Parto II Forfluganta sonoro

I

Printempe de la sekva jaro en gazetaro aperis mirindaj kaj strangaj mesaĝoj. Tiuj mesaĝoj estis traktantaj unu saman fenomenon, kaj se la reputacio de la „sesa granda regno“ estus iom pli respektinda, ol tiu, kiun ĝi havas en la okuloj de la ceteraj kvin grandaj regnoj, — la faktoj, rakontitaj per ĝiaj paĝoj, probable, ekscitus troan intereson. Ne estis dubo, ke tiu ĉi sensacio havos ordinaran sorton de dukapaj infanoj aŭ de la malkovro, kiel transformi plumbon en oron, — kio de tempo al tempo estas liverata kiel freŝa manĝaĵo. Ŝajnis, redaktoroj mem, profunde sciantaj la animon de la leganto, taksas sian monstran materialon ne pli alte ol „Transflosado de Niagaro en barelo“ aŭ „Reviviĝo de enmurigita kristanino de la tempo de Kaligulo“, publikigante ĝin en fakoj „Miksaĵo“, kun titolo: „Homo-enigmo“, „Miraklo aŭ halucino“, „Nekredebla okazintaĵo“, kaj kun aliaj, pli aŭ malpli senresponsigantaj etikedoj, per kio ili kvazaŭ volis diri: „Jen, ni lavas la manojn: manĝu, kion oni donas“.

Tamen, kiel diris iu E. B., — „ne ĉiuj rufuloj havas saman sorton“, kaj tiu aforismo estas konvene menciinda ĉi tie. Dek, dek kvin, dudek fojojn miregadis la leganto, trakurante per rigardo en malsamaj anguloj de la mondo liniojn pri nekaptebla fantomo, veninta al iu el tiuj, kiujn ni ne renkontis kaj ne renkontos, kaj kies nomoj por ni estas son' de vortoj vanaj; nenion ŝanĝis, nek movis en lia vivo la legitaĵo kaj finfine estis forgesita, nur fojfoje li rememoradis, kiel ektremis en li pro hazarda tuŝo iu rara kordo, pri kiu li mem ne suspektis. Kia sono estis tio? Malgraŭ tuta streĉo de la memoro, en la plej malgaja el kapricoj de la Bizaro — en obtuza obskuro glitas la penso, mallerte batiĝas ties navedo, ŝiriĝas la varpo, implikante nodon sur nodo. Estas nenio. Kio do estis? Gazeta anekdoto — kaj sopiro.

Sed ni transĵetu ponton de ni al tiu presita teksto. Literaturo de faktoj entute estas la plej fantazia el ĉiuj ekzistantaj desegnoj de la realo, la samo, kiel orkestro por surdulo: tien-reen iras arĉo, pufiĝas vango apud kupra trumpeto, saltas tambura bastoneto, sed mankas sonoj, kvankam videblas tiuj movoj, kiuj naskas ilin. Ni konsideru kiel kontraŭdiron la faktojn, kies esenco estas tiom okulfrapa, ke la karno kaj la spirito de la evento, alivorte — evidenteco kaj penetro en la esencon de la fakto, nemulte aldonas al la impreso, ricevita per la mesaĝo. Vere tia fakto estas ebla. Ekzemple, se falus en Ĉikago dudekduetaĝa domo, ni, sciigitaj pri tio, interne saltos, kvankam baldaŭ jam ne pensos pri tio. Por konvinkiĝi, ke tio estas vero, ke faktoj kiel faktoj, eĉ trasorbitaj per sufoka peĉo de publicistaj kaj partiaj lignofajroj, neniel ĝenas kaj nian vivon, kaj nian penson, sufiĉas rememori tiun indiferentan atenton, kun kiu ni trarigardas ĵurnalon, ne memorante en la sekva tago, kion ni legis hodiaŭ, kvankam ni tenis en la manoj nenion alian, ol tremon, batalon kaj vivon de la tuta mondo, liveritajn en maniero de restoracia fakturo.

En tiu nia tirado estus vane serĉi reformajn strebojn aŭ troajn postulojn, al iu ajn kaj al io ajn. Ni simple notas la vakuon, kien ni ne deziras iri. Kiel, efektive, ni listigu, kie, kiam kaj kiu konsterniĝis kaj ektimis, kiu povas esti miopa, kaj kiu inklinas al halucinoj surbaze de malklaraj onidiroj?

Kiel ni determinu kaj decidu, kie pasas la ideale rekta streko de la reala evento? Entute, tiaspecaj serĉoj estas afero de specialistoj. Tamen, aginte pli simple, imaginte sin — kiel tiujn multajn N. kaj C. — en la stato de Saint-Germain [13], elveturanta samtempe el ses pordegoj, oni povas inter zigzagoj kaj konusoj de stranga korespondaĵo vidi ion, egalan al la komunaĵo de la disĵetita kaj amasa impreso; por tio oni nur diru „mi“. Mi iras ie, rimarkante ombron aŭ homon, glitantan alte supre, en tuta strangeco de tia vido; aliaj formoj, aliaj statoj de la sama renkonto malklare distingiĝas unu de alia en grafita duonlumo de sonĝo; kaj mi ne scias — ĉu estas mia klara imago pri tio, kiu transformas la tutan malklaraĵon en formojn de klaraj scenoj, ĉu tio estis rakontita al mi, aŭ okazis kun mi. Eble, plej interesaj estas kelkaj eraroj, aperintaj sub influo de onidiroj pri la estaĵo, ne konanta distancon.

Tiu fumtubisto, kies loto estis infekti per superstiĉa timo nervozajn preterpasantojn, verŝajne, ĝis la fino de sia vivo memoros pasiigan kaj profundan impreson, faritan de lia fuma figuro sur fono de la lila vespera ĉielo. Li rekonsciiĝis, kiam ekvidis malsupre grandegan nigran flakon de homamaso; iom post iom malklara ĥoro de ties rumoro kreskis en ŝokantan tumulton, kaj la malamiko de fulgo malleviĝis pro postulo de polico de sur la tegmento de sesetaĝa domo malsupren, kie li tuj iĝis la kaŭzo de elreviĝo, mokoj kaj insultoj. Eble, en tiu homamaso estis ankaŭ tiu knabo, kies figura ĉina kajto, sovaĝe murmurante per la knarilo super la turo de la urbodomo en Elt, altiris ekscititan atenton de ĉasisto Buriko, kiu tuj ĵuris, ke li mortigos la diablon per duobla ŝargo el sia lieĝa dutuba fusilo, metinte anticipe super la mitrajlaj ŝargoj pikilojn de erinaco. Tiun ĵuron neniu aŭdis, sed du surdigajn pafojn aŭdis vizitantoj de apuda kafejo, kun intereso observantaj tion, kiel, perdinte la ŝnuron, trafitan de kugleto, la kajto turniĝas kaj plonĝas, simile al ludkarto, super la akra tegmento de la Elta urbodomo. Tio estis vespere, tial neniu vidis naturan ruĝon de honto sur la dika vizaĝo de la minaca Buriko, post kiam oni eksplikis al li lian trompiĝon. En alia okazo ektremis kaj longe preĝadis kamparano, irinta kun sako sur la ŝultroj laŭ herbeja pado en ĉirkaŭaĵoj de Nova Romo. Estis mateno, kaj super la herbo flugis homo. La herbo kaŝis biciklon, tial la kamparano forŝanceliĝis kaj aĥis. Ĉirkaŭ li estis tiel silente, tiom multe da floroj, kaj tiel abrupte ĵetiĝis la homo, neaŭdebla en sia moviĝo.

Nun venis tempo mencii pri tio, ke junulinon, kiu eksidis en unu el ĝardenoj de Liss kun libro en la manoj, kaj siajn modestajn pakaĵojn metis apude sur herbo, — enpensiĝinte, observis homo de speciala, — aparta de ĉiuj, — vivo. Li rigardis al tiu juna estaĵo tiel, ke ŝi ne povis vidi lin, ne povis eĉ suspekti pri lia ĉeesto. Ŝi ĵus venis en la urbon. Kun nehasta, trankvila atento, simila al tio, kiel fiŝistoj pririgardas kaj fingrumas nodojn de ĉeloj de sia reto, li konsideradis ĉiujn detalojn de la impreso, farata al li de la junulino, ĝis komprenis, ke antaŭ li estas homo, enirinta, ne sciante pri tio, en danĝeran seneliran rondon. Super kristalvitro leviĝis martelo. Kaj li aliris ŝin.

II

La junulino, pri kiu temas, venis en Liss-on per nokta trajno. Ŝi aĝis dek naŭ jarojn, — preskaŭ plenajn, ĉar ĝuste dek naŭ devis veni en la sekva tago, je la deka horo vespere. Ne sen bedaŭro ŝi rememoradis pri tio; en senzorgaj kondiĉoj ŝia naskiĝtago povus esti festita per dolĉa kuko kaj gaja hejmsido inter similaj al ŝi knabin-aspektaj amikinoj kun malpaciencaj kaj vervaj kapoj. Tamen al ŝia anonco en la „Ĵurnalo de Liss“ sekvis letero de Torp, proponanta oficon de kompanino kaj legistino.

Parizo meritas meson. La ĵurnalo eraris, presinte la modestan anoncon en la fako miksaĵo, kio, siatempe, erarigis Torp-on. — „Kia estas via nomo?“ — demandis la junan vojaĝantinon en la stacidomo salutema, kalva homo de tro frua kadukeco, kun tremeradanta kruro, interesite de ŝia maniero ĵetadi rigardon al siaj malgrandaj piedetoj en lakaj ŝuetoj, antaŭnelonge aĉetitaj el lasta mono, — super pano kaj spektaĵoj la junulino taksis belan, sveltan piedveston. — „Tavi“ — diris ŝi simplanime, ruĝiĝante per tiu delikata kaj ĉarme pura ruĝo, kiun oni ne vendas sub ora sigelo, kaj kiun ne vokas artefarita anima moviĝo. — „Kaj via familinomo?“ — Lunserpe levinte la maldekstran brovon, la junulino ĵetis al li ĉagrenan rigardon, elpafinte „Tum“ tiel, ke ĝi sonis, kiel „Bum“, — per ŝtala tono de klara deziro ĉesigi la konversacion. „Tra-ta-ta!“ — kantetis la dando, forirante kun alte levita kapo, kaj Tavi Tum — ni interkonsentu nomi ŝin simple Tavi — eksidis por atendi tagiĝon sur marmoran benkon. Almanĝante ŝinkon kun pano, ŝi legadis „Du Dianojn“; al ŝi aliradis komisiistoj, proponante gastejojn, sed, ne vidante en tio neceson, ĉar jam ĉi-matene ŝi devis ekloĝi ĉe Torp, Tavi restis sidi meze de rumoro kaj homamaso de la stacidomo.

Tiutempe unu post alia venadis matenaj trajnoj; maltrankvilante kaj interkriante, vojaĝantoj impetadis kiel brua akvokirlo; tondro de veturiloj, fajfoj, sono de manĝilaroj, disportataj de bufedaj servistoj, kaj grincado de vagonaj kuploj penetradis en alton de la volboj per forfluganta eĥo. Kiam Montgomery kaptis la malsupran finon de la ŝnura ŝtuparo, kondukanta sur la fortikaĵon Calais [14], la bruo de la stacidomo insiste superis lian decideman spiradon; Tavi fermis la libron, suspiris kaj ĉirkaŭrigardis.

Stagninta pro nebulo en la sino de la nokto, la mateno finfine venkis la obskuron. Elektra lumo ankoraŭ estis etendanta sian ĉien penetrantan maŝinan flavon, sed al ĝia rigida brilo jam almiksiĝis tago, rebrilante sur la planko kaj sur vizaĝoj per freŝa makulo. Trans la fenestroj el lokomotivo blovis vaporo, dissolviĝante sur tegmentoj de staciaj konstruaĵoj: sur griza vitro bluaj nuboj kaj verda strio de frua ĉielo estis ĉirkaŭvolvantaj la sunleviĝon, pretan ekiri super la vekiĝanta Liss.

La urbo estis vekiĝanta, sed Tavi oscedegis; la laco kaj la jam estingiĝinta ekscitiĝo de alveno iĝis dormemo. Penante vigliĝi, ŝi decidis promeni laŭ stratoj. Ĉar por ŝi estis tutegale, kien iri, ŝi ekiris rekten kaj baldaŭ rimarkis negrandan ĝardenon. Ĉi tie, inter kverkoj, priblovantaj la vizaĝon per humideco de apenaŭ movita foliaro, ŝia animo heliĝis; tamen ne lacigan laboron, ne kruelan dependecon vidis ŝi en la estonteco, sed gajan familion, malfermitan malavaran domon, kie kiel amikino aŭ dezirata gastino ŝi loĝos, farante ĉion laŭfortan volonte kaj senzorge. Tiel revante, ŝi hastis antaŭi la tempon. Ŝi devis dum tri horoj en tago legadi por Samuelo Torp. Lia letero, detale listiganta tre profitajn kondiĉojn de la dungo, nenion diris pri tio, kial Torp ne ŝatas aŭ ne povas legi mem; por Tavi, kiu amis librojn tiel, ke ŝi kisadis ilin kaj forpuŝadis, kolerante, kiel kontraŭ homo, — estis neeble kompreni strangan plezuron aŭdi legadon de alia homo, kun fremda voĉtono kaj en difinitaj horoj, kiel servon aŭ laboron. Laciĝinte pensi pri tio, Tavi eligis „hm“, revenante al Montgomery.

Kiele estas grimpi sur okdekfutan alton, nokte, laŭ ŝnurŝtuparo, ne sciante, ĉu supre atendas amika mano aŭ bato? Tremante tuta, Tavi grimpis kun la kuraĝa grafo, balanciĝante kaj batiĝante al la muro de la fortikaĵo Calais. Tio estis okazanta en tempesta nokto, sed la ĝardeno plenis kaj fumis de la suna lumo; supre de la fortikaĵo sonoris glavoj, sed laŭ la aleo saltadis paseroj, sinforgese pepante pri ĉio, kio estis lumanta kaj varmiganta ĉirkaŭe; ekblovis varma vento; sur la sablo ektremis ombro de folioj, kaj la legado iĝis neebla; la zorgo pri la venanta vivo superis.

Kiam ŝi, ferminte la libron, ekstaris, ĉirkaŭrigarde serĉante malfermiĝantan pordon de kafejo, al ŝi aliris homo, rigardante tiel rekte kaj atente, ke ŝi retropaŝis, sed tuj rekonis en li la pasaĝeron, kiu eniris en la trajnon nokte en nekonata stacio. Enmemoriginte lian vizaĝon, ŝi per nenio distingis lin tiam disde aliaj noktaj figuroj, dormetantaj, apogante sin sur vojaĝsako, aŭ, starante en la pasejo, konversaciantaj duonvoĉe ĉe fenestro, en cigara fumo. Kun certeco ŝi povis nur diri, ke li veturis kun ŝi en la sama vagono. Kun rapideco, distingiganta ĉiujn ŝiajn decidojn kaj solvojn, ŝi tuj trovis, ke la nekonato estas ĝusta portreto de grafo Montgomery, kaj kvankam la kostumo de tiu epoko kaj la polvokovrita vojaĝa palto de la nekonato kontraŭis al ŝia impreso, estis al ŝi tamen agrable rideti malfermite al almenaŭ iu en la fremda urbo. Kvankam Tavi antaŭnelonge ĉesis esti knabino, ŝi sciis, kiel bone estas iam rideti aŭ diri ion kun facila sento, pretere, sen kroma penso kaj ligo kun io ajn.

— Mi vin rekonis, rekonis, — diris ŝi, doninte la manon, — ŝajne, vi sidis diagonale de mi. Tiel morne. Sole kun vi mem. Kio estas bona?

— Matene bona estas ĉio, — diris la nekonato. Tavi miris pri riĉeco de esprimoj de lia vizaĝo; ili momente, glate ŝanĝiĝante, inklinigadis atenti kaj aŭskulti; vortoj kvazaŭ ricevadis koloron, formon kaj egalecon al la fenomenoj, esprimitaj per ili. Al ŝi iĝis klare, ke „matene bona estas ĉio“, kaj ŝi ekridis. — Mia nomo estas Benjameno Kruks. Ne sencele mi aliris vin. Vi, evidente, ĉi tie estas soleca, tial mi deziras scii, kie kaj ĉe kiu vi loĝos, por esti utila al vi, per kio mi povas. Aranĝinte miajn aferojn, mi tuj sciigos al vi mian adreson. En ajna okazo, — mi parolas pri nigraj horoj, — senhezite turnu vin al mi.

Ĉion ĉi Kruks esprimis sen ajna konfuziĝo, nehaste kaj kviete, kiel hejme. Tavi atendis, ĉu li aldonos naturan en tia okazo pardonpeton; ĉu li mem nomos sian proponon trudiĝemo, tamen Benjameno Kruks silentis, atendante respondon, tiel senĝene, ke la junulino haste diris:

— Nu jes. Tio estas, — mi ne scias, kio… Certe, mi vin dankas, kaj estas kortuŝita kaj… kion ankoraŭ? Mi ĉion konfuzis. Min oni dungis al Torp. Samuelo Torp loĝas sur la strato Vizoj, 7; mi devas loĝi ĉe li kaj legadi. Pardonu, ke mi vin retenas, sed devas ja mi paroli sincere, se tiel okazis. Li vokis min pro la anonco. Ne deziris mi, sincere dirante, veturi hieraŭ, ĉar morgaŭ estas… hm… mia naskiĝtago, se vi permesas. En tiu tago mi naskiĝis. Tamen estis sendita mono por la vojo. Kaj mi — kiel mi tion esprimu, — tre gajas en festoj, se estas mono, mi ĝin ne ŝparas. Tial per kio mi povus veturi post la naskiĝtago? Tielas mia karaktero. Ve! Kial vi ridas?

— Ho, ne, — malrapide prononcis Kruks, — mi nur ridetis al rememoro. Foje al mi oni donacis areton da kolibroj — en blanka aluminia kaĝo, plena de verdaĵo. Mi ellasadis ilin. Tiujn birdetojn vi devas koni laŭ desegnaĵoj kaj libroj. Do, mi ellasadis ilin, rigardante, kiel super moderna strato, kun ties krakado de kafmuelilo kaj lumo de fornego, ekflugadis nokte tiuj flirtantaj juvelaĵoj, — malgrandaj, kiel floraj feinoj.

— Neimiteble! — ekkriis Tavi. — Kaj ĉu ili realflugadis poste al vi?

— Mi vokadis ilin per sono de speciala fajfilo, per mallonga trilo; aŭdinte la signalon, ili revenadis tuj.

La junulino entuziasmiĝis.

— Jen ankaŭ, — vaksaj cignoj, malplenaj interne, ŝatas, se oni movas magnetigitan bastoneton, — ili naĝas kaj disiras, kiel vivaj. Tio estis antaŭlonge. Al mi iu donacis ilin. Mi tre ŝatis, iam, movadi la bastoneton.

Ŝi interne velkis, malgajiĝinte per tiu anguleto de la animo, kiu observas nin en pasinteco kaj nuno.

— Hm-jes, maljuneco malĝojigas, jene, sinjoro Kruks, sed tamen, ĉio aranĝiĝos…

— Nepre, — konfirmis li, — mi deziras al vi sukceson kaj firmecon. Via kanteto estas bona.

— Tavi Tum ne kantas, — diris, ruĝiĝante kaj ridetante, la junulino. — Tavi Tum povas nur zumi mallaŭte.

— Sed aŭdas multaj. Iru kaj ne retrorigardu.

Tavi kun perplekso obeeme turnis sin kaj deiris, bolante pro deziro retrorigardi; kvankam ŝi hontis montri scivolemon, sed strange prononcis Kruks tiujn vortojn, — kion li volis diri? „Mi ne povas“, — ĝemis Tavi, — kaj retroturniĝis.

Trans la krado de la ĝardeno kuniĝis ombroj, blankaj muroj, brilo de vitroj. Ŝi vidis malklaran konturon de veturilo; al la veturilo aliris Kruks, eksidis kaj diris ion per la mano. Videblis nek lia vizaĝo, nek la malhela veturigisto, — tiu sceno montriĝis kvazaŭ tra fumaĵita vitro. „Sunaj radioj rekte en la okulojn“, — pensis Tavi; tiam la ĉevaloj ekkuris ĉiam pli rapide, la radoj ekturniĝis, dissolviĝis; dissolviĝis la veturigilo, Kruks; ĉio malaperis, kvazaŭ neniigita de la propra moviĝo sur la sama loko, kaj trans la krado venteto ĵetis polvon.

— Tion mi sonĝas tage, — diris Tavi, konsterniĝinte kaj frotante la okulojn. — Certe! La okuloj jam kungluiĝis. Li foriris, kaj nenio pli. Sed kiel simple bone povas esti pro bagatela konversacio.

Kun sento, ke ŝi ĵus estis en varma mano, la junulino aŭdis frapon de rigliloj, — kontraŭ la ĝardeno malfermiĝis kafejo. Puŝinte ties pordon, la junulino transsaltis strion de rubaĵo, balaata de dormema servistino, okupis tablon kaj komencis trinki teon, trarigardante gazetojn. Ŝi tiom laciĝis, ke trasidis ĉi tie en dolĉa rigidiĝo pli ol horon, poste eliris, malrapide transirante de vitrino al vitrino kaj pririgardante kun grandega plezuro montratajn tie aĵojn, en kion ŝi sinforgese absorbiĝis, kaj nur ekvidinte horloĝon kun hormontriloj, pretaj pinĉi la ciferon dek unu, vigliĝis, prenis fiakron kaj ekveturis al Torp.

III

Plurfoje pensis ni pri la demando, — ĉu eblas nomi pensoj tiun brilantan animan vibradon, kiu superplenigas junan estaĵon en serioza momento de la vivo. Transflugo de humoroj, emociiĝo kaj obtuza kanto de la sorto, kaj meze de tiu melodio tute klaraj pensoj similas brilon de radioj sur riveraj ondetoj, — jen, eble, estas pli aŭ malpli vera karaktero de la interna sfero, enrigardante en kiun, mallarĝiĝas blindigita okulo. De tio ne malfacilas transiro al la strato, al kiu, fininte la vojon, turnis la fiakristo, — al brilanta perspektivo de ĝardenoj inter krudferaj bariloj; emajlo, bronzo kaj arĝento kunplektis en ĝi bizaran arabeskon; kontraŭ aleoj, kondukantaj de la pordego al blankaj kaj ruĝetaj peronoj, plenaj de spegula vitro, brilis marmoraj fasadoj, similaj al senemocia roko. Tiu mondo ankoraŭ dormis, sed matena fajro de la ĉielo inter pompaj floroj jam estis gardanta la malfruan vekiĝon.

Ĉirkaŭrigardante, Tavi tremis, kiel en ekzameno. Vidante, kio ĉirkaŭas ŝin, kaŝiĝis ŝi en sian profundon mem, subpremata de timemo kaj de ĉagreno pro la timemo. Ŝi ne povis esti gastino inter tiuj luksaj nestoj, sed nur estaĵo de la mondo, fremda al la belegaj kradoj, gardantaj la brilantajn ĝardenojn; ili estis metitaj, por apartigi ŝian vivon disde la vivo, enfermita en la ĝardenoj, per bela linio. Tiu impreso estis forta kaj premanta.

La fiakristo haltis, la vojo estis finita. Sonorigante ĉe la pordego, Tavi estis pririgardanta tra ties forĝitaj feraj folioj en ombro de la alvetura aleo maŭran portikon kaj vazojn kun akraĵoj de agavoj. Pasis tre malmulta tempo, — ŝajnis, ĵus malleviĝis ŝia mano, tuŝinta la sonorilon, — kiam el post la angulo de la domo elpafiĝis homo en lakea jako, direktante sin kure al la pordego. Li komencis umi kun la seruro, demandante:

— Ĉu el la buroo? El kiu kontoro?

Tralasinte Tavi-n, li malsprite ekrigardis al la valizo kaj la skatolo.

— Kaj por kio la aĵoj?

La junulino rimarkis, ke lin io ĝenas, io turniĝas sur lia lango; rigardinte al ŝi pli atente, la servisto decide subridis…

— Tamen, — diris li, prenante la pakaĵojn de la junulino, sed ŝirmante por ŝi la vojon, — se vi deziras ricevi mendon, pagu al mi, alie la parencoj turnos sin al aliulo.

— Ĉu vi pensas, ke mi kudras robojn? — kolere demandis Tavi, incitita de la mallerta akcepto. — Mi venis por servi en tiu ĉi domo kiel legantino al sinjoro Torp.

— Ĉu legistino? — diris la lakeo, apoginte sian flankon per la mano, en kiu li tenis la vojaĝsakon. — Se vi tuj tiel dirus…

— Nu jes, legantino, — korektis la junulino, sentante al la vorto „legistino“ grizan abomenon. „Ĝi estas kvazaŭ en uniformo“, — sukcesis ŝi pensi, — kaj poste, laŭte: — Portu kaj diru, ke mi venis, venis Tavi Tum.

— Sinjoro Torp, — diris la lakeo per tono de oficiala funebro, — laŭ Dia volo forpasis hodiaŭ matene, je la sepa kaj kvarono, subite. Li mortis.

La junulino, dekurinte, fermis la vizaĝon, poste, timeme rektiĝinte kaj kaŝinte la manojn post la dorson, kiel en ludo, kie oni povas kapti, ekgapis al la lakeo per rigardo de perplekso.

— Vi diras, ke li mortis? Tio estas — forpasis?

— Kaj mortis, kaj forpasis, — indiferente respondis la lakeo. — La aorto. Ĉe ni oni scias, ke vi venos. Mi kondukos vin.

Li kapsignis al la domo, invitante iri. Ne malgajo, ne timo kunpremis la facilan spiradon de la junulino kaj ne bedaŭro pri la brila salajro, tiel nereteneble faleginta en vakuon, el kie ĝi sendis lastan malavaran brilon, sed elokventeco de la koincido — tiu ĉiam klara por emociita menso sonoro de interplektitaj voĉoj. Konfuziĝo kaj bruo plenigis la koron de Tavi. Rigardante al sia forkuranta valizo, ŝi iris post la lakeo tiel malglate, kiel, implikiĝante en densa lupolo, iras laŭ densejo homo, serĉante padon.

La lakeo haltis, streĉite atendante la junulinon per la okuloj, duonfermitaj pro humila espero. Kiam Tavi atingis lin, li flustris:

— Fraŭlino, ĉu vi havas iun malgrandan moneron, la plej malgrandan?

Ĵetinte senkomprenan rigardon, Tavi mergis la manon en la poŝon; kaptinte tie, kune kun nuksa ŝelo, arĝentajn monerojn, ŝi morne ŝovis ilin al la lakeo.

— Mi tre dankas vin, — diris tiu. — Ĉu vi pensas, ke tio estas trinkmono? F-fi. — Ĉar laŭ ŝia vizaĝo estis videble, ke ŝi vere tiel pensas, la lakeo, post paŭzo, aldonis: — Tio estas por fortuno. Mi vidas, ke vin favoras la fortuno, tial mi petis. Nun mi iros en la klubon kaj sen miso gajnos tutan bankon en kartludo.

— Ĉu min? Favoras fortuno? — Sed estis io en la rigardo de la lakeo, kio sufloris al ŝi ne serĉi la sencon de la donaco. Post tio la defilado finiĝis en reciproka silento, pretere glitis kelkaj viraj kaj virinaj figuroj, — muroj kaj ŝtuparoj, pasejoj kaj koridoroj; finfine Tavi povis eksidi kaj koncentriĝi.

IV

Antaŭ ĉio rememoris ŝi, ke inter rigardoj, dissemitaj sur la vojo al tiu ĉi blua kun oraj floroj fotelo, glitis rigardoj de stranga esprimo, plenaj de kvazaŭe indiferenta rideto. Du aŭ tri homoj malvarme pririgardis ŝin, kvazaŭ taksante prezon de tuta ŝia estaĵo, — eble, pro scivolemo, eble, nur ŝajnis al ŝi, ke iliaj rigardoj estas acerbaj en strata maniero, — sed ŝian senteman spiritan mondon ĉirkaŭis maldikega araneaĵo de dubsenceco. Ĉar al ŝi oni diris, ke post ioma tempo eliros al ŝi la mastrino-vidvino, Tavi ne multe pensis pri rigardoj kaj impresoj, konstruante kaj turnante siajn pensojn ĉirkaŭ la tragika evento. Almetante la glaciajn dorsojn de la subite malvarmiĝintaj manoj al la brulanta vizaĝo, ŝi tremeradis kaj suspiradis. Ŝin oni lasis sidi en unu el trapasaj haloj, kun altaj traaj pordoj; radiplenaj fenestroj, malfermantaj meze de intensaj ombroj pompan belecon de la ĝardeno, tuŝantan la ĉielon, estis prilumantaj kaj ĝenantaj la nerve streĉitan junulinon; en la severa spaco de la halo naĝis radioj, tuŝante la murojn per tremanta makulo. „Morto!“ Tavi ekpensis pri ĝia malpleniganta forto; timante mergiĝi en la fotelon, kvazaŭ ties kvieta kavo estis proksima al la terura perdo de la domo, ŝi sidis sur la rando, tenante sin per la manoj je la rulaĵoj kaj kuntirante la brovojn al sia timema reflekto en foro de spegula interspaco, ĉirkaŭita de masiva skulptaĵo.

Tiam el la pordo, al kiu ŝi jam komencis rigardi kun malpacienco, eliris nigrahara virino, aĝa kvardek — kvardek kvin jarojn. Ŝi estis rekta, alta kaj angulece maldika; ŝian figuron karakterizis kelkaj abruptaj linioj, impetaj, kiel streĉo de nigra brilo de la okuloj, forviŝantaj la tutan ceteran vizaĝon. La seka distranĉo de la maldikaj lipoj, kunpremitaj malpaceme kaj pasie, estis peze tuŝanta la koron. La nigra robo, kuntirita sub la mentono kaj ĉe la manradikoj per kordona plektaĵo, en lumo de la suno, semanta sur la tapiŝoj senzorgan fumeton de koloraj rebriloj, similis karbigitan trunkon inter floroj kaj radioj.

— Do, ĉu vi venis? — laŭte diris la vidvino, senceremonie ĉirkaŭrigardinte la junulinon, — vi venis, certe, kun agrablaj kalkuloj pri… oportuna ofico. — La interrompo de la frazo, la tono mem de la interrompo, jam timigis Tavi-n, en ĝi brilis kolera, pasia bato. — Neniu atendis, ke li mortos, — daŭrigis la vidvino, — probable, vi malplej multe el ĉiuj atendis tion. Ĉu vi ne aŭdis la sonoron? Ĉu ne? — ŝi malvarme ridetis. — Do, vi ne hastis? Servistino eniris, ekkriis: li kuŝis sur la planko, ĵetinte for la manon, kun la alia ĉe la kolumo. Preta! Ĉu vi havas familion? fratinojn? fratojn? Eble, vi havas fianĉon? Sed, karulino, kia estas via nomo?

Tavi penis paroli, spasmo retenis ŝin; finfine, la propra nomo per balbuta pepo elŝiriĝis el ŝiaj paliĝintaj lipoj. Dum la vidvino kun peza rideto estis atente observanta la venintinon, la junulino fartis pli kaj pli malbone; jam larmoj, fidelaj kunuloj de amaraj minutoj — larmoj kaj rido ofte esprimadis la tutan Tavi-n, — jam larmoj ofendite petis permeson aperi sur ŝiaj okuloj, kaj la vizaĝo komencis infanece ĉagreniĝi kaj paŭti, — sed la virino per instinkta moviĝo kaptis ian indikon. Ŝi morne suspiris; ne kompato — amara distriĝemo, okupita malproksime pri malhela penso, reflektiĝis en ŝia vizaĝo, kiam, preninte la tremerintan manon de la junulino, ŝi ekparolis denove.

— Ĉu vi estas kontenta pri tio, kio okazis? Ĉu vi komprenas, ke antaŭ vi sola ekstaris tiu muro? Vi naskiĝis sub feliĉa stelo. Eble, la mortinto aŭdas min, des pli bone. Mi laciĝis pro la malamo. Baldaŭ venos horo, kiam ripozos ankaŭ mi. Dek jaroj da turmentoj kaj malamo, dek jaroj da timo kaj abomeno — ĉu mi ne meritas ripozon? Oni diras, la morto pacigas, — kiel mi komprenu tion, se la koro en malica jubilo ĝojas al la morto? Mi malamas lin, eĉ nun.

Parolante tiel, ŝi rigardis en la fenestron, jen altirante la manon de Tavi, jen forpuŝante, sed ne ellasante el la malmolaj, varmegaj fingroj, kvazaŭ en lukto inter kolero kaj kareso; ŝajnis, la ŝoko de la fatala mateno skuis ĉiujn emociojn de la pasinteco, viviginte ilin per mallonga fajro.

— Ne timu, — diris ŝi, vidante, ke Tavi suferas kaj tremas, — pri malamo en tago de morto vi ankoraŭ ne aŭdis, sed mi devas paroli kun vi tiel; eble, mi devas diri pli. Mi ne scias, per kio vi kortuŝis min, sed mi vin pardonas. Jes, pardonas! — kriis ŝi, rimarkinte, kiel malheliĝis la okuloj de Tavi. — Vi koleras, pensante, ke mi ne havas rajton, kaŭzon pardoni vin, ke unuafoje ni vidas unu la alian. Sed ĉu vi scias, ke oni povas pardoni arbon, ŝtonon, veteron, tertremon, ke eblas pardoni homamason, vivon? Pardonu min ankaŭ vi. Por feliĉulo estas pli facile pardoni.

Sufokiĝante, la junulino elŝiris la manon, stamfinte. Larmoj kaj ofendiĝo estis sufokantaj ŝin.

— Por kio mi venis? Por kio mi estis vokita ĉi tien? Kion mi misfaris? Ĉu mi kulpas, ke Torp mortis? Klarigu, mi nenion, nenion komprenas. Jam duan fojon mi aŭdas hodiaŭ, ke mi estas „feliĉa“, kaj tio estas por mi tiom ofenda, tiom amara… — Ŝi ekploris, malsekigante per larmoj la naztukon, restarigis la spiradon kaj, viŝinte la okulojn, ekridis kun kulpa vizaĝo. — Nun mi vin aŭskultas. Tamen diru al mi laŭ ordo, alie mi konfuziĝos.

La mano de la vidvino ekkuŝis sur ŝian kapon, korektinte buklon, tuŝantan la okulojn.

— En tiu aĝo, en kiu vi estas nun, mi estis rompita, — ŝi kunpremis palman folion, eltirinte ties kripligitan plumon kun facila rideto, — tiel, kiel mi rompis tiun ĉi vegetaĵon; la folio velkos, flaviĝos, sed ne mortos; ne mortis ankaŭ mi. Poste… mi vidis, kiel oni rompas aliajn foliojn. Sekvu min.

V

Preninte la manon de Tavi, kvazaŭ tiu hazarda proksimeco subtenis ŝian decidon, ŝi trapasis la tutan malsupran etaĝon al la ŝtuparo kaj levis la kapon.

— Tie estas la kabineto de la edzo, — diris la vidvino, — tie vi devis plenumi viajn devojn.

Ili leviĝis laŭ la ŝtuparo al malhela, skulptita pordo. Ne tuj malfermis ĝin la vidvino; antaŭ ol fari tion, ankoraŭfoje atente en profundon de profundoj de la okuloj de Tavi enrigardis ŝi, kvazaŭ kun dubo kaj obstino; por momento venĝema streko kuŝiĝis sur ŝian malheliĝintan vizaĝon kaj, danĝere brilerinte, malaperis. Jam plurfoje dum la irado ŝi ekparoladis kun si mem; nun Tavi aŭdis: „Ho Sinjoro Dio, helpu al mi kaj instruu ne diri troe“. — Strange, sed tiu preĝa flustro definitive timigis Tavi-n; ŝi jam turniĝis kun deziro rapide forkuri malsupren, sed ekhontis. — Katriona estis multe pli kuraĝa ol mi, — diris ŝi, rememorante la belegan romanon de la aŭtoro de „Novaj Arabaj noktoj“ [15], — kaj neniom pli aĝa. Kion do timas mi? Tiu virino suferis; verŝajne, ŝia vivo estis plenplena de malfeliĉo. Ŝi estas en malĝojo, nenio pli.

Kaj samtakte kun la lasta vorto Tavi kuraĝe transpaŝis la sojlon, iom senrevigita de tio, ke anstataŭ kamero de Blua Barbo [16] aŭ io konforma al ŝia korbatado — ŝi ekvidis nurnure tre luksan kaj tre grandan ĉambron, kies malproksimaj objektoj, pro hela kaj profunda perspektivo, ŝajnis vidataj tra malgrandigaj lensoj de binoklo.

— Ĉi tie mi lasos vin, — diris la vidvino, — kaj vi ĉirkaŭrigardu. Jen ŝrankoj, en ili estas libroj — la ŝatata kaj ĉiama legaĵo de mia forpasinta edzo. Ion vi komprenos en ĉio ĉi, kaj kiam vi decidos foriri, sonorigu. Mi tuj venos. Ekzistas aferoj, pri kiuj estas malfacile paroli, — aldonis ŝi, rimarkinte, ke Tavi jam enspiras, konforme al la nova miro, sufiĉan kvanton da aero, — sed kiujn oni devas scii. Do, vi restas; sentu vin kiel hejme.

Tra malgajo de ŝiaj vortoj sentiĝis obtuza subrido. Dum Tavi estis cerbumanta, kiel ŝi rilatu al ĉio ĉi, la vidvino de Torp, preninte de sur la tablo parton de paperoj, eliris kaj fermis la pordon; estiĝis silento, Tavi estis sola.

— Oni nin jen mallaŭdas, jen karesas, jen lasas kaj… — ŝi tuŝis la pordon, — ne, ne ŝlosas; sed kesto da enigmoj jam estas elŝutita sur mian kapon. Ĉiuj enigmoj estas nerompeblaj, kiel aveloj.

Ŝia rigardo haltis sur valoraj kadroj de pentraĵoj, poste sur la pentraĵoj mem. Da ili estis pli ol dudek, ne kalkulante panelon, kaj ĉiuj ili ŝajnis ilustraĵoj de unu sama verko — tiom samnaturan signifon havis iliaj temoj. Alkovojn, feinojn, niksojn, simbolajn virinajn figurojn de sezonoj, amorajn scenojn de diversaj epokoj, baniĝantajn aŭ dormantajn virinojn; fine, pentraĵojn de pli komplika enhavo, kies centro tamen ĉiam estis kiso kaj amo, — Tavi trarigardis tiel rapide, ke preskaŭ ne enmemorigis iliajn voluptajn kaj voluptigajn bildojn. Ŝi hastis. Ŝia karaktera trajto estis nerva impeto kapti per atento tuj ĉion aŭ kiom eble plej multe. Tial, rapide transirante de tabloj al bretaroj, de bretaroj al ŝrankoj kaj statuoj, ĉie, tiel aŭ alie — en formo de Pompea bagatelaĵo, etudo aŭ skulptaĵo — ŝi renkontadis bildon de nuda virino, el kio ŝi konkludis, ke la forpasinto havis inklinon al pentroarto; eble, li pentris mem. „Sed kion mi devas rigardi, kion mi devas vidi?“ En malkompreno ŝi movis la brovon, tiris la ŝultron, penseme pririgardante tra ŝrankaj vitroj belajn bindaĵojn de libroj, jam logantaj ŝian pasion al legado, kaj diris al si: „Ni komencu de la ĉefa. Verŝajne, tiujn librojn mi devus legi al la mortinto. Ni rigardu“.

Malferminte ŝrankon, la junulino kaptis miniaturan volumon kun ora tranĉparto; pro sia kutimo rigardi en la koron de la libro, en ties mezon, kion ŝi ĉiam faradis kun celo senti, ĉu la animo pasie ekinteresiĝos, ŝi elektis vicon da paĝoj hazarde kaj atente tralegis ilin. Dum la tiparo kondukadis ŝin al malhelaj lokoj, kies signifo estis neatingebla por ŝia sperto, sed parolis tamen per sia centono ion specialan, similan al ruza pekkonfeso aŭ aludo, ŝiaj brovoj kuntiriĝadis ĉiam pli morne, distranĉante la blankon de la konveksa kaj pura frunto per sulko de severa streĉo. Kaj malrapide, kiel pro forta doloro, retenata per eksterordinara peno, de ŝiaj ŝultroj mem, laŭ la kolo, laŭ la oreloj, laŭ la tuta plu trankvila vizaĝo leviĝis skarlate densa ruĝo de honto.

Sed ŝi ne faligis kaj ne ĵetis la mirindan eldonaĵon. Ferminte la volumon, Tavi diligente enŝovis ĝin sur la antaŭan lokon, fermis la pordon de la ŝranko, malrapide aliris la sonorilon kaj kun ĝuo tenadis la fingron sur la butono ĝis kiam ĝi ekdoloris. Ĉio iĝis klara por ŝi; ĉiuj enigmoj de tiu ĉi mateno trovis ekzaktan klarigon, kaj kvankam sur ŝi estis nenia kulpo, ŝi fartis tiel, kvazaŭ ŝia verda palmo jam estis kaptita per malmola mano. Sed ŝi ne ofendiĝis, — la ombro de la morto staris inter ŝi kaj la sorto de tiu ĉi domo, — la morto forportis ĉion.

VI

Senprokraste venis la vidvino; preskaŭ kun teruro rigardis al ŝi la pala kaj kvieta Tavi. „Do tiele vi vivis!“ Al tiu penso de la junulino, kvazaŭ diveninte ĝin, sonis respondo:

— Jes, ĉiuj ni ne scias, kion ni faros en tiu ĉi mondo. Sed — ĉu mi aldonu ion?

— Ne, ne. Sufiĉas, — hastis diri Tavi. — Nun mi foriros. Atendu. Antaŭ ol adiaŭi kaj foriri, mi deziras vidi la mortinton.

— Ĉu vi?!

— Jes.

La vidvino, duonferminte la okulojn, silente serĉis per rigardo la sencon de tiu deziro; sed la ordinare moviĝema kaj nerva vizaĝo de Tavi estis nun persiste gardanta sian penson; kaj ĝenerale ŝi jam estis ne tute tiu, la antaŭa; ŝiaj vortoj sonis bonkore kaj firme, kun malhastemo de kaŝita volo. Por distranĉi la silenton, Tavi aldonis:

— Ordinara ĝentileco postulas tion de mi. Jam ne ekzistas tiu homo. Mi venis al li, per lia mono, unuvorte, interne mi devas adiaŭi ankaŭ lin.

— Eble, vi pravas, Tavi. Iru ĉi tien.

Dirinte tiel, la vidvino pasis la diagonalon de la kabineto al kurteno, levinte kiun, ŝi malfermis kaŝitan post ĝi pordon de apuda ejo. Kurtenoj tie estis mallevitaj, kaj fajro de alta kandelo malproksime brileris el krepusko en la pluvegon de taga lumo, kiu dronigis la kabineton.

— Li estas tie, — diris la vidvino. — Baldaŭ oni alveturigos la ĉerkon.

— Kaj vi? — Tavi, retenante super la kapo faldon de la kurteno, per milda rideto vokis eniri tiun virinon, kies vizaĝo turmentis ŝin. — Ĉu vi ne eniros?

— Ne. Tio estas pli forta, ol mi. Simple mi ne povas. — Ŝi mordis la lipon. — Se mi eniros, mi ridos, — tiele, — dum la tuta tempo; ridos kaj jubilos. Sed vi, kiam vi rigardos al lia vizaĝo, rememoru, rememoru la sesopon kaj korfavoru ilin. Du venenis sin. La sorto de la aliaj estas tiu sama, kiun vaste uzadas kosmetikaj vendejoj. Ne tuj li atingadis la celon, ho ne! Komence li kreadis atmosferon, etoson… kutimon, poste — libroj, sed de malproksime, tre de malproksime; eble, ekde „Romeo kaj Julieta“, — kaj pluen, per absorbado…

— Li mortis, — diris Tavi.

La vidvino de Torp kvazaŭ atendis nur tiun rememorigon. Ŝian vizaĝon misformis kaj skuis kolero, sed, reteninte sin, ŝi svingis la manon:

— Iru! — Kaj la junulino aliris sola al la mortinto. Torp kuŝis sur altaĵo, kovrita per tukoj ĝis la mentono; lumoj de kandeloj vagis sur konveksaĵoj de la genuoj, de la manoj kaj de la brusto per ombraj faldoj; la karna vizaĝo estis trankvila, kaj Tavi, apenaŭ spirante, rekte rigardis lin. Sur la tuta vizaĝo de la mortinto jam pasis nekaptebla misformado, ŝanĝanta fojfoje trajtojn ĝis plena malsimileco kun tiuj, kiaj ili estis vivaj; en tiu ĉi okazo tiu ŝanĝo ne estis okulfrapa, nur pli severa kaj pli maldika iĝis tiu vizaĝo. La mortinto, ŝajnis, aĝis kvindek aŭ kvindek kvin jarojn; liaj sufiĉe densaj haroj, lipharoj kaj barbo nigris malnature, kvazaŭ farbitaj; li havis dikan ĝibetan nazon; la lipoj de morte viola koloro malagrable intense kontrastis sur la pala haŭto de la molaĉaj, kavetaj vangoj. La okuloj enkaviĝis; sub la palpebroj staris ilia malviva, blanka strio, rigardanta en la nevideblan. Kiel, kial haltis subite la putra, grasa koro? Sub tiu kranio volviĝis mortintaj vermoj de pensoj; de la lastaj, kiu povas ekscii ilin? Tavi povus vidi kaj malvolvi buletojn de la cerba muko al ilia antaŭmorta, floranta ĥaoso — brilo de freneziga orgio, priluminta per vizio la parfumodoran dormoĉambron; per vizio pli granda kaj pli akra ol sonĝo, kun ekstarintaj ĉe la gorĝo tentoj de la tuta vivo, interkaptintaj baton de la koro per sia dolĉa elektra mano. Tiu forto, kiu egale ludas per mirakloj de maŝinoj kaj per ĉarmo de kordoj, faris firman baton. Nur minuton ĉeestis ĉi tie Kruks. Sed ne ekzistas aeraj spuroj.

Tavi rigardadis, ĝis ŝiaj pensoj, impetante laŭ grava kaj speciala vojo, tuŝis la vortojn „vivo“, „morto“, „naskiĝo“. „Kaj morgaŭ estas mia naskiĝtago! Tio estas tiel agrabla, ke ne eblas esprimi“. Tiam en ŝi eklumis rideto.

— Mi vin pardonas, — diris ŝi, levetiĝante sur la piedpintoj, por kunigi tiujn vortojn kun rigardo al la tuta vizaĝo de Torp. — Torp, mi pardonas vin. Kaj mi devas ion legi por vi, tion, kion deziras mi.

Ŝi revenis en la kabineton al la ŝrankoj, kuntirinte la brovojn tiel serioze, kiel kuntiras ilin infanoj, eltirante dornon, kaj el simplaj bindaĵoj elŝiris iun hazarde. La libron ŝi malfermis, nur alirinte ree al la mortinto. Tio estis Heine, „Vojaĝo al Harco“.

— Aŭskultu, Torp — el tie, kie vi estas nun.

La linioj implikiĝis en ŝiaj okuloj, sed finfine haltis, kaj, trankviliĝante mem, mallaŭte, preskaŭ neaŭdeble, legis Tavi la unuan, kio trafis al la rigardo:

Mi estas princino Ilzo,

La Ilzenŝtejna reĝino;

Envenu en mian kastelon,

Ni ĝuos feliĉon sen fino… {1}

— Mi ne plu legos, — diris la junulino, ferminte la libron, — alie mi ekdeziros peti ĝin por vojo. Kaj mi foriras. Adiaŭ.

Ŝi ree levetiĝis, facile kisis la mortinton en la frunton per kiso, simila al kondolenca manpremo. Poste ŝi haste foriris, ĵetinte la kurtenon tiel rapide, ke laŭ ŝia ardiĝinta vizaĝo pasis vento. Kaj tiu kiso estis la sola kiso de Torp dum tuta lia vivo, pro kiu al li indus ree malfermi la okulojn.

VII

Distriĝema kaj malgaja eliris Tavi sur la straton. Ŝi ne prenis monon, malgraŭ eĉ tio, ke restanta al ŝi monsumo ne sufiĉis por aĉeti bileton; la mono estis proponita al ŝi sen ofendo, sed la koro de Tavi firme ekribelis.

— Mi dankas vin, — diris ŝi al la vidvino, — mi deziras nur solan — plej baldaŭ foriri el ĉi tie.

Tiel ŝi foriris kaj ektrovis sin inter skuanta bruego de stratoj de la varmega Liss kun premita kaj svenanta koro.

Dum ioma tempo jen kolere, jen afliktite, ne rimarkante, kiel kaj kien ŝi iras, la junulino estis okupita de malimplikado de la obskura historio; ĥoro de kontraŭdirantaj divenoj, sen bazo kaj ligo, turmentis ŝian koron, kaj, laciĝinte, ŝi lasis tion, observante stratan trafikon, por ekspiri facile. Iom post iom ŝi sukcesis se ne distriĝi, do almenaŭ restarigi la ekvilibron; tremerinte lastfoje en febra abomeno per siaj ŝultretoj, ŝi komencis ĉirkaŭrigardi, rimarkinte, ke ŝi malproksimiĝis for de la centro. La stratoj estis pli grizaj kaj malpli homplenaj, la homamaso estis pli malpura; tondrosimilajn elpendaĵojn anstataŭis rustaj folioj de fero kun malhelaj literoj, el trans bariloj pendis debila verdaĵo. Malfermita pordo de triaranga taverno allogis la apetiton de Tavi; laca kaj malsata, enirinte kun malserena aspekto, ŝi eksidis al tablo kun malpura tuko kaj petis raguon, kio senprokraste estis al ŝi donita, — malbela, sed tre varmega, tiel, ke ekdoloris la lipoj. Ne atentante rigardojn de frekventuloj de la ejo, Tavi kuraĝe okupiĝis pri la manĝaĵo, en kiu da salo kaj pipro estis, probable, pli multe, ol da ĉio alia, kaj priverŝinte brulon de la gorĝo per glaso da akvo, ŝi eliris, havante praktikeman animagordon.

Kion ŝi faru? Kiel ŝi akiru monon, por reveni hejmen, kaj pri kio ŝi okupiĝu ĝis la sepa horo de vespero? Je la sepa estis forironta la trajno. Sed la simplanima, grandanima Kruks povis nun, ne tro penigante sin, sciigi por ŝi sian adreson tien, kie ŝi nun ne estas. „Se mi faros tiele… — rezonadis ŝi, kondamnante medalionon, la donacon de la forpasinta patrino, al lombardejo kaj decidante vendi la novan ĉapelon, kartona skatolo kun kiu estis balanciĝanta sur ŝia kubuto, — nu, la ĉapelon eblas vendi; kaj kontraŭ la medaliono…“ — Kaj, enprofundiĝinte en precizajn kalkulojn, ŝi ekiris, balbutante: — Se tiel kaj tiel, estos jen tiel kaj ĉi tiel… Aŭ ne tiel? Sed kiel?

En io ne akordis inter si la imagataj de ŝi ciferoj, kaj ŝi haltis, levinte la kapon, kun miro aŭskultante strangan oran sonoron, mallaŭtan, kiel deliro de rojo en nekonata lando. Sur la strato ne estis homoj, nur malproksime antaŭe malklaraj figuroj estis glitantaj sur vojkruciĝo; dekstre estis malrapide moviĝanta ŝarĝa ĉaro; ĉu la veturigisto dormis aŭ nur dormetis, mallevinte la kapon, kovritan per truita ĉapelo, — estis malfacile kompreni. Ŝajnis, ke la ĉaro elveturis el apuda pordego, el tiu, kiu jam estis frape fermiĝanta, montrante malsupre ies deirantajn piedojn. Kun ĉiu paŝo de la malvigla ĉevalo la ĉaro, skuiĝante, semis tiun puran staminan sonoron, kiun fiksaŭskultis la mirigita junulino.

Ŝi ekiris malrapide, pririgardante kaj cerbumante, kio ĝi povus esti. Sub la tolo, pendanta, tuŝante la radojn, altis io simila al tiaro, elmontrante sian nedifinitan konturon per anguloj de faldoj, malhelpantaj kunigi aludojn de formoj de la stranga ŝarĝo en iun fidindan tutaĵon. Tiu, evidente, malpeza ŝarĝo estis facile balanciĝanta de unu flanko al la alia, sonante, kvazaŭ la homo veturigis amason da tamburinoj. Ne elteninte, Tavi aliris pli proksime, demandante:

— Diru al mi, bonvole, kio tiel sonoras ĉe vi?

La veturigisto ĵetis apatian rigardon al ŝi el malproksimo de solecaj konsideroj, interrompitaj de la demando, kies valoro estis por li obtuza kaj malhela enigmo.

— Ha! — diris li, svingante la manon kun ĉagreno, ke li devas sproni siajn malrapide rampantajn pensojn al pli rapida iro. — Nu, sonoras, kaj kiel tio vin koncernas? Iru plu, kun Dio. — Ĉi tiam, sperte fidante la ĉevalon, al kiu la vipo estis nur agrabla, ĉar ĝi forpeladis ojstrojn, li apatie vipis la animalon, sed tiu nur svingis la voston, espriminte per grimaco de la malantaŭa kruro falsan vigliĝon, kaj ne pli rapide, ol antaŭe, turnis sin post angulon, al ŝoseo.

Kiam Tavi, nature, ekrigardis al tiu flanko, ŝi ekvidis post la domoj verdan trabrilon. La tuta ŝoseo estis kovrita de publiko, hastanta, kiel al incendio; svingante foliojn, kuradis ĵurnalportistoj; ĉaretoj de vendistoj de fruktoj kaj refreŝigaĵoj ĵetiĝadis inter veturiloj, plenaj de sinjorinoj kaj dande vestitaj viroj; sub la piedoj tien kaj reen kuradis strataj hundoj, bojante al siaj fratoj, kies kombitaj korpetoj dece defilis antaŭ silkaj jupoj, konforme al longeco de ĉenetoj, alfiksitaj al la kolringoj. Okulfrapa bukedo traglitis en vitroj de aŭto, soniganta densajn, terurajn magiaĵojn; karakolante, impetis rajdantoj; lambastonoj de almozuloj, trenataj por rapideco de iro sub la akseloj, vigle balanciĝadis inter ombreloj kaj bastonetoj; patrinoj trenadis anhelantajn infanojn kun nepriskribebla despero en ties ruĝiĝintaj vizaĝetoj; kuntirante la lipojn, paŝetadis maljunulinoj; knabaĉoj furioze kriadis, kuregante sur la pavimo, kvazaŭ en atako. Ĉi tie la mistera ĉaro malaperis kaj perdiĝis, kaj Tavi demandis la unuan renkontiton: „Kien hastas tuta tiu homamaso?“

— Ĉu vi estas fremda? — diris tiu, retroturniĝante dum irado. — Do vi, sekve, ne scias: hodiaŭ estas „lopoj“! Flugoj! Flugoj! — kiel klarigo kriis li, senceremonie antaŭinte la junulinon.

Ŝi momente vigliĝis; entuziasmiĝinte, ĉar ŝi ŝatis ĉiaspecajn spektaĵojn, ŝi enkuris en unuan vendejon, haste elpetinte preni por konservado ĝis la vespero sian malhelpantan pakaĵon, kaj ekiris kun sama rapideco, kiel la homamaso, al la nekonata loko. Rememorante de tempo al tempo la zorgon pri reveno hejmen, ŝi trankviliĝadis per tio, ke palpadis sub la robo la medalionon kaj pense malfermadis la kartonan skatolon. „Jen la mono“, — ripetadis la malsukcesa vojaĝantino. La homamaso, la suno kaj la konscio de sendependeco gajigis ŝin. Tiutempe la ŝoseo turniĝis angule al la kampo; kaj rekte, se oni daŭrigus ĝian linion, staris alta ŝtona muro, trans kiu inter arboj, svenintaj en varmego, videblis sinuo de ĉina tegmento kun flago super ĝi, malfermita spaco de pordego buntis pro moviĝado de hastantaj homoj. Iuj estis forirantaj, iuj estis enirantaj, sed oni pli multe eniradis, ol foriradis, kaj, ne konante la ordon, Tavi turnis sin tien. La internaĵo de la korto estis distranĉita de tabula barilo, ĉe la mallarĝa trapasejo oficisto estis kontrolanta biletojn.

— Vian bileton, — ĵetiĝis li al la junulino, jam preterinta lin.

Ŝi turniĝis, sukcesinte diri nenion, kiam la biletisto okupiĝis pri aliaj enirantoj, forgesinte ŝin aŭ opiniinte ŝin iu el la „nekontrolindaj“, kiaj ĉiam multas ĉie, kie oni kontrolas biletojn. Kontenta, ke al ŝi fortunis, ĉar ŝi tute ne povis aĉeti ajnan bileton, Tavi pasis pluen kaj ĉirkaŭrigardis.

Tio estis korto, aŭ, pli ĝuste, malgranda pavimita per platoj placeto, ĉe kies du flankoj estis amfiteatre leviĝantaj benkoj de pavilonoj kun flankaj kaj horizontalaj markezoj. Spektantaro estis sufiĉe abunda; pririgardinte ĝin, Tavi rimarkis, ke tio estas ne miksita homamaso de publikaj spektaĵoj, sed tiel nomata „elita“ publiko, precipe de inteligenta tipo. Inter la tribunoj lokiĝis kovritaj per blua drapo tabloj kun inkujoj kaj folioj de skribpapero; ĉi tie kunsidis ĉirkaŭ tridek homoj en pigraj pozoj de varmega tago, kun malbutonumitaj veŝtoj kaj malsekaj haroj sur la fruntoj, en ĉapeloj, ŝovitaj al la nukoj. „Kien do ci trafis, mia kara?“ — perplekse demandis sin Tavi, vidante, ke ne ĉi tie, verŝajne, okazos la flugoj. Sed jam ekstaris el post la tablo, tondrante per sonorileto, homo de apopleksia kompleksio; lia potenca, kruta vizaĝo, preskaŭ senbrova, kun vangoharetoj, kiuj, ŝajnis, apenaŭ tenas sin sur la dikaj vangoj, — malfermiĝis per ronda „O“ de la sukoplena buŝo; li postuleme kriis:

— Ordon! Ordon! Silenton! Mi malfermas eksterordinaran kunsidon de la Klubo de Aeronaŭtoj.

Tiutempe Tavi ekvidis alirintan al la tablo Kruks-on, tiun saman, kiu neatendite malaperis matene. Kvazaŭ propran patron renkontis Tavi, — tiel ekĝojis ŝi en la fremda homamaso de la nekonata urbo al tiu trankvilige rekta vizaĝo, — kaj, haste eksidinte sur plej proksiman benkon, kriis de tie:

— He, Montgomery, kion vi faras ĉi tie? Kruks! Kruks!

Tuj liaj okuloj direktis sin al ŝi kaj tuj trovis ŝin; rekoninte sian matenan renkontitinon, li kapsignis, alpremis al la lipoj la fingron kaj ridetis signife. Tiam subite al ŝi iĝis trankvile, kiel hejme; kvankam acidaj vizaĝoj de sinjorinoj kaj levitaj kun facila rideto brovoj de viroj turniĝis al ŝi fronte, esprimante per tio miron aŭ indignon, — ŝi nur rozkoloriĝis, sed ne konfuziĝis.

Preninte liberan seĝon, Kruks eksidis, mallevinte la okulojn. Sur li nun estis leda kontinua jako, altaj botoj kaj nigra kaskedo; ties rimeneto estis pasanta de unu tempio al la alia sub la mentono. Ĉi tiam la sciavido de Tavi atingis la zeniton, kiu nomiĝas rigidiĝo, kaj la personeco de Kruks, kaj la etoso, kaj la neatendita por ŝi kunsido de aeronaŭtoj — ĉio estis kiel malmuntitaj detaloj de nekonata maŝino, kiun, muntante antaŭ ŝiaj okuloj, oni estis preparantaj por funkciigi. Ŝi tremis. Ĉu vidis vi, kiel baraktas, ne kapabla kviete sidi sur la loko, juna, stulta knabino? La mondo ankoraŭ estas spektaĵo por ŝi, kaj en tiu spektaĵo, interrompante la ĉefan agadon, svarmas scenoj de ĉiaspecaj aliaj spektakloj. En tiuj minutoj stabileco de ŝia interna mondo estas ne pli granda, ol stabileco de vizioj, kreataj de fuma ludo. Momento de kvieto ekzistas nek en ŝia vizaĝo, nek en la pozo, nek en la ritmo de spirado, ŝi deziras stamfi, ekstari, rigardi antaŭe kaj flanke, urĝi kaj brui.

La korpulenta homo estis la prezidanto. Atinginte silenton, li diris:

— Okazis jeno: en la kancelarion de la Klubo venis motivita petskribo de sinjoro Kruks, kiu estas inventinto de flugaparato de nova tipo, en kiu li petas ne nur fari elprovon, sed ankaŭ disponigi al li, Kruks, lokon en la hodiaŭa konkuro. Laŭ la statuto de la Klubo, ajna monoplano, biplano, paraŝuto, balono aŭ aerostato devas esti, por eviti ridindajn kaj malfeliĉajn akcidentojn, anticipe taksita de ekspertoj, por ne havi rilaton kun provoj teĥnike neeblaj, aŭ, por kio estas nemalmultaj ekzemploj, senkondiĉe absurdaj. Tial, ĉar restas ankoraŭ horo da tempo antaŭ la komenco de la konkurso, la prezidantaro rezoluciis: pririgardinte la aparaton de Kruks, permesi al li, kondiĉe de teĥnika scienceco de lia inventaĵo, disponi la aerodromon por publika eksperimento; kaj, se Kruks tion deziros, enskribi lin en la liston de aviistoj de la tago, kun rajto pretendi je premioj pri alteco, daŭro kaj precizeco de alteriĝo.

Dum fluis kaj finiĝis la parolo de la prezidanto, punca honto kovris la vizaĝon de Tavi; ĝis larmoj, ĝis plena konsterniĝo konfuziĝis ŝi, kompreninte nun, ke ŝi senceremonie familiare vokis neniun alian, ol faman — certe! — inventiston. Timante, ke li ree ekrigardos al ŝi, la junulino eksidis tiel, ke ŝi elrigardu el post ies granda ĉapelo. „Ho Dio, savu, indulgu kaj mallongigu mian langon“, — flustris ŝi; tamen tute penti ŝi ne sukcesis; leviĝis bruo, rumoro; spritaj aŭ scivolemaj notoj miksiĝis kun krioj de malpacienco.

Tiam ĉies rigardoj turniĝis al Kruks, kiu ekstaris kaj faris per la mano signon kun deziro paroli. Ree mallaŭtiĝis la bruo; la homoj, sidantaj ĉirkaŭ la tablo, sulkigis la fruntojn kun gravaj mienoj, signifantaj ilian perfektan kaj seneraran ĉioscion.

— Jen kio, — diris Kruks nelaŭte, sed tiel distingeble, ke liaj vortoj sonis klare por ĉiuj, — mi konstruis aparaton, kiu en konstruo kaj sistemo de la motoro havas nenion komunan kun la moderna aeroplano. Mi havas nek vaporon, nek gason, nek benzinon, nek elektron; nek ŝvebantajn planeojn, nek helicojn; ne estas ankaŭ speciala hezito en elekto de materialo, el kiu estas konstruita la aparato. Tiel el tolo aŭ silko, kiel el simpla papero aŭ folia fero povas esti konstruita ĝi sen ajna perdo de ĝia mova kapablo; ĝi flugas per forto de sona vibrado, donata de kvar mil nanaj arĝentaj sonoriletoj, kies sono…

— Kies sono?! — interrompis voĉo, espriminta per sia tono komunan perplekson. — Pri kio vi parolas?

Aŭdiĝis rido. La silento forŝoviĝis. La ekvilibro de atento, ricevinte baton al ambaŭ pesiltasoj, malaperis, kiel malaperas ĉiuj fantomoj de sociaj konvencioj. Iuj interŝanĝis rigardojn; iuj, retrorigardante, serĉis la malpacienculon, demandintan, al kio kondukas la stranga parolado de la mistera inventisto. La prezidanto, kaptinte la sonorilon, estis prepariĝanta restarigi la silenton; sed al li oni ion flustris, kaj li jam mem, kun ioma dubo, en konsterniĝo, ĵetis preteran rigardon al Kruks, staranta, atendante eblon paroli plu, kun simpleco de forta homo, kiun flankenpuŝis sur strata angulo kuranta homamaso. Tiam Tavi komencis timi pri Kruks; se en io ajn malvenkus tiu homo, por ŝi tio estus neeltenebla; en ŝi jam sukcesis maturiĝi definitiva inklino al li. Al ŝi plaĉis, ke li estos, evidente, unu kontraŭ multaj, sed, konante forton de mokado, ŝi timis, ke la sceno, senrilate al ties rezultoj, ricevos komikan karakteron. Tiutempe aŭdiĝis ankoraŭ ekkrioj; pasis kaj ĉesis bruo.

— Eble, — diris la prezidanto al Kruks, — vi estas iom laca; eble, vi estas malsana, emociita; en tiu okazo por ni ne estos ofendo en prokrasto de via ege interesa ekspliko ĝis almenaŭ la sekva tago.

Kruks ridetis sen konfuziĝo; kun aspekto de plena plezuro li aŭskultis tiun singardeman kaj mildan replikon.

— Mi devas peti vin permesi al mi diri ĉion, kion mi deziras, povas kaj opinias necesa diri. Sed por ke tiuj, preskaŭ miraklaj novaĵoj, kiuj estas malkovritaj de mi, estu ne senbazaj, mi devos prezenti mian aparaton al la kunveno. Ĝi ne estas granda; kaj havas nenion komunan kun tiuj mallertaj makaonoj, en kiuj oni veturas kun tia bruo kaj risko…

Espriminte tion kun klara firmeco, ne permesanta plu havi du opiniojn, tiel pri stato de liaj mensaj kapabloj, kiel pri la intencoj, Kruks ree kaptis la silenton je la haroj, kaj la atento de la aŭskultantoj duobliĝis. Tavi aŭdis, kion oni diras ĉirkaŭ ŝi.

— Sed eble? — diris iu, subkomprenante per tio, ke ne ekzistas limoj por malkovroj. Kelkaj rapidaj disputoj ĉesis; kreskanta intereso infekte transkuradis laŭ benkoj.

— Aŭskultu, aŭskultu! — ekkriis oni finfine de sur sidlokoj, vidante, ke la juĝantaro hezitas. — Ni deziras aŭdi! — La prezidanto decidiĝis, sed sian decidon li prezentis, kiel iun diplomatian koncedon.

— Se vi insistas, — diris li, — ni konsentas. Tamen ekzistas entuziasmoj, kies neantaŭvidita formo povas devigi nin bedaŭri pri la eksperimento; ties malkontentigaj konsekvencoj influos kaj vin, kaj nin ĉiujn, ĉar ni ege bedaŭrus pri ĉio nescienca, pri ĉio, se eblas tiel diri, diletante kuraĝa, ne konformanta al la celoj de la Klubo de Aeronaŭtiko. Sekve, se vi estas certa, almenaŭ parte, pri pozitivaj flankoj de via inventaĵo, pri ties bazaj principoj, — bonvenu, sinjoro Kruks. Mi ne kaŝu, ke la komenco de via ekspliko ŝajnis al ĉiuj tiom grave stranga. — Do, ni vin aŭskultas.

Agordinte tiamaniere sin, Kruks-on kaj la aŭskultantaron en bondezire averta senco, la prezidanto faris severan kaj gravan mienon; li, kaj post li ĉiuj ekrigardis al Kruks, simile al ekzamenantoj, kies kaŝita penso: „lernanto, falu al la piedoj!“ — spiras kanibalismon.

— Finfine, — diris Kruks, — dankon al Dio! Vin konfuzis la kvar mil sonoriletoj; mi pliigu tiun konfuzon: ĉu pli ol kvar mil aŭ malpli, neniom gravus. Kiel infanoj, rulantaj neĝan skulptaĵon, malmulte zorgas pri tio, ĉu para aŭ nepara nombro da neĝeroj enlokiĝos en la homsimilaĵo de vintro, neĝblovoj kaj frosto, kiun ili modlis, tiel ankaŭ mi ne insistas senkondiĉe pri kvar mil; mi volonte cedas el ili arbitran nombron aŭ aldonas al kvar tiom, kiom entute enlokiĝos sur mia aparato; al mi plaĉas multe da sonoriletoj; la afero estas ne en nombro, sed en la efiko.

Se li ridetus, se almenaŭ por momento tuŝus tiun klaran vizaĝon ruza ludo, ekbruegus tondro kaj ridego nereteneblaj. Tamen Kruks rigardis kaj parolis tre serioze, kio efikis, spite al liaj vortoj, plej aflikte. Ankoraŭ estis nek protestoj, nek akra enmiksiĝo flanke de tiuj, kiuj perceptas kiel mokon aŭ defion ĉion, malhavantan pretan kaĝon en lia cerbo, kutima al trankvila maĉaĵo, antaŭ ol kompreni la esencon de la fenomeno, sed jam montriĝis laŭ vizaĝaj esprimoj densiĝo de protesta atmosfero. Ĉion detruanta ironio kurbigis la lipojn de la anoj de la prezidantaro, kondamnitaj pro propra facilanimeco zorgi pri solida ritmo de la tago, pri inda respekto de la loko kaj de la afero, pri kiu ili estis okupiĝantaj, alkroĉinte insignojn, montrantajn radojn kaj flugilojn. Ĉion ĉi bone komprenis, taksante en sia maniero, Tavi, la junulino, staranta sur vojkruciĝo de la sorto, — la sento de la sorto tuŝis ŝian humoron; nevole ligis ŝi la sonoriletojn, pri kiuj parolis Kruks, kun la neekstermeble tenera rememoro pri la ĉaro kaj la sonoro, kiun ŝi aŭdis antaŭ horo.

Kun la koro, pendigita sur ora fadeno de juna maltrankvilo, ŝi atendis, kiel agos finfine Kruks. Ŝajne li intencis kvietigi la venton de la rompita rilato al si; lia parolo tuŝis nun multajn aferojn.

— Ni konsideru, — diris li, — almenaŭ nekomplete, anatomion kaj psiĥologion de movado en la aero. Ĝis nun flugas nur birdoj, insektoj kaj aĵoj; la homo kunvojas al flugantaj objektoj, li mem flugi ne povas, krom en sonĝo. Alkroĉiĝinte al balono, havanta signifon de kvazaŭ memstara organismo, moviĝanta laŭ arbitro de atmosferaj ŝanĝiĝoj, li estas en ne pli komplika stato, ol afido, sidanta sur leontoda semo, kiam ĝin deŝiris kaj portas vento en la spacon. Aeroplano ŝajne pli memstare invitas rigardi al tiuj fantazioj. Tamen ni eltrovu la esencon de la deziro, la ideon de la flugo, ties mensan idealan staton. Ĉi tie ne eviteblas sonĝo; nur ĝia emocianta arabesko sufloros kun klareco de malblindiĝo tion, kio inspiras la puran flugon. Ĝin regas facila kaj profunda ekstazo; sentoj, nekonataj ekster sonĝo, tiom strangaj, ke kun ili oni povus kompari eble nur kantadon sur la oceana fundo, sonas akorde en tiuj specialaj kondiĉoj de sonĝo, faliganta la fizikan sopiron — la dum jarcentoj kreiĝintan abomenon al la piedoj, kaptitaj de la giganta magneto. Ni rememoru, kiel ni flugas en tiu tempo, kiam nia korpo, ĉirkaŭvolvita per litkovrilo, obeas al sia kuŝejo: la deziro mem nature apartigas nin, levante kaj forportante sur sekuran alton. Ne ekzistas alia motoro, krom kaptanta emocio, kaj ne ekzistas pli granda peno, ol la peno de parolo. Notu, ke en la lando de sonĝo forestas flugoj praktikaj: transportado de poŝto, de pasaĝero aŭ premia konkuro estas ekskluditaj; tiu stato logas nur per mirinda moviĝo en alto; ĝi tuta estas en si mem, estas nenio flanke, nenio transe de tiu spaco, etendiĝinta en la animo mem; sen penoj kaj kalkuloj.

Sed kiel do en la realo flugas li? Aŭ, pli ĝuste, kiel li moviĝas super la tero, kiam vi, levinte la kapon, haste sendas post lian spasme kurbiĝintan figuron la nomon de la „Reĝo de la naturo“? Jen…

Ĉi tiam aŭdiĝis karaktera zumado de motoro; laŭta unutona kantado ekfluis en alto, kaj la anoj de la Klubo, ekrigardinte al la ĉielo, ekvidis aeroplanon, trairantan la vidkampon kiel peza makulo.

— …jen la atingo, kiu aperis al ni ĝustatempe por demonstro. Kiom da duboj! Kaj da timoj?! Ĉu ĝi ne falos? Eble, ne falos. Komprenu, kion tio signifas! Ĝia moviĝo estas libera tiel, kiel iro de ĉevalo; ĝia rapideco estas deviga; ĝia motoro estas malfidinda; ĝia kreinto estas alkatenita al punlabora kuglego de ekvilibro pro la vivo kaj mono; ĝian falon oni atendas; ĝia alteriĝo estas danĝera, ĝia turno estas malfacila; ĝia aspekto estas malbela; ĝia flugo estas flugo de muŝo en botelo: eblas nek halti, nek ŝvebi; surdiga bruo, atmosfero de fabriko, klopoda laboro; centoj de kripluloj, kadavroj, kaj ĉu tio estas — flugo? Envii al libelo, en matematika precizeco de kies moviĝoj lumas klareco de transkuranta radio; rigardi al skulpta arabesko de hirundo, kiun ĝi pentras super sia spegulaĵo en brilanta akvo, — per admirinda mizereco de faritaj penoj; suspiri pri aglo, kuŝanta inter nebuloj kun trankvileco de nubo mem, — ĉu tio estas nia sorto? Kaj ĉu tio estas nia vanaĵo — la eterna disŝiro, superverŝita per brilo de sonĝoj?

Nemulton mi bezonus, por pruvi al vi, kiom malperfektaj kaj kiom krudaj estas tiuj aparatoj, per kiuj vi kun tia peno kaj danĝero plugas la aeron, alkroĉiĝinte al ili, ĉar moviĝas nur la aparatoj, sed ne vi mem; same kiel oportune estas paŝadi en fera pantalono, naĝi sur trabo kaj dormi sur arbo, tiel — rilate al la vera flugo — okazas via flugado. Ĝi estas vi mem. La plej bona aparato devas esti obeema, kiel malpeza vesto dum kurado; en ajna momento en ajna direkto kaj kun ajna rapido, — jen kion vi devas atingi. Intencinte paroli pli longe, mi renkontis maltoleremon kaj mokadon; tial, ne plu tuŝante viajn teĥnikajn superstiĉojn, ni transiru al la eksperimento. Antaŭ tio por ĉies aŭdo sen pozo kaj bedaŭro mi deklaras, ke mi ne prenos la premion, kvankam mi superos senescepte ĉiujn rekordojn. Rigardu kaj juĝu.

En la profundo de la korto estis duonmalfermita pordego, ĝin oni malfermis plene, kaj du laboristoj enportis tiom malpezan konstruaĵon, ke nenia fizika peno estis rimarkebla laŭ iliaj vizaĝoj. Io, ĉirkaŭvolvita per tolo, balanciĝis, mallaŭte sonorante. Tavi, emociiĝante, ekstaris: „tio estas ĝi, tio, kion veturigis la ĉaro“. Eksidinte, ŝi ne povis sidi kaj ekstaris denove, same kiel ekstaris ĉirkaŭ ŝi ĉiuj, pririgardante la strangaĵon. Poste okazis ĉies moviĝo; la spektantoj ĵetis sin al Kruks, ĉirkaŭinte la inventiston per densa homamaso; kaj samloken, tiel sukcese, ke inter ŝi kaj la mistere sonoranta objekto estis libera spaco, trafis nia malkvieta vojaĝantino.

Per abrupta movo Kruks deŝiris la tolon. Parto de la spektantoj, ne sciante, ĉu ili koleru aŭ ridu, depaŝis en profunda senreviĝo de seriozaj homoj, cedintaj al kurioza mistifiko; laŭte ekkriis la dua parto; la tria ŝtoniĝis; la kvara… sed pli ĝuste ni diru, ke kiom estis da homoj, tiom estis da partoj; ja ni priskribas pretere. Ĉu okazis al vi kuri plenrapide tien, kien jam ekkuris, henante kaj muĝante, strata homamaso? Ne grandan miraklon vi atendas vidi, kiam, trapuŝiĝinte en la centron mem de la tumulto, vi vidas nurnure etulon kun salivkovrita kuko en la mano kaj kun vizaĝo, punca pro ploro; la vartistino perdis lin; „kie ci loĝas?“ — demandas oni la infanon; kaj li kun mirego, ke oni ankoraŭ ne kondukis lin al lia preciza adreso, larme diras: „tie!“.

Dum flanke de la tegmentoj pendis jam en fumo de fabrikaj tuboj tri alligitaj balonoj; dum korpulenta aerostato, simila al ĉirkaŭligita per ŝnureto kolbaso, svingante iajn plumetojn, moviĝis sur alto de kvindek futoj, kaj kvar viglaj aeroplanoj, rompante per malglata zumado supran silenton, ĵetiĝadis super la korto de la Aeronaŭtika Klubo kun gracio de tegmentoj, deŝiritaj de vento; dum, sekve, la kurteno de la aerospektaklo leviĝis kaj estis plenumataj la „atingoj“, — tiam antaŭ la okuloj de la juĝistoj aperis la brilanta inventaĵo de fantazia formo. Ĝi longis ĉirkaŭ dek futojn kaj altis ĉirkaŭ kvin. Ĝiaj konturoj antaŭe similis pruon de boato, etendita kaj maldikigita per zigzago de cigna kolo; kaj ĝusta similaĵo de la cigna kapo estis finanta tiun kolon-buspriton. La korpo profile similis Pompean boataspektan lampon; la poŭpo de la stranga ŝipo, en tiu loko, kie ordinare situas direktilo, estis, samkiel la antaŭa parto, etendita kaj fleksita internen, kvazaŭ super la kapo de la interna sidanto, per akra serpo. La maldika framo el nekonata materialo estis, kiel skeleto de lampa kloŝo, tegita per luksa blua silko, riĉe brodita per arĝenta kaj kolora arabesko. Tiu arabesko estis tiel bela, ke multaj, speciale virinoj, ektremis pro admiro; tuj aŭdiĝis iliaj plezurplenaj, sinceraj, ardaj ekkrioj. La flankoj de la aparato estis tegitaj per malhelverda same silka ŝtofo kun oraj laŭraj folioj; sed kiel la plej rimarkinda kaj bizara parto de la miraklo ekbrilis tutaj girlandoj, festonoj, ĉenoj kaj kvastoj da nanaj sonoriletoj el pura arĝento, malpezaj, kiel vezikoj; ilia punto ĉirkaŭis la ŝipon. Kruks tuŝis sian kreaĵon, kaj ŝajnis, ke ĝi ekĝojis per sonoro, disŝutinte etetan ridon.

— Kvar mil sonoriletoj, — diris Kruks, kiam ĉesis krioj, venkitaj de mirego. Kaj li ĵetis al Tavi tiom atente mildan rigardon, ke simpleco kaj vigleco de trankvilo, ŝargita per ega scivolemo, tuj revenis al ŝi. — Tiu inventaĵo estas sekreto; mi diros nur, ke kohereco de sonoro kaj la maniero de ties regado produktas aeran vibradon, movantan la aparaton en ajna direkto kaj kun ajna rapido. Nun mi eksidos kaj flugos; kaj vin mi lasas libere fari teĥnikajn supozojn.

— Li flugos! — moke movante la rondajn vangojn, diris, kun cigaro en la dentoj, germana piloto. — „En teatro; sur kabloj kaj pulioj…“ — aldonis alia. — „Tio estas frenezulo!“ — aŭdiĝis serioza voĉo. — „Stulta mistifiko!“ — determinis junulo kun lanugo sur la lipo. Subite strida fajfo distranĉis la tumulton; kiel signalo al malordo, ĝi kaŭzis ĥoron de malakorda fajfado, krioj kaj insultoj. Sed Kruks nur distrite ĉirkaŭrigardis; ree rimarkinte Tavi-n, li diris al ŝi:

— Ni baldaŭ revidiĝos, ja Torp mortis, kaj vi nun ne devos servi.

Tiuj neatenditaj vortoj tiel afekciis la junulinon, ke ŝi depaŝis; nur:

— Ĉu vi scias? — sukcesis ŝi diri, kiam la sceno rapide turniĝis al la fino.

Vidante, ke Kruks eksidas interne de sia aparato, la prezidanto, decide forpuŝinte malhelpantojn, aliris la strangan aviiston.

— Mi ne povas permesi al vi fari ajnajn eksperimentojn, evidente kaj apriore senutilajn, — maltrankvile ekkriis li. — Vi aŭ estas malsana, aŭ havas celon, tute fremdan por ni; kiu sanmensulo allasos por momento la penson, ke — fu! — oni povas flugi per tiu… per tiu… mi ne scias kio, — per tiu maltaŭga ĉifonaĉo! Bonvolu foriri. Foriri kaj forporti vian konstruaĵon!

— Mi havas rajton, — malvarme diris Kruks, respondante samtempe al li kaj al tiuj laŭtvoĉuloj el la homamaso, kiuj, kriante ĝis raŭkeco, subtenis la prezidanton. — Rajton! Kaj mi ne rezignos tiun rajton.

— Ne mi, ne mi sola; mia opinio, mia postulo estas ĉies opinio, ĉies postulo! Ĉu vi aŭdas? Jen kion vi faris. Ĉu ni povis scii, kun kiu kaj kio ni havos aferon? Forlasu la kunvenon.

— Diru ĉiuj, ke ili deziras tion, — diris Kruks.

— Bonege! — La prezidanto nervoze ekridis kaj tiel skuis la sonorileton, samtempe stamfante, ke silento, kaptinte la momenton, ekstaris kiel muro. — Gesinjoroj! Altestimataj moŝtoj! Helpu ĉesigi tion! Sinjoro Kruks, — se almenaŭ unusola homo ĉeestanta ĉi tie, normala kaj plenaĝa, diros, ke li atendas de vi realan flugon, — malhonoru vin mem aŭ malhonoru nin ĝis la fino! Kiu supozas tion? Kiu atendas? Kiu kredas?

Tiam, dise, sed tiom rapide, ke ĉesis la ree leviĝinta bruo, tiel nerompeble perfide estiĝis silento vera, plena de nevideble turnitaj malsupren dikfingroj, ke Tavi kunpremiĝis: „un', du, tri, ok“, nombris ŝi, atendante nombron dek, por venki la homamason, iĝintan malamata por ŝi, kaj devigis sin diri „dek“, kvankam post „naŭ“ ŝi tenis turmentan, kiel doloro, paŭzon. La silento, metinte la kubutojn sur tablon, obtuze alpremiĝis al la manoj per la mentono, rigardante malsupren; Kruks ĵetis rapidan rigardon al la junulino. Tiam, tuta interne eksonorinte kaj iĝinte ĝis senkonscieco malpeza, ŝi paŝis antaŭen, skuante la montrofingron, ruĝiĝante kaj kolerante al sia deviga heroeco. Sed nur instinkto movis ŝin.

— Mi! Mi! Mi! — kriis ŝi kun rido kaj teruro. Tiam ĉiuj rigardoj, kiel ŝajnis al ŝi, trais ŝian korpon; la homamaso moviĝis kaj haltis, eksplodo de ridego priverŝis la junulinon per febro kaj varmego, sed, preskaŭ plorante, tirata de la impeto, ŝi, kunpreminte la pugnon, movadis la montrofingron, kolere kaj senhelpe ripetante: — Jes, jes, mi; mi scias, ke li flugos!

La venkita prezidanto eksilentis; li konsterniĝis. La ĵurianoj, kaptinte liajn manojn, furioze flustris ion malklaran, pro kio li, tute ne kompreninte ilin, tute cedis al la atako de Tavi.

— Mi plenumas la promeson, — diris li, svingante la manon kaj dispuŝante la konsilantojn, — sed mi ne plu estas prezidanto; la infano kaj la frenezulo posedu la klubon!

— Ve, mi ne bezonas la klubon, — diris Kruks, — ne necesas ĝi ankaŭ al mia defendantino. Deiru! — Kaj, ĉar neniu jam kontraŭis al la konkero, li lokiĝis interne de la aparato, kiu evidentiĝis, malgraŭ sia fragila aspekto, tre stabila; ĝi kvazaŭ algluiĝis al la tero, ne knarinte, ne sonorinte; kaj la blanka cigna kapo fiere rigardis antaŭ sin, spirante misteran silenton. Eksidinte, Kruks prenis kvaston da perlaj fadenoj, alfiksitaj al la flankoj de la ŝipo, kaj ektiris ilin; tiam, komence mallaŭte, kaj poste kun rapidege kreskanta forto de miloj da nanaj kordoj, pro kiuj tremas la brusto, ĉiuj faskoj kaj girlandoj de sonoriletoj eksonoris, simile al varmegaj kampoj da griloj, kie krias kaj sonoras ĉiu folio. Ĉu per tiu, ĉu per alia forto — plenumiĝis moviĝo: la boato glate leviĝis sur alton de lignofajra fumo kaj haltis; tiu loko, kie ĝi ĵus staris, brilis per polva pavimŝtono.

Kio liberiĝis, kio kaŝiĝis en la ŝvitinta animo de la homamaso, kiam tondris tiu bato, malfermiginta ĉiujn buŝojn, elŝoviginta ĉiujn okulojn, kaptinta ĉiujn gorĝojn per mallonga spasmo, — priskribi povas neniu plumo; nur malforta komparo kun kartona cirka pezaĵo, kaptinte kiun profano anticipe streĉas la muskolojn, sed, momente ĵetita per la propra peno sur la teron, ankoraŭ ne kapablas kompreni, kio okazis, — povas simili la impreson, kun kiu retiriĝis kaj diskuris ĉiuj, tuj kiam Kruks leviĝis supren. Dum ioma tempo li estis senmova, poste kun reguleco de ŝraŭba kanelo kaj kun rapideco de biciklo li komencis foriri supren laŭ potenca spiralo, ĝis la boato kaj li mem malgrandiĝis ĝis amplekso de bukedo. Sed tiam, disŝirinte finfine ĉiujn katenojn, atingis lin hurlo kaj muĝo de tia ekstazo, tia furioza kaj sovaĝa jubilo, ke ĉapeloj, ekflugintaj supren, ŝajnis, ne eltenis varmegon de la kapoj, ardigitaj de sinforgeso. Nur mortinto, se li konservus el siaj malaperintaj sensoj la unusolan: la senson de atento, povus kompreni la deliron kaj blindecon de la krioj, kiuj, intermiksinte ĉiujn finojn kaj komencojn, similis plie bruegon de rapide veturantaj ŝarĝaj ĉaroj, ol homajn vortojn; jam estis nek skeptikuloj, nek filozofoj, nek pretendoj, nek memamo, nek incitiĝemo, nek ironio; kiel Kohinuro [17], ĵetita al amaso de mizeruloj, eksplodigus la plej danĝeran el eksplodemaj subteraĵoj de la animo, tiel tiu spektaĵo, tiu nevenkebla evidenteco ĵetiĝis al la spektantoj akvofale, renversinte ĉion.

— Hu ra! Hu ra! Hip! Hu ra! — kriegis entuziastoj, ĉirkaŭrigardante, ĉu krias la aliaj, kaj vidante, ke, penegante, krias ĉiuj, — aplaŭdis, transkurante tien kaj reen, puŝante kaj skuante la manojn de tiuj, kiuj, siavice, jam delonge skuis ilin. — Nova erao! Nova erao de aeronaŭtiko! Hip, hu ra! Potenco, plena venko super la aero! Mi mortas, mi malbonfartas! — kriis sinjorinoj. Aliaj, kun okuloj plenaj de solenaj larmoj, dece viŝadis ilin, aldirante kiel en deliro: „Super elektro; eble, super radiumo… kion ni scias pri tio?“ — „Ho mia Dio“, — aŭdiĝis ĉie, kie oni jam trovadis nek vortojn, nek pensojn, kaj povis nur ĝemi.

Super ĉio ĉi, fajrerante, apenaŭ aŭdeble sonorante kaj florante simile al valorega ornamaĵo, balanciĝis, haltinte, la silka aparato de Kruks. Li tie sidis, kiel sur seĝo. Liaj lipoj moviĝis, li ion diris, kaj pro la alteco malsupre nur post unu aŭ du spiroj, kiel el la aero mem, aŭdiĝis:

— Kvar mil sonoriletoj. Sed povus esti ankaŭ malpli.

La boato turniĝis, ekiris laŭ kurbo for, tiel rapide, ke neniu traspuris la direkton, — poste iĝis punkto, paliĝis kaj malaperis. Tiam, tremante kaj plorante pro nekomprenebla fiero, Tavi diris al tiuj, kiuj estis trankviligantaj kaj konsolantaj ŝin, pridemandante samtempe, kiu estas Kruks, ĉar ili pensis, ke ŝi proksime konas lin:

— Kial vi miras? Tiu aparato estas inventita kaj… havas, certe, nu… helicojn, kaj necesajn motorojn. Flugas ja viaj aeroplanoj?! Mi sciis, ke ĝi flugos. Ja tre plaĉis al mi la sonoriletoj!

VIII

Kiel ofte, salutante kvietan lumon de la vivo, ni fideme submetas nin al ĝia trankviliga potenco, pensante pri nenio kaj en la pasinteco, kaj en la estonteco; nur la nuno, simile al folioj antaŭ la okuloj de laca vojaĝanto, eksidinta sub arbo, balanciĝas kaj brilas, kaŝante ĉion foran. Sed mallonga estas tiu kvieto. Ĉu ĉesis aŭ ne ĉesis tiu muziko, kies tondro deŝiradis nian maltrankvilan egoon disde komfortaj momentoj, — ne gravas; reviviĝas, plifortiĝante, kaj ekstarigas nin longa sona tremo, simila al krio. Ĝi potence sonoras, kaj la demono de rememorigo, ĉu en forgesita aspekto de amatino; ĉu en espero, etendinta sian blankan manon el nigraj dezertoj de la estonteco; ĉu en trafinta la penson akra ĉizilo de aliula penso, — eksidas, kunmetinte la flugilojn, ĉe viaj piedoj kaj kisas la okulojn…

Ekde tiu tago, kiam por ĉiam foriris Drud, la vivo de Runa Beguem iĝis malĝusta; ne tuj ŝi rimarkis tion.

Komence senŝanĝe fluis ankaŭ ŝia ekstera vivo, sed, korodante la trankvilan formon, en ŝia aŭtokrata animo iĝis falsa tiu freŝa, malvarma tono, per kies forto ŝi regadis siajn tagojn kaj noktojn. Estis en ŝi nek kolero, nek bedaŭro, nek senreviĝo, nek malgajo, nek envio; malvarme forturniĝis ŝi de la revoj, malvarme rigardis al tio, kio ekstaris malobeema antaŭ ŝia volo, kaj lasis ĝin ekster si. Ŝi ekvivis tiel, kiel ŝi vivis antaŭe; iom pli gaje, nur iomete pli vaste kaj komunikeme. Gall forveturis kun sia regimento en malproksiman kolonion; ŝi bedaŭris tion. Ĉiam pli malofte, pli malvive, kiel malsanon aŭ ekstravagancon, pri kiu ne eblas paroli kun iu tiel, ke tiu komprenu kaj ĝuste taksu ĝin, rememoradis ŝi la tagojn, falintajn kiel disŝiro en ŝaŭmon de ŝia vivo, kaj Drud-on ŝi rememoradis pli kiel vizion, brilerintan per homa formo, ol kiel vivan personon, kies manon ŝi tenis en la sia. Sed tiu unusola monato estis nur ripozo, kaj ĝi forglitis: jam la obskuro estis proksima; ĝi frapis ĉe la pordo kaj eniris.

Ĝi eniris en griza tago de nebulo, — en la cerbon, la nervojn kaj la sangon, tuj, kiel, iomete gutetinte, poste ektorentas pluvo. Tio estis post malkvieta dormo. Ankoraŭ ne komenciĝis tago; Runa vekiĝis kaj eksidis, ne sciante, per kio ŝi revenigu dormon; dormo ne estis, nek pensoj, nek incitiĝo — estis nenio.

Ŝia rigardo vagadis egale, de la planko kaj meblaro direktante sin supren, kiel ni rigardas en serĉado de apoga punkto por penso. Kaj jen ŝi ekvidis, ke la dormoĉambro estas alta kaj hela, ke muzojn kaj geniojn, kunplektiĝintajn sur figura plafonpanelo, tenas bela flugo, kaj en monstra viveco montriĝis al ŝi la senmovaj kreaĵoj de farboj. — „Ili flugas, flugas“, — diris, humiliĝinte, la junulino; larĝe malferminte la okulojn, rigardis ŝi per la animo, nun ankoraŭ pli alten kaj malproksimen, trans forflugantajn limojn de la domo, en noktan vakuon de la ĉielo. Tiam, kun akreco de pinglo, almetita al la okuloj mem, Drud rememoriĝis al ŝi tuj, tuta; alte super si ekvidis ŝi lian ombron, liajn moviĝojn kaj vizaĝon. Li flugis, kiel fajfe ĵetita tranĉilo. Tiam ne restis eĉ eta anguleto de la memoro, en kiu ne ekbrulus neeltenebla lumo de la preciza, la dua trasento; ree ekvidis ŝi la homamason, la cirkon kaj sin mem; ĥoro de muziko abrupte blovis al la vizaĝo venton de la melodio, kaj super la prilumita areno, leviĝinte per nerimarkebla puŝiĝo, emerĝis kiel levita kandelo tiu homo kun bela kaj terura vizaĝo.

Ŝi skuiĝis, ekstaris, rekonsciiĝis, kaj timo dense alpremiĝis al ŝia rapide ekspirinta brusto. En la certa silento de la dormoĉambro estis velkanta la luksa vakuo; en tiu vakuo leviĝis kaj ekiris el ŝia animo ĉio, egala al alto, — ombroj de birdoj, fumo de nuboj kaj senformaj estaĵoj, similaj al siluetoj, glitantaj ĉirkaŭ kaleŝega lanterno. Ŝi tenis la manon ĉe la koro, timante ĵeti rigardon malantaŭen, kie estis la sonorilo, — kun malvarmaj kaj sensentaj piedoj. Kaj jen rekte kontraŭ ŝi, malklariĝinte, iĝis diafana la muro; el la muro eliris, ridetis kaj, facile vokinte per la mano, malaperis, same kiel venis, Drud.

Tiam kvazaŭ oni elŝiris la plankon el sub ŝi; timo kaj sango frapis la kapon; kiel en malhela arbaro, meze de brilo kaj silento de sia luksa komforto, ŝi trovis sin, sentante ĉie misteran danĝeron, alŝtelirintan neaŭdeble. Timante fali, ŝi kliniĝis al la tapiŝo, per fiero reteninte krion. Sed la rigidiĝinta koro, ree batinte, ekiris; pensoj revenis. La sonorilo! La sava porcelana punkto! Ŝi alpremis ĝin, sufokiĝante kaj suferante pro malpacienco, timante retrorigardi, por ne ekvidi tion, kio, ŝajne, rigardas el ĉiuj anguloj al la dorso. Kun ĝuo de laca suspiro rigardis Runa al la praktikema sana vizaĝo de la juna virino, kies interrompita dormo estis kvieta, kiel ŝia plummatraco. La kirlo dissolviĝis, ordinaraĵo ree iĝis ordinara, — ĉirkaŭe.

— Konversaciu kun mi kaj iom sidu ĉi tie, — diris al la servistino Runa, — mi ne povas dormi, malbone fartas; rakontu ion.

Kaj ĝis kiam la tagiĝo ĉirkaŭigis la kurtenojn per hela streko, la servistino, vorton post vorto, transiris al babilado de tiu speco, kiu ne lacigas kaj ne distras, sed permesas al oni pensi mem. Kiel ŝi vivis, kie servis antaŭe; kio estis ĉe la gemastroj ridinda, malbona aŭ bonega. Runa senatente aŭdadis ŝin, fiksaŭskultante kiel malsanulino premantan la animon pikilon de minaco; aŭdadis kaj eltenadis.

Pasis nemultaj tagoj, kaj mondumanoj, renkontiĝante aŭ skribante unu al la alia, komencis ripetadi: „Ĉu vi estos en la vesperfesteno de Beguem?“ — „Ĉu ĉe grafo W estis Runa Beguem?“ — „Kiu estis en la festo de Beguem?“ — „Prezentu min al Runa Beguem“. — „Rakontu pri Runa Beguem“. Kvazaŭ denove naskiĝis la belulino Beguem kaj denove komencis vivi. Ŝiaj frenezaj mendoj ŝvitigadis kaj entuziasmigadis la plej bonajn firmaojn de la urbo; ĉe juvelistoj, tajlorinoj, pli imponaj kaj famaj, ol eĉ kelkaj aristokrataj familioj, ĉe vilaoj kaj teatroj, ĉe helaj, kiel nokta incendio, peronoj de nobelaro haltadis nun ĉiutage la kaleŝego de Beguem, kiu miksis la vivon kaj faris ĝin ĝuiga monotoneco de festo. Kvazaŭ retrorigardinte kaj rekonsciiĝinte, rememoris ŝi, ke ŝi aĝas nur dudek du jarojn; ke fremdiĝo, eĉ originala, iom post iom estingas dezirojn, forprenante de la koro oran arabeskon kaj kolorajn girlandojn de sennombraj ĝuoj. Per malavara mano ŝi turnis ŝlosilojn, kaj, brue bonvenigante ŝin, aŭdiĝis el ĉiuj pordoj ĥoroj de salutoj; ŝi iĝis reĝino de la mondumo, feliĉo kaj celo de tiom multaj amoj, ke jam en unu premo de vira mano ŝi aŭdis tutan parolon, — amkonfeson aŭ envian suspiron, aŭ tiun nervan tremon de malvarmaj animoj, kiu brulvundas, kiel glacio, efikante iam pli forte ol ĉiuj monologoj. Ŝajne mondumaj kunvenoj kaj baloj, akceptoj kaj vesperfestenoj ricevis nekompareblan brilon, eksciton de delikatega aromo, ekde kiam tiu fajna kaj forta belo komencis rideti en ili; pli spritaj iĝadis sprituloj; pli elegantaj iĝadis dandoj; speciala lumo, rebrilo de admirinda radio, transdoniĝadis eĉ al malbelaj kaj maljunaj vizaĝoj, se tiuj homoj estis en ŝia kompanio. Ĉio turnadis sin al ŝi, ĉio distingadis ŝin. Ĉiu, aŭskultante ŝin aŭ observante, kiel ŝi turniĝas en paro kun bela frako, kie hardivido kaj staturo, fiera okulo kaj velura liphararo bruletas, detruataj pro proksimeco de tiu juna fajro, flirtiganta sian blankan skarpon meze de riĉa kaj libera homamaso, pensis, ke ĉi tie estas pinto de vivĝoja trankvilo, kiun tuŝis la flugilo de feliĉo, ke ne ekzistas homo, pli feliĉa, ol ŝi; kaj, pensante tiel, sciis nenion — ĉiuj.

„Forgesu, forgesu!“ — aŭdadis fojfoje Runa en eksplodo de jubilantaj voĉoj, en ero de violona takto aŭ de frapado de radoj, forportantaj ŝin al nova vigliĝo; sed „forgesu!“ per si mem perfide rememorigas pri tio, kion ĝi penas forviŝi. Ne amon, ne bedaŭron, ne pasion sentis ŝi, sed doloron; ne eblis klarigi tiun doloron, nek eĉ interne kompreni ĝin, kiel, preter regula penso, ofte komprenas ni multon, kio kuŝas kontraŭ niaj kutimaj sentoj. Sopiro estis pereiganta ŝin. Kien ajn ŝi venadis, en kian ajn staton ŝi metadis sin hejme aŭ en fremda domo, ne ekzistis por ŝi defendo kontraŭ impresoj, kiuj ronĝas siajn truojn en profundo de nia animo; ili jen subite ekbriladis, kiel fulmoj, jen facile kaj kviete, surmetante pezaĵon sur pezaĵon, palpadis limojn de sufero. Rigardante al la kupolo de la teatro, ŝi malrapide levadis la manon al la okuloj, por ŝirmi tion, kio komencadis aperi en alto; la alto turniĝadis; turniĝadis, tremante, la volbo; lumo de la lustroj, fadante aŭ ekbrulante, blindigadis, kovrante per nebulo la brilantan sinuon de la teatraj loĝioj, sub kiuj, simila al sveno, lumis vertikala abismo. Tiam ĉiuj impresoj, la tuta esenco de la momento, de la spektaĵo, de la sceno kaj de kompleza postdorsa duonflustro de trankvilaj viroj, kies nura proksimeco estus jam fidinda defendo ĉe ajna alia danĝero, — ĉio iĝadis neeltenebla ĝeno; kaj, ĝisatendinte baton de la koro, la baton, naskiĝantan samtempe en la tempioj kaj en la animo, al la bariero de la najbara loĝio aliradis Drud.

Tiam, paliĝante kaj ridetante, ŝi diradis al ĉeestantoj, ke ŝi malbone fartas, poste ŝi forveturadis hejmen, sciante, ke ŝi ne dormos. Dum tuta nokto en la dormoĉambro kaj en ceteraj ejoj de ŝia domo bruladis lumo; fiksaŭskultante sin mem, kiel pordon, trans kiu, mallaŭte spirante, staras malamiko, sidadis aŭ paŝadis ŝi; jen ekridante malestime, sed per tia rido, pro kiu eĉ pli malvarme kaj malhele estis en la koro, jen plorante kaj tremante, bataladis ŝi kontraŭ la timo, strebanta elŝiri krion. Sed krio estis nur en la animo.

— Sufiĉas, — diradis ŝi, kiam kelkaj tagoj da trankvilo kaj bona humoro donadis certecon, ke tiu deliro dissolviĝis. Belega, kun belega rideto supreniradis ŝi laŭ la ŝtuparo, kie sur turniĝoj, reflektita de speguloj, akompanadis ŝin la dua Runa, aŭ eksidadis en duonrondon de foteloj, inter glitantaj ventumiloj, aŭ, mallevinte bridrimenojn, rajdadis laŭ aleo, parolante al kunuloj tiujn ekscitantajn vortojn, en kiuj, malgraŭ ties trompa proksimeco al la feliĉa linio de kaŝita promeso, kiel nevidebla malvarma pezaĵo pendas granda „ne“, — plu kun la sama penso „sufiĉas“ kaj eĉ sen tiu penso, nur en humoro de feliĉa libero, tuta koncentrita en ŝaŭmon kaj ŝtalon. Tiam, rigardante en spegulon kun subita tristo, vidadis ŝi, ke en ĝia profundo apud ŝi iras pensema Drud; ke ventumiloj, kiel perlaj flugiloj, kun fajfo batadas la aeron; ke ĉiam pli grandaj, pli blankaj ili estas, kaj sento de flugo, de akra kaj impeta rapido plenigadis ŝin per dolĉa turmento. Ŝi karesis la ĉevalon, sed, forturninte la kapon kaj kuntirinte la piedojn, tiu, ektreminte, ne plu iris; retropaŝante, la animalo ŝajne vivis en tiu momento per nervoj de sia sinjorino, kies koro batis, kiel la hufoj batis la sablon; mallevinte la kapon, staris, per trankvila mano tenante la bridrimenon, Drud. Li ĵetis rigardon kaj malaperis.

IX

Ĉiam pli kaj pli ŝi timis vivi. Ne elteninte, ŝi turnis sin al Grantom — unu el tiuj pozitivaj, sed malmulte famaj homoj, al kiuj nin altiras ĉirkaŭanta ilin atmosfero de scienca memcerteco kaj praktika pureco; kies kalva kapo kun Darvin-simila vizaĝo kaj severhoma rigardo super la oraj okulvitroj kvazaŭ koncentras por ni ombrojn kaj lumon de fido en unu varma impeto. Pensante pri frenezo kaj timante ĝin, sed ne dezirante, tamen, rakonti ĉion, Runa ĉirkaŭiris tion en formo de halucino, dirinte al la profesoro, ke ŝi fojfoje vidas senspure malaperintan konaton. Sian rilaton al la elpensita persono ŝi transportis de la originalo, signinte tiel ĉiujn nuancojn de impresoj per desegno de ordinaraj renkontiĝoj. Nur unu aferon aldonis ŝi, por karakterizi la ĝeneralan formon: „ŝajnis al mi, ke en lia naturo kuŝas io mirinda kaj mistera, kio okupadis miajn pensojn, kaj finfine iĝis senbaza, stranga antaŭjuĝo“. Sed la reto de ondaj linioj de ŝia klarigo estis en io ne tute ĝusta, malglata estis la linio de tiu rakonto, kaj Grantom sentis la mensogon.

— Por vi estos pli malbone, se vi ne estas tute sincera, — diris li, tamen ne insistante scii pli detale; elaŭskultinte kaj esplorinte Runa-n, li, frapetante per krajono, kvazaŭ emfazante per frapo kelkajn vortojn, diris al ŝi: — Vi estas sana. Ĉio estas normala en vi; normalas la animo kaj la korpo. Mi diros eĉ pli: fizike vi estas senriproĉa. Iom konversaciinte kun vi, mi vidas, ke la ekstrema nervozeco, kaŭzita de specialaj cirkonstancoj, manifestiĝas des pli akre, ĉar ĝi troviĝas en la fermita rondo de la forta volo, retenanta ĝian manifestiĝon. Pri tio mi deziras paroli kun vi pli detale; dume ni transiru al kuraco, ĉar vi ĝin bezonas.

Li ĵetis al ŝi esploreman rigardon, sed pretere; tiel oni rigardas, havante kaŝitan penson; sen atento eblus la sencon de tiu rigardo opinii eraro de supraĵa impreso. Sed la tono, la tono — tiu senerara kromgusto de la parolo — agordis Runa-n eĉ pli atente, ol ŝi estis antaŭ tiu minuto, — se entute povas esti malsame atenta homo, atendanta savon. Grantom daŭrigis:

— Edziniĝo. Jen la unua, kio — ĉu vi deziras aŭ ne deziras — detruos la duan sferon, kies pordo en momentoj, ne kalkuleblaj de la scienco, malfermiĝas antaŭ vi subite, montrante misteran brilon de duoblaj bildoj de la psiĥofizika mondo, kiuj abundas en la neatingebla. Rimarku — ĝi estas malfermita ne por ĉiuj.

Li eksilentis, duonferminte la okulojn kaj atente celigante tra la okulvitroj obtuzan rigardon al la palaj trajtoj de Runa; kuntirinte la brovojn, ŝi estis orgojle ridetanta, penante kunligi kelkajn strangajn frazojn de Grantom kun la specifeco de sia stato. Ŝajne li rimarkis ŝian penon: la apenaŭ sentebla nuanco de inklino, pli granda, ol tiu, kiun rajtas atendi nur kliento, tuj malaperis, kiam li, dekliniĝinte en profundo de la fotelo en ombron de la lampo, revenis al la praktika konsilo.

— Sana homo, kun amanta kaj forta animo, — ne povas esti, ke vi ne renkontos tian simplan, sed, el certa vidpunkto, plenan feliĉon, — tia homo, — diras mi, — geedzeco kaj infanoj — unuvorte, familio — elkondukos vin per varma kaj fidinda mano al paca lumo de tago. Ni supozu, tamen, ke realigon de tio malhelpas kaŭzoj neforigeblaj. Tiam fuĝu en vilaĝon, manĝadu simplajn manĝaĵojn, baniĝadu, ellitiĝadu frue, trinkadu akvon kaj lakton, forgesu pri libroj, iradu nudpieda, nigriĝadu de la suno, laboradu ĝis elĉerpiĝo sur kampoj, dormadu sur pajlo, interesiĝu pri animaloj kaj vegetaĵoj, ridadu kaj ludadu ĉiujn ludojn, kie ne eblas eviti negravan batbluaĵon aŭ falon en malsekan herbon, vespere, kiam aroma fojno disportas sian odoron, miksitan kun tuba fumo, — kaj vi iĝos sama, kiel ĉiuj.

La trankvila parolo gajigis kaj esperigis la junulinon.

— Jes, mi tiel faros, tio estas ĉarma, — diris ŝi kun entuziasmo, plena de pitoreskaj bildoj; kvazaŭ jam iĝinta duonsovaĝa, forta kaj sunbruna, ŝi kuraĝe svingis la manon. — Mi elskuos tie ĉiujn pomarbojn; kaj grimpi trans barilon? Estinte knabino, mi grimpadis sur arboj. Grantom! Bona Grantom! Savu min!

— Mi savos. — Li diris tion kun pensemo kaj severa energio, sed tiel, ke endis atendi ankoraŭ vortojn, eble, kondiĉojn. Poste Grantom turnis la lampon, montriĝinte en ties hela lumo tuta, kun senmove ridetanta vizaĝo. La rideto kuntiris al liaj ĉarme duonfermitaj okuloj de vigla kaj saĝa maljunulo reton da sulkoj, tiuj okuloj nun brilis akre, samkiel rebriloj de la okulvitroj. — Sed aŭskultu, — subite vigliĝante, diris li, — ne al multaj mi diras tion, kion vi aŭdos; nur al tiuj, kiuj respondas al mi per sia anima konstruo. Vi komprenos la dirotan. Ne miregu kaj ne konfuziĝu pro la demando; ĉu vi estas certa, ke tio estas halucino?

Suspektante ruzan elprovon, Runa, iom emociiĝante, diris:

— Jes, mi estas tute certa; estus strange opinii alie; ĉu ne?

— Opinii, — diris Grantom, rigardante al ŝia frunto, — opinii. Aŭ — scii. Kion scias ni pri ni mem? Tamen ni, vere, scias ion, starantan ekster la limo de pura empirio. Ĉu vi ne opinias, ke nia nervozeco, la entuta sumo de nervozeco, sonanta nun per tia signifa kaj alta tembro, estas fenomeno, karaktera ankaŭ al la pasintaj epokoj? Ni notu nur tiun grandegan diferencon, ne tuŝante la kaŭzojn. La homo de la dekkvina jarcento konis la forton de anima streĉiĝo, sed ne forton de ties disaj branĉoj; ĉiuokaze, de branĉoj tiom sennombraj, tiom similaj al diserigebleco de asbestaj fadenoj; tie, kie la homo de la dekkvina jarcento simple kriis „mi deziras“, la nuna „mi deziras“ estas vestita en delikataj ŝtofoj de ŝanĝiĝeme kontraŭdiraj animaj inklinoj kaj melodioj, kie ĝia bazo mem estas jam ne deziro, sed — mondopercepto. Nun ni rigardu pli proksimen. Ni tremeras pro falsa noto, sulkiĝas pro malĝusta aŭ erara gesto; infektiĝi aŭ infekti aliulojn per sia humoro estas tiom ordinara afero, ke ĝi oftas en ĉiuj klasoj kaj vivkondiĉoj; la vortoj „mi sciis, ke vi tion diros“, „ĝuste tion mi ĵus pensis“, kompreno per duonvorto, aŭ eĉ pro unu rigardo; retroturniĝo responde al rigardo al la dorso; sento, ke antaŭ ni iu estis tie, kien ni ĵus eniris; ŝanĝiĝemo kaj profundeco de humoroj — estas nur mizeraj kaj ordinaregaj ekzemploj de povo de nia nerva percepto, akceptanta amplekson de natura forto. Ĉu vi ne opinias nun, ke, eble, baldaŭ venos tempo, kiam en tiu interplektiĝo, en tiu kunfluiĝanta akumulo de la nerva forto malaperos ĉiuj konvenciaj baroj kaj rimedoj de interkomunikado? Ke la vorto iĝos nenecesa, ĉar la penso ekkonados alian penson per silento, ke sentoj ricevos komplikegajn formojn; ke en tiu unueca spirita oceano aperos animoj-ŝipoj, navigantaj kaj direktantaj sin rekte al la celo? En kia do sfero agas tiuj fortoj?

— Mi preterlasos, — daŭrigis li, mallevante la voĉon, — ĉiujn miajn konsiderojn rilate de tiu punkto, malgraŭ tuta ilia intereseco, por aliri al la ĉefaĵo, rilate al vi. Ekzistas sfero — aŭ devas ekzisti — simile al tio, kiel devis ekzisti Ameriko, kiam tion komprenis Kolumbo, — en kiu ĉiuj niaj klaraj imagoj estas sendube realaj. Per tio mi volas diri, ke ili ricevas ekziston en la momento de nia klara peno. Tial mi traktas halucinon, kiel fenomenon de strikta realeco, kapabla perdi formon kaj formiĝi ree. Kvankam por mi estas valora via trankvilo, mi kun ĝeno kompatis vin; mi tremeradis pro via ĝojo dormigi la animon per vilaĝo. Se nur vi havas forton, — paciencon; se vi havas konscion de granda elektiteco de via naturo, al kiu jam estas malfermitaj raraj kaj nekalkuleblaj trezoroj, — enkonduku en vian vivon tiun mondon, kies brilojn jam donis al vi malavara, kaŝita mano. Memoru, ke timo neniigas la realon, distranĉantan ĉi tiun mondon, kiel glavo en ankoraŭ ne firmiĝintaj manoj.

Runa, mallevinte la okulojn, aŭskultis kaj ne povis levi la okulharojn. Grantom parolis malrapide, sed libere, kun modera simpla forto de preciza konvinko; tamen ŝi ne levadis la okulojn, atendante ankoraŭ ion, kio, ŝajnis — se ŝi ekrigardus, — neniam estos dirita. Pro la kapablo, kiun havas tre multaj, kaj la instinkto, ŝi ŝtopis la buŝon al ĉiuj impresoj, nur per la racio markante periodojn de la parolo de Grantom, sed pense ne respondante al ili. Grantom daŭrigis:

— La realoj, pri kiuj parolas mi, estas realoj veraj, ekzistantaj ĉie, kiel lumo kaj akvo. Tiel, ekzemple, mi, Grantom, sciencisto kaj kuracisto, estas ne tute tio, kion oni pensas pri mi; mi estas Ĥozireneo, la homo, forgesinta pri si en iu momento, jam ne havanta memoron; kaj mia vizaĝo, kaj miaj gustoj, kaj la temperamento, kaj la kutimoj havas tute nenion komunan kun Grantom de ĉi tiu tipo. Sed pri tio ni parolu alifoje.

Tiam Runa sentis, ke ŝi devas kaj povas ekrigardi nun tiel, kiel esprimiĝis ŝia humoro. Ŝi ekrigardis — kun impresiĝemo de ĉasisto, kies fingro pretas ektiri la ĉanon, kaj ekvidis Grantom-on alie: la okulojn kun strio de blankaĵo super la akra pupilo. La vizaĝo, perdinte la fokuson, — tiun nevideblan centron, al kiu en harmonio gravitas ĉiuj vizaĝaj trajtoj, — similis krudan kaj teruran desegnaĵon, plenan de falsaj linioj. Antaŭ ŝi sidis frenezulo.

— Grantom, — milde diris la junulino, — do, kio? Edziniĝo kaj vilaĝo? Ĉu mi kunigu tion — dume?

Grantom moviĝis, kuntiris la ŝultrojn, levis la brovojn kaj, suspirinte, korektis la okulvitrojn. Eĉ eta spuro de la misformiĝo ne restis nun sur lia vizaĝo, rigardanta el sub la okulvitroj kun ĝentila sekeco de homo, erarinta pri la kunparolanto. Runa donis la manon.

— Jes, — konfirmis li, — faru ĉion, kiel mi diris aŭ simile. Kuracilojn vi ne bezonas. Estu sana.

Kaj ŝi eliris, pensante, — ĉu li diris tion, kio ŝokis ŝin. Sed li diris tion, ĝuste tion, kaj ŝi ne divenis lian specialan minuton.

X

En la sekva tago al ŝi oni alveturigis rozojn el Ardo; tiu regiono famis pro floroj, kreskigante perfektegajn specojn kun simpleco de paradizo. Ŝi esploris ilian humidan belon kun atento kaj amo de patrino, kombanta implikitajn buklojn de sia knabo. Nur nun, kiam ĉio escepta, kvazaŭ havanta la unuan puŝon en Drud, kviete ekposedis ŝin kiel magneto, lokiganta ferajn fajlaĵojn arabeske, — ŝi ekperceptis kaj miregis pri la natura magio de floro, kreita por adorigi la mondon. Antaŭ ŝi sur ronda tablo kuŝis aromanta amaso, kun malhelaj verdaj folioj kaj kun pikanta glita glataĵo de malmolaj tigoj. La ĉien penetranta aromo, ŝajnis, estis ĝuste tiu rozkolora lumo, kaŝiĝanta inter petaloj, kiun malhavas artefaritaj rozoj. La floroj mem kuŝis inter sia kuraĝa foliaro en mirakla diverseco de la belo, tiom ĉarme senhonta, kia ekzistas en dormanta junulino, disĵetinta la brakojn. Pala lumo de atlase volviĝintaj petaloj tenere kontrastigis patrician lukson de nokte skarlata korolo, kies malmolaj petaloj, ŝajne ligitaj de voto, ruĝis ne malfermiĝante. Inter ilia purpuro kaj aŭroro kiel neĝo, falinta en majo, buntis blankaj rozoj, per kiuj, nevole kolorigante ilin, la vorto „rozo“ komunikas komfortan vivecon, spirantan blankan ĉarmon. Kaj flavaj — ĉu ni nomu ilin tiel, ripetante la malnovan pekon de la malfidela vorto, — ne, ne oraj, ne flavaj, sed tio, kio en la brilanta specialeco de tiuj vortoj restas nedirita, — estis inter la ceteraj reĝinoj similaj al rara veluro, en kies faldojn kuŝiĝis densa radio.

Runa dismetis ilin, merginte en florujojn, kaj tie, pli belaj ol ĉiuj delikataj arabeskoj de la valora vitro, ili okupis la destinitajn lokojn por renkontadi rigardojn.

Dum la junulino okupadis sin pri tio, en ŝi kreiĝis letero; sed ne tuj ŝi komprenis, ke tio estas letero. Distriĝeme enprofundiĝante en la florojn kaj ilian aromon, egalan al la amo mem, ŝi aŭdadis vortojn, aperantajn en desegnaĵo de penoj; en la animo de moviĝo de la fingroj kaj rozoj, en la tuŝado mem. Jen malkroĉiĝis la tigoj, kunigi kiujn ŝi deziris por efekto, al tio malhelpis volviĝinta internen florburĝono, kaj sen sono komenciĝis parolo: — „Mi deziras renkontiĝi kun vi, kontroli kaj revizii min“. — Tiuj vortoj estis direktitaj al la firma kaj fidinda mano, ne simila al la virineca mano de Lids, sendinta tiun floraron, pri kiu ŝi absorbite estis okupiĝanta nun, — al la imagata mano ŝi estis alparolanta, al la neekzistanta, sed necesa, kaj en tia mano pense vidis ŝi siajn rozojn. — „Prenu ilin, — diris tiu, kies vizaĝon ne vidis Runa, — nenion timu apud mi“. — Sur ŝian manon falis petalo. — „Mi atendas, ke vi skribos al mi“, — sugestis li; tiumomente, pikinte la fingron, pro kio la moviĝo de la mano hazarde kunigis du rozojn, blankan kaj vinruĝan, ŝi ekvidis ilin alpremiĝintaj, en tiom malsama, sed tiom interne proksima kaj reciproke necesa belo, ke tio ne povis ne esti. — „Kion scias ni pri ni mem kaj, se mi skribas al vi, — ĉu tio estas hazarda? Esti kune, — dume tio estas ĉio, pri kio mi pensas. Ĉu vi ĝojas pri tiuj vortoj?“ — tiel, sen penso pri la nevidebla ĉizilo, skulptanta humoron, improvizis ŝi la parolon al la firma mano; ĉi tiam oni donis al ŝi leteron.

Lasinte la florojn, Runa komencis legi afablan kaj spritan rakonton de brava gajulo: — flato, ŝercoj, observaĵoj, spritaĵoj kaj himnoj, — tiu facila, nur por trankvila koro rimarkebla premo de vira vaporo, per kiu efikas psiĥologoj de la kora sporto. Sen rideto legis ŝi la kutiman kaj artan flaton, sed tie estis postskribo, kie unu nomo — Gall — peze maltrankviligis ŝin: „Jen nigra novaĵo, nature kaŭzanta respektan silenton, — kaj mi formetas la plumon; kapitano Gall mortis en Azuĝo pro febro. Pacon al lia bona animo“.

Ŝi kvazaŭ estis vipita al la okuloj, kaj, tuŝinte ilin per malvarma mano, ankoraŭfoje legis Runa la elokventan postskribon. La samon legis ŝi, — nek pli, nek malpli; nur pli — en sia animo, kompreninte, ke la letero, ĵus naskiĝinta en ŝi, dum ŝi estis dismetanta la florojn, — estas ĉifita jam per tiu bato; ke ĝi estis pensata kaj destinata en Azuĝon, — por saviĝo — al la pereinta oficiro.

XI

Fine de septembro Runa transloĝiĝis en Gvinklon, kie montoj ĉirkaŭas la valon per ĉiela neĝo, strikte ordoninte al la servistaro al neniu sciigi ŝian adreson, kaj al ĉiuj malpermesis skribi al si. Ŝia rondo, eksciinte pri tio, interŝanĝis rigardojn kun ceremonia rideto, salutanta kapricon, iĝintan leĝo.

Ŝi luis de vilaĝa familio ĉambron kun malriĉa meblaro, vivante, kiel vivis ĉirkaŭantaj ŝin homoj, superinte mokajn aŭ malbondezirajn rigardojn, ŝi laboradis en vitejoj kaj en ĝardenoj, lacege trenante korbojn, plenajn de vinberoj kaj prunoj, fosante la teron, lavante sin en rojo, ekdormante kaj ellitiĝante kun ĉielruĝo, nutrante sin per acida pano kaj lakto, ne sciante librojn, malproksime forirante en la arbaron, en kies sovaĝa maso ŝi malgaje pririgardadis sian internan mondon, kiel oni rigardas al valorega vazo, perdanta sian fermitan unuecon pro disiginta ĝin fendo. Malgraŭ tuta ŝia laco, tuta ŝia sopiro en tiu ĉi mondo, kie same sonas kareso kaj insulto, kie emo anstataŭas deziron, kie neniu vidas foliojn kaj florojn tiel, kiel vidas ilin ni, kvazaŭ legante libron, — nenion perdis ŝi kaj el la staturo, kaj el siaj esprimoj kaj, tremante per la maldika ŝultro sub pezo de fruktaj korboj, ŝi iradis same, kiel eniradis al balo. Ŝi sunbruniĝis, ŝiaj manoj ruĝiĝis kaj komencis malboniĝi, sed ŝi sekvis al la plano kun persisto de homo, suferanta pro sendormeco, kiu, turninte la vizaĝon al la muro kaj nombrante ĝis cent, pretas ankoraŭ kaj ankoraŭ ripetadi la nombradon, — ĝis li ekdormos. Tiel pasis semajno, dua, — en la tria ŝi eksentis, ke por ŝi estas bona kaj plaĉa tiu ĉi tero, etendiĝinta sub floranta laboro; ke „mi“ kaj „ŝi“ kunigeblas en „ni“, sen penso, nur per suspiro de trankviliĝo. Ŝi komencis kanteti, pace rideti al preterpasantoj, ŝovadi vergon per la piedpinto. Runa fortikiĝis.

Foje vespere kvietiĝis vento; la okcidenta ĉielo paliĝis kaj sereniĝis, kiel spegulo, reflektinta vakuon. Tri nuboj ekstaris super la ruĝa strio de la horizonto — grandaj, malrapide ruliĝis ili al la malheliĝanta zenito, — ŝirpeco de la belega lando, ne konanta vizitojn. Kiam la imagpovo atribuadis al la monumenta malpezeco de tiuj efemeraĵoj teran formon de pejzaĝo, plena de blanka lumo, tuj ĝi kun sento de vojaĝanto jam vagadis supre, en fabela soleco de nekomprenebla kaj eterna celo. Estis facile enpensiĝi sen deziroj en klara sonĝo de la animo, malferminta la okulojn, super rebriloj de tiu lando, sed ne estis facile reveni al si, — tiam, malgaje kaj fore sonorante, faladis, perdiĝante, io simila al ornamaĵo.

Ne baldaŭ rimarkis Runa, ke al ŝia facila kontemplado aliris maltrankvilo, sed, distinginte inter helaj ombroj de la vespero malhelan obtuzan strekon, ŝi ekstaris, kiel ĉe danĝero. Etendinte la manon, ŝi penis forpuŝi tiun atakon, — kirlon, kiu — la koro ne trompis ŝin — aperis en la nubaj ĝardenoj de Hesperidoj. Sonoraj voĉoj de ludantaj infanoj subite iĝis malklaraj, kiel trans muro; la fortoj forlasis ŝin; senhelpe direktinte rigardon al la glata iro de la nuba masivo, ekvidis ŝi, ke rekte al ŝia vizaĝo impetas, kiel alfluganta birdo, brilantaj, meditemaj okuloj, — nek trajtoj, nek korpaj linioj estis en tiu terura iluzio, — nur solaj, ricevintaj neeblan vivon en la skarlata vesperruĝo, falante kaj flugante, estis proksimiĝantaj de sur aeraj rapidfluoj la okuloj de Drud. Kiel ĉe renkontiĝo, estis ili jam proksimaj kaj distingeblaj, sed, tuj kiam la koro de la malfeliĉulino ekstaris jam sur la sojlo de sveno, ili momente malaperis.

Dum du tagoj Runa estis malsana, en la tria, kun subita abomeno al tio, kio tiom antaŭnelonge subtenadis kaj gajigadis ŝin, — revenis hejmen. Ŝi ne perdis esperon. Male, en tiu nova espero, tiel simple etendinta al ŝi la manon, renkontis ŝi kvazaŭ bonan amikon, pri kiu forgesis. Sed la amiko estis ĉi tie, apude, — sufiĉis nur kun fido turni sin al li. Lia voĉo estis same trankvila, kiel en la infanaj tagoj, — eterna, kiel bruo de rivero, kaj simpla, kiel spirado. Indis aŭskulti, kion diros li, aŭdi kaj kredi al li.

Tiun tagon ŝi pasigis kviete, ŝin maltrankviligis nek bagateloj de la vivo, nek timo, nek rememoroj. La pasinteco estis iranta kvazaŭ trans diafana muro, nemovebla kaj ellasanta animajn malfeliĉojn, kaj ŝi trankvile pririgardadis ĝin. Kiam vesperiĝis, Runa eliris sola, tra la ĝardena pordeto, en la reton de duagradaj stratoj de la urbo; post ili estis interstrateto kun malgranda preĝejo, staranta sur eta placo. La vespera diservo finiĝis; kelkaj pasantoj preteris ŝin, elirinte el la prilumita pordo, en kies profundo brilis arĝento kaj kandeloj. Jam disiris ĉiuj, la templo estis duonmalhela kaj malplena; la preĝeja gardisto, balaante la plankon trans la kolonoj, movadis sian grandegan ombron el angulo en angulon, restante mem nevidebla; egalmezura bruo de lia broso, kraketado de brulanta vakso kaj silento, ankoraŭ plena de varma preĝeja odoro, ŝajnis, ĉiam estis kaj ĉiam estos ĉi tie, logante anime ripozi.

Kvankam kandeloj estis finbrulantaj en la kromaltarejoj, donante al la vizaĝoj de sanktuloj per siaj lilantaj fajroj specialan esprimon de sekreta, enprofundiĝinta vivo, la altaro estis prilumita hele; tie brilis koloraj kaj oraj fajreroj de sanktaj vazoj; grandegaj, neĝblankaj kandeloj estis levantaj kvietan flamon al duonmallumo de la volboj, ĝia rebrilo kiel ora akvo striis sur malheliĝintaj farboj de la ikono de la Dipatrino de Tempestoj, antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj mendita kaj oferita de la maristoj de Liss. La furiozema marista frataro ornamadis sian valoraĵon, kiel povis. Plurfoje, ronĝitaj de tropikaj skabioj, nigriĝintaj pro alkoholo kaj varmego, farĉitaj per malsanoj kaj agoj, pri kiuj eĉ paroli oni devas nur pripensinte esprimojn, forgesintaj, kiel krucosigni sian frunton, kaj el preĝoj memorantaj nur „Donu“, venadis ĉi tien harkovritaj ulaĉoj post multjara vojaĝo, lavitaj kaj razitaj; tremante pro postebrio, lasadis ili antaŭ la sankta junulino el Nazareto tion, kion ili povis aŭ deziris kunpreni. Sur lignaj bretoj kuŝis ĉi tie diversegaj aĵoj. Modeloj de ŝipoj, oceanaj konkoj, etaj orumitaj ankroj, kablaj rulaĵoj, ĉirkaŭvolvitaj per koraloj kaj perloj, pecoj de veloj, pecoj de mastoj aŭ rudroj — de tiuj, kies ŝipo eltenis atakon de la morto; ĉinaj skatoloj, moneroj de ĉiuj landoj; inter bunteco de tiuj donacoj kuŝis sur la dorso kun koleraj, krudaj vizaĝoj lignaj idoletoj, elveturigitaj el dio scias kiu bizara lando. Rigardante al tiuj strangaj kolektoj, oni nevole pensis kaj pri malriĉeco kaj pri ega riĉeco de tiuj, kiuj povas donaci tiel, mem sincere adorante sian donacon, kaj pro ĝi plian fojon vizitante la preĝejon, por, pririgardante iun sekiĝintan marerinacon, ripeti la plezuron, pensante: „La erinacon alportis mi; jen ĝi staras“.

Inter tiu pensiganta lukso, kreita de homoj, konantaj la morton kaj la vivon tute ne per onidiroj, la rigardo de la dieca virgulino estis kun milda kaj serioza atento turnita al la vizaĝo de la infano, sidanta sur ŝiaj genuoj, kiu, per la maldekstra mano tenante la dekstran manon de la patrino, per infana gesto etendis la alian al la spektanto, kun la polmeto antaŭen. Liaj okuloj — tiuj ĉiam pensemaj okuloj de la eta Kristo — rigardis al la fora sorto de la mondo. Ĉe liaj piedoj, pentrita teĥnike tiel senriproĉe, ke, sendube, per tio ĝi rekompencis ĝeneralajn mankojn de la pentraĵo, kuŝis ŝipa kompaso.

Ĉi tie Runa ekstaris sur la genuojn kun mallevita kapo, petante kaj preĝante pri savo. Sed ne kuniĝis ŝia animo kun la prilumita trankvilo de tiu paca bildo; nek simplecon, nek facilecon sentis ŝi; nek mallaŭtajn, per si mem aperantajn, sole necesajn vortojn, nek — alie — flustron de silento; nur metante sian malfeliĉon pense inter la altaro kaj si, kiel perfore venigitan malamikon. Io nekaptebla kaj malmola ne povis dissolviĝi en ŝi, malhelpante al larmoj eliri. Kaj ŝi pasie deziris tiujn larmojn. Same kiel la pensoj, same kiel la animo, estis ĝenita ŝia spirado, — plie kaj antaŭ ĉio ŝi sentis sin, — tian, al kia ŝi kutimis, — kaj distrite observante sin, ŝi ne povis eliri el la kapto de tiu pririgardanta ŝin, — en ŝi mem, — trankvila observado. Ŝi kvazaŭ staris en varma ĉambro nudpieda sur malvarma planko.

— Do ĉu kredas mi? — demandis ŝi kun despero.

— Kredas, — respondis al si Runa, — kredas, certe, ne eblas ne scii tion, sed mi malkutimis senti kredon mian. Dio, benu ĝin en mi!

Elturmentita, ŝi levis la rigardon, memorante, kiel la impreso de la okuloj de la enpensiĝinta infano donis al ŝi komence esperon pri absorbanta impeto. Pli alte leviĝis la flamo de la kandeloj, la altaro iĝis pli hela, blindige ekbrilis la ora ornamo de la preĝejo, kvazaŭ fajra linio ĉirkaŭis ĉion konture. Kaj ĉi tie, la solan fojon dum tuta tiu tempo — sen ombro de timo, ĉar la ĉirkaŭaĵo kiel memsugestiita defendo lumis kaj brulis en ŝi, — ekvidis ŝi, tra la ora nebulo de la altaro, ke Drud eliris el la kadro, eksidinte ĉe la piedoj de la eta Kristo. En malpura kaj kruda vesto de fiŝisto estis li, kvazaŭ nur ĵus eliris el boato; ridetis al li Kristo per kontenta rideto de knabo, vidanta amuzan onklon, kaj ĵetis al li amikeman rigardon Ŝi. La veninto prenis akran konkon kun la rando, volvinta internen, kaj almetis ĝin al la orelo. „Jen bruas maro“, — mallaŭte diris li. — „Bruas“… „maro“… — flustris eĥo en anguloj. Kaj li donis la konkon al Kristo, por ke li aŭdu, kiel bruas maro en la koroj. La knabo per malpacienca gesto kaptis ĝin, pli granda ol lia kapo estis tiu konko, sed, kun ioma peno reteninte ĝin kun helpo de la patrino, li komencis same, kiel almetadis ĝin al la orelo Drud, aŭskulti, kun okuloj, direktitaj en tiun foron, de kie murmuregis la ondo. Poste la fingro de la plenaĝulo malleviĝis sur la indikilon de la kompaso, movante ĝin tien kaj reen — ronde. La infano ekrigardis kaj kapjesis.

Ekvidinte la virinon, senmove rigidiĝintan en profunda, longa riverenco, la gardisto dum ioma tempo atendis, ke ŝi leviĝos — li intencis fermi kaj ŝlosi la preĝejon. Sed la virino ne moviĝis. Tiam, vokinte, kaj poste tuŝinte ŝin, la timigita homo alportis malvarman akvon. Rekonsciiĝinte, Runa donis al li tutan monon, kiun ŝi kunhavis, kaj, pretekstinte malsanon, petis voki fiakriston, kio estis plenumita. Laca kaj frakasita, kiel oni laciĝas post longa vojaĝo, ŝi revenis hejmen, demandante sin, — ĉu indas kaj ĉu eblas nun vivi?

Загрузка...