon. Li rigardis ilin timeme kaj suspekteme; sed kiam li notis la ĉeeston de Gandalfo, kaj ke ties kunuloj estas hobitoj, malgraŭ ilia stranga ekipaĵo, tiam li pligajiĝis kaj bonvenigis ilin.
— Envenu! — li diris, malŝlosante la pordon. — Ni ne restos por interŝanĝi novaĵojn ĉi tie ekstere en la malseka bruteca vespero. Sed maljuna Barlimano sendube bonvenigos vin ĉe La Poneo, kaj tie vi aŭdos ĉiun aŭdindaĵon.
— Kaj tie vi aŭdos pli poste ĉion, kion ni diros, kaj pli, — ridis Gandalfo. — Kiel fartas Henĉjo?
La pordisto malridetis kaj diris:
— Foriris. Sed prefere demandu Barlimanon. Bonan vesperon!
— Bonan vesperon al vi! — ili diris kaj trapasis; kaj tiam ili rimarkis, ke malantaŭ la apudvoja dornbarilo estis konstruita longa malalta kabano, kaj kelkaj homoj jam eliris kaj gapis al ili trans la barilon. Kiam ili alvenis al la domo de Vilĉjo Filikĉjo, ili vidis, ke ties dornbarilo estas ĉifita kaj neglektita, kaj ĉiuj fenestroj estis trabobaritaj.
— Ĉu vi supozas, ke vi mortigis lin per tiu pomo, Sam? — diris Grinĉjo.
— Mi ne estas tiel optimisma, sinjoro Grinĉjo, — diris Sam. — Sed mi ŝatus scii, kio okazis pri tiu kompatinda poneo. Ĝi multfoje perturbis mian menson, kaj la lupoj ululis kaj tiel plu.
Finfine ili venis al La Pranca Poneo, kaj almenaŭ tiu aspektis ekstere neŝanĝita; kaj malantaŭ la ruĝaj kurtenoj en la subaj fenestroj estis lumoj. Ili sonorigis, kaj Nobo venis al la pordo, kaj malfermis ĝin fendete kaj trarigardis; kaj kiam li vidis ilin starantaj sub la lampo, li eligis surprizkrion:
— Sinjoro Buterburo! Mastro! Ili revenis!
— Ho, ĉu vere? Mi faros al ili instruon, — aŭdiĝis la voĉo de Buterburo, kaj li elkuris, kaj en la mano li tenis klabon. Sed vidante, kiuj ili estas, li haltis abrupte, kaj la nigra malrido sur lia vizaĝo ŝanĝiĝis al miro kaj ĝojo.
— Nobo, vi lankapa kreteno! — li kriis. — Ĉu vi ne kapablas nomi la malnovajn amikojn? Vi ne devus tiel timigi min en la epoko malsekura. Nu, nu! Kaj de kie vi venis? Mi ne atendis revidi iun el via grupo, fakte: irinta foren en la Sovaĝejon kun tiu Paŝegulo, dum ĉeumis tiuj Nigraj Homoj. Sed mi vere ĝojas revidi vin, kaj neniun pli ol Gandalfon. Venu! Venu! Ĉu la samajn ĉambrojn, kiel antaŭe? Ili estas liberaj. Efektive, la plimultaj ĉambroj estas liberaj nun, kion mi ne kaŝos antaŭ vi, ĉar vi rimarkos tion sufiĉe senprokraste. Kaj mi kontrolos, kio estas farebla pri vespermanĝo, laŭeble baldaŭ; sed provizore iom mankas laborantoj. He, Nobo vi sintrenulo! Diru al Bobo! Ha, sed tion mi forgesis, Bobo jam foriris: iras hejmen al sia familio nun. Nu, konduku la poneojn de la gastoj al la stalaro, Nobo! Kaj sendube vi mem kondukos vian ĉevalon al la stalo, Gandalfo. Bela besto, kiel mi diris, kiam mi la unuan fojon ekvidis ĝin. Nu, venu! Sentu vin kvazaŭ hejme!
Sinjoro Buterburo ĉiuokaze ne ŝanĝis sian parolmanieron, kaj li ŝajnis ankoraŭ vivi en senspira dismoviĝo. Kaj tamen preskaŭ neniu ĉeestis, kaj ĉio estis silenta; el la komuna ĉambro aŭdiĝis mallaŭta murmuro de ne pli ol du-tri voĉoj. Kaj vidate de pli proksime per la lumo de du kandeloj, kiujn li flamigis kaj portis antaŭ ili, la vizaĝo de la tavernisto aspektis iom sulkoplena kaj zorgotuŝita.
Li kondukis ilin tra koridoro al la salono, uzita de ili dum tiu stranga nokto antaŭ pli ol unu jaro; kaj ili sekvis lin, iom maltrankviligite, ĉar al ili ŝajnis klare, ke maljuna Barlimano bravmiene kaŝas iun ĉagrenon. La aferoj ne plu estis tiaj, kiaj ili estis antaŭe. Sed ili nenion diris kaj atendis. Kiel ili antaŭsupozis, sinjoro Buterburo venis al la salono post vespermanĝo por konstati, ĉu ĉio estis laŭ ilia deziro. Tiel certe estis: neniu malbona ŝanĝiĝo ĝis tiam okazis pri la biero kaj manĝaĵoj ĉe La Poneo.
— Nu, mi ne aŭdacos proponi, ke vi venu al la komuna ĉambro hodiaŭ nokte, — diris Buterburo. — Vi certe lacas; kaj ĉiuokaze ne multaj personoj estas tie hodiaŭ vespere. Sed se vi povos konsenti al mi horduonon antaŭ ol vi enlitiĝos, mi kore ŝatos iom interparoli kun vi, kviete inter ni.
— Ĝuste tion ankaŭ ni ŝatus, — diris Gandalfo. — Ni ne estas lacaj. Ni vivis malstreĉe. Ni estis malsekaj, malvarmaj kaj malsataj, sed tion vi kuracis. Venu, sidiĝu! Kaj se vi havas iom da pipherbo, ni benos vin.
— Nu, se vi mendus ion alian, mi pli kontentus, — diris Buterburo. — Ĝuste pri ĝi ni spertas malabundon pro tio, ke ni havas nur tiom, kiom ni mem kultivas, kaj tiom ne sufiĉas. Neniom estas havebla de la Provinco nuntempe. Sed mi faros laŭeble.
Kiam li revenis, li alportis al ili sufiĉon por unu-du tagoj, bulon da foliaro netranĉita.
— Sud-linĉa, — li diris, — kaj la plej bona, kiun ni havas; sed ne egalas al la Sud-kvarona, kiel mi ĉiam asertis, kvankam mi subtenas Brion rilate la plimultajn aferojn, pardonpete.
Ili sidigis lin en granda seĝo apud la lignofajro, kaj Gandalfo sidiĝis aliflanke de l’ kameno, kaj la hobitoj sur malaltaj seĝoj inter ili; kaj poste ili paroladis dum multaj horduonoj kaj interŝanĝis ĉiujn novaĵojn, kiujn sinjoro Buterburo volis aŭdi aŭ komuniki. La plimulto el la aferoj rakontataj de ili nur mirigis kaj konfuzis ilian gastiganton, kaj superis lian konceptivon; kaj ili ellogis malmultajn komentojn krom: “Ĉu vi diras”, ofte ripetitan malgraŭ la atesto de l’ propraj oreloj de sinjoro Buterburo.
— Ĉu vi diras, sinjoro Baginzo, aŭ ĉu temas pri sinjoro Submonteto? Mi tiom konfuziĝas. Ĉu vi diras, Mastro Gandalfo? Nu, kiel strange! Kiu supozus tion en nia tempo!
Sed li ja diris multon siaflanke. La aferoj statas pli ol malbone, li kutimis diri. Komerco ne estis eĉ mezbona, ĝi estis sendiskute malbona.
— Neniu proksimiĝas nun al Brio de ekstere, — li diris. — Kaj la brianoj plejparte restas hejme kaj baras siajn pordojn. Ĉio devenas de tiuj novevenintoj kaj banditoj, kiuj komencis alveni laŭ la Verdvojo dum la pasinta jaro, kiel vi eble memoras; sed poste venis aliaj. Iuj estis nur kompatinduloj, forkurantaj de danĝero; sed la plimulto estis maliculoj, plenaj de rabemo kaj miso. Kaj okazis problemoj eĉ ĉi tie en Brio, gravaj problemoj. Nu, okazis vera interbatiĝo, kaj kelkaj estis mortigitaj, efektive mortigitaj! Se vi volas kredi min.
— Mi certe kredas, — diris Gandalfo. — Kiom da?
— Tri kaj du, — diris Buterburo, aludante la grandulojn kaj la malgrandulojn. — Kompatinda Mato Erikpiedo, kaj Raŭlo Pomodoro, kaj eta Tomĉjo Prendorno el trans la Monteto; kaj Vilĉjo Bankso el tie-supre, kaj unu el la Submontetoj el Transio: ĉiuj bonuloj, kaj ili mankas. Kaj Henĉjo Kaprofolio, kiu antaŭe gardis la okcidentan pordon, kaj tiu Vilĉjo Filikĉjo, ili intervenis flanke de la fremduloj, kaj ili foriris kun tiuj; kaj laŭ mia opinio ili enlasis ilin. Je la nokto de la interbatiĝo, mi volas diri. Kaj tio estis post kiam ni indikis al ili la pordojn kaj forpuŝis ilin: antaŭ la jarfino tio estis; kaj la batalo okazis frue en la Nova Jaro, post la peza neĝado, kiun ni spertis. Kaj nun ili iĝis rabistoj kaj loĝas ekstere, sin kaŝinte en la arbaroj aliflanke de Arĉeto, kaj en la norda sovaĝejo. Similas al io el la malbonaj pratagoj, pri kiuj diras la rakontoj, laŭ mi. Ne estas sekure sur la vojoj kaj neniu iras malproksimen, kaj oni ŝlosas la domojn je frua horo. Ni devas starigi sentinelojn ĉirkaŭ la tuta barilaro kaj postenigi multajn homojn ĉe la enirejoj nokte.
— Nu, neniu ĝenis nin, — diris Grinĉjo, — kaj ni alvenis malrapide kaj ne vaĉis. Ni supozis lasi malantaŭe ĉiujn problemojn.
— Ha, tion vi ne faris, sinjoro, iom pli bedaŭrinde, — diris Buterburo. — Sed ne mirinde, ke ili lasis vin netuŝataj. Ili ne atakas armitojn kun glavoj kaj kaskoj kaj ŝildoj kaj tiel plu. Devigus ilin pensi denove, tio. Kaj mi devas diri, ke iom konsternis min ekvidado de vi.
Tiam la hobitoj subite konstatis, ke la homoj mire rigardis ilin ne pro la surpriziĝo pri ilia reveno, sed pro miro pri ilia ekipaĵo. Ili mem tiom kutimiĝis al militado kaj rajdado en bone ekipitaj trupoj, ke ili tute forgesis pri la brila armaĵo vidiĝanta sub la manteloj, kaj pri la kaskoj de Gondoro kaj Rohano, kaj pri la belaj insignoj sur iliaj ŝildoj, kaj ke tiuj aspektus fremdulece en ilia propra lando. Kaj ankaŭ Gandalfo nun rajdas sian altan grizan ĉevalon, tute vestita en blanko kun mantelego blua kaj arĝenta sur la tuto, kaj kun la longa glavo Glamdringo ĉe sia flanko.
— Nu, nu, se ili timas nur kvinon el ni, — Gandalfo ridis, — ni renkontis malamikojn pli malbonajn dum nia vojaĝado. Sed ĉiuokaze ili lasos vin trankvilaj nokte dum nia restado.
— Kiom longa estos tio? — diris Buterburo. — Mi ne malkonsentus, ke ni plezure havus vin ĉi tie dum kelka tempo. Vidu, ni ne kutimiĝis al tiaj problemoj; kaj ĉiuj disiruloj foriris, diras la homoj. Mi opinias, ke ĝis nun ni ne ĝuste komprenis, kion ili faris por ni. Ĉar ĉirkaŭiris io pli malbona ol rabistoj. Lupoj hurlis ĉirkaŭ la bariloj dum la pasinta vintro. Kaj en la arbaroj estis malhelaj formoj, teruraĵoj, pensoj pri kiuj fridigas la sangon. Ĉio estis tre perturba, se vi min komprenas.
— Mi supozas, ke jes, — diris Gandalfo. — Preskaŭ ĉiuj landoj estis perturbitaj lastatempe, tre perturbitaj. Sed gajiĝu, Barlimano! Vi troviĝis rande de tre grandaj problemoj, kaj mi ĝojas nur aŭdi, ke vi ne enestis pli profunde. Sed tempo pli bona estas venonta. Eble pli bona ol vi entute memoras. Revenis la disiruloj. Ni revenis kun ili. Kaj ekzistas denove reĝo, Barlimano. Baldaŭ li turnos sian atenton ĉi tien. Tiam la Verdvojo estos ree malfermita, kaj liaj kurieroj venos norden, kaj okazos venoj-iroj, kaj la malicaĵoj estos forpelitaj el la dezertejoj. Fakte la dezertejoj post kelka tempo ne plu estos dezertejoj, kaj troviĝos homoj kaj kampoj, kie iam estis sovaĝejo. Sinjoro Buterburo skuis la kapon.
— Se survoĵe estos kelkaj decaj respektinduloj, tio ne domaĝos, — li diris. — Sed ni deziras neniom pli da kanajlaro kaj banditoj. Kaj eksterulojn ni ne deziras en Brio, aŭ entute proksime al Brio. Ni deziras, ke oni lasu nin trankvilaj. Mi ne deziras amason da fremduloj bivakantaj ĉi tie kaj ekloĝantaj tie kaj disŝirantaj la sovaĝan terenon.
— Oni lasos vin trankvilaj, Barlimano, — diris Gandalfo. — Estas sufiĉa loko por regnoj inter Iseno kaj Grizinundo, aŭ sur la bordoj sude de Brandovino, sen ke iu loĝu interne de multtaga rajdado el Brio. Kaj multaj homoj antaŭe loĝis en fora nordo, cent mejlojn aŭ pli de ĉi tie, ĉe la fora ekstremo de la Verdvojo, sur la Nordaj Montetoj kaj apud la lago Evendimo.
— Fore ĉe Mortintula ŝtonmuro, ĉu? — diris Buterburo, mienante eĉ pli dubeme. — Tiu tereno estas hantata, oni diras. Neniu krom rabistoj irus tien.
— Tien iras la disiruloj, — diris Gandalfo. — Mortintula ŝtonmuro, laŭ vi. Tiel ĝi estas nomita dum longaj jaroj, sed ĝia ĝusta nomo, Barlimano, estas Fornosto Ereno, Norburio de la Reĝoj. Kaj la Reĝo denove venos tien iam; kaj tiam vi havos iujn bravulojn trarajdantaj.
— Nu, tio sonas pli esperige, mi konsentas, — diris Buterburo. — Kaj tio favoros la komercadon, sendube. Kondiĉe, ke li lasos Brion trankvila.
— Li tion faros, — diris Gandalfo. — Ĝin li konas kaj amas.
— Ĉu vere? — diris Buterburo iom perpleksigite. — Tamen mi certe ne scias, kial li faru tion, sidante sur sia granda trono supre en sia kastelego, centojn da mejloj for. Kaj trinkante vinon el ora pokalo, tio ne mirigus min. Kiom koncernas lin La Poneo aŭ kruĉoj da biero? Malgraŭ tio, ke mia biero estas bonkvalita, Gandalfo. Ĝi estas elstare bonkvalita, post kiam vi venis en la aŭtuno de la pasinta jaro kaj aprobe traktis ĝin. Kaj tio estis konsolo inter problemoj, necesas diri.
— Ha! — diris Sam. — Sed li diras, ke via biero estas ĉiam bonkvalita.
— Li diras?
— Kompreneble, li diras. Li estas Paŝegulo. La ĉefo de la disiruloj. Ĉu vi ankoraŭ ne enkapigis tion?
Ĝi finfine enkapiĝis, kaj la vizaĝo de Buterburo estis studinde miroplena. La okuloj sur lia larĝa vizaĝo rondiĝis, kaj lia buŝo gape malfermiĝis, kaj li anhelis.
— Ĉu Paŝegulo! — li ekkriis, kiam li rehavis spirkapablon. — Tiu kun krono kaj tiel plu kaj ora pokalo! Nu, al kio ni venas?
— Al tempo pli prospera, almenaŭ en Brio, — diris Gandalfo.
— Tion mi esperas, tutcerte, — diris Buterburo. — Nu, tio estas la plej agrabla babilado, kiun mi spertis dum longega tempo. Kaj mi ne kontestas, ke mi dormos pli facile hodiaŭ nokte kaj kun pli leĝera koro. Vi donis al mi multegon pripensindan, sed tion mi prokrastos ĝis morgaŭ. Mi iras liten, kaj sendube ankaŭ vi plezure enlitiĝos. He, Nobo! — li vokis, irinte al la pordo. — Nobo, vi sintrenulo! Nobo! — li diris al si, manfrapante al si la frunton. — Nu, pri kio tio memorigas min?
— Espereble ne pri alia forgesita letero, sinjoro Buterburo? — diris Gaja.
— Nu, nu, sinjoro Brandoboko, ne memorigu min pri tio! Sed vidu, vi rompis mian pensĉenon. Nu, kie mi troviĝis? Nobo, stalaro, ha! Pri tio temas. Mi havas ion, kio apartenas al vi. Se vi memoras pri Vilĉjo Filikĉjo kaj la ĉevalrabado: tiu poneo, kiun vi aĉetis, nu, ĝi estas ĉi tie. Ĝi revenis per si mem, ĉu ne. Sed kie ĝi estintis, tion vi scias pli bone ol mi. Ĝi estis tiel vila, kiel maljuna hundo kaj svelta kiel vestaĵvergo, sed ĝi estis vivanta. Nobo prizorgis ĝin.
— Kio! Mia Vilĉjo? — kriis Sam. — Nu, mi naskiĝis bonŝanca, malgraŭ la diroj de mia Avulo. Jen plenumiĝis ankoraŭ unu deziro! Kie ĝi estas?
Sam rifuzis enlitiĝi antaŭ ol viziti Vilĉjon en la stalo.
La vojaĝantoj restadis en Brio la tutan postan tagon, kaj sinjoro Buterburo ĉiuokaze ne rajtis plendi pri sia komerco la postan vesperon. Scivolemo venkis ĉiujn tiraojn, kaj lia taverno estis plenplena. Pro ĝentileco la hobitoj vizitis la komunan ĉambron vespere kaj respondis sufiĉe multajn demandojn. Ĉar memoroj de la brianoj retenemas, oni multfoje demandis al Frodo, ĉu li verkis sian libron.
— Ankoraŭ ne, — li respondis. — Mi aktuale iras hejmen por ordigi miajn notojn. — Li promesis pritrakti la mirindajn okazintaĵojn en Brio, kaj tiel igi pli interesa libron, kiu verŝajne pritraktas ĉefe la foregajn kaj malpli gravajn aferojn “tie sude”.
Poste unu el junaj homoj postulis kanton. Sed je tio ekestis silento, kaj li estis brovume oponita, kaj la postulo ne estis ripetita. Evidente mankis deziro pri iuj malraciaj okazaĵoj en la komuna ĉambro denove.
Nenia ĝenado dumtage, nek ajna bruo dumnokte perturbis la trankvilon de Brio, dum la vojaĝantoj restadis tie; sed la postan matenon ili ellitiĝis frue, ĉar la vetero plu pluvemis, ili volis atingi la Provincon antaŭ la noktiĝo, kaj tio postulis longan rajdadon. Ĉiuj brianoj eliris por adiaŭi ilin, kaj estis pli gajhumoraj ol ili estis jam dum unu jaro; kaj tiuj, kiuj ne vidis pli frue la fremdulojn en ilia tuta ekipaĵo, gapis mire al ili: al Gandalfo kun ties blanka barbo, kaj la lumo kiu ŝajnis ekbrili de li, kvazaŭ lia blua mantelo estus nur nubo sur sunlumo; kaj al la kvar hobitoj kvazaŭ kavaliroj vagantaj el rakontoj preskaŭ forgesitaj. Eĉ tiuj, kiuj primokis ĉian paroladon pri la Reĝo, komencis pensi, ke eble en tio estas iomete da vero.
— Nu, bonŝancon al via vojo, kaj bonŝancon al via reveno hejmen! — diris sinjoro Buterburo. — Mi devas averti vin, ke ankaŭ en la Provinco ne ĉio estas en ordo, se tio, kion ni aŭdas, estas vera. Oni diras pri strangaj okazaĵoj. Sed io elpelas alion, kaj min plenokupis la pro praj ĉagrenoj. Sed se mi rajtas aŭdaci, vi revenis ŝanĝitaj el via vojaĝado, kaj jam aspektas kiel personoj kapablaj senprokraste pritrakti problemojn. Sendube vi baldaŭ ordigos ĉion. Bonŝancon al vi! Kaj ju pli ofte vi revenos, des pli kontenta mi estos.
Ili adiaŭis lin kaj forrajdis, kaj trapasis la okcidentan pordon kaj pluiris al la Provinco. Poneo Vilĉjo akompanis ilin, kaj kiel antaŭe ĝi portis sufiĉe multe da pakaĵo, sed ĝi trotis apud Sam kaj ŝajnis tute kontenta.
— Mi scivolas, kion aludis maljuna Barlimano, — diris Frodo.
— Mi povas diveni iom el ĝi, — sombre diris Sam. — Kion mi vidis en la spegulo: arbojn distranĉitajn kaj tiel plu, kaj mian Avulon forpelitan el la Vico. Mi devis reveni pli rapide.
— Kaj evidente io misas en la Suda Kvarono, — diris Gaja. — Ekzistas ĝenerala manko de pipherbo.
— Kio ajn ĝi estas, — diris Grinĉjo, — Lodo troviĝos ĉe la fundo, pri tio vi povas esti certaj.
— Ĉefunde, sed ne plej profunde, — diris Gandalfo. — Vi forgesis pri Sarumano. Li ekinteresiĝis pri la Provinco antaŭ ol Mordoro.
— Nu, ĉeestas vi, — diris Gaja, — do la aferoj baldaŭ ordiĝos.
— Mi ĉeestas nun, — diris Gandalfo, — sed baldaŭ mi ne. Mi ne iros al la Provinco. Vi mem ordigu ĝiajn aferojn; por tio vi estas trejnitaj. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas? Mia tempo forpasis: ne plu estas mia tasko ordigi aferojn, nek helpi aliulojn tion fari. Kaj koncerne vin, karaj amikoj, helpon vi ne bezonos. Vi jam maturiĝis. Maturiĝis tre forte; inter la grandiozuloj vi troviĝas, kaj mi tute ne timas pro iu ajn el vi.
» Sed, se vi volas scii, mi baldaŭ flankeniros. Mi iros por longe interparoli kun Bombadiljo: tian interparolon mi neniam havis en mia tuta tempo. Li estas muskokovrito, kaj mi estis ŝtono, kies sorto estas ruliĝi. Sed miaj tagoj de ruliĝado finiĝas, kaj nun ni havos multon interparolindan.
Post kelka tempo ili alvenis la lokon sur la Orienta Vojo, kie ili adiaŭis Bombadiljon; kaj ili esperis kaj duone atendis vidi lin staranta tie por saluti ilin preterpasantajn. Sed pri li estis neniu indiko; kaj griza nebuleto kovris la Dolmenejon sude, kaj profunda vualo la foran Malnovan Arbaron.
Ili haltis kaj Frodo rigardis suden sopireme.
— Mi tre ŝatus revidi la karan maljunulon, — li diris. — Mi scivolas, kiel li fartas.
— Tiel bone, kiel ĉiam, vi povas certi, — diris Gandalfo. — Tute neĝenate; kaj laŭ mia supozo li ne multe interesiĝas pri io ajn, kion ni faris aŭ vidis, krom eble niaj vizitoj al la entoj. Eble poste vi povos viziti lin. Sed je via loko, mi nun urĝus min antaŭen al la hejmo, aŭ vi ne atingos la Brandovinan Ponton antaŭ ol la pordoj estos ŝlositaj.
— Sed pordoj ne troviĝas, — diris Gaja, — ne sur la Vojo; vi tre bone scias tion. Ekzistas la Pordo Boklanda, kompreneble; sed oni tralasos min iam ajn.
— Ne troviĝis pordoj, prefere diru, — diris Gandalfo. — Mi opinias, ke nun vi trovos pordojn. Kaj vi eble havos pli da problemoj, ol vi supozas, ĉe la Pordo Boklanda. Sed vi elturniĝos bone. Adiaŭ, karaj amikoj! Ankoraŭ ne lastfoje, ankoraŭ ne. Adiaŭ!
Li forturnis Ombrofakson de la vojo, kaj la ĉevalego transsaltis la verdan ŝtonmuron, kiu randis ĝin; kaj pro krio de Gandalfo ĝi foriris, kuregante al la Dolmenejo, kvazaŭ norda vento.
— Nu, jen ni estas, nur la kvaropo, kiu kune ekvojaĝis, — diris Gaja. — Ni ĉiujn aliajn postlasis, unu post alia. Tio ŝajnas preskaŭ sonĝo, kiu malrapide forvelkis.
— Ne laŭ mi, — diris Frodo. — Laŭ mi tio pli similas reendormiĝon.
Estis post la noktiĝo, kiam malsekaj kaj lacaj vojaĝantoj finfine venis al Brandovino, kaj ili trovis la vojon barita. Ambaŭflanke de la ponto estis granda pikilumita pordo; kaj aliflanke de la rivero estis videblaj kelkaj nove konstruitaj domoj: duetaĝaj kun mallarĝaj rektflankaj fenestroj, nudaj kaj malofte lumigitaj, tute sombre kaj neprovincece.
Ili bategis la eksteran pordon kaj vokis, sed komence venis neniu respondo; kaj poste, surprizante ilin, iu blovis kornon, kaj la lumoj en la fenestroj estingiĝis. Voĉo kriis en la mallumo:
— Kiu estas? Foriru! Vi ne povas enveni. Ĉu vi ne scias legi la avizon: Eniro malpermesata inter sunsubiro kaj sunleviĝo?
— Kompreneble ni ne povas legi la avizon en la mallumo, — Sam rekriis. — Kaj se hobitoj de la Provinco estas forbarotaj en pluvado dum tia nokto, mi deŝiros vian avizon, kiam mi trovos ĝin.
Tiam fenestro batfermiĝis, kaj amaso da hobitoj kun lanternoj elverŝiĝis el la domo maldekstre. Tiuj malfermis la foran pordon, kaj kelkaj transpontiĝis. Vidante la vojaĝantojn ili ŝajnis timigitaj.
— Ekagu tuj! — diris Gaja, rekoninte unu el la hobitoj. — Se vi ne konas min, Hobo Fojnvardo, tion vi devus. Mi estas Gaja Brandoboko, kaj mi ŝatus scii, pri kio temas ĉio ĉi, kaj kion faras ĉi tie boklandano kia vi. Vi pli frue postenis ĉe la Fojna Pordo.
— Benata mi estu! Vi estas sinjoro Gaja, certe, kaj tute vestita por batalado! — diris maljuna Hobo. — Vidu, oni diris, ke vi estas mortinta. Perdita en la Malnova Arbarego, laŭ la informoj. Mi ŝatas revidi vin vivanta malgraŭe!
— Do ĉesigu la gapadon al mi tra la stangoj, kaj malfennu la pordon! — diris Gaja.
— Mi bedaŭras, sinjoro Gaja, sed al ni estas ordonite.
— De kiu?
— De la Ĉefo supre en Bag-Endo.
— ĉefo! ĉefo? ĉu vi aludas sinjoron Lodo? — diris Frodo.
— Supozeble, sinjoro Baginzo, sed nun ni devas diri nur “la Ĉefo”.
— Ĉu vere tiel! — diris Frodo. — Nu, mi ĝojas, ke almenaŭ li nuligis la Baginzon. Sed evidente urĝas, ke la familio pritraktu lin kaj remetu lin sur lian ĝustan lokon.
La hobitoj aliflanke de la pordo silentiĝis.
— Bono ne rezultos el tiaj paroloj, — iu diris. — Li aŭdos pri tio. Kaj se vi tiom bruos, vi vekos la grandulon de la Ĉefo.
— Ni vekos lin laŭ maniero, kiu surprizos lin, — diris Gaja. — Se vi aludas ke via Ĉefaĉo dungis banditojn el la sovaĝejo, do ni revenis ne tro frue. — Li saltis de sur sia poneo, kaj vidante la avizon per la lumo de la lanternoj, li deŝiris ĝin kaj ĵetis ĝin trans la pordon. La hobitoj retropaŝis kaj ne moviĝis por malfermi ĝin. — Ek al, Grinĉjo! — diris Gaja. — Sufiĉas du.
Gaja kaj Grinĉjo transgrimpis la pordon, kaj la hobitoj forkuris. Denove korno sonoris. El la pli granda domo dekstre aperis granda peza figuro antaŭ lumo en la pordejo.
— Kio okazaĉas? — li minace murmuris irante antaŭen. — Ĉu pordorompado? Foriru, aŭ mi rompos al vi viajn fiajn kolojn! — Poste li haltis, ĉar li ekvidis la brileton de glavoj.
— Vilĉjo Filikĉjo, — diris Gaja, — se vi ne malfermos tiun pordon en dek sekundoj, vi tion bedaŭros. Mi kontraŭmetos al vi ŝtalon, se vi ne obeos. Kaj malferminte la pordon, vi trairos ĝin kaj neniam revenos. Vi estas bandito kaj vojrabisto.
Vilĉjo Filikĉjo tikis kaj ŝovpaŝis al la pordo kaj ĝin malŝlosis.
— Donu al mi la ŝlosilon! — diris Gaja.
Sed la bandito ĵetis ĝin al lia kapo kaj poste forkuris en la mallumon. Kiam li preterpasis la poneojn, unu el ili batis per siaj kalkanoj kaj trafis lin kurantan. Li malaperis kun jelpo en la nokton, kaj oni neniam plu aŭdis pri li.
— Nete farite, Vilĉjo, — diris Sam al sia poneo.
— Tiom pri via grandulo, — diris Gaja. — Ni vidos la Ĉefon poste. Intertempe ni bezonas tranoktejon, kaj ĉar ŝajnas, ke vi detruis la Pontan Hotelon kaj konstruis tiun ĉi mizeran lokon anstataŭe, vi devos loĝigi nin.
— Mi bedaŭras, sinjoro Gaja, — diris Hobo, — sed tio estas malpermesata.
— Kio estas malpermesata?
— Akceptado de personoj improvize, kaj aldona konsumado de manĝaĵoj kaj simile, — diris Hobo.
— Kio okazas en tiu ĉi loko? — diris Gaja. — Ĉu la jaro estis malfekunda, aŭ kio? Mi opiniis, ke la somero kaj la rikolto estis bonegaj.
— Nu, ne, la jaro sufiĉe fekundis, — diris Hobo. — Ni kreskigis multe da manĝaĵo, sed ni ne scias certe, kio okazis al ĝi. Temas pri tiuj “kolektantoj” kaj “dividantoj”, laŭ mia opinio, kiuj ĉirkaŭiras kalkulante, mezurante kaj forprenante al konservejoj. Ili pli kolektas ol dividas, kaj la pliparton el la varoj ni neniam plu vidas.
— Ho sufiĉe! — diris Grinĉjo oscedante. — Ĉio ĉi estas por mi tro laciga hodiaŭ nokte. Ni havas manĝaĵojn en niaj sakoj. Simple donu al ni ĉambron, en kiu ni kuŝiĝu. Ĝi estos pli bona ol kelkaj lokoj, kiujn mi vidis.
La hobitoj ĉe la pordo ankoraŭ ŝajnis maltrankvilaj, evidente iu aŭ alia regulo estis rompita; sed ne eblis kontraŭstari kvar vojaĝantojn tiel komandecajn, ĉiuj armitaj, kaj du el ili nekutime grandaj kaj fort-aspektaj. Frodo ordonis, ke la pordo estu reŝlosita. Ĉiuokaze estis iom da sagaco en retenado de gardistoj, dum banditoj ankoraŭ ĉirkaŭumis. Poste la kvar kunuloj eniris la hobitan gardistejon kaj faris sin laŭeble komfortaj. Tio estis loko malbela kaj senenhava, kun magra fajrujo, kiu ne permesis taŭgan fajron. En la supraj ĉambroj estis etaj vicoj da malmolaj litoj, kaj sur ĉiu muro estis avizo kaj listo de Reguloj. Tiujn Grinĉjo deŝiris. Mankis biero, kaj troviĝis nur malmulte da nutraĵo, sed kun tio, kion la vojaĝantoj alportis kaj disdividis, ili manĝis sufiĉe bone; kaj Grinĉjo rompis Regulon 4, metinte sur la fajron pliparton de la morgaŭa lignoporcio.
— Nu, do, kio pri fumado, dum vi rakontas al ni la okazintaĵojn en la Provinco? — li demandis.
— Ne ekzistas pipherbo nun, — diris Hobo, — krom nur por la servistoj de la Ĉefo. Ĉiuj stokoj verŝajne malaperis. Ni fakte aŭdis, ke furgonoj plenaj de ĝi foriris laŭ la malnova vojo el Sud-kvarono, tie apud la Sarna Transpasejo. Tio estis ĉirkaŭ la fino de la pasinta jaro, post kiam vi foriris. Sed ĝi diskrete foriris antaŭ tiam, malgrandkvante. Tiu Lodo...
— Nu fermu la faŭkon, Hobo Fojnvardo! — kriis pluraj aliaj. — Vi scias, ke tiaj paroloj estas malpermesataj. La Ĉefo aŭdos pri tio, kaj ni ĉiuj sidos en kaĉo.
— Nenion li aŭdus, se iuj el vi ne estus fidenunculoj, — arde rediris Hobo.
— Bone, bone! — diris Sam. — Tio tute sufiĉas. Mi volas nenion plian aŭskulti. Neniu bonvenigo, neniom da biero, neniom da fumado, kaj multaj reguloj anstataŭe kaj orka parolado. Mi esperis ĝui ripozon, sed mi konstatas, ke antaŭ ni estas laboro kaj problemoj. Ni dormu kaj forgesu tion ĝis la mateno!
La nova “Ĉefo” evidente havis rimedon por akiri informojn. Estis minimume kvardek mejloj de la Ponto ĝis Bag-Endo, sed iu plenumis la aliron haste. Tion Frodo kaj liaj amikoj baldaŭ spertis.
Ili nenion difinitan planis, sed pensis malprecize pri kuna irado unue al Stretkavo kaj iom da restado tie. Sed nun, konstatinte la aspekton de la aferoj, ili decidis iri rekte al Hobiturbo. Do la postan tagon ili ekiris laŭ la Vojo kaj trotis senŝancele antaŭen. La vento malfortiĝis sed la ĉielo estis griza. La tereno aspektis iom malĝoja kaj forlasita; sed tamen estis la unua de novembro kaj la lastaj tagoj de l’ aŭtuno. Tamen ŝajnis, ke kvanto nekutima de brulado okazas, kaj fumo leviĝis el multaj lokoj ĉirkaŭe. Nubego da ĝi supreniris malproksime en la direkto de Arbarfino.
Kiam vesperiĝis, ili proksimiĝis al Frogmortono, vilaĝo sur la vojo mem, ĉirkaŭ dudek du mejlojn de la Ponto. Tie ili intencis tranokti; La Flosanta Arbotrunko en Frogmortono estis bonkvalita hotelo. Sed kiam ili venis al la orienta ekstremo de la vilaĝo, ili renkontis barieron kun granda avizo NENIA TRAPASO; kaj malantaŭ ĝi staris granda bando da ŝirifoj kun bastonoj en la manoj kaj plumoj sur la ĉapeloj, aspektante samtempe gravaj kaj iom timigitaj.
— Kion signifas tio ĉi? — diris Frodo, sentante emon ridi.
— Jen kion ĝi signifas, sinjoro Baginzo, — diris la estro de la ŝirifoj, hobito du-pluma: — Vi estas arestitaj pro Pordorompo, kaj ŝirado de la Reguloj, kaj Atako al Pordistoj kaj Senrajta Eniro, kaj Senpermesa Dormado en Provincaj Konstruaĵoj, kaj Subaĉeto de Gardistoj per Nutraĵo.
— Kaj pro kio cetera? — demandis Frodo.
— Tio provizore sufiĉas, — diris la ŝirifestro.
— Mi povas aldoni kelkajn aliajn, se vi volas, — diris Sam. — Insultado de la Ĉefo kun Deziro pugnobati lian Pustulan Vizaĝon, kaj Penso ke vi Ŝirifoj aspektas kiel Bando da Idiotoj.
— Vidu, sinjoro, tio sufiĉas. La Ĉefo ordonis, ke vi akompanu nin trankvile. Ni kondukos vin al Apudakvo kaj transdonos vin al la ĉefanaro, kaj kiam li prijuĝos vian aferon, vi rajtos diri viajn vortojn. Sed se vi ne volas resti en la Ŝlostruoj pli longe ol necese, mi konsilas mallongigi la diron, kiel farus mi sur via loko.
Perturbante la ŝirifojn, Frodo kaj liaj kunuloj ĉiuj ridegis.
— Ne parolu absurde! — diris Frodo. — Mi iros, kien plaĉos al mi, kaj laŭ mia propra horaro. Hazarde mi iros al Bag-Endo pri miaj aferoj, sed se vi insistas kuniri, nu, tio estas via afero.
— En ordo, sinjoro Baginzo, — diris la estro, forŝovante la barieron. — Sed ne forgesu, ke mi arestis vin.
— Mi ne forgesos, — diris Frodo. — Neniam. Sed mi eble pardonos vin. Nu, hodiaŭ mi ne iros plu, do se vi bonvolos akompani min al La Flosanta Arbotrunko, mi estos dankema.
— Tion mi ne povas fari, sinjoro Baginzo, la hotelo estas fermita. Troviĝas ŝirifejo ĉe la fino de la vilaĝo. Mi gvidos vin tien.
— Bone, — diris Frodo. — Iru vi, kaj ni sekvos.
Sam estis rigardinta atente la ŝirifojn kaj ekvidis iun, kiun li konis.
— He, venu ĉi tien, Robino Kavaĵeto! — li vokis. — Mi volas paroli kun vi.
Post embarasa ekrigardo al sia estro, kiu mienis kolere sed ne aŭdacis interveni, ŝirifo Kavaĵeto retroiris kaj marŝis apud Sam, kiu descendis de sia poneo.
— Aŭskultu, Robĉjo! — diris Sam. — Vi estas hobito edukita kaj devus esti pli sagaca, sed ne ĝeni sinjoron Frodo kaj tiel plu. Kaj kio estas pri la fermado de la hotelo?
— Ili ĉiuj estas fermitaj, — diris Robino. — La Ĉefo ne aprobas bieron. Almenaŭ pro tio komenciĝis. Sed nun mi supozas, ke liaj homoj havas la tuton. Kaj li ne aprobas translokiĝon de personoj; se ili deziras aŭ devas, ili tiam devas viziti la ŝirifejon por klarigi sian aferon.
— Vi devus honti pri okupiĝo en tia galimatio, — diris Sam. — Pli frue vi mem preferis internon de trinkejo ol la eksteron. Vi senĉese estadis tie, ĉu dumdeĵore, ĉu eksterdeĵore.
— Kaj tion mi farus ankaŭ nun, Sam, se estus eble. Sed ne traktu min severe. Kion mi povus fari? Vi scias, ke mi registriĝis kiel ŝirifo antaŭ sep jaroj, antaŭ ol komenciĝis ĉio ĉi. Por havi eblecon promeni tra la lando kaj viziti personojn, kaj aŭdi novaĵojn, kaj scii kie troviĝas la plej bona biero. Sed nuntempe estas alie.
— Sed vi povus rezigni, ĉesigi la ŝirifadon, se ĝi ne plu estas okupiĝo respektinda, — diris Sam.
— Ne estas permesate, — diris Robino.
— Se mi aŭdos ne permesate pli ofte, mi estiĝos kolera.
— Mi ne diras, ke mi bedaŭrus tion, — diris Robino mallaŭtigante la voĉon. — Se ni ĉiuj koleriĝus samtempe, eble io fareblus. Sed temas pri tiuj homoj, Sam, la homoj de la Ĉefo. Li ĉirkaŭsendas ilin ĉien, kaj se iu el ni malgravuloj postulas siajn rajtojn, ili fortrenas tiun al la ŝlostruoj. Unue ili prenis la maljunan Farunbulon, maljunan Vilĉjon Blankpiedo la Urbestron, kaj ili prenis multajn aliajn. Lastatempe iĝis eĉ pli malbone. Nun ili ofte batas personojn.
— Do kial vi plenumas ilian laboron? — diris Sam kolere. — Kiu sendis vin al Frogmortono?
— Neniu. Ni loĝas ĉi tie en la granda ŝirifejo. Ni estas jam la Unua Orient-kvarona Trupo. Ekzistas entute centoj da ŝirifoj, kaj pliaj estas dezirataj, pro ĉiuj ĉi novaj reguloj. La plimulto aliĝis malvolonte, sed ne ĉiuj. Eĉ en la Provinco estas iuj, kiuj ŝatas enmiksiĝi en aferojn de aliaj kaj fanfaroni. Kaj eĉ pli malbone: troviĝas kelkaj, kiuj agadas spione por la Ĉefo kaj ties homoj.
— Ha! Do tiel vi sciiĝis pri ni, ĉu?
— Vi pravas. Ne estas permesate al ni nun sendi per ĝi, sed ili utiligas la malnovan Kurieran Servon, kaj postenigas diversloke specialajn kuristojn. Unu el ili venis hieraŭ vespere kun “sekreta mesaĝo” el Blanksulko, kaj alia pluportis ĝin de ĉi tie. Kaj mesaĝo revenis hodiaŭ posttagmeze, kiu diris, ke vi estu arestotaj kaj kondukotaj al Apudakvo, ne rekte al la Ŝlostruoj. Evidente la Ĉefo deziras vidi vin tuj.
— Li ne estos tiel entuziasma, kiam sinjoro Frodo fintraktos lin, — diris Sam.
La ŝirifejo en Frogmortono estis tiel mizera kiel la Pontodomo. Ĝi havis nur unu etaĝon, sed ĝi havis similajn mallarĝajn fenestrojn, kaj ĝi estis konstruita el malbelaj palaj brikoj, mallerte starigitaj. Interne ĝi estis malseketa kaj senĝoja, kaj vespermanĝo estis dismetita sur longa nuda tablo, kiu jam de semajnoj ne estis brospurigita. La manĝaĵoj ne meritis lokon pli belan. La vojaĝantoj ĝojis forlasi la ejon. Estis proksimume dek ok mejloj ĝis Apudakvo, kaj ili ekiris je la deka matene. Ili ekirus pli frue, sed la prokrasto tiel klare ĝenis la ŝirifestron. La okcidenta vento jam turniĝis norden kaj la tago estis malpli varma, sed la pluvo ĉesis.
La kavalkado, kiu forlasis la vilaĝon, estis iom komika, kvankam malmultaj personoj venintaj por gapi al la kostumoj de la vojaĝantoj, ne ŝajnis tutcertaj, ĉu la ridado estas permesata. Dekduo da ŝirifoj estis difinitaj kiel eskortantoj de la “arestitoj”; sed Gaja devigis ilin marŝi antaŭe, dum Frodo kaj liaj amikoj rajdis poste. Gaja, Grinĉjo kaj Sam sidis malstreĉe ridante, parolante kaj kantante, dum la ŝirifoj plandis antaŭen penante aspekti severaj kaj gravaj. Frodo tamen silentis kaj aspektis iom malĝoja kaj pensema.
La lasta persono, kiun ili preterpasis, estis fortika maljunulo, kiu tondis heĝon. Li moksalutis:
— Ha, saluton! Jam kiuj arestis kiujn?
Du el la ŝirifoj tuj elpaŝis el la trupo kaj sin direktis al li.
— Estro, — diris Gaja. — Ordonu, ke viaj uloj reiru tuj al siaj lokoj, se vi ne preferas, ke pritraktu ilin mi!
La du hobitoj pro akra komando de la estro revenis paŭte.
— Nun antaŭen! — diris Gaja, kaj poste la vojaĝantoj certigis, ke la paŝado de la poneoj sufiĉe rapidis por peli la ŝirifojn laŭeble haste. La suno aperis, kaj malgraŭ la frosteta vento, ili baldaŭ spiregis kaj ŝvitis.
Ĉe la Trikvarona Ŝtono ili rezignis. Ili iris preskaŭ dekkvar mejlojn kun nur unu ripozeto tagmeze. Estis nun la tria horo. Ili estis malsataj, kaj la piedoj tre doloris ilin, kaj ili ne povis toleri la haston.
— Nu, venu laŭ propra rapideco! — diris Gaja. — Ni pluiras.
— Ĝis la, Robĉjo! — diris Gaja. — Mi atendos vin apud La Verda Drako, se vi ne forgesis, kie ĝi troviĝas. Ne malrapidumu survoje!
— Vi defias areston, jen kion vi faras, — malgaje diris la estro, — kaj mi ne povas respondeci.
— Ni defios sufiĉe multajn aferojn ankoraŭ, kaj ne petos vin respondeci, — diris Grinĉjo. — Bonan ŝancon al vi!
La vojaĝantoj trotis antaŭen, kaj kiam la suno eksinkis al la Blankaj Suprejoj fore ĉe la okcidenta horizonto, ili venis al Apudakvo apud ties larĝa Akvo; kaj tie ili la unuan fojon vere dolore ŝokiĝis. Tiu ĉi estis la hejmtereno de Frodo kaj Sam, kaj nun ili konstatis, ke ili amas ĝin pli ol iun ajn alian lokon en la mondo. Multaj el la domoj konataj de ili malaperis. Iuj ŝajnis bruligitaj. La agrabla vico de malnovaj hobitaj truoj en la monteto norde de la lago estis forlasita, kaj iliaj ĝardenetoj, kiuj antaŭe etendiĝis gaje al la akvorando, estis fetore plenaj je trudherbaro. Pli malbone, troviĝis tuta vico de la malbelaj novaj domoj laŭlonge de la lagflanko, kie la Hobiturba Vojo kondukis proksime al la monteto. Arba avenuo pli frue staris tie. Ili ĉiuj forestis. Kaj rigardante konsternite laŭ la vojo al Bag-Endo ili vidis altan brikan tubon en la foro. Tiu elverŝis nigran fumon en la vesperan aeron.
Sam ege perturbiĝis.
— Mi iros rekte pluen, sinjoro Frodo, — li kriis. — Mi iras vidi, pri kio temas. Mi deziras trovi mian Avulon.
— Unue ni devas eltrovi, kio atendas nin, Sam, — diris Gaja. — Mi konjektas, ke la “Ĉefo” havas trupon da banditoj en la proksimo. Ni prefere trovu iun, kiu sciigos nin, kiel statas la aferoj en la ĉirkaŭaĵo.
Sed en la vilaĝo Apudakvo ĉiuj domoj kaj truoj estis fermitaj, kaj neniu salutis ilin. Ili miris pri tio, sed ili baldaŭ trovis la kialon. Kiam ili atingis La Verdan Drakon, la lastan konstruaĵon sur la Hobiturba flanko, nun senvivan kaj kun frakasitaj fenestroj, ili perturbiĝis vidante sesopon da grandaj misaspektaj homoj, apogantaj sin al la hotela muro; tiuj estis strabaj kaj flavpalaj.
— Similaj al tiu amiko de Vilĉjo Filikĉjo en Brio, — diris Sam.
— Similaj al multaj, kiujn mi vidis ĉe Isengardo, — murmuris Gaja.
La banditoj havis klabojn en la manoj kaj kornojn ĉe la zonoj, sed aliajn armilojn ili ne havis videble. Kiam la vojaĝantoj alrajdis, ili forlasis la muron kaj marŝis sur la vojon, barinte tiun.
— Kien vi iras, laŭ via opinio? — diris unu, la plej granda kaj plej misaspekta en la grupo. — Ne estas plu vojo por vi. Kaj kie estas tiuj valoraj ŝirifoj?
— Alvenas laŭorde, — diris Gaja. — Iomete doloras la piedoj, eble. Ni promesis atendi ilin ĉi tie.
— Ha, kion mi diris? — diris la bandito al siaj kunuloj. — Mi diris al Ŝarko, ke ne utilas fidi al tiuj etaj stultuloj. Oni devis sendi kelkajn niajn homojn.
— Kaj kiel tio farus diferencon, mi petas? — diris Gaja. — Ni ne kutimiĝis al vojrabistoj en tiu ĉi lando, sed ni scias, kiel trakti ilin.
— Ĉu vojrabistoj? — diris la viro. — Do tiel vi sintenas, ĉu? ŝanĝu tion, aŭ ni ŝanĝos ĝin favore al vi Vi etularo iĝas tro impertinentaj. Ne tro fidu al la bonkoro de la Estro. Jam venis ŝarko, kaj li faros laŭ ordonoj de ŝarko.
— Kaj kio do estas tio? — demandis Frodo kviete.
— Tiu ĉi lando estas vekenda kaj ordigenda, — diris la bandito, — kaj tion aranĝos ŝarko; kaj li dolorigos, se vi devigos lin. Vi bezonas Estron pli grandan. Kaj tian vi ricevos antaŭ la jarfino, se vi kaŭzos pliajn problemojn. Tiam vi ellernos kelkajn aferojn, vi, ratetaro.
— Ĉu vere. Mi ĝojas aŭdi pri viaj planoj, — diris Frodo. — Mi estas survoje por viziti sinjoron Lodo, kaj eble ankaŭ li interesiĝos pri ili.
La bandito ridis:
— Lodo! Li scias tre bone. Ne zorgu. Li agos laŭ la ordonoj de Ŝarko. Ĉar se Estro iĝis ĝena, ni povas ŝanĝi lin. Ĉu komprenite? Kaj se etuloj provas enŝoviĝi tien, kie oni ne deziras ilin, ni povas izoli ilin de la misagado. Ĉu komprenite?
— Jes, mi komprenas, — diris Frodo. — Ekzemple, vi ĉi tie estas eksmodaj, kaj vi ne konas la novaĵojn. Okazis multo, post kiam vi forlasis la sudon. Finiĝis via epoko, kaj tiu de ĉiuj ceteraj banditoj. La Malhela Turego estas falinta, kaj troviĝas Reĝo en Gondoro. Kaj Isengardo estas detruita, kaj via mastraĉo estas almozulo en la sovaĝejo. Mi pasis lin survoje. Nun rajdos laŭ la Verdvojo kurieroj de la Reĝo, ne tiranoj el Isengardo.
La viro fikse rigardis lin kaj ridetis.
— Almozulo en la sovaĝejo! — li mokis. — Ha, ĉu vere? Paradaĉu, paradaĉu, eta kokerikulo. Sed tio ne malhelpos nin loĝadi en tiu ĉi grasa landeto, kie vi tro longe nenion faradis. Kaj... — li klakigis siajn fingrojn antaŭ la vizaĝo de Frodo. — Reĝaj kurieroj, ĉu? Tion al ili! Kiam mi vidos unu el ili, mi eble atentos.
Tio troincitis Grinĉjon. Liaj pensoj reiris al la kampo de Kormaleno, kaj jen straba fiulo nomas la Ringoportinton “eta kokerikulo”. Li ŝovis malantaŭen sian mantelon, elingigis sian glavon, kaj la arĝento kaj zibelkoloro de Gondoro ekbrilis sur li, kiam li rajdis antaŭen.
— Mi estas kuriero de la Reĝo, — li diris. — Vi alparolas amikon de la Reĝo, unu el la plej famaj en ĉiuj landoj de la okcidento. Vi estas bandito kaj stultulo. Genuiĝu sur la vojo kaj pardonpetu, aŭ mi enigos ĉi tiun trolan plagon en vin!
La glavo briletis en la okcidenta sunlumo. Ankaŭ Gaja kaj Sam elingigis siajn glavojn kaj alrajdis subtene al Grinĉjo; sed Frodo ne moviĝis. La banditoj retropaŝis. Timigado de briaj kamparanoj, kaj tiranado de konfuzitaj hobitoj estintis ilia laboro. Sentimaj hobitoj kun helaj glavoj kaj severaj vizaĝoj estis granda surprizo. Kaj en la voĉoj de la venintoj estis noto, kiun pli frue ili ne aŭdis. Tiu frostigis ilin pro timo.
— Iru! — diris Gaja. — Se vi denove ĝenos tiun ĉi vilaĝon, vi tion bedaŭros.
La tri hobitoj antaŭen iris, kaj tiam la banditoj turniĝis kaj fuĝis, forkurante laŭ la Hobiturba vojo, sed kurante ili blovis siajn kornojn.
— Nu, ne tro frue ni revenis, — diris Gaja.
— Eĉ ne unu tagon pli frue. Eble tro malfrue, ĉiuokaze por savi Lodon, — diris Frodo. — Mizera stultulo, sed mi kompatas lin.
— Ĉu savi Lodon? Kion vi volas diri? — diris Grinĉjo. — Detrui lin, prefere diru.
— ŝajnas al mi, ke vi ne tute komprenas la aferojn, Grinĉjo, — diris Frodo. — Lodo neniam intencis, ke la aferoj atingu tiun staton. Li estis malica idioto, sed nun li estas kaptita. La banditoj superas, kolektante, rabante kaj tiranante, kaj regante aŭ ruinigante ĉion laŭplaĉe, en lia nomo. Kaj eĉ ne en lia nomo multe pli longe. Li estas karcerigito en Bag-Endo nun, laŭ mia supozo, kaj tre terurita. Ni devus provi liberigi lin.
— Nu, mi estas konsternita! — diris Grinĉjo. — El ĉiuj eblaj finoj de nia vojaĝado, tiu estas la plej lasta, kiun mi atendus: devi batali kontraŭ duonorkoj kaj banditoj en la Provinco mem — por elsavi Lodon Pustulon!
— Ĉu batali? — diris Frodo. — Nu, supozeble tio povos okazi. Sed memoru: ne okazu mortigo de hobitoj, eĉ se iuj aliĝis al la kontraŭa partio. Vere aliĝis, mi volas diri; ne nur obeis ordonojn banditajn estante timigitaj. Neniu hobito iam ajn mortigis alian intence en la Provinco, kaj tio ne komenciĝu nun. Kaj neniu estas mortigota entute, se eblas tion eviti. Regu viajn temperamentojn kaj retenu viajn manojn ĝis la lasta ebla momento!
— Sed se tiuj banditoj multnombras, — diris Gaja, — tio certe signifos bataladon. Vi ne elsavos Lodon aŭ la Provincon, per nura ŝokiĝo aŭ malĝojo, mia kara Frodo.
— Ne, — diris Grinĉjo. — Ne estos tiel facile timigi ilin la duan fojon. Ili estis surprizitaj. Ĉu vi aŭdis tiun kornoblovadon? Evidente troviĝas aliaj banditoj proksime. Ili estos multe pli kuraĝaj, kiam kuniĝos multaj el ili. Ni devas pripensi noktan sinkaŝadon. Finfine ni estas nur kvar, eĉ se ni estas armitaj.
— Jen ideo, — diris Sam. — Ni iru al la domo de Tom Kotono en la Suda Vojeto! Li ĉiam estis bravulo. Kaj li havas multajn knabojn, kiuj estas ĉiuj amikoj miaj.
— Ne! — diris Gaja. — Ne utilas “nokta sinkaŝado”. Ĝuste tion farus personoj, kaj ĝuste tio plaĉas al la banditoj. Ili simple alsturmos nin multnombre, enanguligos nin, kaj poste nin elpelos aŭ bruligos interne. Ne, ni devos fari ion senprokraste.
— Fari kion? — diris Grinĉjo.
— Agiti la Provincon! — diris Gaja. — Jam nun! Veki nian tutan popolon! Ili malamas ĉion ĉi, tion oni vidas: ĉiuj krom eble unu-du banditoj, kaj kelkaj stultuloj, kiuj celas graviĝi, sed ne tute komprenas, kio efektive okazas. Sed provincanoj tiel longe vivis komforte, ke ili ne scias, kion fari. Necesas nur alumeto, kaj ili ekflamiĝos. Certe la viroj de la Ĉefo scias tion. Ili provos stamfi nin kaj estingi nin rapide. Ni disponas nur tre mallongan tempon. Sam, vi rajtas kuri al la bieno de Kotono, se vi volas. Li estas la ĉefa persono en la ĉirkaŭaĵo, kaj la plej brava. Ek al! Mi intencas blovi la kornon de Rohano kaj aŭdigi al ili muzikon, kian ili neniam antaŭe aŭskultis.
Ili rajdis denove en la mezon de la vilaĝo. Tie Sam iris flanken kaj forgalopis laŭ la vojeto, kiu kondukis suden al la bieno de Kotono. Li ne tre foris, kiam li aŭdis subitan klaran kornblovon sonoranta supren en la ĉielon. Malproksimen trans montetojn kaj kampojn ĝi reeĥis; kaj tiel deviga estis tiu voko, ke Sam mem preskaŭ turniĝis kaj retrokuris. Lia poneo baŭmis kaj henis.
— Antaŭen, knabo! Antaŭen! — li kriis. — Ni baldaŭ reiros. Poste li aŭdis, ke Gaja ŝanĝas la tonon, kaj aŭdiĝis la kornkrio de Boklando, skuanta la aeron:
Vekiĝu! Vekiĝu! Timo, Fajro, Malamikoj! Vekiĝu! Fajro, Malamikoj! Vekiĝu!
Malantaŭe Sam aŭdis tumulton de voĉoj, bruegon kaj batfennadon de pordoj. Antaŭ li lumoj alsaltis el la krepusko; hundoj bojis; piedoj proksimiĝis kurante. Antaŭ ol li atingis la finon de la vojeto, aperis terkulturisto Kotono kun tri siaj filoj: juna Tom, Ĝoja kaj Nibĉjo, rapidantaj liadirekten. En la manoj ili tenis hakilojn kaj baris al li la vojon.
— Ne! Tiu estas ne bandito, — Sam aŭdis diri la terkulturiston. — Tiu laŭmezure estas hobito, sed tre strange vestita. — Poste li kriis: — He! Kiu vi estas, kaj kio estas tiu tumulto?
— Mi estas Sam, Sam Vato. Mi revenis.
Terkulturisto Kotono venis proksimen kaj fikse rigardis lin en la krepusko.
— Nu, — li ekdiris. — La voĉo estas ĝusta, kaj via vizaĝo ne pli malbelas ol antaŭe, Sam. Sed mi preterpasus vin surstrate pro via ekipaĵo. Vi estis eksterlande, verŝajne. Mi timis, ke vi mortis.
— Morta mi ne estas! — diris Sam. — Ankaŭ ne sinjoro Frodo. Li estas ĉi tie kun siaj amikoj. Kaj tio klarigas la tumulton. Ili agitas la Provincon. Ni elpelos tiujn banditojn, kaj ankaŭ ties Ĉefon. Ni komencas jam nun.
— Bone, bone! — kriis terkulturisto Kotono. — Do finfine komenciĝas! Mi jukis aktivi la tutan jaron, sed personoj ne volis helpi. Kaj mi devis pripensi mian edzinon kaj Rozinjon. Tiuj banditoj kapablas ĉion. Sed jam ek al, knaboj! Apudakvo ekagas! Ni devas partopreni!
— Sed kio pri sinjorino Kotono kaj Rozinjo? — demandis Sam. — Ne estas ankoraŭ sendanĝere lasi ilin tute solaj.
— Mia Nibzo estas kun ili. Sed vi rajtas iri helpi lin, se vi emas, — diris terkulturisto Kotono larĝridete. Poste li kaj liaj filoj forkuris al la vilaĝo.
Sam rapidis al la domo. Apud la larĝa ronda pordo supre de la ŝtupoj el la kortego staris sinjorino Kotono kaj Rozinjo, kaj Nibzo antaŭ ili tenante fojnoforkegon.
— Estas mi! — Sam kriis altrotante. — Sam Vato! Do ne provu piki min, Nibzo. Cetere mi portas kirason.
Li salte elseliĝis kaj supreniris la ŝtupojn. Ili gapis al li silente.
— Bonan vesperon, sinjorino Kotono! — li diris. — Saluton, Rozinjo!
— Saluton, Sam! — diris Rozinjo. — Kie vi estadis? Oni diris, ke vi mortis; sed mi atendis vin ekde la printempo. Vi ne rapidis, ĉu ne vere?
— Eble ne, — diris Sam embarasite. — Sed nun mi rapidas. Ni atakas la banditojn, kaj mi devas reiri al sinjoro Frodo. Sed mi pensis ekrigardi kaj kontroli, kiel fartas sinjorino Kotono kaj vi, Rozinjo.
— Mi fartas bone, dankon, — diris sinjorino Kotono. — Aŭ tiel estus, se ne temus pri tiuj rabaj banditoj.
— Nu, ek for! — diris Rozinjo. — Se vi prizorgis sinjoron Frodo la tutan tempon, pro kio vi lasis lin, ĝuste kiam aferoj ekŝajnis danĝeraj?
Tio embarasis Samon. Necesis semajnlonga klarigado, aŭ neniu. Li forturniĝis kaj surponeiĝis. Sed kiam li ekiris, Rozinjo subenkuris la ŝtupojn.
— Miaopinie vi aspektas bele, Sam, — ŝi diris. — Iru jam! Sed gardu vin, kaj tuj revenu post kiam vi ordigos la banditojn!
Kiam Sam revenis, li trovis la tutan vilaĝon agitita. Jam, krom multaj pli junaj knaboj, pli ol cent fortikaj hobitoj estis kuniĝintaj kun hakiloj, pezaj marteloj, longaj tranĉiloj kaj pezaj bastonoj; kelkaj havis ĉaspafarkojn. Ankoraŭ pli daŭre oni envenis el ekstervilaĝaj farmbienoj.
Iuj vilaĝanoj bruligis grandan fajron, nur por vigligi la okazaĵon, kaj ankaŭ ĉar tio estis unu el la agoj malpermesitaj de la Ĉefo. Ĝi brulis brile, dum profundiĝis la nokto. Aliaj laŭ ordonoj de Gaja starigis barierojn sur la vojo ambaŭekstreme de la vilaĝo. Kiam la ŝirifoj atingis la pli suban, ili konsterniĝis; sed tuj kiam ili konstatis, kiel statas la afero, la plimultaj forigis siajn plumojn kaj aliĝis al la ribelo. La aliaj forŝteliĝis.
Sam trovis Frodon kaj liajn amikojn apud la fajro parolantaj al maljuna Tom Kotono, dum admira amaso da apudakvanoj ĉirkaŭstaris kaj gapis.
— Nu, kio estas la venonta manovro? — demandis terkulturisto Kotono.
— Mi ne scias, — diris Frodo, — ĝis ni konos pli. Kiomas tiuj banditoj entute?
— Tio estas malfacile kalkulebla, — diris Kotono. — Ili ĉirkaŭmoviĝas kaj venas kaj iras. Kelkfoje kvindeko el ili troviĝas en iliaj kabanoj en Hobiturba direkto; sed ili eliras de tie ĉirkaŭvagante, por rabi aŭ “kolekti”, kiel ili nomas tion. Tamen malofte troviĝas malpli ol dudeko ĉe la Ĉefo, kiel oni epitetas lin. Li estas en Bag-Endo, aŭ estis; sed li jam ne forlasas la terenon. Dum unu-du semajnoj, efektive, vidis lin neniu, sed liaj uloj ne permesas al iu ajn proksimiĝi.
— Hobiturbo ne estas ilia sola teritorio, ĉu? — diris Grinĉjo.
— Ne, tre bedaŭrinde, — diris Kotono. — Troviĝas sufiĉe multaj sude en Longfundo kaj apud Sarna Transpasejo, oni diras; kaj kelkaj pli kaŝiĝas en la Arbarfino; kaj ili havas budojn en la Vojrenkonto. Kaj cetere estas la Ŝlostruoj, kiel oni nomas ilin: la malnovaj varkonservejoj en Mult-Fosejo, kiujn ili faris karceroj por tiuj, kiuj oponas ilin. Tamen mi kalkulas, ke ne estas pli ol tricento da ili sume en la Provinco, kaj eble malpli. Ni povos venki ilin, se ni ĉiuj lojalos.
— Ĉu armilojn ili posedas? — demandis Gaja.
— Vipojn, tranĉilojn kaj klabojn, sufiĉajn por ilia fibezono: nur tion ili ĝis nun vidigis, — diris Kotono. — Sed mi supozas, ke ili havos aliajn ekipaĵojn, se venos batalado. Iuj havas pafarkojn, ĉiuokaze. Ili pafis unu-du el nia gento.
— Jen vi havas, Frodo! — diris Gaja. — Mi sciis, ke ni devos batali. Nu ili komencis la mortigadon.
— Ne precize, — diris Kotono. — Almenaŭ ne la pafadon. Tjukoj komencis tion. Vidu, via paĉjo, sinjoro Peregrino, li neniam akceptis tiun Lodon, jam de la komenco li diris, ke se iu devos roli kiel ĉefo je ĉi malfrua dato, tiu estos nur la laŭrajta Superulo de l’ Provinco kaj neniu parvenuo. Kaj kiam Lodo sendis siajn virojn, ili neniel efikis al li. Tjukoj estas bonŝancaj, ili posedas tiujn profundajn truojn en la Verdaj Montetoj, la Granda Smialo kaj tiel plu, kaj la banditoj ne povas atingi ilin; kaj ili ne permesis, ke la banditoj paŝu sur ilia tereno. Se ili tion faras, Tjukoj persekutas ilin. Tjukoj pafis tri el ili pro spiona vagado kaj rabado. Post tio la banditoj iĝis pli malicaj. Kaj ili tre atente vaĉas Tjuklandon. Nun neniu povas eniri aŭ eliri tie.
— Gratulon al la Tjukoj! — kriis Grinĉjo. — Sed iu estas enironta nun. Mi ekiras al la Smialo. Ĉu iu akompanos min al Tjukboro?
Grinĉjo forrajdis kun seso da junuloj sur poneoj.
— Ni revidos vin baldaŭ! — li kriis. — Estas nur ĉirkaŭ dek kvar mejloj tra la kampoj. Mi rekondukos armeon da Tjukoj matene.
Gaja blovis kornkrion post ili, dum ili forrajdis en la profundiĝantan nokton. La ĉeestantoj hurais.
— Malgraŭ ĉio, — diris Frodo al la apuduloj, — mi deziras neniun mortigadon, eĉ ne de la banditoj, krom se tio necesos, por malhelpi, ke ili damaĝu hobitojn.
— En ordo! — diris Gaja. — Sed vizitos nin la Hobiturba bando en tuja estonteco, laŭ mia opinio. Ili venos ne nur por interparoli. Ni provos trakti ilin nete, sed ni devas esti pretaj por la plej malbona. Mi jam havas planon.
— Tre bone, — diris Frodo. — Aranĝu la aferojn vi.
Ĝuste tiam kelkaj hobitoj, kiuj estis senditaj al la direkto de Hobiturbo, revenis kure.
— Ili venas! — ili diris. — Dudeko aŭ pli. Sed du foriris okcidenten tra la kamparo.
— Al la Vojrenkonto, tre certe, — diris Kotono, — por aligi pli el la bando. Nu temas pri dek kvin mejloj ambaŭdirekte. Ne necesas zorgi pri ili ĝuste nun.
Gaja forrapidis por disdoni ordonojn. Terkulturisto Kotono senhomigis la straton, sendante ĉiujn en la domojn, krom tiuj pliaĝaj hobitoj, kiuj havis iajn armilojn. Ili ne devis longe atendi. Baldaŭ ili povis aŭdi laŭtajn voĉojn, kaj poste la batadon de pezaj piedoj. Baldaŭ tuta roto da banditoj alvenis laŭ la vojo. Ili vidis la barilon kaj ridis. Ili ne supozis, ke en tiu eta lando estas io, kio kontraŭus al dudeko da ilia speco kune.
La hobitoj malfermis la barilon kaj staris flanke.
— Dankon! — la homoj mokis. — Jam iru hejmen enlitiĝi antaŭ ol vi estos vergataj. — Poste ili plu marŝis laŭ la strato kriante: — Estingu la lumojn! Endomiĝu kaj restu tie! Aŭ ni forkondukos kvindekon el vi al la Ŝlostruoj por unu jaro. Eniru! La Ĉefo ekkoleriĝas.
Neniu atentis tiujn ordonojn; sed kiam la banditoj preterpasis, ili kviete kuniĝis kaj sekvis ilin. Kiam la homoj alvenis la fajron, tie staris terkulturisto Kotono tutsola, varmigante siajn manojn.
— Kiu estas vi, kaj kion vi faras laŭ via opinio? — demandis la banditestro.
Terkulturisto Kotono rigardis lin malhaste.
— Mi estis demandonta vin ĝuste pri tio, — li diris. — Tio ĉi ne estas via lando, kaj vi ne estas bonvena.
— Nu, vi estas ĉiuokaze bonvena, — diris la estro. — Ni deziras vin. Prenu lin, knaboj! Lin al ŝlostruoj, kaj donu al li ion kvietigan!
La homoj faris unu paŝon antaŭen kaj abrupte haltis. Leviĝis ĉie ĉirkaŭe voĉbruego, kaj subite ili konstatis, ke terkulturisto Kotono ne estas tutsola. Ili estis ĉirkaŭringitaj. En la malhelo rande de la fajrolumo staris ringo da hobitoj venintaj ŝtele el la ombroj. Ĉeestis preskaŭ ducento da ili, ĉiuj tenis ian armilon.
Gaja paŝis antaŭen.
— Ni renkontiĝis pli frue, — li diris al la estro, — kaj mi avertis, ke vi ne revenu ĉi tien. Mi denove avertas vin: vi staras en lumo kaj celas al vi pafarkistoj. Se vi tuŝos per unu fingro tiun terkulturiston, aŭ iun ajn alian, vi estos tuj pafita. Surterigu viajn eventualajn armilojn!
La estro ĉirkaŭrigardis. Li estis enanguligita. Sed li ne estis timigita, nun kun dudeko da kamaradoj por subteni lin. Li tro malmulte konis hobitojn por kompreni sian endanĝeriĝon. Malsaĝe li decidis batali, ĉar li kredis facile trarompi.
— Kontraŭ ilin, knaboj! — li kriis. — Regalu ilin!
Kun longa tranĉilo en la maldekstra mano kaj klabo en la alia, li alkuregis la ringon, provante trarompi retro al Hobiturbo. Li celis sovaĝan baton al Gaja, kiu staris sur lia vojo. Li falis mortinta kun kvar sagoj en si.
Tio sufiĉis al la aliaj. Ili kapitulacis. Iliaj armiloj estis forprenitaj, kaj ili estis ŝnure kunligitaj, kaj devigitaj marŝi ĝis dezerta kabano, kiun ili mem konstruis, kaj tie oni ligis ilin mane kaj piede, kaj enŝlosis ilin gardate. La mortan estron oni fortrenis kaj enterigis.
— ŝajnas preskaŭ tro facile, finfine, ĉu ne? — diris Kotono. — Mi ja diris, ke ni povos venki ilin. Sed ni bezonis instigon. Vi revenis ĝustatempe, sinjoro Gaja.
— Restas ankoraŭ farotaĵo, — diris Gaja. — Se vi pravas pri via kalkulado, ni ankoraŭ ne pritraktis dekonon el ili. Sed jam estas mallume. Mi opinias, ke la venonta manovro devas atendi ĝis la mateno. Tiam ni devos viziti la Ĉefon.
— Kial ne nun? — demandis Sam. — Estas apenaŭ pli malfrue ol la sesa horo. Kaj mi deziras vidi mian Avulon. Ĉu vi scias, kio okazis al li, sinjoro Kotono?
— Li fartas nek bone nek malbone, Sam, — diris la terkulturisto. — Ili elfosis Bagŝutan Vicon, kaj tio malĝojige frapis lin. Li loĝas en unu el tiuj novaj domoj, kiujn la uloj de la Ĉefo konstruis, dum ili ankoraŭ faris aliajn laborojn ol bruligado kaj rabado: ne pli ol unu mejlon post Apudakvo. Sed li vizitas min, kiam okazo prezentiĝas, kaj mi certigas, ke li estas pli bone nutrita ol kelkaj el la povruloj. Tio kontraŭas La Regulojn, kompreneble. Mi loĝigus lin ĉe mi, sed tio estas malpermesita.
— Dankon, vere, sinjoro Kotono, kaj tion mi neniam forgesos, — diris Sam. — Sed mi volas vidi lin. Tiu Ĉefo kaj tiu Ŝarko, pri kiu ili parolis, ili eble faros misaĵojn tie antaŭ la mateno.
— En ordo, Sam, — diris Kotono. — Elektu kelkajn knabojn, kaj iru konduki lin al mia domo. Ne necesos, ke vi proksimiĝu al la malnova vilaĝo Hobiturbo trans Akvon. Jen mia Ĝoja montros al vi.
Sam foriris. Gaja aranĝis vaĉantojn ĉirkaŭ la vilaĝo kaj gardistojn ĉe la barieroj dum la nokto. Poste li kaj Frodo foriris kun terkulturisto Kotono. Ili sidis kun la familio en la varma kuirejo, kaj la Kotonoj starigis kelkajn ĝentilajn demandojn pri iliaj vojaĝoj, sed malmulte atendis la respondojn: ilin tro koncernis la okazaĵoj en la Provinco.
— Ĉio komenciĝis de Pustulo, kiel ni nomas lin, — diris terkulturisto Kotono, — kaj ĝi komenciĝis tuj post via foriro, sinjoro Frodo. Li havis strangajn ideojn, tiu Pustulo. Ŝajnis, ke li volas mem posedi ĉion, kaj poste ordonadi al aliaj personoj. Baldaŭ evidentiĝis, ke li jam efektive posedas pli ol konvenas al li; kaj li senĉese kroĉiĝis al pli, kvankam la fonto de la mono estis mistero: muelejoj kaj maltejoj, kaj hoteloj, kaj farmbienoj, kaj foliplantejoj. Li jam aĉetis la muelejon de Sablomano antaŭ ol veni al Bag-Endo, verŝajne.
» Kompreneble li komencis per multe da propraĵo, kiun li heredis de sia paĉjo; kaj ŝajnas, ke li vendadis multon el la plej bonaj folioj, kaj forsendis ĝin diskrete dum unu-du jaroj. Sed fine de la pasinta jaro li komencis forsendi amasojn da varoj, ne nur da folioj. Varoj komencis malabundi, kaj cetere vintro proksimiĝis. Oni komencis koleriĝi, sed sian respondon li havis. Multe da homoj, plejparte banditoj, venis kun grandaj furgonoj, iuj por forporti la varojn suden kaj aliaj por resti. Kaj venis pliaj. Kaj antaŭ ol ni konsciiĝis, ili estis plantitaj jen kaj jen tra la tuta Provinco, kaj faligis arbojn kaj fosis kaj konstruis al si budojn kaj domojn laŭplaĉe. Komence la varojn kaj damaĝojn pagis Pustulo; sed baldaŭ ili komencis estrumi kaj rabi ĉion, kion ili volis.
» Tiam okazis iom da perturbiĝo, sed ne sufiĉe da. Maljuna Vilĉjo, la Urbestro, ekiris al Bag-Endo por protesti, sed li neniam venis tien. Banditoj kaptis lin kaj enŝlosis lin en truo en Mult-Fosejo, kaj tie li nun estas. Kaj post tio, kio estis certe iom post la Novjaro, ne plu ekzistis Urbestro, kaj Pustulo nomis sin Ĉefŝirifo, aŭ nur ĉefo, kaj agis laŭplaĉe; kaj se iu fariĝis “impertinenta”, kiel ili nomis tion, ili sekvis Vilĉjon. Do la aferoj daŭre plimalboniĝis. Ne plu restis fumado, krom por la homoj; kaj la Ĉefo ne aprobis bieron, krom por siaj homoj, kaj fermis la trinkejojn; kaj ĉio krom Reguloj iĝis pli kaj pli malabunda, krom se oni sukcesis kaŝi iomete de sia propraĵo, kiam la banditoj ĉirkaŭiris prenante la aĵojn “por justa distribuado”: tio signifis, ke ili havas ĝin kaj ni ne, escepte de la postrestaĵoj, kiujn oni povis ricevi ĉe la ŝirifejoj, se eblis toleri ilin. Ĉio tre malbona. Sed post kiam venis Ŝarko, regis plena ruiniĝo.
— Kiu estas tiu Ŝarko? — diris Gaja. — Mi aŭdis unu el la banditoj mencii lin.
— La plej granda bandito el ĉiuj, verŝajne, — respondis Kotono. — Estis ĉirkaŭ la lasta rikolto, eble fine de septembro, kiam ni la unuan fojon aŭdis pri li. Ni neniam vidis lin, sed li estas supre ĉe Bag-Endo; kaj nun li estas la reala Ĉefo, mi supozas. Ĉiuj banditoj faras laŭ liaj ordonoj; kaj tion, kion li ordonas, estas plejparte: hako, bruligo kaj ruinigo; kaj jam fariĝis mortigo. Eĉ ne plu estas jam en tio ia misa senco. Ili detranĉas arbojn kaj lasas ilin kuŝantaj, ili bruligas domojn kaj ne konstruas novajn.
» Ekzemple, la muelejo de Sablomano. Pustulo detruis ĝin preskaŭ tuj post kiam li venis al Bag-Endo. Poste li enkondukis bandon da malpuraspektaj homoj por konstrui pli grandan kaj plenigi ĝin je radoj kaj strangaj aparatoj. Tio plaĉis nur al tiu stultulo Ted, kaj li laboras tie purigante radojn por la homoj, kie lia paĉjo estis la muelisto kaj propra mastro. La ideo de Pustulo estis mueli pli multon pli rapide, aŭ tion li diris. Li havas aliajn similajn muelejojn. Sed necesas havi muelotaĵon antaŭ ol povi mueli; kaj nenio plia ekzistis por la nova muelejo ol por la malnova. Sed post kiam venis Ŝarko, oni tute ne plu muelas grenon. Ili konstante marteladas kaj eligadas fumon kaj fetoron, kaj eĉ nokte ne estas trankvilo en Hobiturbo. Kaj ili elverŝas fiaĵon intence; ili malpurigis la tutan malsupran Akvon, kaj tio ekfluas en Brandovinon. Se ili volas dezertigi la Provincon, ili ekagas laŭ ĝusta maniero. Mi ne kredas, ke tiu stulta Pustulo respondecas pri ĉio ĉi. Kulpas Ŝarko, laŭ mia opinio.
— Vi pravas! — intermetis juna Tom. — Vidu, ili eĉ kaptis la maljunan panjon de Pustulo, tiun Lobelia, kaj li tre amis ŝin eĉ se neniu alia same. Kelkaj el la hobiturbanoj vidis tion. Ŝi venis laŭ la vojeto kun sia malnova ombrelo. Iuj banditoj iris laŭ la mala direkto kun granda furgono.
»— Kien vi iras? — ŝi diras.
»— Al Bag-Endo, — ili respondas.
»— Por kio? — ŝi diras.
»— Por konstrui kabanojn por Ŝarko, — ili respondas.
»— Laŭ kiu vi rajtas? — ŝi diras.
»— Laŭ Ŝarko, — ili diras. — Do liberigu la vojon, maljuna megeraĉo!
»— Mi havigos al vi Ŝarkon, vi fiaj rabaj banditoj! — ŝi diras kaj levas sian ombrelon kaj atakas la estron, preskaŭ duoble pli altan ol ŝi. Do ili kaptis ŝin. Fortrenis ŝin al Ŝlostruoj, je ŝia aĝo cetere. Ili kaptis ankaŭ aliajn, kiuj pli mankas al ni, sed ne eblas kontraŭdiri, ke ŝi montris pli da spirito ol la plejmulto.
En la mezo de tiu ĉi interparolado venis Sam, enŝoviĝanta kun sia Avulo. Maljuna Vato ne aspektis multe pli aĝa, sed li estis iomete pli surda.
— Bonan vesperon, sinjoro Baginzo! — li diris. — Mi ĝojas revidi vin nedamaĝita. Sed mi devas kritiki vin, por tiel diri, se mi rajtas tion aŭdaci. Vi tute ne devis vendi Bag-Endon, kiel mi ĉiam diris. Tio ekirigis la tutan misaĵon. Kaj dum vi turismis en fremdujo, persekutante Nigrulojn sur montojn, laŭ tio, kion rakontas mia Sam, kvankam li ne klarigas kiucele, ili ekagis kaj trafosis Bagŝutan Vicon kaj ruinigis miajn terpomojn!
— Mi tre bedaŭras, sinjoro Vato, — diris Frodo. — Sed nun reveninte mi faros mian plejeblon kompensi tion.
— Nu, oni ne povas diri pli juste, — diris la Avulo. — Sinjoro Frodo Baginzo estas vera ĝentilhobito, mi ĉiam diris, kion ajn oni opinias pri kelkaj aliuloj samnomaj, pardonpete. Kaj mi esperas, ke mia Sam kondutis bone kaj servis kontentige, ĉu?
— Perfekte kontentige, sinjoro Vato, — diris Frodo. — Fakte, se vi volas tion kredi, li estas nun unu el la plej famaj personoj en ĉiuj landoj, kaj oni verkas kantojn pri liaj faroj de ĉi tie ĝis la maro kaj trans la Granda Rivero.
Sam hontruĝiĝis, sed li rigardis danke al Frodo, ĉar la okuloj de Rozinjo estis brilantaj kaj ŝi ridetis al li.
— Tio estas malfacile kredebla, — diris la Avulo. — Kvankam mi vidas, ke li enmiksiĝis en stranga societo. Kio okazis al lia veŝto? Mi ne aprobas portadon de feraĵoj, ĉu aŭ ne ili rezistas triviĝon.
La domanaro de terkulturisto Kotono leviĝis frue en la posta mateno. Nenio aŭdiĝis dum la nokto, sed pliaj problemoj certe alvenos antaŭ ol la tago estos maturiĝinta.
— Ŝajnas, ke neniu el la banditoj restis en Bag-Endo, — diris Kotono, — sed la bando el Vojrenkonto aperos pli-malpli baldaŭ.
Post matenmanĝo enrajdis kuriero el la Tjuklando. Li estis ekzaltita.
— La Superulo agitis nian tutan landon, — li diris, — kaj la informoj fajrece disvastiĝas ĉiudirekte. La banditoj, kiuj vaĉis nian landon, fuĝis suden, tiuj kiuj eskapis vivantaj. La Superulo postsekvis ilin por forbari la bandegon en tiu regiono; sed li sendis reen sinjoron Peregrino kun ĉiuj ceteraj personoj, kiujn li povas malhavi.
La posta novaĵo estis malpli agrabla. Gaja, kiu la tutan nokton restis ekstere, enrajdis ĉirkaŭ la deka horo.
— Troviĝas bandego je proksimume kvarmejla distanco, — li diris. — Ili venas laŭ la vojo el Vojrenkonto, sed sufiĉe multaj apartaj banditoj aliĝis al ili. Certe estas cento da ili; kaj ili bruligas survoje. Ili estu malbenitaj!
— Ha! Tiu bandego ne prokrastos por interparoli, ili mortigos laŭeble, — diris terkulturisto Kotono. — Se Tjukoj ne venos pli frue, ni prefere ŝirmu nin kaj pafadu sendebate. Nepras iom da batalado antaŭ ol tio ĉi finiĝos, sinjoro Frodo.
La Tjukoj efektive venis pli frue. Postnelonge ili enmarŝis centope el Tjukboro kaj la Verdaj Montetoj, kun Grinĉjo ĉekape. Gaja jam havis sufiĉan hobitaron por pritrakti la banditojn. Skoltoj raportis, ke tiuj dense kuniĝas. Ili sciis, ke la regiono ribelis, kaj klare intencis senkompate pritrakti la ribelon ĉe ties centro en Apudakvo. Sed kiel ajn ili estis minacaj, ŝajnis ke ili havas neniun estron, kiu komprenas la militon. Ili iris sen antaŭzorgoj. Gaja rapide pretigis siajn planojn.
La banditoj alvenis trampe laŭ la ĉefvojo, kaj ne haltinte turniĝis sur la Apudakvan Vojon, kiu dum parto de la vojo deklivis supren inter altaj montetoj kun malaltaj heĝoj supre. Ĉirkaŭ vojkurbiĝo, proksimume mejlokonon de la ĉefvojo, ili renkontis fortikan baron el renversitaj malnovaj farmfurgonoj. Tio haltigis ilin. Sammomente ili konsciiĝis, ke la ambaŭflankaj heĝoj, ĝuste super iliaj kapoj, kaŝis vicojn da hobitoj. Malantaŭe aliaj hobitoj nun elpuŝis kelkajn pliajn furgonojn, kiuj estis kaŝitaj en kampo, kaj tiel baris la retrovojon. Voĉo alparolis ilin de supre.
— Nu, vi marŝis en kaptilon, — diris Gaja. — Viaj kunuloj el Hobiturbo faris same, kaj unu estas mortinta kaj la ceteraj estas kaptitoj. Demetu viajn armilojn! Poste reiru dudek paŝojn kaj sidiĝu. Iuj provantaj elrompiĝi estos pafitaj.
Sed la banditoj jam ne estis tiel facile timigeblaj. Kelkaj el ili obeis, sed estis tuj atakitaj de siaj kunuloj. Dudeko aŭ pli retroiris kaj atakis la furgonojn. Ses el ili estis pafitaj, sed la ceteraj elrompiĝis, mortiginte du hobitojn, kaj poste diskuris trakampare direkte al la Arbarfino. Ankoraŭ du falis dumkure. Gaja blovis laŭtan kornvokon, kaj aŭdiĝis respondaj vokoj el fore.
— Ili ne eskapos, — diris Grinĉjo. — La tuta tereno svarmas je niaj ĉasantoj.
Malantaŭe, la embuskitoj en la vojeto, ankoraŭ ĉirkaŭ okdeko, provis grimpi la barieron kaj la montetojn, kaj la hobitoj estis devigitaj pafi multajn el ili aŭ ataki ilin hakile. Sed multaj el la pli fortaj kaj pli furiozaj eliĝis je la okcidenta flanko, kaj atakis mortigeme siajn malamikojn, ĉar ili jam pli celis mortigi ol eskapi. Pluraj hobitoj falis, kaj la ceteraj ekhezitis, kiam Gaja kaj Grinĉjo, kiuj troviĝis orientflanke, transiris kaj sturmis la banditojn. Gaja mem mortigis la estron, grandan straban banditon similan al grandega orko. Poste li retroirigis siajn soldatojn, ĉirkaŭante la lastan restaĵon de la homoj per larĝa ringo da pafarkistoj.
Post kelka tempo ĉio finiĝis. Preskaŭ sepdeko da banditoj kuŝis mortintaj sur la batalkampo, kaj dekduo estis kaptitaj. Dek naŭ hobitoj estis mortigitaj, kaj ĉirkaŭ tridek estis vunditaj. La mortintaj banditoj estis ŝarĝitaj sur ĉarojn kaj fortrenitaj al malnova sablejo en proksimo kaj tie entombigitaj: en la Bataltruo, kiel oni poste nomis ĝin. La falintaj hobitoj estis kune kuŝigitaj en tombo sur la montoflanko, kie poste estis starigita monumento kun ĝardeneto ĉirkaŭe. Tiel finiĝis la Batalo ĉe Apudakvo, 1419, la lasta batalo okazinta en la Provinco, kaj la sola batalo depost la Verdaj Kampoj, 1147, fore en Nord-kvarono. Sekve, kvankam feliĉe ĝi kostis nur tre malmultajn vivojn, ĝi havas propran ĉapitron en la Ruĝa Libro, kaj la nomoj de ĉiuj partoprenintoj estis listigitaj kaj parkeritaj de la Provincaj historiistoj. La tre konsiderinda plibonigo de la renomo kaj fortuno de la familio Kotono datiĝas de tiu tempo; sed ĉe la supro de la Listo en ĉiuj versioj staras la nomoj de komandantoj Gajadoko kaj Peregrino.
Frodo partoprenis la batalon, sed li ne elingigis glavon, kaj lia ĉefa rolo estis malhelpi, ke la hobitoj, koleraj pro la perditoj, mortigu tiujn malamikojn, kiuj forĵetis siajn armilojn. Kiam la luktado ĉesis, kaj la postaj taskoj estis ordonitaj, Gaja, Grinĉjo kaj Sam aliĝis al li, kaj ili retrorajdis kun la Kotonoj. Ili manĝis malfruan tagmanĝon, kaj poste Frodo diris kun suspiro:
— Nu, supozeble jam estas tempo, ke ni pritraktu la “ĉefon”.
— Jes ja, ju pli frue, des pli bone, — diris Gaja. — Kaj ne estu tro milda! Li respondecas pri enkonduko de tiuj banditoj, kaj pri la tuta misaĵo farita de ili.
Terkulturisto Kotono kunigis eskorton el ĉirkaŭ dudek kvar fortikaj hobitoj.
— Ĉar ni nur konjektas, ke ne restas plu banditoj ĉe Bag-Endo, — li diris. — Ni ne scias. — Poste ili ekiris marŝe. Frodo, Sam, Gaja kaj Grinĉjo iris la unuaj.
Ĝi estis unu el la horoj plej malĝojaj de iliaj vivoj. La granda tubo leviĝis antaŭ ili; kaj kiam ili proksimiĝis al la malnova vilaĝo trans la Akvo, tra vicoj da novaj domaĉoj ambaŭflanke de la vojo, ili vidis la novan muelejon en ĝia tuta grimaca kaj malpura malbeleco: granda brika konstruaĵo transarkanta la fluon, kiun ĝi malpurigis per vapora kaj fetora elverŝo. Laŭ la tuta longo de la Apudakva Vojo ĉiu arbo estis faligita.
Transirante la ponton kaj suprenrigardante ili anhelis. Eĉ tiu vizio, kiun Sam vidis en la spegulo, ne pretigis lin por tio, kion ili vidis. La Malnova Biendomo okcidente estis faligita, kaj ĝian spacon okupis vicoj da gudritaj budoj. Ĉiuj kaŝtanarboj estis for. La teramasetoj kaj veprejoj estis rompitaj. Grandaj furgonoj staris malorde sur kampo paŝnudigite senherba. Bagŝuta Vico estis osceda sabla kaj skoria fosejo. Bag-Endo supre estis nevidebla pro malordo da domacoj.
— Oni detranĉis ĝin! — kriis Sam. — Oni detranĉis la festan Arbon! Li indikis la lokon, kie antaŭe staris la arbo, sub kiu Bilbo diris sian Adiaŭan Paroladon. Ĝi kuŝis prihakita kaj mortinta sur la kampo. Kvazaŭ tio estus la fina bato, Sam ekploris.
Rido silentigis ilin. Malafabla hobito apogaĉis sin al malalta muro de la mueleja korto. Tiu estis malpurvizaĝa kaj nigramana.
— Ĉu ne plaĉas al vi, Sam? — li rikanis. — Nu, vi ĉiam estis malfortika. Mi pensis, ke vi foriris en iu el tiuj ŝipoj. Pri kiuj vi iam babilis: velante, velante. Pro kio vi volas reveni? Laboro estas farenda nuntempe en la Provinco.
— Tion mi vidas, — diris Sam. — Mankas tempo por sinlavado, sed estas tempo por murapogado. Sed vidu, sinjoro Sablomano, mi havas ŝuldon pagotan en tiu ĉi vilaĝo, kaj vi ne aldonu al ĝi per via rikanado, aŭ vi pagos konton tro pezan por via monujo.
Ted Sablomano kraĉis trans la muron.
— Fu! — li diris. — Min vi ne povas tuŝi. Mi estas amiko de la Estro. Sed li tuŝos vin efektive, se min plu ĝenos via buŝaĉo.
— Ne malŝparu pliajn vortojn pro la stultulo, Sam! — diris Frodo. — Mi esperas, ke ne troviĝas multe pli da hobitoj, kiuj iĝis tiaj. Tio estus ĝeno pli granda, ol la tuta damaĝo farita de la homoj.
— Vi estas malpura kaj insolenta, Sablomano, — diris Gaja. — Kaj vi tre miskalkulas. Ni iras ĝuste supren por forigi vian valoran Estron. Ni jam pritraktis liajn homojn.
Ted gapis, ĉar tiumomente li ekvidis la eskorton, kiu pro signo de Gaja nun tramarŝis la ponton. Rekurinte en la muelejon, li elkuris kun korno kaj laŭte sonorigis ĝin.
— Ŝparu vian spiron! — ridis Gaja. — Pli bonan mi havas. — Poste li levis sian arĝentan kornon kaj blovis ĝin, kaj ĝia klara voko sonoris sur la Monto; kaj el la truoj kaj kabanoj kaj malbelaj domoj de Hobiturbo la hobitoj respondis kaj elverŝiĝis, kaj kun huraoj kaj laŭtaj krioj ili sekvis la trupon supren survoje al Bag-Endo.
Supre de la vojo la trupo haltis, kaj Frodo kaj liaj amikoj pluiris; kaj ili alvenis fine al la loko antaŭe amita. La ĝardenon plenigis budoj kaj kabanoj, iuj tiel proksimaj al la malnovaj okcidentaj fenestroj, ke ili forbaris ties tutan lumon. Ĉie estis staploj da rubaĵo. La pordo estis cikatrita; la sonorila ĉeno pendis neligita, kaj la sonorilo rifuzis sonori. Frapado aligis neniun respondon. Fine ili puŝis, kaj la pordo cedis.
Ili eniris. La loko malbonodoris kaj estis plena de malpuraĵo kaj malordo: laŭŝajne ĝi jam delonge estis neuzita.
— Kie sin kaŝas tiu mizera Lodo? — diris Gaja, kiam ili jam traserĉis ĉiujn ĉambrojn kaj trovis nenion vivantan krom ratoj kaj musoj. — Ĉu ni funkciigu la aliajn por traserĉi la kabanojn?
— Tio ĉi estas pli malbona ol Mordoro! — diris Sam. — Iasence multe pli malbona. Ĝi hejmenigas la impresojn, kiel oni diras; ĉar hejmo ĝi estas, kaj oni memoras ĝin antaŭ ol ĝi estis ruinigita.
— Jes, tio estas Mordoro, — diris Frodo. — Nur unu el ĝiaj verkoj. Sarumano faris ĝian laboron la tutan tempon, eĉ kiam li supozis labori por si. Kaj same pri tiuj, kiujn Sarumano trompis, ekzemple Lodo.
Gaja ĉirkaŭrigardis malesperiĝe kaj abomene.
— Ni foriru! — li diris. — Se mi konus la tutan misaĵon kaŭzitan de li, mi ja ŝovus mian pakaĵon tra la gorĝo de Sarumano.
— Sendube, sendube! Sed tion vi ne faris, kaj sekve mi povas bonvenigi vin en via hejmo.
Tie staranta en la pordo estis Sarumano mem, aspektanta bone nutrita kaj tre kontenta; liaj okuloj ekbrilis je malico kaj amuziĝo. Subite eklumiĝis la menso de Frodo.
— Ŝarko! — li kriis. Sarumano ridis.
— Do vi aŭdis mian nomon, ĉu? Mia tuta popolo antaŭe nomis min tiel en Isengardo, mi opinias. Indiko pri amo, eble[13]. Sed evidente vi ne atendis vidi min ĉi tie.
— Ja ne, — diris Frodo. — Sed mi devis diveni. Iom da malico mismaniere: Gandalfo avertis min, ke vi ankoraŭ kapablas tion.
— Tute kapablas, — diris Sarumano, — kaj pli ol nur iom. Vi ridigis min, vi, hobitaj moŝtetoj, rajdantaj kun tiuj multaj granduloj, tiel sekuraj kaj etule memplaĉaj. Vi supozis, ke vi bone profitis el la tuto, kaj povis jam nur reambli kaj ĝui belan trankvilon en la kamparo. La hejmo de Sarumano povis tute detruiĝi, kaj li povis esti eligita, sed neniu povis tuŝi la vian. Ho ne! Gandalfo prizorgus viajn aferojn.
Sarumano ridis denove.
— Li ne! Kiam liaj iloj finas sian taskon, li forĵetas ilin. Sed vi permesis al vi pendoladi post li, prokrastante kaj babilante, kaj ĉirkaŭrajdante duoble tiom, kiom necesis. “Nu, — mi pensis, — se ili estas tiaj stultuloj, mi antaŭiros ilin kaj instruos al ili belan lecionon. Malbonfaro meritas reciprokon”. La leciono estus pli akra, se nur vi havigus al mi pli da tempo kaj pli da homoj. Tamen mi jam faris multon, kion vi nur malfacile riparos aŭ renversos dum la vivtempo. Kaj estos agrable pensi pri tio kaj tiel kontraŭpezi miajn damaĝojn.
— Nu, se tion vi trovas agrabla, — diris Frodo, — mi kompatas vin. Tio estos plezuro nur memora, timinde. Iru tuj kaj neniam revenu!
La vilaĝaj hobitoj jam vidis Sarumanon elveni el unu el la kabanoj, kaj ili amasiĝis antaŭ la pordo de Bag-Endo. Aŭdinte la ordonon de Frodo, ili murmuris kolere:
— Ne lasu, ke li foriru! Mortigu lin! Li estas bandito kaj murdinto. Mortigu lin!
Sarumano ĉirkaŭrigardis al iliaj malamikaj vizaĝoj kaj ridetis.
— “Mortigu lin!” — li mokis. — Mortigu lin, se vi kredas vin sufiĉe multaj, miaj bravaj hobitoj! — Li rektigis sin kaj fikse rigardis ilin sombre per siaj nigraj okuloj. — Sed ne supozu, ke perdinte miajn posedaĵojn mi samtempe perdis mian tutan potencon! Kiu frapos min, tiu estos malbenita. Kaj se mia sango makulos la Provincon, tiu velkos kaj neniam plu estos resanigita.
La hobitoj retiriĝis. Sed Frodo diris:
— Ne kredu lin! Li perdis sian tutan potencon, krom la voĉo ankoraŭ kapabla timigi kaj trompi vin, se vi tion permesas. Sed mi malpermesas, ke li estu mortigita. Senutilas per venĝo rebati venĝon: tio rebonigas nenion. Iru, Sarumano, laŭ la vojo plej rapida!
— Vermo! Vermo! — Sarumano vokis; kaj el la proksima kabano venis Vermlango, rampante, preskaŭ hundece. — Al la vojo denove, Vermo! Ĉi tiuj bravuloj kaj moŝtetoj denove drivigas nin. Venu jam!
Sarumano turnis sin por foriri, kaj Vermlango treniĝis post li. Sed ĝuste, kiam Sarumano pasis apud Frodo, en lia mano ekbrilis ponardo, kaj li batis rapide. La klingo frapiĝis kontraŭ la kaŝita kiraso kaj rompiĝis. Dekduo da hobitoj kun Sam la unua saltis antaŭen kriante kaj ĵetis la banditon al la tero. Sam elingigis sian glavon.
— Ne, Sam! — diris Frodo. — Ne mortigu lin eĉ nun. Ĉar li ne malutilis al mi. Kaj ĉiuokaze mi ne volas lin mortigita en tia mishumoro. Iam li estis grandioza, el nobla speco, kontraŭ kiu ni ne aŭdacus levi la manon. Li estas falinta, kaj kuraci lin estas ekster nia povo; sed mi volas plu indulgi lin, esperante, ke kuracon li ie trovos.
Sarumano stariĝis kaj fikse rigardis Frodon. En liaj okuloj estis stranga esprimo de miksitaj miro, respekto kaj malamo.
— Vi maturiĝis, duonulo, — li diris. — Jes, vi profunde maturiĝis. Vi estas saĝa kaj kruela. Vi forrabis el mia venĝo ties dolĉon, kaj nun mi devas foriri amare, kaj en ŝuldo al via indulgo. Mi tion malamas, kaj mi vin malamas! Nu, mi iras kaj mi ne plu ĝenos vin. Sed ne atendu, ke mi deziru al vi sanon kaj longan vivon. Vi havos neniun el ambaŭ. Sed tio ne estos mia faro. Mi nur aŭguras.
Li formarŝis, kaj la hobitoj liberigis vojon, ke li trapasu; sed iliaj fingrostoj blankiĝis, dum ili premis siajn armilojn. Vermlango hezitis kaj poste sekvis sian mastron.
— Vermlango! — vokis Frodo. — Ne necesas sekvi lin. Mi scias pri neniu misfaro de vi kontraŭ min. Vi povos ricevi ĉi tie ripozon kaj manĝaĵon dum kelka tempo, ĝis vi refortiĝos kaj povos laŭiri vian vojon.
Vermlango haltis kaj rerigardis al li, duone preta resti. Sarumano turniĝis.
— Ĉu neniu misfaro? — li gakis. — Ho ne! Eĉ kiam li elŝteliris nokte, tio estis nur por rigardi la stelojn. Sed ĉu mi aŭdis iun demandi, kie sin kaŝas povra Lodo? Vi scias tion, ĉu ne, Vermo? Ĉu vi volas diri al ili?
— Ne, ne! — Vermlango plordiris kaŭrante.
— Do mi diros, — diris Sarumano. — Vermo mortigis vian Ĉefon, la kompatindulon, vian agrablan Estreton, ĉu ne, Vermo? Trapikis lin dormantan, mi opinias. Enterigis lin, mi esperas; kvankam Vermo lastatempe tre malsatis. Ne, Vermo ne estas vere ŝatinda. Prefere lasu lin al mi.
Esprimo de sovaĝa malamego aperis en la ruĝaj okuloj de Vermlango.
— Vi ordonis tion al mi; vi devigis min fari tion, — li siblis. Sarumano ridis.
— Vi faras laŭ la ordonoj de Ŝarko, ĉiam, ĉu ne, Vermo? Nu, nun li ordonas: sekvu!
Li piedbatis la vizaĝon de la kaŭranta Vermlango, turnis sin kaj ekiris. Sed tiumomente io rompiĝis: subite Vermlango stariĝis, eligante kaŝitan ponardon, poste kun hundeca graŭlo li saltis sur la dorson de Sarumano, tiris malantaŭen ties kapon, tranĉis lian gorĝon, kaj kun krio forkuris laŭ la vojeto. Antaŭ ol Frodo povis konsciiĝi aŭ paroli eĉ unu vorton, tri hobitaj pafarkoj kordsonoris kaj Vermlango falis mortinta.
Konsternante la apudstarantojn, ĉirkaŭ la kadavro de Sarumano kolektiĝis griza nebuleto, kaj leviĝinte malrapide al altego kiel fumo de fajro, kiel pala tukvolvita figuro, ĝi superombris la Monteton. Momente ĝi ŝanceliĝis, rigardante okcidenten; sed el la okcidento blovis malvarma vento, kaj ĝi forkliniĝis, kaj suspirante solviĝe neniiĝis.
Frodo rigardis al la kadavro kun kompato kaj hororo, ĉar dum li rigardis ŝajnis, ke longaj mortojaroj estas subite rivelitaj en ĝi, kaj ĝi ŝrumpis, kaj la ŝrumpinta vizaĝo iĝis haŭtĉifonoj sur la hida kranio. Levinte la randon de la malpura mantelo apudsternita, li ĝin kovris kaj forturnis sin.
— Kaj jen la fino de tio, — diris Sam. — Fino malbela, kaj mi preferus ne vidi ĝin; sed ĝi estas brava liberiĝo.
— Kaj la fina fino de la Milito, espereble, — diris Gaja.
— Tion mi esperas, — diris Frodo kaj suspiris. — Kaj laste lasta bato. Sed pripensu, ke ĝi okazis ĉi tie, ĉe la pordo mem de Bag-Endo! Inter ĉiuj miaj esperoj kaj timoj, mi almenaŭ neniam atendis tion.
— Mi ne nomos ĝin fino, ĝis ni estos ordigintaj la fatrason, — malĝoje diris Sam. — Kaj tio postulos multe da tempo kaj da laboro.
La ordigado efektive postulis multe da laboro, sed ĝi okupis malpli da tempo ol Sam antaŭtimis. La tagon post la batalo Frodo rajdis ĝis Mult-Fosejo kaj liberigis la karcerulojn el la ŝlostruoj. Unu el la unuaj trovitoj estis kompatinda Fredegaro Bolĝero, jam ne Dikulo. Li estis kaptita, kiam la kanajlaro elpelis trupon da ribelintoj, kiun li kondukis el kaŝlokoj supre en Brokenboro apud la montetoj Skario.
— Finfine pli profitus al vi akompani nin, povra oldulo Fredegaro! — diris Grinĉjo, dum ili elportis lin tro malfortan por marŝi.
Li malfermis unu okulon kaj brave klopodis rideti.
— Kiu estas tiu juna giganto kun laŭta voĉo? — li flustris. — ĉu eta Grinĉjo? Kiom mezuras nun viaj ĉapeloj?
Ĉeestis ankaŭ kompatinda Lobelia. Ŝi aspektis tre maljuna kaj maldika, kiam ili savis ŝin el malluma kaj mallarĝa ĉelo. Ŝi insiste lamiris proprapiede; kaj okazis tia bonvenigo, tiom da manfrapado kaj huraoj, kiam ŝi aperis, apogante sin al la brako de Frodo, sed ankoraŭ kroĉante sian ombrelon, ke ŝi estis vere emociita, kaj ŝi forveturis larmante. Ŝi neniam antaŭe en la vivo estis populara. Sed ŝin premegis la novaĵo pri la murdo de Lodo, kaj ŝi rifuzis reiri al Bag-Endo. Ŝi redonis ĝin al Frodo kaj iris al sia propra popolo, al Bresgirdeloj en Durbotelo.
Kiam la kompatindulino mortis en la posta printempo — ja ŝi estis pli ol centjara — Frodo estis surprizita kaj multe emociita: ŝi testamentis al li la tutan restaĵon de sia mono kaj la mono de Lodo, por ke li utiligu ĝin helpante hobitojn senhejmigitajn de la perturboj. Tiel finiĝis tiu malpaco.
Maljuna Vilĉjo Blankpiedo estis en la Ŝlostruoj pli longe ol la aliaj, kaj kvankam li eble estis traktita malpli severe ol kelkaj, li bezonis multe da nutrado antaŭ ol li povis roli urbestre laŭ la aspekto; do Frodo konsentis posteni kiel lia anstataŭanto, ĝis sinjoro Blankpiedo denove bonfartiĝos. Lia sola plenumo kiel vicurbestro estis limigi la ŝirifojn al ties ĝustaj funkcioj kaj nombro. La taskon de persekutado de la banditoj oni lasis al Gaja kaj Grinĉjo, kaj tio baldaŭ kompletiĝis. La sudlandaj banditoj, aŭdinte novaĵon pri la Apudakva Batalo, fuĝis el la Provinco kaj malmulte oponis la Superulon. Antaŭ la jarfino la malmultaj postvivintoj estis ĉirkaŭzonitaj en la arbaroj, kaj oni kondukis kapitulacintojn al la landlimo.
Intertempe la riparlaboro daŭris rapide, kaj Sam estis ege okupata. Hobitoj kapablas labori abelece, kiam ilin trafas taŭgaj humoro kaj neceso. Nun troviĝis miloj da laboremaj manoj ĉiuaĝaj, ekde la etaj sed viglaj de hobitaj geknaboj ĝis la multuzitaj kaj kalaj de la geavoj. Antaŭ la Julo[14] ne plu restis eĉ briko de la novaj ŝirifejoj aŭ de io ajn konstruita de la “homoj de Ŝarko”; sed la brikoj estis uzitaj por ripari multajn malnovajn truojn, por igi tiujn pli komfortaj kaj pli sekaj. Estis trovitaj grandaj stokoj da varoj, manĝaĵoj kaj biero, kiujn la banditoj forkaŝis en budoj kaj fojnejoj kaj forlasitaj truoj, kaj precipe en la tuneloj ĉe Mult-Fosejo kaj en la malnovaj ŝtonminejoj de Skario; do tiun Julon ekzistis multe pli da plezuro, ol oni antaŭesperis.
Unu el la unuaj faritaĵoj en Hobiturbo, eĉ antaŭ forigo de la nova muelejo, estis renovigo de la Monteto kaj de Bagŝuta Vico. La antaŭaĵo de la nova sablejo estis tute nivelita kaj transformita al granda ŝirmita ĝardeno, kaj novaj truoj estis elfositaj en la sudfronta antaŭaĵo de la Monteto, kaj tiuj estis briktegitaj. La Avulo estis reloĝigita en Numero Tri; kaj li diris ofte kaj ne ĝenis sin pri aŭdontoj.
— Vere malofta vento profitas al neniu, kiel mi ĉiam diris. Kaj fino bona — ĉio pli bona!
Oni iom diskutis pri nomo donota al la nova vico. Oni pensis pri Batalĝardeno, aŭ Pli Bonaj Smialoj. Sed post iom da tempo laŭ sagaca hobita maniero, oni nomis ĝin simple Nova Vico. Estis nura Apudakva ŝerco aludi al ĝi kiel al Ŝarka Fino.
La arboj estis la plej severa perdo kaj damaĝo, ĉar pro ordono de Ŝarko ili estis detranĉitaj malrespondece tre vaste en la Provinco; kaj Sam funebris pro tio pli ol pro io alia. Ekzemple, tiu misfaro nur longe kuraciĝos, kaj nur liaj pragenepoj, Sam supozis, vidos la Provincon tia, kia ĝi devus esti.
Sed subite iun tagon, ĉar dum semajnoj li estis tro okupita por pripensi siajn aventurojn, li rememoris pri la donaco de Galadriela. Li elprenis la skatolon kaj montris ĝin al la ceteraj Vojaĝintoj (nun ĉiuj tiel nomis ilin), kaj petis ties konsilon.
— Mi scivolis, kiam vi rememoros pri ĝi, — diris Frodo. — Malfermu ĝin!
Interne ĝi estis plena da griza polvo, mola kaj fajna, en kies mezo estis semo, kvazaŭ eta arĝentumita nukso.
— Kion mi faru pri tio ĉi? — diris Sam.
— Ĵetu ĝin en la aeron dum venteta tago kaj lasu ĝin fari sian taskon! — diris Grinĉjo.
— Kie? — demandis Sam.
— Elektu lokon kiel provejon, kaj vidu kio okazas al la plantoj tie, — diris Gaja.
— Sed mi certas, ke la Damo ne estus kontenta, se mi tute retenus ĝin en mia propra ĝardeno, kiam tiom da personoj estas suferintaj, — diris Sam.
— Utiligu viajn tutajn sagacon kaj konojn, Sam, — diris Frodo, — kaj poste uzu la donacon por helpi kaj plibonigi vian laboron. Kaj uzu ĝin ŝpareme. Ne estas multo, kaj mi supozas, ke ĉiu grajno havas valoron.
Do Sam plantis arbidojn en ĉiuj lokoj, kie arboj aparte belaj aŭ amitaj estis detruitaj, kaj li metis grajnon de la valorega polvo ĉe ĉies radikoj. Li iris tien-reen en la Provinco dum tiu laboro; sed se li speciale atentis pri Hobiturbo kaj Apudakvo, neniu kulpigis lin. Kaj fine li konstatis, ke ankoraŭ restas al li iomete da polvo; do li iris al la Tri-kvarona Ŝtono, kiu estas la proksimuma centro de la Provinco, kaj ĵetis ĝin en la aeron kun sia beno.
La etan arĝentan nukson li plantis en la Festa Kampo, kie iam estis la arbo; kaj li scivolis, kio devenos el ĝi. Tra la tuta vintro li restis kiel eble plej pacienca, kaj li klopodis deteni sin de konstanta alirado por vidi, ĉu okazas io.
La printempo preteratingis liajn plej senraciajn esperojn. Liaj arboj komencis ŝosi kaj kreski, kvazaŭ la tempo mem urĝus kaj volus fari dum unu jaro laboron de dudek. En la Festa Kampo bela juna arbido supren impetis: ĝi havis arĝentan ŝelon kaj longajn foliojn kaj eksplodis je oraj floroj en aprilo. Ĝi ja estis malorno, kaj ĝi mirigis la ĉirkaŭaĵon. Dum postaj jaroj, kiam ĝi kreskis gracie kaj bele, ĝi iĝis vaste konata kaj oni plenumis longajn vojaĝojn por vidi ĝin: ĝi estis la nura malorno okcidente de la Montoj kaj oriente de la Maro, kaj unu el la plej superbaj en la mondo.
Entute 1420 en la Provinco estis jaro mirinda. Ne nur estiĝis belega sunlumo kaj frandinda pluvo, ĝustatempe kaj laŭ ĝusta mezuro, sed ŝajne estis io plia: etoso de riĉeco kaj kreskado, kaj ekbrilo de belo superanta tiun de mortemulaj someroj, kiuj flagras kaj rapide forpasas sur tiu ĉi Mez-Tero. Ĉiuj infanoj naskitaj aŭ generitaj dum tiu jaro, kaj ili estis multaj, estis belaj kaj fortaj, kaj la plimulto havis orajn harojn, kio estintis maloftaĵo inter la hobitoj. La fruktoj estis tiel abundaj, ke junaj hobitoj preskaŭ banis sin en fragoj kaj kremo; kaj pli poste ili sidis sur la razenoj sub prunarboj kaj manĝis, ĝis ili amasigis prunkernojn kiel piramidojn aŭ kraniojn amasigitajn de venkinto, kaj poste ili plumoviĝis. Kaj neniu malsanis, kaj ĉiu estis kontenta, escepte de tiuj, kiuj devis falĉi la herbon.
En Sud-kvarono la vitoj estis ŝarĝitaj, kaj la rikolto de “folioj” estis miriga; kaj ĉie kreskis tiom da greno, ke postrikolte ĉiu grentenejo estis plenŝtopita. La nord-kvarona hordeo estis tiel perfekta, ke la biero de la 1420a malto estis longe memorita kaj fariĝis proverbeca. Fakte post tuta generacio oni povis aŭdi oldulon en taverno, post pajnto da meritita biero, demeti la kruĉon suspire: “Ha! Jen ĝuste la dudeka jaro, vere!”
Sam loĝis komence ĉe la Kotona familio kun Frodo; sed kiam la Nova Vico estis preta, li akompanis la Avulon. Aldone al siaj ceteraj laboroj li estris la purigadon kaj renovigon de Bag-Endo; sed li ofte vojaĝis en la Provinco pro siaj arbaraj taskoj. Do li ne estis hejme dum frua marto kaj ne sciis, ke Frodo estis malsana. La dek-trian de tiu monato bienulo Kotono trovis Frodon kuŝanta surlite; li kroĉis blankan gemon, kiu pendis per ĉeneto sur la kolo, kaj li ŝajnis duone sonĝanta.
— Ĝi estas forpasinta por ĉiam, — li diris, — kaj jam ĉio estas malluma kaj malplena.
Sed la malsano forpasis, kaj kiam Sam revenis la dudek-kvinan, Frodo estis sana kaj diris nenion pri si. Intertempe Bag-Endo estis ordigita, kaj Gaja kaj Grinĉjo alvenis el Stretkavo reportante ĉiujn malnovajn meblojn kaj ekipaĵojn, tiel ke la malnova truo aspektis pli-malpli kiel ĝi ĉiam aspektis.
Kiam ĉio finfine estis preta, Frodo diris:
— Kiam vi intencas transloĝiĝi por esti kun mi, Sam? — Sam aspektis iom embarasite.
— Ne necesas veni tuj, se vi ne deziras, — diris Frodo. — Sed vi scias, ke la Avulo estas proksime, kaj lin tre bone prizorgos vidvino Rumblo.
— Ne temas pri tio, sinjoro Frodo, — diris Sam kaj tre ruĝiĝis.
— Sed pri kio?
— Temas pri Rozinjo, Roza Kotono, — diris Sam. — Ŝajnis ke al ŝi tute ne plaĉis mia foriro, kompatindulinjo; sed pro tio, ke mi nenion deklaris al ŝi, tion ŝi ne povis diri. Kaj mi ne deklaris, ĉar unue mi havis taskon farendan. Sed jam mi deklaris, kaj ŝi diris: “Nu, vi malŝparis unu jaron, do kial plu prokrasti?”. “Ĉu malŝparis? — mi demandis. — Tion mi ne dirus”. Tamen, mi komprenas ŝian vidpunkton. Mi sentas min disduigita, por tiel diri.
— Mi komprenas, — diris Frodo: — vi deziras edziĝi, kaj tamen vi ankaŭ volas loĝi kun mi en Bag-Endo, ĉu? Sed mia kara Sam, kiel facilege! Edziĝu laŭeble baldaŭ, kaj poste enloĝiĝu kune kun Rozinjo ĉi tie. En Bag-Endo estas spaco sufiĉa por familio tiom granda, kiom vi povus deziri.
Kaj tiel estis aranĝite. Sam Vato edzinigis Rozinjon Kotono printempe de 1420 (tiu jaro estis fama pro siaj geedziĝoj), kaj ili venis loĝi en Bag-Endon. Kaj se Sam taksis sin feliĉa, Frodo sciis, ke li mem estas pli feliĉa; ĉar neniu hobito en la Provinco estis tiel bone prizorgata. Kiam ĉiuj riparaj laboroj estis planitaj kaj komencitaj, li ekvivis kvietan vivon, skribante tre multe kaj legante ĉiujn siajn notojn. Li rezignis pri la vicurbestra posteno ĉe tiusomera Libera Foiro, kaj kara maljuna Vilĉjo Blankpiedo prezidis la bankedojn dum ankoraŭ sep pliaj jaroj.
Gaja kaj Grinĉjo kunloĝadis dum kelka tempo en Stretkavo, kaj okazis multe da irado-venado inter Boklando kaj Bag-Endo. La du junaj Vojaĝintoj multe paradis en la Provinco per siaj kantoj, kaj siaj rakontoj, kaj siaj belaj vestaĵoj, kaj siaj mirindaj festoj. “Majestaj” la popolo nomis ilin, celante nur laŭdi; ĉar varmigis la korojn vidi ilin preterrajdantaj en maŝkirasoj tiel belaj kaj ŝildoj tiel bravaj, ridantaj kaj kantantaj kantojn pri malproksimo; kaj kvankam ili estis nun grandaj kaj grandiozaj, ili estis cetere neŝanĝitaj, krom ke ili eble ja estis pli bonparolaj, jovialaj kaj ĝojplenaj ol antaŭe.
Frodo kaj Sam tamen denove vestis sin ordinare, krom ke laŭbezone ili ambaŭ surmetis longajn grizajn mantelojn, fajne teksitajn kaj agrafitajn ĉekole per belaj broĉoj; kaj sinjoro Frodo ĉiam portis blankan juvelon sur ĉeneto, kiun li ofte fingrumis.
Ĉio jam progresis bone, kun ĉiama espero pri plua pliboniĝo; kaj Sam estis tiom okupata kaj tiom ĝuplena, kiom eĉ hobito povis deziri. Por li nenio makulis tiun tutan jaron, escepte de ia svaga zorgo pri lia mastro. Frodo senemfaze liberigis sin de ĉiaj provincaj aferoj, kaj dolorigis Samon rimarki, kiom malmulte li estis honorata en la propra lando. Malmultaj sciis aŭ deziris scii pri liaj faroj kaj aventuroj; ili admiris kaj respektis ĉefe sinjoron Gajadoko kaj sinjoron Peregrino, kaj (se Sam scius tion) lin mem. Cetere, aŭtune aperis ombro de malnovaj ĉagrenoj.
Iun vesperon Sam eniris la kabineton kaj trovis sian mastron strange aspektanta. Li estis tre pala kaj liaj okuloj ŝajnis vidi forajn aferojn.
— Kio estas al vi, sinjoro Frodo? — diris Sam.
— Mi estas vundita, — li respondis, — vundita. Sed tio neniam komplete kuraciĝos.
Poste li stariĝis, kaj la humoro ŝajnis forpasi, kaj la postan tagon li estis tute normala. Nur poste Sam rememoris, ke estis la sesa de oktobro. En tiu tago antaŭ du jaroj estis mallume en la kavaĵo sur Veterverto.
La tempo pasis, kaj 1421 komenciĝis. Frodo denove malsanis en marto, sed per granda fortostreĉo li kaŝis tion, ĉar Sam havis aliajn aferojn pripensindajn. La unua el la infanoj de Sam kaj Rozinjo naskiĝis la dudek-kvinan de marto, dato, kiun Sam notis.
— Nu, sinjoro Frodo, — li diris. — Mi havas problemeton. Rozinjo kaj mi anticipe decidis nomi lin Frodo, kun via permeso; tamen estas ne li, sed ŝi. Tamen tiel ĉarma knabineto, kiel oni rajtus esperi, similanta Rozinjon pli ol min, feliĉe. Sed ni ne scias, kion ni faru.
— Nu, Sam, — diris Frodo, — kio misas pri la malnovaj moroj? Elektu flornomon, kia estas Rozo. Duono el la knabinetoj en la Provinco nomiĝas laŭ tiaj nomoj, kaj kio povus esti pli bona?
— Supozeble vi pravas, sinjoro Frodo, — diris Sam. — Mi aŭdis kelkajn belajn nomojn dum nia vojaĝado, sed supozeble tiuj estas iom tro pretendemaj por la ĉiutaga frotado, kiel oni povus diri. La Avulo diras: “Ĝi estu mallonga, kaj tiel vi ne devos malplilongigi ĝin antaŭ ol uzi ĝin”. Sed se ĝi estu flornomo, mi tiuokaze ne ĝenas min pri la longo: ĝi devos estis floro bela, ĉar, vidu, ŝi ŝajnas al mi tre bela, kaj ŝi estos ankoraŭ pli bela.
Frodo pensis momenton.
— Nu, Sam, kio pri elanoro, la sunstelo, ĉu vi memoras la etan oran floron en la herbo ĉe Lotlorieno?
— Denove vi pravas, sinjoro Frodo! — diris Sam ĝojigite. — Ĝuste tion mi volis.
Eta Elanora estis preskaŭ ses monatojn aĝa, kaj 1421 pasinta ĝis sia aŭtuno, kiam Frodo vokis Samon en la kabineton.
— Ĵaŭde estos la naskiĝdatreveno de Bilbo, Sam, — li diris. — Kaj li devancos la Maljunan Tjukon. Li estos cent-tridek-unu-jara!
— Tiel estas! — diris Sam. — Li estas mirinda!
— Nu, Sam, — diris Frodo, — mi deziras, ke vi interkonsiliĝu kun Rozinjo kaj trovu, ĉu ŝi povos malhavi vin, por ke vi kaj mi foriru kune. Vi jam ne povas iri tre malproksimen aŭ longedaŭre, kompreneble, — li diris iom sopireme.
— Nu, ne tre facile, sinjoro Frodo.
— Kompreneble ne. Sed negrave. Vi povos akompani min komence. Diru al Rozinjo, ke vi ne longe forestos, ne pli ol du semajnojn; kaj vi revenos tute sekure.
— Mi volus akompani vin la tutan vojon ĝis Rivendelo, sinjoro Frodo, kaj vidi sinjoron Bilbo, — diris Sam. — Kaj tamen ĉi tie estas la nura loko, kie mi vere deziras esti. Mi estas tute disduigita.
— Kompatinda Sam! Sentiĝos tiel, mi timas, — diris Frodo. — Sed vi kuraciĝos. Vi sortis esti solida kaj senmanka, kaj tia vi estos.
Dum postaj unu-du tagoj Frodo kontrolis kun Sam siajn paperojn kaj skribaĵojn, kaj li transdonis siajn ŝlosilojn. Troviĝis granda libro kun senornama ruĝa ledkovrilo; ties grandaj paĝoj estis jam preskaŭ plenigitaj. Ĉe la komenco estis multaj folioj kovritaj de la maldensa vaga manskribo de Bilbo; sed la plejparto estis verkita per la firma flua skribo de Frodo. Ĝi estis ĉapitre dividita, sed Ĉapitro 80 estis nefinita, kaj post ĝi estis kelkaj blankaj paĝoj. La titolpaĝo surhavis multajn titolojn, unu post alia forstrekitajn, do:
Mia Taglibro. Mia Neatendita Vojaĝo. Tien kaj Reen. Kaj Kio Okazis Poste. Aventuroj de Kvin Hobitoj. La Rakonto pri la Granda Ringo, kompilita de Bilbo Baginzo laŭ propra observado kaj la raportoj de liaj amikoj. Kion ni faris dum la Milito de la Ringo.
Tie finiĝis la manskribo de Bilbo, kaj Frodo estis skribinta:
LA PEREO
DE LA MASTRO DE L’ RINGOJ
KAJ LA REVENO DE LA REĜO
(Kiel spertis tion la Eta Popolo; ĉi tio estas la memoraĵoj de Bilbo kaj Frodo el la Provinco, kompletigitaj laŭ la raportoj de iliaj amikoj kaj la klero de la Saĝuloj.)
Kune kun eltiraĵoj el Libroj de Popolsaĝo, tradukitaj de Bilbo en Rivendelo.
— Vidu, vi preskaŭ finis ĝin, sinjoro Frodo! — Sam ekkriis. — Nu, vi vere obstinis pri ĝi, mi devas diri.
— Mi tute finis ĝin, Sam, — diris Frodo. — La restantaj paĝoj estas por vi.
La dudek-unuan de septembro ili ekvojaĝis kune, Frodo sur la poneo, kiu portis lin tutvoje el Minaso Tirit kaj nun nomiĝis Paŝegulo; kaj Sam sur sia amata Vilĉjo. La mateno estis bele ora, kaj Sam ne demandis, kien ili iros: al li ŝajnis, ke li povus diveni.
Ili ekiris laŭ la Stokvojo trans la montetojn kaj direktiĝis al Arbarfino, kaj ili lasis siajn poneojn paŝi laŭplaĉe. Ili bivakis en la Verdaj Montetoj, kaj la dudek-duan de septembro ili rajdis maiabrapte suben en la komenciĝon de la arboj dum la forveiko de la posttagmezo.
— Jen, ĉu ne, la arbo mem, post kiu vi kaŝis vin, kiam la Nigra Rajdanto aperis la unuan fojon, sinjoro Frodo! — diris Sam fingromontrante maldekstren. — Nun tio ŝajnas sonĝo.
Estis vespere, kaj la steloj briletis sur la orienta ĉielo kiam ili pasis la ruinan kverkon kaj turnis sin kaj pluiris suben inter la avelujaj densejoj. Sam silentis, profunde en siaj memoroj. Baldaŭ li ekrimarkis, ke Frodo kantas mallaŭte al si la malnovan marŝkanton, sed la vortoj ne estis tute samaj:
Atendas eble post vojorto
trovota pad’, sekreta pordo;
kaj kvankam ofte iris mi ne,
alia tago venos fine
kaj mi vojetojn sekvos nun
inter la Luno kaj la Sun’.
Kaj kvazaŭ responde, el sube, alvenante laŭ la vojo el la valo, voĉoj kantis:
A! Elbereth Gilthoniel!
silivren penna míriel
o menel aglar elenath,
Gilthoniel, A! Elbereth!
Ni tenas en memorposedo,
en jena lando subarbara,
stellumon sur lontano Mara.
Frodo kaj Sam haltis kaj sidis silente en la mola ombraro, ĝis ili vidis muaron, kiam la vojaĝantoj proksimiĝis al ili.
ĉeestis Gildoro kaj multaj belaj elfoj; kaj tie mirigante Samon rajdis Elrondo kaj Galadriela. Elrondo surhavis mantelon grizan kaj sur lia frunto estis stelo, kaj en lia mano estis arĝenta harpo, kaj sur lia fingro estis ringo el oro kun granda blua juvelo, Vilja, la plej potenca el la Tri. Galadriela sidis sur blanka pordama ĉevaleto kaj estis ĉirkaŭvolvita en brileta blanko, kiel nuboj ĉirkaŭ la luno; ĉar ŝi mem ŝajnis brileti per mola lumo. Sur ŝia fingro estis Nenja, la ringo farita el mitrilo, kiu portis unu blankan gemon flagrantan kvazaŭ frosta stelo. Rajdante malrapide poste sur eta griza poneo, kaj ŝajnante kapklini dumdorme, estis Bilbo mem.
Elrondo salutis ilin gravmiene kaj favore, kaj Galadriela ridetis al ili.
— Nu, sinjoro Samsaĝo, — ŝi diris. — Mi aŭdas kaj vidas, ke vi bone utiligis mian donacon. La Provinco de nun estos eĉ pli ol iam benita kaj amata.
Sam riverencis, sed trovis nenion por diri. Li estis forgesinta, kiom bela estas la Damo.
Tiam Bilbo vekiĝis kaj malfermis siajn okulojn.
— Saluton, Frodo! — li diris. — Nu mi devancis hodiaŭ la Maljunan Tjukon! Do tio estas ordigita. Kaj nun ŝajnas al mi, ke mi estas tute preta ekiri alian vojaĝon. Ĉu vi kuniros?
— Jes, mi iros, — diris Frodo. — La Ringoportintoj devas iri kune.
— Kien vi iros, mastro? — kriis Sam, kvankam finfine li komprenis, kio okazas.
— Al la Havenoj, Sam, — diris Frodo.
— Kaj mi ne povos akompani.
— Ne, Sam. Almenaŭ, ne ankoraŭ, ne pli foren ol la Havenoj. Kvankam ankaŭ vi estis Ringoportanto, se nur mallonge. Via tempo eble venos. Ne tro malĝoju, Sam. Vi ne povas ĉiam disduiĝi. Vi devos esti unuopa kompleto, dum multaj jaroj. Vi havas tiom multe por ĝui kaj esti, kaj por fari.
— Sed, — diris Sam, kaj larmoj aperis en liaj okuloj, — mi supozis, ke ankaŭ vi ĝuos la Provincon dum jaroj kaj jaroj, post ĉio, kion vi faris.
— Ankaŭ mi iam tion supozis. Sed mi estas tro severe vundita, Sam. Mi provis savi la Provincon, kaj ĝi estas savita, sed ne por mi. Tre ofte tiel devas esti, Sam, kiam aferoj estas minacataj: iu devas rezigni pri ili, perdi ilin, por ke aliaj povu havi ilin. Sed vi estas mia heredanto: ĉion, kion mi posedis aŭ povis posedi, mi testamentas al vi. Kaj vi havas ankaŭ Rozinjon kaj Elanoran, kaj venos Frodo-knabo, kaj Roza-knabino, kaj Gaja, kaj Orhara, kaj Grinĉjo; kaj eble pli, kiujn mi ne povas vidi. Viaj manoj kaj via sprito estos ĉie bezonataj. Vi estos la Urbestro, kompreneble, tiel longe kiel vi deziros, kaj la plej fama ĝardenisto en la historio; kaj vi voĉlegos aferojn el la Ruĝa Libro, kaj tenos vivanta la memoron pri la foririnta epoko, tiel ke la popolo memoros la Grandan Danĝeron kaj tiel amos eĉ pli sian amatan landon. Kaj tio tiom okupos vin kaj feliĉigos vin, kiom feliĉa povas esti iu ajn, tiel longe kiel daŭros via parto de la Rakonto. Venu jam, rajdu kun mi!
Tiam Elrondo kaj Galadriela rajdis plu; ĉar la Tria Epoko finiĝis, kaj la tagoj de la Ringoj estis forpasintaj, kaj finiĝis la rakontoj kaj kantoj pri tiu epoko. Kun ili iris multaj elfoj el la Alta Parencaro kiuj ne plu volis resti en Mez-Tero; kaj inter ili, plenigitaj je malĝojo, kiu estis tamen benita kaj sen amaro, rajdis Sam, kaj Frodo, kaj Bilbo, kaj la elfoj ĝojis honori ilin.
Kvankam ili trarajdis la mezon de la Provinco tra la tuta vespero kaj tra la tuta nokto, neniu vidis ilin, krom sovaĝaj bestoj; aŭ ie-tie iu vaganto en la mallumo vidis ekbrileton sub la arboj, aŭ lumon kaj ombron fluantajn tra la herbo kiam la luno iris okcidenten. Kaj kiam ili jam forpasis el la Provinco, ĉirkaŭirinte la sudan randon de la Blankaj Suprejoj, ili alvenis la Distajn Deklivojn kaj al la Turegoj, kaj ekvidis la foran Maron; kaj tiel ili rajdis finfine suben al Mitlondo, al la Grizaj Havenoj en la longa Golfo de Ljuno.
Kiam ili venis al la pordo, Cirdano la ŝipkonstruisto elpaŝis por saluti ilin. Tre altstatura li estis, kaj lia barbo estis longa, kaj li estis griza kaj maljuna, krom ke liaj okuloj estis akraj kiel steloj; kaj li rigardis ilin kaj riverencis, kaj diris:
— Ĉio estas jam preta.
Poste Cirdano kondukis ilin al la Havenoj, kaj tie kuŝis blanka ŝipo, kaj sur la kajo staris figuro tute blankvestita, atendante ilin. Kiam li turniĝis kaj direktiĝis al ili, Frodo vidis, ke tiu estas Gandalfo; kaj sur sia mano li portis la Trian Ringon, Narjan la Grandan, kaj la gemo sur ĝi estis ruĝa kiel fajro. Tiam la forirontoj ĝojis, ĉar ili sciis, ke ankaŭ Gandalfo akompanos ilin sur la ŝipo.
Sed Sam nun estis kore malĝoja, kaj ŝajnis al li, ke, kvankam la disiĝo estos maldolĉa, tamen eĉ pli doloriga estos la longa vojo hejmen en solo. Sed ĝuste dum ili staris tie, kaj la elfoj surŝipiĝadis, kaj ĉio estis pretigata por foriro, alrajdis tre haste Gaja kaj Grinĉjo. Kaj inter siaj larmoj Grinĉjo ridis.
— Vi provis eskapi de ni unu fojon pli frue kaj malsukcesis, Frodo, — li diris. — Ĉi-foje vi preskaŭ sukcesis, sed tamen denove malsukcesis. Ne estis Sam, tamen, kiu ĉi-foje perfidis vin, sed Gandalfo mem!
— Jes, — diris Gandalfo, — ĉar estos pli bone retrorajdi triope ol unuope. Nu, ĉi tie finfine, karaj amikoj, sur la bordoj de la maro venas la fino de nia kunuleco en Mez-Tero. Iru en paco! Mi ne diros: ne ploru; ĉar ne ĉiuj larmoj estas malbonaj.
Poste Frodo kisis Gajan kaj Grinĉjon, kaj laste Samon, kaj surŝipiĝis; kaj la veloj estis hisitaj, kaj la vento blovis, kaj malrapide la ŝipo forglisis laŭ la longa griza golfo; kaj la lumo de la vitro de Galadriela, kiun Frodo tenis, ekbrilis kaj malaperis. Kaj la ŝipo eliris sur la Altan Maron kaj forpasis okcidenten, ĝis finfine dum pluva nokto Frodo flaris dolĉan parfumon en la aero kaj aŭdis la sonon de kantado alvenanta trans la akvon. Kaj tiam ŝajnis al li, ke samkiel dum lia sonĝo en la domo de Bombadiljo, la griza pluvkurteno fariĝis arĝenta vitro kaj forruliĝis, kaj li vidis blankajn marbordojn kaj post ili foran verdan landon sub rapida sunleviĝo.
Sed laŭ Sam la vespero profunde mallumiĝis dum li staris ĉe la Haveno; kaj rigardante la grizan maron li vidis nur ombron sur la akvo baldaŭ perdiĝintan en la okcidento. Tiel li daŭre staris dum pasado de la nokto, aŭdante nur la suspiron kaj murmuradon de la ondoj sur la bordoj de Mez-Tero, kaj ties sono sinkis profunde en lian koron. Apud li staris Gaja kaj Grinĉjo, kaj ili estis silentaj.
Fine la tri kunuloj forturnis sin kaj, neniam plu retrorigardante, ili rajdis malrapide hejmen; kaj ili interŝanĝis neniun vorton ĝis ili revenis al la Provinco, sed ĉiun multe konsolis ĉeesto de la amikoj sur la longa griza vojo.
Fine ili rajdis trans la montetojn kaj laŭiris la Orientan Vojon, kaj poste Gaja kaj Grinĉjo plurajdis al Boklando; kaj jam denove ili kantis dumire. Sed Sam turnis sin al Apudakvo, kaj tiel revenis al la Monteto, kiam la tago denove finiĝis. Kaj li pluiris, kaj jen estis flava lumo, kaj fajro interne; kaj la vespermanĝo estis preta, kaj li estis atendita. Kaj Rozinjo entiris lin, kaj sidigis lin sur lian seĝon, kaj sidigis etan Elanoran sur lian sinon.
Li profunde enspiris:
— Nu, mi estas reveninta, — li diris.