Aleksandro Grin LA MONDO BRILANTA

„Ĝi estas — tie…“

Swift

Parto I La renversita areno

I

Dum sep tagoj bunta tumulto de afiŝoj proklamadis al la urbanoj eksterordinaran elpaŝon en la cirko „Soleil“ [1]de „Homo de Duopa Stelo“; ankoraŭ neniam oni tiom multe paroladis pri tiaspecaj aferoj en gajantaj salonoj, malantaŭ teatraj kulisoj, en restoracioj, bierejoj kaj kuirejoj. Vere, la cirka arto ankoraŭ neniam promesis tiom multe, — ne logadis emociojn en la regionon de scivolemo, kiel nun. Eĉ la atleta lukto — la plej ŝatata amuzo de degenerintaj spiritaj heredantoj de Nerono [2] kaj Elagabalo [3] — foriris al la dua plano, kvankam jam estis venintaj kaj promenadis demonstre sur bulvardoj bestaj korpegoj de Greper kaj Noir — negro el afrika Liberio, — fumante dikegajn cigarojn, por miro kaj kortremo de aĝaj, sed pasiaj sinjorinoj. Eĉ paliĝis la fama fortulo-ĵonglisto Murray, ĵetanta en aeron fajrartaĵon da lumantaj pezaĵoj. Mallonge dirante, la cirko „Soleil“ promesis ion vere neviditan. Starinte dum minuto antaŭ afiŝo, ni pli plene ol per ajnaj ekzemploj kaj komparoj komprenos la impreson, kiun ĝi faris al la homamaso. Kio do tie estas presita?

„Merkrede, — diris la afiŝo, — la 23-an de junio de la 1911-a jaro

okazos la unua, la sola kaj la lasta elpaŝo

de antaŭe neniam elpaŝinta,

mirinda, nevidita, escepta fenomeno,

nomanta sin „Homo de Duopa Stelo“.


Sen pezo

Fluganta kuro

Mirakla flugo


Vera ŝvebado en la aero, kiu estos plenumita

sen helpo de kaŝitaj meĥanikaj rimedoj

kaj sen ajnaj aparatoj.


La Homo de Duopa Stelo restas pendi en la aero

ĝis 3 sekundoj da plena tempo.


La Homo de Duopa Stelo estas

la plej granda scienca enigmo de la nuna jarcento.


Biletoj, pro escepteco kaj neripeteblo de la spektaĵo,

estos vendataj de la 19-a ĝis la tago de la spektaklo;

la prezoj estas triobligitaj“.

Agassiz [4], la direktoro de la cirko „Soleil“, donis al ĵurnalistoj jenajn klarigojn. Antaŭ kelkaj tagoj al li venis nekonata homo; eĉ la trejnita okulo de tia fiaferspertulo, kiel Agassiz, sukcesis elŝiri el la mallonga renkontiĝo kun li nenion, kio metus stampon. Sur la vizitkarto de la vizitinto estis: E. D. — nure; nek adreso, nek profesio…

Dirante tiel, Agassiz prenis aspekton de homo, kiu scias multe pli, ol oni povas pensi pri tio, sed kiu estas diskreta pro gravaj kaŭzoj. Li diris:

— Mi vidis sendube kleran kaj riĉan homon, fremdan al la cirka rondo. Mi ne faras sekreton el tio, kion mi observis en li, sed… jes, li estas raraĵo eĉ por mi, kiu spertis nemalmulte dum tridek jaroj. Ĉe ni li ne servas. Li nenion postulis, nenion petis. Mi nenion scias pri li. Eĉ ne lian adreson. Estis sensence peni ekscii ion en tiu direkto, ĉar unusola lia elpaŝo estas ligita nek kun lia pasinteco, nek kun lia personeco. Ni tion ne bezonas. Tamen „Soleil“ staras kaj plu staros alte, tial mi ne povis ellasi tian raran birdon. Li proponis pli multe, ol donus Barnumo [5] mem, se li reviviĝus kaj venus ĉi tien kun siaj bestoj.

Lia propono estas tia: li elpaŝos antaŭ publiko unu fojon; vere unu fojon, nek pli, nek malpli, — sen honorario, sen regalo, sen ajna alia rekompenco. — Tiuj tri sen de Agassiz fajfis solide kaj bonguste. — Mi proponis kaj tion kaj tion, sed li rifuzis.

Laŭ lia peto, mi eksidis en la angulo, por ne malhelpi al la ekzerco. Li deiris al la pordo, palpebrumis mistere kaj ruze, kaj poste, — sen salto, sen ajna videbla peno, glate apartiĝinte en la aeron, ekmoviĝis trans la tablon, haltinte super ĝi, — super tiu ĉi inkujo, — dum ne malpli ol du sekundoj, post kio neaŭdeble, senskue liaj piedoj ree tuŝis la teron. Tio estis tiom stranga, ke mi tremeris, sed li restis trankvila, kiel klaŭno Doddy post kiam lin turnis en la dentoj Ernst Wit sur trapezo. — „Jen ĉio, kion mi scipovas, — diris li, kiam ni eksidis ree, — sed tion mi ripetos kelkajn fojojn, post kuro kaj sen kuro. Eble, mi havos inspiron. Tiam la publiko vidos pli multe. Sed tion ne eblas garantii“.

Mi demandis — kion li scias kaj pensas pri si kiel pri nevidita, mirakla fenomeno. Li kuntiris la ŝultrojn. — „Pri tio mi scias ne pli ol vi; probable, ne pli ol tiom, kiom scias iuj verkistoj pri siaj ideoj kaj temoj: ili venas. Tiel tio venas al mi“. Plie li klarigis nenion. Mi estis afekciita. Mi proponis al li milionon; li rifuzis — kaj eĉ — oscedis. Mi ne insistis. Li rifuzis tiel decideme kaj sendispute, ke insisto egalus humiligon. Sed, nature, mi demandis, kiaj kaŭzoj devigas lin elpaŝi publike. — „De tempo al tempo, — diris li, — malfortiĝas mia kapablo, se ne vigligi ĝin; ĝi restariĝas plene, kiam estas spektantoj de miaj ekzercoj. Jen — la sola kuglego, al kiu mi estas alkatenita“. Sed mi nenion komprenis; verŝajne, li ŝercis. Mi ricevis impreson, ke mi parolis kun elstara homo, konservanta striktegan inkognitecon. Li estas juna, serioza, kiel anatomo, kaj bonege vestita. Li portas briliantan pinglon, kiu kostas eble tricent mil. Ĉio ĉi estas pripensinda.

Jam en la sekva tago matenaj kaj vesperaj ĵurnaloj presis la intervjuon kun Agassiz; en unu ĵurnalo aperis eĉ improvizita portreto de la stranga gastrolanto. La lipaj kaj kapaj haroj de la portreto honorigus ajnan harkreskigantan reklamon. Al la leganto, elŝovinte la okulojn, rigardis feroca belulo.

Tiutempe la kulpinto de tuta tiu malkvieto, trarigardinte la ĵurnalojn kaj ĝissate admirinte la interesan portreton, demandis: — „Nu, Drud, ĉu ci estos la dudek trian en la cirko?“

Mem respondante al si, li aldonis: — „Jes. Mi estos kaj observos, kiel tiu forta blovo, tiu bato de kirlo estingos la etan inertan flamon de la malklera racio, pri kiu ambicias „la reĝo de la naturo“. Kaj ŝvitaj gutoj kovros lian vizaĝon…“

II

Ne malpli, ol la publikon, la ondo de akra intereso kaptis la tutan cirkan trupon, inkluzive la servistaron, biletistojn kaj ĉevalistojn. Aperis onidiro, ke la „Duopa Stelo“ (kiel li ordonis signi sin en la afiŝo) estas grafo kaj miliardulo, kaj pri li jam suspiradis rajdistinoj, glutante salivon en revoj de restoraci-juvela speco; jam turmentadis spegulon baletistinoj, ĉiu esperante logi la nobelan originalulon, kaj kun ŝaŭmo sur la lipoj disputadis, — kiun el ili aĉetos li pli multekoste. Klaŭnoj elpensadis, kiel ili ridigu spektantaron, parodiante la novulon. Ebriulo-verkisto Debor jam fabrikis por ili kelkajn dialogojn, pro kio li drinkadis brandon kaj tintadis per arĝentaj moneroj. Mornigitaj de envio gimnastoj, akrobatoj kaj ĵonglistoj ripetadis ĥore ĝis la lasta momento, ke la mistera gastrolanto-ĉarlatano venis el Hindio, kie lernis iom efiki per sugesto, kaj antaŭdiradis fiaskon. Ili ankaŭ penis disvastigi informon, ke ilia arena rivalo estas fuĝinta krimulo. Ili samaj elpensis, ke la „Duopa Stelo“ estas kartluda fripono, plurfoje batita. Same al ili apartenis interesega rakonto pri ĉantaĝo, per kiu kvazaŭe senarmigis li la humiligitan Agassiz-on. Sed pri la esenco de la afero neniu povis diri ion: fuma spiralo de klaĉo volviĝadis, ne tuŝante la centron. Nur sola klaŭno Arcy, kiu ŝatis ripetadi: „Mi scias kaj vidis ĉion, tial mi pri nenio miras“, — speciale emfazadis sian frazon, kiam estiĝadis konversacio pri la „Duopa Stelo“; sed sur la malsana, galhumora vizaĝo de la klaŭno reflektiĝadis pala timo, ke lian malriĉan vivon povas trafi io, pri kio li pensas kun angoro, perdinte mizeran trankvilon, akiritan per malfacilega laboro de grimacoj kaj kontuzoj.

Ankoraŭ multe da ĉiaspeca vorta rubo — elpensaĵoj, babilaĵoj, spritaĵoj, mokoj kaj antaŭdiroj — ŝtopis orelojn de diversaj homoj rilate de la disfamigita elpaŝo, sed ĉion oni ne povas subaŭskulti. En polva nubo post hufoj de la ĉevaloj de Cezaro ne gravas ĉiu aparta polvero; ne tiom gravas ankaŭ rebrilo de radio, kuranta tra lilaj kirloj post blanka makulo de la ora imperatora helmo. Cezaro polvas… Polvo — kaj Cezaro.

III

La 23-an la giĉeto de la cirka kaso ne malfermiĝis. Skribaĵo diris: „La biletoj estas venditaj sen restaĵo“. Malgraŭ alta prezo, ilin oni disaĉetis kun rapido de krako; por la lastaj biletoj, jam la 20-an, estis aranĝita loterio, — pro tio, ke ili kaŭzis akran disputon de la pretendantoj.

Atenta rigardo, ĵetita ĉi-vespere al la lokoj por spektantoj, rimarkus iom neordinaran konsiston de la publiko. Tiel, la loĝio de gazetaro estis plenŝtopita, post aldonaj seĝoj brilis nazumoj kaj kolumoj de tiuj, kiuj estis kondamnitaj starante danceti sur la loko. Same plena estis la loĝio de la ministro. Tie brilis delikata, ĉarma mondo de belaj okuloj kaj subtilaj vizaĝoj de junaj virinoj, blanka silko kaj juvelaĵoj, brilantaj kiel lustroj sur fono de paradaj uniformoj kaj frakoj; tiel luna akvofalo en veluro de nigraj ombroj strias kaj ŝaŭmigas sian fluon. Ĉiuj loĝioj, ĉirkaŭantaj la karmezinan barilon per diverskolora cirklo, spiris lukson kaj rezerviĝemon de la ornamita homamaso; facile, libere ridante, nelaŭte, sed klare parolante, tiuj homoj pririgardadis la kontraŭajn flankojn de la grandega cirko. Super la areno, brilante, ŝvebis aera vakuo, fermita alte supre per la kupolo kun bluo de la vespera ĉielo, rigardanta en malfermitajn vitrajn lukojn.

Super la foteloj lokiĝis fizionomia bunteco de intelektuloj, komercistoj, oficistoj kaj militistoj; glitadis konataj laŭ portretoj trajtoj de verkistoj kaj pentristoj; aŭdiĝadis komplika frazo, trafa rimarko, rafinita literatura parolturno, klaĉoj kaj familiaj disputoj. Ankoraŭ pli alte premiĝadis sur nedislimitaj benkoj strata homamaso: tiuj, kiuj kuradas, paŝadas kaj fluas per miloj da piedparoj. Kaj super ili, trans alta barilo, ĉirkaŭgluita per cirkaj afiŝoj, sur kubutoj, piedpintoj, mentonoj kaj brustoj, alpremitaj de malvasteco, densiĝinte sesedre, kiel abelujaj ĉeloj, ŝvitis la parioj de la cirko — la galerio; penante liberigi almenaŭ por momento la manojn, ili eltenadis torturon de sufoko kaj korbatado; pli trankvilaj en tiu svarmo aspektis la vizaĝoj de homoj altaj je pli ol metro kaj tri kvaronoj. Ĉi tie oni ronĝadis nuksojn; krakado de ŝelo miksiĝadis kun fajfoj kaj senceremoniaj krioj.

Prilumo a giorno [6], ekscite intensa brilo de tia forto, ke ĉio, proksime kaj malproksime, estis kvazaŭ kovrita per hela lako, estis metanta la kontraŭan flankon en brilantan nebulon, kie, tamen, se tie haltis rigardo, ĉio videblis kun klareco de binoklo, — kaj vizaĝoj kaj esprimoj. La cirko, priverŝita per lumo, ekde trapezoj, fiksitaj sub la plafono, ekde kupraj blovinstrumentoj de muzikistoj, susurantaj per notoj inter nigraj pupitroj, ĝis freŝaj segaĵoj, kovrantaj la arenon, — estis sub la potenco de la elektraj lustroj, semantaj gajan ekstazon. Ferminte la okulojn, eblis per aŭdo trovi ĉiujn punktojn de la spaco — knaron de seĝo, tuson, retenitan duontakton de fluto, murmuron de tamburo, mallaŭtan emocian konversacion kaj bruon, similan al bruo de akvo, — bruon de susuro de moviĝoj kaj spirado de la dekmila homa ŝargo, enigita unumomente en la transversan sekcon de la ronda konstruaĵo. Staris akra odoro de varmo, ĉevalejoj, segaĵoj kaj delikataj parfumoj — la tradicia aromo de cirko, parenca al la bunteco de la cirka spektaklo.

La komenco prokrastiĝis; malpacienco ekposedis la publikon; sur la galerioj kelkfoje, ekbrulante per malglata krakado, traruliĝis aplaŭdoj. Sed jen tintis kaj tremis la tria sonoro. Frapis obtuza arĝento de timbaloj, ekhurlis trombono, pafis tamburo; kupro kaj kordoj en glitanta fajfo de flutoj ekportis bataleman marŝon, kaj la spektaklo komenciĝis.

IV

Por tiu ĉi vespero la direkcio rezervis la plej bonajn fortojn de la cirko. Agassiz sciis, ke al pinto de monto kondukas krutaj padoj. Li iom post iom ardigadis la animon de la spektanto, surmetante impreson sur impreson, kun kalkulita kaj strikta diverseco; pro tio la spektanto devis fordoni tutan akumulitan animan ardon al la krona fino: fine de la programo estis indikita la „Duopa Stelo“.

La areno ekvivis: gimnastoj anstataŭadis ĉevalojn, ĉevaloj — klaŭnojn, klaŭnoj — akrobatojn; ĵonglistoj kaj iluziistoj sekvis dresiston de leonoj. Du elefantoj, ĉirkaŭvolvitaj per buŝtukoj, dece vespermanĝis, sidante ĉe priservita tablo, kaj, per princa movo de la rostroj ĵetinte „trinkmonon“, veturis sur lignaj globoj. Meditema stuporo de klaŭnoj en la momento de neevitebla bato al la nuko per gutaperka kolbaso kaŭzis plurajn migrenojn de malfortaj kapoj, ekdolorintaj pro ridego. La klaŭnoj ankoraŭ estis gratantaj sin kaj spritantaj, kiam rajdisto kaj rajdistino, sur blankaj asturiaj ĉevaloj, elflugis kaj ekkuris ĉirkaŭ la areno. Tio estis Bakĥo kaj bakĥananino — en leopardaj feloj, florkronoj kaj rozaj girlandoj; ili, rajdante kun forto de vento, ludis miman scenon de baleta kaj akrobata karaktero, poste malaperis, lasinte en la aero brilon kaj tremon de la gracie frenezaj korpoj, obseditaj de pitoreska moviĝo. Post ili, antaŭataj de sono de trumpeto, eliris kaj dissidiĝis leonoj, per muĝo superbruante la orkestron; homo en nigra frako, pafante per vipo, humiligis ilin, kiel deziris; ŝaŭmo faladis el iliaj faŭkoj, sed ili valsadis kaj saltadis en ringegon. Kvar gimnastoj, balanciĝante sub la kupolo, transĵetadis sin de unu trapezo sur la alian per teruraj turnsaltoj. Japano-iluziisto eltiris el sub la kolumo de la trikoto pezan vitran vazon, plenan de akvo kaj vivaj fiŝoj. Ĵonglisto pruvis, ke ne ekzistas objektoj, per kiuj ne eblas ludi, ĵetante ilin en la aeron kaj kaptante, kiel hirundo muŝojn, sen kontuzoj kaj mistrafoj; sep brulantaj lampoj ekflugadis el liaj manoj kun facileco de fontana strio. La fino de la dua parto estis rajdisto Rishley, kiu rajdis sur kvin rufaj ĉevaloj kun blankaj kolhararoj kaj transiradis, starante, de unu sur la alian tiel simple, kiel ni transsidiĝas sur seĝoj.

Sonoro proklamis interakton; la publiko malorde ekiris en promenejojn, fumejojn, bufedojn kaj ĉevalejojn. La servistoj purigis la arenon. Dum tiuj dek kvin minutoj nevino de la ministro Runa Beguem, sidinta en lia loĝio, definitive entombigis esperojn de kapitano Gall, kiu, tamen, diris nenion specialan. Li obtuze ekparolis pri la amo jam matene, sed al ili oni malhelpis. Tiam Runa diris „ĝis revido“ — kun tre klara malvarmo de la tono, sed la blindiĝinta koro de Gall ne komprenis ŝian egalan, trankvilan rigardon; nun, uzante tion, ke al ili oni ne rigardas, li prenis la mallevitan manon de la junulino kaj malforte premis ĝin. Runa, senemocie depreninte la manon, turnis sin al li, alpreminte la mentonon al veluro de la fotelo. Malpeza, hela subrido ekkuŝis inter ŝiaj brovoj per ĉarma falto, kaj la rigardo diris — ne.

Gall forte maldikiĝis dum la lastaj tagoj. Lia maldekstra palpebro nerve tikis. Li fiksis sur Runa tiom longan, desperan kaj demandan rigardon, ke ŝi iomete mildiĝis.

— Gall, ĉio pasas! Vi estas forta homo. Mi sincere bedaŭras, ke tio okazis al vi; ke la kaŭzo de via malfeliĉo estas mi.

— Nur vi povus esti, — diris Gall, nenion vidante, krom ŝi. — Mi freneziĝas. La plej malbona estas tio, ke vi ankoraŭ ne amis.

— Kiel?!

— Tiu lando de via animo estas ne tuŝita. Aliokaze rememoro de la sento eble movus vian koron el la morta punkto.

— Mi ne scias. Sed estas bone, ke nia konversacio transiras en la regionon de rezonado. Al tio mi aldonu, ke mi opinius malfeliĉo amon, se ĝi trafos min sen sorto.

Runa kviete ĉirkaŭrigardis vicon da loĝioj, kvazaŭ dezirante ekscii, ĉu kaŝiĝas jam nun tiu malfeliĉo ie inter atentaj rigardoj de viroj; sed admiro tiel tedis al ŝi, ke ŝi rilatis al ĝi kun senestima malatento de riĉulo, prenanta kupran restmonon.

— Amo kaj sorto estas unu… — Gall silentis iom. — Aŭ… kion vi deziras diri?

— Mi subkomprenas esceptan sorton, Gall. Mi scias, — Runa malĝoje movis la nudan ŝultron, — ke tian sorton mi… ne meritas. — La fiereco de tiuj vortoj kaŝiĝis en senkompara rideto. — Sed mi tamen deziras, ke tiu sorto estu speciala.

Gall komprenis siamaniere ŝian fieran revon.

— Certe, mi ne estas taŭga parulo por vi, — diris li kun sincera ofendiĝo kaj kun ne malpli sincera admiro. — Vi meritas esti reĝino. Mi estas ordinara homo. Tamen ne ekzistas afero, pri kiu mi hezitus, se vi ordonus al mi plenumi ĝin.

Runa movis la brovon, sed ridetis. Forta amo religie kortuŝadis ŝin. Kiam Gall ne komprenis ŝin, ŝi ekdeziris ŝovi lin pli proksime al sia animo. Tiel bonaj homoj ŝatas, kompatinte almozulon pri ties amara sorto, analizi siajn sentojn pri la temo: „ĉu mi estas bona homo?“ Kaj por la almozulo estas tutegale.

— Por reĝino mi, probable, estas pli saĝa, ol necesas esti saĝa en ŝia rango, — diris Runa. — Ja mi scias homojn. Mi devas mirigi vin. Tiu sorto, kun kiu mi povus renkontiĝi, ne rigardante al ĝi malsupren, — estas apenaŭ ebla. Probable, ne. Mi estas tre glorama. Ĉio, kion mi pensas pri tio, estas malklara kaj blindiga. Vi scias, kiel fojfoje efikas muziko… Mi deziras vivi kvazaŭ en senĉesaj sonoj de solena, min tutan rekreanta muziko. Mi deziras, ke al interna emocia feliĉo donu sencon potenco senlima, senhezita.

Tiun malgrandan, senhontan konfeson Runa eldiris kun gracia simpleco de juna patrino, flustranta al ekdormanta infano sonĝojn de reĝoj.

— Ĉu ekstazo?

— Mi ne scias. Sed vortoj enfermas en si pli multe, ol pri tio pensas homoj, bedaŭrantaj malfortecon de vortoj. Sufiĉas, alie vi ŝanĝos vian opinion pri mi al la pli malbona.

— Mi ne ŝanĝas opiniojn, ne ŝanĝas korinklinojn, — diris Gall kaj, vidante, ke Runa enpensiĝis, komencis silente rigardi al ŝia malpeza profilo, kolektante, por pleneco de impreso, ĉion, kion li sciis pri ŝi. En la dekjara aĝo ŝi verkis elstaran versaĵon. La deksepan kaj dekokan jarojn ŝi pasigis en ĉirkaŭmonda marvojaĝo, kaj ŝiaj ekzotaj desegnaĵoj estis venditaj en granda ekspozicio kontraŭ alta prezo, filantrope al blinduloj. Ŝi ne serĉis tiaspecan popularecon — ne ŝatis ĝin. Ŝi bonege muzikis; al ŝi oni vice antaŭdiradis jen tiun, jen alian famon, — ŝi ne strebis al famo. En ŝia grandega domo eblis transiradi el ĉambro en ĉambron kun kreskanta sento pri potenco de mono, animita de arta kaj diversflanka animo. Sendependa kaj soleca, ŝi trapasadis la vivon en spirita silento, sen korinklinoj kaj amo, komprenante nur per instinkto, sed ne per sperto, kion donas tiu sento, ankoraŭ ne spertita de ŝi. Ŝi sciis ĉiujn eŭropajn lingvojn, studis astronomion, elektroteĥnikon, arĥitekturon kaj ĝardenkulturon, dormis malmulte, malofte mondumadis kaj eĉ pli malofte akceptadis gastojn.

Tiu senemocia, malvarma mondo estis fermita en perfekta ŝelo. Laŭ mildeco de linioj kaj esprimo ŝia vizaĝo estis vizaĝo de blondulino, sed sub la brilanta ondo de la nigraj haroj ĝi prezentis nekompreneblan kombinon de ardo kaj delikateco. Ŝia tute virineca, sen impreso de rompeblo, figuro odoris je freŝeco kaj gajo de klara korpo. Ŝi estis iomete pli malalta, ol Gall; dum li, kun sia averaĝa alto, ŝajnis pli alta danke al la epoletoj.

Gall — inteligenta militisto kun iom larĝa vizaĝo kaj melankoliaj okuloj de bona homo, al kiuj li penadis fojfoje doni fieran esprimon, trapensinte pri Runa Beguem ĉion, kio venis en la kapon, turnis la internan rigardon al si, sed, trovinte tie nenion specialan, krom sano, amo, servo kaj diligentaj kutimoj, eksentis malgajon de rezignacio. Li ne devis paroli pri amo. Tamen en la momento de tria sonoro, kvazaŭ ties trilo tiris lian langon, li sukcesis diri: „Mi deziras al vi feliĉon…“ La fino de la frazo: „ho, se ĝi estus kun mi…“ — ŝtopiĝis en lia gorĝo. Li glatigis la lipharojn kaj prepariĝis spekti la spektaklon.

V

La numero, lasta antaŭ la elpaŝo de la „Duopa Stelo“, nomiĝis „Senforteco de katenoj“. Ĝi konsistis en tio, ke larĝŝultran, malaltan homon oni ligis ĉe la brakoj kaj la kruroj per dikegaj ŝnuroj; krom tio oni zonis per katenoj la manojn kaj la piedojn. Poste lin oni kovris per tuko; li klopodis sub ĝi dum ĉirkaŭ du minutoj kaj ekstaris tute malimplikita; la ligiloj kuŝis sur la sablo.

Li foriris. Estiĝis profunda, akra silento. Muziko ekludis kaj ĉesis. La cirko neaŭdeble spiris. Infekta atendo penetris el animo en animon, streĉante sentumojn; rigardoj, direktitaj al la elira kurteno, silente vokadis la promesitan venon. La muzikistoj foliumadis notojn. Pasis ĉirkaŭ kvin minutoj; la malpacienco kreskis. La supro, iom krakinte malakorde, aŭdigis protestajn aplaŭdojn; la mezo subtenis ilin; la malsupro konversaciis, flirtigadis ventumilojn, ridetadis.

Tiam, ree silentiginte la bruon de malpacienco, ĉe la elirejo aperis homo de averaĝa alto, rekta, kiel flamo de kandelo, kun natura kaj simpla sinteno; haltinte por momento, li eliris al la centro de la areno, paŝante mole kaj egale; haltinte, li ĉirkaŭrigardis kun rideto la brilantan kavon de la cirko kaj levis la kapon, alparolante al la orkestro.

— Ludu, — diris li, pensinte iom, nelaŭte, sed tiel distingeble, ke la vortoj klare sonis por ĉiuj, — ludu ion malrapidan kaj glatan, ekzemple, la „Meksikan valson“.

La kapelestro kapjesis, frapis per la bastoneto kaj svingis ĝin.

Trumpetoj ekmurmuris la enkondukon; turniĝante, la vento de la melodio ĉirkaŭprenis la korojn per kapto kaj mezuro de ritmo; sonoro, triloj kaj kantado dissemis nekompreneblan magion de sono, en kiu pli feste brilas la vivo kaj io iĝas pardonita interne, satigante ĉiujn sentumojn.

La „Duopa Stelo“, — kia montriĝis li al rigardo de la spektantoj en tiu ĉi minuto, — estis homo aĝa ĉirkaŭ tridek jarojn. Lia vesto konsistis el blanka ĉemizo, kun manikoj, kuntiritaj ĉe la manradikoj, nigra pantalono, bluaj ŝtrumpoj kaj nigraj sandaloj; larĝa arĝenta zono ĉirkaŭprenis la talion. La frunto, hela, kiel kupolo, estis malleviĝanta al la malhelaj okuloj per strio de la maldikaj kaj altaj brovoj, donintaj al lia akra vizaĝo esprimon de fiera klareco de antikvaj portretoj; sur tiu pala vizaĝo, plena de trankvila potenco, inter la ombro de la malhelaj lipharoj kaj la fendo de la malmola mentono malestime kurbiĝis la malgranda, strikta buŝo. La rideto, kun kiu li eliris, estis dubsenca, kvankam ne sen ekvilibro, kaj plena de kaŝita promeso. Liaj haroj de kastora koloro malforte krispis sub la nuko, en kaveto de la kolo, kaj antaŭe iomete malleviĝis sur la frunton; la manoj estis malgrandaj, la ŝultroj estis iomete deŝovitaj malantaŭen.

Li deiris al la barilo, stamfis kaj, ne hastante, ekkuris, kun kubutoj, alpremitaj al la brusto; tiel li ĉirkaŭiris la tutan arenon, farinte nenion specialan. Sed ekde la dua rondo aŭdiĝis ekkrioj: „Rigardu, rigardu“. Ambaŭ ĉefajn pasejojn plenŝtopis spektantoj: elkuris ĉiuj servistoj kaj aktoroj. La paŝoj de la kuranto misformiĝis, jam li moviĝis per gigantaj saltoj, sen videblaj penoj por tio; liaj piedoj, facile tuŝante la teron, ŝajnis, postrestas de la neretenebla strebo de la korpo; jam kelkfoje li dum salto simple movadis ilin en la aero, kvazaŭ forpuŝante vakuon. Tiel kuris li, farinte rondon, poste, trakurinte en ordinara maniero ioman distancon, abrupte leviĝis supren sur distancon de sia alto kaj rigidiĝis, haltis en la aero, kiel sur nevidebla fosto. Li estis en tia stato nur apenaŭ pli longe ol natura prokrasto de falo — je bagatelo, eble je triono de sekundo, — sed sur pesiloj de ĉies atento tio reflektiĝis kiel falo de granda pezo kontraŭ gramo, — tiel neordinare ĵetiĝis antaŭ ĉiuj la enigma fenomeno. Tamen ne malvarmon, ne ardon de admiro kaŭzis ĝi, sed malkvieton de kaŝita ekscitiĝo: eniris io el ekster la limoj de la homa esenco. Multaj salte ekstaris; tiuj, kiuj ne vidis, en kio estis la afero, kriis en la estiĝinta bruo al siaj najbaroj, demandante, kio okazis? La sentumoj jam estis trafitaj, sed ankoraŭ ne faligitaj, ne renversitaj; la spektantoj interŝanĝadis rimarkojn. Baleta kritikisto Fogard diris: — „Jen monstro de ŝvebsaltoj; post Agnes Dupont estis nenio simila. Sed en baleto, inter fajrartaĵo de aliaj moviĝoj, ili ne tiom impresas“. En alia loko eblis subaŭskulti: — „Mi vidis saltojn de negroj en Ugando; ili malproksimas…“ — „Fakiraĵo, hipnoto!“ — „Ne! Tion oni faras per speguloj kaj lumartifikoj“, — deklaris iu kompetenta persono.

Tiutempe, ripozante aŭ pensante, sur la areno en la sama nehasta ritmo kuris la „Duopa Stelo“, semante maltrankvilajn atendojn, kreskantajn nereteneble. Kion atendis la emociita spektantaro? Neniu povis respondi al si, sed ĉiu estis kvazaŭ kaptita de nevideblaj manoj, ne sciante, ĉu ili liberigos aŭ lasos lin, paliĝantan en nekomprenebla sopiro. Tiel sentis, kiel ili konfesis poste, eĉ maniuloj de fortaj sentoj, homoj de elprovita malvarmsangeco. Jam kelkfoje inter sinjorinoj ekflugadis alta „aĥ!“ kun nuanco pli serioza, ol tiuj, per kiuj oni kolorigas tiun universalan ekkrion. La supro, nenion komprenante, kriadis „brave“ kaj frapadis per la polmoj. Tiutempe en la amaso de cirkaj aktoroj, plenŝtopintaj la elirejon, okazis moviĝo; tiuj multe vidintaj homoj estis afekciitaj ne malpli ol la spektantoj.

Pasis jam ĉirkaŭ dek minutoj post kiam la „Duopa Stelo“ eliris sur la arenon. Nun li pligrandigis la rapidon, farante, evidente, preparan antaŭkuron. Lia vizaĝo ardiĝis, la okuloj ridis. Kaj subite jubila infana krio sonore disflugis en la cirko: — „Panjo, panjo! Li flugas. — Rigardu, li ne tuŝas per la piedoj!“

Ĉiuj rigardoj samtempe celis al la ĵus rimarkita. Kvazaŭ kurteno defalis de ili; la trompo de egala moviĝo de la piedoj malaperis. La „Duobla Stelo“ flugis en la aero je futo super la tero, leviĝante ĉiam pli krute kaj alte.

Tiam, subite, trans iu nekaptebla linio, kien, saltinte kaj malkuraĝiĝinte, ĵetis sin la faligita atento, — la spektaĵo eliris el la limoj de artifiko, iĝinte miraklo, do tio, kion sekrete ni atendas dum la tuta vivo, sed kiam ĝi finfine ekbrilas, ni pretas krii aŭ kaŝiĝi. Forlasinte la arenon, Drud leviĝis en la aero al la lustroj, ĉirkaŭvolvinte per la manoj la nukon. Momente la tuta imagata pezo de lia korpo transdoniĝis al interna peno de la spektantoj, sed same baldaŭ malaperis, kaj ĉiuj ekvidis, ke super la galerioj, sub la trapezoj, rapidas, retroklininte la kapon, la homo, trairante de tempo al tempo la rondan supran spacon kun glata rapideco de birdo, — nun li estis terura. Kaj lia ombro, plonĝante sur la seĝovicoj, estis ĵetiĝanta malsupre.

La konfuzita orkestro eksilentis; sola hobojo hurlis per falsa noto kaj kiel pafmortigita rompis la kupran krion.

Krioj „Incendio!“ ne farus tion, kio estiĝis en la cirko. La galerio ekhurlis; krioj „Satano! Diablo!“ pelis ondon de paniko; ĉioma frenezo ekkaptis la homojn; malaperis la publiko: ĝi, perdinte la ligon, iĝis sovaĝa amaso, sur kies kapoj, ŝirinte fortajn ĉenojn de la racio, freneze muĝante kaj montrante la dentojn, saltadis la Timo. Multaj, en paroksismo de subita malforteco aŭ kapturniĝo, sidis, ferminte per la manoj la vizaĝon. Virinoj perdadis konscion; iuj, sufokiĝante, impetis al la elirejoj; infanoj ploregis. Ĉie aŭdiĝis krakado de balustradoj. La fuĝantoj, plenŝtopinte la arenon, kunpuŝiĝadis ĉe la elirejoj, faligante unu la alian, kaptante kaj forpuŝante la antaŭulojn. Fojfoje akra ŝriko superadis tutan tiun teruran bruegon; sonis ĝemoj, blasfemoj, bruo de renversitaj seĝoj. Kaj super la cirko, pli alte ol trapezoj kaj blokoj, krucinte la manojn, staris en la aero la „Duopa Stelo“.

— Orkestro, muzikon!!! — kriis Agassiz, apenaŭ konsciante, kion li faras.

Kelkaj trumpetoj ekhurlis per antaŭmorta muĝo, kiu baldaŭ eksilentis; ekkrakis faligitaj pupitroj; la podio malpleniĝis; la muzikistoj, forlasinte la instrumentojn, fuĝis, kiel ĉiuj. Tiutempe la ministro Daugovet, pene frotante la ostecajn manojn kaj kuntirinte la grizajn brovojn, mallaŭte diris al du, rapide enirintaj en lian loĝion, dece, sed negrave vestitaj homoj: „Tuj. Sen hezito. Mi responsas. Nokte persone al mi kun raporto, kaj al neniu kroma eĉ vorton!“

Ambaŭ nekonatoj sen riverenco elkuris kaj miksiĝis kun la homamaso.

Tiam Drud supre laŭte ekkantis. Inter la furiozo lia voĉo sonis kun forto de ventoblovo; tio estis mallonga, nekonata kanto. Nur kelkaj ĝiaj vortoj estis kaptitaj de kelkaj homoj: „La vojo senvoja…“. La kadenco malaperis en la rumoro, sed eblis pensi, ke estas ankoraŭ tri piedoj, kun vira rimo en klara vorto „aspir'“. Ree ne eblis distingi la vortojn, ĝis en paŭzo de la rumoro ili finiĝis per enigma kaj tira: „la mondon brilantan enir'“.

De la ministra loĝio sur la arenon elpaŝis junulino en robo el blankaj silkaj strioj. Pala, ne konscianta sin, ŝi levis la manojn kaj kriis. Neniu distingis ŝiajn vortojn. Ŝi nerve ridis. Ŝiaj okuloj, brilante, flugis supren. Ŝi nenion vidis, komprenis kaj sentis, krom hela abismo, ekbrilinta sur ruinoj de tiu ĉi tago per mirakla fajro.

Gall aliris al ŝi, prenis je la mano kaj forkondukis. Tuta tremante, ŝi obeis al li preskaŭ senkonscie. Tio estis Runa Beguem.

VI

Kiam, ree tuŝinte la teron, la „Duopa Stelo“ rapidege direktis sin al la elirejo, la paniko en la pasejo kreskis. Ĉiuj, kiuj povis fuĝi, kaŝiĝi, — malaperis de sur lia vojo. Multaj falis en premtumulto; kaj li sen obstakloj atingis la kulisojn, prenis tie la ĉapelon kaj la palton, kaj poste eliris, tra la ĉevalejoj, en aleon de la bulvardo.

Li ŝirmis la vizaĝon per skarpo kaj malaperis maldekstren, al lumo de strataj lanternoj. Tuj kiam li deiris, kelkaj senkompataj batoj falis sur liajn ŝultrojn kaj kapon; en lanterna radio brilis tranĉilo. Li turnis sin; la klingo implikiĝis en la vesto. Penante liberigi la maldekstran manon, kiun kaptis du homoj, per la dekstra li kunpremis ies vizaĝon kaj abrupte forpuŝis la atakanton; poste rapide ekflugis supren. Du manoj malkroĉiĝis; du aliaj ekpendis sur lia kubuto kun furiozo de rabia buldogo. La mano de Drud sensentiĝis. Leviĝinte super tegmentoj, li ekvidis noktan iluminon de stratoj kaj haltis. Ĉio ĉi estis afero de unu minuto. Kliniĝinte, kun abomeno li distingis la kramfintan pro teruro vizaĝon de la agento; tiu, fleksinte la krurojn, pendis sur li en lukto kontraŭ sveno, sed la sveno post momento trafis lin. Drud elŝiris la manon; la korpo impetis malsupren; poste el la profundo, plenŝtopita de krakado de radoj, elflugis obtuza frapo.

— Jen li mortis, — diris Drud, — pereis vivo kaj, sendube, bonega premio. Min oni deziris murdi.

Li havis antaŭsenton, kaj ĝi ne trompis lin. Li atendis la tagon de la elpaŝo kun rideto kaj malgajo — senkonscia malgajo de montarano, rigardanta de sur montopinto al vastaj nebuloj de valoj, kien ne alflugos sono. Kaj se li ridetadis, do nur al agrablaj, neeblaj aferoj — al io kiel ravita ĥoro, demandanta, tirante lin en rondon de ĝoje eklumintaj vizaĝoj: do kio estas tie, en tiu mondo, kie li naĝas kaj spiras libere? Kaj ĉu eblas tien kunvojaĝi, ferminte la okulojn pro timo?

Drud flugis super la urbaj lumoj kun indigno kaj triumfo. Prokrastante revenon hejmen, li pensis pri la atako. Serpento atakis aglon. Samtempe li konsciis, ke li estas danĝera. Lin oni penos neniigi, aŭ, se ili ne sukcesos en tio, ili ĉirkaŭigos lian vivan vojon per ĉiama danĝero. Liaj celoj estas nekompreneblaj. Krom tio, lia ekzisto mem estas absurdo, netolerebla fenomeno. Ekzistas statoj, klaraj sen ilia logika disvolvo: la Melosa Venuso en spicvara butiko, kofro kun globaj fulmoj, sendita laŭ fervojo; distancaj eksplodoj. Li rememoris la cirkon — tiel klare, ke en la aero, ŝajne, ree ekbrilis la lumo, ĉe kiu okazis en tuta sia abomeneco la scenoj de la malhela freneziĝo. La sola konsolo estis la levitaj supren kun venka krio manoj de nekonata virino; kaj li rememoris gregon de hejmaj anseroj, gakantaj, ekvidinte siajn sovaĝajn fratojn, flugantajn sub nuboj: unu ansero, etendinte la kolon kaj spasme plaŭdante per la flugiloj, ekstrebis, — same, — supren, sed la graso retenis ĝin.

Alproksimiĝis fajfo de plumoj; nokta birdo batiĝis al la brusto, ekbaraktis ĉe la vizaĝo kaj, eliginte ĝemon de teruro, ekflugis, malaperinte en mallumo. Drud preteris la limon de la urbo. Super la haveno li trais radion de lumĵetilo, pensante, ke nun, verŝajne, oni viŝados la reflektilon aŭ la okulojn, cerbumante, ĉu ne estis halucinita la homa silueto sur la fono de bordaj rokoj. Vere, en la fortikaĵo io okazis, ĉar la radio komencis tranĉi la mallumon en ĉiuj direktoj, trafante, precipe, al nuboj. Drud turnis sin reen, amuzante sin per sia ordinara ludo; li loĝigis sian vojon per aeraj boatoj, de kie aŭdiĝis flustro de amantaj paroj; ili glitis al la luna serpo, en ties arĝentan vualeton, ĵetantan sur tapiŝojn kaj florojn sian delikatan blankon. Iliaj rudristoj, gajaj, etaj aeraj feoj, volvinte la flugilojn sub la akselojn, tiris la velon. Li aŭdis ridon kaj plukadon de kordoj. Supre kuŝis majesta vakuo, de kie el post miriadoj da mejloj etendiĝis en la duonfermitan okulon pingloj de stelaj radioj; laŭ ili, kiel lernejanoj, rajdantaj laŭ ŝtupara balustrado, glitadis dikventraj maŭretoj, puŝante unu la alian, grimacante kaj renversiĝante, kiel simioj. Ĉiuj sonoj, leviĝantaj de sur la tero, havis fizikan reflekton; alte flugis ĉevaloj, trenante fantoman kaleŝegon, plenŝtopitan de gaja kompanio; cigara fumo nebuligis la stelan radion; la veturigisto, svingante la vipon, kaptadis sian falintan cilindron. Flanke glitis prilumitaj fenestroj de tramo, trans kiuj sinjoro legis ĵurnalon, kaj dando suĉis sian bastoneton, ĵetante oblikvajn rigardojn al la ĉarma vizaĝo de najbarino. Tie kaj ĉi tie pendis balkonoj, kiujn tratranĉis lumo de pordoj, ŝirmitaj de verdaĵo, permesanta vidi pinton de ŝuo aŭ danĝeran brilon de okuloj, flagrantaj, kiel en embusko. Kuris aera ĵurnalvendisto, svingante staplon da ĵurnaloj; kato impete transrampis sur nevideblaj tegmentoj, kaj promenantoj haltadis super la urbo, riverencante en varman obskuron.

Kiam Drud laciĝis, tiu ludo tuj elvaporiĝis kiel aro de kuloj, se ĝin trafis pluvo. Li eksidis sur frontonon de tura horloĝo, kiu malsupre ŝajnis prilumita rondeto granda je telero, sed proksime prezentis duklaftan [7] embrazuron, fermitan per vitro, dika tri colojn, kun arŝinaj [8] feraj ciferoj. Trans la vitro, bruante, moviĝis dentoradoj, aksoj kaj ĉenoj; en la angulo, trinkante kafon, sidis maŝinisto, kun transversa kota strio sur la nerazita vango; inter instrumentoj, volvaĵoj de stupo kaj ladaĵoj kun oleo fumis forno, sur kiu bolis kafkruĉo. Sur la akso ekster la vitro du grandegaj montriloj indikis la unuan kaj dek minutojn. La akso tremeris, la minuta montrilo ekknaris kaj falis je futo malsupren, markinte la dekunuan minuton. Sur kornicoj premiĝis en vicoj dormemaj kolomboj, murmuretante kaj knarante per la bekoj. Drud oscedis. La cirko kaj la atako lacigis lin. Li atendis, kiam la horloĝaj sonoriloj, markante la unuan kaj kvaronon, sonoris takton de antikva melodio, kaj impetis al la gastejo, kie li provizore loĝis.

VII

Vane serĉis urbanoj en la sekva tago sur ĵurnalaj paĝoj priskribon de la enigma evento; la forto, aganta ekde nememoreblaj tempoj per plumo kaj minaco, dissendis en redakciojn sekretan cirkuleron, ordonantan „forgesi“ la neordinaran okazintaĵon; mencii ĝin estis malpermesite je puno de malfermo; neniaj klarigoj estis donitaj ĉi-rilate, kaj la redaktoroj redonis al la aŭtoroj longegajn artikolojn, — fruktojn de sendorma nokto, — ornamitajn per plej logaj titoloj.

Intertempe onidiroj atingis tian skalon, ricevis tiajn ampleksojn kaj konturojn, ĉe kiuj malaperis jam la senco mem de la okazintaĵo, simile al tio, kiel iĝas giganta, sed senforma la ombro de homo, tre proksime alirinta al stratlanterno. Atestantoj disportis siajn impresojn al ĉiuj stratanguloj, kaj ĉiu rakontis tiel, ke la ceteraj povus disputi kun li, — la plej bona pruvo de bizareco de la percepto. En la afero de Drud la kreemo de popolamasoj, pri kiu nune, onidire, oni ege klopodas, manifestiĝis kun senbrideco de histeria paroksismo. Tamen, rampanta skeptiko de la klera parto de la popolo eligis delikatan „sed“, en kies profundpensa sensenceco iu konforme agordita orelo povus aŭdi multon da spritegaj klarigoj. Sur tiun „sed“, kiel sur bobenon, volviĝis bunta fadeno de onidira enciklopedio. Iuj ekzemplis hipnoton, fakirojn, iuj — miraklojn de la teĥniko; oni menciis ankaŭ malnovajn iluziistojn, kiuj plenumadis nekompreneblajn miraklojn, kun ruza maŝineto en subŝtofo. Estis forgesitaj nek kinematografo, nek projekcia lanterno, nek famaj aŭtomatoj: la meĥanika homo de Weber venkadis la plej famajn ŝakludantojn de sia tempo. Pro tio, ke ajna evento similas al globo, kovrita per komplika desegnaĵo, la atestantoj kontraŭdiris unu al la alia, ne koincidante en priskribo de la okazintaĵo, ĉar ĉiu vidis nur la turnitan al li parton de la globo, kun ekstra aldonaĵo de fantazio, aŭ, strebante impresi per seka ekzakteco, forigadis detalojn; tiel la evidentaĵo mem iĝis duone dubinda. Tamen la „dia voĉo“, tio estas rakontoj el ĉevalejoj kaj galerioj, riĉe festenis, ornamiĝante per ĉio, kio estas aĉa en la homo, kiam li deziras fabelojn kaj mem kuiras ilin. Tiuj rakontoj kreis legendon pri diablo, elveturinta sur blanka ĉevalo; laŭ ekzaktaj sciigoj de aliaj, la diablo ŝtelis knabinon kaj forflugis kun ŝi en fenestron; triaj aldonadis, ke la etulino transformiĝis en maljunulinon de terura aspekto. Kontraŭe al tiu ekzotaĵo aperis onidiro pri anĝeloj, ekkantintaj super la kapoj de la publiko pri la fino de la mondo, sed plej multe ĉiuj inklinis al la klarigo, donita de bufedisto de „Niagaro“, ke veninta greko inventis flugan maŝineton, kiun eblas teni en poŝo; la greko elflugis el la cirko sur la straton kaj falis, ĉar en la maŝineto rompiĝis ŝraŭbo. Kronis tiun tutan konfuzon ŝokanta rakonto pri vizito de la cirko fare de grego da flugantaj malvivuloj, kiuj drinkis, manĝis, kaj poste komencis diboĉi, deŝirante de sur spektantoj ĉapelojn kaj kriante en nekonata lingvo frenezajn vortojn.

Malgrandan centron de tia bolado de onidiroj prezentis matene de la 24-a la kuirejo de la gastejo „Romo“, je la naŭa horo. Ĉi tie, ĉe la tablo, meze de kiu fumis vaporo de grandega pato kun ŝafaĵo, lakeo kaj kuirusto arde disputis; ilin aŭskultis ĉambristinoj kaj kuiristino; kuirknaboj, grimacante kaj interbatante ĉe la kuirforno, sukcesadis samtempe aŭskulti la konversacion. La lakeo kvankam ne trafis en la cirkon, pro manko de biletoj, sed dum la tuta vespero gapvagadis ĉe la enirejo inter la malfeliĉuloj, vane esperantaj ŝmiri la biletiston per cigaro aŭ tragliti internen, kaptinte momenton.

— Sensencaĵo! — diris la kuiristo, elaŭskultinte la priskribon de la ĉioma fuĝo de la spektantoj. — Eĉ se ci vidus per propraj okuloj, kio, kiel ci mem diras, ne okazis.

— Estas facile diri „sensencaĵo“, — kontraŭdiris la lakeo, — ripetadu „sensencaĵo“ al ĉio ajn, kion ci aŭdas. Estas abomene paroli kun vi… Se oni pensas, ke mi mensogas, oni havu kuraĝon diri tion rekte al mia vizaĝo.

— Kaj kio tiam okazos? — bataleme demandis la kuiristo. — Ĉu rekte al la vizaĝo?! Jen mi rekte al cia vizaĝo diras, ke ci mensogas.

— Ĉu mi? Mensogas?

— Nu, se ne mensogas, do elpensas, tio estas la samo, kaj se ci deziras scii la veron, do mi al ci klarigos: ĉio okazis pro tio, ke falis la fostoj. Tion mi, memkompreneble, ne vidis, sed mi pensas, ke sufiĉas eĉ tia bagatelo. Ja la galerioj staras sur fostoj, ĉu ne? Kaj se spektantoj tien plenŝtopiĝis trioble pli multe, ol devus, do la apogiloj rompiĝis.

— Kiel al tio rilatas apogiloj, — kontraŭdiris, ŝvitante pro malespero, la lakeo, — se ekkuris plena strato da homoj, la pordoj krakis, kaj mi mem aŭdis kriojn. Krome, mi multajn pridemandis; ŝajne, estas klare.

— Sensencaĵo! — diris la kuiristo. — Kiam al ci oni rompos la krurojn, tiam ci krios, mem ne sciante kion. Okazas, ke pro timo homo freneziĝas kaj komencas rakonti ajnan galimation.

— Jam ĉiuj scias, ke vi estas nekredanto, — ekkriis unu ĉambristino, dum ŝia amikino kun la kuiristino, malferminte la buŝojn, tremis en paroksismo de akra sciavido, — tamen mi jam en la eta aĝo vidis tian aferon, ke petu min rakonti pri tio antaŭ nokto, mi neniam kuraĝos. Venas al ni viro, — la afero okazis nokte, — kaj petas permeson tranokti…

— Kaj mi ankaŭ bone memoras, — interrompis la lakeo, — kiel eliris el la pordo solida, ĝentila sinjoro. — „Kio tie okazis?“ — demandis mi lin, kaj mi vidas, ke li estas forte emociita; li al mi diris: — „Ne serĉu vantajn amuzojn. Mi vidis, kiel homon ekposedis demono kaj levis lin en la aeron. Preĝu, preĝu!“ — Kaj li foriris, tiele svingante la manon. Mi diras al vi, en tiu sola lia mano estis maso da esprimo!

La kuiristo ne sukcesis prononci — „Sensencaĵo!“, kiam la ĉambristino, timante, ke ŝia rakonto dronos en kverelo de la disputantoj, plilaŭtigis la voĉon kaj ekparolis pli rapide:

— Ĉu vi aŭdas? Mi diris, ke tiu homo petis permeson tranokti ĉe ni; la patro grumblis, sed permesis, kaj en la sekva tago la patrino diris al li: — „Kio? ĉu mi ne estis prava?“ — Ŝi ne deziris enlasi lin. Kio do okazis? En nia domo estis malplena ĉambro, en kiu neniu loĝis: tie ni ordinare konservadis legomojn; samtie la patro tenis tornilon. En tiun ĉambron ni kuŝigis por dormi nian vagulon. Mi kvazaŭ nun vidas lin; alta, dika, grizhara, kaj la vizaĝo estis glata kaj tia rozkolora, kiel jen de Betsy, aŭ de mi, kiam oni min ne kolerigas. Kvankam mi estis eta, sed mi klare vidis, ke en la maljunulo estas io suspektinda. Kiam li foriris por dormi, mi alŝteliris al la pordo, rigardis en la serurtruon kaj… ĉu vi povas imagi, kion mi vidis?

— Ne, ne! Ne diru! Ne diru! — ekkriis la virinoj. — Aj, kion do vi tie vidis?

— Li sidis sur la sakoj. Mi eĉ nun tuta tremas, kiel tiam. — „Amataj miaj membroj! — diris li kaj demetis la dekstran kruron. — Miaj karaj ekstremaĵoj!..“ — Tiam, — je Dio, mi mem tion vidis, — demetis li kaj almetis al la muro la maldekstran kruron. Miaj genuoj fleksiĝis, sed mi rigardas. Mi rigardas, kaj li demetas unu brakon, pendigas ĝin sur najlon, demetas alian brakon, metas ĝin tiel neglekte, kaj… kaj…

— Nu?! — instigis la aŭskultantoj.

— Kaj tute trankvile demetas de si la kapon! Jen tiel! Pum ĝin sur la genuojn!

Ĉi tie, dezirante prezenti la teruran momenton, la rakontantino kaptis sian kapon, elstariginte la okulojn, kaj poste, kun aspekto de senforteco, kaŭzita de la peza rememoro, afekte faligis la manojn kaj malfleksiĝis, anhelante.

— Nu, jen ci certe mensogas, — diris la kuiristo, kies intereso al la rakonto rimarkeble malkreskis, tuj kiam la ĉambristino senigis la almozulon de la dua brako. — Per kio do li demetis la kapon, se li ne havis brakojn?

La ĉambristino ĉirkaŭrigardis lin per glaciaj okuloj.

— Mi delonge rimarkas, — vipe kontraŭdiris ŝi, — ke vi kondutas kiel azia paŝao, ne havante eĉ guton da respekto al virino. Kiu enmetis en vian kapon, ke la maljunulo estis sen brakoj? Mi ja diras, ke la brakojn li havis.

La cerbo de la kuiristo nebuliĝis; senforte svingis li la manon kaj kraĉis. Tiumomente eniris, rigardante super grandegaj okulvitroj, viro en antaŭtuko kaj feltaj ŝuoj. Tio estis la koridora servisto de la supra etaĝo.

— Stranga afero, — diris li, turnante sin al neniu aparte, sed ĉirkaŭrigardante ĉiujn vice per morna, forestanta rigardo. — Kio? Mi diras, ke tio estas tre stranga afero, kiel mi raportis pri tio jam nokte al la administranto.

Venis viskoza paŭzo.

— Kia do estas tiu stranga afero? — demandis la lakeo.

— Kiam mi rememoras — frostiĝas mia dorso, — diris la koridora servisto, kiam nova paŭzo atingis malagrablan amplekson. — Aŭskultu. Hodiaŭ nokte, post la unua horo, puriginte ĉiujn botojn, mi pasis preter la 137-a kaj, rimarkinte, ke la pordo estas ne ŝlosita, sed nur maldense fermita, — frapis; ne por ia afero, sed simple. Ja ĉio ajn povus esti. Tie estis silento. Mi eniris, certiĝis, ke la loĝanto forestas, ŝlosis la pordon per la ŝlosilo, kaj la ŝlosilon metis en la poŝon, poste pendigis ĝin sur la tabulon. Post tio mi restis supre ankoraŭ ĉirkaŭ kvin minutojn, ree ekiris malsupren kaj, kiam mia vojo preteris la saman 137-an, mi ekvidis, ke la porda anso ŝanceliĝis. Iu elinterne penis malfermi la pordon. Mi sensone aliris ĝin kaj rigidiĝis, — ankoraŭfoje tremeris la anso, poste aŭdiĝis paŝoj. Tiam mi enrigardis en la serurtruon. En la antaŭĉambro estis lumo, kaj mi ekvidis la dorson de la deiranta homo. Ĉe la kurteno, deŝovinte ĝin, li haltis kaj turniĝis, — tamen tio estis ne fremdulo, sed ĝuste tiu Aisher [9], kiu loĝas tie. Post, probable, kvin minutoj, ne pli, li leviĝis en la koridoron laŭ la ŝtuparo, demetis la ŝlosilon kaj eniris en sian loĝejon.

Prezentinte tiujn ĉi cirkonstancojn, la koridora servisto ree vice ĉirkaŭrigardis la larĝe malfermitajn buŝojn kaj aldonis:

— Ĉu vi komprenas?

— Diablo prenu! — diris la lakeo, ĵetinte pikeman rigardon al la kuiristo, kiu ĉi-foje ne ekkriis „sensencaĵo“, sed nur amare balancis la kapon super peco da ŝafa graso. — Kiel do li povis trafi en sian loĝejon?

— Se ne tra la balkono, do eble nur en formo de kulo aŭ muŝo, — klarigis la koridora servisto, — ja eĉ muso ne povas trarampi la seruran truon.

— Kaj kion diris la administranto?

— Li diris: „Hm… tamen, mi pensas, eble al ci ŝajnis?“ Sed mi vidis, kiel li vigle ekkuris supren, verŝajne por mem rigardi en la truon; kaj reen li malleviĝis kun vizaĝo trioble pli longa, ol ĝi estis.

Tiam ĉiuj komencis pridiskuti la konduton kaj la personon de la mistera loĝanto.

— Li malofte estas hejme, — diris la koridora servisto, kaj rememoris, ke Aisher preferis la numeron en la supra etaĝo, kvankam tiu ĉambro estas malpli bona ol liberaj numeroj de la etaĝoj pli malsupraj. Betsy kantis:

— Deca junulo, rare kvieta kaj ĝentila; neniu ankoraŭ aŭdis de li riproĉojn, eĉ kiam oni forgesas brosi la ĉambron aŭ, starante antaŭ spegulo, prokrastas veni al sonoro.

Neniu sciis, pri kio li okupiĝas, neniu vizitis lin. Oni fojfoje aŭdis, kiel li parolas kun si mem, aŭ, rigardante en libron, mallaŭte ridas. Estas senutile meti por li cindrujojn, ĉar cigaredstumpoj tutegale kuŝaĉas sur la planko.

Tiutempe la lakeo kvazaŭ ektrancis; ĉiam pli kontempla, serioza kaj distriĝema iĝadis lia vizaĝo, kaj ĉiam pli alte li levadis la okulojn al la plafono, kie vigle zumadis muŝoj. Probable, tiuj insektoj ludis por li la rolon de la legenda Neŭtona pomo, doninte al la disa akiraĵo de la menso kristalan ligon; levinte la manon, por altiri atenton, li celigis malserenan rigardon al la grizblua nazo de la kuiristo kaj per malforta voĉo, malantaŭ kiu en tiaj okazoj staras fiera certeco, ke la diraĵo sonos pli draste, ol tondraj ekkrioj, malrapide prononcis:

— Do ĉu vi scias, kiu estas la loĝanto de la 137-a numero, kiu estas tiu homo, trafanta hejmen sen ŝlosilo, kiu estas li, nomata Simeono Aisher? Jes, kiu estas li, — ĉu vi scias tion? Kaj se ne scias, do ĉu deziras scii aŭ ne deziras?

Evidentiĝis, ke deziras ĉiuj, sed ke kelkaj ne ŝatas, kiam homo grimacas, anstataŭ diri rekte.

— Ĉu rekte?! — ekkriis la lakeo. — Do jen! — Li ekstaris, afekte renversis la seĝon kaj, etendinte la dekstran manon al makaronia kribrilo, kriis: — La homo, trafanta sen ŝlosilo! La homo, postulanta, ke al li oni nepre donu supran ejon! La homo, pri kiu neniu scias, kiu li estas, — tiu homo estas tiu, kiu flugis en la cirko!

Aŭdiĝis virina „Aĥ!“, kaj bruo de mirego superis koleran proteston de la kuiristo. Tiuminute enkuris maldika knabo, jam el malproksime permane alvokante al si Betsy-n kaj kriante: — „Iru tuj, vin postulas la administranto“.

— Laŭ vi, ĉiuj estas friponoj! — ekkriis, forkurante kun la knabo, Betsy, trafita en siaj simpatioj. — Eble, estas vi, kiu flugas, sed ne Aisher!

VIII

En furiozo de homaj rilatoj transflugas rapida kaj maldika radio de malvarma lumo — la lanterno de polico. Kiam la koridora servisto denuncis al la administranto de la gastejo, ke interne de la numero 137 estis tirata la porda anso, — la radio de la lanterno atente haltis sur la vizaĝo de la administranto kaj, ordone ekbrilinte, vokis al la mano, kiu tenis la lanternon. La mano el malproksime ŝajnis ordinara mano, en manumo kun oficaj butonoj, sed proksime ĝi esprimis la tutan homon, kiu posedis ĝin. Ĝiaj fingroj estis malmolaj kaj plataj. Ĝi kuŝis, kiel ŝtona, sur angulo de granda tablo. La lanterno malaperis, ĝin anstataŭis lumo de hela verda lampo.

La nokto finiĝis; tiu lumo same malaperis, cedinte al brilo de la frua suno, en kiu Betsy ekstaris antaŭ la atentaj kaj indiferentaj okuloj de la gasteja administranto. Li prenis akran tonon de ekstrema malkontento:

— Vi priservas la supron kaj tiel maldiligente, ke pri vi komencis veni plendoj. Al mi tio ne plaĉas. Mi elaŭskultis malagrablajn aferojn. Manĝilaroj estis nepurigitaj, meblaro estis starigita malorde, vi donas malakrajn tranĉilojn, misverŝas kafon kaj teon; alportas ĉifitajn buŝtukojn. Ĝis nun mi ne faris al vi mallaŭdojn, opiniante tion simpla miso, sed hodiaŭ mi decidis finfine ĉesigi la pigron kaj fiaĵojn.

— Sinjoro, — diris la ŝokita junulino, — pardonu, mi ĵuras, ke mi tute nenion komprenas. Tio estas peko viaflanke, vi tiel min ofendas… — Ŝi levis la antaŭtukon, ŝovante ĝin en la okulojn. — Mi tiel klopodas, sen ripozo, ke ne havas por mi liberan minuton. Al vi oni, verŝajne, klaĉis kontraŭ mi. Kiu plendis al vi? Kiu? Kiu?

— Kiu ajn plendu, — al respektindaj loĝantoj mi fidas kaj viajn kriojn mi opinias histerio. Tamen, mi elpensis punon, kiu samempe instruos vin kaj ebligos al mi konvinkiĝi, ĉu la plendoj estas veraj. Ekde la nuna tempo, antaŭ ol disporti ion en la numerojn, bonvolu montri al mi manĝilarojn, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn: mi mem rigardos, ĉu taŭge vi faras tion, kio estas farenda; kaj nun, finante nian interparolon, mi avertas, ke sekvafoje vi estos punita ne tiel malgrave.

La ĉambristino eliris kun peza koro, en larmoj kaj amara perplekso, siamaniere klarigante la ĉikanon.

„Li trudflirtis kun mi, — decidis ŝi, — pripinĉis tutajn miajn brakojn, sed vane, kaj nun venĝas; estu li, tamen, damnita, — mi portos al li por pririgardo ne nur manĝilarojn, sed ĉiujn tapiŝojn, kaj tiel skuos antaŭ lia nazo, ke li manĝos kvin funtojn da polvo“.

Simplanime senmaskiginte tiamaniere siajn rilatojn al tapiŝoj, ŝi leviĝis supren, persekutata de sonoroj. Sur la signala tabulo montriĝis tri numeroj kaj inter ili la numero 137; pririgardinte la ciferojn, Betsy eksentis facilan scivolplenan teruron, inspiritan de la kuireja babilado. Du loĝantoj postulis konton kaj fiakron; la voĉo de la 137-a numero, interesiĝinte tra la kurteno, kioma estas horo, sciigis, ke li ankoraŭ ne estas vestita, petis kafon kaj glaseton da likvoro; poste Aisher oscedis.

„Ĉu estis ci, kiu plendis? — pensis Betsy, rememorante, kiel hieraŭ ŝi purigis la numeron iom haste. — Ci estas falsa animo, se ci alparolas, kvazaŭ nenio okazis; bone, mi montros al ci, kiel mi scipovas respondi kun digno“.

Rememoro pri ankoraŭ kelkaj peketoj sugestis al ŝia suspekto ŝtalan certecon.

„Tamen li estas bela kaj milda, kiel anĝelo; por unua fojo, eble, indas lin pardoni“.

Kaj ŝi, per tono de pena vigliĝo, en kiu, laŭ ŝia opinio, senteblis dolorplena riproĉo, respondis, ke la horloĝo montras la sepan kaj duonon, ke ĉiu vestas sin, kiam li deziras, kaj ke la kafon ŝi alportos senprokraste.

— Bonege, — diris Aisher, — vi, Betsy, estas ne servistino, sed trezoro. Mi tre kontentas pri vi.

Betsy intencis diri al Aisher pri la mallaŭdo de la administranto kaj demandi, ĉu ne Aisher kaŭzis al ŝi tiun malfeliĉon, sed en liaj lastaj vortoj ŝajnis al ŝi facila moko. Ŝi elŝovis la langon kaj, kontenta pri tio, ke la venĝa ago estas kaŝita de la kurteno, agace diris:

— Mi terure ĝojas, sinjoro Aisher, se mi havas plezuron komplezi vin, — kaj eliris, firme decidinte estonte teni la koron fermita.

Ŝi malleviĝis malsupren, kie ĉe la forno la kuiristo en blanka ĉapo jam estis sorĉanta inter vaporaj nuboj. Preninte pleton kun kafo, Betsy turnis sin al la bufedisto, kiu gutigis al ŝi en la nanan, kiel kampanulo, glaseton fajran likvan veluron, kaj ekkuris al la administranto. Ŝi decidis puni lin per surdigaj frapoj al la pordo, sed, por ŝia miro, la administranto malfermis tuj, kiam ŝi ekfrapis.

— Ha! — diris li, rapide ĉirkaŭrigardante la manĝilaron. — Kial tia acerba fizionomio? Donu ĉi tien. Mi pririgardos la manĝilaron en lumo de fenestro. Atendu. — Li foriris, movante super la kafkruĉo la fingrojn, kvazaŭ salante panon, kaj post minuto eliris kun rideto, transdonante la pleton al la ĉambristino. — Do, memoru: akurateco kaj puremo estas la plej bona ornamo de virino.

Superfluas diri, ke la servico, ĉiam pura, brilis nun blindige. Betsy, grumblinte: „Edifu vian edzinon“, — foriris kaj alportis la kafon en la 137-an numeron.

Drud, tirante sin, altrinkadis el la blank-ora taso. Trans la disŝovitaj kurtenoj en loga puro kaj freŝo de frua mateno brilis antaŭ li la hela balkono.

„Ŝajne, sufiĉas esti ĉi tie. Jam io devigas min atente aŭskulti tiujn murojn“.

Sed la malpeza polvo, levita de la sekreta laboro, ne tuŝis lian spiradon, kaj la medito koncentriĝis sur la sensacio. Kvankam la urbaj gazetoj plene prisilentis la aferon, li ankoraŭ ne sciis tion. Lia interna vido vizitis ĉiujn angulojn de la mondo. Li vidis, kiel laŭ telegrafaj dratoj, en poŝtaj pakoj, sur ruĝaj langoj kaj en grizaj cerboj flugas okulumantaj, turniĝemaj informoj, pepante pro malpacienco doni sin kiel eble plej baldaŭ al alia drato, alia cerbo, pako kaj lango kaj kiel, simile al hommanĝanto, avide glutas ilin la Legendo, ĉirkaŭvolvita de trua mantelo de la Konfuzo, la fratino de ĉia historio.

La tondro sonis en la cirkonstancoj kaj kondiĉoj, kiaj neeviteble iĝos komenco de negado. Lokoj, similaj al la cirko, estas ne tro aŭtoritataj; ajnan impreson de pagata spektaĵo post tempo kaj en distanco oni traktas kiel artefaritan; rideto kaj ŝerco estas ĝia eterna sorto. Ekzistas kaj ekzistos fenomenoj, fantomaj sen ĉiutageco; pri ili oni aŭskultos kaj konversacios, sed se ili ne ripetiĝos, — oni kredos al ili ne pli, ol al ĵuro, foje jam rompita. La evento en la cirko, misformiĝinte, mortos kiel malklara eĥo, disŝirita de ĉiaspecaj klaĉoj al siaj konsistaj eroj, el kiuj la plej grava — homo sen flugiloj sub la ĉielo — iĝos fablo de minuto, oferita al libertempa konversacio pri mirakloj, translimaj por la homa naturo. Kaj, eble, nur iu konservema ŝatanto de sonĝoj, nuboj kaj birdoj ekpensos super paĝo de impertinenta gazeto kun tremeto de facila revo, fermos la libron kaj distriĝeme rigardos ĉirkaŭe.

„Sed, se… — Drud levis la peziĝintan kapon, metante la kusenon pli alte, — se mi decidos vivi malfermite, al la scienco okazos dolortordiĝo. Jam mi aŭdas milon da miloj da prelegoj, faritaj en varmega ŝvitbanejo de grandegaj aŭditorioj. Tie oni penos sugesti viglan penson, ke la traktata fenomeno, esence, konformas al ĉiaj leĝoj, ke ĝi estas neantaŭvidita akordo de esploreblaj fortoj. Kaj en silento de kabineto, kuraĝe ĉirkaŭmetinte sin per amasoj da libroj, iu konsternita, grizhara homo, travivinta la tutan vivon kun fiere levita kapo, en gloro kaj respekto, penos trovi en paĝoj sinuan padon, laŭ kiu eblus enrampi internen de tiu, forvorinta lian ŝvitkovritan sistemon, „akordo“, ĝis li konvinkiĝos pri vaneco de la penoj kaj forsvingos ĝin per vortoj: „Ikso. Ekster la scienco. Iluzio“, — simile al la babilema spritulo, pruvinta, ke Bonaparto neniam ekzistis.

Kaj antaŭ li kun klareco de streĉita vido ekstaris rondo de grizbarbaj viroj en talaroj kaj perukoj, kiuj, kaptinte unu la alian ĉe la langoj, penis krii ion decidan. Tiam Drud komprenis, ke li ekdormas kaj pereas, sed tiu malgaja momento de la vundita konscio tuj dronis en malforteco; kun peno levis li la palpebrojn kaj, obeante al la fatala pigro, ree fermis ilin. En blua mallumo eknaĝis radiaj makuloj; ili estingiĝis, kaj la vizaĝo de la dormanto paliĝis.

La sekvo de ĉio ĉi estis negranda kunveno de gapuloj ĉe la perono de la gastejo, el kie kvar sanitaristoj elportis sur brankardo senmovan korpon, ĉirkaŭvolvitan per tolaĵo. La vizaĝo same restis kovrita. La administranto, ĉeestante tiun scenon, responde al kondolencaj demandoj diris, ke oni forveturigas malsanulon, kiu ekmalsanis subite kaj grave; la malfeliĉulo estas senkonscia.

— Eble, simpla nerva paroksismo, — diris li. — Mi, tamen, ne estas doktoro.

Tiutempe la malsanulon oni kuŝigis en kaleŝegon, la sanitaristoj instalis sin interne, kaj al la koĉero eksidis pala homo en okulvitroj, kun griza vizaĝo. Li ion flustris al la koĉero. Tiu hastigis, trotigis la ĉevalon, kaj la kaleŝego, turninte sin post la angulon, ekglitis al la prizono.

IX

Vespere de la sekva tago Runa vizitis la ministron, fraton de ŝia patrino. Jam estis la dekunua horo, sed Daugovet akceptis ŝin. Li nur esprimis miron, ke ŝi, lia favoratino, kvazaŭ speciale elektis tian horon por malpligrandigi lian plezuron.

Ŝi diris:

— Ne, via plezuro, oĉjo, eble, kreskos pro tio, kion mi alveturigis. — Kaj ŝi ekridis, kaj pro la rido ekridis tuta ŝia belo, egala al revelacio.

Belo beligas ankaŭ tiujn, kiuj kontemplas ĝin; ĉiuj ties nuancoj kaj lumoj vokos sentojn, similajn al ili, kaj ĉio kune emocios kaj feliĉigos. Sed eĉ pli nerepuŝeble efikas perfekteco, kiam ĝi estas armita per konscio de sia forto. Nur per malproksimiĝo eblas batali kontraŭ ĝi, sed eĉ tiam al ĝi estas garantiita parto de venko — rideto de medito.

Tial, konsiderante ĉiujn rimedojn por atingo de la celo, la juna belulino vestis sin kiel por monduma vizito — en brilanta malfermita robo, rememoriganta someran floron. El puntoj elstaris ŝiaj delikataj, blankaj ŝultroj; la nudaj brakoj spiris glatecon kaj purecon de la konturoj; la vizaĝo ridetis. En ŝiaj maldikaj brovoj estis ia ĉarma libereco aŭ, pli ĝuste, nervozeco de la linio, kio donadis al la rigardo siaspecan esprimon de kaprica malkaŝemo, kvazaŭ dirante ĉiam kaj al ĉiuj: — „Kion mi faru, se mi estas nekredeble, nepardoneble bela? Paciĝu kun tio, memoru kaj pardonu“.

— Infano, — diris la ministro, sidigante ŝin, — mi estas maljunulo kaj via propra onklo, sed mi devas konfesi, ke por rajto rigardi al vi per la okuloj, — almenaŭ, — de Gall mi volonte kaj kun abomeno redonus al la sorto mian potencan uniformon. Bedaŭrinde, mi ne havas tiajn okulojn.

— Ankaŭ mi ne fidas blindulojn, tial mi ekparolos pri via senerara, firma amo al libroj. Ĉu vi ne perfidis vian amon?

Daugovet vigliĝis, kio okazadis al li ĉiam, se oni tuŝadis tiun demandon.

— Jes, jes, — diris li, — min zorgigas nun „Epitafoj“ de la 1748 j., eldonitaj en Madrido sub komencliteroj G. J.; du ekzempleroj estis venditaj al Verfest kaj Grossman, mi malfruis, kvankam rilate de unu ekzemplero ekzistas espero: Verfest ne estas kontraŭ intertraktado. Tamen, — li ĵetis rigardon al la libro, kiun kunhavis Runa, — ĉu vi ne estas feino kaj ĉu ne la trezoro de Verfest estas kun ci?

La ministro transiradis al ci en okazoj, kiam li deziris komprenigi per tio, ke li libere disponas sian tempon.

— Mi konfesas, tiun supernaturan esperon sugestis al mi cia solena, interna lumo kaj la enigmaj vortoj pri ĝojo. Tamen fojfoje mi bedaŭras, ke mirakloj ekzistas nur en imago.

— Ne, ne la „Epitafoj“. — Runa ĵetis preteran rigardon al sia libro. — Tamen ĉiuokaze, tio, kion mi kaj vi vidis en la cirko, estas miraklo. Mi ne komprenas ĝin.

La ministro, antaŭ ol respondi, silentis iom, pripensante vortojn, per kiuj li povus emfazi sian nedeziron paroli pri la mirinda okazo kaj la stranga ago de Runa.

— Mi ne komprenas — kio estas komprenenda? Interalie, ci ektimis, ŝajne, pli ol ĉiuj ceteraj. Sincere dirante, mi bedaŭras, ke mi estis en „Soleil“. Al mi estas malagrable rememori la scenojn, kiujn mi ĉeestis. Rilate de la fakto mem, aŭ, kiel ci esprimas, — la „miraklo“, mi diros: artifikoj de cirkaj magiistoj ne logas min analizi ilian esencon, krome en mia aĝo tio estas danĝera. Mi, finfine, povus pro tio antaŭ dormo eklegi Ŝarazadon. Ĉarma freŝeco de malnovaj libroj similas vinon. Sed kio estas tio? Ĉu ci iom maldikiĝis, mia kara?

Ŝi rememoris, kion ŝi travivis dum tiuj du tagoj, obsedata de deziro trovi la homon, kiu ekkantis sub la cirka kupolo. En la trinkaĵon, per kiu ŝi penis kontentigi la longan soifon, tiu ĉi maljunulo, ŝia onklo, ĵetis venenon. Tial la hipokrito de Daugovet indignigis ŝin; ŝirminte la koleron per rideto de distriĝemo, Runa diris:

— Mi maldikiĝis, sed ties kaŭzo estas vi. Mi eĉ pli maldikiĝus, se mi ne havus en la manoj tiun ĉi libron.

La ministro levis la brovojn.

— Kie estas ŝlosilo por la enigmoj? Klarigu. Mi jam iĝas duone serioza, ĉar ci maltrankviligas min.

La junulino ŝerce metis la ventumilon sur lian manon.

— Rigardu al miaj okuloj, oĉjo. Rigardu atente, ĝis vi rimarkos, ke en mi ne ekzistas deziro stultumi, ke mia humoro estas neordinara. — Vere ŝiaj okuloj koncentrite ekbrilis, kaj la duonmalfermita buŝo, tuŝita de rida ludo, tremeradis kun kvieta kaj loga esprimo. — Ĉu mi konvinke parolas? Ĉu vi vidas, ke mi bone fartas? Tiuokaze, bonvolu kontroli, ĉu vi kapablas elteni baton, ŝokon, fulmon? Ĝuste — fulmon, ne perdinte dormon kaj apetiton?

En ŝiaj vortoj, en sonora malglateco de ŝia voĉo ŝajnis jubilo de surdiga sekreto. Silente rigardis al ŝi la ministro, sekvante per nevola rideto ĉiujn fajnajn radiojn de ludo de la belega vizaĝo de Runa, kun antaŭsento, ke la antaŭvortoj kaŝas ion gravan. Finfine al li transdoniĝis ŝia emocio; li patrece kliniĝis al ŝi, retenante maltrankvilon.

— Sed, ho Dio, kio? Permesu al mi rekonsciiĝi! Mi ĉiam sufiĉe regas min.

— Tiuokaze, — gravmiene diris la junulino, — kion pensas vi pri la aĉetaĵo de Verfest? Ĉu ekzistas espero, ke la „Epitafoj“ ekbrilos en via kolekto?

— Kara, se mi ne opiniu espero ciajn strangajn demandojn, cian ekzaltiĝon, — ne, ne, preskaŭ neniu. Kvankam mi interesigis unu tre lertan makleriston, ĝuste tiun, kiu interŝanĝigis al Gray la oran rulaĵon de Vedoj de la XI-a jarcento al kateĥismo kun notoj de Leono VI, krediginte la posedinton, ke la valorega manuskripto alportas malfeliĉon al ties proprulo, — jes, mi magnetigis tiun peranton per gravaj promesoj, sed Verfest, ŝajne, havas proponojn pli profitajn, ol la miaj. Mi konfesu, tiu ĉi konversacio profunde emocias min.

— Tiuokaze, — Runa gaje suspiris, — ĉu la „Epitafojn“ vi devos forgesi?

— Kiel?! Ĉu nur tion ci sciigas al mi, agante preskaŭ terure?!

— Ne, mi pripensas, ĉu konsolos vin io egala al la „Epitafoj“; kio same kiel ili aŭ eĉ pli forte logas vin; super kio vi forgesus ĉion, glatiginte la sulkojn?

La ministro trankviliĝis kaj verviĝis.

— Do, ĉio klaras al mi, — diris li, — verŝajne, libromanio estas cia vica hobio. Bone. Sed per tio ci devus komenci. Mi nomos raraĵojn, se eblas tiel diri, nemoveblajn, ĉar ili konsistigas familian heredaĵon. Vera, sed ne ĉiopova ŝatanto pensas pri ili kun platona korinklino de enamiĝinta kadukulo. Jen ili: „Interpreto kaj ekzegezo de Apokalipso“ de Nostradamus, de la 1500-a jaro, propraĵo de Weis; „La inĝenia kavaliro Don Kiĥoto el Manĉo“ de Cervantes, Vieno, de la 1652-a jaro, apartenas al Dorian Camboll; la eldono tute forbrulis, krom unu ekzemplero. Plue…

Dum li estis parolanta, Runa, klininte la kapon, mediteme movadis la fingrojn laŭ la tranĉparto de sia libro. Ŝi interrompis:

— Kio, se oni al vi donacus la „Interpreton kaj ekzegezon de Apokalipso“? — senkulpe interesiĝis ŝi. — Ĉu al vi tio estus tre agrabla?

La ministro ekridis.

— Se ci, kiel en fabelo, iĝus feino? — respondis li, kaptante sin, tamen, en tio, ke li atente rigardas al la manoj de Runa, neglekte turnantaj sian libron, kun superstiĉa sento de pasiiĝinta ĉasisto, kiam en krepusko delikata desegnaĵo de arbusto ŝajnas branĉkorna kapo de kaŝiĝinta cervo. — Kaj ci meritas esti feino.

— Jes, pli ĝuste, — mi povus pace vivi kun ŝi. Sed ankaŭ vi meritas posedi la Nostradamus-on.

— Mi ne disputas. Donu ĝin al mi.

— Prenu.

Kaj ŝi etendis la raraĵon kun simpleco de homo, transdonanta al kunparolanto tedintan ĵurnalon.

La ministro ne komprenis. Li prenis kaj mallarĝiĝis la okulojn al la leda bindaĵo, poste ridetis al hela rideto de Runa.

— Ĉu? Do, ĉu ci tion legas? Ja vere, se momente tiu ĉi, supozeble, scienca verko fariĝus la oro de Nostradamus, mi, probable, ŝtoniĝus por sama tempo, por kiom, tiel malfeliĉe, ŝtoniĝis Lot.

Sen suspekto, kvankam strange kaj peze kunpremiĝis la koro, malfermis li la kovrilon kaj ekvidis la titolpaĝon kun la fama vinjeto, ĉirkaŭirinta ĉiujn specialajn librojn kaj revuojn de Eŭropo, — la vinjeto, en kies paliĝintaj strekoj rektiĝis kiel risorto, kunpremita de jarcentoj, kaj saltis en lian cerbon streboj de bibliofiloj de ĉiuj landoj kaj nacioj. Ĉio skuiĝis antaŭ li, la manoj malstreĉiĝis, la volumo falis sur la tapiŝon, kaj li levis ĝin per moviĝoj de frenezulo, estinganta imagitan fajron.

— Kiel? — sovaĝe ekkriis Daugovet. — Nostradamus — kaj sen ujo! Sed pro ĉiuj sanktuloj de cia animo, — kiu ĝino ŝtelis por ci tion? Dioj! Tertremo! Revolucio! La suno falis sur la kap'!

— Sur la kapon, — trankvile korektis la junulino. — Vi promesis ne emociiĝi.

— Se mi ne perdos la racion, — diris la malfortiĝinta ministro, alpremiĝante al la trezoro kun nebuliĝinta, pala vizaĝo, — mi ne plu emociiĝos. Sed ĉu vere Weis aŭkciis la bibliotekon?

Dirante tion, li transportis la valoregaĵon sur rondan tableton sub lampon kun bronza skulptaĵo de Genio, kisanta Revon, kaj ŝaltis lumon; poste li iom ekregis sin. Runa diris:

— Ĉio ĉi estas rezulto de mia sciigo al Weis, ke mi ĉesigas la dudekjaran proceson de „Tri Vojoj“, per kio mi fordonas la arbaron kaj la bienon kun ĉiuj ties antikvaĵoj. Weis estas ekstreme memama. Kia jubilo por tia homo, kiel li! Mi eĉ ne tre penis insisti pri mia kondiĉo; la kondiĉo estis la Nostradamus.

Ŝi rakontis, kiel okazis la intertraktado — tra peranto.

— Malsaĝa, freneza Weis, — diris la ministro, — lia patro eksedziĝis disde la edzino, por akiri la unuan eldonon de la Gutenberga preĝolibro; mallonge dirante, li interŝanĝis la edzinon al Abstner kontraŭ tricent dudek paĝoj da antikva tiparo kaj, povas esti, agis prave. Sed pardonu mian staton. Tiaj tagoj ne oftas en la homa vivo. Mi sonorigas. Ĉu ci vespermanĝas kun mi? Mi deziras montri, kio okazas en mia animo, per speciala ago. Jen ĝi.

Li premis la butonon de la sonorilo, vokis el la sino de obeo bonege poluritan figuron de lakeo kun senmova vizaĝo.

— Gratis, mi vespermanĝas hejme. Tuj ordonu pri tio. La manĝo kaj la servico devas esti ĝuste la samaj, ĉe kiaj mi akceptis la reĝon; priservos vi kaj Velvet.

Ridante, li turnis sin al la nevino:

— Ĉar la donaco, merita reĝon, estas spiro de alta potenco, kaj ĝi tuŝis min per ciaj manoj. Ha! ĉu ci estas pensema?.. Jes, stranga tago, stranga tago estas hodiaŭ. Estas bonege skui la vivon per tiaj aferoj, per tiaj dolĉaj batoj. Kaj mi dezirus, imitante cin, fari ion egalan al cia ajna deziro, certe se ci ĝin havas.

Runa, mallevinte la manojn, silente rigardis al lia ekstaza vizaĝo.

— Tio endas, tio bonas, — prononcis ŝi mallaŭte kaj strange, kvazaŭ pensante, — spiro de granda potenco estas kun ni, kaj ĝi estu distingigita kaj prilumita per pompo. Kaj mi — vi pravas en via impeto — havas deziron; ĝi ne estas materia; grandega ĝi estas, komplika kaj senprudenta.

— Nu, ne ekzistas neeblaĵoj sur la tero; diru al mi. Se rilate al ĝi ci ne povas esti Beguem, kiel estis kun la donaco, — mi alfrontos ĝin, kiel ministro kaj… Daugovet.

Iliaj okuloj klare kaj akre renkontiĝis.

— Estu tiel, — diris la ministro. — Ni interparolu ĉe la tablo.

X

Tiel komenciĝis la vespermanĝo omaĝe al la reĝo-Libro. La tablo estis primetita, kiel ĉe la reĝo. Blazonoj, lilioj kaj blankaj rozoj kovris ĝin, sur blanka atlasa tablotuko, en plena brilo de lustroj kaj kandelabroj, kies lumoj, reflektiĝante sur porcelano kaj kristalvitro, priblovadis la halon per kirlo de oraj fajreroj. La konversacio ektemis pri fortaj deziroj, kaj baldaŭ venis oportuna momento.

— Oĉjo, — komencis Runa, — ordonu, ke la servistoj foriru. Tion, kion mi tuj diros, devas aŭdi neniu, krom vi.

La maljunulo ridetis kaj plenumis ŝian peton.

— Ni komencu, — diris li, verŝante vinon, — kvankam, antaŭ ol malkovri al mi cian, evidente, specialan deziron, bone pripensu kaj decidu, ĉu mi havas fortojn ĝin plenumi. Mi estas ministro — tio estas multe pli, ol ci, eble, pensas, sed en mia agado ne maloftas okazoj, kiam ĝuste la posteno de ministro malhelpas agi laŭ propra aŭ aliula deziro. Se tiaj cirkonstancoj malestas, mi volonte faros por ci ĉion, kion mi povas.

Li faris tiun klaŭzon pro amo al la junulino, rifuzi al kiu, ĉiuokaze, por li estus malfacile kaj ĉagrene, sed al Runa jam ekŝajnis, ke li konjektas pri ŝia intenco. Maltrankviligita, ŝi ekridis.

— Ne, oĉjo, mi konscias, ke per mia decida „ne“ mi jam kvazaŭ devigas vin; tamen, mi prenas la Dion kiel atestanton, — sole de vi dependas fari al mi grandegan komplezon, kaj vi ne havas sufiĉajn kaŭzojn por rifuzi ĝin.

Rigardo de la ministro esprimis trankvilan kaj singardeman intereson, sed post tiuj vortoj ĝi iĝis iom fremda; jam sentante ion tre seriozan, la ministro interne malproksimiĝis, prepariĝante konsideri kaj pesi ĉiuflanke.

— Mi aŭskultas, Runa; mi deziras aŭdi.

Tiam ŝi ekparolis, iomete paliĝinte pro la konscio, ke per forto de tiu konversacio ŝi metas sin ekster la pasintecon, metante ĉion sur la karton en la senkompata ludo de „ĝeneralaj konsideroj“, lukti kontraŭ kiuj eblas nur per vortoj kaj per la koro.

— La deziron antaŭas negranda rakonto; vi, — kaj probable tre baldaŭ, dum vi komencos konjekti pri kio temas, — ekdeziros interrompi min, eĉ ordoni al mi halti, sed mi petas, kiom ajn tio kostus al vi, — elaŭskulti ĝis la fino. Promesu, ke tiel estos, tiam, en la ekstrema, en tiu okazo, se nenio mildigos vin, al mi restos malgaja konsolo, ke mi fordonis al mia deziro ĉiujn fortojn de la animo, kaj mi kun tremo enmanigas ĝin al vi.

Ŝia emocio transdoniĝis kaj kortuŝis la maljunulon.

— Sed, ho Dio, — diris li, — certe, mi elaŭskultos, en ajna okazo.

Ŝi silente dankis lin per ĉarma moviĝo de la ruĝiĝinta vizaĝo.

— Do, ne plu estas antaŭvortoj. Aŭskultu: hieraŭ mia ĉambristino Lizbet revenis kun interesa rakonto; ŝi tranoktis ĉe sia fratino, — sed eble, ĉe sia koramiko, — kion por ni ne decas esplori, — en gastejo „Romo“…

La ministro aŭskultis kun streĉita rideto de ekskluziva atento, liaj okuloj iĝis eĉ pli fremdaj: okuloj de ministro.

— Tiu gastejo, — daŭrigis la junulino, elparolante klare kaj nerve ĉiun vorton, kio donis al ili specialan personan sencon, — situas sur homplena strato, kie multaj preterpasantoj vidis, kiel oni elportis kaj haste forveturigis en kaleŝego nekonatan homon, deklaritan danĝere malsana; la vizaĝo de la malsanulo restis fermita. Tamen, Lizbet sciis de la fratino lian nomon; la nomo estas Simeono Aisher. La ĉambristino diris, ke Aisher, laŭ profunda konvinko de la oficistoj de la gastejo, estas kvazaŭe tiu sama enigma homo, kies elpaŝo trafis la spektantojn per teruro. Ne facile estis kompreni el ŝiaj klarigoj, kial Aisher-on oni opinias tiu homo. Tion koncernas malklara historio kun ŝlosilo. Mi rakontas pri tio tial, ke onidiroj inter la servistaro lige kun la enigma malsano de Aisher instigis en mi ekstreman scivolemon. Ĝi elkreskis, kiam mi eksciis, ke Aisher kvaronhoron antaŭ la forveturigo aŭ — ni interkonsentu pri tio — la forŝtelo estis gaja kaj sana. Matene li, kuŝante en la lito, trinkis kafon, ial anticipe esploritan de la administranto de la gastejo sub preteksto, ke la servistino estas malpurema, kaj li kontrolas, ĉu la manĝilaro estas pura.

Vespere hieraŭ al mi oni venigis homon, indikitan de unu konato kiel iun modestan famulon de ĉiuj privataj agentejaj kontoroj, — lian nomon mi kaŝos pro dankemo. Li prenis multe, tamen jam en la profunda nokto liveris ĉiujn atestojn. Kiel sukcesis li akiri ilin — tio estas lia sekreto; laŭ la atestoj kaj laŭ komparo de tempo al mi iĝis klare, ke la malsanulo, elveturigita el la gastejo je la sepa kaj duono kaj la arestito, metita en la sekretan fakon de la prizono je ĉirkaŭ la naŭa, — estas unu kaj sama persono. Tiu persono, sinsekve transformiĝinte el sanulo en malsanulon, kaj el malsanulo en sekretan prizonulon, estis transdonita al la prizona administracio en la sama senkonscia stato, kaj la komandanto de la prizono ricevis rilate de sia kaptito tute esceptajn instrukciojn, ekscii kies enhavon, tamen, oni ne sukcesis.

Do, oĉjo, ne estas eraro. Ni parolas pri la fluganta homo, kaptita pro nesciata kaŭzo, kaj mi petas vin klarigi tiun kaŭzon. Malklare kaj, eble, neplene mi konjektas la esencon de la afero, sed, supozante realan kaŭzon, tio estas nekonatan de mi krimon, mi dezirus scii ĉion. Krome, mi petas vin rompi la tutan iron de la ŝtata maŝino, permesinte al mi, ĉu sekrete aŭ malkaŝe — kiel vi deziras, kiel eblas, kiel tolereblas kaj permeseblas — viziti la arestiton. Jen ĉio. Sed, oĉjo, — mi vidas, mi komprenas vian vizaĝon, — respondu al mi ne severe. Mi ankoraŭ ne ĉion diris al vi; tio nedirita estas pri mi mem; min dume premas atendo de la respondo kaj de viaj neeviteblaj demandoj; demandu, al mi estos pli facile, ĉar nur kompreno kaj kompato donos ioman trankvilon; alie apenaŭ sukcesos mi klarigi mian staton. Minuton, unu minuton da silento!

Minuton… Sed pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol la ministro revenis el terura foro de malvarma blindiga kolero, en kiun lin ĵetis tiu konfeso, finita per tiom perpleksiga peto. Li rigardis al la tablo, penante reteni nervan tremon de la manoj kaj de la vizaĝo, ne kuraĝante ekparoli, penante venki paroksismon de furiozo, des pli teruran, ke ĝi okazis en silento. Finfine, rompante sin mem, la ministro eltrinkis unuglute glason da akvo kaj, ĵetinte rektan rigardon al la nevino, diris kun malviva rideto:

— Ĉu vi finis?

— Jes, — ŝi malforte kapjesis. — Ho, ne rigardu tiel al mi…

— Necesas turni specialan atenton al ĉiuj privataj kontoroj, agentejoj; al ĉiuj ĉi bandaĉoj de memdeklaritaj spuristoj. Sufiĉas. Ili nin kaptas je la gorĝo. Mi ekstermos ilin! Runa, miaj konsideroj en la afero de Aisher estas tiaj! Atentu. La esenco de la fenomeno estas nekomprenebla; ni metu ikson, sed, eble, la plej grandan ekde tiu tempo, kiam la homo ne flugas. Temas, certe, ne pri benzino; benzinon superregas benzino. Mi parolas pri la forto, la kapablo de Aisher; ĉi tie ne ekzistas rego. Sed nenia registaro toleros fenomenojn, elirintajn ekster limojn de atingeblo, en kio ajn konsistu tiuj fenomenoj. Ĵetinte flanken ekzemplojn kaj leĝojn, ni okupiĝu pri la afero esence. Kio li estas — ni ne scias. Liaj celoj estas nekonataj por ni. Sed ni konas liajn kapablojn. Ĵetu pensan rigardon de supre al ĉio, kion ni kutimiĝis vidi en la horizontala projekcio. Al vi malfermiĝos internaĵo de fortikaĵoj, dokoj, havenoj, kazernoj, artileriaj fabrikoj — de ĉiuj bariloj, konstruataj de la ŝtato, de ĉiuj konstruaĵoj, planoj, konsideroj, nombroj kaj kalkuloj; ĉi tie jam ne estas sekretoj kaj garantioj. Mi prenas — supoze — malbonan volon, ĉar la bona ne povas esti pruvita. En tiaj kondiĉoj krimo superas ĉiajn eblojn. Krom la danĝeroj, indikitaj de mi, al neniu kaj nenio ekzistas defendo; nekaptebla Iu povas disponi la sorton, vivon kaj propraĵon de ĉiu senescepte, riskante nur, en ekstrema okazo, per kroma transportiĝo.

Tiu fenomeno estas submetenda al senkompata kvaranteno, eble — al neniigo. En ĉio estas, tamen, flanko ankoraŭ pli grava. Tio estas la stato de la socio. La scienco, farinte rondon, laŭ kies linio estis parte solvitaj, parte krude distranĉitaj, pro libera moviĝo de mensoj, la plej malfacilaj demandoj de nia tempo, revenigis la religion al ties origina stato — al okupiĝo de simplaj animoj; malkredo iĝis tiom banala, ĝenerala, komuna fenomeno, ke perdis ajnan nuancon de penso, kiu antaŭe donadis al ĝi almenaŭ karakteron de ribelo; mallonge dirante, la malkredo estas la vivo mem… Sed pesinte kaj analizinte ĉion, kio estis pesebla kaj analizebla, la scienco ree aliris al fortoj, neatingeblaj al esploro, ĉar ili — en la radiko, en sia esenco — estas Nenio, doninta Ĉion. Ni lasu al simpluloj nomi ilin „energio“ aŭ per ajna alia vorto, ludanta rolon de kaŭĉuka pilko, per kiu ili penas trabati granitan rokon…

Parolante, li estis pripensanta samtempe ĉiujn cirkonstancojn de la stranga retiriĝo en la afero de Aisher, kaŭzita de la peto de la junulino. Interne li jam decidis permesi al Runa tiun viziton, sed decidis ankaŭ aldoni al la permeso sekretan instrukcion por la komandanto, kio donus al ĉio karakteron de ekscentra neceso, havanta ŝtatan valoron; li mem esperis ekscii tiamaniere ion, kion ajn, se ne ĉion.

— …granitan rokon. Profunde gravas tio, ke la religio kaj la scienco renkontiĝis sur tiu loko, de kiu ili unue disiris al malsamaj flankoj; pli ĝuste, la religio atendis ĉi tie la sciencon, kaj ili rigardas nun unu al la vizaĝo de la alia.

Ni imagu do, kio okazos, se en streĉite atendantan vakuon de la moderna animo falos tiu bildo, tiu afekcia miraklo: homo, fluganta super urboj spite al ĉiuj leĝoj de la naturo, konviktante ilin pri ia monstra, miljara mensogo. Estas facile diri, ke la scienca mondo ĵetos sin al atako kaj ĉion klarigos. Sed nenia klarigo detruos la supernaturan efekton de la spektaĵo. Ĝi kreos eksplodeman atmosferon de pensoj kaj emocioj, similan al ekstazaj humoroj de la Krucmilitoj. Ĉi tie eblas religia spekulacio en giganta skalo. Malkvieto, kaŭzita de ĝi, povas finiĝi per katastrofaj konsekvencoj. Ĉiuj partioj, ĉiu en sia maniero, uzos tiun Aisher-on, koliziigante amasegon da plej kontraŭdiraj interesoj. Aperos aŭ vigliĝos sektoj; interesiĝo pri neaŭditaĵoj malfermos kluzojn de neretenebla fantazio ĉiaspeca; legendoj, superstiĉoj, onidiroj, antaŭdiroj kaj profetaĵoj miksos ĉiujn kartojn de la ŝtata ermitludo, kies nomo estas — Ekvilibro. Mi pensas, ke mi diris sufiĉe pri tio, kial tiu homo estas malliberigita. Ni parolu pri cia deziro; klarigu ĝin al mi.

— Ĝi parencas al via amo al rara libro. Ĉio neordinara altiras min. Estis homo, kiu aĉetadis eĥon, — li aĉetadis lokojn, kie aŭdiĝis multobla, klara, bela eĥo. Mi deziras vidi Aisher-on kaj paroli kun li pro kaŭzo ne malpli forta, ol tiuj, kiuj devigas serĉi amon aŭ fari gloragon. Tio estas ekster la racio; ĝi estas en la animo kaj nur en la animo, — kiel alie mi klarigu al vi? Tio estas mi. Supozu, ke vivas homo, kiu neniam aŭdis vorton „oceano“, neniam vidis ĝin, neniam suspektis pri ekzisto de tiu blua lando. Al li oni diris: „ekzistas oceano, ĝi estas ĉi tie, apude; iru pretere, kaj vi vidos ĝin“. Kio tiumomente detenus tiun homon?

— Sufiĉas, — diris la ministro, — cia emocio estas sincera, kaj la vortoj konformas cin. La permeson mi donas, sed metas du kondiĉojn: silenton pri nia interparolo kaj daŭron ne pli ol duonhoro; se ne ekzistas kontraŭdiroj, mi tuj skribos la ordonon, kiun alveturigos ci mem.

— Ho Dio! — diris ŝi, ridante, salte ekstarante kaj brakumante lin. — Ĉu mi povus meti kondiĉojn? Mi konsentas pri ĉio. Skribu tuj. Jam estas profunda nokto. Mi veturas senprokraste.

La ministro skribis longan, detalan ordonon, sigelis, transdonis al Runa, kaj ŝi, ne perdante tempon, ekveturis, kvazaŭ en sonĝo, en la prizonon.

XI

Tiun nokton, kiam Drud skuis kaŝitan akvon de homaj animoj, Runa pasigis en akra sendormeco. Ĉe la mateno jam ne memoris ŝi, kion ŝi faris ĝis tiu horo, kiam, heliĝinte pro aŭroro, la urbo rekomencis moviĝadon. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi iradis en prilumitaj malplenaj haloj, sen celo, sen pensado, en tiu stato, kiam pensoj aperas spontanee, sen penoj kaj plano, reflektante incendion de grandega impreso, kiel ŝtono, ĵetita de sur krutaĵo, puŝante kaj tirante post sin aliajn ŝtonojn, estas jam fremda al la movo de la mano, ĵetinta ĝin, falegante kiel lavango. En ŝia koro aperis celo, montrinta dum unu nokto ĉiujn ŝiajn fortojn, antaŭe ne trovitajn, kiuj afekciis ŝin mem kaj facile movis tiajn pezaĵojn, pri kiaj ŝi ne sciis eĉ onidire. Tiel, ofte pro nescio, homo longe staras dorse al io sekrete dezirata: ŝajnas ekstere, ke li dormetas aŭ amuzas sin per etaj observoj, sed, subite turninte la kapon kaj ektreminte, li salutas per ekstaza krio miraklan proksimecon de la trezoro, kaj poste, koncentrinte tutan ekscitiĝon interne de si, fulmorapide ekposedas la akiraĵon. Ŝi vivis jam per nevenkebla vizio, miksanta ĉiujn nombrojn de la sorto.

Alveturante al la prizono, Runa kun mirego rememoris, kion ŝi faris dum tiuj dudek kvar horoj. Ŝi ne laciĝis; kvankam la ĉevaloj veturis rapide, ŝi senĉese deziris ekstari, puŝiĝi antaŭen: tio kvazaŭe — tiel ŝajnis al ŝi — spronas la moviĝon. Ŝi ĝisveturis dum dek kvin minutoj.

„Do, jen la prizono!“ Ĉi tie, sur fermita placo, vagis ombroj de hundoj; lanternoj de la nigra pordego, kunpremita de turetoj, estis prilumantaj kradan giĉeton, en kiu aperis lipharoj kaj lakita viziero. Longe bruis seruro; laŭ ĝia komplika, malviva zumo ŝajnis, ke nur unufoje dum mil jaroj malfermiĝas tiu pordego, tegita per col-dika fero. Ŝi pasis ĝin kun sento de Rolando, dishakanta rokon. La gardisto, deĵetinte la laktolan kapuĉon de la mantelo, ekkondukis ŝin laŭ grandega korto; antaŭe pale brilis fenestroj de la sep etaĝoj de la konstruaĵo, ŝajnanta monto, kovrita per flagrantaj lignofajroj.

La domo de la komandanto staris en ĝardeno, limante la prizonon. Ĝiaj fenestroj ankoraŭ komforte lumis, laŭ la kurtenoj glitis ombroj. Runa-n kondukis ĉambristino; evidente, ŝokita de tia neordinara apero en malfrua horo, ŝi, malferminte la pordon de la akceptejo, preskaŭ ĵetis al la vizitantino seĝon kaj impete forkuris kun la letero en malproksimajn ĉambrojn, de kie estis penetranta facila bruo, plena de paca viglo, rido kaj ekkrioj. Tiel la komandanto ripozis en la familia rondo.

Li eliris tuj, post kiam finlegis la leteron. Kun sagaco de ekstrema spirita streĉo Runa ekvidis, ke ŝi parolas kun meĥanismo, funkcianta strikte, sed kun meĥanismo granda, inter kies radojn eblas enmeti varmon de la mano sen timo vundiĝi. La komandanto estis grandampleksa, belstatura, kun griza hartufo super la kruta frunto, el liaj grizaj okuloj rigardis soldato kaj infano.

Ekvidinte Runa-n, li subpremis emocion de scivolemo per sento de ofica pozicio, kiun li okupis. Iom kvazaŭ pretere, konfuziĝinte, li ŝovis per la grandega manplato la lipharojn en la buŝon, ellasis ilin, grakĝemis kaj per egala, densa voĉo prononcis:

— Mi ricevis ordonon. Laŭ ĝi, mi devas tuj akompani vin en la kameron kvindek tri. La intervidiĝo, kiel al vi, verŝajne, jam sciigis sinjoro ministro, devas okazi en mia ĉeesto.

— Tion mi ne sciis. — Frapita, Runa eksidis, sed subite sentis tian alfluon de insista despero, ke ŝi momente ekstaris, koncentrante la spiriton kaj pensojn. — Mi vin petas permesi, ke mi iru sola.

— Sed mi ne rajtas, — diris la komandanto, malagrable tuŝita en la simpla skemo de siaj moviĝoj. — Mi ne rajtas, — severe ripetis li.

Paliĝante, la junulino kviete ridetis.

— Tiam mi devas paroli kun vi pli detale. Via ĉeesto misformos mian interparolon kun Aisher; malaperos la tuta senco de la vizito. Li kaj mi — ni konas unu la alian. Ĉu vi komprenis?

Ŝi volis, dirante tiel, nur voki nebulan penson pri ŝia persona sufero. Sed en stranga maniero la senco de tiu tirado koincidis por la unuflanke direktita menso de la komandanto kun la deziro de la ministro.

— Mi komprenis, jes. — Ne dezirante plu paroli pri tio, pro timo transiri la oficialajn limojn, li tamen ree ĵetis rigardon en la leteron kaj diris: — Vi pensas, ke tiamaniere… — kaj, silentinte iom, — aldonis: — Klarigu, ĉar mi ne tute komprenis.

Sed tio jam sufiĉis por Runa. El profunda ombro de dubsenceco momente saltis al ŝi diafanega diveno. Ŝi ruĝiĝis, kiel papavo, kio, interalie, certigis la komandanton en lia respekte kaj profunde kaŝita malestimo al ŝi; kaj al ŝi donis doloron kaj ĝojon. Ŝi daŭrigis, mallevante la okulojn:

— Tiel estos pli bone.

La komandanto, pripensante, rigardis al ŝi kun konscio, ke ŝi pravas; kaj pri la avareco de ŝiaj klarigoj li simplanime restis tute certa, ke, ne opiniante lin idioto, ŝi lasas lin kompreni per duonvorto. Dum li pensis, ŝi ripetis la peton kaj, rimarkinte, kiel perplekse la komandanto kuntiris la ŝultrojn, aldonis:

— Tio restos inter ni. La stato estas escepta; ne plian escepton faros vi.

Kvankam la letero de la ministro forigis ĉiajn suspektojn, la komandanto ankoraŭ hezitis, retenata de la formala konscienco rilate al la vortoj de la letero „en via ĉeesto“. Lin persone ĝenis tia devo, kaj li pensis, ke estus bone liberiĝi de la trudita al li stato, des pli, ke, evidente, estis nenia risko. Tamen ne tiuj konsideroj donis puŝon al lia animo. Io inter niaj agoj kaj intencoj, simila al mano, flankeniganta baton, faris decidan influon al lia volo. Diverse oni nomas tiun nevolan trajton: „io puŝis min“, „la spirito de la momento“, „mi mem ne scias, kial tiel okazis“ — jen esprimoj, per kiaj ni pentras la vizaĝon de la potenca konsilanto, aganta en niaj rilatoj per nekapteblaj rimedoj, des pli mirigaj, kiam ili agas kontraŭ ĉiuj argumentoj de la racio kaj emocioj, kio en tiu ĉi okazo ne estis.

Li pensis ankoraŭ, ankoraŭ, kaj finfine, farinte decidon, ne plu hezitis:

— Se vi ĵuros al mi… — diris li. — Pardonu min, sed, kiel responsulo, mi devas paroli tiel, — se vi ĵuros al mi, ke neniamaniere malbonuzos mian fidon, mi lasos vin en la kamero por la daŭro, indikita en la letero.

Dum minuto, ne malpli, rigardis ŝi al li rekte kaj firme, kaj tiu peza paŭzo donis al ŝiaj vortoj tutan pezon, tutan gravecon de interna morala batalo, kion la komandanto komprenis kiel ŝokon. Ŝi ne mallevis la okulojn, ne ŝanĝiĝis ŝia mirakla vizaĝo, kiam li aŭdis la profundan kaj fieran voĉon:

— Pri tio mi ĵuras. — Ŝi ne konsciis mem, kiom kostis al ŝi diri tiel, nur ŝajnis, ke interne, kvazaŭ pro eksplodo, falegis svelta konstruaĵo de pureco, sed super fumo kaj koto brilis pura fajro de ofero.

— En tiu okazo, — diris post mallonga silento la komandanto, — mi petas vin sekvi min.

Li surmetis la kaskedon kaj direktis sin tra la pordo, kontraŭa al tiu, en kiun eniris Runa. Ili eniris en turnon de hele prilumita koridoro, ĝi estis rekta, longa, kiel strato, malvarma kaj eĥoplena. En ĝia fino estis krada fera pordo; sentinelo, ĵetinte atentan brilon de la okuloj, movis ŝlosilon, sono de metalo tondris en abismoj de la grandega domo per minaca eĥo. Post tiu pordo altis, tra ĉiuj sep etaĝoj, mallarĝa interspaco; laŭ la etaĝoj ĉe ĉiu flanko tiriĝis placetoj, limigataj de balustrada fero. En egala distanco unu de la alia la placetoj estis kunigitaj per ŝtalaj ŝraŭbaj ŝtuparetoj, donantaj komunikadon al la etaĝoj. Vicoj de la pordoj de unulokaj kameroj estis tiriĝantaj laŭlonge de ĉiu galerio; ĉio kune ŝajnis internaĵo de giganta abela ĉelaro, prilumita per senmova elektra lumo. Sur la placetoj sensone paŝadis aŭ, starante sur kunigaj pontetoj, rigardadis malsupren sentineloj. Sur kapturna alto de la vitra plafono brilis arklampaj lanternoj; multege da malpli grandaj lampoj lumis sur la muroj inter pordoj.

Runa neniam antaŭe estis en prizono, la prizono jam estis premanta ŝin. Ĉio afekciis, ĉio kondukis ĉi tie al silento kaj tristo; tiu pureco kaj klareco estis senkompate rompantaj ĉiujn ŝiajn pensojn, krom unu: „prizono“. Asfaltaj, hele frotpurigitaj placetoj brilis, kiel flakoj; kupro de la balustradoj, blanka kaj griza farbo de la muroj estis purigitaj kaj lavitaj senriproĉe: lukso de malespero, kalkulita por longaj jaroj. Ŝi vigle imagis, ke ŝi ne foriros el ĉi tie; la sango frapis, kaj la piedoj peziĝis.

— Tio estas ne tiom proksima, — diris la komandanto, — ankoraŭ la sama distanco restas malsupre, — kaj li aliris vojturnon; malfermiĝis galerio, simila al la pasita. En ĝia mezo kruta spiralo de ŝtala ŝtuparo kondukis en la malsupran etaĝon. Ĉi tie ili pasis sub volba plafono de la subtera etaĝo al la fino mem de la konstruaĵo, kie, trans arko, en transversa sekcio de la koridoro estis tiel nomataj „sekretaj“ kameroj. Ĉe unu el ili la komandanto abrupte haltis. Ekvidinte lin, ĉe la fenestro de sur tabureto leviĝis armita sentinelo; li mansalutis ĉe la viziero kaj raportis.

— Malfermu la 53-an, — diris la komandanto. Kun klopodemo, montranta ekstreman, sed silentan miregon, la sentinelo movis la ŝlosilon kaj la seruron. Poste li detiris la pezan pordon.

— Bonvolu, — turnis sin la komandanto al Runa, tralasante ŝin antaŭen; ŝi kaj li eniris, kaj la pordo dense fermiĝis.

Runa vidis la internaĵon de la kamero, tamen ne konsciis ĝin, sed rememoris nur poste. Sur la lito, mallevinte la kapon, sidis homo. Liaj piedoj kaj manoj estis en katenoj; fortika ŝtala ĉeno iris de fera zono, ŝlosita sur la talio, al rondo en la muro.

— Kio do, ĉu oni deziras montradi min al scivolantoj? — diris Drud, ekstarante kaj bruigante la ĉenon. — Do rigardu.

— Al vi estas permesita intervidiĝo en esceptaj kondiĉoj. La sinjorino estos ĉi tie dum dudek minutoj. Tia estas volo de la supera potenco.

— Jen kiel! Ni vidu. — La vizaĝo de Drud, rigardanta al Runa, esprimis ĉagrenon. — Ni vidu, al kio ankoraŭ vi kapablas.

La komandanto konfuziĝis; li ĵetis preteran rigardon al la pala vizaĝo de Runa, kiu respondis al li per rigardo de trankvila nekompreno. Sed li komprenis jam, ke Drud ne konas ŝin. En li vigliĝis suspektoj.

— Mi vidas, vi ne rekonas min, — signife kaj libere prononcis Runa, ridetinte tiel kviete, ke apenaŭ kaŝis rideton ankaŭ la komandanto, cedinte al ŝia sinregado. — Sed ĉi tiu lumo… — Ŝi eliris en la mezon de la kamero, deĵetinte punton de la mantelo. — Ĉu nun vi rekonis? Jes, mi estas Runa Beguem.

Drud komprenis, sed pro singardemo diris nenion, nur, kapjesinte, premis la tremerintan malvarman manon. La juvelŝtono de la fingroringo premis lian polmon. La komandanto, seke riverencinte al la junulino, direktis sin al la pordo; sur la sojlo li haltis:

— Mi avertas vin, 53-a, ke vi ne rajtas uzi la mallongan avantaĝon de la stato por ajnaj celoj, rompantaj la prizonejan regularon. En alia okazo estos uzitaj eĉ pli striktaj rimedoj de via tenado.

— Jes, mi ne fuĝos dum tiuj dudek minutoj, — diris Drud. — Ni komprenas unu la alian.

La komandanto silente ĵetis rigardon al li, grakĝemis kaj eliris. La pordo dense fermiĝis.

Nun la junulino, sen obstakloj, en distanco de du paŝoj for de si povis pririgardi la homon, sugestintan al ŝi la grandan revon. Li estis en malliberula kostumo el kruda striita flanelo; la implikitaj haroj havis aspekton, kvazaŭ li ĵus dormis; la vizaĝo maldikiĝis. Profundiĝis la okuloj; en ili kaŝiĝis ombro, ŝirmanta nekompreneblan flagradon de la grandegaj pupiloj, en kiuj, ŝajne, moviĝas senfina homamaso, aŭ skuiĝas, rulante ondegojn, maro, aŭ vekiĝas dezerto por nokta vivo. Tiuj okuloj superŝutadis rigardanton per impresoj, havantaj nek nomon, nek mezuron. Tiel, eble, rigardas kuniklo en la okulojn de leono aŭ infano — al la vizaĝo de plenaĝulo. Runa-n kaptis malvarmo, sed la fleksiĝema animo de la virino baldaŭ restariĝis. Tamen dum la tuta daŭro de la intervidiĝo ŝi sentis sin kvazaŭ sub grandega sonorilo en surdiga potenco de ĝia vibrado.

— Estas profunda nokto, — diris Drud. — Vi, ĉi tie, — ĉu laŭ permeso? Kiu vi estas? Por kio?

— Ni parolu pli mallaŭte. Ni havas malmultan tempon. Ne demandu, mi mem diros ĉion.

— Sed mi ankoraŭ ne fidas al vi, — Drud balancis la kapon. — Ĉio ĉi estas neordinara. Vi estas tro bela. Eble, oni aranĝas por mi kaptilon. Kian? En kio? Mi ne scias. Homoj estas inventemaj. Sed — hastu paroli; mi ne deziras doni al vi tempon por kaŝitaj konsideroj de mensogo.

— Mensogo ne estas. Mi estas sincera. Mi deziras fari vin denove libera.

— Libera, — diris Drud, paŝante al ŝi, kiom permesis la ĉeno. — Vi uzis malĝustan vorton. Mi estas libera ĉiam, eĉ tie ĉi. — Sensone movante la lipojn, li estis ion pripensanta. — Sed tie ĉi mi ne plu deziras esti. Oni min dormigis. Mi vekiĝis — en la feraĵoj.

— Mi ĉion scias.

— Atenton! Mi aŭskultas vin!

Runa liberigis el faldoj de la robo etegan volvaĵon dikan je krajono kaj ŝiris ĝin. Tie brilis du insektaj pikiloj, du ŝtalaj, maldikaj, kiel tigeto, segiletoj — perfektaĵo de la teĥniko, priservanta sekretajn agojn. Tiuj produktoj, harditaj laŭ komplika maniero, uzata en Azio, dissegadis ŝtalon kun moleco de ligno, limigante la aferon per minutoj.

— Ilin mi akiris hazarde, preskaŭ per miraklo, en la lasta horo, antaŭ ol elveturi; la persono, kiu enmanigis ilin, certigis, ke ne ekzistas pli bona instrumento.

Drud prenis la donacon, rigardante al Runa tiel atente, ke ŝi konfuziĝis.

— Mi prenas, — diris li, — mi dankas — mi miras, — kaj al mi iĝis bone. Kiu vi estas, mirakla gastino?

— Mi apartenas al la rondo, forta per ligoj kaj riĉo; ĉio estas atingebla por mi sur la tero. Mi estis en la cirko. Ekde tiu memorinda vespero — sciu kaj kreskigu en vi tion, kion mi ne sukcesos diri — pasis du noktoj; ili kostas jarcenton. Mi venis al vi, kiel al forto neordinara; la sorto venigis min. Mi estas el tiuj, kiuj fidas al si. Mi ne havas etajn planojn, nanajn konsiderojn, ne havas kromajn pensojn kaj ruzon. Jen sinceraĵo… al kiu vi rajtas kalkuli. Mi deziras ekkoni vin en neĝenata kaj detala konversacio, tie, kie vi decidos. Mi estas unu el la fortoj, vokitaj de vi al konscio; tiu konscio logas; la celo estas ankoraŭ ne klara, sed grandega. Eblas ankaŭ, ke vi havas celojn, nekonatajn de mi: ĉio devas esti dirita en la sekva konversacio. Por multo mi nun ne havas esprimojn kaj vortojn. Ili venos. La ĉefa afero estas — scii, kie mi trovos vin.

Ŝi ekbrulis, — malrapide, elinterne, — kiel nubo, cedanta, momenton post momento, al la brilo de la suno. Ŝia belo trovis nun sian superan esprimon, — en la pozo, en la virge kuraĝa rigardo kaj en la voĉo, sonanta nerefuteble. Ŝajnis, traflugis bildoj de poemo, elaŭskultita en morna soleco; ĉiam pli delikate, ĉiam pli brile ekposedas ili la animon, obeigante ĝin al hela enkorpiĝo de ĉarmaj sekretoj de la spirito kaj la korpo; kaj Drud ekkonsciis, ke en tiu mondo, kiun forlasis li por la mondo alia, ne renkontis li pli harmonian forton de virina jubilo.

Ree deziris ŝi ekparoli, sed Drud haltigis ŝin per svingo de la katenitaj manoj.

— Tiuokaze estis vi, — certe diris li, — vi — kaj neniu alia, kiu kriis al mi. Mi ne distingis vortojn. Runa Beguem — la virino, portanta liberigon kun tia forto, povas postuli pro tio ĉion, eĉ vivon. Kvankam ekzistas io pli grava. Sed la tempo pasas. Ni renkontiĝos. Mi matene malaperos, kaj vespere estos ĉe vi; tiuj ĉenoj, kiuj faras min simila al hundo aŭ furioza frenezulo, — estas la sola obstaklo, sed vi distranĉis ĝin. Ho! Oni min gardas. Speciala sentinelo ĉiam estas ĉi tie, ĉe la pordo, kun ordono mortigi, se necesos. Sed — kia estas via ideo? Unu afero estas vera: sufiĉas, ke mi ekdeziru — kaj mi konas tiun vojon, — kaj la homaro ekirus tuta en la landon de Florantaj Radioj, forskuante la pasintecon de sur siaj piedoj sen eĉ unu suspiro.

— Ĉion farinte, eksciinte ĉion, kio necesas, mi foriras, sed ne forlasas vin. Foriru. Adiaŭ!

— Dio benos vin, — diris Drud, — tio estas ekster danko, sed en mia koro.

Li ridetis, kiel oni ridetas per la tuta vizaĝo, se rideto superplenigas la homon. Ne kapabla etendi unu manon, li etendis ambaŭ — ligitajn kaj disigitajn per la ĉeno de la mankatenoj; ambaŭ manojn etendis ankaŭ Runa. Li kunpremis ilin, milde skuinte, kaj la junulino deiris.

Tuj, — kvazaŭ ili divenus la tempon, — la pordo knaris kaj malfermiĝis; sur la sojlo ekstaris la komandanto, kaŝante la horloĝon:

— La tempo pasis, mi kondukos vin.

Runa kapjesis, eliris kaj laŭ la sama vojo revenis al sia veturilo.

Kiam oni longe rigardas al hele brulanta forno, kaj poste turnas la rigardon al mallumo — ĝi konservas stampitan brilon de braĝo, ties aeran lumon. Forveturante, inter domoj kaj stratoj Runa senĉese vidis la prizonon.

XII

Tiun, kiu maldormas en dormanta domo, la dormo, ĉirkaŭante, tegas kaj premas. Tiu fremda dormo similas al fluo, en kiu staras homo, rezistanta al la forto de la akvo. Ĝi puŝas, ŝancelas, logas kaj tiras; faru paŝon, kaj vi jam estos iom forŝovita. „Ili dormas, — pensas la maldormanto. — Ĉiuj dormas“, — oscedante, diras li, kaj tiu pigr-envia penso, ripetiĝante multfoje per imagoj de komforta lito, kreskigas rigidiĝon. La membroj estas pezaj kaj senteblaj; la moviĝoj estas distritaj; la laca konscio estas senliga kaj hele vagas kie ajn kaj kiel ajn: jen ĉirkaŭ knaro de plandumo, bruo de sango en la tempioj, jen ĝi ekparolas pri la eterneco aŭ pri la kaŭzo de kaŭzoj. La kapon tenas la kolo — tio iĝas klara pro ĝia pezo, kaj la okuloj estas priverŝitaj per gluo, la homo deziras ekdormeti, transiri en tiun interesan kaj malmulte esploritan staton, kiam la sonĝo kaj la realo rigidiĝas en peno de reciproka dolĉa rezisto.

Frapo, rompanta tian staton, diras nenion al la menso, nur — al la aŭdo; se ĝi ripetiĝas — la dormeto jam estas pli diafana; en nebul-demanda humoro la homo agordas la atenton kaj atendas novan frapon. Kiam li aŭdas ĝin — jam ne estas dubo: tio estas frapo — tie aŭ tie, iu senkondiĉa ago, postulanta respondan agon. Tiam, tremerinte kaj oscedinte, la homo revenas al la ekzistado.

Tiu frapo, al kiu respondis profunda suspiro de la sentinelo, malleviĝinta sur la tabureton, aŭdiĝis elinterne de la speciale gardata kamero. La sentinelo rektiĝis, korektis la ledan zonon kun pendanta sur ĝi revolvero kaj ekstaris. „Eble, li ne plu frapos“, — reflektiĝis en lia dormema vizaĝo. Sed ree sonis frapo — facila kaj egala, senpersonigita fare de eĥo; ŝajnis, frapas el ĉiuj siaj punktoj la tuta koridoro. Kaj en tiu frapo estis intima nuanco — iu trankviliga alvoko, simila al fingra balancado.

La sentinelo, tirante sin, aliris la pordon.

— Ĉu estas vi, kiu frapas? Kion vi bezonas? — severe demandis li. Sed ne tuj aŭdiĝis elinterne la respondo; ŝajnis, la prizonulo tra fero kaj tabuloj rigardas al la sentinelo kiel en ordinara konversacio, prokrastante la ekparolon.

— Sentinelo! — aŭdiĝis finfine, kaj ombro de rideto ŝajnis al la sentinelo. — Ĉu ci ne dormas? Malfermu la pordan giĉeton. Same kiel ci, ankaŭ mi ne dormas; ci enuas, same enuas ankaŭ mi; sed en konversacio por ni pli rapide kuros la tempo. Ĝi embarasiĝis en tiu ĉi muroj. Necesas traigi ĝin tra la animo kaj la voĉo kaj sproni per gaja rakonto. Mi havas ion rakontindan. Nu do, malfermu; ci vidos ion agrablan por ci!

Konsterniĝinte, la sentinelo dum minuto kolere enspiradis la aeron, intencante komenci pafadon per buntaj kaj minacaj vortoj, tamen uzis ne pli ol la ordinaran idiomon, kvankam ja levis la voĉon:

— Ne parolu! Kial vi perturbas pro bagateloj? Vi bagatelojn diras. Estas malpermesite paroli kun vi. Ne frapu plu, alie mi denuncos al la supera deĵoranto.

Li eksilentis kaj fiksaŭskultis. Trans la pordo laŭte ekridis la prizonulo, — ŝajnis, li ekridis pri vortoj ne de plenaĝulo, sed de infano.

— Nu, kion ankoraŭ? — demandis la sentinelo.

— Ci multon perdas, fraĉjo, — diris la prizonulo. — Mi pagas per oro. Ĉu ci ŝatas oron? Jen ĝi, aŭskultu.

Kaj en la poŝo aŭdiĝis tintado, kvazaŭ faladis moneroj sur amason de moneroj.

— Malfermu la giĉeton; por ĉiu minuto da konversacio mi demetos por vi oran moneron. Ĉu ci ne deziras? Estu tiel. Sed ci povas riĉiĝi dum tiu ĉi nokto.

La sonoro ĉesis, kaj baldaŭ ree aŭdiĝis velura obtuza tintado; la sentinelo rigidiĝis. Observante lian vizaĝon, ajnulo pensus, ke, tirante la nazon, li penas flari ian agrablan odoron, disvastiĝintan el nesciata loko. La sango frapis lian kapon. Ne komprenante, miregante kaj incitiĝante, li averte frapis la pordon per la ŝlosilo, kriante:

— He, gardu vin! Mi lastan fojon diras al vi! Se vi havas kaŝitan monon — deklaru kaj deponu; estas malpermesite teni monon en kamero.

Sed lia voĉo sonis kun senforteco de monotona legado; dolĉe ekdoloris la koro; svarmo de strangaj pensoj, similaj al maskuloj, enkurintaj en streĉite ridetantan homamason, konfuzis la humoron. En li komencis ekdormi la sentinelo, kaj ĥoro da interesiĝemaj voĉoj kapturne, arde flustris: „Rigardu, aŭskultu, eksciu! Rigardu, aŭskultu, eksciu!“ Apenaŭ spirante, paŝis li sur la piedpintoj kelkfoje apud la pordo en hezito, konfuzo kaj maltrankvilo.

Ree aŭdiĝis la sama egala, milde ekposedanta la animon, larĝe malfermintan la okulojn, voĉo de la prizonulo:

— Oni devas, ci diras, deponi monon ĉe la estraro, ĉu? Sed kion mi faru kun plena sako da oro? Kaj la oro estas ne tiu; ne tute tiu, per kiu ci pagas al vendisto. Per ĝi eblas aĉeti ĉion kaj ĉie. Jen mi estas ĉi tie, ŝlosita kaj ĉenita, kiel krimulo; mi estas ŝlosita, sed mia oro ensuĉas tra la muroj tiujn ĉi miraklajn kaj rarajn aĵojn. Enrigardu en mian ejon. Ĝi nun estas malfacile rekonebla; tapiŝoj kovras la plankon, grandega tablo staras meze; sur ĝi esas karafoj, boteloj, kruĉoj, arĝentaj kalikoj kaj orumitaj glasoj; sur ĉiu glaso estas delikata arabesko de floroj, prenita kiel sonĝo. Ili estas alveturigitaj el Venecio; skarlata vino brakumas en ili orajn florojn. Sur la tablotuko en arĝentaj korboj kuŝas pano, pufa kiel vango, ŝvelinta pro dormo; ĉerizoj kaj vinberoj, rufaj oranĝoj kaj prunoj, kovritaj de grizblua vualo, similanta prujnon. Estas ĉi tie ankaŭ fromaĝoj, plenaj de ora butero, hispanaj cigaroj; ŝinko, kun tranĉaĵo simila al neĝo, tuŝita de frageta suko; rostitaj kokinoj kaj torto — vera punto el dolĉaĵoj, — priverŝita per ĉokolado, — sed ĉio estas miksita, ĉio estas en malordo. Jam dum la tuta nokto okazas festeno, kaj mi ne estas sola ĉi tie. Mia oro ensuĉis kaj sidigis ĉi tien tra la muroj junajn belulinojn; aŭskultu, kiel sonoras iliaj gitaroj; jen unu sonore ridas! Ŝi gajas — jes, ŝi palpebrumis al mi!

Kiel el malproksime, mallaŭte eksonis kordo, kaj la sentinelo tremeris. Jam li ne estis rimarkanta, ke li staras arde kaj peze spirante, per la tuta koro transpaŝinte trans la pordon, de kie estis alfluganta rido, disŝutita inter melodioj de nevideblaj muzikiloj, ludantaj ion magian.

— Dipatrino, helpu! — per la tremantaj lipoj flustris la soldato. — Jen mi estas sorĉita; mi, sekve, pereis!

Sed nek zorgon, nek timon donis al li la piaj pensoj; kiel fremdaj aperis kaj malaperis ili.

— Malfermu do, malfermu! — sonis virina voĉo, kies sono mem jam pentris tutan ĉarmon kaj gracion de la estaĵo, parolanta tiel tenere kaj sonore.

En sinforgeso la sentinelo etendis la manon, deŝovis la riglilon kaj, deĵetinte la nigran giĉeton de la pordo, enrigardis internen. Nebulo de jubilanta bunteco superverŝis lin; tie brilis floroj kaj ĉarmaj vizaĝoj, sed io malhelpis klare vidi la kameron, — kvazaŭ tra gazo aŭ nebulo. Ree klare resonis la kordoj, — esprimis amon, sopiron, kanton, eniris la animon kaj ligis ĝin.

— Atendu, mi tuj, — diris la sentinelo, malŝlosante la pordon per la tremeganta mano; sed ne li diris tion, sed tiu, kiu estis murdita en li de la viva rado, — la reviviĝinta mortinto — la Infano-Giganto de la gaja Naturo.

— Do kion vi ĉi tie faras? — balbutis la sentinelo, enirante. — Tio malpermesitas, mi, bone, sidos ĉi tie, tamen ĉesu diboĉi.

Tiam li movis la okulojn, kaj peze falegis sur lin griza prizona vakuo, — kiel vento, disŝirinte fumon, montras post malapero de kurantaj kaj strangaj formoj la ordinaran perspektivon de tegmentoj, tiel la sentinelo subite ekvidis la malplenan liton, kun ŝiraĵo de la ĉeno super ĝi kaj mateniĝon en la fera krado: estis neniu; li estis kaj staris sola.

Plonĝinte super la kapo de la sentinelo en la malfermitan pordon, Drud glitis sub la plafono de la giganta koridoro kaj, zigzage ĉirkaŭirante angulojn, traflugis, preterante kelkajn spiralajn ŝtuparojn, en la ĉefan interspacon de la prizona konstruaĵo. Li ne havis planon; li flugis, sekvante la disvolviĝantan malplenon. Ĉi tie li ĵetis rigardon supren kaj trovis eliron, la eliron — supre, la solan rektan eliron de Drud. Li ekflugis kun forto, doninta al liaj moviĝoj tiun malhelan strekon en la aero, kia similas al rapida svingo per bastono. La sentinelo de la tria etaĝo sidiĝis; sur la kvina etaĝo alia sentinelo forŝanceliĝis kaj alpremiĝis al la muro; la tuta sango defluis de lia vizaĝo al la piedoj. Ili ekkriis poste. Preskaŭ samtempe kun iliaj spasmaj moviĝoj Drud, ferminte la kapon per la manoj, trabatis la vitran volbon de la kastelo, kaj ties prilumita tegmento impetis malsupren, estingiĝante kaj mallarĝiĝante, dum li estis ekposedanta alton. Rompaĵoj de vitroj, flirtante en la prilumitan profundon de la interspaco, kun sonoro frakasiĝis malsupre; sed pli rapide ol la falo de la vitro la fuĝinto estis sur alto dudekoble pli granda.

Finfine li haltis, spirante kun raŭko kaj doloro, ĉar li retenis la spiradon, sen kio la stridinta en liaj oreloj vento povus disŝiri la koron. Li ĵetis rigardon malsupren. Nemultaj lumoj estis tie — disĵetitaj, flagrantaj, maloftaj; kaj la mallumo milde ektretis ilin per sia nigra piedo.

Drud dissegis la mankatenojn, poste la piedkatenojn kaj la zonon; poste li ĵetis la feron. Fajfante, ĝi ekiris malsupren, kaj li diris al ĝi: „Ci konvenos tie por flikaĵoj!“ Tiu donaco, foriĝante kun rapido, kreskanta en aritmetika progresio, hurlante kaj zumante kiel obuso, atingis la prizonon kaj frakasis la fumtubon.

XIII

Matene de la sekva tago ŝanceliĝis kaj falis tri koroj. La sentinelo fuĝis; la komandanto demisiis; la ministro furioze kunpremis la manojn. Tondro frakasis la prizonon.

— La kelo de Auerbach [10], — diris finfine la ministro. — Oni ne kredos tion; la prizono eĉ sen tio estas por multaj fabelo.

Li kalkulis ĝuste: tio, kio estas nefindirita, ne ekzistas; nekredeblaĵo, rakontita de soldatoj, konfirmas ilian reputacion, en kies bazo delonge kuŝas la „supo el toporo“ [11], kaj ankaŭ sennombraj forhakitaj kapoj de la malamiko. La ministro, kulpigante Runa-n, veturis al ŝi, kun teruro atendante, kiel renkontiĝos liaj okuloj kun la okuloj de la junulino, ekde nun nekomprenebla. Sed al li oni diris, ke ŝi forestas; en la fino de la semajno ŝi revenos el subita vojaĝo.

Kiam li deveturis, Runa ĵetis rigardon en la fenestron. Lia kaleŝego, ŝajnis, glitas subpremite kaj morne inter furioza trafiko de stratoj. Kun trankvila rigidiĝinta konscienco Runa deiris de la fenestro kaj ekludis kun la hundo.

Tiun tagon ŝi opiniis la tago de la viv-krizo, atendante venon de la vespero kun trankvilo de klara celo. Ŝi iĝis speciale atenta al si kaj al la ĉirkaŭaĵo; longe ŝi rigardadis en la spegulon, nehaste elektis robon; ofte, haltinte, en distriĝemo ŝi pririgardadis tuŝintan la atenton hazardan aĵon, kvazaŭ dezirante ligi ĝin kun tio, kion ŝi estis travivanta. De tempo al tempo al ŝi oni donadis vizitkartojn; ŝi ĵetadis ilin en bronzan korbon, respondante: „Mi estas ne tute sana“. La tempo rampis malrapide, sed ŝi ne enuis. En la buduaro ŝi eksidis al la skribtablo; sur angulo de papero, enpensiĝinte, ŝi desegnis vizaĝon, rigardantan kun rideto el trans krado. Poste ŝi malfermis la taglibron — volumon kun ora tranĉparto kaj reliefaj kovriloj el malnova arĝento, kaj, atente trafoliuminte ĉion, tie skribitan, forstrekis ĉiujn paĝojn per krajono; sur la unua sekvanta la tekston pura paĝo ŝi metis solan akran linion: „La 17-an de majo de la 1889-a — la 23-an de junio de la 1911-a j. — estis nenio“.

Per tio ŝi elkondukis ekster la pordon kaj forĵetis tutan sian vivon — ekde infana balbutado ĝis la terura tago en „Soleil“ — por la unua atendo.

La tago estis pasanta kviete. Tiel sidanta en boato homo, fordoninta sin al la fluo, estas trankvila kaj lasis la remilojn, sed moviĝas — kaj en sia animo jam venis — kien iras kaj turnas la fluo; al la celo ĝi portas lin.

Kiam krepuskiĝis, — post la tagmanĝo, tuŝita de ŝi tre kaprice, malsimile al soifo, kiun ŝi de tempo al tempo kvietigadis per akvo kaj per teo kun vino, — la lakeo donis ankoraŭ karton. Ĉi-foje ŝi diris: „Petu“ — sen maltrankvilo, sed kun streĉiĝo, esprimita per rideto.

XIV

La lakeo enkondukis la komandanton.

Ankoraŭ ne pasis diurno, sed lia vizaĝo aspektis tia, kvazaŭ li travivus malfeliĉon. Peze, per rektaj soldataj paŝoj proksimiĝis li, rigardante en la vizaĝon de Runa, haltinte je ĉirkaŭ kvin paŝoj for de la junulino, kies malhelaj okuloj infane libere kaj milde renkontis lian aperon. Li riverencis, rektiĝis, prenis la donitan manon, aŭtomate premis ĝin, lasis kaj eksidis kontraŭ la mastrino. Ĉion ĉi li plenumis kvazaŭ en ritmo de interna egala nombrado.

— Mi venis, — komencis li kaj daŭrigis pli laŭte, — por esprimi senliman dankon. — La komandanto paŭzis. — Ĉio okazis tiel strange. Sed pri tio mi ne juĝu. — Ekstarinte, li faris duan riverencon, kaj nevola, verŝajne senkonscia rideto de ekstrema kontento brilis sub liaj duongrizaj lipharoj, — por momento; post tio la vizaĝo ree malmoliĝis, kvazaŭ li ridetis por si, konversaciante kun si mem. — Jes, tiun tagon mi ne forgesos. La tuta vivo, — mia kaj de miaj infanoj, — estas savita, aranĝita, sekurigita. Mi povas ne servi. Sed estas cirkonstanco. Mi lasis vin al la intervidiĝo, sen mi, laŭ via peto, nenion petante, nenion postulante. Mi petas vin konfirmi tion.

— Sed mi ne komprenas. — Runa kunigis la brovojn, komprenigante per facila movo de la mano, ke la parolo de la vizitanto miregigis ŝin. — Nin oni ne subaŭskultas, kaj mi petas paroli klare. Konfirmi por mi estas facile, — jes, mi dankas, vi por ĉiam ŝuldigis min.

— Nun la stato ŝanĝiĝis. Mi ŝuldas al vi, aŭ se vi ne konsentas pensi tiel, mi diru, ke ni estas kvitaj.

Li glatigis la lipharojn, direktis distritan rigardon al la diademo en la haroj de Runa kaj kaptis en brilo de la diamantoj rebrilon de sia feliĉo, kio ree inspiris lin.

— Tio okazis je la tria horo tage. Mi volis fermi la fenestron en la kabineto; mia rigardo falis sur la tablon, kie kuŝis ordono pri mia senpostenigo pro la facile divenebla kaŭzo. Mi dum kvin horoj estis pridemandata kaj tre laciĝis. Kion mi povis diri al ili? La homo trabatis la tegmenton kaj forflugis, — sed, konsentu, — kia do tio estas klarigo? Mi mem ne povas kredi al la okazintaĵo, kaj, opiniante la cirkonstancon neklarigita, mia racio kapitulacas. Kion mi klarigu? Kiel mi komprenu? Kion mi kredu? Enigma historio. Pardonu, mi deflankiĝis. Do, sub la papero kuŝis plata lana sako, peza tridek du funtojn, plena de oraj moneroj, sigelitaj po staketoj en blankan paperon per blua vakso. Krome, estis tie ŝama monujo kun kaŝiĝintaj en ties angulo tri briliantoj, kun suma pezo cent dek karatoj. Ne estis duboj, ke la donaco estis destinita al mi, ĉar ĉe ĝi estis letereto, — jen ĝi. — La komandanto donis, elŝirinte el la manumo malgrandan ŝirpecon, sur kiu, larĝe kaj neglekte skribita, staris: „Estu libera ankaŭ vi“.

Runa tralegis, redonis; ŝia mirego kvietiĝis pro ĝusta diveno. La komandanto daŭrigis:

— Tiel. Tiu ĉi miraklo, certe, estas el viaj manoj. Cent dek karatoj. Kalkulante ilian prezon nun malkreskinta, laŭ la kurzo mi ricevas ducent kvindek mil plus tridek kvin en oro, entute tricent mil, tio estas preskaŭ triono de miliono. Mi faris tiujn kalkulojn nokte, ĉar mi ne dormis. Pardonu ilin al mi. Ili estas rezulto de la pasintaj fortaj emocioj.

— Tion faris ne mi, — diris Runa, ridante kaj ĝojante, ke la homo estas feliĉa. — Tamen, sciu, ke, se tio ne okazus, mi farus por vi ĉion.

La komandanto, palpebrumante, ĵetis atentan rigardon al ŝi, ridetis, rozkoloriĝis kaj etendis la manon, kun brilo en la okuloj, pensiganta, ke sala akvo ekzistas ankaŭ en lia koro.

— Pardonu, ke mi unua etendas al vi, fraŭlino, mian manon; tio ne decas, sed mi devas premi la vian. Mi kredas ĉiam, se oni diras, rigardante rekte en la okulojn. Mi ĝojas, ke estas tiel. Nun mi estas tute trankvila — inter ni ne estis ombro.

Ŝi donis la manon, sed rememoris sian mensogon kaj forturnis la vizaĝon.

— Ombro estis, — diris ŝi, — sed nur en mi. Inter ni ne estis ombro. Adiaŭ. Pli bone ni jam ne diros, ol estas dirite, — kulpas pri la bono — vi. Iru, estu feliĉa kaj sciu, ke rompaĵoj de vitro povas iĝi briliantoj, se al ili ĵetos rigardon tiu, kiu foriris tiel strange de vi.

La gasto ekstaris, alportis al la lipoj ŝian nervan, aroman manon, turnis sin kaj foriris, same kiel venis, rigardante rekte antaŭ sin. Runa, deŝovinte la kurtenon, per rigardo sekvis lin. Li malaperis, kaj ŝi revenis al si.

XV

Mallumiĝis, sed ŝi ne esprimis la atendon per malpacienco aŭ sopiro kaj ne levadis sin supren. Ŝi sciis — per scio, ĝis nun neklarigebla, ke Drud venos supren; sciis ŝi ankaŭ, ke li sciigos ŝin pri sia apero per iu maniero, karaktera por li. Laciĝinte atendi, ŝi eksidis en la hele prilumita gastoĉambro, legante libron.

Kiel strange estas varti ion ankoraŭ ne fariĝintan per la tuta vero de la animo, vidante kaj antaŭvidante tion en libro, rakontanta pri fremda afero! En sekreta lingvo estas skribita la libro en tiuj momentoj, kia ajn ĝi estu; ĝia teksto, pompa kaj fajna argumentado kaj pitoreska intrigo dormas senmove. La propra afero naĝas laŭ la linioj, forbruligitaj de la streĉo, lasante al la vido vicojn kaj saltojn de signoj, ekde nun — nekonataj. Nur malofte ekstaras klara iu sola vorto, sed des pli forte ĵetiĝas for la kunpremita animo, simile al perfidulo, rekonsciiĝinta por digno. Same kiel jen malaperas, jen reaŭdiĝas batado de horloĝo, tiel provizore povas iĝi klara la teksto, sed baldaŭ vokos alfluinta ondo de sopiro por forŝanceliĝi, ferminte la okulojn, al la proksima estonteco, alvokante ĝin per ĝemo de korbatado.

Longa estas tia tago kaj markas ĝi la homon per eterna brulstampo. Legante aŭ, pli ĝuste, tenante sur la genuoj la libron, sed mem rigardante tra ĝi, Runa pasigis tiel horon kaj la duan; sed en la mezo de la tria en la supra etaĝo nekonata muzikisto komencis ludi rapsodion; li haltis kaj ekludis ree. Tiam ĉio revenis sur sian lokon, pli hele ekbrilis la lumo, pli laŭta iĝis strata bruo kaj, retenante sin, por ne kuri, la junulino leviĝis supren.

El la malproksima pordo estis elkuranta lumo en krepuskon sur la prilumitan tapiŝon. La lumon krucis ombro de homo. Runa haltis, forgesinte ĉion, kion ŝi volis diri, sed, kunpreminte la manojn, ŝi ne iris plu, antaŭ ol ekregis sin.

Ŝi baldaŭ sukcesis tion; ŝi eniris, kaj al ŝi, fiksrigardante, kun rideto aliris Drud. Li estis en nigra simpla kostumo, kiel homo tute ordinara; pli simpla kaj firma, ol en la antaŭa fojo, sentis sin la junulino, kvankam, samkiel en la prizono, plu sur la limo de la mondo perpleksiganta. Tamen en statoj, kiujn ni konscias, ekzistas sava blinda limo, — nenio videblas trans ĝi: estas nebulo, de ĝi ni fuĝas en la prilumitan rondon de ĉi-momenta agado.

Drud diris:

— Ĉu vi dubis? Se oni min vokas, mi venas nepre; mi venis, bruligis la lumon kaj muzikis.

Runa per gesto sidigis lin kaj malrapide malleviĝis mem, rigardante nenien, krom en liajn okulojn, — per rigardo de nokta vojaĝanto, rimarkinta foran lumon. Kun nevola kaj simpla forto ŝi diris:

— Ho, kiel mi atendis, — mi, atendinta neniam antaŭe!

— Kaj nun ni estas kune, — daŭrigis li, ĉar tion ŝi deziris aldoni. — Runa, mi multe pensis pri vi. Ni forlasu la ne ĉefan; pri la ĉefa oni parolu tuj, alie ĝi ekdormos, kiel ondo, priverŝita per oleo de sur ŝipo. Mi venis por ekkoni kaj elaŭskulti vin; mi atendis tiun tagon. Jes, mi atendis ĝin, — kun medito ripetis li, — ĉar mi trovis belan forton. Ne estu inter ni sinĝeno; via interna brakumo estu facila. Parolu, mi aŭskultas.

Ŝi ekstaris, etendinte la manojn kaj paliĝante, kiel pro bato; la bato tondris en ŝi.

— Mi ĵuras, tiu ĉi tago egalas por mi al reviviĝo aŭ morto.

Kaj Gall kiel fulmo strekis en ŝia animo. Ŝi ne komprenis ankoraŭ, kion signifas lia subite aperinta imagaĵo. En ŝi ekstaris vera inspiro de potenco — nesatigebla potenco, simila al lavango. En sinforgeso ŝi alparolis al si: „Runa! Runa!“ — kaj, flustrinte tion kiel al la dio, eksidis kun rideto, elĉizinta sur ŝia mirakla vizaĝo reflekton de la tuta stato.

En tiu momento eniris blanka novlandhundo kun homaj okuloj; celinte ilin al Drud, ĝi tiris la nazon, ekhurlis kaj ektremis, retropaŝante.

Drud mallaŭte diris:

— Ekkuŝu. Kuŝu kaj aŭskultu.

Tiam, kvazaŭ kompreninte la vortojn, la giganto humile falis sur la flankon inter Runa kaj li, pendiginte la langon.

— Mi pensis pri vi multe kaj bone, — diris Drud. Jam aspektanta ordinare trankvile, ŝi estis esploranta lian vizaĝon; ŝi haltigis la rigardon sur la senzorga linio de la buŝo, sur decidema esprimo de la mentono, sur la malhelaj lipharoj, sur la masiva frunto, plena de alta pezo, kaj enrigardis en la okulojn, kie, malhelante kaj fandiĝante, staris io, neatingebla por kompreno. Tiam, dum tempo ne pli granda, ol disŝiro de hareto, ĉiuj spuroj kaj eĥoj de fabeloj, al kiuj ni ĉiam donas ian parton de nia estaĵo, — subite, kun konvinkemo de proksima krio ekrigardis al ŝia vizaĝo el lando de paradizaj floroj, ornamita de anĝeloj kaj feinoj, — per ĥoro de okuloj, belegaj kaj karesaj. Kaptinte la ventumilon, ŝi abrupte faldis ĝin; la fajfo de la perlamoto forpelis la strangan staton. Ŝi diris:

— Vi devas ekposedi la mondon. Se tiun celon vi ankoraŭ ne havas, — ĝi pli aŭ malpli frue aperos; estos pli bone, se vi nun konsentos kun mi. Do, mi imagas: ne en cirko aŭ aliaj okazoj, naskitaj de kaprico, sed kun plena konscio de la granda kaj facila celo vi deklaros pri vi per longa aera vojaĝo, kun kalkulo afekcii kaj pasiigi. Kio estis en la cirko — estos ĉie. Usono rekonsciiĝos de sia oro kaj superkrios ĉiujn; Eŭropo juniĝos; ekstaze hurlos Azio; sovaĝaj triboj bruligos sanktajn lignofajrojn kaj adoros la misteron. Vastiĝos tondro kaj rumoro; iĝos regulo sendormaj noktoj, kaj frenezuloj en sia mallibero komencos frakasi la kradojn; plenaĝuloj iĝos infanoj, kaj infanoj ludos vin.

Se nun, dum ankoraŭ novas la fenomeno, la tenajloj de la registaroj ne hezitus frakasi vin, do post du-tri monatoj de ĉies ekstazo vi iĝos sub protekto de la socio. Aperos senlimaj esperoj. Al ili tributos ĉiuj homoj de stranga inklino de la animo, — en ĉiuj sferoj kaj specimenoj de homaj aferoj. Kaj vi por ioma tempo ree malaperos, ĝis disflugos informo, kie vi troviĝas.

Konforme al viaj stato, celo kaj karaktero de impreso, vi devos preni vivmanieron, efikantan la fantazion — la centran forton de la animo. Mi trovos kaj donos al vi monon. La komandanto scias pri via riĉo, sed ĝi povas evidentiĝi mizera. Tial giganta palaco sur mara bordo respondos al ĉiuj atendoj. Ĝi povu enlokigi homamasojn, procesiojn, loĝantaron de tuta urbo, sen malvasteco kaj kun lukso, plena de helaj koloroj, — la palaco, alta kiel ĉielo, kun kantanta profundo de reĝecaj ĉambraroj.

Tiam komencos venadi al vi, por paroli kun vi, homoj de ĉiuj landoj, rasoj kaj etnoj. „Drud“ sonos kiel „aero“, „spiro“. Vagantoj, serĉantoj de la „senco“ de la vivo, revuloj de ĉiuj specoj; kaŝemaj animoj, elreviĝintaj, suferantaj pro spleno aŭ sopiro, kandidatoj al sinmortigo; malekvilibraj mensoj kaj duonfrenezuloj; delikataj — kun infana religio de floroj kaj birdetoj — konsciencaj sciencistoj; viktimoj de ĉiaj plagoj; entreprenistoj kaj aventuristoj; inventistoj kaj fantaziaj projektantoj; almozpetantoj kaj mizeruloj, — kaj virinoj, legioj da virinoj, kun nebuligita vido kaj kun eksplodo de admiro, por kies esprimo en la ordinara vivo ili ne havas lokon. Kaj tio estos via granda armeo.

Samtempe kun tio vi akiros adeptojn, agentojn kaj kapitalojn kun blinda fido al vi: plej malsamaj, kontraŭaj inter si celoj penos fari vin sia apogpunkto. Gazetoj en ĉasado al profito publikigos ĉion, — kaj tion, kion sciigos al ili vi, kaj tion, kion elpensos aliuloj, superante, eble, per absurdeco de la elpensaĵoj la tutan sperton de la pasintaj jarcentoj. Kaj vi verkos libron, kiu estos presita en kvanto de ekzempleroj, sufiĉa, por ke ĉiu familio de la homaro legu ĝin. En tiu libro vi rakontos pri vi, al ĉio doninte tiun sencon, ke la sekreto kaj la kondiĉoj de la feliĉo estas en via volo kaj viaj manoj, — al kio kredos ĉiuj, ĉar sub la feliĉo oni subkomprenas la nerealigeblan.

Post tio al vi venos eĉ pli multe da homoj, kaj vi parolados kun ili, aperante subite. Viaj plej simplaj vortoj faros ne malplian impreson, ol se ekparolus la ŝtona sfinkso. Kaj el nenio, el malplena frazo, ne havanta kroman signifon, ekbrulos legendaj promesoj, ruliĝantaj lavange, renversante la malnovan humoron.

La malnova humoro diras: „Hazardludo kaj persisto“. La nova humoro estos esprimita per vortoj: „Miraklo kaj feliĉo“. Ĉar ĝis nun la problemo de la feliĉo ne estas solvita per atingeblaj rimedoj, ĝin oni deziros solvi per la rimedoj neatingeblaj, kaj pri la solvo oni responsigos vin. Tiutempe en eĥoj de via nomo, en ĵurnaloj, revuoj kaj libroj, observantaj ĉiun vian paŝon, ĉiun vian vorton kaj impreson, en privataj konversacioj, konsideroj, disputoj, malpacoj kaj salutaj krioj kaptiĝos tiu senobjekta kredo, kiun oni tiel delonge kaj sensukcese kaptadas per sistemoj, meritantaj nur malgajan rideton.

Tiam — sen dinamito, pafado kaj komplikaj cerbaj spasmoj la konstanta, egala konscio de la racia miraklo — en via persono — faros ĉian potencon tiom falema, ke jam ĉe la unua klare esprimita kondiĉo: „mi — aŭ ili“, la tero diros: „ci“. Nenio haltigos ĝin. Ĝi pensos, ke ĝi ekposedas brilantajn flugilojn.

La junulino eksilentis, tuta jubilanta kaj lumanta; ŝtala, sed ankaŭ belega — en tuta forto de inspirantaj ŝin gigantaj kalkuloj — esprimo ne forlasis ŝian vizaĝon, sed pli mallaŭte, pli malrapide sonis la lastaj vortoj de Runa. Tiam komprenis ŝi, ke Drud interne forturniĝis kaj ke ŝiaj vortoj estas deĵetitaj retroen al ŝi, kun la sama forto. Ŝiaj nervoj estis rompiĝantaj. Ankoraŭ ne sukcesis ŝi eksenti la tutan forton de la bato, kiam aŭdiĝis akra kaj malvarma:

— Ne.

Li daŭrigis:

— Mi devus haltigi vin. Aŭskultu. Sendube, per iuj grandaj paŝoj mi povus sklavigi ĉiujn, sed tiu celo por mi estas abomena. Ĝi malhelpos al mi vivi. Mi ne havas gloramon. Vi demandos — kio anstataŭas ĝin al mi? Rideto. Sed mi estas pasie alligita al floroj, maro, vojaĝoj, animaloj kaj birdoj; al belaj ŝtofoj, marmoro, muziko kaj ekstravagancoj. Mi moviĝas kun rapideco de vento, sed mi ankaŭ ŝatas vagadi laŭ pitoreskaj padoj. Mi volonte pririgardas libron kun bildoj kaj estas kontenta, kiam, malleviĝinte nokte sur vaporŝipon, mi sidas en la salono, kaŭzante nekomprenon: „De kie aperis tiu, ĉi tia?“ Sed mi amas ĉion. Ĉu mi miksu tiun malnovan, trivitan ludkartaron, kiu nomiĝas la homaro? Ne plaĉas al mi tiu ludo. Sed almontru arabeskon de mia mondo, kaj mi eksplikos al vi tutan ĝian komplikan ĉifron. Rigardu: tie estas ombro — ĝin ĵetas la angulo de la tablo, la fotelo kaj la ligaĵo de la kurteno — konturo de konvencia estaĵo de homa aspekto, sed kun faldo de fora esprimo. Jam morgaŭ, kiam la ombro estos forgesita, la sola penso, egala al ĝi kaj naskita de ĝi, ekvivos senmorte, reflektinte por nekalkulite malgranda parto de la estonteco ian sian forton, montritan nun. La rozoj, kiuj troviĝas inter ni, komencas malfermi siajn petalojn, — kial? Proksimas mateniĝo, kaj ili tion scias. Antaŭ ol adiaŭi, mi diros al vi, kiajn vortojn mi atendis de vi. Jen tiuj abortitaj infanoj, jen iliaj kadavretoj; enterigu ilin: „Prenu min sur la manojn kaj montru al mi ĉion — desupre. Kun ci mi ne timos kaj fartos bone“.

Ekstarinte, li aliris la fenestron, rigardante, kiel ŝvebas malhela antaŭmatena bluo, kaj kiel la steloj, tremante, prepariĝas forruliĝi trans la horizonton.

— Mi ĵuras, — diris Drud, — ke mi sentas nek koleron, nek ofendiĝon, sed nur malgajon. Mi povus ami vin.

— Ho! — prononcis Runa kun esprimo tiom neklarigebla, sed trafa, ke li paliĝis kaj rapide turnis sin al ŝi, ekvidinte alian, — malvarman, orgojle levitan vizaĝon. Nenio rememorigis en ŝi la ĵus brulintan ekscitiĝon. Ŝajnis, ke per forto de monstra sinregado momente ekstermis ŝi la memoron mem pri tiuj minutoj, kiam ŝi vivis per la celo, kiu estis, en la pasio de ŝia impeto, jam ĉe ŝia fiera piedo, levita, por ekstari sur la pintoj de la pintoj. Kaj Drud komprenis, ke ili disiĝis por ĉiam; en la rigardo de la junulino, mezurinta lin per momento de malvarma intereso, estis io perpleksiga. Tiel oni rigardas al pajaco.

Li tremeris, rigidiĝis, poste rapide aliris ŝin, prenis je la manoj kaj devigis ekstari. Tiam io moviĝis en ŝiaj trajtoj per sufera kaj amara varmo, sed malaperis, kiel fajrero.

— Rigardu do, — diris Drud, kaptante ŝin je la talio. Ŝia koro falis, la muroj ekmoviĝis, ĉio turniĝis for, kaj, rapide glitinte pretere, fortranĉis la halon la masiva konturo de la fenestro. — Rigardu! — ripetis Drud, firme alpremante la rigidiĝintan junulinon. — De tio ci foriras!

Ili estis inter pufaj arbustoj, — tiel ŝajnis al Runa; sed reale — inter pintoj de la ĝardeno, kiuj subite ĵetiĝis malsupren. Estis mateniĝo; kolero, malvarmo kaj miro igis ŝin enpiki la manojn en la bruston de Drud. Ŝi preskaŭ elŝiriĝis, kun stranga plezuro atendante proksiman kaj rapidan morton, sed Drud retenis ŝin.

— Stultulineto! — severe diris li. — Ci povus vidi la teron, kiel kalikon de floro, sed anstataŭe ci deziras esti nur obstina raŭpo!

Sed per ŝerco li ne dissolvis la pezon kaj rapide ekflugis malsupren, sentante, ke li aŭdos jam tre nemulte.

— Se ne ekzistas potenco ĉi tie, mi estos malsupre. — Kun tiuj vortoj Runa, forpuŝinte Drud-on, tuŝis la teron, kie, apogiĝinte al arbo, ŝi venkis tremon en la kruroj; poste, ne retrorigardante, ŝi komencis supreniri laŭ la ŝtupoj de la teraso. Drud estis malsupre, rigardante post ŝin.

— Do? — diris li. La junulino retrorigardis.

— Ĉion aŭ nenion, — diris ŝi. — Mi deziras potencon.

— Kaj mi, — respondis Drud, — mi deziras vidi en ĉiu spegulo nur mian vizaĝon; la mateno pardonu cin.

Li kapsalutis kaj malaperis. Malproksime lumo estis ekbrulanta supre, determinante malklaran desegnaĵon de la malvarmiĝintaj aleoj. Runa plu staris tie, kie ŝi haltis, dirinte: „Ĉion“. Sed tiu „ĉio“ estis ĉirkaŭ ŝi, neforprenebla, imanenta al la homo, kaj tion ŝi ne komprenis.

La lumo klariĝis, bruligis florojn, origis fendojn de kurtenoj kaj distranĉis krepuskan silenton de la luksaj haloj per densa brilo de la unua matena fajro. Tiam, plorante kun senmova vizaĝo, — malrapide kurantaj al la buŝanguloj grandaj larmoj ŝajnis roso, brilanta sur fiera floro, — la junulino skribis al la ministro kelkajn liniojn, plenajn de malvarma, iom kulpa indiferenteco. Kaj tie estis skribite, en la lasta linio: „Mi vidis kaj ekkonis lin. Estas nenio danĝera. Ne timu; tio estas revulo“.

XVI

Du knaboj kreskis kaj ludis kune, poste ili plenaĝiĝis kaj disiĝis, kaj kiam ili denove renkontiĝis — inter ili estis tuta vivo.

Unu el tiuj knaboj, kiun ni nun nomas Drud aŭ la „Duopa Stelo“, vekiĝinte meze de nokto, aliris la fenestron, spirante per humida vento, blovanta el mallumo. Malsupre, en malhela rebrilo, difuzita ĉirkaŭ la lumturo kiel ties fajra kapo, ekbrilante per verda ŝaŭmo, fluis al la nigra muro vipantaj rulaĵoj de ondegoj; leviĝante ĉe la grandega trunko de la turo, ili faligadis al ties fundamento pluvegojn kaj torentojn kun pafa forto. En la obskuro ruĝa aŭ flava fajro, ŝirmante stelon, montradis iron de vaporŝipo. Hurladis, ĝemadis sirenoj, donante al la momento guston de frenezeco. Ĉe la maldekstra flanko de la obskuro lumis fajra polvo de la fora urbo.

Se ekzistas doloro, spektaĵo, distrante, faras la doloron pli furioza, kiam, rompinte kontempladon, la animo ree koncentriĝas pri sia vundo. Drud deiris de la fenestro. Lia animo tordiĝadis kaj doloris, kiel dorso de portisto sub apenaŭ eltenebla ŝarĝo; li suferis, tial li komencis iradi, por ne aŭskulti sin.

Stebbs, la gardisto de la Liss-a lumturo, fininte klopodojn pri la lanterno, tio estas pleniginte la lampojn per kolza oleo, malleviĝis en la malsupran ejon.

— Ha! — diris li. — Vi vekiĝis!

Drud turniĝis, renkontinte per la malgajaj okuloj sian kamaradon de infanaj ludoj.

— Ĉu ci malĝojas, eble malsanas? — diris li, sidigante la gardiston sur la liton apud si. — Nu, ni konversaciu, kiel antaŭe.

— Ĉu kiel antaŭe? — ripetis Stebbs kun malĝoja emfazo. — Antaŭe mi eksidadis kaj aŭskultadis, miradis, ridegadis, pasigadis noktojn sen dormo, en mallumo, pripentrita post viaj rakontoj per intensegaj farboj. Estas tempo por vespermanĝo. — Li prenis el la angulo hejtolignaĵon kaj alsidiĝis al la kameno, priblovante la fajron.

Drud transiris al li, sentante sin malbona kaj kulpa. Rimarkinte, ke la lignaĵojn oni fajrigu de malsupre, li lerte starigis la ŝtipojn, kaj la flamo ekbrulis.

— Stebbs, — diris li, — ekde tiu tago, kiam mi kuŝis preskaŭ mortonta, kaj ci sidis apud mi kaj gutigadis en kuleron la dubindan inventaĵon de doktoro Marmaduke, pasis granda tempo, sed estis malmultaj bonaj minutoj. Ni faru bonan minuton. Ni eksidu kaj ekfumu, kiel antaŭe, la indianan pacpipon.

Unue ni diru pri Stebbs, kian aspekton li havis. Stebbs havis negrandan alton, longajn harojn; la haroj ventumile kuŝis sur polva kolumo de malnova uniformo; lia ŝirita pantalono, el sub kiu apenaŭ videblis rufaj pintoj de la ŝuoj, balais la plankon per sia franĝo. La maldika vizaĝo, kies ĉiuj trajtoj strebis antaŭen, havis akrajn puncajn vangostojn; malfortika, sed larĝŝultra, ŝajne li reflektiĝis tia en kurba spegulo, — el tiuj, kiuj, kiam oni alkondukas al ĝi altulon, montras platigitan estaĵon. Sed li havis bonegajn hundajn okulojn.

— Do: la „pacpipon“…

— Kie ĝi estas? — Ŝajnigante sin indiferenta, Stebbs malrapide pririgardis la bretojn kaj ĉiujn angulojn de la ejo. — Mi trovis. Tiom delonge mi ne fumis ĝin, ke el la beko odoras acide. Kaj kian tabakon?

— Prenu en la lada kesto. Eksidu apude. Atendu: ne tuŝu alumetojn. Kia estas tiu libro? En la angulo?

— Tio, — diris Stebbs, — estas libreto sufiĉe serioza; ĝi mem falis tien.

Drud prenis la libron.

— „La arto, kiel formo de socia movado“, — laŭte legis li kaj elŝiris el la verko faskon da paĝoj, aldirante: — Libroj de tiu speco estas bonaj por ĉio, krom sia rekta celo, — poste li bruligis la pipon per la teksto. Fuminte iom, li gravmiene enmanigis la pipon al silentinta Stebbs. Ankoraŭ paŭtante, sed jam kun feliĉa fajrero en la okuloj, Stebbs komencis pridemandi pri la prizono.

— Venis la prokuroro, — diris Drud, rigardante en la fajron. — Li maltrankvilis; faris vicon da absurdaj demandoj. Mi ne respondis: mi elpelis lin. Ankoraŭ estis unu… — Drud eligis komplikan nubon de fumo. — Ĝenerale la lumturo ja bonas, Stebbs, sed mi morgaŭ foriros.

— Denove, — malgaje rimarkis la gardisto.

— Estas kaŭzoj, pro kiuj mi bezonas distriĝon. Gajon, gajon, Stebbs! Ci scias jam, kia gajaĵo okazis en la cirko. La saman mi planas en diversaj lokoj de la tero, kaj ci pri tio legos en ĵurnaloj.

— Mi imagas! — diris Stebbs. — Mi, fakte, malmulte parolas, ĉar mi kutimiĝis; sed, kiam mi rememoras, kio vi estas, sub mi kvazaŭ brulas seĝo.

Drud kuntiris la brovojn, kaŝinte rideton en la lipharoj.

— Ĉu la suno ne mirigas cin? — demandis li tre serioze. — Kaj tiu bato de ondo? Kaj ci mem, kiam ci kun miro, kvazaŭ reflektiĝinte en profundo de cia propra koro, diras: „Mi, mi, mi“, — fiksaŭskultas tiun nekompreneblan momenton kaj kolektas en la trueton de cia pupilo centmilan horizonton de la ĉielo kaj la maro, — ĉu tiam ci estas stulte kaj memkontente trankvila?

— Nu, sufiĉas, — kontraŭis Stebbs. — Sed jen kion diru: ĉu vi eble ekamis?

Li prononcis tiujn vortojn kun nuanco de tiom grava kaj naiva zorgo, ke Drud pardonis lian sagacon.

— Apenaŭ… — balbutis li, puŝante ŝtipon per la piedo. — Sed la kontrasto estis konsterna. La tuta afero estas en la kontrasto. Ĉu ci komprenis ion?

— Ĉion! — kun teruro flustris Stebbs. — La kafo estas preta.

— Sufiĉas pri tio; ĉu ci forlasis cian versoverkadon aŭ ne?

— Ne, — diris Stebbs kun aplombo; liaj okuloj brileris vigle kaj avide. Plurfoje li vidadis sin en aspekto de krudfera monumento, etendanta la aŭguran manon super sunplena placo. Sen en lia malgranda animo la poezio kuŝis ventraltere, ĉar ĝi ne havis lokon, por turniĝi. Tiel, hajlo, naskita de elektra kirlo, sonore frapas tamburinon, sed obtuze — barelon. — Ne. En tiu ĉi punkto ni disiĝos. Pri versaĵoj mi nun sukcesas pli facile; estas rekte, — mi ne diru: geniaj, sed elstaraj versoj.

Tuj kiam li ekparolis pri versaĵoj (verki kiujn li povis kelkfoje dum tago), kun certeco, ke Drud mokas lin, — tiel evidentaj estis por Stebbs iliaj mitaj virtoj, — tiam liaj vangoj frambkoloriĝis, la voĉo eksonoris, kaj la manoj, enpikiĝinte en la harojn, deĵetis ilin supren kiel teruran arbuston.

— Ĉu vi deziras, mi legos „Telegrafiston el la infero“?

— Imagu — jes, — ridante, kapjesis Drud, — jes, kaj kiel eble plej baldaŭ.

Kun kontenta aspekto Stebbs elŝarĝis el kofro stokon da kajeroj. Foliumante ilin, li balbutis: „Nu… tio estas ne polurita…“, „en la unua redakcio“, „ĉi tie estas nemalbone“, — kaj similajn frazojn, aspektantajn kiel paroksismo. Finfine, li haltis sur manuskripto, bunta pro inkmakuloj.

— Aŭskultu! — diris Stebbs.

— Mi aŭskultas! — diris Drud.

La gardisto ekkriis kantece:

En vente printempa varmego

Mi kovriĝu per nubo blanka,

Forlasu la teran regnon,

Iru en la subteran flankon.

Tie estas l' Infer'. Tie brulas

Kandeloj el homa graso;

Pri renkonto memor' sin rulas

Kun ul' de l' transmonda raso.

Per miaj plorantaj kordoj

Depeŝon de l' bordo de Stikso

Mi sendas al la cismondaj

Serĉantoj de fajrblova Ikso.

Tondrante per suba krako,

L' demono…

— Kaj nun, — diris Drud, — legu alian.

Stebbs obeeme haltis.

— Mi scias, — milde rimarkis li, — al vi tiu formo ne plaĉas, sed tamen nun ĉiuj verkas tiel. Kia do estas via impreso?

— Nenia.

— Kiel? Ĉu entute nenia impreso?

— Jes, pli ĝuste — en tiu senco, kiun ci avidas. Ci emociiĝas, kiel enamiĝinta surdmutulo. Ciaj versoj, kiel malakra segilo, tiras la animon, ne disigante ĝin. Krei ja estas — disigi, enigante la sian en la mason de la fremda animo. Rigardu: legante la libron de Mérimée [12], mi jam ne elprenos Karmen-on el ŝia brilanta nesto; ĝi kreiĝis neglatigebla; la artisto distranĉis la animon, eniginte la diamanton. Per kio li sukcesis tion? Per tio, ke li kunigis ĉion de mia animo, similan al tiu impeta imagaĵo, eĉ se tio konsistus en glitado de rigardoj, dissemitaj inter homamasoj, en muzikaj rememoroj, en skulptaj ornamaĵoj, en pejzaĝo, humoro aŭ sonĝo, — nur ĝi estu simila al la ciganino Karmen per karaktero de impreso. El paneroj oni bakas panon. El sableroj maturiĝas vinberoj.

Ivanhoe, Ahasvero, Quasimodo, Karmen kaj multaj, same marmoraj, aliaj, estas rikoltitaj de la kreinto sur grenkampoj de nia animo. Kiel kuntiriĝas nebulozo, kreante planedon, tiel kreskas la imagaĵo; ĝi fortikiĝas, tiras sin, krakante per la fingroj, kaj vekiĝas al vivo en nia distranĉita animo, kontentiginte la fantazion, kiu senlige kaj disere sopiris ĝin.

Se plumo, per kiu ci skribas, ne estas plumo de cigno aŭ aglo, — por ci, Stebbs, se papero ne estas viva, karesa kaj pura amiko, — same por ci, Stebbs, se ne ekzistas penso, ke ĉio intencita kaj plenumita povus esti ankoraŭ centoble pli perfekta, ol nun, — ci povas ekdormi, kaj cia sonĝo estos la simpla vivo, kreaĵo de la diaj fortoj. Kaj ci diros al Li: „Sub faldoj de cia vesto mi pasos kaj mortos; dankon pro ĉio“.

Sufiĉas por mi vipi cin. Memoru: „depeŝon per vervaj kordoj“ sendas stabaj skribistoj al lavistinoj. „Sin rulas“ — oni diras pri ondoj. Krome, ĉion, kion mi diris, ci sentas mem, sed ne ripetos tion pro malkapablo kaj obstino.

Elaŭskultinte tion, Stebbs morne formetis la kajeron, lavis la tasojn, ŝutis sur la fulmokovritan tablon biskotojn kaj deŝiris el la barelo tavolon da salita porkaĵo. Dishakinte ĝin per peza tranĉilo, li, pripensinte ion, bonkore ekridegis.

Drud interesiĝis — ĉu lia senkompata tirado efikis tiel bone al la verva koro de la poeto.

— Vi divenis, — diris Stebbs kun kviete venka brilo de la humidiĝintaj okuloj, — mi simple vidas, ke pri poezio vi malmulte komprenas.

— Vere tiel; mi neniam verkis versaĵojn. Sed tamen aŭskultu min: kiam ĉi tie, en tiu ĉi sturnejo aperos ridetanta virina vizaĝo, ĝi, kun plena neglekto al la genieco, deprenos de ci la pantalonon, alkudrinte al ĝi ĉiujn butonojn, kaj ci malŝparados malpli da papero. Ci envolvados ŝin por nokto en varman litkovrilon kaj ŝmiros ŝian panon per butero. Jen kion mi dezirus, Stebbs, por ci. Donu al mi ankoraŭ sukeron.

Stebbs komencis levi la okulojn al la plafono, sed subite malsereniĝis.

— Virino pereigas kreadon, — balbutis li, — tiuj estaĵoj — ili vin prenos en siajn manojn kaj forvoros. — Forpelinte svarmon de blondaj vizioj, kunflugintaj, kiel muŝoj al sukero, tuj kiam oni ekparolis pri ili, Stebbs vigligis la harojn per la kvin fingroj; poste li etendis la manon. — Aŭskultu! Ĉu estas malbone? Tondrante per suba krako, l' demono disŝiras montfendon; per tiu eksploda atako li festas sian alvenon. Ho, se mi…

— Haltu! — diris Drud; ĉi tiam, blovinte en la fenestron kun subita forto, la vento preskaŭ estingis la lampon; susuris folioj de la grandega kajero de Stebbs kaj io, simila al sono de eksilentanta kamertono, kantis en la angulo.

— Kio tiel karese kaj delikate sonoras tie? — demandis Drud. — Ĉu Eolo perdis sian harpon?

Stebbs diris:

— Unue mi klarigos, poste montros. Dum longaj noktaj horoj mi elpensis kaj realigis maŝinon por ĝuigado de aŭdo. Post Kristnasko, Novjaro, naskiĝtago kaj multaj aliaj tagoj, ne tiom gravaj, sed neklarigeble rilatantaj al anima gajo, restas multaj malplenaj boteloj. Jen, rigardu, vidu: ĉi tio estas la fortepiano de Stebbs.

Dirante tion, li eltiris el trans kurteno vertikale starigitan lignan framon; sub ties supra lato pendis sur dratoj vico de malgrandaj kaj grandaj boteloj; iliaj fundoj estis forsegitaj. Balanciĝante en la manoj de Stebbs, tiu muzika konstruaĵo malakorde tintis; preninte bastoneton, la gardisto strekis per ĝi la tutan vicon de boteloj dekstren kaj maldekstren; aŭdiĝis trilo, simila al tiu meza inter rido kaj hurlo sono, kiun eligas nervoza homo, se oni lin forte tiklas.

— Kion do mi ludu al vi? — diris Stebbs, farante per sia bastoneto „drin-drin“ kaj „di-di-do-don“. La sono estis neprofunda, mallaŭta kaj agrabla, kiel simpla rideto. — Kion mi ludu? Ĉu dancon, kanton aŭ, se vi deziras, operan melodion? Mi iom post iom vastigis mian repertuaron ĝis dek ok — dudek verkoj; miaj preferataj melodioj estas „Vento en montoj“, „Fandango“, „Sankta Luĉia“ kaj ankoraŭ io, ekzemple: valso „Aroma floro“.

— Ni provu „Fandangon“, — diris Drud, vigliĝante kaj rajde eksidante sur la seĝo kun la pipo en la dentoj. — Komencu, kaj mi fajfos, tiel ni havos fluton, kordon kaj sonoron.

Transĵetante la bastoneton inter ekkantintaj boteloj per la rapida senlaca mano, Stebbs komencis ludi la faman melodion, plenan de fiera jubilo de fajra vivo. Sed jam ekde la unuaj taktoj la karaktero de la instrumento, kreita por liriko, sed ne por dramo, devigis la koncertantojn rezigni pri la unua numero.

— Ni provu ion alian. — Drud komencis fajfi mallaŭte, fiksaŭskultante. — Jen tion… — kaj ĝi same sonoras en orkestro.

— Fajfu ankoraŭ, — Stebbs, klininte la orelon, komprenis kaj kaptis la motivon. — A ha! En la meza registro.

Li sonorigis per la bastoneto; Drud prenis la tonon, koncentrite fajfante; tio estis elektriza sono de elasta kaj milda tembro. Li fajfis bonege. Stebbs same estis inspirita. Ili ludis la valson el „Faŭsto“. Pasis la silenta ombro de Margarita; post ŝin penseme, kruele kaj karese ridetis juna homo en pompa kostumo kun maljuna kaj glorama animo.

— Ja tio estis sukcese, bone! — ekkriis Stebbs, kiam ili finis. — Nun ni ekfumu. Kion ni ludu plu?

Ridante, babilante kaj maltrankvilante, ke Drud ne revenu el la kvieta lando de sonoro al la malgaja distriĝemo, li haste ludis, subtenante en li la infanan deziron daŭrigi la savan amuzon. Tiel, transirante de unu verko al alia, ili komencis kaj traludis kanteton „Ben-Belt“, kiun kantas Trilby ĉe Dumouriez; „Malproksimas Tipperary“; „La Sudan Krucon“; la Duan valson de Godard, la „Malnovan frakon“ de Béranger kaj „Sanktan Luĉia-n“.

Tiutempe venis mateniĝo; la unua peno de la tago, markanta sian vojon en la tempesta giganto-nokto, ĉirkaŭigis la flavan makulon de la lampo per griza matena malordo; jam videblis en la fenestro ondoj kaj ŝaŭmo. La vento estis kvietiĝanta.

Drud kvazaŭ rekonsciiĝis. Li ĵetis malgajan rigardon ĉirkaŭen kaj ekstaris:

— Nu, Stebbs, ankoraŭfoje, antaŭ ol ni disiĝos, — „Sanktan Luĉia-n“.

Stebbs viŝis la okulojn; la vitro komencis sonori:

Brilas surmare stel' de arĝento,

Dolĉe favoras ondoj kaj vento;

Dancas la barko kvazaŭ folia —

Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!

Drud mallaŭte fajfis. Jam vidis li ankaŭ tion, kio estis dirita en la dua strofo:

Maro, venteto, ambaŭ ridetas,

Nia barkisto zorgojn forĵetas:

„Venu, atendas vin barko mia —

Sankta Luĉia, Sankta Luĉia!“

Li vidis tion, kaj lia animo estis kvietiĝanta. Kiam ili finis, frapinte la ŝultron de Stebbs, Drud diris:

— Dankon! La nokto estis bona; ni faris ankaŭ bonan minuton. Adiaŭ!

Poste li vestis sin, — kiel oni vestiĝas por vento kaj malvarmo: botoj, dika jako kaj ĉapo kun rimeno, iranta sub la mentono. Stebbs, sen neceso, fervore helpis la vestiĝon; li estis tute ĉagrenita.

Finfine la aŭroro eliris el nuboj, disseminte ŝtalan, blankan kaj skarlatan kolorojn sur la heliĝinta akvo. Drud aliris la fenestron. Tiam, plorante malkaŝe kaj amare, kiel etulo, Stebbs kaptis lin, fortirante malantaŭen.

— Ĉu vi deziras, mi forbruligos ĉiujn kajerojn, se vi restos por ankoraŭ unu tago? Mi ĵuras, mi faros tion!

Drud, ridante, brakumis lin.

— Por kio do, — milde diris li. — Ne, Stebbs, mi estis ne tute prava; ludu, versaĵoj estas cia ludo. Ĉiu homo devas ludi. — Li moviĝis en la vakuon, sed revenis, frapante sian poŝon. — Mi forgesis alumetojn.

Stebbs donis la ujon.

— Atendu, mi revenos, — diris Drud.

Li faris internan penon, similan al profunda suspiro, vokita de ekstazo, — penon, pri kiu li neniam povus precize diri, kiel li sukcesas fari ĝin, kaj komencis malproksimiĝi; kun la manoj post la dorso, kuniginte kaj firmiginte la piedojn sur nevidebla apogo. Lia vizaĝo estis turnita al la nuba lando, leviĝanta super la verdeta matena ĉielo. Li ne retrorigardis. Dum estis malgrandiĝanta lia figuro, naĝanta kvazaŭ laŭ deklivo de nebula monteto, Stebbs nevole ekvidis fantoman vojon, pri kiu la homa menso, ĉiam havanta aferojn kun pezeco, ne povas rifuzi eĉ al sendependa fenomeno. Tiu vojo, pli etera ol la aero mem, serpentumis per blua pado inter eglanterioj, kaprifolioj kaj robinioj, inter ombroj kaj ŝanĝiĝoj de nemateriaj formoj, kreitaj de ludo de la mateno. Laŭ sunluma deklivo ĝi supreniĝis, kaŝante sian daŭrigon en nubaj neĝoj de la luksa naĝanta lando, kie ĥoroj kaj disverŝoj de moviĝoj turniĝas super la tero. Kaj en tiuj blankaj masoj malaperis Drud.

Загрузка...