Antaŭ la dekdua horo de nokto Tavi revenis en San-Riolon. Ĉiuj malgrandaj kaj grandaj eventoj de tiu ĉi tago, al kiuj ankoraŭ nenio similis en ŝia vivo, veturis kaj eltrajniĝis kun ŝi, kaj ŝi ne povis forpeli ilin. Ili vivis kaj obsedis ŝin sub signo de Kruks.
Laŭ vitra galerio de la malnova domo, inter tolaĵoj, pendigitaj por sekigo, inter sennecesaj kestoj kaj alia rubo, forrulante per la piedo malplenan botelon aŭ stumblante je kato, Tavi palptrovis sian pordon kaj, per la laca mano enmetinte la ŝlosilon, penseme turnis ĝin. Ĉi tie ŝin kaptis malgranda katalepsio, simila al la granda katalepsio en Liss, kiam, almetinte al la lipoj la fingropinton, ŝi staradis dum ne malpli ol duonhoro ĉe vitrino en profunda Sokrata distriĝemo, decidante ĉion kaj decidinte nenion. Post emocioj kaj penoj tiu malgranda katalepsio solviĝis finfine per multenombraj fortaj suspiroj, kaj ankaŭ per glorama rigardo al si elekstere, kiel al multsperta homo, — iaspeca hardita veterano, nun malfacile mirigebla per io ajn.
Ricevinte finfine definitivan rondan iron, la ŝlosilo traplugis la misterajn internaĵojn de la seruro, iĝinte varma pro la varmega mano, kaj elŝiriĝis el la fero kun krako, pleniginta la koron de Tavi per memestimo, kaj ankaŭ per deziro fari abrupte ion eĉ pli difinitan. Enirinte, ŝi malserene ĉirkaŭrigardis.
Polvokovrita elektra lampo, ĉirkaŭ kiu tuj aperis muŝoj, ekbrilis per sia ardigita maŝo meze de malordo, revenante al kiu post aliaj impresoj, ni unuafoje rimarkas ĝin. Malvarmo kaj vakuo ĉirkaŭas ĉiun aĵon; malvive, kiel sekiĝinta bukedo, en polvo kaj balaaĵo renkontas nin la forlasita loĝejo. Ŝajnas, ke dum jaro ni forestis ĉi tie, — tiel akras malpacienca soifo de komforto, — kun ĥaoso, restinta post la hastaj kaj esperplenaj preparoj al forveturo.
Ĉiujn etaĝojn de tiu ĉi domo ĉirkaŭis tegmentitaj vitraj galerioj, kun eliranta al ili vico de pordoj de malvastaj loĝejetoj, kiuj havis kuirejon apud la pordo mem, kun negranda posta ĉambro, kies du fenestroj estis turnitaj al duonsekiĝintaj arbustoj de la polva korto. Ĉi tie vegetadis malriĉaj metiistoj, etaj vendistoj, noblaj almozuloj kaj matrosoj. Tavi ne havis meblaron, ne havis ankaŭ iajn parencojn. La meblaro en la loĝejo restis post la antaŭa loĝinto, ebriema ŝipestro, antaŭlonge forlasinta sian metion; li mortis per aĉa morto dum interbatado sur la Berada ponto; ŝanceliĝinte, la peza korpo de la purpurvizaĝa maljunulo renversis la putran parapeton, kaj la atestantoj povis rakonti nur, ke, falante, li sakris terure kaj laŭte. La fluo forportis liajn korpon, pekojn kaj sakradon al akraj rokoj de la Muĝanta Fendo; la korpon oni ne trovis. Post li restis — komodo, kies kestoj ŝveladis fojfoje pro nesciata kaŭzo, ne fermiĝante dum semajnoj; lito, kelkaj tapiŝaj faldeblaj seĝoj, ŝranko kun ĉifonoj kaj skatoloj por tabako, gipsa farbita saraceno kaj paro da teleroj; cetero, eĉ se ekzistis io pli bona, — malaperis.
Tavi memoris nek la patron, nek la patrinon; ŝia patrino, forlasinte la edzon, fuĝis kun preterveturanta bela trezorejŝtelisto; la patro aniĝis al militservo kaj pereis en batalo. Sian infanaĝon Tavi pasigis ĉe duonblinda patrinkuzino, suferante pli ol la maljunulino pro ties malsanoj kaj fomentaĵoj, ĉar ili tre ĝenis ŝin. En la dekkvina jaro librovendisto, konato de la onklino, prenis la junulinon por labori en la vendejo; ŝi vendadis librojn kaj vivis duonmalsate. Poste li bankrotis kaj mortis, kaj Tavi presigis la anoncon.
Jen la biografio, en kiu estas pli da senco, ol en brila klakado de plandumoj de Kazanovo [18] laŭ duonmondumaj kaj palacaj pargetoj de la mondo. Sed ne pri tio pensis Tavi, eksidinte en la kuirejo antaŭ la fornelo kaj boligante teon; tiom akraj estis ŝiaj novaj impresoj, ke ŝi ne povis deŝiriĝi de ili. Kien ajn ŝi rigardus penseme, la muro faladis en nokton kiel hela makulo kaj en ties radia fumo super kandeloj de la terura ĉerko flugis arĝentaj girlandoj de la stranga aparato. Jen ŝi imagadis, ke, kvazaŭ tuŝita de giganta fingro, turniĝas bunte la grandega disko de la urbo; jen sento de homo, hazarde trafinta en batalon kaj bonŝance ĝin forlasinta, leviĝadis kune kun danka fumo disde la ekdolorintaj kalkanoj al la lacaj okuloj; jen sincere miregadis ŝi, ke ne okazis io eĉ pli afekcia.
— Tavi, mia kara, — parolis la junulino, — kiel ci rigardas al tio? Ĉu mi sciis, ke ekzistas urboj, kie cin oni povas formanĝi tutan? Vere, Torp estas la Blua Barbo. Kaj kio do estas Kruks? Sed tio, verŝajne, estas tute honesta homo. Ja li estas naiva, kiel bovido. Li povus alflugi en sia aparato kaj eksidi al ili rekte sur la tablon.
Imaginte tion, ŝi ekridegis, faliginte la vizaĝon en la polmojn; esprima tremo de kvieta amuzo, rido kaj plezuro estis kuranta en ŝiaj ekfajrerintaj okuloj, rigardantaj al la imagataĵo el la fingroj, kiel el vualo. Ŝi apartenis al tiuj nemultaj vere feliĉaj naturoj, por kiuj ĉio en la mondo estas same simpla, kiel ilia kvieta bonanimeco; aeroplano kaj papilio apenaŭ forte diferencis el vidpunkto de Tavi, eble nur per tio, ke papilio ne havas helicon. Tial pli mirinda ŝajnis al ŝi la furioza ekstazo de la spektintoj, ol la eksperimento mem.
— Li leviĝis, sed li diris, ke leviĝos; kaj diris — kial: vibrado de sonoj, produktataj de sonoriletoj. Kiel bele okazis! Veron diris iu, ke la arto de aeronaŭtiko komencas novan eraon! Delonge tempas fari tiujn aĵojn belaj kaj diversaj, kiel oni faras ja, ekzemple, meblojn.
Tra tiaj pensoj, plenaj de akra rememoro, kiel ŝi estis ĉirkaŭita de sciaviduloj, imagintaj, ke ĝuste tiu ĉi junulino ĉion scias, kaj kiel ŝi fuĝis de ili, sencede hantis la vizaĝo de Kruks mem; ŝi plu aŭdis lian voĉon; kiel li diris: „Ni baldaŭ revidiĝos“. — Por kio li diris tion? Kial li scias, ke Torp mortis? Ŝi komencis, finfine, incitiĝi, ĉar nek klarigi, nek elpensi ion ŝi sukcesis, eĉ la dorso ekdoloris pro meditoj. „Ĉu li demandis, almenaŭ, — ĉu mi deziras vidi lin?“ — jen la demando, stumblinte je kiu, Tavi komencis ripetadi: — „Ĉu mi deziras vidi lin?“ „Ĉu mi deziras vidi lin?“ — ĝis tio tedis al ŝi. „Mi deziras. Jes, deziras, kaj fino; li havis al mi bonan rilaton“. Pro tiu penso ŝi eksentis sin orfe laca, priŝtelita kaj perdita; al la okuloj aliris larmoj. Tavi ploretis iom, manĝis pecon da pano, trinkis teon, kvietiĝis kaj enlitiĝis, firme decidinte vigligi la morgaŭan naskiĝtagon per gajo kaj regalo de siaj nemultaj konatoj.
Turnante sin kun la vizaĝo al la muro, ŝi tuŝis la bruston, sentante, ke io mankas. Mankis la medaliono, lasita de ŝi en la Liss-a lombardejo.
„Sed mi elaĉetos ĝin, kiam vendos la ŝalon, — pensis la junulino. — Mi mendas vidi bonan sonĝon, tr-r-e interesan. Kruks-on mi deziras. Verŝajne, mi vidos, kiel mi flugas kun li tien-reen, en tiu lia umaĵo.
— Aĥ, Kruks, ne scias vi, ke unu junulino pensas pri vi kaj nenion komprenas kaj dormas… dormas… ddor…“
Ĉi tiam tubiĝis la lipoj, kun la almetiĝinta al ili montrofingro; poste Tavi eksilentis, vidante ĉion, kion ne vidos ni.
Je la sepa de mateno Tavi vekiĝis, ekvidinte ĉion, kion vidas ni. Dum du minutoj ŝi penis elpeli noktan malvarmon, penetrintan sub la litkovrilon, subŝovadis ĝin ĉirkaŭ si, viŝis la okulojn kaj restarigis la momenton. Ĝi havis festan kromguston, kun enigmo hieraŭ kaj senmoneco hodiaŭ. Inter la nuno kaj la antaŭlonga pasinteco, fragmento de la neekkonebla historio, kuŝis la vojaĝo al Liss.
Kvankam, laciĝinte, ŝi dormis firme, sed vekiĝis tiom frue pro interna ordono, kian senkonscie ni donas al ni, se la venanta tago metas antaŭ ni klopodajn celojn.
— En ĝuste tiu ĉi tago mi naskiĝis, — diris la junulino, eltirante el sub la litkovrilo siajn manojn, karesante ilin kaj pririgardante kvazaŭ de ekstere.
Kun ĉagreno ŝi trovis, ke ili meritas grimacon, ĉiuokaze, ne estas bonaj tiom, kiom ĉe statuoj aŭ en famaj pentraĵoj. Sed — tolereble. Kontemplinte la manojn, kun maltrankvilo ŝi palpis la krurojn — ĉu ili ne estas kurbaj, — kio, se ili estas kurbaj? Unu kruron ŝi eltiris el sub la litkovrilo, levinte supren, sed krom blankeco, rekteco kaj malgranda piedo, ŝi rimarkis nenion. Subite ŝi imagis, ke iu vidas tiujn edifajn ekzercojn kaj, pluginte la liton, kaŝiĝis en ĝi, kiel en akvo, tirante tien de sur la seĝo la vestaĵojn, ĵetitajn hieraŭ, kaj vestis sin por komforto sub la litkovrilo.
Kun la ŝalo, envolvita en ĵurnaloj, ŝi eliris el la kuirejo. Al ŝi komencis renkontiĝi najbaroj. Gaja, ĝiba lavistino vigle brue paŝis post ŝin laŭ la ŝtuparo, kaptis ŝian manon kaj kriis, kiel al surdulino:
— Ĉu ne forveturis? Kiam revenis?
Geedzoj Strek, vagantaj aktoroj sen scenejo, koketaj gemaljunuloj, estis akvumantaj el bolkruĉo florpotojn; ekvidinte Tavi-n, ili akorde ĵetiĝis al ŝi kun afekta scivolemo en la okuloj.
— Ĉu vi aranĝis viajn aferojn, Tavi? — diris la maljunulino; la maljunulo, levetinte unu brovon, estis preparanta konforman esprimon, depende de tio, kia estos la respondo.
— Jes, viajn aferojn, — ripetis li. — Malkovru en vi talenton, talenton de teatro, ĉe via avantaĝa staturo…
La edzino interrompis lin per glacia rigardo, pro kio, kuntirinte la ŝultrojn al la oreloj, li eksilentis kun dolĉo kaj afableco en la vizaĝo, forskuante fadeneton de sur la maniko.
— Do, ĉe kiu vi servos, mia kara? — interesiĝis sinjorino Strek per tono de negrava malbonfarto.
Ankoraŭ kelkaj personoj, en ŝuoj sur la nudaj piedoj, kun pipo aŭ kun harpinglo en la dentoj faris al Tavi la samajn demandojn, kaj al ili ĉiuj ŝi respondis, ke ŝi ne konsentis pri avaraj kondiĉoj ĉe malfacila laboro.
— Nu, iel-tiel! — estis ĉies respondo. Plej mallonge interparolis la junulino kun Kvang, kies masiva figuro, sidante sur matraco ĉe la pordo kaj etendinte la krurojn transverse de la galerio, ne formetus ilin, eĉ se ĉi tie defilus eskadrono; — ilin oni devis ĉirkaŭiri aŭ transpaŝi. Kvang estis hejtisto. Ekvidinte Tavi-n, li nur tremerigis la kruron, tamen ne formetis ĝin, sed gratis la dorson. Elpreninte el la buŝo la pipon, li diris en diskurantan ringon de fumo:
— Ne sukcesis?
— Ne, — ĵetis, irante, Tavi. Dum tio la interparolantoj eĉ ne rigardis unu la alian.
— Mis'? — diris Kvang.
— Fju, — fajfis Tavi.
Kvang fumis plu.
Estis venanta unu el tiuj ekstazaj pro sia brilo, varmegaj kaj sonoraj tagoj, kiam ondiĝanta, facila freŝeco de bela mateno similas afablan manon, tuŝantan la okulojn, antaŭ ol ili ekrigardos trans la fajran linion de emocioj en ilia plena kaj peza florado. Hastante reveni hejmen antaŭ estiĝo de varmego, Tavi iris rapide, trafinte en la urban centron antaŭ malfermo de vendejoj. Ŝi jam iam havis aferojn kun vendejoj, komercantaj pri hazardaj aĵoj de plej diversa destino; al unu tia vendejo ŝi nun turnis sin.
— Tiun ĉi ŝalon mi vendas, — severe diris ŝi al la vendisto, forlasinta sian matenmanĝon por profito.
Maĉante, li komencis esplori la ŝalon, turnante ĝin antaŭ sia acide morna vizaĝo tiel skrupule, kiel, verŝajne, ne turnis ĝin eĉ teksistoj.
— Dum vi rigardas, mi parolos en vian telefonon, — diris la junulino kaj, rememorinte necesajn numerojn, komencis telefoni.
— La loĝejo de doktoro Emmerson, — diris el malproksime en ŝian orelon virina voĉo.
— Nu, kaj kiom vi deziras kontraŭ via aĵo? — demandis la vendisto.
— Ĉu Rita estas hejme? — diris Tavi. — Tridek ĝi kostis, eble, dudek kvin ne bankrotigos vin? — „Ŝi estas hejme, kaj mi tuj vokos ŝin“.
— Aŭskultu, fraŭlino, — diris la vendisto, — por kio vi diras tiom multe, se mi vendos al vi saman, kaj eĉ pli bonan, kontraŭ dek kvin — du, tri, cent ekzemplerojn vendos.
— Ja estas mi, kiu vendas, — milde respondis la junulino. — Rita, ĉu estas ci? — „Jes, mi, kiu estas tio?“ — la voĉo estis trankvila kaj iom obtuza. — Ja estas mi, Tavi.
— Prenu dek du, — diris la vendisto.
— Prefere mi forĵetos ĝin. — „Tavi, kion ci diras? Mi ne komprenis“. — Ne konsterniĝu, Rita, mi parolas kun ci kaj kun ankoraŭ unu. Venu hodiaŭ al mi vespere kun cia ventrodiketa Buts. Ĉu tio? — La naskiĝtago.
— Prenu dek kvin! — kriis la ŝakristo.
— Nu, ne gratulinde, — bone, mi prenos dek kvin, — maljuniĝas ni, Rita, ĉu facilas porti preskaŭ du dekojn?! Mi atendas kaj regalos per diversaj bongustaĵoj. Kio? Nu, estu sana.
Deirinte, ŝi submetis la manon, serioze kaj malgaje observante, kiel la mastro de la vendejo mallevas en ĝin unu post alia arĝentajn monerojn. Li faris tion, montrante la dentojn kaj rigardante al la vizaĝo de la junulino.
— Estu sana, — diris li, — alportu, kio estos; ni ĉion aĉetos.
— Aĉeti, reaĉeti, transvendi kaj retransvendi, — distrite diris Tavi, ekstarinte sur la sojlo kaj retroturniĝante kun moka rideto, — sed unu aferon vi ne aĉetos.
— Nu, kion do? — tuŝita en sia komerca entuziasmo, demandis la vendisto, vigliĝinte kaj frotante la manojn.
— Vi ne aĉetos naskiĝtagon, kiel aĉetis ĝin mi. Jen! — ŝi kunpremis la monon, levis la manon kaj ekridis. — Ne aĉetos! Trafagator, Ekliador kaj Makridator!
Kun tio, elkriinte tiujn vortojn imite al okulta romano, kiun ŝi legis antaŭnelonge, ridante, elflugis kaj malaperis la junulino sub brilo de la frua suno, malhelpanta rigardi rekte per blanka blindeco en larmantaj okuloj.
Aĉetinte tion, pri kio ŝi revis jam hieraŭ, — ruĝan rozon kaj blankan lilion, Tavi alpinglis ilin al la robo. En ŝia korbo kuŝis jam ovoj, viando, butero kaj faruno; inter la provianto elstaris arĝenta kolo de malhela vina botelo; kelkaj oranĝoj flamis sub la batista kubuto. Tiel, armita, kun konscio de farita heroaĵo venis ŝi hejmen, eksidis, ŝmacis per la lipoj en mastruma medito kaj ekflamigis fajron en la fornelo.
Ekflaminte, la fajro strekigis fendojn de krudferaj tabuloj. La ĉambro kaj la kuirejo ardis pro la suno; komforta iĝis la malordo mem; la rozo kaj la lilio, en blueta lakta kruĉo, metita sur la tablon kun derampinta tablotuko, ĝojige floris. Rigardante al ili, Tavi ekdeziris trafi en ĝardenojn, plenajn de verda arĝento de foliaj interspacoj, kie florbedoj brulas per floroj, kaj silento, hela, kiel laŭta batado de la koro, regas puran minuton. Mallevinte viandon en kaserolon, ŝi rigardis ĉirkaŭe kaj ekvidis simplan, solecan horon, varmigitan de la matena suno. Tiam ekdeziris ŝi, ke la koro batu dolore kaj dolĉe; ŝi barbare ekzekutis siajn provizaĵojn kaj, haste, stamfante pro malpacienco, plaŭdĵetis sur la viandon pecon da butero, decidinte sali poste, kiam ĝi estos preta; bolante kaj kolerante, ŝi pistis en argila taso farunon, priverŝinte ĝin per lakto kaj ovoj, knedis farĉon kaj plenigis per ĝi pirogon. Kiam ŝi proksimiĝis al la fino de tiuj okupoj, ŝi imagis, kiel ĉio bongustos; tiam, ĵetinte peteman rigardon al la pirogo kaj la viando, jam iom pli gardeme ŝi ŝovis la manĝaĵon en la bakujon; poste ŝi lavis la manojn, prenis libron kaj eksidis kontraŭ la fenestro.
La delikata odoro de la rozo kontraŭis al la mizereco. Soifo de lukso ekposedis Tavi-n; verŝinte sur naztukon el flakono guton da parfumo, ŝi enspiris ĝian aromon kun aspekto de relativa kontentiĝo kaj metis la naztukon apude sur la tablon. Sed estis io en la alia mano, kaj ŝi malfermis ĝin: sur la genuojn falis peco de malnova fromaĝo, kaptita survoje, en distriĝemo. Laŭ kutimo, fromaĝo petis panon. Sen deziro ŝi alŝovis per la piedo seĝon, sur kiu ekde la hieraŭa vespero kuŝis panpeco, pinĉis la kruston. La fromaĝo estis tiom amara, ke ŝi kraĉis, sed, entuziasmiĝinte, diligente elskrapis per tranĉilo la ŝimon, ree eksidis kaj komencis maĉi, ne forgesante almetadi la naztukon al la nazo; tiutempe ŝiaj brilantaj okuloj rapide, — tien-reen, — estis trairantaj la paĝon.
Dum en la bakujo furioze siblis la viando, pufiĝadis kaj faladis la pirogo, decidinte prefere forbruli, ol cedi al ia literaturo, rajdanto el Sainte-Croix laŭ ŝtona vojo, levante polvon, rapidis al la Alensona duko kun sciigo pri atako de la angloj, kaj, tenante sin je la rajdanto, sidis la trasorbita de parfumo Tavi. Dum la lordo, guberniestro de Kalezo, estis postulanta de Diano neeblajn pasiojn, — la saŭco ekfluis super la rando, sed Tavi per glacia rigardo diris al la lordo: — „Ho, ne!“ Kaj kiam la kavaliro, la heroo de ĉiuj tempoj kaj landoj, estis liberiganta la kaptitinon, la pirogo, krevinte, eligis parton de la farĉo, kaj Tavi, ruĝiĝante, decidis jam diri al la kavaliro kun grandega glavo: — „Jes“.
Ho vi, mortintaj homoj, kun infana trajto de la okuloj, mornigitaj de la vivo! Al vi ridetas kaj vin salutas ĉiuj, kiuj spiras per aero maltrankvila kaj dolĉa de la neekzistanta lando. Ĉu dormis Tavi aŭ ne — ne sciis ŝi; sed, laciĝinte, ŝi vidis, kiel inter la armeoj de la angloj kaj de la francoj aperis indianoj. Bindaĵo de kiu libro ne retenis ilin? Ĉio malaperis. Movinte la manon sur la okuloj, Tavi rekonsciiĝis kaj revenis al la mastrumado.
Ordigante la ĉambron, ŝi forviŝadis polvon per polvotuko, bruadis per la seĝoj, purigadis kaj viŝadis la manĝilaron, kaj pro la klopodoj ardiĝis ŝiaj delikataj vangoj. Sentante, ke ili brulas, Tavi aliris al la spegulo, ronketante kaj kraĉante.
— Fu, fu! kiel diablino, kiel fumtubisto; ne pli bonas mi, ol tiu ĉi Saraceno!
Vere, ŝia nazo estis en polvo, strio de fulgo malpurigis la vangon, kaj la kolo griziĝis pro polvo. Jam Tavi kaptis viŝtukon, por viŝi sin, sed, premita, kun suspiro mallevis la manon, balancante la kapon:
— Estas neniu, por kiu mi purigu min kaj lavu: ne indas, por mi sufiĉas belo.
Vere, por ŝi eĉ sen tio sufiĉis belo.
Ne ekzistas pli oportuna momento por priskribi virinon, ol kiam ŝi mem rememoras pri tio; priskribi, ni diru, ĉe konvena okazo. Se venis tia okazo, estus peko preteri ĝin, atendante novan okazon. Probable, sagaca leganto rimarkis, ke, emfazante niajn vortojn — „por ŝi eĉ sen tio sufiĉis belo“, — alivorte, ŝi estis bela spite al la vizaĝeto, malpurigita de polvo kaj fulgo, ni subkomprenas ne la klasikan harmonion de trajtoj, kiu ĝuste ne povas esti tuŝita de fulgo, ĉar fulga makulo momente malbeligos ĝin. Provu eksperimenti kun statuo, malpuriginte ties belajn, sed tute malhavantajn alian esprimon, krom esprimo de konvencia perfekteco, trajtojn per io malhela, almenaŭ per sama fulgo, — momente malaperos la ĉarmo. Makulo aŭ strieto donos al kvieteco de perfektaj formoj de marmoro perean trajton, same senkompate detruantan la finitecon, kiel inka makulo sur blanka papera folio subite faras malpura la tutan folion. En sama maniero perfekta belulino, virino de senriproĉa kaj strikta belo, perdas ĉion, se al ŝi polviĝos la nazo aŭ ŝian vangon malsanktigos inka makulo; tia estas la naturo de ajna perfekteco, potenca, sed ankaŭ sendefenda, se al io en io ĝi abrupte cedis.
Tamen vigla kaj gaja junulino kun malregula, sed ĉarma kaj fajna vizaĝo, kun radia kaj varma, kiel mallaŭta sonoro, rigardo, kies esprimo estas senfine diversa; junulino, ĉiam teksanta ĉirkaŭ si nevideblan spuron de facilaj kaj senzorgaj moviĝoj; maldiketa, sed bonstatura, kun malfermita kaj pura voĉo, kun rideto, glitanta kiel tremo de somera foliaro, — povas, malutilante al si per nenio, malpuriĝi kaj polviĝi kiom ajn; ŝia ĉarmo, vokanta zorgeman rideton, venkos nigran jugon de fulgo tial, ke ĝi havas pli da rimedoj por tio, ol la senmova statuo, aŭ viva, sed malrapide radianta impresojn diino. Ĉu povas tiu lasta eksalti, ridegante kaj frapante siajn flankojn? Ne. Sed tion povas ajna simple beleta junulino, malmulte zorganta pri tio, kiel aspektas tia eksperimento.
Jen ĉio, kion ni deziris diri, uzinte la konvenan momenton. Tiutempe, viŝante la aĵojn, starantajn sur la komodo, Tavi komencis pensan konversacion kun Saraceno el gipso. Plurfoje la malaperinta ŝipestro batpurigadis sian pipon je ĝia soklo, per kio li forbatis la farbon, ĉirkaŭiginte la piedojn de Saraceno per teruraj kavoj. Saraceno, alportinte la manon al la okuloj, estis rigardanta malproksimen, per la alia mano li tenis la brakon de cimitaro.
— Nu, kiel statas la aferoj ĉe vi, en Saracenio? — demandis la junulino.
— Nemalbone, iel-tiel.
— Jen, oni diras, ke vi klerigis Hispanion, — daŭrigis Tavi. — Estis vi, oni diras, grandaj, sed malgrandiĝis. Kial do?
— Mi estas gipsa, mi ne scias, — diris Saraceno.
— Aŭskultu, — apoginte sian flankon per la mano, ekparolis la junulino, — elprenu finfine cian cimitaron, fajfigu ĝin en la aero kaj eligu batalkrion; dum kiom da jaroj ci tenas la anson, sed ne povas eltiri la klingon. Vigliĝu kaj prezentu!
— Tio ne sukcesos, — respondis Saraceno, — sed jen kion mi diros al ci, blanka kristana junulino: mi rigardas en malproksimon, kie mi vidas cian sorton.
Tiel klare sonis tiuj vortoj, kvazaŭ Tavi mem prononcis ilin. Kaj pro la senmova rigardo de la gipsa figuro, kun penso pri ĝia direkto, nevole turnis ŝi sian rigardon al la flanko, kien rigardis la maŭro; li rigardis al la muro. Sed trans ties enua limo brilis giganta oriflamo de la mondo, kun glitanta helblua zigzago, kiu estis kvazaŭ la estonteco de Tavi mem. Tiel, ofte, en ombroj de ombroj de la nevidebla, desegnas nekompreneblajn signojn nia animo, atentante ilin kaj promesante al ili en la lingvo de meditanta silento ĉion, kio malhavas vortojn.
Dum purigado, lavado de manĝilaro, kurado al vendejo, kuirado kaj diversaj konsideroj, koncernantaj ĉion ĉi, pasis la varmega tago, cedinte la lokon al sufoka vespero. Sed estis nenio forgesita el la okazintaĵoj de la memorinda Liss-a tago; male, ju pli malproksime, des pli persiste kaj peze ruliĝis pensoj, des pli nepenetreblaj iĝadis la eventoj; estis en ili neatingebla kaj nekomprenebla ligo. Malgraŭ ĉiuj suferaj penoj de Tavi streĉi la nodon el Kruks, sciinta, ke Torp mortis; el Kruks, afektinta la homamason per agoj, superintaj la insultan bruon per krio de tuja agnosko; el Kruks, dirinta, ke ili baldaŭ revidiĝos kaj ke ŝi ne plu devos servi, — tamen la tuta komplika plektaĵo de la nodo restadis nenio alia, ol nedisigebla ŝnuro, streĉante kiun, ŝi nur ŝtonigadis la nodon, havante fortojn nek por malligi, nek por disŝiri ĝin. La morto de Torp estis, ŝajne, cizelita per duobla reliefo sur medalo el unu peco, kuniganta ŝin kaj Kruks-on. Meditante pri Kruks, ŝi ne povis ne agnoski en li forton kaj trankvilan certecon, permesantajn atendi ion, sed, imagante sin kun sia perdita vivo, ŝi konfuziĝadis, ne komprenante, kion ŝi povas havi komunan kun li, — la homo, kiu, se ne hodiaŭ, do morgaŭ, superbrilos, eble, Edison-on [19].
Antaŭ la oka vespere, jam enuiĝinte esti sola, Tavi impete ĵetiĝis malfermi la pordon, aŭdinte orfe decan frapon, kun kia eniras homo, retrorigardanta al siaj spuroj.
— Mi cin divenis, — kriis ŝi, — tio estas ci, Rita, kvieta museto, kaj cia, verŝajne, maldikiĝinta Buts!
Rufeta, seka junulino, kun etaj trajtoj de la vizaĝo, solide transpaŝis la sojlon, retrorigardante al sia malantaŭe sekvanta adoranto.
— Tio estas mi, — tire diris ŝi, — sed kial Buts maldikiĝis?
Post ŝia dorso subridetis estaĵo tiom diketa kaj ronda, ke ŝajnis, ke metita sur la flankon, li povus turniĝi en tia stato, kiel turbo, sed timo tuŝi la kuŝejon per iu dua punkto de la figuro.
— Kial do Buts maldikiĝis? Li manĝas, dankon al dio. Sed kara mia, mi gratulas cin. Buts, gratulu. Jen por ci torto, Tavi.
Preninte per unu mano la torton kaj akceptinte mallongan kison al la lipoj, kiun ŝi respondis per impeta ŝmaco al la orelo, per la dua mano Tavi kaptis Buts-on, altirinte lin proksime al si. Buts estis homo aĝa dudek du jarojn, en tuta florado de pompa belo de dekjaraj gigantetoj, ĉe kies ĉiu turniĝo oni rememoras la bebon Gargantuon.
— Do vi ne deziras maldikiĝi, Buts, — diris Tavi, pinĉinte lian tremerintan kubuton, — domaĝe, ja tiam vi pli plaĉus al mi! Kiel vi ŝvitis! Pro tio, ke vin premas la kolumo. Rita, ci ne zorgas, ke li leviĝu laŭ ŝtuparo malrapide, — kiel lia koro batas, kiel li spiras — kompatinda, kompatinda! Vi bezonas pudron. Ĉu vi deziras, mi vin pudros?
Ridante, ŝi jam ĵetis sin por preni la pudrilon, sed Buts, levinte ambaŭ manojn, defendis sin per tiu moviĝo kun plej mizera aspekto; sincera timo kaj konfuzo esprimiĝis en lia punciĝinta vizaĝo, kaj la okuloj humidiĝis, sed, cedinte al io ridinda, li subite gruntis, subridetis kaj mallaŭte ekridis.
— Pud… pud-ron, — elparolis li, finfine, anhelante kaj viŝante la vizaĝon per tuketo, — ne, ne, mi neniam, neniam, neniam… pudr… pudras min! Dankon! Estu sana!
Tiuj, diritaj haste, sed kun arda abomeno al pudro, vortoj de Buts faligis la mastrinon sur tabureton por reteni senfortigan ridegon per la manoj, alpremitaj al la vizaĝo; eĉ Rita ekridis kun bonanima trankvilo.
— Tamen, karulino, — interesiĝis ŝi, — ci estas tiom ekscitita, ke mi maltrankviliĝis. Ĉu? Kio okazis al ci?
Nova frapo al la pordo interrompis tiun rimarkon.
— Mi dum la tuta vespero estos tia! — sukcesis diri Tavi. — Vidu, kara mia, mi havas nervojn.
Plu ridante, ŝi malfermis la pordon, akceptinte en brakumon nigrabuklan, kun malhela simieta vizaĝo, en grandega ĉapelo, Celestina-n Dufort, kiu iam servis kun ŝi en la libra vendejo.
— Saluton, Celestinjo, saluton!
— Gratulon, Tavinjo, gratulon!
— Jes, aĝo maljuna ne estas oportuna. Celestinaĉo, fia, kun kiu ci venis? Aĥ, tio estas cia frato!
Preninte la manojn reciproke, ili saltis unu antaŭ la alia tri fojojn; poste Tavi estis rafinite kaj sprite gratulita de Flak, la frato de la junulino; lia sinteno, lia mokema, memcerta vizaĝo, speciala brilo de trejnitaj kaj frivolaj gestoj, popularaj en publikaj baloj, faris tiun junulon kun vivsperta vizaĝo lerta galantulo, eltrovema en ĉiu minuto.
— Floru kaj ornamu per vi la vivan vojon, florante ĉiujare pli pompe kaj intense! — tiel finis li la gratulon.
Atente kun moviĝema rideto elaŭskultinte kiel mallaŭdon tiun ĉi tiradon, Tavi solene donis al li sian bastone etenditan manon kaj, furioze skuante la manon de la kompleza gratulinto, kun suspiro prononcis:
— Aĥ! Vi trapikis mian koron! Ĉu li trapikis mian koron aŭ ne? — Tuj turnis ŝi sin kun serioza rapidparolo vice al ĉiuj: — Ĉu trapikis aŭ ne? Trapikis aŭ ne? Trapikis aŭ ne? — kunpuŝiĝinte kun ĝentile flankeniĝinta Buts. Kortuŝe klininte la kapon, la dikulo verve gluglis:
— Ne, ne, ne! — kaj timeme strabis al Rita, sed lia arlekenaĵo estis renkontita per indulga grimaco.
Tiam Tavi intencis elpuŝi la gastojn el la kuirejo en la prilumitan, puran ĉambron, sed tra la duonfermita pordo aŭdiĝis malsupre metala trilo de mandolinoj, al kio Flak, movinte la brovon, rimarkis:
— Ho, jen venas Ralf kaj Murray!
Vere, du altaj junuloj, metinte antaŭ si same altan, grandan, viraspektan junulinon kun malbela, sed agrabla vizaĝo, ekstaris kontraŭ la pordo, elmetinte unu piedon kaj, tuŝinte per la manoj siajn velurajn beretojn, elŝiris el la kordoj „freneze pasiigan“ valson. Ili same eniris kun la valso, same riverencis, plu ludante. Tiam la plej ĉarma koboldo, kiu iam sidis sub jupo, pinĉis la surojn de la junulinoj, ili kun ĝemo ĵetiĝis al la galantuloj, almetiĝis al brakumintaj ilin brakoj kaj ekturniĝis sur unu loko, ĉar turniĝi ronde en tia malvasteco ne povus eĉ kokidoj. Kvankam Buts pli turniĝadis, ol dancis, Tavi, ŝajne, estis kontenta.
— Sed vi ĉarme dancas! — flustris ŝi. — Tiel malpeze, kiel lanugbulo!
Kaj la bonkora dikulo tutkore pardonis al ŝi la malrespektan pudron. Tiutempe la alta junulino, kies nomo estis Alica, estis senpasie taŭzanta kaj turnanta en la manoj afekte brilantan Rita-n; finfine, Celestina batiĝis per la dorso kontraŭ unu el la muzikistoj kaj la balo finiĝis.
— Ĉar vi estas pli pitoreskaj, — diris Tavi al la junuloj en beretoj, kies samaj kostumoj konsistis el bluaj bluzoj kun ruĝaj atlasaj kolumoj, — do ni aranĝu buntecon. Kio, se mi sidigos unu el vi apud mi, — ĝuste vin, Murray, ĉar vi agrable ridetas al mi, des pli ke mia blanka robo kaj la nigra zono tre konvenas?! Ralf, karulo, venu ĉi tien! Alica, permesu, amiketo, ke mi iomete alpremiĝu al ci.
Ili brakumis unu la alian kaj karesis la kapojn reciproke kun rido kaj varmeco.
— Jen, nun estas iel pli ĝoje, — nu, venu, venu, sidiĝu, sidiĝu ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj! Tiu seĝo estas lama; ĉi tiu, kvankam ne lama, sed estas rompebla por vi, Buts; nu, ĉu ĉiuj eksidis? Uf!
Tiel, babilante, ridante, trapuŝante iun kaj sidigante-residigante alian, Tavi lokigis ĉiujn ĉe la ronda tablo, kaj mem eksidis inter Alica kaj Murray. Ne sen fiero ŝi rigardis al la tablo. Alica alportis dolĉan pirogon, Rita torton, Ralf elprenis kolbason, kaj Murray skatolon da konfititaj fruktoj; krome, interpalpebruminte, ili base promesis unu al la alia „drinki sufiĉe“, pro kio la sinjorinoj, eliginte „hm!“, kuntiris la ŝultrojn, demandante unu la alian: — Ĉu ci komprenas ion? Ne. Kaj ci? Eĉ malpli.
Ekde tiu momento Tavi-n oni povis vidi en tri statoj: sidanta, turniĝante sur la seĝo, kaj svinganta antaŭ si la montrofingron, tenante la ceteran pugneton kunpremita, kvazaŭ en ĝi estis nukso; ekstarinta, por, stamfinte, plifortigi per tio signifon de iuj siaj rapidaj vortoj; kaj ŝvebanta duonfleksiĝinta super la tablo, primetita per manĝilaro. Ŝi ridadis kaj paroladis senĉese, sed kiel ŝtono kuŝis io sub la koro, malhelpante libere spiri. Tiel iam doloras dento, — doloras, kiam ni rememoras pri ĝi.
Kiel oni manĝas kaj trinkas — ni scias, nur eble se tintas faligita kulero, aŭ misglutas, ŝpruciginte kafon el la buŝo, ridema najbaro, kaŭzinte ŝrikon kaj forŝovadon de seĝoj, — nur tio estas menciinda.
— Do, kio pri cia vojaĝo, Tavi? — demandis Alica kaj ĵetis rigardon al interrompinta ŝin Rita.
— Ĉu ci maldecidis servi entute? — diris Rita. — Vere, cia festeno konvenos al ĉiu!
Tavi renversis la subtason, ĵetis, kaptis ĝin kaj komencis plu ĵetadi, dirante:
— Kun tiu ĉi afero mi misis, misis! Malfruis. Tie dungiĝis alia ulino.
Subite ŝi ekdeziris rakonti ĉion, sed, malferminte la buŝon kaj jam brilinte per la okuloj, ŝi eksentis, ke ŝi ne povas. Ekzistas minutoj, kiujn ne eblas tuŝi sen miro, kaj probable, eĉ subrido de la aŭskultanto, ĉiuokaze, oni rakontas ilin inter kvar okuloj, sed ne en flirto de gaja vespero.
— A… e… e… — per tiuj pepaj sonoj limiĝis ŝia malforta impeto; ŝi rozkoloriĝis kaj puŝis Murray-on, skribinte per la fingro sur lia vango: — „Fju“.
— Ni lasu tion, — indiferente diris Tavi, — hodiaŭ mi ne deziras paroli pri mia malsukceso.
— Do, estu tiel! — ekkriis Ralf, frapante sian genuon. — Ni okupiĝu pri grava afero. Alportu la botelojn, Murray, kaj korktirilon mi jam havas.
Ne dirante eĉ vorton, Murray lunatike leviĝis, eliris kaj revenis kun boteloj, pendantaj sur siaj gorĝoj inter liaj fingroj, kiel grapolo.
— Jen kia manego, — diris Flak. — Sed kie do estis tiu ĉi riĉaĵo?
— Timante, ke ni renkontos ĉiujn ebriaj, — diris Murray, — kaj al neniu dezirante pereon, mi lasis ilin en la galerio.
Rideginte iom, la kompanio komencis pririgardi la etikedojn. Celestina, per la fingroj ĉirkaŭmovante la literojn, legis: „Rumo“.
— Rumo! — ekkriis ŝi kun teruro. — Sed tio nin mortigos! Ĉu ci drinkos tiun aĉaĵon, Alica? Kaj ci, Rita? Mi — ne, neniam!
— Estas ankaŭ muskatvino, — ĝentile kontraŭis Ralf, — jen ĝi, la akveto por kanarioj, la malgloro de la drinkantoj kaj la mizero de la filozofio!
— Kaj kio estas tio? — demandis Rita, serioze esplorante la botelon.
— Simpla ricinoleo, — diris Murray. Finfine ĉiuj finparolis kaj finŝercis pri tio, kaj Murray komencis verŝi; la sinjorinoj etendadis al li la glasojn, alpremante mezurantan fingreton preskaŭ al la fundo mem, sed iom post iom levante ĝin pli alte, kiam leviĝadis la nivelo de vino, gluglanta el la botelo.
— Kaj mia, mia, mia modesta boteleto, kiun mi aĉetis, — diris Tavi, — ĉu mi ĝin alportu?
— Nepre, nepre! — ekkriis la viroj. Buts silente ŝvitadis, riverencadis kaj lumis, viŝante la vizaĝon.
— Do ni drinku! — proponis la plej malpacienca Flak.
Tiam iu gustumis, iu renversis la glason, kaj ĥoraj gratuloj ekbruis ĉirkaŭ Tavi, kiu, iom misglutinte la vinon, ternis, nerve svinginte la manon signe de danko.
— Al ĉiuj, ĉiuj, ĉiuj! — diris ŝi, tuj pensinte: „Interese, kiel gratulus min mia mistera konato Kruks?“
Sed ŝiajn pensojn interrompis ekkrio:
— Do mi devas rakonti, — daŭrigis la ekkriinto, — tio estis Murray, — ke en la interesega numero de la hodiaŭa ĵurnalo mi legis mirindegan aferon, — kaj mi pensis, Tavi, ke vi, eble, hieraŭ aŭdis pri tio, ĉar vi estis en Liss.
— Ankaŭ mi legis. Stultaĵoj, — diris, maĉante pirogon, Rita. — Io nekredebla.
— Do, ĉu vi ne scias? — kriis Murray. — Mi kunhavas tiun ĵurnalon. Temas pri nova inventisto. Li flugis tiel, ke ĉiuj aĥis. Ĉu vi vere nenion aŭdis?
Retenante signojn de maltrankvila emocio, Tavi kun senpeka aspekto turnis al li la vizaĝon, palpebrumante kun atenta nekompreno, kun facila nuanco de senzorga memorstreĉo.
— Mi aŭdis, — tire diris ŝi, — mi aŭdis ion tian, ion tiaspecan, sed, verŝajne, mi ekdormis kaj preteraŭskultis tion, kion oni diris en la vagono. Nu, legu!
Murray malfermis la ĵurnalon, serĉante la artikolon, kiu mirigis lin.
— Silenton, — diris Rita, kvankam ĉiuj senvorte atendis la legadon; sed Murray ne tuj sukcesis trovi la necesan kolumnon. La societo, tusetante, atendis komencon de la legado. Estis silento; al tiu silento respondis subite estiĝinta malagrable klara ekstera silento de la domo; kvazaŭ ĝi momente mergiĝis en dormon, kvazaŭ ekdormis la tuta urbo.
— Kio estas tio, kia silento estas ĉie! — rimarkis, nerve ĉirkaŭrigardante, Alica. — Ĉu vere jam estas tiom malfrue?
— Jen, — diris, dismetante la ĵurnalon, Murray. — Juĝu vi mem, kia tumulto okazis en Liss. Aŭskultu! — Sed li haltis, same kiel ĉiuj fiksinte sian atenton sur alio: rapida, laŭta frapo rigidigis kaj la leganton kaj la aŭskultantojn.
— Kio estas tio? — ekkriis Tavi, sed eĉ pli laŭte kaj postuleme tondris novaj batoj kaj, iom paliĝinte, ŝi moviĝis kun maltrankviligita vizaĝo en la kuirejon, geste petante ĉiujn sidi trankvile. Ĉe la pordo ŝin antaŭis Murray; flankeniginte la junulinon, li forte malfermis la pordon; trans ĝi, en mallumo, moviĝis homamaso.
Tiuj, kiuj komprenis, kiuj sukcesis kompreni, en kio estas la afero, jam ekkriis kaj salte ekstaris, bruante per seĝoj, sed Tavi, alpreminte la manon al la brusto, estis paŝon post paŝo retroiranta al la ĉambro.
— Fulmotondro! — diris, ĉirkaŭrigardante la gastojn, Flak; samkiel li, ĉiuj rigardadis al si reciproke, vidante, ke ĉiuj estas palaj kaj ŝokitaj. Sed Tavi kun falinta koro povis nur rapide spiri, ne kredante al siaj okuloj. Ses ĝendarmoj ĉirkaŭis ŝin; ankoraŭ du, enirinte, haltis ĉe la pordo; la ceteraj, disiginte la gastojn, plenigis la tutan loĝejon, ekstarinte observe kaj senmove, kaj en iliaj vizaĝoj brilis io ĉenhunda, preta ekataki laŭ ordono.
Kiel aĵo, kiun ni ĵus kontemplis kviete kaj senzorge, elŝirita momente el la manoj per fremda, malamplena movo, malaperas kun detruanta la humoron doloro de interna bato, tiel momente estis elŝirita, rompita kaj forĵetita la gaja floro de tiu ĉi vespero. Timo enŝovis sian angoran pikilon en la falintajn korojn de la palaj gastoj; ekstarinte, ili ekkriis kaj interŝanĝis rigardojn, vidante laŭ la vizaĝoj de la aliaj, kiom palaj estas ili mem, kiom kaptitaj kaj ŝokitaj de la aspekto de armiloj.
— Tavi! — ekkriis Alica.
— Mi rezignas kompreni ion ajn, — kun aflikto diris la junulino, malserene pririgardante haltintan sur la sojlo homon en nigra uniformo, kiu siavice atente rigardis al ŝi. Li havis rigardon, kutime markantan la centron de la sceno; en la mano li tenis tekon, kunpremante per la alia mano sian akran mentonon.
— Do klarigu, kion ĉio ĉi signifas, — diris Tavi, penante rideti, — ĉu vi venigis ilin? Vidu, kiel vi timigis nin. Mi tuta ankoraŭ tremas. Vi ja eraris, certe, ĉu? Tiuokaze pardonpetu kaj foriru; kaj mi ankoraŭ pripensos, ĉu mi pardonu vin. Tiun loĝejon okupas mi. Mia nomo estas Tavi Tum. Jen ĉio, kion vi ne bezonis scii.
— Tavi Tum, — diris la nekonato, — determini vian personecon — estas ĝuste tio, kion ni bezonis. Vi estas arestita.
Tiuj vortoj eligis ĉiujn el la stuporo. Tavi, movinte la ŝultron, depuŝis la ekkuŝintan sur ĝin manon de la ĝendarmo kaj foriris en angulon, forturninte sin kun la vizaĝo, tuŝita de larmoj kaj orgojla rideto. Ralf kaj Murray ĵetiĝis al la centro de la ĉambro, malhelpante kapti la mastrinon.
— Vi tute freneziĝis, — arde ekparolis Murray, etendante la manojn, por haltigi la ekirintajn soldatojn, — hontu!.. Ne ekzistas pli senofenda kaj milda estaĵo, ol tiu ĉi junulino, kiun vi atakas sepope!
Lin deĵetis moviĝo de kubuto.
— Ĉi tie estas homo, kiu scias, kion li faras, — akre respondis la oficisto. — Aŭ ĉu vi deziras, ke mi arestu ankaŭ vin?
Celestina, ĵetiĝinta sur la liton, amare ploregis, Rita, tremante, sensence parolis, ĉirkaŭrigardante kun mizera rido:
— Ni iru for, for de ĉi tie! Ho mia Dio, kia teruro!
Sed Buts, subite sangruĝiĝinte, ekstamfis, kaptis kaj ĵetis seĝon.
— Manojn for, mi ne permesos! — pasie kriis li.
— Silentu! — laŭte diris la ĝendarmo. Sed, jam malkuraĝiĝinte mem, Buts eksilentis kun indigna aspekto, konfuziĝis kaj kvietiĝis.
Nun, kiam estis dirita ĉio plej terura, venis, kiel ĉiam en okazoj de rapida kaj streĉita agado, mallonga silento, simila al terura bildo, senmova, sed elokvente memorata por ĉiam. Ĉiuj rigardoj celis la kaptitinon, kiu vane penis elŝiriĝi el kvar fortaj manoj, meĥanike tenantaj ŝin. Plorante, kun malfermitaj venĝemaj okuloj, kun malestime kunpremita, sed larmoplena buŝo, dum la vizaĝo tikis kaj angoris jam tute infanece, Tavi finfine ĉesis tiri sin kaj elturni la manojn, sed, kiom ŝi povis, kunpreminte la manojn, abrupte kaj impone skuis ilin. Ŝi parolis kaj sufokiĝis:
— Mi postulas, — diris ŝi kun tuta vervo de despero, — ke vi klarigu al mi vian ŝercon! Hodiaŭ estas mia festo, la tago de mia naskiĝo, kaj vi prenis min, kiel stratan ŝtelistinon! Jen miaj gastoj, miaj amikoj, — kion ili pensos pri mi?!
— Tavi, stulta! — hastis interrompi ŝin, viŝante larmojn, Alica, — ne diru sensencaĵojn!
— Ni pensos, ke ci estas infana bolaĵo, — diris, premante ŝian manon, Murray. — Aŭskultu, kun tiuj homoj estas senutile disputi. Ni restos atendi cin. Ne batu ilin kaj veturu, se okazis tiel. La eraro estas tro kruda. Diablo scias, kion ili tie konfuzis.
— Unu vorton, — diris Tavi al la homo, estranta la areston, — kian kaŭzon havas via fia afero?
— Al vi oni donos klarigojn sur la loko, — diris tiu, movante per rigardo la soldatojn direkte al la elirejo. — Mi agas laŭ ordono kaj tute nenion scias.
— Vi mensogas, — respondis Tavi kun indigno kaj amaro, — mensogas, vi kutimas mensogi. Kion vi faras ĉi tie kun la tuta taĉmento? Mi ree vin demandas: por kio tiu fiaĵo?
— Sufiĉas, — diris la oficisto, — adiaŭu kaj iru sen protestoj malsupren. Vin oni veturigos. Nu, gesinjoroj, — li turnis sin al la gastoj, — vin ĉiujn mi restigos ĉi tie dum ioma tempo. Okazos traserĉo. Antaŭ ol ĝi finiĝos, neniu eliros el ĉi tie.
— Lasu do min brakumi ilin, — diris Tavi al la ĝendarmoj. Ili lasis ŝin; ŝi brakumis la geamikojn, levetiĝinte sur la piedpintoj, kiam atingis Murray-on kaj Ralf-on; al ŝi oni donis ĉapelon, skarpon, varman ĵaketon. Blinde ŝovante la tremantajn manojn en ĝiajn perdiĝintajn manikojn, ŝi haste vestiĝis, respondis al ekkrioj per aerkisoj, svingis la manon, eliris en bruo de sabroj kaj botoj kaj, rimarkinte, ke la oficisto retrorigardis al la prokrasto kun tia aspekto, kvazaŭ li intencis krii, trankvile montris al li la langon.
Kunpreminte la dentojn, glutante larmojn kaj tremegante, kvazaŭ puŝata de mortiganta vento, Tavi rapide ekiris laŭ la galerio, inter soldatoj, dense paŝantaj ĉirkaŭe. En la korto, malsupre, moviĝadis lanternoj, frapadis hufoj; el pordoj de najbaraj loĝejoj elrigardadis infanoj kaj virinoj, alkroĉiĝintaj unu al la alia, kvazaŭ al ili same minacis malfeliĉo. Kun timo kaj demando rigardis ili al la malheliĝinta vizaĝo de la junulino. Tavi per lastaj fortoj kapsalutadis aŭ senhelpe ridetadis al tiuj, kiujn ŝi konis. Kiam la procesio atingadis tian pordon, eligantan lumon kaj voĉojn, ĝi abrupte frapfermiĝadis kaj el post ĝi aŭdiĝadis obtuzaj insultoj. La soldatoj hastis; du el ili iris antaŭe, mansvingante por ke foriru tiuj, kiuj hazarde iris renkonten, kaj la homo tuj alpremiĝadis al la muro; nur Kvang, ekstarinta senmove sur la mezo mem de la pasejo, kun la brulanta pipo en la dentoj, deiris tiel malrapide, ke la ĝendarmo minace ektiris la sabron.
— Mi nenion pensas! — sukcesis krii Kvang al la junulino. — Ĝis revido kun triumfo!
Tavi brilis al li per la okuloj tiel esprime, ke li komprenis tutan ŝian konsterniĝon.
— Nu jes, — atingis ŝin vortoj el post la dorso, — kaptis kiel birdon kaj nenio pli.
Tiuj malklaraj, sed ardaj vortoj ankoraŭ estis varmigantaj ŝin kiel blovo de varma vento, kiam ĉio subite haltis: sur la ŝtuparon enkuris soldato, kriante:
— La kaleŝego forveturis! Tie freneziĝis ĉiuj ĉevaloj: ili tremas kaj ŝiriĝas, la koĉero nenion povis fari. Li tiris la bridon, kaj ili ekkuris!
Zumo de ekkrioj superbruis tiujn vortojn; tiutempe la procesio tumultiĝis, kaj kiam ĝi reordiĝis, jam sonis hastaj ordonoj. Kun profunda ĝuo aŭdis Tavi, kiel parto de la soldatoj, forlasinte ŝin, brue ekkuris laŭ la ŝtupoj malsupren — por ion aranĝi kaj klarigi.
— Jen al vi, — diris ŝi tra la dentoj. — La ĉevaloj ja pli saĝas ol vi!
La soldatoj, restintaj kun ŝi, puŝante ŝin, kondukis la junulinon sur la korton, prilumitan de la domaj fenestroj, kie, saltinte en la selojn, ili kun peno retenadis la ĉevalojn, timigitajn de io; tiuj henadis kaj batadis per la hufoj, retropaŝante aŭ ĵetiĝante for kun ronkado, plena de teruro.
— Nu, kion do ni faru? — diris iu kun ĉagreno.
— Sidigu la fraŭlinon sur la selon, — kriis alia. — Atentu kaj memoru, ke la afero estas danĝera!
— Armilojn tenu pretaj!
— Haltu: tenu la arestitinon meze!
— Kion li timas? — sonis singardema flustro.
— Tion neniu scias, ĉi tie la diablo mem nenion komprenos.
Tavi estis alkondukita al ĉevalo; al ŝi etendiĝis la mano de la soldato, kliniĝinta en la selo; la alia, malantaŭ la junulino, neatendite kaj forte levis ŝin. Ŝi ŝiriĝis, batinte kun despero per la piedo la flankon de la ĉevalo, pro kio tiu subite trakuris tra la pordego sur la straton, de kie sonora, fendanta krakado de la hufferoj kontraŭ pavimŝtonoj komprenigis ĉiujn, ke la rajdanto apenaŭ retenas la animalon, pretan mordi la buŝbridaĵon; ĝi ronkis kaj henis. Tiam aŭdiĝis furiozaj krioj de la homoj, impetintaj por fini tiun aferon.
— Kia diablino estas tiu knabinaĉo, — diris tiu, kiu estis tenanta Tavi-n.
— Mi ne deziras, — malserene diris ŝi, luktante kontraŭ absorbanta ŝin ĥaoso de la batalo kaj kontraŭ la malmolaj manoj, rezisti al kiuj ŝi preskaŭ ne plu povis.
— Kia malbenita nokto! — aŭdiĝis super ŝia orelo.
— Alportu la lanternon! — kriis oni malproksime.
— Mi ne povas regi, — diris la ĝendarmo en la selo, kun kiu devis veturi Tavi. — Ekstaru ĉe la flankoj kaj retenu per la brido tiun diablon.
Estis malhele, kiel por homo kun ligitaj okuloj: videblis nek steloj, nek la luno; maloftaj stratlanternoj de la urborando flagris el malproksime. Puŝe alblovadis vento. Ŝajnis, ke en tia obskuro por ĉiam forgesita estas la tago kaj ke malaperis ĉio, krom frapado kaj voĉoj. La lanterno, donita per hasta mano, prilumis por Tavi la kaskojn de la tenantaj ŝin soldatoj kaj la ĉevalan kapon, levitan per bridrimeno supren, kun frenezo en la grandegaj okuloj; el ĝia buŝo fluis ŝaŭmo. Nun ĉiuj krioj kaj voĉoj estis malantaŭ la nuko de la junulino; finfine oni ŝin preskaŭ ĵetis sur la selon, kie, kaptita je la talio per brako, firma kiel barelringo, ŝi trovis sin sidanta kun ardanta vizaĝo, forbruligita de sekiĝintaj larmoj.
— Rajdu, Prost! — kriis oni al la soldato, forveturiganta Tavi-n. — He, disiru, ĉiuj en la selojn kaj sekvu lin; atente gardu!
— Liberigu la ĉevalon, — diris la ĝendarmo.
Tiuj, kiuj tenis la ĉevalon, diskuris; la soldato ĵetiĝis, aĥis kaj, antaŭ ol en la stuporiĝinta aŭdo eksilentis tondro de pafo, frapinta kvazaŭ al la vizaĝo mem, malpremis la manojn, falaĉante kun la kapo malsupren, kaj Tavi, perdinte ekvilibron, glitis for de la selo; ŝia piedo tordiĝis, kaj, falinte, ŝi pensis, ke ŝi estas murdita. La ĉevalo, ekheninte, malaperis.
Eksplodo de krioj, bruo de paŝoj kaj tintado de sabroj eksonis de ĉiuj flankoj. Ekstarinte, Tavi apogiĝis al la muro, kie ŝin oni tuj kaptis, skuante kun furiozo kaj kolero, ĉar ili pensis, ke pafis ŝi.
— Priserĉu, deprenu la revolveron! — interparolis oni antaŭ ŝia vizaĝo. — Ligu ŝin!
Ofendita de la maldelikata tuŝo, Tavi lerte elturnis la manon, batinte la vizaĝon de la proksimulo; samtempe tri pafoj, eĥe puŝinte la obskuron, kun brilo, vipinta la okulojn kvazaŭ meze de la tumulto mem, renversis ĉion; ŝanceliĝante, du soldatoj depaŝis kaj falis kun ĝemo; la ceteraj, en paniko, ĵetiĝis kien ajn, haste kaptante kaj forpuŝante unu la alian.
— Oni nin murdas! Kien vi rigardas, necesas ĉirkaŭi la domon kaj la tutan straton! Sur ĉevalojn! Kie estas la arestitino?!
Rigidiĝinte, Tavi alpremiĝis al la muro, kun la mano, levita por defendo; senfortiĝante pro timo, ŝi komencis krii, dum la paniko kaj bruo de ĉevalaj hufoj kune kun kreta brilo de sabroj estis turniĝantaj ĉirkaŭ ŝi, fleksigante la genuojn. Subite en ŝian orelon mem sonis rapida flustro:
— Retenu vin; obeu min en plena silento.
— Sed kiu estas tio? — per sama flustro, sufokiĝante, demandis la junulino.
— Mi estas Kruks.
Ŝi ne sukcesis rekonsciiĝi, kiam ĉirkaŭ ŝia dorso volviĝis la brako per abrupta kaj trankvila peno, firme deŝiranta ŝin disde la tero; samtempe la bruo de la tumulto malproksimiĝis, kvazaŭ sur ĝin oni ĵetus grandan drapon.
Li levis ŝin en la brakoj, ĉirkaŭvolvinte per ili la malpezan korpon de la junulino tiel trankvile, kvazaŭ nenio minacis al li, kaj nehaste korektis la pozon, kiam rimarkis, ke ŝian ŝultron tro premas lia maldekstra mano. Sed jam estis obtuzigitaj ŝiaj sentoj, kaj nur profunda suspiro, enprenanta kun doloro novan forton por la senfortiĝanta koro, montris al Drud, kiel estis malfacile kaj kiel iĝis facile al ŝi. Ŝi estis afekciite kvieta kaj senfine beate malforta. Sed la sento de plena sendanĝereco kaptis jam ŝin per glata varmo; ŝi kvazaŭ kaŝiĝis en dika muro, fermiĝinta post ŝi. Tiu impreso estis subtenata de plena silento, en kies foroj susuris nur malglataj kaj mizeraj sonoj, similaj al bruo de robo aŭ plaŭdo de obtuza akvostrio, pro kio ŝi pensis, ke ŝi estas kaŝita ie proksime de domo, en loko hazarda, sed neatingebla. Laŭ ŝia vizaĝo glitadis vento, malvarmigante la tempion, kio povis esti nur en malfermita spaco.
— Do helpu al mi, — diris ŝi apenaŭ aŭdeble, — ĉion klarigu al mi kaj kiel eble plej baldaŭ, mi malbone fartas; la racio forlasas min. Ĉu tio estas vi? Kie mi estas nun?
— Paciencu kaj fidu, — diris Drud. — Ankoraŭ ne estas tempo por klarigo; dume prefere silentu. Mi sen minaco diras tion. Ĉu al ci estas tre maloportune?
— Ne, ne tro. Sed ne plu necesas min teni. Mi ekstaros, lasu min.
— Ankaŭ por tio venos tempo. Tie, kie ni staras, estas malseke. Mi estas en akvo ĝis la genuoj.
Tavi instinkte subfleksis la krurojn. La „ci“ de Drud tuŝis nenion en ŝia animo, alpremiĝinta al savo kaj defendo; li diris „ci“ kun simpleco de homo, reganta la situacion, ne donante signifon al la formo. Ŝi eksilentis, sed senĉesa vento enigme verŝiĝadis al la vizaĝo, kaj la junulino nenion povis kompreni.
— Mi ne parolos, — kulpe diris Tavi, — sed ĉu mi povas demandi vin nur pri unu afero, per du vortoj?
— Nu, parolu, — milde konsentis Drud.
— Pro kio estas tiel mallaŭte? Kial estas vento en tiuj muroj?
— La vento blovas en fenestron, — diris, silentinte iom, Drud, — ni estas en malnova tenejo; ĝia fenestro estas detruita; la tenejo estas malpli alta, ol la tero; akvo kaj vento vagas en ĝi.
— Ĉu ni ne dronos?
— Ne.
— Mi diris nur tiujn du vortojn, kaj nenion pli, mi silentas.
— Mi vidas tion.
Ŝi kvietiĝis, balancante la piedon, pendantan sur la fleksaĵo de la Drud-a kubuto, kun celo elprovi lian humoron, sed Drud severe levis la piedon, dirinte:
— Ju malpli ci moviĝados, des pli bone. Atendu kaj silentu.
— Mi silentas, silentas, — haste respondis la junulino; stranga fenomeno renversis tutan ŝian atenton sur rondon de luma polvo, senmove staranta rekte sub ŝi kiel fosforeska nebula arabesko; laŭ ĝi kun malrapideco de muŝoj vagis flava kaj ruĝa punktoj.
— Kio lumas? — nevole demandis ŝi. — Kvazaŭ braĝoj estas disŝutitaj tie; klarigu al mi finfine, Kruks, kara mia, — vi savis kaj bonkoras, sed kial ne diri tuj?
Pensante, ke ŝi ekploros, Drud gardeme karesis ŝian manon, malvarmigitan de la vento.
— En la humida kelo lumas, putras la volbo; putraj traboj plenas de mikroskopaj insektoj; sub ili estas akvo, kaj la lume brilanta putraĵo reflektiĝas en ĝi. Jen ĉio, — diris li, — baldaŭ estos fino.
Ŝi kredis, ĵetis rigardon supren, sed nenion vidis; estis venta mallumo, katenita de silento, dum la reflektaĵoj en akvo, pri kiuj diris Drud, ŝanĝiĝante kaj transirante de unu arabesko al alia, desegniĝis kiel disa duonrondo. Ŝia angoro, finfine, atingis la limon; la strebo kompreni la okazantaĵon iĝis doloro de akra furiozo, — ankoraŭ nemulte, kaj ŝi eligus ploregon kaj frenezan krion. Ŝia tremo plifortiĝis, la spirado estis plena de ĝemo kaj sopiro. Kompreninte tion, Drud kunpremis la dentojn, ŝtoniĝante pro streĉiĝo, pligrandiginta la rapidon duoble; finfine li povis diri:
— Rigardu. Ĉu ci vidas ĉi tiun fenestron?
Glutante larmojn, Tavi viŝis la okulojn, rigardante en la direkto, iom klinita malsupren, kie, sen perspektivo, kio donis al la almontrita de Drud fenomeno imagatan permane atingeblan proksimecon, brilis en mallumo mallarĝa vertikala kvarangulo, kies internaĵo fumis per malklaraj konturoj; fiksrigardinte, eblis agnoski la kvarangulon fenestro; ĝi estis pligrandiĝanta kun tiu nerimarkata senteblo, kian donas ekzemplo de hormontrilo, se oni ne deŝiras la okulojn de ĝi. Tiu momento, aliĝinte al la magneto de la renversita konscio, lokiĝis, kiel feraj fajlaĵoj, per senmova arabesko; la timo malaperis; gaja, sensenca „hu ra!“, superfluinte, bruis en la orelojn de Drud per jubilo de ĉion priluminta diveno, kaj Tavi eksaltis en ŝiaj manoj simile al kaprido, kaptita dum ludo.
— Nenio pli, ol strangega bizarega sonĝo, — diris ŝi, ridetante; — nu, do mi parolos kun vi. En sonĝo ne hontindas; neniu ekscios, kion mi faras kaj parolas. Kion mi deziras, tion mi diros; mi bedaŭras, ke mi vidas vin nur en sonĝo. Tamen ĉu mi vekiĝu? Sed la sonĝo ne plu timigas… Ni ion devus klarigi, estimata Monte-Kristo [20]. Ne aŭdacu, ne aŭdacu alpremi min forte! Sed teni vi povas. En sonĝo mi ne ĝenas min, la afero ne gravas. Sciu, ke vi estas agrabla por mia koro. Kaj ĉu mi estas agrabla por vi? Kie estas via maŝino kun sonoriletoj? Kial sciis vi, ke mortis la maljunulo? Kio vi estas, diru al mi, mistera homo? Kaj kiel vi vivas? Ĉu ne sentas vi enuon, malfacilon inter sentalentaj stultuloj?
Parolante tiel, ŝi ridis kaj skuis lian obeeman manon, alpremiĝante al lia brusto, kie ŝi sentis sin komforte, pensante samtempe pri rajtoj de sonĝo ne sen riproĉo al si, sed en ekstrema pigro kaj laco.
— Ĉu mi ruĝiĝas? — pensis ŝi laŭte.
— Do, ĉu tio estas cia sonĝo? — demandis Drud tiel speciale, kiel sonas voĉoj en sonĝo.
— Nu jes, sonĝo, — senzorge paroladis la junulino, tenante lian manon kaj rigardante al la alfluganta fenestro, — sonĝo, — ripetis ŝi, levinte la kapon, por pririgardi la brikan masonaĵon. La fenestro ĉirkaŭprenis ilin kaj transĵetiĝis malantaŭen.
— Sonĝo, — frotante la okulojn, diris, stamfinte, Tavi — Drud jam mallevis ŝin. La sensentiĝintaj kruroj devigis ŝin apogiĝi al la tablo, kaj pro la moviĝo, tintinte, lada kruĉo ruliĝis sur la planka plato. Stebbs, senvorte, levis ĝin, lumante kaj ridetante per tuta sia estaĵo.
Ŝi tremeris, rektiĝis kaj transmovis la rigardon de Stebbs al Drud; depaŝis, emociiĝante, prenis la kruĉon kaj ĵetis ree, aŭskultante, kiel tintas la lado. La voĉo de la aĵo, nemalkomponebla al fantomoj, malkovris la veron.
— Tio ne estas sonĝo, — malrapide elparolis la junulino, eksidante kaj kunmetante la manojn; ĉio ekbrilis kaj tondris en ŝi kiel mirakla bato.
Drud ekrigardis al Stebbs, dirinte per la mano, ke li foriru. Tavi, kunpreminte la manojn, aliris du paŝojn pli proksime, tiel ke Drud estis nun apud ŝi.
— Rigardu al mi longe!
Li ekrigardis kun tiu esprimo, kies deziron li divenis en ŝi, — obeeme kaj simple.
— Nun ne rigardu al mi.
— Dio estu kun ci, mi ne rigardas, — emocie diris Drud, — eksidu kaj ekregu cian koron. En ci mem ci trovos ĉion.
— Ne tuŝu, ne paroligu min, — apenaŭ aŭdeble diris Tavi. — Alie io konfuziĝos…
Sed la okazintaĵo en ties tuta skalo estis super ŝiaj fortoj. Ŝi tremeris.
— Tre multe da ĉio, — diris Tavi, ekrigardante al Drud kun pala kaj peza vizaĝo.
La faktoj estis pli fortaj ol ŝi, kaj ŝi povis venki ilin nek per rezonado, nek per emocio; tiel abrupte la vivo ĵetis ŝin sur la alian bordon, de kiu la antaŭa bordo videblas nur en nebulo, kaj ĉi tiu bordo estas mireginda, sed silentas.
— Ankoraŭ doloras la manoj, tiel premis min la soldato. Mi demandas — pro kio?
— Cin oni spionis, strebante ekscii, kie trovi Drud-on. Ni interŝanĝis vortojn, kiam miaj sonoriletoj estis ankoraŭ amuzaĵo, kiam ci per cia bona koro leviĝis por defendo de la mokato. Pro tio vin sekvadis paŝe, kaj poste veture, unu deca homo kun saĝa vizaĝo. Mia nomo estas Drud — ĉu ci aŭdis pri mi?
De ŝia vizaĝo ne foriradis meditemo kaj obeemo, kaj la rigardo, vagante kun kvieta distriĝemo, estis plena de ombro, — ĝi ne ludis, ne brilis. Ŝiaj impresoj haltis, ŝirmante la konscion per grandega blinda makulo, kaj Drud komprenis tion, sed ne maltrankvilis.
— Ne, ne aŭdis, — diris, plu indiferente, la junulino, — kaj kiu vi estas?
— Mi estas homo, sama, kiel ci. Mi deziras, ke al ci estu trankvile.
— Al mi estas trankvile. Al mi estas bone kun vi. Ĉi tie estas tiel bone sidi. Kaj tio estas kio? — Tavi malforte movis la manon. — Ja tio estas antikva kastelo, ĉu?
— Tio estas lumturo, Tavi; sed ĝi, kaj ankaŭ ĉiuj miaj aziloj, — ili multas, — por ci estas kaj estos kasteloj. Ĉio ĉi estas por ci kaj cia.
Ŝi pensis iom, poste ridetis.
— Jen kiel! Sed kion do… kion do… per kio mi distingiĝis?
— Probable, per tio, ke ci mem ne scias tion. Sed mi iris, kaj ci haltigis min. Vere, nemulta tempo pasis, tamen jam venis la tempo, por ke mi zorgu pri ci kaj kun malfermita koro aŭskultu cin. Ni, soluloj inter multaj similaj al ni, vivas laŭ aliaj leĝoj. Horo, jaro, kvin aŭ dek jaroj — ĉu ne estas tutegale? Eraradis ankaŭ mi, sed mi lernis ne erari. Mi vokas cin, junulino, koro, parenca al mi, iri kun mi en la mondon ne atingeblan, probable, al ĉiuj. Tie estas kviete kaj brile. Sed estas malfacile por sola koro reflektadi tiun brilon; ĝi iĝas kiel brilo de glacio. Ĉu ci kun mi degeligos la glacion?
— Mi ĉion diros… Mi diros ĉion; sed mi nun ne povas. — Ŝi spiris malforte kaj mallaŭte; ŝia rigardo estis strange trankvila; de tempo al tempo ŝi flustradis ion neaŭdeble aŭ balancadis la kapon. — Ja mi estas nepostulema; por mi estas tute egale; por mi nur ne estu malfeliĉo.
— Tavi, — diris Drud tiel laŭte, ke la sango revenis al ŝia vizaĝo, — Tavi, vekiĝu.
Ŝi rigardis al siaj manoj, movis la fingrojn laŭ la okuloj.
— Ĉu mi sonĝas?! Sed vere, — ĉio estas en nebulo ĉirkaŭe. — Kio estas tio? kio okazas al mi? Veku min!
Li metis la manon sur ŝian kapon, poste karesis, kiel emociiĝintan infanon.
— Nun ci iĝos ci mem, Tavi; la nebulo disiĝos, kaj ĉio estos nek mirakla, nek stranga; ĉio estas simpla, kiam du pensas pri unu. Rigardu, — jen tablo; sur ĝi estas pano, ovaĵo, kafkruĉo kaj tasoj; en tiu ĉi ejo loĝas la gardisto de la lumturo, Stebbs; malbona poeto, sed bona amiko. Li, vere, estas amiko por mi, kaj mi tion aprezas. Ĉi tie naskiĝis ankaŭ cia imago — antaŭ jaro, nokte, kiam ludis ni sur vitra harpo el flakonoj; kaj poste mi jam vidadis cin ĉiam, ĝis finfine trovis. Jen ĉio; sama, kiel ĉe aliaj, kaj la homoj estas samaj. Nur la sorto de unu el ili — de mi — estis koni nek distancojn, nek alton; en ĉio alia mi tre cedas al Stebbs; li estas kaj pli forta, kaj pli lerta, kaj krome bonege plonĝas, kion mi ne povas lerni, kaj pro tio mi fojfoje envias. Ĉu ci deziras, mi voku Stebbs-on?
— Deziras. — Ŝi ekrigardis de malsupre al staranta antaŭ ŝi Drud, poste kaptis lian manon per ambaŭ siaj manetoj kaj, ferminte la okulojn, firme skuis ĝin, streĉinte la vizaĝon; malfermis la okulojn kaj ekridis per rido, plena de kvieta kontentiĝo. — Ĉu vi ankoraŭ multon montros al mi?
— Sufiĉe, por ke ci neniam enuu. Stebbs!
Li komencis voki, malferminte la pordon.
— Mi iras, iras! — diris Stebbs de sur la ŝtuparo, kie li staris, atendante vokon. Li estis kombita, lavita, kaj, kvankam la afero estis okazanta nokte, lia pantalono estis purigita per benzino kaj sapo.
— Kiel bone! — diris li. — Kia bonega nokto! Ne eblas deŝiri la okulojn disde stelaj mondoj, kaj mi spektis ilin… Kion vi diris?
— Stebbs, — interrompis lin Drud, — eksidu; duan fojon mi adiaŭas cin tiel subite. Sed kun mi estas la vivo, kiun mi serĉis, kaj ŝi bezonas profundan ripozon. Krome, pri la lumturo scias tiuj, kiujn ni ne ŝatas. Tial mi ne restos por longe, nur manĝos. Sed ci estos sciigita baldaŭ kaj venos por ĉiam.
— Dankon, Monto, — diris Stebbs. — Kian nomon havas cia nova Amiko?
Drud ekridis:
— „Granda eta amiko“, — estas ties nomo, — „Tavi“ estas ŝia nomo, „Rapida rojo“, „Ĉarma sonoro“…
— Jes, da ni estas dek kvar, — aldonis Tavi, — sed ne ĉiuj estas kalkulitaj. La ceterajn, tamen, vi konas… Kaj tio estas vero, mi estas amiko por vi, amiko, sed ja por ĉiam, ĉu?!
— Li scias tion. Li estas Monto, — diris Stebbs, plenigante la teleron de la junulino. Sed ŝi ne povis manĝi, nur haste trinkis kafon kaj ree komencis rigardi vice al Drud kaj al Stebbs, dum Stebbs estis demandanta, kien nun direktos sin Drud. Lin turmentis scivolemo. La junulino estis ne tute laŭ lia gusto, sed Drud alportis kaj gardis ŝin, tial Stebbs rigardis Tavi-n kun malkompreno de poŝtisto, malkovrinta ĉifritan leteron. Sed lia sorto estis alkutimiĝi kaj alligiĝi al ŝi tre baldaŭ, — multe pli baldaŭ, ol opiniis li tiuminute, pense ĉiam kunigante kun Drud la Venuson de Tannhäuser [21], kia ŝi estis montrita sur la pentraĵo, malpli — Dianon [22], ankoraŭ malpli — Psiĥon [23]; lia psiĥologia senreviĝo estis tamen agrabla.
Scivolema kiel kaprino, Stebbs ne kuraĝis tamen demandi pri la eventoj, sciante anticipe, ke li ne ricevos respondon, ĉar neniam Drud hastis malfermi la animon al tiuj, kiuj ne ĵus tuŝis ĝin. Sed li tamen diris iomete:
— Ci pensos, ke mi ŝin savis, kiam ci ekscios poste, kio okazis; ne, — ŝi la savon portis en sia brusto. Ni iris laŭ la sama vojo, mi atingis, kaj ŝi retroturniĝis, kaj tiel ni iros kune nun.
Poste li ekstaris, alportis grandan litkovrilon kaj aliris al la junulino, dirante:
— Ni ne prokrastu, ĉi tie ne estas loko por longe sidi, ni uzu la mallumon kaj tiun ĉi ripozon, por daŭrigi la vojon. Matene jam ne estos enigmoj por ci, mi diros ĉion, sed hejme. Jes, mi havas hejmon, Tavi, kaj eĉ plurajn; ekzistas ankaŭ multaj amikoj, kiujn mi tute povas fidi, kiel min mem. Timu nenion. La tempo donos al ni kaj simplecon, kaj facilecon, kaj unu rigardon al ĉio, kaj multajn bonajn tagojn. Tiam tiun ĉi abruptan nokton ni rememoros, kiel konsolon.
Ruĝa, kiel peonio, kun kuraĝaj larmoj en la okuloj, Tavi krucigis la manojn, kaj Drud dense ĉirkaŭvolvis ŝin, ĉirkaŭliginte, por ne defalu la litkovrilo, per trikita skarpo de Stebbs. Nun ŝi havis amuzan aspekton kaj sentis tion, facile movetante la manojn, por eksenti plenaĝecon.
— Ĉio zumas interne, — agnoskis ŝi, — ho-o! la koro batas, la manoj estas malvarmaj. Kielas tio — esti birdo?! Ĉu?
Ĉiuj triope ĥore ekridegis ĝis doloro en la flankoj, ĝis spasmoj, tiel ke eblis nenion diri, sed eblis nur skui la manojn. Tiam, plie pro timo, ol pro natura vigleco, Tavi-n kaptis petolemo, kaj ŝi komencis balanciĝi, aldirante:
— Sezamo, Sezamo, malfermu! Kabano birdpieda [24], turniĝu dorse al la arbaro, vizaĝe al mi! — Kun kareso kaj maltrankvilo ekrigardis al ŝi Drud. — Ho, ne koleru, kara! — arde ekkriis ŝi, penante etendi la manojn, — ne koleru, komprenu min!
— Kiel mi povas koleri, — diris Drud, — se iĝis hele? Ne. — Li agrafis la zonon, kovris la kapon kaj svingis la manon al Stebbs. — Mi hastas. Kiomfoje mi jam adiaŭis cin, sed tamen ni renkontiĝas kaj renkontiĝos plu. Ne malgaju.
Li aliris al Tavi; nevole ŝi depaŝis, rigidiĝis kaj rekonsciiĝis, kiam Drud facile levis ŝin. Sed jam ekmoviĝis ĉirkaŭe ĉio, simile al lavango; frostigante kaj tiklante, de la piedoj mem al la koro leviĝis glacio, la spaco disiĝis, rumoro de fabelo superis murmuron de malproksima, malsupra akvo, kaj vento ŝtopis la orelojn.
— Tavi? — demande diris Drud, sentante, ke li ree egalas por ŝi al rapidege fluganta nokto, ke li estas Monto.
— Ha! — malforte eliĝis el la litkovrilo. Sed tuj kun ekstazo ŝi liberigis kaj levis la kapon, kriante, kiel al surdulo: — Kio lumas tie, malsupre? Tio estas putraj traboj, ligno putras, lumas, jen kio! Kaj eĉ se neniu kredos, ke eblas vivi tiel, eĉ se neniu scias! Nun min ne eblas disigi de vi, kiel bekon disde tekruĉo. Kiel en unu kanto… — Ŝi rompis, sed tra la dentoj emocie kaj kolere finis: — „Por mi edzo ci estos, kaj mi estos cia edzin'“, — kaj antaŭ tio jene: „Se ci min ne forgesos, kvankam ondojn disigas destin'… ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta-ta estos kaj… ta-ta-ta, ta-ta edzin'“
Ŝi jam ploris, tiel malgaja ŝajnis al ŝi, ke „ondojn disigas destin'“. Poste komencis paroli Drud kaj diris ĉion, kio necesas por profunda animo.
Same kiel ĉiuj sonoj de la tero havas reflekton ĉi tie, tiel ĉio, soninta en alto, mistere reeĥas malsupre. En tiu horo, — en tiuj minutoj, kiam la du koroj pacience lernis bati akorde, grizhara majstro de beletro, sidante ĉe sia luksa tablo en sutano laŭ la maniero de Balzac [25] kaj en velura nigra ĉapeto, meze de priskribo de monduma akcepto, okupinta kvar tagojn kaj fariĝinta sufiĉe sukcese, subite eksentis alfluon de turmentaj kaj obtuzaj linioj de forglitanta versaĵo. Senforta forigi tion, li komencis skribi sur la marĝenoj ion senligan. Kaj ĝi rezultis tiel:
Se ci ne forgesos,
Kvankam ondojn disigas destin',
Por mi edzo karesa ci estos,
Kaj mi estos cia edzin'.
Li tralegis, rememoris, ke la vivo pasis, kaj miris pri la barbara versaranĝo de la kvarverso, skribita per la mano, ĝis la ungoj mem plena de respekto, kun kiu oni premadis ĝin.
Ĉu ne brilon de rojo, ĵetanta siajn gajajn akvojn en sovaĝan belon de fluo, vidas ni inter akvokirloj de ĝi, distranĉanta la verdan landon laŭ poreterne fiksita vojo? Malaperis kaj ne malaperis tiu rojo, sed, ĉerpinte akvon de la fluo, ĉu ni ne trinkas kun ĝi ankaŭ la akvon de la rojo? Egale — ekzistas rido, simila al la nia, kaj ekzistas malgajoj, kiuj tuŝus ankaŭ nian animon. Vento strias fumon, ventmontrilo kaj flago ŝiriĝas, vimplo krakas, flugas polvo; paperetoj, balaaĵo, altaj nuboj, aŭtunaj folioj, ĉapelo de preterpasanto, gazo kaj stamino de skarpo, petaloj de pomarboj, — ĉio strebas, deŝiriĝas, impetas kaj — en tiu momento — estas unu. Per obtuza muziko maltrankviligas ĝi la animon, haltintan meze de la vojo, kaj logas. Sed la animo estas pli peza, ol ŝtono; envie kaj senforte pririgardas ĝi la kirle viviĝintan foron, oscedas kaj fermas la okulojn.
Dum kvin monatoj ses nekomunikemaj, silentemaj homoj faradis unu aferon, ligitaj per komuna plano kaj per komuna celo; tiujn homojn movadis estro, renkontiĝante kaj parolante kun ili nur en tiuj okazoj, kiam tio estis absolute necesa. Ili ricevadis kaj elspezadis grandajn monsumojn, glitante laŭ ĉiuj komunikvojoj kun senlaceco kaj persisto, sufiĉaj por organizi grandan migradon aŭ kaŭzi militon. Se al ili ne sufiĉis mono aŭ ili renkontadis obstaklojn, distranĉeblajn sole per ora grandega glavo, — krakado de telegramoj trakuradis la landon, donante sian enfermitan tremon al blanka mano, malfermanta per malpacienca virina moviĝo senbrilajn vitrojn de bankaj ĉeloj, kie kombita homo numeradis, subskribadis kaj metode finadis la aferon de transformo de ankoraŭ ne sekiĝinta subskribo en kolorajn briketojn de papermonoj aŭ de oraj paketoj, tirantaj la manon al la tero.
Komence kursoj de la ses homoj, dediĉintaj, ŝajne, tutajn siajn vivojn al tiu afero, por kiu ilin alvokis la estro, estis ĉirkaŭprenantaj grandegajn spacojn. Iliaj vojoj ofte kruciĝadis. Iam ili renkontiĝadis kaj paroladis pri sia afero, ricevante novajn direktivojn, post kio ili direktadis sin en lokojn, iel rilatajn al ilia tasko, aŭ revenadis al malnova spuro, starigante novan vidpunkton, kiu faris la vojon pli interesa, la taskon — pli klara, artifikojn — pli vastaj. Ili ĉiuj estis ligitaj kaj samtempe ĉiu estis sola.
Iom post iom iliaj vojaĝoj perdadis la grandiozan skalon, koncentriĝante ĉirkaŭ kelkaj linioj, markitaj sur siaspeca mapo, en kiu ni komprenus nenion, per komplikaj signoj. De la periferio ili kuntiriĝadis, rondirante, al iu centro aŭ, pli ĝuste, al teritorio kun malstabilaj limoj, en kies limo la celo senteblis pli klare, pli probable, kvankam determinate de nemultaj ŝancoj de simpla hazardo, sed tamen donante certajn esperojn.
Jam hantis ia obtuza elnodiĝo. Jam la faktoj, kelkfoje kontrolitaj, ripetiĝadis kiel brila, kuranta streko, simila al fora eksplodo de sensona pafo; jam la rekta spuro ĵetiĝis sub la piedojn, momente kuniginte ĉiujn skrupulajn konsiderojn en unu lastan agon… la ago efektiviĝis, la manoj, kaptinte vakuon, tremeris, sensentiĝante en lacego, kaj retroa bato plene frakasis la sekretajn kaptilojn… Poste venis tago, en kies lumo afekcie klare ekstaris sur siajn lokojn ĉio, vidata de ordinaraj okuloj de ordinaraj homoj, — kvazaŭ okazis nenio.
Ni revenas al Runa Beguem, kies animo aliris mornan limon. Ŝia voĉo iĝis seka, la rigardo — senmove trankvila, la moviĝoj — lacaj kaj abruptaj. Sed neniam dum la tuta tempo, kiam ŝi serĉadis morton por la arda koro de la senkulpa kaj sentima homo, ŝi nomis la aferojn per iliaj veraj nomoj kaj neniam pensis pri ili en terura sopiro. Ŝi estis pereanta kaj defendanta sin kun malvarma despero, trovinte apogon en la certeco, ke la morto de Drud liberigos kaj trankviligos ŝin. Tiu certeco, simila al intuicio aŭ al impeto, kaŭzita de netolerebla turmento, sed daŭranta senfine, kreis la celon, konfiditan al la estro, kaj nur kun li paroladis ŝi pri tio, sed ĉiam kun peto kiel eble malpleje zorgigi ŝin.
Ne ekzistas afero kaj celo, kiuj pli aŭ malpli frue ne ekposedus la tutan penson kaj la tutan animon de iu unu homo, kiu antaŭ tiam, eble, vivis sen specialaj planoj, sed kun antaŭsento kaj humoro de sia rolo. Lin necesis elpreni el la egala herbo de kapoj, ekkoni kaj distingi inter multegaj vizaĝe similaj al li, inter sozioj kun trompa impreso de la originalo. Ŝajnis, ke nenio tia konformas la fortojn kaj la sperton de la junulino, kies forveturojn kaj alvenojn mondumaj gazetaj novaĵoj notadis en alta tono. Vere, ŝi ne povis fari tion ĉe tuta konscio de specifaĵoj de la tasko kaj ĉe klara kompreno por si mem, kio estus farenda; necesus publika elvokado aŭ trarigardo de loĝantaro de kelkaj urboj kun elprovoj, kiuj okupus plurajn jarojn.
La necesa homo venis mem, kvazaŭ li estis kaptanta la minuton de senforteco, por frapi, eniri kaj ekparoli. Sur la dezerta nokta strato aŭdiĝis frapado de radoj, sonanta ĉiam pli laŭte, kaj Runa, forpelinte dormon, — pli ĝuste, malvivan senmovecon de penso, kun kiu ŝi penis forgesi sin sur kuseno, bruliganta la vangon, — fiksaŭskultis la bruon de la nevidebla veturilo.
— Kiu veturas nokte? kien? — demandadis ŝi, nevole rimarkante, ke ŝi fiksaŭskultas kun stranga atendo, ke la sango sovaĝe batas; ŝajnis, ĝuste al ŝi estis direktita tiu soleca frapado de la nokto. Ĉiam pli laŭte sonis ĝi, pli klara kaj hasta iĝadis ĝia kraka trilo; iu hastis, kaj Runa levetiĝis, aŭskultante, ĉu ekbruos ree la radoj. Sed la bruo ĉesis kontraŭ ŝia domo; alia bruo, aperanta pigre kaj malklare, tuŝis la streĉitan aŭdon; mallaŭta, kiel kula kanto, fora sonoro, ankoraŭ sonoro, — pli proksime, frapo de fora pordo, susuro kaj malapero de malklaraj paŝoj. Ne elteninte, ŝi sonorigis mem, kun faciliĝo sentante, kiel tiu memstara ago elkondukas ŝin el la stuporo.
Mallaŭte frapinte, eniris la servistino.
— Al vi oni alveturis, — diris ŝi, — kaj ni nenion povis fari. Kaleŝego kun blazonoj; el ĝi eliris homo, insiste ordoninta transdoni al vi leteron. „Kiam ĝi estos legita, — diris li, — vi tuj ricevos ordonon senprokraste venigi min al via sinjorino“. Ni interkonsiliĝis. Vidante, ke ni ne kuraĝas maltrankviligi vin, li disdonis al ni, ridante, po kelkaj oraj moneroj. Al ni iĝis klare, ke tia, evidente, grava persono ne kuraĝus maltrankviligi vin pro bagateloj. „Ni risku!“ — pensis ni…
— Kiel! — nevole indigninte, diris Runa. — Nur kelkaj oraj moneroj… Mi trarigardos tiun leteron. Ve al vi, se ĝi estas nesufiĉe serioza por tia senekzemple aŭdaca vizito.
Ŝi disŝiris la koverton, severe rigardante al la servistino, kiu sukcesis balbuti:
— Neniu scias, kial ni enlasis lin. En li estas io, kvazaŭ li scias, kion li faras. Li estas tiel trankvila.
Runa jam ne aŭdis ŝin. Direktinte la rigardon al la atlasa folio, ŝi estis vidanta kaj travivanta la vorton — unu vorton: „Drud“; la frazo mem povus ŝajni sensencaĵo al ajna alia animo. Ŝi legis: „Laŭ spuroj de Drud“ — nenio kroma estis en tiu letereto, sed tio estis sufiĉa.
— Donu veston, — rapide diris la junulino, momente kunpreminte la leteron, kiel oni kunpremas naztukon, — konduku tiun homon en la marmoran gastoĉambron.
Tiam, meze de nokto, ekbrilis la fenestroj, turnitaj al la ĝardeno. La lumo heligis statuojn kaj tapiŝojn; malnaturan viglon spiris tiu horo de nokta angoro, fermita en sensona ringo de sekreto. Malsanece regante sin, eniris Runa kun malvarma kaj senmova vizaĝo, kaj ekvidis tie la homon, kiu turnis al ŝi duonfermitan rigardon de la mallarĝaj pezaj okuloj. Tiuj okuloj esprimis akran, preskaŭ manian atenton, egalan al malagrable akra sono; ĉirkaŭ la vangostoj de la malhela vizaĝo krispis grizaj haroj, bukle falantaj sur la bruston, revivigante la dekokan jarcenton. Kurba linio de la razita buŝo kolorigis la tutan vizaĝon per morna lumo, rememorigante la rideton de la Gioconda [26]. Tia vizaĝo povus tremerigi, se, kantetante, oni senzorge turniĝus al ĝi. Li estis en nigra surtuto, kaj la ĉapelon li tenis en la manoj.
Runa eniris kun demando, sed kiam ŝi ekvidis la vizitanton, ŝi tuj komprenis, ke ne necesas la demando. Tio estis kvazaŭ daŭrigo de ĵus ĉesinta interparolo.
— Mi ne nomos min, — diris la nekonato, — kaj ankaŭ ne eksplikos al vi, kial nur nun, sed nek malpli, nek pli frue, mi eniras ĉi tien. Sed vi atendis min, kaj mi venis.
Tremante, per gesto ŝi invitis lin eksidi kaj, kunpreminte la manojn, eksidis mem, rajte atendante ion neaŭditan. Sen gestoj kaj rideto daŭrigis sian parolon la gasto; li kunmetis sur la akra genuo la flavajn manojn, iĝinte pli senmova, ol marmoraj Leandro kaj Hero [27] malantaŭ li kun iliaj malĝojo kaj morto. Li diris:
— Mi scias, kiel vi vivas, mi scias, ke via vivo plenas de eterna timo, ke via juneco estingiĝas. Kaj same mi scias, ke pensante en unu direkto, ĉiam pensante pri unu kaj la samo, sen ombro de espero venki tiun spuron de fulmo, pribrulinta vin meze de via bela lazura tago, vi venis al iu trankvila kaj malgaja decido.
Per tiuj vortoj ŝia stato estis kaptita kaj montrita al ŝi mem.
— Vian nomon, — diris ŝi, forŝanceliĝante, kaj tiel raŭke, ke tio estis proksima al ekkrio. — Unuan fojon mi vin vidas. Kioman fojon vi vidas min? Ĉu mi parolis kun vi? Kie? Diru, kiu perfidis min? Jes, mi jam ne vivas; mi sonĝas kaj pereas.
— Kiu ajn mi estu, — diris la nekonato, ĉesiginte sian senmovecon kaj facile balanciĝante kun profunda kaj malbonsigna distriĝemo, — mi, samkiel vi, estas malamiko por li, sekve, — amiko de vi. Ekde nun, se nia interparolo kunigos nin, vi nomos min simple — „Estro“. Drud devas ne plu vivi. Lia ekzisto estas netolerebla. Li enmiksiĝas en la leĝojn de la naturo, kaj li mem estas rekta negado de ili. En tiu estaĵo kaŝiĝas gigantaj fortoj, kiuj, se li ekdeziros direkti ilin al ajna flanko, kreos katastrofojn. Eble, mi sola scias lian sekreton; li mem neniam malfermos ĝin. Vi renkontis lin en la momento de amuziĝo — de brila defio al ĉiuj, kiuj, renkontante lin en homamaso, malproksimas de pensoj aliaj, krom tiu, ke ili vidas ordinaran homon. Sed lia influo estas grandega, liaj ligoj estas sennombraj. Neniu suspektas, kiu li estas, — unu, dua, tria, deka nomo malfermas por li fidemajn pordojn kaj orelojn. Li vagadas en atelieroj de junaj drinkemuloj, sugestante al ili aŭ delogante ilin per pejzaĝoj de nekonataj planedoj, fajfas por poetoj oratoriojn kaj simfoniojn, dum la vivo kriegas pri plej nedigestebla simpleco; esperigas inventistojn, malkvietigas sonĝojn kaj enmiksiĝas en la sorton. La senmovan, por ĉiam donitan, kiel klara bildo, vivon kirlas li, kaj ŝanĝas, kaj en brilantan foron movas ĝin kun rido. Sed ne sufiĉas tio. Ekzistas vivoj, kiujn la severa leĝo destinis al seneliraj malriĉo kaj suferado; malvarma glacio kiel firma krusto kuŝas sur ilia neaŭdebla fluo; kaj li rompadas tiun glacion, lasante al la suno penetri en la mallumon de la profunda akvo. Li determinas kaj solvas okazojn, kiuj laŭ lia volo komencas brili fabele. La mondo plenas de liaj vortoj, subtilaj spritaĵoj, mortigaj rimarkoj kaj animaj moviĝoj sen scii pri la fonto, disvastiginta ilin. Tiu homo devas malaperi.
Kie malfortulo malamas — tie fortulo neniigas. Volo kaj oro parolas nun inter si. Faru elspezojn necesajn, eble, frenezajn; sed memoru, ke ne ekzistas saviĝo sen batalo; ne vi faros tiun baton. Ni komencos de malproksime, firme kunpremante per ringo. En la mondo vagadas ciganoj, kaj ili scias multon, kio estas atingebla al neniu, krom iliaj malpuraj nomadejoj. Ili estas avidaj kaj kaŝemaj. Tamen ĉemane mi havas kelkajn homojn de speciala speco, enprofundiĝintajn, same kiel mi, en kontempladon de fumaj figuroj de la vivo, en ties glitantan kaj apenaŭ aŭdeblan flirtadon. Ni venu laŭ la ora pado al tiuj ĉifonaj, harkovritaj nomadoj, kie, sub baskoj de koloraj tendoj, kaŝiĝas ruza belo kaj informoj de plej malsama speco, laŭ tiuj linioj, sur kiujn ni devas paŝi. Sed ni ne neglektu ankaŭ helpon oficialan, nur kun singardemo kaj ekstrema elekto, se ni ne deziras, ke nia serĉado iĝu konata de ĉiuj. Tiuokaze niaj kartoj iĝus miksitaj kaj damaĝitaj de tiu kontraŭeco al la cetera realo, en kiun ni trafos kun nia tasko.
Ju pli aŭskultadis lin Runa, des pli klare aperadis ŝia espero; kaj ŝi jam ne deziris demandi, sed nur, sole, agi. Obtuza kurteno kovris ŝian animon; sen krueleco, sen klara konscio por si mem, al kio ŝi decidiĝas, beate ridante, diris ŝi:
— Estu Estro. Mi nenion avaros por tio, pri nenio bedaŭros, sed atendos pacience kaj donos ĉion, kio necesas.
Ŝi eliris kaj alportis tutan monon, kiun ŝi havis en tiu momento, krome ŝi alportis ĉekon por granda monsumo.
— Ĉu sufiĉas tio?
— Dume sufiĉas, — diris la gasto, — nun mi povas bonege pasigi la tempon. Nu, freneza knabino, diru, kio, se unu el la plej rimarkindaj friponaĵoj okazis ĵus antaŭ viaj okuloj?
Sed ŝi ridetis, — tiel malforte, kiel malforte efikis ŝin la ŝerco.
— Vi pravas, — diris la vizitanto, ekstarante kaj farante profundan riverencon. — Kiam venos la tempo, mi sciigos vin pri ĉio grava. Bonan nokton.
Li diris tion kun akra rideto, atente ekrigardinte al ŝi.
Ĉu esprimiĝis en tiuj malmildaj vortoj ŝia propra soifo de la kvieto, forfluginta en deliron kaj teruron, aŭ estis tuŝita ankoraŭ io, pli grava, — sed momenta doloro misformis la vizaĝon de la junulino. Tremerinte, ŝi rektiĝis kaj ekregis sin.
— Iru, — diris ŝi, rapide kaj peze spirante, — vin vokas la nokto, sendinta vin ĉi tien. Iru kaj mortigu lin.
— Mi trovos kaj sekvos lian spuron; mi iros laŭ la spuro sen deŝiro, — diris Estro. — Mi hastas, foriras.
Li eliris; lia kaleŝego deveturis; la rapide forfluganta frapado de la radoj, bruinte ĉe la perono, baldaŭ iĝis malklara zumado. Aŭskultante ĝin, Runa parolis kun si mem, kunpremante la manon, ridis kaj ploris.
Ekde tiu nokto komencis pli malrapide flui la tempo. Ŝia maltrankvilo kreskis; senmova persisto de homo, devigita pasive atendi — kaj eble en tiuj horoj, kiam rompiĝas plej akraj anguloj de la sekreta agado, glitanta sur la tero, — kreskis en ŝi kiel ŝtoniĝanta maso, morne kunpremigante la lipojn ĉiufoje, kiam ŝi klare imagadis la finon. Plu en ŝiaj tagoj glitadis la rideto aŭ la vizaĝo de Drud, kvazaŭ por ĉiam donita kiel kunulo, sed jam ne tiel ŝokante, ne tiel faligante per potenca puŝo, kiel tio estis antaŭnelonge. Nun malklare imagiĝadis al ŝi apud li alia vizaĝo, sed kun nekapteblaj kaj subtilaj trajtoj, kun apenaŭ esprimita aludo de maltrankvila lumo; jen malaperadis, jen aperadis tiu vizaĝo, kaj ŝi ne povis klare distingi ĝin. Tiutempe ŝia perturbita penso iradis laŭ cirklo, kunpreminta en si senton de senkonscia perdo kaj obtuzan timon de mensa malsano. Tiu stato, plifortiĝante, malfortiĝante kaj ree fortiĝante, atingis finfine mornajn dezertojn, en kies plumba lumo tordiĝas kaj krias la vivo.
En la dua tago post kiam Drud, ridante, transiris la limon, metitan per la terura ĉaso, Estro vizitis Runa-n lastfoje. Kiel verdikton, elaŭskultis ŝi liajn vortojn, ne levante la rigardon, nur kviete fingrumante la radikon de la ventumilo; pli pala ol perlo estis ŝia vizaĝo. Ŝajnis, ke la malamo mem, preninta teruran homan aspekton, sidas kun ŝi. Liaj vortoj siblis kaj bruligis, kaj li kun peno, tra la spirado, disŝirita de la kolero, rapide, kiel pafojn, ĵetadis ilin:
— Estis neniu momento en la ligo de ĉiuj niaj agoj kaj vortoj, ne kontrolita kun precizo de astronomia kronometro. La amikoj estis silentigitaj; la perfiduloj estis trovitaj kaj mortigitaj; ĉio sentaŭga, senutila en tiu afero estis kondamnita al mizereco kaj malagado. Ni antaŭzorgis hazardaĵojn, elkalkulis miliononojn de ŝancoj, — pli, ol elkalkulas la naturo mem, produktante vivan estaĵon, faris ni, sed la plej bona momento estis perdita. Kiel, kie, kiu faris eraron? Ankoraŭ ne klaras tio, sed ĉu gravas? Kiun linion, kiun nuancon de penso de iu el la homoj, ligitaj kun ni, ni preteratentis aŭ atribuis al ĝi neĝustan signifon? Ha! Mi denove demandas tiun ĉi malplenan aeron, kiam ĝi jam estas malplena kaj senkulpa! kiam eblas rigardi supren nur al birdoj! kiam la malkuraĝiĝinta, aŭ malforta, aŭ delogita de li koro, trankvile ridetante, ekkuŝas dormi post kvieta suspiro!
Li eksilentis, kaj Runa levis la okulojn. Sed pli multe ektimis ŝi nun, ol iam en la plej malbonaj minutoj de sia deliro. La furiozo mem kun tikanta blua vizaĝo kliniĝis antaŭ ŝi, kaj la okuloj, superverŝitaj de obskuro, rabie tranĉis per sia akra brilo la tremerintan rigardon de la junulino.
— Mi malbone fartas, — diris ŝi, — iru; ĉio estas finita. Kaj ĉio estas finita inter ni.
Subite malforta iĝis lia voĉo; la ŝultroj velkis, la rigardo estingiĝis, la manoj, perplekse kaj senhelpe tremante, kvazaŭe serĉis apogon. Li ekstaris premita; malvigle kaj obtuze ĉirkaŭrigardinte, li malgaje movis la brovon kaj direktis sin al la elirejo.
— Mi estas nur maljunulo, — aŭdis la junulino, — fortoj forlasas min, malfortiĝas la vido, — kaj la vivo, donita por unu impeto, ĉu restariĝos denove en sia ŝtala brilo? Mi estas rompita: la batalo finiĝis nule.
Li foriris, flustrante kaj balancante la kapon en lumo de la grandega pordo, faranta lian antikvan figuron malpeza, kiel marioneto; forgesinte pri li, Runa iris malsupren. Ŝin kondukis deziro moviĝi, dum la morto jam estis decidita en ŝia ekdorminta animo. Sed Runa ne sciis tion.
Ŝi vestis sin kaj eliris, distrite kapjesinte al servisto responde al demando, kiun ŝi nek komprenis, nek aŭdis. Ŝi ne havis celon, sed irado meze de vespera homamaso logis ŝin per malvarma ripozo de brua kaj bunta soleco. Kutime brilis fenestroj; tremantaj radioj de aŭtoj, antaŭante ĉevalojn kaj homojn, jen blindigadis antaŭe, lumante rekte en la okulojn, jen ŝprucadis el post la dorso, moviĝante kaj malaperante inter kruciĝantaj ombroj. Densa homamaso estis iranta renkonten al ŝi, dissplitiĝante antaŭ tiu ĉi pala kaj bela vizaĝo kun precizo de akvodislimo, ĉirkaŭfluanta rokon; neglekte kaj kviete iris la junulino, rimarkante nenion, krom oraj ĉenoj de vespera ilumino, dissemanta sub la ĉielo diafanan bluan gason. De tempo al tempo ŝia atento rimarkadis ion, tuj akceptantan gigantan amplekson, kvazaŭ tiu fenomeno estus subpreminta ĉion ceteran: ĵurnalon, grandan kiel domo, virinan aŭ viran vizaĝon de sur paĝoj de „La nutraĵo de dioj“ [28], larĝon de strato, ŝajnanta prilumita abismo, fendon aŭ platon de la trotuaro, tuj fariĝanta la centro, ĉirkaŭ kiu bruis la urbo.
Iom post iom la homamaso iĝadis pli densa kaj larĝa, en ĝi rimarkiĝis ioma malordo, kreskanta en facilan tumulton. Aŭdiĝis demandoj kaj ekkrioj. Kiom ŝi povis, Runa moviĝis antaŭen, ĝis ŝi estis devigita halti. Sub ŝia mano kuris infanoj; vicoj de dorsoj, kunigitaj antaŭ ŝi, estis kaŝantaj scenon aŭ eventon, ĉirkaŭ kiu estiĝis silento, kroĉiĝanta al scivolemo; se iu por momento retrorigardadis el la antaŭa vico, en lia vizaĝo lumis retenata emocio.
Kun konscio, ke la okazanta aŭ okazinta tie iamaniere rilatas al ŝi, kvankam ŝi neniel povus diri, kial tiun, sed ne alian senton kaŭzis la subita strata obstrukco, Runa laŭte kaj trankvile prononcis:
— Tralasu min.
Tiu tono, ellaborita dum jarcentoj, efikis ĉiam same. Parto de homoj desaltis, parto, fleksiĝinte, estis elpuŝita de la disiĝinta maso, kaj la junulino eniris en la rondon.
Ŝi ne rimarkis nun, ke ŝi altiris pli multan atenton, ol la homo, kuŝanta sur la tero en pozo de alpremiĝinto al la trotuaro, kvazaŭ aŭskultante subterajn voĉojn. Ĉe ŝiaj piedoj mem brilis disrampanta sanga makulo, kun acerba, humida odoro. La kuŝanto estis bonege vestita, liaj malhelaj haroj malsekiĝis en la sango kaj sur la sama sango kuŝis la duonfleksitaj fingroj de la maldekstra mano.
Senvorte, profunde kaj peze suspirante, rigardis Runa al tiu homo, cedante unu penson al alia, ĝis, fulme anstataŭante unu la alian, ili solviĝis per plena kaj gaja ĝojo. En tiu momento la junulino estis tute freneza, sed vidis, por si, kun nedubebla vereco, — tiun, kiu tiel ofte, tiel dolore, mem ne sciante pri tio, ekstaradis antaŭ ŝia kunpremita koro. Subite eksilentis kaj retiriĝis ĉiuj, kiam ekparolis ŝi.
— Ĉu vi diras, — mallaŭte diris Runa, pretere kaptinte parton de konversacio, — ke tiu homo estas memmortiginto? Ke li elĵetis sin el fenestro? Ho ne! Jen li — mia malamiko. La tero pli fortas, ol li; li mortis, mortis, jes; kaj mi ree vivos, kiel vivis.
Ridetante, pririgardis ŝi ĉiujn, kiuj, atente flustrante ion al la najbaro, mem atente rigardis al ŝi, kaj, surgenuiĝinte, ŝi alpremis al siaj lipoj la varman, pezan manon de la mortinto. Kun frapo falis la mano, kiam la junulino leviĝis.
— Pardonu, — diris ŝi. — Ĉion pardonu. En tiu mondo, kie nun estas ci, ne ekzistas malamo, ne ekzistas pasioj; ci mortis, kaj mi ripozos.
Ŝi forŝanceliĝis, rigidiĝis kaj, perdinte la konscion, ekkonvulsiis en la manoj de tiuj, kiuj, alsaltinte, sukcesis ŝin reteni. Ordinara en tiaj okazoj tumulto finiĝis per apero de kuracisto kaj voko de la propra veturilo de Runa, — ĉar kelkaj el la homamaso rekonis ŝin.
Jen ĉio, kion necesas, kion eblas, kion endis rakonti pri tiu granda animo, falinta ruine. Sed ankoraŭ kelkaj vortoj, eble, tute kontentigos esploreman leganton, kiu pensas pli malproksime, ol la aŭtoro, kaj en unu historio serĉas alian, ĝis estos elĉerpitaj ĉiuj vivoj, ĉiuj amoj, ĉiuj renkontoj kaj okazoj, ĝis kvietaj tombaj montetoj, buntaj pro verdaĵo kaj floroj, kovros la vivojn kaj farojn de ĉiuj herooj, de ĉiuj homoj de tiu modesta rakonto pri bataloj kaj aferoj animaj. Tiel, sekvante la resaniĝintan, sed tute ĉion forgesintan junulinon, ni notu kaj ŝian edziniĝon kun Quincey, kiu per firma mano etendis al ŝi novajn, ne malpli miraklajn florojn de la vivo, kaj revenon de vivĝojo, — kaj ĉion, per kio spiras kaj vivas homo, kiam la sorto favoras al li. Nur fojfoje, turnante la rigardon al la ĉielo, kie liberaj strekoj de birdoj de horizonto al horizonto tiras sian lazuran vojon, Runa Quincey penadis rememori ion, medite kuntirante siajn maldikajn brovojn; sed la momento estingiĝadis, kaj nur ties ombro, per hela eĥo revenante el malproksime, flustradis vortojn, — ĉu subaŭskultitajn ie, ĉu aperintajn pro fremda volo? — eble, aŭditajn jam en la infaneco:
Se ci ne forgesos,
Kvankam ondojn disigas destin'…
La 14-an de novembro de 1921 j.
La 28-an de marto de 23 j.