"Soleil" — prononcu [soléj], france: "Suno" (rim. de la tradukinto).
Nerono — romia imperiestro (37–68), kruela kaj malĉasta tirano, ŝatinta interalie partopreni publikajn konkurojn (rim. de la tradukinto).
Elagabalo — romia imperiestro (204–222), la plej malĉasta el romiaj imperiestroj (rim. de la tradukinto).
Agassiz — prononcu [agássic] (rim. de la tradukinto).
Barnumo — Phineas Taylor Barnum (1810–1891) — fama usona cirka entreprenisto (rim. de la tradukinto).
a giorno — prononcu [a ĝórno], itale: kiel tage (rim. de la tradukinto).
duklaftan — klafto — malnova mezurunuo de longo; rusa klafto = 213 cm (rim. de la tradukinto).
arŝinaj — arŝino — malnova rusa mezurunuo de longo = 71.12 cm (rim. de la tradukinto).
Aisher — prononcu: [ájŝer] (rim. de la tradukinto).
La kelo de Auerbach — nomo de restoracio en Lepsiko, fama pro legendo pri diabla diboĉo de Faŭsto, kiun uzis Goeto en sia tragedio "Faŭsto" (rim. de la tradukinto).
"supo el toporo" — popola fabelo pri tio, kiel soldato kuiris supon kvazaŭ el toporo, petante por spici ĝin jen grion, jen viandon (rim. de la tradukinto).
Mérimée — Prosper Mérimée (prononcu [merimé]) (1803–1870), fama franca verkisto; inter liaj multaj verkoj la plej fama estas novelo "Karmen", kies titolrolulino estas ciganino (rim. de la tradukinto). * — tradukis Clarence Bicknell.
Saint-Germain — grafo Saint-Germain [sen-ĵermén] (ĉ. 1696–1784), aventuristo, diplomato, vojaĝisto, alkemiisto kaj okultisto. Kun lia nomo estis ligitaj multaj legendoj kaj elpensaĵoj (rim. de la tradukinto).
Montgomery kaptis la malsupran finon de la ŝnura ŝtuparo… — A. Dumas. "Du Dianoj" (rim. de la aŭtoro).
la aŭtoro de "Novaj Arabaj noktoj" — Robert Louis Stevenson (1850–1894), fama skota verkisto. Katriona estas heroino de lia samnoma romano (rim. de la tradukinto).
Blua Barbo — ĉefpersono de franca legendo pri malica edzo, murdinta multajn edzinojn, unue publikigita de Charles Perrault (1628–1703) (rim. de la tradukinto).
Kohinuro — hindia diamanto, unu el la plej grandaj en la mondo (rim. de la aŭtoro).
Kazanovo — Giacomo Girolamo Casanova (1725–1798), itala aventuristo kaj verkisto, fama pro multaj amoraj aventuroj (rim. de la tradukinto).
Edison — Thomas Alva Edison (1847–1931), mondfama usona inventisto (rim. de la tradukinto).
Monte-Kristo — mistera ĉefpersono de fama romano de A. Dumas "La grafo de Monte-Kristo" (rim. de la tradukinto).
la Venuso de Tannhäuser — ekzistas multaj pentraĵoj, temantaj pri Venuso kaj Tannhäuser (prononcu: [tanhójzer]), germana trobadoro kaj poeto, iĝinta heroo de germanaj popolaj legendoj (rim. de la tradukinto).
Diano — romia diino de ĉasado, luno, belo kaj naturo (rim. de la tradukinto).
Psiĥo — personigo de la homa animo en helenaj kaj romiaj mitoj (rim. de la tradukinto).
Kabano birdpieda — el rusaj popolaj fabeloj (rim. de la tradukinto).
Balzac — Honoré de Balzac [balzák] (1799–1850), elstara franca verkisto (rim. de la tradukinto).
la Gioconda — prononcu [la ĝokónda], fama pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto (rim. de la tradukinto).
Leandro kaj Hero — herooj de helena mito, pereintaj geamantoj (rim. de la tradukinto).
"La nutraĵo de dioj" — fama sciencfikcia romano de H. Wells, temanta pri gigantoj (rim. de la tradukinto).